КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 714647 томов
Объем библиотеки - 1414 Гб.
Всего авторов - 275117
Пользователей - 125172

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

iv4f3dorov про Дорнбург: Змеелов в СССР (Попаданцы)

Очередное антисоветское гавно размазанное тонким слоем по всем страницам. Афтырь ты мудак.

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).
iv4f3dorov про Дорнбург: Змеелов в СССР (СИ) (Альтернативная история)

Очередное антисоветское гавно размазанное тонким слоем по всем страницам. Афтырь ты мудак.

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).
A.Stern про Штерн: Анархопокалипсис (СИ) (Фэнтези: прочее)

Господи)))
Вы когда воруете чужие книги с АТ: https://author.today/work/234524, вы хотя бы жанр указывайте правильный и прологи не удаляйте.
(Заходите к автору оригинала в профиль, раз понравилось!)

Какое же это фентези, или это эпоха возрождения в постапокалиптическом мире? -)
(Спасибо неизвестному за пиар, советую ознакомиться с автором оригинала по ссылке)

Ещё раз спасибо за бесплатный пиар! Жаль вы не всё произведение публикуете х)

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
чтун про серию Вселенная Вечности

Все четыре книги за пару дней "ушли". Но, строго любителям ЛитАниме (кароч, любителям фанфиков В0) ). Не подкачал, Антон Романович, с "чувством, толком, расстановкой" сделал. Осталось только проду ждать, да...

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).
Влад и мир про Лапышев: Наследник (Альтернативная история)

Стиль написания хороший, но бардак у автора в голове на нечитаемо, когда он начинает сочинять за политику. Трояк ставлю, но читать дальше не буду. С чего Ленину, социалистам, эссерам любить монархию и терпеть черносотенцев,убивавших их и устраивающие погромы? Не надо путать с ворьём сейчас с декорациями государства и парламента, где мошенники на доверии изображают партии. Для ликбеза: Партии были придуманы ещё в древнем Риме для

  подробнее ...

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).

Kastelo de Prelongo [Henri Vallienne] (fb2) читать постранично, страница - 2


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

bokuzino kompate akceptita, starante meze de la blanka vojo, tenante siajn manojn super siaj okuloj kiel ŝirmilon, atentegis senpacience al la dezirata veturilo, kiu ne alvenis.

Ili atendis la alvenon de kapitano Viktoro, la dua familia filo, kiun lia patro Andreo kaj lia frato Ludoviko estis akceptontaj en la stacidomo.

– Fine, diris Eŭlalio, mi lin do revidos, post tiom da jaroj; ĉar mi lin amas vere kiel fraton. Tamen, de mia edziniĝo, mi ne havis okazon lin nomi per tiu amika nomo.

– Ho, mia Viktoro, sopiris Josefino, kia feliĉo por mi, kiam mi vin kisados.

– Via Viktoro! Haltu, knabino, respondis akre Heleno. Ĉu mi vin gastigis, kiam vi kuŝis sur la pavimo, por ke vi poste kunprenu mian filon? Aliru do al la kuirejo, kaj zorgu, ke la servistinoj ne bruligu la rostaĵon.

Josefino konfuza eliris, nenion plu dirinte, sed profunde ĉagreniĝanta. Heleno murmurante daŭrigis:

– Mi esperas, ke tiu malriĉulino ne haltigos la antaŭeniradon de miaj projektoj per ŝia amo neefektivigebla. Viktoro estas difinita por la plej altaj situacioj. Sed mi kontraŭstaras, feliĉe. Se ŝi ne marŝos rekte, ŝi scios, ke mi konas rimedojn por min obeigi.

Fine, lacaj pro atendo, Heleno kaj Eŭlalio revenis hejmen, por observi la pretigon de nutregonta tagmanĝo, kiu prepariĝis en la farmodomo por honori la kapitanon. Tuj kiam sinjorino Ludoviko estis enirinta, ŝi rapide suprengrimpis al sia ĉambraro, por vidi ĉu ŝia novnaskito nenion bezonas. Pasante antaŭ la ĉambro de Josefino, kies pordo restis malfermita, ŝi ekvidis la fraŭlinon genufleksantan antaŭ sia lito, ploregantan. Kortuŝita pro kompato, ŝi alproksimiĝis. Tuŝetante ŝian ŝultron:

– Ĉu do ĉiam vi amas lin? ŝi demandis.

– Ĉu tia demando estas ebla! balbutis la malfeliĉulino, direktante al sia kuzino larmoplenajn okulojn.

– Tamen vi devas kompreni ...

– Certe mi komprenas: kaj estas ĵus tio, kio min mortigas.

– Silentu: viŝu viajn okulojn. Mi aŭdas mian bopatrinon.

Efektive la voĉo malagrabla de Heleno suprenflugis tra la ŝtuparo ĝis oreloj de la du junulinoj:

– Sed tiu anaso estos multe tro kuirita! Ĉu vi mokas min, farante tian fajron, dum mi ne ĉeestas? Tamen mi sendis Josefinon ... Kaj, sin klinante sur la manapogilon de la ŝtuparo, ŝi vokis:

– Josefino, Josefino.

– Jen, jen, respondis la malfeliĉa knabino, rapide malsuprenirante la ŝtupojn.

– Nu, ĉu vi kredas. ke mi vin resendis antaŭ nelonge por ploretadi en via ĉambro? Zorgu do pri la tagmanĝo, dum mi preparos la manĝilaron.

Josefino eniris en la kuirejon, unu el tiuj vastegaj kuirejoj provincaj, kiajn Parizanoj neniam konis. En la granda monumenta kameno, okupanta la tutan dekstran flankon, flamis klara fajro el branĉetoj, kiu orumis de bela flava koloro alloganta la kortbirdojn trapikitajn ĉirkaŭ longa trapikilo senhalte turniĝanta. Meze de la ĉambro, tablego el kverkaĵo masiva estis kovrita de ĉiuspecaj iloj; dum, sur la alia flanko, kupraj kaseroloj, korekte ordigitaj sur sama linio, laŭ sia grandeco, helege brilis, frapitaj de sunaj radioj enirantaj tra la fenestro.

Eŭlalio, kiu enuis, tute sola en sia ĉambro, malsupreniris en la manĝoĉambron kun sia infaneto, kiun ŝi mamnutris. Ŝi rigardis Helenon preparantan la manĝilaron:

– Ĉu mi povas vin helpi, panjo?

– Ne, filino mia, vin sufiĉe okupas via naskito. Ĝin suĉigu, por ke ĝi ne ĝenu nin, post kelke da tempo. Nur tion oni petas de vi.

Sinjorino Linŝardo daŭrigis sian laboradon, viŝante tre zorgeme unu post la alia la erojn de belega fajencmanĝilaro el antikva fabrikaĵo Rouen ’a, kiu estus paliginta pro dezirego antikvaĵiston. Jam multaj kolektantoj proponis al Andreo, por ĝin aĉeti, nekredindan monsumon. Sed por neniu prezo tiu ĉi konsentis ĝin forlasi. Ĝi estis familia memoraĵo: kaj Linŝardoj, la plej potencaj kulturigistoj de la lando, estis sufiĉe riĉaj por pagi al si tiun artan senutilaĵon.

Ĝin oni eligis nur por grandaj familiaj festoj. Heleno, kiu fidis tre malmulte al la lerteco de sia servistaro, pri ĝi prizorgis mem, kaj ne toleris, ke iu ĝin tuŝu.

La restaĵo estis samepoka. Malnovaj kestegoj, elmetiloj, ŝrankoj, altaj seĝoj kun dorsapogiloj masivaj, tablo staranta sur ses piedoj meze de la manĝejo, faris meblaron, kiu ne estus malŝatita en la Cluny ’a hotelo.

Eŭlalio rigardis per okulo malatenta sian bopatrinon, kiu aliris kaj eliris, kiam subite ŝi diris:

– Sed vi eraras, panjo, vi metas nur ok manĝilarojn kiel kutime.

– Mi scias tion, kion mi faras: mi ne bezonas observojn.

– Ho! ekkriis Eŭlalio, kiu subite komprenis; vi ne kaŭzos tian humiligon al kompatinda fraŭlino, kiu tion ne meritis.

– Mi volas al ŝi komprenigi, ke ŝi devas sin teni en taŭga loko, ke ŝi devas ne perfidi la grandajn amikaĵojn al ŝi faritajn de ni.

– Aŭskultu, panjo, diris seriozvoĉe sinjorino Ludoviko; mi kredas ke vi estas malprava. Vi malĝojigos familian feston. Viktoro amas multe Josefinon, sian infanecan amikinon: li koleros kontraŭ vi. Eble li postulos, ke vi mem remetu la manĝilaron de vi formetitan. Vi bone scias, ke mia edzo kaj paĉjo Andreo opinios kiel li. Do tia malbonaĵo nur vin malutilos.

– Je Dio! Estas tamen vera tio, kion ŝi rakontas kun sia mieno kvieta, murmuris Heleno. Viktoro estas kapabla fari tion, kion ŝi diras. Kiel ĉiam, Andreo kaj Ludoviko min kontraŭbatalos. Nu, mi submetiĝu, ĉar mi ne povas fari alie.

Ŝi remetis sur la tablon la teleron, kiun ŝi estis formetinta, kiam subite bruaj krioj aŭdiĝis. La tri infanoj de Eŭlalio alkuris en la ĉambron, kriante:

– Jen estas ili, jen estas!

– Fine, li do alvenas, ekkriis sinjorino Linŝardo, kiu rapidis al la pordo, sekvita de sinjorino Ludoviko kaj de Josefino, kies rigardo tuj aliris al kaleŝo rapide malsupreniranta la deklivon, kiu kondukas al Prelongo, normanda urbeto.

Apenaŭ la veturilo haltis, tuj el ĝi elsaltis juna oficiro, kiu sin ĵetis en la brakojn de Heleno.

– Bonan matenon, panjo!

– Mia Viktoro!

– Via vizaĝo ne ŝanĝiĝis.

– Mi ne tiel parolos pri la via. Kiel ĝi estas brunigita!

– Ĉar nur en Afriko oni vidas veran sunon. Tie ĉi ĝi estas konita nur fame.

– Nu, kaj min? Ĉu oni ne kisas min? diris Eŭlalio.

– Sed kie do estas Josefino? demandis Viktoro, kiam tiu kispluvego estis iom kvietigita.

– Mi min tenas tie ĉi, malantaŭ ĉiuj aliaj, respondis timeme la fraŭlino.

– Kaj vi ne eksaltas al mia kolo! Tio estas tre malafabla. Ĉu vi scias, ke vi fariĝis treege bela?

– Vi do tiel opinias, sinjoro Viktoro, ŝi sopiris, ruĝiĝante pro plezuro.

Tamen ŝi moderiĝis: ĉar sonis ankoraŭ en ŝiaj oreloj la maljustaj riproĉoj de Heleno.

Efektive iu, kiu estus dezirinta renkonti virinon pli belan ol Josefinon, estus faronta tre longan vojiron. Altkreska, maldiktalia, portante sen ĝeno bruston belforman ne difektitan de la korseto, ŝi estis, kiel oni diras en la lando, bela peco da knabino. Certe Viktoro ne estis la unua, kiu al ŝi tion diris; sed li estis la sola, kiun ŝi aŭskultis plezure.

– Nu, ĉu oni ne tagmanĝas? ekkriis gaje la junulo, enirante en la manĝoĉambron.

– Tuj; mi alportigas la manĝaĵon, diris sinjorino Linŝardo.

Ĉiuj sidiĝis al la tablo. Heleno kontentega, nur zorgante pri la vojaĝanto, lin glutigis, kvazaŭ ŝi volus lin mortigi per sendigestego. Dum li plenbuŝe manĝegis, la juna oficiro rakontis siajn armagojn. Josefino ravegita, plenigante siajn okulojn de lia vidaĵo, siajn orelojn de la sono de lia voĉo, lasis sur sia telero ĉion, kion oni metis en ĝin. Pri Andreo, Ludoviko kaj Eŭlalio, ĉiu, pro nesamaj kaŭzoj, ne haltigis