Metropoliteno [Vladimir Varankin] (fb2) читать постранично, страница - 3
[Настройки текста] [Cбросить фильтры]
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
- . . .
- последняя (74) »
– Rot Front, Genosse! * , – aŭdas mi fortan viglan voĉon post la dorso. – Pri kio vi tiel admiras?
* Rot Front, Genosse! : “Ruĝ’ Front’, kamarado!” – saluto de la germanaj ruĝfrontanoj.
Mi rapide min turnas. Antaŭ mi staras Erich – la viro alta, larĝŝultra, muskuloza, en grizkolora uniformo de ruĝfrontbatalanto. Sur la bruna vizaĝo ies mano akre metis kelkajn sulkojn. La seriozaj okuloj rigardas profunde internen. Mallongaj haroj elstaras el la kranio, kvazaŭ erinaco, super la kvarangula frunto. En la malsupra parto de la maldekstra vango la haŭto estas kuntirita per malhelaj radioj de la malnova cikatro. El ĉi tie, evidente, estis iam eligita kuglo. Ni estas konataj kun Erich ĉirkaŭ unu jaro. Li estis vizitinta Moskvon. Sed mi kun pli granda intereso, ol tiam, analizas lian vizaĝon.
– Bonan tagon! – gaje diras mi, – mi jam estis timanta, ke min neniu renkontos. Nun mi penas alkutimiĝi Berlinon. Treege ridinde! Jen tiu monakino en neĝoblanka kloŝo. Tia sata rozkolora vizaĝo estas renkontebla ĉe ni nur sur antireligiaj afiŝoj. Vere, mi estas kvazaŭ nevideblulo el la romano de Ŭels . Jen mi staras, apoginte min sur la pordorandon, en centro de la eŭropa metropolo. Mi ja estas gasto el la malproksima, fremda, malamikeca mondo. Ĉio ĉi tie ne estas tia, kia ĉe ni. Kaj mi estas tute ne tia. Kvazaŭ ĝi okazas sur la scenejo. Mi vidas ilin ĉiujn ĉi. Sed ili preterpasas min indiferente, ne rimarkante, ke antaŭ ili estas veninto el la alia planedo! Interese!
– Bone! – diras Erich , prenante min sub la brakon kaj iom post iom puŝante al la litero U. – Vi alkutimiĝos. Dume konatiĝu kun miaj amikoj. Jen Alice Berg , laboristino el la fabriko Osram .
Antaŭ mi staras la knabino, en jungŝturma uniformo, kun rimeno trans la ŝultron, havanta, verŝajne, ĉirkaŭ dudek du jarojn. Ŝi havas altan staturon; kaj helajn bluajn okulojn; kaj orkolorajn harojn, simile al Rautendelein * . Ili estas kunmetitaj en peza harligaĵo sur la nuko. Trajtoj de ŝia vizaĝo ne estas tute regulaj. Ekzistas iu malproporcio en ampleksoj de la malgranda, delikate desegnita buŝo, iom elstaranta mentono kaj granda malkovrita frunto... Sed hele purpura koloro de ŝiaj vangoj, blua rigardo kaj ora kadreto de la haroj maskas la difektojn. Mi rememoras feinon el unu malnova germana fabelo. La jungŝturma uniformo kaŝas la kolon, ŝultrojn, brakojn, sed la tuta figuro ŝajnas esti forta kaj gracia. Ŝi ne estas malgrasa, sed ankaŭ ne dika. Ŝiaj konturoj estas molaj. Ŝi apenaŭ ekfloris, kiel ino.
* Rautendelein : Pr. “Rautendelajn” , – arbara feino (personaĵo el famekonata dramo “La droninta sonorilego” de H. Hauptmann ).
– Vi memorigas al mi iun, kamaradino Berg !
Mi mediteme kaj fikse esploras la trajtojn de ŝia vizaĝo.
– Sed mi ne povas rememori, kiun nome!
– Mi petas, diru simple, Alice , sed ne kamaradino Berg !
Ŝi konfuze ridetas, montrante al mi etajn brilajn dentojn.
– Ĝis vi trovos la ĉambron, – diras Erich , – vi povas loĝi ĉe mi. Ni tiel decidis. Vi ja interesiĝas pri la ruĝfrontbatalantoj? Ni aranĝos tion kun Otto , jen kun tiu bubo el Noj-Köln a kvartalkomitato.
– Ĉu ne estas malpermesate?
Otto , blankhara junulo kun ridantaj okuloj, vigle kontraŭdiras:
– He, Genosse , ĉi tie multo estas malpermesata! Mia edzino Berta sendube citus al vi la rusan proverbon (ŝi la rusan lingvon studas). Kiel oni diras ĉe vi? Kiom da homoj, tiom da gustoj?..
Tiel renkontis min Berlino. Amikece. Kaj pro tio mi kredas, ke ĉi tie atendas min io granda kaj hela, kio mankis al mi en la vivo.
* * *
Mosĥozupr okupis grandegan domon kaj ĝia ŝvelinta oficistlisto kalkulis en si centojn da personoj, de altkvalifikitaj specialistoj komencante, kaj per la kurieroj kaj servistinoj finante. Ĉiuj ĝiaj salonoj, ĉambroj kaj eĉ mallumaj anguloj sub la ŝtuparoj estis dense plenigitaj de la laborantaj ĉi tie homoj. Ĉiuj knaris per plumoj, klakis per kalkuliloj, aŭ frapis per skribmaŝinoj. Ĉi tiu amaso estis venanta la domon ĉiutage je la naŭa horo kaj forlasanta ĝin post la kvara je tridek minutoj tiom rapide, kvazaŭ ĉiuj ejoj brulis en la flamo, aŭ oni atendus artilerian bombardon. Malgraŭ la kolosala oficistkvanto partiĉelo en Mosĥozupr ne estis granda. Ĝin ĉefis estraro el kvar personoj, el kiuj tri estis viroj kaj unu virino. En tiu malfrua horo, kiam Vitalij estis veninta al Zoja kaj ne trovis ŝin hejme, la estraro estis kunveninta por la kunsido.
En kabineto de kamarado Serebrovskij la aero estis fumplena kaj kvazaŭ post maldika muslino naĝis la molaj sofoj kaj seĝoj, inkrustita libroŝranko, antikva murhorloĝo kaj kverkligna skribtablo. Serebrovskij sidis sur sia kutima loko, apud la tablo, sub la anonco: “Finu vian aferon kaj foriru”. Li aspektis kiel prezidanto en la apogseĝo kun altega dorseto, sed prezidis ne li. Tamen eĉ ĉi tie, dum la vespera partikunsido, la kamaradoj estis al li same estimoplenaj, kiel ankaŭ ĉe la taga lumo. Bronza nuda virino ornamis per sia gracia figuro vitran kampon de lia tablo. En ŝia mano estis blanka senbrila globo, fluiginta tian molan, laktosimilan lumon. Sub tiu lumo lia vizaĝo ŝajnis esti vizaĝo de kadavro. Tiom pala estis sulkoplena, bone frizita haŭto kaj tiom ege flaviĝis liaj duonfermitaj palpebroj. Insiste grimpanta tra la maldensaj nigraj haroj arĝentaĵo atestis almenaŭ kvar kaj duonon da dekoj de travivitaj jaroj. La okuloj de Serebrovskij , kiam li ĉesis dormeme aŭskulti kaj parolis mem, lumis malbrile kaj mirigis per sia senkolora malvarmo.
– Do kiel ni decidos, kamaradoj? – diris li, indiferente ĉirkaŭrigardante la kunvenon. – Jen Ivagin proponas kamaradon Zorin .
La kunveno silentis. Sekretario de la ĉelo, Popov , viro kun simpla vizaĝo, estis rigardanta al Serebrovskij per iom tro larĝe malfermitaj okuloj. Tio ne signifis tamen la miregon. Tian aspekton li havis konstante. Inĝeniero Vinokurov , korpulenta mezkreska viro kun luksa ruĝa hararo, modeste mallevis la rigardon. Juna malgrasa teknikisto, labkoro * Ivagin sulkigis la brovojn kaj viŝis la okulvitrojn per anguleto de la naztuko. Persona sekretario de kamarado Serebrovskij , Zoja Ivanovna Ŝipova malice ridetis kaj rigardis la bronzan virinon per la duonfermitaj brunaj okuloj.
* Labkoro : mallong. “laborista korespondanto” (ruslingve rabkor ).
– Eble, ni prokrastus ĉi demandon ĝis la sekvonta kunveno? – nedecideme proponis Popov , – oni devas antaŭe tiun Zorin trapalpi!
Ivagin nerveme ekfrapis per ostoj de la fingroj sur dikan vitron, kuŝantan sur la tablo, kaj leviĝis.
– Neniel mi povas kompreni, pri kio temas! Se Zorin ne povas redakti nian murgazeton, do kiu alia, ha? Zorin estas homo klera kaj honesta. Kian diablon vi ankoraŭ bezonas? Ha?
Popov strabis la okulojn al Ivagin .
– Li ja estas intelektulo! Kaj senpartia!
– Lasu vi, Popov , vian opinion pri intelektuloj! Intelektuloj diversaj estas! Strange vi pensas!
Popov kontraŭdiris:
– Li ankoraŭ kvin monatojn ĉi tie ne laboras, kaj tiel plu!
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
- . . .
- последняя (74) »
Последние комментарии
4 часов 54 минут назад
5 часов 32 минут назад
1 день 19 часов назад
1 день 21 часов назад
2 дней 12 часов назад
2 дней 12 часов назад