КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 711892 томов
Объем библиотеки - 1397 Гб.
Всего авторов - 274262
Пользователей - 125011

Последние комментарии

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

Koveshnikov про Nic Saint: Purrfectly Dogged. Purrfectly Dead. Purrfect Saint (Детектив)

...

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
pva2408 про Зайцев: Стратегия одиночки. Книга шестая (Героическое фэнтези)

Добавлены две новые главы

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).
medicus про Русич: Стервятники пустоты (Боевая фантастика)

Открываю книгу.

cit: "Мягкие шелковистые волосы щекочут лицо. Сквозь вязкую дрему пробивается ласковый голос:
— Сыночек пора вставать!"

На втором же предложении автор, наверное, решил, что запятую можно спиздить и продать.

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).
vovih1 про Багдерина: "Фантастика 2024-76". Компиляция. Книги 1-26 (Боевая фантастика)

Спасибо автору по приведению в читабельный вид авторских текстов

Рейтинг: +3 ( 3 за, 0 против).
medicus про Маш: Охота на Князя Тьмы (Детективная фантастика)

cit anno: "студентка факультета судебной экспертизы"


Хорошая аннотация, экономит время. С четырёх слов понятно, что автор не знает, о чём пишет, примерно нихрена.

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).

Torento 1-3 - Homoj sur la tero [Stellan Engholm] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Al Torento

Unua libro en la Torento-trilogio

Verkis: Stellan Engholm

Eldonado: Inko Tyresö  2001

Grandeco: 83 p.

Proksimuma verkojaro: 1930

Kreis la Esperantan tekston: Engholm

I.

Estis sabata vespero.

La taga laboro estis finita, kaj la trankvilo de ripozo eniĝis en animojn kaj lacajn korpojn en la malgranda bieno sur la montdeklivo. Kaj al la homoj, kiuj nun povis rigardi la mondon sen tuja penso pri postulata laboro, estis kvazaŭ la tuta naturo kvietiĝis kiel laborinto, kies rigidaj membroj malstreĉiĝas post peza laboro. La varmeta aero estis senmova, plena de frusomeraj bonodoroj, el la floramasoj de la ĉerizarboj venis mallaŭta zumado de burdoj kaj abeloj. Ĉasantaj hirundoj tranĉis la aeron sub la serena ĉielo, kaj iliaj movoj estis molaj kiel revoj de laciĝinto. Okcidente ripozis la suno en kuŝejo de purpuraj, senmovaj nubetoj.

Karlo envenis en la kuirejon. Hezite li haltis ĉe la pordo kaj turnis la rigardon al la patro, kiu sidis apud la tablo.

– Ĉu vi povus prunti al mi du kronojn? li demandis mallaŭte. La patro rigardis lin silente, kvazaŭ pripensante, kaj la filo je tiu rigardo sentis iom da ĝeno pro sia dimanĉa kostumo kaj la ĵus cirumitaj ŝuoj.

– Por kio? – li fine diris.

La filo iom ruĝiĝis.

– Ĉu tio koncernas vin? Mi nur demandas.

– Eble ne. Mi nur demandas.

La filo iom kuntiris la brovojn.

– Nu ... sed vi ja scias same bone kiel mi, kien mi volas iri. Ĉu vi volas prunti la monon al mi?

– La sumeto ne tre gravas. Kaj mi ne estas avara. Sed ĉu vi ne povus uzi la monon pli bone ol por viziti dancejon? Mi nur demandas.

La filo iom deturnis la vizaĝon kaj faris movon kvazaŭ por foriri.

– Faru laŭplaĉe, mi ne postulas ... Sed cetere ... ĉu mi postulas tro multe, kiam mi volas iri al dancejo? Tagon post tago mi laboras por vi, same bone kiel iu ajn, kaj krom vestoj kaj manĝo mi ricevas preskaŭ nenion. Mi ne diras tion pro malkontento. Sed ĉu ŝajnas al vi tro postuleme, se mi volas ankaŭ iomete amuziĝi?

– Bone, bone. Vi pravas. Kaj mi ne avaras. Sed ĉu vi ne povus uzi la monon por pli bona amuzo?

– Volonte. Kion vi konsilas al mi?

– Kion? – Hm.

– Ĉu vi donos la monon aŭ ne?

– Volonte mi donos. Tamen ...

– Nu, kiel vi volas. Dio nutras la birdojn, kaj mi ne volas disputi kun vi pri afereto.

Li eliris, sed aŭdis la patron diri:

– La birdojn ja. Sed la homo devas mem zorgi pri la nutrado. Alie ... Post momento de silento la patro turnis sin al la edzino:

– Kion vi diras? Ĉu la bubo pravas aŭ ne?

– Estas malfacile diri. Sed certe la junularo bezonas iom da plezuro, ni ne devas prijuĝi el nia vidpunkto.

– Certe. Tamen estas strange. Ĉu ni en niaj junaj tagoj bezonis monon por danci kaj amuziĝi? Sed nun? Nenia amuzo, kiu ne kostas monon; kaj amuzo, kiu ne kostas iom, ne estas amuzo plu.

Nur rigardu la knabinojn, nian propran Anjon ekzemple! Kiom da mono kostas la plej etaj amuzoj al ŝi! Ŝi volas danci aŭ kunesti kun gejunuloj, same kiel Karlo. Bone, mi ne kontraŭdiras tion. Sed por povi tion, ŝi devas havi vestojn kaj ŝuojn kiel grafino. Kial? Ĉar alie la buboj ne volas danci kun ŝi! Alie ili ne invitas ŝin al kino aŭ dancejo, alie ili ne volos edziĝi al ŝi, kiam tiu tempo venos. Kaj same la junuloj rilate al la knabinoj! Junulojn, kiuj ne povas elspezi multe da mono, la knabinoj ne volas vidi. Ĉe la sovaĝuloj svatanto, laŭdire, devas pagi por la edzino. Ĉe ni ambaŭ partoj devas pagi, kaj en la daŭro multe pli ol la sovaĝuloj. Diable, kia estas la mondo! – De la malgranda bieno sur la montdeklivo la rigardo havas vastan, liberan spacon antaŭ si al okcidento kaj sudo. Okcidente estas valo kun kampetoj kaj ruĝaj dometoj en la malhela pinglarbaro. Pli malproksime oni vidas pecon da lago kun malhele blua surfaco kaj, post ĝi, arbarkovritajn montojn – monton post monto ĝis la malproksima loko, kie estas la pordoj de la sunsubiro. Sed en sudo la aspekto de la pejzaĝo ŝanĝiĝas. La valo tie larĝiĝas, kaj la malgranda rivero, kiu brue kaj ŝaŭme elfluas la lagon pli supre, fariĝas profunda kaj trankvila. Arbaro de betuloj kaj aliaj foliarboj kovras la deklivojn, la kampoj en la valo estas pli vastaj, la domoj pli grandaj kaj belaj. Post kelkaj kilometroj la valo tute forpuŝas la altrudemajn montojn kaj fariĝas vastega ebeno kun riĉaj teroj, kie somere la greno ondadas sur senfinaj kampoj.

Ĝuste ĉe la fino de la valo estas domplena loko kun grandaj konstruaĵoj kaj altegaj fumtuboj, kiuj staras tie meze en la valo kvazaŭ gigantaj postenantoj ĉe la enirejo al la montoj kaj arbaroj. Nigraj fumnuboj ŝvebas super la loko, kaj la bruegon el la uzinoj oni aŭdas je distanco de multaj kilometroj, falantan kaj altiĝantan laŭ la forto de la vento. – Per rapidaj kaj facilaj paŝoj Karlo malsupreniris la vojon al la valo. Nubeto de malkontento iom malheligis la vizaĝon, kaj li fajfis iun sovaĝan marŝon, laŭ kies takto estis facile iri kaj per kiu li samtempe forblovis iom de la momenta incito.

Laŭ la vojo floris padusaj densejoj, brilantaj kiel blanka neĝo en la juna verdaĵo. Ili eligis akran, kapturnigan odoron, kiu miksiĝis kun tiu, preskaŭ same akra, kiu venis de la freŝaj, helverdaj folioj de la betuloj. Kaj el la ombro sub arboj kaj arbustoj la aero portis pli delikatan odoron de violoj kaj konvaloj. Ĝi estis plene satigita de mil miksitaj odoroj de frusomero, de mil miksitaj sonoj de kvazaŭ en freneza ĝojo pepantaj kaj trilantaj birdetoj.

La sentoj de la junulo ensorbis la sonojn, odorojn kaj kolorojn de la vivplena naturo, kaj lia malkontento baldaŭ forflugis.

La afereto pri la du kronoj ja ne gravas, li diris al si. Ili estos haveblaj ie ajn, tutegale kie. Dio nutras la birdojn, kaj kiam printempo floras kaj sabatvespera ripozo kaj libereco donas al la tuta mondo tiun dolĉan, paradizsimilan aspekton, estus malsaĝe malheligi la humoron pro kelkaj aĉaj moneroj. Liaj trajtoj heliĝis, plenpulme li ensorbis la spicitan, vivigan aeron. La sovaĝa marŝo iom post iom mallaŭtiĝis kaj baldaŭ fariĝis moltona, gracia valso. Kaj lia rigardo, plena de junaj, printempaj revoj, direktiĝis al Torento, al fumnuboj, ĝisĉielaj fumtubegoj kaj gigantaj konstruaĵoj.

De liaj plej fruaj jaroj Torento estis objekto de liaj junaj revoj kaj sopiroj. Li vidis ĝin de sia hejmo: ruĝajn kaj grizajn domegojn, multajn domojn, la eternan fumtavolon super ĝi, aŭdis la malproksiman, difuziĝan bruadon. Kiom da beleco kaj kiom da interesaj aferoj li atribuis al tiu loko, kiun li tiam ankoraŭ ne vizitis! En aŭtunaj kaj vintraj vesperoj, kiam karbonigra nokto volvis sin ĉirkaŭ kampoj, arbaroj kaj montoj, kaj eĉ la plej konataj lokoj fariĝis malgajaj, misteraj kaj timigaj, tiam lumis brilantaj lampoj kiel malgrandaj sunoj en la malproksima Torento, kaj el unu el la konstruaĵoj eliĝis grandaj, belaj flamoj, kontraŭ la nigregrizan ĉielon.

En tiaj vesperoj li kelkfoje elŝtelis sin el ĉambro, kie la dormetanta flamo de l’ petrola lampo dissendis malfortan, difuziĝan lumon. Li alpaŝis la angulon de la domo, kaj tie li staradis, longe, longe, rigardante al la miraklaj lumoj en la malproksimo, dum la malvarma aero rigidigis liajn vangojn.

Kaj li diris al si mem, kiel bone estus, se lampoj pendus tie kaj tie sur la pinoj kaj piceoj en la peĉonigra arbaro, kie la fantazio vidas fantomon en ĉiu arbusto kaj arbeto, kaj kie oni ne povas vidi la vojon en la mallumo.

Sed ne estas tiel, kaj kredeble ne povas esti. Ĉar la arbaro kaj la kamparo estas io alia ol tiu miriga loko tie en la sudo. Lia patro ne havas monon por meti lampojn apud la solecajn vojojn, la aliaj kamparanoj ankaŭ ne. Sed en Torento oni povas tion. Tie oni en lumo de miloj da malgrandaj sunoj priridas la vintran mallumon, kiu per timo kaj malĝojo plenigas la animon de kamparana etulo.

Li fariĝis pli aĝa; sed Torento same sorĉe altiris al si liajn rigardojn. Li vidis ĝin en plena sunlumo de l’ somero, tra la molaj, senkonturaj nebulvualoj de printempaj vesperoj. Kaj ĉiam ĝi estis same interesa, same sorĉe alloga.

Tie finiĝas la senhomaj arbaroj, la sovaĝaj montoj, la malriĉaj farmetoj. Tie komenciĝas la granda, nevidita mondo, pri kiu oni povas legi en gazetoj kaj libroj, kaj pri kiu rakontas la filmoj. La granda, vera mondo estas malproksima, post la senfina ebeno en la sudo, post maroj kaj montoj. Tamen Torento apartenas al ĝi, estas ĝia lasta malgranda urbeto ĉe la enirejo al vastegaj arbaroj, kie la homoj ankoraŭ vivas tutsame kiel iliaj geavoj.

Tie malproksime okazas tiom da interesaj kaj neordinaraj aferoj! Tie estis la granda milito, de kiu la junulo memoras nur nutraĵkartojn, karbidlampojn, gigantajn rubrikojn en la gazetoj kaj senfinajn diskutadojn de la plenaĝuloj. Tie estas urbegoj kun lukso kaj mirigaĵoj de la moderna tempo, tie ŝvebas flugmaŝinoj super landoj kaj maroj, tie naĝas gigantaj ŝipoj. Tie estas grandaj diskutoj inter grandaj sinjoroj, kiuj gvidas la popolojn, estas bataloj inter popoloj, bataloj inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tie estas plenplena vivo, interesaj okazoj. Sed tie ĉi, tie ĉi post la lasta posteno de la granda mondo ... Sed nun li ne pensis pri tiaj aferoj, preskaŭ tute ne pensis. Samtakte kun la melodioj, kiujn la lipoj formis, sen ke li mem rimarkis tion, neklaraj revoj kaj helaj, dolĉaj subsentoj kantis pli intensan kanton interne de li, la kanton de l’ atendo de tre juna homo. Ĝi plenigis lian tutan estaĵon per sia plensona melodio, kaj lia buŝo ridetis, kaj la okuloj briletis kvazaŭ de malforta ebrio.

Li venis sur la ŝoseon apud la rivero kaj daŭrigis suden. La aspekto de la ĉirkaŭaĵo ŝanĝiĝis. La vojon borderis kaŝtanarboj kun blankaj florkandeloj sur fingrosimilaj folioj. Vojeto post vojeto flankeniĝis al belaj domoj kaj dometoj kun florantaj kaj bone prizorgitaj ĝardenetoj.

Kaj baldaŭ li ne plu estis sola. Unuope kaj kelkope venis sur la vojon gejunuloj kaj aliaj homoj, ĉiuj bele vestitaj, ĉiuj kun sinteno kaj vizaĝa esprimo de sabatvespera libereco, ĉiuj irante en la sama direkto.

Kelkaj venis el apudaj domoj. Ili estis pli laŭmode vestitaj ol la aliaj, precipe la knabinoj, kaj el iliaj ŝercoj kaj liberaj ridoj, el ilia tuta sinteno oni povis tuj diveni, ke ili estas indiĝenoj kaj promenas sur hejma grundo.

Aliaj alvenis de arbaraj flankvojoj, plenaj de ŝtonoj aŭ ŝlimo, kiuj alkondukas de, Dio scias, kie. Kvankam ankaŭ tiuj estis sufiĉe bone vestitaj, oni je la unua rigardo vidis, ke ili ne apartenas al la loko. Iliaj movoj estas iom pezaj, sentenaj aŭ kvazaŭ timemaj, kelkafoje la ŝuoj portas postsignojn de dumhora marŝado trans montojn kaj marĉojn. El iliaj okuloj, el la tutaj vizaĝoj elrigardas la malriĉeco kaj subsopiro de grandaj sovaĝejoj.

Iom antaŭ la unuaj domoj de Torento ĉiuj forlasas la ŝoseon kaj suriras vojeton, kiu laŭŝajne kondukas arbaren.

Tie ĉi estas pli multe da homoj. Kelkaj iras, aliaj staras en malgrandaj grupoj kaj babilas. Tie kaj tie grupetoj da junuloj kaŝeme nestas post arbetoj kaj densejoj. Se oni alproksimiĝas, oni vidas botelon pasi el mano en manon, de buŝo al buŝo, kaj nebulecaj okuloj kaj balbutantaj voĉoj atestas pri la kaŭzo de la kaŝemo.

Subite la vojeto finiĝas antaŭ lata pordego. Super tiu estas granda ligna tabulo kun surskribo: “Popola parko”.

Karlo ekhaltis tie. Post mallonga atendo li trovis konaton, kiu pruntis al li iom da mono. Li aĉetis bileton kaj eniris.

En la mezo de la parko estas sufiĉe vasta ebeno, kiu laŭvide iam estis natura herbejeto. Nun la tero estas preskaŭ senherba, nudigita de centoj kaj centoj da piedoj, kiuj semajnon post semajno mortpremas la restantajn herbetojn. Dekstre staras granda dancpavilono, kie poluritaj blovinstrumentoj brilas kiel oro kaj eligas valson, kiu povus veki mortintojn. En la fono estas arbaro kun vojetoj, benkoj kaj tabletoj.

Iom hezite li daŭrigas iri antaŭen per mallongaj, malrapidaj paŝoj. Li havas la senton, ke centoj da okuloj rigardas lin, kaj ke ĉiuj nur tro bone vidas, ke li ne estas hejme en tiu ĉi societo sed venas de malriĉa bieno en la arbaro. Kaj certe ili vidas, ke lia kostumo estas el malkara ŝtofo kaj tute ne nova, ke lia kravato perdis sian freŝecon, ke li portas sian ĉapelon jam de unu jaro. La elegantaj junuloj de Torento vidas tion kaj eble ridetas. Tamen tio ne tre gravas. Ĉu li ne laboras same multe kiel ili? Ĉu estas lia kulpo, ke li ne akiras sufiĉe por esti dece vestita? Sed ankaŭ la elegantaj junulinoj vidas lin. Eble iliaj okuloj iom mokbrilas, eble iliaj rigardoj nur preterglitas lin senatente kaj poste restas ĉe iu, kies ekstero pli konvenas al ĝojo kaj festeno... Kaj li volas pensi la samon: Ne estas mia kulpo ... Sed li ne finas la penson. Li sentas, ke li iamaniere eraras pensante tiel. Aŭ onies ekstero permesas al oni alparoli knabinojn, danci kun ili, ŝerci, amindumi – aŭ ĝi ne permesas tion. La jako estas kia ĝi estas, la kaŭzo estas sen intereso.

Kaj la sento de malegaleco transformiĝas en neklaran senton de envio, sopiro kaj ribelemo.

Sed serĉante vojon inter la dense starantaj grupoj da homoj, li baldaŭ forgesas la malagrablon. Sencele li zigzagas tien kaj tien kaj fine atingas la arbaron ĉe la alia flanko, kie li sendecide restas, apogante la dorson kontraŭ trunko de arbo.

Tie li staras ekster la svarmanta aro, kaj la malmola arbotrunko iamaniere donas al li senton de sekureco, forto, memfido. Li pensas pri nenio. Liaj okuloj ensorbas kolorojn, liniojn, movojn, kaj liajn orelojn plenigas simfonio de mil difuziĝaj sonoj de vortoj, ridoj, flustroj, muziko, piedfrapado, kiujn li eĉ ne provas diferencigi. Kvazaŭ en sonĝo li rigardas kaj aŭskultas kaj dume forgesas sin mem kaj ĉion alian.

Kaj tiu rigardado estas lia ĉefa plezuro. Li ne tre emas danci, kaj li ne povas elspezi monon por konfitaĵoj aŭ io alia, eĉ ne deziras tion. Por li, kaj eĉ por multaj, kiuj loĝas en Torento, la nura kunesto en la popola parko estas sufiĉe da plezuro.

Sed por li, kiel por la plejmulto, la ĉefa kaŭzo de alveno estas io alia. En lia interno nestas dolĉaj-maldolĉaj sentoj de atendo, junaj, ardetantaj revoj pri renkonto. Ĉiun fojon, kiam li iris tien ĉi, li pensis: Hodiaŭ mi renkontos iun. Mi kaptos la bonan momenton. Mi ne estas knabo plu.

Kaj same nun. Iom post iom la kvazaŭ sonĝaj impresoj de l’ bolanta vivo antaŭ li pli kaj pli densiĝas en lia interno. Lia atendo, kiu dormis dum momento, revekiĝas kun nova forto. Liaj ŝvebantaj revoj revenas kaj kvazaŭ sieĝe insistas je lia atento, allogas, postulas.

La vido iom ŝanĝiĝas, fariĝas pli reala. Oni povas havi plezuron rigardante ĝin, sed tio estas plezuro de eksterulo. Ĝi kontentigas okulojn kaj orelojn, sed ne la altrudemajn revojn, ne la postulemon de juna sango. Finfine, kion valoras la nura alrigardo? La ludo de l’ vivo antaŭ li estas bela. Sed ĝi ekhavas sian plenan signifon kaj intereson nur, kiam oni mem fariĝas ano de la ludo.

Estas kvazaŭ li vidus antaŭ si riveron, kies junaj fortoj bolas kaj ŝaŭmas en printempa libero. Kiom da tremantaj atendoj kaj dolĉaj revoj briletas en knabinokuloj en la duonlumo de la frusomera nokto! Kiom da vekiĝantaj sentoj tremigas kaj batigas la junajn korojn, kiom da senmakula vivoĝojo en mole plaŭdantaj ridoj kaj en molaj movoj de junaj korpoj! Lampoj eklumas – bluaj, ruĝaj, verdaj. La homo plivigliĝas, la sentoj fariĝas pli intensaj. Ĉirkaŭe staras betularo en nokta trankvilo kaj silento, kaj tra verdaj kronoj brilas la luno kiel ora disko sur la helblua silko de la alta ĉielo.

Li ekmoviĝis kaj ree komencis zigzagi inter la homoj, tien kaj reen, kvazaŭ burdo inter floroj.

Liaj rigardoj kaŝeme serĉas iun signon de sekreta interkompreno en la okuloj de la knabinoj. Kelkafoje li renkontas iom primokan rideton el nigraj pupiloj, kiu kvazaŭ diras: Mi komprenas vian deziron, juna knabo. Sed vi estas tre juna ... Tiam li ekhontas kaj ŝajnigas nekomprenon kaj kun indiferenta mieno turnas la vizaĝon al alia flanko.

Kelkafoje rigardoj ekbriletas kvazaŭ de iu interna lumo, kaŝita sub mallevitaj okulharoj, kelkafoje renkontas lin infane klara rigardo, kiu rememorigas pri silenta fonto en dormanta arbaro. Tiam li ekhaltas, konfuziĝas, atendas. Ŝi komprenis lian senvortan demandon, li – ŝian neaŭdeblan respondon. Li restas, sed vane atendas novan rigardon de samsento. Kion ŝi do deziras? Ke li alparolu ŝin? Sed kion diri? Ke li petu pri danco? Kiamaniere danci kun tia gracia, molmembra estaĵo? Sendecide li movas la piedojn. Ĉu resti, ĉu foriri? Ankoraŭfoje li karesas ŝin per reva, petanta rigardo, deturnas sin kaj iras for ... Post kelka tempo li revenis al la rifuĝejo ĉe la arbo. La ĉirkaŭrigardado ne interesis lin plu. Lacamiene li plenŝtopis sian pipon, bruligis ĝin kaj ĉirkaŭvolvis sin per nubo de fumo.

Subite iu tuŝis lian ŝultron. Turninte la kapon, li rekonis bonan kamaradon, filon de najbaro.

– Kion vi primeditas? – tiu diris kun ŝerca seriozeco. Mi vidis vin tie ĉi jam antaŭ du horoj, kaj same vi staris kiel nun, senmova kaj silenta kaj tutsola kiel tomboŝtono de riĉulo. Ĉu estas la bubinoj, kiuj turmentas vin? Lasu ilin! Venos jam la tempo, kiam ili suĉos la medolon el viaj ostoj. Anstataŭe venu kun mi, ni sidas kelkaj ĉe tableto tute apude! Ni mendos kafon por varmigi nin; cetere ni havas guteton da fortigaĵo.

Vole-nevole Karlo ridetis kaj vole-nevole ekĝojis je la apero de tiu junulo, iom pli aĝa ol li mem. Li estis iom fortika sed samtempe lia vizaĝo esprimis elkoran bonecon. Kaj estis io alia ĉe li, kio forte ligis Karlon al li. Li havis la senton kaj ankaŭ spertis tion, ke Bertil  estas homo, kiu scias stari sur propraj piedoj, kaj al kiu nenia situacio estas tute nesolvebla.

– Nu, ĉu vi venos?

– Volonte mi venus; sed statas malbone en la monujo, kaj ...

– Frenezulo! Kiu demandis pri mono? Mi demandis, ĉu vi volas trinki kafon kun ni. Ĉu mi ankaŭ devas respondi? Nu, venu do! Li metis sian brakon ĉirkaŭ la dorson de Karlo kaj ŝovis lin antaŭ si. Iom ĝenite sed kun sento de interna varmo Karlo akceptis la proponon.

Ili aliĝis al la atendantaj kamaradoj. Kafo estis alportata, kaj ili komencis trinki kaj manĝi kukojn. Post eltrinko ili kun silenta interkonsento replenigis la tasojn duone. Bertil  dum momento ekzamenis la ĉirkaŭon kaj poste elpoŝigis botelon kaj rapide kaj lerte plenplenigis la tasojn per brando. Al Karlo la partopreno de malpermesita trinkado estis tute nova kaj vole-nevole li ĉirkaŭrigardis kun iom da maltrankvilo. Sed ekzamenante la apudajn tablojn, li vidis tie kaj tie duone kaŝitajn botelojn kaj vizaĝojn kun varma koloro, aŭdis voĉojn de nenormala vigleco.

La eltrovo iamaniere kontentigis lin.

– Ni ne estas la solaj, – li diris signife kaj iom gaje.

– Ĉu vi opiniis tion? – demandis Bertil  kun brua rido. – La homoj estas kneditaj el unu pasto.

Post la unua gluto la humoro tuj pliboniĝis. Certe la brando sola ne efikis tion, pli kredeble la scio, ke ili sidas tie ĉi kaj trinkas brandon sur loko, kie tio estas malpermesita.

Ili trinkas, ŝercas, ridas. Bluaj, verdaj kaj ruĝaj lampoj lumas sur ridantajn vizaĝojn kaj profunde verdajn foliamasojn. Muziko tondras, homoj bruas. Tra la vualo de bonsentiga ebrieto la tuta vivo aspektas kiel paradiza estado.

Subite iu diras, ke oni dancu. La propono estas tuj akceptata. Oni pagas, kaj kune ili iras al la pavilono.

Sed tie Bertil  iom posteniĝas kaj elpoŝigas sian pipon. Karlo rimarkas tion, kaj ĝi ŝajnas al li kvazaŭ rompeto de la bona humoro.

– Ĉu vi ne dancos?

– Pardonu! Mi havas tro pezajn piedojn. Sed mi atendos kaj dume alrigardos, kiel furiozas la junularo.

Karlo paŝis pluen. Ĝuste ĉe la enirejo al la pavilono li subite trovis sin antaŭ knabino, kiu staris tute sola kaj ŝajne enpensiĝinta. Sen pripensi, ĉu li kuraĝu aŭ ne, li tuj levis la ĉapelon kaj petis pri danco. Kaj ŝi levis la okulojn, klinetis la kapon senvorte kaj prenis lian brakon.

Ĉio okazis tiel rapide kaj senkonsidere, ke li konsciiĝis pri sia faro nur, kiam li estis paginta la eniron kaj ili jam staris sur la planko de la dancejo. Sed estis jam tro malfrue pripensi, ĉu li agis malsprite aŭ ne. Kaj ili enmiksiĝis inter la kirle moviĝantajn parojn.

Unue li iom miris pri sia neatendita kuraĝo, sed baldaŭ li interne priridetis sin mem. Kial li antaŭe estis tiel malsprite senkuraĝa antaŭ tiu unua paŝo de alproksimiĝo? Kvankam la afero havis la freŝecon de io tute nova, li jam rigardis ĝin kiel sufiĉe simplan kaj facilan entreprenon. Nu, ĉu liaj paŝoj estas sufiĉe lertaj kaj ĉu li gvidas ŝin kiel bona kavaliro, pri tio li ne kuraĝis pensi. Sufiĉos, se ŝi ne primokos lin.

Nur post la danco venis en lian kapon, ke li ankaŭ devas diri ion al ŝi. Li balbutis ion ne tre elektitan, kio ŝajne lasis ŝin tute indiferenta, eble eĉ fortimigis ŝin, ĉar ŝi diris, ke ŝi nun devas iri hejmen. Sed tiam ree eksonis la muziko, kaj li denove petis pri permeso, kaj post momento da hezito ŝi konsentis.

Sed poste ŝi diris “bonan nokton” kaj volis foriri.

– Jam ... ? – li diris malgaje. – Post tiuj mallongaj minutoj! ... Ĉu vi ne permesas, ke mi akompanu vin hejmen?

– Se vi bonvolas, jes.

Subite Karlo ekmemoris pri Bertil  kaj la aliaj kamaradoj kaj ŝtele rigardis flanken. Bertil  staris sur la sama loko, trankvile sorbante sian pipon. Ĉu li ne priridas? Karlo renkontis lian rigardon, seriozan kaj enpensiĝintan, kaj ŝajnis al li, ke Bertil  klinetas la kapon kvazaŭ dirante. Iru vi! Mi jam trovos la vojon al la hejmo.

Kaj ili ekiris. Li komencis paroli, komence iom hezite, poste pli flue, kaj baldaŭ li mem miris pri sia parolpovo, pri kiu li antaŭe ne sciis. Verdire li parolis nur pri la plej ĉiutagaj aferoj, aferoj tiel ridinde malgravaj, ke neniam estus veninta en lian kapon paroli pri tiaj al iu kamarado almenaŭ ne tiel serioze, kiel li nun traktis ilin. Sed li havis la senton, ke la vortoj kaj frazoj per si mem ne tre gravas kaj ke ili havas iun tute alian signifon ol ordinare kaj mirige esprimas ĝuste tion, kion li interne sentas kaj volas diri.

Ŝi loĝis apud Torento, kaj baldaŭ ili staris antaŭ malnovega dometo, iom flanke de la vojo. Tute proksime leviĝis la altfornoj kiel grizaj, polvaj gigantoj ĝuste kie staris la lastaj kaŝtanarboj de la vojo. Ĉirkaŭ la griziĝinta trunkdometo staris kelkaj betuloj, plej proksime du-tri vegetantaj pomarboj kaj vera densejo de siringoj.

Ili ekhaltis, kaj ŝi donis al li la manon kaj dankis pro la akompano. Sed tio ne tre plaĉis al li.

– Kial eniri? Estos dimanĉo morgaŭ – hodiaŭ, mi volas diri – kaj vi havos tempon por ripozi. Restu ankoraŭ momenton! Kaj kun ŝia mano en la sia li daŭrigis la flustradon. Vidante benketon, kiu staris en laŭbo, kiun formis la siringoj, li milde kuntiris ŝin tien, sidigis ŝin kaj mem prenis lokon apud ŝi. Iom hezite li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion. Kvazaŭ en sonĝo li rigardis ŝian vizaĝon, ŝiajn grizverdajn okulojn kun ilia interna lumeto, ŝiajn belformajn, maldikajn lipojn, kiuj kvazaŭ altiris lin. Kaj lia kapo pli kaj pli proksimiĝis al ŝia.

Sed subite ŝi rektigis sin kaj kun milda perforto deligis lian brakon de sia talio.

– Lasu tion! – ŝi diris kaj rigardis lin kun serioza mieno. – Mi devas eniri.

Ili eliris el la laŭbo, kaj denove ŝi donis sian manon por adiaŭo.

– Ĉu vi koleras je mi? – Karlo demandis iom konfuzite. – Ne. Sed mi devas eniri.

– Se vi ne koleras je mi ... ĉu mi povos ree renkonti vin...? Ŝi rigardis lin kvazaŭ ekzamenante, kvazaŭ ŝi volas rigardi en lian animon, kaj poste la animo en ŝiaj okuloj ŝajnis malproksimiĝi kaj forfandiĝi, kvazaŭ ŝi ne rigardas plu eksteren sed en sin mem.

Post momento ŝiaj okuloj reviviĝis, kaj ŝajnis al li, ke estas esprimo de doloro en la vizaĝo.

– Estos pli bone, ke ni ne renkontos nin.

– Kial? Ĉu mi do malplaĉas al vi?

– Ne, tute ne. Tamen ... estos plej bone por vi, se vi ne renkontos min plu.

– Vi nur ŝercas. Aŭ mi tamen malplaĉas al vi? Mi tre ĝojus, se mi povus ree renkonti vin. Kial vi ne volas?

– Mi volus. Kaj vi ne malplaĉas al mi, mi asertas. Tamen mi ne povos.

Sed liaj rigardoj petegis kaj karesis kaj ne volis lasi ŝin sen promeso.

– Diru, kial!

– Se mi nur povus! Sed mi ne povas. Sed fine ŝi ŝajnis rezigni antaŭ liaj petantaj rigardoj, kaj je lia demando, ĉu li morgaŭ vespere revidos ŝin en la parko, ŝi klinis la kapon kaj movis la lipojn kiel por diri jes. Poste ŝi premis lian manon kaj senvorte forlasis lin.

II.

Post kelkhora, sensonĝa dormo Karlo vekiĝis tute refreŝigita. Larĝa, varmkolora strio de sunlumo enfalis tra la fenestreto de la subtegmenta malgranda ĉambro, kie li kaj unu pli juna frato kuŝis. Estis ankoraŭ frue. La frato dormis trankvile. En la kuirejo, kiu estis rekte sube, estis tute silente. Verŝajne la gepatroj kaj la gefratoj ankoraŭ dormis.

Dum kelka tempo li restis en la lito, rigardante la moviĝon de la sunstrio sur la kontraŭa muro kaj pensante pri sia nokta aventuro.

Enjo ŝi nomiĝas. Ĉu ŝi estas bela? Li provis rememorigi ŝian vizaĝon – la okulojn, la harojn, la nazon, la buŝon. Sed vane. Li nur povis memori, ke la okuloj havis iun grizverdan koloron kaj kvazaŭ lumetis de interna brileto, ke ŝiaj lipoj estis maldikaj kaj kunpremitaj. Ŝajnis al li, ke li povas tute klare vidi ŝian vizaĝon, sed tamen li tute ne povis diris, kiel ŝi aspektis.

Sed kial ŝi tiel strange kondutis? Kial ŝi ne volis renkonti lin plu? Li neniel povis trovi akcepteblan kaŭzon kaj fine supozis, ke ŝia konduto estis iu stranga maniero fari sin interesa. Eble la virinoj estas tiaj, li pensis. Diras ion, sed pensas kaj deziras ion tute alian. Pri tio li ja aŭdis, pri tio li legis en noveloj de gazetoj, tion li mem vidis en la kino. Sed ĉu la homoj, la aŭtoroj kaj la filmoj diras la veron tiurilate? Li tute ne meditis pri tio pli frue, kaj eĉ nun li ne povis konvinkiĝi pri la praveco de la asertoj.

Tamen – ĉu oni povus alimaniere klarigi ŝian strangan konduton? Kiam li volis kisi ŝin kaj ŝi protestis, ŝi eble deziris ĝuste tion, ke li kisu ŝin? Kaj ĉar li ne kisis ŝin, ŝi trovis lin malkuraĝa kaj malsaĝa? Eble.

Povas esti, ke ili estas tiaj. Se la virinoj esprimas iun deziron, oni do devas fari la malon por esti kompleza al ili. Stranga afero. Sed eble ili kredas, ke tiaj mistifikoj faras ilin interesaj, aŭ ili tute simple trovas plezuron en stranga sinteno.

Li ne povis solvi la problemon, sed decidis ekzameni ĝin pli bone venontan vesperon.

Nun li aŭdis bruon el la kuirejo. Kredeble la patrino pretigas la kafon. Li levis sin, vestis sin duone kaj malsupreniris por lavi sin.

La patrino rigardis lin mirigite.

– Vi estas jam sur la piedoj? Ĉu vi ne revenis tre malfrue? – Ne tre.

La patro komencis movi sin sub la kovrilo, levis la kapon kaj post larĝa oscedo diris:

– Estas bonege. Surmetu alian veston kaj akompanu panjon en la brutejon! Anjo kredeble dormos ĝis tagmezo. Ŝi iris hieraŭ vespere al la popolparko en Torento, kaj post la tiea nokta ekzercado ŝi certe ne estas vekebla. Sed kie estis vi? – Ankaŭ mi estis tie. Sed mi ne vidis ŝin.

– Ankaŭ vi! Verdire la dancejoj estas kvazaŭ daŭrigaj lernejoj. La tuta infanaro kuras tien. Espereble ili tie enkapigas, kion ili malakceptis en la popola lernejo. Ĉu ne? Sed post tiuj akraĵoj li trankviliĝis kaj komencis tiel detale eldemandi Karlon pri la parko kaj la vivo tie, ke oni povus supozi, ke li mem havas grandan deziron iri tien. Kaj eble li havis, malgraŭ sia grumblado. Sed li ne estis plu juna.

La tutan tagon lia interno estis plena de helaj revoj pri la renkonto en la venonta vespero, kaj ŝajnis al li, ke la suno multe pli malrapide ol ordinare faras sian vojon trans la ĉielon. Sed iom post iom alia penso komencis maltrankviligi lin. Kiamaniere havigi iom da mono?

Li kalkulis la restantajn monerojn. Ili sufiĉos por eniro kaj por tri dancbiletoj. Sed se li renkontus ŝin jam antaŭ la enirejo? Tiam estus malĝentile ne pagi eniron ankaŭ por ŝi. Kaj poste li devus inviti ŝin al kafo aŭ almenaŭ aĉeti iujn dolĉaĵojn.

Eble la patro donus monon, se li demandus. Sed li ne volis demandi, ne pro timo de grumblado, sed pro fiereco. Se la patro ne volas kompreni la aferon, estas pli bone lasi lin en trankvilo kaj provi aliajn vojojn.

Posttagmeze li fine iris la mallongan vojon al la najbara bieno kaj trovis sian amikon eksterdome, kuŝantan sur la herbo.

Li klarigis al li sian bezonon.

– Kompreneble mi pruntos monon al vi, respondis Bertil . Mi bone komprenas vian staton. Kaj ne zorgu pri la repago, ĝi ne estas urĝa!

Li silentis momenton kaj poste daŭrigis per mallaŭta voĉo:

– Mi malŝatas enmiksiĝi en aferojn de aliaj homoj. Tamen, se vi ne koleriĝus, mi volus doni konsileton al vi.

– Mi ne koleriĝos. Diru!

– Nu do, estu iom singarda rilate al la junulinoj! Se vi iros kun knabino, vi ne devas lasi vian prudenton hejme. Vi povos trovi bonan knabinon, sed ankaŭ iun kun aliaj kvalitoj. Ili estas de diversaj specoj. Kaj pro tio estas plej bone iomete atenti pri ili – kaj ankaŭ pri si mem.

– Bone. Sed mi ne intencas fariĝi patro.

– Kompreneble ne. Neniuj junuloj deziras tion, tamen sufiĉe multaj fariĝas. Tio ne dependas nur de bonaj intencoj. Nu, kaj krom tio ekzistas tie en Torento kelkaj aĉulinoj, kvazaŭ ĉiesulinoj, kiuj povas esti danĝeraj. Vi komprenas? Kelkaj aspektas sufiĉe freŝaj por trompi novulon.

Karlo ruĝiĝis kaj diris iom ĝenite:

– Mi komprenas vian bonan volon. Sed mi ne volas postkuri ĉiujn knabinojn, kaj mi ne volas fari bestaĵojn. Do ...

– Vidu, nun vi tamen iomete koleriĝis. Sed tio ne gravas. Kaj mi kredas al vi. Sed pri venontaj okazoj oni ne povas anticipe decidi. Kaj kompreneble mi ne trudas miajn konsiletojn al vi.

– Ĉu vi do mem spertis? Rideto ekludis ĉirkaŭ la lipoj de Bertil , kaj liaj bluaj okuloj brilis bonkore en lia sunbrunigita vizaĝo.

– Mi spertis nenion. Tiaj aferoj ne interesas min tre. Sed ĉar mi laboras en Torento, mi aŭdis sufiĉe multe pri tio kaj tio, pri tiu kaj tiu. Kaj mi havas bonajn okulojn. La homoj estas kneditaj el unu pasto. Unu fojon li, alian fojon mi. Ĉiu estas kapabla fari malsaĝaĵon. Tial estas bone, se oni almenaŭ provas konservi iom da prudento.

– Kion vi do opinias pri tiu knabino, pri Enjo?

– Mi nenion opinias. Mi vidis ŝin kelkafoje, sed scias nenion pri ŝi. Ŝi aspektas serioza; tio estas la sola, kion mi povas opinii. Rimarku, aspektas. Se ŝi ĉagrenos vin, vi ne diru, ke mi asertis, ke ŝi estas serioza.

– Nu, nu, estas tute bone, kaj mi ne koleras. Se tentulinoj venos, mi rememoros viajn konsilojn. Ĉu vi mem iros al la parko hodiaŭ?

– Ne, mi ja estis tie hieraŭ. Sufiĉas. Hodiaŭ vespere mi iros sur la lagon por meti hokarfadenon por la perkoj. Tia kaptado estas pli interesa.

Kaj Karlo foriris. Venis la vespero. Post la manĝo li intencis diri, kien li iros. Sed rigardante la sulkajn, lacajn vizaĝojn de la patro kaj patrino, li ekhavis la senton, ke tio estus sensenca. Ili tamen ne komprenus, ne volus kompreni. Ili nur demandus pri kaŭzo, grumblus aŭ mokus. Kial do paroli? Se ili tute ne havas komprenon por li kaj liaj aferoj, estas pli bone, ke li restigas siajn pensojn kaj inklinojn en sia interno.

Kaj, sen diri ion ajn, ili ŝtele forlasis la hejmon. En la trankvilo de la sunsubiro li ree iris la vojon al sudo. La ĉiutagaj kaj ne tre gajaj impresoj el la hejmo baldaŭ estis forviŝataj de la nova sento, kiu tute okupis lian animon kaj kvazaŭ plenigis ĝin per plenakorda interna kanto.

Kiam li alvenis, li povis trovi Enjon nek ekster la parko nek interne.

Estas ankoraŭ tre frue, li pensis. Ŝi tuj venos. Kaj dum li atendis, li sencele kaj senintence iradis tien kaj reen en la parko, kvazaŭ pelate de interna maltrankvilo. La bolantan vivon li ne priatentis. Ĝi ne interesis lin plu. Li rimarkis tiun ŝanĝiĝon en si mem kaj ridetis, Kiamaniere koncernas min tiu foira vivo? li demandis sin mem. Neniel! De kiam li renkontis ŝin, estis pasintaj nur iom pli ol dudek horoj. Ĉu vere nur tiom? Ŝajnis al li, ke estas longa, longa tempo de tiam. Ne nur pro la atendado. Li sentis, kvazaŭ li mem ŝanĝiĝis kaj pliaĝiĝis. Hodiaŭ li estas juna viro, hieraŭ li estis granda knabo.

Unu horo pasis; sed ŝi tamen ne venis, kaj li komencis riproĉi ŝin en siaj pensoj. Ĉu ankaŭ tio estas knabina artifiko? Ĉu eble estas plezuro al ŝi turmenteti lin tiamaniere? Dum sia vagado li okaze ekhaltis ĉe grupeto da viroj, kelkaj tre junaj, kelkaj pli aĝaj. Ili diskutis pri iuj sociaj aferoj, sufiĉe vigle, sed bonorde kaj ne tre laŭte. Laŭŝajne ili tute malatentis la dancadon kaj la aliajn plezurojn de la loko. Karlo aŭskultis la frazojn kaj iom scivoleme rigardis la vizaĝojn. Estis iom pli da inteligento kaj energio en tiuj vizaĝoj ol en la granda homamaso.

Li konis kelkajn laŭvide, ĉar li jam antaŭe renkontis ilin tie ĉi. Preskaŭ ĉiam ili diskutadis, unu ĉiam portis pakon da gazetoj kaj libretoj sub la brako, preskaŭ neniam li vidis ilin danci. Li scias, ke ili estas radikaluloj, kiuj propagandas por iuj laboristaj ideoj, kiujn li tre malmulte konas.

Li ne havis intereson por tiaj aferoj, sed tamen li dum kelka tempo restis ĉe la grupeto, ĉar iel la homoj mem interesis lin kaj plaĉis al li.

La viro kun la gazetoj kelkafoje observis lin dum momento. Subite li alpaŝis kun gazeto en la mano.

– Aĉetu gazeton! – li diris kun voĉo, kiu duone petis, duone postulis.

Karlo skuis la kapon kaj komprenigis, ke mankas al li mono.

La viro mezuris lin per ekzamena rigardo.

– Eble vi diras la veron. Sed se vi promesas, ke vi legos ĝin, mi donacos al vi numeron. Se vi renkontos min post semajno, vi diros, kiel la enhavo plaĉis al vi. Ĉu konsentite?

Karlo ne emis legi la gazeton; sed, por liberiĝi de la homo, li murmuris “jes” kaj akceptis. Pro nura ĝentileco al la grupanoj li dum momento rigardis la unuan paĝon, sed vidis preskaŭ nur la titolon: “La Flamo”, en krudaj kaj kvazaŭ energiradiantaj literoj.

La moltona krepusketo de la hela nokto jam volvis sin ĉirkaŭ la loko, kaj ree oni lumigis la lampojn. Karlo jam perdis la esperon renkonti Enjon, kiam li fine vidis ŝin ĉe la enirejo. Kun batanta koro li rapidis tien, rigardante al la flankoj por vidi, ĉu iu konato vidas lin.

Lia rigardo renkontis ŝian, kaj kiam li donis al ŝi sian manon, li havis la senton, ke ĝi tremetas inter ŝiaj etaj fingroj.

– Ĉu vi longe atendis min?

– Jes, tre longe. Sed tio ne gravas. Ili foriris de la enirejo kaj komencis vageti sur la vojetoj en la eksteraj partoj de la parko. Ambaŭ silentis, kaj Karlo ŝtele rigardis ŝian vizaĝon. Tia ŝi do aspektas, ne tute laŭ lia imago, sed tamen sufiĉe bela.

Enjo eksentis lian rigardon.

– Kial vi okulumas min tiel?

– Vi aspektas tre serioza, – li respondis, memorante la vortojn de Bertil , kiuj laŭŝajne estis tute pravaj.

– Ĉu tio malplaĉas al vi?

– Ne, kontraŭe. Sed la plej multaj knabinoj ne estas tiaj. Poste ili ree silentis. Ŝajne ŝi enpensiĝis kaj preskaŭ forgesis lin. Li, siaflanke, kredis sian silenton malĝentila, sed vane provis trovi ion por diri. Fine li proponis al ŝi danci aŭ trinki kafon.

– Mi ne tre ŝatas. Se vi ne kontraŭas, mi preferas eliri el la parko kaj fari promeneton.

Li iomete miris pri ŝia propono, sed ĝoje konsentis forlasi la parkon. Ekstere homaj rigardoj ne tiel ĝenos ilin, kaj li havos ŝin pli por si mem.

Veninte sur la grandan vojon ili senvorte sed kvazaŭ interkonsentinte suriris alian ŝoseon, kiu kondukis okcidenten, rekte en densan, malhelan pice-arbaron. Tie estis neniuj domoj je distanco de multaj kilometroj, kaj ili ne bezonis timi scivolemajn rigardojn de konatoj aŭ aliaj.

Kiam Torento estis malaperinta post kurbiĝo de la vojo, Enjo komencis paroli. Ŝi demandis pri li memori lia hejmo, lia laboro kaj aliaj ĉiutagaj aferoj. Li respondis mallonge – paroli pri si mem kaj sia sufiĉe malriĉa hejmo iom ĝenis lin. Anstataŭ plie rakonti li demandis ŝin per similaj frazoj. Tiam ŝi rakontis, ke ŝia patro estas mortinta, kaj ke ŝi loĝas kune kun la patrino kaj unu frato en la dometo, kie li jam estis. La patrino komencas maljuniĝi kaj estas malsanema. La frato, unu jaron pli juna ol Enjo, laboras en la lamenejo. Multe li ne akiras, sed la familio tamen povas honeste vivi.

Vole-nevole li ekrigardis al ŝiaj vestoj. Tute per si mem venis en lian kapon la penso, ke la vestoj de lia kunulino estas rezulto de laboro de tiu juna familiestro, kiu eble ne povas reteni por si mem sufiĉe da mono por aĉeti bonan kostumon. Kaj plaĉis al li, kiam li trovis, ke ŝiaj vestoj estas modestaj, eĉ uzitaj. Certe ŝi ne estis postulinta pli ol necese. Kaj kion fari? Ŝi ja ne povas iri nuda.

Tiaj etaj kaj malgravaj konfidaĵoj iom post iom pli proksimigis ŝin al li. La estaĵo de liaj junaj revoj fariĝis pli reala pli simila al li mem. Kaj samtempe liaj en la ĉielo ŝvebintaj revoj surteriĝis kaj transformiĝis en senton de trankviliga feliĉo. Ili estis jam sufiĉe malproksime de Torento, kaj ŝi proponis, ke ili reiru. Sed tio ne plaĉis al li, kaj li serĉis iun pretekston por iri pli foren.

– Ĉu vi scias pri la Martira fonto? Ĝi devas esti ie proksime.

– Jes, ĝi estas tute apude, cent metrojn de la vojo. Ĉu vi deziras vidi ĝin? Li jesis, kaj ili forlasis la vojon kaj eniris en la arbaron, – ŝi antaŭe por montri la direkton. Baldaŭ ili staris ĉe la rando de la malgranda fonto, kiu kuŝis nigra kaj trankvila en densejo de junaj, alttrunkaj tremoloj. Nur la plaŭdeto de la elfluanta akvo aŭdiĝis en la noktomeza silento, sonanta kiel preskaŭ nerimarkebla susurado inter ŝtonoj kaj herbetoj.

Per kelkaj vortoj ŝi rakontis la legendon pri la fonto. Antaŭ preskaŭ mil jaroj oni ŝtonmortigis tie ĉi, laŭdire, la unuan kristanan misiiston de tiu ĉi provinco. Kie li mortis, elŝprucis tiu fonto el la tero.

Li eksidis sur la tero, ŝi sur ŝtono kelkajn paŝojn de li. Senvorte li rigardis ŝin, la fonton kaj la forfluantan akvostrieton, kiu spegule briletis en la nokta lumo.

Stranga sento ekkaptis lin. Mil jaroj! Kiom da tempo, kiom da tagoj kaj noktoj! Sed certe la somera nokto same silente kaj kviete kiel nun envolvis la teron per siaj helaj, molaj vualoj. Eble la malamikaj homoj ĝuste dum tia nokto mortbatis la kompatindan predikiston. Sed same molsone kiel nun susuris la elfluanta akvo, ĉar kredeble ĝi ekzistis jam antaŭe, same dolĉe venis odoroj de herboj, floroj kaj folioj, same pale lumetis la du-tri apenaŭ videblaj steloj sur la hela ĉielo. Aŭ povas esti, ke la tuta afero estas nura diraĵo. Eble ŝteliris junulo kaj junulino al la silenta bosko kun la plaŭdanta fonteto por flustri unu al la alia la hezitemajn vortojn, kiujn fortimigis la akra lumo de la tago.

Antaŭ mil jaroj ... Post mil jaroj ... Ĉu la lando tiam samsame ripozos en kvieto de la somera noktomezo ... ĉu junulo kaj junulino same ŝteliros la vojon ĉi tien? ... Tio estas revoj, malsaĝaj revoj, li subite pensis. Sed tiel fortaj estis tiuj revoj, ke ankaŭ la nuno aspektis kvazaŭ revo, kiam liaj pensoj provis reveni al la realeco. Estinteco, nuno kaj estonteco ŝajnis al li kvazaŭ kunfandiĝi en unu, pri kiu li ne scias plu, kio estas reala kaj kio nur revo.

Kaj en ankoraŭ daŭranta revo li ekstaris, proksimiĝis al la knabino, prenis ŝian manon kaj heziteme karesis ĝin. Li enrigardis en la okulojn antaŭ si, kiuj lumetis kvazaŭ io eterne juna, eterne estanta, revo sed tamen ne revo. Kaj, sen mem scii pri tio, li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj lia kapo kliniĝis.

– Lasu tion! – subite sonis stranga, mallaŭta voĉo en lia orelo. La strangeco de la tono efikis je li kiel surverŝita malvarma akvo. Li plene elreviĝis, ekhontis kaj faris paŝon malantaŭen. Sed post momento li levis la okulojn, kaj ŝia rigardo renkontis lin, milda kaj senriproĉa, sed kun tiel stranga esprimo, kvazaŭ ŝi rigardus al io malproksimega aŭ en la plej internajn kaŝejojn de si mem.

– Mi petas vin, – ŝi diris post momento, – ne faru alproksimiĝon al mi! Alie mi devas forlasi vin. Ĉu vi promesas tion? Li rigardis ŝin konfuzite, demande, preskaŭ kun ioma kolereto. Kion ŝi do volas, tiu stranga estaĵo? Sed se ŝi parolas sincere kaj serioze, se ŝi forirus ... Ne, ne tiel!

– Jes, mi promesas. Kaj pardonu, se mi estis malĝentila, malsaĝa!

– Ne, ne, ne tiel. Vi miskomprenas ... kaj mi ne povas klarigi. Sed sufiĉos, se vi tenos vian promeson. Ĉu vi scias, ke vi tre plaĉas al mi? Ne tiel, kiel junulo ordinare plaĉas al knabino aŭ male; estas io alia. Ŝajnas al mi, ke vi estas pli molkora ol la plejmulto, pli sentema. Mi havas la senton, ke vi iel similas al mi mem, ke vi eble povus kompreni min ... ... Mi estas absolute tutsola en la mondo. Patrino kaj frato, jes ... sed pro tio ankoraŭ pli sola. Pli bone estus, se ili ne estus. Al neniu mi povas paroli, la homoj ne komprenas kaj ne volas kompreni alian homon. Sed kun vi mi povas samsenti. Al vi mi ankaŭ ne povas paroli ... sed estas bone iri kune kun vi kaj babileti, estas trankvilige. Sed forgesu, ke mi estas knabino ... rigardu min kiel kamaradinon, fratinon! Tiel estos pli bone.

Li konsterniĝis, sed samtempe estis tuŝata. Ŝajnis al li, ke ŝi parolis tute sincere, ke la larmoj, kiuj briletis en ŝiaj okuloj, kaj la dolora esprimo de la vizaĝo ne povas mensogi.

– Kara, ne ploru! Kaj se vi volas esti kiel kamaradino, se mi estu kiel bona kamarado al vi – kial ne diri, kion turmentas kaj afliktas vin? Ĉu mi ne estas same sola kiel vi? Gepatroj, gefratoj – kio? Ĉu mia vivo ne estas same soleca kaj senĝoja malgraŭ tio? Sed ŝi viŝis la okulojn kaj levis sin kaj provis rideti.

– Ni ne fariĝu sentimentalaj! Estas tempo reiri.

*

Super verdaj kronoj brilis la suno sur serena, lumplena ĉielo. Ĝiaj radioj filtriĝis tra la densa branĉaro kaj faris orajn vojetojn inter verdaj pingletoj kaj brunaj trunkoj kaj sur la molverdaj muskejoj ĉe la piedoj de la arboj. En araneaj retoj sur arbetoj kaj branĉoj brilegis stelaro de gutetoj kiel multkoloraj sunetoj.

Malrapide kaj per silentaj paŝoj li iris sur la pinglokovrita vojeto, kiu serpentumis inter trunkegoj, borderita de mirteloj, vakcinioj kaj solece kreskantaj arbarfloretoj.

Kiom da fojoj li jam paŝis tiel, rigardante la matenan belecon! Kiom da fojoj li vizitis la solecajn kaŝejojn inter rokoj kaj arbegoj, en marĉoj kaj densejoj! Kiom da delikataj, infanaj revoj naskiĝis tie ĉi en la sensona silento aŭ dum la multvoĉa simfonio de trilantaj birdetoj! Sed neniam li vidis la arbaron tiel bela kiel nun.

Kvankam tuŝita de homa mano, ĝi ankoraŭ staras kiel pura, senmakula paradizo, kie la malbonoj kaj malbelaĵoj de la homa mondo ne havas lokon, – freŝa kaj plenvive juna, kvazaŭ ĵus elirinta el la mano de la kreinto.

Ho, kiel bela estas la mondo de liaj junaj revoj! Sed de malproksime vokas lin alia mondo, kaj tiu voko fariĝas pli kaj pli forta. Tie ĉi regas la eterne samsama paradiza trankvilo kaj beleco. Tie regas la intensa vivo de ago kaj laboro, tie loĝas la multaj kunfratoj, al kiuj li tamen apartenas. Eble ekzistas malbelaĵoj kaj malbonoj tie, sed la plej altan feliĉon oni iam akiros, iam ... La sentoj kaj pensoj vokas kaj vokas en lia interno kaj li komprenas, ke li ne povos rezisti, eble eĉ ne volas. Sed tiu sensona silento de l’ arbaro, tiu pureco de juna paradizo – kie estos ĝi? Estis al li, kvazaŭ li diras adiaŭon al la mondo de sia infanaĝo por baldaŭ iri en la alian, grandan mondon, kiu revigas kaj allogas sed samtempe timigas. Sed al ĝi li apartenas, tien li iros. Kaj se mankos tiu ĉi paradizo, li kreos alian! Kaj tie estas ŝi! Ree liaj pensoj kaj sopiroj komencis ĉirkaŭŝvebi ŝin, konstruante el malpeza materialo de helaj esperoj la domon de venonta feliĉo.

Li iris por trovi knabinon, por amindumi, por kisi ŝin, por trankviligi la voĉon de juna sango. Nenion pli. Sed nun li estis preskaŭ forgesinta tion. La travivaĵo de l’ pasinta nokto restigis en lia animo ion novan, antaŭe ne sentitan, kion li ne povis klarigi al si mem, sed kio pli kaj pli plenigis lin kaj preskaŭ ŝajnis al li kiel sola senco de la vivo. – – –

Tagoj pasis.

La loko, kie li laboris, ne estis konvena por fari multan monon. Branĉoplenaj piceoj kaj longaj, sed maldikaj pinoj, postulis sufiĉe da laboro, sed donis malmulte da ligno. Kiam li strie senŝeligis la trunkojn, la rezino fluis kvazaŭ maldensa suko kaj algluiĝis al la manoj. Kaj la manoj siavice algluiĝis al la tenilo de l’ hakilo tiel forte, ke li kelkafoje apenaŭ povis liberiĝi de ĝi sen disŝiri la haŭton. Kvankam liaj manoj estis sufiĉe fortaj kaj kalaj, estiĝis sur ili grandaj vezikoj, kiuj je ĉiu hakilbato doloris kiel brulvundoj. Poste ili disŝiriĝis, lasante la subhaŭton senŝirma, kaj tiam li manovris la hakilon, kvazaŭ ĝi estus iu terura objekto, kiun li preskaŭ ne kuraĝas tuŝi. La tagoj estis longaj. Je la sepa aŭ pli frue li foriris kun paketo da buterpano en unu poŝo kaj botelo da lakto en alia. Dum la tuta tago li vidis neniun, estis tutsola kun si mem, siaj pensoj kaj sopiroj. Poste li revenis ĉirkaŭ la kvina vespere, laca kaj sentante sin kvazaŭ ermito, kiu post longa tempo elvenas el sia rifuĝejo kaj kun timigitaj okuloj rigardas la homojn kaj la domojn. Kaj hejme oni postulis de li plian laboron, en la brutejo, sur la kampoj aŭ aliloke.

Nur post la sunsubiro li havis iom da tempo por si mem. La cetera parto de la familio restis en la kuirejo kaj preparis sin por enlitiĝo. Li iris supren en la mansardon, kie li eksidis ĉe la fenestro kaj rigardis okcidenten, al la densaj arbaroj, ombroplenaj valoj kaj la malproksimaj bluetaj montoj sub la helflavaj spacoj de la nokta ĉielo. Sed tiam li estis tro laca por ion fari aŭ eĉ por klare pensi. En lia cerbo estis kvazaŭ densa nebulo, tra kiu la pensoj ne trovis vojon. En plena konscio estis nun la sopiroj je estado pli bona ol tiu ĉi, de nun ankaŭ je tiu kunfratino en la soleco, kiun li hazarde estis trovinta. Tiel li sidis, ĝis la okuloj per si mem fermiĝis kaj li vole-nevole devis enlitiĝi.

Unu vesperon li rememoris pri la gazeto, kiun li ricevis sed poste tute forgesis. Li elprenis ĝin el la poŝo, kie ĝi ankoraŭ restis, kaj komencis legi ĝin. Kial ne? Ĉar li promesis, li ja devas legi ĝin; cetere, iom da legado povas esti same bona aŭ same sensenca, kiel rigardado al la okcidentaj montoj kaj duma revado pri ĉio kaj nenio.

Estis sukplenaj vortoj kaj esprimoj, prenitaj el la vortaro de ordinaraj laboristoj kaj pri kies senco li ne povis dubi. Li iom miris, ke oni rajtas diri tiajn aferojn pri la superuloj de diversaj specoj, kaj, se oni rajtas, ke ekzistas homoj, kiuj kuraĝas diri ilin. Kelkaloke estis tiel, aliloke temis pri pli subtilaj aferoj kaj tie estis sufiĉe da fremdaj vortoj, kies signifon li ne tre bone komprenis. Sed la sencon de tiuj subtilaĵoj li kredis kompreni. Temis pri bena, feliĉa estonteco al la malriĉuloj kaj mizeruloj. Ĉiu rajtas vivi feliĉe. Ĉar la superuloj ignoras tiun rajton, oni devas iamaniere repreni ĝin kaj realigi la pacon kaj fratecon sur la tero ... Lia kapo iom post iom kliniĝis, la palpebroj peziĝis, kaj post kelka tempo li dormis kun la kapo sur la brakoj antaŭ si. –

La sopiro je Enjo terure plilongigis la tagojn, kaj en la vasta, libera arbaro li sentis sin kvazaŭ inter karceraj muroj. Tio kune kun la abomeno al la teda kaj cetere malbone pagata laboro subite donis pli realan formon al liaj revoj kaj malklaraj intencoj.

En la fino de la semajno, vendrede, li renkontis Bertil on. Kiel dirite, tiu laboris en Torento, kaj renkonti lin estis al Karlo kvazaŭ ricevi salutojn de ŝi, kiu loĝas tie. Kaj li preskaŭ sentis iom da envio al la amiko, kiu ĉiutage estas en la plenviva loko, laborante kune kun multaj homoj, kiuj per babilado kaj ŝerco mallongigas la tempon kaj faciligas la laboron. Kaj subite kaj senpripense liaj kaŝitaj deziroj prenis konkretan formon.

– Ĉu vi kredas, ke mi povus trovi laboron en Torento?

– Eble. Certe mi ne scias. Ĉu vi do intencas meti hakilon kaj segilon flanken?

– Se mi trovos ion pli bonan, jes.

– Bone. Se vi deziras, mi demandos morgaŭ, kaj morgaŭ vespere vi havos respondon.

Fruvespere la postan tagon venis Bertil  al la hejmo de Karlo. Karlo ĵus estis veninta el la arbaro kaj kune kun la tuta familio sidis ĉe la kuireja tablo kaj trinkis kafon. Bertil  komunikis al li, ke oni akceptos lin. Li povos komenci lundon matene.

La patro mirigite rigardis al Bertil , poste al Karlo. Unue li ŝajnis ne kompreni, poste li ridetis iom sarkasme.

– Ŝajnas, ke vi fariĝis plenkreskulo! – li turnis sin al la filo.

– Jes, mi demandis pri laboro en Torento. Ĉu vi malkontentas pri tio?

– Kontentas, malkontentas! Sensencaĵo! Ĉu vi ne komencis jam iri vian propran vojon? Iru do, pro Diablo!

– Ne koleru! Kiom mi akiras per hakado? Vi ja scias mem! Tie mi akiros duoble pli multe. Do mi povos doni al vi tiom multe kiom nun, kaj krom tio mi vestos min mem kaj reste havos iom por aliaj bezonetoj. Ĉu vi povas diri, ke tio estas malprudenta?

– Kial malprudenta? Vi ja vizitis lernejon dum ses jaroj kaj dekdu pliaj semajnoj. Vi do devas scii kalkuli. Kaj ĉar vi krom tio nun atingis la aĝon, kiam vi komencas mem decidi pri viaj faroj, vi memkompreneble ne povas agi alie ol prudente. Ĉu ne? Kion mi do povus diri kontraŭ vi? Oni invitis Bertil on trinki kafon. Li eksidis inter la aliaj, kaj oni trinkis kaj babiletis. La patro mem silentis dum tempeto, poste li neatendite turnis sin al Bertil .

– Karlo diris, ke li akiros tiom kaj tiom. Ĉu vere? Kiom vi akiras? Bertil  diris la proksimuman tagan akiron. La patro balancis la kapon kaj ŝajnis enpensiĝi.

– Bona sumo! – li diris post momento. – En la arbaro oni devas labori du ĝis tri tagojn por akiri tiom. Estas granda diferenco. Kaj kiom oni devas labori sur la tero por tiom akiri per grajno kaj lakto! Aj, aj, aj, tion oni eĉ ne povas elkalkuli ... Mi konas la aferojn. Kaj konservu mian konsilon, – li turnis sin al Bertil  kaj Karlo: Neniam fariĝu terkulturistoj, antaŭ ĉio ne fariĝu lufarmistoj kiel mi! Tiu ĉi profesio estas la plej mizera en la mondo. Sed kiam mi estis juna, ne ekzistis multe da industrio; due, mi ne komprenis la aferojn. Kaj nun mi estas tro maljuna por ŝanĝi. Sed ĉiu juna homo, kiu havas siajn kvin sensojn en sana stato, ne povas heziti pri tio, kion li faru. Tia estas mia opinio.

III.

Nova vivo komenciĝis. En la unuaj momentoj la brua kaj plenvive pulsanta vivo en kaj ekster la uzinoj iomete timigis lin. Rapide turniĝantaj radoj, klakantaj transmisioj, tondra bruo de gigantaj lameniloj kaj ĉiea tintego de fero kontraŭ fero vekis en li ian senton de danĝero. Sed post kelkaj tagoj li plene hejmiĝis inter la fulgonigraj viroj de la Torentaj uzinoj, kaj la impresoj el la silentaj arbaroj forviŝiĝis aŭ senrimarke kaŝiĝis en lia submemoro.

Stranga, kreviga ĝojo plenigis lian bruston, kiam li post du semajnoj ricevis sian unuan salajron. Neniam li ricevis tiom da mono por tiom da laboro. Kun preskaŭ febra ĝojo li rapidis al la ekipejo kaj aĉetis helan somerĉapelon, belkoloran kravaton kaj kelkajn aliajn necesaĵojn. Ĉe la muro malantaŭ la vendotablo pendis longa vico da helaj someraj kostumoj, kiuj sorĉe altiris al si lian rigardon. La komercisto rigardis lin kun afabla rideto, duone malfermis la palpebrojn kaj iomete klinis sian kapon al la flanko.

– Belaj kostumoj, supera kvalito kaj malaltaj prezoj. Ĉu vi permesas, ke mi elserĉu unu por vi? Li demandis pri la prezoj, sed je la respondo li skuis la kapon.

– Poste, sed ne nun. Mi ne havas monon. Sed la mieno de la vendisto fariĝis ankoraŭ pli afabla.

– Ne tre gravas. Vi pagu, kiom vi povas kaj volas poste vi laŭplaĉe depagos posemajne. Estas tre facile aranĝi la aferon. – Mi ne ŝatas tiun sistemon, – respondis Karlo, sed li sentis, ke li duone mensogas. – Kiam mi aĉetas objekton, mi volas, ke ĝi ankaŭ fariĝu mia, entute kaj ne nur parte.

– Mi komprenas vin. Estas ja tute natura penso sed tamen naiva. Vidu, la mondo nun estas alia ol antaŭ dudek jaroj, ho, tute alia ol antaŭ dek jaroj. La mondo estas plena de bonaj kaj benindaj aferoj, objektoj kiuj parte ekzistis jam pli frue, sed kiuj tiam estis haveblaj nur por la riĉuloj. Sed ĉu ne malpli riĉaj homoj aŭ eĉ malriĉaj ankaŭ rajtas posedi la nuntempajn benindaĵojn? Kompreneble, jes! Sed kiamaniere? Mi deziris havi aŭtomobilon. Sed mi estis malriĉa same kiel vi, kaj devus ŝpari dek, dek-kvin jarojn por havigi ĝin. Kaj se mi provus ŝpari, mi certe malsukcesus, disdonante la monon por mil aliaj malgrandaĵoj. Nu, mi aĉetis depage, kaj mi tute ne bedaŭras tion, sed kontraŭe benas la bonan sistemon. Unue, mi havas la aŭton jam nun; due, mi estas devigita ŝpari monon por la fiksitaj depagoj.

Kaj same la laboristoj. Verdire, ili akiras relative bonan salajron. Sed tiom kaj tiom la junuloj devas lasi en la hejmo aŭ en loĝejo kaj restoracio, tiom kaj tiom por aliaj bezonataj aferoj. Kiom poste restas? Se juna laboristo volus aĉeti kostumon per ŝparita mono, li en plej bona okazo povus aĉeti la someran kostumon aŭtune kaj la vintran – printempe. Ĉu vi vizitis, ekzemple, la popolan parkon? Tie vi povas vidi tre bone kaj dece vestitajn junulojn. Ĉu vi kredas, ke la kostumoj plene apartenas al la junuloj? Se jes, vi tre eraras. Jes, verdire kelkaj; sed multaj, multaj estos plene pagitaj nur venontan kristnaskon aŭ eĉ pli poste. Kaj mi tute ne riproĉas ilin pro tio. Ili estas honestaj homoj, kaj mi ricevos mian monon. Kaj ili, siaflanke, tre gaje dancas kaj amuzas sin kaj tute ne pensas pri tio, ke la kostumoj ne estas plene pagitaj. Ĉu ne? La mono cirkuladas rapide, kaj la ĉefa afero estas, ke oni povu iomete ĝui de la benindaĵoj de nia tempo.

Tiu mallonga prelego en moderna socia ekonomio iom mirigis Karlon. La ideoj ŝajnis al li iomete strangaj, kaj li ne aprobis ilin tute. Sed cetere li ne multe zorgis pri la diritaĵo. Pli grava estis la demando, ĉu li aĉetu la kostumon aŭ ne. Li ja povus fari tion, – sed kion dirus la patro? Eble tiom da novaj vestaĵoj estus tro multe al li en unu tago. Kaj li decidis atendi almenaŭ ĝis venonta sabato.

Li diris tion, kaj la komercisto same afable rigardis lin. – Bone, tute kiel vi deziras. Mi estos je via servo, kiam ajn vi deziros.

Li silentis dum momento kaj poste li diris, kvazaŭ liaj pensoj estus irintaj en alian direkton:

– Sentiĝas bone, kiam semajno da laboro finiĝis kaj sabata vespero proksimiĝas, ĉu ne? Tiam oni bezonas kaj meritas iom da ripozo, iom da amuzo. Vi iros al la popola parko vespere, ĉu ne? Aŭ ĉu vi ne ŝatas danci kaj amuziĝi? Karlo ne sciis, kion respondi al tiu demando, kiu ŝajnis al li iom tro intima.

– Eble, mi ne scias ...

– Malsaĝa estas tiu, kiu diras, ke la junularo ne devas amuziĝi! Sufiĉe frue venos la tempo de seriozeco. Ho, bela estas la vivo en junaj tagoj! Iri en gajan societon en la dancejo, gvidi la junajn, belvestitajn fraŭlinojn ĉe danco, akompani belulinon al la pordo de trankvile dormantaj gepatroj ... Malsaĝuloj riproĉas la junularon, sed laŭ mia opinio la gejunuloj plene pravas, kiam ili volas ĝui la printempon de la vivo. Tio ne estas peko, tio ne malbonigas ilin. Kontraŭe.

Ree li silentis, nun dum iom pli longa tempo. Sed subite li ŝajnis ekmemori pri siaj devoj kiel ĝentila komercisto.

– Sed mi babilas kaj forgesas mian devon. Pardonu! Kion vi do diris? Ĉu vi ne deziras, ke mi elserĉu kostumon por vi hodiaŭ? Karlo estis forgesinta la patron kaj pensis nur pri la vespera renkontiĝo en la parko, vidis antaŭ si la gajajn kaj belvestitajn gejunulojn, vidis sin mem apud Enjo ... kaj je la demando liaj revoj densiĝis je vortoj.

– Mi ne scias ... sed mi povus ja. Ĉu hodiaŭ, ĉu post semajno – povas esti egale ...

– Same pensas mi. Kion oni povas fari hodiaŭ, oni ne prokrastu ĝis morgaŭ, diras bona proverbo. – Li alrigardis Karlon bonkore, mezuris lian staturon per la okuloj kaj alportis kostumon. – Kun rideto de kontento la patro akceptis la monon, pri kiu ili pli frue interkonsentis. Kiam li vidis la novan kostumon, li grumbletis ion nekompreneblan, sed ne riproĉis. Lia mieno diris: Vi fariĝis sendependa kaj malŝatas mian konsilon. Mi ne volas disputi kun vi. Agu do, kiel plaĉas al vi! Karlo sentis lian penson, kaj iamaniere ĝi iomete doloris lin. Estis al li, kvazaŭ li de nun disiĝas de la patro kaj de la familio kaj staras tute sola en la mondo.

Vespere li iris al la parko por renkonti Enjon. Post la promenado al la Martira fonto li kunestis kun ŝi ankoraŭ du fojojn. Ili iris la saman solecan vojon, same interparolis pri kelkaj ĉiutagaĵoj, kaj li pli kaj pli intimiĝis kun ŝi. Same ili flankeniĝis de la ŝoseo, atingis la fonton kaj tie eksidis. Tiam la vortoj mutiĝis, silente kaj senmove ili rigardis unu la alian. Kvazaŭ en sonĝo li vidis antaŭ si ŝiajn harojn, okulojn, buŝon. La ardo en lia juna koro reflamiĝis, kaj li volis levi sin por ĉirkaŭbraki tiun gracian, molforman kolon, karesi la abundan, blondetan hararon, kisi la briletantajn okulojn kaj la maldikajn, belajn lipojn.

Sed io retenis lin. Estis kvazaŭ ŝi vidus liajn pensojn kaj kvazaŭ ŝia mieno demandus, ĉu li ne rememoras sian promeson. Li vidis la seriozecon de ŝiaj rigardoj kaj respektis ĝin, ĉar li tro alte estimis ŝin por fari ion, kio ne plaĉus al ŝi. Tiel ili restis silentaj kaj senmovaj, kaj al li estis kvazaŭ inter ili stariĝus nevidebla muro, kiu senkompate disigas ilin unu de la alia. Liaj rigardoj serĉis ŝiajn, petis klarigon. Kaj ŝajnis al li, ke ŝiaj okuloj respondis: Mi komprenas vin, kaj mi tre ŝatas vin, sed tio ne povas esti. Estis kvazaŭ ili tra dika fera krado tuŝus kaj premus la manojn unu de la alia, kunigitaj kaj tamen disigitaj.

Larmoj aperis en iliaj okuloj, kaj senintence li ekstaris kaj proksimiĝis al ŝi. Kaj same kiel antaŭe ŝi provis rideti kaj diris sian: – Ni ne estu sentimentalaj! Estas tempo iri hejmen. Veninte hejmen li insultis sin, pro la malsprita afero kun tiu nekomprenebla knabino. Li ja volis ŝerci, gaji kaj amindumi kaj li ja sciis, ke ŝi ne volas tion. Aŭ ĉu ŝi artifikas? Sed ne povas esti. Sed kial li do iris kun ŝi, ĉu li tamen atendis ŝian favoron? Nu, alian fojon li trovos alian knabinon.

Sed la postan matenon li jam forgesis tiun decidon, kaj lia unua penso post la vekiĝo flugis al la dometo inter la siringaj arbustegoj, kie ŝi nun ellitiĝas por prepari kafon al la frato. Ree li sopiris kaj revis, kaj la estonta semajno ŝajnis al li senfine longa.

Li laboris en grupo de ŝarĝistoj, kaj dum la tagoj li ne trovis multan tempon por meditado. Sed kiam vesperiĝis kaj li forlasis la bruplenan Torenton por iri hejmen al la trankvila bieno en la arbaro, liaj pensoj koncentriĝis ĉirkaŭ ŝi, kaj la moviĝema fantazio de la revanta junulo kreis belajn konstruaĵojn por la estonteco. Ŝi jam fariĝis centro de lia interna vivo, io de kio li ne povis kaj ne volis plu liberiĝi. – Li alvenis al la parko, kaj kiel kutime li devis longe atendi ŝin. Dume li ĉirkaŭpromenis, tie kaj tie parolante kelkajn vortojn kun la novaj konatoj el Torento. La novaj vestoj donis al li senton de memstareco kaj egaleco kun ili, kaj por la unua fojo li sentis sin plene hejme en tiu ĉi societo.

Okaze li renkontis junulon, kun kiu li kelkafoje interparolis dum manĝopaŭzoj. Tiu junulo, Andreo, estis elektristo. Li estis tre inteligenta kaj legis multe. Kiam li parolis pri legitaĵo aŭ pri ideoj proponitaj de aliaj, li preskaŭ ĉiam kontraŭdiris kaj cetere ŝajnis havi proprajn opiniojn pri ĉiuj aferoj.

Baldaŭ Bertil  aliĝis al la duopo, kaj ili eksidis ĉe tableto por trinki kafon. Karlo tempon post tempo rigardis al la enirejo kaj vivis en siaj propraj pensoj. Nur malmulte li atentis pri la interparolo de Andreo kaj Bertil . Sed iom post iom ĝi kaptis lian intereson.

– Vi tamen devas konsenti pri tio, ke la homoj estas la plej stultaj estaĵoj en la tuta mondo, – diris Andreo al Bertil . – Ili kredas sin prudentaj, sed verdire ili nur stultiĝas laŭ la grado de ilia pretendita prudentiĝo. Ili parolas pri frateco. Kio estas ĝi? Idolo farita el teorioj! La doktrino de frateco estas nova religio, kiu mistifikas la homojn same kiel la malnova. Frateco en kutima senco apartenas al la mondo de intelektaj fantazioj kaj tute ne korespondas al la reala vivo. Ĉiu deziras por si mem kiel eble plej grandan pecon da mono kaj pano, kiel eble plej grandan porcion da ĝuaĵoj. Tia estas la vero pri la homoj. Rigardu nin mem! Ĉu ni ne volontege akceptus dudek kronojn potage, aŭ kiom ajn pli, se ni povus akiri tiom? Ni farus tion; ĉiu homo farus tion, mi povas veti, kvankam ni ĉiuj tre bone scias, ke ekzistas multegaj fratoj, kiel oni tiel bele nomas la malriĉajn samvivanojn, kiuj devas vivteni sin kaj grandan familion per kvinono de tiu sumo. Mi povas veti, ke la plej multaj prenus la monon sen eĉ pensi pri la kompatindaj fratoj kaj tamen same serioze kiel antaŭe farus siajn litaniojn al la idolo de frateco. Jen! Same rilate la interpopolan paciĝon, kiu estas iu subidolo de frateco. oni faras belajn frazojn, kiujn oni ankaŭ sincere kredas. Sed la reala vivo estas io alia. Ĉu la pacemuloj ne faras militservon – pro timo de puno aŭ pro aliaj kaŭzoj – ĉu la tiamaj pacemuloj ne iris al la frontoj, kiam eksplodis la granda milito? Ĉu la pacemaj fratoj ne laboras tre volonte en la mortigilaj fabrikoj, kiam tio estas je ilia propra avantaĝo? Same en rilatoj inter la seksoj. Rigardu nur tien! Kial ili estas tiel belvestitaj, kial ili venis tien ĉi? La idolana regularo diras: ni portas belajn vestojn, ĉar tio estas klara rajto de ĉiu, kiu honeste plenumas sian oficon en la socio; esti bone kaj bele vestita – pri laboristoj, kompreneble – signifas nur efektiviĝon de la frateco. Ni iras al dancejo, ĉar estas nia plena rajto amuziĝi, ankaŭ la pli kaj pli komuna amuziĝo atestas pri la efektiviĝo de la frateco.

Tiel diras la regularo de la idolanoj. Sed kion diras la rea la vivo? Jene: Ni portas belajn vestojn, ĉar tio treege plaĉas al ni kaj niaj enspezoj ja permesas tion. Se kelkaj ne povas esti vestitaj kiel ni – ni bedaŭras, sed tio ja ne estas nia afero. Per niaj vestoj ni akiras la respekton de aliaj homoj, precipe de junaj homoj de la alia sekso. Por trovi ilin, ni venis tien ĉi. La amuziĝo estas ja sufiĉe gaja afero, sed ververe ĝi estas nur prologo al pli gravaj aferoj. Sed ĉar tiu prologo estas neevitebla, oni devas scii amuziĝi kaj precipe amuzi la kunulon aŭ kunulinon kun granda sperto kaj konvena gusto. Tial la belaj vestoj, tial la gajaj ridoj, tial la decaj vortoj, tial la lertaj paŝoj en la danco. Nur por akiri la plej bongustan pecon da ĝuaĵo! Kompreneble ne ĉiam, sed en la plej multaj okazoj.

Vidu, la homoj vivas duone en la ŝajnmondo de intelektaj fantazioj, duone en la reala mondo de naturaj instinktoj. La lasta estas la sole vera, sed la homoj hontas pri siaj naturaj inklinoj kiel la unua virino pri sia nudeco. Ili kovras ilin per vestoj el fantaziaj, ne ekzistantaj ŝtofoj, kaj tiel adoras tiujn vestojn, ke ili fine kredas, ke la fantazio estas pli reala ol la realeco mem. La kredo de la homoj apartenas al la idoloj faritaj el teorioj, sed la instinktoj apartenas al la reala vivo. El tio devenas la konflikto inter diroj kaj agoj, la tuta hipokriteco de la nuna socio, la malfeliĉoj de ĉiuj specoj.

Karlo rigardis la bene tranĉitan profilon de la apude sidanta parolanto, miris kaj konsterniĝis.

– Mi kredis vin socialisto. Ĉu vi ne estas? Ĉu vi ne kredas, ke frateco estas ebla?

– Mi estis. Sed kiamaniere mi nun povus esti? Mi pli ŝatas la realecon ol mondon de fantomoj. En la socialismo estas tiom da sektoj kiom en la religioj. Kaj ĉiu pretendas, ke ĝi sola pravas. Laŭ mia opinio tute perfekta socialisto devus samtempe esti malriĉulo kaj kapitalisto, idealisto kaj materialisto, pacemulo kaj militisto, religiano kaj ateisto. Tia homo estus socialisto en la vera senco de la vorto. Sed kredeble tia homo ne estas ebla. Vere la homo estas salamandra, sed tio superas eĉ la plej altan kapablon. Mi malŝatas vortfantomojn, tial mi ne povas konfesi iun ajn religion.

Frateco ... ekzistas unu speco de frateco, kaj tiu estas la sole vera, ĉar ĝi apartenas al la realeco. Kiam vi renkontas ĉifonulon, al kiu ĉio mankas, kaj tiam diras al vi mem, ke tiu mizerulo estas kompatinda diablo, kiu bezonas tason da kafo aŭ pecon da pano, kaj pro tio donas al li iom da mano – tio estas frateco. Se vi kondutas bone al la homoj, ĉar ŝajnas al vi, ke tia konduto estas memkomprenebla afero – tio estas frateco. Sed tio estas io tute alia ol la idolana frateco. – La temoj estis iom fremdaj al Karlo kaj kelkaj vortoj sufiĉe novaj, sed li sukcesis kapti la sencon de la pensoj. Nun li iom hezite kaj necerte demandis:

– Ĉu vi do volas diri, ke tia frateco aŭ boneco – la vortoj estas ja egalaj – apartenas al tio, kion vi nomas naturaj instinktoj? Andreo ŝajnis iom surprizita je la demando, sed post momento da silento respondis:

– Povas esti. Alie oni ne povas klarigi ĝin. Verdire ĝi estas bela, sed sendube ĝi estas la plej malgranda kaj plej malforta el la homaj instinktoj. Ĉiuokaze ĝi havas neniun gravecon en la nuna tempo.

Vidu, la laboristoj nomas sin sklavoj, kaj verdire ili estas tiaj, – ne nur ili, sed la plej multaj el la homoj. Ne en ekonomia senco, tio estas duaranga demando, sed spirite. Rigardu la vizaĝojn de la homoj! Ĉu vi ne vidas, ke iliaj esprimoj estas teksitaj el plej pura sklaveco sub la idoloj, kiuj loĝas en libroj kaj gazetoj kaj antaŭ ĉio en la propraj cerboj de la homoj? Por renkonti unu vizaĝon, kiu esprimas liberecon kaj memstarecon, vi devas serĉi inter miloj da homoj.

Rigardu la gejunulojn tie ĉi! Vi ja scias, kial ili alvenis, t. e. la plej multaj, ĉar kredeble la sama deziro loĝas en via propra brusto. Sed ili hontas pro la natura instinkto, ĉar ili havas idolon, kies nomo estas moralo. Pro tio ili provas kaŝi siajn pensojn kaj dezirojn, kvazaŭ ili estus krimuloj. Supozu, ke ĉiuj iliaj pensoj kaj deziroj subite prenus materian formon kaj fariĝus videblaj! La tuta societo en sama momento neniiĝus pro honto! Kaj tamen ili kuraĝas paroli pri rajtoj! Ba! Nur sklavoj parolas pri rajtoj. Libera homo ne konas rajtojn, li konas nur la vivon kaj siajn proprajn dezirojn. – Tiuj ideoj, tute novaj al Karlo, konsternis lin. Li volis kontraŭdiri kaj demandi, sed ne havis sufiĉe klaran koncepton pri la pensoj de Andreo, nek pri sia propra opinio. Tial li silentis kaj enpensiĝis. Sed la vortoj restis en lia memoro kaj donis al li objekton por meditado dum tagoj kaj semajnoj.

Kiam Bertil  subite ekparolis, li levis la okulojn al li. Hazarde lia rigardo dum momento ripozis ĉe la vestoj de tiu, kaj subita penso frapis lin. Bertil  ne estis vestita kiel la plimulto el la junuloj. Li estis bone vestita, tamen estis iu diferenco, eble eleganteco mankis. Karlo ne povis tute klarigi al si la diferencon sed konstatis ke, vidante la amikon, li vidis preskaŭ nur la personon kaj nur hazarde rimarkis la kostumon. Certe li impresus bone, eĉ se li portus malbonan kostumon. Kaj la elegantaj junuloj kaj junulinoj tute apude? Rigardante ilin, li preskaŭ ne rimarkis la personojn, nur belkolorajn robojn kaj mantelojn, zorge gladitajn kostumojn, kolorajn, atentopostulantajn tuketojn en la brustpoŝoj de la sinjoroj. Se oni forprenus de ili tiujn vestojn kaj anstataŭe surmetus pli ĉiutagajn ... kio tiam restus? Kredeble la memcerteco de junuloj kaj junulinoj tiam forflugus, kaj poste ili estus nur ... nu, kio? En la uzinoj ili estas laboristoj, labormaŝinoj; sed kio ili estus tie ĉi? Kaj subite li sentis skueton de ekhonto. Ĉu ankaŭ li mem estas preskaŭ nur kostumo? Antaŭe li sentis sin fremda kaj timema kaj timis la okulojn de rigardantoj. Hodiaŭ tiu sento estis for, kaj li rigardis sin egalulo de la aliaj. Ĉu ankaŭ lia valoro kiel homo konsistas plejparte nur el la kvalito de la kostumo? – Ŝajnigante distrecon, li prenis la krie verdkoloran tuketon el sia brustpoŝo, viŝis la buŝon kaj poste kaŝis ĝin en la fundo de flanka poŝo. – – Hodiaŭ ili iris suden, preterpasis Torenton kaj la stacidomon kaj sekvis la ŝoseon, ĝis ili atingis la randon de la granda ebeno. Tie ili eksidis sur la herbo sub kelkaj betuloj apud la vojo.

Norde kuŝis Torento kvazaŭ duone dormanta en la nokta trankvilo. Malrapide kaj ombrosimile la fumo eliĝis el la brikaj tubegoj kaj iom post iom disiĝis en la senventa aero, restanta en la alto kiel maldensa travidebla vualo. Oriente de la uzinoj kuŝis la kvartaloj de laboristaj domoj kiel unutone pentritaj kaj plensimetrie metitaj lignaj kubetoj de tute samaj formo kaj grandeco. Tiam kaj tiam ekaŭdiĝis malforta brueto, kiam porcio da ferŝtono estis deŝarĝita ĉe la supro de la rostfornoj kaj la vagoneto poste rapidis malsupren sur sia relparo. Griza kaj fulgokolora kuŝis Torento kontraŭ la fono de bluetaj montoj kaj helverdaj betularoj. Vidita en medio de plensomera abundeco ĝi nun ŝajnis al Karlo iomete ĉiutageca kaj teda.

Sed sude etendiĝis la vastega ebeno, en preskaŭ nevidebla malproksimo borderita de montoj aŭ arbaroj, kiuj aspektis kiel etaj strioj de blua fumo ĉe la rando de la ĉielo. Tie kaj tie vilaĝoj aŭ solecaj domoj dormis inter la senfinaj kampoj de verda greno, tie kaj tie en malproksimo preĝejaj turoj leviĝis el la verdaĵo de ĉirkaŭaj arboj. En la mezo de la ebeno kuŝis la rivero kiel helgriza rubando sur verda robo.

class="book"> Liaj okuloj ensorbis la vidon de la vasta tero kaj provis penetri ĝis la bluaj strietoj ĉe la horizonto. Unuafoje Torento ŝajnis al li malgranda kaj enuiga. Jes, kiel malgranda ja estas Torento! Kiel vasta kaj riĉa la mondo! Kaj kvazaŭ respondon al siaj propraj pensoj li aŭdis apud si la voĉon de Enjo:

– Ho, kiel vasta estas la mondo! Kaj tamen oni devas resti en tiu ĉi loko, resti kaj iom post iom sufokiĝi. Se mi nur povus flugi for ... Li elreviĝis kaj rigardis al ŝi. Ŝi ŝajnis laca kaj ĉagrenita, kaj li eksentis kompaton al ŝi, sed samtempe sentis ŝian doloron kiel sian propran.

– Kaj mi akompanus vin ... Ĉu vi ne volus foriri kune kun mi? Ŝi rigardis lin kvazaŭ demande kaj diris per mallaŭta voĉo:

– Ĉu vi estas mia amiko?

– Kial vi demandas tion? – li flustris kun iom da riproĉo en la tono. Vi ja scias, ke mi estas via amiko, ke mi amas vin. Ŝiaj lipoj ektremetis kaj ŝi mallevis la okulojn, sed subite kaptis lian manon kaj forte premis ĝin.

– Mi kredas vin kaj konfidas je vi. Sed ne parolu pri amo! ... Mi ĝojas, ke mi renkontis vin ... kaj samtempe bedaŭras. Via amikeco havas por mi pli grandan valoron ol vi povas kompreni. Se vi iam estos tutsola en la mondo, senamika, senforta, tiam vi eble komprenos min. Sed samtempe mi sentas, ke mi misuzas vian amikecon, ke mi estas malhonesta, ke mi trompas vin. Vidu, vi donas tiom al mi, la nura kunesto kun vi estas al mi la plej granda feliĉo, ĉar vi sentas kiel mi kaj eble povus kompreni min. Sed kiom mi donas al vi? Neniom. Mia feliĉo estas en la momentoj de trankvila kunesto kun vi, en la negrava babilado kaj en la sento de via bonkoreco. Sed vi esperas venontan feliĉon ... kiu ne venos. Mi ŝatas vin pli ol vi kredas, kaj mi kredas, ke viaj vortoj kaj pensoj estas pli ol momenta ludo de sentoj. Tial mia kunesto kun vi estas malhonesta, trompa! Ĉar neniam mi povos fariĝi via. Neniam ... Ĉu vi povas pardoni min? Li rigardis ŝin konsternite kaj tuŝite, kaj la lastaj mallaŭtaj vortoj trafis lin kiel frapo, sed li ne povis kredi, ke ili estas sinceraj.

– Ne parolu pri pardono! Mi ne havas rajtojn je vi, kaj la horoj kune kun vi donis al mi tiom da feliĉo kiom al vi. Sed ĉu vi do volas iri for de mi? Kial? ... Mi volis paroli al vi sed ne povis ... eble nun ... Kiam vi venis en mian vivon, ĉio aliiĝis kaj ekhavis novan sencon, pri kiu mi antaŭe tute ne sciis. Nur nun mi komprenas, kiel malplena mia vivo antaŭe estis, kial ĝi kelkafoje ŝajnis al mi teda kaj senenhava. Vi ne povas imagi, kiom mi dum la lastaj semajnoj pensis kaj revis pri vi, pri ni, pri estontaj tagoj de ĝojo kaj feliĉo. De miaj plej junaj jaroj mi ĉiam revis pri Torento kaj pri la granda mondo, kaj mi pensis ke, kiam mi estos pli aĝa, mi iros tien por trovi pli feliĉan vivon ol tiu de mia arbara hejmo. Ĉar mi kredis, ke tie ĉi kaj tie en la granda mondo troviĝos la vera feliĉo. Nun mi jam duone venis tien ĉi. Verdire estas pli bone, pli komforte ol en la sovaĝejo. Tamen, al la mondo de miaj junaj revoj la loko ne tute similas. Sed mi trovis vin, kaj vi fariĝis mia plej bela revo pri la vivo kaj la mondo. Dum la lastaj tagoj mi ofte diris al mi mem: la vivo ankoraŭ estas malbela kaj malbona. Do ni devas fari ĝin pli bela, pli bona, pli simila al niaj deziroj. Vidu, kiel riĉa estas la vivo! Ekzistas sufiĉe da materialo por konstrui novan kaj pli bonan homan vivadon. Ni faru tion, ni faru tion! Tiel mi pensis. Tia estis mia revo, sen kiu la vivo estus nenio ... Kaj vi diras, ke ĝi neniam realiĝos? Kial? ...

– Ĝi ne povas realiĝi. Pardonu, ke mi iam cedis je via peto pri renkonto! Sed tempo pasos, baldaŭ vi forgesos tiun ĉi revon, trovos novan, trovos la feliĉon. Sed diru, ĉu vi estas malkontenta je mi?

– Kiel mi povus esti? Sed mi ne kredas, ke vi diras la veron. Eble vi kredas, ke vi diras la veron; sed post kelka tempo vi trovos, ke vi eraris.

Ŝi skuetis la kapon, ridetis en fremda, stranga maniero, kaj ŝajnis enreviĝi. Ŝi nenion respondis kaj, ne sciante kion diri, Karlo ekkuŝis sur la herbo kaj bruligis sian pipon.

Dume li rigardis al ŝi, kaj subite la vortoj de Andreo reaperis en lia memoro. Ĉu li pravis? Kial ŝi estas tiel stranga, ĉu eble tio ankaŭ estas sklaveco sub iu idolo, kiun li ne konas? Se ŝi ne estus sklavino, sed nur sekvus la vokon de siaj deziroj – kiel pli simpla, kiel pli bona estus ĉio. La vivo estas simpla kaj facila, li pensis, sed la homoj malfaciligas ĝin, ŝatas kurbajn vojojn kaj kurbajn verojn.

Dum mallonga momento li kredis senti iom da malŝato al ŝi, kaj liaj lipoj malestime kurbiĝis. Kaj mallaŭte sed iom akrete li diris, kvazaŭ al si mem:

– Ni estas sklavoj ... Ŝi subite rektiĝis kaj rigardis lin kun stranga esprimo.

– Kion vi volas diri?

– Jes, sklavoj de niaj pensoj, de niaj opinioj. La vivo havas sufiĉe da feliĉo por ni. Ni nur bezonas etendi la manon kaj preni ĝin. Sed la homo estas malsaĝa. Li rifuzas etendi sian manon kaj poste plendas pri la krueleco de la vivo ... Li eksilentis kaj rigardis ŝin kaj provis rideti kun esprimo de viro, kiu konas la vivon.

– Mi komprenas, kion vi volas diri, kaj mi pardonas vin. Vi eraras. Certe mi estas sklavino, kaj certe vi estas sklavo, kaj sendube ni estas tio, eĉ en multe pli profunda senco ol tiu, pri kiu vi aludas. Sed vi eraras en via penso, ĉar vi ne komprenas. Karlo iomete ruĝiĝis, sed demandis:

– Mi ne komprenas. Bone. Kial vi do ne klarigas, por ke mi komprenu?

– Jes, mi klarigos kaj vi komprenos ... sed ne hodiaŭ, ne hodiaŭ. Iun venontan fojon. Aŭ ĉu ni ne renkontos nin plu?

– Jes ... Pardonu, mi estas malsaĝa! Kaj la ioma malestimo tuj malaperis kiel neĝo en printempa suno.

IV.

Lia interno similis al nuda tero sub influo de printempa suno. Unue Torento estis iom fremda al li, sed baldaŭ li kutimiĝis, kaj la novaj impresoj ŝajnis al li sufiĉe ĉiutagaj. Sed post mallonga tempo estis al li, kvazaŭ li vekiĝus el sonĝo, kaj tiam li vidis multon, kion li antaŭe ne vidis, faris eltrovojn en aferoj, kiujn li kredis jam tute esploritaj. Lia vidkapablo pliakriĝis, lia mensa vivo plivigliĝis.

Kiam li unue estis inter la laboristoj, li rigardis ilin en tute ordinara maniero. Ili estis al li nur laboristoj kaj kamaradoj en laboro, ne pli. Kiel tiaj ili ne povis tre interesi liajn pensojn. Sed nun li subite ekvidis ilin el alia vidpunkto.

Li ne sciis mem, kiamaniere la penso venis en lian kapon, ĉu ĝi naskiĝis tie, ĉu li trovis ĝin en iu gazeto aŭ aŭdis ĝin de iu kamarado. Sed subite li demandis sin mem: Kiun sencon havas la vivo de ĉiuj tiuj homoj, kiun sencon ili mem donas al siaj vivoj? Kaj li trovis nur unu respondon: La senco de iliaj vivoj estas nur – vivi, vivteni sin kaj laŭeble ĝui de tio, kion akirita mono kaj favoraj cirkonstancoj donas al ili. Kaj per unu fojo tia vivo, kiu antaŭe ŝajnis al li tute natura, fariĝis teda, senenhava, abomeninda. Kaj li mem? Ĉu ankaŭ li ne havas antaŭ si senfinan perspektivon de tute simila vivo, senfinan ĉenon, en kiu ĉiu ero estas tago de peza, maŝinsimile farita laboro? Tamen ne li kontraŭdiris al sia propra demando.

Se li devos trapasi vivon, kiu ekstere plene similos al tiu de centoj da aliaj, li tamen trapasos ĝin kune kun ŝi. Eble la ekstera diferenco ne estos tre granda. Sed la interna estos grandega.

Sed eble ankaŭ ili havas iun sekretan ĝojon, kiu lumigas ilian vivon kaj donas al ili forton elteni la malfacilaĵojn? Eble kelkaj el ili havas amon, kiu similas al tiu de li mem, eble kelkaj havas alian ĝojon, kvankam ili ne parolas pri ĝi? Li observis kaj esploris la vizaĝojn, sed ne trovis, kion li serĉis. Li rememoris la vortojn de Andreo, ke la esprimoj de homaj vizaĝoj estas teksitaj el sklaveco sub idoloj. Sed al li ŝajnis, ke oni pli prave povus diri, ke ili estas teksitaj el laceco, inerteco kaj samtempe el obstina sed sencela vivovolo.

Laŭvide ilia vivo estis sufiĉe senenhava; sed ŝajne ili ne rimarkis tion, ne rimarkis kiel riĉa estas la vivo kaj kiel malplena kaj mizera ilia propra estado. Kelkafoje unu aŭ alia plendetis pri mizera vivo, pri sklaveco de laboristoj kaj sinjoreco de riĉuloj, sed post momento li estis forgesinta tion.

Ŝajne manĝaĵo, dormo, la vivo en la hejmo, dancejo, kino, kartludado kaj diversaj aliaj amuzetoj estis al ili sufiĉe da feliĉo. Nu, kion alian ili do povus deziri, kio alia estus havebla? Kaj en lia memoro revekiĝis vortoj kaj frazoj el tiu gazeto, super kiu li iam endormiĝis. Justeco, paco, frateco – ĉu tiuj kaj aliaj similaj aferoj ne povus entuziasmigi ilin kaj doni iom da senco al ilia mizera vivo? Li iris al la vendanto de “La Flamo”, interparolis kun li, ricevis prunte pakon da libroj kaj gazetoj kaj dum tri semajnoj – en vesperoj kaj noktoj – li pli multe legis ol en sia tuta antaŭa vivo. Li komencis aĉeti kaj legi ĉiutagajn gazetojn kaj fine, kvankam nur pere, trovis kontakton kun la granda mondo, pri kiu li antaŭe tiel ofte revis. La gazetisto invitis lin al kunveno de la Flamanoj. Li akceptis kaj trovis tie kelkajn viglajn junulojn, kiuj kun intereso kaj granda entuziasmo diskutis pri reformado de socio kaj pensmaniero.

– Ĉu vi estas la solaj socialistoj en Torento? – li demandis. La alparolito brue ekridis.

– Jes, jes, vi pravas! Sed vi estas novulo. Preskaŭ ĉiuj laboristoj estas ja socialistoj. Sed kiaj! Ba! Ili estas fidelaj balotantoj, ili scias preni la ĝustan balotilon kaj meti ĝin en la urnon. Tio estas ilia socialismo. Kaj laŭdeva legado de la partia gazeto, ankaŭ tio pli malpli apartenas al iliaj kvalitoj. Sed pri homaj rajtoj, pri realigo de tiuj rajtoj, pri laboro por la granda ideo – pri tio ili nenion scias. Kaj por eviti tiajn malfacilajn aferojn, ili dungas gvidantojn kaj donas al ili bonan salajron, por ke ili okupu sin pri la plibonigo de la socio. Bone elpensita afero, sed bedaŭrinde ne tre efika. – Post kelktempa interparolo kaj diskutado li ekflamiĝis kaj aliĝis al ilia malgranda grupo. Ilia revo pri la estonteco fariĝis la lia, kaj en lia interno la revo pri duopo de feliĉaj homoj kaj pri tutopo de feliĉa homaro preskaŭ kunfandiĝis.

Kelkafoje li parolis al Bertil  pri tiaj aferoj. Kaj tiu ridetis bonvoleme: – Jes, jes, eble ĝi estas bona afero, oni ne povas scii, kio okazos. Sed por diri la veron, mi ne povas tre konfidi al la bona volo de la homoj kaj fariĝi akciulo en la societo por plibonigo de la homaro por tiamaniere akiri iom da posedaĵo. Tio ŝajnas al mi sufiĉe kurba vojo, kiu postulas pli da tempo ol mi disponas. Mi kredas, ke mi povos mem aranĝi miajn aferojn same bone kaj antaŭ ĉio multe pli rapide.

– Sed vi ne komprenas ... La frateco ...

– Ĉu vi do volas diri, ke mi estas ies malamiko? Absolute ne! Mi estas same bona frato al la homoj kiel ili al mi, kelkafoje eĉ iom pli bona. Kion ili do povus postuli de mi? – Kaj kun solida trankvilo li iris sian propran vojon kiel antaŭe.

Li provis paroli kun Andreo, sed Andreo skuetis la ŝultrojn kaj ridetis sarkasme:

– Ĉu mi ne jam diris al vi, ke tio estas idolaj aferoj, kiuj nur dispartigas vin de la reala vivo? Ekzistas bonaj pensoj en diversaj doktrinaroj, ankaŭ en socialismo. Sed ne estas necese fariĝi idolano por kompreni ilin; oni komprenas ilin eĉ pli bone, se oni vidas ilin el sia propra vidpunkto. Peco da tero aŭ eĉ nur peco da pano estas pli valora ol grandaj idearoj.

Li parolis al Enjo pri sia aliĝo al la grupo kaj pri la ideoj, kiuj okupis lian menson; sed ŝi ne montris grandan intereson. Al liaj asertoj, demandoj kaj proponoj ŝi respondis mallonge kaj abrupte, kvazaŭ ŝi pensus pri tute aliaj aferoj.

*

Vesperon en la mezo de julio ili ree sidis sub la betuloj ĉe la rando de la granda ebeno. De kampoj kaj herbejoj la aero portis odoron de falĉita kaj sekiĝanta fojno. La sekalejoj komencis flaviĝi, kaj sub la serena, plentrankvila ĉielo hirundidoj ekzercadis siajn flugilojn en la lastaj lumfluoj de la subiranta suno. Ankoraŭ estis plena somero, sed la maturiĝo kaj matureco vekis senteton pri flaviĝo kaj disfalo.

Ili babiletis kiel kutime; sed subite ŝi diris kun mallaŭta kaj tremetanta voĉo:

– Niaj vojoj jam disiĝos, kaj verŝajne ni ne renkontos nin plu. Tial mi devas paroli al vi, ne por justigi min, sed por peti pri via pardono ... Li ekmoviĝis kvazaŭ de skueto kaj sentis, kvazaŭ fortegaj manoj kunpremus lian bruston. Lia revo, lia revo ... ĉu ĝi estos frakasata, neniigata kiel eĉ la plej belaj sonĝoj estas neniigataj de la matena vekiĝo?

– Mi volus, ke mi povus disiĝi de vi sen ĉagrenaj vortoj. Eble estus plej bone tiel. Sed vi estis tro sincera kaj tro serioza en viaj rilatoj al mi, kaj vi fariĝis vera amiko de mi. Mi tre ŝatas vin, ja, eble tro. Pro tio mi ne povas alie ol paroli. Mi faris krimon kontraŭ vi; vere, ĝi ne estis intenca, sed devenis de mia troa malforto, tamen ĝi estas krimo. Provu pardoni vian malfeliĉan Enjon! Li rigardis ŝin terurite, sentante la proksimiĝon de io monstra kaj fantoma, kio kun nevideblaj brakoj kaj manoj kaptos lian animon kaj premos kaj turmentos ĝin ĝismorte.

Ŝiaj okuloj rigardis al li, sed estis, kvazaŭ ŝi ne vidas lin. Kun fantomece trankvila voĉo ŝi daŭrigis, kvazaŭ parolante al si mem:

– Mi faris grandan krimon, kiam mi iam promesis renkonti vin. Mi ne havis rajton fari tion. Vidu, mi jam estis la amatino de alia, kaj nun mi portas lian infanon sub mia koro ... Ŝi eksilentis kaj subite boris siajn dentojn en la lipojn, dum ŝia rigardo fariĝis akra kaj stranga kiel tiu de frenezulo. Liaj okuloj per unu fojo pleniĝis per larmoj, kiuj en grandaj gutoj disfluis laŭ liaj vangoj. Ŝi sidis kvazaŭ ŝtoniĝinta, sen vorto, sen ĝemo, sen suspiro. Estis kvazaŭ ŝi eĉ ne spirus. Nur la fluantaj larmoj atestis pri vivo.

La mallaŭtaj vortoj trafis lin kiel subitega ekvido de proksima kaj blindiga fulmo, kaj li ekskuiĝis kvazaŭ de profunda ektimego. Poste ili ŝajnis korpiĝi kaj staris inter ŝi kaj li kiel minacantaj monstroj de iu terura sonĝo. Li sentis iun blindan kaj fortegan deziron alsalti al ŝi kaj disŝiri, bati, frakasi ŝin. Sed senpove li restis sur la sama loko, sen kapablo movi sin aŭ vortigi la kaoson de sia interno.

Sed tio ĉi estas ja freneziĝo, sonĝo de frenezulo, venis subite en lian kapon. Li ekrigardis ŝin per streĉitaj okuloj, kvazaŭ li atendus vekiĝon kaj finiĝon de la sonĝo. Sed antaŭ li restis samsame la senmova figuro de la juna knabino, kun pala vizaĝo, kunmorditaj lipoj kaj silente fluantaj larmoj.

Tamen, iom post iom la kaoso ordiĝis, la sentoj iom klariĝis. Ho, ne estis sonĝo nek freneziĝo, estis nur nuda vero, nepridubebla realeco. Kaj li eksentis strangan malfortiĝon, kvazaŭ li estus perdonta la konscion.

Kion nun fari? Ĉu senvorte forlasi ŝin, iri hejmen? Kion alian li do povus fari? Li ekrigardis al ŝi dum momento. Ho, tamen ... tamen ... tiu revo ... perdita, frakasita ... Kaj ondo de doloro kaj kompato trafluis lian internon kaj purigis ĝin de kolero kaj difuziĝaj, frenezigaj pensoj. Ŝia doloro plenigis lin mem, kaj subite li sentis, ke liaj vangoj malsekiĝis je larmoj.

Instinkte kaj sen pensi pri tio, li etendis sian brakon kaj lia tremanta mano konsoleme tuŝetis ŝian hararon. Li tiris ŝian kapon al sia brusto, karesis mallerte la malsekajn, ardantajn vangojn kaj kisis la larmplenajn okulojn. Ŝi ne kontraŭstaris, kaj nur iom post iom li konsciiĝis pri siaj agoj.

Li rektigis sin kaj provis ordigi siajn pensojn. Ho, fine li do kisis kaj karesis ŝin, sian prirevitan amatinon ... Sed dum kiaj cirkonstancoj! Ankoraŭ li sidas apud ŝi, tenas ŝian manon en sia, apogas ŝian dorson per la alia brako. Strange, strange ... ŝi estis la amatino de alia, portas estiĝantan estaĵeton en sia juna malforta korpo ... kaj ŝi estis lia revo pri la vivo ... strange, nekompreneble. Kial li ne koleras je ŝi, insultas ŝin, batas ŝin? Ĉu li estas malkuraĝa, senforta, sen vira fiero? Ne, ne, estu kiel ajn, ŝi tamen estis lia plej bela revo, kaj ankoraŭ ŝi estas lia malfeliĉa fratino. – Subite li ekvekiĝis. Brua signalo de rapide preterpasanta aŭtomobilo tondris sur la alia flanko de la kaŝantaj arbustoj kaj arboj. Nebuleto de strata polvo ekleviĝis kaj poste malrapide malleviĝis, restante kiel griza tavoleto sur folioj kaj herboj. Aŭdiĝis raŭkaj, fortaj voĉoj de junuloj kaj kverantaj voĉoj de ridetantaj junulinoj, kaj post momento kelkaj paroj sur bicikloj preterveturis. Kaj ree regis silento.

Tiu memorigo pri homoj kaj mondo ekster ili mem plene vekis lin el lia stranga stato. Dum tiuj momentoj de doloro la mondo kaj la homoj ne ekzistis por li. Ekzistis nur ŝi kaj li kaj tiu doloro, kiu samtempe disigis kaj kunligis ilin. Doloro pro farita, neriparebla ago kaj neevitebla disiĝo kaj samtempe stranga konsolo pro la komuna subiĝo sub doloro, kiu same turmentis ilin ambaŭ. Ĉu ŝi estis malhonesta aŭ ne – pri tio li ne pensis plu. Ŝajnis al li, ke ili estas samsortanoj, same turmentitaj, same prirabitaj ĝis nudeco kaj mizero. Tial la nura kunesto kun ŝi estis kvazaŭ konsolo.

Nun li ekmemoris pri la ekstera mondo, kaj suspiro de laceco kaj rezigno eliĝis el lia brusto. Kial ĝi do ekzistas, tiu mondo kun tiuj homoj, fremdaj kaj sen komprenemo? Se ĝi ne estus! Sed ĝi estas; kaj iliaj vojo disiĝos, kaj post kelkaj horoj lia revo kaj la terura vekiĝo el ĝi estos nura memoro – sed turmentanta kaj neforviŝebla memoro, kiun li kunportos inter la homoj, kiuj ne scias nek scios pri la nevortigeblaj ĝojo kaj doloro de lia interno.

Li ree turnis sin al ŝi.

– Kara, malfeliĉa ... ĉu vi ne volas paroli al mi? Ŝi estis forviŝinta la larmojn kaj aspektis preskaŭ kiel ordinare, nur la okuloj brilis kun neordinare klara kaj kvazaŭ purigita lumo.

– Jes, mi parolos ... Mi ne scias, ĉu mi estas pli malĉasta kaj pli malbona ol aliaj knabinoj. Ŝajnas ankoraŭ al mi, ke ne. Eble pli malsaĝa, jes, eble ... ... Vi iam parolis pri sklaveco, pri rajtoj, pri libereco. Vi kredis, ke tio estas nova al mi. Ho, se nur estus tiel! ... jam antaŭ jaroj mi konatiĝis kun tiu postulo kaj eksentis ĝin en mi mem. Ankaŭ mi estis inter la homoj de la nova tempo, kiuj provas faligi la idolojn kaj elradikigi la hipokritecon, kiuj laboras por elĉeniĝo, por libereco. Mi aŭdis paroladojn pri la liberiĝo, mi legis pri ĝi, pensis pri ĝi. Miaj pensoj kaj sentoj diris: jes, estos bone tiel. Sed mi ne provis realigi tiun elĉeniĝon rilate al mi mem. Eble mi timis ĝin, hontis, malkuraĝis ... ... Ĝis kiam mi renkontis tiun viron. Ankaŭ li parolis pri elĉeniĝo, pri epoko de liberaj homoj. Li parolis pli bele ol mi ĝis tiam aŭdis, eldiris miajn proprajn pensojn kaj sopirojn. Mi forgesis la homojn, mian hejmon. Mia malkuraĝo foriĝis, kaj senkondiĉe kaj kiel libera homo mi fariĝis lia.

Ĉu mi amis lin? Tiam ŝajnis al mi, ke jes. Sed ne estis tiel. Ne lin mi amis, sed mian revon pri liberiĝo. Kaj cetere mi nur obeis al miaj deziroj.

Estas strange. Mi havas kaj havos ankoraŭ pli da ĉagreno pro tio. Tamen ŝajnas ankoraŭ al mi, ke mi pravis. Kaj tamen ne pravis, ĉar mi fariĝis ja sencele malfeliĉa. Liberiĝo ŝajnas al mi bona, malgraŭ ĉio. Sed por esti libera, la homo devas esti saĝa kaj ĉiurilate pli perfekta ol la sklavo ... Alie la homo ree fariĝas sklavo, meze de sia libereco, sklavo sub la sekvoj de sia malbone kaj malsaĝe uzita libereco. Nun mi komprenas tion, tiam ne.

Mi estis feliĉa, vivis en la nuno kaj ne pensis pri estonteco. Kio ajn okazos – ni estis ja homoj, kiuj komprenis unu la alian kaj la respondecon de libera homo. Sed unu matenon mi ricevis leteron, senditan de li el havena urbo ĝuste antaŭ enŝipiĝo al Ameriko. Li skribis kelkajn frazojn pri la bela fruprintempo, dankis elkore pro la bela neforgesebla tempo, kiun li pasigis kune kun mi. Tiu memoro estos ĉiam al li plej bela memoro. Kaj fine li deziris al mi feliĉon kaj ĝojon, “bedaŭrinde mi kredeble neniam havos la feliĉon rerenkonti vin, ĉar verŝajne mi ne revenos al tiu ĉi lando.” Tri tagojn antaŭ la ricevo de tiu letero mi kunestis kun li. Tiam li eĉ ne aludis pri disiĝo. Kaj nun ... Ĉu vi komprenas? Mi ne estis la kaŭzo de lia foriro, ĉar eĉ pli frue ol mi unue renkontis lin, li certe prizorgis enmigropermeson kaj pasporton, kvankam nek mi nek aliaj sciis pri tio. Sed eble li rigardis min ludilo por momenta distro ... ... Mia bela revo pri la libereco polviĝis. Ne pro tio, ke mi eble naskos infanon, sed pro tio, ke li foriris kiel fia ŝtelisto. Se li nur estus dirinta antaŭe: “Mi ne povas resti kun vi plu, mi devas iri for, tial adiaŭ!” Tiam mi estus dirinta al li: “Bone, vi estas libera kiel mi. Mi portos mian sorton, kaj vi ŝuldos al mi nenion.” – Sed tiel! Mi enfalis en abismon de nigraj pensoj, kaj por la unua fojo, pensante pri patrino kaj frato, mi ektimis la sekvojn de mia libereco. Por la unua fojo mi komprenis la sentojn de mia patrino, kiam ŝi sciiĝos pri tio. Noktiĝis ĉirkaŭ mi. Unue mi preskaŭ freneziĝis kaj ne sciis kion fari, ĉu iri en la riveron por foriĝi aŭ al la dancejo por havigi alian patron al mia infano? Ĉu vi komprenas? Sklavino! Du semajnoj pasis, kaj iom post iom mi sukcesis trankviligi min mem. Vi mem estas la kaŭzo de via malfeliĉo, mi provis diri al mi. Vi volis esti libera, kaj vi estis. Do portu nun vian sorton kiel libera homo! Sed fariĝis solece en mia interno kaj solece ĉirkaŭ mi. Mi fariĝis tutsola en la mondo, pli sola ol se mi estus orfa kaj senfrata. Kaj post tiuj du semajnoj mi iris al la dancejo, ne por delogi junulon, ne por amuziĝi, nur por ion fari kaj por rigardi homajn vizaĝojn. Miajn paŝojn kondukis la sama deziro aŭ sopiro, kiu kondukas la paŝojn de resaniĝanto, kiu post longaj semajnoj en la lito estas altirata al homoj kaj vivplenaj lokoj. Ĉu vi komprenas? Sed kiel fremdulino mi venis, kiel fremdulino rigardis la homojn kaj la gajecon, kiel fremdulino mi volis foriri.

Kaj tiam vi venis. Stranga sento ekkaptis min, kiam mi vidis vin. Estus sensence diri, ke vi plaĉis al mi. Pri tiaj aferoj mi ne povis pensi tiam. Estis io tute alia. Ĉu iam okazis al vi, kiam vi estis pli juna, eble preskaŭ infano, ke vi revis pri renkonto kun homo, ĉu samseksa aŭ male, kiu plene komprenos vin kaj en ĉio sentos kaj pensos same kiel vi mem? Tiamaniere mi ofte revis, kiam mi estis infanino, kaj la soleco fariĝis preskaŭ ne eltenebla. Sed kiam mi fariĝis pli aĝa, tiuj revoj iom post iom malaperis, eble transformiĝis laŭ la vera aspekto de la mondo. Kiam vi venis, estis al mi, kvazaŭ unu el tiuj revofiguroj de miaj knabinetaj jaroj subite estus aperinta antaŭ mi. Mi sentis, ke tie staras junulo, kiu ĉiam povus frate kaj plene kompreni min, eĉ en mia plej profunda doloro, kaj kies nura ĉeesto povus esti plej trankviliga konsolo. Estis nur revekiĝinta infanorevo. Tamen ĝi estis pli forta ol mia racio. En tempoj de profunda doloro la homo eble fariĝas kiel infano, kaj de longe forgesitaj pensoj kaj revoj ree viviĝas.

Mi provis kontraŭstari kaj esti saĝa, kiam vi petis pri renkonto, sed mi malsukcesis. Mi estis fariĝinta infanino, senforta, helposerĉanta – ja, eble sentimentala. Mi diris al mi, ke mi agas freneze kaj malhoneste, kaj mi hontis pri mi mem. Tamen mi konsentis al viaj petoj.

Kaj vi fariĝis konsolo al mi. Vi helpis al mi porti mian sorton, kvankam vi mem ne sciis pri tio. Mi ja ne parolis al vi. Tamen, ho, se vi nur scius, kiom mi parolis al vi en la solecaj horoj de senfine longaj semajnoj! Revoj! Jes, ja, kaj tamen konsolo ... Amiko, frato, ĉu vi povas pardoni min? – Krepusketo estis envolvinta la grandan ebenon en nokta senkontura nebuleto; la sonoj de la tago estis formortintaj. Kaj en lia interno estis sento, kiu similis al tiu nokta silento, trankviliga kaj forgesiga kiel kvieto de sankta ejo. Ŝia flustra parolado estis ĉesinta kaj la silento milde forviŝis dolorigajn pensojn kaj kvazaŭ purigis la internon de ĉio malbona kaj malinda. Ŝajnis al li kvazaŭ malsanktigo rompi tiun sensonecon.

– Ne diru tiel, vi estas ja mia amikino, – li flustris mallaŭte.

Senvorte ŝi premis lian manon kaj poste ekstaris. Ili returnis sin al Torento.

Veninte al ŝia hejmo ili dum kelkaj momentoj restis sub la siringaj arbustegoj. El malproksimo aŭdiĝis la muziko de la dancejo, kaj dum momento li vidis interne la homplenan lokon, kie juna vivo bolas kiel ŝaŭmanta printempa rivero. Lipoj ridas, okuloj briletas kaj serĉadas, demandas senvorte, respondas senvorte. Lampoj brilas: ruĝaj, flavaj, verdaj. Junaj voĉoj kveradas kaj flustradas, kaj parope gejunuloj promenas sur solecaj vojetoj ... Kaj li miris pri si mem. Kiel ĉio ĉi povis interesi lin?

– Kaj nun ... poste? – li fine flustris demande. – Kio okazos al vi, kion diros via patrino, via frato? Ŝi ektremis.

– Eble fariĝos nebone. Sed mi portos mian sorton. Dankon, amiko! De nun ni ne vidos nin plu, ne povos. Vi ja komprenas.

– Jes ... sed kiel vi povos elteni ĉion? Se mi nur povus helpi al vi ... Sed kiel? ... Aŭtune mi iros fari mian militservon. Mi skribos kelkajn leterojn al vi, donos mian adreson. Sendu vorteton por ke mi sciu pri via sorto! Mi ne povos mildigi ĝin; sed miaj pensoj restos ĉe vi. Eble estas sensence diri tiel ... tamen ... Ili rigardis longe unu la alian kaj senvorte disiĝis.

V.

Matene kaj vespere li preteriras la dometon, kie ŝi loĝas. Ĝi kuŝas nur cent paŝojn flanke de la ŝoseo, kaj li do povas vidi ĝin sufiĉe bone, kelkafoje eĉ distingi vizaĝojn malantaŭ la fenestretoj, jen ŝian, jen tiun de la frato, jen tiun de la patrino. Preterpasante li vole-nevole turnetas siajn rigardojn tien, kvazaŭ li ankoraŭ estus plena je atendo kaj juna espero. Sed postan momenton la okuloj malleviĝas, kaj frosteca, preskaŭ nerimarkebla rideto ekludas ĉirkaŭ liaj kunpremitaj lipoj. Kial rigardi malantaŭen? Tie estas nur la ruba grundo de frakasitaj revoj kaj polvigita ĝojo. Tie kreskos nenio krom la kardoj kaj urtikoj de amaraj memoroj.

Kelkafoje li vidas ŝin iranta trans la korteton aŭ staranta antaŭ la pordo, okupita de iu laboreto. Se ŝi ekvidas lin, ŝi alrigardas al li dum momento kaj subite estas al li, kvazaŭ ŝi vokus lin kaj etendus siajn manojn al li. Sed baldaŭ ŝi forturnas la vizaĝon, kvazaŭ ŝi ne konus lin aŭ li nur estus unu el la centoj da ĉiutagaj preterpasantoj, al kiuj ŝi neniel rilatas. Tiam li eksentas piketon en la interno, kvazaŭ li estus perdinta ŝin denove. Sed lia penso tuj diras: Devas ja esti tiel. Ĉu ŝi povus agi alie? Kaj vi – ĉu vi povus akcepti ŝin, se ŝi volus reveni al vi kaj fariĝi via? Ĉu vi povus akcepti la infanon de ŝia estinta amanto? Sed liaj sentoj intervenas. Tamen vi amis ŝin, tamen vi amis ŝin, ili dolorige kantas en lia senluma interno. Kaj la pensoj respondas: Tio estis, sed ne estas plu.

Li provas dispartigi kaj analizi siajn sentojn kaj pensojn kaj paroli racie al si mem por tiamaniere forigi ŝin el sia konscio kaj samtempe forigi sian doloron. Tio ne sukcesas. Kiam li volas kapti siajn sentojn, ili tuj disfluas kiel akvo inter la fingroj, kaj li ne povas difini kaj fiksi ilian enhavon. Unu estas certa: li ne koleras je ŝi. Kontraŭe, li tre kompatas ŝin. Sed ĉu li ankoraŭ amas ŝin, aŭ ĉu liaj maldolĉaj sentoj estas nur doloroj pro perditaj revoj? Al tiuj demandoj li ne povas aŭ ne kuraĝas klare respondi. Unu fojon li diras: Jes, mi ankoraŭ amas ŝin, kvankam mia amo estas sensenca kaj senespera. Kiel mi povus forgesi ŝin? Sed alian fojon li respondas tute male: Ne, mi ne amas ŝin, kaj por mia trankvilo mi devas forgesi ŝin kiel eble plej baldaŭ. Kiel mi povus ami tian knabinon? Kelkafoje li hontas pro si mem. Kial vi ne koleras je ŝi? li furiozetas kontraŭ si mem. Ŝi perfidis vin, ŝi estis malhonesta. Verdire ŝi estas kompatinda, sed tio ne estas via afero. Forgesu ŝin, kaj iom post iom la tempo forviŝos tiun makulon el via interna vivo. Vi devas fariĝi vireca kaj ne doni vin mem kiel ludilon al infanaj sentoj. Tia estas la vivo, tiaj estas la homoj. Komprenu tion, kaj agu laŭ ĝi. Ekzistas aliaj junulinoj, restas ankoraŭ belaj travivaĵoj. Sed ne revu. Adaptiĝu al la vivo, kia ĝi estas.

Tiel li parolis al si mem, sed la parolo ne havis grandan efikon. Senĉese kaj nehaltigeble la pensoj mueladis en lia kapo, kvazaŭ ili volus polvigi ĉiun ĝojon kaj eĉ la kapablon fariĝi ĝoja, lian tutan mensan vivon.

La semajnoj pasis limake malrapide. Estis al li, kvazaŭ li irus en aŭtuna nebulo, griza, trista kaj mortosilenta. Neniu vivosigno, neniu esperigo, pri suno kaj printempo oni ne povas eĉ revi. Kiel velkintaj folioj liaj esperoj je la vivo unu post alia disiĝis de lia animo, falis teren kaj dissolviĝis.

Sed dume li pensis: Vi estas juna kaj ankoraŭ havas la tutan vivon antaŭ vi. Estus naive rezigni kaj tute malesperi pro tiu afero. Forgesu la pasintecon kaj serĉu ion alian! Kelkafoje li vizitis la dancejon; sed tio ne donis plezuron al li. Li provis devigi sin proksimiĝi al la junulinoj por trovi amuzon kaj forgeson, sed li ne sukcesis. Kio komuna ligas min al ili kaj ilin al mi? li pensis. Nenio! Kiel antaŭe li vizitis la kunvenojn de la radikala societo, sed la paroladoj kaj diskutoj ne povis interesi lin plu. Kiel kaj kiom ĉio ĉi povus koncerni min? Ĉu tiuj alte ŝvebantaj kaj verdire belaj teorioj povus doni al mi feliĉon? Ĉu eĉ la realigo de tiuj teorioj povus fari tion? Unu afero estas la teorioj, alia la vivo. Mi vivas mian propran vivon, sola, unuopa; en la regno de teorioj ĉiuj estas egalaj, kaj diferencoj ne ekzistas. Povas esti, ke la teorioj estas taŭgaj por materia vivo, por ekstera vivo sed por la interna vivo ili havas neniun valoron.

Kaj tamen la anoj de tiu societo nomas sin individuistoj! Ĉu ili ne vidas la paradokson? Kaj ĉu povas ekzisti io pli individueca ol la sentoj kaj pensoj de individuo? Kaj ĉu tiuj sentoj kaj pensoj ne estas pli gravaj rilate al vivo de homo ol centoj da teorioj, eĉ pli gravaj ol la realigo de la teorioj? Andreo estas pli prava. Povas esti, ke li estas ekstrema, tamen estas senco en lia opinio.

Li demandis la gazetvendiston, la plej kleran en la grupo, pri tiuj aferoj, ĉar interesis lin scii, ĉu ili mem aŭ almenaŭ iuj el ili estas konsciaj pri la diferenco inter teorioj kaj vivo.

La malgranda homo rigardis lin momente, kaj liaj okuloj ekbriletis en sia profundaj kavoj.

– Vi faras grandan demandon. La homoj ankoraŭ ne komprenas tiujn aferojn. Ĉu ili iam komprenos, mi ne scias. Sed ni esperu. Vere la interna vivo de homo estas pli grava ol ĉiuj teorioj en la mondo, ĉar ĝi sola estas la vivo mem. La ekstera vivo, kutimoj, sociordo ktp. estas nur spegulbildo de la internoj de la homoj. Sed tion oni ne komprenas. Kontraŭe, oni plej ofte pretendas, ke eksteraj plibonigoj donos la feliĉon al la homoj. Kiel vi diras, la homoj ankoraŭ estas idolanoj. Ili pli konfidas al objektoj kaj eksteraj aferoj ol al si mem, al siaj propraj internoj. Veraj individuistoj ankoraŭ ne ekzistas. Jes, ekzistas, sed eble unu po dekmilo da homoj. Kaj vi demandas, ĉu restos tiel. Kiu povas diri? Tio estas demando, kiun nur la venonteco solvos.

Vi ankoraŭ estas juna, kaj viaj sentoj ankoraŭ estas plene vivaj. Tial vi demandas tiel. Sed post kelkaj jaroj vi eble ne demandos plu. La homoj plejparte ne havas multe da sentoj. Tial ni havas tiom da teorioj. La teorioj ne donas grandan profiton, sed aliflanke ili ankaŭ ne donas doloron. Ili estas tute konvenaj por senanima tempo ... Kaj dume ni laboru laŭpove!

– Sed via laboro koncernas ja nur eksterajn aferojn! Ĉu mi akiras du kronojn aŭ kvin aŭ dek potage, povas esti tute indiferente. Mi ne diras, ke ĝi estas, sed povas esti. Ĉar en homa vivo ekzistas ĉagrenoj kaj afliktoj, kiujn la plej alta salajro kaj la plej luksa vivo ne povas mildigi.

– Jes. Sed tion vi diras, ĉar vi ankoraŭ estas tre juna, ĉar viaj sentoj ankoraŭ ne velkis, ĉar vi eble estas tre bona homo.

Li silentis dum momento kaj rigardis Karlon serioze, kaj ree liaj profundaj okuloj ekbriletis kiel fosforo en mallumo.

– Sed ĉu estas indiferente al vi, ke milionoj el niaj samvivanoj ne povas kaj ne havas rajton trankviligi sian malsaton, ke milionoj da homoj sur la tero ne havas alian hejmon ol la vojojn, ke milionoj da homoj estas subpremitaj kiel sklavoj kaj al la tiel nomataj superuloj ne havas alian valoron aŭ ekzistrajton ol tiun, kiun donas la ciferoj en la kaslibroj? Mi pensas ne nur pri blankuloj, sed ankaŭ pri negroj, hindoj, ĉinoj kaj aliaj, kiuj ankaŭ estas niaj samvivanoj. Ĉu estas indiferente al vi, ke milionoj da homoj estas devigataj mortigi unu la alian per la plej bruta mortigado, kiu povas ekzisti? Ĉu estas indiferente al vi, se milionoj da infanoj venos en la mondon nur por esti maljuste traktataj kaj fariĝi tute similaj al la homoj de nia tempo? Li parolis mallaŭte kaj trankvile, sed kun iu interna ardo, kiu tamen ne povis esti nura revoluciemo. Karlo rigardis senmove la malgrandan homon, kaj subite li ekhavis strangan, nedifineblan senton, kiu preskaŭ venigis larmojn en liajn okulojn. – –

La somero pasis, kaj li estis sola kun siaj pensoj kaj perditaj revoj. Al neniu li parolis pri sia travivaĵo, kaj malmulte li parolis pri aliaj aferoj. La peza laboro plifortigis liajn muskolojn, lia korpo fariĝis fortika kaj tendena. Liaj trajtoj maturiĝis kaj malmoliĝis, la esprimo de la okuloj profundiĝis.

*

Iun aŭtunan matenon li sidis en vagonaro, kiu portis lin kaj kelkajn kamaradojn suden al la ĉefurbo.

Torento kaj la bluaj montoj estis malaperintaj ĉe la horizonto. Sur ambaŭ flankoj de la fervojo etendis sin la vasta ebeno.

Antaŭ liaj okuloj rapide preterglitas avenaj kampoj kun rikoltantoj, ĉevaloj kaj rikoltaj maŝinoj. Jen proksimiĝas verda ejo kun arego da bovinoj, kiuj flegme sin paŝtas aŭ ripozas en la matena trankvilo. Jen venas stoplejoj kun ĉevaloj kaj plugantoj aŭ peze kaj malrapide marŝantaj traktoroj. Tie kaj tie kuŝas ruĝaj domoj kaj vilaĝoj dissemitaj sur la vastaj teroj. Tie kaj tie vidiĝas por momento blankaj preĝejoj kun silentaj tombejoj kiel memorigoj pri la nenieco de homa laboro kaj penado. Sed ree venas kampoj kun homoj, kiuj salute svingas siajn manojn al la veturantoj kaj ridas kaj gajas, kvazaŭ preĝejoj kaj tombejoj nenie ekzistus. La blua strieto en la sudo proksimiĝas kaj grandiĝas, kaj baldaŭ li povas pli klare distingi tiun regionon, kiun li antaŭe vidis nur de malproksime.

De malproksime ... Li memoras la kvietan vesperon, kiam li sidis kun Enjo sub la betuloj apud la norda rando de la ebeno. Nur du monatoj pasis de tiam. Tamen kiel longa estis tiu tempo. Bone, ke ĝi fine estas pasinta. Sed la memoroj restas, restos. Li iras al la granda mondo, kiu troviĝas ie en la malproksimo, kaj ĉion hejman li jam forlasis, ĉion – krom la memoroj. Eble ili iom post iom paliĝos en la brua vivo de la kazerno, sur la stratoj de la granda urbo. Paliĝos sed ne foriĝos. La trajno trapasas grandajn vilaĝojn kaj grandajn urbojn kun belaj domegoj kaj aroj da fumantaj tubegoj. Kelkafoje li momente ekkaptas la vidon de larĝa strato kie homoj iras kaj intermiksiĝas kiel formikoj sur formikovojo en la arbaro. En la senĉese moviĝanta kaj fluanta homamaso la aŭtomobiloj glitas glate kaj rapide kiel glitbobenoj en giganta teksilo.

Tiam kaj tiam liaj pensoj returniĝas al la hejmo kaj al Torento, kiu ŝajnas pli kaj pli malgranda al li. Kiam li kiel infano unue iris al Torento, ĝi ŝajnis al li la plej granda kaj mirinda loko en la mondo. Nun ĝi jam fariĝis malgranda loko ĉe la limo de la mondo. Nun li iras al la vere granda mondo.

Sed estas tutsama afero, li subite pensas. Li mem estas nur iom pli aĝa, la mondo fariĝis iom pli granda, la vojaĝo celas iom pli vastan kaj gigantan Torenton, kie la fluo de homaj vivoj ŝaŭmas kaj bruas pli intense ol alie.

Liaj kamaradoj ŝercas kaj ridegas, manĝas, fumas, kartludas kaj faras grandan bruon. Kompreneble ili ne tre ŝatas iri en la kazernojn, tio estas ja per si mem diabla afero. Sed aliflanke la grandurbo havos plezurojn, kiuj eble dum kelkaj horoj donos kompenson por la malagrablaĵoj dum tagoj kaj semajnoj. Do, kial ne? Antaŭe li mem pensis kun malŝato kaj abomeno pri tiu tempo, kiam oni sklavigos lin per uniformo kaj ordonoj. Sed nun estas iel alie. Dum la vintra sklaveco li eble povos iomete forgesi, eble la memoroj iomete paliĝos. Kaj cetere li ja havos okazon vidi, kia estas la granda mondo, al kiu li antaŭe tiel sopiris. Do, kial ne?

*

En malnovega, senluma kaj falema domaĉo en la plej malnova parto de la urbo loĝas lia kuzo kaj ties edzino. En sabataj vesperoj, kiam li ricevas forpermeson ĝis la dimanĉa noktomezo, li iras tien. Tra kurbaj kaj mallarĝaj mezepokaj stratoj kun grupoj da kriantaj kaj kverelantaj transportistoj kaj havenlaboristoj li hezite serĉas sian vojon al la strato kaj domo, kies nomon kaj numeron li zorge fiksis en sia memoro.

La loko plenigas lin per melankolio kaj neklara abomeno. Kiel kadukaj estas la domoj, kiel mallarĝaj kaj senlumaj la ĉambroj! Suno mankas, aero mankas, eble ankaŭ nutraĵoj, kaj ĉiuj ŝajnas vivi nur duonan vivon: la ludantaj infanoj sur la stratoj, la floroj kaj fantomaj vizaĝoj post la malgrandaj fenestroj, la vegetantaj arbetoj en la salonolarĝa pargeto. Plenvivaj estas nur la krudaj kaj raŭkaj voĉoj de la duonebriaj laboristoj. Kvazaŭ tondrado en la ĉielaj spacoj iliaj sonokaskadoj ruliĝas inter la grizaj domaĉoj kaj plenigas la tristajn stratetojn per la timiga, pratempe sovaĝa vivo.

La kuzo laboras en iu malproksima sukerfabriko, same lia edzino. Kiam unu venas hejmen, la alia jam foriris aŭ post ses-sep horoj foriros. Tiu, kiu estas hejme, dormas dum kelkaj horoj kaj preparas manĝon por si mem kaj por la alia. Tiel pasas ilia vivo.

Al Karlo ĝi ŝajnas kiel terura sonĝo. Kiamaniere homoj povas pasigi sian vivon tiel? li demandas sin mem. Se li estus devigita vivi tiel, li certe forkurus el la urbo. Sed strange, ili mem ne ŝajnas kompreni sian sorton, tiu vivmaniero laŭvide ŝajnas tute memkomprenebla al ili. Verdire ili estas fervoraj komunistoj, verdire ili kelkafoje plendas pri la mizera vivo. Sed tio estas nur momentaj kaj maloftaj erupcioj. Ĝenerale ili ŝajnas sufiĉe kontentaj, eĉ gajaj kaj vivavidaj, same kiel la laboristoj en Torento aŭ la lufarmetantoj en la profundaj arbaroj. Tuj kiam li alvenas, li forĵetas la uniformon en angulon kaj surmetas civilan kostumon, enbuŝigas iom da manĝaĵo kaj tason da kafo kaj poste iras en la urbon, Horon post horo ĝis malfrua nokto li iras sur la stratoj, aŭskultas, rigardas, meditas, ensorbas per ĉiuj sentoj la vivon de tiu monstra estaĵo, kiu estas la grandurbo.

La perfekta soleco en la senfine fluanta homotorento unue tre plaĉis al li. Cent miloj da homoj preterpasas onin, sed ĉiu zorgas nur pri si mem. Kion unu pensas kaj sentas, estas absolute indiferenta al la alia, kaj se iu vidas onin, oni estas al li nura ombro, kiu preterglitas sur lia vojo. Tian perfektan solecon li ne trovis eĉ en la arbaroj. Tiutempe li malŝatis la solecon. Nun ĝi ŝajnas al li bona afero.

Komence li malmulte pensis pri Enjo. La sennombraj kaj intensaj impresoj de ĉio nova ne lasis lokon al ŝi en lia interno. Sed iom post iom li kutimiĝis al la grandurbo, kaj ĝi ŝajnis al li kiel giganta maŝino, kiu unue imponegas, sed en la daŭro fariĝas seninteresa. Ree li komencis malŝati la solecon. Kio mi do estas en tiu homomaro? li kelkafoje demandis al si mem. Nura ombro, ombro kiu sencele kaj maŝine moviĝas inter miliono da aliaj ombroj.

Tiam la bildo de Enjo komencis reviviĝi en lia interno. Ree li sentis doloron pro sia perdita revo. Sed strange, samtempe ĝi estis kvazaŭ konsolo al li. Ekzistis tamen unu homo, kvankam por eterne disigita de li, kiu eble pensis pri li, kaj al kiu li estis pli ol nura ombro.

Li ekmemoris la promeson skribi al ŝi, sed hezitis plenumi ĝin. Ĉu ne estus sensence, sentimentale? Sed aliflanke ŝi estis kompatinda, sola, senespera. Eble signeto de kompato kaj kompreno donus iom da konsolo al ŝi.

En la komenco de la vintro li fine sendis al ŝi mallongan leteron. Post kelkaj tagoj li ricevis respondon. Estis sabata vespero, kaj li jam pretigis sin por foriro el la kazerno, kiam la letero atingis lin. Lia unua penso estis disŝiri la koverton kaj tuj legi ĝin, sed ĉirkaŭrigardinte en la homplena koridoro, kie duonvestitaj junuloj bruadis kaj kondutis kiel petolemaj bovoj, li metis ĝin en la poŝon kaj rapidis al la loĝejo de sia kuzo. Neniu estis hejme, kaj la malvasta ĉambreto ŝajnis al li kiel oazo de silento kaj trankvilo en la senĉesa bruado de la urbo. Ekstere eĥis la voĉoj de maristoj, havenlaboristoj kaj aliaj fortuloj, kaj tiam kaj tiam akra sono de frakasitaj boteloj tranĉis la aeron. Sed tamen estis relative trankvile.

Li bruligis sian pipon, eksidis apud la fenestro kaj malfermis la koverton. Li ekridetis preskaŭ petole kaj diris al si mem: “Nun mi imagu, ke ni sidas ĉe la Martira fonto, kaj ke vi parolas al mi pri viaj zorgoj kaj doloroj.” Kaj li komencis legi:

Amiko!

Mi dankas vin! Vi ne scias, kiom mi pensis pri vi dum la pasintaj monatoj, kiom mi deziris ricevi kelkajn vortojn de vi.

Post nia disiĝo mi fariĝis soleca ... Mi ja diris al vi, ke mi portos mian sorton. Jes, mi portis, portas kaj portos ĝin. Tamen ... Post via foriro mi komencis esperi. Hodiaŭ mi ricevos leteron, mi pensis ĉiumatene. Sed semajnoj pasis, monatoj pasis. Fine mi komencis honti pri mi mem. Kia mi do estas, ke mi povus atendi signon de amikeco de homo, al kiu mi tiamaniere kondutis? Mi soliĝis ankoraŭ pli kaj kredis, ke vi estas forgesinta min. Nu, kial vi ne forgesu? Estus ja nur bone por vi, kaj mi ne devus esti ĉagrenita pro tio.

Estis strange al mi, kiam mi legis viajn bonajn, fratajn vortojn. Mi ja neniel meritis ilin, kontraŭe, kaj mi demandis min, ĉu estas vere, ke ekzistas homo, kiu komprenas kaj kompatas, kvankam li devus malŝati. Pardonu, eble mi fariĝas sentimentala! Mia patrino nun scias ĉion. Fine mi ne povis silenti plu kaj parolis al ŝi. Ho, kiel mi timis ŝiajn larmojn, ŝian korŝiran doloron. Estis preskaŭ neeble eligi la vortojn. Sed ŝi ne ploris, ne ĝemis, nur rigardis min longe kaj iom kolere kaj poste diris: “Aĉa bubino, tion mi povis antaŭvidi jam de longe. Kaj kiu estas la patro? Ĉu li estas en tia stato, ke li povas pagi? Aŭ ĉu li edziĝos al vi?” Mi ne povis klarigi la aferon al ŝi, ŝi ja ne estus kompreninta min, kaj tial mi nur diris, ke li estas for kaj neniam revenos. Tiam ŝi komencis lamenti, sed ne pro mi kaj la naskiĝonto nek pro si mem. Nur pro la mono ŝi lamentis. Mi asertis, ke mi laboros kaj honeste vivtenos la infanon kaj min mem. Jes, jes, tion ŝi kredis. Sed tamen “estas terure perdi tiom da mono, kiun li laŭleĝe ŝuldas al vi, kaj kiun li devus pagi, se li ne estus en alia lando”.

Tuj kiam mia frato venis hejmen, ŝi sciigis ĉion al li. Li rigardis min scivoleme, preskaŭ iom rikane, sed diris nenion.

Do – vi komprenas. Se ili ĉagreniĝas, ili ĉagreniĝas pro mono. Kiam mi ekkomprenis tion, mi liberiĝis de peza ŝarĝo kaj preskaŭ gajiĝis interne. Sed samtempe ili fariĝis plene fremdaj al mi. Kaj mi estas fremdulino en tiu ĉi domo. Eble estis tiel jam antaŭe, estis ĉiam, kvankam mi ne kredis aŭ ne volis kredi tion. Kaj same la filo al la patrino, kaj ŝi al li.

Strange. Ĉu la homoj ĝenerale vivas tiel?

Tamen estas multe pli facile nun ol antaŭe. Se mi nur restos sana, ĉio ordiĝos. – –

Li enpoŝigis la leteron kaj meditis pri ĝia enhavo. Ĝi ja ne estis ĝojiga, kontraŭe. Tamen ĝi iamaniere kuraĝigis kaj fortigis lin. Finfine ŝi estas brava knabino. Kvankam juna kaj malforta, ŝi scias porti sian sorton. Vere, ŝi mem estis kaŭzo de la malfeliĉo. Sed kiom da homoj estas sufiĉe kuraĝaj kaj honestaj por porti la malfeliĉojn, kiujn ili kaŭzis al si mem? Ordinare ili malesperas, lamentas kaj kulpigas aliajn homojn aŭ la vivon aŭ eĉ Dion pri siaj ĉagrenoj kaj doloroj.

La kuzo envenis kun envolvita botelo en la mano. Karlo rapide ŝanĝis kostumon kaj volis foriri. Sed la kuzo haltigis lin.

– Restu momenton, – li diris, kaj la tuta vizaĝo heliĝis de bonvolemo. – Mi aĉetis botelon da brando. La kafo tuj estos preta, kaj ni trinkos guteton.

Karlo restis. La elkora bonvolemo de lia kuzo la unuan fojon efikis je li, kaj li komencis babili kun li, eĉ iomete gajiĝis. En la daŭro de duona horo ili pli intimiĝis ol dum la tuta antaŭa tempo.

– Sed mi ne komprenas, kiamaniere vi povas vivi tiel, – diris Karlo, kiam ili sidis trinkante. – Vi laboras manĝas, dormas kaj kuras sur la stratoj. Tio estas ja via tuta vivo. Vi ambaŭ same. Ĉu vi ne havas la senton, ke io mankas, ke via hejmo estas nur duona hejmo, nura loĝejo. Eble mi ne komprenas la urban vivon, sed al mi tio ŝajnas stranga.

Lia kuzo ekridetis.

– Povas ŝajni stranga al vi. Sed kion fari? Eble ni povus vivteni nin per mia salajro. Sed neniom restus. Kaj la homo ne povas vivi nur de pano. Oni devas adaptiĝi al la cirkonstancoj. Ĉar mia edzino ankaŭ laboras, ni povas akiri iom pli. Ni aĉetis iom da mebloj, aĉetis bonan gramofonon, ni povas kelkafoje iri en kinon, kaj printempe ni espereble sukcesos aĉeti motorbiciklon. Kiam oni loĝas meze en la urbo, oni volas kelkafoje vidi iom da vera naturo kaj enspiri iom da pura aero. Pro tio ni aĉetos ĝin. Kelkafoje ni povas inviti amikojn por kelkhora kunesto. Kaj tiel plu. Ĉion ĉi ni ne povus nur per mia salajro, aŭ almenaŭ nur post longa tempo. Verdire estas ja malgrandaĵoj. Sed iel la homoj bezonas tiajn malgrandaĵojn, kiuj tamen donas iom da lumo al la vivo. – Tiu ĉi mallonga kaj ne tre grava interparolo donis novan nutraĵon al la pensoj de Karlo, kaj li komencis rigardi la urbanojn en iel alia maniero ol antaŭe. Ili ne nur laboras, manĝas, dormas kaj kuras sur la stratoj sed ili havas sentojn, pensojn kaj dezirojn kiel aliaj homoj. Kaj ĉiu el tiuj centmiloj da ombroj sur la bulvardoj portas sian propran sorton, sian ŝarĝon da malfeliĉoj kaj zorgoj, eble ankaŭ iom da ĝojo kaj feliĉo. Eterne, senĉese fluanta torento el homsortoj. Ili do ne estas nuraj ombroj. Tamen, ĉu ne ombroj unu al la alia?

*

Kara Enjo!

Jam pasis la novjara festo, kaj post kelka tempo mi liberiĝos. Kion mi tiam faros, mi ankoraŭ ne scias. Mi ne tre emas reveni hejmen. Estas al mi, kvazaŭ mi ne plu apartenus al la lokoj de mia junaĝo, kvazaŭ ĉiuj ligiloj estus tranĉitaj kaj mi devus resti fremdulo, se mi revenus. Aliflanke mi ankaŭ ne ŝatas la urbon, ĉar ankaŭ ĝi estas fremda al mi kaj kredeble restos tia. Sed iamaniere ĝi altiras min. Ne la urbo per si mem, sed tiu giganta rivero de homoj kaj homsortoj. Ankaŭ mi estas ja akvero en la granda fluo. Kaj – ĉu ne ĉiuj apartenas al ĝi, kvankam pli malpli? Eĉ la loĝantoj en la malproksimaj, profundaj arbaroj kaj intermontaj valoj! Almenaŭ ŝajnas al mi, ke devus esti tiel. Mi volas rigardi tiun riveron kaj mediti pri ĝi. Tial mi restos, se mi trovos laboron. Kiel fremdaj la homoj estas unu al la alia! Kiel etaj kaj kutimecaj iliaj pensoj kaj sentoj! En tiu ĉi regimento estas momente ĉirkaŭ mil junuloj. Kun kiom el ili mi povus paroli, kiel mi parolas kun vi? Eble kun du aŭ tri. Kompreneble mi ne konas ĉiujn kaj ne povas certe diri, sed oni ja renkontas unu la alian, aŭskultas diskutojn kaj babilojn, rigardas vizaĝojn. La plej multaj certe estas sufiĉe bonaj homoj. Se mi volas pruntepreni moneron, ili volonte donas al mi, se ili povas. Se mi parolas al ili pri sporto, amuzoj, vetero kaj aliaj ĉiutagaj aferoj, ili montras intereson kaj respondas kun bonkora mieno. Sed tie estas ilia limo. Aŭ ĉu ili ne kuraĝas paroli pri aliaj aferoj, hontetas pro sentoj kaj pensoj, kiuj ne apartenas al la kutimoj? Ekzistas kelkaj dekoj da socialistoj de diversaj partioj. Kun ili mi povas paroli pri forigo de la militoj, pri plibonigo de la socio, pri popolklerigo kaj aliaj tiaj aferoj. Ĉiuj estas sufiĉe inteligentaj kaj viglaj. Sed nur teorioj kaj pli malpli komunaj sentoj rilate la sociajn aferojn ligas unu al la alia. Teorie ili estas fratoj, reale ili estas fremduloj unu al la alia. Kaj mi komencas kredi, ke la malfeliĉoj de la homaro, militoj kaj interbataloj de diversaj specoj pleje dependas de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. Mi iam diris tion, kiam mi diskutis kun kelkaj el tiuj junuloj. Ili diris, ke mi estas naiva, kaj klarigis al mi, ke ĉiuj sociaj malfeliĉoj dependas de la ekonomia sistemo. Mi povus kompreni tion, se homa feliĉo konsistus nur el bona salajro, bona loĝejo, bonaj vestoj, bonaj lernejoj ktp. Kompreneble ĉio ĉi estas bonaj kaj atingindaj aferoj. Tamen, ili ne povos multe proksimigi la homojn unu al la aliaj. Aŭ ĉu la homoj estas tiaj, ke tiaj aferoj signifas al ili plenan feliĉon, ĉu ili ne deziras ion alian? Se estas tiel, mi restos izolulo. Se estas tiel, mia amiko Bertil  estas la plej saĝa homo en la mondo. Sed bedaŭrinde mi ne povas kaj ne povos rigardi la mondon kiel li.

Kelkafoje mi hontas pri mi mem. Mi malbenas la militojn, malbenas la militservon. Kial mi do ne foriras, rifuzas lerni tiun sovaĝulan metion? Stranga afero, kiun mi mem ne povas kompreni. Mi deziras fari tion kaj havas neniujn skrupulojn; kontraŭe, mi scias, ke mia obeemo al la leĝo estas silenta konsento pri senfina mortigo. Kaj tamen ne foriras! Kial? ... Eble la aliaj sentas la samon. Almenaŭ ili diras same kiel mi. Sed ankaŭ ili restas. Se milito okazus, ili same dezirus rifuzi. Certe. Tamen ili ne rifuzus, sed irus en la militon. Kial? ... Tio certe ne dependas de ekonomia sistemo, sed de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. La homoj havas multajn komunajn aferojn, sed pri la komuneco de la homoj mem neniu pensas, eble revemaj izoluloj ...

*

Hazarde li trovis laboron tuj post la liberiĝo el la kazerno. Tiam li luis ĉambreton en urboparto, kiu limiĝis al la kamparo. Poste li nur malofte vizitis la hejmon de sia kuzo, kaj aliajn konatojn li ne havis. Vespere li legis aŭ promenadis sur la stratoj, rigardante kaj meditante. Kelkafoje kaptis lin sopiro al la kamparo, al la arbaroj. Kiam li en freŝaj, printempaj matenoj iris al sia laboro, li tiam kaj tiam subite ekpensis: Nun sonas la kantoj de ludantaj tetroj tra la arbara trankvilo, la neĝo degelis kaj la torento dancas kun blanka ŝaŭmo sur ĝia supro, la aeron plenigas odoro de vekiĝanta tero. Kial mi iras tie ĉi? Li ricevis leterojn de Enjo kaj skribis al ŝi, sed ne tre ofte. Ŝia infano naskiĝis, ŝi estas sana kaj brave laboras. Do, ĉio estas en ordo, kiel ŝi iom seke esprimas sin.

La somero pasis. En la aŭtuno ŝi skribis al li pri la morto de sia patrino. Estis longa letero, pli personeca ol la lastaj, kiujn ŝi skribis.

“ ... Kaj nun mi do estas sola kun mia knabeto kaj mia frato. Por kiom longa tempo, mi ne scias. Sed espereble mi sukcesos aranĝi la aferojn, eĉ se mi devos forlasi la domon.

Mi estas sola kun miaj pensoj; la sola, al kiu mi povas paroli, estas vi, kaj estas ja malofte, ke mi sendas kelkajn vortojn al vi. Sed ne, mi tamen mensogas. Mi ankaŭ parolas al mia knabeto. Eble estas naive, li ja ne povas kompreni miajn senvortajn parolojn, miajn revojn pri la vivo. Sed eble li iam komprenos. Strangaj sentoj kelkafoje ekkaptas min. Mi rigardas mian infanon, kaj subite mi demandas: Kio estas vi? Kio estas vi? Kaj mi ektremas de timeto kaj feliĉo, kiam mi respondas: Tie en la liteto dormetas la estonteco, kaj mi mem estas ĝia patrino kaj vartistino. Per mia sango, per miaj sentoj kaj pensoj mi nutros ĝin. Iom post iom ĝi vekiĝos. Venos nova tago. Kaj kia ĝi estos? Ho, mi ne scias, povas nur revi pri tio. Pro tio mi timetas kaj estas feliĉa. Sed mi nutros ĝin per miaj plej belaj revoj, miaj plej bonaj sentoj, miaj plej bonaj vortoj, miaj plej bonaj agoj. Kiel mi iam revis pri estonteco, pri liberiĝo kaj elĉeniĝo, kiu per si mem venos kaj donos al ni la sopiratan feliĉon! Jes, ĝi venos, sed ĝi estas infano, kiu ĵus naskiĝis, kaj kies gepatroj kaj nutrantoj ni mem estas. Ni estas ligiloj inter pasinteco kaj estonteco. Ni portis doloron pro pasintaj eraroj kaj malbonoj, pro propraj eraroj kaj nekomprenoj. Tial ni komprenas aŭ devus kompreni, kaj el vera kompreno devas kreski la estonteco, la elĉeniĝo... Eble mi ŝajnas al vi naiva, ja, eble mi estas. Tamen, mi ne povas alie. Iam mi kredis, ke mi komprenas la grandajn doktrinojn. Ne, mi ne komprenis nek komprenas.

Mi fariĝis fremdulino en la mondo. Mia mondo estas en mi mem, kaj ĝia estonteco estas infaneto, kiu ankoraŭ dormetas kaj atendas la tagiĝon ...”

VI.

Li iradas sur la stratoj de la granda urbo, rigardas kaj meditas. Estas vespero, la mateno de la granda urbo. La malforta lumo de la subiranta suno jam forpaliĝis sur la senfinaj dezertoj de tegmenta lado. Krepuskiĝas. Kaj subite ekbrilas en la krepusketo la milmil artefaritaj sunoj de tiu ĉi artefarita mondo. La urbo vekiĝas. La vivo plivigliĝas, okuloj ekbrilas en la lumo de nova tago de ĝojo kaj amuzo. La milvoĉa ĥoro de susurantaj kaj trumpetantaj aŭtoj kantadas sian himnon al la vekiĝo de nova tago en tiu mondo, kiun la homa penso kreis laŭ sia deziro.

Tiel li pensas. Ĉiu lampo en la nokto estas malgranda suno, kiun la homo lumigis al si mem, kopio kaj samtempe parteto de la granda lumfonto en la vastaj malproksimaj spacoj, sen kiu nia tero estus morta kaj glacia. Tiu povo faris el la homo tion, kio li estas. La fontoj de varmo kaj lumo, kiujn la homo kreis al si mem, fortigis lian konfidon al si mem. Kiam la homo lumigis siajn malgrandajn sunojn en la tera nokto, li mem fariĝis kreanto kaj dio. Li ne vidas, ke tiu kredo nur estas nova maniero akcepti la varmon kaj lumon, kiujn la granda suno mem dissendas al ni jam de la lumplena mateno de l’ pratempo. Li ne konas la grandan interrilaton, konas nur sian propran povon kaj siajn proprajn malgrandajn lumojn. La sunkulto de la pratempoj malaperis, nun oni adoras nur la malgrandajn lampojn.

Eble pro tio la moderna homo vivas plej intense post la vespero. La urbo estas vigla dum la tago, tamen la taga vivo estas sonĝeca, similas al la agoj de dormiranto, La okuloj de la homoj estas pezaj kaj nebulecaj. Nur kiam vesperiĝas kaj ĉiuj stratoj brilas en la lumo de la malgrandaj sunoj, kiujn la homo mem kreis, komenciĝas la vera vivo. Tiam la okuloj klariĝas kiel post saniga dormo, la voĉoj fariĝas sonoraj kaj matene freŝaj, la paŝoj fariĝas facilaj kiel en gaja danco. La homo estas en sia propra mondo, ĝojas pro la tago, kiun li mem kreis.

Tiaj estas la mateno kaj sunleviĝo de la granda urbo. La tiea povo kaj beleco estas la sola povo kaj beleco, kiun ili konas. Veran matenon kaj veran sunleviĝon ili neniam vidis. Se ili nur unu fojon vidus la orientan ĉielon heliĝi, vidus kiel la noktotrankvila aero subite viviĝas, kiel la helaj nubetoj komencas movi sin kaj rapidi okcidenten, vidus kiel nebuloj leviĝas de kampoj kaj golfetoj, kiel la trankvilaj akvoj komencas moviĝi, vidus la florojn turni sin orienten kaj malfermi siajn kronojn al varmo kaj lumo, vidus la kantistojn de la verdaj arbaroj kaj aŭdus iliajn bonvenohimnojn ĉe la reveno de l’ radianta vivopatrino – se ili nur unu fojon vidus tion per sendormaj okuloj, ili ne povus forgesi ĝin pro sia propra nokta mateniĝo. Sed eble ili ne komprenus.

Kiam la mateno venas, ĉio vivanta pleniĝas de la vekiĝa ĝojo. La homo iras al sia laboro kaj la infano al sia ludo. Sed en tiu nokta mateno ĉiuj iras tien, kien la hazardo gvidas ilin, vagante senhejme kiel almozulo, kiu ĉe tagiĝo vagas de domo al domo, petante pri peco da pano. Ili rapidas de elmontrejo al elmontrejo, de strato al strato, en sentrankvila serĉado de loko, kie iliaj sentoj satiĝos kaj ili gajnos novan forton.

Li venas al granda kafejo apud parketo. Kiel ĉiam la loko estas plena de homoj. Ili staradas unuope kaj grupe; sidas sur sofoj, iradas tien kaj reen. Dum li zigzagas inter ili, li ekzamenas la vizaĝojn, unue indiferente, poste kun la sento, ke li serĉas ion, ke io mankas ĉe tiuj homoj. Iliaj okuloj rigardadas al la ĉenoj da bluaj, ruĝaj kaj flavaj lampetoj, la okuloj streĉitaj por aŭdi la sonojn de la tondranta muziko. Sed la vizaĝoj? Ili estas senesprimaj – malgraŭ la ridetoj, malgraŭ la miena ludado, malgraŭ ĉiuj briletantaj okuloj. Ne ekzistas atendo tie, ne kontento nek abomeno, ne ĝojo nek doloro. Ĉu belaj ĉu malbelaj, ĉu sanaj ĉu malsanaj – ili ĉiuj memorigas pri verko de skulptisto, kiu bone konis la proporciojn kaj la teknikon sed ne povis enigi eĉ la plej etan fajreron de vivo en sian kreitaĵon. Sufokanta indiferento elradias de ĉiuj.

Kio do mankas? Ĉu la homa animo? Tiu animo, kiu aŭskultas por trovi la sencon de ĉiuj diferencaj sonoj, kiu rigardas por eltrovi la signifon de la objektoj, kiu iradas por atingi celon.

Tiuj alvenis sen scio pri kialo, ili aŭskultas kaj ridas, sed senkaŭze, nur pro malnova kutimo, nur ĉar ili de sia junaĝo vidis aliajn fari tiel. Iliaj rigardoj vagas kaj vidas, sed senimpulse, senesprimaj kaj malplene brilantaj kiel tiuj de blindulo. Ili iradas, sed ne scias kial, ne scias kien. Ĉio estas kiel maŝineca kaj nekonscia ripetado de io, kion ili jam multfoje faris: eble iam en junaĝo por renkonti amatinon, por renkonti amikon, por enspiri la pli puran aeron de la parko, por rigardi la vivon. Eble neniam estis celado en iliaj agoj; eble ili dekomence faris nur tion, kion ili vidis aliajn fari. Eble ilia tuta vivo estas nur sensenca imitado de tiu de la gepatroj. Iliaj gepatroj vivis, laboris, fartis bone aŭ malbone, amis kaj geedziĝis, ekhavis infanojn, vivis sian tempon kaj fine mortis. Ĉu la vivo de tiuj ĉi ne estas senpensa imitado de tio, nura ripetado de agoj, kiuj ne havas sencon al ili, agoj kiuj ne naskiĝis en la propra konscio kaj ne influas al ĝi? – Kelkafoje li subite vekiĝis el tiuj nigraj pensoj kaj sentoj kaj diris al si mem: Tamen vi certe eraras. Ĉiu devas esti homo kiel vi mem, ĉiu havas siajn revojn kaj sentojn, pri kiuj vi ne scias. Sed ili estas fremdaj al vi, kaj vi al ili. Kion vi vidas, estas nur la rebrilo de via propra interno.

*

Vespera vento ludetas inter herboj kaj junaj folioj. La floroj de la kaŝtanarboj briletas kiel blankaj kandeloj en la profunda verdaĵo de la densaj kronoj. Super Torento etendas sin kiel antaŭ jaroj tavolo da nigra fumo, el la uzinoj venas bruo de laborantaj maŝinoj kaj iloj. Norde staras la montoj kun malhelaj arbaroj kaj eterna silento kaj trankvilo.

Fine li do estas hejme. Ree estas juna somero, ree la vivo ekfloras kiel antaŭe, ree gejunuloj revas dolĉajn revojn pri vivo kaj feliĉo. Strange. Kaj li mem? Hezite li suriras la vojeton al la dometo inter la siringoj, alvenas al la pordo kaj eniras.

Ŝi sidas apud la fenestro kaj riparas ŝtrumpetojn. Sur la planko ludas ŝia knabeto. Stranga sento de hezito kaj honteto ekkaptis lin. Kial li envenis tien ĉi? Ĉu ne estas freneze? Kiam ŝi ekvidas lin, ŝi paliĝas, restas senmova dum momento, sed poste aliras al li, donas sian manon kaj diras bonvenon. Li rigardas ŝin, senintence liaj okuloj serĉas ŝiajn kiel iam antaŭe. Sed poste li konsterniĝas. Kion fari, kion diri?

– Vi ne atendis min? Ŝiaj okuloj malleviĝas kaj ŝi silentas hezite. Sed post momento ŝi rigardas al li, sincere kaj serioze, kaj diras mallaŭte:

– Jes, mi atendis ... kelkafoje, kiam mi estis tre sola. Sed mi ne kuraĝis esperi, ke vi iam vizitos min... Duonreve lia rigardo restas ĉe ŝi. Ankoraŭ ŝi estas la sama Enjo, ankoraŭ lumeto briletas en la profundoj de la okuloj. Ŝiaj trajtoj nur maturiĝis kaj puriĝis. Sed kiom da tempo pasis de tiam ... kiom da sentoj kaj pensoj nestis en lia interno de tiam kaj ĝis nun ...

– Kaj ĉu vi nun volas akompani min? – li daŭrigas per mallaŭta voĉo, kvazaŭ meditante.

Ŝi ekrigardas al li demande, nekomprenante. Sed subite ŝi komprenas. Ŝiaj lipoj ektremas kaj ŝi montras al la infano.

– Vi ja scias. Kiel vi povus? ...

– Jes, mi scias ... – Li rigardas la knabeton medite kaj dume daŭrigas: – Jes, kial ne? La estonteco, pri kiu vi iam skribis ... jen, ni devas bone flegi ĝin. Ĉu vi ne volas? Li ne estos fremdulo al ni, ni ne estos fremduloj al li. Ĉu vi ne volas tion? Ŝi prenis liajn manojn kaj longe rigardis lin. En iliaj okuloj reviviĝis doloroj kaj esperoj de pasintaj jaroj, reviviĝis kaj foriĝis kiel nebuletoj de juna mateno.

– Jes ... Kaj nun la estonteco fariĝis nuno ...

Infanoj en Torento

Dua libro en la Torento-trilogio

Verkis: Stellan Engholm

Eldonado: Inko Tyresö  2001

Grandeco: 286 p.

Proksimuma verkojaro: 1934

Kreis la Esperantan tekston: Engholm

UNUA PARTO

I.

Du knabetoj ludis en la sablo. Ili kovris siajn nudajn piedojn per sablo. La malgrandaj, malpuraj manoj alŝovis pli kaj pli, ĝis la piedoj estis tute kovritaj. Poste ili premis kaj glatigis la surfacon de la amasetoj.

La afero estis preta. Singarde kaj kun vigla scivolo en la okuloj ili eltiris la piedojn. Se la eksperimento sukcesis, la malpuraj vizaĝoj ekbrilis, kiam ili rigardis la malgrandajn kavernojn.

Tiamaniere ili konstruis kelojn. Estis simple sed interese. Kaj se tiu ludo perdis sian intereson, restis multaj aliaj.

Estis agrable en la sablejo, kiam la suno brilis sur la somera ĉielo, pli agrable ol en la hejmo. Tie ĉi neniu tiris la harojn, neniu frapis la vangojn, neniu insultis aŭ traktis per malafablaj vortoj.

– Estus bone hejme, se patrino ne estus tia diabla virinaĉo, diris Johano, kaj liaj okuloj medite elrigardis sub la tro granda ĉapo, en kiu lia kapo preskaŭ malaperis.

– Patrino estas bona, respondis Arne , sed patro, patro! Kaj ili parolis pri siaj sortoj kaj venis al la konkludo, ke estus plej bone, se la patro de Johano kaj la patrino de Arne  estus iliaj gepatroj.

– Tiel devus esti, komentis Johano. Kaj poste via patro kaj mia patrinaĉo povus vivi kune. Sed ili ne rajtus havi infanojn.

*

Johano kaj Arne  ŝatis unu la alian kaj ofte ludis kune. Sed ili ne ĉiam estis solaj en la sablejo. Tien venis ankaŭ Ajna  kaj ŝia fratineto Greta , kelkfoje ankaŭ aliaj malgrandaj infanoj. Ajna  estis pli aĝa ol la knaboj, kaj la pli aĝaj infanoj ordinare ludis en aliaj lokoj. Sed Ajna  devis varti sian fratinon, tial ŝi iris al la sablejo, kiu estis proksime al la hejmo.

Ordinare la knabinoj ludis aparte. Ili kunportis pupojn, kaj per ladaj skatoletoj ili formis kukojn el sablo. Poste ili kuiris kafon kaj pretigis diversajn manĝaĵojn. Tiuj aferoj ne interesis la knabojn.

Kelkfoje ili invitis la knabojn al manĝo aŭ kafotrinkado. La knaboj estis iom ĝenataj, parte pro tio ke Ajna  estis pli aĝa, parte pro la manĝo kaj trinkado. Ludi manĝadon kaj trinkadon estis iom ridinde.

Sed fine ili venis. Ajna  sidigis ilin ĉe la tablo kaj afable instruis ilin, kiel ili devas konduti. Ne estis interese, sed la knabinoj estis bonaj, kaj ili ja povis iom ludi kun ili.

Post iom da trinkado kaj manĝado ili pli intimiĝis. Ajna  proponis, ke oni faru stalon. Ili konsentis, kaj ŝi kondukis ilin al la du altaj piceoj, kiuj staris tuj apud la malgranda sablejo.

Tie troviĝis falintaj picekonusoj sur la tero. Ajna  prenis unu el ili. Poste ŝi rompis branĉeton en malgrandajn pecojn kaj premis en la konuson kvar ŝtipetojn. Ŝi starigis ĝin sur la tero, kaj ĉiu povis vidi, ke ĝi estas bovino.

La knaboj kolektis konusojn, kaj post kelkaj momentoj ili reiris al la sablejo kun manoj kaj poŝoj plenaj de bovinoj kaj ĉevaloj. Ajna  konstruis belan stalon en la sablo kaj starigis la bovinojn en du vicojn. La ĉevalojn ŝi metis en apartan, apudan staleton.

Nun la knaboj komprenis sen instruo kaj alportis herbon por meti antaŭ la brutojn. Ajna  diris, ke tio estas bona, sed tion oni faras nur en la vespero, nome kiam estas somero. Dum la tagoj la bovinoj paŝtas sin en la arbaro. Nun estas mateno, la bovinoj estas melkitaj, kaj oni devas konduki ilin al la paŝtejo ...

*

Kiam la avino aŭ patrino de Ajna  kaj Greta  vokis ilin, ili tuj sen obstino kaj sen timo iris hejmen. La voko neniam estis akra aŭ timiga. Tio mirigis la knabojn. Ili demandis, ĉu la patrino ne tiras la harojn aŭ vergas ilin.

Tiu demando mirigis la knabinojn. Kial ŝi faru tiel? ili diris. Patrino estas bona. Dum la tagoj ŝi laboras, tiam nur avino estas hejme. Sed ankaŭ ŝi estas bona.

– Sed vi parolas nur pri viaj patrino kaj avino, demandis Arne . La patro estas alia, ĉu ne? Sed Ajna  respondis.

– Ni ja ne havas patron. Ĉu vi ne scias tion?

– Vi ne havas patron? ... Tio estas bona por vi.

– Ĉu li mortis? demandis Johano.

– Ne, li ne mortis. Ni neniam havis patron. Patrino ne havas edzon.

*

Iu pli aĝa knabo donacis al Arne  lignan ĉevalon. Ĝi estis malnova, unu kruro estis rompita, kaj parte la koloro estis for. Li tuj kuris kun ĝi al Johano, kaj ili kune ĝojis pri la nova ludilo.

Johano posedis malnovan cigarskatolon. Ĝi taŭgus kiel ĉaro. Radojn oni povus fari el fadenbobenoj. Li prenis sian skatolon kiaj du bobenojn, kaj ili iris al la hejmo de Arne . Estis pli trankvile tie. La patro estis en la fabriko, kaj la patrino ne faros skandalon pro ilia malgranda entrepreno.

Estis vespero. La suno jam subiris, kaj estis iom malhele en la ĉambro. La patrino kuŝis, kaj Eta, la fratineto, jam dormis trankvile. Per tranĉilo, martelo kaj najletoj la knaboj komencis labori apud la forno. La laboro okupis ilin tiom, ke ili preskaŭ ne parolis. Kiam ili diris ion, ili flustretis, kvazaŭ temus pri grava sekreto.

Estis malfacila laboro. La ligno facile splitiĝis aŭ rompiĝis, kiam ili volis kunfiksi la diversajn partojn. Tiam ili devis refari la tutan laboron. Tempo pasis, kaj la patrino jam admonis ilin. Johano devus iri hejmen, kaj Arne  devus enlitiĝi, estis baldaŭ meze en la nokto. Sed ili ne volis. Post momento ĉio estos preta.

Kaj fine la ĉaro estis konstruita. Fiere ili jungis la ĉevalon al ĝi kaj elprovis sian laboron. Funkciis bonege. Sed jam la dormo tremigis iliajn palpebrojn kaj preskaŭ nuligis la ĝojon.

Restis tamen la dolĉa sento, ke ili sukcesis, kaj la interpromeso, ke ili frumatene renkontos sin en la sablejo.

Tiam iu iris sur la korto. Poste sonis paŝoj en la vestiblo, kaj la pordo malfermiĝis. Estis la patrino de Johano. Ŝi estis osteca, havis tufajn harojn, nigran vizaĝon kaj timigajn okulojn kaj estis vestita senzorge kiel almozulino.

El ŝia buŝo venis torento da vortoj.

– Ha, tie ĉi vi nestas, vi diableto! Dum tuta horo mi serĉis vin ĉie, kaj fine mi kredis, ke la inferulo prenis vin – eble estus plej bone, se li farus. Kaj jen vi estas, fripono, meze en la nokto, kaj ne komprenas, ke vi devas iri hejmen. Sed mi komprenigos al vi! Ŝi kaptis liajn harojn per unu mano, kaj per la alia ŝi donis du fortajn vangofrapojn. La knabo ekkriis, kaj la patrino de Arne  intervenis.

– Ne faru skandalon meze en la nokto! Vi vekas la tutan domon per via forta voĉo kaj la krioj de la knabo. Iru hejmen kaj estu trankvila. La knabo faris ja nenion malbonan.

La admono nur kreskigis la koleron de la sinjorino.

– Vi defendas lin, kvankam li tiel kondutis? Malbenita pedikulino! Oni provas eduki siajn infanojn kiel eble plej bone, kaj jen venas tia porkino kaj diras, ke oni devas fermi la buŝon, devas esti trankvila. Zorgu unue pri viaj propraj idaĉoj kaj ne okupu vin pri la elkovaĵo de aliaj! ... Poste ŝi foriris kun Johano, promesante al li terure multe da vergado.

*

Venis la mateno, freŝa kaj kvieta mateno kun brila kaj varmiga suno. Ree la du knaboj kunestis en la sablejo. Ili rigardis unu la alian, kaj Johano ekridetis kontente.

– Ĉu ŝi vergis vin multe?

– Ne, ŝi insultis kaj insultis kaj parolaĉis pri vi kaj via patrino, ĝis ni estis en la litoj. Kaj en la mateno estis nenio.

Estis trankvile kaj bone tie ĉi en la sablejo. La suno karesis per orbrila kaj varma lumo, mole kaj varme metis sin la sablo ĉirkaŭ la piedojn kaj manojn. Antaŭ ili sub la radia matena suno kuŝis longa strato kun ruĝaj, duetaĝaj lignodomoj, similaj unu al la alia kiel pizoj. Tie kaj tie betulo levis sian verdan kronon inter la tegolaj tegmentoj. Floroj brilis en la fenestroj kaj kelkloke estis florbedoj antaŭ la domoj. Sur la kortetoj staris virinoj kaj knabinoj, kiuj vipis tapiŝojn. Sur la perono de la plej proksima domo staris la patrino de Johano kaj lavis ion en kuveto. Johano ekvidis ŝin kaj faris longan nazon al ŝi. Poste li ree ekokupis sin pri siaj aferoj.

Malantaŭ ili estis alta lata barilo, tra kiu oni vidis rekte en la grandan lamenejon. Tie la feroj movis sin tien kaj reen kiel ruĝaj serpentegoj en nigra kaverno. La brikaj tubegoj levis sin alten al la ĉielo kaj senĉese elvomis nubojn da dika fumo. En alia loko la forno de la ŝtalfarejo blekegis kiel timiga bestego kaj elsputis tra la muro gigantan kvaston da fajreroj. El ĉiuj anguloj de la granda industriejo venis senhalta fluo da sonoj.

Muĝis kaj siblis, zumis kaj sonoris, grincis kaj tintis kaj tondris. Ĉiuj tiuj sonoj miksis sin kaj fariĝis iu obtuza, unutona bruado, forta kaj senĉesa zumkanto, kiu tagon post tago akompanis ilian ludon en la sablejo.

Ili komencis ŝarĝi la ĉaron, foje per sablo, foje per ŝtonetoj. La brava ĉevalo trenis la ŝarĝon de unu loko al alia. Poste ili dividis la laboron inter si. Arne  ŝarĝis kaj veturigis, Johano deŝarĝis kaj faris iujn misterajn eksperimentojn per la materialo.

Post kelka tempo alvenis Ajna  kaj Greta . Ili rigardis la ludon kaj demandis, kion ili faras. Arne  klarigis.

– Mi veturigas ferŝtonon kaj karbon al la altforno. Tie laboras Johano. Kaj poste, kiam la fero estos preta, mi veturigos ĝin al la stacio kaj ŝarĝos ĝin sur la vagonaron.

Ajna  cerbumis momente kaj poste diris:

– Vi ambaŭ estas laboristoj. Do Greta  kaj mi povas labori en la hejmo. Ni kuiros kafon kaj portos ĝin al vi je la kafopaŭzoj. Ni preparos manĝaĵon, kaj kiam estos manĝopaŭzo, vi venos hejmen por manĝi.

La knaboj konsentis, kaj la knabinoj tuj foriris kelkajn paŝojn por mastrumi. Post kelkaj minutoj ili vokis. Estis tempo matenmanĝi. Arne  donis fojnon al sia ĉevalo, kaj la du laboristoj iris hejmen kaj eksidis ĉe la pretigita tablo.

Dume la knabinoj donis manĝaĵon ankaŭ al siaj infanoj, la pupoj. Johano rigardis ilin kun intereso, kaj subite li diris – Vi estas tre bonaj patrinoj. Kiam mi estos granda, mi foriros de la hejmo. Mi laboros ĉe la altforno, kaj mi faros propran hejmon. Kaj tiam vi, Ajna , povos esti mia edzino. Vi estas bona patrino kaj ne batas la infanojn, kiel mia patrinaĉo. Ĉu vi volas?

Lia subita propono ne konfuzis Ajna n. Ŝi ankoraŭ prizorgis siajn hejmajn taskojn kaj eĉ ne rigardis lin, kiam ŝi dume respondis:

– Jes, sed vi ne rajtas drinki aŭ interbati kun aliaj viroj aŭludi kartojn aŭ fari aliajn tiaĵojn. Kaj vi ne devas blasfemi. Tio estas peko.

Johano dubis pri tio.

– Tion diras ankaŭ patrino. Ŝi diras, ke la diablo prenos min al la infero, se mi blasfemas. Sed patrino blasfemas multe pli ol mi, kaj la diablo ankoraŭ ne prenis ŝin. Kaj same aliaj homoj. Mi ne kredas tion.

– Tamen estas peko. Bonaj homoj ne blasfemas. Kaj ne parolu tiel pri via patrino.

– Ĉu vi kredas, ke mi mensogas? Estas vere. Ŝi estas tia. Sed vi ne fariĝu tia, ĉar tiam mi ne volas havi vin ...

*

Iun matenon, kiam Johano venis al la sablejo, li aspektis malgaja. Sur la vangoj estis spuroj de fluintaj larmoj. Li eksidis en la sablo kaj sendemande klarigis la aferon al Arne .

– Patro mortis. Kaj post kelkaj momentoj li daŭrigis:

– Li mortis de gaso. Ĉe la altforno estas gaso, vi scias. Patro dormis en la nokto, estis difekto sur la tubo, gaso venis, kaj patro mortis.

Poste li eksilentis. Neniu ĝemo venis de li, sed lia kapo estis klinita kun la rigardo al la tero, kaj la larmoj ree komencis flui. Longe li sidis tiel, sen atenti pri io ajn. La ĉagreno de Johano efikis ankaŭ al Arne , kaj li provis iom reĝojigi la amikon. Tial li metis sian ĉevalon sur la genuojn de Johano kaj diris: – Mi donacas la ĉevalon al vi. Ne ploru tiel.

Johano rigardis lin kun miro, la larmoj fluis pli malmulte, kaj sur lian vizaĝon venis esprimo de granda dankemo. Li prenis la ĉevalon kaj premis ĝin al la brusto.

– Vi estas bona, li diris. Dum kelkaj momentoj li turnis la ĉevalon en siaj manoj kaj poste komencis jungi ĝin al la ĉaro.

– Patro estis bona al mi, li dume aldonis. Sed nun patro neniam revenos.

Li komencis ludeti, sed baldaŭ larmoj ree aperis, dum li samtempe forte kunpremis la lipojn.

Nun alvenis Ajna  kaj Greta , kaj Arne  klarigis al ili, kial Johano malĝojas. Tiam Johano formetis la ĉevalon, la larmoj fluis pli abunde kaj li komencis ĝemeti.

Ajna  ekgenuis apud Johano, prenis lian manon kaj karesis ĝin. Poste ŝi prenis la naztukon el la poŝo de sia antaŭtuko kaj viŝis la larmojn de lia vizaĝo.

– Ne ploru tiel, Johano, ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis mola de bonvolo. Ni estos bonaj al vi.

Poste ŝi ekstaris kaj pripensis, kion ŝi povas fari por pli konsoli Johanon kaj igi lin forgesi sian malĝojon. Ŝi ekhavis ideon kaj petis Greta n resti trankvile en la sablejo, dum ŝi mem rekuros al la hejmo.

Rapide ŝi forkuris, kaj post malmultaj minutoj ŝi revenis.

– Ni iru hejmen al avinjo, ŝi diris. Avinjo donos al ni sukon kaj kukojn. Venu, Johano! Ŝi prenis lian manon kaj li ekstaris, dum liaj larmoj ree iom sekiĝis kaj lia vizaĝo estis plena de dankemo kiel antaŭe, kiam Arne  donis al li la ĉevalon.

– Vi estas bona, li balbutis, vi estas bona! La patrino kaj avino de la knabinoj loĝis sur la unua etaĝo, kaj la infanoj devis suprengrimpi altan kaj krutan ŝtuparon. Kiam Arne  kaj Johano venis en la ĉambron, la avino salutis ilin per bonaj vortoj kaj prenis Johanon sur siajn genuojn. Ŝi karesis lian kapon kaj parolis konsole kaj kuraĝige al li.

Tia traktado estis nova al Johano. Ĝi donis iom da konsolo al li sed samtempe ĝenis lin, ĉar li ne sciis, kiel li devas konduti. Ankaŭ Arne  miris. Li komprenis, ke la avino faras tion por konsoli Johanon, kaj li ĝojis pro tio.

Tamen ŝiaj karesoj vekis ĉe Arne  novajn kaj strangajn sentojn. Li ne povis memori, ke lia patrino iam faris tiel al li. Kaj li neniam vidis patrinon fari tiel al siaj infanoj, se ili ne estis tiel malgrandaj, ke la patrinoj portis ilin sur la brako.

La avino metis sur la sofon kvar tasojn kun frambosuko kaj apud ĉiun unu biskviton kaj du kuketojn. Ajna  alportis por Johano kaj Arne  du malgrandajn benketojn, Greta  eksidis sur margarina kesto, kaj ŝi mem eksidis sur la sofo.

Super la sofo pendis granda kolora bildo en bela kadro. Estis bela viro en longa vesto. Li iris sur deklivo de monto, kaj areto da ŝafoj sekvis lin. Sian dekstran manon li apogis sur alta bastono, kaj sur sia maldekstra brako li portis ŝafeton. Super la verda deklivo kaj la roka supro de la monto estis bele blua ĉielo.

La bildo tre kaptis la intereson de la knaboj, kaj Arne  demandis, kion ĝi prezentas.

– Tio estas la bona paŝtisto, klarigis Ajna . La ŝafeto forkuris de la aliaj ŝafoj kaj ne retrovis la vojon. Sed la paŝtisto tre amis ĉiujn ŝafojn, kaj tial li serĉis la ŝafeton, ĝis li trovis ĝin, kaj nun li portas ĝin sur la brako, por ke nenio malbona okazu al ĝi. La knaboj iom meditis pri tio, sed poste Arne  deziris ekkoni pli multe pri tiu paŝtisto.

– Kial la paŝtisto havas tiel longajn harojn kaj ne havas ĉapelon? li demandis.

– Tiu paŝtisto estas Jesuo, diris Ajna . Jesuo havis tiel longajn harojn, kaj li ne havis ĉapelon. Kaj same kiel li helpis tiun ŝafeton, kiu forkuris, tiel li helpas ankaŭ la homojn, kiuj pekis kaj estas malfeliĉaj.

Sur la sama muro pendis gitaro. Arne  demandis, ĉu Ajna  povas ludi kaj kanti. Ajna  respondis, ke ŝi ne povas ludi ankoraŭ, ĉar ŝi estas tro malgranda, sed kanti ŝi povas. Ankaŭ Greta  povas kanti.

Por ĝojigi la knabojn, kaj precipe la malfeliĉan Johanon, la knabinoj kantis kelkajn kantetojn, infanajn kantetojn pri Jesuo, kiu amas la infanojn. Precipe plaĉis al la knaboj kanto pri negra knabineto, kiu havis la nomon Sara .

Poste la knabinoj montris siajn ludilojn kaj bildkartojn kaj donis klarigojn pri la aliaj bildoj sur la muroj kaj pri la gipsfiguroj sur la komodo. Fine Ajna  eltrovis, ke ili ludu lernejon. Ŝi estis instruistino kaj la aliaj estis ŝiaj gelernantoj.

*

Baldaŭ venis nova zorgo al Johano.

– Patrinjo diras, ke ni verŝajne devos transloĝiĝi al la malriĉulejo, li iun tagon sciigis al siaj geamikoj en la sablejo. Arne  kaj la knabinoj komprenis la sencon de tio. Ili sciis, ke la malriĉulejo estas loko, al kiu oni sendas homojn, kiuj ne havas kaj ne povas akiri monon por vivteni sin, maljunulojn, malsanulojn, vidvinojn kaj sengepatrajn infanojn. Estas domo, al kiu la homoj ne volas veni.

– Vi certe ne bezonos iri tien, Ajna  konsolis. Via plej aĝa frato jam finis la lernejon kaj laboras, kaj poste via fratino ankaŭ povos labori. Ŝi komencos en la lasta klaso aŭtune.

– Tion ili diris, sed Eriko ricevas nur malgrandan salajron, li ja finis la lernejon en la lasta printempo. Lia salajro ne sufiĉas, diras patrino.

– Sed ankaŭ via patrino povos labori, same kiel nia patrino. Tio tamen estas pli bone ol iri en la malriĉulejon.

– Tion diris patrino. Sed ŝi kredis, ke ne estos laboro por ŝi. Sed post kelkaj tagoj la afero jam estis en bona ordo. Johano ridis pro ĝojo, kiam li eksciis pri tio kaj konigis la novaĵon al la geamikoj. Lia patrino ricevis laŭeble laboron en la ĝardeno kaj sur la kampoj same kiel la patrino de la knabinoj. Frue en la matenoj ŝi iris for kaj revenis nur vespere. Pri Johano zorgis la fratino, kaj cetere li mem zorgis pri si, aranĝo kiu tre plaĉis al li.

*

En aŭtuna mateno la patrino de Arne  akompanis sian knabon kaj Johanon al la lernejo. La patrino de Johano laboris kaj tial konfidis lin al la najbarino.

Ili venis en grandan, tre altan ĉambron kun malgaja aspekto. Estis tie malgaje brunaj muroj sen ia ajn ornamo. Sur la novpurigita, vasta planko staris longaj vicoj da benkoj en la sama koloro. Same aspektis la orgeno kaj granda ŝranko en la angulo. Apartan koloron havis nur la nigra tabulo, sed ĝi ne faris pli agrablan impreson.

Sed la infanoj ne atentis multe pri tio. Ili rigardis alterne siajn patrinojn kaj la fraŭlinon malantaŭ la tablo kaj atendis la finon de la malgaja kunveno. La fraŭlino notis nomon post nomo, kaj fine ŝi diris, ke ili povas iri hejmen.

Sed frue en la posta mateno ili ree estis en la sama ĉambro. La instruistino ordigis la infanojn apud la benkoj. Kiam ili staris bone, ŝi diris, ke ili faldu la manojn kaj klinu la kapojn. Tiam ŝi preĝis, kaj poste ŝi diris, ke ili eksidu.

Tiam ili komencis turni la kapojn por rigardi unu la alian, kaj kelkaj komencis interparoli. La fraŭlino tuj interrompis ilin kaj klarigis, ke nun ili venis al la lernejo, kaj kiam ili estas en la klasĉambro, ili ne rajtas interparoli, kaj ili ankaŭ devas sidi senmovaj sur siaj lokoj. Laŭ ŝia ordono ili metis la manojn sur la benkojn kaj faldis ilin. Ŝi eksidis malantaŭ sia tablo, kaj ili direktis siajn okulojn al ŝi.

Ŝi estis juna, rozvanga kaj bele vestita. Tio estis bona, ĉar ĉio alia en la ĉambro aspektis malgaja kaj seninteresa. Obee ili rigardis al ŝi kaj detale ekzamenis ŝian vizaĝon, ŝiajn harojn kaj veston, la kolĉenon, la manojn sur la tablo kaj la piedojn sub ĝi.

Dume ŝi komencis rakonti, kiel Dio kreis la teron kaj ĉion, kio estas sur ĝi. Ankaŭ ŝia parolmaniero kaj prononco kaptis ilian intereson, ĉar ŝi ne parolis tiel kiel la infanoj kaj iliaj gepatroj. Ŝi rakontis simple kaj klare, tiam kaj tiam farante demandon. Fininte la rakonton ŝi demandis pri la rakontitaj aferoj.

Sed jam la dua horo fariĝis enua al kelkaj. Tuj post la eksido Johano levis sin kaj diris laŭte kaj malkontente:

– Nun mi iros hejmen. La fraŭlino klarigis al li, ke li ne rajtas fari tion. Kiam li tamen volis iri, ŝi prenis liajn ŝultrojn kaj sidigis lin.

– Tio estas diabla maniero! diris Johano, kaj lia mieno fariĝis ankoraŭ pli malkontenta.

– Kion vi diras? la fraŭlino demandis, kaj en ŝian vizaĝon venis esprimo de konsterno kaj severo.

– Mi diras, ke estas diabla maniero, Johano obstine ripetis.

– Ĉu vi scias, kion vi nun diris? la instruistino severe demandis. Ĉu vi scias, ke vi blasfemis? Johano subite komprenis sian eraron kaj ruĝiĝis. Li tute forgesis, ke ne estas dece blasfemi en la lernejo. Tion diris patrino kaj ankaŭ kelkaj el la kamaradoj.

– Kie vi lernis blasfemi? Johano neniel pensis pri respondo, sed la demando tamen vekis imagojn pri blasfemantaj homoj. Blasfemis ĉiuj homoj, kiujn li konis, ĉiuj krom kelkaj virinoj kaj kelkaj religiuloj. Same inter la infanoj. Nur kelkaj knabinoj kaj kelkaj filoj de religiuloj ne blasfemis.

– Sed nun aŭskultu bone, Johano. Estas tre malbele blasfemi, kaj estas granda peko kontraŭ Dio. Kaj tial estas malpermesite blasfemi. Memoru tion, kaj ne parolu plu tiel. Se vi parolos tiel ankoraŭfoje, mi devos puni vin.

Sed dum la eliro post la leciono, knabo venis antaŭ lin, kiam li volis preni sian ĉapon. Johano tuj eligis kelkajn fortajn vortojn, kaj preskaŭ sammomente li ekpensis, ke li ne devas fari tion, ĉar la instruistino staras proksime.

Sed estis jam tro malfrue. Ŝi aŭdis la vortojn, kaj ŝi tuj kaptis lian brakon kaj rekondukis lin en la klasĉambron.

– Ĉu vi memoras, kion mi diris al vi en la komenco de la leciono? Mi tre malĝojas, ke vi ree blasfemis, kaj ke mi do devas vin puni.

Ŝi donis al li fortan vangofrapon. Poste ŝi lin admonis – Mi esperas, ke vi de nun memoros, ke vi ne blasfemu.

*

Proksimiĝis la vintromezo. La tagoj estis mallongaj, la lumo malforta. La somera koloro paliĝis sur la vangoj de la malgrandaj gelernantoj, kaj ili sidis malviglaj kaj lacaj en siaj benkoj. Ekstere ĉion envolvis peza, senmova nebulo. En la klasĉambro la lampoj lumis de mateno ĝis vespero.

Venis la lasta tago de la aŭtuna instruperiodo. Kiam la gelernantoj vicigis sin en la koridoro kaj marŝis en la klasĉambron, la pensoj pri libertempo kaj kristnasko plenigis ilin per kreviga ĝojo, kiu forigis ilian vintran inerton.

Ili kantis la kristnaskan psalmon, kaj pro la fintago kaj la kristnasko, la instruistino faris pli longan preĝon ol ordinare. Poste ŝi eksidis malantaŭ sia tablo kaj faldis la manojn same kiel la infanoj. Ŝi portis tute novan grizan vintroveston, kiu altiris admirajn rigardojn de la infanoj.

Ŝi demandis, ĉu ili scias, kial oni havas la kristnaskofeston. Iu donis kontentigan respondon, kaj poste ŝi rakontis pri la naskiĝo de Jesuo. Estis bela rakonto, kaj la infanoj aŭskultis atente kaj silente.

Dum longa, longa tempo la homoj estis malbonaj kaj pekis kontraŭ Dio, diris la instruistino. Ofte ili faris malbonon unu al la alia, kiel la infanoj jam aŭdis en la bibliaj rakontoj, ofte ili adoris idolojn. Sed nun Dio volis savi la homaron de la malbono, volis instrui al la homoj, ke ili vivu en paco kaj amo. Por doni tiun instruon li sendis Jesuon en la mondon.

– La homoj ĝojas pro tio, ke Jesuo venis en la mondon kaj instruis amon kaj pacon, kaj tial ni festas ĉiujare la memoron de lia naskiĝo. Kaj tial kristnasko estas la plej granda kaj ĝojoplena el ĉiuj festoj.

Poste ŝi komencis demandi kaj rakonti pri la solenado de la festo kaj pri la kristnaskaj kutimoj. Kvankam kelkaj el la infanoj mem neniam havis kristnaskajn arbetojn, ili tamen sciis, ke oni devas havi tiajn, por ke la vera kristnaska ĝojo venu al la infanoj de la hejmo. Kvankam multaj neniam ricevis kristnaskodonacojn, ili tamen aŭdis pri tiaj donacoj. Ili sciis ankaŭ pri la frumatena soleno en la preĝejo, pri la multaj radiantaj lampoj en la domo de Dio kaj pri la belaj vestoj de la pastroj.

Kiam la infanoj ne povis bone respondi, la instruistino mem rakontis. Ŝi rakontis, kiel feliĉaj estas la gepatroj, kaj kiel feliĉaj estas la infanoj, kiel la gepatroj amas la infanojn kaj la infanoj la gepatrojn. Dum tiu sankta festo ĉiu pensas pri la amo de Jesuo. Ĉiu volas esti bona kaj doni ĝojon al la parencoj kaj al ĉiuj aliaj homoj. Por ke neniu estu malgaja, la homoj en bona stato donacas monon, vestojn aŭ manĝaĵon al la malriĉuloj.

Estis tre bela priskribo pri la kristnasko. La okuloj de la infanoj brilis pro la ĝojo, kiun donis al ili la belaj imagoj.

*

Antaŭ kristnasko la vetero pliboniĝis. Venis iom da neĝo, kaj poste la nuboj malaperis. Post longa tempo en griza nebulo oni ree ekvidis la bluan ĉielon. Malproksime en la sudo la suno ekbrilis super la neĝokovritaj arboj.

Tiam fariĝis gaja vivo en la sablejo. La infanoj iris tien, kaj per siaj sledetoj ili veturis malsupren sur la malgrandaj deklivoj.

Ili ne pensis plu pri lernejo. Nur Arne  kelkfoje pensis pri la instruhoro, kiam la instruistino parolis tiel bele pri la kristnasko. Tiam naskiĝis ĉe li la penso, ke li donu kristnaskodonacojn al siaj gepatroj kaj fratino. Tiu penso fariĝis pli kaj pli firma, kaj li sentis grandan plezuron, kiam li pensis pri la surprizo kaj ĝojo de la gepatroj.

– Ĉu vi donos kristnaskodonacon al via patrino? li demandis Johanon.

– Kristnaskodonacon al patrino? Ne ...

– Se vi donus, via patrino certe ĝojus, diris Ajna . Tiam ŝi komprenus, ke vi amas ŝin, kaj eble ŝi fariĝus pli bona al vi.

– Mi ne amas patrinon.

– Sed vi tamen volas esti afabla al ŝi, ĉu ne?

Johano ne respondis.

– Kaj se vi donacos al ŝi, ŝi komprenos, ke vi volas esti afabla, kaj poste ŝi estos afabla al vi.

– Tion mi ne kredas. Cetere mi ne havas eĉ unu moneron. Kiel mi do havigu donacon? Ajna  tamen ne rezignis.

– Se vi petus Erikon, vi certe ricevus kelkajn oerojn de li. Vi almenaŭ povus aĉeti kristnaskan karton kaj skribi bele sur ĝi kaj donaci ĝin al via patrino. Se vi volas, mi montros al vi, kiel vi skribu.

Johano ne montris intereson por la afero, sed fine Ajna  tamen sukcesis persvadi lin.

*

Arne  posedis ŝparujon. Ĝi havis formon de leterkesto kaj estis bele pentrita. En ĝi kuŝis multaj moneroj, kiujn li ricevis de bona onklo, frato de la patrino, kiam tiu kelkafoje vizitis ilin.

Por tiu mono li intencis aĉeti la donacojn. Jam li elprenis kelkfoje la monon, zorge ĝin kalkulis kaj pripensis, kion li aĉetu.

Sed atendis lin malagrabla surprizo, kiam li fine prenis la leterkeston de la komodo por iri al la vendejo kun sia mono. Ĉiuj arĝentaj moneroj estis for kaj el la kupraj restis nur kelkaj.

– Patrino, patrino, la mono estas for! li ekkriis per plorsufokita voĉo, kaj grandaj larmoj falis sur liajn vangojn.

Je lia krio la patrino venis el la kuirejo en la ĉambron, kie li estis. Ŝia vizaĝo fariĝis malgaja, kaj ŝi rigardis lin kompate. – Kie estas mia mono? li balbutis inter la plorĝemoj.

– Ne ploru, ŝi diris milde, konsoleme. Al patro mankis mono, kaj tiam li pruntis de vi. Sed li baldaŭ redonos, li diris.

La patrino eliris, kaj li estis sola en sia ĉagreno. Nun li do ne povos aĉeti kristnaskodonacojn, kaj la kristnasko tute ne estos tia, kia ĝi antaŭ nelonge estis en lia imago. Li nenion povos donaci, kaj pri tio li pensos dum la tuta kristnasko.

Fine la ploro haltis, kaj kun malgaja mieno li iris en la kuirejon al la patrino.

– Sed kial patro ne diris al mi, ke li volas prunti la monon? li demandis. Kial li ne diris tion al mi? Ŝi ne respondis tuj. Kiam li fojon post fojo ripetis tion, ŝi fine diris, ke li eble ne pensis pri tio, aŭ ke li eble volas redoni la monon tre baldaŭ; kaj tial ne volis paroli pri la afero.

Tuj poste venis la patro. Kiam li vidis la malgajan vizaĝon de Arne , li demandis, kio okazis. La patrino rakontis, ke Arne  ploris kaj estas malgaja pro tio, ke lia mono estas for.

– Ne ploraĉu pro tio: la patro diris kun seka rido. Mankis al mi mono, kaj tiam mi pruntis de vi. Estas ja tute klara afero. La monon mi baldaŭ redonos.

Tio ne donis konsolon al Arne . Li tamen ne rericevos la monon hodiaŭ, kaj hodiaŭ li devos aĉeti la donacojn. Malgaje li meditis pri sia frakasita revo.

Subite ekbrilis al li eta radio de espero. Se li klarigus la aferon al la patro, tiu eble komprenus, kiel grava ĝi estas. Eble li povus iamaniere aranĝi tiel, ke li jam hodiaŭ povus redoni la monon.

– Kial vi ne diris, ke vi volas prunti la monon? Por tiu mono mi volis aĉeti kristnaskajn donacojn por vi kaj patrino kaj Eta. Nun mi ne povas ... La patro brue ekridis.

– Kristnaskajn donacojn! Kion tio signifas? Kiu inspiris al vi tian stultaĵon?

– La instruistino parolis pri kristnasko kaj kristnaskaj donacoj, kaj tiam mi ekpensis, ke ankaŭ mi donos ...

– Aha, tiajn aferojn vi lernas en la lernejo! Sed jen mi diras al vi, ke ni estas malriĉaj homoj, kaj tiaj kutimoj ne konvenas al ni. Cetere tia donacado estas stulta infanaĵo. Vi ricevas de mi vestojn kaj manĝon kaj ĉion dum la tuta jaro, kvankam ... Nu, sufiĉas.

– Sed mi ne volas havi donacon, mi volis doni!

Arne  diris mallaŭte kaj per petanta voĉo.

– Nu nu, bone. Sed mi bezonis la monon. Vi ja pruntis la monon al mi, pensu ke tio estas via kristnaska donaco al mi! Nun ne parolu plu pri tio.

La patro de Arne  estis libera en la kristnaskovespero. Li estis alportinta kristnaskan arbeton, sur kiu la patrino fiksis kandelojn, pomojn, kolorajn paperojn kaj aliajn belajn objektojn. La patrino faris ankaŭ diversajn aliajn preparojn por la festo. Sed al Arne  tiuj preparoj estis tute seninteresaj.

La patro havis brandobotelon en la ŝranko. Ree kaj ree li iris al la ŝranko, verŝis brandon en glason kaj trinkis. Kiam ili estis manĝintaj kaj iris en la ĉambron por bruligi la kandelojn de la arbeto, li jam estis ebria.

La patrino bruligis la kandelojn, kaj ili eksidis por rigardi. Neniu diris ion. Nun estas la tempo, kiam patro devus laŭtlegi la rakonton pri la naskiĝo de Jesuo, pensis Arne  subite. Vole-nevole li pensis pri tio, kion diris la instruistino pri la solenado de la kristnaska festo. Sed nun patro tute ne povus legi ... kaj se li ne estus ebria, li tamen ne volus.

Li rigardis la blankajn kandeletojn, kaj iliaj tremantaj flametoj kaj la tuta kristnaskarbeto kaj la kristnasko mem ŝajnis al li korpreme melankoliaj. Ordinara labortago estus multe pli bona.

Li rigardis la patrinon. Ŝia vizaĝo estis laca kaj malgaja. Ankaŭ ŝi rigardis la arbeton, sed ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi pro malgajaj pensoj nenion vidus. Apud ŝi sidis Eta. Unue ŝi rigardis la kandelojn kun admirobrilaj okuloj, sed baldaŭ ŝi komencis oscedi kaj klinis sian kapon al la brako de la patrino. La patro sidis en la brakseĝo apud tableto, sur kiu staris cindrujo. Li mallerte tenis cigaron inter siaj fingroj. Tiam kaj tiam li metis ĝin al la buŝo kaj suĉis, sed venis tre malmulte da fumo. Unue li ne rimarkis tion, ĉar li estis tre ebria. Poste li plurfoje provis ĝin bruligi, sed ne sukcesis. Tiam li subite komencis blasfemi, ĵetis la cigaron en la cindrujon kaj bruligis novan. Tiu cigaro donis multan fumon, kaj la fumo iom vekis lin el lia inerta stato.

Li turnis la okulojn al sia familio, kaj lia vizaĝo esprimis rikanan malŝaton. Dum minutoj kuŝis malagrabla rideto sur la lipoj. Arne  kaŝe rigardis lin, kaj la aspekto de la patro vekis ĉe li tiom da abomeno, ke li volis forkuri, sed li ne kuraĝis. Ploremo sufoke kunpremis lian gorĝon, sed li kunmordis la dentojn kaj silentis, ĉar li timis la patron.

Fine la patro komencis sin movi, kaj el lia gorĝo venis rikana, malagrabla rido.

– Kial vi sidas tiel silentaj kaj malgajaj? li demandis. Vi ne parolas al mi, kaj vi ne rigardas min! Sed mi komprenas, mi komprenas! Vi kredas, ke mi estas ebria, kaj vi malŝatas min. Tial vi ne parolas. Vere belaj kristnaskaj manieroj! Li subite elkriis teruran blasfemon kaj ŝanceliĝe ekstaris.

– Diru ion, respondu al mi, ĉar alie la diablo vin prenos! Li aspektis terure kolera, kaj Arne  nevole ekkriis. La fratineto jam dormis, kaj tial ne rimarkis la aferon. Je la ekkrio li turnis sin al Arne . Dum kelkaj momentoj li silentis, kaj ŝajnis, ke li provas memorigi al si ion. Poste lia malagrabla rido ree eksonis.

– Aha, vi diablido, ĉu vi kredas, ke mi ne scias, kiu vi estas?

Kaj vi volis doni kristnaskodonacon al mi! Hahaha! Vi volis havi donacon de mi, vi diablido! Dum la tuta jaro vi ricevas vestojn kaj manĝaĵon kaj ĉion, kvankam ne estas mia devo doni tion al fremdaj idoj. Iru al via propra patro kaj petu pri kristnaskaj donacoj, sed ne venu al mi! La patrino ekstaris kaj metis sian manon sur lian brakon.

– Karlo, Karlo, ne parolu tiel! ŝi diris kun tremanta kaj arde petanta voĉo. Li forskuis ŝin per forta brakmovo kaj fariĝis ankoraŭ pli kolera.

– Ĉu mi ne rajtas paroli kaj diri la veron en mia propra domo! Diablaj idiotoj vi estas!

Li ree turnis sin al Arne .

– Ĉu vi volas havi kristnaskodonacojn, ĉu vi volas? Nur diru! Lia vizaĝo ekflamis de kolerego, kaj li etendis siajn brakojn por kapti la knabon.

En la lasta momento Arne  kun rapida movo klinis sin kaj forkuris sub la brako de la patro, kiu pro la ebrio movis sin mallerte. Pelata de timo kaj abomeno, li kuris tra la kuirejo, malfermis la pordon kaj saltis eksteren.

Li rigardis nek malantaŭen nek flanken kaj ne atentis pri la direkto. Regis lin neklara kaj terura sento, kiu estis pli forta kaj pli malagrabla ol nura timo pro vangofrapoj kaj vergado. Li kuris kiel eble plej rapide, nekonscia pri celo kaj senco.

Subite li ekhaltis. Antaŭ li levis sin la alta latbarilo de la industriejo kaj baris lian vojon en tiu direkto. Nur nun li rigardis malantaŭ sin. Kiam li vidis, ke neniu lin sekvas, li iom trankviliĝis. Li reiris kelkajn paŝojn kaj haltis sub la altaj piceoj.

Liaj okuloj estis plenaj de larmoj, kaj kiam li okaze levis la rigardon al la brilanta plenluno, li ekvidis ion belan. Vidata tra la larmoj la lumo montris sin kiel amaso da belbrilaj kaj multkoloraj radioj, kiuj tremis kaj dancis en mirinda lumludo.

Li provis rigardi fikse kaj haltigi la tremadon de la radioj, por ke li povu pli longe rigardi iliajn belajn kolorojn. Momente li sukcesis, sed tuj la larmoj en liaj okuloj ektremis kaj la radioj rekomencis sian ludon.

Li forviŝis la larmojn kaj rigardis ĉirkaŭen. Sur la tero kuŝis netuŝita tavoleto da nova neĝo. La neĝokristaloj brilis kiel radiantaj steletoj. La salikaj arbustoj kaj la graciaj branĉoj de la betuloj estis kovritaj per brilaj haretoj de prujno. Nigra kaj kvieta fluis la rivero sude de la sablejo, kaj la lunlumo kuŝis sur ĝi kiel ora vojeto.

Li tute forgesis ĉion, kio ĵus okazis. Estis tiel silente, tiel mirinde bele. Kun retenita spiro li rigardis kaj rigardis. Estis kvazaŭ io nevidebla kaptus lin per feliĉiga, kortremiga ĉirkaŭpreno kaj portus lin alten kaj malproksimen, kiel la birdoj flugas ... Baldaŭ li tamen eksentis la malvarmon, kaj kiam li ekvidis la patrinon antaŭ la hejma pordo, li reiris al ŝi. Li ekmemoris pri la patro, pri liaj strangaj vortoj kaj lia timiga konduto. Sed tiujn pensojn tuj forigis la animpleniga travivaĵo apud la sablejo. Certe tiel sentis la paŝtistoj sur la herbejoj apud Betleĥemo, kiam en la nokto aperis la anĝeloj de Dio.

– Kien vi kuris? la patrino demandis plorvoĉe kaj kompate. Vi tuj devas enveni, alie vi malvarmumos.

– Sed mi ja ne povas eniri, pro patro.

– Li ekkuŝis sur la sofo en la ĉambro kaj eble jam dormas. Kiam mi vekos lin por enlitiĝo, li ne memoros plu pri la afero. Li ja estas ebria. Mi fermis la pordon inter la kuirejo kaj la ĉambro, kaj vi ne bezonas timi.

Ili eniris, kaj la patrino tuj komencis aranĝi la liton por Arne .

Ŝi konsterniĝis, kiam ŝi rigardis lian vizaĝon. Estis spuroj de larmoj en la okuloj kaj sur la vangoj, sed samtempe ĝi havis esprimon de serena kaj profunda feliĉo. Liaj okuloj forte brilis, kaj la buŝo estis duone malfermita, kvazaŭ li vidus ion rave belan.

– Kio okazis al vi? ŝi demandis mire kaj maltrankvile.

– Estis tiel bele, li diris. Neniam mi vidis ion tiel belan. Ŝi ne bone komprenis, kion li volas diri per tio, kaj ŝi fariĝis ankoraŭ pli maltrankvila.

– Eble vi estas malsana, vi malvarmumis, kiam vi estis ekstere?

– Ne, ne, mi tute ne estas malsana.

Ree li ekmemoris pri la vortoj de la patro.

– Patrino, patro diris, ke mi iru al mia propra patro. Ĉu li do ne estas mia patro? Ŝi rigardis lin malgaje kaj diris flustre:

– Ni nun ne parolu plu. Patro povus vekiĝi. Iru en la liton. Mi rakontos al vi poste.

*

Kiam li vekiĝis en la posta mateno, la taglumo jam venkis la persistan vintrokrepuskon. Tra la fenestro li vidis palan lumstrion brili sur la supro de prujnokovrita betulo malproksime sur la bordo de la rivero. La travivaĵoj de la pasinta vespero revekiĝis en lia interno.

Estis trankvile kaj agrable nun. La fajro murmuris hejmece en la forno, kaj la sono de kuiranta poto sonis kvazaŭ amika babileto. Patro jam estis en sia laboro, Eta dormis, kaj patrino sidis apud la fenestro kaj legis gazeton.

Kiam li pensis pri la pasinta vespero kaj ĝiaj malagrablaĵoj, vekiĝis en li deziro iri al Ajna  kaj ludi kun ŝi. Ajna  ĉiam estis afabla kaj bona. Certe estus agrable esti kun ŝi.

En la posta momento li ekmemoris, ke patrino devas klarigi al li la strangan aferon rilate lian patron.

– Patrino, venu al mi! Ŝi iris al lia lito, kaj li petis ŝin eksidi sur la litrando.

– Vi promesis paroli al mi pri mia patro. Nun faru tion. Ŝi provis eviti rektajn respondojn, sed li insiste ripetis sian demandon. Fine ŝi klarigis al li, ke ŝi antaŭ la edziniĝo kun lia nuna patro konis alian viron, kaj tiu nun loĝas en alia, malproksima loko. Ili ne fariĝis geedzoj, kaj jam antaŭ la naskiĝo de Arne  tiu viro forveturis de la hejmloko.

– Ĉu li estis bona homo? Arne  medite demandis.

– Jes, li estis bona ... sed ne tute. Li ja tamen forveturis kaj lasis nin solaj.

– Ĉu vi kredas, ke estus pli bone, se ni estus kun li anstataŭ kun mia nuna patro? Ŝiaj lipoj momente tremetis.

– Mi ne scias ... Eble estus pli bone, eble estus same. La interparoleto finiĝis. Poste Arne  ree memoris pri Ajna .

– Patrino, mi volas iri al Ajna  kaj Greta  hodiaŭ kaj ludi kun ili.

– Estas kristnaskotago hodiaŭ. Tiam oni ordinare ne faras vizitojn por ne ĝeni dum la festo.

Kiam li insiste petis, ŝi tamen fine permesis. Li tuj saltis el la lito kaj komencis sin vesti.

Sur la strato li renkontis Johanon, kiu trenis post si sian sledeton. Li iris al dekliva strato por veturi tie, kaj li demandis, ĉu Arne  volas kuniri. Arne  diris, ke li iras al Ajna  kaj Greta .

– Ĉu via patro estis malbona al vi hieraŭ? Johano poste demandis. Patrino rakontis. Viaj najbaroj aŭdis tra la muro, kiel li furiozis kaj diris al vi, ke vi iru al via propra patro.

Arne  sentis piketon de honto.

– Li ja estis ebria, li diris.

– Ĉu li ne estas via vera patro? – Ne, li ne estas. Patrino rakontis al mi nur hodiaŭ. – Vi povas ĝoji, ke li ne estas via vera patro.

Arne  havis la senton, ke la kamaradoj eble mokos lin, se ili ekscios pri tiu afero, kaj tial li petis Johanon ne paroli pri ĝi al iu.

– Estu trankvila. Mi ne estas klaĉulo.

Kaj poste li aldonis:

– Ĉu vi donis kristnaskodonacojn al Eta kaj viaj gepatroj?

– Ne, patro prenis ĉiun monon en mia ŝparujo, kaj tial nenion mi povis aĉeti. Sed li diris, ke li redonos la monon poste. Ĉu vi donis karton al via patrino.

– Jes.

– Kion ŝi diris?

– Ŝi ĝojis kaj dankis, sed ion alian ŝi ne diris.

*

Post tiu tempo Arne  pli multe ludis kun Ajna  kaj ŝia fratino ol kun la kamaradoj. Liaj kamaradoj en la posttagmezoj renkontiĝis por ludi sur la kortoj aŭ aliloke. Kiam ili eksciis, ke Arne  ludas kun Ajna  kaj Greta , ili mokis lin. En la lernejo ili rikane ridis al li kaj diris, ke li estas fianĉo de Ajna . Por inciti lin ili ankaŭ diris fantaziajn kaj malbelajn aferojn pri li kaj Ajna . Estis malagrable al li, kiam li estis kun ili, sed cetere li ne atentis pri ilia babilo.

Kun Johano li tamen ofte kunestis, kaj kelkfoje tiu estis kun li ĉe la knabinoj.

Ajna  tre ŝatis desegni kaj havis farbokretojn kaj akvofarbojn. Ankaŭ Arne  baldaŭ interesiĝis pri tiuj aferoj, kaj ofte ili pasigis la tutajn vesperojn apud malgranda tablo, kiu estis kovrita per paperoj, krajonoj, farbokretoj kaj aliaj necesaĵoj. Arne  montris grandan talenton por tiuj okupoj, kaj lia intereso tiom kreskis, ke li plej ofte ne volis partopreni aliajn ludojn.

Iam en la printempo Ajna  diris al li, ke li kunvenu al la dimanĉa lernejo. Li konsentis fari tion, sed volis kunvenigi ankaŭ Johanon.

La propono ne plaĉis al Johano. Li estis farinta al si fiŝvergon, kaj pasigis la vesperojn kaj tutajn dimanĉojn ĉe la rivero. Kelkfoje li estis tute sola, kelkfoje en okaza akompano de kelkaj aliaj silentaj aŭ singarde flustrantaj kamaradoj, kiuj medite kaj en trankvila atendo rigardis la flosetojn de siaj fadenoj.

– Mi diras al vi, ke estas multe pli agrable ĉe la rivero. Estus pli bone, ke vi irus kun mi ol en la dimanĉan lernejon. Cetere mi ne ŝatas iri tien. Se mi iras al lernejo ses tagojn en la semajno, mi volas esti libera almenaŭ dimanĉe.

Tiu rezonado ŝajnis al Arne  tute prava kaj iom malgrandigis lian intereson por la afero. Li tamen kuniris, ĉar li ne volis rompi sian promeson al Ajna . Li estis ankaŭ scivola pri la vivo en tiu lernejo.

Estis brila mateno en majo. Ili iris laŭ sia propra longa strato, kie infanoj ludis sur la kortoj kaj dimanĉvestitaj laboristoj sidis babilante sur la benkoj antaŭ la pordoj. El la malfermitaj fenestroj venis odoro de preparata manĝaĵo. Same estis ĉe apudaj kaj transversaj stratoj. Sur la florbedoj brilis kelkloke la ruĝaj kapoj de tulipoj, kelkloke aliaj bulbaj floroj kun blua aŭ blanka koloroj. Reviviĝis kaj komencis verdiĝi arbustoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj dormis dum la vintro, kaj la delikata verdo de la betuloj alte super la kapoj ŝvebis kiel graciaj vualoj sub la bluega ĉielo. Paseroj saltetis kiel stratbuboj en la polvo, motaciloj kun tremantaj vostoj belpaŝetis kiel junaj fraŭlinoj, kaj fringoj kaj sturnoj faris koncerton inter la novnaskitaj folioj de la betuloj.

Post la fino de la longa strato ili venis al arbaro de maldense starantaj betuloj kun altaj kaj kretoblankaj trunkoj. Ankaŭ ili portis la delikatan teksaĵon de frua printempo, kaj la kantado de la birdoj kaskade plenigis la aeron per vibrantaj tonoj.

Sur la tero etendis sin tra la tuta arbaro tapiŝo de blankaj anemonoj, miloj kaj miloj da floretoj, kiuj trabreĉis la tavolon de grizbrunaj, mortintaj herboj kaj levis siajn verdajn foliojn kaj neĝoblankajn kapojn al la suno.

Kiam Arne  ekvidis la florojn, li malrapidigis siajn paŝojn, kaj baldaŭ haltis.

– Mi volas resti tie ĉi kaj rigardi la florojn, li diris. Ni povos iri al la dimanĉa lernejo alian fojon.

Sed Ajna  diris, ke li devas kuniri. Kune kun aliaj infanoj, kiuj nun venis, ili pluiris sur la vojo. Baldaŭ ili venis al ruĝa, ligna domo kun multaj kaj altaj fenestroj. Ĝi iom similis al lernejo.

– Tio estas preĝejo de unu parto de la religiuloj, diris Ajna , kaj tie estas pli agrable ol en la vera preĝejo.

Antaŭ la fermita pordo atendis multaj infanoj, la knaboj en helaj, someraj bluzoj kaj la knabinoj en maldikaj, freŝkoloraj robetoj. Ĉiuj havis malgrandajn tekstlibrojn en la manoj.

Venis du viroj. Unu estis nealta kaj havis mallongan ruĝetan barbon, la alia estis alta kaj lia barbo longa kaj nigra. Ili salutis afable kaj malfermis la pordon.

Ili venis en grandan salonon kun multaj benkoj ambaŭflanke de meza trairejo. En angulo staris alta fera forno. Flanke de malgranda pupitro en la fono troviĝis orgeno. Alte sur la fona muro estis granda, nigra tabulo kun blankaj literoj: Jesuo bonvenigas vin.

Post kanto kaj preĝo la leciono komenciĝis. Ĝi plaĉis al Arne . La viro kun la ruĝeta barbo instruis. Li parolis simple kaj tute nature kiel aliaj homoj, ne tiel digne kaj tede kiel la instruistino. Kiam la instruistino parolis pri la bibliaj figuroj, oni povis bone kompreni kaj imagi ĉion, sed estis kvazaŭ rakonto pri fremda mondo. Kiam tiu viro parolis, oni ricevis la impreson, ke Jesuo kaj la anĝeloj kaj Moseo kaj Davido kaj ĉiuj aliaj bibliaj personoj estas liaj intimaj konatoj, kiujn li renkontas preskaŭ ĉiutage.

Plej multaj infanoj estis pli atentemaj ol en la ordinara lernejo. Kiam la instruisto ion demandis, ĉiu tuj levis sian manon. Nur kelkaj iom pli aĝaj knaboj estis foje okupitaj de siaj privataj aferoj malantaŭ la dorsoj de aliaj, sed ili ne faris bruon.

Post la leciono ili ree kantis. Poste la alia instruisto faris rakonton, kaj antaŭ la fino la infanoj ricevis gazetojn kun rakontoj kaj bildoj.

Elirinte la infanoj komencis rigardi siajn gazetojn kaj interbabilis. Dume la instruistoj preterpasis ilin kaj baldaŭ malaperis.

Arne  iris kune kun Ajna , tre malrapide, ĉar li volis bone rigardi la florojn, por ke li povu fari bildon hejme ĉe Ajna .

Subite kelkaj knaboj el la mezaj kaj altaj klasoj de la lernejo venis inter lin kaj Ajna n kaj faris rondon ĉirkaŭ li.

Arne  konis ilin el la lernejo. El ili unu estis filo de la ruĝbarba instruisto, du estis filoj de la nigrobarba. Ankaŭ kelkaj aliaj ĉeestis.

Tiuj knaboj ordinare estis sufiĉe ĝentilmanieraj. Ili ne timigis aŭ batis kaj neniam blasfemis. Sed ili tre multe parolis pri la intimaj korpopartoj de viroj kaj virinoj kaj pri aliaj tiaj aferoj.

– Ĉu Ajna  vere estas via fianĉino? demandis Petro, la pli aĝa el la du filoj de la nigrobarba instruisto.

Arne  silentis kaj volis foriri, sed ili baris lian vojon.

– Tion vi ja povas diri al ni! aldonis Paŭlo, lia frato. Pro tio vi ja ne bezonas honti.

Arne  silentis.

– Oni diras, ke vi kuŝis kun ŝi inter la arbustoj apud la sablejo, daŭrigis Petro. Rakontu al ni, ĉu tio estas vero! Ajna  staris tuj apude kaj aŭdis ĉion. Ŝi ekkoleris, la vangoj flamis ruĝe, kaj estis larmoj en ŝiaj okuloj.

– Lasu lin! ŝi diris ordone. Vi estas stultaj, estas malĝentilaj. Kion dirus via patro, se mi rakontus al li, ke vi parolas tiel? Ili nur ridis al ŝi.

– Ĉu ne estas vere? ili demandis.

Poste ili ree turnis sin al Arne .

– Ĉu vi iam diris la vorton – ? Petro demandis, dirante vulgaran nomon de virina seksorgano.

La knaboj parolis tute afable kaj sen ia ajn minaco en la voĉo. Arne  fartis tre malbone. Li havis deziron bati ilin, sed li estis tro malforta kompare al ili. Li volis plori kaj krii por helpo por liberiĝi de ili, sed samtempe li hontis uzi tiajn rimedojn. Tial li persiste silentis kaj rigardis al la tero.

– Vi estas strangulo, diris Paŭlo. Diru almenaŭ tiun vorton, kaj poste vi povos iri.

Ajna  provis silentigi ilin, sed estis vane. Ili same insiste kaj same afablatone ripetis siajn demandojn kaj instigojn.

Fine Arne  ne eltenis plu. Liaj lipoj komencis tremi, kaj larmoj aperis en la okuloj. Tiam Harry , la filo de la ruĝbarba instruisto, finis la aferon.

– Ne ploru! Ni ja ne volas fari malbonon al vi. Knaboj, lasu lin! Li ja ne volas.

Ili lasis lin foriri, sed samtempe Petro diris:

– Ĉu vere vi hontas diri tiun vorton! Tamen vi jam estas granda knabo kaj vizitas la lernejon. Strangulo vi estas.

Ajna  kaj Arne  rapide forkuris de la knaboj. Pri la belaj floroj ili ne pensis plu. Nur kiam ili venis al sia propra strato, ili malrapidigis la paŝojn. Dum la tuta kuro Arne  ne rigardis Ajna n. Kvankam li ne faris ion hontindan, li hontis. Li hontis pro tio, ke la knaboj parolis tiamaniere. Li hontis pro tio, ke tiuj pli aĝaj kaj pli fortaj kamaradoj provis devigi lin.

– Ajna ! li diris mallaŭte, kiam ili atingis sian straton kaj haltis post la kuro.

– Jes?

– Ĉu vi malŝatas min?

– Kion vi diras? Kial mi malŝatu vin? Vi agis kiel brava knabo. Vin mi devas pli multe ŝati.

Tio iom konsolis lin, kvankam Ajna  ne komprenis lian senton kaj li mem ne povis ĝin esprimi.

– Ĉu vi do volas esti mia amikino ankaŭ poste? li murmuris kaj hezite ŝin ekrigardis.

– Sed kompreneble. Kial vi demandas tiel? Ni havu nian rondon, kaj ni ne havu ion komunan kun tiuj knaboj.

– Mi ne volas iri plu al la dimanĉa lernejo.

– Ni tamen povos iri. Ni povos eviti ilin kaj iri kune kun la instruistoj. Kaj eble ili ne atakos vin plu.

*

Estis en la mezo de aŭgusto, la lasta semajno de la somera libertempo. Iun matenon Arne  frue iris al la sablejo. Tie Johano kaj li konstruis tendon sub la piceoj. Ili faris ĝin el stangetoj kaj malnovaj sakoj.

Arne  forŝovis la pordosakon kaj eksidis tie. Antaŭ sin li metis malnovan margarinan keston, kiun ili uzis kiel seĝon aŭ tablon aŭ por aliaj bezonoj. El sub la bluzo li prenis lernejan kalkulkajeron kaj metis ĝin sur la keston. Poste li prenis krajonon kaj gumon el la poŝo.

Tiel li ofte eliris por esti tute sola, kiam li desegnis. Neniu sciis pri tio, eĉ ne Ajna  aŭ Johano. Foje li faris fantaziajn bildojn, foje li provis desegni ion en la ĉirkaŭaĵo. Tiujn bildojn li zorge kaŝis kaj nek Ajna  nek Johano vidis ilin.

Kiam li sidis tie ĉe sia laboreto venis Ajna . Ŝi aspektis tiel strange, ke li forgesis kaŝi la desegnolibron. Ŝi plorsingultis, la vizaĝo havis sulkojn kaj estis tute ruĝa de ploro, la haroj ne estis kombitaj.

Ŝi nenion diris, sed ŝi iris en la tendon. Tie ŝi eksidis sur la tero, kaŝis la vizaĝon per la manoj kaj ploris ankoraŭ pli forte.

– Ajna , kio okazis, kial vi ploras tiel? li demandis maltrankvile kaj kompate.

Ŝi nur ploris. Ŝajnis, ke ŝi ne aŭdas lin aŭ tute ne atentas pri li.

Li plurfoje kaj pete ripetis la demandon, sed estis vane. Tiam li provis delikate formovi ŝiajn manojn de la vizaĝo.

– Vi estas bona, sed lasu min, ŝi tiam diris. Mi ne povas paroli pri tio.

Ŝi ree kaŝis la vizaĝon per la manoj kaj sidis, kvazaŭ ŝi estus tute sola en sia ĉagreno.

Arne  ne sciis kion fari. Li kompatis ŝin sed ne povis sin konsoli. Estis malagrable. Pri desegnado li ne pensis plu, kaj li ankaŭ ne volis foriri de ŝi. Tial li restis, rigardante ŝin kaj atendante la finon de la ploro.

Dum li sidis tiel, ekkaptis lin stranga sento. La figuro estis tiel kortuŝa, kaj samtempe ŝia pozicio estis tiel bela kaj facila por desegno. Certe fariĝus bela desegno el tio – la manoj premitaj al la vizaĝo, la simpla ruĝa robeto, la senordaj haroj, la klinitaj dorso kaj nuko.

La imago pri tiu desegno tiel kaptis lian intereson, ke li preskaŭ forgesis sian ĉagrenon. Image li jam fiksis la liniojn sur paperon. Nur kiam li nevole etendis sian manon al la krajono, li ekkonsciis pri tiu sento kaj ekhontis.

Ree li provis forigi ŝiajn manojn de la vizaĝo.

– Ajna , mi ja estas via amiko. Ĉu mi ne estas?

– Jes.

– Kaj vi ĉiam estis tie bona al mi ... kiam mi eksciis, ke mi ne havas patron, kiam patro estis malbona al mi, kaj kiam estis malagrable hejme. Kial vi nun ne volas diri al mi, kial vi tiel ploras? Ŝi iom rektigis sin, viŝis la okulojn kaj la vizaĝon per naztuko kaj poste rigardis lin kun senespere malgaja mieno.

– Vi estas mia amiko, kaj vi parolis al mi pri ĉio. Sed ĉu vi promesas, ke vi al neniu diros tion, ankaŭ ne al Johano?

– Jes, mi ne diros.

Ŝi rakontis, malrapide kaj balbute:

– Mi vekiĝis en la nokto, aŭ eble estis tre frue en la mateno. Mi estas sola en mia lito, Greta  estas for kun avinjo. Ili vizitas onklon, vi ja scias. Tial patrino kaj mi estas solaj hejme. La rulkurteno estis mallevita, kaj tial estis iom malhele en la ĉambro. Tamen mi tuj ekvidis, ke viro sidas sur la litrando ĉe patrino, kaj li estis kliniĝinta super ŝi. Mi rigidiĝis pro timo, ĉar mi kredis, ke estas murdisto. Mi volis ekkrii, por ke li ne mortigu patrinon, sed tute samtempe patrino flustris al li: “Vi devas esti tute silenta, por ke la knabino ne vekiĝu! Kaj nun vi devas tuj foriri, antaŭ ol homoj vidos vin.” Poste li ekstaris kaj patrino ellitiĝis. Patrino kisis lin kaj malfermis al li la pordon kaj li eliris. Poste ŝi ree ekkuŝis.

Mi kuŝis tute senmova. Mi ne kuraĝis min movi, kaj mi devis kunmordi la dentojn por ne ekplori. Antaŭ ol kuŝiĝi patrino venis al mia lito kaj rigardis min. Tiam mi fermis la okulojn kaj ŝajnigis, ke mi dormas. Ŝi certe kredis tion, ĉar ŝi tuj foriris. Kaj eble ŝi ne vidis bone pro la malheleto.

Nur kiam mi aŭdis, ke patrino ekdormas, mi kuraĝis plori. Mi volvis la kovrilon tute ĉirkaŭ min kaj silente ploris, ĝis mi ekdormis. Kiam mi vekiĝis, patrino jam estis foririnta al sia laboro. Estis stranga, malagrabla rakonto. Ĝis nun Arne  tre ŝatis la patrinon de Ajna . Tiu hejmo ŝajnis al li pli feliĉa ol aliaj, kiujn li konis.

– Sed via patrino ja ĉiam estis tiel bona. Ŝi instruis al vi preĝojn kaj kantojn kaj ĉion bonan.

– Patrino ĉiam estis bona al ni. Sed ŝi tamen ne estis kiel avinjo. Patrino ĉiam pensas pri tio, ke ni havu belajn vestojn, kaj pri aliaj tiaj aferoj, kaj ŝi ĉiam estas tre afabla. Sed avinjo parolas kun ni pri ĉiuj aferoj, kaj estas ŝi, kiu instruas nin.

Medite ŝi daŭrigis:

– Avinjo havis multajn ĉagrenojn. Ŝi rakontis al ni pri avo. Mi estis naskita, kiam li mortis, sed mi ne memoras lin. Tiam estis tre malfacile, ĉar oni volis sendi avinjon kaj min al la malriĉulejo. Sed avino ne volis. Ŝi diris, ke ŝi volas vivteni sin per propra laboro. Ŝi komencis triki kaj kudri por aliaj homoj, kiel ŝi ankoraŭ faras, kaj ankaŭ patrino komencis labori. Tiam oni permesis al ni resti. Kaj poste naskiĝis Greta . Mi memoras, kiam ŝi kuŝis en lulilo.

– Kiu estis la viro, kiu estis ĉe via patrino? Arne  demandis. – Mi ne scias, mi ne konas lin.

– Ĉu eble estis via ... via patro? Venis esprimo de granda malŝato en la vizaĝon de Ajna , kaj ŝi ree forte ekploris.

– Ne, ne! ŝi diris sovaĝe. Mi ne volas havi patron. Antaŭe mi fantaziis pri patro, sed nun mi ne volas havi patron. Estus plej bone, se estus nur avinjo kaj ni. Nun mi ne povas paroli kun patrino kiel antaŭe. Se avinjo kaj Greta  nur venus hejmen! Ree ŝi sidis kiel antaŭe, ploris kaj ne parolis plu. Arne  karesetis ŝiajn manojn, kiel ŝi iam karesis la manojn de Johano.

– Ni tamen estu geamikoj. Ajna ! Ni estu bonaj unu al la alia, kaj ni havu nian propran rondon. Avinjo ja estas bona, ankaŭ Greta  kaj Johano.

Subite li ekmemoris sian desegnokajeron. Li prenis ĝin kaj etendis ĝin al ŝi.

– Ĉu vi volas havi tiujn desegnojn? li demandis preskaŭ pete. Neniu vidis ilin antaŭe.

*

En vendreda vespero kelkajn semajnojn poste la patrino de Ajna  diris al ŝi en sekretplena kaj gaja tono:

– Morgaŭ ni havos viziton.

– Kiu venos? Ajna  mire demandis.

– Venos sinjoro! Ajna  ekhavis malgajigan antaŭsenton kaj nenion diris. La patrino rigardis ŝin per petolaj rigardoj kaj diris:

– Ĉu vi ne estas scivola? Ĉu vi ne volas scii, kiu estas tiu sinjoro? – Kiu li do estas? Ajna  mallaŭte demandis, kaj ŝia vizaĝo estis ploreme malgaja.

– Estas via patro! La lipoj de Ajna  ektremetis.

– Vi diras nenion, kaj vi aspektas, kvazaŭ temus pri granda malfeliĉo! Vi devas ĝoji, ke li revenis. Nun ni ĉiam vivos kune kun li. Ĉu vi ne ĝojas pro tio? – Kial li ne venis al ni pli frue, kiam mi ankoraŭ estis malgranda? – Ĉar li veturis al Ameriko por akiri por si kaj ni multan monon. Nur nun li revenis.

Ajna  momente forgesis sian malgajan senton.

– Ĉu estas vere? Kial vi ne parolis pri tio pli frue? Kaj ĉu li nun estas riĉa? – Li ne estas riĉa, li ne akiris multe da mono. Iomete li tamen ŝparis, kaj nun li havas bonan laboron kiel ĉarpentisto tie ĉi en Torento. La novaĵo jam ŝajnis al Ajna  pli bonpromesa, sed subite alia penso ĵetis ombron en ŝian animon.

– Sed Greta  ... ĉu li estas patro ankaŭ de Greta ?

La patrino ekridis.

– Sed kompreneble! Kiel stulte vi demandas. Vi ja estas fratinoj, kaj kompreneble fratinoj havas la saman patron.

– Ne estas tiel ĉiam. Arne  kaj Eta estas gefratoj, tamen ili ne havas la saman patron. La patro de Arne  loĝas aliloke, kaj li eĉ ne konas lin.

– Jes, estas vere, sed tio estas alia afero. Vi ambaŭ havas la saman patron.

En la posta mateno, kiam la patrino jam iris al sia laboro, Ajna  demandis la avinon pri tiuj novaj konsternaj aferoj.

– Ĉu vi konas nian patron?

– Jes, li ofte estis tie ĉi antaŭ via naskiĝo kaj ankaŭ poste, sed tiam vi estis tre malgranda. Tial vi ne povas memori lin. Antaŭ la naskiĝo de Greta  li veturis al Ameriko.

– Ĉu li estas bona homo?

– Nu, li ŝajnas esti, kiel homoj ordinare estas. Sed tre afabla li ĉiam estis.

– Kaj ĉu vi ŝatas, ke li nun revenis kaj ĉiam vivos kune kun ni? Ĉu vi kredas, ke tio estas bona? Momente la trikiloj haltis inter la fingroj de la avino. Ŝi rigardis Ajna n per esploreta rigardo. Ŝi ne tuj respondis, kaj Ajna  demande fiksis siajn okulojn al ŝi.

– Ĉu vi ne ŝatas ricevi patron?

– Mi ne scias, estas strange.

– Povas esti. Ni esperu, ke ĉio estos bona.

– Sed vi devos resti ĉe ni, avinjo!

– Jes, espereble mi restos.

– Kial vi ne parolis pri patro antaŭe, nek vi nek patrino?

– Nu, ni ne volis vin malgajigi. Ni kredis, ke li ne revenos, kaj tiam estus pli bone ne paroli pri la afero. Tial mi diris nur, ke vi ne estu malgaja pro tio, ke vi estas senpatra, ĉar vi tamen havas bonan patron en la ĉielo.

Kiam Ajna  posttagmeze revenis el la lernejo, la avino estis zorge puriginta la ĉambron. Sur la du tabloj kuŝis freŝaj tukoj kaj freŝaj kurtenoj pendis antaŭ la fenestroj. Ĉio estis en preskaŭ pedanta ordo. Nun ŝi bakis. Krom la ordinara kafopano ŝi faris ankaŭ diversajn kukojn kaj torton.

Purigado kaj bakado okazis ĉiusabate. Tamen tio nun faris specialan impreson al Ajna . Estis kvazaŭ ĉio okazus nur por soleni la alvenon de ŝia patro.

Ŝi kunprenis Greta n kaj iris al la sablejo. Tie staris ankoraŭ la saktendo, kaj en ĝi troviĝis kelkaj simplaj ludiloj. – Jam venis la aŭtuno. La betuloj flaviĝis, kaj malproksime sur la orientaj altaĵoj sorparboj brilis per sangoruĝa koloro inter la flavo de la betuloj kaj la malhela verdo de pinoj kaj piceoj.

Ili estis tie la tutan posttagmezon. Kiel en pasintaj tagoj, ili ludis per skatoletoj kaj sablo. Ili faris kukojn kaj diversajn manĝaĵojn, metis florojn en rompitajn glasojn kaj belaranĝis la porcelanajn pecetojn, kiuj servis kiel ornamaĵo.

Greta  estis tute okupita de la ludo, sed Ajna  pensis pri la renkonto kun la patro.

– Je la sepa patro venos al ni, ŝi fine diris. Ĉu vi ŝatas tion? Greta  momente lasis la ludilojn kaj enpense direktis siajn grandajn, bluajn okulojn al Ajna .

– Ĉu vi?

– Mi ne scias. Ni ja ne konas lin.

– Patrino diris, ke li estas tre afabla, kaj ke li donos al ni belajn vestojn kaj belajn ludilojn. Ĉu vi kredas, ke li faros tion?

– Povas esti. Mi ne scias.

Greta  ree komencis ludi. Ajna  rigardis ŝin sen partopreni la ludon. Subite ŝi eksentis, ke Greta  ankoraŭ ne povas percepti tiujn aferojn same kiel ŝi. Ŝi ne komprenas, ke estas strange, ke patro venas al siaj infanoj kaj ilia patrino nur post tiom da tempo. Kaj ŝi ne scias pri la nokta vizito de la fremdulo.

Ŝin kaptis prema sento de soleco. Venis la vespero. La knabinoj surhavis siajn plej belajn robetojn, kaj iliaj haroj estis zorge aranĝitaj de la patrino. Tremetiga atendo plenigis Ajna n, kaj ambaŭ sidis kvazaŭ parade sur la sofo, rigardis fabelolibron kaj interflustretis.

La patrino portis belan robon, kiun ŝi nur hodiaŭ alportis de la kudristino. Ŝi ĉirkaŭpaŝetis en la ĉambro, ordigis la kafotablon, aranĝis kaj rearanĝis diversajn objektetojn sur la komodo kaj aliloke. Dume ŝi kantetis preskaŭ seninterrompe. Ŝia vizaĝo radiis de ĝojo, kaj ruĝaj rozoj floris sur ŝiaj vangoj. Nur avinjo ŝajnis esti en sia ordinara humoro. Ŝi sidis tute trankvile kaj legis gazeton sur sia ordinara loko apud angula tableto. Lavinte la vazojn post la vespermanĝo ŝi kiel ordinare tuj prenis sian triklaboron, sed tiam la patrino diris, ke nun ŝi ne devas labori.

La murhorloĝo batis la sepan horon. Ajna  sidis kiel timema birdo sur sia loko, kaj ree kaj ree ŝiaj rigardoj ŝtelkuris al la pordo.

Post kelkaj minutoj sonis frapeto. La pordo malfermiĝis. Aperis altkreska, fortika viro en eleganta kostumo. La bela, firmlinia vizaĝo estis sanofreŝa kaj gaja. Lia unua rigardo direktis sin al la knabinoj. Ajna  vidis rekte en liajn okulojn. Ili estis brile brunaj kaj havis esprimon, kiu kvazaŭ altiris ŝin al li, sed samtempe ne tute plaĉis al ŝi.

Li salutis ridetante kaj montris sendifektajn vicojn da fortaj, flaveblankaj dentoj. La patrino tuj alkuris kaj prenis lian manon, kiun ŝi longe premis inter ambaŭ siaj. Formetinte sian ĉapelon kaj kestan gramofonon, kiun li kunportis, li iris saluti la avinon. Li tiam turnis la dorson al la knabinoj, kaj kiam Ajna  vidis la fortikajn ŝultrojn, ŝi tuj rekonis ilin. Estis la samaj, kiujn ŝi vidis en tiu nokto antaŭ kelkaj semajnoj.

Poste li turnis sin al la knabinoj. Li ridis gaje kaj afable, kaj subite li etendis siajn brakojn, prenis Ajna n per unu kaj Greta n per la alia kaj levis ilin preskaŭ al la plafono.

– Hej, knabinetoj! li diris. Kion vi diras pri tio, ke nekonata sinjoro venas al vi kaj prezentas sin kiel via patro? Li residigis ilin sur la sofon kaj prenis lokon apud ili.

– Kaj vi, Ajna , jam estas granda fraŭlineto. Mi esperas, ke vi almenaŭ ne timas min. Kvankam vi ne vidis min antaŭe, vi ja scias, kiu mi estas. Mi ne estas danĝera persono.

Greta  rigardis lin esplorete, kaj hezita rideto ekludis ĉirkaŭ ŝiaj duonfermitaj lipoj. Ajna  estis reteniĝema. La paleta vizaĝo estis tute senmova, kaj la violaj okuloj rigardis lin per fuĝema sed penetrema rigardo.

– Nu, nu, li diris, certe ni estos bonaj amikoj, kiam ni jam kutimiĝis unu al la alia. Sed jen, mi preskaŭ forgesis tion, jen estas io, kio eble plaĉas al vi.

Li prenis el la poŝo kaj prezentis al ili papersaketon kun ĉokoladaj bombonoj de la plej bona speco. Tiajn ili antaŭe vidis nur en la sukeraĵejoj.

Dankemaj rigardoj kaj gracietaj genufleksoj rekompencis lin pro la donaco. Li frapete karesis iliajn kapojn kaj poste turnis sian atenton al la patrino kaj la avino.

– Jen mi do estas tie ĉi post longa foresto! Mi ĝojas, ke mi estas hejme, kaj ke povas fariĝi ordo en la vivo.

La patrino dume enverŝis kafon, kaj ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la tablo. La knabinoj silentis, kaŝrigardetis la patron kaj aŭskultis al la interparolo.

Kiam la patrino replenigis la tasojn, la patro subite diris: – Mi kunprenis boteleton da likvoro. Mi ne scias, ĉu vi ŝatas tion, diru do senĝene. Se vi ŝatas, bone, cetere estas ja nur sinjorina trinkaĵo. Se vi ne ŝatas, ankaŭ bone. Tiam ni lasos ĝin.

– Nu, kompreneble! la patrino diris kaj prenis kelkajn glasetojn el la ŝranko.

El interna poŝo de la jako li aperigis platan botelon kun bele ruĝa enhavo. Li plenigis la glasetojn.

– Sed estas nur tri glasoj? Ankaŭ la knabinoj devas partopreni!

– Sed ne! kontraŭis la avino. Estas tamen alkoholo. Ili ne devas trinki.

– Stultaĵo, avinjo! Ne estas alkoholo, eĉ ne alkoholeto, estas por sinjorinoj kaj knabinetoj. Kaj ĉu ne estas granda momento? Ni devas ĝin festi kune, la knabinetoj ne rajtas fuŝi. Anna , donu glasojn! Li parolis gaje, bonhumore, kun venka persvado. La lastajn vortojn li direktis al la patrino, kiu sen kontraŭdiroj alportis ankoraŭ du glasojn.

– Ne gravas, patrino, ŝi diris, estas ja nenio danĝera. Timoprema sento kaptis Ajna n, kiam ŝi ekkomprenis, ke la patro volas, ke ŝi trinku de la ruĝa fluidaĵo. Kiam la patro etendis la manon por verŝi likvoron en la du novajn glasojn, ŝi tuŝis lian manon kaj diris duonlaŭte, kun ruĝiĝanta kaj konfuzita vizaĝo:

– Mi ne volas havi ... Li turnis sin kaj demande ŝin rigardis, sen ŝanĝi sian gajan mienon.

– Ne volas havi? Sed kial? Tio gustas bone!

– Sed mi ne volas havi ... Estas tamen alkoholo.

La vizaĝo tute ruĝiĝis kaj ŝia voĉo sonis petplene.

Li ekridis brue, tamen bonvole.

– Alkoholo! Preskaŭ neniom. Ne povus ebriigi muŝeton. Vidu, tio ĉi ne estas brando aŭ konjako sed likvoro, dolĉa kaj milda trinkaĵo, kian trinkas la sinjorinoj.

– Sed mi ne volas, mi ne volas.

– Ĉu vi apartenas al iu abstinenca societo kaj faris promeson?

– Ne, sed ...

– Nu, vi do ne faras ion malhonestan. Kaj vi faros nenion malbonan, nek al aliaj nek al vi mem. Li plenigis la glasojn duone.

– Se ŝi ne volas, ne devigu ŝin, la avino diris.

– Kompreneble ne. Mi tute ne volas devigi. Sed vi komprenas – li turnis sin al Ajna  – ke mi tre ĝojas pro la rekuniĝo kun vi kaj via patrino, kaj tial mi ŝatus, se vi almenaŭ tostus kun mi. Oni faras tiel je gajaj okazoj, vi komprenas.

Li prenis sian glason, kaj la virinoj prenis la siajn. Greta  vigle kaptis la sian kaj tuj komencis gustumeti. Hezite, kvazaŭ duonkonscie, Ajna  etendis la manon kaj prenis la glason.

– Por komuna feliĉo! li diris ridetante kaj gustumetis la enhavon de sia glaso. Ankaŭ la aliaj metis la glasojn al la lipoj. Sed subite Ajna  per decida movo remetis la glason sur la pleton, foriris de sia loko kaj eksidis apud la angula tablo de la avino. La vizaĝon ŝi forturnis.

Fariĝis momenta silento. La du virinoj en ioma konfuzo rigardis unu la alian kaj la viron. Tiu tamen ne perdis sian trankvilon. Ridetante kiel antaŭe li postiris Ajna n, karesis ŝian kapon kaj diris:

– Nunu, Ajneto, ne pensu malbone pri mi! Ne ĉagreniĝu! Mi tute ne volas devigi vin trinki, mi ne volas fari al vi malagrablaĵon. Ni estu amikoj kaj forgesu tion. Revenu al viaj kafo kaj la kukoj.

Ajna  sentis iom krudan grandan manon movi sin sur la kapo, kaj kvazaŭ io malagrabla elfluis de la mano kaj vekis en ŝi senton de malŝato. Ŝi havis fortan emon forpuŝi la manon kaj tute kaŝi sian vizaĝon. Tamen ŝi ne faris tion. Nelonge ŝi restis tute senmova. Poste ŝi malrapide turnis sin kaj reiris al la tablo.

– Nu nu, do estas ree bone, li diris kaj kapklinetis kontente. Ni ree estas amikoj, ĉu ne? Ajna  levis la okulojn. Ŝi rigardis rekte en lian vizaĝon, kaj pala rideto aperis sur ŝiaj lipoj.

– Jes ... Nun Greta  miksis sin en la aferon.

– Kial vi estas tiel stulta kaj ne trinkas? Gustas tre bone. Vi estas stranga.

– Ŝi ja ne volas, diris la patro afable al Greta . Do ni ne devigu ŝin.

Poste li demandis, ĉu li rajtas fumi, kaj bruligis cigaredon.

Farinte tion li funkciigis la gramofonon. Eksonis moderna dancmuziko, kaj iu miaŭanta voĉo kantis ion en fremda lingvo.

– Vi ne havas radion? li diris. Tion ni nepre tuj havigu. Li surmetis novan diskon kaj daŭrigis:

– Jes, tion mi preskaŭ forgesis diri. Mi parolis kun la ĉefo hodiaŭ. Post tri semajnoj fariĝos libera loĝejo nro 46, vi ja scias. Mi rigardis ĝin, nu, ĝi estas ja proksimume kiel ĉiuj aliaj apartamentoj. Estas du florbedoj kaj terpeco por legomoj tie. Tio estas bona. Iom pli oni povos aldoni, estas ja neokupita tero tie.

La patrino tre interesiĝis, Greta  scivole demandis kaj babiletis, kaj eĉ avino montris intereson por tio.

Ajna  silentis. Ŝi rigardis de unu al alia, ridetis kaj penis montri gajan aspekton. Ĉio ŝajnis al ŝi fremda kaj stranga. Venas tiu sinjoro kaj nepre volas, ke ŝi trinku likvoron. Estas strange, eĉ avinjo trinkas. Li plenigas la ĉambron per fumo, kiu malagrable tiklas ŝiajn nazon kaj gorĝon. Dum li prizorgas la gramofonon, fumas kaj babilas, li la tutan tempon tenas la brakon ĉirkaŭ la talio de la patrino, tiklas ŝin kaj havas manierojn, kiuj malagrable impresas.

Ŝiaj pensoj ĉirkaŭvagis, sed ili ne trovis fiksan punkton kaj ree returnis sin al la stranga realeco.

– Do ĉio estas en ordo, la patro diris. Lunde ni iros al la pastro por sciigi, ke ni deziras geedziĝi. Post kvar semajnoj ni geedziĝos kaj ekloĝos en 46.

Dume li duone rigardis Ajna n, kiu kaŝrigardis lin per demanda mieno.

– Nu, kion vi volas diri, Ajneto. Ĉu vi ankoraŭ malĝojas? Vi estas tiel silenta.

– Ŝi estas silentema, senkulpigis la patrino.

– Mi nur volis demandi, sinj ... ĉu, ĉu Arne  rajtos veni al ni, kiam ni venos al la nova loĝejo.

– Kiu estas Arne ? Ĉu vi jam havas fianĉon?

Li levis sian fingron minace.

Kontraŭvole ŝi ekridetis.

– Arne  estas nia kamarado. Li ludas kun ni, kaj li povas desegni tiel bone.

– Nu, kompreneble li povas viziti vin kiom ajn! Kial ne? Ĉu vi opinias, ke mi estas tiel terura persono?

– Ne ... mi nur volis demandi ...

*

Estis dimanĉa mateno en la fino de majo. Johano sidis sur la sofo kaj faris farunpaston en kafotaso. Estis por la fiŝado. Kiam li volis kapti plotojn kaj alburnojn, li metis pastan buleton sur la hokon.

La patrino staris apud la forno kaj lavis la vazaron post la matenmanĝo. Eriko sidis ĉe la tablo. La supra parto de la korpo estis tute nuda, antaŭ li staris spegulo, kaj kun certa digno li movis razilon sur siaj vangoj.

Elsa , la fratino, ankoraŭ restis en la lito de la alia ĉambro. Tra la malfermita pordo ŝi ekvidis, kiam Ejnar , la frato inter ŝi kaj Johano, prenis broson kaj ciron por ciri siajn ŝuojn.

– Ejnar , ŝi vokis per iom flata voĉo, venu kaj prenu ankaŭ miajn ŝuojn por purigo.

– Vi povas mem purigi viajn ŝuojn anstataŭ kuŝi ĝis tagmezo, respondis Ejnar  akre kaj eliris sur la peronon.

– Jes, ellitiĝu! aldonis la patrino. Ni jam manĝis, sed vi ankoraŭ kuŝas. Estas hontinde.

– Sed mi estis tiel dormema. Johano, vi povas brosi miajn ŝuojn!

– Se vi estus hejme en la noktoj, vi ne estus dormema, la patrino diris.

– Ĉu vi jam ree komencas? Aliaj knabinoj iras al dancejo kaj kino multe pli ol mi. Ili havas multe pli belajn vestojn, pli bonajn ŝuojn, ricevas multe pli da mono ol mi. Sed mi, mi havas rajton pri nenio.

– Fermu la buŝon! ordonis Eriko. Vi ricevas pli ol sufiĉe. Kaj kion vi faras por meriti tion? Vi ja eĉ ne volas purigi viajn proprajn ŝuojn.

– Sed silentu! Eble estas mia kulpo, ke mi estas knabino kaj ne povas iri al la uzino por labori? Kiam vi iras al la popola parko kaj dancas la tutan nokton, estas tute laŭorde. Sed mi eĉ ne rajtas eniri por rigardi. Vi povas elspezi monon por regali knabinojn, vi rajtas drinki kun la kamaradoj, rajtas forludi vian monon, ĉion vi rajtas. Sed mi? Mi estas nur knabino.

– Fermu la buŝon! Eriko ankoraŭfoje ordonis.

– Sed ĉesu do, petis la patrino per plenda voĉo. Ĉiam estas la sama afero, tagon post tago, semajnon post semajno. Mi fariĝos freneza.

– Kaj tion diras vi? – Eriko diris kaj rigardis ŝin malŝate. – Oni rajtas demandi, kiu plej multe kverelis kaj furiozis en tiu ĉi familio. Sed se mia ĉeesto estas malagrabla al vi, mi povos ekzisti sen vi.

Ejnar  envenis, metis la broson kaj la ciron sur la sofon. – Mi metas la broson tie ĉi, li kriis al la fratino. Vi ja tuj bezonos ĝin.

Poste li foriris. La pasto nun estis bone knedita, kaj Johano metis ĝin en paperon.

Elsa  eliris el la lito kaj komencis surmeti la subvestojn. La tutan tempon ŝi observis Johanon. Kiam li ekstaris por foriri, ŝi ree petis.

– Johano, vi estas la plej afabla el ĉiuj. Prenu miajn ŝuojn kaj purigu ilin. Vi ja bezonos nur du minutojn.

Johano iris ĝis la sojlo inter la kuirejo kaj la alia ĉambro. Tie li restis iomete, rigardante ŝin. Li diris nenion, kaj la vizaĝo estis tute trankvila. Ŝi ne povis diri, ĉu li estas kolera, aŭ ĉu li nur volas petole ŝin inciti. Estis kvazaŭ li volus esplori ŝin per sia rigardo. En la lasta tempo li ofte faris tiel, kiam oni kverelis kaj tro ordonis. Tiam li aspektis duone stulta kaj duone mokanta, sed li neniam diris ion, kaj neniu sciis, kion li intencis per tio.

Baldaŭ lia muta observo kolerigis ŝin.

– Vi estas idioto, vi kiel la aliaj. Foriru! Li turnis sin, prenis de la hoko apud la pordo sian banpantalonon kaj eliris.

Preninte sian fiŝvergon li ekiris en la direkto al la rivero. Kiam li preteriris numeron 46 li ekvidis Ajna n. Ŝi sidis sur la herbo apud la vojeto al la rivero, iomete for de la domo. Ŝi havis libron apud si, sed ŝi ne legis. Ŝi sidis senatenta, kvazaŭ ŝi fantazius pri io.

– Hej! li salutis en ilia ordinara maniero. Ŝi levetis la kapon kaj respondis al la saluto, sed ŝajnis iom malgaja.

Kiam ŝi ekvidis lian banpantalonon, ŝi aldonis:

– Ĉu la akvo jam estas varma?

– Jes, mi banis min jam plurfoje.

Ŝi silentis iomete. Poste ŝi demandis.

– Ĉu vi permesas al mi kuniri, kiam vi fiŝas?

– Kompreneble, se vi ne krios kaj babilos tro multe. Sed tion vi ja ne faras. Ĉu vi do ne iris al la dimanĉa lernejo?

– Ne, mi ne ŝatas. Atendu dum mi kuros preni mian banveston. Eble mi povos min bani.

– Mi havas ankoraŭ unu fiŝvergon hejme. Mi rekuros kaj prenos ĝin por vi.

Kiam ili post kelkaj momentoj ree renkontiĝis, ŝi diris:

– Eble Arne  kunvenus, se ni dirus al li?

– Li diris hieraŭ, ke li devos iri ien por sia patro. Sed li eble venos iom poste.

Estis brila vetero. La aero estis plena de odoroj de folioj kaj floroj, kaj la sablo estis mola kaj varmeta sub la nudaj piedoj. Ili iris tute silentaj. Sed la silento ne ĝenis ilin. Io komuna, sentita sed nedirita, proksimigis ilin unu al la alia, kaj la nura kunesto estis agrabla al ili.

Baldaŭ ili staris sur la bordo, rigardante la flosetojn de la fadenoj, kiuj malrapide movis sin sur la glata, nigra akvo.

Johano havis veran intereson por la afero. Li jam estis sufiĉe lerta, kaj baldaŭ li estis kaptinta sufiĉe multe da fiŝoj. Ankaŭ Ajna  kaptis kelkajn, sed ŝi ne havis sperton pri tiu okupo, kaj krome la fiŝado per si mem ne interesis ŝin. Post kelka tempo ŝi formetis sian fiŝvergon. Ŝi deprenis siajn vestojn, surmetis la banveston kaj ekkuŝis sur la sablo.

Ankaŭ Johano surprenis sian banpantalonon, sed li daŭrigis sian fiŝadon. Tiam kaj tiam li rigardis al Ajna , kiu kuŝis kun la manoj sub la nuko kaj rigardis en la bluan, profundan ĉielon.

– Kial vi ne ŝatas iri al la dimanĉa lernejo? Johano diris. – Nu ... mi nek ŝatas nek malŝatas. Sed mi ne havas emon. – Ĉu iu estis malafabla al vi? daŭrigis Johano post ioma silento. Ŝi eksidis kaj komencis fosi per la piedo en la sablo. – Ne ... Ĉu vi memoras, kiam ni ludis en la sablejo? Kiam vi kaj Arne  estis laboristoj kaj mi kaj Greta  mastrumis? Estis bone tiam.

– Estis bone, jes. Kaj ankaŭ estis malbone. Tute same kiel nun. Patrino kaj la gefratoj faras cirkon ĉiutage. Sed tie ĉi estas bone. Kiam mi fariĝos granda ... Ekrido de Ajna  interrompis lin.

– Kaj vi diris, ke kiam vi fariĝos granda, vi foriros de la hejmo kaj fariĝos laboristo, kaj mi estos via edzino. Ĉu vi memoras? Ankaŭ Johano ekridis.

– Mi ŝatus ludi tiel, Ajna  daŭrigis. Sed kion ni ludu? Ĉio estas malgaja.

– Kial vi parolas tiel? Ĉu ne estas tre agrable tie ĉi?

Ajna  ne respondis. Poste ŝi diris:

– Ĉu vi scias, ke patrino ricevis malgrandan knabon en la lasta nokto?

– Ne. – Ĉu vi estas malgaja pro tio?

– Ne. Sed tamen estas malgaje. Estis alie antaŭ ol patro venis al ni.

– Ĉu li estas malbona al vi?

– Li estasbona. Li ĉiam parolas afable kaj provas amuzi nin en ĉiuj manieroj. Li donas monon al ni por iri al kino kaj por aĉeti, kion ni deziras. Estas bone. Sed estis alie antaŭe.

Nun Arne  alvenis al ili. Johano metis la fiŝojn en ombron ĉe salika arbusto, kaj ili iris sin bani. Tuj apude estis ronda, malprofunda golfeto, kvazaŭ aparta lageto, kie ili povis sin bani sendanĝere.

*

Baldaŭ venis la somera libertempo. Kiam estis bona vetero, la infanoj pasigis la tutajn tagojn ĉe la rivera golfeto. La knaboj konstruis saktendon, kaj faris al si velboatojn. El dikaj tabuloj ili faris malgrandan floson, per kiu ili povis veturi sur sia malgranda lago. Ankaŭ aliaj samaĝaj infanoj venis tien, sed la pli grandaj banis sin en alia loko.

En la sama parto de Torento, kie loĝis la infanoj, vivis okdekjara maljunulo ĉe siaj filo kaj bofilino. En la vintro li plej multe restis hejme, kaj oni lin malofte vidis.

Sed kiam la printempa suno komencis brili kaj logi verdajn herbojn el la tero, li preskaŭ ĉiutage promenetis inter la domoj, rigardis la florbedojn kaj interparolis kun la homoj. Poste li faris pli longajn promenojn. Ofte li iris la vojeton al la rivero. Tre malrapide li iris, preskaŭ sen levi la piedojn, kaj ĉiam li apogis sin sur bastono.

Jam la unuan fojon, kiam li promenis tie, li iris ĝis la tendo de la infanoj. Li rigardis ilin interesite kaj komencis iom babileti kun ili.

– Vi estas feliĉaj, li diris. Kiam mi havis vian aĝon, mi ne rajtis ludi kaj fari nenion. Tiam ankaŭ la infanoj devis labori. Kiam mi estis dek du jara mi unuafoje komencis labori ĉe aliaj homoj. Tute sola mi devis iri dudek kilometrojn al la bieno, kie oni dungis min. Kaj kia salajro! Nuntempe ĝi ne sufiĉus por bombonoj kaj kinobiletoj al dekdujara knabo. Sed la plej malbona estis la malsato. Dio, kiom mi malsatis kelkafoje!

– Ĉar tiam la laboristoj ankoraŭ ne komprenis, ke ili devas batali kontraŭ la kapitalistoj, diris Alda , knabino, kiu antaŭ kelkaj tagoj aliĝis al la malgranda rondeto. La patro de Alda  antaŭ nelonge ekloĝis en Torento kaj malfermis malgrandan gazet- kaj papervendejon. La familio venis el malproksima loko. Alda  estis samaĝa kun la knaboj, parolis multe kaj estis pli vigla ol la torentaj infanoj ordinare estis.

– Kion vi diras? la maljunulo mire demandis. Ŝi emfaze ripetis la vortojn kaj aldonis: Mi malamas la kapitalistojn. Mi estas socialisto.

La maljunulo ekridis.

– Socialisto vi estas? Vi?

– Ĉiu honesta homo estas socialisto. Patro kaj patrino estas kaj ankaŭ mi. Socialistoj ne ekzistis, kiam vi estis infano. Tial vi devis labori kaj malsati.

Li rigardis ŝin ankoraŭ pli mire, sed ne respondis al ŝiaj asertoj. Verŝajne li konvinkiĝis, ke li estas tro maljuna por kompreni tian novtempan infanon. Liaj pensoj komencis vagi en la pasinteco.

– Jes, kiom ni malsatis! En vintroj post malbona rikolto kelkafoje okazis en mia hejmo, ke ni havis nur terpomojn por manĝi, tute nenion alian. Ni manĝis ilin kun salo, kelkafoje ni trempis ilin en malnovan haringopeklon. Manĝi senpermese estis peko. Iam mi kaj fratino estis solaj hejme, kaj ni estis tre malsataj. Fratino kuiris kaĉon el akvo kaj sekalfaruno kaj ni manĝis. Iel patrino poste suspektis tion kaj demandis. Ni ja devis konfesi, kaj tiam ŝi kolektis faskon da urtikoj kaj vergis niajn nudajn postaĵojn, ĝis la urtikoj estis eluzitaj. Ion tian vi eĉ ne povas imagi.

– Ĉu oni do multe batis la infanojn, kiam vi estis knabo? Johano demandis.

– Tion vi ne povas imagi. Se la infanoj de la nuna tempo estus tiel batataj, ili certe mortus. Sed ni kutimiĝis de la plej frua aĝo, tial ni trapasis.

– Kaj kiam tiuj infanoj fariĝis grandaj kaj ricevis infanojn, ili faris kiel siaj gepatroj, Johano diris. Ĉu ne?

– Eble. Sed la moroj ŝanĝiĝis. Nun oni tute ne punas la infanojn, kaj la plej multaj estas kiel veraj satanidoj.

– Estas brutece bati infanojn, diris Alda  forte kaj ŝiaj verdaj okuloj kvazaŭ fajreris. Per tio oni nur malbonigas ilin. Se infano faras ion malbonan, oni devas paroli kun ĝi kaj klarigi, ke estas malbone fari tiel. Tiam ĝi komprenas la aferon. Se oni batas, ĝi komencas malami kaj ankaŭ deziras bati. Sed en tiuj tempoj, kiam la pastroj tute regis, oni ne komprenis tion.

La infanoj demandis pri multaj aferoj, kaj la maljunulo volonte rakontis. Poste li revenis preskaŭ ĉiun agon, kaj ĉiam li povis rakonti ion novan pri la malnovaj tempoj.

Iun tagon Johano demandis:

– Vi diris, ke vi tre malsatis, kiam vi estis knabo. Kial vi ne iris tien ĉi por serĉi laboron kaj akiri monon? La maljunulo gaje ekridis.

– Tion vi povas imagi! Tiam ekzistis en Torento nur ordinara grandbieno. Sur la tuta loko, kie estas la uzino, tiam estis nur arboj kaj arbustoj, kaj tie paŝtis sin la bovinoj.

– Sed la fervojo kaj la stacio? Kaj ĉiuj domoj, la poŝtejo kaj la popola domo kaj la lernejo?

– Ne ekzistis. Estis nur kampoj aŭ arbaro. Supre ĉe la rivero estis malgranda altforno kaj forĝejoj, kie oni faris ŝtalon kaj feron el la krudfero. Sed nur malmultaj homoj laboris tie. Nun kreskas altaj arboj tie, sed se vi iros al tiu loko, vi ankoraŭ povos vidi la fundamentojn.

Li rakontis pri malnovtempaj homoj kaj moroj, pri lupoj, sorĉado kaj fabelestaĵoj. Li rakontis pri la ekkonstruo de Torento kaj ĝia kresko, pri la konstruo de la fervojo kaj alveno de multaj homoj.

Estis interesaj rakontoj, kaj preskaŭ ĉio estis tute nova al la infanoj. La pli junaj homoj, kiuj pasigis sian libertempon ĉe siaj radioaparatoj, en kunvenoj kaj sur la dancejo aŭ en rondo de kartludantoj, ne parolis pri tiaj aferoj. Eble ili eĉ ne sciis pri tio.

– Kaj ĉion tion la laboristoj konstruis kaj faris, Alda  konstatis. Estas granda kaj bona laboro.

– Sed la grandaj sinjoroj donis sian monon por la konstruado kaj gvidis la aferojn, la maljunulo kontraŭis. Sen ili certe ankoraŭ estus nur arbaro kaj kelkaj kampoj tie ĉi.

– Tamen ili faris tion nur por gajni pli da mono. Tio estas la ĉefa afero. Sed baldaŭ la laboristoj mem transprenos tion, kion ili konstruis, kaj tiam estos pli bonaj tempoj en la mondo.

La maljunulo rigardis ŝin kun ioma scivolo.

– Vi estas kurioza knabino, li diris. Vi tiel malŝatas la superulojn, la kapitalistojn, kiel vi diras. Kion malbonan ili faris al vi? Certe ili tre malbone traktis vin? Ŝi iom ekkoleris, ĉar ŝi komprenis, kion li volas diri per tio.

– Vi parolas stulte, ŝi diris. Mi ne konas kapitalistojn kaj ili ne faris malbonon rekte al mi. Sed ili faris al la tuta laborista klaso. Ĉu vi ne scias pri tio, kvankam vi vivis tiel longe kaj tiom malsatis?

– Sed kiamaniere vi spertis tion? Vi tamen estas nur knabineto.

– Ankaŭ tio estas stulte dirita. Mi ja ne povis sperti. Gepatroj instruis min. Mi legas ankaŭ gazetojn kaj librojn – laboristajn. En la burĝaj gazetoj kaj libroj estas nur mensogoj.

– Vi jam scias pri multaj aferoj. Sed kiel vi povas esti certa, ke la laboristaj gazetoj kaj libroj ĉiam estas pravaj? Ŝia vigla menso tuj kaptis la sencon de la demando. Ŝi fikse kaj silente rigardis lin, kaj ŝia vizaĝo montris esprimon de profunda ekpripenso.

– Nu?

– Ĉu vi opinias, ke la socialistoj estas trompantoj?

– Tute ne. Sed kiam oni juĝas pri aferoj, oni devas bone scii pri ili, ĉu ne?

– Jes ...

– Kion vi intencas fari, kiam vi fariĝos granda? Ŝi ne tuj respondis. Ŝi palpebrumis, la tuta vizaĝo movetiĝis, kaj subite kelkaj larmoj ekbrilis en ŝiaj okuloj.

– Vi demandis tiel strange, ŝi diris. Mi devas pensi.

– Kaj kion vi intencas fari? li demandis Johanon.

– Mi volas labori, tiu senhezite respondis, kaj mi volas havi bonan hejmon. Mi volas vivi, kiel mi mem volas.

Nun venis la vico de Arne . Kiam la maljunulo demandis, liaj okuloj ekbrilis, kvazaŭ li pensus pri io agrabla. Sed li mallevis la rigardojn kaj diris mallaŭte:

– Mi ne scias.

*

II.

Tri jaroj pasis. Ajna  jam finis la lernejon, Alda  kaj la du knaboj en la frusomero finis la antaŭlastan klason.

Estis sabata vespero en la mezo de aŭgusto. Dum la posttagmezo Arne  kaj Johano preparis sin por kankrokaptado. Duonhoron post la sesa Johano aperis antaŭ la hejmo de Arne , kun plenŝtopita dorsosako kaj bicikla karbida lanterno en unu mano kaj malgranda sako kun kaptiloj en la alia.

Li vokis tra la nefermita fenestro. La voĉo de Arne  respondis elinterne, kaj post nelonge li elvenis al la kamarado. Ankaŭ li estis ekipita per dorsosako kaj sako por kaptiloj.

La patrino de Arne  elŝovis la kapon tra la fenestro.

– Memoru, ke vi estu singarda, por ke vi ne dronu aŭ malvarmumu, kaj se la vetero fariĝos malbona, tuj venu hejmen.

– Jes, jes. Estu trankvila! Ili iris al Ajna . Ajna  kaj Alda  jam sidis atendante en la siringa laŭbo antaŭ la domo.

– Ĉu pretaj? Johano demandis.

– Jes, delonge, Alda  vigle respondis. Ni ekiru. La knabinoj ekstaris, surmetis siajn dorsosakojn kaj aliĝis al la knaboj. Same kiel tiuj, ili estis vestitaj per supertutoj kaj portis vaskajn ĉapojn.

– Ĉu vi ne forgesis ion? Johano kontrolis. Ĉu vi havas kafon, kremon, sukeron, tasojn, kulerojn?

– Jes, jes. Kaj ĉu vi havas la kafopoton kaj alumetojn kaj la ceterajn aferojn?

– Mi havas.

– Patro, nun ni ekiros. Ajna  vokis al la patro, kiu sidis sur la ŝtuparo legante gazeton. Ĝis revido! Li levis la rigardojn de la gazeto, kaj la bonnutrita vizaĝo montris bonvolan rideton.

– Bonan sukceson do! Kaj ne tute senkankrigu la lagon! Sed estas frue ankoraŭ. Vi rajtos komenci nur je la dekdua! – Kompreneble, sonis la trankvila voĉo de Johano. Sed ne estas kontraŭleĝe elmeti la kaptilojn iom pli frue.

– Aha, vi komprenas la aferon, mi aŭdas. Kiam Greta  kaj mi venos hejmen de la festo en la popola parko, mi eble iru al vi por helpi vin porti la grandan kaptaĵon hejmen? Ili ne respondis al la ŝerco, sed ekmarŝis orienten laŭ la longa strato. Preteririnte la sektan preĝejon, ili flankeniris dekstren kaj baldaŭ troviĝis en la granda konifera arbaro. Estis nur malgranda vojeto tie, plena de ŝtonoj kaj nudaj arboradikoj.

La vojeto kondukis supren kaj fariĝis pli kaj pli kruta. Kiam ili post duonhoro atingis la supron de la montodorso, ili ŝvitetis sub siaj pakaĵoj kaj eksidis por manĝi oranĝon kaj iom ripozi.

Rigardante okcidenten kaj malsupren ili povus imagi, ke ili sidas en flugmaŝino. Pro la tre kruta deklivo Torento, kvankam ne tre malproksima, aspektis kiel liliputa urbo. Kelkaj aŭtoj kuris sur la stratoj kaj la ŝoseo kiel fervoraj formikoj. Ie inter la kampoj ŝarĝvagonaro kiel rampanta raŭpo proksimiĝis al la stacidomo. El la tuboj de la uzino venis fumo kiel fumstrioj el cigaroj. La domoj similis al ruĝaj skatoletoj kaj la rivero estis kiel mallarĝa rubando. La tuta urbeto similis al modelo de Torento, kiun ili en la lernejo iam konstruis el sablo, argilo kaj diversaj objektetoj. Sur la sportejo malgrandaj punktoj zigzagis tien kaj reen kiel kuletoj. Estis piedpilka ludo.

– Ĉu vi kredas, ke aliaj ne venos al nia loko? Alda  demandis Johanon.

– Jes, almenaŭ ne el Torento. Mi konas neniun knabon tie, kiu havas intereson por tiaj aferoj. Ili nun pilkludas, tage kaj nokte.

– Kaj la junuloj nepre devas viziti la popolan parkon, Alda  interŝovis. “Plej grandioza festo ĝis nun en Torento,” ŝi citis de la afiŝoj, “Plej fama svedlanda ĵazkapelo el Stokholmo, la nesuperebla revuo. Laŭ via deziro kun la dek ok mondfamaj anglaj dancistinoj”. Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ili estas idiotoj, la gejunuloj.

– Kaj kelkaj pli aĝaj uloj iros kapti, sed ili iros al Lupolago, de kie venas nia rivero, vi scias. Povus ja veni kelkaj el arbaraj lokoj, sed loĝas malmultaj tiudirekte.

– Jen, aŭdu, ekludas la plej fama ĵazkapelo de Svedlando! Alda  ree interrompis, kiam la muziko el la popola parko atingis ŝiajn orelojn, malforta kiel burda zumado. Tian spektaklon aranĝas laboristoj, subtenas laboristoj. Stultuloj!

– Kiam vi estos fininta la lernejon, ankaŭ vi certe iros tien, diris Johano kun ŝajnigita seriozo. Vi ruĝigos la lipojn kaj pudros vin kaj faros teatron per la okuloj kiel la aliaj knabinoj kaj kredos, ke venos al vi iu mirinda sinjoro, kiel okazas en la filmoj.

– Ne babilaĉu! Alie mi reiros hejmen.

– Sed tiel faras ĉiuj. Mia fratinaĉo ...

– Mi ne faros.

– Ne parolu tiel, Ajna  admonis Johanon.

– Estas vere. Vi jam estis tie kaj eĉ dancis, ĉu vi ne vidis ŝin tiam? Ŝi faras teatron por ĉiu junulo kaj amindumas la tutajn noktojn kaj neniam faras ion utilan.

– Kiam mi dancis, estis la somermeza festo. Estis por infanoj, infanaj dancludoj. Ankaŭ vi estis ja tie.

– Jes por rigardi. Kaj mi vidis, ke vi dancis ankaŭ poste, kiam vera danco komenciĝis.

– Sed nur kun knabino.

– Kompreneble. Ĉiuj knabinoj faras tiel en la komenco.

– Stulta vi estas. Ni ekiru, kaj vi iru antaŭe por montri la ĝustan vojon.

Ili ekstaris, ankoraŭfoje rigardis al Torento kaj la sunsubiro kaj ree ekmarŝis. Ili nun venis en terenon, kie nur Johano estis antaŭe. La vojeto kondukis iom malsupren, la suno ne estis videbla plu, kaj la taglumo jam komencis malfortiĝi sub la dense starantaj arboj.

Longe ili marŝis, kaj la knabinoj jam komencis plendeti pro la longa vojo, kiam ili subite kaj neatendite staris ĉe la bordo de la lago. Estis kvazaŭ elveni el tunelo. La sufiĉe vasta lago ankoraŭ briletis en la lasta vespera lumo, kaj estis multe pli hele tie ĉi ol en la arbaro.

Estis bona bordo kun herbo, kaj kelkaj rokplatoj kuŝis kiel malgrandaj terlangoj en la neprofunda akvo. Malgranda rivereto fluis el la lago tute apude. Sur ĝia surfaco kuŝis folioj de nimfeoj kaj aliaj kreskaĵoj, kaj la fundo estis plena de ŝlimo, bona loko por kankroj. Sur la maldekstra flanko de la lago staris betuloj kun kretblankaj trunkoj kaj helverdaj foliamasoj, sur la alia estis pinarbaro, kaj kelkaloke murkrutaj flankoj de malgrandaj montoj levis sin el la akvo.

– Estas bele tie ĉi, diris Ajna . Tie ĉi mi volus resti longe. Kial vi ne kondukis nin tien ĉi en la somero?

– Estas tro malproksime. Se ni estus konstruintaj kabanon tie ĉi anstataŭ en la arbaro apud Torento, ni estus devintaj resti dum la noktoj.

– Kial ne? diris Alda  vigle. Estus ja granda plezuro. Vivi kiel indianoj. Tion ni faru en alia somero.

Ili deprenis siajn dorsosakojn kaj eksidis sur la bordo. Johano kaj Arne  elprenis la kaptilojn el la sakoj.

Estis kankrokaĝoj faritaj el drato kaj reto, kaj estis neprofundaj retsakoj kun longaj ŝnuroj. La knaboj aranĝis la objektojn kaj alfiksis fiŝetojn por logi la kankrojn. Dume la knabinoj laŭ ordono de Johano kolektis branĉojn por la fajro.

Kiam ĉio estis preta, la malhelo jam venis, kaj la knabinoj insistis, ke oni faru fajron. Johano volis, ke ili atendu ankoraŭ iom. Baldaŭ tamen ekflamis kelkaj fajroj aliflanke de la lago, kaj lanternoj movis sin kiel ruĝaj punktetoj tien kaj reen en la mallumo. Tiam li konsentis, kaj dum solena silento li bruligis alumeton kaj metis ĝin al la seka herbo inter la branĉoj. La eta flamo komencis kreski kaj ĵetis sian lumon sur la kaŭrantajn figurojn. Baldaŭ brulis senfuma granda fajro, krake kaj susure, kaj agrabla varmo disradiis de ĝi.

Ili malfermis siajn dorsosakojn kaj manĝis buterpanojn kaj ovojn, dum Johano samtempe lerte lokis la kafopoton super la fajro.

– Estus agrable, se oni ĉiam povus vivi tiel, Johano diris kaj lia vizaĝo brilis de kontento. Libere, laŭ propra volo.

– Estas treege agrable, sed mi ne ŝatus vivi tiel por ĉiam,

Alda  kontraŭis. Oni devas vivi ankaŭ inter la homoj, lerni kaj labori por la komunaj aferoj de la laboristaro. Tio estas pli grava.

– Ĉiam vi parolas tiel, diris Arne , sed ĉiam vi diras ankaŭ ke la laboristoj estas la plej stultaj estaĵoj en la mondo.

– Jes, sed ĝuste pro tio oni devas instrui ilin, por ke ili fariĝu pli saĝaj.

– Tamen vi devas konfesi, ke estas multe pli agrable tie ĉi ol en la lernejo, Johano daŭrigis.

– Kompreneble. Sed oni lernas multajn utilajn aferojn ankaŭ tie.

– Estas ja bone scii legi, skribi kaj kalkuli. Sed la instruado estas terure enuiga. Ĉiam oni devas kaj devas. Neniam laŭ propra volo. Oni devas viziti la lernejon, en la uzinoj oni devas labori laŭ ordonoj, oni devas fari la militekzercojn. Ĉiam la devo.

– Dependas de tio, ke burĝoj regas.

– En Torento regas la socialdemokratoj, diris Ajna . Ja ankaŭ mia patro apartenas al la estraro.

– Ankaŭ ili estas burĝoj. Celas al bonaj oficoj, penas fari superulojn el siaj filoj. Ordinare. Sed kiam estos vera socialista sistemo, tiam la homoj faros nur tion, kio estos utila kaj bona por ĉiuj, kaj tiam devoj ne ekzistos. Estas la ordonoj de la burĝoj, kiuj estas malagrablaj, en lernejo, en uzinoj, ĉie. Ĉu estus malagrable en la lernejo, se ni mem rajtus decidi pri nia laboro?

– Vi fantazias.

– Tiaj lernejoj ekzistas. En Sovetio ekzistas.

– Ĉu la infanoj ne kuras hejmen, kiam ili povas agi laŭplaĉe?

– Ĉu vi kurus hejmen, se nia lernejo estus tia?

– Nu, eble ne. Certe estus interese lerni kaj fari diversajn aferojn laŭ propra kapo. Sed mi ne kredas, ke tiaj lernejoj ekzistas.

Trinkinte kafon li bruligis sian lanternon kaj ekstaris. Ĉiu el ili prenis sian parton de la kaptiloj, kaj Johano, kiu estis plej sperta, metis ilin en konvenajn lokojn en la lago kaj la rivereto. En la lumo de la lanterno ili povis facile vidi la fundon. Tie kaj tie rampis nigraj kankroj sur la bruna fundo. Post la elmeto Johano prenis profundan retsakon, fiksitan al stangeto, kaj per ĝi kaptis la vagantajn kankrojn, dum Arne  kaj la knabinoj lumigis al li. Estis streĉe interesa ĉasado, kian la knabinoj antaŭe ne partoprenis, kaj eĉ Alda  tute forgesis sian ordinaran babilemon. La kaptitajn kankrojn li metis en sakon, kiun Arne  kunportis.

Kiam ili post nelonga atendo esploris la elmetitajn kaptilojn, ili havis bonan rezulton. Sur ĉiu kankroreto staris tri, kvar kankroj, kiuj kun bona apetito atakis la fiŝetojn. Ankaŭ la kaĝoj havis kontentigan enhavon.

Ili zorge kalkulis ilin, kaj la nombro rapide kreskis. Ili ĝojis ne nur pro la kapto mem. Estis interkonsentite, ke ili retenu nur malgrandan parton de la kaptaĵo por si mem. La ceteron ili vendu kaj dividu la monon inter si.

Dume ili laŭvice kuris al la fajro por ĝin gardi kaj nutri. Kiam la nokto estis plej malluma, subite aŭdiĝis nelaŭtaj remilbatoj tute apude, kaj platboato kun du viroj kvazaŭ sorĉe aperis ĉe la limo de la lumrondo ĉirkaŭ la fajro.

La boato tuŝis la bordon, sed la viroj ne eliris. Ili restis senmovaj kaj silentaj, kaj rigardis al la infanoj kaj la fajro, sed la infanoj ne povis bone distingi ilian aspekton. Estis io timiga en ilia subita kaj silenta apero.

Kiam la koroj de la infanoj jam komencis bati pli rapide ol ordinare, unu el la viroj fine rompis la silenton.

– Hej, knaboj! Ĉu vi havas bonan kapton tie ĉi? La voĉo estis iom neklara kaj balbuta, sed ĝi ne sonis malamike, kaj la infanoj iom trankviliĝis.

– Estas sufiĉe bone tie ĉi, Johano respondis.

– Bone, bone, tiel devas esti. Tiu ĉi lago estas io aparta, estas la perlo inter la lagoj de niaj montoj kaj arbaroj. Ho vi lago, bela estas la vivo ĉe vi! Kio estus la vivo sen lagoj kaj arbaroj? Li parolis deklame kaj sentimentale kaj la voĉo perfidis sufiĉe fortan ebrion. Ili estis ebriaj kankrokaptantoj. La infanoj ree ektimis.

– Kaj ekipitaj vi estas kvazaŭ por tuta semajno, diris la alia. Eĉ kafopoton vi kunportas!

– Kompreneble. Ĉu vi ŝatus tason da kafo? Restas ankoraŭ multe en la poto, kaj cetere ni povos pretigi novan.

– Kion vi opinias? la unua turnis sin al la kamarado. Certe ne gustus malbone. Pro la brando ni forgesis mem pretigi, kvankam ni kunhavas ĉion necesan. Jes, dankon! Vi estas bonaj kamaradoj.

Johano rapide metis la poton sur la fajron por ke ĝi revarmiĝu. Dume la viroj eliris el la boato, fiksis ĝin al la bordo kaj scivole rigardis la infanojn.

– Diabloj! diris subite la unua parolanto kaj laŭte ekridis. Mi pensis, ke vi estas kvar knaboj. Adolfo, ĉu vi vidas? Estas nur du knaboj! Ili kunprenis siajn knabinojn, sed vestis ilin per knabaj vestoj, por ke neniu suspektu la aferon. De kie vi venas?

– Ni loĝas en Torento, respondis Arne .

– En Torento? Kaj vi vizitas tiel malproksiman lokon. Vi estas bravaj, veraj lagokamaradoj.

Poste ili demandis pri iliaj gepatroj kaj aliaj tiaj aferoj. Johano nun memoris, ke li iam vidis unu el ili en Torento. Verŝajne ili estis metallaboristoj, ili aspektis tiaj.

– De kie vi mem estas, li tamen demandis.

– Ni loĝas ĉe la lagoj kaj en karbigistaj kabanoj en la arbaro. Nia hejmo estas, kie ekzistas libera naturo. Nome kiam ni estas liberaj. Kaj la alia parto de la vivo ne valoras eĉ putran vakcinion. La tiel nomata civilizo, nu tion vi ne komprenas, aŭ eble vi komprenas, vi ja estas modernaj infanoj, la tiel nomata civilizo estas malbenita fuŝafero. Tede-tede. Ne, sub la vasta ĉielo, sur lagoj kaj en arbaroj oni ankoraŭ sentas la liberon de pasintaj epokoj.

Johano enverŝis kafon al ili kaj ili komencis trinki. Dum ili trinkis, la knaboj rapidis esplori la kaptilojn, por ke la kankroj ne formanĝu la fiŝetojn. La knabinoj restis ĉe la fajro por priservi la ebriajn lagokamaradojn, kiujn ili nun ne timis plu.

– Adolfo, la botelo kuŝas en la boato, sonis flustre la voĉo de la pli ebria lagokamarado. Ĉu kune kun la kafo ne ... Sed Adolfo faris silentigan gesteton per la mano.

– Ni lasu! Ne decas, vi komprenas.

– Jes, jes, vi pravas.

Poste Alekso, – tiel lin nomis Adolfo – subite turnis sin al Alda .

– Vi do estas la malgranda ruĝega socialista knabino. Estas al mi plezuro vin renkonti.

Alda  mire rigardis lin.

– Ĉu vi konas min?

– Ne precize konas, kvankam mi kelkafoje videtis vin kaj ankaŭ vian tutan kvaron. Sed mi ja aŭdis pri vi. Ekzemple printempe, kiam okazis la afero kun la knabo, kiu volis fari maldecaĵon al knabino. Kiam oni esploris la aferon en la lernejo, vi ja kaŭzis grandan skandalon, faris tutan paroladon kaj volis instrui la instruistojn, ĝis ili devis forkonduki vin el la ĉambro.

– Mi ne faris skandalon. Mi diris nur, ke la homoj hipokritas, kaj ke oni devas paroli racie al la infanoj, kaj antaŭ ĉio la pli aĝaj homoj devas forlasi siajn maldecaĵojn en parolo kaj agoj. Ili estas respondecaj pri la blasfemado kaj ĉiuj maldecaĵoj de la infanoj, ĉar ilia ekzemplo efikas centoble pli forte ol la religiaj frazaĉoj en la lernejo. Tion mi diris. Ĉu ne estas prave?

– Jes, estas. Vi estas brava knabino. Multaj en Torento mallaŭdas vin. Sed mi komprenas, mi komprenas. Ankaŭ mi havis revojn, fajro brulis en mia brusto. Nu, vi ne komprenas tion. Mi estas nur ebria lagokamarado, kaj eble vi malŝatas min, sed mi komprenas, mi komprenas. Vi eble estas tro ruĝega por mi, eble ne, kaj eble vi havas tro infanajn pensojn, sed vi estas pura en la koro, kaj estas fajro en via animo. Sincera vi estas kaj pura kiel juna florburĝono, homido netuŝita de la aĉaĵoj en la mondo. Ho Dio, se mi povus partopreni vian kredon, vian junan vivon. Sed mi estas nur maljuna, ebria lagokamarado. La tagoj flugis for kiel revoj. Restas al mi nur la lagoj kaj la arbaroj. Kaj ankaŭ tio estas revo, bela revo. Ĉar la koro estas malplena, malplena. Tio estas la manko. Sed viaj koroj estas plenaj. Ho, se ili por ĉiam restus plenaj de dia fajro kaj sinceraj, sinceraj. Junaj batalantoj, veraj vivantoj! Eble vi kredas, ke mi estas freneza, sed mi estas nur iomete ebria, iomete. Vi ne komprenas mian babiladon, sed nun mi volas paroli sincere al vi. Kiam mi estis dekdujara knabo, mi iam kuŝis apud lagobordo en akompano de kelkaj plenkreskaj homoj, same kiel vi nun. Tiam iu ebria grizbarbulo komencis instrui min pri la vivo. Mi forgesis preskaŭ ĉion, kion mi cetere lernis en la knabaĝo, sed de lia instruo mi ankoraŭ memoras ĉiun vorton. Estis saĝo en ĝi. Kaj nun mi volas paroli al vi.

Mi estas nur ebria lagokamarado, sed mi ĉerpis saĝon el la vivo. Jaroj pasas kiel nuboj flugantaj. Baldaŭ, tre baldaŭ vi staros meze en la vivo. Memoru, kion mi diras. Eble vi iam post jaroj memoros tiun ĉi nokton, kiam la ebria Alekso parolis al vi, kaj eble la memoro iel estos valora por vi.

Mi videtis vian kvaron, kaj mi multe aŭdis pri vi, ĉar iel vi estas iom neordinaraj, kaj la homoj vin konas. Kaj vi, ruĝulino, ja komprenas, ke vin diversaj uloj ne tre ŝatas. Nu, nu, ne timu. Sed mi ŝatas vin, mi amas vin, vi estas miaj infanoj kaj bonaj kamaradoj. Kaj tial mi nun diras al vi, ke vi neniam timu la homojn, vi restu sinceraj, puraj en la koro. Gardu la fajron, gardu la sanktan fajron! Vi estas brava kvaro. Restu fidelaj al la voko el via interno, kaj iru antaŭen al la bela revo, la bela, bela revo.

Lia voĉo fariĝis pli kaj pli malklara, kaj subite li eksilentis kaj forviŝis larmojn el la okuloj. La knaboj jam antaŭe revenis, kaj ĉiuj kvar aŭdis lian longan kaj balbutan paroladon. Ŝajnis strange al ili, sed iel lia parolo profunde tuŝis ilin.

Alekso levis sin.

– Ni devas reiri al niaj kankrokaĝoj. Dankon pro la kafo kaj pro agrabla kunesto. Vi estas bravaj lagokamaradoj. Ĝis revido! Li iris al la boato, sed Adolfo iomete postrestis kaj flustris al la infanoj:

– Ne parolu en Torento pri liaj strangaĵoj. Kiam li estas ebria, li kelkafoje fariĝas tia. Do, vi komprenas! Li kapklinis al ili, sekvis la kamaradon, kaj ilia boato malaperis en la nokto.

Kiam la nokta mallumo komencis iom foriri, ili elprenis la kaptilojn el la akvo, kaj Johano zorge kaŝis ilin en la arbaro. Li ne volis kunporti ilin hejmen, ĉar li intencis reiri alian tagon. Per la kafopoto ili verŝis akvon sur la fajron, ĝis ĝi estis plene estingita. La knaboj prenis la kankrosakojn, kaj ili ekmarŝis hejmen, Johano kiel unua kun la lanterno.

Kiam ili venis al Torento, ĉiu tuj iris al sia hejmo. Johano kunprenis la sakojn, kaj ili interkonsentis, ke ili faru la dividon nur en la posta tago.

La hejmo de Alda  kuŝis apud la ĉefa strato, ne malproksime de la apudrivera parto de Torento. Estis malgranda, unuetaĝa domo kun butiko alstrate kaj kuirejo kaj alia ĉambro en la malantaŭa parto. Malantaŭ la domo estis malgranda ĝardeno.

Alda  eniris la kuirejon kiel eble plej silente por ne veki la gepatrojn. Sed tuj venis flustra voĉo el la ĉambro. Estis la patrino.

– Ĉu estas vi, Alda ? Estas manĝaĵo por vi en la ŝranko, se vi deziras. Vian liton vi mem aranĝu. Mi ĵus venis hejmen de la popola domo. Estis senfina laboro nunnokte en la kuirejo tie, kaj mi estas mortlaca.

– Jes, jes, estu trankvila kaj dormu.

– Kaj se vi vekiĝos pli frue ol mi, vi preparos kafon, ĉu ne? – Jes, jes, mi faros.

Ŝi demetis la dorsosakon, devestis sin kaj aranĝis la liton. Kiam ŝi estis preta por enlitiĝo, ŝi ekvidis naztukon, kiu kuŝis sub la tablo apud la lito. Ŝi prenis ĝin kaj metis ĝin sur la tablon. Ŝiaj dormopezaj okuloj malklare perceptis du verdajn literojn de neordinara formo en la angulo de la naztuko: S. K. Estis fremda naztuko. Kiu ĝin perdis tie ĉi? Ŝia konscio iom vekiĝis el la duondormo kaj subite ŝi rekonis la literojn. Kiam ŝi helpis en la butiko, ŝi iam okaze rimarkis ilin sur naztuko de fraŭlino, kaj pro la neordinara, verda koloro kaj la tre stranga formo de la literoj la monogramo iom altiris ŝian atenton. La fraŭlino nomiĝis Sonja Kegel . Ŝi estis pentristino, iom strangaspekta kaj strangmaniera, kaj loĝis en Torento dum la lasta somero por fari pentraĵojn. Ŝi ofte vizitis la butikon por aĉeti gazetojn kaj cigaredojn, kaj ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj, pri arto, literaturo kaj aliaj aferoj. Ŝajne ili tre ŝatis interparoli kaj diskuti unu kun la alia.

Ŝi do perdis la naztukon tie ĉi. Ofte homoj venis por babili kaj diskuti en la vesperoj, kaj verŝajne ŝi venis al la patro post la fermo de la butiko por povi pli trankvile paroli kun li.

Ŝi lasis la naztukon sur la tablo kaj enlitiĝis. Tiam ree ekflustris la patrino, kiu ankoraŭ ne dormis. – Ĉu vi havis grandan plezuron ĉe la lago? – Jes, tre, Alda  flustris same mallaŭte.

– Kaj ĉu vi havis bonan kapton?

– Treege.

Kaj subite, sen klare konscia intenco, ŝi aldonis:

– Kaj kion faris patro? Ĉu estis amikoj tie ĉi?

– Ne. Kiam mi venis hejmen, li vekiĝis, kaj li diris, ke li estas kolera al Adler  kaj Strand , ĉar ili promesis viziti lin, sed ili tute ne venis. Li sidis tute sola kaj nur legis la tutan vesperon, li diris.

Malagrabla sento subite ekŝiris en ŝia interno, kaj ŝi plene revekiĝis. Ĉu eble ... ? Alda  multe legis kaj lernis, kaj ŝi havis akrajn okulojn kaj viglajn pensojn kaj plenbone komprenis, ke povus esti io ... io ... Ŝi kuŝis senmova kaj silenta en sia lito, sed ŝia rigardo maltrankvile vagis tien kaj reen en la ĉambro, kie la matena lumo jam komencis forpeli la ombrojn de la krepusko. Sentoj kaj bildoj kirliĝis en ŝia interno, kvazaŭ dum febrosonĝo, kaj ree kaj ree aperis en ŝia imago la pentristino kun malhelbrunaj okuloj, brilaj kaj ridaj, kaj ŝia mola, kvazaŭ karesa voĉo. Eble estus ... eble ne.

Fine ŝi tre, tre silente forlasis la liton, prenis la naztukon de la tablo kaj zorge kaŝis ĝin inter siaj propraj objektoj en angula ŝranko.

*

Tri semajnoj pasis post la kankrokapto. Estis ĉirkaŭ la sepa horo matene, kiam la infanoj pretigis sin por iri al la lernejo. La unua leciono komenciĝis je la oka horo, sed ordinare ili ellitiĝis multe pli frue ol necese. Oni faris bruon en kuirejoj, patroj kaj fratoj pretigis sin por iri al la laboro aŭ venis hejmen el la uzino, oni babilis kaj kelkaloke kverelis. La infanoj vekiĝis kaj ne volis resti plu en la litoj. Ili rapide lavis kaj vestis sin, englutis la matenan kafon aŭ ĉokoladon kaj elkuris sur la kortojn por renkonti kamaradojn. Tie ili ludetis aŭ babilis, kaj kelkaj kontrolis la parkertaskojn unu de la alia. Pli kaj pli multaj alvenis, kaj kiam fine estis tempo, ili ekiris al la lernejo.

Same ili kolektiĝis ankaŭ nun. Estis kvieta mateno kun profunde blua ĉielo. La herboj estis pezaj de aŭtuna roso kaj la ombroj estis nigraj kaj akrekonturaj en la frumatena suno. Regis stranga silento, ia orelfrapa silento, kian oni rimarkas, kiam longedaŭra kaj forta bruo subite ĉesas. Antaŭ unu horo ekhaltis ĉiuj turniĝantaj radoj en la uzino, eksilentis ĉiu bruo de ferŝtono kaj fero, ekripozis ĉiuj laboriloj, estingiĝis ĉiuj fajroj en la fornoj. Stranga kaj iel maltrankviliga estis tiu silento, silento de difektiĝinta maŝinaro, de subita akcidento. La altaj briktuboj levis sin kiel gigantoj al ĉielo, sed ili perdis sian vivon. Ili elspiris la lastajn fumnubojn, kiuj jam senspure malaperis en la spaco, kaj super Torento etendis sin la bluaj altoj same serenaj kiel antaŭ jarcentoj, kiam arbaro kovris la tutan regionon.

En tiu ĉi mateno la infanoj ne ludis sur la kortoj, kaj eĉ la plej diligentaj forgesis siajn hejmtaskojn. Kun seriozaj vizaĝoj ili grupe babilis kaj diskutis aŭ aŭskultis la parolojn de la viroj, kiuj kontraŭkutime ankaŭ troviĝis sur la kortoj en tiu frumatena horo.

– Ni ja ne bezonas tuj enlitiĝi, diris tiuj, kiuj venis de la lasta laborperiodo. Restos tamen sufiĉe da tempo por dormi. – Ni ne bezonas rapidi, diris tiuj, kiuj venis el la litoj. Ioma paŭzo ne forprenos ion de la salajro.

– Tamen devas esti provizora afero. Estu bankroto kaj estu malbona merkato kiom ajn, tia granda entrepreno ne povos tute ĉesi kaj malaperi kiel fumo en la aero.

– Nu, ni vidu. Post monato la radoj eble ree ekzumos. Tiaj aferoj okazis ja ankaŭ pli frue, aliloke. Kaj malbonaj tempoj estis ankaŭ tie ĉi kelkafoje. Tamen ĉio finfine ordiĝis.

– Ne estu tro trankvilaj. Ĉu vi ne vidis, ke ni en la lasta jaro rericevis duonon aŭ pli de la fero, kiun ni forsendis? Kaj ĉu vi ne komprenas, kion tio signifas? Fuŝlaboron! Kiuj estas kulpaj? Nu, ni ne parolu tro laŭte. Diablaj intrigoj, eble, kion ni scias? La torenta uzino estas superflua laŭ la opinio de la granda ferkonzerno, eble. Kion scias ni, ni, kiuj faras la laboron? Sed kion tiu fuŝlaboro signifas por la vendebloj de torentaj produktoj, tion ni povas konkludi. Ne tro fidu al la estonteco.

La voĉoj zumis, lignaj pantofloj bruetis, kaj nubetoj da blua fumo levis sin el pipoj kaj cigaredoj. La infanoj premis sin kiel eble plej proksimen al la parolantoj kaj ne perdis eĉ unu vorton. Estis eksterordinara okazo. Ordinare ili ne tre multe atentis pri la uzino. La knaboj kelkafoje revetis pri estonta laboro tie, sed tio estis ĉio. Sed tio ĉi rilatis ankaŭ al ili, rekte. Ĉar se patroj ne havos laboron ... Kio tiam okazos?

*

Alda  estis lavinta la vazaron post la vespermanĝo kaj eksidis en la interna ĉambro por legi la dimanĉan aldonon de ilia gazeto. La patro kuŝis sur la sofo, fumis cigaredojn kaj ĝuis la enhavon de moderna poemaro. Tiam kaj tiam li rompis sian silentan legadon por deklami iun strofon al la edzino, kiu pretigis sin por iri al sia laboro en la popola parko.

– Kaj jen! “Kaj la kupraj krioj de la ruĝaj standardoj flamigas la sanktan malamon.” Ĉu ne estas grandioze! Kupraj krioj de la ruĝaj standardoj. Kia potenca kaj imagodona esprimo! Tiu junulo iam estos la ĉefpoeto de Svedlando, memoru miajn vortojn.

– Mi ne povas ŝati tiujn subtilaĵojn, respondis la edzino. Fakte ili faras nenian impreson al mi. Kupraj krioj? Kio estas tio?

– Vi devas forbalai la malnovajn, stultajn konceptojn pri poezio. Kial vi ne legis la artikolon en la lasta literatura revuo, kiel mi diris al vi? Tie estas bonegaj kaj detalaj klarigoj pri la simbola lingvo de la moderna poezio. Vi devas atenti, ke temas pri tute nova speco de simbolismo, kiu esprimas la spiriton de la nova homspeco. La malnovaj esprimrimedoj ne povas fari tion. Vi devas uzi vian tutan komprenpovon. Sed post nelonge tiuj esprimoj estos tute memkompreneblaj al la homoj, kiam la nova homo pli kaj pli efektiviĝos.

Li parolis fajre kaj deklame kaj faris grandajn gestojn.

Ĝuste kiam li finis sian klarigon, sonis frapeto sur la kuireja pordo. Je lia enirpeto envenis la pentristino Kegel . Senatende ŝi trapasis la kuirejon kaj venis en alian ĉambron. Ŝi estis iom malseka de la pluvo, la vento malordigis ŝiajn harojn, kaj ŝi aspektis pli ekzotika kaj brilokula ol ordinare.

– Bonan vesperon! ŝi salutis kun preterpasa rigardo al Alda  kaj ŝia patrino. Poste ŝi turnis sin rekte al la viro, kiu je ŝia eniro levis sin de sia kuŝa pozicio.

– Mi ne eltenas plu tion ĉi. Morgaŭ tagmeze mi forveturos. Mi volas havi decidon.

La patro, kiu ordinare kriparolis kiel ladisto sur alta tegmento, fariĝis tre silenta, mallevis la rigardon kaj tamburetis per la fingropintoj sur la kovrilo de la libro.

– Hm, li diris. Estiĝis silento, kaj ŝajne li estis en embaraso. Post ioma atendo fraŭlino Kegel  decide turnis sin al la edzino.

– Ni ne hipokritu! Vi ja scias, ke mi amas Alfredon, kaj ke li amas min. Virino tuj eksentas tian aferon. Sed ni ne bezonas fari skandalon pro tio. Ni estas liberaj homoj, kaj ankaŭ rilate al niaj koroj la sankta libero estu nia gvidstelo. Mi volas havi decidon, ĉu li apartenu al vi aŭ al mi.

La edzo subite levis la kapon, krucmetis la brakojn sur la bruston, kaj la muskoloj de lia vizaĝo streĉiĝis.

– Kion vi diras, anĝelo? li diris malice. Apartenu! Apartenu! – Sed vi ja komprenas!

– Jes, jes, mi plene komprenas. Eĉ ne unu virino el mil komprenas, kio estas libero. Mi kredis, ke vi komprenas, sed mi jam rimarkis ...

Jam fluis larmoj el la okuloj de la edzino, sed samtempe ŝia vizaĝo esprimis furiozon kaj akran malamon.

– Jes, mi estas libera homo! Sed kio estas vi, fraŭlino Kegel ? Aĉa loĝantino vi estas! Ĉu mi ne vidis viajn okulkaresojn! Kaj tion vi nomas libero? Alfredo estas bona kaj fidela viro, sciu tion, vi, sorĉistino, sed li estas poeto enkore, kaj romantiko lin logas.

Ŝi komencis forte plorsingulti.

– Jes, ni estas liberaj homoj. Decidu, Alfredo, decidu! Mi ne baros la vojon por vi.

La edzo ekstaris kaj komencis tordi la manojn.

– Sed estu prudenta, Elseto, vi ja scias, ke mi amas vin, nur vin.

– Ne faru tiajn asertojn. Decidu, tuj decidu! Ŝi eksidis sur seĝo kaj kaŝis la vizaĝon per la manoj. La ŝultroj skuiĝis pro la plorsingultoj. La edzo ne povis elteni tiun vidon. Subite li ekgenuis antaŭ ŝi, metis siajn manojn sur ŝiajn genuojn.

– Elseto, Elseto, mi ĵuras al vi, ke mi amas nur vin. Ĉu vi ne aŭdas, kion mi diras? Kiam ŝi ne respondis, li turnis sian vizaĝon al fraŭlino Kegel  kaj diris solene:

– Sonja , la afero estas finita. Ni miskomprenis unu la alian, kaj mi miskomprenis mian koron. Eble ankaŭ vi miskomprenis la vian. Forveturu kaj forgesu nian eraron. Fartu bone, Sonja ! Ĉiuj tri estis tiom regataj de siaj sentoj, ke ili tute forgesis Alda n, kiu sidis ŝtoniĝinte senmova kun la gazeto antaŭ si. Ŝiaj lipoj estis forte kunpremitaj, la vizaĝo estis pala, kaj ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ en freneziĝo.

Fraŭlino Kegel  medite rigardis la repacigajn penojn de Alfredo. Fine ŝi malice ekridetis.

– Vi tiras avantaĝon de via edzineco, sinjorino. Al mi ŝajnas, ke ne estas tute honeste.

La edzino rektigis sin.

– Silentu! Vi ja vidas, ke Alfredo decidis. Vi ja venis por ekscii lian decidon. Nun vi scias. Do bonvolu foriri. Aŭ ĉu vi ne tiel decidis, Alfredo?

– Jes, jes, kial vi demandas? Fraŭlino Kegel  ekridis.

– Nu, bone. Mi gratulas al vi, sinjorino, ke vi havas tian edzon. Fartu bone! Ŝi turnis sin kaj rapide foriris.

Post kelkaj pluaj repacigaj vortoj la edzino forviŝis la larmojn kaj surprenis sian mantelon. Antaŭ ol foriri ŝi forte ĉirkaŭbrakis la filinon.

– Estas skandalo, ke vi devas ĉeesti ion tian. Pardonu nin, Alda ! Nun mi devas iri. Mi parolos kun vi poste.

Post ŝia foriro la patro bruligis cigaredon kaj komencis iri tien kaj reen en la ĉambro.

– Alda , li diris. Tio ĉi estis malagrabla afero. Mi bedaŭras, ke vi estas hejme. Ne pensu, ke mi estas malbona homo. Vi ne povas plene kompreni tian aferon, ankoraŭ ne. Sed venas momentoj en la homa vivo ... Alda , ĉu vi malŝatas min? Alda  levis la rigardojn al la patro. La sovaĝa esprimo malaperis el ŝiaj okuloj, sed la ordinara, vigla brilo estis for, kaj ili estis plenaj de melankolio.

– Vi estas ridindaj, ŝi diris.

– Bonege dirite, knabino, li diris entuziasme. Prava vi estas, prava. Lernu de niaj eraroj! Li ree ekkuŝis sur la sofo kaj denove dediĉis sin al la moderna poemaro.

*

Dum kelkaj semajnoj la laboristoj vivis en plena nescio pri la estonteco. Maltrankvile kaj sendecide ili iris tien kaj reen en siaj hejmoj aŭ sur la kortoj kaj stratoj, grumblis kaj blasfemis kaj ĉiutage centfoje remaĉis la samajn frazojn pri senlaboreco kaj mallumaj perspektivoj.

El la junuloj granda parto pasigis la tutajn tagojn sur la sportloko. Sed pli granda parto sencele vagadis sur la stratoj, babilis en la stratanguloj dum tutaj horoj aŭ ludis kartojn en ŝirmitaj lokoj, kaj la malbelaj figuroj kaj vortoj sur muroj kaj bariloj rapide plinombriĝis dum la tagoj de senfina nenifaro. Fine venis la decida vorto! Ne estos laboro plu. Laboristoj kaj oficistoj estas senescepte maldungataj. La bienon de Torento oni vendos, same laŭeble la maŝinaron kaj aliajn objektojn de la uzino. La laboristoj povos resti en siaj loĝejoj tiom longe, kiom ili pagos la luprezon. La bankoj perdis multege da mono, kaj ili volas rehavigi tiom, kiom ili povas.

Estis klaraj sciigoj, sed ili ne indikis eĉ per unu vorto, kiel la laboristaj familioj solvu sian apartan problemon. La estraro de la sindikato vokis la membrojn al kunveno por diskuti la cirkonstancojn. Dum duona nokto oni diskutis, faris proponojn kaj frakasis proponojn, ĝis oni trovis, ke estus sensence daŭrigi.

La komunumo starigis Komisionon por senlaboreco. Post kelkaj monatoj la plej granda parto de la laboristoj estis disĵetitaj al diversaj proksimaj kaj malproksimaj lokoj en la lando, kie okazis laboroj aranĝitaj de la ŝtato speciale por senlaboruloj. La ceteraj membroj de la familioj restis. Kelkaj malmultaj speciallaboristoj trovis okupon en alilokaj entreprenoj kaj forveturis kun siaj familioj. Sed al multaj proponis sin nenia okupo. Ili restis hejme kaj ricevis ioman subtenon de la komunumo.

*

Iun posttagmezon post la senlaboriĝo Arne  venis hejmen kun paketo, kiu entenis tubojn de oleofarbo, penikojn kaj tolon por oleopentro. Estis granda momento por li. Longe li revis pri pentrado per oleaj farboj. Iu juna laboristo, kiu iom okupis sin pri artaj aferoj, donis al li diversajn klarigojn pri la tekniko, kaj ĉe li Arne  faris siajn unuajn ekzercojn.

Dum longa tempo li devis penadi por atingi tion. Ĉiun okazon por akiri iomete da mono li utiligis, kaj ĉiun akiritan moneron li zorge konservis. Fine la ekspedicioj por kankrokapto konsiderinde pligrandigis lian kason kaj ebligis al li ekposedi la sopiritajn objektojn.

Post rapida manĝo li fiksis tolon al streĉokadro, kiun li mem pretigis en la lerneja manlaborejo. Stablon li ne havis, sed ordinara seĝo donis kontentigan servon por lia bezono. Poste li metis tabureton antaŭ la seĝon, eksidis kaj per karbo desegnis la konturojn laŭ desegno, kiun li faris speciale por tiu celo.

La patro ne estis hejme, kaj li ĝojis pro tio. La patro ordinare ne estis malafabla al li aŭ traktis lin malbone, sed li estis tre indiferenta al Arne , kvazaŭ ekzistus nenio komuna inter ili. Precipe kiam Arne  okupis sin pri siaj desegnoj kaj akvareloj, lia rigardo kaj lia nura ĉeesto efikis al li kiel silenta kritiko.

Kiam li ankoraŭ laboris, tio ne ĝenis tre multe, ĉar la patro preskaŭ ĉiam dormis, kiam li ne estis en sia laboro. Nun estis pli ĝene. Li malofte eliris, li ne ŝatis interparoli kun kamaradoj, kiel faris la plej multaj aliaj laboristoj. En la hejmo li pasigis la tempon sidante tute senokupa sur la kuireja sofo aŭ kuŝante sur sia lito en la alia ĉambro. Li incitiĝis pro bagateloj, kiujn li antaŭe eĉ ne rimarkis, kaj ofte grumblis kaj insultis.

La patrino sugestis, ke li alportu akvon kaj brullignon, por ke li havu almenaŭ iom da okupo por siaj manoj. Sed ankaŭ tiam li ekgrumblis.

– Mi ne estas domservisto. Se vi ne havas tempon iri mem, sendu la knabon. Tiaj okupoj estas por virinoj kaj knaboj.

La kontura skizo ankoraŭ ne estis preta, kiam li revenis kaj eksidis sur la rando de sia lito. La novaj aranĝoj kaptis lian atenton. Antaŭe li neniam vidis ion tian. Kiam la skizo estis preta kaj Arne  komencis premi farbon el la tuboj, li demandis, kial li faras tiajn strangajn aranĝojn por sia pentrado.

Arne  klarigis al li, kaj iom scivole li prenis kelkajn tubojn por rigardi ilin.

– Sed tio ĉi kostis sufiĉe da mono, ĉu ne? Kiom vi pagis? Arne  antaŭsentis la efikon, sed tamen diris la ĝustan sumon.

– Tiom? Ĉu vi estas freneza? Pagi tiom da mono por sensenca ludo! De kie vi ricevis la monon? Pri tio Arne  sciigis pli firmtone, ĉar pro tio li ne povus ricevi riproĉojn.

– Bone. Sed estas tamen same freneze. Oni devus vin vergi. Li turnis sin al la edzino kaj seninterrompe daŭrigis:

– Ĉu vi sciis pri tio antaŭe? Kial vi ne malpermesis tian stultaĵon?

– Mi sciis. Sed li ja aĉetis por sia propra mono, kiun li mem akiris.

– Mi ne parolas pri la deveno de la mono sed pri la elspezo. Estas blinda frenezo eldoni tiom da mono por ludiloj, kiam laboro ĉesis kaj neniu scias, kiam ĝi rekomenciĝos.

– Sed estas ja la sola plezuro, por kiu li elspezas monon. Aliaj infanoj elspezas multe pli por kino, dolĉaĵoj, sportiloj kaj aliaj aferoj.

– Kial vi parolas pri aliaj infanoj? Kaj vi diras, ke estas plezuro por li. Bone. Sed kial li ne povas uzi krajonon kaj paperon kiel antaŭe kaj siajn akvofarbojn kaj kretojn?

– Nu, povus ja esti. Sed li tiom sopiris. Veraj pentristoj pentras plej multe per oleofarbo. Vi ja scias, ke la geinstruistoj montras intereson por li, kaj dum la lasta ekzameno la paroĥestro atentis speciale liajn laboraĵojn kaj diris, ke li havas veran talenton kaj eble iam fariĝos granda pentristo.

– Sensencaĵo! Vi imagas, ke li estas io eksterordinara pro tio ke li ... Nu. Tiaj aferoj estas por riĉaj homoj, kiuj povas pasigi sian tempon per ludo anstataŭ per honesta laboro. Sed sufiĉas. Farite estas farite. Sed: ne ripetu tian stultaĵon, tion mi diras! Kiam venis la sciigo pri definitiva haltigo de ĉiu laboro, fariĝis ankoraŭ pli malagrable. Li ne havis trankvilon por resti sur la sofo aŭ la lito, sed paŝis senhalte tien kaj reen en la hejmo kiel besto en kaĝo, grumblegis kaj blasfemadis.

– Kaj tio estas la danko, tio estas la danko por multjara laboro. Estus plej bone pendigi sin.

Tagon post tago li ripetis tiujn vortojn, kaj la edzino komencis timi, ke li freneziĝos.

Kiam oni starigis Komisionon por senlaboreco li grumblis ankaŭ pro tio.

– Mi ne petos almozojn, li obstine diris. Tamen li iris por enlistigi sin inter laborserĉantoj kaj jam post kelkaj tagoj forveturis kun la unua grupo de laboristoj, kiu forlasis la hejmon.

Kiam Arne  venis hejmen de la lernejo en tiu tago, lia patrino aspektis kvazaŭ alia homo ol antaŭe. Estis io nekutime dolĉa kaj afabla en ŝiaj parolo kaj rigardo, kaj ŝia vizaĝo estis pli trankvila kaj kontenta, ol li iam antaŭe vidis. Eĉ speciale bonan manĝaĵon ŝi preparis por li.

Post la manĝo li tuj iris al sia pentrado. Kontraŭkutime la patrino eksidis apud li, dum ŝi flikis vestaĵojn. Tiam kaj tiam ŝi levis la rigardojn de sia flikado kaj rigardis lin kaj lian laboron. Neordinara varma brilo radiis el ŝiaj okuloj.

– Sciu, ke mi multe pensis kaj pensas pri vi, kvankam mi ne multe parolis kun vi, ŝi diris, kiam ŝiaj manoj iom paŭzis. Pri via estonteco. Patro ne komprenas vin kaj viajn inklinojn, sed certe ni povos iel aranĝi por vi. Mi ne komprenas la pentrajn aferojn kaj ne scias pri lernejoj, sed oni ja povos demandi homojn, kiuj scias.

*

Vintro venis kun neĝo kaj malvarmo. La infanoj elportis siajn sledetojn kaj skiojn el iliaj someraj ripozlokoj. Sur stratoj kaj apudaj deklivoj regis gajo kaj vigla moviĝemo, kvazaŭ Torento ankoraŭ estus la sama kiel en pasintaj vintroj.

Sed sur la tegmentojn de la industriaj konstruaĵoj metis sin la neĝo en dikaj tavoloj, blankaj, netuŝitaj de fulgo kaj varmo. Inter la konstruaĵoj, sur liberaj lokoj, sur vojoj kaj relvojoj estis sternita la blanka kovraĵo, netuŝita de piedoj kaj laboro. Nur al la elektra stacio kondukis mallarĝa vojeto kun altaj neĝodeklivoj sur la flankoj.

Nigraj kaj senvivaj fenestroj forte sed malgaje kontrastis kontraŭ la ĉirkaŭa blanko. Kelkiam ree ekvivis ilia malnova briloludo, kiam palaj vintraj sunradioj trabreĉis la inerte kuŝantajn nubojn. Sed baldaŭ ili estis same nigraj kaj malgajaj kiel antaŭe, kaj malantaŭ ili regis mallumo kaj sensona silento.

En la mallumaj vintrovesperoj la uzino kuŝis kiel urbo de mortintoj. Lampoj ne lumis tie, senvivaj kuŝis la fornoj, kies fajrobrilo iam ludis en la fulgokovritaj fenestroj, forestis la ruĝaj feraj serpentoj, kiuj senĉese kaj rapide movis sin tien kaj reen en la nigraj kavernoj de la lamenejo.

*

Sed cetere la katastrofo ne estis tiel frakasa kaj ĉiorenversa, kiel en la unua momento oni imagis. Tago post tago pasis, kaj oni kutimiĝis al la nova ordo. Oni zorge pripensis antaŭ ol elspezi la malmultajn monerojn, la ŝparmono iom post iom malaperis el la kontoj en la kooperativo, regis malgaja humoro, kiam manĝaĵo estis minimuma kaj monsendo de la familiestroj aŭ subteno de la komunumo ankoraŭ ne estis ricevita.

Sed iel oni trapasis la malfacilaĵojn kaj eĉ povis ridi kaj ŝerci pri ili. En la kino oni prezentis filmon dufoje semajne, kaj almenaŭ unufoje en ĉiu semajno estis balo en la popola domo. Iel oni trovis monon ankaŭ por plezuroj kaj belaj vestoj, almenaŭ tiuj, kiuj plej multe deziris. Eble patrinoj kaj malgrandaj gefratoj devis rezigni diversajn aferojn, eble la gejunuloj mem rezignis pli necesajn aferojn. Sed ĉu estus eble vivi tute sen amuziĝo en tia senfina tempo de nenifaro?

*

Printempo venis kaj neĝo degelis. Sur la nigra tero interne kaj ekstere de la industrieja barilo brilis la kapetoj de sunflavaj tusilagoj. Alnoj kaj salikoj vestis sin per delikata vualo el graciaj florpendaĵoj. Freŝe verdaj staris junaj herboj inter fulgokovrita rubaĵo kaj rustobruna fero.

Iun posttagmezon, kiam la infanoj vagis laŭ la rivero, ili eksentis deziron rigardi, kiel aspektas interne en la mortinta urbo de laboro. Ĉiuj pordoj krom tiu apud la elektra stacio estis ŝlositaj, kaj oni ne rajtis eniri. Tial ili provis trovi alian enirejon.

Sur la suda flanko de la barilo estis tre densa arbareto el junaj alnoj kaj salikoj. Tie ili trovis vojeton, kiu kondukis al la barilo. Oni povis trairi tie, ĉar du latoj estis for. Verŝajne estis iama privata vojo de laboristoj, kiuj loĝis tiuflanke.

Ankaŭ sur la interna flanko estis vasta densejo el padusoj, alnoj kaj aliaj arboj, kiuj kreskis sur dikaj tavoloj de malnova, altforna skorio. Ili trovis malnovan, antaŭ longe forlasitan relvojon kaj sekvis ĝin, ĝis ili venis al altforno.

La pordoj estis fermitaj sed ne ŝlositaj, kaj ili povis senpene eniri. En la vasta interno regis krepusko, ĉar la malmultaj fenestroj estis kovritaj de dika tavolo de fulgo. En tiu krepusko staris la fornegoj kun feraj zonoj ĉirkaŭ siaj brikaj ventroj, kiel misteraj kaj gigantaj monstroj, dormantaj en la silento de sia malluma loĝejo.

La vasta spaco, la silento kaj la mallumo vekis en ili solenan senton, kaj dum tempeto ili restis senmovaj, dum iliaj rigardoj vagis tien kaj reen. Arne  estis la unua, kiu diris ion. – Tien ĉi mi devas reveni! li diris, kaj io varma vibris en lia voĉo.

– Kial? Alda  demandis.

– Por desegni, kompreneble. Estas ja mirindaj aferoj. Jen, kiam la sunstrioj ludas en la mallumo! Estas bele!

– Ĉu vi trovas tion ĉi bela? Ajna  malaprobe diris. Estas ja nur fulgo kaj mallumo, brikoj kaj fero. Estas malagrabla loko kaj malbela. Kaj tion vi volas desegni? Vi devas fari belajn aferojn, florojn kaj arbojn kaj belajn pejzaĝojn.

– Tamen estas bele. Ĉu vi ne povas vidi tion?

– Ĉu vi trovas tion ĉi bela? Ajna  turnis sin al Alda .

– Mi ne scias. Sed estas interese. Ĉu vi memoras, kiam nia klaso estis tie ĉi? Estis en la tria. La instruistino ĉirkaŭpaŝetis kiel pavo inter la laboristoj kaj babilis kaj babilis, sed kiam mi demandis ŝin pri la rilato inter laboristoj kaj kapitalistoj, ŝi fariĝis kolera.

Johano ekridis.

– Kaj kiam ŝi staris tie kaj klarigis ion, mi staris malantaŭe en la grupo. Tiam iu laboristo, kiu sidis sur tiu ĉi benko, okulumis al mi kaj proponis al mi flartabakon, kiam li mem prenis.

– Kaj ĉu vi prenis?

– Mi ŝajnigis preni, kaj tiam aliaj laboristoj ridis tre laŭte. La instruistino turnis sin, sed ne komprenis la aferon. Eble ŝi kredis, ke pri ŝi oni ridas, ĉar ŝi ŝajnis ofendita kaj tuj foriris kun ni.

Ili pluiris, vizitis la ŝtalfarejon, la rostfornojn, la lamenejon, la muldejon, la grandegajn karbmagazenojn kaj aliajn lokojn, kies nomojn ili ne sciis. Ili kuris supren kaj malsupren sur krutaj ŝtuparoj, kaŝludis en mallumaj lokoj kaj vetgrimpis sur piramidoj de ferŝtono kaj kalko.

Cetere ili ne multe ludis, sed esploris kaj observis. Estis kvazaŭ aventura esplorekskurso en nekonata regiono. Arne  atentis pri la aferoj, kiuj interesis lin, la knabinoj babilis inter si, kaj Johano cerbumis kaj ne diris multajn vortojn.

Fininte sian rondiron ili venis al la malsupra parto de la industriejo. Estis proksime al la elektra stacio. Tie kuŝis ankoraŭ amasoj da fero ambaŭflanke de la relvojoj, kaj ili povis facile ŝteliri inter ili.

Johano haltis kaj eksidis sur plata ŝarĝvagoneto, kiu ankoraŭ staris tie, same kiel oni iam lasis ĝin. Enpense li rigardis al la aliaj kaj diris:

– Kio el ni fariĝos?

– Kion vi volas diri per tio? demandis Ajna .

– Jam antaŭ longe mi pensis, ke kiam mi finos la lernejon, mi tuj iros al la uzino por serĉi laboron. Ĉiuj knaboj, kiuj devis aŭ deziris labori, ja ĉiam faris tiel. Ili ricevis ian facilan laboron, veturigis diversajn aferojn sur la vagonetoj, purigis kaj tiel plu. Kien mi nun iru por serĉi laboron? Kaj kien ĉiuj aliaj knaboj iru? Post du semajnoj ni finos la lernejon. Sed poste? Ajna  gaje ekridis.

– Kiajn zorgojn vi faras al vi! Kvazaŭ vi jam estus plenkreskulo. Estu kontenta, ke vi ne bezonas labori.

– Sed mi volus labori por fariĝi memstara. Mi ne volas dependi de aliaj homoj.

– Nu, vi ja povas iom atendi. Post tri, kvar jaroj.

– Oni ja diras, ke eble neniam plu estos laboro tie ĉi. Kaj en aliaj lokoj ankaŭ ne ekzistas laboro. Kaj oni ne scias, kiam estos. Sed kio fariĝos el ni, se laboro ne estos?

– Strangulo vi estas! Aliaj knaboj ja ne parolas tiel.

– Ili ne parolas tiel, ĉar ili ne pensas pri tio, tio ne interesas ilin. Sed mi pensas pri tio kelkafoje. Kaj nun, kiam ni iris inter konstruaĵoj ... Pensu mem! Kio fariĝos el la homoj, se ili ne povos labori. Kaj kial ne estas laboro por ili, kial ili ne povas labori, kvankam ili volas?

– Ĉar neniu volas aĉeti ion nuntempe, Alda  klarigis. Sed tio dependas de la kapitalismo.

– Tion vi diras. Povas esti. Mi ne scias. La mieno de Johano estis malserena, li aspektis preskaŭ kolera.

– Sed kial la homoj ne ordigas tiajn aferojn. Mi pensas, ke la plenkreskuloj estas stultaj.

Li rigardis al Alda  kvazaŭ por trovi pli kontentigan respondon al siaj demandoj. Melankolia rideto ekludis ĉirkaŭ ŝiaj maldikaj, firmaj lipoj, kaj ŝi rigardis lin, kvazaŭ ŝi volus diri ion per la okuloj.

– Jes, la plenkreskuloj estas stultaj, ŝi diris ne laŭte.

– Tion vi diras! li diris kaj observis ŝin scivole. Sed vi ofte citis la dirojn de via patro. Ĉu vi opinias, ke ankaŭ via patro estas stulta? La melankolia rideto restis sur ŝiaj lipoj, kaj ŝiaj okuloj rigardis lin intense, kvazaŭ ŝi volus komprenigi ion al li sed ne per vortoj. Li tute forgesis sian demandon, kaj stranga sento de sekreta, neklara interkompreno inter li kaj ŝi ekvibris en lia interno.

Subite interrompis ilin basa voĉo, kiu venis el la direkto, kie estis la elektra stacio.

– Kion vi faras tie ĉi, bubaĉoj? Antaŭ ol ili trovis tempon por forkuri, Alekso subite aperis tute apude. Tiam ĉiuj kvar ekridis renkonte al li kaj trankvile restis. Li rigardis ilin konsternite, kvazaŭ suspekte, sed poste ankaŭ li ekridis.

– Bonan tagon, Alekso! Ĉu vi ne rekonas nin?

– La lagokamaradoj! Bonan tagon! Longa tempo pasis de lastfoje. Mi pensis, ke estas bubaĉoj, kiuj serĉas metalon por vendo. Kelkafoje ili nome ne nur serĉas, sed eĉ forprenas kuprajn kaj latunajn partojn de maŝinoj kaj aparatoj.

– Ĉu vi do estas konvinkita, ke ni ne faris tion? diris Alda  petole.

– Jes. Se vi farus ion tian, vi almenaŭ malaperus pli rapide kaj singarde. Sed kion vi faras tie ĉi?

– Ni inspektas la uzinon, diris Alda  kun ŝajnigita seriozo. Ni ne povas toleri, ke oni lasas konstruaĵojn kaj utilajn maŝinojn kaj objektojn en tia stato. Estas krimo kontraŭ honestaj homoj. Johano venis serĉi laboron, sed li neniel povas trovi. Neniun ni renkontis, nur la kolomboj restas en siaj ordinaraj lokoj. Ĝuste kiam vi alvenis, ni decidis sendi skribon al la aŭtoritatoj, por ke ili informu nin, kion oni intencas por ni. Ni ne ŝatas fariĝi viktimoj de la stultaĵoj de la plenkreskuloj.

– Bone dirite, ruĝulino. Konservu tiun humoron! Ĉu vi ŝatus rigardi miajn florojn?

– Viajn florojn? Kie?

– En la elektra stacio kompreneble.

Ili sekvis lin. Post kelkaj paŝoj ili staris ĉe la suda longmuro de la brika domo.

– Jen estas mia ĝardeno, diris Alekso kaj montris al nelarĝa, bele aranĝita bedo laŭ la tuta longo de la domo. Mi ĵus semis. Ĝis nun montris sin nur la spinaco, sed la floroj baldaŭ venos. Revenu en la somero, kiam floros odorlatiroj kaj rezedoj!

– Sed vi parolis pri floroj?

– Paciencon! Ili estas interne.

Ili sekvis Alekson internen. La du generatoroj zumadis kiel gigantaj burdoj, kaj oni povis aŭdi unu la alian nur se oni parolis preskaŭ en la orelon unu de la alia. La infanoj neniam antaŭe estis tie kaj la elektraj maŝinoj tiom kaptis ilian intereson, ke ili unue tute forgesis pri la floroj. Sed poste ili rigardis ankaŭ tiujn. Estis multaj grandaj kaj abundfoliaj fuksioj kaj aliaj floroj, kiuj ne bezonas rektan sunlumon. En kestetoj kaj florpotoj staris malgrandaj kukumoj kaj aliaj plantoj, kiujn Alekso intencis planti ekstere post kelkaj tagoj.

Sed ekzistis ankaŭ aliaj interesaj aferoj. Apud unu muro troviĝis rabotostablo kaj tornilo, sur la muro pendis du ŝrankoj kun multspecaj lignaĵlaboriloj. Ĉe alia muro staris tablo kun libroj, gazetoj kaj skribiloj. Apud ĝi estis sofsimila benko kun kuseno.

Kiam ili jam rigardis ĉion, ili ree eliris por povi pli facile interparoli. La loko tre plaĉis al ili, kaj ilia respekto por Alekso tre kreskis dum la mallonga vizito, ne pro la floroj, sed ĉar li estas estro de la mirindaj elektraj maŝinoj.

– Ĉu vi ankaŭ estas lignaĵisto? Johano demandis.

– Ne multe. Pri tio okupas sin unu el miaj kamaradoj Ni estas tri maŝinistoj.

– Kaj dum via laboro vi povas ankaŭ legi?

– Jes. Precipe dum nokta labortempo oni devas kunporti iom da furaĝo por la cerbo.

– Sed kie estas Adolfo? Johano demandis.

– Adolfo estis metallaboristo. Li senlaboriĝis kaj forvojaĝis al iu loko de subtenlaboro kune kun aliaj. Nun ni sendas la elektran forton al alia loko, kie oni ankoraŭ bezonas ĝin por industrio, kaj tial ni tri povas resti.

– Ĉu vi ankoraŭ vizitas la lagon por fiŝi?

– Kompreneble. Oni devas havi iom da libera vivo. Sed post la forveturo de Adolfo mi ĉiam iris sola. Eble iu el vi ŝatus akompani min iam? Estas pli agrable, se oni povas iom interbabili.

– Ni povos akompani vin ĉiuj kvar, Alda  diris entuziasme. – Tion mi kredas. Sed fariĝus preskaŭ tro granda grupo. Nu, ni vidos.

*

La ĉambro de la sesa klaso estis ornamita per floroj kaj junaj betuloj. Sur unu el la du grandaj nigraj tabuloj brilis kolororiĉaj flordesegnoj, kaj sur la muroj estis fiksitaj la desegnoj de la infanoj. La tridek sep infanoj sidis belvestitaj kaj kun solenaj mienoj en siaj benkoj, kaj ĉirkaŭe estis benkoj kaj seĝoj, kie sidis gepatroj kaj aliaj aŭskultantoj.

La infanoj rapide kaj senerare respondis la solentonajn demandojn de la instruisto, kiel en ĉiuj ekzamenoj, kaj verve solvis la kalkultaskojn sur la nigra tabulo. La vizaĝoj de la patrinoj portis esprimon de sentimentala kortuŝo. Sub la influo de la solena atmosfero iliaj sentoj kaj pensoj koncentriĝis ĉirkaŭ la infanoj, kaj ili vidis sian interrilaton al ili tute alie ol dum la ĉiutaga vivo.

Post la lecionoj ĉiuj klasoj kolektiĝis en la granda salono, kie okazis la matenaj preĝoj. Dum kvaronhoro estis kantado de la infanoj. Poste la pastro, kiu estis ekzamena kontrolanto, suriris la podion kaj finis la ekzamenon per parolado. Li dankis la geinstruistojn por sinofera kaj devofidela laboro kaj la gepatrojn pro ilia solidareco kun la lernejo en instruado kaj edukado. Poste li turnis sin speciale al la lasta klaso.

– Mi komprenas, ke vi delonge sopiris al tiu ĉi tago, ke vi ĝojas, ke via lernotempo estas finita. Lernado signifas penadon kaj laboron. Tial ni ne ĉiam ŝatas ĝin tiel, kiel ni vere devus. Sed iom post iom oni komprenas ĝian valoron. Tiam oni komprenas ankaŭ ke la penado havis profundan signifon. Mi estas plene konvinkita, ke ankaŭ vi spertos tion.

Proverbo diras, ke ni lernas ne por la lernejo sed por la vivo. Tio estas vera. Ni lernas por fariĝi bonaj kaj taŭgaj homoj. Esti bona kaj taŭga estas io esenca en la vivo. Ĝuste pro tio ni havas lernejojn, kie la geinstruistoj instruas la infanojn pri multaj utilaj aferoj kaj antaŭ ĉio pri tio, ke ili fariĝu bonaj homoj, kiuj respektas la ordonojn de Dio kaj amas siajn kunhomojn. Ĝuste pro tio viaj gepatroj instruis vin pri bona konduto kaj bona moro. Kaj la plej bona instruo tiurilate estas la sinofera amo de viaj gepatroj, iliaj ĉiamaj zorgoj kaj penadoj por viaj bonfarto kaj feliĉo. Pensu pri tio! Grandan dankon vi ŝuldas al viaj gepatroj kaj geinstruistoj.

Ni vivas en malluma kaj malfacila tempo. Kiam vi nun forlasas la lernejon por iom post iom eniri en la mondon de la plenkreskuloj, via vojo eble ne estos facila. Laboro mankas tie ĉi kiel en la plej multaj lokoj en nia lando kaj en la tuta mondo. Egoismo kaj plezuravido regas la homojn. Atendas vin malfacilaĵoj, kaj atendas vin tentoj.

Eble vi demandas, kiel vi venku la malfacilaĵojn, kiel vi kontraŭstaru la tentojn. Kaj mi respondas al vi : konservu en via memoro la bonajn kaj valorajn instruojn, kiujn vi ricevis en viaj hejmoj kaj en la lernejo. Praktiku tiun instruon en via vivo. Ĝuste tio estas la senco kaj celo de via lernado.

*

En dimanĉo kelkajn tagojn post la ekzameno la onklo de Arne  venis por viziti sian fratinon. Li estis malgrandbienulo kaj kunportis kelkajn litrojn da lakto kaj dudekon da ovoj kaj iom da vianda manĝaĵo, kiel li ĉiam faris ĉe siaj vizitoj.

La patrino dum ilia interparolo montris al li la skriblibrojn kaj desegnojn de Arne  kaj lian ekzamenan ateston.

– Jes, jes, li konsentis. Ŝajnas ke li estas tre bona knabo. Bele li skribas kaj bone kalkulas, kaj rilate al desegnado li ja estas vera artisto. Kaj bonkonduta ankaŭ, ĉu ne?

– Jes, neniam li estas malafabla, neniam faras ion nedecan aŭ malbonan. Iom silentema li estas, sed tio ja ne estas manko.

– Jes, jes, estas bone, kiam la infanoj estas tiaj. Poste ili lasis tiun temon. La patrino preparis manĝaĵon, kaj post la manĝo la onklo rigardis la horloĝon kaj diris, ke estas tempo por reveturi.

– Mi volus paroli kun vi pri ia afero, antaŭ ol vi foriros, diris la patrino.

– Nu, nu, parolu, diris la onklo kaj rigardis ŝin iom mire pro tia etiketa alparolo. – Aŭ ĉu vi volas diri, ke vi deziras paroli kun mi sen ĉeesto de la infanoj?

– Ne, ne estas sekretoj. Vi ja vidis la desegnojn de Arne  kaj ankaŭ lian ateston. La knabo fakte havas neordinaran talenton por tiaj aferoj. Por aliaj lernobjektoj li neniel havis la saman intereson. Li diligente lernis kaj preterlasis nenion, sed kiel dirite, specialan intereson por ili li ne havas.

Kiaj tial mi pensas, ke oni devus iel helpi la knabon, por ke li povu lerni pli multe en tiu speciala fako. Tion diris ankaŭ lia instruisto kaj ĉiuj, kiuj vidis liajn desegnojn. Estas ja ankoraŭ tro frue pensi pri iu speciala lernejo, sed li mem parolis pri koresponda kurso. Mi pensas, ke tia kurso estus bona por li. Li tre diligente laboras, jes, fakte, mi devas diri, laboras, sed kompreneble instruo tamen estas necesa. Tial mi ... volus vin demandi, ĉu vi povus lin iom helpi. Estas hontinde peti, sed tio estas ja la sola, kion mi povas por li fari.

Ŝi eksilentis kaj forviŝis kelkajn larmojn el la okuloj.

– Hm, diris la onklo kaj pripense rigardis alterne al Arne  kaj al lia patrino. Post ioma silento li daŭrigis:

– Mi komprenas vian intencon, kaj ĝi estas bona. Ankaŭ mi vidas ja, ke la knabo havas talenton, kvankam mi ne povas prijuĝi, ĉu ĝi estas vere granda. Sed helpi lin per mono mi fakte ne povas. Kiom kostas la kurso?

– Ĉirkaŭ dudek kvin kronojn, mi kredas.

– Hm. Fakte mi ne povas. Por esti honesta, mi diru, ke mi povus al vi havigi tiom da mono, se temus pri io absolute necesa. Sed kiam temas pri io alia, ne estas eble. Nuntempe oni devas kalkuli ĉiun oeron. Terkulturaj produktoj estas ridinde malalte pagataj, sub la produktokostoj. Oni devas dufoje pripensi antaŭ ol elspezi ion. Kaj nun ne pensu malbone pri mi pro tio, ke mi rifuzas!

– Ne, ne, mi vin plene komprenas. Verdire, estis stulte demandi.

– Tute ne. Se mi povus, kun ĝojo mi donus. Kion vi diras mem, knabo? Arne  ne tuj respondis. La rifuzo lin malĝojigis, sed ial li samtempe trovis, ke estas plej bone tiel.

– Kompreneble mi tre ŝatus studi tian kurson. Sed eble mi iam trovos ian okazan laboron kaj povos akiri iom da mono. – Bone dirite! Tiel pensas bravaj knaboj. Mi deziras al vi sukceson. Kaj se mi iam povos ... Nu, ni vidos.

Post lia foriro la patrino ŝajnis malgaja pro la malsukceso, kaj Arne  provis ŝin konsoli.

– Ne malĝoju pro tio, patrino! Ni ja havas tempon, kaj certe mi iel sukcesos perlabori iom da mono. Vi ja memoras, en la pasinta aŭtuno mi akiris monon per kankrokaptado.

– Nu ja. Mi pensas pri onklo. Li tamen havas kelkmil kronojn en la banko. Malgraŭ tio li povas esti prava en sia rezonado, oni devas atenti pri la ekonomio en la nuna tempo. Sed tamen ...

*

Preskaŭ ĉiutage Arne  iris al la uzino por fari desegnojn aŭ pentri. Alekso je propra respondeco permesis al li laŭplaĉe ĉirkaŭvagi tie, kaj ankaŭ la aliaj maŝinistoj lasis lin senĝene eniri, kiam Alekso klarigis al ili la aferon.

Kiam Arne  ne estis tro malproksime de la stacio, Alekso ofte iris al li por interbabili kaj rigardi lian laboradon. Arne  havis la senton, ke Alekso pli bone ol iu alia komprenas liajn sopirojn kaj intencojn, eĉ pli bone el la patrino. Post kelktaga interkonatiĝo Alekso surprizis lin per donaco de kelkaj malgrandaj artlibroj.

– Mi havas multe da libroj hejme. Okaze mi ekmemoris pri tiuj. Ili estas pli utilaj por vi ol por mi. Cetere mi havas ankaŭ arthistorion. Vi povas ĝin prunti, kiam vi volas.

Kortremiga ĝojo plenigis subite la animon de Arne . Estis ne nur pro la libroj, sed ĉefe pro io alia. Kaj strange, en tiu momento li tre forte ekmemoris pri tiu vespero, kiam li staris en la neĝo kaj rigardis la lunluman vintropejzaĝon. La sama sento de profunda feliĉo trakuris lin ree.

Iun posttagmezon li sidis kune kun Alekso sur benko apud la muro de la stacio. Dum la babilo Alekso interalie diris:

– Se vi efektive volas vin dediĉi al desegnado kaj pentrado, estus bone se vi povus ricevi iom da instruo. Sed tie ĉi ekzistas ja neniu, kiu komprenas tiajn aferojn.

– Tio ne gravas, mi tamen povus studi. Ekzistas ja korespondaj kursoj, sed ...

– Jes ja, bona ideo. Mi mem studis tiajn kursojn, en aliaj fakoj kompreneble. Ili estas bonegaj.

– Certe estas. Sed kostas iom da mono. Kaj mono ne estas facile havebla.

Poste li rakontis pri la provo de la patrino havigi monon. – Ni esperu, ke tio iel aranĝiĝos por vi, diris Alekso. Mi opinias, ke tio estas sufiĉe grava.

Ŝajne li ne havis emon paroli plu pri tiu temo, kaj Arne  baldaŭ iris hejmen.

Post lia foriro Alekso restis ankoraŭ iomete sur la benko. Li sidis tute senmova, kvazaŭ en profundaj pensoj.Kelkafoje la lipoj malfermiĝis por eta rideto.

Kiam li ekstaris por reiri en la stacion, li parolis laŭte al si mem, kiel li kelkafoje faris, kiam li estis ebria.

– Certe vi estas infaneca. Sed kio estus la vivo sen infaneco? Ekzistas aferoj ... Enirinte li tuj eltiris la keston de la tablo kaj komencis serĉi en amaso da paperoj kaj libretoj. Baldaŭ li tenis en sia mano prospekton de koresponda instituto kaj eksidis sur sia benko por studi la enhavon.

Ree li levis sin kaj dum longa tempo paŝis tien kaj reen, tiam kaj tiam ĵetante rigardon al siaj floroj. Kelkiam reaperis la eta rideto, kaj li murmuris kiel antaŭe:

– Estas infanece. Sed ekzistas aferoj ... Post kelkaj tagoj Arne  ricevis presaĵon kun la du unuaj leteroj de desegna kurso de iu koresponda instituto. Ĝin akompanis letero, en kiu oni skribis, ke iu sinjoro, kiu deziras esti nekonata, pagis la kurson.

La patrino estis ravita.

– Sed kiu faris tion? Apenaŭ via onklo. Mi pensas, ke estas la instruisto.

Arne  tuj komprenis, sed li ne klarigis al ŝi.

– Certe ne estas la instruisto. Li estas eksterlande jam de du semajnoj. Sed certe ni ekscios. Kiam li poste iris al la uzino, li trovis Alekson ĉe la florbedo.

– Ĉu estas vi? li demandis kaj montris la studeteron. Alekso ridetis.

– Mi dankas vin! Arne  diris kaj forte premis lian manon. – Kaj jen mi kunprenis por vi du pentraĵojn, se vi volas ilin havi.

– Mi tre ĝojas pro tio. Sed silentu pri ... nu, vi komprenas. – Ili ne estas tre bonaj, sed mi ne povas pli bone ankoraŭ. Kiam mi povos pli bone, vi ricevos alian.

*

Kelkafoje Ajna  akompanis Arne n al la uzino. Ŝi malmulte laboris hejme, ĉar la avino kaj la patrino prizorgis preskaŭ ĉion. Tial ŝi povis pasigi siajn tagojn laŭplaĉe.

Ordinare ŝi malmulte parolis. Plej ofte ŝi sidis silenta, kaj rigardis lian laboradon kun reva mieno. Foje ŝi ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. La rigardo fariĝis melankolia kaj plena de sopiro.

– Se mi nur estus kiel vi! ŝi diris foje kun sopirplena voĉo.

– Kiel mi? Kion vi volas diri per tio?

– Nu, vi havas vian pentradon. Vi ĉiam havas ion, kio vin interesas. Vi neniam enuas, ĉu ne?

– Kiel mi povus enui?

– Vidu! Sed kion havas mi? Kion mi povas fari?

– Vi ja povas fari ion ajn, kion vi volas.

– Jes. Sed kion fari? Mi volus fari ion, sed mi ne scias kion. Mi ŝatus forveturi de Torento. En la vintro mi finos la daŭrigajn kursojn, eble poste ... Ŝi longe silentis kaj poste daŭrigis:

– Kiam mi estis malgranda, antaŭ ol patro venis, mi ĉiam pensis, ke tuj kiam mi havos forton, mi laboros por patrino kaj avino. Mi tre ĝojis je la penso pri tio. Ĉiuvespere mi preĝis al Dio, ke li helpu min, por ke mi baldaŭ povu komenci labori por ili. Sed kiam patro venis ... Ŝi eksilentis, sed poste aldonis:

– Ĉu vi memoras pri tio? Pri tiu mateno, kiam mi venis al la tendo ... ? Ŝi parolis tre mallaŭte, kaj la voĉo vibretis.

– Jes. Li seninterrompe daŭrigis sian desegnadon. Ĉar ŝi ĉesis paroli, li aldonis:

– Sed viaj gepatroj ja ĉiam estis afablaj kaj bonaj al vi.

– Jes. Sed estas io alia. Antaŭ ol patro venis, mi ĉiam estis feliĉa. Sed eble estas tiel por la plej multaj. Kiam oni estas malgranda, oni povas bele revi kaj estas feliĉa, poste oni ne scias kion fari.

*

Johano pasigis multan tempon per fiŝado. Alekso permesis al li uzi la boaton en la lago, kie ili kaptis kankrojn, kaj kiam li deziris, li povis uzi ankaŭ la retojn kaj aliajn fiŝilojn de Alekso. Kelkafoje ili iris kune por fiŝi, sed plej ofte Alda  akompanis Johanon. La homoj iom ridetis pri ili, kaj kiam la maljunulinoj vidis ilin foriri aŭ reveni, ili skuis siajn kapojn.

– Estas stranga tempo! ili diris. Foje iu moketis Johanon, nur ŝerce.

– Stranga knabo vi estas! Fiŝas kune kun knabino!

– Kial ne? Johano respondis. – Ŝi estas la plej bona el ĉiuj knaboj kaj pli lerta ol iu alia.

Cetere la kvar kunestis kaj ludis kiel en antaŭaj someroj. Tiam kaj tiam ili kune vizitis Alekson ĉe la elektra stacio. Estis agrable sidi tie kaj babileti en la zumado de la generatoroj.

Kelkajn fojojn Alekso kunprenis ĉiujn kvar al la lago. Regis festa humoro, kiam ili formarŝis en iu sabata fruvespero. Ĉiu portis dorsosakon kaj estis bone ekipita per ĉiuj necesaĵoj de vera lagokamarado.

Ankaŭ pri tio la homoj moketis.

– Ĉu vi komencis ludi kun la etuloj? ili kriis al Alekso, kiam la malgranda karavano preteriris. Alekso trankvile ridetis.

– Nu, miaj propraj infanoj jam forlasis min, kaj estas agrable kun akompano. Cetere ...

Ŝajnis, ke li havas emon diri ion pikan, sed li lasis tion kaj pluiris.

Ili elmetis retojn aŭ hokarfadenon kaj cetere fiŝis per fiŝvergoj. Kiam noktiĝis, ili remis al la bordo por ripozi dum kelkaj horoj. Baldaŭ fajro ekflamis en la hela, silenta nokto, kaj ili eksidis ĉirkaŭ ĝi kaj malfermis siajn dorsosakojn.

Estis mirindaj horoj. Ĉiutageco kaj ĉiutagaĵoj estis malproksime. Ĉio estis nova, freŝa kaj plenviva kiel en la komenco de la mondo.

La plej agrabla estis, ke Alekso neniam kondutis kiel plenaĝa protektanto. Li ĉiam estis unu el ili, kiel kamarado. Kiam li kuŝis apud la fajro kaj rigardis la infanojn, li foje demandis sin, kiuj pensoj movas sin en iliaj junaj kapoj, sed li neniam montris tion. Ne esplorema scivolo kaŭzis tiun demandon, estis nura deziro al interkompreniĝo kaj intimeco.

– Vi estas stultulo, li tiam pensis. – Jen vi kuŝas kiel infano inter infanoj kaj ŝatas ilian kamaradecon. Se la homoj suspektus tion ... Sed ekzistas aferoj ... Sed ju pli intima fariĝis ilia kamaradeco, des pli li proksimiĝis al ili ankaŭ interne. Li komprenis iliajn pensojn kaj interesojn kiel ili mem komprenis tiujn. Foje li tute sentis sin kiel vera membro de ilia rondeto.

– Verŝajne vi nur teksas belajn kaj delikatajn revojn, li pensis. – Sed ĉio estas revo. Kaj benataj estu la belaj revoj.

Ordinare li malmulte parolis pri si mem kaj siaj travivaĵoj. Sed okaze ilia interbabilo instigis lin rakonti ion pri siaj vagojaroj en junaĝo, pri surmara vivo kaj fremdaj urboj, pri grandaj laboroj en novaj lokoj, pri penado kaj aspiroj de la unuaj, kalmanaj adeptoj de la nova socia evangelio.

– Vi estas feliĉa, diris Ajna . Vi multe vagis en la mondo, multe vidis kaj multe travivis. Ho, se mi nur povus forveturi ...

– Vi volas forveturi? Kien?

– Mi ne scias.

– Kial vi volas forveturi?

– Mi volus trovi ion interesan, ion por fari.

– Vi estas stultega romantikulino! Alda  eksplode interrompis. Vi volus trovi ion por fari? Imagu! Kvazaŭ la mondo estus paradizo, kie la homoj enuegus pro tro multa feliĉo. Ekzistas ja senfine da farendaj aferoj. Kaj vi diras, ke vi ne scias kion fari. Estas hontinde! Ĉu vi ne konsentas, Alekso?

– Jes, mi konsentas. Certe ekzistas multaj taskoj por vi, se vi nur havas emon fari ion. Sed verŝajne Ajna  ne komprenas tion tute klare. Vi ja povos ŝin instrui iomete.

*

Estis frua antaŭtagmezo en la fino de marto. Alda  aranĝis en la hejmo post la ellitiĝo, kaj nun ŝi staris ĉe la jam malfermita fenestro kaj banis sian vizaĝon en freŝa aero kaj varmeta, fruprintempa sunlumo.

Paseroj kaj paruoj flugetis inter la branĉoj de la pomarboj. Jen kaj jen ili eksidis sur la birdotableto por kapti plenbekon da aveno. La paruoj, kiuj dum la tuta vintro pepis per raŭkaj voĉetoj, jam triletis klartone. La neĝo brilis okuldolore, kaj falantaj gutoj senĉese plaŭdetis sub la defluilo ĉe la domangulo.

Ŝi estis sola en la loĝejo. La patro estis en la butiko, kaj la patrino iucele foriris por kelkaj horoj.

Kiam ŝi staris tie, Johano envenis sur la korton.

– Hej! ŝi salutis. Tiel frue vi venas!

– Jes. Ĉu vi ne havas tempon ankoraŭ?

– Mi havas. Sed mi pensis, ke vi venos nur post kelkaj horoj.

Li eniris kaj venis la ŝi en la internan ĉambron.

– Jen la poŝto de hieraŭ, ŝi diris gaje kaj etendis al li du leterojn. Fine venis respondo el Japanio. Pasis jam kvin semajnoj, de kiam mi skribis tien. Estis iom post la fino de la komenca kurso. La alia estas el Leningrado, de juna laboristino. Ŝi rakontas pri sia laboro kaj pri la vivo de la laboristoj. Tre interese. Ĉu vi ne volas legi?

Li prenis la leterojn kaj rigardis la kunsenditajn fotojn, sed lia intereso por ŝiaj esperantaj leteroj ŝajnis malpli granda ol ordinare. Kiam ŝi faris sian demandon, li ĵetis al ŝi rapidan rigardon kaj poste komencis legi. Tiam kaj tiam li faris rimarkigon, sed la tono perfidis, ke liaj pensoj okupas sin pri io alia. – Kaj ĉu ni nun komencu nian dialogon? ŝi diris, kiam li finlegis. Ĉu vi bone lernis vian parton? En la kunveno ni devos montri al la timemuloj, ke oni povas paroli esperanton same nature kiel sian propran lingvon.

– Jes, mi lernis. Ŝi rigardis lin iom esplore. Poste ŝi daŭrigis, nelaŭte kaj kun mola nuanco en la voĉo:

– Kial vi estas tiel silenta? Li rigardis ŝin medite, kaj liaj okuloj estis malgajaj.

– Nu? Li sendis esploran rigardon al la kuirejo kaj poste diris:

– Ni parolu en nia nova lingvo. Estas malagrable ... Fratino naskis infanon ... La vortoj venis malrapide kaj unutone kiel falantaj gutoj. Li iom ruĝiĝis, kaj momente lia rigardo tuŝis ŝin demande.

– Ĉu vi komprenas? Estis kvazaŭ li singarde irus sur malforta glacio. Je la unua rompiĝeto li estas preta salti for de la danĝera loko.

Ŝi kapklinetis kaj restis silenta.

– Jes ... vi komprenas ... Venis ankaŭ tio. Eriko ankoraŭ sidas en malliberejo pro tio, ke li faris brandon, vi ja scias. Kaj kiam li liberiĝos, li tamen ne povos helpi, cetere li verŝajne ne havus emon. Aŭ li restos hejme, senlabora, aŭ li ricevos subtenlaboron en iu loko. Ejnar  ricevis subtenlaboron antaŭ du semajnoj, sed lia salajro estas malalta, kaj li ne povas sendi ion al patrino. Kaj se li povus, li tamen ne farus. Patrino ricevos laboron nur en majo, sed ankaŭ ŝia salajro estas tre malalta. Sed eble mi nun povos labori anstataŭ ŝi. Mi demandos pri tio.

Li eksilentis kaj forte kunpremis la lipojn.

– Via patrino tamen ricevas subtenon de la komunumo? diris Alda . Ŝiaj okuloj brilis melankolie, kaj ŝia voĉo vibretis de pli intima kamaradeco ol ordinare.

– Jes, ŝi ricevas. Ni apartenas al tiuj homoj, kiuj ne volas vivteni sin mem kaj senhonte petas subtenon de la honestaj kaj diligentaj homoj. Mi ne legas multe en la gazetoj, sed mi vidis en iu gazeto, kie oni skribas tiel pri la senlaboruloj.

– Kion diras via patrino?

– Ŝi blasfemas kaj tondras kiel ordinare, kaj diras ke ŝi montros la ungojn, ĉar estus sensence morti pro malsato.

– Sed via fratino ricevos subtenon de sia ... nu, de la patro de la infano.

– Mi scias. Se li havos ion por doni. – Sed ĉu ne estas abomene ... ? Ree li eksilentis kaj rigardis ŝin esplore. Liaj okuloj renkontis la ŝiajn, kaj li vidis, ke ŝi komprenas lian nefinitan aludon. Ree ŝi kapklinetis, sed ne respondis ion.

– Ĉu ŝajnas al vi stulte, ke mi parolas al vi pri tiaj aferoj? – Ĉu ni ne estas kamaradoj? ŝi flustris varmtone.

– Jes ... vi komprenas ... Hejme mi povas paroli kun neniu, neniam povis. Ĉiam estis malagrable, pli kaj pli. Se mi nur estus iom pli aĝa!

– Kion vi tiam faros?

– Mi ne scias. Mi jam estas sufiĉe aĝa por labori. Kiam ankoraŭ ekzistis laboro, la plej multaj knaboj komencis, kiam ili finis la lernejon. Sed nun ne ekzistas laboro. Kaj mi devas atendi kelkajn jarojn, antaŭ ol mi povos ricevi subtenlaboron. Tamen mi kredas, ke mi iel trovos ian. Devas trovi. Sed mi ne pensis ĝuste pri tio ...

– Pri kio do?

– Nu, vi ja komprenas. Estas malagrable. Mi malŝatas la homojn. Mi volus vivi alie ol ili vivas. Ĉu vi ne pensis pri tio?

– Jes. Mi komprenas.

Subite ŝi prenis lian manon kaj ĝin forte premis.

– Ni estu amikoj, Johano! Ni devas helpi unu la alian, kiam estas malfacile. Sed nun ni devas komenci la ripetadon.

*

En la fer-monta regiono oni ankoraŭ, kiel en pasintaj tempoj, salutas la printempon per grandaj fajroj. Tio okazas en la lasta vespero de aprilo. Kiam ili iris hejmen de esperanta kunveno, ili priparolis kiel ili pasigu tiun vesperon. En la popola domo oni montros gajan filmon, kaj poste estos artfajraĵo kaj danco. En la proksima kamparo la gejunuloj havos grandajn fajrojn en diversaj lokoj.

Temis pri elekto, sed ili ne estis tre decidemaj. Sed Alda  subite ekhavis tute novan ideon.

– Ni iru sur la monton, kiun ni transpasis, kiam ni iris al nia kankrolago. Ni kunprenu niajn dorsosakojn kaj faru fajron tie. De tie oni vidas la tutan valon kaj la ĉirkaŭajn montojn. Mi imagas, ke tie estus multe pli bele ol tie ĉi en la valo. La aliaj tuj aprobis, kaj frue en la posta vespero ili estis pretaj por foriri. Kiam Ajna  eliris el sia hejmo renkonte al la tri aliaj, kiuj venis sur la korton, ankaŭ ŝia patro montris sin en la pordo.

– Nu, faru do laŭ via volo, li diris en iom malkontenta tono. Mi ne volas al vi malpermesi. Sed fakte ne estus surprizo, se la homoj komencus pri vi babilaĉi. Vi jam estas tiom aĝa, ke vi ne devus ĉirkaŭkuri tiamaniere. Mi ja scias, ke viaj gekamaradoj estas bonaj, sed ĉu mi scias, kiujn aliajn vi eble renkontos? Kaj vere estus bela afero, se la homoj komencus fari pri vi historiojn. Tamen, vi iru ... tiun ĉi fojon.

Li fermis la pordon, kaj ili foriris. La admono malagrable impresis al la aliaj kaj ili iris silentaj dum kelka tempo. Sed al Ajna  ĝi ŝajne neniel efikis. Ŝi estis tre gaja kaj rakontis al la aliaj pri siaj leteramikoj en Estonio kaj Germanio.

– Ĉu via patro malŝatas, ke vi venas kun ni? Alda  interrompis ŝian babileton.

– Li ne malŝatas, ke mi iras kun vi, pri vi ĉiuj li neniam diris ion malbonan. Sed patro komencas fariĝi stulta. Jen, li diras, ke nun mi ne estas malgranda knabino plu kaj ne devas ĉirkaŭkuri kiel knabo. Li timas, ke mi kuros al junuloj kaj fariĝos tia, kia li mem estis, kiam li estis juna.

Ankaŭ tiu respondo ne estis tute agrabla al ili. Ŝi estis pli aĝa ol la aliaj kaj multe pli alta. Estis, kvazaŭ ŝi dirus, ke nun ŝi apartenas ne nur al ilia rondo. Tamen ili ne prenis la aferon tre serioze.

– Ne parolu tiel pri via patro! diris Johano kaj provis imiti la petan tonon, kiun Ajna  mem uzis en similaj okazoj.

Eksplodis forta rido de ĉiuj kvar, kaj la ordinara intimeco jam estis restarigita.

– Eble via patro estas prava, daŭrigis Johano tre serioze. Jam antaŭ du jaroj vi dancis en la popola parko ...

– Lasu tion! diris Ajna . Nun mi scias, kion mi volas, kaj nun mi faros, kiel mi mem volas.

– Kaj kion vi volas? demandis Alda .

– Mi volas fariĝi instruistino, instruistino de esperanto. Jam ekzistas tiaj. Do ankaŭ mi povos fariĝi.

– Tiam via patro ankoraŭ pli timos, diris Johano. Vi ja memoras, kiel la junulinoj postkuris la eksterlandan instruiston, kiu instruis tie ĉi. Same la junuloj postkuros vin, kiam vi venos al eksterlando.

– Vi babilaĉas. Mi scias, kion mi volas. Ĉu vi ne aprobas, Alda ?

– Jes, estas bone.

Ili jam alvenis al la unuaj deklivoj, kaj silente ili iris supren. La vortoj de Ajna  estis tiel firmtonaj, ke ili ne povis dubi, ke ŝi vere intencas, kion ŝi diris. Ŝi ne fantaziis. Ŝi trovis ion, kio ŝin kontentigas, kaj laŭ tio ŝi agos.

– Vi estas feliĉa, diris Johano. Vi jam scias, kion vi faros. – Nu, vi ja povos fariĝi instruisto. Pli bone ol iri al subtenlaboro.

– Povos, povus. Eble. Sed tio ne estas laŭ mia gusto. Veninte sur la monton ili tuj komencis kolekti sekajn branĉojn kaj erikajn arbustetojn por la fajro.

La suno jam antaŭ longe subiris, kiam ili finis sian laboron. Blua krepusko kuŝis en la valo kaj sur la malhelaj montoj. En la freŝa aero sentiĝis la odoroj de frua printempo.

Kaj jen en la senkontura malhelo sur la montaj deklivoj kaj en la profunda krepusko de la valo ekbrilis la unuaj fajroj. Kvazaŭ salute ekflamis aliaj, alte ĉe la ĉielrando kaj sur la malproksima ebeno en la sudo. Tra la valo kaj trans la montojn ruliĝis la tondro de dinamitaj eksplodoj, ankaŭ tio laŭ malnova kutimo.

Johano bruligis la branĉamason. La fajro rapide kaptis la sekan lignon, kaj grandaj flamoj susure levis sin en la aeron. Antaŭ la alveno ili ĝojis pro la plezuro, kiun la fajro donos al ili. En pasintaj printempoj ili estis ĉe fajroj en la valo. Estis ludo tie kaj gajaj krioj el plenaj gorĝoj.

Sed nun ili ne sentis tiun plezuron. Ili staris silentaj, rigardante la ludon de la flamoj kaj la seriozajn vizaĝojn unu de la aliaj.

Ia animprema sento kaptis ilin ĉiujn. La soleco de la loko kaj la nokto ektuŝis ion en iliaj internoj, kio jam ekzistis tie, sed pri kio ili antaŭe ne estis konsciaj. Ĉiu el ili sentis tiun preman doloron en la propra animo, sed samtempe ĉiu tute klare sentis, kio moviĝas en la interno de la aliaj.

Per stangeto Johano kunmetis la restaĵon de la fajro. Estis tempo por pretigi kafon. Sed ĝuste nun neniu el ili pensis pri tio. Ili turnis sin for de la flametantaj branĉetoj kaj rigardis al la valo. La flamaj fajroj jam malaperis. Nur kelkaloke briletis ankoraŭ ruĝaj punktetoj, sed unu post la alia ili estingiĝis, kvazaŭ englutitaj de la mallumo.

Sur la fundo de la valo kuŝis Torento. Tie kaj tie briletis kelkaj lampoj, sed cetere la loko estis apenaŭ distingebla. Ili rigardis tien, longe, silente.

Subite ili turnis sin unu al la alia, kvazaŭ timante kaj serĉante helpon. Spontanee ili prenis la manon unu de la alia. Ĉiu vidis sian propran senton respegulita sur la vizaĝoj de la aliaj, sentis, kvazaŭ ĝi trafluus kiel mistera forto, de mano al mano, de animo al animo.

– Ni estas solaj, diris Alda  flustre. Estas terure. Sed ni restu kune.

Neniu respondis, sed la manoj pli forte premis unu la alian. La sento de soleco por momento ekskuis ilin, kiel frakasa ondo skuas la ŝipon sur la maro. Sed samtempe la skuo kvazaŭ liberigis ion en iliaj animoj. Naskiĝis nova interkompreno. Ili sentis sin kiel orfaj gefratoj, forlasitaj kaj senŝirmaj, sed trovantaj konsolon en la proksimeco unu de la alia.

DUA PARTO

I.

Estis frua somero.

En sabata vespero la kvar infanoj pakis siajn dorsosakojn kaj ekipis sin por tranokti ekstere. Kiam ĉio estis preta, ili foriris orienten, transgrimpis Gufmonton kaj poste sekvis la arbarajn vojetojn, ĝis ili atingis la lagon, kie ili iam konatiĝis kun Alekso.

La suno jam staris malalte. Lasante sian pakaĵon sur la bordo ili tuj iris en la boaton kaj remis al la mezo de la lago, kie troviĝis malprofundaĵo. Tie Johano elmetis siajn retojn.

Reveninte al la bordo ili faris fajron, manĝis kaj preparis kafon. Poste ili iris en la arbaron kaj kolektis branĉojn de junaj pinoj. El tiuj ili faris kuŝejon apud la fajro sub la bordaj betuloj. Estis ankoraŭ tro malvarme por kuŝi rekte sur la tero. Estis preskaŭ noktomezo, kiam ili ĉirkaŭvolvis sin per siaj lankovriloj kaj kuŝiĝis por dormi. La birdoj jam silentiĝis, kaj la krepusketa nokto estis senspire kvieta.

Tamen ili ne povis endormiĝi. Dum kelka tempo ili kuŝis silentaj kaj senmovaj, sed kiam Alda  levis la kapon por rigardi, ĉu la aliaj dormas, ili tuj komencis babileti. Arne  metis novan lignon sur la fajron, kaj Ajna  subite memoris, ke ŝi havas bombonojn en sia dorsosako.

Ili estis tute viglaj, kaj dum du horoj ili sidis babilante en la agrabla varmo de la fajro. La kantoturdoj rekomencis sian kantadon, kaj en kelka distanco eksonis la sonoraj tonoj de kukolo. La krepusketo cedis al taglumo, kaj nordoriente la ĉielo komencis brileti en varmaj koloroj. Maldensa nebulo ŝvebis kiel blankaj vualoj super la kvieta surfaco de la lago.

Ili decidis, ke ili ripozu iomete ĝis sunleviĝo, kaj tiam ili elremu por esplori la retojn. Ili denove kuŝiĝis, sed ilia intenco ne efektiviĝis, ĉar post kvin minutoj ĉiuj profunde dormis. Alda  vekiĝis unua kaj surprizite ĉirkaŭrigardis. La suno staris alte sur la ĉielo, kaj ĝia lumo jam sentiĝis agrable varma. La tri aliaj ankoraŭ dormis kun korpoj kaj kapoj tute kaŝitaj en la kovriloj. Alda  leviĝis singarde por ne veki ilin kaj iris al la akvorando por lavi sin. Poste ŝi faris novan fajron kaj komencis prepari kafon.

Johano komencis moviĝi, elŝovis la kapon el la kovrilo, palpebrumis kontraŭ la suno kaj ekvidis Alda n, kiu kaŭris apud la fajro kaj gardis la zumantan kafpoton.

– Tiel longe ni dormis! li diris iom malkontente.

– Jes. Kaj nun vi povos trinki kafon en la lito.

– Bone. Tion mi faras ĉiutage, de kiam mi komencis labori en la ĝardeno. Mi demandis patrinon, kial ŝi faras tian ceremonion. Ŝi diris, ke tamen povas esti agrable por mi. Kompreneble estas agrable, ĉar mi estas dormema matene. Antaŭe mi neniam estis dormema.

Alda  petole rimarkigis, ke li eble fariĝis maldiligenta. Laboro ne estas tiel agrabla, kiel li iam imagis.

– Mi ne pensis pri laboro en ĝardeno, diris Johano. Cetere mi ne malŝatas laboron. Sed estas tede labori sola la tutajn tagojn. Se mi havus kamaradon ...

– Kaj ne ŝatus lin! Jen! Tio povus okazi ankaŭ en fabriko, kie vi havus multe da kamaradoj.

– Povas esti ... Sed certe estus pli agrable, se iu el vi laborus kune kun mi.

Nun ekmovis sin Ajna  kaj Arne  kaj komencis froti siajn dormpezajn okulojn. La kafo baldaŭ revigligis ilin ĉiujn, kaj poste ili elremis por preni la retojn el la lago.

Reveninte la knaboj dispendigis la retojn sur la muroj de malnova fojnejo, kiu troviĝis apude, restanta el pasinta tempo, kiam arbaranoj rikoltis fojnon sur la herboriĉa bordo. Dume la knabinoj serĉis taŭgan, ombran lokon por tie konservi la kaptitajn fiŝojn ĝis la hejmeniro.

Poste ili kuŝiĝis sur la herbon proksime al la akvo. La sunlumo estis karese varma, la vento lulkante susuris en la foliamasoj super iliaj kapoj, la ondetoj plaŭdis ĉe la bordo.

Kiam fariĝis pli varme, proponis iu, ke oni banu sin, kaj ili leviĝis kaj prenis siajn banvestojn el la dorsosakoj kaj komencis demeti la vestojn.

– Ĉu ni ne estas strangaj? subite demandis Alda  kaj rigardis la aliajn.

– Kiamaniere? diris Johano.

– Ĉar ni surmetas banvestojn, klarigis Alda .

– Ĉu vi per tio volas proponi, ke ni banu nin sen banvestoj? demandis Johano.

– Mi ne proponas, mi nur diris mian opinion.

– Ĉu ne estus ankoraŭ pli strange bani sin sen banvestoj? diris Ajna . Kion dirus la homoj?

– Mi pensis pri ni, ne pri la homoj, respondis Alda . Vidu, ni kondutas, kvazaŭ ni hontus unu antaŭ la alia pro tio, ke ni estas knaboj kaj knabinoj, kvazaŭ estus io malbona aŭ malbela en tio. Sed se ne estas tiel, kial do konduti kvazaŭ estus?

– Mi pensas kiel vi, deklaris Johano. Homoj hipokritas, kaj homo hontas pro homo. Kial ni imitu tion?

*

Iom antaŭ tagmezo eksonis paŝoj en la arbaro, kaj post kelkaj momentoj aperis Alekso inter la betultrunkoj. Li tuj ekvidis la infanojn, kiuj sunbanis sin sur la bordo, sed li ne atentis pri ili, ĝis li estis tute proksime. Tiam li subite haltis, konsternite.

– Bonan tagon! salutis Alda . Kiel agrable, ke vi venas al ni! Li respondis la saluton, kaj hezita rideto montriĝis sur liaj lipoj sed tuj malaperis. Li sidiĝis sur ŝtonon apud ili kaj okulumis ilin kun esplora kaj demanda mieno.

Fine Alda  ekridetis kaj rompis la reciprokan silenton.

– Ĉu ni devas honti antaŭ vi, aŭ ĉu vi hontas antaŭ ni? Lia vizaĝo heliĝis, sed dum kelka tempo li restis silenta. Subite li komencis nelaŭte ridi.

– Ŝajnas, ke vi vere estas tiaj!

– Ĉu vi volas moki nin?

– Trankvilon, Alda ! Vi ja estas tiel nudaj, ke mi povas vidi eĉ vian internon. Vidu, vi estas al mi karaj, kaj ... kiam mi ekvidis vin, mi ne sciis, kion pensi.

Alekso palpebrumis, kaj liaj okuloj brilis kvazaŭ malantaŭ vualo.

– Sed nun pretigu kafon por mi, sovaĝulinoj! Kaj poste vi helpos min iomete. Ni hakos arbetojn kaj metos ilin en la lagon, por ke la perkoj havu agrablan kunvenejon kaj ni bonan fiŝlokon. Mi serĉis vin hejme, Johano, kaj tiam mi eksciis, ke jam hieraŭ vespere vi iris tien ĉi.

*

Johano venis hejmen kun sia unua salajro. Estis ĉirkaŭ tridek kronoj, pago por duonmonata laboro. Li transdonis la tutan sumon al la patrino, kiu medite rigardis la monon kaj poste redonis al li kelkajn kronojn.

– Nu ... kial? diris Johano.

– Almenaŭ iomete por vi mem. Estas ja tamen vi, kiu laboris.

Johano rigardis la monerojn same medite kiel ĵus lia patrino. Metante ilin en la monujon li subite ekridis.

– Bone! li diris. Mi ŝparos ilin ĝis la venonta salajro, kaj se vi tiam cedos same multe al mi, mi aĉetos novan kostumon. La afabla mieno de la patrino subite malaperis, ŝia vizaĝo malheliĝis kaj la okuloj ekbrilis en speciala maniero.

– Ah tiel! Precize kiel Eriko kaj Ejnar . Neniam antaŭe vi pensis pri vestoj, sed nun. Verdire vi tre bezonas, sed per kio ni vivu? Johano rigardis ŝin tre mire kaj tre senkulpe.

– Sed patrino, kial vi tiel koleras pro tio, ke mi volas aĉeti novan kostumon? Vere mi aĉetos, eĉ kontraŭ via volo. Ĉar fakte mi bezonas novan supertuton.

La patrino rigardis lin esplore. Ŝiaj trajtoj heliĝis, kaj ridante ŝi kaptis liajn brakojn kaj forte skuis lin.

– Vi, bubo! ... Ili sidiĝis por vespermanĝi. La patrino estis en bona humoro kaj Elsa  estis pli agrabla kaj afabla ol ordinare. Ŝi demandis Johanon pri lia laboro kaj kompatis kaj laŭdis lin, kaj poste ŝi babilis kun la patrino en same plaĉa maniero. Fine ŝi komencis paroli pri pentekosto, kaj tiam ŝi ekmemoris, ke ŝi devus aĉeti novajn ŝuojn.

– Kaj tion mi devus fari morgaŭ, ĉar morgaŭ estos ja pentekosta sabato. Vere mi devus, ĉar mi ja ne povos montri min en la malnovaj! La patrino grumblis sed ne tre. Laŭ la paso de la jaroj ŝi ĝis certa grado adaptiĝis al la vidpunktoj de la filino.

Johano silente aŭskultis la disputeton inter patrino kaj filino. Kiam la patrino komencis cedi, li turnis sin al Elsa  kaj diris malgaje:

– Vi volas montri vin ... en novaj ŝuoj! Sed viaj ŝuoj estas ja tute sendifektaj. Kial vi do bezonas novajn?

– Ne estu stulta, Johano! diris Elsa . Mi ne plendas pri tiuj ĉi ŝuoj, sed mi bezonas aliajn por esti dece vestita kiam necese.

– Ĉu vi do estas pli deca en balŝuoj? La fratino ruĝiĝis, sed konservis sian afablan tonon.

– Ni ne kverelu, Johano. Venos pentekosto, kaj mi ŝatus iom eliri el la domo. Pro la etulino mi ne estis ekstere dum tiom da tempo, kaj neniun mi renkontis ... Cetere patrino decidas pri tiu ĉi afero.

Johano silentis dum iom da tempo. Li ŝajnis malgaja kaj samtempe pripensa. Iom post iom la esprimo de lia vizaĝo malmoliĝis.

– Mi mem perlaboris tiun monon, li diris al la fratino, kun subpremita forto en la tono. Mi scias, kiom da laboro kaj dorsdoloro egalas al ĝi. Kaj vi kaj mi scias, ke ni bezonas ĝin por pli necesaj aferoj ol por ebligi al vi montri vin.

Elsa  rigardis lin duone konsternite, duone malestime, poste skuis la ŝultrojn kaj turnis sin al la patrino.

– Nu, kion diras vi? Samtempe turnis sin ankaŭ Johano al la patrino kaj diris konstate, kvazaŭ la afero estus jam decidita:

– Patrino, mi ne konsentas pri tio. La patrino dum kelkaj momentoj rigardis ilin, kvazaŭ hezite. Poste ŝi diris al la filino:

– Vi scias, ke Johano pravas. Kaj ... estas ja li, kiu laboras. Elsa  ruĝiĝis kaj denove skuis la ŝultrojn, sed diris nenion. La patrino rigardis Johanon kun mola esprimo en siaj okuloj. Sed Johano atentis nek pri Elsa  nek pri la patrino. Li sidis kun klinita kapo kaj pripensa mieno kaj post kelkaj momentoj li leviĝis kaj preterpase diris al la patrino:

– Mi iros al Arne .

*

Verdaj foliamasoj flustre susuras en la varma vento. La florplenaj kronoj de la fruktarboj ŝvebas en la sunbrilo kiel blankaj kaj rozaj nubetoj. Senĉesa zumo de burdoj kaj abeloj sonas kvazaŭ sorĉa, forloga muziko.

Alvenis la somergastoj de la pensiono en la ĉefdomo de la grandbieno. Kiam Johano frumatene rastas la korton antaŭ la ĉefdomo, ili ankoraŭ dormas malantaŭ la flavblankaj rulkurtenoj de la multaj fenestroj, sed kiam li matenmanĝis, elvenas vartknabinoj kun etuloj, kaj belvestitaj infanoj kun senzorgaj vizaĝoj komencas ludi kaj petoli en la parko. Gejunuloj ludas tenison aŭ foriras por ekskursi. Sinjoroj kaj sinjorinoj promenas sub la altaj arboj aŭ ripozas sur la parksofoj.

La lokaj infanoj liberiĝis de la lernejo kaj de mateno ĝis vespero vivas laŭ propra plaĉo. Sen multaj ceremonioj ili konatiĝas kun la infanoj en la pensiono. Kune kaj samtempe ili ĝuas la someran libertempon, kaj iliaj krioj sonas gaje kaj senzorge kiel la kantoj de la birdoj.

Johano kaj la ĝardenisto kaŭras sur la legombedoj kaj sarkas la fiherbojn, kiuj rapide kreskas en la varmo. Johano portas nur pantalonon kaj ŝuojn, kaj la supra parto de lia korpo estas brunenigra pro la suno.

La varmo pezigas la kapon. Foje ili interŝanĝas kelkajn vortojn, sed ili ne havas emon babili. Kvazaŭ sonĝe Johano aŭdas la bruon de la infanoj ie ekster la ĝardeno, kaj la akvo en la kanalo brilas freŝe kaj alloge inter la verdaj bordoj.

*

Kiam Johano iris hejmen en iu vespero, li renkontis sian fraton Eriko, kiu venis de la stacio. En la sama tago li forlasis la malliberejon en la provinca ĉefurbo, kie li pasigis kelkajn monatojn pro sia eksperimento fari brandon.

Li iris malrapide kaj kun klinita kapo kaj ne rimarkis Johanon, antaŭ ol tiu salutis lin. Li ridetis iom fremdece.

– Aha, estas vi ... Vi kreskis, baldaŭ same alta kiel mi ... Kiel vi fartas?

– Bone. Mi nun laboras en la ĝardeno anstataŭ patrino.

– Mi scias, patrino skribis pri tio.

– Kaj kiel fartas vi?

– Nu, bone.

Ili pluiris en silento. Eriko denove klinis la kapon kaj ne ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo havis ankoraŭ knabecajn trajtojn, sed ĝia esprimo estis vire pezmiena, kaj kvankam liaj vestoj estis sufiĉe bonaj, li aspektis kiel senhejma kaj homevitema vagabondo.

La patrino sciis pri lia alveno, kaj kafotablo staris preta, kiam ili eniris la hejmon. La patrino salutis lin kaj diris kelkajn vortojn pri ĉiutagaj aferoj, sed faris al li neniujn demandojn. Eriko foje respondis per murmuraj jes aŭ ne kaj cetere diris nenion.

Sed Elsa  ne povis bridi sian scivolon. Kiam ili sidis ĉe la tablo, ŝi interesite observis Erikon, kaj subite ŝi eksplodis:

– Rakontu do, kiel estis en la malliberejo! Estus tre interese! Lia vizaĝo malheliĝis, kaj li levis la okulojn kaj rigardis ŝin malestime. Sed antaŭ ol li trovis tempon por respondi, turnis sin Johano al la fratino:

– Kiel stulte vi demandas! Kion vi dirus, se Eriko petus vin rakonti pri viaj interrilatoj kun via kavaliro? Elsa  ruĝiĝis kaj silentis. La kolera esprimo malaperis el la vizaĝo de Eriko, kaj li rigardis la fraton kvazaŭ demande.

Eriko restis sidanta sur la sofo, la dorso kliniĝis, kaj li inerte cerbumis kun la mano sub la mentono. Nenion li diris, sed lia tuta aspekto kvazaŭ vortigis unu solan penson: Kion nun fari? La patrino laboris ĉe la forno, la fratino estis en la alia ĉambro, kaj Johano prenis ripozigan pozicion en la angulo de la sofo. La silento estis prema. Fine ekmovis sin Johano.

– Ĉu vi volas fumi? Mi havas paketon da tabako. Via pipo estas en la komoda kesto.

Eriko iom turnis la kapon.

– Ĉu vi komencis fumi?

– Ne, sed vi ja fumas.

La peza esprimo en la vizaĝo de Eriko mildiĝis, kaj unuafoje post lia reveno ĝi heliĝis de rideto.

– Dankon! Certe mi utiligos vian tabakon, sed ne tuj. Mi tute dekutimiĝis de fumado, kaj ĝuste nun mi ne havas deziron.

Elsa  aŭdis ilian interparolon, kaj ĝia pli facila tono donis al ŝi kuraĝon reaperi.

– Eriko, ĉu vi ne volas vidi vian nevinon? Vi ja onkliĝis dum via foresto! Ŝi dormas nun, sed vi ja tamen povas rigardi ŝin.

Eriko hezite leviĝis, iris en la ĉambron kaj al la liteto de la malgranda knabino. Li rigardis ŝin kun iom stulta mieno, kvazaŭ laŭdeve.

– Nu, ĉu ŝi ne estas dolĉa? Li ridetis kiel ĝenita knabo.

– Mi ne povas juĝi pri tio, mi ja ne havas sperton. Plej grave estas ja, ke vi estas kontenta pri ŝi.

Ŝi ĝuis lian ĝenitecon kaj gaje ekridis.

– Atendu nur, ĝis vi mem havos infanon! Tiam vi parolos en alia maniero. Kiam Johano la sekvantan tagon venis hejmen por tagmanĝi, li trovis Erikon en same peza humoro kiel en la pasinta vespero. Li manĝis malmulte kaj kvazaŭ nekonscie, ŝajnis tute okupita de prema cerbumado.

– Vi devas forskui vian pezan humoron, diris la patrino, provante vigligi lin.

Lia vizaĝo iom rigidiĝis, sed li respondis trankvile.

– Vi pravas. Sed kion fari? Tie ĉi mi sidas kiel sentaŭgulo, farante nenion utilan. Laboro ne ekzistas. Kion fari?

– Kompreneble estas malagrable por vi, daŭrigis la patrino. Sed iel la aferoj ordiĝos. Estas stulte tro multe cerbumi. Cetere vi ja estis senlabora ankaŭ antaŭe.

– Jes, ankaŭ antaŭe, li diris medite. Sed tiam mi ne pensis. Ŝajne mi havis tro multe da tempo por pensi dum la lastaj monatoj, kaj tial mi nun ne povas preni la aferojn tiel facile. La patrino ne trovis ion por aldoni al siaj konsiloj, kaj ili daŭrigis la manĝadon en silento.

Antaŭ ol foriri Johano turnis sin al la frato kaj diris.

– Se vi ŝatas labori, vi povas haki hejtlignon. Mi volonte lasos tion al vi.

Kaj Eriko denove ridetis.

– Vi estas prudenta, Johano. Eble tio iom malpezigos la kapon.

*

Estis la tago antaŭ la Johana, la unua tago de la somermeza festo. Alda  venis el la arbaro kun la brakoj plenaj de floroj kaj foliaj branĉoj. Ĉe stratkruciĝo ŝi renkontis Johanon.

– Agrablan feston! ŝi salutis kaj poste daŭrigis: Mi ekhavis ideon, kiam mi ekvidis vin. Ni kolektu florojn kaj iru al Alekso por donaci ilin al li.

Johano ne entuziasmiĝis. Li timis, ke Alekso trovos tion ridinda.

– Mi volas fari tion, ĉar mi ŝatas Alekson.

– Tamen ...

– Ni faru tion kiel ludon, se tio pli plaĉas al vi. Aŭ ĉu vi fariĝis tro aĝa por ludi? Se vi ne volas, mi iros sola.

Johano tuj konsentis kaj akompanis ŝin hejmen. Poste ili iris al la hejmo de Arne .

Regis festotaga atmosfero. La kortoj estis balaitaj aŭ bele rastitaj, la florbedoj zorge sarkitaj. Verandoj kaj peronoj estis ornamitaj per junaj betuloj, infanoj iris hejmen ŝarĝitaj per sovaĝaj floroj, la aero estis plena de freŝa betulfolia odoro.

Multaj laboristoj revenis de la subtenlaboroj por festi la somermezon en la hejmo, inter ili la patro de Arne . Li sidis sur la kuireja sofo, kaj lia mieno estis indiferenta, kvazaŭ li estus fremdulo. La saluton de Johano kaj Alda  li respondis en grumbleta tono, kiu sonis kvazaŭ: Kion volas vi?

– Mi preskaŭ ne rekonis vin. Vi tiel kreskis. Arne  kaj vi, Johano, devus havi laboron nun anstataŭ ĉirkaŭkuri kaj ludi kiel infanetoj.

Johano rakontis, ke li havas laboron, kaj kiamaniere li akiris ĝin.

– Vi estas prudenta knabo, li diris aprobe. Kaj vi Arne ? Ĉu vi trovis laboron? Arne  ruĝiĝis kaj respondis mallaŭte:

– Laboro ja ne estas trovebla. Vi ja aŭdis, ke Johano akiris ĝin nur tiel, ke li interŝanĝis kun sia patrino.

– Mi aŭdis. Mi nur demandis, ĉu vi provis. Alda  demandis al Arne , ĉu li volas akompani ilin. Arne  respondis konsente, sed samtempe sendis demandan rigardon al la patrino kaj la patro.

– Ni jam havas sufiĉe da herbo tie ĉi, diris la patro. Ni ja ne estas bovinoj.

– Sed mi tamen povas kuniri?

– Iru, se vi volas. Infanoj ja ŝatas ludi. Ili foriris kaj vokis Ajna n kaj poste sekvis la riverbordon por atingi la herbejojn, kiuj troviĝis pli sude. Unue ili silentis. La konduto de la patro de Arne  malagrable impresis al ili. Sed subite Alda  diris:

– Ĉu vi memoras, kiam ni ludis tie ĉi, kiam ni unue amikiĝis? Ili memoris, kaj kvankam ili preskaŭ ĉiutage iris la saman vojon al sia banloko, ili nun sentis, kvazaŭ ili post longa foresto revidus la lokon. La sablo estis agrable mola sub la piedoj, la herboj en la bordakvo fleksiĝis kaj tremetis pro la fluo, aroj da alburnoj kaj plotoj ĉirkaŭnaĝis sub la kvieta surfaco.

– Ĉu via patro ree forveturos post la festo? demandis Alda , turnante sin al Arne .

– Jes ... Ĉe la golfeto, kie ili iam havis siajn flosojn, ili renkontis la maljunulon, kiu ankoraŭ faris siajn somertagajn promenetojn. Li sidis sur primitiva benko, farita de iuj infanoj, kaj apude staris saktendo, same kiel en tiu iama somero.

Ili salutis lin kaj haltis por iomete babili kun li.

– Ĉu vi memoras, kiam ni ludis tie ĉi? demandis Alda . Ankaŭ ni havis tendon kaj benketon.

Li kapjesis kaj ridetis.

– Venas multe da infanoj tien ĉi. Ili ludas en la sablo kaj la akvo. Post iom da tempo ili malaperas, sed tuj venas novaj, kaj ĉiuj faras tendojn kaj flosojn kiel vi. Jaron post jaro ...

– Pasis multaj jaroj de tiam, diris Ajna . Unu, du, tri, kvar, kvin.

– Kaj dume vi fariĝis preskaŭ gejunuloj. Kaj mi nur plimaljuniĝis. Baldaŭ mi estos for, kaj ni ne renkontiĝos plu.

– Ne diru tiel, aveto, diris Arne . Vi devas ankoraŭ vivi longe.

– Sed estas tiel en la vivo. Kial vi nomas min aveto? Tion vi ĉiam faris.

– Ĉar vi estis kiel bona avo al ni, kaj mi ŝatas vin. Vi estas la sola homo, kiu ... nu, kiu tiamaniere babilis kun ni.

La maljunulo ridetis amike.

– Aha, tiel, tiel. Ĉu mi iam parolis kun vi pri tio? Kiam mi estis knabeto, mi ofte vizitis najbaran bieneton, kie troviĝis maljunulo, kiun mi tre ŝatis. Kun li mi povis paroli pri ĉiuj aferoj, kaj ĉiam li estis afabla al mi, kvazaŭ mi estus lia propra filo. Tial mi pli ŝatis kunesti kun li ol esti hejme. Foje estas tiel. Mi ankaŭ ŝatas vin. El la pli grandaj infanoj vi estas la solaj, kiuj volas babili kun mi ... Eble vi kuniros por diri adiaŭ al mi, kiam oni portos min al la tombo?

– Tion ni faros, diris Arne  melankolie, sed ankoraŭ vi vivu longe ... Ĉu mi povus iri al vi iun tagon kaj desegni bildon de vi. Mi tre ŝatus havi ...

– Kompreneble. Mi tre ĝojus, se vi vizitus min.

*

Kiam Johano revenis, li antaŭ la hejmo renkontis Erikon, kiu portis ladan skatolon kun lumbrikoj. Johano demandis, ĉu li intencas iri por fiŝi.

– Jes. Eble ne havas sencon tiel frue en la somero, sed ... Kaj vi?

– Ni iros al Perkolago, nur por ekskursi. Ni volis kunpreni Alekson, sed li devas resti hejme, ĉar filo kaj bofilino venos hejmen vespere.

– Kiuj ni?

– Ni kvar, vi ja scias. Eriko rigardis Johanon kun mieno de enpensiĝo.

– Ĉu mi ĝenus vin, se mi kunirus?

– Kiel ĝeni? Kuniru! Fiŝvergojn ni havas tie, en la malnova fojnejo, apud kiu kuŝas la boato de Alekso. Sed pli bone kunpreni retojn, se vi efektive deziras fiŝi.

Ili eniris por manĝi kaj fari la necesajn preparojn. Dum la foresto de Johano venis hejmen la tria frato, Ejnar , kune kun aliaj subtenlaboruloj. Li nun sidis sur la sofo kun cindrujo kaj kelkaj popularaj semajnaj gazetoj apud si. Cigaredo pendis en lia buŝangulo, preskaŭ falante. Per palpa movo li elbuŝigis ĝin, kiam Johano aliris por saluti.

– Bonan tagon, mia kara frato, li diris malklare kaj balbute, kaj lia vizaĝo lumiĝis de grimaca rideto. Jen vi vidas la perditan filon. Ne koleru, frateto! Panjo minacis kaj diris, ke vi estas tre severa kaj forpelos min, sed vi ja estas mia kara frateto, kaj cetere mi ne tolerus ordonojn de vi. Mi ricevis iom por trinki de la kamaradoj en la trajno, kaj tial mi estas iomete ... nu, vi komprenas.

– Ni iros al la lago, panjo, kaj ni restos for la tutan nokton, diris Johano sen plua atento al la frato.

– Ĉu ankaŭ vi, Eriko? demandis la patrino.

Eriko jesis.

– Vi iros al la lago? balbutis Ejnar  kaj turnis sin al Eriko. Mi ne komprenas. Estas ja somermezo kun floroj kaj folioj kaj knabinoj kaj danco ... se la kruroj funkcios. Kaj la knabinoj estis solaj dum multaj monatoj. Ili bezonas konsolon. Mi iros al la parko, mi pensas ...

– Sed aŭskultu, Eriko! li daŭrigis. Ĉu efektive vi ne havas eĉ guton da trinkaĵo?

– Neniom.

– Estas nek ... nek ... kompreneble. Kial vi ne zorgis pri tio? Vi ja estas lerta en tiaj eks ... pri ... primentoj.

– Vi ne bezonas ion por trinki, se ne akvon aŭ lakton, diris Elsa . Vi devos dece konduti, se vi iros al la parko.

– Vi pravas, fratineto. Sed estas domaĝe. Ĉu vi iros tien? – Jes.

– Bone. Do ni tamen estos du, kiuj ripri ... prizentos la familion.

*

Denove ili staris sur la bordo de sia lago. Abunda herbo jam kovris la teron, kaj violruĝaj florfaskoj de arbaraj geranioj brilis diskrete en la freŝa verdaĵo. La griza, diktrunka fojnejo kun sia muskokovrita herbaĵtegmento kaŭris kiel eta fabelkabano sub la vastaj kronoj de la altaj betuloj.

La lago kuŝis spegule kvieta. Kvazaŭ eliĝante el ĝia profundo pentriĝis sur ĝia surfaco la malhela koloro de la pinarbaro sur la montodeklivoj, la helverda de la bordaj betuloj, la palblua de la alta ĉielo, la roza kaj ora de la sunsubiraj nuboj. Ili sidiĝis por iom ripozi, kaj Ajna  komencis fosi en sia dorsosako kaj disdonis pomojn. En la rondo regis silento kiel dum la tuta marŝo tra la arbaro.

Alda  sidis enpense, kun klinita kapo. Manĝinte sian pomon ŝi subite levis la kapon kaj rigardis Erikon. En liaj melankoliaj okuloj aperis esprimo kvazaŭ de ĝeniteco kaj maltrankvilo. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.

– Vi estas bona kamarado, ŝi diris.

– Kiel vi konvinkiĝis pri tio?

– Mi sentas. Vi ne faras bruon, kaj vi ne artifikas. La esprimo de ĝeniteco malaperis el liaj okuloj. Li ekridetis, kaj estis hela kaj kvieta rideto.

– Estas agrable esti inter vi. Poste Johano kaj Eriko iris en la boaton por forremi kaj elmeti la retojn. Arne  kaj la knabinoj restis sur la bordo kaj kunportis lignon al la ŝtona forneto, kiu ankoraŭ troviĝis tie de ilia lasta ekskurso. Farinte tion ili aranĝis kuŝejon same kiel lastfoje, kaj por festi la somermezon ili starigis ĉirkaŭ ĝi betulbranĉojn, tiel ke fariĝis malalta laŭbo.

Ĉio estis preta, kiam la aliaj revenis. Alda  faris fajron, kaj ili sidiĝis sur la lankovrilojn en la laŭbo por manĝi. La suno subiris, kaj la vespera lumo fariĝis mole vualeca. La triloj de la birdoj maloftiĝis, iom post iom fariĝis tute silente. Oni aŭdis nur la susuron de la fajro, kiam la grandaj, ruĝaj flamoj ludis en la hela, verdeta krepusko.

Post la manĝo ili restis kuŝantaj en la laŭbo. La kvar iom babiletis intimvoĉe kaj duonflustre, sed plejparte ili silentis. Eriko kuŝis silenta kaj reve rigardis en la fajron. Foje li momente turnis la okulojn al la aliaj.

– Nu, Eriko, ĉu plaĉas al vi tie ĉi? diris subite Ajna . Eriko rigardis rekte en ŝiajn okulojn, kaj eta rideto aperis en lia melankolia vizaĝo.

– Estas tiel kviete tie ĉi, li diris. Oni preskaŭ forgesas, ke ekzistas alia mondo ... Sed diru sincere: Ĉu vere vi neniel malŝatas min?

– Kial ni malŝatu vin? ŝi demandis iom necerte.

– Ĉar vi ja scias, kia estas mi, kaj ... vi estas tute aliaj. Nun Alda  per subita movo sidiĝis, kaptis ambaŭ liajn manojn kaj forte premis kaj skuis ilin.

– Knabo, stulta knabo! ŝi diris eksplode sed tamen mole. Kion vi pensas? Li rigardis ŝin longe kaj silente, kaj li ŝajnis kortuŝita. Ŝi kapklinis al li.

– Ni estu amikoj, Eriko. Kaj ne pensu tiel stulte pri ni. ... La knabinoj ekkaŭris ĉe la fajro por pretigi kafon. Dum ili kaŭris tie, Arne  absorbite rigardis ilin sub duone malfermitaj palpebroj, kaj post la kafo li tuj diris al ili:

– Sidiĝu denove apud la fajro! Mi volas desegni vin.

– Ĉu vi ne povas lasi tion eĉ nun! diris Johano. Ĉiam la sama!

– Ne estas la sama afero, respondis Arne  trankvile. Estas ĉiufoje nova.

La knabinoj senproteste ekkaŭris denove apud la fajro, kaj Arne  ordonis al ili surmeti novan lignon. Li leviĝis kaj faris kelkajn paŝojn ĉirkaŭ la fajro kaj dume observis ilin. Kiam li trovis la punkton, kiu estis plej konvena por lia desegno, li sidiĝis, metis sian kajeron sur la genuojn kaj tuj komencis.

Eriko kaj Johano restis en la laŭbo. Johano kuŝiĝis kaj fermis la okulojn kvazaŭ por dormi, sed Eriko interesite rigardis Arne n kaj la knabinoj. Post kelkaj momentoj li ne plu atentis pri Arne  sed rigardis nur la knabinojn kaj provis imagi kiel aspektos la desegno de ili.

La knabinoj sidis tute senmovaj kaj silentaj. Arne  nur foje kaj momente rigardis ilin, kaj ili ne atentis pri li. Iliaj fulgotuŝitaj vizaĝoj ardetis pro la varmo kaj fajrobrilo sed estis samtempe medite kvietaj.

Subite Alda  turnis la kapon kaj renkontis la rigardon de Eriko.

– Kial vi tiel observas nin?

– Mi provas imagi, kiel aspektos la desegno. Arne  laboris rapide kaj absorbite, kaj post kvaronhoro la skizo estis preta. Li rigardis ĝin momente kaj poste senvorte transdonis ĝin al Eriko. La knabinoj leviĝis kaj prenis lokon apud Eriko.

– Nu? diris Alda  demande, rigardante la bildon.

Eriko enpense rigardis la desegnon kaj poste la knabinojn. – Mi ne imagis, ke Arne  povas tiel bone desegni ... – Sed ĉu ĝi respondas al via imago pri ĝi?

– Jes ... Mi pensis, ke ĝuste tiel mi volus desegni vin, se mi nur povus ... Johano sidiĝis kaj petis pri la kajero. Li atente rigardis la mole kaj delikatlinie faritan desegnon.

– Ĝi estas bela, li diris. Estas kvazaŭ nia rondo, kvankam vi desegnis nur la knabinojn.

– Ili ja apartenas al nia rondo, diris Arne . Do ĝi devas simili almenaŭ al la duona rondo.

– Kompreneble, sed tamen. Estas kvazaŭ vi per la desegno rakontus, kion ni pensas kaj sentas.

– Jes, tiel, diris Eriko. Mi neniel komprenas desegnon, sed tion mi tamen povas vidi.

Arne  reprenis la kajeron kaj atente rigardis la bildon. Liaj okuloj ekbrilis.

– Pri tio mi ne pensis, li diris. Mi nur volis fari bildon, kiel mi ĉiam faris bildojn. –

*

Alda  frue vekiĝis. Arne  jam leviĝis kaj sidis sur ŝtono apud la fajrejo kun sia desegnokajero sur la genuoj. Li ne desegnis, sed ŝajnis absorbita de profunda meditado. Ŝi senbrue forlasis sian lokon kaj sidiĝis apud li.

– Ĉu vi malĝojas pro io? ŝi flustre demandis.

– Malĝojas? Tute ne! Kial vi tiel demandas?

– Vi tiel frue leviĝis, kaj vi ĵus aspektis tiel serioza. Mi ekpensis pri via patro ... hieraŭ ...

– Tio ne gravas.

– Kial vi do estis tiel serioza?

– Serioza? Povas esti. Jen, rigardu la bildon, kiun mi faris hieraŭ vespere! Vi memoras, kion Johano diris pri ĝi? Ĉu ĝi donas la saman impreson al vi? Alda  prenis la kajeron kaj rigardis la desegnon.

– Jes. Iel ŝajnas al mi, ke ĝi estas alia ol viaj antaŭaj bildoj. Ili ŝajnis al mi belaj, sed tiu ĉi krome kvazaŭ diras ion. Kiam mi rigardas ĝin, mi komencas senti kaj pensi ... ion ... ion certan.

– Kaj pri kio vi ekpensas?

– Nu, iel pri ni, pri nia rondo ... kaj iel ankaŭ pri aliaj homoj.

– Ĉu vi povas diveni, pri kio mi pensis, kiam mi faris ĝin, aŭ pli ĝuste, antaŭ ol mi faris ĝin? Kiam vi pretigis la kafon mi rigardis vin kaj eksentis deziron desegni vin apud la fajro. Sed samtempe mi pensis pri ni, pri patro kaj pri aliaj homoj, forte pensis, sentis kvazaŭ mi estus ligita kaj premita kaj devus ion fari por liberiĝi. Iel mi do desegnis, kion mi pensis kaj sentis, kvankam mi ne sciis tion.

– Ĉu oni povas desegni kaj pentri tiel? ŝi demandis, kaj ŝia vizaĝo rebriligis la esprimon de la lia.

– Kiel stulta mi estis! li diris sen respondi al ŝia demando. Mi tiom legis en la artlibroj de Alekso, kaj ŝajnis al mi, ke mi ĉion komprenas. Sed la ĉefan aferon mi ja neniel komprenis. Ĝis nun mi provis fari nur belajn strekojn.

– Ĉu pri tio vi cerbumis?

– Jes. Sed ne cerbumis. Mi pensis kaj ĝojis.

*

Post somermezo Eriko ricevis subtenlaboron en la suda parto de la paroĥo. La vojo al lia laborloko ne estis tro longa por bicikli matene kaj vespere, kaj tiel li povis loĝi hejme.

Post vespermanĝo Johano ordinare iris al siaj kamaradoj, sed Eriko plej ofte restis hejme en la vesperoj. Sed en sabataj vesperoj kaj dimanĉoj li ĝenerale aliĝis al la societo de la rondanoj.

Li malmulte parolis kaj pri si mem diris nenion, sed li ŝajnis kontenta.

*

Post finita labortago Johano foje iris al la ĉevalstalo. En vesperoj kolektiĝis tie knaboj kaj knabinoj, lokaj kaj el la pensiono, por rajdi, kiam oni kondukis la ĉevalojn al iu paŝtejo, kie ili restis dum la nokto.

Kiam oni estis preta elkonduki la ĉevalojn, la infanoj surgrimpis kestegon apud la elirejo kaj unu post la alia sidiĝis sur la ĉevalojn, kiam ili preterpasis. Fine la stalisto aŭ iu laboristo elvenis sur la lasta ĉevalo, kaj ĉiuj rajdis for en longa vico, ire aŭ trote. Sed baldaŭ ili forgesis la ordonojn pri modera rapido. Pli kaj pli instigante siajn ĉevalojn ili galope flugis antaŭen sur la mole balanciĝantaj dorsoj de la bestoj.

Johano ŝatis rajdi. Cetere li malmulte kunestis kun tiuj infanoj. Tage ili ludis indianojn aŭ ion alian kaj havis gajan vivon, sed tiam li devis labori. Post la rajdo jam estis malfrue, krome li preferis sian propran societon.

La fojnorikolto komenciĝis. Frumatene eliris viroj kaj virinoj kun falĉiloj kaj rastiloj, rikoltmaŝinoj zumadis sur la kampoj, la aero odoris de freŝa fojno. Post kelkaj tagoj oni veturigis la sekan fojnon al la grandaj subtegmentejoj de la staloj. Altege ŝarĝitaj veturiloj ŝanceliĝe movis sin sur kampoj kaj vojoj, brue pasis supren sur la pontoj al la fojnejoj kaj malaperis kiel formikoj en formika stako.

La infanoj kunveturis al la kampoj kaj helpis la laboristojn ŝarĝi. Dum la reveturo ili sidis plej alte sur la ŝarĝoj, kriis kaj kantis. Kiam la fojnejoj duone pleniĝis, ili preferis resti tie. Estis bonega ludejo. Ili faris saltojn kaj turnsaltojn, kiuj estus eblaj en neniu alia loko. Tra la fojnamasoj ili faris longajn tunelojn, en kiuj ili kaŝludis aŭ ĉasis unu la alian.

Eĉ vespere ili restis tie, kaj kiam Johano havis tempon, li iris tien anstataŭ rajdi. Li sentis sin iom tro aĝa por tia ludado, sed ĝi estis tiel amuza, ke li ne povis kontraŭstari.

Iun vesperon en la fino de la fojnorikolto ili ree troviĝis en la granda fojnejo super la bovinstalo. Nun ĝi estis plenŝtopita de fojno. Nenie oni povis salti, kaj la tuneloj estis multloke baritaj, sed tio faris la ludon nur pli interesa.

Johano kaj kelkaj kamaradoj malaperis en diversaj preferataj truoj, kaj poste sekvis la aliaj por kapti ilin.

Rampe li traboris sin tra la senlumaj tuneloj. Foje li aŭdis flustrojn proksime kaj kiel eble plej silente forrampis en alia direkto. Fine li venis al malfacile trovebla kaverno, kiun li mem pretigis. Ĝi estis apud la muro, kaj iom da lumo envenis tra la interspaco inter la tabuloj.

Kiam li sidiĝis en sia kaŝejo, li eksentis ion molan sub la fojno. La kaŝiĝinto restis senmova kaj silenta, kaj Johano forprenis la fojnon por malkaŝi la kamaradon. Estis Brita, knabino el la pensiono. Ŝiaj okuloj brilis en la duonlumo, kaj ŝia vizaĝo estis varme ruĝa.

– Aha, estas vi. Bonvenon.

– Kie estas la aliaj?

– Mi ne scias, certe en alia direkto. Ili rigardis unu la alian kaj esplore aŭskultis. Nenio estis aŭdebla.

Johano iom konis Britan. Ili renkontiĝis dum la vesperaj rajdoj, kaj foje ŝi pasis tra la ĝardeno kaj momente babiletis kun li. Ŝi estis sovaĝeta knabino. Dum la senbrida galopado de la ĉevaloj ŝi montris eksplodan ĝojon, kaj neniu el la knaboj estis pli aŭdaca kaj bubeca ol ŝi. Johano tamen ŝatis ŝin. Iel ŝi similis al Alda .

Ili atendis kaj silentis. Neniu venis. La knabino rigardis lin longe kaj fikse sub mallevitaj palpebroj, kaj ŝia vizaĝo ricevis sopiran esprimon.

Subite ŝi iomete levis la kapon kaj pintigis la lipojn al li. Ŝi rigardis lin atende kaj poste movis la lipojn kvazaŭ dirante iun vorton.

– Kion vi diras? li flustris. Ŝiaj lipoj ripetis la neaŭdeblan vorton, kaj poste ŝi mistifike ridetis.

– Stultaĵoj, diris Johano. Ŝi serioziĝis kaj nenion diris, sed ankoraŭ fiksrigardis lin, nun kvazaŭ esplore.

– Ni ne havas tiajn kutimojn, li diris post ioma silento.

– Kiuj ni? Johano komencis rakonti pri siaj gekamaradoj kaj la kunvivo kun ili. Ŝi interesiĝis kaj interrompis lin per demandoj. Baldaŭ ili troviĝis meze en vigla, flustra interparolo.

Subite kapo de knabo enŝoviĝis en la kavernon, sed ili rimarkis la ĉasanton, nur kiam li vokis ilin.

– Kaptitaj! Venu serĉi! Ankoraŭ ni ne trovis ĉiujn.

*

En la sekvanta mateno Brita venis al li. Li kolektis fragojn, kaj ŝi komencis helpi lin kaj restis pli longe ol ordinare.

– Ĉu estas agrable labori tie ĉi? ŝi subite demandis meze en parolo pri aliaj aferoj.

– Ne tre. Mi preskaŭ ĉiam laboras sola, kaj la tagoj estas longaj.

– Kial vi do restas? – Kion fari? Ni ja devas havi monon por vivteni nin. Ŝi rigardis lin kun miro.

– Ĉu vi vere laboras, serioze? Mi pensis, ke vi estas tie ĉi nur por plezuro.

Li ekridis, kaj iom rakontis pri la cirkonstancoj de sia familio, kaj ŝi miris ankoraŭ pli.

– Vi do estas vera laboristo, kiu vivtenas familion, almenaŭ parte. Kurioze. Kiom da mono vi ricevas?

– Du kronojn tage. La sinjorino en la pensiono diras, ke tio estas multe por mi. Sed patrino ricevis tiom, kaj ŝi ne malaltigos la pagon, se mi bone laboros.

– Du kronoj ne estas multe. Kaj vi diligente laboras. Brita momente silentis kaj rigardis lin kun karesa kompato en la okuloj.

– Certe estas malfacile kaj malagrable por vi. Mi nur ludas la tutajn tagojn, kaj dume vi devas vivi tiamaniere.

– Ne diru tiel! Mi ne estas ploremulo. Estas ankoraŭ pli malfacile por aliaj.

– Ankoraŭ pli? Kiamaniere?

– Ĉar ili tute ne havas laboron, povas akiri neniom da mono.

– Sed ili tamen povas fari, kion ili volas. Ili ne devas labori de mateno ĝis vespero.

Johano ekridis.

– Ili ja devus labori por vivteni sin kaj siajn familianojn! Laboristoj devas labori por akiri manĝaĵon kaj aliajn bezonaĵojn, labori ĉiam, ĉiam, la tutan vivon.

Ŝi enpensigis.

– Mi komprenas. Ankaŭ aliaj homoj laboras ja. Sed estas tamen diferenco ... Johano, ĉu vi volas konatigi min kun viaj kamaradoj.

Johano promesis fari tion, kaj kiam li tagmeze iris hejmen por manĝi, li sciigis al Alda , ke Brita deziras viziti ŝin.

– Kio okazis al vi, Johano? demandis Alda . Komencas interrilati kun tiaj knabinoj! Filino de kapitano, nobela familio! Nu, ŝi venu! Brita jam atendis lin, kiam li revenis al la ĝardeno.

– Bone, ŝi diris post lia klarigo, la gazetvendejon mi jam konas, kvankam mi ne vidis la knabinon. Nun mi devas lunĉi, sed poste mi iros al ŝi.

Veninte al la gazetvendejo Brita trovis la patron de Alda , kaj sen prezenti sin ŝi demandis, ĉu Alda  estas hejme. Li iom mire rigardis la knabinon, kiun li neniam antaŭe vidis, montris al pordo malantaŭ la vendotablo kaj petis ŝin eniri. Ŝi dankis lin per kapklino kaj sen pluaj vortoj eniris. Ferminte malantaŭ si la pordon ŝi momente haltis kvazaŭ konfuzita, ĉirkaŭrigardis en la malgranda kuirejo kaj poste fiksis la okulojn al Alda , kiu sidis ĉe la tablo apud la fenestro kaj flikis ŝtrumpojn.

– Vi estas Alda ? ŝi diris demande.

– Jes. Kaj vi Brita? Brita jese kapklinis, aliris kaj salute premis la manon de Alda . Alda  rigardis ŝin esplore. Ŝi imagis ŝin tute alia kaj kun aliaj manieroj.

– Bonvenon kaj sidiĝu! ŝi diris pli afable ol ŝi antaŭe intencis. Brita sidiĝis ĉe la alia flanko de la tablo. Alda  momente lasis sian flikadon, kaj la du knabinoj silente rigardis unu la alian.

– Vidu. Johano parolis pri vi, diris Brita, pri vi ĉiuj kompreneble, kaj mi ekdeziris konatiĝi kun vi.

– Mi aŭdis. Sed kial? Ĉu viaj gepatroj scias, ke vi iris tien ĉi? – Patro estas en la urbo. Al patrino mi diris, ke mi vizitos knabinon, kiun mi konas. Kaj kial? vi demandas. Nu, ĉar mi ŝatus kunesti kun vi.

– Kial ĝuste kun ni? Brita ne tuj respondis. Ŝia vizaĝo serioziĝis, kaj ŝi rigardis rekte en la okulojn de Alda . Kaj Alda  renkontis ŝian rigardon kaj klinetis la kapon kvazaŭ responde.

– Pro tio, kion mi aŭdis pri vi, diris Brita kvazaŭ aldone al io jam dirita.

– Ĉu mi ne povus helpi vin fliki? Estus pli agrable tiel ...

– Ĉu vi povas fliki ŝtrumpojn?

– Sed kompreneble! Kiam Brita post du horoj foriris, venis la patro en la kuirejon kaj demandis scivole, kiu estis la knabino.

– Estis Brita, diris Alda . Ŝi estas el la pensiono.

– De kie vi konas ŝin? Kaj kiu Brita?

– Mi ne konis ŝin antaŭe. Ŝi estas nobela knabino, la patro estas kapitano. Ŝi konatiĝis kun Johano kaj poste volis konatiĝi ankaŭ kun la aliaj en nia rondo.

La patro rigardis ŝin konsternite.

– Sed pri kio vi do babilis tiel longe?

– Pri ĉiutagaj aferoj, same kiel ni aliaj faras.

Li skuis la kapon.

– Strange! Kian intereson vi povas havi unu pri la alia?

*

Jam vespere Brita revenis, kaj la du knabinoj kune iris al Johano. Li ankoraŭ ne vespermanĝis, kaj dum la knabinoj atendis lin, Brita konatiĝis kun la tuta familio. Poste ili trovis la aliajn rondanojn, kaj kune ili iris suden al la herbejoj apud la rivero.

– Ĉu ankaŭ la patro de la knabineto estas subtenlaborulo? demandis Brita al Johano dum la iro.

– Ŝi ne havas patron, diris Johano murmure.

Ŝi rigardis lin demande, kaj li aldonis:

– Elsa  ne havas edzon, vi komprenas.

Brita iom ruĝiĝis.

– Aha, tiel, ŝi diris en diskreta tono kaj poste iom silentis. – Ĉu troviĝas multaj patrinoj sen edzoj? Alda  ekridis kaj diris:

– Ĉu vi estas tute nova en la mondo? Ĉu vere vi ne scias, ke ekzistas multaj patrinoj sen edzoj?

– Kompreneble mi aŭdis, ke ekzistas, sed mi neniam renkontis iun. Kompatindaj infanoj, kiuj ne havas patron! Certe ili estas malfeliĉaj.

– Tamen pli bone ne havi patron ol havi malbonan, diris Johano. Sed bedaŭrinde ankaŭ patrinoj povas esti malbonaj. Malbonaj homoj ne devus havi infanojn.

– Ĉu via patro estis malbona?

– Ne. Mi apenaŭ memoras lin, sed ke li estis bona al mi, tion mi memoras.

Brita enpensiĝis.

– Kiel knaboj kaj knabinoj tiel facilanime ... ŝi diris.

– Ĉu vi imagas, ke ili pensas pri tio? diris Alda  emfaze. Ili eĉ ne scias, ke ili povus havi ian respondecon, ili havas nenian ideon pri ... pri la vivo. Cetere mi kredas, ke la plej multaj homoj estas tiaj. Vidu, mi ne povas ne observi la homojn. Tiuj knaboj kaj knabinoj cetere ... kion la plenkreskuloj faris por komprenigi al ili tiajn aferojn? Eble oni diris: Gardu la purecon de via animo! aŭ: Atentu, por ke malfeliĉo ne trafu vin! Ili nur kaŝlernis, kiamaniere viroj kaj virinoj kuniĝas, jen ĉio.

– De kie vi havas tiom da pensoj?

– Mi ja diris, ke mi observas la homojn. Estas tre simple. Ĉu vi neniam faras tion? Kaj mi multe legis, iom oni lernas ankaŭ el libroj.

– Vi estas kurioza, diris Brita kaj rigardis Alda n interesite. Kaj vi scias eĉ pri la estiĝo de infanoj!

– Kial mi ne sciu? Vidu, mia patro eble ne estas tre saĝa, sed li tamen ĉiam rilatis sincere al mi. Li volis, ke mi sciu ĉion, kion homo bezonas scii por la vivo. Nenion li altrudis, sed ĉiam klarigis, kiam mi ion demandis, kaj mi tralegis ĉiujn librojn, kiujn vi vidis ĉe ni. Kaj finfine mi pensas, ke li estis pli bona patro ol multaj aliaj ... Veninte al la herbejoj ili kuŝiĝis tie. La suno staris malalte. La aero estis aŭtune klara, la sunlumo ore pala. Ĉie oni jam falĉis la herbon kaj forprenis ĝin de kampoj kaj herbejoj, sed la fojnodoro ankoraŭ restis, agrabla odoro de malfrua somero. Sude de la fervoja ponto flaviĝis la sekalkampoj, la varme ruĝa koloro de la disaj biendomoj brilis klare en la vesperlumo, en malproksimaj fenestroj ardis la sunrebrilo kiel flama fajro.

Ili ĉirkaŭrigardis kaj silentis. Fine Brita diris al Alda , nelaŭte kaj kvazaŭ preterpase:

– Ni parolis pri senpatraj infanoj. Sed ĉu laboristoj ankaŭ eksedziĝas?

– Verŝajne malofte. Mi neniam aŭdis pri disiĝo nek en Torento nek en la tuta ĉirkaŭaĵo. Kial vi demandas pri tio? Ĉu en viaj rondoj oni disiĝas? Mi ja legis pri tiaj aferoj en gazetoj.

– Nu, jes ... Ŝi kapklinetis kaj rigardis Alda n ŝajne tute kaptita de pensoj.

– ... kaj patro ... Ŝi eksilentis ĝenite. Ankaŭ Alda  nenion aldonis, sed iliaj okuloj interkomprene renkontiĝis.

Post ioma silento Alda  turnis la parolon al alia direkto. – Estas kurioze. Antaŭ ol mi renkontis vin, mi pensis, ke vi estas stranga burĝa estaĵo, terure teda kaj malagrabla. Sed vi ja estas precize kiel ni.

– Kial mi ne estu kiel vi?

– Vi tamen apartenas al alia speco de homoj. Ĉu vi antaŭe kunestis kun laboristaj infanoj?

– Ne kiel kun vi, sed en mia lernejo estas ankaŭ laboristaj infanoj. Ĉu vi neniam kunestis kun nelaboristaj infanoj?

– Neniam. Kaj neniam havis emon. Ĉu viaj gepatroj interrilatas kun laboristoj?

– Ne, ili havas konatojn en aliaj rondoj. Pri kio ili interparolu kun laboristoj, kiuj havas siajn interesojn?

– Kompreneble Kiam mi legis pri la sociaj klasoj, tio ŝajnis al mi tute natura afero. Sed iel estas strange ... Homoj kiel viaj gepatroj do neniam povas interrilati kun laboristoj, kiel vi kaj ni interrilatas, mi volas diri tute simple kiel homoj kun homoj!

– Nu, ĉu homoj kiel viaj gepatroj tion povus rilate al la miaj?

– Certe ne. Estas ja nature. Sed iel estas strange ... Kial ni, sed ne ili? ...

– Ĉesu paroli pri tio, Alda ! diris Johano interrompe. Alie Brita forkuros de ni. Paroli pri io alia, ekzemple ... Li pripensis, kaj subite li gaje kaj petole ekridis, rigardante al Brita.

– Brita, inter ni ne ekzistas sekretoj. Tial nun rakontu pri ... Ŝi komprenis, ruĝiĝis kaj iom koleriĝis.

– Ĉu vi estas tia?

– Mi ne estas tia, neniu el ni estas. Sed nun vi apartenas al nia rondo. Se vi ne volas, mi devas rakonti. Estas tiel inter ni. Li komencis rakonti pri la epizodo en la fojnejo. Brita silentis kaj ankoraŭ pli ruĝiĝis. Sed li parolis tiel ŝerce kaj bonhumore, ke la tuta historio fariĝis nur senpike ridiga. La tri aliaj silentis, foje ridetis pro liaj komikaĵoj, sed ne montris mokemon al ŝi.

– Vi amuze rakontis, diris Alda , kiam li finis. Sed mi ne komprenas, kial vi rakontis tion. Vi estas tre malĝentila al Brita, kaj vi devas peti ŝin pri pardono.

Turnante sin al Brita ŝi daŭrigis:

– Mi hontas pro Johano. Tian stultaĵon mi neniam aŭdis de li.

Brita rigardis ŝin mire, poste ĝenite ekridetis.

– Mi estis stulta ... Sed ... ĉu vi neniam pensis pri ... pri kisoj? Johano ja diris, ke inter ni sekretoj ne ekzistas!

– Ofte! diris Alda  kaj ridis. Mi ja tiom vidis en la filmoj, kvankam mi malofte vizitas la kinon. Kaj mi vidis gejunulojn imiti la filmojn. Kaj same stulte aspektis.

– Mi ne pensis tiel ... Kaj post hezito ŝi daŭrigis: – Ĉu vi ne revis pri kisoj, sentis deziron ... – Brave! diris Ajna . Nun vi parolas klare kaj senkaŝe. Alda  serioziĝis kaj rigardis Britan sincere.

– Verdire ne. Vidu, ni estas kamaradoj. Ni ne hontas unu antaŭ la alia, eĉ se ni estas nudaj, kaj ni ne volas fari ion, kio igus nin honti kaj sekreti unu antaŭ la alia ... ĉar tiam nia rondo rompiĝus. Kaj ial tia afero estus hontiga, mi almenaŭ sentas tiel. Sed cetere ni fakte neniam pensis pri tiaj aferoj rilate al ni.

– Sed iam vi tamen kisos kaj estos kisata. Alda  revete rigardis kvazaŭ en malproksimon.

– Kial ne? Sed estos alia afero ... Sed Johano, vi forgesis peti pardonon! Brita protestis.

– Ne estu stulta! Nun ni parolu pri aliaj aferoj!

*

Alekso per malrapidaj paŝoj iris tien kaj reen ekster la elektra stacio. Foje li klinis sin, rigardis siajn florojn sur la bedoj kaj apud la muroj kaj tie kaj tie forprenis ĝermantan fiherbon. Poste li denove daŭrigis sian promenon, kun medita vizaĝo kaj la brakoj kruce sur la brusto.

La suno subiris. La nokta krepusko ankoraŭ ne venis, sed koloroj kaj konturoj komencis paliĝi kaj moliĝi. La ĉielo estis alta kaj klara, la aero alportis malfrusomerajn odorojn el arbaroj kaj herbejoj. Ĉie regis silento kaj kvieto, nur interne de stacio zumadis la maŝinoj sian profundan, senĉesan kanton. Alekso daŭrigis sian promenonĝis la uzinbarila pordo. Tie li iomete restis, apogis la ŝultron kontraŭ la barilo kaj bruligis sian pipon. Fumetante li pripense ĉirkaŭrigardis, kaj foje liaj okuloj atende turnis sin al la laboristaj domoj.

Fininte sian pipon li elfrapis la cindron, kaj mallaŭta rido ekvibris profunde en lia gorĝo.

– Nu, vi estas maljuna azeno! li murmuretis al si. Kvazaŭ enamiĝinta junulo ... Ankoraŭfoje li ĉirkaŭrigardis kaj poste malrapide kaj enpense reiris al la stacio. Tie li sidiĝis sur la benkon apud la rezedoj kaj denove plenigis sian pipon sed forgesis bruligi ĝin. Jen aŭdiĝis intime mallaŭtaj voĉoj, kaj liaj amikoj eniris tra la pordo kaj proksimiĝis al li. Lia vizaĝo heliĝis, kaj li ridetis renkonte al ili.

– Bonan, bonan! li diris. Mi tre atendis vin.

– Ĉu atendis? demandis Alda .

– Jes. Mi ŝatas kunesti kun vi.

– Nu, tiel. Sed jen rigardu nian novan kamaradinon. Alda  prezentis Britan al li kaj diris kelkajn vortojn pri la nova konatino. Alekso iom okulumis ŝin kaj komencis babili kun ŝi.

– Kiel vi povas resti ekstere tiel malfrue? li subite demandis meze en la babilo. Oni ja fermas la pordojn.

– Ne gravas. Patrino kaj mi loĝas en apuda dometo, kaj mi eĉ povas eniri tra la fenestro, ĉar ĝi estas malfermita la tutan nokton. Foje mi eliras eĉ meze en la nokto kaj promenas en la parko.

– Aha, tiaspeca kamaradino vi estas ... Kaj li babilis plu kun ŝi pri diversaj aferoj.

– Kion vi faras sola tie ĉi la tutan nokton? demandis Brita scivole.

– Iomete legas, ripozas, promenetas, rigardas la stelojn. Jam oni denove povas sufiĉe bone vidi la plej lumfortajn stelojn.

Turnante sin al ĉiuj li demandis:

– Ĉu vi iam observis, kiel la steloj moviĝas?

– Ili ja moviĝas trans la ĉielon same kiel la suno kaj la luno, diris Johano.

– Jes, sed mi volis demandi, ĉu vi dum iom da tempo observis la moviĝon.

– Tion oni ja ne povas distingi, diris Johano nekredeme. – Tamen jes. Jen tie staras stelo en la sudo, precize ĉe la supro de tiu betulo. Sidiĝu kaj restu tute senmovaj kaj atente rigardu. Estas tute senvente, kaj vi povas bone observi ĝian pozicion rilate al la folioj de la betulo.

Ili sidiĝis kaj rigardis, unue nur pro tio, ke ili trovis lian proponon amuza. Pasis en silento kelkaj dekoj da sekundoj. Kaj jen ili subite rimarkis, ke la stelo moviĝas. Jen ĝi tuŝas la randon de folio kaj malrapide-malrapide kaŝiĝas malantaŭ la folio. La infanoj streĉe kaj senspire silente observis, forgesante ĉion alian. Jen la stelo ekbriletas ĉe la rando de la folio, montriĝas pli kaj pli, denove fariĝas tute videbla kaj malrapide-malrapide glitas antaŭen al la rando de alia folio.

La miraklo tute absorbis ilian intereson, kaj ili restis senmovaj kaj silentaj dum tuta kvaronhoro. Stranga solena sento kaptis ilin, estis kvazaŭ senvorta preĝado.

Fine Alda  moviĝis kaj turnis sin al Alekso. Ŝiaj okuloj brilis, kaj ŝia vizaĝo estis serena.

– Estas mirinde, ŝi diris per mallaŭta voĉo. Oni ja rekte vidas per propraj okuloj, kiel la universo moviĝas. Oni kvazaŭ sentas, kiel la tero trankvile, jes, tiel trankvile, turniĝas kun ni. Oni sentas, kiel la tempo pasas, sed samtempe estas, kvazaŭ tempo ne ekzistus, nur tiu trankvila moviĝo de la tuta universo.

– Jes. Estas pli bone ol kiu ajn kino en la mondo.

– Ne parolu pri kino! Kiel vi povas!

– Nu nu, vi pravas. Estas diferenco inter la amuziloj de la homoj kaj la moviĝo de sunoj kaj planedoj.

– Kiel malgrandaj ni estas, diris Alda  flustre.

– Jes ...

– Kaj tamen iel sentas, ke oni apartenas al tiu granda tuto, iel trankvilige sentas, ke oni apartenas al tiu granda, trankvila moviĝo.

Alekso ridetis al ŝi.

– Ĉu jes?

– Jes.

Neniu el ili estis plu parolema. Momente ili restis starantaj ĉirkaŭ li, medite silentaj. Poste ili kun kapklino diris ĝisrevidon kaj silentapaŝe foriris.

Alekso sekvis ilin per la rigardo, ĝis ili malaperis. Tiam li ridetis kaj murmuretis:

– Nu nu, maljuna azeno ... trankvile moviĝas ... trankvilige ...

*

Kaj la tero trankvile turniĝis, tago sekvis tagon, la novluno kreskis de vespero al vespero, ĝis ĝi brilis plene ronda dum iliaj promenoj en la silentaj vesperhoroj. Denove ĝi malkreskis, kaj kiam ili nokte kuŝis apud la fajro ĉe sia lago, ili post noktomezo vidis la turnitan serpon palore ekbrili malantaŭ noktonigraj piceoj kaj pinoj. Iun vesperon ĝi ree konturiĝis kiel kurba arĝenta fadeneto sur la okcidenta ĉielo, kaj tiun vesperon la rondanoj akompanis Britan al la trajno por diri adiaŭ al ŝi.

Pasis semajnoj kaj semajnoj. La roso de la vesperoj kuŝis matene kiel brilanta prujno sur la herbo, kaj la vento forskuis de la betuloj la flaviĝintajn foliojn.

Iun malfruaŭtunan dimanĉon ili akompanis la maljunulon al lia lasta ripozejo apud la paroĥa preĝejo sude sur la ebeno. Pala kaj sen varmo falis la sunlumo sur la nudan, flavebrunan ebenon, sur la blankan preĝejon kaj sur la foliŝutitajn sablovojojn sub la maljunaj aceroj de la tombejo, kaj norde sur la montoj brilis la sorparboj sangoruĝe inter flavaj betuloj kaj malhelaj pingloarboj.

El arbaraj kreskaĵoj ili plektis sian unuan kaj lastan donacon al li kiel saluton de ili kaj de la grandaj arbaroj, kie antaŭ longe estis lia hejmo.

Solaj ili piediris la vojon al la preĝejo, solaj kaj apude ili restis dum la enteriga ceremonio. Kiam ĉiuj aliaj estis pretaj foriri de la tombo, ili aliris kaj metis sian donacon al la aliaj. La homoj rigardis ilin kun miro. Ĉiuj konis la infanojn, sed neniu komprenis, kial ili venis al la tombo. Ŝajnis strange al ili, sed la infanoj, kun klinitaj kapoj kaj seriozaj vizaĝoj, faris al ili tiel solenan impreson, ke ili forgesis la strangecon kaj rigardis ilin en profunda silento, kvazaŭ ili vidus vizion.

Sed la infanoj ne rimarkis iliajn mienojn. Dum tempeto ili restis starantaj apud la tombo kaj poste kapklinis adiaŭe kaj senvorte foriris de la tombejo.

II.

Pluvis aŭ pluvetis dum tagoj kaj semajnoj. Ĉe la tero pendis nebulo, kaj en la alto ŝvebis densa, senkontura nubaĵo, kiu senĉese verŝis akvon kaj ne tralasis eĉ imageton pri suno kaj lumo. La homoj movis sin kiel ombrofiguroj en tiu senluma kaj malvarma mondo, malgajaj kaj neparolemaj kaj kun vintre grizpalaj vizaĝoj.

En tia tago Alekso renkontis la rondanojn en la gazetvendejo, kiam li eniris por aĉeti paketon da tabako. Ili aspektis malviglaj kaj malgajaj, kaj li demandis pri la kaŭzo.

– Tia vetero! diris Johano.

– Certe ne agrabla. Sed kion fari? ... Ĉu vi ŝatus iri hejmen kun mi kaj trinki tason da kafo? La patro de Alda  amuzite rigardis Alekson kaj la infanojn.

– Vi estas kurioza ulo, li diris al Alekso.

– Povas esti, diris Alekso trankvile.

– Kial kurioza? demandis Alda  al sia patro. Pro tio, ke li interrilatas kun ni?

– Vi ne bezonas koleriĝi, knabino! Mi ĝojas, ke Alekso ŝatas vin, volis nur diri, ke estas iom neordinare ...

– Tiel. Nu, diru, kion vi volas, nun ni tamen iros kun Alekso.

Ili do akompanis Alekson al lia hejmo. Li havis propran dometon ĉe la rando de la arbaro, iom for de la laboristaj ludomoj.

La edzino iom surpriziĝis, kiam Alekso envenis kun siaj amikoj, sed ŝi neniel ŝajnis malkontenta. Kiam ŝi aŭdis, ke Alekso deziras kafon por ĉiuj, ŝi tuj komencis fari fajron. La akvo en la siteloj estis elĉerpita, kaj ŝi demandis, ĉu iu el la knaboj ne volas alporti novan. Johano tuj prenis la sitelojn kaj iris al la puto.

– Kaj vi povas mueli kafon, ĉu ne? ŝi diris al Arne .

– Kaj kion ni povas fari? demandis Ajna .

– Ĉu ankaŭ vi? diris la edzino amuzite kaj ordonis al ŝi elpreni tasojn kaj aliajn necesajn objektojn el la ŝranko.

Dume Alekso alportis lignon kaj faris fajron en la kahela forno en la apuda ĉambro. Kiam la kafo estis preta, ĉiuj eniris tien. Alekso deklaris, ke nun oni sidu agrable kaj komforte, kaj prenis kusenojn de apogseĝoj kaj de la otomano kaj metis ilin sur la plankon antaŭ la flamanta fajro. En la mezon de la rondo la edzino metis la kafpleton kaj invitis la infanojn sidiĝi.

– Kiel agrable vi aranĝas! diris Ajna . Estas kvazaŭ en la arbaro.

– Kaj ni povas imagi, ke ni sidas sur la musko. La kuseno havas la saman koloron kiel musko en aŭtuno, diris Arne .

– Precize, diris la edzino. Verdire mi trovis la ideon pri tiuj koloroj, kiam mi en iu aŭtuno kolektis vakciniojn kaj vidis muskajn lokojn en la arbaro.

Ajna  interesite demandis, ĉu ŝi mem do teksis la ŝtofon kaj komponis la kolorojn. La edzino jesis, kaj tiam la knabinoj pliinteresiĝis pri ŝi kaj ŝiaj laboraĵoj kaj komencis demandi ŝin pri teksaj aferoj. Ŝi klarigis kaj rakontis, kaj finfine la knabinoj trovis, ke teksado povus esti tre interesa okupo. Se oni nur havus okazon lerni, diris Ajna . Kaj la edzino informis, ke baldaŭ ŝi faros novan tekson, kaj tiam ili povos veni al ŝi por lerni kaj ekzerci.

En la ĉambro estis tri grandaj libroŝrankoj, kaj post la kafo Alda  leviĝis kaj rigardis la librojn. Baldaŭ ŝi tamen revenis al sia kuseno kun pako da nebinditaj kajeroj, kiuj kaptis ŝian intereson. Estis iu “Mondhistorio en bildoj”, noveldonita libro kun belaj ilustraĵoj kaj iom da koncize klariga teksto.

– Kia interesa historio! ŝi diris al Alekso.

– Vidu, la homoj nuntempe estas kiel malgrandaj infanoj, diris Alekso. Ili ne ŝatas serioze legi, sed bildojn ili povas rigardi, kaj la eldonistoj devas adaptiĝi al ili. Cetere la libro estas bona.

Ankaŭ la tri aliaj rigardis en la libron, legis la tekston pri la bildoj kaj preterpase faris demandojn al Alekso. Kaj Alekso, kiu kun pripensa mieno fumetis sian pipon, same preterpasmaniere respondis.

Iom post iom kaptis ilin sciemo pri tiuj aferoj, kiuj estis preskaŭ tute novaj por ili. Iliaj demandoj multiĝis kaj ili malpli ofte turnis la paĝojn. Kaj iom post iom la respondoj de Alekso fariĝis pli ampleksaj kaj malpli preterpasaj.

La kajero enhavis bildojn pri la malnova Egiptujo, kaj Alekso multe sciis pri tiu temo. Li rakontis pri socia vivo, religio, arto, konstruaĵoj kaj aliaj aferoj, kaj iel tiu antaŭ longe pasinta epoko fariĝis por ili tre konkreta kaj interesa. Ili aŭskultis kun plena atento, kaj kiam li foje eksilentis, ili per novaj demandoj igis lin daŭrigi sian rakontadon.

La edzino dum kelka tempo restis sidanta apud ili, sed poste ridetante kaj silente foriris al siaj okupoj en la kuirejo.

Tiel pasis tuta horo antaŭ ol ili finis la bildojn pri Egiptujo, kaj tiam iliaj kapoj estis tiel plenaj de novaj aferoj, ke ili sentis bezonon iom ripozi de la historio.

– Ĉu vi ne volas alian fojon rakonti ankaŭ pri la bildoj en la aliaj kajeroj? demandis Johano.

– Volonte, diris Alekso. Fakte estas interese iom pripensi, kiel la homoj aspiris kaj klopodis kaj estis saĝaj kaj malsaĝaj dum la paso de jarcentoj kaj jarmiloj. Revenu, kiam vi volas. Vi ja scias, kiutempe mi estas libera.

*

La novfondita esperantista klubo en Torento kvazaŭ fordegelis kun la printempa neĝo. La rondanoj estis la solaj, kiuj konservis sian intereson pri la lingvo. Ili daŭrigis interŝanĝi leterojn kun siaj korespondantoj, iomete legis kaj ekzercis sin per babilado. Pri la klubo ili ne pensis, ĝis Ajna  kaj Alda  iun fruvintran tagon renkontis la prezidanton, kiu komencis paroli pri ĝi. Li nomiĝis Jern  kaj estis vigla kaj kleriĝema junulo. Li proponis, ke oni provu revivigi la klubon.

Ajna  entuziasmiĝis, sed Alda  estis skeptika.

– La plej multaj kursanoj partoprenis nur por amuziĝi, ŝi diris. Ili ne deziras ion seriozan. Kaj kiu gvidu la instruadon?

– Ni povas komune labori, sen speciala gvidanto, diris Ajna .

– Verdire mi ne emas. Sed kompreneble mi parto prenos. – Tio estas via devo! diris Jern  emfaze.

– Tute ne! diris Alda . Kiam homoj faras postulojn unu al alia, ili diras, ke tio kaj tio estas devo. Mi ne faras postulojn, kaj mi ne konsentas al postuloj. Sed mi partoprenos.

Ili interkonsentis pri la afero, kaj Jern  dum la sekvantaj tagoj prilaboris la aliajn klubanojn.

La disponpermeso pri klasĉambro en la popola lernejo ankoraŭ validis, kaj iun vesperon la klubanoj kolektiĝis tie. Estis ĉirkaŭ dudek gejunuloj, kelkaj samaĝaj kun Ajna  sed la plej multaj pli aĝaj. La rondanoj alvenis unuaj kaj prenis lokon sur la longbenko apud la muro. Iom post iom venis la aliaj kaj sidiĝis en la benkojn de la infanoj aŭ staris en grupetoj kaj interbabilis.

La plej multaj el ili aspektis kaj kondutis, kvazaŭ temus pri balo. La vizaĝoj de la knabinoj grandparte similis al pli malpli lerte faritaj vizaĝoj de vestvendejaj pupoj, pudritaj kaj kun krie ruĝaj lipoj, kelkaj kun pinĉitaj, fadene mallarĝaj brovoj. Ĉapoj kaj ĉapeloj sidis tre oblikve sur la kapoj, kvazaŭ pendante sur unu el la oreloj.

La aspekto de la knabo j ne estis tiel okulfrapa sed harmoniis kun tiu de la knabinoj, kaj en ilia reciproka konduto regis plena akordo.

Troviĝis ankaŭ kelkaj simpluloj en la grupo. Ili sidis trankvile atendante, kvazaŭ izoluloj ĝenitaj de la brua kaj senĝena interrilato de la aliaj.

Jern , kiu dume interparolis kun la rondanoj, leviĝis kaj petis la starantojn eksidi. Poste li per kelkaj enkondukaj vortoj malfermis la kunvenon, iom parolis pri eventualaj studmanieroj kaj fine proponis, ke oni aĉetu facilan legolibron por la studado. Ĉar instruisto mankas, oni devos kune labori, komune diskutante la malfacilajn aŭ interesajn punktojn.

Ĉiuj vigle protestis. Estus absolute neeble komenci per legado, ili ĉiuj forgesis ĉion, kion ili lernis.

Jern  rigardis ilin heziteme kaj skuis la ŝultrojn.

– Kion do fari? Kion vi proponas?

– Ni volas ripeti la komencan kurson.

– Ni ja ne havas instruiston, rimarkigis Jern . Ili ne respondis, sed tie kaj tie eksonis ridoj. La senplaneco de la kunveno amuzis ilin.

– Komenca kurso estas la sola, kio taŭgas por malsaĝuloj kiel ni, fine diris iu. Ĉu vi ne povas esti instruisto?

Jern  kapskuis malkonsente kaj silentis. La ĉeestantoj komencis babili kaj ŝerci kaj ŝajne neniel pensis pri la celo de la kunveno.

– Ajna , ĉu vi povas instrui? demandis Jern , turnante sin al ŝi.

– Bone, ni provu, diris Ajna  post momenta hezito.

Ŝi leviĝis kaj iris antaŭ la sidantojn.

Ili rigardis ŝin scivoleme, kaj la babilo silentiĝis. Ŝi atendis, ĝis ĉio estis trankvila. Tiam ŝi komencis fari demandojn. La kurson ŝi konis preskaŭ vorton post vorto, kaj ankaŭ la manieron de la instruisto ŝi memoris.

Ili iom surpriziĝis, sed ili trovis la aferon amuza, kaj iom post iom la komunaj respondoj sonis pli kaj pli firme. Kelkaj junuloj rigardis ŝin iomete rikane, sed dume ili bone respondis. Arne  kaj Alda  restis sur la longbenko apud la muro. Same kiel la aliaj Arne  kunportis paperblokon kaj krajonon por eventualaj notaĵoj. Sed en la simplaj demandoj li trovis nenion notindan, kaj anstataŭe li komencis fari karikaturojn de la gejunuloj en la benkoj. Alda  ekvidis tion, kaj interesite sekvis la estiĝon de la ridindaj figuroj. Dume ambaŭ same vigle kiel la aliaj partoprenis la respondojn, por ke neniu rimarku la sekretan portretadon.

Subite lia krajono haltis. Li fikse rigardis en certa direkto, kaj li ŝajnis incitita. Ŝi rigardis en la saman direkton kaj parte ekkomprenis lian mienon. En la unua benko en la mezo sidis junulo, kiu kun tute speciala intereso rigardis Ajna n. Per rigardoj kaj mienoj li provis kapti ŝian atenton. Li havis belforman vizaĝon kaj estis iom dande vestita. Alda  konis lin laŭ aspekto kaj nomo. Dum la pasinta somero li havis subtenlaboron, sed nun li estis hejme.

Kaj subite vekiĝis en ŝi duone forgesita memoro. Iam antaŭ longe Ajna  kaj Arne  rakontis al ŝi ion pri tiu Paŭlo. Jen ŝi klare memoris la infanecan sed malagrablan okazon kaj turnis la okulojn al Arne . Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj kvazaŭ leginte ŝiajn pensojn li flustris al ŝi: “Jes, estis tiu, tiu ...” Sed Ajna  rimarkis nek lian konduton nek la pli ŝercan okulflirtadon de kelkaj aliaj. Ŝi estis tute kaptita de sia rolo de rektmetoda instruistino. Ŝia entuziasmo kaptis ankaŭ la lernantojn. La antaŭaj mienoj malaperis, ili komencis aspekti simple gajaj, la leciono fariĝis agrabla. Kaj la militornamo de la knabinoj tre komike kontrastis kontraŭ ilia nuna senafekta konduto.

Fine Ajna  laciĝis kaj demandis, ĉu ili ne ŝatas fini la lecionon. Sed kontraŭ tio ili protestis. Oni faru paŭzeton kaj poste denove daŭrigu. Kiam ili post la paŭzo reprenis siajn lokojn, proponis Ajna , ke Alda  transprenu la instruadon.

Kaj Alda  komencis. Ŝi havis alian manieron kaj alian temperamenton, estis pli vigla kaj pli surpriza. Ofte ŝi ridigis ilin per absurdaj aŭ alimaniere nekutimaj demandoj. La scio de la pasinta vintro facile reviviĝis ĉe la lernantoj, kaj kiam la leciono finiĝis, ili jam ripetis sufiĉe grandan parton de la komenca kurso.

– Ĉu viaj knaboj estas same lertaj? demandis iu, kiam ŝi finis. Alda  estis en bona humoro kaj ne trovis inde atenti pri la ŝerca piketo.

– Certe, ŝi diris.

– Do ili estu instruistoj venontfoje.

*

Johano proponis al Eriko, ke li partoprenu la kunvenojn de la klubo. Se li lernus iom hejme en la vesperoj, li certe povus sekvi la instruadon. Eriko diris, ke tiu afero ne interesas lin, kaj demandis, kiuj partoprenas la kunvenojn. Johano diris iliajn nomojn.

– Ĉu vi ŝatas tiujn kamaradojn? demandis Eriko.

Johano silente skuetis la ŝultrojn.

– Kial vi do faras komunan societon kun ili? demandis Eriko. Mi preferas esti sola aŭ kun via rondo.

– Sed nia tuta rondo partoprenas ja la kunvenojn, insistis Johano.

Eriko ne respondis, kaj ili ĉesis paroli pri tiu temo. Sed la sekvantan vesperon Eriko diris, ke li tamen volas partopreni. Li diris tion tute decide, kvazaŭ li estus trovinta fortan motivon por partopreni.

– Ne faru tion nur pro mia propono! diris Johano. Eble vi ne ŝatus la societon.

– Eble ne. Sed mi tamen volas rigardi la aferon, kaj mi ŝatas esti inter vi.

En la dua kunveno rolis unue Johano kiel instruisto. Komence lia instruado estis malmulte vigla kaj interesa, sed iom post iom malaperis lia ĝeniteco, kaj liaj demandoj venis pli flue kaj firme. Li ne ŝercis nek aktoris, kaj dum la tuta leciono ne aperis eĉ plej eta rideto sur lia vizaĝo. Li ne ŝatis la taskon sed plenumis ĝin kiel eble plej zorge, kaj lia instruado estis solida.

Post la paŭzeto estis la vico de Arne . Li aspektis tre ĝenita. Dum kelka tempo li staris antaŭ la lernantoj, vane provante komenci. Oni rigardis lin kun streĉita atendo kaj parte amuziĝis, parte komencis kompati lin.

– Ne, tio ĉi estas absolute neebla! li subite diris laŭte kaj skuis la kapon. Li turnis sin por iri flanken kaj sidiĝi, sed farinte du paŝojn li haltis. En la sekvanta momento li saltis al la nigra tabulo. Antaŭ ol la aliaj rimarkis, kiel tio okazis, troviĝis sur ĝi ridiga bildo de kato, farita per unu sola, multkurba streko. Oni brue ekridis, sed la bruon tratranĉis klartona demando de Arne : Kio estas tio? Lerte li aperigis unu figuron post la alia. La lernantoj estis ravitaj kaj forgesis ĉion alian, nur atendante novajn bildojn kaj liajn kapricajn demandojn.

Estis nemulte da metodiko en lia instruado, sed la lernantoj ĝuis, kaj atento ne mankis.

Tiel pasis ankaŭ la dua kunveno tute sukcese. Post la fino de la leciono oni decidis, ke Jern  kaj Paŭlo estu instruistoj venontfoje.

*

La sekvantan tagon envenis Paŭlo en la hejmon de Ajna . Li ĝentile salutis la avinon kaj la patrinon kaj poste turnis sin al Ajna .

– Vi scias, kia malfeliĉo okazis al mi hieraŭ ...

– Kia malfeliĉo?

– Kaj vi scias, ke mi absolute ne povas plenumi tiun taskon. Ĉu vi ne bonvolus helpi min iomete? Li pete rigardis en ŝiajn okulojn, kaj Ajna  rideksplodis.

– Aha, tiel. Kompreneble mi helpos vin.

– Mi dankas vin! Vi ja estas tiel lerta kaj bonkora.

– Kiel vi esprimas vin! diris Ajna  amuzite. Ĉu ni tuj komencu?

– Mi tre volas, se vi havas tempon.

Ili iris en la ĉambron malantaŭ la kuirejo, kaj Ajna  komencis enkapigi al li la venontajn lecionojn. Li lernis tre facile, kaj la lernitajn aferojn li verve ripetis, kvazaŭ lia menso funkcius kiel gramofona disko.

Kiam ĉio estis trapasita, li demandis, ĉu li rajtas reveni la postan tagon.

– Nome, mi devus ankaŭ ekzerci instruadon, li diris. Se vi estus tiel afabla, vi rolus kiel lernanto, kaj mi instruus.

Ajna  konsentis, kaj la sekvantan vesperon li revenis. Salutinte li komencis ĉirkaŭpromeni en la kuirejo kaj gaje babilis. – Ĉu vi estas sola hejme? li demandis, kiam neniu el la aliaj familianoj aperis.

Ajna  diris, ke ili ĵus foriris. Iu familio invitis ilin.

– Kiel agrable, li diris.

– Kial agrable?

– Nu, ni estos senĝenaj, povos trankvile labori. Ŝi eniris en la ĉambron, lumigis kaj disŝovis la brulrestaĵon el la kahela forno. Paŭlo sekvis ŝin kaj daŭrigis sian promenon en tiu ĉambro, sed post du rondiroj li haltis apud ŝi ĉe la forno. Kvazaŭ kamarade kaj senintence li metis sian brakon sur ŝiajn ŝultrojn. Ajna  momente restis sed poste paŝis flanken.

– Bonvolu sidiĝi! ŝi diris, kaj li iom hezite prenis lokon sur seĝo apud la tablo, kiu staris meze en la ĉambro. Ajna  sidiĝis ĉe la kontraŭa flanko.

– Kial vi kondutas tiamaniere? ŝi demandis.

– Kiamaniere? Kion vi volas diri? Li montris senkulpe nekomprenan mienon.

– Ne estu stulta! Nu? Li rigardis ŝin kvazaŭ provante kapti la sencon de ŝiaj vortoj. Poste li ridetis kaj skuis la kapon.

– Mi ne komprenas. Vi parolas, kvazaŭ vi iel trovus min malĝentila.

– Kaj ankaŭ en la klubkunveno vi stulte kondutis.

– Ĉu vi do rimarkis min? li diris.

Ajna  ekridis.

– Verdire ne. Sed aliaj rimarkis vin. Nu, via konduto estas via propra afero. Sed se vi emas konduti tiel, vi iru al knabinoj, kiuj ŝatas tiajn ĝentilaĵojn.

Li ŝajnis iomete ĝenita. – Ĉu vi do ofendiĝis? li demandis. Mi ja nur petolis.

– Oni povas petoli en diversaj manieroj, kaj la via ne plaĉas al mi ... Ĉu vi memoras, kiel vi kondutis al mi kaj Arne  kiam ni estis malgrandaj infanoj kaj iris de la dimanĉa lernejo? Paŭlo ne memoris, sed kiam ŝi aldonis kelkajn detalojn, la okazo reviviĝis al li.

– Estis ja tamen infanaĵo, li diris. Ni ne komprenis pli bone.

– Certe. Kaj ĉu vi opinias, ke vi nun komprenas pli bone? Sed ni lasu tion. Komencu vian lecionon! Paŭlo rigardis ŝin kaj momente silentis.

– Vi ja fakte estas ofendita, Ajneto, li diris kun rideto kaj en duone patreca tono. Mi bedaŭras tion, ĉar mi tre ŝatas vin kaj tute ne volas esti malĝentila al vi. Pardonu min, Ajneto! Sed Ajna  ekridis.

– Stultaĵo! ŝi diris. Komencu vian lecionon!

– Ŝajne vi estas iom suspektema, li daŭrigis sen atenti pri ŝia ordono. Vi ĉiam kunestas nur kun viaj tri kamaradoj, kaj vi ĉiuj apartigas vin de aliaj gejunuloj. Kial? Ĉu vi kredas, ke ni estas tiel malbonaj? Ne estus bele pensi tiel.

Li rigardis ŝin petole esplore, kvazaŭ atendante ian respondon de ŝi.

– Finfine vi tamen ne koleras al mi? li pete demandis, kiam ŝi nenion diris. Diru almenaŭ tion!

– Mi ne koleras al vi, ŝi diris kvazaŭ medite. Kaj poste eta, petola rideto aperis sur ŝiaj lipoj, kaj ŝi aldonis:

– Ĉu vi ne volas transiri al la alia leciono? Li momente rigidiĝis, kaj rigardis ŝin ekzamene, sed lia vizaĝo tuj heliĝis, kaj li ekridis kontente.

– Jes, jes! Ni komencu!

*

Post novjaro venis malvarmo kaj sufiĉe multe da neĝo. Iun posttagmezon Alekso staris en sia lignejo kaj hakis lignon. Tiam aperis antaŭ la pordo la kvar rondanoj, skiante. Ili haltis kaj interŝanĝis kelkajn vortojn kun li, kaj li demandis, ĉu ili faros ekskurson.

– Ni jam faris, diris Johano. Verdire estis nur promeneto. Nun ni iras hejmen.

– Vi ja povas atendi momenton, diris Alekso, formetis la hakilon, pendigis la segilon sur la muron kaj plenigis la lignoportilon. Elirinte li metis la portilon sur la teron, fermis la pordon kaj poste komencis rigardi iliajn skiojn kaj piedligilojn, dume babilante pri skiaj aferoj.

– Vi ja povas eniri kun mi, li proponis.

– Kioma horo estas? demandis Ajna . Mi devas esti hejme je la kvara.

Alekso rigardis la horloĝon.

– Ne tre urĝas, li diris kun rigardo al ŝi. Restas pli ol unu horo.

Li eksilentis kaj rigardis ŝin atente.

– Kio estas? demandis Ajna .

– Nenio, diris Alekso kun rideto. Vi iomete similas al la junaj ĉarmulinoj, ĉar via ĉapo ŝoviĝis flanken.

Li etendis la manon kaj reŝovis la ĉapon, ĝis ĝi sidis laŭ lia gusto.

– Lasu la ĉapon! diris Ajna , reŝovis ĝin flanken kaj ... iom ruĝigis.

– Aha, vi metis ĝin tiel, diris Alekso kaj iel serioziĝis. Kial vi volas havi ĝin tiel?

– Oni ja portas ĉapojn tiel. Kial mi aspektu kiel stultulino?

– Ĉu ŝajnas al vi, ke Alda  aspektas kiel stultulino? Ŝia ĉapo sidas ja tute simple kaj nature sur la kapo.

– Vi estas stulta, Alekso, diris Ajna  kaj ĝenite ridis. Kial ... – Mi jam insultis ŝin, diris Alda , sed tio ne helpis. Fakte ŝi fariĝis koketa.

– Ĉu Alda  insultis vin? demandis Alekso al Ajna . Kaj jen venas mi kaj plue incitas vin. Pardonu! Portu vian ĉapon, kiel vi volas.

Ili eniris kun li, kaj la sinjorino regalis ilin per kafo en la kutima maniero. Tuj post la kafo Ajna  leviĝis kaj diris, ke ŝi devas rapidi hejmen. Ŝi dankis, salutis kaj foriris, sed la tri aliaj restis.

Ili rigardis librojn kaj foje faris demandojn al Alekso, sed li ŝajnis malmulte parolema.

– Kio okazis al vi? demandis Alda . Vi aspektas tiel serioza.

– Nura revado, diris Alekso kaj ridis. Sed nun vi babilu. Rakontu iom pri via klubo! Kaj ili rakontis pri la laboro dum la kunvenoj, kaj Alekso aŭskultis sed ankoraŭ ŝajnis okupita de propraj pensoj.

– Hm, povas ja esti interese, li diris, kiam ili finis. Sed tiamaniere via rondo fariĝas preskaŭ tro granda por mi, kiu ne ŝatas grandajn societojn.

– Estas ja diferenco inter la klubo kaj nia rondo, diris Alda . Kun ili ni ne povas interrilati, kiel ni interrilatas.

– Kial ne? Ĉu vi malŝatas ilin?

– Ne malŝatas, sed ... estas tiel. Ili ja havas siajn interesojn kaj babilas pri siaj aferoj.

– Hm ... Ĉu vi ne volas montri al mi viajn esperantajn gazetojn? Vi ja abonas, ĉu ne?

– Volonte, diris Alda . Sed ili estas plejparte en esperanto, kaj multe vi do ne povos legi.

– Tamen estus interese rigardi. Cetere vi ja povos traduki al mi, se io interesos min.

*

Post kelkaj semajnoj ili denove vizitis Alekson, kaj tiam Alda  kunportis gazetojn. Li komencis trafoliumi ilin, kaj Alda  donis klarigojn pri la enhavo. Sed subite li komencis mem traduki la rubrikojn kaj diversajn frazojn, samtempe demandante al ŝi, ĉu estas ĝuste.

– Ĉu vi do komprenas tion? ŝi mire demandis.

– Malmulte. Sed ŝajne mi havas bonan memoron.

– Ĉu vi do iam lernis? demandis Johano.

– Mi iam trastudis lernolibron. Estis antaŭ longe, antaŭ la milito.

Li ridetis kun esprimo de animforesto.

– Tiam vi ankoraŭ eĉ ne naskiĝis. Kaj nun post tiom da jaroj ni tamen renkontiĝis ... Nu, kaj en kelkaj eksterlandaj havenurboj mi eĉ renkontis esperantistojn kaj laŭpove interbalbutis kun ili.

– Kaj pri tio vi neniam rakontis al ni! diris Alda  admone. – Oni ja ne povas senkaŭze rakonti pri ĉiaj aferoj, cetere mi fakte neniam pensis pri tio, ĝis kiam vi estis tie ĉi pasintfoje.

– Estas strange, ke vi tiom memoras post tiom da tempo, diris Johano. La kursanoj tre malmulte memoris, kvankam pasis nur duonjaro post la kurso.

– Mi ja iom konas aliajn lingvojn kaj foje ankoraŭ legas en ili, eble tio kunhelpas.

– Ĉu pli da lingvoj vi konas? demandis Alda . Vi lernis la anglan, kiam vi estis maristo, ĉu ne? Sed la aliajn? Alekso faris grimacon kaj skuis la ŝultrojn. Sed Alda  rigardis lin pete.

– Vi ja tamen povus rakonti ... al ni!

Alekso ridis.

– Al vi ja. Sed estas nur por vi, ĉu vi komprenas? ... Nu, kiam mi havis vian aĝon, mi estis lernanto en gimnazio. Patro estis metiisto. Li ne estis riĉa, sed li volis, ke mi “fariĝu io”, kiel oni diras. Lernado plaĉis al mi, sed mi volis lerni ĉion laŭ propra kapo kaj propra plaĉo. Tial mi malmulte progresis en la lernejo, kaj kiam mi malsukcesis en la antaŭlasta klaso, mi forlasis la instrufabrikon kaj iris al la maro ... kaj poste sur diversaj aliaj vojoj, ĝis mi fine okaze fariĝis elektristo. Kaj tiamaniere fariĝis nenio el mi, kaj mia patro, li vivas ankoraŭ, eĉ nun grumblas pri tio, kiam mi foje vizitas lin.

Lia mallonga rakonto surprizis ilin, kaj dum kelkaj momentoj ili sidis silentaj, sed poste diris Johano, iom hezite:

– Kial vi diras, ke fariĝis nenio el vi? Ĉu vi pli ŝatus esti instruisto aŭ oficisto aŭ io tia?

– Mi diris tion laŭ la vidpunkto de patro kaj diversaj aliaj homoj. Mi mem estas tute kontenta pri mia okupo.

Li denove rigardis la gazetojn sed iom animforeste. Redonante ilin al Alda  li diris preterpase, kvazaŭ nur por ion diri:

– Nu, kaj kion faras Ajna ?

– Mi ne scias, eble instruas esperanton al tiu Paŭlo, respondis Alda .

Alekso nenion diris pri tiu informo, kaj post ioma silento Alda  aldonis:

– Ajna  ne kunestas kun ni kiel antaŭe.

– Ĉu ne? Kial? demandis Alekso.

– Ŝajne ŝi ne ŝatas.

– Sed kial? Alda  skuis la ŝultrojn, sed Johano ekridis kaj diris:

– Alda  enamiĝis kun Paŭlo, tial ŝi ne havas tempon.

– Enamiĝis?

– Jes ja, konfirmis Johano trankvile. Almenaŭ kun lia societo. Ŝi fariĝis ĉarmema kaj preskaŭ same stulta kiel aliaj.

– Kaj kion vi diras pri tio? demandis Alekso.

– Estas ja ŝia afero.

– Kompreneble. Sed mi pensis, ke vi estis tiel samanimaj, ke vi iel sentus tion ... Estiĝis silento. Alda  atente rigardis Alekson, kaj ŝia vizaĝesprimo nuanciĝis de hezita parolemo.

– Nu, kion vi volas diri? li demandis intimvoĉe kaj kun rideto, kiu portis ombreton de melankolio.

Ŝi ne tuj respondis sed daŭrigis rigardi lin.

– Mi estas tiel stranga, ŝi fine diris kvazaŭ ĝenite Mi ĉiam observas la homojn kaj ne povas lasi tion. Estas kvazaŭ mi travidus ilin, ĉar ĉio, kion ili havas interne, estas skribita en iliaj vizaĝoj. Kaj io ĉe ili forpuŝas aŭ altiras min ... sed malofte altiras. Kiam mi rigardis ilin, precipe se estas multaj, mi ekhavas la senton, ke ili formas iun strangan societon, ekster kiu ni staras tute solaj. Kaj ŝajnas al mi, ke iliaj kapoj estas malplenaj, ke ili ne havas animon, kaj samtempe mi sentas en mi mem ion, ian deziron pri la vivo, kiun ili ne povus kompreni, kaj pri kiu ili certe ridus, se ili povus percepti ĝin. Kaj tiam mi kvazaŭ rigidiĝas, tiel strange sonĝas, estas preskaŭ terure. Kaj foje mi hontas pri mi mem kaj diras al mi: Ili ja tamen estas bonaj homoj, kiel homoj ordinare estas, kial vi do rigardas ilin tiamaniere, kial vi ne povas ŝati ilin kaj interrilati kun ili kiel kun viaj amikoj. Sed mi ne povas ... Ŝi silentiĝis kaj Alekso rigardis ŝin kun strange intensa esprimo en sia vizaĝo.

– Kaj? li diris demande.

– Ajna  staris kun ni. Sed nun ŝi staras inter la aliaj.

Alekso senvorte kapklinetis al ŝi.

– De kie vi havas tion? li post momento demandis.

– De kie? Estas ja en mi mem.

– Kaj ĉu vi scias, kio estas tio, kio estas en vi mem? Vidu, el la homa interno venis ĉio, kion homoj kreis, dioj kaj demonoj, regnoj kaj kulturoj, bono kaj malbono. Kaj tamen troviĝas homoj, kiuj diras, ke spirito ne ekzistas! Sed la spirito estas diversa. En vi estas tiu fajro ... Ĉu vi ankoraŭ memoras tion? Vidu, mi memoras, pli ebria mi ne estis ... Ŝi rigardis lin konfuzite.

– Jes, mi memoras ... Sed de tiam mi neniam vidis vin ebria. Kial? Kaj Alekso ridetis.

– Mi ne estas drinkema, nek estis. Sed foje mi rigardis la homojn ... kiel vi ... kaj sentis deziron forgesi.

– Kaj nun. Ĉu vi ne plu rigardas la homojn?

– Tamen. Sed ankaŭ vin.

Ŝi rigardis lin demande kaj nekomprene.

– Nin?

– Jes, diris Alekso ridante. Ĉu ni ne apartenas al la sama rondo? Esprimo de surprizo aperis en ŝia vizaĝo, kiu poste kvazaŭ heliĝis.

– Ĉu tiel. Sed ni estas ja nur infanoj ...

Li turnis sin al Arne  kaj Johano, kiujn li tiam kaj tiam rigardis dum la interparolo kun Alda .

– Mi ne scias, ĉu vi komprenas, kion Alda  kaj mi diris ... – Ni komprenas, diris Johano serioze.

– Ĉu do foje ankaŭ vi sentas tiamaniere, kiel Alda ?

La knaboj kapklinis.

– Kaj Ajna ?

– Ajna  estis kiel unu el ni, diris Johano.

– Sed ŝi grandiĝis, aldonis Alekso en ŝanĝita kaj ŝerca tono. Ŝi komencas revi pri junuloj kaj amo kaj feliĉo. Estas ja nature. Ni ne rajtas riproĉi ŝin pro tio.

– Nu, kial ne? diris Alda . Sed kial en tiu maniero? Ĉu estas amo, se iu junulo ekŝatas la buklojn, la ĉapelon kaj la pudron de iu junulino, ŝiajn ornamaĵojn kaj vestojn kaj ŝuojn?

– Mi supozas, ke tiaj atributoj donas indikon pri la homo mem, kaj unu homo ekŝatas alian, kiam li trovas ĉe tiu la kvalitojn, kiujn li mem trovas bonaj kaj agrablaj.

– Mi ne povus afekti aŭ ornami min por esti ŝatata aŭ amata. Estus ja kvazaŭ aĉeti favoron kaj krome per falsa mono. Kaj kiel mi povus estimi homon, kiu ŝatus min ekzemple pro miaj vestoj?

– Finfine ankaŭ Ajna  certe pensas tiel, ŝi nur iom revas kaj volas dece aspekti, kiel oni diras.

– Dece ja, komentis Johano. Tiel diris ankaŭ mia fratino. – Hm, murmuris Alda . Sed ni lasu tion. Ni ja preskaŭ klaĉis.

Ŝi levis la okulojn kaj subite elkriis:

– Rigardu, rigardu! La suno ekbrilis inter la nuboj, la unuan fojon post tuta monato kun kompakte griza ĉielo. La nuboj nuanciĝis en delikataj koloroj, dispeliĝis kaj fordrivis en la spaco kiel malpeza, molkontura vaporaĵo. La frostorigidaj trajtoj de la vintra pejzaĝo viviĝis en la purpura lumo de la vespersuno.

– Estas ja printempo! diris Alda , kaj ŝia vizaĝo radiis. Vidu kiel mola aspektas la aero!

– Ankoraŭ venos multaj malbonaj veteroj, diris Alekso.

– Sed tamen, diris Alda . Ĝi komenciĝis. Kaj ĝi estas plej bela, kiam oni ankoraŭ nur subsentas ĝian alvenon. Kaj vidu, la luno grimpas supren malantaŭ Gufmonto! Vespere ni skios en la arbaro, ĉu ne? Nun envenis la edzino kun kafo, kaj ili prenis lokon ĉe la tablo. La sunbrilo revivigis ilian humoron, kaj baldaŭ la tri rondanoj babilis kun Alekso en la ordinara maniero,

– Alekso, diris Alda , ĉu vi ne ŝatus relerni esperanton?

– Nu kial? diris Alekso. Ni ja bone interkompreniĝas en nia propra lingvo. Kaj societaj aferoj ne estas por mi,

– Mi pensis, ke estus agrable, klarigis Alda . Jes, inter ni. Kaj foje vi ja povus akompani nin al la klubo.

– Ĉu vi do tiom ŝatas tiun aferon?

– Nu jes.

– Kiel ekskurson al Perkolago?

– Jes, ĝuste tiel, diris Alda  kaj ridis.

– Tiel. Kaj vi volas, ke mi partoprenu! ... Bone do, alportu al mi kelkajn taŭgajn librojn, kaj ni vidu, ĉu mi taŭgas por la ludo ...

*

Eriko pasigis la vesperojn en sia propra maniero. Dum la unua tempo de sia subtenlaboro li kondutis same kiel post la reveno hejmen. Post vespermanĝo li iris en la ĉambron, kaj tie li restis sidanta, silentema kaj ŝajne inerte cerbumanta, ĝis estis tempo por enlitiĝo. Foje li prenis gazeton kaj iom legis sed baldaŭ formetis ĝin.

– Vi povus almenaŭ foje eliri por amuziĝi aŭ distri vin, diris la patrino. Ne estas utile cerbumi tiamaniere.

– Mi ne emas, li respondis. Mi fartas bone tie ĉi. Cetere mi ne cerbumas, nur iom pensas. Kaj tio ne povas esti malutila. Sed iom post iom la peza esprimo de lia vizaĝo malaperis. La trajtoj viviĝis de vekiĝanta energio. Ankoraŭ li kondutis kiel solemulo kaj parolis tre malmulte eĉ kun Johano, sed lia vesperhora meditado ne plu ŝajnis inerta cerbumado sed konscia pensado. Li pli atente ol antaŭe ekzamenis la enhavon de la gazeto kaj interesiĝis pri kelkaj el la libroj, kiujn Johano pruntis de Alda  kaj Alekso.

– Kial vi rigardas la knabineton tiel pripense? demandis lin iun vesperon lia fratino, kiu faris ian fliklaboron, dum ŝia filineto sidis ludanta sur lankovrilo sur la planko.

– Nu, mi pensis ... diris Eriko kvazaŭ vekiĝante. Tia eta estaĵo, ĵus veninta en la mondon ... Kio fariĝos el ŝi?

– Ĉu pri tiaj aferoj vi revas? diris Elsa  kaj ekridis. Eble vi baldaŭ edziĝos? Ĉu vi do revas pri bela estonto por ŝi? Verŝajne ŝi estos ordinara homo kiel ni, nur en romanoj la sorto estas speciale favora.

– Ne tiel mi pensis, diris Eriko. Mi pensis: Kian homon faros el vi la homoj kaj la vivo kaj vi mem?

– Vi estas kurioza. Mi ne kredas, ke ŝi havas malbonajn ecojn. Certe ŝi fariĝos same bona kiel aliaj homoj.

– Kiam mi veturis hejmen hodiaŭ, mi vidis trijaran knabon kun kelkaj proksimume samaĝaj ludkamaradoj. Li koleris al la aliaj, kaj sian senton li esprimis per la plej sulfurodoraj vortoj, kiuj ekzistas, kaj per kelkaj aliaj ne pli belaj. Estis parolfragmentoj de plenkreskuloj, eble de patro kaj patrino.

– Kion vi volas diri per tio? Ĉu vi timas, ke Viola estos tia? Ni ja preskaŭ neniam blasfemas, kaj vi ja preskaŭ perdis la parolpovon, kvankam antaŭe ... Cetere, ĉu estas tiel granda peko, se nekonscia infano okaze imitas, kion plenkreskaj rajtas diri? Vi mem ...

– Mi scias. Kaj mi ne parolas pri peko ... kvankam oni en certa senco rajtus nomi peko diversajn kondutojn de plenkreskuloj rilate al infanoj. Kaj mi pensis ne precipe pri blasfemado, estas tiom da aliaj aferoj, pli signifaj. Sed kiom da stulteco indikas sole ĝi!

– Kiel parolema vi fariĝis! diris Elsa  kun rido. Kaj kiel saĝa! Certe vi estos ideala patro! – Kiam Johano komencis instrui al li esperanton li fariĝis pli aktiva. Ili uzis lernolibron taŭgan por memstara lernado, kaj post la elementaj klarigoj de Johano li provis solvi la taskojn sen helpo de la frato. Sed baldaŭ la gramatikaĵoj fariĝis penigaj.

– Ŝajnas al mi, ke ni lernis iom da gramatiko en la lernejo, li diris al Johano, sed fakte mi scias nenion. Kaj mi ne scias eĉ skribi svedajn vortojn korekte. Estas ja terure!

– Ne tre gravas, se via ortografio ne estas absolute korekta, diris Johano. Ankaŭ mi faras erarojn.

– Vi diras, ke ne gravas? Povas ja esti, mi konas tre bonajn homojn, kiuj ne povus skribi unu linion korekte, kaj ili ŝajnas al mi same bonaj malgraŭ tio. Sed ... vidu, mi provis fari ordon en mia kapo, kaj mi sentas, ke tia fuŝo ne estas tolerinda. Fuŝo estas fuŝo. Mi vidis, ke vi konservas la gramatikon kaj la ortografian vortaron de la lernejo. Donu ilin al mi! En la sekvantaj semajnoj li studis krom esperanto gramatikon, kaj ofte li petis klarigojn de Johano. Sed en kelkaj aferoj tiu ne sciis pli multe ol Eriko. Tiam Eriko grimacis malkontente, kaj Johano kiel eble plej baldaŭ pliriĉigis sian scion ĉe la knabinoj aŭ ĉe Alekso.

Iun vesperon, kiam la fratoj sidis ĉe sia komuna labortablo, deklaris Eriko, ke li volas ripeti matematikon.

– Hodiaŭ mi volis fari iun kalkulon, kaj mi ne sciis kiel fari, kvankam estis simpla decimala frakcio. Estis privata kalkulo, kaj neniu rimarkis tion, sed estas ja hontinde.

– Vi ne estas la sola, kiu forgesis kalkuladon, konsolis Johano.

– Tion mi scias, sed tio ne plibonigas la aferon. Iom da fundamenta scio tamen estas necesa, se ne por haki lignon aŭ fosi teron tamen por fari ordon en la kapo.

Johano donis al li la matematikan lernolibron por la lasta lerneja klaso, kaj li komencis ripeti la pli gravajn partojn. Dum kelkaj vesperoj li tiom revivigis sian forgesitan scion, ke li kuraĝis transiri al la kurso por la daŭriga lernejo. Johano estis finanta la duan kurson de la daŭriga lernejo, kaj tial li ankoraŭ ne havis tempon ion forgesi kaj povis bone helpi Erikon.

La freŝa lernemo de Eriko unue ŝajnis al Johano iom tro pedanta, sed iom post iom li trovis la vesperajn horojn kun la frato pli kaj pli agrablaj, kaj kiam Eriko estis ripetinta la necesajn elementojn, ili komune transiris al taskoj, kiuj estis novaj por ambaŭ.

*

En la vespero de tiu februara tago, kiam la tri rondanoj vizitis Alekson, deklaris Johano al Eriko, ke li ne povas resti kun li, ĉar li interkonsentis kun la aliaj pri skiado.

– Estis ja stulta decido, li aldonis, sed mi ne pensis pri tio. Mi ja havas la tutajn tagojn por skiado kaj faras nenion utilan, dum vi sola laboras por la tuta familio.

– Ne malĝoju pro tio! Mi ĝojas, ke mi havas laboron, kaj iam venos ankaŭ via tago. Verdire mi ŝatus akompani vin, estas ja mirinda vetero. Miaj skioj certe ne aspektas konkursotaŭgaj, sed mi kredas, ke ili estas uzeblaj.

Eriko iris en la lignejon por alporti la skiojn, kaj dume venis Arne  kaj Alda .

– Bonege! kriis Alda , kiam ŝi ekvidis Erikon. Mi ĝojas, ke vi ne plu timas freŝan aeron.

– Nu, knabino, da freŝa aero mi certe havas sufiĉe, diris Eriko De mateno ĝis vespero ...

– Estas vere, diris Alda  kaj serioziĝis. Pardonu! Mi volis diri nur tion, ke mi ĝojas, ke vi akompanas nin.

Ili ekglitis antaŭen, sed ĉe la plej proksima stratkruciĝo ili renkontis Ajna n, kiu haltigis ilin.

– Vi volas skii? ŝi diris. Kial vi ne diris al mi? Atendu momenton, kaj mi akompanos vin!

– Ĉu vi volas? demandis Alda .

– Sed kompreneble! Kial vi demandas pri tio?

Ŝi kuris hejmen sen atenti respondon al sia demando, kaj post kelkaj minutoj ŝi revenis skiante. La aliaj senvorte ekmovis sin, kaj Johano prenis la lokon de gvidanto. Li veturis suden laŭ transversa strato, kaj post kelkaj momentoj ili troviĝis sur la malgranda ebeno sur la orienta bordo de la rivero. Li sekvis malnovan skispuron, kaj la glito estis bonega.

Kiam ili troviĝis sude de Gufmonto, haltis subite Johano kaj turnis sin al la sekvantoj.

– Ĉu vi estas varmaj? li demandis en kontente murmura tono.

– Iom, respondis Ajna . Sed estas agrable. Tamen ni ripozu por momento, estas tiel bele.

Sensona silento ĉirkaŭis ilin, la plenluno brilis potence, kaj la steloj estis molaj kaj grandaj en la printempe molblua ĉielo, sub kiu la blankaj neĝovastoj etendis sin ĝis la fora horizonto.

Ajna  ripoze apogis sin sur la bastonoj, kun la supraj ekstremoj en la akseloj, kaj ŝajnis profundiĝi en revado. Alda  rigardis ŝin. Ŝia ĉapo kiel kutime sidis iom oblikve, kio ne plaĉis al Alda , sed ŝia vizaĝo estis junece serena, kaj Alda  eksentis iom de la antaŭa intimeco al ŝi.

– Pri kio vi revas? ŝi demandis.

– Ĉu mi revas? diris Ajna , kaj turnis sin al Alda . Mi ne scias. Estas tiel bele.

– Estas ja, konsentis Alda . Sed tiel ravita mi neniam vidis vin! La moketo havis amikan tonon, kaj Ajna  ne koleriĝis. Ŝi rigardis Alda n, kaj ŝiaj okuloj havis profundan kaj klaran brilon.

– Eble, ŝi diris kaj ridis konsente al la ŝerco. Ĉio aspektas kvazaŭ tute nova al mi, kvazaŭ mi vidus ĝin la unuan fojon. Ĉu vi ne sentas tiel?

– Estas ja nature, komentis Arne . Nenio aspektas du fojojn tute same, kvankam la homoj ordinare ne rimarkas tion. Ĉio estas ĉiam nova.

Johano interrompis ilin kaj diris, ke oni daŭrigu. Ili demandis kien, kaj li deklaris, ke li volas ĉirkaŭveturi Gufmonton. En la arbaro troviĝas vintrovojoj kaj cetere skispuroj en bona tereno. Ne estos malfacile, li jam veturis tie. Oni elvenos el la arbaro ĉe la plej norda parto de Torento.

Ili konsentis, kaj Johano denove ekglitis kiel gvidanto, sekvata laŭvice de la knabinoj, Arne  kaj Eriko. Eriko antaŭ kelkaj jaroj estis fervora kaj lerta skianto, kaj li sekvis la aliajn per longaj, molaj glitoj, kiuj postulis nek fortostreĉon nek atenton. Rekompence por la perdita studhoro li pense ripetis siajn akiritajn sciojn en gramatiko kaj matematiko, dum liaj okuloj duonatente observis la ĉirkaŭaĵon kaj la antaŭajn skiantojn.

Duonkonscie liaj rigardoj dum kelka tempo sekvis la molajn kaj graciajn movojn de la knabinoj, kaj dum liaj pensoj laboris pri kalkulmetodoj, li duonkonscie sentis, ke li vidas ion delikate belan, kio vekas imagon pri junaj floroj. Subite la impreso eniris lian konscion, kaj liaj pensoj forturnis sin de ripetado.

Kaj li ekmiris. Multfoje li rigardis knabinojn, kaj la molaj linioj de iliaj korpoj mistere altiris liajn sentojn, sed neniam ili faris al li tian impreson.

Ili estas tiel junaj, li pensis, eble pro tio ... Sed ankaŭ junajn knabinojn li rigardis, kaj se ilia aspekto plaĉis al li, ili estis por li kvazaŭ akirotaĵo, por li kiel por liaj kamaradoj. Oni taksis kaj donis poentojn, kvazaŭ temus pri ĉevaloj ... Sed la memoro naŭzis lin, kaj ĝi forglitis kiel senkontura ombro. Kial li antaŭe ne vidis tion, kion li nun vidas? Eble tiuj knabinoj diferencis de tiuj ĉi, eble ne ... Subite li ekpensis pri la knabineto de sia fratino. Jes, tiel estis, li ekvidis ion, kion li antaŭe ne povis percepti, eĉ se ĝi ekzistis ... Kaj li rigardis la knabinojn, kaj li sentis iun puran, sensopiran ĝojon, kiun subite disŝiris io tremige dolora. Kial la homoj ne vidas tion delikate belan, kial ili per malpuraj mensoj kaj malpuraj manoj tuŝas kaj haltigas kaj detruas tion, kion ili devus rigardi kiel sanktan, tion, kio ... Kaj li penis trovi vorton por ĝuste nomi ĝin, sed li ne sukcesis, restis nur intensa sento de io subtila kaj delikate bela, kio antaŭe ne ekzistis por li, kaj kio nun kvazaŭ revelacie aperis al li.

Ili estis en la arbaro. Post kelka tempo Johano forlasis la vojon kaj sekvis la malnovan skispuron, kiu estis kaprice kurba kaj surgrimpis multajn altaĵetojn kaj tiel donis agrablan skiadon.

Estis kiel fabela regno de silento kaj verdeflava krepusko. Bluaj ombroj kuŝis sub la majestaj piceoj, lunlumo filtriĝis inter la branĉoj kaj trunkoj, kaj la neĝokristaloj brilis kiel blankaj fajreroj en la lumigitaj lokoj. Kiel malhelaj, misteraj fantomoj venis kaj pasis sur ilia vojo la ombroj de disaj, rapide flugantaj nuboj.

Post tuthora veturado en la arbaro ekbrilis antaŭ ili la lanternoj en Torento. Alda  kriis al Johano, ke li haltu. Li obeis, turnis sin kaj demandis, kion ŝi volas.

– Jen, akompanu min hejmen, kaj mi preparos teon! Patro kaj patrino estas for kaj ne revenos antaŭ la deka.

Eriko rigardis sian horloĝon kaj diris:

– Ĉu ili ne malŝatus tion?

– Kompreneble ne. Mi volis diri nur tion, ke ni estos inter ni.

Post kelkaj minutoj ili troviĝis en la hejmo de Alda . Ŝi rapide faris fajron en la kuirejo kaj faris la ceterajn preparojn, dum la aliaj sidiĝis en la interna ĉambro. Apenaŭ ili eksidis, kiam Arne  turnis sin al Ajna .

– Ĉu vi bonvolus sidiĝi antaŭ la forno? Estas konvena lumo tie. Mi nome ŝatus desegni vin.

– Denove! Kaj ĝuste nun post dekkvinkilometra skiado! Lasu tion, vi jam sufiĉe desegnis nin.

– Tamen, estu afabla!

Kaj li kriis al Alda :

– Ĉu mi rajtas preni unu el la maŝinpaperoj sur la tablo? Mi volas desegni.

Ŝi jesis, kaj li elfosis krajonon el interna jakpoŝo, metis la paperon sur gazeton kaj tuj komencis.

– Vi estas kurioza, diris Ajna . Kiam vi ekhavis tiun ideon? – Kiam ni haltis sude de Gufmonto, li respondis kvazaŭ nekonscie.

– Kiam Alda  diris, ke mi revas? Kaj tiam vi do perceptis “ion novan”.

– Ne babilu! li diris ordone. Kaj vi aliaj, legu aŭ babilu sed lasu min labori! Lia vizaĝo ricevis esprimon de intensa koncentriĝo kaj preskaŭ rigidiĝis, lia mano moviĝis kvazaŭ kondukus ĝin ne li mem sed iu mistera forto nevidebla.

– Sed vi ja preskaŭ ne rigardas min, diris Ajna .

– Ne babilu! ... Mi laboris la tutan vojon, vi sidas por kontrolo.

Dume Alda  aranĝis por trinkado, kaj kiam ĉio estis preta, rektigis sin Arne  de sia kurbdorsa pozicio, atente rigardis Ajna n dum kelkaj momentoj kaj poste la desegnon kaj faris profundan spiron kvazaŭ post pena fortostreĉo.

Ajna  petis pri la desegno, kaj medite rigardis ĝin, dum la aliaj atakis la buterpanojn kaj komencis gustumi la teon.

– Ĉu vi povas rekoni vin? demandis Alda .

– Mi ja neniam vidis min mem, kiel mi prijuĝu?

Alda  klinis sin al ŝi kaj rigardis la bildon.

– Bonege! ŝi diris. Neniam li faris pli bonan. Kaj ŝi alterne rigardis la portreton kaj Ajna n, kaj ŝia mieno seriozigis.

– Jes, estas tre bona ... Eriko per peta movo etendis sian manon, kaj Ajna  transdonis la desegnon al li. Li rigardis unue la bildon, poste Arne n, kaj fine Ajna n. Li diris nenion, sed kapklinis aprobe al Arne .

Post la teo ili restis kune ankoraŭ iom da tempo kaj intime babilis.

– Kial vi ne plu kunestas kun ni kiel antaŭe? demandis Alda  al Ajna . Ni renkontiĝas ja preskaŭ nur en la klubkunvenoj.

– Ĉu mi ne kunestas kun vi? diris Ajna  kaj poste ridetis kvazaŭ iom surprizite. Jes, vi pravas, dum kelkaj semajnoj mi renkontis vin nur okaze kaj en la kunvenoj.

– Kelkaj semajnoj! Estas pli ol unu monato. Kion vi faras?

– Nenion specialan, iom mi ja helpas patrinon. Strange, fakte mi ne pensis pri tio. Ĉu vi koleras al mi?

– Ne ... sed mi pensis, ke vi eble trovis aliajn kamaradojn.

– Sed kial? ... Ajna  rigardis ŝin demande.

– Mi nur pensis, vi ja iom intimiĝis kun Paŭlo kaj lia societo, almenaŭ ŝajnis tiel en la kunvenoj. Kaj kial ne?

– Jes, estas vere, mi kunestis iomete kun ili, kun Paŭlo mi eĉ estis dufoje en la kino.

– Nu vidu! Kial vi do sekretas? diris Alda  bonhumore. Paŭlo kaj lia societo ne precize plaĉas al mi, sed ... Ĉu vi ŝatas ilin?

– Mi ne plu kunestas kun ili.

– Tiel. Sed kial vi do ne kunestis kun ni?

Ajna  ridetis animforeste.

– Nu ... fakte mi ne pensis pri tio. Mi estis hejme la tutan tempon, helpis patrinon, iom legis. Mi ŝatis esti sola, sed mi ne pensis, ke vi kolerus al mi pro tio.

– Ni ne koleris, nur pensis, ke vi eble forlasos nian rondon ... Kiam ili prenis siajn ĉapojn por foriri, diris Alda  petvoĉe:

– Ajna , ĉu vi ne volas porti vian ĉapon kiel antaŭe? Mi malŝatas tiun manieron, mi ne povas helpi tion.

Ajna  iomete ruĝiĝis kaj ridetis fremdece.

– Sed kial? Ĉu estas malbele? Arne , ĉu ŝajnas malbele al vi? Vi ja devas kompreni tiajn aferojn.

Arne  momente inspektis ŝin kaj diris sektone.

– Jes, ĉar aspektas afekteme. Rigardu, se mi metus ĉapon sur tiun ĉi bildon de vi, kaj metus ĝin tiamaniere, tio ja detruus la tutan aferon!

– Povas ja esti, sed ... ĉu mi ne rajtas meti la ĉapon kiel plaĉas al mi? Ĉu tiel terure aspektas, Eriko? Eriko rigardis kvazaŭ esplore rekte en ŝiajn okulojn, skuetis la ŝultrojn kaj diris:

– Mi ne scias. Sed eble vi ne devus tiel ... tuŝi viajn revojn.

La frazo sonis kiel senenhava ŝerco, sed estis en ĝi ia serioza subtono. La mieno de Ajna  estis unue senkomprena kaj demanda, poste surprizite mira kaj konsternita. Ŝi mallevis la okulojn, staris senmova kvazaŭ pripensante kaj poste returnis sin al la spegulo, rigardis sin momente kaj suprenŝovis la ĉapon, ĝis ĝi sidis laŭ la deziro de Alda .

– Kion vi diris? demandis Alda  al Eriko. Ŝajne ion nekompreneblan, mi ne povas esprimi min. Sed mi volis diri proksimume la samon kiel vi.

Ajna  returnis sin al Eriko.

– Ĉu tiel? ŝi demandis nelaŭte kaj iel pete.

– Jes.

Ŝiaj okuloj momente renkontis la liajn, kaŝiĝeme kaj miredemande, kaj forglita rideto revbrile tuŝetis ŝiajn lipojn.

*

En la fino de marto estis belega vetero. La suno jam faris grandan paŝon returne al la nordo, kaj de mateno ĝis vespero ĝi brilis en netuŝita klareco sur la printempoblua ĉielo. Molaj ventoj venis el Sudokcidento, kaj la aero fariĝis varmeta.

Ajna  leviĝis frue en la matenoj, ĉar ŝi prenis sur sin la taskon prepari kafon kaj manĝaĵon por la patro, kiu havis ĉarpentan laboron en la preĝeja vilaĝo kaj forbiciklis duonhoron post la sesa. Iun matenon, kiam ŝi post la forveturo de la patro sidis apud la fenestro kaj rigardis eksteren, ŝi ekvidis Arne n sur la strato. Li skiis sed movis sin malrapide kaj ĉirkaŭrigardis kun observema mieno.

Ajna  malfermis la fenestron kaj salutis lin.

– Kien vi iras tiel frue? ŝi demandis.

– En la arbaron, estas bele tie, kiam la suno leviĝas. Li haltis por momento kaj poste ekmovis sin por pluiri. – Atendu! Mi akompanos vin.

Post kelkaj minutoj ŝi elvenis, kaj ili ekveturis. La neĝotavolo sur la strato estis iom malebena kaj duone glaciiĝinta kaj ne taŭga por skiado. Baldaŭ ili atingis la randon de la arbaro kaj suriris netuŝitan neĝon. Tie estis pli bone, sed la surfaco de la neĝo krustiĝis pro la nokta frosto, kaj la glitado sur la malmola krustaĵo ne estis same agrabla kiel en mola neĝo.

– Aĉa neĝo por skiado! rimarkigis Ajna , rompante la reciprokan silenton.

– Nu jes, sed mi eliris nur por rigardi, ne por skii, respondis Arne  duonatente. La krusto ankoraŭ ne portas por piediro, kaj do estas pli bone uzi skiojn.

Kaj denove ili silentis kaj malrapide pluveturis. La suno brilis kaŝlude malantaŭ branĉoj kaj trunkoj, oblikvaj radifaskoj penetris sub la arbokronojn kaj sterniĝis sur la blanka neĝo kiel flavaj strioj, kiujn dividis la ombroj de la trunkoj. Graciaj kaj perfekte rektaj levis sin la pintrunkoj kiel altegaj kolonoj, grizaj malsupre, ruĝebrunaj pli alte kaj kun la kronsuproj karesataj de sunlumo. La aero estis freŝa, kaj la arbaro elspiris la malfortajn, nedifineblajn odorojn de la unua printempiĝo. Tie kaj tie triletis diskrete paruoj, cetere regis granda kvieto kaj sensona silento.

Dum preskaŭ du horoj ili tiel ĉirkaŭvagis, malrapide kaj prenante la direkton laŭ la inklino de la momento. Komence Ajna  de tempo al tempo diris kelkajn vortojn al Arne , sed li respondis same duonatente kiel antaŭe, kaj iom post iom ankaŭ ŝi silentiĝis.

Poste ili venis al deklivo sur la suda flanko de Gufmonto, proksime al la ebeno. La neĝo jam fordegelis tie, kaj en la suno estis varme kiel en plena printempo. En la plej ripozinvita loko kuŝis tavole kelkaj trunkoj de karboligno.

– Estas bona sidejo tie! diris Ajna . Kial oni metis la trunkojn tiamaniere?

– Mi kunmetis ilin por sidi tie en la suno, estas la plej bona loko, kiu troviĝas en la tuta arbaro. Hodiaŭ estas tiel varme, ke ni bone povas sunbani nin.

Li malfiksis la piedligojn kaj starigis la skiojn kontraŭ arbo en ombra loko. Same faris ŝi kaj poste ili sidiĝis sur la trunkojn.

Ajna  momente rigardis lin ekzamene kaj diris: – Ĉu vi do ofte promenas tiamaniere en la matenoj? – Jes.

Kaj ŝi denove rigardis lin kaj subite rimarkis, ke li kreskis, ke lia vizaĝo maturiĝis kaj portas esprimon tute proprekvalitan.

– Vi ja estas kiel la sovaĝa kato en la rakonto de Kipling , vi ja memoras ĝin! ŝi diris kun rideto.

Li ne respondis al tio sed diris:

– En Japanujo la homoj eliras por rigardi florojn kaj arbojn ... Vi ja legis pri tio?

– Jes, kaj ni iam parolis pri tio.

Li kvazaŭ hazarde levis la rigardon al ŝi, kaj en ŝiaj okuloj kaj en la tuta vizaĝo brilis ĉiuj impresoj de ilia silenta vagado kaj li ekridetis al ŝi.

– Vi aspektas, kvazaŭ vi volus desegni min! ŝi diris.

– Ne nun, mi volas sunbani min. Aŭ ĉu vi devas reiri hejmen?

– Ne, ne urĝas.

– Do ni sunbanu nin, ĉu ne? Ne estas danĝere. Mi iom komencis jam antaŭ kelkaj tagoj, kaj tiam la aero estis tute freŝa.

– Bone. Li komencis demeti siajn vestojn sen atenti pri ŝi. Dum kelkaj momentoj ŝi rigardis lin, kvazaŭ hezite kaj demande. Poste ankaŭ ŝi demetis la vestojn.

Kaj ili duonkuŝis tie sur la trunkoj, kun fermitaj palpebroj kaj la vizaĝoj turnitaj al la suno. La korpoj trinkis sunon kaj freŝan aeron, kaj la kvieto estis kiel dolĉa, trankviliga muziko.

Tiel ili restis dum duonhoro. Foje ili turnis sin de flanko al flanko sed preskaŭ nenion diris dum la tuta tempo.

Sed jen Ajna  sidiĝis kaj turnis sin al li. Estis iu stranga esprimo en ŝia vizaĝo.

– Arne ! ŝi diris duonflustre.

– Kio estas? li demandis mire.

– Mi nur pensis ... Supozu, ke iu preterirus tie ĉi kaj ekvidus nin ...

– Nu, verŝajne li kredus nin frenezaj. Ĉu tion vi timas?

– Ne timas, sed subite iel ekŝajnis tiel strange al mi ...

– Ĉu io stranga en tio, ke ni ŝatas sunon kaj aeron kaj sunbanas nin?

– Ne al ni, sed al ĉiuj aliaj. Mi ...

– Kaj ili konsiderus ĉion laŭ siaj kapoj, vi volas diri? Kaj ni povus respondi al ili per vorto, kiu strange fiksiĝis en mia kapo en la lernejo, kaj kiun mi ofte memoras, ĉar ĝi estas tre bela: “Ĉu vi scias, ke via korpo estas la templo de la Sankta Spirito?” Ho, tion mi volus pentri! La streĉita esprimo malaperis el ŝia vizaĝo, kaj ŝi rigardis lin preskaŭ mire, senspire silenta, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis al li kvazaŭ antaŭ vizio.

– Kiel bela vorto! ŝi diris post ioma silento. Neniam mi pensis pri ĝi tiamaniere ...

– Sed vi interrompis min, ŝi daŭrigis. Mi pensis proksimume tiel, kiel vi ĵus diris, kaj subite estis, kvazaŭ mi rigardus min per la okuloj de aliaj homoj kaj en la sekvanta momento per miaj propraj, kaj mi ekhavis iun strangan senton, ke vi troviĝas kvazaŭ en alia mondo, kvazaŭ tiel malproksime ... kiel pasintjare ĉe la fajro sur la monto en tiu nokto ...

– Sed vi tamen ne volas reiri al la societo de Paŭlo?

– Kiel vi ĉion komprenas? ŝi diris konsternite.

Kaj ŝi iom ruĝiĝis kiel eta knabino kaj aldonis:

– Estis ja stultaj knabinpensoj ... Ĉu vi koleras al mi pro tio?

– Neniel, sed tiam mi malĝojis. Vidu, nia rondo estas kiel bildo. Ofte mi rigardis ĝin kvazaŭ tute de ekstere, kaj ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan pentraĵon. Kaj jen vi rompis la stilon, per kelkaj alistilaj strekoj detruis la bonan komponaĵon! Bona bildo nepre devas esti senafekta. Nun vi estas bela, kiam vi sidas tiel, vi aperas precize kiel vi estas. Sed jen vi prenas vian ĉapon kaj metas ĝin en tiu speciala maniero! Ĉu vi povas vidi vin mem tiamaniere, tute nuda kaj bela sed kun la ĉapo en tiu ĉarmulina maniero? Vi ja vidas, ke tio ĉion detruas. Estas abomenaĵo! Eble konvenus, se vi surhavus banveston kaj via esprimo estus alia ol ĝuste nun, tiam estus certa stilo, sed la bildo ne tre plaĉus al mi. Vere bela estas nur tio, kio montras sin precize tia, kia ĝi estas, se ĝi cetere estas bela en si mem. Oblikve sidanta ĉapo estas tiel bagatela afero, sed tamen tute esenca. Ne estas bone, se ĝi samstilas al la vizaĝo, ĉar tiam la tuta homo estas afekta. Kaj same malbone estas, se ĝi ne samstilas. Ĉu vi nun komprenas, kio estas afektemo?

– Vi estas terura punpredikanto. Sed mi komprenas vin.

– Komprenas ja. Sed ĉu vi sentas tiel?

– Jes, kaj ŝajnas strange al mi, ke mi ne sentis tion antaŭe. Kiam mi nun rigardas bildojn en gazetoj kaj revuoj, mi ofte ekhavas la senton, ke la mondo estas plena de afektemo.

– Bone, vi komencas kompreni, kia bona bildo devas esti. – Sed Arne , vi parolas, kvazaŭ ĉio estus nur objekto por pentrado! Bildo tamen ne estas vivo.

– Ne tiel, ne tiel. Mi ne interŝanĝus nian kunvivon kontraŭ ĉiuj plej belaj pentraĵoj en la mondo. Vi ja komprenas min. Bildo estas nur bildo ... Sed nun ni surmetu la vestojn kaj moviĝu. Estas tro frue por longe sunbani sin.

*

En la sekvantaj matenoj ankaŭ Alda  kaj Johano partoprenis la skipromenadojn de Arne . Kiam ili renkontiĝis antaŭ la hejmo de Ajna  kaj poste veturis antaŭen sur la strato, aperis tie kaj tie en la fenestroj virinaj vizaĝoj, kies mienoj kvazaŭ demandis, kion ili faras, kaj kien ili iras. Ili vidis la vizaĝojn kaj sentis la rigardojn sed nemulte atentis pri ili.

Estis la tria mateno, kiam ili ĉiuj kunestis. La rigardoj el la fenestroj tiufoje estis pli viglaj kaj scivolemaj ol antaŭe. Kiam ili atingis la arbaron diris Alda  al Johano:

– Ĉu vi vidis, kion pensis la panjoj en la fenestroj?

– Nu, kion? diris Johano en indiferenta tono.

– “Kiaj stranguloj!” ili pensis. “Kial ili ne restas en siaj litoj kiel aliaj tiaj uloj, ĝis la patrino donas kafon? Ili forlasis la infanaĝon, komencas aspekti kiel gejunuloj, kaj tamen ili daŭrigas kiel antaŭe. Dio scias, kian sekreton ili havas inter si!”

– Povas esti, sed lasu ilin! Vi tro multe okupas vin pri tiaj imagoj. Estas kvazaŭ vi fierus pri ni, kvazaŭ vi opinius, ke ni estas ege prudentaj kaj ĉiuj aliaj ege stultaj kaj aĉaj. “Mi ne povas ne observi la homojn.” Jen! Li rigardis ŝin kaj ridis bonkore. En liaj okuloj ekbriletis esprimo, kiun ŝi antaŭe vidis, kiu iel revokis al ŝi ion pasintan. Subite aperis al ŝi la sceno, kiam ili antaŭ du jaroj sidis kaj interparolis post la rondiro tra la dezerta uzino.

– Nu ja, ŝi diris iom konfuzita. Ĉu vi memoras, ke vi iam diris, ke la plenkreskuloj ŝajnas al vi stultaj? Estis en tiu tago, kiam ni travagis la uzinon kaj poste sidis interparolante tie, tuj antaŭ ol venis Alekso.

– Jes, mi memoras, li respondis post momenta pripenso. Kiel vi ekpensis pri tio?

– Vi rigardis min en la sama maniero kiel tiam.

– Povas esti, li diris, kaj denove renkontis ŝin tiu intima ekbrilo en liaj okuloj. Mi diris tion, sed tiam ni parolis pri aliaj aferoj. Mi ne ŝatas, ke vi tiel parolas pri “ni” kaj pri “aliaj homoj”. Mi ofte babilis kun la panjoj, kaj ili ne estas tiel malbonaj. Vi rigardas la homojn tro multe laŭ tio, kion vi legas. Kvankam ... Sed, ni lasu tian babiladon.

– Kiam ni estis malgrandaj, vi diris multajn ne tre belajn vortojn pri via patrino, diris Ajna .

– Jes, kaj ankoraŭ ŝajnas al mi, ke mi estis prava. Sed ŝajnas al mi, ke mi pravas ankaŭ nun. Ni forlasu babiladon pri “aliaj homoj”! Ĉu ne sufiĉas al ni esti kune kaj vivi laŭ nia maniero?

– Ĉu vi volas apliki tiujn vortojn ankaŭ al tio? demandis Alda  kaj etendis la manon en direkto al la uzino.

La suno lumis sur fulmonigrajn, silentajn konstruaĵon. En la hela brilo de la klara mateno ili aspektis malgaje kiel mizeruloj apud vojo de festa procesio, kaj la nigraj truoj de rompitaj fenestroj estis kiel malespero en okuloj de kadukaj almozuloj.

Johano rigardis laŭ ŝia indiko kaj restis silenta.

– Tiam vi ja revis pri tio, ŝi diris.

– Ankoraŭ mi foje pensas pri tio. Image mi aŭdas la grincadon, la marteladon kaj la zumadon, la tutan muzikon, kaj vidas la fluantan feron kaj la ruĝajn serpentojn en la lamenejo kaj la ŝvitkovritajn laboristojn. Tio plaĉis al mi ...

– Ankaŭ tio estas afero de “aliaj homoj”, diris Alda .

– Tamen alia afero ol la panjoj en la fenestroj.

– Al mi ŝajnas ke ne, stulteco kiel stulteco.

– Povas esti, diris Johano kaj rigardis ŝin pripense. Sed ... mi ne ŝatas tiun babilmanieron. Se vi iel estas pli bona ol tiuj panjoj, vi ne povas esprimi tion per memlaŭdo.

Post ĉirkaŭvagado en la arbaro ili sunbanis sin en la kutima loko. Ili kuŝis tie en la fluanta sunlumo sub la altaj piceoj, vento lulkante flustretis inter la branĉoj, kaj Torento kaj la tuta ekstera mondo estis malproksime al ili.

Johano tiam kaj tiam movetis sin, kvazaŭ li estus malkontenta pri io. Fine li kun decida mieno turnis sin al Alda .

– Ĉu mi ĉagrenis vin? Mi ja parolis al vi kontraŭe al miaj propraj vortoj, sed mi pensis, ke inter ni ... Ŝia mieno estis iom ĉagrenita, sed ŝi rigardis lin afable.

– Mi pensis pri tio la tutan tempon. Kaj vi estas prava. Sed mi ne volis iel fanfaroni aŭ moki aliajn, estis nur mia kutima senpripensa babilo. Ĉu vi kredas min?

– Tion mi ja komprenas. Mi diris tion, ĉar mi ŝatas vin, sed se vi kutimiĝus al tia babilmaniero, vi iom malplaĉus al mi.

Rideto trabreĉis la seriozan mienon de Alda .

Tiel! Vi ja estas egoisto! Kio plaĉas al vi, tio estas bona, kio malplaĉas, tio estas malbona. Aliaj homoj povas diri tute same.

La mieno de Johano konsterniĝis, kaj li silentis dum kelkaj momentoj.

– Strange, li poste diris. Tiel precize mi ne pensis pri tio. Mi juĝas ĉion laŭ mia ŝato. Jes, estas tiel. Kaj ĉiu juĝas laŭ sia ŝato. Kaj la ŝato de unu ne povas havi pli grandan rajton ol tiu de alia ... Li faris grimacon.

– Tiamaniere ĉiu estas prava, kiel ajn li agas. La penso tiel forte frapis lin, ke li aspektis tute konfuzita.

– Kial vi diras tiajn stultaĵojn? diris Ajna . Ni ja ne deziras malbonon unu al la alia sed kontraŭe, kaj esence ni ja ŝatas la samajn aferojn.

– Tiel ja, diris Johano malrapide. Esence ŝatas la samajn aferojn ... tion ni sciis jam longe. Vidu, en mi kaj en vi do estas io ... io sama, kio kvazaŭ direktas nin.

– Ĉu vi memoras, kion Alekso diris pri spirito? demandis Alda .

– Jes. Ĉu li do volis diri tion ? Al mi sonis kiel instruista parolo pri la Sankta Spirito.

– Ĉu ankaŭ vi, diris Ajna . Kiam mi estis tie ĉi kun Arne , li citis la biblion: “Ĉu vi scias, ke via korpo estas la templo de la Sankta Spirito?” Kaj ŝi rakontis pri ilia interparolo en tiu mateno.

– Estas bele, diris Johano, kiam ŝi finis.

*

En la paska semajno revenis Brita kaj ŝia patrino al la pensiono. Brita tuj iris por viziti Alda n kaj la aliajn kamaradojn. Dum la vintro ili letere konservis sian interrilaton, kaj ili ĝojis pro la revido.

Alda  kondukis ŝin en la ĉambron apud la kuirejo, kaj ŝi tuj sidigis sin komforte sur la remburitan sofon kaj metis eĉ la piedojn sur la sofon.

– Estas agrable reveni al vi, ŝi diris kun profunda spiro. Estas kvazaŭ mi venus hejmen ... Alda  rigardis ŝin interkompreniĝe sed nenion diris. Post momento la alia knabino aldonis:

– Ne faru tian kompatan mienon! Mi ne estas tiel sentimentala kiel en tiu poemo, kiun mi sendis al vi kristnaske. Mi volis diri nur tion, ke mi sentas min tute hejme ĉe vi.

– Ankaŭ la nova ordo do ne plaĉas al vi?

– Mi nek malŝatas nek ŝatas ĝin. Aŭtune mi ĝojis pro la disiĝo de patro kaj pro tio, ke patrino kaj mi havos propran hejmon. Sed poste ŝi iel kvazaŭ fremdiĝis al mi, ĉio fariĝis tiel indiferenta ... kvazaŭ mi estus nur loĝanto ĉe ŝi.

– Hm. Neniu el ni havis tian hejmon, kian vi revis en via poemo.

– Sed vi havas unu la alian. Mi estas sola. Post la kunesto kun vi pasintsomere mi fariĝis ankoraŭ pli sola. Kun vi mi vivis, kiel mi ŝatas, poste mi sentis min kvazaŭ en kaĝo. La homoj aranĝas ĉion tiel diable stulte, kvazaŭ nur por enuigi kaj turmenti sin.

– Kiel vi parolas!

– Jes, foje mi blasfemis, tio plibonigas la humoron. Sed mi ne blasfemos en nia rondo, tio estis nur lasta restaĵo el la urbo. – La paskan vendredon ili faris longan ekskurson al alta monto nordoriente de Torento. Ili kolektiĝis ĉe la pensiono frue en la mateno. Brita havis karton kaj kompason, kaj la aliaj interesite rigardis, kiam ŝi serĉis la direkton kaj per kelkaj vortoj klarigis al ili la aferon.

– Post du kilometroj ni atingos tiun ĉi krutaĵon, diris Brita, montrante sur la karto, ĝuste kie kruciĝas tiu rivereto kaj tiu vojeto.

– Interese, diris Johano. Mi neniam estis tie, sed nun mi ŝatus ekscii, kiel la loko aspektas. Kaj plej interese vidi, ĉu vi sukcesos trafi ĝin.

Ili transiris kampon kaj daŭrigis rekte en arbaron. Estis bona tereno, nur iom malseka kelkloke post la rapida neĝodegelo. Tie kaj tie en ombraj lokoj kuŝis ankoraŭ malpuraj neĝorestoj. Estis agrabla mateno kun vigliga aero, kaj la suno brilis kvazaŭ rejuniĝinta en la intensa, okulkaresa bluo de la ĉielo.

Post duonhoro ili atingis la lokon. La arbaro estis densa, kaj ili nenion vidis, antaŭ ol ili staris ĉe la rivereto, trankvile fluanta sub alnoj kaj altaj piceoj. Nur dudek metrojn de ili troviĝis la renkontopunkto de la rivereto kaj la vojeto.

– Kiel lerta vi estas! diris Johano admire. Estas ja kvazaŭ magio.

– Bonŝanco, diris Brita. Kompreneble ni povus erari pri cento da metroj.

Ili transsaltis la rivereton kaj post kelkaj paŝoj troviĝis antaŭ la krutaĵo. Sunlumo filtriĝis tra la branĉaro kaj kuŝis kiel flavaj makuloj sur la muskotapiŝo. Tie kaj tie inter la diktrunkaj arboj kuŝis grandaj, muskokovritaj ŝtonoj. Kviete kiel dormo de infano fluis la akvo de la rivereto sur fundo de nigraj ŝtonoj kaj hela sablo. Ĉe la arboradikoj troviĝis bluanemonaj folioj. Floroj ankoraŭ ne estis, sed etaj lagunaj burĝonoj jam aperis el sub la protektantaj folioj. Ajna  ekgenuis kaj rigardis ilin.

– Anemonaj burĝonoj estas la plej printempeca, kion mi vidis, ŝi diris. Tiel junaj kaj puraj, kvazaŭ ili venus rekte el ... Ŝi ne finis la frazon kaj Brita demandis:

– El kie?

– Mi ne scias, kiel diri. Rekte el iu bela mondo, kiun ni ne povas vidi.

Kaj ŝi ridetis kaj rigardis Britan kvazaŭ demandante, ĉu tio sonas ridinde. Brita ŝajnis ekpensi pri io kaj ne komentis la respondon. Post kelkaj minutoj ŝi denove okupis sin pri la karto.

– Ni transiros tiun ĉi altaĵon, ŝi diris, sed kvazaŭ ŝi pensus pri io alia. Post unu kilometro ni atingos la ŝoseon al nordokcidento, tuj apud Martira Fonto, mi iam estis tie. Post ankoraŭ unu kilometro ni estos ĉe la okcidenta bordo de Lupolago, kaj de tie restos kvarkilometra marŝo al la supro de Sunmonto ... Kiel ĝi ricevis tiun nomon?

– Mi ne scias, diris Alda . Eble la maljunulo estus povinta tion klarigi.

Ili surgrimpis la altaĵon. Inter la arboj ili momente distingis Lupolagon, kovritan de griznigra, solviĝanta glacio, kaj nordokcidente de ĝi ĉe la horizonto la rondan kapon de Sunmonto. Sed la arbaro tuj denove englutis ilin, Sunmonto malaperis, kaj ili revidis ĝin, nur kiam ili post horlonga, peniga marŝado proksimiĝis al ĝia supro.

La verto de la monto estis preskaŭ nuda. Grizaj likenoj kovris la rokan grundon. Tie kaj tie staris fasketoj da eriko, vakcinio kaj mirtelo, kiuj trovis iom da humo kaj akvo en la kavetoj kaj fendaĵoj de la grundo.

Atinginte la plej altan punkton de la monto ili sidiĝis por iom ripozi kaj ĉirkaŭrigardi. Sub ili etendis sin ĉiuflanke la arbaro kiel giganta, mola tapiŝo, kvazaŭ invitante al saltado kaj kurado sur la arbosuproj. Pli malproksime leviĝis montoj kaj montodorsoj unu malantaŭ la alia kiel gigantaj ondoj, ĉiu kun sia kolornuanco, de la malhele verda en la proksimo ĝis la vualece helblua, kiu en fora malproksimo kunfandiĝis kun la koloro de la ĉielo, nun pli hela ol en la frua mateno.

Tie kaj tie en la valoj kuŝis lagetoj kaj lagoj kun griznigra degelanta glacio, sed cetere estis videbla preskaŭ nur arbaro, en valoj kaj sur montoj, senfina konifera arbaro, kiu aspektis serioza kaj soleca eĉ nun sub serena ĉielo kaj radianta sunlumo.

Sudoriente estis videbla parto de la ebeno kun la preĝeja vilaĝo, kaj kontraŭ ĝi konturiĝis la pintoj de tubegoj en Torento, kvazaŭ leviĝantaj el la arbaro, sed cetere oni ne povis distingi eĉ vilaĝeton, kaj kelkaj bienetaj domoj, kiuj brilis en ruĝa koloro malproksime sur la montodeklivoj, ŝajnis senespere solecaj kaj kvazaŭ kaptitaj de la arbaro.

– Estas kiel sur la maro, same solece, diris Brita. Jen iu ŝipo, kiu vidiĝas kaj malaperas ie malproksime, jen fumstrio ĉe la horizonto, cetere nur senfina akvovasto.

– Ĉu tiu vasta regiono do estas preskaŭ senhoma?

– Tute ne, diris Johano. Troviĝas multaj bienetoj kaj domoj en la valoj kaj sur la montodeklivoj, sed vi ne vidas ilin pro la arbaro kaj la montoj. Troviĝas uzinoj en la valoj kaj minejoj sur la deklivoj. Tie nordoriente kuŝas Grandtorento. Estas paperfabrikoj, oni laboras tie, se estus labortago ni certe vidus fumon. Norde vi vidas fumnubon. Tie estas granda feruzino, multe pli granda ol Torento. Tie oni laboris dum la tuta krizo, kvankam ne multe, sed nun estas denove plenvigla laboro, ŝajne eĉ hodiaŭ. En pasinta tempo, kiam ĉiuj uzinoj kaj altfornoj funkciis, estis fumnubo apud fumnubo en ĉiu valo, kaj en malfrua aŭtuno la fumo de la karbigstakoj kuŝis kiel nebulamasoj super la arbaro kaj plenigis la tutan regionon per agrabla odoro ... Mi ja ne vidis tion, sed mi povas imagi.

– Sed ĉiuj tiuj homoj, kio fariĝis el ili? demandis Brita.

– Senlaboruloj kaj subtenlaboruloj, diris Johano.

– Kaj ĉiuj patrinoj kaj infanoj? daŭrigis Brita. Nu, kompreneble ili restas en siaj lokoj, tie kaj tie, tie kaj tie. Tiuj lokoj kuŝas en la arbaro kiel dronintaj ŝipoj sur la fundo de la maro. Sed la homoj tamen vivas ... kiel homoj en dronintaj submaraj ŝipoj.

– Ĉu vi estas socialisto? demandis Alda .

Ŝi rigardis ŝin pripense.

– Mi ne scias. Sed mi estas kun vi. Kaj ŝi levis la kapon kaj denove rigardis malproksimen.

– Kaj sur la ondoj kuŝas la grandaj urboj kiel plezurvojaĝaj ŝipoj, kun flagoj kaj brilaj lampoj. Estas festeno sur la ferdeko, muziko kaj ludado, neniuj zorgoj, pajacaj mienoj, ŝmiritaj vizaĝoj kaj ŝmiritaj animoj. Sed sube en la ŝipoj estas alia mondo ... kaj sur la fundo de la maro kuŝas dronintaj ŝipoj. Post mallonga restado sur la pinto ili iom malsupreniris sur la suda flanko kaj haltis en bona restadloko, kiun Johano eltrovis dum la supreniro. Ĝi estis iom kava, kvazaŭ kolektujo por la sunradioj el la sudo kaj bone ŝirmita kontraŭ ventoj el aliaj flankoj. Johano kuris malsupren por alporti lignon por kafofajro kaj dume la aliaj dissternis la kunportitajn lankovrilojn kaj aranĝis por manĝado.

Post la manĝo ili sunbanis sin. Estis sufiĉe varme, kaj post kelka tempo Brita leviĝis kaj iris al proksima kavaĵo kun akvo kaj rapide lavis sin. Reveninte ŝi okaze rigardis al la montosupro, kaj ŝia mieno subite konsterniĝis.

– Estas homoj sur la monto! ŝi diris kaj embarasite rigardis la aliajn.

La aliaj, kiuj kuŝis sur siaj lankovriloj, sidiĝis kaj rigardis supren. Sur la montosupro staris tri junuloj kaj du junulinoj, ĉiuj migroekipitaj, kaj iliaj okuloj estis direktitaj al la rondanoj. Por kelkaj momentoj ambaŭ grupoj restis tute senmovaj, sed subite la tri junuloj salute svingis siajn ĉapojn kaj la junulinoj gaje gestis.

La rondanoj konfuzite rigardis unu la alian, sed post momento diris Alda  decide:

– Ni restu! Ili ja ne aspektas danĝeraj. Apenaŭ ŝi tion diris, kiam unu el la junuloj ekiris malsupren rekte al ili, kaj li haltis, nur kiam li troviĝis ĉe la supra rando de ilia kampejo. Estis fortikstatura, mezalta junulo kun krudtrajta sed bonkormiena vizaĝo.

– Kia agrabla renkonto! li diris kun ĝojbrila vizaĝo. Vidu, ankaŭ ni estas naturamikoj kaj nudistoj. Ni povas preni lokon apud vi kaj konatiĝi, ĉu ne? Fakte mi ne sciis, ke ekzistas en tiu ĉi regiono aliaj nudistoj ol nia modesta societo.

Ili ne respondis al lia propono, sed post momenta paŭzo li ridetis kvazaŭ interkonsente kaj aldonis:

– Ni do venos, ĉu ne? Kaj sen atendi ilian konsenton li saltpaŝe reiris supren kaj prenis sian lasitan dorsosakon kaj poste revenis kune kun la kvar aliaj.

– Mi esperas, ke vi ne trovas nin altrudaj, li diris, dum ili komencis aranĝi por si tuj apud la rondanoj. Sed estas tia ĝojo por ni renkonti samcelanojn, tute neatendite, ke ni nepre volas konatiĝi kun vi. De kie vi estas?

– El Torento, diris Ajna . Kaj vi estas el Grandtorento, ĉu ne?

– Kiel vi tion divenis?

– Pro via elparolo. Ĝi iom diferencas de la nia.

– Vi havas lingvotalenton, kamaradino. Jes, vi pravas. Dudekkvin kilometrojn ni marŝis hodiaŭ.

– Longa vojo por reiri la saman tagon, ĉu ne?

– Ni ne reiros hodiaŭ, sed restos en la naturo, nur lunde ni iros hejmen. Ni loĝos en bona karbigista kabano kvin kilometrojn norde de tie ĉi. Estas ankoraŭ tri membroj en nia societo, sed ili ne povis partopreni hodiaŭ. Kiom da membroj estas en via societo?

– Estas nur ni.

– Nur vi? li diris mire. Vi ja estas tiel junaj, ke oni apenaŭ povus kredi, ke vi tute memstare aliĝis al nia ideo. Kiu estas via gvidanto, junaj gekamaradoj? Alda  ekridis kaj klarigis:

– Ni ne estas societo, kaj ni ne estas nudistoj. Ni estas nur rondo de bonaj amikoj.

– Sed kiu do instigis vin? li demandis surprizite.

– Neniu.

– Ĉu vere, ke vi nenion scias pri nudismo?

– Mi okaze legis pri tia afero en gazetoj. Sed ...

– Tiel indiferente vi diras tion! Strange, vi ja estas kiel veraj naturinfanoj. Sed vi ne devas resti pasivaj! Ni naturamikoj kaj nudistoj havas grandan mision por plenumi. Fondu societon, gekamaradoj! Societo donas moralan forton, kaj ĝi plikunligas la homojn, kiuj estas membroj de ĝi. Kaj varbu por nia ideo! Estas granda ideo. En ĉiuj landoj ni havas samcelanojn. Vidu, ni ne estas solaj! Ni en nia malgranda grupo interrilatas kun samcelanoj en multaj landoj. Nome, ni portas la verdan stelon – kaj li montris al sia brusto.

– Ĉu vi estas portantoj de tiu ĉi insigno?

– Verdire ni ne portas ĝin, diris Alda .

– Sed vi sendube scias, kion ĝi signifas?

– Jes, tion ni bone scias.

– Ho jes, benita afero estas esperanto. Pere de ĝi ni konatiĝis kun grandaj ideoj kaj kun diverslandaj kamaradoj, kiuj vivas por tiuj ideoj, kun naturamikoj, kun pacbatalantoj, kun abstinuloj, kun proletoj batalantaj por tuthomara libereco. Lernu tiun lingvon, junaj gekamaradoj, kaj aliĝu al la armeo de idealistoj, kiuj batalas por feliĉo al la homaro! Dum tiu interparolo li kaj liaj grupanoj aranĝis sian kampejon, kaj ili nun komencis demeti la vestojn por partopreni la sunbanadon de la rondanoj. Kiam li nun eksilentis, turnis sin Brita al siaj amikoj kaj diris:

– Mi pensas, ke mi ne kuraĝas sunbani min pli longe, estas la unua fojo en tiu ĉi jaro.

– Ankaŭ por ni estas sufiĉe, diris Johano. Krome estas tempo por ni reiri hejmen. Do! Kaj li komencis vesti sin, kaj same faris la aliaj.

– Vi tamen ne volas diri, ke vi tuj forlasos nin? diris la gvidanto de la societo.

– Ni devas reiri hejmen, konfirmis Alda  la vortojn de Johano.

– Estas ja tre bedaŭrinde. Sed kion fari? Sed aŭdu, atendu momenton, ni almenaŭ fotografos nin kune! Estos bela memoro pri nia renkonto!

– Absolute ne! diris Alda  energie kaj skuis la kapon. Vidu, ni estas kontraŭfotistoj kaj tiurilate absolute neŝanceleblaj.

Kaj ili rapide finvestis sin, repakis siajn dorsosakojn kaj kunfaldis siajn lankovrilojn.

– Nu, do ni devas foriri, diris Alda , kiam ili estis pretaj. Ne pensu malbone pri ni pro tio, ke ni tiel abrupte forlasas vin.

– Tute ne, diris la gvidanto iom konfuzite. Mi nur bedaŭras, ke vi tiel baldaŭ devas foriri. Sed donu vian adreson, por ke ni povu interrilati estonte!

– Ne gravas! Ni ne estas societo, nur amika rondo, kaj niaj interesoj estas malmultaj. Sed mi promesas, ke mi skribos al vi, se ni fondos naturamikan societon.

– Ho jes, kaj tion faru baldaŭ, li diris ĝoje kaj aldonis siajn nomon kaj adreson.

Kaj la rondanoj mansvingis adiaŭe kaj malsupreniris. Ili ne plu uzis karton kaj kompason sed sekvis la arbarajn vojetojn, kiuj kondukis en proksimume ĝusta direkto, agrablajn multkurbajn vojetojn kun mola tapiŝo el brunaj pinpingloj. Odoretis de vekiĝanta tero, kaj la formikoj fervore kuradis sur siaj stakoj.

Sed ili rapide marŝis antaŭen kaj malmulte atentis pri la aspekto de la tereno. Neniu el ili diris ion krom okaza vorto pri vojelekto aŭ simila bagatelo. Post duonhoro ili venis al suna kaj invita loko, kaj tiam Brita proponis, ke ili haltu kaj manĝu la oranĝojn, kiujn ŝi ankoraŭ portis en sia dorsosako. Ili sidiĝis kaj unuafoje post la foriro de Sunmonto rigardis unu la alian plenvizaĝe. Kaj ĉiuj ekridetis, sed iel la rideto estis malgaja.

– Stranga afero, diris Alda . Fakte mi preskaŭ malbonfartas. Estis tiel agrable antaŭe, kaj jen ... Ŝi hezite rigardis Johanon, kaj lia mieno aprobis ŝian opinion, sed li diris:

– Jes. sed ni ne parolu pri tio, almenaŭ ne nun. Ni manĝu la oranĝojn kaj babilu pri io alia! Post ioma restado ili pluiris, kaj la vojetoj rekondukis ilin al la loko apud la rivereto, kiun ili trapasis en la mateno. Sub la piceoj brilis diskrete kelkaj bluanemonoj, kaj Ajna , kiu iris unua, tuj ekvidis ilin.

– Vidu, ŝi diris montrante, ili jam vekiĝis kaj rigardas en la mondon kiel bluaj infanokuloj. Ni restu iomete tie ĉi.

Ili konsentis kaj denove dissternis siajn lankovrilojn kaj tagmanĝis tie kaj poste restis ĝis la vesperiĝo.

Estis same kviete kaj serene kiel en la mateno. La ruĝeta sunlumo sur brunaj trunkoj kaj verdaj branĉoj sentigis la vesperiĝon, sed samtempe la varme hela ĉielo, la freŝaj anemonoj, la terodoro kaj la briltonaj triloj de la kantoturdoj sentigis la naskiĝon de la printempo. Nevideble ĝi ĉion trapenetris, vibretanta de juna vivo, plena de sopiro kaj atendo.

Brita sidis iom for kaj tiam kaj tiam skribis en malgranda notlibro. Fine ŝi fermis ĝin kaj returnis sin al la aliaj.

– Ĉu ni iru hejmen?

– Vi faris novan poemon? diris Alda .

– Estas nura krajonaĵo en mia notlibro.

– Ĉu vi ne volas laŭtlegi ĝin?

– Ĝi ne konvenas por laŭtlegado. Sed ne gravas, mi ja tamen povas legi ĝin al vi.

Ŝi remalfermis la notlibron kaj legis: “Ĉu vi aŭdas la kanton, amikoj? Ĝi sonas kiel flustra melodio, malproksima kaj samtempe proksima. Ĝi sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon. Ĉu vi aŭdas la kanton de la floroj, ĉu vi aŭdas la himnon de la steloj, ĉu vi aŭdas la flustran melodion de arboj kaj akvoj kaj ŝtonoj? Ĉu vi aŭdas la kanton pri la vivo, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon? Malproksima kaj tamen proksima ĝi sonas en nia interno, kiel voĉoj pro ĝojo vibrantaj, kiel vokoj sopire tremantaj. Ho, amikoj, ĉu vi aŭdas la kanton, kiu sonas kiel kanto de alaŭdoj super kampoj atendantaj semadon?”

– Jen ĉio, ŝi diris post paŭzeto. Mi volis ion aldoni, sed ...

III.

En la fino de aprilo aperis en Torento kelkaj fremdaj sinjoroj, kiuj inspektis la uzinojn. Poste venis aliaj. La kontoro reviviĝis, telefonoj sonoris, skribmaŝinoj klakadis, inĝenieroj laboris pri desegnoj kaj kalkuloj. Grupo post grupo da laboristoj estis revokata al la hejmo. El nordo kaj sudo, el oriento kaj okcidento ili venis. Gaje kiel infanoj salutis sin malnovaj kamaradoj, kiuj dum jaroj ne renkontis unu la alian. Denove klakadis lignoplandaj pantofloj sur la stratoj, denove oni ellitiĝis kaj manĝis kaj trinkis kafon laŭ la horloĝo.

Sur la fervojo inter la stacio kaj la uzino venis trajnoj kun brikoj kaj ligno, kun karbo kaj ferŝtono, kaj la rustintaj relsurfacoj denove komencis ŝtalbrili en la suno. Ĉarpentistoj, masonistoj kaj centoj da aliaj laboristoj estis intense okupitaj en ĉiuj partoj de la uzino.

La homoj plivigliĝis, acidaj kaj inertaj mienoj kvazaŭ sorĉe malaperis, inter la laboristoj regis amika kaj kora spirito kiel neniam antaŭe. En la vesperoj la kortoj kaj la peronoj estis plenaj de homoj, kiuj babilis kaj diskutis.

– Ke ni sukcesis ĝisvivi tiun ĉi momenton! oni diris. Oni apenaŭ kuraĝas kredi, ke tio ĉi estas vera.

– Sed klarigu, diris aliaj, kial ni povas ricevi laboron nun sed antaŭe ne povis! Panon ni ja ĉiam bezonas.

– Ĉu vi kredas, ke la sinjoroj zorgas pri nia pano? La konjunkturoj pliboniĝis, iu vidas eblecon gajni monon, jen la afero. La mondo estas regata de mono, ne de panbezono. Kaj konjunkturoj ... oni bezonas pli da militŝipoj, pli da kanonoj, pli da pafiloj, pli da tankoj kaj flugmaŝinoj. La sinjoroj bezonas nian helpon, kiel ili bezonas la helpon de miloj kaj centmiloj da laboristoj en aliaj lokoj, en tiu ĉi lando kaj en aliaj landoj.

– Do nia pano donos morton al kamaradoj en aliaj landoj! – Eble, eble eĉ al ni mem, ni ne konas la estonton. Sed kion fari? Panon ni ja devas havi.

– Estas tiel. Vole-nevole ni povas diri nur tiel, kiel iam preĝis vespere iuj marbordanoj: Dio ĉiopova, kompatu nin kaj lasu ŝipon en tiu ĉi nokto surfundiĝi ĉe nia malriĉa bordo! Tiel oni rezonis, sed tamen regis gaja humoro. La granda mondo, fremdlandaj kamaradoj kaj gravaj mondokazoj estis palaj imagoj kompare al la fakto, ke oni denove havas eblecon por kontentiga vivteno.

Kaj iun vesperon en la mezo de majo leviĝis la unuaj fumnuboj el la tuneloj de la lamenejoj. Estis belega tago kun blua ĉielo kaj sunlumo sur juna verdaĵo, sed pri la belo de la printempo neniu atentis. Ĉe fenestroj, sur kortoj kaj stratoj estis homoj, kiuj en solena silento rigardis al la uzino. Ekstere ĉio aspektis ĉiutageca, sed en la animoj regis tremiga atendo kaj sento de granda festo.

Kvazaŭ sankta bensigno suprenglitis la unuaj fumvualoj en la kvieta aero, kaj baldaŭ la tubegoj komencis elpuŝi nubojn da fumo, kiu estis nigra kaj dika kaj bole moviĝis sub la blua ĉielo kaj poste disglitis super la tutan valon.

*

Arne  estus ŝatinta tiun scenon, sed li ne troviĝis inter la rigardantoj. En tiu momento li kaj Paŭlo en malhela uzina magazeno ŝarĝis brikojn sur relĉaron. Jam de la mateno ili estis okupitaj per briktransportado, kaj Paŭlo blasfemis pro siaj preskaŭ detruitaj ledgantoj, sed Arne  estis ankoraŭ pli malfeliĉa, ĉar li ne posedis gantojn kaj nur nun spertis, ke ili foje estas necesaj. Malgraŭ la ĉirkaŭvinditaj sakĉifonoj liaj manoj doloris kvazaŭ pro brulvundoj, ĉar la haŭto estis tiom forfrotita, ke sangogutoj trapenetris ĝin.

Kiam ili finŝarĝis, Paŭlo rigardis sian horloĝon kaj diris, ke estas tempo por trinki kafon. Preninte siajn varmbotelojn ili sidiĝis sur la brikamason. Arne  forprenis la ĉifonojn kaj rigardis siajn detruitajn manojn.

– Krajono kaj kretoj estas pli agrablaj por la manoj ol brikoj, ĉu ne? diris Paŭlo duone ŝerce duone kompate.

– Certe, sed finfine ne tre gravas. Brulvundita infano evitas la fajron. Vespere mi aĉetos gantojn.

Paŭlo per malgrandaj glutoj trinkis de la varmega kafo kaj kun pripensa mieno rigardis al Arne .

– Se mi havus vian talenton, mi ne longe restus tie ĉi.

– Ĉu vi malŝatas la laboron?

– Ne. Ni havas ja sufiĉe agrablan laboron. Sed se mi povus gajni same multe aŭ eĉ multe pli da mono en pli agrabla maniero, mi ja estus stulta, se mi ne farus tion. Ĉu Greta  Garbo ne estus freneza, se ŝi ankoraŭ restus nekonata kaj senmona frizeja knabino anstataŭ esti tiu Greta , kiu ĝi nun estas. Estas ja klare. Sed oni devas havi talenton.

– Vi do opinias, ke mi povus fariĝi io simila al Greta  Garbo?

– Ne precize tiel, diris Paŭlo kaj ridis. Por fariĝi tiel riĉa kaj tiel fama oni certe bezonas neordinare grandan talenton. Sed talenton vi ĉiuokaze havas, kaj vi estus stulta se vi ne utiligus ĝin. Iam mi legis en gazeto, ke Zorn  gajnis terure multe da mono per sia pentrado, ricevis dekmilojn da kronoj por nur unu portreto. Eble vi ne fariĝos tiel eminenta, sed tamen ... Se oni havas talenton, oni devas uzi ĝin.

– Nu ja ... diris Arne  meditmiene kvazaŭ li pripensus la konsilon de Paŭlo. Sed ankaŭ vi ja havas talenton. Kaj vi havas belan vizaĝon kaj bonan figuron. Kial ne fariĝi filmaktoro?

– Tion mi ne malŝatus. Sed ... vidu, mia talento sufiĉas por amuzi la klubanojn per kantoj kaj anekdotoj kaj mimiko, sed ĉu ĝi sufiĉus por gajni monon per ĝi, tion mi ne scias. Sed estu certa, ke mi ne preterlasus okazon, se ĝi proponus sin! Paŭlo bruligis cigaredon kaj kun kontenta mieno duonkuŝe etendis sin sur la brikoj. Arne  ankoraŭ trinkis kafon, kaj dume li silente kaj ŝajne animforeste rigardis Paŭlon.

– Ĉu mi ne pravas? demandis Paŭlo kun rideto.

– Pravas? diris Arne  kvazaŭ vekiĝante el revoj. Aha, tiel! Mi ne pensis pri tio. Ĝuste nun mi ŝatus desegni vin, se mi rajtus fari laŭ propra plaĉo.

– Desegni min! Terure stulta vi estas. Talenton vi havas sed vi ankaŭ devas esti prudenta. Hieraŭ post laborfino vi ja desegnis du laboristojn, kiuj ŝovis pezan relĉaron supren al la gisejo. Certe bone, oni vidas, kiel ili streĉas la tutajn korpojn. Sed vi povas desegni la tutan uzinon kun ĉiuj laboristoj kaj ĉiuj laboroj kaj fari tion perfekte talente, sed vi tamen ne havos sukceson. Kiu homo aĉetus ion tian? Oni devas uzi la talenton por tio, kion la homoj ŝatas, alie ĝi restas senvalora. Desegnu belajn knabinojn kaj virinojn kiel tiu Zorn  kaj kiel la desegnistoj de la semajnaj gazetoj, tiajn, ke la riĉaj sinjoroj sentos plezurtremon en la tuta korpo, kiam ili vidos ilin. Aŭ ion alian, egale kion, se ĝi nur estos tre agrabla por la homoj. Ĉu vi kredas, ke oni ŝatus miajn prezentadojn en la klubo, se mi kantus tedajn strofojn pri laborantaj homoj aŭ rakontus pri nia briktransportado? Paŭlo estingis sian cigaredon, elaste saltleviĝis kaj komencis fajfi la lastan popularan melodion. Arne  vindis la sakĉifonojn ĉirkaŭ siajn manojn, kaj ili prenis lokon malantaŭ la ĉaro kaj ekŝovis.

– Vidu, jam estas fajro en la fornoj! diris Paŭlo post elveno el la magazeno kaj per la kapo faris geston al la suproj de la tubegoj.

Arne  rigardis supren kaj ekvidis la fumnubojn.

– Jes, estas bone, ke ili denove funkcias, li diris kvazaŭ konstate. Li ekpensis pri la iamaj interparoloj inter la rondanoj. Tiam eĉ li entuziasme partoprenis en la revoj de Johano, sed nun li sentis sin preskaŭ indiferenta.

Arne  nun laboris jam de du semajnoj. Kiam oni komencis la preparajn laborojn, li iris al la kontoro kaj petis pri okupo. Tie oni sendis lin al la estro de la eksteraj laboroj, kaj tiu tuj akceptis lin.

Kiam li anoncis tion al la patrino, ŝi ekĝojis sed nur momente.

– Kaj via desegnado? ŝi diris preskaŭ malgaje. Tion vi volas pli ol ion alian, kaj mi sentas, ke vi pravas. Vidu, ankaŭ via patro havis la saman inklinon, jes, via patro. Sed kion vi povos fari, se vi restos en la uzino?

– Mi ne povos resti hejme sen monakiro, kiam patro revenos. Cetere ni bezonas la monon, tre bezonas. Kaj mi ja ne devos resti tie por ĉiam.

– Jes, mi komprenas, ke momente estas necese. Sed ne tro longe! Ŝi rigardis lin kun kortuŝita mieno, kaj ekmovis la brakojn kvazaŭ por ĉirkaŭbraki lin.

– Vidu, mi tiel ĝojus, se vi sukcesus, eĉ se vi gajnus nur modestan vivtenon. Fari belajn bildojn estas bela vivo ...

– Ĉu vi iam vidis verajn pentraĵojn? demandis Arne .

– Nur kelkajn, kiujn pentris via patro. Post kelkaj tagoj la patro revenis por rekomenci sian laboron ĉe la rostforno. Li venis vespere, kaj Arne  estis hejme. Kiel ordinare li tre malmulte parolis sed estis en ekvilibra humoro. Post la vespermanĝo li direktis siajn okulojn al Arne  kaj fiksrigardis lin dum kelkaj momentoj.

– Nu ... kiel statas por vi? li demandis.

– Mi komencis labori antaŭhieraŭ.

La vizaĝo de la patro iomete heliĝis, kaj li faris aproban kapklinon.

– Bone. Pri via salajro ni povos poste paroli. Dank’ al Dio, ke normalaj cirkonstancoj revenas! Kaj kiel antaŭ la krizo li denove faris siajn laborperiodojn, dormis aŭ ripozis dum la liberaj horoj, foje grumbletis, sed ĝenerale ŝajnis tute kontenta pri sia vivo. Kiam li en iu vespero vidis, ke Arne  okupas sin pri desegnado, li malestime rikanetis.

– Ĉu ankoraŭ vi okupas vin pri tiuj infanaĵoj? Nu ja, por mi estas egale, se vi nur fidele zorgos pri via laboro.

Feliĉe por Arne  lia laboro estis sufiĉe varia. Preskaŭ ĉiutage renkontis lin novaj okupoj, li malofte bezonis resti longe en unu loko sed migris kun relĉaroj de unu angulo al alia en la industriejo, kaj dum nur du semajnoj li havis ses diversajn laborkamaradojn. Unu tagon li laboris kune kun samaĝa knabo, kiu de mateno ĝis vespero edifis lin per sporto, temo malmulte interesa por Arne . Sed li estis bona kamarado kaj ne kondutis kiel tiu, kiu en alia tago estis lia kunulo kaj konstante provis faciligi sian laboron je la kosto de Arne , rekompencante lin per la plej naŭzaj priknabinaj oratoraĵoj. Kiel savanto el la malfeliĉo venis religia, brilokula kaj bonkora maljunulo kiu dum tri tagoj je konvenaj okazoj instruis lin pri la bona vojo kaj cetere rakontis multajn agrablajn historiojn. Poste la laborestro kunigis lin kun junulo, kiu predikis kontraŭ alkoholo kaj fervore klopodis anigi Arne n al la bontemplanoj. Lin anstataŭis poste agrabla, malmultevorta knabo, kiu per korespondkursoj preparis sin por mezlerneja ekzameno. Ili fariĝis tre bonaj amikoj, kaj Arne  bedaŭris, kiam li devis disiĝi de li por labori kune kun Paŭlo. Paŭlon li ne ŝatis, sed post kelkaj laborhoroj kune kun li, li trovis, ke Paŭlo estas bona laborkamarado kaj ŝajne ne tiel malbona kiel li antaŭe imagis.

Li spertis, ke la komuna laboro rilatigas la homojn unu al la alia en tute alia maniero ol la eksterlabora vivo. En la kuna okupo la kamaradoj vole nevole kaj nekonscie preskaŭ tuj aperigis siajn bonajn kaj malbonajn kvalitojn. Kelkajn el siaj kunuloj li konis jam antaŭe, sed nun li dum unu tago pli intime konatiĝis kun ili ol antaŭe dum jaroj. Kaj li konstatis, ke ĝenerale ili estas pli simpatiaj, ol li antaŭe estus supozinta, kaj eĉ ĉe tiuj, kiujn li ne ŝatis, li trovis almenaŭ iun bonan flankon, kiu agrabligis la provizoran kunlaboron. La plej multaj estis etpensaj, havis limigitan komprenpovon, sed esence ili ne estis malbonaj aŭ malagrablaj homoj.

Ofte li pensis pri siaj kamaradoj en la rondo kaj sopiris al ilia societo. En la rondo troviĝis ia sento, ia anima vasteco, ia nedifinebla sed memkomprenebla senco de komuna vivo. Tion li ne trovis en la kunesto kun siaj laborkamaradoj.

Kiam Alekso deĵoris, Arne  tiam kaj tiam dum liberaj minutoj faris mallongan viziton al la elektra stacio. Alekso jam preparis siajn florbedojn, kaj la unuaj folietoj komencis elŝovi sin el la tero.

– Ili havas fidon kiel la sinapa semo en la parabolo, sed mi dubas, ĉu la fido sufiĉos por vivteni ilin en la nuna medio, diris Alekso.

– Ĉu vi ne ŝatas la novan staton, demandis Arne , vidante la mienon de Alekso.

– Parte ŝatas, parte ne. Por mi la silentaj jaroj havis sian agrablon.

Kaj li ridetis kaj rigardis en la okulojn de Arne .

– Finfine oni devas adapti sin al tio, kio estas necesa ... malgraŭ tio, ke la floroj ne same bone kreskas.

– Estis ja pli agrable antaŭe, kiam ni tie ĉi rigardis la stelojn, konsentis Arne .

– Certe. Sed stelrigardado ne donas panon al la homoj. Kaj estas utile por vi ricevi sperton ankaŭ pri teraj aferoj.

*

Johano fariĝis helpanto en la forĝejo. Tio pli bone respondis al lia ideo pri laboro ol lia ĝardenlaboro en la pasinta jaro. La maljunulo, kiu mortis en la pasinta aŭtuno, foje rakontis al la rondanoj pri siaj spertoj kiel forĝista helpanto en la malnova tempo. Estis severa laboro, ofte senĉesa martelado de mateno ĝis vespero, dum dek du longaj horoj kaj foje pli, ĝis la fingroj rigidiĝis ĉirkaŭ la martelega tenilo kaj apenaŭ estis forigeblaj de ĝi, kiam venis la paŭzeto post la martelado. La brakmuskoloj doloris kaj malmoliĝis ĝis laborrifuzo, la manoj pleniĝis de vezikoj. Kaj dume la forĝisto kolere insultis kaj blasfemis pro sia mallerta helpanto, kiu neniam lernas frapi sur la ĝustan lokon aŭ teni la martelegon en la ĝusta maniero.

Estis multaj tiaj aferoj en la forĝejaj rakontoj de la maljunulo, sed malgraŭ tio la fantazio de Johano trovis la forĝejan laboron agrabla, ĉar fortan laboron li ne timis.

Sed la forĝejo, kie Johano komencis lerni la fundamentojn de la metio, estis pli moderna, kaj li ne bezonis trostreĉi siajn fortojn. Multaj mekanikaj martelegoj de diversaj dimensioj kaj kun diversaj nomoj staris tie kaj tie en la vasta ejo. Varmiginte pli grandan ferpecon la forĝisto tuj kuris al unu el ili sen atenti pri la laborpreteco de Johano. Tio ne plaĉis al Johano, li sentis sin kvazaŭ superflua. Foje li akompanis la forĝiston por rigardi lian laboron, foje li restis ĉe la amboso rigardante la montrilojn de la granda murhorloĝo. Malgraŭ la ok forĝistoj kaj iliaj helpantoj, malgraŭ la flamantaj fajroj, la ĉiama bruado, la laboro kaj la okazaj babiloj kun la kamaradoj, malgraŭ tio kaj ĉio alia, kio estis nova por li, li tiam kaj tiam rigardis al la horloĝo kaj deziris, ke la montriloj moviĝu iom pli rapide. Aŭ li rigardis tra la altaj fulgokovritaj fenestroj, vidis sunbrilon kaj peceton de blua ĉielo, kaj lia penso vagis for al lagoj kaj arbaroj, al agrablaj horoj inter la rondanoj.

– Lasu tiun ĉi pecon al mi! li foje petis, kiam la forĝisto estis preta foriri al iu el la mekanikaj marteloj. La forĝisto rigardis lin kun kurioza mieno, kaj se la laboro ne estis tro urĝa, li eble konsentis.

– Vi estas stranga knabo, li poste diris. Ĉu estas tro malmulte da laboro por vi?

– Preskaŭ, konsentis Johano. Mi volas senti, ke miaj brakoj moviĝas.

– Iom neordinare, murmuris la forĝisto kaj ridetis aprobe. Vi estas bona forĝistmaterialo.

La laŭdo ne malplaĉis al Johano, sed iel la vorto forĝistmaterialo subite ŝajnis al li malagrabla. Li foje aŭdis tiajn ŝercajn vortojn pri junuloj aŭ knaboj por indiki iliajn kvalitojn kaj ordinare li trovis ilin bona ŝerco. Sed la forĝisto elparolis la vorton kun certa nuanco de metiista fiereco, kaj tiu nuanco kaptis la atenton de Johano, kaj li pensis pri ĝi kaj eksentis ioman ribelemon.

Tiel do! Li estas materialo, el kiu oni povas fari forĝiston, pli malpli kun lia konsento kompreneble, sed tamen materialo. Kaj esti forĝisto, kun ĉiuj bonaj kvalitoj de forĝisto, estos do la enhavo kaj senco de lia vivo, se li konsentos. Ĉio alia estos flankaĵoj. La gejunuloj estas materialo el kiu formiĝas forĝistoj, ĉarpentistoj, lamenistoj kaj aliaj laboristoj ĉiuspecaj. Li estos forĝisto kaj Eriko kaj Arne  estos aliaj -istoj, kaj Ajna , Alda  kaj Brita estos iaj -istinoj, edzinoj eble, hejmistinoj ... dum tagoj kaj jaroj ĝis griza maljuniĝo ili plenumos siajn rolojn, kaj ĉio alia estos flankaĵoj kompare al tio.

Kaj kvazaŭ por serĉi pruvon por siaj pensoj li lasis siajn rigardojn iri de fajrejo al fajrejo. Jes, esti forĝisto estas la vivrolo de tiuj homoj, kaj ili eĉ konscias pri tio kaj kun certa fiereco plenumas sian rolon. Ilia signifo donas al iliaj mienoj kaj parolo certan dignon, kiu ordinare mankas ĉe la eksterprofesiaj laboristoj, kaj kiu cetere ne estas malagrabla. Sed se tiu digno dependus ankaŭ de io alia ol ilia forĝisteco, ĝi ŝajnus al li pli agrabla. Esti forĝisto estas la ĉefa senco de ilia vivo, kaj ĉio alia estas flankaĵoj.

Ĉio alia? Kio do estas ĉio alia ... eble nur sentoj de malbonhumora knabo? Sed tamen ... Kaj liaj pensoj iris al liaj geamikoj en la rondo kaj al ilia komuna vivo. Tamen ekzistis io alia, io ... kio ŝajnas al li pli grava kaj pli sencoplena ol esti forĝisto, kaj kio devus havi la unuan lokon en la homa vivo. Alekso ... Alekso estas elektristo, sed finfine tiu kvalito estas ĉe lia flankaĵo, troviĝas ĉe li io pli grava.

Li memoras siajn iamajn revojn pri laboro kaj memstareco, revekiĝas en li bildo de sablejo kun ludantaj infanoj, li kaj Arne  estis laboristoj. Ajna  mastrumis ... kaj li tiom ĝojis pro estonta laboro. Sed nun la laboro ne estas tio, kio ĝi estis en liaj revoj, la revita memstareco fariĝis ligiteco, ligiteco por la tuta vivo ... Tiamaniere li tiam kaj tiam pensas dum la longaj tagoj. Ordinare la vagado de liaj pensoj finiĝas per tio, ke li iom ekhontas pri siaj sentoj, kaj li demandas sin ĉu li eble estas malkuraĝa, maltaŭga, nelaborema. Ne, ne, laboro estus agrabla, kaj li ne estas malkuraĝa, sed ... laboro en alia maniero, sen tiu ligiteco.

Kiel do sentas la aliaj junuloj? Ĉu li sola havas tiajn pensojn? Certe ili ne ŝatas sian ligitecon, tiom li povas vidi, sed ili ankaŭ ne montras rektan malŝaton, ŝajne ĝi estas por ili io memkompreneble necesa sed cetere indiferenta. Kaj la plenaĝuloj? Ili ŝajnas kontentaj, kvazaŭ ili nenion rimarkus. Eble oni iom post iom povas alkutimiĝi. Sed kutimiĝi ... al vivolonga ligiteco ... trovi tion natura kaj memkomprenebla, esti forĝisto kaj rigardi tion kiel la sencon de la vivo! Li memoras la ĝardeniston. Neniu povus suspekti, ke li ne sentas sin feliĉa inter floroj, legomoj kaj fruktarboj. Tamen li foje dum ilia kuna laboro malkaŝis, ke li ne estas kontenta. Havigi al si propran ĝardenon estis lia revo. Laborante kiel dungito oni nur duone sentas sin kiel vera homo, li diris.

Eble ankaŭ la ŝajne kontentaj laboristoj havas la saman senton, eble ankaŭ al ili la montriloj de la horloĝo ŝajnas tro malrapide proksimiĝi al la horo de manĝopaŭzo aŭ laborfino. Sed por ili revado pri io propra estus nur sensenca fantazio. Ili dependas de la uzino, dependas de dungantoj ... Sed baldaŭ devas esti manĝopaŭzo ... Li momente forgesas la horloĝon sur la muro kaj elprenas el la poŝo sian propran, kiu iam apartenis al la patro, kaj kiun Eriko kaj Ejnar  ne volis porti, ĉar ĝi ŝajnis al ili tro simpla, tro malmoderna. Li rigardas ĝin sed subite forgesas, ke li volis ekscii la tempon. Tiu malnova horloĝo ... dum tagoj kaj jaroj, dum tuta homvivo ĝi elmezuris por la patro senfinan ĉenon de minutoj kaj horoj de penado kaj ligiteco ĝis lia fino. Nun ĝi transiris al la filo, kaj dum tagoj kaj jaroj ... Sed denove li ekhontas pri siaj sentoj.

Diable! li diras interne kaj perforte forskuas la malgajajn pensojn. Vi estas malkuraĝulo! Oni devas akiri monon por siaj bezonoj, kaj ĉar la mondo estas tia, vi devas adapti vin al ĝi kaj iel, iel ... Li levis la kapon kaj renkontis la rigardon de la forĝisto, kiu ĉe la fajrejo atendis la varmiĝon de la fero.

– Vi aspektas tiel malgaja ... kvazaŭ vi sopirus rekuri al panjo, diris la forĝisto. Fajfu strofeton kaj gajigu! Forĝisto ne devas havi tian mienon.

*

Sed la sento de ligiteco ne estas forigebla per momenta fajfado. Ĝi foriras, sed ĝi revenas, malpli forta sed tamen premanta. Kiam Johano en iu vespero sidis hejme kune kun Eriko, li komencis vortigi siajn sentojn al la frato. Li ne plendis, kaj li ne ŝajnis malgaja. Li parolis pri laboro kaj laboristoj ĝenerale, en sia ordinara babila maniero, kvazaŭ la tuta afero estus nur temo por rezonado kaj ne koncernus lin mem.

Eriko laboris en la lamenejo, li ŝajnis tute kontenta pri sia okupo. Dum la liberaj horoj li daŭrigis sian studadon aŭ legis laboristajn gazetojn kaj diversajn librojn. Tre okupis lian intereson kelkaj libroj pri socialismo, kiujn Jern  pruntis al li. Li atente kaj interesite aŭskultis la vortojn de Johano.

– Jes, jes, kompreneble vi pravas, li diris, kiam Johano finis.

– Ĉu vi havis tiun senton, tiujn pensojn, kiam vi unue komencis labori? demandis Johano.

– Malmulte. Mia laboro ne estis tro peniga, kaj en mia kapo estis aliaj aferoj. Mi ne pensis ... Kompreneble mi pli ŝatis liberecon kaj amuziĝon ol laboron, sed cetere mi ne cerbumis pri la afero.

– Kaj nun? Eriko ridetis, kaj la firma, celkonscia esprimo de lia vizaĝo ŝajnis firmiĝi ankoraŭ pli.

– Nun. Trankvile antaŭen, trankvile antaŭen! Iam ni havos nian propran, verdire kune sed tamen nian propran. Sed pri tio vi ja scias same bone kiel mi.

Johano rigardis lin pripense.

– Tiam laboro estos io alia ol nun, ĉu ne?

– Certe, diras Johano kaj kapklinas konsente, sed indiferente.

Li silentas, kaj Eriko komencas legi sian gazeton. Post kelkaj momentoj Johano leviĝas kaj diras preterpase:

– Mi volas ripari mian reton. Estus agrable iri al Perkolago iun sabatvesperon.

*

La komerco estas vigla en la gazetvendejo, kaj Alda  pasigas preskaŭ la tutajn tagojn malantaŭ la vendotablo, kiu estas kovrita de sensacirubrikaj taggazetoj, semajnaj gazetoj kun alloga eksteraĵo de multkolora romantiko aŭ impona fotarto, kajeroj diversnomaj kun “veraj rakontoj el la vivo”, filmgazetoj, radiogazetoj, sportgazetoj, loteriaj gajnolistoj.

– Kiel feliĉa vi estas, kiu povas senkoste legi ĉiujn interesajn rakontojn, diris al Alda  konatino el la klubo, kiu ĉiusemajne aĉetis iun “familian” gazeton kaj kelkajn kajerojn kun “noveloj”.

Alda  faris grimacon.

– Eble legaĵo estas por vi, kio estas kukoj por infano de sukeraĵisto. Sed se mi estus en via loko, mi certe forgesus la klientojn por la gazetoj kaj la libroj.

– Mi tre ŝatas legi, diris Alda . Vidu, tie ĉi ni havas kelkajn sufiĉe bonajn librojn! Ankaŭ kelkaj esperantaj libroj troviĝas tie.

Kaj ŝi montris al la interna ekstremo de la vendotablo, kie la patro elmetis specialan kolekton de libroj, kiujn li trovis valoraj, sociaj kaj socialismaj verkoj kaj kelkaj socitendencaj romanoj.

La knabino iris tien, rigardis la librojn, foliumis en kelkaj kaj legis peceton tie kaj tie. Post kelkaj minutoj ŝi revenis al Alda .

– Ĉu iuj homoj aĉetas de tiuj libroj? ŝi demandis.

– Verdire oni tre malmulte aĉetas de tiuj.

– Mi supozis tion. Eble ili estas valoraj, sed interesaj ili ne ŝajnas al mi. Ŝajne tiuj romanoj temas pri vivo de laboristoj. Tion ni ja konas el propra sperto. Estas la ne ordinaraj aferoj, kiuj estas interesaj, kaj rakontoj pri medioj, kiuj estas pli agrablaj ol tiu de laboristoj. Ĉu ne? Alda  ekrigardis ŝin. La mallerte pudrita vizaĝo, la multbukle frizitaj haroj kaj la kurioza tutmoderna ĉapelo subite ŝajnis al ŝi kiel stranga maskaĵo de malgranda infano, kiu ŝatas fantazii kaj ludi, sed ankoraŭ ne estas klare konscia pri sia konduto.

– Mi komprenas ... Sed tiun esperantan romanon vi povus aĉeti. Mi estas certa, ke ĝi same interesus vin kiel la noveloj kiujn vi ŝatas.

– Povas esti, tio estas, se mi povus legi ĝin.

– Vi ja havas vortaron.

– Jes. Sed kial tiom klopodi, se ekzistas same interesaj rakontoj en nia propra lingvo? Eble poste, kiam mi pli bone scios esperanton.

– Ĉu esperanto interesas vin?

– Ho jes! La kunvenoj plej ofte estas agrablaj, eĉ amuzaj, kaj kiam oni ne havas ion alian por fari ... Sed Jern  havis opinion tute kontraŭan al tiu de tiu knabino. Iam starante apud la vendotablo kaj ekzamenante la diversajn publikaĵojn li turnis sin al la patro de Alda  kaj eksplodis:

– Ĉu via konscienco vere permesas al vi trankvilanime disvendi tiom da stultaĵoj al senprijuĝaj homoj? La patro levis la ŝultrojn kaj ridetis acide.

– Amiko, ĉu vi konas la maksimojn de la Rochefoucauld ? li diris post momenta silento. Inter ili troviĝas ankaŭ tiu ĉi, la grandioza kvardekdua: “Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion” ... Mi kraĉas al la stulto de la homoj, sed finfine mia vivteno dependas de tiuj homoj. Oni rezignas ... Sed rigardu tiun ĉi semajnan gazeton!

– Mi konas ĝin. Ĝi estas bona, per ĝi ni iom post iom povos venki potencon de la cetera stultigaĵo.

– Se mi ne vendus ĝin, mi estus aĉulo, ĉu ne?

– Mi konsentas.

– Amiko, vi diferencigas aferojn unu de la alia laŭ nomoj, ne laŭ enhavo. Tiu ĉi gazeto estas eldonata sub la suspicoj de kelkaj gvidantoj de la popolkleriga movado kaj gvidantaj socialdemokratoj, kaj per ĝi oni celas, laŭdire, doni bonan legaĵon al la laboristoj kaj plibonigi ilian literaturan guston. Sed se vi prijuĝe studas ĝin, vi trovas en ĝi la saman laboristklasan romantikon kiel en ceteraj kapitalisteldonejaj semajnaĵoj, la samajn stultajn rakontojn, la samajn stultajn desegnaĵojn, la samajn stultajn bildseriojn por infanoj. Estas la sama stultigaĵo kiel en aliaj semajnaj gazetoj, sed tie ĉi kun la sankcio de laboristorganizaj eminentuloj.

– Nu, verdire ĝi havas mankojn, sed tamen estas diferenco inter tiu kaj aliaj. Vi ĉiam kritikas ĉion, kio ne koincidas kun viaj anarkistaj ideoj. Se vi estus socialdemokrato, vi certe estus pli komprenema por tiu gazeto.

La patro de Alda  brue ekridis.

– Jes, jes, povas esti. Pripensu la kvardekduan: Ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion ... La plej multaj aĉetantoj ne restas pli longe ol bezonate kaj ne diras pli ol necese, sed ekzistas tuta aro da regulaj klientoj, kiuj vizitas la vendejon pli por babili kaj diskuti kun la posedanto aŭ samemuloj ol por ion aĉeti, kaj ili malavare disdonas siajn diverstemajn opiniojn. Komence tiuj diskutoj kaj multaj el tiuj homoj tre kaptis la intereson de Alda . Estas ja viglaj homoj, ŝi pensis, homoj kun ideoj kaj pensoj. Kaj ĉiutage troviĝis io nova por komenti. Se mankis lokaj novaĵoj kaj problemoj oni ĉiam trovis freŝan materialon en la gazetoj.

Sed iom post iom malfortiĝas ŝia intereso por iliaj diskutoj. Post kelkaj semajnoj ŝi scias ĉion parkere kaj povus mem anstataŭigi kiun ajn el ili por ludi lian rolon, de la juna fervora komunisto ĝis la faŝismoinfektita kontoristo.

Certe ili estas sinceraj, certe multaj el ili pravas, foje pri tio, foje pri tio. Sed tamen ĝi perdas la intereson. Iel ilia diskutado ŝajnas al ŝi kiel teatraĵo. Farinte siajn replikojn pri la stato de la mondo ili denove fariĝas homoj okupitaj de sia laboro kaj de siaj ĉiutagaj zorgoj, ĝojoj kaj ĉagrenoj.

Sed ŝia atento ne tute forlasas tiujn homojn. Ŝiaj pensoj komencas okupiĝi pri ili mem anstataŭ pri iliaj diskutoj. Iel ili similas al tiu knabino, kiu ŝatas la romantikajn rakontojn. Ŝi revas pri la feliĉo, ili revas pri plibonigo de la mondo. Jes, ĉar iliaj diskutoj estas revado, estas kvazaŭ momenta forkuro el la realo de ilia ĉiutaga vivo. Konkrete ili nenion faras por efektivigi la esprimitajn pensojn, eĉ ne en la etaj aferoj de la ĉiutaga vivo, kie ili eble povus ion fari. Ili vivas kvazaŭ en du mondoj apartigitaj unu de la alia, unu ne kontentigas ilin, sed ili ne povas forlasi ĝin, la alia estas agrabla, sed ĝi estas konstruita nur el revoj, kaj ili nur momente kaj fantazie povas resti en ĝi ... Kaj ekster la pordo preskaŭ ĉiam troviĝas grupeto de aliaj junuloj kaj viroj, tie estas ilia renkontejo dum iliaj liberaj horoj. Ili rigardas la gazetafiŝojn kaj la gazetojn en la montrofenestro, fumas siajn cigaredojn aŭ pipojn kaj inerte interbabilas. En la vesperoj Alda  kaj la patro laboras en la ĝardeno. Ne estas multe por fari, ĉar la ĝardeno estas malgranda, sed la patro laboras pedante zorge kaj intence malrapide, ĝuante tiun okupon kvazaŭ infano, kiu manĝas sian kukon kiel eble plej malrapide.

Tio ŝajnas kurioza al Alda , ĉar en antaŭaj jaroj la patro preskaŭ neniom zorgis pri la ĝardeno sed lasis tion al Alda  kaj ŝia patrino. Ŝi rimarkigas tion al li.

– Ho jes, li diras, la homoj foje ŝanĝiĝas. Nun tio ĉi ŝajnas al mi agrabla. Sed vi povas iri al viaj kamaradoj, se vi deziras, estas ja nemulte da laboro.

Sed ŝi ne foriras, ĉar ŝajne li ŝatas labori kune kun ŝi. Ankaŭ cetere li iom ŝanĝiĝis. Li ordinare restis hejme en la vesperoj anstataŭ kiel antaŭe pasigi duonon de la noktoj ĉe siaj konatoj, kaj li preskaŭ ĉesis oratori pri siaj sociaj ideoj. Post sia ĝardenlaboro li eniras, faras al si malfortan grogon kaj ekripozas en la sofangulo, foje kun iu libro, foje meditante kaj iom babilante kun la edzino kaj la filino.

Li ŝatas babili kun Alda , petas ŝin traduki la leterojn de ŝiaj eksterlandaj geamikoj, demandas ŝin pri ŝiaj kamaradoj en la rondo kaj pri diversaj aliaj aferoj, kiuj okupas ŝian intereson. Kaj jen li prenas gluton el sia glaso, bruligas cigaredon kaj silente rigardas ŝin. Lia mieno fariĝas revema, en liaj okuloj aperas karesa brilo.

*

En la hejmo de Ajna  troviĝas ankoraŭ la bildo de la bona paŝtisto. Ĝi pendas meze sur la muro super la otomano en la ĉambro, kaj ĝia najbaro estas bildo de la granda, jam longe mortinta socialistgvidanto.

La patrino de Ajna  protestis, kiam la patro pendigis la bildon tie.

– Ĉu vi ne estas prudenta? ŝi diris indigne. Meti tiun bildon apud Jesuon! Kion la homoj pensos pri ni, kiam ili vidos tion? – Kiaj imagoj! diris la patro kaj ridis. Jesuo ne bezonas honti pro sia najbaro. Ankaŭ Branting  estis tre bona paŝtisto. Verdire mi ŝatus meti lin en la lokon, kie sidas Jesuo, sed bedaŭrinde la portreto estas tro malgranda kompare al la paŝtisto, tio ne aspektus tute bone.

La patrino devas rezigni. Dum du, tri tagoj ŝi faris malbelan mienon, kiam ŝi foje preterpasis la bildojn, sed poste ŝi forgesis la tutan aferon, kaj nek al Jesuo nek al Branting  ŝi donis pli da atento ol al la flordesegnaĵo de la tapetoj.

Jam de jaroj ili nun pendas tie, kaj ankaŭ la aliaj familianoj malmulte atentas pri ili. Kiam la patro havas kamaradojn en la hejmo kaj oni diskutas politikon, li esceptokaze ekmemoras sian bildon kaj etendas la manon al ĝi dirante: “Jen tamen vera viro! Se tian homon ni havus! Jes, kompreneble mi parolas pri la dekstra bildo!” Kaj post la lasta frazo li bonhumore ekridas. – Kiam Greta , la fratino, estis malgranda, ŝi tre admiris la bonan paŝtiston kaj precipe la belajn ondojn de liaj longaj haroj, sed nun ŝi estas dektrijara, kaj la harojn de la bona paŝtisto ŝi forgesis pro siaj propraj, kiujn ŝi per la simplaj hejmaj rimedoj provas laŭpove similigi al tiuj de la preferataj filmsteloj, – kaj la malgranda frato malgraŭ la instruprovoj de la avino, neniam montris intereson por la bona paŝtisto. Liajn pensojn okupas tute liaj aŭtoj kaj flugmaŝinoj kaj liaj sampensaj samaĝuloj sur la korto.

Sed Ajna  ankoraŭ tiam kaj tiam rigardas la bonan paŝtiston. Kiam ŝi en liberaj momentoj sidas en la ĉambro por legi aŭ skribi, la libro foje perdas sian intereson, kaj la pensoj ne volas formi konvenajn frazojn por la skribaĵo. Ŝi ekrevas animforeste, kaj ŝiaj rigardoj sencele vagas tien kaj reen, ĝis ili fine haltas ĉe la bona paŝtisto. Tie ili restas, kaj la bildo iel kolektas ŝiajn pensojn kaj direktas ilin jen tien, jen tien, al aferoj, kiuj ŝajnas al ŝi kiel sekreto inter ŝi kaj la bona paŝtisto.

Kiam ŝi rigardas la bildon, ĝi foje kvazaŭ ŝanĝiĝas, kaj ŝi vidas similan sed tamen iom diferencan paŝtiston, kiu apartenas al ŝiaj unuaj memoroj. La avino rakontis pri li kaj rakontis pli tiu homo, kiun la paŝtisto prezentas, kaj tiuj rakontoj plenigis ŝin per sento de feliĉo. La bona paŝtisto fariĝis ŝia bona amiko, al kiu ŝia rilato estis pli intima ol eĉ al avinjo. Kiam vekiĝis ŝiaj unuaj malklaraj sentoj de senpatreco, la bona paŝtisto estis ŝia silenta konsolanto, al kiu ŝi rifuĝis kiel al patraj brakoj. Ne temis plu pri la pentrita bildo, sed en la bildon kvazaŭ eniris Jesuo kaj diris al ŝi, ke li volas esti ŝia patro, kaj ke ŝi ne malĝoju.

Enirinte sian novan hejmon ŝi sentis fremdecon kaj malĝojon, sed la bona paŝtisto akompanis ŝin, kaj kiam ŝi vespere kaj matene silente faris siajn preĝojn en la lito, ŝi direktis siajn okulojn al li, kaj li donis al ŝi konsolon kaj kuraĝon.

Iom post iom la kamaradoj kaj la kunesto kun ili pli kaj pli okupis ŝian menson, novaj pensoj kaj sentoj naskiĝis en ŝi, kaj la bona paŝtisto fariĝis malpli signifa. Ŝi ĉesis viziti la dimanĉan lernejon, fine ŝi ankaŭ ĉesis fari siajn preĝojn. Sed en solecaj kaj malgajaj momentoj ŝi tamen foje rigardis la bildon. Ŝi ne vidis plu la bonan paŝtiston de siaj fruaj infanjaroj, sed en tiaj momentoj la bildo tamen fariĝis vivoplena kaj iel konsola.

Ŝi komencas fariĝi junulino, ŝiaj pensoj vagas en revomonda printempiĝo, ŝi rigardas sian bildon en la spegulo kaj belaranĝas siajn harojn kaj metas la ĉapon oblikve. Pri la paŝtisto ŝi ne plu pensas. Sed subite li reviviĝas. Kiam ŝi estis en la societo de Paŭlo kaj li komencis tro altrudi al ŝi siajn petolaĵojn, ŝi subite ekmemoris la momenton, kiam la patro volis altrudi al ŝi likvoron. Kaj kiel tiam ŝi malgajiĝis kaj foriris, kaj la bona paŝtisto ankoraŭ havis iom da konsolo por ŝi.

Kaj ankoraŭ nun ŝi foje rigardas la bildon. La paŝtisto ne plu parolas al ŝi kiel antaŭe, sed la bildo estas plena de vivo, de ŝia propra vivo, kiel malnova taglibro.

En tia momento vekas ŝin el ŝiaj pensoj la voĉon de la avino.

– Ĉu vi ankoraŭ ŝatas la bonan paŝtiston? Avinjo estas maljuna. La vizaĝo ŝrumpis kaj havas multajn sulkojn, la okuloj havas la saman korvarmon sed la brilo estas malforta, ŝiaj manoj estas malgrasaj kaj rigidaj.

– Jes, diras Ajna  duonlaŭte, kaj ŝia rigardo al avinjo estas plene sincera.

– Estas bone, diras avinjo kaj momente lasas sian ŝtrumpflikadon. Sed vi neniam iras al preĝejoj kaj neniam legas la rakontojn pri la bona paŝtisto.

– Tion mi ne faras, konfesas Ajna  iom retiriĝeme.

– Mi ne volas admoni vin, diras avinjo kaj amo brilas en la malfortaj okuloj. Kelkaj iras al preĝejoj kaj kelkaj ne, sed finfine dependas de io alia ... Sed vi ne forgesos la rakontojn pri la bona paŝtisto?

– Ne, ilin mi ne forgesos. Kaj ankaŭ vin mi ne forgesos.

Rigardante la avinon ŝi sentas strangan kortuŝon. Iam avinjo aspektis altstatura, kaj ŝi mem estis malgranda, sed nun avinjo estas malgranda, kaj kiam ili staras unu apud la alia, avinjo kiel infano levas la kapon, kiam ŝi rigardas la vizaĝon de Ajna . Iam avinjo komprenis kaj povis klarigi ĉion, pri kio Ajna  volis demandi, kaj Ajna  senĝene faris siajn demandojn, sed nun la malgranda avinjo ne plu komprenas ĉion, kaj Ajna  ne povas pri ĉio demandi ... Ajna  etendas la manon kaj karesas la blankajn harojn de la maljuna kapo.

– Avinjo. ... Sed avinjo ridetas.

– Jes, jes. Nun vi estas granda kaj mi malgranda, sed ankoraŭ vi estas mia knabineto ... Kelkajn tagojn post la rekomenco en la uzino la patro, venante hejmen en la vespero, diris al Ajna :

– Jen, knabino, mi havigis laboron por vi! Kaj ŝi rakontis, ke iu juna inĝeniero okaze parolante kun li menciis, ke lia edzino deziras junan knabinon por helpi ŝin en la hejmaj laboroj.

– Kaj kompreneble mi tuj proponis vin, kaj morgaŭ matene vi komencos. Ĉu ne bone?

– Sed mi ja nenion scias pri mastrumado krom pri nia hejma! diris Ajna .

– Vi ne bezonas. Ili ne deziras jam perfektan servistinon, la sinjorino deziras nur iom da helpo por pli simplaj laboroj, kaj krome ŝi iom post iom instruos vin pri kuirado kaj tiel plu. Estu feliĉa, knabino! Estas ja bonegaj kondiĉoj. La salajro estos malalta, sed tio ne gravas, ĉar vi ja lernos ion, kaj krome tri virinpersonoj kaj unu laboranta viro ne estas bona proporcio en hejmo.

– Sed patro! Vi tamen ne povas postuli laboron de avinjo! – Ne, ne, tion mi ne volis diri, sed finfine vi tamen estas tri, kaj panjo sufiĉas por la hejmaj laboroj.

– Tamen ŝi estas tre juna, nur deksesjara, diris la patrino. Iom oni povus atendi, certe estus agrable por ŝi havi sian liberon ankoraŭ unu someron ... La patro ekridis.

– Nu, nu, ĝuste pri tiu libero mi pensis, sed mia vidpunkto ŝajne estas kontraŭa al la via. Cetere ŝi ja estas libera en la vesperoj kaj povos iri danci kaj amuzi sin tute laŭplaĉe. Sed estas sensence babili pri tio. Mi promesis al la inĝeniero, ke morgaŭ ŝi komencos, kaj vole nevole ŝi devas fari tion.

*

En dimanĉa vespero iom post la mezo de majo la esperanta grupo havis finfeston en malgranda salono en la popola domo.

Alda  vizitis Alekson kaj invitis lin al partopreno.

– Ĉu vi kredas, ke tio interesos min? demandis Alekso ŝajne skeptike.

– Eble ne ... Sed estus agrable ...

– Kiel ekskurso al Perkolago?

– Jes, kial ne. Kaj nun vi jam iom studis.

– Pli ol vi supozas. Jen rigardu, tio estis deĵortempa furaĝo dum la lastaj monatoj.

Li montris al certa loko en libroŝranko. Alda  aliris kaj ekvidis dudekon da esperantaj libroj, kaj krome kuŝis sur la libroj specimenoj de diversaj gazetoj.

– Ĉu vi volas diri, ke vi ĉion tion tralegis? demandis Alda  konsternite.

– Nu jes, mi ja havas tempon por legi, kiom ajn mi deziras. Dum kelkaj deĵoraj noktoj mi tralegis la lernolibron, kiun vi donis al mi, sed tiu tuta lingva afero malmulte interesis min! kvankam ĝi ŝajnis al mi tre prudenta kaj utila elpensaĵo. Sed poste mi en alia el viaj libretoj legis la unuan kongresparoladon de Zamenhof. En tiu nokto mi legis nur tiun paroladon, sed leginte ĝin mi eksentis deziron ekscii iom pli pri la afero, kaj iom post iom mi havigis al mi tiujn librojn kaj gazetojn.

– Kaj malgraŭ tio vi ne emas partopreni nian kunvenon? – Ne malgraŭ tio, sed pro tio, ke ĉion tion mi tralegis ... – Ĉu ĝi ne plaĉis al vi?

– Ho, certe plaĉas, diris Alekso varme. Sed vi ja scias, ke mi ne tre ŝatas societan vivon.

– Ankaŭ ne la nian!

– Vi ja ne estas societo en tiu senco ... Sed bone, mi partoprenos la kunvenon, almenaŭ tiun ĉi fojon.

Estis kunveno pli malpli simila al tiaj kunvenoj en aliaj lokoj en la mondo. Enkonduke oni kantis la himnon. La grupanoj kantis firme kaj bone kaj ŝajne entuziasme. Ajna  staris apud Alekso, kaj dum la kantado ŝi tiam kaj tiam rigardis lin. Meditmiene li aŭskultis la kantadon, dum liaj rigardoj duonatente direktiĝis jen tien jen tien al la grupanoj ĉirkaŭ la longa tablo. Dum la momenta bruo de la sidiĝo li turnis sin al Alda .

– Bele ... li diris kaj kapklinetis al ŝi. Jern  leviĝis de sia loko ĉe la ekstremo de la tablo, prenis lokon malantaŭ sia seĝo kaj komencis paroladon. Li estis bona parolanto, kun multa ekzerco el societa vivo kaj el diskutoj kaj paroladoj ĉe popola altlernejo, kaj la ioma malrapideco de liaj esperantaj frazoj ne malfortigis la impreson de lia esprimkapablo.

– Kaj nun, li diris post kelkaj enkondukaj frazoj, mi volas iom memorigi vin pri la grava laboro de niaj kvar junaj pioniroj. Dank’ al ili nia grupo estas tia, kia ĝi hodiaŭ estas.

Ĉu vi memoras nian unuan kunvenon? Ni ne sciis kion fari, kaj ĉio ŝajnis fiasko, verdire pro nia stulto, sed tiam ili aperis kaj savis la situacion. Ili komencis ludi kun ni, kaj iel ili sukcesis dresi nin kaj krei iom da ordo.

Kaj ĉu vi memoras la kvinan kunvenon. Estis grava kaj decida momento. Post la kvara kunveno ni ricevis vortarojn kaj librojn, kaj ni interkonsentis lerni unu paĝon hejme por la posta kunveno. Sed en la kvina kunveno ni ĉiuj balbutis kaj malsukcesis, neniu estis bone lerninta. Unu post la alia ni montris nian stulton, kaj la mieno de Alda  ĉagreniĝis. Fine kelkaj el vi komencis ridi kaj ŝerci kaj diris: “Kial vi ne turnas vin al Ajna  aŭ Johano aŭ Arne , certe ili povas traduki.” Sed Alda  formetis sian libron kaj rigardis nin kun stranga mieno, kaj ni eksilentis. Kaj tiam ŝi diris: “Estas tute sensence daŭrigi hodiaŭ. Al mi estas egale, ĉu vi volas lerni esperanton aŭ ne, sed se vi volas lerni, vi devas mem labori, alia metodo ne ekzistas. Se vi ĝis la venonta kunveno perfekte lernos la du unuajn paĝojn kaj poste daŭrigos en la sama maniero, mi restos en la grupo, sed alie mi forlasos ĝin.” Kaj poste ŝi trankvile diris ĝisrevidon kaj foriris kun siaj gekamaradoj, nur dudek minutojn post la komenco. Estis la plej bona leciono, kiun Alda  faris dum la tuta vintro. Post tio ni komencis labori, kaj baldaŭ ni trovis, ke lernado estas eĉ interesa kaj agrabla. Kaj Alda  demandis, ĉu ni ne povas prepari pli longajn taskojn, kaj ni konsentis. Ni notis novajn vortojn, ripetis gramatikajn aferojn, komencis babili inter ni. Ĉiu plenumis la sian kaj multaj faris pli, ni komencis konkuri.

Vidu, dank’ al niaj junaj pioniroj mi nun povas fari tiun ĉi paroladon esperante, kaj multaj el vi certe povus fari la samon. Aliaj eble ne povas, sed ĉiu el vi tamen povas bone kompreni min. Kaj la plej grava estas, ke ni lernis, kiamaniere oni devas lerni, kaj ke ni nun ŝatas lerni per laboro.

Persone kaj en la nomo de miaj kunlernantoj mi kore dankas vin, junaj kamaradoj. Samideanoj, ili vivu!

Jern  signe levis la manon, kaj kvar potencaj vivukrioj eksonis.

– Kaj ni esprimas nian dankon ankaŭ al nia amiko Paŭlo. Per siaj kantoj kaj rakontoj li en la fino de niaj kunvenoj tre agrable spicis la pli pezan nutraĵon de la lecionoj. Kaj eble plej grave, li ankaŭ instruis al li kantadon. Li vivu! Kiam jam forsonis la novaj vivukrioj, Jern  faris paŭzeton kaj poste daŭrigis:

– Sed, amikoj, eble vi ne pripensas, kial vi lernas, ne pensis pri la celo de nia lernado. Certe, ni jam scias, ke ni povas havi grandan plezuron kaj utilon de esperanto. Multaj el ni jam korespondas kun eksterlandanoj, kaj du, tri el ni eble partoprenos eksterlandan vojaĝon en la somero. Sed, la ĉefa celo devas esti pli granda. Antaŭ kelkaj tagoj mi aŭskultis, eble ankaŭ vi, radioparoladon de nia instruministro. Li parolis pri popola memregado kaj popola memklerigo, kaj inter alie li diris, ke popola memklerigo estas necesa kondiĉo por popola memregado, kaj ke ĉiu klerigo kaj ĉiu klero devas servi al socio. Jen, amikoj, la ĉefpunkto! Ni ĉiuj estas, aŭ devus esti, servantoj de la socio. Ni devas plibonigi ĝin kaj gardi ĝin kontraŭ danĝeroj de diktaturaj ideoj. Sed por povi tion fari ni devas klerigi nin, devas lerni. Ni lernas ne nur por ni mem, kvankam tio estas agrabla, sed antaŭ ĉio ni lernas por servi al la socio. Ankaŭ nia esperanta lernado devas servi al tio. Ni plivastigas nian scion pri la mondo, ni akiras pli grandan komprenon pri multaj aferoj, kiujn estas necese kompreni, ni evoluas, ni fariĝas pli bonaj civitanoj. Jen! Kaj per nia esperanta laboro ni servas ne nur al nia propra socio, ni helpas ankaŭ, laŭ niaj modestaj fortoj, fari fundamenton por pli vasta socio, por la tutmonda socio.

Kamaradoj, la studsezono finiĝis. Niaj kunvenoj ĉesis, kaj en la somero la grupo kunvenos nur unufoje monate. Sed ne forgesu daŭrigi vian lernadon. Preparu vin por la aŭtuno. Vidu, Torento reviviĝis. Ankaŭ la homoj devas reviviĝi. En la aŭtuno nia klerigsocieto denove eklaboros plenforte, kaj en ĝia laborskemo troviĝos ankaŭ kursoj en esperanto. Por ion atingi ni devas lerni kaj labori sisteme kaj organizite. Kaj estas nia devo tion fari. Niaj fortoj kaj kapabloj devas servi al la komuna bono, devas servi al la socio. Nur tiam nia lernado kaj laboro havos veran sencon ... Kiam ĉesis la entuziasmaj aplaŭdoj, kiuj sekvis post lia parolado, li anoncis, ke sekvos paroladoj de aliaj grupanoj.

– Sed ili estos nur kvinminutaj, li diris. Jam pasis la plej peza parto de la programo, kaj iom post iom ĝi fariĝos pli kaj pli malpeza, ĝis ... Li tranĉis la frazon kaj ridetis brilhumore.

– ... ĝis ... ni ŝvebos. Ridado kaj aplaŭdoj salutis lian ŝercon. Post malgrandaj paroladoj de kvin aliaj grupanoj leviĝis Jern  denove.

– Mi tre ekĝojis, li diris svede, kiam Alda  diris al mi, ke Alekso deziras ĉeesti nian kunvenon, kaj ankoraŭ pli ĝojis, kiam mi eksciis, ke li sufiĉe multe studis esperanton. Alekso estas tre pasiva homo, sed laŭ mia impreso li samtempe estas tre saĝa, kaj tial mi tre ĝojus, se ankaŭ nia ŝatata gasto bonvolus diri kelkajn vortojn. Eble estas strange peti gaston paroli, sed ni tre ĝojus aŭdi kelkajn vortojn de vi, kaj poste la programo, kiel mi diris, fariĝos pli kaj pli malpeza. Kompreneble vi povas paroli svede, se vi tion deziras.

Oni streĉite rigardis Alekson, kiu restis sidanta dum kelkaj sekundoj, ŝajne hezitante. Poste li leviĝis sed restis silenta, dum liaj rigardoj kvazaŭ esplore rondiris inter la vizaĝoj ĉirkaŭ la tablo. Fine li ekridetis bonhumore kaj diris esperante: – Vi petas min paroli. Mi volas esti tute sincera, kaj tial mi konfesas, ke mi ordinare ne ŝatas paroladojn, kaj mem paroli mi tute ne ŝatas.

Sed mi ja rimarkis, ke mi nun venis en mondon tute kontraŭan al la ordinara. En la ordinara mondo homoj lernas kaj ekzercas sin por fariĝi kapablaj fari paroladojn, kaj kiam ili sukcesas, ili estas tre feliĉaj. Sed tie ĉi estas tute male. Tie ĉi oni paroladas por lerni kaj perfektiĝi. Tiu ĉi utiligo de la homa parolkapablo por instrui kaj perfektigi la homojn, por servi al la socio kaj la grandaj ideoj estas io vere grandioza.

Kaj imagu, amikoj! Kia ne estos la estonto de la esperantista agado, se tia estas la komenco! Mi legis, ke jam ekzistas grandaj oratoroj en esperanto. Sed kiaj estos la esperantaj oratoroj de la estonto, tion ni eĉ ne povas imagi. Kompare al ili la plej grandaj oratoroj de la naciaj lingvoj estos balbutantoj.

Kaj vidu! Nun eĉ mi, kiu vere estas tre pasiva homo, faris paroladon. Verdire ĝi estas mallonga, sed se tia estas la komenco ... ĉar estas komenco, efektive tio ĉi estas la unua parolado en mia tuta vivo.

Mi tre ĝojas, ke vi povas tiel bone paroli, kaj mi esperas, ke vi pli kaj pli perfektigos vin, kaj mi deziras al vi grandan sukceson! Alekso sidiĝis, kaj granda aplaŭdobruo atestis pri la sukceso de lia surpriza paroladeto.

Nun venis la programpunkto de Paŭlo. En maniero de aplomba artisto li dum dudek minutoj bone amuzis siajn aŭskultantojn per kelkaj kantetoj kaj anekdotforma, iom fantazia resumo pri la gruplaboro kaj la grupanoj.

Sekvis komuna kantado, kaj poste Jern  anoncis kafon. La serioza parto de la programo estis finita, oni komencis libere babili kaj ŝerci. Ankaŭ la antaŭe silentaj komencis manifesti sian parolkapablon, kvankam ofte nacilingve, kaj post nelonge ilia aktiveco tute superregis tiujn de la aliaj.

Post la kafo oni formetis la tablon kaj la seĝojn, kaj junulo kun tirharmoniko transprenis la prezidon por la lasta parto de la programo.

Alekso diris dankon kaj ĝisrevidon kaj komencis surmeti sian mantelon.

– Vi volas foriri? demandis Ajna .

– Nu jes, la resto de la programo ne interesas min.

– Min ankaŭ ne. Mi akompanos vin.

Sed jam staris ankaŭ la aliaj rondanoj ĉe la pordo apud Alekso. La aliaj, starante dancopretaj, ekrigardis al la grupo ĉe la pordo, kaj la zumado silentiĝis.

– Ĉu vi forkondukas niajn plej bonajn anojn, demandis Jern  ŝerce kolere.

– Ne, ne, diris Alekso, mi estas tute pasiva. Restu kaj amuziĝu, amikoj!

– Ajna , kriis Paŭlo petvoĉe kaj petolrigarde, restu ankoraŭ iomete! Mi tiel ŝatus iomete promenami kun vi post la danco!

– Ne estas kamaradece forkuri tiamaniere meze en la kunveno, diris iu el la grupanoj.

Sed la rondanoj atentis nek pri la pasiva peto de Alekso nek pri la iom malkontenta mieno de la grupanoj.

– Ĉu vi restos? demandis Johano al Eriko.

– Jes, mi restos, respondis la frato. Mi volas babili kun Jern . Alekso kaj la rondanoj eliris. La printemponokta krepusko estis sufiĉe forta, ĉar densaj nuboj kovris la ĉielon. Pluvo ne falis, sed la aero estis malseka. Vento susuris inter branĉoj kaj folioj.

Ili iris silente, ĝis ili atingis unu el la ĉefstratoj. Tie haltis Alekso kaj diris:

– Nu amikoj, ĉu ni do diru ĝisrevidon?

– Mi ŝatus fari promenon, diris Arne . Norden. La vento bele sonas en la arbaro.

– Ĉu arbarromantiko kaptis vin? diris Alekso kaj ridis. Sed bone, por duonhoro. Ankaŭ mi ŝatas la sonon de vento en arbaro.

La tri aliaj konsentis, kaj ili ekmarŝis. Estis multe da gejunuloj sur la stratoj, vagantaj aŭ starantaj en malgrandaj grupoj. Vespera stratgajo regis inter ili, kelkaj el la junuloj estis iom ebriaj, knaboj kaj knabinoj krude interflirtadis.

Kiam ili atingis la ŝoseon kaj havis malantaŭ si la lastajn stratlanternojn kaj antaŭ si la duonmalluman vojon, ili malrapidigis la paŝojn.

– Ĉu Jern  ne troigis iomete, kiam li parolis pri la grupanoj? demandis Alekso enpense.

– Jes, rilate al duono el la grupanoj, respondis Alda .

– Kaj kiom granda parto el la junularo apartenas al tiu speco, kiun ni ĵus vidis sur la strato?

– Naŭdek procentoj, diris Alda  senhezite.

– Jes, verŝajne ... minimume.

Kaj denove ili silentis.

Post kvaronhoro haltis Alekso kaj murmuris:

– Eble ni reiru, amikoj?

Ili ne respondis sed restis starantaj sur la soleca vojo. La vento iom plifortiĝis, kaj senĉesa, kvazaŭ riverege fluanta susuro plenigis la arbaron. Kiel vastaj ondoj ĝi preterpasis, aŭdiĝis en malproksimokiel io alvenanta, kreskis kaj venis pli kaj pli proksimen, ĝis ĝi en potenca muĝo kiel ŝvelondo moviĝis antaŭen super ili kaj poste malfortiĝis kaj fluis for en la mallumo de la nokto.

– Ĉu ne tiel sonas la maro? demandis Ajna .

– Jes ... respondis Alekso. Estas la sama kanto, estas la sama granda moviĝo ... Ĉu vi memoras, Alda , kiel vi iam diris: tiel trankvile, tiel trankvilige. Foje la moviĝo fariĝas frakase furioza, sed eĉ tiam estas en ĝi io trankvila, eĉ timtremante oni povas senti tion.

– Foje mi sidas en la arbaro, diris Arne , kaj nur aŭskultas la susuron kaj la muĝon de la vento ...

– Kaj? diris Alekso.

– Mi demandas min: Kial la homoj ne eliras por aŭskulti?

– Amiko, la plej multaj mirus pri vi kaj konstatus: Tio estas ja nur sono de moviĝanta aero ... Ili ne vidas, kiel iras la steloj, kaj ili ne aŭdas la voĉon de la eterna moviĝo ... Kaj denove ili staris silentaj, kaj neniu el ili faris paŝon por reiri.

– Alekso! diris Ajna  kun subtremo de hezito en la voĉo.

– Nu, kio estas?

– Mi rigardis vin en la kunveno, kaj mi vidis, kiel vi rigardis nin ...

– Ĉu estis io stranga en tio? Ankaŭ la aliajn mi rigardis.

– Jes, sed kiam vi rigardis nin, estis en viaj okuloj iu certa esprimo, kiu kaptis min, kaj subite mi komprenis vin ... ŝi prenis lian manon kaj premis ĝin kaj diris tremvoĉe:

– Alekso, vi estas nia amiko en alia maniero ol ĉiuj aliaj, vi amas nin kiel patro, kaj tamen vi estas unu el ni.

– Nu, nu, knabino, murmuris Alekso. Kio okazis al vi?

– Nenio okazis, ŝi diris kun eta ekrido. Estas nur tio, ke mi ekkomprenis, kion vi pensas kaj sentas rilate al ni.

– Ĉu tion vi antaŭe ne komprenis?

– Mi komprenis vin kiel infano komprenas bonan onklon kaj bonan kamaradon, sed nun mi komprenas pli multe, mi komprenas vian ... sopiron.

– Mian sopiron vi komprenas, amikino? diris Alekso kviete. Ĝin vi povas kompreni, nur se ĝi troviĝas ankaŭ ĉe vi.

– Kaj viaj okuloj diris, ke vi timetas, ke viaj amikoj eble ne povas vin kompreni ...

– Nu, nu, knabino ... Sed nun ni tamen iru hejmen Ni ja devas ĉiuj frue ellitiĝi morgaŭ matene ...

*

Iun dimanĉon fiŝanta junulo vidis la kvar rondanojn bani sin en la rivero. Estis sude, proksime al la fervoja ponto, kie preskaŭ neniam troviĝis homoj, kaj ili ne surmetis banvestojn. La junulo troviĝis malproksime de ili, sed li rekonis ilin, kaj la sekvantan tagon la afero estis konata de preskaŭ ĉiuj homoj en Torento.

Kiam Johano post la tagmanĝa paŭzo revenis al la forĝejo, la forĝistoj kaj la helpantoj staris en grupo kaj babilis. Johano aliris al la grupo, sed tiam ili eksilentis. Ĉiuj rigardis lin en stranga maniero, kaj kelkaj kurioze ridetis.

– Oni diras, ke vi hieraŭ banis kun knabinoj, kaj ke vi ĉiuj estis nudaj, diris unu el la helpantoj. Johano dum momenta silento rigardis la vizaĝojn antaŭ si.

– Jes, estas vera, li poste diris, kaj lia mieno estis same trankvila kiel antaŭe. Ĉu iu vidis nin kaj sentis sin ofendita?

– Verŝajne, respondis la helpanto, kaj multaj ekridis. Ĉu vi ofte faras tiel?

– Jes, kiam ni ne ĝenas iun.

– Mi kredis, diris la forĝisto de Johano kaj li ne ridis, ke vi estas solida junulo kaj fariĝos bona forĝisto, sed se vi tiel kondutas ...

– Ĉu tio malhelpas min fariĝi bona forĝisto?

– Eble ne. Sed tia strangaĵo! ...

– Kial strangaĵo? demandis Johano, kvazaŭ li ne komprenus.

La ridetoj de la ĉirkaŭstarantoj malaperis, iliaj mienoj iel konsterniĝis, kaj ili rigardis unu la alian kvazaŭ en silenta reciproka ekkompreno.

La vaporfajfilo signalis laborkomencon, kaj ĉiuj iris al siaj laborlokoj, sed tiam kaj tiam iliaj okuloj direktiĝis al Johano. Lia propra forĝisto dum la proksimaj horoj tiam kaj tiam faris kun li disputsimilan konversacion, sed li ne komprenis la simplajn vidpunktojn de Johano, kaj Johano ne aprobis liajn, kaj finfine li deklaris, ke Johano estas la plej naiva estaĵo, kiun li renkontis. Simile okazis al Arne . Lia laborkamarado en tiu tago estis la sama, kiu iam edifis lin per priknabinaj historioj. Aŭdinte la aferon de iuj samaĝuloj li subite ekmontris certan respekton al Arne  kaj diris al li preskaŭ admire:

– Diable! Kiu povus imagi tion pri vi? Sed estas bedaŭrinde, ke vi ne estis pli singarda. Tiaj aferoj ne estas por la publiko.

Kaj li faris al Arne  multajn stultajn demandojn, sed Arne  respondis proksimume kiel Johano en la forĝejo, kaj baldaŭ la kamarado komprenis, ke Arne  tute ne meritas lian admiron.

– Stultulo kaj strangulo vi estas! li konkludis. Nudbaniĝi kune kun knabinoj kaj ne kompreni la esencon de la afero! Kial vi do faris tion? Estas ja ridinde.

Kiam ili ŝovis sian ĉaron tien kaj reen, aliaj laboristoj tiam kaj tiam per vokvorto altiris la atenton de Arne  kaj ĵetis al li pikajn demandojn pri logaĵoj de junaj knabinoj. Tagmeze envenis Jern  en la gazetvendejon. Alda  estis sola en la butiko, kaj aĉetinte gazeton li restis staranta apud la vendotablo kaj rigardis ŝin hezitmiene.

– Nu? diris Alda .

– Estas malagrabla historio, diris Jern . Tuta Torento klaĉas pri vi kaj viaj tri gekamaradoj. Miaparte mi estas absolute konvinkita, ke neniu el vi faris ion maldecan, kvankam via konduto estis stranga.

Kaj li rakontis pri tio, kion diris la homoj.

Alda  ekridis.

– Nu jes, ŝi diris, ŝajne oni rakontas nur la simplan veron. – Nur la simplan veron, sed ĝi sufiĉas por krei skandalon. Mi plene fidas al vi, sed mi tamen devas averti vin. Vi ĉiuj estas bonaj, sed ŝajne vi havas kelkajn strangajn ideojn. En tio ĉi vi certe ne havis malbonan motivon, kaj ekzistas ja nudistoj en nia lando, sed oni rigardas ilin kiel ridindulojn, kaj krome vi estas ja preskaŭ nur infanoj. Oni ne devas fari tiel.

– Kial ne?

– Vi demandas, kial ne ... Jes, vi havas kelkajn strangajn ideojn. Sed pripensu miajn vortojn! Li foriris, kaj post kelkaj momentoj envenis la patro.

– Patro, diris Alda , nia rondo faris skandalon. Tuta Torento bruas pro ni.

– Pro vi? Sed kial? Alda  rakontis, kaj la patro silente aŭskultis. Li palpebrumis kaj la vizaĝmuskoloj moviĝis, kaj kiam ŝi finis, li subite metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj ame rigardis en ŝiajn okulojn.

– Knabino, mi ne scias, kion diri, sed mi fidas vin, kaj mi kredas, ke vi scias, kion vi faras ... Se homo havas forton sekvi sian racion ...

Li ne finis la frazon, sed Alda  demandtone aldonis: tiam tiu homo sekvu sian racion.

– Jes, ŝajnas al mi tiel, li diris kaj pripense kapklinis. Sekvi sian racion estas stranga eksperimento, sed tamen ... Kiam Ajna  venis hejmen en la vespero regis granda ekscitiĝo en la hejmo. Kiam ŝi malfermis la pordon, la patro tuj venis renkonte al ŝi, kun ruĝa vizaĝo kaj terura rigardo, kaj li eksplodis bruvoĉe:

– Kion vi faris, diabla stultulino? Ho ... idiotino, mi devus vipi vin kiel hundon!

– Kion mi faris? diris Ajna  senkomprene.

– Kion vi faris? Ĉu vi ne banis vin hieraŭ kune kun tiuj, tiuj ... vi scias mem kiamaniere. Iu vidis vin. Tuta Torento klaĉas pri vi, pri ni, ridindigas nin, rigardas vin kiel ... Diabloj, kia historio! Kial vi faris tian idiotaĵon?

– Mi ne faris ion malbonan, diris Ajna  trankvile sed iom retiriĝeme.

– Nenion malbonan! La skandalo tute sufiĉas ankaŭ sen io tia. Cetere, kiel vi povas tion pruvi? Kia diabla historio! Mi estas membro de la lerneja estraro, membro de la komunuma estraro, prezidanto en la konstrulaborista sindikato. Kaj la filino tiel kondutas! Li eligis sonon kvazaŭ kolera hundo kaj poste daŭrigis:

– Kiu instigis vin al tiu frenezaĵo?

– Neniu instigis nin. Ni ĉiam banas nin tiel, kiam ni estas solaj.

– Ĉiam? ... Por momento li perdis la parolkapablon.

– Tio ja estas neimagebla. Sed mi komprenas ... tiuj, tiuj gekamaradoj, tiu knabinaĉo de la anarkisto, tiu Alekso.

– Ne parolu malbone pri ili! diris Ajna . Ni faris tiel tute simple pro tio, ke ĝi ŝajnis natura al ni.

– Idiotino! Ĉu vi do ne komprenas, ke tio estas la plej malnatura, kion vi povus elpensi? Li silentis por kelkaj monetoj, kaj la patrino interŝovis plorvoĉe:

– Jes, jes, Ajna , grandan ĉagrenon vi faris al ni. Ĉu mi ne diris al vi ĉiam, ke vi evitu la societon de tiuj gekamaradoj. Ili estas strangaj. Mi tiel ĝojis, kiam vi komencis kunesti kun Paŭlo kaj liaj gekamaradoj. Li estas vere bonkonduta junulo. Kial vi forlasis ilin? Ajna  iris al la sofo kaj sidiĝis apud avinjo. Avinjo demande rigardis en ŝiajn okulojn, kaj Ajna  ne evitis la rigardon.

– Ĉu ion hontindan vi faris? demandis avinjo mallaŭte. – Ne, diris Ajna  kaj melankolie ridetis.

– Viaj okuloj atestas, ke vi diras la veron, diris avinjo. Do ne estas tiel malbone, kvankam eble iom strange, mi ne scias ...

– Ĉu vi volas diri, avinjo, ke tio ne estas hontinda? diris la patro. Strangan moralon vi havas! Jen tian, jen tian! ... Sed kion vi nun faros, knabino? Ĉu vi kredas, ke vi povos labori ĉe la inĝeniero post tiu ĉi historio, ĉu vi kredas, ke ili volas rilati al tia frenezulino? Fakte mi ŝatus forpeli vin el la hejmo, se la socio tion permesus. Sed finfine mi devas iri al la inĝeniero kaj paroli kun li kaj la sinjorino pri tiu ĉi malbenita historio. Eble ili rifuzos reakcepti vin, sed ili almenaŭ ne kredu, ke mi protektas viajn stultaĵojn. Sed ĉiuokaze, de nun estas finita via kunestado kun tiuj gekamaradoj, kaj tiaj frenezaĵoj ne plu okazos. Ĉu komprenite? Ajna  iom rektigis sin kaj firme rigardis la patron.

– Mi komprenas vin, ŝi diris. Sed rilate al miaj kamaradoj kaj nia kunvivo mi havas alian opinion ol vi, kaj mi ne rompos la interrilaton kun ili.

– Aha! Nu nu, tio ordiĝos sendepende de viaj opinio kaj volo. Kie vi lernis tian memstarecon? Ajna  rigardis lin trapenetre kaj diris malrapide kaj kun certa akcento:

– En mia frua infanaĝo mi lernis memstarecon. En la unua momento li ne komprenis ŝin, sed subite li ruĝiĝis.

– Hontu! li diris abrupte. Nu, nun mi iros al la inĝeniero. La patrino de Johano salutis lin per gaja rido, kiam li venis hejmen.

– Ĉu vi aŭdis, kion oni rakontas pri vi kaj viaj kamaradoj? Ĉu estas vere?

– Jes, diris Johano, kondiĉe ke oni ne aldonis ion aĉan.

– Ion aĉan oni ne diris pri vi, diris la patrino kaj denove ekridis. Ŝajne via konduto per si mem ŝajnis al la homoj sufiĉe aĉa. Neniam antaŭe mi aŭdis pri tia afero. Eble mi devus insulti vin ... sed finfine vi kvar estas ja tute kiel gefratoj, kaj ... jes, fakte mi ne vidas ion hontindan en tiu afero.

– Ĉu ne? diris Johano mirigite.

– Fakte ne.

– Sed patrino! interrompis Elsa . Kiel vi povas paroli tiel? Se mi tiel kondutus, mi poste ne kuraĝus montri min al konataj homoj.

– Trankvilon, fratino! diris Johano. Certe vi ne povas tiel konduti, kaj vi ne bezonos honti tiel terure. Kaj nun vi ja ricevis novajn ŝuojn kaj novan robon kaj retrovis vian fianĉon kaj li edzinigos vin, kaj ĉio estos en bona ordo, kaj mian konduton vi lasu al mi.

Sed Eriko parolis serioze kun Johano, kiam ili post la vespermanĝo sidis kune en la interna ĉambro.

– Mi ja konas vin ĉiujn tre bone, kaj mi kredas, ke mi komprenas, kial vi tiel kondutis. Sed estas infanaj fantazioj, vi ĉiam estis kune, kaj vi havas kelkajn naivajn ideojn ...

– Kial nia konduto estis naiva? demandis Johano.

– Nu, eble ĝi ne estis naiva, se mi provas rigardi la aferon el via vidpunkto. Sed kiom signifas via vidpunkto kompare al tiu de ĉiuj aliaj homoj? Vidu, oni devas pli malpli adapti sin al la ĝeneralaj vidpunktoj de la homoj. Estu saĝa, kaj ne instigu plu la homojn al ridado kaj klaĉado pri vi. Tiu bankutimo estas nur fiksa ideo ĉe vi, finfine ĝi ja estas sensignifa, en si mem nek malbona nek bona. Do forlasu ĝin! Kontraŭkutime Johano malmulte kontraŭdiris. La patro de Ajna  iris al la inĝeniero, kaj en granda ekscitiĝo rakontis al li kaj lia edzino la tutan banhistorion, kaj same emfaze kiel en la hejmo kondamnis la konduton de la filino.

– Mi neniel povas pretendi, li finis, ke vi toleru ŝin en via hejmo post tiu ĉi okazo, sed mi volis almenaŭ senkaŝe rakonti la aferon al vi.

La gesinjoroj nenion diris dum lia rakontado, kaj iliaj vizaĝoj ne perfidis, kion ili pensas pri sia servistino.

– Do estas tiel, ke ili banis sin kune sen banvestoj, sed nenio alia okazis? diris demande la inĝeniero, tiel trankvile ke la patro de Ajna  iom ekhontis pro sia ekscitiĝo.

– Ŝajne jes, sed tio estas ja sufiĉa skandalo. – Iom neordinara konduto, certe, diris la inĝeniero. Li faris paŭzeton kaj ŝajnis pripensi.

– Mia edzino kaj mi tre ŝatas Ajna n, li daŭrigis. Iel ŝi ajnas al ni neordinara knabino. Mi kredas, ke la afero ne estas tiel terura. Ĉiuokaze ŝi revenu morgaŭ kiel ordinare. Mi parolos kun ŝi.

– Vi estas tiel afabla, ke ŝajnas al mi ke preskaŭ tro, diris la patro de Ajna , kaj se vi povos per taŭga traktado ŝanĝi ŝian manieron kaj ŝi povos resti ĉe vi, mi ne povos sufiĉe danki vin pro tio. Ŝi bezonas pli severan dresadon ol mi supozis. Ne forgesu tion, kiam vi parolos kun ŝi! Ankaŭ ŝiaj gekamaradoj bezonus bonan lecionon, sed tio estas ja alia afero.

– Mi parolos kun ŝi, okaze eble ankaŭ kun la knaboj. La patro de Ajna  estis pli trankvila, kiam li revenis de sia vizito al la inĝeniero, sed lia opinio pri la filino estis same severa kiel antaŭe.

– Vi povos iri al via laboro kiel ordinare, li diris al Ajna , kaj eble vi povos resti. La inĝeniero parolos kun vi, kaj mi deziras al vi tre bonan akcepton. Espereble vi ekkomprenos, ke via opinio ne estas la sola mezurilo por via konduto.

En la sekvanta tago la patro de Ajna , kvazaŭ por defendi sian propran reputacion kontraŭ malbona famo, rakontis al siaj laborkamaradoj pri sia interparolo kun la inĝeniero, kaj tio donis novan stimulon al la klaĉado. Ajna  kaj la inĝenierfamilio fariĝis centro por la intereso, kaj oni malpacience atendis solviĝon de la drameto.

Ajna  atendis, ke la promesita akcepto renkontos ŝin tuj post apero en la hejmo de la inĝeniero, sed la mastro jam foriris, kiam ŝi alvenis, kaj la mastrino nenion diris pri la afero sed kondutis same afable kiel antaŭe. Post nelonge la inĝeniero venis hejmen por matenmanĝi, sed li nenion menciis al Ajna  pri la interparolo kun la patro kaj ne atentis pri ŝi pli ol ordinare. Kaj tiel pasis la tuta tago. Nur en la vespero, kiam Ajna  jam estis preta por iri hejmen, vokis ŝin la inĝeniero kaj petis ŝin enveni en lian laborĉambron. Li petis Ajna n sidiĝi apud malgranda tablo kaj mem li eksidis kontraŭ ŝi aliflanke de la tablo.

– Vi scias, ke via patro estis ĉe mi hieraŭ kaj parolis pri vi, ĉu ne? li demandis en trankvila tono.

– Jes, mi scias, respondis Ajna  kaj senkaŝe renkontis lian rigardon.

– Hodiaŭ mi preterpase parolis iomete kun la du knaboj, viaj kamaradoj. Ili plaĉis al mi. Vi tre ŝatas ilin, ĉu ne?

– Jes, kaj same Alda n, nian kamaradinon, eble patro menciis pri ŝi.

– Kun ŝi mi neniam parolis, sed mi okaze vidis ŝin en la gazetvendejo, kaj ankaŭ ŝi faris al mi bonan impreson.

Li silentis por kelkaj momentoj, kaj Ajna  rigardis lin atendante la daŭrigon de lia parolo. Li havis inteligentan, noblan vizaĝon, kaj iel Ajna  sentis animan parencecon al li sed samtempe sentis ĉagrenon pro tio, ke li eble malŝatas ŝin.

– Tiu Arne  – li ja nomiĝas tiel? – ŝajnas havi intereson por desegnado. Li okaze diris kelkajn vortojn pri tia afero, kaj ŝajnis al mi, ke li havas komprenon por arto. Ĉu vi vidis desegnaĵojn de li? Ajna  komencis rakonti, unue iom hezite, sed novaj demandoj de li vigligis ŝin, kaj baldaŭ ŝi preskaŭ forgesis la malagrablan kaŭzon de la interparolo kaj komencis rakonti, kvazaŭ ŝi havus antaŭ si Alekson sed ne la inĝenieron.

Poste li faris similajn, ŝajne same senintencajn demandojn pri la aliaj, kaj Ajna  same volonte kaj same sincere rakontis pri ili, pri la ekskursoj kaj pri la cetera kunvivo kaj eĉ pri la interparoloj kaj la pensmanieroj en la rondo.

Kiam ŝi jam rakontis ĉeftrajte preskaŭ ĉion pri si kaj siaj gekamaradoj, ŝi subite ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

– Pardonu! ŝi diris mallaŭte. Mi ne devus tiom babili.

– Mi tre ĝojas, ke vi tiom babilis. Cetere estas ja mi, kiu per miaj demandoj igis vin paroli.

Poste li longe silentis kaj atente rigardis ŝin.

– Mi ne volas esti juĝanto en la afero, pri kiu parolis al mi via patro, li fine diris, kaj mi volas doni nek admonojn nek konsilojn. Tio restu afero inter via patro kaj vi. Miaparte mi ĝojas havi tian knabinon kiel vin en mia hejmo, kaj mia edzino ŝatas vin same kiel mi. Sed nun vi eble volas iri hejmen? Ajna  hezite levis sin, kaj kiam ŝi rigardis lin, aperis subite larmoj en ŝiaj okuloj.

– Vi do ne ... mi do ne ĉagrenis vin?

– Ĉu nur tion vi timis?

– Jes, mi ne volus ĉagreni vin aŭ la mastrinon.

– Sed eble via patro ĉagreniĝis.

– Li ne ĉagreniĝis, li nur koleriĝis, tio estas alia afero. Ajna  havis pripensan mienon, kiam ŝi venis hejmen, kaj kiam la patro ekvidis ŝin, li diris preskaŭ gaje:

– Nu, knabino, mi esperas, ke la inĝeniero bone regalis vin. Kion li postulis de vi?

– Nenion li postulis.

Kaj Ajna  mallonge rakontis pri la interparolo.

– Mi supozas, ke vi ne mensogas, diris la patro malhelmiene, kvankam mi atendis ion alian. Hm! Stranga homo! Kaj tamen estas inĝeniero kaj sinjoro! Mi ne povas kompreni ... Sed do bonvolu aŭskulti miajn postulojn. ...

Vole-nevole Ajna  devis aŭskulti liajn postulojn, sed liajn ordonojn ŝi ne plenumis. Kiam tempo permesis, ŝi daŭrigis kunesti kun siaj gekamaradoj kiel antaŭe, kaj ili ne ŝanĝis siajn manierojn. La torentanoj scivoleme rigardis ilin, atendante la kulminon de la historio. Sed nenio okazis, kaj iom post iom silentiĝis la klaĉado.

– Ili estas nudistoj, sed cetere ili ŝajnas normalaj, oni konstante konkludis preskaŭ indiferente. Eĉ la patro de Ajna  iom post iom trankviliĝis, kvankam li ne pardonis al la filino ŝian obstinon.

– Eble vi ne estas malbona, li deklaris, sed duone freneza vi estas, kaj mi ĝojos, kiam vi forlasos la hejmon.

*

Kaj denove proksimiĝis somermezo, kun abunda verdaĵo kaj odoroj de floroj kaj folioj kaj vivoplena kvieto en sennoktaj vesperoj.

En dimanĉa antaŭtagmezo la rondanoj iris al sia banejo ĉe la fervoja ponto. Ankaŭ Brita kunestis. Ŝi kaj ŝia patrino revenis jam antaŭ unu semajno, sed nur malmulte ŝi kunestis kun siaj gekamaradoj, ĉar ili ne havis multe da libera tempo. Estis vigla vivo ĉe la rivero. Ĉe la golfeto estis amaso da infanetoj, kiuj ludis en la akvo kaj kriis kiel sovaĝuloj, kaj pli sude, ĉe la ordinara banloko, estis granda aro da gejunuloj kun kompleta ekspozicio de ĉiuj koloroj kaj modeloj de la plej modernaj knabinoj banvestoj.

Sed en ilia propra soleca loko troviĝis neniu, kaj eĉ la bruo de la aliaj ne estis aŭdebla.

– Torento ne estas la sama kiel en la pasinta somero, diris Brita, kiam ili post la bano kuŝis sur la herbo apud la bordo. – Ĉu ankaŭ ni aliiĝis? demandis Johano.

– Ne tiel. Sed nun vi ĉiuj estas ligitaj de laboro, kaj mi estas sola la tutajn tagojn. Se mi almenaŭ povus partopreni vian laboron!

– Laboro estas ja necesa, diris Johano. Kaj finfine ni ja ne disiĝis, kvankam ni ne povas ĉiam esti kune.

Sed baldaŭ Brita komencis paroli pri aliaj aferoj, kaj revenis la intima harmonio de ilia kunesto en la pasinta somero.

Sed tiam subite aperis inter la alnaj densejoj kvar junuloj deksep-, dekokjaraj. Kiam ili ekvidis la knabinojn, ili momente haltis, kvazaŭ hezitante, sed poste tuj proksimiĝis. La knabinoj forturnis sin de la entrudantoj, kaj Arne  kaj Johano provis per siaj rigardoj haltigi ilin, sed tio neniel efikis. Nur je kelkmetra distanco de la rondanoj ili haltis, kaj unu el ili, la sama kiu iam edifis Arne n per priknabinaj historioj, afekte salutis, dum ĉiuj kvar fripone glate ridetis.

– Ni ne sciis, ke vi estas tie ĉi, diris tiu, kiu salutis, sed mi esperas, ke ni ne ĝenas vin. Ni ĉiam ŝatas bani nin tie ĉi, estas tre agrabla loko. Kaj vi, knabinoj, ne bezonas forturni vin, kvazaŭ vi volus forkuri. Ni ne estas kanibaloj.

Subite Alda  turnis la kapon kaj demandis:

– Kion vi volas?

– Stranga demando! diris la junulo kaj rikane ridis. Kompreneble ni volas bani nin.

– Nun vi mensogas, diris Alda  strange trankvile. Vi volas rigardi nudajn knabinojn, sole pro tio vi venis. Kun tiaj homoj ni ne interrilatas. Atendu momenton, kaj ni vestos nin kaj foriros, poste vi povos bani vin laŭplaĉe.

– Ne prediku tiamaniere, bela knabino! admonis dolĉvoĉe la junulo. Restu nur! Ni ne ĝenos vin, kaj estas ja loko por ni ĉiuj. Ni estos same ĝentilaj kiel ... Li turnis la rigardon al la knaboj kaj abrupte silentiĝis, frapita de la aspekto de Johano. Johano sidis silenta kun forte kunpremitaj lipoj, kaj lia vizaĝo estis strange rigida. La muskoloj tremis sub lia haŭto, kaj subite li kvazaŭ ĵetiĝis de sia loko kontraŭ la kvar junulojn. Ili estis pli fortaj ol li, sed lia duonfreneza aspekto tiom teruris ilin, ke ili forkuris kvazaŭ de rabia hundo. Dum kelkaj sekundoj li persekutis ilin, sed kiam li komprenis, ke ili efektive forkuras, li haltis kaj malrapide reiris.

Li tuta korpo tremis, kaj li sidiĝis kvazaŭ tute elĉerpita.

– Tiuj diabloj! li flustris. Tiuj diabloj!

– Trankviliĝu! diris Alda  mole. Vi ja preskaŭ freneziĝis.

– Jes ... se ili ne estus forkurintaj. Ni foriru de tie ĉi! Li komencis rapide vesti sin, kaj la aliaj sekvis lian ekzemplon. Ili forlasis la bordon, kaj la aliaj sendemande akompanis Johanon. Li iris rekte trans la herbejon, kaj ili atingis la sudan deklivon de Gufmonto. Dum kelka tempo ili sencele kaj silente vagis en la arbaro, sed poste Johano komencis grimpi supren, kaj fine ili atingis la plej altan punkton, ĉe la vojeto al Perkolago.

Tie ili sidiĝis. Profunde sub ili kuŝis Torento, kaj ĝi estis bela en sia somera ornamo. Bela estis la tuta valo kaj la ebeno en la sudo, belaj la montoj kaj la seriozaj arbaroj okcidente kaj norde.

Silento regis en la rondo, sed la loko vekis memorojn, kaj Ajna  provis vigligi la kamaradojn.

– Iam ni sidis tie ĉi kaj manĝis oranĝojn, en aŭtuna vespero, la unuan fojon survoje al Perkolago. Ĉu vi memoras?

– Certe, diris Johano. Kaj iam ni staris tie ĉi en malluma nokto, ĉe la restoj de forbrulinta fajro, kaj ni kaptis la manojn unu de la alia, ĉar ekregis nin stranga sento de soleco, la unuan fojon.

– Sed neniam estis tie ĉi pli bele ol nun, diris Ajna .

– La lando estas bela, konsentis Johano. Estus bona lando, se la loĝantoj similus al ĝi.

– Sed tiaj homoj kiel tiuj kvar tamen estas esceptaj, diris Ajna .

– Eble ĝuste tiaj estas esceptaj. Sed la spirito estas pli malpli la sama. Oni ŝatas detrui kaj ĉagreni. Ĉu vi memoras, kiel vi ĉe la lernejo faris neĝofigurojn, kaj kiel la knaboj disfrapis ilin per neĝobuloj kaj rikanis kaj intense ĝuis vian malĝojon? Vi ludis per pilkoj, kaj ili prenis la pilkojn kaj forĵetis ilin, vi faris dancludojn, kaj ili alkuris kaj disbreĉis la rondon. Kaj kiam ili fariĝas junuloj, ili ankoraŭ ŝatas detrui kaj ĉagreni. Eble estas feliĉe, ke ili iom post iom fariĝas laborsklavoj, alie la plenkreskuloj certe farus ankoraŭ pli da satanaĵoj.

– Ĉu malpli? diris Brita. Ĉu ne estas iamaj knaboj, kiuj faras la mondon batalejo, kiuj igas la homojn mortigi unu la alian kaj disfrapi virinojn kaj infanojn same kiel la knaboj iam disfrapis la neĝofigurojn de Ajna ?

– Jes, vi pravas, diris Johano, pri tio mi ne pensis. Certe estas la sama afero.

*

La someraj semajnoj rapide forpasis. Iun vesperon en la fino de julio, kiam Arne  ĵus venis hejmen de sia laboro, aperis tute neatendite Brita kaj diris, ke ŝi deziras, ke li faru promenon kun ŝi. Feliĉe lia patro ne estis hejme.

La patrino de Arne  iom konfuziĝis pro la propono de la knabino, sed Brita trankviligis ŝin.

– Ne timu, panjo! Mi volas paroli kun Arne  pri lia pentrado, kaj mi havas gravan proponon. Vi poste ekscios, sed unue mi volas paroli kun li.

– Ho, tiel, diris la patrino, kaj ŝia mieno heliĝis. Mi nenion komprenas, neniel povas helpi al Arne , sed vi ja estas edukita kaj bone komprenas, kaj mi tre ĝojus, se vi povus ion elpensi.

Arne  rapide manĝis, lavis sin kaj ŝanĝis vestojn, kaj ili kune foriris.

– Jes, mi havas proponon, diris Brita, kiam ili forlasis la laboristajn domojn kaj povis pli senĝene interparoli. Venis pentristo al la pensiono, vera pentristo, kaj li havas pentrolernejon en la ĉefurbo. Mi multe babilis kun li dum la lastaj tagoj, kaj ni amikiĝis. Hodiaŭ matene mi komencis rakonti pri vi kaj demandis, ĉu li ne povas ion fari por vi. Li onklece ridetis pri mia fervoro, sed mi ne lasis miajn atakojn, kaj fine li diris, ke mi povas alkonduki la knabon kune kun liaj artaĵoj, kaj fine mi sukcesis persvadi lin akcepti vin kiel nepagantan lernanton, se li trovos, ke vi meritos tion.

– Kaj se jes? diris Arne  trankvile. Mi ne havas monon por loĝado kaj ceteraj necesaj aferoj.

– Mi scias. Kaj tial mi atakis ankaŭ patrinon, kaj okazis la stranga afero, ke mi eĉ ne bezonis persvadi ŝin. Ŝi tute de si mem interesiĝis pri vi, kaj post miaj klarigoj, ŝi mem demandis, ĉu mi ne ŝatus, ke ni zorgus pri tio, ĉe ni. Kaj kompreneble mi konsentis.

– Do senpage? diris Arne .

– Sed kompreneble!

Arne  longe rigardis ŝin, preskaŭ malgaje.

– Nu? diris Brita.

– Mi ne scias, diris Arne , kaj la voĉo iom tremis. Estus strange nur akcepti kaj nenion doni, kvazaŭ almozpetanto ...

– Sed Arne !

– Jes, jes. Se temus nur pri helpo de vi ... vi ja estas mia kamaradino. Via patrino tamen estas al mi fremda homo. Estus malfacile akcepti bonfaron.

– Ni sidiĝu kaj parolu trankvile, diris Brita decide. Vi ja kuras, kvazaŭ vi volus forkuri de mi.

Ŝi kaptis lian brakon kaj tiris lin al la rando de la ŝoseo. Ili transsaltis la drenfosaĵon kaj sidiĝis.

– Mi komprenas vin, daŭrigis Brita. Verŝajne mi mem same sentus en tia kazo. Sed aliflanke, ĉu vi mem ne volonte donus tian helpon, se vi povus?

– Certe.

– Kial do ne mem akcepti? Kaj kion fari, se ne troviĝas alia vojo?

– Provizore mi ja povas resti en la uzino.

– Vere ŝajnas, ke vi povus tion fari malgraŭ la propono kaj eĉ malgraŭ via deziro libere sekvi vian propran vojon. Sed aŭskultu, Arne , mi tiel ĝojus, se vi konsentus. Nia hejmo fariĝus alia, se vi estus tie, mi ne estus sola plu.

Arne  ankoraŭfoje longe rigardis ŝin, kaj poste li decide diris:

– Bone, mi konsentas. Kaj li kaptis ŝian manon kaj forte premis ĝin, sed poste li ekridis.

– Finfine ni iom trorapidas. Ni ankoraŭ ne aŭdis la opinion de la pentristo.

En la sekvanta vespero Brita prezentis sian amikon al la pentristo. Tiu esplore rigardis la knabon kaj dume faris diversajn demandojn, sed li neniel montris, kion li pensas pri la afero.

– Sed nun malfermu vian grandan pakaĵon, kaj ni iom rigardu viajn kreaĵojn! Arne  malfermis la pakaĵon kaj metis sur la tablon antaŭ la sinjoro amason da paperoj kun desegnaĵoj kaj akvareloj, kelkajn skizlibrojn kaj dekon da olepentraĵoj faritaj sur masonito.

La kvanto ŝajne iom surprizis la sinjoron, sed li nenion diris, nur prenis la skizlibrojn kaj komencis foliumi. Pri Arne  kaj Brita, kiuj sidis apude, li neniom atentis. Li sufiĉe longe rigardis la bildojn, ofte kun pripensa mieno.

Nur post duonhoro li finis sian ekzamenon. Li levis la kapon kaj rigardis Arne n.

– Ĉu vi estas konscia pri la enhavo de viaj kreaĵoj, mi volas diri, ĉu vi intencis esprimi ion per ili?

– Jes. Preskaŭ ĉiuj estas el la lasta jaro, antaŭe mi ne komprenis tion.

– Strange. Li ekstaris kaj premis la manon de Arne .

– Mi ĝojas, ke mi konatiĝis kun vi, kaj mi volonte akceptas vin kiel lernanton. Vizitu min morgaŭ vespere, kaj tiam ni iom babilos pri la afero. Mi supozas, ke Brita nun volas konduki vin al sia patrino. Dankon, Brita, vi bone faris, kiam vi konatigis vian amikon al mi.

*

Veninte hejmen li rakontis ĉion al la patrino. Pli da ĝojo li neniam vidis ĉe ŝi. Sed li mem estis malpli entuziasma, ŝajnis eĉ iomete hezita.

– Mi nun iros al Alekso, volas iom paroli kun li.

– Vi volas rakonti tion al li? Certe li ĝojos. Sed revenu baldaŭ, estas jam malfrue.

Alekso estis interne en la elektra stacio, sed kiam Arne  venis, li eliris, kaj ili sidiĝis sur la kutiman lokon. Nun en la vespero estis multe pli trankvila ol dum la tagoj. Venis bruo el la lamenejo kaj aliaj lokoj, sed al tiuj sonoj Arne  jam delonge kutimiĝis.

Arne  rakontis pri la propono de Brita kaj pri la okazoj en la sama vespero.

– Estas ja bonege, diris Alekso. Sed vi parolas pri la afero, kvazaŭ ĝi donus al vi pli da ĉagreno ol ĝojo. Kio ankoraŭ premas vin?

– Mi komencis pensi pri certa afero, diris Arne  kaj serioze rigardis Alekson. Vi ja konas nian rondon ...

– Sufiĉe bone, mi kredas.

– Iel venis al mi la penso, ke vivo estas pli ol arto. Vidu, per linioj kaj koloroj mi provas esprimi tion, kion mi trovas plej bela, plej ŝatinda. Kaj fariĝas bildo de mia ideo pri la vivo, pri la homoj. Sed ĉu ne estus pli bone esprimi siajn ideojn pri la vivo ĝuste per sia propra vivado, en la kunvivo kun la homoj?

Ĉu la arto ne estas surogato por vivado? Vidu, mi forlasas la vivon de nia rondo por fari bildojn de ĝi!

– Malfacilajn demandojn vi faras, diris Alekso.

Poste li longe silentis kaj Arne  atente rigardis. Fine li demandis:

– Ĉu vi ĉesus desegni kaj pentri, se vi restus inter viaj kamaradoj?

– Certe ne.

Kaj denove Alekso silentis, sed nun estis li, kiu rigardis Arne n, kaj Arne , kiu pripense mallevis la okulojn.

– Mi supozas, ke vi estas tiel kreita, daŭrigis Alekso. Kaj rilate al via rondo ... Vidu, post kelkaj jaroj ĝi ne ekzistos plu. Unu iros tien, alia tien. Eĉ se vi ĉiuj restus en la sama loko, viaj vojoj pli malpli disiĝus.

– Verŝajne vi pravas, diris Arne . Sed kio poste restos?

– Malfacilajn demandojn vi faras hodiaŭ. Kio restus, se vi restus tie ĉi? Arne  ne respondis sed cerbume rigardis al la suda ĉielo. Post kelka tempo li subite ekridetis.

– Alekso, tie en la sudo staras la sama stelo, kiun ni observis antaŭ unu jaro. Ĉu vi memoras?

– Certe. Kaj same trankvile ĝi moviĝas ... tiel trankvile, tiel trankvilige ...

*

En iu vespero Johano iris al Alda  por redoni pruntitan libron. Li trovis ŝin en la ĝardeno, kie ŝi kolektis ribojn. Ŝi demandis, ĉu li deziras alian, kaj kiam li jesis, ŝi volis tuj eniri por doni ĝin al li.

– Lasu tion, mi helpos vin. Tiujn ĉi malmultajn arbustojn ni rapide senberigos. Ĉu poste vi estos libera? Ŝi jesis.

– Bone. Do ni povos poste iom babili, mi volus serĉi kelkajn aferojn en la enciklopedio de via patro.

– Sed ne estas bona ordo, ke vi helpas min. Vi jam laboris la tutan tagon en la forĝejo.

– En la forĝejo, jes. Sed estas granda diferenco inter deviga laboro kaj libera. Cetere tio ĉi estas ja nur ludo, post dudek minutoj ni estos pretaj.

Ili rapide laboris, ŝi sur unu flanko de la arbustoj, li sur la alia, kaj dume ili babiletis pri diversaj aferoj, kiuj okaze kaptis ilian intereson. Estis kvieta vespero kun alta ĉielo kaj sento de frua aŭtuniĝo. La someraj pomoj jam brilis ruĝe sur la arboj, kaj la astroj portis grandajn burĝonojn. Palore falis la vespera sunlumo sur verdajn foliojn kaj grandajn, diafane brilruĝajn bergrapolojn.

La lasta arbusto estis preta. Ili rektigis sin, kaj Johano kapklinis al si.

– Nu, jen ni do estas pretaj, kaj ...

Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj Johano subite haltis meze en la frazo. Dum kelkaj momentoj ili staris senspire silentaj kaj senmovaj, rigardante unu la alian kvazaŭ konsternitaj. Iliaj vizaĝoj fariĝis reve seriozaj. Sed subite aperis rideto sur iliaj lipoj, rideto apenaŭ videbla. La okuloj momente malleviĝis, kaj poste la rigardoj denove renkontiĝis. Kaj denove ili ekridetis, silente, konsternite.

Johano ekmovis sin kaj prenis sian korbon, kiu staris apud la arbusto.

– Jen ni do estas pretaj, li ripetis preskaŭ flustre. Ĉu ni eniru?

– Jes, tuj, ŝi diris molvoĉe, same mallaŭte kiel li. La berojn ni metos en la kuirejon, patrino preparos ilin morgaŭ.

Kiam ili venis al la perono, Johano subite haltis.

– Kia stultulo mi estas. Mi ja kunportis libron, ĝi ankoraŭ restas sur la herbo apud la arbustoj.

Ili rigardis unu la alian, kaj Alda  ekridis.

– Nu jen! diris Alda . Ĝin ankaŭ mi forgesis.

*

Etiopujo falis, eksonis jam la unuaj pafoj de nova batalo en Hispanujo. La popoloj forĝas armilojn, estas tempo de alta konjunkturo. Plenkapacite laboras uzinoj kaj minejoj, sed eĉ la tuta kapacito ne sufiĉas por plenumi la mendojn.

En la komenco de aŭgusto oni metis Arne n en novan laborgrupon. Sur la orienta bordo de la rivero oni alkonstruos novan, grandan lamenejon.

Kaj la grupo atakas la densejon de junaj, sovaĝe kreskantaj arbetoj ĉe la alta latbarilo, kaj baldaŭ ĝi estas for, sed la loko tamen ne sufiĉas. Oni atakas ankaŭ la barilon kaj forigas grandan parton de ĝi, kaj anstataŭe oni alkonstruas novan barilparton, pli proksime al la laboristaj domoj, kaj la infanoj en la malgranda sablejo devas forlasi sian ludlokon, ĉar nun ĝi apartenas al la uzina tereno.

Arne  fosas truojn por la palisoj de la nova barilparto. Flanke de la sablejo staras la infanetoj kaj interesite rigardas la ŝvitkovritajn laboristojn. Siajn fosiletojn kaj ĉaretojn kaj aliajn ludilojn ili forportis. Estas veraj fosiloj kaj veraj ĉaroj kaj veraj laboristoj, kiuj nun okupas la lokon kaj faras fundamenton por vera konstruaĵo.

Kaj jen nova afero altiras iliajn rigardojn. Venas du viroj kun hakiloj kaj granda segilo. Ili iras al la du altaj piceoj, ili iom ĉirkaŭrigardas, kaj poste unu el ili rapide faras malgrandan hakaĵon ĉe la radikoj de la arboj. La viroj ekgenuas ĉe unu el la piceoj, almetas la segilon kaj ekmovas ĝin. Per zuma sono kaj kvazaŭ lude ĝi tramordas la lignon. La granda krono ektremas, la supro ŝanceliĝas, kvazaŭ senforte la arbo kliniĝas kaj falas. Momente la viroj ripozas sed poste ili tuj atakas la alian.

Ankaŭ Arne  alrigardas kaj forgesas labori. Iam li kaj Johano ludis tie en la sablo. Ili ŝarĝis ĉareton per ŝtonoj kaj sablo, kaj brava ĉevaleto kun rompita kruro tiris la ŝarĝon al la altforno. Ajna  kaj Greta  mastrumis apude, kaj jen la voĉo de Ajna  anoncis manĝotempon. Kaj tie sub la arboj ili kolektis piceajn konusojn kaj faris bovinojn kaj ĉevalojn ... Kaj iam estis vintra vespero, kristnaska vespero, malvarmo, lunlumo, blanka neĝo, kaj sub la altaj piceoj staris malgranda, tremanta knabo, kaj liaj okuloj estis plenaj de larmoj, kaj tra la larmoj ekbrilis la lunlumo en plej belaj koloroj ... Eksonis apud li ordonotona voĉo:

– Kial vi staras tiamaniere? Ne forgesu vian laboron! En la vespero li prenis krajonon kaj paperon kaj reiris al la laborloko. Li sidiĝis kaj rigardis la lokon. Ĉiuj laboristoj estis for kaj nenio desegninda troviĝis tie. Kun medita mieno li rigardis la konfuzan miksaĵon de teramasoj, tabuloj, ĉaroj kaj aliaj diversaj objektoj.

Sed fine li tamen komencis desegni ... Maldekstre staras la malnova latbarilo, malantaŭ ĝi konturiĝas la lamenejo. En la mezo estas la sablejo, netuŝita de fosiloj de plenkreskuloj, nur kvar etuloj troviĝas tie, ĉevaleto kun rompita kruro tiras ĉareton, du knabinetoj per kelkaj skatoloj aranĝas manĝotablon, en la fono levas sin kvazaŭ protekte du altaj piceoj, kaj sub ili troviĝas malgranda saktendo ...

*

La vespera alsuda trajno haltas por du minutoj ĉe la stacio de Torento. Brita kaj ŝia patrino kaj Arne  suriras la peronon de la vagono, la ŝoforo de la pensiono enportas pakaĵon en la kupeon. Apude sur la kajo staras la patrino de Arne  kaj lia fratino, ankaŭ Alda  kaj Johano kaj Alekso troviĝas tie.

Manoj renkontiĝas, oni diras ĝisrevidon.

– Kaj ne maltrankvilu, diras la patrino de Brita al la patrino de Arne , mi bone zorgos pri via filo!

– Tion mi jam scias, diras la patrino de Arne . Neniel mi maltrankvilas, estos nur iom strange por mi, kiam li estos for.

– Kaj salutu al Ajna , diras Arne .

– Jes, jes. Kaj skribu baldaŭ! respondas Alda  kaj Johano. – Longajn, longajn leterojn mi skribos, diras Brita, kaj Arne  ilustros ilin.

Ekmoviĝas la trajno, oni mansvingas, post kelkaj sekundoj la forveturantoj ne estas videblaj plu.

Alekso, Alda  kaj Johano kune forlasas la stacion. Silente ili iras antaŭen, ĝis ili atingas la vojon, kiu kondukas al la laboristaj domoj.

– Mi ŝatus iom promeni, diras Alda  kaj haltas. Johano konsentas, kaj ŝi demande rigardas Alekson. – Ĉu vi? Kaj Alekso rigardas ilin medite, kaj poste li ridetas.

– Ne, mi iros hejmen. Sed ĉu vi ne volus kuniri kaj trinki tason da teo ĉe ni. Nur por akompani min. Poste vi ja povos fari promenon.

– Bone, diras Alda . Ankoraŭ ja ne estas malfrue. Unue ni akompanos vin hejmen.

Vivo vokas

Tria libro en la Torento-trilogio

Verkis: Stellan Engholm

Eldonado: Inko Tyresö  2001

Grandeco: 179 p.

Proksimuma verkojaro: 1946

Kreis la Esperantan tekston: Engholm

I.

Johano daŭrigas sian laboron en la forĝejo, Eriko estas en la gisejo kaj Ejnar  inter la konstrulaboristoj.

Ilia labortago finiĝas je la kvina en la vesperoj, kaj ili venas hejmen proksimume samtempe. Ĉiuj tri demetas siajn laborvestojn, pendigas ilin en angulo de la kuirejo kaj estas pretaj por lavi sin.

En la komenco Ejnar  faris grandan bruon dum tiuj minutoj. Pro manko de loko ili devis lavi sin laŭvice, kaj Ejnar  ĉiam pretendis, ke estas lia vico lavi sin unua.

– Estis pli simple en mia junaĝo, diris la patrino dum tia lavdisputo. Tiam multaj laboristoj lavis sin nur sabate aŭ dimanĉe. Ili ne ŝanĝis vestojn vespere kaj la dentojn ne brosis dum la tuta vivo.

– Tamen almenaŭ Ejnar  devas lavi sin kaj ŝanĝi vestojn, diris Johano. Nuntempaj knabinoj estas multe pli pretendaj, eĉ en labortagaj vesperoj.

– Jen, jen! replikis Ejnar  moke. Ankaŭ malgrandaj potoj havas orelojn.

Tamen la tri fratoj kaj la patrino vivis relative komforte kaj pace en la kuirejo kaj la alia ĉambro. Estis pli da ĝeno, kiam Elsa  ankoraŭ estis hejme kun sia knabineto. La knabineto ĉiam kriis en ne konvena tempo kaj havis diversajn kvalitojn, kiujn infaneto ne devus havi.

Ofte Elsa  mem pli ol ŝia knabino detruis la trankvilon. La junuloj ĝenis ŝin jen en la kuirejo, jen en la ĉambro. Iliaj laborvestoj kaj laborŝuoj en la kuirejo malbonodoris kaj prenis tro multe da loko. Iliaj aliaj vestoj kaj ŝuoj ne lasis lokon al ŝiaj. Jen ili ĝenis la knabinon per babilo, jen ŝin per silento.

Sed en la komenco de septembro ŝi edziniĝis kun sia kavaliro kaj kune kun la knabino transloĝis al propra hejmo.

Post la vespermanĝo Ejnar  ordinare malaperas. La patrino komencas siajn vesperajn okupojn en la kuirejo. Eriko kaj Johano iras en la ĉambron. Tiu estas preskaŭ aparta por ili. Nek Ejnar  nek la patrino faras pretendojn pri ĝi. La patrino sentas sin plej hejme en la kuirejo. Ejnar  estas hejme nur kiam li dormas, kaj tion li faras same volonte en la kuirejo kiel en la ĉambro.

La patrino sarkasme nomis la ĉambron studĉambro. Iun fojon Eriko grumbletis pro tuŝitaj paperoj. Post tio ŝi baptis ĝin sanktejo.

La tablon en la mezo de la ĉambro ili okupis por si. Tie kuŝas libroj, skribkajeroj, paperoj kaj skribiloj. Ankaŭ malgranda tablo apud la lito de Eriko estas simile ŝarĝita.

Inter la libroj sur tiu tablo estas dika notlibro en nigra vakstolo. Johano okaze rigardis ĝin kaj trovis, ke Eriko uzas ĝin ne por ordinaraj notaĵoj sed kiel taglibron. Sur la unua paĝo li skribis la vorton “Paŝoj”. La enhavo konsistas el seninterrompa sekvo de datoj kaj post ĉiu dato staras kelkaj vortoj pri tio, kion Eriko legis, skribis, pensis aŭ cetere faris dum la vespero.

– Kial vi notas tion? demandis Johano.

– Estas helpo por mia konscienco, respondis Eriko kun rideto kaj iom ĝenite. Mi volas, ke neniu tago forpasu sen iom da utilo farita de mi.

Veninte en la ĉambron Eriko unue legas tagan gazeton, foje kelkajn. Dume li tiam kaj tiam babilas kun Johano, serĉas fremdvortojn en malgranda vortaro, rigardas landkartojn. Je la sepa horo li lasas la legadon por aŭskulti la radiajn novaĵojn. La novaĵoj estas kvazaŭ ilustraĵoj al la seke formulitaj aferoj, kiujn li lernas en siaj ŝatataj libroj. Temas pri armado, pri paroladoj de popolgvidantoj, pri minacoj de ŝtato al ŝtato.

Ĉiun tagon oni mencias la batalon en Hispanujo. Pri tiu batalo ĉiuj homoj havas intereson, eĉ la patrino, kiu nenion scias pri tiu lando. Per gazetoj, radio, paroladoj kaj libroj eĉ simpluloj ricevis la senton, ke la tuta mondparto estas en danĝero de milito. Se ĝi ie komenciĝos, ĝi povos rapide etendi sin al ĉiuj partoj de la kontinento.

Tiuj novaĵoj forte efikas al Eriko. Li vivas pli multe en siaj pensoj kaj ideoj ol inter konkretaj, proksimaj aferoj. Ankaŭ tiu malproksima batalo estas kunligita kun liaj ideoj. Tial ĝi estas por li tiel grava, kvazaŭ ĝi okazus antaŭ liaj okuloj.

Sed nenion aŭ malmulton li diras. Li nur kunpremas la lipojn, kaj la vizaĝo heliĝas aŭ malheliĝas laŭ la sciigoj. Post la fino de la novaĵoj li tuj foriras kaj ĝis la lasta novaĵelsendo lasas la radion kaj la kurirejon por plena dispono al la patrino.

Foje Eriko kaj Johano studas kune, sed plej ofte Eriko laboras memstare. Li dediĉas sin al siaj taskoj kun tiaj energio kaj celkonscio, en kiuj Johano ne povas sekvi lin. Se li bezonas studkonsilojn, li nun turnas sin ne al Johano sed al Jern , la prezidanto en la esperanta klubo, kiu havas la saman postenon ankaŭ en la socialdemokrata junulara klubo kaj en la laborista klerigasocio.

Tamen Johano pasigas multajn vesperojn kune kun la frato. Foje li ion legas, foje skribas kaj jen kaj jen babilas kelkajn vortojn kun li. Pli ofte li nenion faras, nur sidas aŭ kuŝas sur la sofo, ripozante post la taga laboro. Sed ĉiam la kunesto kun la frato estas agrabla.

– Ĉu vi povas klarigi, kiel vi fariĝis tia, kia vi nun estas? demandis Johano iun fojon, kiam li en plena ripozo rigardis la diligentan laboron de la frato.

Eriko skuis la kapon.

– La ŝanĝo ne estas granda, li diris. Mi ne estas pli inteligenta nun ol antaŭe, kaj malfacile mi lernas. La diferenco ŝajne estas en tio, ke antaŭe mi ne vidis ion por lerni kaj ne trovis ion por fari. Mi nur kvazaŭ ĉirkaŭvagis sen senco kaj celo. Li pripense rigardis Johanon kaj aldonis:

– Kial vi ne faras ion? Ne lasu la lacon tro regi vin! Vi povus fariĝi inerta.

– Diligenta mi ne estas, sed ankaŭ ne inerta. Mi volas havi iom da tempo ankaŭ por propraj pensoj kaj fantazioj.

Foje Johano forlasas Erikon, sidas en la kuirejo kaj aŭskultas radion, iom babilas kun patrino.

La horoj pasas. Patrino ordigas iliajn litojn por la nokto. Je la deka venas la lastaj novaĵoj. Poste oni fermas la pordon inter la du ĉambroj. Patrino kaj Ejnar , se li jam estas hejme, baldaŭ enlitiĝas. Ankaŭ Johano kaj Eriko iras en la litojn. Johano baldaŭ dormas, sed Eriko ne.

Jam silentas la radioaparatoj en najbaraj loĝejoj, silentiĝis bruo de interparoloj, silentas la akra voĉo de la bandokantisto, kiu loĝas super ili, kaj la ĝemoj de lia havaja gitaro.

Eriko faris el kartono dometsimilan ŝirmilon por sia tablolampo. Ĝi tralasas nur iom da lumo por li mem, cetere estas mallumo en la tuta ĉambro. Johano povas bone dormi malgraŭ la studemo de Eriko.

En la matenoj Eriko havas ruĝajn okulojn, kaj estas facile vidi, ke li tro malmulte dormis.

– Vi denove forgesis rigardi la horloĝon, diras Johano admone.

– Povas esti. Sed kie preni tempon kaj por lego kaj por dormo? Sed ne ĉiujn vesperojn li pasigas en tiu maniero. Post la konatiĝo kun Jern , li fariĝis membro de la junulara klubo. Eriko estas fervora, kaj oni provizas lin per diversaj taskoj. Kelkaj taskoj estas bonaj kaj interesaj, aliaj ne plaĉas al li. La amuzkunvenojn li ne ŝatas.

– Jen mi devas ĉirkaŭkuri por aĉeti kafon, sukeron, panon kaj diversajn aferojn, devas aranĝi amuzojn kvazaŭ por malgrandaj infanoj! li diris riproĉe al Jern . Pli bone mi povus uzi la tempon.

– Certe, respondis Jern . Sed tia ofero de propra intereso estas necesa kaj ne sensenca. Al miloj kaj miloj da silentaj plenumantoj de tiaj servoj la laboristoj ŝuldas pli da danko pro sia progreso, ol oni ordinare komprenas. Ili donis necesan oleon al la maŝino. Via tasko estas ja nenio! Kiam vi fariĝos membro de la estraro por la popola domo kaj la popola parko kaj devos aranĝi plezurprogramojn en granda skalo por ĉiuj sabatoj kaj dimanĉoj en la tuta somero kaj foje ankaŭ por aliaj vesperoj – jen vi spertos! Sed tio estas necesa por olei la maŝinon.

Se temas pri gazetvendado, pri monkolektado por ia celo, pri varbado de gazetabonantoj – jen tasko por Eriko. Tiel li ricevas ion por fari kaj por la kunvenoj kaj por la intertempoj.

Jern  volas, ke li zorgu ankaŭ pri sia mensa evoluo. La laborista kleriga asocio havas multe da studgrupoj. Kunvenoj okazas en ĉiuj vesperoj krom sabate kaj dimanĉe. Neniu persono kapablas partopreni en ĉiuj, sed Jern  diras, ke Eriko devas partopreni almenaŭ en du, eble tri.

Li apartenas ankaŭ al la esperanta klubo. Ĝi kunvenas dufoje monate. Eriko ne ĉiam partoprenas, tamen ofte. Hejme li konstante kaj sisteme dediĉas iom da tempo al lernado kaj korespondo.

Tiel Eriko pasigis sian liberan tempon, ĉiam okupita, ĉiam aktiva.

La patrino ne alte taksis la novajn interesojn de Eriko. Jen kaj jen ŝi esprimis sian opinion. Ŝi estis babilema, sed Eriko ne atentis pri ŝiaj oratoraĵoj.

– Pli bone paroli al muro ol al vi, ŝi diris malkontente. La silento de la muro ne estas incita.

– Mi ne povas helpi, ke mi ne estas tiel babilema kiel vi, respondis Eriko indiferente. Pri kio mi parolu?

– Tute egale, se vi jen kaj jen nur dirus kelkajn vortojn. Ŝajne vi fariĝis tro klera por paroli kun mi. Antaŭe vi almenaŭ povis insulti min.

– Ĉu tio estis pli bona? demandis Eriko same indiferente. – Jes. Tiam mi almenaŭ sentis, ke mi havas ian homan rilaton kun vi. Nun vi estas kvazaŭ pensionloĝanto ĉe neatentinda mastrino.

– Kiu tamen akurate pagas al vi. Tio ne ĉiam okazis antaŭe. – Estas vero. Tamen vi povus foje malfermi vian buŝon por kelkaj vortoj, ĉu bonaj ĉu malbonaj.

Reciproka insultado ofte okazis inter ŝi kaj Ejnar . Ŝajne la vortbataloj bone efikis al ŝi, ĉar post ili ŝi ĉiam estis en bona humoro. Al Ejnar  ŝi estis eĉ dorlota.

Kiam li jen kaj jen venis hejmen ebria, ŝi unue riproĉis, sed poste la tono kaj vortoj ŝanĝiĝis. Eriko, kiu ankoraŭ kuŝis legante, aŭdis ŝian voĉon el la kuirejo:

– Ho, kompatinda knabo, en kia mizera stato vi troviĝas. Vi ja povus amuziĝi sen tiel malbonfartigi vin. Jen mi helpos vin, mizera etulo! Kaj en la sekvanta mateno ŝi montris al Ejnar  mirindan indulgon, se li estis en malbona humoro, kaj se Eriko aŭ Johano kritikis la konduton de Ejnar , ŝi eĉ defendis lin.

Foje malpleniĝis la monujo de Ejnar . Tiam li sekreteme interflustris kun la patrino, kaj post kelkaj riproĉoj de ŝi li ordinare sukcesis elpremi la bezonatan sumon. En la salajrotago li ofte donis al la patrino nur parton de la pagota sumo, kaj la reston ŝi ricevis post ankoraŭ du semajnoj.

Eriko eksciis pri tiuj manipuloj kaj severe admonis la fraton kaj ankaŭ la patrinon.

– Vi ne bezonas insulti lin nek min, ŝi respondis. La mastrumado estas mia afero. Se mi konsentas prokraston de la pago, tio ne koncernas vin.

Kiam ŝi pro mankanta pago de Ejnar  devis antaŭpeti monon de Eriko, ŝi ne povis nei, ke tio koncernas ankaŭ Erikon. Malgraŭ tio ŝi trovis defendon por Ejnar  .

Tamen Ejnar  estis al ŝi pli malĝentila ol afabla, kaj li eĉ ne parolis kun ŝi pli multe ol Eriko. Iun fojon, kiam Johano kaj ŝi estis solaj hejme, Johano sugestis, ke Eriko efektive kondutas al ŝi multe pli bone ol Ejnar .

– Ejnar  havas mankojn, ŝi konsentis. Mi insultis kaj insultis lin pro liaj kvalitoj. Li tro amuzas sin, postkuras knabinojn,

ŝatas alkoholon, malbone zorgas pri mono, malbone kondutas al mi. Sed tiujn aferojn mi povas kompreni, mi povas pardoni lin kaj poste konduti al li kiel al homo simila al mi mem. Sed Eriko! Li estas bonkonduta, donas akurate la pagon, donas ankaŭ kroman monon, aĉetas donacojn, aĉetis la radion. Sed mi ne komprenas lin. Tiu ĉiama legado, tiuj fiksaj ideoj, tiu cerbumado kaj tiu silento! Li estas kvazaŭ homo el fremda lando, kiu ŝajnas al mi nur stranga estaĵo. En mia junaĝo ofte trapasis tie ĉi migrantaj eksterlandaj muzikistoj. Ili ne povis paroli kiel ni, ne aspektis kiel ni. Ili en multo similis al ni, tamen estis strangaj estaĵoj. Same estas rilate al Eriko.

Johano demandis, ĉu ŝi antaŭe pli bone komprenis Erikon. – Verdire ne, ŝi diris. Tiam li vivis proksimume kiel Ejnar . Tamen estis ĉe li io stranga kaj nekomprenebla.

– Mi komencas timi vin, ŝercis Johano. Eble ankaŭ mi ŝajnas al vi stranga kaj nekomprenebla?

– Estas granda diferenco. Sed ankaŭ vi havas ion specialan. Jen kaj jen viaj rigardoj fariĝas tiel esploraj kaj observaj. Vi povas maltrankviligi kaj timigi per viaj okuloj. Oni diris, ke mia avino povis sorĉi. Eble vi havas iom de ŝi.

Johano ekridis.

– Vi fantazias! Ĉu vi kredas, ke ekzistas homoj, kiuj povas sorĉi?

– Eble ankoraŭ troviĝas iuj povantoj, kvankam ili ne volas aŭ ne kuraĝas ion fari. Ĉiuokaze ekzistis. Sed mi ne ŝatas tiajn aferojn. Mi ne povas kompreni ilin, same kiel mi ne komprenas la konduton de Eriko kaj viajn rigardojn.

– Vi tamen ne opinias, ke mi povas sorĉi aŭ volas fari ion malbonan?

Nun ekridis la patrino.

– Vere ne. Bona knabo vi estas. Ankaŭ Eriko estas bona. Sed alispecaj ol mi.

Verdire la patrino kaj Johano estas bonaj amikoj. Kun Ejnar  ŝi ofte malpaciĝas. Kun Eriko ŝi ofte provas malpaciĝi, kvankam ŝi nuntempe preskaŭ neniam sukcesas, sed inter ŝi kaj Johano vortbataloj neniam okazas. Se ŝia tono foje fariĝas incitita en parolo kun li, ŝi tuj bridas sin kaj fariĝas trankvila.

Pli facile ol la aliaj li trovas kontakton kun ŝi. Jen kaj jen en la vesperoj li molpaŝe kaj nerimarkata de Eriko elglitas el la studĉambro, senbrue fermas la pordon kaj sidigas sin sur la sofon. Li komencas babili pri io ajn, rakontas iun epizodon el la tago. Tio efikas al ŝi kvazaŭ turno de butono al elektra lampo. Ŝi komencas mem babili tiel fervore, ke li bezonas nenion plu diri. Se li foje interŝovas iujn jes aŭ ne, ŝi estas konvinkita, ke ili tre vigle interparolis. Ŝia babilo ofte estas interesa ŝi rakontas pri pasintaj tempoj, pri si mem, pri la patro de Johano kaj pri aliaj homoj. Se okaze ŝiaj temoj estas tedaj, li per iu aludo gvidas ŝin al pli interesa kampo.

Johano iras al la forno kaj palpas la kafpoton.

– Ĉu iom restas? ŝi demandas vigle. Donu tason ankaŭ al mi! Kaj Johano elprenas tasojn el la ŝranko, varmigas la kafon, se ĝi malvarmiĝis, eĉ kuiras novan, se nenio restas en la poto. Kiam ili poste sidas apud siaj tasoj, ŝi estas brile kontenta. Ŝia lango laboras, kaj Johano povas kiom ajn rigardi ŝin, kaj ŝi eĉ ne rimarkas liajn rigardojn.

Ofte li observas ŝin, kiam li interesite aŭskultas ŝiajn rakontojn. Kiam ŝi rakontas pri sia junaĝo, li provas imagi, kiel tiam aspektis tiu vizaĝo kaj tiu figuro. Sed nur se li forturnas la okulojn kaj provas sole per sia fantazio krei la bildon, li sukcesas en tio. Se li konstante rigardas ŝin, la maljuniĝanta vizaĝo restas tia, kia ĝi estas, aŭ li komencas imagi, kiel ĝi iom post iom ankoraŭ pli maljuniĝos, ĝis la vivo fine malaperos el ĝiaj trajtoj.

Sed jen li ne vidas plu la vizaĝon, kaj li ne distingas plu, kion ŝi diras. Liaj pensoj disvagas. Fine li forgesas eĉ ŝajnigi, ke li aŭskultas.

– Vi estas laca, diras la patrino. Iru dormi! Foje ŝi pravas, foje ne. Kiam li forlasas la patrinon, li iam ankoraŭ prokrastas la enlitiĝon, sidante en medito. Tute trankvile li povus sidi tiel dum horoj. Eriko malofte rimarkas, kion faras Johano.

*

Ofte li vizitas Alda n. Li sentas sin hejme tie. La patrino estas afabla, kaj la patro kondutas al li kiel kamarado.

– Venu al ni, kiam vi volas, li diris. Estas agrable por mi, estas agrable por Alda , kaj espereble estas agrable ankaŭ por vi.

Plej ofte Johano kaj Alda  ne longe restas hejme, sed faras promenon. Li pasigis la tutan tagon en la forĝejo, ŝi en la butiko kaj la kuirejo, kaj ambaŭ sopiras moviĝon kaj freŝan aeron.

Ekster la domo, en la stratangulo, staras la ĉiama grupo de junuloj kun la manoj en la pantalonpoŝoj. Krudaj ridoj kaj ŝlimaj ŝercoj ofte salutas ilin, kiam ili preterpasas la grupon. Ili forlasas Torenton kaj sekvas iun el la kamparaj ŝoseoj, jen norden al la arbaroj, jen suden al la preĝeja vilaĝo kaj la diversaj vilaĝetoj sur la ebeno, jen orienten laŭ la fervojo kaj la norda rando de la ebeno.

Elirante el Torento ili sentas sin kiel liberaj migrantoj, kun la vojoj de la tuta mondo antaŭ si. Foje la luno lumigas ilian vojon, foje nur pala lumo de la steloj. Alifoje la vespero estas nigra, nebula, pluveta. Sed ĉiam estas same agrable ekmarŝi, estas kvazaŭ printempo ĉirkaŭ ili, la dormanta naturo ŝajnas plena de vivo kaj atendo.

Sed dum la marŝado foje revenas pensoj kaj sentoj de la tago. Johano starigas bilancon de sia ĝisnuna laborista vivo:

– Mi vekiĝas duonhoron post la sesa, glutas tason da kafo kun buterpano kaj kuras al la uzino. Je la sepa mi staras preta kiel laboraparato kaj poste funkcias kiel tia ĝis la kvina vespere escepte la manĝopaŭzojn. Por kio? Por ke mi ricevu tiujn kelkajn kronojn, por kiuj mi aĉetas manĝaĵon, vestojn kaj ceterajn necesajn aferojn. Kaj mi manĝas kaj vestas min kaj cetere zorgas pri mia farto, por ke mi povu labori plu. Labori kaj ebligi al mi labori plu, jen la senco! Ses monatojn mi estis tie. Sed tiel pasas tago post tago, monato post monato. Somero, aŭtuno, vintro kaj printempo sin sekvas denove kaj denove, kaj mi estas kaj restas nur tia laboraparato. Kaj la eksterlabora vivo estas esence nur kiel oleado kaj zorgado al la aparato, por ke ĝi povu funkcii plu. La forĝistoj martelas de junaĝo ĝis kadukiĝo kaj aspektas, kvazaŭ ili estus venintaj en la mondon sole por tiu martelado. Ili malaperas, kaj la tuta rezulto kaj senco de ilia vivo estas kelkaj ferpecoj, kiuj disrustas en domoj, ĉaroj, pontoj kaj aliloke. Kaj eble kelkaj filoj, kiuj daŭrigas la marteladon, kelkaj filinoj, kiuj zorgos pri la hejmoj de aliaj forĝistoj kaj naskos novan forĝistmaterialon.

Tia vivo ne havas multe pli da senco ol tiu de laborĉevalo, kiu tagon post tago tiras sian ĉaron, ricevas iom da furaĝo kaj havas stalon por la nokto. Ĝi ne havas multe pli da senco ol la funkcio de rado sub la ĉaro, kiun tiras tiu ĉevalo ...

*

Dum la aŭtuno Ajna renkontis siajn amikojn nur en klubaj kunvenoj. Eĉ tiujn ŝi ne povis ĉiam partopreni. Post ŝia laboro en la inĝeniera familio restis nemulte da tempo por ŝi mem en la vesperoj. Du vesperojn en ĉiu semajno ŝi instruis esperanton al komencantoj.

Estis vespero en la fino de novembro, en tempo kun densaj nuboj kaj duonhelaj tagoj, kiam la okuloj laciĝas pro ĉiama lampolumo. Survoje al klubkunveno Ajna trovis akompanon kun Alda .

– Vi aspektas laca, diris Alda .

– Same observema vi restas. Iomete, jes.

– Tro da laboro? Laboro ne agrabla?

– Mi kuiras, bakas, aranĝas manĝotablojn, lavas, flegas malgrandajn infanojn. Ne troa laboro kaj ne sen intereso.

– Sed via kurso estas troa.

– Tio estas miaj plej agrablaj horoj dum la tuta semajno. Tiam mi denove sentas min kvazaŭ en nia rondo ... Ŝi interrompis sin. Dum kelkaj momentoj ili iris silentaj. Subite ŝi kaptis la manon de Alda  kaj forte prenis ĝin.

– Ĉu vi ne foje sentas vin tiel ... tiel sola? La homoj estas kiel fremduloj, ĉio estas korprema?

– Mi havas alian temperamenton ol vi, kaj mi ne estas tiel sola. Sed se mi estus en via situacio, mi certe sentus kiel vi.

Ŝi forte respondis la manpremon de Ajna.

Ili alvenis kaj kune kun la aliaj sidigis sin ĉirkaŭ la longa tablo. Multaj membroj forestis, kelkaj okaze, aliaj laŭ kutimo. Jern  kun la sekretario apud si prezidis ĉe unu ekstremo de la tablo. Antaŭ li kuŝis kelkaj cirkuleroj, longaj kaj ne interesaj. Li legis kaj legis kaj foje mem parolis. Jern  ĉiam atentis, ke ĉiuj aferoj estu zorge konsiderataj, ankaŭ malgravaj.

Post duonhora cirkulertraktado sekvis kelkaj prokrastitaj demandoj. Tiuj estis same negravaj kaj seninteresaj, sed Jern  zorge ripetis ilin, kaj ili okupis pluan duonhoron.

La gejunuloj fariĝis malviglaj. Tiu kaj tiu oscedis. La influo de la forestantoj estis pli granda ol la reciproka vigligo de la ĉeestantoj. Multaj pensis, ke estus bone, se la kunveno baldaŭ finiĝus.

Fine la traktado estis preta. La sekvanta punkto estis mallonga parolado de Eriko. Por ekzerco ili laŭvice faris tiajn paroladojn dum la kunvenoj.

Eriko levis sin, kvazaŭ vekiĝante el propraj pensoj, kaj starigis sin malantaŭ sian seĝon. Eĉ li estis malmulte atentinta pri cirkuleroj kaj prokrastitaj demandoj.

Li komencis paroli. Lia temo estis la homara batalo por libero kaj frateco. Malrapide li parolis, kvazaŭ tirante la vortojn el la profundo de sia interno. La vortoj kaj la frazoj estis senornamaj kaj senarte aranĝitaj, sed ili estis liaj propraj, kaj ili estis plenaj de la sama retenita energio, kiu vivigis lian vizaĝon, kaj ili bone esprimis tion, kion li volis komuniki al siaj aŭskultantoj.

Liaj okuloj estis direktitaj al ili. Sed nur kvazaŭ tra vualo li vidis ilin, ĉar li vidis antaŭ si la homaron klopodantan tra jarcentoj kaj jarmiloj, pionirojn en peniga kaj sinofera laboro, multmilionajn amasojn, kiuj devas vekiĝi el inerto al konscio pri sia propra vivo. Tion li klare kaj animkaptite vidis, kaj lia voĉo fariĝis kiel voĉo de vokanto.

La inerto malaperis el la mienoj, estis silente ĉirkaŭ la parolanto, kaj oni havis senton de solena festo. Liaj vortoj montris al ili ion subliman kaj grandiozan en malproksimo. De la nealta sed fortika figuro antaŭ ili ŝajnis elradii viviga, kreopova forto, kiu transiris al la aŭskultantoj.

Li finis per tio, ke ĉiu unuopa homo en sia ĉiutaga vivo devas realigi la grandan taskon, kaj ĉiu el ili sentis, ke ĝuste ŝi kaj li estas respondaj.

Kiam li finis kaj residigis sin, fariĝis silento, antaŭ ol ili komencis aplaŭdi. Jern  estis emociita, kiam li dankis pro la parolado.

Regis alia atmosfero ol antaŭ duonhoro. Kaptitaj de la sama sento ili komencis foliumi la kantlibrojn, kaj la kanto sonis pli forta kaj gaja, ol dum longa tempo.

La tri rondanoj kaj Eriko kune iris hejmen. La tri parolis inter si. Eriko kiel kutime silentis.

Ajna forturnis sin de la kamaradoj kaj vokis lian atenton. – Eriko! ŝi diris mole, per la tono kvazaŭ petante pardonon pro altrudo.

– Kion vi volas?

– Ĉu vi kredas, ke mi povus ion utilan fari en via junulara klubo?

– Kompreneble. Ĉu vi ŝatus aliĝi.

– Jes.

– Antaŭ nelonge Jern  demandis vin, sed tiam vi ne volis.

– Jes. Sed post via parolado mi pli bone komprenas, kaj ankaŭ mi volas kunhelpi, se mi povos.

– Ĉiu povas, ĉiu devus. Vi estas bonvena!

Lia vizaĝo heliĝis, kaj per sentinspirita movo li etendis al ŝi la manon. Ŝi donis la sian, kaj li forte premis ĝin.

Sed subite lia vizaĝo serioziĝis, peziĝis, iom ruĝiĝis. Lia mano perdis sian forton kaj elglitis el ŝia. Post momento renkontis ŝin pardonpeta rigardo el liaj okuloj. Kun malĝoja rideto li diris:

– Pardonu! Mi ekpensis, ke vi rajtas diri: “Kiu estas vi, ke vi tiel kondutas kiel majstro?” Mi subite memoris, kiel vi iam diris al mi: “Ĉu plaĉas al vi tie ĉi?” Ĉu tion vi memoras? Ŝi pripensis dum kelkaj momentoj.

– Verŝajne estis ĉe Perkolago, dum nia unua kunesto?

– Jes. Mi ŝuldas tre multe al vi, al vi ĉiuj en la rondo. Vi akceptis min kiel kamaradon, unue Johano, poste vi ĉiuj. Sen vi mi eble estus irinta alian vojon. Sed mi esperas, ke mi neniam plu faros ion, pro kio mi devos honti antaŭ vi ... Ajna per rapida movo rekaptis lian manon kaj preme skuis ĝin.

– Ne parolu tiel! Nun ni kune laboru!

*

La duonpatro de Arne  ne tro grumblis, kiam oni decidis, ke Arne  forveturu por viziti artan lernejon. La afero estis subtenata de tiaj personoj, kontraŭ kiuj li ne kuraĝis kontraŭstari, kaj oni ne postulis monon de li. Sed en la hejmo li deklaris, ke la afero estas stulta.

Jam en sia unua letero frue en la aŭtuno la patrino parolis pri revido dum kristnasko. Tion ŝi ripetis en ĉiuj leteroj. Pasis nun la pli granda parto de la aŭtuno, kaj ŝiaj simplaj frazoj vibris de la sama atendo, kiun en la antaŭkristnaska tempo sentas la infanoj.

Arne  por la unua fojo estis for el la hejmo. Malgraŭ ĝojo pro laboro kaj lernado ankaŭ li sopiris al kristnasko kaj hejmiro. Ili loĝis en nova urboparto ĉe la rando de la urbo. Estis grandaj, libere starantaj domoj en helaj koloroj kun la muroj kovritaj de balkonoj kaj gajkoloraj markezoj. Inter la domvicoj estis vastaj lokoj kun arboj, herbotapiŝoj, florbedoj, ludlokoj en sablo kaj akvo, fontanoj. Tie infanoj en banvestoj kaj tute nudaj etuloj vivis paradizan vivon, kiam tion ankoraŭ permesis la varmo.

Ilia loĝejo havis tri ĉambrojn kaj kuirejon. Ankaŭ tie ĉio estis same bela, hela, komforta kaj racie farita kiel ĉio ekstera en tiu nova urboparto. Sed la mebloj kaj aliaj objektoj grandparte devenis el iama altklasa medio, kaj en la komenco Arne  sentis, kvazaŭ li ŝtelirus en medio malpermesita al li. Tiuj malnovaj objektoj estis tre belaj, kaj li ĝojis, kiam li rigardis ilin, sed ili samtempe kvazaŭ riproĉis lin: “Kial vi enŝtelis vin en nian regnon? Vi ne apartenas al nia medio. Estus por vi pli bone reiri tien, de kie vi venis.” Ofte li pensis: “La homoj, kiuj apartenas al tia medio, ne povas kompreni la krudkondutajn kaj simplanimajn homojn en laborista loĝejo en Torento.” Iom post iom malaperis tiu sento de fremdeco. Li kontentige konatiĝis kun antaŭe nekonataj aferoj, kiuj komence ĝenis lin. Sed restis kaj plifortiĝis la impreso, kiun lasis en li la medio de lia infanaĝo.

Sidante en la bela, moderna apartamento, li ofte ekvidis image sian hejmon. Rigardante la modernajn domojn kun belaj, vastaj interspacoj, kie ludis gajaj, belvestitaj infanoj – ĉio kvazaŭ bildo de estonta, feliĉa socio – li subite ankoraŭ pli klare vidis en sia imago la laboristajn domojn en Torento sub la betuloj kaj la blasfemantajn kaj kverelantajn bubojn sur la malgrandaj kortoj. En la lernejo, kie liaj novaj kamaradoj bruis kaj petolis en la laborpaŭzoj, li ekpensis pri siaj laborkamaradoj en la uzino kaj sia penado kune kun ili.

En tiaj momentoj travibris lin forta sento de kunligo kun la hejma loko, kaj la memorbildoj revokis lin tien.

En la posttagmezo de la antaŭkristnaska tago li denove staras sur la perono de la stacio en Torento, kune kun Brita kaj ŝia patrino. Ili kiel kutime pasigos la libertempon en la pensiono.

Kiam ili eniris en la aŭton, li prenis sian valizon kaj diris al ili ĝisrevidon. Li volas iri hejmen piede, li diris. Ili rigardis lin ne komprenante.

– Mi volas iri malrapide kaj rigardi, kiel ĉio aspektas. Ĉu vi ne permesas tion al mi? li diris kun peta voĉo.

– Se estas tiel, ni ne devigos vin veturi, diris la patrino. La aŭto ekmoviĝis kaj malaperis. Arne  malrapide sekvis la saman vojon. Liaj rigardoj ĉirkaŭvagis kaj ĉion atentis.

En la nokto kaj la antaŭtagmezo falis neĝo, kaj la pejzaĝo havis decan kristnaskan aspekton. Ĉiun detalon en la bildo li rekonis, kaj li miris, ke ĉio aspektas, kvazaŭ li estus reveninta post unutaga foresto. Tamen la loko ne estis tute sama por li. Iel ĝi aspektis malpli granda, malpli signifa. Li tremis pro ĝojo, kiam li ĉion revidis, sed samtempe li iel sentis sin fremdulo en la hejma loko.

En la mola krepusko li iris sur sia hejma strato. Venis kelkaj knaboj kun kristnaskaj arbetoj. Kelkaj infanoj ludis en la nova neĝo, sed la plej multaj estis interne. Tra la fenestroj li vidis la lastajn preparojn por la festo. Iuj rekonis lin, salutis, faris iun demandon kaj deziris feliĉan feston.

Post kvarmonata foresto li denove malfermis la pordon de la hejmo. Patrino staris ĉe la forno kun ladplato kun novbakitaj bulkoj, kiun ŝi ĝuste elprenis. Kiam ŝi ekvidis lin, ŝi formetis la platon, ĉirkaŭbrakis lin kaj silente ploris.

El la ĉambro venis Eta. Ŝi estis ornamanta la kristnaskan arbon, kaj ŝi gaje kaj bubmaniere salutis. Elvenis ankaŭ la patro, kun sapita vizaĝo kaj razaparato en la mano. Li scivole rigardis Arne n, diris bonvenon kaj poste reiris.

La patrino petis lin eksidi ĉe la tablo kaj donis al li kafon kaj freŝajn bulkojn. Ŝi ŝajnis kontenta.

– Vi multe kreskis, ŝi diris, kaj vi ne estasmalgrasa. Certe vi havas bonan mastrinon.

Li lavas sin kaj iom okupas sin pri sia pakaĵo. Kaj jen restas nenio por fari. Li iras el la kuirejo en la ĉambron kaj denove en la kuirejon, sidas jen sur la sofo, jen sur iu seĝo, rigardas la okupiĝon de Eta kaj kiel la patrino komencas prepari la manĝaĵon por la vespero. Patrino multe demandas, kaj ankaŭ Eta faras kelkajn demandojn, sed li trovas malmultajn vortojn por respondi.

Denove li iras al sia valizo kaj elprenas longan kaj larĝan sed maldikan paketon.

– Patrino, mi forkuros por duonhoro, li diris.

– Kial? ŝi demandis konsternite. Apenaŭ vi venis hejmen, kaj estas kristnaska vespero. Tamen vi volas forkuri.

– Nur por duonhoro. Estas donaco al Alekso. Mi tre volas transdoni ĝin nun.

– Certe vi povos tion fari same bone en alia tago.

– Eble, sed mi tamen volas. Mi rapide revenos.

Kiam li denove estis sur la strato, li duonkuris sur la senhoma vojo, ĝoja pro baldaŭa renkonto kun Alekso kaj samtempe kun sento de malĝojo.

Alekso kaj lia edzino estis ambaŭ hejme. Ĉiuj preparoj por la festo estis finitaj. Ambaŭ sidis en la libroĉambro apud la fajro kaj aŭskultis la radion, kiu senbrue kaj intimvoĉe faris sian servon.

Ili kun ĝojo salutis lin kaj donis lokon al li apud si. Li transdonis sian donacon. Estis akvarelo, kaj ili tuj metis ĝin sur la muron.

Ili sidis kune apud la fajro, kaj Alekso kaj la edzino faris multajn demandojn. Nun li facile respondis kaj mem multe demandis. Li vidis la trankvilan, firman rigardon de Alekso kaj la bonkoran brilon en la okuloj de la sinjorino. Subite li rimarkis, ke li sentas sin tiel hejme inter ili, ke li ŝatus resti ĉe ili la tutan vesperon. Sed pasis pli ol duonhoro post lia foriro el la hejmo. Li diras ĝisrevidon kaj promesas reveni alian tagon.

Post ankoraŭ unu horo la gepatroj, Eta kaj li sidis en la ĉambro ĉirkaŭ tablo kun la tradiciaj manĝaĵoj. La elektra lumo estis estingita. Sur la tablo brulis du blankaj kandeloj, kiuj donis kontentige da lumo por la tablo, sed lasis la ceteran parton de la ĉambro en solenimpresa krepusko.

Ili malmulte parolis. La tradicia manĝaĵo estas grava afero, kaj oni ne ĝenas la festan atmosferon per banala babilo. La patro plenigis sian glaseton per brando kaj levis ĝin al la buŝo, sed subite remetis ĝin kaj turnis sin al Arne .

– Eble ankaŭ vi ŝatus glaseton? li demandis. Arne  ĝentile rifuzis. La patro ne trudis sed eltrinkis sian glason. Post kelka tempo li trinkas ankoraŭ unu glaseton, sed poste ne pli.

La du glasoj tamen efikis. Li volas paroli kaj turnas sin al Arne .

– Nu, knabo, ĉu vi havas sukceson en via lernejo? li demandis preskaŭ afable.

– Mi kredas ke jes, respondis Arne , mirante pri la demando.

– Tio tre ĝojigas min, diris la patro. Antaŭe mi eble tro malestimis vian strekadon kaj ŝmiradon, sed povas esti, ke tio estas la plej bona vojo por vi, jes, jes.

– Kiel vi ricevis tiun opinion, demandis Arne  ankoraŭ pli mire.

– Okazis antaŭ kelkaj semajnoj, eble monato, ke inĝeniero Brink  trairis la rostfornon, vi scias, estas tiu, ĉe kiu servas tiu via kamaradino Ajna, kaj li komencis demandi min, kiel fartas vi, kaj ĉu vi venos hejmen dum kristnasko, kaj ke li havas grandan intereson por vi, ĉar vi estas talenta. Sed ĉu vi kredas, sinjoro inĝeniero, demandis mi, ke li vere povos vivteni sin per tia sinjoreca metio? Certe, certe, diris la inĝeniero kaj ridis al mi, kvazaŭ mi estus tre naiva. Li povas gajni multe da mono, kaj li fariĝos fama, diris la inĝeniero. La famo malmulte gravas, diris mi, sed estas bone, ke li povos vivteni sin. Sed ĉu ne estus pli honeste, ke li restus laboristo? Laboristo devas resti laboristo, fari sian taskon kaj pri nenio alia okupi sin, tio estas plej honesta, diris mi. La inĝeniero denove ridis kaj diris, ke tio estas ja simpla kaj honesta vidpunkto, sed povas esti, ke ankaŭ laboristaj infanoj foje konvenas pli bone por tia sinjoreca metio ol por krudlaboro, kaj rilate al vi tio estas tute certa, li diris. Kaj mi supozas, ke li estas homo, kiu scias, pri kio li parolas.

Li eksilentis kaj palpebrumis al Arne , kvazaŭ li volas montri, ke nun li komprenas la sekreton.

Patrino kaj Eta forportis ĉion de la tablo. Eta bruligis la kandelojn sur la arbo, kaj ili malfermis la ricevitajn donacojn. Post reciproka dankado kaj iom da babilo venis denove silento.

La patro prenis grandan glason, plenigis ĝin per varma akvo kaj enmiksis iom da konjako kaj sukero. Li trinkis gluton, metis la glason sur malgrandan tablon, sur kiu staris cindrujo kaj skatolo kun cigaroj. Li sidigis sin en brakseĝon apud la tablo, prenis cigaron en la skatolo, zorge bruligis ĝin kaj faris kelkajn dikajn fumnubojn. Poste li klinis sin malantaŭen en la seĝo kaj ŝajnis tute kontenta.

– Jen, jen, li diris al Arne  post kelka silento, certe vi sukcesos. Eble mi foje estis severa al vi, sed estis nur bona volo, vi scias mian opinion pri laboristo. Mi esperas, ke vi ne tro atentis pri tio, se tiel estis, kaj ke vi ne forturnos vin de viaj gepatroj, kiam vi fariĝos riĉa kaj fama. Mi estas ja verdire nur via duonpatro, kiel vi scias, sed tamen, tamen, verŝajne la diferenco inter patro kaj duonpatro ne estas tre granda.

– Jes, certe mi ne forturnos min de vi, asertis Arne . La patro kontente murmuris kaj poste definitive silentis. Silentis ankaŭ la patrino. Ŝi sidis senmova kun la fingroj interplektitaj kvazaŭ por preĝo. Ŝi rigardis per lacaj okuloj jen la brilantajn kandelojn sur la arbo, jen Arne n, kiu sidis en angulo de la sofo. Silentis ankaŭ Eta. Kiam ŝi ĝis kontento rigardis la kristnaskan arbon, ŝi komencis legi en siaj kristnaskaj gazetoj kaj ne plu atentis pri io alia.

Ankaŭ Arne  rigardis la brilon de la arbeto, kaj foje liaj rigardoj iris al la patrino, al la patro kaj la fratino. Sed dume liaj pensoj vagis en aliaj lokoj. Jen ili iris al Alekso kaj lia edzino. Estis agrable ĉe ili. Prema sento kaptas lin. Patrino estas bona, kaj ŝi volas ĉion fari por li. Tamen li nun ne sentas sin proksima al ŝi.

Li ekpensas pri siaj kamaradoj en la rondo, kiujn li ankoraŭ ne renkontis, pri Brita, kiu nun havas kristnaskofeston en la pensiono. Volonte li estus kune kun ŝi.

Jen liaj pensoj estas en la urbo, inter la kamaradoj en la lernejo, ĉe lia laboro kaj liaj aspiroj, jen en la hejmo de la moderna domo, jen en la ĉefurbaj stratoj, kiuj nun estas bele ornamitaj kaj iluminitaj por la festo.

Liaj pensoj revenas al la ĉambro, kie li sidas. Li memoras antaŭajn kristnaskojn, kiam li sidis tie en la sama maniero, memoras tiun kristnaskon antaŭ longe, kiam la patro timigis lin kaj li elkuris. Preskaŭ indiferente li memoras tion, sed tamen sentas sufokan premon en sia interno.

La patro levis sin kaj rigardis la horloĝon sur la muro. Li ekmemoris pri la vesperaj novaĵoj kaj volis funkciigi la radion. En la sekvanta momento li memoris, ke oni ne sendas novaĵojn en la kristnaska vespero.

– Kaj tio povas esti egala, li diras. Ili havu pacon en Hispanujo almenaŭ en tiu ĉi nokto. Sed nun ni enlitiĝu, ĉar en la rostforno estos labortago ankaŭ morgaŭ.

La patrino levis sin, lumigis la elektran lampon kaj komencis aranĝi por la nokto.

– Panjo, mi eliros promeni iomete, diris Arne  duonlaŭte al la patrino.

– Iri promeni nun en la kristnaska nokto? Kiel stranga vi estas! Ĉu vi ne povos sufiĉe promeni dum la tuta libertempo? – Certe. Tamen mi volas. Mi volas havi iom da freŝa aero. – Nu, faru kiel vi volas, sed fakte mi ne komprenas tiajn kapricojn, diris la patrino.

La strato estis tute senhoma kaj netuŝite blanka en la lumo de la lanternoj kaj de la duonluno, kiu brilis en sudokcidento inter senmovaj nubstrioj. Arne  rigardis al la okcidenta ekstremo de la strato. Strieto da lumo elŝtelis sin ĉe la fenestrorando en la hejmo de Johano. Se li povus eniri kaj saluti! Johano ne malŝatus sed eble la aliaj.

Li iom staras, poste pluiras. Elglitas lumstrio ankaŭ el la hejmo de Ajna. Li ankoraŭ pli malrapide iras, kiam li preterpasas, kaj preskaŭ en atendo li rigardas al la korto.

Li venas al la gazetvendejo. Ankaŭ tie estas neniuj homoj. El la du montrofenestroj de la vendejo brilas lumo super diversaj ekspozataj objektoj, kaj li vidas lumon ankaŭ de la porda lampo en la ĝardeno.

Li haltas antaŭ la montrofenestroj kaj senatente rigardas. Eble ankaŭ la kaprica Alda  ekhavus la ideon fari promenon. Li povus eniri. La gepatroj certe ne malaprobus. Sed io retenas lin. Soleco premas lin, kaj li krius pro ĝojo, se Alda  venus, sed samtempe li sentas deziron resti sola.

Post kvin minutoj li forlasis la fenestrojn kaj iris norden. Finiĝis la vicoj de lanternoj, finiĝis ankaŭ ilia lumo. Nemiksita kaj pura kuŝis la lunlumo sur neĝokovrita tero kaj neĝokovritaj arboj.

Malrapide kaj aŭtomate li iras sur la strio de forte premita neĝo, kiun postlasis la larĝaj radoj de ŝarĝaŭtoj, kaj rigide liaj okuloj rigardas antaŭen.

Li haltis kaj kvazaŭ vekiĝis. Jam li estis en profunda arbaro, almenaŭ kvar kilometrojn de Torento. Nenio estis videbla krom neĝo kaj arboj kaj steloj. Neniu sono estis aŭdebla krom la susuro de la sango en liaj oreloj, kaj tiu sonis, kvazaŭ ĝi venus de ekstere, kvazaŭ la silento mem kantus kaj plenigus per sia kanto la tutan mondspacon.

Li longe restis staranta kaj poste same malrapide reiris.

II.

Iom post novjaro Johano laŭ propra peto ricevis laboron inter la transportlaboristoj anstataŭ en la forĝejo. En la hejmo li ne parolis pri tio antaŭe. Kiam Eriko eksciis pri la ŝanĝo, li fariĝis malkontenta.

– Vi devus pli bone pripensi tian aferon, li diris. Kiel forĝisto vi havus sekuran pozicion, kaj forĝado estas bona laboro. Se tio pli plaĉus al vi, vi povus daŭrigi kiel mekanikisto de iu speco. Estas bonaj metioj kaj bona pago. Kaj tiaj homoj estas solidaj homoj.

– Mi fariĝos nek forĝisto nek mekanikisto de iu speco, respondis Johano. Mi ankaŭ ne restos transportlaboristo. Sed en tiu laboro mi gajnas duoble pli multe ol en la forĝejo. Momente tio estas la ĉefa afero.

– Mi neniam rimarkis, ke vi havas grandan bezonon de mono. Kio vi volas fariĝi, cetere? Johano rigardis kvazaŭ al malproksimo. Li malmulte atentis pri la demando sed diris post kelkaj momentoj:

– Tion mi ankoraŭ ne eltrovis. Proksimume kiel Eriko parolis ankaŭ la patrino. Sed poste ŝi aldonis:

– Cetere la diablo scias, kio estas pli prudenta. Antaŭ nur unu jaro multaj mekanikistoj kaj forĝistoj estis same senvaloraj subtenlaboruloj kiel plej simpla taglaboristo. Estas saĝe perlabori monon, se oni komprenas ŝpari ĝin. Vi ankoraŭ havas tempon por elekti.

*

Johano kaj Alda  iris sur la silenta vojo al nordokcidento. Neĝo kaj steloj donis sufiĉe da lumo por distingi la proksiman ĉirkaŭaĵon, kaj en la okcidento tritaga novluno pendis kvazaŭ ora ŝipeto glitanta tra la nigra spaco.

Ili ĝojis pro la luno. Ĝi estis por ili kvazaŭ bona amiko kaj membro de ilia rondo. Kiel fidela kamarado ĝi akompanis ilin dum vesperaj promenoj kaj skiekskursoj. Kiel fidela gardiranto ĝi paŝis sian vojon tra la alto, kiam ili tranoktis ĉe la lago, kaj silente ili sekvis ĝian moviĝon same kiel en tiu vespero, kiam ili unuafoje observis la moviĝon de la steloj.

Samtempe ĝi estis por ili dieca aperaĵo. Ĝi sentigis al ili senfinecon de spaco kaj tempo, la misteron de la universo. Kun ĝojo ili salutis ĝin ĉiun fojon, kiam ĝi renaskita aperis en la paliĝanta postlumo de la sunsubiro.

– Por tiuj sinjoroj, kiuj konsideras sin dioj sur la tero, estus utile studi astronomion kaj rigardi la stelojn, diris Johano rigardante la oran ŝipeton.

– Se ili tion komprenus, jes, diris Alda .

– Eble ili ne komprenus. Ni rigardas la stelojn kaj trovas nin tre malgrandaj. Ili rigardas sin mem kaj trovas la universon malgranda.

Liaj pensoj denove iris al la ora ŝipeto.

– Se oni nur pripensas, ke tiel la luno velis tra la spaco dum jarmiloj kaj centoj da jarmiloj, oni jam sentas sin tre malgranda Nun ĝi staras tie en okcidento, kaj estas ni, kiuj rigardas ĝin. Tute same ĝi staris tie en iu vespero antaŭ mil jaroj en la vikinga tempo, kaj estis homoj, kiuj rigardis ĝin kiel ni nun. Tute same ĝi naĝis tie, kiam ŝtonepoka homo rigardis la vesperan ĉielon. Tiu homo verŝajne havis tre kuriozajn pensojn pri ĝi, sed certe pensis same serioze kiel ni, certe ĝi estis por li pli granda miraklo ol por ni.

Same kiel nun ĝi naĝis inter la okcidentaj nubstrioj, kiam dezerto de glacio ankoraŭ kovris la tutan landon, kaj neniuj rigardis ĝin en tiu ĉi regiono. Same kiel nun ĝi brilis en sia ĉiama velado, kiam estis maro, kie nun estas tero, aŭ kiam kreskis la ŝtonkarbaj arbaroj kaj homoj ankoraŭ tute ne ekzistis. Kaj same ĝi staros tie kaj velos tra la spaco en la epokoj de la estonto, kiam la nuna mondo ne ekzistos plu.

Kaj en tiu ĉi momento estas ni, kiuj rigardas ĝin. Ĉiuj antaŭaj rigardantoj forpasis, ĉiuj estontaj ankoraŭ ne venis. Kie estas la pasintaj, kie la estontaj? Kaj de kie venis ni, de kie venis niaj imagoj, revoj, pensoj, ideoj pri la vivo? La miraklo estas same granda por ni kiel por la ŝtonepoka homo.

Kaj dume la homoj fervore dediĉas sin al siaj kuriozaj penadoj. Ĉiu devas fariĝi io grava, io eminenta. La krudlaboranta knabo fariĝas mekanikisto, la filo de la mekanikisto fariĝas inĝeniero. Membro de loka organizo fariĝas gvidanto en federacio, fariĝas parlamentano, ano de la registaro.

Iu fariĝas plej eminenta en kurado, alia en naĝado, tria en ŝakludo, kvara en preĝejvizitado, kvina en membeligo. Kaj ili estas kontentaj en sia eminenteco, kaj jen ĉio. Centoj kaj centoj da generacioj faris la samon, venis kaj forpasis, dum la luno trankvile iris sian vojon. – Subite Johano ŝanĝis temon.

– Mi havis strangan travivaĵon hodiaŭ. Kiam nia laborgrupo faris momentan paŭzon, ni subite ekvidis junulinon antaŭ ni. Estis en la mallarĝa loko inter la altforno, la ŝtalfarejo kaj la forĝejo. Muroj kaj tero kaj aero estas plenaj de fulgo kaj karbopolvo. Subite aperis dek metrojn antaŭ ni junulino, dek ok, dudekjara. Ŝajne ŝi sentis sin fremda en la medio. Ŝi hezite haltis kaj rigardis al diversaj direktoj. Ŝi estis bele vestita kaj freŝvizaĝa kaj cetere aspektis simpatia, kaj en tiu uzina medio ŝi por momento efikis kiel aperaĵo el alia mondo.

– Ĉu estas tiel strange, ke virino aperas en uzino?

– Certe ne. Sed mi antaŭe neniam vidis virinon tie, kaj kiam tiu neatendite aperis, la bildo tute frapis min.

– Kaj kio poste okazis?

– Nenio menciinda. Iu kriis al ŝi kaj demandis, kion ŝi serĉas – estis laborista knabino, kaj kelkaj konis ŝin, kvankam mi ne. Ŝi ricevis la informon, kiun ŝi deziris, kelkaj kriis al ŝi iujn ŝercojn, kaj ŝi pluiris kaj malaperis. Sed dum pluraj horoj mi pensis nur pri tiu afero.

– Pri tiu junulino?

– Ne pri ŝi. Sed jen kion mi pensis. Estas kurioza afero, mi komencis fantazii, ke ni, multaj centoj da laboristoj, pasigas niajn tagojn de frua mateno ĝis vespero en ekskluzive vira medio. Tio rilatas ne nur al kelkaj tagoj, sed al ĉiuj labortagoj de la tuta vivo. Virinoj kiel realaĵoj ne ekzistas en la labortempa vivo de la uzinanoj. Preskaŭ la tutan agotempon de sia vivo ili pasigas en aparta, ekskluzive vira mondo. Virinojn ili renkontas nur flanke de la ĉefokupo de sia vivo, kiel estaĵojn, kiuj kuiras, flikas, trikas, purigas kaj cetere kiel flirtulinojn, amatinojn, edzinojn.

– Ĉu vi volas, ke en la uzino laboru same multe da virinoj kiel da viroj?

– Mi nur konstatas, lasas la pensojn libere iri ... Kaj tiel formiĝas unu aparte vira kaj alia aparte virina medio, kaj vole aŭ senvole oni preskaŭ superstiĉe respektas la limojn kaj la proprecojn de tiuj du medioj.

Malgrandaj knaboj kaj knabinoj ordinare kondutas kiel egaluloj, se grandaj homoj ne instruis al ili ion alian. Sed kiam ili fariĝas ok, naŭjaraj, ili disiĝas kaj englitas en siajn specialajn mediojn. Plenkreskaj homoj diras al knabo: “Nun vi kondutas kiel knabino, kaj la knaboj ridos pri vi”, aŭ: “Vi ne devas simili al knabino sed fariĝi brava knabo kaj brava viro”. Al knabino oni diras: “Nun vi kondutas kiel knabo. Neniam vi fariĝos bona kaj taŭga knabino, se vi tiel daŭrigos.” Same mokas kaj diras pli aĝaj knaboj kaj knabinoj.

Knaboj komencas honti pri kunesto kun knabinoj, evitas ludon kun ili, evitas ilian societon, komencas taksi ilin kiel malsuperajn estaĵojn, kiuj ne valoras seriozan konsideron. Same estas rilate al la knabinoj, almenaŭ ili hontas esti kune kun knaboj.

La knaboj vivas en sia medio, kun siaj sentoj, pensoj, interparoloj kaj okupoj. Same la knabinoj vivas en sia. Nur supraĵe ili havas ion komunan. Esence ili estas tute fremdaj unu al alia.

Sed dum tio la knaboj inter si parolas pri la knabinoj, kaj de kamaradoj kaj viroj ili lernas pri knabinoj, sed nur tiom ili lernas, ke ili estas inoj. Pli multe tiuj ne povas instrui, ĉar pli multe ili ne scias.

Tiel la knaboj rigardas la knabinojn kiel malsuperajn estaĵojn, foje kun bonvolo sed pli ofte kun malestimo. Ili volas havi nenion komunan kun ili. Sed samtempe ili fantazias pri ilia kvalito de inoj.

La knaboj kreskas, kaj jen ili estas junuloj. Ili estas grandaj, devas konatiĝi kun la inoj. Ili fine proksimiĝas al tiuj estaĵoj, kiuj nun fariĝas tre gravaj kaj atentindaj. Ili estas atentindaj kiel inoj, kiel objektoj por seksaj deziroj. Cetere ili estas same malsuperaj kiel antaŭe. Ekster nia rondo mi ja estas ano de vira medio, kaj tial mi ne aŭdis junulinojn paroli pri tiaj aferoj, sed mi supozas, ke ili proksimume same proksimiĝas al la vira medio.

Tiel renkontiĝas tiuj du personoj, kiuj estas same fremdaj unu por la alia kiel fianĉo kaj fianĉino en malnova Ĉinujo. Eble ili iom post iom povas konatiĝi kaj rigardi unu la alian kiel egalulojn. Sed ŝajnas al mi, ke la viroj ordinare restas anoj de ekskluzive vira medio kaj la virinoj de virina.

Dum la mallonga tempo, kiun mi pasigis inter la transportlaboristoj mi vole nevole pensis pri tiuj aferoj. Tiajn interparolojn, kiuj okazas inter ili, kaj tian ĉiamecon de tiaj interparoloj mi antaŭe eĉ ne imagis. Dum la tuta tempo pasis neniu tago sen plej krudaj historioj pri seksaj aferoj. Hieraŭ diris unu el ili, kvindekjara, post iom da politika rezonado: “En tre stranga tempo ni vivas. Fakte ni parolas pri Hitler  kaj Mussolini  kaj Hispanujo preskaŭ same multe kiel pri virinoj, kiuj ja en ĉiuj tempoj estis ĉeftemo por babilado.” Ankoraŭ pli malagrablaj estas la junuloj. La necesejoj de la uzino estas plenaj de desegnoj de nudaj virinoj kaj viroj en diversaj pozoj, eĉ lerte faritaj. Skribitaj vortoj kaj frazoj estas same aĉaj. Multaj eĉ notas tre fiere, kiam ili havis seksan kuniĝon kun tiu aŭ tiu knabino. Kaj – tio kurioze aspektas –

miksite kun tiuj desegnoj kaj notaĵoj estas notitaj la rezultoj de preskaŭ ĉiuj piedpilkaj vetludoj ĉi tie dum la lastaj jaroj.

– Kaj tiaj homoj ekzistas en Torento en la jaro 1937, diris Alda , kiam ni havas tiom da studrondoj, kluboj, fakaj organizoj, abstinencaj grupoj, kristanaj kaj aliaj movadoj de diversaj specoj.

– Ĉu la cetera mondo estas pli bona? Ĉu tio ne estas la ĉeftemo por filmoj, por dancokantoj, por semajnaj gazetoj, por klaĉado de malriĉuloj kaj altuloj, por la plej multaj distraj prezentoj, tio ke la viro el sia virmondo kaj la virino el sia medio renkontiĝas?

– Estas ja. – Iam mi legis ion de iu, kiu pretendis, ke estas tiel granda diferenco inter viroj kaj virinoj, ke tiuj medioj estas nepra afero, kaj ke viroj kaj virinoj vole nevole restas membroj de siaj specialaj medioj. Kaj same determinita estas laŭ li la karaktero de ilia renkontiĝo kaj kunvivo. Tion mi ne rimarkis inter ni, sed tiel li skribis.

– Se tiel estas, la homoj ĉiuokaze multe pli aĉe plenumas siajn funkciojn ol faras la bestoj Kaj ĉu apartenas al la determinitaj aferoj ankaŭ tio, ke oni el la ineco de la virinoj kaj la rilato inter viroj kaj virinoj faras tutmondan temon por amuzoj, burleskaĵoj kaj komedioj, aludoj, ŝercoj, kaŝludoj? Kaj ĉu oni ne same aludas kaj ŝercas, kiam temas pri estiĝo de infanoj? Ne nur primitivaj homoj estas tiaj. Ankaŭ tiel nomataj kulturitaj kaj solidaj homoj foje faras ŝercetojn pri tiaj aferoj, kulturitajn ŝercetojn, mi supozas.

Mi fartas malbone, kiam mi vidas kaj aŭdas tian homvivon Ni kreis al ni aliajn imagojn pri la vivo. Sed niaj pensoj ŝajne ne estas konvenaj por ordinara homa kunvivo. Ni kreskis flanke de aliaj kaj fariĝis apartuloj. La ideoj kiuj estiĝis en la kunvivo en nia rondo, ne estas aplikeblaj ekster ĝi. Inter aliaj ni estas senhejmaj.

*

Ĝis Elsa  komencis preparojn por edziĝo, Johano konis la kavaliron nur aspekte. Tiam li komencis jen kaj jen viziti la novan hejmon. La tuta afero neniel interesis Johanon, sed li trovis, ke Rudolfo, tio estas la kavaliro, estas almenaŭ ne malsimpatia homo.

Antaŭ la edziĝo Elsa  fantaziis pri bela, moderna meblaro kaj pri multaj belaj objektoj. Ŝia propra nova hejmo ne estos kiel la mezepoka gepatra.

En tio ŝi similis al la pli multaj el siaj samaĝuloj. La junaj edziĝaj paroj aĉetis meblojn kaj aliajn objektojn pagante komencan sumon, sed kun resto pagota de milo aŭ eĉ miloj da kronoj, kaj tiuj ŝuldoj premis ilin dum jaroj.

Sed tiu moderna meblaro ne aperis en la nova hejmo. Tie troviĝis nur la plej necesaj mebloj. Ili estis de plej simpla speco, kaj kelkaj el ili estis eĉ malnovaj, kiujn Rudolfo akiris el sia kampara hejmo.

– Vidu, Rudo kaj mi rezonis pri meblado, klarigis Elsa  en tono de spertulo. Konsiderante ĉion ni venis al la konkludo, ke estus ege malsaĝe komenci nian kunvivon kun granda ŝuldo. Pli simple sed pli senzorge, estas nia devizo.

Rudo nenion diris pri tiu ŝanĝo en la planoj de Elsa . Entute li nemulte parolis, kaj li kondutis kaj aspektis, kvazaŭ liaj konsideroj kaj opinioj estus neatentindaj.

En libera tempo li ĉiam estis okupita de diversaj laboretoj.

Per simplaj rimedoj kaj el ŝajne senvalora materialo li kunmetis diversajn utilajn kaj ne malbelajn objektojn por ilia bezono.

– Ĉu Rudo ne estas mirinda? ŝi demandis, kiam ŝi montris malgrandan tablon. Ĝi fakte kostas nenion krom kelkaj oeroj por farbo. Tamen ĝi same bone servas kiel tablo por kvindek kronoj. Se ĝi ne estas same brila kaj glata, oni rekompence havas la senton, ke ĝi estas vere propra havaĵo. Atendu, iun tagon li faros meblojn same belajn kiel estas tiuj milkronaj kompletoj.

En ŝia admiro por la edzo ŝi komencis eltrovi ankaŭ propran kapablon. Por ne postresti la edzon ŝi komencis fervore triki kaj mankudri. Malmulte ŝi okupis sin pri tiaj laboroj antaŭe, kaj la unuaj rezultoj ne estis tre sukcesaj. Sed Rudo admiris ŝiajn kreaĵojn. Iom post iom ŝiaj produktoj fariĝis pli bonaj, kaj ŝi jam parolis pri kudromaŝino. Per tia elspezo oni akirus ŝuldon, sed verŝajne tamen estus gajno. Kaj Rudo komplimentis ŝian prudenton kaj diris, ke kompreneble jes.

Johano malmulte atentis pri ŝiaj burĝonantaj sinjorinaj kvalitoj. Kiam la patrino laŭdis ŝin, Johano enŝovis preterpase:

– Sed kiel antaŭe ŝi tamen plej multe laboras per la lango. Por Rudo li havis pli da respekto. Li havis specialan manieron, kiu plaĉis al Johano. Lia kapo ordinare estis iom klinita, kaj li ŝajnis rigardi al la tero, kiel kelkaj homoj faras, kiam ili estas en pensoj. Sed jen kaj jen li neatendite levis la kapon kaj la palpebrojn kaj el liaj klarbluaj okuloj venis gaja, amikeca, eĉ petola rigardo. Lia vizaĝo similis al malriĉaspekta kabano, kiun oni senatente preteriras, sed kies malalta pordo subite malfermiĝas, kaj en ĝi aperas afabla kaj ridetanta homo.

En iu fruprintempa dimanĉo Elsa  kaj Rudo vizitis la hejmon de Johano. Tia vizito ne estis malofta, sed nun troviĝis io certa en la esprimo kaj konduto de Elsa , kio diris, ke ili venas pro speciala kaŭzo. Ŝi preskaŭ tremis pro io, kion ŝi kiel eble plej baldaŭ volas rakonti, sed samtempe kiel eble plej longe kaŝi. Ŝi babilis kaj babilis pri diversaj aferoj, ĝis ŝi post momento de solena silento malkaŝis la sekreton.

– Rudo kaj mi intencas konstrui domon. Ŝi silentis dum ankoraŭ kelkaj momentoj por ĝui la efikon de siaj vortoj. Sed Rudo ludis kun la knabineto, kiu sidis sur liaj genuoj, kaj li eĉ ne levis la palpebrojn.

La surprizo estis nur en tio, ke Elsa  jam troviĝas en tia stato, ke ŝi povas plani propran domon. Konstruo de propraj domoj estis en tiu tempo ĉiutaga afero. La industrio multe grandiĝis, kaj venis centoj da novaj laboristoj, por kiuj mankis loĝejoj. Anstataŭ konstrui laboristajn domojn en la malnova maniero, oni aranĝis tiel, ke la laboristoj povu mem konstrui domojn.

– Jes, ni faris tiun decidon, diris Elsa . Finfine ne estas agrable loĝi en laboristaj domoj. Estas malvarme, estas malmulte da loko, ĉiel malkomforte. Oni aŭdas tra la muroj, kio estas dirata en najbaraj loĝejoj, oni estas ĝenata, najbaroj malpaciĝas.

– Ĉu vi havas monon por tia entrepreno? demandis la patrino.

Elsa  klarigis. La pli grandan parton de la elspezoj kovras la industria societo, kaj al ĝi oni poste pagos ĉiumonate tiom kaj tiom da mono. Post tiom kaj tiom da jaroj la domo vere apartenos al ili. Cetere Rudo sukcesis prunti iom da mono de parencoj.

– Nu jes, nu jes, diris la patrino. Tempoj ŝanĝiĝas. Kiam mi estis same juna kiel vi, mi ne estus kuraĝinta eĉ fantazii pri propra domo.

Kaj nun Elsa  komencis paroli pri farotaj laboroj, kiujn Rudo kiom eble mem faros, eble eĉ ŝi povos iom helpi. Kaj eble Eriko kaj Johano povos foje helpi? Ejnar  bedaŭrinde baldaŭ forveturos por militservi.

Rudo unuafoje dum la interparolo pri la konstruado levis la kapon, kaj li ridetis modeste.

– Tio estas ideo ekskluzive de Elsa . Mi devas tion diri, por ke vi ne kredu, ke mi volas profiti de mia boeco kun vi. Sed se vi povas kaj volas iom helpi, ni estos ege dankaj.

– Pri mi vi ne kalkulu, diris Eriko decide. Mi volonte helpus, sed mi havas proprajn okupojn, kiuj por mi estas pli gravaj. Sed se okaze konvenos, mi kun plezuro faros iom.

– Vi povus dediĉi al ni almenaŭ tiujn dimanĉajn horojn, kiujn vi oferas al tiu aĉa kaj sensenca pafado! diris Elsa .

Antaŭ unu monato Eriko aliĝis al la libervola pafmovado kaj partoprenis ĉiudimanĉe la ekzercojn. Al aliaj tio ŝajnis stranga. Sed Eriko diris, ke eble venos tempo, kiam pafilo estos instrumento ne evitebla. Kaj ĉar li pro subtendevo al patrino estis liberigita de militservo, li volas almenaŭ iom ripari sian mankon tiurilate.

– Ne, ne, li respondis, prefere mi oferos kelkajn legohorojn. Hejmojn oni konstruas, sed eble venos momento, kiam ni devos defendi tiujn kaj ceterajn akiraĵojn de nia laborista klaso.

– Kiel aĉe vi parolas! diris Elsa . Poste ŝi turnis sin al la patrino kaj denove komencis paroli pri la domo. En momento de emocio kaj bonvolo ŝi iom pale sugestis, ke ili eble havos lokon ankaŭ por la patrino en la nova hejmo, se la fratoj edziĝos kaj ne bezonos plu ŝian helpon.

– Mi dankas pro via bona penso, sed tio ne okazos, diris la patrino en decida tono. Maljuna kromhomo en juna familio estas malbona afero. Se mi vivos, ĝis neniu el la knaboj bezonos min plu, mi certe trovos iun ĉambreton aŭ mi transloĝos al la komunuma hejmo por la maljunaj.

*

En la fino de aprilo ili komencis. La tereno decidita por domkonstruado kuŝis sudokcidente de la centro, laŭ la ŝoseo al sudo. Tie estis antaŭe paŝta tereno por bovinoj kaj ĉevaloj de la grandbieno. Sur la iom neebena grundo kreskis betuloj, alnoj kaj arbetaj densejoj, kaj somere la tero estis kovrita de herbo kaj floroj. Al sudo kaj sudoriento estis libera vido al la vasta ebeno kun kampoj kaj domoj, norde kuŝis Torento kaj arbarkovritaj montoj.

Johano promesis helpi preskaŭ nur tial, ke li ne volis montri sin malafabla. Sed en la vespero, kiam li kune kun Rudo kaj la patro de Rudo komencis fosi en la netuŝita tero, plenigis lin la samaj sentoj, kiujn li havis, kiam li estis knabeto kaj konstruis en la sablejo.

Li fosas, elrompas ŝtonojn kaj hakas arboradikojn. La terodoro agrable tiklas lian nazon, kaj pli kaj pli profunden li penetras en la tavolo de sablo kaj ŝtonoj, kiun postlasis la granda glacio.

La ordinaraj laborhoraj pensoj kaj sentoj ne venas al li tie ĉi.

Agrabla estas la forta streĉo, agrabla la ŝvitado kaj la freŝa vespera aero kun odoro de frua printempo. Ĉirkaŭe staras la unuaj bluaj kaj blankaj anemonoj, el la tavolo de bruna, pasintjara herbo elŝovas sin novaj verdaj trunkoj, kaj sur la arboj trilas fringoj kaj flutas sturnoj.

Ili ne estas la solaj laborantoj. La tuta ĉirkaŭaĵo estas plena de homoj, kiuj laboras same fervore kiel Johano kaj Rudo. Estas dekoj da domoj kaj terpecoj en ĉiuj stadioj de evoluo. Kelkaj domoj estas el la antaŭkriza tempo. Ankaŭ tie oni laboras, sed en ĝardenoj aŭ pri io alia ekstera. Aliajn oni starigis en la pasinta aŭtuno, kaj nun oni plulaboras sur la eksteraĵo de la domoj aŭ preparas la teron por vojoj kaj bedoj. Aliloke oni sukcesis pasintjare pretigi nur la fundamenton kaj nun starigas la murojn. En multaj lokoj oni ĝuste nun komencas.

Ĉiuj estis tiel okupitaj, ke laborante ili donis neniom da atento al siaj najbaroj. Sed kiam ili foje faris paŭzeton, ili estis kvazaŭ unu sola, harmonia familio. Ili gaje salutis unu la alian kaj interbabilis en tono de gaja festo. Same okupitaj kaj gajaj estis la infanoj, kiuj ludis aŭ helpis aŭ venis kun kafo kaj buterpanoj al patroj aŭ parencoj. Ankaŭ multaj virinoj laboris ĉe la jam pretaj domoj aŭ alportis al la siaj ion por trinki kaj manĝi kaj sidis en ripozanta rondo aŭ staris babilante kun laborantoj Venis multaj tiaj vesperoj. Post taga laborfino Johano rapide kuris hejmen, glutis iom da manĝaĵo kaj poste per biciklo rapidis al la konstruo. Multajn kubmetrojn da tero ili forigis por la subdoma kelo. Neniam antaŭe Johano imagis, ke tiom enhavas unu kubmetro, kaj ke tiom da kubmetroj estas en tiel malgranda loko. Tamen tio ne tedis. Estis nur agrable venki la malfacilaĵojn.

La patro de Rudo laboris tie la tutajn tagojn kaj ankaŭ vespere. Li estis ĉarpentisto, kiu laboris jen tie, jen tie, kaj cetere li posedis bieneton ĉe la rando de la ebeno.

En iu vespero venis ankaŭ Ejnar  por partopreni. Li estis gaja kaj vigle laboris. Johano miris pri tio.

– Vi librulo kaj cerbumulo eble kredas, ke mi taŭgas por nenio, diris Ejnar  iom moke. Jes, viaj libraj subtilaĵoj ne interesas min kaj la politikaj subtilaĵoj ankaŭ ne. Ankaŭ estas indiferente al mi, ĉu Petro kuras pli rapide ol Paŭlo, aŭ Paŭlo saltas pli alte ol Petro. Sed tie ĉi estas tasko kun celo, kiun mi klare komprenas kaj aprobas. Sed kio ordinare restas por fari post la laborhoroj? Nenio, kion mi komprenas kaj aprobas. Kaj tial mi preferas pasigi la tempon per io gaja.

Post malmultaj tagoj la foslaboro estis preta. La patro de Rudo ĝojis, ke li povas forlasi la “talpan” laboron kaj transiri al sia propra metio.

Johano kun la sama intereso partoprenis, kiam ili faris la konstruaĵon por la cementgisado kaj la gisadon, same, kiam ili komencis starigi kaj kunmeti la domon el la fabrike pretigita dommaterialo.

En la vesperoj de majo venis foje ankaŭ patrino kaj Elsa . Ili faris fajreton inter kelkaj ŝtonoj kaj kuiris kafon. Poste ili ĉiuj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro kaj trinkis la fortan, fumodoran trinkaĵon.

Same estis sur aliaj grundoj. Ili ĉiuj estis kvazaŭ koloniistoj, kiuj posedprenas novan landon. Tian ĝojon kaj kontenton, pensis Johano, sentis ankaŭ tiuj homoj, kiuj unue kulturis la ebenon kaj la disajn arbarajn bienojn, de nebula pasinto ĝis la pasinta jarcento.

Jen kaj jen vizitis ilin iu najbaro. La fervore laborantaj novuloj venis por kelkminuta paŭzo, sed la malnovaj kun jam pretaj domoj ne tiom avaris pri la tempo.

En iu vespero, kiam oni sidis ĉirkaŭ la kafofajro, venis al ili iu el tiuj, kiu havis domon jam antaŭ la krizo, metallaboristo kun grizaj tempioj kaj kun trankvila, inteligenta vizaĝo. Oni invitis lin preni lokon en la rondo kaj donis al li tason da kafo. Kiel ĉiam oni parolis pri konstruado.

– Opinioj rapide ŝanĝiĝas, diris la gasto. Mi memoras iun vesperon en 1918, en la fino de la vintro. Estis publika kunveno, flama socialista parolado. Post la parolado iu rakontis, ke ĵus venis al la stacio tuta vagono kun terpomoj. Iu ekstaze proponis, ke ni tuj iru al la stacio por preni la terpomojn kaj dividi ilin inter la laboristaj familioj. Ni ankaŭ iris al la stacio kaj faris grandan bruon, sed iu sukcesis trankviligi nin, kaj ni ne faris revolucion.

En tiu printempo oni pli ol iam antaŭe propagandis por kulturado de legomoj kaj terpomoj, kaj en la ĉirkaŭaĵoj de la urboj la koloniĝardena movado fariĝis tre granda. Sed multaj radikalaj opiniis, ankaŭ gazetoj, ke la legomkulturantoj perfidas la laboristan klason. Anstataŭ kiel honestaj proletoj agadi por revolucio kaj ŝanĝo de la tuta sistemo, la sola vojo por klaskonscia laboristo, ili lasas sin trompi de la burĝa propagando, kulturas terpomojn kaj legomojn kaj tiel mem fariĝas malgrandaj burĝoj. La tutan someron ili laboras kiel idiotoj por potpleno da manĝaĵo kaj ne havas tempon por viziti eĉ ordinarajn kunvenojn. Peklataj estu la klasmalamikaj legomidiotoj! Laboristo kiu konstruis al si domon estis por la klaskonsciaj honorperdinta transkurulo. Kaj se li havis flagstangon kaj hisis la svedan flagon, li jam apartenis al tiuj, super kiuj oni triumfos en la granda tago. Tiam la flago estis ankoraŭ “tiu bluflava ĉifono, insigno de profesiaj murdistoj, tiranoj kaj sangosuĉantoj”.

Tamen legomkulturantoj kaj domposedantoj plimultiĝis. Paliĝis la idealoj de la ekstaza periodo de malsato kaj alilandaj revolucioj, plifortiĝis la sento por realo. Multajn sociajn renversantojn mi konis, kiuj transformiĝis en bonajn, trankvilajn domposedantojn, por kiuj la bluflava flago, kaj precipe ĉe la propra domo, estas pli sankta kaj kortuŝa afero ol iam la ruĝa.

La metallaboristo silentiĝis, kaj la aliaj diris kelkajn komentojn pri liaj vortoj. Sed jen liaj pensoj denove iris sian propran vojon.

– Vere la homoj multe ŝanĝiĝas, kiam ili ricevas domon kaj kelkajn kvadratmetrojn da tero, li daŭrigis. Mi estis la unua en Paŝtejo, miaj pomarboj jam estas grandaj, miaj aceroj donas ombron kaj al ni kaj al niaj gastoj. Post mi venis multaj aliaj. Kelkaj havis en si bonan kernon jam de komenco. Aliaj apartenis al speco de homoj, kiun oni ofte renkontas inter barakloĝantoj: ili ne sentas respondecon por si mem, ili ne respektas aliajn homojn kaj iliajn posedaĵojn. Iliaj infanoj ne komprenas, ke ili ĉagrenas homon, se ili kuras en liaj ĝardenbedoj, prenas pomojn de liaj arboj aŭ difektas lian boaton ĉe la bordo.

Sed jen tiaj homoj komencas konstrui domon, kulturi pecon da tero. Ili havas ion propran por gardi kaj prizorgi. Ili ion amas, kio donas sencon kaj ĝojon al ilia vivo. Ili komencas kompreni, kion signifas respekto por posedaĵo de aliaj, por sentoj de aliaj, respekto de homo al homo. Ili komprenas, ke estas devo por honesta homo ion fari por ion ricevi, ke oni devas mem respekti por esti respektata. Iliaj infanoj ne tiel facile kuras en legombedoj de alia homo aŭ disbatas la seruron de lia boato.

Kaj ili estas multe, multe pli kontentaj kaj ĝojaj ol antaŭe, kvankam ili ne povas permesi al si diversajn amuzojn, kiuj antaŭe estis la ĉefa ĝojo por ili. Sed pli bonefika kaj daŭra ĝojo ili trovas en sia propra laborado kaj elpensado. Kiam virino teksas tapiŝojn por siaj plankoj kaj viro faras barilon por sia ĝardeno aŭ tablon por sia ĉambro, ili jam sentas, ke ili estas ne nuraj pansklavoj ... Okaze Eriko ĉeestis en tiu vespero. Nur malofte li permesis al si tian uzon de libera tempo, sed kiam li foje venis, li laboris por du. Kiam la metallaboristo finis sian parolon, replikis Eriko:

– Estas bone, ke laboristo nun povas posedi propran domon kaj povas vivi, en diversaj rilatoj, duoble pli bone ol antaŭ kelkaj jardekoj. Sed ĉu tio ne estas merito de la laborista movado? Ĉu ne estas la senĉesaj klopodoj, kiuj tiom altigis la salajron, ke laboristo nun povas konstrui domon? Ĉu ne estas la komuna klopodado, kiu havigis al li tiom da libera tempo, ke li povas konstrui kaj povas kulturi sian ĝardenon? Ĉu ne estas longjaraj bataloj, kiuj akiris por li tiom da respekto, ke la superuloj ne plu kuraĝas malpermesi al li vivi en hominda maniero?

– Vi pravas, respondis la metallaboristo kun amika kapklino. Sed tio ne estas la tuto. Mia tempo en la mondo ne estas longa, kompare al epokoj, sed jam mi ofte spertis, ke preskaŭ neniam nur unu flanko estas prava kaj meritoplena, dum la alia estas ekskluzive malbona kaj malprava.

Ne estis radikalaj homoj, kiuj fondis la movadon por propraj hejmoj al laboristoj. Estis tiel nomataj burĝuloj, kiuj volis, ke la gejunuloj restu en la patrolando anstataŭ en miloj kaj centmiloj veturi al Ameriko. Sed la laboristoj insultis la movadon kaj same la patrolandon, ĝis ili post multaj jaroj lernis pli bone kompreni.

Ĉu ne estas industriaj gvidantoj, kiuj en multaj grandaj industrilokoj faris grandiozajn aranĝojn, por ke la laboristoj povu facile akiri proprajn hejmojn, kunvenejojn, sportlokojn kaj tiel plu? Kion diris la laboristoj? Jen novaj manieroj por trompi nin, elsuĉi nin, kateni nin al la entrepreno, fari el ni sencerbajn servantojn al tiranoj kaj militpotenco? La samon ni trovas en multaj aliaj kazoj, se ni ne studas unuflankan priskribon de la faktoj.

Troviĝas mankoj ĉe superuloj, troviĝas mankoj ĉe laboristoj. Ni komencas kompreni tion. Tial malaperas la klasdiferencoj. En kunveno, en sportloko, en amuzejo, en grupo de delegitoj aŭ deputitoj estas ofte malfacile diri, ĉu iu estas laboristo aŭ tiel nomata altklasulo. Kaj ankoraŭ pli: oni respektas unu la alian. Kaj tio estas bona. Tio efektive estas realigo de niaj ideoj, kvankam sen tia bruo, kiu iam estis por ni la ĉefa afero ...

– Ĉu vi estas tute certa pri tio? demandis Eriko.

– Mi estas tute certa pri tio, ke tiu evoluo estas bona. Sed profeto mi ne estas. Tiom ŝanĝiĝis la opinioj en ĉiuj sociaj tavoloj dum nur dudek, tridek jaroj. Neniu povas garantii, ke ili ne plu ŝanĝiĝos ... Per tio finiĝis la diskuto, ĉar la patro de Rudo levis sin. Li senkulpigis sin pro sia foriro el la rondo:

– Estas interese aŭskulti vin. Sed la plej saĝaj kaj interesaj vortoj ne kreskigas la domon eĉ per unu colo, kaj tial mi devas reiri al mia okupo.

*

Johano bone kaj persiste helpis dum la konstruado. Li sekvis la laboron de komenco ĝis fino, kaj pri ĉiu detalo li lernis almenaŭ iom.

– Vi estas kreita por tiu ĉi metio, diris al li la patro de Rudo. Sekvu min kaj lasu tiun senkvalitan laboron, kiun vi nun havas! La propono ne malplaĉis al Johano, sed tamen li ne konsentis.

En la komenco de junio li aranĝis kelkajn bedojn por floroj antaŭ la pordo. Iun vesperon li post laborfino iris rekte al la ĝardeno por aĉeti florplantojn kaj kelkajn rozarbustojn.

Kiam li trairis la barilpordon sub la maljunaj arbegoj, li subite sentis, kiel lia mano de si mem faras ĝuste tiun specialan movon, kiu en plej facila maniero malfermas ĝuste tiun pordon. Kaj li memoris kiom da fojoj lia mano faris tiun saman movon.

Antaŭ li staris la fruktarboj en plej bela florado, kaj floroj kaj legomoj estis netuŝite freŝaj en sia juna verdo. Neniam dum lia laboro tie la ĝardeno ŝajnis al li tiel bela.

Li ĉirkaŭiris la angulon de la ejo por laboriloj kaj trovis la ĝardeniston ĉe la varmbedoj. Tiu salutis lin kun rekona rideto kaj babilis kun li, dum li prizorgis lian mendon. Johano duonatente aŭskultis kaj foje respondis, dum li ĉirkaŭrigardis en la ĝardeno.

Ĉiun malgrandan parton de ĝi li rekonis en tute speciala maniero, en ĉiu parto li iam faris iun laboron, fosis, rastis, sarkis, rikoltis. Ŝajnis al li, ke li povas klare reaperigi en sia memoro ĉiun apartan laboron dum la kvin monatoj, kiam li laboris tie. Kaj li sentis certan ĝojon pro tio, ke li faris tiujn laborojn kaj bone faris ilin, kaj ŝajnis al li, ke la ĝardeno nun eble estus pli agrabla laborloko ol tiam.

Sed kiam la ĝardenisto diris tion, Johano denove sentis la enuon de longaj tagoj en soleco, la rigidon de la korpo kaj la doloron en la dorso. Kaj kiam li foriris, regis lin du kontraŭaj sentoj. Li ne volis reiri al la ĝardeno, sed li sentis dolĉan kontenton pro tio, ke li faris tiujn laborojn tie kaj trapasis tiujn longajn horojn ...

*

Tre malofte Johano renkontis Aldan en tiu printempo. Dum la tuta tempo ili kune kun Alekso faris unu solan ekskurson al Perkolago por fiŝi. Cetere li dediĉis sian tutan tempon al laboro kaj forgesis siajn malnovajn kutimojn.

En la vesperoj de aprilo kaj majo li foje eksentis sopiron foriri de sia okupo kaj iri al la granda arbaro, kie la kantoturdoj senlace flutis siajn tonĉenojn sur la suproj de altaj piceoj en la ardo de la subiranta suno. Sed tuj li denove pensis pri sia laboro. Ankaŭ hodiaŭ li povos lerni ion novan, kion li ne devas preterlasi.

Krom tio li sentis sekretan devon fari kiel eble plej multe da utilo, ĉar kun Alda , Arne  kaj Brita li faris interkonsenton, kiun la patrino kaj Eriko ne ŝatos.

Kunlige kun la somermeza festo la laboristoj havis kelktagan libertempon, kune kun la festotagoj unu semajnon. Jam oni parolis pri laŭleĝa, pli longa libertempo por ĉiuj laboristoj en la lando, sed tio ankoraŭ ne estis decidita Unu semajnon antaŭ la festo Johano diris al la patrino kaj Eriko, ke li intencas peti pri trisemajna libertempo post tiu libera semajno. Kune kun la kamaradoj li faros biciklan vojaĝon.

Tiel strange ŝajnis tio al la patrino, ke ŝi unue nur silentis kaj rigardis lin kun mieno de plena nekompreno. Iom post iom la vizaĝo fariĝis malgaja, sed ankoraŭ ŝi nenion diris.

– Vi ne bezonas timi, panjo. Mi ŝparis monon, kaj mi donos al vi ankaŭ por mia foresto, tio estas, por viaj bezonoj.

– Sed kial veturi tiamaniere?

– Mi volas rigardi la mondon kaj havi ĝojon de la somero.

– Ĉu la nuntempa junularo estas tia? Kaj ĉu ili tion povas? Tamen estas strange. Cetere vi ja bone kaj fidele laboras.

– Jes, ĉu ne vere! Dum du monatoj kaj duona mi tiom laboris por Rudo kaj lia sinjorineto. Ĉu mi ne bezonas iom da rekompenco pro tio?

– Nu jes, sed ĉu tiom? Kion diras via laborestro?

– Li fariĝis same konsternita kiel vi kaj kredis, ke mi ne estas tute normala. Fine li tamen permesis kaj ankaŭ permesis laboron post la reveno. Sed estas la sola escepto li diris, kvazaŭ li komencis timi, ke ankaŭ aliaj volas havi tian libertempon. Ne timu, mi konsolis lin, ili ne forkuros de vi! Ankaŭ Eriko fariĝis malkontenta.

– Se vi estus preninta du semajnojn, mi ne kontraŭdirus. Tuta monato estas tro ...

– Mi forlasis la forĝejon, diris Johano, por ke mi gajnu pli da mono, kaj por ke mi tiel posedu en tiu ĉi jaro almenaŭ unu monaton de mia propra vivo.

Eriko skuis la kapon. Poste li demandis pri vojaĝoplano. Kiam Johano efektive prezentis al li planon kaj eĉ bonan, li mildiĝis.

– Nu jes, li diris, vi povas multe lerni, vastigi vian menson. Mi fakte ŝatus akompani vin, sed mi ne povas tion fari. – De kie vi ricevos biciklon?

– Mi intencis lui de riparisto, sed la patro de Alda  proponis al mi prunti lian.

– Prenu mian! Ĝi estas en bona stato.

– Sed vi?

– Mi laboros dum la liberaj tagoj. Oni ja faros diversajn riparojn dum tiuj tagoj, kaj oni bezonas kelkajn homojn por tio.

– Ĉu vi devas tion fari?

– Ne devas, neniu postulas. Sed ankaŭ mi volas gajni monon, same kiel vi. Eble estos bone havi ĝin iun tagon.

*

III.

Estis en la vespero antaŭ la somermeza tago. Eriko venis hejmen de sia laboro pli frue ol ordinare. La peronoj de la domoj estis ornamitaj per junaj betuloj, infanoj kaj gejunuloj sur la stratoj estis feste vestitaj, kaj la patrino kolektis florojn kaj betulbranĉojn, per kiuj ŝi donis festan aspekton al la hejmo.

La patrino kaj li estis solaj hejme. Antaŭ kelkaj tagoj forveturis Johano kaj liaj kamaradoj, kaj jam antaŭ tri semajnoj forveturis Ejnar  al sia militservo.

Eriko lavis sin kaj ŝanĝis vestojn. La patrino foje diris ion, kaj li respondis per kelkaj vortoj. Cetere regis silento, trankvila, paca silento. Ŝajne ankaŭ la patrino ŝatis la trankvilon, eble pro la festa atmosfero.

Post la vespermanĝo Eriko reiris en sian ĉambron, sidigis sin ĉe la tablo kaj malfermis libron.

– Tio tamen estas tro, diris la patrino.

– Kial? Ne ofte okazas, ke oni meze en semajno povas libere dediĉi sin al propraj okupoj.

La patrino skuis la kapon, sed ne turmentis lin per pluaj vortoj.

Li komencis legi. Leginte unu paĝon li rimarkis, ke nenio restas en lia memoro, kvazaŭ li estus leginta en stato de endormiĝo. Tamen li ne estis laca.

Li denove tralegis, sed kun sama rezulto. Kaj subite li rimarkis, ke li ne plu havas intereson por la legado. Li sentas sin sata de legado, kaj li sentas deziron formeti la libron.

La devosento igas lin ankoraŭfoje rekomenci, sed poste li rezignas. Eble la odoro de floroj kaj folioj en la ĉambro efikas al la cerbo kaj narkotas lian aktivecon, li pensas, eble efikas ankaŭ la ĝenerala festosento kaj la belo de la vespero.

Ĉiuj someraj noktoj estas helaj, sed en la nokto de la somera festo oni atentas pri tio en alia maniero ol ordinare. Somermezo, kiun oni en aliaj landoj nomas Johanofesto, estas festo pramalnova, same malnova kiel la homa observado de la tempopaso. Tiam estas la benata tempo, kiam la suno staras plej alte, kiam varmo venis aŭ almenaŭ komenciĝas, kiam estas lumo kaj tage kaj nokte.

Dum longaj vintraj monatoj oni sopiris kaj atendis tiun parton de la jarorondo, same jaron post jaro, generacion post generacio, dum jarcentoj kaj jarmiloj.

Sed kiam la suno haltas, ĝi tuj komencas denove foriri de la nordo. Dum kelkaj tagoj oni ne povas tion rekte rimarki, sed post du semajnoj oni jam vidas, ke ĝi subiras pli frue ol en somermezo. Tial la helo kaj la freŝa verdaĵo en tiu nokto altiras la atenton pli forte ol en aliaj someraj noktoj, jes, ĝi tute kaptas la atenton, same kiel ĝi antaŭ jarmiloj kaptis la tutan animon de sunadorantaj prapatroj. Estas la festo, kies kontraŭpunkto en la jarorondo estas la vintromezo, la sunreveno.

Kun la kubutoj sur la tablo Eriko sidis senmova kaj rigardis tra la fenestro. Minuto post minuto pasis kaj fine tuta horo. Li estis kolera kontraŭ si pro sia inerto, sed samtempe la nenifarado estis agrabla. La patrino jen kaj jen rigardis lin tra la nefermita pordo, unue kun mieno de scivolo, poste ŝiaj lipoj moviĝis en silenta rideto.

Li duone vekiĝis el sia meditado kaj aŭdis la sonon de la kafomuelilo en la kuirejo. Samtempe atingis lin la voĉo de la patrino.

– Eble vi ne malŝatus tason da kafo? Ŝia voĉo sonis pli afable ol ordinare, kun ia peto la subtono, kaj li turnis la kapon kaj rigardis ŝin.

– Dankon, estas bona propono, li diris, kaj ankaŭ li ŝajnis pli afabla ol en aliaj tagoj.

Kiam la kafo estis preta, ŝi venis en la ĉambron. De la tablo ŝi forprenis ĉiujn librojn kaj paperojn, kaj senproteste li lasis ŝin fari tion. Anstataŭe ŝi metis tien kafopleton, sur kiu safrana pano pompis en bela gustotenta koloro, kaj apud la pleton ŝi metis vazon kun arbaraj antriskoj, kiuj estas la floroj de la somermezo.

Ili trinkis la kafon, kaj Eriko kontraŭ sia kutimo diris kelkajn laŭdajn vortojn pri ŝia bongusta kafopano. Tio ankoraŭ pli moligis ŝian humoron. Ili pliproksimiĝis unu al alia, kaj babilante ili sufiĉe longe restis kune ĉe la tablo.

Kiam ŝi forportis la pleton, Eriko restis ankoraŭ sidanta. Poste li levis sin, komencis promeni en la ĉambro kaj poste iris en la kuirejon.

– Jen panjo, mi estas tiel maldiligenta hodiaŭ, ke mi nenion povas fari. Anstataŭe mi iom eliros.

La patrino aspektis gaja kaj kontenta.

– Dankon al Dio, ke mi ankoraŭfoje vidas vin konduti kiel ordinara junulo! Ke vi nun ankaŭ renkontu iun belan knabinon, kiu igos vin danci kun ŝi! Mi ne plendos, se vi revenos nur post sunleviĝo. Mi iros al Elsa  kaj Rudo por horeto. Agrablan nokton! Eriko ridetis kaj eliris, sen klara intenco pri tio, kion li faru, nur kun deziro ien promeni. Meditante li iris antaŭen sur la strato sen atenti ion ajn, ĝis haltigis lin voko de la flanko.

– Eriko! Estis Ajna, kiu sidis sola en la laŭbo antaŭ ilia loĝejo. Li proksimiĝis al ŝi, sed haltis en la enirejo kaj rigardis ŝin senatente, kvazaŭ en pripensoj.

– Kien vi iros? demandis Ajna.

– Mi ne havas specialan celon. Mi komencis legi, sed emo tute mankis. Tial mi pensis, ke anstataŭ sidi senmova en la ĉambro estas pli bone iom movi la piedojn. – Kaj kion faros vi? li aldonis en la sama tono de ĉiutaga babilo.

– Nenion mi havas por fari, kaj nenion mi intencas. Se vi ne preferas esti sola, ni povus kune promeni.

– Nu jes, se vi volas. Ŝi tuj levis sin kaj iris al la pordo.

– Mi nur prenos la ŝlosilon el la pordo kaj kaŝos ĝin, la gepatroj iris al la konstruata domo en Paŝtejo, kaj la gefratoj iris al la popola parko por partopreni la dancludojn ĉirkaŭ la florstango.

Eriko kaj Ajna renkontiĝis sufiĉe ofte. Ŝi aliĝis al la socialdemokrata junulara klubo nelonge post tiu parolado de Eriko, kiu vekis ŝian entuziasmon. En la klubo ŝi tuj ricevis diversajn taskojn por plenumi.

Eriko ŝajne decidis fari el ŝi veran batalantinon. Li havigis al ŝi diversajn okupojn en la kluba vivo, kaj li rekomendis aŭ preskaŭ ordonis al ŝi legi jen gazetan artikolon, jen pamfleton, jen tutan libron. Poste li pedante kontrolis, ke ŝi tion ankaŭ faris.

Tia legaĵo ŝajnis al ŝi malmulte interesa kaj eĉ teda, sed ŝi diris al si, ke tion kaŭzas ŝia juneco kaj manko de kompreno. Tamen eĉ tiaj tedaj aferoj donis al ŝi plezuron. Plenuminte ilin ŝi sentis sin kontenta kaj pli proksima al la mondo de Eriko. La sama sento plenigis ŝin, kiam ŝi vendis gazetojn, kolektis monon por la kamaradoj en Hispanujo aŭ faris alian pli malpli gravan servon al la klubo.

Cetere ŝi ne sentis sin tute kontenta en la klubo. Ŝi ne atendis, ke la klubo estos kiel ilia propra intima rondo, sed ŝi tamen faris komparojn kaj sentis la diferencon. Ĉagrenis ŝin, ke ĉe la pli multaj la tuta aktiveco kaj la tuta ideo kuŝas en tio, ke ili pagas kotizon kaj vizitas kunvenojn. Sed tre multe ŝi ne atentis pri tiaj aferoj. Sufiĉis por ŝi la propra entuziasmo kaj tiu de Eriko.

En la vintro mortis avino. Ajna sidis ĉe ŝia lito dum ŝiaj lastaj noktoj kaj kiam ŝi faris sian lastan spiron.

Kiam ŝi en iu vespero sidis ĉe la lito kaj rigardis la dormetantan avinon, ŝi ekpensis pri tiu iama julia vespero, kiam ili kune kun Alekso rigardis la moviĝon de la steloj. Ankaŭ la homa vivo apartenas al la granda moviĝo, ŝi pensis.

Ŝi rigardas la velkintan vizaĝon, kaj reviviĝas en ŝi tiu sama solena sento. Pasas sekundoj kaj la stelo glitas antaŭen sur sia vojo. Tiel glitis ankaŭ la vivo de avino.

Iam en nebula pasinto ĝi komenciĝis. Naskiĝis knabineto, nekonscia, kvazaŭ nura homforma bulo el vivohava materio. Pasas sekundoj, tagoj, monatoj, jaroj. La homvivo glitas antaŭen kiel stelo sur la ĉielo. En sola momento estas videbla neniu moviĝo, sed se oni atente rigardas, oni baldaŭ rimarkas ĝin.

El la eta homforma ekzistaĵo fariĝas knabino, junulino, virino, patrino, kaj en ŝi vivas io, kiu ankaŭ evoluis el tiu eta, homforma bulo de vivohava materio, io kio amas la rakonton pri la bona paŝtisto kaj iel kaptas grandan sencon en tiu rakonto, io, kio volas krei ĝojon kaj pacon, kio igas ŝiajn jam maljunajn manojn forviŝi la larmojn sur la vangoj de la nepinoj kaj igas la maljunajn lipojn flustri konsolajn vortojn, io, kio vekas belan brilon en ŝiaj jam malfortaj okuloj kaj igas ŝin rakonti pri belaĵoj kaj justo kaj feliĉo, kiuj estas pli grandaj ol inter la homoj Senhalte glitas tiu homvivo antaŭen, sekundon post sekundo. Nun avinjo kuŝas en la lito. En ŝia korpo preskaŭ tute elĉerpiĝis la moviĝemo, malmulte da vivoforto restas en ĝi. Ankoraŭ restas konscio, sed ĝi fariĝas pli kaj pli limigita. Ankoraŭ restas io, krom nura sento de ekzisto.

– Ajna, ŝi flustras pene kaj nelaŭte, ĉu vi memoras la rakonton pri la bona paŝtisto? Ajna senvorte kapklinas, kaj ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj.

– Kaj vi memoros ĝin ... kaj vi iam instruos ĝin al viaj infanoj.

– Jes, jes, flustras Ajna. Kaj jen venis en iu nokto tiuj silentaj minutoj, kiam avino kvazaŭ vagas for. Jam estas kvazaŭ nevenkebla distanco inter ili, oni ne plu vidas unu la alian, sola lastelasta saluto de unu al alia ne estas ebla plu.

Apud la lito sidis krom Ajna la gepatroj kaj flegistino, sed Ajna sentis, kvazaŭ la aliaj estus fremduloj. Avino tamen estas nur ŝia avino, ili komprenis unu la alian. Pli kaj pli maloftiĝis la spiroj, pli kaj pli penaj ili fariĝis. Ajna sentis doloran kompaton, kaj ŝi flustris interne: “Baldaŭ, tre baldaŭ vi havos trankvilon, avino.” En la sama momento ŝi denove kvazaŭ vidis antaŭ si tiun stelon, kiu glitas kaj glitas ... kaj jen avino elspiras kaj poste estas tute kvieta, tute silenta. Ajna rigardas ŝin senmove. Kie nun estas avino? La stelo, kiu tiel trankvile glitis antaŭen tra la spaco, ne estas videbla plu.

La okuloj de Ajna pleniĝas de larmoj. Ne doloro aperigas ilin. Estas bone por avino ripozi. Estas neklaraj sed animtremigaj sentoj antaŭ la granda mistero, kiuj venigas la larmojn. Sed kiam la flegistino fermis la okulojn de avino kaj jam kovris ŝian vizaĝon, io ekŝiris en la interno de Ajna, kaj ŝia korpo momente ektremis. Sed neniu sono venis de ŝiaj kunpremitaj lipoj. Nur interne, tute sekrete inter si kaj avino, ŝi flustris plortreme: “Adiaŭ avino, adiaŭ avino!” – Jam pasis monatoj de tiam, kaj nun estas la plej bela el ĉiuj helaj noktoj. La homoj liberiĝis el la katenoj de la ordinara vivo kaj por kelkaj horoj fariĝas civitanoj en poezia revomondo – revomondo sed tamen plene reala, kreita el homaj sentoj kaj plenflora, sed ankoraŭ virge netuŝita naturo.

Tion sentas ne nur la junulinoj kaj junuloj en la dancejoj, por kiuj la vivo estas sopiro kaj feliĉo. Tion sentas ankaŭ la infanoj, kiuj jam faris siajn dancoludojn kaj kun pezaj palpebroj kaj fojaj oscedoj brave batalas kontraŭ la laco. Tion sentas la maljuna fraŭlo, kiu flanke de junaj sopiroj fumadas kaj rakontas gajajn historiojn. Tion sentas eĉ la junulo, kiun malfeliĉe tro tentis iu trinkaĵo, tiel ke li devas resti flanke kaj de knabinoj kaj de gajaj kamaradoj – ankaŭ por li la nokto estas pli hela kaj pli virge plenflora ol iu alia nokto. Tion sentas la maljunulo, kiu trankvile fumas sian pipon sur la benko antaŭ sia hejmo, la maljunulino ĉe sia kafotaso, la fiŝisto sur lago en soleca arbaro. – Post momento Ajna revenis al Eriko. Ŝia vizaĝo estis serioza sed hela de ĝojo, kaj ŝiaj okuloj brilis kontraŭ li kvazaŭ danke.

Ili sen urĝo iris antaŭen kaj sen urĝo jen kaj jen interŝanĝis iujn vortojn. Eriko demandis pri la domkonstruado, kiun ŝi ĵus menciis. Ŝi rakontis kiel la patro jam en la pasinta aŭtuno aĉetis teron kaj faris komencajn laborojn, kiel li kaj patrino planis kaj planis: en tiu domo ili ĉiuj havos bonan lokon kaj komforton, ankaŭ avino havos sian propran ĉambron, kie ŝi povos trankvile pasigi sian maljunaĝon. Sed avino ne ĝisvivis tiun tagon ... Ili iris norden kaj preterpasis la vojon al la popola parko. Tra la arbaro aŭdiĝis muziko kaj difuza bruo de multaj homvoĉoj. Sed nek li nek ŝi atentis pri la gaja loko, kiam ili preteriris.

Jen kaj jen ili renkontis biciklanton aŭ piediranton, kiu nur malfrue povis iri al la dancejo. Ili suriris la vojon al okcidento, kaj nun preterpasis ilin nur malofta aŭto, cetere ili estis solaj en la arbaro.

Ajna komencis rakonti pri avinjo. Ŝi kaptis jen iun okazon, kiu aperis en ŝia memoro, jen alian, kaj iom post iom ŝi plektis tutan bildon pri sia vivo kune kun avino de sia plej frua aĝo kaj ĝis la fino. Tiel nelaŭte ŝi parolis, ke nur apudiranto povis ŝin aŭdi, sed vibris en la voĉo tiu varmo, kiu venas, kiam oni parolas al amiko, al kiu sola oni povas rakonti siajn plej internajn pensojn kaj sentojn.

Dekstre de la ŝoseo kaj pli profunde aperis la akvovasto de Lupolago kun la helo de la ĉielo ŝvebanta en la profundo. Tute apude forglitis arbara vojeto inter la arboj en direkto al la lago. Ili sekvis ĝin, kaj post kelkaj minutoj ili troviĝis ĉe la bordo kaj sidiĝis tie.

Ajna jam rakontis ĉion gravan en la rilato inter ŝi kaj avino. Sed iel ŝi implikis sin mem en la rakonto, kaj io pelis ŝin ankoraŭ diri ion. En ŝi sufoke premas sento, kiu ĉiam restis preskaŭ tute kaŝita.

Malrapide kaj hezite venas tremantaj vortoj pri senpatreco, pri manko de kompreno, pri soleco kaj sopiroj. En la rondo de la kamaradoj estis vivo pli feliĉa, konsolo por senhejmulino. Sed tamen restis vundo, vundo kiu fermiĝis kaj cikatriĝis sed tamen restis kaj doloris, doloris ... Ŝi ne rigardis Erikon, kiam ŝi parolis, sed li rigardis ŝin, kaj la malmola, voloplena trajto en lia vizaĝo moliĝis, kaj ĝi fariĝis tre milda. Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝi levis la okulojn kaj rigardis lin kun mieno kvazaŭ ŝi estus dirinta ion, kion ŝi ne devus diri. Eriko kapklinis al ŝi kaj longe silentis. Poste ankaŭ li komencis paroli. Liaj vortoj estis same tremantaj kaj hezitaj kiel ŝiaj, kaj ili estis plenaj de multjara amaro. Kiel ŝi li parolis pri sia frua infanaĝo, pri insultado kaj batado, pri malĝojo kaj sentoj de forlasiteco kaj furioza ribelemo, pri la bona patro, kiu tamen baldaŭ mortis, pri ribela memstareco de junulaj jaroj.

– Tio estas eltenita, li diris kvazaŭ resume. Mi patrinon ne akuzas, neniun akuzas. Patrino ne komprenis pli bone, ankoraŭ ne komprenas, neniam komprenos. Sed ke mi venkis min mem, ke mi saviĝis el pereo, tio estas merito de aliaj pli ol de mi ... Ŝi rigardis lin, kiam li rakontis, kaj ŝi sentis ĝojotremon, kiam ŝi vidis, ke li estas ankoraŭ juna, molkora knabo kun sentoj tiel proksimaj al ŝiaj propraj.

Ŝi etendis la manon kaj kaptis lian. Li levis la okulojn kaj ŝi rigardis rekte en ilin kaj vidis en ili esprimon, kiun ŝi iel rekonis, sed kiu tamen estis por ŝi nova, kaj kiu tiel forte influis al ŝi, ke ŝi ektremis.

– Eriko! ŝi diris tremvoĉe. Sed en la sama momento ŝi ruĝiĝis. Ŝi kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj la ŝultroj skuiĝis. Sed jen ŝi sentis, kiel la mano de Eriko karese glitas sur ŝiaj haroj, kaj li flustris:

– Ajna! Ne ploru!

– Mi estas tiel ridinda, ŝi flustris kaj viŝis la okulojn, sed ankoraŭ ne kuraĝis rigardi lin. Mi ja estas tiel infaneca kaj ... tiel malgranda.

– Mi ĝojas pro tio, ke vi estas infaneca kaj malgranda, li diris. Nun ŝi kuraĝis denove rigardi lin, kaj ŝi longe rigardis en liajn okulojn kvazaŭ ion serĉante.

– Tiun esprimon mi jam vidis en viaj okuloj? Sed kiam? Ŝi demandis lin, sed li nenion diris, kaj ŝi ankoraŭ serĉis en sia memoro.

– Estis en tiu vespero ĉe Alda , kiam ni revenis de skiekskurso kaj ni disputis pri mia ĉapo kaj mi demandis vian opinion! Ĉu vi jam tiam ...

– Jam la unuan fojon, kiam ni estis kune, mi ekamis vin, li diris, ekamis, kiel kulpa pentanto ekamas homon, kiu akceptas lin. Kiam mi aliĝis al la esperantokurso, tio estis pro vi. Tamen mi preskaŭ ne kuraĝis pensi pri vi, tiel juna vi estis kaj pura. Sed vi estis por mi kiel kanta diino por la poeto. Vi estis estaĵo preskaŭ alimonda, kiu donis al mi inspiron, forton, montris vojon ... Kaj mi komencis labori kaj mi bridis kaj edukis min, por ke mi fariĝu tia homo, kiun vi ne devos abomeni. Mi vidis vin kreski, kaj mi pensis: “Vi ne rajtas rigardi ŝin.” Jam mi lernis bridi min, kaj mi ĉion kaŝis profunde en mi, kaj mi laboradis por evolui, kaj por ke mi ne tro pensu pri vi.

Eriko silentiĝis. Ŝi rigardis lin atendante ion pluan, sed ŝajnis, ke li ne intencas ion aldoni. Ŝiaj lipoj ektremis, ŝi duone levis sin, ĉirkaŭbrakis lin kaj kaŝis la kapon ĉe lia brusto.

– Ne ploru, Ajna, li diris kaj denove karesis ŝian kapon. Ĉu vi ne memoras, ke ni multfoje diris unu al la alia, ke batalantoj por la estonto devas esti firmaj homoj?

– Ĉu ni batalos ... kune? Li medite rigardis ŝin kaj diris:

– Vi estas ankoraŭ same malgrandknabina kaj senafekta kiel antaŭ du jaroj, kiam ni sidis apud la fajro ĉe Perkolago. Viaj okuloj kaj via mieno estas same sinceraj, viaj haroj same malgrandknabine netuŝitaj, kaj via vizaĝo havas nur sian propran koloron. Mi ĝojas, ke vi estas tia.

Ŝi preskaŭ ne atentis pri tiuj vortoj. Ŝi rigardis lin atende kaj demande, kaj fine ŝi flustris konfuzite:

– Ĉu vi ne volas respondi? ... Lia vizaĝo fariĝis serioza. Revenis tiu malmolo, pro kiu ĝi ordinare ŝajnis kiel krude skulptita el ligno.

– Ajna, aŭskultu. Estas malfacile por mi nun paroli al vi, sed mi devas tion fari. Vi ne bezonus fari tiun demandon ... Sed jen: se la cirkonstancoj en Hispanujo ne decide ŝanĝiĝos ĝis aŭtuno, mi veturos tien kiel volontulo.

– Vi al Hispanujo? Nun ...?

– Jen aŭskultu, li diris per milda voĉo. Dum la lastaj du jaroj mi iom lernis, kaj mi laŭpove provis fariĝi pli bona kaj taŭga homo ol mi antaŭe estis. Ankoraŭ mi estas nur primitiva, ŝtonepoka homo, sed mi almenaŭ lernis kompreni, ke ekzistas aferoj, kiuj povas doni sencon al la homa vivo. Tiranoj kaj frenezuloj en kiu ajn momento povas fari el Eŭropo inferon pli teruran ol iam povis imagi la plej diablotima kristano. Sola rimedo por eviti la katastrofon estas venki la tiranojn, antaŭ ol ili fariĝos pli fortaj.

– Tamen vi, unu sola homo, neniel povos decide influi al la evoluo, diris Ajna preskaŭ humile.

– Certe ne, kaj bedaŭrinde ne. Sed sola mi ne estas. Venos miloj kaj dekmiloj, fratoj el ĉiuj landoj. Kiu komprenas, pri kio temas en tiu batalo, tiu sentas la devon partopreni pli granda ol ĉiujn aliajn devojn.

La ideoj de la socialismo estas por mi kiel religio. Ili donas sencon al la vivo. Se mi ne sekvus ilin, la vivo perdus sian sencon. Mi volas ion fari, devas ion fari, ne nur legi en libroj kaj revi. Sed kion mi povas fari tie ĉi en Torento, inter torentaj socialistoj, kies ĉefa agado por la estonto konsistas el cirkulerlegado, dancado kaj amuziĝo de diversaj specoj? Sed jam antaŭe ni tiom interparolis pri tio, ke vi komprenas min. Se mi falos, tio tamen havos por mi pli da senco ol vivi ĝis okdek jaroj nenion farante por la ideo Mi amas vin, Ajna, pli ol vi povas kompreni. Sed mi devas iri tien, devas, devas ... Ajna, kion vi nun diras? Pala, tremetanta kvazaŭ pro frosto, ŝi sidis antaŭ li, sed strange trankvile ŝi respondis:

– Kion mi povus diri, se vi tion jam decidis? Estas tiel inter ni, ke neniu faras postulon al alia. Ĉiu plene respektas la volon de la alia.

– Inter kiuj?

– Inter ni, en la rondo.

Estiĝis silento. Ajna mallevis la okulojn kaj sidis senmova kaj animforesta.

– Ajna! vokis fine Eriko kun mola voĉo. Lia vizaĝo estis ankoraŭ pli molesprima ol antaŭe. Longe kaj silente li rigardis en ŝiajn okulojn, kvazaŭ preĝe.

– Ĉu vi forlasos min? li demandis. Ŝi ne respondis. Sed subite ŝi denove levis sin duone, plektis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj metis sian kapon al lia brusto.

*

IV.

Tute frue en la dimanĉo antaŭ somermezo la rondanoj forveturis el Torento. En Paŝtejo Elsa  kaj Rudo jam estis ekstere. Ili mansvingis kaj deziris agrablan vojaĝon. Kun ripozantaj kruroj ili poste ruliĝis malsupren sur la longa nekruta deklivo al la ebeno.

Por Johano kaj Alda  estis ilia unua pli longa vojaĝo. Arne  dum la tuta vintro loĝis en la ĉefurbo, sed cetere estis same por li.

Ili forlasis la ĉirkaŭaĵon de Torento kaj subite troviĝis en tute alia pejzaĝo. Ĉirkaŭ ili estas herbejoj en somermeza abundo, kaj herboj kaj floroj staras densaj kaj altaj ĝis la rando de la vojo. Ĉirkaŭondas ilin bonodoroj de floroj kaj zumado de burdoj kaj abeloj.

Jen kuŝas kampoj kun greno, kun terpomoj, rapoj, napoj. La ruĝaj negrandaj lignodomoj kuŝas kvazaŭ ripozantaj en verdaĵo de kampoj kaj arboj. Koko krias, bovino blekas, kato sidas kaj lavas sin en sunlumo sur perono.

Preskaŭ nova estis tiu mondo por ili, kvankam tiel proksima al ilia propra. La aspekton de la ebeno ili konis, kaj foje ili vizitis la nordan parton de ĝi, kiam ili promenis aŭ havis ion por fari en la preĝeja vilaĝo. Sed ĉiam ili rigardis ĝin kiel flankregionon de Torento, ne gravan kaj ne interesan.

Sed nun aperas tiu regiono kiel granda kaj grava landparto, kiu vivas sian propran, trankvilan vivon sendepende de Torento, kiu jam malaperis malantaŭ la migrantoj. Nur eta fumnubaĵo en la nordo ankoraŭ atestas pri ĝia ekzisto.

Jen staras lernejo en verdaĵo de fruktarboj kaj bedoj, jen estas bontemplana kunvenejo, jen iu sekta preĝejo, jen vendejoj privataj kaj kooperativaj. Ĉe la vojkruciĝoj staras anonctabuloj. Nun antaŭ somermezo superregas sur ili grandaj afiŝoj pri danco kaj amuziĝo en diversaj lokoj, sed troviĝas ankaŭ aliaj informoj, kiuj atestas, ke tie ĉi ekzistas multaj diversaj unuiĝoj, same kiel en Torento.

La nemultaj homoj, kiujn ili vidas, ne tre diferencas en sia aspekto de la homoj en Torento. Tamen ili donas alian impreson, ŝajnas pli trankvilaj kaj memfidaj, pli seriozaj eĉ se ili estas gajaj, pli solidaj.

Post du horoj ili haltas antaŭ najbarparoĥa preĝejo, kiu staras preskaŭ ĉe la vojo. Ili veturis nur dekkvin kilometrojn, sed la tutan tempon ili veturis malrapide, kaj kelkajn fojojn ili haltis, ĉar Arne  volis fari skizojn.

En la tombejo okazas enterigo. Ĉirkaŭ la tombejo kaj la preĝejo kuŝas bienoj kun kampoj, domoj, ĝardenoj.

– En Torento oni forportas la mortintojn al fremda loko, diris Johano medite. Tie ĉi ili restas meze inter siaj domoj kaj kampoj, kie ili vivis kaj laboris.

– Ankoraŭ pli granda estas la diferenco en la urbo, diris Brita. Tie ĉi oni sentas kunligon inter generacio vivanta kaj generacioj pasintaj. Dum jarcentoj ... Ŝi turnis sin al dekkvinjara knabo, kiu staris apude kaj interesite rigardis ilin.

– Kiom malnova estas tiu ĉi preĝejo?

– Ĉirkaŭ sescentjara, kvankam ne multe restas de la unua konstruaĵo.

La knabo pliproksimiĝis, rigardis la verdajn flagojn sur la bicikloj de Johano kaj Alda  kaj demandis, ĉu ili estas esperantistoj. Nun ili rapide konatiĝis unu kun alia. La knabo nomiĝis Gustavo. Li studis esperanton koresponde kaj mem iom legis, sed li estis sola kaj neniam antaŭe renkontis esperantiston.

Dume venas la preĝejvizitantoj. Estas multe da homoj, kaj preskaŭ ĉiuj havas trajton de memstaro kaj samtempe humilo, kvazaŭ ili bone konus sian propran valoron, sed samtempe rilatigus ĝin al la forpaso de la generacioj, kiuj nun ripozas en la silenta loko meze inter iliaj bienoj, rilatigus ĝin al la eksterkomprenaj aferoj, antaŭ kiuj ili medite silentadas en la malnova templo, en kiu same kolektiĝis antaŭ jarcentoj iliaj prapatroj.

La rondanoj preskaŭ neniam vizitis preĝejon, kaj cetere tre malmultaj homoj en Torento faris tion krom tiuj, kiuj havis propran, sektan preĝejon.

– Ĉu la homoj ĉiam tiel multnombre vizitas la preĝejon? demandis Johano.

– Proksimume, diris Gustavo, foje pli, foje iom malpli.

– Ĉu vi ofte iras en preĝejon?

– Tre malofte, en la kristnaska mateno kaj iun alian fojon. La junaj ne multe vizitas preĝejon.

– Sed en pasintaj tempoj ankaŭ la junaj iris?

– Jes. Sed nuntempe oni ne devigas nin, ĝenerale ne.

– Kaj tiel la preĝejo iom post iom restos sen vizitantoj?

– Mi ne scias. Verŝajne multaj el la junaj iros, kiam ili fariĝos pli aĝaj aŭ maljunaj. Ili edziĝos, baptos infanojn, enterigos parencojn, spertos malfeliĉojn, fariĝos seriozaj, kaj iom post iom ili fariĝos preĝejvizitantoj.

La loko antaŭ la preĝejo jam estis senhoma. Ili volis daŭrigi sian veturon, sed Gustavo ŝatis ankoraŭ iom resti kun ili.

– Vi jam longe estis survoje, li diris. Venu hejmen kun mi, kaj vi ricevos kafon. Tiel ni povos iom pli babili.

– Tion ni tamen ne kuraĝas, diris Johano. Kion dirus patrino kaj patro?

– Patro kaj patrino ne manĝos vin, asertis Gustavo kun trankvila rido. Venu! Li komencis foriri, kaj ili sekvis lin, kvankam hezite. Ili multe aŭdis pri nedonacemo kaj malĝentilo de bienuloj kaj ilia malamikeco kontraŭ industrilaboristoj.

Ilia antaŭtimo malaperis, kiam ili renkontis la gepatrojn. Gustavo klarigis, kiuj estas liaj gastoj, kaj kial li kunprenis ilin. La kvar ĝenite proksimiĝis kaj mansalutis, la knaboj kun dorsoklino kaj la knabinoj kun genuflekso, kielmalgrandaj infanoj.

Kafon ili tuj ricevis. Kune kun ili trinkis ankaŭ la gepatroj, ĉar estis ilia ordinara kafotempo. Dume tiuj faris diversajn demandojn al la gastoj, rigardis ilin esplore kaj pritakse kaj ŝajnis kontentaj pri ili.

– Mi kunprenis ilin por babili kun ili, diris Gustavo admone al la gepatroj, sed nun vi tiom babilas, ke mi devas la tutan tempon silenti.

– Nu, nu, diris la patro, ni devas esplori, kiaj vagabondoj ili estas! Li petole rigardis ilin, kaj en liaj helbluaj okuloj estis lumo kiel la somera lumo super la vastaj kampoj.

– Mi ŝatus dungi vin kiel serviston, li diris al Johano. Vi povas bone labori, tion mi vidas. Kaj vi – li turnis sin al Brita – bone farus vian taskon en la bovinejo kaj dum la rikolto.

Brita ridis kaj ŝajnis kontenta pri lia pritakso.

– Estas bone, onklo, ŝi diris. Ĉu vi akceptos min, se mi iam ŝatos labori al vi?

– Konsentite! li diris kaj donis al ŝi la manon.

Denove ili volis daŭrigi sian veturon, sed Gustavo haltigis ilin.

– Ĉu vi ne volas unue rigardi mian brasikon kaj mian porkon? li pete demandis.

Li kondukis ilin al proksima kampo, kie troviĝis granda bedo kun blanka brasiko, plantoj ankoraŭ junaj, sed en bona farto. Ili rigardis la bedon kaj trovis ĝin belaspekta, sed cetere ne vidis ion speciale interesan.

– Vi diris, ke estas via brasiko, diris Brita. Ĉu vi prizorgas ĝin por via patro?

– Ne, tute ne, diris Gustavo kaj komencis rakonti pri la klubo de la terkulturista junulara asocio kaj pri la tasko de la kluboj. Li luis tiun terpecon de la patro kaj pagas laŭ kutima prezo. Konsilanto de la organizo donas necesajn konsilojn por la kulturado. Ĉiujn elspezojn li pedante librotenas, kaj same la enspezojn. kiam li estos vendinta la brasikon. Nur tiam montriĝos, kiom li sukcesis akiri per sia laboro.

Li forgesas, ke ili ĵus parolis pri foriro kaj faras prelegeton, kiu montras, ke ne estas facila afero kulturi brasikon. Li parolas pri terkvalitoj, pri sterko natura kaj artefarita, pri lukto kontraŭ malutilaj insektoj kaj pri flegado de la plantoj.

Ĉiuj knaboj kaj knabinoj en la klubo kulturas ion, diversajn aferojn. Ĉiu provas atingi kiel eble plej bonan rezulton. Estas konkurso. Krom tio la finrezulto de ilia laboro estos ilia gajno. Poste li kondukas ilin al sia porko, kiu estas tute lia propra,

kaj pri kiu li same bone zorgas. Kun la sama fervoro li rakontas pri bestbredado en la klubo.

– Sed vi ankaŭ laboras kun via patro? demandis Johano. – Tute klare, diris Gustavo, la tutajn tagojn same kiel li. Kaj en somero ni havas longajn labortagojn. La brasiko kaj la porko estas nur kromokupoj.

– Ĉu vi ŝatas labori?

– Jes. Foje estas iom multe da laboro, kaj mi dezirus pli da tempo por legi kaj por aliaj okupoj. Sed oni devas ĉion fari en sia ĝusta tempo, kaj finfine oni estas plej kontenta, kiam ĉio estas en bona ardo.

– Ĉu via bieno estas malnova? demandis Brita, kiam ili reiris al la domo por diri ĝisrevidon al la gepatroj .

– Oni ne povas precize diri. Antaŭ tricent jaroj ĝi ekzistis. Pli frue ĝi estis parto de alia pli granda bieno. Cetere la tero en tiu ĉi regiono estis loĝata kaj parte kulturata jam antaŭ jarmilo. Sed ni ne loĝis longe tie ĉi. La patro de mia avo estis la unua. Li aĉetis ĝin antaŭ cent jaroj.

– Tio estas tamen longa tempo, diris Johano.

– Multaj bienuloj estas pli novaj. Tamen ni ne estas tre malnovaj. Aliflanke de la preĝejo estas bieno, kie loĝis la sama familio pli ol kvarcent jarojn.

*

Ili disiĝis de sia nova amiko kaj pli rapide ol antaŭe daŭriĝis sian veturon. Ili atingis la sudan randon de la ebeno. Denove sekvis pejzaĝo pli simila al ilia propra, kun pli da arbaro ol kulturita tero.

Se la pejzaĝo foje estas soleca, la vojo estas des pli vivoplena. Aŭtoj estas multaj, precipe en tiu ĉi semajno, kiam venas tiom da libertempaj aŭtoj, kaj ilia rapido kaj ne ĉiam zorga konduko sufiĉe okupas la atenton de la biciklantoj.

Sed pli multaj ol la aŭtoj estas la bicikloj. Duope, triope kaj en malgrandaj karavanoj venas homoj kun peze ŝarĝitaj bicikloj. Ĉefe estas gejunuloj, sed venas ankaŭ pli aĝaj personoj. Foje aperas eĉ geedzaj paroj kun infano aŭ infanoj.

Malmulte da tempo pasas inter la diversaj grupoj. Estas kvazaŭ popolmigrado. La pli multaj iras norden, al arbaroj kaj montoj, al konataj turismaj logaĵoj. Kelkaj tamen iras suden. Foje iu grupo jen akompanas ilin, jen preterveturas, jen postlasiĝas. Ĉiuj estas en bona humoro, ĉiam gaje salutas unu la alian kvazaŭ anoj de granda frataro.

Tiel ili venas la tutan tagon. Al la kvar ŝajnas, ke iom post iom preterpasas ilin la tuta juna generacio de la lando. Ili aspektas sanaj, sincermienaj kaj esperoplenaj en suno kaj vento sub la alta ĉielo, kvazaŭ survoje al la estonto.

Verdire estas juna generacio survoje al la estonto. Antaŭ nemulte da jaroj tia bildo ne ekzistis sur la ŝoseoj. La gejunuloj ofte ne havis monon por plej simpla plezurekskurso, kaj libertempon ili tute ne havis. Krom tio neniu povis eĉ pensi, ke prudentaj homoj povus tiamaniere ĉirkaŭvagi kvazaŭ ciganoj.

Kaj la vagado okazas ne nur por spiri freŝan aeron, ŝviti kaj bruniĝi kaj vivi pli malpli kiel liberaj sovaĝuloj. Tiuj gejunuloj estas survoje ankaŭ en sia ordinara vivo, estas membroj en diversaj organizoj: sportaj, politikaj, ekonomiaj, klerigaj. Ili lernas kaj agadas por krei la socion de morgaŭ. Ili estas anoj de granda frataro. Kaj sur sia vojo ili renkontas novajn fratojn kaj fratinojn, konatiĝas kun novaj lokoj kaj cirkonstancoj, plifortigas la kunligon inter la anoj de la juna generacio.

Similaj ili aspektas rilate al ekipo kaj manieroj, sed tio ne estas klasosigno. Tiu juna generacio ne plu estas klaso. En la longa vico de migrantoj troviĝas industrilaboristoj de ĉiuj specoj, sed ankaŭ inĝenieroj kaj laborestroj, oficistoj, lernantoj kaj industriistoj, gejunuloj el simplaj hejmoj kaj kun ĉiutagaj nomoj, gejunuloj el iam tiel nomataj altklasaj hejmoj kaj kun nomoj de iamaj militherooj kaj popolpremantoj.

La aŭtoj kaj bicikloj ne estas plu klasemblemoj. Sur tre multaj bicikloj sidas homoj, kiuj laŭ deveno kaj pozicio apartenas al riĉula klaso, kaj en tre multaj el la aŭtoj sidas ordinaraj laboristoj.

Sed multege pli granda ol la nombro de la aŭtoj estas tiu de la bicikloj. Tio estas la juna generacio, kiu iras sian vojon per propra forto kaj en kamarada rondo.

Foje, kvankam ne ofte, venas bicikloj, sur kiuj flirtas verda flago kun stelo. Tiam ili haltas kaj iom interparolas kun la samideanoj – en la posttagmezo ili pasigis tutan horon kun du nederlandanoj ĉe la vojrando en profunda arbaro.

En la vespero ili starigis sian tendon ĉe vojeto en konifera arbaro, kelkajn centmetrojn de la ŝoseo. Post manĝo kaj kafo ili kuŝigis sin sur la molan, dikan tavolon de pinbranĉoj, per kiuj ili kovris la teron, por komforto kaj por eviti la teran malvarmon.

Johano komencis komenti la impresojn de la tago.

– Ĉu ne estas strange, ke Torento kaj la ebeno estas najbaroj, kaj tamen oni en Torento pensas kaj taksas ĉion en la mondo preskaŭ ekskluzive laŭ la vivmaniero kaj la kondiĉoj en la industria loko? Kaj certe la ebenanoj same pensas kaj taksas ĉion laŭ siaj apartaj vidpunktoj.

En Torento Jern  volas formi ĉion laŭ sia koncepto. Tri, kvar kilometrojn pli sude ekzistas tute aliaj imagoj pri bona ordo en la mondo.

Al ni en Torento venas lakto, pano kaj viando el la ebeno, sed por la kreado de tiuj produktoj ni estas same fremdaj, kiel por la fruktoj el Kalifornio, kiujn ni aĉetas en la sama butiko. Kaj kia novspeca miksaĵo Torento estas! Homoj aperas kvazaŭ el nenio, ne konante siajn antaŭulojn. Antaŭ la gepatroj estas ofte senluma nenio. Ni loĝas en ĉambroj, kiuj ne apartenas al ni, jen tie, jen tie.

Antaŭ sesdek jaroj Torento ne ekzistis. Sed tiam la avo de Gustavo preparis sin por fojnorikolto same kiel nun Gustavo kaj lia patro.

Mi nenion konas pri la patro de mia patro. Mia patro venis el alia provinco. Eĉ pri la gepatroj de patrino mi tre malmulte scias. Sed en tiu tre malnova bieno vivas junulo kiel mi, kaj li scias pri siaj prapatroj dum kvar jarcentoj kaj sentas kunligon kun tiuj pasintaj generacioj.

– Ĉu vi kredas, ke ili tiel forte sentas tion? demandis Brita.

– Mi supozas, ke jes. Almenaŭ mi sentus en tia situacio. Kion diras vi, Brita? Brita ekridis.

– Patrino havas iom da intereso por tiaj familiaj parencrilatoj, sed mi tute ne.

– Intereson ne, povas esti. Sed ĉu vi tamen ne sentas certan kunligon kun tiuj pasintaj, certan respondecon, mi eĉ volus diri, pro tio, ke nun estas vi, kiu staras plej antaŭe en la longa vico.

Brita rigardis lin ŝercmoke esplore.

– Se vi rigardas min supernatura estaĵo pro mia deveno, mi volas aserti al vi, ke mia konscia vivo komenciĝas kun miaj unuaj memoroj same kiel la via. Ĉio antaŭa estas por mi nur imagoj, same kiel tio estus por vi, se mi rakontus la historion de la familio. Ekzistas homoj, kiuj pensas, kiel vi indikas, certe ne malmultaj, sed tio estas imagoj. Per veraj aŭ elpensitaj grandaj kvalitoj de la prapatroj ili grandigas sian senton por sia propra valoro. Viaj prapatroj ekzistis samtempe kun miaj kvankam vi ne scias pri ili, kaj verŝajne ili estis same bonaj homoj kiel miaj.

Nun Arne  povas diri sian opinion, li reprezentas la kontraŭan flankon. Li ja neniam vidis sian patron kaj nenion scias pri lia deveno.

– Mi sentas min, kiel verŝajne sentis sin Adamo, diris Arne . Kaj mi ne povas imagi, ke estus alie, se mi havus eminentajn prapatrojn en longaj vicoj. Kun prapatroj aŭ sen prapatroj oni kiel Adamo venas rekte el la mano de Dio, kaj la resto estas nia propra tasko.

– Certe ni sentas nin kiel Adamo, diris Johano. Kiam ni estis tre malgrandaj, ni demandis nin, de kie ni venis. Poste ni eksciis, ke ni venis el la ventro de patrino. Tamen ni demandis nin, de kie ni venis. Ni eksciis, ke ni estiĝis el du malgrandaj ĉeloj kaj kiel ni estiĝis. Kaj tamen ni demandas nin, de kie ni venis.

Sed ne pri tio mi pensis. Vi komprenas, ke juna homo vivanta en tia malnova bieno, en tia regiono, estas kiel planto metita en longe kulturatan teron. Sed juna homo en Torento sen propra hejmo, sen sento pri familio, kun sole salajra rilato al sia laboro estas kiel semo, kiu falas en teron malfekundan kaj neniam tuŝitan.

– Verŝajne vi pravas, konsentis Arne . Sed tie ĉi ni kuŝas tute kiel Adamo en la ĝardeno, ni ne scias en kies arbaro kaj ne scias bone eĉ kie ni estas, kaj tamen estas tute bone. –

*

Ili daŭrigis suden kaj ekvidis la unuajn densejojn de prunelarbustoj. Arne , kiu printempe vidis ilin en florado ekster la ĉefurbo, provis per vortoj pentri ilian belon. Ili renkontis la unuajn kverkojn. Tiuj estis rimarkindaj nur kiel limpostenantoj, sed baldaŭ ili renkontis ankaŭ imponajn specimenojn, dikegajn ulojn kun kurbaj kaj nodoplenaj branĉegoj kiuj dum jarcentoj kaj jarmilo eltenis ŝtormojn kaj malbonan klimaton.

– Tiuj estas bonaj kamaradoj, diris Johano. Mi timas, ke mi tro pensos pri ili, kiam mi estos inter la hejmaj pinoj.

Novajn florojn ili renkontis, kaj Brita konatigis la nekonatojn al siaj kamaradoj.

Ili nun troviĝis en la regiono de Meza lago, la dekomenca centro de la lando. La lago estas granda sed tiel dividita de insuloj kaj terlangoj, ke vere granda akvospaco nenie estas videbla. Tie la akvo donis bonan vojon al la unuaj loĝantoj, de bordo al bordo kaj inter la mil insuloj, kaj la iama marfundo donis bonan teron por kulturado.

Bela sed tre trankvila kaj ne gravimpresa aspektas tiu lando, sed kiam la rondanoj vagas en la borda regiono kaj sur terlangoj kaj insuloj, reviviĝas por ili ĝiaj epokoj.

Jen kuŝas la belaj longaltaĵoj el ŝtonetoj kaj sablo, kiujn kreis antaŭ dekmilo da jaroj la glacitempaj riveroj. Jen estas granitaj platrokoj, kiujn en la sama epoko rabotis kaj poluris la giganta glacio. Jen estas videbla en iu deklivo la bordaj postesignoj de la iama maro. La tri torentanoj antaŭe nur aŭdis kaj legis pri tiuj aferoj, kaj solaj ili sensuspekte preterpasus multe, kio estas atentinda, sed Brita estis lerta kaj akrevida gvidanto.

El la ŝtonaj, kupraj kaj feraj epokoj restas amaso da belaj objektoj, kiujn ili renkontis en muzeoj. Johano konstatis, ke la tiutempaj forĝistoj kaj gisistoj estis same lertaj kiel la nuntempaj. Arne  komentis, ke ili certe havis pli grandan senton por belo ol la nunaj.

Tie kaj tie staras apud ilia vojo miljaraj runŝtonoj, kiuj rakontas pri homoj vaste vojaĝintaj, al Ruslando kaj Greklando, al landoj ĉe Atlanta maro. La tekstoj kun siaj strangaj literoj estas por ili nekompreneblaj, sed rigardante tian ŝtonon ili tamen eksentas vibron en sia interno, kvazaŭ ili por momento troviĝus en tiu delonge pasinta tempo.

Sur Betula insulo kuŝas kvietaj, herbokovritaj kampoj, kie antaŭ jarmilo estis la tiama ĉefurbo de la lando, floranta komerca urbo, en kiu aperis komercistoj el multaj eŭropaj landoj kaj okaze eĉ el la lando de Mil kaj unu noktoj. El Francujo venis al tiu urbo la unua misiisto.

For estas urbo kaj urbomuroj, for havenoj kaj ŝipoj kun altvaloraj ŝarĝoj. Kviete kuŝas la verdaj kampoj, kviete staras la apuda citadela monto, kvietaj kuŝas la tri mil tombaltaĵoj sub la betuloj ekster la iama urbo, kaj malsupre kaj ĝis fora malproksimo sunbrilas akvovojoj kaj abundas verdaĵo sur la insuloj de Meza lago.

Ili vizitas pezajn kastelojn el la fino de la mezepoko kaj kastelojn pompajn kaj riĉajn el la grandpotenca periodo de la lando. Ili haltas en urboj kun nomoj en la historio. Jen urbo,

kie kolektiĝis antaŭ kvincent jaroj la unua parlamento kaj metis fundamenton por tutpopola memregado. Jen urbo, kie oni elektis tiun reĝon, kiu kreis veran ŝtaton el la landopartoj, kaj kie oni poste decidis pri la reformacio. Kaj jen kuŝas la modernaj urboj, kun miloj kaj dekmiloj da altkvalitaj laboristoj en modernaj grandfabrikoj, kies produktoj iras al ĉiuj partoj de la mondo Tiel ili travagis dum multaj tagoj la landon ĉirkaŭ Meza lago, zigzage en direktoj kaj zigzage en tempo. Multe, kio antaŭe estis por ili nebulaj imagoj el lernolibroj kaj gazetoj, kaj kio antaŭ jarcentoj malaperis en la fluo de la tempo, fariĝis kvazaŭ ankoraŭ vivanta kun juna, freŝa vivo kaj kun rilato al ili mem.

Iam Johano parolis kun junulo pri kelkaj historiaj aferoj en la urbo, kie ili estas. La junulo ŝajne konis iom de tiuj aferoj, sed montris neniun intereson por ili. Kiam li eksciis, ke ili estas el Torento, li fariĝis multe pli vigla. La Torenta atletika klubo estas inter la unuaj en la lando – oni havas bonan diskoĵetanton tie – sed la piedpilka grupo ne multe valoras. Pri multaj aliaj sportaj aferoj en Torento li sciis multe pli bone ol pri gravaj pasintaj kaj nuntagaj aferoj en la propra urbo. Sed Johano nenion povis respondi, kiam la junulo volis pliriĉigi sian scion pri la sporto en la negranda loko en la ferindustria regiono.

Alian fojon li parolis kun sinjoro, kiu ĉion konis pri sia regiono. Lia animo estis kvazaŭ muzeo kun miloj da montrokestoj. Kun granda plezuro li ĉion prezentis, kaj ĉio estis por li same grava. La precizaj nomoj de cetere tute nekonataj personoj estis por li same gravaj kiel okazo kun signifo por jarcentoj.

Alia sinjoro ne tiom multe konis, sed bone sciis pri gravaj okazoj, kaj li rakontis pri ili, kvazaŭ estus la merito de li kaj la nuna loĝantaro en la urbo, ke tutlande gravaj aferoj okazis tie antaŭ kvincent jaroj.

Johano ŝatis fantazii pri tempoj pasintaj. En malnova episkopa urbo ili iris supren al la altaĵo, sur kiu staras la katedralo. La pavimo konsistis el negrandaj pli malpli rondaj ŝtonoj. Oni ne bone iris sur ili.

Subite Johano haltis kaj komencis paroli.

– Jen rigardu la ŝtonojn! Estas rulŝtonoj. Glacitempa rivero rulis kaj tornis ilin. Poste ili kuŝis en sablodorso dum dekmilo da jaroj. Iam en la mezepoko oni veturigis ilin tien ĉi. Imagu, kiel la mezepokaj malgrandaj ĉevaloj – malgrandaj ĉar ili ne havis tiom por manĝi kiel la niaj – kiel ili tiris siajn mezepokajn malgrandajn ĉarojn tien-reen, tien-reen inter la sablodorso kaj tie ĉi, estas multaj centoj da ĉarŝarĝoj en la strato. Kaj imagu kiel la mezepokaj pavimistoj fosis tie ĉi kaj ebenigis la teron per siaj mezepokaj lignaj fosiloj. Kaj kiel fiera la urbo estis, kiam oni fine havis firme pavimitan straton al la preĝejo! Kaj kiel la homoj iris kaj kuris tie ĉi dum kvin, ses jarcentoj, kiel doloris la piedoj, kaj kiom da plandoj ili eluzis, kaj kiom la ŝuistoj en la urbo devis labori por ripari tiujn ŝuojn! Suprenirante la rondŝtonan straton ili trairis la katedralon. Ili rigardis tombojn, kirasojn kaj malnovajn standardojn, preskaŭ polviĝintajn pro aĝo, rigardis pentraĵojn kaj la altarŝrankon, nederlandan majstroverkon, kiu altiris la atenton speciale de Arne . Nek li nek la aliaj povis ĝuste taksi ĝian valoron, sed ili almenaŭ ricevis impreson de fremda religia mondo, abunda kaj pompa.

Tra mezepoke mallarĝaj pasejoj ili iris al la supro de la turo. Tie ili sentis ankoraŭ pli forte ol malsupre, ke la konstruaĵo estas grandega. Kiam ili venis malsupren ili ankoraŭ unu fojon ĉirkaŭiris la preĝejon, kaj Johano medite kaj atente ĉion rigardis.

Ili sidigis sin sur ĝardensofon sub la kaŝtanoj, kaj Johano komencis fantazii pri la konstruado de la preĝejo kaj pri la granda kvanto da laboro, kiu kuŝas en ĝiaj muroj.

Subite venis alia penso.

– Ĉu la homoj vere kredis, ke ili devas starigi tian konstruaĵon por adori Dion, kaj ke ili per tiel pompa preĝejo pli bone adoras lin kaj sekvas lian volon ol per simpla konstruaĵo?

– Certe ili tion kredis – kaj ankoraŭ kredas, diris Brita. Mi tamen kredas, ke la konstruantoj iom similis al tiu sinjoro, kiu parolis, kvazaŭ la grandaj historiaj okazoj en la urbo estus merito de li kaj liaj samurbanoj. Mi kredas, ke tiuj konstruantoj kaj verŝajne ankaŭ la aliaj urbanoj sentis, kvazaŭ estus ilia merito, ke Dio estas tiel granda, potenca kaj adorinda. Ju pli granda kaj pompa preĝejo des pli granda kaj potenca Dio.

– Povas esti, ke kelkaj tiel sentis, diris Arne , sed mi kredas ke la pli multaj ne estis tiaj. Tiuj mezepokaj homoj timis la inferon kaj la regnon de malbono, kaj ili spertis multajn suferojn, militojn kaj malsanojn, kaj ili sopiris al io pli alta kaj valora, ili sentis adoremon kaj sopiron al Dio. Kaj tiujn sentojn kaj sopirojn ili esprimis konstruante tian grandiozan preĝejon. Estas kvazaŭ ili per ĝi dirus: Tio montras, kion ni pensas pri la senco de la vivo.

– Verŝajne vi ambaŭ estas pravaj, diris Johano, Brita ne malpli ol Arne . Kaj certe ili konstruis kiel eble plej grandioze ankaŭ por brili antaŭ aliaj urboj. Sed kial konstrui tiajn templojn por plenumi la instruon de Jesuo?

– Ĉu vi memoras la vortojn, diris Arne , kiujn Jesuo diris al la samaria virino: Venas la horo, kiam nek sur tiu ĉi monto nek en Jerusalem  vi adoros la patron, venas la horo kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la patron laŭ spirito kaj vero.

*

Post kelkaj horoj ili forlasis la malgrandan urbon. Antaŭ la eliro en la kamparon ili ankoraŭfoje haltis kaj sendis kelkajn lastajn rigardojn al la katedralo. Ruĝe brilas la brika koloro en densa verdaĵo de arbokronoj. Impona ĝi aspektas sur la plej alta punkto en la malgranda urbo kun ĝiaj malgrandaj domoj, impona kaj solida kaj tamen tre malpeza. Kiam ili longe rigardas ĝin, kun drivantaj someraj nuboj super ĝi kaj hirundoj kaj monedoj velantaj en la alto ĉirkaŭ ĝia turo, iom post iom ŝajnas al ili, ke la granda konstruaĵo kvazaŭ leviĝas kaj ŝvebas.

*

En la sekvanta tago ili ripozis dum la posttagmezo ĝis malfrue en la vespero. Pro la varmo kaj por eviti la grandan trafikon sur la suda ĉefvojo al la ĉefurbo ili decidis veturi dum la nokto.

Kaj jen, ĉirkaŭ la tria horo matene, subite aperis antaŭ ili la urbo. Sur granda ponto ili veturis super kolosimila akvo, golfo el Meza lago. Ili vidis altajn domojn, industriajn konstruaĵojn maldekstre ĉe la buŝo de la golfo, dekstre estas fabriko kaj giganta fervoja ponto. Estas preskaŭ plena silento, kaj la matena suno brilas kun milda, freŝa lumo rekte antaŭ ili en nordoriento.

Jam post du minutoj ili estas en la urbo. Strato iras supren sur longa deklivo. Granita monto estas fendita por doni lokon al ĝi. Sur unu flanko staras kvinetaĝaj domoj, unu tute simila al alia. La alia flanko komence estas sen domoj. Dutura, malhelruĝa preĝejo sur monto malantaŭ la grizaj domoj iom vivigas la bildon, kiu cetere ne estas loga.

Ili atingas la supron de la deklivo. Antaŭ ili kuŝas strato rekta kaj tre longa, jam kun domoj ambaŭflanke, malaltiĝanta unue kaj poste denove altiĝanta ĉe la alia ekstremo. Ili glitas malsupren, sed baldaŭ Brita veturas maldekstren.

– Mi volas ion montri al vi, ŝi diras. Estas nur duminuta afero. Ili traveturas placosimilan lokon antaŭ tramstaloj. Kurbaj stratetoj kun kuriozaj lignaj dometoj kondukas ilin sur granitan altaĵon.

Tie ĉi, nur du cent metrojn for de la longa, teda strato aperas surpriza vidaĵo. Ili staras ĉe krutaĵo. Kvindek metrojn sub ili kuŝas la golfo, per kiu Meza lago proksimiĝas al la maro. Nebulo ne estas, sed maldensa vaporo kuŝas kvazaŭ ia molaĵo sur la suna akvovasto. Maldekstre, kie oni en la fono videtas la pejzaĝon de Meza lago, ŝvebas kilometrolonga ponto kiel ludilaspekta artaĵo inter verdaj bordoj.

Sur la alia flanko de la golfo, norde, estas alia urboparto kun tre longa vico de domoj laŭ la bordo, altaj, belkoloraj kun multe da balkonoj kaj gajkoloraj markezoj. Malantaŭe leviĝas domoj pli kaj pli alten, ĉar ankaŭ tie la grundo estas monta. Oriente levas sin la urbodomo. Kun la antaŭa ĝardeno la malhelruĝa domego kvazaŭ kviete flosas sur la matenbrila akvo, kaj super ĝia junulinstature leviĝanta angulturo ŝvebas sub la ĉielo ĝiaj tri oraj kronoj rekte antaŭ la suno.

Dekstre de ĝi estas la centro de la urbo, modernaj domoj kaj malnovaj palacoj, turoj de preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, ĉio sur malebena grundo, ĉio kiel fantazie aranĝita, nesimetria sed plene harmonia ludurbo starigita sur la molbrila tapiŝo de la akvo. Malantaŭ la urbo la rigardo ĉiuflanke atingas arbokronojn aŭ arbarojn, la randon de la kamparo. Silenta kaj kvieta kuŝas la urbo en la matenbrilo, kvazaŭ infano ridetanta en sia matendormo, kiam la radioj de la leviĝanta suno ludas en ĝia ĉambro.

– Mi ne imagis, ke homkonstruita mondo povas esti tiel bela, diris Johano.

– Mi ankaŭ ne, diris Brita. Neniam antaŭe mi vidis la urbon en tiu ĉi horo.

Ili daŭrigis kaj baldaŭ troviĝis sur vasta loko inter Meza lago kaj la margolfo. Sub ili estis akvo, iama elfluo el Meza lago, nun nur kluzo por boatoj kaj ŝipetoj. Ili haltis kaj ĉirkaŭrigardis. Subite Johano gaje ekridis.

– Kiel fremdulo kaj sovaĝulo el la arbaro mi venas al tiu ĉi granda urbo, kaj jen mi nun trovas domon, kiu parte estas mia! Li montris al granda, bela domo tute apude, kiu portis la surskribon Kooperativa Asocio.

– Estas tre malgranda parteto, kiu apartenas al mi, tamen iom. Cetere estas pli interese, ke ni estas tiel multaj, kiuj posedas ĝin, pli ol duonmiliono da homoj. La ŝarĝoŝipoj ĉe la kajo certe alportis varojn por ni. Kaj tie malproksime ĉe la akvo – mi komprenas, ke devas esti tie – kuŝas insulo tute plena de fabrikoj, kiuj apartenas al ni. Kaj sude de la akvokolo, trans kiun ni unue veturis en la urbon, ni havas lampfabrikon, kaj ĝin posedas ne nur ni, sed niaj kunlaborantoj en la tuta Nordo, danoj, norvegoj, finnoj, estonoj. Estas valoroj por multege da milionoj, kaj finfine mi posedas multajn kronojn en tiu ĉi urbo.

– Ĉu vi estas kooperativano? demandis Brita.

– Jes, ŝajne mi neniam menciis tion.

– Tamen ne estas vi, sed via patrino, kiu estas membro? – Ne, estas ĝuste mi. Mi aŭdis, kion diris prudentaj homoj, kaj kiam mi komencis labori en la ĝardeno, mi ordonis al patrino aĉeti nur en la kooperativa vendejo, kaj mi mem aliĝis kiel membro. La salajroj de Eriko kaj Ejnar  pli multe ol miaj kontribuis por la rezulto, sed ili ne interesas sin por tiuj aferoj nek volas havi rekompencon.

Ili estis lacaj, kaj Brita kondukis ilin la plej proksiman vojon al sia hejmo.

Kaj jen ili estas ĉe la modernaj domoj kun iliaj vicoj de markezoj kaj balkonoj, kun iliaj vastaj interspacoj, kie floroj kaj verdaĵo nun abundas kaj plenigas la matenan aeron per freŝo kaj bonodoro. Alda  ĉirkaŭrigardis kaj diris kun oscedo: – Tio ĉi tute similas al la urboj en la mondo de socialismo, kiel patro kaj mi imagis ilin, kiam mi estis malgranda.

– Kvankam ne socialista, diris Brita. Sed tute apude estas similaj domoj, kiuj estas ne socialistaj sed almenaŭ kooperativaj, posedataj de la loĝantoj.

Dume ili metis la biciklojn en konvenan lokon, kunprenis la necesan pakaĵon kaj sekvis Britan, kiu rapide kuris al la lifto.

Post vivado sur la vojoj kaj vagado inter multaj lokoj ili unuafoje post unu kaj duona semajno denove troviĝas en hejma ĉambro. Tio estas stranga, kvazaŭ reveno al medio, kiu estas konata kaj memkomprenebla, sed kiu fariĝis preskaŭ nereala dum la tagoj de vagado. Ke ili troviĝas en trankvila izoleco de ĉambroj kaj hejma komforto ankoraŭ pli sentigas dormemon. Ili sentas deziron kuŝigi sin sur la plankon kaj tuj dormi. Sed traktado per freŝa akvo el la duŝo de la banĉambro revigligas ilin.

Pretiginte kafon Brita metis kvar tasojn sur la tablon, sed poste ŝi rigardis ilin malkontente, skuis la ŝultrojn kaj decide metis ilin en la mezon de la planko. Apude ŝi sternis malnovan gazeton, sur kiun ŝi metis panon kaj buteron el la komuna provizo.

– Estas pli agrable tiel, kaj tiel ni pli bone ripozas ol sidante sur seĝoj.

Duonkuŝante kiel en la tendo ili trinkis kafon kaj manĝis buterpanojn. Sed kvankam estis agrable tiel kuŝi, neniu havis emon resti tie pli longe ol necese. Eltrinkinte sian tason Brita tuj prenis tolaĵon el ŝranko kaj kun helpo de Alda  aranĝis litojn por la knaboj en la ĉambro de Arne  kaj en sia ĉambro por si kaj Alda , kaj ili senprokraste iris dormi.

V.

En iu vespero en la fino de aŭgusto Johano kaj Eriko sidis legantaj en la ĉambro. Patrino ĵus foriris por viziti Elsa n. Subite Eriko formetis sian libron, iris al la sofo kaj sidigis sin apud Johano.

– Mi devas iom paroli kun vi, li diris.

Johano miris sed silente atendis klarigon.

– Mi intencas veturi al Hispanujo.

Johano rigardis lin senspire kaj ekhavis la senton, ke li sonĝas. Post kelkaj sekundoj li kaptis la sencon de la vortoj, sed la afero ankoraŭ pli similis al sonĝo. Sed kiam li vidis la esprimon en la vizaĝo kaj la okuloj de Eriko, ŝajnis al li preskaŭ memkomprenebla afero, ke Eriko tiel decidis.

– Kiam? demandis fine Johano, kaj la voĉo sonis, kvazaŭ li tamen sonĝus.

La mieno de Eriko subite ŝanĝiĝis pro miro.

– Ĉu vi jam scias, ke mi intencas veturi?

– Ne, kiel mi povus scii?

– Mi pensis, ke vi iel divenis. Vi aspektas, kvazaŭ vi tion estus atendinta. Tute trankvile vi demandas nur: Kiam? Nu, post tri tagoj. Mi petis maldungon, sub preteksto ke mi ricevos laboron en alia loko. Mi volas tute senbrue malaperi.

– Patrino ne komprenos tion.

– Certe ŝi ne komprenos. Sed ĉu vi komprenas? Kiel vi povas kompreni?

– Mi ne komprenas.

– Vi zorgos pri patrino, ĉu ne?

– Certe.

– Nun mi ĝojas, ke vi ŝanĝis laboron, tiel vi havas pli altan salajron. Cetere Ejnar  baldaŭ revenos, kaj ankaŭ li certe restos hejme.

– Vi ne bezonas zorgi pri tiuj aferoj. Sed kial vi tiel foriras? – Mi faras mian devon. Ili batalas ankaŭ por ni. Se ili ne ricevos helpon, venos la vico ankaŭ de aliaj landoj kaj de ni. – Povas esti. Sed vi preskaŭ ne estis ekster la limoj de nia paroĥo. Tiu tuta afero estas por vi nura abstraktaĵo.

– Abstrakta pli malpli, certe. Sed ĉu abstrakta afero estas malpli reala ol konkreta? Johano silentis kaj ili rigardis unu la alian. Eriko aspektis, kvazaŭ li ordigus la pensojn aŭ serĉus konvenajn vortojn.

– Vi ne komprenas, li diris, kaj rideto aperis ĉe la buŝanguloj. Mi kredas, ke vi komprenos, kiam vi havos ankoraŭ duondekon da jaroj. Se mi estus plena de aventuremo, vi pli facile komprenus. Sed mi, kiu fariĝis librovermo, kvankam mi ne taŭgas por studado, kial mi iras al agadkampo, kie oni riskas membrojn kaj vivon? Vidu, venas tago en la evoluo de homo, kiam oni devas havi ion por kio vivi ...

– Ĉu tion vi ne povas trovi en Torento? Liaj okuloj rigardis al Johano, sed ili aspektis, kvazaŭ li rigardus ien malproksimen.

– En la klubo oni diskutas, ĉu la afiŝoj estu ruĝaj aŭ flavaj. Oni skribas protokolojn kaj laŭtlegas protokolojn kaj aprobas protokolojn. Oni elektas estraranojn kaj komitatanojn Oni ludas diskutojn kaj oni ludas laboron por socialismo. Oni dancas kaj flirtas kaj edziĝas por socialismo.

– Ekzistas ankaŭ aliaj organizoj.

– Kaj en tiuj estas figuroj el seka ligno, regas maljunulspirito. Sed mi ne estu maljusta, ie en la organizoj troviĝas ankaŭ iom da viva forto, okazas iom da bona laboro. Sed mia loko ne estas tie.

Lia voĉo komencis vibri kaj la okuloj brilis.

– M i a j kamaradoj estas ĉe la frontoj en Hispanujo, ili konstruas fabrikojn kaj urbojn kaj plugas kampojn en Ruslando. Ie inter ili estas mia loko, kaj plej necese estas doni helpan manon al la kamaradoj en la sudo.

Estas granda tasko, kaj plenumi ĝin estas la sola granda senco de la vivo, krei regnon de libera homaro.

– Kaj se vi falos?

– Pli bone fali en sia ĝusta loko ol neniam atingi ĝin. Mi faris mian etan kontribuon. La granda afero pluvivos, kaj en ĝi restos ankaŭ mia kontribuo.

Kiam patrino revenis, Eriko anoncis sian decidon ankaŭ al ŝi. La sciigo forte efikis al ŝi, kaj ili havis grandan penon por igi ŝin paroli ne tro laŭte, por ke la najbaroj ne eksciu pri la afero.

– Veturi al Hispanujo por batali! Tian idiotan bubaĵon vi inventis? Oni pafos vin.

– Povos okazi, diris Eriko trankvile. Sed pro tio vi ne bezonas nomi tion idiota bubaĵo. Ĉu ne ankaŭ vi kondamnis la ribelantojn kaj deziris venkon al la registaranoj?

– Tion mi faris kaj ankoraŭ faras. Sed estas unu afero babili pri legataj aferoj kaj tute alia mem miksi sin en la realan batalon.

– Mi esperas, ke mi ne timos, sed se mi timos, mi tamen provos fari mian devon.

– Diable stulta vi estas! Kial vi parolas pri timo, se vi intencas militi? Sed tion vi devus pripensi, ke Hispanujo estas malproksima, kaj ke aferoj kaj homoj tie estas por vi kiel por mi nur vortoj en gazetoj. Kiu garantias, ke la homoj, kun kiuj vi volas batali, efektive meritas vian helpon?

– Ĉu vi dubas pri ilia pravo?

– Mi ne havas kaŭzon dubi. Sed se homoj, kiujn mi neniam vidis kaj neniel konas, proponas al mi batali kune kun ili kaj eventuale eĉ doni mian vivon por ili, tiam mi almenaŭ devas kontroli, ĉu ili tion meritas. Estas ja tamen eble, ke ili estas friponoj.

– Vi ne diras tion pri la hispanaj maldekstruloj?

– Nenion mi diras pri ili. Sed antaŭ ol fari tian paŝon oni devas kontroli, ke havas sencon fari ĝin. Tiuj homoj estas por vi pli fremdaj ol la viro en la luno.

– Mi bone konas ilin, diris Eriko firme.

– Vi estas tiel aĝa, ke vi devus kompreni, ke fantazio kaj realo ne estas la sama afero. Kaj se vi konus ilin, kaj ili meritus helpon, vi devus havi pruvon, ke ekzistas ioma ŝanco por sukceso, alie via afero tamen estus sensenca. Vi ne konas la homojn, kaj vi ne konas la militajn cirkonstancojn.

Sed ŝia rezonado kaj ŝiaj admonoj neniel efikis al li. Ŝi komprenis, ke li estas neskuebla, kaj ŝi ricevis esprimon de malĝojo kaj samtempe de kolero, preskaŭ malŝato.

– Freneza vi estas, ŝi diris rezigne kaj kun kapskuo. Certe mi povus perforte reteni vin, sed kiel ni povus poste vivi kune? Eriko iris en la ĉambron kaj fermis la pordon. Johano restis ĉe la patrino, kiu sidigis sin sur la sofon kaj kun mieno de aflikto balancis la korpon tien kaj reen. Iom post iom ŝi ŝajnis trankviliĝi. Ŝi rigardis Johanon kvazaŭ atendante, ke li parolos.

– Ĉu vi longe sciis tion? ŝi demandis, kiam ŝia atendo restis vana.

– Iom antaŭ via reveno li rakontis al mi.

– Ĉu vi ne suspektis tion antaŭe?

– Neniam mi havis tian imagon.

Ŝi iom silentis, poste diris duone al si, duone al Johano: – Strangaj aferoj okazas en la mondo. Ni ne havis militon dum multe pli ol cent jaroj, kaj ni ne povis eĉ imagi, ke iu el nia lando, almenaŭ ne laboristo, iros en militon, nek devigate nek libervole. Antaŭe Eriko kiel ĉiuj nur blasfemis kaj mokis ĉion militan. Nun li libervole iras en militon por homoj, kiujn li ne konas, milojn da kilometroj malproksime, ŝajne eĉ sopiras tien.

– Kiam vi legis pri volontuloj, vi tamen multfoje aprobis ilin kaj diris, ke tiel devus fari multaj junuloj.

Iom da surprizo montriĝis en ŝia vizaĝo, sed ĝi baldaŭ reprenis sian antaŭan aspekton. Ŝi tute trankvile rigardis Johanon kaj diris:

– Estas vere. Oni facile babilas pri aferoj, kiuj ne rilatas al oni mem.

Ŝi silentis, poste denove parolis, nelaŭte kaj pli al si mem ol la Johano.

– Se li saltus en akvon por savi dronanton aŭ kurus en brulantan domon por elporti kriplulon, mi tion komprenus. Se li mortus, mi plorus, sed mi ne malaprobus lian agon. Sed tiel agi kiel nun, tion mi ne povas kompreni. Kial mi vin portis en mia ventro kaj donis al vi vivon, se la fino estos tia?

– Kiam vi tion faris, vi tamen verŝajne malmulte pensis pri lia estonto kaj lia feliĉo, diris Johano.

Ŝia rigardo subite kvazaŭ tranĉile tuŝis lin, sed ŝia esprimo tuj preskaŭ humiliĝis.

– Ankaŭ en tio vi pravas. Tamen estas strange. Dum la sekvantaj tagoj ŝi zorgis pri la provizo de tolaĵo kaj ŝtrumpoj de Eriko, lavis kaj rapidsekigis super la kuireja forno, flikis kaj gladis. Vidante tion Eriko murmuris, ke tio estas nebezonata. Cetere li ne atentis pri ŝiaj preparoj. Li ankaŭ ŝajnis ne rimarki, sed tion faris Johano, ke la manĝaĵo estas pli bona kaj pli varia, ol ĝi ordinare estis.

Kiam la patrino kaj Eriko estis proksime unu al alia, ŝi jen kaj jen rigardis lin humilaspekte kaj pete, sed nenion diris. Ankaŭ tiujn rigardojn li ŝajnis ne rimarki, sed aspektis tute okupita de propraj pensoj.

Eriko laboris dum la tri tagoj kiel antaŭe. En la vespero de la tria tago li venis hejmen en kutima tempo. Kiel ordinare li lavis kaj razis sin, sed anstataŭ surmeti la vestojn, kiujn li ordinare portis en la vesperoj, li prenis uzitan, pli dikan kostumon, kiun li dum la lasta vintro portis en la liberaj horoj.

– Ĉu vi intencas veturi sur la trajno en tiu malnova kostumo? diris la patrino. Vi tamen havas novan, bonan.

Eriko vole nevole ekridetis.

– Ĉu vi ne aŭdis, panjo, ke oni ne surmetas la plej bonan kostumon, kiam oni iras batali? Tiu ĉi estas pli konvena por tia vojaĝo.

Sur seĝo kuŝis lia valizo. Ĝi estis malfermita, kaj en ĝi kuŝis zorge pakitaj lia tolaĵo kaj aliaj objektoj. Eriko kontrolis la enhavon kaj trovis kelkajn novajn subĉemizojn kaj subpantalonojn. Li rigardis la patrinon kaj Johanon kaj diris mole:

– Tio ne estus bezonata. Tamen dankon, vi estas bonaj al mi.

Li enpakis diversajn malgrandajn objektojn de ĉiutaga bezono, kaj jen li jam estis preta por la longa vojaĝo.

Patrino plurfoje vokis lin al manĝo. Nur nun li atentis pri ŝia voko. Li rigardis la horloĝon, vidis ke ankoraŭ restas unu horo ĝis foriro el la hejmo kaj trankvile iris en la kuirejon kaj sidigis sin ĉe la tablo. Ankaŭ patrino kaj Johano manĝis kune kun li.

Sed meze en la manĝado la patrino levis sin, iris al la forno kaj komencis prepari kafon.

– Vi havos tempon ankaŭ por trinki tason da kafo, ŝi diris klarige al Eriko. Eble pasos longa tempo, ĝis vi denove, Dio scias kie, ricevos iom.

Kiam Eriko estis preta, li reiris en la ĉambron, kunmetis siajn librojn kaj paperojn kaj zorge starigis aŭ kuŝigis ilin sur la malgranda librobreto, kiun li mem faris el simplaj kestotabuloj. Li longe restis antaŭ la librobreto, kvazaŭ dirante adiaŭ. Poste li turnis sin al Johano.

– Ne akompanu min al la stacio!

– Nun vi estas tro kurioza, respondis Johano. Estas nenio stranga aŭ suspektinda en tio, ke mi iras kune kun vi, kaj mi akompanos vin, vi permesu aŭ ne.

Eriko aspektis nekontenta, sed post kelkaj momentoj li cedis.

Patrino vokis lin al kafo. Ĉio lia estis en ordo, kaj post nemultaj minutoj li staris ĉe la pordo kun sia valizo. Li etendis sian manon al la patrino. Ŝi kaptis ĝin, kaj la fingroj de ŝia maldekstra mano tremante alkroĉis sin al la refaldaĵo de lia jako. Ŝi estis iomete pli alta ol Eriko, sed en tiu momento ŝi aspektis pli malgranda ol li.

– Dio gardu vin! ŝi diris. La voĉo estis neklara, sed ŝi nek ploris nek faris iun fortan movon.

– Ne diru ... diris Eriko sed tuj tranĉis la frazon, kaj la voĉo fariĝis tute milda.

– Vi estas bona, panjo, pardonu min! Fartu bone kaj ne maltrankviliĝu pri mi! Ĝis revido! Li premis ŝian manon kaj foriris kun Johano.

Ambaŭ silentis, ĝis Eriko komencis paroli, kiam ili atingis la ŝoseon al sudo, kiu preterpasas la stacion.

– Mi petis vin ne akompani min, sed nun vi tamen faras tion. Kaj tial mi havas peton al vi. Ankaŭ Ajna estos ĉe la stacio ...

– Ĉu mi iel helpu ŝin? demandis Johano, kiam Eriko ne tuj daŭrigis.

– Ne. Sed ŝi kaj mi havas malgrandan sekreton ... Mi petas vin neniel mencii tion al iu ajn. Eble oni rigardos min kiel strangulon, kion scias mi, kaj se oni ekscius pri nia rilato, oni eble rigardus ŝin en la sama maniero. Tio ne okazu.

– Vi volas diri, ke vi amas unu la alian? diris Johano, kiam li komencis kompreni.

Eriko kapklinis.

– Estu trankvila. Sed kial vi ne klarigis tion antaŭe? Nun mi nur ĝenos, almenaŭ ŝin. Pli bone tuj reiri hejmen, tre malrapide, kaj raporti, ke vi feliĉe venis en vagonon.

– Ne, ne, diris Eriko. Nun venu! Ni ne havos scenojn, kaj vin ŝi ja konas.

Ajna alvenis jam antaŭ ili kaj promenis tien kaj reen antaŭ la stacidomo. Ŝi konfuziĝis, kiam ŝi ekvidis Johanon, sed Eriko trankviligis ŝin.

– Mi ne sukcesis restigi Johanon hejme kaj tial devis rakonti al li, ke vi estas tie ĉi kaj kial.

Ŝi rigardis Johanon kaj iomete ruĝiĝis. Pala rideto aperis en la rigide serioza vizaĝo. Ŝia ĝeniteco malaperis.

– Johanon mi ne timas. Mi devus kompreni, ke vi ne sukcesis forkuri de li.

Eriko iris aĉeti bileton. Poste restis ankoraŭ dek kvin minutoj ĝis la trajno, kaj Ajna proponis, ke ili promenu.

– Promenu vi ambaŭ, mi restos tie ĉi kaj gardos la valizon, diris Johano.

– Iru kun ni, diris Eriko. Ni ne havas ion por kaŝi por vi, kaj ŝajnas pli nature, ke ni ĉiuj iras kune.

Ili promenis en la malgranda parko malantaŭ la stacidomo kaj en la aleo, kiu estas inter la stacio kaj la ŝoseo. Jam estis krepusko, kaj la aero estis nevarma. Tien kaj reen ili iris, sencele kaj maltrankvile, jen en lumbrilo de lampoj, jen en kaŝanta ombro de arboj.

Eriko kaj Ajna preskaŭ ne interparolis. Eriko nur donis al ŝi jen kaj jen iun lakonan konsilon, kaj ŝi respondis per simpla jes. Unu solan fojon ŝi parolis, kaj la voĉo tremis, kiam ŝi petis, ke li baldaŭ skribu: el Gotenburgo, el Parizo, el Hispanujo.

Ili aŭdis la trajnon en malproksimo. Ajna kaj Eriko haltis, turnis sin unu kontraŭ la alia kaj prenis la manojn unu de alia. Ili kvazaŭ rigidiĝis. Ajna ektremis, kaj subite ŝi metis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kaj kaŝis la kapon ĉe lia brusto. Sed jam post momento ili rapidis al la kajo.

La trajno apenaŭ haltis, kiam Eriko malfermis la peronan pordon kaj saltis supren. Li turnis sin, klinis sin kaj premis la manon de Johano. Poste li premis la manon de Ajna kaj de nove rektigis sin. Johano rigardis lian vizaĝon. Tiel mildan kaj puran brilon li neniam vidis en la vizaĝo de Eriko. Sed kiam li rektigis sin, malmoliĝis denove liaj trajtoj.

Kaj jen la radoj post minuta ripozo denove komencas turniĝi. Eriko svingas la manon, ili svingas la siajn, lia vizaĝo malaperas, la tuta trajno malaperas en la krepusko, kaj en la krepusko formortas ankaŭ la bruo de la radoj.

Johano turnis sin al Ajna. Sinkaŝe ŝi klinis la kapon, kaj la korpo tremis. Nek vorto nek ĝemo venis de ŝi.

– Venu! flustris Johano ordone, kaj ili rapide foriris. Kiam ili estis en la senhoma aleo, ŝi proksimiĝis al li kaj ŝovis sian manon sub lian brakon kvazaŭ serĉante apogon. En la unua momento li ne sciis kion fari, ĉar neniam li promenis tiel, sed instinkte li levis la suban parton de la brako, kaj tuj ŝi metis sian manon sur ĝin kaj peze apogis sin sur li. Per la alia mano ŝi tenis poŝtukon antaŭ la okuloj, dum ŝi silente, sed nereteneble plorsingultis.

Kiam ili atingis la ŝoseon, Johano hezite haltis, sed li ne sciis, kion fari al ŝi. Ŝi ankoraŭ pli peze apogis sin sur lia brako kaj provis ĉesigi la ploradon. Kun ankoraŭ kaŝklinita vizaĝo ŝi rompite flustris al li:

– Eriko, iru kun mi iomete, mi ne povas tuj iri hejmen. Ŝi ne rimarkis, ke la lango ripetas, kion diras la penso. Johano komprenis la eraron kaj ne atentigis ŝin pri ĝi.

– Jes, jes, mi iros kun vi, li flustris responde. Sen ion demandi Johano turnis sin al sudo, kaj ili transiris la fervojon. Li intencis iri suden, sed Ajna turnis lin al la ŝoseo al oriento, kiu iras paralele kun la fervojo.

– Ne tien! ŝi diris. Ĉu vi forgesis, ke ni nun loĝas en Paŝtejo? Eble oni ne vidus min, sed pli bone iri alian vojon.

Kiam ili atingis la ŝosean ponton sude de la fervoja ponto, Ajna haltis kaj klinis sin kontraŭ la barilo, ankoraŭ tenante la brakon de Johano. Ŝiaj singultoj ĉesis, sed ankoraŭ ŝi nenion diris. Johano ankoraŭ ne sciis, kion diri al ŝi.

Kune ili rigardas en la akvon, kiu brilas nigre sub ili, aŭskultas la susuran plaŭdon de la fluado kaj la aŭtunan susuron en kronoj de alnoj kaj betuloj. Homoj ne troviĝas en la proksimo, kaj se ili venus, oni rimarkus ilin de malproksime. Oni povas senĝene stari tie kaj rigardi la akvon kaj aŭskulti la susuron, oni povas senĝene elplori la larmojn, oni povas senĝene interflustri, se oni trovas vortojn.

Laciĝinte ŝi apogas sin kontraŭ li. Larmoj silente glitas malsupren sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi forgesas forviŝi ilin, ĉar ŝiaj pensoj estas aliloke.

Johano vidis tion malgraŭ la duonkaŝita vizaĝo. Li volis iel konsoli ŝin, kaj li karesis la manon, kiu ripozis sur lia brako, kaj senpove sed konsoleme li flustris:

– Ne ploru, Ajna! Ne ploru tiel! Ŝi levis la kapon kaj turnis la vizaĝon al li, kaj io eklumis tra la plorbrilo kiel lumradio tra pluvo kaj nuboj.

– Vi estas bona, Johano, ŝi diris. Estas strange. Kiam vi tuŝis mian manon kaj diris tiujn vortojn, mi subite memoris, kiam ni estis malgrandaj.

– Jes, jes, li diris, kaj kapklinis al ŝi. Ankaŭ li memoris. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.

– Tiam vi tiel bone konsolis min, diris Johano. Sed kion mi povas nun fari por vi?

– Vi jam helpis min. Mi tiel ĝojas, ke vi akompanis Erikon. Kion mi alie estus farinta? Kaj ŝi tre forte premis lian manon.

– Ĉu vi memoras, Ajna, diris Johano, ke Arne  tiam donacis al mi sian ĉevaleton, la kompatindan trikruran ĉevaleton? – La ĉevalon mi memoras de niaj ludoj en la sablejo, sed ne ke Arne  donacis ĝin al vi.

– Tion li faris, kaj ankaŭ tio estis por mi granda konsolo. Sed mi absolute ne povas memori, kio poste okazis al la ĉevalo. Tre sendanka mi estis al la brava, kompatinda ĉevaleto.

Ajna ridetis.

– Sendanka vi certe ne estas, se vi ankoraŭ memoras ĝin. Ili restis ankoraŭ iom sur la ponto kaj interparolis, sed jen Ajna komencis senti malvarmon kaj volis daŭrigi. Ili rapide marŝis antaŭen dum kvaronhoro kaj poste reiris la saman vojon. Kiam ili atingis la ŝoseon apud la stacio ili haltis kaj restis kune por ankoraŭ kelkaj momentoj.

– Mi ĝojas, ke vi estis kun mi en tiu ĉi vespero, ripetis Ajna. Sed mi volus baldaŭ denove renkonti vin. Ĉu vi volas tion? – Tre volonte. Ni ja povos promeni. Cetere vi povas senĝene veni hejmen, patrino ne estas danĝera.

– Vian patrinon mi ne timas. Mi kredas, ke mi iom post iom povos paroli kun vi pli facile ol hodiaŭ.

Salute ili premis la manon unu de alia kun la sama sento, kiun ili havis unu por alia, kiam ili inter si ankoraŭ neniam salutis per manpremo. – La patrino sidis kaj flikis ŝtrumpojn, kiam Johano venis hejmen. Johano vidis, ke ankaŭ ŝi estas plorinta, kio estis neordinara afero ĉe ŝi. Kontraŭe al multaj el ŝiaj fratinoj en temperamento, ŝi ne same facile ploris, kiel ŝi koleriĝis kaj uzis fortajn vortojn. La radio staris silenta, kvankam estis programo, kiu povus interesi ŝin, kaj kvankam la vesperaj novaĵoj venos post kelkaj minutoj.

– Kie vi estis tiel longe? ŝi demandis.

– Mi renkontis Ajnan, kaj ni iom promenis kaj interparolis. Ŝi silentis kelkajn momentojn, poste diris en amikiĝema tono:

– Ĉu ni ne havu ankoraŭ tason da kafo? Mi atendis vin, estas fajro en la forno, la kafo ankoraŭ estas varma.

– Jes, panjo, ni trinku ankoraŭ tason da kafo. Kaj ĉu ni dume aŭskultu la novaĵojn? Ŝia vizaĝo malheliĝis. Sed post momento ŝi suspiris rezigne kaj diris:

– Nu, turnu la butonon. Finfine oni tamen volas scii, kio okazas en la mondo.

*

En la mateno vekis lin kiel ordinare la voĉo de la patrino. Li dormpeze levis sin en la lito, ekvidis la neuzitan liton ĉe la alia muro, kaj lia konscio revekiĝis.

Nun li estas venanta al Gotenburgo, pensis Johano. Certe li estas tre laca.

Kiam li venis en la kuirejon, li rimarkis, ke la patrino kvazaŭ serĉante rigardas en la ĉambron. Kiam ili sidis ĉe la tablo kaj trinkis kafon, ŝi animforeste rigardis la lokon, kie antaŭe sidis Eriko. Ŝia mieno estis peza, sed ŝi nenion diris. Same ili sidis ĉe la tablo en la manĝotempo. Patrino metis la nemultajn vazojn en kutima aranĝo, kaj restis malplena loko, kie antaŭe staris la telero de Eriko. Jen kaj jen patrino rigardis tien, sed tuj forturnis la okulojn kvazaŭ decidinte ne atenti tion.

En la vespero Johano sidis sola hejme. Li prenis libron kaj malfermis ĝin, sed nur tiam kaj tiam legis kelkajn frazojn. Jen kaj jen li levis la okulojn kaj rigardis la tablon, kie antaŭe regis tiel bela malordo de libroj, gazetoj kaj paperoj. Sur la tablo kuŝas nova tuko, kaj en la mezo staras florkruĉo.

Li rigardis la librobreton kaj la lampŝirmilon por la noktaj studoj. Jen li iris en la kuirejon kaj sidis kune kun patrino. Malmulte da vortoj ili diris, sed patrino ŝajne ŝatis, ke li restas kune kun ŝi.

Venas novaj tagoj kaj novaj vesperoj, kaj la malplena loko en la hejmo ne tiel efikas al ili kiel en la unuaj momentoj. Ili jam estas nur du en la hejmo.

Sed la pensoj sekvas la foririnton. Johano rigardas kartojn, sekvas fervojojn de la nordo ĝis malproksima Meza maro. Li provas imagi, kiel aspektas la fremdaj pejzaĝoj, kie ĝuste nun iu certa trajno kuras antaŭen al la sudo.

Tiel pasis la vesperoj en soleco. Ĉiun vesperon li atendis Ajnan, sed ŝi ne venis.

En la dua tago post la foriro de Eriko li renkontis Jern  ie en la uzino.

– Ĉu vi povas klarigi tiun strangan konduton de Eriko? tiu demandis. Malaperas sen diri eĉ unu vorton.

– Li diris, ke li devas rapide foriri.

– Povas esti, tamen li estus trovinta tempon por diri kelkajn vortojn al mi.

– Vi certe baldaŭ aŭdos de li.

– Espereble. Sed mi ne povas facile pardoni lin.

En la kvara vespero Johano vizitis Aldan.

– Kien iris Eriko? ŝi demandis tuj post lia enveno.

– Al Hispanujo, respondis Johano, la unuan fojon menciante tion al iu.

La patro de Alda , kiu sidis leganta, levis la kapon.

– Ĉu mi misaŭdis, aŭ ĉu vi diris, ke Eriko iris al Hispanujo?

– Jes, li iris tien, konfirmis Johano.

– Kaj tion vi tiel bovintrankvile diras! Aŭdu: en Torento tia ago okazas nur unu fojon dum jarcento ... Kaj Eriko! Mi suspektis, ke vi estas bona knabo, sed tiom mi ne atendis de vi. – Kaj vi ŝajnas tiel indiferenta! li daŭrigis, ekzamene rigardante Johanon. Ĉu vi ne aprobas lian agon?

– Ne estas mia tasko aprobi aŭ malaprobi.

– Vi pravas. Sed entuziasma vi evidente ne estas.

– Kiel mi estu? Iom de Torento mi konas kaj de plej proksimaj aferoj, sed la internaciajn rilatojn ne. Kiel mi do juĝu?

– Estas preskaŭ nekredeble, ke li veturis al Hispanujo, diris Alda . Mi memoras, kiam li estis kun ni ĉe Perkolago ... Cetere, paĉjo, ĉu Johano ne prijuĝas laŭ unu el viaj principoj? La patro residigis sin en la brakseĝon, rigardis ilin kaj enreviĝis.

– Vi pravas, li diris post ioma silento. Oni kuras de vidpunkto al vidpunkto, oni kaŝludas kun si mem. La ago de Eriko estas heroa kaj admirinda. Malgraŭ tio la afero ne estas tiel memkomprenebla . .

La malnovaj ideoj pri libero kaj individua memstaro dronas en la nuntempa fluo de potencavido. Kaj tamen ili ankoraŭ estas same junaj kaj belaj kiel antaŭ tridek jaroj, nur pli revosimilaj. Havu mian benon, infanoj, vi estas proksimaj al mia koro. Ho, se mi denove havus nur dudek jarojn ...

– Vi irus al Hispanujo? diris Alda .

– Tamen ne. De loko al loko mi irus kaj parolus al la homoj. Kiel migranta, senhejma apostolo de libero kaj homeco mi montrus al ili la gvidstelon. Ho, false kaj malbone ni vivas nian vivon! La lastajn vortojn aŭdis ankaŭ la patrino, kiu ĝuste venis hejmen. Ŝi tuj eniris al ili.

– Via voĉo sonas kiel en pasinta tempo, kaj mi aŭdas vortojn, kiujn mi delonge ne aŭdis de vi, ŝi diris ridetante kaj kun hela ekbrilo en la okuloj. Pri kio temas?

– Pri tio, ke ni devus vivi laŭ nia plej sankta sopiro kaj fari el nia ekzisto ion belegan, subliman. Sed anstataŭ tio ni vendas aĉajn gazetojn de ĉiuj specoj kaj kvazaŭ tra funelo enverŝas en la homajn cerbojn ĉiujn spiritajn malsanojn de la nuntempo. Fi, kia vivo!

– Mi ĝojas, ke tiu vivo tamen ne sufokis vian spiriton. Sub la cindro de la ĉiutagaĵoj restas ankoraŭ ardo.

Ŝi eksciis pri la kaŭzo de la interparolo. Tio faris al ŝi fortan impreson, sed kontraŭan al tiu de la edzo.

– Estas terure! ŝi diris. Kompatinda knabo! Li estas sincera kaj oferema, sed li ne scias, kion li faras. Mortigo estas mortigo, kaj perforto naskas perforton, eĉ se ĝi estas farata en la nomo de libero.

Ŝiaj okuloj brilis, kaj la vizaĝon plivivigis varma koloro. – Ankaŭ en vi restas la ardo! diris la edzo kaj rigardis ŝin reve kaj ameme.

– Restas. Kaj restas ĉe multaj, sed ĝi estas kovrita de dika, dika tavolo de cindro. Kie estas la vento, kiu povus forblovi ĝin kaj reflamigi la ardon? Urĝe estas. Tie sidas unu diablo en Germanujo kaj alia en Italujo, kaj ili tiel eksperimentas, ke ili malfeliĉigos la tutan mondon, egale ĉu en Hispanujo venkos respublikanoj aŭ naciistoj ... Sed per kugloj kaj bomboj oni ne venkos la malbonon, ho ne ... Se mi havus filon, mi ne konsentus al li partopreni. Ĉu vi memoras tiun tempon, kiam mi ĵuris: “Je ĉio sankta, kio ekzistas, mi neniam donos filon al la milito?” La edzo estis serioza kaj emocio tuŝis lian vizaĝon.

– Mi memoras.

– Kaj ĉu vi memoras, kiel ni instruis al Alda  tiun kontraŭmilitan kanton, kiun ŝi poste ĉiam kantis? Ĉu vi memoras, kiam ŝi, nur kvinjara, kantis ĝin dum la kristnaska festo en la popola domo kaj tute sorĉis kvin cent homojn, ĝis ĉiuj komencis kanti kune kun ŝi? Tio estis kristnaskofesto pli bona ol en iu ajn preĝejo.

– Mi memoras, li diris. Larmoj brilis en liaj okuloj, kaj li prenis la manon de la edzino.

– Tiam estis tiel, ŝi daŭrigis. La pli multaj estis kiel ni. Sed nun, nun la pli multaj estas defendemaj kaj bonaj patriotoj. Se ili tiel evoluos, ili post nemultaj jaroj predikos militarismon en la nomo de la laboristaro ... Kaj ni aliaj, jam malpli multaj, sidas kiel izoluloj kun dika tavolo de cindro super la ardo, kaj la ardo ne sufiĉas por varmigi eĉ nian propran animon. Vi pravas, amiko, false kaj malbone ni vivis kaj vivas, ni – tio estas la proletaro en ĉiuj landoj Malbone ni uzis la evangelion de niaj apostoloj, kaj por la nuna generacio nia iama simbolo, Danko *  kun sia flamanta koro, estas nur ridinda fabelo.

*  Aludo al novelo de Gorkij .

– Kio tiel vibrigis vian internon? demandis la edzo.

– Mi ĵus okaze interŝanĝis kelkajn vortojn kun junulo de la nova generacio. Estis Jern . Li parolis pri Hispanujo kaj diris, ke estus granda honoro por Torento, se iu el niaj junuloj irus tien. Pri Eriko li ŝajne ne sciis. Mi kontraŭdiris, kaj ni komencis disputi pri militaferoj. Mi kaj vi jam apartenas al pasinta generacio, amiko.

Ŝi eksilentis, kaj la edzo nenion aldonis. Kun la rigardo malsupren ili sidis kaptitaj de emocio, ankoraŭ kun mano en mano.

Sed jen ili revenis el sia propra pensomondo, kaj la rigardoj de ambaŭ restis fiksitaj al Alda  kaj Johano, kiuj sidis antaŭ ili preskaŭ same kiel ili mem. La patro rigardis ilin intense, la muskoloj en lia vizaĝo komencis moviĝi, kaj li aspektis kvazaŭ en ekstazo. Subite li kun grandioza movo etendis siajn brakojn kvazaŭ por aŭ ĉirkaŭbraki Aldan kaj Johanon aŭ veki atenton de granda publiko.

– Jen ni! li diris per vibranta voĉo. Ardo sub cindro kaj ombro de mortintaj idealoj! Jen vi! Ekbrilas la unua juna flamo, konturiĝas la freŝe juna bildo de la unuaj idealoj.

– Ho, Dio en la ĉieloj, kvankam mi apenaŭ scias, ĉu mi kredas al vi aŭ vin neas, mizera kaj grandioza estas la vivo de la homoj, kiujn vi kreis!

*

VI.

En iu sekvanta vespero Ajna venis al la hejmo de Johano. Antaŭe ŝi foje estis tie dum sia kluba kunlaboro kun Eriko. La patrino ŝatis ŝin. Nun kiel antaŭe ŝi afable akceptis ŝin, sed samtempe rigardis ŝin demande. Ajna tion rimarkis.

– Mi eniris nur por iom babili kun Johano, ŝi diris. – Mi preskaŭ kredis, ke vi volas paroli kun Eriko. Li forveturis. Ĉu vi scias tion?

– Jes.

– Jes, li forveturis . . Ĉu vi scias, kien li veturis?

– Jes. Ni ja multe kunlaboris, li devis paroli kun mi pri diversaj aferoj.

– Nu ja, nu ja, diris la patrino kaj klinskuis la kapon. Ŝi rigardis Ajnan kun pripensa mieno. Subite ŝi levis la manon kaj karese frapetis la ŝultron de Ajna. Ajna renkontis ŝian rigardon kaj eksentis, ke la patrino komprenas ŝian sekreton. – Nu ja, nu ja, ripetis la patrino kun nova kapklino, babilu kun Johano! Dume mi faros tason da kafo por ni.

Johano kaj Ajna iris en la ĉambron. Ajna sidigis sin en sofangulon. Johano restis staranta apud la tablo, silenta, kvazaŭ en atendo.

– Venu sidi tie ĉi!

– Mi atendis vin jam en antaŭaj vesperoj, diris Johano, preninte lokon apud ŝi.

– Mi volis iri, sed samtempe mi sentis, ke mi ne povus paroli kun vi ...

– Vi ne bezonas paroli.

– En tiu vespero, post nia disiĝo, ŝajnis al mi, ke mi havas senfine multe da aferoj por diri al vi. Sed jam en la sekvanta tago ŝajnis al mi, ke mi ne povas diri al vi eĉ unu vorton ... Tiel estis tagon post tago ... Venis karto el Gotenburgo, el Hamburgo kaj hodiaŭ el Parizo. Jen tiu lasta!

– Ĉu mi legu vian karton ... de li?

– Ne estas sekretoj, ŝi diris, kaj la voĉo sonis melankolie, kvazaŭ ŝi bedaŭrus, ke ne estas.

Johano legis: “Kamaradino! De Hamburgo kaj tien ĉi mi daŭrigis la dormveturadon, kiun mi komencis en Sassnitz . Preskaŭ tute ne scias, kiaj aspektas la pejzaĝoj, tra kiuj ni veturis. Sed mi ja ne estas turisto. Iom laca sed fartas bone. Skribos al Johano tre baldaŭ. Leteron ankaŭ al vi kiel eble plej baldaŭ. Manpremon! Eriko.” Li redonis la karton kaj dankis, sed cetere nenion diris. Ŝi atende rigardis lin, sed fine mem rompis la silenton.

– Hodiaŭ mi diris al mi, ke mi tamen devas viziti vin, ĉar mi komprenis, ke li ankoraŭ ne skribis al vi.

Ŝi haltis, kaj ili en silento rigardis unu la alian. Ŝiaj lipoj ektremis, sed ŝi kunpremis ilin kaj duonflustre daŭrigis:

– Mi estis tiel korpreme sola hejme en la vesperoj, ke fine mi ne eltenis.

Denove ili senvorte rigardis unu la alian. Johano prenis ŝian manon kaj diris:

– Vi ne bezonas paroli kun mi pri tio, ne klarigi. Ni ja povas ankaŭ silenti kune, kiel multfoje en la rondo.

– Vi nenion rakontis al Alda ? diris Ajna duon demande.

– Via travivaĵo apartenas sole al vi. Kiel mi rajtus donaci ĝin al alia?

– Ni ofte diris, ke inter ni sekretoj ne ekzistas.

– Sekreto estas kaŝindaĵo, sekreto signifas, ke oni hipokritas. Hipokritaĵo estas koto, kiun mi ne volas tuŝi. Sed se homo estas sincera, mi devas respekti lian travivaĵon same kiel lin mem.

– En nia rondo ni tiel plene estis amikoj, ke nenio restis nedirita. Sed homo eble devas havi ion sole por si mem.

– Certe ni ankaŭ havis tion. Arne  multe sentis kaj pensis, kion li ne diris al ni, same Alda , same mi rilate al vi aliaj, kaj same vi, ĉu ne? Ŝi rigardis lin pripense kaj iom mire.

– Vi pravas. Ĉu tiel multe vi pensis pri tiaj aferoj?

– Sufiĉe multe, pli multe ol mi diris, kvankam ni multe rezonis, li diris ridetante.

Denove ŝi silentis. Ŝiaj palpebroj duone fermiĝis, kaj ŝi ŝajnis rigardi al malproksima horizonto. Sur la fermitaj lipoj kuŝis esprimo de maltrankvilo, atendo kaj miro, kvazaŭ ĉe infano, kiu devas trapasi ion tute novan en la vivo.

Johano rigardis ŝin, sed ŝi ne rimarkis aŭ ne atentis tion. Fine ŝi turnis sin al li, kvazaŭ revenante.

– Nu, kion vi volas diri? ŝi demandis, kiam ŝi vidis lian meditan esprimon.

– Mi rigardis vin, kaj mi ekpensis: Se Arne  nun estus tie ĉi, li certe desegnus vin.

– Vi volas diri, ke li trovus ion novan? Nu jes, nu jes. Mi ŝatus vidi, ĉu li povus tion desegni.

*

Jen patrino malfermis la pordon kaj anoncis, ke venis knabo, kiu volas paroli kun Johano. Tiu knabo estis Gustavo. Johano kun manpremo bonvenigis lin kaj poste konatigis Ajnan kaj lin unu al la alia.

– A ha, diris Gustavo, kaj lia ĝeno antaŭ ŝi malaperis, vi estas tiu, kiu ne povis partopreni la ekskurson. Viaj kamaradoj menciis pri vi, kiam ili estis ĉe ni.

Sed Ajna ĝis nun nenion aŭdis pri Gustavo, kaj Johano devis rakonti iom pli pri ilia interkonatiĝo.

– Mi deziris viziti vin pli frue, diris Gustavo, sed mi devis unue iom prepari min. Krome somero kaj aŭtuno donas multe da laboro.

– Ĉu nun vi estas libera por la vintro? demandis Johano. Gustavo rigardis lin senkomprene, poste ridetis.

– Vi verŝajne ne havas sperton pri terkulturo? li demandis. Se tiel malmulte da laboro ni havus, la vivo certe fariĝus enua. Sed volonte mi disponus pri iom pli da libera tempo, ol mi nun havas. – Nu, mi venis por provi iom paroli kun vi en esperanto, se vi havas tempon kaj permesas.

Sed patrino interrompis ilin per invito al kafo, kaj ĉe la tablo ŝi okupis Gustavon tute por si. Ŝi eksciis, ke li estas kampara knabo. Kvazaŭ li estus delonge konata persono al ŝi, ŝi komencis demandi pri lia hejmo: pri bovinoj kaj bovidoj, pri porkoj kaj kokinoj, pri areo de la kampoj kaj pri terlaboro.

Post torento da demandoj kaj rimarkigoj ŝi momente haltis, ekridis kaj diris:

– Jen kian babilulinon vi renkontis! Sed vidu, mi kreskis en farmbieneto. Kiam mi estis knabino, mi preskaŭ sola zorgis pri la bovinstalo kaj partoprenis laborojn sur la kampoj. Mi eĉ veturigis sterkon kaj fosis drenkanalojn kaj helpis patron dum hakado kaj karbiglaboro en la arbaro. Estis multe da penado, tamen multe da mizero.

– Vi certe vivas pli feliĉe en Torento, diris Gustavo.

– Certe. Sed tamen mi foje pensas pri la bovinoj, kiujn mi melkis, kaj pri la bovidoj, kiuj suĉis miajn fingrojn kaj lekis la manojn, pri nia ĉevalo al kiu mi donis panon, pri nia hundo, kiu estis mia bona kamarado kaj kvazaŭ protektanta pli aĝa frato, kiam mi estis sola. Ho jes, tero kaj bestoj estas bona afero por la homoj!

– Kial vi forlasis teron kaj bestojn? Ŝi ekridis.

– Personajn demandojn vi faras, amiko! Sed permesite, mi ja babilas libere kun vi. Nu jen, tiajn aferojn vi post kelkaj jaroj komprenos. Oni estas en la arda aĝo, oni pensas malpli pri tero kaj bestoj ol pri aliaj aferoj, oni imagas multajn belajn sed stultajn aferojn, kaj jen oni subite trovas sin lokita por la tuta vivo.

Ŝi eksilentis, restis en pensoj. La vizaĝo iom post iom serioziĝis. Ŝi levis sin kaj diris:

– Nun mi devas fini. Alie vi ne trovos tempon por babili kun Johano.

Gustavo sidis sur sia seĝo kvazaŭ ĝuante ripozon. La korpo aspektis iom laca, peza pro kampa laboro. Lia vizaĝo ne estis bela sed agrabla, kaj la kranio estis masiva. En la unua momento oni povis kredi lin stulta, sed ju pli oni rigardis lin, des pli oni komprenis, ke estas tute kontraŭe. Unue oni kredis lin hezita kaj timema, sed baldaŭ oni komprenis, ke lia malrapideco signifas nur trankvilan konsideron.

Tamen nek Johano nek Ajna ĝojis pro lia vizito. En ili troviĝis ankoraŭ tiuj sentoj, kiuj regis ilin antaŭ la alveno de Gustavo. Ili preferus paroli inter si aŭ solaj kune silenti. Gustavo nenion sciis pri iliaj sentoj. Li rigardis ilin kun infana atendo en siaj helbluaj okuloj, kiuj similis al tiuj de la patro, kun lumbrilo de vastaj kaj trankvilaj kampoj. Kaj li veturis dek kvin kilometrojn por babili kun Johano. Estis malfacile klarigi al li, ke li venis en nekonvena momento Johano direktis al li en esperanto kelkajn demandojn pri lia laboro, pri la brasiko kaj la porko kaj aliaj aferoj el lia ĉiutaga vivo. La vizaĝo de Gustavo heliĝis, kiam li nun atingis la celon de sia vizito, kaj li ne rimarkis, ke Johano faras la demandojn inerte kaj sen intereso.

Gustavo malrapide sed bone kaj sen hezito kunmetis la respondojn, kaj malmulte da eraroj li faris. Post kelkaj replikoj li komencis mem fari frazojn flanke de la mallongaj respondoj, kiujn postulis la demandoj de Johano.

Tio vekis la instruistajn instinktojn de Ajna. Ŝi komencis interŝovi demandojn inter tiujn de Johano. Baldaŭ ŝi sola gvidis la konversacion. Lerte ŝi tuŝis kelkajn temojn kaj eksciis jen tion jen tion pri la nova konato kaj same li pri ŝi.

Iom post iom la demandoj kaj respondoj perdis la karakteron de leciono, kaj Johano kaj Ajna trovis sin intime babilantaj kun Gustavo. Ili devis paroli malrapide, sed Gustavo havis solidan scion kaj rapide kutimiĝis al aŭskultado kaj parolado. Li brilis de fervoro kaj ĝojo pro sia sukceso, kaj Ajna kaj Johano parte forgesis siajn proprajn sentojn pro la influo de la liaj.

Ili akompanis lin kelkajn kilometrojn, kiam li iris hejmen. Kaj jen ili denove restis duope, en silento sub la steloj. Iliaj pensoj iris al fora lando, kaj ĉiu el ili sentis, ke la alia pensas pri la sama afero.

– Ĉu vi kredas, ke li prave agis, demandis Ajna.

– Vane mi provis tion eltrovi, murmuris Johano. Laŭ sia konvinko li agis prave. Tion mi komprenas, sed tion komprenas ankaŭ vi.

– Jes. Sed ĉu li prave agis ankaŭ el ĝenerala vidpunkto, absolute prave?

– Kiel tion eltrovi? Kelkaj dirus, ke jes, aliaj dirus, ke ne.

– Kiel vi mem farus?

– Mi volas vivi laŭ mia deziro, regata de neniu kaj lasante la saman rajton al ĉiu alia. Mi ne volas iri en militon. Ŝajnas al mi freneze mortigi unu la alian. Ĉu oni povas atingi bonan celon per mortigado? Kaj tamen mi pensis ankaŭ tiel: Se tiaj sinjoroj venus tien ĉi kaj volus malpermesi al ni nian propran ordon kaj niajn pensojn, volus devigi nin aliĝi al iliaj organizoj, devigi nin labori aŭ eĉ militi por iliaj celoj – jes, kion mi farus?

– Ĝuste tia estas ja la afero en Hispanujo! Kontraŭ tiaj sinjoroj ili batalas, kaj ili batalas ankaŭ por ni, ĉar tiaj sinjoroj volas regi la tutan mondon.

– Kredeble.

– Kaj tamen, ŝi aldonis post ioma silento, mi ne scias, ĉu li prave agis. Se li restos en la hispana tero ...

– La saman timon certe havas centmiloj da patrinoj, patroj, fratinoj, fianĉinoj.

Ŝi premis sin al li kaj kaptis lian brakon kvazaŭ serĉante apogon, kaj ŝi estis skuata de retenita ploro.

*

En sia taga laboro Johano ofte revis pri trankvila vespero en la hejmo, kun zumanta fajro en la forno, kun libroj aŭ libere vagantaj pensoj.

Sed kiam venis la vespero, malaperis la logo de ĉambra trankvilo, de libroj kaj ripozo. Eĉ penso pri vizito al Alda  ne kontentigis lin. Li sentis neklaran, maltrankviligan sopiron ion entrepreni, pri io okupi sin, sed li ne trovis kion fari.

Iun vesperon li vizitis Gustavon kaj plikonatiĝis kun liaj interesoj kaj okupoj. Gustavo kaj kelkaj el liaj kamaradoj el la kamparjunulara klubo okupis sin pri ligna laboro en la lerneja slojdĉambro, kaj la instruisto estis ilia gvidanto. Ili faris simplajn meblojn aŭ aliajn bezonatajn objektojn por hejmo aŭ laboro. La laboro ŝajnis agrabla, kaj la junuloj aspektis tiel kontentaj, ke Johano eksentis deziron mem fari ion similan. Hejme li rigardis, ĉu li povas ion utilan fari per tia laboro. Kelkaj seĝoj atingis pensian aĝon, li povus anstataŭigi per nova librobreto tiun, kiun Eriko faris el sukerkestoj, kaj estus bone, se oni havus apartan tablon por skribado.

La sekvanta tago estis sabato, kaj li estis libera la tutan posttagmezon. Tiam li anoncis al la patrino, ke li iros al Rudo por vidi, ĉu li povos iom lignaĵi ĉe li.

– Lignaĵi vi volas! elpuŝis la patrino. Kion vi volas fari? Johano ne rakontis, kion li intencas fari, sed diris, ke li nur deziras iom ekzerci la manojn.

Kiam li venis al la hejmo de Rudo, Elsa  staris ĉe la barilpordo kaj elprenis karton el la poŝtkesto. Ŝi svingis ĝin antaŭ Johano kaj kriis triumfe:

– Vi diris, ke ni neniam ricevas poŝton, sed jen vidu! Kiam la patro de Rudo pretigis la barilon, Elsa  diris al Rudo, ke sur la barilporda fosto devas pendi leterkesto. Rudo replikis, ke tio ne urĝas. Ili ne abonas gazeton nek ricevas leterojn. Se okaze venos io, la poŝtisto lasos ĝin en la kooperativa butiko same kiel al multaj aliaj.

– Se ni havas domon, ni ankaŭ devas havi leterkeston, deklaris Elsa .

Rudo devis plenumi ŝian deziron. La sekvantan tagon li alportis keston, sur kiun li bezonis nur pentri numeron. Sed ĝia koloro ne plaĉis al Elsa , ĉar ĝi estis malhelgriza kiel militŝipo.

– Uf! kriis Elsa . Tian koloron mi ne toleras. Gajan, agrablan koloron ni devas havi. Bele ruĝa konvenus.

– Ĉu vi iam vidis ruĝan leterkeston? protestis Rudo.

– Vere ne, sed sur gratulkarto. Cetere mi ankoraŭ havas la karton. Mi montros ĝin al vi. Poŝtisto ĝuste metas en la ruĝan keston leteron kun surskribo “La Plej Alta Gajno”. Ĝuste tia devas esti nia kesto.

Elsa  ne cedis, kaj la kesto ricevis la koloron de ruĝa sigelvakso.

– Ĝi estas bela inter la verdaj betuloj, ĉu tion mi ne antaŭdiris? konstatis Elsa . Venontsomere ni havos ankaŭ propran flagon. Imagu! Ruĝa leterkesto, verdaj betuloj kaj super ĉio la bluflava flago! Johano iam petole demandis ŝin pri la celo de la kesto, sed ŝi bonhumore kaj kontente asertis, ke domo devas havi leterkeston, kaj ke la portisto iam metos en ĝin La Plej Altan Gajnon.

Nun Elsa  triumfis super Johano, sed nur por momento. Kiam ŝi rigardis la karton, ŝia vizaĝomalheliĝis.

– Mi pensis, ke estas gratulkarto pro mia naskiĝotago, sed...

– Via naskiĝotago? Tion mi tute ne sciis. Verdire patrino hieraŭ diris ion pri via naskiĝotago, sed tio preterpasis miajn orelojn. Sed patrino venos tien ĉi post du horoj, ŝi diris. Certe ŝi gratulos por ni ambaŭ.

– Estas nur ordinara poŝtkarto, kaj ĝi estas de nia malfeliĉulo, diris Elsa  kun suspiro.

Johano rigardis la karton. Ĝi estis el Hispanujo, kaj la tuta karto estis plenskribita, kvankam per sufiĉe grandaj literoj.

“Fratino! Jam post kelkaj tagoj mi troviĝas en mia destinloko. Mi ricevis novajn vestojn kaj ceteran ekipon por tiu laboro, kiu atendas min. Kiam ni hodiaŭ faris ekzercojn, mi preskaŭ la tutan tempon pensis pri vi hejme, kaj okaze mi memoris, ke baldaŭ estos via naskiĝotago. Mi ne pensis tiel pro hejmsopiro, sed iomete vidinte la cirkonstancojn de la homoj en tiu ĉi lando mi nun komprenas, kiel feliĉe la homoj vivas ĉe ni. Restu tiu feliĉo, netuŝita de bomboj kaj fajro kaj malsato! Miajn korajn gratulojn pro la naskiĝotago! Salutojn al Rudo kaj ĉiuj ceteraj! Eriko.”

– Tamen estas gratulkarto, diris Johano donante ĝin al ŝi. Ŝi legis, kaj leginte ŝi ploretis.

– Ho, tiu kompatinda stultulo! ŝi diris. Li diras, ke ni vivas tiel feliĉe. Jes, kiu neas tion. Sed li ja povus vivi same feliĉe, trovi knabinon, konstrui domon. Kial li stulte forkuras rekte en morton? Tamen estas kortuŝe, ke li tiel malproksime memoras mian naskiĝotagon, li, kiu neniam antaŭe gratulis min eĉ per du vortoj. Vere mi devas skribi kelkajn liniojn al li.

Ili eniris. La tablo estis preta por kafotrinkado, kun bela torto, kaj apud la tablo sidis Rudo atendante Elsa n. Ŝi metis tason ankaŭ por Johano.

– Kvankam vi ne venis por gratuli, vi tamen havu la regalon, ŝi diris. Frufrue en la mateno Rudo ellitiĝis, faris kafon kaj donis al mi en la lito. Ĉu mi ne elektis bonan edzon? Sed nun mi regalas lin. Ĉu la torto ne estas bela, Johano? Rudo asertas, ke ĝi estas ankaŭ bona. Ankaŭ la panon mi faris speciale.

Johano laŭdis ŝin kaj per manĝado kaj per vortoj, kaj tio ĝojigis ŝin. Kaj ankoraŭ pli ĝojigis ŝin, kiam li prenis la malgrandan Violan sur siajn genuojn, babiletis kun ŝi, tiklis ŝiajn vangojn kaj laŭdis ŝin.

– Jen kiel feliĉe oni povas vivi, Elsa  diris, kaj tamen tiu kompatindulo forkuras el la lando kaj marŝas rekte, Dio malpermesu, rekte en la morton, mi preskaŭ diris.

Johano nun turnis sin al Rudo kaj per malmultaj vortoj klarigis la celon de sia vizito. Rudo asertis, ke la slojdejo en la kelo estos plene al la dispono de Johano, kaj daŭrigis la manĝadon de sia tortopeco, kiu ŝajne pli interesis lin ol la intencoj de Johano.

– Jen kiel prudenta vi fariĝis! diris Elsa . Kion vi volas fari? Johano diris, ke li volas nur ekzerci la manojn, kaj iom sugestis, kion li provos fari.

– Jen, jen, frato, jam komencas pensi pri mebloj! diris Elsa  ridante. Sed post momento ŝia vizaĝo ricevis patrinecan esprimon kaj ŝi aldonis:

– Sed tre prudenta vi estas. Vi komencas fariĝi viro. Post malmultaj jaretoj vi estos preta por propra hejmo. Rapide pasas la jaroj. Baldaŭ vi havos propran etulon sur la genuoj, same kiel nun sidas Viola.

Sen levi la kapon Rudo turnis sin al Johano kaj demandis, kiel li ricevis tian ideon. Johano rakontis pri la impulso de Gustavo kaj liaj kamaradoj.

Rudo levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis renkonte al li kvazaŭ subita sunbrilo en nuba tago.

– Tiuj junuloj estas taŭgaj buboj. Kurioze, ke vi konas iun el ili. Ĉu vi havas desegnon por via laboro?

– Mi pruntis kelkajn de Gustavo. Mi studis tiujn kaj iom rigardis hejme, kiel mebloj estas faritaj. Tiel mi lernis kiel procedi, sed cetere mi volas fari laŭ mia kapo.

– Estas bona maniero. La laboriloj estas en bona ordo, almenaŭ en bona stato. Restas sufiĉe multe da ligno post la konstruado, kaj vi trovos taŭgajn pecojn por via laboro.

Kaj Johano komencis. En kelĉambro Rudo havis sian lignaĵejon, kiu estis tre bona, sed ankoraŭ ne en plena ordo. Johano elektis lignon, mezuris, segis kaj hakis, kaj baldaŭ la rabotaĵo fluis kiel belaj, flavaj bukloj el la rabotilo, dum la ligna odoro agrable tiklis lian nazon.

Dum kelkminuta vizito Rudo komplimentis lin pro bona laboro.

– Mi ja lernis en la lernejo, diris Johano. Sed nenio en la lernejo estis agrabla por mi, ankaŭ manlaboro ne estis. Tamen mi lernis uzi la diversajn ilojn kaj ankaŭ faris kelkajn objektojn. Sed ofte mi pensis, ke estas stulte tiel pasigi la tempon. Nun mi tamen ĝojas, ke mi tion lernis.

Rudo kapklinis kaj ridetis.

– Kiam patro devigis min komenci en lia metio, mi tre malŝatis la laboron kaj revis pri aliaj aferoj. Nun mi ĝojas, ke li tiel agis.

– Sed el la lernantoj eble nur du aŭ tri el cent poste utiligas sian kapablon en ligna laboro.

– Certe la kapablo de la manoj estas utila ankaŭ por aliaj laboroj.

– Tion kredis ankaŭ la instruisto, sed ĉe la knaboj mi ne rimarkis tian efikon. Ekzerco malmulte helpas, se mankas emo kaj intereso.

Johano daŭrigis. Tri horojn li laboris la unuan tagon. Poste li revenis preskaŭ ĉiuvespere. Aldan li ne vizitis plu. Ajna ne revenis post sia unua vizito, kaj li ankaŭ ne renkontis ŝin. Li restis sola kaj estis plene kontenta pri tio.

Li ĝojis, kiam la lignopecoj prenis la formon de lia deziro, kiam unu peco kvazaŭ kunkreske kunmetiĝis kun alia. Foje li malsukcesis kaj devis refari kaj denove refari. Tio vekis memkritikon kaj kreis pli bonan atenton.

La librobretaro estis preta en la tria vespero. Ĝi estis simple farita kaj postulis nek grandan lerton nek multan laboron. Rudo instruis al li kiel trakti la surfacon per ia kolora rimedo. Pli postulaj estis la seĝoj. Atente kaj singarde li nerapide pretigis kaj kunmetis pecon post peco. Kiam li fine kunmetis la jam pretajn kunmetaĵojn kaj vera seĝo en nuda ligno subite staris antaŭ li, li rigardis ĝin preskaŭ kun miro. Poste li tre singarde sidigis sin sur la ankoraŭ negluitan konstruaĵon. Kiam li rimarkis, ke ĝi estas tute firma sidloko, li kontente ekzamenis ĝin per sia tuta pezo.

Post tiu provspecimeno li faris ankoraŭ du. Kiam ĉiuj tri estis pretaj por porti hejmen, Elsa  ekzamenis ilin, antaŭ ol li forveturis kun ili sur la biciklo. Kaj ŝi rigardis Johanon afable, preskaŭ dorlote.

– Kiel lerta vi estas, precize kiel Rudo! ŝi diris. Kaj kiel prudenta! Kiam aliaj junuloj en via aĝo sentas agemon ili nur bubaĉas, kuras al dancejoj, ŝajnigas sin viriĝintaj, sed nenion komprenas kaj nenion celas. Kiam vi interkonsentos kun knabino, vi vere povos meti la piedojn sub propran tablon! La patrino venis en neordinare agrablan humoron, kiam ŝi ricevis tiun donacon al la hejmo.

– Diablo, kia knabo vi fariĝis, ŝi ridbalbute diris kaj forte frapis lian ŝultron. Tiajn aferojn mi komprenas. Utile kaj prudente. Multe estus pli feliĉa en la mondo, se la homoj havus iom da kompreno por tiaj aferoj. Vi devus fariĝi terkulturisto, Johano! La senteruloj estas malfeliĉa gento.

Li tuj daŭrigis kaj komencis brakseĝojn. Post la gajnita sperto ili ne estis tro malfacilaj, ĉar li faris ilin en simpla maniero kaj el pina ligno. La patrino promesis fari kusenojn por ili.

Post la manĝo en la vesperoj li tuj prenas la biciklon kaj rapidas al la hejmo de Rudo. Tie li fidele restas en la kelĉambro kiel mezepoka alkemia sorĉanto en sia laboratorio. Metode kaj zorge li laboras, sed tamen preskaŭ ekstaze. Li forgesas la tagan laboron, la hejmon kaj ĉion, kio ordinare ligas liajn pensojn, eĉ la amikojn li forgesas. Dum tuta monato li nur unu fojon renkontas Aldan, kaj Ajna kaj ŝia ĉagreno forglitas el lia konscio. Plenigas lin forta ĝojo de ludo kaj kreado kaj iu animvibriga sento de granda atendo, kvazaŭ li estus kreanta sian propran estonton.

Li finis la brakseĝojn, ricevis novan laŭdparolon de Elsa  kaj koran akcepton de la patrino. En tiu vespero, kiam li portis ilin hejmen, patrino kaj li provsidis en ili kaj trinkis malfruan tason da kafo apud la fajro en la kahela forno.

– Jen vi povas sidi en propra seĝo, kiel kapitano staras sur propra ŝipo, diris petole la patrino.

Johano ridis. La komparo de la patrino respondis al liaj sentoj.

– Ŝajnas, ke ankaŭ vi sidas pli firme ol ordinare, li replikis. – Jes. Se vi fariĝos tia homo, mi ŝatos trinki mian kafon kune kun vi dum ankoraŭ multaj jaroj.

Nun venis la vico de la skribtablo. Johano deziris nek kontoran nek alian skribistan meblon, nur ordinaran, sufiĉe grandan tablon kun du kestoj. Tio tute sufiĉos por ĉiam por liaj skribaj bezonoj. Eriko eble bezonus pli multkestan objekton, li pensis duonkonscie, sed tuj memoris, kie la frato troviĝas. Eriko jen kaj jen sendas karton kun kelkaj vortoj. Tamen la viva kunligo kun li estas tranĉita. Estas kvazaŭ li nur duone ekzistus por ili, kiel homo reala sed ne renkontebla.

– Ĉu revenos, ĉu ne – same necerte, diris patrino, kiam ili kontraŭ kutimo tuŝis tiun temon. Estas sensence spekuli pri tio.

Kiel sentas Ajna, li povas nur imagi. Nur unu fojon li renkontis ŝin post ŝia vizito, en klubkunveno. Ili interkomprene rigardis unu la alian, kaj li vidis, ke ŝi suferas, sed ili interŝanĝis nur kelkajn sensignifajn vortojn. Eble ŝi volas esti sola en sia doloro, pensis Johano.

Kaj jen la skribtablo. Li jam laboras kun certa rutino. Li ne bezonas plene atenti pri ĉiuj detaletoj en la manmovoj. Eble pro tio la laboro ne plu ŝajnas same interesa kiel antaŭe, li pensas. Lia antaŭa entuziasmo malaperis.

La tablo tamen havas tiom da apartaj konstrudetaloj, kiujn li antaŭe ne faris, ke li ne tute perdas la intereson. Sed la ardo de la unua kreado ne varmigas lin plu. Lia konscio kvazaŭ dividas sin en du partojn. Unu el ili gvidas kaj kontrolas la laboron, la alia rigardas lian rilaton al tiu laboro kaj taksas ĝian valoron.

Kaj venas vespero, kiam li haltas kaj dum kelka tempo restas en medito. Li daŭrigas sed malrapide kaj kun la vizaĝo markita de cerbumado Kaj antaŭ la finpretigo de la tablo li ankoraŭ multfoje haltas, forgesante sian laboron por pli grava afero Ŝajnas al li, ke li trovis la kaŭzon. Subite la penso iel troviĝas en lia interno, kiel birdido elirinta el ovoŝelo. Finfine mi ne bezonas la tablon, li pensis. Kaj la brakseĝoj ne estis vere bezonataj, kvankam patrino efektive ĝojis pro ili. Ankaŭ la seĝoj kaj la librobretaro ne estis necesaj. Kaj laboro sen celo ne povas havi sencon.

Restas tamen la bona ekzerco, li pensas. Verdire restas ankaŭ la mebloj, uzeblaj kaj utilaj. Tamen lia ĝojo estas rompita. Kial li tiel ĝojis antaŭe sed ne nun? Ĉu lia deziro estis nura infana kaprico? Li sentas, kvazaŭ li finfine laboris nek por mebloj nek por ekzerco, sed por trovi en tiu laboro iun kontentigan kaj vivogravan. Dum la pasintaj agrablaj vesperhoroj li havis tiun feliĉon, sed nun ĝi jam estas for.

Kiam la tablo fine troviĝis hejme, la patrino volis festi ankaŭ ĝian alvenon. Tion ŝi faris ne per skribado, sed en sia kutima maniero kaj invitis Johanon al la inaŭguro.

Ŝi demandis, kion li nun intencas fari. Johano respondis, ke li ne plu imagas ion farindan, sed se ŝi ion deziras, li volonte faros. Sed ankaŭ ŝi ne bezonis ion.

– La lignaĵado jam tedas vin? ŝi diris vidante lian mienon.

Ne malĝoju pro tio. Kiam venos bezono, tiam venos ankaŭ intereso.

Post la kafo Johano faris longan promenon. Tute sola li iris la samajn vojojn, kiujn li antaŭe iris kune kun Alda , tute sola en mallumo kaj nebula pluveto.

*

Sed post du tagoj li trovis sur iu tabulo maŝinskribitan afiŝeton, kiu forviŝis la sentojn, kiujn postlasis la tro fervora lignaĵado. En la vespero li iris al Alda .

Ŝi ekĝojis, kiam li venis, kaj akceptis lin kun mola afablo. – Mi timis, ke neniam vi revenos Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj li ridetis.

– Jes, vi kreskis, de kiam mi lastfoje vidis vin.

– Ankaŭ vi!

– Sed nun la lignaĵado estas finita, almenaŭ por tiu ĉi fojo.

– Mi ĝojas pro tio. Sed vi aspektas, kvazaŭ alia muŝo estus fluginta en vian kapon.

Johano rakontis, ke kooperativaj studgrupoj komencos labori post kelkaj tagoj. Li memoris sian grandan domon en la ĉefurbo kaj siajn fabrikojn, kaj li ŝatus studi la movadon. Sed estus pli agrable, se ankaŭ ŝi partoprenus.

Kaj ili aliĝis. En ilia grupo estis ĉirkaŭ dekkvin membroj. Duono el ili estis viroj kaj virinoj tridek ĝis kvindekjaraj. Estis malnovaj agantoj en la societo kaj el ĝiaj gvidantoj, la virinoj estis el la virina kooperativa gildo. La ceteraj estis inter dudek kaj tridek, kaj inter ili estis kelkaj gekomizoj. La solaj tute junaj estis Johano kaj Alda .

Ili konis ĉiujn laŭ aspekto, sed ne pli. Sola escepto estis la edzino de Alekso, kiu estis la unua, kiu salutis kaj bonvenigis ilin je ilia alveno.

– Estas kurioze renkonti vin tie ĉi, diris Alda . Mi pensis, ke vi ĉiam restas hejme kaj neniam renkontas homojn.

– Ni apartenas al la societo de dudek jaroj, diris la sinjorino kaj ridetis. Kaj mi estas membro de la gildo de ĝia fondiĝo, tio estas dum dek kvin jaroj, kaj mi estis eĉ sufiĉe aktiva membro.

Ajna kaj Johano aspektis, kvazaŭ tio estus por ili nekredebla.

– Vi kredis, ke mi estas onklino, kiu nur staras apud la forno aŭ sidas en la teksostablo? Estas agrable, ke ni nun renkontiĝas en komuna intereso. Cetere mi ne vidis vin dum almenaŭ unu jaro. Ĉu vi neniam plu vizitos nin? Nelaŭte, sed klare kaj afable sonis ŝia voĉo, kaj ŝiaj okuloj briletis afable al ili Ili konfuziĝis. Ŝajnis mirige al ili, ke dum tiom da tempo ili ne vizitis la hejmon de Alekso kaj preskaŭ ne renkontis lin, kaj ke ili nur nun fariĝas konsciaj pri tio.

– Estas vere, diris Johano. Sed Alekson ni kelkajn fojojn renkontis en la esperanta klubo, kaj mi foje renkontis lin en la uzino.

Denove ŝi ridetis.

– Nu jes. Sed certe li ĝojus, se vi denove vizitus nin, kaj ankaŭ mi. Hodiaŭ li pro deĵoro ne partoprenas, sed venontan fojon li espereble povos.

– Ankaŭ li? demandis ambaŭ samtempe.

– Dum dekkvin jaroj li estis membro de la estraro, ĝis antaŭ du jaroj. – Tio okazis antaŭ la komenco de la unua kunveno. Baldaŭ la dekkvin sidis ĉirkaŭ kelkaj kunmetitaj tabloj. La gvidanto disdonis studleterojn kaj alian studmaterialon de la kooperativa korespondinstituto, kaj la laboro komenciĝis.

La temo de la kurso estis ampleksa kaj ne facila: la ekonomio de kooperativaj societoj. Por Johano kaj Alda  tiuj aferoj estis novaj. Sed la gvidanto estis bona, kaj la studkajeroj estis bonaj, kaj la sekvantan fojon iliaj skribitaj respondoj kaj partopreno en la diskutado trovis aprobon ĉe la maljunaj.

Tiam ĉeestis ankaŭ Alekso. Kaj liaj skribitaj respondoj estis en same bona ordo kiel ĉe iu ajn alia.

– Mi ĝojas, ke en tiel bona societo mi retrovas vin, li diris al Alda  kaj Johano, kiam ili renkontiĝis antaŭ la leciono.

Momente ili sentis sin fremdiĝintaj antaŭ li, sed baldaŭ tiu sento malaperis.

– Neniam vi diris, ke vi havas tiom da intereso por la kooperativa movado, admonis Alda .

– Eble ne. Kaj certe vi havis pli da intereso por ekskursoj kaj fiŝado kaj babilo pri aliaj aferoj.

– Sed pli ol unu fojon vi diris, ke vi ne ŝatas societojn kaj ne volas aparteni al societoj.

– Jes. Sed tio ĉi ne estas ordinara societo, sed rondo por kunlaboro. Ĉiu faras en silento sian parton, sen gestoj kaj multaj vortoj.

Sen gestoj kaj superfluaj vortoj ili faris sian laboron ankaŭ nun. Lerni kompreni estis la sola celo de ilia komuna aŭskultado kaj diskutado. Estis diferenco inter ili rilate al kapablo kaj emo, sed ankaŭ la nekapablaj fidele sekvis la gvidanton, kvankam ili estis lastaj.

Dum la diskutoj la maljunaj por okaza komparo foje donis memorojn el la unua tempo de la societo, kiam oni komencis per preskaŭ nenio, kiam oni devis multe oferi kaj venki grandajn malfacilaĵojn. Nuanco de melankolio tiam vibris en iliaj voĉoj, kvazaŭ tiu tempo ŝajnus al ili pli bona kaj valora ol la nuna, kiam ĉio funkcias kvazaŭ aŭtomate.

– Vi parolas, kvazaŭ vi bedaŭrus, ke tiuj malfacilaĵoj ne plu ekzistas! rimarkigis Johano je tia okazo.

La grizhara parolinto rigardis Johanon esplore kaj diris:

– Por la memoro la malfacila tempo ofte ŝajnas bona kaj valora. Tiam oni agis, lernis, fariĝis pli bona kaj taŭga homo. Sed ne temas pri tio. Ni metis la fundamenton kun rigardo al la estonto. Ni ĉiam pensis, ke junaj generacioj iros kun ni kaj daŭrigos nian laboron. Ankoraŭ restas multe da nefaritaj bonaj aferoj en la mondo. Sed kie estas la junaj? En ĉiuj niaj studgrupoj vi du estas la solaj sub dudek. Ankaŭ tiuj inter dudek kaj tridek estas ege malgranda parto de nia membraro. Kaj ni ĉiuj kune estas preskaŭ sensignifa parto de la loĝantaro en nia distrikto. Nia movado havas brilan staton ekonomie kaj laŭ amplekso. Sed kio okazos, se venos tempo, kiam la membroj estos nuraj varaĉetantoj, kiuj nenian imagon havos pri la ideoj, kiuj gvidis nin?

– Eble en ĉiuj tempoj la pli multaj estas indiferentaj? diris Johano.

Li rigardis Johanon penetre, kaj en lia rigardo estis doloro. – Malmulte da konsolo por ni. Ni havis la ideon, ke ni plibonigu la varperadon, kaj en tio ni grandparte sukcesis, ne atendite rapide. Sed kune kun tio ni havis ankaŭ la ideon, kaj tio estis la ĉefa afero, ke la homoj transformiĝu sampaŝe kun la ekstera evoluo, el membroj-aĉetantoj fariĝu kooperativanoj en vero kaj spirito, kunlaborantoj por la komuna bono kaj pliperfektiĝo de la tuta homaro.

Iu el la junaj pretendis, ke la junularo de la nova tempo tamen staras pli alte ol tiu de la malnova.

La maljunulo skuis la kapon.

– Antaŭe la junaj uzis sian liberan tempon por interrilato kun samaĝuloj kaj dancis, drinkis, batalis aŭ nenion faris. Nun ili sidas en kinoj kaj pasive atendas, ke stultaĵoj ridigu ilin aŭ staras gapante apud sportejoj kaj cetere dancas, drinkas aŭ nenion faras. Ĉio estas kiel antaŭe. La spirita nivelo ne estas pli alta. Modernaj vestoj kaj diversaj modernaj eksteraĵoj ne signifas plibonigon de la spirito. Eble la malnovaj staris eĉ iom pli alte ol la nunaj: ili elpensis mem siajn plezurojn.

Johano pensis pri la generacio survoje al la estonto, kiun li pasintsomere renkontis sur la vojoj, kaj li diris kelkajn vortojn pri sia impreso de tiu renkonto.

La maljunulo denove skuis la kapon.

– Estas moderna eksteraĵo. Tiuj homoj ŝatas sunon, aeron, akvon kaj liberan moviĝon kaj ili estas junaj kaj sanaj, faras bonan impreson. Sed rilate al kompreno por la ideoj la procento ne estas pli granda inter ili ol ĉe ni.

La gvidanto delikate reŝovis la parolanton al la ĝusta kampo:

– Estas tre bele, kiam vi maljunaj kune kun la materia stato volas plibonigi ankaŭ la spiritan – kaj tion ja ankaŭ ni faras, ĉu nia kurso ne servas ĝuste tiun celon? – sed fakte tiu pure ideala rigardmaniero, por tiel diri, neniel estas esenca por nia movado. La sola senco kaj celo de nia movado, de ĝia simpla komenco en Rochdale  ĝis la nuna tutmonda movado, estas havigi al la homoj kiel eble plej bonajn varojn por kiel eble plej malalta prezo, kaj, ni povas nuntempe aldoni, en maniero, kiu kiel eble plej bone kontentigas la aĉetantojn. Ĉu ne estas tiel? La maljunulo ridetis.

– Estas ja tiel. Kiam ni estis junaj ni ne ĉiam klare distingis inter realo kaj idealo, sed nuntempe ne estas danĝero por tia intermikso. Vidu, tiaj pensoj estas nur kaŝvizito al la diaj de nia junaĝo. Cetere ni tute interkonsentas kun vi. Se la koro foje ĝemas, tio estas nia privata afero.

Sed tiaj flankaj diskutoj ne detruis la bonan agordon en la grupo. La vidpunktoj de la maljunaj ne senspure preterpasis la junajn, kaj la maljunaj finfine ne restis sen influo de la junaj.

Johano kaj Alda  sentis sin bone hejme en tiu rondo, kaj eĉ la sekaj temoj de jarbilancoj kaj la kapturnaj ciferoj de la jarbilanco de la Asocio fariĝis vivoplena afero.

Ili denove vizitis la hejmon de Alekso. Sed ial la malnova sento de kunesto ne volis reveni. Iel mankis temoj pri kiuj babili, iel mankis vortoj por ion esprimi. Pli multe ol Alekso parolis lia edzino. Dank’al ŝiaj demandoj kaj rimarkigoj la paŭzoj ne fariĝis tro longaj aŭ tro ĝenaj. Sed kiam ŝi iris en la kuirejon, ili ofte restis silentaj.

– Estas strange, diris Alda  kaj rigardis Alekson preskaŭ pardonpete. Antaŭe ni estis kvazaŭ katidoj ĉirkaŭ vi, sed nun mi trovas nenion por diri al vi. – Ne estas necese paroli, respondis Alekso. Estas tempo por silenti kaj tempo por paroli, diris jam la saĝa Predikanto. Ĉu vi ne memoras, kiel bone ni fartis, kiam ni restis silentaj apud la lago? Ankaŭ tiam ni foje silentis.

– Apud la lago kaj en la arbaro la vivo estas simpla. Oni silentas aŭ babilas laŭ sia emo, kaj tamen regas la sama harmonio.

Alekso demandis pri Ajna. Ili rakontis, ke ili dum monatoj nur malofte kaj okaze vidis ŝin. Ŝajne ŝi emas resti sola, kaj ŝi diris, ke ŝi studas en la vesperoj.

Johano kaj Alda  pasigis kune la pli multajn el la liberaj vesperoj, jen en esperanta kunveno, jen en la studgrupo, jen iris aŭskulti prelegon, jen sidis hejme kaj aŭskultis radion. Denove ili promenis. Ne malofte ili vizitis Gustavon kaj li ilin. Lia inteligento kaj lia senbrua energio vigligis ilin, kaj lia veno estis kiel freŝa vento el la kampoj, kie tero kaj suno kaj homa laboro dum jarmiloj donis panon al la homoj.

*

En malfruaŭtuna vespero Ejnar  revenis de siaj militekzercoj. Dum la tuta tempo li vizitis la hejmon nur unu fojon, kaj tio estis jam en la somero. Dum lia foresto Johano kaj la patrino kutimiĝis al sia trankvila duopa vivo. La reveno de Ejnar  efikis kvazaŭ entrudo en ilian kvietan harmonion.

Aliflanke lia reveno estis dezirinda. Je sia forveturo Eriko lasis al la patrino iom da ŝparita mono, kaj per tio kiel aldono al la salajro de Johano la ekonomio ĝis nun funkciis sen grincado. Sed por estonto oni bezonos pli da enspezo por la hejmo.

Ejnar  salutis, formetis valizon, ĉapon kaj surtuton kaj sidigis sin sur sian kutiman lokon sur la sofo, atendante ke la patrino kiel antaŭe portu al li manĝaĵon kaj kafon.

Sed li ne aspektis tute same kiel antaŭe. En lia korpo restis iom de soldata teniĝo ankaŭ en la civilaj vestoj, kaj li aspektis pli vira kaj matura ol antaŭe. Li estis netuŝita de alkoholo, kaj li ne donis kiel antaŭe impreson de junulaĉo.

Preskaŭ en silento li satmanĝis, trinkis kafon kaj poste en videble kontenta stato bruligis cigaredon.

– Vi ĝojas, ke vi denove estas hejme? diris la patrino. – Certe, respondis Ejnar  .

– Kaj volus por nenio retrapasi tiun tempon?

– Tamen, se bezonate. Cetere restas ja por mi du ripetekzercoj, kvankam ili ne estas longaj.

Tion li diris kun mieno de modesta sed devokonscia soldato, kiu vidas gravan sencon en sia metio. La patrino rigardis lin kun surprizo.

– Ĉu ankaŭ vi fariĝis militisto?

– Ankaŭ mi? Aha, vi pensas pri Eriko. Mi ridis pri li, kiam li iris pafi en la dimanĉoj, sed malprave mi ridis.

Ankoraŭ pli surprizita aspektis la patrino.

– Ĉu vi volas diri, ke Eriko prudente agis?

– Prudente ne, ĉar li aliĝis al malĝusta flanko. Sed brave kaj kuraĝe li agis. Se li travivos, li eble fariĝos ankaŭ prudenta.

– Do vi fakte estas militisto! diris la patrino, kaj ŝi ne provis kaŝi sian malestimon.

Ejnar  ekridis kaj rigardis ŝin amuzite kaj onklece indulge. – Vi ne komprenas tion, panjo. Vi ankoraŭ kredas, ke landodefendo estas diablaĵo. Sed la mondo ne estas tia, kia deziras ĝin la pacistoj. Venos tago, kiam ni devos defendi nin kontraŭ judoj kaj kapitalistoj kaj imperiistoj kaj krei liberon por la popolo. Ni junaj komprenas tion. La spirito inter ni ne estas la sama kiel inter la junuloj antaŭ dekkvin jaroj.

– Malmulte lernema vi antaŭe estis, sed nun vi ŝajne trovis temon, kiu vin kaptis! Li skuis la ŝultrojn kaj ridetis pardone.

– Ne havas sencon disputi kun vi. Tamen mi ĝojas pro mia militekzerca tempo. Ĝi faris viron el mi. Mi ne ŝatus militi. Eĉ la ekzercoj ne estas nura plezuro. Sed unu afero estas, kion oni ŝatas, alia, kion oni kiel viro devas. Eble venos tago, kiam ĝojos eĉ vi, ke troviĝas junuloj, kiuj lernis defendi kaj volas defendi la landon.

La patrino rezigne silentis. Ejnar  turnis sin al Johano.

– Kaj jen vi. Kiel la vivo traktas vin? Ĉu vi havas fianĉinon? Certe tiuj viaj knabinkamaradoj jam komencis elburĝoniĝi? Johano momente levis la okulojn, rigardis lin indiferente, nenion diris.

– Ĉu ankaŭ tiaj ŝercoj apartenas al la lando defenda spirito? interŝovis sarkasme la patrino.

Sed Ejnar  ne donis atenton al ŝi.

– Ĉar alta kaj fortika vi aspektas kiel mi. Jes, baldaŭ ankaŭ vi estos soldato. Eble tia vivo ne plaĉos al vi, kiu kreskis inter knabinoj. Sed vole nevole vi venos al tiu punkto. Cetere tio estos por vi nur utila.

Ankaŭ nun Johano ne respondis. La patrino en malpacienca tono tranĉis lian babilon.

– Finu! Vi jam plene kontentigis nin per via nova spirito. Kie vi volas dormi, bubo? Ĉu en via antaŭa loko tie ĉi aŭ en la ĉambro? Estas ja loko tie, ĝis la militisto eventuale revenos. Post momenta pripenso li respondis:

– Estas pli konvene kaj por vi kaj por mi, ke mi kuŝos en la ĉambro.

Li leviĝis, prenis sian valizon kaj iris en la ĉambron. Tuj kaptis lian atenton la novaj mebloj, kaj li demandis, kiu aĉetis ilin kaj kial, estus ja nenecesa elspezo de mono.

– Mi ĝojas, ke vi fariĝis tiel ekonomia, diris patrino. Pri la novaj mebloj respondas Johano.

– Vi jam komencas pensi pri mebloj? Kial la malnovaj ne taŭgis? Ĉu via salajro sufiĉas, por tiaj aferoj?

– Li mem faris ilin, diris la patrino.

Ejnar  gape rigardis Johanon, poste ekzamenis la meblojn kaj jen denove Johanon.

– Diable! Ĉu tiel kapabla vi fariĝis?

Li komencis detale ekzameni unu el la brakseĝoj kaj rigardis eĉ sub la sidtabulon. Poste li sidigis sin tute komforte en la seĝon.

– Bonege oni sidas en ĝi! li diris kaj en preskaŭ duonkuŝa pozicio denove bruligis cigaredon.

Johano baldaŭ foriris. Kiam li post kelkaj horoj revenis, Ejnar  kuŝis sur la lito legante nacisocialistan gazeton kaj kun kelkaj numeroj de la sama gazeto apud si.

La ĉambro estis plena de cigareda fumo. Antaŭe Johano eĉ ne pensis pri tio, ke fumo povas ĝeni. Alekso fumis kaj la patro de Alda  fumis, kaj tio neniam ĝenis lin. Sed neniam li havis fumon en tiu ĉi ĉambro, kiu estis por li kaj Eriko trankvila rifuĝejo post la taga laboro. Post la foriro de Eriko li komencis rigardi ĝin kvazaŭ sian tute apartan posedaĵon.

Nun la paco de la ĉambro estis detruita. La fumo estis ne nur flarebla, sed turmenta por okuloj kaj gorĝo. Kaj en tiu fumo li devas spiri kaj dormi dum tuta nokto.

Johano sidigis sin kaj komencis depreni la ŝuojn. Ejnar  por momento metis la gazeton flanken, ĉirkaŭrigardis en la ĉambro kaj diris:

– Eble ni povus malfermi la fenestron por kelkaj minutoj kaj enlasi iom da freŝa aero? Johano tuj levis sin kaj malfermis la fenestron.

– Mi ĝojas, ke vi tamen estas tiel civilizita! li diris.

– Ĉu tiel delikatsenta vi estas? Vi ankoraŭ ne fumas? Nu, ankaŭ tio povas esti prudenta. Ni povos jen kaj jen malfermi la fenestron, mi ne malŝatas freŝan aeron. Cetere vi baldaŭ kutimiĝos al la fumo. Post kelkaj tagoj vi eĉ ne rimarkos ĝin. Ili enlitiĝis kaj estingis la lumon. Johano ne sentis dormemon, sed li havis fantazian deziron forkuri el tiu ĉi ĉambro,

kiu ne plu estis hejmo por li. Longe liaj pensoj moviĝis, ĝis la laco fine efikis.

Endormiĝante li denove plenvekiĝis pro alumeta frotbrueto kaj lumeksplodo. Preskaŭ tuj mallumiĝis, denove, sed post kelkaj momentoj atingis lin ondo de cigareda fumo.

VII.

Ajna havis propran ĉambron en la supra etaĝo de la nova domo. Estis tiu, kiu estis intencita por avino. Kiam ŝi venis hejmen en la vesperoj, ŝi tuj iris al si kaj havis preskaŭ neniun kontakton kun la siaj. Nek patrino nek patro postulis de ŝi laboron en la hejmo.

La gepatroj rimarkis la ŝanĝon de ŝiaj kutimoj post la foriro de Eriko. Antaŭe ŝi estis for el la hejmo la pli multajn vesperojn. Nun ŝi preskaŭ neniam eliris. La patro demandis ŝin kial – ne estas bone tiel izoli sin. Ŝi respondis, ke ŝi devas uzi la malmultan liberan tempon por siaj studoj.

Pri la studoj li sciis, tamen ŝajne ne trovis tiun kaŭzon plenvalida. Li sciis ankaŭ pri la leteroj de Eriko. Kiam la gepatroj demandis pri ŝiaj leteroj el Hispanujo, cetere ne tre oftaj, ŝi rakontis, ke ili estas de Eriko, kaj ŝi ankaŭ donis ilin al ili por legi. Neniu el la leteroj perfidis eĉ per plej eta nuanco la rilaton inter ili. Ili estis ĉiuj skribitaj al kunlaborantino en la klubo. Sed la patro ŝajne suspektis la veron.

– Vi almenaŭ devus partopreni la klubkunvenojn, li diris. Eriko ja petis vin fari ĉion, por ke la klubo bone funkciu.

– Jes. Sed mi ne volas por ĉiam resti servistino. Miaj studoj estas por mi pli gravaj ol la klublaboro.

– En tio vi pravas. Nu, Eriko estas brava knabo, tion mi devas konfesi, kvankam mi ne multe ŝatas lin. Imagu, ke li tiel foriras, kvankam li havas tiel grandan ŝancon esti mortpafata aŭ disŝirata de grenado! Strabe-kaŝe li rigardis ŝian vizaĝon, sed ne sukcesis registri tremeton en ŝia mieno.

Ankaŭ Jern  ŝajnis diveni, sed li ne faris grandan aferon el tio.

– Estas tre bedaŭrinde, ke vi fariĝis tiel pasiva, li diris. Kaj via tempomanko tute koincidas kun la foresto de Eriko – li kvazaŭ demande rigardis ŝin – kaj tiel la klubo samtempe perdas du el siaj plej bonaj fortoj.

Post momenta silento li kun komprenoŝajniga mieno kapklinetis al ŝi kaj aldonis:

– Mi kredas, ke mi divenis. Vi estas pardoninda, knabino. Tamen mi esperas, ke vi denove laboros. Provu foje doni almenaŭ iomete da tempo al nia afero! Imagu, kiom oferas Eriko! Por esti solidaraj kun li, ni devus labori centoble pli multe ol ni nun faras.

*

Kiel freŝa, paca rifuĝejo estas ŝia malgranda ĉambro, hela kaj kiel eble plej simpla en la linioj, laŭ la moderna gusto, kun minimumo da mebloj. En la supra etaĝo Ajna estas ĝis nun sola. Bruo de malsupre estas ne multe aŭdebla. La sonon de la radio ŝi ne rimarkas, se ŝi atentas pri io alia, sed se ŝi atentas, ŝi tamen povas aŭskulti la vesperajn raportojn pri Hispanujo sen iri malsupren al la familio.

Estas bona loko por studo. Kaj ŝi vere studas sed pli malmulte, ol ŝi ŝajnigas.

Antaŭ unu jaro la inĝeniero preterpase demandis ŝin, ĉu ŝi ne ŝatus por plezuro iom praktiki sur skribmaŝino en la minutoj, kiam ŝi ne havas ion por fari. Ŝi konsentis, kaj li montris al ŝi kiel uzi la maŝinon. Kiam li post kelka tempo trovis, ke ŝi progresas, li alŝovis al ŝi jen kaj jen paperojn por netskribado.

– Vi jam skribas same bone kiel mi, li deklaris iun tagon. Sed bona skribistino devas uzi ĉiujn fingrojn metode kaj rutine. Ĉu vi ne ŝatus trapasi kurson en maŝinskribado? Koresponda kurso ne kostas multe.

– Mia nuna kapablo tute sufiĉas por mi, ŝi respondis kun rideto.

– Certe. Sed mi kredas, ke iun tagon vi ne plu volas resti servistino. Vi estas bona servistino, sed vi havas multe da aliaj interesoj kaj kapabloj. Iam vi pli ŝatos ekzerci ilin ol resti en kuirejo kaj infanĉambro.

Sinretene ŝi konsentis, ke eble jes.

– Mi ne scias, kiun vojon vi elektos. Sed ne malutilas ion lerni, kiam oni havas tempon kaj kapablon. Se vi lernos perfekte trakti maŝinon, tio povos esti utila por vi, ankaŭ kiam temas pri alia laboro. Se vi ne vivtenos vin per ĝi, ĝi tamen estos por vi valora aktivo, eĉ se vi edziĝos kaj ne laboros profesie. Aŭ ĉu vi havas pli definitivan planon por via estonto kaj preferas alian fakon? Neniujn planojn ŝi havis. Kvankam ŝi ne havis specialan intereson por maŝinskribado, ŝi faris laŭ lia propono. La patro estis tre kontenta pri ŝia nova libertempa okupo kaj transdonis al ŝi diversajn aktojn por netskribo.

Kiam ŝi estis fininta tiun kurson, la inĝeniero diris, ke perfekta skribistino devas regi ankaŭ stenografion. Se ŝi ne havos uzon por ĝi en eventuala metio, ĝi tamen estos utila ankaŭ en ĉiutaga praktika vivo, precipe por societa homo kiel ŝi. Ĉiuokaze ĝi estos valora aktivo.

Kiam li en la fino de la somero proponis kurson en komerca korespondo, ŝi tamen kontraŭdiris.

– Estas sensence! Neniun emon por kontora laboro mi havas.

– Bone. Sed tio kompletige al via nuna kapablo estus por vi tre valora aktivo, se vi eventuale bezonus vivteni vin per ĝi. Scio estas malpeza ŝarĝo.

Sen multaj vortoj ŝi cedis al lia propono ankaŭ tiun fojon. Kiam Eriko forveturis, la unuaj studleteroj kuŝis sur ŝia tablo, ĵus komencitaj.

*

Ŝiaj studoj ripozis dum multaj tagoj post la forveturo de Eriko. Kiam ŝi en la unua vespero venis hejmen post la disiĝo de Johano, ŝi timtremis pro la nokto antaŭ si. Sed kiam ŝi atingis sian ĉambron, atakis ŝin tia laco, ke ŝi ekdormis en la sama momento, kiam ŝi metis la kapon sur la kusenon.

Sed en la sekvantaj vesperoj venis nek laco nek dormo. Por forpeli la premajn sentojn ŝi iris al la tablo, kaj dum kelkaj minutoj ŝiaj rigardoj aŭtomate sekvis la liniojn en la kajero. Subite ŝi rimarkis, ke el la legita nenio restas en ŝia memoro. Ŝi sidigis sin duonkuŝe sur sian liton, kun la dorso kontraŭ la muro.

Senmova, kvazaŭ en letargio ŝi restas tie. Ŝiaj okuloj rigide rigardas antaŭ si, kaj ŝi ne konscias pri io vidata. Ŝi nek pensas, nek fantazias. Letargio regas ankaŭ en ŝia interno.

Jen ŝi vekigas el tiu stato. Imago kaj pensoj komencas lace funkcii, kaj larmoj glitas el ŝiaj okuloj. Sed same silenta kaj senmova ŝi sidas.

Denove venis tiu letargia stato. Kiam ŝi ree fariĝis konscia pri io ĉirkaŭ ŝi, ŝiaj okuloj kaptis sur la kontraŭa muro la bildon de la bona paŝtisto. Kiam ili forlasis la malnovan loĝejon, la patro volis bruligi la bildon.

– Tia malnovtempa naivaĵo efikus kurioze sur la muro de moderna ĉambro. Nu, nu, mi ne pensas pri la religia senco – li interŝovis, kiam la edzino protestis – nur pri la maniero, en kiu ĝi estas pentrita kaj reproduktita. Krome vitroŝirmita bildo estas abomenaĵo.

– Ankaŭ Branting  estas vitroŝirmita, diris la edzino, kun ekrido.

– Nu jes, sed tio estas fotografaĵo, estas alia afero. Kiam ni nun havas novan domon, ni havigos ankaŭ kelkajn verajn pentraĵojn.

Sed Ajna savis la bonan paŝtiston al la nova hejmo. Branting  trovis sian honorlokon malsupre en la salono, sed la paŝtiston Ajna kunprenis al sia ĉambro, kie ĝi estis la sola ornamajo krom malgranda desegno, kiun Arne  faris. Ĝi iom frapis la envenanton. Tian bildon li ne atendus en tia ĉambro. Sed ridinda ĝi ne aspektis.

Ajna duonkonscie rigardis la bildon. Ankaŭ nun ŝi nek pensas nek fantazias, sole vidadas. Sed iel tiu vidado efikas al ŝi agrable, trankvilige, donante novan forton al ŝia elĉerpita animo.

Tiel ŝi sidas jen tute letargia, jen ploranta, jen rigide rigardanta la bonan paŝtiston, horon post horo ĝis noktomezo. Tiel ŝi sidis ĉiuvespere, ĝis ŝi vizitis Johanon. Sed kun Johano ŝi ne povis paroli, kiel ŝi volis, kaj la vundo ne trovis la sopiratan balzamon.

Sed iun vesperon ŝi kun surprizo trovis, ke ŝi iel kutimiĝis al tio, ke Eriko estas for, same kiel ŝi iam kutimiĝis al tio, ke avino estas for. Ŝi ne sentas plu la fakton tiel frakasa, tiel ĉiondetrua kiel unue. Ŝi sentas kvazaŭ en ŝia interno estus malplena loko post forpreno de grava organo, kaj kvazaŭ ŝi kun miro trovus, ke ŝi povas vivi ankaŭ post tiu operacio, sed tiu eltrovo ne ĝojigas ŝin.

En tiu vespero ŝi prenis la luitan skribmaŝinon el ĝia kesto, kaj ŝiaj fingroj en furiozo ludis sur la klavoj, dum la tipoj frapadis kontraŭ la cilindron kiel hajlograjnoj kontraŭ ladan tegmenton.

La mekanika laboro donis al ŝi forgeson por iom da tempo, kaj post tio ŝi sentis sin pli forta kaj vivoplena kvazaŭ post bonfartiga ripozo.

Ŝi komencis denove labori. Plej multe ŝi maŝinskribis kaj stenografiis – por konservi la akiritan lerton, ŝi diris al la patro, kiam li okaze vidis ŝian furiozan traktadon de la maŝino. Sed ŝi serioze atakis ankaŭ la komercan korespondadon. Kiam tiu finiĝis, ŝi el propra iniciato mendis kurson pri la germana lingvo.

Tiel ŝi suferis, sopiris kaj laboris. En la unua tempo ŝia ĉiama penso estis: eble li falos, eble li falos! Tiu penso revenadis, ĝis ŝi vole nevole vidis image antaŭ si en ĉiu vespero lian korpon mortinta, traborita de kugloj aŭ ŝirita de grenadaj splitoj. Kaj fine ŝi kredis, ke ŝi komencas kutimigi eĉ al tiu eventuala okazo.

Kiam li du, tri fojojn estis menciinta per kelkaj konstataj vortoj partoprenon en bataloj, ŝi ekhavis novan vizion. Ŝi image vidas lin mortpafi homojn, kies vizaĝoj terure aspektas en malamo kaj mortangoro. La vizaĝo de Eriko samtempe fariĝas nehomece kruda kaj plena de mortiĝemo, iel eĉ pli terura ol tiu de lia viktimo. Samtempe vekigas en ŝia memoro iu legita esprimo pri sango sur la manoj, kaj subite ŝi ne povas imagi lin sen vidi liajn manojn plenaj de sango. Terurite ŝi provas denove kaj denove imagi liajn manojn, kiel ŝi antaŭe vidis ilin, sed ŝi ne sukcesas. Ili restas tute ŝmiritaj de la sango de liaj viktimoj, kaj lia vizaĝo restas vizaĝo de murdanta homo.

Okazas ŝanĝiĝo en ŝia interno. Ŝi ne pensas plu pri Eriko kiel sia heroo kaj amato. Ŝi vidas antaŭ si vizaĝon de murdanto kaj manojn makulitajn de sango, kaj tio estas por ŝi turmente abomena. Tamen ŝi ne abomenas la personon, al kiu ili apartenas. Korpreman doloron kaj kompaton ŝi sentas por tiu homsimila sed monstra estaĵo, kiun ŝi imagas, kaj en kiu ŝi ne plu rekonas la trajton de sia heroo, kiu tiel arde batalis por feliĉo al la homoj. Nur tia ŝi povas imagi lin. Ŝi ne sukcesas eĉ por momento ŝanĝi la bildon.

Ŝi kuŝas. La korpo estas skuata de ploro kaj kuntiriĝas kvazaŭ pro tranĉa doloro, ardaj larmoj lavas ŝiajn vangojn. – “Ho Eriko, Eriko”, ŝi flustras en sia delirosimila stato, “kiel vi povis fariĝi tia, kio faris vin tia? Dio, Dio! Se mi nur povus helpi vin, se mi povus forlavi la sangon de viaj manoj kaj forkaresi la maskon de murdanto el via vizaĝo! Mi ne pretendus vin por mi, mi ne pretendus vin mia heroo. Se vi nur fariĝus denove homo, kiom ajn sensignifa, sed kun vizaĝo sen stampo de mortigo kaj kun puraj manoj!” Tiom ŝi konsciis en sia vespera mondo de imagoj, ke ŝi komprenis, ke ŝia deziro estas vana. Neniel ŝiaj deziroj kaj preĝoj ŝanĝos liajn jam faritajn agojn.

Sed eble li tamen ankoraŭ ne mortigis, ŝi subite pensis. Kaj en la sekvanta momento kaptis ŝin penso, kiu estis tia, ke ŝi sentis teruron pro si mem, sed tamen ŝi aprobis ĝin. – “Ho, Eriko, se vi mem falus, sed falus senkulpa, mi tamen povus elteni, ke mi perdus vin. Tiam vi restus por mi tio, kio vi antaŭe estis, kaj en mia memoro vi restus homo, homo.” Kaj jen alia penso: “Kial mi ne malhelpis lian foriron, kial ne diris, ke mi ne povas aprobi ĝin, ke milito estas murdo. Mi ne klare vidis, ne klare komprenis – tamen estas kulpa ankaŭ mi. Tiam mi eble estus povinta savi lian animon.” Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne plu amas Erikon kiel antaŭe, ke ŝi ne povas plu rigardi lin kiel amaton. Regas ŝin sole tiuj pensoj kaj sentoj, ke li estas homo, kiu perdis sian homecon, kaj tio estas por ŝi eĉ pli turmenta ol ŝia antaŭa timo kaj sopiro.

En iu vespero, kiam ŝi sidis sur sia lito en tia animstato kaj rigide rigardis la bonan paŝtiston, estiĝis en ŝi iu nova sento, kiu vibrigis animon kaj korpon kaj fine tute plenigis ŝin. Ŝi levis sin, faris du paŝojn al la kontraŭa muro kaj etendis siajn brakojn al la bona paŝtisto. Tiel ŝi staris senspire dum kelkaj momentoj. Kaj jen ŝi malrapide genufalas sub la bildo de la bona paŝtisto kaj interplektas siajn fingrojn, dum ŝiaj lipoj arde flustras vortojn, kiuj ne havas multe da interligo, kaj kiuj logike havas tre malmulte da senco, sed kiuj donas al ŝi fortan senton de liberiĝo kaj trankvilo. Ŝi ploras, kaj la larmoj estas amaraj, sed ili kvazaŭ purigas ŝin de ĉio malbona kaj malbela kaj forigas el ŝia animo ankaŭ la potencon de la teruraj imagoj, kiuj antaŭe regis ŝin.

*

La sabatajn posttagmezojn kaj la dimanĉojn Johano kaj Alda  rezervis por si. Johano finis sabate sian laboron je la unua, kaj se ne estis tro urĝe en la gazetvendejo, Alda  ricevis forpermeson de sia patro, kiam ŝi tion deziris.

Tiam ili jen vizitis Gustavon, jen skiis, jen ekskursis piede, jen pasigis la tempon en alia maniero laŭ sia propra plaĉo. Ili lasis malantaŭ si la ĉiutagan vivon kun laboro kaj vivado laŭ horloĝo, kun studoj, devoj kaj asocioj. Por kelkaj horoj ili vivis liberaj de tiuj ligoj, kiuj pli kaj pli katenis ilin al la mondo de la plenkreskuloj.

Estis sabata posttagmezo en la transiro de vintro al fruprintempo. Kun kelkaj buterpanoj kaj varmboteloj kun kafo en siaj dorsosakoj ili forlasis Torenton por marŝi kaj viziti kelkajn punktojn en la ĉirkaŭaĵoj.

Ili ne plu vagis kaprice kaj bonŝance kiel antaŭ jaroj. La kartfolion de la regiono ili detale konis en kadro de kelkaj dekoj da kilometroj. Al ĝi ili aldonis la pli detalan kaj pli grandskalan geologian karton kun apartena priskribo. Tio donis al ili centon da novaj ekskursoceloj, kie ili antaŭe nenion interesan vidis.

Oni povis jam bone iri en la arbaro. Malmulte da neĝo estis en tiu vintro, kaj nun ĝi jam preskaŭ malaperis. Nur en tute ombraj lokoj en la arbaro restis ankoraŭ maloftaj pecetoj.

En la vespero ili troviĝis en sabla tereno, kiun iam formis glacitempa rivero. La sablo ne estis multe videbla, ĉar preskaŭ ĉie kovris ĝin densa tapiŝo de vakcinioj kaj aliaj kreskaĵoj. Bela arbaro el altaj pinoj kaj piceoj okupis la pli grandan parton de la loko, jen kaj jen kun iom da libera spaco.

Estis agrable promeni tie kaj retrovi ĉiujn detalojn de la karto. Kontraŭe al ordinara arbara tereno tute mankis tie ĉi ŝtonoj kaj rokoj, kaj la altaĵetoj kaj platejoj estis invita tereno. Travaginte la lokon ili paŭzis sur la okcidenta deklivo de tia altaĵeto. Ili rompis iom da piceaj branĉoj por povi sidi sur la ankoraŭ malvarma, iom malseka tero kaj malfermis siajn dorsosakojn.

Estis unu el tiuj fruprintempaj vesperoj, kiam la subiranta suno pentras la pinojn per ia purpura lumo, kiu vekas senton de korŝira sopiro. Ne estas la milda melankolio, kiun vekas la klara, kvazaŭ velkinta sunbrilo en silenta oktobra vespero, kiam la lasta vivo de la somero por momentoj ekbelas kiel infana rigardbrileto en maljunaj okuloj. Ne estas tiu altfluganta sopiro, kiun vekas la plensomera vespero, kiam la ĉielo estas kvazaŭ alta templo kaj la senspira silento estas majesta, dum la arda globo glitas malsupren malantaŭ la randon de la arbaro.

Tute alian senton vekas tiu purpura vesperlumo sur la pinoj, kiu estas la plej sopiroplena lumludo, kiu ekzistas en la nordo. Estas kvazaŭ ĝi esprimus la tutan sopiron de la dormanta-vekiĝanta vivo, de la ankoraŭ vintroligita naturo. Ankoraŭ kuŝas ĉiuj printempaj floroj kiel embrioj sub la frosta tero, ankoraŭ la folioj de la arboj kuŝas same embrie en siaj kaŝejoj de la burĝonoj. Katenita estas la vivo, kiu en milionoj da nevideblaj semoj kaj en milionoj da kaŝitaj insektoj atendas sunon kaj varmon.

Tiu tuta sopiro de la katenita vivo estas pentrata de la vespera suno, kaj rigardante ĝin oni sentas tiun korŝiran sopiron, kiun sentas granda kreanto, kiam li en sia interno perceptas la formiĝon de granda ideo, kiu atendas burĝoniĝon kaj floradon.

Ili sidis tie kaj manĝis siajn buterpanojn, trinkis sian kafon, rigardis la kartojn kaj iomete babilis. Ne estis varme, sed la varmo de la suno estis almenaŭ sentebla, kiam ĝi tuŝis la vizaĝon. Manĝinte ili restis ankoraŭ iom sidantaj por ĝui la sunon, sed jam ĝia forto malfortigis kaj la koloroj ŝanĝiĝis. Unue ĝi fariĝis ruĝeta, poste venis iom post iom tiu viola nuanco. Ili rigardis la lumludon sur brunaj trunkoj kaj verdaj kronoj, sur verdaj vakcinioj, grizaj branĉoj kaj brunaj arbopingloj sur la tero. Ili silentis, kiel silentis la arbaro, kie ankoraŭ vibris neniu turda trilo, kaj tiel kaptis ilin tiu sopirovibra lumo, ke ili por momento tute forgesis unu la alian.

Pli kaj pli intensiĝis la purpura ardo, ĝis ĝi vekis preskaŭ ŝiran doloron. Johano turnis sin al Alda , kvazaŭ duonkonscie, iliaj okuloj renkontiĝis, kaj ĉe ambaŭ ili estis plenaj de la sama sentovibro. Momente surprizitaj ili restis same silentaj kaj senmovaj. Kun rigardo en rigardon ili en sinforgeso kvazaŭ eniris unu en la animon de la alia.

La momentoj pasis. Ili fariĝas konsciaj pri si mem kaj unu pri la alia. Iliaj manoj renkontiĝis kvazaŭ en sankta kuniĝo, sed la korpoj restis senmovaj, kaj la okuloj restis katenitaj. Ili vidis kaj sentis unu en la alia respondon al la propra vivo, trema sopiro, ili sentis sin kiel unu. Ili vidis la vizaĝon unu de la alia, kiel ili neniam antaŭe vidis ĝin. Ili vidis la belon de vizaĝo kaj korpo, tra kiuj trabrilis la lumo de animo sopiranta al la perfekta vivo. Sed nenio estis direbla per vortoj, nenio kaptebla kiel klaraj komprenaĵoj. Kiel la korŝira sopiro de la dormanta-vekiĝanta naturo estis esprimata de la vespera purpura ardo, tiel tiu renkonto de iliaj animoj senvorte esprimis la sopiron de la spirito en ili. Kaj tamen ĉio estis klara, memkomprenebla.

Konscie ili rigardas unu la alian. Sen vortoj, gestoj aŭ mimiko ili pli klare ol per iuj vortoj perceptas, kion pensas kaj sentas la alia.

Ili pensas pri momentoj, kiam iliaj rigardoj renkontiĝis kiel nun, kaj tamen ne en la sama maniero. Ili ŝatis unu la alian kiel knabo kaj knabino, sed tiu sento kunfandiĝis kun tiu de amikeco sendependa de sekso, kaj tiel forta estis tiu amikeco, ke la alia sento estis kaŝita de ĝi.

Revenis en ilia memoro tiu malfrusomera vespero, kiam ili rikoltis ribojn en la ĝardeno de Alda  kaj unue eksentis tiun sekretan interligon. Ili memoris iaman promenon sur la krustoneĝo en printempa frumateno, kun la aliaj rondanoj, kiam iliaj rigardoj tiel renkontiĝis kaj ili iel komprenis kaj iel ne komprenis unu la alian. Ili memoris tiun momenton, kiam ili kune kun la aliaj travagis la dezertan, silentan uzinon, kaj kiam iliaj rigardoj por la unua fojo tiel renkontiĝis kaj ili neklare sentis, ke ilin interligas io komuna, io sentata sed ne direbla.

Kaj jen ili nun sidas tie ĉi, kaj la nunaj momentoj klarigas ĉion, kion ili antaŭe ne klare komprenis. Tio pasinta estis subkonscia revado pli bela mondo, ne vidita. La nuno estas la momento de eniro en tiun mondon. Ili sentas sin kiel vivokamaradoj kaj kunlaborantoj kiel povas esti nur viro kaj virino, kompletigante unu la alian.

– Alda , diras Johano, ĉu ni ne konis unu la alian iam en la komenco de la mondo kaj tiam interkonsentis kune konstrui la vivon? Ŝi kapklinetis.

– Kaj dum milionoj kaj milionoj da jaroj ni trapasis vojon tre longan kaj forgesis unu la alian ĝis la nuna momento kaj forgesis ankaŭ nian interkonsenton.

– Eble tamen renkontiĝis kaj rekonis unu la alian, en aliaj vivaj kaj aliaj formoj, eble tamen kune konstruis la vivon, kvankam ni ne klare memoras plu, ŝi flustris reve.

– Povas esti. Kaj nun ni troviĝas tie ĉi, kaj almenaŭ nun ni tute klare memoras nian interkonsenton.

– Kaj tiel granda estas la vivo, tiel senfine granda, kaj tiel senfine granda estas nia tasko konstrui la vivon.

*

Ajna traluktis la vintrajn monatojn. Iom post iom forlasis ŝin la unuaj atakoj de anima doloro, kaj ŝi fariĝis pli trankvila. Sed premis ŝin granda malĝojo en la vesperoj. En la tagoj ŝi devis ĉion kaŝi kaj aspekti, se ne gaja, almenaŭ ne turmentita.

Ŝi ne havis multe da entuziasmo por siaj studoj, sed ŝi kutimiĝis al ili kiel aliaj homoj al diversaj manieroj por tempopasigo, kaj ŝi fartis pli bone, kiam ŝi sentis sin okupita.

La inĝeniero jen kaj jen demandis pri ŝiaj progresoj, foje helpis ŝin per klarigoj, donis al ŝi laboron por ekzerco.

Tempopasigo estis por ŝi la studoj, sed subite ili fariĝis serioza okupo.

La patro dum kelka tempo ne fartis bone. La stomako ne estas en ordo, li diris. Fine li konsultis kuraciston. Tiu konstatis kanceron. Li trapasis operacion, sed la rezulto ne estis esperiga.

Kiam la patrino venis hejmen el la malsanulejo kun tiu informo de la kuracisto, ŝi ŝajnis tute frakasita, parte maltrankvila pro la vivo de ŝia edzo, parte, kaj ŝajne pli multe, timanta pro la ekonomia stato de la familio, se mortos la edzo.

Ajna provis konsoli ŝin rilate al ekonomio.

– Mi povas zorgi por mi kaj iom helpi vin. Greta  povos preskaŭ vivteni sin, se ŝi bone klopodos kaj ne tro multe postulos por si. Post kelkaj jaroj komencos ankaŭ la knabo.

Certe estis pli malfacile por vi, kiam vi kaj avino estis solaj kun mi kaj Greta .

La patrino konsentis, ke jes. Sed nun ili havas la domon, kaj ĝin ŝi ne volas forlasi. Restas ankoraŭ ŝuldo por ĝi. La vivasekuro de la edzo, se li mortos, kovros preskaŭ la reston de la ŝuldo. Sed tamen, tamen. Kaj eble li longe restos malsana, ankaŭ tio premos la ekonomion.

Kiam Ajna denove sidis en sia ĉambro, venis granda trankvilo en ŝian animon. La pensoj fariĝis klaraj, kaj ŝi sentis, kion ŝi vole nevole devas fari. Tio puŝis flanken ŝiajn antaŭajn ĉagrenojn kaj donis al ŝi senton de liberiĝo.

La sekvantan tagon ŝi parolis kun la inĝeniero. Iel ŝi devas helpi la siajn. Ĉu li povas doni al ŝi konsilon.

Li diris, ke li povas havigi por ŝi oficon en la kontoro. Li jam antaŭe pensis pri tio kaj sugestis tion al la ĉefo. La salajro ne estos alta, almenaŭ ne en la komenco. Iom ŝi tamen povos kontribui al la hejmo. Iom da ekstra enspezo ŝi povos ricevi per hejma skriblaboro.

– Vi ĉiam diris, ke vi ne ŝatus tian laboron, sed vi ja povas provi. Eble vi eltenos ĝin por kelka tempo.

– Mi kredas, ke mi ne ŝatos, sed mi faros mian plej bonan por meriti mian salajron.

– Bone. Kaj via fratino povos anstataŭi vin ĉe ni. Ŝi ricevos la saman salajron kiel vi, kiu estas tro malalta por vi, sed certe sufiĉos por ŝi.

– Vi estas tre afabla, sed mi timas, ke mia fratino ne estas tre taŭga knabino, diris Ajna.

– Povas esti, multaj ne estas. Sed la pli multaj povas lerni. Ni provu! Unu semajnon poste ŝi komencis en la kontoro. Timo pro nova medio kaj nespertita laboro maltrankviligis ŝin en la tagoj antaŭ la komenco. Sed ŝi ricevis en la unuaj tagoj multe pli facilajn laborojn ol ŝi atendis, kaj sen granda peno ŝi sukcesis bone plenumi ilin. Ŝia ĉefo ŝajnis kontenta pri ŝi, ŝi ricevis pli malfacilajn taskojn, ŝia memfido kreskis, kaj kun surprizo ŝi trovis, ke la nova laboro interesas ŝin, kaj ke la horoj tre rapide forpasas.

Ankaŭ ŝia timo pro la novaj homoj malaperis. Pro okazaj rigardoj ŝi supozis, ke sinjoroj kaj fraŭlinoj trovas ŝin iom kurioza, ĉar al ŝi mankas la atributoj de moderntempaj knabinoj. Kelkaj konis ŝin laŭ aspekto kaj sciis, ke ŝi iam apartenis al tiu grupo de strangaj infanoj, pri kiu la homoj parolis antaŭ kelkaj jaroj. Sed ĉiuj estis ĝentilaj al ŝi, kaj cetere ili ne havis tempon okupi sin unu pri alia. Ŝi faris la sian, kaj ŝia preskaŭ sola kontakto kun ili estis tiu, kiun donis la laboro. La nova laboro estis agrabla por ŝi ankaŭ pro alia kaŭzo. Antaŭe ŝi ellitiĝis je la sesa matene kaj fariĝis libera nur malfrue vespere. La laboro ne estis tre laciga, kaj jen kaj jen la gemastroj donis al ŝi iom da libera tempo, sed ŝi tamen sentis sin tro ligita. Sed nun ŝi komencis nur je la naŭa matene kaj finis relative frue en la vesperoj kaj en sabatoj eĉ je la unua.

Pro malnova kutimo ŝi en la unua tempo vekiĝis same frue kiel antaŭe. La unuaj sunradioj pentris la kontraŭfenestran muron per varma, flava koloro, kaj la ĉambro ŝajnis pli pacoplena kaj freŝe hela ol dum aliaj tempoj de la tago.

Ŝi rigardas la horloĝon. Kiam ŝi trovas, ke ŝi povas dormi ankoraŭ du horojn, se ŝi volas, ŝi sentas sin tiel kontenta, ke ŝi perdas sian tutan dormemon. Ŝi pleniĝas de trankvila ĝojo: pro libero kaj laŭplaĉa ripozo, pro la printempa lumo kaj la pepado de la paruoj ekster la fenestro, pro la taga laboro, kiu atendas ŝin, pro certa sento de memfido kaj memstaro, kiu komencas naskiĝi en ŝi.

Duonreve ŝi sekvas la glitadon de la sunstrio sur la muro. Subite rompas la silenton la obtuza bruo de la matena trajno, kaj la tuta domo ekvibras, kiam ĝi preterpasas. Tio efikas al ŝi kiel vekopuŝo. Ŝi saltas el la lito, rapide lavas kaj vestas sin kaj poste atakas siajn studleterojn.

Meze en sia matena ĝojo ŝi foje subite pensas: “Baldaŭ aperos la unuaj sunradioj ankaŭ sur la militkampoj en Hispanujo.” Por momento ŝi vidas antaŭ si la vizaĝon de Eriko, sed ĝi baldaŭ malaperas. Eriko kaj ŝia rilato al li iel forglitis el la realo kaj fariĝis kvazaŭ revaĵo.

Proksimume same pasas la vesperoj. Sed nun ŝi ankaŭ faras promenojn. Por tio ŝi antaŭe havis nek tempon nek emon. Sola ŝi iras, kaj ŝi sentas sin feliĉa en sia soleco. Ŝi sentas, ke en ŝi estas naskiĝanta konscio pri la vivo kaj normo por ŝia propra vivo. Promenante ŝi meditadas, kaj la soleco kaj la silento estas kvazaŭ templo por ŝi.

Sola ŝi estas ankaŭ hejme. Malmulte da vortoj estas ŝanĝataj inter ŝi kaj la aliaj, kaj malmulte ili okupas sin unu pri la alia.

Antaŭe la patrino ne malofte traktis ŝin per admonoj kiel malgrandan edukatan knabinon. Nun tio ŝanĝiĝis. Patrino traktas ŝin respekte kvazaŭ Ajna estus eĉ supera al ŝi, kaj jen kaj jen ŝi rekte aŭ kaŝdemande petas ŝin pri konsilo en iu afero.

Ankaŭ Greta  iom ŝanĝiĝis. Unue ŝi forte protestis, kiam Ajna proponis al ŝi la servistinan laboron ĉe la inĝeniero. Konsentinte ŝi multe lamentis dum la unuaj tagoj pro troa laboro kaj manko de libera tempo. Ajna atentigis ŝin pri tio, ke ŝi mem dum du jaroj estis en la sama situacio kaj tio sen nepra bezono. Nun ili bezonas la helpon de Greta . Kaj Greta  iom post iom ŝajnis rezigni, tamen pli pro la nova pozicio de Ajna ol pro la racio de ŝiaj vortoj.

La patro restis en la hejmo. Sano ne revenis, kaj li pasigis preskaŭ la tutajn tagojn en brakseĝo aŭ kuŝante sur sofo. Lia antaŭa parolemo estis malaperinta. Kun Ajna li tute ne parolis dum multaj tagoj post sia reveno kaj per neniu vorto aludis pri la nova stato.

Sed iun vesperon li vokis ŝin. Ŝi iris en lian ĉambron kaj trovis lin sidanta en la brakseĝo. Nenion ŝi diris, sed ŝiaj rigardoj demandis, kion li deziras, kaj li rimarkis tion.

– Mi nenion deziras, li diris kvazaŭ ĝenite, sed se nenio vin urĝas, vi povus sidi tie ĉi dum kelkaj minutoj. La tagoj estas longaj.

Ŝi sidigis sin. Ankoraŭ foje ŝi rigardis lin kaj rimarkis, ke la esprimo en la vizaĝo kaj en la okuloj estas tute alia ol antaŭe. Ĝi parolas pri malĝojo ĝis malespero kaj pri venanta rezigno. Ŝi eksentis kompaton por li, sed ŝia kompato estis tia, kian oni sentas por sortotrafita konato, kun kiu oni havas nenion komunan.

– Ĉu vi ŝatas vian novan laboron? li post paŭzo demandis. – Jes, almenaŭ ĝis nun ĝi tre plaĉas al mi.

– Pli ol la hejma laboro?

– Certe.

Li faris ankoraŭ diversajn demandojn pri ŝia laboro, pri salajro kaj pri ebloj por avanci, pri ŝiaj studoj kaj intencoj por la estonto.

Post siaj demandoj li silentis kaj rigardis ŝin. Subite li prenis ŝian manon kaj premis ĝin.

– Mi dankas vin, Ajna. Ni estis iom fremdaj unu al la alia; kaj estas tra malfrue ripari tion nun. Sed vi estas brava knabino, kaj mi ĝojas, ke vi zorgos por ili. – Pli kaj pli frue venis la suno en ŝian ĉambron. La aero fariĝis milda. Kiam ŝi vekiĝis en la fruhora kvieto, ŝi malfermis la fenestron, kaj la matenfreŝa aero portis al ŝi la unuajn delikatajn odorojn de frua printempo.

La migrobirdoj revenas post sia vintra restado en malproksima sudo. En la lastaj tagoj de marto aperas la sturnoj, kaj iliaj flutotonoj vekas imagojn pri verdo kaj varmo. Iom poste eksonas la tonkaskadoj de la fringoj. Iun matenon promenas motacilo sur la korto, kaj post ankoraŭ iom da tempo salutas ŝin la modesta klara voĉo de la blankanigra muŝkaptulo.

Kaj dum la tuta tempo ŝi vivas sola, sola sed ne en soleco.

*

VIII.

Estis posttagmezo en la fino de julio. Malgraŭ la somera tempo estis nevarme, kaj pluvo falis abunde.

Ajna rapide iris hejmen post la fino de sia laboro, ekipita per galoŝoj kaj pluvmantelo kaj eĉ per la pluvombrelo de la patrino Kiam ŝi preterpasis la vojon al la stacio, ŝi okaze rigardis laŭ ĝi kaj ekvidis vagabondsimilan figuron kun valizo en la mano. Malgraŭ la pluvo li iris malrapide, kun klinita kapo kaj kvazaŭ en pensoj. Ŝajnis al ŝi, ke estas Eriko.

Ŝi haltis, kaj post momento ŝi vidis, ke estas li. Evidente li venis per la vespera trajno, kiu ĝuste venis el la sudo.

Kiam li estis dek metrojn de ŝi, li levis la kapon kaj ekvidis ŝin. Ŝi faris kelkajn paŝojn renkonte al li kaj etendis al li sian manon.

– Bonvenon! ŝi diris nelaŭte.

– Dankon! li diris same nelaŭte. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.

– Kurioze, ke vi venas ĝuste nun, kvazaŭ vi atendus min.

– Ĉiutage mi preterpasas tie ĉi, kiam venas la vespera trajno. Mi tiam iras hejmen de mia laboro. – Sed kiel stulta mi estas! Vi fariĝas tute malseka, kvankam mi staras apud vi kun ombrelo! Ŝi faris paŝon pli proksimen al li kaj metis duonon de la ombrelo super lian kapon.

Sed li paŝis flanken. Eta rideto por la unua fojo montris sin en lia vizaĝo, sed la rigardo el liaj okuloj venis kvazaŭ el fora malproksimo.

– Malmulte ĝenas kelkaj akvogutoj, kiam oni venas el milito. Kaj mi tuj iros hejmen. Ĉu ĉio bona hejme?

– Laŭ mia scio jes.

– Bone. Do ĝis revido! Li salute etendis la manon, sed ŝi ne prenis ĝin. Anstataŭe ŝi denove faris paŝon al li kaj ree metis la ombrelon super lian kapon.

– Mi tamen akompanu vin. Li surprizite rigardis ŝin, dum momento decide rifuze. – Tio ne ... Li ne finis la frazon, ŝajnis ŝanceliĝi.

Sed poste li aldonis:

– Tio tamen ne havus sencon. Mi estas tiel laca, ke mi apenaŭ scias, ĉu mi estas maldormanta aŭ sonĝas. Sence paroli mi ne povas, cetere la vojo ne sufiĉus por multaj vortoj. Iru hejmen! Ni ja baldaŭ revidos nin.

Denove li faris movon por etendi al ŝi la manon, sed renkontis lin serena kaj trankvile firma rigardo, kiu retenis la movon. Kaj subite li rimarkis, kiel rektstatura ŝi estas, kiel liberaj kaj belaj estas ŝiaj movoj kaj teniĝo.

– Mi kuniros ne por interparoli. Mi volas tute simple akompani vin.

– Pasis longa tempo, de kiam iu min akompanis nur por iri kune kun mi. Ĉu ne ĝenos vin homaj rigardoj kaj diroj?

– Ili ne ĝenos. Ni iru! Li cedis al ŝia propono, kaj ili ekiris. Ili silentis, sed la silento ĝenis nek lin nek ŝin. En sia laca, nebuleca mensostato Eriko ekmiris pri ŝi. Ŝi ne premas sin al li kiel iam por serĉi rifuĝejon, kaj ŝi ankaŭ ne estas kiel junulino plena de arda amsopiro. Ŝi eĉ ne multe atentas pri li, ŝajnas nur amike iri kune kun li. Ŝi estas tre trankvila kaj kvazaŭ plena de silenta ĝojo, kaj iel ŝi donas impreson de memstara kaj libera homo.

– Vi ŝanĝiĝis dum mia foresto, li diris. Ŝi ne respondis, sed denove renkontis lin tiu milda sed samtempe firma esprimo en ŝiaj okuloj.

– Vi aspektas pli vera homo ol homoj ordinare, li aldonis post ioma silento. Vi kreskis kaj perfektiĝis, dum mi praktikis la metion de neniigo.

Estis akra nuanco en la lasta frazo, kaj en lia vizaĝo estis ridetsimila esprimo de moko kaj amaro.

Ankaŭ nun ŝi ne respondis, nur rigardis lin kiel antaŭe kaj preskaŭ nerimarkeble kapklinis.

– Nu jes, estas sensence nun paroli, li diris post nova paŭzo. La vagonradoj ankoraŭ bruas en miaj oreloj, eĉ pli forte ol antaŭe, kaj la kapo estas kvazaŭ ne la mia. Cetere estas pli bone prokrasti interbabilon ĝis tempo kaj trankvilo ... Post ankoraŭ unu paŭzo li diris flustre sed preskaŭ eksplode:

– Sed mi ĝojas, ke vi akompanis min nun. Ĉu vi aŭdas, Ajna, mi ĝojas, ke vi tion faris.

Kiam ili trapasis Torenton, Eriko rigardis al la konataj lokoj, al uzinoj, stratoj kaj domoj, kaj la lacaj trajtoj iom viviĝis kvazaŭ pro miro kaj scivolo. Pro la pluvo la stratoj estis preskaŭ senhomaj, sed tie kaj tie duonkuris laboristoj, kiuj ĵus finis la laboron kaj ankoraŭ ne atingis la hejmon. Sed neniu atentis pri la reveninto.

Kiam ili estis proksime al lia hejmo, ŝi diris, ke nun ŝi tamen reiros hejmen.

– Se vi tiel longe kuniris, vi ankaŭ eniru, diris Eriko. Patrino eble havas kafon, kaj vi povos trinki tason kun mi. Venu!

– Ne pro la kafo, sed se vi volas, mi eniros por kelkaj minutoj.

– Nu bone, sed min taso da bona kafo tre interesas. Eriko senbrue malfermis la hejman pordon. La patrino staris ĉe la forno kun la dorso al la pordo. Nur kiam li estis transpasinta la sojlon, ŝi ion rimarkis kaj turnis sin. Li metis sian valizon sur la plankon kaj restis staranta antaŭ la patrino. Dume ankaŭ Ajna enpaŝis post li kaj same senbrue fermis la pordon.

La patrino por kelkaj momentoj rigidiĝis kaj fikse rigardis lin kun preskaŭ senesprima vizaĝo. Ŝi faris unu paŝon pli proksimen al li, kaj ŝia kapo kaj la okuloj komencis malrapide moviĝi. Ŝiaj rigardoj malrapide kaj kvazaŭ esplore mallevis sin de lia kapo al la ŝultroj, sekvis la brakojn kaj la manojn, restis por momento ĉe lia trunko kaj sekvis poste la koksojn, la femurojn kaj la krurojn ĝis la pinto de la piedoj. Poste ŝi denove levis la kapon, kaj ŝiaj okuloj rigardis en la liajn, unue same esplore, poste kvazaŭ en sinforgeso, kaj dume la rigida esprimo malaperis el ŝia vizaĝo.

Per ambaŭ manoj ŝi kaptis la manojn de Eriko kaj forte premis ilin.

– Estu bonvena! ŝi diris nelaŭte Poste ŝi turnis sin al Ajna, kun iom da surprizo en la trajtoj.

– Ĉu vi lin atendis, ĉu vi sciis, ke li venos?

– Mi ne sciis. Mi renkontis lin, kiam mi iris hejmen de la kontoro, kaj tiam mi akompanis lin.

– Tiel. Kaj tamen verŝajne atendis, longe atendis. Nu, nu, knabino.

Ŝi patrine rigardis Ajnan kaj karesfrapetis ŝian ŝultron. Poste ŝi turnis sin al Eriko.

– Vi tuj ricevos manĝaĵon.

– Se vi havas, mi deziras unue tason da kafo, kaj unu tason ankaŭ por Ajna, kiu akompanis min tra la pluvo. Sed plej unue mi ŝatus lavi min.

– Certe, kafon vi havos, post kvin minutoj. La renkonto estis pasinta tute senbrue. Ĉiuokaze la radioaparatoj en la najbaraj loĝejoj faris pli da bruo ol Eriko kaj lia patrino. Nun ŝi kun petoltrema esprimo iom malfermis la pordon al la ĉambro kaj kriis kun ŝajnigita malpacienco:

– Nu, knaboj, ĉu vi ankoraŭ lavis vin? Ankaŭ Eriko volas lokon ĉe la pelvo.

Johano kaj Ejnar  aperis.

– Kaj hispaninon vi kunportas! diris Ejnar  post la unua surprizo kaj la salutoj. Mi ĝis nun ne imagis, ke ili estas tiel blondaj kaj bluokulaj.

– Ajna okaze renkontis min sur la vojo kaj akompanis min, diris Eriko.

– Kaj relative frue vi revenas. La afero estas ja ankoraŭ ne finita!

– Ĝi estas finita tie, kie mi estis.

– Ho jes, vi pravas. Kaj estu certa, ke baldaŭ ĝi estos finita ankaŭ en la alia parto. Per tio mi ne deziras malbonon al vi. Mi ĝojas, ke vi revenis viva kaj sana. Kaj brave vi agis, kiam vi foriris. Sed vi ne komprenis la sencon de la afero. Alian fojon vi aliĝos al la ĝusta flanko! Eriko rigardis lin, kvazaŭ li pro laco ne povus klare kompreni la sencon de la vorto.

– Hm, vi komencis interesi vin pri aferoj? li diris. Sed mi devas lavi min, kaj poste Ajna kaj mi kaj certe ankaŭ panjo trinkos kafon. Vi du verŝajne manĝos, kiel kutime. – Kiam la patrino demandis, kiel ili volas dividi inter si la litojn, neniu tuj respondis. Kiam ŝi post iom da atendo ripetis la demandon, Ejnar  diris:

– Mia lito apartenis ja antaŭe al Johano, tiu de Johano al Eriko, kaj mi kuŝis en la kuirejo. Ĉar Eriko revenis, estas verŝajne plej bone, ke ĉiu reprenos sian antaŭan lokon.

– Kiel vi volas, diris la patrino. Sed jen fiksu tion en via kapo, Ejnar , ke vi ne fumos post enlitiĝo. Multe mi toleris de vi, sed tion mi ne tolerus kuŝante en la sama ĉambro.

Post la aranĝo de la litoj Eriko kaj Johano kiel iam antaŭe eniris en sian ĉambron kaj fermis la pordon. Ejnar  ĉirkaŭrigardis en la kuirejo, surmetis sian ĉapelon kaj diris:

– Mi eliros por unu horo aŭ du. Kaj se mi venos pli malfrue ne atendu. Mi ja retrovos mian liton.

La patrino haltigis lin.

– Tio aspektas, kvazaŭ la reveno de Eriko forpelus vin el la hejmo, diris la patrino. Ne iru! Johano certe interŝanĝos kun vi. Atendu, mi diros al li!

– Ne faru! diris Ejnar  decide. Ili bone interkompreniĝas, mi ne interkompreniĝas bone kun iu el ili. Cetere mi ne malŝatas la kuirejon. Sed por la momento estas enue sidi tie ĉi, kaj tial mi eliras.

– Kaj denove komencos ...

– Estu trankvila! asertis Ejnar . Nun mi havas pli gravajn aferojn por prizorgi. – Eriko ĉirkaŭpromenis en la ĉambro kun la manoj en la pantalonpoŝoj, rigardante ĉirkaŭ si kiel scivola infano veninta al nova loko. Jen li haltis antaŭ Johano kaj longe rigardis lin.

– Vi kreskis, kaj vi aspektas pli homeca, vi same kiel Ajna. Vi pliperfektiĝis, dum mi praktikis la metion de neniigo.

Johano ne respondis al la rimarkigo sed diris:

– Vi certe estas terure laca. Ĉu ne plej bone por vi tuj enlitiĝi?

– Terure laca mi estas, sed dormemo forpasis.

Li komencis denove promeni, sed baldaŭ haltis antaŭ la librobreto. Li rigardis ĝian enhavon, sed subite la breto mem kaptis lian intereson.

– Vi havigis novan librobreton?

– Mi faris tiun pasintan aŭtunon. Sed mi konservis la malnovan, se vi volas havi ĝin.

– Vi faris mem? Ne malbone. Do ni uzu ĝin. Sed jam mi komprenas, ke neniu librobreto, aŭ ŝranko estas tiel kara kiel la unua, la plej simpla, el nepentritaj kestotabuloj.

Li turnis sin, kaj nun li rimarkis ankaŭ la aliajn produktojn el la lignaĵa periodo de Johano. Johano per kelkaj vortoj informis lin pri ili. Li atente rigardis la meblojn kaj enpensiĝis.

– Vi estas lerta, li diris. Ĉu vi kredas, ke mi povus fari ion similan?

– Certe vi povus. Ne estas malfacile, se oni havas intereson. Li returnis sin al la librobreto, elprenis iun notlibron, foliumis kaj ridetis, kiel ridetas maljuna homo retrovanta sian unuan lernolibron.

Li lasis la librobreton kaj ekvidis, ke apud lia lito same kiel iam staras la malgranda tablo, kaj sur ĝi kuŝas paperoj kun notaĵoj, iuj libroj, kelkaj gazetoj. Kaj sur la tablo same kiel iam staras la lampo kun la simpla ŝirmilo, kiun li iam faris.

– Hm, aspektas tie ĉi, kvazaŭ nur tagnokto estus pasinta de mia foriro.

Li montris al la ŝirmilo.

– Ĉu estas vi, kiu uzis ĝin?

Johano kapklinis.

Subite li tamen forturnis sin de tiuj aferoj kaj komencis devesti sin. Antaŭ ol enlitiĝi li iris al sia valizo kaj alportis al sia tablo du dikajn notlibrojn en vakstolaj kovriloj. Johano tuj rekonis unu el ili. Estis la malnova taglibro, liaj “Paŝoj”. La dua similis al la unua. Enlitiĝinte li skribis en ĝi dum kelkaj minutoj, antaŭ ol li definitive sin kuŝigis.

*

Malgraŭ sia laco Eriko vekiĝis en la sekvanta mateno jam je la naŭa. Li tuj ellitiĝis, lavis kaj razis sin kaj surmetis tiajn vestojn, kiajn li dum preskaŭ unu jaro ne portis. La patrino vokis lin al matenmanĝo, kaj li iris en la kuirejon. Ŝi renkontis lin kun afabla mieno kaj babilemo.

– Vi estus devinta dormi multe pli longe post tia vojaĝo. Sed ĉar vivekiĝis, vi certe same multe bezonas ion por via stomako. Certe vi pli ol unu fojon sopiris iom da solida hejma manĝaĵo, ĉu ne?

– Foje, jes.

Li respondis kiel pensoabsorbita plenkreskulo respondas al demando de infano. Ŝi rigardis lin kaj tuj komprenis, ke babili kun li estas sensenca afero. La trajtoj denove malmoliĝis kiel iam, kaj la lipoj estas kunpremitaj.

Tamen ŝi ankoraŭ foje provis.

– Estas bela vetero hodiaŭ. Tiel klaran sunbrilon kaj tiel bluan ĉielon ni malofte havis en tiu ĉi somero.

Li rimarkis la amikecan tonon kaj levis la okulojn kaj eĉ ridetis pro ŝia afablo.

– Vi devus eliri kaj ĝui la belan veteron, li diris.

– Jes, mi devus sarki la legombedojn, sed verŝajne la tero estas tro malseka post la pluvo. Sed mi povas sidi ekstere kaj fliki ŝtrumpojn. Tamen ankaŭ vi devas eliri, promeni, renkonti konatojn, povos viziti Elsa n. Estas tro enue por vi sidi hejme. Al tiu propono li ne respondis, kaj li ne eliris. Post la manĝo li restis en la kuirejo sidante apud la fenestro kaj rigardis la straton kun ludantaj infanoj kaj preterpasantaj virinoj kaj knabinoj. Sed lia mieno estis same malgaja kiel antaŭe.

Unu horon li restis tie. Poste li subite levis sin kaj foriris. Post duonhoro li revenis kaj rakontis per deko da vortoj, ke li vizitis la kontoron, denove ricevis laboron kaj komencos la sekvantan matenon.

La patrino surpriziĝis kaj ŝajnis ne kontenta.

– Estas bone, ke vi volas labori, sed certe semajno da ripozo estus utila por vi.

– Estas pli bone tuj komenci. Unu horon post tagmanĝo venis Elsa  kun sia knabino.

– Kiam Rudo venis hejmen por tagmanĝi, li rakontis, ke vi revenis, ŝi diris ankoraŭ ne malferminte la pordon malantaŭ si. Kia feliĉo kaj bonŝanco, ke vi revenas viva kaj sana! Ŝi iris al li kaj salutis per manpremo, kaj ankaŭ Violan ŝi igis saluti per manpremo kaj genuflekso.

– Rigardu lin, Viola! ŝi diris. Tre rimarkindan onklon vi havas. En la milito li estis.

Kaj ŝi faris multajn demandojn pri la milito kaj pri Hispanujo, sed Eriko tiel mallonge respondis, ke ŝi fine devis lasi tion.

– Nu, mi komprenas, ke estas malfacile rakonti pri memoroj el milito, ŝi diris. Mi legis, ke partoprenintoj de milito ne povas facile rakonti pri la teruraj aferoj, precipe ne tuj. Sed nun vi povas danki Dion, ke vi revenis, kaj alian fojon vi estos pli saĝa. Faru kiel Rudo kaj mi: aĉetu pecon da tero, konstruu domon, edziĝu kun bona kaj taŭga knabino! Tiam vi havos ion por fari en la liberaj horoj, kaj ne bezonos okupi vin pri strangaj ideoj. Tiam vi havos kontenton kaj ĝojon en via hejmo kaj ne bezonos iri al eksterlando kaj milito por trovi ion travivindan. – En la vespero venis Jern . Kore kaj kun ĝojobrilo en la okuloj li salutis Erikon.

– Kaj tiel ŝtele vi forkuris, ruzulo, ke mi estis tute kolera pro tio, ke vi senaverte forlasis nian laboron, li diris kaj ridis. Kaj nun vi ree estas ĉe ni. Bedaŭrinde la rezulto de la batalo estas alia ol ni atendis. Sed iun tagon Anglujo pentos sian sintenon en tiu afero.

Poste li rakontis, ke la klubo venontan dimanĉon havos ekskurson al iu loko kaj renkontos la klubojn el Grandtorento kaj el alia loko, granda kamaradrenkonto. Kaj nun estas ege bona ŝanco, ke Eriko povos partopreni kaj fari paroladon pri siaj travivaĵoj en Hispanujo.

Sed Eriko respondis, ke ne, en ĉiuj okazoj ne nun. Jern  miris pri tio kaj aspektis ĉagrenita sed diris, ke Eriko pardonu, se li estis tro fervora.

– Kompreneble vi bezonas ripozon. Sed ĉiuokaze vi iom poste parolos en la klubo kaj en la esperanta klubo, kaj ni aranĝos ankaŭ publikan paroladon! Poste ankaŭ li faris multajn demandojn, sed Eriko respondis same mallonge al li kiel al Elsa .

*

En la unua sabata vespero post la reveno Eriko renkontis Ajnan. Denove ili iris la saman vojon kiel en la somermeza vespero antaŭ unu jaro.

Ili renkontis kiel tiam gejunulojn survoje al la popola parko, aŭdis la saman tonbruon de aktuala dancmuziko, venis denove al la senhoma kaj trankvila arbaro kaj haltis en la sama loko ĉe la lago.

Jen kaj jen ili interŝanĝis kelkajn vortojn, sed Eriko estis silentema.

– Vi estas en alia humoro nun, ol kiam vi revenis, diris Ajna parolinvite.

– Eble la diferenco ne estas granda, li diris. Kiam oni estas tiel laca, oni fariĝas kvazaŭ ebria kaj aŭtomate babilas. Efikis ankaŭ via akompano kaj eĉ la reveno al tiel nomata hejmloko. Estas kurioze. Dum mia foresto mi trovis, ke mi havas certajn sentojn por la hejma regiono, foje preskaŭ sentis hejmsopiron. Tiom ni dependas de la kutimo.

Li denove silentis, forturnis la vizaĝon kaj en sin forgesa meditado rigardis la lagon kaj la sunsubiron.

Fine li returnis sin al ŝi. Li longe rigardis ŝin kaj poste demandis:

– Ĉu vi multe laboris en la klubo dum mia foresto? Malproksima estis por ŝi tiu tempo, kiam ŝi kune kun li batalis por liberigo kaj nova socio. Ŝia vizaĝo spegulis surprizon pro la demando, sed la surprizo ne rompis tiun belan trankvilon, kiu ankaŭ nun elradiis de ŝi.

– Mi devas konfesi, ke mi tute ne laboris en la klubo, ŝi diris simple kaj neĝenite.

– Ĉu vi multe legis kaj lernis en tiuj libroj, kiujn mi rekomendis al vi?

– Neniom mi legis en tiuj libroj, neniom mi lernis pri sociaj aferoj.

Li silentis por kelkaj momentoj kaj pripense rigardis ŝin.

– Kial vi tion ne faris? Ne estis riproĉo en la demando. La lasta same kiel la unuaj venis preterpase kaj babiltone.

– Certe ĉagrenas vin, ke mi nenion faris, eble vi eĉ koleras. Sed fakte mi ne povis.

– Kial vi ne povis?

– Kiel inkvizitoro vi eldemandas min. Komence via foriro havis tian efikon al mi, ke mi ne povis labori, mi ne volis eĉ viziti la kunvenojn. Certe vi povas kompreni, ke tiel okazis.

– Eble. Sed ĉu vi ne iom post iom kutimiĝis al mia foresto? Kial vi tiam ne komencis labori? Cetere, vera intereso por ideo helpas al oni pli facile porti malfacilaĵojn kaj dolorojn.

– Certe vi nun opinias, ke mi ne meritis viajn zorgojn pri mi, ŝi diris en preskaŭ pardonpeta tono, sed tamen ŝi restis same trankvila. Verdire mi ne meritis. Post via foriro mi komencis kompreni, ke mia intereso por viaj ideoj estis nur preteksto por proksimiĝo al vi.

Li rigardis ŝin pli atente, kaj lia rigardo havis kuriozan esprimon, sed ŝi ne povis diri, ĉu pro surprizo aŭ ne, ĉu pro malkontento aŭ kontento.

– Ĉu tiel. Pri tio mi ne havis eĉ ombreton da suspekto.

– Mi kredas vin. Mi mem ne komprenis, nur foje sentis, ke mia intereso por tiuj aferoj tre dependas de via intereso por ili.

– Vi do pensis nur pri mi, la tutan tempon. Mi timas, ke vi malbone uzis tiun tempon.

– Ĉar vi tion demandas, mi volas rakonti ankaŭ iom pli. Ŝi rakontis, kiel ŝi timis, ke li falos, en la milito, rakontis pri la terurbildoj de sia imago, kiuj montris lin kripligita aŭ disŝirita kaj senviva.

Post tio ŝi iom paŭzis, sed baldaŭ daŭrigis kun voĉo pli mallaŭta ol antaŭe ŝi rakontis pri siaj terurvizioj de liaj sangomakulitaj manoj kaj lia vizaĝo de mortiganto, pri la turmento kaj teruro de siaj solecaj vesperoj.

Ankaŭ pri la bildo de la bona paŝtisto ŝi rakontis, kaj kiel la paŝtisto ŝin savis, kiam ŝi estis en plej profunda doloro kaj sentis sin tute perdita. En tiu momento komencis kreski en ŝi iu nova sento, iu nova vido, kiu iom post iom donis al ŝi trankvilon kaj novan vivon. Poste ŝi per kelkaj vortoj rakontis ankaŭ pri siaj studoj kaj sia nova laboro.

Kiam ŝi finis, li unue iom silentis, poste demandis nelaŭte.

– Ĉu vi do estas religia nun, aliĝis al iu kreda unuiĝo?

– Ĉu religia aŭ ne, pri tio mi eĉ ne pensis. Eble oni povus diri tiel pri mi, sed tio estas por mi tute egala. Kaj pri kredaj unuiĝoj mi ankaŭ eĉ ne pensis, cetere kun neniu parolis pri tio. Mi nur ekhavis iun novan senton, ke mi vivu juste, kiel instruis Kristo, laŭ mia konscienco. Tiam mia vivo havos plenan sencon, kaj ĉio alia estos negrava, trankvile mi povos iri mian vojon, okazu kio ajn. Kaj tiu sento ne forlasis min plu.

– Ĉu vi legas la biblion?

– Kiam mi estis infano, mi ofte legis. Ĝi ĉiam kuŝis sur la tablo de avinjo, kaj ŝi ĉiutage legis en ĝi. Post la fino de la lernejo mi preskaŭ neniam legis. Nun mi denove foje legas, jen ofte, jen malofte.

– Ĉu vi kredas ĉiujn miraklojn?

– Por mi ili aspektas neverŝajnaj. Cetere estas al mi tute egale, ĉu la mirakloj okazis aŭ ne. Por mi estas grava la senco, kiun mi trovas en paroloj kaj rakontoj. Tio donas al mi forton.

Estas belaj kaj saĝaj aferoj en la biblio. Tiuj, kiuj skribis la biblion, ofte rigardis kaj kredis kiel malgrandaj infanoj, kaj foje ili havis kuriozajn pensojn, sed tamen ili estis saĝaj kaj vidis la sencon de la vivo pli bone ol ni ordinare faras. – Sed ĉu vi ne volas nun rakonti?

– Vi rajtas demandi tion. Sed mi apenaŭ scias, kiel rakonti.

Kiam mi estis en malliberejo, mi unuafoje komencis pensi. Mi supozas, ke en mi troviĝis iu emo, iu eblo por evoluo, kiu ĝis tiam ne montris sin, sed kiun aktivigis la izoleco. Kiam mi venis hejmen, mia pensado min sekvis, kaj ĝi estis por mi kiel peza kaj dolora ŝarĝo. Poste mi aktiviĝis. Mi lernis kaj lernis, tiom ke mi preskaŭ ne vidis la mondon ĉirkaŭ mi. Kaj mi opiniis, ke mi ankoraŭ pensas.

Kiam mi venis al Hispanujo, mi denove izoliĝis. Librojn mi ne kunportis krom mia notlibro. Fremda estis la medio, fremda la lingvo, fremdaj la homoj. La homoj estis ja miaj fratoj en la batalo, kamaradoj, sed tamen ili restis pli malpli fremdaj, eĉ la nordanoj. Mi antaŭe kreis al mi bildon pri diversaj aferoj, sed la realo ne tute respondis al la bildo.

Antaŭe mi kredis, ke aliĝo al grandega amaso da homoj vivantaj kaj batalantaj por la sama ideo, la sama celo, estos kulmino de la vivo. Eble estas tiel por multaj, mi ne scias. Sed mi sentis inter tiuj miloj kaj dekmiloj kaj centmiloj da homoj, ke mi estas sola, kaj ke la granda amaso estas io stranga, preskaŭ nehomeca, kion mi ne povas kompreni. Kompreneble troviĝis ankaŭ ĉe mi entuziasmo kaj batalardo, en la komenco. Sed iom post iom mi fariĝis simpla sola homo, kiu de sia simpla vidpunkto rigardas la mondon ĉirkaŭ si.

Mi kvazaŭ vekiĝis el sonĝo kaj rigardis la mondon per miaj propraj okuloj, kaj ŝajnis al mi, ke mia lernado kaj agado estis grandparte nur imitado kaj manko de pensoj. Mi komencis denove pensi kiel en la malliberejo, sole per helpo de propraj spertoj kaj propra pensopovo.

Tiam komencis ŝajni al mi, ke tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon por la homoj, ofte forgesas la esencan aferon, la homojn mem, kaj tio okazas precipe dum militoj. Kiel simpla sola homo mi rigardis ĉirkaŭ mi kaj vidis, kiel homoj sekvas siajn imagojn kaj pro siaj imagoj suferas kaj suferigas, mortigas kaj mortas. Mi vidis soldatojn kaj mi vidis civilulojn brave kaj eĉ fiere elteni suferojn, terurojn kaj eĉ morton. Ili vidis nur siajn imagojn, kaj ili apartenis al la granda amaso.

Sed mi estis sola, kaj mi vidis nur malsatajn homojn, vunditajn kaj disŝiritajn homojn, senhejmajn homojn, skeletosimilajn infanojn, senfine da homoj en mizero. “Tio estas la ofero por la feliĉo de la estonto, de la estontaj homoj,” diris mia lernitaĵo. “Tio estas viktimoj por imago,” respondis miaj pensoj, pensoj de simpla, sola homo.

Oni diris pri la mortigitoj en la mondmilito, ke ili malgraŭ ĉio ne vane falis: post ili venos eterna paco. Pasis de tiu tumulto nur dudek jaroj, sed jam la nuna situacio pli promesas eternan mortigon ol eternan pacon.

Cetere – se mi estus homo estonta, mi hontus akcepti feliĉon, kiu baziĝus sur mortigo de centmiloj kaj milionoj da homoj dum longa ĉeno de ĉiam militoplenaj jarcentoj. Kelkaj malmultaj el ili certe libervole oferis sin por kontraŭstari invadantojn, sed ĉiuj ceteraj estis oferataj kontraŭ propra volo. Kaj sur tio staras la feliĉo kaj la bonstato de nia generacio. Estas hontinde esti homo en tiaj cirkonstancoj. Kaj estas pli ol hontinde prezenti al niaj infanoj feliĉon, kiun ni kreis per mortigado.

Sed estas mensogo, kaj ni ne kreas feliĉon per mortigado. Ne estas ni, kiuj postulis, ke niaj prapatroj estu kripligataj kaj mortigataj por nia feliĉo, ke ili malsatu ĝis morto kaj la militimpostoj forpelu ilin de iliaj propraj bienoj. Tion faris monavidaj kaj potencavidaj homoj, tiam kiel nun.

Kiel simpla, sola homo mi rigardis ĉirkaŭ mi. Kion mi vidis, tion mi pripensis kaj notis en mia libro, kaj pli kaj pli sola mi fariĝis, ĝis miaj pensoj fariĝis ŝarĝo ne plu portebla. Tage kaj nokte kriis iu voĉo en mia interno: “Doktrinojn oni defendas, ŝtatojn oni defendas, ideojn oni defendas, potencinteresojn kaj moninteresojn, kredojn kaj imagojn de mil specoj, sed kiu defendas la homojn, la simplajn, unuopajn homojn, kiuj finfine estas la ĉefa afero, kiu defendos ilin kontraŭ malsato kaj kripligo, mortigo kaj sklavigo sub tiranoj de unu speco aŭ alia?” Ĉion oni defendas krom la homoj. Ili estas sen bedaŭro oferataj en la granda ludo. Kaj ŝajne la homoj mem konsentas ĉion defendi, sed ne venas al ili la penso, ke ili defendu sin mem.

Ĉu homoj? Ho ne! En milito ili estas nur amaso de viando vivanta kaj moviĝanta kaj viandoĉifonoj forŝiritaj el la ankoraŭ vivanta amaso. –

Li silentis por kelkaj momentoj, rigardis al la tero kaj ŝajnis mediti.

– Sed plej terura en tiu afero estas, ke ĝi ŝajnas preskaŭ neevitebla. Post la fino en Hispanujo venos certe aliaj aferoj, multe pli grandiozaj. Malmultaj homoj sufiĉas por krei malpacon, kiu povas detrui tutan mondparton, precipe se ili havas potencon. Tiel estis, tiel estas, kaj eble tiel estos. Ŝajne estas vero en tio, kion ni lernis en la kristana instruo en la lernejo: ke en la homoj estas malbono, kaj pro la malbono estiĝas grandaj malfeliĉoj.

Terura estas tiu mortigado. Kaj tamen, kion fari, se venos potencaviduloj por subpremi nin? Kiam danaj kaj germanaj grandsinjoroj en la fino de la mezepoko provis servutigi la liberajn malgrandbienulojn en nia lando, tiuj forpelis batale la sinjorojn kaj iliajn soldatojn, kaj mi komprenas tion, eĉ devas diri, ke ni ŝuldas dankon al ili. Kaj se venos novaj sinjoroj por servutigi nin korpe kaj anime – kion fari, se ne provi malhelpi la aferon? Estas afero senespera. Kion mi povas fari? Nur repreni mian lokon inter laborantaj homoj kaj kiel ili akiri mian ĉiutagan panon, eble fari ian sensignifan laboron por la komuna bono, iom pensadi en miaj liberaj horoj. Por grandaj vortoj kaj idolaj imagoj mi apenaŭ havos uzon plu. Ne estas facile adapti sin al la mondo, kia ĝi estas, sed ŝajne tio estas la sola vojo, se oni ne volas kapitulaci.

Li levis la kapon kaj rigardis ŝin, kvazaŭ li atendus de ŝi ian komenton. Ŝi estis serioza ĝis malgajo, sed la serena trankvilo same kiel antaŭe estis la plej grava trajto en ŝia vizaĝo kaj en ŝia tuta teniĝo.

– La mondo estas malbona kaj malbela rilate al granda parto de la homaj faroj. Kaj tamen la vivo estas bela kaj plena de ĝojo. Estas kvazaŭ mi interne aŭdus mirindan kanton, kiu donus ĝojon kaj agordon al mia vivo. Sekvi la voĉon en sia interno kaj la grandan instruon, tio sufiĉas por doni sencon al nia vivo, tio estas la senco de nia vivo.

– Vi aspektas kiel Kristo, diris Eriko. Sonas strange, ke mi parolas pri Kristo, sed mi trovas nenion, kun kio kompari vian aspekton krom ian imagon pri Kristo, kiun mi havas. Kaj estas ja strange, ke mi, kiu estas sendiulo, havas tiel belan imagon pri Kristo.

Se Kristo ekzistus, li povus rigardi min kiel vi. Ho jes, vi vidas miajn manojn kaj mian vizaĝon, vi vidas, ke estas sango sur la manoj, kaj la vizaĝo portas la stampon de mortiginto. Mi volus penti, se pento havus sencon, sed kia senco en pento, se la vivo estas tia? Sed peze mi sentas, ke mi apartenas al tiuj estaĵoj, kiuj mortigas unu la alian.

Li kvazaŭ time rigardis ŝin, sed tuj denove mallevis la kapon. Lia korpo ektremis, kaj li forte kunmordis la makzelojn.

– Antaŭ vi mi estas bruto, nun centoble pli ol kiam ni unue estis kune.

Ŝi ŝovis sin pli proksimen al li kaj per facila tuŝo karesis liajn manojn kaj poste preĝe-solene kisis ilin. Ŝi karesis lian vizaĝon, kaj ŝiaj okuloj, serenaj kiel la vespera ĉielo, rigardis en liajn. El ŝiaj okuloj kaj el ŝiaj manoj la trankvilo kvazaŭ transfluis al li. La streĉita, malmola esprimo en lia vizaĝo malstreĉiĝis, la makzeloj ĉesis mordi, kaj la sulkoj sur la frunto kaj ĉirkaŭ la okuloj glatiĝis. Lia vizaĝo kiel iam antaŭe fariĝis knabeca kaj ŝajnis netuŝita de turmento kaj volstreĉo.

– Vi estas bona, li flustris kun eta rideto sur la lipoj. Mi ne opinias, ke via bono povos, por tiel diri, pardoni mian brutecon. Se mi pekon faris, mi devas ankaŭ porti ĝin, kaj se la mondo estas malbona, ĝi tia restos malgraŭ via sinteno al mi. Sed vi helpas min elteni. Ĉu vi tiel kondutas nur pro tio, ke vi similas al Kristo, aŭ ĉu vi ankoraŭ volas resti kune kun mi? – Antaŭ unu jaro, ŝi diris, mi amis ne vin, sed la batalanton kaj la heroon, kiun mi vidis en vi, kaj mi amis, eble tio estis la ĉefa afero, la kuneston kun viro.

En tiu ĉi momento vi aspektas kiel infano, kiel knabo netuŝita de malbono. Ĉu vi memoras, kiel la bona paŝtisto diris al la homoj: “Se vi ne fariĝos kiel infanoj, vi ne eniros la regnon ĉielan.” Nun mi vidas infanon en via vizaĝo, infanohomon, vidas vin, kia vi plej interne estas, kaj tiun knabon mi amas, kun tiu knabo mi volas vivi kune. Se mi nur povus por ĉiam ellogi tiun knabon al la lumo por forigi el via vizaĝo tiun maskon de malmola forto kaj pezaj pensoj.

– Mi apenaŭ povas promesi. Sed ŝi rigardis lin, kaj en ŝiaj okuloj aperis vibra brilo, delikata kaj plena de junaj revoj kiel la violkoloraj vesperoj de printempiĝo, hela kiel la lumvibro en la blua ĉielo de somera tago.

– Sed foje vi montros vin al mi kiel nun. Kaj kiam via vizaĝo estos malmola kaj malhela, mi tamen scios, ke alie aspektas vi mem, mi povos vin vidi, kvankam aliaj okuloj ne vidos.

Homoj sur la tero

Verkis: Stellan Engholm

Eldonado: Inko Tyresö  2001

Grandeco: 176 p.

Proksimuma verkojaro: 1932

Kreis la Esperantan tekston: Engholm

Feliĉa homo

i.

En bela dimanĉa antaŭtagmezo staris la maljuna Kristoforo sur la korto kaj ĉirkaŭrigardis. La manoj estis en la pantalonpoŝoj, kaj la blankaj ĉemizmanikoj kontrastis kiel neĝo kontraŭ la malhelaj pantalono kaj veŝto kaj la freŝa verdaĵo ĉirkaŭe.

Tiel li staris longe kaj eĉ ne movis la piedojn, rekta kaj streĉita kiel maljuna soldato. Tiam kaj tiam li turnetis la kapon kaj ekrigardis al la ŝoseo, kvazaŭ atendante iun. Eble li duone faris tion. Ne malofte vizitis lin dimanĉe iu aŭ alia najbaro por forbabili iom da tempo.

Se estis tiel, li ne tute trompiĝis. Post kvaronhora palpebrumado kaj observado, dum la vento hirtigis liajn maldensajn harojn kaj igis la grizan kaprobarbon ondi kiel grenkampon en blovego, li fine ekvidis figuron malproksime sur la ŝoseo.

Kristoforo kuntiris la palpebrojn, tiel ke la tuta vizaĝo fariĝis reto el sulketoj, kaj eĉ ne por momento lia rigardo forlasis la alvenanton. Iom post iom li distingis altkreskan viron en ĉaskostumo kaj kun altaj botoj, kiuj briletis en la suno.

Ŝajne estis la arbarĉefo de Grandtorento. Kion li volas tie ĉi meze en dimanĉa antaŭtagmezo? Sed la intereso de Kristoforo baldaŭ malgrandiĝis. Lia tasko estu la lia, kaj ĉiuokaze li certe ne venas por renkonti Kristoforon. Cetere tio estis al li tute indiferenta. Se Kristoforo deziris babili, li emis renkonti homon, kun kiu li povis paroli sen pripensi konvenajn vortojn.

Pro manko de aliaj atentindaj aferoj li tamen sekvis lin per la rigardo, kaj je sia miro li baldaŭ vidis, ke la ĉefo deflankiĝis de la ŝoseo kaj iris supren al la domo. Liaj altaj alkokruroj faris gigantajn paŝojn, sed sufiĉe malrapide, ĉar dum la irado li kun intereso okulumis tien kaj reen tra la kampoj, kaj duonvoje de la domo li haltetis, turnis sin kaj rigardis suden por ĝui la belan panoramon.

Fine li tamen alvenis al Kristoforo.

Li salutis, rigardis ree la elvidon kaj diris fine:

– Mi promenas...

– Tion mi vidas, – eligis Kristoforo sen pripenso.

La ĉefo ridis bonhumore.

– Mi promenas kaj rigardas la ĉirkaŭaĵojn. Se oni ĉiam kuradas en la arbaro, oni bezonas iom da ŝanĝo.

Vorto donis vorton, kaj baldaŭ la arbarĉefo kaj Kristoforo vigle interbabilis. La ĉefo parolis pri la vetero kaj aliaj similaj aferoj kiel iu ajn kamparano, laŭdis la kampojn kaj drenfosojn kaj la bonan alsudan situon, kaj lin interesis eĉ la malnova domo, la bovinstalo kaj la provizejoj.

Sed tie ĉi Kristoforo iom retiriĝis. La granda domo kun verando kaj vico de fenestroj verdire aspektis pompa de malproksime, sed de proksime oni facile rimarkis la mankojn. Dum multaj jaroj Kristoforo pripensis riparon aŭ novkonstruadon, sed tio ne realiĝis. La provizejoj povus taŭgi. Ili estis tiom malnovaj, kaj pro tio interesaj, ke iliaj mankoj preskaŭ estis meritoj. Sed la bovinstalo ... Ĝi povus taŭgi por kamparano, tamen Kristoforo ne volis, ke la arbarĉefo observu ĝin tro proksime.

– Mi ĝuste volis fari promenadon tra la kampoj, – diris Kristoforo. – Tiam kaj tiam mi kutimas fari tion en la dimanĉoj. En la semajnoj oni laboras jen tie, jen tie, kaj ne bone superrigardas la tuton. Sed kiam oni ĉirkaŭpromenas dimanĉe kaj ne devas rapidi, oni pli bone vidas la farindaĵojn. Rideto ekludis sur la vizaĝo de la ĉefo. Li jam aŭdis pri tiuj dimanĉaj promenoj de Kristoforo kaj ankaŭ sciis, ke Kristoforo ne malŝatas akompanon.

– Mi ne volas reteni vin, – li diris. Sed subite li ŝajnis kapti novan penson. – Eble ne malplaĉos al vi, se mi kuniros? Mi nur promenadas, kaj havas tempon.

Kristoforo rigardis lin palpebrume kaj kun ŝtela demando en la okuloj. Sed en la posta momento, li ekridis larĝe kaj diris:

– Bonege! Povas esti interese por arbarĉefo vidi kampojn, tio estas, vidi ilin pli proksime ol de la ŝoseo.

Ili foriris laŭ la randoj de la kampoj, kaj Kristoforo baldaŭ tre vigliĝis. La ĉefo estis arbaristo, sed li ankaŭ superrigardis la terkulturadon de la bieno ĉe Grandtorento. Ordinare administranto prizorgis la tuton, sed la ĉefo ne estis tute fremda rilate agrikulturon.

La tero de Kristoforo estis en sufiĉe bona stato. La drenfosoj estis plejparte refositaj, kaj la abundaj grenkampoj atestis pri sindona laboro. Tiam kaj tiam la ĉefo diris laŭdan vorton por vigligi Kristoforon. Estis bone konate, ke Kristoforo ne kaŝis sian lumon. kiam li faris siajn promenadojn kaj iu akompanis lin. Kaj la laŭdo de la ĉefo plie inspiris lin.

Nun li benis la ĉefon per tuta prelego pri drenado, humspecoj, sterko, kulturado, grenspecoj kaj terfruktoj. Li eĉ ŝajnis koni iom da kemio. Plie li prezentis sian paroladon kun granda varmo, kvazaŭ tiuj aferoj estus lia plej granda feliĉo. La ĉefo estis preskaŭ imponita, kaj deziris, ke lia administranto havu same bonajn teoriajn konojn pri agrikulturo. Sed samtempe li devis rideti. Ĉiu sciis, ke tiuj dimanĉaj promenoj de Kristoforo estas lia ĉefa laboro sur la kampoj. Dum aliaj tagoj oni malofte vidis lin tie.

– Sed kiamaniere vi tiel bone konatiĝis kun tiuj ĉi aferoj? – li miris.

– Ekzistas ja libroj. La terkulturistoj ankoraŭ kredas, ke libroscio pri agrikulturo estas nura koto, sed ili profunde eraras. Se oni volas sukcesi estonte, oni devas esti prudenta kaj ne kredi nur sian propran saĝon. Kaj estas interese, treege. La tero kvazaŭ ekhavas novan vivon, kiam oni lernis iom pri la interrilato de la aferoj.

– Sed kiel vi trovas tempon por tio? – demandis la ĉefo, dum ŝercemo ludis ĉirkaŭ liaj buŝanguloj.

Sed Kristoforo ne konsterniĝis.

– Estas terure malfacile. Kaj oni tute ne havas tempon por tio, kion oni devus fari. Tamen la servisto kaj la servistino estas taŭgaj, mia filo estas diligenta, kaj mia edzino estas akra ilo, kiu superas nin ĉiujn. Tiamaniere la afero funkcias.

Ili jam faris larĝan cirklon malsupren al la rivero kaj poste supren, kaj nun ili estis supre de la domo, preskaŭ ĉe la rando de l’ arbaro.

– Via arbaro estas belega, – la ĉefo diris kvazaŭ pretere. – Nu jes. Sed ne estas io speciala por la okuloj.

– Ne estu tro modesta! Tian arbaron oni ne trovas en la najbaraĵo.

Kaj kiam ili malrapide reiris al la domo, ili la tutan tempon diskutis pri arbaro kaj arbarkulturo, kaj la ĉefo donis bonajn konsilojn al Kristoforo.

– Estas plej perfekta ligno, li diris, sed se la arboj staros ankoraŭ iom da tempo, ili fariĝos tromaturaj. Vi devas haki en ĝusta tempo. Sed tion mi apenaŭ bezonas diri. Vi tiel bone komprenas la teron kaj certe vi komprenas ankaŭ la arbaron. – Estas tiom da aferoj rilate arbarhakadon! Kaj ankaŭ mi komencas fariĝi tromatura. Mia filo povos prizorgi la arbaron, kiam lia tempo venos.

Nun ili ree estis sur la korto. Subite Kristoforo ekhavis kaprican penson.

– Estis tre agrable paroli kun vi, – li diris. – Ĉu mi kuraĝu proponi tason da kafo? Estas simple kaj malriĉe, sed eble vi ne rifuzas? La ĉefo danke akceptis, kaj ili eniris en la grandĉambron. Kristoforo ŝovis la kapon tra la pordo de la kuirejo kaj petis pri kafo. Poste ili eksidis sur la sofo kaj daŭrigis la paroladon kvankam iom malvigle.

Estis malnovtempa ĉambro, kiu ŝajnis morta, malgaja kaj senaera. Almenaŭ fremdulo ne sentis sin hejme tie. La tapetoj havis malfreŝajn kolorojn, kelkloke ili estis ĉifonaj kaj kovritaj de araneaj retoj. La mebloj estis pratempaj kaj vermotruitaj, la planko eluzita, griza kaj kun grandaj branĉtuberoj. Ŝajnis al Kristoforo, ke la ĉefo ĉirkaŭrigardas iom kritike, kaj li provis senkulpigi sin pro la ne tute bona stato de la domo.

– Tiu ĉi domo ne estas multe por la okuloj, – li diris. Ankoraŭ ĝi estis en preskaŭ sama stato kiel antaŭ tridek jaroj, kiam li transprenis ĝin de sia patro. Li ofte pensis pri riparo aŭ novkonstruado, kiel li jam diris, kaj ne forpasis unu jaro sen parolo pri tio. Sed mono mankis. Konstruado estis multekosta, kaj cetere oni devis unue pensi pri la tero.

Kafo venis, kaj kiam Kristoforo alportis botelon da konjako, la humoro iom pliboniĝis. Posedanto de tia arbaro ne rajtas paroli pri manko de mono, diris la ĉefo ŝerce. Kial ne forhaki iom de la arbaro kaj poste starigi novan, laŭtempan domon per la mono? Sed Kristoforo parolis pri sia aĝo.

– Babilaĉo! – diris la ĉefo. – Se estas tro multe da laboro por vi mem, vi povas vendi la arbaron surradike. Multaj gratulus sin, se ili povus ĝin aĉeti kia ĝi estas.

– Tio estus ja facila maniero, – kunsentis Kristoforo kaj ŝajnis interesita.

– Certe, – respondis la ĉefo kaj rapide kaptis krajonon kaj kajereton el la poŝo. Montriĝis, ke li mirige bone konas la arbaron de Kristoforo. Tio tamen ne estis tro mirakla, ĉar ordinare li pasis la tagojn en la arbaroj, kaj dume tiam kaj tiam kompreneble transiris ankaŭ fremdajn terojn.

Li parolis kvazaŭ li estus preĝinta por sia eterna feliĉo. La malgrandaj paĝoj pleniĝis de longaj vicoj da ciferoj. Kristoforo klinis sin super lian ŝultron, rigardis la ciferojn kaj ridetis multsignife.

La prikalkulo de la ĉefo vere amuzis lin, precipe kiam li ekvidis, je kia grado la ĉefo sukcesas malaltigi la valoron de l’ arbaro.

– Kaj vi diras, ke vi ne havas monon – gruntis la ĉefo kun ŝajna kolereto. – Vi devus honti! – Sed ĉu la arbaro vere estas tiom valora? – miris Kristoforo kaj kuntiris la palpebrojn.

– Certe, absolute! Kaj se vi volas vendi parton, jam vi ricevos sufiĉe da mono por konstruado.

Kaj post momenta silento:

– Venu al la kontoro iun tagon, kaj ni skribos kontrakton. Monon vi ricevos tuj.

– Kion vi volas diri per tio? – demandis Kristoforo kaj ŝajnis mirigita. – Ke mi vendu arbaron? Ne, ne. Mi tre ĝojas, ke mia arbaro havas tian valoron, sed mi estas multe tro maljuna por fari komercon, multe tro maljuna.

La arbarĉefo provis paroli racie kun li, sed Kristoforo estis kontraŭstara kiel roko. Lia persvado ne helpis al li, kaj fine li devis foriri por atendi ĝis pli konvena tempo.

ii.

Tiu interparolo revivigis la konstruplanojn de Kristoforo. Kiam Kristoforo ekhavis novan ideon – kaj tio okazis tre ofte – li ĉirkaŭiris kiel en febro kaj nek vidis, nek aŭdis. Ordinare li unue eksidis ĉe la skribotablo en la grandĉambro. La frunto profunde sulkiĝis, lia rigardo rigidiĝis, kaj li sidis senmova kiel mondfremda meditanto. Ofte li prenis krajonon kaj paperon kaj plenigis folion post folio per desegnoj kaj kalkuloj por tiamaniere pli facile solvi siajn problemojn. Tiuj tamen ne estis ĉiam facile solveblaj. Post iom da vana kaj senrezulta cerbumado li ĝenerale incitiĝis. Tiam li ekstaris kaj vigle promenadis tien kaj reen en la ĉambro, aŭ prenis la violonon de la muro kaj ludadis freneze, ĝis la pensoj iom ordiĝis. Trovinte novan inspiron li kuris al la lignaĵejo, al la forĝejo aŭ aliloken, por pli konkrete prilabori siajn ideojn. Ofte ankaŭ tio ne donis tujan rezulton, li devis plurfoje reiri al la granda ĉambro por plie meditadi. Cetere li ordinare ne atingis difinitan rezulton, kaj se li kelkafoje sukcesis, tio preskaŭ neniam havis praktikan valoron.

Kiam li troviĝis en tia periodo, li ne ŝatis interparolon. Se la edzino, la filo aŭ alia tiam petis konsilon pri io, li faris amikan sed forigan signon per la mano kaj diris enpense:

– Agu laŭ bontrovo, tion vi komprenas same bone kiel mi. Mi meditas nun.

Estis preskaŭ ekster imago, ke li je tiaj okazoj partoprenu la laboron en la bieno. Kiam li estis pli juna, la edzino ne ŝparis vortojn, nek mildajn nek akrajn. Sed tio estis verŝi akvon sur anason. Dirinte, ke li meditas, li tuj fariĝis surda kaj muta, kaj la vortoj de la edzino estis kiel aero al li. Iom post iom oni kutimiĝis al lia maniero, kaj fine ĝi fariĝis memkomprenebla afero. Nun oni cetere povis pardoni lin, ĉar li ja estis maljuna kaj bezonis iom da ripozo.

Estis tuj antaŭ la fojnrikolto. Ju pli proksimiĝis la unua rikoltotago, des pli firmiĝis liaj revoj pri konstruado. Kiam li fine staris en la lignaĵejo kaj riparis malnovajn rastilojn kaj falĉiltenilojn, li jam komencis spirite distingi la trajtojn de sia kreaĵo.

La postan matenon li ellitiĝis jam duonon antaŭ la kvara, enbuŝigis guteton da brando kaj peceton da manĝaĵo kaj poste tuj eliris.

La mateno estis kvieta kaj bela. La matena malseko pendis kiel maldensa, sunvibranta nebulaĵo super la spegule trankvila surfaco de la rivero, roso kuŝis kiel mola arĝenta koloro sur herboj kaj floroj, kaj rosa perlaro brilis kiel multkoloraj steloj en la araneaj retoj de la arbustoj. Estis vetero por laboro. Mole kaj kun sono de kvieta arbara susuro glitis la falĉiloj tra rospeza herbo, kiu baldaŭ kuŝis por sekiĝo en larĝaj strioj kaj plenigis la tutan aeron per sia forta, profunda odoro.

Kristoforo laboris viglege. Ĉar se li eliris kun tia intenco, li neniel malsuperis la aliajn, malgraŭ siajn sesdek kvin jarojn. Eble li estus daŭriginta ankaŭ nun, sed, kiel ordinare, oni komencis la falĉadon supre de la kampoj. De tie estis belega elvido al la domo kaj cetere al la tuta valo en la sudo. Vole nevole Kristoforo ekvidis la domon, tuj kiam li rektiĝis por akrigi la falĉilon aŭ por viŝi la ŝviton de la vizaĝo.

Iom post iom liaj paŭzoj fariĝis pli longaj, kaj eĉ dum la laboro li strabe rigardis al la domo kaj dume kapskuis kaj murmuris kvazaŭ li estus en plena rezonado kun iu. La aliaj rigardis lin kaj subridetis unu al la alia. Dum tia konduto la meditado en la grandĉambro ne estis tre malproksima.

Li tamen eltenis ĝis la oka, kiam oni iris hejmen por matenmanĝi. Kiam la aliaj post la manĝo ree volis eliri, Kristoforo restis staranta meze en la kuirejo, gratante sian kapon kaj kun mieno de multaj pensoj.

– Mi kredas, ke mi ne povos partopreni dum la antaŭtagmezo, – li diris iom retire. – Mi ekhavis malgrandan ideon. Estas plej bone, ke mi ellaboros ĝin, dum la emo restas.

La edzino mezuris lin per rigardo, kiu ne esprimis simpation. Sed ankaŭ abomenon, koleron aŭ malestimon ĝi ne esprimis. Ĝi pleje similis al indiferenta ŝultrolevo antaŭ afero, kiu ne koncernas nin. Ŝiaj mieno kaj teniĝo diris proksimume la samon. Ŝi estis fortika virino, malgraŭ siajn jarojn, kaj ŝia vizaĝo kaj solida nazo atestis pri mastrino, kiu scias, kion ŝi volas.

Sed pro tiu rigardo malaperis la penspeza mieno de Kristoforo, gaja rideto lumigis lian vizaĝon, kaj liaj okuloj briletis kiel ĉe bubeto. Kvankam li ne diris tion, estis klare skribite en lia tuta aspekto: “Ĝuste tiel devas esti. Vi faras la vian, mi la mian, kaj unu ne miksas sin en la aferojn de la alia. Tiam oni povas vivi feliĉe sur la tero.”

– Mi cerbumadis pri la novkonstruado, de kiam la arbarĉefo babilis siajn stultaĵojn. Ĝuste nun eklumiĝis en mia kapo, kaj mi rapidas fari desegnon, dum mia spirito estas en konvena stato.

– Tiel, – diris Kajsa  ne ŝanĝante la mienon. – Faru laŭplaĉe. Ĉu vi volas rekonstrui ankaŭ la bovinstalon? Ĝi pli bezonas riparon ol ĉio alia.

– Mi ne pensis precipe pri ĝi, sed se mi nur eklaboros, ankaŭ ĝi estos farata, kaj funde farata.

Per tio la interparolo finiĝis. La aliaj iris al laboro, Kristoforo restis hejme.

Li iris en la grandĉambron, retrovis malnovan desegnobreton, metis paperon sur ĝin kaj eksidis apud la tablo. Tamen li baldaŭ trovis, ke li devas fari kelkajn antaŭajn prikalkulojn. Pro tio li rapidis al la lignaĵejo kaj tuj revenis kun hakilo kaj najlotirilo.

Li malfiksis la bretojn tie kaj tie sur la muroj por esplori la kvaliton de la trunkoj, cetere senpena laboro, ĉar la bretoj tiom sekiĝis, ke multloke estis grandaj fendoj inter ili.

La trunkoj estis tute freŝaj ankoraŭ, kaj Kristoforo ridetis kontente. Ili taŭgos ankaŭ por la nova domo. Poste li mezuris fenestrojn kaj pordojn, notis kaj prikalkulis kaj fine reiris. Post kelkaj pliaj preparoj li ree prenis la desegnobreton por doni decidan formon al sia plano. Nun li laboris lude facile, kaj eĉ ne unu fojon io haltigis lin. Li estis en brila humoro, kiel ĉiam, kiam li povis labori laŭ propra deziro kaj la sukceso ŝajnis atingebla.

Kiam la laborantoj revenis por tagmanĝi, la desegno jam estis preta kaj ankaŭ proksimuma kostokalkulo pri la konstruado. Bonhumore kaj babileme li venis en la kuirejon kaj metis la desegnojn sur la tablon. La aliaj kolektiĝis por rigardi, kaj li montris, klarigis kaj plurfoje rimarkis, ke la nova domo nepre devos havi akvokondukilon kaj elfluilon.

Kontraŭkutime Kajsa  tiun ĉi fojon montris intereson pri liaj planoj. Ŝi ekzamenis la desegnojn, aŭskultis atente liajn klarigojn kaj devis konfesi, ke li tre bone elpensis tion.

– Sed kompreneble fariĝos nenio el la planoj, – ŝi diris. – Kiam vi havus tempon kaj emon por tio? Sed ĉar vi povas tiel bone desegni kaj kalkuli, vi povas fari desegnon por nova bovin-stalo, kiam vi ankoraŭ estas en tia humoro. Bovin-stalon ni devas havi, eĉ se mi devos konstrui ĝin mem, kaj estus bone havi ian planon.

Kristoforo tuj konsentis, ĉar la labora humoro ankoraŭ restis. Post tagmeza ripozo li iris al la bovinejo por rigardi kaj iomete mezuri. Alveninte li prenis la mezurilon el la poŝo kaj malfaldis ĝin, sed kiam li staris antaŭ la domaĉo kaj rigardis la malnovajn, putrajn murojn, li subite eksentis strangan malgajon. Verdire la malnova bovinejo ne aspektis gajiga. Sed li sentis saman malgajon eĉ je la penso pri konstruado de nova stalo.

Li prokrastis la mezuradon kaj anstataŭe eniris la dometon. La interno tamen ne estis pli inspira. Laŭ la aspekto de la muroj oni povus fari truon en ili per nura piedfrapo. Tie kaj tie pendis arbustaro el araneaj retoj, kaj muŝoj zumadis kiel abeloj dum svarmado.

Li ĉirkaŭrigardis, suspiregis kaj ne sciis kiel komenci. Tie ĉi li vere ne ricevis konsilojn pri aspekto de nova bovinejo. Tamen, se oni komencus konstrui, oni unuavice devus havi bonan plankon el cemento kaj ne el malnova sterko kiel tie ĉi. Devus esti bonaj defluejoj kaj urinputo apud la sterkejo. Plie devus esti larĝa furaĝotablo meze de la ejo kaj super ĝi plafona pordeto al la fojnejo. Grandaj fenestroj kaj kalkitaj muroj. Kaj plie, kompreneble, akvokondukilo kun forta pumpilo apud la furaĝotablo... Li tiom interesiĝis, ke li povis imagi la aspekton de la konstruota bovin-stalo, kaj li eĉ trovis ĝin bela en ĝia revata stato. Sed tie ĉio ekhaltis. Revenis la malgajo, malvarmiĝis la intereso. Post longa kaj malfeliĉa rigardo ĉirkaŭ la mizeran ejon li eliris kaj malrapide revenis al la domo.

Li haltis en la korto kaj ne povis decidi kion fari. Reiri al la falĉado ne tre plaĉis al li. Cetere ili certe laboras same bone sen li. Por momento la mondo ŝajnis iom trista al li.

Sed Kristoforo estis homo, kiu konis la arton forigi malplaĉajn sentojn kaj pensojn kaj lasi al ĉiu horo ĝian propran penon. Li staradis tie, kvazaŭ en silenta preĝado, kaj kiam la sunhela kaj somere bela kamparo karesis liajn okulojn, liaj zorgoj iom post iom vaporiĝis kaj fariĝis malrealaj kiel forgesitaj sonĝoj. La desegnoj, la konstruplanoj kaj la mizera bovinejo preskaŭ senspure foriĝis el lia konscio, kaj lian vizaĝon tralumis kvieta kaj milda ĝojo, kiel ĉe bele sonĝanta infano. La aero estis varma, odorplena kaj tute senventa. Super la sundormigita kamparo kun verdaj kampoj, ruĝaj domoj kaj malhelaj, koniferkronitaj altaĵoj levis sin la lumvibranta ĉielo kiel kvieta kaj ĉion ĉirkaŭanta ĝojo pro la belego de la somero.

Buteo velis en vastaj rondoj alte sub la bluo. Kristoforo ekvidis ĝin, kaj lia rigardo sekvis ĝin en senspira trankvilo. Malrapide kaj mole ĝi glitis antaŭen, mem senmova, kvazaŭ ĝi estus portata antaŭen kaj supren nur de sia propra ĝojo pro la sunsaturitaj spacoj kaj de sia propra sopiro al la altoj. Kviete kaj sen urĝo ĝi leviĝis pli kaj pli alten, glitante foren al la senfino kiel silenta revo el ĝojoplena koro.

La okuloj de Kristoforo estis plenaj de larmoj, kaj nekonscie li kunplektis siajn manojn. Kun lasta rigardo al la punkto, kie la birdo malaperis, li flustris por si mem: “Dio mia...” Kaj kiam tiuj sentoj komencis foriĝi, ĉiu lia malgajo estis for, kaj tio, kion li ĵus pripensis, estis plene forgesita. Ankoraŭ estas longe ĝis la vespero, li pensis, kaj la vetero estas kiel dono de Dio. Mi pensas, ke la perkoj jam estas kaptemaj.

Post tio li eniris la kuirejon, metis kelkajn buterpanojn kaj kvaronbotelon da brando en sian fiŝistan sakon kaj diris al la servknabino, ke li nun iras al la lago, kaj se li ne baldaŭ revenos, ili ne bezonos zorgi pri tio.

iii.

La rikolto estis finita. Per helpo de kelkaj personoj, kiujn Kajsa  dungis por kelke da tagoj, oni sufiĉe rapide faris la laboron. La tutan tempon la vetero estis kvazaŭ laŭ mendo, kaj nun la fojno kuŝis sub tegmento.

Kristoforo laboris pli multe ol iu estus supozinta. Pretiginte la desegnon por la nova domo kaj forŝovinte la pensojn pri la bovin-stalo, li ŝajnis forgesi la konstruplanojn kaj esti kontenta pri tio, kion li jam faris. Escepte kelkajn paŭzojn, li partoprenis preskaŭ la tutan rikolton, kaj, kiel Kajsa  diris, “preskaŭ meritis la manĝon.” Sed en unu el la lastaj tagoj kaptis lin nova intereso. Iun vesperon li iris al la lago por fiŝkapti kaj tiam renkontis profesian fiŝiston, kiu okaze parolis iom pri fiŝkulturado. Preskaŭ tuj li komprenis, ke la rivereto, kiu fluas en valeto okcidente de la kampoj kaj poste enfluas la riveron, estas bonega loko por trutkulturado. Post tio li ree havis sian propran okupon, kaj oni vidis lin preskaŭ nur dum la manĝopaŭzoj. Tutajn tagojn li fosis en ŝlimo kaj koto, kaj revenante hejmen li estis malseka kaj malpura ĝis super la femuroj, sed la tutan tempon li estis en brilega humoro.

Vespere li sidis en la kuirejo kaj rakontis historiojn aŭ ludis violonon. Vole nevole la aliaj infektiĝis de lia bona humoro, kaj vole nevole ili pensis, ke li estas agrabla homo kaj mastro. Sian trutkulturadon li preskaŭ ne menciis, same kiel li tre malofte parolis al ili pri siaj privataj okupoj, se tiuj ne havis rektan intereson por ili.

En unu vespero vizitis lin najbaro, kiu estis aŭdinta pri la novaĵo, kaj scivole li demandis pri ĝi.

– Ĉu vere havus sencon konstrui tian digon? – li demandis. – Ĉu Kristoforo povus vendi tiom da fiŝo – en la urbo troviĝus ja aĉetantoj – ke li havus profiton de la entrepreno? Kristoforo sendis al li strangan rigardon, kaj laŭaspekte li ne emis respondi.

– Ĉu vi kredas, ke mi intencas fariĝi fiŝvendisto,? – li diris post momento kaj iom ironie. – Certe mi ne bezonas okupi min pri fiŝkulturado pro la profito. Kaj ne estas pli interese preni trutojn el digo per retsako ol sidi sur la lago, kiam la fiŝoj estas kaptemaj, kaj esplori la hokarfadenon. Sed estus tre interese havi tian aferon kaj vidi, kiel la fiŝetoj saltas kaj sagumas.

Sed Kajsa  pensis pri pli gravaj aferoj ol fiŝdigoj kaj similaj aĵoj. Tiel estis nun, tiel estis dum pli ol tridek jaroj.

Ŝi estis same laborema kaj ordema jam antaŭ sia dudeka jaro. Kiel ŝi post la edziniĝo laboris sur la propra bieno, tiel ŝi antaŭe laboris sur la pli malgranda kaj malpli fruktodona bieno de sia patro. Ŝi ja intencis edziniĝi, se la sorto ne kontraŭos, kaj Kristoforo ŝajnis esti bona homo. Pensojn pri amo kaj feliĉo kaj aliaj tiaj aferoj ŝi neniam havis. Edziniĝi signifis por ŝi veni al alia bieno por labori tie, babili kun edzo anstataŭ kun gepatroj, prizorgi infanojn anstataŭ helpi patron kaj patrinon.

Proksimume tiel okazis. Kristoforo esta bona kaj afabla laŭ la promeso de sia aspekto kaj eble eĉ iom pli. Pri tio ŝi ne povis plendi. Sed kiam ŝi rimarkis liajn strangaĵojn kaj lian malmultan intereson pri efektiva laboro, ŝi dum kelka tempo duone bedaŭris la edziniĝon. Ne pro tio, ke ŝi devis pli multe labori kaj anstataŭi mastron, tio ne estis grava. Sed pro tio, ke estis al ŝi memkomprenebla afero, ke homo devas orde labori kaj ne ludi kiel infaneto, kiel faris Kristoforo. Ŝi provis per konvenaj vortoj prudentigi Kristoforon, sed antaŭ liaj trankvila rideto kaj amike foriga gesto ŝi fine devis rezigni.

Tiel Kristoforo restis la sama kiel antaŭe kaj same ŝi, sed krome kaj per si mem ŝi fariĝis mastro de la bieno. Estis ŝia merito, ke la kampoj estis en sufiĉe bona stato, kaj ke la drenfosoj ne estis plenaj de tero kaj herboj, ke ekzistis iom da mono en la kaso, kaj ŝparita sumeto en la banko, ke estis tiom da ordo en la hejmo, ke servantoj povis resti tie kaj najbaroj fari vizitojn. Se ŝi estus havinta forton laŭ emo kaj volo, aŭ se ŝi nur estus havinta la komprenon de Kristoforo, la bieno estus modela bieno, en ĉiu detalo.

La rilato inter patro, patrino kaj filo estis la plej bona koncerne pacon. Escepte la provojn de Kajsa  konverti Kristoforon, malmilda vorto verŝajne neniam estis dirita en la hejmo. Sed eksterulo tamen trovus la familian vivon iom stranga. Kiel dirite, familia malpaciĝo kaj ĉiutaga riproĉado tute forestis, sed aliflanke mankis ankaŭ ĉio, kio povus indiki pli proksiman interrilaton. Kajsa  ridis kaj gajis, kiam Kristoforo rakontis siajn historiojn, sed kvazaŭ tute fremda persono rakontus ilin. Sama estis la intereso de Kristoforo pri ŝi, kiam ŝi parolis pri la mastrumado de la bieno. Ŝajnis, ke ili sufiĉe bone ŝatis unu la alian, sed cetere havas nenian interrilaton. Kaj sama estis la rilato de la filo al la gepatroj.

Kiam naskiĝis la juna Kristoforo, Kajsa  unufoje eltiriĝis el la sufiĉe sennuanca sentomondo, en kiu ŝi pasigis sian tutan ceteran vivon. Kvankam ĉefe praktika laborhomo, ŝi ne estis tute fremda al patrinaj revoj kaj rigardoj al la estonto, ĉe la lulilo de sia infano. Sed laŭ la kresko de la knabo tiuj revoj paliĝis kaj la juna Kristoforo nenion faris por revivigi ilin.

Ŝia interno tamen ne estis tute senhava. Ŝia origina laborĝojo iom post iom fariĝis io alia kaj pli granda ol ĝi unue estis. Kio edzo kaj infanoj estas al aliaj kaj pli feliĉaj virinoj, tio la bieno fariĝis al ŝi. Ŝi fariĝis mastro kaj estis kontenta pri ĉio, kiam ŝi povis mastrumi sian teron. Eble ŝi iom fieris pro sia laboro, sed eĉ se estis tiel, ŝi tamen ne montris tion.

* * *

Kaj nun ŝi pensis pri konstruo de bovin-stalo. En la vespero de la lasta rikoltotago ŝi parolis kun Kristoforo pri tio.

– Estas plej bone komenci tuj. Prokrasto ne donas rezulton.

– Sed kara mia, – Kristoforo diris en timo, – pri kio vi pensas! Ne estas eble, absolute ne. Ni atendu ĝis venonta printempo.

– Kial ne estas eble?

– Ni ne havas lignon. Kaj oni ne aĉetas lignon, kiam oni havas tian arbaron.

– Ordiĝos. Mi jam parolis kun la segejposedanto. Ni ricevos lignon de la segejo, se ni kontrakte promesas liveri al li samvaloran kvanton da trunkoj en la venonta vintro. Verŝajne la ligno taŭgas, kvankam ĝi ne kreskis sur nia tero.

– Povus esti. Tamen ne estas eble. La tuta fojno jam estas sub tegmento. Ĉu ni forportu ĝin de la fojnejo super la bovinejo? Kaj kien meti ĝin tiam?

– Tiu fojnejo ja ne estas pli granda ol valizo. Ĉiam ni metis preskaŭ ĉion en la apudan fojnejon kaj de tie laŭbezone portis ĝin supren sur la subtegmentejon. Pli saĝe oni povus uzi sian forton. – Kaj ĝuste pro tio ni nun metis ĉiun fojnon en la apudan provizejon, kun iom da bona volo ni sukcesis. – Tiel. Sed ni bezonas materialon de multaj specoj, bezonas helpantojn, se ni volas fini en ĝusta tempo. Ni komencas tion tro malfrue.

– Mi jam parolis kun Sandro, la ĉarpentisto. Li faris planon por la konstruado, kaj ĝi taŭgas. Li kunprenos kelkajn virojn, kaj la tempo certe sufiĉos.

– Kara mia, ne pensu pri tio! Vi scias, kiel malrapidaj la ĉarpentistoj estas. Se ili konstruos, la bovinoj devos iri en la arbaro la tutan vintron.

– Ne timu! Mi jam igos ilin fini en ĝusta tempo. Mi nur volis paroli al vi, por ke vi sciu pri la afero. Kaj la mono. Se vi volas, vi povas prizorgi tion – cetere certe sufiĉas tio, kion mi havas sur mia konto.

Kvankam Kristoforo iom timis, kiam Kajsa  parolis pri sia plano, ili interparolis kiel du bonaj amikoj, kiuj duonlaŭte pridiskutas interesan temon. Kaj kiam li iom post iom komprenis, kiel bone Kajsa  jam ordigis ĉion, la sulkoj de la frunto glatiĝis, kaj fine li kun ĝojo akceptis ŝian planon.

– Vi tamen estas diable akra ilo, Kajsa , – li diris ŝerce kaj kontente. – Estu laŭ via volo. Cetere, ni ja treege bezonas novan stalon. Kaj kompreneble, mi zorgos pri la mono.

* * *

Kristoforo subite ekmontris grandegan intereson por la stalkonstruado. Eble la trutodigo jam kontentigis lin kaj li pro manko de novaj ideoj trovis tiun ĉi entreprenon akcelinda.

Unue li okulumis la malnovan bovinejon por ricevi ideon pri la nova, kaj tiun ĉi fojon li pli bone sukcesis. Poste li intertraktis kun Sandro. Tiu kaj Kajsa  estis pensintaj, ke oni rekonstruu sur la malnova fundamento, iom pligrandigita. Sed Kristoforo havis alian projekton, nome ke oni lasu la malnovan stalon kaj konstruu tute novan, angule al la apuda fojnejo.

Sandro ne tute konsentis pri tio. Prenus tempon fari novan fundamenton, li diris, kaj li ne povus garantii baldaŭan pretigon tiuokaze. Sed nun Kristoforo ne zorgis pri tio. Oni ja ne konstruos stalon por grandbieno. La tero estas facile fosebla, dinamiton oni ne bezonas, duonan metron sub la tersurfaco estas roko, ebena kiel planko. La fosado baldaŭ estos farita, poste oni faros bonan cementan fundamenton. Tio ja kostos iom kaj estos tute nova por la tuta regiono, sed oni ne povas ĉiam veturi en la malnovaj radsulkoj. Dume la ĉarpentistoj povos ĉarpenti la trunkojn. Sufiĉe da trunkoj por fostoj kaj traboj li havas hejme kaj krome iom da alia necesa ligno. Kelkfoje ideoj tuŝis lin, kaj tiam li faris provizojn el diversaj objektoj, kvankam li ĝis nun ne uzis ilin.

Fine Sandro konsentis, dungis kelkajn helpantojn kaj komencis. Oni laboris energie, kvazaŭ Kajsa  mem estrus la konstruadon. Kristoforo ne permesis al si ripozon, nek tage nek nokte. Li veturis al la urbo por aĉeti cementon, transportis sablon kaj lignon kaj dum la paŭzoj helpis la virojn fosi kaj pretigi la fundamenton. Kaj la akvokondukilon li ne forgesis. Li trovis tre efikan metodon akceli la laboron. Matene li fiksis al la viroj sufiĉan laboron por la tago. Kiam ili estis preta, ili estis liberaj, kaj en la grandĉambro trovis litron da brando meze sur la kafotablo...Tio pli forte impresis ol ĉia parolo pri labordevo... Krome Kristoforo mem havis grandan plezuron de tiuj aranĝoj. Li ne estis drinkulo sed tre ŝatis kafotablon konvenan al lia koncepto kaj gajan rondon ĉirkaŭ ĝi. Kaj ĉiuj atestis, ke la stalkonstruado de Kristoforo estas la plej agrabla laboro, kiun ili iam partoprenis. Ili laboris kiel sklavoj de frua mateno ĝis ĉirkaŭ la kvara vespere, kaj kiam ili poste eksidis ĉirkaŭ la kafotablo, ili tamen estis freŝhumoraj, kvazaŭ ili ĵus ellitiĝus. Kristoforo ŝercis, rakontis historiojn kaj kelkfoje ludis violonon, kaj al ili ŝajnis, ke la tuta vivo, alitempe tiel zorgoplena kaj ĉiutage griza, estas kiel gaja festo.

– Vidu, diris Kristoforo, ne sufiĉas al la homo nur labori kaj ricevi la tintantan moneron por tio. Devas esti ankaŭ iom da refreŝigo, por ke la vivo estu konvena.

iv.

Super la kuirejo estis ĉambreto kun malnova ligna sofo, komodo, lavmeblo kaj malgranda tablo. Ĝi ŝajnis neprizorgita kaj en bezono de renovigo, same kiel multo en la domo.

Sur la muro pendis librobreto per paliĝintaj kaj polvaj ŝnuroj. Tie kuŝis amaseto da malnovaj gazetoj, kaj kelkaj dikaj volumoj en ruĝaj kaj uzitaj kovriloj klinis sin unu al la alia: Sovaĝa Okcidento, La tri muskedistoj, La grafo de Monte Cristo , Buffalo Bill  kaj kelkaj pli malpli konataj spiritparencoj de tiuj.

Estis la ĉambro de la juna Kristoforo. Tien ĉi li ordinare iris ĉiuvespere, tuj post la manĝo kaj cetere ĉiam kiam li havis iom da libera tempo. Enveninte, li tuj ekkuŝis sur la sofo, kiu ekĝemis sub lia sufiĉe granda pezo, kaj poste pasigis la tempon per iu libro, fumadis aŭ restis en duondormo.

La juna Kristoforo tre diferencis de sia patro. Se kelkaj komunaj trajtoj ekzistis, ili estis troveblaj nur ĉe personoj, kiuj tre bone konis la du homojn.

Li estis iom pli alta ol la patro kaj preskaŭ duoble pli dika. Li estis en si mem fortika homo, kaj povis doni pruvon pri terura forto, kaj tiu masiva strukturo estis eĉ pligrandigita de sufiĉa graseco.

La maljuna Kristoforo ĉirkaŭflugis kiel juna birdo, ĉiam vigla kaj kun vivema brilo en la okuloj. La filo, kontraŭe, paŝis sian vojon malvigle kiel maljuna bovo, kun kurba dorso kaj kun ŝultroj larĝaj kiel kabano. Komencante laboron, li neniam havis urĝon, sed komencinte li obstine daŭrigis.

Lia vizaĝo estis ronda kaj bonhumora kaj al supraĵa rigardo ĝi ŝajnis preskaŭ senesprima, tute en harmonio kun lia cetera naturo. Sed se oni pli bone kaj en ĝustaj momentoj atentis ĝin, oni vidis, kiel la pezaj trajtoj preskaŭ nerimarkeble pleniĝas de vivo, vivo kaŝita sub la senmova ekstero same kiel liaj fortikaj muskoloj estis kaŝitaj sub tavolo de graso. La iom dikaj lipoj kurbiĝis, kvankam preskaŭ nevideble, kvazaŭ li vidus ion dezirindan, kaj la nazaloj ekvibretis, kvazaŭ li ekflarus allogan odoron. La malgrandajn okulojn, pli malhelajn ol tiuj de la patro, vivigis dum kelkaj sekundoj ia interna, kaŝita brilo, malrapide kaj senflame kiel venteto ruĝigas ardojn sub cindro.

Pretervide la pezon en movoj kaj manieroj, lia aspekto estis iom parenca al tiu de la muskedistoj en la romanoj, kaj liaj nigraj lipharoj estus sufiĉe bona ornamo por la vizaĝo de iu d’Artagnan .

* * *

Kiel dirite, la pli intimaj interrilatoj inter la tri membroj de la familio preskaŭ forestis. Ĉiu prizorgis la sian kaj laŭŝajne havis sufiĉe de si mem. Ĉiu entreprenis, kion li trovis bezonata aŭ interesa, neniu postulis ion de la alia, neniu laŭdis aŭ mallaŭdis la farojn de la alia kaj eĉ ne montris rimarkeblan intereson pri ili.

Al Kajsa  kelkafoje trudis sin pensoj pri la estonto de la bieno. Ĝi funkcios ja bone dum ŝia vivo, kaj ŝajne la filo povas labori, kvankam li estas iom malvigla. Sed poste? Kaj en momento de malforto ŝi demandis la filon, ĉu ne estus baldaŭ tempo por edziĝo.

– Edziĝi? – diris Kristoforo mire kun sia malrapida kaj profunda voĉo, kaj la tono deklaris, ke eĉ la penso estas al li nekomprenebla. Pliaj vortoj ne estis dirataj pri tio.

* * *

Spite al siaj ermitaj manieroj li ne estis tute sen amikoj. En Grandtorento estis juna forĝisto, Montan , kun kiu li iamaniere konatiĝis kaj sufiĉe multe interrilatis. Kutime Montan  alvenis al la bieno sabatvespere, malrapide kaj timeme kvazaŭ li venus por fianĉaj entreprenoj, demandis en tono simila al pardonpeto, ĉu Kristoforo estas hejme, kaj ne atendante respondon, li elpaŝis el la kuirejo kaj iris supren sur la knaranta ŝtuparo al la ĉambreto.

Tie li ĉiam renkontis koran bonvenon. La alitempe tiel si lenta kaj senmova Kristoforo ekbrilis kiel matena suno kaj nekutime rapide levis sin de sia loko sur la sofo. Post saluto li rapidis al la kuirejo kaj revenis kun kafpoto kaj aliaj necesaĵoj, faris fajron en la fera kameneto kaj kuiris fortegan kafon, pretigis la tablon kaj prenis el tirkesto belegan brandujon, kiu ŝajnis posedi la netakseblan kvaliton repleniĝi laŭ trinkado.

Post kelkaj glutoj Kristoforo fariĝis alia homo, almenaŭ parte. La pezo restis en la ekstero, sed li kvazaŭ ricevis novan vivon. Li fariĝis gaja kaj eĉ babilema, laŭ siaj kapablo kaj maniero. Li maĉadis la vortojn, kiel sendentulo manĝas malmolan panon, kaj la frazoj venis el lia larĝa brusto kiel peze ŝarĝitaj ĉaroj, sed tamen li sukcesis. La vortoj ne ĉiam estus konvenaj por ĝentila societo, eĉ ne por la kuirejo, sed al Montan  ili ŝajne estis nur bonfartigaj.

Cetere la konversacio ne estis unuflanka. La erotika klaĉo kun apartena komento havis sian lokon, sed ne okupis la plej longan tempon. Kristoforo konis librojn, kaj post kelkaj tasoj da brandokafo lia intereso por la vantaj aferoj de la mondo tre malvarmiĝis. Tiam liaj pensoj kaj fantazio estis logataj de pli heroaj kaj grandaspektaj flankoj de la vivo.

Li ekrakontis pri la herooj de siaj libroj, skizis la ĉefajn trajtojn de ruze elpensitaj situacioj, kiuj ankoraŭ restis en lia memoro, kaj provis trovi pli brilajn solvojn de la problemaj ol tiujn de la verkinto. Se Montan  respondis, estiĝis kelkafoje longaj diskutoj pri diversaj okazoj, kaj dume ili kompilis tutajn romanojn.

Bedaŭrinde Montan  havis alian opinion pri tiuj aferoj. Al Kristoforo ĉio estis vero, aŭ almenaŭ farita laŭ modelo, sed Montan  opiniis, ke tiaj rakontoj estas nur liberaj fantazioj, lerte elpensitaj mensogoj, kiel li diris, kunmetitaj de kelkaj sentaŭguloj, kiuj vivas senzorgan vivon je la kosto de la stulta kaj trokredema publiko.

Kiam Kristoforo menciis la muskedistojn, li tuj trovis baron. Stultaj mensogoj de komenco ĝis fino, deklaris Montan  kaj silentigis Kristoforon per rakontoj pri sia propra soldata tempo kaj serenmiene pentris la plej nekredeblajn situaciojn. Estis strange. Tiam Kristoforo kredis apenaŭ unu vorton de la rakonto, eĉ se temis pri tre ĉiutagaj aferoj. Ke tio kaj tio okazis al unu Portos , Buffalo Bill  aŭ alia grandulo, tio estis nur natura kaj tute kredinda, sed ke Montan  aŭ alia konato povus esti partoprenanto de simila aventuro, tio restis ekster la limo de eblaj okazoj.

Sed se Montan  estis tro inversa, Kristoforo kondukis la parolon al Jules Verne , t. e. al okazoj kaj inventorakontoj en liaj libroj. Tiam Montan  tuj akordiĝis, ĉar li havis konojn pri mekaniko kaj kapablon fariĝi granda inventisto. Al Kristoforo tiuj libroj ne estis tiom ĉarmaj. La troigoj kaj fantazioj estis ja tuj rekoneblaj de ĉiu normala homo. Sed Montan  vidis la aferon alie. Estas ja fantazioj, li konsentis, sed fantazioj kun celo kaj senco. La libroj de Jules Verne  estas verdire gvidlibroj por inventistoj multe pli interesaj kaj facilaj ol ĉiuj aliaj libroj pri tiaj aferoj. Ili donas la veran kaj necesan inspiron, kaj se tio ĉeestas, venas ĉio alia per si mem.

Tiamaniere pasis la plej multaj vesperoj, kiam Kristoforo havis viziton.

Montan  ne ĉiam venis sola. Kelkafoje akompanis lin iu aŭ alia konato el Grandtorento, kaj kelkafoje juna bienulo aŭ filo de bienulo trovis la vojon al la stranga societo en la mallarĝa mansardo de Kristoforo.

* * *

La bovinejo pretiĝis pli rapide ol iu atendis. Poste Kristoforo dungis maljunulon por ruĝkolori la konstruaĵon kaj forigi la malpuraĵon, kiu restis ĉirkaŭ la stalo.

Kiam oni ankoraŭ estis meze en urĝa laboro, Kristoforo ĉiam partoprenis, kaj liaj fervoro kaj intereso ŝajnis senlimaj. Sed kiam la tegmenta trabaro estis starigita kaj la plej postula laboro finita, li malstreĉiĝis kaj ne estis plu tiel rapida.

Unue li iom postiĝis je la manĝopaŭzoj kaj restis iom da tempo ĉe sia labortablo en la grandĉambro. Neniu atentis pri tio, estis nur atendita afero. Pli strange estis, ke li efektive eltenis dum tiel longa tempo.

Kiam la tegmento estis en ordo kaj la muroj pretaj, la intereso de Kristoforo por tiu laboro estis tute elĉerpita. Lia preskaŭ sola ago estis, ke li ankoraŭ ĉiumatene eliris por fiksi taglaboron al la viroj. Poste ili apenaŭ vidis lin antaŭ la posttagmezo, kiam li regule alvenis al la kafotablo.

Cetere ĉiuj manoj estis plenaj de laboro: sekalfalĉo, transporto, draŝo kaj avenrikolto. Sed Kristoforo zorgis malmulte pri tio. Kelkafoje li kunestis, sed ordinare Kajsa  tenis la sceptron. Kajsa  ne montris malemon al tio, nek malgajon pro la malviglo de sia edzo. Laŭ la malvarmigo de la intereso de Kristoforo, pligrandiĝis ŝia ĝojo pro la baldaŭa pretiĝo de la bovinejo, kaj ne ĉesis, eĉ kiam ĉio estis preta. Ĉiun fojon ŝi iris tien kun siaj laktujoj, ŝi brilis kiel suno kaj estis fiera kiel reĝino, kaj se ŝi nur estus vivinta tiom longe, ŝi certe estus same ĝoja dum dekoj da jaroj.

– Ke vi fine povis fari ion! – ŝi diris al Kristoforo. – Montriĝas, ke vi povas, se vi volas.

Tio estis plej alta laŭdo de ŝi, sed Kristoforo rigardis ĝin kvazaŭ kun infana miro pri la senco de la vortoj.

– La bovinejo? – li diris seninterese. – Estas ja nenio. Ĝi ja estas preta, cetere. Sed se estas plezuro al vi – bonvolu! Tamen liaj dimanĉaj promenoj nuntempe ampleksis ankaŭ la bovin-stalon kaj, se li nur havis fremdan akompanon, li sciis ankaŭ klarigi ĝiajn multajn avantaĝojn.

Cetere li, kiel ordinare, faris desegnojn kaj kalkulojn aŭ estis en la forĝejo aŭ lignaĵejo kaj okupis sin pri diversaj aferoj, kiujn neniu bone komprenis. Iun tagon li ricevis sendaĵon de fiŝistoj, kaj poste li fidele restis apud la fiŝdigo de mateno ĝis vespero.

Ĝuste post la pretiĝo de la bovinejo estis tempo por la granda aŭtuna festeno. Ĉiun jaron en la kankrotempo Kristoforo faris festenon pli pompan ol iu alia en la tuta regiono. Najbaroj kaj malproksimanoj kolektiĝis en la grandĉambro, la tabloj tremis sub la pezo de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Tiuj aranĝoj revenis jaron post jaro, de kiam Kristoforo transprenis la bienon, kaj iom post iom ili fariĝis tradicia festo, kvazaŭ vintromezo aŭ somermezo.

Tiuj festenoj certe kostis iom da mono, sed Kristoforo kelkafoje ŝatis vidi gajajn homojn kaj cetere ne kalkulis la monerojn. Kajsa  ne ŝatis la elspezojn, sed aliflanke tiaj okazoj povis montri la kapablon de la bieno, kaj tio certe iom varmigis ŝian koron.

Cetere Kristoforo tiam kaj tiam aranĝis festenojn, kvankam li mem nomis ilin nur “buterpano kun guteto” aŭ “trinki tason da kafo”. Li mem ŝatis vigligajn trinkaĵojn, sed neniam trinkis supermezure, kaj neniam oni vidis lin ebria.

Iam ŝi diris ŝerce al Kristoforo, ke li elspezas tro multe da mono por gajigi sin mem kaj aliajn, kaj ke nenio restos por la filo. Sed Kristoforo ridetis bonhumore kaj diris:

– Mi devis zorgi por mi mem dum mia tuta vivo, kaj same faru mia filo. Se li ne povos fari tion, li ne meritas ricevi ion, kaj se li povos, li ne bezonos ion.

Oni povus facile kredi, ke la homoj rigardis Kristoforon kiel sensenculon, almenaŭ ĝis certa grado. Tiel tamen ne estis. Plej vere, oni estimis lin kaj rigardis lin kun certa respekto. Cetere, li tute ne aspektis sensenca. Eĉ kiam li pasigis la tagojn apud la skribotablo, en la forĝejo aŭ lignaĵejo kaj faris nenion praktike valoran, estis io en liaj maniero kaj rigardo, kio nepre donis imagon pri profundaj pensoj kaj gravaj motivoj. Eble oni kelkafoje rigardis lin kiel maldiligentulon, sed samtempe oni trovis lin pli inteligenta ol aliajn. Estis ja lia afero, se li ne volis labori, kaj li havis sufiĉe da mono por vivi tiel.

Estas malfacile aŭ neeble en malmultaj vortoj klarigi la rilaton inter Kristoforo kaj liaj konatoj. Se iu renkontis Kristoforon je la unua fojo, tiu traktis lin kvazaŭ ili estus amikoj dum la tuta vivo, kaj li tute gajnis la simpation de la fremdulo. Strange estis tamen, ke dum daŭra interrilato, ĉiu nova renkonto similis al la unua. La amikeco ne pliprofundiĝis. Estis tiam same plezure kunesti kun li, sed ĉiam estis, kvazaŭ oni renkontus lin je la unua fojo, kaj ankoraŭ ne komprenus bone lian veran rilaton al oni. Sed la plej multaj ne pensis pri tio.

Post la aŭtuna festo, oni ree troviĝis en semajnoj de laboro. Kajsa , la filo kaj la servantoj laboris kaj kolektis por la provizejoj. Kristoforo prizorgis siajn fiŝojn. La betuloj flaviĝis kaj nudiĝis, kaj la senmova, nebula aero de l’ aŭtuno kuŝis kiel malgaja krepusko super la nudaj kampoj. Iom post iom sereniĝis, fariĝis malvarme kaj ree nuboplene, post kio venis neĝo. Tiam Kristoforo kunprenis la filon al la arbaro por haki arbojn.

Kristoforo estis en festa humoro dum tiuj tagoj. Li laboris kiel du, kaj tamen trovis tempon por ŝerci kaj rakonti historiojn al la filo, kiu neatente aŭskultis kaj kelkafoje gruntis ion responde. Ŝajne la maljunulo tute ne atentis pri la intereso de la filo, sed rakontis nur pro sia propra plezuro. Kvankam la vojo al la hejmo ne estis longa, li nepre kunportis manĝaĵon kaj kafpoton. Kiam liaj dentoj ekmordis la frostajn buterpanojn kaj la fulgokovrita poto ŝaŭmis kaj vaporis super la flamanta kenfajro, li estis en la ĝusta loko, kaj lia vizaĝo brilis kvazaŭ ĉe bubo, kiu senpermese iras por trovi aventuron.

– Mirige, ke homo povas esti tiel feliĉa kaj libera! – li diris al la filo. – Mi vivis feliĉe dum mia tuta vivo, sed se mi nun bone pripensas, mi trovas, ke mi verŝajne estis ŝafkapa. Ĉar por kio oni bezonas bienon kaj hejmon? Estas iom tro malfrue nun, sed mi klare sentas, ke se miaj edziĝo kaj patriĝo ne estus okazintaj, miaj vojoj sur la tero estus tute aliaj.

Pri la rekonstruo de la domo li ne estis parolinta, de kiam li faris la desegnon, sed nun la projekto reviviĝis. Eble nur pro tio, ke li fartis tiel bone en la arbaro kaj volis resti tie ankoraŭ kelkajn tagojn. Ĉiuokaze li subite decidis, ke oni haku sufiĉe da trunkoj ne nur por pagi la ŝuldon, sed ankaŭ por la novkonstruo.

Okazis tiel, kaj poste ili transportis la trunkojn al la segejo. Dum la lastaj tagoj de la veturigo li fariĝis iom malsana. Li provis kuraci sin mem kaj sukcesis resti sur la piedoj ĝis la lasta transporto estis farita. Tiam li tamen estis tiel malsana, ke li nur pene povis eniri kaj enlitiĝi, kiam li venis al la hejmo.

Kajsa  preparis ŝvitigajn rimedojn de diversaj specoj, sed ili malmulte helpis. Fine oni venigis kuraciston. Tiu venis, kaj la juna Kristoforo devis rapide kuri al la apoteko por alporti medicinon. Tamen tiu ne havis pli grandan efikon ol la hejme farita, kaj post unu semajno en la lito, li fermis siajn okulojn por ĉiam.

Heredanto

i.

La juna Kristoforo staris apud la kuireja fenestro kaj rigardis la ludon de la neĝeroj en la trankvila decembra krepusko. Kelkajn paŝojn de li sidis la patrino kaj trikis ŝtrumpon. Li estis staranta tie sufiĉe longe, kaj same longe la patrino estis sidanta, sed eĉ unu vorton ili ne interŝanĝis.

La pensoj laboris peze kaj malvigle en la kapo de Kristoforo. Li havis la senton, ke estas io, kion li devas klarigi al si mem, sed kio, tion li ne povis ekkapti.

Pasis dek tagoj post la enterigo de la patro. Nek li, nek Kajsa  montris pli rimarkeblan suferon pro la foriro de la maljunulo. Li estis ja aĝa, kaj laŭnature li devis iam morti.

Tamen li estis mia patro, pensis Kristoforo, kaj sendis ŝtelan rigardon al la patrino. Ĉu mi ne devus suferi pro la foriro de mia patro aŭ almenaŭ havi iajn neordinarajn sentojn? Li provis esplori sian internon, sed ne trovis spuron de tiaj filaj sentoj, kiaj laŭ lia opinio devas en li esti. Lia patro, nu jes. Kiamaniere li do estis, lia patro, kiamaniere li kiel lia patro diferencis de aliaj homoj? Li revokis la bildon de la patro, sed ne povis trovi, ke lia konduto al li iel diferencis de lia konduto al la servisto aŭ servistino. Vere li kelkafoje nomis lin sia filo, sed tio okazis sammaniere kiel li diris pri la servisto: Tio estas mia servisto. Stranga maljunulo. Ĉu li entute havis sentojn por la siaj, aŭ eĉ havis sentojn por io alia ol siaj propraj eltrovoj kaj cerbumado?

Sed iel restis malplena loko post li. Estis tiel silente en la domo post lia foriro. Tiam kaj tiam Kristoforo rimarkis, ke li senvole ekaŭskultas, en atendo de bena rido kaj gaja voĉo aŭ zumado de la violono en la grandĉambro. Tio estis for, ne multe pli. Tamen estis solece. Nun ŝajnis al li, ke tiuj aferoj estis donintaj iom da agordo kaj enhavo al la ĉiamaĵo de la labortagoj.

Ree la pensoj kvietiĝis, kaj en manko de aliaj okupoj li rigarde sekvis la dancon de la neĝeroj kaj provis antaŭkalkuli, kie ili falos. Kaj tiun fojon li erare kalkulis. Ĝuste kiam floko devus fali sur la deciditan lokon, la vento levis ĝin kaj portis ĝin en tute alian direkton, kaj alia, kiun li ĝis nun ne rimarkis, prenis ĝian lokon.

Sed baldaŭ li trovis tiun rigardadon tro stulta, kaj la pensoj ree eklaboris. – Kaj nun vi mem estas Kristoforo, li pensis. Antaŭe vi estis servanto. Kion vi nun faru? Kaj interne li ekvidis senfine longan tenon de somere helaj kaj vintre krepuskaj tagoj, ĉiuj plenaj de laboro kaj de multaj ĉiutagaj prizorgoj. Ĉu tio estos ĉio? Eĉ la gaja rido, la amuzaj historioj kaj la zumo de la violono ne kunestos. Kaj iun tagon la patrino foriros, same kiel nun la patro, foriros kvazaŭ fremdulo aŭ servanto, kiu nur hazarde restis en la domo dum sia tuta vivo – same kiel la neĝeroj ekkuŝis tie aŭ tie nur laŭ hazardo. Kaj poste? Ĉu ĉiam estos tiel, ĝis kiam li mem forlasos ĉion, same kiel patro kaj patrino? Kristoforo fariĝis malgaja pro tiuj pensoj. Ĉio ne estis laŭ dezire. Estis tiel senenhave kaj unuforme. Devus iamaniere esti pli gaje kaj agrable. Sed kiamaniere? Kio povus ŝanĝi la vivon? Sorto de terkulturisto estas klini sian dorson kaj ĉiam senti, kiel la kampa tero algluiĝas al la plandoj. Kion fari?

La maljunulo verŝajne ne estis ĝenata de tio. Li solvis la problemon en sia propra maniero. Sed Kristoforo mem ne havis tiajn interesojn.

Kun hezita demando en la okuloj li ree rigardis al la patrino, sed ŝi kurbiĝis super sia laboro kaj eĉ ne rimarkis lin. Fine li turnis sin kaj malrapide kaj per pezaj paŝoj iris en la grandĉambron.

Tiu ĉambro ĉiam ŝajnis al li malgaja kaj morta, escepte dum la festoj de la patro, kiam ĝi en mirakla maniero ŝanĝis sian karakteron kaj ekhavis vivon kaj brilon. Nun ĝi ŝajnis pli trista kaj malplena ol iam antaŭe.

En disaj pensoj li eksidis apud la skribotablo, eltiris keston kaj sencele rigardis foliojn kaj slipojn. kiuj kuŝis tie. Estis strangaj kaj por li mem nekompreneblaj kalkuloj, ĉiuspecaj geometriaj figuroj kaj desegnoj pri strangaj iloj kaj aparatoj, kies uzon aŭ celon li eĉ ne komprenis.

Jen estis do, kio en ia mistera maniero kontentigis la patron. Nu jes, ĉiu havas sian opinion. Tio ja ne estis malbona, kaj eble havis sian sencon, kvankam li ne povis percepti ĝin. Sed por li mem tio estis nenio.

Pli volonte li forlasus la tutan bienon kaj fariĝu servisto, ol li provus enkapigi tiun strangan kalkuladon.

Li kolektis la slipojn kaj remetis ilin. Poste li ekstaris kaj malbonhumore komencis promeni tra la ĉambro. Fine li haltis antaŭ la violono, kiu pendis sur la muro, prenis ĝin de la najlo kaj mallerte ekpinĉis la kordojn.

Kiel infano li iam komencis lerni ludadon. Li lernis kelkajn gamojn kaj malmultajn tre simplajn dancmelodiojn, sed baldaŭ li laciĝis kaj eĉ ne rigardis al la instrumento.

La dikaj fingroj mallerte vagis sur la kordoj, sed je sia miro, li trovis, ke li ankoraŭ povas aperigi la duonforgesitajn melodiojn. La malviglaj okuloj ekbrilis kvazaŭ je granda eltrovo, kaj venis esprimo de streĉita scivolo en lian vizaĝon. Fervore li prenis la arĉon kaj metis la violonon sub la mentonon. Sed li sukcesis aperigi nur raŭkajn, siblajn tonojn, kiuj trapenetris ĝis la ostoj. Li provis tuŝi la kordojn pli singarde kaj metode, sed la rezulto estis proksimume la sama. Post kvaronhoro de vanaj provoj li remetis la violonon kaj kun pezaj paŝoj kaj kurba dorso iris al siaĉambreto, kie li ekbruligis sian pipon kaj ekkuŝis sur la knaranta sofo.

Do tiu unua tempo post la morto de la patro estis sufiĉe unuforma por Kristoforo. Deviga laboro ne estis, kaj li ankaŭ ne deziris labori. Malgaje li iris tien kaj reen en la ĉambroj aŭ restis en la mansardo kaj serĉis distron en siaj romanoj, dum la pipfumo estis densa ĉirkaŭ li kiel fumo de fajro el malsekaj branĉoj.

Por la unua fojo en sia vivo li sentis veran bezonon de interparolo, eĉ de interparolo pri iom pli gravaj aferoj. Sed al la patrino li ne povis sin turni. Ofte li portis en si frazojn, kiujn li deziris diri al ŝi, kaj interne ripetis ilin horon post horo. Sed kiam li venis proksime al ŝi kaj rigardis ŝin, li tuj sentis, ke ne estus eble paroli al ŝi pri aliaj aferoj ol mastrumado kaj laboro.

Kelkafoje li pripensis promenadon en la ĉirkaŭaĵon aŭ al Grandtorento por renkonti konatojn kaj tiel malpezigi sian menson, sed ial li ne faris tion. Li havis la senton, ke tio ne estus konvena. Li apartenas al la bieno Novponto. Se iu venas viziti lin – bone. Sed malplaĉis al li viziti iun.

Sed ankaŭ tio havis finon. Post iom da tempo Montan , kiel antaŭe, per molaj paŝoj glitis tra la kuirejo kaj supren sur la ŝtuparo. Kiam li envenis kaj tra la fumnuboj distingis la masivan kapon de Kristoforo, lia vizaĝo ekbrilis de suna ridego. – Mi vidas, ke vi bonfartas kiel ordinare, – li klukis. – Pasis tempo ekde la lasta fojo, sed vin trafis doloro kaj sufero, kaj pro tio mi kredis plej dece ne alveni. Sed nun mi ne povis reteni min plu, kaj espereble vi tion ne malŝatos.

Preskaŭ du monatoj pasis de kiam li plej laste renkontis iun el siaj kamaradoj. Kiam nun Montan  fine alvenis, li ekradiis kiel aprila tago post neĝovento, gaje premis lian manon pli forte ol ordinare kaj ankaŭ vorte montris sian ĝojon. Sed tuj post tiu ĝojeksplodo li sentis, kvazaŭ tuŝus malvarmiga vento lian internon. Kvazaŭ tiu subita, ŝaŭmanta ĝojo forflugus de li kaj nenion postlasus.

Nun li tuj eksentis, ke li ne sopiris je Montan  kaj lia babilado. Montan  estis sensenculo kaj ne multe pli. Li povus taŭgi en rondo de trinkantoj, sed ne estis manko de tiaj kamaradoj, kio malgajigis Kristoforon. Estis io alia, li mem ne povis diri kio. Estis, kvazaŭ li subite vekiĝus el duonkonscia stato, kaj nun povus ekvidi kaj observi multon, kio antaŭe ne ekzistis al li. Lia kapo fariĝis neordinare klara. Pensoj venis kaj pasis kaj ŝanĝiĝis pli rapide ol iam antaŭe, sed tamen tute orde kaj sence.

Unue frapis lin, ke li rigardas Montan  en tute nova maniero. Montan  estas sensenculo. Tion li neniam antaŭe vidis. Kaj liaj konatoj unu post la alia preterpasis en liaj pensoj. Ĉiu havis sian propran kvaliton kaj manieron. Ili estas taŭgaj por trinkanta rondo. Sed kion li cetere havas komunan kun ili? Li ekhavis strangan senton, ke li mem staras pli alte ol Montan  kaj rigardas lin kvazaŭ de supre. Kion li havas komunan kun tiu homo? Nenion. Same kun la aliaj. Li mem staras super aŭ almenaŭ ekster ilia rondo, kaj li tute ne havas deziron fariĝi unu el ili. Li preskaŭ ĝojis pro sia eltrovo, sed samtempe sentis maldolĉon kaj malplenon en la interno.

Sed lia bonhumora kaj preskaŭ senmova vizaĝo tute ne montris signon pri la interna ŝanĝo. Li babilis kiel antaŭe kaj ŝajnis same gaja kaj kontenta. Samtempe li rimarkis kun miro, ke li aŭskultas siajn proprajn vortojn kaj provas diri ilin en konvena maniero. Liaj okuloj kvazaŭ kovris sin per ŝirma vualo kaj enprofundiĝis en siaj kavernoj, por ke ili povu mem bone observi sen esti observataj.

Kristoforo estis tute konscia pri la ŝanĝo, kaj subite lia interno estis lumigita de nova sento. Kvazaŭ voĉo flustrus al li: Nun vi estas plenaĝa. Nun vi devas estis Kristoforo en la bieno Novponto.

Montan  kaptis cigaredon per la fingropintoj kaj enŝovis ĝin sub siajn nigrajn, pendantajn lipharojn. Poste li prenis kiel eble plej komfortan pozicion sur la malmola sofo, metis la piedojn sur seĝon kaj komencis gustumeti la kafon. Liaj akvecaj okuloj brilis kontente, kaj la longa, nigreta vizaĝo havis esprimon de granda bonestado.

– Mi komprenas, ke estis malĝoje por vi, – li diris, klinis sin malantaŭen kaj duone fermis la okulojn, dum la cigaredfumo kiel delikata strio elglitis tra la nazo. – Mi memoras la morton de mia patro. Terure, tute simple....Tamen vi nun estas en plej bona situacio. Mi ne envias vin, sed mi bone scias, kion mi farus, se mi estus en via loko.

– Ĉu ŝajnas al vi tiel? Kiamaniere mi do estas en tiel bona situacio?

– Ne hipokritu! Tia bieno kaj tia arbaro, t. e. tiom da mono, kaj vi mem estas en la plej bona aĝo. Mi volas diri, ke vi povas vivi kiel homo, se vi deziras.

– Kion vi farus? – demandis Kristoforo scivole.

– Kion mi farus? Certe vi kredas, ke mi drinkadus, ĝis nenio restus. Nu, verŝajne mi prenus guteton tiam kaj tiam, sed antaŭ ĉio mi konstruus metiejon. Riparmetiejon por bicikloj kaj ĉaroj kaj diversaj aferoj. Tiel mi gajnus necesan monon kaj krome havus tempon ellabori miajn ideojn. Sed verŝajne pasos multaj jaroj ĝis tiam, – li finis rezigne kaj rigardis Kristoforon per demanda rigardo, kvazaŭ tiu decidus pri lia sorto.

Menciinte siajn “ideojn”, li ree troviĝis sur konata vojo kaj Kristoforo volonte akompanis lin, kvankam li tiam kaj tiam provis havigi iom da loko ankaŭ al Portos kaj d’Artagnan . Sed tion Montan  ne permesis.

– Vi estas bonsituacia viro, pro diablo, kaj tute via propra. Ne decas al vi pensi pri tiaj infanaj fabeloj.

Verdire Kristoforo mem ne sentis la malnovan entuziasmon por la mirigaj aventuroj. Lia koncepto pri tiaj aferoj jam ŝanĝiĝis senrimarke. Antaŭe li estis unu animo kun siaj herooj, sed nun li rigardis ilin kvazaŭ de ekstere, kritike kaj skeptike. Sed tion li ne montris. Anstataŭe li babiladis kiel ordinare, kaj je lia miro tio iel kontentigis lin. Komenti la rabistajn historiojn subite ŝajnis al li kiel interesa ludo, sensenca per si mem sed tamen alloga.

Tiel ili daŭrigis en ordinara maniero ĝis malfrua nokto.

ii.

Iom post iom venis ankaŭ la aliaj konatoj de Kristoforo, novaj aliĝis, kaj post la unua vizito la postaj renkontoj fariĝis pli oftaj. Kristoforo ankoraŭ plej ŝatis sian mansardon, sed ĝi estis tro malgranda por tiom da vizitantoj, kaj tiam li vole nevole devis okazigi la kunvenojn en la grandĉambro.

Tion li ne ŝatis. Sed kiam ses, sep fortikaj viroj sidis ĉirkaŭ la granda tablo kun vaporantaj kafotasoj antaŭ si kaj Kristoforo mem alportis la malnovan brandujon kaj metis ĝin meze sur la tablon, li tamen faris tion kun sufiĉe da digno kaj interna fiero.

Kajsa  diris nenion, kaj verŝajne eĉ ne pensis pri la afero. Cetere ŝi alkutimiĝis al festenoj jam dum la tempo de maljuna Kristoforo.

Sed tiuj kunvenoj pli kaj pli oftiĝis kaj samtempe tute foriĝis la brilo kaj festa agordo, kiuj ekzistis en la tempo de maljuna Kristoforo. Tiu tiam ŝatis moderan ĝuon kaj briditan ĝojon. Sed la juna Kristoforo ne komprenis tiajn aferojn. Kiam la maljunaj kamaradoj de la patro komencis ĝentile malakcepti pliajn glasojn, Kristoforo diris:

– Kiaj infanaĵoj! Se oni volas trinki, oni devas daŭrigi, ĝis kiam oni ne povas plu. Tiel faris Portos, kaj tia estas ankaŭ mia opinio.

La viroj tamen ne sciis pri Portos kaj demandis pri li. Kristoforo ne prokrastis klarigi la aferon. Estis nun tute klare al li, ke tiuj aventuroj estas nuraj fantazioj. Tamen treege amuzis lin rakonti ilin al la kamaradoj, kiuj antaŭe, krom Montan , tute ne sciis pri ili. Unue li tre zorge diris tempon kaj lokon por ĉiu okazo kaj metis ĝin en certa historia interrilato, laŭ lia sufiĉe nebula kono pri historio, kaj kiam li poste rakontis, neniu povis dubi pri la historia fakteco de ĉiu afero.

Gape kaj kun grandaj okuloj la viroj aŭskultis, kaj en la buŝanguloj de Kristoforo ludis nerimarkebla rideto.

– Ke tio vere okazis! – eligis Kampe, bienulo de vikinga staturo kaj kun ruĝa barbego, kiu atingis la ventron. Ke tio vere okazis, kaj oni samtempe fabrikas tiajn sensukajn historilibrojn por la infanoj en la lernejoj! Iom post iom Kajsa  rimarkis la direkton. Tamen ŝi ne diris eĉ unu riproĉan vorton al Kristoforo, ŝi nur prizorgis sian laboron. Sed kiam li molkrure venis en la kuirejon por alporti novan kafon, li kelkafoje ricevis strangan rigardon de ŝi. Ŝi ne aspektis kolera, nek riproĉa, plie ŝajnis, ke ŝi tute ne konsentas pri ilia konduta maniero.

Tio tuŝis Kristoforon iom malagrable. Verdire ili neniam donis iujn ajn provojn de amikeco, sed aliflanke ili ankaŭ ne diris eĉ unu solan malafablan vorton. Por kontentigi ŝin li provis enkonduki pli decan konduton, kaj per saĝa gvidado de la interparoladoj li vere sukcesis tion.

Kaj post tio Kajsa  aspektis tute kontenta.

* * *

Kompreneble la festenado ne estis seninterrompa. Unu- aŭ dufoje en la semajno ili kunvenis, sed tio ja estis sufiĉa. Cetere Kristoforo faris siajn devojn kiel ordinare. Ĉar li havis transportojn kaj alian kromlaboron, kvankam li ne estis tre okupita nun, dum la vintro.

Tiel pasis la vintraj monatoj sen rimarkinda interrompo. Unu tagon en frua printempo Kajsa  falis en la bovin-stalo kaj rompis la dekstran brakon. Ĉar la printempaj laboroj devis komenciĝi kaj urĝa okupo atendis ĉiuflanke, la akcidento estis kiel eble plej malkonvena. Kajsa  obstine provis uzi sian maldekstran brakon por fari sian devon, sed ne estis same kiel antaŭe.

Kristoforo malmulte pensis pri la pretigo de la printempaj laboroj, sed des pli Kajsa  cerbumadis pri tio. Tiam kaj tiam oni subite vidis ŝin kuretanta tra la kampoj kun la difektita brako kiel granda pakaĵo en mantuko ĉirkaŭ la kolo. Kiam ŝi atingis la aliajn, ŝi komencis plendi kaj lamenti, io, kion Kajsa  antaŭe neniam faris. Estas tiom multege da laboro? Kiamaniere oni sukcesu pretigi ĉion, se ŝi forestas? Ĉiam ŝi mastrumis ĉion, kaj ŝi sola scias, kiel oni devas fari tion kaj tion.

Tiel ŝi kondutis tagon post tago. Kristoforo komencis kompati ŝin, kaj cetere lacigis lin la ĉiama plendado. Tial li proponis al ŝi, ke oni dungu taŭgan virinon por la mastrumado, ĝis ŝi ree estos sana.

Ŝajne la propono teruris Kajsa n. Ĉu oni venigu tute fremdan homon, kiu poste montros sin plene sentaŭga kaj ĉiuokaze nenion scias pri la aferoj? Neniam.

Sed je la penso pri tro malfrua kaj eble fuŝa pretigo de la kampoj, ŝia koro iom post iom moliĝis. Cetere ŝi konsolis sin per la penso, ke tamen estos ŝi, kiu superrigardos kaj decidos pri ĉio.

– Provu eble tamen – ŝi fine diris. – Estas malbone havi fremdan homon en la domo, kvazaŭ konfidi infanon al fremdaj manoj. Sed kion fari? Kristoforo do iris por serĉi konvenan servistinon, kaj post iom da tempo trovis filinon de farmisto, ĉirkaŭ dudekjaran, kiu volonte akceptis la oficon.

Tiamaniere Selma  venis al Novponto. La postan tagon ŝi alvenis en frua mateno. Kajsa  genuis antaŭ la forno por fari fajron. Selma  salutis mallonge kaj amikece, kvazaŭ renkonto kun Kajsa  estus al ŝi ĉiuhora afero, kaj sen pliaj vortoj ŝi formetis mantelon kaj ĉapon kaj milde sed decide forŝovis la maljunulinon de la forno.

– Ne suferigu vin tie ĉi, patrino. Ripozu iomete, kaj baldaŭ la kafo estos preta! La subita atako konfuzis Kajsa n, kaj ŝi eĉ ne pensis pri respondo, sed nur faris kiel la knabino ordonis. Ŝi retiris sin, eksidis sur la sofo kaj rigardis Selma n per miroplenaj okuloj. Ŝi estis alta, fortika knabino, preskaŭ parenca al Kristoforo, kvankam ne tiom grasa. La vizaĝo vervorte brilis de juneco kaj sano, la bluaj okuloj estis serenaj kaj radiaj kiel ĉe infano, kaj ŝiaj movoj aspektis kiel gaja ludo. Estis nenio riproĉinda ĉe ŝi, almenaŭ ne laŭ la unua impreso. Kaj samtempe si ŝajnis komprena kaj laborema.

Dume Selma  faris fajron kaj surmetis la kafpoton. Kaj subite Kajsa  vekiĝis.

– Kiel mi sidas, stulta estaĵo, – ŝi krietis. – Iu devas alporti la bezonatan, ĉar vi ne povas scii, kie ĝi estas.

Sed Selma  nur ridis, tiel ke la tuta vizaĝo radiis kiel rosfreŝa somermateno, kaj faris trankviligan geston. Ŝiaj viglaj okuloj jam observis muelilon kaj kafujon sur breto, kaj en la posta momento ŝi sidis kun la muelilo inter la genuoj. Baldaŭ ŝi komencis kanti.

Kajsa  ne povis trovi ion riproĉindan ĉe la knabino, sed tamen ŝi ne estis kontenta. Tiu brilo de juneco kaj sano kaj tiu freŝa humoro ŝajnis al Kajsa  kiel moko. Kiam ŝi rigardis la rozajn vangojn de Selma , ŝi eksentis, ke ŝi mem komencas fariĝi maljuna. Kiam ŝi trovis, ke Selma  pretigas la kafon sen ŝia helpo, ŝi sentis sin iom flankenmetita. Ne estis tute korekte, ke Selma  povis fari tiujn aferetojn sen ŝia konsilo.

Dum Kajsa  suferis de tiuj sentoj, Selma  alportis tasojn, panon kaj ceterajn aferojn kaj pretigis la tablon. La maljunulino ekmiris. Selma  faris tion tute ĝuste kaj sendemande. Al Kajsa , kiu estis bone pripensinta la instruadon al Selma , tio ŝajnis sorĉo.

Kiam Kristoforo kaj la servantoj post iom venis en la kuirejon, ĉio estis preta. Selma  salutis ilin, kiel ŝi antaŭe salutis Kajsa n, enverŝis kafon kaj daŭrigis sian kantadon. La domanoj rigardis unu la alian kaj sendis momentan, ŝtelan rigardon al Selma , kiu tamen restis same senzorge gaja kiel antaŭe.

Gajo kaj tonoj, kiuj estis for de la bieno post la morto de maljuna Kristoforo, subite ŝajnis reveni kaj tuj havis liberigan efikon. La vizaĝoj de la servantoj heliĝis, kaj eĉ la humoro de Kristoforo, kvankam lia kapo estis peza post la lasta vespero, iom altiĝis. Eĉ Kajsa  estis altirata de la juneca kaj printempofreŝa agordo.

Selma  prenis tason kaj mem eksidis ĉe la tablo. Dum la trinkado ŝi ja ne povis kanti, sed anstataŭe ŝi komencis paroli, babilis pri io ajn kaj disŝutis senpikajn ŝercojn. Estis viglo kaj kerno en ĉiuj ŝiaj vortoj, kaj vole nevole ili aŭskultis. Estis kvazaŭ freŝa kaj viviga vento forbalaus la mucidan kaj senmovan aeron de la malnova domo.

Kiel ŝi komencis, tiel ŝi daŭrigis. Vere ŝi kelkafoje demandis al Kajsa  pri io kaj permesis al ŝi fari kelkajn simplajn laborojn, sed ordinare ŝi ne demandis kaj mem prizorgis la tutan mastrumadon. Kaj ne nur tio, Kajsa  eĉ devis permesi diversajn ŝanĝojn. Selma  baldaŭ estis tute hejme en aranĝoj kaj provizejoj, kaj kie io ne estis laŭ ŝia opinio, ŝi tuj ŝanĝis.

– Sed kara Selma , tiel ne devas esti, – diris Kajsa  milde kaj montris, kiel estis antaŭe.

– Mi vidis, – diris Selma  kun gaja rido, – sed laŭ mia kapo estas pli bone tiel ĉi. Vidu ... Kaj ŝi montris al la maljunulino, ke la porcelano estis iom malpraktike metita en la ŝranko kaj ke ĝi nun staras pli bone, ke viando kaj aliaj manĝaĵoj estis kapteblaj al la musoj, ke oni ne rajtas enlasi la muŝojn en la provizejon ktp. Malagrable estis, ke Kajsa  tiam devis konsenti, ke Selma  pravas. Unue ŝi iomete ofendiĝis pro la memstareco de Selma , sed baldaŭ ŝi kutimiĝis kaj ne provis plu bari la agemon de la knabino.

Krom la mastrumado ŝi trovis tempon ankaŭ por la bovinejo kaj la kampoj. Ŝi estis forta kiel viro, laboris rapide kaj facile, kvazaŭ lude, kaj ŝia laborĝojo infektis ankaŭ la servantojn. Sed Kristoforo kondutis kiel ordinare.

Ankaŭ eksterdome ŝi faris plibonigojn, kaj la malfortaj kontraŭstaroj de Kajsa  estis tute senrezultaj. Tamen Selma  tute ne montris regemon aŭ troan memstarecon. Ŝi nur faris sian devon, kaj ĝin ŝi faris bone.

La brako de Kajsa  resaniĝis malrapide, sed fine ĝi estis bona. Nek Kajsa  nek Kristoforo diris al Selma , ke oni ne bezonas ŝin plu. Ŝi mem ŝatis la domon, sed ŝi ne volis resti nur pro tio, ke la aliaj ne volas paroli pri maldungo. Do ŝi mem demandis, ĉu ne estas tempo por ŝi forlasi la lokon, ĉar laŭvide ili ne bezonas ŝin plu.

Kajsa  ŝajnis nedecidema, sed post momento ŝi diris:

– Estas ja vere. Sed mi komencas fariĝi maljuna, kaj miaj fortoj forlasas min pli kaj pli. Kaj da laboro estas sufiĉe. Ili ĝojas, se vi volas resti, certe ni bezonos vin.

Same diris Kristoforo, do ŝi restis en Novponto.

iii.

Tiel ankaŭ Selma  estis entirata en la sorĉan cirklon de kaŝitaj pensoj kaj sentoj, kiuj regis la kunvivon en Novponto. Selma  estis juna kaj gaja, vivis en la nuno kaj malmulte cerbumis pri pensoj, sentoj kaj homaj interrilatoj. Sed iom post iom pli kaj pli el tiu indiferento kaj izoleco filtriĝis en ŝian animon. Ŝi ekhavis senton de malgajo kaj soleco, rimarkis, ke la bieno estas kvazaŭ sortligita de ia forto, kiun ŝi ne komprenas, sed kiu malproksimigas la homojn unu de la alia, fremdigas ilin unu al la alia eĉ se ili ŝajnas plej bonaj amikoj. Ŝi kantis kaj ŝercis kiel antaŭe, kaj same la aliaj partoprenis ŝian gajon. Sed subite venis al ŝi la sento, ke ilia gajo estas malreala kaj ŝajna. Interne de ili estas ŝtone malmola muro, kiun neniaj fremdaj pensoj kaj sentoj povas trapenetri, kaj kiu ankaŭ ne tralasas ion el tio, kio estas kaŝita en ilia propra interno. Ili estas amikoj, sed la amikeco estas amikeco de fremduloj.

Unuflanke tio estis tre bona. Ĉio estis tiel paca kaj trankvila, vera kontrasto al ŝia propra hejmo. Ili estis multaj gefratoj, kaj la gepatroj havis tre moviĝeman humoron. Ofte estis plendado kaj riproĉoj, kaj kelkafoje ili tiel kunpuŝis, ke ŝajnis danĝere por vivo kaj prudento. Sed kiam ili estis amikoj, ili estis amikoj plenplene. Ĉiu tute klare sentis, kiel bonvole ĉiu alia pensas pri li, kaj en tiuj momentoj estis, kvazaŭ la tuta familio havus unu kaj saman animon.

Selma , pli ekvilibra ol la aliaj, malĝojis pro la malpaco, kiu faris la hejmon pli simila al frenezulejo ol al loko por pru dentaj estaĵoj. Sed nun ŝi kelkafoje eksopiris al tiuj drametoj. Tamen estis vivo kaj moviĝo tiam, malgraŭ la frenezaĵojn, kaj post ĉiu fulmotondro la suno tiel bele brilis. En Novponto estas nek unu nek la alia. Estas pace kaj kviete sed samtempe malgaje kaj morte kiel en malnova, senhoma domo.

Tamen tio ne premis ŝian animon tro forte. Ŝi estis juna kaj gaja kaj havis obstinan karakteron. Kaj certe mi ne restos por ĉiam tie ĉi, ŝi pensis.

* * *

Kiam Kajsa  proponis, ke Selma  restu, Kristoforo fariĝis pli ĝoja kaj kontenta ol iam antaŭe en sia tuta vivo. Kompreneble ankaŭ li estis havinta siajn deziretojn kaj etajn ĝojigaĵojn, sed ĉiam de tia ĉiutaga karaktero, ke ili neniam vekis pli fortajn sentojn.

Jam de la komenco Selma  interesis lin, kaj la intereso kreskis. Ŝi kunportis ion novan, kion li antaŭe ne renkontis aŭ almenaŭ ne rimarkis. Ŝia tuta esto efikis al li kiel suda vento en frua printempo, kiel voko de iu mondo, kiun li ne povis bone imagi, sed kies ekziston li subsentis.

Li prizorgis siajn devon kaj trinkadon kiel ordinare, aspektis same seninteresa por la bieno kaj same interesita por la diskutoj kun la trinkfratoj. Liajn sentojn neniu rimarkis, komence eĉ ne Selma . Tiam kaj tiam li sendis al ŝi ŝtelan rigardeton, tiel rapidan ke neniu ĝin rimarkis. La knabino estis problemo al li. Ŝi ne similis al lia patrino nek al la patro, nek al iu alia, almenaŭ laŭ lia koncepto pri ili. Sed kio do estas tio propreca de ŝi? Kion ŝi sentas, kion ŝi pensas? Tion li scivole provis esplori, kaj, kiam lia rigardo tuŝetis ŝin, ĝi estis penetra, kvazaŭ ĝi volus eniĝi ĝis ŝia interno.

Li kredis, ke li komprenas la aliajn, kaj ankoraŭ restis la instigo ludi ilian similulon kaj interne senti, ke li estas ilia superulo. Rilate al Selma  estis alie. La aliaj estis malgrandaj, vivomalriĉaj iamaniere. Sed en ŝi, li kredis, li trovis tion alian, kion nek li mem nek la liaj posedas. Kaj verŝajne la manko de tiu al ŝi fremda vivenhavo kaŭzis la malgajon kaj senton de malpleno, kiuj regis en lia interno.

Tio ne signifas, ke li komprenis sin mem, ke li povus dismeti kaj klarigi siajn sentojn. Li nur havis certan percepton pri la rilato de la aferoj. Pro tio liaj sentoj por Selma  neniel estis romantikaj. Pensoj pri feliĉo kaj beligo de la vivo pere de tiu knabino estis same malproksimaj de li, kiel la romanaj aventuroj antaŭe estis proksimaj. Ŝi altiris lin same kiel la homo ĝenerale estas tirata kaj logata de nekonataĵo, pri kies ekzisto li ĵus eksciis.

Printempo venis kun suno kaj verdaĵo. La betuloj enteksis sian helan somerkoloron en la seriozan kaj malbelan koniferarbaron, kaj la aero estis peza de la forta odoro de junaj, rezinsaturitaj folioj. La kreko kantis sian knaran krepuskmelodion sur la kampoj, la kukolo plenigis la arbarojn per siaj fortaj tonoj, kaj la plotoj kaj alburnoj saltadis en la sunbrila akvo de la rivero.

Kristoforo malrapide paŝis tra siaj abundaj kampoj kaj bonfartis en la sunvarmo. Se krom tio Selma  estis proksime, tio estis laŭ lia deziro. Liaj rigardoj ne estis plu tiel rapidaj kaj penetraj. Venis mola brileto en la okulojn, kaj pli kaj pli longe ili restis ĉe la knabino kaj fine komencis postuli atenton.

Tamen, Selma  jam estis rimarkinta la vualitajn ekrigardojn de Kristoforo. Per siaj pli moviĝema sentovivo kaj pli forta intuicio ŝi pli facile ekkaptis ideon pri Kristoforo ol li pri ŝi. Li ŝajnis apatia, sed tiuj briletoj sub la dormemaj palpebroj memorigis pri kato, kiu senmove observas sian kaptaĵon.

Tio estas io, ŝi pensis, kio de lia interno trabreĉas la malmolan muron, kvankam li tiel bone ĝin majstras, ke ĝi estas preskaŭ nekaptebla. Do estas io interne. Sed kio? Tion ŝi ne sciis. Instinkte ŝi sentis lian preterflugantan rigardon kaj tuj ekpensis: Li observas, li pensas kaj pritaksas. Sed kion li pensas? Kaj kiam la esploranta, penetra rigardo moliĝis laŭ la varmiĝo de la printempo kaj la vekiĝo de la tera vivo, ŝi rimarkis ankaŭ tion kaj eĉ pli frue ol li mem konsciiĝis pri sia celado.

Se Selma  nur estus en alia medio aŭ havus kelkajn aliajn virojn ĉirkaŭ si, ŝi eble restus sen tuŝo de tio, ĉar ŝi havis nenian inklinon por li. Sed la homo plej ofte vivas nur en la nuno kaj rigardas nur la proksimaĵon.

Cetere Kristoforo estis sufiĉe bela viro. Vere li aspektis iom bova, sed Selma  pli kaj pli sentis, ke li povas esti kiel surmetita vesto, kiun li povas forĵeti kiam ajn, por poste aperi kiel tute alia homo.

Se la interna mondo de Kristoforo estus iom pli vasta ol la tero de Novponto, li eble estus gajninta ion per proksimiĝo al la knabino. Sed tiu mondo, kiun li momente ekvidis aŭ kredis ekvidi en Selma  estis tro fremda al li. Kiam li restis duope kun ŝi, li fariĝis primitiva. Vere kelkafoje aperis palaj memoroj pri sentoj kaj pensoj, kiujn li dum la vintro kaj printempo portis en sia interno, kaj li duonkonscie sentis, ke parolo kun ŝi eble donus respondon al liaj malklaraj demandoj, almenaŭ donus respondon al liaj sentoj.

Sed tuj li ekhontis. Ŝi estis fremda homo, kaj kiom koncernis ŝin liaj pensoj kaj sentoj? Kaj kion li dirus al ŝi? Ĉu li malsaĝigu sin mem antaŭ virino? Duope kun virino, kiu ne malaprobas, tamen estus freneze pasigi la tempon per babilo pri sentoj de solecaj horoj.

– Ne senkaŭze la virino estas kreita, kia ŝi estas, kaj la naturo estas pli saĝa ol ĉiuj saĝuloj kune, estis diraĵo de la maljuna Kristoforo.

Rilate al Selma : ŝi atendis la proksimiĝon de Kristoforo kun certa scivolo. Ŝi duone atendis, ke li ekparolos pri si mem, almenaŭ alude. Kaj pli malpli ŝi atendis tiam trovi viron laŭ sia propra opinio. Sed el tio fariĝis nenio. Kaj kiam Kristoforo metis siajn fortajn brakojn ĉirkaŭ ŝin, ŝi baldaŭ forgesis tiujn pripensojn, almenaŭ momente.

Sed tio okazis nerimarkeble kaj silente, simile al la kritike esplora brileto sub liaj pezaj palpebroj, kaj la aliaj en la bieno eĉ ne konjektis lian rilaton al Selma . Ili vidis lin malvigle labori kiel antaŭe kaj aŭskultis lian ŝercon kaj babilon, nenion pli. Post la morto de la patro li nome fariĝis pli parolema kaj eĉ ŝajnis similiĝi al la maljunulo tiurilate, kvankam lia ŝerco estis pli maldelikata kaj lia maniero pli mallerta.

iv.

En la fruo de la vintro Selma  sciigis al Kristoforo, ke ŝi atendas infanon.

– Tiel, – diris Kristoforo kaj rigardis ŝin iom scivoleme, sed sen montri iun ajn malĝojon, ĝojon aŭ incitiĝon pro tiu komuniko. Selma  atendis pliajn vortojn, sed kiam ili ne venis, ŝi devis malpezigi sian koron.

– Jes, estas tiel, kaj mi nun pripensas, kiel estos.

– Jes, – diris Kristoforo iom penseme, – certe, estos bone, ni esperu. Vi estas ja fortika kaj juna kaj certe trapasos tion sen malfacilaĵoj. Kaj kiam la tago venos, ni preparos ĉion kaj venigos la akuŝistinon en bona tempo. Certe iros bone, vi vidos.

Kvankam tiu respondo ne tuŝis Selma n tute agrable, ŝi tamen ekridetis. Tiel plenserioze li diris la aferon.

– Vi do volas diri, ke mi tamen restu? – ŝi pliklarigis la demandon.

– Ke vi restu? – li diris kaj aspektis konsternita. – Se vi restis antaŭe, vi kompreneble restos nun, kiam vi bezonos iom da flego kaj kvazaŭ hejmon por vi kaj la infano. Certe ni bezonos vin.

– Ĉu vi pensis pri geedziĝo, – ŝi daŭrigis balbute kaj ruĝiĝis.

Kristoforo ekrigardis ŝin konfuzite kaj pripense, kvazaŭ li ekmemorus ion neprizorgitan.

– Ĉu vi pensis, ke ni faru tion?

– En tia situacio oni nature komencas pensi tion, – ŝi diris kaj provis ridi. – Sed antaŭe ... mi verŝajne ne pensis multe pri ĝi.

– Precize same estis ĉe mi. Domaĝe, ke ni ne priparolis tion ĉi pli frue. Miaflanke mi neniam pensis pri edziĝo, kaj ankaŭ nun mi ne sentas inklinon. Por kio tio estus bona? Sed mi komprenas, ke povos ĝeni vin. Se estos tro peze al vi, mi ne metos malhelpon sur vian vojon, ĉar mi estas ja kulpa. Sed kion vi diras mem? Ĉu vi nepre volas fariĝi mia edzino? Selma  mallevis la palpebrojn, kaj nur post iom da tempo ŝi respondis. Ŝia rigardo kvazaŭ direktiĝis internen, fariĝis mallume ĉirkaŭ ŝi, suferige mallume, kaj ŝi sentis kvazaŭ ŝi sufokiĝus.

Sed eklumiĝis, kaj subite ŝi perceptis sin mem, Kristoforon kaj ilian interrilaton tute klare, kvazaŭ objektojn vidatajn en plena taglumo. Nun vi tamen puŝis la kapon kontraŭ la ŝtone malmolan muron, voĉo flustris en ŝi. Kaj kio estas interne? Nur malpleno. Kaj eĉ se estus io, vi neniam rajtus alproksimiĝi, kaj cetere tio ne valorus la penon. Kion vi do havas komunan kun tiu viro, kial ligi vin al li? Pli bone esti libera kaj sekvi sian propran volon. Kaj nun vi devas fidi al vi mem, daŭrigis la flustra voĉo en ŝia interno.

Tio ne daŭris multajn momentojn, sed tamen ŝi travivis ĉion tiel intense kaj klare, kiel ŝi ne povus eĉ dum semajna kaj monata cerbumado. Kaj kiam ŝi ree levis la okulojn, la viro antaŭ ŝi estis fremda al ŝi, kaj povis doni plu al ŝi nek ĝojon nek doloron. Stranga laco premis ŝin, sed samtempe ŝi sentis sin facilanima kaj dankema, kvazaŭ ŝi ĵus estus evitinta grandan danĝeron kaj nun klare konscius pri tio.

– Tion mi ne volas, ŝi diris. – Certe estos bone sen tio.

* * *

Vintro venis, kaj Kristoforo estis senokupa. La festenoj de la pasinta vintro estis daŭrigataj kvazaŭ laŭplane.

La kantoj kaj ŝercoj de Selma  silentiĝis. Neniu rimarkis tion, estis tiel mallume kaj malvarme, ke oni estus pli mirinta, se ŝi estus estinta same gaja kantobirdo nun, kiel printempe kaj somere. Mem ŝi bone konsciis pri tio. Tamen ŝiaj pensoj ne estis tro maldolĉaj, ĉar ŝi fidis al si mem, kiel en la decida momento ŝi sentis, ke ŝi devos. Post la deklaro inter ŝi kaj li, ili tute ne interparolis pri sia interrilato. Li estis mastro, ŝi dommastrino. Tio estis ĉio. Ĉu li parolis kun la patrino, ŝi ne sciis. Sed verŝajne ne. Kion diros Kajsa , kiam ŝi ne povos plu kaŝi sian staton al ŝi? Ĉu ŝi estos same bonhumora kaj indiferenta kiel Kristoforo? Tempo pasis, kaj fine Selma  malkaŝis ĉion. Unu tagon, kiam ili estis solaj en la kuirejo, ŝi utiligis la okazon.

– Mi devas diri al vi, ke mi estas graveda kaj atendas la infanon en fruprintempo, ŝi simple diris. – Estas ĝene diri tian aferon al tiel bona mastrino, sed ankaŭ ne utilas silenti ĝis la lasta minuto. Nun mi volas scii, ĉu vi trovas plej bone, ke mi forlasu la domon aŭ...

Dum tiu sola jaro post la morto de maljuna Kristoforo Kajsa  fariĝis maljuna, kaj ŝia korpo kvazaŭ malgrandiĝis. Je la vortoj de Selma  la osteca vizaĝo ekhavis esprimon de grandega konsterniĝo, la manoj ektremis kiel en konvulsio, kaj la rigardo sencele vagadis tien kaj reen. Fine ŝi trankviliĝis kaj fiksis la rigardon sur Selma n. Ŝi ne aspektis kolera, plie kompata.

– Kompatinda etulino, – ŝi diris en patrina tono. Ŝi iom turnis la kapon al la fenestro, kaj ŝia rigardo ŝajnis vagi en malproksimaj lokoj. Ŝia vizaĝo montris esprimon de serĉado kaj profunda pensado pri io neklara. Kaj kiam ŝi ree turnis sin al Selma , ŝi diris iom hezite:

– Ĉu tio iel koncernas min ... mi volas diri, kiu estas la patro? Ne pensu malprave. Se koncernas min kaj vi volas diri, estas bone, alie same estas bone.

– Ne, – diris Selma  kaj provis laŭeble konservi trankvilon, – ne koncernas vin. Temas nur pri mi mem.

La okuloj de la maljunulino ŝajnis rigardi rekte tra ŝi kaj legi ŝiajn plej sekretajn pensojn, kaj estis, kvazaŭ ŝi flarus subsencon en la lastaj vortoj de Selma . Ŝi kunmetis siajn ostajn, pro reŭmatismo kurbajn fingrojn kaj rigardis Selma n per rigardo tiel malĝoja kaj samtempe bonvola, kian Selma  antaŭe neniam vidis. Kelkaj larmoj ekbriletis en ŝiaj okuloj, kaj ŝi diris kviete:

– Kompreneble restu. Kien iri alie? Kaj ni bezonos vin, ĉar mi malfortiĝas. Mi rapide glitas malsupren.

Ŝajnis, kvazaŭ ŝi volus diri ion pli, kaj Selma  klare sentis, kion ŝi pensas kaj volas diri. Sed ŝi klinetis la kapon kaj diris nur:

– Do estas bone tiel. Ne maltrankviliĝu pro tiu ĉi afero. Ni ordigos ĉion kiel eble plej bone.

* * *

En la printempo ŝia infano naskiĝis, kaj la por Novponto neordinara okazo pasis same trankvile kiel ĉio alia en tiu domo. Post iom pli ol unu semajno ŝi ree komencis labori, kaj escepte la kelktempan prizorgon pri la knabeto, ĉio estis kiel antaŭe.

Kiam Kajsa  diris al Kristoforo, ke estas knabo, kaj provis diveni la efikon de la komuniko, li ŝajne tute ne atentis ŝiajn vortojn. Sed poste li ekridis kaj diris:

– Tre konvene. Tiam mi eble povos havi bonan servanton, kiam mi estos pli aĝa.

La kunuloj antaŭe diris nenian vorton pri Selma , kvankam ili, kiel aliaj, konis la malfeliĉan aferon. Estis ĉiutaga bagatelo, kiu ne havis intereson, kiam plenaj glasoj staris sur la tablo. Iamaniere naskiĝis diraĵo, ke Kristoforo estas la patro de la knabo. Neniu sciis, de kie ĝi venis, sed subite ĝi restis tie. Se antaŭe iu estus dirinta, ke Kristoforo estas la patro de la infano, li estus priridita kaj mokita de ĉiuj, ĉar io tia estus tute nekredebla. Ankaŭ nun ne ekzistis la plej eta pruvo pri la vero de tio, sed en ia mistera maniero klariĝis al tiuj, ke ne povas esti alie.

La solaj, kiuj ne tute kredis, estis la trinkfratoj. Ili opiniis, ke ili konas Kristoforon pli bone ol iu ajn, kaj homo kiel li ne falas antaŭ tiaj tentoj. Tamen ili volis utiligi la diraĵon por amuziĝo.

– Oni diras, – ili deklaris al Kristoforo, – ke vi venigis la knabeton en la mondon. Ne estas malbone farite, kaj ni gratulus vin kaj trinkus je via sano, se ni nur scius, ĉu la diro estas vera. Ĉu vi estas la patro de la knabo? La demando tute ne konfuzis Kristoforon, sed li ŝajnis pripensi.

– Ĉu oni diras tiel? Nu, tio ne gravas. Sed en tiu ĉi bieno estas nur du viroj, mi kaj la servisto. Do la servisto devas esti la patro, se Selma  ne trafis viron aliloke.

La stranga konkludo de Kristoforo ŝajnis al ili tute logika, ĉar ĝi tute konformis al ilia koncepto pri li. Sed ial ili iom post iom aliĝis al la ĝenerala opinio. Kristoforo tamen ne donis klaran respondon.

Nun la temo komencis fariĝi interesa kaj la scivolemo ekflamis. Fine ili turnis sin al Selma  mem, sed tio ankaŭ ne helpis. Selma  montris rozan rideton, metis la kafopleton sur la tablon kaj kuraĝe rigardis ilin.

– Tia knabineto, kiel mi, ne povas facile scii tion. Kristoforo diras, ke estas la servisto.

Pli ili ne eksciis. Sed la kompatinda servisto, kiu tute senkulpe subite trovis sin en tia situacio, fariĝis kolerega, kaj je la unua fojo la ĉiama trankvilo de Novponto rompiĝis. Kristoforo provis trankviligi lin, sed sensukcese. Tute kontraŭe li promesis bati Kristoforon, ĝis li fariĝos blua kaj flava kaj poste preni lian vivon. Post dusemajna senĉesa disputado li tamen rezignis tion kaj anstataŭe forlasis la bienon.

v.

Kiam la filo de Selma  estis naskiĝinta kaj ricevinta la unuan flegon, Kajsa  eliris al la provizejo kaj alportis la malnovan lulilon en la kuirejon. Tie ŝi forlavis de ĝi la malpuraĵon kaj polvon, tiel ke la ruĝaj rozoj brilis same rosfreŝe junaj kontraŭ la blua fono kiel iam antaŭ tridek jaroj. La postajn tagojn ŝi pretigis tolaĵon por la lulilo, kaj kiam Selma  definitive forlasis la liton, tio estis preta. Tiam ŝi prenis la etulon, metis lin en la lulilon kaj mem eksidis apude por zorgi pri lia bonfarto.

Nek Kristoforo nek Selma  atendis tion de ŝi. Kiu konis Kajsa n, laborintan kiel viro sur kampoj kaj herbejoj kaj tiel fiksitan al la bieno, ke ŝi ne havis pensojn eĉ por sia propra filo, tiu apenaŭ povis imagi, ke ŝi subite ekhavos intereson por infaneto. Sed Selma  ĝojis pro tio. La kortuŝe fidela prizorgo de la maljunulino varmigis ŝian internon, kaj iel ŝajnis al ŝi, ke Novponto komencas ŝanĝi karakteron.

Post sia resaniĝo Kajsa  sentrankvile kuradis tien kaj reen tra la tuta bieno kaj tie ektrovis farendajn laboretojn, por kiuj neniu alia havis tempon. Selma  faris ĉiujn pezajn laborojn, kaj Kajsa  estus povinta havi bonajn tagojn, sed tion ŝi ne ŝatis. Ŝajne kaptis ŝin la maljunaĝa timo, ke ĉio ne estos orde prizorgata kaj ne iros bone, se ne ŝi mem superrigardos ĉion. Tiom pli frape estis, kiam ŝi nun tute subite transdonis ĉion al la sorto kaj eĉ ne ŝajnis havi penson pri ĝi. La lignoprovizejo, la bovinejo, la kelo kaj la provizejo kaj la cent aliaj aferoj, kiuj tage kaj nokte okupis ŝiajn pensojn, kvazaŭ mirakle malaperis el ŝia konscio, kaj ŝi vidis nur la senfortan etulon en la lulilo.

Ĉu li dormis aŭ ne, ŝi same fidele restis. Kiam li ne dormis ŝi paroletis kun li, kvazaŭ ŝi mem denove estus infano. Kiam li estis dormonta, ŝi lule dormigis lin, sed tre gardeme, kvazaŭ ŝi timus lin timigi. Revekiĝis malnovaj lulkantoj, kiuj dum pli ol tridek jaroj dormis en la anguloj de ŝia memoro kaj ŝia sensonora, maljunulina voĉo kortuŝe ĉirpadis ilin, dum la lulilo moviĝis kaj la trikiloj senĉese zigzagis inter ŝiaj ostaj kaj ŝrumpintaj fingroj.

Komence oni kredis, ke bovinejo, kelo kaj ĉio alia baldaŭ rekaptos ŝian intereson. Sed tio ne okazis. Ŝi fidele restis sur sia elektita posteno kaj ĉio alia, eĉ la plej proksimaj okupoj kaj objektoj, tiel komplete malaperis el ŝia konscio, ke ŝi ŝajnis tute nescianta pri ili.

Kiam Selma  venis por nutri la knabon, ŝi sidis en trankvila meditado. Ŝia rigardo, nun amikeca kaj mola kiel ĉe infano, senĉese vagadis inter la vizaĝo de Selma  kaj la etulo ĉe ŝia brusto. Ŝi diris preskaŭ nenion, sed Selma  bezonis nur vidi ŝian vizaĝon por kompreni ŝian bonvolon. Ŝi tute ŝanĝiĝis post la alveno de tiu infano. La sentoj de bono kaj amo, kiuj dum ŝia tuta vivo estis kaŝitaj en ŝia interno, kaj pri kiuj ŝi mem eble ne konsciis antaŭe, subite ekfloris kiel bela ĝardeno meze de la malriĉa aŭtuno de la vivo.

Kaj tiel silenta amikeco kunligis la du virinojn, pli forte ol povus la plej belaj vortoj kaj agoj.

Tiel pasis semajnoj kaj monatoj. Printempo venis kun varmiga suno, ĝermanta vivo kaj longaj, laborplenaj tagoj. Kajsa  kiel antaŭe sidis apud la lulilo, kaj la odoranta humo de la kampoj kaj la printempa beleco estis nenio al ŝi. Du fojojn ŝi parolis al Selma , kiam ili kune sidis apud la kuŝejo de la etulo. – Estas strange al mi, – ŝi diris la unuan fojon, dum ŝi sidis revanta kaj la rigardo malrapide sed senĉese ĉirkaŭvagadis. – Estas, kvazaŭ mi estus vivinta en stranga dormo dum mia tuta vivo kaj nur nun mi vekiĝis kaj tiam trovis, ke la mondo aspektas tute alia ol mi antaŭe kredis.

– Mi ne komprenas la rilaton de la aferoj tre bone, sed ŝajnas al mi, ke mi estis fremda al mi mem ĝis nun. Mi faris mian devon, kaj mi ne deziras ĝin neplenumita. Sed estas al mi, kvazaŭ mi ne estus ĝin plenuminta en la ĝusta maniero. Kvankam mi cetere nenion bedaŭras ... Kaj nun mi estas tiel kontenta, tiel kontenta... Ŝi ne rigardis al Selma , kaj tiu eĉ ne povus diri, ĉu Kajsa  parolis al ŝi aŭ eĉ mem estis konscia pri siaj vortoj.

Sed la duan fojon ŝi turnis sin rekte al ŝi, kaj tiam ŝiaj vortoj estis pli ordaj kaj klaraj.

– Mi pensis pri la bieno. Certe ne estas bone nun, sed mi ne povas ion fari, kaj pri la estonto neniu povas decidi. Vi scias, ke mi vivis por tiu ĉi bieno kaj por nenio alia. Eble ne estis tute ĝuste, la homo ne devas doni sian koron al eksteraĵoj, sed estas tro malfrue pensi pri tio nun. Kaj eĉ nun mi ne povas tute forlasi tiujn pensojn.

Mi tenis ĝin en bona stato dum multaj jaroj, sed nun mia tempo estas for. La maljuniĝo estas stranga afero. Tio, por kio oni antaŭe tute vivis, perdas siajn logon kaj valoron. Oni demandas sin mem pri la estonto de diversaj aferoj, sed samtempe oni estas tute kontenta forturni la okulojn kaj ekripozi. Estas, kvazaŭ oni perdus nenion, kaj la estinto estus nura sonĝo. Sed kiel mi diris, mi pensas pri la bieno. Restu tie ĉi kaj faru, kion vi povos. Mi konjektas la interrilaton, sed ni ne malŝparu vortojn por tio. Se Kristoforo volos edziniĝi kun vi, tio povos esti. Se ne, eble estas same bone, eble eĉ pli bone. Verŝajne li restos sentaŭga, kaj tial vi prizorgu la aferojn. Certe estos malfacile, sed vi tamen povos teni la direktilon ĝis helpo alvenos. Tiu ĉi knabeto estas mia vera infano, tiel mi sentas. Kompreneble ankaŭ la via, tamen li estas parto de ni ambaŭ. Li prizorgos ĉion, kiam tiu tempo venos. Mi ne scias, kia la estonto estos, sed tiel devos esti. Kaj, kiel mi diris, vi prenu la direktilon. Certe vi komprenas, kaj mi ne bezonas diri pli. Mia tempo baldaŭ pasis.

* * *

Verdire Kajsa  tre rapide malfortiĝis post la morto de la maljuna Kristoforo. Kiam oni konstruis la bovinstalon, ŝi ankoraŭ estis sana kaj laborkapabla virino, kiu laŭŝajne havos jardekon antaŭ si, ĝis la maljuneco alvenos. Sed kvankam ŝi ne suferis rimarkeble pro lia foriro, tamen kvazaŭ io rompiĝis en ŝi tiutempe. Poste ŝi ne estis plu la sama Kajsa  kiel antaŭe. Nun oni povis rimarki semajnon post semajno, kiel ŝi fariĝas pli kaj pli maljuna kaj malforta.

Kvankam Kristoforo kredis, ke li estas akrevida, li fakte ne estis rimarkinta la grandan ŝanĝiĝon de la patrino. Sed unu tagon en la malfrua somero, li subite rimarkis ĝin. Vere liaj sentoj por la patrino ne estis pli fortaj ol por iu ajn homo, sed tio tamen iamaniere doloris lin.

Li tuj komprenis, ke tio ne estas efiko nur de maljuniĝo, sed ke la patrino estas malsana en ia aŭ alia maniero.

Li volis kunpreni ŝin al kuracisto. Kajsa  ne ŝatis tion, kuracisto ne povos rejunigi kaj refortigi ŝin, kaj fino baldaŭ venos. Sed Kristoforo estis persista, kaj fine ŝi cedis.

Kompreneble ŝi estas malsana, diris la kuracisto. Ĉu vere ili ne rimarkis tion antaŭe? Ili estus devintaj veni al li multe pli frue, nun ... Tamen ili ricevis kelkajn medicinboteletojn, kaj dum kelkaj tagoj Kajsa  laŭdeve plenumis la ordonojn de la kuracisto. Sed baldaŭ tio tedis ŝin, kaj ŝi lasis la boteletojn netuŝitaj.

Aŭtune ŝi devis enlitiĝi. Poste ŝiaj fortoj foriĝis samgrade kiel antaŭe, kaj du jarojn post la morto de Kristoforo ŝi silente endormiĝis, same trankvile kaj kviete kiel dum la tuta tempo apud la lulilo de la malgranda knabo.

Sia propra mastro

i.

Kaj ree Kristoforo sidis en la mansardo kaj faris bilancon pri sia vivo, dum la fumnuboj ŝvebis tien kaj reen, ĝis ili fariĝis densaj kaj pezaj kiel aŭtuna nebulo.

Nun li sola estis mastro en la bieno. Sed tio ne tre ĝojiĝis lin. Kian plezuron donos al li la kampoj kaj la arbaro? Prilabori la teron tute ne ŝajnis al li gaja afero. Li ja povus vendi ĉion kaj ekloĝi aliloke, sed tio ankaŭ ne plaĉis al li. Hejmsenton li ne havis, sed samtempe ĉio ekster la limoj de Novponto ŝajnis al li netolereble fremda.

Por kio li do vivu tie ĉi? Liaj pensoj ne estis profundaj nek precizaj, sed pri tio li tamen iel cerbumis. Tiel kaj tiel estis dum la gepatra tempo, kaj tiam estis malmulte da ĝojo. Nun ili foriris – kaj ree estas tute same kiel antaŭe. Li estas mastro kiel lia patro antaŭ li. Selma  penadas kaj laboras kiel Kajsa  dum antaŭa tempo. Kaj en la kuirejo la knabeto ĉirkaŭrampas same kiel li mem verŝajne faris antaŭ multaj jaroj.

Tiu absoluta simileco al la pasinto tiel frapis lin, ke li brue ekridis, kvankam li estis tute sola. Sed tuj poste sekvis kolera blasfemo. Tiu ĉi vivo verdire similas al nenio.

La malgajo kaj neklara malkontento, kiuj regis lian internon post la morto de la patro, ankoraŭ restis, eble eĉ pli fortaj ol tiam. Sed nun li ne rimarkis tion plu. Ĝi estis jam parto de li mem, kaj ŝajnis al li, ke la tuta vivo estas tia. Kaj tial li pensis pri vojo al pli agrabla kaj gaja estado.

Kristoforo tute ne estis sola rilate al tiaj pensoj. Kampe, ekzemple, kiu estis fraŭlo kaj pli ol kvindekjara, antaŭ ne longe vendis sian bienon kun arbaro al Grandtorento kaj nun loĝis en malgranda domo apud la ŝoseo inter Grandtorento kaj Novponto. Li neniel laboris, kaj ankaŭ ne bezonis, ĉar li havis ĉirkaŭ kvardek mil kronojn en banko. Ordinare li estis hejme, fumis kaj legis gazetojn. Kelkafoje li faris festenetojn en sia kabano same kiel Kristoforo en Novponto. Se fariĝis tede, li foriris kaj vizitis la najbarojn por babili. En Novponto li jam antaŭe estis ofta gasto, kaj li venis tien preskaŭ ĉiutage.

Pri la vendo de la bieno li diris:

– Kial, pro diablo, mi portu tian ŝarĝon dum la tuta vivo? Agrikulturo ne donas profiton, fakte. Eble en Novponto, kiu estas bela bieno, sed ne sur miaj ŝtonplenaj pecetoj. Cetere mi staras kiel Kristoforo: la lasta verda branĉeto sur seka arbo. Sed nun mi fartas kiel princo. Se miaj fortoj kaj jaroj egalos al mia mono, mi neniam plendos pri la vivo.

Aliaj agis similmaniere. Se ili havis familion, ili ne povis sekvi la ekzemplon de la enviinda Kampe, sed unu vendis sian arbaran teron, aŭ la plejmulton de la arbaro mem, la tria mem hakis sian arbaron kaj tiamaniere havigis al si iom da ĝuo en la vivo. Kaj aliaj faris same, sed pro amo al mono.

Tiujn faktojn kovis Kristoforo por trovi similan solvon por si mem, tamen sen urĝo.

La bienon li ne volis vendi, ĉar tiam li ne havos lokon por loĝi. La arbaron li povus vendi, sed tiam li tamen havus la teron. La problemo ne estis facila.

* * *

La arbarĉefo de Grandtorento ne forgesis la belan arbaron de Kristoforo, sed ĉar estis plenplene da proponoj dum tiuj jaroj, li ne rapidis. En la fino de la somero de tiu ĉi jaro, li okaze preteriris Novponton, kaj tiam eniris por aŭdi la opinion de la nova posedanto.

Kristoforo kuraĝe trinkis dum la lastaj jaroj kaj cetere ankaŭ manĝis, kaj dum la lasta tempo li ankaŭ forlasis la pli pezajn laborojn. Tial li estis sufiĉe grasa, kaj se li nur aspektus pli gaja, li estus bonega specimeno de bonvivanto.

– Bonege, ke vi venas, – li diris. – Eble vi povas doni konsilon pri malfacila demando.

– Dependas de la demando, – respondis la estro, kaj liaj grizaj, malvarmaj okuloj esplore kaj iom scivole rigardis la apatian figuron.

Estis du tute malsimilaj tipoj. La estro estis tendena kaj malgrasa. La rigardo kaj la malmolaj, kvankam ne malafablaj trajtoj atestis pri konscia menso kaj alceliga volo, pri homo, kiu ne mezuras la valoron de la vivo per grogoj kaj gajaj horoj, sed per laborrezultoj kaj bonaj ciferoj en kaslibroj.

– Temas pri la bieno kaj la arbaro, – daŭrigis Kristoforo. – Tio tedas min, kaj mi volas liberiĝi de ili. Sed kiamaniere? – Ni volonte akceptos la arbaron. Ne cerbumu pri tio.

– Tion mi komprenas. Sed la bieno?

– Ekzistas aĉetantoj. Ni ne bezonas ĝin, malkaŝe dirite. Verdire ni aĉetis, antaŭe, sed pli malgrandajn. Tie ni lokis farmistojn, kiuj parte vivtenas sin per la tero, parte per hakado, karbigado ktp. Sed niaj bienoj sufiĉas. Cetere estus malfacile havigi farmiston por tiel granda bieno. Li bezonus multe da mono, kaj ni ne havus utilon de li, ĉar li bezonus la tutan tempon por prizorgi la teron. Estus por ni plus minus nul, do pura malgajno. Sed vendu al iu alia.

– Tion vi diras. Sed, pro diablo, kie mi mem do loĝu? – gruntis Kristoforo.

– Ĉu vi ne diris, ke vi volas liberiĝi de la arbaro kaj de la bieno? – demandis la estro iom malpacience.

– Kompreneble. Sed mi devas havi loĝolokon, kaj mi neniam loĝos aliloke ol tie ĉi. Tiel estas. La domo restos ĉe mi, la alian vi povos preni. Iom moka rido ludetis sur la lipoj de la ĉefo. Tian tipon li ne renkontis antaŭe. Sed Kristoforo tuj daŭrigis:

– Se vi aĉetos ĉion kaj lasos la domon al mi, ni povas tuj kontrakti.

– Fareble, se vi iom malaltigos la prezon de l’ arbaro, ĉar la bieno ne donos profiton. Tio estas, vi volas fariĝi farmisto? Sed tiam vi ja tamen devas prizorgi la bienon. Kia senco en tio? Kaj ekonomie estas ja pura stulto de vi, por uzi mildajn vortojn.

– Tiel pensas vi, – diris Kristoforo preskaŭ malice. – Sed ni kalkulas en diversaj manieroj, dependas de tio. Societuloj kaj aliaj modernuloj vivas por gajni monon kaj fari kapitalon. Laŭ mi, tio ne valoras la penon. Due mi ne havas heredanton. Do mi provos foruzi tion tiel precize, ke la resto sufiĉos por bona enterigo. Tia estas mia kalkulo. Ĝi bonege konvenas al mi mem.

La ĉefo ekridis kaj pripensis.

– Do vi ne vendos nur la arbaron?

– Neniam.

– Ni provos ordigi. Kvankam mi devas diri, ke tiu afero estas la plej idiota, kiun mi iam kontraktis. Venu al la kontoro iun tagon. Kiam estos konvene?

– Miaparte tuj. Mi sufiĉe longe pripensis, estas tempo por efektivigo.

* * *

Kelkajn tagojn poste ĉio estis preta. Kristoforo vendis al la akcia societo de Grandtorento sian bienon kun apartena arbaro, sub kondiĉo, ke li mem kontraŭ sufiĉe malalta lupago rajtos loĝi tie dum sia tuta vivo. Li bone komprenis, ke oni iom trompis lin, sed la sumo sufiĉos por li, kaj tial li sendiskute subskribis.

Lia interno malpeziĝis, kaj kiam li iris hejmen, li havis la senton, ke li ĵus forĵetis premegan ŝarĝon.

Li iris supren al la domo. Sub provizora tegmento kuŝis granda amaso da tabuloj, tabulegoj, kaj traboj. Estis la ligno, kiun maljuna Kristoforo rezervis por la novkonstruado. Kiel Kristoforo metis ĝin post la morto de la patro, tiel ĝi ankoraŭ kuŝis. La tegmento ne povis ŝirmi ĝin kontraŭ vintra neĝego kaj somera pluvego, kaj ĝi aspektis griza kaj malnova. Kristoforo preterpasis la lokon preskaŭ ĉiutage, sed ordinare eĉ ne vidis la lignon. Sed nun li rimarkis ĝin, kaj ĝi iom pikis lian internon. Sed li restis trankvila.

– Verŝajne mi tute ne konstruos– li pensis. – Kaj se mi konstruus, la domo ne fariĝus mia. Kaj povas esti tute indiferente.

Dum kelkaj momentoj li havis la senton, ke li ne troviĝas plu sur sia propra tero, sed la sento ne estis tre forta aŭ prema. Kaj ĉu li ververe ne ĉiam estis same fremda tie? Li iris en la kuirejon, kie Selma  tiris la separatoron, dum Eskil , la knabo, sidis sub la tablo kaj ludis per iaj objektetoj. Li ĵetis la ĉapelon en la sofangulon, batis la manplatojn kontraŭ la genuojn kaj liberiĝe elspiris, kvazaŭ li estus farinta pezan laboron kaj nun ĝojus pro la pretiĝo.

– Jes, nun mi faris komercon – li diris.

– Tiel. Kian komercon? – ŝi diris indiferente, sen rigardi lin.

– Mi vendis la bienon, kaj do tiu plago finiĝis. – Vendis la bienon? Vi ŝercas? – Kial ŝerci? Grandtorento aĉetis ĝin, tute simpla afero. Ŝi malfacile komprenis, ke tio estas vero, sed por ion diri ŝi demandis:

– Kaj vi do forlasos la bienon?

– Ne. Ĝuste tio estas la bela en la afero, ke mi tamen restos. Tio estas, ke mi estos kvazaŭ farmisto sub la societo. Sed estu certa, ke mi ne rompos mian spinon pro iliaj terpecoj.

Kaj poste li pli detale klarigis la aferon. Ondaro de strangaj kaj diversaj sentoj eklevis sin en ŝia interno, kaj ŝi sentis sin malforta kvazaŭ post subita sortobato.

Verdire tiu ĉi afero tute ne koncernis ŝin. Kajsa  petis ŝin prizorgi la bienon, kaj tion ŝi faris laŭpove, sed ŝi ja ne pensis pri avantaĝoj por si kaj sia filo. Sed ŝi sentis, kvazaŭ ŝi estus atestanto de brutala perfortaĵo. Vere Kristoforo havis sian plenan rajton, kaj ne havis heredanton, ĉar li ja ne volis rekoni sian propran filon, sed tamen, tamen ... Vendi bienon tiamaniere estis terure kaj timige, kvazaŭ herezo.

– Ŝajnas, ke mi timigis kaj eĉ malĝojigis vin, – li diris. – Ne maltrankviliĝu pro tio ĉi! Nek vi, nek via bubo estos en mizero. Mi ne volas forpeli vin, kaj mi prizorgos, ke vi ambaŭ havu iom en la banko, kiam vi bezonos. Nun mi volas vivi laŭ mia kapo, sed pro tio ne kredu, ke mi deziras malbonon al aliaj.

ii.

Same kiel Kajsa , Selma  respektis kulturitan teron preskaŭ kiel ion sanktan. Peco da kulturita tero estis al ŝi peco da historio, estis peno kaj zorgo de la prapatroj pro pano al si mem kaj la infanoj, ilia lukto por sendependeco de fremdaj homoj, por libero sur propra tero.

Konscie ŝi malmulte pensis pri tio, sed des pli forte ŝi kaptis ĝin per sia sento. Sur la kampoj ŝi kelkafoje fantaziis pri tie okazintaj aferoj, de kiam la unua kulturanto ekhakis la arbojn, bruligis la branĉaron kaj eklaboris per pioĉo kaj levilo. Spirite ŝi vidis ilin preterpasi, generacion post generacio, en suna somero, kaj nebula aŭtuno. Trankvile kaj sen multaj vortoj ili faris sian devon. Ilia vivo estis penoplena, tamen ili ŝajnis posedi grandan feliĉon.

Ili ne apartenis al ŝia familio, tamen iel apartenis al ŝi. Ili plenumis sian devon laŭpove. Nun estis la vico de ŝi kaj aliaj daŭrigi la laboron, prizorgi, ke la faritaĵo ne perdiĝu. Ĉu ekzistas io pli grava kaj respektinda, ŝi pensis, ol la lukto por pano, kaj sendependeco, jaron post jaro, jardekon post jardeko? Ne prizorgi ilian laboron estus neniigi ilian tutan penadon, estus krimo kontraŭ la tero, kiu estis ilia hejmo, kaj enhavis la sencon de iliaj vivo kaj celado.

Unuflanke tiel. Sed aliflanke, kial labori plimulte ol necese? Tio estus indiferenta al Kristoforo, li eĉ ne atentus pri tio.

La sinjoroj en la societo ankaŭ ne profitus, kaj neniu homo komprenus ŝin.

Krome ŝi devas pensi pri si mem kaj sia filo. Ili ne povos resti en Novponto por ĉiam. Kaj espereble Eskil  post kelkaj jaroj faros vojon al si.

Do Selma  sekvis sian prudenton, kaj ne tre zorgis pri la stato de la bieno. Sed samtempe ŝia vivo fariĝis pli malriĉa kaj senenhava. Por kio oni havas forton kaj prudenton, se oni ne uzas ilin en plej bona maniero? Kia estas la senco de tero, se oni ne prizorgas ĝin bone? Tamen ŝi havis sufiĉe da forto kaj vivkuraĝo por bone elteni malgraŭ tio. Ŝi ŝatis la vivon, eme, akceptis la ĝojon, kiun ĝi proponis, kaj lasis al ĉiu tago ĝian propran zorgon. Tial ŝi ankoraŭ povis kanti kaj ŝerci kiel antaŭe, kaj al la vizitantoj ŝi ŝajnis same gaja knabino kiel ĉe ŝia alveno al Novponto.

* * *

Alie pensis Kristoforo.

Kiam la bieno estis vendita kaj la mono deponita, li faris ion, kion li ne faris de kiam li sidis sur la lerneja benko. Li nome prenis paperon kaj krajonon, iris en la mansardon, kie li ankoraŭ loĝis, kaj tie eksidis por kalkuli.

Sed la juna Kristoforo okupis sin pri tute aliaj kalkuloj kaj problemoj ol lia patro. Li kalkulis sian havon kaj provis eltrovi, kiom li povos elspezi ĉiujare por bone vivi ĝis sia okdeko proksimume, pli longe li verŝajne ne vivos, li pensis.

Li ne rapidis, ĉar li trovis grandan plezuron en tia aranĝo por la estonto. Krome liaj matematikaj konoj kelkafoje perfidis lin, kaj li devis longe cerbumi pri diversaj kalkulmanieroj.

Fine li tamen sukcesis, kvankam li tute ne kalkulis laŭ ordinara maniero, La rezulto kontentigis lin. Ĉiujare li disponos tute sufiĉan monon por laŭdezira uzo. Kaj li vidis antaŭ si longan ĉenon da jaroj kun multaj sunbrilaj tagoj kaj gajaj kunvenoj, ĉar la sumo estis pli granda, ol li iam antaŭe foruzis pojare, li provis trovi alian manieron forfluigi la monon. Sed tiam lia fantazio tute rezistis. Li absolute ne povis trovi ion alian dezirindan apud la ordinaraj trinkokunvenoj. Pri vojaĝoj, li eĉ ne pensis. Li ja vidis, ke kelkaj homoj plibeligas sian vivon per vestoj, mebloj ktp, sed tio estis nenio al li. La sola prudenta maniero altigi la elspezojn, li opiniis, estas aĉeti pli karan konjakon ol antaŭe kaj havigi bonan vinon de diversaj specoj.

Por Selma  kaj Eskil  li dekalkulis kelkmil kronojn, kiujn ili povos ricevi laŭbezone aŭ kiam li mortos.

* * *

Tiel nova tempo komenciĝis en Novponto. Kristoforo preskaŭ ĉesis labori. Tamen li havis tiom da kamparana sango, ke li provis konservi la ŝajnon de laboranta homo. Tial li ĉiam portis laborveston, ankaŭ kiam li ne bezonis kaj ofte eĉ dimanĉe. Li donis akvon kaj nutraĵon al la ĉevalo kaj purigis ĝin, kaj tio postulis sufiĉe da tempo. Li hakis lignon, kion la servisto ĉiam faris antaŭe, kaj eltrovis multajn aliajn laboretojn, kiuj per bona mastrumado daŭris mirige longe. Tamen Kristoforo ne estis tiel kontenta, kiel li unue atendis. Baldaŭ li trovis, ke estas tre monotone vivi tiamaniere sen laboro. Se fariĝis tro malgaje kaj mankis ĉia agemo, li iris al la mansardo por fumadi kaj dormeti. Sed iom post iom ankaŭ tio perdis la logon, kiun ĝi havis dum la tempo de la patro.

La enuo igis lin sekvi la ekzemplon de Kampe. Oni ĉiam abonis lokan gazeton, kiu venis dufoje en la semajno, sed Kristoforo ne oferis multajn minutojn por legado, se ne estis ia interesa rakonto aŭ felietono. Nun ĉio tiom tedis lin, ke eĉ la gazetoj ŝajnis interesaj al li. Unue li legis nur tre facilajn aferojn. Poste li atakis la novaĵojn. Brulakcidentoj kaj fulmobatoj, rompitaj kruroj, dronakcidentoj kaj serpentmorditaj infanoj, kiuj antaŭe tute ne interesis lin, nun movis lian fantazion tiom, ke li por kelke da horoj forgesis sin mem kaj la monotonecon de la vivo.

Povas ŝajni troigo, ke Kristoforo enuis. La trinkkunvenoj ja plibeligis lian vivon. Estas vere, tamen, tiuj kunvenoj okazis nur dimanĉe kaj kelkafoje dum labortagoj, sed tiam nur vespere. Kaj ĉiu semajno havas ses labortagojn kaj ĉiu labortago dek ĝis dek du horojn. Do restis sufiĉe da tempo por enuo. Cetere li ne tiom ŝatis la kunvenojn kiom antaŭe. Li jam sciis ĉion parkere. Estis kvazaŭ manĝado, kiam oni ne malsatas. Oni manĝas pro kutimo aŭ ĝentilo, ne pro bezono.

Dum kelka tempo li trovis plezuron en observado de siaj kamaradoj, farante konkludojn pri ili. Sed ankaŭ tio perdis sian unuan freŝon. Iom post iom tiu intereso forglitis el lia konscio, kaj fine li rigardis sin mem kiel unu el ili, nek pli bona, nek pli aĉa, nek pli saĝa, nek pli stulta.

Sed kiam la brando jam komencis perdi sian guston, Kristoforo kaptis bonan ideon. Li alportis ludkartojn, kaj la malviglo de la kamaradoj tuj malaperis. Fine oni trovis daŭran intereson. Neniu estis vera ludanto, kaj komence oni ludis simplajn ludojn, kiujn ĉiu bubeto konas, kaj la monrisko estis malgrava. Sed ekzerco donas kapablon. La relativa indiferento de la unuaj horoj baldaŭ malaperis, kaj oni ludis pie kaj intense. La kupraj moneroj donis lokon al brilantaj kronoj, kiuj baldaŭ trovis akompanon de kvin- kaj dek-kronaj monbiletoj kaj tempo venis kiam biletoj de kvindek kaj cent kronoj gaje velis tien kaj reen sur la tablo dum longaj vintrovesperoj.

Kristoforo preskaŭ ĉiam malgajnis, sed tio ne estis tre grava, laŭ lia opinio. Ĉefe estis, ke la ludo estas interesa. La malgajnoj nur igis lin renovigi sian senrezultan penadon.

Kampe, kontraŭe, ĉiam ŝajnis estis io tiel montfirma en sia fortika staturo kaj tuta aperaĵo, ke oni de la unua momento tuj sentis: jen homo kiu neniam povas malsukcesi. Li ludis malvigle kaj seninterese, kvazaŭ la afero tute ne koncernus lin, tamen li gajnis. Kiam Kristoforo sidis kvazaŭ sur pingloj kaj nur atendis la feliĉan momenton, Kampe ĉiam intervenis, memfida kaj firma kiel granita bloko. Kiam Kristoforo nervoze preĝis siajn litaniojn al la estro de la mallumo, Kampe kvazaŭ elradiis indiferentan malicon. Kaj la gajno ne venis en la poŝon de Kristoforo. Estis, kvazaŭ devus esti tiel.

Kaj same en tio alia. Kampe ĉiam ŝajnis plenkontenta je si mem kaj la tuta mondo. Kristoforo ne povis kompreni lian ĉiaman bonhumoron kaj kelkafoje eĉ sentis iom da envio kontraŭ la ruĝbarba vikingo.

* * *

Kelkafoje venis al Novponto kurioza gajulo, kiu tamen ne apartenis al la ordinara rondo. Li nomiĝis Nikolao Tore l kaj estis bankoficisto en la urbo. Estis malalta sed kugloforma kaj fortika viro, kiu sur siaj mallongaj kruroj alvenis kiel glitanta globo. Lia patro iam posedis bieneton proksime al Novponto, kaj lia infanaĝo pasis dum sufiĉe severaj kondiĉoj. Sed li havis bonan kapon, precipe rilate matematikon. Li forlasis la hejmon frue, havis oficojn en diversaj lokoj kaj rapide avancis, ĝis li nun restis kiel bankoficisto en la hejmregiona urbo. Li estis kolektinta iom da mono, laŭvide tre ŝatis la vivon kaj ne zorgis plu pri la estonto.

Je tiu ĉi tempo li estis kvardekjara sed ŝajnis pliaĝa bonhumorulo. Li multe vojaĝis. En preskaŭ ĉiu sveda urba hotelo li estis partopreninta iun gajan vesperon, kaj kelkafoje li faris vizitojn al Danio kaj Norvegio. Estis io polurita kaj monduma en li, kio tute apartigis lin de la hejmlokanoj. Oni tuj vidis, ke tiu homo estas tre hejme inter direktoroj dum plibona festa tagmanĝo.

Ŝajne li devus esti iom fremda en la societo en Novponto, sed ne estis tiel. Estis sufiĉe da filozofo en la gaja epikurano, kaj se li sentis sin kiel fiŝo en akvo kun distingita societo en bona restoracio, li tamen samtempe opiniis, ke kampara festeno aŭ babilo, ĉe taso da kafo en kamparana kuirejo povas egali al tio.

Kiam li sidis inter la aliaj en la grandĉambro, li ofte subite ekstaris kaj kun cigaro inter la fingropintoj iris en la kuirejon. Kiam Kajsa  vivis, li interparolis kun ŝi. Li babilis pri bovinoj, kampoj, malnovaj memoroj kaj similaj aferoj, kiuj povus interesi ŝin, kaj dume lia ruĝa vizaĝo kun helaj, stoplaj lipharoj brilis de bonfarto kaj bonvolo. Ankaŭ Selma  ne estis forgesata. Ĉu ŝi ne trovis ĉarman fianĉon ankoraŭ? Ĉu ŝi jam vidis la belajn mantelojn en la urba vendejo? Ĉu ŝi ne volas veni al la urbo por akompani lin al la teatro iun vesperon?

Kiam Eskil  venis en la mondon, li okupis grandan parton de liaj vizitoj. Kiam li ankoraŭ kuŝis en la lulilo, Niko pinĉis liajn vangojn kaj mentonon, babilis kun li kvazaŭ li estus kelkjara, faris grimacojn kaj tiel ridis, ke lia ronda ventro saltetis. Kiam li komencis iri, Niko havis same grandan intereson por liaj unuaj paŝoj kiel Selma , kaj baldaŭ ili vetkuris sur la vasta kuireja planko. De tiu tempo li neniam venis al Novponto sen kunporti saketon da karameloj aŭ alian bongustaĵon, kaj kiam li foriris, li ĉiam donacis kelkajn monerojn al la knabo kun admono, ke li bone konservu ilin.

Sed kelkafoje li trankvile eksidis, suĉis sian cigaron, rigardis Selma n per siaj grizaj, inteligentaj okuloj kaj dume babiletis kaj ridetis nelaŭte, memorigante pri kontente zumanta kato.

– Kaj vi ankoraŭ restas tie ĉi? – li diris kelkafoje.

– Kion mi faru? Cetere mi ne fartas malbone ĉi tie.

– Estas vere. Sed por via estonto la loko verŝajne ne estas tiel bona. Kristoforo estas homo kun speciala kapo kaj mi timas, ke li ne pensos multe pri vi, nek pri la bubo.

– Tio restas ekster miaj pensoj. Estas plej bone, se ni povos zorgi pri ni mem, kaj se la sorto ne malfavoras, ni espereble povos. Sed ankoraŭ mi restos. Mi ne manĝas panon de mizerikordo.

– Jes, jes. Certe vi estas prudenta. Sed sincere dirite, tiu ĉi loko ne estas tre bona por via knabo dum lia junaĝo. Sed iom post iom oni ja vidos lian karakteron.

Kaj kelkafoje li aldonis:

– Se la vivo tie ĉi lacigos vin, diru vorteton al mi. Iamaniere oni ĉiam trovas vojon.

Selma  ŝatis Nikon jam de la unua momento, kaj iom post iom ŝi ekrigardis lin kiel patrecan amikon. Li komprenis multe, pri kio aliaj eĉ ne pensis, kaj li bezonis diri nur kelkajn vortojn, kaj tuj ŝi sentis sin konsolita kaj ĝoja.

iii.

Montan  havis kruelan malfeliĉon en ludado same kiel Kristoforo. Sed por li la problemo ne estis same simpla, ĉar li havis tre malmulte da mono. Baldaŭ li firme konvinkiĝis, ke li neniam regajnos la perditan monon. Tamen li daŭrigis, “ĉar ĝi tiel vibrigas la animon, kaj tio estas sufiĉa rekompenco por la malmultaj kronoj, kiajn mi povas perdi.” Kiam li senmoniĝis, oni proponis prunton al li, sed li ĉiam malakceptis, ĉar li havis fortan antaŭsenton, ke li neniam povos redoni, kaj tiam ne povus senti sin libera homo en la rondo.

Cetere li finfine ricevis sufiĉan rekompencon por la malgajno.

Iun vesperon li venis en la mansardon de Kristoforo same kiel en pli frua tempo.

Ili sidis duope apud la kafotablo kiel antaŭ kelkaj jaroj. Memoroj ekvivis, la tri muskedistoj reviviĝis kaj la mirigaj inventoj, kiuj dormis en la cerbo de Montan  ree imagis kaj postulis realigon.

Kaj fine Montan  diris la esencan motivon de la vizito. – Vi scias, ke mi estas aĉa malriĉulo, laboristo kaj sklavo, li diris al Kristoforo. Kaj kvankam vi mem estas riĉulo, kaj ne bezonas movi unu fingron se vi ne volas, vi certe komprenas la situacion. Kaj precipe, kiam oni povus fari ion valoran por si mem kaj la homaro, se oni nur havas okazon. Sed tiu okazo ne volas veni, kaj tial mi devas mem fari ion por atingi mian celon. Vi estas honesta homo, kaj ankaŭ vi scias, ke mi ne havas mankon tiurilate. Ĉu vi volas prunti al mi trimil kronojn, tiam mi almenaŭ povus komenci. Tiam mi konstruus riparmetiejon kaj provus stari sur propraj piedoj. Sed ne kredu, ke mi petas pri almozo, pro tio ke ni kune drinkis kaj havis multan gajon. Mi estas libera kaj respondeca homo.

– Aha, tiel, vi volas konstrui forĝejon, interese! – diris Kristoforo.

La peto de Montan  ne surprizis lin, ĉar li jam rimarkis la celadon. Li demandis pri diversaj aferoj rilate la konstruotan metiejon, kaj longa interparolo estiĝis, dum kiu nenia vorto estis dirata pri la prunto.

Sed dume Kristoforo pripensis kion li faru, ĉar certe li ne rericevos la monon, ne pro la malbono de Montan , sed pro lia sentaŭgeco. Sed aliflanke, li mem havis sufiĉe da mono, kaj kiamaniere fari pretekston? Ili longe rezonadis, ĝis Kristoforo fine diris:

– Estas tre interese, kaj certe vi bone sukcesos. Vi ricevos la monon, tuj kiam mi venos al la urbo.

Tio estis tute neatendita al Montan . Li eksplodis pro ĝojo, eksaltis kaj ĉirkaŭbrakis Kristoforon.

– Vi estas la plej bona homo, kiun mi renkontis, – li diris preskaŭ plore. – Sed pagpromeson ni skribu.

– Tiaj formalaĵoj ne estas bezonataj. Ĉu vi kredas, ke mi ne konas vin? Vespere kelkajn tagojn poste, Montan  sidis en sia kuirejo kaj helpis sian plejaĝan filineton pri lernejaj taskoj. Li havis pli da flankoj en sia karaktero ol estis videble ekster la hejmo, sed tion malmultaj konis, kaj eĉ li mem preskaŭ ne. Interalie li estis tre forte ligita al siaj infanoj kaj same al la edzino. Malpaciĝo ne ekzistis en la familio, kaj la solaj drametoj okazis nur kiam Montan  venis hejmen kun malekvilibra kapo kaj malplena monujo. Tiam li akuzis sin kaj diris, ke li forgesas la siajn kaj estas malbona edzo kaj patro, kiu ne meritas ĝui la feliĉon de siaj edzino kaj infanoj.

Veninte de la laboro li en la vesperoj ĉiam helpis la edzinon en diversaj laboroj, pro kio tiuj najbaroj, la virinoj eble pleje, rigardis lin kiel virinulon. Sed lia plej bona tempo venis, kiam li poste trankvile sidis en la rondo de la infanoj. La plejaĝan filinon li helpis pri lernejaj taskoj kaj cetere babiletis kun ili kaj faris diversajn gajigaĵojn.

Ĉio ĉi estis tre bona, laŭ lia opinio, kaj li ne estus tion fordoninta kontraŭ ĉiuj trezoroj de la mondo, sed tiam kaj tiam li subite eksentis, ke li devas renkonti homojn, gajiĝi kaj konstrui planojn por la estonto. Li eme fantaziis pri la estonto, sed hejme li ne havis okazon, ĉar tie li forgesis tion pro la edzino kaj la infanoj.

Kiam li nun sidis tie, Kristoforo subite envenis. La ekvido de la duopo kvazaŭ repuŝis lin. Montan  sidis apud la knabineto, sur la ligna sofo, la knabino kun libro sur la genuoj kaj Montan  kun unu brako ĉirkaŭ ŝiaj ŝultroj, kun kurbita dorso kaj la stopla vango kaj pendantaj lipharoj ĉe ŝia flavbukla kapo. Kaj samtempe li aspektis treege feliĉa, kvazaŭ tio estus vere vira okupo.

Kristoforo lakone salutis kaj donis koverton.

– Mi estis en la urbo, tie ĉi estas la mono. Kaj mi deziras grandan sukceson al via entrepreno.

Kiam Montan  aŭdis la vortojn kaj vidis la brunan koverton, granda emocio kaptis lin. Estis kirlo en lia kapo, kaj li estis proksima al sveno. La manoj tremis kiel ĉe maljunulo, kaj longa tempo pasis antaŭ ol li tiom konsciiĝis, ke li povis preni la manon de Kristoforo kaj danki. Sed fine li ekregis sin mem, turnis sin al la edzino kaj petis, ke ŝi preparu kafon.

Sed nun Kristoforo ne havis emon resti, pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj foriris.

Tuj post la foriro de Kristoforo Montan  iris en la ĉambron. Li malfermis la koverton per ankoraŭ tremantaj manoj kaj kalkulis la grandajn monbiletojn kaj dum la tuta tempo havis la senton, ke tio estas nur perfida sonĝo. Tiom da mono li neniam vidis je unu fojo. Sed iom post iom la pensoj ordiĝis kaj li komprenis, ke estas realaĵo. Kaj samtempe li ankaŭ komprenis, ke la pruntopeto kaj la planoj pri metiejo estis nur senbazaj fantazioj, pri kies realiĝo li neniam vere kredis. Li kaŝis la monon en tirkesto kaj eksidis apud la tablo kun la vizaĝo en la manoj. Sentoj ondis kaj luktis en li, kaj estis al li, kvazaŭ li subite vekiĝus en tute fremda mondo. Tia riĉaĵo en lia posedo! Kaj kian respondecon li havas, ne nur rekte pro la mono, sed ankaŭ pro la eblo fari ion. Pro la infanoj kaj la edzino li devas vire konduti kaj bone fini tiun ĉi strangan historion.

Kaj samtempe la memoroj hontigis lin. Sentaŭgulo li ĉiam estis kaj ĉiam babilis kaj fanfaronis, ho ve! Sub la premo de tiuj tri mil kronoj liaj fanfaronemo kaj memkonfido treege ŝrumpis. Kiamaniere ĝuste uzi tiun monon? Se li ne estus tiom fanfarona antaŭe, li povus redoni la sumon. Kaj se li ne bezonus ĝin por la infanoj kaj Maria , li ja devus redoni ĝin. Sed estas necese, ke ili havu iom da ĝojo de ĝi, kaj ĉar li nun havas okazon rebonigi kion de multaj jaroj li ŝuldas al ili, do ... verdire, kiamaniere ili povis toleri tian sentaŭgulon? Kaj iom post iom liberiga humilo prenis lokon en lia animo.

Kiam li revenis en la kuirejon, li aspektis tiel reve feliĉa kiel junulo, kiu venas de la unua amrenkonto. Maria  demandis, kio okazis kaj pri la mono.

Li pripensis momenton kaj poste diris:

– Estas nenio grava, Kristoforo pruntis sumeton al mi. Eble vi memoras, ke mi parolis pri konstruo de malgranda forĝejo, se okazo venos. Mi ricevis kelkajn centojn de li. Estas ja nur provo, kaj povas esti, ke mi malsukcesos. Sed ĉar mi ricevis la monon, mi tamen provos.

iv.

Kiam Selma  du, tri monatojn post la morto de Kajsa  petis Kristoforon pri iom da mono por la mastrumado, tiu subite ekmemoris, ke Selma  ne ricevis salajron dum la lastaj monatoj.

– Malbenita afero, sed kiu havas tempon pensi pri tio! Cetere ŝajnas al mi hontige, ke vi ricevu salajron kiel ordinara servistino, ĉar vi estas ja mastro de la tuta bieno. Estas mono en la komodo. Prenu kiom vi bezonas por vi kaj la knabo, kaj ne estu avara.

Selma  ne kontraŭdiris, kvankam estis iom malagrable al ŝi uzi monon, kiun ŝi ne ricevis salajre. Sed ŝi alkutimiĝis. CetereKristoforo ŝajnis rigardi ŝin kiel anon de la domo.

Sed post tiu tago li laŭvide pli bone memoris, ke ankaŭ ŝi povas bezoni monon. Kelkafoje li fikse rigardis ŝin kaj deklaris, ke estas granda honto, ke ŝi estas tiel ĉifone vestita aŭ havas tiel malbonajn ŝuojn, kaj ke ŝi nepre kiel eble plej baldaŭ devas iri al la urbo por havigi ion pli bonan.

Selma  respondis, ke tio estus nur lukso. Ĉu oni havas neceson de bonaj vestoj en Novponto?

– Povas esti vero, – li konsentis. Tamen ŝi devus esti iom belaspekta, kiam gastoj venas, ŝi estas ja mastrino. Cetere li tute ne volas, ke ŝi vivu kiel ermito. Ŝi ja povas inviti amikinojn kelkafoje, certe la mono sufiĉas por kelkaj kafofestenoj.

Selma  ŝatis esti inter homoj, kaj sufiĉe longe vivis en Novponto kvazaŭ ekzile. Sed bedaŭrinde ŝi ne sciis, kiun ŝi povas inviti. Amikinojn de la junaĝo ŝi havis, sed ne estus konvene inviti tiujn knabinojn, kaj ŝi ankaŭ ne deziris tion.

Pripensinte, ŝi diris al Kristoforo, ke li petu siajn kamaradojn kunpreni la edzinojn, kiam ili venos alian fojon. Tio ŝajnis al Kristoforo bona ideo, kaj baldaŭ Selma  preparis veran festenon. Homoj venis, kaj ŝi fariĝis bona amikino kun la virinoj, kiuj estis multe pli agrablaj ol oni povus supozi, kiam oni konis nur iliajn edzojn. Tio vigligis ŝin, ŝi ridis kaj brilis kiel ruĝa rozo kaj estis pli gaja ol dum longa tempo.

Kaj Kristoforo estis ravita.

– Tion ni refaru kiel eble plej baldaŭ, – li diris, kiam la gastoj estis for. – Oni devas havigi iom da gajo en la vivo, alie ĝi ne havas sencon.

La invitojn sekvis invitoj de la najbaroj. Komence Selma  estis iom ĝenita de sia pozicio. Ŝi ne estas mastrino, nek servistino, sed ŝi havas filon kune kun la mastro kaj kiam ili iras al festeno, neniu eksterulo povus kredi ion alian, ol ke ili estas edzo kaj edzino. Kion homoj diros pri tio? Kion ili diris, pri tio ŝi ne eksciis, kaj baldaŭ ŝi forgesis tiajn pensojn.

Tiam kaj tiam Kristoforo metis kvindekkronon en ŝian manon.

– Vi tute ne pensas pri vi mem, li diris, sed mi ne volas, ke vi sklavu tie ĉi por nenio.

Post la morto de Kajsa   Selma  dum longa tempo sentis sin sola kaj senhejma. Tiam ŝi serĉis konsolon ĉe sia filo. Kiam ŝi estis sola kun li, ŝi prenis lin sur siajn genuojn kaj emocie karesis kaj kisis lin, kio cetere estis tute fremda al ŝi, kantis por li kaj babilis, kvazaŭ li estus almenaŭ dek- aŭ dekdujara.

Tiam ŝi sentis la izolecon kaj la spiriton de la malnova bieno pli forte ol iam antaŭe, sed samtempe plenigis ŝin maldolĉa ĝojo pro tio, ke ŝi ne apartenas al ĝi kaj povas kontraŭstari tiun spiriton. Ŝi estas kvazaŭ en fremda lando kun sia filo, sed tio ne tre gravas, se ŝi nur povas esti ŝi mem, se ŝi nur sentas, ke ŝi vivas, kaj ŝia interno ne sekiĝis kaj senviviĝis kiel al Kristoforo.

La okazaj interparoletoj kun Niko Torel  de kelka tempo fortigis tiun senton. Estis tamen unu homo, kiu komprenis ŝin. Sed poste venis alia penso. Kiom ŝia sorto povas koncerni Nikon? Per kiu rajto li tuŝas ŝiajn pensojn kaj sentojn? Se ŝi volas fidi al si mem kaj stari sur propraj piedoj, ŝi ne devas serĉi konsolajn vortojn aŭ eĉ ne akcepti tiajn.

Kaj iom strange, poste Niko tute ne tuŝis tiun temon. Li venis en la kuirejon kiel antaŭe, parolis afable kaj ludis kun Eskil , eĉ faris paroletojn al ŝi, kiam li okaze partoprenis iujn el la festenoj. Sed estis, kvazaŭ li tute ne memorus tion alian.

Kaj iom post iom tiu vivmaniero fariĝis kutimo al ŝi. La ĉiutaga laboro prenis la plej longan tempon, kaj kvankam ŝi ŝatis laboron kaj amis la teron, tio sufiĉe rapide fariĝis afero de kutimo. Same, kvankam ne tiel rapide, okazis en ŝia interna vivo. Tio, kio estis iam nova kaj stranga, loga aŭ timiga, tagon post tago perdis sian imprespovon, kunfandiĝis kun la ĉiutaga vivo kaj fine preskaŭ forglitis el ŝia konscio.

Ŝi komencis diri al si mem, ke ŝia situacio tamen estas sufiĉe bona. Ŝi havas hejmon por si kaj la filo, povas labori laŭ emo kaj vesti sin laŭ deziro, inviti amikinojn kaj ne devas tre zorgi pri io ajn. Ĉu ne multaj virinoj, eĉ edzinoj, troviĝas en pli malbona situacio? Venis tago, kiam ŝi mem rimarkis la ŝanĝiĝon en si mem. – Ĉu dependas nur de alkutimiĝo, ke mi nun vidas ĉion alie ol antaŭe? – ŝi demandis sin mem. Aŭ ĉu la vivo en Novponto aliformis ŝin? Ŝi ne povis respondi al tio, nur rimarkis kun miro, ke ĉio, kio antaŭe tremigis ŝian internon per ĝojo aŭ doloro, nun estas indiferenta al ŝi.

Kristoforo estis la sama homo kiel antaŭe, seka kaj senviva interne. Sed kiom tio koncernas ŝin? Kaj eble ŝi mem estis kulpa, eble ŝi estis tro juna kaj tro plena de fantazioj, kiam ŝi donis sin al li? Jam de longa tempo Kristoforo rigardis ŝin ano de la domo. Nun venis tempo, kiam ŝi rigardis sin mem en la sama maniero, eĉ sen pensi pri tio.

Kristoforo estis absolute indiferenta al ŝi. Tamen venis tago, kiam ŝiaj pensoj ree komencis cirkli ĉirkaŭ li. Ŝi tamen apartenas al la hejmo kaj verŝajne restos tio dum sia tuta vivo. Kompreneble ŝi povus vivi ankaŭ en tiu ĉi maniero. Sed nun tio ekŝajnis al ŝi iom stulta.

Verdire Kristoforo trinkis pli ol necese. Sed eble li povus forigi tiun kutimon. Post la komenco de la familiaj festenoj li cetere trinkis pli malmulte kaj fariĝis pli civilizita en sia konduto. Li ja estis iom pli aĝa ol ŝi, tamen kvardek jaroj ne estas tre alta aĝo.

Tiel iris ŝiaj pensoj. Komence ŝi mem miris, kiamaniere ŝi povas pensi tiel, sed baldaŭ ankaŭ tio fariĝis kutimo. Kaj ankoraŭ ŝi estis juna, kaj ŝia sango fluis printempe varme en ŝiaj angioj. Kaj ĉar ŝi jam apartenis al la bieno... Eble Kristoforo konjektis ŝiajn pensojn. Iun vesperon, kiam la servisto kaj servistino iris al danco kaj Selma  sidis en sia ĉambro, Kristoforo eniris al ŝi. Eskil  jam dormis, sed ŝi mem ankoraŭ restis ĉe ia laboro.

Ŝia vizaĝo fariĝis ruĝe varma, kaj ŝi mallevis la okulojn, kiam Kristoforo envenis, sed ŝi diris nenion. Ŝi sidis apud la malgranda tablo, kaj Kristoforo eksidis sur la alia flanko kaj silente rigardis ŝian vizaĝon, dum petola rideto ludis sur liaj lipoj. Fine ŝi levis la okulojn kaj ekridetis ankaŭ ŝi, dum varma brilo eklumis en ŝiaj okuloj.

– Jes, kiel vi vidas, – diris Kristoforo kvazaŭ respondante al demando. – Estas stulte fariĝi maljuna en tia maniero, ni ja povas havi iom de gajo, kiel aliaj, se vi ne malaprobas. Kaj pro la ordo ni povas ja ankaŭ iri al la pastro, alekstere aspektas iom pli stabile tiam...

v.

Post kiam Montan  ricevis la prunton, oni ne vidis lin plu en Novponto. Kristoforo ne sopiris al renkonto kun li, sed kiam pasis semajno post semajno kaj fine monatoj, li komencis fariĝi sciema. Homoj diris, ke li konstruis forĝejon, sed tio ne donis klarigon pri lia foresto.

Komence de aprilo Montan  ricevis la monon. Kiam fine someriĝis kaj li ankoraŭ ne venis, Kristoforo unu tagon faris promenadon al Grandtorento por esplori la aferon.

Jam de malproksime li ekvidis novkonstruitan domon, el kies fumtubo eliĝis dika, flavgriza karbonubo. Laŭvide la ĝusta loko. Kaj subite Kristoforo eksentis kolereton. De kie Montan  kaptis tiun frenezan ideon? Kaj verdire la forĝejo apartenis ja al li, Kristoforo, kvankam li neniam havos utilon de ĝi. Certe li estus povinta pli bone uzi la monon.

La fumo daŭre nubumis, kaj li aŭdis la klaran sonon de martelo kontraŭ amboso. Laŭ tio jam plena laboro. Li proksimiĝis kaj vidis kelkajn novajn laborĉarojn kaj malnovan veturilon ekstere. Kontraŭ la muro staris du malnovaj bicikloj.

Li ne havis urĝon, do haltis kaj ĉirkaŭrigardis dum momento. Dume tre strangaj sentoj atakis lin. Montan  ĉiam havis tian superfluon da fantazio, ke Kristoforo neniam povis imagi, ke li vidos lian konstruotan metiejon alie ol reve. Sed tiu forĝejo, kies muroj ankoraŭ brilis flavblanke, kvazaŭ la tabuloj estus venintaj de la segejo en la sama tago, tamen estis palpebla realaĵo.

Li eniris. En la sama momento li vidis, kiel Montan  kaj alta, forfortika junulo per preniloj kaptas radringon, kiu staris por varmigo en la fajro, kaj poste kun granda urĝo komencas meti ĝin sur radon sur la planko. Tiu laboro postulis rapidecon kaj atenton, kaj la du viroj eĉ ne rigardis al Kristoforo, kiu trankvile rigardis ilian penadon. Ŝvito fluis el la malhele ruĝaj vizaĝoj, kie ĉiu muskolo streĉiĝis kaj malmoliĝis, kvazaŭ ili luktas pro la vivo. Komplikiĝis iomete, kaj iliaj manoj nervoze ektremis, dum ili per rapidaj movoj provis teni la ringon en la ĝusta loko. Montan  blasfemis sur sia flanko de la rado, kaj apenaŭ li estis savinta la situacion, kiam la junulo komencis grunti. Sed tio postulis nur kelkajn sekundojn, poste la ringo fiksiĝis kaj ili surbatis ĝin.

Kiam tio estis preta, Montan  formetis la radon, forviŝis per la brako la ŝviton sur la frunto kaj fine paŝis al Kristoforo.

– Hej, – li gaje diris. – Ni estas okupitaj, kiel vi vidas. Bone, ke vi venis. Verŝajne vi miris pri mia malapero, sed fakte mi ne havis liberan momenton dum la tuta printempo.

– Mirige, ke vi jam faris tiom multe, – diris Kristoforo por ion diri. – Ĉu ŝajnas al vi, ke tio ĉi estas plaĉa afero? – Kompreneble, – diris Montan  kaj lia tuta vizaĝo brilis de kontento. – Estas tute alia afero ol sklavi al la societo por hora salajro.

Sed subite li fariĝis serioza.

– Sed mi devas konfesi, ke mi komence iom timis. Kiel vi verŝajne komprenas, mi neniam prenis la aferon serioze. Via mono estis kvazaŭ malvarma duŝo al mi. Vi fiaskos, mi pensis. Sed poste mi diris al mi mem: ĉar la diablo jam estas en la boato, estas plej bone remi kun li al la bordo. Mi aĉetis tiun terpecon de la posedanto, luis dometon proksime kaj transloĝiĝis kun la familio. Kaj ĉio sufiĉe bone akordiĝis. Poste mi havigis necesajn ilojn, skribis al ciklofirmoj pri katalogoj ktp. Kaj laboron mi ricevis. Uloj venis kaj petis pri anoncoj. Mi ridegis al ili. Sed ili estis trudemaj, kaj finfine ili kaptis min. Kaj ĉu vi vidis? La anoncoj faris vojon, kaj dank’ al ili, ni nun havas sufiĉe kaj pli ol sufiĉe da laboro.

Pli kaj pli strangaj sentoj estiĝis en Kristoforo. Tian rezulton de sia helpo al Montan  li ne atendis. Unuflanke estis ja tre bone, sed aliflanke li iel fariĝis tre fremda al li. Li ŝajnis tiel kontenta kaj agema, ke Kristoforo trovis tion iom malagrabla. Sed samtempe li preskaŭ enviis lin, li ne povis diri kial.

– Se funkcios same bone, vi baldaŭ povos rericevi vian monon, – Montan  daŭrigis. – Kaj per tiu prunto vi faris al mi servon, kies valoron vi mem ne povas kompreni.

Kristoforo iris hejmen. La renkonto pli malgajigis ol ĝojigis lin. – Mi havas multe da mono, – li pensis, – tamen ĉio estas tiel unutona kaj enua, ke oni kelkafoje preskaŭ povus pendigi sin. Kaj tiu sensenculo Montan  kaptas ideon pri konstruo de forĝejo, kaj kiam tiu forĝejo elsuĉas la tutan forton el lia korpo, li preskaŭ krevas pro kontento, kaj ne povas imagi ion pli bonan. La frenezulo!

* * *

La konscio pri la nova, hela vivrigardo de Montan  longe pikis la internon de Kristoforo. Lia plej varma deziro estis vivi la vivon same freŝhumore kiel nun Montan , li nur ne povis eltrovi la manieron. Fari ion utilan, same kiel Montan , ne plaĉis al li, cetere li tute dubis pri la efiko.

Sed poste venis la feliĉa ideo pri la familiaj festenoj. Tio iom revigligis lin kaj iom post iom lia malbona humoro malaperis. Kiam li poste komencis sendi ŝtelajn rigardojn al Selma , li ree trovis ion alcelindan, kaj kiam li fine la duan fojon iris por fianĉa entrepreno en sia propra domo kaj ili interkonsentis pri geedziĝo, li komencis kredi, ke la vivo tamen povas esti sufiĉe agrabla.

La nepo

i.

Dum siaj unuaj jaroj Eskil  ne havis alian ludkamaradon ol la grizan katinon. Se li kelkafoje trenis ĝin je la vosto, portis ĝin per preno ĉirkaŭ la ventro kvazaŭ ŝi estus pakaĵo, aŭ provis piki ŝiajn okulojn per la fingroj, ŝi ne fariĝis malafabla pro tio. Ili preskaŭ ĉiam estis kune, kaj kiom ajn li malbontraktis ŝin, li tamen fariĝis senkonsola, kiam ŝi forestis.

Sed baldaŭ kaptis lian intereson la homoj. Viroj venis al la hejmo, kaj ĉiu estis stranga kaj interesa en sia maniero. Unu portis brilan horloĝoĉenon, alia havis mirigan bastonon, Kampe sian ruĝan barbon kaj Montan  siajn pendantajn lipharojn. Dimanĉe Selma  malfacile tenis lin en la kuirejo, kaj malgraŭ ŝia gardemo, li tiam kaj tiam sukcesis atingi la grandĉambron. La viroj karesis lin en sia mallerta maniero, kaj provis paroli al li, sed trovinte ke tio estas senrezulta, ili ree turnis sian atenton al la kafo kaj la kartoj.

Nur Niko Torel  gajnis lian plenan konfidon. Tion kaŭzis ne nur la karameloj kaj ludiloj. Instinkte li tiriĝis al tiu homo kaj ŝatis esti kun li. Kristoforo ne montris pli grandan intereson por li ol iu alia faris. Oficiale li ja ankaŭ ne estis patro de la knabo, kaj do ne havis kaŭzon montri patrajn sentojn. Tio iom ŝanĝiĝis, kiam Eskil  estis kvar-, kvinjara. Tiam Kristoforo komencis paroli kaj ŝerci kun li sed en maniero kvazaŭ li estus plenkreska homo kaj tute ne lia filo. Li instruis al li malbelajn vortojn, donis al li vingutetojn kaj instruis al li kartludon. Selma  faris admonojn, sed Kristoforo respondis, ke se la knabo volas iĝi brava viro, li devas komenci en bona tempo.

Ŝajnis, ke li fariĝos nova Kristoforo. Li komencis agi tute laŭkaprice, kaj la konsiloj kaj admonoj de Selma  tute ne havis efikon. Kelkafoje ŝi ricevis respondojn, kiuj estus ŝin terurintaj, se ŝi jam ne estus tiom alkutimiĝinta al la parolmaniero de la grandĉambro.

Se ŝia amo por li estus sama kiel dum la unua tempo, ŝi certe provus ĉiajn rimedojn por savi lin de la pereo, sed same kiel ĉio alia, ankaŭ ŝia rilato al la filo fariĝis pli malpli kutimeca. En ŝia plej profunda interno certe restis brileto de la origina patrinamo, sed en la ĉiutaga monujo ŝi ne povis trabreĉi la barojn. Escepte ŝiajn flegadon kaj admonojn ne estis granda diferenco inter ŝia konduto al li kaj tiu de Kristoforo. Karesoj kaj kisoj jam delonge ĉesis. Tio apartenis al liaj plej fruaj jaroj, kaj kiam li fariĝis pli aĝa, li eĉ ne memoris pri ŝi.

Sed kune kun liaj penskapablo kaj kapablo por aĝaĵoj kreskis lia amo por Niko. Tiu ŝajnis pli kaj pli interesita de la knabo. Kelkafoje li preskaŭ forgesis manĝon, trinkadon kaj kartludon kaj anstataŭe ludis kun la knabo aŭ seriozmiene faris gravan interparolon kun li.

Kaj la vortojn de Niko Eskil  provis restigi en sia memoro kaj konduti laŭ ili. Iom post iom la malbelaj vortoj malaperis el lia parolo, li ne kontraŭdiris la patrinon plu, kaj kiam Kristoforo provis logi lin per la kartoj, li tuj turnis la dorson al li kaj foriris.

Kristoforo kaj Selma  geedziĝis, kiam Eskil  estis ĉirkaŭ sesjara. Eskil  tute ne sciis pri la rimarkinda afero, ĉar ĝi okazis tute senceremonie kaj senpompe. Iun tagon Kristoforo kaj Selma  veturis al la urbo kaj revenis vespere, kaj tio estis, se ne tre ofta, tamen tute natura afero. Nelonge post tio estis granda festeno en Novponto, sed ankaŭ tio estis ordinaraĵo. Sed iom poste li rimarkis, ke iu nomas lian patrinon sinjorino. Tion li antaŭe ne aŭdis kaj demandis ŝin pri la signifo. Selma  provis klarigi kiel eble plej bone sen tuŝi la veron. Eskil  akceptis la klarigon kaj ne pensis plu pri la afero.

Tiatempe li trovis kamaradon. Kampe estis dunginta dommastrinon, kaj tiu havis filon kiu estis samaĝa kun Eskil . La mastrino alportis lakton de Novponto, kaj tiam la knabo akompanis ŝin. Baldaŭ la knaboj konatiĝis, post iom da tempo Arne  mem povis porti la lakton kaj ankaŭ ricevis permeson viziti Novponton dum la tagoj.

De tiu tempo la du knaboj trovis novan mondon. La tero estis plena de interesaj kaj multmaniere utilaj aferoj, plena de nekonataj lokoj kaj grandiozaj ebloj, kiuj donis senĉesan okupon al iliaj manoj kaj pensoj. Sur la trutodigo de la maljuna Kristoforo ili naĝigis boatetojn el arboŝelo kaj bretopecoj, de ĝia ŝlima fundo ili kaptis arojn da ranidoj, kiuj estas interesaj kaj povas servi kiel pasaĝeroj. En la valeto ĉirkaŭ la digo kaj rivereto kreskas aroj da tubtrunkaj kreskaĵoj, el kiuj oni povas fari muzikilojn, ŝprucilojn, akvokondukilojn. kaj aliajn belajn aferojn. Ili konstruas akvoradon, martelon kaj tutan aron da radetoj, kiujn funkciigas la turbineto. Ĉe la elfluo de la rivereto ili kaptas fiŝidojn, kiujn ili metas en la digon kaj tiamaniere ricevas ilian propran fiŝlageton, por kiu ili havas intereson, kiu certe ne estas pli malgranda ol tiu de maljuna Kristoforo.

Dum la vintro la tuta valeto pleniĝas de dika tavolo da glacio, kiu estas bonega loko por sledeto kaj glitumiloj, kaj se venas multe da neĝo, la deklivetoj estas la plej bonaj skiadejoj. Ili migras al la randoj de la bieno kaj ĝis la granda koniferarbaro, kiu sufiĉe maldensiĝis dum la lastaj jaroj. Tie ili trovas sciurojn kaj diversspecajn birdojn kaj, se estas neĝo, spurojn de multaj aliaj arbaranoj. Tio vekas la ĉasinstinktojn. Ili konstruas amase sagpafilojn kaj sagojn kaj singarde embuskas en la densejoj. En la riveron ili metas hokojn por la fiŝoj. Malproksime en la arbaro ili konstruas kabanojn el branĉoj, surgrimpas la altajn piceojn por trovi nestojn de sciuroj aŭ birdoj kaj scias majstre malsuprengliti sur la molaj, elastaj picebranĉoj. Tie estas ankaŭ krutega monto kun amasoj da ŝtonegoj, kiujn oni povas facile ruligi malsupren, kaj kiuj tiam faras tondron kvazaŭ de kanonoj.

Baldaŭ la rivero komencas sorĉe logi ilin. Komence ili banis sin en la fiŝdigo, fiŝkaptis ĉe la elfluo kaj respektis la nigran, profundan riveron. Post nelonge ili tamen trovis, ke estas pli interese fiŝkapti en la rivero, kaj ke oni kun iom da singardo povas bani sin en la elfluejo. Tie ili faras siajn naĝekzercojn, nur kelkajn futojn flanke de la profunda rivero, kaj kiam la akvo fine portas ilin kaj ili spirege kaj kun intensa ĝojo transnaĝas la elfluon, ili rigardas sin mem kiel heroojn. Kian efikon la admonoj kaj malpermesoj de Selma  povas havi, kompare kun la logoj kaj inspiroj, kiuj renkontas lin en lia propra mondo, kiu tamen al li estas multe pli reala ol ĉiuj zorgaj pensoj de la patrino? Kian signifon havas ŝiaj avertoj kontraŭ la akvo, kompare kun la sorĉa kaj loga rivero, kiu kvazaŭ amika, viva estaĵo invitas lin por provi la kapablon en manoj kaj kruroj? Kiamaniere li povas konsideri ŝiajn vortojn, kiam altegaj piceoj etendas siajn branĉojn al li, por ke li grimpu al iliaj suproj kaj por momento sentu sin kamarado de birdoj kaj sciuroj? Nun li ne kunestis tiom multe kun onklo Niko. Verdire li memoras liajn konsilojn kaj provas sekvi ilin laŭeble, sed kiam ili tute malas al ĉio interesa, kion li mem eltrovis, li tamen sekvas sian propran opinion. Verŝajne Niko neniam provis transnaĝi la riveron aŭ grimpi al la supro de la piceoj. Do li ne povas kompreni la danĝeron aŭ nedanĝeron de tio. Li ne havas klaran komprenon ankaŭ pri la kapabloj de Eskil . Do estas plej saĝe silenti, fidi sin mem kaj sian propran forton.

Tiamaniere tagoj, semajnoj, monatoj kaj tutaj jaroj glitis for, estado sentempa, sed tamen plenplena de grandaj okazoj kaj spertoj, de pensoj kaj sentoj kiuj naskiĝis, kreskis kaj ŝanĝis formon kiel iliaj propraj ludoj. La ventoj ludis kun ili, naĝigis iliajn boatojn, portis iliajn flugdrakojn al la altoj kaj lulis ilin mem sur la suproj de la arbokronoj. La akvo estis bona amiko, kiu instruis al ili novajn ludojn, freŝigis ilin kiam varmo premis kaj ĉirkaŭbrakis ilin same bonkore kaj molmane kiel kiu ajn patrino. Tero kaj ŝtonoj, glacio kaj neĝo, kreskaĵoj kaj arboj, ĉio parolis al ili en tute alia, kaj pli konvinka maniero ol la homoj povis fari.

* * *

Sed ankaŭ la vivo en la bieno estas interesa. La ĉevalejo kaj bovinejo ĉiam altiras ilin, kaj kiam oni kondukas la brutojn al la paŝtejo aŭ hejmen, ili volonte partoprenas. Plej interesa estas tamen la ĉevalo. Eksidi sur la sledo aŭ ĉaro kaj akompani al arbaro aŭ aliloken estas preskaŭ pli interesa ol ludi apud la digo. Irigi la ĉevalon laŭvole, manumi fosilon kaj meti lignon en ĝusta maniero tamen estas pli grava afero ol konstrui bonan akvoradon.

Kun streĉa intereso ili observas la laborojn de la granduloj. Post bona observo ili eble povos fari la samon. Ili akompanas la serviston kaj la servistinon al la kampoj kaj neniam laciĝas demandi pri diversaj aferoj. Samtempe ili sentas okazon por montri, kion ili mem povas fari. Estas tiel ĝoje, kiam oni sentas, ke oni povas fari la saman laboron kiel la granduloj. Kiam ili ricevas laŭdon, ili ĝojas, sed ne pro la laŭdo mem, sed pro tio, ke la laŭdo montras, ke ili efektive estas taŭgaj por fari tion aŭ tion.

* * *

En frostaj aŭtunmatenoj, kiam la tero kantas sub la plandoj, tra la neĝamasoj de la vintro kaj tra koto kaj ŝlimo de printempa degelo la du bravaj viretoj marŝas la kvarkilometran vojon al la lernejo en Grandtorento. Tie ili ree renkontas novan mondon, kiu same estis interesa kaj loga, kvankam komence iom respektiga.

Estas amasoj da infanoj kiuj svarme venas el la laboristaj domoj de la paperuzino. La du etuloj de Novponto sentas sin tute perditaj en la tumulto kaj bruo de la ducent uzinaj infanoj sur la malgranda korto. Sed baldaŭ la sciemo kaj aliĝemo vekiĝas, kaj post nelonge ili sentas sin tute hejme.

Estas multaj temperamentoj en la granda aro, kaj la vivo preskaŭ ĉiam estas plena de streĉigo kaj nervotiklaj revoj pri tio, kio okazos, kiam la sonorilo tintos kaj oni ree elkuras al la libero. Ne estas paco tiam, kaj ofte larmoj de doloro kaj kolero fluas torente sur malpuraj kaj batalsignitaj vangoj. Sed tre baldaŭ oni forgesas ĉion, kaj tuj plej pura amikeco ekfloras post la fervoraj bataloj.

Post finita labortago la du knaboj ofte faras ekskursojn al la uzino aŭ eĉ ĝis la segejo. Kaj ne mankas inter la kamaradoj bonvolaj kondukantoj, kiuj kondukas ilin sur ĉiujn paseblajn vojojn, ĉu permesitajn ĉu malpermesitajn. Se ili ne emas rigardi la fabrikojn, ili estas kore bonvenigataj de la kriegantaj infanaroj sur la malpuraj bienoj inter la laboristaj domoj. Novaj ludoj estas lernataj, novaj scioj pri la vivo kaj la mondo estas tie proponataj. Ĉiu, kiu scias ion novan, malavare disdonas sian scion kaj sian sperton. La vivo fluas renkonte al ili, riĉa, dolĉa kaj grandega, kiel rapide ekfloranta printempo.

ii.

Per la unuaj kristnaskaj gazetoj la revokazoj venas en lian mondon. La legado komenciĝas kiel gaja ludo. Estas kvazaŭ ia sporto kunmeti literojn kaj vortojn kaj ekkapti la sencon de la nigraj signoj. Sed baldaŭ la enhavo mem tiom kaptas lin, ke li tute forgesas tion.

En Novponto ne ekzistas multe da konvena legaĵo por tia etulo, tamen iom, kaj post kelkaj jaroj li estas tute hejme en la malgranda libraro de Kristoforo. La fantazia mondo de la libroj fariĝas al li mondo tute memstara, kiun li sola posedas, kaj en kiu li ankaŭ ne deziras alian akompanon. Arne  ne komprenas tiajn aferojn. Ili estas same bonaj amikoj kiel antaŭe kaj ankoraŭ faras siajn ekskursojn kune, tamen ne tiom ofte. Kiam Eskil  restas hejme kun la malnovaj volumoj, Arne  iras al Grandtorento por renkonti la uzinajn bubojn. Cetere li pro speciala kaŭzo baldaŭ forlasis la lernejon en Grandtorento.

Li vivas en siaj libroj per sia tuta animo, kaj kion li tiamaniere travivas, estas al li same reala kiel la ĉirkaŭa mondo, eble pli, ĉar ĝi povas forteni lin eĉ de la plej gajaj ludoj. Li komprenas, ke fantazio kreis tiun mondon, ke ĝi ne estas laŭvorte vera, tamen li sentas, ke ĝi en ia maniero estas tute vera kaj viva.

Kaj Kristoforo, kiu cetere tute ne interesiĝis pri la legado de Eskil , kelkafoje diris en pripensa tono:

– Kiel bone estas por la infanoj nuntempe. Se tiaj avantaĝoj ekzistus en mia infanaĝo, mi nun estus tute alia homo.

* * *

Tio iom forigis lin de la kamaradoj, sed samtempe li ree proksimiĝis al Niko. Niko estis admirinda homo, ŝajne li ĉion komprenis. Kiam Eskil  volis ludi kaj esti sovaĝa, tiam li komprenis tion kaj diris, ke bravaj knaboj devas esti tiaj, kvankam li iom timis la riveron kaj aliajn danĝerojn. Kaj nun aŭdinte nur kelkajn vortojn de Eskil  pri libroj kaj legado, li tuj eksidis apud li kiel antaŭe.

– Vi ĉiam legadas, – li diris. – Kion vi do legas?

Kaj Eskil  nomis kelkajn librojn.

– Nu ja, – Niko diris kaj tuj ekbrilis, – tiun libron ankaŭ mi legis.

La mieno kaj tono diris, ke li mem trovis ĝin same amuza kiel Eskil , kaj tio tute sufiĉis por restarigi la malnovan amikecon.

Post iom da tempo Niko demandis, ĉu Eskil  ŝatus iam viziti lin. Estas ja nur dekduminuta fervojvojaĝo inter Grandtorento kaj la urbo. Eskil  nun sciis, ke Niko havas amason da libroj, kaj jam antaŭe li ĝojis pri la renkonto kaj pro interparolo pri diversaj aferoj, kiuj plenigis liajn pensojn, sed pri kiuj li ne povis paroli al iu alia. Ordinare li sentis sin fremda antaŭ pli aĝaj homoj, sed Niko estis kvazaŭ bona kamarado kaj samtempe tiel komprenema. Do li tiam kaj tiam vizitis Nikon en la urbo, interparolis kun li pri multaj aferoj kaj ĉiufoje portis hejmen grandan pakon da libroj. Kaj ne estis nur aventuraj libroj, ĉe Niko li trovis multajn aliajn, kiuj baldaŭ kaptis lian intereson.

Jaroj pasis kaj li finis la lernejon. Niko havis violonon, kvankam li preskaŭ neniam ludis. Iun fojon Eskil  prenis ĝin el la ujo, komencis pinĉi la kordojn kaj devigis Nikon ludi kelkajn melodiojn. Ne sonis tre bele, sed la intereso de Eskil  vekiĝis, kaj Niko devis instrui lin kiamaniere oni ludas. Li facile lernis kaj baldaŭ komprenis la sekreton kaj eĉ sukcesis, kvankam iom palpe, aperigi kelkajn sufiĉe klarajn tonojn.

Li tuj memoris pri la violono sur la muro en la grandĉambro. Kiel ĝi venis tien, kaj kiu iam uzis ĝin, li ne sciis, sed certe li povos uzi ĝin. Ĝi havas nur unu solan kordon, li memoris. sed tion oni povos rebonigi. Kaj tuj li parolis al Niko pri tio.

– Kompreneble mi povas fari tion, diris Niko. – Mi kuniros kun vi al la librovendejo, tie ni aĉetos kordojn kaj pecon da arĉrezino, la reston vi povos mem fari.

– Tiu violono longe silentis, – li poste diris, kvazaŭ pretere. Eskil  tuj kaptis la hoketon kaj demandis, kiu ludis per ĝi.

– Ĉu vi ne scias? – Niko demandis kun ŝajna miro. – Estis via avo.

– Mia avo? Tio estis la patro de Kristoforo, – diris Eskil  iom pripense.

Dum la unuaj jaroj Eskil  ĉiam nomis sian patron vi aŭ Kristoforo. Nun li bone sciis, kiel li devas esprimi sin, sed la malnova kutimo restis, kaj hejme li neniam nomis lin patro, io en li obstinis kontraŭ tiu vorto.

– Jes, estis, – daŭrigis Niko. – Kaj vi devas scii, ke li estis tre agrabla maljunulo.

Eskil  estis aŭdinta nur, ke liaj geavoj iam loĝis en la bieno, kaj okaze li aŭdis kelkajn vortojn pri la maljunulo. Tio estis ĉio. Volonte li ekscius pli multe, sed li ne volis demandi la gepatrojn. Sed kiam Niko nun komencis paroli pri la maljunulo, li ne hezitis plu demandi pri la geavoj kaj la malnova tempo.

Niko bone konis tiujn aferojn kaj havis bonan memoron. Li komencis rakonti, kaj poste ili ne parolis pri io alia tiun vesperon. Niko kiel neniu alia povis doni vivon kaj koloron al siaj rakontoj, kaj Eskil  posedis fantazion, kiu bone agordiĝis kun la rakontopovo de la alia.

El sia memoro Niko alportis okazon post okazo el la malnova tempo kaj prezentis la geavojn tute kiel li iam vidis ilin. Eskil  eniĝis en tiujn historiojn same kiel li eniĝis en la vivon de la libroj. Lia penso kaj fantazio kunligis la disajn epizodojn, kaj spirite li vidis la gajan Kristoforon kaj la laboreman Kajsa n tute klare, kvazaŭ li mem estus vivinta kun ili. Iliaj kvalitoj kaj proprecoj estis tute klaraj al li, kaj li preskaŭ perceptis, kion pensis kaj sentis Kristoforo, kiam li ludis siajn melodiojn kaj faris la desegnojn kaj kalkulojn. Rilate al Kajsa , ŝi certe estis tre bona homo, li pensis, kvankam ŝi havis tempon nur por la tero kaj la bovinejo. Verdire oni devas kompati ŝin, certe ŝi ne havis multan ĝojon en la vivo. Sed Kristoforon ŝi certe ne komprenis.

Verŝajne Eskil  iom maltrafis, kiam li per helpo de la rakontoj konstruis al si bildon pri la geavoj. Ĉiuokaze ili tiom kaptis lian tutan menson, ke li dume forgesis ĉion alian, kaj se Niko ne estus memorinta pri la kordoj, ili certe ne estus aĉetitaj tiun ĉi fojon. Kaj kiam li en malfrua vespero sidis en la vagono, tiuj pensoj ankoraŭ tute okupis lin, kaj li tute forgesis rigardi la pasaĝerojn kaj la pejzaĝon, kiu rapide preterpasis ekstere.

Li sentis grandan simpation por la maljunulo. Se tiu homo nur vivus! Kiel bone ili komprenus unu la alian! Kun tiu li povus paroli pri ĉio, same kiel kun Niko, al li, sia avo, li povus konfidi la plej sekretajn pensojn kaj zorgojn, kiun li neniam diris eĉ al Niko. La avo estus tute alia homo ol Kristoforo aŭ Selma , kun kiuj li povas paroli nur pri la plej ĉiutagaj aferoj. Kaj kiam li en la kvieta maja vespero iris hejmen de Grandtorento, venis al li forta sento de soleco. La lernejon li finis antaŭ unu jaro, kaj malofte li renkontis la kamaradojn, ankaŭ ne sopiris al renkonto. Hejme estis nur Kristoforo kaj Selma  kaj la servantoj, kaj neniu el ili ŝajnis havi iom da kompreno por li. Tiel estis ĉiam, kaj ankoraŭ pli, de kiam li ricevis fratineton. Ili ne estis malafablaj al li, kaj li ricevis ĉion bezonatan, tamen iamaniere io mankis.

En la libroj li legis pri homoj, kiuj tiel bone komprenis unu la alian kaj tial vivis tre feliĉe. Kiam li legis tion, li sentis preman sopiron mem travivi ion tian. Kial Selma  kaj Kristoforo ne komprenas lin, same kiel la homoj en la libroj komprenas unu la alian? Kaj certe Selma  kaj Kristoforo eĉ ne komprenas sin reciproke.

Se la avo vivus, estus tute alie. Kaj ĉu la avo ne estis en la sama situacio kiel li mem? Neniu tre bone komprenis lin. Li estis gaja, sed interne li certe sentis solecon.

Subite li ekpensis pri onklo Niko kaj preskaŭ ekhontis. Kiamaniere li povis forgesi Nikon, kiu tamen estas tiel proksima al lia koro? Ĉu ne estas maljuste pensi tiel? Tamen li ne povis forigi la senton de soleco. Spite ĉion, Niko iel estas eksterulo.

Kaj ree liaj pensoj vagis al la avo, kaj li sentis kvazaŭ tiu, kiel li image vidis lin, estas lia sola amiko. Estis tiel bone kaj trankvilige pensi, ke ili kune paŝas trans la kampojn aŭ sidas babilante en la grandĉambro. Sed samtempe estis maldolĉe kaj dolore. La avo delonge estis for, kaj tio estis nur revo.

Li atingis la ponton trans la riveron. La plaŭdo de akvo en fluetoj kaj drenfosoj kaj la bruo de la malgrandaj torentoj supre en la rivero atingis lin kiel malforta, sonĝosimila susuro. Kelkaj turdoj ankoraŭ babilis freŝvoĉe malproksime en la pinarbaro, cetere ĉio estis silenta. La printempofreŝaj betuloj, la mola, juna herbo kaj la dormantaj sekalkampoj – tio kaj ĉio alia ŝajnis dormeti en kvieta, revoplena atendo. Alte super la tero kun ĝia mola krepuskolumo volbis sin vasta, nubostriita spaco kiel lando kun multaj vojoj al malproksimaj regionoj.

Kaj antaŭ li, supre de la rivero, kuŝis la bieno en printempa verdo kaj kun florkovritaj ĉerizarboj, bela kiel bela sonĝo sed tamen kun trajto de malpleno kaj malriĉo.

iii.

Kiam li en la posta tago prenis de la muro la malnovan kaj polvokovritan violonon, li sentis kvazaŭ li starus antaŭ Kristoforo mem kaj el liaj manoj, prenus tiun donacon, kiu nun ŝajnis al li pli kara ol ĉio alia. Li demandis al Kristoforo, ĉu li rajtas uzi ĝin, kaj tiu respondis, ke tiun bruilon li povas uzi laŭplaĉe, se li ne faros tro grandan tumulton kaj ne kriigos la knabineton.

Li prenis ĝin kaj forviŝis la polvon tiel delikate, kvazaŭ ĝi estus eta birdido. Ho, tiun ĉi instrumenton la avo tenis same kiel li mem nun tenas ĝin, el ĝi li logis melodiojn pli belajn ol iu alia en la tuta regiono. Per ĝi li eble konsolis sin, kiam li estis sola, same kiel Eskil  nun, kaj per ĝi li samtempe igis la homojn tremi pro ĝojo, kaj vivemo.

Li rezinis la malnovan arĉon, metis la violonon sub la mentonon kaj dum interna tremo ektuŝis la kordojn. Kiam la kordoj kaj la ligno ekkantis sub liaj mallertaj tuŝoj, li ektremis pro ĝojo. Sonis tute alie ol la violono de Niko. Tiu estis ĝeminta kvazaŭ infano sub punanta mano kaj persiste kontraŭstaris liajn provojn eligi molajn kaj mildajn sonojn. Sed tie ĉi la tonoj venis tiel molaj kaj sune klaraj, kvazaŭ la violono mem kreus ilin kaj ne la maldikaj fingroj de Eskil .

Li ludis la du, tri gamojn, kiujn li lernis de Niko. La fingroj glitis tien kaj reen sur la kordoj, tien kaj reen, kvazaŭ li estus trovinta tiel belan melodion, ke li nepre devas reludi ĝin fojon post fojo. La memfido kreskis, la fingroj lertiĝis. La tonoj fariĝis pli belsonaj kaj klaraj, kaj ŝajnis al li, ke ili kantas pri tiu fabeleca kaj suna tempo, kiam la maljuna Kristoforo ankoraŭ vivis, kvazaŭ la maljunulo mem parolus al li, tiel milde kaj komprene, kiel neniu alia povis.

En sia memoro li sentis melodiojn kaj trovis simplan kaj belan kanton de la lerneja tempo. Li kantetis ĝin kaj samtempe provis trovi la samajn tonojn kaj tonarojn sur la kordoj. Kelkafoje li sukcesis, kelkafoje eraris kaj devis komenci denove. Tamen tio estis kiel gaja ludo. Kvazaŭ nevidebla mano gvidus liajn fingrojn aŭ la violono mem helpus lin. Baldaŭ li trovis la tutan melodion kaj komencis ludi ĝin orde, kaj tiam li sentis tremigan ĝojon, kvazaŭ li volis ridi kaj plori samtempe. Se la avo nur kunestus kaj aŭdus lian ludadon! La pordo malfermiĝis, kaj Kristoforo envenis per peze sonantaj paŝoj. Li aspektis bonvola kaj iom sciema.

– Pro diablo, vi povas fari sonon! – li diris pli afable ol iam antaŭe. – Komence verdire sonis kiel ĝemo de katoj, sed iom post iom boniĝis. Se vi daŭrigos sammaniere, vi certe fariĝos lerta kiel la maljunulo.

La ora tempo de ludo kaj libero jam pasis. La libroj kaj violono estis nur por paŭzoj kaj vesperoj.

Okazis same al Eskil  kiel iam al lia patro. Kiel etulo li el propra emo sekvis la grandulojn al laboro kaj mem serĉis ian okupon por si. Neniu petis lin pri tio, kaj neniu atentis, ĉu li faras ion aŭ ne. La malnova kutimo, ke ĉiu faras la sian kaj lasas al alia laŭdezire fari la samon, ankoraŭ regis en Novponto. Iom post iom li kunkreskis kun la vivo de la bieno, trinkis sian matenkafon kun la aliaj kaj faris siajn memelektitajn laborojn, ĝis la vespero venis.

Iel estis bone. Li estis libera, neniu devigis lin. Multaj kamaradoj troviĝis en malpli bona situacio. Malgrandbienuloj kaj farmistoj atentis pri siaj knaboj, kaj ili vole nevole devis labori kiel plenkreskaj viroj. La industrilaboristoj provis kiel eble plej baldaŭ okupigi siajn filojn, kaj tuj post la fino de la lernejo ĉesis iliaj libero kaj memstaro. Certe estis pli bone al li. Tamen ne estis, kiel devus esti. Io mankis. La senintereso de la homoj unu pri la alia faris la vivon grize ĉiutageca, la laboron enuiga.

Kiel alie li nun rigardis la laboron ol antaŭ kelkaj jaroj! Tiam ĝi estis gaja ludo, kaj sen laciĝo kaj enuo li tiam daŭrigis ĝis elĉerpiĝo de siaj fortoj. Kial ĝi nun estis enua aŭ almenaŭ seninteresa? Kio estis la diferenco? Kaj li provis respondi. Tiam li ĝojis pro la kresko de sia propra kapablo, pro tio ke li lernas kaj jam povas majstri la objektojn ĉirkaŭ si. Li ĝojis pro la rezulto, eĉ se ĝi estis sensignifa, ĉar ĝi montris, ke li estas kapabla fari ion. Kaj nun? Nun li volus vidi ian sencon ankaŭ en la laboro mem. Li jam sciis, ke li povas manumi fosilon kaj pioĉon, plugi sulkon kaj svingi falĉilon. Tial tio ne kontentigis same kiel antaŭe. Io devus esti aldonata. Estus tute alie, se li laborus al si mem, tiam li havus intereson pri la rezulto. Certe ankaŭ estus alie, se ĉiuj en la bieno laborus por komuna intereso, se ĉiu havus la senton, ke li alportas sian peceton al la komuna konstruado kaj estas bezonata por la tuto.

Tiel klare kaj skeme li ne rezonadis, sed liaj silentaj demandoj kaj respondoj enhavis proksimume tiujn pensojn.

Sed kiam li laboris sola sur la kampoj kaj dum longaj, nebulaj aŭtuntagoj sekvis la ĉevalon sulkon post sulko, li iom post iom trovis ion, kio donis okupon al liaj pensoj kaj ankaŭ faciligis la laboron.

Post kiam Niko parolis pri la maljuna Kristoforo, la pensoj pri la avo prenis pli kaj pli grandan lokon en lia interno. La imagoj kaj sentoj kunligitaj kun tiuj pensoj preskaŭ fariĝis parto de lia propra memo kaj grandparte decidis lian koncepton pri si mem, pri la homoj en la bieno kaj pri la cetera vivo.

Li ne sentis fortan ligon al la gepatroj, kaj plej volonte restis sola, se la okupoj ne kunigis lin kun la aliaj. Li maleme interparolis, kun iu, silentis dum tagoj kaj semajnoj kaj vivis nur en sia propra interna mondo. Vivigaj impulsoj de ekstere, de aliaj homoj, tute mankis. Vere Niko ekzistis, sed lin li malofte renkontis. La avo estis lia sola amiko. Tiu penso aŭ sento ree kaj ree venis al li en la soleco. Per la rakontoj pri li, la nepo kreis al si idealbildon pri la maljunulo, kaj tiu idealbildo ĝis pli poste estis lia sola konsolo, kiam ĉio ŝajnis al li senluma kaj enua.

Ĉiu vespero kaj ĉiu paŭzo, kiam li prenis la violonon kaj fermis la pordon malantaŭ si, aŭ eliris al iu konvena loko, se estis bela vetero, estis al li sekreta renkonto kun la maljunulo. Tiam li montris sian korpremon al la avo, kiu tiel bone komprenis kaj sciis konsoli kaj konsili. Tiam ili parolis pri pasinto, nuno kaj estonto. Eskil  ludis al li, kaj liaj okuloj briletis klare kaj amike, li glatigis sian grizan barbon kaj kapklinis instige: Tio estas ja bona. Nur daŭrigu, estas ĝojo al mi aŭskulti la malnovan violonon, ĝojo ke ĝi ankoraŭ restas kaj ke estas iu, kiu ĝin komprenas.

Tiuj revoj kaj imagoj sekvis lin ankaŭ dum laboro. Li imagis al si, ke la maljuna, griza figuro paŝadas laŭ la drenfosoj kaj randoj de la kampoj, observante kaj pripensante, kaj lia imago estis tiel forta, ke li ofte preskaŭ atendis, ke eluzita ĉapelo kaj griza kapo kun amikeca vizaĝo subite aperos post la plej proksima altaĵeto.

Niko diris, kaj tion li aŭdis ankaŭ hejme, ke la maljunulo ne zorgis pri la bieno, nur rigardis ĝin dimanĉe kaj parolis al siaj konatoj pri ili. Sed post iom da tia fantaziado kaj kiam li estis kunliginta la avon kun preskaŭ ĉiu peco de la bieno, li komencis dubi pri la vero de tio. Certe la avo similis al li mem. Li estis sola en sia laboro, kaj la laboro ne havis celon. Tial li malmulte atentis pri la bieno. Sed kiam li en sunaj dimanĉoj ĉirkaŭiris kaj rigardis siajn posedojn, li vidis tion en rivela lumo, vidis kion oni povus fari el tiu tero, komprenis kiom da ĝojo la kulturantoj povus ĝui, se ili nur komprenus, kiel ili devas vivi. Tiel li certe vidis la aferon, kaj certe li ĉiun pecon de tiu tero same forte, kiom Eskil  iam ŝatis siajn unu ajn ludlokojn. Sed tion Kajsa  ne komprenis, kvankam ŝi estis pli fervora ol iu alia.

Kaj kiam Eskil  plugis siajn sulkojn, la maljunulo iris apud li kaj parolis al li pri aferoj, pri kiuj li silentis dum sia tuta vivo. Eskil  aŭskultis, kaj kiam ŝajnis al li, ke li komprenas, li ektremis pro ĝojo, same kiel li ektremis kiam li aŭdis la tonojn elflui el la violono de la avo.

La tero havas grandan sencon, li diris. Ĝi nutras nin, nutras la grandan multmilionan homaron, bestojn kaj kreskaĵojn, kaj el ĝia senluma, silenta profundo ĝermas vivo kaj belo. Suno kaj tero estas la grandaj potencoj de la vivo. Suno, kaj tero en kuniĝo donas vivon kaj renovigas vivon.

Se vi bone komprenas tion, vi ankaŭ komprenas, ke laboro estas granda afero. Se oni ne pensas pli profunde, la terpomoj en la kelo, panoj en provizejo kaj fojno en fojnejo povas ŝajni negravaj aferoj. Sed kio fariĝus el ni, se tio mankus? Kaj tion la tero donis al ni.

Vi diras, ke tio ne sufiĉas, daŭrigis la maljunulo en la pensoj de Eskil , ke tio ne donas plenan feliĉon al ni. Vere. Ni mem estas io alia. Ni penadas kaj celadas, kien eĉ ni mem ne scias bone. Sed kiel ajn ni sopiras, kiel ajn niaj pensoj penadas – la tero nutras nin. Tial la laboro estas sankta. Al tio ĉiuj rilatas. Ni ĉiuj estas infanoj de suno kaj tero, de ili ni komune dependas.

Tial ni devas kuniĝi kaj kompreni la teron kaj unu la alian. Tiam la laboro ricevos novan sencon.

Vi do vidas la interrilaton. Sed la homoj ŝatas iri ĉiu sian propran vojon. Ili ne priatentas unu la alian, ne komprenas, kion unu signifas al la alia. Tial ne estas facile vivi. Sed povus esti alie.

Ĉar tamen la vivo estas admirinda kaj bela. Se ni nur vivus en la ĝusta maniero, eĉ la laboro fariĝus kvazaŭ ludo, kvazaŭ gaja festo al ni ĉiuj.

Tial plugu vian sulkon profunda kaj rekta. Neniu komprenas vin nun, sed estu ĝoja pro tio, ke vi mem komprenas tion. Kaj se vi restos fidela al tio, eble venos tago, kiam vi renkontos iun, kiu sentas kaj pensas same kiel vi mem.

Tiel li revis kaj fantaziis en la soleco. Kaj vicoj da kriantaj gruoj ŝvebis suden, la tagoj malheliĝis, kaj super la dormanta tero fortaj ventoj balais kirlatan neĝon kaj malvarman aeron ĝis kiam la suno ree ekbriletis en la sudo, kaj tremantaj triladoj de alaŭdoj denove sonoris super la brunaj kaj nudaj kampoj de la printempo.

Sed pri tiuj siaj revoj li parolis al neniu, eĉ ne al Niko. Tio apartenis nur al li mem, estis sekreto, kiu donis al li forton elteni solecon kaj animan doloron kaj malgraŭ ĉion vidi la vivon en helaj kaj molaj koloroj.

iv.

La printempo fariĝas somero, kaj la padusaj densejoj sur la deklivetoj apud la rivero brilas kiel amasoj da blanka neĝo, kiu ĵus falis en la mezon de la juna, plenviva verdaĵo. En tiu tempo novalveninta laborista familio ekloĝis en dometo, proksime al tiu de Kampe. Ili aĉetis lakton de Novponto kaj knabino en la aĝo de Eskil  ordinare venis por ĝin preni. Eskil  havis intereson por ĉiuj novaj vizaĝoj. Li havis emon observi homojn por trovi iliajn pensojn kaj karakterajn trajtojn, kaj cetere havis fortan senton pri parenceco al homoj aŭ manko de tio. Parte estis denaska afero, parte la libroj movis lian fantazion kaj igis lin tiamaniere observi la homojn.

Kiam li la unuan fojon vidis la knabinon, li ne sentis simpation al ŝi. Ŝi estis iom pala kaj ŝajnis malforta, kaj tion li ne ŝatis. Vera homo devas esti sana kaj forta, li opiniis.

Kompreneble ne estis nur la nova vizaĝo, kiu interesis lin tiuokaze. Vira intereso por virino kaj virina por viro ne vekiĝas nur en la aĝo de geedziĝo. Same kiel aliaj, li havis siajn revojn kaj fantaziojn pri knabinoj jam antaŭ tia aĝo. La knaboj el Grandtorento kaj aliaj estis veraj ekspertoj rilate al knabinoj kaj iliaj rilatoj al knaboj. Ilia opinio pri tiaj aferoj, ofte estis kiel eble plej primitiva; kaj iliaj diraĵoj ne ĉiam estis konvenaj por oreloj de plenkreskuloj. Larĝvide oni ne povas kulpigi ilin. Ili estis tro junaj por kribri kaj elekti la diraĵojn de la plenkreskuloj, kaj ankaŭ pri iliaj propraj vivinstinktoj ili ne estis kulpaj.

Kaj la mondo de la infanoj estas mondo por si mem. Kiu forlasis ĝin, baldaŭ forgesas ĝin kaj vidas nur la mondon de la kreskintoj. Sed ĉirkaŭ li floras tia timida kaj riĉa mondo, riĉa je belo kiel je malbelo. Li ne vidas ĝin, eĉ ne konjektas ĝian ekziston, ĉar al li ĝi malaperis kaj neniiĝis, kiam li mem eliris el ĝi. Sed nevidita ĝi daŭre ekzistas, same bela kaj same malbela kiel kiam li mem apartenis al ĝi, sentradicia kaj tamen ĉiameca, eterne la sama, tamen eterne nova.

Kiel dirite, li ne ŝatis la knabinon. Tia palulino ne povis plaĉi al li. Kaj poste ŝia nomo estis Ester , malplaĉa nomo. Cetere ŝi estis trankvila kaj silentema, kaj tiuokaze ankaŭ tion li ne ŝatis.

Li vidis ŝin tagon post tago, kaj ĉar ŝi estis fremda al li, li tamen kelkafoje sendis al ŝi ŝtelan kaj esploran rigardon por trovi, kia ŝi estas, ĉu bona aŭ malafabla, ĉu stulta aŭ inteligenta. Tiam li kun miro rimarkis, ke la vizaĝo ne estas tute tia, kia li unue kredis ĝin. La nazo estas delikata kaj preskaŭ rekta, ĉirkaŭ la forte fermita buŝo estas bela esprimo, kiun li antaŭe ne rimarkis. La okuloj brilas grize kaj verde, kaj kelkafoje aperas en ili klara, varma lumo kiun li ne vidis ĉe aliaj homoj. Tiel li komencis toleri ŝin, eĉ se ŝi ne plaĉis al li, ŝi tamen estis pli interesa ol la aliaj homoj en Novponto.

Iun vesperon Selma  staris apud la kuireja tablo, enverŝante lakton en la ujon de Ester . Apude staris Ester  atendante la pretigon, kaj kelkajn paŝojn de ili Eskil  atendis sian vicon ĉe la separatoro. Li pensis pri nenio, kaj lia rigardo sencele vagis tien kaj reen. Momente ĝi restis ĉe la duone forturnita vizaĝo de la knabino.

Estis, kvazaŭ ŝi estus eksentinta tion, ĉar en la posta momento ŝi turnis sian kapon en sia timema maniero kaj rigardis lin. Ŝi iom levis la okulojn, kaj ŝia rigardo renkontis la lian, kvieta kaj senmova.

En la sama momento li ektremis de stranga sento. La pensoj paliĝis, la konscio pri la ĉirkaŭo subite glitis for, sed samtempe vekiĝis en li alia konscio, kiu plenigis lin per tia sento de ĝojo kaj intensa vivo, kian li antaŭe neniam spertis.

Estis senfina profundo en tiu grizverda, briletanta vivo antaŭ li. Estis, kvazaŭ li en tiu profundo subite vidus la tutan mondon en lumo de rivelo kaj tie renkontus sian propran internon kun ĉiuj ĝiaj revoj kaj kaŝema sopiro. Ĉio, ĉio estis tie, ĉirkaŭfluita de lumo, kiu faris tion tiel hela kaj pura kaj pli reala ol ĝi estis alifoje. Kaj nekontraŭstareble tiu mondo de suno kaj briletanta vivo tiris lin al si, pli kaj pli proksimen, ĝis ĝi fine tute ĉirkaŭis lin. Ĝi kunfandiĝis kun lia propra konscio, ĝis ne restis limo plu inter li kaj ĝi. Bela revaĵo kaj tamen pli reala ol ĉio alia, nun paliĝinta kaj fora...

Ĝi malaperis. Ree la knabino staris apud la patrino kun duone forturnita vizaĝo. Selma  transdonis la laktujon al la knabino, kiu duonlaŭte kiel ordinare diris sian ĝisrevidon kaj foriris. Kiom longe li tiamaniere rigardis en ŝiajn okulojn? Eble nur momenton. Tamen ŝajnis al li kiel tuta longa vivo, vivo kie tempo kaj tempaj ŝanĝoj ne ekzistas.

Ĉu ŝi do estis for, tiu bela bildo? Ne, ŝi restis interne de li, ankoraŭ same miriga kaj nekompreneble grandega, plenigis lian tutan internon per plora ĝojo, kiu preskaŭ krevigis lian bruston.

Maŝine kaj rapide li faris siajn lastajn okupojn, kaj poste vespermanĝis kun la aliaj. Dume li ankoraŭ troviĝis meze en la stranga travivaĵo. Ankoraŭ ĝi efikis je li per la forto de la unua momento.

Ekstarinte de la tablo, li tuj prenis la violonon kaj rapidis al la fiŝdigo, kie li ofte sidis kaj ludis sub kelkaj betuloj sur la dekliveto. Tie li eksidis sur la mola herbo kun la violono sur la genuoj. Por ludo li tamen ne havis emon, kaj la instrumenton li kunprenis nur pretekste.

Li sidis senmova, enprofundiĝis en sin mem kaj ree travivis la pasintaĵon. Kion do signifas tio? Kio tiamaniere kaptis lian animon? Kaj estis al li, kvazaŭ vualo foriĝus de tiu unue nekomprenebla afero. Ĉu tio estas amo, li flustris al si mem kaj ree ektremis kiel je la renkonto de ŝia rigardo. Jes, kio povas esti, se ne amo? li respondis al si mem, kaj ree li sentis la ploran ĝojegon.

Do estis tio, kion li longe atendis, kvankam li nur malklare konjektis ĝin. Kaj subite tio fariĝis klara kaj facilkomprenebla. Nun li atingis veran vivon, soleco kaj doloro estas for kaj neniam revenos. Kiamaniere ĝi povus reveni, kiam li jam vidis tiun mondon kaj donis sin mem al ĝi? Kaj en tiu mondo li havas sian hejmon, sed ne aliloke.

Kaj dum la suno naĝis malsupren post la bluajn montodorsojn, lia interno fariĝis trankvila kaj kvieta, purigita de ĉio malluma kaj malbona, liberigita de ĉiu maldolĉo kaj turmento.

Kaj ke tio okazis ĝuste al li! li ekpensis. Ĉu ne estis donaco de la ĉielo? Io tia ne povas deveni de la tero kaj aparteni al vivo de la homoj. Io tia estas donacata nur al malmultaj, al aliaj ĝi restas sekreto kaj vorto sen signifo.

Nekonscie li kvazaŭ preĝe faldis siajn manojn ĉirkaŭ la violonon, kaj la rigardoj vagis foren al la altaj, helaj spacoj.

Kaj se li ne bone sciis, kie la granda patro loĝas aŭ kiamaniere diri la dankon, la himno de lia tremanta koro ne estis malpli sincera pro tio.

La suno subiris. Ombroj sterniĝis en la valo, ĉiu trankvile endormiĝis por la nokta ripozo. Kaj subite li ree ekvidis la maljunan, grizan figuron, kun kiu li tiel ofte kuniris tra tiuj kampoj, kaj kiu dum longaj tagoj estis lia sola amiko kaj akompananto.

Li ekridetis kaj flustretis kvazaŭ parolante al ili nevidebla: Nun ĉio estas bona. Vi foriros kaj neniam revenos. Sed neniam mi forgesos vin, kaj eĉ kiam vi estos for, ni ĉiam estos kune. Vi gvidis min tien ĉi, vi sola komprenis min. Nun alia komprenas min, kaj nun venos nova vivo.

Kaj image li vidis, kiel la okuloj de la maljunulo briletas kvazaŭ larme, kaj kiel li silente kapklinas al li, kvazaŭ vortoj ne estus bezonataj. Poste la bildo paliĝis, kaj ree li vidis antaŭ si sian novan mondon de suno kaj lumvibra vivo.

* * *

En tiu mondo li nun vivis tagon post tago. Al ŝi iris la unuaj pensoj kiam li vekiĝis, kaj ĉe ŝi ili restis je la endormiĝo. Lia vivo entenis aliajn aferojn, sed kompare kun tio ili estis sensignifaj.

Kiam ŝi revenis la unuan fojon post tiu vespero, lia koro batis pro atendo. Se ĉio estus nur revo, se ŝi venus kiel ordinare, eĉ sen rigardo al li, sen iel montri, ke ŝi komprenas lin! Kiel ofte ŝi venis iom frue, kaj kiel kutime ŝi iris al la stalo por rigardi bovinojn kaj bovidojn. Selma  kaj la servistino melkis, kaj Eskil  estis okupita de aliaj aferoj. Ŝi iris ĉirkaŭ la furaĝotablon, diris kelkajn vortojn al la aliaj, karesis la bovinojn kaj igis la bovidojn leki ŝiajn manojn.

Ili venis pli proksime unu al la alia, kaj lia rigardo serĉis ŝian. Ŝajnis al li, ke ŝia vizaĝo eklumas kvazaŭ pro interna rideto, kaj en konfida, rekona maniero ŝi ree renkontis lian rigardon. Poste ŝi iris plu, kvazaŭ nenio estus okazinta. Sed sufiĉis al li. Li trovis, kion li serĉis, kaj la miriga mondo de hieraŭ ree ekfloris en sia freŝa, printempa helo.

La tagoj fluis for. La suno flamis sur ĉiam sennuba ĉielo, sunlumo pendis kiel nebulo super montoj kaj altaĵoj, kaj tiam kaj tiam la aeron plenigis pika odoro, kiu portis sciigon pri arbarbrulo ie post la nebulaĵa horizonto.

La homoj plendis pro la seko, sed Eskil  interne ridis, kiam li aŭdis la plendojn. Ĉu gravas, ke la tero estas seka kaj la vojoj plenaj de polvo? Ne, tia vetero plaĉis al li. Ĉiamaj suno kaj varmo, ĉiam sennuba ĉielo – tia estis lia interno. Kial do ne estu same ekstere.

Ili renkontiĝis nur kiam ŝi venis por preni lakton, kaj ilia renkonto estis nur rapide pasanta momento. Sed kion pli li povus deziri? Ili diris apenaŭ unu vorton unu al la alia, kaj li ne sentis deziron paroli kun ŝi. Kiaj vortoj povus esprimi tion, kion animo komunikis al animo kiam ili dum kelkaj mallongaj sekundoj renkontis sin en mondo tute apartigita de ĉio alia? Kelkafoje li sopiris al pli ofta renkonto, al kunesto, kun ŝi fore de ĉiuj homoj, kies nura ĉeesto ŝajnis al li kiel entrudo en ilian propran mondon. Sed ankaŭ tiu tempo venos. Kaj mem la atendo por ĉiu nova revido ŝajnis al li kiel kviete printempa vojeto, sur kiu li reve iras renkonte al la riĉaj kaj sun-plenaj spacoj de la somero.

v.

En kvieta vespero de frua aŭtuniĝo la obtuza sono de preĝejaj sonoriloj ruliĝis tra la aero kiel malhelaj, minacaj ondegoj. Senĉese la pezaj frapiloj martelis la kantantan metalon, kaj kun ĉiam nova forto la tonaro ŝvebis trans montojn kaj valojn ĝis la plej malproksimaj kaŝejoj de la grandaj arbaroj.

Oni scias la signifon, kaj kvankam la suno brilis same klare kiel dum la tuta hela somero, estis kvazaŭ tero kaj ĉielo malheliĝus kaj fulmotondra ventego alproksimiĝus.

La gazetoj raportis pri la okazoj pli sude en Eŭropo. En tiu ĉi angulo de la mondo ĉiu trankvile faris sian laboron, kaj la tero estis same paca kaj somere hela kiel antaŭe, sed en ĉiuj homoj brulis atendaj kaj timaj demandoj, kaj ĉe renkontiĝo la parolo tiam estis la sama: Kio okazos? Kio sekvos tiun incendion en la mezo de la grandaj popoloj? Sonoriloj kantis, telefonoj tintis, tintigaj kaj teruraj diraĵoj ventege pelis unu la alian de loko al loko.

En Novponto Kristoforo iris en febra scivolo. Li estis preskaŭ gaja kaj ankaŭ ne kaŝis siajn sentojn. Fine okazis io, kio povas iom vigligi. Ĝuste nun valoras vivi, li opiniis, ĉar ŝajne estos sufiĉe interese dum kelka tempo. Kaj dankon al dio pri tio. La gazetoj estis seninteresaj, kaj la vivo similis al nenio dum multaj jaroj.

Malmultaj homoj preteriris Novponton tiutempe, kvankam la ŝoseo preterpasis. Sed ĉiun venanton Kristoforo tuj kaptis kaj sensalute kaj kun antaŭe neniam vidita vigleco demandis, kiel la afero progresis. Laste li parolis kun la leterportisto, sed tio estis frue posttagmeze, longe antaŭ la sonorado. Kiel nun statas? Ĉu la ruso jam albordiĝis? Aŭ ĉu la germanoj kundevigis la svedojn? Ho, estas tempo por vivi, tiaĵo ne okazas ĉiutage! Kristoforo ne povis regi sian scivolon kaj ĉar baldaŭ estos vespero, li forlasis ĉion kaj sen manĝo kaj kafo per rapidaj paŝoj prenis la vojon al Grandtorento.

Eskil  rapide faris la sian, transdonis la stalajn okupojn al la aliaj, kiuj restos hejme, kaj sekvis lin.

Grandtorento aspektis kiel la urbo dum la aŭtuna foiro. Homoj iris tien kaj reen, staris babilante kaj diskutante sur kortoj kaj vojrandoj, tremantaj pro ekscito kaj streĉiĝo. Li iris al la stacio kaj poŝtejo. Tie estis kafejo, kie ordinare multaj babiluloj kaj novaĵportantoj kolektiĝis.

Estis sama svarmado tie kiel alie. Sed kiel febre oni parolis kaj rezonadis – ĉie iu retena forto mallaŭtigis la vortojn kaj bridis la voĉojn.

Eskil  demandis, kio okazis. Mobilizo, estis la respondo. Tion li jam komprenis, sed kio pli? Neniu bone sciis. Laŭdire la rusoj jam atakis, ili atakos post kelkaj horoj, la germanoj kundevigis la svedojn, morgaŭ eksplodos.

La forveturontoj ŝajnis pripensaj kaj seriozaj. Neniu scias, kia estos la situacio post kelkaj tagoj. Timo premis virinojn kaj infanojn, kelkaj ĝemis kaj ploris, kaj de la dudekjaruloj pikemo kaj incitemo kvazaŭ mirakle estis malaperintaj.

Sed meze en tiu ĝemo kaj konfuzo staris grupo, ĉe kiu ne estis eĉ signo de la ĝenerala malagordo. Estis la malnova drinkrondo de Novponto, ĉiuj homoj kiuj povos trankvile resti apud la forno, eĉ se fariĝos iom varme inter la ŝeroj kaj en la marbordaj provincoj. La sola iom sinretena estis Montan , kiu nun solfoje aliĝis al la malnovaj konatuloj. Li ne estis en Novponto pli ol du fojojn en la jaro, de kiam li ricevis sian forĝejon, kiu cetere en tiu ĉi tempo jam estis sufiĉe granda entrepreno. Sed ĉe la aliaj la grandaj okazoj flamigis la muskedistan humoron de antaŭe. Ili komencis laŭte desegni grandiozajn defend- kaj atakplanojn, kiuj nepre pereigos la malamikon. Kaj tie ĉi ili vere havis materialon, tutan mondparton en flamoj.

Virino, kiu staris apude, plorante kaj tordante la manojn, aŭdis ĉiun vorton kaj fine petis ilin silenti. Se ili mem aŭ iliaj filoj devus foriri, ilia tono certe estus alia.

Sed Kristoforo ŝovis la kapon iom oblikven, kaj bonhumora rido ruliĝis el lia gorĝo:

– Tiajn aferojn virinoj ne komprenas, – li diris amikece kaj preskaŭ konsole, – tio ĉi estas vira laboro. Kaj ne estu malgaja, ĉar tio ne taŭgas en milito. Se mi estus juna, mi tuj irus en la ludon. Paco estas bona, sed se ĝi daŭras tro longe, ĝi fariĝas enuiga. Oni bezonas ankaŭ iom da vivo.

Montan  provis prudentigi lin.

– Vi ne parolas serioze, – li diris. – Se via filo devus iri en militon, via buŝo estus malpli larĝa.

– Stultulo, – diris Kristoforo kun ŝajna kolereto. – Vi fariĝis stranga, de kiam vi ricevis vian metiejon, kaj ju pli bone vi sukcesis, des pli stranga vi fariĝis. Vi baldaŭ estas pli riĉa ol ni ĉiuj, tamen timas sidi inter viroj. Ĉu vi timas, ke la ruso prenos vian fabrikon? Vi devus surgenue danki vian kreinton pro tia bela perspektivo. Ŝanĝu la produktadon, fabriku aferojn por la milito, kaj vi fariĝos milionulo.

Eskil  aŭskultis, sed ne ŝatis la babilon kaj volis foriri tuj, sed subita intereso por Montan  restigis lin. Li estis malgranda tiutempe, tamen ŝajnis al li, ke li tute klare memoras tiun homon de la malnova tempo en Novponto. Sed tiu ĉi Montan  estas alia homo, kvankam la ekstera simileco restis.

Sed fine li forlasis ilin kaj iris hejmen en la hela aŭgusta krepusko. Lia streĉiĝo antaŭ la granda aventuro kaj ĝia rezulto estis same granda kiel ĉe Kristoforo. Tamen li vidis la aferon alimaniere.

Se la milito venus al la propra lando kaj malamikaro detrue trapaŝus tiujn ĉi regionojn? li pensis. Li povis bone imagi tion. En sonĝoj li kelkafoje travivis tion, kaj sentis grandan ĝojon kiam li vekiĝis kaj la realo forprenis lian timon. Se nun tiuj sonĝoj subite fariĝus vero – kio tiam fariĝus el ili du? Kaj estis loko ankaŭ por alia penso. En la libroj de Niko kaj en iliaj interparoloj li ekvidis la konturojn de nova lando, kiu iom post iom levis sin el nebula malproksimo, kaj kie kelkaj montpintoj jam brilis en la lumo de frua mateno. Li ekvidis homajn kulturon kaj celadon, tute alibazan ol tiun de lia propra angulo. Dum jarcentoj kaj epokoj la homoj en diversaj landoj provis fari la vivon pli riĉa kaj feliĉa. Ili kreis belajn bildojn kaj konstruaĵojn, kreis belajn librojn kaj formis belajn instruojn pri la homo kaj la vivo. Aliaj provis realigi la belajn pensojn en diversaj manieroj. Sed ĉiam estis same. Subite ĉio forpaliĝis kiel bela revo, kaj pri ĉiu espero, kaj pri ĉiu grandioza vivo en penso kaj ago atestis nur kelkaj ruinoj kaj kelkaj libroj savitaj el la pereo.

Ĉu estos same nun? Dum jardekoj oni provis krei ordon kaj juston. Oni laboris, faris eltrovojn kaj inventojn, pentris kaj verkis. Ĉu la homoj detruos ĉion kaj samtempe ekstermos sin mem. Ĉu do ne ekzistas homoj, kiuj povas malhelpi ion tian? Eskil  estis leginta la mondhistorion same kiel siajn romanojn. Li ne cerbumis pri la aferoj, sed kion li legis tie kaj kion gazetoj kaj aliaj libroj sciigis al li pri la pli vasta vivo, tio forte logis lin. Li volis ekkoni tion pli bone, vivi en tiu alibaza mondo, kaj se eble mem fariĝi ano de tiu, cele vivanta homaro.

Sed se oni nun detruus ĉion? Li sentis melankolion kaj samtempe intensan sciemon pri la rezulto.

Kaj ree li image renkontis la rigardon de Ester , klare, kvazaŭ ŝi starus antaŭ li, kaj li tuj sentis, ke ilia komuna mondo tamen estas pli valora ol tio, kion oni nun rubigas en la mezo de Eŭropo. Kion signifas libroj, scioj kaj inventoj kompare kun la kunliga sento, kompare kun tiu, al aliaj nevidebla mondo en kiu ili vivas? Se tio pereos kaj ili restos solaj kaj senhejmaj – tamen ne velkos eĉ la plej eta folio en la ĝardeno de ilia ĝojo. Se ili devos serĉi hejmon en arbaroj kaj vivteni sin kiel birdoj kaj bestoj sur la tero – ĉu gravos, se ili nur estos duope? Meze en dezerto ilia mondo floros same bela kaj plena de ĝojo kiel en la plej riĉa kamparo, kiel en la plej bela urbo.

vi.

Post la edziĝo Kristoforo fariĝis pli malpli kiel ordinaraj homoj, almenaŭ se oni juĝas laŭ liaj vivo kaj kutimo. La drinkkunvenoj maloftiĝis jam antaŭ tio, kaj poste ili preskaŭ ĉesis. Se konato venis, li kompreneble invitis al “taso da kafo”, sed konatoj venis malofte. Ŝajnis, ke ili ricevis sufiĉe kaj de drinkado kaj de kartludo. Cetere ne ĉiuj havis tre bonan situacion, kaj pro tio vole nevole devis prudentiĝi.

Ankoraŭ festenoj okazis, kaj tiam oni ŝparis nek manĝon nek drinkaĵon, sed nun la festenoj ne okazis pli ofte ol en aliaj bienoj.

Eĉ Kampe, kiu antaŭe estis taga gasto en Novponto, interrompis siajn vizitojn post iom da tempo kaj ne montris sin pli ofte ol ĉe invitoj. Sed tio havis specialan kaŭzon.

Post la ekloĝo en la malgranda domo apud la ŝoseo, li dum kvar, kvin jaroj estis la plej feliĉa homo sur la tero, kiel li diris, kaj kiu konis lin volonte kredis tion. Li estis kontenta pri si mem, pri la tuta mondo kaj la senŝanĝaj kutimoj, kiujn li alproprigis al si, kaj oni atendis, ke li same vivos ĝis fino.

Kiel tiu stranga ideo venis en lian kapon, estas malfacile diri, sed kelkajn jarojn post la geedziĝo de Kristoforo kaj Selma  li surprizis ĉiujn per absolute neatendita afero. Li nome edziĝis kun sia dommastrino. Eble ŝajnis al li, ke li povas esti same brava homo kiel Kristoforo. Iom aĝa li estis, sed ankoraŭ en plena forto, kaj la mastrino estis same juna kiel Selma .

Sed tio estis jam fakto kaj neniu atendis, ke la edzeco alportos iujn rimarkindajn ŝanĝojn en liaj vivo kaj kutimoj. Li tre ŝatis la virinon antaŭe kaj ofte laŭdis ŝin kiel modelan mastrinon. Sed apenaŭ ili fariĝis geedzoj, la situacio fariĝis alia. Nun Kampe subite ekvidis tutan amason de mankoj kaj eraroj, kies ekziston li antaŭe eĉ ne suspektis, kaj kiujn cetere neniu alia povus rimarki eĉ nun. Ŝi aĉetis malsaĝe kaj kare, pretigis la manĝaĵon en malbona maniero, metis la gazetojn sur neĝustan lokon, kaj post purigo de la ĉambro la mebloj staris tute senorde. Ŝi havis malplaĉajn manierojn, kaj kompreneble ŝi edziniĝis kun li nur pro la mono.

Tion li ne diris en Novponto kaj ankaŭ ne aliloke, sed tiom pli li sciigis ĝin al la edzino. Lia forta voĉo tondris bone, kaj se ŝi kuraĝis interveni per unu vorto, tuj la vikingo fariĝis furiozulo. Tiam li blekis kiel incitita bovo, ekprenis sian colodikan bastonon kaj deklaris, ke se ŝi ne atentas liajn vortojn, li ja instruos ŝin.

– Sed mia kara, – ŝi diris plore kaj treme, – mi estas ja tute sama homo nun kiel antaŭe. Kiam mi estis nur dommastrino, vi ĉiam laŭdis min.

– Estis tiam, – diris Kampe, – sed nun vi estas mia edzino, kaj tio estas alia afero. Silentu. kaj aŭskultu! Tiel pasis kelka tempo, ĝis kiam Kampe iun tagon trovis sin sola en la domo. Post iom da tempo oni eksciis, ke ŝi havas oficon en iu najbara paroĥo. Kampe, ne provis revenigi ŝin, kaj propravole ŝi ne venis. Tamen ili restis geedzoj, kvankam ili loĝis en malsamaj lokoj kaj neniam renkontiĝis plu. Sed post tio Kampe fariĝis alia homo. Li fariĝis acida kaj gruntema, restis preskaŭ ĉiam endome, legis gazetojn kaj fumis sian nigran tabakon. Purigo iom post iom fariĝis superflua afero al li, kaj same preparo de manĝaĵo. Kiam oni invitis lin al Novponto aŭ li okaze renkontis la malnovajn kamaradojn, li tamen provis montri la malnovan humoron.

Kristoforo do restis sola kun la siaj, kaj ŝajne ne tre sopiris je rekolektiĝo de la disigita societo. Certe li estis laŭpove peninta por iom ori la vivon, sed li ne sukcesis laŭespere. Malgraŭ la drinkado li ne estis drinkulo. La brando estis al li nur rimedo forigi la enuon. Se li nur trovus pli bonan rimedon, li certe povus fariĝi abstinenculo pro tio.

Sed li trapasis tion pli rapide ol li atendis, kaj certe tio estis parta kaŭzo de lia edziĝo. Ian distron li devis havi.

Poste venis trankvila periodo, kiu daŭris ĝis la milito. Ŝajnis, ke li malsukcesis en sia mallerta palpado por trovi vivofeliĉon, malkuraĝiĝis kaj fine rezignis. Gazetojn li ankoraŭ legis, sed ili jam estis enuigaj. Fine li ne trovis alian rimedon por pasigi la tempon ol ree komenci labori, ne nur ŝajne, sed serioze. Li ne bezonis kaj ne ŝatis tion, sed kion fari? Kaj iom post iom li alkutimiĝis al sia sorto, flegis la teron, kaj lasis ĉion ceteran al la destino. Kiel dirite, li ricevis filinon kelkajn jarojn post la edziĝo. Tio ne tre vibrigis liajn sentojn, tamen faris la vivon iom pli interesa. Li tamen estis patro kaj respektinda viro, kaj kiam li montris la knabineton al la konatoj, li sentis iom da fiero, pleniĝis de certa solena digno kiel kiam li la unuan fojon alportis la brandujon de la patro.

Kelkafoje li diris al Selma :

– Kiu povis kredi, ke estos tiel? Se ni nun tamen devas vivi en tia ĉi maniero, estus multe pli bone, se mi mem posedus la bienon.

* * *

Kun la elpaŝo el la junaĝo la sufiĉe viglaj sentoj de Selma  iom malakriĝis. La vivo fariĝis pli malpli kiel legado de parkere lernita libro. Sed cetere ŝi tute ne estis ŝtoniĝinta interne. Se la kapricaj ventoj de la vivo nur alportus kelkajn vivposedajn semojn al ŝia animo, ili certe trovus ĝermlokon. Tio ne okazis, sed feliĉe ŝi posedis econ, kiu preskaŭ tute mankis al Kristoforo: esti kontenta pri la mondo kia ĝi estas kaj ĝis certa grado eĉ ĝoji pro ĝi.

Ŝi ŝatis la infanojn, tamen sen pli profundaj sentoj. Je la naskiĝo de la knabino la patrinamo ja ekflamis. Tamen ĝi ne ampleksis ambaŭ infanojn. La knabino estis ĉio. Ke la knabo ankaŭ estas ŝia infano, ŝi ŝajne preskaŭ forgesis. Sed la eklumanta flamo baldaŭ estingiĝis. La infanoj fariĝis io, kio apartenas al la mastrumado kaj la domo, ili devis havi flegon kaj prizorgon same kiel ĉio alia. Konscie ŝi ne pensis tiel kaj certe ankaŭ ne sentus tiel, se oni provas ŝiajn sentojn, sed praktike fariĝis tiel. Ankaŭ la infanoj fariĝis parkeraĵo de la vivolibro.

Dume ŝi kantis siajn melodiojn kaj babilis kiel antaŭe, kaj ŝiaj vangoj brilis same freŝkolore kiel en pli fruaj tagoj. Dum la festenoj ŝi prenis sian glaseton kun la aliaj patrinoj kaj kiam la antaŭa ekskluziva kartludo fariĝis societa ludo, ŝi manumis siajn kartojn same lerte kiel plezure. Ŝi havis bonan ŝancon kaj iom post iom regajnis preskaŭ same multe, kiom Kristoforo antaŭe perdis.

La diferenco inter ŝia nuna situacio kaj la antaŭa ne estis granda. Tamen estis grava ŝanĝo rilate al la mono. Nun la mono apartenis same al ŝi kiel al li, kaj ŝi ne bezonis cerbumi pri tio ĉu ŝi ŝtelas aŭ ne, kiam ŝi metis la manon en la kasokeston.

Ŝi estis de malriĉa hejmo kaj denature ŝparema. Al ŝi monero prezentis tiom aŭ tiom da pena kaj senĝoja laboro en arbaro kaj sur kampoj, akiraĵon pagitan per ŝvito kaj parteto de la propra vivo, indiferente kiu ajn unue faris tiun paŝon. La maniero en kiu Kristoforo mastrumis la monon ŝajnis al ŝi kvazaŭ peko, kaj ŝi ankaŭ timis la rezulton.

Nun li ja estis trankvila kaj pli firma tiurilate, tamen ŝi ne fidis lin tute. Kaj tial ŝi komencis formeti iom da mono por si mem. Unue ŝi faris tion preskaŭ senintence, eble ĉar plaĉis al ŝi havi propran konton en la banko. Sed iom post iom tiu ŝtelado de la propra domo ŝin tre interesis, kaj fine ŝi tute sistemigis ĝin... Kristoforo ne pensis pri mono, kaj post kiam li faris la budĝeton de sia vivo, li neniam zorgis pri la vojo de la mono, kaj pri la efektivaj kostoj por mastrumado, vestoj kaj aliaj tiaj aferoj li ne havis ian ajn imagon. Kelkafoje li rigardis la banklibron kaj trovis, ke la elprenoj estas iom altaj, kaj ke la cifero de lia havo sufiĉe malaltiĝis. Sed aliflanke li ja fariĝis kelkajn jarojn pli aĝa. Verŝajne unu bone korespondas al la alia. Sed neniam li provis trovi, ĉu liaj jaroj estas sufiĉe multaj por bilanci liajn aktivon kaj pasivon.

Kaj pri la manipuletoj de Selma  li tute ne havis imagon.

* * *

La militeksplodo vekis Kristoforon. Same kiel la plej multaj, li havis tre nebulan imagon pri moderna milito, kaj li atendis, ke la plej fabelaj aferoj aperos en gazetoj, sed samtempe li timis, ke la afero tro baldaŭ estos finita. Kaj oni diru kion ajn, la germanoj estas diablaj herooj.

La ekhalto de la germanoj antaŭ Liège  estis al li kvazaŭ glacie malvarma duŝo. Ili devus esti en Parizo je tiu tempo. Pri kio ili do pensas? Por kio do taŭgas la tiom priparolita moderna tekniko? Kaj tie ili restis dum tiom da tagoj, ke li fine komprenis, ke ne la germanoj sed la belgoj estas diablaj herooj. Antaŭe li preskaŭ nenion konis pri tiu popolo, sed nun li iamaniere eksciis, ke ili estas parencoj de la francoj. Sekve parencoj de d’Artagnan . Estas klare, ke liaj homoj venkos kaj ne la germanoj! Liège  falis, la germanoj marŝis plue, kaj Kristoforo ree ŝanĝis opinion. Ĉar la germanoj povis bati la parencojn de d’Artagnan , ili tamen estas diablaj herooj, kaj ree la vojo estas libera al Parizo.

Sed la grandaj mirakloj ne venis. La germanoj marŝis antaŭen, sed ree haltis. La milito daŭris kaj samtempe prenis pli naturajn proporciojn en lia fantazio. Li iom seniluziiĝis pro la simpleco de la aferoj, sed rekompence li trovis pli kaj pli da interesaj detaloj en la granda militmaŝinaro, kiu fariĝis ia granda kaj komplika ludo al li, pli interesa ol pokero. Li havigis grandan murkarton pri meza Eŭropo, markis ĉiutage la pozicion de la diversaj militfortoj, legis la gazetajn superrigardojn pri la milito kaj faris siajn proprajn kalkulojn pri venontaj okazoj.

Tamen tiu intereso ne ŝtelis multe el lia labortempo kaj ne metis la domon en danĝeron. Se la milito ne havis pli malbonajn efikojn je Kristoforo, Selma  povis esti trankvila.

vii.

Anstataŭ forkuri al la grandaj arbaroj, pri kio Eskil  en la unua momento revis, li falĉis sekalon kaj avenon, partoprenis la draŝadon, rikoltis terpomojn kaj komencis la aŭtunan plugadon. La fianĉinon de liaj revoj, kiu estis akompanonta lin tra pluvmalsekaj arbaroj kaj rosplenaj densejoj, li ne vidis dum la tutaj tagoj, sed ĉiuvespere ŝi venis kun sia laktujo.

Dum la unuaj feliĉaj tagoj li vidis preskaŭ nur ŝiajn okulojn. Ili entenis la respondon al ĉiuj liaj demandoj kaj la tutan mondon de liaj revoj, kaj tio sufiĉis al li. Sed tiu plenumo de la printempe timemaj kaj graciaj revoj donis flugilojn al lia sopiro, kaj la mallongaj momentoj de iliaj renkontoj baldaŭ ŝajnis al li kiel disaj kaj maloftaj radioj el hela kaj feliĉa mondo, kiun li ankoraŭ ne atingis.

Liaj rigardoj sekvis ŝin. Li rekonis ŝiajn diversajn antaŭtukojn kaj robojn, kaj laaspekton de ŝiaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj li konis pli bone ol ŝi mem. Ŝiaj vestoj ne estis belaj, tamen ili iamaniere estis pli belaj ol ĉiuj aliaj en la mondo. Ili tiel bone konvenis al ŝi, ili aspektis tiel puraj kaj molaj, kaj li kredis, ke ili devas havi ankaŭ certan odoron, odoron kiel tiun de aero en frua printempo.

Li vidis la helajn harojn, la orellobojn kaj la detalojn de la vizaĝo, kaj la delikataj manoj kaj fingroj donis al li pensojn pri feinoj kaj graciaj floroj. Kiel volonte li karesus tiujn maldikajn manetojn kaj tiun sunoran hararon! Liaj revoj plifirmiĝis. Manon en mano ili paŝas sur solecaj vojetoj en la freŝa kaj atendoplena printempa krepusko. En la hela kaj vivoplena kvieto de malfruaj somervesperoj ili sidas kune sub silente revantaj betuloj, fore de la homoj.

Ŝia nomo, unue malbela kaj malmola, fariĝis gracia kaj molsona kiel venta susuro inter herboj. Interne li kantetis ĝin kiel helan kanton sen komenco kaj fino, kaj en la soleco li flustris ĝin duonlaŭte al si mem, kvazaŭ ĝi estus preĝo de preĝoj, kiu entenus ĉiun lian sopiron kaj lian tutan sindonon al la supera kaj nekomprenebla en la vivo.

Sed griza kaj peza ĉielo etendis sin super la frosta tero, kaj nordokcidenta vento venis kun vintra malvarmo kaj kirlata neĝo. Ne estis tempo por tiaj amopromenetoj, pri kiuj li revis, kaj eĉ se estus, li ne havus kuraĝon proponi.

Do li daŭrigis la revadon, kaj lia sopiro fariĝis arda kaj trema kiel retenita ploro. La libroj kaj la violono kuŝis netuŝitaj, kaj vespere, kiam li estis sola en sia ĉambro, li sidis senmove kaj fore de ĉio proksima.

Iam li estis en ŝia hejmo, kaj spirite li ree iris tien. Ŝi sidas kun laboro antaŭ si. Estas silente kaj nokte trankvile, la patro laboras, la patrino kaj la gefratoj jam enlitiĝis. Se li nun pensas tre forte – ĉu ŝi tiam eksentos, ke li estas apud ŝi, aŭdos la vortojn, kiujn li flustras en ŝian orelon, sentas lian timeman kareson sur ŝiaj graciaj manoj kaj mola hararo? Ho, malgraŭ ĉion li estas ĉe ŝi, li ne bezonas sopiri al ŝi, nek ŝi al li. Kaj neniu, neniu alia scias, ke li estas tie.

La vidaĵo foriĝas, konfuzige li vekiĝas el sia animforesto.

Ĉu li vere estis tie en ia nekomprenebla maniero? Aŭ – ĉu ĉio estis nur lia propra imago? Kiam ili renkontiĝis, li observe rigardis ŝin, por trovi, ĉu ŝi iel eksentis lian ĉeeston. Se jes, ŝiaj okuloj devus komuniki tion al li. Sed ŝiaj rigardoj diris nenion pri tio. Kelkafoje ŝi rigardis lin, kiam ili renkontiĝis, kelkafoje ne, kaj tiuj renkontoj ŝajnis al li pli kaj pli malriĉaj, kvankam ili samtempe estis lia sola ĝojo.

* * *

Apud la rivero sude de Novponto estis vasta, malprofunda golfeto. Frue en aŭtuno glacio kovris ĝin, kaj ĝi estis la sola proksima loko, kie oni povis sendanĝere glitumi.

Al tiu golfeto iris la infanoj kaj la gejunuloj de la proksimaj domoj por glitumi aŭ gliti. Tie li povus renkonti ŝin, sen ke iu rimarku, kial li venis. Do li prenis siajn glitumilojn kaj iris tien preskaŭ ĉiuvespere, kiam estis bona glacio. Kelkafoje li renkontis ŝin, sed neniam li proksimiĝis al ŝi.

Ofte estis nur kelkaj infanoj tie, kiuj ludis kaj ŝajne neniam laciĝis gliti aŭ ĉirkaŭrampi sur siaj neakrigitaj glitumŝuoj. Kelkfoje li estis tute sola. Ne estis granda loko por li, sed pri tio li preskaŭ ne pensis, li ja ne venis pro glitumado. Malrapide li zigzagis tien kaj reen kaj pro manko de aliaj interesaj aferoj rigardis la pejzaĝon.

Ĉio estis rigida kaj malvarma kaj la vastoj kovritaj de neĝo, tamen ĉio ŝajnis al li tiel vivplena, kiam li en tiuj froste serenaj vintrovesperoj ĉirkaŭglitis sur la malvasta glacio. La glacia branĉaro de la betuloj kontraŭ la frostverda okcidenta ĉielo, la malhela peza amaso de koniferarbaro, kiu kvazaŭ gigantaj ondoj etendiĝis sur la serpentaj montodorsoj kaj la rondkapaj montoj plej norde, la brilaj fajroj, de la matena suno en la fenestroj de la kabanetoj malproksime sur la deklivoj, la bluhelaj kamentubaj fumoj, kiuj levis sin rektlinie en la trankvilan aeron kaj super ĉio la travideble serena ĉielo, kie la akraj kaj malvarmaj koloroj de vintro subite ekflamis je sunsubiro, kaj ree rapide paliĝis – ĉio fariĝis tiel viva al li, kiel ĝi ne estis eĉ dum plej riĉa florado de la somero. Li sentis sin tiel proksima al ĝi, kvazaŭ lia interno estus parenca al ĝi, aŭ ĝi rebrilus liajn proprajn pensojn. Ĉio estis tiel hela, tiel pura kaj mola en la linioj kaj ĝiaj malmultaj koloroj, kvazaŭ ĝi havus ŝiajn trajtojn kaj la molan brileton de ŝiaj okuloj.

Kaj tia ĉi estas ja nia tero, li ekpensis. Tie ĉi ni kune vivos. Kiel bela la amo, tiel bela estas ankaŭ la tero, se oni nur povas vidi ĝian belon.

Iun vesperon, kiam li estis sola sur la glacio, ŝi alvenis kun kelkaj gefratoj. Kiam li ekvidis ŝin, li ektremis pro ĝojo. Sed samtempe li kvazaŭ forgesis sian amon al ŝi kaj ĝojis pro la renkonto kiel oni ĝojas pro renkonto kun bona amiko.

Li glitumis al ili kaj komencis babileti. Ŝiaj vangoj estis ruĝaj pro la frosto, kaj ŝiaj okuloj brilis sune kaj amikece kiel neniam antaŭe. Estis al li kiel sonĝo kaj realo en unu. Ĉiuj vortoj, kiujn li dum horoj de sopiro elpensis, estis forflugintaj kiel timemaj birdetoj. Li ne estis plu la ardanta junulo, ŝi ne estis plu la junulino al kiu li tiel sopiris. Ili estis du infanoj, kiuj renkontiĝis tie ĉi por ludi, kun la bela mondo ĉirkaŭ si. Li mem estis konscia pri la stranga sento, sed ne povis liberiĝi de ĝi. Kvazaŭ li vivus en bela sonĝo, el kiu li samtempe volas kaj ne volas vekiĝi.

Li helpis ŝin buki la glitumilojn, kaj ili komencis ĉirkaŭgliti. Pri la gefratoj li ne bezonis pensi, ili prizorgis sin mem.

– Mi glitumas tiel mallerte, – ŝi diris kaj ridetis kvazaŭ honte.

Ne gravas, li helpos ŝin. Li kaptis ŝiajn manojn kaj apogis ŝin, dum ili malrapide forglitis sur la glacio. Samtempe li sentis ion marteli la memoron. Tiuj molaj kaj graciaj manoj, pri ili li ja revis, ilin li ame kaj milde volis karesi. Sed kial fari tion, kian sencon havus tio? Ili glitumis kaj babiletis kiel infanoj babilas, serioze, sed per vortoj kaj frazoj kiuj apartenas al la momento. La krepusko falis, ili disiĝis kiel ili renkontiĝis, kaj ĉiu prenis sian vojon.

Iom post iom li vekiĝis el tiuj strangaj sentoj, kaj provis revoki la pasintaĵon. Ĉio estis tiel klara kaj simpla, tiel ĉiutage simpla. Ili renkontiĝis, li glitumis kun ŝi, ili babiletis, ŝi ridis kaj estis gaja. Plio ne estis. Sed kien do forflugis tio alia? Kial li ne diris ion el tio, kion li volis diri, kial ŝi ne? Kaj tamen tio estis tiel bela en la memoro, kvazaŭ ĝi estas io alia kaj io pli, ol nur tiu simpla kaj ĉiutaga afero.

Disaj vojoj

i.

Post kiam li renkontis Ester , la sento de soleco kaj fremdeco iom post iom estis forpuŝata de tio nova, kio venis al li. Cetere lia situacio estis la sama. Li estis konscia pri tio, sed tio ne doloris lin plu. La homoj ĉirkaŭ li estis kiel ombrofiguroj, ili donis al li nek ĝojon nek doloron kaj estis nun tute indiferentaj al li. Antaŭe doloris lin, ke la gepatroj ne pensis kaj sentis kiel li mem. Tiam li bezonis ilin – sed nun ne. Ilia unuforma kaj sennuanca vivo entenis nenion el tio, al kio li sopiris.

Ili bone zorgis pri li, ilia afablo eĉ tuŝis lin. Tamen ne estis rilato laŭ lia koncepto. Ilia afablo estis kiel vortoj en lingvo, kiun oni ne komprenas. La afablo tuŝas la aŭdanton, sed la vortoj ne iras rekte al la koro kiel kelkaj simplaj, ĉiutagaj vortoj en ies propra lingvo.

Li tro diferencis de ili. Tio ne estis ilia kulpo, sed aliflanke li ne povis helpi, ke li sentas sin fremda antaŭ ili. Lia tuta animo sopiris al io alia, kaj reve li planis tiun mondon, kiu iam estos lia kaj tute laŭ lia deziro.

Samtempe li ekpensis pri sia estonta okupo. Iel li tamen devos sin vivteni. Kaj en la vintro li havis sufiĉe da tempo por pripensado.

Resti en Novponto dum multaj longaj jaroj sen kuneco kun la homoj ŝajnis al li senespera kaj timiga. Pli bone iri aliloken por plugi novajn kampojn. La libroj fantomis en lia kapo. Multaj profesioj estus bonaj, tamen li ne povis decidi. Unuflanke li volis foriri, aliflanke li volis resti sufiĉe proksime, pro Ester . Fine la vizaĝo de Montan  aperis en lia memoro. Li povus paroli kun li.

Longe li pensis tien kaj reen pri tio kaj fine turnis sin al Kristoforo. Tiu ne kontraŭstaris.

– Provu nur! – li diris. – Ne restu pro ni, ja rompi la spinon sur tiuj kampoj estas freneze. Estas ja nur farmeto. Se vi bone kondutas kaj havos iom da bonŝanco, vi devas fariĝi almenaŭ iom pli ol farmisto. Iri al Montan  ne estas malsaĝe. Kaj li havas kelkajn knabinojn. Se vi bone kondutos en unu rilato kiel en alia, vi povos edziĝi kun unu el ili kaj fariĝi lia kompaniano.

Li iris al Grandtorento kaj parolis kun Montan . La peto de Eskil  iom mirigis lin. Eble li ne memoris unuamomente, ke Kristoforo luas la bienon, kaj ke Eskil  ne heredos teron de sia patro. Novponto estis ĉiurilate kiel en antaŭaj tempoj, kaj neniu homo pensis pri tio, ke Kristoforo estas nur farmisto. Li promesis fari lokon por li, se estos eble. Nun ne estis, sed li sciigos, kiam estos laboro.

Tempo pasis, kaj Eskil  preskaŭ kredis, ke Montan  forgesis sian promeson. Sed komence de februaro li ricevis leteron de li, en kiu li petis lin veni, se li ankoraŭ havas emon. Tiel li duone apartiĝis de la hejmo. Frumatene li foriris al Grandtorento kaj revenis nur en malfrua vespero. Li ŝatis la novan laboron, kiu prenis lian intereson kaj vivigis liajn pensojn en tute alia maniero ol la terkulturado.

La mondo, kiun li antaŭe vidis nur en la lumo de siaj revoj, iom post iom kaj por li mem, nerimarkeble fariĝis io reala, proksima. Certe ĝi diferencis de liaj antaŭaj imagoj pri ĝi, sed tion li ankoraŭ ne vidis. Dum vesperaj horoj li revadis, legis aŭ ludis. Tamen liaj revoj estis aliaj ol antaŭe. La mondo de la kreskinta homo komencis fariĝi lia, la imagoj de la infano pri vivo kaj mondo prenis novan formon kaj enhavon aŭ foriĝis kaj donis lokon al novaj.

Sed lia delikata printemporevo pri amo kaj feliĉo longe vivis meze en tio nova, kiel malrapide paliĝanta brilo de riĉa aŭroro. Kelkafoje li renkontis ŝin, tamen ne venis pli proksimen al ŝi ol antaŭe. En la printempo ili translokiĝis al alia loko, kaj li ne vidis ŝin plu.

Post unu plia jaro li laŭanonce serĉis laboron en malgranda specialfabriko en unu el la urboj apud Mälaren , ricevis jesan respondon kaj tuj forveturis.

– Nu ja, estas bone, ke vi havos praktikon kaj rigardos la mondon antaŭ ol vi fiksiĝos kiel muŝo sur kaptilo, – Kristoforo diris kaj cetere tute ne priatentis lian foriron.

Sed je Selma  lia forveturo efikis tute alie. Se Eskil  dum la pasintaj jaroj signifis ion al ŝi, ŝi tiaokaze ne konsciis pri tio. Sed kiam li nun staris preta transpaŝi la sojlon de la hejmo, la pasinto subite trabreĉis la multjaran tavolon de labortage grizaj pensoj kaj sentoj. En ŝia interno ree ekvivis la maljuna Kajsa  kaj ŝia kortuŝa amo al la etulo, kaj ŝiaj vortoj pri la bieno resonis same klare kiel en tiu de longe pasinta tago. Ŝia propra ĝojo apud la lulilo de la fileto kaj ŝiaj esperoj kaj revoj subite staris tute vivaj antaŭ ŝi, kaj ŝi memoris pri sia provo plenumi la dezirojn de la maljunulino.

Estis, kvazaŭ ĉio ĉi subite fariĝus viva realo, kvazaŭ la interaj jaroj estus nur revo sen signifo kaj intereso. Kaj mem ŝi ne estas plu la sama Selma , kiu dum tiom da jaroj estis sinjorino en la bieno. Ankaŭ tio estis nur revo. Ĉu ŝi ne estas ankoraŭ la sama, kiu finparolis kun Kristoforo kaj decidis fidi sin mem, kiu sidis kun la etulo sur siaj genuoj, dum ŝiaj pensoj kunteksis ilian komunan estonton? Sed kiam ŝi rigardis la filon, ŝi sentis pikon en sia interno. Li staris preta etendi sian manon por ĝisrevido, fortika kaj altkreska kiel Kristoforo kaj cetere kiel reaperanto de sia avo. Kaj ŝi komprenis. Preskaŭ kiel fremdulo li staras antaŭ ŝi. Li neniam eksciis pri ŝiaj kaŝitaj pensoj, neniam ekkonis ŝin, kia ŝi estis. Kaj ŝi mem, kiom ŝi scias pri li? Ili vivis sur la sama bieno – jen ĉio.

Ŝi sentis ektremon interne kiel antaŭ ploro, kaj ŝi volis revoki siajn pasintajn jarojn.

– Do, vi foriros, – ŝi diris. – Eble vi ne revenos. En la tono estis io, kio igis lin observi ŝiajn vizaĝon kaj okulojn. Kaj li ekmiris pro tiu nova esprimo, kiun li neniam antaŭe vidis ĉe ŝi.

– Patrino ... – li diris iom palpe, – patrino ... ĉu mia foriro doloras vin? Mi vizitos vin.

– Ne pri tio mi pensas, – ŝi diris, dum ŝia revanta kaj serĉanta rigardo ripozis en liaj okuloj. – Ne pri tio ...

Kaj la rigardo firmiĝis, kvazaŭ ŝi jam trovis, kion ŝi serĉis.

– Eskil , – ŝi diris fervore kaj flustre, – mi nun vidas, ke ni ne komprenis unu la alian, kiel ni devus ... kaj la kulpo estas mia. Estas tro malfrue paroli nun ... sed ne ĉio estas tro malfrua. La bieno ... ĉu vi komprenas? Li vidis ŝiajn pensojn. Stranga sento plenigis lin, kaj li nur kapklinis.

– Kaj vi revenos? Ree li kapklinis, meditante pri la signifo de tiu silenta promeso.

– Vi povas veturi, ne gravas ĝuste nun. Ĉio povas ŝajni sen espero, tamen neniu scias, kio okazos, kaj ni helpos unu la alian, mi kaj vi. Ne estas tempo por parolo, sed mi skribos kaj klarigos, kaj ankaŭ vi skribu ... Ŝi eksilentis, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj. Per subita movo ŝi metis sian brakon ĉirkaŭ lian kolon kaj premis sin kontraŭ lia vango. Li staris tremanta kaj plena de sentoj, kiujn li preskaŭ ne povis kapti.

Subite ŝi rektigis sin kaj staris fortika kaj junaspekta kiel ĉiam kaj kun brileto en la okuloj, kiun Eskil  ne konis, tamen li konjektis, ke iam antaŭ longe ĝi estis tie.

– Bone, – ŝi diris. – Vi devas foriri. Atentu pri vi mem, kaj skribu kiel eble plej baldaŭ.

ii.

Post la longa trankvilo kaj la simplaj distroj ĉe la landkartoj dum la du unuaj militjaroj, Kristoforo komencis sopiri al pli da suno en sia unuforma estado. Tiu sopiro, eble ne estis sufiĉe forta por igi lin propraeme fari ion por sia feliĉo. Sed la evoluo kondukis la vivofluon al multaj novaj fluejoj kaj proponis multajn novajn eblojn. Kristoforo eksentis la forton de la novaj fluoj, kaj ĉar estis io nova kaj neprovita, li volonte naĝis kun la rivero.

Post la foriro de Eskil  la laboro kaj la kampoj ne estis tute samaj al li kiel antaŭe. Li ne pensis pri tiu foriro, nek malĝojis pro ĝi. Tamen la filo estis al li ia kunligo kun la estonto, kvankam nekonscia al li mem kaj parte iluzia. Kiel la objektoj kaj homoj influas nin kaj donas al ni certan manieron rigardi la vivon, sen ke ni mem rimarkas tion, same estis koncerne Kristoforon rilate al Eskil . Li vidis la filon kreski kaj viriĝi, kaj kvankam li ne havis pli profundajn sentojn por li, lia vivo tamen parte agordiĝis al tiu evoluo. Ankaŭ nun li ne rimarkis tion. Ŝajnis al li nur, ke li retrovis la vivrigardon, kiun li posedis antaŭ la edziĝo.

Estas sensence labori kaj lacigi sin sur tiu ĉi bieno, li ree ekopiniis. Nenion oni gajnas, kaj neniu daŭrigos poste.

Dekutime li tamen daŭrigis kiel ordinare, sed iom post iom la forto de la kutimo malgrandiĝis, kaj li transpasis al io alia.

Nutraĵoj kaj diversaj necesaĵoj komencis maloftiĝi, kaj multspecaj limigoj venis. Kiel terkulturisto li fartis pli bone ol multaj aliaj, tamen la situacio incitis lin, kaj se ne mankis al li pano, butero kaj terpomoj, tamen estis aliaj aferoj, kiujn li rigardis eĉ pli gravaj. Lia pipo nubumis kiel antaŭe, sed nun la tabako neniam sufiĉis. Se li restis sen tabako dum kelkaj tagoj, li aspektis kiel stomakmalsana. Same rilate al kafo. Oni devis miksi ĝin kun greno aŭ kun forte rostita pano, kaj la nova trinkaĵo tute ne plaĉis al li. Kaj la brando! Dum multaj jaroj li ne aĉetis pli da brando dum unu kvaronjaro, ol kiom li nun rajtis ricevi en unu monato. Tamen li trovis la novan staton de la aferoj tute neeltenebla, konscience aĉetis ĉiun riceveblan litron, kies enhavo malaperis same rapide kiel sitelo da akvo sub buŝo de ĉevalo. Estis egale ĉu li estis sola, aŭ ne. Cetere, li malofte estis sola. Ekestis multaj soifantoj nuntempe, kaj ĉiuj havis bonan flarpovon.

Li sentis sin kvazaŭ en kaĝo de leĝoj kaj dekretoj. Sed se oni vivas tiel modele unurilate, li pensis, oni devas havi rajton esti iom libera alirilate.

Kaj kiam tabako kaj brando finiĝis, li veturis al la urbo por renkonti Nikon. Tiu estis en la sama mizero, sed en loko kun tiom da butikoj kaj tiom da homoj, oni tamen povos kapti kelkajn cigaredskatolojn kaj iom por trinki. Per peco da butero aŭ kelkaj kilogramoj da faruno oni povis fari miraklojn tiutempe. Kaj se nenio alia restis, ekzistis tamen la urba hotelo.

Kaj tiu baldaŭ fariĝis kvazaŭ dua hejmo por li. Niko ne ĉiam akompanis lin, ĉar kvankam ankaŭ li ŝatis iom “ori la vivon”, li tamen havis certajn principojn. Sed tio ne tre gravis. En la hotelo renkontiĝis multaj homoj de diversaj specoj, kaj Kristoforo ne restis sola, se Niko forestis. Estis metiistoj, oficistoj kaj laboristoj, el kiuj plej multaj horloĝe akurate promenis la straton al la hotelo, same fidele kiel kredanto al sia preĝejo. Kaj tio faligis ĉiujn sociajn barojn, kaj cetere gravaj opinidiferencoj vaporiĝis kiel neĝo sub maja suno. Antaŭ la altaro de Bakĥo ĉiuj estis egalaj... Mono ne mankis al ili. Oni jam atingis la lastan jaron de la milito, kaj se nutraĵoj kaj aliaj necesaĵoj mankis, oni havis des pli da mono. Li baldaŭ pri proksime konatiĝis kun ili, kaj post la fermo li kelkafoje akompanis kelkajn hejmen por pasigi la reston de la nokto per hazardludo.

Dum la brila tempo en Novponto la monbiletoj kelkafoje gaje susuris sur la tablo, sed tiajn monatojn, kiajn tiuj konstrulaboristoj kaj kelkaj aliaj kun bona salajro povis formi per kelkminuta ludado, li neniam antaŭe vidis. Ŝajnis al li, ke li mem estis mastruminta monon kiel vere libera homo, sed kion li tie ĉi vidis, tio superis ĉiun lian imagon. Tiuj homoj verdire vivis la vivon same lude facile kiel la malnovtempaj muskedistoj. Nebulaj pensoj kaj imagoj glitis tra lia interno, kaj li pensis iom fiere: Bone, kial mi postrestu? Ankaŭ mi havas monon.

Lia ŝanco ne pliboniĝis, de kiam li lastfoje okupis sin je tia plezuro, kaj la ludado kaj la bakĥofestoj faris profundajn truojn en lia monujo. Kaj ne nur tio. Kiam li unue palpsimile proksimiĝis al la urbo, li ankoraŭ portis vestojn de tiaj ŝtofo kaj modelo, kiaj tre bone kontentigis lin dum lia tuta vivo. Sed nun li baldaŭ trovis, ke tiuj vestoj ne bone korespondas al la nova medio. Tio ĉi ne estis kamparana festeno, kaj la loko havas siajn kutimojn.

Tial li ekipis sin per la plej belaj kaj bonaj vestaĵoj de la urbo, kaj kiam li iom alkutimiĝis al sia nova rolo, li fariĝis persono, kiu vere ne havis kaŭzon honti pro sia ekstero. Sentojn de vera kamparano li verŝajne neniam havis, tamen estas mirige, kiel li adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj.

Ankaŭ tiu ŝanĝo kostis iom da mono. Bedaŭrinde li havis la senton, ke tia ŝanĝo ne multe utilas. Gaja vespero valoras la monon, sed la efiko de la drinkaĵo estas tute sama, se oni estas vestita per ĉifonoj aŭ ŝtofo de reĝoj. Sed kutimo postulis ja, cetere li ne malŝatis la belajn vestojn.

Instalo de elektra lumo, kion li trovis necesa kiam petrolo mankis kaj la unua ĝojo pro la karbidlampoj jam malfortiĝis, same kostis sufiĉe da mono.

La novaj cirkonstancoj postulis ne nur novajn vestojn, sed ankaŭ novajn kutimojn en aliaj rilatoj. En la printempo post la paco unu el la bonaj amikoj de la urba hotelo persvadis lin aĉeti aŭton. Longe li kontraŭstaris, kvankam li sentis grandan bezonon de laŭtempa trafikilo. Forlasi la hotelon kaj iri hejmen per la malfruvespera trajno estis mizere, kaj tranokti ĉe konatoj kaj poste reveturi antaŭtagmeze same malplaĉis al li. Kaj tiam li cetere devis atenti pri la ĝusta tempo.

Mallonge, en la daŭro de tri jaroj li elspezis multoble pli da mono ol dum la tuta antaŭa tempo. Ankaŭ li mem ekvidis la direkton kaj komprenis, ke io estas farenda por replenigi la grandajn truojn. Li de komence intencis amuzi sin, sed fini kiel farmisto ŝvitanta pro panpeco ne estis en lia plano. Li estus povinta ricevi belan profiton de la bienaj produktoj. Selma , kiu havis pli bonan koncepton pri ekonomio, diris al li, ke tiom kaj tiom oni pagas por butero, porkaĵo, lakto ktp. La prezoj, kiujn Kristoforo decidis, estas pura malgajno. Kiom ili mem devas pagi por la varoj? Kiom kostas liaj kostumoj, kiom la elektra lumo, kiom artefarita sterko? Kaj kiamaniere terkulturisto povas pagi tiujn pli altajn prezojn, se li mem ne altigas la prezojn de siaj varoj? Sed en tiu punkto Kristoforo estis firma.

– Sekvu la malnovajn prezojn, mi ne volas aŭdi pri io alia. Verŝajne mi neniam profitis de tiu ĉi bieno, kial do fari tion nun? Se ni bonpage donas lakton kaj buteron, kiel vi diras – ne gravas. Eble iu malriĉa diablo, kiu ne gajnis ion de tiu bona tempo, povas havi iom da utilo de tio. Ili estas kompatindaj. Pripensu, kiel bone kaj agrable ni mem vivas! Kristoforo neniam cerbumis pri mongajno, nur pri la maniero foruzi la monon, kiun li havas. Tamen la gazetlegado kaj la kelkafoje ekonomie akcentitaj interparoloj en la urba hotelo donis al li almenaŭ teorian komprenon pri la mongajna arto. Kaj kiam li post maturiĝinta pripenso aĉetis feruzinajn akciojn por dek kvin mil kronoj, li estis montfirme konvinkita, ke tio estas la plej bona komerco, kiun homo povas fari. Cetere li ne estis sola rilate al tiu konvinko. La feraj uzinoj havis altkonjunkturon jam komence de la milito. Se oni bezonis tiom da fero por detrui la jam estantajn aferojn, kiom oni do bezonos, por rekonstrui la detruitaĵon, kiam la milito finos! La akcioj altiĝis, kaj Kristoforo estis kontenta.

Ke li aĉetis germanajn markojn por kelkmilo da kronoj, tio pli similis al interesa ludo, pli rafinita ol la ordinara hazardludo. Tamen li interne estis konvinkita, ke li almenaŭ ne perdos monon.

iii.

Ankaŭ Selma  vekiĝis el la longa dormo, sed ŝajne tiu vekiĝo donis al ŝi pli da doloro ol ĝojo. Ricevinte la unuan leteron de Eskil , ŝi komencis respondi, por laŭpove rebonigi tion, kion dum la pasintaj jaroj ŝi preterlasis.

Dum multaj jaroj ŝi preskaŭ neniam tenis plumon inter siaj fingroj, kaj komence ŝajnis fremde al ŝi esprimi siajn pensojn skribe, kaj krome esprimi ilin tiel, ke la filo komprenu. Sed tio estis ŝia sola vojo, kaj ŝi devis diri ĝin nun, poste eble estos tro malfrue.

Komencinte ŝi tamen trovis, ke la malfacilaĵo estas venkebla. Kaj ne nur tio, la ĝusta dismetado de la pensoj donis al ŝi pli klaran koncepton pri si mem kaj multajn aliajn aferojn ŝi subite ekvidis en pli klara lumo ol antaŭe. La rerigardo al la pasinto kaj la sentima observo de si mem doloris ŝin pli multe ol ŝia iama finparolo kun Kristoforo. Kiom malmulte tiu malfeliĉo tamen signifis! Tiam la tuta vivo estis antaŭ ŝi. Nun tiu longa ĉeno da jaroj estas malantaŭ ŝi, senenhavaj jaroj ne nur por ŝi, sed eble ankaŭ por la filo.

Samtempe ŝi tamen ĝojis pro la retrovo de si mem, kaj de nun ŝi ne perdos sin mem plu. Nun tamen ekzistis celo por ŝi, eble ŝi sukcesos repagi sian ŝuldon.

Sendante la leteron ŝi demandis al si, ĉu li povos plene kompreni ŝin. La respondo montris, ke li komprenis, kaj kion ŝi ne povis esprimi tute laŭsente, tion ŝi retrovis en liaj vortoj al ŝi. Li skribis pri siaj infanaj jaroj kaj pri la junaĝo, tamen sen paroli pri Ester  ... Tiel kaj tiel estis. Jes, kompreneble devis esti tiel, ŝi pensis, kiamaniere povus esti alie. Sed kiel mi estis tiel blinda, kial mi ne komprenis tion pli frue, ŝi pensis plu kaj apenaŭ povis reteni la ploron.

Sed ni forgesu tion, li skribis plue. Kion signifas tio, kompare al ektrovo de tia patrino, pri kiu mi dum tiom da jaroj revis. Nun ni komprenas unu la alian, kaj tio sufiĉas.

Kaj li skribis ankaŭ pri la bieno, pri la knabjaraj revoj, pri la maljuna Kristoforo. Strange, ŝi pensis. Preskaŭ la samon ŝi ja mem eksentis tre klare iam en pasinto. Ŝi do volas diri, ke oni rehavigu la bienon, li daŭrigis, kaj ke li helpu ŝin. Li jam iom foriĝis de la tero kaj adaptiĝis al alia profesio, tamen li ankoraŭ ne klare scias, kion li volas. Eble ili iam povos reaĉeti Novponton, eble li tiam estos ema gajni sian vivtenon sur la tero de sia infanaĝo. Sed se ne estos tiel – tamen ne ĉio estis vana. La homoj mem tamen estas pli gravaj ol la peco da tero, sur kiu ili serĉas sian vivtenon.

Ĉu li do jam bedaŭras sian promeson? Estas ja bone scii, ke li komprenas, kaj ke li havas senton por ŝi, pri kio li antaŭe ne povis eĉ imagi. Sed kiel estos, se li ne revenos, kaj se la bieno ne estos ilia propraĵo? La vivo fluos en la malnova fluejo, senenhave kaj senespere, jaron post jaro! Oni ne povas atendi, ke Kristoforo ŝanĝiĝos.

Vere li pravas, la terpeco ne estas ĉefaĵo. Sed la homan kunecon sur la tero oni ne povas malhavi. Ŝi povos prizorgi la bienon sufiĉe bone ankoraŭ dum dudek jaroj, se sano ne mankos. Sed por kio? Nur por vidi abundajn grenkampojn ondi en somera vento kaj por scii, ke fojnejoj kaj provizejoj estas plenaj? Ne, ne. Eĉ se la bieno estus ŝia, tio ne sufiĉus.

Sed se Eskil  nun estus hejme, ilia vivo fariĝus tutaĵo, fariĝus bona kaj feliĉa, eĉ se la bieno ankoraŭ restus luata tero.

Sed ŝi pensis ankaŭ, ke tio estas nur ŝia propra egoisma vidmaniero. Ĉu ŝi rajtas postuli tian oferon de li, se li ne volas reveni al la tero? Kaj se li devigus sin veni – ĉu la kuneco ne samtempe forflugus? Sed se ĉio venas tro malfrue, la kulpo estas nur mia, ŝi pensis. Kial ŝi ne parolis pli frue? Severa puno, tamen justa. Sed kial nomi tion puno? Kia la ago, tia la rezulto. Sufiĉe simpla afero. Kaj la pasintaj jaroj, longe forgesitaj kaj for, revenis kiel nuboj, kiujn la vento revenigas al loko, kie ili jam estis.

La postan kristnaskon li vizitis la hejmon por kelkaj tagoj. La revido tamen ne fariĝis tute laŭ ŝia atendo. Ili iom parolis pri diversaj aferoj kaj ĉio estis bona, sed la sentoj de la adiaŭa momento kaj de la unuaj leteroj estis for, aŭ almenaŭ ne montris sin. Ŝi komprenis, ke devas esti tiel. La trabreĉo de tiuj sentoj estis rezulto de multjara anima malriĉeco kaj malpli subita kaj forta reago kontraŭ tuta vivo de kutimeco. Ili apartenis al momento, al ili mankis kunligo kun la ĉiutaga kaj reala vivo, kaj tial ili ne povis daŭri en ilia origina formo. Kaj fine ŝi nun komprenis ankaŭ tion, ke kuneca sento, sur kiu oni volas konstrui vivon en komuno kun aliaj, ne estas kreata dum kelkaj momentoj, sed devas kreski dum jaroj, kaj fariĝi komuna vivpercepto.

Jaroj pasis. Li vizitis la hejmon ankoraŭ kelkajn fojojn, sed poste ŝajnis, ke li restos for por ĉiam. Ankoraŭ li skribis al ŝi, sed malpli ofte, kaj la leteroj fariĝis pli kaj pli senpersonecaj. Ordinare li komunikis nur, ke li fartas bone, ŝatas sian laboron kaj ricevas sufiĉe altan salajron.

Sed ŝi komprenis. La vivo jam kaptis lin, novaj aferoj forigis la malnovajn. Liaj revoj kaj sopiroj jam estis ligitaj al aferoj kaj travivaĵoj de ĉiutaga vivo. Kaj kiarajte ŝi povas postuli de li, ke li elektu tiujn vojojn, kiuj ŝajnas bonaj al ŝi? Tamen liaj leteroj estis konsolo al ŝi. – Liaj travivaĵoj kaj pensoj apartenas al li mem, tion mi ne rajtas tuŝi, – ŝi pensis. – Tamen li ne forgesas min.

Sed ŝi malmulte esperis. Li povos reveni, sed same aŭ pli kredeble li ne revenos. – Tamen mi faros la mian, – ŝi pensis plue. – Se li venos, li trovos, ke mi pensis pri li kaj atendis lin. Se li ne venos, mi tamen faris mian devon.

Kaj ŝi komencis labori kun sama nelacigebla energio kiel iam Kajsa . Ofte tio ŝajnis al ŝi senespera, sed samtempe la laboro ŝajnis al ŝi kiel depago de granda ŝuldo, kiu peze premis ŝian konscion.

Sed apenaŭ ŝi konsciiĝis pri si mem kaj pri la rilato inter si mem kaj la filo, kiam Kristoforo komencis vivi liberan vivon. Liaj elspezoj prenis fantaziajn proporciojn, almenaŭ en ŝiaj okuloj. La mono forfluis kiel akvo inter fingroj. Kien ĝi iris, ŝi ne sciis, sed for ĝi estas, tion montris la banklibroj. Pri la akcioj li parolis kun ŝi. Tian aferon ŝi ne komprenis, tamen maldolĉaj antaŭsentoj plenigis ŝin.

Ĉio okazis tiel rapide. Kun tia rapido ili baldaŭ povos esti tute skrapitaj. Se haltos tio, tamen estas bone, la bieno sufiĉas por vivteno. Sed se Kristoforo nur venis en la kirlon, li certe ne eliros, antaŭ ol ĉio estos for. Kian sencon do havas ŝia silenta lukto por savi la saveblan? Tamen ŝi ne povis fari ion alian.

iv.

La feruzinaj akcioj de Kristoforo tiom senvaloriĝis, ke neniu akceptus, se li volus donaci ilin, kaj la amaso de markoj en lia komodo fariĝis senvalora papersliparo. kaj ne estis nur tio. Li estis partopreninta diversajn spekulaciajn aferojn, ne tre grandajn unuope, sed des pli perfidajn, kaj lia luda malbonŝanco ĉiam akompanis lin. Plie li sufiĉe ofte pruntis sian nomon al amikoj en momenta embaraso de mono. Kial ne helpi per tia malgrandaĵo? En tempo, kiam homoj manumis monbiletojn kiel monerojn, neniu eĉ pensis pri malhonesto.

Sed tiu tempo rapide finiĝis. La bruo de la feruzinoj eksilentis, la minejaj liftoj haltis, kaj la abundaj fluantaj monamasoj malaperis kiel roso en sunplena mateno. Sed la subskribitaj kambioj kaj aliaj garantipaperoj ankoraŭ restis, kaj tiam kaj tiam oni subite memorigis lin pri la signifo de lia subskribo. En silento li atendis la pagtagojn, pagis kaj ne diris eĉ unu vorton pri tiuj aferoj. Li fortenis sin de siaj amikoj, eĉ de la plezuroj. Nun li tamen havis jam sufiĉe el la plezuro. sed li ne malesperis pro la perdoj, pli prave li estis incitita, kaj forta kolero kontraŭ la malagrablaĵoj de la vivo komencis fermenti en li post la elpago de pli kaj pli da mono, kiun ne li mem foruzis. Sed se li jam havas la diablon en la boato, li ankaŭ remos kun li al la bordo! Fine scivolemo miksis sin kun la kolero. Ĉu la mono sufiĉos ĝis la fino, aŭ ĉu li devos vendi ankaŭ la bovinojn antaŭ la fino de tiu bela tempo? Sed ĝi sufiĉis, kaj tre, tre malgranda monsumo restis, nur tiom, ke oni ne bezonis mortigi la lastan banklibron.

Tiam li fine povis elspiri kaj senti sin kiel libera homo, li restis en novponto kaj lasis la pensojn ripozi de monzorgoj. Sed meze en tiu eta ĝojo li sentis ankaŭ malbonhumoron. ne pro la perdita mono, sed pro lia estinta stulto. Neniam li pensis pri tio antaŭe, sed nun li ektrovis, ke li estis stulta, nepardoneble stulta. Li eĉ komparis sin kun kampe, kiu ĵus finis siajn tagojn. Verdire estis granda diferenco inter ili, tamen ekzistis io komuna.

* * *

Kampe rapide malfortiĝis dum la lastaj jaroj. Kiam la mobilizvoko sonis kaj li staris en la malnova rondo ekster la poŝtejo, li ankoraŭ konservis sian kuraĝon, kaj oni ne povis rimarki grandan ŝanĝon. Sed poste li rapide maljuniĝis.

La malpuraĵo kreskis en la ĉambro, kaj li mem aspektis kiel viva ĉifonamaso. Li malgrasiĝis kaj kliniĝis, la brilo de la okuloj estingiĝis kaj la antaŭe tiel bela barbo fariĝis simila al sekiĝinta junipero. Antaŭe li neniam parolis pri la edzino, sed ŝajne li nun perdis la kontrolon pri si mem. tuj kiam iu provis paroli kun li, li komencis eligi senfinan litanion pri ŝi. Ŝi estas malbenita simio, ĝuste tio, kaj pro mono ŝi edziniĝis al li. Kial ŝi alie edziniĝu al viro, kiu estas preskaŭ maljunulo? se ne estus pro tio, li antaŭ longe estus forgesinta la tutan aferon, tamen ŝi ankoraŭ vivas, kaj mono ankoraŭ restas. Kaj eksedziĝo estas peko kaj honto. Certe la diablo estis libera, kiam li faris tian agon, ĉar dum sia tuta antaŭa vivo li ne havis eĉ unu solan malagrablaĵon, sed nun li trovas ripozon nek tage nek nokte. Nun ŝi atendas lian lastan elspiron kaj dume lekas sian larĝan buŝon, la hirta pavianino.

Iom post iom li komencis resti en la lito la plej longan tempon. kelkatempe li ree estis sufiĉe forta. Kristoforo kaj Selma  laŭvice iris al li kelkafoje en ĉiu semajno, kaj preskaŭ ĉiutage la knabino kuris al li kun iom da lakto kaj manĝaĵo, por ke li ne mortu de malsato. mem li ne pretigis manĝaĵon, eĉ se li kelkafoje povis.

Tiam ili proponis, ke ili dungu virinon por prizorgi lin. Sed li per ambaŭ manoj faris forigan geston kaj rigardis ilin, kvazaŭ ili estus liaj plej teruraj malamikoj.

– Ne, ne, tio ne estos, – li firme deklaris. – La simio, kiu estis tie ĉi tute kontentigis min. Certe mi povos prizorgi min mem, kaj se venos tago, kiam mi ne havos forton ekstari, mi tamen povos etendi la brakon kaj preni la pafilon super la lito.

Venis tago kiam li ne povis ellitiĝi, kaj ĉu li ne povis etendi la brakon kaj preni la pafilon, aŭ ĉu liaj vortoj estis nur fanfarono – Tamen li vivis, kvankam la fino ŝajnis veni rapide. Iun aŭtunan vesperon Kristoforo venis al li, faris fajron en la forneto kaj varmigis lakton al li. Sed li nur malsekigis la lipojn per la lakto kaj poste ekkuŝis, malforta, febra kaj animforesta. Post iom da tempo li faris signon al Kristoforo, ke li venu pli proksimen.

– Kristoforo, – li siblis, – dankon pro boneco al mi, portu mian dankon al Selma  kaj la knabino. Ho, kiel agrable iam estis en nia rondo – sed la tempo pasis kaj ni kun ĝi. Sed mi pensis pri unu afero. Ĉu vi volas fari servon al mi, Kristoforo? jen, vidu, en la dekstra tablokesto kuŝas kelkaj leteroj. Mi volas, ke neniu vidu ilin post mia morto. povus esti egale, sed aliflanke ili ja neniun koncernas. Mi metis ĉiujn en pli grandan, brunan koverton, kiun mi ĉirkaŭvindis per ŝnuro, kaj tie ĝi kuŝas. Mi volis bruligi ilin mem, sed dio scias, ĉu mi staros sur la piedoj plu. Se vi bonvolus ĵeti ilin en la fornon, vi farus grandan servon al mi.

Liaj palpebroj preskaŭ fermiĝis, kaj li apenaŭ povis sekvi Kristoforon per la rigardo, kiam tiu iris al la tablo por plenumi la deziron. En la kesto troviĝis la menciata koverto kaj krome monujo kaj kelkaj aferetoj sen intereso kaj valoro.

Li prenis la dikan koverton, tenis ĝin antaŭ la okuloj de kampe kaj demandis, ĉu ĝi estas la ĝusta.

– Jes, jes, nur ĵetu en la fornon, – li diris kaj eĉ ne havis forton por levi la kapon.

Kristoforo miris pri la leteroj. Laŭ lia scio kampe neniam korespondis. Sed eble estis leteroj de la edzino. nu ja, tio ne koncernis lin.

Li malfermis la lukon kaj eksvingis la manojn por ĵeto, sed en la sama momento nova penso ekfulmis en lia kapo: Anstataŭ lasi la koverton, liaj fingroj ekprenis ĝin pli firme, kaj en la posta momento ĝi kuŝis en lia poŝo. samtempe li brue fermis la lukon kaj poste reiris al kampe. Tiu iom turnis la kapon por esplori, ĉu Kristoforo bone plenumis la promeson, sed ĉar Kristoforo estis larĝa kiel pordo kaj krome ekkaŭris antaŭ la forno, li vidis nur la eklumon de la fajro kaj aŭdis la fermiĝon kaj malfermiĝon de la luko.

– Vi enĵetis ilin? – li demandis, kaj Kristoforo jesis kapkline. Palpe li etendis sian manon.

– Koran dankon, – li diris, – nun mi povas esti trankvila, kiam mi ekvojaĝos.

Kristoforo, kiu vidis lian malforton, jam en la sama vespero sendis kelkajn virinojn al li por flegi lin.

Prizorginte tion, li tuj iris en sian mansardon, kie li ankoraŭ kelkafoje nestis, ŝlosis la pordon kaj malfermis la koverton. En ĝi estis kelkaj paperoj kaj inter ili dika paketo da monbiletoj. Li kalkulis ... dekdu mil kronoj. verŝajna resto de la riĉo de kampe. Li ree enmetis la monon, ĉirkaŭligis la ŝnuron kaj enŝlosis la koverton en sia propra tablokesto. Post la morto de kampe li remetis la monon tien, kie li trovis ĝin.

* * *

Kompreneble kampe estis frenezulo, pensis Kristoforo kiam li ĉirkaŭiris en la bieno kaj vole nevole pensis pri sia propra sorto kaj kompariis ĝin kun tiuj de aliaj homoj. Sed ĉu li mem ne estis preskaŭ same freneza? La mono ne gravis, sed kiel li povis esti tiel stulta, tiel senkape stulta! kaj de kampe liaj pensoj facile trovis vojon al alia el la malnovaj rondanoj, montan.

Kio do direktis la agojn de tiu viro, ke li tiel sukcesis? ĉu li ne havis la saman ŝancon kiel Kristoforo perdi monon post la milito? Sed tio ne okazis. Kaj kiam ĉio alia komencis malfortiĝi kaj velki, tiam la industrio de montan ekfloris kiel neniam antaŭe. Li establis aŭtostacion, kaj nun liaj domograndaj aŭtobusoj disfosis la vojojn en kvin paroĥoj. La malgranda veturilfabriko, kiu jam antaŭe estis apud la unua metiejo, rapide fariĝis moderna fabriko por konstruado de aŭtobusoj. La mendoj superis la konstrukapablon, kaj li kolektis monon kiel herbojn.

Kaj same okazis al liaj infanoj. Liaj filinoj ne bezonis rasti herbon kaj melki bovinojn. La plej juna restis hejme, sed la aliaj vizitis lernejon kaj poste ricevis oficon en kontoroj kaj kolektis monon kiel herbojn ankaŭ ili, kvazaŭ la gajno de la patro ne estus sufiĉa. La filo ankaŭ iom studis, vojaĝis eksterlande, fariĝis preskaŭ inĝeniero kaj kredeble iam transprenos la tuton.

Kaj tamen Kristoforo neniam trovis, ke montan estas tre forta en la kapo. Kiel stulta mi do devas esti, li pensis kaj fariĝis ankoraŭ pli kolera.

Sed al Selma  li diris: Kiel vi vidas, mi fariĝis preta pli rapide ol mi atendis. kaj mi estas kiel la administranto en la biblio: Mi estas tro maldiligenta por labori, kaj mi hontas almozpeti. Sed mi ja bezonas preskaŭ nur la ĉiutagan manĝaĵon. vi prizorgu kaj mastrumu laŭvole, ĉar tiajn aferojn mi ne komprenas. Kaj mi provos helpi laŭpove, ĉar la malriĉulejo verŝajne ne estus agrabla loko.

Kuniĝo

i.

Eskil  restis en sia dua laborloko iom pli ol unu jaron. Poste li veturis suden kaj laboris kelkatempe en diversaj lokoj. Sufiĉe regule, kvankam ne ofte, Selma  ricevis leterojn de li, kaj se tiuj leteroj ne diris multe pri li mem, ŝi tamen eksciis, ke li vivas kaj ke li bonfartas.

Ŝi mem estis vivinta en unu loko dum la tuta vivo, kaj kvankam ŝi bone komprenis, ke juna homo deziras iomete rigardi la mondon, tiu migrado de urbo al urbo ŝajnis al ŝi iom stranga. Pli kaj pli malproksimen ... kvazaŭ forkuro de la hejmregiono. Kaj kiam tiu forkuro ĉesos? Fine li troviĝis en Malmö . Ĉu li restos tie, aŭ ĉu li daŭrigos sian migradon trans la limojn? Tiel ŝi cerbumis. Mem li skribis nenion pri siaj planoj por la estonto.

Sed post iom da tempo li ree havis novan adreson, nun en la sudokcidento, kaj post kelkaj monatoj li troviĝis ankoraŭ pli norde. Ĉu la hejmo fine altiras lin? Ŝi ne povis respondi al tio kaj ne faris al si esperojn, tamen sentis sin iom pli gaja. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la suno post malluma vintro ree turnas sin al la nordo.

Iom post iom venis nova vorto en liajn mallongajn leterojn: senlabora. Sed li havas iom da mono kaj ne bezonas zorgi pri tio, sed veturas plue por esplori. Poste sekvis kelktempa laboro jen tie, jen tie, kun longaj interaj periodoj de senlaboreco kaj longaj vojaĝoj de loko al loko.

Ŝi sekvis lian vojon sur la karto kaj per krajono, faris strekojn de unu loko al la alia. Komence la linioj havis decidan direkton, kvazaŭ ili havus certan sencon – pli kaj pli malproksimen. Poste ili revenis en ŝajne decidita direkto. Estis nova celo, tamen celo ekzistis.

Tiel ŝi post finita labortago sidis kaj revis apud la malnova lerneja karto de Eskil . Ŝi bone sciis, ke tio estas nur revoj. Eble lia migrado estis same sencela kiel tiu de la nuboj sur la ĉielo. Sed tiuj krajonaj streketoj, kiuj unue kondukis foren, sed poste komencis celi al la hejmo, tiel kaptis ŝian fantazion, ke ŝi ne povis forlasi ilin. Eble ili fine kunligiĝos kun la elirpunkto ... Sed post kiam la vorto senlabora venis en lian vortprovizon, ŝia karto ŝanĝis aspekton, kaj la senco, kiun ŝi donis al tiuj linioj, tute dissolviĝis. Ili moviĝis sin tien kaj reen sen ordo kaj senco. Tie kuŝis mallonga streketo, preskaŭ nerimarkebla sur la karto, kaj poste sekvis longa, rekta linio de Sudsvedlando ĝis la suda parto de Nordlando, kaj de tie lia vojo, paŝon post paŝo, kondukis sudokcidenten. Jam markitaj punktoj estis markataj denove, malnovaj linioj estis retirataj, kaj ĉio fariĝis kaoso, kiun ŝi preskaŭ ne povis majstri plu.

Sed ŝi ne formetis la karton. Ŝi ekhavis novan kaj strangan intereson. Ĝi aspektis tiel sensenca kaj malesperiga, ke la nura alrigardo doloris ŝin, sed samtempe tiu doloro tiel forte ligis ŝin al la linia reto, ke ŝi ne povis liberigi sin de ĝi.

La multaj strekoj ne reprezentis plu nur la vojon de loko al loko. En ŝia fantazio ili iom post iom fariĝis bildo, strangspeca diagramo pri la vivovojo de homo. Jen kaj jen oni vidas celon, konscian celadon al iu direkto, sed fine ĉio konfuziĝas kaj fariĝas tute nekomprenebla. Kaj de tiu stranga bildo de homa vivo dependis ŝia propra sorto, la sorto de la hejmo.

Pripense ŝi komparis tiun longan, rompitan kaj sencelan linion kun la malgranda punkto en la bieno, kiu reprezentis ŝian propran vivon. Kio forpelis la filon sur tiujn strangajn vojojn? Certe ne la lukto pro la pano. Same kiel ŝia vivo, lia povus esti reprezentata de malgranda punkto, kaj tamen la necesaĵoj de la vivo certe ne mankus al li. En la bieno li ne volis resti, kaj tion ŝi komprenis. Sed kial li ne restis aliloke? Sed tiuj demandoj estis sensencaj. Ŝi apenaŭ povis imagi la fortojn, kiuj antaŭdecidis tiun strangan vojon, kaj tute ne komprenis ilin. Eble la migrinto mem ne komprenis pli bone ol ŝi?

ii.

Printempan tagon, dum la glacidegelo, Eskil  forlasis la trajnon en Grandtorento, kaj kun malgranda valizo en la mano, lia sola pakaĵo, li senurĝe iris la vojon al Novponto. Granda aŭtobuso brue preterpasis lin, sed li ne provis haltigi ĝin. Dum pli ol kvar jaroj li ne estis tie ĉi, kaj post ĉiuj ŝanĝoj fore kaj hejme li sentis sin iom fremda sur la hejma vojo. Tial li volis paŝon post paŝo proksimiĝi al sia malnova mondo, kiu dum multaj jaroj estis tiel malproksima de li.

Dum la tempo li vidis homojn kaj kutimojn ŝanĝiĝi rapide, sed en lia fantazio la hejmloko ankoraŭ estis sama.

Kompreneble multe ŝanĝiĝis kiel aliloke, li pensis, tamen li iom konfuziĝis, kiam la aŭtoj susure preterglitis lin kiel en aliaj lokoj, kaj kiam la aŭtobuso ŝanceliĝante kaj spiregante kiel prabestego direktis sin al Novponto.

Infanoj kriis kaj tumultis sur la lerneja bieno same kiel en lia junaĝo. Sed iliaj maniero kaj aspekto estis iom aliaj. Meze en labortago ili portis tiajn vestojn, kiajn li kaj liaj kamaradoj portis nur dimanĉe kaj eĉ ne tiam. Junulinoj kaj junaj virinoj iris por alporti lakton kaj poŝton same kiel antaŭe. Sed estis alia generacio, tute samaj knabintipoj kiel ĉiuloke, kaj kiuj laŭvide pensas nur pri siaj vestoj, aspekto, kaj plezuroj. Tute klare, ke devas esti tiel, li daŭrigis siajn pensojn. Tamen ŝajnis iom strange al li, ke la angulo de la mondo tiom similas al la ceteraj lokoj.

La domoj maldensiĝis, arbaro venis, kaj fine li transpasis la riveron kaj supreniris al la hejmo. Ĉio estis kiel antaŭe. La sola novaĵo, kiun li povis rimarki, estis radia drato super la domo, kaj nova dometo apud la stalo, verŝajne la aŭtejo de Kristoforo.

La patrino estis skribinta pri la postmilita furiozo de Kristoforo, kaj Eskil  atendis, ke la kampoj aspektos kiel paŝtejoj. Sed ili ne aspektis tiel. Post siaj unuaj leteroj Selma  skribis nenion pri sia propra laboro, sed kion li nun vidis, kvankam oni ne povis multe vidi dum tia fruprintempa tago, kortuŝe parolis pri silenta kaj fidela laboro dum pezaj kaj senesperaj jaroj.

Oni ĝuste tagmanĝis, kaj neniu-rimarkis lin antaŭ lia eniro. Dum multaj monatoj li ne skribis kaj neniu atendis tiel subitan revenon. Tamen la renkontiĝo estis preskaŭ tute senbrua. Kvar paroj de okuloj direktis sin al li en miro kaj sciemo, kaj Ingrid , la fratino, bonvenigis lin per krieto kaj eksaltis por saluti lin. Sed tio estis ĉio. Iom hezite li aliris kaj salute prenis la manon de la patro, de la patrino kaj fine de la servisto. Dume Ingrid  kiel kirlovento kuris al la ŝranko kaj antaŭ ol li eĉ trovis tempon por depreni la surtuton, ŝi jam faris lokon al li apud la tablo.

Do ili ree kunsidis kiel antaŭe, li iom fremda al la gepatroj kaj ili iom fremdaj al li. La sola escepto estis Ingrid . Ŝia roza vizaĝo brilis de sciemo kaj senkaŝa ĝojo pri la neatendita vizito, kaj dum ŝi lude skuis la kapon tiel ke la bukloj staris kiel sunhela nubeto ĉirkaŭ ŝi, ŝiaj demandoj falis kiel hajlo kaj eĉ sen doni tempon por respondo. Ŝia fervoro kaj gajo fine ridigis ĉiujn, kaj tiam la kunestado fariĝis iom pli facila kaj natura.

Kristoforo estis perdinta sian grason dum la tagoj de la granda maltrankvilo, la harlimo jam iom posteniĝis, kaj en la lipharoj troviĝis kelkaj grizaj strioj. Sed cetere li ŝajnis la sama.

– Estas tre bone, ke vi vizitas nin – li diris, kvazaŭ li parolus al amiko, kiun li ne vidis dum iom da tempo. – Ĉiuokaze estas iom da distro, kaj tion oni bezonas, ĉar cetere la vivo similas al nenio nuntempe.

Li miris pri la malgranda ŝanĝo dum lia foresto, kiu al li mem ŝajnis preskaŭ same longa kiel duona vivo. Li preskaŭ atendis trovi la gepatrojn grizaj kaj maljunaj.

La tempo aŭ eble la zorgoj jam donis kelkajn sulketojn al la frunto de la patrino, sed cetere ŝi estis fortika kaj ruĝvanga kiel antaŭe. Tamen ŝi iamaniere aspektis pli aĝa. La trajtoj estis pli malmolaj, kaj la antaŭa gajo ŝajnis forfluginta. Eskil  observis ŝian vizaĝon kaj renkontis ŝian rigardon, sed ne povis kompreni, ĉu lia vizito ĝojigas ŝin aŭ ne. Sen ia ajn tremo ŝia mano estis renkontinta lian, kaj ŝi rigardis lin afable, sed sen brileto de ekĝojo. Ĉu la multaj zorgoj jam faris ŝin sensenta kaj pri doloro kaj pri ĝojo? Ingrid  kompreneble iom ŝanĝiĝis de lia lasta vizito, nun ŝi estis granda knabino. Li neniam pensis multe pri ŝi, sed nun ŝi subite kaptis lian intereson. Se ŝi surprenus sian mantelon, ŝi povus eliri rekte sur grandurban straton, kaj neniu povus diveni, ke ŝi venas el kamparana kuirejo. Estis ja iom strange, tamen ŝi plaĉis al li.

La gepatroj siaflanke observis lin. La demandoj de Ingrid  jam havigis sciigon, ke li estas senlabora kaj pri multaj aliaj aferoj, kiuj tamen pli interesis ŝin ol ilin. Tamen li estis bone vestita, kaj lia aspekto diris, ke li ankoraŭ ne petis pri pano.

Li fariĝis pli vira kaj pli matura, de kiam ili lastfoje vidis lin. Kiel li vivis en la disiĝo, pri tio ili tute ne sciis, sed lia vizaĝo estis bona kaj senkaŝa, kaj kiam Selma  estis rigardinta lin dum tempeto, ŝia frosta mieno iom degelis.

Kiam ili fine komencis rekoni unu la alian, li diris, ke li okaze trapasis la hejmregionon kaj trovis oportune viziti la hejmon, ĉar li forestis dum tiel longa tempo. Por la estonto li ne havis fiksitajn planojn.

– Tamen vi posedas panodonan metion? – interigis Kristoforo. – Tiam vi ankaŭ povos trovi laboron.

Eskil  ridis bonhumore.

– Mi posedas multajn panodonajn metiojn. Cetere mi ankaŭ havas sufiĉe bonajn paperojn. Sed kiam oni lasas forgliti unu okazon post la alia, tiam ne estas facile poste fiksiĝi en la nuna tempo.

– Kaj vi ne scias kien iri? – Kristoforo daŭrigis post pripenseto. Kaj post nea respondo de Eskil  li aldonis:

– Do, laŭ mia opinio, restu tie ĉi ĝis vi ekflaros ion alian. Du virinoj kaj servbubo ne estas societo por homo kiel mi. Kaj se vi enuos, vi trovos eblecon labori. Dio scias ke laboro ekzistas.

Selma , Kristoforo kaj la servisto eliris al ia laboro, kaj Eskil  restis sola kun la fratino, kiu rapide forprenis la manĝilaron kaj komencis purigi ĝin.

Finfine li do ree estis hejme. Li ekbruligis sian pipon, prenis komfortan pozicion sur la sofo kaj deziris doni liberon al siaj pensoj, sed tiam kaj tiam li devis sendi rigardon al sia fratino. Kaj ŝi ankoraŭ observis lin per rapidaj briletoj, pasis plue en sia demandaro kaj ne donis tempon al li por propra pensado.

Fininte kaj formetinte sian kitelon, ŝi dancopaŝe venis al la sofo kaj eksidis apud li. Ŝi skuis la tranĉitan hararon kaj klinis la kapon flanken, pliproksimiĝis kaj observis ankoraŭ pli esplore, ridetis kaj ŝajnis tre kontenta. Li ekridis, kaj tuj ŝi faris la samon, kvazaŭ estus ia gaja ludo.

Sed subite ŝi serioziĝis, metis la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardis en liajn okulojn.

– Ke vi tamen venis hejmen finfine! – ŝi diris.

– Ĉu vi estas tiel kontenta pro tio?

– Kompreneble. Ĉu vi ne ŝatas renkonti min? Kvankam kompreneble estas alia afero al vi. Vi estas granda kaj vidis la mondon, kaj eble vi forgesis, ke vi havas fratinon. Sed al mi estas alimaniere.

Ŝiaj okuloj briletis kaj la tre serioza vizaĝo eklumis kvazaŭ rivele.

– Sed al mi estas alimaniere, – ŝi rediris kaj kapklinis certige. – Vi ne scias, kiom mi pensis pri vi kaj sopiris al via reveno. Sed estas fakto. Kiam oni ne havas ion alian, estas tamen bone havi fraton, pri kiu oni povu pensi kaj al kiu oni povas sopiri.

Li iom konfuziĝis, kiam li rigardis ŝin kaj aŭskultis ŝiajn vortojn. Ĉio estis tiel simpla kaj natura ĉe ŝi. Samtempe frapis lin la kontrasto inter tiu simpleco kaj la sentimentplenaj vortoj.

– Ĉu vi estis tre sola tie ĉi? Patrino tamen kunestis kun vi! Ŝi kapklinis rapide kaj daŭrigis:

– Jes. Patrino estas bona. Sed vi ja komprenas, ke ne ĉio estas, kiel devas esti. Vi scias pri la frenezaĵoj de patro, patrino skribis al vi. Nun ĉio finiĝis, kaj dankon al Dio, ke nenio restis. Patrino laboris kiel sklavo, kaj mi helpis ŝin laŭpove.

Ŝi diras ĉiam, ke ni devas pensi pri la bieno. Eble Eskil  ne revenos, tamen ni devas labori laŭpove. Estas ja bone, ke ŝi pensas kaj agas tiel. Se ŝi ne kunestus, patro certe estus tute sub la akvo je tiu ĉi tempo. Sed ŝi ankaŭ ne havas tempon por io alia. Ŝi ja babilas kun mi, kaj mi provas gajigi kaj konsoli ŝin laŭeble. Estas bone inter ni, tamen ne estas, kiel devus esti. Tion vi ja povas kompreni. Se vi nur scius kiel malgaje estas kelkafoje, hu, kiel malgaje! Malgraŭ la patrino, mi ofte sentis min tiel sola kaj senamika, ke mi estus ploranta, se mi ne estus tiel brava. Mi devis gajigi ilin tiam kaj tiam, alie ĉio similus al funebro. Kaj intertempe mi pensis pri vi. Jes, ne miru, vi ne povas imagi, kiom mi sopiris al vi. Kelkafoje mi eĉ ploris dum la noktoj, vidu! Tiaĵon oni ne devus diri, sed aliflanke oni ankaŭ ne bezonas honti pro tio.

Ŝi eksilentis kaj rigardis lin kvazaŭ demande. La atako de la fratino unue konfuzis lin. Ŝia neatendita kaj senkaŝa konfeso pri si mem sonis kiel kuriozaĵo en liaj oreloj. Pensu, ke li mem en siaj knabjaroj estus veninta al iu tiamaniere! Sed ŝia seriozo forigis ĉiun penson pri ŝerco.

Ŝi silentis dum tempeto, kaj kiam li ne diris ion, ŝi demandis:

– Nu, kial vi ne diras ion? Ĉu vi komprenas, aŭ ĉu ŝajnas al vi, ke mi estas stulta? Samtempe ŝi energie skuetis la kapon, kvazaŭ ŝi volus diri, ke nun li devas respondi.

Eskil  ne sciis kion respondi al la kurioza fratino. Li etendis la manon, karesis la senordajn buklojn kaj diris:

– Mi komprenas, kompatinda...

– Ĉu vi diris kompatinda? Mi ne estas kompatinda. Oni povas paroli senkaŝe pri aferoj sen senti sin kompatinda pro tio! Ŝi rigardis lin esplore kaj subite ankoraŭ pliproksimiĝis al li, metis sian brakon ĉirkaŭ lian kolon kaj la vizaĝon dense al la lia.

– Kaj aŭskultu! De nun vi restos hejme, ĉu ne?

– Mi ne pensis pri tio ankoraŭ.

– Ne gravas, ke vi ne pensis. Sed vi restos. Kaj ni estos duope, vi kaj mi, kaj ĉio estos bona. Tiam ankaŭ estos pli facile al patrino.

Subite ŝi forte premis la brakojn kontraŭ lia kolo kaj preskaŭ tiris ilin ambaŭ sur la plankon.

– Nun mi estas gaja, – ŝi elkriis. – En la posta momento ŝi eksaltis, staris antaŭ li kaj preskaŭ glutis lin per la okuloj.

– Aŭskultu, nun vi ludu! Vi ne forgesis ludi? Ŝi ne atendis respondon sed forkuris kaj tuj revenis kun la malnova violono.

– Mi provis ludi mem, ĉar Niko instruis ankaŭ al mi, tial mi scias iomete. Sed nun estas via vico.

Ŝi donis la violonon kun gesto, kiu ne akceptis kontraŭdiron. Ride li prenis ĝin kaj metis ĝin sub la mentonon. Dum sep jaroj li ne tuŝis violonon, escepte kiam li okaze trovis instrumenton ĉe iu konato kaj tiam estis tentata esplori, ĉu la malnovaj melodioj ankoraŭ restas en lia memoro. Verŝajne la plejmulto estis forgesita kaj la fingroj rigidaj kaj mallertaj.

Sed kiam la molaj tonoj ekplaŭdis je lia palpa tuŝo, la nuno subite malaperis, kaj ree li staris kiel kiam li unuafoje komencis pinĉi la kordojn de la malnova instrumento. Tiam li ludis lernejan kanton, jes ... tia ĝi estas. Kaj la melodioj revenis unu post la alia kiel infantempaj memoroj, kiuj en nekomprenebla maniero reaperas post longaj jaroj de forgeso. Tion kaj tion Niko ludis aŭ fajfis al li, melodiojn kiujn li siavice lernis de la maljuna Kristoforo, aliajn melodiojn li lernis de la patrino, kelkajn laŭ notoj, kiujn Niko donacis al li. Ĉiuj ili reviviĝis kaj kun ili la tuta infanaĝo kaj la jaroj de la junulo, la fantazioj pri la avo, lia infana amo kaj multaj aliaj aferoj. Fine li atingis la tempon de sia foriro, kaj tie liaj melodioj finiĝis. Li vekiĝis kiel el sonĝo. Antaŭ li sidis Ingrid  tute senmova kaj kun brilaj okuloj.

– Dankon, ŝi diris. Vi ne ludas tre klare, sed tio ne gravas. Baldaŭ vi relertiĝos.

Sed subite ŝi ekstaris.

– Nun mi ne povas sidi tiel, nun mi devas teksi. Sed ĉar vi finfine revenis, paŭzeto povas esti pardonebla, ĉu ne? Akompanu, kaj vidu mian ĉambron! Ŝi kuntiris lin en la ĉambron, kie li loĝis, kiam li estis hejme. Duono de la ĉambro estis okupita de teksilo kun mantuka teksaĵo, cetere ĝi estis tute sama, kiel dum lia tempo. Ŝi eksidis apud la teksilo kaj diris samtempe:

– Tie ĉi mi loĝas. Kaj tie ĉi ankaŭ vi iam loĝis. Vidu, mi memoras! Sed ree ŝi serioziĝis, ree metis la manojn sur liajn ŝultrojn kaj esplore rigardis lin.

– Sed aŭskultu! Ĉu estas tute vere, ke vi restos?

– Jes, estas, – li respondis senhezite. La vortoj konfuzis lin mem. Dum la tuta tempo li ne pensis pri tio, sed nun la afero iamaniere ŝajnis memkomprenebla, kvankam li ne certe sciis, ĉu li mensogas, aŭ diras la veron.

– Bone, dankon. Kiel agrable estos! Kaj se vi volos edziĝi, vi povos, tio ne gravas, se vi nur trovos agrablan knabinon, kiu ne detruos nian kuneston.

Li ekridis kaj karese tuŝis la vangojn de tiu stranga fratineto. Vole nevole ŝia gaja kaj sencerbuma vivrigardo altiris lin. Li ekbruligis sian pipon kaj eksidis apud ŝi, babiletis iom pli sence kun ŝi kaj alrigardis la movojn de la batilo kaj la bobenon, kiu rapide dancis tien kaj reen inter ŝiaj lertaj fingroj.

iii.

La printempaj fajroj flamis en la blua nebulaĵo de la lasta aprila vespero, kaj majo venis kun sunaj tagoj kaj urĝaj okupoj.

Post kiam Kristoforo ricevis viran akompanon, kiel li esprimis sin, li fariĝis kiel alia homo. Antaŭe li nur “helpis laŭpove” sed nun li komencis montri energion, kvazaŭ li ne estus kontenta, se li ne estas la unua. Vere, li iam prizorgis sian bienon kiel aliaj kulturistoj, sed ĉiam estis apatia kaj mallaborema, kvazaŭ li estus sklavo de la tero kaj ne posedanto da granda bieno. La aliaj vidis kun miro tiun subite ekflamantan energion, kaj Selma , kies malnova humoro iom post iom revenis, ŝerce demandis, ĉu li intencas fariĝi kulturisto en sia maljunaĝo.

– Mi kredas, ke mi ankoraŭ povas, li diris, dum la rido elruliĝis el lia larĝa brusto. Se mi estus sciinta, ke laboro estas tiel agrabla afero, mi estus doninta mian monon al la vento jam antaŭ dudek kvin jaroj. Nun mi ne posedas unu solan milon, kaj krome mi havas bonan akompanon. Antaŭe mi tute ne povis kompreni la sencon de laboro. Kaj la diablo povas preni min, se mi komprenas tion eĉ nun, tamen estas agrable. Vere la vivo nun komencas simili al io.

Ili ne estis parolintaj pri la estonto kaj la bieno, sed iun vesperon, kiam Selma  kaj Eskil  restis solaj, ŝi tuŝis la problemon. Ŝi diris, ke la societo komencis revendi la iam aĉetitajn bienojn. Eble oni povus iamaniere reakiri la bienon.

– Kiamaniere? li demandis. Eble en estonto, sed nun? Li mem ne havas pli ol monon por tabako kaj same Kristoforo. Tiam Selma  unuafoje aludis, ke ŝi mem havas iom da mono, kaj ankaŭ ne kaŝis la manieron en kiu ŝi kolektis ĝin. Nun estis ĉirkaŭ ok mil, ne granda sumo, se oni volas aĉeti bienon, tamen iom por komenco.

Eskil  ekmiris kiam li aŭdis la sumon, sed ne pensis en la unua momento pri mono kaj aĉeto sed pri la patrino. Jaron post jaro ŝi restis tie kiel fidela gardistino kaj silente provis rekonstrui, kion alia detruis. Li komprenis, ke ŝi ne faris tion unualoke pro la tero sed pro ilia kuneco.

La knabjaraj romantikaj revoj pri la amikeca rilato inter patrino kaj infano antaŭ longe vaporiĝis. La virino, kiu nun sidis apud li, estas kvazaŭ bona laborkamarado, ne apartenis al la revoj sed al la realo. Liaj sentoj por ŝi ne estis sopirulaj kaj revaj, sed apartenis al realo. Sed ili ne estis malpli profundaj kaj veraj pro tio.

– Vi similas al Kajsa , li diris por iamaniere esprimi siajn sentojn. Sed vi estas pli bona. Ŝi vidis nur la terbulojn kaj la spikojn, sed via vido estas pli vasta.

Selma  komprenis lin, sed trovis lian prijuĝon tro severa kaj por momento preterlasis la temon por paroli pri la lasta tempo de Kajsa .

– Tia Kajsa  estis en sia interno, – ŝi finis, – kvankam tuta vivo de peno kaj zorgoj metis ŝiajn plej bonajn kvalitojn en ombron. Kiam vi estis infano, mi estis multe pli malbona ol Kajsa , ĉar mi pensis pri nenio. Kaj eble mi ankoraŭ restus en la sama stato, se la bildo de Kajsa  ne estus tiel viva al mi. –

Sed nun ni parolu pri la bieno. Montan  certe pruntos aŭ garantios kelkajn milojn al vi, kaj tiamaniere vi ricevos la duonon de la aĉetosumo, la alian duonon vi povos pagi per hipoteko, certe ili akceptos tion.

Eskil  estis iom konfuzita de la nova perspektivo, sed ili decidis paroli kun Kristoforo. Kiam li envenis, Selma  klarigis la proponon al li, kaj ankaŭ malkaŝis siajn monajn manipulojn.

– Kaj verŝajne estas plej bone, ke Eskil  estos atestanto, por ke vi ne havu pliajn zorgojn pro tiu ĉi bieno, ŝi finis.

Kristoforo konsterniĝis sed fine eligis laŭtan ekridon.

– Estas tre bona historio. Al vi certe ŝajnas ke mi estis frenezulo, kaj kompreneble mi estis. Ĉiu vivas laŭ sia koncepto, kaj oni ne povas ŝanĝi tion per saĝaj vortoj. Sed mi kredas, ke mi nun havas bonan estonton. Kompreneble ni aĉetu la bienon, kaj samkompreneble Eskil  prizorgu la aferon. Poste mi estos tute kiel fiŝo en akvo. Iru jam morgaŭ paroli kun la arbarĉefo kaj Montan .

Oni do interkonsentis pri tiu afero. Kiam Ingrid  post kelkaj minutoj dance envenis kaj eksciis pri la novaĵo, ŝi komencis tumulti kiel neniam antaŭe.

– Kaj se vi fariĝos vera kulturisto, vi ankaŭ devos edziĝi, ŝi diris al Eskil , kaj tion vi povas fari. Vi ricevas leteron preskaŭ ĉiun duan tagon nuntempe. Kia ŝi estas? Sed Eskil  subite enpensiĝis. Kiam fariĝis pli trankvile, li diris, ke oni devas plie pripensi tion. En tiu ĉi bieno oni dum longaj tempoj vivis je providenco kaj ŝparmono de la prapatroj. Kiom la tero donas oni tute ne scias.

Li prenis paperon kaj krajonon kaj komencis prikalkuli la produkteblon de la bieno. Kiom da sekalo oni ricevas? Kiom da aveno? Kiom da lakto? Kiom oni vendas? Tiajn kaj aliajn similajn demandojn li faris, notis kaj kalkulis. Kristoforo sciis nenion. Selma  sciis iom, sed ŝiaj ciferoj estis tre proksimumaj, kaj pri multaj aferoj ŝi tute ne sciis.

La tempo rapide pasis, kaj kiam iu okaze rigardis la horloĝon, jam estis noktomezo. Sed tiam Eskil  ankaŭ estis preta.

– Ne aspektas tre promese, li diris. Ŝpareme ni povos vivteni nin en la bieno, laŭ miaj ciferoj, sed ne pli. Sed aliflanke la bovinoj verŝajne donos iom pli da lakto, se ni parolos bone al ili. Se ne, ni povos ŝanĝi aŭ fari alion. Kaj per kelkaj manipuletoj la rikolto certe fariĝos pli granda. Se necese, ni povos havi kelkajn porkojn pli kaj konstrui laŭtempan kokinejon. Mi kredas, ke ni sukcesos.

– Estas tre interese, – diris Kristoforo. – Pensu, ke ni tiom longe vivis tie ĉi kaj tute, ne sciis, ĉu ni povas vivteni nin aŭ ne de nia laboro.

* * *

La postan tagon Eskil  iris por paroli kun la ĉefo. Tiu ĝoje akceptis la proponon, kaj la kondiĉoj ŝajnis fariĝi proksimume laŭ la antaŭkalkulo de Selma . Poste li iris al Montan .

– Mi ĝojas, ke vi havis la prudenton veni al mi, – diris Montan , kiam Eskil  estis dirinta sian deziron. – Mi multe pripensis kiel fari ian reservon al Kristoforo, mi ne povis trovi manieron. Ĉar estas Kristoforo, kiu donis la fundon por mia nuna situacio. Vi povos pagi kiam estos konvene al vi, kaj pri rento vi ne pensu. Tio ne estas ia bonfaro, mi faras nur kiel Kristoforo.

Do ĉio estis en ordo, kaj kelkajn tagojn poste Eskil  kaj Kristoforo iris al la kontoro de Grandtorento, Kristoforo por nuligi sian lukontrakton, Eskil  por aĉeti la bienon.

La malnova arbarĉefo ankoraŭ restis, nun iom griza sed ankoraŭ same altkreska kaj kun la sama mieno de vivanta kalkulmaŝino. Kiam Kristoforo envenis, rideto tamen donis iom da vivo al liaj rigidaj lipoj.

– Ja, Kristoforo, la tempo pasas. Kelkaj jaroj pasis, de kiam ni lastfoje intertraktis. Ĉu vi memoras, kion mi tiam diris? – Mi memoras. Kaj verŝajne vi memoras, kion mi diris? Mi ŝatus scii, kiu pasigis la tempon pli agrable, mi aŭ vi.

– Nu ja, tio povas esti. Sed agrablaĵo ankaŭ kostas iom. Kion vi nun faros?

– Mi restos kun la filo en la bieno.

– Tiel. Sed se vi estus sekvinta mian konsilon, via filo ne bezonus aĉeti la bienon nun. Ĉu mi ne pravis, kiam mi diris, ke vi faras frenezan komercon?

– Vi volas diri, ke mi estis stulta. Kompreneble mi estis, tion neniu povas helpi. Kaj nun mi cetere estas savita, ĉar nun mi havas nenion por perdi.

La mono estis pagita, la paperoj subskribataj kaj atestataj, kaj la bieno ree apartenis al la familio.

iv.

Ĉio iris bone.

Ili fidele tenis sin unu al la alia, kaj ŝajne ĉiu subite sentis sin pli kontenta ol iam antaŭe.

Dum tiuj laborplenaj tagoj Eskil  havis malmultan tempon pensi pri si mem, sed kiam la vespero venis, li baldaŭ iris en sian ĉambron por legi aŭ skribi leterojn, aŭ li faris promenadon tra la kampoj same kiel iam maljuna Kristoforo. Se iu vidis lin, li certe pensis, ke li prikalkulas kaj faras planojn pri plibonigo de la bieno. Kelkafoje liaj pensoj prenis tiun direkton, sed ordinare li meditis pri tute aliaj aferoj dum tiuj silentaj vesperhoroj.

Plej ofte la knabino de la leteroj estis en liaj pensoj. Nun mankis nur ŝi. Cetere la revoj de la junaj jaroj pli malpli realiĝis. Post multaj jaroj kaj longaj vojoj li ree estis sur la kampoj de la maljunulo, kaj la vortoj, kiujn li en siaj revoj aŭdis de li, fine fariĝis realo. Tiu realo ne estis tute laŭimaga, ĝi estis multe pli ĉiutaga sed ne malpli bona pro tio.

La vivo iom post iom komencis simili al la vivo de liaj plej fruaj jaroj, kiam li kaj Arne  naĝigis siajn boatojn sur la rivereto, konstruis sagpafilojn kaj grimpis sur la piceojn. Dum la migrojaroj la vivo ofte ŝajnis al li tiel senluma, ke oni bezonus la saĝon de la tuta mondo por ordigi la senordan reton. Nun tiuj turmentaj pensoj estis for. Ĉio ŝajnis al li same simpla, kiel kiam li kaj Arne  estis la tuta homaro kaj ilia malgranda loko la tuta mondo.

Li sopiris al la knabino de la leteroj, sed ankaŭ la rilato al ŝi, kiu antaŭe ŝajnis al li problemo, kies solvo povos doni al li ĉielan feliĉon sed ankaŭ la plej nigrajn turmentojn, ankaŭ tiu rilato ŝajnis nun pli simpla.

Iun tagon ŝi venos kaj restos. Ili ne ŝvebos kiel anĝeloj inter rozaj nubetoj sed ankaŭ ne enfermos unu la alian en senlumaj turmentoĉambroj. Kial ili faru tion? Ilia vojo tamen estas sur la tero, nek pli alte nek pli malalte. La vaste ŝvebantaj revoj portas onin ĉielen kaj inferen, tamen oni restas sur la sama malnova tero, kie oni iam ludis kiel infano. Kaj la tero taŭgas. Se oni ne atingas la stelojn, oni aliflanke ankaŭ ne falas en abismon.

Kelkafoje li ekpensis pri Ester . De kiam ŝi fariĝis memoro al li, li amis multajn aliajn knabinojn, kelkafoje pure kaj altsente, kelkafoje malpli pure kaj altsente. Sed meze en tio ŝia bildo tiam kaj tiam ekaperis antaŭ li, same printempe freŝa kaj junece bela kiel antaŭ multaj jaroj, kaj la fortaj sentoj el la jaroj de la vekiĝo revenis. En noktaj sonĝoj li kelkafoje iris sur la tero de sia infanaĝo, kaj subite li vidis ŝin kaj en la posta momento staris vizaĝon al vizaĝo antaŭ ŝi. Iliaj okuloj renkontiĝis kiel antaŭ longe, ree li revidis la brilan, vivoplenan mondon de siaj feliĉaj knaborevoj. Kiam li vekiĝis, li estis delikathumora kaj kviete ĝoja. Tiu sonĝo iel ŝanĝis la tutan mondon faris ĝin pli pura kaj bela ol ordinare, kaj kelkafoje ŝajnis al li, ke tio ne estas nur revoj sed viva realo.

Kaj tamen li ne sopiris al ŝi, ne deziris renkonti ŝin. Antaŭ du jaroj li okaze aŭdis ke ŝi edziniĝis. La novaĵo ne tuŝis lin pli ol geedziĝa anonceto de nekonataj homoj, tamen la sentomondo de lia junaĝo samtempe reekvivis en li.

Ankoraŭ kiam li en trankvilaj vesperoj paŝis laŭ la kampoj kun la fianĉino en siaj pensoj, la memoro pri Ester  subite kaj senmotive aperis al li. Tio preskaŭ incitis lin. Tiu knabino de la infanaj jaroj signifas al li absolute nenion, signifis nenion dum multaj jaroj. Kial ŝi do ankoraŭ fantomas en liaj pensoj? Homo kun tiaj pensoj ne iras sur la tero.

Sed iom post iom plenigis lin kvieta trankvilo, ankoraŭ pli impresa kaj viva ol tiu de la dormanta tero. La tuta vivo subite ŝajnis al li travideble klara, kaj sammaniere li vidis sin mem de la plej fruaj jaroj kaj ĝis nun.

Kaj estis, kvazaŭ voĉo flustrus en lia interno: La revoj de via fruaĝo kaj la amo de viaj junaj jaroj – tio estas nur via propra sopiro. Vi etendis viajn manojn al la vivo kaj volis ĉirkaŭbraki ĉion bonan en ĝi, kaj vi ĉirkaŭbrakis ĝin per tiu bela revo. Tio estis vi mem – estas vi mem. Vizioj kaj revoj ŝanĝiĝas, sed ankoraŭ vi apartenas al la sama vivo, ankoraŭ paŝas sur la sama tero, kie vi faris la unuajn paŝojn kaj lernis la unuajn ludojn. Nun vi renkontas la vivon alimaniere, sed la senco estas la sama. Kaj la tero estas riĉa, pli riĉa ol iu scias.

* * *

Eskil  loĝis en la malnova mansardo de Kristoforo. Li ŝatis esti sola vespere, sed ofte Ingrid  envenis al li, kaj tiam ne estis tempo por meditado.

– Aŭskultu, ŝi diris unu vesperon. Vi estas hejme de longe, vi estas bienulo kaj tute plenkreska. Kaj leteron vi ricevas preskaŭ ĉiun duan tagon. Tio similas al nenio, kiel patro kutimis diri antaŭe. Venigu ŝin tien ĉi kaj ne infanumu tiamaniere!

– Ĉu vi do estas certa, ke ŝi plaĉos al vi?

– Tion ni vidos. Sed ĉiu serĉus sian similulon.

– Sed kion diros patro kaj patrino?

– Vi povas demandi! Ĉu estas ili, kiuj geedziĝos? Ĉu estas kaĉo en via kapo? Nun mi iros al la gepatroj kaj ordigos tiun ĉi aferon.

Ŝi forsaltis kaj rapidis al la kuirejo. Eskil  opiniis, ke ankaŭ li devas havi voĉon en tiu rondo, kaj post tempeto li sekvis ŝin.

Tie sidis la tri en tre agrabla kunveno, kaj tuj kiam li eniris, Ingrid  laŭte ekridis, kio vekis la ridon ankaŭ de la aliaj. Post trankviliĝo Kristoforo demandis.

– Kia estas ŝi, ĉu ŝi scias melki bovinojn? Ree ili ridis, kaj Eskil  deklaris, ke tio ne estas tute certa.

– Nu ja, mi nur demandas, – daŭrigis Kristoforo. – Se ŝi ne scias, tio verŝajne ne tre gravas. Se mi povis fariĝi kulturisto je aĝo de preskaŭ sesdek jaroj, juna bubino ankaŭ povas lerni melkadon kaj rasti fojnon. Venigu ŝin, laŭvide estos multe da laboro en la somero.

* * *

En la tago antaŭ la somera festo Ingrid  sendis Eskil on kaj Elsa n, la knabinon de la leteroj, por rigardi la kampojn, ĉar nun ŝi volis esti sola kaj purigi kaj ornami por la festo. Poste ŝi purigis plankojn kaj meblojn, balais la korton, hakis betulojn kaj alportis florojn kaj foliojn.

En la festotago Montan  kun edzino kaj Niko venis al Novponto. La malnova grandĉambro estis tiel ornamita kaj pura kaj tiel plena de odoro de floroj kaj folioj, ke neniu rimarkis, kiel kaduka kaj malnova ĝi envere estas. Meze en la ĉambro staris la manĝotablo kiel en pasintaj tempoj, kaj post kiam oni pasigis la antaŭtagmezon rigardante porkojn en la porkejo kaj grenon sur la kampoj kaj cetere per ripozo sur la freŝa herbo, Ingrid  vokis por manĝo.

Niko estis griza sed cetere ronda kaj brila kiel antaŭe, kaj liajn gajajn ŝercojn kaj viglan babiladon nek la malsatojaroj nek la maljuneco povis silentigi. Ankaŭ Montan  estis iom aĝa, sed la respondeco da gvidanto kaj la bona manĝaĵo de Maria  estis doninta al li aspekton de modesta digno, kiu bone anstataŭis la stangecan kaj senteniĝan figuron de pli fruaj jaroj. Sed malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj, tamen ekzistis io, je kio la tempo kaj ĉiuj novaj aferoj ne povis efiki, nome liaj sentoj por Maria  kaj la infanoj. La uzineto estis bona, sed kio estis ĝi kompare kun Maria  kaj la infanoj! Sidante kun forko survoje al la buŝo, li tiam kaj tiam sendis al ŝi karese observantan rigardon, kiu estis samehumila kaj plena de amo kiel antaŭ dudek kvin jaroj, kiam li petis pardonon por siaj malbonaj kutimoj.

Kristoforo havis kelkajn grizajn striojn, kaj la haroj estis iom maldensaj, sed rekompence li aspektis pli juneca kaj vigla ol iam antaŭe en sia tuta vivo, kaj de la suno lia vizaĝo estis bruna kiel ĉe cigano. Rilate al Selma  oni povus kredi, ke ŝi estis repasinta dudek jarojn en la tempo por rekomenci, kie ŝi tiam finis.

Kaj ĉiuj tre ofte turnis sin al Eskil  kaj Elsa , kiuj silente ridetis, iom ĝenitaj pro la forta brilo de la novaj ringoj, kiuj ŝajnis faritaj sole por kapti la rigardon de aliaj homoj.

Ingrid  babilis kiel kutime kaj kapskue dancigis siajn buklojn, sed meze en sia brilhumoro ŝi tiam kaj tiam sendis rigardon al Eskil  kaj Elsa , eksilentis kaj pripense rigardis sian teleron.

Tiel la tago pasis en gajo kaj bonhumoro, kaj Niko bone esprimis la sentojn de ĉiuj, kiam li inter du kuleroj da supo facile kaj lerte eltornis la sekvantan paroleton:

– Je tia okazo la gastoj ordinare faras paroladojn, sed paroli nun estus detrui la tutan belan tagon. Paroladoj konvenas en societoj, kie estas necese demonstracii siajn ŝaton kaj estimon, por ke estu harmonio, sed tie ĉi ni estas unu koro kaj unu animo kiel en la tagoj de la apostoloj, kaj tial tia beligaĵo estas superflua. Ĉie mi estas hejme, sed la nunan hejmecon de Novponto mi neniam antaŭe sentis, eĉ ne en Novponto.

– Vi pravas, – intervenis Kristoforo, – miaparte mi diras la samon. Verŝajne Eskil  kaj Elsa  havas feliĉon, sed kia estas ĝi kompare al mia!