La skandalo pro Jozefo [Valdemar ř] (fb2) читать постранично, страница - 11
[Настройки текста] [Cбросить фильтры]
Ne piedbatu min, kamaradoj – ĉu vi ne vidas, jen ja homo kuŝas surtere – ĉu vi eble tretmortigos min pro maĉpeco da aĉa voraĵo?! Kvazaŭ aro de furioziĝintaj ĉevaloj vi kuregas transe – merde, kondutu ja kiel homoj, bastardoj misgeneritaj – aaaŭ! mia torako krevas – helpu min stariĝi, pro ĉiuj dioj – mizerikordu, ne lasu min ĉi tie mortaĉi – ĉu vi frene ... hooo!! –
Klariga aldono
La eldonisto petas pardonon koncerne la neordinaran fenomenon: jena libro verdire ne finiĝas, sed simple ĉesas. Kredeble la eldiraĵo de la brava gvardiano estis ial interrompita. Divenprovi la kaŭzon povus rezultigi nur hipotezon, kion ni prefere evitu. Des pli strikte la eldonanto rifuzas eventualan ekpenson kompletigi la verkon per laŭlibera fikciaĵo, ĉar tia senrespondeca interveno konsiderinde minacus la historio-sciencan valoron de la jene lanĉitaj dokumentoj. Cetere atentema leginto certe jam amasigis sufiĉe da faktoj, kiuj al li permesas formi pravan imagon pri la antaŭlonga okazintaĵo, kiu ĝis nun estis kovrita per vualo de nuraj konjektoj kaj supozoj.
Publikigante la aŭtentikaĵojn ni intencis pruve demonstri, ke efektive ĉio okazadas aliel, ol oni oficiale asertas. Por riveli netan veron necesas kribri la respektivajn faktojn. Jen kion ni celis. Ĉu ni sukcesis, tion bonvole prijuĝu la afabla leginto.
Valda Vinař
Pri la aŭtoro
Valda Vinař naskiĝis la 31-an de majo 1918 en la hungara urbo Kaposvár . Liaj gepatroj estis ĉeĥoj kaj nur dumvojaĝa hazardo kaŭzis, ke li enspiris la unuan aergluton en tiu ĉi loko. Post baldaŭa morto de lia patro, la patrino de la juna Vladimir nur malfacile vivtenis sin kaj sian filon, sed tamen li povis frekventi gimnazion en Praha , kiun li finis per abiturienta ekzameno en la j. 1937.
Jam ekde studentaj jaroj datiĝas liaj unuaj provoj aŭtoraj kaj teatraj. Li grupigis kelkajn gejunulojn, kiuj sub la nomo “La tago” komencis ludi sur la “malgranda scenejo” en la strato Smečky en Praha . V. Vinař mem skribis por la aktora grupo teatrajn tekstojn, sprite kritikajn unuaktajn aktualaĵojn kaj ŝercajn versaĵojn. Li mem ankaŭ aktoris kaj sub lia kapabla reĝisorado komencis tiam kelkaj el la nuntempe konataj ĉeĥaj geaktoroj.
V. Vinař poste fariĝis redaktoro kaj kunlaboranto de la ĉeĥa radioelsendado. Post la dua mondmilito li dediĉis sin plene al teatra laboro. Li estis aktoro, poste reĝisoro en teatroj en Liberec , Plzeň kaj laste en Cheb . Dum siaj laborjaroj, jam kiel reĝisoro, li sukcese elstudis Filmartan Akademion en Praha (FAMU) kaj verkis kelkajn ĉeĥlingvajn faklibrojn pri filmaj kaj filozofiaj temoj.
V. Vinař esperantistiĝis en la j. 1949. Post eĉ ne unu jaro studado li sukcesis ĉe la ekzamenoj de Ĉe-instruisto kaj ĉe la ekzamenoj de tiama EAĈSR pri kapablo instrui Esperanton. Li tuj komencis tradukadi el la ĉeĥa literaturo kaj ankaŭ reverki literaturaĵojn laŭ fremdlingvaj motivoj. En postaj jaroj maturiĝis ankaŭ lia origina Esperanta verkado, kion pruvis gajnitaj premioj en diversaj literaturaj konkursoj. Krom prozaĵoj kaj poeziaĵoj li verkis kelkajn unupersonajn dramojn, kiuj estis sukcese prezentitaj far ĉeĥa aktorino Eva Seemannová . La plej sukcesa el tiuj estas “Ĉerande de l’ abismo”, kiun E. Seemanová elstudis sub la reĝisora gvido de la aŭtoro kaj multfoje ĝin prezentis en Ĉeĥoslovakio, GDR kaj Nederlando en Esperanto kaj ankaŭ ĉeĥlingve en Ĉeĥoslovakio. La dramo estis tradukita ankaŭ en la nederlandan lingvon far René Kok .
Ĉefaj sukcesoj de V.Vinař : Ĉeĥaj fabeloj – libro aperinta en Japanio en 1962
Voĉoj el mallumo – parafrazoj el poeziaĵoj de naturaj gentoj (manuskripto)
La insulo de neresanigeblaj – dua premio de Belartaj Konkursoj, Stockholm , 1980
La astronomia horloĝo en Prago – dua premio en Literatura Konkurso, Zaragoza , Hispanio
Premioj en la Literaturaj Konkursoj en Bydgoszcz kaj en Internaciaj Floraj Ludoj en Barcelona
Valda Vinař kiel verkisto batalis por la plej noblaj homaj ideoj, por toleremo, komprenemo kaj por paca kunvivado. Li estis ne nur bona esperantisto, verkisto kaj reĝisoro, sed antaŭ ĉio bona homo kaj fervora batalanto por paco. Tial la esperantistoj en Ĉeĥoslovakio estis profunde kortuŝitaj, kiam estis anoncita lia neatendita forpaso la 1-an de decembro 1981 en la urbo Cheb .
Последние комментарии
1 день 13 часов назад
1 день 15 часов назад
2 дней 6 часов назад
2 дней 6 часов назад
2 дней 11 часов назад
2 дней 15 часов назад