La Rabeno de Baĥaraĥ [Henri Heine] (fb2) читать постранично, страница - 11
[Настройки текста] [Cбросить фильтры]
“Vi blasfemas, Isaak , kontraŭ la sola Dio” – malserene murmuris la rabeno – “vi estas multe pli malbona ol kristano, vi estas idolano, servanto de falsaj dioj...”
“Jes, mi estas idolano, kaj tiel same antipatiaj, kiel la malgrasaj, senĝojaj hebreoj, estas por mi la malserenaj, turmentemaj Nazaretanoj. Nia diino de Cidon , la sankta Aŝtarot , pardonu min, ke mi genuas kaj preĝas antaŭ la dolorplena patrino de la Krucumito... Nur mia genuo kaj mia lango humiliĝas antaŭ la morto, mia koro restis fidela al la vivo!...”
“Sed ne rigardu tiel acide” – diris plue la hispano, kiam li vidis, kiel malmulte lia parolado plaĉas al la rabeno – “ne rigardu min kun abomeno. Mia nazo ne fariĝis renegato. Kiam unu fojon okulo kondukis min dum tagmanĝa tempo sur ĉi tiun straton, kaj el la kuirejoj de la hebreoj venis al mi en la nazon la bone konataj odoroj, tiam kaptis min tiu sopiro, kiun sentis niaj prapatroj, kiam ili rememoris la viandpotojn de Egiptujo; bongustaj rememoroj el la juneco leviĝis en mi; mi denove vidis en la spirito la karpojn kun bruna vinbera saŭco, kiujn mia onklino povosciis tiel edife pretigi por la vendreda vespero; mi vidis denove la stufitan ŝafaĵon kun ajlo kaj kreno, per kiu oni povas veki mortintojn, kaj la supon kun la reveme naĝantaj buletoj... kaj mia animo fandiĝis, kiel la tonoj de enamiĝinta najtingalo, kaj de tiu tempo mi manĝadas en la manĝejo de mia amikino Donna Schnapper-Elle !”
Dume oni alvenis al ĉi tiu manĝejo; Schnapper-Elle mem staris ĉe la pordo de sia domo, afable salutante la fremdulojn, kiuj malsate puŝis sin internen. Post ŝi, etendante la kapon super ŝian ŝultron, staris la longa longnaza Stern kaj scivole-timeme ĉirkaŭrigardis la venintojn. Kun troigita gravmieneco Don Isaak alproksimiĝis al nia manĝejmastrino, kiu liajn ŝerce profundajn salutojn respondis per senfinaj riverencoj; poste li detiris la ganton de sia dekstra mano, enkovris la manon per angulo de sia mantelo, kaptis per ĝi la manon de Schnapper-Elle , malrapide karesis per ĝi siajn lipharojn kaj diris:
“ Sennora ! Viaj okuloj konkuras kun la ardo de la suno! Sed kvankam la ovoj, ju pli longe ili estas kuirataj, fariĝas des pli malmolaj, tamen mia koro fariĝas nur des pli mola, ju pli longe ĝi estas kuirata de la flamaj radioj de viaj okuloj! El la ovoflavo de mia koro elflugas la flugilhava dio Amor kaj serĉas komfortan nesteton en via brusto... Ĉi tiun bruston, Sennora , kun kio mi povus ĝin kompari? En la granda universo ekzistas nenia floro, nenia frukto, kiu estus simila al ĝi! Ĉi tiu kreskaĵo estas sola en sia speco. Kvankam la ventego senfoliigas la plej delikatajn rozojn, tamen via brusto estas vintra rozo, kiu kontraŭstaras al ĉiuj ventoj! Kvankam la acida citrono, ju pli ĝi maljuniĝas, fariĝas des pli flava kaj sulkoplena, tamen via brusto konkuras kun la koloro kaj delikateco de la plej dolĉaj ananasoj! Ho Sennora , se ne la urbo Amsterdamo estas tiel bela, kiel vi rakontis al mi hieraŭ kaj antaŭhieraŭ kaj ĉiutage, tamen la grundo, sur kiu ĝi kuŝas, estas ankoraŭ milfoje pli bela...”
La kavaliro diris la lastajn vortojn kun ŝajnigita sinĝenado kaj sopire strabis al la granda bildo, kiu pendis sur la kolo de Schnapper-Elle ; la longnaza Stern rigardis de supre per serĉantaj okuloj, kaj la laŭdata brusto tiel ondoforme ekmoviĝis, ke la urbo Amsterdamo balanciĝis tien kaj reen.
“Ha!” – ekĝemis Schnapper-Elle – “virto pli valoras ol beleco. Kion utilas al mi la beleco? Mia juneco forpasas, kaj de tiu tempo, kiam Schnapper mortis – li havis almenaŭ belajn manojn – kion helpas al mi la beleco?”
Kaj ĉe tio ŝi denove ekĝemis, kaj kiel eĥo, preskaŭ neaŭdeble, ekĝemis malantaŭ ŝi la longnaza Stern .
“Kion utilas al vi la beleco?” – ekkriis Don Isaak , – “Ho, Donna Schnapper-Elle , ne peku kontraŭ la boneco de la kreanta naturo! Ne malŝatu ĝiajn plej ĉarmajn donojn! Ĝi venĝus terure.
Ĉi tiuj feliĉigaj okuloj idiote vitriĝus, ĉi tiuj graciaj lipoj antipatie platiĝus, ĉi tiu ĉasta, amdezira korpo transformiĝus en mallerte pezan barelon da sebo, la urbo Amsterdamo devus kuŝi sur ŝima marĉo –”
Kaj tiamaniere li priskribis pecon post peco la nunan aspekton de Schnapper-Elle , tiel, ke al la kompatinda virino fariĝis strange maltrankvile en la animo kaj ŝi penis forsavi sin de la malagrabla parolado de la kavaliro. En ĉi tiu momento ŝi duoble ekĝojis, kiam ŝi ekvidis la belan Sara n kaj povis plej fervore demandi, ĉu ŝi tute resaniĝis de sia sveno. Ĉe tio ŝi komencis tre viglan interparoladon, ĉe kiu ŝi elmontris sian tutan malveran aristokratecon kaj veran bonecon de la koro kaj kun pli da babilemeco ol da saĝo rakontis la fatalan historion, kiel ŝi mem pro timo preskaŭ svenis, kiam ŝi tute fremda per tirata ŝipo venis Amsterdamon kaj la fripona portisto de ŝia kofro kondukis ŝin ne en honestan hotelon, sed en malĉastan virinejon, kion ŝi baldaŭ rimarkis laŭ la multa drinkado de brando kaj laŭ la malmoralaj postuloj... kaj, kiel ŝi diris, ŝi efektive svenus, se en la daŭro de la ses semajnoj, kiujn ŝi pasigis en tiu malhonesta domo, ŝi eĉ nur por unu momento riskus fermi la okulojn...”
“Pro mia virto” – ŝi diris plue – “mi ne povis tion riski. Kaj ĉio ĉi tio okazis al mi pro mia beleco! Sed beleco pasas, virto restas.”
Don Isaak havis jam la intencon kritike prilumi la detalojn de tiu historio; sed feliĉe la strabokula Aaron Hirschkuh el Hamburgo ĉe Lahn , kun la blanka buŝtuko en la buŝo, elvenis el la domo kaj malkontente plendis, ke jam delonge oni donis sur la tablon la supon kaj la gastoj sidas ĉe la tablo kaj la mastrino forestas...
(La pluaj ĉapitroj kaj la fino perdiĝis sen kulpo de la aŭtoro.)
Последние комментарии
7 часов 9 минут назад
7 часов 10 минут назад
9 часов 11 минут назад
9 часов 13 минут назад
2 дней 7 часов назад
2 дней 7 часов назад