КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 713774 томов
Объем библиотеки - 1407 Гб.
Всего авторов - 274854
Пользователей - 125122

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

kiyanyn про серию Вот это я попал!

Переписанная Википедия в области оружия, изредка перемежающаяся рассказами о том, как ГГ в одиночку, а потом вдвоем :) громил немецкие дивизии, попутно дирижируя случайно оказавшимися в кустах симфоническими оркестрами.

Нечитаемо...


Рейтинг: 0 ( 1 за, 1 против).
Влад и мир про Семенов: Нежданно-негаданно... (Альтернативная история)

Автор несёт полную чушь. От его рассуждений уши вянут, логики ноль. Ленин был отличным экономистом и умел признавать свои ошибки. Его экономическим творчеством стал НЭП. Китайцы привязали НЭП к новым условиям - уничтожения свободного рынка на основе золота и серебра и существование спекулятивного на основе фантиков МВФ. И поимели все технологии мира в придачу к ввозу промышленности. Сталин частично разрушил Ленинский НЭП, добил его

  подробнее ...

Рейтинг: +4 ( 4 за, 0 против).
Влад и мир про Шенгальц: Черные ножи (Альтернативная история)

Читать не интересно. Стиль написания - тягомотина и небывальщина. Как вы представляете 16 летнего пацана за 180, худого, болезненного, с больным сердцем, недоедающего, работающего по 12 часов в цеху по сборке танков, при этом имеющий силы вставать пораньше и заниматься спортом и тренировкой. Тут и здоровый человек сдохнет. Как всегда автор пишет о чём не имеет представление. Я лично общался с рабочим на заводе Свердлова, производившего

  подробнее ...

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).
Влад и мир про Владимиров: Ирландец 2 (Альтернативная история)

Написано хорошо. Но сама тема не моя. Становление мафиози! Не люблю ворьё. Вор на воре сидит и вором погоняет и о ворах книжки сочиняет! Любой вор всегда себя считает жертвой обстоятельств, мол не сам, а жизнь такая! А жизнь кругом такая, потому, что сам ты такой! С арифметикой у автора тоже всё печально, как и у ГГ. Простая задачка. Есть игроки, сдающие определённую сумму для участия в игре и получающие определённое количество фишек. Если в

  подробнее ...

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).
DXBCKT про Дамиров: Курсант: Назад в СССР (Детективная фантастика)

Месяца 3-4 назад прочел (а вернее прослушал в аудиоверсии) данную книгу - а руки (прокомментировать ее) все никак не доходили)) Ну а вот на выходных, появилось время - за сим, я наконец-таки сподобился это сделать))

С одной стороны - казалось бы вполне «знакомая и местами изьезженная» тема (чуть не сказал - пластинка)) С другой же, именно нюансы порой позволяют отличить очередной «шаблон», от действительно интересной вещи...

В начале

  подробнее ...

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).

La Misio de Esperanto [Ramatis] (fb2) читать постранично, страница - 3

- La Misio de Esperanto 489 Кб, 103с. скачать: (fb2)  читать: (полностью) - (постранично) - Ramatis

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

medio kontraŭa al siaj karaktero kaj kutimaj emocioj. Tiam naskiĝas en la animo situacioj de senfrukta mizantropeco kaj saŭdado, kiuj ĉagrenas kaj subpremas, laŭeble provokante ekstreman melankolion.

Demando: Ĉu estus por vi ficile priskribi al ni pli detale la Esperanto- Akademion precipe koncerne ĝian eksteran firmon aŭ la stilon, kiun oni elektis en akordo kun ĝia internaciafinkcio?

Atanagildo: La konstruaĵo de la Esperanto-Akademio konservas en siaj linioj la grekan stilon, kiu rememorigas la arkitekturan guston de la jarcento de Periklo sub la magia inspiro de Fidio. Ĝia interno mirinde adaptiĝas al la edukaj bezonoj de la spiritoj, kiuj tie studas Esperanton jam multe antaŭ ol naskiĝi en Brazilo. Temas pri institucio taŭga por doni la plej avangardajn lingvajn instruojn pri la neŭtrala idiomo intemacia. Ĝia eduka rolo etendiĝas preter la plej avangardaj edukaj klopodoj de la nuna jarcento, pretigante esperantistojn por la brazila teritorio, kiuj tie naskiĝas jam regitaj de plej pura kaj sankta idealo por la afero.

O b servante l a Esperanto-A kademi on de l a sup ro de promontoro, gi aspektas kiel pitoreska kaj giganta mar-stelo etendante sep branĉojn aŭ sep rektangulajn fingrojn, kies ekstremoj estas perfekte rondaj kiel pintoj de homaj fingroj. Rigardante la konstruaĵon, gi rememorigis al mi la formon de grandega mano kun sep fingroj kiu, etendita sur granda surfaco de smeralda greso plena je diantoj, violoj, verbenoj kaj azaleoj, formis sorĉan oazon ĉirkaŭitan de allogaj boskoj. Ĉirkaŭ tiu-ĉi giganta konstruaĵo, la bedoj estas plenaj de floroj ĉirkaŭante ĝian tutan bazon en formo de koloritaj zonoj, kiuj elsendas lumajn kaj polikromiajn reflektojn kiel manpleno da juvel- ŝtonoj banitaj per plej pura matena roso. La centro de la konstruaĵo similas al grandega vertebra kolumno, ĉar tie leviĝas dika kaj larĝa turo, ĉirkaŭ ducent futojn alta, tajlita en tre delikata kaj lumineska astrala substanco kaj emerĝanta el milda poluseco kaj blanka lumo, kiu kelkfoje akiras tre klar-delikatan nuancon lazur-lila. El tiu grandega ronda turo, kiu verdire formas la arkitekturan akson de la tuta konstruaĵo, eliras sep aloj 150 futojn altaj, simetrie separitaj laŭ ĉiuj flankoj, kiel radiusoj de tiu akso. En la konverĝa punkto de la sep aloj de la konstmaĵo, staras majesta kupolo palkremkolora kun reflektoj topazaj, kiu aspektas kiel vasta lampŝirmilo aŭ lum-ŝirmilo, laŭ surtera formo. Ĉiuj sep aloj de la konstruaĵo estas inter si separitaj per vastaj funelformaj ĝardenoj, kies plejmulto da floroj estas nekonata sur la Tero. Ili elvokas la figurojn de pokaloj, kalikoj aŭ tasoj el tre pura kristalo, penetritaj per lumoj kaj koloroj, kiuj ŝanĝiĝas en siaj nuancoj kaj floraj reliefoj konforme la observangulon kaj en akordo kun la murmuro produktita de la brizo. Multaj floraj gnipoj kreskas interplektitaj en formo de veluraj kaj travideblaj kordonoj, superante la nivelon de la vastaj fenestroj de la triaj etaĝoj de la aloj. Poste ili kliniĝas en figuro de belegaj kandelingoj el diafanaj filigranoj spiralformaj.

Ĉu-tiuj subtenas mirindajn flor-bukedojn kompareblajn al manpleno de pendantaj diantoj teksitaj per fadenoj de plej fascina koralo.

La aloj de la Esperanto-Akademio staras inter belaj tlorbedoj, meze de tre delikataj velur-tapiŝoj, verd-nuancaj kaj punktitaj de floroj el koloroj rubena, safira kaj topaza, kiuj dekoracias la mirindan pejzaĵon.

Ili emerĝas super la plej altaj arbaretoj kaj artisme plektiĝas al la centra turo, kiu superrigardas la bunt-koloran panoramon, reliefigante sian imponan kupolon super la smerald-verdo de la ĉirkaŭantaj boskoj. En la supro de la larĝaj kaj lumaj fenestroj, malfermitaj en la alabastraj muroj, la plej altaj arboj pendigas ravajn flor-grapolojn. Ili memorigas la rarajn parazitojn kaj orkideojn de la brazilaj arbaroj, al kiuj kelkaj estas similaj al la buntaj specioj, kiuj ornamas la florajn ipeojn de la Tero. Pro la brizo, tiuj parfumitaj flor-bukedoj flagras, pelante la balzamajn aer- kurentojn al la interno de la konstruaĵo, kiu plenigas per la aromo kaj refreŝiga mildeco de la astrala zefiro.

La stud-salonoj kaj la konferencejoj fariĝas penetritaj per koloroj ĉielblua kaj rozlila, kiuj devenas de la fluideca vibrado de la medio kaj dolĉe akordas sub la amema kiso de la astrala lumo. Temas pri koloroj nepriskribeblaj sub kies influo mi restis ekstreme kortuŝita, dum mia animo mergigis en plej teneran atmosferon de paco kaj spirita amemo. Antaŭ ĉi-tiu mirinda konstruaĵo de la Esperanto-Akademio, kies ĉefaj trajtoj estis inspiritaj de la helena beleco, mi ne povis eviti la elvokon de karmemora Grekujo, kiu por mi estis unu el la plej ĉarmaj scenejoj de spirita lernado, multe pli frue ankoraŭ ol la "descendo" de la neforgesebla Nazoreo al la mallumoj de planedo Tero.

Rememorante la mirindan klopodon de la grekaj filozofoj - inter kiuj vivis ankaŭ Zamenhof, esplorante la dian harmonion inter la penso kaj parol-sonoro - mi malkovris en la majestaj konturoj de la Esperanto-Akademio de nia metropolo, fcliĉan daŭrigon de tiu pasinteco ankoraŭ tiom signifa por mia spirito.

Tion, kion la grekoj ne havis tempon realigi en tiu epoko tiel malproksima, la teknikistoj, la mentoroj kaj la studemuloj de Esperanto sukcesis konkretigi por la evoluo de la frata internacia lingvo.

Demando: Kial la arkitektura aspekto de Akademio estis inspirita de la greka stilo kaj ne de brazilaj konstruajoj, kio estus pli simpatia al la brazila anaro de la Granda Koro?

Atanagildo: La plimulto de la spiritoj de nia komunumo longe vivis en Egiptujo, Hindujo kaj Grekujo kaj nur unu dufoje ili reenkarniĝis en Brazilo; pro tio ili ankoraŭ estas sentemaj al la influo de tiuj landoj. En sia psika karaktero la loĝantoj de nia metropolo estas pli grekaj ol brazilaj. Pro tio en niaj konstruaĵoj ankoraŭ regas la fundamentaj linioj de la greka arkitekturo, malgraŭ ke la metropolo estas plejparte loĝata de spiritoj elkarnigintaj en Brazilo kaj de kelkaj posteuloj de popoloj, kiuj elmigris al ĉi-tiu teritorio de via globo. Jen la motivo, kial cn la Esperanto-Akademio, kiel ankaŭ en la Palaco de l'Artoj de la metropolo, regas la noblaj linioj de la mirinda arkitekturo de la helena civilizacio, en kies scenejo moviĝis la grandiozaj kaj impresaj figuroj de Sokrato, Platono, Pitagoro, Apolonio de Tiano, Anaksagoro, Aristotelo kaj aliaj. La astrala panoramo de nia trankvila metropolo kun ĝiaj emociaj rememoroj de la patrujo de Fidio kaj Periklo, perfekte harmonias kun la karaktero de ĝiaj enlogantoj, kiuj ankoraŭ vibras antaŭ la rememoroj de Grekujo!

La spirito ne posedas naciecon, sed malgraŭ tio ne povas nc senti preferon aŭ simpation por la pejzaĵoj en kiuj plej longe restadis dum la spirita lernado kaj formis la plej vivajn konturojn de sia senmorta konscienco.

Demando: Ĉu ne estas deviga ununura stilo en la konstruado de aliaj Esperanto-Akademioj, kiu eble efektiviĝu en aliaj astralaj kolonioj?

Aŭ ĉu tiuj konstniaĵoj nur obeas la arkitckturan guston kaj Ia psikologian karaktcron de siaj fondintoj'? En ĉi-lasta kazo, ĉu la tipo de arkitekturo ne kontrastas kun la internacia sento, kiun Esperanto posedas?

Atanagildo: Kiel mi jam diris al vi, la diversaj spiritaj kolonioj, kiuj ĉirkaŭas la Teron, estis fonditaj cn la apogeo de la civilizacioj ĉina, greka, hindua, egipta kaj araba. Pro tio ili ankoraŭ konservas sian malnovan "psikan fundamenton", kiu miksas ilian artisman karakteron kaj la arkitekturan spiriton de iliaj antikvaj rasoj, eĉ kiam ili renovigas sian restadon en la Transmondo. Kelkaj publikaj administrantoj de la Tero realigas konstruaĵojn laŭ arkitekturaj stiloj, kiuj memorigas aliajn rasojn kaj scenejojn malsamajn al tiu de ilia patrujo, ĉu ne? Temas pri prefcro, preskaŭ ĉiam diktita de ilia psiko ankoraŭ kondiĉita de la rememoroj pri malnovaj konstruaĵoj de l'pasinteco. Tio okazas al la spiritoj de antikvaj babilonanoj kaj egiptoj, kiuj enkarniĝinte inter la nord-amerika popolo, sin dediĉas al monumenta kaj faraona arkitekturo, kiun ili multe aprecis en la pasinteco. Laŭgrade kiel evoluas kaj organizigas la modestaj institucioj pri studado de Esperanto en la astralo, ĝiaj konstruaĵoj starigas interkonsente kun la arkitektura stilo aparte taŭga al la gusto kaj temperamento de la plimulto de la spiritoj logantaj en la sama komunumo kaj ne laŭ ia speciala modelo. En nia aktuala evolua stadio, ni estas ankoraŭ tre malproksimaj al vivo