КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 716828 томов
Объем библиотеки - 1427 Гб.
Всего авторов - 275544
Пользователей - 125283

Последние комментарии

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

Влад и мир про Калинин: Блаженный. Князь казачий! (Попаданцы)

Написано на уровне детсада. Великий перерожденец и врун. По мановению руки сотня людей поднимается в воздух, а может и тысячи. В кучу собран казачий уклад вольных и реестровых казаков, княжества и рабы. 16 летний князь командует атаманами казачьего войска. Отпускает за откуп врагов, убивших его родителей. ГГ у меня вызывает чувство гадливости. Автор с ГГ развлекает нас текстами казачьих песен. Одновременно обвиняя казаков

  подробнее ...

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
Михаил Самороков про Владимиров: Сармат (Боевая фантастика)

Говно.
Косноязычно, неграмотно, примитивно.
Перед прочтением сжечь

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).
Khan77 про Павел: Ага, вот я тут (Попаданцы)

Добавить на полку

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
Влад и мир про Ангелов: Эсминцы и коса смерти. Том 1 (Альтернативная история)

Мне не понравился стиль написания - сухой и насквозь казённый. Не люблю книги канцеляристов.

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
Влад и мир про Сухов: Каторжанин (Попаданцы)

Очень понравились две книги, этой серии. Весьма увлекательно.

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).

Kastelo de Prelongo [Henri Vallienne] (fb2) читать постранично, страница - 4


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

troviĝis en la salono, en kiun penetris la abato, nur fraŭlino de Savinako, ŝia intima amikino, la juna duko Gastono de Blasano, kiu, de kvar jaroj, venis ĉiusomere pasigi en la kastelo kelkajn semajnojn, fine la grafo Frederiko de Ruvezo, iam kunlernanto kun tiu lasta junulo, nun infanteria sub-leŭtenanto, kiu, loĝante en la Milianah ’a garnizono, por la unua fojo venis Prelongon.

– Ho, sinjoro paroĥestro, vi, kiu estas la akurateco mem, hodiaŭ preskaŭ malfruiĝis.

– Senkulpigu min, via markiza Moŝto: sed mi estas tute kortuŝita.

– Kio do okazis? petis amikeme la markizino.

– Viktoro revenis, sinjorino. Li ja estas tre bela oficiro. Pro tio, lin revidinte, mi sentis min tiel feliĉa, ke mi preskaŭ forgesis la horon.

En tiu momento, lakeo malfermis la duoblan pordon, kaj ekkriis per voĉo sonora:

– Ŝia markizina Moŝto estas servita.

– Tiam, sinjoro Benojto, daŭrigis la markizino, kiam ĉiu estis sidanta, vi diris, ke tiu individuo revenis. Nu, tio ne pravigas vian kortuŝecon.

– Dio mia, sinjorino, oni ĉiam estas feliĉa, revidante heroon.

– Ho! heroo estas vorto multe tro altranga. Ĉar fine, li ne estas rasa; li havas neniun titolon. Kiam eĉ li estus plenuminta miraklojn de kuraĝo, li ĉiam restos malnobela kaj hazarda soldato.

– Sed estas komenco por ĉio, respondis naive la abato.

Pro tiuj vortoj, la ĉeestantoj ne povis deteni ekridegon tuj haltigitan. Ekparolante, la markizo ekkriis ĝoje:

– Je Dio! sinjoro paroĥestro estas tute prava, mia kara Suzano. La marŝalo Lefebvre , al kiu oni riproĉis lian mankon de prapatroj, respondis: “Sed mi mem estas prapatro”.

– Ho, vi, Raŭlo, se oni ne vin detenus, vi estus kapabla fariĝi socialisto.

– Sed feliĉe vi prizorgas pri tio, amikino karega. Tamen vi estos devigata konsenti kun mi la jenon: Vilhelmo de Prelongo, la kreinto de nia familio, estis nur hazarda soldato, kiam, dank’ al liaj heroaĵoj, Sankta-Ludoviko lin rimarkis kaj al li donis nobelecajn leterojn.

– Dio mia, mi tion akceptas: kien vi deziras alveni?

– Al tio. La iama Vilhelmo komencis antaŭ ses jarcentoj; eble Viktoro komencas hodiaŭ. Ja ekzistas diferenco nur inter datoj. Do vi bone vidas, ke sinjoro paroĥestro estas prava.

La du junuloj, kiuj sidis ĉe la tablo de la markizino, fundkore opiniis, ke sinjoro de Prelongo montriĝas iom paradoksa. Sed ili havis tro delikatan ĝentilecon por kontraŭbatali la mastron en lia hejmo. Do la okazintaĵo ne daŭris; kaj la interbabilado, fariĝinte ĝenerala, sin turnis al aliaj temoj.

Dum la kaftrinko, kiu okazis sur la teraso, la abato, kiu ne forlasis sian ideon, kaj kiu kredis, ke Raŭlo fariĝos por li firma apogo, rekomencis la atakon.

– Mi kredas, ke vi multe lin amas: ĉu mi eraras? li diris al la markizo.

– Kiun do?

– Sed Viktoron.

– Ha, jes: nu, vi ankoraŭ pensas al li. Certe mi amas tiun junulon. Unue, li estas bravulo; due, mi zorgis pri li antaŭ kelka tempo: kaj se li hodiaŭ estas alveninta al brila situacio, li al mi ĝin iom ŝuldas.

– Ho, al vi, respondis la markizino. Vi forgesas tiun memorindan vojaĝon en Parizon, kiam la ministro ĵus al vi rimarkigis, ke tiu Condé ’a ĝermo neniel bezonis vian protekton.

La Raŭla vizaĝo kuntiriĝis. Lia edzino aludis fariĝon, kiun li ne amis rememoriĝi. Do, por ŝanĝi la interparoladon:

– Ĉu viaj invitoj estas ĉiuj senditaj? li diris.

– Jes, ĉiuj proksimume: ĉar oni retrovas ĉiam iun forgesitan. Feliĉe mi havas ankoraŭ tutan semajnon antaŭ mi.

La paroĥestro sentis, ke la psikologia momento alproksimiĝas. La malfeliĉulo ŝajnis sidi sur dornoj. Li leviĝis, residiĝis, eltiris sian naztukon, ĝin remetis en sian poŝon, ne ĝin uzinte.

Fraŭlino de Prelongo rimarkis lian maltrankvilecon. Ŝi diris ridante:

– Kion do vi havas tiuvespere, sinjoro paroĥestro? Mi estas certa, ke Sankta-Laŭrento sur sia krado estis pli kvieta ol vi.

– Ha! fraŭlino, Sankta-Laŭrento estis subtenita de la Dia helpo, kaj li ne bezonis, kiel mi, peti de sinjorino via patrino favoron tian, ke mi tre timas rifuzon.

– Vi min tre forte intrigas. Ĉu mi povus scii tion, kion vi deziras, por ke mi fariĝu via advokatino.

– Fraŭlino, se vi konsentas procesi mian peton, ĝi de nun estas gajnita.

– Tamen necese estas, ke mi ĝin konu.

– Nu, li diris mallaŭte, mi forte dezirus, ke oni sendu inviton al Viktoro.

Post tiuj vortoj, la ridema junulino fariĝis subite tute glacia.

Ŝi respondis per tono iom malafabla:

– Ho, sinjoro paroĥestro, tion ne esperu. Ĉar de nun mi estas certa, ke mi perdos mian tempon kaj miajn parolojn.

– Kion do vi mistere konspiras? ekkriis de malproksime la markizo, sin turnante al sia filino kaj al la maljuna pastro.

– Patro mia, diris Matildo, sin levante, sinjoro paroĥestro volus invitigi al la ĉaso ... divenu kiun.

– Ĉu mi povas diveni? Eble unu el niaj najbaroj.

– Ne ... sinjoron Viktoron.

– Nu, neniam mi estus propramove tion pripensinta. Tamen mi opinias, ke vi havas tre ŝatindan ideon, sinjoro paroĥestro.

– Tiam, ĉu via markiza Moŝto konsentas? balbutis la abato, kiu malfacile kaŝis sian ĝojon.

– Nu, amiko mia, diris la markizino, ĉu ni povas postuli, ke niaj invititoj, kiuj estas ĉiuj de la plej vera nobeleco, kontaktiĝu kun sentitolita kaj senprapatra soldato? Laŭ vi, li estas prapatro; mi tion bonvole konsentas: tiam atendu, antaŭ kiam vi fariĝos lia amiko, ke lia posteularo havu sescentjaran ekzistadon.

– Brave, sinjorino, brave, interrompis la duko de Blasano, kiu ĝis nun timis, ke estus maldiskreta lia intermeto en la parolado.

La markizo konfuza eltiris sian flartabakujon, kiu lin utilis por, en embarasantaj situacioj, doni al li sintenadon.

Ĝi estis malnova kaj sankta restaĵo, datumanta de la XVIII a  jarcento. La kovrilo konservis kelkajn postsignojn de Watteau ’a pentraĵo, difektita de la eluzo. Ĝin ĉirkaŭis ora rondaĵo, kiu iam enhavis diamantojn.

– La nobeleco! li daŭrigis, kiel parolante kun si. Nu, tiu tabakujo ĝin reprezentas. La Revolucio ĝin malkronigis el ĝia diamanta aŭreolo; kaj la tempo daŭrigis ĝian agon, malpurigante ĝiajn kolorojn.

Tiu melankolia pripenso ĵetis malvarmaĵon inter la ĉeestantoj. Plumba silento haltigis subite la interparoladon. Fine Matildo, por ĝin malaperigi, unua ĝin rompis.

– Sed, patro mia, ŝi diris, via juvelo estas tre facile restarigebla. Vi scias, ke miaj profesoroj opinias, eble tro indulge, ke mi sufiĉe sukcesas la kopiojn de Watteau ’aj pentraĵoj. Pruntu ĝin: kaj baldaŭ tiuj difektaĵoj tute malaperos.

– Kiel vi volos, filino mia. Sed ne ĝin difektu; ĉar vi scias, ke por mi ĝi estas karega.

– Tamen, sinjorino, rekomencis la paroĥestro, vi ne diris, kiun respondon mi devas alporti al mia juna amiko.

– Respondu maltime la jenon, ekkriis triumfe la kastelmastrino: sufiĉas, ke tiuj Linŝardoj estas estroj de la lando; do ili ne penu eniri perfide en la antikvan Prelongan domegon kun la kaŝata deziro ĝin poste potenci.

– Ho, via markizina Moŝto, dolore sopiris la abato, ĉu mi povas rediri tian parolon? La malfeliĉa paroĥestro havis mienon tiel ĉagrenitan, ke fraŭlino de Savinako, tuŝita de kompato, blovis al li mallaŭte:

– Respondu, ke tion oni bedaŭras, sed ke ĉiuj invitkartoj estas disdonitaj.

Tamen, aŭdinte la nomon “Linŝardo”, sinjoro de Ruvezo levis la orelojn:

– Pardonu,