КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 710763 томов
Объем библиотеки - 1390 Гб.
Всего авторов - 273979
Пользователей - 124938

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

Stix_razrushitel про Дебров: Звездный странник-2. Тропы миров (Альтернативная история)

выложено не до конца книги

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
Михаил Самороков про Мусаниф: Физрук (Боевая фантастика)

Начал читать. Очень хорошо. Слог, юмор, сюжет вменяемый.
Четыре с плюсом.
Заканчиваю читать. Очень хорошо. И чем-то на Славу Сэ похоже.
Из недочётов - редкие!!! очепятки, и кое-где тся-ться, но некритично абсолютно.
Зачёт.

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).
Влад и мир про Д'Камертон: Странник (Приключения)

Начал читать первую книгу и увидел, что данный автор натурально гадит на чужой труд по данной теме Стикс. Если нормальные авторы уважают работу и правила создателей Стикса, то данный автор нет. Если стикс дарит один случайный навык, а следующие только раскачкой жемчугом, то данный урод вставил в наглую вписал правила игр РПГ с прокачкой любых навыков от любых действий и убийств. Качает все сразу.Не люблю паразитов гадящих на чужой

  подробнее ...

Рейтинг: +1 ( 2 за, 1 против).
Влад и мир про Коновалов: Маг имперской экспедиции (Попаданцы)

Книга из серии тупой и ещё тупей. Автор гениален в своей тупости. ГГ у него вместо узнавания прошлого тела, хотя бы что он делает на корабле и его задачи, интересуется биологией места экспедиции. Магию он изучает самым глупым образом. Методам втыка, причем резко прогрессирует без обучения от колебаний воздуха до левитации шлюпки с пассажирами. Выпавшую из рук японца катану он подхватил телекинезом, не снимая с трупа ножен, но они

  подробнее ...

Рейтинг: 0 ( 1 за, 1 против).
desertrat про Атыгаев: Юниты (Киберпанк)

Как концепция - отлично. Но с технической точки зрения использования мощностей - не продумано. Примитивная реклама не самое эфективное использование таких мощностей.

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).

Satiraj rakontoj [ándor ári] (fb2) читать постранично


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Satiraj rakontoj

Verkis: Sándor Szathmári

Eldonado: La rakontoj aperis origine en la jaroj 1950aj kaj 1960aj en la revuoj “Belarto”, “Monda Kulturo”, “La Nica Literatura Revuo”, “Monda Kulturo” kaj “Hungara Vivo”. Tiu ĉi elektronika teksto tamen baziĝas sur tekstoj ĉe “http://www.esperanto.mv.ru/Szathmari/”.

La bazan tekston origine enkomputiligis Jurij Finkel

Proksimuma verkojaro: 1950-1969

Kreis la Esperantan tekston: Szathmári

Kain  kaj Abel

Kain  kaj Abel  komence vivis en komuna groto. Kune ili iradis por ĉasi. Ili ĉasis multajn antilopojn. El ties tibioj ili faris tranĉilojn, per ĝi ili fratece dividis la viandon, purigis la ledon, ŝmiris ĝin per ostmedolo por ke ĝi faru glata kaj pretigis el ĝi vestaĵojn.

Sed la sinjoro benis iliajn edzinojn kaj tiuj naskis multnombrajn familianojn, do, fine la groto fariĝis malvasta por ili ambaŭ.

Troviĝis proksime ankaŭ alia groto, en kiu vivis la glavdenta tigro kaj endanĝerigis la vivon de ili ambaŭ. Do, ili kune alŝteliĝis, bruligis fajron antaŭ la faŭko de la groto kaj kiam la tigro elsaltis, ĉiuj samtempe komencis ĝin ŝtonĵeti. Krome cent kaj cent ŝtonpintaj ĵetlancoj flugis al la besto kaj fine ili sukcesis ĝin mortigi. Poste en la malplenan groton enloĝiĝis Kain  kun siaj familianoj.

Ĉi tiu sukceso instruis ilin, ke pli oportune estos kune ĉasadi ankaŭ estonte. La du familioj, kune agantaj, povis ĉirkaŭstari la aron de hiparionoj, peli ilin sur la monton, kie la timigitaj praĉevaloj unu post la alia saltadis en la abismon. Kain  kaj Abel  fratece dividis inter si la multan viandon. Poste ili jam povis ataki ankaŭ la mamuton kaj per la grasaĵo de la lanhava kamelo, kiu grasaĵo troviĝis en ĝia ĝibo, ili lumigis la groton. Cetere sur la muroj de la groto ili ĉizis belajn ĉasbildojn per tajlita fajroŝtono.

La vivo fariĝis ĉiutage pli bona, ili benis la nomon de Adonajo kaj la fratecan kunsenton, la pacon, al kiu ili povis danki ĉion ĉi.

Ĉi-tempe okazis, ke la Serpento ekenuis la solecan vivon en la senhoma Paradizo kaj ekiris por serĉi la homojn. Tiel li venis al la groto de Kain .

– Diru al mi Kain , – ĝi komencis, – ĉu vi ne timas pro Abel ?

– Kial mi timus pro mia sampatrano?

– Nu, pro tio, ĉar li havas ĉiutage pli da ŝtonpintaj ĵetlancoj. La pintoj de liaj sagoj pretiĝas el la kornaroj de la cervoj kaj ili estas tiom akraj, ke ili trapikas eĉ la haŭtegon de la arbara elefanto. Eĉ vi mem jam vidis!

– Kiel do ĉasfaligi la elefanton, se lia sago ne estas akra?

– Nunu! Bone! – diris la serpento. – Mi nur menciis.

Kaj poste ĝi iris al Abel  kaj tie rakontis la samon pri Kain .

Kain  kaj Abel  tiutage malfacile endormiĝis. Sekvonttage Kain  kunvokis siajn familianojn kaj ekparolis al ili jene:

– Miaj familianoj! Nenia afero estas pli malbenita, ol la dispartiiĝo kaj malkonkordo. Inter la homoj devas regi paco kaj kunsento. Tiu, kiu endanĝerigas tiujn, riskas la vivon kaj feliĉon.

– Prave patro! – respondis la familianoj.

– Ĉar imagu nur, – li daŭrigis, – kio okazis, se ni malpaciĝus inter ni. Se ni devas uzi parton de nia laboro, por pretigi lancojn kaj sagojn kontraŭ la alia familio ne povu nin kaŝataki. Se ni ne ĉasadus kune kun la abelanoj, sed ni disiĝus al du partioj, nur ties duonoj povus iri ĉasadi, ĉar la aliaj duonoj devus observi la malamikon. Ĉu ne, tiel ni povus ĉasi malpli multajn antilopojn?

– Ni malsatmortus – respondis unu el la filoj.

– Kaj intertempe ekstermus nin la glavdenta tigro – aldonis la dua.

– Nu – daŭrigis Kain , – mi ricevis bedaŭrindajn informojn pri tio, ke la abelanoj intencas perturbi ĉi tiun kunsentan pacon. Laŭ certaj famoj ili pretigas armilojn kontraŭ ni.

– Domaĝe, – ili respondis. – Ni devas nepre subteni la pacon.

– La saman intencas ankaŭ mi, – jesis Kain . – Tiel decas al pacema familio. Ni neniokaze rompos la pacon, ni eĉ garde observos por malebligi, ke inter ni iu ajn malamikiĝu kontraŭ la abelanoj. Mi tre bedaŭrus, se la abelanoj tamen atakus nin, ĉar tiuokaze ni povus la pacon restarigi nur per armiloj, kiu jam ne estas paco. Sed kiel ajn mi cerbumas, mi ne povas eltrovi alian rimedon. Tiu, kiu volas pacon, vole-nevole devas batvenki tiun, kiu volas interbatadi. Mi estus tre malĝoja, karaj gefiloj.

Pro tio ĉi ili tre ĉagreniĝis same kiel ilia patro. Kelkaj proponis kunveni kun la abelanoj, aranĝi la aferon kaj atingi pacan interkonsenton. Sed aliuloj pridubis la sukceson de tiaspeca intertraktado.

– Ĉar, – ili diris, – se la abelanoj pretigas la armilojn, vere kontraŭ ni, tion ili nepre neos. Ili diros, ke la armiloj pretiĝas kontraŭ la glavdenta tigro. Kaj se ni petus, ke ili ne faru tion, ili pensus, ke ĝuste tial ni petas, ĉar ni mem intencas ilin ataki, do, des pli intense ili prepariĝus por la atako, eĉ se ili ĝis nun ne faris. Plej oportune estas diri nenion pri la afero, sed kaŝe pretigi pli multajn kaj pli akrajn sagojn por sekurigi la pacon de nia popolo.

Pri ĉi tio ili interkonsentis.

Poste iu el la filoj eltrovis, ke, se oni ŝmiras la pinton de la sago per la veneno de la akonito, la sovaĝbesto, trafita per ĝi, rapide mortas eĉ pro la plej malgranda vundo kaj tiu estis taŭga armilo kontraŭ la glavdenta tigro.

Dum la unua momento ĝi vekis grandan ĝojon: kiom multe da felo estos kaj kiom multa oleo por la meĉoj! Sed Kain , per la saĝeco de la maljunuloj tuj komprenis la situacion kaj ties konsekvencojn.

Li ordonis, ke la aferon oni severe devas sekreti. Dum la komunaj ĉasadoj oni ne rajtas uzi la venenon de la akonito por eviti, ke tion ekkonu la abelanoj. Sed en kaŝita angulo de la groto estu poto, plena de tiu ĉi veneno, por ke ili tuj povu preventi ĉiaspecajn ekagojn por rompi la pacon.

La ordonon ĉiuj akceptis aprobe, nur unu filo, Hanok  aŭskultis ĝin kapskue:

– Neniel plaĉas al mi ĉi tiu afero, ĉar pli-malpli frue ĝuste el ĉi tiu fariĝos la interbatado.

Nature, la sekreto de la akonitveneno dum mallonga tempo malkaŝiĝis. Abel  foje demandis Kainon, kial ili amasigas ĉi tiun danĝeran venenon.

– Bone vi scias, – respondis Kain , – ke en ĉi tiu groto loĝis iam la glavdenta tigro. Neniu scias, kiam revenos ĝia raso.

Abel  profunde ĉagreniĝis. Tamen do pravintus la serpento? Kaj tiatempe li nenion kredis al ĝi!

Li kunvokis lian familianaron kaj komunikis lian sperton. Multaj el ili proponis pretigi pli multajn sagojn por la sekureco. Aliuloj timis, ke tio vekos malbonon, ĉar eble la kainanoj miskomprenus, pensante, ke la abelanoj intencas ataki ilin. Precipe Abel  mem akcentis, ke ili nepre devas subteni la bonan kontakton kun la gefiloj de sia frato kaj eviti eĉ la ŝajnon de la malboniĝo de la interrilato.

Ĉi tiun opinion ĉiuj akceptis. Ĉiuj sentis fratame al la kainanoj.

Fine ili decidis, ke por certeco, ankaŭ ili plenigas poton per la veneno de la akonito kaj pretigos pli multajn sagojn, sed la afero restu severa sekreto, ĉar la fratecan interrilaton oni nepre devas subteni kaj la tuta armiĝo estas nur, por ke transflanke oni ne povu perturbi la familian konkordon.

Kaj post mallonga tempo Abel  havis pli multan armilon, ol Kain .

Kiam Kain  eksciis tion ĉi, li certiĝis pri sia malnova timo. La kainanoj kunvenis por interkonsiliĝo kaj konstatis, ke la abelanoj vere klopodas rompi la pacon kaj oni devas timi pro atako. Do, pro tio ili devas ĉesigi la