КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 716134 томов
Объем библиотеки - 1422 Гб.
Всего авторов - 275431
Пользователей - 125269

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

Masterion про Харников: Вечерний Чарльстон (Альтернативная история)

До Михайловского не дотягивает. Тема интересная, но язык тяжеловат.

2 Potapych
Хрюкнула свинья, из недостраны, с искусственным языком, самым большим достижением которой - самый большой трезубец из сала. А чем ты можешь похвастаться, ну кроме участия в ВОВ на стороне Гитлера, расстрела евреев в Бабьем Яру и Волыньской резни?.

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).
Lena Stol про Чернов: Стиратель (Попаданцы)

Хорошее фэнтези, прочитала быстро и с интересом.

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
Влад и мир про серию История Московских Кланов

Прочитал первую книгу и часть второй. Скукота, для меня ничего интересно. 90% текста - разбор интриг, написанных по детски. ГГ практически ничему не учится и непонятно, что хочет, так как вовсе не человек, а высший демон, всё что надо достаёт по "щучьему велению". Я лично вообще не понимаю, зачем высшему демону нужны люди и зачем им открывать свои тайны. Живётся ему лучше в нечеловеческом мире. С этой точки зрения весь сюжет - туповат от

  подробнее ...

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
DXBCKT про Дорин: Авиатор: Назад в СССР 2 (Альтернативная история)

Часть вторая продолжает «уже полюбившийся сериал» в части жизнеописания будней курсанта авиационного училища … Вдумчивого читателя (или слушателя так будет вернее в моем конкретном случае) ждут очередные «залеты бойцов», конфликты в казармах и «описание дубовости» комсостава...

Сам же ГГ (несмотря на весь свой опыт) по прежнему переодически лажает (тупит и буксует) и попадается в примитивнейшие ловушки. И хотя совершенно обратный

  подробнее ...

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).
DXBCKT про Дорин: Авиатор: назад в СССР (Альтернативная история)

Как ни странно, но похоже я открыл (для себя) новый подвид жанра попаданцы... Обычно их все (до этого) можно было сразу (если очень грубо) разделить на «динамично-прогрессорские» (всезнайка-герой-мессия мигом меняющий «привычный ход» истории) и «бытовые-корректирующие» (где ГГ пытается исправить лишь свою личную жизнь, а на все остальное ему в общем-то пофиг)).

И там и там (конечно) возможны отступления, однако в целом (для обоих

  подробнее ...

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).

Karuseloj [Sara Larbar] (fb2) читать постранично, страница - 4

- Karuseloj 6.27 Мб, 137с. скачать: (fb2)  читать: (полностью) - (постранично) - Sara Larbar

 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

trafoliumis, tie kaj jene deĉifrante krajonajn notitaĵojn faritajn de ŝia patrino. Ŝi ekemociiĝis iom post iom, pli kaj pli. Io estis kreskanta ene de ŝi, io, kio vidigis al ŝi translimen, kaj kio prenis la formon de magneto konverĝiganta ŝiajn dissemitajn emojn kaj serĉojn. Meze de vortaro ŝi trovis unupaĝan leteron manskribitan sur silka paperfolio. La avo kaj ŝi rekonis kelkajn vortojn tute similaj al la portugala, sed kion signifis tiu ĉi alia, kaj kiel oni prononcis la ĉapelumitajn konsonantojn...? Ŝajne temis pri gratuloj kaj bondeziroj pro la ĵusa edziniĝo de la patrino de Natalia... La esperantaj libroj ne estis relokitaj sur la bretojn: Natalia febre komencis studi la lingvon kaj la geavoj, kortuŝitaj pro la ripeto de cirkonstancoj travivitaj kiam ilia filino estis ankoraŭ fraŭlino, eniris en la "esperanto-ludon", kiel ili diris.

Natalia vidis neniam ludeblecon en esperanto, ne temis plu pri distrilo ; ŝi ne volis "perdi tempon". Si povis ekagi, finfine, dank'al savtabulo jam ekzistanta sed tiom disĵetita... Ĉar ja ŝi ne glutis la societojn, la tedon de la paroladoj seninteresaj, okazantaj nur pro formo, la mankon de informfontoj, la malakuratan uzadon de la lingvo. Si tamen amikiniĝis kun pluraj gejunuloj, ŝi vizitadis la ĝeneralajn kunvenojn, ŝi kunpremis la dentojn provante konstante nutri sian fajron, ĵeti ĉian eblan ligneron en ĝin. Amo, esperanto... eble du branĉoj de sama plukreskanta trunko, kaj — kiu scias? — eble la du semoj el kiuj unike disfloros ŝia vivo.

Tiam, en 1981...

Hej! Natalia, vi eĉ ne aŭskultas min! Ha, ha, mi pravis: vi estis pensanta pri "li". Diru al mi, diru kiu li estas. Mi kapablus ĵuri, ke temas pri esperantisto!

Nivalda, vi fakte troigas. Kredu min, vi estas tro juna kaj sensperta, kaj krome tiuj damnitaj televidilaj felietonaĉoj enmetas seriojn da stultaĵoj en ĉies kapon. Jen, vi ekimagas, ke mi havas duoblan vivon kun sensaciaj amaventuroj kaj kion plian?

Do, bone, lasu, ne gravas. Tamen mi rakontis al vi pri Gustavo, ĉu ne?... Diru nur ĉu "li" estas esperantisto, nur tion.

Natalia ekridetis. Kial ne kontentigi tiom fortan scivolemon? Si sentis sin kvazaŭ ŝi estus liceanino faranta konfidencojn en la mallumo al samĉambrulinoj. lom stulta, ĉio ĉi. Ĉiel ŝi ekde nun multe malpli ofte renkontos Nivaldan kaj, por diri la veron, okulfrape la universoj de ambaŭ malkongruis, ŝi tute ne estis malfeliĉa pro tio, ke ĉesos tiu ĉi sensenca amikeco. Si profitos do por resumi la faktojn al Nivalda, finfine ili estis tiom simplaj, sensalaj, ordinaraj, elrevigaj eĉ, antaŭ alies, fremdaj rigardoj.

Konsentite, mi rakontos al vi... sed ne plendu poste, ĉar tute ne enestas io ajn eksterordinara en mia historio, ĉefe ne "amo". Vidu, en 1981 okazis universala kongreso en Brazilja.


Palaco de l'Aŭroro - Brazilja - Brazilio Poŝtmarko: 66a UK -1981 - Brazilja - BR

Estis vere emociige por mi vidi tiom da homoj, esperanto-parolantoj, venintaj el la tuta mondo por kuniĝi dum kelkaj tagoj... Vi ne povas imagi kiom tio feliĉigis min. Nu, mi kontaktis samlandanojn kaj plurajn personojn el aliaj landoj, inter kiuj junulon, kiu tuj iĝis bonega amiko. Ekde la unua tago ni multe babiladis kaj en ĉiuj punktoj akordiĝis, kaj tiel plu. Sed baldaŭ la kongreso finiĝis, ĉiuj disiĝis. Temp-al- tempe ni interŝanĝas bondezirkartojn... Li mem desegnas la bildojn de la siaj, veraj feliĉigaj frandaĵoj! Jen. Ĉu vi estas satigita nun? Kiel vi konstatas, ne eblus fari felietonon el tio...

Aj, aj, Natalia, tio okazis en 1981! Vi fakte amas lin, se ne vi jam estus forgesinta ĉion. Kiel li nomiĝas?

Mia kara, kiam do vi rezignos pri demandado! Ĉiel, se tio estas tiel grava por vi, sciu ĉion: Gastono. Sed mi ripetas al vi, ke vi ne provu vidi amon ĉie, kie nur aperas amikeco.

Hura! Natalia, nekredeble! Ni estos ĉiuj feliĉaj, mi garantias al vi!

Kion diable inventos vi nun, Nivalda?

Natalia, Natalia! Ĉu vi jam estis rimarkinta, ke via nom kaj la mia havas po sep literojn, kaj aldone komenciĝas kaj finiĝas same? Nu, por Gustavo kaj Gastono okazas la samo! Kaj sep estas magia, bonŝanca cifero! Sep oble kvar: kvarobla bonŝanco!!

mmm

Ununura pulvora aŭreolo sterniĝis ĉirkaŭvolvante la pezajn oceanan kaj firmamentan tavolojn, preskaŭ maldiafana, ĉefe ĉe la displitiĝantaj urbaj lampoj, kiujn ornamis neonaj senbrilaj glorkronoj. Nokta fuma polvo plu descendadis. Malsupre, deformitaj vivantaĵoj senbride moviĝadis kaj tumultis, kvazaŭ ili estus stertorantaj antaŭ apopleksio. Tiu homa bruego saturis la aeron, iris bari la vojon al lividaj ŝaŭmovundoj en la horizonto kaj forpuŝi kiom eble plej malproksimen dolormildigajn stelojn pogutigitajn far la ĉielvolbo.

Kubuta doloro ekĝenis Natalian, sed ŝi emis eĉ ne al la plej eta poziciŝanĝo, ŝi lasis sian korpon lace apogiĝi sur la balkon- balustrado. Ĉu vere la tuta mondo kun ŝi agoniis? Eble ŝi ĉion malsanece troigis... Si ne kuraĝis alfronti reordigon de ideoj. Si senpacience deziris la alvenon de Plino, sed, samtempe, ne, ŝi bezonis iometan solecon ankoraŭ... Tiel ĉi plenforte trabatadis sin ŝia mio. Tie ĉi, en tiu ĉi sekundo, ŝi staris, ŝi, unuo, estaĵo, simila al milionoj da aliaj, konscia pri universala identeco kun senfinaj aliaj homoj — kiel tiuj ĉi ĉestrate svingantaj ridinde aŭ kortuŝe —, ŝi, ĝissvene ebriiĝanta pro tratranĉa sento de aparteco, de izoliteco senspiriga plej absoluta. Si estis ero. Latente korbatanta ero, kiel... lezita birdeto en ies varma mankavo ; ĝi povos ajne triste forvelkiĝi, ajne neklarigeble resaniĝi por diskantadi sian vivoĝojon al la kvar ventoj..

Al la kvar ventoj, por kontakti ĉiujn homojn kaj atingi unuiĝon, fratecon. Natalia funde vespiris, ho, kiom funde! Kien kondukis ŝin ŝia profesio de sociala agento? Konatuloj enviis ŝin, admiris ŝian bonfaran laboron. Kion sciis ili pri la loĝantoj de Nova Kubatao? Kion sciis ŝi mem pri ili? Ke al ili mankis ĉio. En la komenco ŝi vibris, ĉar ŝi kredis, ke eblos ekrealigi humanigadon de vivkondiĉoj. Poste... Poste, ŝi alkutimiĝis al sizifado kaj al trompado. Al granda kaj netolerinda mensogo. La Komisiono flikaĉis ĉe la komunumo, kiu plu malhome supervivis meze de la polucio kaj de la mizero tutmonde instalitaj, kaj meze de manko de ekonomia strukturado ĉie flagranta. Sia posteno postulis akordigadon de ĉies interesoj, moderigadon de popolaj indignoj, flatadon al subtenantoj kaj blindigadon de ŝiaj personaj elanoj. Si estis dungita, kaj devis perlabori siajn vivrimedojn kiel ĉiu ajn. Nur tre sporade ŝi permesis al si interesiĝi je persona nivelo pri suferantoj el la komunumo. Nivalda ja estis unu el tiuj, de kiam Natalia konatiĝis kun ŝi, tiam dek- aŭ dek-unu-jara knabino, plej aminda fraŭlineto, en la ludil-ateliero... La infanoj estis farantaj kristnaskajn donacojn por si mem kaj por siaj familianoj per ĵurnalpapero, plastaj boteloj, skatoloj, gluo, laneroj kaj ĉiuspecaj materialoj kaj malnovaĵoj, normale konsiderataj kiel rubo. Nivalda subite leviĝis kaj kuris al ŝi: "Vi estas trista, ĉu ne?" Jes, Natalian speciale akre turmentis tiun tagon la ĵusa, preskaŭ samtempa morto de la amataj geavoj. Sed Nivalda ne bezonis respondon: "Ankaŭ mi. Vidu, mia patro punbatis bluaĵon al mi. Sed ne gravas. Miaj floroj plibeligos la tutan mondon. Venu kure vidi ilin!" Kaj post rapida kiso, ŝi tiris Natalian ĝis sia laborloko...

Ekde tiam Natalia vizitis Nivaldan en ŝia hejmo preskaŭ ĉiumonate ; ŝi sentis sin duon-respondeca pri la knabino. Ŝi insiste konsilis al Filomena ne demeti la filinon de la lernejo, kiel postulis Celesteno ; ŝi temp-al-tempe promenigis Nivaldan kaj fine du-tri fojojn iris kun ŝi al la esperanto-societo. Eklerni esperanton ŝajnis al Nivalda fierindaĵo kaj ekscita novaĵo. La amuziĝo ne daŭris pli longe ol kvar sabatajn lecionojn. Verdire Natalia konsciis pri la supraĵeco de la entrepreno. Malgraŭ tio ŝin serioze seniluziigis la rapida malinteresiĝo de Nivalda, ŝi eĉ evitis renkontiĝi kun la junulino, tiel ke tri monatoj estis forpasintaj de post la "amo-konversacio" sen ke ili estu sin revidintaj.

Aĉa, aĉe naŭza estis ŝi. Al pura egoismo obeis ŝia ŝajna protektemo. En kian instrumenton do ŝi intencis transformi Nivaldan? En kunligilon inter ŝiaj disaj bonceloj kaj vanaj klopodoj, en ponton super la fosego, kiu ekzistis inter volo kaj praktiko en ŝia vivo... En redemptoron, ĉar ja la esperantigado,