КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 706129 томов
Объем библиотеки - 1347 Гб.
Всего авторов - 272720
Пользователей - 124655

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

a3flex про Невзоров: Искусство оскорблять (Публицистика)

Да, тварь редкостная.

Рейтинг: 0 ( 1 за, 1 против).
DXBCKT про Гончарова: Крылья Руси (Героическая фантастика)

Обычно я стараюсь никогда не «копировать» одних впечатлений сразу о нескольких томах, однако в отношении части четвертой (и пятой) это похоже единственно правильное решение))

По сути — что четвертая, что пятая часть, это некий «финал пьесы», в котором слелись как многочисленные дворцовые интриги (тайны, заговоры, перевороты и пр), так и вся «геополитика» в целом...

В остальном же — единственная возможная претензия (субъективная

  подробнее ...

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
medicus про Федотов: Ну, привет, медведь! (Попаданцы)

По аннотации сложилось впечатление, что это очередная писанина про аристократа, написанная рукой дегенерата.

cit anno: "...офигевшая в край родня [...] не будь я барон Буровин!".

Барон. "Офигевшая" родня. Не охамевшая, не обнаглевшая, не осмелевшая, не распустившаяся... Они же там, поди, имения, фабрики и миллионы делят, а не полторашку "Жигулёвского" на кухне "хрущёвки". Но хочется, хочется глянуть внутрь, вдруг всё не так плохо.

Итак: главный

  подробнее ...

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
Dima1988 про Турчинов: Казка про Добромола (Юмористическая проза)

А продовження буде ?

Рейтинг: -1 ( 0 за, 1 против).
Colourban про Невзоров: Искусство оскорблять (Публицистика)

Автор просто восхитительная гнида. Даже слушая перлы Валерии Ильиничны Новодворской я такой мерзости и представить не мог. И дело, естественно, не в том, как автор определяет Путина, это личное мнение автора, на которое он, безусловно, имеет право. Дело в том, какие миазмы автор выдаёт о своей родине, то есть стране, где он родился, вырос, получил образование и благополучно прожил всё своё сытое, но, как вдруг выясняется, абсолютно

  подробнее ...

Рейтинг: +2 ( 3 за, 1 против).

KOKO KRIAS JAM [Ferenc ágyi] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

KOKO KRIAS JAM!

ORIGINALA NOVELARO

Verkis: Ferenc Szilágyi

Eldonado: J. Régulo  – Eldonisto La Laguna  1955

Grandeco: 225 p.

La tekston origine enkomputiligis Bertilo Wennergren

Proksimuma verkojaro: 1943-1954

Kreis la Esperantan tekston: Ferenc Szilágyi

Forestas ĉi tie la mallonga “Bibliografia noto” en la fina parto “Tabeloj”, ĉar ĝi plej verŝajne ne estas verkita de Szilágy .

I

LA FLAMSALAMANDRO

LA FLAMSALAMANDRO


I

La pluvego jam estis sur la alia flanko de montregiono. La flamsalamandro mole kaj senfare etendis sin en la duonombro de la arbaro. Meze inter la arboj altiĝis grizverda, kruta roko kontraŭ la ĉielo, ankoraŭ ne sennuba. Sed la suno venkis kaj ĵetis kelke da orruĝaj faskoj de triumfaj radioj inter la foliaron. Proksime al la salamandro estis akvokaveto, kiun la suno ekbriligis. Ankaŭ la haŭto de la salamandro brilis kaj el la spegula, laka nigro fiere levis sin oranĝkoloraj makuloj. Sur la proksiman arbon grimpis kun groteskaj saltetoj eta, folia rano. Ĝi estis rapida kaj lerta, sed ĝi kaŝis arlekene sian lertecon. La salamandro apartenis al la aristokrataro de la raso, kaj senmove, sen videbla admiro atentis sian parencon. La salamandro montris interesiĝon pri nenio, sed ĝi fartis bone. Tiu ĉi bela besteto estis verŝajne eĉ pli individualisma ol ĉiuj ceteraj salamandroj, kiu speco tamen apartenas al la plej sinizolaj kaj malplej sociemaj estaĵoj. Sed ĝi estis grandioza reprezentanto de sia raso, pompa ekzemplero, preskaŭ trionmetron longa besteto, kiun oni povis rajte admiri, kiam ĝi etendis sin en mola elasteco, kun senmovaj, sed tamen viglaj okuloj. La profundan malhelon de la okuloj borderis supre du ore ruĝaj arketoj. Cetere la suba parto de la kapo estis nigra. Estis io mistera, io praa en tiu ĉi besto, io pra-dieca; ĝia kompleta indiferento estis iel suverena. Ĝi prezentis pinte altan gradon de la sinfido. Ĝi estis ne malproksime de sia subtera kaŝejo, de kie la postpluva, freŝa aero ellogis ĝin. Ĝi rampis sen urĝo al sia ripozloko. Ĝi vivis trankvilan vivon. Grandaj bestoj apenaŭ estis en la arbaro, kaj cetere ili ne interesiĝis pri la salamandro. Birdoj kaj malgrandaj bestoj timis ĝian venenon, per kiu ĝi povis mortigi ilin. Tiel formiĝis harmonia vivo por ĝi en la roka arbaro, kie ne estis manko de nutraĵoj. Sed se iam ĝi ne trovis manĝaĵon, ĉar ĝi estis elektema kaj frandema, ĝi povis facile fasti dum tagoj kaj semajnoj. En sia fantazia, orienteca pompo ĝi similis iun afrikan, indiĝenan pastron, super kies vera vizaĝo estas masko, kaj kiu dum sia senmova meditado atendas inspiron de siaj dioj. Ĝi povis ripozi suverene. Ĝia korpo kliniĝis iomete kaj la pli larĝa ol longa vosto fleksiĝis iom flanken; jen kaj jen la korpo ekvibris briligante la lakan koloron de la nigro kaj la oranĝan de la flammakuloj.

La du junuloj nun penetris en la regnon de la salamandro. Sed ili ne vidis ĝin.

– Fi-i, diris la unua. – Mi ŝvitas kiel ĉevalaĉo! Ĉu ni bivaku?

– Kial ne? Sed unue rigardu malsupren. Kia panoramo! Estis tamen inde iom fiŝiĝi en la pluvego.

Ili eksilentis ambaŭ. La vidaĵo kun siaj postpluvaj verdoj kaj bluoj estis silentiga, potenca, vasta, korliberige majesta. La unua junulo povis esprimi sin nur per la grandurba ĵargono:

– Senespere bela! Kia belaĉo!

– De tie oni liveras al ni la militon – diris la alia, montrante al la nordo. – Moderna komforto! Rekte al la hejmoj.

– Kelkajn monatojn ni ĉiukaze havas. Kaj eble ĝi finiĝos intertempe.

Subite ili ĉesigis la interparolon pri la milito. Ili rimarkis nun la salamandron. Ĝi ne interesiĝis pri la junuloj. Ili staris je sufiĉe granda distanco.

– Rigardu tiun ĉi salamandron! Flamsalamandro! Ho-o! Ĝi aspektas, kvazaŭ ĝi venus rekte el la piramido de tiu Tutankamon ... Ĝi estas iaspeca ĉefsalamandro. Kiel Göring  en la Tria Regno.

– Kolose bela ekzemplero – diris la alia. Li estis malpli parolema, sed pli aplomba. – Vi havas tiun longan ladskatolon. Ni povas malplenigi ĝin. Donu iom da malseka musko. Nu, restu, ne timu, eta fiulo!

– Ne ofendu ĝin! Vi scias nenion pri tiu ĉi salamandro. Ĉu la alkemiistoj ne adoris ĝin? Ĝi eble havas potencon vin forsorĉi. Vi eĉ ne rimarkos, kaj fariĝos viŝgumo aŭ io simila.

– Vi estas kompleta idioto! Silentu prefere kaj aŭskultu! Vi povus vendi tiun ĉi salamandron al via firmao. Ĝi estas preciza modelo de la ŝumarko “Salamandro”. Proponu ĝin al via kuliestro en la butiko. Se vi kondutos lerte, li faligos antaŭ vin kelke da monslipoj.

– Kio okazis pri vi? Vi estas hodiaŭ preskaŭ saĝa. La ideo estas kaptinda. Sensacio en la montra fenestro. Vivanta salamandro!

La salamandro nun aspektis iom suspektema.

– Nenia danĝero, maljuna ĉefgeneralo! Venu trankvile, mi protektos vin en la firmao. Venu stultulo, ne ludu, ne estas cirko ĉi tie!

Kiam la junuloj estis tute apude, la salamandro eksibletis per sia lango. Ĝi ne havis longan langon; ĝi fiksiĝis preskaŭ tute al la suba parto de la buŝo. Ĝi similis al fermilo de antikva kodekso. La salamandro kuntiris siajn glandmuskolojn kaj io laktosimila ŝpruciĝis el ili. Estis la fama, timata muko, kiu povis mortigi etajn bestojn kaj narkoti eĉ mezgrandajn. Sed la tradicia sindefendo, per kiu la salamandro akiris respekton eĉ ĉe grandaj spiritoj en la antikva kaj meza epokoj, tute fiaskis ĉe tiuj junaj modernuloj. Ili atendis la finon de la atako, tute senrespekte.

Tio, kio mankis por efikigi la sindefendon de la salamandro, estis la spirito de Plinius , kiu antaŭ preskaŭ dumil jaroj encerbigis misterajn aferojn al la ĝenerala publiko pri la salamandroj. Antikvaj kaj malpli antikvaj sciencistoj kredis lin kaj aldonis pluajn sensaciojn pri ili:

“La salamandro” skribis Plinius  “estas lacertosimila besto kaj konturita kiel stelo; ĝi montras sin nur, kiam forte pluvas, kaj ĝi neniam estas videbla dum seka vetero. Ĝi estas tiel malvarma, ke simile al glacio ĝi estingas la fajron per nura ektuŝo. La laktosimila muko, fluanta el ĝia buŝo, forkorodas la harojn de la tuta homa korpo; la tuŝita parto perdas la koloron kaj iĝos makula. Inter ĉiuj venenaj bestoj la salamandro estas la plej danĝera. Aliaj vundas nur unuopajn homojn kaj mortigas neniam plurajn samtempe... la salamandro – male – povas ekstermi tutan popolon, se ĝi ne gardas sin. Kiam la salamandro grimpas sur arbon, ĝi venenas ĉiujn fruktojn, kaj kiuj manĝas el ili, frostmortas. Se oni bakas panon sur ligna tablo, kiun ĝi pli frue tuŝis per siaj piedoj, la pano iĝos venena, kaj se la salamandro falas en puton, ties akvo ne malpli”.

Plinius  rakontas ankoraŭ multe pli pri la salamandro, al kio multaj antikvaj kaj mezepokaj sciencistoj aldonis pli-malpli da timigaj “faktoj”, sed en tiu ĉi konkreta okazo nenio helpis: la junuloj supozeble ne sciis pli multe pri Plinius  ol, ke la nomo ne estas marko de eksterlanda fromaĝo, sed kredeble li estis homo, kiu tamen eĉ en la krucenigmoj apenaŭ estas retrovebla. La salamandro do ne povis elvoki la subtenon de iu aŭtoritato, sed nur tiom da respekto, kiom ĝi mem vekis. Tio ne signifis multe, tamen iom.

– Ne tuŝu ĝin sen ĉifono. Oni diras, ke ĝi estas venena.

– Via stulto, amiketo, estas duoble tiom venena. Fidu pri mi. Ĝi certe ne pikos min.

La aristokrata flamsalamandro jam estis tiam envolvita en ne-digne malpuran poŝtukon. La junuloj zorgis pri tio, ke la musko kaj la tuko estu malsekaj. La salamandro ne estis tre ekscitita. Ĝi simple iĝis dormema en la mallumo – aeron oni kondukis al ĝi per truetoj, kaj tute ne perdante eĉ eron da sia sinfido kaj graveco, ĝi ekdormis.

Tiel ĝi forlasis la sekretan regionon de la naturaj truoj, grotetoj, akvospeguletoj, centkavaj arbotrunkoj, fungoj, likenoj, rokoj, super kiuj jen klare, jen minace ekbrilis la lumo de la granda flamtelero, la suno, aŭ tiu de la amika luno, kaj jen kaj jen ankaŭ la lumoj de esplormaŝinoj en la aero. Krom la eta singarda folia rano, neniu rimarkis ĝian forveturon, kaj la raneto singarde kaŝis sin dum la tuta tempo. Nur poste ĝi ekkvakis, anoncante la sensacion al la mondo. Post kelkaj minutoj la arbaro forgesis la salamandron.

La flamsalamandro forlasis sian tutan malnovan mondon. Ĝi ne sciis pri la definitiveco de tiu ĉi forlaso, sed cetere ĝi ne estis sentimentala. Ĝi tute ne pensis pri la salamandrinoj, kun kiuj ĝi havis transirajn amrilatojn, kaj ĝi tute ne zorgis pri la sorto de la estontaj generacioj. Malgraŭ la romantika vualo, kiu ankoraŭ ĉirkaŭis ĝin nun, kaj eĉ pli dum la pasintaj jarcentoj, la salamandro estis egoisto, realisto, kies ambicioj tute ne vagadis en la mondo de la spiritoj. Ĝi mem nenion aldonis al tiu ŝajno, pro kiu oni vidis en ĝi la realan transiron inter la mondo sensebla kaj ne-perceptebla, potencon, kiu povas venki eĉ la praelementon, la fajron. Eĉ la junuloj, kiuj entute ĉesis pensi kaj kredis nur tion, kion ili vidis, ekrespektis la besteton. Eble pro ĝia senpersona, objektiva defendmaniero. Tio estis io senkolera, konscia, kaj oni bone povis kompreni, ke ĝi povas esti suverene efika kontraŭ etaj bestoj. Sed homoj ne plu respektis tiajn bagatelajn venenkvantojn. La homo kapablis produkti ilin nun bilionoble pli, kaj pli facile.


II

La estro de la Ŝu-salono “Salamandro”  estis lundematene en sia postfesta humoro. Li grumblis kontinue kaj vundis per siaj efike venenitaj vortoj. Li rigardis la longan ladskatolon kaj suspekte demandis la junan komizon, triumfe rikanantan:

– Kio estas tio? Sed se eble, estu afabla rapide klarigi al mi la aferon, ĉu mi rajtas peti vin – antaŭ la fino de la semajno. Vi scias, ni baldaŭ devas malfermi la butikon.

– Salamandro – diris la komizo. – Vivanta... Bonega reklamo al la vendejo, sinjoro Gerd . Bonvolu rigardi... Mia amiko kaptis ĝin hieraŭ en la montaro. Li vendus ĝin favore al la firmao.

– Kia fiulo! Kion fari pri ĝi? Kion ĝi manĝas?

– Muŝojn kaj vermojn – diris la komizo.

Verdire tio estis nur supozo, ĉar ĝis nun la salamandro manĝis nenion, sed malgraŭ tio ĝi ne perdis el sia pompa eksteraĵo, Ĝi fartis tute bone, ĉar la vetero estis aĉa. Pluvegis kaj tio precize respondis al ĝiaj pretendoj koncerne la klimaton.

– Oni povus meti ĝin en la montrejon. La homoj gapados amase. Tre bona reklamo – daŭrigis la junulo, sed li sentis sian voĉon tute seneĥa. – Ni trovis ĝin hieraŭ... Ne ĉiam oni povas vidi tian beston. Malofta okazo...

Sinjoro Gerd  nervoze ĝustigis siajn okulvitrojn.

– Ni ne bezonas reklamon dum la milita tempo. Ĉu vi ne povus trovi ŝuojn en la montaro? Jes, ŝuojn, ne tiajn abomenajn bestojn. Ĝi estas certe danĝera...

– Ne-e-e, sinjoro Gerd , absolute ne. Bonvolu rigardi...

Li atente elprenis la salamandron kaj metis ĝin en la fenestron inter la ŝuojn. En la montrejo zumis ventilatoro. La salamandro klare ne estis kontenta pri tiu ĉi zumado. Ĝin ĝenis tio. Malantaŭ la zumo ĝi konjektis malamikon. Ĝi turnis sin unufoje kaj faris denove turnon, kvazaŭ ĝi serĉus sian propran voston, kaj abrupte, sen antaŭa averto, ekatakis unu el la elegantaj ŝuoj en la fenestro. La lakteca muko de la salamandro faris katastrofan makulon sur la bela ŝuo.

– Tion vi devos pagi – kriis sinjoro Gerd . – Vi estas nekuraceble freneza! Forigu tiun sterkulon! Ĝi plenvomas nian tutan provizon...

La impona flamsalamandro ne ricevis postenon en la parencnoma ŝuvendejo. Sed tio tute ne interesis ĝin. Ĝi revenis al sia, pli frua, filozofa sinteno. Sinteno supereca, ĉion bagateliga. Sed momente ĝi estis senhejma kaj senpostena.

– Kion mi faru pri tiu ĉi stulta besto? – demandis sin la junulo, kiu vane provis donaci la salamandron al siaj kolegoj. – Mi ne povas mortigi ĝin kaj mi ne povas reveturi en la montaron por ĝin liberigi.

La salamandro, kies ekonomiaj ŝancoj falis pli katastrofe ol bankpaperoj dum la eksplodo de la milito, nun tamen imponis al la juna komizo. Ĝia suvereneco estis senkondiĉa, kiel tiu de la Diktatoro. Ĝi aspektis kiel uniforma prezidanto de atomtrusto, kiu sola konas ĉiujn detalojn de la grandaj sekretoj. Lin influis ankaŭ la fabeloj intertempe aŭditaj pri la mistera forto de la salamandroj, rakontoj, kiuj originis en la antikva epoko kaj pli-malpli abunde serpentumis al la nuno. La komizo volis liberiĝi de la salamandro, sed li ne volis uzi perforton. La salamandro trankvile rigardis lin. Varmo ne estis en la okuloj, sed ili estis viglaj.

– Kial vi staraĉas tie kiel sal-idolo – ĉikanis la ĉefo. – Vi rimarkas nenion. Lasu tiun sterkbeston nun! La sinjorinoj tie, supozeble volas, ke vi  servu al ili! Ili havas strangan  guston...

Estis efektive tiel. Maljuna sinjorino kaj alta fraŭlino kun malhele nigra hararo salutis lin.

– Saluton, sinjorino, bonan tagon Marinjo! Per kio mi povas esti je via dispono?

Li konis nur la junulinon. Ŝin li renkontis plurfoje. Ŝi estis pli aĝa ol li. Eble ŝi ne estis pli ol 22-23 jara, sed ŝia serioza trankvilo aldonis iom al tiu aĝo. Sed ŝi elradiis varmon; ŝi estis komprenema kaj komence ververe incite interesa. Tamen oni ne longe okupis sin pri ŝi; ŝi forigis ĉiun flirt-iniciaton per subita levo de la belforma mentono, kaj ŝiaj okuloj, belaj kaj brunaj, abrupte transformiĝis je iaspeca efika armilo, kiu rifuzis ĉiun atakon. Oni sciis tion, kaj malgraŭ tio oni vidis ŝin volonte en societoj de gejunuloj. Kutime ŝi estis afabla, bonhumora, sed kun iu konstanta nuanco de malgajo. Kelkfoje oni nomis ŝin “mongolprincino” pro ŝia hele kreola haŭto, brunaj okuloj kaj nuance larĝa vizaĝo. Ŝi estis bonkreska, belvizaĝa, sed iel fremda, orienta. Nun ŝi havis sur si nigran mantelon, kaj la komizo rimarkis, ke ŝi portas sub la mantelo flavbrunan robon. Ĉiuj detaloj kondukis lian atenton en la saman direkton. Nigra kaj flava – kiel la salamandro. Dum li serĉis kaj trovis konvenan paron da ŝuoj al la maljunulino, li ekdecidis proponi la salamandron al la “mongolprincino”. Ŝi loĝas en la kampara periferio de la metropolo, eĉ montetoj troviĝas tie. Se ŝi volos liberigi la salamandron, ŝi tion povos fari.

– Rigardu, Marinjo, kiel bela ekzemplero...

– Jesuo, diris la maljunulino – kia monstro!

– Al mi ĝi plaĉas. Kiel saĝaj, etaj okuloj! Ĝi estas bela. Vere bela. Ĝi eĉ ne timas min – diris la knabino.

(Du azianoj – pensis la komizo. – Estas rimarkinde, kiel ili konvenas unu al la alia.)

* * *

La du orientanoj renkontiĝis kaj samsortiĝis. La salamandro ekveturis el la kriza, griza ĉefurbo al la ne tre malkproksima, nova komunumo nordoriente.


III

La loĝloko estis konvena al la besteto. La dometo estis malgranda, unufamilia konstruaĵo. Nur la patrino kaj Maria  loĝis en ĝi. La salamandro rapide adaptis sin al la cirkonstancoj. Ĉio estis agrabla, komforta. La dometo situis en senbrua, kampara regiono, proksime al akacia arbareto. Ruĝaj papavoj diskutis kun la vento sur la alte situanta kampo, preter kiu vojeto gvidis al la domo. La domoj tie estis ne malproksime unu de la alia, sed ĉiukaze ili povis spiri libere. La maljunulino ne multe rilatis kun la salamandro. Ŝi ne povis venki sian timeton antaŭ la malvarma besto, kiu rememorigis al ŝi serpentojn. Tiu ĉi antaŭjuĝo ne estis tute justa. La salamandro havis malvarman sangon kaj estis laŭ sia naturo egoisma kaj indiferenta, sed ne insida kaj malica, kiel la serpento. Maria  mem ne rimarkis, ke la salamandro estas indiferenta. Ŝi ŝatis sian salamandron, kaj laŭ la ŝparemaj signoj de la rekono – kion ŝi perceptis kiel reciprokan simpation – ankaŭ la flamsalamandro kutimiĝis al sia protektantino.

Inter ili estis ia parenceco. Tiu ĉi bela, kreolhaŭta knabino montris sin same prokrastema, kvankam vigla, kiel la salamandro. Ŝi povis agi rapide, sed ŝi ne emis rapidi. Ŝi volis sonĝi en la vivo, ŝatis la molan varmon kaj la facilan ombron. Ŝi gardis sian sentovivon sub sep sigeloj, kaj oni kredis ŝin frida. Ŝi estis konservativa, sed sincera. Neniam ŝi mensogis al si. Sed ŝi estis hontema. Kaj maltrankvila. La ritmo de la vivo, la tumultiĝo de la frenezaĵoj en la nova vivo, komplikita de la militpsiko, ŝin timigis, kaj ŝi ne povis trovi vojon por si. Ŝia patrino estis piulino kaj malsana. Ĉe ŝi oni ne povis trovi helpon; oni ne rajtis timigi kaj maltrankviligi ŝin. La patro jam delonge estis mortinta. Ŝian fraton nur ekonomiaj aferoj interesis; li bone orientiĝis en la komerca labirinto de la militkriza vivo. Li eluzis lerte la eblecojn kaj efektive li estis la labordonanto de Maria . Ŝi laboris en lia kontoro. Nun li estis en militdeĵoro, sed eĉ tie li povis daŭrigi siajn prosperajn klopodojn trovi monon. Lia deĵoro permesis al li sin movi, kvankam nun li loĝis iom pli malproksime. Jen kaj jen li aperis en eleganta oficira uniformo ĉe sia familio. Maria  prizorgis nun la korespondadon en la hejmo, sed li zorge kaŝis sian privatan vivon antaŭ ŝi. Precipe, kiam temis pri virinoj. Nek Maria  nek la patrino estu konsternataj de tio, kion oni travivas. La gefratoj bone harmoniis, sed ĉiu vivis sian apartan vivon. Maria  kreskis en soleco. Ŝia sensa vivo maturiĝis malrapide, sed kun interna intenso. Ŝi sin fermis en sin. Pri siaj problemoj ŝi ne povis paroli kaj iom post iom ŝi konsideris grava krei tutan defendsistemon ĉirkaŭ si. En la tuta vivo estis nur unu viro, kiun ŝi povis ami, sed ankaŭ tiu ĉi romano evoluis kiel malnova felietono. Ŝia “fianĉo” estis precize la malo de la moderna modelo. Bluokula, knabinvizaĝa, rozhaŭta... li ofte ruĝiĝis, kiel knabineto.

Li estis filologo, litervermo, alta junulo kun iom frue kurbeta dorso. Li ne estis snobo, sed li estis pedanta pri siaj vestoj, el kiuj li havis provizon, eksterordinare malgrandan, tamen eterne daŭran, ordan kaj puran. Li ne parolis la modan ĵargonon de la junularo, kaj antaŭ ol li renkontis Maria n, li havis nur palajn memorojn de infanaj amoj. Li estis malriĉa stipendiato, kies konstantaj zorgoj kaj penoj ne lasis tempon por okupoj ekster la studado kaj vivteno. Li haltiĝis ĉe tiu grado de la ama problemo, kiam oni imagas la amon nur en la formo de la plej alta estimo. La objekto de tia amo devas esti pasiva, iaspeca diino sen homaj bezonaĵoj, kiu senpersone toleras la adoron. La ĉefa rito de tia amo konsistas el la imago de puraj, piaj kisoj, sed la filologo en la realo ververe ne atingis eĉ tiun ĉi uverturon... Li estis strangulo, kies okuloj parolis klaran lingvon, sed kies komplekso katenis liajn brakojn kaj lipojn. Maria  pli kaj pli ŝatis la junulon, eble ĝuste tial, ke li estis unikulo, ne-reala, fremda en la vivo, same kiel ŝi mem. Maria  vane atendis la unuan kison, ĝis fine ŝi mem iniciatis ĝin. Tio okazis abrupte, kiam la juna viro devis forlasi la regionon por obei al la subita alvoko: li iĝis soldato, kaj restis tempo nur por rapida adiaŭo.

Mobilizitoj ofte havis nur minutojn, kaj kiam Maria  rimarkis, ke li eĉ tiam ne povas venki sian kuriozan malforton, ŝi ĉirkaŭbrakis lin kaj ili interkisiĝis. Rapide, urĝe, improvizite kaj ne senĝene. Ilia sola erotika memoro estis tiu ĉi kiso, sed ili ambaŭ konsideris ĝin kiel sigelon de kontrakto por estonta kunvivo. Ili liberiĝis de siaj kompleksoj, kaj en la leteroj oftaj ilia tono iĝis pli kaj pli natura. Ĝuste nun estis iom da paŭzo en la leteroj, sed Maria  ne angoris, ĉar ŝi sciis, ke li ŝanĝis restadlokon. Sed ŝi tre atendis liajn leterojn, kiuj donis al ŝi okazon eskapi el la reala krizo. Se ne venis leteroj, ŝi fuĝis al siaj libroj. Ŝi ŝatis relegi librojn. Ŝia gusto estis delikata kaj certa. Ŝi ofte relegis la Nausika an kanton el la homera Odiseado . Tie la realo kaj la fabelo renkontiĝis en iu sorĉa maniero. En ŝi kaŝludis la penso, ke ŝia fianĉo devus  esti iom muskola, vireca, simila al la nuda Odiseo, kiun la ondoj ŝovas al la serena, sennuba lando de la fajakoj.

Maria  ankoraŭ ne povis plendi pro la cirkonstancoj. Sed ŝi atendis la vivon. La nuna stato estis nur sojlo al tiu tempo, kiam la vivo estos kompleta. Ĉio, kio nun povis bari tiun ĉi preparon, devis foriĝi el ŝia vivo. Ŝi ne ŝatis la radion, ĉar ŝin ĝenis la militaj novaĵoj kaj la milita propagando. Ŝi kredigis al si, ke la milito devas finiĝi, antaŭ ol ŝiaj frato kaj fianĉo povus esti en militdanĝero. La milito decidiĝos aliloke, ne ĉi tie. Cetere tio estis la ĝenerala opinio en la tuta lando, kaj la homoj vivis de tago al tago, ne multe cerbumantaj. Sed tamen: kelkfoje Maria  kaptiĝis en la reto de la granda angoro. La maljunulino silentis longe-longe dum tiaj tagoj. Nenio okazis, sed tiu ĉi nenio estis malhela kaj flustris pri katastrofo. Dum tiaj tagoj kaj noktoj la brunaj okuloj de Maria  eĉ pli malhele boris siajn radiojn en la spacon kaj tempon.

Du senmovaj vivantoj – Maria  kaj la salamandro. Sed la salamandro estis kontenta kaj tute ne emis rigardi trans siajn horizontajn limojn; Maria  devis fari tion, kvankam ankaŭ ŝi ne emis por tio.


IV

La saman tagon, kiam la salamandro establiĝis en la hejmo de Maria , alvenis la frato por dutaga libertempo. La domo vigliĝis. Li estis bonhumorulo kaj laŭte afabla. Li konstruis per lertaj manoj la loĝlokon por la salamandro: grandan keston, kies vandoj ricevis vastajn fenestrojn, t.e. vitrotabulojn. Li donis sin kun infana ĝojo al tiu okupo, kaj la loĝejo de la salamandro efektive havis komforton. La vitraj vandoj havis ekstere etajn kurtenojn, kiujn Maria  kudris. Ankaŭ ŝi elektriziĝis kaj liveris novajn kaj novajn ideojn. La kurtenoj servis bari la atakon de tro forta sunlumo. En la “kastelo de Salamandrio”, kiel oni nomis la konstruaĵon, estis sablo, musko, ŝtonoj, kelkaj floroj kaj eĉ eta baseno. Supre la kastelo havis “tegmenton” kun fermebla aperturo. Al tiu aperturo gvidis interne vojeto, tiel, ke la salamandro mem povis elveni, se al ĝi tio plaĉis, kaj, se la protektantino malfermis la aperturon. Pri aerumaj fendoj kompreneble oni ne forgesis. Li rimarkis, ke la salamandro ŝatas grati sin, kaj ili fiksis branĉeton tiel, ke ties firma pozicio permesis al la salamandro la plej daŭrajn kaj ĝuoplenajn singratadojn.

Li zumis, kantis, fajfis kaj fumis, konversaciis kun la salamandro. Ĝi atente aŭskultis lin en sia provizora ripozejo, kaj aspektis, kvazaŭ ĝi sorbus aparte ĉiun vorton por pluaj esploradoj dum senmova meditado.

En roklando

ĉe montrando

vivis saĝa

salamandro...

kantis sian improvizitan melodion kun improvizita teksto la frato de Maria . Li demetis sian cigaredon jam pli frue kaj rigardante en la malplenon, kie li supozis amason da poeziaj eblecoj, li serĉis rimon. La cigaredo dume tediĝis kaj ekdormis.

...vivis saĝa

salamandro...

la plej granda

Aleksandro...

li finis sian kanton kaj estis kontenta. La flamsalamandro ricevis nomon, domon, kie ĝi povis vivi trankvile kaj komforte, kaj tra la vitraj vandoj ĝi povis vidi eĉ iom da mondo, tiom, kiom estis necese laŭ sia opinio. Ĝi estis trankvila, komfortema kaj oni devas konfesi, tre malfarema besto. Ĝi akceptis kun majesta favoro tiun ĉi civilizan vivon.

Sed Maria  kaj ŝia frato havis ankoraŭ aliajn zorgojn pri Plej Granda Aleksandro, la salamandro. Jes, la nutraĵo. Jam ĝi pasigis la trian tagon en la hejmo, sed ĝi manĝis nenion. Malgraŭ tio ĝi aspektis same impona kaj preskaŭ grasa kiel antaŭe. Etaj araneoj, moskitoj sin kaŝintaj en la provizejo ĉirkaŭ la kukumaj glasoj, vermetoj lasis ĝin indiferenta. Aleksandro iom streĉis siajn kolmuskolojn, elŝovis sian gracian langeton, iom ĉirkaŭdancis kun majestaj movoj siajn viktimojn, kaj per tiuj ceremonioj ĝi perdis tiom da tempo, ke eĉ la plej mallertaj kaj plej rigidaj raŭpoj havis tempon kaj okazon malaperi en la aero, en la musko, aŭ bori sin en la sablon. La salamandro ne montris veran atenton. Ian konfidindan informon pri tio, kion manĝas la salamandro, la gefratoj ne havis. Sed fine Maria  ricevis la ĝustan informon: ŝi trovis artikoleton en malnova popularscienca gazeto, laŭ kiu la plej laŭcela nutraĵo de la salamandro estas farunvermoj. El tiuj vermetoj Maria  “hamstris” tiom, ke ili sufiĉus eĉ ĝis la tria mondmilito. La farunvermoj vere vekis la viglon de Aleksandro. Ĝi prezentis tiajn movojn kaj preparojn, kiuj rememorigis bone nutritajn, korpulentajn sinjorojn, kiuj rektigas sin kaj elpuŝas la ventron, kiam ili ekiras al feste ornamita manĝotablo. Sed ankaŭ nun estis komplikaĵo. Aleksandro komencis sian ritan flamdancon – majestan kaj “andantan” (por uzi muzikan terminon) – dum la vermetoj trankvile malaperis en la sablo. Ili ne volis resti ĝis la fino de la prezentado. Estis strange, ke la salamandro ne montris ĉagrenon, sed trankvile revenis en sian antaŭan pozicion.

Maria  perfektigis la metodon. La vermetoj depost tiam aperis sur porcelana telereto, kiun Maria  trovis inter siaj iamaj ludiloj. Nun la vermetoj ne plu povis fuĝi, kaj post la orienta ritdanco de Aleksandro ili malaperis sur la lango de la salamandro, kiu per elementa forto tiris ilin en la nirvanon de la farunvermoj. Iom post iom Maria  konvinkiĝis, ke la salamandro ne trogravigas la regulan tagmanĝon kaj vespermanĝon. Ĝi manĝis mirige minimume. Nu, jes, sed ĝi ne multe movis sin.

Ĝia nomo, Aleksandro, estis provizora. Ĝis nun oni ne sukcesis konstati, ĉu ĝi estas vere Aleksandro, aŭ eble salamandrino.

* * *

Tiurilate kelkaj aferoj estis esplorendaj.

– Aleksandro – diris Maria  –, hodiaŭ ni veturos en la urbon.

La salamandro jam havis ion fidosimilan al Maria  kaj tute ne protestis. La longa ladskatolo denove ekfunkciis kaj nun ĝi estis eĉ pli komforte aranĝita ol pli frue. Maria  fieris pri la harmonio inter ili:

– Rigardu, Panjo, Aleksandro preskaŭ parolas al mi.

– Jes, vere.

Sed verdire la salamandro havis nenion por diri. Ĝi tute ne streĉis siajn fortojn por ekparoli. Ĝi estas komprenebla de si mem .

La vojaĝo, eĉ tiudistanca, jam tiam similis al ekspedicio. La rulmaterialo de la fervojoj malaperis en la vasta regno de la granda milito. La mizera, plenplena trajno staraĉis dum duonhoroj tuj antaŭ la urbo, ĉar novaj milittrupoj ekveturis, kaj longa ŝarĝtrajno forlasis la urbon kun valoraj provizvaroj, kiujn la milito suĉis al si. Tiu milito, kiu ne estis tiu de la propra lando, sed en kiun la malgranda lando suĉiĝis kun ne-kontraŭstarebla forto.

Maria  alvenis tamen en konvena tempo kaj ŝi rapide ekmarŝis al la centre situanta, malnova kaj aristokrate silenta strato, kie ŝi esperis ricevi respondon pri kelke da salamandro-problemoj.

* * *

En la akceptejo de la Naturscienca Societo sidis profesoro inter antikvaj mebloj kaj ĝisplafonaj librobretoj. Acida polvodoro plenigis la ĉambron, kiu estis samtempe ankaŭ la redaktejo de la “Naturscienca Revuo”. Tiu ĉi lerte redaktita, populara gazeto nur nun, dum la milito, perdis abonantojn, sed relative ne multajn. Ĉi tie estis ĉio en ia trankviliga, organizita malordo. Estis amaso da skribaĵoj, kliŝoj, paperoj, paperpakaĵoj, kelkaj preparatoj, ŝtopitaj bestoj, birdoj, vivfidele starantaj sur dikaj branĉoj, antikvaj seĝoj. Tiu, kiu regis tiun ĉi regnon, la profesoro, ŝajne ne atendis vizitanton. Rapide li provis ordigi sian oblikvan kravaton.

– Kion vi deziras, fraŭlineto – diris la profesoro. – Ĉu vi intencas alporti la printempon?

– Mi venis pro tiu ĉi salamandro – respondis serioze, sed afable Maria .

– Bela ekzemplero. Granda. Nekutime granda. Nu, kaj...?

Maria  rakontis la aventurojn de la salamandro post ĝia translokiĝo el la montaro. Ŝi rakontis vigle, varme. Poste sekvis la grava demando:

– Ĉu ĝi estas inbesto aŭ...

– Ne salamandrino, salamandro – diris la profesoro.

– Ĉu vi kredas, sinjoro profesoro, ke ĝi povos daŭre vivi ĉe mi?

– Kiu ne farus tion volonte – ridetis la profesoro, al kiu Maria  tre ekplaĉis. Poste li daŭrigis pli serioze:

– Se ĝi ricevos ĉion, kion ĝi bezonas, ĝi restos trankvila. Malseko, kelkfoje porcieto da suno, kelkfoje farunvermetoj. Salamandro ne havas grandajn pretendojn malgraŭ la pretendema eksteraĵo. Kaj ĝi estas pura besto.

– Jes, ĝi ricevas ĉion, kion ĝi bezonas. Escepte...

Maria  estis en embaraso.

– Ĉu la salamandro povos malhavi la... la familian vivon? Ĉu mi ne malutilas al ĝi, kiam mi tenas ĝin en ĝia kesto? Se tio ne utilus al ĝi, mi prefere liberigus...

– Ne havu zorgojn pro tiu ĉi eta senfarulo. Nenio estas pli fora de ĝi ol la pasioj. Ĝi certe tre bone vivos sen amo. Multe pli facile ol ni...

Maria  iom ruĝiĝis. La profesoro eksilentis. La antikva ĉambro estiĝis pli ombra, la tono de la profesoro estis mallaŭta, melodia. Maria  rimarkis, ke li ne estis tiel maljuna, kiel lia bone zorgita barbo ŝajnigis. Li denove ekparolis:

– Salamandro, stranga posteulo de la prabestoj. Ĉu oni ne provis vin fortimigi de ĝi, fraŭlineto? Ĉirkaŭ ĝi teksiĝis en ĉiu tempo amaso da superstiĉoj kaj fabeloj. Kial? Ĉar la besteto konservas ion ege praan. Tiu ĉi besto atestis la grandajn transformojn, kiujn la homo ne vidis, ĝi travivis kataklismojn, kiujn la homo ne konas. Oni volas kredi, ke la besto konservas tiujn sekretojn. Multe da salamandroj suferis martirmorton en la kaldronoj de la alĥemiistoj kaj ĉarlatanoj. Ili kredis, ke la salamandro estas pli forta ol la fajro mem, pli venena ol la plej forta fabrikita veneno, pli potenca ol la homo mem, ke ĝi estas demono.

La profesoro kvazaŭ prelegis. Li komencis iri tien-reen en la ĉambro.

– Oni konjektis potencan spiriton sub la haŭto de la salamandro, spiriton, kiu kapablas transformiĝi, neniiĝi, sed ankaŭ helpi tiun, kiu konas la formulon de la sorĉo. Se vi havas tempon, fraŭlineto, aŭskultu, kiel skribas la granda Benvenuto Cellini ; vi certe konas tiun ĉi genian renesanc-artiston, ĉu ne? Jen kion li diras pri renkonto al salamandro.

La profesoro elserĉis libron.

– Cellini  – laŭ sia diro – estis tiam kvinjara knabeto. Tio estis antaŭ proksimume 400 jaroj, Li neniam forgesis tiun renkonton, kiun li priskribis jene: “La vetero estis tre malvarma. Kiam mia patro rigardis al la fajro, li ekvidis lacertosimilan besteton inter la plej varmegaj flamoj, besteton, kiu ĝuis la ekziston inter la ardaĵoj. Li komprenis tuj, kio estas tio; li vokis mian fratinon kaj min, kaj dum li montris la beston al ni, infanoj, li donis al mi fortan vangofrapon, kiu igis min krii kaj plori plenforte. Poste li afable trankviligis min kaj diris: ‘Mia kara fileto, mi ne batas vin pro io malbona, kion vi faris, sed nur por memorigi vin, ke tiu ĉi lacerto, kiun vi vidas en la fajro, estas salamandro; besto, kiun neniam vidis eĉ unu el tiuj, de kiuj mi ricevis kredindajn informojn pri ĝi.’ Dirinte tion li kisis min kaj donis al mi kelke da moneroj”.

Maria  rigardis longe la salamandron.

– Sed kial tiom da miskredoj kaj superstiĉoj ĝuste pri tiu ĉi besto? Ĝi estas tiel kvieta.

– Nu, tio eble ne estas tiel miriga. La salamandro estas unu el la definitivaj individualistoj de la naturo inter la bestoj. Ĝia eksteraĵo facile konsternas nin. Ĝi estas fremdulo en la vivo, unu el la plej fremdaj, kiu konservas sian fremdecon inter ĉiaj cirkonstancoj. Pri eksteruloj oni volonte teksas strangajn kaj timigajn rakontojn. Oni ne rimarkas, ke ĝi estas afabla, komfortema, akceptema; sed ke ĝi enfermas sin en sian pompornaman memon. Ĝi estas izolulo, pli, ol vi aŭ mi. Kvankam supozeble ni ambaŭ estas konsiderinde tiaj.

– Kiel vi povas diveni tion pri mi, sinjoro profesoro?

– Pura intuicio. Mi eĉ povus erari, sed oni ĝenerale trovas similulojn. Kaj estas agrable vidi homon similan dum tiuj ĉi tagoj. Oni forgesas nin ĉi tie. Ni estas muzeaĵoj – ne aktualaj. Naturscienco – kiun ĝi interesas nun?

– Ho, estas tiel agrable paroli kun vi, sinjoro profesoro.

– Venu do, fraŭlineto, ankaŭ alian fojon. Kaj se vi ne sentas vin iam certa tie en la kamparo, estas bone scii, ke nia labirinta kaj forgesita ejo povas doni al vi provizoran kaŝejon. Oni neniam scias. La milito proksimiĝas al ni. Sed vi ne vivas sola, ĉu ne?

– Kun mia patrino. Ŝi estas maljuna. Ne tre sana.

– Do, kiel mi diris. Sed ankoraŭ iom pri la salamandro. Mi supozas, ke ĝi baldaŭ demetos sian malnovan haŭton. Neniam forgesu prizorgi akvon en la baseneto. Ĝi bezonas akvon por la liberiĝo el la malnova haŭto.

– Danku, Aleksandro, ankaŭ vi... Ĝis revido, sinjoro profesoro!

V

Maria  revenis antaŭ la mallumo. Vespere estis malfacile kaj eĉ ne sendanĝere esti ekstere; urboj kaj vilaĝoj vestis sin en kompletan nigron. Sed ĝis nun okazis nur du malgravaj flugatakoj kontraŭ la ĉefurbo.

Pasis iom da tempo. Rimarkebla ŝanĝo ne okazis, sed la situacio pli kaj pli serioziĝis. Ankaŭ la patrino pli kaj pli similis al ombro kaj ŝi silente preparis sin por la milda morto. Ŝi beliĝis kaj delikatiĝis, dum ŝiaj fortoj elĉerpiĝis. Ŝi dormis multe, dum Maria  legis multe. La salamandro tute adaptiĝis al la kutimoj de la domo. Legante, Maria  etendis sian brakon kaj dum paŭzo – inter du ĉapitroj – ŝi elprenis la salamandron el ĝia kastelo. Ŝi metis ĝin sur sian ŝultron. La salamandro singarde kaj malrapide paŝadis ĝis la etendita meza fingro de Maria . Tie ĝi haltis. Kaj nun ŝi povis denove komenci la legadon. La salamandro ŝatis la freŝan varmeton de la haŭto juna kaj ŝi la frosteton de la amfibia korpo. Dum ŝia brako ripozis sur la apogseĝo, la salamandro ekserĉis la plej komfortan pozicion kaj ripozante, senmove lasis pasi la tempon. Oni povis havi la imagon, ke ankaŭ ĝi legis la libron de la knabino, same kiel ŝi, forbarante la bruan mondon kun ĝiaj pli-malpli foraj muĝoj, murmuroj kaj ektondroj.

La vilaĝo estis eĉ nun iom forgesita – feliĉe. Strategia vojo ne estis en la proksimo, kaj la milittransportoj trafikis nur sur la ĉefa linio, kiu disbranĉiĝis sufiĉe malproksime de la nova komunumo. Militkaptitojn, vunditojn oni vidis multe pli malofte ĉi tie ol en la aliaj periferiaj lokoj. Entute la milita mizero estis malpli rimarkebla ĉi tie. La vilaĝo tuj antaŭ la milito komencis kreski, kaj la milito haltigis ĝian evoluon. Ĝi estis malpli konata ol la ceteraj antaŭurboj aŭ kolonioj. Sed malgraŭ ĉio: estis malfacile kredigi al si nun, ke la kataklismo ne atingos la landon. La tempo komencis boligi sian lafon ĉie, kaj eĉ ĉi tie, en la duonpreta antaŭurbo oni devis scii, ke la momenta silento aŭguras uraganon.

La salamandro ne kapablis senti la proksimon de la danĝeroj, kaj laŭ sia natura egoismo ĝi eĉ ne volis okupi sin pri fremdaj danĝeroj. Se tondro tremigis la dometon, ĝi kaŝis sin rapide kaj poste tuj forgesis la ĵusan timon. Tiurilate ĝi ne multe diferencis de la homoj. Ĝi kutimiĝis al sia nomo kaj aperis, kiam Maria  vokis ĝin. Sed iun tagon ĝi ne atentis la vokon. Aleksandro tiun tagon estis pli okupita ol ĝenerale. Ĝi banis sin pli longe ol kutime kaj frotis sian dorson kaj eĉ la submakzelan parton pli persiste ol alian fojon.

Maria  komprenis, ke Aleksandro demetas sian foruzitan veston. La salamandro serĉis elstaran parton de la branĉeto. La branĉo jam estis preskaŭ glata pro la ofta frotado. Maria  forlasis sian matenan kafosurogaton kaj dediĉis sian tutan atenton al la salamandro (Mi devos ŝanĝi la branĉon – ŝi pensis). La salamandro post pluraj provoj sukcesis kroĉi la sulkan submakzelan haŭton ĉe la pintiĝo de la branĉo kaj la haŭto cedis. Nur iomete. Aleksandro nun preskaŭ kuris al la baseneto kaj denove mergis sin en la akvo. Poste la haŭto iĝis pli obeema kaj la fendo pli granda. La antaŭaj piedetoj de la salamandro laboris intense por pligrandigi la haŭtfendon, la lango turnadis sin kaj helpis per sia salivo. Aleksandro nun atentis pri nenio cetera. Ĝi – la unuan fojon dum sia restado ĉi tie – estis preskaŭ en ekstazo. La mondo grave reduktiĝis. Ekster la kastelo nun efektive ekzistis nenio por ĝi. Ĉio grava koncentriĝis en la kesto, ĉefe ĉe la branĉo. La laboro daŭris dum longa tempo, sed ĝi persistis, kaj jen la haŭto de la korposubo subite inertiĝis, ekcedis kaj malfermiĝis. La tuta procedo similis al eksperimentado pri difektita ĉenfermilo de vesto, kiu reekfunkcias post longaj kaj persistaj provoj. Nun la salamandro devis nur denove mergi sin kaj simple elpaŝi, forpuŝi la malnovan haŭton. Nun ĝi estis en sia nova, printempa, pli bela, pli freŝa vesto. Ĝi brilis pli profunde, la flavo estis pli klara. Aleksandro ankoraŭ ne estis preta. La malnova haŭto kuŝis apude. Per siaj piedoj ĝi lerte globigis la haŭtĉifonojn, kaj kiam ĝi formis globeton, Aleksandro ekmanĝis ĝin multe pli avide ol la vermetojn. Tio estis ĝia frandaĵo, kaj per tiu festa manĝo solviĝis la problemo de la nutraĵo por longa tempo kaj samtempe ankaŭ tiu de la purigado.

Poste la salamandro laciĝis kaj malaperis en sia kaŝejo kaj nur horojn poste ĝi oferis sian atenton al Maria , kiu nun sincere admiris sian pompan dombeston.


VI

Ne pasis longa tempo. Maria  restis sola. Ŝia patrino mortis. Estis vere milda morto, kaj poste rapida enterigo. Eĉ la frato ne povis ĉeesti. Pri li Maria  nun aŭdis nenion, same kiel pri la fianĉo. La homoj ne tre komprenis la fremdajn funebrojn; morti tiel homece, kiel la patrino de Maria , estis preskaŭ ofendo kontraŭ la ceteraj civitanoj en la milita mondo.

Nun ŝi estis sola. Post la unua funebro ŝi riproĉis sin, ke ŝi ne povis sin doni tute al la funebro kaj al la memoro de la patrino. Sed la vivo, la vivantaj zorgoj penetris en la hejmon, kaj la bluverda arbaro de la memoroj pli kaj pli foriĝis. La vivo iĝis pli kaj pli grize malpura, kaj la odoro de la homŝvito, fumo, benzino kaj malbonkvalita karbo forpelis la lavendan odormemoron de la infanaĝo. Sed ĉi tie, en la dometo tamen iom restis el la memoroj, kaj Maria  volis vivi kun sia salamandro la silentan, ombran vivon de la pasintaj tempoj. Ĉu tio estis ebla? Ŝi ne volis forlasi la hejmon, des malpli, ĉar ĉi tie ŝin povos retrovi la revenontoj, la fianĉo, la frato. Pri la frato ŝi aŭdis nenion, sed pri sia fianĉo ŝi sciis, ke li vundiĝis kaj revenos eble baldaŭ. Tiu sciigo venis ne rekte kaj poste estis silento. Ŝi restis do por konservi iom da firmo por la estonta rekonstruo de la vivo; obstine ŝi neis al la avertoj pri danĝero por junulino, vivanta tute sola. Tiutempe jam la diversaj frontoj disŝiriĝis, sed ĉi tie la milito staris minaca, tamen senmova. Tiu ĉi strio de momenta trankvilo eĉ ne fariĝis vojo por rifuĝantoj (kien oni povus rifuĝi?), kaj eĉ nun dum la tempo de la plej granda streĉo kaj premo la vilaĝo nur ade, iom post iom kadukiĝis.

La komunumo eĉ tiam havis bonŝancon, kiam la venkantoj okupis la orientan parton de la ĉefurbo. La tramarŝantaj trupoj rapidis al la grandurbo, ilia torento disfluis ĝuste antaŭ la vilaĝo, lasante ĝin kvazaŭ konservindan insuleton de la hieraŭo. Tiel restis indulgata tiu ĉi eta makulo inter la grandaj kolapsoj. Sed jam nun ĉio terura estis tute apude. Teroro orgiis en la proksimo, teroro interne kaj premego sufokis de ekstere. La densa nebulo de la angoro penetris en la homojn.

Eĉ la salamandro nervoziĝis kelkfoje pro la, eksplodoj en la urbo, sed ĝi rapide forgesis kaj kvazaŭ sugestis similan sintenon al Maria .

Iun tagon Maria  ricevis viziton. Najbaroj venis al ŝi.

– Vi devas forlasi tiun ĉi domon. Venu al ni. Nun la danĝero estas super nia kapo.

– Ĉu vi povus ŝirmi min kontraŭ la danĝeroj? Unu homo, aŭ kvin homoj – estas egale. Se estos danĝero, mi konas mian domon. Estas elirejoj, kaj la terenon mi konas pli bone ol ili...

– Sed kiel vi povas esti sola dum la vesperoj kaj noktoj?

– Mi dormas bone.

Estis tiel. Ju pli maltrankvilaj estis la tagoj, des pli profunda estis ŝia nokta dormo. Ŝi eĉ reakciis al grandaj ekscitoj por sensonĝa, profunda dormo. Por ekscitiĝi estis kaŭzoj. La milito ebrie orgiis en la proksimo kaj iĝi viktimo oni samŝance povis portante uniformon aŭ civilan veston. Kaj esti virino signifis nur pli grandan eventualecon por esti viktimo de perforto.

– Juna knabino... Vi devus esti singarda!

Maria  ridetante montris al siaj ĉifonoj. La virinoj groteskigis sin, deformigis sin, vestante sin en ĉifonoj. Ĉifonaj kaptukoj kaŝis la harojn, grandan parton de la vizaĝo. Oni kamuflis sin ĉiel, kaj Maria , kiel la aliaj virinoj, estis senpaŭze singarda, preparita je subita atako. Por kaŝi siajn june brunajn okulojn, ŝi havis en preteco malnovmodajn okulvitrojn. Ŝi arte maskis sin. Oni ne povis kredi, ke ŝi ne estas maljunulino. La vizitantoj ridis. Maria  diris:

– Ŝajne ni jam estas trans la plej malfacila parto, kaj ĝis nun ni saviĝis mirakle. Nur ne fieri pri tio, Dio mia, nur ne fieri pri tio... ŝi aldonis por ne provoki la ĉielon. – Baldaŭ venos la printempo kaj ĉio reordiĝos.


VII

Nur kelkaj dizertuloj estis videblaj en la komunumo. Ili apenaŭ haltis ĉe iu domo; iuloke ili kondutis minace, sed ne estis malfacile ektimigi ilin. La optimismo – kun la kresko de la sunaj tagoj – komencis kresketi. Sed ankoraŭ estis froste dum la noktoj, kaj neĝmakuloj persistis sur la bruna, flava, griza kaj verda tereno. La arboj ankoraŭ nudaj levis siajn branĉojn al la ĉielo, la domoj staris grizaj, kadukaj. La pentritaj lignobareloj same, kiel la lignokrucoj de la tombejo jam delonge malaperis en la fornoj. Vespere la dezerta regiono premiĝis inter la ruĝon kaj flamon, inter la muĝon kaj dramon de la ĉirkaŭa mondo. Maria  atendis la fraton, la fianĉon, sed neniu venis. Nun fine ŝi cedis kaj decidis iel iri en la urbon, kie la bataloj en la orienta parto jam tute silentiĝis, por serĉi al si kaŝlokon por iom da tempo en la Naturscienca Societo. Ĉion ŝi preparis jam kaj morgaŭ, jes morgaŭmatene, ŝi ekiros.

Aleksandro kutimiĝis al la skuoj kaj bruoj. Por ĝi la vivo cirkulis laŭ la ĉiama, agrabla modelo kun sufiĉe da akvo en la baseneto ( Maria  havis ja puton en la kelo), farunvermetoj kaj kun la perfekta mondo de la kastelo. Ĝuste tiun matenon, kiam Maria  volis forlasi la dometon, Aleksandro eksentis la tiklon de la renaskiĝanta naturo. Maria  malfermis la fenestron kaj komencis kolekti malgrandan pakaĵon, kiun ŝi volis kunporti. Ŝia laboro daŭris iom pli longe kaj ŝi decidis fru-posttagmeze ekiri. Sed tiam Aleksandro jam estis meze de la preparoj por ŝanĝi haŭton. Ŝi ne maltrankviliĝis, ĉar ŝi volonte prokrastis la ekmarŝon. Nun oni devis observadi, ĉu la besteto efektive transhaŭtiĝos hodiaŭ. Aleksandro faris fundamente zorgajn banojn por sia korpo kaj posttagmeze ĝi kroĉis sian ne plu taŭgan haŭton al la pinte kurba parto de la branĉeto. La haŭto iom fendiĝis, kaj nun oni nur devis daŭrigi la penan laboron por liberiĝi el la sulka ledeca premo de la pasinta vintro kaj atendi la printempon en digna vesto.

La kostumŝanĝo de la salamandro ne komenciĝis en oportuna tempo. Sed haltigi la procedon oni ne povis. Eble iom plirapidigi. Nun Maria  nepre volis atingi la urbon senprokraste kaj ĵus ŝi sciiĝis, ke ŝi ne estos sola survoje. Laŭ tiu lasta interkonsento ŝi devus esti ĉe la granda vojo post tri horoj. Ŝi haltis momente ĉe la vitrokesto por observi la senlacan fervoron de la cetere tiel komforte malrapida besto. Ŝi serĉis simbolon: jen la pasinta mizero transformiĝos je estonta bono. Ankaŭ la tago promesis printempon. La fenestro estis daŭre malfermita. Sunradioj falis plezure sur la plankon de la ĉambro. En la aero ekkantis la printempa ĝojo, ne plu silentigebla. Maria  elrigardis. La vidaĵo ne estis bela, sed estis kortuŝe, kiom fervore provis doni esperon la naturo. Ŝi komencis pretigi sin al la foriro. Aleksandro supozeble estos baldaŭ preta. Ŝi demetis la suprajn ĉifonojn kaj ordigis sian veston tiel, ke ŝi povu transformiĝi, kiam jam ne estos danĝero. La ĉifonoj estu nur supra kaj surfaca kamuflo. Jes, ankaŭ ŝi, kiel la salamandro. – Ŝi estis bela kaj printempa en sia duonvestiteco. La piedoj estis en ĉifonitaj, malpuraj ŝuoj, la formoj de la kruroj estis bone kaŝitaj, sed de ŝia supra korpo ankoraŭ mankis la kruda, ĉifona ŝtofo. Ŝi bonhumore ridetis. Ŝia juna korpo estis fiera pri si.

Ŝi rimarkis, ke Aleksandro ne ŝparas pri la akvo. Ĝi bezonis iom pli en la baseneto. Ŝi deprenis la “tegmenton” de la kastelo kaj ellevis la baseneton, el kies akvo ŝi iom elverŝis sur la sablon. La sablo estis jam iom malseka. Poste ŝi refermis la vitrokeston kaj rapide kuris malsupren al la kelo por plenigi kaj purigi la baseneton. Longtempe ŝi ne estis en la kelo, ŝi devis rapide pretigi sin, kaj rapidigi la transformon de la salamandro; dum la akvo plaŭdis, ŝi ne aŭdis, sed kvazaŭ konjektis ian bruon en la ĉambro. Mia Dio, mi ne fermis la fenestron, ŝi pensis. Ŝi kuris supren. Du krudvizaĝaj, fremdaj soldatoj staris jam en la ĉambro, du aliaj estis engrimpantaj tra la fenestro. La lasta kuntiris siajn okulojn, returnis sin al la fenestro kaj fermis ĝin. Maria  ne povis retiriĝi. La ĉambro pleniĝis de alkohol-vaporo, ŝvitodoro kaj per la ebrio de la perforto. El la manoj de Maria  falis la argilbaseneto kaj rompiĝis. La akvon kaj la argilpecojn distretis la soldatbotoj.

Kvar fortaj, junaj, de malsato sovaĝaj rabobestoj de la milito kaj unu juna, virina korpo.

Iu mondo kolapsis.


VIII

Ĝis plue la salamandro ne estis ĝenata. Ĝi rimarkis fortajn, rapidajn movojn en la ĉambro; ĝia kesto tremis kaj ĝi kuris sub la roketon, kie ĝia kaŝejo estis. Poste la bruoj kaj tremoj daŭris, sed iom post iom ili silentiĝis. Ĝi restis ankoraŭ iom da tempo en sia kaŝejo. Kiam ĝi elvenis, la ĉambro estis senbrua, muta. La soldatoj, eble dizertuloj, jam ne estis tie. Ili estis aŭdintaj bruon, kiun ili konsideris patrolaj paŝoj, kaj ili ne deziris renkonti patrolon. Cetere ili jam estis kontentaj.

La sulkiĝinta haŭto de la salamandro jukis. Dufoje ĝenis novaj bruoj ĝin, sed baldaŭ ili ĉesis. Ĝi rekomencis la haŭtoŝanĝon. Ĝi salivis iomete la haŭton sub sia larĝa makzeleto kaj volis sin mergi en la baseneto. Sed la akvujo estis nenie. Tamen, la sablo estis malseka. Aleksandro ne komprenis la foreston de la baseno. Tio estis la unua vera manko de ĝia vivo. Tiu baseno apartenis al la mondsistemo, al la universo de la salamandro. Sed nun ĝi tamen mankis. Ĝi frotis sian haŭton per la malseka sablo. Sed ĝi ne sufiĉis. La haŭto ne cedis. Aleksandro iĝis senpacienca. Ĝi rapide kuris al la vitrovando de la kestaĉo (ĝi ĉesis esti kastelo por la besto), kaj provis rigardi sian servantinon. La kanapo estis videbla de tie. Tie kuŝis iu. Tiu estis ĝia servantino. La salamandro provis direkti ŝian atenton al la kesto, sed ŝi ne movis sin. Aleksandro puŝis sian kapon kontraŭ la firma vitro. Ĝi ne vidis la tutan, kuŝantan figuron, sed ĝi rimarkis akre konturitan, sensangan manon, pendantan flanke de la kanapo. Tiun manon Aleksandro konis. La figuro estis senmova, sed la vakse flava mano jen kaj jen ekvibris; tiu ĉi delikate inerta, velkanta vaksfloro ofte kuntiriĝis kaj spasmiĝis en pugnon. Bonfara delira stato obtuzigis la honton, la brutalajn dolorojn. Estis silento, vakuo. La vekhorloĝo ne plu tiktakis en la hejmo; ĝi kaj aliaj forporteblaj aĵoj estis survoje kune kun la soldatoj al novaj aventuroj.

Aleksandro aŭskultis kaj rigardis. Sed okazis nenio. La ĉiama servantino de la salamandro strikis. Tion ĝi ne komprenis, sed ĝia sinteno ankoraŭ estis tute pozitiva. Nenio kaj neniu povas spiti ĝian gravecon. Sed ĝia korpo sentis korodan brulon, ĉar malgraŭ ĉiu mito kaj ĉiu legendo pri ĝia kontraŭstaro kaj venko al la fajro, ĝi ne povis toleri eĉ la sekon. Por aperi en la nova vesto, ĝi bezonis nepre akvon. Ĝi provis uzi la lastajn restojn de la malseko sur la sablo kaj musko, sed la rezulto estis nur tiom, ke la haŭto iomete malfermiĝis, sed ĝi tuj sekiĝis pro la nekutima, interna varmo. La salamandro laboris kun neordinara ardo, kaj ĝia temperaturo altiĝis sub la escepta laborfrekvenco. La fendiĝinta haŭtparto sekiĝis, kaj ĝiaj akraj, kurbaj randoj vundis la korpon de la salamandro. Aleksandro nun forgesis sian dignon. Ĝi laboris pli kaj pli freneze, sed la lango ne plu povis produkti salivon, kaj la trajtoj, kies agordo kreis la fieran harmonion de la aristokrata supereco, subite ekŝrumpis kaj la muskoloj kunfalis. La fortoj de la salamandro faris lastan streĉon, la haŭto subite ekkrakis kaj la aperturo plilarĝiĝis, sed ne sufiĉe por tio, ke Aleksandro povu triumfe elpaŝi el sia malnova haŭto. Tio gluiĝis kaj premis ĝin. Nun la salamandro – sen transira stato – abrupte kolapsis, kaj kiam la vespero metis sian nigran, fulgan, truan tukon sur la mondon, Aleksandro kuŝis jam surdorse kun vibretantaj piedoj sur la brusto kun nur guto de la vivo en la korpo. Sed ankaŭ tiu ĉi lasta guto baldaŭ forsekiĝis. Kiam la tragedia ruĝo de la aŭroro disŝiris la nigran ĉifonon de la milita nokto, ĝi vidis junulinon, kiu dormis en inkubaj sonĝoj, kaj iun etan kadavraĉon, mizeran salamandro-mumion kun du haŭtoj, ambaŭ same sulkaj kaj groteskaj.

La suno ankoraŭ ne estingis la aŭrorostelon, kiam singarda frapo sur la enirpordo eksperimentadis sensukcese. Maria  aŭdis nenion. La frapo ripetiĝis, plilaŭtiĝis, sed kun la sama fiasko. La frua vizitanto por momento ekfermis la okulojn kaj ŝvito ekperlis sur lia frunto. Li koncentrigis sian tutan angoron en puŝon kontraŭ la pordo, kiu sen kontraŭstaro cedis. Ĝi eĉ ne estis ŝlosita.

Jam ne estis tute mallume en la ĉambro. Estis strange: eĉ la fenestroj ne estis malheligitaj. Li iris al la kanapo. La malhelruĝaj radioj falis sur spasman vizaĝon. Maria  nun vekiĝis je ektuŝo de sia fianĉo.

Ŝi vekiĝis, kaj senkomprene, sen simpatio ŝi rigardis al la alta viro.

– Maria ? Ĉu vi estas malsana? Ĉu vi ne rekonas min?

Maria  nun estis tute maldorma. Ŝia interno terure doloris. La trankvila kaj melodia voĉo nun estis raŭka.

– Nenio, nenio grava. Nur kvar soldatoj... kvar soldatoj plurfoje... Iru de ĉi tie! Mi malamas vin!

Ŝi malamis lin. Ankaŭ li ne estis la sama, rozvizaĝa, delikata junulo. Li iĝis malpura kaj nezorgita. Sed ŝi vidis en li tiun antaŭan homon, la puran, delikatan. Kaj tial ŝi malamis lin. Kial li ne estis pli kruda? Pensi ŝi ne povis: la frakasitaj vitrosplitoj de ŝia mondpercepto vundis ŝin nove kaj nove. Viro – ŝi pensis sentante en si intensan vomemon.

La viro tamen ne forlasis ŝin. Li diris malrapide:

– Maria  mia! Vi estas malforta nun. Mi devas helpi vin. Ankaŭ mi bezonas helpon. Ni ĉiuj bezonas helpon.

Maria  eksidis sur la kanapo. Io estis tre stranga. Ŝi sentis denove vomemon. Sed ŝi venkis ĝin, ĉar io kaptis ŝian atenton.

– Kial vi havas vian jakon tiel? Ĉu via brako estas vundita?

Ŝia furiozo forvaporiĝis, sed ŝia voĉo estis ankoraŭ kruda.

– Vundita? jam ne. Sed unu el la du mi forlasis ie en la montaro. Ĉe la fronto. Ĝi ne estis plu uzebla. Sed tial mi estas libera.

Li montris al la jakmaniko, kiun iam plenigis lia brako.

Maria  ankoraŭ ne volis esti afabla al li. Eĉ kvazaŭ ŝi sentis subitan ĝojon: – Jen ankaŭ li... poste ŝi estis malkontenta, ĉar la viro perdis nur  tiom, ĉar ŝi komparis la du suferojn, ŝian kaj lian. Sed tuj poste ŝi premis tiujn pensojn suben, en la profundon, sub la konscion, kaj ekhontis pro ili. Ŝi ekpentis. Ŝia voĉo nun estis plorema; la vortoj apenaŭ obeis ŝian langon:

– Ĉu mi tamen estas homo? Ĉu vi kredas tion?

– Mi kredas, ke efektive ni iĝis nun homoj, respondis simple la viro. – Ni estis fremduloj, nin interesis nur ni mem.

– Aleksandro, je la ĉielo...

– Kiu estas Aleksandro? – demandis la viro konsternita?

– La flamsalamandro... Kompatinda Aleksandro!... Mortis...

Ŝi pensis: Aleksandro! Fremdulo en la vivo, eĉ pli ol ni. Sed ŝi diris nenion. Ŝi ne volis pensi pri tio, kio okazis. Sed... kio estas antaŭ ili? La vivo. Alia vivo. Nova vivo. Ŝi ne volis pensi nun – nek antaŭen nek posten.

– Niĉjo, ĉu vi povos min iel transportigi al la helploko? Eble al la hospitalo? Mi estas malsana. Sed ĉio reboniĝos. Eble.

* * *

Kiam oni metis ŝin sur la brankardon, ŝi alrigardis la elsekiĝintan, groteske etan korpon de Aleksandro, el kies mito restis nur iom da sensuka, kaduka haŭto. Ŝi estis malgaja, sed ŝi ridetis al sia fianĉo. Li estis nun la vivo.

La suno ardis super la vekota tero.

LA PERDITA VELO

Karlo estis iom pli aĝa ol Ester , sed li mem ne estis ankoraŭ tute dekokjara. Li estis blankvizaĝa junulo, ĉimomente kun papavoj de la pasio sur la vangoj. Karlo kaj Ester  hieraŭ gustumis la unuan kison. Tio estis vespere, sed nun estis brila sunlumo kaj la knabino forigis lin:

– Ne-e, ne stultu, Karlo. Iu povus vidi nin. Cetere, kiel vi povas esti nun ĉi tie?

Karlo vane provis iniciati. Li perdis sian viran certecon. Li eksidis kaj turnadis la ĉapon en la mano. Poste li metis ĝin sub la seĝon. Per sia maniko li forviŝis la ŝviton de la frunto. Li ŝvitis tre facile, eĉ kiam li havis nur problemojn.

– Mi nur enkuris. Mi devas enmanigi leteron al la prokuroro. La telefono malfunkcias, kiel kutime. Mi... volis vidi vin por momento.

La knabino rimarkis ombron de ĉagreno sur lia vizaĝo.

– Ka-arlo: Kiam vi finos ĉivespere?

– Pli frue ol kutime. Jam je la sesa. Kial?

Lia bluaj okuloj reekbrilis. La bruna katidino karese, murmure ekludis:

– Mi demandas nur. Eble mi povus eliri ien... ĉe la kverkoj?

– Jes, tuj post la sepa. Ĉu mi nun rajtas vin...?

– Kiel dirite, ĉe la kverkoj, diris kun promesa koketeco la knabino.

– Ĉe la kverkoj do, kolombeto.

Karlo jam devis kuri rapide, feliĉe. Ester  kantetis bonhumore. De malproksime muĝis fora tondro – la postsonoj de la ĵusa milito, kies maltrankvilo de tempo al tempo reekflamadis ĉe la limoj.

* * *

Karlo kalkulis la minutojn. La ĉefkelnero estis kelkfoje malmola kaj krudmana. Li devis lerte ŝteli la minutojn. Karlo preterkuris la blankmuran, antikvan preĝejon, la etan boskon ĉe la rokfunda, rapida rivereto. El la proksimaj deklivoj de la duflankaj montoj la vento, kiel vualrubando de melankoliaj tonoj, ŝvebigis la malgajan blekadon de sin paŝtantaj bovoj. Li preterkuris dometojn. La eta urbo estis premata en malvasta valo. La domoj de la longa Granda Strato havis profundajn, mallarĝajn, kortojn, komunajn kun la plej proksima dometo. La kortoj gvidis ĝis la bordo de la rivereto, tiel ke en la interna parto de ĉiu longa, mallarĝa korto estis duflanke ankoraŭ po du pluaj dometoj. La domo rigardanta al la strato estis belaspekta, la dua dometo tre modesta, la tria estis nur kabanaĉo jam preskaŭ ĉe la bordo de la rivereto en la proksimo de la porkejo, malpuraĵoj kaj forĵetaĵoj, La elito de la urbo loĝis en la strataj domoj, la ministoj kun siaj multinfanaj familioj kunpremis sin en la dua vico de la domoj, kaj en la kabanaĉoj de la tria linio, inter kadukaj argilaj muroj, havis sian lokon la mizeruloj, la periferianoj de la urbeta socio, vidvinoj de ministoj, ciganmuzikistoj kaj similaj, kiujn la vivo selektis por la tria vico. Tamen plej ofte loĝis vidvinoj en tiuj kadukaj kabanoj, ĉar la viroj ne vivis longe en la minurbeto.

Karlo hezitis momenton. Li ankoraŭ havas kvin disponeblajn minutojn. Li enkuros al panjo. Precize nur por kvin minutoj.

La patrino de Karlo estas vidvino. Ili loĝas en kortofina domaĉo. La ekonomiaj zorgoj forigas Karlon el la tonon donanta junularo. La urbeto estas trilingva kaj la ŝovinisma propagando floras, kunigas kaj disigas. Sed Karlo estas ekster la rondoj. Li ŝvebas en la maltrankvila mondo, en la kabanaĉo, kvazaŭ en la atmosfero de la printempo. Jam ĉio estos bona. Panjo resaniĝos el sia longdaŭra brustmalsano, kiel oni nomas tie la tuberkulozon. Frateto plenkreskos. Frateto estas lia nevo. Lia fratino malaperis eksterlande, la knabo, “naskita en honto”, restis ĉe ili. Karlo iĝas babilema nur, kiam li estas kun la knabo. La kromnomo de Karlo estas “Sanktulo” kun moka akcento. Hieraŭ li kisis knabinon la unuan fojon. Karlo estas pura floro kreskanta ĉe la domofino, proksime al la rubamaso.

– Ne timu, Panjo. Nenio malbona okazis. Mi nur enkuris survoje. Ĉu nenio mankas al vi?

– Nenio. Kiel vi ŝvitas, Karlo. Vi devas gardi vin bone. Vi kreskas subite.

Ŝi tusetis. Karlo rapide helpis al ŝi. Li faris fajron, kaj jen li jam estis kuranta.

– Vi eĉ ne adiaŭas min, plendis la patrino.

– Mi devas kuregi, kaj mi forte ŝvitas, rekriis Karlo. Vi ricevos duoblan porcion da kisoj vespere.

Je la 11-a li jam estis transdoninta la leteron al la prokuroro. Tiu tralegis ĝin kun marmora mieno kaj rigardante super la knabon li proklamis en la spacon:

– Diru al sinjoro Majoro, ke mi venos baldaŭ.

Survoje al la hotelo, ĉe la parko li vidis Frateton. Karlo devis halti:

– Kio estas, Frateto? Kial vi ploras?

Montriĝis, ke la masto de la velboato, kiun Karlo mem faris al Frateto, rompiĝis.

– Donu al mi la boaton rapide. Mi riparos ĝin poste.

– Nu-un! – ploretis la knabo. Larmoj faris purvojojn sur la malpura vizaĝeto.

– Nun mi devas kuri al la hotelo, diris Karlo senpacience.

* * *

La ĉefkelnero jam atendis lin kun plenblovitaj vangoj:

– Sentaŭgulo, kie vi ŝtelas la tempon? Tuj al la majoro! Li jam demandis!

Dum la raporto de Karlo venis tute nova gasto al la tablo de la majoro – fremda pastro kun militranga distingo sur la kolumo. Karlo fervoris ĉirkaŭ li kun profesia komplezemo. Li servis al li glason da biero:

– Bonvolu pastra moŝto!

La pastro murmuris ion danksimilan kaj per unu gluto eltrinkis la enhavon de la glaso. Li ŝajne ne intencis longe sidi en la restoracio. Li apenaŭ rigardis al Karlo.

Nun proksimiĝis la vera manĝotempo kaj en la vasta, drinkodora manĝejo la gastoj jam kolektiĝis. Karlo ne plu havis tempon pensi pri la diversaj sensacioj de la vivo, ĉefe ne pri la dolĉaj. Por momento li vidis la alvenantan prokuroron, kiu tuj poste malaperis kun la majoro kaj la pastro. En la manĝejo vaporis la forte spicitaj supoj, bulbsukaj viandaĵoj, tintis la glasoj, fumo kaj parolŝiraĵoj miksiĝis kun la odoro de vino, biero kaj brando. Estis manĝotempo kaj la tuta urbo estis kvazaŭ granda moviĝanta, maĉanta makzelo.

La majoro kaj lia societo prokrastis la manĝon. Li raportis pri gravaj okazaĵoj. La partizanoj nun verŝajne kaŭzis gravan malfacilaĵon. Ili transpaŝis la limon; estis nove deciditaj limoj en la plurnacia regiono, kaj regis konstanta maltrankvilo kaj incidentoj ĉe la novaj limstacioj. La majoro atingis la plej gravan frazon en sia raporto kaj lia akra voĉo nun altiĝis en falseton. Estis kvazaŭ li estus plilongiginta la armilon de sia parolo per iaspeca frazbajoneto:

– La partizanoj atingis nun la najbaran urbon; ĝi estas la unua urbo malantaŭ la limo – li aldonis pro la pastro, pri kies geografiaj konoj li sciis nenion. La distanco de tiu urbo al ni estas ne pli ol 30 kilometroj. Estas grave, ke la publiko ankoraŭ ne eksciu pri la afero. Ni devas eviti panikon kaj eventualan enmiksiĝon de la sabotantoj. La difekto de la telefono estas tre bonvena. Oni devas agi rapide.

Ĝis nun la urbo vivis indiferente, preskaŭ indiferente, nun, post la unua mondmilito. Ĝuste tiu tago komence ŝajnis pasi tre malrapide. Sed nun, tagmeze, ĉirkaŭ la 1-a horo, en la urbo subite ekkuregis la tempo.

Antaŭ la 1-a horo junaj konspirantoj el la urbo, tie, kie ili kutime kaŝe kunvenis, aŭskultis tre optimisman raporton de ĵus alveninta heroldo. La scenejo de la kunveno estis forlasita ŝakto, bone kaŝita inter la montoj. La najbara urbo falis!

– “Nia” armeo estas marŝopreta malantaŭ la partizanoj – anoncis la heroldo.

La heroldo ne estis tute sobra, li jam trinkis ie kelkajn glasojn je la ĝojo kaj triumfo, kaj nun ĉiuj kuntintigis la glasojn. La kaŝejo estis bone provizita. En la deko de la ĉeestantoj, reprezentiĝis ĉiuj variantoj de junaj viroj: idealistoj, spekulaciemuloj, strebuloj kaj aliĝemuloj. Ankaŭ ĉiloke okazis rapida decido: surprizatako en la urbeto, forigo de la oficantoj, gvardiŝanĝo, arestadoj kaj liberigoj laŭ politika koloro kaj hontprocesioj de viroj kaj precipe virinoj, kiuj “amikiĝis”. Ĉio devas okazi absolute tuj, por ke la Armeo trovu la novan situacion preta kiam ĝi triumfe ekmarŝos. Post tiu ĉi decido ili forlasis la groton kaj kun grandaj esperoj kaj kun iom da angoro ili grimpis malsupren al la ŝoseo. Ĉiuj havis armilojn, plejparte revolverojn. Kiam ili atingis la kaŝlokon de la bicikloj, iom super la ŝoseo, vento kirliĝis kaj el la facila polvo de la altmonta aero elvolviĝis aŭto, singarde spiralante sur la malfacila vojo.

La heroldo metis sian binoklon al la okuloj:

– Rigardu, li kriis. La majoro! Ni venos aŭte urben. Diable bone!

Eĉ por momenta pripenso ne estis tempo. La aŭto jam estis proksime kaj ĝi haltis por momento, aŭ almenaŭ malrapidigis sian movon, ĉar la veturantoj rimarkis ilin. La heroldo, kies vinvaporan cerbon nenio obstaklis, celis per sia pistolo kaj la majoro kolapsis kun ruĝa strio sur la maldekstra vango. La pastro, kiu akompanis la majoron, subite ĵetis sin sur la fundon de la aŭto. Por momento iĝis silento, sed tuj poste la konsternitaj junuloj ekkriegis, kaj kuregis al la aŭto, kaj inter krioj de sensencaĵoj ili kuraĝiĝis. Ili ekprenis la kadavron kaj enŝovis ĝin en la pakaĵujon. Unu el ili tiris la malmolan ĉapelon de la pastro malsupren ĝis lia nazo kaj kriis:

– Nu, sinjoro Arkimandito, aŭ kiel oni honorigu vin, vi revenos elegante en la urbon.

La stranga procesio de aŭto kaj bicikloj laŭte ekveturis. Ĝi ankoraŭ ne atingis la loĝatajn partojn; nur sciuroj kaj arbaraj birdoj estis iliaj atestantoj. La krutaj, malhelaj montdeklivoj serioze silentis. Homo, krom ili, ne estis videbla. Sed kelkajn kilometrojn antaŭ la urbo, la ŝoseo tribranĉiĝis kaj tie ili ekvidis grandan militistan kolonon, kaj preskaŭ samtempe ankaŭ trajnon, plenŝtopitan per soldatoj. La trajno veturis al la urbo. Estis la armeo de la ŝtato, al kiu la junuloj apartenis nun laŭ la packontrakto. La atendita “nia armeo” estis nenie. Ili estis jam preskaŭ ĉe la fervoja gardodomo, antaŭ ol la trajno alvenis tien. Temis preskaŭ nur pri metroj kaj ili simple troviĝus en muskaptilo. La sola ebleco estis tuj eskapi kaj malaperi en la montaro. Tie oni povas atendi, kaj, se necese, fuĝi iun nokton al la najbara lando.

Tiu renkonto kaj eskapo okazis je la tria horo posttagmeze.

* * *

Je la tria horo posttagmeze Karlo pensis pri la divido de la vespero inter Ester , Frateto kaj Panjo. En la urbo komenciĝis ia nervozeco. Sed neniu sciis ion precizan.

Duonon post la tria la regula soldataro de la lando jam ĉie repremis la ribelulojn. Samtempe realvenis la korpo de la majoro kun la tremanta, ekscitita, ŝvitoplena pastro. Li estis ruĝa kaj proksima al apopleksio. La junularo de la urbo, kiu plejparte sentis komunecon al la atakintoj, eksentis danĝeron, kaj amaso da junaj viroj malaperis de siaj hejmoj. Ankoraŭ la milito ĉeestis.

Je la kvara kaj duono la militkomitato finis la intertraktojn. La pastro ne povis precize diri, kiomope estis la atencintoj: ili verŝajne estis 30-35 junaj viroj. En la dramaj momentoj liaj okuloj pliobligis la nombron de la grupo.

– Tiom da friponoj ne povas malaperi el la urbo – diris la komandanto.

Je la kvina revenis la elsenditaj patroloj, kiuj trude kolektis la restintan junularon sur la kampoj ĉe la norda montdeklivo. Pli ol cent junuloj staris tie, en la malfrusomera posttagmezo, rigide, time, scivole, senvorte. Inter ili staris Karlo.

Kvaronon antaŭ la sesa oni ordonis ilin en du vicojn. La oficiroj kaj la pastro alvenis.

– Bonvolu, sinjoro pastro. Se vi rekonas iun, diru afable.

Antaŭ la pastro estis amaso da rigidaj vizaĝoj. Li protestis en si mem, kiel pli frue li protestis jam laŭte. Sed la komandanto havis fortan volon. Malrapide li preteriris la unuan linion. Vizaĝoj, vizaĝoj, vizaĝoj! Kiu povus rekoni iun. En la dua grupo staris Karlo. Kiam la pastro atingis lin, la bluaj okuloj de la knabo ne povis kaŝi iun eklumiĝon, iaspecan komencon de profesia saluto fare de kelnero. La pastro senintence haltis... Li venis en la urbon hodiaŭ. Li konas neniun ĉi tie. Sed tiun ĉi vizaĝon li konas. La komandanto akre observis. Li ne lasis tempon por pensado.

– Vi rekonas lin, ĉu ne?

La pastro balbutis ion protestsimilan. La komandanto kriis:

– Forportu tuj tiun ĉi junulon!

La pastro havis gravajn dubojn, sed la komandanto resumis la situacion: Estas esceptaj leĝoj. Oni devas radike fortranĉi la ribelemon. La knabo estas certe kulpa, kiel preskaŭ ĉiu junulo en la urbo, eĉ se li mem ne faris la atencon. Kaj cetere kiel vi povus rekoni lin, sinjoro pastro?

* * *

Post tio Karlo havis nur minutojn el sia vivo. En la komenco li komprenis nenion kaj dum oni forkondukis lin, li haltis por reordigi sian malnodiĝintan ŝulaĉon. Oni puŝis lin antaŭen. Dum la du lastaj minutoj li estis duonsvena. La bildoj de la vivo kunkuris, vaste kaj tumulte ondadis antaŭ li en kapturna rapido. Lia rigardo apenaŭ perceptis la vastan kampon, la amason, la komandovortojn, lian propran pastron, kies protestvortojn oni krude rifuzis, liajn vortojn al li, la levitan krucon. Kiam li staris ankoraŭ kun nekovritaj okuloj antaŭ la soldatgrupo, li ekskuis la kapon. Poste li provis liberigi sin de la inkubo per senartikula kriego. Poste estis nenio.

La tempo haltis.

* * *

La fremda pastro fartis malbone. Tuj post la intertraktoj kun la komandanto li veturis al la hotelo, mendis glason da biero por forigi la sekecon de la gorĝo. La ĉefkelnero servis lin. La restoracio estis silenta kiel kripto.

– Mi petas pardonon, pastra moŝto – senkulpigis sin la ĉefkelnero. Mi estas sola. Nia trinkservanto estas arestita.

– Ĉu...? – la pastro demandis sen intereso.

– Laŭdire li konspiris. Sed mi kredas, ke li estas senkulpa.

La pastro subite eksaltis. Nun, nun li komprenis, kie li estis vidinta la knabon. Sed oni ne kutimas atenti pri la vizaĝo de kelnero. La ĉefkelnero senkomprene rigardis la kurantan pastron. Mekanike li kriis post lin:

– Bonvenon alifoje, pastra moŝto!

Tuj post la morto de Karlo, okazis io surpriza. Lia korpo ankoraŭ estis varma, la pafinta trupo ankoraŭ ne formarŝis. Tiam tute subite kaj mistere aperis eta figuro ĉe la mortinta korpo; iom pli ol trijara knabeto, kiu ŝovis sin antaŭen inter la hompiedoj kaj antaŭ ol oni povis rimarki tion, li estis jam ĉe la kadavro. El la poŝo de Karlo pendis la angula parto de la velo. Frateto kaj la boato ricevis sangmakulojn.

La komandanto plengorĝe kriegis:

– Forigu de tie la bubaĉon! Kia ordo estas ĉi tie?

Oni forpugnis Frateton kaj forŝiris la sangan velon el liaj manetoj. Kiam du soldatoj portis la knabeton eksteren al la barilpordo de la kampo, ĝuste tiam haltis la aŭto de la pastro tie.

* * *

La tempo haltis kaj staris silenta. Ĝi rigardis la etan, rigidan urbon. Morgaŭ la vivo rekomenciĝos, ĉio reelastiĝos.

* * *

La pastro baraktis dum la tuta nokto, serĉadis, dubis, ribelis. Matene li konsoliĝis: ni estas rimedoj en la mano de ne-elkalkulebla, granda Volo. Li estas humila servisto de tiu Volo.

Jam dum la tago li forlasis la urbeton kaj retrovis siajn labortagojn.

* * *

Sur la lipoj de Ester  dum longa tempo brulis la kiso, kiun ŝi rifuzis. La tempo haltis por ŝi. Sed ĝi ekmarŝis denove. Tre longe ĝi ne estis senmova. Post semajnoj la hazardo aperigis al ŝi junan viron, amindan. Eble li iomete similis Karlon. La vera memoro de Karlo restis por la festotagoj.

* * *

Ankaŭ por la patrino la tempo haltis. Sed poste ŝia doloro transiris en pian plezuron. Ŝi estis malsana, kredanta kaj baldaŭ mortonta. Ŝi atendis la renkonton kun sia filo. La tempo ne estis senmova eĉ por ŝi.

* * *

Frateto estis tro malgranda por senti la halton de la tempo. La tempo reekfluis tuj kiel rapida rivereto. Li baldaŭ tute orfiĝis, kaj la jardekoj, en kiuj li vivis, estis tre sovaĝaj. Li iĝis stranga,sin-izola junulo. Li estis lernanto en frizejo, poste dungita barbiro en la urba frizejo. Li estis modesta, afabla kaj obeema.

Sed dum varmega somera tago, tuj antaŭ la sesa posttagmeze, kiam li estis sola kun nekonata, fortvoĉa oficiro, li ekscitiĝis. Li ne sciis kial. Li foriris por momento kaj akrigis la razilon. Reveninte, li diris ne alrigardante la oficiron:

– Kie estas mia velboato? – Kaj li ekdirektis la razilon al la gorĝo de la oficiro.

La nebulo, atingante lian cerbon, hezitigis la manon. Li vundis nur supraĵe la oficiron. Ne estis tre penige bridi lin. Li sekvis trankvile la flegistojn al la frenezulejo, sed kun difuza rigardo li serĉis sian velboaton, kiun la subite vekitaj internaj ondoj komencis senĉese ĵeti tien-reen, kiel malplenan nuksoŝelon sur la surfaco de la malsana animo.

NILA

Nila  estas bluokula, blondbukla knabineto, eta, gracia, plej ofte bonkonduta, kvarjara. Norda tipo, kvankam pli malalta ol la samaĝaj nordaj knabinoj. Ŝi estas serioza, gravmiena, aŭ turture ridanta, precize kiel la situacio postulas. Ŝi aperas ĉe ni plej ofte eleganta kiel eta princino, sed kelkfoje ŝi estas malpura, ĉar nia silenta interkonsento estas, ke inter ni ne ekzistas konvenciaj baroj. Kiel akrokula detektivo ŝi rimarkas ĉiun novan detalon en nia loĝejo kaj respondigas nin pri ĉiu ŝanĝo, kiu okazis inter ŝiaj du vizitoj. Kiam ŝi havas emon entrepreni la grimpadon al nia alte situanta nesto, ŝi frapas sur la pordon, parte ĉar tion ŝi lernis antaŭ nelonge kaj sekve la ago ankoraŭ interesas ŝin, parte ĉar la pordo estas ofte ŝlosita kaj ŝi ne povus enveni. Sed ŝi enmarŝas sen saluto. Per tio ŝi supozeble substrekas certan senceremoniecon: oni evitas per tio, ke la alia partio sentu sin instigita paradi per sia pli alta aĝo (kvankam tion la alia partio ververe ne emas fari), parte per tio ŝi povas demonstri, ke nin ŝi akceptas kiel egalulojn kaj pri tio mi estas efektive fiera. Ŝi enmarŝas, kun suverena mieno ŝi transdonas al mi sian krestoruĝan surtuteton, kiu fariĝas de monato al monato pli mallonga, kaj poste ŝi ekgvidas la konversacion. Tiu konversacio estas tre vasthorizonta. Plej ofte ĝi movas sin inter la plej palpeblaj realaĵoj, sed ne malofte ni daŭrigas en la mondon de la fabeloj, kie “Senvosta Peĉjo”, t.e. nigra katido el iu desegna serio kaj liaj aventuroj estas vigle pritraktataj. Sed tio estas iom pli posta temo; unue ŝi demandas:

– Ĉu vi havas novan librobreton? Kiu muntis ĝin sur la muron?

La librobreto estas rezulto de niaj malesperaj klopodoj venki la lokomankon, kiu siaflanke estas frukto de la ĝenerala krizo sur la loĝfronto.

– Mi muntis ĝin – mi respondas kun tiom da respekto, kiom ĝenerale mi montras eĉ al miaj afablaj recenzantoj kaj kritikantoj. Sed Nila  havas instinktan bonvolon al mi. Ŝi malhavas, almenaŭ ĝis nun mi povus aserti tion, la plej etan signon de insidemo. Ŝi estas sincera.

– Sed tion vi faris treege  bone – ŝi diras kun vera konvinka volo, kaj ŝiaj helbluaj okuloj ridas sennube.

– Nu, ĉu vi nun komprenas, kian edzon vi havas – mi diras al mia edzino, kiu havas dubojn pri mia metia talento.

Nun ankaŭ mia edzino ricevas demandon; tiu demando estas tute praktika. Virinoj inter si:

– Kie kutimas aŝeti... – diras Nila  kaj haltas.

Ŝi interrompas la frazon, ĉar ŝi volus uzi konversacian tonon: virinoj inter si. Ŝi volus diri: “sinjorino Szilágyi ”, ne “onklino Szilágyi ”, sed ŝi sentas, ke ŝi transpaŝus limon kvazaŭ sen la pasporto de la aĝo, kaj ŝia taktsento haltigas ŝin. Ŝi komencas denove:

– Kie kutimas aŝeti, onklino Szilágyi , tualetpaperon? Ŝi ne diras la vulgaran nomon de la higiena papero. Tio forrabus la emfazon de la interesa vorto. Prefere ŝi uzas la enlandan eŭfemismon, kiun mi mem promesas neniam uzi en Esperanto.

Ŝi parolas tute klare, sed ŝi verŝajne ĵus komencis uzi la vorton aĉeti kaj iom misprononcas ĝin. La demando estas iom intima, sed nun mi estas ekster la dialogo, kiun mi tamen ŝtelaŭskultas, kaj informiĝas pri altaj pretendoj. Nila  precize informas nin, kiajn postulojn oni faras tiurilate en ŝia familio.

Mia skribmaŝino estas malfermita, papero estas en ĝi. Nila  volus skribi. Kelkfoje ŝi skribas leterojn, en kiujn ŝi metas sian tutan ambicion, sed ŝia skribarto estas tiomgrade ekspresionisma, ke mankas ĉiu ebleco de kompreno. Sed kelkfoje mi tamen adresas tiajn “leterojn” al certaj personoj, ekzemple al ŝia onklino en Gotenburgo, kiu poste povos cerbumi ĝis ilia plej proksima renkonto, kion Nila  volis sciigi al ŝi.

Sed nun mi protestas:

– Ne, Nila ; nun vi ne povas skribi. Nun mi laboras.

– Kie vi laboras? Vi estas hejme.

– Ĉi tie, sur mia skribmaŝino.

Nila  aŭdigas sian plej arĝente trilan voĉsonorilon:

– Vi skribas . Vi ne laboras.

(Jam ankaŭ ŝi komencas...)

– Tio estas mia laboro, Nila . Vi ne komprenas tion, ĉar vi estas knabineto.

Mi sentas tuj, ke estis domaĝe diri tion. Mi aldonas rapide:

– Kompreneble vi estas jam granda knabineto. Kvarjara jam. Sed tamen.

Nila  deklaras iom pli altvoĉe, tamen sen pasio:

– Tio ne estas laboro. Vi ne iras  labori kiel mia patro. Hejme oni ne laboras.

– Sed ĉu vi laboras, Nila ? Mi povas ataki ŝian pozicion.

– Jes, ankaŭ mi iras  al Ann-Maria  – ŝi respondas kun ne miskonebla virina logiko.

– Ĉu vi laboras tie?

– Ni edukas  tie niajn infanojn.

La knabinoj ja havas siajn pupojn. Mi ne kuraĝas kontraŭdiri, ĉar baldaŭ ŝi povas demandi min pri mia eduka laboro kaj denove mi restos en honto. Mi decidas agi laŭ la principo: Ne kontraŭdiru virinon. Atendu du minutojn. Ŝi kontraŭdiros sin mem.

Ĉifoje ni estas ĉe la fino de la vizito de Nila . Entute ŝiaj vizitoj ne estas longaj.

– Nun mi nepre  devas iri – ŝi anoncas.

– Nu, se vi nepre devas iri, kion fari? Sed ni promesigas novan viziton. Ŝi surprenas sian ruĝan superveston kaj foriras por serĉi al si pli interesan societon. En tiu societo oni povas diri al Ann-Mari  “ Sinjorino   Vester ”, oni povas aranĝi grandiozajn kafofestenojn kun propra kafoservico, preni iun ĉifonon kaj per stangetoj imiti ŝtrumptrikadon, diri opinion pri la kafo kaj entute pri ĉio kun same pintigitaj lipoj, kiel la patrinoj faras, kiam ili volas diri ion specialan pri io aŭ iu. Ni sentas, ke nia societo ne estas konkurenckapabla kaj modeste ni estas dankaj ankaŭ pro la mallongaj vizitoj. Kiel estas skribite en la biblio: estas tempo por... diversaj aferoj kaj laŭ la programo de Nila  ankaŭ ni havas nian tempon. Tiel estas bone.

Dum du tagoj ni nun ne vidis la knabinon. Sed hodiaŭ mi renkontas ŝin en la trankvila strato de nia vilaokvartalo. Ŝi sidas en sia ligna aŭto kaj minacas nin per surveturo. Ŝi havas hodiaŭ iom knabecan humoron:

– Kien vi iras? – ŝi demandas.

– Al la spicvendejo.

– Ĉu mi rajtas kuniri – ŝi demandas dece.

Tia akompano baziĝas ne nur sur simpatio, multe pli sur atendeblaj karameloj, kiujn Nila  laŭprograme ricevas en la butiko.

Elveninte, ni vidas ĉirkaŭ okjaran knabon solan. La knabo aŭ estas jam nun rompanto de konvencioj, aŭ mensmalfortulo. Li parolas al si mem. Sufiĉe laŭte.

– Rigardu, onklo – diras Nila . – Tiu knabo parolas al si mem.

Kaj ŝi ridas. Nuancon pli akre ol mi dezirus.

Mi denove alrigardas la knabon. Mi ne povas decidi, al kiu kategorio li apartenas. Lia eksteraĵo similas tiun de aliaj knaboj. Mi ne plu pensas pri la knabo, kiu parolas al si mem. Sed pri la rido de Nila . Nila  atendas scivole mian opinion pri la afero. Mi rememoras, ke Nila  ne dankis la ricevitajn karamelojn, verŝajne laŭ la analogio de “ne-saluti” Sed la vendisto rigardis min preskaŭ riproĉe, ĉar mi ne postulis  dankon. Verŝajne mi perdis por la momento iom el mia prestiĝo. Finfine la vendisto pravas. Nila  devus distingi la renkontojn inter ni kaj tiujn kun atestantoj. Sed estas agrable senti, ke ŝi konsideras min grava. Jen pozicio, katedro. Mi povas instrui ŝin ĝuste en tiuj aferoj, pri kiuj ni mem neniam estas maturaj:

– Tiu knabo? Kompatinda. Mi kredas, ke li estas malsana.

Mi gestas ĉirkaŭ mia kapo por komprenigi, ke la cerbo de la knabo ne estas tute en ordo.

Nila  komprenas min perfekte.

– Ĉu li estas stulta? Ĉu li estas eksterlandano?

Nila  rigardas min tute senkulpe. Sed mi iĝas malespera. Mi scias, ke esti fremdulo apartenas al la gradoj de malplivaloro, sed aŭdi tion ĝuste de Nila , estas tro forta frapo. Sed poste mi sereniĝas. Ke ŝi tiel senkulpe diras tion al mi, montrante siajn grandajn, fidoplenajn, helbluajn okulojn, tio trankviligas min. Mi malpeziĝas. Nila   ne konsideras min  eksterrondano. Ŝi kun sia natura taktsento ne komunikus al mi sian neflatan opinion pri la mensa kapablo de la “eksterlandano”, se ŝi registrus min sub tiu rubriko. Ŝi neniel distingas min kaj tiel estas bone.

– Mi ne kredas, ke li estas... – mi respondas, kaj preskaŭ mi komencas prediki al infano en nia epoko, pri la homamo, kiam – kiel sciate – reciproka amo kaj estimo furiozas de oriento ĝis okcidento. Mi ne emas eduki.

Mi murmuras prefere al mi mem ol al ŝi:

– Ne, Nila , mi ne scias, ĉu bone, aŭ ne bone, sed supozeble vi ne fariĝos kosmopolito.

Mi mem ĵus kontaktiĝis kun tiu vorto en iu rilato.

– Kio? – demandas Nila . Ŝi havas malantaŭ la blondaj bukloj tre bonajn etajn orelojn.

– Nenio – mi diras. Mi ĝojas, ke la vetero estas tiel bela, kaj ke ni tiel bone povas interdiskuti.

– Sed vi diris muskopolipo . Kio estas tio?

Kosmopolito  mi diras. Tio devus esti komplimento, sed nuntempe oni ne komplim...

– Ĉu vi ŝatus, se oni dirus tion al vi?

– Mi ne scias. Mi ne kredas, ke oni flatas ĝuste per tiu vorto.

Nila  eksciis, kiom ŝi bezonis. Kun la granda karamelo en ŝia buŝo, ŝi jam aŭtas en la kontraŭan direkton. Mi aŭdas, ke ŝi krias al samaĝa knabo kun sentebla malestimo:

– Stulta Peĉjo! Stulta Paĉjo! Moskopolipo!

La enlanda infanlingvo riĉiĝis per nova vorto.

LA SEKRETO DE LA BANKO

– Finfine laboro, kaj imagu eĉ en la hipoteka branĉo! Tagsalajro sed ne malbona. Kiel malsata mi estas. Kion vi kuiris, terpomsupon, vermiĉelojn kun papavo, bone? Jes, ĉe bankiero Flav ... jes – Gabrielo respondis en ĝoje abruptaj frazoj al sia edzino, dum li lavis la manojn en la malgranda kuirejo.

– Li estas ĝentila vangbarbulo – li daŭrigis. Vi scias, tia hejma kopio de anglaj monlordoj. Li rigardas en la nenion kaj rimarkas ĉion.

Kelkajn jarojn post la unua mondmilito en militperdinta lando oni devis konsideri laboron en sia propra intelekta fako kiel grandan loterian gajnon; por Gabrielo ĝi estis multe pli, vere alta loteria premio. Dum longa tempo li estis malsana kaj poste senlabora. Sed nun, nun ili satiĝos, la zorgoj ĉesos, la vivo estos trankvila, paradiza.

* * *

Sur la fasado de la granda ludomo fieris giganta abelujo kun kolosaj literoj. Familia Banko FLAV . Kiel granda banko! pensis la neinformita preterpasanto. Sed vere la banko okupis nur malgrandan parton de la domo. Por kunligi kaj harmoniigi la kontraston inter la ekstera ŝajno kaj la interna fakto, en ĉiu direkto apud la pordo ĉe la dua etaĝo, kie la banko havis sian kontoron, amaso da tabuloj, indikiloj, vojmontriloj substrekis, ke la banko estas grava institucio. Sur tiuj tabuloj estis la nomoj de la familianoj de la fama dinastio FLAV  ĉizitaj en marmoro, kiun la bankiero aĉetis en aŭkcio por sumo, kiu apenaŭ altiĝis super nulo, sed dank’ al tiu favora aĉeto la enirejo estis vere impona kaj eleganta. Hipoteka Sekcio, Kambia Sekcio, Vendo kaj Aĉeto de Domoj kaj Terpecoj – estis legeble sur la pluaj marmortabuloj, kaj iu marmora restaĵo estis eluzita por tabuleto, kies teksto estis: “Ĉi tie sonorigu!” Sub la tabuleto estis la butono de la sonorilo, ĉar en la bankon oni ne povis enpaŝi sen sonorigo.

Gabrielo akceptis senkritike tiun ĉi suspektindan zorgemon. Cetere li ne havis multe da tempo por observadi la marmortabulojn, ĉar la bankiero akceptis lin en sia privata loĝejo, kies enirejo estis ĉe la kontraŭa flanko de la vasta ŝtuparejo. Tio estis hieraŭ, kaj ankaŭ hodiaŭ li estis plena de ĝojo kaj optimismo, t.e. antaŭ ol li metis siajn piedojn en la bankon. Li staris antaŭ la tabuloj, kiujn li opiniis elegantaj. Li sciis, ke proprasence la banko ne estas banko, nur peranto de hipotekoj, negocoj de terkredito. Ĝi peris la kreditpetojn kaj dokumentojn de bienetuloj al la granda hipoteka banko, preparis la skribaĵojn, kontrolis la informojn kontraŭ kelkaj procentoj de la pruntsumo pro la servoj. La afero ŝajnis motivita kaj Gabrielo estis feliĉa, ĉar la servoj de la banko, kvankam eble ne ĉiam necesaj, donos al li panon. Li premis la butonon de la sonorilo precize laŭ la instrukcio.

Palvizaĝa juna kontoristino aperis post la sonorigo.

– Mi scias pri vi – ŝi diris. Mia nomo estas Marta Formik . Bonvenon!

Post saluto al la malvarme ĝentila ĝeneraldirektoro Flav , al kies ĉambro Marta Formik  gvidis lin, Gabrielo interkoniĝis kun alia membro de la Flav a dinastio, la fratino de la bankiero. Ŝi estis la kasistino de la entrepreno. Ŝia volumeno estis ege ampleksa kaj ŝiaj astronomie ŝvelaj konturoj kaŭzis angoron al junaj viroj, kies konscia aŭ ne konscia penso estis: ĉu virinoj povas transformiĝi al tia monstro? Ŝiaj lakonaj komandotonoj, kvazaŭ kanonbruoj, tremigis la tutan bankon, same la senvivan parton de la inventaro, kiel la vivantojn. Flav  mem parolis mallaŭte kaj senpasie, escepte okazojn, kiam emfazo erarigis lian voĉon en altan falseton.

En la ombro de la kolosa kasistino gaje ruĝis granda nazo, kiu apartenis al ĉefrevizoro Feld . Ŝi prezentis Gabrielon al li.

– Bonan tagon, sinjoro Ĉefrevizoro – diris Gabrielo.

– Ne ĉefrevizorumu al mi, diru al mi simple Tomaso – instigis Feld  Gabrielon. – Kial du bovoj en la sama stalo titolus unu la alian?

– Vinbarelo! Se vi foje ne trinkus... – diris la kasistino.

– Tiam vi certe ne vidus min ĉi tie.

– Ni ne maldungas lin pro kompato – diris la kasistino, dum ŝi kun la forto de nekontraŭstarebla naturkatastrofo ŝovis rapide Gabrielon en la alian ĉambron. – Li havas nekuraceblan edzinon. Kancero! Kaj tutan bandon de senedukaj infanoj – ŝi aldonis.

Feld  efektive estis bonega matematikisto, kaj malfeliĉulo. En la alkoholo li vidis sian solan medikamenton. Post la perdo de sia antaŭa posteno, ĉi tie li sidis firme. Oni ne kuraĝis maldungi lin. “Li scias tro multe” diris la bone informitaj. Oni toleris, eĉ akcelis liajn drinkemon kaj plezurplenajn alkoholekscesojn per subaĉetoj. Li timis neniun kaj efektive li estis la sola, kiu ne timis la kolosan kasistinon. Eĉ bankiero Flav  respektis ege sian fratinon.

Escepte la stenotajpistinon Marta  kaj la kontorestron, ĉiuj aliaj estis periferiuloj de la burĝa socio. Marta  estis eta filistrino, kiu pale floris en la marĉo de la banko, tute ne komprenante, ke la tereno, kie ŝi floras, estas marĉo. Ŝia onklo, Piro, kiu ricevis tiun ĉi kromnomon pro sia stranga kapformo, estis la kontorestro. Kun siaj najlosimilaj haroj kaj hajlantaj mallaŭdoj en stranga, eŭnukeca naztono, li rememorigis fremdlegiajn serĝentojn. Li estis firma kolono de la banko. Laŭ si mem tre honeste li prizorgis sian naturan vivtaskon, t.e. la kontorestran laboron, kaj ankaŭ tiun taskon, kiun li konsideris apuda, tamen grava, t.e. fortimigi la junajn kunlaborantojn el la agrabla proksimo de Marta Formik , kiu ne estis tute sen ĉarmo.

La ceteraj ekspertoj, konsilantoj, direktoroj, sekretarioj – ĉar neniu estis sentitola en la banko – estis mizeruloj. Inter ili estis duonidiota, malriĉiĝinta, maljuna aristokrato kun grandioza nomo kaj sen la plej eta scio pri tio, kio apartenis al lia tasko; juna, aroganta ekskomizo, kies persvada talento ekfloris ĉi tie. Li estis majstro blufi la kampulojn, kiuj same ne povis movi sin en tiu reto, kiel la viktimoj de la araneoj senmoviĝas kaj hipnotiĝas. La vojo al karcero de tiu ĉi esperiga ekskomizo jam estis klare difinita. En la banko agadis ĉ. 30-jara, stulta kaj diboĉema “agronomo”, kiu parolis en suka, provinca dialekto. Tiu lasta komencis flirton kun la tria virino de la banko: ne-juna, ne-bela eksedzino, kies negativajn kvalitojn egalpesis ŝia bonkora cedemo kaj komprenemo. Ilia amo estis akceptita per la oficiala beno de la banko, kio cetere estis tre komprenebla, kiel la leganto mem povos baldaŭ konstati. Kelkaj “ĉefkonsilantoj” kaj “konsilantoj” plej ofte laboris ekster la banko. Tio signifis, ke ili semis konstante. Ili semis fabelojn en la vilaĝoj pri la unika kaj fabela potenco de la Banko Flav :

– Bone komprenu – ili kutime diris al kampulo babilema – la centra stacidomo de la ĉefurbo tial staras tie, kie ĝi staras, ĉar oni konstruis ĝin ĝuste tiuloke por esti proksime al nia banko . Pro la granda trafiko.

La semo falis kaj la famo kreskis.

* * *

– Terure malfrue! – akceptis la edzineto Gabrielon dum la vespero post la labordebuto. – Vi eĉ ne havis monon por manĝi iom.

– Estu trankvila. Tagmeze ni ricevis teon kaj kolbason. Senpage!

– Kiel afable!

– Afable, sed ne tre... Ĉar sinjoro Flav  suferas pro persekutmanio.

– Mi ne komprenas. Tial li donus ekstran manĝon?

– Jes. Li volas, ke la banko sorbu nian vivon: ke li konstante vidu kaj aŭdu nin. Nur pro la konstrua krizo li ne establas konstantan loĝejon al ni en la banko. Iaspecan monaĥejon por kontoristoj kun devo de silento. Sekretoj, vi komprenas... li ne volas, ke ni disportu ilin... Tial li aĉetas nian favoron kaj ankaŭ nian tempon per kolbaso.

– Sekretoj?

– Nur komercaj. Pri ili parolu al neniu! Eĉ ne al mi! Pripensu, ke per babilemo vi riskus mian salajron kun la kolbasporcio kaj tiujn de la ceteraj dudek ĉifonuloj.

– Mi komprenas nenion...

– Nu, ke vi komprenu: Imagu, ke vi estas kampulino. Vi havas etan terpecon kaj vi volas havi prunton baze de tiu. Vi deziras hipotekon. Vi venas al la fama Banko Flav . Enirante la domon vi tuj rimarkas, ke ĝi ampleksas nur unu etaĝon.

– Sed tio ne estas danĝera sekreto!

– Danĝero? La dubo  estas la patrino de la danĝeroj. Tio estas malnova tezo. Nu, vi sonorigas, kiel marmortabuleto indikas, kiun vi ĝuste silabumis; vin akceptas kontoristino. En la vestiblo – ne tre granda – vi gapas por momento: “Mia Dio, kiom da pordoj!”, ĉar tio estas nekutima al viaj okuloj. Ili kutimiĝis al malpli altaj pordetoj de porkejoj...

– Vi estas impertinenta...

– Mi diris, ke vi estas nun kampulino. Nu, vi rigardas al la plej larĝa pordo, sur kiu estas tabulo: kaskontoro. Tiu pordo estas vere miriga.

– Kiel pordo povas esti tiel miriga. Ĉu antikva?

– Ne, sed ĝi efektive  gvidas al la kasĉambro.

– Mi ne komprenas...

– Ĉar vi estas kampulino – hm! malsperta. La apuda pordo ekzemple indikas: kirasdeponejo. Tiu pordo fermas koridoron gvidantan rekte al la privata kuirejo de la bankiero.

– Vi babilas...

– Sed estas tiel! Malantaŭ la pordo de la indikita prokuristo sidas sendenta maljunulo, kiu tuttage stampas leterojn kaj maĉas, kraĉas tabakon. La banko havas absolutan mondorekordon en korespondado. Imponaj leteroj! La konsilejo estas laborĉambro de ekonomiaj ŝiprompitoj, mensmalfortuloj kaj friponoj. Tie sidas mi. Mi ne scias, al kiu kategorio mi apartenas. Sed eĉ pli interesa estas la pordo: Ĉefsekretario. Tiu ĉi pordo nome konservas grandajn sekretojn. Ĝi gvidas rekte en la necesejon... Vi ridegas...

– Vi mensogas amuze. Mi ja povus malfermi la pordon, mi eble volus paroli kun la sekretario kaj tiel mi venus en la sekretejon. Kaj la tuta blufo estus senmaskigita.

– Stulta kampulino! Vi povas malfermi nenion. Oni konstante akompanas vin, ĝis vi forlasas la bankon. Vi povus veni al la sekretejo nur el la interna ĉambro, kion vi ne kuraĝas. Se vi tamen kuraĝus, vi povus reiri nur tra la sama pordo, t.e. al la interna ĉambro. La alia pordo, sur kiu estas la indiko, estas konstante ŝlosita.

– Aĉa trompo! – erupciis el la juna virino.

Ŝia revkastelo pri certa kaj honesta ekzisto subite kolapsis.

– Trompo? Flav  nur perdis la mezuron. Li iomete troigas. Li ne alte taksas sian publikon. Sed cetere li varbas klientojn laŭ kutima recepto. Per ŝajnigo, grandaj vortoj. Nesuperebla kvalito! Miraklaj prezoj! Li ŝajnigas havi grandan bankon, sed aliflanke li laboras nur por sia procentparto, kiun li klopodas plialtigi. Falsaj tabuloj? Nia tuta vivo konsistas el tiaj. Ni konstante havas antaŭ ni la tabulon: Ne mortigu!  kaj ricevas medalon por amasmurdoj en la milito. Kaj tiel plu!

– Vi estas laca kaj amara!

– Ne tro, sed mi ne plu volas paradi per idealismo. Se sinjoro Flav  ne faros ion rekte abomenan, la sekretaj pordoj ne interesos min. Sed mi provos defendi mian normalan labortagon kontraŭ la kolbasporcioj. Dektri horoj – iom tro longa labortago!

– Ho, kiel malfrue estas! Vi ne havos tempon por dormi!

* * *

Dum la unua semajno Gabrielo laboris sola en ĉambreto. Malgraŭ ĉiu kontraŭstaro li vendis sian tagmezan paŭzon por la viandpecoj. Sinjoro Flav  sciis la manieron, kiel certigi la tagmezajn horojn por la banko. Por la vesperoj li havis alian metodon. Kiam oni komencis streĉi siajn membrojn por fini la tagon, Flav  senbrue envenis en la plej grandan ĉambron, kie oni komencis pritrakti la okazintaĵojn de la tago. Li envenis kaj komencis mallaŭtan, amikan diskuton kun iu elektito, kiu sentis sin flatata. Baldaŭ ankaŭ la ceteraj ekinteresiĝis kaj ekkonkursis por la favoro de la ĝeneraldirektoro kaj emfaze aprobis kaj laŭdis la eldirojn de la ĉefo, ridegis pri liaj spritaĵoj, precize kiel tio kutime okazas dum la labortempo. Poste oni iras hejmen kaj diras: “Maljuna idioto!”

– Ni bezonas perfektan propagandaparaton – bankiero Flav  deklaris tiun vesperon, kiel konkludon de la interparolo. – Ĉiu nia paŝo devas estis perfekte administrata. Ni devos varbi al la banko ĉiun unuopan vilaĝanon en la tuta distrikto. Administri! – li diris ankoraŭfoje kaj lia voĉo transiris en la konatan falseton. Sur liaj vakskoloraj vangoj ekbrulis ruĝaj makuloj, sed la tuta vizaĝo restis iel pupeca. Ankaŭ la malvarmaj, senesprimaj okuloj nur pliglobiĝis.

– Oni ne povas administri la hazardon – elglitis la penso el la buŝo de Gabrielo. Estiĝis silento. Bankiero Flav  rigardis en la aeron. Li ne trovis respondon, kaj la vespero finiĝis iom pli frue ol kutime. Sed fakte jam estis preskaŭ la naŭa.

* * *

Ĝis nun Gabrielo ne faris memstaran laboron; li nur reviziis la grundregistrajn dokumentojn. Pri la cirkonstancoj li decidis ne pensi. Li jam sciis, ke Flav  komencis sian karieron kiel uzuristo, kiu lerte kaŝis la altegajn rentojn, kiujn junaj, facilmanaj kaj momente malesperaj aristokratidoj, aŭ iliaj familioj, pagis al li. Kiam tiu ĉi negoco iĝis parte tro riska, parte iom tro malestimata, Flav  fondis la Familian Bankon. La sistemo rapide evoluis kaj fine la entrepreno estis tute preta kun siaj pordoj, kun sia perfekta gvid-aranĝo, kiun la klientoj povis konsideri nur kiel mirindan prizorgemon kaj ĝentilecon, kun siaj konsilantoj kaj ekonomoj kaj ĉefe kun sia majstra komisia letero. Tiu ĉi letero estis ampleksa, kvarpaĝa, hektografita dokumento, kies malplenajn partojn oni plenigis per skribmaŝino aŭ inko. Ĝi havis amason da altstilaj paragrafoj por pruvi, kiel serioza konsideras la banko la kreditpretendon de la kampulo. Inter la paragrafoj, proksime al la fino de la letero, tamen ne tute ĉe ties fino (kie eble la kampulo jam vekiĝis), estis paragrafo, kiu fiksis la servoprocentojn de la banko.

Ĝenerale la kampuloj sentis sin en la unuaj momentoj kvazaŭ en la ĉielo. Oni sidigis ilin kaj tre afable oni demandis, kiom da prunto ili bezonas. Laŭ normala logiko la kampulo diris almenaŭ la duoblon de tiu sumo, kiu estis likvidebla laŭ la kvalito kaj grandeco de la terpeco. Oni tuj skribis tiun ĉi sumon en la komisian leteron kaj la servprocenta paragrafo certigis la servoprocentojn de la Flav a Banko laŭ la dezirata sumo. La deĵoranta konsilanto antaŭmurmuris la leteron al la kliento, kiu retrovis sin mem nur ĉe la lasta parto de la 120 kilometrojn rapida legado:

“Komplete komprenante tiun ĉi, al mi klarigitan dokumenton, mi konfirmas ĝin per mia subskribo.”

Oni vidis antaŭ si la grandsuman prunton; oni subskribis, kaj provizore oni tute ne havis ideon pri tio, ke krom la Familia Banko Flav  ankaŭ la vera, monlikvidanta banko aldonos siajn kostojn. La kostoj iĝis grandaj, la pruntsumo malgranda, sed kiam oni bezonas monon, oni akceptas. Tiom pli ĉar laŭ la komisia letero la Familia Banko jam intertempe registrigis sian postulon pri la servprocenta sumo. Tio okazis antaŭ la likvidigo de la hipoteko, sekve ankaŭ en tiaj okazoj, kiam la Hipoteka Banko rifuzis la peton. (Pli poste la publiko ekatentis pri la postuloj de la Flav a Banko, sed tio okazis multe pli malfrue kaj sinjoro Flav  intertempe certigis al si jure tute ne atakeblajn grasajn honorariojn.)

La lunda tago komenciĝis kun du sensacioj. La unua estis, ke Piro, la kontorestro, prezentis la novan lokon de Gabrielo en la granda ĉambro kaj informis lin, ke lia titolo estos de nun: jura sekciestro. Piro malaperis, li havis privatan konferencon en la privata sanktejo de bankiero Flav  kaj ankaŭ la kasistino ankoraŭ ne alvenis. Estis frue.

Iom poste alvenis kampulo kun bela, blanka, vivanta, juna kokino. Li decidis proponi la kokinon al la afabla konsilanto, kiu promesis al li rapide likvidotan hipotekon. La afero estis tre urĝa, kaj li esperis plirapidigi la decidon per la ofero de la blanka kokino, promesanta bonan guston. La ekskomizo estis la koncerna deĵoranto; li dankis kaj promesis fari ĉion eblan (kaj li ankaŭ esperis fari tion). Li mem estis solulo en la urbo, kaj post iom da cerbumado li decidis lotumi la kokinon inter la kolegoj. Kompreneble ĉiu aĉetis sian numeron kaj al la afero favoris, ke la “friponaro” t.e. la ĉefoj, ne ĉeestis. La kokino ricevis panerojn, kiujn ĝi tuj kvitancis sur la planko. Post tio Marta  devis zorgi pri ĝi. Estis bela, agrabla tago. La vivo viglis antaŭ la malfermitaj fenestroj kaj ankaŭ en la ĉambro, kie la paperpecoj estis jam pretaj, kaj ĉiu kun streĉo atendis, kiu gajnos la kokinon. Oni sentis anticipe la guston de la blanka kokino. La kokino mem ne havis intereson pri la lotumado, sed ĝuis la liberecon, ĉar en la granda ekscitiĝo Marta  lasis ĝin el sia mano. La filo de la domservisto devis eltiri la nomon de la gajnanto kaj subite iĝis silento en la ĉambro. Ĉiu staris ĉe la ĉapelo. – Gabrielo Gal  – anoncis la knabo la rezulton. Gabrielon okupis la ĝojo. Li gajnis la kokinon. Kiel grandioza surprizo ĝi estos. Kia tagmanĝo! – Dankon, dankon! Bonvolu do doni al mi la kokinon!

– Jes, kie estas la kokino? – demandis Marta , kiu vere ĝojis pro la bonŝanco de la simpatia, nova kolego.

– Jesuo! – ŝi kriis poste. Ŝi montris al la fenestro. Oni kuris al la fenestro. La blanka kokino en tiu momento estis surveturata de ŝarĝaŭto. El ĝi dum unu sekundo fariĝis la plej plata kokino de la mondo. Kaj la plej funebrata. Sed nur sekrete, ĉar estis danĝere montri siajn sentojn en la banko. Gabrielo timis, ke iu mokos lin, sed eĉ la plej cinikaj kolegoj silentis. Marta Formik  ploretis. Poste aperis la unuan fojon en la banko Johano Tobias , kaj inter aliaj ankaŭ pro li la konsilantoj, ekspertoj, ekonomoj forgesis la tragedion de la kokino, kiu lasis profundan vundon de malplivalora komplekso nur en la animo de la malbonŝanca jura sekciestro.

Johano Tobias  estis maljuna vilaĝano, kies afablan kaj rideman vizaĝon la naturo komponis el du koloroj: el la ruĝo de la peonio kaj el la arĝenta harkoloro. Sub tiu dike bonviva kaj epikura, alloga eksteraĵo kaŝis sin granda optimismo kuniĝanta kun sana kaj ruza prudento kaj vigla suspektemo. Li estis libera homo, jam delonge vidvo kaj ankaŭ liaj infanoj jam malaperis. Li havis neniun, sed samtempe li apartenis al la tuta mondo. Mondo en tiu ĉi okazo – kiel cetere ĉiam – signifas ion diminutivan, en la okazo de onklo Tobias  la vilaĝon. Pro diversaj kaŭzoj li ne havis publikan oficon en la vilaĝo, sed li estis ŝatata gasto en ĉiu domo, kaj volonte oni donis al li komisiojn, kiujn li prizorgis kun zorgemo kaj lerteco. Kiam li aperis en la banko, la sorĉo de lia bohema optimismo tuj sentigis sian efikon, kvankam li tiun fojon restis nur dum mallonga tempo. Li devis aranĝi en la ĉefurbo aferon de malgranda heredaĵo kaj li petis, ke la “banksinjoroj” helpu lin pri tio. Morgaŭ li revenos pro alia afero: liaj samvilaĝanoj, almenaŭ dudek kampuloj, komisiis lin informiĝi pri la eblecoj de hipoteko. Dudek klientoj je unu fojo, tio ne estis bagatelo. Onklo Tobias  ricevis la deziratan helpon, kaj akompanate de afabla konsilanto li forlasis la bankon.

* * *

Gabrielo ricevis sian unuan klienton, noktvizaĝan, suspekteman vilaĝanon. Lin ankoraŭ turmentis la moka ludo de la fatalo pri bonŝanco kaj malbonŝanco, kiun li opiniis aranĝita de la destino. Li parolis malmulte, kio cetere per si mem ne efikis malbone. La suspektemo de la kampulo ne vekiĝis. Male: li estis kontenta, ke li venis al tia suverene oficiala sinjoro. Gabrielo notis la necesajn informojn kaj demandis sian klienton pri la dezirata sumo.

– Mi bezonus kvarmil por la riparoj de la domo kaj por la semaĵoj. Ankaŭ por la edziniĝo de mia filino mi bezonas iom. Estu bonvola doni al mi kvinmil.

Evidente li konsideris Gabrielon monsakulo. Sed la sumo estis ege alta; ĝi superis eĉ la valoron de la tuta grundo kaj plugejo. Gabrielo alrigardis la kampulon, kiu atendis humile, sed kun malhela mieno:

– Bedaŭrinde via tero ne sufiĉas por tiel granda sumo.

– Granda sumo? Kvin  mil? Mia tero? Ties panon eĉ la anĝeloj de la alta ĉielo povus manĝi. Nu, sinjoro, bonvolu diri, kiom vi volas doni? Sed diru honestan sumon...

– Ne mi donas la prunton. Ĝi dependas de la oficiala taksado de la tero kaj la domo. Sed laŭ mi la sumo estos ĉirkaŭ mil kronoj.

La kliento kolere ĉifis sian ĉapon; li ne plu estis ĝentila:

– Ĉu vi ne timas, ke la ĉielo falos sur vin? Mil kronojn!

Tiu ĉi kampulo estas plena de la ĉielo. Mi volus demandi lin, pensis Gabrielo, kiel li rilatigas la ĉielon al mia platigita kokino. Sed li diris milde:

– Kion mi povus fari kontraŭ la reguloj? Cetere ni vidos poste.

Sed la kampulo ne plu volis resti. Forirante, li blasfemis kaj insultis en zorge rondaj frazoj ĉiujn estintajn, estantajn kaj estontajn parencojn de Gabrielo, ne forgesante lin mem, inkluzive la bankon. La bruo estis sufiĉe granda, sed la kampulo ne estis haltigebla. Gabrielo devis raporti en la interna, remburita ĉambro. Post la unua katastrofo de la tago li jam toleris tiun ĉi duan kun la apatio de martiroj, kvankam la gefratoj Flav  aranĝis veran inferon. Falsetoj de la bankiero kaj vortotondroj de la kasistino zigzagis ĉirkaŭ la kapo de Gabrielo. La riproĉoj plejparte ne estis direktitaj rekte al li, sed estis en tia formo:

Flav : Tiel oni prezentas sian dankon ke mi donas panon. Sen mi oni malsatmortus.

La Kasistino: Jes, mi ĉiam diris, ke vi ne devus grasigi tiujn ĉi sentaŭgulojn. Ili nur atendas la okazon por detrui nin.

Gabrielo staris senmove. La Kasistino turnis sin nun rekte al li. Ĝis nun oni priktraktis lin, kvazaŭ li ne ĉeestus.

– Montru al mi la komisian leteron. Tion vi tamen havas.

– Ne ekzistas komisia letero.

– Ne ekzistas? Ĉu ne ekzistas?

– Kompreneble ne. La kliento volis havi 5000 kronojn. En bona okazo li ricevus 1000 kronojn. Mi ne povas subskribigi komisian leteron, laŭ kiu li devus pagi al ni 5 procentojn laŭ la dezirata sumo plus la kostojn laŭ la dezirata sumo. Entute li ricevus nur la duonon de la sumo, pri kiu li tute ne volis eĉ aŭdi.

Flav  mutiĝis pro la kolero. Sed ne la Kasistino:

– Anĝelo en la banko! Vera anĝeleto! Sed rimarku bone, anĝeleto mia, se vi nur ankoraŭ unufoje ne komencas per la subskribigo kaj certigo de niaj procentoj laŭ tiu sumo, kiun la kliento deziras havi, vi uzos viajn flugilojn. Vi flugos!

* * *

La dilemoj kaj problemoj pri la respondeco de la unuopulo en la friponaĵoj de la homa socio, pri la respondeco al si mem kaj al siaj proksimuloj turmentis lin dum iom da tempo. Fine li eskapis al sia bonfara sandifekto. Li refalis en sian antaŭan malsanon, kaj dum la tuta jaro li povis pensi nur pri si mem. Sed dum la lastaj tagoj en la banko li vidis ies subitan sukceson en la entrepreno.

Johano Tobias , la maljuna optimisto, bonorde reaperis en la banko kaj nun li prezentis la peton pri hipoteko de multaj kampuloj, kies komision li peris. La negoco estis grava kaj tre esperiga. La gravuloj interkonsiliĝis en la interna ĉambro, dume Johano Tobias  serenigis la humoron de la restantoj, vagis de unu tablo al la alia, rigardis tra la fenestro al la vigla strato, komentis la veteron kaj la ĝeneralan staton de la mondo, fine – neniu sciis kiel tio okazis – li malaperis. La organizacio de la banko funkciis ne senerare. La persona gardisto de onklo Tobias  estis en la konferenco. Onklo Tobias  nerimarkate venis dum siaj vagadoj en la malhelan necesejon. Li ne rimarkis la elektran kontaktilon kaj lumigis al si per alumeto. Oni jam fervore serĉis lin, kiam li aperis en la kasĉambro. Li venis de ekstere. Nezorgita pantalona butono atestis pri la loko, kie li estis. La malica hazardo volis, ke la purigistino forgesis en la seruro ŝlosilon de la pordo, gvidantan al la vestiblo. Terure. Nun la kampulo povis konvinkiĝi pri la eŭfemismo de la tabuleto: Ĉefsekretario. Sed onklo Tobias  staris tie, bonhumore kun sia nezorgita tualeto, ne rimarkante, ke li renversis la tutan, zorge konstruitan financpsikologian ekvilibron. La hazardo efektive ne estas administraciebla, pensis sinjoro Flav . Iĝis ĝenerala paniko.

Flav  tamen retrovis nun sian parolkapablon:

– De kie vi venas – li demandis kun indigna akcento.

– Divenu – diris petole Tobias . – Vi havas tiel belajn ĉambrojn por ĉio. Sed estas tro mallume tie. Oni povus enfali. Kaj mi ne komprenas, kiu spirito ŝlosis la pordon deinterne. Kaj mi elvenis aliloke. Kiel tio povas esti? Ĉio ’stas diable stranga! Mi ja ne trinkis hodiaŭ.

La vortoj sonis kiel sarkasmaj akuzoj. Ruza fripono! Li certe iros rekte al la redaktejo de la “Voĉo de la Tero”!

Oni regvidis Johanon Tobias  al la granda kontoro. La konsilantaro aranĝis novan, rapidan kunvenon en la interna ĉambro. Estis akcentite, ke la estraro de la banko ne konsideras la aferon vivgrava, eĉ se la banko pro tia malzorgemo devos ĉesigi sian funkcion; sed la mizera konsilantaro pripensu la aferon, ĉu ekzistas ia rimedo, ĉar povas okazi, ke oni baldaŭ devos reiri en la mizeron, de kie la zorgemo de bankiero Flav  savis la ĉeestantojn.

La cerboj laboris sub altfrekvenco. La plano naskiĝis.

– Sinjoro Tobias  – diris ĝeneraldirektoro Flav  – dum nia mallonga interkoneco vi donis multe da signoj pri viaj kapabloj kiel terkulturisto kaj homkonanto...

Tobias  ekflaris ion. Li suspektis iun artifikon. Li ne respondis, sed per rigardo celante la pordon li plenigis la ĉambron per pipfuma nebulspiralo, vane serĉante taŭgan punkton por sputi. Fine li prenis sian ruĝbluan poŝtukon kaj li, kiu estis tiel lerta pri sputado, mallerte lokis la superfluan salivon en la poŝtukon. Bankiero Flav  daŭrigis:

– Vi venis al ni kun utilaj servoj kaj ni volonte havus vin ĉe ni konstante. Vi povus helpi nin kaj ankaŭ la kreditbezonantan publikon, kiu vizitas nin. Interŝanĝe ni zorgus pri tio, ke vi havu agrablan, komfortan vivon. Mi ne dubas, ke vi akceptos nian proponon. Vi ricevos elegantan uniformon, malfermos la pordon al la klientoj kaj faros informan servon; vi ricevos bonan titolon kaj tre bonan salajron... ni nomos vin agrikultura ĉefinformisto, sinjoro ĉefinformisto...

– Agrikultura kio? Kia diablo mi estos? Ne, sinjoro generalo, direktorgeneralo, mi ne kredas, ke mi estas sufiĉe granda bovo por labori ĉi tie.

Flav  persistis.

– Certe vi estas ege taŭga por tiu posteno. Mi jam delonge serĉas iun por ĝi. Kiam mi ekvidis vin matene, vi ekplaĉis al mi; mia unua penso estis: ni devus gajni tiun Johanon Tobias  por nia banko. Vi ricevos ĉe mi ĉambron, manĝon kaj ĉiumonate 100 kronojn.

– Sonĝo aŭ mensogo? – demandis sin Tobias . – Ne, sinjoro, mi estas Simplulo, kiu eĉ ne...

– Sed ni bezonas ĝuste vin, vian honestan, sanan provincecon. Mi vidas, ke vi volas diri jes. Vi do restu tuj ĉe ni. Estas tre grave, ke vi tuj komencu. Nun estas nia granda sezono kaj vi komprenas, ke mi konsideras tre grava, ke vi tuj, jam hodiaŭ komencu vian laboron.

– Sed unue mi volas vojaĝi hejmen. Paroli kun...

– Ne, sinjoro Tobias , momente tio estas neebla kaj ni bone zorgos pri vi. Tute komplete. Post kelkaj tagoj eble ni povos liberigi vin kaj vi povos por iom da tempo vojaĝi hejmen por prizorgi viajn aferojn.

Johano Tobias  havis ian suspekton. La afero ne plaĉis al li. Li ne volas resti objekto de moko, se li restas en honto. Se ekzemple oni elĵetas lin de ĉi tie. Okazu kio ajn, sed li devas vojaĝi hejmen, paroli kun la homoj. Li ekiris al la pordo.

– Mi nepre devas veturi hejmen. Sed venontsemajne mi revenos...

Sur la vangoj de Flav  aperis la ruĝaj makuloj. Li estis malespera:

– Sed tio estas tute neebla, sinjoro Tobias .

– Mi iros do, adiaŭ do!

Flav  sentis, ke ĉio estas perdita. Se tiu ĉi aĉulo reveturos, la afero publikiĝos. Ne multe helpos, se oni rapide forigos la tabulojn. La prestiĝo de la banko nepre falos. Oni mokos kaj ridos kaj nenio helpos.

La kolosa naturforto, la kasistino, sentis, ke nun ŝi devas agi. Ŝi ekprenis la manon de Johano Tobias  kaj tiris lin en la internan ĉambron:

– Sinjoro Tobias , rigardu tiujn du centkronajn monbiletojn. Ili estos viaj, se vi, hm, ne parolos pri la propono de mia frato kaj kompreneble ne pri la aliaj aferoj en la banko. Vi komprenas, komercaj entreprenoj havas sekretojn. Ni havas fortan konkurencon. Vi ricevos ilin... – ŝi aldonis, ankoraŭ unufoje svingante la monon antaŭ la nazo de Tobias .

– Kion mi devas fari por ili? – demandis la maljunulo, kiu ankoraŭ ne komprenis la aferon.

– Nur silenti. Kaj subskribi tiun ĉi kvitancon. Je via honoro. Ni komprenas la aferon, ĉu ne? Vi estas honestulo kaj ankaŭ mi estas sincera...

Post solena manpremado la mono ŝanĝis posedanton. Al la naturkatastrofa energio de la Kasistino oni ne povis kontraŭstari.

– Sinjoro Korb , kiel ni decidis pli frue, vi veturu kun sinjoro Tobias  kaj kolektu la dokumentojn kaj informojn pri la klientoj, kiuj deziras hipotekon. La trajno ekveturos post unu horo. Ĉu komprenite?

– Komplete.

– Vi, viroj, estas inerta ŝafaro! Inkluzive vi – diris la Naturkatastrofo al sia frato.

Onklo Tobias  kaj konsilanto Korb  jam estis surstrate. La maljunulo ne montris sin parolema. Li cerbumadis. Io konfuzis lin kaj li ne povis sufiĉe ĝoji pro la mono. Ke li ne povos paroli pri la afero, kiu ŝveligis lian internon...

* * *

Konsilanto Korb  revenis post du tagoj.

– Ĉu jam? – demandis sinjoro Flav , kiu kutimiĝis, ke liaj dungitoj eluzas la liberecon kaj akiras pli da tagsalajroj.

– Jes – diris iom tire konsilanto Korb .

– Ĉu la maljunulo ne babilis pri la pordoj?

– Ne, tion li ne povis fari.

– Pro sia promeso?

– Ne, sed ĉar li eĉ ne povas legi.

– Kiu diris tion?

– Li mem.

– Mensogo – diris la Naturkatastrofo. Li mem subskribis kvitancon ĉi tie.

– Tion ankaŭ mi diris al li. Sed li respondis, ke li lernis skribi sian nomon, sed cetere li estas analfabeto. Li havas sepdek jarojn kaj opinias, ke ne valoras la penon lerni. Pro tio li ne volis resti ĉe ni, kaj nun mi jam ne insistis lin pri tio.

Neniu riskis rigardi al la aliaj. Fine sinjoro Flav  demandis post tusetado:

– Kiom estas la kreditpretendoj?

– Multaj.

– Nu, tamen bone. Kie estas la komisiaj leteroj?

– Mi ne havas ilin.

– Ĉu vi ne- -e – e havas?

– Ne-e. Ili ne volis subskribi.

– Tiam tiu fripono tamen povas legi. Li trompis vin kaj babilis al siaj kunfriponoj pri la pordoj.

– Tion li certe ne povis fari. Sed li iom ebriiĝis kaj babilis pri tio, ke li ricevis 200 kronojn por sia subskribo. Kaj...

– Ne balbutu! Eltusu jam, kion vi volas diri!

– Nu, la ceteraj postulis 300 kronojn por unu subskribo. Ĉar ili skribas pli bele ol Tobias .

La Kasistino estis preta fuĝi el la ĉambro. Ŝia voĉo tondris:

– Abomene! Sed iom valoras ankaŭ tio, ke la afero jam estas finita.

– Ne tute – diris konsilanto Korb . – Ĉar morgaŭ, escepte la instruiston kaj notarion kaj du-tri kampulojn, la tuta vilaĝo venos ĉi tien. Ili diras, ke vi, fraŭlino Flav , certe donos tricent kronojn por ilia subskribo.

Dum la sekvaj tri tagoj la enirpordo de la Familia Banko ricevis novan tabulon:

PRO INVENTARAJ LABOROJ LA BANKO ESTAS FERMITA

Per tio komenciĝis la fino de la Familia Banko Flav .

ESTIS BONE TIEL


I

Norde de la urbo la rivero komencis spiri pli libere. Ĝiaj montbordoj, almenaŭ unuflanke, malplialtiĝis. Sed en la urbo mem ne estis tempo por ripozo. Tie la rivero vivis monduman vivon. Plaĉaj kajoj borderis ĝin, kaj super ĝia korpo belaj kaj imponaj, graciaj pontoj ornamis la riveron. Sur la ondoj de la rivero, kiuj neniam estis bluaj, zigzagis amaso da malgrandaj ŝipoj; majeste flosis pli grandaj vaporŝipoj kaj la longa bleko de la ŝipsirenoj memorigis la urbanojn pri la aparta vivo de la rivero. Sur la suba kajo fulgo- kaj ŝvitokovritaj laboristoj ŝercis aŭ blasfemis, pli supre ĉe la promenejo turistoj viglis admirante la riveron, la bordojn kaj la paradizan aspekton de la urbo. Sed la indiĝenoj sciis, ke ĝi ne estas paradizo.

Forlasinte la urbon, la rivero venis pli kaj pli profunden al la ebenaĵo. Tie la rivero ekkuŝis komforte, senĝene, ĝi iĝis larĝa kaj iom malorda. La nombro da ŝipoj malpliiĝis. Kiam la rivero eksopiris eĉ pli grandan trankvilon – ĝenerale vintratempe – ĝi petis kaj ricevis nebulon. Kontraŭ la nebulo homoj povis fari eĉ pli malmulte ol kontraŭ la glacio. Sur la rivero la ŝipoj devis halti en la nebulo por eviti katastrofojn. Nebulo kaj glacio kaj poste denove nebulo – tio estis la ideala ripozo por la rivero.

Tia estis ankaŭ tiu jaro. La trafiko haltis kaj la ekonomiaj generaloj ekdirektis la trafikon al la pli konfidindaj fervojo, aŭtoj kaj ĉevalveturiloj. La rivero ripozis sub la longvintra glacikovrilo kaj poste sub la nebulo, kiu havis koloron de nigriĝinta arĝento. La rivero sonĝis; la riverondoj post la glacia dormo senĝene levis kaj subigis sin. Estis bone tiel. Por la rivero...

* * *

En la urbo estis ankaŭ alia nebulo. La historia. Sed tiu lasta – post la unua mondmilito kaj antaŭ la dua – jam estis tiel konstanta kun siaj strangaj kirloj, ke neniu pensis pri ĝi. Ĝi estis la atmosfero mem. La alia, la reala nebulo povis esti malagrabla, sed tolerebla. Nur kelkaj ŝipkompanioj kaj unuopaj entreprenantoj, riverlaboristoj havis perdojn. Sed aliaj gajnis kaj tiel estis bone. Al tiuj, kiuj gajnis...

* * *

La juna juristo malfacile trovis sian vojon en la nebulo. Li estis malriĉa kaj ne tute sana. Ĝuste en tiu tempo li similis multe pli soifan, ostan, senmastran hundon ol tiun tipon de la plensukcesaj advokatoj, laŭ kies imagbildo lia familio ekirigis lin sur la vojo de la jura profesio, kiu pli rapide donis eblecon por panakiro ol la aliaj multekostaj diplomoj. Sed li mem kaj ankaŭ la cirkonstancoj trompis tiujn esperojn. Ĝuste nun li serĉadis postenon. La juro ne havis konjunkturon kaj ĝi interesis lin nur kiel monakiran provon; cetere li havis tro multe da nepraktikaj ideoj. Ili rilatis ne nur lian prosperon, sed entute tiun de la grandaj amasoj. Tion oni ne konsideris utila. Li havis ofte fantaziajn okupojn. Plej ofte li albordiĝis ĉe komercaj firmoj, kiuj opiniis, ke agento kun universitata titolo bone povas kamufli ĝuste en la unuaj momentoj tiun fakton, ke li estas agento kaj sekve oni povus tiel enveni al klientoj, kiuj cetere tute ne volus aŭdi pri asekuroj aŭ similaj aferoj. Kelkfoje temis pri propagando por ege praktikaj varoj, novaj tipoj de polvosuĉiloj, k.s., kiujn li tamen ne sukcesis enkonduki. Entute li ne kredis pri la benoj de la komerco kaj efektive sopiris al posteno en sia propra fako. Liaj enspezoj estis timige etaj. Sed estis aliaj, kiuj pli bone orientiĝis en la nebulo. Kaj tiel estis bone. Por ili...

* * *

Surstrate li renkontis unu el tiuj. Tiu ne estis pala kiel li, sed male brunruĝa, bonaspekta kaj eleganta. Iam ili vizitis la saman mezlernejon kaj ambaŭ apartenis al la t.n. bonaj lernantoj. Sed post la abiturienta ekzameno Pedro Panter , filo de novaristokrata familio, ne havis obstaklojn. Li saltis en la plezurojn de la vivo kaj sukcesoj. Pedro  estis belvizaĝa, fortlipa, brunharara, klarokula. Lia eksteraĵo vekis emon kontaktiĝi kun li; li estis interesa, tiom pli, ĉar oni sentis, ke li povas esti danĝera. Lia “bruna” mola voĉo logis la virinojn. Li jam estis trans la advokata ekzameno kaj jam havis propran praktikon. La nomon Pedro  li ricevis en la gimnazio pro sia iom hispaneca eksteraĵo, kiun li substrekis per agrabla, tamen iom aŭdaca vestaĵo.

La renkonto kun Pedro  ŝajne estis tre bonŝanca. La du samfakuloj revivigis bubmemorojn, kaj Pedro  povis rakonti pri siaj sukcesoj. Li ne montris sin nekomprenema al la situacio de sia iama bubkamarado; male li ŝatis lin (ĉar tiu ne havis sukcesojn) kaj li eĉ volis lin helpi.

– Mi ne povas vin definitive dungi en mia kontoro; por tio mi ankoraŭ ne estas sufiĉe forta. Sed mi havas multe por fari. Vi povos reprezenti min en procesoj kaj aranĝi aferojn ĉe la juĝejo. Mi kredas, ke vi havos laboron ĉiusemajne por du-tri tagoj. Venu morgaŭ al mi!

Lia mola baritono moduliĝis al bonvola baso. La pala, juna juristo, kiun ni nomu en la sekvo de la rakonto Pal , volis ĉirkaŭbraki sian fortan, firman bonfarulon. Sed li ne kuraĝis. Li havis strangan senton. En la rido de la kolego estis io el la kontenteco de bela, juna besto kun ungegoj. Oni bezonas ungojn. Pedro  certe konis la vojon en la vuala ĝangalo de la vivo. Kaj tiel estis bone. Por li kaj por lia juna kolego...

Pedro  sidigis sian kolegon en la akceptejo. Tre komforta estis la ĉambro. Miksaĵo de moderna kaj tradicia stiloj. La vintra suno jam preparis sin por fini la tagon, kaj la lumoj de la ĉambro estis obtuzaj.

– Mi ŝatas la duonlumon – diris Pedro .

– Male mi – diris Pal . – Se la elektro ne estus tiel multekosta, mi banus min en lumo.

– Plebana gusto – diris Pedro . – Sed ĉu ne estas bele tiel?

– Sendube – diris Pal , kaj li sentis la dormigan, narkotan varmon de la loĝejo.

La voĉo de Pedro  estis mola, embuska:

– Cigaron?

Estis bone sidi en tiu ĉi varma nebulo.

* * *

Pal  prosperis. Li ne ricevis multe da mono, ĉar la laboro ne estis kontinua, sed Pedro  ne estis avara. Iom supereca, sed ne tre. Nur iom post iom Pal  rimarkis, kaj riproĉis sin mem, ke li ne ŝatas Pedro n. Fizike li ne ŝatis lin. Estis io sovaĝbesta en la mola, elasta irmaniero, en la moleco de la fizika forto. Li subpremis en si la kontraŭsenton kiel hontindan. Ankaŭ Pedro  ne ŝatis sian asistanton.

Ĝis nun Pal  havis nur simplajn aferojn, t.e. kokidprocesojn, bagatelaĵojn, kiujn li prizorgis fervore. Ili plej ofte estis ridinde groteskaj procesetoj, kiuj tamen signifis multe al la partoprenantoj, kiuj kriis, disputis kaj ĵuris. Ĉirkaŭ la fino de unumonata kunlaboro, Pedro  komisiis lin ĉeesti aŭkcion, kiel jura reprezentanto de la kreditanto. La afero por la unua rigardo estis banala. La ŝuldanto estis iu Johano River , kaj liaj mebloj estis aŭkciotaj. Pedro  transdonis al Pal  la paperojn kun informoj en la akceptejo. La ĉambron ankaŭ nun obskurigis la vualo de bonaj cigaroj kaj rafinitaj lumoj. Pedro  parolis mallonge inter fumnuboj. Pal  aŭdis alian rakonton pri la sama temo. La rakontanto tiam estis Johano River  mem.


II

Jen la vivrakonto de Johano River :

Johano naskiĝis apud la granda rivero kaj amis ĝin. Jam kiel knabo li ludis sur riveraj ŝipoj kaj flosoj. Li estis denaske revemulo; ia bovtrankvila temperamento karakterizis lin.

Li estis el la ĝusta tipo de riverŝipa laboristo. Frue li eklaboris sur ŝipoj, kiuj veturis kelkfoje ĝis la Nigra Maro. Li vidis homojn, landojn, urbojn, kaj dum trankvilaj vintraj vesperoj li rakontis pri ili. Sed ĝuste nun ne estis tia okazo.

Tamen la rigardo, blua, iom maljunece malseka, de Johano River  nun ekflosis sur la senfina akvo de la pasintaj tempoj kaj li faris etan paŭzon. Johano nun estis sepdek-tri-jara, forta maljunulo. Ĝuste ĉimomente li estis ekrompiĝonta.

– Kiam mi atingis la 45-an jaron – diris Johano – mi pripensis, ke ne estas bone vagadi sencele en la mondo. La ino kaj la knabino ja estis ofte kun mi sur la ŝipo, ĉar plej ofte mi laboris sur grandaj ŝiptrenaĵoj, flosoj, sur kiuj ni mem ĉarpentis iaspecan kabaneton por ni.

Tamen venis ofte malhelpoj; mi laboris, ofte laboregis, pene-ŝvite, sed ni venis nenien en la vivo, kvankam ankaŭ ŝi – mia edzino – laboris, kiel ŝi povis, kaj eĉ la knabino. Mi neniam kapablis logi al mi monon. Panjo konis pli bone tiun artifikon – li montris al la angulo de la ĉambro, kie eta, ŝrumpinta kaj grize malespera aĝulino kuntiris sin –; kun ŝia helpo ni kunskrapis etan kapitalon. Tiam ni do aĉetis du tiajn – longajn, senmotorajn ŝiptrenaĵojn. Tiel mi iĝis entreprenisto. Plej ofte mi laboris sur unu el la trenaĵoj, sur la alia unu aŭ eĉ du laboristoj, kiujn mi dungis; kaj mi ne estis malbona labordonanto. Dum la pli grasaj tempoj ni aĉetis tiun ĉi dometon; ni kulturis iom en la ĝardeno, kiom sufiĉis – kiam ĝi sufiĉis. La transportado ne donis facilan gajnon; la kremo de la entrepreno venis al tiu, kiu havis la trenŝipon. Sed ni vivis. Tamen ni devis preni prunton, hipotekon je nia dometo. Eĉ dufoje. Poste la trenaĵoj komencis kadukiĝi, kiel ni mem. Ilin oni povas ripari. Sed tia granda riparado estas multekosta. Ni bezonis monon. La banko ne volis prunti. Tiam mi vidis anoncon. Estis la frato de doktoro Panter , kiu anoncis. Tiam mi vidis la unuan fojon doktoron Panter .

Li estis tre afabla: Li volonte helpas diligentajn, honestajn homojn kaj rekomendos nin al sia frato. Ni ricevis la monon. La rentoj ne estis tro altaj, sed la kostoj estis iom pipritaj. Sed estis bone, ke ni ricevis la prunton. Sed ne por ni...

– Jes, ja! – li daŭriĝis. – Estis malfacile tiutempe. Vi, sinjoro, scias, kio okazis intertempe. Por ĉies kulmino venis du fastoplenaj jaroj. Nebuloj kaj longaj vintroj. En la unua jaro mi povis pagi la laboristojn, la rentojn, sed malofte ni estis sataj. Dum la dua jaro mi devis maldungi la laboristojn, ĉar post la pago de la rentoj ne restis mono. Estis bone, ĉar ankaŭ laboro ne estis. Panjo estis malsaneta. Mia filino kaj mi komencis labori per la transportoj. Sed la afero rapide haltis. Venis novaj nebuloj kaj eĉ pli longa, kruela vintro. Apenaŭ ni manĝis. Ni atendis la pli bonan veteron, sed ĝi ne venis. La trenaĵoj ripozis kaj denove difektiĝis pro la severa frosto. Vi eble scias, sinjoro, kiel estas. Kaj nun ni estas ĉi tie!

Kun vana gesto li montris al la grizaj, kadukaj mebloj de la domo, kiuj nun estis ilin forlasontaj, escepte de la litoj kaj ceteraj nepraj necesaĵoj.

– Ni iris al doktoro Panter , sed li diris, ke li povas fari nenion. Lia frato estas ne-riĉulo kaj li bezonas la monon. Kion li povus fari? Kiu ŝuldas, tiu kulpas. Tia estas la leĝo, kaj tiel estas bone... Por li...

Tion rakontis la maljunulo al Pal . La antikvaĉaj mebloj honte kuntiriĝis, same kiel la maljunulino en la angulo, kiu ne kuraĝis plori kaj eksciti per tio la reprezentantojn de la leĝo. Ankaŭ Pal  hontis. Li pensis pri la hieraŭa rakonto de Pedro .


III

Kiel dirite, tio okazis antaŭ la rakonto de Johano.

– Vi trafoliumis la proceson Panter  kontraŭ River , ĉu ne? – diris Pedro . Morgaŭ bonvolu veturi tien. Per loka trajno; ĉirkaŭ unuhora vojaĝo. Vi scias kiel agi. Jen mono por viaj elspezoj.

Pal  meditis.

– Ĉu Karlo Panter  estas via parenco?

– Mia frato. Vi devas bone kompreni la tutan aferon. – Ververe mi mem pruntis la monon. Mi ofte pruntas sub la nomo de mia frato.

– Ĉu vi bezonas tion?

– Ĉu vi estas efektive tiel naiva, ŝafideto? Mi pruntas monon al senesperaj azenoj, kiuj havas domon, teron. Al azenoj antaŭ la drono. Ili volas savi sin, kiel tiu ĉi River . Sed estas klare, ke ilia domo ne povas elporti pluan hipotekon, ĉar ili ne povas pagi eĉ la rentojn. Ili estas senpovaj kvazaŭ pedikoj sur vetkurejo kontraŭ ĉevaloj. Tiam venas la proceso kaj la aŭkcio. Tiu ĉi aŭkcio nun estas malgrava, sed baldaŭ sekvos la domaŭkcio, kiam mi aĉetos ĉion, domon, ĝardenon kaj la ŝiptrenaĵojn. Se vi havas emon, poste vi povos entrepreni transportojn sur la rivero per miaj ŝipoj.

– Dankon, prefere ne. Kaj kiel estos pri River ?

– Kiel tio povus min interesi? Forto donas leĝon.

Pal  ekindignis.

– Jes, forto donas leĝon. Sed tio ja estas io terure egoisma.

– Egoismo. Ĉio estas nur vortoj. La sencon donas la agoj. Kaj subkonscie ĉiu homo difinas same la egoismon. Egoisto estas tiu, kiu pensas pri si, anstataŭ pensi pri mi. Nun iru, knabeto, ĉar mi ne havas plu tempon. Kompreneble vi rajtas tagmanĝi morgaŭ je mia kosto en restoracio.

Tiel rakontis Pedro  pri River . Li konis la vojon en la nebulo. Estis bone. Por li.


IV

Kiam Pal  veturis al la aŭkcio, li estis preskaŭ sola en la vagono. La trajno preterveturis la sudan antaŭurbon, sur kies mizero, kiel araneaj retĉifonoj, pendis la nebulo. La rivero kaŝis sin. Kiel vojperdinta bovo jen kaj jen ekblekis la sireno de iu ĉiospita ŝipo. Malespere kalvaj branĉoj palpis en la nebulo. Jam nenio montris la proksimon de la grandurbo, sed por momento jen vidiĝis la riverondoj. Poste sekvis mizera vilaĝo, etaj domaĉoj, kelkaj ĉifonvatitaj, senkarnaj infanoj kun viglaj, malsataj okuloj. Iom poste la trajno haltis ĉe beleta malgranda urbo, centro de la vinber-industrio. Sed nun ankaŭ tiu ĉi loko aspektis griza, senviva. Kaj jen la komunumo, kie la aŭkcio okazos. Ne granda loko kun diligentaj, sed lacaj kaj indiferentaj loĝantoj. Laboristoj, kiuj apartenas al la sfero de la metropolo. Ilia medio tamen estas tiu ĉi malbela komunumo, al kiu ili ne sentas komunecon. Oni fadeniĝas al la metropolo, kie aŭ al kiu oni laboras. Sed aparta kolonieto estas tiuj de la “riveristoj”.

La aŭkciestro jam atendis lin en la domo de Johano River . Krom ili estis tie nur tri homoj: Johano River , la maljunulino kaj ilia filino: ĉirkaŭ kvindekjara, maljuna fraŭlino. Ŝi kuraĝis laŭte plori; la aliaj fermis sin en la malĝojon. Pal  malfacile toleris la larmojn. Vane li provis sugesti al si, ke tio estas banala ĉiutagaĵo; li ne povis sendependigi sin de la malespero de la tri maljunaj homoj, kiuj estis ĉiam laborantaj. Jen la rezulto: mizero kaj poste maldigna morto. La nebulo penetris en la ĉambron, kiu estis tre pura. (Oni vidu, sur kiajn homojn frapos la klabo de la aŭkciestro).

Pal  tute perdis la emon havi ion komunan kun tiu ĉi afero. Ankaŭ la juĝeja aŭkciisto estis en embaraso. Li tusetadis. Ili ambaŭ provis konsoli la filinon de River , kiu ploris eĉ pli pasie. Jen la tempo jam alvenis. La grizaj mebloj kuntiris sin eĉ pli ol antaŭe. Oni apenaŭ vidis en la nebulo, sed neniu proponis lumigon. Esti io tre stranga...

– Venas neniu – diris la aŭkciisto. – Tiu ĉi estas la plej stranga aŭkcio de mia vivo. Li komencis kontroli siajn paperojn, ĉu la anonco de la aŭkcio okazis laŭ la leĝaj reguloj.

Ili atendis iom. Dum la atendado Johano River  rakontis sian historion. Poste oni silentis. Neniu venis.

– Strange – diris la aŭkciisto.

Johano River  diris:

– Mi aŭdis ion, sed mi ne kredis, ke tio povas okazi en tiu ĉi loko. Sed laŭ la onidiro oni ne venos aŭkcii. Oni kredas, ke estas maljuste...

La aŭkciisto diris:

– Sinjoro Advokato, kion ni faru? Ĉu ni komencu?

– Al kiu? Neniu venis...

– Sed vi mem. Vi povas aĉeti...

Pal  indigne forigis de si tiun penson.

– Ne, mi ne volas.

La aŭkciisto rapide pretigis la protokolon, ke neniu venu intertempe, kaj post seka saluto, sed post iom emfaza manpremo, li foriĝis. Pal  mem preskaŭ kuris el la konfuzo de larmoj, ĝojo kaj danko.

– Kiom tio valoras? Ili tamen dronos.

Sed io traradiis la nebulon, kaj tiel estis bone. Por la mizeruloj.

* * *

– Nu kiel estis? – demandis Pedro .

– Neniel.

– Neniel?

– Ne estis aŭkcio. Ne venis aŭkciantoj. La vilaĝo estis solidara kun River .

– Sed vi estis tie. Vi povis aĉeti la tutan balaaĵon por unu krono.

– Mi ne estas ekzekutisto kaj ne volas igi homojn pendigi sin.

– Iru amiketo, kaj estu pastro. ( Pedro  nun ne estis trankvila). Ĉu vi ne komprenas, kia plezuro de la ĉaso estas elkalkuli ĉiun sekvan paŝon de la viktimo kaj logi ĝin en la kaptilon, por piki, mordi aŭ pafi ĝin tie? Ĉu vi ne komprenas la plezuron de tia ĉasado? Tio interesas min pli ol virinoj, aŭ kio ajn en tiu ĉi vivo. Mi volas senti mian forton!

Pedro  estis sendube freneza ekzemplero de sia tempo. Sed sola li ne estis. Nun liaj belaj, brunaj okuloj brulis.

Pal  ekangoris. Li estis tre ekscitita. Li ne komprenis, ke li povas paroli senpasie, malgaje.

– Tion mi ne komprenas. Eĉ ne volas kompreni. Kompreneble ni ne povos kunlabori plu!

Pedro  denove estis la sama, glata kaj amika ĝentilulo.

– Kiel vi volas. Mi bedaŭras tion kaj esperas, ke vi iom post iom saĝiĝos kaj ke vi restos diskreta. Se vi estas scivola, sciu do, ke vi ne helpis tiujn mizerulojn. Mi tamen aĉetos eĉ la ŝipojn de tiu azeno. Ĉar mi estas la leĝo. Kaj tiel estas bone. Por mi...

* * *

Sed okazis alimaniere. Pal  ne plu laboris ĉe Pedro , sed la dua aŭkcio famiĝis kaj iu kolego rakontis al li kiel ĝi okazis.

Pal  verŝajne mem famiĝis en la komunumo de River , kaj lia absurda “heroaĵo” surprize enkondigis tute decidan solidarecon inter la homoj. Johano River  iĝis simbolo de la senkulpa sufero. Oni devas lin savi, diris ĉiuj. Kiam la dua aŭkcio komenciĝis, la tuta komunumo ĉeestis. Viroj, kiuj havis laboron, restis hejme por ke ili povu ĉeesti; virinoj ne zorgis pri la lavado kaj ili venis el la kuirejoj rekte kun tukoj surkape kaj kun laŭta parolo survoje. Minace malhelaj grandaj figuroj, metiistoj, riverlaboristoj, aperis kun siaj laboriloj, kun bastonoj. La korto de la domo, kie la aŭkcio devis okazi, estis silenta. Estis ia profunda, danĝera silento. Kiam Pedro  alvenis, kvin-ses el la plej gigantaj laboristoj ĉirkaŭis lin. Ili diris nenion, sed iom post iom ili estis tute proksime al li; ili faris nenion, nur rigardis. Pedro  provis esti supereca:

– Bonvolu lasi al mi lokon. Kial...

Oni alrigardis lin. Neniu respondis. Pedro  eksilentis. Li komprenis, ke li ne povas protesti kontraŭ rigardoj. Li ne sentis sin nun certa. Ni vidos... li pensis en si. Estis stranga sento de izoliĝo.

La aŭkcio komenciĝis.

– 200 – kriis unu el la komunumanoj. Estis ridinde malalta sumo. Pedro  havis kun si pseŭdan aĉetanton.

– 210 – tiu kriis, sed tuj li ĉesigis sian agemon, ĉar rigardoj, malamikaj, kun muta minaco de morto direktiĝis al li.

– 211 – kriis la sama komunumano. Nun ĉiu silentis. Pedro  ekmoviĝis kaj volis plialtigi la sumon. Sed antaŭ ol li ekmovis sin, oni turnis sin mute al li. Li sentis same kiel lia helpanto. Li estis prudenta kaj sciis, ke nun li estas pli proksime al la morto ol iam ajn. Nur eta fajrero kaj la pasioj ekflamos. Estis morta silento. Nun Pedro  estis ĉasata. La komunumanoj havis la saman volon. En la silento obtuze falis la tri frapoj de la aŭkciisto... Pedro  rapide kuris al sia aŭto.

Johano River  liberiĝis de la premo. La loĝantaro dividis inter si la vendoprezon kaj redonis al Johano la domon. Sed pri tio oni parolis nur poste.

La liberiga ridego post la morta silento tiam ektondris, kiam Pedro  atingis sian aŭton. Li malaperis el la scenejo ege rapide. Lia helpanto jam pli frue fuĝis. Sed ĉiuj, kiuj restis, ridis aŭ ploris. Ĝenerale viroj ridis, virinoj ploris, sed tiurilate ne estis ia disciplino. La nebulo malaperis.

Estis bone tiel. Por ili mem.

LA VEKIĜO

Super la domo, kie la junuloj interparolis, la atmosfero estis maltrankvila. Flugatakoj skuadis la urbon.

– Ili komencas denove. Ne gravas! Kaj kiel estis poste?

– Nu vi scias, ni estis tute junaj, preskaŭ nur buboj, tuj post la abiturienta ekzameno. Viglaj kaj ludemaj. Hundidoj sen pripensoj kaj sen respondeco. Ni promenis en la granda urbo, kiun ni ne konis, kaj kien ni alvenis la saman tagon. Subite ni eksentis la bezonon por nova societo. Mia amiko proponis, ke ni alparolu po unu knabino sur la strato, sed mi riproĉis lin pro absoluta manko de vera aventuremo. Alparoli knabinon surstrate, kia banalaĵo! Sed mi diris al li: “Nun ni vizitos familion kaj interkoniĝos kun la ĉarma filino de la domo.” Mia amiko faris ŝvebajn gestojn ĉirkaŭ sia tempio kaj grimacis demande. Li diris ke mi tiel ade praktikas la idiotecon, kvazaŭ mi estus profesia idioto, idiotisto. Ni same ne konas tiun ĉi urbon, kiel Kuvajton. Mi demandis, kio estas Kuvajto. Li diris, ke ĝi estas urbo ĉe la Persa Golfo. “Vi volas fanfaroni pri via scio”, mi diris, “sed vi havas malpli da fantazio ol virga pediko. Mi montros al vi, ke ni vizitos hodiaŭ familion en tiu ĉi urbo”. Li rimarkis, ke mi jam havas planon, kaj iĝis pli respektema al mi. Li ne montris tion ankoraŭ; li bruis kaj insultis min laŭ la stilo de knabaĉoj, sed kun kreskanta admiro. Li argumentis, ke ni ne povas scii en kiuj familioj estas belaj knabinoj, kaj sekve la tuta afero estas stultaĵo. Sed mi insistis, ke ne gravas. Ni ja povas provi la bonŝancon kaj li ne timu: mi aranĝos la reston. Mi havas ja pli da fantazio ol abiturienta pediko. Mi efektive posedis fantazion en abundo. Mi volis uzi la recepton de la detektivromanoj kaj iri ien, kie ni rolos kiel kontrolantoj de la akvomezura instituto, kaj se ni havos bonŝancon, ni komencos agrablan interrilaton kun iu el la troveblaj virinoj. Sed pri tio mi ne parolis. Ni vetis. Mia tasko estis eniri en fremdan loĝejon kaj pasigi tie kvaronhoron kaj adiaŭi en plena amikeco. Inter la kondiĉoj estis, ke mi ne rajtas komenci ĉe la eniro per artifiko kaj diri, ke ni vetis kun mia amiko kajtielplu, kaj ke devas esti la unua loĝejo kiu estos la scenejo de la privetita agado. Tiel estis.

– Nu, kaj?

– Nu, kaj ni eniris telefonejon por elekti adreson. Mi elektis bonsonan nomon, arkitekton; ne estis malfacile trovi sur la urbokarto, kie estas la strato: la familio loĝis ĉe la ĉefa strato, kaj tute simple mi sonorigis sur la pordo.

– Ni nur baldaŭ povos supreniri – diris tiu, kiu aŭskultis la rakonton.

– Ni restu prefere ĉi tie. Vi vidos, ke ili revenos.

– Nu, bone. Daŭrigu do... Estas streĉa historio.

– Jen la daŭrigo:

Ĉambristino malfermis la pordon. Ŝi estis modelo de ĉarmaj kaj samtempe impertinentaj ĉambristinoj. Mia kamarado havis emon halti ĉe la enirejo kaj resti ĉe la ĉambristino. Sed mi ne cedis al liaj rigardoj. Mi estis “en bona formo”. Mi demandis, ĉu fraŭlino N. estas hejme? Mia kamarado ridaĉis malice. Nun montriĝos, ke fraŭlino N. ne ekzistas. Sed mi estis certa kaj efektive mi havis bonŝancon. Fraŭlino N. ekzistis kaj eĉ jam venis el la ĉambro por akcepti nin. Ŝi demandis: “Ĉu vi jam alvenis” kaj ŝi aldonis tre afablan “Koran bonvenon!”

Tiu akcepto embarasis min kaj eĉ pli mian, cetere aŭdacan kamaradon, kvankam lia kuraĝo havis iaspecan socian limon. Li estis komencanto en la fako de Casanova , sed liaj viktimoj estis ĉiam servistinoj. Li tute ne estis intelekta tipo. Ni sidis tie hezitemaj kaj timantaj. Ankaŭ mi estus preferinta esti ekstere. Ni ricevis strangan helpon de la hazardo. Nun la problemo estis, ĉu ni povos eluzi ĝin aŭ ne. Kiujn atendis la knabino? Mi estis tiel konfuzita, ke mi eĉ ne sciis, kia ŝi estas; mi ne alrigardis ŝin, nur aŭskultis la unuajn konvenciajn vortojn, kaj sub mia embaraso la melodia, juna voĉo sorbiĝis en mia konscio, kiel tre agrabla plezuro. Agrabla, sed danĝera, mi pensis. Ni estis jam en la bela salono de la familio...

– de kie oni baldaŭ elĵetis vin – diris la aŭskultanto de la rakonto. – Vi pravis, la aeroplanoj revenas. Estas denove alarmo!

– Ni restu do trankvile ĉi tie. Ĉu mi daŭrigu?

– Kompreneble.

– Ne estis tiel simple. Neniu elĵetis nin. Ni eksidis en la salono, kies detalojn mi ne perceptis, nur ĝian kulturan etoson; dum ni konversaciis, mi cerbumis, kiel ni povus ekscii kiuj nun ni estas . La fraŭlino komencis demandi pri siaj amikoj, Antono kaj Katerina , kaj mi diris, ke Antono fartas bone, tamen li bezonas iom da ripozo post la printempa ĉefsezono... mi time alrigardis ŝin, sed mi ne diris ion stultan... mi diris, ke Katerina -malvarmumis (mi supozis, ke Katerina  ne estas tiel kontraŭstara kiel Antono, kiam temas pri malvarmumoj), sed ĉiukaze ŝi jam fartas tute bone kaj ili ambaŭ kore salutas ŝin kaj ke ili jam antaŭe estis nin certigintaj, ke ni havos grandan plezuron interkoniĝante kun fraŭlino N., kion ni nun vere povas aserti. Mia amiko funkciis kiel bas-akompano kaj ĝis nunĉio progresis bonege. Nun mi jam kuraĝis eĉ rekte alrigardi ŝin; ŝi ne povis esti pli maljuna ol 23-jara kaj verŝajne ne pli juna ol 19. Ŝia varma, agrabla, ne elstare bela vizaĝo kaj ŝia mallaŭta, bela kaj kultura voĉo vekis unue la sentojn kaj ne tuj la sensojn. Ŝi estis unu el tiuj virinoj, kiuj vere uzas siajn okulojn kiel fenestrojn de la animo. Ŝi gajnis de momento al momento pli kaj pli da simpatio. En la rulfajro de la demandoj mi ne havis tempon por ekhonti kaj pensi pri nia stulta ŝerco. Mi eĉ sentis ekscitan plezuron: jen estis ekvacio kun multaj nekonatoj, kaj jen ili komencis malpliiĝi. Ni proksimiĝis al la kompleta solvo. Jes, tio venis. Ĝi venis tiel, ke ŝi subite kaj bonhumore diris ion, per kio ŝi rigidigis la rideton sur nia vizaĝo. Nia sango haltis en niaj vejnoj: “Mi tute forgesas” ŝi diris “ke ni estas esperantistoj! Kial ni ne parolas Esperante ?” Tie sidis mia kamarado, subite paliĝinta, kaj tie sidis mi, atendanta la finon de la mondo. (Aŭskultu, nova signalo... Ili baldaŭ denove estos ĉi tie! Ne gravas, mi daŭrigas). Mi ne havis intereson pri Esperanto; eĉ malpli mia kamarado. Li havis tute aliajn ideojn ol la interfratiĝo de la homoj. Li estis forta ŝovinisto kaj poste li iĝis konvinkita partiano inter la brunĉemizuloj. Sed mi havis kuzon, kiu studis kaj propagandis Esperanton. Multe li ne kapablis paroli kaj iam mi aŭdis, ke li respondis al alparolo: “Pardonon, mi estas nur komencanto.” Per tiu ĉi frazo mi mokis kaj incitis lin konstante. Tiu ĉi frazo savis min por tiu ĉi momento. La alia esprimo, kiun mi konis en Esperanto, “Ĝis revido!”, ankoraŭ ne estis aktuala. Sed la unuan mi povis uzi, kaj sendante dankesprimon al la ĉielo pro la mankohavaj scioj de mia kuzo, mi diris al ŝi: “Pardonon, mi estas nur komencanto.” Mia kamarado, komprenante, ke la lasta vorto havas ian senkulpigan gravecon, diris kun la plej malbela prononco de la Esperanto-vorto: “Kommensando”. Tiel ni savis nin, kaj la afero ne prezentis komplikaĵojn dum la sekvaj du-tri minutoj, kvankam ni jam sciis, ke ni estos senmaskigitaj, kaj miaj genuoj komencis tremi, dum mi pensis pri la lasta, sed drama sceno, kiam mi devos forlasi tiun ĉi belan hejmon kun ĝia animo. Ni vidis neniun el la aliaj familianoj. Miaj sentoj varmiĝis kun danĝera rapideco. Ŝajnis, ke ankaŭ mia kamarado moliĝas. Sed nun abrupte aperis la komenco de la fino. La knabino diris: “Sed strange, ke vi venis preskaŭ tutan horon pli frue, ol Katerina  menciis en sia letero. Laŭ tiu vi devus veni precize je la kvara.” Mi rigardis mian horloĝon. Mankis dek minutoj ĝis la kvara. Post proksimume kvaronhoro alvenos la veraj atenditoj, kaj ni estos stampitaj kiel trompistoj. Terura situacio! Vi ridas ĉi tie, sed tiam tio estis multe pli terura ol tiu bruo supre. Almenaŭ al ni. Oni povis pensi nur pri tuja foriro, sed tio estis neebla; la tablo estis jam kovrita kaj ni sentis la vaporon de la freŝe rostita kafo. Dum la cerbumado pasis pluaj, multekostaj, du-tri minutoj. Mi komprenis, ke nur kuraĝa operacio povas savi nin. Mi ekstaris kaj diris al nia nova amikino: “Fraŭlino N., mi ŝatus kun vi paroli inter kvar okuloj.” (Mi ne volis havi atestanton al mia konfeso, eĉ ne mian amikon.) Ŝi sekvis min kun mirantaj okuloj en la alian ĉambron.

Mia konfeso komenciĝis per tio, ke mi prezentis min; efektive ni ne prezentis nin komence, sed nek ni nek ŝi tion rimarkis. Post tio mi lasis tempon nek por interjekcioj, nek por rimarkoj. En unu spiro mi konfesis, pardonpetis, denove pardonpetis, ripete konfesis, kaj apenaŭ mi atingis la finon de miaj rakonto kaj klarigo, ni aŭdis sonorigon. La esperantistoj, kies lokon ni uzurpis, alvenis.

– Kiel ŝi akceptis vian historion.

– Estis tre interese. Komence ankaŭ ŝi ne sciis, kion diri, sed fine ŝi ridis, ridegis; ŝiaj larmoj same perlis pro la rido, kiel ŝia rido mem. Mi kredas, ke ŝi sentis sin feliĉa: ni ambaŭ estis bonaspektaj junuloj, tute ne sen sprito.

– Precipe vi, ĉu ne?

– Mi ne scias, ĉu tio estis ŝia opinio, sed ŝi estis feliĉa, ĉar ŝi povis pruvi al ni la pravon de Esperanto. La aliaj du gastoj estis simpatiaj junuloj kaj dum la tuta posttagmezo ni restis kune. Ŝi gardis nin tre afable, tute ne parolante pri nia friponaĵo. Ni estis gastoj el alia direkto; pli multe la aliaj ne sciis pri ni. Sed io kaptis min tiam. Tiu ĉi historio estas pli ol okjara, sed mi bone memoras ĝuste pri io speciala. Antaŭ nia foriro de ili mi demandis ŝin pri io, ĉar mi estis ekstreme skeptika. La societo intertempe pligrandiĝis, ni interkoniĝis kun ŝia tuta familio, tiel, ke efektive estis okazo al mi diskuti nur kun ŝi. Mi formulis mian demandon proksimume jene: “Sed ĉu povas esti, ke vi vere kredas pri la paciga forto de via Esperanto?”

Ŝi respondis: “Nu, jen: al mi ĉiuspeca fanatikeco estas fremda, eĉ timiga. Tio, kion ni vidas ĉirkaŭ ni sufiĉas, por ke ni timu la ekzaltecon. Mi iĝis iam esperantisto, ĉar tiam mi estis tute juna kaj idealisto: eble ankaŭ tio havis decidan gravon, ke mi esperis multe da plezuroj, facilaj plezuroj. Por mi malfermiĝis la mondo, kiam ĝi malvastiĝis por la aliaj. Kiel esperantisto mi travivis ravajn epizodojn, surprizajn por ĉiu pesimisto. Daŭrus tre longe paroli pri tio. Sed unu afero estas certa: ke el tiuj mozaikeroj jam elformiĝas tute klara konvinkiĝo. Ĝi ne estas plu supraĵa bildo; ĝi havas profundon kaj perspektivon. El la plezuroj fariĝis taskoj kaj konscio, el la konscio konscienco; respondeco pri ĉio, kio okazas en la mondo...”

“ Dostojevski ” mi diris.

“Jes iel, kiel Dostojevski  komprenas kaj komprenigas la respondecon de ĉiu unuopulo. Nun mi eble ne scias, ĉu mi povas kredi pri la proksima sava rolo de Esperanto; patentmedicino ĝi ne estas. La tempoj estas pli kaj pli malhelaj: kio povas sekvi, pri tio mi eĉ ne volas pensi. Sed tamen mi kredas – jes, mi kredas... sed cetere la demando ne plu povas esti, ĉu mi kredas, ĉar mi tute simple vivas en Esperanto.”

Proksimume tiel ŝi diris.

La aŭskultanto demandis:

– Kiel estis poste?

– Poste mi mem iĝis esperantisto.

La bruo plifortiĝis. Sed tio estis la propraj kanonoj. La aliaj nun certe estis proksime. Ĉu la celo estis la stacidomo? Nu, tiu spektaklo ne daŭros longe. Estis eksplodo ie pli proksime. Ne gravas.

– Kaj poste?

– Nenio estis poste.

– Ĉu vi enamiĝis al ŝi?

– Jes, iel simile. Sed si preferis mian amikon. Ŝi ne povis esti feliĉa. Li tiriĝis al aliaj magnetoj.

– Kie li nun estas?

– Li kuŝas en amastombo en Balkano. Li estis volontulo.

– Kaj ŝi?

– Ŝia patro estis gvidanta liberpensulo. Malamiko de la nacio, kiel oni diras. Mi ne scias, kie ŝi povas esti. Eble ŝin savis ŝia bona stelo.

– Kion vi pensas do nun ?

– Mi havas nur unu brakon kaj povus havi kaŭzon por esti amara. Sed mi ne estas tia. Mi ofte pensas pri tiu ĉi epizodo. Estis interese interkoniĝi kun tiu knabino. Estus bone scii, kie ŝi estas. Estus bone scii, kie estas niaj similuloj. Sentimentala mi ne estas, sed mi havas la guston de bela, homa travivaĵo en mia animo. Mi pensas ofte nun pri la vortoj de Dostojevski : “Ĉiu el ni estas respondeca por ĉiuj kaj por ĉio, kio okazas sur la tero.” Mi kredas, ke ankaŭ nun formiĝas tiaj mozaikoj; ankaŭ nun, dum tiuj ĉi senhontaj tempoj maturiĝas homaj pensoj, kiuj signifas Esperanton, aŭ simple fratajn ideojn. Kio ajn okazas, mi kredas pri tio.

La infera klakado de la flugmaŝinoj subpremis ĉiun penson kaj ĉiun vorton.

– Nun ili estas super ni. Ho –

* * *

El la bombŝirmejo de la vilao oni elfosis du junajn virojn. La unubrakulo, la rakontinto, jam ne plu vivis, sed la alia militkriplulo jes. Baldaŭ klariĝis, ke liaj vundoj estas malgravaj. Rekonsciiĝinte li baldaŭ retravivis la lastajn vortojn de sia kamarado. Li ne plu estis videbla al li; li vidis nur sangon. Li ne sciis, ĉu estas lia propra aŭ tiu de la kamarado. Rigardante la ruinojn, li murmuris al si frazon, kiun li volis eldiri antaŭ la eksplodo. Estis alia frazo, citaĵo el la Kulpo kaj puno  de Dostojevski . Li ne havis tempon diri ĝin kaj nun li provis per ĝi formi ponton super la abismo, kiu disigis la vivanton de la mortinto:

“Mi klinas mian kapon ne antaŭ vi, sed antaŭ la suferoj de la homaro.”

La vivo volis vivi kaj sekvis novaj taskoj.

KOKO KRIAS JAM!


I

– En la ĥorejo faru lokon por kvin amputotoj – kriis Henriko, kaj la altaj preĝejmuroj resonigis la alvokon.

La loko, malantaŭ la orgeno, estis plej facile lumigebla por urĝaj, vesperaj operacioj.

La brankardoj kun la morte palaj vunditoj, ĉiuj senkonsciaj, ekprocesiis al la ekstremo de la preĝejo.

– Nun mi devas iri supren al mia ĉambro – diris Henriko al sia helpanto. – Mi devas skribi urĝan leteron. Se estos io grava, vi certe vokos min.

– Jes, sinjoro Dunant  – diris la volontulo, kaj salutis soldate. Li estis kaporalo, mem vundita.

De ekstere refreŝige ekŝvebis la facila, somera venteto de la vespero. Ĉirkaŭ la preĝejo la arboj apenaŭ ekmuĝis. Ili silentis obstine.

* * *

Henriko hezite skribis la daton sur la leterpaperon – la 28-an de junio 1859. Li sidis tie en la nebula kirlo de vizioj, bruoj, sonoj, doloroj, eĉ ĉiam rememorotaj pezaj haladzoj. Li perdis por si mem siajn konturojn – kvazaŭ antaŭ vaporkovrita spegulo.

Ekstere-interne li ŝanĝiĝis. Lia freŝa, iom pufe rozkolora haŭto ligneciĝis kaj la roza koloro flaviĝis. Liaj afablaj, brunaj okuloj ricevis ruĝe nigrajn kadrojn, kiel tiuj de maljuna kokino, plena de skrupuloj. Liaj zorge tonditaj vangbarbo kaj haroj ne plu ondis elaste, sed iĝis taŭzitaj, malsekaj kaj konsternitaj pro la neniam spertita malzorgo. En la ĉambro ankoraŭ vaporis la kolekto de la taga varmego. Henriko Dunant , la tridekjara, sukcesplena kaj talenta industriisto, vane klopodis kunskrapi sian memon el la ruinoj de la okazaĵoj, kvankam li ege sentis nun la bezonon de la hieraŭa memo. Sed kie estis nun la prudenta, afabla, kalkulpreta, bonvola negoculo de la pasintaj jaroj? Li baraktis en sia maltrankvilo kaj provis sin konvinki, ke la medalo, kiun li povis pendigi sur la internan vandon de sia koro, devas doni kontenton. Li nepre faris ion superhoman, ion tre belan. Tion li sciis, sed lin ĉio ĉi konsternis. Sed li ne estis kontenta, ĉar ĉio estis al li ne komprenebla. Li ŝoviĝis subite mezen de la kosmo, el la mondo de la ŝablonaj, farizeaj ĉiutaguloj al la universo de la torturita humaneco. Dum nevidebla forto puŝis lin antaŭen kaj sendube plenigis lin per plezuro per la plenumo de la ordonoj: Helpu, savu, ordigu! – kun la plezuro miksiĝis la amaro de la doloro pro la malaperinta supereco kaj kreskanta necerteco. Li perdis fortojn gravajn, necesajn kaj ankaŭ monon. Li estis fiera pri si, feliĉa kaj ege malfeliĉa.

Denove. Tira, angora ĝemo fendas la nokton. Ĝin sekvas tuta aro da ĝemetoj. Li ne devus loĝi tiel proksime al la preĝejo. Nun tuj sekvos la kulmino. Li levis la plumon en la mano, kvazaŭ doni signon: nun. Kaj la nokton tute disŝiris por momento la granda, neartikulita helpkrio. Kruro aŭ brako falis sur la sangan ŝtonplankon de la preĝejo, la kioma? Urĝa operacio nokta, en la preĝejo de Castiglione , kie la sola disponebla narkotilo estas la sveniga, brutala doloro. La nova, ĉimatene alveninta, nervema asistanto denove kunklakigas siajn dentojn kaj vomas kiel la tutan tagon. La kuracisto blasfemas kaj ignoradas la riproĉajn rigardojn de la pentritaj sanktuloj, ĉar nenio konvenas al li, nek la lumo de la kandeloj kaj lanternetoj, nek la asistantoj kaj ĉefe ne la operaciotoj, kondamnitaj plejparte je morto.

Nun la skribado estas preskaŭ neebla. La improvizita helploko en la granda preĝejo, kien oni transportis amase vunditojn de la granda batalo, ne forpeleble ĉeestis en la ĉambreto, streĉis ĝiajn murojn kaj la plumo vegetis en la mano de Henriko. La varmeta vento ekmovis la komplikan odormiksaĵon, kies ĉefaj ingrediencoj estis sango kaj urino, per kiuj la mortantoj adiaŭis la vivon.

Orgio de flarsensacoj. Henriko estis origine tre sentema pri odoroj. Li mem, kiel delikathaŭtuloj ĝenerale, facile ŝvitis, kaj tial li zorge uzis parfumitajn likvaĵojn por liberigi sin de la ŝvithaladzo. Momenta flarmemoro vekis en li same multe da bildoj kaj sentoj, kiel melodiojn.

Se li iam estos trans ĉio ĉi en Castiglione , li centrigos ĉiujn siajn travivaĵojn en la bildo de unu vundito. Precipe pri unu.

* * *

Kiam oni alportis lin, estis tre malfacile trovi por li lokon. Oni metis la brankardon sur la sange pajlan ŝtonplankon. Griza ĉifono kovris lin ĝis la fermitaj okuloj. Por helpi Henriko levis la ĉifonon kaj la plej terura fetoro repuŝis lin. Rericevinte sian perceptokapablon, li rimarkis, ke la vundito simple ne havas mentonon. Sur la loko de la mentono estis nur disŝirita kruda karno; bildo, kiun Henriko ne volas detaligi, eĉ ne rememori, sed kiu nepre reaperas. Li remetis la tukon kaj repremis sian konsternitan krion. Dum li atente glatigis la tukon, samtempe batalante kontraŭ vomemo, li rimarkis, ke la soldato murmuras ion en nekonata lingvo. Estis tute nekompreneble, ke li povis paroli sen la suba parto de la buŝo. Sur liaj tempioj jam aperis la ŝvitperloj frostiĝantaj, la okuloj difuziĝis en larmoj. La supra parto de la vizaĝo, kiun barbo ĉirkaŭis, rememorigis la altarbildon pri Kristo, kiun duonlumigis la kandeloj.

– Kiu lingvo estas tiu? – li demandis, ŝajnigante sian voĉon indiferenta.

– Mi ne scias. Eble kroata aŭ hungara – respondis la maljuna kaporalo. Lia rapida, velura itala parolo kontrastis al la sovaĝa aspekto. Lia uniformo pendis en ĉifonoj. Li ŝvitegis.

– Ni daŭrigu – diris nervoze la kuracisto. – Nenio farenda. La pastro venos tuj.

Sed Henriko staris senmove. Post Solferino  la unuan fojon nun li havis tempon por pensi. Tiu ĉi soldato... Hungaro? Eble la sama hungaro?


II

Nun li denove travivis la nokton antaŭ la granda hommasakrado. Estis strange, ke li, la civilulo, komercisto kun komercaj planoj, falis mezen de la apokalipsa danco. Tiam li ne sciis, kion li travivos. La vespero estis varma, velura kaj bonodora. Ĝi elspiris ian dolĉan lacon. Li iris el la gastejo por iom promeni. Venteto vekis kelkajn dormemajn cikadojn kaj inertan susuradon de la kampoj. Henriko haltis ĉe vojranda arbo kaj enspiris la facile narkotan, dolĉan spireton de la vespero. Tiam, sub la stelornamita velurŝtofo de la ĉiela volbo ekŝvebis vualrubando de prae orienta melodio. Profunda, nesentimentala, sed sopirveka kanto ĝi estis. Malhelbruna melodio, pensis Henriko. Li iris malrapide antaŭen. Jen brulpunkteto lumis en la nokto.

– ...vesperon! – li aŭdis.

Lia nova konato el la gastejo, iu itala instruisto, staris tie kun brulanta cigaro. La melodio ade ŝvebis tra la profunda valo.

– Ĉu vi aŭdas? Stranga melodio. Ĝi venas de la aŭstra flanko, ĉu ne?

– Jes, la Habsburganoj tendas tie. Hazarde mi konas ankaŭ la melodion; Iam mi militservis sub la aŭstra potenco. Mia regimento estis foje komandita al la orienta montregiono de Hungarlando. Tie mi aŭdis ĝin. Antikva melodio. Ĉu vi rimarkas, kiel profunde malgaje ĝi sonas per la instrumento? Ankaŭ la muzikilo estas hungara specialaĵo, iaspeca granda ligna klarneto...

La cigaro momente ekfortigis sian lumon en la malhelo.

– Atendu, momenton... Mi rememoras eĉ la enhavon de la kanto. Eble mi rememoras la unuajn vortojn; ili estas facile aplikeblaj al mia lingvo:

Koko krias jam – ekmatenas jam...

Li kantetis malrapide kaj tre mallaŭte:

La lastaj tonoj de la kanto jam antaŭ minuto, iel nefinite melankolie mortis en la nokto. La tero spiris lace kaj pace sen konjekto pri la rompo de la mateno. La italo tusetis:

– Kuriozaj tonoj. Ne tiaj kiel niaj perlantaj melodioj. Sed bela ĝi estas –. Henriko sentis laŭ la ondiĝo de la aero, ke la italo faris larĝan, ondoforman geston. Sendube li estis muzikemulo.

Nun, la unuan fojon post ĉio, Henriko rememoris tiun vesperon, la facilan vualon de la milda venteto, la ore ornamitan, silentan nigron de la nokto, sub kiu esperoj, voloj, deziroj, preĝoj, timoj, trofieroj kaj singravigoj hezitis antaŭ la granda katastrofo, kiu embuskis malantaŭ la nigra silento.

El ĉiuj frenezigaj memoroj, kiuj senĉese kaj senpacience tumultas en li, la sceno pri la lastaj minutoj de tiu fremdulo estas io revena, io kontinua. Ankaŭ nun li vidas la sablokoloran, kote sangan, malpuran, sed tamen belan duonvizaĝon, aŭdas la strangan sonon de la fremda murmuro kaj denove li cerbumas:

Li eble sendis la kanton dum la antaŭa nokto kiel saluton en la valon kun la espero, ke... ekmatenos jam. Kaj mortonte li vokis sian patrinon aŭ, kiel Kristo, ankaŭ li diris:

– Dio, kial vi forlasis min?

Tiel rimarkinde la viro similis al Kristo.

– Nun sufiĉas, li diris al si mem. Skribu tuj al la grafino. Vi ne povas perdi pli da mono. Pli multe oni ne rajtas oferi.

Estimata Grafina Moŝto! – li skribis.

Kompreneble, li devus nun skribi. Li devas trovi la interan vojon por labori por la suferantoj, sed li havas amasojn da aliaj rilatoj, kiuj ne permesas al li tute transdoni sin al la samaritaneco. Li ne venis ĉi tien kun tiu celo.

Lia mano distre vagadis sur la leterpapero. Li alrigardis la paperon. Kial mi venis ĉi tien... Kial mi venis ĉi tien?  – estis skribite sur la papero.

– Idioto – li diris al si mem kaj prenis alian paperon por komenci novan leteron al la grafino.


III

Kial li venis ĉi tien, al la granda hombuĉejo en siaj civilvestoj? Ĉi tien, kie francoj, italoj kaj diversnaciaj aŭstrianoj frenezumis? Oni povas demandi, kiel kaj kial venis negocisto, entreprenisto, eĉ kun tiom da altruismaj inklinoj, ĝuste al la batalkampo?

Henriko, malgraŭ sia juna aĝo, estis jam ĝeneraldirektoro, prezidanto de eŭropa entrepreno en la malhela kontinento. La Financa kaj Industria Akcia Societo por la Muelejoj en Mons-Djemilah , en Alĝerio, ne povis profiti la konjunkturon. Nekomprenemo, konservativeco kaj ceteraj ĉiaspecaj malhelpoj obstaklis la planojn. Sed la fantazio de la juna prezidanto flugis sen obstakloj. Ĝi ne konis limojn. Henriko Dunant  decidis turni sin al la leviĝanta politika suno, al la glora Napoleono la III-a. La volis akiri favoron al la afrika entrepreno, kies prospero evidente estis naciekonomia intereso por la lando. La devizo: entrepreno kun naciekonomia intereso, estis la sorĉa “sesam-ŝlosilo” de ĉiuj pordoj. Li decidis veturi al Parizo, sed antaŭ ol li atingis la urbon la milito jam estis fakto.

Jes, la liberiga milito, en kiu francoj kaj italoj batalas por la itala afero. Almenaŭ en tiu formo aperis la afero, kiam la milito eksplodis. Poste, kiel kutime okazas, la afero iom modifiĝis. Sed nun ĝi estis kristalklara, kaj pri tio konsentis ĉiu bona patrioto. Henriko estis bona patrioto kaj humanisto, sed kiel proksimume ĉiu homo, ankaŭ lia idealismo validis prefere la festotagojn ol la labortempon. Labortage li estis financtalento. Sed multo tiris lin al la humanismo. Aktuale, neniu povis dubi, ke Napoleono staras ĝustaflanke kaj ke la italoj liberiĝos el la kateno de la habsburga dinastio, kies blinda premo post la revolucioj de la 1848-a jaro tedis la tutan mondon. La bono venkos kaj la malbono estos venkata. La milito certe ne daŭros longe. Oni imagis ĝin kiel iaspecan italan operon kun amasoscenoj, multe da pompo kaj triumfa kulmino kaj ĝenerala jubilo. Pri sango oni parolis senpense: la soldatoj promesis batali ĝis la lasta sangoguto, sed ili ne pensis pri la unuaj sangogutoj, kiujn neniu oferis volonte. La aŭstroj vivis sub sia komuna nomo, kiel tio kutime okazas en kaj antaŭ milito. Ili ne estis tro interesaj (same kiel la aliancanoj ne por la aŭstraj komandantoj). Ĉiflanke oni konsideris la aŭstrojn diabloj, kiuj post sia malvenko korporacie marŝos en la inferon, kie estas ilia preparita loko.

Napoleono ne havis la militgenion de la granda Bonaparte , sed li kaj kun li ĉiuj kredis, ke li estas reenkorpiĝo de la granda imperiestro. Li vivis en la tempo de la kuraĝaj komercaj spekulacioj kaj li mendis la venkon je tuja livero, eventuale kun kasrabato. Li reprezentis la firmon de Akcia Societo de Altaj Idealoj, kiu nun entreprenis militon por la publika bono. Lia sukceso estis senduba kaj lia stelo lumis alte. Imagu kiel li radios ĝojon kaj plezuron, kiam la venko estos plenumita. Tiun atendeblan ĝojegon decidis eluzi la 30-jara financgeniulo Henriko Dunant . Tuj, en la batalkampo. Rapide avancintaj financtalentoj povas havi tiajn ideojn. Sed la scienco de duoble-du ne toleras romantikon kaj ankaŭ la milito ne aplikis sin al la psikologia romantikemo de la svis-franca komercisto. La barbara batalo kun siaj rudimentaj kruelaĵoj, infera varmego, bruloj de domoj, arbaroj kaj animoj, kun la sveniga enmarŝo de la moderna tekniko en militon, pri kio anticipe oni tute ne povis havi eĉ palan konjekton – ne, tiu ĉi vandala batalo ne lasis eĉ eron da plezuro al la venkinto. Post la batalo la manoj de la triumfanta Napoleono tremis same mizere, kiel tiuj de Henriko, kaj la cigarstumpoj same montiĝis antaŭ ili ambaŭ. Henriko venis al la batalejo kun amaso da rekomendaj leteroj, ĉar li ja volis nepre paroli kun la imperiestro. Mem la alveno ne estis ĉiutaga, ŝablona vojaĝo; tamen li ne povis memori pri io plia, ke ĝi estis kurioza, interesa, iom aventura. Li uzis ĉiuspecajn komunikilojn, kelkloke li devis piediri, grimpi, eĉ vadi en malvarma montrivero. La komenco de la batalo estis sensacia. Ĝi similis al grandioza liberaera prezentado kun riĉaj koloroj kaj simetria aranĝo de amasoscenoj. Li ne plu povis rememori, kiam la teatra parto ĉesis kaj la tuta sceno transiris en kirloventon de fumo, fulgo, flamoj, krakado, faloj, morto de dekmiloj inter preĝoj, blasfemoj kaj malbenoj, ploro kaj dentgrincado. El la monta observloko, kie Henriko staris, granda parto de la batalejo estis videbla. Henriko, la civila observanto de la sanga ludo, gapis senkromprene al la vulkane vaporanta valo, kaj sentis kvazaŭ lia koro sake kuntiriĝus, kaj li estis proksime al sveno. Poste venis la granda, besta, senpensa timego. Kiam tio cedis iomete, Henriko ne plu estis la sama homo. Lia negoca intereso estis forbalaita kaj en li ekflamis febra helpvolo.

Tiu ĉi helpemo havis nenion el lia antaŭa etburĝa humanismo. Li estis certe ankaŭ pli frue humanisto, sed lin baris diversaj faktoroj, la konkurenco, iagrade ankaŭ antaŭjuĝoj; li vivis en mondo, kiu ja havis siajn regulojn kaj premisojn. Liaj negraj laboristoj en Afriko ne povis plendi kontraŭ sia prezidanto, sed ili estis same malmultekosta laborforto kiel la negroj aliloke. La prezidanto apenaŭ povis havi tempon por kontroli, ĉu liaj subuloj, la laborestroj, humane traktas la nigrulojn, kiujn ili konsideris sub la homa nivelo. Sed Henriko tamen ne tute desupre rigardis la problemon. Ĝuste pri la negra sklavlaboro li verkis eseon, en kiu li kritikis forte la sklavlaboron en Ameriko, kaj trovis senkulpigajn cirkonstancojn por la afrika sistemo. Henriko estis populara inter la laboristoj, ĉar li estis afabla, escepte, kiam li ekfuriozis. Tiam li estis senpripensa, sed lia kolero estis ĉiam momenta. Entute – antaŭ Solferino  – Dunant  estis rapidpensa, emfaza, eleganta, iom vanta, titolavida, agrabla kaj prudenta juna viro. Li esti favorato de maljunaj, bonfaraj sinjorinoj. Sed li evitis la junulinojn.

– Mi ne havas tempon, por tio mi ne havas tempon – li respondis al siaj amikoj, kiuj incitetis lin per demandoj.

Nu, antaŭ la batalo ĉe Solferino  estis efektive tiu melodio la unua averto al li, ke oni ne rajtas pensi tro sumece. Tiu melodio estis iel surprize profunda kaj homa, kvankam ĝi venis de la kontraŭa flanko.


IV

Kie estas la mezvojo? Li devas agi nun laŭ sia humanisma rolo, kiun la hazardo kaj la destino difinis al li, sed li ne povas forgesi, ke li havas financan entreprenon, gravan, de kiu dependas la sorto de tuta homgrupo.

La kandelo jam ĝismeze forbrulis, kiam Henriko komencis leteron sur nova leterpapero. Nun li povis skribi preskaŭ sen interrompo.

“Tre estimata Sinjorino Grafino!

Pro la nekutimaj cirkonstancoj, inter kiuj mi troviĝas, mi esperas Vian permeson turni min al Vi. De tri tagoj mi zorgas pri la soldatoj, kiuj vundiĝis ĉe Solferino , kaj mi havas pli ol mil el tiuj malfeliĉuloj sub mia protekto. Ĉe tiu terura okazo vundiĝis 40.000 personoj, aŭstroj kaj aliancanoj. La nombro de la kuracistoj estis nesufiĉa, kaj riskante gajnon kaj perdon, mi estis devigata kompletigi ilin per kelkaj kampulinoj kaj kaptitoj. Kiam la batalo komenciĝis, mi rapidis de Brescia  al la batalejo. Ne ekzistas vortoj, kiuj povus sentigi la terurplenajn sekvojn de tiu ĉi batalo. Oni povas reiri ĝis la grandaj masakroj de la unua imperio por trovi ion similan. Kompare al tiu ĉi, la krimea milito estis bagatelo. (Tiun ĉi opinion havas la generaloj, oficiroj kaj soldatoj, partoprenintaj la militojn en Afriko kaj Krimeo.)

Mi ne povas reprodukti, kion mi vidis. Sed instigate de dankoj, ricevitaj de centoj da mortantoj kaj vunditoj, al kiuj mi povis doni vorton de konsolo, mi turnas min al Vi kun la peto, ke same kiel dum la krimea milito, ankaŭ nun bonvolu provizi niajn trupojn per tabako kaj cigaroj. Mi ne havas tempon pli proksime prezenti mian planon...”

Nun li haltigis sin. Mia plano... tabako kaj cigaroj... tio ne estis la plano... devas esti novaj pensoj... pensoj... plano... por la tuta homaro... vi havas devon al vi mem, Henriko... la entrepreno en Mons-Djemilah ... organizita helpo estas necesa por la suferantoj... organiz...

Li ne povis uzi sian menson. La vortoj forruliĝis kiel pizoj sur la ŝtonplanko de kuirejo. Ili estas ne plu retroveblaj. Li daŭrigis la skribadon.

“... sed se mi povus transigi la pretemon de mia koro, se oni estus travivinta, kion mi travivis, oni ne perdus eĉ unu momenton en la franca regno, sed oni kolektus kaj interesigus la homojn por tiu ververe kristana laboro...”

Li skribis kaj skribis:

“De tri tagoj mi atestadas, kiel mortas ĉiukvaronhore homo inter nedireblaj turmentoj...”

La bildo de la fremdulo reaperis, la rigardo de Henriko foriĝis de la letero. Sed li daŭrigis obstine:

“Pardonu min, sed miaj larmoj falas senĉese, dum mi skribas. Mi devas fini. Oni vokas min. Henriko Dunant .”

Li havis ian malluman senton, ke tiun frazon pri la senĉesaj larmoj li pentos. Vole-nevole li falis en la kaptilon de la sentoj. Sed li ne hontis pro sia moliĝo. Li eĉ sentis la doloron tre vera kaj profunde homa, jes, dolĉe turmentanta. Ĝi levis lin alten. Ĝuste tial la vortoj pri la tabako kaj cigaroj ĝenis lin; ili estis en pigmea proporcio al la granda teruro kaj grandega tasko, kiun li ankoraŭ ne regis.

Li aldonis:

“En preĝejo, kie centoj da vunditoj troviĝas, cent cigaroj purigas la pestodoran aeron kaj mildigas la terurajn haladzoj.”

Li ne havis tempon tralegi la leteron. Oni jam serĉis lin. Li havis nur tiom da tempo, ke li sigelu la leteron. Poste li kuris mem al la gasteja drinkejo, kie la poŝtveturisto manĝis kunportitan kolbason kaj trinkis la sole troveblan varon de la drinkejo: vinon. Jes, ja, la sinjoro prezidanto povas esti certa, ke lia letero forveturos frumatene. – Tute certe! – li diris, dum li provis per palpo diveni la valoron de la ricevita monpeco.

– Dankon, sinjoro prezidanto – li kriis post la kuranta Henriko.

Henriko jam estis en la preĝejo. La nokto metis sian sordinon sur la vivon kaj eĉ sur la morton. Ankaŭ la suferoj obtuziĝis. La preĝejo estis pli silenta ol kiam ajn dum la antaŭaj tagoj aŭ noktoj. Henriko paŝadis singarde. Centoj da liaj klientoj kuŝis sur la planko, sur improvizitaj kuŝejoj. Multaj ĝemetis, sed nur malofte iu ekkriis. Multaj okuloj estis fermitaj. La preĝejo estis laca. Kelkaj, kiuj ne havis gravajn suferojn kaj estis maldormaj, mute salutis la seriozan, malgrasan figuron en hela surtuto, mole balancanta sin en la obskura lumo de la meĉoj kaj kandeloj. Ĉe la altaro lumis petrollampo. La kuracisto staris tie kaj observadis malsanulon, kiu malgraŭ pli bonaj esperoj, subite perdis la konscion. Sed ankaŭ tie estis silento. Jam pasis duono de semajno post la batalo. La plej gravaj vunditoj jam finis sian vivon kaj tiu ĉi silenta nokto promesis iel la aŭroron de la vivo. En la simpligaj konturoj de la nokto la figuro de Henriko kreskis je iaspeca reganto kaj distribuanto de la vivo kaj resaniĝo. Sed li mem estis lacega, kaj dum li iris inter la malsanuloj, li duondormis. Tra la malfermita fenestreto de la sakristio vento movis la aeron de la preĝejo kaj ekzumigis la metalkadron de la fenestro. La malhela tono flugis rekte al Henriko kun la sonoj de la kanto:

Koko krias jam – ekmatenos jam!

* * *

Tiun nokton li dormis. Dum la tuta nokto. Sed lia dormo estis sonĝoplena kaj en liaj sonĝoj plurfoje revenis la figuro de la fremda soldato, liaj veturadoj inter la du generalstabejoj, tiu de Napoleono la III-a, sanga armeestro. Sed Napoleono estis tre afabla al li kaj promesis al li komandi tutan divizion al Afriko por helpi lin pri la negocoj en Mons-Djemilah . Napoleono diris al li rekte, ke tion li faras pro la flata libro, kiun Henriko verkis pri li, kaj pro la servoj de Henriko al la vunditoj. Ĉe tiu punkto li perdis la kontakton al la sonĝo; li nur rememoris, ke ĝi fariĝis inkuba galimatio. Lin minacis ia danĝero, kaj liaj piedoj radikiĝis al la tero, li kriis pro timego kaj ŝvite vekiĝis. Estis jam mateno.

V

Liaj fortoj tute elĉerpiĝis kaj li devis reveturi pli frue al Ĝenevo ol li planis. Li ne trovis sian lokon en sia hejmurbo. En li vivis ia kontraŭulo, kun kiu li konstante diskutis. Li diris al li, ke li jam faris sian devon. Li oferis ĉiun superfluan korpograson, monon, nervojn. Estas tute kompreneble, ke li ne povas meti sian tutan memon sur la pesilon de la devo. Li estas humanisto, sed li ne povas transdoni sin al la humanismo senmezure. Li timas la ekstremojn, lin timigas la ekzalteco, en kiun lin dronigis la okazaĵoj en la itala provinco. Li estas homo, ordinara, tradiciema, bonvola civitano, financa entreprenisto, bonmora, religia, samtempe liberala homo, kiu vivas ne sencele, sed klopodas al certaj idealoj de la homaro. Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉu oni povas postuli pli de li?

* * *

Jam antaŭ ol li alvenis al Ĝenevo, lia sonĝo revenis. Dum iu vespero li estis laca, sed ankoraŭ ne estis tempo por enlitiĝi. Li ekkuŝis plenvestita sur la lito, preninte de la nekutime kaosa skribtablo sian biblion, kiu estis ĉiam en lia mano, kiam li iris al la malsanuloj por konsoli ilin. Li malfermis la libron ĉe la Evangelio de Mateo kaj komencis legi ĝin:

“Kaj kantinte himnon ili foriris al la monto Olivarba. Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum tiu ĉi nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston kaj la ŝafoj de la grego diskuros. Tamen post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon. Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos. Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en tiu ĉi nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel malkonfesos vin. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.”

Kiel ĉiam ankaŭ lin kaptis la profundombraj bildoj, la simple grandioza arto de rakonto. Li daŭrigis la legadon kaj atingis la finon de la ĉapitro, rakontanta pri la okazaĵoj post la malliberigo de Jesuo:

“Kaj post kiam Petro eliris en la vestiblon, alia vidis lin kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano. Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis kaj diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero malkaŝas vin. Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis. Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris kaj maldolĉe ploris.”

La lastajn vortojn li jam legis tute dormeme, sed li ne tuj ekdormis. Li estis en intera stato. Li estis nek plene konscia, nek dormis, jam ne legante, li tenis antaŭ si la libron. Li vidis la biblian scenon, kiu fine transiris en sonĝon. En tiu sonĝo la fremda soldato identiĝis kun Kristo. La brakoj de la fremdulo estis etenditaj. Henriko staris en amaso da vunditoj kaj surtere kuŝis kadavroj. Jesuo paŝis pli proksimen al li kaj etendante la vunditan, kurbe krampan manon li montris al Henriko:

– Vi scias, kiu mi estas? Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.

Post tiuj vortoj ekveis kaj ekĝemis la amaso. Henriko nun rimarkis, ke ili ĉiuj estas en la preĝejo de Castiglione , kaj de la altaro, kie Jesuo staras, ekfluas rivereto, miksita kun sango, al tiu loko, kie li staras. Li devis nun salti, sed liaj piedoj ne povis movi sin, kaj la fluo, glacie malvarma, komencis lavi liajn krurojn. De malproksime eksonis kanto:

Koko krias jam...

Kun dentgrinciga fortostreĉo Henriko ŝiris sin el la sonĝo. La nokto iĝis malvarma kaj li ektremis. Estis ankoraŭ frue, sed grize. Kun frostaj vibroj de la pala aŭroro aperis nova, pluva, pli malvarma tago. Henriko saltis de la lito, trinkis rekte el la karafo, rapide deĵetis siajn vestojn kaj kovris sin per la dika, provinca plumaĵo. La litvarmo solvis liajn tremojn kaj angoron kaj baldaŭ li ekdormis. Senmove kaj sensonĝe li dormis ĝis la nova mateno. La nokta sonĝo restis ekstere, sed tamen ĉeestante, same kiel la kuloj ekster la ŝirma reto de la fenestro.

* * *

Tio estis ankoraŭ en Lombardio, sed ankaŭ hejme, en Ĝenevo, en la gepatra domo, li timis la revenon de la inkubo. Tamen la unua nokto pasis trankvile, kaj li vekiĝis feliĉa. Sed poste lia humoro malboniĝis, ĉar li estis malforta, kiel post grava malsano. Lia unua rigardo al la spegulo timigis lin, pli forte en tiu ĉi medio ol en la batalregiono, kie li vidis nur similajn homojn. Lia haŭto estis griza kiel sablo kaj humida kiel argilo. Lia ronda vizaĝo ekhavis ost-kvadratan kadron. Estis vere agrable, ke lia familio ne estis hejme, ĉar li koleriĝis nur pro palaj aludoj. Li sentis, ke la atmosfero estas plena de erupciemaj vaporoj. Hieraŭ li renkontis nur sian plej aĝan fraton. Sed tiu ne povis resti kun li. Li estis pikema, malica kaj malafabla. Ili ambaŭ spiris pli libere, kiam la frato preskaŭ fuĝe forlasis la antikvan domon kaj veturis al sia familio. Henriko povis esti certa, ke almenaŭ dum unu semajno li estos sola en la domo. Nur la maljuna pordistino venis ĉiutage el la ĝardena dometo por purigi lian ĉambron kaj prizorgi lian manĝprovizon. Sed ankaŭ ŝi rimarkis, ke estas pli bone por ambaŭ laŭeble plej malmulte renkontiĝi.

Post la forveturo de sia frato Henriko dormis peze kun etaj intermitoj tutan tagon kaj tutan nokton. La sekvan tagon li faris nenion. Nu tamen: li desegnis sur granda papero amasojn da figuretoj duspecajn ĉe la du ekstremaj partoj de la papero. Unuflanke estis la aŭstroj, aliflanke la francoj. Poste li desegnis kanonojn en la anguloj kaj per subita streko per la krajono li komencis “pafi” al la kontraŭa flanko. Poste li metis flanken la tutan batalon kaj rigardis en la aero. La pordistino singarde alvenis, salutis, provis paroli kun li, sed ricevinte nur unusilabajn respondojn, ŝi foriris. Henriko ne rimarkis, ke lia tagmanĝo estis elektita el liaj plej ŝatataj manĝaĵoj. Dum la posttagmezo li dormis, kvankam maltrankvile, kaj nokte la inkubo revenis. Proksimume same kiel lastfoje. Kiam li vekiĝis, li estis tamen iel pli ripozinta ol antaŭe kaj sekve lia cerbo funkciis nun logike. Li estis ĉe la sama punkto. Li meditadis pri la milita ĉeno, senfina kiel la senfino mem. Li mueladis en si la samajn pensojn, kiuj siaflanke mueladis lin. Por la homoj de la nuna jarcento, kaj supozeble estos same post cent, eĉ ducent jaroj, la milito apartenas al la vivo. Ĝi estas fakto, eliminenda, sed ne eliminebla. Ĝi estas malamata, sed ĝi ekzistas. Ion oni devas fari tuj. Nun, en 1859! Pri forigo de la milito ankoraŭ ne estas eble pensi. Sed, ĉu ekzistas ebleco mildigi la malbenon, serĉi helpon kaj humanan prizorgon por tiuj, kiuj ne plu estas batalkapablaj, sekve ne plu danĝeraj al la militpotencoj? Nun la vunditoj pereas kiel muŝoj sur gudrita papero.

Lia cerbo laboris febre. En la nokto liaj pensoj ne ŝajnis paradoksaj. Oni devus anticipe interkonsenti, jes, la ŝtatoj devus interkonsenti pri humaneco por okazo de la milito. Stranga penso! Interkonsento por la okazo, kiam ĉiuj konsentoj disŝiriĝas. Nun li sentis, ke liaj pensoj komencas labori, ke li direktiĝas al aktiva celo. Li eĉ ne provis nun eskapi de tia  aktiveco; li entuziasmiĝis. La ombroj kaj memoroj pri Solferino  lin tute obsedis, sed ili nun ne inertigis lin, sed spronis la ĉevalon de lia fantazio. La bildo de la fremdulo sin denove kaŝis.

Matene li sentis sin forta. La vetero estis tre bela, kaj en la freŝa, diafana bluo malpeziĝis kaj malaperis ĉio embarasa. Apenaŭ li memoris la sonĝon, kaj kun la gutoj de la lavakvo li forskuis ankaŭ la noktan cerbumadon. Tiuj pensoj ne estis por la tago. Li vidis la vivon bela kaj inda por labori por ĝi. Labori por si mem, por la Entrepreno en Afriko. Nun, nun sekvos definitive la tempo, kiam li agos energie kaj persiste por antigi ekonomian potencon. Poste oni povos fari multe da bono.

Li decidis iri malsupren de la monto al la kajo. Li volis manĝi ion, trinki freŝan bieron kaj en la gastejo fari planon pri la komercaj aranĝoj de la tago. Morgaŭ li povos forveturi por kelktaga ripozo. Sed hodiaŭ li pruvos al si mem, ke li estas laborkapabla. Li havis bonan humoron, sed li ekamariĝis, kiam li rimarkis, ke facila duonsveno haltigis lin. Kvazaŭ li paŝus en la vakuon. Por tiu momento tio estis eĉ agrabla sento, sed tuj poste li ektimis. Ankaŭ tridekjaraj homoj povas ricevi apopleksion. Ankaŭ la spegulo de montra fenestro refutis ĉiun optimismon. Sed li obstinis kaj renkontante sian unuan konaton, li ridetis tiel afable, kiel eble. Samtempe li murmuris al si mem:

– Li nur ne haltu, ho, se li ne haltus!

Li havis bonŝancon. La konato rapidis, preskaŭ kuris. (Kompreneble, li kuras en sian oficejon, pensis Henriko.) Nun li elektis malgrandajn stratetojn por veni al la kajo, kaj iom post iom li recertiĝis.

En la eleganta restoracio li serĉis al si mahagon-koloran, duonferman loĝion. La maljuna kelnero ĝuste tiam forigis kelkajn glasojn kaj kruĉojn en la apuda loĝio, sed ekvidante lin, li tuj ĉesigis la purigadon. Ĝustiginte ŝiajn longajn lipharojn, la kelnero estimplene riverencis al li. Tiu riverenco estis iom pli rapida kaj pli substrekita ol ordinare. Tion Henriko rimarkis. Tio ne estis kutima saluto, sed iom soldateca esprimo de granda estimo pro ĉio en Solferino . Henriko estus preferinta, ke ĝuste nun neniu memorigu lin pri la abrupto de la pasintaj tagoj. Iom nelogike kaj impulse li diris al la kelnero:

– Sed nun mi ne  venas el Afriko...

– Mi scias, sinjoro, sed tie  estis eble eĉ multe pli varme. Ĉu vi permesas esprimi la danksentojn de simplulo pro viaj faroj?

La malagrabla sento forvaporiĝis. Henriko sentis kortuŝon. Tiu ĉi danko estis neatendita donaco. Varme li premis la manon de la blankharulo, kiu diskrete malaperis kaj sen plua vorto alportis al li la menditajn manĝaĵon kaj bieron.

Estis bona, refreŝiga nutraĵo. Henriko komencis ĝui plene la vivon. Li legis la tagan gazeton, kies gvidartikolo okupis sin pri la paco en Villafranca . Nu, li pensis, ankaŭ Napoleono havas pli grandan apetiton, ol la italoj konjektis. Li englutos Savojon kaj Nicon. Nu tamen, ankaŭ la italoj atingos sian celon – preskaŭ. Rapide pasis tuta horo. La biero estis bonega, sed li iĝis dormema, post kiam li trinkis la duan glason. Li fumis dikan, bonodoran cigaron, kaj faris kelkajn notojn pri la personoj, kiujn li volas viziti antaŭ la forveturo. Li rigardis sian antikvan orhorloĝon kaj aranĝinte la pagon, li decidis foriri. La stariĝo estis pli komplika afero ol li supozis. Same la ekiro. La restoracio intertempe pleniĝis kaj li sentis sur si ĉies rigardon. La pordo estis rimarkinde malproksima. Estus skandalo, se mi falus. La pordo de la restoracio estis malfermita, kaj de la lagbordo enfiltriĝis optimismaj tonoj de blovorkestro. Por ne rimarkigi, ke la biero kaj la malsano tiom malfortigis lin, li haltis sub la preteksto de la reekbruligo de sia cigaro. Li apogis sin al la vando de loĝio. Malantaŭe estis alia loĝio kie sidis du viroj. Li konis unu el ili; tiu estis korpulenta, laŭtvoĉa grandkomercisto. Li estis fama pro siaj senindulgaj metodoj en la komerca vivo. La alian viron Henriko ne alrigardis; li ne estis konato. Kiam Henriko preterpasis la loĝion, ili parolis pri la milito kaj laŭte ili pritraktis la komercajn ŝancojn post ĝi. La bierŝaŭmo treme hezitis sur la lipharoj kaj la barbopinto de la ruĝa, pufa vizaĝo.

Nun, kiam li haltis por fortigi sin por la sekvaj paŝoj, li ne estis jam videbla por ili. Li jam volis daŭrigi sian vojon, kiam la flustrigita, tamen sufiĉe aŭdebla voĉo de la korpulenta komercpotenco haltigis lin:

– Li parolas pri mi...

La korpulentulo ricevis tusatakon, dum kiu la vortoj eksplodis el li eĉ pli laŭte:

– Lin? Lin mi konas persone... Aĥ-ĥe... Diablo prenu tiun ĉi tuson... Lia nomo estas Dunant ... Kion vi diras?... Ne... Por komercaj rilatoj mi ne rekomendas lin. Vi scias... aĥ-ĥe... liaj larmoj falas senĉese ... Kompreneble ankaŭ vi legis lian leteron en la gazeto... Financgenio kun senĉesa larmfonto... Kial li ne rekuras al la panjo mamsuĉi?... Ĉu vi aŭdis ion simile siropan?

Henriko ne plu povis levi la piedojn, ili iĝis pezaj kaj rigidaj. Li sentis la kolapson de la fortoj kaj samtempe furiozon. Li volis reiri al tiu dika gruntulo por instrui al li ĝustan tonon kaj konvenan konduton, kaj tion li volis fari per insultoj, krioj, eĉ per batoj, sed li subite malfortiĝis tute, ke li havis nur tiom da ombro de la fortoj, ke li povis eliri al la kajo kaj ekstere kolekti sian energion kaj pensojn. En la proksima parko amaso da senzorgaj homoj ĝuis la varmon kaj venteton kaj incite gapis al la rando de la horizonto, kie la du bluaĵoj kuniĝis, la akvo kaj la ĉielo. Sed Henriko estis malfeliĉa. La panoramo ne interesis lin. Li staris kaj jam nun li sciis, ke li ne reiros al la gastejo, ĉar lia tradiciemo protestis kontraŭ la penso de publika skandalo, sed la furiozo tamen laboris en li kaj postulis por si viktimon. Lia furiozo volis manĝi homon hodiaŭ. Kiun? Li jam komencis vidi la konturojn de lia fato: li ne plu povos esti plenrajtulo en la komerca socio. Sed tien lin tiras lia ambicio. Kial? Ĉar li malkaŝis, ke liaj larmoj povas fali; ĉar li havas amfibiajn interesojn, praktikajn kaj idealajn. Vane li provos doni sian tributon al la imperiestro kaj ankaŭ al la papo... Se tiu klaĉulino, tiu pia grafinaĉo... nun li trovis la viktimon por sia kanibalismo... al tiu piulino estas facile sidi en sia palaco kaj disĵeti kelkajn erojn el la riĉego kaj konduti kiel patentita pastrino de Dio mem. Ŝi, tiu ĉi vulpino kaŭzis la tutan katastrofon; ŝi, kiu rapidis publikigi lian leteron, tiun malbenitan leteron, en la gazetoj sub la preteksto de helpopeto kaj, pro antagonismo al nesufiĉe aristokrata burĝo, puŝis lin en la bankroton. Kion li faris, kaj kiom li oferis, tio interesas neniun. Kiel povus kompreni tiu ĉi hordo ĉi tie, ke negoculo kun laŭmoda vangbarbo kaj dika orĉeno povas veni en la situacion de senpova ploro – pro aliaj. Estas frenezige nur pensi pri tio, kion li vidis. Kiel malfeliĉa ideo estis sekvi la vojon de Napoleono al Solferino .

Li volis veturi per fiakro al la palaco de la grafino, sed li ne tuj trovis okupeblan veturilon kaj sekve lia nerva malpacienco ekirigis lin piede. La motoro de la furiozo pelis lin kaj donis al li forton. Post haltoj kaj dum monologoj li venis al la eleganta domo de la grafa familio.


VI

La sceno tre, eĉ tro rapide finiĝis. Sed ĝi estis intensa. Ĝi komenciĝis per la afabla kaj sensenca vortplaŭdigo de la grafino. Ŝi estis afabla kaj agrabla sinjorino, sed tion Henriko nun ne emis akcepti kiel fakton. Por li ŝi estis insida kaj ruza malamiko. Sed ŝi rimarkis nenion kaj per la lingvo de la societa formalismo esprimis sian bedaŭron, ke la pasintaj semajnoj videble lacigis sinjoron Dunant . Ŝi esprimis siajn varmajn dankojn pro ĉio, kion li faris, kaj tial, ke li donis al ŝi okazon por helpi la suferantojn. Post tio estis silento. Henriko ne respondis kaj la grafino demandis lin pri liaj planoj.

Tiam eksplodis la skandalo sen ia averto. Henriko kondutis kiel frenezulo; li riproĉegis, li estis maljusta kaj senindulga, li batis la tablon kaj kondutis tiel, kiel ĝis nun neniu en tiu ĉi domo, kie tapiŝoj kaj remburitaj foteloj, dikaj, iom pezaj kurtenoj kreis atmosferon de iom prema kaj nenatura diskreteco. La grafino rigidiĝis kaj vere ne sciis, kion fari, sed mem Henriko helpis ŝin. Lia forto ne estis vera forto; rapide li inertiĝis kaj la veziko de la rapide plenblovita furiozo same rapide platiĝis, dum la grafino same retrovis sian dignon kaj sentis, ke ŝi ne plu devas timi la “malfeliĉan ekzaltulon”, kiel ŝi bonvole nomis lin. En rondaj frazoj ŝi klarigis, ke sinjoro Dunant   mem  petis publikecon por sia letero, kaj kvankam ŝi certagrade komprenas, ke la ekscitita animstato (kun iom pli varma, tamen ne pardondona akcento) kulpas plejparte pro tiu ĉi malagrabla sceno, feliĉe sen atestantoj, ŝi tamen ne trovas komprenebla lian konduton. Ĉar ŝi nun pro kompreneblaj kaŭzoj ne fartas tute bone, ŝi certe ne surprizos sinjoron Dunant  per la peto, ke li afable, sed senprokraste forlasu ŝian hejmon. Kaj Henriko subite trovis sin ekstere.

Nun mi estas preta, li pensis. Sur la strato li renkontis komerckonsilanton Mann . Li rapide ordigis sin interne kaj ekstere kaj eliris tre ĝentile:

– Humilan saluton! (sed interne li grincigis siajn impulsojn).

Li reiris al la hejmo. Tie li iris, nur iris de muro al muro, de muro al muro. Li komprenis, ke li faris krudan eraron jes, ankaŭ kontraŭ la grafino, sed precipe kontraŭ si mem. Pri la grafino verdire oni ne povis pensi tiel multe. Ŝi estis tiel memkompreneble supereca, ke oni facile komprenis, ke ŝi trovis sian pozicion. Sed li devas savi sin, tion li sentis. Li devas malhelpi la konsekvencojn de tiu ĉi stultaĵo. Li devas klarigi kaj rebonigi la aferon. Per du manoj, li forte prenis la kverkseĝon antaŭ la skribotablo kaj puŝis ĝin tiel forte malantaŭen (por havi lokon por eksido), ke la seĝo renversiĝis. Preskaŭ pente li restarigis ĝin kaj komencis skribi:

“Mi petas vin, Grafina Moŝto, pardonu min pro tiu momento de plena sinforgeso... Mi povas senkulpigi min per la terura nervostato, kiu forgesigis al mi eĉ tion, kion mi skribis al vi. Mi ne povis ankoraŭ retrovi min...”

Post tio li estis plene laca. En la unuaj momentoj eĉ la kanapo ne povis ripozigi lin, sed baldaŭ li ekdormis. La lasta penso pri la grafino, la venka bonfarulino, kiu forigas lin el la grupo de la privilegiitaj bonfarantoj, transiris en la sonĝon. Li denove estis en la preĝejo de de Castiglione  kaj vidis la altarparton, la fremdan soldaton kun sia Kristovizaĝo. Nun li havis tutan mentonon kaj barbon, kvankam sangsaturitan. La staturo de la fremdulo altiĝis, kaj malgaje, ne minace, li diris al li:

– Antaŭ ol la koko krias...

Henriko serĉis la grafinon. Jes, ankaŭ ŝi staris tie antaŭ la amaso. Ĉar la preĝejo estis plena de vunditoj. Ŝia mieno estis kolera kaj subite, akre ŝi ekkriis:

– Rigardu lin! Jen, Dunant ! La perfidulo!

Tiam la sangodoro penetris en la nazon de Henriko kaj rivereto kun sangmiksita akvo ekfluis al li. Centoj da voĉoj kriis la kanton antikvan kun la jena modifo al li:

Perfidulo li, perfidulo li...

La kanto finiĝis. Kaj ekstere akre, klare ekkriis la koko.


VII

Lia kapo estis plena kaj peza de la sonĝo. Nun li komprenis tute klare, ke li devos iri malfacilan vojon. La premo de la sonĝo jam forlasis lin. Li residiĝis al la skribtablo kaj apogis sian kapon per la kubutoj. Li sciis pri siaj malfacilaĵoj, sed li ne sciis, kiel malfacila estos tiu vojo. Li ne sciis, ke li ne estos tio, kio li volas esti: sukcesa kaj bonprospera negocisto, sed male: li bankrotos. Li ne estos direktanto, sed direktato, kies piedoj estas eraremaj, sed kiu povos vidi celon kaj rezulton, tamen ne la finan celon kaj ne la finan rezulton. Lia plezuro estos mankohava, ĉar mem la Tasko ne lasos al li la ĝojon de la faro, almenaŭ ne tempon por la ripozo. Lia vivo estos plena de agitiĝo, batalo, rezultoj, kiujn tuj bagateligos malsukcesoj. En tiu momento li ne povis pensi pri tiuj ĉi aferoj kaj li ne sciis, ke post ĉio lia nomo tamen klare kaj bele leviĝos el la profundo. Li sciis iom, sed estis multo, kion li ne sciis. Li sentis – feliĉe – nur tiom, ke li devas iniciati ion nekutiman, organizon en la signo de la torturita humanismo. Li pensis pri la ruĝo de la sango kaj pri la kruco de la kompato kaj malklare aperis en lia menso la estonta simbolo: la ruĝa kruco. Sed ju pli vekiĝinta li estis, des pli klare li sciis, ke li estas homo kaj ke li perfidos la Idealon multe pli ol trifoje, ĉar homoj ne propravole elektas la vojon de la apostoloj. Mallume li konjektis, ke lia vivo ne estos tiu de la senzorgulo, sed li ne sciis, ke li perdos sian tutan havaĵon kaj poste ankaŭ la emon por la posedo; ke li ploros ĝoje-dolore. Ĉio ĉi kirliĝis en la nebulo de la vekiĝo. Sed li pensis pri la vortoj:

“Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris kaj maldolĉe ploris.”

Ankaŭ Henriko Dunant  ploris maldolĉe.

Estis peza, komplika, multingredienca vira ploro.


Rimarko de la aŭtoro

Tiu ĉi rakonto tute ne aspiras ian biografian precizecon. Kun la biografiaj faktoj miksiĝas tute fantaziaj elementoj. La rakonto ne celas esti tendenca en la kutima senco de la vorto; ĝia celo estas en iu maniero rekonstrui la momenton, kiam nobla homo kun virtoj kaj ankaŭ malfortaĵoj staras antaŭ la momento de la decido.

“Fajron sentas mi interne – vivi ankaŭ mi deziras” diris Zamenhof en Mia penso ; ankaŭ Dunant  havis similajn sentojn. Ĉe Zamenhof la ordo de la du kontrastoj estis tio, kion prezentas la poemo; Dunant  origine eble sentis la kontrastojn en inversa ordo:

Vivi ankaŭ mi deziras – fajron sentas mi interne..., sed tio iom post iom malgraviĝas en la nobliĝo de la interna fajro kaj restas nur la sola, bela faro, la iniciato por la humanismo dum la transira epoko de la homaro – la Ruĝa Kruco.

II

FACILA VENTO

KOMPOSTA KOMPLOTO AŬ KOMPOTO?

Permesu al mi plendi iomete. Kontraŭ kiu? Tiun personon oni nomas en ĉiuj landoj “presdiablo” aŭ diablo de la preseraroj. Sed ĉi tie, en la lando de la vikingoj, la nura nomo de la diablo igas la piemulojn rigardi al la ĉielo aŭ ruĝiĝi, ĉar en tiu ĉi lando la nura nomo estas pura blasfemo (kaj sekve ne  malofte aŭdebla vorto); la presdiablo estas nomata ĉi tie pli dece preskoboldo. Antaŭ Gutenberg  oni ne multe sciis pri la plej danĝera malamiko de la aŭtoroj, kiu tiurilate superas eĉ la recenzistojn. Cetere li ne respektas recenzistojn. Li faris tre grandajn skandalojn kaj ne indulgis eĉ la biblion, tiel ke en la dek-kvina kaj dek-sesa jarcentoj li vere konsternis kaj embarasis la prespopolon. Laŭ interesa libro de hungara aŭtoro ( Rath-Végh : La komedio de la libro ) en la jaro 1562 aperis kontraŭpapisma verko sub la titolo: Missae ac missalis anatomia . La libro enhavis 172 paĝojn, la listo de la preseraroj ne malpli ol 15. La eldonisto defendis sin jene: “La malbenita satano uzis sian kompletan ruzon por forigi la emon de la pia leganto legi la verkon.” Estus nun interese analizi, sur kiu flanko do staris – laŭ la eldonisto – la satano, kaj iom esplori lian rolon en la religiaj bataloj de tiu fora epoko; sed nun temas pri io alia. Ĉiukaze, laŭdire de tiam oni parolas pri la presdiablo, respektive preskoboldo.

Mi ja diris, ke la malamiko de ĉiu verko ne indulgas eĉ la recenzistojn. Pri tio oni povas legi instruan historion samloke. Franca profesoro, Flavigny , en 1648 verkis recenzon pri iu teologia verko. I.a. li citis la memorindan frazon el la Matea Evangelio: Quid vides festucam in oculo fratris tui et trabem in oculo tuo non vides?  Ne estas necese traduki la frazon, sufiĉas diri, ke festucam  = “lignopeceton, ligneron”, kaj trabem  = “trabon”. Kiam la recenzo aperis, iĝis skandalo – unuaranga –, ĉar la malanĝelo elŝtelis ambaŭloke la literon o  el la komenco de la ripetata vorto oculo  (latine: “okulo”) kaj sekve la frazo esence ŝanĝis sian signifon: la rolon de la okulo ambaŭloke transprenis tute alia korpoparto, per kiu oni apenaŭ povus vidi, sed kiu estas prefere fundamento firma, kiam oni sidas sur ĝi. La profesoro devis solene ĵuri antaŭ la tuta universitata korporacio, ke li estas senkulpa.

Leginte pri ĉio ĉi mi iom ekmiris, ĉar laŭ mia sento la preskoboldo naskiĝis precize tiam, kiam mi ekvidis la sunlumon. Nun mi jam modifis tiun mian kredon: nuntempe mi estas konvinkita, ke ekzistas speciala preskoboldo, kies tasko estas prizorgi kaj misformi miajn artikolojn, kiam ajn kaj kie ajn ili aperas. Eble tiu ĉi penso estas tro egocentra, sed vi scias: estas aferoj inter la ĉielo kaj tero... Ion mi supozis jam en la aŭroro de mia esperanta verkado, kiam en “Literatura Mondo” en unu el miaj unuaj modernaj fabeloj advokato – rolanta inter aliaj estaĵoj kaj bestoj – transformiĝis – dank’ al al la preskoboldo kaj lia fidela disĉiplo, la kompostisto – en fantazian beston: akvokato . Poste sekvis aliaj verkoj kaj aliaj bone elkalkulitaj malicaĵoj de la subteruloj. Dum tiaj okazoj oni kondutas diversmaniere: kelkaj mute kaj riproĉe rigardas la ĉielon, aliaj blasfemas. Mi finfine akceptis tiun ĉi insidan kompaniiĝon al miaj verkoj, kiel rajtan kaj merititan punon pro miaj verkistaj kaj ceteraj kulpoj. Sed kiam la malico ne plu ligis sin al mia persono, sed kontribuis ankaŭ al la verkado de la Nobelpremiita sveda verkisto P. Lagerkvist , kies kelke da verkoj mi tradukis, tiam mi decidis, ke mi provas levi mian malfortan voĉon; kvankam mi timis, ke la malespero kaj la fatalisma rezigno fine fermos la vojon de mia inerta krio kaj strangolos ĝin. Sinjoroj Koboldo kaj Kompostisto, vi povas fari kontraŭ mi, kion vi volas, sed estimu la Nobel-premiitojn.

La konkreta afero okazis tiel, ke mi tradukis poemon de P. Lagerkvist . Ĝia titolo estas Letero venis . La poemo jenis:

De hejme venis ĵus leter’

pri ĉerizarbo, ribo, ter’.

Per trema mano oldulin’

– Patrino – skribis ĝin.

Post vort’ desegnis vorton pri

sekalokresko, trifoli’,

pri Li kaj Lia granda far’

de jar’ al jar’

En suno staris kort’ ĉe kort’

sub gard’ de l’ dia firma fort’.

Sonoris paco je vesper’

el alt’ al ter’.

Kaj estis spir’ de ĝardenheĝ’,

lavendo kaj vespera neĝ’,

silenta festoharmoni’ –

dimanĉe skribis ŝi.

Ĝi hastis tage-nokte por

sciigi min en longa for’,

ke estas ĉio – pec’ post pec’ –

kiel de eternec’.

Vi eble rimarkas, ke la agordo de la poemo estas klare somera, kun iom da aŭtuna ombrumado. Mi ne volas nun analizi tiun ĉi poemon, kiun mi tre ŝatas, kaj kiun mi klopodis laŭeble plej fidele traduki. Mi sendis la tradukon al “Heroldo” kaj baldaŭ ĝi aperis. Sed antaŭ ĝia apero traokulumis ĝin la preskoboldo, kiu estas ĉioscia, kaj proksimume jene rezonadis: “Hm, verko de sveda poeto. Svedlando, malvarma klimato, kiel oni povas traduki svedan poemon sen neĝo? Ni rigardu nur... Jes, kompostisto, ĉi tie vi povas meti iom da neĝo!” Kaj jen per eta modifo la ĝardenheĝo  en la antaŭlasta strofo transformiĝis je ĝardenneĝo  kaj la poemo mem en distilitan, kristalan nordan verkon. Oni vidas antaŭ si la nordan someron , la nordan naturon, kie post la vespera sonorigo (kaj post ĉiu vespermanĝo), laŭprograme, silente kaj mistere flugas teren la plej blanka kaj plej virga neĝo de la mondo.

Kiam la preskoboldo kaj la kompostisto atingis tiun ĉi maksimuman rezulton per minimuma peno, oni rajtis esperi, ke li kaj lia satelito iĝis sataj kaj konsideris la tagon perfekta kaj finita. Sed oni ofte eraras, precipe, kiam temas pri la fervoro de fervola koboldo. Vi memoras la lastan strofon:

Ĝi hastis tage-nokte por...

t.e. la letero hastis. Sed ankaŭ tiu tradukista solvo ne kontentigis la koboldon kaj post mallonga konferenco kun la kompostisto ili ŝanĝis la unuan verson de la lasta strofo jene:

Ŝi hastis tage-nokte por

sciigi min en longa for’  ktp.

La koboldo ankaŭ nun uzis sian kleran boninformitan cerbon. Oni aŭdas tiel ofte pri la laboremaj maljunuloj de la nordo, pri centjaruloj, ĉiam fortaj kaj junaj, sanaj. Oni renkontas dum la kongresoj eterne junajn sinjorinojn – laŭ la jaroj tamen maljunajn – bluokulajn kaj freŝhaŭtajn. Per tiu ĉi bagatela korekto el ĝi  al ŝi  oni ricevas klaran imagon pri la nefrakasebla maljunulino, kies manoj – laŭ la aserto de la poeto – estas tremaj, sed la piedoj multe malpli, eĉ tiome, ke ili volonte kaj longpaŝe hastas tage-nokte por... persone transdoni la leteron...

Antaŭ ol mi tute rezignus – verŝajne ĉio estas ja vana – ankoraŭfoje mi protestas jene kaj lastfoje, tamen iom emfaze: Ktrgedzimripppĉun !

LA ĈEFMINISTRO DE SVEDLANDO

(Memoro pri la kongreso en Malmö , 1948, dum kies kabareda vespero la aŭtoro en la masko de Paŭlo Papago el Papagonio prezentis la jenan scenon. La sola, kion la leganto bezonas scii, estas, ke tiam, same kiel dum la reskribo, la ĉefministro de Svedlando havas la nomon Tage Erlander .)

Sur la scenejo estas tablo kun telefonaparato. Ĉe la aparato staras Paŭlo Papago kun la mikrofono en la mano. Ĉe la alia flanko de la drato, kiel oni konstatas laŭ la frazoj de sinjoro Papago, estas Jan Strönne , la “ĉefo” de LKK. Liajn respondojn ni ne aŭdas:

– Haalloo, haaallooo! Ĉu sinjoro Strönne ?

– Ĉu vi ne rekonas mian voĉon? Mi estas Paŭlo Papago el Papagonio.

– Ĉu vi diras, ke vi dormis? Ke mi vekis vin? Nun bonvolu ne dormi. Dormi nokte? Mi kutimas dormi kelkfoje dum la Somera Universitato... Mi scias, ke la prelegoj estas interesaj, sed dormi estas eĉ pli interese... tiam. Ne nokte... Rigardu, sinjoro Strönne , se vi nepre volas dormi, dormu post la kongreso. Nun temas pri gravaj aferoj...

– Pri kio?... Pri la kongreslibro kompreneble...

– Jes, ĝi plaĉas al mi... Ne malbona, sed...

– Kial vi volus respondi morgaŭ? Ĉu vi havas tiom da laboro?

– Mi komprenas tion. Vi ja skribas sur la unua paĝo de la kongreslibro: “Ni semas kaj semas konstante.” Ĉu vi estas terkulturisto? Mi diros al vi ion, sinjoro Strönne . Semu aŭtune! Ne konstante! Kaj ne dum la kongreso!

– Ĉu vi ne estas terkulturisto? Bankoficisto? Kion vi do semas en la banko?

– Kial vi krias? Mi kredas al vi. Sed se vi semas nenion, vi do havas tempon respondi al mi?

– Kial vi estas tiel nervoza, se vi ne devas semi?

– Kion mi faru?... Kien mi iru?... Al la inf... Jes, mi komprenas: al la infanoj de mia edzino por konversacii kun ili dum la nokto. Neeble, sinjoro Strönne . Prudenta homo lasas sian edzinon en Papagonio. Ĉu vi volas fini la paroladon? Sed nun mi volas fari al vi gravajn demandojn.

– Pri la kongreslibro... Kio estas tio?... Mankoj... Gravaj mankoj... Ni bezonas klarigojn, kiel oni povas lasi la kongresanojn en tia mallumo... Rigardu la 5-an paĝon!

– Kio estas tie?... Jes, portreto de gravulo. Kaj sube?

– Ĉu vi ne vidas? Tie estas presite: Tage Erlander , la ĉefministro de Svedujo... Nu? – Ĉu vi kuraĝas diri: nu? Nu? Ĉu mi ne komprenas? Jes, mi komprenas: Tage Erlander  estas la ĉefministro de Svedujo, jes Tage Erlander . Tage li estas Erlander . Sed kiu li estas nokte? Kial li estas iu alia tage kaj nokte? Ĉu lia individuo disfendiĝis? Kaj vi nur lasas la aferon kaj eĉ fieras pri tio en la kongreslibro?

– Ĉu mi miskomprenis tion?... O-ho, nun mi komprenas. Jes, Tage Erlander , la ĉefministro de Svedlando... Bone, sinjoro, mi bone komprenas: ankaŭ la ĉefministro havas okhoran labortagon. Tage Erlander  estas la ĉefministro en Svedlando, Sed kiu estas nokte la ĉefministro? Kaj kion faras sinjoro Erlander , kiam li ne estas ĉefministro, kaj kion faras la alia sinjoro tage, kiam li ne estas ĉefministro? Jes, kion faras la alia ĉefministro tage? Kio estas la nomo de la alia ĉefministro? Kaj kial lia nomo ne estas en la kongreslibro? Bonvolu noti tiujn ĉi demandojn... Ho, jes, mi ŝatas demandi. Estas strange, ke mi ne ricevas sufiĉe da respondoj... Ho, mi havas ankaŭ aliajn demandojn al vi... Mi volas demandi vin, kian funkcion havas la honoraj membroj de la kongreso... Mi komprenas, ili estas tiaspecaj gardanĝeloj... Mi havas tre gravan ideon... En la nomo de la kongresanaro mi petas la estraron disponigi al ĉiu unuopa kongresano po unu honora membro... Al mia samlandanino, sinjorino Papagina bonvolu sendi la sinjoron, kiu estas ŝtrumpfabrikisto... kun ŝtrumpoj...

– Mi?... Dankon, mi jam havas propran honoran membron... membrinon... Sekreto... Mi ne ŝatas dividi gardanĝelojn...

– Lasu min paroli, sinjoro! Mi volas paroli pri la utilaj frazoj de la kongreslibro. Mi lernis ilin svede. Poste mi iris al la restoracio kaj diris: Mi deziras lunĉon, buteron, fromaĝon, haringon, kuiritan, rostitan viandon, fiŝon, unu du, tri manĝaĵojn; mi deziras supon, deserton, glaciaĵon, fruktojn, kukon, kafon sen pano; mi deziras lavi la manojn; donu al mi bieron, vinon, brandon, lakton, akvon. Mi lernis ĉion ĝis la 19-a frazo. Sed tie mi haltis. Tie estis: Mi volas pagi. Tiu estis tro malfacila frazo... Kion mi faris? Mi iris...

– Kaj ili... Ankaŭ ili... Ĉu vi ne komprenas? Mi iris, kaj ankaŭ ili mi-iris... Ke mi ne babilu?

– Ankoraŭ io tre grava. Vi eble ne vidis tiun anoncon, kiu aperis en la “Papagonia Heroldo”. Estis jene: Okaza vendado de gantoj por sinjorinoj sen fingroj 2 kronoj, kun fingroj 3 kronoj... Kial mi diras tion?... Mi ne scias... Sed bonvolu informi min pri la jena afero: Inter la utilaj informoj oni legas, ke “kelkaj kunsidoj kaj prelegoj kun bildoj aŭ filmo okazas en la proksima gimnazio – por knabinoj”. Sed kion faros do la knaboj?

– Onklo Strönne , ne forgesu nin, la knabojn. Ankaŭ ni volas vidi filmojn. Ĉu en tiu ĉi lando oni ne rajtas sidi en la sama kinejo, kie la knabinoj sidas? Onklo Strönne , vi devas pensi ankaŭ pri la knaboj, ne ĉiam pri la knabinoj...

– Haalloo, haaalllooo... li ne respondas... Eble estos plej bone viziti lin, eble li svenis... mi vizitos lin...

(Kurteno)

F. SCHILLER  NE VIVIS VANE!

Nova skribmaŝino. Bonforma, moderna maŝino, ne nigra, sed malhele verda; super la dancema klavaro eleganta arĝentkolora ŝtalrubando, meze kun helruĝa strio, kvazaŭ zono sur la talio de juna fraŭlino. Super tiu ĉi zono oni vidas nigran tabuleton, kvazaŭ broĉon kun la nomo de la fabrikaĵo: Halda . Halda  estas skribmaŝino, aŭ maŝinino, virineto en verdo. Dum ni iom post iom maŝiniĝas, robotiĝas, niaj objektoj, maŝinoj, proprigas al si pli kaj pli da vivo. Oni povus skribi ankaŭ pri tio, sed mi volas unuavice skribi pri Halda . Ni rigardas unu la alian. Mi kun admiro; Halda  male ne montras specialan admiron al mi. Mia malnova, maljuniĝinta, tute eluzita skribmaŝino, kiu nun estos sendota kiel eta fragmenta kompensa parto de la alta prezo por la nova, atendas ian miraklon en la angulo: malriĉa, griziĝinta parenco en la societo de altranguloj. Miraklo ne okazas, kaj la maljuna maŝino nun subite kaj senspite submetas sin al la naturaj leĝoj kaj forgesiĝas sen kontraŭstaro.

– Bonvenon, Halda ... fraŭlino Halda  – mi salutas la novan maŝinon.

Halda  dankas degne. Por ke la leganto ne tuj ĉesigu la legadon de tiuj ĉi instruaj frazoj, mi informas vin, ke degne  signifas laŭ la Poezia Fakvortaro  kaj laŭ la listo de la Kvaropo : “bonvole fari ion al malaltranguloj, afable, sed tamen sentigante sian moŝtecon”. Unusola vorto kaj vi komplete komprenas, kiel Halda  kondutas al mi: kiel freŝbakita abiturientino de la skribmaŝinfabriko resalutas sian unuan, nur por degno indan admiranton.

– Ĉu vi permesas, fraŭlino, ke mi iom elprovu viajn kapablojn? – mi demandas iom singarde.

– Se vi kondutas dece – diras iom kokete la fraŭlino. Tio estas jam favora signo.

Mi komencas skribi. Tio estas, mi komencus. La klavoj ekfrapas kun diskreta plaŭdo, sed ili mokas min. Ili frapas sur la saman punkton de la papero. Mi kredas, ke mi skribis tutan linion, sed sur la papero estas ununura truo. Halda  ironie ridetas.

– Vi estas komencanto. Oni devas malfiksi mian...

Kompreneble mi ne liberigis la cilindron; ĝi estis senmova. Dekstre, flanke, kiel aliaj fraŭlinoj, ankaŭ Halda  havas ian rapidan mekanismon por liberiĝi. Nun mi scias.

Mi skribas denove, sed nun la literoj estas nevideblaj. Verŝajne mi ekpuŝis la rubandŝanĝilon, kiu venis en neŭtralan pozicion. La maŝino nun skribas sen rubando. Rapide mi metas la farbrubandon en la pozicion de ruĝo, ĉar mi volas festi per ruĝaj, printempaj vortoj:

– Halda  venis, Halda  kun la...

Sur la papero estas nenio. Mi komencas grumbli. Ni reprovu per la nigra rubando. Nigre ĝi skribas. Nun ni provu denove ruze kaj ruĝe. Halda  ne volas... La komencaj grandaj literoj saltas en la alton, kaj nur la suba parto de la literoj montras iom da ruĝa nuanco. Mi trorapidas, evidente. Mi komencu denove. Nun mi jam sentas, ke temas pri batalo. Mi eraris pri Halda . Halda  estas juna ĉevalo, Pegazo, kiun mi devas kutimigi al la selo. La ribelo, sabotado, obstino estas vanaj; mi montros al vi...! La ĉambro ne plu estas ĉambro. Io tute alia, sango kaj sablo, azeno. Kompreneble mi volis skribi “areno” sed tiu ĉi eta friponino eluzas ĉiun sian artifikon. Nu, mi instruos vin...

Mi rekomencas. Halda , mi diras, ne estu malica. Mi ne devas nepre uzi viajn servojn. Oni povas skribi ankaŭ sen vi. Se mia fontplumo ne estus forkurinta de mi, mi montrus, ke ankaŭ per ĝi oni povas skribi. Sed rigardu, ĉi tie estas malnova inkujo. Eble ĝi estas via avo. Ankaŭ ĝi estas uzebla. Oni bezonas nur plumon. Kion vi diras? Ke ankaŭ la anaso havas plumon kaj tamen ne povas skribi? Kion vi demandas? Ĉu mi estas certa, ke mi povas skribi? Halda  malice ridas, sed mi sentas, ke jam komenciĝis la interŝanĝo de pensoj. Mi aŭdas iom da cedemo en la rido. Mi skribas, pli ĝuste ni skribas. La Pegazo ne spitas la selon. Mi ŝajnigas ne rimarki la transformiĝon; mi skribas severe. Tre ruze, ne rigarde al la klapeto, subite mi ŝanĝas la farbrubandon. Halda  skribas eĉ ruĝajn literojn. Halda  komprenis, ke la vivo estas io alia ol la fieraj sonĝoj de la juneco. Grandioze, el mia vidpunkto. Nun ni povas komenci nian kunvivon. Ĉio estas en ordo.

Ni estas multaj en tiu ĉi eta ĉambro. Multaj vivantoj, multaj voloj, kiujn mi devas agnoski. Libroj, objektoj, mebloj. Ili vivas, ili povas esti kapricaj, ili povas ĝoji, melankolii, grumbli, ŝerci, artifiki, petoli. Ili havas karakteron. Kelkaj el ili estas rekte malbonvolaj. Entute ni vivas bone. Oni neniam estas sola. Mi estimas miajn objektofratojn kaj ili adaptiĝas al mi. Mi ne estas tiel ekstrema, kiel tiu primitiva jemena judo, pri kiu mi antaŭ nelonge legis. Oni transportis lin el sia dezerta lando al la nova patrujo per flugmaŝino. Baldaŭ li aĉetis radioaparaton en Tel-Aviv . Post unu tago li revenis kun la radio al la vendejo. La aparato estas malbona, ne uzebla.

– Ĉu ĝi ne parolas?

– Jes, sed malbone.

– Kial?

– Hieraŭ ĝi diris, ke estos sennuba vetero kaj poste falis hajleroj, grandaj kiel bulboj. Redonu la monon!

Sed mi scias, ke radioaparato estas kaprica estaĵo. Ĝi sentas, ke ĝi staras meze inter la tero kaj ĉielo. Ni bone vivas unu kun la alia. Kelkfoje mi atentigas ĝin pri bona konduto kaj plej ofte ĝi obeas.

Unu el niaj vestpendigiloj en la antaŭĉambro havas nomon. Mi ne malkaŝas, kio estas la nomo, eble nur tiom, ke ĝi havas la nomon de unu el niaj recenzistoj. Tiu pendigilo kun la nomo de la recenzisto estas vera kanibalo. Vi scias, kiel tia pendigilo aspektas. Tie, kie homo havas la kapon, la pendigilo havas iaspecan demandsignon el fero, kiu finiĝas en ŝraŭbo. La ŝraŭbo estas fiksita al lignoarko, sedĉe la subo de la ferdemandsigno estas lignoringo, kies celon nur mi komprenas. Tiu ĉi ringo aŭ tubeto ĉirkaŭas la rektan finon de la demandsigno. Kiam oni venas hejmen dum la vintro, oni klopodas rapide liberiĝi de sia palto. Oni prenas la pendigilon, per la maldekstra mano oni levas ĝin, samtempe metas sur ĝin la pezan palton per la dekstra mano, kaj kiam ĝi jam ekpendas sur la hoko, oni volas forpreni sian dekstran manon de la pendigilo. La mano estas streĉita kaj la pendigilo aŭtomate ekpinĉas la pendiganton ĉe tiu haŭtparto, kiu estas inter la dikfingro kaj montra fingro, tiel, ke oni subite rememoras la nomojn de multaj grandaj kaj malgrandaj profetoj. La tubeto aŭ ringo servas nur por torturi la viktimon.

* * *

Ĝenerale ili tamen ne estas malicaj, tiuj silentaj fratoj. Ili povas esti petolaj, sinkaŝemaj, kelkfoje spitemaj. Tapiŝoj volonte stumbligas, kaseroloj volonte bruligas, korkoj kaj butonoj de ĉemizo volonte kaj mistere malaperas, kiam ili estas en tia agordo, sed subite nature ili reaperas, kiam ilia kaprico finiĝas. Libroj fermiĝas per si mem kaj moke ridas, kiam oni konfuze rimarkas, ke io malagordas. Elektraj kuiriloj estas sen kurento, ĉar ili forglitigas la ŝaltilon, pri kiu oni kredas, ke ĝin oni jam kontaktigis.

Ili ĉiuj vivas, kaj dum ni komencas simili al senvivaj eroj de sennoma amaso, ili vivas, sentas kaj eĉ suferas. Mi memoras pri aŭto, per kiu mi devis veturi proksimume 30 kilometrojn al mia prelegloko. Tiu aŭto estis malsanega. Oni povis rigardi ĝin nur kun kompato. Ĝi havis astmon kaj ftizon. Ĝi devis halti post ĉiuj 500 metroj por tusi, tusegi. Ni alvenis al la prelegejo, kiam la lastaj fragmentoj de la publiko forlasis ĝin.

Ekzistas ankaŭ altaj virtoj en tiu mondo. Unu el niaj bonaj amikinoj rakontis la jenan historieton. Por pli bone kompreni la rakonton mi volas aldoni, ke ŝi estas juna kaj poeziema. Tiam ŝi estis multe pli juna kaj eble eĉ pli revema. Ŝi atendis gastojn kaj ŝi decidis baki ian delikataĵon, al kiu laŭ nia hungara kutimo oni bezonas aligi pistitan kaj sukeritan papavon. Ŝi metis la pistotan papavon en la pistujon kaj per la kupra pistilo komencis frakasi la papavon. Dume ŝi sentis sin inspirita kaj elpensis ritmojn kaj rimojn. La ritmo de la pistado inspiris ŝin. Sed jen ŝi subite konsciiĝis pri ia fremda tintado en la pistujo. Ŝi rigardis tien, kaj montriĝis, ke ŝia brakhorloĝeto malfiksiĝis, falis en la pistujon kaj jam estis preskaŭ perfekte pistita. Ĉiuj ŝraŭbetoj, risortoj estis frakasitaj. Sed, rakontis nia viglokula konatino, post la unua paniko, post kiu ŝi forskuis la perdosenton kun la facila agordo de la bohemoj, ŝi tamen nepre devis pretigi la bakaĵon. Kaj imagu, oni povis facile disigi la metalajn pecetojn de la papava maso.

Post tio la rakontantino eksilentis. Mi plene admiris ŝian rakontan talenton. Sed mia edzino admiris ĝin malpli senrezerve. Ke mia kritikemo malpli fidinde funkciis, tio povis dependi de la speciala ĉarmo de la rakontantino. Mia edzino demandis:

– Jes, jes. Sed la vitro de la horloĝo? Tion vi ne povis disigi de la papaveroj.

– La vitro de la horloĝo? Ĝi restis aa-bs olute tuta. Ĝi estis t.n. nerompebla vitro – respondis senhezite la sinjorino.

Ĉu ŝi eble volis fari reklamon al la nerompebla horloĝvitro? Ĉu estis vero aŭ adapto de la fiŝkaptistaj rakontoj al la teritorio de la mastrumado, mi ne scias.

* * *

Mi memoras ankaŭ pri murhorloĝo. Pri ĝi ni parolas kun speciala omaĝo. Iun someron ni luis ĉambron ie, proksime al Stokholmo. La nervoza sinjorino, kiu ludonis la ĉambron, ventrapide komunikis al mi la instrukciojn, kiujn ni devas atenti. I.a. ni ne streĉu la horbatigan risorton de la murhorloĝo, sed nur la tiktakilon. Cetere la horloĝo estas malnova, sed fidinda. Mi dankis kaj sammomente forgesis la plej grandan parton de la instrukcioj.

Post kelke da tagoj la horloĝo laciĝis; ĝiaj tiktakoj ricevis ian spiregan kunsonon. Mia edzino, kiu estas multe pli entreprenema ol mi, prenis seĝon, metis ĝin sub la horloĝon, prenis la streĉilon. Mi ne tre interesiĝis pri la afero; mi estis okupata pri ia verkado. Mi interesiĝis, kiam la horloĝo eksonoris. Eble oni ne povas doni ĝustan impreson pri tiu sono, nomante ĝin sonoro. Ĝi estis io raŭka, io mistera, io dolora, io fantoma, io nepriskribeble spinvibriga. Plej terure estis, ke ĝi ne estis io, sed ioj, eĉ iadoj, t.e. ioj ade-ade. La maljuna horloĝo, silentinta eble dum jardekoj, komencis vee aŭdigi siajn plendojn kaj tute ne emis fini sian ĝemadon. La mistera kaj nerekuracebla doloro de la maljuneco tremigis la aeron de la ĉambro. Ni ne tuj komencis kalkuli la batojn, sed nur ĉirkaŭ ĉe la 50-a bato. Poste ni kalkulis 326 pluajn batojn. Poste, subite, malbonaŭgure iĝis silento. Ankaŭ la suno malaperis samtempe de la ĉielo kaj la ĉambro iĝis malluma. Nin kaptis la timo kaj – tia oni estas – duonminuton post la ĉeso de la mistera, raŭka (priskribo kiel supre) voĉo de la horloĝo, ni alrigardis unu la alian kaj ekridegis. Sed longe ni ne ridis, ĉar la maljuna horloĝo reeksonoris kun la sama mistera raŭketo kaj korŝira doloro kaj veadis plu. Ni kredis, ke ni devos transloĝiĝi, sed post pluaj 65 fantomaj batoj ĝi eksilentis kaj mortis, t.e. mutiĝis.

* * *

Se ni klopodas kompreni ĉion, kio nin ĉirkaŭas, la objektoj, la naturo komprenos nin. Mi memoras pri iama vojaĝo al la plej norda sveda urbo, Kiruna . Estis januaro, posttagmezo, eble la tria horo, kio tamen signifis, ke la vintra vespero komplete ekokupis la nordon. Jam post la unua horo, ĉirkaŭ la tagmezo, regis mallumo. La vento akre blovis, kaj neatente, en la proksimo de la poŝtkontoro, en iu parko, mi elprenis mian papermonujon. La vento senhezite elŝiris de tie dek diversajn paperojn, legitimilojn kaj mian bileton. Ĝi venis tiel subite, ke nek mi nek mia akompananto povis fari ion, kaj la paperoj malaperis en la vespero. Ni staris tie stulte, senkomprene. Sed la vento ekridegis akre, turnis sin kaj unu post la alia retransportis al mi miajn paperojn, tute ne forgesante la bileton. Mi aŭdis ĝian kontentan ridon:

– Estis bona ŝerco. Alian fojon gardu vin pli bone!

La kalendaro apartenas al miaj federuloj. Nia kunlaboro estas modela. Laŭ miaj spertoj ĝi estas ege ema por ĉia kunlaboro. Ĉijare ni interdiskutis la mankon de varieco en la vivo. Mia edzino havis similan opinion, kaj mi proponis, ke ni ŝanĝu nian vivon per tiuj modestaj rimedoj, kiuj estas je nia (modesta) dispono. Sed kiel? ŝi demandis. La kalendaro miksis sin en la diskuton kaj asertis, ke ĝia sistemo estas pli bona. Ĝiaj 365 tagoj ĉiutage ŝanĝas posedanton.

– Mirinde – mi diris. – Bonega ideo! Mi ja volonte okupas min pri la psikologia efiko de la nomoj. Rozinjo, vi ŝanĝos ĉiutage vian nomon.

De tiam ŝi havas novan nomon laŭ la kalendara nomo, trovebla sub la dato en la svedaj almanakoj. Se temas pri “marcialaj” viraj nomoj, kiel ekz. Valdemaro, ŝia sinteno estas decida; kiam ŝi estas Izabela , ŝi estas fiera; kiel Maria , ŝi estas mola kaj modesta. Kelkfoje mi estas devigata aĉeti specialajn nomtagajn donacojn, kiam ŝia nomo estas ekz. Abrahamo aŭ Sigismundo, Botilda  aŭ Amanda . Komence ŝi volis protesti, sed mi atentigis ŝin, ke ŝi rajtas protesti nur la 10-an de novembro, kiam la sveda kalendaro indikas la tagon de Martin Luther . Kiam ŝi ne kontentiĝis per tiu averto, mi prezentis al ŝi la jenan fabelon, kiun mi elfosis el malnova sveda esperantogazeto:

La deveno de la virino.  Kiam Dio estis kreinta Adamon, li volis fari virinon por li. Li do dormigis Adamon kaj eltiris ripon el lia korpo. Li metis la ripon teren apud si kaj volis komenci sian laboron, kiam subite alkuris hundo, kiu rapide kaptis la ripon en la faŭkon kaj forkuris.

Dio kompreneble kuris post la beston, tiel rapide kiel liaj maljunaj piedoj tion ebligis; sed, ho, ve! la hundokuristo rapide forglitis tra arbetaro, kie Dio ankoraŭ povis kapti ĝin ĉe la vosto.

La hundo tiom forte tiris kaj tordis, ke fine ĝia vosto deŝiriĝis, kaj jen staris Dio kun ĝi en la manoj.

– Nu paciencon! – diris Dio – mi ankaŭ el ĉi tio bone faros virinon...

Kaj tiel li faris. Kaj tiel virino estas farita el hunda vosto.”

Bedaŭrinde la deveno de tiu ĉi perlo ne estas menciita, kaj mi povas nur ĉi tie danki la nekonatan aŭtoron por tiu ĉi argumento, kiu mutigas.

Entute ĉiu nova nomo donas impulson al nova konduto; oni sentas sin de tago al tago pli juna; la inventanto mem sentas, kvazaŭ li vivus en iu morale ne riproĉebla kaj malmultekosta poligamio. Ankaŭ mia edzino estas ĝenerale kontenta pri la aranĝo. Ankaŭ mian konduton favore influas la ĉiutaga nomŝanĝo. Nun mi volas patentigi mian ideon, kiun mi povas danki plejparte al la kalendar-amiko.

* * *

Mi ne forgesu tiun poŝkalendaron, kiu estis jam ŝajne tute maljuniĝinta, kiam la unuan fojon mi renkontis ĝin. Laŭtaske mi aranĝis la aĵojn de bona amiko, forlasinta tiun ĉi teron. Inter la aĵoj troviĝis tute nova, t.e. ne uzita estona poŝalmanako. Ĝia enhavo estis riĉa, sed verkita tute en la estona lingvo. Mi rigardis la libreton kun simpatio kaj kompato pro ĝia baldaŭa pereo, kaj rememoris la sunplenan tempon, kiun mi pasigis iam en la antikva, ĉarma, senpretenda kaj samtempe kultursoifa ĉefurbo de la estonoj. Mi trafoliumis la almanakon, kiu komenciĝis per estona, mallonga enkonduko, el kiu mi komprenis nenion, ĉar mia tuta frazprovizo en la estona lingvo estas unu frazo: “Mi amas vin.” Sed, ĉar la enkonduko havis ian alparolan linion, mi supozis, ke ĝi komenciĝis tiel: Kara Leganto! Mi bedaŭris, ke la libreto antikviĝis tempe kaj senutiliĝis lingve. La almanako malfruis. Ĝi estis aktuala antaŭ 11 jaroj. Intertempe ĝia posedanto mortis; la lando mem, en kies lingvo ĝi prezentis sin, foriĝis en la nebuloj de la historio. “Kion vi volas de mi, vi eta arĥaismo?” mi diris al la almanako. Malfruinta estona almanako en sveda urbo ĉe hungaro...

La almanaketo insiste ridetis al mi:

– Rigardu min, pli bone!

Estis efektive interese. Mi faris malkovron. La divido, la tagoj, la datoj de la festotagoj precize koincidis kun la nova jaro, kies alvenon ni atendis ĝuste tiam. Mi rigardis en la neĝan vintron kaj pensis pri la estonto, pri la ekscita enigmo malantaŭ la neĝkurteno. Mia malkovro estis, ke ĝenerale en ĉiu dekunua jaro ripetiĝas la tuta kalendaro.

– Mi tamen ne povas uzi vin – mi diris. – Mi ne komprenas precize, kion signifas ekz. kesknädal , kvankam ĝi verŝajne respondas al merkredo. Tiel fremdan kalendaron oni ne povas uzi sen risko de fatalaj eraroj.

– Mi volas vivi – diris la kalendaro. – Uzu vian cerbon!

Mi ne ŝatas tian alvokon, sed ĉiam obeas al ĝi. La jarnumeron sur la unua paĝo oni povus facile kaj arte ĝustigi... Jam preta... Hm, jes... Nia estona samideanino, loĝanta proksime al ni... ŝi povus uzi la kalendaron.

– Bone. Nun vi estas sur bona vojo. Sed doni simple ion, tio estas tro mallonga plezuro. Povas esti, ke ŝi ne konsideros la donacon grava. Mi volas, ke oni taksu min laŭ miaj kvalitoj – diris la almanaketo.

– Mi povas skribi akompanan leteron. Mi ŝatas korespondi. Laŭ mi la korespondado signifas: haltigi la tempon por la korespondantoj, kiel Josuo haltigis la sunon. Mi skribos eĉ estonan leteron. Mi povos alparoli ŝin per la alparolo de la libreto: Kara Leganto! Ankaŭ subskribi mi povos ĝin: Mina  signifas mi  estone. Sed kion inter la alparolo kaj fino? Ni ekzamenu mian estonan-svedan frazaron, kiu estas inter miaj libroj. Bedaŭrinde la kompilantoj absolute ne pensis pri tia okazo. Mi trovis frazojn pri fervojo, pri ekstra kovrilo en la kajuto, pri unupersona kajuto kun propra kajtielplu, pri la menuokarto, sed nenion taŭgan por la letero.

– Foliumu miajn paĝojn – insistis la almanaketo.

Efektive, sur iu pago mi trovis citaĵojn de diversaj eminentuloj, estonaj kaj alilandaj. Ĉu mi risku? Mi trovis nelongan kaj ne tro mallongan citaĵon kies fonto estis Schiller . Schiller  estis honesta verkisto kaj sufiĉe malnova. Sen danĝero de rekono oni povus kopii tiujn ĉi frazojn. La letero estis preta kun alparolo kaj kun la mistera subskribo: Mina . Mi sendis per poŝto la kalendaron kun la letero.

Du semajnojn poste ni estis invititaj al la sinjorino. Ni trinkis kafon, manĝis kukojn, konversaciis laŭeble plej interese; ni admiris la infanojn, la kristarbon, la donacojn, la novan robon de la sinjorino, kaj ĉiuforte ni provis aŭdi ion pri la estona almanako. Sed la sinjorino ne parolis pri ĝi. Fine mia edzino turnis sin al mi. Kiam estos pasko? Montru vian kalendaron.

– Mi ne havas ĉe mi – mi diris.

– Mi havas almanakojn – rapidis la sinjorino. – Mi havas eĉ unu speciale interesan. Iu anonimulo sendis al mi. Estona kalendaro! Imagu!

– Kiel interese – ni diris. – imagu! Estona kalendaro en tiuj ĉi tempoj en Svedlando. Ĉu vi povus imagi ion tian? Kiu sendis ĝin? Kiel bela libreto!

– Mi ne scias. Sed devas esti unu el la estonoj en la urbo.

– Kiel vi povas scii, ke li estas estono?

– Ĉar li skribis ankaŭ estonan leteron.

– Ĉu vere, leteron? Tiam vi scias, kiu li estas?

– Ne, maŝinskribita letero kun la subskribo: Mi  – estone.

– Sed tio estas vera detektivromano. Diru, kion li skribis?

(Mi estis vere scivola, kion mi skribis.)

La sinjorino prenis la leteron kaj diris ion enpense:

– Mi ne scias, kiu li estas, sed mi kredas, ke li estas malkontenta pri mi.

Sed tio estas absurdaĵo. Kiu povus esti malkontenta pri vi?

– Mi kredas, ke li opinias, ke mi ne edukas miajn infanojn sufiĉe en estona spirito. Sed kion mi povas fari? Mia edzo estas svedo, mi vivas ĉi tie, en Svedlando.

– Kion li skribis – ni insistis kun uragane kreskanta intereso.

– Li skribas proksimume: Mi scias, ke vi ne estas sendifekta. Poste li konsolas min, ke neniu estas perfekta. Sed oni devas streĉi siajn fortojn por evolui tiel kiel la moralaj leĝoj de la naturo postulas. Proksimume tiel li skribas. La afero ne estas senespera, kvankam mi tute ne estas perfekta...

– Ĉu vi ne havas tamen ian suspekton pri la leterskribanto?

– Nur, ke li estas estono. Eble li pravas – ŝi aldonis rezigneme.

– La sinjorino eliris por momento por kompletigi la tablon per fruktoj kaj ceteraj bongustaĵoj. Ni interflustris intertempe.

– Fine mi scias, kion mi skribis – mi flustris al mia edzino.

– Ĉu vi demaskos vin?

– Se mi nun farus tion, ŝi volus min murdi. Eĉ unu vorton ne!

La fruktoj alvenis. Ni manĝis ankaŭ ĉokoladon precize tiel, kiel senkulpuloj kutimas fari dum la festotagaj invitoj. Ni iom daŭrigis la konversacion kaj mi kuraĝis reveni al la temo de la letero kaj ni ambaŭ certigis ŝin, ke ŝi estas certe malpli difekta ol la mistera leterskribinto asertis. Mi mem promesis al ŝi antaŭ ol ni adiaŭis, uzi miajn konatajn detektivajn kapablojn por baldaŭ starigi la kulpulon en la lumringon de mia netrompebla cerba reflektoro. Poste ni forlasis la domon. La sekvan tagon mi skribis leteron al la sinjorino:

“Longe mi cerbumis hieraŭ vespere, kiu povis skribi tiun misteran leteron al vi. Fine mi komencis promeni en la ĉambro kaj subite en la spegulo mi ekvidis la kulpulon. Li konfesas nun, ke li estas Mina  kaj demandas vin, ĉu vi povas pardoni lin pro la ŝerco, kiu tamen havas gravan konkludon, t.e. ke oni povas kuraĝe uzi kiam ajn kaj kian ajn citaĵon eĉ en fremda lingvo. Ĝi ĉiam trafos. Neniam tia citaĵo estas netaŭga. Schiller  ne vivis vane!

Amike via, Mina .”

* * *

La horloĝo riproĉe tiktakas al mi. Mi devas fini la babiladon por hodiaŭ.

JA-A-A!

Escepte la militajn tempojn, svedoj, danoj, norvegoj ĉiam sen malfacilaĵoj povis trafiki en la tri landoj. Skandinavoj “laŭ aspekto” libere transpasis la limojn. Sed eksterlandanoj devis kaj devas havi pasporton kaj vizon.

En 1938 kiel ĉiujare la partoprenantoj de la internaciaj kursoj en Helsingör  decidis viziti la proksiman belan svedan urbon Helsingborg , sur la alia bordo de la sveda-dana markolo. Inter la centoj de la kursanoj estis nur unu persono, hungara artopentristo, kiu ne havis sian pasporton en la mano, ĉar ĝi estis ĉe iu magistrato, kaj sekve lia partopreno en la ekskurso estis en danĝero. Li estis vere malgaja. Li aŭdis multe pri la plej granda skandinava lando, pri la beleco de la apudborda urbo. La tuta lando havis tiutempe kaj plenrajte la famon de iaspeca paradizo en la eŭropa infero, kaj li volis almenaŭ momente vidi parteton de tiu ĉi mirakla edeno. Li sentis sin kiel infano, kiun oni senigis de sia plej sopirata amuzo.

Bonkoraj svedaj samideanoj kaj eble eĉ pli bonkoraj svedaj samideaninoj rigardis lin kompate, kaj post intertrakto ili konkludis, ke la senpasporta samideano povus partopreni en la ekskurso, se li miksus sin en la svedan grupon. La sveda grupo transpaŝas la limon sen formalaĵoj. La sola danĝero estis, ke li havis iom eksterlandan aspekton, kvankam ne akcentite sudeŭropan. Ĉiukaze li havis siajn skrupulojn. Li ne tre ŝatis policon kaj imagis kiel du abie rektaj svedaj policistoj forportas lin katenita al iu sveda karcero. Li timis. Sed liaj du bonaj gardanĝeloj – unu el ili estis sinjorino, la alia fraŭlino – persvadis lin. Por firmigi lian memcertecon dum longaj horoj ili ekzercis kun li la svedan lingvon, kies vastan materialon ĉiokaze ili reduktis je unu sola vorto. Ilia teorio estis, ke estis sola demando, kiun oni eble faros al li:

– Är ni svensk?  (Ĉu vi estas svedo?)

Je tio li respondu trankvile kun la ĝusta sveda melodiakcento:

– Ja-a-a!

Tiu melodio ne estis tute facila: la tono devas unue konvinke profundiĝi, poste altiĝi kaj fine malaperi per ia abrupta, singulta fino.

La samideano lernis diligente. Post kelkaj horoj oni povis konstati, ke li faris konsiderindan progreson en la sveda lingvo, kiu daŭre reprezentiĝis al li per unusola vorto.

Ĉe la alveno al la sveda bordo la du energiaj svedinoj flankumis la nervozan hungaron meze de la sveda grupo. Eble lia eksteraĵo perfidis ion. Eble la limpolicisto instinkte eksentis ian necertecon en lia sinteno. Ĉiukaze li demandis la hungaron:

Är ni svensk?

– Ja-a-a-a!  – respondis la samideano laŭ la imageble plej sveda akcento.

La afero estis en ordo.

Estis ĉiele bela tago, agrabla humoro, bela urbo, afablaj gastigantoj. Vespere la granda grupo returnis sin al la dana urbo. Nun la hungara samideano – plena de agrablaj memoroj – kuraĝe iris inter siaj du gardanĝeloj kaj la trio eĉ preterlasis la plej elementan regulon de la singardemo dum tiaspecaj okazoj: ĝi ne iris meze de la sveda grupo, sed ĉe ties fino.

Tie staris alia limgardisto. Plena de suspektoj.

La limgardisto haltigis lin kaj faris demandon al la suspektinda pasaĝero antaŭ la ŝipponteto:

Är ni engelsman?  (Ĉu vi estas anglo?)

– Ja-a-a-a!  – respondis kun plena konvinkiĝo la hungaro kaj fiere daŭrigis sian vojon.

– Kaptu tiun viron tie antaŭe – kriis la limgardisto. – Li estas eksterlandano sen pasporto!

La gardanĝeloj devis rapide ekfunkcii. Ili prenis ĉe-brake la malfeliĉan jesanton kaj kurante ŝovis lin mezen de la svarmanta grupo, kie li ne plu estis retrovebla. Ili atingis feliĉe la ŝipon kaj nia ĵusa heroo kun raketfluga rapideco malaperis en la interno de la ŝipo kaj nur tiam li elŝovis sian nazon, kiam la resopirata dana bordo estis jam en kelkmetra distanco.

Laŭ mia scio li neniam daŭrigis siajn studojn en la sveda lingvo.

LUMDIBOĈO KAJ LUMOFASTO

Por sudeŭropano la plej speciala sensacio estas la helaj, blankaj noktoj de la nordo. Mi memoras pri nia unua loĝejo en miniatura urbeto ĉe la bordo de la maro, kie ni loĝis en bela vilao de nejuna laboristo. Ĉio estis nova por ni, la maro, la golfo, la riĉeco kaj trankvilo de la urbeto, la fakto, ke laboristo povas loĝi en moderna, praktike kaj lerte provizita vilao, havi kvar ĉambrojn en la partero kaj du en la supra etaĝo, kie ni loĝis; la senemfaza amikeco de la homoj, sub kies afabla bonvolo oni sentis ian sinizolemon, tamen kun klara kolektiva volo, sento kaj absoluta disciplino. Ĉio, kion ni vidis, estis diferenca de tio, al kio ni kutimiĝis: la alloga silentemo de la arbaroj kaj homoj, kiuj lastaj esprimis sian diraĵon en malrapide eligitaj, longpaŭzaj frazoj. Jam pasis multaj jaroj post tiu ĉi unua renkonto al la lando kaj ĝiaj filoj; la vibro de internaciaj inferaĵoj eble ne lasis tute seninfekta la kristalklaran nordan atmosferon, sed ĝis plue, kun kalkulo de ĉiuj plusoj kaj ankaŭ kun la minusoj, oni konservas sian malnovan pozitive laŭdan kaj eĉ admiran opinion pri tiu ĉi lando, kiu ne senpene konservis la pacon dum unu jarcento kaj duono kaj la rezultojn de saĝe konstruita socia evoluo. Dramaj okazaĵoj povas krei tute novajn aspektojn, sed ni esperu, ke la tuta mondo kaj sekve ankaŭ Svedlando evitos la timatan uraganon.

Tiam – ĉirkaŭ 1930 – Skandinavio estis vera paradizo, tute neverŝajna al migranto, kiu alvenis el la malriĉo kaj maltrankvilo de suda Mez-eŭropo. Miro, admiro, plezuroj, ĝuo kaj kelkfoje ankaŭ aliaj surprizoj, precipe gastronomiaj, sensaciigis niajn tagojn. Ni ekloĝis aŭtune en la ĵusmenciita vilao. Mi kontraŭstaras la tenton kaj ne rakontos pri ĉio, kion ni spertis, sed nur pri tiuj detaloj, kiuj havas kunligon al la titolo de tiu ĉi rakonto. Niaj ĉambroj estis belaj kaj meblitaj kun puritane simpla, rektlinia, sed laŭcela kaj plaĉa solideco. Ni laŭdis la nordan distingemon, sed en unu detalo ni trovis nekompreneblan kontraŭdiron. En unu el la ĉambroj, kiun ni uzis kiel dormoĉambron, la rulkurtenoj estis nigraj. Kiam oni kovris la fenestron per ĝi, la ĉambro aspektis tute blinda. Tio ne estis bela. En kelkaj rilatoj la svedoj havas strangan guston; ni formulis nian prijuĝon kaj ŝanĝis la nigran rulkurtenon kun la blanka de la kuirejo, kies fenestro direktiĝis al la okcidento. Ni ĝuis la kristalan vintran atmosferon de la norda sveda urbeto ĉirkaŭ la mezo de la Botnia-golfo, kaj bone komprenis, kial la svedoj, kiuj dank’ al siaj senfinaj arbaroj ne havas hejtzorgojn, tiel unuanime atendas la neĝon kaj la veran vintron. Sed nun nenion pri tiu ĉi temo. Ni atingis la komencon de la nova jaro, ni atingis la mezon de marto, kaj ni rimarkis, ke nia dormo pli kaj pli mallongiĝas. La suno aperis nekutime frue kaj pli kaj pli fervore frue kaj ĝi facile venkis la blankan kurtenon kaj ankaŭ nian dormon. En majo la nokto jam preskaŭ tute malaperis kaj en junio-julio restis el ĝi nur du-tri mallumaj horoj, similaj al la sudeŭropa komenco de la vesperkrepusko, kiam ankoraŭ steloj ne estas videblaj. Tio ne estas nokto, sed ia facila nebulvualo sur la bela vizaĝo de la naturo. Sed tiun ĉi evoluon ni ne atendis kun kunmetitaj manoj, sed jam antaŭ aprilo ni reŝanĝis la blankan rulkurtenon al la nigra el la kuirejo por certigi al ni nian propran nokton. Ĉiukaze ĝi mallongiĝis de si mem: Oni promenis longe en la sentempa vespero kaj kolektis konvalojn; kiam oni kredis, ke jam estas la naŭa, estis jam la 11-a.

La sennoktaj, someraj tagoj – dum la lastaj jaroj ili eĉ ne estis varmaj, kiel pli frue – en normalaj jaroj donas multe da sunlumo al la sunsoifantoj. Sed post la lumdiboĉo sekvas la lumfasto; estas almenaŭ tri monatoj vintre, kiam la suno neniam venas eĉ proksimen al la zenitpunkto de la ĉielo, kaj inter la tagiĝo kaj vesperiĝo ne pasas tro multaj horoj. Eĉ en la pli sudaj partoj de la longa lando – rigardu la geografian karton – jam ĉirkaŭ la kvara horo vesperiĝas, kaj ju pli norden oni veturas, des malpli longa estas la tago. Tute norde, ĉe la plej norda urbo, Kiruna , super la polusa cirklo, en la fino de la jaro jam iom post la tagmezo mortas la suno; ĝia sango ruĝigas la blankajn neĝkampojn kaj dezertajn montojn. En la subita noktiĝo oni sentas tie dudimensian finon, finon de la tempo kaj finon de la geografia mondo.

La geografiaj faktoroj signifas multe en la vivo. Antaŭ ne tre longe la svedoj ankoraŭ ĉe nura kandellumo atendis la novan, mallongan vintran tagon, kaj la finon de la malluma periodo, kaj vane la lando de la vikingoj estas nun unu el la plej elektrizitaj landoj: la frue alvenanta nokto premas la homan animon kaj vekas en ĝi la sopiron al la lumo, kiu komencas kreski en etaj proporcioj nur en la fino de la jaro. La lando estas moderna, industria, sed ĝin karakterizas la kontrasto: tradiciemo en ĉiuj sociaj klasoj. Tiu tradiciemo grandparte trovas sian originon en la neŝanĝebla forto kaj nevenkebla ekstremeco de la natura potenco. Ĉirkaŭ la lumplenaj domoj kaj dometoj estas la stelriĉa, sed longa, nigra nokto, en kies vasto eĉ la elektraj lumgloboj de la stratoj sentas sin orfaj, frostantaj, elmetitaj al la krudaj, nebrideblaj naturaj fort-impulsoj. Sudlandano ne povas tiel sopiri la lumon kaj printempon kiel nordano.

Tiun ĉi lumsopiron esprimas la t.n. Luĉia -festo, kiu estas tute ĝenerala, kaj en grandaj trajtoj egale solenata en ĉiuj familioj, en ĉiuj organizoj, korporacioj.

Luĉia  estas norda fratino de Sankta Luĉia  en la plej suda parto de Eŭropo, sed ŝi havas ian foran parencecon al iu pagana pastrino, kiu poste vulgariĝis je megero (= sorĉistinaĉo) kun aŭguraj kapabloj. (En Hungarlando Luĉia  ne estas sanktulino kaj ne simbolo de lumo, sed tia sorĉistino, kiu precize noktomeze inter la 12-a kaj 13-a de decembro antaŭdiras la sorton de la demandanto, se li aŭ ŝi severe tenas sin al tre severa rito, kiu estas tiel komplika, ke oni ne povas ne erari pri ĝi.) La rito de la Luĉia -festo ankaŭ ĉi tie estas supozeble antaŭkristaneca, sed kunigita kun nuanceto de sanktula kulto. Luĉia  estas la simbolo de la revenanta lumo. Ŝi, la sanktulino, alportas la lumon. La enkorpigantoj de la simbolo estas junaj virinoj, infanoj aŭ plenkreskulinoj en la familio, en societoj, en urboj, ĉe entreprenoj, kiuj havas sian propran lumportantinon, La festo okazas dum la nokto de la 12/13-a de decembro, aŭ ĉe organizoj, laborejoj dum la tago.

En la kadroj de la familio la tradicia aspekto de la Luĉia -festo estas, ke dum tiu nokto en la plej fruaj horoj, kiam la nigro de la nokto ankoraŭ ne regas kun absoluta forto, la Luĉia  de la domo vestas sin en longan, blankan robon, en iaspecan interaĵon: ĝi jam ne estas noktĉemizo, sed ankoraŭ ne estas robo. Belan, sveltan figuron ĝi similigas al anĝelo. Sur la plej ofte orbukla, blonda kapo trovas lokon metala krono, kies metalan skeleton kaŝas abiobranĉetoj, ornamitaj per brilaj steloj, kaj tri-kvar kandeloj. Nuntempe oni sekurigas la portantinon de la krono kun la brulantaj kandeloj aŭ tiel, ke ankaŭ ĉe la meza parto de la krono estas metala ŝirmilo por la kapo, aŭ ke la kandeloj havas elektran lumon. Luĉia  alvenas nokte, tre solene. Ŝi kantas la italan popolkanton Sankta Luĉia  kaj ceterajn kantojn kaj servas kafon al la familianoj.

Kafon, jes. La kafo estas la nacia trinkaĵo de la svedoj. Maljunaj svedinoj certe konsiderus natura, se en la Patro-Nia  oni preĝus: “Donu al ni nian ĉiutagan kafon!” La kafo – pura kafo kun aŭ sen sukero, kun aŭ sen kremo, sed neniam kun lakto – estas la ĉefa gastronomia plezuro ĉe kutimaj invitoj, kaj por meza svedo 6-8 tasoj da forta kafo, kiel kutima taga porcio, apartenas al la vivo. Se okazas io eksterordinara, geedziĝo, aŭ enterigo, la porcio pliobliĝas. Estas tute nature, ke ankaŭ Luĉia  servas meze de la nokto kafon, bonodore vaporantan sur bele ornamita plado, inter freŝbakitaj kukoj. Inter la kukoj estas unu speco, kiu indikas la parencecon de la sveda Luĉia  al la maljuna sorĉistinaĉo en Hungarujo, t.e. la t.n. Lunja-kato, iom katforma kuko kun sekvinberaj okuloj. Kiel sciate la kato nepre apartenas al la akcesoraĵoj de ĉiuj normale provizitaj sorĉistinoj kaj en iu maniero ĝi verŝajne iĝis same emblemo de nordaj feinoj kaj sudaj sorĉistinoj.

* * *

Mia amiko, kiun ni nomu pro simpleco Aleksandro – mi ne kuraĝas uzi lian veran nomon pro baldaŭ kompreneblaj kaŭzoj –, atingis tiun ĉi nordan landon unu jaron pli frue ol mi kaj havis precize tiom da scio pri la svedaj kutimoj kiel la aliaj sudeŭropanoj. Mi mem havis pli da scio pri tiu ĉi temo en la tempo de mia alveno, ĉar ĝuste Aleksandro avertis min kontraŭ diversaj eventualaĵoj. Li venis al la lando dum iu pluva septembra tago, kaj dum la svedoj sopiris al la vintra neĝo, li redeziris la someran varmon.

Venis oktobro kun la unua neĝo . Tiutempe li forlasis sian pli sudan agadejon kaj komencis fari prelegojn kaj ĉefe kursojn en la pli norda parto de la lando. Komence de decembro li estis en Vermlando. Vermlando estas gubernio kun nord-klimata karaktero, kun densaj, profundaj, altrokaj arbaroj, idiliaj lagoj, kiujn vintre neĝo kaj glacio kovras, kaj kun pitoreskaj, ruĝaj domoj, kiuj vigligas kaj intimigas la silentan, blankan-verdan regionon. La homoj de Vermlando distingas sin per malpli da rezervemo ol la plej multaj svedaj homtipoj, ili estas ŝercemaj, ilia fantazio flugas ofte preskaŭ same vigle kiel tiu de la sudlandanoj. Spite la moderniĝon de la industrio la tradicioj vigle vivas en tiu ĉi landparto, proksimume same, kiel en la plej proksima norda, najbara provinco, Dalekarlio.

Aleksandro havis malfacilan tagon la 12-an de decembro. Li havis du prelegojn en lernejoj, donis intervjuon al la loka gazeto pri si mem kaj pri la temo de baldaŭa publika programo. Poste li iom preparis la prelegon, skribis leteron, provis sin komprenigi kun la domanoj, sed la patro, metallaboristo, ne estis hejme; li laboris posttagmeze kaj nokte. Li estis la sola el la familio, kiu relative bone parolis Esperanton. La familio cetere ne estis malgranda; la geedzoj havis tri infanojn. La edzino estis natura, bonhumora sinjorino, kiu reduktis la materialon de la homa lingvo al dekduo da gestoj, kiujn Aleksandro provis diveni kun ne tre granda sukceso. El la infanoj du estis malgrandaj, unu el ili eĉ tre malgranda ankoraŭ ne kvarjara knabino, kiu tamen mirinde bone parolis la svedan lingvon. La knabo estis jam multe pli aĝa, sed ankaŭ kun li oni ne povis paroli. La tria infano estis ĉarma kaj kompleksoplena fraŭlino. La kompleksoj parte dependis de la aĝo de la junulino, kiu jam ne plu estis infano, sed iom ankoraŭ mankis al ŝi ĝis la plena aĝo, parte estis atribueblaj al la fakto, ke eksterlandanoj tiutempe estis maloftaj birdoj en la lando kaj sekve ege respektataj; fine ilin motivis la fakto, ke ŝi estis nur komencanto en Esperanto kaj sekve ĉiu aparta frazo, dirita en Esperanto, ekflorigis hontrozojn sur la delikata haŭto de ŝia vizaĝo. Aleksandro estis tute nova gasto kaj la interrilatoj estis reduktitaj al substrekita mimiko, gestoj kaj rideto, kiujn nur escepte interrompis dirita frazo:

– Bonvolu trinkas kafo – ĉar svedoj principe estas murdantoj de la akuzativo, kaj komencantoj ne komplikas sian diraĵon per la infinitivo.

Vespere, Aleksandro, kiu jam delonge ne estis libera, iris al kino, rigardis senkomprene svedan filmon; li iĝis dormema. Elirinte li refreŝiĝis kaj ĝuis la sekan, steloriĉan, malvarman nokton, kiun misterigis la transkuraj, rapidaj, nervozaj vibroj de arĝentkolora norda lumo. Post la naŭa kaj duono li retiris sin en sian ĉambron.

Li ricevis kiel gastĉambron, la grandan ĉambron de la familio. Tie estis la ĉie trovebla telefono, la librobretaro kun lede bindita kompleta enciklopedio kaj aliaj libroj, centra hejtado kaj aliaj luksoj, kiuj en tiu tempo estis simple ne kompareblaj al la laboristaj loĝejoj de la sudaj landoj, kaj ankaŭ nun ili estas eksterkonkursaj en komparo kun preskaŭ ĉiuj landoj. Li iom pripensis la diferencon inter tiu mondo, kiun li ĵus forlasis, kaj tiu ĉi; iomete li aŭskultis la radion, iom li provis skribi, sed li estis dormema kaj tuj post la deka horo li komencis sian heroan kaj nekonscian batalon kontraŭ la sveda lito. Aleksandro estis alta, iom korpulentema, nervoza juna viro. Hejme li kovris sin per plumkovraĵo, kiu obee sekvis la formon de la korpo, kaj la kapo ripozis sur pluraj dikaj plumkusenoj. Ĉi tie la lito estis mallarĝa, la kuseno estis diminutive eta kaj nur unu sola. Anstataŭ la plumkovraĵo oni uzis plurajn lankovrilojn, kies randon oni metis sub la matracon, tiel, ke la aranĝo similis al sako, kies plej interna parto estis la suba kaj supra littukoj. Trankvilsanga svedo eniras vespere en tian sakon kaj matene li forlasas la sakon en la sama stato. Male: impulsa sudlandano rotacias en la lito dum la tuta nokto kaj sekve la linaĵoj kaj lanaĵoj parte kuntordiĝas laŭ tute komplika maniero (se entute oni povas nomi tian kaosecon “maniero”), parte ili malaperas en la diversaj anguloj de la ĉambro. Mem la dormanto informiĝas nur nerekte pri la stato de la aferoj. Aleksandro ekzemple sonĝis, ke oni forŝtelis liajn vestojn kaj metis lin sur la plej nordan punkton de la Norda Poluso. Intertempe li vekiĝis kaj provis fari ian improvizan ordon – sensukcese – kaj denove ekdormis kaj daŭrigis sian batalon kun la norda vento kaj arkta frosto, kontraŭ kiuj li vane knedis kaj tordadis la restantajn litkovraĵojn. La kuseno jam delonge malaperis sub la lito.

Iom post la 3-a horo matene, pli ĝuste, meze de la nokto, Vera , la menciita juna fraŭlino, transformis sin kun helpo de la du infanoj, kiuj volontege oferis la reston de la nokto; ŝi transformis sin je Luĉia . Ŝi surprenis la longan silkan Luĉia -robon, sur sian talion ŝi metis arĝente brilan zonon. La Luĉia -krono eĉ pliĉarmigis la delikatan vizaĝon, la ĵus muelita kafo ekbolis, la kukoj estis freŝaj kaj odoris alloge. Ŝi metis ĉion kun la tasetoj sur pladon, metis sur ĝin la kafujon, kaj la juna generacio okupis sin pri la malfermado de la pordoj. Mi ne forgesu mencii la tri kandelojn, kiuj anoncis per sia lumo la alvenon de la printempa lumo kun harmonio al la printempa aperaĵo de la juna knabino.

Aleksandro samtempe daŭrigis sian senesperan sonĝon kaj atingis tiun staton, ke li estis frostmortonta ĉe la poluso. Ankaŭ li havis longan dormĉemizon, kvankam malpli poezian ol la junulino, sed ankaŭ ĝi ne multe helpis la trodorlotitan korpon de la junulo. En tiu stato li estis, kiam la geknaboj larĝe malfermis la du alojn de la malhela ĉambro kaj la etere delikata Luĉia  kun sia brulanta kapornamo kaj kun sia bonodora kafo enpaŝis kaj la graciaj, maldikaj lipoj arĝentsoprane ekkantis la – Luĉia kanton – esperantlingve al la honoro de la gasto, kvankam kun iom da misprononco de norda komencantino:

Sur la mar’ brillas stel’ de ardjento,

dolĉe favoras ondoj kaj vento,

dansas la barko kiel folio.

Sankta Lusio, sankta Lusio!

Aleksandro vekiĝis el sia inkubo kaj en la fono de la ĉambro li vidis malfacile, solene proksimiĝintan anĝelon. Lin regis ankoraŭ la spirita obtuzo de la sonĝo kaj mi denove volas substreki, ke li havis nenian scion pri la Luĉia -kulturo. Kion li povis pensi? Lia koro ekpulsis kun subita forto. Lia cerbo provis eklabori kaj fari konkludon. Sed pri kio li povis konkludi?

– Mi mortis – li pensis – kaj jen la anĝelo en blanka robo, kun kandela lumo sur la kapo, kun ĉiela kanto sur la lipoj.

La kafon li ne rimarkis, sed li pensis pri siaj antaŭaj duboj koncerne la ekziston de la anĝeloj. Li estis liberpensulo. Kiom li pagos nun por tio?

Kiam li atingis tiun ĉi penson, kaj tion li faris dum kelkaj sekundoj, li komencis akre protesti kontraŭ la tro frua morto. Malgraŭ la tre agrabla aspekto de la anĝelo, li ne sentis sin ankoraŭ matura enpaŝi la ĉielan juĝejon. Sed kion oni povus fari? La anĝelo jam estis preskaŭ ĉe lia lito, kie li kuŝis reviviĝinte post sia funebrinda morto kaj ŝi kantis:

– Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

Aleksandro ekŝvitis; lia angoro ricevis gigantajn mezurojn kaj ĝi ekstimulis lin krii, kriegi. Ĝi ekpikis liajn membrojn, kiuj subite reaktiviĝis, kaj Aleksandro saltis el la lito kaj komencis kriegi:

– Helpon, helpon!

La trankvile bela, tradicia bildo de la Luĉia -nokto subite transformiĝis al kompleta surrealismo, kies enigmon neniu povis solvi pro momenta tempomanko. La granda figuro de Aleksandro moviĝis kun tia rapideco, ke liaj kapo kaj membroj kvazaŭ pliobliĝis. Luĉia  perdis sian tason kaj povis kapti nur la kafujon, kies brunnigra enhavo lasis larĝan, longan makulon sur la neĝkolora Luĉia -robo. La kanto subite ĉesis kaj la infanoj komencis laŭte ploregi. Nur la kandeloj restis seriozaj kaj rigidaj. Ili ne falis en panikon kaj daŭre brulis sur la kapo de la fraŭlino, feliĉe! La tuta domo mobiliziĝis kaj la patro forblovis la lumon de la kandeloj. Neniu komprenis ion, kaj daŭris tre longe la komprena kaoso, pri kiu eĉ Zamenhof mem ne estus povinta helpi.

La 14-an de decembro Aleksandro perletere informis min pri la strangaj kutimoj de la Luĉia -nokto kaj avertis min: se iam mi venos al tiu ĉi lando, preparu min dum la tuta jaro al la teruraĵoj de la Luĉia -nokto.

Jen mi transdonas mian utilan scion al la afabla leganto.

KONCIZA KORESPONDA KURSO PRI LA AMO

Oni ŝajne ne multe saĝiĝas pro la saĝaj spertoj, kiujn oni amasigas en si de jaro al jaro. Pri ni mem ni ne kalumniu, sed pri la cetera mondo oni povas diri trankvile, ke ĝin ne prudentigas la spertoj malgraŭ tiu altvalora kontribuo, kiun ekz. subskribinto tiel fervore kaj malavare distribuas al la samgeneracianoj buŝe kaj skribe. Ĝin forportas la facila vento sen la plej eta signo, ke ie iu kaj iel volus kapti ĝin kaj utiligi por la rekonstruo de la mondo.

Verdire mi mem iom tediĝis de unu flanko aŭskulti la afablajn profetaĵojn pri la atendeblaj plezuroj de la perfektiĝanta atombomba epoko, de alia flanko mem profeti pri la milito de ĉiuj energiaj pacproklamantoj; tial mi decidis ne sidi en jama funebro sur miaj propraj ruinoj – estontaj, kiuj tamen-tamen estas ankoraŭ nur eventualaj. Ebriulojn ofte savas la providenco kaj eble ankaŭ ni sukcesos savi nian haŭton, precipe, se ni ne montras troan interesiĝon kaj genutremigan angoron pri la danĝero. Ni manĝu trankvile, se ni havas ion por manĝi, ni fosu niajn sulkojn, ni estu optimistoj kaj ni esperu profesie, ĉar tio helpas al la digestado kaj ĝenerale al la sanstato kaj apenaŭ malutilas al iu.

Tio estas la tezo de la modernaj stoikuloj, kies aro iom post iom entenos preskaŭ la tutan homaron. La devizo de la skolo estas tre profundsenca:

La plej alta filozofio estas rezigno pri ĉia filozofado.

* * *

Parolu do pri io alia! Nu, kial ne? Kial ne pri rozkolora korespondado sub la radioj de la verda stelo, kaj pri spertoj, kiujn oni eĉ nun povas valorigi? Mi prelegos al vi pri mia unua esperanta korespondado.

* * *

Kiel kaj kial mi lernis Esperanton, pri tio mi ne rakontos nun. Sufiĉas diri, ke tiu komenco jam estas sufiĉe malproksima de mi en la tempo, kvankam oni sentas, kvazaŭ inter tiu feliĉa komenco kaj la nuno pasis nur kelkaj – sendube interesaj – tagoj. Mi estis normala esperantisto kun normala kvanto da entuziasmo kaj interesiĝo, kaj inter la ceteraj vaste radiantaj steloj, celoj kaj benoj de la lingvo, mi rapide trovis ĝian plej individuan plezurrimedon, t.e. la eblon korespondi kun alilandanoj. Kaj alilandaninoj. Mi volas aldoni, ke mi lernis Esperanton relative rapide, kaj tuj post la fino de la komencaj studoj mi ekdediĉis grandan atenton al la anoncoj, troveblaj en “Heroldo” kaj aliloke, por akiri tie – laŭeble virinseksan – korespondanton. Mi trovis baldaŭ adreson el la granda Brita Imperio: estis tia fidiga anonco. Supozeble pro la ĝojo de la trovaĵo mi forgesis funde esplori la tekston de la anonco, laŭ kiu la juna britino deziris korespondi kun samideanino. La neatento de la sufikso -in-  estis parte atribuebla al miaj primitivaj scioj en la lingvo, parte ĝi estis tiaspeca dezir-eraro, pri kiuj la psikologio povas doni al vi pli detalajn informojn. Certe tie vi trovos apartan ĉapitron pri la forgesitaj, sed profunde dezirataj in-formoj.

Mi devas supozi, ke mia unua letero en la universala lingvo enhavis iom da juneca freŝo, ĉar la afabla britino relative baldaŭ respondis kaj klarigis al mi, ke ŝia intenco estis korespondi kun eksterlandaj sinjorinoj, al kiu kategorio mi apenaŭ estas registrebla, sed se mi tiel insistas por la korespondado, okazu do la neevitebla: ŝi volonte apogos min sur la malglata vojo de la komencantoj. Mi esperas, ke la ĉielo benos ŝin pro tiu ĉi bonfaro. Cetere ŝi estis sperta esperantistino, ŝi estis juna, kvankam edzino, kaj ŝi apartenis al tiuj maloftaj fenomenoj, kies vivkunulo estis same fervora esperantisto kiel ŝi. Eble eĉ pli... ĉar la edzo havis ian altan funkcion en la loka klubo; pri simila ofico ŝi ne povis fieri.

Mi skribis miajn leterojn kun speciala zorgo, kaj en la unua periodo de nia korespondado oni ne povis rimarki ion eksterordinaran. Mi scias, ke mi skribis pri ĉio ebla inter la tero kaj ĉielo, kaj la sinjorino montris konstantan bonvolon al mi. Je mia peto mi ricevis ankaŭ portreton de ŝi, kaj ankaŭ la agrabla eksteraĵo de mia korespondantino kvadratigis mian korespondan fervoron. Kun eminenta diplomata instinkto la sinjorino ne sendis portreton komunan kun la edzo. Pri li mi havis iomete malpli da interesiĝo, kvankam entute mi ne povas diri, ke miaj leteroj laŭ mia opinio transpaŝis la limon de la plej konvena korespondado; laŭ mia opinio mi estimis komplete la staton de la sinjorino, sed tamen estis bone, ke mi korespondis kun ŝi kaj ne kun li. Vi komprenas, ĉu ne? Kompreneble ankaŭ mia portreto atingis tiun punkton de la vasta imperio, kie mia korespondantino loĝis. (Kiel en tiaj okazoj, ankaŭ tiam mi elektis la plej bonaspektan foton pri mi, sed malgraŭ tio la malgrasa laŭdo de la sinjorino: “Laŭ bildo oni povas diveni, ke vi estas bonulo” – ne tre kontentigis min. Kiam oni estas en tia aĝo, oni atendas pli romantikajn kritikojn pri si. Se ŝi estus skribinta: “Estas klare videble ke vi estas fripono” aŭ “Via malhela hararo kaj entute via aspekto preskaŭ timigis min” – certe mi estus havinta pli kontentan humoron. Sed oni povis fari nenion, oni devis daŭrigi la korespondadon, kiel iu, el kies foto oni povas diveni, ke li estas bonulo.)

Nu, jes, ni do daŭrigis mian unuan esperantlingvan korespondadon dum monatoj. Sed antaŭ ol ni estus povintaj festi la unuan datrevenon de nia renkontiĝo sub la verda stelo, la korespondado subite kaj abrupte ĉesis. Iun fojon mi skribis longan leteron, sed mi ricevis nenian respondon. Nek longan nek mallongan. Strange. Mi estis certa, ke mi ne ofendis ŝin. Mia letero estis deca, kvankam amikeca kiel ĉiam. Post dusemajna vana atendado mi skribis same longan leteron. La rezulto estis nulo. La britino malaperis por eterne de mia horizonto, kaŭzante per tio obstine reaperantajn cerbumadojn kun la refreno: “Sed kial?”

La enigmo solviĝis poste – longajn jarojn poste. Tiam mi ekgvidis kursojn en Svedlando laŭ la invito de la Sveda Esperanto Instituto.

* * *

La lingvoj ne konsistas nur el vortoj. Malantaŭ la vortoj estas lingvaj kutimoj, efikoj de diversaj faktoroj, pri kiuj la vortaro diris nenion. Oni fidas pri sia vortaro, sed baldaŭ klariĝas pri ĝi, ke ĝi estas nur papero sen vivo.

Alveninte eksterlanden oni tute nature klopodas kaŝi sian eksterlandecon, por ne esti konsiderata kiel nedanĝera, bonvole ridetanta mensmalsanulo. Komence do oni lernas la prononcon de la salutvortoj, kaj en la vendejoj oni kondutas suverene, sed ekstreme vortavare. Oni montras al la aĉetota objekto, oni pagas, oni salutas denove, aldonas la dankvorton kaj foriras. Tia estas la ordinara strategio de eksterlandanoj, kaj ankaŭ mi sekvis en la vendejoj tiun ĉi taktikon. Mi lernis la svedan salutesprimon: God dag!  (Bonan tagon!) kaj post iom da ekzerco mi gud-da is same indiĝene kiel iu ajn vikingido. Estis tamen ege strange, ke malgraŭ miaj fervoraj klopodoj por ne diferenci, kiam mi forlasis la vendejon, ĉiuj, komizoj kaj aĉetantoj, eĉ tiuj, kiuj pli frue ne alrigardis min, turnis sin post mi, kiam mi estis foriranta. Sed kial? Kial? Jes, ĉar mi diris dufoje God dag! , unufoje, kiam mi venis kaj la duan fojon, kiam mi foriris. Sed tiu lasta God dag!  – kiam oni foriras, estas tute neebla en Svedlando. Kial? Kial? Lingva kaprico! Kompatinda novulo!

Jes, ja. Mi scias, vi nun volas demandi, kiel koncernas ĉio ĉi la britan sinjorinon kaj la korespondan kurson pri la amo.

Ankaŭ pri la amo la afero ŝajnas tre simpla. Oni diras en sia nacia lingvo mi amas ; poste oni kredas, ke la tuta afero estas nur konsulti la vortaron, kiel oni diras tion en Skandinavio, en Svedlando. Sed mi petas vin, ne fidu la vortarojn! Ili diras nenion pri la enhavo de la vortoj, pri la dinamiko de la vortoj. La vortaro estas statika verko. Sed... sed... ekzemple la hungara mi amas  havas vastan sencon, sed tute ne tragedie kulminan kiel la sveda vorto. Al la vorto ami  ligiĝas ĉi tie tiom da drama streĉo, ke la svedan ekvivalenton oni uzas plejparte nur en literaturo, sed en la praktiko oni serĉas aliajn esprimojn. Sed se svedo diras al svedino mi amas vin  – tio estas precize la superlativo de la homaj sentoj. Male la hungara amas  havas vastan sencon. Tio eble dependas de la impulsemo de la pli sudaj homoj, sed efektive ni amas  pli facile. La esprimo mi amas  ne signifas ĉiam la kompletan transkapiĝon de la senta vivo. Mi povas ami eĉ mian radioaparaton, se ĝi ne tro bruas, la klinkon sur la pordo, ĉar ĝi komforte aplikas sin al la preno de mia mano, la viŝgumon, ĉar ĝi bone forigas la maŝinerarojn kaj ne lasas malpurajn makulojn sur la papero, mian ŝuplandon, ĉar ĝi ankoraŭ estas sufiĉe dika, ktp. Oni povas ami tute senkulpe proksimume ĉion inter la tero kaj ĉielo. Sekve same senkulpe oni povas ami ankaŭ homon ne renversante sian tutan mondon, ĉar la verbo ami  plej ofte en la hungara lingvo, same kiel en la franca lingvo, respondas al la esperanta verbo ŝati .

* * *

Mi komencis tiam mian instruadon en Upsala  kaj en aliaj lokoj, ne malproksimaj de la universitata urbo. La unuan fojon mi instruis eksterlande, kaj la sveda lingvo sonis al mi proksimume same fremde kiel la persa. Sed mi uzis miajn projekciajn bildojn, kiuj ebligis al mi komprenigi min dum la instruado, sen la uzo de interpretanto. Jam en la komenco, aŭ eble ĝuste en la komenco, ĉio funkciis glate.

I.a. mi havis kurson ankaŭ en industria komunumo. La kurso estis vigla kaj ne malgranda. Ĝin partoprenis ĉ. tridek, konstante fervoraj personoj. Ili estis preskaŭ senescepte junaj – ĉ. dudek jaroj estis la tuta kursanaro, kaj la duono da ili estis fraŭlinoj.

Post kelke da lecionoj mi volis kontroli la individuan scion de miaj gelernantoj, kiuj jam ĥore estis prezentintaj konsiderindan kvanton da utilaj frazoj. Por la kontrolo de ilia scio mi havis nur unu vojon; mi adaptis la kontrolmanieron de la ĉe -metodo kun kelkaj modifoj. Mi disdonis foliojn kun esperantaj demandoj, respondendaj en la sama lingvo. La unua demando estis: “Kiu vi estas?” Poste: “Kio vi estas?” Post tio sekvis multaj aliaj demandoj, kaj kiel dekan mi aldonis la demandon: “Ĉu vi amas la instruiston?”

La demando – laŭ mia percepto – estis tute senkulpa. Mi uzis mian hungaran lingvosenton kaj ververe mi volis nur ekscii, ĉu mi ne tedas miajn gelernantojn. Ĉu ili ne tro malalte taksas mian manieron, mian instrumetodon. Trankvile, sen malbonaj supozoj, mi transprenis do la respondojn de la dek-kvin junaj viroj, kiuj sidis unuflanke de la klasĉambro, kaj poste mi kun la sama aplombo de trankvilo kolektis la respondfoliojn de la knabinoj.

Kiam hejme, dum la sama vespero, mi komencis studi la foliojn, min atendis terura surprizo. La respondoj de la junuloj kuŝis supre. La unua respondis: “Ne, mi ne amas la instruiston.” Ankaŭ la dua, same la tria kaj – senescepte ĉiuj viroj. Mi sentis, ke mia fiasko ne estas evitebla en tiu ĉi lando, mi jam fiaskis. Mi komencis jam pensi pri la revojaĝo al mia suda lando, ĉar en la nordo mi povos esti nur terure baj ne-helpeble malpopulara. Kun plena rezigno kaj atendante nenion bonan, mi komencis legi la respondojn de la dek-kvin junulinoj. Mi jam ne miris, ke la unua knabino respondis per la sama frazo: “Ne, mi ne amas la instruiston.” Same la dua, la tria, la kvara. Ili ne plu surprizis min. Sed multe pli la kvina, poste la oka kaj la dekdua el la junulinoj, kiuj respondis jene: “Jes, mi amas la instruiston.” Malfeliĉe (aŭ eble feliĉe) mi tute ne konis la enhavon  de la sveda frazo, kaj sekve tute ne povis taksi la valoron de tiuj afablaj tri frazoj, kiuj tamen iomete mildigis la ĉagrenon de la malsukcesinto...

Tiel mi venis al la solvo de la enigmo: Kial la brita sinjorino ĉesigis la korespondadon kun mi? Mi korespondis kun ŝi dece, sed tio, kio estas deca kaj senkulpa en la sudo, povas konsterni britan sinjorinon kaj eĉ pli ŝian edzon, se li – malfeliĉe – estas esperantisto. Jam en la frua periodo de nia korespondado mi uzis la kutiman hungaran salutformon al sinjorinoj (nuntempe verŝajne ne uzatan): “Mi kisas vian manon.” La edzo eble jam tiam kuntiris la brovojn, sed la sinjorino supozeble konsideris tion interesa. Iom post iom nia interrilato iĝis pli proksima kaj nenio do indikis, ke mi ne uzu la hungaran leterfinan formon al personoj, kiujn ni distingas per amikaj sentoj. Mi sentis nenian draman kulminon, kiam mi skribis la leterfinon:

“Kun vera amo kisas viajn manojn – via ...”

Kion ŝi sentis, mi ne scias, sed eble mi ne eraras, rekonstruante la finon de mia koresponda dramo laŭ la jena maniero:

La edzo : Ĉu vi denove ricevis leteron de tiu barbaro?

Ŝi (kun milda ruĝiĝo) : Jes.

La edzo : Kial vi ruĝiĝas? Montru la leteron.

Ŝi : Kara mia, trankviliĝu! Kial vi estas tiel nervoza? Mia letero ne povas interesi vin.

La edzo : Ha-a-ha-aĥ! Mi volas scii tuj, kio okazas malantaŭ mia dorso ( Elŝiras la leteron el la mano de la edzino kaj legas ĝin. Li ne plu povas paroli pro la indigniĝo ). Ĥrrrr!

Ŝi : Mi ne estas respondeca pro ĉiu stultulo en Sud-Eŭropo.

La edzo : Silentu! Tia fiulo! Skandalo! Ĉu vi mem ne hontas? ( Li prenas revolveron ).

(Rimarko de la aŭtoro: Kial li ne prenus revolveron? Se dramo, estu dramo!)

Ŝi : Kara mia, estu iom prudenta! Al mi sufiĉas korespondfrenezulo. Mi ne bezonas familian frenezulon.

La edzo (post kiam li pafis mian portreton sur la skribotablo de la sinjorino) : Se vi ne tuj promesas, ke vi ĉesigos ĉiun interrilaton kun tiu fripono, mi pafos vin, min mem kaj eĉ la subskribitan portreton de la Akademia Prezidanto!

Ŝi (post tiom da minacoj subite perdas la fortojn por kontraŭstari) : Estu do laŭ via volo ( Ŝi ploras, dum la kurteno falas kaj indikas ).

Fino-n.

Proksimume tiel povis aspekti la fino de mia koresponda dramo kaj same tiu de mia konciza koresponda kurso pri la amo.

III

TABELOJ

FINVORTOJ

La aŭtoro uzis la jenajn vortojn, netroveblajn en Plena Vortaro  kaj en ĝia Suplemento :

Arkimandito . Ortodokskatolika ĉefpastro.

Samaritana . Bonfarema.

Ventilatoro . Elektra ventumilo.

Skribante tiujn ĉi lingvajn klarigojn, la aŭtoro ne volas preterlasi la okazon sincere danki la membrojn de la Literatura Komitato de S.A.T. pro ilia revizia laboro, zorga kaj ĉiam harmonia.