КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 710770 томов
Объем библиотеки - 1390 Гб.
Всего авторов - 273980
Пользователей - 124946

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

Влад и мир про Найденов: Артефактор. Книга третья (Попаданцы)

Выше оценки неплохо 3 том не тянет. Читать далее эту книгу стало скучно. Автор ударился в псевдо экономику и т.д. И выглядит она наивно. Бумага на основе магической костной муки? Где взять такое количество и кто позволит? Эта бумага от магии меняет цвет. То есть кто нибудь стал магичеть около такой ксерокопии и весь документ стал черным. Вспомните чеки кассовых аппаратов на термобумаге. Раз есть враги подобного бизнеса, то они довольно

  подробнее ...

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
Stix_razrushitel про Дебров: Звездный странник-2. Тропы миров (Альтернативная история)

выложено не до конца книги

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
Михаил Самороков про Мусаниф: Физрук (Боевая фантастика)

Начал читать. Очень хорошо. Слог, юмор, сюжет вменяемый.
Четыре с плюсом.
Заканчиваю читать. Очень хорошо. И чем-то на Славу Сэ похоже.
Из недочётов - редкие!!! очепятки, и кое-где тся-ться, но некритично абсолютно.
Зачёт.

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).
Влад и мир про Д'Камертон: Странник (Приключения)

Начал читать первую книгу и увидел, что данный автор натурально гадит на чужой труд по данной теме Стикс. Если нормальные авторы уважают работу и правила создателей Стикса, то данный автор нет. Если стикс дарит один случайный навык, а следующие только раскачкой жемчугом, то данный урод вставил в наглую вписал правила игр РПГ с прокачкой любых навыков от любых действий и убийств. Качает все сразу.Не люблю паразитов гадящих на чужой

  подробнее ...

Рейтинг: +1 ( 2 за, 1 против).
Влад и мир про Коновалов: Маг имперской экспедиции (Попаданцы)

Книга из серии тупой и ещё тупей. Автор гениален в своей тупости. ГГ у него вместо узнавания прошлого тела, хотя бы что он делает на корабле и его задачи, интересуется биологией места экспедиции. Магию он изучает самым глупым образом. Методам втыка, причем резко прогрессирует без обучения от колебаний воздуха до левитации шлюпки с пассажирами. Выпавшую из рук японца катану он подхватил телекинезом, не снимая с трупа ножен, но они

  подробнее ...

Рейтинг: 0 ( 1 за, 1 против).

Ĉu li [Henri Vallienne] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Ĉu li?

Verkis: Henri Vallienne

Eldonado: Inko Tyresö  2003

Grandeco: 627 p.

Proksimuma verkojaro: 1908

Kreis la Esperantan tekston: Vallienne

ĈAPITRO UNUA

La dekunua matene sonoris en la Borsa horloĝo, kiam Fernando Herbeno lasis sian oficejon. Demandinte la kalendaron, sur kies deŝirebla tagfolio legiĝis per grandaj ciferoj la dato de l’ tago, 14a de Decembro 1900, li sin envolvis dorlote en sian surtuton, direktis lastan rigardon al sia skribotablo surŝarĝita de paperoj, certiĝis ĉu ĉiuj tirkestoj estas zorge fermitaj, kaj, dum per klino de kapo li faris amikan saluton al ĉiuj oficistoj, kiujn li renkontis pasante, li malrapide malsupreniris la ŝtonan ŝtuparon de la malnova domo, en kiu la banko Maziero, Herbeno kaj K-io estas lokita.

Alveninte sur la trotuaro, Herbeno okule serĉis fiakron. Ĉar neniu kaleŝo montriĝis tuje disponebla:

– Ne estas grave, li diris; mi revenos piede. En tiu vintra klara mateno, pro tiu seka frosto, duonhora marŝado estos saniga por mi.

Dum Herbeno sin direktis per vigla paŝo al la maldekstra riverbordo, en kiu li loĝis, li pripensis al la malfeliĉuloj, kiujn per sia pereiga likvido la Societo de direkteblaj aerostatoj estis kuŝiginta sur la pavimon de l’ Borso. Fundkore li sin kulpigis; ĉar per konsiloj, kiujn li estis doninta al siaj klientoj, li kunlaboris nevole kun la aliaj ruinigintoj, kaj iome pligrandigis la nombron de ruinigitoj.

– Mi konfidis, li pensis: mi unua estis erarigita. Fernando loĝis en la strato de de l’Université .

En momento kiam li transiris la pordon de sia domo, la pordisto rapide eliris el sia kajuto, kriante:

– Sinjoro Herbeno! sinjoro Herbeno! Fernando, kiu jam estis grimpinta la unuajn ŝtupojn de la ŝtuparo, haltis, kaj sin turnante:

– Kion vi petas de mi? li demandis.

– Unu sinjoro venis antaŭ momento por paroli kun vi. Mi respondis, ke via sinjora Moŝto ne estas ankoraŭ reveninta, do ke estas tute neutile supreniri tri etaĝojn por trovi neniun; ĉar ŝia sinjorina Moŝto akceptas neniun viziton en horo tiel matena.

– Kiu li estas? interrompis malafable Herbeno, malpaciencigite de tiu babilado.

– Mi ne scias. Sed tiu sinjoro ŝajnis tre tedita, kaj eĉ tute kolera. “Li vane sin kaŝas,” li kriegis, “mi tre bone scios lin trovi, kaj diri laŭtege tion, kion mi opinias pri li.”

– Sed fine, kiu li estas? Ĉu li diris sian nomon?

– Ne, sinjoro: sed li lasis sian vizitkarton.

– Je Dio! per la dono de tiu karto vi devis komenci. Kie ĝi estas?

– Mi ĝin lasis en mia kajuto.

– Iru do ĝin serĉi, kaj rapidu, ekkriis Fernando, kiun kolero ekokupis.

Post unu minuto la pordisto revenis.

– Jen estas ĝi, li diris, prezentante angulfalditan karton. Se mi kuraĝis haltigi vian sinjoran Moŝton, tion mi faris, tial ke mi ne devas lasi vin nescianta pri ia ajn okazinta afero ... Tiu hipokrita pripenso plialtigis ankoraŭ la koleron de l’ bankiero.

Pro tio, kiam Herbeno estis ĵetinta rapidan rigardon al la kvadrataĵo el Bristol , sur kiu legiĝis tiuj du vortoj:

ARTURO SEDILO

Li ne povis sin deteni kaj perforte piedfrapis la senkulpan ŝtupon, sur kiu li staris, dum lia manoj agititaj de nerva movado ĉifis konvulsie la malfeliĉan kartonon, nekonscian kaŭzon de tiu okazintaĵo.

– Li ankoraŭ! murmuris la financisto. Tiu viro min fajrete mortigadas. Mi bonkore donus ion al tiu, kiu min liberigus el li.

Kaj li malrapide supreniris la ŝtuparon, dum la pordisto maĉadis, revenante al sia kajuto:

– Nu! mi opinias, ke tiu sinjoro Herbeno sendas la homojn al alia mondo vere tro rapide.

Sed la bankiero tre priokupata ne aŭdis tiun lastan frazon. Li malfermis sian pordon kaj eniris en la manĝoĉambron, en kiu du personoj, maljunulo kaj juna virino, lin atendis.

– Kia agrabla surprizo! Ĉu estas vi, baptopatro? ekkriis Fernando, rapidante al la mano al li prezentita. Ĉu vi venas peti de ni tagmanĝon?

– Ne, mi dankas cin. Mi lasis antaŭ momento sinjoron Ĵakemaro, mian malnovan najbaron en Sèvres : mi lin renkontis tute hazarde sur la strato Vivienne , kaj ni tagmanĝis kune en restoracio, kiel fraŭloj. Eĉ pro tio mi venis pli malfrue ol kutime fari al Beatrico tiun dufoje semajnan viziton, kiun mi, kiel kuracisto, devigas ŝin toleri, depost ses monatoj.

– Tiam, karulino, kiel ci fartas? petis Herbeno, kisante sur frunto sian edzinon.

– Demandu sinjoron Maziero, respondis Beatrico: pli bone ol mi li povos cin sciigi pri tio.

– Ŝi estas resanigita, mia kara infano, respondis la maljunulo, tute kaj plene resanigita. Eĉ mi praktikis hodiaŭ mian lastan medicinan ekzamenon. Ha! mi ŝin kuracis energie; ci povas min kredi. Nun ne ekzistas plu inter vi ia barilo. Pro tio, mi esperas, ke la venontan jaron mi tenos super la baptujo belan tre rozkoloran kaj tre vanghavan bubon. Fari por la filo tion, kion mi faris por la patro antaŭ dudek-ses jaroj, min plijunigos.

Sed tuje, kvazaŭ doloriga memoro estus trairinta la cerbon de Maziero, la fizionomio de l’ maljunulo antaŭ ne longe gaja fariĝis subite malluma.

Dume aŭdante la aludon, kiun ekfaris la baptopatro de Fernando, la juna virino sentis, ke ŝia vizaĝo purpuriĝas.

– Nu, Beatrico, diris ŝia edzo ridetante, ci ruĝiĝas, kvazaŭ ci estus junulino surprizita farante kulpon. Tamen ci estas rajtigita al tio. Ĉu ni ne estas geedzoj?

– Estas vere. Sed ĝis nun ni estis tiaj tiel malmulte.

– Nun, miaj gekolomboj, rediris Maziero, kies vizaĝo, dank’ al ekpeno de lia volado, estis repreninta sian kutiman ŝajnon, estas tagmezo. Mi forkuras; ĉar mi ne volas malhelpi, ke vi altabliĝu.

– Sed, baptopatro, diris Fernando, vi tre scias, ke vi ĝenas nin neniamaniere. Se nenio urĝa postulas vian ĉeeston en alia loko, kial vi ne restus kun ni? La maljunulo, kiu jam estis sin levinta, residiĝis.

– Efektive ci estas prava, li diris. Post kiam la geedzoj Herbeno estis altabliĝintaj, li daŭrigis:

– Mi komprenas, kiel forte tiu malsano, alvenante en plena mielluno, devis ĉagreni vin ambaŭ. Sed dank’ al via saĝo ĝi nun estas malaperinta.

– Dank’ al viaj spertaj kuracoj precipe, mia kara doktoro, interrompis Beatrico.

– Certe, respondis Maziero, la kuracado, kiun mi uzis, ne estis neutila. Fine al vi apartenas nun la estonteco. Amu vin reciproke, infanoj miaj, amu vin tre forte por kompensi la tempon perditan.

La servistino eniris, alportante la unuan manĝopladon.

Maziero silentis. Poste, sin turnante al alia temo, li rediris post kelkaj minutoj:

– Nun, ĉar la kuracisto finis sian taskon kaj ne havas plu motivon por esti, li cedas la parolon al la financisto. Depost du tagoj mi ne iris al la banko. Ĉu ekzistas novaĵoj?

– Ĉiam la samaj aferoj. La Societo de direkteblaj aerostatoj troviĝas en plena disvolviĝo. Ĉiumomente oni estas atakita de multaj protestantoj. Antaŭ duono da horo ia Sedilo venis min persekuti ĝis en mian hejmon. Li donis al la pordisto sian vizitkarton, vomante minacojn, ĉu mi estas responda pri tio, kio okazis?

– Ĉu li estas nova kliento? Mi ne konas lin.

– Li estas kompatinda neriĉulo, kiu metis sian tutan havaĵon en tiun spekulacion: mi devas konfesi, ke li tion faris, nur obeante miajn konsilojn: kaj nun li troviĝas preskaŭ tute ruinigita. Ho ve! mi havis tian konfidon en aerveturado.

Aŭdante tiun konfeson, la maljunulo sulkis la brovojn, kaj lia fizionomio vestis severan ŝajnon, kiu ne estis kutima ĉe li.

– Ci estis malprava, li diris, doninte tiajn konsilojn, kaj ne antaŭe petinte de mi mian opinion. Certe ci estas inteligenta, kaj min feliĉigas la sento, ke mi povas komisii al ci konfide parton de tiu ŝarĝo, kiu min tro lacigus, se mi estus devigata direkti sola bankon tiel gravan kiel la nian. Sed ci devus kompreni, ke entreprenoj tiel novaj kiel la direktado de aerostatoj, devas esti provitaj nur de kapitalistoj. Kompreneble kiel ci mi estas intime konvinkata, ke en aerveturo troviĝas la estonteco de l’ homaro. Ĝi sola, helpite de la lingvo internacia, malaperigos la barilojn, kiuj ankoraŭ staras inter popoloj; ĝi sola igos la militon neebla. Do oni devas favori per ĉiuj uzeblaj rimedoj la korajn, sciencajn, sindonemajn homojn, kiuj kuraĝas entrepreni tiun grandegan batalon, kaj penas dresi la naturon venkitan. Sed fine antaŭ kiam la aerveturado estos fariĝinta afero vere praktika, multe da tempo fluos, multekostaj eksperimentadoj, longaj ŝanceliĝoj estos necesaj. Nune en tia entrepreno troviĝas tiom da eblaj surprizaĵoj, ke estas kulpo, mi eĉ dirus preskaŭ krimo, englutigi en ĝin la ŝparaĵojn de neriĉuloj. Fine tio, kio estas farita, estas farita: ni ne parolu plu pri ĝi. Mi esperas, ke ci profitos tiun lecionon, kaj fariĝos estonte pli prudenta.

Sub tiuj merititaj riproĉoj Fernando mallevis la kapon, konfuza kaj embarasita: ĉar li tro bone komprenis la ĝustecon de rimarkoj, kiujn al li faris lia baptopatro.

– Cetere, daŭrigis Maziero, mi iros mem al la banko tiun posttagmezon. Mi vidos, ĉu ne ekzistas rimedo, kiu ebligus dolĉigi la sorton de tiuj kompatinduloj. Ĉu ci min akompanas?

– Se vi permesas, mi realiros al vi nur post momento. Mi estas devigata fari diversajn vizitojn; kaj mi dezirus ...

– Bone, bone; mi ne petas de ci, kien ci iras. Ĝis la revido, geamantoj.

– Bonega baptopatro mia, diris Fernando per tiu iom hipokrita mieno, kiun survestas dorlotita infano, kiam li havas ion, kion li volas pardonigi al si, tial ke vi ne povis partopreni nian modestan tagmanĝon, ne forgesu almenaŭ, ke estas hodiaŭ la tago, en kiu ni kutimas akcepti ĉiujn niajn amikojn. Klozelo kaj lia edzino vespermanĝas tiuvespere en nia hejmo. Via foresto lasus ĉirkaŭ la tablo tro vastan malplenaĵon.

– Ha! serpento, ekkriis Maziero kun bonhoma rideto, kiu ne akordiĝis kun la severeco de liaj paroloj, ci volas englutigi de mi la maldolĉan pilolon, kiun ci faris. Konsentinte, mi akceptas.

– Ĉu mi havos la plezuron renkonti en via hejmo fraŭlinon Delanjo kaj Reĝinon, demandis la maljunulo, sin turnante al Beatrico?

– Ne, bedaŭrinde, respondis la juna virino. Mi ricevis antaŭ unu horo telegramon de mia kuzino: ŝi anoncas, ke nia malfeliĉa onklino havis ankoraŭ tiumatene krizon de sufoko, kiu cetere ne havis sekvojn. Sed kvankam de Sèvres  ĝis Parizo la vojaĝo estas tre mallonga, tamen mia onklino preferas ne riski laciĝon, kaj deziras enlitiĝi frue.

– Plendinda fraŭlino! murmuris Maziero kompate. Ŝi estis tiel feliĉa, vidante, ke Beatrico konvene edziniĝis, ke ŝi tutkore donus ion, mi estas certa pri tio, por ke ŝia dua nevino faru la samon. Almenaŭ se fraŭlino Delanjo pereus subite (kaj tia okazontaĵo estas tre timinda), ŝi ne sentus mortante la ĉagrenon, ke ŝi lasas Reĝinon sen helpanto en la vivo.

Aŭdante tiujn vortojn, Fernando paliĝis kaj iomete konfuziĝis. Sed lia baptopatro sin direktis al antaŭĉambro kaj sekve turnis al li sian dorson: li do povis nenion rimarki.

Dum sinjorino Herbeno akompanis Mazieron ĝis la pordo, la maljunulo sin klinis al la juna virino, kaj murmuris en ŝian orelon:

– Mi jam diris antaŭ ne longe, kaj mi ankoraŭ rediras: vi estas plene resanigita. Tamen estu prudenta.

Revenante en la manĝoĉambron, en kiu Fernando finis sian cigaron:

– Kial do ci ne akompanis sinjoron Maziero, diris lia edzino? Tio estus farinta al li plezuron. Ŝajnas al mi, ke cia rifuzo lin ĉagrenis.

Fernando ŝajnis embarasita.

– Mi havas aliajn vizitojn por fari, antaŭ kiam mi aliros al mia oficejo, li respondis. Certe mi amas kaj estimas mian baptopatron per miaj tutaj fortoj. Mi tre scias, ke neniam mi povos pagi ĉiujn devojn, kiujn mi ŝuldas. Tamen ŝajnas, ke mi ne estas devigata konigi ĉiujn miajn agojn al li.

– Kaj al mi? diris Beatrico, sin pendigante karese al la kolo de sia edzo.

– Ha! al ci, graciulino, ne estas sama afero. Ci bone scias, ke mi havas nenion kaŝitan por ci.

– Ho! sinjoro, jen granda mensogo, kiun vi estos devigita pardonigi de mi.

– Ne, ne, tute ne. Kio al ci kredigas, ke mi ne diras la veron? Dum li parolis, Fernando estis altirinta sian edzinon sur siajn genuojn, kaj al ŝi redonis la karesojn, kiujn ŝi al li malŝparis.

– Ĉio, respondis Beatrico. Depost kelka tempo ci ĉiam estas elirinta. En la komenco de nia geedziĝo, ci restis apud mi multe pli ofte.

– Mi tion faris, por ne esti venkita de la tento. Kiam oni havas edzineton tiel ravan kiel mian amatan Beatricon, kaj kiam, pro ordono de doktoro, oni devas montri al ŝi amemon nur fratan, la plej saĝa rimedo, por eviti malprudentaĵojn, estas eviti tro intimajn ambaŭestojn.

– Kaj nun? balbutis sinjorino Herbeno iomete roziĝante, kaj pafante sian rigardon en la rigardon de sia edzo.

– Ho! nun, ĉar ci resaniĝis, la afero estas tute malsama.

Kaj, sin klinante al la orelo de sia edzino, Fernando aldonis mallaŭte:

– Kaj eĉ, se ni volas, ke mia bonfaranto havu la plezuron esti baptopatro por la dua fojo, ni devos kiel eble plej ofte multigi la ... interparoladojn.

Tion aŭdinte, Beatrico sin levis, kaj preminte elektran butonon:

– Viktorino, ŝi ordonis al la servistino, vi povas demeti la manĝilaron.

Kaj montrante al sia edzo la pordon de sia ĉambro:

– Venu do, ŝi diris.

Sed, ĉar la servistino troviĝis ankoraŭ en la manĝoĉambro, sinjorino Herbeno kredis, ke ŝi devas aldoni:

– Mi volus havi vian opinion pri aĉetadoj, kiujn mi faris hieraŭ.

Fernando ridetis kaj sekvis sian edzinon, fermante la pordon malantaŭ si, dum Viktorino sublevetis siajn ŝultrojn.

Post unu horo, preminte Beatricon en siaj brakoj por la lasta fojo, Fernando eliris el la geedziĝa ĉambro, kaj rapidis en la ŝtuparo.

– Post kvin minutoj estos la dua, li murmuris. Neniam mi alvenos sufiĉe ĝustatempe por uzi la vagonaron, kiu eliras je la dua kaj kvin; ĉar mi havas nur dek minutojn por vojiri. Kaj Reĝino min atendas.

Li saltis en fiakron, ĵetinte al la veturigisto tiujn vortojn:

– Stacidomon Montparnasse ; rapidu. Kvin frankojn da trinkmono, se vi alvenas sufiĉe frue.

La fiakristo vipbatis sian ĉevalaĉon, kiu ekgalopis. Alveninte en la stacidomo, Fernando suprenrampis triŝtupe la longan ŝtuparon, trairis kurante la superan straton kaj la ĉambregon por atendado, kaj sufokiĝante alvenis en la halo ĝuste en momento, kiam la kradpordo, kiu ebligas la aliron al marŝejoj, fermiĝis antaŭ lia nazo. Ĉar la junulo havis abonon, li estis konita de la tuta oficistaro. Aŭdante la bruon, kiun faris Herbeno, skuante la barojn de la krado, la oficisto sin turnis, kaj, malgraŭ la instrukcioj, remalfermis la pordon, dirante:

– Rapidu, sinjoro Herbeno. Oni eliras.

Efektive la lokomotivo fajfis.

Fernando rekomencis sian kuradon, atingis la vagonaron en momento, kiam ĝi ekmoviĝis, per unu saltego grimpis en la vagonon por pakaĵoj, kaj falis preskaŭ senkonscia en la brakojn de l’ kondukisto, ekkriante:

– Je Dio! estis ĝustatempe! En tiu momento la veturmaŝino ekruliĝis sur la pontego, kiu trairas la avenuon de Maine . Fernando estis sidiĝinta sur vojaĝkeston kaj penis retrovi sian spiron. Li estis apenaŭ rekonsciiĝinta, kiam la vagonaro, pasinte senhalte antaŭ la stacioj de Ouest-Ceinture  kaj de Vanves-Malakoff , haltis en tiu de Clamart .

Herbeno lasis la vagonon por pakaĵoj, kaj eniris en unuaklasan kupeon.

La vagonaro reeliris, haltis denove en Meudon , en Bellevue , kaj fine en Sèvres .

La bankiero malsupreniris, kaj transiris la eliran pordeton, respondinte per malforta klino de sia kapo al la respektplena saluto, kiun al li sendis la kontrolisto de biletoj.

Elirinte el la stacidomo, Fernando sin direktis malrapide al arbareto, kaj post unu kilometro atingis kampodomon, kies kradpordo vidiĝis de malproksime duonmalfermata.

La junulo ŝajnis priokupata, kvazaŭ li estus klopodonta pri tediga sed neevitebla afero.

Alveninte al la pordo, li ĝin dolĉe puŝis, kaj troviĝis antaŭ kripla knabo, kiu lin salutis respekte.

– Filipo, diris Herbeno, kie estas cia patro?

– Li laboras en la fruktoĝardeno.

– Kaj cia patrino?

– En la subetaĝo, farante lesivon.

– Tre bone. Ci diros nek al ciaj gepatroj, nek al iu ajn, ke mi venis. Ili povus paroli al sinjoro Maziero pri mia vizito: kaj mi havas gravajn motivojn, por ke mia baptopatro ĝin ne konu.

Filipo klinis la kapon. Oni povas fidi al li: li ne parolos.

Herbeno trairis herbejon, kaj laŭiris la aleon el tilioj, kiu borderas la fermantan muron. Alveninte apud pordeto kaŝita per karpenejo, li ĝin malfermis, kaj troviĝis en la apuda bieno.

Ĵetinte rigardon dekstren kaj maldekstren por certiĝi, ke neniu lin vidis enirantan, li sin direktis rekte al la servejo, supreniris la servŝtuparon ĝis supro, laŭiris koridoron, malsupreniris la precipan ŝtuparon ĝis la unua etaĝo, kaj frapis tri batojn laŭ tri egalaj intertempoj sur unu el pordoj malfermiĝantaj al la vestiblo.

Tuj aperis en la duonmalfermaĵo rava kapo de brunhara junulino kun karbokoloraj okuloj.

– Fine ci alvenis, ŝi murmuris. Eniru rapide. Fernando penetris en la ĉambron, dum la pordo malfermiĝis malantaŭ li.

– Ci promesis, ke ci venos per la antaŭveturinta vagonaro, daŭrigis la junulino. Depost unu horo mi cin atendas.

– Senkulpigu min, Reĝino: sed oni ne faras ĉiam tion, kion oni volas. Mi estis detenita de okupadoj, kiujn estis neeble eviti.

Pripensante pri la naturo de tiuj okupadoj, Herbeno povis malfacile deteni rideton.

– Kiel fartas mia onklino? rediris la junulo, post unu momento.

– Pli bone. Sed tiun matenon, ŝi havis krizon tiel fortan, ke mi timis, ke ĝi ŝin pereigos. Pro tio mi telegrafis al Beatrico, ke mi ne povos iri en vian hejmon tiuvespere.

– Mi scias: kaj estu certa, ke tio min multe ĉagrenis. Kompatinda Reĝino, mi opinias, ke cia vivo ne estas gaja.

– Ci estas prava; sed mi ne povas lasi mian onklinon sola, des pli ke ŝiaj sufokoj ŝin prenas nun ju pli ofte ol antaŭe.

– Estas la maljunaĝo tio, kio kaŭzas tiun pligraviĝon. Kie ŝi estas en tiu momento?

– En teretaĝo. Ŝi kiel eble plej malofte supreniras la ŝtuparon. Sed ni babilas, ni babiladas, kaj ci ne ankoraŭ min kisis.

– Ĉu ci estas certa? Mi kredis kontraŭe.

– Ha! malbonulo! ne en la pasinta tempo ci estus farinta tian forgeson. Sed tiam ci amis min, dum nun ...

– Ci tre scias, Reĝino, ke mi ĉiam amas cin.

Tiuj vortoj malvarme elparolitaj ne nur ne rekuraĝigis la junulinon, sed kontraŭe ili ŝin pli ankoraŭ incitegis.

Ŝia vizaĝo vestis malbonan ŝajnon, kaj ŝi ekkriis kolerante:

– Ne, ci ne min amas plu: tion mi sentas tre bone. Mi estis por ci kaprico, amuzaĵo, anstataŭaĵo, ĉu mi scias? Kaj nun, ĉar cia pasio estas satita, ĝi fariĝas por ci ŝarĝo. Mi ne estas tia. Mi cin amas, mi cin amegas, mi neniam havis, mi neniam havos alian amon krom ci, karuleto mia. Kaj ci volas min lasi, min forpeli, min elĵeti for de ci, kiel oni agas por malnova ĉifonaĵo, kiu ne povas plu utili. Ho! estas indigniga tio, kion ci faras; estas indigniga! Rompite de sia ekscitego mem, Reĝino sin lasis fali sur apogseĝon, ploregante.

Kortuŝite, sed precipe tedite, Herbeno atendis, ke tiu larmotorento estos pasinta. Fine li konsentis meti kison sur la frunton de la junulino, dirante:

– Sed ci eraras; estu certa pri tio; ĉu mi ne estis edukita kun ci? Ĉu mi ne amis cin ĉiam? Ĉu ci kaj Beatrico ne estas mia tuta vivo? Aŭdante la nomon de sia kuzino kaj samtempe de sia konkurantino, Reĝino levis sian kapon. La fajro de ŝia rigardo subite sekigis ŝiajn plorojn. Ŝi rediris per moka tono:

– Kiel ŝi fartas?

– Tre bone. Ŝi estas plene resanigita.

– Ha! tion mi divenis.

– Kiamaniere? Kio povis divenigi de ci? ...

– La malvarmeco de ciaj sentoj por mi.

Herbeno silentis, konfuzite de tiu sagaceco de sento, multe supera al la logiko.

La gravega momento alproksimiĝis.

– Aŭskultu min, Reĝino, li diris, sidiĝante sur kanapon apud sia amantino, en la vivo estas horoj, en kiuj oni devas paroli pri seriozaj aferoj. La situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo; kaj ĝi ne povas eterne daŭri. Mi estas edzo, sekve ne libera; kaj mi ne havas rajton preni cian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ci la mian. En momento de eraro, de frenezo, mi cedis al tento ne pardonebla sed facile klarigebla; ci estas tiel bela.

– Tiam nun, ĉar cia edzino resaniĝis, ci volas min forlasi kaj reveni al ŝi?

– Kiel ci diras la aferojn krude!

– Mi ilin diras tiel, kiel ili estas: mi ne similas cin; mi ne vindas mian penson en frazoj, kiuj ne finiĝas; mi iras rekte al la celo.

– Nu, ci estas prava: ni iru rekte al la celo! kaj eĉ mi nur tion deziras. Nia kuniĝo ne havis sekvojn, feliĉe: neniuj homoj ĝin konas. Ĝi estis por mi ĉiela revo, kiun mi neniam forgesos, sed nur revo. La vekiĝo venis. Pli longatempe daŭrigi farus la malfeliĉon de ĉiuj. Necese estas, ke ci edziniĝu. Mia baptopatro facile trovos por ci tre ŝatindan situacion. Kaj ni daŭrigos senti al ni reciprokan kaj koran amikecon, kiel oni agas inter gekuzoj.

– Ĉu tio estas ĉio, kion ci havas por diri al mi?

– Ĝi estas ĉio.

– Kaj ci kredas, ke la aferoj tiamaniere okazos? Ci malsprite imagas, ke subite mi ĉesos cin ami, ĝin diri kaj ĝin pruvi, tial ke konsciencriproĉoj cin ekkaptas ĵus en momento, kiam ciaj edzrilatoj kun Beatrico refariĝas eblaj! Ci malbone konas min, mia kara. Mi ne estas virino, kiun oni forlasas. Se tia estis cia intenco antaŭ ses monatoj, ci devis lasi min trankvila. Sed nun, ĉar mi havas cin, ĉar ci apartenas al mi, mi ne cin ellasos. Estas mi cia vera edzino, sed ne tiu revema, ne sana, ne viva virinaĉo, kiu ne sciis cin konservi, kaj kiu, post tri monatoj da edziniĝo, cin ĵetis en miajn brakojn. Ha! ŝi estas mia parencino, mia kuzino, mi tion konfesas; tamen mi ŝin malamas, mi ŝin malemegas en la plej profunda kaŝejo de mia animo.

Dum Reĝino parolis, ŝia fizionomio estis vestinta ŝajnon de tia kruelego, ke Fernando malantaŭenpaŝis, terurite.

– Tamen, li komencis ...

– Silentu! Estas decidiga tiu horo. Mi volas, ke ci sciu bone, kia virino mi estas: ĉar ci ne ŝajnas tion diveni. Mi malamas tiel arde, kiel mi amas, per miaj tutaj fortoj. Mi min donis al ci; estas finite: tiu dono daŭros dum mia tuta vivado. Sed mi postulas kompense reciprokecon. Mi ne volas partigon: tion aŭskultu kaj ne forgesu. Do se ian tagon mi ekscias, ke ciaj rilatoj kun Beatrico revestis geedzan karakteron, malfeliĉo al ŝi, malfeliĉo al ci, malfeliĉo al ĉiuj! Elparolante tiujn vortojn, la junulino sin levis. Kun brakoj antaŭen streĉitaj, ŝi ŝajnis grandigita, aliformigita, viva statuo de Nemesis antikva.

– Tamen, komencis Herbeno timeme, mia baptopatro volas, ke mi havu infanon.

Pro tiuj vortoj Reĝino blekegis:

– Infanon! Neniam, neniam! mi pli ŝatus ĝin sufoki. Kun mi, jes; kun cia edzino ... nu! nur pripensante al tio, mi vidas ruĝe. Ci do ne komprenas, kian netolereblecon enhavas por mi tia antaŭvido. Vidi, ke ci amas, adoras, karesas, dorlotas infanon, kiu ne estus mia karno, sed la karno de alia virino; kiu alligus cin al sia patrino per nerompebla ligilo; sed tio min igus freneza. Poste kio mi fariĝus meze de vi? Speco de guvernistino, de angla onklino, kiu vartas la infanojn, kiam la panjo promenadas kaj amuziĝas. Diru al mi, ĉu konscience mi ŝajnas farita el tiu ligno, per kiu oni faras vartistinojn? Nu, lasu min ridi, ĉar vere tio estas tro ridinda, tro ridinda.

Kaj la malfeliĉa knabino sin rulis sur la kanapo, tordite de nerva kaj spasma ridego, kiu plenigis Fernandon je teruro kaj je kompato.

Sed subite, sen transiro, la krizo ŝanĝis sian karakteron, kaj estis anstataŭita de fluado da larmoj.

Reĝino sidiĝis perforte sur la genuojn de sia amanto, kaj meze de ploroj balbutis en lia orelo:

– Mi amas cin. Tial ke ci volas infanon, min patrinigu; kaj poste ni eliros; ni veturos malproksimen, tre malproksimen, por kaŝi en loko nekonita nian feliĉecon. Ĉu ci kredas, ke min ĝenus esti for de la leĝeco? Ĉu por mi ci ne estas ĉio, mia vivo, mia religio, mia Dio? Ekster ci la mondo ne ekzistas: malproksime de ci nenio estas plu. Tiam min indiferentigos cia edziĝo kun Beatrico, se tiu virino ne okupas plu en cia vivo pli da loko, ol se ŝi estus nulaĵo.

Tedite pli ol oni povus diri per tiu sceno de ĵaluzeco, kiu ne finis, Herbeno lasis fluadi tiun parolriveron, esperante, ke ĝi haltos, kiam Reĝino havos plu nenion por diri. Sed Fernando ne povis diveni, en kiu stato de ekscitego troviĝis la junulino. Tuj kiam ŝi estis fininta, ŝi rekomencis, senhalte turniĝante en sama rondo de ideoj, retrovante sur siaj lipoj la frazojn jam diritajn, ĉiam samajn.

Fine malpaciencigite, la junulo eltiris sian poŝhorloĝon:

– Karulino, li diris dolĉe, mi lasas cin, ĉar necese estas, ke mi uzu la vagonaron, kiu pasas je la kvina kaj dudek. Aŭdante tiujn tiel malpasiajn vortojn, Reĝino sin levis per unu saltego, belega pro indigno kaj pro malpotenca kolerego.

– Ha! ŝi ekkriis, ci estas malnoblegulo. Ci vidas min amoplena kaj malesperanta: per unu vorto ci povus ŝanĝi mian doloron en neesprimeblan feliĉecon. Anstataŭ tion fari, ci restas apud mi indiferenta kaj nesentema, komputante malvarme miajn larmojn, kalkulante en kiom da tempo la fonto de tiuj ploregoj estos elĉerpita. Dum mi agonias, dum mi mortas pro malespero, anstataŭ min konsoli, ci pensas al tiu sola afero: ne preterlasi cian vagonaron. Nun mi cin malamas, mi cin malestimas: eliru, eliru.

Kaj Reĝino, malferminte la pordon, prenis sian amanton per la ŝultroj, kaj, uzante superhoman forton, lin puŝis en la ŝtuparon.

Reveninte hejmen, la junulino daŭrigis febre alpaŝi en sia ĉambro, redirante malsonore:

– Estas finite: por mi li estas perdita!

Sed post unu momento, ŝi relevis fiere la kapon, kaj ekkriis malhumila kaj senkompata:

– Ci ne volis min kredi; ci estis malpravega. Sed se ci min forlasas, mi faras teruran ĵuron: neniam ci apartenos al alia virino!

Elirinte el la ĉambro de Reĝino, Herbeno relaŭiris la saman vojon, kiun li estis uzinta, alirante, kaj marŝis rapide al la stacio, tenante en mano sian poŝhorloĝon, ĝin senĉese demandante.

– Neniam mi alvenos sufiĉe frue, li diris. La trumpeto de la barilgardisto dufoje sonoris. Fernando ekkuris: sed post unu minuto la lokomotivo eniris en stacidomon.

– Neutile nun rapidi, maĉadis la junulo, ĉar mi ne havas la tempon necesan por ĝin atingi.

Efektive post unu minuto la vagonaro eliris. Ĉiam marŝante, la bankiero daŭrigis paroli sola.

– La sekvanta vagonaro por urboĉirkaŭaĵoj, li diris, alvenos nur post unu horo. Tio tro malfruigus min. Mi scias, ke tiu, kiu venas el malproksimaj landoj, pasos post dekkvin minutoj: sed ĝi ne haltas en Sèvres ; ĝi haltas nur en Bellevue . Nu, marŝante rapide, mi eble havos tempon sufiĉan por alveni al tiu stacidomo pli frue ol la Chartres ’a vagonaro.

Post unu momento, li aldonis:

– En tiu okazintaĵo, Reĝino sola estas kulpa. Se ŝi ne estus farinta scenon de ĵaluzeco, mi estus plene havinta la necesan tempon. Ha! la virinoj! neniam ili komprenos, ke oni havas pli gravajn aferojn por fari, ol aŭskulti iliajn ĝemadojn. Forkuri kun ŝi, rompi mian situacion, forlasi Beatricon, je diablo! ŝi ne agas per mano malviva! Bah!  ŝi fine kvietiĝos. Kiam ŝi estos dorminta, ŝi povos pripensi. Morgaŭ ŝi komprenos la neeblecon de sia projekto, kaj konfesos, ke mi sola estis prava.

Kaj ĉiam monologante, Fernando rapide marŝis sur la vojeto por piedirantoj, kiu el Sèvres  ĝis Bellevue  borderas la fervojon laŭ ĝia tuta longo.

Post kiam ŝia edzo estis elirinta, sinjorino Herbeno sin direktis al sia saloneto. Tie, dum ŝi okupis siajn fingrojn, brodante kovrilon por kameno, ŝi profunde pripensis. Rideto de kontento flugetis sur ŝia lipo. Ŝiaj brilantaj okuloj kaj ŝia ĝojplena fizionomio, montris, ke ŝi estas feliĉa.

– Fine, ŝi diris, mia karulo ĉiam amas min; nun mi estas certa pri tio. Momente mi dubis; sed antaŭ unu horo li pruvis al mi, ke mi tute eraris. Kompatinda edzo! Kiom li devis suferi! Kaj mi lin suspektis! Tio estas malbona ago; kaj vere mi kulpigas min pro tio. Sed nun ĉio estas finita. Mi estas certa, ke mi reakiris Fernandon, kaj tiufoje por ĉiam.

Perforta sonorilbruo eltiris la junan virinon el ŝia revado.

– Sinjorino, diris Viktorino, tie estas viro, kiu persiste volas paroli kun lia sinjora Moŝto. Mi respondis, ke lia sinjora Moŝto estas elirinta. Tiam tiu individuo koleris, dirante: “Oni do neniam renkontos tiun ŝteliston. Kie li povas esti?” Aŭdinte tiun vorton: ŝtelisto, Beatrico eksaltegis, kaj kun okuloj pro indigno brilantaj ŝi ekkriis, laŭtegante intence la voĉon:

– Viktorino, respondu al tiu malbonedukito, ke lia sinjora Moŝto neniam ĉeestas por insultemuloj. Cetere se li obstine volas paroli kun li, li lin trovos en lia oficejo.

La servistino faris la komision. La vizitanto eliris, maĉadante parolojn de malkontento, kaj aldonante:

– Donu ĉiam mian vizitkarton, por ke oni sciu, ke mi venis.

La servistino ĝin prenis kaj ĝin portis al sia mastrino. La juna virino ĵetis sur ĝin rigardon, kaj legis:

ARTURO SEDILO.

– Kiel! ŝi murmuris, ankoraŭ tiu malspritulo. Estas pro li, ke tiumatene mia kompatinda graciulo ricevis riproĉojn de sia baptopatro. Nun mi bedaŭras, ke mi montris la lokon, en kiu oni povas renkonti Fernandon. Tiu Sedilo estas kapabla iri al la banko por fari en ĝi skandalon: ĵus sinjoro Maziero en ĝi troviĝas hodiaŭ. Certe estas tre bonkora sinjoro Maziero; li min resanigis; mi ŝuldas al li multe da danko: sed li ne estas malsevera ĉiutage. Mi timas, ke tio finiĝos malbone: kaj se mia edzo ekscias, ke tio okazis pro mia kulpo, li estas kapabla min malpardoni.

La juna virino daŭrigis sian laboron.

Post unu horo, Viktorino anoncis:

– Sinjorino Klozelo!

– Kiel! Juliino, ĉu estas vi? ekkriis Beatrico sin levante, kaj ameme kisante la vizitantinon: mi vin atendis nur por la vespermanĝo. Kiel fartas via edzo?

– Tre bone, mi dankas vin. Estas ĝuste pro li, ke mi supreniris. Li ne scias, ĉu li povos min akompani tiuvespere.

– Kial?

– Eduardo estas en tiu momento surŝarĝita de okupadoj pro skandala proceso, en kiu estas kompromititaj altrangaj personoj. Unu el ili elektis mian edzon kiel advokaton; kaj li pasigas siajn tutajn tagojn ĉu en la juĝejo, ĉu en sia oficejo: mi lin vidas preskaŭ tute ne.

– Pri kio oni parolas en tiu proceso?

– Ha! karulino, mia edzo neniel konfidencias al mi pri tiuj aferoj. Li diras, ke li estas ligata de la profesia sekreto. Vi komprenas, ke mi ne insistas. Mi scias pri tio nur unu aferon: oni en ĝi parolas pri la direkteblaj aerostatoj.

– Ankoraŭ tiuj aerostatoj! Vi estas prava: ni nin turnu al alia temo. Kredeble vi bonvolos trinki tason da teo, manĝetante biskviton?

– Plezure.

Sinjorino Herbeno sonoris, kaj donis al la servistino siajn ordonojn.

– Sed via sinjorina Moŝto tamen scias, ke la biskvitujo estas tute malplena, respondis Viktorino.

– Vi estas prava: tiam iru al la spicisto, kaj realportu unu funton da kuketoj.

La servistino malsupreniris. Post kvin minutoj oni sonoris denove.

– Senkulpigu min, diris Beatrico al sinjorino Klozelo.

– Iru do: vin atendante, mi ekzamenos tiun novan numeron de Lingvo Internacia , kiu kuŝas sur la tablo.

Tuj kiam sinjorino Herbeno estis malŝlosinta la seruron, ŝi malantaŭen paŝis terurite.

Perforte puŝite el ekstero, la pordo malfermiĝis plene, kaj liveris trairejon al nekonatulo, kiu, tuj kiam li estis en la antaŭĉambro, ekkriis per furioza voĉo:

– Ha! estas vi sinjorino Herbeno, la edzino de tiu kanajlo, kiu min ruinigis.

– Sinjoro, vi min malrespektas.

– Tio min indiferentigas. Ĉu oni ŝuldas respekton al friponoj, kiuj onin metas sur la pajlon.

– Fine, kion vi volas?

– Mian monon, je Dio! kiun tiu rabisto prenis en mia poŝo.

– Kiu do vi estas?

– Arturo Sedilo; kaj mi estas fiera pri tiu nomo. Mi povas marŝi, tenante alte mian kapon. Mi estas certa, ke neniu povos min riproĉi, ke mi ŝtelis de li eĉ unu moneron. Ĉiuj homoj ne povus tiel paroli.

– Antaŭ momento mi respondigis al vi, ke mia edzo estas en sia oficejo. Ĉu liaj bankaj aferoj min koncernas?

– Tion vi faris, por perdigi de mi mian tempon. Vi tre scias, ke li ne metis siajn piedojn en sian oficejon. Mi revenas el ĝi: neniu lin vidis. Necese estas, ke mi realiru al Maintenon  hodiaŭ mem. Antaŭ kiam mi eliros, mi insistas por paroli kun Herbeno: kie li estas?

– Se sinjoro Herbeno ne estas en la banko, mi povas doni al vi nenian sciigon. Mi tute nescias, en kiu loko li povas troviĝi.

– Ĉio tio estas aro da mensogoj. Tamen eble li levis la piedon kaj nun veturas al Belgujo. Tio ne min mirigus.

– Nu, sinjoro, silentu, mi vin petegas.

– Ne, ne; mi ne silentos. Mi tre laŭte diros tion, kion mi pensas. Li estas fripono, ŝtelisto, rab... Sed Sedilo ne povis daŭrigi.

Aŭdante bruon de disputo, la pordisto, kiu estis fortika knabego, eliris el sia kajuto, kaj supreniris la ŝtuparon por helpi al sinjorino Herbeno. Almetinte sian larĝan manon sur la buŝon de l’ krieganto, li lin puŝis sur la ŝtuparplaceton, dum Beatrico refermis la pordon. Helpite de najbaroj, kiujn tiu tumulto estis altirinta, li devigis Sedilon malsupreniri la tri etaĝojn, kaj lin ĵetis sur la straton. Sed li ne povis malhelpi, ke li parolu. Kaj sinjorino Herbeno pala, tremanta, subtenita de sia amikino, aŭdis lin, kiu kriegis, malsuprenirante la ŝtupojn:

– Li estas kanajlo! Vi ne konas lin. Mi certigas al vi, ke li estas kanajlo!

Sur la trotuaro, Sedilo kvietiĝis, eltiris sian poŝhorloĝon, kaj murmuris:

– Nu, mi ne lin vidos en tiu vojaĝo, ĉar estas horo min direkti al la stacidomo, se mi ne volas preterlasi mian vagonaron.

Frostiĝis forte. La viktimo de Herbeno aliris al la strato de Rennes , kaj ĝin supreniris per rapida paŝo.

Preninte sian valizon en la pakaĵejo, Arturo suprengrimpis la ŝtuparon, kaj petis por Maintenon  duaklasan bileton.

En Bellevue  la vagonaro haltis, kaj kruciĝis kun tiu, kiu venis el Chartres , kaj kiu same estis haltinta depost du minutoj.

Senpripense Sedilo rigardis. Kontraŭ li, en unuaklasa kupeo, unu vojaĝanto troviĝis sola. Arturo lin rekonis, kaj ekkriis:

– Nu, li estas Herbeno! Ha! tiun fojon, rabisto, vi ne foriros for de mi. Certe por tion fari mi estos devigata forlasi mian vagonaron; sed mi uzos la sekvantan.

Malfermante kontraŭvoje la vagonpordon, li malsupreniris sur la ŝtupon, pasis el sia veturilo al la kontraŭa, riskante, ke li estos ĵetita inter la du vagonaroj, kaj penetris en la fakegon, en kiu troviĝis la viro, kiun li estis rekoninta.

Tamen unu el oficistoj de la stacio rimarkis tiun manovron.

– Ĉu vi freneziĝas? li ekkriis. Vi do volas vin pistigi? La vagonaro ekruliĝis.

– Vi estas ŝancema, ĉar la vagonaro eliras, daŭrigis la oficisto; sen tio mi devigus vin malsupreniri. Sed mi faros tamen al vi protokolon. Sinjoro Herbeno estos mia atestanto.

La vagonaro pligrandigis sian rapidecon. La lastaj vortoj ne estis aŭditaj pro bruo.

Dume Sedilo staris antaŭ sia nova kunulo de vojaĝo: kun brakoj kruciĝantaj, kun malama rigardo, li muĝis per raŭka voĉo:

– Ha! ha! vi estas mirigita, min vidante; ĉu vere? Vi ne atendis mian viziton.

Aŭdante tiujn vortojn, la vojaĝanto rigardis Sedilon kun ŝajno de profunda miro, kiun ĉi tiu lasta, okupite de sia fiksa ideo, ne rimarkis.

– Mi ne scias, kion vi volas diri, respondis la nekonatulo: sed mi opinias kiel la oficisto. Vi faris grandegan nesingardemon. En momento kiam la du vagonaroj eliris kune, se via piedo estus ŝanceliĝinta eĉ iomete, vi glitis sub la radojn.

– Vi estus treege kontenta pri tio. Tio vin liberigus el mia ĉeesto.

– Vi neniel ĝenas min. En vagona kupeo la lokoj apartenas al tiuj, kiuj bonvolas ilin uzi.

Tiuj vortoj kviete elparolitaj impresis Sedilon. Se li deziras serioze diskuti, necese estas, ke li unue detenu sian koleron.

Pro tio li daŭrigis preskaŭ afable:

– Nun, tial ke ni havas neniun atestanton, tial ke vi estas devigata min aŭskulti, respondu malkaŝe. En kiu tempo vi redonos al mi mian monon?

– Vian monon? Al kia mono vi aludas do?

– Sed al la mono, kiun mi komisiis al vi.

– Mi tute ne scias, pri kio vi volas paroli. Vi ne povis komisii al mi monon, kaj mi ne povis ĝin ricevi de vi, tial ke mi ne konas vin, tial ke mi vidas vin por la unua fojo.

– Je Dio! Neniam mi estus kredinta, ke vi tiel friponiĝus. Tiam, kanajlo, ci kuraĝas certigi, ke mi ne komisiis al ci mian tutan posedaĵon, por ĝin pruntedoni al la Societo de direkteblaj aerostatoj? Pro tiuj vortoj, kiuj lin skurĝis en plena vizaĝo, la nekonatulo eksaltegis, kaj faris geston por survangi la insultanton. Sed tio havis nur la daŭron de fulmofajro. Li residiĝis trankvile en alian angulon de l’ vagono, murmurante:

– Kompatinda homo! La perdo de lia havaĵo malordigis lian cerbon. Li estas freneza; mi ne lin kolerigu.

Sed Sedilo vidis la ekmovon kaj aŭdis la parolojn. Ebria pro kolerego, li eltiris revolveron el sia poŝo.

– Se vi estas tiel malprudenta, li blekis, ke vi tuŝas min per via mano, aŭ ke vi insultas min denove, mi mortigas vin kiel hundon.

Kaj en momento, en kiu oni pasis antaŭ Meudon , Arturo direktis sian armilon kontraŭ la viro antaŭ li staranta.

Ĉi tiu terurite rapidis al la pordo, mallevis la vitraĵon, kaj faris per mano kaj voĉo malesperan alvokon.

Sed pro malvarma vetero la publiko estis enfermita en atendejoj, kaj la oficistoj en siaj oficejoj.

La vagonaro pasis kvazaŭfulme antaŭ senhoma trotuaro.

La vojaĝanto volis tiri la porhelpan sonorilon; Sedilo baris al li la vojon.

Li havis plu nur unu rimedon: lasi tiun vagonaron, en kiu lia vivo estas minacita.

Denove li kuris al la pordo, sin klinis eksteren, ĝin malfermis, kaj volis malsupreniri.

Sed li estis sekvita de Arturo, kiu eliris el la vagono samtempe kun li, sin alkroĉante al liaj vestoj por lin haltigi.

Timante, ke li estos perfide frapita en dorso, la kontraŭbatalanto de Sedilo sin turnis al li.

Sur la mallarĝa ŝtupo la du viroj troviĝis unu kontraŭ la alia, krampiĝante sur la kupraj baroj. Iliaj vestoj kaj iliaj haroj flirtis en vento, kiu, haltigante ilian spiron, ilin sufokis.

Tiam batalo komencis en plena nokto; ĉar estis preskaŭ la sesa vespere: kaj en Decembro en tiu horo jam de longa tempo noktiĝas: aliparte la luno ne ankoraŭ suriris.

Arturo tenis sian revolveron per mano maldekstra, kaj ĝin direktis denove al sia kontraŭulo. Ĉi tiu penis ĝin eltiregi, kaj, por tion fari, per sia dekstra mano ekkaptis lian manradikon.

Pafo resonis; sed la kuglo tuŝis neniun. En tiu momento la lokomotivo ekruliĝis sur la pontego. La du batalantoj, havante siajn fingrojn krispiĝantajn sur la manapogiloj de vagonoj, estis tro okupataj de sia propra defendo, por rimarki, ke sub iliaj piedoj malfermiĝas profunda kaj nigra abismo. Sin klinante ekster la vagonaro, preterirante la balustradon, kiun ili tuŝetis per la ledplando de siaj botoj, ili elstaris la profundegaĵon. Sedilo faris ekmovon por liberigi sian manon malliberigitan en la mano de lia kontraŭulo. Sed ĉi tiu lasta, per fortikeco dekobligita de la graveco de l’ danĝero, kuntiris la vivan prenilegon, kiu premegis la manradikon de Arturo, tordis lian antaŭbrakon, kaj nesciante direktis la tubon de l’ revolvero kontraŭ la bruston de sia malamiko.

Dua pafo eksplodis. Sedilo sentis en la dekstra ŝultro fortegan doloron. La brako, per kiu li krampiĝis al la veturilo, rigidiĝis; liaj fingroj malkuniĝis; kaj la malfeliĉulo, lasante la apogan baron, falis sur la balustradon de l’ pontego, ruliĝis momente sur la mallarĝa rando de l’ kornico, kaj falis en profundegaĵon kun brakoj etenditaj, turniĝadante.

Post kelkaj sekundoj malsonora bruo supreniris el la fundo de l’ abismo. Ĝi sciigis, ke la korpo de Sedilo pistiĝas sur la tero.

La vagonaro delasis la pontegon, kaj eniris en profundan vojtranĉitaĵon.

La luno, kiu ekaperis malantaŭ monteto, brilis en sennuba ĉielo. Nun iu, kiu rigardus, sin klinante en vagonpordo, tre facile povus distingi ĉiujn detalojn de la batalo. Sed ĉiuj vitraĵoj de l’ vagonoj estis levitaj, kaj kovritaj de densa prujno, kiu ilin maltravidebligis. Aliaj vojaĝantoj, envolvitaj en siaj kovriloj, dormis aŭ nenion aŭdis, tiele estis surdiga la bruego de radoj frotiĝantaj kontraŭ reloj.

Cetere la venkinto de Arturo ne konis la tragedian morton de sia malamiko.

Ĉar, post kiam li estis tordinta lian manradikon, utiligante la momenton de haltigo kaŭzitan de tiu alidirekto, li rapide forkuris ĝis la ekstremaĵo de la ŝtupo, kaj poste eksaltis sur la bufrojn.

Li pasis inter la du veturiloj; kaj dum li sin firme alkroĉis per ambaŭ manoj sur la tegmentoj de du vagonoj, li transiris la spacon, metante siajn piedojn sur la ĉenojn, sur la tubon de l’ bremso, sur la alian bufron, kaj fine feliĉe alvenis sur la kontraŭan ŝtupon.

Reveninte antaŭ la fakego, en kiu li troviĝis antaŭ momento, li ĝin malfermis. La kontraŭa pordo, per kiu li estis forkurinta, ŝanceliĝis ankoraŭ. Ĝin fermante, li ĵetis rigardon dekstren kaj maldekstren, por vidi ĉu lia atakanto lin ĉiam serĉas. Sed kompreneble li vidis neniun. De unu ekstremaĵo de l’ vagonaro ĝis la alia la linio de ŝtupoj estis senhoma.

Tiam li supozis, ke la malfeliĉa frenezulo, vidante lin malaperanta tiel subite, neniel komprenis tion, kio okazis, kaj ke, vane lin serĉinte laŭlonge de l’ vagonaro, li fine reeniris en alian veturilon.

Efektive, tial ke Sedilo estis rapidigita en abismon ĵus en momento, kiam la senvola mortiganto pasis inter la du vagonoj, estas neeble, ke ĉi tiu lasta povu diveni la katastrofon, kies aŭtoro li estis.

Relevinte la vitraĵon, li kuŝiĝis sur la kanapon, sin demandante ĉu tio, kio okazis, estas vere reala.

La vagonaro preterlasis Clamart ’on, Vanves-Malakoff ’on, kaj alproksimiĝis al Parizaj fortikaĵoj; la vojaĝanto ne tion rimarkis, kaj restis senmovigita de rigidigo. Subite la lokomotivo malakcelis sian rapidecon, ŝajnis ŝanceliĝi kaj fine haltis.

– Ĉu ni jam estas alvenintaj en Parizo? li sin demandis.

Ne; la vagonaro senmoviĝis en Ouest-Ceinture , kvankam ĝi devis preterpasi tiun stacion, sammaniere kiel ĝi preterpasis la aliajn: sed la signaldiskoj montriĝis ruĝaj; tio pruvis, ke la vojo ne estas libera.

En tiu momento viro kaj virino penetris en lian fakegon. Teditaj, ĉar depost longa tempo ili atendis, ili profitis tiun hazardon, kaj eniris kontraŭvoje en vagonaron por malproksimaj landoj, kvankam tion malpermesas la regularo.

Sed, ĉar la oficistoj estis okupitaj aliloke, ili ne tion rimarkis.

La vagonaro reeliris.

La nescianta mortiginto sin metis en angulon, dirante neniun vorton. Per okulklino la virino lin montris al sia kunulo:

– Rigardu do ĉi tiun viron, ŝi diris en lian orelon; li havas funebran vizaĝon. Oni dirus, ke li plenumis krimon.

– Bonvolu silenti, mi petas. Mi lin konas tre bone: li estas ĉarma fraŭlo, kaj, kiel mi, abonanto. Preskaŭ ĉiam li eniras en fakegon por fumantoj, mi same; tiam ni vojaĝas kune. Ofte mi petas de li fajron.

– Kiu li estas?

– Li estas bankiero, nomiĝas Herbeno, kaj havas en Sèvres  kampodomon.

Fine la vagonaro haltis en la Montparnasse ’a stacidomo.

La viro kaj la virino malsupreniris. La vojaĝanto ilin sekvis. Donante sian bileton, li pasis rapide, kaj ne rimarkis, ke la kontrolisto lin salutas. Kompreneble li ne redonis al tiu viro lian ĝentilaĵon.

– Kion do sinjoro Herbeno havas hodiaŭ? diris tiu oficisto al sia kamarado. Li ŝajnas tre priokupata.

La vojaĝanto sin direktis al la pakaĵejo, ŝarĝigis siajn pakaĵojn, unu vojaĝkeston kaj du valizojn, sur fiakron, kaj diris al la veturigisto:

– Al la Lyon ’a stacidomo.

Dum okazis tiu mistera dramo, Fernando revenis piede Parizon.

Li estis marŝinta tre rapide, esperante, ke li havos sufiĉe da tempo por alveni en Bellevue ’on pli frue ol la vagonaro venanta el Chartres ; ĉar, kiel abonanto, li havis rajton uzi la vagonarojn por malproksimaj landoj. Sed restis ankoraŭ ducent metroj por esti faritaj, antaŭ ol li atingos la stacidomon, kiam li aŭdis malantaŭ si fajfadon de lokomotivo. Post unu sekundo li estis atingita kaj preteririta: kaj li troviĝis tro malproksime por konservi esperon, ke li alvenos sufiĉe frue.

Ĉar la venonta vagonaro pasos nur post unu horo, li daŭrigis piede, sin direktante al Meudon , ĉar li intencis reveni Parizon per la tramveturilo de Issy .

La nokto estis alveninta depost tempo jam longa; sed la luno lumis per hela brilo.

Li malsupreniris la deklivan vojon, kiu pasas sub la pontego, kaj estis tiel okupita de siaj pensoj, ke li preskaŭ piedfrapis homan korpon, kiu kuŝis sur tero kaj baris la vojon.

– Kredeble li estas ebriulo, kiu ne povis iri pli malproksimen, li pensis. – Nu, bonulo, li diris, laŭtigante sian voĉon, estas tre nesingardeme por vi resti ĉi tie. Per tiel malvarma vetero vi riskas frostiĝon; aliparte veturilo povus vin premegi.

La homo ne respondis.

– Vere, murmuris Herbeno, li estas ebriega. Li sin klinis al tiu nekonatulo, intencante lin skui por lin veki; kaj li lin prenis per liaj brakoj.

La kapo, ŝanceliĝinte el unu ŝultro al la alia, estis for ĵetita malantaŭen; kaj kiam la nuko tuŝis la dorson, la vizaĝo turniĝante al la ĉielo estis krude lumigita de la luno.

– Sedilo! balbutis Herbeno, kun ekkrio de mirego. Li lasis refali la korpon, kaj eliris kurante, ne eĉ kuraĝante sin turni.

Li bezonis marŝadi kaj lacigi siajn muskolojn. Liaj oreloj zumis; liaj tempioj batiĝis fortege. Kvankam la vetero estis glaciiga, li tamen larĝgute ŝvitadis. Li deprenis sian ĉapelon por malvarmigi sian varmegan frunton. La frosta aero de la nokto lin kvietigis, lin resanigis. Kiam li aliris al Vanves , li povis pripensi.

– Malfeliĉa viro! li ekkriis. Tiun matenon mi deziris lian morton. Estas terure esti obeita de la fatalo tiel pasive.

La tramveturilo pasis, interne plena. Ĉar estis tro malvarme por supreniri sur imperialon, li daŭrigis piede.

Kiam li alvenis al Saint-Germain-des-Prés , li levis la okulojn al la horloĝo de la preĝejo. La ciferplato montris la duonon de la oka.

En la apartamento loĝita de Fernando, straton de l’Université , sinjorino Herbeno, sidante en salono kun Klozelo kaj lia edzino, atendis sian edzon, kiu ne estis ankoraŭ reveninta.

Beatrico komencis malkvietiĝi.

– Strange, ŝi diris. Li, kiu estas la akurateco mem, malfruiĝas hodiaŭ. Ni esperu, ke okazis neniu malfeliĉo.

– Sed, kompatinda amikino, respondis Juliino, se mi devus min malsanigi, kiel vi faras, ĉiufoje kiam Eduardo malfruiĝas, mi farus nur tion de mateno ĝis vespero. Nu, vi pli bone agus, profitante la libermomenton, kiun al vi donas via edzo, por montri al mi la novan kostumon, kiun al vi sendis via kudristino.

– Mi petas de vi pardonon, diris Beatrico al la advokato; sed vi aŭdis: estas via edzino mem tiu, kiu ...

– Iru do, iru do: mi mem honore akceptos Herbenon en lia propra hejmo, kiam li revenos.

Post dek minutoj, Fernando fulme eniris en la ĉambron, en kiu Eduardo troviĝis sola.

La juna bankiero rapidis al sia amiko, prezentante siajn manojn.

– Ci estas tre afabla, ĉar ci venis, li diris.

Poste, rigardante la horloĝon:

– Mi kredis min pli malfruiĝinta. Tre bone. Kiam oni havas kunmanĝantojn, oni ne devas ilin atendigi.

– Mi tre timis, ke mi ne povos akompani mian edzinon, respondis la juna advokato. Kredeble Juliino al ci rakontis ... Sed ci estas vundita! Kio do okazis?

– Mi, vundita? tute ne. Kio povas kredigi ...?

– Ci havas manojn tute kovritajn de sango.

En tiu momento, sinjorino Klozelo, kiu estis ekzameninta en la ĉambro de Beatrico la kostumon antaŭ ne longe alportitan, revenis, sekvita de sia amikino.

– Silentu; diru nenion, murmuris Fernando en la orelo de sia amiko: estas neutile timigi la sinjorinojn.

Kaj farinte mallongan saluton, Herbeno eliris rapide, por lavi siajn manojn kaj ŝanĝi siajn manumojn.

Elirante el sia tualetejo, li renkontis en la antaŭĉambro Mazieron, kiu eniris.

En la salono, la kunmanĝantoj atendis, ke la servistino anoncu la vespermanĝon. La interparolado estis malvigla: pro tio ili tre malkonfuze aŭdis, tra la duonmalfermaĵo de l’ pordo, la bankieron, kiu diris al sia baptofilo: – Mi opinias, ke de kelka tempo ci ne sufiĉe ĝenas cin. Hodiaŭ ci tamen promesis, ke ci min realiros al la banko. Mi atendis cin dum la tuta tago: kaj estas mi tiu, kiu devis toleri la malafablan humoron de cia Sedilo. Tio ne min plaĉas.

Aŭdante tiun nomon, Herbeno fariĝis subite pala; kaj, ĉar en tiu momento la servistino larĝe malfermis la pordon por anonci:

– Ŝia sinjorina Moŝto estas servita! Klozelo rimarkis, ke lian amikon agitas nerva tremado.

Dum la vespermanĝo, Fernando manĝis tre malmulte, kaj ne elparolis dek vortojn. Ĉar la junulo estis ĝenerale babilema kaj eĉ kelkafoje petolema, lia sintenado estis tuj rimarkita de liaj kvar tablokunuloj:

– Kio do estas en ci, karuleto mia? diris Beatrico.

– Nenio.

– Ĉu ci cin sentas malsana? demandis Maziero.

– Ne.

– Vi lin riproĉis antaŭ ne longe, sinjoro Maziero; jen estas kial li estas malbonhumora.

– Vi eraras, Juliino, respondis Herbeno per malpacienca tono.

Sola Klozelo diris nenion. Li observis. Sed kiam, dum la vespero, li revenis hejmen, li pensis:

– Kie li pasigis sian tagon? Li sola tion scias. Li revenas malfruiĝinte, ŝajnas terurita, havas sangon sur la manoj, kaj petas de mi sekreton. Kio okazis? Dum la nokto, Fernando havis dormon malkvietan, agititan de inkubsonĝoj. Beatrico, kiun maltrankviligis la strangaj manieroj de ŝia edzo, aŭdis eĉ, ke li ekkriis:

– Ne, ne, vi ne estas malviva: tio estus tro abomena. La morgaŭan tagon tiuj postsignoj de agitado estis malaperintaj. Sed la trajtoj de Fernando havis ŝajnon de laceco, kvazaŭ la junulo estus suferinta gravan malsanon.

Lia edzino volis lin demandi, peti de li kiamaniere li estis pasiginta sian tempon. Sed vane ŝi montriĝis karesanta, vane ŝi provis la tutan armilaron de amaj ruzoj, kiuj ĉiam sukcesas, kiam ilin uzas amata virino, Herbeno sin enfermis en absolutan silentadon.

Kaj kiam Beatrico volis rekomenci sian atakon, ŝi estis repuŝita de tiu malafabla respondo:

– Tio ne cin koncernas. Sinjorino Herbeno sentis, ke ŝia koro kuntiriĝas, kaj ne insistis.

Post du tagoj, Fernando sin vestis por iri al sia oficejo, kiam la servistino alkuris terurita.

– Via sinjora Moŝto, ŝi diris, estas en salono tri sinjoroj, kiuj volas paroli kun vi.

– Ĉu ili diris siajn nomojn?

– Ili ne volis. Sed malfidu, sinjoro: ili havas malbelajn vizaĝojn: ili min timigis.

Herbeno levetis la ŝultrojn, rapide vestis jakon, kaj aliris al la tri vizitantoj.

Unu el ili portis skarpon sub sia surtuto. Li debutonumis tiun veston, por ĝin montri tre malkaŝe.

– Ĉu vi estas Fernando Herbeno? li demandis.

– Jes, sinjoro; sed ĉu mi povas scii ...?

– Mi estas polica komisaro: je nomo de la leĝo mi vin arestas.

ĈAPITRO DUA

Dudek-sep jarojn antaŭe, en la vespero de 18a Novembro 1873, granda tumulto regis en la apartamento loĝita de la familio Burdano, straton Bonaparte . El la salono, en kiu flamis ĉiuj kandeloj de lustro kaj de kandelabroj, al la manĝoĉambro, kiun tute plenigis tablo kovrita de dudek manĝilaroj, kaj brileganta pro trinkvitraĵoj kaj manĝarĝentiloj, la gepatroj Burdano senĉese klopodis.

Sur elmetilo, en granda Ĥina vazo, vastega blanka bukedo, metita en plenan lumon, altiris la rigardojn, dum ĝi balzamumis per alilandaj parfumoj la supervarmigitan atmosferon de la manĝejo.

Ĉar tiun vesperon mem, post la festeno donita al parencoj kaj al amikoj, estis subskribiĝonta la kontrakto de l’ geedziĝo okazonta inter Klotildo Burdano kaj Aleksandro Maziero, vickuracisto en hospitaloj.

Kompatindaj geedzoj Burdano! Ili ŝajnis ambaŭ tiel maljunaj, ke oni kredis havi antaŭ siaj okuloj ne la gepatrojn sed la geavojn de la juna fianĉino.

Post dekkvar jaroj de senfrukta unuiĝo, iliajn dezirojn fine estis realiginta la nasko de filino.

Amegita, flategita, dorlotegita pli ol oni povus diri, la beleta Klotildo estis dum dudek jaroj la celo, la unika motivo de ilia ekzistado. Kaj nun, kiam alvenas la maljunaĝo, fremdulo subite eniris en ilian hejmon, kaj kiel ŝtelisto forportis ilian trezorinon por fari de ŝi sian kaptitaĵon, sian posedaĵon, sian edzinon. Kaj ili devis rideti al li, al li prezenti la manon, opinii, ke la aferoj estas plej bone aranĝitaj. Ĉiujn iliajn kortuŝaĵojn, ĉiujn iliajn bedaŭrojn ili povis traduki nur per tiuj vortoj timeme kaj mallaŭte elparolitaj:

– Igu ŝin feliĉa! Kompatindaj geedzoj Burdano! Pro tio, depost du jaroj, kiom multe da amindumantoj ili estis malakceptintaj.

La junuloj, kiuj petis la manon de ilia filino, estis kribritaj, senŝeligitaj, dissekcitaj, distilitaj; kaj ĝenerale en tiuj sinsekvaj operacioj, ili perdis tiom da sia personeco, ke post la fina analizo nenio restis.

Sola Aleksandro Maziero, similante fandaĵon el senmiksa oro, toleris ĉiujn provojn nedifektite. Filo de bankiero, kies aferoj prosperis, apartenanta al familio prave estimata, vickuracisto en hospitaloj, montrita de siaj profesoroj kaj de siaj kolegoj kiel unu el estontaj kuracistoj de la Centra Oficejo, plie havanta belan korpan eksteraĵon kaj elegantajn manierojn, Maziero prezentis ĉiujn kvalitojn, kiuj faris lin perfekta bofilo.

Gesinjoroj Burdano ne povis trovi unu solan difekton, kiu ĵetis ombron sur tiun plaĉindan pentraĵon. Tamen la vero devigas konfesi, ke ili ĝin multe serĉadis.

Fine Klotildo demandita respondis, ke pri ĉiuj punktoj ŝi opinias kiel ŝiaj gepatroj.

Tiun fojon, ĉio estis vere finita: ili devis lasi ekzekuti sin ĝentile.

En angulo de l’ salono, sidante sur kanapo, la gefianĉoj interparolis mezavoĉe.

– Ĉu via amiko, tiu juna oficiro, pri kiu vi tiel ofte parolis, povos ĉeesti? demandis Klotildo.

– Ĉu al Herbeno vi aludas?

– Jes.

– Mi petis de sinjorino via patrino, ke ŝi bonvolu lin inviti. Li revenis el Alĝerio antaŭ ok tagoj. Tial ke li sendis al mi neniun sciigon pri malakcepto, mi estas preskaŭ certa, ke ni vidos lin tiuvespere.

– Laŭ la maniero, per kiu vi parolas pri li, oni vidas, ke vi sentas al li grandan estimon kaj grandan amemon, pli eble ol al sinjoro Variaso, via alia amiko.

– Inter ili neniu komparo estas ebla. Variaso estas ĉarma homo, kiun mi ŝatas multe: laborema kaj bonkondutema, li en venonta tempo atingos brilan situacion; mi estas certa pri tio. Sed fine li estas nur kamarado; dum por mi Herbeno estas pli ol frato; li estas amiko de infanaĝo kaj de kolegio. Tempo kaj interspaco ofte nin malkunigis: neniam nia reciproka amemo estis pro tio vundita.

– Jen malofta ekzemplo de fideleco. Pro tio min igos tre feliĉa konatiĝi kun tiu junulo.

La salono pleniĝis. Ĉiuj kunmanĝantoj jam alvenintaj ĵetis malrektan rigardon al la horloĝo, kiam la ĉambristo anoncis:

– Lia kapitana Herbena Moŝto! Juna oficiro de Afrikĉasistoj eniris per rapida paŝo. Sin respekte klininte antaŭ sinjorino Burdano, li rapidis al la du manoj etenditaj, kiujn prezentis al li Maziero, kaj troviĝis kontraŭ Klotildo.

– Mia kara Leopoldo, diris la juna kuracisto, antaŭ momento ni parolis pri ci. Fraŭlino, permesu, ke mi prezentu al vi la kapitanon Herbeno.

– Sinjoro Maziero faris pri vi tiel laŭdplenan rakonton, komencis la junulino, ke mi ... Sed en tiu momento ŝia rigardo renkontis la rigardon de Leopoldo. Ŝi ruĝiĝis, balbutis, serĉis frazon ian por eliri el embarasa situacio, kaj trovis nur adorindan rideton, kiu profunde kortuŝis la nove alveninton.

– Ŝia sinjorina Moŝto estas servita! anoncis lakeo per majesta voĉo.

Klotildo rapide prenis la brakon, kiun prezentis al ŝi ŝia fianĉo.

– Kio estas en vi? diris Maziero. Vi tremas.

– Nenio.

– Vidante Leopoldon, vi ŝajnis konfuzita. Vi do konas lin?

– Vi tre scias, ke mi vidas lin hodiaŭ vespere por la unua fojo.

Oni altabliĝis. Sidante apud Klotildo, Aleksandro sin sentis okupita de strangaj suspektoj. Sed li komandis al la trajtoj de sia vizaĝo, ke ili ne perfidu la kortuŝaĵojn, kiuj agitas lian animon: kaj dum li atente observis sian fianĉinon kaj sian amikon, li montriĝis afabla, ĝentila kaj sprita kunmanĝanto.

Sed Klotildo estis malatenta. Ĉiufoje kiam ŝi sentis, ke la rigardo de Leopoldo sidanta antaŭ ŝi haltas sur ŝia persono, ŝi respondis malprecize al la demandoj, kiujn al ŝi faris la aliaj ĉeestantoj. Kiam kontraŭe la alloganta kapitano sin turnis momente, la fianĉino de Maziero lin traboris de siaj pafantaj rigardoj.

Leopoldo havis famon de sperta babilanto kaj de mondumulo; plie li revenis el Afriko kaj devis havi sennombrajn historietojn por rakonti. Pro tio la kolereto de invititoj estis treega, kiam ili konstatis, ke la spirito de l’ juna oficiro tute forestas.

– Ĉu vi rajdis ĝis Insalah ? petis de li sinjoro Burdano. Herbeno ne respondis, ne aŭdinte.

Aleksandro, kiu lin kaŝe ekzamenis, ekvidis, ke li ridetas al Klotildo, kaj ke la junulino redonas al li lian rideton.

– Sinjoro Burdano al ci parolas, kriis Maziero per kolera voĉo. Li petas, ĉu ci rajdis ĝis Insalah ?

– Jes, jes, tre bone, blekis Leopoldo eksaltante, kvazaŭ li elirus el revo. Certe mi rajdis ĝis Insalah .

Kaj li refalis en sian mutecon. La homoj, kiuj havas mallongan vidpovon, opiniis lin malbonedukita; sed tiuj, kiuj estas pli sagacaj, sin sentis ĝenitaj, maltrankvilaj.

Kion tio signifis? Oni sentis en aero fulmotondron: tio estis certa. Katastrofo ŝajnis minacanta. Sed kia? Tamen la vespermanĝo finiĝis sen okazintaĵo.

En momento kiam la sinjoroj sin direktis al la fumejo, Aleksandro faris signon al sia amiko.

– Leopoldo, li diris per grava kaj malĝoja tono, ĝis hodiaŭ mi konsideris cin kiel sindoneman amikon. Sed cia tiuvespera konduto estas neklarigebla. Mi diras: neklarigebla, por ne uzi alian epiteton pli energian, sed bedaŭrinde tro ĝustigitan.

– Ci estas prava, respondis Herbeno per voĉo apenaŭ aŭdebla, tiel forte ĝi estis sufokita; ĉiujn epitetojn mi meritas. Sed por min senkulpigi unu vorto sufiĉos. Se pli frue ol ci mi estus havinta la feliĉecon koni fraŭlinon Burdano, neniu alia viro krom mi estus ŝin akirinta. Ci baldaŭ edziĝos kun ŝi; la afero estas konsentita, mi tion konfesas; sed fine ĝi ne estas ankoraŭ farita. Tamen mi forlasas la batalon. Pli grandan pruvon de amikeco mi ne povas doni al ci. Morgaŭ mi realiros al Alĝerio. Kaj se ci ekscias, ke Kabiloj metis sur la pinton de stango la kapon de l’ kapitano Herbeno, ne estu tro mirigita pri tio.

– Estas frenezo!

– Estas frenezoj, kiuj mortigas. Adiaŭ. Neniam ci min revidos.

Antaŭ kiam Aleksandro, ŝtonigita de mirego, havis tempon sufiĉan por tion malhelpi, Leopoldo malfermis la pordon kaj rapidis en la ŝtuparo.

Maziero reeniris sola en la salonon. Li estis pala, agitita.

– Sinjoro Herbeno, li balbutis, min komisiis, ke mi lin senkulpigu apud vi. Gravega kaj urĝa afero lin devigas nin lasi.

– Sed mi supozas, ke ni lin revidos en la geedziĝo, respondis sinjoro Burdano.

– Malmulte kredeble. Li devas eliri pro tre longa vojaĝo.

Klotildo aŭskultis sufokiĝante.

Ŝi ĉion komprenis.

En tiu momento, la notario, kiu estis fininta la legadon de l’ kontrakto meze de la ĝenerala neatento, prezentis la plumon al gefianĉoj.

Aleksandro subskribis per mano iom tremanta. La junulino siavice alpaŝis por fari la samon.

Sed apenaŭ ŝi estis preninta la plumingon, subite per ekmovo bruta, aŭtomata, pli forta al ŝia volo, ŝi ĝin rompis en siaj fingroj, ĵetis la pecojn sur la tablon, kaj tordis siajn brakojn, kriante:

– Mi ne povas! mi ne povas! Poste per nekonscia gesto ŝi tiregis la puntojn de sia korsaĵo, stertorante:

– Mi sufokiĝas! Ho! kiel akre mi suferas! falis renverse kaj baraktis sur la tapiŝo, dum ŝiajn membrojn agitis konvulsiaj spasmoj.

Ĉiuj sin levis, klopodante, kune kriante:

– Kuraciston! kuraciston!

Sed tie troviĝis Aleksandro.

Li havis antaŭ si malsanulinon. Forgesante sian amon kaj sian ĵaluzon, li retrovis sian spiritĉeeston, kaj donis mem al sia fianĉino la necesajn flegojn.

La junulino malrapide remalfermis siajn okulojn, rekonis Mazieron, prenis lian manon, kaj ĝin preminte amikeme:

– Vi estas bonkora, ŝi diris. Mi ne meritas fariĝi via edzino. Forgesu min.

La kelkaj invititoj, kiuj estis ankoraŭ en la salono, rapide prenis siajn ĉapelojn kaj mantelojn kaj malplilongigis la adiaŭaĵojn.

Post unu minuto la salono estis malplena.

Maziero eliris kiel la aliaj.

– Mi vin petegas, diris Klotildo, ne turmentu min tiuvespere; mi sentas min tro malsana. Revenu morgaŭ: mi klarigos al vi ĉion.

– Fine, filino mia, diris ŝia patro, nun, ĉar ni estas solaj, mi esperas, ke ci parolos kaj al ni konigos la kaŭzon de tia skandalo.

Sinjorino Burdano montris per jesiga gesto, ke ŝi opinias kiel ŝia edzo.

– Patrino kara, respondis Klotildo, mi sentas al sinjoro Maziero veran estimon; kaj mi estis sincera, certigante al vi, ke mi sentis amon. Nur vidinte sinjoron Herbeno, mi komprenis mian eraron.

– Tiam tiu militisto estas la viro, kiun ci amas?

– Jes, panjo.

– Estas nekredeble. Ci apenaŭ konas lin.

– Estas neverŝajne; mi konsentas. Mi mem ne povas tion kredi; kaj tamen tio estas reala.

– Tiam tiu amo venis subite, fulmobate? Nu, mia kompatinda infanino, pripensu iom.

– Se vi malkonsentas nian unuiĝon, mi vin obeos. Sed neniam mi edziniĝos kun alia viro.

En la koro de ambaŭ geedzoj fariĝis batalo. Konservi kun si sian filinon, kia revo! Ŝi estos apud ili por fermi iliajn okulojn.

Sed tiu egoisma sento ne daŭris. Ĉu ili ne estas sur tero por sin doni, sin oferi, ĉie kaj ĉiam?

– Tial ke ci amas tiun junulon, diris la patro, oni povos eble cin kontentigi. Sinjoro Maziero al ni donis pri sia amiko tre ŝatindajn sciigojn. Certe la kapitano Herbeno estas por ci tre akceptebla edziĝonto.

– Ha! paĉjo, mi dankas vin kaj vin amas, ĉar vi igas min tute feliĉa.

La morgaŭan tagon la junulino ricevis la jenan leteron:

“Fraŭlino, La klarigo, kiun vi promesis al mi hieraŭ, ŝajnas ho ve! tro facile divenebla. Mi opinias, ke estus pli inde je vi kaj je mi eviti neutilajn kortuŝaĵojn.

Mi redonas al vi vian promeson; sed mi ne reprenas la mian.

Adiaŭ: estu feliĉa. ALEKSANDRO MAZIERO.”

Post du monatoj la kapricema Klotildo nomiĝis: sinjorino Herbeno.

La junaj geedzoj tiel freneze sin amegis reciproke, ke la cetero de l’ mondo por ili ne ekzistis. Tamen kelkafoje memoro, kiu similis konsciencriproĉon, iomete venenis ilian ĝojon. Nek unu nek alia povis pensi sen ia malgajeco al Aleksandro Maziero, al tiu bonkora kaj inteligenta estaĵo, kies vivon ili rompis. Sed tio malmulte daŭris: kaj kiam Leopoldo vidis, ke sur la frunto de lia edzino pasas unu el tiuj ombroj, kies kaŭzon li tro konis, li havis neniun malfacilecon por ĝin vaporigi per blovo de ŝmacado.

Ian tagon ambaŭ konkurantoj sin renkontis sur la strato.

La intervidiĝo estis korekta sed malvarma: Herbeno sin sentis ĝenata. Li prezentis al Maziero sian manon: Aleksandro ne eligis la sian; sed li lasis ĝin malmova en la mano de Leopoldo, kaj ne redonis lian manpremon.

– Almenaŭ ĉu ci igas ŝin feliĉa? demandis la studento.

– Tiel plene kiel mi povas. Sed kial sin turni al tia temo?

– Por esti certa, ke mia ofero ne estis neutila.

Per ia ajn rimedo oni devis alidirekti la interparoladon.

– Antaŭ ne longe, diris la juna oficiro, mi aŭdis pri ci kaj pri ciaj laboroj.

– Jes, respondis la vickuracisto, depost kelka tempo mi senhalte, senripoze laboradas.

Kaj li aldonis, kvazaŭ li parolus al si mem:

– Nur en senĉesa laborego oni povas trovi forgeson. Herbeno daŭrigis, kvazaŭ li ne estus aŭdinta:

– Oni rakontas, ke ci publikigos baldaŭ eksterordinaran verkon, kiu faros veran revolucion en la sciencista mondo.

Aleksandro havis palan rideton.

– Ci iom trograndigas, li diris. Mi fabrikas mian tezon: jen estas ĉio.

– Ĉu mi povas koni ĝian temon? demandis Leopoldo, kiu volis ŝajni interesiĝanta pri la sciencaj serĉadoj de sia amiko. Ĉu mi estas maldiskreta?

– Tute ne. Ĝi estas monografio pri la atrofio de l’ umbilika ŝnuro.

En tiu momento horloĝo sonoris tri batojn.

– Ĝis la revido, diris Maziero, rapidante por eliri. Estas la tria.

– Ci do timas malfruiĝi?

– Jes. Oni devas alporti al la Anatomia Lernejo belegan sed kompreneble malvivan novnaskiton. Necese estas, ke mi tie ĉeestu por ĝin dissekci.

– Ĉu tia afero ofte okazas al ci?

– Sed mi faras nur tion dum la tuta tago.

– Ĉu estas eble, ke ci havu sufiĉe da kuraĝo por tiel senkompate distranĉi kompatindajn estaĵetojn?

– Tio estas necesega; ĉar nur el tia laboro mi povas ĉerpi por mia tezo la dokumentojn, kiujn mi bezonas.

– Kaj ĉu tia laboraĉo kaŭzas al ci neniun naŭzon?

– Neniun. Cetere por mi malviva novnaskito estas nur anatomia temulo.

Kiam Herbeno revenis hejmen, Klotildo ekvidis tuj, ke ŝia edzo ne troviĝas en sia kutima stato.

– Kio estas en ci, karuleto mia? ŝi demandis.

– Sed nenio; mi al ci certigas.

Leopoldo volis konservi sekreta sian intervidiĝon kun Maziero. Sed li ne sufiĉe pripensis pri la estra amemo de lia edzino, kiu per siaj karesadoj ne lasis al li eĉ unu minuton da ripozo, ĝis kiam li estis rakontinta la tutan interparoladon laŭ ĝiaj plej etaj detaloj.

– Kompatindulo! ŝi balbutis; li tiel profunde amis nin ambaŭ! Por lin rekompensi, ni pistis al li la koron.

Kaj Klotildo ekploregis.

– Kvietigu cin, anĝelino mia, murmuris la kapitano en oreloj de la juna virino; kvietigu cin. Ĉu ne estas pli feliĉe, ke nia renkontiĝo okazis, antaŭ kiam ci estus fariĝinta la edzino de Aleksandro? Almenaŭ ni havas por ni rajton, nin amante unu la alian. Se mi estus reveninta Francujon dekkvin tagojn pli poste, mi tamen estus aminta cin sammaniere, kaj Maziero troviĝus pli malfeliĉa ankoraŭ, ĉar nia reciproka amo estus krimo.

Sed, ĉar la ploroj de Klotildo plifortiĝis, Leopoldo prenis sian edzinon en siaj brakoj, kaj diris per tono de amika riproĉo.

– Ci scias, ke la kuracisto konsilas la eviton de ĉia kortuŝaĵo. Al ci estas malpermesate igi cin malsana.

Efektive sinjorino Herbeno estis graveda. Dum kelkaj tagoj la geedzoj estis dubintaj; kaj nur depost unu semajno la certeco estis absoluta.

Se Leopoldo ne konigis al Maziero tiun novaĵon, se li ne al li faris konfidencion pri la ĝojo, kiu plenigis lian koron, li tion faris nur por obei unu el tiuj hontemaj kaj delikategaj sentoj, kiuj povas ĝermi en solaj superaj animoj.

Post du monatoj, en la Salono de pentristoj, Klotildo, sin apogante per sia tuta pezo sur la brakon de Leopoldo, ekzamenis pentraĵon, kiam ŝin ekokupis tiu nedifinebla maltrankviligo, kiun ni sentas, kiam iu nin fikse rigardas. Ŝi iomete turnis la kapon, kaj ekvidis post kelkaj paŝoj Mazieron, kiu ŝin observis de nuko ĝis kalkanoj kun tiu atento speciala al kuracisto, kiam li studas la simptomojn de la malsano, kiun li penas malkovri.

Per tiu boranta rigardo la juna virino sin sentis tiel plene senvestigita, tiel profunde fosita ĝis la plej intimaj fibroj de sia estaĵo, ke tremis tuje ĉiuj ŝiaj membroj. Sed la vickuracisto hontante, ĉar li estis surprizita spionante, ŝanĝis subite sian fizionomion; poste, sendinte al sia iama fianĉino glaciigan saluton, li turnis sian dorson kaj perdiĝis en la vizitantaron.

Kiam sinjorino Herbeno rakontis tiun fariĝon al sia edzo, kiu nenion vidis:

– Mi timas, ŝi diris per ŝanĝita voĉo. Ambaŭ ni perfidis, mi amon, ci amikecon: ni estos punitaj pro tio. Ci vidos, ke alvenos malfeliĉo.

Dum Klotildo, mallarĝe kontaktiĝante kun Leopoldo en la kaleŝo, kiu ilin rekondukis, al li konigis siajn timojn, Maziero revenis al sia loĝejo per febra kaj ekskua paŝo, parolante laŭte:

– Graveda! Ŝi estas graveda, li ĝemis. Tio estas neebla; tio ne okazos! Certe, ĉar depost jam tri monatoj fraŭlino Burdano estis edziniĝinta, Aleksandro pensis, eĉ estis certa, ke la plenumo de la geedziĝo efektiviĝis: sed fine malpreciza dubo, ĥimera espero restis ankoraŭ. Li ne estis revidinta Klotildon depost la terura vespero de la kontrakto, kaj kiam li revis pri ŝi, la aperaĵo, kiu prezentiĝis al lia memoro, havis ĉiam la formon de la gracia kaj ĉasta fraŭlino, kiun li estis koninta. Dum nun li devos intervenigi en siajn revojn voluptajn kaj pasiajn scenojn; li devos anstataŭigi per virino la ensorĉantan virgulinon de la gefianĉiĝo, per virino havanta flankojn ŝvelintajn pro patrineco.

Depost tiu momento subita ŝanĝo okazis en la kutimoj kaj en la karaktero de l’ juna kuracisto. La laboro, kiun li estis alvokinta por sin helpi, kaj kiun ĝis nun li utiligis kiel konsolanton, fariĝis nur nova lacigo aldonita al liaj aliaj turmentoj. Vane li sin abstraktis, vane li sin devigis al la legado de frazo, vane li ĝin rekomencis kiam li ne tre bone komprenis ĝian sencon, inter la linioj de scienca libro, en la detaloj de anatomiaj desegnaĵoj, ĉie li revidis Klotildon, havantan sur siaj lipoj la pasian rideton, en siaj okuloj la larmoplenan rigardon al li iam difinitajn, sed nun adresitajn al alia viro.

Kiam unu el liaj kamaradoj diris:

– Nu, via tezo ne finiĝas do? Aleksandro levis al sia interparolanto malviglan okulon, kaj ne eĉ respondis.

Tio fariĝis tiel grava, ke liaj kolegoj malkvietiĝis kaj diris ian tagon al la profesoro Trélat , lia deĵorestro:

– Maziero nin maltrankviligas. Depost kelkaj semajnoj li estas tiel malluma kaj tiel malparolema, ke li fariĝis tute malsociema. Iam li estis nelaciga laboranto: hodiaŭ li faras nenion, eĉ ne malfermas plu ian libron. Vi bone agus, kara majstro, lin ekzamenante.

La fama klinikisto same estis rimarkinta la ŝanĝojn okazintajn en la cerba stato de lia plej bona lernanto.

Sed anstataŭ lin kolerigi per riproĉoj, kiujn meritis la nereguleco de lia deĵoro, li opiniis, ke estas pli prudente agi kun li tiel kiel kun malsanulo; ĉar reale li estis tia.

– Mia juna amiko, li diris ian tagon post la vizito, mi intencas doni al vi unu libertempan monaton.

– Kial?

– Sed por ke vi ripozu. Vi vin lacegigis en tiu lasta tempo. Distru vin, vojaĝu, iru al kamparo, al marbordo, kien vi volos: kaj vi revenos en pli bonaj kondiĉoj por fini la studaĵon, kiun vi komencis.

Aleksandro malĝoje ridetis.

– Ne min lacegigis la laborado, li diris.

– Jes, mi scias, respondis kun patra tono la fama profesoro: vi malsukcesis edziĝon, kaj vi suferas pro tio. Sed, je diablo! ekzistas en la tuta mondo pli ol unu knabino. Pro situacio tia, kia estas la via, pro la estonteco, kiu vin atendas, por anstataŭigi la virinon, kiun vi perdis, vi tre facile trovos dek fianĉinojn, kiuj estos ĉiuj multe superaj al tiu malsprita fraŭlinaĉo, kiu ne sciis vin ŝati.

– Mi petegas vin, kara majstro; ne insistu. Sed tiu interparolado ne restis sen rezultato; ĝi igis Mazieron pli singardema. Li komprenis, ke li devas kaŝi for de ĉiuj okuloj la ventegon, kiu agitiĝas interne de li, kaj simili tiujn vulkanojn, kies flankoj estas neĝokovritaj, dum brulanta lafo bolegas interne.

Lia deĵoro ne suferis plu pro liaj humoraj neegalecoj. Li reaperis en kursoj, en la Anatomia Lernejo, kaj eĉ rekomencis dissekci.

Ĉiuj homoj estis trompitaj, eĉ Leopoldo, al kiu Aleksandro diris ian tagon:

– Kaŝemulo, ci ne diris al mi, ke cia edzino estas graveda.

– Post tio, kio okazis, ci devas kompreni ...

– Ci do opinias min naivulo. Ĉu, kiam junulino edziniĝas, oni ne devas antaŭvidi tiun tre logikan kaj tre naturan konsekvencon?

– Sendube: sed mi tiel forte timis cin ĉagreni.

– Ci vidas, ke tio ne okazis. En kiu epoko ci atendas cian heredanton?

– En la du unuaj semajnoj de Decembro.

– Aŭskultu min: mi komprenas, ke mia ĉeesto estas kapabla ĝeni sinjorinon Herbeno; jen estas kial mi ne faras al ci proponojn por ŝin kuraci. Tamen se ci bezonos min, ci ĉiam trovos min preta por cin utili. Sekve tuj kiam la akuŝo estos komencita, sciigu min.

Profunde kortuŝita, Leopoldo premis entuziasme la manon de sia amiko, dirante:

– Nu! ci estas tute simple superega. Ĉar la kapitano havis siajn okulojn plenajn je larmoj, li ne povis rimarki la strangan rigardon, kiun la studento lasis fali sur lin, kaj precipe la malaman kaj samtempe ironian rideton, kiu momente flugetis sur liaj mallarĝaj lipoj: sen tio la edzo de Klotildo estus tremetinta.

La tempo pasis, kaj alproksimiĝis la epoko, en kiu sinjorino Herbeno estos liberigita.

Depost kiam Maziero ŝajnis forgesinta la estintecon, la malnovaj amikoj ofte revidis unu la alian. Eĉ Leopoldo sciigis Aleksandron pri ĉiuj fazoj de la gravedeco, kiu estis malfacila, kaj altrudis al la juna virino lacigojn penige toleritajn de ŝia delikata konstitucio. Certe Aleksandro donis kelkajn neprecizajn konsilojn: sed, ĉar li ne havis la malsanulinon antaŭ siaj okuloj, estis neeble, ke li parolu laŭ certiga maniero.

Ian tagon Herbeno diris:

– Tio, kio estis farita, estis farita; ni ĝin forgesu. Kial ci ne vizitas Klotildon? Mi certigas, ke ŝi sentas al ci veran amikecon, kaj ke ŝi estus tre feliĉa, cin revidante.

– Mi ne dubas pri tio. Tamen ŝajnas al mi, ke mi pli bone agus, prokrastante mian viziton. La fariĝoj estas ankoraŭ tro novaj; kaj ŝi ne bezonas emociojn.

Kiam Leopoldo estis koniginta al sia edzino la respondon de sia amiko:

– Kia delikateco, ĝemis Klotildo. Mi opinias kiel sinjoro Maziero. Dum ankoraŭ iom da tempo, mi preferas ne troviĝi en lia ĉeesto. Sed se mi min sentus grave malsana, mi ne ŝanceliĝus; kaj mi fidus al li sola.

Fine la 10an de Decembro 1874, je la dua vespere, la unuaj doloroj komencis. Post tri horoj, sinjorino Herbeno naskis filon.

Leopoldo rapide telegrafis la novaĵon al sia amiko. Ĉar la farto de Klotildo ŝajnis kontentiga, li volis porti mem la depeŝon en la poŝtoficejon, timante, ke pro adreseraro ĝi ne alvenos al la adresito. Sed kiam li revenis, li sentis grandegan miron, aŭdante korŝirantajn kriadojn, kiuj eliris el la ĉambro de la malsanulino.

La akuŝlaboro rekomencis; kaj la juna patrino naskis duan infanon.

Malgraŭ tiu neatendita malsimpligo, la aferoj laŭiris laŭ regula irado. Post du horoj, la liberigo estis plena, kaj tiufoje definitiva.

Kiel sinjorino Herbeno estis dirinta al Leopoldo, ŝi fidis nur al Maziero. Sed, ĉar ĉi tiu preferis ne interveni, tiel longe kiam la akuŝlaboro estos simpla, kaj intencis ĉeesti nur se la cirkonstancoj urĝe postulus lian intermeton, Klotildo ne volis, ke alia kuracisto ŝin helpu en ŝia liberigo. Ŝi do sin kontentigis per akuŝistino, sciante, ke Aleksandro estos avertita kaj preta alkuri post la unua alvoko.

Jen estas kial la ĝemela gravedeco ne estis divenita, kaj kial nenio estis preta por akcepti la duan bubon, kiun oni devis meti provizore en la saman lulilon jam okupitan de lia frato.

La apuda ĉambro, kiu apartigis la geedzan apartamenton el la kuirejo, estis aliformigita en infanejon. En ĝi devis loĝi la guvernistino kun la du infanoj, tuj kiam estos alveninta la dua lulilo, tuje mendita post la akuŝo. Oni devis ĝin alporti la hodiaŭan vesperon mem.

Sinjorino Herbeno estis mamnutranta sian unuanaskiton, kiam la servistino eniris en la ĉambron, dirante:

– Necese estas, ke mi eliru por fari aĉeton ĉe komercisto. Mi venas antaŭsciigi vian sinjorinan Moŝton, por ke ŝi ne maltrankviliĝu, se okaze la etulo vekiĝus.

– Ne restu for dum longa tempo, ĉar vi scias, ke en tiu momento neniu troviĝas en la loĝejo.

– Mi restos ekstere nur kvin minutojn, nur la tempon necesan por malsupren- kaj resupreniri. Cetere via sinjorina Moŝto ne bezonas maltrankviliĝi. Li dormas kiel amoro, la gracia kerubo.

La flegistino, kiu estis foririnta dum kvarono da horo, revenis en la sama momento.

– Ne priokupu vin pri io ajn, ŝi diris al la servistino, kaj faru tion, kion vi bezonas fari. Ĉu mi ne estas ĉi tie? La servistino eliris.

Sinjorino Herbeno rigardadis sian unuan infanon, kiu daŭrigis suĉi avide, kiam ŝi kredis aŭdi bruon en la ĉambro, en kiu oni estis metinta la duan bubon.

– Iru do vidi, kio okazas, diris la juna patrino al la flegistino. Eble la alia etulo bezonas esti purigita.

La virino sin levis malvigle el sia apogseĝo, kaj per peza paŝo sin direktis al la pordo, kiam ĝi larĝe malfermiĝis, subite repuŝite el ekstero; kaj la kuiristino, kiu revenis, farinte sian aĉeton, rapidis al la ĉambro, ekkriante:

– Fajro estas en la lulilo! Aŭdante tiujn vortojn, Klotildo forgesis la rekomendojn de l’ akuŝistino, sin levis, kvazaŭ ŝi estus puŝita de risorto, kaj rapidis al la infanejo, en kiu ŝin atendis abomena spektaklo.

En mezo de la ĉambro la koketa konstruaĵo el silko kaj el puntoj, kiun depost kelkaj semajnoj sinjorino Herbeno tiel ame rigardadis, estis nur brulanta fajraĵo, en kies mezo aperis la karbigita kaj grimacanta vizaĝo de l’ estaĵeto jam mortinta. La kurtenoj subite fajriĝis en flugado de flamoj, kiuj nigrigis la plafonon; kaj iliaj brulantaj pecoj, falante sur la infanon kredeble dormantan, lin rapide sufokis.

Densa kaj malbonodora fumo plenigis la ĉambron, dum la tuta apartamento sorbiĝis je malagrablega odoro de karno bruligita, ĉar en multaj lokoj la haŭto de l’ malgranda kadavro rompiĝis, kaj lasis flueti flavan grason, kiu ne nur nutris la bruladon, sed plie ĝin revivigis, kiam ĝi komenciĝis estingiĝi.

La malfeliĉa patrino ne povis toleri plion. Pro duobla kaŭzo, unue pro teruro, due pro la nesingardo, kiun ŝi faris ellitiĝante, perforta hemoragio okazis; kaj sinjorino Herbeno falis teren meze de sanga marĉaĵo.

En sama momento Leopoldo revenis, anoncinte al siaj bogepatroj la novaĵon pri la feliĉa liberigo de ilia filino, kiam subite li troviĝis antaŭ sia karbigita infano kaj sia edzino kuŝanta sur la pargeto: dume malgranda ruĝa rivereto senĉese nutrita malrapide serĉis sian vojon tra la mebloj, kaj direktiĝis al la pordo, sub kiu ĝi malaperis, daŭrigante sian fluadon ĝis en la ŝtuparo.

Ne pripensante, antaŭ kiam li demandos iun ajn, Herbeno prenis en siaj brakoj Klotildon senmovan, ŝin metis sur ŝian liton, kaj diris al la servistino:

– Kuru tuj al kuracisto ia. Lin alkonduku kun vi. Samtempe li krajonis sur angulo de ĵurnalo tiujn malesperajn vortojn:

– Klotildo mortas. Venu tuj. La pordisto staris tie, proponante siajn servojn.

– Uzu fiakron, li diris; portu tion al sinjoro Maziero. Lin alkonduku.

Post dek minutoj kvartala kuracisto, kondukita de la kuiristino, rapide alvenis. Dank’ al energia ŝtopaĵo la hemoragio estis haltigita. Sed la malsanulino estis perdinta tian kvanton da sango, ke malgraŭ la kuracadoj al ŝi malŝparitaj ŝia svenado ĉiam daŭris.

Fine ĉiu tuja danĝero ŝajnis provizore malaperinta. Oni devis nun atendi la estontajn fariĝojn.

Dume la feraj piedoj de la lulilo, kiujn estis varmiginta la bruligo de materioj en ĝi enhavitaj, ruĝiĝis; kaj la tapiŝo, sur kiu ili ripozis, komencis flamiĝi. Per kelkaj akvaj siteloj malavare ĵetitaj, estis facile haltigi tiun ekbrulon. Leopoldo surgenuis, sublevante la brulantan tapiŝon kaj ĝin faldante, por ke ĝi ne povu komuniki la bruladon al tapetoj kaj al murlignaĵoj. Subite ŝajnis al li, ke glaciiga trombo falas sur lian korpon. Najbaro, kiu ne lin ekvidis, verŝis sur lian dorson kaj sur liajn ŝultrojn la tutan enhavon de akvoplena sitelo.

Herbeno sin levis per unu saltego, kaj ne eĉ aŭskultante la senkulpigojn de l’ mallertulo, li rapidis al la pordo, kaj sin ĵetis en la brakojn de Maziero alvenanta.

– Ha! amiko mia! li ekkriis.

– Dum la vojiro, cia pordisto ĉion rakontis. Kiel ŝi fartas?

– Venu ŝin vidi.

Antaŭirante la vickuraciston, Leopoldo penetris en la ĉambron, en kiu Klotildo, observita de la flegistino, kuŝis ĉiam senmova, pli blanka ol la kapkuseno, sur kiu ŝi ripozis.

La juna kuracisto ŝin longe rigardadis, ŝin zorgege aŭskultadis; kaj dum Herbeno maltrankvilega penis sed vane legi sian sentencon sur lia marmora vizaĝo:

– Kie la akcidento okazis? demandis Aleksandro.

– En la apuda ĉambro.

Silente Maziero malfermis la komunikan pordon, kaj ne ĵetinte eĉ unu solan rigardon al la karbigitaj disrompaĵoj, kiuj obstrukcis la infanejon, li zorge kaj atentege ekzamenis la marĉaĵetojn el densigita sango, kiuj kovris la pargeton. Li eĉ iris ĝis en la ŝtuparo, malsupreniris kelkajn ŝtupojn, sin klinante al tero, ĉiam rigardante: fine li resupreniris, dirante:

– Ŝi perdis almenaŭ kvin litrojn da sango. Se post du horoj oni ne praktikis la transfuzion, ŝi estas pereonta.

– Tiam ĉu restas ankoraŭ iom da espero? balbutis la malfeliĉa edzo kun frenezaj okuloj.

– Eble. Mi kuras al mia deĵorestro. Post unu horo ni estos ĉi tie.

Restinte sola, Leopoldo reeniris en la ĉambron de sia edzino, kiu persiste montris neniun signon de ekzisto. Sidante en apogseĝo, havante sian kapon en siaj manoj, li ploregis, kiam tusaro lin subite ekskuis tiel perforte, ke li estis devigata sin levi kaj atendi faldiĝante, ke la atako estu finita.

– Sed, sinjoro, diris la flegistino, vi devus ŝanĝi viajn vestojn. Ili estas tute malsekaj.

Pro la stato de senkonscio, en kiu Herbeno troviĝis, li estis tute forgesinta la malvarmegan duŝon, kiu falis sur lin antaŭ duono da horo. Eĉ li ne sentis, ke liaj akvoplenaj vestaĵoj algluiĝas al lia haŭto.

Por aliri al sia tualetejo, li estis devigata trairi la bruligitan ĉambron. Li sin klinis al tio, kio restis el la lulilo, kaj nevole tremetis pro naŭzo kaj abomeno, vidante tiun nigran kaj karban maseton, kiu iam estis lia infano.

En tiu momento ideo trairis lian cerbon kiel fulmo fajro, kaj lin eksaltigis:

– Kaj la alia? li diris. Kio li fariĝis? Li revenis en la ĉambron de Klotildo. Sur la sojlo, li ronden direktis sian rigardon, ekzamenante ĉiujn detalojn. La flegistino divenis lian mutan demandon, kaj, montrante per la mano angulon de l’ apartamento:

– Trankviligu vin, ŝi diris; li kuŝas tie. Kompatinda graciuleto! Vidu, kiel kviete li dormas.

Tiu elpensema virino, kiun nenio povis konfuzi, estis malpleniginta unu el tirkestoj de la komodo; kaj ĝin pleniginte per kapkusenoj, ŝi faris per ĝi provizoran lulilon. Tiam Leopoldo, trankviligita pri la sorto de la sola infano al li restanta, konsentis surmeti sekajn vestojn.

Dume Maziero, portante aparaton por transfuzio, revenis, akompanata de ĥirurgiisto.

La du sciencistoj bezonis unu solan rigardon por konsenti ambaŭ, ke en tiu unika provo troviĝas la sola ŝanco de savo.

– Kiu donos sian sangon? demandis la operaciisto.

– Mi kompreneble, respondis Leopoldo. Ĉu mi ne estas ŝia edzo? Tiu pretendo estis tiel rajtigita, ke la kuracisto faris neniun proteston.

Herbeno levis sian manikon, kaj prezentis sian brakon al la ĥirurgiisto, por ke ĉi tiu povu praktiki la necesan sangeltiron, kiam la operaciisto, mirigita de la seka varmeco de lia haŭto, ekkriis:

– Sed, mia kara sinjoro, vi havas febron!

– Estas tre kompreneble, post tiom da kortuŝaĵoj.

– Mi ne parolas pri tio: mi aludas pri inflama febro. Maziero, aŭskultadu lin.

Aleksandro sin malrektigis, kaj apogis sian orelon sur la bruston de sia amiko.

– Pulma kongesteco, li diris, sin rektigante. Krepitantaj bruoj en la bazo.

– Tion mi divenis. Necese estas, ke vi enlitiĝu kaj tre zorge kuraciĝu; ĉar en tiu momento vin ekatakas pneŭmonio: pro tio, vi povas neniel nin utili.

– Ho! doktoro, mi vin petegas.

– Ha! ne, tute ne. Mi ne inokulos malsanan sangon en vejnojn de mortantino. Oni ne faras tiajn aferojn.

– Aŭskultu min, mia malnova amiko, diris tiam la studento. Mi bone fartas; mi havas belegan konstitucion kaj vivegan sangon; ci povas min kredi. Ĉu ci konsentas ke mi cin anstataŭu? Perforta batalo okazis en la animo de Leopoldo.

Do la forpelita aminduminto redonos la vivon al la perfida virino. Se Klotildo reviviĝos, estos la sango mem de Aleksandro, kiu fluos en ŝiaj vejnoj. Tiam ili ambaŭ fariĝos unu sola karno: ili estos alligitaj unu al la alia per naturaj ligiloj multe pli potencaj al la nenaturaj ĉenoj de la geedzeco. Ne nur Klotildo kaj Leopoldo prenis al Maziero lian socian kaj sentan vivon, sed plie ili ŝtelas parton de lia korpa viveco. Post tiel superega heroeco, ĉu la junaj geedzoj povos rigardi sian amikon kaj samtempe ne ruĝiĝi pro honto? Ĉu ili kuraĝos ami ankoraŭ unu la alian? Ĉu ilia amo, rajta laŭ la leĝo, ne fariĝos laŭ la naturo adulta amo?

– Nu, sinjoro, decidu vin, ekkriis la ĥirurgiisto. Ĉiu minuto de prokrasto kompromitas la sukceson.

– Mi divenas la motivon de cia ŝanceliĝo, diris Aleksandro mezavoĉe: sed timu nenion. Nek ci nek cia edzino ŝuldos al mi dankon. Estas mi kontraŭe, kiu pagas ŝuldon.

– Ŝuldon! Kion ci volas diri? Mi ne cin komprenas.

– Mi min komprenas; kaj tio sufiĉas. Se oni provas nenion, Klotildo mortos. Ŝia vivo apartenas al ŝi sola: ci ne havas rajton disponi pri ĝi.

– Agu do, ĝemis Leopoldo; kaj savu ŝin.

La operacio komencis.

Ju pli la viva likvoro penetris en la vejnojn de la mortantino, des pli ŝiaj vangoj koloriĝis, ŝia pulso viviĝis, ŝia spiro aktiviĝis kaj rapidiĝis. Fine la malsanulino malfermis siajn okulojn; sed ilin ŝi tuje refermis. Ĉar en ŝia malfortigita organismo la varma sango de la junulo agis, kvazaŭ ĝi estus ebriiga vino, produktante specon da ebrieco, de kiu devis rezulti la vivo. Post la antaŭa letargia stato postvenos reboniganta dormado: kaj post la vekiĝo aperos la resaniĝo.

– Tio sufiĉas, diris la ĥirurgiisto. Kaj li ĉesigis la operacion, feliĉe por Maziero. Ĉar ju pli la viveco alvenis flue en la korpon de Klotildo, des pli la junulo sentis, ke la lia foriras. Kiam la operaciisto estis demetinta la aparaton, la juna kuracisto paliĝis subite kaj preskaŭ svenis. Leopoldo rapidis al li.

– Negravaĵo! diris Aleksandro; tio jam pasis. Per kelkaj biftekoj mi tre rapide refaros la sangon de mi perditan. Sed, li aldonis gaje, ci povas esti certa, ke mi metos ilian koston sur mian vizitkalkulon.

En tiu momento krietadoj aŭdiĝis en angulo de la ĉambro. Ili estis puŝitaj de la novnaskito, kiu vekiĝis.

Malgraŭ lia malfortiĝo, Maziero eksaltis.

– Kio estas tio? li demandis.

– Sed tio estas mia infano.

– Kiel! cia pordisto rakontis, ke li mortis en la brulado.

– Estas vere; ci ne povas scii. Klotildo naskis ĝemelojn. Kiam mi sendis al ci mian depeŝon tuj post la naskiĝo de la unua, mi ne konis ankoraŭ la ekziston de la dua. Jen estas kial mi ne parolis pri li. Estas ĉi tiu lasta tiu, kiu estis bruligita, aldonis Leopoldo kun plorego en la voĉo.

Sed en tiu momento, Herbeno estis ekkaptita de tiel perforta tusaro, akompanita de sufoko, ke li diris al la ĥirurgiisto, kiu jam staris sur la sojlo de la pordo, ekelironte:

– Vi estas prava, doktoro; mi sentas min malbonfartanta. Nun, ĉar Klotildo ne estas plu minacita de tuja danĝero, mi obeos vian konsilon.

– Josefino, li diris al la servistino, vi starigos liton en la manĝoĉambro. Mi ne volas, ke sinjoro Maziero eliru el mia hejmo, tiel longe kiam iliaj fortoj ne estos plene revenintaj.

Dume Aleksandro, englutinte glaseton da brando, sin levis kaj kondukis al la pordo sian deĵorestron, lin dankante. La alkoholo estis vekinta en la nervoj de la studento nenaturan energion, kiu ebligis, ke li aliru kaj eliru tra la ĉambro.

Kiam la ĥirurgiisto estis elirinta, li sin direktis al la komoda tirkesto aliformigita en lulilon, kaj longe rigardadis la estaĵeton, kiu kriadis pro malsato. Sed anstataŭ rideti, la rigardo de la junulo fariĝis kontraŭe malbona kaj malama. Kun frunto sulkigita, kun brovoj kuntiritaj, li murmuris mallaŭte:

– Tio estis neutila. Kaj li daŭrigis resti ĉi tie, irante el Klotildo dormanta al la krieganta novnaskito, kiam li tremetis, kiel homo subite vekita.

– Nun, ĉar lia patrino estas tute nekapabla lin mamnutri, diris la flegistino, kion oni devas fari pri tiu etulo?

– Tion, kion vi volos, respondis malafable Maziero.

Kaj li eliris el la ĉambro, dum tiu virino mireganta murmuris mallaŭte:

– Kia strangulo! Certe li estas tre grandanima; tion li pruvis antaŭ ne longe: tamen estas momentoj, en kiuj li min timigas.

La morgaŭan matenon ĉiuj loĝantoj kiel eble plej bone fartis en la hejmo de Leopoldo.

Aleksandro, kiu estis elektinta la dieton de kruda viando, rapide refaris la sangon perditan.

Herbeno restis en sia lito, sed nur pro singardemo; ĉar lia stato ne pligraviĝis.

Pri Klotildo ŝi vekiĝis tre malforta, tre pala ankoraŭ; sed ĉiuj simptomoj ebligis konjekti, ke la plena resaniĝo estos nur afero de tempo.

Do la studento eliris kontenta, anoncinte, ke li revenos post lia vespermanĝo, por sin informi pri la farto de gemalsanuloj.

Sed en vespero, tuj kiam, enirinte en la ĉambron de Klotildo, li estis ĵetinta rigardon al la juna virino, lia koro kuntiriĝis dolore.

Sinjorino Herbeno estis nerekonebla. Kun trajtoj tiritaj, kun okulejoj bluigitaj, manĝegite de ardanta febro, ŝi ŝajnis sufokiĝanta. Ŝia ŝvelinta ventro ŝin multe doloris. Fine ĉiumomente ŝi estis skuadita de dubeverdaj vomadoj, kiuj ŝin tute lacegigis. La juna kuracisto paliĝis, rekonante la timindajn simptomojn de l’ infekta peritoneito.

Por haltigi pli rapide la hemoragion, kiu mortigis sinjorinon Herbeno, la kuracisto, kiu faris la ŝtopaĵon, uzis ĉiujn tolaĵojn de li trovitajn sub lia mano. Inter ili troviĝis malpura tuko jam utiligita por la akuŝo. Tio sufiĉis, por ke pusa sorbigo tuje postvenu. Tiel longe kiam Klotildo estis senmovigita de sia svenado, la venenigo produktiĝis laŭ tute nekonstatebla maniero: sed ju pli la sanga rondiro aktiviĝis, des pli la venenigo siavice pli kaj pli fortiĝis.

Redonante la vivon al sinjorino Herbeno, la sango de Maziero estis do havinta tiun bedaŭrindan rezultaton: ebligi, ke la malsano pligrandiĝu.

La studento ne estis ankoraŭ doktoro. Nevolante preni sur sin, pro la publiko, la respondecon de katastrofo, kiu ŝajnis al li neevitebla, li konsilis al Leopoldo, ke li voku por konsiliĝo unu el princoj de la scienco.

Aŭdante tiujn vortojn, Herbeno ellitiĝis kaj sin vestis, malgraŭ la rekomendoj de sia amiko, kiu diris:

– Restu en cia lito, ci estas pli malsana ol ci kredas.

– Ĉu mia stato havas ian valoron? respondis Leopoldo ekscitegite: ne min danĝero minacas, sed ŝin. Mi estas juna, fortika; mi ĉiam resaniĝos.

Li povis apenaŭ spiri. Tamen, helpite de Maziero, li obstine flegis Klotildon dum la tuta nokto.

Sed kiam mateniĝis, lia malforteco estis tia, ke li falis sur apogseĝon, kaj ne estis kapabla iri ĝis sia ĉambro. Aleksandro kaj la flegistino estis devigitaj lin porti en lian liton.

Dum tiu longa nokto plena je kortuŝaĵoj, la stato de Klotildo pli ankoraŭ graviĝis. Cerbaj akcidentoj aperis. La juna virino deliris, rekonis neniun, kaj ekkriis, okupita de fiksa ideo:

– Mi estis certa, ke al mi alvenos malfeliĉo! Maziero, lacega pro transfuzio, emocioj kaj maldormo, petis de unu el siaj kolegoj, ke li bonvolu lin anstataŭi, dum li ripozos kelkajn minutojn, atendante la alvenon de la konsilanta kuracisto.

Kiam, ekzameninte la malsanulinon, tiuj tri sinjoroj troviĝis solaj en la salono, por diskuti pri la malsano, ili rigardis malgaje unu la alian, kaj silentiĝis.

Ili sin komprenis reciproke. La scienco konfesis sian malpotencon. Sinjorino Herbeno estis neripareble pereonta.

– Donu alkoholon larĝdoze, diris la klinika profesoro; ne estas provebla alia kuracilo.

– Sed, li aldonis post unu momento, mi ne vidas ŝian edzon: pro kiu motivo li ne troviĝas tie ĉi.

– Li mem estas malsana, respondis Maziero. Eĉ se vi konsentus lin ekzameni, kara majstro, mi estus al vi tre danka.

Kiam li vidis la tri kuracistojn penetrantajn en lian ĉambron:

– Kiel fartas Klotildo? murmuris Leopoldo per voĉo apenaŭ aŭdebla.

– Ne turmentu cin, respondis la studento; kaj rapide resaniĝu por povi ŝin flegi.

– Ho! mi ne estas grave tuŝita. Morgaŭ mia malsaneto estos malaperinta.

Sed en la antaŭĉambro, dum Aleksandro helpis la faman profesoron, por ke li pli facile surmetu sian surtuton, la hospitala kuracisto sin klinis al la orelo de Maziero, kaj diris mallaŭte:

– Tiu kompatinda viro similas ĉiujn malsanulojn; li sin iluzias malprave. Mi timas kontraŭe, ke post kelkaj tagoj oni ploros en tiu hejmo pro du katastrofoj.

Dum la tuta tago, Maziero sin multigis, irante el unu ĉambro al la alia, disdonante siajn flegojn al tiu el ambaŭ gemalsanuloj, kiu plej urĝe ilin bezonis.

Sed li ne havis plu tiun ne emociigeblan rigardon kaj tiun bronzan frunton, kiuj karakterizas la scienciston, kiam li penas sin abstrakti por malkovri la veron.

Depost kiam Klotildo estis neripareble kondamnita, la intelekta estaĵo, la kuracisto, estis malaperinta, por lasi la lokon al la sentema estaĵo, al la homa besto.

Tuj kiam Aleksandro sin sentis sola, larmoj, kiujn li ne penis viŝi, senĉese fluadis sur liaj paligitaj vangoj, kaj estis anstataŭitaj, kiam li penetris en la ĉambron de Klotildo, per malespera rideto pli malgaja ol ploroj.

En vespero, la juna virino ŝajnis pli bone farti. Ĉiuj ĉeestantoj komencis reesperi. Sola Aleksandro ne estis erarigita. Kontraŭe tiu malapero de malsanaĵoj pligrandigis ankoraŭ lian kortuŝegecon. Ĝi estis la trompanta resaniĝo, kiu antaŭiras la agonion.

Kiam Maziero alproksimiĝis al la lito de la malsanulino, la deliro estis malaperinta. Klotildo rekonis sian iaman fianĉon: ŝi havis ankoraŭ sufiĉe da forto por rideti al li, kaj diri tre mallaŭte:

– Vi estas grandanima. Mi vin suferigis. Pardonu min.

– Ni ne parolu pri tio. Necese estas ke vi kuraciĝu. Trinku tion.

– Kio troviĝas en tiu glaso?

– Brando.

– Tio estas tre malbongusta.

– Trinku tamen. Tia estas la ordono de l’ kuracisto. Maziero ŝovis sian brakon malantaŭ la dorson de Klotildo, kaj ŝin iomete sublevis.

La juna virino englutis la enhavon de l’ glaso per unu trinko.

– Strange, ŝi diris: oni kredus, ke tio estas nur senmiksa akvo.

Aleksandro sin turnis por viŝi larmon. La fiziologia sentemo de l’ agoniantino jam estis malviva.

Post kelke da tempo, sinjorino Herbeno rediris:

– Kial do Leopoldo ne estas apud mi? Maziero silentis. Diri la veron al tiu malfeliĉulino ŝin mortigus tuje.

– Vi ne respondas, ŝi ĝemis; vi ŝajnas malgaja; Leopoldo ne amas plu min; li min delasas, kiam mi estas malsana. Ho! neniam mi estus kredinta lin kapabla de tia indiferenteco.

– Nu, kvietigu vin. Vi scias tre bone, ke via edzo ĉiam vin amegas. Li eliris por fari viziton: li baldaŭ revenos. Nun, trinku denove.

Senpripense, ne eĉ tion rimarkante, la juna virino englutis unu post la alia la glasetojn da brando, kiujn prezentis al ŝi Maziero.

– Vi ne similas lin, ŝi daŭrigis; vi estas fidela almenaŭ; vi ne delasas tiujn, kiuj suferas, por iri al amuzado. Ha! kiel malbone mi ŝatis vin! Kiel mi estis maldankema! Se mi povus rekomenci ... La fortoj mankis por daŭrigi la paroladon: tiam ŝi direktis al Maziero longan rigardon plenan je amemo, kaj senmoviĝis.

La junulo volis verŝi ankoraŭ inter la lipoj de la mortantino la brandon, kiun li tenis en sia mano. Sed post kiam la fluidaĵo estis pleniginta la duonmalfermatan buŝon, ĝi superrandiĝis kaj fluis laŭlonge de vangoj ĝis sur la kapkuseno.

Inter la brakoj de sia iama fianĉo, sinjorino Herbeno estis mortinta, dirante aman parolon.

Aleksandro dolĉe remetis sur la liton la korpon de la malfeliĉa virino.

La okuloj de l’ juna kuracisto restis sekaj. Ne havante plu esperon, li ne sentis plu kortuŝegecon. Nun, ĉar la neriparebleco estis plenumita, li restis senmova, direktante ĉagrenegan rigardon al la vizaĝo de Klotildo, kiun la tro rapida malsano ne estis havinta sufiĉe da tempo por velki, kaj kiu retrovis en la morto majestan kaj superan belecon.

Nun, kion li faros? Kiamaniere li anoncos al Leopoldo la teruran malfeliĉegon? Kiel estis prognozinta la fama profesoro, la malsano de Herbeno pli kaj pli graviĝis. La pulma kongesto, kaŭzita de la malvarmigo, estis unue malforta; kaj inteligentaj flegoj povis facile ĝin haltigi, kiam ĝi komencis. Sed dank’ al sinsekvaj nesingardoj faritaj de l’ malsanulo, ĝi rapide aliformiĝis en pneŭmonion. Nun en la stato, en kiu li troviĝis, la sciigo koniganta la morton de Klotildo fatale devos lin pereigi.

Tio, kion Maziero estis antaŭvidinta, efektiviĝis. Malgraŭ la antaŭzorgoj, spite la dusencaj kaj ne precizaj frazoj uzitaj por lin malrapide kutimigi al la ebleco de tia katastrofo, tuj kiam Leopoldo eksciis, ke lia amegatino ne ekzistas plu, ke ŝi eliris ne lin adiaŭante, ke neniam li revidos ŝin, la febro, kiu jam lin manĝegis, subite pligrandiĝis. Sed anstataŭ ĉagreniĝi, la malsanulo kontraŭe ĝojis pro tio.

– Tre bone, li diris; mi iros ŝin retrovi. Jes, amiko mia, li aldonis, sin klinante al Maziero, tio pli bone taŭgas por ni kaj por ci. Ambaŭ ni cin perfidis. Por cin venĝi, ci trovis nur tiel eksterordinaran sindonon, ke neniam oni vidis tian grandanimecon. Almenaŭ kiam ni ne estos plu, ci denove povos ŝati la vivon kaj konsideri la pasintajn fariĝojn kiel inkubsonĝon, kiu forflugas post la vekiĝo.

Malgraŭ tiuj amemaj paroloj, la vickuracisto restis malluma.

– Mia vivo estas finita, li respondis. Ne estas plu por mi feliĉeco ebla.

– Nu, amiko mia, kial ci diras tiajn malesperaĵojn? Ne en nia aĝo oni fariĝas vivmalamanto.

Krizo de sufoko malhelpis, ke la malsanulo daŭrigu.

– Ne parolu, diris Aleksandro; ci lacigas cin neutile.

– Lasu min. Mi sentas, ke nun mia vivo ne estos longedaŭra: sed mi ne volas morti, ne antaŭe koniginte al ci gravajn rimarkojn. Mi estas certa, ke la brulado de l’ lulilo, kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉaĵoj, ne estas okazigita de l’ hazardo sed de krima mano.

Aŭdante tiujn vortojn, Maziero subite fariĝis pli pala ol kadavro; kaj liaj manoj konvulsie agitiĝis.

Kuŝante sur dorso, kun okuloj al plafono, Leopoldo ne povis tion ekvidi.

Li daŭrigis:

– Jes; mi estas certa pri tio. Aŭskultu min atente, kaj ci partoprenos mian opinion. Por eviti ĉiuspecan akcidenton, mi estis metinta la lulilon malproksime de l’ kameno. Plie, ci kredeble rimarkis, ke por min lumigi kaj min hejti, mi uzas nur gason. Do oni ne povas konjekti, ke fajrero alsaltis. Mi certigas, ke mia sola supozo estas vera. La fajro estis metita vole. Sed per kiu? por kia celo? Depost kiam mi kuŝas malsana, jen estas la du demandoj, kiujn mi senripoze faras al mi, ne povante trovi respondon. La malfeliĉo falis sur min per tiel fulmosimila rapideco, ke mi ne havis la tempon sufiĉan por serĉi la kulpulon. Se mi mortas, li restos do ĉiam nepunita. Nu, jen estas tio, kion mi petas ankoraŭ de cia amikeco. Faru mem tiun enketon: kaj kiam ci estos malkovrinta la krimulon, kiu kaŭzis la morton de tri homoj, venĝu nin! Se en tiu momento Leopoldo estus rigardinta sian amikon, lin estus mirigintala difektiĝo de liaj vizaĝaj trajtoj.

– Mi faros tion, kion ci deziras, respondis Maziero, per raŭka kaj ne aŭdebla voĉo.

– Mi ne finis ankoraŭ, daŭrigis Herbeno kun emocio, en kiu oni sentis larmojn de bedaŭro. Mi lasas post mi kompatindan estaĵeton, kiun apenaŭ mi konis, kiun mi ne havis tempon sufiĉan por ami. Tamen kiam mi pensas al tiu malfeliĉa orfo, kiu baldaŭ troviĝos sen gvidanto kaj sen helpanto, tio rompas mian koron. Liaj geavoj estas kvazaŭ nulaĵo. Jam la edziniĝo de ilia filino ilin pli maljunigis, ol estus farintaj dek jaroj. Kiam ili ekscios, ke ŝi mortis, ili ne ŝin postvivos. Nu, promesu al mi ankaŭ, ke ci prizorgos pri mia infano, kiam mi ne ekzistos plu. Post tiuj vortoj Maziero sin levis, ekkaptis la manon de l’ agonianto, kaj diris per voĉo majeste grava:

– Leopoldo, mi ĵuras, ke mi donos min tutan al cia filo, ke mi por li anstataŭos la gepatrojn, kiujn li perdis: kaj por dediĉi al li mian tutan ekzistadon, mi ĵuras, ke neniam mi edziĝos, ke neniam mi naskos infanon!

– Estas tro, estas tro! ekkriis Herbeno. Mi ne akceptas tian oferon; mi ĝin absolute malakceptas. Ĉar mi ne scias, ĉu eĉ en alia mondo mi povos trovi en mi sufiĉe da dankemo, por min altigi ĝis la alteco de tia sindono.

– Dankemon! blekis Maziero per freneza tono, sed mi tute ĝin rifuzas. Ĝi estus por mi netolerebla ŝarĝo. Mi faras mian devon tute simple kaj tute mallarĝe; mi pagas ŝuldon.

Mirigite pro tiu frazo jam elparolita de la studento en la tago de la transfuzio, Leopoldo sin turnis al sia amiko. Li lin vidis tiel pala, tiel nerekonebla, ke li ekkriis:

– Sed kio do estas en ci? Subite, dank’ al tiu antaŭvideco speciala al mortantoj, la vero al li aperis fulmofajre. Li divenis la kruelegan venĝon, sin levis per eksalto, kun pugnoj streĉitaj al Maziero, kvazaŭ li volus lin malbeni, kaj refalis malviva, konservante en sia rigardo, kiu fikse direktiĝis al la senfineco, kulpigon eternan pro la senvualigita mistero.

ĈAPITRO TRIA

Post kiam Maziero estis kondukinta Leopoldon al lia lasta loĝejo, li revenis malĝoje al sia hejmo. Kiel li diris al Herbeno, lia vivo estis finita. Nun neniu ĝojo povos batigi lian koron; nun li ne devos plu ridi.

Se li estus libera, eble li serĉus en eterna ripozo rimedon por forgesi la estintaĵojn: sed apud la mortlito de sia amiko li ĵuris, ke li dediĉos sian tutan vivadon al la filo de Klotildo. Li donis sian parolon, kaj li ne intencis ĝin repreni. Tial ke lia vivo ne apartenas plu al li, li ne havas rajton ĝin nuligi.

Lia unua zorgo estis viziti la gesinjorojn Burdano, por senprokraste kaj malkonfuze starigi la situacion.

Kompreneble li trovis ambaŭ gemaljunulojn enabismiĝantajn en larmoj. Sed kiam li volis diskuti kun ili pri la plej bone taŭganta konduto, la gepatroj de Klotildo lin rigardadis per frenezaj okuloj, kvazaŭ ili ne komprenas.

– Leopoldo estis prava, pensis Maziero: ili povos liveri nenian helpon, ĉar ili ŝajnas idiotaj pro malespero.

Kaj li eliris, kiam la geavoj de la novnaskito estis permesintaj, ke li faru ĉion, kion li opinios utila.

– Se tiuj kompatindaj gemaljunuloj vivos ankoraŭ unu monaton, li murmuris, mi mirus pro tio. Kiam ili estos malvivaj, kio fariĝus la infano? Sed feliĉe mi ĉeestas.

Lia unua zorgo estis igi senriska la ekzistadon de lia filo filiga: kaj estis tre ĝustigita tiu vorto. Efektive Aleksandro serioze akceptis sian taskon, kaj intencis prizorgi pri la infano de Leopoldo kun inteligenteco kaj amemo de patro.

Dum Klotildo kaj Leopoldo agoniis, la malfeliĉa bubo, lasita al pagita kaj ne observita vartistino multe suferis. Sed post atenta ekzameno, Maziero konvinkiĝis, ke nenio estas bedaŭrebla. Per bona higieno la farto de l’ estaĵeto rapide resaniĝos. Li elektis mem la nutristinon, luprenis apartamenton pli vastan ol la fraŭlejon ĝis nun loĝitan de li, kaj zorgis pri la plej etaj detaloj de propreco kaj de laktonutro. Ĉar la kuracarto por infanoj konsistas precipe el metodaj kaj atentegoplenaj zorgadoj, pli ol el kuraciloj.

Post kelkaj tagoj la infano fartis tute kontentige. Kuraĝigita pri tiu punkto, Aleksandro sin okupis lin baptigi. Certe la religiaj kredoj de l’ juna kuracisto estis tiele malvastaj, ke oni tre malfacile povis ilin distingi.

– Sed, li pensis, en la venonta tempo, por mondumaj rilatoj, por edziĝo, la plena manko de religio povas esti serioza malhelpo en multe da projektoj. Mi ne volas, ke, kiam la filo de Leopoldo alvenos al sia plenaĝo, li povu min riproĉi, ke mi ne faris de li viron similan al la aliaj, lin tenante sisteme ekster la jam starigitaj kutimoj.

Alia kaŝita penso favore pledis ankoraŭ por tiu kutimo. Socie kaj leĝe Aleksandro estis por la malgranda Herbeno nur fremdulo. La titolo de baptopatro, kiun al li donos tiu ceremonio, rajtigos por la mondumuloj privatan filigon, kiu, li tion sentis, multe mirigos ĉiujn homojn. Al demandoj, kiujn liaj amikoj neeviteble faros al li, li povos respondi:

– Vi tamen scias, ke Fernando estas mia baptofilo. La miro de li antaŭvidita efektiviĝis.

Kiam oni vidis, ke la juna kuracisto dediĉas sian tutan vivadon al tiu etulo, kiu ne estas eĉ lia parenco, la malindulgaj langoj trovis en tiu ago de sindono regalon de kalumnioj, kiun kompreneble ili ne lasis vaporiĝi.

Simplanime Maziero liveris al tiu babilado senĉesan nutraĵon; ĉar li plezure ripetis:

– Mi sentis al lia patrino tian adoradon. Tiam oni sin demandis ĝis kia grado estis alirinta tiu adorado.

Certe oni sciis, ke la edziĝo de Aleksandro kun Klotildo, estante preskaŭ plenumiĝonta, subite rompiĝis pro amkaprico de la junulino por Leopoldo.

– Sed, oni rimarkigis, la proverbo diras prave,

Ke oni ĉiam revenas

Al siaj amoj unuaj.

– La konduto de Maziero tion pruvas: sen tio, tia grandanimeco estus tute neklarigebla.

Aleksandro kruele suferis, vidante, ke la bonfamo de la bedaŭrita martirino estas tiel maljuste disŝirita de nelaboruloj. Sed ĉu li povis tion malhelpi? Liaj neadoj eble estus pruvintaj, ke li estas bonedukita homo, kaj pri tio neniu dubis; sed ili estus konvinkintaj neniun.

Li tion sentis kaj silentiĝis.

– Jen estas ankoraŭ konsekvenco, kiun mi ne antaŭ vidis, li pensis ĝemante. Nu, mi ne malfortiĝu! Suferi senĉese, sen ia plendo, nun estas mia sorto. Mia devo klare montriĝas antaŭ mi: mi ne bezonas min okupi pri la cetero.

Fine fariĝo okazis, kiu ĝis supermezureco altigis la ĝeneralan miregon.

En momento kiam mortis Leopoldo, la tezo de Maziero estis preskaŭ finita. La vickuracisto ĝin plenumis, ĝin diskutis antaŭ ekzamenantoj kaj estis akceptita doktoro. Sed kiam liaj profesoroj lin demandis, ĉu li ĉiam intencas sin prezenti por la Centra Oficejo:

– Mi ne faros plu medicinon, li diris.

– Kial?

– Vidante la du solajn estaĵojn, kiujn mi amis, mortantaj en miaj brakoj, mi suferis pli ol oni povas imagi. Se mi ekzercus la kuracarton, ĉiutage mi riskus vidi aliajn agoniojn. Tio renaskus en mia koro tro kruelajn memorojn.

– Tiam vi sen bedaŭro forlasos la frukton de dek jaroj da laborado, kaj la brilan estontecon, kiu vin atendas?

– Vidpunkte de la mono, la estonteco de kuracisto estas ĉiam duba. Sed mi havas nun infanon, kiun mi devas eduki, instrui kaj doti. Liaj gepatroj al li lasis ne multe grandan heredaĵon. Mi volas gajni al li riĉecon.

– Por tion plenumi, kion vi faros?

– Mi daŭrigos la laboron de mia patro, kaj reprenos lian bankan firmon.

Ĉiuj homoj malaprobis Aleksandron pri lia determino, ĉiuj, krom la patro Maziero, kiu ne povis ĝin kredi, tiel forte ĝi lin ĝojigis.

La maljunulo ne vidis sen ĉagreno, ke lia unika filo delasas financon por sin doni al medicino. Li sentis, ke maljunaĝo alvenas, ke baldaŭ li ne povos plu administri mem sian firmon: kaj kiam li pripensis, ke alia homo profitos tridek jarojn da laboradoj, tiu sento venenis lian vivon.

Kvazaŭ li estus atendinta nur tiun decidon, li subite mortis, frapite de apopleksia atako, lasante al Aleksandro tre ŝatindan kaj plene prosperantan firmon.

Dum sia junaĝo, Maziero, donante sin tutan al scienco, sin okupis pri financaj aferoj nur intertempe. Tamen dank’ al sia vasta inteligenteco, li baldaŭ fariĝis ne nur kapabla direkti mem siajn proprajn aferojn, sed plie li sin montris pli kompetenta ol la pli spertaj specialistoj. Potence gvidata de fortika kaj lerta mano, la Maziera banko aliris rapide al bonfamo kaj al riĉeco.

La juna financisto estis tro ŝatinda edziĝonto, por ke li ne estu atakita kaj sieĝita de ĉiuj homoj, aŭ prefere hominoj, kiuj, ĉu de proksime, ĉu de malproksime, kun li rilatis.

Ian tagon li faris grandceremonian vespermanĝon, invitis ĉiujn siajn, jen novajn jen malnovajn, jen profitemajn jen malprofitemajn amikojn, kaj diris dum deserto:

– Mi estas intime konvinkata, ke viaj edzigaj intencoj pri mia persono celas nur mian feliĉecon: pro tio mi dankas vin. Sed estas afero, kiun vi devas koni: neniam mi edziĝos.

La tono per kiu tiuj vortoj estis elparolitaj montris tre klare, ke la decido de l’ junulo estas tute neŝancelebla. Depost tiu momento, ĉiu sin sentis plene avertita, kaj neniu klopodis por instigi lin al la rompo de lia fraŭleco.

Kvankam Aleksandro aliformiĝis en financiston, tamen la kuracisto ne mortis en li. Por direkti la edukadon de sia baptofilo, li fidis nur al siaj propraj opinioj.

Li komprenis, ke, se pli malfrue li volas, ke la inteligenteco de Fernando redonos ĉion, kion ĝi estas kapabla enhavi, li povos ricevi tiun rezultaton, nur kiam la fiziologiaj fortoj de l’ infano havos sufiĉan kreskadon.

La vivo en pura aero aŭ en ombro de arbaroj sole taŭgis. Necesege estis, ke la pulmoj de la knabeto, soifantaj oksigenon, senĉese ensorbu tiun fortrefarantan nutraĵon, kiun estas neeble trovi pura en la malpura atmosfero de grandaj urboj.

La bankiero aĉetis do unue en Meudon , kaj kelkajn jarojn poste en Sèvres , kampodomon ĉirkaŭitan de granda ĝardeno.

En tiu loĝejo la malgranda Herbeno pasigis la du trionojn de sia vivo.

Tial ke la banka firmo postulegis, ke ĝia mastro ĉiutage ĉeestu ĉe ĝi, Maziero prenis fervojan abonon. Li eliris matene, revenis nur por vespermanĝo, enlitiĝis, kaj la morgaŭan tagon rekomencis.

Tiu aranĝo ebligis, ke li ne lasu flui unu tagon, ne vidinte, ĉu lia baptofilo bone fartas, aŭ ĉu okaze ia infana malsano ne postulas urĝajn kuracojn.

Dank’ al la higiena vivmaniero, kiun al li altrudis lia baptopatro, Fernando okulvide kreskis, sin larĝigante samtempe, kiel juna libera ĉevalido, kiu ĉiutage pli fortikigas sian potencan muskolaron.

Ju pli la trajtoj de lia vizaĝo fiksiĝis, des pli lia simileco kun lia patrino altrudiĝis al ĉiuj lin vidantaj homoj. Nenio en li memorigis la trajtojn de Leopoldo.

Revidante vivanta la gracian vizaĝon de la mortintino, kiun li tiel fervore estis aminta, Maziero sin sentis okupita de nedifinebla sento, miksaĵo de grandega ĝojo kaj de nigra melankolio. Li estis danka al sia baptofilo, kaj samtempe li kulpigis lin, ĉar li revivigas tiun samtempe ĉarmo- kaj doloroplenan estintecon, kun ĝiaj nelimigitaj esperoj tiel rapide forflugintaj, kun ĝiaj tragediaj malesperoj, kiuj post kelkaj monatoj, devis naski la neripareblan katastrofon.

Sed lia sindonemo por lia filiga filo ne malvarmiĝis pro tio: kontraŭe tiu simileco pli kaj pli lin instigis al la plenumado de la promeso, kiun li estis farinta al sia mortanta amiko.

Tamen unu detalo montris, ke Fernando estas vere la filo de l’ kapitano Herbeno.

La juna oficiro havis tikon. Kiam li estis priokupata aŭ profunde meditadanta, nevole kaj senpripense li prenis sian maldekstran polekson inter la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano, kaj ĝin rapide kaj senĉese faldis kaj malfaldis laŭ ne interrompita maniero. Multajn fojojn, li penis ĉesigi tiun strangan gimnastiketon, kiu igis lin ridinda, kiam li ĝin faris antaŭ ĉeestantoj; multajn fojojn eĉ Klotildo frapis sur liajn fingrojn malfortan bateton, dirante:

– Finu do, ci min incitas. Kredeble la kaŝita kaŭzo de tiu tiko estis profunde enradikigita en lia cerbo, ĉar neniam li povis sin liberigi el tiu manio.

Pro tio, la miro de Maziero fariĝis grandega, kiam li vidis, ke lia baptofilo heredis de sia patro tiun nervan difektaĵon. Same kiel faris Klotildo por la patro, li penis ĝin malaperigi ĉe la filo por taŭga edukado; sed ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis: kaj ĉiufoje kiam Fernando iomete pripensis, li turmentis senhalte sian maldekstran polekson.

Do, tial ke ĉe Fernando la patra heredeco montriĝis per tiu sola eta detalo, kiun povis konstati nur la intimuloj, ĉiuspecaj babiladoj daŭris vastiĝadi libere.

La najbaroj, la amikoj, ĉiuj, kiuj vizitadis Mazieron, ĉu en lia urbodomo, ĉu en lia kampodomo, kutimis agi kun la baptofilo de l’ financisto, kvazaŭ li estus vere lia filo laŭ sango. La bankiero neniel atentis tiujn babiladojn, kaj eĉ li plezure ofte rediris:

– Vi estas pravaj, nomante lin tiamaniere; ĉar vere mi amas lin, kvazaŭ li estus mia propra naskito.

Do ĉio ridetis al Maziero: tamen la iama fianĉo de Klotildo ŝajnis okupata de nekuracebla malgajeco. Neniu povis certigi, ke li vidis lin ridanta. Kvankam lia korpo restis fortika, kaj fleksebla lia talio, tamen lia vizaĝo maljuniĝis, kaj estis tiritaj liaj trajtoj. Oni vidis en lia mieno markon de laceco kaj de malvigleco montrantan, ke por li la vivo estas ŝarĝo, kiun li portas neŝanceliĝante, sed kiu lin kontuzas. Apenaŭ li kvardekjariĝis, kaj tamen liaj haroj jam montriĝis tute blankaj.

Kiam la bankiero aĉetis sian bienon en Sèvres , li estis devigata samtempe daŭrigi proceson komencitan de lia antaŭulo pro intera muro. La leĝistoj trovis rimedon por aliformigi tiun negravaĵon en konfuzitan aferon, kiu ŝajnis neniam finiĝonta.

Dank’ al la malavareco kaj la idelarĝeco, kiuj kuŝis funde de lia karaktero, la financisto finis la disputadon post malmulte da tagoj. Li montris samtempe tiom da malprofitemo kaj tiom da justeco, ke li havis neniun malfacilecon por aliformigi en amikinon sian iaman kontraŭbatalantinon, fraŭlinon Rozino Delanjo.

Ŝi estis maljuna fraŭlino, kiu vivis en kamparo kun siaj du nevinoj Beatrico kaj Reĝino. Por pli bone sin dediĉi al ilia edukado, ŝi decidis, ke ŝi neniam edziniĝos.

Ekster siaj bankrilatoj, la financisto kamaradiĝis nur kun sinjoro Ĵakemaro, oficisto kaj fraŭlo, kiu loĝis en Sèvres  dometon starantan kontraŭ la Maziera kampodomo.

Tial ke tiuj du sinjoroj veturis ĉiutage Parizon kaj vojaĝis kune, preskaŭ ĉiam en la sama vagono, ili kompreneble interparolis inter si. Sed iliaj reciprokaj rilatoj ne intimiĝis plie, kaj neniam preteriris simplan interŝanĝon de mondumaj ĝentilaĵoj.

Ne estis same por fraŭlino Delanjo. La simileco de situacioj, kiun Maziero malkovris ekzistanta inter si kaj la maljuna fraŭlino, plenumis la agon, kiun estis komencinta la justecemo de l’ bankiero. Preskaŭ ĉiutage la genajbaroj pasigis kune la vesperon, jen ĉe unu el ili, jen ĉe la alia, observante okulangule la ludadojn de tri geinfanoj.

La bankiero multe deziris koni la estintan vivon de sia nova amikino; sed li estis tro diskretema por ŝin demandi. Nur post unu monato, de konfidencio al konfidencio, li detale konis la plenan historion de du orfinoj. Ĝi estis mallonga sed kortuŝiga.

– Beatrico estas filino de mia frato, diris ian tagon fraŭlino Delanjo: Reĝino estas filino de mia fratino.

– Mia patro estis gajninta iom da riĉeco per fabrikado de maŝinoj. Eĉ li elpensis eltirilon, por tiregi el tero la malaltkreskan palmarbon. Tiu arbeto pro ĝiaj profundaj radikoj grave malhelpas la vastiĝadon de kulturaĵoj en Alĝerio. Tie kuŝis granda gajnigaĵo. Mia patro estis ekprovonta la entreprenon, kiam la morto lin surprizis. Ne volante lasi senfrukta tiun elpensitaĵon, lia filo kaj lia bofilo, sinjoro Kolardo, decidis, ke ili kunuliĝos, kaj kune daŭrigos la interrompitajn laborojn. Tial ke ili devis forlasi Francujon kaj iri en Alĝerion por en ĝi provi fortunon, estis decidite, ke mi ilin kuniros. Sed, tial ke ili devis fari multajn klopodojn kaj serĉi apartamentojn, mia frato kaj mia bofrato akompanitaj de siaj edzinoj eliris unue, lasante al mi siajn infaninojn, kiuj estus multe ĝenintaj ilin, dum la tumulto de unua lokiĝo. Mi devis ilin realiri per la ŝipo sekvonta. Ho ve! ili enŝipiĝis sur la marveturilo Avenir  ... La malfeliĉa virino estis devigata sin interrompi, ĉar la ploregoj malhelpis, ke ŝi daŭrigu.

– La ŝipo Avenir ! ekkriis Maziero. Sed se mia memoro estas fidinda, tiu marveturilo enabismiĝis kun sia tuta ŝarĝaro. Neniam oni sciis, kio ĝi fariĝis. Oni retrovis nenion devenantan de ĝi, nenion, eĉ la plej etan disrompaĵon. Ha! fraŭlino, kiel kortuŝe mi partoprenas vian doloron, kaj kiel sincere mi ĝin kompatas!

– Mi ne bezonas, daŭrigis la rakontantino, kiam ŝi estis viŝinta siajn okulojn, mi ne bezonas klarigi al vi en kia terura situacio mi troviĝis, havante sur miaj brakoj du dekokmonatajn knabinetojn; ĉar Beatrico kaj Reĝino estas samaĝaj; nur kelkaj tagoj ilin diferencigas. La kompatindaj orfinoj havis kiel familion min solan. Ilia tuta posedaĵo enabismiĝis kun la ŝipo Avenir  en ondojn de Mezomaro. Feliĉe mi konservis la malgrandan havaĵon, kiu devenis de la heredaĵo de miaj gepatroj; ĉar mia frato kaj sinjoro Kolardo ne volis, ke mia doto estu enmetita en la entreprenon.

“Ian tagon ci edziniĝos,” diris Delanjo. “Eble cia edzo ne volos kunuliĝi kun ni. Ci devas konservi cian liberagon.” Dank’ al tiuj prudentaj konsiloj, ni ne estis pereigitaj de la malriĉeco.

Vi komprenas, ke post tia katastrofo mi ne povis plu revi al edziniĝo. Ĉu mi ne fariĝis la patrino de tiuj du plendindaj infaninoj?

– Mi vin admiras, fraŭlino, respondis la bankiero profunde kortuŝita.

– Sed vi mem, sinjoro Maziero, ĉu vi ne agis kun Fernando, kiu ne eĉ partoprenas vian familion ...?

– Ho! por mi ne estas sama la afero, interrompis la financisto, fariĝinte subite malluma.

Fraŭlino Rozino silentiĝis. Ŝi komprenis, ke nevole ŝi metis sian fingron sur sekretan kaj ne cikatriĝintan vundon: do ŝi ne insistis.

Sed la kompatema koro de Maziero estis emociita. Antaŭvidante, ke tiu ĉiumomenta intimeco eble aliformiĝos en la venonta tempo en pli seriozan amemon, la baptopatro de Fernando ne volis, ke se okaze lia baptofilo amindumos kun unu el ambaŭ orfinoj, li ŝajnos edziĝi kun nedotita fianĉino.

Do li petis de sia najbarino, ke ŝi bonvolu al li komisii sian kapitalon.

Dank’ al profitaj borsoperacioj, la riĉeco de la maljuna fraŭlino pli kaj pli grandiĝis. En okazoj cetere tre maloftaj, en kiuj la antaŭvidoj de l’ bankiero ne efektiviĝis, li pagis la diferencon per sia propra mono, kompreneble ne sciigante pri tio sian novan amikinon. Per tia sistemo la posedaĵo de ambaŭ orfinoj rapide duobliĝis.

Depost la morto de Klotildo dek jaroj jam estis fluintaj. La malgranda Fernando fariĝis bela knabo tre petolema kaj tre amema. Nun, ĉar lia fiziologia edukado estis sur bona vojo, Maziero opiniis, ke devas komenciĝi lia intelekta instruado. Do li metis la infanon en la liceon Michelet .

Ne sen bedaŭro ĉi tiu sin disigis el siaj amikinetoj. Sed li devis ilin revidi ĉiudimanĉe kaj dum libertempoj: en tiuj du monatoj da plena libereco, oni regajnos la tempon perditan.

Inter la lernantoj de la oka klaso, kiun partoprenis Fernando, troviĝis malfeliĉa infano, nomita Eduardo Klozelo, kies gepatroj loĝis en provinco. Longa estis la interspaco, kaj multekosta la vojaĝo: la geedzoj Klozelo ne ofte venis en Parizon. Se ili decidis, ke ili metos sian infanon en tiel malproksiman liceon, la motivo estis jena: dank’ al potenca protekto, ili estis ricevintaj la senpagecon. Tiu utilo fermigis iliajn okulojn al ĉiuj aliaj malutiloj. Sed por la malgranda Klozelo la senpera konsekvenco de tiu aranĝo estis mortige malgaja edzistado. Neniam iu lin venigis en la parolejon. Dum nelaboraj tagoj li vidis ĉiujn siajn kamaradojn, kiuj gaje forkuris kun siaj familioj: li sola restis inter la kvar grizaj muroj de la lernoĉambro kun ploregplena koro.

Fernando, kiu estis bonkora, petegis de sia baptopatro, ke li bonvolu fariĝi la respondanto de lia nova amiko. La bankiero konsentis.

Li skribis al geedzoj Klozelo por havi ilian aprobon, kaj petis la permeson de l’ provizoro. Viro tiel grava kiel Maziero estis certa, ke lia peto estos nediskuteble akceptita.

Post ok tagoj la afero estis aranĝita; kaj tio multe ĝojigis la du liceanojn.

Kaj dum libertempo, en la granda Sèvres ’a ĝardeno, inter la du lernejanoj kaj la du knabinetoj organiziĝis kvarope ludadoj, kiuj komenciĝis matene kaj finiĝis nur vespere.

Kelkafoje en dimanĉo la bankiero prenis kun si tiujn kvar gehometojn, kaj kun ili promenadis en arbaroj. Ĉar li preterlasis neniun okazon ebligantan, ke li instruu amuzante, dum ili marŝis, li al ili lernigis la naturan historion, kaj ilin instigis jen deŝiri kreskaĵojn, jen ekkapti papiliojn. Kiam ili revenis al la kampodomo, la kvar botanikuloj, kun vangoj ankoraŭ ruĝaj pro la kuradoj en pura aero, klasigis en herbujon sian rikolton.

Ili eĉ komencis entomologian kolekton, kiu dank’ al la inteligenta direktado de l’ sciencisto, devis pligrandiĝi de jaro al jaro, kaj fariĝi iam tute rimarkinda.

Por diversigi la studajn plezurojn, Maziero, kiu estis sperta ĥemiisto, lokis en la grenejo de la kampodomo malgrandan laboratorion: kaj la infanoj miregis, vidante ĥemiajn eksperimentojn, kiuj ŝajnis al ili tiel nekompreneblaj kiel la ĵonglaĵoj de Robert-Houdin .

Kelkaj jaroj pasis ankoraŭ. Beatrico kaj Reĝino estis siavice metitaj en lernejon. Kelkafoje tria knabineto, Juliino Demarko, nova amikino de du orfinoj, venis en libertempaj tagoj partopreni iliajn ludojn.

La tempo marŝis; la geinfanoj kreskis; la knabinoj fariĝis junulinoj.

De tempo jam longa Fernando kaj lia amiko estis finintaj siajn studadojn kaj fariĝintaj abiturientoj.

La morto de sinjorino Klozelo, liverinte al Eduardo malgrandan heredaĵon, ebligis, ke li lernu la leĝosciencon.

Pri Herbeno, lia estonteco estis plene montrita: li studos la bankarton, direktite de sia baptopatro, poste kunuliĝos kun li, kaj fine lin daŭrigos.

Tamen ne al ciferoj lin instigis lia natura inklino. Provizita je troa imago, li estus pli ŝatinta la metion de maristo por vojaĝi.

Pro tio, ne povante vidi per siaj okuloj la landojn kaj la homrasojn, al kiuj lin portis lia deziro, li almenaŭ penadis ilin koni per la rakontoj de aliaj homoj. Ĉiujn horojn, kiujn lia oficeja laboro lasis al li liberaj, li uzis per la legado de vojaĝoj, la solaj aferoj, kiuj povis lin pasiigi. Ĵurnaloj, libroj, ĉiuspecaj revuoj, en kiuj oni parolas pri malproksimaj landoj, amasiĝis en lia biblioteko. Provizita je neordinara memoreco, Fernando sen malfacileco plene sorbiĝis je ĉio, kio pasis antaŭ liaj okuloj: kaj fine li estis akirinta tian sciencon, ke la vojaĝantoj mem estis mirigitaj.

Ian tagon Maziero akceptis en Sèvres  la viziton de unu el siaj klientoj, kiu antaŭ ne longe estis trairinta centran Azion.

Antaŭ la tuta kuniĝanta familio Fernando, parolante pri la rivero Tarim , pri la lago Lob-noor , kaj pri Kaŝgarujo, ŝajnis tiel plene sciigita pri tiuj regionoj, ke la esploristo miranta ekkriis:

– Tamen vi estas tro juna por esti jam vizitinta Hindu-Kuŝon kaj la plataĵon de Pamir . Tiuj montegaroj estas tiel teruraj por tiuj, kiuj ilin transiras, ke en via junaĝo oni ne povas havi la fortikecon necesan por kontraŭbatali kontraŭ la malfacilaĵoj de la vojo.

Vidante, ke ĉiuj ĉeestantoj ridetas, la vizitanto silentiĝis subite.

– Mi tamen faris tiun vojaĝon, respondis Fernando; kaj ĝi ne min lacigis: estu certa pri tio. Dank’ al miaj libroj, miaj landokartoj, kaj miaj fotografaĵoj, mi konas ĉiujn regionojn de la terglobo preskaŭ tiel bone, kiel se mi estus vizitinta ilin efektive.

Kaj dum Herbeno parolis, Eduardo kaj la tri junulinoj lin rave rigardadis, tiel supera ŝajnis al ili ilia amiko.

Cetere la junulo estis pasia por ĉiuj novaĵoj. Li estis unu el unuaj homoj, kiuj interesiĝis pri la aŭtomobila veturado. Instigite de liaj senĉesaj petegoj, Maziero decidis, ke li anstataŭigos siajn vintran kaj someran kaleŝojn per du aŭtomobiloj Panhard  kaj Levassor , kiujn ĉiujare la bankiero revendis kun malgajno, kaj kiujn li anstataŭigis per pli novmodelaj veturiloj, por profiti la lastajn perfektiĝojn. Ian tagon, aŭdinte hazarde pri la libroj de doktoro Zamenhof , la junulo tuj pasie studadis la novan internacian lingvon, kaj fariĝis unu el fondantaj anoj de la Esperanta grupo Pariza. Tiu entuziasmo por la senĉesaj progresadoj de la scienco devis lin instigi al la aerveturado; kaj pro tio li protektis la Societon de direkteblaj aerostatoj ne nur per siaj deziroj se plie per sia mono.

Bedaŭrinde li puŝis sur tiun vojon la klientojn de la banko, kiuj lin demandis pri tiu temo.

Dume la koraj rilatoj de l’ infanaĝo ne ĉesis: nur ili vestis alian karakteron.

Eduardo ne povis ne sin senti tuŝita de la ĉarmanta gracieco, kiu eliris el la persono de Juliino. Sed fraŭlino Demarko estis riĉa, kaj Klozelo havis nur malgrandan heredaĵon. Li timis, ke, se li riskus edziĝpeton, oni lin kulpigos, ke li amas nur la doton de la junulino. Sola Juliino, kiu estis ekvidinta la impreson de ŝi faritan en la koro de la junulo, sciis la veron pri tio. Tiu honesta modesteco agis sur ŝin pli potence, ol farus la plej pasiaj amelmontroj. Eduardo estis malriĉa; sed li meritis fariĝi riĉa. Ĉu al ŝi ne estis rezervita la rolo korekti tiun blindecon de Fortuno.

– Sinjoro Eduardo, ŝi diris ian tagon, kial do vi ne eniras en la Parizan advokataron? Parizo estas la sola loko, en kiu talenta homo povas alveni al granda famo.

– Vi estas prava, fraŭlino, sed, en Parizo, kara estas la vivo, kaj malfacilaj la komencoj. Nur tiuj, kiuj havas grandan kapitalon, povas riski tian eksperimenton.

– Bah!  vi edziĝos, kaj tre facile trovos junulinon, kiu alportos tion, kio mankas al vi.

Dirante tiujn vortojn, fraŭlino Demarko ridetis laŭ tiel malica maniero, ke Eduardo kredis vidi kuraĝigon en tiu rideto.

La vesperon mem, li parolis pri tio al Maziero. La bankiero, kiu vidis la amon de Juliino al Eduardo, antaŭ kiam la junulino estis diveninta eĉ ĝian ekziston, siavice ridetis; kaj ĉe li tio ne okazis ofte: poste li respondis afable:

– Ne turmentu vin, mia juna amiko; ni aranĝos tion. Post ses monatoj, Klozelo estis enskribita, en la Pariza advokataro, sur la tabelo de advokatoj: post unu jaro, li edziĝis kun Juliino.

Sed por Fernando la aferoj ne iris tiel simple. Viva portreto de lia patrino, li kiel Klotildo estis provizita je tiu ensorĉanta ĉarmo, kiu tiel forte impresis Leopoldon kaj Mazieron, alloga potenco, kiun la unua pagis per sia vivo, la dua per la ripozo de sia konscienco.

La tri junulinoj suferis pro tiu allogeco. Sola Juliino kontraŭbatalis. Unue ŝi komprenis, ke Fernando sentas al ŝi nur fratan amikecon: poste apud ŝi troviĝis Eduardo kiu utilis kiel alidirektilo. Sed kiam la juna advokato estis elirinta kaj precipe edziĝinta, li ne povis plu fariĝi por la du kuzinoj tiu senĉesa kontraŭpezo, kiu savis fraŭlinon Demarko. Ambaŭ restis do solaj kontraŭ Fernando: kaj ilia iama amikeco iom post iom aliformiĝis en kaŝitan konkurantecon des pli danĝeran, ke ĝi ju pli penadis sin malvidigi.

Ambaŭ klopodis por altiri al si la elekton de la junulo; kaj bedaŭrinde por la kvieteco de Herbeno ambaŭ sukcesis.

Beatrico blonda, poezia kaj sentema oferis sian sinceran kaj ne repreneblan amon.

Reĝino bruna, ardanta kaj ebriiga promesis deliran kaj ne haltigeblan pasion.

Fernando ŝanceliĝis, balanciĝante jen al unu, jen al la alia, laŭ la hazardo de cirkonstancoj, sed ne povante propramove fari elekton. Ĉar reale, pro malsimilaj motivoj, li egale amis ilin ambaŭ.

Tio, kio pligrandigis lian ŝanceliĝon, estis malpli la neebleco preni decidon, ol la sento de l’ ĉagreno, kiun li kaŭzos al la malelektitino.

– Ili plenigas siajn reciprokajn mankojn, li diris ofte al Klozelo. Kiel malfeliĉa mi estas, ne povante edziĝi kun ambaŭ.

Kaj li aldonis mallaŭte, tre mallaŭte:

– Beatrico utilus tage, kaj Reĝino nokte. Maziero kaj fraŭlino Delanjo, kiuj observis tiun balanciĝon, same suferis pro ĝi; ĉar ili sentis al la du junulinoj saman amemon, kaj ili ne kuraĝis preni sur sin tian respondecon, nome: kaŭzi per sia intermeto la malfeliĉecon de unu el ambaŭ.

Fine tamen la bankiero, komprenante, ke tia situacio ne povas eterne daŭri, kaj ke devige oni devas tranĉi en viva parto, se oni volas eliri el tia senelirejo, diris ian tagon al sia baptofilo:

– Aŭskultu min, mia knabo; necese estas, ke ci decidiĝu. Cia preskaŭ senĉesa ĉeestado ĉe fraŭlino Rozino kompromitas ŝiajn du nevinojn kaj forpelas amindumanojn. Kiam ci estos farinta elekton, mi tre facile trovos uzon por la junulino, kiu restos.

– Baptopatro, donu al mi konsilon.

– Ha ne! Tio estas tro delikata afero.

– Se vi estus en mia loko, kiun vi elektus?

– Mi ne ŝanceliĝus kaj elektus Beatricon, kiu fariĝos, mi estas certa, ideala edzino. Reĝino ŝajnas tro arda, tro pasia. Okazas momentoj, en kiuj ŝi min timigas. Tamen forgesu miajn parolojn, kaj ne lasu cin influi per mi. Ne estas mia prefero, kiu devas superi, sed la cia.

– Ni tuj vidos, se la ludkartoj vin pravigas, diris Fernando ridante.

Kaj prenante kartpaketon, kiu okaze kuŝis sur angulo de l’ kameno:

– Beatrico estas blonda, li diris, kaj Reĝino bruna. Se mi eltiras ruĝan karton, mi elektos Beatricon, kaj Reĝinon, se ĝi estas nigra.

La junulo miksis la kartojn kaj prenis unu el ili. Ĝi estis la kera damo.

– Vi vidas, baptopatro, diris Fernando, montrante la figuron: la kartoj opinias, ke vi estas tro serioza homo por doni malbonajn konsilojn. Estas decidite. Mi edziĝas kun Beatrico. Morgaŭ vi povos peti ŝian manon de ŝia onklino.

– Grave pripensu antaŭe.

– Bedaŭrinde se mi denove pripensus, denove mi refalus en miajn ŝanceliĝojn.

Beatrico preskaŭ svenis pro ĝojo, kaj Reĝino pro koncentrigita kolerego, eksciante tiun decidon.

Se la favoritino estus povinta vidi la viperan rigardon, kiun al ŝi pafis ŝia konkurantino, eble la estonteco estus aperinta al ŝi, pentrite de malpli rozaj koloroj. Sed tute enprofundiĝante en sian feliĉecon, kun tiu egoismo de l’ amantino, kiu volas, ke ĉiuj partoprenu ŝiajn esperojn kaj ŝiajn iluziojn, Beatrico prenis sian kuzinon kiel konfidenciulinon, kaj de mateno ĝis vespero ŝin turmentis per siaj entuziasmoplenaj pripensoj. Ho ve! ŝi ne ekvidis, ke ŝiaj triumfaj frazoj similis acidaĵon verŝitan sur vivan vundon.

En sia naiveco de virgulino, ŝi imagis, ke la elekto de Fernando devis detrui ĉian amsenton en la koro de Reĝino; kaj ŝi ne eĉ pensis sin demandi:

– Se la roloj interŝanĝiĝus, ĉu tia detruo alvenus en mia koro sammaniere?

Tamen afero povis klarigi ŝian blindecon. Komprenante, ke malelektita junulino estas ĉiam ridinda, precipe kiam ŝi persistas en sia amo kaj obstine sin alkroĉas al tiu, kiu ŝin forĵetis, fraŭlino Kolardo afekte montris indiferentecon, kiu tute ne estis en ŝia koro, gratulis sian kuzinon, opiniis tre konvena la elekton de Herbeno, konfesante kun ŝajno tre perfekte hipokrita, ke se la junulo estus petinta de ŝi ŝian manon, ŝi tre malfacile estus konsentinta; ĉar li ne prezentis antaŭ ŝiaj okuloj la idealon revitan.

– Neniam mi sentis al li pli ol koran amikecon, ŝi diris. Kreante inter ni ligilojn de parenceco, cia edziniĝo havos kiel konsekvencon, ke ĝi pli kaj pli ilin fortigos.

Post tia certigo, la ĝojo de Beatrico estis plena. Momente ŝi timis, ke ŝia feliĉeco estos aĉetita nur per la malfeliĉeco de Reĝino kaj, ĉar la fianĉino de Herbeno sentis al sia kuzino grandan amemon, tiu antaŭvido ĵetis ombron sur ŝian ĝojon. Sed oni kredas facile tion, kion oni deziras. La respondo de fraŭlino Kolardo trobone konformiĝis kun ŝiaj propraj deziroj, por ke Beatrico povu eĉ dum unu minuto dubi pri ĝia sincereco.

Ne estis same por fraŭlino Delanjo kaj precipe por Maziero. Tiu tro afektigita trankvileco ilin mirigis kaj eĉ timigis. Ili estus preferintaj sinceran malesperon kaj precipe plorojn, kiuj kvietigus la junulinon.

Tamen por ne veki sentojn, kiuj (ili tre bone tion komprenis) povis esti nur malamaj kaj danĝeraj por la feliĉeco de gefianĉoj, ŝajne ili akceptis ĉiujn klarigojn, kiujn fraŭlino Kolardo kredis taŭgaj en tia cirkonstanco, kaj ne lasis kredi per sia sintenado, ke ili trovas en tiu situacio ian gravecon.

La geedziĝo okazis. Post tri monatoj, Maziero vidis ian tagon sian baptofilon, kiu eniris en lian oficejon kun priokupata mieno, kun larmoplenaj okuloj.

– Kio estas en ci, infano mia? li diris per patrotono.

– Beatrico estas malsaneta.

– Eble ŝi suferas pro komencanta gravedeco.

– Ne; kaj eĉ mi tre timas, ke neniam mi havos la ĝojon fariĝi patro.

– Ci min timigas. Rakontu ĉion laŭ la plej etaj detaloj. Ĉu mi ne estas kuracisto? Kiam Fernando estis fininta:

– Malprave ci timas, respondis la doktoro, kiu tre atentege estis aŭskultinta la rakonton de l’ junulo. La simptomoj, kiujn ci priskribis, ne apartenas al nekuracebla malsano. Per inteligentaj flegoj cia edzino resaniĝos. Sed por tion ricevi, oni devos uzi energian kuracadon: kaj se ci volas, ke ĝi sukcesu, necese estas, ke ci forgesu, dum ĝia tuta daŭrado, ke ci estas edzo.

Tial ke post tiu deklaracio Herbeno ŝajnis ankoraŭ pli malkontenta ol antaŭe, Maziero diris per ĝojeta tono:

– Dio mia! mi komprenas cian tedon. Sed fine ci povas resti fraŭlo dum kelkaj monatoj. Ci ne mortos pro tio. Poste vi ambaŭ regajnos la tempon perditan.

Lasante sian baptopatron, Fernando ŝajnis pli kolera ol ĉagrena, kaj murmuris:

– Ha! Reĝino, Reĝino, se mi estus sciinta, estas ci la virino, kun kiu mi senŝancele estus edziĝinta!

Depost la edziniĝo de sia kuzino, fraŭlino Kolardo restis en la kampodomo de Sèvres , havante kiel kunulinon sian solan onklinon. Do la vivo de la junulino fluis des pli unutone kaj des pli malgaje, ke depost kelka tempo la farto de fraŭlino Delanjo ju pli komencis malboniĝi. En promenado, kiam ŝi marŝis iom tro rapide, en domo, kiam ŝi supreniris ŝtuparon, krizoj de sufoko ŝin ekkaptis. Dum kelkaj minutoj ŝia vizaĝo tiel forte ŝanĝiĝis, ke ŝia nevino timis, ke ŝi mortos inter ŝiaj brakoj. Poste la simptomoj kvietiĝis; kaj la vivado rekomenciĝis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

Reĝino timigita konsiliĝis kun Maziero. Aŭskultadinte sian malnovan amikinon, la doktoro konstatis en ŝia koro signojn de negravaj angiaj lezaĵoj. Fraŭlino Rozino povos atingi la limojn de la plej ekstrema maljuneco; sed aliparte la morto subita estas ĉiam minacanta.

Pro tio, pripensante al tiu timinda ebleco, la bankiero klopodis por kiel eble plej rapide edzinigi fraŭlinon Kolardo, volante, ke la junulino ne restu sola en la vivo, se okaze ŝia onklino subite mankus al ŝi.

Sed liajn penadojn kronis neniu sukceso. Certe Reĝino ne ŝajnis sisteme malamikema al la edziniĝo; sed ĉiuj junuloj, kiujn al ŝi proponis Maziero, havis laŭ ŝia opinio neakcepteblan difekton; kaj ŝi post mallonga ekzameno ilin senkompate forĵetis.

La bankieron ne trompis tiuj agmanieroj de alieamanta knabino. Pro ŝia tre forte sanga temperamento, fraŭlino Kolardo devis esti ema al la edziniĝo. Do se ŝi ĝin rifuzis tiel obstine, tio pruvis, ke la sola viro, kiun ŝi estus akceptinta plezure, ne povis aparteni al ŝi.

Pripensante, ke dum longaj monatoj lia baptofilo estos devigata vivi apud Beatrico, sammaniere kiel ŝi estus nur lia fratino, la baptopatro de Fernando ne povis ne tremeti pro la eblaj konsekvencoj de tiu duobla situacio.

Momente li intencis konfidencii al fraŭlino Delanjo pri siaj timadoj. Sed kiun motivon li donos? Por ne emocii sian onklinon, Fernando ne parolis al ŝi pri la malsano, kiu suferigis Beatricon. La maljuna fraŭlino estis do konvinkita, ke la junaj geedzoj sin amas reciproke sammaniere tiel, kiel en la plej belaj tagoj de sia mielluno. En tiaj kondiĉoj suspekti la lojalecon de Herbeno kaj la virton de Reĝino estis fari al ambaŭ ne merititan insulton.

Por altiri la atenton de fraŭlino Rozino al la danĝeroj de intimeco, kiu datumis de l’ infanaĝo, estis necesaj longaj klarigoj, kiujn la kompatinda virino, mumiigita de la fraŭlineco, ne estis kapabla kompreni, kaj kiuj, kvankam ne povante ŝin konvinki, havus tamen kiel solan rezultaton ŝoki ŝian hontemon.

Depost kiam Beatrico estis komencinta sian kuracadon, la reciprokaj rilatoj inter la geedzoj kompreneble plene ŝanĝiĝis. Ili estis devigitaj havi ĉiu sian apartan ĉambron, kaj ne vidis plu unu la alian krom dum manĝoj.

Soifante patrinecon, la juna virino deziregis resaniĝi. Ĉar ŝi esperis, ke la naskiĝo de infano ne nur kontentigos la plej rajtajn emojn de ŝia koro, sed plie ke ĝi, ŝin kunigante kun ŝia edzo per ligilo pli forta ol ĉiuj aliaj ĉenoj, lin daŭre fiksados.

Pro tio, ŝi montriĝis eksterordinare severa. Timante, ke montroj de amemo naskos konsekvencojn, kiujn ŝi devis evitegi, ŝi afekte montris al Fernando malvarmon, kiu tute ne estis en ŝia animo, kaj kiu ŝin kruele suferigis.

Sed Maziero, kiu ŝin kuracis, ŝin kuraĝigis al la persisteco: kaj ŝi ne cedis.

Siaflanke Herbeno, kvankam li komprenis kaj eĉ aprobis la saĝecon de tiu sintenado, opiniis tamen, ke li estas la plej malfeliĉa el ĉiuj edzoj. Li kulpigis la fatalon, kaj kelkafoje preterlasis maldolĉajn kaj maljustajn parolojn: ilin li poste bedaŭris; sed ili profunde vundis Beatricon, kaj ŝin plorigis, kiam ŝi troviĝis sola.

Do tiuj du estaĵoj, kiuj amis reale kaj profunde unu la alian, ŝajnis vivi, kvazaŭ ili estus malamikoj.

Subite la sintenado de Fernando plene aliformiĝis. Li fariĝis tia, kia li estis en la unuaj tagoj de sia edziĝo, ĝentila, afabla, neniam aludante la provizoran eksedziĝon, kiun la malsano estis naskinta inter li kaj lia edzino.

Beatrico estis kortuŝita, kaj nesenteble delasis ion da sia kutima severeco. Iom post iom ŝi reprenis sian iaman senĝenecon. Ian tagon eĉ, puŝite de interna demono, ŝi forgesis sian decidon.

Sidante sur la genuoj de sia edzo, metinte siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la viro, kiun ŝi amas, ŝi al li mallaŭte murmuris varmegajn parolojn miksitajn kun ebriigaj ŝmacadoj; ŝi sin donis tutan, kiam ŝia edzo ŝin dolĉe repuŝis.

Larmoj de ĉagreno supreniris en okulojn de la juna virino. Fernando ilin viŝis per frata kiso, kaj diris amike sed sen ia kortuŝeco:

– Ne, karulino. Se ci volas resaniĝi, ci devas esti prudenta. Mi cin amas sufiĉe forte por oferi al ci ĉion, eĉ mian amon, Tiu respondo kvietigis Beatricon.

Kaj eĉ, kiam ŝi estis pripensinta pri tio, la konduto de ŝia edzo ŝajnis al ŝi tiel kuraĝa kaj tiel delikata, ke ŝi ne povis ne rakonti al Maziero tiun okazintaĵon. Ne volante malĝojigi sinjorinon Herbeno, la doktoro ŝajnis partopreni tiun entuziasmon: sed funde de sia koro li dubis. Tia animforteco ŝajnis al li pli ŝajna ol reala.

Kvankam la bankiero restis oficiale la ĉefo de sia firmo, reale Herbeno estis fariĝinta ĝia vera mastro, kaj prizorgis pri ĉiuj ne tro gravaj aferoj.

Pro tio, Maziero vidis ne sen miro, ke depost kelka tempo li multajn fojojn estis devigita fari mem la taskon de sia baptofilo.

– Necese estas, ke mi tre atentu, li murmuris, kiam li estis forlasinta Beatricon. Lia edzino estas rava, amoplena; kaj li rifuzas. Tio ne estas natura.

Sed vane la baptopatro de Fernando serĉis; li povis nenion malkovri.

Tre rapide Reĝino estis rimarkinta la malgajan kaj malafablan mienon de la junulo, kiun ŝi ĉiam daŭrigis amegi sekrete. Tial ke, krom en sia geedza vivado, Herbeno povis havi neniun motivon por malĝoji, necese estis, ke lia ĉagreno devenu de tiu sola fonto.

Do Fernando ne trovis en sia unuiĝo kun Beatrico la plenan feliĉecon, kiun li revis. Tre bone! Li estis punita per la afero mem, per kiu li estis pekinta. Li ricevis tion, kion li meritis. Ĉu oni prenas virinon similan al ŝia kuzino, kiam ŝi estas tie, dezirante nun unu aferon: sin doni kaj sin oferi.

Pro tio, ŝi ne estis tro mirigita, kiam ŝi vidis, ke Fernando venas en Sèvres ’on, pro ia aŭ alia preteksto, multe pli ofte ol li kutimis fari en la pasinta tempo.

Por ke la du najbaraj familioj povu facile sin viziti reciproke, iam Maziero farigis malfermaĵon en la fama intera muro, kiu estis la unua kaŭzo de l’ intimeco, okazinta inter la du familioj: ĝin fermis komunika pordo.

Tuj kiam Herbeno estis alveninta en sian hejmon, li deziris bonan tagon al la ĝardenisto kaj al lia edzino, la geedzoj Lefevro, kiuj gardis la domon dum la forestado de mastroj, kaj sendis ilian filon Filipo peti de ambaŭ sinjorinoj, ĉu ili bonvolos lin akcepti. Kompreneble ili tuje kaj senŝancele konsentis.

Poste li klopodis, por ke li troviĝu sola kun Reĝino: kaj tio ne estis malfacila, ĉar se la juna fraŭlino tion profundkore deziris, la maljuna neniel intencis tion malhelpi. Inter gekuzoj!

Ambaŭ supreniris en la unuan etaĝon, kaj estis preskaŭ certaj, ke neniu ilin ĝenos; ĉar fraŭlino Delanjo, timante sufokon, neniam delasis la teretaĝon.

Tiam inter la gejunuloj komencis senfina babilado, kiu iom post iom fariĝis pli intima kaj nesenteble aliformiĝis en konfidencion.

Ian tagon fraŭlino Kolardo diris al Herbeno:

– Fernando, ci havas ĉagrenon.

– Ne; mi certigas.

– Beatrico ne igas cin feliĉa.

– Kio al ci povis kredigi ...?

– Tio estas sufiĉe videbla. Estas indigniga ŝia konduto.

– Ne kulpigu ŝin; ŝi ne estas kulpa.

– Ha! ci vidas, ke mi divenis. Depost tiu tago, la junulo estis tiel atakita, sieĝita, premita de demandoj, ke fine kun larmoplenaj okuloj li ĉion konfesis.

– Ha! Reĝino, li diris, se mi estus diveninta tion, ci estus hodiaŭ mia edzino.

La junulino ne povis deteni triumfan ekkrion. Ŝi estis venkanta, kaj venkita ŝia konkurantino. Estis veninta la momento, en kiu ŝi premegos per sia malestimo la viron, kiu tiel senkompate ŝin doloris.

Ŝi sentis, ke ŝi estas amata. La junulo venas apud ŝin nur por trovi konsolojn. Li petos, petegos, sin trenos antaŭ ŝiaj piedoj: tiam ŝi respondos kun gesto de princino:

– Tro malfrue! Sed ho ve! la malfeliĉa infanino ne estis sufiĉe kalkulinta la perfidon de sia propra koro.

Kiam ŝi vidis antaŭ si la malfeliĉan Herbenon konfuzitan, pentantan kaj humiligitan, la fieraj paroloj, kiujn ŝi depost kelkaj tagoj tiel zorge parkeris, estis subite forgesitaj. Ŝi povis trovi nur tiujn vortojn:

– Ha! jes, ci estus estinta pli prava. Mi cin amis tiel profunde! Rigardante Herbenon, ŝiaj nigraj okuloj brilis de pasia fajro. Ŝi lin adoris tiel arde kiel en la pasinta tempo. Malgraŭ forlaso, malgraŭ edziĝo, malgraŭ tiu alia virino, kiu staris inter ili, amo restis neŝancelita, pli forta ol indeco, pli forta ol hontemo, pli forta ol malhumileco.

Ebria pro pasio, freneza, forgesante Beatricon, kiun li ĉiam amis, sed kies amemo nur morala ne povis kontraŭbatali la voluptajn ardojn de ŝia kuzino, Fernando altiris la junulinon al siaj genuoj: kaj iliaj lipoj kuniĝis en longa ŝmacado.

La brusto de Reĝino subleviĝis, sufokiĝante. Ŝia koro grandfrape batadis. Poste ĉio konfuziĝis. Kun okuloj fermitaj, kun penso forestanta, ŝi perdis la senton al realeco, kaj en edena ravego, kvazaŭ ĝi estus natura neeviteblaĵo, la junulino toleris la fatalon de l’ amo.

Depost tiu momento, Fernando venis Sèvres ’on preskaŭ ĉiutage.

La geamantoj trovis en Filipo altvaloran helpanton. Li estis kompatinda, lama kaj unuokula kriplulo, nekapabla fari regulan laboron, sufiĉe inteligenta por kompreni tion, kion oni postulas de li, kaj por ĝin plenumi poste, sed ne sufiĉe por enmeti en ĝin sian propran decidon.

En la lando, li estis objekto de ĝenerala naŭzo. Pro tio, supermezure dankema pro la bonaĵoj, kiujn oni faris al li en la kampodomo, li dediĉis al la du orfinoj kaj precipe al Reĝino kulton, kiu altiĝis ĝis adorado. Kiam la junulino donis al li ordonon, li ĝin plenumis, mi ne diros ne ĝin diskutante, sed ne eĉ komprenante, ke ia diskuteto estas ebla.

Se la orienta frazo: aŭdi estas obei , ne ekzistus de tempo jam longa, Filipo estus elpensinta ĝin por sia propra uzado.

Pro tio, Reĝino, kiu konis funde la karakteron de la kriplulo, ne ŝanceliĝis, kaj faris al li konfidencion.

Ŝi ne havis okazon penti pro tio. Ĉar la amemo, kiun la filo de l’ ĝardenisto sentis al fraŭlino Kolardo, havis preskaŭ religian karakteron, kaj neniel similis la senton, kiu estus aminstiginta lin al liaklasa virino. Ĝi prefere similis la fanatikecon de l’ Hindano, kiu deziras nur sin oferi, eĉ riski sian vivon, por plaĉi al la diino, kies adoranto li fariĝis.

Por Filipo, la junulino vivis en tiel supera sfero, ke li neniel pensis, ke li altiĝos ĝis ŝi, kaj ne nutris la malsaĝan esperon, ke iam ŝi povos malaltiĝi ĝis li.

En tiaj kondiĉoj, neniu sento de ĵaluzeco povis ĝermi en la animo de tiu spritlimigita sed amema estaĵo, kies natureco estis komparebla kun tiu de hundo.

Pro tio, ne nur li ne riproĉis Fernandon, sed kontraŭe li estis dankema al la junulo pro la plezuro, kiun ĉi tiu donis al lia idolino, kaj faris ĉion eblan, por ke nenio venu ĝeni la amajn kuniĝojn de geamantoj.

Kaj kiam Reĝino rekompensis lian sindonon per danka rideto aŭ per amika vorto, la malfeliĉa malfavorito sentis en sia animo ĝojon, kiu daŭris dum la tuta tago. Ha! la geamantoj povis ami trankvile unu la alian, ne ilin perfidos Filipo.

Matene, tagmeze, vespere, ĉiam spionante sur la sojlo de l’ pordo, tuj kiam li ekvidis Herbenon, li alkuris al li, kaj lin sciigis pri ĉio, kio okazas, dum la momento mem, en ambaŭ kampodomoj. Dank’ al tiu senĉesa kaj ĉiutaga kunkulpeco, Fernando povis eniri en la ĉambron de sia amantino kaj poste eliri, ne rimarkite de iu ajn.

Tiuj amaĵoj daŭris ses monatojn. Tamen Herbeno ne estis feliĉa, ĉar lin mordetis du konsciencriproĉoj: li sin kulpigis, unue, ĉar li trompas Beatricon, kiun li ĉiam fundkore amis, kaj due, ĉar li malrespektas sian infanecan amikinon, tiun kompatindan junulinon, kiun kontraŭe li estus devinta protekti kontraŭ la pasio de ŝi sentita al li. Ho! se li povus edziĝi kun ambaŭ, malkaŝe, plentage, ne naskante ĵaluzecon ĉe unu aŭ ĉe alia, kiel tio okazas en Orientaj landoj, certe li ne ŝanceliĝus, kaj sin sentus plene feliĉa. Sed la franca leĝo ne permesas bigamion, kaj la okcidentaj virinoj, ĉu pro amo, ĉu pro malhumileco, ĉu eble influitaj de tiuj du kunaj sentoj, ne akceptas partigon.

Jen estas kial, la 14 an  de Decembro 1900, en tiu tago, en kiu Sedilo estis veninta lin persekuti trifoje ĝis en lia hejmo, Herbeno veturis al Sèvres . La junulo volis rompi nedaŭreblan amligon, kiu povis kaŭzi al fraŭlino Kolardo kaj al li mem nur multegon da malagrablaĵoj. Kaj kvankam lia amo al Reĝino estis tiel forta kiel en la unua tago de ilia kuniĝo, kvankam longa kutimo estis iginta ĝin eble pli arda ol tiu, kiun li sentis al sia rajta edzino, tamen pro lojaleco, por, kiel li mem al ŝi diris, por ne preni ŝian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ŝi la sian, li sisteme estis montrinta malvarmecon, kiu ne estis en lia koro.

Certe li pensis, ke ŝi kontraŭbatalos, sed neniam li estus kredinta, ke la junulino sin alkroĉos al li tiel obstine: kaj se tia krampiĝo lin iom tedis, aliparte tia amego flatis multege lian memestimon. Kaj dum li laŭiris sur la vojeto borderanta la fervojon inter Sèvres  kaj Bellevue , li bedaŭris, ke la loto ne estu montrinta Reĝinon.

– Kiam mi pensas, li diris, ke se mi estus eltirinta la trefan damon, mi ne min vidus en la embarasa situacio, en kiu mi nun troviĝas.

– Sed tiam, li ekkriis, la viktimo estus mia kompatinda Beatrico, al kiu mi sentas amemon tiel profundan kiel al Reĝino. Kiel stranga situacio estas la mia. Mi ne povas feliĉigi unu el miaj infanecaj amatinoj kaj samtempe ne malfeliĉigi la alian. Mia propra feliĉo estas farebla nur de larmoj de virino, por kies feliĉeco mi sen bedaŭro donus mian vivon, se la afero fariĝus necesa.

Sentante, ke ŝia amantino estas kapabla ĉion fari por lin konservi aŭ por sin venĝi, instinkte Fernando timis. Pro tio, li intencis revidi Reĝinon, ŝin kvietigi, ŝin plidolĉigi, kaj iom post iom inokuli en ŝin pli kaj pli da prudento, kiam la vizito de la polica komisaro lin devigis remeti sian projekton al tute malpreciza epoko.

ĈAPITRO KVARA

Onezimo Frigulo, la oficisto, kiu minacis Sedilon, ke li faros al li protokolon, deĵoris en Bellevue  nur depost ok tagoj. Ŝanĝoj okazintaj en la oficistaro lin venigis el la Meudon ’a oficejo, en kiu li estis antaŭe, en pli gravan stacidomon. Sed li ne loĝis ankoraŭ en sia nova restadejo, kaj ĉiutage, dum tag- kaj vespermanĝaj horoj, li saltis en vagonaron, kaj sin direktis pieden de l’ monteto en dometon, en kiu li loĝis kun sia tuta familio.

Do kiam lia deĵoro estis finita, li uzis la unuan por urbĉirkaŭaĵoj vagonaron, kiu pasis, kaj malsupreniris en Meudon . Li eniris en la oficejon por premi la manon de siaj iamaj kamaradoj, kaj samtempe li al ili rakontis la okazintaĵon, kiun antaŭ ne longe li estis vidinta.

– Estas konfesinde, li diris, ke ekzistas homoj vere nesingardemaj. Poste kiam alvenas malfeliĉaĵo, la Kompanio estas devigata fari rentojn al iliaj familioj.

Li lasis la stacidomon kaj sin direktis al sia loĝejo. Piede de la pontego li piedfrapis la korpon de viro kuŝanta sur tero.

– Akcidento! ekkriis la oficisto. Kredeble vojaĝanto, kiu falis el supro de l’ ponto. Se li estus mia viro de Bellevue , tio ne min mirigus. Ŝajnis freneza tiu idiotulo.

Frigulo sin klinis, turnis la korpon sur ĝian dorson por meti la vizaĝon en plenan lumon, kaj ekkriis:

– Estas li! Mi ne eraris. La bona Onezimo estis embarasata. Kion fari? Serĉi helpon, averti la stacidomanojn, tia estis lia devo.

Sed aliflanke lia edzino kaj liaj infanoj lin atendis por altabliĝi. Certe la supo jam fumiĝis en teleroj: tio estis tre alloga.

Fine la devo superis. La oficisto rapide resupreniris la krutan deklivon kaj revenis kun helponta viro.

Ambaŭ prenis la korpon unu per ŝultroj la alia per kruroj, kaj ĝin alportis al la stacidomo.

Dum ili marŝis, la kamarado de Onezimo kredis rimarki, ke Sedilo faras moveton.

– Oni ne devas tro skui lin, li diris. Eble li ne estas ankoraŭ tute malviva.

– Vi ŝercas kredeble, respondis Frigulo; ĉu post tia elfalo tio estus ebla.

En la stacidomo oni metis la funebran rompitaĵon sur la tablon por pakaĵoj, dum unu el kamaradoj de Onezimo eliris por averti la komisaron kaj venigi kuraciston.

– Kaj nun, petis Frigulo, ĉar vi ne bezonas plu min, ĉu mi povas vin lasi por vespermanĝi?

– Iru, iru; se la juĝistoj postulas vian ateston, vi estos sciigita.

En momento kiam la oficisto malfermis la pordon por eliri el la stacidomo, unu el vojaĝantoj, kiu atendis la Versailles ’an vagonaron, alpaŝis al li kaj diris simple:

– Mi vin akompanas. Li estis la informisto de granda Pariza ĵurnalo, de unu el tiuj gazetoj, kiuj pretendas, ke ili estas informitaj pli frue ol ĉiuj aliaj.

Flarante interesegan artikolon, la ĵurnalisto senŝancele prokrastis sian vojaĝon por pli longatempe paroli kun la homo, kiu ŝajnis kapabla doni al li la plej detalitajn sciigojn.

Post kvarono da horo, li estis tiel bone informita kiel Frigulo mem.

La morgaŭan matenon aperis artikolo anoncanta la teruran akcidenton, kiu okazis sur la Meudon ’a pontego. La aŭtoro perforte riproĉis la nesingardemon de vojaĝantoj, kiuj volas iri el veturilo al alia, kiam rapidruliĝas la vagonaroj.

Ĉiuj vesperaj gazetoj represigis tiun artikolon, krom unu, kiu, volante kredigi, ke ĝi estas ankoraŭ pli bone informita ol ĝiaj kolegoj, rimarkigis, ke la nesingardeco kredeble devenis de fervojaj oficistoj, kiuj malbone fermas la vagonpordojn.

La postmorgaŭan tagon la okazintaĵo estis forgesita, kaj neniu parolis plu pri ĝi.

Dume sinjoro Hudaso , la polica komisaro de Meudon , alvenis, akompanita de kuracisto, la doktoro Meĵano.

Enirante en la pakaĵejon, tiuj du sinjoroj kruciĝis kun Frigulo, kiu estis senpaŭze vespermanĝinta, kaj kiu rapide revenis, unue por rekomenci sian deĵoron, kaj precipe por tie ĉeesti, se oni bezonus liajn klarigojn. La bona knabego ŝvelis, sin sentis grava persono: kaj li estis scivola vidi, kio alvenos de tiu katastrofo.

Li rediris por la tria fojo al la kuracisto kaj al la komisaro la rakonton, kiun li estis jam farinta al siaj kamaradoj kaj al la ĵurnalisto.

– Li sola estas kulpa, li aldonis finante. Li kiel frenezulo pasis inter la vagonŝtupoj, dum la vagonaroj ruliĝas. Se vi ne kredas min, vi povos demandi pri tio sinjoron Herbeno.

– Ĉu vi parolas pri Herbeno la bankiero? diris sinjoro Hudaso.

– Li mem.

– Li do troviĝis en la malproksimlanda vagonaro, kiu haltas en Bellevue ?

– Jes.

– Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras?

– Mi estas certa. Mi deĵoris en la Sèvres ’a stacidomo dum tempo tro longa por ne koni tiun sinjoron. Cetere vi povos lin demandi; li ne kulpigos min, ke mi mensogas.

– Strange, murmuris la komisaro okupita de suspekto. Doktoro, li diris, sin turnante al sinjoro Meĵano, ĉu tiu falo ŝajnas al vi natura?

– Mi respondos, kiam mi estos plene senvestiginta la kadavron, por tre precize ekzameni ĉiujn vundojn.

Dirante tiujn vortojn, la kuracisto tre zorge formetis unujn post la aliaj la vestojn de l’ malfeliĉulo, kiam fariĝo altiris lian atenton.

Laŭlonge de la dekstra manradiko fluis sango, devenanta kredeble de vundo pli supre sidanta.

Tiu simpla detalo pruvis al la praktikisto, ke la sangrondirado ĉiam daŭras, sekve ke Sedilo estas ankoraŭ vivanta.

Aliparte la faloj el altaj lokoj okazigas certe multajn ostrompojn kaj grandegajn internajn ŝiradojn: sed kiam la korpo falas sur ebenan teron, la haŭto restas nedifektita, kaj ne okazas hemoragioj.

Instigite de tiuj pripensoj, la doktoro ekkriis:

– Dolĉe, dolĉe. Tiu viro ne estas ankoraŭ tute malviva. Certe li ne troviĝas en multe pli bona stato. Sed eble mi povos lin iomete rekonsciigi, kaj lin vivigi sufiĉe da tempo, por ke li povu doni al la sinjoro komisaro kelkajn klarigojn.

La doktoro lin aŭskultadis, demandis lian pulson, kaj daŭrigis sian laboron.

Per tondiloj li tranĉis la dekstran manikon de ĉiuj vestoj, kiuj kovris la vunditon, nudigis la brakon ĝis la ŝultro, kaj konstatis, ke la sango devenas de mallarĝa truo sidanta apud la klaviklo.

– Sinjoro Hudaso, diris gravtone la kuracisto, ni ne havas antaŭ ni simplan akcidenton, sed krimon aŭ memmortigon. Tiu viro estis frapita en ŝultro per malgrandkalibra kuglo, kredeble per kuglo de revolvero.

– Vi estas prava, doktoro, respondis la magistrato. Eĉ ŝajnas al mi, ke la hipotezo de memmortigo estas a priori  forĵetinda. Ĉar se tiu malfeliĉulo estus volinta sin mortigi, sin ĵetante el la pontego, li ne estus komencinta sin vundi en ŝultro. Aliparte se li estus preferinta uzi pafileton, li estus direktinta la tubon ĉu al kapo ĉu al koro. Fine estinte vundita, li estus restinta en la vagono.

– Des pli ke sinjoro Herbeno tie ĉeestis, aldonis Frigulo, kiun tiuj konstatoj multe interesis. Li estus malhelpinta, ke tiu viro plenumu sian projekton. Mi supozas eĉ, ke, se li ne povis sin intermeti sufiĉe frue, li almenaŭ estus avertinta senprokraste la magistratojn pri la akcidento ĵus okazinta.

Sed post tiuj vortoj Onezimo, subite silentiĝis, timigite de la teruraj konsekvencoj, kiujn lia atesto havos por la bankiero, por viro, kiu estis al li simpatia, ne fiera kvankam riĉa, kaj kiu ĉiam lin salutis, kiam li lin renkontis.

Li baldaŭ komprenis la danĝerecon de liaj paroloj, aŭdante la komisaron, kiu diris:

– Ĉu vi certigas, ke tiu vundito kaj sinjoro Herbeno troviĝis en la sama fakego, en momento kiam la vagonaro eliris el Bellevue ?

– Mi certigas.

– Solaj?

– Solaj.

– Ĉu neniu povis eniri en la vagonon inter Bellevue  kaj la pontego?

– La vagonaro ne haltas. Tamen iu povis veni per la vagonŝtupoj; aŭ tiu nekonatulo povis eliri el la fakego per la sama vojo.

– Efektive tiu hipotezo meritas, ke oni atentu al ĝi. Morgaŭ mi venigos sinjoron Herbeno al mia oficejo; ĉar li sola povos doni la necesajn klarigojn. Atendante ni rigardu, ĉu tiu malfeliĉulo ne portas sur si paperojn, kiuj povus al ni konigi lian identecon.

La serĉadoj de l’ magistrato ne estis longaj.

En la poŝo de l’ surtuto troviĝis paperujeto plenega je vizitkartoj kaj je ĉiudevenaj leteroj.

– Arturo Sedilo en Maintenon , legis sinjoro Hudaso sur unu el kartoj.

Kaj poste li malfermis la leterojn unujn post la aliaj, ilin tralegante per rapida rigardo.

– Ho! ho! li diris mezavoĉe al la kuracisto, lin kondukante en angulon de la ĉambro, por ke oni ne povu lin aŭskulti, jen estas io, kio fariĝas interesplena. Mi tie vidas tri leterojn subskribitajn: Fernando Herbeno. En ili oni parolas pri procentedono de monsumoj, pri aĉeto de akcioj al la Societo de direkteblaj aerostatoj. La bankiero ŝajnas profunde kolera. Oni kredus eĉ, ke li respondas al insultaj vortoj. Estas evidente, ke rilatoj ekzistis inter tiu Sedilo kaj sinjoro Herbeno, rilatoj kiuj ŝajne estis tre malmulte afablaj.

– Vi estas prava, mia amiko, diris la komisaro, sin turnante al Frigulo; certe estas sinjoro Herbeno la viro, kiun vi vidis.

Kaj, ĉar la kuracisto klinis la kapon signe de jeso, Onezimo sin rektigis malhumile. La magistrataro kaj la scienco lin ŝatis laŭ lia ĝusta valoro.

Dume la vundito faris kelkajn movetojn: la vundo pli flue sangdonis; la viveco revenis.

La doktoro rapide haltigis la hemoragion: kaj dum li metis salaĵoplenan boteleton sub la nazon de l’ mortanto, li aŭskultis la pripensojn de l’ komisaro diranta:

– Pro kia kaŭzo lin ne tuj mortigis tia falo?

– Se li estus falinta sur kapo aŭ sur piedoj, subita estus estinta la morto. Mi povas certigi, ke la parto de l’ korpo, kiu tuŝis la teron estas la maldekstra. Tion pruvas la multaj ostrompoj en brako kaj en kruro. Poste la frosto ekkaptis la vunditon. Plimalrapidigante la sangrondiradon, ĝi samtempe plimalrapidigis la perdon de sango. Sed estis ĝustatempe lin eltiri el la loko, sur kiu li kuŝis. Post unu kvarono da horo, ni estus alvenintaj tro malfrue. Rigardu: li rekonsciiĝas.

Efektive la mortanto malfermis siajn okulojn: sed li ŝajnis neniamaniere konscii pri tio, kio okazas ĉirkaŭ li. Supozante, ke eble la viktimo parolos kaj konigos gravajn sekretojn, sinjoro Hudaso ordonis, ke la ĉambro senhomiĝu.

Li daŭrigis paroli kun la doktoro, kiam la nomo: Herbeno, elparolita de l’ magistrato, tremetigis Sedilon.

– Ĉu vi min komprenas? demandis la komisaro. La vundito volis paroli, ne povis, sed montris per signo, ke li aŭdas.

Sinjoro Hudaso daŭrigis:

– Antaŭ momento mi elparolis nomon, kiu ŝajnis vin impresi. Ĉu vi konas sinjoron Herbeno?

Kvankam la fizionomio de Sedilo estis palega, tamen ĝi vestis subite malaman esprimon, kiu estis rimarkita de l’ magistrato.

Dum la kuracisto apogis sian fingron sur la arterion, lia rigardo ne forlasis la vizaĝon de l’ agonianto.

– Se vi deziras peti de li iun klarigon, blovis la doktoro en la orelon de sinjoro Hudaso, rapidu; ĉar mi kredas, ke post unu minuto li estos mortinta.

Tiam volante frapi grandan baton, la komisaro ekkriis subite:

– Ĉu estas sinjoro Herbeno tiu, kiu vin metis en tian staton? La mortanto agitiĝis, malfermis la buŝon, movis la langon, kaj tuje, kolektinte per lasta penego ĉiujn fortojn ankoraŭ restantajn, li ekkriis per raŭka voĉo:

– Jes! Poste liaj membroj malstreĉiĝis; liaj okuloj malklariĝis; la spirado haltis.

Sedilo estis malviva.

– Nun ni ne havas plu ion por fari ĉi tie, diris la komisaro. Se vi tion bonvolas, doktoro, ni malsupreniros ĝis la loko, en kiu estis retrovita la korpo. Eble ni malkovros en ĝi novajn montrojn.

Kiam ili malfermis la pordon, la unua persono, kiun ili renkontis, estis ankoraŭ la neevitebla Frigulo, kiu spionadis ilian eliron. Ĉar alproksimiĝis la horo, en kiu li devos reveni Bellevue ’on por rekomenci sian oficon, la honesta knabego ĉagreniĝis, timante, ke li estos devigata eliri, nenion sciinte.

– Vi venos kun ni, diris la magistrato, kaj al ni montros en kiu loko troviĝis la malfeliĉulo, kiam vi lin renkontis. Ne timu. Mi klarigos al via estro, ke mi mem vin detenis por la bezonoj de l’ enketo.

Onezimo rekuraĝigita malfacile kaŝis sian ĝojon. Li kondukis la du sinjorojn pieden de unu el grandaj kolonoj, kiuj subtenas la pontegon, kaj al ili montris la lokon, dirante kun majesta gesto:

– Li estis tie! Subite, vagante dekstre kaj maldekstre, li malkovris duonerompitan revolveron, kaj ĝin portis al sinjoro Hudaso.

– Mi retrovis la armilon, li diris. La magistrato ĝin prenis kaj atente ekzamenis. Du kugloj estis pafitaj. La kvar aliaj kartoĉoj vidiĝis ne difektitaj.

– Tio fariĝas pli kaj pli grava, li murmuris. Tial ke unua provo ne sukcesis, la mortiganto rekomencis, kaj poste ĵetis sian armilon ekster la vagonpordo. Nun nia tasko estas finita. Mi faros mian raporton, ĝin sendos al la juĝistaro kaj kun ĝi metos tiun revolveron kiel procesan objekton.

– Ĉu ĉiam vi intencas venigi sinjoron Herbeno al via oficejo? demandis la doktoro.

– Nun, ne. Tro gravaj kulpigoj pezas sur li. Mia alvoko lin malprave avertus, kaj ebligus, ke li elpensu per longa pripensado respondojn, kiuj erarigus la juĝistaron.

Kiam la Prokuroro de Respubliko konis la enketon faritan de la Meudon ’a polica komisaro, tiu magistrato opiniis, ke oni devas agi tre singarde.

La afero ŝajnis al li malklara. La nomo de Herbeno en ĝi estis miksita laŭ maniero kompromitanta por la juna bankiero. Sed la junulo kaj precipe lia baptopatro havis ambaŭ tiel bonan famon, ke oni tre zorge devis eviti la famigon de kulpigo, kiu, se ĝi ne estas ĝustigita, havos kiel rezultaton malŝatigon al la magistrataro.

Antaŭ kiam oni agos, oni devas sin informi precize. Oni do ordonis al ĵurnaloj, ke ili silentiĝu pri tiu afero, ĝis kiam oni estos pli akurate sciigita: kaj agento de la polica Prefektejo estis komisiita por studadi la demandon ĝis ĝiaj plej etaj detaloj.

La laboro de tiu viro estis nek longa nek malfacila. La morgaŭon mem, li sendis al la juĝistaro detalitan raporton, kiu plene certigis la raporton de l’ komisaro, kaj ĝin pliplenigis.

Jen estas ĝiaj konkludoj:

– Herbeno uzis en la Montparnasse ’a stacidomo la ĉirkaŭurban fervojon, kiu eliras je la dua kaj kvin minutoj. Tion certigas la kondukisto de l’ vagonaro kaj la oficisto komisiita por fermi la kradpordon, kiu ebligas aliron al la marŝejoj.

Poste li elvagoniĝis en Sèvres , kie la kontrolisto de biletoj lin salutis. Herbeno al li redonis lian ĝentilaĵon.

Depost tiu momento oni perdas lian postsignon; kaj estas neeble ĝin retrovi.

Oni scias, ke la bankiero posedas kampodomon post unu kilometro for de la stacidomo: sed li ne iris en ĝin. La ĝardenisto, lia edzino, lia filo tion certigas, lia filo precipe, kripla estaĵo nomita Filipo, kiu metas en siajn respondojn grandan energion.

Post du horoj oni denove trovas Herbenon en Bellevue , kie Frigulo lin rekonas.

(En tiu loko la raporto de l’ agento tute akurate koincidas kun la raporto de l’ komisaro.) En Ouest-Ceinture , Herbeno estas same rekonita de oficisto en la firmo Bon Marché , kiu eniras kun sia edzino en la saman fakegon, en kiu troviĝas la bankiero.

Fine en Montparnasse , la kontrolisto por malproksimlandaj vagonaroj havas same nenian ŝanceliĝon. Certe Herbeno venis el stacio, por kiu lia abonkarto ne valoras; ĉar li prezentis bileton.

Depost tiu momento, tio estas depost la sesa, oni denove perdas lian postsignon ĝis la sepa kaj duono, horo en kiu li revenis en sian hejmon.

Kiam li estis leginta tiun raporton kun la atento, kiun ĝi meritis, la Prokuroro de Respubliko sin sentis tute konvinkita. Kulpigoj tiel gravaj ŝarĝis la junan financiston, ke estis neeble lin lasi libera pli longatempe.

Ordono estis do subskribita por lin aresti. En momento kiam Fernando sin vestis por iri al sia oficejo, li estis ekkaptita, enkaleŝigita kaj enfermita en la malliberejon nomitan la Santé .

La juĝisto Taburio, komisiita por prepari tiun proceson, legis siavice la du raportojn, kaj partoprenis pri ĉiuj punktoj la opinion de l’ Prokuroro de Respubliko. Antaŭ kiam li demandos la kulpigiton, jam la konvinko kuŝis en lia cerbo. Tiu afero ŝajnis al li unu el plej simplaj kaj malplej embarasitaj procesoj, kiujn li estis malkonfuzinta en sia jam longa magistrata vivado. Herbeno estis la mortiginto de Sedilo. Pri tio li ne dubis eĉ unu minuton. La polica komisaro, komisiita por aresti Fernandon, ne kredis, ke li devas sciigi al sia malliberigito la motivojn de tiu severaĵo, konvinkite, ke la junulo ilin konas tre bone. Pro tio, dum la tuta vojiro, al senĉesaj demandoj faritaj de Herbeno:

– Sed fine kion mi faris? Pro kio oni min kulpigas?

La agento respondis ironie:

– Vi certe devas tion diveni. Fine tedite de tiu sintenado, kiun li opiniis afektado, tiu viro rifuzis respondi, kaj sin enfermis en absolutan silenton.

Depost du tagoj la bankiero estis en malliberejo, kaj tiuj du demandoj lin senĉese turmentis. Vane li esploris la plej sekretajn kaŝejojn de sia konscienco, li povis ricevi nenian respondon, kiu lin kontentigas.

Pro tio li puŝis ĝemon de libersento, kiam oni venis por lin preni kaj lin konduki al la juĝejo.

– Fine, li ekkriis, mi do scios. Reale Fernando estis pli kolera ol vere maltrankvila. Sin sentante forta, ĉar li estas senkulpa, li vidis, li povis vidi, en lia arestado nur malkompreniĝon, kiu plej nature vaporiĝos post la unua klarigo.

Do kiam li eniris en la oficejon de l’ juĝisto, lia unua parolo estis tiu ĉiam sama demando, kiun depost du tagoj li senĉese faris al si mem:

– Ĉu fine vi diros al mi, kial oni min metis en malliberejon? Sidante ĉe sia skribotablo, turnante sian dorson al la fenestro, sinjoro Taburio starigis sian nazumon, rigardis longe kaj fikse la junulon, ne respondante, kaj petis malvarme:

– Ĉu vi estas Fernando Herbeno?

– Jes.

– Unu el partoprenantoj de la Maziera firmo?

– Certe. Sed ĉu mi povas scii ...?

– Atendu, kaj lasu min paroli. Vi ne estas ĉi tie por demandi sed por respondi. Penu vin senkulpigi, se tion fari vi povos.

– Tio ne estos malfacila. Sed por tio necese estas, ke mi sciu ...

– Post momento.

La juĝisto havis parolante malvarman kaj tranĉantan voĉtonon, kiu multe dolore impresis la malfeliĉan kulpigiton. Vane Herbeno vidis en sia konduto nenion riproĉindan, la certeco, kiun li havis pri lia senkulpeco, komencis lin forlasi.

– Ĉu mi estas kulpa, ne tion sciante? li pensis. La malfeliĉulo ne sciis, kiel prava li estas, tion dirante.

Sinjoro Taburio daŭrigis la demandadon.

– Depost kiom da tempo vi konas Sedilon? li diris. Pro tiuj vortoj Fernando paliĝis kaj konfuziĝis.

– Ha! ah! ekkriis la juĝisto, ŝajnas al mi, ke mia demando kaŭzas al vi iom da impreso. Mi tion komprenas. Estas malfacile resti malvarma, kiam oni aŭdas elparolitan la nomon de sia viktimo.

– Sed, sinjoro, mi ĵuras, ke mi neniel partoprenis la morton de tiu malfeliĉulo.

– Tiam kiamaniere vi scias, ke li estas malviva? Herbeno tremis en ĉiuj siaj membroj.

– Respondu, diris la magistrato. Herbeno ŝanceliĝis ankoraŭ. Li sentis, ke necesege estas liveri klarigon ian; sed kian?

– Mi tion legis en ĵurnaloj, li diris fine.

– Estas neeble: neniu gazeto parolis pri li.

– Mi petas de vi pardonon, se mi vin kontraŭdiras, respondis Fernando, kiu, aŭdante tiun malveran certigon, sentis, ke lia memfido revenas; ĉiuj vesperaj ĵurnaloj kontraŭe rakontis tre detale la akcidenton okazintan ĉe la Meudon ’a pontego.

– Sed neniu citis la nomon de la viktimo, ekkriis sinjoro Taburio triumfe: kaj tio okazis pro motivo tute simpla. Tiu nomo estis nekonita de ĉiuj homoj. Krom la personoj, komisiitaj por enketi, vi sola ĝin konas. Se vi estas senkulpa, vi konfesos, ke jen estas stranga koincido.

Herbeno sentis, ke li dronas, kaj silentiĝis. Tamen iom post iom espero revenis. Ja, ĝis nun sinjoro Taburio formulis neniun precizan kulpigon: kaj la paroloj interŝanĝitaj inter li kaj la juĝisto havis valoron nur flankan.

Pro tio, instigite de tiu ideo, li ekkriis denove:

– Sed fine tio ne klarigas, kial mi estas ĉi tie.

– Havu paciencon; ni alvenas al celo. Tial ke vi sola konas la nomon de l’ malfeliĉulo, kiun oni trovis piede de l’ pontego, vi ankaŭ devas scii, ke ĉiuj ĵurnaloj eraris, kredante, ke li mortis per akcidento.

– Ha! ekkriis Herbeno kun korŝiranta voĉtono, la malfeliĉulo sin memmortigis. Vi estis prava antaŭ ne longe, sinjoro, lin nomante: mia viktimo. Ho ve! mi estas la nerekta kaŭzo de lia morto. Kredeble la perdo de lia posedaĵo instigis Sedilon al tiu malespera ago: kaj mi estas devigata rekoni, ke granda estas mia respondeco, ĉar neniam li faris ian procentedonon de monsumoj, ne antaŭe petinte de mi mian konsilon.

La magistrato lasis paroli Fernandon, kaj ne penis lin interrompi. Sed lin atente observis liaj rigardoj: kaj en lia tuta fizionomio estis videbla grandega admiro.

– Brave, Herbeno, brave, ekkriis la juĝisto. Kiel artiston lasu min vin aplaŭdi.

– Mi ne vin komprenas.

– Vi ludas vian rolon kiel spertega komediisto. Certe, kiam mi komencis mian metion, kiam sekve mi estis ankoraŭ juna kaj ne tre sperta, min estus erariginta la perfekteco de tiu scenludo.

– Sed fine, sinjoro ...

– Tial ke vi konas ĉion, vi devas scii, ke Sedilo ne sin mem mortigis, sed ke li estis mortigita.

– Ha bah ! Tiam, tre bone: ĉar por la ripozo de mia konscienco mi preferas tion.

Aŭdante tiujn parolojn, Taburio eksaltis sur sia seĝo, kaj respondis:

– Estas konfesinde, ke, por trankviligi vian konsciencon, vi uzas strangajn rimedojn.

Fernando ne respondis al tiu pripenso, kies mokegan ironion li ne povis diveni. Sed dum unu momento li forgesis, en kiu loko li troviĝas, kaj diris, kvazaŭ li parolus kun si mem:

– Ĉu oni konas la mortiginton? Ĉu oni lin arestis? Post tiu demando la juĝisto tiufoje saltegis, kaj respondis sektone.

– Tiun fojon, Herbeno, vi preteriras la permesitajn limojn. Tio ne estas plu arto, sed cinikismo.

– Cinikismo?

– Jes, kaj la plej senhonta cinikismo. Vi tre scias, ke la mortiginto estas konita kaj arestita, tial ke li estas vi.

– Mi?

– Jes, vi. Nu, ĉar vi vidas, ke ĉio estas malkovrita, konfesu vian krimon; ĉar tia konfeso estos kalkulita por via utilo.

Fernando rigardadis la magistraton per mireganta mieno. Subite li ekridegis, ekkriante:

– Sed, mia kara sinjoro, estas tute simple idiotaĵo tio, kion vi rakontas.

La juĝisto montris ofenditan vizaĝon, sed ne respondis al tiu insulto.

Se tiu interparolado okazus inter du liberaj viroj antaŭ atestantoj, Taburio ne povus toleri tiel arogantan respondon. Sed li estas juĝisto; Herbeno, kulpigito: la situacio ne estis plu komparebla.

Do la magistrato sin kontentigis per tiu demando malafablege elparolita:

– Por kion fari vi veturis Sèvres ’on? Herbeno ŝanceliĝis, kaj respondis videble ĉagrenita:

– Kiu diras, ke mi veturis Sèvres ’on?

– Mi tion scias. Jes aŭ ne, ĉu vi veturis Sèvres ’on per la vagonaro eliranta el Parizo je la dua kaj kvin minutoj vespere? Fernando komprenis, ke nei estas neeble. Sendube oni demandis la fervojajn oficistojn, kiuj ĉiuj lin konas. Mensogo ne lin savos.

Li do respondis:

– Mi havis por fari la samajn aferojn ol en aliaj fojoj. Ĉu mi ne posedas kampodomon en tiu loko?

– Estas vere. Sed vi ne iris en ĝin.

– Kio povas kredigi ...

– Nek la ĝardenisto, nek lia edzino, nek lia filo, nek iu ajn vin vidis.

– Ha! Filipo mem neas, ke li min renkontis.

– Jes: kaj eĉ li tion certigas kun energio tia, ke estas neeble dubi pri lia kredindeco.

Herbeno ne aŭskultis plu; li pripensis. Konfesi, ke li ĉeestis ĉe la kampodomo, en momento kiam tion nesciis ĉiuj homoj ĝin loĝantaj, estis samtempe senvualigi liajn amrilatojn kun fraŭlino Kolardo. Sed la junulo pli ŝatis ĉion toleri, prefere ol perfidi sian amantinon, kiu fidis al lia lojaleco. Aliparte tia konfeso senripareble vundus la senteman koron de Beatrico: ĉar, kvankam la amo de Fernando al Reĝino neniamaniere plimalgrandigis la amon sentitan de la junulo al lia rajta edzino, tamen Herbeno bone komprenis, ke neniam la juna virino povos akcepti tiel strangan korstaton, kaj opinios, ke ŝi estas malŝatita. La silento de l’ kriplulo montris al li, kia konduto decas en tiaj cirkonstancoj. Li ne parolos.

La juĝisto rediris:

– Nu, Herbeno, vi ne respondis al mia demando?

– Post tagmanĝo, min ekkaptis perforta kapdoloro. Mi iris en arbarojn promenadi, esperante, ke la freŝeco de l’ aero min resanigos.

La magistrato ridetis, kaj levetis la ŝultrojn, dirante:

– Se la motivo de via vojaĝo estus tia, kian vi pretendas, vi sen ŝanceliĝo estus konfesinta ĝin depost la komenco de tiu demandado: ĉar senkulpa promenado neniam estis ago punita de leĝoj. Sed kontraŭe depost kvarono da horo, anstataŭ respondi, vi min demandas, serĉante, ĉu en miaj paroloj vi ne trovos elementojn por via defendo. Vi kredis, ke mi falis en la enfalujon preparitan de vi. Senerarigu vin. Tiel agante, mi kontraŭe insidis al vi kaptilon, Fernando, sentante, ke li estas divenita, ruĝiĝis kaj nenion respondis.

Post kiam sinjoro Taburio estis demandinta kelkajn notojn, li daŭrigis:

– Jen estas kiamaniere vi utiligis vian tagon. Je la unua kaj kvindek-kvin minutoj, vi uzis la fiakron 2743, kaj promesis al la veturigisto kvin frankojn por trinkmono, se li alvenos ĝustatempe. Por ke vi pagu tian monsumon, vi devis nediskuteble opinii tiun vojaĝon gravega por vi. Tamen la vagonaro estis eliranta. Se vi ne ĝin preterlasis, vi povis fari tion nur dank’ al la komplezo de oficisto, kiu remalfermis la pordon, kaj riskis pro tio la riproĉojn de siaj superuloj. Vi saltis en la vagonon por pakaĵoj, en momento kiam ĝi ekruliĝis; poste vi elvagoniĝis en Clamart  por eniri en unuaklasan veturilon, kaj fine vi malsupreniris en Sèvres . Ĉu tio estas preciza? Larĝaj ŝvitgutoj perliĝis sur la frunto de Herbeno: antaŭ tia akurateco nei estis neeble.

– Tio estas perfekte preciza, li ĝemis.

– Kiam vi estas alveninta en Sèvres , kio vi fariĝas? Tion neniu scias.

Fernando spiris, kaj obstinante en sia unua ideo:

– Mi jam diris, li respondis, ke mi iris en arbarojn por promenadi.

– Tre bone. Mi vidas, ke vi konfesos nenion, almenaŭ nune. Cetere tiu punkto de l’ proceso havas per si mem neniun gravecon. Eble vi estas prava; eble vi reale promenadis. La sola afero, kiun oni povas certigi estas jena: vi atingis stacidomon sidantan pli malproksime ol Versailles , aŭ prefere unu el stacioj de la grandzona fervojo, ĉu Jouy ’on, ĉu Bièvres ’on, ĉu Palaiseau ’on.

– Mi! Sed tio estas falsa, falsega. Antaŭ momento vi estis tre akurate sciigita; mi tion konsentas. Sed nun kontraŭe vi naĝas en plena fantazio.

– Ne tiom, kiom vi kredas. Se mia hipotezo estus malvera, kial, anstataŭ utiligi vian abonkarton, vi prenis bileton? kial anstataŭ uzi ĉirkaŭurban vagonaron, vi revenis Parizon per vagonaro por malproksimaj landoj?

– Ho! tia certigo estas vere tro imagoplena. Sed ĝuste mi ne utiligis fervojon; mi revenis piede. Kaj, en momento kiam mi pasis sub la pontego, mi piedfrapis la malvivan korpon de Sedilo. Jen estas kial mi konis lian morton.

Fernando elparolis tiujn vortojn per tiel sincera voĉtono, ke sinjoro Taburio sentis sin ŝancelita.

– Parolu, li diris, kaj rakontu detale ĉiujn okazintaĵojn. Se vi povas pruvi vian senkulpecon, mi konfesos, kaj tio ne vundos mian memestimon, ke mi eraris. Iru; mi vin aŭskultas.

Fernando rakontis al sinjoro Taburio kiamaniere li, preterlasinte sinsekve du vagonarojn, estis devigita reveni piede, intencante uzi la tramveturilon de Issy . Ju pli la junulo parolis, des pli la juĝisto lin aŭskultis kun la plej grava atento.

Kiam li estis fininta:

– Ĉu vi renkontis sur via vojo, demandis la magistrato, iun, kiu konas vin, kiu povas certigi, ke li vin vidis? Herbeno kolektis siajn memorojn.

– Mi ne kredas, li respondis. Sed mi estis tiel frenezigita, ke mi tre povis pasi apud amiko, kaj ne lin rimarki.

– Tiam vi parolis kun neniu?

– Kun neniu.

– Sed en tiaj kondiĉoj, kiun pruvon vi donas pri la kredindeco de viaj paroloj?

– Mian parolon de honesta viro, respondis malhumile Fernando. Ĉu tio ne sufiĉas?

– En ordinaraj cirkonstancoj de la vivo, tio ne nur sufiĉus, sed eĉ sufiĉegus. Sed en la situacio, en kiu vi nun troviĝas, tiu certigo nur morala perdas multon da sia valoro. Mi diros plion. Se vi estus rakontinta tiun historion en la komenco de la demandado, eble, malgraŭ la kontraŭstarantaj pruvoj, mi estus povinta ĝin opinii grava: sed nun vi havas tro grandan profiton en elpenso de alibi ’o, por ke, kiam ĉia kontrolo mankas, via certigo estu kredinda. Mi do reprenas mian rakonton en la loko, en kiu mi ĝin lasis, kaj mi daŭrigas. Oni vin retrovas en Bellevue , en la vagonaro venanta el Chartres .

– Tio estas malvera! Sinjoro Taburio ne ŝajnis aŭdi la interrompon.

– En tiu stacidomo, li daŭrigis, Sedilo, kiu veturis al Maintenon  (tion pruvas lia fervoja bileto retrovita sur li), eniras en la fakegon, en kiu vi troviĝas sola. Disputo okazas inter vi. Vi pafas al la malfeliĉulo unuan kuglon, kiu ne tuŝas lin, poste duan, kiu lin vundas en ŝultro. Sedilo estas venkita, nekapabla daŭrigi la batalon. Tiam vi malfermas la ĉarpordon, kaj en momento kiam la vagonaro pasas sur la pontego, vi ĵetas en la malplenaĵon la korpon de via viktimo, kaj samtempe la ilon, kiu utilis por lin mortigi. Ĉu vi rekonas tiun armilon? Kaj la magistrato prezentis al Herbeno la rompitan revolveron trovitan de Frigulo.

La malfeliĉa bankiero troviĝis en tia stato de malvigleco, ke li estis nekapabla aŭdigi ian parolon. Nur per skuo de kapo li povis fari energian signon de neado.

– En Ouest-Ceinture , daŭrigis la senkompata juĝisto, vi estas rekonita de oficisto en la firmo Bon Marché : fine en la stacidomo Montparnasse , vin same rekonas la kontrolisto de biletoj. Tiuj du viroj estas ambaŭ konsentaj, ke vi havis strangan fizionomion, frenezan mienon, unuvorte la sintenadon de iu, kiu antaŭ momento plenumis krimon.

– Sed ĉio tio estas abomena mensogo; mi prenas Dion ateste.

– Morgaŭ mi vin kontraŭstarigos kontraŭ tiuj atestantoj. Ni vidos, ĉu vi kuraĝos nei en ilia ĉeesto, precipe kiam vi konos tion, kio restas ankoraŭ por esti dirota.

– Kio do? La juĝisto gradigis siajn kulpigrimedojn. Li konservis por la fino sian plej bonan argumenton, tiun, kiu devis nevenkeble premegi Fernandon, kaj lin devigi al konfeso.

Li daŭrigis, parolante malrapide, por pli bone sentigi la tutan valoron de l’ okazintaĵo:

– Malgraŭ lia vundo kaj lia terura falo, Sedilo ne mortis tuje. Antaŭ kiam li elspiros sian lastan blovon, la mortanto certigis, ke ... vi estas lia mortiginto.

– Sed tio estas abomena, neverŝajna, freneza, rediris la malfeliĉa Herbeno, premante sian kapon inter siaj manoj. Ŝajnas al mi, ke mia prudento forflugas. Se tio estas petolaĵo, ĝi estas tro kruela, sinjoro. Ĉesigu ĝin, mi vin petegas; kompatu min; vi min mortigas.

Kaj Fernando kun larmoplenaj okuloj genufleksis antaŭ la magistrato, kaj prezentis siajn brakojn, ekkriante:

– Tio estus kruelega venĝo, kiu neniam povis ĝermi en la cerbo de Sedilo. Certe li devis senti al mi rajtigitajn riproĉmotivojn; neniam mi ŝanceliĝis tion konsenti. Sed depost multaj monatoj, en kiuj ni rilatis pro bankaj aferoj, mi havis multajn okazojn studi lian karakteron; kaj se ĉiam mi trovis en li viron facile kolerigeblan, eĉ per forteman, neniam mi rimarkis, ke li povu esti mallojala kaj kapabla de malkuraĝaĵo. Oni malbone aŭdis liajn parolojn; aŭ prefere ili estis elpensitaj de iu, kiu min malamas, kaj kiu volas min pereigi.

– Herbeno, ĉu vi konas la doktoron Meĵano?

– Tre bone; mi estas tre amikalligita kun li.

– Kaj sinjoron Hudaso, la Meudon ’an polican komisaron?

– Kelkafoje mi troviĝis en la ĉeesto de tiu magistrato; kaj ĉiujn fojojn mi estis agrable impresita de lia ĝentileco al mi.

– Ĉu vi kredas, ke tiuj du viroj vin malamas, kaj volas vin pereigi?

– Ne certe.

– Nu, la doktoro Meĵano estas la kuracisto, kiu flegis Sedilon, kaj lin revivigis en la ĉeesto de l’ komisaro: kaj tiuj du sinjoroj estas la atestantoj, kiuj aŭdis la lastan jeson, per kiu vin kulpigis la mortanto.

Aŭdante tiun vorton Fernando ŝanceliĝis, kaj falis en la brakojn de l’ ĝendarmo, kiu lin akompanis.

La unua demandado estis finita. Oni rekondukis la kulpigaton al lia malliberejo.

Kelkajn tagojn poste, oni denove lin eltiris el lia ĉelo, por lin kontraŭstarigi kontraŭ la atestantoj.

En la unua parto de l’ enketo okazis nenia rakontinda fariĝo.

Herbeno sen ŝanceliĝo rekonis la veturigiston, kiu lin kondukis al la stacidomo, la oficiston, kiu malfermis por li la pordon, la kondukiston de l’ vagonaro, kaj fine la biletkontroliston en la Sèvres ’a stacidomo.

– Mi eĉ salutis sinjoron Herbeno, en momento kiam li transiris la barilon, diris tiu viro finante; kaj sinjoro Herbeno al mi redonis mian ĝentilaĵon.

– Vi estas prava, respondis Fernando! mi tion tre bone memoras.

La juĝisto sin klinis al pedelo:

– Nun alvoku la nomitan Frigulo, li diris. Onezimo eniris. Sin trovante antaŭ la bankiero, li sentis sin iom embarasita kaj konfuzita. Sed certa, ke li ne eraras, konvinkita, ke lia atesto estos nur la konigo de la plej neprotestebla veraĵo, li rapide rekonsciiĝis, kaj refaris por la kvara fojo la rakonton pri tio, kion li vidis.

Ju pli li parolis, des pli lia ŝajno de memfido paligis Herbenon.

Kiam li estis fininta:

– Nu, bonulo mia, diris Fernando, neniam mi vin ofendis. Kial do vi mensogas? Rigardu min atente; kaj, sen malfacileco vi tuj rekonos, ke via rakonto estas malvera de l’ komenco ĝis la fino.

– Se mi tiel persiste certigas, tio okazas ĝuste, tial ke mi konas vin tre bone. Aŭskultu min, sinjoro: estu certa, ke mi sentas veran ĉagrenon, estante devigata paroli tiel, kiel mi faras. Ĉar vi plaĉas al mi; mi estis amikema al vi. Sed tamen mi ne povas ne diri tion, kio estas vera. Estas vi la vojaĝanto, kiu troviĝis en la fakego, en kiun envagoniĝis la viro de l’ pontego. En tiu momento, vi estis sola. Tion mi ĵuras.

Kaj Onezimo kun granda tragedia gesto etendis la manon, ĝin direktante al sinjoro Taburio.

– Vi povas eliri, diris la magistrato. Pedelo, alvoku nun Ragelon kaj la edzinon Ragelo.

Kiam la du atestantoj estis enirintaj en la oficejon de l’ juĝisto:

– Viajn nomon, baptonomon kaj profesion, demandis Taburio.

– Emilio Ragelo, oficisto en la firmo Bon Marché .

– Kaj vi, sinjorino.

– Mi estas lia edzino.

– Ĉu vi rekonas la kulpigaton?

– Tre bone. Mi loĝas Clamart ’on. Ĉiutage mi eliras matene kaj revenas vespere. Tre ofte mi vojaĝas kun li. Li estas sinjoro Herbeno la bankiero.

– Efektive, respondis Fernando, vi ofte supreniras en la fakegon, en kiu mi jam troviĝas.

– Rediru antaŭ mi, diris la juĝisto, tion, kion vi jam rakontis al la agento de la polica Prefektejo.

– Jen estas. Tiun tagon, mi havis libertempon. Mia edzino kaj mi revenis el Auteuil  per la malgrandzona fervojo, intencante fari ankoraŭ kelkajn vizitojn en Parizo, antaŭ kiam ni realiros Clamart ’on. En Ouest-Ceinture  ni preterlasas la korespondan vagonaron. Ni atendadis tiun, kiu venos el Versailles , kiam subite vagonaro por malproksimaj landoj haltis antaŭ ni. Mi tre sciis, ke estas malpermesate ĝin uzi; sed, je Dio! tio estis tiel alloga, ke mi diris al mia edzino: “Ni supreniru en ĝin, spite la regularo.” Mi rigardis dekstre kaj maldekstre: neniu nin observis. Mi malfermis vagonpordon ian, tiun, kiu troviĝis okaze sub mia mano, kaj puŝis tra ĝi mian edzinon. Apenaŭ ĝi estis refermita, tuj la vagonaro eliris. En la kontraŭa angulo de l’ kanapo sidis vojaĝanto, kiun mi tuje rekonis. Li estis sinjoro Herbeno.

– Mi! Tio estas neebla, tial ke mi ne troviĝis en tiu vagonaro.

– Jes; vi sidis en ĝi. Mi estas certa, ke mi ne eraras. Kaj eĉ vi ŝajnis tiel premegita, tiel malluma, ke mia edzino timis. “Oni dirus, ke antaŭ ne longe li plenumis krimon,” ŝi diris al mi mallaŭte. Mi ŝin rekuraĝigis; mi al ŝi certigis kontraŭe, ke vi estas ĉarma knabego. “Li estas abonanto kiel mi,” mi aldonis. “Preskaŭ ĉiam ni veturas kune, ĉar kiel mi li uzas la fakegon por fumantoj. Tiam tre ofte mi petas de li fajron.” Mia edzino, kiu ĉeestas, povas min kulpigi pro mensogo, se mi ne diras la veron. Sinjorino Ragelo demandita rediris por la dua fojo la saman rakonton, jam faritan de ŝia edzo.

Nun la bankiero silentiĝas, korpremegite. Ĉu nun li povos sin senkulpigi, kiam malgraŭ liaj energiaj neadoj, oni ne kredas plu liajn parolojn. Evidente tiu viro, kiun li konas apenaŭ, estas sincera en siaj certigoj.

Ragelo daŭrigis:

– Alveninte en Montparnasse ’on, mi prezentis miajn biletojn al la kontrolisto. “Sed ili estas biletoj por malgrandzona fervojo,” diris al mi tiu viro. “Kial do vi malsupreniras el la Chartres ’a vagonaro?” Mi klarigis al li tion, kio okazis. “Vi malobeis la regularon,” li respondis, “mi konas nur miajn instrukciojn; kaj pro tio mi faros al vi protokolon.” Mi estis devigita liveri mian nomon kaj mian adreson. Jen estas kial la agento de la polica Prefektejo povis min retrovi.

– Unu lastan vorton, diris la juĝisto. En Ouest-Ceinture , kiam vi eniris en la vagonon, ĉu Herbeno estis sola?

– Li estis sola.

– Ĉu vi povas tion ĵuri?

– Mi ĵuras.

– Ĉu vidiĝis postsignoj de batalo, makuloj de sango?

– Mi rimarkis nenion similan.

– Tre bone: vi povas eliri. Sin turnante al la pedelo:

– Alvoku nun la lastan atestanton, diris sinjoro Taburio.

Aristido Blankaro, oficisto de l’ Okcidenta fervojo, deĵoranta en la Montparnasse ’a stacidomo, alpaŝis kun malpetolema sintenado.

– Ĉu vi konas sinjoron Herbeno? demandis la juĝisto.

– Tre bone.

– Ĉu estas li tiu, kiu troviĝas antaŭ vi? Blankaro rigardis tre atente la bankieron, kaj respondis:

– Jes, sinjoro.

– Rakontu tion, kion vi scias.

– La Chartres ’a vagonaro estis ekalveninta. Min oni komisiis por kontroli la biletojn. La vojaĝantoj rapidis antaŭ mi, donante sian vojaĝkarteton, kiam inter ili mi rekonis sinjoron Herbeno. Li pasis kaj prezentis sian bileton. Mi salutis lin per klino de kapo: sed kredeble li ne tion rimarkis, ĉar li ne ŝajnis min rekoni. Cetere oni estus kredinta, ke lin premas granda korturmento, ĉar lia vizaĝo estis terurita, kvazaŭ grava malfeliĉaĵo estus falinta sur lin. Mi eĉ tion rimarkigis al mia kolego.

– Tial ke la kulpigato donis al vi bileton, vi kredeble vidis, en kiu stacio estis prenita tiu bileto?

– Se mi estus povinta diveni tion, kio okazis, mi certe estus rigardinta ĝin. Sed la vojaĝantoj estas premitaj, pasas rapide, sin puŝas reciproke. Preskaŭ neniam oni havas sufiĉe da tempo por legi ĉiujn vojaĝkartetojn. Cetere ilia formo kaj ilia koloro enhavas ĝenerale montrojn tute sufiĉajn. Ekzemple: en la sama vagonaro troviĝis du vojaĝantoj devenantaj de la malgrandzona fervojo. Ĉi tiujn mi tuj rekonis; kaj eĉ mi faris al ili protokolon pro malobeo al la regularo.

– Ĉu vi konservis ĉiujn biletojn devenantajn de tiu vagonaro?

– Mi ilin redonis al la Direktejo. Sed kiam eĉ oni estus konservinta ilin, la analizo de tiu biletaro povus prezenti neniun utilon. En ĝi ĉiuj stacidomoj, de Chartres  ĝis Parizo, estas reprezentitaj, eĉ tiuj, kiuj devenas de la grandzona fervojo. Estas neeble diveni, kiu el tiuj biletoj apartenis al sinjoro Herbeno.

– Laŭ la rakonto, kiun vi jam faris al la agento de la polica Prefektejo, via opinio estas, ke la kulpigato ne povis envagoniĝi en Bellevue .

– Ne. La malproksimlandaj vagonaroj, kiuj direktiĝas al Parizo, haltas en Bellevue  nur por elvagonigi, sed ne por envagonigi vojaĝantojn. La solaj abonantoj havas rajton ilin uzi por iri Parizon. Por la aliaj veturantoj la afero estas neebla, tial ke la Kompanio ne liveras biletojn. Sed la abonkarto de sinjoro Herbeno valoras ĝis Versailles . Do, tial ke li ne uzis ĝin, kaj prezentis bileton, tio pruvas, ke li venis el stacio pli malproksima ol tiu urbo, el stacio por kiu lia abonkarto ne valoras plu.

– Tre bone: vi povas eliri. Kiam Blankaro estis foririnta:

– Nu, Herbeno, demandis la juĝisto, kion vi havas nun por respondi?

– Nenion. Ĉu mi povas ankoraŭ provi defendon. Mi tre klare sentas, ke mi estas pereonta.

– Ha! fine do vi konfesas.

– Ha ne! tute ne. Depost du horoj mi vivas en abomena inkubsonĝo. Mi estas premegita, neniigita de tiuj atestoj, kiuj tiel mirinde inter si akordiĝas: kaj tio, kio min definitive senmovigas, kio min neripareble paralizas, estas jena: mi havas en koro tro da justemo, por suspekti la sincerecon de atestantoj.

Mi havas neniun malamikon. Tiuj, kiuj min kulpigis antaŭ vi, estas homoj, kiujn apenaŭ mi konas, al kiuj sekve mi povas esti nur indiferenta. Kiam eĉ ili sentus al mi kormovon ian, tial ke mi ĉiam agis kun ili kiel ĝentila kaj bonedukita viro, ĝi povus esti nur sento de ŝato kaj de estimo. Sed tamen mi persistas en mia neŝanĝebla certigo. Mi estas senkulpa pri la morto de Sedilo. Mi tre scias, ke vi ne kredas min; mi eĉ komprenas, ke vi ne povas min kredi. Pro tio, de nun mi forlasas neutilan batalon. Faru de mi tion, kion vi volos.

La tono de sincereco, per kiu Fernando estis parolinta, la laceco, kiun li ŝajnis senti, profunde kortuŝis la juĝiston. Depost la komenco de l’ enketo jam lin okupis por la dua fojo tiu sento de dubo, tiu manko de memfido, kiun dum lia tuta magistrata vivado li ne memoris esti koninta.

Pro tio, dum kelkaj minutoj, li prenis sian kapon en siajn manojn, profunde pripensante.

– Aŭskultu, Herbeno, li diris per pli dolĉigita tono, kiu strange kontrastis kun tiu, kiun li estis uzinta depost la komenco de la demandado, vi estas vere malprava, vin senmovigante, kiel vi faras, en via sistemo de defendo. Vi tre vidas, ke ĝi ne povas stari. Sed mi rimarkis fakton, kiu eble multe pezos sur la konvinko de juĝantoj. Kvankam vi elparolis kontraŭ Sedilo mortigajn minacojn, kiujn aŭdis kaj rediris via pordisto, tamen la antaŭmedito ne ŝajnas al mi pruvita. Mi eĉ diros: estas neeble ĝin pruvi. Evidente ne estas vi tiu, kiu persekutis tiun malfeliĉulon: estas li kontraŭe tiu, kiu venis vin retrovi. Se vi rakontus, laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, la dramon tiel, kiel ĝi okazis inter vi, eble la juĝantaro vidos en tio nur akcidenton: tiam ĝia sentenco estos senkulpigo. Sed kontraŭe via silento vin kondukos rekte al la punlaborejo, aŭ eĉ al eŝafodo. Vi vidas, ke mi parolas al vi amike. Mi prezentas savan stangon; ĝin ekkaptu.

– Ha! sinjoro, de longa tempo mi estus ĉion konfesinta, se io simila al tio, kion vi kredas, estus reale okazinta. Sed tamen mi ne povas por vin plezurigi, eĉ por savi mian kapon, akcepti kiel verajn la faktojn, kiuj min kulpigas, tial ke tiuj kulpigoj estas falsaj de l’ komenco ĝis la fino, mi eĉ diros, tial ke mi tute ne scias per kiaj cirkonstancoj ili povis naskiĝi.

Sinjoro Taburio havis geston de malpacienco.

– Tre bone, li respondis malvarme. Morgaŭ, kiam vi vidos la kadavron de via viktimo, eble vi ne kuraĝos persisti en tiu sama sintenado.

– Ĉu vi ne povas evitigi al mi la doloron de tia kontraŭstarigo?

– Ĝi estas necesega.

– Kiel plaĉos al vi. Mi estas en via povo. Mi esperas, ke mi havos sufiĉe da forto por iri ĝis la fino.

Herbeno sin levis. La demandado estis finita.

La morgaŭon en Morgue  (mortintejo), antaŭ la kadavro de Sedilo, la malfeliĉa Fernando kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn. Lia vizaĝo estis pli palega ol tiu de la malvivulo kuŝanta sur platŝtonoj. Liaj manoj tremis. Li memoris la mortigan deziron, al kiu hieraŭ la juĝisto aludis; kaj li sentis sin tremetanta pro teruro, pripensante al la rapideco, per kiu la hazardo ĝin plenumis, por lia malfeliĉo kaj la malfeliĉo de ĉiuj liaj samfamilianoj.

Sed kiam sinjoro Taburio al li diris solene, direktante la manon al Sedilo:

– Antaŭ la kadavro de tiu, kiun vi mortigis, ĉu vi ĉiam persistas nei vian krimon? Herbeno rigardis la juĝiston per freneza kaj malvigla okulo, kaj ne eĉ penis respondi unu vorton.

ĈAPITRO KVINA

Dume Beatrico mortmalsaniĝis pro kortuŝeco kaj maltrankvileco. En momento kiam Herbeno estis arestita, ŝi troviĝis kiel li en sia dormoĉambro, sin vestante: kaj kiam ŝi konis la malfeliĉon, kiu ŝin frapis, jam de longa tempo ŝia edzo estis malliberigita.

Verdire la komisaro, kiu arestis Fernandon, petis de la bankiero, ĉu li deziras kisi siajn familianojn, antaŭ kiam li eliros: sed la junulo respondis per petola tono:

– Neutile; mi dankas vin. Tie kuŝas malkompreniĝo, kiu rapide vaporiĝos. Mi esperas, ke mi estos reveninta, antaŭ kiam mia edzino rimarkos mian foreston.

La unuan tagon, Beatrico partoprenis la optimismon de sia edzo. Ĉu estas kredeble, ke ŝia Fernando tiel lojala, tiel bona, estas prave atakita de kulpigoj? Pro ia tintado de la sonorilo, pro la plej malforta bruo aŭdita en la ŝtuparo, ŝi ekkriis.

– Ĝi estas li!

Ho ve! ŝia espero estis ĉiam trompita.

Kiam eknoktiĝis, ne povante pli longatempe toleri tian kortuŝecon, ŝi kuris al Maziero, kaj lin sciigis pri la okazintaĵo.

Timigite siavice, la bankiero, kvankam la horo estis tre vespera, dezirante sin sciigi, iris frapi sur la pordon de diversaj amikoj, kaj fine alvenis en la hejmon de Klozelo.

Li trovis Eduardon senmovigitan de ĉagrenego. La juna advokato ĵus revenis de la oficejo de Taburio, kiu al li konigis la malĝojan novaĵon.

Fernando estis enfermita en malliberejo, kaj nevidebla por iu ajn.

– Kion diris la juĝisto? demandis la bankiero korpremita. Kial Fernando estas enkarcerigita?

– La profesia sekreto malpermesas, ke Taburio parolu. Eĉ anoncante, ke Herbeno estas en malliberejo, li estus preteririnta la limojn de sia devo, se Fernando ne estus koniginta al li, ke min mem li elektis kiel advokaton, por lin defendi.

Maziero falegis en apogseĝon, senmovigite de tiu neatendita frapo, kiun li neniamaniere povis antaŭvidi.

Sed la maljunulo havis tro energian naturon por lasi sin senfine neniigi, farante nenion por kontraŭbatali.

Post kvarono da horo li sin relevis, kaj rektigante sian altan kreskon:

– Neutile plori, li diris, sed necese agi. Fernando pli bezonas nian helpon ol niajn ĝemojn. Anstataŭ prizorgi pri ni, ni kontraŭe pri tiu kompatinda infano devas nin okupi.

Kiam Fernando vidis Klozelon enirantan en lian ĉelon, li preterlasis ĝojan ekkrion.

– Ha! mia malfeliĉa amiko, diris la juna advokato, sin ĵetante en la brakojn de Herbeno, ĉu iu povis antaŭvidi, ke ian tagon ni ĉeestos unu antaŭ la alia en tiel malgajaj cirkonstancoj! Fernando redonis al sia amiko sian brakpremon, kaj diris tuje:

– Antaŭ kiam ni parolos pri la afero, ĉu ci kredas min kulpa?

– Mi ne ekzamenis ankoraŭ sufiĉe detale la aktaron de l’ proceso, por ...

– Mi ne parolas pri faktoj pli malpli kulpigaj, pli malpli senkulpigaj. Mi rediras mian demandon. Depost pli ol dudek jaroj ci konas min: ĉu ci kredas, ke tiun abomenan krimon, pri kiu oni min kulpigas, mi estas kapabla esti farinta? Eduardo fikse rigardis sian amikon en la blankaĵo de okuloj. La kredindeco kaj la lojaleco, kiujn li vidis en ili, naskis en lia konscienco certigon pli fortan ol ĉiuj ŝajnoj. Li do respondis senŝancele:

– Ne.

– Ha! nun mi sentas min feliĉa, ĉar mi ne estas plu sola por kontraŭbatali Taburion, ĉar mi havos por min defendi advokaton tiel spertan kiel ci, tio estas infaneca amiko, en kiu kuniĝas klera leĝsciencisto kaj oratoro elokventa. Depost mia arestado, por la unua fojo, mi sentas, ke iom da espero renaskiĝas en mia koro.

– Cia senkulpeco estas certa; pri ĝi mi ne dubas eĉ unu minuton, kaj mi ĝin pruvos nerifuteble. Sed por tio necese estas, ke cia konfido al mi estu plena. Se mi volas devigi la juĝantaron al senkulpigo, mi devos konigi la plej malgrandajn agojn de cia vivo, horon post horo, minuton post minuto, dum la malbenita tago, en kiu mortis Sedilo. Por trafi tiun celon, mi prenis antaŭzorgojn. Mi volis resti sola kun ci, kaj por tion plenumi mi forigis la gardiston, kies ĉeesto nin estus ĝeninta. Parolu do sen timo, kaj konfidenciu al cia advokato la sekretojn, kiujn ci ne volis konigi al la juĝisto. Mi memoros nur tion, kion mi opinios necesa por cia defendo: la ceteron la amiko scios forgesi.

Parolante, Eduardo turnetis la foliojn de aktaroj, kiujn li demandis:

– Ci veturis al Sèvres , li komencis: por kion fari ci iris al tiu loko? Herbeno ŝanceliĝis.

– Tion mi jam klarigis al sinjoro Taburio, li dirisfine. Mi suferis pro kapdoloro, kaj mi iris promenadi.

Pro tiuj vortoj la frunto de Eduardo malĝojis.

– Mi petas de ci konfidon, diris la juna advokato per riproĉa tono, kaj ci komencas per mensogo. Se tio, kion ci rakontas, estus vera, ci ne estus uzinta fiakron por cin veturigi al la stacidomo tiel rapide. Mi cin konas: kvankam ne avara, ci ne estas malŝparema, kaj ci ne estus elspezinta kvin frankojn por kontentigi simplan kapricon. Plie por spiri aeron, ci ne bezonis iri ĝis Sèvres . Preterlasinte la Versailles ’an vagonaron, ci estus uzinta la sekvantan, kiu haltas en Clamart . En tiu loko troviĝas arbaro, kiu estus liverinta ĉion, kion ci povis deziri. Ĉu mi eraras? Fernando mallevis la kapon, kaj nenion respondis.

– Mi daŭrigas, diris Klozelo. Oni cin retrovas en Bellevue .

– Tio estas malvera, respondis Herbeno kolere. Ĝis nun la atestoj enhavas multe da precizeco; sed depost tiu momento, la tuta demandaro fariĝas nur abomena mensogo. Tion mi ĵuras.

– Tre bone; mi cin kredas. Sed se ci ne sidis en vagono, ci estis en alia loko. Kie ci troviĝis en tiu momento?

– Sur la vojo, inter Meudon  kaj Vanves . Tion mi jam diris.

– Ni supozu, ke tio estas vera, ne sufiĉas mia propra konvinko; necese estas, ke ci donu al mi rimedojn por konvinki aliajn homojn. Se en mia proparolado mi povas meti nur cian certigon, ne ĝin apogante sur ian pruvon, la konkludoj, kiujn mi eltiros el ĝi, ŝajnos ridindaj, kaj ne estos akceptitaj de la juĝantaro.

– Pruvojn! ekkriis Herbeno ironie. Jen estas ĉio, kion cia amemo al mi sciis trovi. Sed, amiko mia, se mi estus povinta liveri pruvojn, jam de longa tempo mi estus tion farinta.

– Sed tiam, respondis Eduardo iom kolereta pro tiu rimarko, se ci ne povas liveri alibi ’on, mi estas devigata partopreni la opinion de Taburio; kaj mi tion faros des pli facile, ke ju pli mi havas elementojn, kiujn li nescias: ili estas cia ŝajno de teruro, kaj la sango, kiu kovris ciajn manojn, du horojn post la krimo.

– Ĉu ci utiligos tiujn sciigojn por pligravigi ankoraŭ mian situacion? demandis Herbeno maldolĉe.

– Ha! ne. La sola amiko vidis tiujn signojn ... Sed tial ke ili povas esti nur malfavoraj al la kulpigito, la advokato ilin ne konas. Sed fine, ĉar ni estas solaj, ci sen danĝero povas diri, de kiu fonto devenis tiu sango, kiu kovris ciajn manikojn kaj ciajn fingrojn.

– Ĝi estis sango de Sedilo. Kial mi mensogus?

La juna advokato faris subitan ekmovon.

– Sed tiam ci konfesas, li diris.

Fernando havis geston de malpacienco.

– Ĉu mi estos devigata, li respondis, rekomenci antaŭ ci la rakonton, kiun mi faris pli ol dudek fojojn al la juĝisto? Apud la piedo de l’ pontego mi retrovis la korpon de Sedilo; mi ĝin sublevis kaj turnis; kaj per la sango, kiu malsekigis liajn vestojn, mi malpurigis la miajn. Ĉu ci estas kontenta?

– Mi estas konvinkita, ke ci diras la veron: sed mi sentus min multe pli feliĉa, se iu ajn atestanto povus kontroli cian diron. Sen tio ...

– Do, ĝemis Fernando malgajege, malgraŭ la certigo de ci donita antaŭ momento, ci ankaŭ min kredas kulpa. Ke tia estu la opinio de Taburio estas neeviteble, tial ke pruvoj ariĝas. Pro tio mi ne lin riproĉas. Li estas prava, li eĉ faras nur sian devon, min konsiderante kiel krimulon. Sed ci! sed ci! Por la unua fojo depost kelkaj tagoj, Herbeno maldolĉe ekploregis.

Eduardo kortuŝita iris al li, kaj premante liajn manojn:

– Mi cin petegas, Fernando, li diris, je l’ nomo de ciaj gepatroj tiel malfeliĉe mortintaj, je l’ nomo de Beatrico kaj de Reĝino, je l’ nomo de nia malnova amikeco, diru tion, kion ci faris depost la duono de la tria ĝis la sepa. El sekretoj, kiujn ci bonvolos konfidi, neniu eksteriĝos. Mi prenos en tiuj konfidencioj nur aferojn, kiuj estas absolute necesegaj por savi cian honoron kaj eble cian vivon.

Fernando viŝis siajn okulojn, kaj respondis kun laca mieno:

– Mi rediris al tiuj, kiuj bonvolis min aŭskulti, tion, kion mi faris, en kiu loko mi troviĝis en la momento, en kiu la krimo estis plenumita: neniu volis min kredi. Pri la agoj, kiujn mi povis fari, pri la loko al kiu mi povis min direkti antaŭ tiu momento, neniu bezonas ĝin scii. Por mi, por mia savo, tiu sciigo neniel valorus, ĉar ĝi ne povus liveri al mi la alibi ’on, kiu estas necesega por min liberigi.

– Ci eraras. Tiu klarigo kontraŭe presus sur ciajn postajn certigojn sigelon de verŝajneco, kiu, dank’ al cia silentiĝo nun tute mankas al ili.

Perforta batalo ŝajnis tumultiĝi en la animo de Fernando. Momenton li malfermis la buŝon, kvazaŭ li volus komenci konfeson. Sed fine li lasis fali siajn brakojn kun granda gesto de senkuraĝeco, murmurante:

– Ĝi povus liveri neniun profiton, kaj estus malkuraĝaĵo neutila! Kaj li aldonis mallaŭte, kvazaŭ li parolus al si mem:

– Duoble neutila! Ĉar ĝi havus tiun solan rezultaton: ne min savi, sed tamen mortige vundi miajn ambaŭ amatinojn.

– Sed tiam, ekkriis Eduardo post momento da silentado, kion ci volas, ke mi faru?

– Tion, kion ci povos. Defendu min per ciaj kutimaj talento kaj elokventeco, sed samtempe havante la certigon, ke tiu proceso al ci liveros neniun gloron, kaj ke ci alpaŝas al neevitebla malvenko. Sola afero staras; kaj mi volas, ke pri ĝi ci estu konvinkita: mi estas senkulpa.

Post kiam li estis lasinta Herbenon, la juna advokato sin direktis al sia hejmo, kaj, sin enferminte en sian oficejon, li studis tre atentege la aktarojn, kiujn ĝis nun li estis ekzameninta nur supraĵe.

Sed ju pli li antaŭiris en sia legado, des pli la vero aperis al li laŭ maniero tiel nediskutebla, ke malgraŭvole li partoprenis la opinion de l’ juĝisto.

– Evidente, li pensis, certigante, ke li estas senkulpa, Fernando ludas kun la senco de vortoj. Li ne estas kulpigebla pro hommortigo, kies plenumo estis malvarme kalkulita; sed tamen li estas la vera mortiginto de Sedilo. Per siaj obstinaj neadoj li esperas erarigi la juĝantaron, semi ŝanceliĝojn en spiriton de juĝantoj, kaj ilin devigi al senkulpigo. Tia farmaniero estas eble tre maltima, sed terure danĝera.

Kiam Eduardo eliris el sia oficejo, la impreso kaŭzita de la malespera sintenado de lia amiko iom post iom vaporiĝis. Nun la sola enĉeniĝo de faktoj altrudiĝis al lia spirito, kaj li ne dubis plu.

– Nu, diris lia edzino, ĉu ci akiris la certecon, ke Fernando estos senkulpigita?

– Ho ve! tio estas neebla.

– Kiel? Ĉu ci kredas, ke Herbeno estas kulpa?

– Jes kaj ne samtempe.

– Klarigu tion. Ĉu Sedilo estis mortigita de Fernando aŭ de alia homo?

– Sedilo mortis, frapite de Herbeno.

– Tiam cia amiko estas mortiginto. Kun lia edukiteco kaj lia karaktero ĉu tia krimo akordiĝas?

– Li estas ne volmortiginto sed nevolmortiginto. Karaktero kaj edukiteco pruvas nenion; ĉion faras la cirkonstancoj. Kiu el ni povas certigi, ke neniam li fariĝos nevola mortiganto?

– Tiam li konfesis.

– Ha! se li volus konfesi kaj pruvi, ke li estas kulpa nur per eraro, lia puno estus malforta; plie eĉ, ke li troviĝis en okazo de rajta defendo, tiam, dank’ al lia bona antaŭa konduto, la senkulpigo estus certa. Sed kontraŭe Fernando sin enfermas en sovaĝan silentiĝon, kiu lin neeviteble pereigos. Li montras forton de voleco, kiun neniam mi estus supozinta en lia animo.

– Ci do ne al li klarigis la konsekvencojn de lia sintenado?

– Mi lin petis, petegis, je l’ nomo de ĉiuj personoj, kiujn li amas, kaj kiujn li malesperigas: li restis neŝancelebla.

– Kiamaniere ci klarigas tian obstinemon?

– Kredeble troviĝas virino funde de ĉiuj tiuj mallumaĵoj.

– Ha! ne; ci eraras; mi estas certa: Fernando amegas Beatricon, kaj estas nekapabla ŝin trompi.

Klozelo havis skeptikan rideton.

– Li estis edzo tiel malmulte, li respondis, ke ne estas neverŝajne ...

– Ha! la viroj! ekkriis Juliino kolertone. Ne ekzistas do unu el ili, al kiu oni povas fidi? Tiam se mi malsaniĝus sammaniere kiel sinjorino Herbeno, ci estus kapabla ...

– Ĉarmulino, respondis Eduardo, kisante sian edzinon, tial ke neniam ci altrudis al mi tian provon, estas neeble, ke mi respondu.

Post silento, li daŭrigis:

– Jen estas, laŭ mia opinio, kiamaniere okazis la aferoj. Kredeble Fernando havas amantinon en la ĉirkaŭaĵoj de Bièvres . Dank’ al lia Sèvres ’a kampodomo, li povas halti en tiu stacidomo kaj naski neniajn suspektojn. Sed li ne iris al sia bieno: tio estas pruvita. El Sèvres , li sin direktas piede al la hejmo de tiu virino. Poste li uzas la grandzonan fervojon, delasas en Versailles  sian vagonaron, supreniras en la Chartres ’an vagonaron, kiu kunrespondas, kaj renkontas Sedilon en Bellevue . Disputo okazas. Laŭ la okazintaĵo, kies atestantino ci estis, dum cia vizito al Beatrico, estas evidente, ke tiu Sedilo troviĝis en stato de kolerego, kiu similis frenezecon. Post paroloj ili alvenas al minacoj. Kredeble Herbeno estas atakita, sin defendas kaj mortigas sian kontraŭulon.

– Sed se tiu tre verŝajna hipotezo estas reala, mi ne vidas por kia motivo cia amiko obstine silentiĝas.

– Tio tre facile kompreniĝas. Je la duono de la tria, Fernando estis en Sêvres ; je la duono de la sesa, en Bellevue , en la Chartres ’a vagonaro. En kiun lokon li iris dum tiuj tri horoj. La tempo mankis por fari longan vojaĝon. Fernando komprenas, ke, tuj kiam la scivolo estos vekita, ne estos malfacile malkovri la lokon, en kiu li kaŝas sian amantinon. Tion sentante, li preferas nei ĉion, por ne perfidi tiun virinon.

– Sed se tio estas vera, ekkriis Juliino kun admiro, tia konduto estas tute simple vera heroaĵo.

– Konante la entuziasman kaj kavaliran karakteron de Fernando, mi ne estus tre mirigita pro tio.

En tiu momento, aŭdiĝis tintado de sonorilo.

Ĝi estis Maziero.

Depost la arestado de lia baptofilo, la maljunulo fariĝis nerekonebla. Lia sulkigita, terkolora, malgrasiĝinta vizaĝo, liaj okuloj eniĝintaj en okulejojn, cirklitaj de bistra nuanco, sed brilantaj pro malluma fajro, sufiĉe montris la korpremojn, kuj lin turmentis dum la longaj horoj de liaj sendormaj noktoj. Tamen la malfeliĉeco ne povis rompi la nevenkeblan energion de tiu supera homo, kiu stariĝis kontraŭ la barilo, ĉiam armite por batalo, ĉiam preta por oferi sian agemon kaj sian inteligentecon al tiuj, kiuj povis ilin bezoni.

– Nu, li petis de Klozelo, lin demandante per rigardo, ĉu vi havas novaĵon por konigi al mi? La juna advokato ĉion rakontis al la bankiero, kaj li al li konigis siajn suspektojn.

– Certe la vero kuŝas tie, respondis Maziero pripensinte. Ĉar ĝuste depost kelke da tempo mi havas motivojn por plendi pri la nereguleco de Herbeno. Laŭ mia opinio, jen estas tio, kion ni devos fari. Tiel longe kiam la amantino de Fernando ne estos retrovita, neutile estas averti Beatricon. Ŝi amegas sian edzon; kaj sciigo pri lia malfideleco al ŝi kaŭzus neutilan ĉagrenon. Sed dum tiu tempo ni ne devos resti neagemaj. Nia kampo por serĉadoj estas ja tre limigita. Ni esperu, ke ni havos nenian malfacilecon por retrovi tiun virinon. Fernando silentiĝu por ne ŝin kompromiti, mi tion ĝis ia grado komprenas. Sed ni ne havas samajn konsciencdubojn. Per ia ajn maniero, ni devos savi tiun malfeliĉan infanon, eĉ malgraŭ lia volo. Kiam lia sekreto estos malkovrita, li ne havos plu ian motivon per pli longatempe silentiĝi.

Tiam Beatrico estos avertita pri tio, kio okazas. Ŝi tro amas sian edzon por ne lin pardoni.

Ju pli Maziero parolis, des pli Eduardo kapjesis, signe de aprobo.

– Vi estas prava, li respondis. Sendiskuteble vi montris nian plej taŭgan konduton; kaj mi penados sur tiu vojo per ĉiuj miaj fortoj.

Parolante tiel, kiel li faris, Maziero obeis kaŝitan penson. Liaj suspektoj senŝancele sin direktis al Reĝino. Supozante, ke li estas prava en siaj konjektoj, la bankiero esperis, ke fraŭlino Kolardo ne ŝanceliĝos, kaj sin pereigos por savi sian amanton.

Sed Klozelo, al kiu li konigis siajn esperojn, ilin detruis per unu sola vorto:

– Vi forgesas, li diris, ke ĝuste en la tago en kiu la krimo estis plenumita, oni ne vidis Fernandon en la kampodomo. Ni akceptu, ke li sin enŝovis en ĝin kaŝe, li estus reveninta Parizon per ĉirkaŭurba vagonaro. Kiam eĉ li estus piedirinta ĝis Bellevue , por uzi la Chartres ’an vagonaron, li estus utiliginta sian abonkarton.

Maziero skuis la kapon kaj eliris, intencante veturi al Sèvres , por peti novaĵojn pri Beatrico.

Timante, ke la soleco pligrandigos ankoraŭ la malesperon, kiu konsumis sinjorinon Herbeno, la bankiero konsilis al la juna virino, ke ŝi sin turnu al sia onklino, kaj loĝu kun ŝi dum la tuta daŭrado de l’ proceso. Li pensis, ke la atmosfero de ameco, en kiu ŝi vivos tie, estos potenca kvietigilo, kiu plimaldoloros ŝiajn suferojn.

Li trovis kiel ĉiam la tri virinojn profunde malĝojaj: sed tiu, kies vizaĝo ŝajnis plej difektita de larmoj, ne estis Beatrico, sed Reĝino.

Depost la arestado de Fernando, la koro de la junulino fariĝis batalkampo, sur kiu la plej kontraŭaj sentoj interfrapiĝis: sed nek unu nek alia el tiuj kormovoj povis triumfi per decidiga venko.

Fraŭlino Kolardo atentis kun korbatanta intereso ĉiuj farojn de l’ proceso.

Ĉu estis ŝia amanto aŭ nekonatulo la viro, kiu mortigis Sedilon? Tion ŝi nesciis, same kiel la aliaj homoj, tial ke la fariĝo okazis ĉirkaŭe unu horon post la eliro de Fernando. Sed ŝi sentis, ke se Herbeno povus tre akurate konigi, kiamaniere li pasigis sian tutan tagon, tia konigo inokulus en la spiriton de Taburio tre favoran impreson. Efektive tio, kio pereigis la junulon, estis malpli la okazintaĵo mem, ol la mistero, en kiun li sin envolvis, mistero, kiu lasis pordon malfermita al ĉiuj hipotezoj.

Eble per unu vorto Reĝino povus igi libera sian iaman amanton; kaj tiun vorton elparoli ŝi ŝanceliĝis.

Kaj estis nek honto de skandalo, nek perdo de ŝia bonfamo, nek konfeso tre laŭte proklamita de kulpa amo, kiu fermis ŝian buŝon. Ne. La malhumila knabino sentis por la opinio de indiferentuloj tro fieran malŝaton, por ke ŝin influu tiaj konsideroj de timema virgulino. Kontraŭe; se ŝi estus sciinta, ke Fernando ĉiam ŝin amas, ŝi estus sentinta iom da malhumileco, bravante malkaŝe la indignan sentencon de hipokrita mondumo, kaj estus kriinta antaŭ ĉiuj: “Mi amas! kaj supre de mia amo nenio ekzistas!” Sed ŝi kredis, ke Fernando ne ŝin amas plu.

– Jes, ŝi pensis, verŝante larmojn de kolerego, mi lin petegis, mi min trenis antaŭ liaj piedoj, almozpetante rigardon, rideton, aman vorton. Anstataŭ prezenti siajn brakojn, li malvarme eltiris sian poŝhorloĝon. Al varmegaj paroloj, kiujn mi balbutis meze de ploregoj, li respondis kun teda mieno: “Mi ne volas preterlasi mian vagonaron.” Ha! kruelulo, sen ia bedaŭro ci pistis mian koron. Miavice nun! Ci estis sen kortuŝo; mi estos sen kompato! La morgaŭon, konsciencriproĉoj ŝin ekkaptis.

Ŝi vidis sian malfeliĉan amanton en lia ĉelo, lumigita de mallarĝa fenestreto provizita je feraj baroj, malgrasiĝintan, nerekoneblan, havantan tro da lojaleco por ŝin perfidi, ĉiam atendantan la konfeson, kiu eble estos por li savanta helpo, malesperantan pro ŝia silentiĝo, kaj ŝin malbenantan. Ian vesperon, influita de tiu ideo, ŝi ekkriis, dum Beatrico ĉeestis:

– Ne timu; oni lin savos.

– Ho! danke, karulino: rediru al mi tiun konsolan parolon; renasku en mia koro iom da espero. Mi tiel forte bezonas kredi, ke tiu, kiu min amas, estos baldaŭ redonita al mi.

Aŭdante tiujn vortojn, Reĝino stariĝis per saltego, kvazaŭ serpento ŝin mordus.

– Ĉu ci kredas, ŝi diris ironie, ke ci ĉiam estis kaj ĉiam estos la sola virino amita de cia edzo?

– Kial ci diras tion per tiel malafabla tono? ĝemis la juna virino paliĝante.

– Sed tial ke la fideleco estas afero tre malofta ĉe la viroj, respondis fraŭlino Kolardo kun hipokrita dolĉeco, komprenante, ke ŝi preskaŭ sin perfidis.

– Ĉe la aliaj, eble; sed ĉe li, ne. Se ci estus edzino, mi rakontus aferojn, kiuj sufiĉe cin konvinkus.

Post tiu konfeso Reĝino eliris subite, pretekstante ne gravaĵon, kaj kuris sin enfermi en sian ĉambron. Ĵaluzeco, perdita amo, vundita malhumileco kunpremis ŝian bruston kvazaŭ en premegilo. Ŝi sufokiĝis.

– Ha! tiamaniere okazas aferoj, ŝi blekis. Jen estas do la kaŭzo de lia malvarmeco. Certe por lin posedi, por ĉiam lin konservi apud mi, mi perdus mian bonfamon sen bedaŭro, sen konsciencriproĉo ia; sed por lin ĵeti en brakojn de alia virino, ne vere! tio estus tro idiota! Subite kaj sen transiro ideo de superega sindono trairis ŝian cerbon.

– Se mi certigus, ke Herbeno troviĝis en mia ĉambro en la momento mem, en kiu la krimo estis plenumita, li estus savita. Oni opinius, mi kredas, ke la perdo de mia bonfamo estas garantiaĵo sufiĉa de mia sincereco. Ŝajnas al mi, ke neniu kuraĝus suspekti, ke sub tiu konfeso kuŝas mensogo. Certe Fernando sin sentus tuŝita de la grandeco de tia ofero. Tial ke niaj amrilatoj estus konitaj de ĉiuj homoj, Beatrico ne povus ne montri al sia edzo malŝaton, kiun mi scius utiligi. Fine kiam Fernando antaŭvidus, ke dank’ al mi li povos esti baldaŭ libera, mi facile lin instigus fari iajn promesojn, al kies plenumo mi pli poste scius lin devigi.

Ŝi do sidiĝis antaŭ sia skribotablo, kaj verkis senpaŭze:

Mi cin amas. Se ci konsentas forlasi cian edzinon kaj forkuri kun mi, mi cin savos. Mi atendas cian respondon.

Sed, en momento kiam ŝi ekmetis en koverton tiun skribaĵon, ŝi haltis.

– En la juĝejo, ŝi pensis, mia letero estos legita. Oni rekonos mian skribmanieron. Ĉu eĉ oni ĝin donos al Fernando? Tiam mi malsprite perdus mian bonfamon; kaj ne min utilus mia ofero: al Beatrico sola ĝi profitus. Ne! ne! Se mi devus ilin vidi feliĉaj per mia naivegeco, mi kredas, ke mi preferus sufoki ilin ambaŭ, kaj poste min mortigi!

Reĝino pripensis dum unu momento; poste ŝi eltiris el ŝranko poteton plenan je solvaĵo el araba gumo, kiu al ŝi utilis por la delikataj laboraĵoj, kiujn ŝi ŝatis fabriki mem, sternis sur la tablo folion el blanka papero, kaj prenis ĵurnalon, la unuan, kiun ŝi trovis sub sia mano.

Tiam pacience ŝi ĉirkaŭtranĉis unu post la alia ĉiujn presajn literojn, kiujn ŝi bezonis por komposti sian leteron, kaj ilin gluis sur la paperfolio laŭ maniero tia, ke ili faru vortojn. Ŝi agis sammaniere por la adreso.

Plenuminte sian laboron, ŝi rapide bruligis la paperajn detranĉitaĵojn, kiuj povus ŝin perfidi. Poste, kiam ĉio estis tute seka, ŝi faldis tiun novspecan leteron, kaj ĝin ŝovis en paperujeton el rusa ledo, kiun neniam ŝi forlasis.

La morgaŭon, ŝi petis de Maziero, ke li bonvolu ŝin akompani al Parizo. Ŝi devis fari en la firmo Louvre  kelkajn aĉetaĵojn. Ĵetinte sian leteron en la poŝtskatolon de tiu firmo, ŝi revenis Sèvres ’on sola.

Reĝino ne eraris. Ŝia letero estis donita ne al Herbeno sed al Taburio, kiu ĝin malsigelis kaj legis.

La juĝisto ne povis deteni miran ekkrion.

– Ho! ho! li diris, jen estas novaĵo. Estas ĉiam vera la aksiomo, kiu diras: “Serĉu la virinon.” Vi donos tiun koverton al la kulpigito, li diris al la direktoro de la malliberejo: sed mi ne volas, ke li sciu, ke mi ĝin malfermis.

Poste vi al li liveros ĉion, kion li bezonos por skribi, se li tion petas de vi. Fine vi al mi alportos la tutan paperaron de li verkitan, kia ajn ĝi estu, leterprovaĵojn, notojn, kaj tiel plu.

Kiam Fernando ricevis tiun leteron, kiu estis nek subskribita nek eĉ manuskripta, li unue miregis, ne komprenante.

Li sidiĝis sur seĝon, prenis sian kapon en la manoj, kaj senmoviĝis en profunda meditado.

Sed post duono da horo, kiun li utiligis por pesi la poron kaj la kontraŭon, la maldolĉa rideto de l’ dubo kuntiris liajn lipojn.

– Tiu letero povus deveni de sola Reĝino, li pensis. Sed mi ne bezonas longan ekzamenon por esti certa, ke ŝi ne povis skribi tiujn vortojn.

Ŝi diras, ke ŝi savos min, daŭrigis la junulo, kiu ne povis kompreni la heroan mensogon, kiun fraŭlino Kolardo intencis divenigi al li sub tiu verbo, tio estas neebla, tial ke, ĉar la mortigo de Sedilo okazis post mia eliro el Sèvres , lia atesto ne povus liveri al mi la alibi ’on, kiun mi bezonas. Do ĝi estas neutila.

Ne; en tio kuŝas artifiko de Eduardo. Li estas ruza. Certe li komprenis, ke virino ludas gravan rolon en tiu tuta afero. Por scii en kiu loko mi pasigis la posttagmezon, li insidas al mi kaptilon, esperante, ke mi falos en ĝin.

Pli bone estas ne respondi, kaj atendi la fariĝojn. Eble Reĝino parolos: tiam oni vidos, ĉu konfeso devenanta de ŝi povas min utili aŭ ne.

Se male ŝi persistas en sia silentiĝo, ŝi estos rajtigita al tio; kaj mi ne povos ŝin riproĉi.

Herbeno sin levis; kaj farinte en sia ĉelo, laŭlonge kaj laŭlarĝe, kelkajn paŝojn:

– Jes, ŝi estos rajtigita al tio, li daŭrigis. Kaj kiam mi erarus, neniam mi perfidos virinon, ĉar tia malkuraĝaĵo venenus mian tutan vivadon.

Kaj post momento de silentado:

– Kredeble mi havos la malplikulpigajn cirkonstancojn: tion Eduardo certigas. Kiam eĉ ili min mankus, mi certe estos pardonita de l’ prezidanto de Respubliko. Hodiaŭ oni ne senkapigas plu, krom eble la punlaborulojn kaj nur pro krimoj plenumitaj en la punlaborejo. Nu, se mi devas perdi la respekton de aliaj homoj, almenaŭ mi konservos la mian, tiun, kiu havas por mi la plej grandan valoron. Beatrico, mia baptopatro, Klozelo mem ne dubas pri mia senkulpeco. Estas neeble, ke tiu mistero, kiu min premegas, ne klariĝos iam. Tiam mi rekomencos mian antaŭan vivon apud mia kara edzino, eble maljunigita de la suferado, sed kiu estos konservinta al mi sian amon kaj sian estimon.

Kaj la malfeliĉulo enprofundiĝis en siajn malĝojajn pripensadojn.

– Sed tiam, li diris, se bedaŭrinde Reĝino faras konfesojn, tiun estimon kaj tiun amemon de miaj familianoj mi perdos neripareble.

Nun li esperis, ke ŝi imitos lian sintenadon kaj lian diskretecon. Li timis, ke ŝi parolos; ĉar la plena konigo de okazintaj fariĝoj lin perfidus. Post longa meditado, li nun maldeziris ŝian konfeson pli forte ol antaŭ momento li eble ĝin deziris en la plej profunda kaŝejo de sia koro. Pri li, li ne ŝanceliĝos eĉ iomete, kaj li ne respondos al tiu letero.

Nevole li ĵetis rigardon al la skribaĵo el presaj literoj, kiu sterniĝis sur la tablo:

– Ha! li ekkriis, se mi ne estus trompinta mian dolĉan Beatricon, neniu el malfeliĉaĵoj al mi okazantaj estus ebla hodiaŭ. Mi estas punita por krimo, kiun mi ne plenumis, sed pro alia krimo, kiun la leĝo ne povas atingi. Oni estas prava, dirante, ke estas nepenetrebla la Dia justeco, ĉar ĝi scias utiligi eĉ la erarojn de la homa justeco, por efektivigi sian sentencon.

La morgaŭon, Taburio diris al la direktoro:

– Ĉu Herbeno petis ilojn por skribi?

– Ne, sinjoro.

La juĝisto havis geston de malkontentiĝo.

– Kion tio signifas? li diris. Nekonita virino proponas al la kulpigito rehonorigon kaj savon; kaj li rifuzas. Tio estas tute nekomprenebla.

Sed subite lia fizionomio lumiĝis.

– Mi komprenas, li ekkriis. Tiu letero el ĵurnalaj literoj ŝajnis al li suspekta. Vere li estas tre forta, bedaŭrinde por li. Ĉar per tiu rimedo mi alvenis al la virino, kaj per la virino al la vero.

Efektive la serĉadoj faritaj unuparte de la juĝisto, kaj aliparte de Maziero kaj de Klozelo havis neniun ŝatindan rezultaton. Vane la bankiero plenmane semis ormonerojn; vane Taburio uzis unu el plej spertaj agentoj de la polica Prefektejo, post tiom da klopodoj kaj da penadoj ili ne estis pli bone sciigitaj ol en la morgaŭa tago post la krimo.

La prepara studado de l’ proceso ne povis senfine daŭri. La raporto estis finita. Post la malsukceso de ĉiuj serĉadoj pri la nekonita virino, la espero, ke oni malkovros aliajn dokumentojn, estis nun konsiderinda kiel ĥimeraĵo.

Do Herbeno estis sendita, unue al la porkulpiga tribunalo, kaj poste, post du tagoj, kiam estis alveninta la raporto subskribita de Taburio, al la asizjuĝantaro.

Kiam la du kuzinoj konis tiun novaĵon, ilia malespero preteriris ĉion, kion oni povas imagi. Beatrico ploregis de mateno ĝis vespero, kaj ne volis, ke oni ŝin konsolu. Tamen la doloro sentita de la juna virino estis negrava, se oni ĝin komparas kun la neesprimeblaj turmentoj, kiuj suferigis Reĝinon.

Post kiam ŝi estis sendinta sian leteron, la junulino atendis, esperante ĉiam respondon. Sed kiam, dank’ al la silentiĝo de Fernando, ŝi kredis malprave, ke li ŝin tiel malestimas, ke li preferas al ŝia amo la honton kaj eble la morton, ŝia malespero grandiĝis ĝis grado tia, ke oni timis, ke ŝi fariĝos freneza. Certe la punegoj elpensitaj de inferaj fabelistoj ne estis kompareblaj kun la pasiaj turmentoj, kiuj ŝin senĉese disŝiradis.

Momenton ŝi intencis sin oferi al sia amanto, kiam eĉ ŝi devus poste sin mortigi: sola la malamo ŝin haltigis.

– Ne! ne! ŝi ekkriis. Estas mia morto tio, kio sigelus ilian feliĉecon. Mi ne volas.

La senĉesa ĉeestado de Beatrico apud ŝi, ŝia malespero, ŝiaj larmoj, ĉiuj tiuj pruvoj de amo, kiun ŝi sentis reciproka, instigegis la ĵaluzecon de fraŭlino Kolardo ĝis grado tia, ke la junulino preferis al ripozo kaj al forgeso la venĝon, kiam eĉ ĝi devus ŝin premegi.

Maziero, kiu ŝin observis, estis miregita de tiel grandega malespero. Certe Reĝino devis multe suferi, vidante, ke ŝia infaneca amiko estas kulpigita pro abomena krimo, kiun li ne povis esti farinta.

– Sed fine, pensis la malfeliĉa baptopatro de Fernando, ŝia ĉagreno ŝajnas ankoraŭ pli perforta ol tiu de Beatrico, kaj precipe ol la mia. Tamen neniam mi estus kredinta, ke povas ekzisti doloro komparebla kun la mia.

Kaj pro tio liaj iamaj suspektoj revenis. Subite fraŭlino Kolardo ŝajnis kvietiĝi; ĉar ŝi estis preninta neŝanceleblan decidon.

– Se Fernando estas kondamnita al morto, mi lin savos per mensogo; kaj poste mi min mortigos: se al punlaboroj, mi havos tempon por pripensi kaj lasi min inspiri de cirkonstancoj.

Sed tiam maltrankvileco ŝin persekutis. Depost tiuj malĝojegaj okazintaĵoj, la junulino sentis kelkafoje perfortajn korbatojn. Ŝi sciis, ke fraŭlino Delanjo, suferanta koran malsanon, estas minacita de subita morto.

– Se mi havus saman organan lezaĵon kiel mia onklino, ŝi pensis, mi povus morti subite, ne havante sufiĉan tempon por paroli: tiam Fernando estus neripareble pereigita.

Instigite de tiu ideo, ŝi skribis longan redaktaĵon, en kiu ŝi rakontis plendetale siajn amrilatojn kun Herbeno. Estas ŝi tiu virino tiel vane serĉita. Estas ŝi la amantino, kiu skribis tiun leteron per ĵurnalaj literoj. Ŝi volis savi per mensogo la viron, kiun ŝi amas; sed ho ve! li tiel profunde ŝin malestimis, ke li preferis al ŝia amo la punlaborejon.

Tiam ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon. Kaj ŝi finis, konfesante, ke, se ŝi silentiĝis, tion ŝi faris ne pro hontemo, ne pro timo pri skandalo, sed nur pro venĝo kaj pro ĵaluzeco. Ŝi sin ĵetis antaŭ liajn piedojn, petegante, ke li ne ŝin forlasu. Li respondis al ŝiaj petegoj nur per mokoj. Tiam ŝi ĵuris, ke neniam li apartenos al alia virino. Okazo prezentiĝis, kiu ebligis, ke ŝi plenumu sian promeson. Tiam ŝi lasis Herbenon aliri al la punlaborejo, kvankam ŝi suferis pro tio pli ol li mem; sed tamen ŝi ne povis fari falsan ĵuron nur por vidi lin feliĉa en brakoj de la virino, kiun ŝi malamegas.

Ŝi enfermis tiun dikan skribaĵon en fortikan koverton, sigelis per vakso, kaj skribis sur ĝi tiun adreson:

Por doni al sinjoro Klozelo, advokato en Parizo.

Tion farinte, la junulino fariĝis embarasita. En kiun lokon ŝi metos tian dokumenton? Se ŝi ne ĝin kaŝas sufiĉe zorge, ŝi riskas, ke oni ĝin malkovros antaŭ la momento, kiun ŝi intencis elekti mem poste.

Se kontraŭe ŝi ĝin kaŝas tro plene, se okaze ŝi mortus subite, ŝi riskus, ke neniam oni ĝin malkovros.

Ĉar, tial ke Reĝino havis neniun propran posedaĵon, ŝia morto devis naski neniun riĉaĵetaton, sekve neniun serĉadon en la al ŝi apartenantaj objektoj.

Fraŭlino Kolardo pripensis, kaj neatente rigardis tra la fenestro, kiam ŝi ekvidis Filipon.

– Mi trovis, ŝi murmuris. Per mano ŝi faris signon al la junulo, por ke li supreniru.

La kriplulo obeis.

– Filipo, ŝi diris, ci vidas tiun leteron: ĝin prenu kaj metu en senriskan kaŝejon. Necese estas, ke neniu povu diveni, ke ci ĝin posedas. Iam mi denove ĝin petos de ci. Tamen se mi mortus, tiam, sed nur tiam, ci ĝin prenos kaj ĝin ĵetos en poŝtskatolon. Ĉu ci komprenis? Filipo jesis per klino de kapo.

– Ĉu mi povas fidi al ci, daŭrigis la junulino; ĉu ci plenumos miajn ordonojn fidele?

– Tiel fidele, kiel ĝis nun mi faris, respondis la kriplulo, elirante kun la koverto.

Fine alvenis la tago, en kiu Herbeno devis sin prezenti antaŭ la asizjuĝantaro.

En la proceso okazis nenio rimarkinda. La konkludoj de l’ enketo tiel nevenkeble rebatis ĉiujn kontraŭdirojn, ke ĉia ajn dubo estis neebla.

Tamen, en momento kiam la proceso ŝajnis finita kaj la konvinko starigita en la spirito de juĝantoj, majstro Klozelo, advokato de la defendo, naskigis ŝancelon.

Li parolis pri tiu mistera letero kompostita per ĵurnalaj literoj; kaj tiun leteron, kiu kuŝis sur la tablo por procesaj objektoj, li petis, ke oni montru al ĉiuj juĝantoj.

Poste li pentris per kortuŝantaj paroloj la karakteron iom romanan de la kulpigito, lin prezentis kiel homon kapablan oferi al la bonfamo de l’ amatino sian honoron kaj eĉ sian vivon, riproĉis per indignaj vortoj tiun virinon sufiĉe malkuraĝan por akcepti tian oferon, kaj per oratora gesto vastega kaj patosa montrante Herbenon, kiu ploregis:

– Rigardu lin, sinjoroj juĝantoj, li ekkriis, kaj diru, ĉu lia sintenado estas sintenado de kulpulo? Kaj la brila oratoro, kiu estis pafinta tiun hipotezon iom hazarde, ne divenante, ke li tiel ĝuste laŭiras laŭ la vero, sidiĝis meze de aproba murmuro tuj haltigita.

Sed tiuj paroloj ne estis senfruktaj. Ili semis iom da ŝancelo en la spiriton de honestaj burĝoj, kiuj estis lotitaj por fariĝi arbitruloj pri la vivo aŭ la morto de l’ juna financisto.

Tiu ŝanceliĝo ankoraŭ plifortiĝis, kiam la prezidanto estis petinta de Herbeno:

– Ĉu vi havas ion por aldoni? La junulo sin levis, kaj respondis per forta voĉo:

– Mi havas nenion por diri, krom tiu certigo, kiun mi senĉese ripetas: mi estas viktimo de eraro; mi ĵuras, ke mi estas senkulpa.

Li elparolis tiujn vortojn per tiom da sincereco, tiom da verdiremo, ke tiu ekkrio impresis la juĝantaron, kaj finis la agon komencitan de l’ advokato.

Do, kvankam ĝi sentencis, ke Herbeno estas vere la mortiginto de Sedilo, tamen ĝi samtempe donis al la kulpigito la profiton de malplikulpigaj cirkonstancoj.

Sekve Fernando estis kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo.

Post ses monatoj li enŝipiĝis por marveturi al Nouvelle-Calédonie .

Kvankam ĉiuj atendis tian sentencon, tamen ĉiuj sin sentis malgajaj pro ĝia severeco.

Fernando estis lasinta en la animo de tiuj, kiuj lin konis, aŭ eĉ kiuj simple lin vizitis, tiel favoran impreson, ke neniu volis kredi lian kulpecon.

Tiuj mem, kies atestoj estis la ĉefaj kaŭzoj de lia kondamno, Frigulo, Ragelo, Blankaro, diris tre laŭte:

– Se iam li forkuras el Noumea , kaj se mi lin renkontas sur la strato, ne estas mi tiu, kiu lin denuncos.

Unu el juĝantoj, kiuj lin kondamnis, malsaniĝis pro tio.

– Mi ne povis agi alimaniere, li senĉese ĝemadis. Ĉiuj pruvoj staris kontraŭ li. Sed kial do li tiel persiste neniam volis paroli. Estas lia silentiĝo tio, kio lin pereigis.

Kaj ĉiuj homoj vete rediris:

– Estas lia silentiĝo tio, kio lin pereigis. Kiam la publiko volas ion, ĝi tion volas obstine. Post kelke da tempo la opinio, kiu ĉefis, fariĝis jena: Fernando estis ne krimulo, sed malfeliĉulo, viktimo, se ne de juĝa eraro, almenaŭ de neklarigebla fatalo, kiu falegis sur lin.

Depost kiam la sentenco estis elparolita, Beatrico estis reveninta al sia apartamento, straton de de l’Université . Vane Maziero al ŝi rimarkigis, ke pli bone konvenus por ŝi vivi en ŝia familio, la juna virino neniel ŝatis tiun konsilon. Por klarigi sian decidon, ŝi donis kelkajn pli-malpli malbonajn motivojn, ĉar ŝi ne volis konigi la bonan. Reale Reĝino ŝin timigis.

Depost la kondamno de Fernando, precipe depost lia eliro, la malfeliĉan knabinon atakis veraj krizoj de frenezeco, dum kiuj ŝi pafis al sia kuzino tiel malamoplenajn rigardojn, ke ĉi tiu, dank’ al sia instinkto de amanta edzino, antaŭsentis la rolon luditan de fraŭlino Kolardo en la dramo, kiu neniigis ŝian feliĉecon. En iuj momentoj eĉ, Beatrico sentis, ke ŝia vivo estas minacita. Sed tial ke ŝiaj suspektoj sin apogis sur neniun pruveblan fundamenton, ŝi preferis silentiĝi kaj sin enfermi en la solecon kun la memoro de l’ amegato, kiun senĉese ŝi ploris.

Malgraŭ la nerevokebla kondamno, ĉiu espero ne estis mortinta en ŝia koro. Konvinkita pri la senkulpeco de Fernando, certa ke, se ŝia edzo ĉeestis ĉe la morto de Sedilo, li almenaŭ neniel en ĝi partoprenis, ŝi sin alkroĉis al tiu konsolanta penso, ke devige la vereco iam eksplodos. Fidante al la dia justeco, ŝi atendis.

Tamen la cerba farto de Reĝino inspiris al Maziero grandajn maltrankvilojn.

– Necese estas ŝin distri, li diris al fraŭlino Delanjo. Vojaĝu; montru al ŝi novajn vidaĵojn. Tio alidirektos profite la fluon de ŝiaj ideoj.

La maljuna fraŭlino, kiu egale amegis siajn ambaŭ nevinojn, multe penadis por decidigi sinjorinon Herbeno, ke ŝi ilin akompanu. Maziero instigis Beatricon, parolante laŭ la sama senco. La juna virino ŝanceliĝis, kiam, ian matenon, legante neatente ĵurnalon, ŝi ekvidis la nomon: Herbeno; kaj ĝi altiris ŝian atenton.

Per sola trarigardo ŝi englutis la tutan artikolon cetere tre mallongan, kaj puŝis veran ĝojan blekegon.

Jen estas tio, kion ŝi legis:

– Forkuro plenumita kun neordinara maltimego okazis en Noumea . Tri kondamnitoj nove elŝipigitaj, trovinte malnovan pirogon tute difektitan, ne ŝanceliĝis konfidi sian vivon al tiu rompebla marveturilo. Kio ili fariĝis? Ĉu ili sukcesis albordiĝi al iu marbordo? Ĉu kontraŭe ili pereis en sia tro maltima entrepreno? Tion oni ne scias. Kvankam la plej verŝajna el tiuj du hipotezoj estas certe la dua, tamen oni havas neniun sciigon, kiu ebligas ĝin certigi laŭ tute senduba maniero. Aliparte oni trovis meze de rifoj la korpon malvivan de unu el gardistoj. Ĉu tiu viro pereis akcidente? Ĉu kontraŭe li estis mortigita de forkurantoj, kiam li ilin persekutis? Oni malfermis enketon por klarigi la kaŭzon de tiu mistera morto. La nomoj de tiuj tri kondamnitoj estas Josefo Lerokso, Henriko Durando kaj Fernando Herbeno.

Sin vestinte tuje, la juna virino saltis en fiakron, por pli rapide montri al Maziero kaj al Klozelo tiun artikolon.

– Vi komprenas, ŝi diris, ke nun mi ne intencas plu vojaĝi. Mia kompatinda karulo certe baldaŭ revenos. Necese estas, ke mi troviĝu ĉi tie por lin akcepti.

Sed nek Eduardo nek la bankiero partoprenis ŝiajn esperojn.

– Kio do estas en vi ambaŭ? demandis la juna virino maltrankvila. Vi do ne ĝojas, eksciante, ke Fernando estas libera?

– Ho ve! Beatrico, respondis malgaje la advokato, mi ne volus blovi sur vian entuziasmon por ĝin estingi. Tamen necese estas, ke vi estu sciigita; sen tio la elreviĝo fariĝus tro kruela. Eble estus preferinde, ke Herbeno restu en Nouvelle-Calédonie , ne provinte forkuron. Dank’ al lia bona konduto unuparte, dank’ al potencaj protektoj aliparte, post kelke da tempo oni estus ricevinta lian malpunon. Sed nun li estas ĉenrompinto: kaj oni ne povas eliri el tiu dilemo: aŭ li estos rekaptita, aŭ ne. En la unua hipotezo, se la enketo pruvas, ke la gardisto estis mortigita, li estos mortkondamnita kaj fatale ekzekutita: ĉar, pro disciplinaj motivoj, oni estas multe pli severa por kulpegoj plenumitaj en punlaborejo, ol por similaj krimoj faritaj en libera socio: por tiuspecaj kondamnitoj la prezidanto de Respubliko ne kuraĝas uzi sian rajton de pardono. Se kontraŭe la enketo pruvas, ke nur akcidento okazigis la morton de tiu gardisto, tiam la vivo de Fernando estos respektita: sed por lin puni pro lia forkuro, oni lin devigos resti punlaborulo ĝis la fino de lia vivado; kaj li estos kondamnita al la plej netolereblaj taskoj. Kia ajn estu la ebleco, al kiu ni nin turnos, la revo, kiu povis luli nian doloron, fariĝis tute neefektivigebla. Nun ni supozu, ke Herbeno trovis rimedon por erarigi ĉiujn persekutantojn, li estos devigata sin kaŝi sub malpropra nomo, kaj trenadi, en ia punkto de la terglobo, kredeble en fremda lando, nekonitan kaj mizeran ekzistadon, estante certa, ke lia malgaja situacio neniam pliboniĝos. Precipe ne esperu, ke vi lin revidos revenantan al vi: li sin ĵetus vole en la buŝegon de l’ lupo; kaj via edzo estas tro inteligenta por fari tian absurdaĵon.

– Kial? Nek mi, nek vi ambaŭ lin perfidos. Mi lin kaŝus tiel bone, ke neniu divenus lian ekziston.

– Vi rezonas kiel infanino. Sed vi do ne scias, ke via domo kredeble estas observita. Vi mem ne povos plu fari sur la strato eĉ unu paŝon, ne havante malantaŭ vi sekretan policanon, kiu spionos ĉiujn viajn plej malgravajn agojn. Aŭskultu min: mi estas certa, ke en la Prefektejo jam oni scias, ke vi estas en mia hejmo.

– Ho! tio estas terura! Sed tiam Fernando estas pereonta.

– Se bedaŭrinde li riskas revenon en Francujon, tio estas neevitebla.

Poste, sin turnante al Maziero, Eduardo diris en lia orelo:

– Supozante, ke li estas ankoraŭ vivanta. La bankiero tre malfacile povis deteni siajn larmojn. Maziero estis prava. Dank’ al potencaj mondumrilatoj, kiujn liaj bankaferoj al li altiris, la baptopatro de Fernando esperis, ke post kelkaj jaroj li ricevos de la regnestro la malpunon de sia baptofilo. Hodiaŭ tiu espero estis forfluginta por ĉiam.

Sed vidante la doloron de Beatrico, li volis iom malaperigi la ĉagrenigan impreson, kiun estis produktinta la malvarma logikeco de l’ juna advokato. Li do respondis preskaŭ gaje:

– Ŝajnas al mi, mia kara amiko, ke vi pentras la aferojn per tro nigra koloro. Ĉu oni ne jam vidis homojn, kiuj, ŝanĝinte sian civilan etaton, rekomencis ekzistadon sub alia nomo?

– En romanoj, eble; sed en realeco, tio estas tute ne efektivigebla.

– Kial?

– Tial ke, kiam oni supozus, ke homo povis sin provizi je ĉiuj aktoj necesaj por sia nova identeco, kaj tio jam estas pli malfacila ol vi povus kredi, necese estas poste, ke tia homo trovu en si sufiĉe da volo, sufiĉe da spiritĉeesto por sin meti en la haŭton de sia nova enkorpiĝo, kaj ke li tion faru nokte kaj tage sen ia ŝanceliĝo. Pripensu, ke unu momento de forgeso, unu simpla gesto, la plej malgrava rimarko sufiĉos por lin perfidi: kaj demandu vin, ĉu estas eble, ke homa estaĵo povu ludi tian rolon dum sia tuta vivado?

– Vi estas prava, respondis Maziero; tio ŝajnas al mi tute neverŝajna.

Kaj la bankiero lasis Eduardon por rekonduki en ŝian hejmon sinjorinon Herbeno, kiu ploregis.

Post kiam ŝi estis sentinta superhoman ĝojon, la malfeliĉa virino subite refalis el la supro de sia revo, kaj sin rompegis sur la malmolan realecon.

La matenon mem ŝi estis ankoraŭ subtenita de l’ espero; sed post du horoj ĉio vaporiĝis. La edzo, kiun ŝi amas, estis neripareble perdita, sen ia ebleco de reakiro.

ĈAPITRO SESA

Aŭdante en la buŝo mem de Klozelo la rakonton pri la forkuro de Fernando, kaj pri la konsekvencoj, kiujn ĝi okazigos, Reĝino sentis subite, ke ŝia koro malfermiĝas al espero. Pro tio ŝi aŭskultis, senmovigite de atentemo, la klarigojn, kiujn plivastigis antaŭ ŝi la juna advokato.

– Por ni, li diris, Herbeno estas nun perdita por ĉiam; ni devas agi kvazaŭ li estus malviva. Por erarigi la serĉadojn de l’ polico, li estos devigata vivi sub nova personeco, en senfina ekzilo. Ĉar en fremda lando li estos proksimume senriska, tial ke, por aresti homon loĝantan ekster landlimoj, necese estas, ke lia identeco estu certigita laŭ la plej nediskutebla maniero. Plie ekzistas longaj leĝformuloj, dank’ al kies malsimpleco ĉenrompinta kondamnito povas facile sin ŝovi ekster la maŝoj de la justeca reto: sed en Francujo la plej malgrava divenigaĵo povus lin perfidi. Tuj kiam malkovrita, li estus pereigita.

– Se okaze Fernando revenas en Eŭropon, demandis fraŭlino Kolardo, en kian landon, laŭ via opinio, li rifuĝos?

– Franco ne povas vivi sen Francujo. Francoj, al kiuj la aliro al patrujo estas senespereble fermita, penas almenaŭ alpaŝi al ĝi kiel eble plej proksime, por ĝin ekvidi en horizonto, por spiri saman aeron, kiel iliaj sampatrujanoj. Plie kvankam Herbeno konas kelkajn fremdajn lingvojn, tamen pro la elparolado li malpli altiros la atenton en lando, en kiu oni uzas la lian. Mi scias, ke li parolas en Esperanto tiel flue kiel en sia patra lingvo, kaj ke, dank’ al la reguloj de elparolado, kiujn elpensis la aŭtoro de tiu admirinda idiomo, estas neeble diveni la naciecon de tiu, kiu ĝin parolas. Bedaŭrinde tiu lingvo ne estas ankoraŭ sufiĉe vastigita por ke oni povu ĝin utiligi solan, ne uzante samtempe alian idiomon. Pro ĉiuj tiuj motivoj, se ni supozas, ke la malfeliĉulo sendanĝere plenumis sian danĝeroplenan marveturadon en pirogo, mi kredas, ke, se li revenas Eŭropon, en Belgujo aŭ en franca Svisujo estos la plej forta ebleco lin renkonti.

El tiu longa klarigado Reĝino malforgesis nur du aferojn: Fernando estas neripareble perdita por Beatrico. Se li revenas Eŭropon, proksime de la landlimo oni devos lin serĉi.

– Kaj li revenos, ŝi pensis, kunpremante ambaŭmane sian koron, kiu batiĝis pro emocio. Li estos malfeliĉa, vaganta, ekzilita, sen amiko por premi lian manon, sen familio por lin ĉirkaŭi, sen virino por lin ami, sen iu ajn, al kiu li povos konfidencii sian malfeliĉon kaj la tedojn de sia animo. Tiam mi ĉeestos, ĉar mi lin retrovos, ĉar mi volas, ke tio okazu. Ni forkuros kune: mi prenos la nomon, kiun li estos preninta. En la tempo pasinta li min amis. Kiam li vidos, ke mi oferas al li ĉion, tio estas juneco, estimo, situacio, estonteco, ke mi konsentas partopreni kun li lian ekzistadon de premegito, devige lia malnova amo revenos en lian koron, kaj denove li sin ĵetos en miajn brakojn.

Kaj tiu malfeliĉa knabino, kiun iam la pasio rapidigis pli malsupren ol la malnobleco, ne konsciis, ke per unu sola saltego ŝi altiĝis ĝis la noblegeco.

Pro tio, pikita de sia ĥimero, ŝi instigis sian onklinon, ke ŝi plenumu sian promeson.

– Kiam do ni veturos? ŝi ŝin demandis dudekfoje dum la tago.

Nun, tial ke ŝia nevino pli bone fartas, kaj ne estas plu tordita de tiuj krizoj de frenezeco, kiuj tiel forte impresis Mazieron, fraŭlino Delanjo metis malpli da entuziasmo en la plenumo de siaj vojaĝaj projektoj. Ŝi antaŭvidis sennombrajn lacigojn, ĉiuspecajn tedojn; kaj sentante, ke ŝia malsano pligraviĝas, ŝi antaŭtempe bedaŭris la dolĉan mallaborecon, kiun ŝi ĝuis en sia Sèvres ’a kampodomo.

Sed Reĝino ĉiumomente al ŝi memorigis la parolon donitan, kaj ŝi tion faris tiel persisteme, ke la maljuna fraŭlino, elĉerpinte ĉiujn siajn pli-malpli sincerajn argumentojn, sentis, ke post kelkaj tagoj ŝi estos devigita eliri el la promeseco por eniri en la plenumecon.

Unu fariĝo okazis, kiu tute ŝin decidigis.

Ian vesperon sinjoro Ĵakemaro ilin vizitis post vojaĝo. Li revenis el Wien  tra Tirol  kaj Svisujo, kaj ne malŝparis siajn laŭdojn pri la naturaj belaĵoj de landoj, kiujn li estis trairinta.

Tiu rakonto okazis antaŭ la servistino, kiu preparis la teon.

Sed tuj kiam tiu knabino estis elirinta, subite sinjoro Ĵakemaro ŝanĝis la temon de sia parolado. Rigardinte dekstre kaj maldekstre por certiĝi, ĉu neniu maldiskreta orelo povas aŭdi tion, kion li baldaŭ rakontos, li diris mallaŭte:

– Kredeble vi scias, ke sinjoro Herbeno forkuris for de Noumea .

Fraŭlino Rozino kapjesis.

– Nu, daŭrigis la vizitanto, hieraŭ mi lin renkontis en Svisujo. Eĉ se mi vizitis vin hodiaŭ vespere, mi tion faris por vin averti pli frue. Sen tio, mi estus prezentinta min en vian hejmon nur post kelkaj tagoj.

– Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras? murmuris fraŭlino Kolardo per voĉo, kiun tremigis la kortuŝeco. Ĉu Eduardo estus prava?

– Mi estas certa, ke mi ne eraras. Mi vidis vian parencon en Grindelwald . Lin akompanis junulo samaĝa kiel li.

– Ĉu vi parolis kun li?

– Mi deziris tion fari; sed mi ne sukcesis, ĉar tuj, kiam sinjoro Herbeno min vidis, li turnis sian dorson, ŝajnigante, ke li ne min rekonas.

– En la situacio, en kiu li troviĝas ...

– Tion mi komprenis. Pro tio, ne nur mi ne lin riproĉis pro lia sintenado, sed kontraŭe mi redonis al li la samon. Kaj mi estas certa, ke li min gratulis fundkore pro mia diskreteco. Ĉar la forkuranto sin ŝirmas malantaŭ malpropra nomo, kaj li devas timi ĉiujn maldiskretulojn, kiuj povus perfidi lian inkogniton.

– Kiamaniere vi konas tiun lastan detalon?

– Tiu renkonto incitis mian scivolon. Mi demandis la hotelmastron, kiu montris al mi sur sia registrolibro la nomojn de du vojaĝantoj, skribitajn de la mano mem de sinjoro Herbeno. Mi rekonis lian skribmanieron.

– Kiuj estis tiuj nomoj?

– Alberto Gustavio kaj Petro Fradeko.

– Sed kiu el ambaŭ apartenas al Fernando?

– Tion mi ne scias, ĉar mi veturis unu horon poste; kaj al mi estis neeble ricevi pli detalitajn sciigojn. La nura afero, kiun mi povas konigi estas jena: tiuj junuloj intencis aliri la morgaŭan tagon al Grimsel , transirante la Strahlegg ’an intermonton, kaj poste malsupreniri ĝis la Rhon a glaciejo. Mi ricevis tiujn informojn de la gvidistoj mem, kiujn ili dungis.

– Ho! onklino mia, ekkriis Reĝino, plektante la manojn, ni veturu tuj. Eble ni ilin renkontos.

– Sed, mia kompatinda infanino, respondis fraŭlino Delanjo, cia pripenso estas tute malsprita. Kiamaniere ci volas, ke ni retrovu tiujn sinjorojn, tial ke ili ne restas du tagojn sinsekvajn en la sama loko. Kiam ni alvenos al Grindelwald , jam depost longa tempo ili estos elirintaj el tiu urbo.

La junulino silentiĝis, venkite de la ĝusteco de tiu respondo.

Sed feliĉe sinjoro Ĵakemaro prezentis al ŝi helpon.

– Eble fraŭlino Kolardo ne estas tute malprava, li diris. Tial ke mi konas la vojon laŭirotan de du vojaĝantoj, se vi bonvolas sekvi miajn montrojn, vi vidos, ke vi havas ĉiujn espereblecojn por ilin renkonti.

– Parolu, sinjoro, parolu.

– Sinjoro Herbeno kaj lia kunulo eliris el Grindelwald  tiumatene. Tiuvespere ili pasigos la nokton en Schwarzegg , montodometo, kiun la Alpa klubo konstruigis, meze de eternaj neĝoj, por ke la turistoj ĝin utiligu kiel rifuĝejon. Nur morgaŭ matene ili transiros la Strahlegg ’an intermonton, kaj malsupreniros al Grimsel , laŭirante la Aar ’an glaciejon. Ili enlitiĝos en la hotelo, kiu staras en tiu loko. Ili ne povos agi alimaniere, ĉar troviĝas tie neniu alia loĝejo. Tio do nin kondukas ĝis postmorgaŭ matene. Ilia vizito al la Rhon a glaciejo konsumos ilian tutan postmorgaŭan tagon. Do, supozante, ke ili ne ŝanĝis sian decidon, se vi veturus morgaŭ matene per rapida vagonaro, vi havus naŭ ŝancojn kontraŭ unu, por alveni al la Rhon a glaciejo samtempe kiel ili.

Reĝino estis preninta Bædeker ’an gvidolibron. Dum sinjoro Ĵakemaro parolis, li montris per fingro sur la landokarto la geografiajn punktojn, al kiuj li aludis. La junulino atentege rigardis kaj aŭskultis, ne perdante unu vorton de tiuj klarigoj.

– Tio ŝajnas al mi terure malsimpla, diris fraŭlino Rozino.

– Ne, ne, onklino mia, kontraŭe nenio estas pli simpla. Ne maltrankviliĝu. Mi komprenis: tio sufiĉas.

Fininte sian viziton, sinjoro Ĵakemaro sin levis por eliri, kiam fraŭlino Kolardo lin haltigis.

– Unu vorton ankoraŭ, ŝi diris, se mi ne trouzas vian komplezon.

La vizitanto sin klinis.

– Donu do al mi priskribon pri tiu, kiu akompanas Fernandon.

Sinjoro Ĵakemaro pripensis unu momenton.

– Li estas malgrasa kaj maldiktalia, li diris, havas grandan fizionomian distingiĝon, kreskon pli altan ol la meza kvanto, brunajn okulojn, kaŝtankolorajn harojn, maldensan kaj senkarakteran barbon.

– Sed tiu priskribo estas la portreto de Fernando mem: ĉu vi ne konfuzas?

– Nu, vi estas prava. Ne, ne, mi ne konfuzas; kaj eĉ tiuj du junuloj similiĝas neniamaniere. Sed en ĉiuj priskriboj kuŝas granda difekto; ĉar ĉiu el ili povas konveni al multaj homoj, kiuj reale estas tute malsimilaj.

– Sinjoro Ĵakemaro, diris Reĝino, via konsilo estas bona: kaj ni ĝin plenumos. Morgaŭ matene mia onklino kaj mi veturos, avertinte nek sinjoron Maziero, nek Beatricon, nek iun ajn.

– Kial? demandis samtempe fraŭlino Delanjo kaj ŝia gasto.

– Se okaze sinjoro Ĵakemaro estus erarinta, tiu novaĵo kaŭzus al Beatrico tro grandan ĉagrenon. Antaŭ kiam oni certigas, oni devas esti certa. Mi eĉ estus tre danka al vi, diris la junulino, sin turnante al la vizitanto, se vi bonvolus konservi sekreton pri la renkonto, kiun vi faris, ĝis kiam ni estos akirintaj plenan certecon. Ĉar ja vi ne parolis kun mia bokuzo, kaj li diris al vi nenion. Eble vi estis trompita de simileco.

– Dio mia, fraŭlino, tio ne estas neebla, respondis sinjoro Ĵakemaro kun rideto de nekredemo, kiu mensogigis liajn parolojn.

– Sed kiun pretekston ni donos por klarigi eliron, kiu similos forkuron? demandis fraŭlino Rozino.

– Mia bona onklino, mi ĉiam estis kapricema kaj fantaziema. Hodiaŭ tiuj difektoj min utilos. Vi klarigos tiun forkuron per strangeco de deziro, kiu, devenante de mi, neniun mirigos. Kaj tial ke oni scias, ke vi altigas vian amon al viaj ambaŭ nevinoj ĝis fanatismo, la mondumo ridetos kaj levetos la ŝultrojn. Post du tagoj neniu pensos plu al tio.

Post tiuj vortoj sinjoro Ĵakemaro fine adiaŭis kaj eliris.

– Kial do ci petis priskribon pri tiu junulo, kiun neniam ci vidis? demandis la onklino de Reĝino.

– Eble Fernando restos enfermita en sia ĉambro. Sed tial ke lia kunulo ne havas samajn motivojn por sin kaŝi, mi havos pli da ŝancoj por lin renkonti, kaj, pere de li, por alveni ĝis Herbeno.

– Vere ci havas respondojn por ĉiuj demandoj, ekkriis admire la maljuna fraŭlino.

La vesperon mem, la du sinjorinoj plenigis siajn vojaĝkestojn. Poste sendinte al Maziero leteron diktitan de Reĝino, la onklino, akompanita de sia nevino, veturis la morgaŭon matene al Svisujo.

La du sinjorinoj aliris unue al Lucerne ; poste, uzinte la fervojon, kiu transiras la Brünig ’an intermonton, ili atingis Meiringen ’on. En tiu urbo fraŭlino Delanjo dungis kaleŝon; kaj paŝe de ĉevaloj, kies malrapideco igis Reĝinon bolanta, onklino kaj nevino suprenrampis tiun mirindan Aar ’an valon, kiu lasas en animoj de ĉiuj vizitantoj neforgeseblan memoron, sed al kiu Reĝino ne faris almozon de rigardo.

Efektive depost kiam ŝi troviĝis sur la fremda lando, fraŭlino Kolardo havis sintenadon, kies strangeco unue mirigis kaj fine eĉ maltrankviligis fraŭlinon Delanjo. Reĝino neniel atentis la naturajn belaĵojn, kiuj igas tiun landon regiono unika en mondo.

Montoj blankaj pro neĝamasoj, lazuraj lagoj, profundaj valoj, en kiujn la suno neniam penetras, pitoreskaj vojoj elstarantaj super profundegaĵoj aŭ trairantaj la rokon tunele, nenio el tiuj mirindaĵoj por ŝi ekzistis.

Fraŭlino Kolardo rigardis nur la vojaĝantojn. Kiam de malproksime ŝi ekvidis piedirantan viron samkreskan kiel Fernando, ŝia koro ekbatiĝis. Sed kiam la nekonatulo estis pasinta, profunda ĉagreno pentriĝis sur la vizaĝo de la malfeliĉa knabino.

– Sed, infanino mia, ci kondutas laŭ tute malkonvena maniero, diris senĉese fraŭlino Rozino.

– Ha! onklino mia, neniam vi scios kiele min indiferentigas la opinio de aliuloj.

– Sed kial ci rigardas tiujn turistojn en la blankaĵo de okuloj?

– Se okaze Fernando kaj lia amiko estus ŝanĝintaj sian decidon, ni povus ilin renkonti sur la vojo. Mi volas tion kontroli.

La maljuna fraŭlino levetis la ŝultrojn.

– Vere, ŝi pensis, la malfeliĉulino fariĝis tute freneza. En tiu momento la kaleŝo atingis la supron de l’ intermonto, kaj alvenis al la Grimsel ’a hotelo, al tiu loko, kiu ŝajnas tiel infera al la vojaĝantoj, kiuj supreniras al ĝi, venante el ebenaĵo, kaj kontraŭe tiel paradiza al la vojaĝantoj, kiuj malsupreniras sur ĝin, venante el altegaj montopintoj; poste la veturilo galope laŭiris la zigzagan vojon, kiu kondukas al Gletsch , proksime de la glaciejo, el kiu eliras la fonto de Rhon o.

Kiam la vojaĝantinoj eniris en la vastan hotelegon, en kiu loĝas ĉiujare pluraj miloj da turistoj, ilin mirigis la tumulta agitado, kiu regis en ĝi, kaj la konsterno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj.

Fraŭlino Delanjo demandis serviston, kiu per kelkaj vortoj ŝin sciigis.

– Du vojaĝantoj, li diris, eliris tiumatene por viziti la Rhon an glaciejon. Malgraŭ niaj konsiloj, ili ne volis uzi gvidistojn. Jam noktiĝas; kaj ili ne ankoraŭ revenis. Oni timas katastrofon.

En la sama momento du gvidistoj, senditaj por serĉi la malfeliĉajn turistojn, revenis, ne ilin trovinte. Unu el ili portis longan bastonon finiĝantan per fera pinto.

– Jen estas tio, kion ni trovis sur la rando de larĝa fendego. Ĉu iu el vi rekonas tiun alpenstokon?

– Jes, respondis unu el ĉeestantoj. Mi memoras, ke mi ĝin vidis tiumatene en la mano de unu el ekskursistoj.

– Nu, neutile ilin serĉi pli longatempe. Ambaŭ glitis en la granda fendego.

Pro tiuj vortoj korpremanta silento flugis super tiuj fremduloj, kiuj atendis en salono, ke sonoriĝu la vespermanĝo:

– Ĉu oni ilin konas? Kiel ili nomiĝas? demandis fraŭlino Kolardo, kies koro premiĝis pro maltrankvileco.

– Se via sinjorina Moŝto bonvolas demandi la registrolibron, respondis la administranto, ŝi estos sciigita.

Malferminte la libron, sur kiu ĉiuj vojaĝantoj estas devigitaj skribi sian nomon, tiu viro al ŝi montris per fingro la lokon, en kiu unu el ambaŭ nesingarduloj estis skribinta iliajn nomojn: kaj kun teruro la junulino legis:

Alberto Gustavio kaj Petro Fradeko.

– Ili! ŝi ekkriis. Sinjoro Ĵakemaro ne min trompis! En tiu momento oni sonoris por la vespermanĝo. La hotelestro volis fermi la libron, sed Reĝino lin haltigis per mano.

– Post momento, ŝi diris. Kaj ŝi daŭrigis rigardadi tiujn du nomojn kun la atentado de arĥeologiisto silabanta palimpseston.

– Rapidu do, Reĝino, diris ŝian onklino: ĉiuj kunmanĝantoj jam sidas ĉe la tablo. Ĉu estas do tiel interesplena tiu hotellibro?

– Venu, onklino mia, vidu kaj diru, ĉu mi eraras, respondis fraŭlino Kolardo sufokiĝante.

La maljuna fraŭlino alproksimiĝis kaj legis siavice:

Alberto Gustavio kaj Petro Fradeko.

– Ha! Dio! ŝi ekkriis, sed ĝuste ili estas la nomoj, kiujn al ni citis sinjoro Ĵakemaro.

– Rigardu atente la skribmanieron.

– Kial?

– Ĉu vi ne rimarkas, diris mallaŭte la junulino, ke ĝi estas la skribmaniero de Fernando? Fraŭlino Delanjo ne ŝajnis konvinkita.

– Sed ekzamenu do ĝin pli atente, murmuris kun malpacienco la malfeliĉa knabino.

Por plezurigi sian nevinon, fraŭlino Rozino metis siajn okulvitrojn, kaj atentege studadis la literojn, kiuj sterniĝis sub ŝiaj rigardoj.

– Je Dio! estas vere, ŝi diris, sin relevante kaj viŝante larmon. Ĉu okaze estas reale Herbeno la junulo, kiun renkontis nia najbaro? La junulino apenaŭ liptuŝis la manĝaĵojn, kiujn oni al ŝi prezentis, kaj rapide supreniris al sia apartamento, akompanite de fraŭlino Delanjo.

La postan matenon oni havis ankoraŭ neniun novaĵon pri la du alpistoj.

– Estas li, onklino mia, estas Fernando! ekkriis Reĝino. Mi ne dubas pri tio; al mi tion certigas mia koro. Ha! sinjoro Ĵakemaro estis prava. Kaj ni retrovas lin nur por lin perdi denove. Tiu katastrofo preteriras realece ĉiujn plej terurajn imagaĵojn. Se almenaŭ mia kompatinda bokuzo mortus en sia lito, kun okuloj al ni direktitaj, sentante, ke amika mano premas la lian, lia agonio estus dolĉa. Li kunportus en la tombon tiun lastan konsolon, ke ĉiam oni lin amas, kaj ke, kvankam ekzilita, li tamen ne estas forgesita. Sed funde de tiu fendego, en tiuj glaciigaj mallumaĵoj, kun la sento, ke li estas forlasita kaj izolita, ha! tio estas abomenaĵo!

– Nu, Reĝino, infanino mia, kvietiĝu, respondis la maljuna fraŭlino siavice kortuŝita: ci ekscitiĝas kaj malesperiĝas pro signoj vere tro malprecizaj. Nenio pruvas, ke unu el tiuj du vojaĝantoj estas Fernando. Eble sinjoro Ĵakemaro eraris. Ci kredas, ke ci rekonis lian skribmanieron. Ekzistas simileco; mi tion konfesas. Sed fine tio ne sufiĉas, por ke ci tiel forte malsaniĝu. Ĉiutage oni vidas du individuojn, kiuj havas nenion komunan, kaj tamen kiuj prezentas fizionomion kaj skribmanieron preskaŭ identajn.

Fraŭlino Rozino longatempe daŭrigis, penante konvinki sian nevinon, serĉante, ĉu ŝi ne trovos argumentojn, kiuj pruvos, ke la ĉeesto de Herbeno sur la Svisa lando estas neeblaĵo.

La junulino lasis ŝin paroli, sed ne ŝin aŭskultis.

– Necese estas, ke tion mi kontrolu mem, ŝi diris.

– Kiel? Ĉu ci volas iri en tiel danĝeran lokon? Mi tion malpermesas; mi absolute kontraŭstaras kontraŭ tia absurdaĵo.

Sed Reĝino, dorlotite de sia onklino, kutiminte fari nur tion, kion ŝi volis fari, premis elektran butonon.

– Ĉu troviĝas en la hotelo, ŝi petis de la servisto, gvidisto, kiu povus min konduki al la Rhon a glaciejo?

– Jes, sinjorino.

– Lin sendu al mi tuje. Post kvarono da horo, viro vestita de dika griza drapo, kun bronzumita vizaĝo, kun energiaj trajtoj, sin prezentis antaŭ la du virinoj.

– Ĉu vi povas min konduki ĝis la fendego, per kiu tiuj du malfeliĉuloj estis englutitaj? demandis fraŭlino Kolardo.

– Tio estas malfacila por sinjorino, pro ŝia kostumo. Necese estus, ke ŝi surmetu sinjorajn vestojn.

Reĝino havis geston de ĉagreno.

Subite ŝiaj ideoj ŝanĝiĝis; kaj ŝi demandis:

– Ĉu ekzistas neniu ekzemplo pri vojaĝanto, kiu, malaperinte en glacieja fendo, revenis al lumo en alia loko?

– Pri mi, neniam mi vidis tian okazintaĵon. Tamen mi memoras, ke, kiam mi estis infano, mia patro al mi rakontis la jenon; du alpistoj glitis ĝis la plej profunda parto de l’ glaciejo, ĝis la kuŝujo mem de l’ rivero: tiam ili povis laŭiri laŭ la fluo de l’ akvo, kaj fine alveni al la glacia groto, kiun admiras ĉiuj vizitantoj * .

*

Aŭtentika.

– En sia fama verko, La Terre Hachette , tria eldono. 1874. t. I paĝ. 254), Elisée Reclus  skribas:

“Oni tamen citas pluajn ekzemplojn pri homoj. kiuj, falinte en la kuŝujon de l’ rivero per fendego de la supera parto de l’ glaciejo, povis reveni al lumo, laŭirante la fluon de l’ akvo, tra la dissemitaj disrompaĵoj kaj la terura mallumaĵo de tiuj profundegajoj ĝis nun nekonitaj.”

– Ĉu vi povas min konduki al tiu loko?

– Tio estas simpla promenado. Ĉiutage turistoj al ĝi iras are. Ili tamen organizis por tiu mateno karavanon, kiun mi kondukos. Se vi volas nin akompani, nenio estas pli facila.

– Tre bone. Mi vin kuniros. Tial ke ŝia nevino ne riskis danĝeron, fraŭlino Delanjo ne havis plu ian motivon por kontraŭbatali la deziron de sia nevino.

Do Reĝino eliris.

Alveninte sub la travidigebla kaj lazura arkaĵo, la gvidisto volis admirigi al vizitantoj la mirindajn prismajn rebrilojn, kiuj lumigas al ĉiuj objektoj per fantaziaj koloroj. Kiam sunradio penetris en la groton, oni kredis, ke oni troviĝas en centro de vastega diamanto.

Fraŭlino Kolardo rigardis. La plafono de l’ kaverno iom post iom malaltiĝis por aliformiĝi en longan malluman koridoron, en kies fundo fluis la ŝaŭmplena torento, kiu devis formi Rhon on.

– Tiam, ŝi diris, sin turnante al la gvidisto, kiam la glaciejo forĵetas rubon falintan en fendegon, ĉu per tiu malfermaĵo la disrompaĵo aperas al lumo?

– Jes, sinjorino, se la fendego komunikiĝas kun la kuŝujo de l’ torento.

– En tiu okazo, kiom da tempo bezonas la objekto por alveni al la loko, en kiu ni troviĝas.

– Se ĝi falis en la fluon, kelkaj horoj sufiĉas.

– Sed se la fendego ne komunikiĝas kun la rivero; aŭ se la rubo ne falis en la fluon?

– Tiam ĝi veturas kun la masego mem de l’ glaciejo.

– En tiaj kondiĉoj, post kiom da tempo ĝi aperas ekstere?

– Post kvardeko da jaroj ĉirkaŭe.

Sento de malpotenco kaj de malespero pentriĝis sur la vizaĝo de Reĝino.

Dum tiu interparolado, ĉiuj turistoj estis elirintaj el la groto, unu post la alia, intencante viziti la ĉirkaŭaĵojn. Eĉ la plej granda parto revenis al hotelo. Sola la junulino restis, obstine direktante siajn rigardojn al tiu granda nigra truo, kiu ŝin ensorĉis.

Subite ŝiaj okuloj, kiuj kutimis al la senlumeco, ekvidis longan kaj brunan objekton, kiu ŝajne kuŝis sur glacia kornico. Sed la mallumaĵoj ne ebligis, ke oni distingu ĝian realan formon.

Ŝi ĝin montris al la gvidisto.

– Kio tio povas esti? li murmuris.

– Ĉu ĝi ne estus la korpo de unu el tiuj malfeliĉuloj? respondis fraŭlino Kolardo tremanta pro kortuŝeco.

– Eble. Depost tiu mateno la rivero malaltiĝis, kaj malaltiĝante, ĝi forlasis tiun objekton, laŭlonge de sia bordo, sur elstarantan parton. Tiu flosaĵo devas troviĝi ĉi tie depost du aŭ tri horoj almenaŭ.

– Ho! mi vin petegas, preĝis la junulino, plektante la manojn. Ne lin lasu en la loko, en kiu li kuŝas. Helpu lin. La gvidisto alproksimiĝis kiel eble plej proksime al la loko, en kiu tiu flosaĵo restis kuŝanta. Per sia pioĉeto, li tranĉis en la glacio kelkajn ŝtupojn, sur kiujn li povus meti siajn piedojn. Poste per fortika frapo de sia malgranda pikfosilo, li rompis la glacian elstaraĵon, kiu subportis la objekton.

Ĉi tiu falis en la fluon, ree flosiĝis kaj rapide estis forportita ĝis ekstremo de l’ groto.

Reĝino ne eraris: ĝi estis la korpo de homo. Li estis rompiĝonta sur la ŝtonoj, kiuj obstrukcas la kuŝujon de l’ torento, kiam la gvidisto rapide eniris en akvon ĝis genuoj, ekkaptis la dronanton per liaj vestoj, kaj lin altiris al bordo.

En tiu momento, fraŭlino Kolardo alkuris. Sed tuj kiam la junulino estis ĵetinta rigardon al la palega vizaĝo de l’ malfeliĉulo, kiu kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, ŝi subite kredis, ke la glaciaj muroj turniĝas ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis devigita sin alkroĉi sur la brakon de l’ gvidisto, kiu ŝin subtenis, kaj ŝin sidigis, dirante:

– Tio vin emocias, sinjorineto: mi tion komprenas. Ĉar malvivulo, kiu eliras el sub tero, ne estas afero, kiun oni vidas ĉiutage.

– Ĉu vi estas certa, ke li ne vivas plu? diris Reĝino, kiu iom post iom rekonsciiĝis.

– Tio ŝajnas al mi kredebla. Tamen eble la vivo ne ankoraŭ lin forlasis tute. Se vi partoprenas mian opinion, ni lasos lin ĉi tie, kaj kuros al la hotelo por peti helpon.

– Iru sola; mi vin atendos.

La gvidisto ĵetis rigardon ĉirkaŭ si.

– Ĉiuj homoj eliris, li diris. Neniu troviĝas ĉi tie. Ĉu vi ne timos?

– Tute ne. Nun, tial ke la unua emocio estas pasinta, mi fariĝis forta. Iru.

La montano eliris kurante.

– Ĝi estas li, murmuris fraŭlino Kolardo, prenante en sia poŝo boteleton plenan je salaĵoj. Li estas Fernando! Mia koro ne min erarigis. Dio mia, permesu, ke li estu ankoraŭ vivanta, permesu, ke oni lin savu, ke oni ne alvenu tro malfrue. Faru miraklon, Sinjorego, kaj mi vin benos.

Kaj dum ŝi preĝis, la junulino metis sub la naztruojn de l’ droninto la amoniakan solvaĵon, kiun ĉiam ŝi portis sur si.

Ŝi atendis momenton, kortuŝegite. Subite ŝi kredis ekvidi sur la pala vizaĝo de tiu, kiun ŝi estis rekoninta, malfortan tremeton.

– Li vivas! ŝi ekkriis, li vivas! Tiam en ĝoja kaj danka entuziasmo, prezentante al ĉielo siajn kunplektitajn manojn, ŝi diris:

– Danke, Dio mia, danke!

Dume la gvidisto revenis, akompanata de portilo kaj de ĝiaj portistoj.

La eltrovo de kadavro eliranta el la glaciejo okazigis en la hotelo grandan miregon. Ĉiuj vojaĝantoj, kiuj loĝis en ĝi, volis kontroli la fariĝon per siaj propraj okuloj kaj alvenis al la glacia groto samtempe kun la portilo. Inter ili troviĝis kuracisto. Li ekzamenis la droninton, kiun ĉiuj rekonis, certigante, ke li estas unu el la du turistoj elirintaj la hieraŭan tagon, kaj li konstatis, ke la viveco ne estas ankoraŭ tute estingita.

– Kredeble, li diris, ĉiuj niaj penadoj estos senfruktaj: sed tamen nia devo estas provi eĉ neespereblan revivigon.

Li estis prava, ne malesperante, ĉar post tri horoj da masaĝo kaj da tiradoj sur la lango, la spirado restariĝis, la sangrondirado pli kaj pli rapidiĝis kaj la haŭto de l’ droninto malforte koloriĝis. La junulo ne estis ankoraŭ tute rekonsciiĝinta; sed fine li vivis, li estis savita. Dank’ al inteligentaj kuracoj kaj flegoj, oni povis certigi, ke la plena resanigo estos tute certa post kelke da tempo.

Kiam la kuracisto estis fininta sian taskon, fraŭlino Kolardo sidiĝis apud la lito de l’ malsanulo, intencante lin flegi, lin lasi nek tage nek nokte, kaj stari antaŭ li, kiam li revenos al la intelekta vivo, por ke lia unua rigardo renkontu la ŝian.

Tiu sintenado mirigis ĉiujn hotelloĝantojn.

– Vi do estas parencino aŭ amikino de tiu malfeliĉulo? demandis unn el ĉeestantoj.

– Nek unu nek alia, respondis la junulino. Sed li estas sampatrujano. Tio sufiĉas, por ke li meritu ĉiujn miajn simpatiojn kaj eĉ mian tutan sindonon.

Efektive meze de tiu diverslanda anaro, precipe farita el Angloj kaj el Germanoj, Francujo estis reprezentita nur de la du vojaĝantinoj kaj de la malsanulo.

Kiam fraŭlino Delanjo eniris en la ĉambron, en kiu la droninto malrapide rekonsciiĝis, tuj kiam ŝi estis ĵetinta rigardon al la junulo, ŝi preskaŭ puŝis ekkrion pro miro. Sed Reĝino, kiu divenis la sentojn tumultiĝantajn en la animo de ŝia onklino, rapidis al ŝi, kaj metinte sian manon sur ŝian buŝon, blovis en ŝian orelon:

– Se vi parolas, vi lin pereigos. Miregante, la maljuna fraŭlino peze sidiĝis sur seĝon, murmurante:

– Strange! Sinjoro Ĵakemaro estis prava. Mi lin rekonis: kaj tamen tio estas nekredebla.

Kiam ĉiuj homoj estis elirintaj, la junulino alproksimiĝis sian seĝon al la seĝo de sia parencino, kaj rapide diris al ŝi mallaŭte:

– Aŭskultu min. Treege atentu viajn parolojn kaj viajn gestojn: ĉar en tiuj grandaj hoteloj, en kiuj estas neeble koni siajn najbarojn, la muroj havas orelojn. Vi rekonis Fernandon; ĉu vere? Tiu junulo estas li nediskuteble. Sed pro neniu ajn motivo oni devos elparoli lian nomon; ĉar tia nesingardo kompromitus lian liberecon kaj eble lian vivon. Kiam li rekonsciiĝos, vi ne devos miri, se li ne ŝajnas nin rekoni, se li sin prezentas al ni kun nomo, kiu ne estas la lia. Li ludos sian rolon; kaj ni niavice devos ludi la nian, kiu konsistos el tio: redoni al li la samon, kaj havi kontraŭ li sintenadon similan al tiu, kiun ni havus kontraŭ fremdulo. Memoru tion, kion al ni diris sinjoro Ĵakemaro.

La maljuna fraŭlino ŝajnis bestigita pro mirego.

– Sed tamen, ŝi diris, se tiu junulo estas vere Fernando, kiel tion supozigas ĉiuj ŝajnoj, tuj kiam li vidos nin, li scios, ke ni estas liaj parencinoj; kaj ni niaflanke ni estos devigitaj vidi en li la homon, kiun ni konas, kaj kia li estas reale.

– Mi vin petegas, onklino, se vi ne volas vin riproĉi pro lia pereo, faru tion, kion mi diras.

Dum tiu interparolo, la malsanulo malfermis siajn okulojn kaj rigardis ĉirkaŭ si, penante kolekti siajn ideojn.

– Kie mi estas? li murmuris malforte. Aŭdante tiun voĉon, fraŭlino Rozino kaj ŝia nevino ektremetis: ĝi estis la vera voĉo de Herbeno.

– Kie mi estas? li rediris.

– En loko senriska, en la hotelo de la Rhon a glaciejo, respondis fraŭlino Kolardo. Kiel vi fartas, sinjoro?

– Mi sentas min rompita: kio do okazis?

– Vi glitis en fendego. Oni vin retrovis en la glacia groto.

– Ho! jes; mi memoras nun. Abomene! abomene!

Kaj la malfeliĉa junulo elparolis tiujn vortojn per tiel terura voĉtono, ke Reĝino diris:

– Ne lacigu vin; ripozu. Vi havas en ni ambaŭ sindonemajn amikinojn, kiuj prizorgos pri vi kaj ne vin forlasos. Nun timu nenion: vi ne estos plu sola en la mondo. Dirante tiujn vortojn, la junulino metis sian vizaĝon en plenan lumon, por ke la malsanulo povu facile rekoni ŝiajn trajtojn. Jam ŝi estis mirigita, konstatante, ke la sono de ŝia voĉo ŝajnis kaŭzi al la junulo neniun emocion. Ŝia miro pligrandiĝis, kiam ŝi aŭdis lin respondantan laŭ ĝentila sed tute natura maniero:

– Mi dankas vin, sinjorino aŭ fraŭlino; mi vidas, ke vi estas bonkora. Estu certa, ke viaj konsolaj paroloj same kiel via ĉarma vizaĝo ĉiam restos gravuritaj en mia memoro.

– Mi scias, ke Fernando ludas rolon, pensis fraŭlino Kolardo: sed li tion faras tiel perfekte, ke tia perfekteco preteriras ĉion, kion oni povus imagi. Tia spiritĉeesto, lia forto de voleco, precipe post la cerba skuego, kiun li suferis, estas vera nekredindaĵo.

Dum tiu tempo, fraŭlino Delanjo, kiu ne perdis unu vorton de l’ interparolado, diris aparte:

– Kiam oni lin rigardas, dum li ne parolas, li estas Herbeno. Kiam oni aŭdas lin parolantan, sed ne lin rigardante, li ankaŭ estas Herbeno. Sed kiam oni lin rigardas, dum li parolas, tiam li ne estas plu Herbeno; li estas fremdulo, eĉ nekonatulo.

En tiu momento la kuracisto eniris:

– Kiel vi fartas, mia kara sinjoro? li demandis kun tre forta germana elparolado.

– Pli bone, mi vin dankas. Ĉu vi estas doktoro?

– Jes.

– Ĉu estas vi tiu, kiu min kuracis kaj savis?

La kuracisto kapjesis.

– Permesu, doktoro, diris la malsanulo, prezentante la manon, ke mi montru al vi mian tutan dankon.

– Mi akceptas el viaj dankoj la parton, al kiu mi estas rajtigita; sed ne al mi ili devas sin turni unue.

– Al kiu do?

– Al tiu fraŭlino, respondis afable la kuracisto, montrante Reĝinon. Estas ŝi tiu, kiu vin malkovris, dum vi kuŝis sur glacia elstaraĵo funde de la groto, kaj kiu nin avertis.

– Ha! fraŭlino, murmuris la junulo, antaŭ ne longe mi sentis min altirita al vi nevenkeble. Tiu sento estis mia danko, kiu nekonscie montriĝis.

Reĝino ruĝiĝis pro plezuro. Ŝiajn belajn okulojn briligis entuziasmo. Per lerta manovro Fernando trovis rimedon por sin alproksimigi al ŝi, ne sin perfidante. Cetere la kuracisto lin helpis.

– Vi estas prava, li diris; ĉar vi ŝuldas al ŝi belan kandelegon.

Post silento la malsanulo daŭrigis:

– Nun, fraŭlino, mi havas ankoraŭ favoron por peti de vi. Kiam pli poste mi revivigos en mia memoro vian bonecon kaj vian belecon, estus dolĉe por mi kunigi samtempe vian nomon.

La junulino ridetis. Tiu demando ŝajnis al ŝi vere ne utila. Sed en la ĉeesto de tiu fremda kuracisto, tia farmaniero estis certe lertega politikaĵo. Nediskuteble ŝia amato pripensis pri ĉio.

– Reĝino Kolardo, ŝi respondis, mordante siajn lipojn por ne ridi. Kaj vi, sinjoro?

– Petro Fradeko.

Sed en tiu momento la doktoro sin intermetis. Lia malsanulo troviĝis ankoraŭ tro malfortika: li multe tro parolis; kaj ĝis morgaŭ absoluta ripozo estas necesega.

La morgaŭon, tuj kiam la junulo estis vekita, Reĝino eniris en lian ĉambron.

– Kiel vi fartas tiumatene? ŝi demandis.

– Bone, tre bone. Plena nokto de dormado min tute resanigis. Ĉu oni havas novaĵojn pri mia malfeliĉa kunulo? Ĉu oni scias, kio li fariĝis?

– Ĝis nun oni malkovris nenion. Sed tial ke kvardekok horoj jam fluis depost la katastrofo, estas supozeble, ke oni devas forlasi ĉiun esperon lin retrovi, kaj precipe redoni al li la vivon.

– Malfeliĉa knabego! murmuris Fradeko.

– Ĉu vi estis tre koralligita al li?

– Tute ne. Mi lin konis tre malmulte. Ian tagon en vagono mi sidis kontraŭ li. Li eltiris sian paperujeton kaj lasis fali koverton. Mi min klinis por ĝin kolekti kaj ĝin redoni, kiam nevole miaj rigardoj falis sur la adreson kaj legis tiujn vortojn: Al sinjoro Alberto Gustavio , Esperante skribitajn. “Vi do konas Esperanton?” mi demandis. “Jes, li respondis, kaj vi?” “Mi estas fervora Esperantisto.” “Mi same.” Kaj depost tiu momento ni ne delasis plu unu la alian. En Grindelwald , ni loĝis en la sama hotelo. Li deziris aliri al Grimsel  tra la Strahlegg ’a intermonto; mi same. Por homo sola la ekskurso estis pli malfacila kaj precipe pli multekosta: por du homoj kontraŭe ĝi fariĝis tute simpla. Ni do kunigis niajn penadojn kaj niajn monujojn, kaj ni vojaĝis kune. Sed post nia vizito al la Rhon a glaciejo, ni devis delasi unu la al lian. Li intencis aliri al Italujo tra la Gothard ’a intermonto, dum mi revenos Francujon.

Fraŭlino Kolardo subite relevis sian kapon kaj rigardis Fradekon en la blankaĵo de okuloj. Ŝi kredis, ke ŝi malbone aŭdas.

– Ĉu vere vi reeniros en Francujon? ŝi ekkriis kun terura voĉtono.

– Jes, fraŭlino, respondis la junulo, kiu ŝajnis mirigita de tiu ekkrio.

– Vi do ne timas?

– Ĉu mi havas ion por timi? Depost du jaroj, mi traveturas Eŭropon. Mi deziregas revidi mian patrolandon kaj krei por mi hejmon. Kiam tro daŭras la vivado en hoteloj, ĝi fine fariĝas tediga.

La junulino ne aŭskultis plu: ŝi pripensis.

– Por riski la danĝeron tiel maltime, ŝi pensis, necese estas, ke li havu potencajn garantiaĵojn, kaj ke li estu trovinta rimedon por sin provizi je civila etato tute regula. Mi min certigos pri tio.

– Antaŭ momento, ŝi diris, vi parolis pri hejmo kreota: sendube vi havas familion.

– Ho ve! respondis la junulo, kiu fariĝis subite malgaja, mi estas, kvazaŭ mi ne havus parencojn. Mi troviĝas sola en la mondo, sen frato, sen amiko, sen iu ajn, kiu montras al mi iom da simpatio. Se hieraŭ mi estus mortinta en la glaciejo, mi estus lasinta post mi nek bedaŭron, nek eĉ memoron.

– Aj! murmuris Reĝino, li forgesas sian rolon. Feliĉe mi estas sola kun li.

En tiu momento servisto eniris por iom ordigi la ĉambron. La junulino kredis, ke la malsanulo ŝanĝos la temon de sia parolado; sed li daŭrigis, kvazaŭ li ne rimarkus la ĉeeston de l’ servisto:

– Mi havas ankoraŭ mian patron: sed ni estas malpaciĝintaj ĝis morto. Li min forpelis for de sia hejmo, malpermesante, ke mi iam reaperos en lian ĉeeston.

– Kion do vi faris, por meriti tian severaĵon?

– Nenion. Mia patro havis onklon, kiu estis fraŭlo; kaj li esperis lian heredaĵon. Kiam mia praonklo mortis, li malheredis sian nevon kaj testamentis, ke mi estu lia sola heredanto. Tiu senheredigo naskigis en la koro de mia patro profundan malamon al mi. Li min kulpigis, ke mi delogis la maljunulon. Kaj kiam mi revenis el Azio, mia patro min ĵetis for de la pordo de sia domo tiel brute, kiel oni faras por hundo, kiun oni forpelas per piedbatoj.

Fradeko elparolis tiujn lastajn vortojn kun tono de tia kolerego, ke fraŭlino Kolardo paliĝis. Ĝi estis tro sincera por esti ludita.

– Tamen, ŝi pensis, kiam en teatro oni aŭdas faman komediiston, oni kredas, ke la afero reale okazis. Mi nun vidas, ke Herbeno estus farinta tute spertegan aktoron. La junulo silentiĝis, kaj ŝajnis enprofundiĝinta en siaj pensoj.

La servisto daŭrigis sian deĵoron, al- kaj elirante tra la ĉambro.

– Kaj via patrino? demandis Reĝino.

– Mi perdis mian patrinon antaŭ dek jaroj.

– Se ŝi estus vivinta, kredeble la bedaŭrinda fariĝo, pri kiu vi parolis antaŭ ne longe, ne estus okazinta.

– Eble: sed tamen mi ne kuraĝas tion certigi. Ha! fraŭlino, ĉiam mi estis malfeliĉa. Miaj gepatroj ne amis min. Kiam mi komparis mian sorton kun la sorto de aliaj infanoj, mi sen malfacileco rekonis, kiom forte ilia situacio diferencas de la mia. Ili estis karesitaj, dorlotitaj, ricevis donacojn, hodiaŭ bonbonojn, morgaŭ ian ludilon. Kiam ili estis malsanaj, iliaj patrinoj suferis tiom kiom kaj kelkafoje pli ol ili mem. Mi neniam ricevis kareson aŭ kuraĝigan vorton; neniam mi vidis, eĉ per la plej malgranda divenigaĵo, ke miaj gepatroj fieriĝas pro mi. Sed kontraŭe riproĉoj, batoj, puŝegoj pluvis hajle. Mi ne pretendas, ke mi estis perfekta, ke neniam mi meritis kulpigojn; ne certe: sed fine mi faris ĉion, kio estas ebla por kontentigi tiujn, kiuj min naskis; kaj mi ne kredas mensogi, dirante, ke mi sukcesis sufiĉe ofte. Neniam ili montris sian kontenton per ia ajn maniero. Kiam mi estis malsana, min pli suferigis iliaj indiferentaj flegoj ol la malsano mem. Mi estas certa, ke se mi estus mortinta, ili estus verŝintaj neniun larmon. Kiam mi estis infaneto, oni min metis en mamnutrejon, en kiu mi restis kelkajn jarojn. Elirinte el la mamnutrejo, mi eniris en lernejon; poste el la lernejo, en kolegion, kiel internulo. Fariĝinte abituriento, tial ke miaj gepatroj al mi rifuzis la plej modestan renton, mi estis devigita forlasi la daŭrigon de miaj studadoj. Kiam mia patrino mortis, mia patro, kiu jam timis, ke lia onklo lin malheredos por mia profito, memoris, ke unu el liaj malnovaj amikoj, kies deveno estis angla, fondis firmon en Hongkong . Pretekstante, ke li kreos por mi brilan situacion, sed reale por sin liberigi el mi, li min enŝipigis al Ekstrema-Oriento. Sed kiam mi alvenis en tiun anglan kolonion, mi eksciis, ke la amiko de mia patro estis ruinigita de malsukcesintaj komercaj entreprenoj, kaj sinmortiginta pro malespero. Por vivi, mi estis devigita eniri kiel malalta oficisto en la bankan firmon de sinjoro Morno; kaj mi restis en ĝi, ĝis kiam la morto de mia praonklo min devigis reveni en Eŭropon.

Kiam Fradeko alvenis al tiu punkto de sia rakonto, internaj ploregoj iomete raŭkigis lian voĉon.

– Tiam vi multe amis vian praonklon? demandis Reĝino, volante diri ion.

– Li estis la sola estaĵo, kiu montris al mi iom da amemo. Estas li tiu, kiu postulis, ke mi faru miajn universitatajn studadojn. Mia patro, kiu, pro lia estonta heredaĵo, timis lin malkontentigi, obeis malbonkore, sed lasante refali sur min la tutan pezon de sia malafabla humoro. Mian patron ĉiam incitis tiu amemo, kiun lia onklo sentis al mi, kaj kiu estis sincera (tion li pruvis, donacante al mi ĉiujn siajn posedaĵojn); kaj neniam li min pardonis pri tio.

– Tiam vi estas riĉa.

– Tiu vorto ne plene taŭgas. Sed tamen mi posedas havaĵon sufiĉan por min ŝirmi kontraŭ la mizereco.

– Kiam vi estos reveninta Francujon, en kiu loko vi starigos vian hejmon?

– En Parizo.

– Tiam vi ne intencas loĝi en via patrurbo?

– En Dinan ? Ho ne! tute ne: kaj eĉ neniam mi revenos en tiun urbon. En ĝi mi tro suferis.

Fraŭlino Kolardo alpaŝis el miroj al miroj. Estis la voĉo de Fernando la voĉo, kiu parolis; estis la okuloj de Fernando la okuloj, kiuj ŝin rigardis, dum Fradeko deklamis sian historion kun tono de sincereco kapabla konvinki la plej skeptikajn homojn.

– Kaj nun, fraŭlino, tial ke mi rakontis mian vivon, ĉu mi estus maldiskreta, petante de vi saman konfidencion?

– Ĉu tio estas vere necesa? respondis la junulino kun rideto, kiu intencis divenigi ŝiajn plej kaŝitajn pensojn. Fradeko ne ŝajnis kompreni la sencon enfermitan en tiu rideto. Sed kvazaŭ li timus obstinante ofendi sian ĉarman flegistinon, li ne insistis.

En tiu momento la kuracisto alvenis. Reĝino profitis tiun intermeton por eliri kaj lasi la doktoron sola kun lia kliento.

Reveninte en sia ĉambro, la junulino sin sentis profunde konfuzita.

Kion ŝi devas kredi? Kia estas tiu junulo? Ĉu Petro diranta veron? Ĉu Fernando ludanta komedion? Por la unua hipotezo, ĉu estas eble, ke tiel plena simileco povas ekzisti? Por la dua kontraŭe, ĉu estas akcepteble, ke homo estas kapabla sin interŝanĝi en alian homon kun tiel mirinda perfekteco? Fraŭlino Kolardo pripensis, kaj iom post iom alvenis al la dua hipotezo. Tial ke Fradeko ne parolis plu, la ebleco de l’ rakonto farita de l’ junulo ne povis plu influi la inteligentecon de Reĝino. Sola persistis la figuro de Fernando, de Fernando kondamnita, ekzilita, devigata, por savi sian kapon, sin ŝirmi, dum sia tuta vivado, malantaŭ personeco, kiu neniam estos lia propra.

– Kia maltimego! ŝi diris. Li prenis ĉiujn familiaktojn de malvivulo, kies vivon li konis; kaj li senŝancele rakontas la historion de l’ mortinto, kvazaŭ ĝi estus lia propra. Li diras, ke neniam li revenos al Dinan . Mi tion komprenas. Li ne volas troviĝi en la ĉeesto de tiuj, kiuj konis la veran Fradekon. Estas same pri tiu historio de malnaturigita patro, kiu pelas for de sia pordo senkulpan filon: jen estas io, kio fermas la buŝon de tiuj, kiuj mirus, vidante, ke li estas sen familio. Nu, tio ne estas tro malbone elpensita. Nun mi ne miras plu, ĉar li ne ŝanceliĝas reveni Francujon: li estas neatakebla.

– Kaj tiu Gustavio, kiu pereis en la glaciejo! Fernando parolas pri li, kvazaŭ li estus al li nekonatulo. Mi ne mirus kontraŭe, se tiu viro estus ludinta en tiu tuta mistero gravegan rolon. Kio pruvas, ke li ne estas la aŭtentika Fradeko? Gustavio! Ĉu tio estas familia nomo? Kredeble ĝi estas la nomo sub kiun Fernando sin kaŝis, forlasante Noumea ’on. Li renkontis Fradekon, amikigiĝis kun li, kaj konis lian tutan historion. Nun, tial ke lia amiko estas enprofundigita sub glacio, li prenas lian nomon, lian civilan etaton, liajn renttitolojn, kaj al li donas interŝanĝe la siajn, tre sciante, ke la malvivulo ne povos protesti. Vere, tio estas tre forta.

La morgaŭon, la junulo estis tute resanigita. Sin sentante bonfartanta, vidante, ke klara suno en iras tra la fenestro en lian ĉambron, li decidis, ke li profitos tiun belan matenon por malrigidigi siajn krurojn kaj spiri plenpulme la freŝan aeron de montoj.

Reĝino, al kiu li konigis siajn intencojn, proponis, ke ŝi lin akompanu.

– Se duonsveno vin ekkaptus sur la vojo, ŝi diris, necese estas, ke iu troviĝu apud vi por vin helpi.

Fraŭlino Delanjo, de kiu ŝia nevino petis permeson pro ĝentileco, konsentis per kapjeso. En Sèvres , ŝi lasis kune la infanecajn geamikojn; do ŝi ne komprenis, kial en Svisujo ŝi agus alimaniere.

La gejunuloj eliris. Fradeko prezentis sian brakon al fraŭlino Kolardo. La junulino sin pendigis sur ĝi per sia tuta pezo, dezirante komprenigi al sia kunulo per tiu muta sed elokventega mimiko, ke ŝi ne estas trompita de la ruzo, kiun li uzas, kaj ke ĉiam ŝi restis lia, kiel en la pasinta tempo. Pro tiu amoplena kontakto la junulo ruĝiĝetis, kaj respondis al la premado de Reĝino per simila premado.

En la ŝtuparo ili renkontis la doktoron, kiu, vidante, ke ili tiel amike akordiĝas, malice ridetis, kaj supreniris al sia ĉambro, dirante:

– Ambaŭ estas ĉarmaj. Mi ne estus tre mirigita, se mi ricevus post kelkaj tagoj anoncleteron pri geedziĝo.

Sed en la korto, ili estis haltigitaj de l’ administranto.

– Nu, sinjoro urbestro, diris tiu oficisto al serioza kaj grizhara viro: ĝuste jen estas sinjoro Fradeko.

– Ha! tre bone, respondis la magistrato. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn minutojn? li diris, sin turnante al la junulo.

– Mi estas preta vin servi, respondis tiu lasta, montrante al la maljunulo lokon, en kiu liniiĝis kamparaj seĝoj.

Vidante, ke tiu homo, vestita de administracia aŭtoritato, serĉas ŝian amikon, fraŭlino Kolardo sin sentis paliĝanta.

– Ĉu Fernando jam estus rekonita? ŝi pensis. Okulangule ŝi observis la sintenadon de tiu, kiun ŝi amas, kaj sin kvietigis. Petro restis nekortuŝebla: en lia vizaĝo neniu muskolo tremetis.

La magistrato komencis paroli:

– Mi volus fari kelkajn demandojn pri via malfeliĉa kamarado, li diris. Ni havas neniun novaĵon pri li; kaj lia korpo ne estis retrovita, kiel la via, flosiĝanta sur Rhon o. Do estas kredeble, ke li restis enabismigita en la interno de l’ glaciejo. Kion vi opinias pri tio? li diris, sin turnante al la gvidisto, kiu estis akompaninta Reĝinon, kaj al kies rapida interveno Fradeko ŝuldis sian savon.

– Dio mia, sinjoro urbestro, respondis tiu viro, antaŭ kvar tagoj la akvo tute plenigis la kanalon, tra kiu Rhon o eliras el la glaciejo: do en tiu momento estis neeble, ke homo, marŝanta en la kuŝujo de l’ rivero, alpaŝu sana kaj savita ĝis la elirejo, tial ke alvenis momento en kiu aero tute mankis al li. Pro tio, se tiu sinjoro (kaj li montris Fradekon) estas ankoraŭ vivanta, li estis savita nur per vera hazardo. Sed depost tri tagoj la nivelo malaltiĝis; kaj nun troviĝas inter la supraĵo de l’ akvo kaj la plafono de la galerio aerplena spaco sufiĉe vasta, por ke maltima homo povu foriri kaj reveni al lumo, ne helpite de iu. Kaj eĉ tio estus okazinta al vi, sinjoro, li aldonis, sin turnante al Fradeko, se vi estus trovinta tiel favorajn cirkonstancojn.

– Tiam vi kredas, ke mia kamarado estas kiel mi elirinta el la glaciejo? Parolante, Fradeko havis voĉon balbutantan kaj emocian mienon, kiun rimarkis Reĝino.

– Tion mi ne scias, respondis la gvidisto; sed unu afero estas certa. Ambaŭ vi falis en grandan fendegon, kiu trairas la tutan glaciejon tra ĝia tuta dikeco: kaj ambaŭ vi glitis ĝis la kuŝujo mem de l’ torento. Sed tio, kio okazis al vi, same povis okazi al via kunulo. Plie se pro ia ajn motivo, pro sveno ekzemple, li restis kelke da tempo en la interno de l’ glaciejo, li trovis por eliri vojon pli facilan ol vi.

– Tio, rimarkigis la urbestro, estas nur supozo, certe tre ebla, sed kiun nenio ĝustigas, tial ke tiu vojaĝanto ne revenis al la hotelo, kaj estis revidita de neniu homo. Do en tiaj kondiĉoj ni devas konsideri lian morton kiel kredeblan. Sed nia devo estas averti lian familion, kaj por tion fari, ni bezonas sciigojn, kiujn vi sola povas doni.

– Bedaŭrinde mi apenaŭ lin konas, respondis Petro, kiu rediris al la urbestro la rakonton jam faritan al Reĝino.

– Kiel? ĉu estas eble, ke li parolis nek pri sia familio nek pri sia profesio?

– Mi jam diris: nur la hazardo nin metis en kontakto dum kelkaj horoj. Tiel mallongedaŭra kuniĝo tute ne sufiĉas por naski konfidenciojn.

– Ĉu almenaŭ vi konas lian naciecon?

– Ni parolis nur Esperante. Kaj vi scias, ke per tiu lingvo estas neeble rekoni la naciecon de sia interparolanto.

– Kial do, rediris la junulo post momento, vi ne farus serĉadojn en la ĉambro loĝita de li? Eble li lasis kelkan malnovan koverton, kelkan por li senvaloran paperon, de li ĵetitan en la kamenon: tia forĵetaĵo povus vin klarigi.

– He! je Dio! tiun serĉadon jam mi faris; sed ĝi liveris neniun rezultaton. Oni trovis en lia ĉambro nenion, ne eĉ simplan valizon.

– Tio ne min mirigas. Li havis kiel pakaĵon nur turistan sakon, kiun konstante li portis sur si. Aliparte liaj familiaj aktoj kredeble troviĝis en lia paperujeto; kaj se li ne estis tiel feliĉa kiel mi, mi volas diri, se li ne estas savita, ili restis kun li en la profundo de l’ glaciejo.

Fradeko silentiĝis, ne havante plu ion por diri.

La urbestro eliris malkontenta.

Pri Reĝino, ŝi rigardis sian kunulon kun ŝajno de tiel miranta admiro, ke Fradeko ĝin rimarkis.

– Vi ŝajnas miranta, fraŭlino, li diris. Tamen la klarigoj, kiujn mi ĵus ekdonis al tiu honorinda viro, estas tute simplaj, kaj neniel pravigas vian miregon.

Ha! jes, estis simplaj la klarigoj, kiujn la junulino ĵus estis aŭdinta: kaj ĝuste pro tiu simpleco mem estis konfuzita fraŭlino Kolardo.

– Kion fari por scii la veron? ŝi pensis. Viro tiel forta kiel li estas kapabla sin liveri al neniu, eĉ al mi. Tamen necese estas, ke mi lin devigu al konfeso: tion mi volas; tio estos.

La gejunuloj daŭrigis sian promenadon momente interrompitan.

Fradeko tute revivigita marŝis gaje apud sia kunulino. Tiu bela suno, tiu vasta pejzaĝo, tiu ĉarma knabino de li nekonita antaŭ du tagoj, kiu tuje penetris en lian ekziston kaj ŝajnis sin doni, ĉiuj tiuj bonaĵoj vipis lian sangon kaj igis por li la vivon ŝatinda.

Ili iris rekte antaŭ si sur tiu mirinda Furka ’a vojo, kiu, sur la deklivo de l’ monto, altiĝas zigzage ĝis la samnoma intermonto. Maldekstre la Rhon a glaciejo brilis sub la suno, kiel maso el fandita arĝento. La junulo ĝin ekvidis, kaj ne povis deteni tremeton.

Sentante, ke la brako de ŝia kunulo malforte tremas, fraŭlino Kolardo, kiu divenis la kaŭzon de lia kortuŝo, diris:

– Vi ne ankoraŭ rakontis detale vian akcidenton.

– Mi preferus ne paroli pri ĝi. Mi volus forgesi eĉ ĝian memoron.

– Mi vin petas: kiam mia scivolo estos kontentigita, mi lasos vin trankvila.

– Vi scias, ke vi bezonas nur ordoni por esti tuje obeita. Kie mi estus sen via intermeto?

– Ne parolu pri via dankemo, kaj kontentigu mian deziron.

– Mia rakonto estos samtempe mallonga kaj terura. Ni marŝis sur la glacio kaj laŭiris fendegon. Mia kunulo min antaŭiris. Subite lia piedo glitis; li falis kaj malaperis. Mi min klinis, kaj vidis lin, du metrojn sube de mi, haltigitan de elstaraĵo kaj prezentantan siajn brakojn. Mi min klinis pli malsupren, kaptis lian manon kaj lin altiris al mi. Ĝis tiu momento ĉio tre bone okazis; kaj mi kredis lin savita. Sed mi ne rimarkis, ke la fendego direktiĝis oblikve sube de mi. Mi kuŝis sur neĝa kornico, kiu havis nek dikecon nek firmecon. Kapabla subporti solan homon, tiu maldika tavolo ne povis toleri la pezon de du viroj. Tuj ĝi rompiĝis; kaj ni ambaŭ estis rapidigitaj en la profundegaĵon. Kompreneble mi estis malteninta mian kunulon. Depost tiu momento mi nescias, kio li fariĝis. Feliĉe, kiel mi jam diris, la fendego estis oblikva. Mia falo aliformiĝis en sinsekvon da apartigitaj faloj. Reale mi ne falis; mi glitis prefere. Tiel mi klarigas kiamaniere mi povis alveni vivanta ĝis la fundo de l’ abismo. Ĉar vi scios, ke en tiu loko la glacia amaso havas pli ol tri cent metrojn da dikeco. Tiujn rezonojn mi faris poste: ĉar en tiu momento mi ne havis sufiĉe da spiritĉeesto por atente studadi la tialon de fenomeno.

La krakadoj de l’ glaciejo, la muĝadoj de internaj akvofaletoj, transiris eĥiĝante la grandegan masegon, en kiu mi estis eniĝinta, kaj min surdigis.

Subite mia falo haltis. Mi troviĝis baniĝanta en akvo ĝis la zono. Mi komprenis, kiel antaŭ ne longe tion klarigis la gvidisto, ke mi estis glitinta ĝis la plej malsupera parto de l’ glaciejo, ĝis la loko al kiu alfluas ĉiuj partaj riveretoj, kiuj el ĝia supraĵo penetras en ĝian internon. Inter la nivelo de l’ akvo kaj la glacia plafono troviĝis spaco plena je aero. Se tiu arkaĵo daŭros tiamaniere, ne tro malaltiĝante ĝis la elireja groto, la savo estas ebla.

Mi ĝin provis. Ĉiam en akvo, mi alpaŝis, laŭirante la fluon de l’ rivero, etendante miajn manojn dekstre kaj maldekstre, palpante la murojn. En tiuj absolutaj mallumaĵoj, surdigite de la senĉesa bruego de ŝaŭmantaj ondoj, mi antaŭeniris tre malrapide, min klinante ĝis la nivelo de l’ torento, kiam la plafono malaltiĝis, kaj tamen ĉiupaŝe frapante mian kapon kontraŭ glaciaj pendaĵoj.

Subite la arkaĵo kliniĝis tuje. La kanalo, en kiu mi marŝis depost multaj horoj, finiĝis en tiu loko; kaj ĝin anstataŭis mallarĝa kanaleto, kiun la maso de akvoj tute plenigis. Estis neeble iri pli malproksimen.

Mi sentis, ke mi estas pereonta.

Ĝis nun la superhomaj penegoj, kiujn mi estis devigita fari por konservi mian ekvilibron kaj ne esti forportita de l’ fluo, estis naskintaj en mia korpo naturan varmecon, kiu kontraŭbatalis la malsekan malvarmecon de l’ medio min ĉirkaŭanta. Sed nun, ĉar mi restis senmova, rigidigo min okupadis kaj paralizis miajn movojn. Vane mi penis kontraŭstari dum kelkaj minutoj, mi svenis fine: kaj la fluo min kunportis.

Kiam mi eliris el tiu sveno, mi estis en hotelo, kuŝanta sur mia lito; kaj mi havis viajn belajn okulojn direktitajn al la miaj.

Elparolante tiujn lastajn vortojn, la junulo pafis al sia kunulino tiel pasian rigardon, ke fraŭlino Kolardo sentis sin profunde konfuzita.

Ha! tiun rigardon ŝi tro konis! Kiom da fojoj, en Sèvres , dum Fernando ŝin premis sur sian koron, ŝi legis en la okuloj de sia amanto la frenezan deziron, kiu lin flamigis. Ŝi rekonis tiun elektroplenan okulfajron, kiu adoris, kiu petegis, kiu ordonis.

Ili estis alvenintaj al hotelo de Belvedere . En tiu loko vojeto kondukas ĝis nenatura groto kavigita en la maso mem de l’ glaciejo.

– Mi estus tre scivola, diris Reĝino, eniri miavice en la internon de la glacia amaso. Mi kredas, ke oni povas tion fari sen ia ajn danĝero.

– Tute; kaj eĉ vi povos admiri bluajn rebrilojn, kies efiko estas mirinda. Ne mensoge tiu groto estas nomita: lazura groto.

La gepromenantoj, transirinte la morenon, eniris en la groton, laŭirante longan koridoron el kies muroj kaj plafono gutetis klarega akvo devenanta de la fluidiĝo de l’ glacio; kaj fine ili alvenis al ĉambro lumigita de speco de fenestreto, kiu estis nur unu el fendegoj de l’ glaciejo. La lumo, rompiĝante sur la anguloj de glacieroj, penetris en la groton, nur koloriginte ĉiujn objektojn de lazura rebrilo. La aero mem, kiun spiris la geturistoj, ŝajnis blua.

Vidante, ke ŝi troviĝas sola kun sia kunulo, kaj ke neniu atestanto povas ilin vidi, la amantino de Fernando sin sentis nekapabla sin deteni: ŝi do saltis al lia kolo kaj lin pasie ŝmacadis, balbutante mallaŭte:

– Karulo mia, neniu povas nin aŭdi. Fidu al mi, kiu cin amas. Diru la veron. Ci devas scii, ke nenia perfido estas timebla de mi! Konfuzite de tiu pasia alsaltego, ŝanceliĝante sub tiu brakpremo tiel volupta kiel, ĝi ŝajnis al li, neklarigebla, senpripense Petro premis al sia brusto tiun belegan knabinon, kiu sin donis tiel arde. Kiam la lipoj de fraŭlino Kolardo tuŝetis la liajn, li sentis, ke tremeto de bruta deziro lin skuas en lia tuta estaĵo.

Tamen lumeto de prudento kredeble persistis en lia cerbo konfuzita de l’ pasio, ĉar, agante kiel lojala viro, li havis sufiĉe da volforteco por malalligi la brakojn de l’ junulino, kiuj volviĝis ĉirkaŭ lia kolo, kaj diri per voĉo iom tremanta.

– Pardonu mian miron, fraŭlino: estu konvinkata, ke neniel mi intencas vin ofendi eĉ iomete. Sed tamen via sintenado estas almenaŭ stranga, kaj ...

– Ha! daŭrigis Reĝino kun ekscitego, ci amas min, mi estas certa. Mi tiom sentis antaŭ ne longe nur per la maniero, per kiu ci min premis kontraŭ cin. Refariĝu ci mem. Depost tro longa tempo daŭras tiu komedio.

– Mi ĵuras, fraŭlino, respondis Petro, ke viaj paroloj ŝajnas al mi nesilabebla enigmo, kaj ke depost iom da tempo via konduto por mi estas tiel ebriiga kiel ne klarigebla.

Fradeko ŝajnis tiel sincera, ke fraŭlino Kolardo sin sentis okupita de duboj.

– Tiam, sinjoro, ŝi diris, profunde konfuzita, ĉu vere vi ne estas Fernando Herbeno?

– Ne, fraŭlino, tute ne. Kio povis kredigi al vi ...?

– La edzo de Beatrico?

– Mi tute ne konas la ekziston de tiuj personoj.

– Kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de via vivo?

– Vi mokas min, mi opinias.

– Kaj ĉenrompinta? diris finante la junulino, kies fortoj ŝajnis eluzitaj.

Fradeko ne eĉ respondis. Li rigardis Reĝinon sufokiĝantan, dum ŝajno de profunda kompato pentriĝis sur lia vizaĝo.

– Ŝi havas cerbon tute difektitan, li murmuris sufiĉe laŭte, por ke la junulino povu lin aŭdi; bedaŭrinde! ĉar ŝi estas diine bela, kaj mi komencis ŝin ami sincere.

Fraŭlino Kolardo restis ĉiam duonkuŝanta sur la glacia benko, sur kiun Fradeko ŝin estis metinta. Depost kelkaj minutoj, ŝi sentis sin plene rekonsciiĝinta; sed ŝi konservis tiun sintenadon, ĉar ŝi volis doni al si tempon sufiĉan por serioze pripensadi. Ŝia konvinko fariĝis iom ŝancelita. Ĉar ĉu estis akcepteble, ke Fernando povis toleri tian frapegon, ne estinte premegita de ĝi. Tiam la viro, kiu troviĝas antaŭ si, nomiĝas vere Fradeko, kaj estas por ŝi nur fremdulo.

Cetere, kia ajn estu la hipotezo akceptita de ŝi, ŝi estis devigita konfesi, ke ŝia provo ridinde malsukcesis.

La konduto, kiun Reĝino devas havi, altrudiĝis do nediskuteble; ĝi estis: vaporigi el la spirito de Petro la malbonan impreson, kiun devige naskis ŝiaj strangaj manieroj, kaj per lerta manovro reakiri lian estimon. Ŝia koketeco kaj ŝia hontemo de junulino suferis, kiam ŝi pensis, ke nun tiu viro, kiu ŝuldas al ŝi la vivon, eble ŝin malestimos. Tiu nekonatulo ne bezonis scii, ke ŝi estis la amantino de Fernando.

Fraŭlino Kolardo sin sublevis sur sia kubuto, prezentis al la ĉiam senmova junulo sian alian manon, kaj diris kun rideto:

– Sidiĝu apud min, sinjoro Fradeko; kaj ni interparolu. Antaŭ momento, vi kredis, ke mi freneziĝas.

– Tiu vorto estas certe tro ... Kiel mi diros?.. Tamen mi devas konfesi ...

– Kiam vi estos aŭdinta min, mia konduto ŝajnos al vi tre simpla kaj precipe tre natura.

– Mi aŭskultas vin, fraŭlino, respondis Petro afable: kaj mi sentas, ke espero renaskiĝas, vidante, ke vi refariĝas tute prudenta.

– Mia kuzino Beatrico edziniĝis kun Fernando Herbeno, kiun juĝa eraro sendis al Noumea . Antaŭ ses monatoj ĵurnala artikolo sciigis nin, ke mia bokuzo sukcesis forkuri. Sed vi similas Fernandon laŭ tiel miriganta maniero, ke kiam mi vidis vin, mi estis konvinkita, ke vi estas li, kiu sin kaŝas sub malpropra nomo. Jen estas la klarigo pri mia malsaĝa konduto.

Ju pli Reĝino parolis, des pli lumiĝis la vizaĝo de Fradeko; kiam la junulino estis fininta:

– Tial ke vi kredis, ke mi estas alia homo, li diris, la afero efektive klariĝas laŭ la plej simpla maniero.

– Ha! fraŭlino, ekkriis arde la junulo, vi ŝajnas senti al via parenco tre fervoran amemon: neniam vi scios kiel plene mi estus feliĉa, se, dank’ al tiu simileco, iom da tiu amemo povus ŝpruci ĝis mia persono.

– Ne estas malpermesita al vi la espero, sinjoro Petro, respondis fraŭlino Kolardo, kun rideto, kiu ŝajnis frenezigi la petegantan Fradekon.

Ne hazarde Reĝino ĵetis tiun frazon. Tiu mistero ŝin incitegis, kaj por ĝin klarigi ŝi decidis, ke ŝi uzos ĉiujn rimedojn.

La reveno estis silentoplena. Ambaŭ pripensis.

Apenaŭ la junulino eniris en la hotelon, tuj servisto alkuris al ŝi, ekkriante:

– Rapidu, fraŭlino, rapidu: via onklino estas mortanta. Sekvite de Fradeko, kiu ne ŝin lasis plu, ŝi kuris al la ĉambro de fraŭlino Delanjo, kaj trovis sian maljunan parencinon, kiun tenis sidanta sur ŝia lito tri kapkusenoj, kun palega vizaĝo, baniĝantan en agonia ŝvito kaj baraktantan.

Apud ŝi la kuracisto, kiu jam flegis Petron, palpetis ŝian pulson.

Reĝino direktis al li rigardon, en kiu la doktoro legis kortuŝan demandon: li respondis per malpreciza gesto. Dume la malsanulino bruege spiradis, penante deŝiri la solan veston, kiu kovras ŝian bruston, altirante al si siajn littukojn.

– Kredeble via onklino suferis pro kora malsano? murmuris la kuracisto en la orelo de la junulino.

– Ho, jes! sinjoro, depost tempo jam longa. Ofte eĉ ŝin turmentis krizoj de sufoko, kiuj ŝin lacegigis. Sed neniam mi vidis ilin tiel fortaj kiel hodiaŭ.

– Pri tio mi estas certa.

– Ŝi estas do en danĝero? balbutis fraŭlino Kolardo paliĝante.

– Asistolio, respondis la praktikisto. Tiu simpla vorto tremetigis Reĝinon. Ŝi memoris, ke pri ĝi ofte parolis Maziero, kiel pri unu el kaŭzoj de subita morto.

Por fari ion, la doktoro praktikis skarifikojn. Sed bedaŭrinde ĉiuj liaj kuracoj restis neutilaj.

Post du horoj fraŭlino Rozino elspiris sian lastan blovon.

Ne sen motivoj la maljuna fraŭlino timis la vojaĝon, al kies entrepreno ŝin devigis ŝia nevino. Tiuj vojiradoj multege lacigis la malsanulinon.

Tute okupita de siaj serĉadoj aŭ de sia feliĉeco, kiam ŝi retrovis la viron, kiun ŝi kredis esti Herbeno, fraŭlino Kolardo ne sufiĉe prizorgis pri sia maljuna onklino, kaj rimarkis nenion. Siaflanke fraŭlino Delanjo, vidante, ke ŝia nevino estas supermezure feliĉa, estus sentinta konsciencriproĉojn, se ŝi estus parolinta pri reveno.

Fine en la tago mem, en kiu Reĝino kaj Petro faris sur la Furka ’a vojo tiun promenadon tiel plenan je surprizaĵoj, la maljuna fraŭlino malsupreniris al la salono por sin distri per legado de ĵurnaloj; tiam ŝi subite memoris, ke ŝi lasis la ŝlosilon en la seruro de sia vojaĝkesto. Tio estis en hotelo nepardonebla nesingardo: kaj fraŭlino Rozino zorgema kaj metodema miris, konstatante, ke ŝi estas kapabla fari tian forgeson. Tuje ŝi resupreniris la duetaĝan ŝtuparon, kiu kondukis al ŝia apartamento. Sed ŝi marŝis tiel rapide, ke, kiam ŝi eniris en sian ĉambron, ŝi havis nur tempon sufiĉan por lasi sin fali sur apogseĝon, tiel forte ŝi sufokiĝis.

Tiam anstataŭ kvietiĝi, kiel faris la antaŭaj krizoj, la atako kontraŭe pli kaj pli graviĝis, kaj rapide aliformiĝis en asistolion.

Fraŭlino Kolardo falis sur genuoj antaŭ la lito, sur kiu kuŝis ŝia malviva onklino, kaj ploris sincerajn larmojn. Ĉar la junulino fundkore amis la sindoneman virinon, kiu anstataŭis ŝian patrinon. Kvankam ŝi atendis tiun neeviteblan katastrofon, tamen ŝi ne kredis, ke ĝi estas tiel proksima.

Fine kiam Reĝino estis multe plorinta kaj multe preĝinta, ŝia doloro kvietiĝis. Kiam ŝi sin relevis, havante sian vizaĝon ankoraŭ kovritan de larmoj, la unua rigardo, kiun ŝi renkontis, estis tiu de Petro, kiu ŝajnis siaflanke profunde kortuŝita.

– Vian ĉagrenon mi komprenas kaj partoprenas, li diris, prezentante la manon.

– Mi dankas vin, sinjoro Fradeko, pro tiu pruvo de simpatio. Estu certa, ke mi ne ĝin forgesos.

Dum ŝi parolis, fraŭlino Kolardo lasis la funebran ĉambron, kaj sin direktis al la sia, kiu komunikiĝis kun la apartamento de ŝia onklino per interna pordo.

Nekonscie Petro ŝin sekvis.

– Kio vi fariĝos nun? li demandis. Reĝino respondis nur per malpreciza gesto, kaj levis al la ĉielo siajn okulojn.

– Dank’ al kelkaj vortoj preterlasitaj antaŭ mi, daŭrigis Fradeko, mi kredis kompreni, ke vi havas, kiel tutan familion, nur tiun bedaŭritan sinjorinon, kiu ĵus mortis.

– Estas vere.

– Aŭskultu min, fraŭlino, kaj pardonu, se mi parolas tiamaniere en tiel dolora momento; sed la neceseco min devigas agi, kiel mi faras. Vi estas sola en la mondo. Nun, tial ke via onklino ne ĉeestas plu por permesi mi ajn vizitojn, la konveneco min devigas eliri kaj vin delasi, escepte tamen se vi konsentas, ke mi ilin daŭrigu: sed tion vi povas fari nur metante vian manon en la mian, kaj sciigante al tiuj fremduloj, kiuj nin ĉirkaŭas, ke vi vidas en mi vian estontan edzon.

La junulino estis tiel malmulte preparita al tia propono, ke ŝi restis momente konfuzita.

Kun maltrankvila kaj malkvieta ŝajno Petro atendis ŝian respondon.

– Ĉu mi malplaĉas al vi? li diris. Ĉu mia propono vin ofendas? aŭ ĉu vi sentas al mi nur indiferentecon?

– La propomo, kiun vi faras, sinjoro Petro, estas tro lojala por min ofendi: kontraŭe ĝi povas nur honori junulinon. Tamen tia demando estas por mi tiel neatendita, ke vi ne miros, se mi iom ŝanceliĝas. Donu dudekkvar horojn da kredito, kaj morgaŭ mi konigos mian respondon.

Tio estis ĝentila forpermeso. Tamen la junulo ne povis sin decidi al la eliro.

– Mi amas vin, li diris; mi amas vin profunde. Vi min savis kaj flegis. Mia unua sento al vi komencis per dankemo; poste iom post iom ĝia naturo ŝanĝiĝis, des pli facile ke, dank’ al tiu simileco, kiu al vi kredigis, ke mi estas alia homo, vi ju pli vin montris al mi subite tia, kia vi estas, kun via pasia kaj romana karaktero, kaj ne min devigis toleri tiun longan iom hipokritan kaŝecon, kiun bone edukita junulino ĉiam devas afekti por nekonatulo. Mi estas sola en la vivo, tial ke mia patro estas por mi nevaloraĵo. Nun tial ke la morto de via sola parencino vin igis libera, vi same devas konsiliĝi nur kun vi mem. Akceptu min; mi igos vin tre feliĉa.

Fraŭlino Kolardo prezentis al Fradeko sian manon.

– Ĝis morgaŭ, ŝi diris.

Tiufoje la junulo komprenis kaj eliris.

Restinte sola, la junulino prenis sian kapon en siaj manoj, kaj profunde pripensis.

– Ĉu estas kredeble? ŝi diris. Ĉu Herbeno jam edziĝinta kun Beatrico estus tiel maltimega, ke li ne timus fariĝi bigamiulo? Reĝino jam pruvis, ke kiam la pasio ŝin ekkaptas, la konsciencduboj sin ĝenas malmulte. Tamen ŝi sentis sin ŝanceliĝanta kontraŭ tiu monstreco, kiun Petro al ŝi proponis per tiel natura tono.

Do Fernando ĉiam ŝin amas. Sed tiam, kial li lasis konduki sin al la punlaborejo? kial li rifuzis la savon, kiun ŝi al li proponis, se li konsentus forkuri kun ŝi? Subite pripenso, iam farita de Klozelo, revenis en ŝian spiriton. En tiu letero fabrikita per ĵurnalaj literoj, kredeble Herbeno vidis nur kaptilon. Se tio estas vera, tio klarigas tute kontentige, kial li ne respondis. Sed li lasis sin kondamni, ne ŝin perfidante. Reale ĉu en tia heroaĵo ne kuŝas la plej granda pruvo de amo, kiun amanto povas liveri? Certe fraŭlino Kolardo ne povis memori sen ĉagreno tiun doloran scenon, en kiu ŝi trenis sin antaŭ liaj genuoj. Ŝi revidis Fernandon malvarma, tedita, atendanta kun malpacienco, sen konsola parolo, ke ŝia doloro estu finiĝinta. Sed depost tiu epoko multaj fariĝoj okazis. Tial ke li ne povis plu sin turni al sia rajta edzino, ĉu ne estis nature, ke li memoru pri la alia? Jen estas kial antaŭ ne longe la junulino lin retrovis tia, kia li estis en la plej belaj tagoj de ilia unuiĝo, timema, submetita, sed je submetiĝo nur ŝajna, kiu malbone maskis la mastron jam pretan por postuli.

Tial ke, laŭ leĝa vidpunkto, la edzo de Beatrico estas malviva, la homo, kiu prenas lian lokon, la fraŭlo Fradeko, povas do edziĝi kaj tamen ne esti pro tio kulpigata je bigamio.

– Kaj se vere la personeco de Petro ne konfuziĝas kun la personeco de Fernando, diris Reĝino por konkludi; se la rakonto, kiun li faris, estas vera laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, tiu aminda junulo ŝajnas tre dolĉa, tre amindumanta. Mi estas certa, ke li min feliĉigos. Mi kredas, ke mi amos lin; eĉ mi sentas, ke mi jam lin amas.

Reale la junulino ne vidis tre klare tion, kio okazis en la fundo de ŝia animo. La iom sofisma rezono, kiu ŝin alkondukis al tiu duobla konkludo, nome: akcepti la eblecon de edziniĝo kun la viro, kiun ŝi kredis esti ŝia iama amanto, sed kiu tamen povus esti por ŝi nur fremdulo, tiu rezono celis nur unu celon: liveri al ŝiaj sentoj la sankcion de konfesebla motivo. Ŝi tiel ofte jam estis redirinta tiujn du nomojn: Herbeno, Fradeko, ke tiuj vortoj fariĝis por fraŭlino Kolardo nur bruo, havanta nenian precizan signifon. La sola impreso vere klara, kiu eliris el tiu ĥaoso estis ĉiam impreso pri Fernando retrovita, reakirita, refariĝinta tia, kia li estis en la matenruĝo de iliaj amrilatoj. Ŝi povos fariĝi la edzino de Fradeko; reale kun la sola Fernando ŝi edziniĝos.

Dum longa tempo ankoraŭ la junulino sin enabismigis en siajn pensojn, ne malkovrante alian novan eblecon de konkludo.

– Nun, ŝi daŭrigis, tial ke mia bedaŭrita onklino ne ekzistas plu, la edziniĝo altrudiĝas al mi laŭ tute deviga maniero. Sed estus al mi neeble edziniĝi kun ia ajn viro, kaj precipe lin ami. Mi konsentu, ke Petro estas vere la viro, kia li pretendas esti; nu, eĉ en tiaj kondiĉoj, li estas ankoraŭ la sola homo kapabla batigi mian koron: ĉar estus ĉiam Fernando tiu, kiun mi en li amegus.

Tiun fojon ŝia decido estis nerevokeble prenita.

Pro tio, la morgaŭon, ŝi ne lasis al Fradeko la tempon necesan por komenci paroladon, sed ŝi diris tuje:

– Mi multe pripensis, sinjoro Petro; kaj mi akceptas.

– Ha! fraŭlino Reĝino, ekkriis la junulo, kiu ŝajnis ebria pro ĝojo, neniam vi scios, kiom mi vin amas, kaj kiom vi min feliĉigas.

Altirante sian fianĉinon al sia koro, Petro metis sur la lipojn de la junulino longan kisadon, kiun redonis fraŭlino Kolardo: kaj ambaŭ fariĝis palaj pro kortuŝeco.

– Hodiaŭ, li diris, mi estas certa, ke tiun kisadon vi ne adresas al alia viro.

La junulino ne respondis, ĉar kontraŭe ŝi estis tute necerta pri tiu punkto.

Tamen la pripensadoj, kiujn Reĝino estis farinta la antaŭtagon, ŝin instigis desegni por ŝi kondutlinion, je kiu ŝi neniam devos malproksimiĝi. La dubojn, kiujn ŝi havis pri la personeco de sia estonta edzo, ŝi intencis konservi por si sola. Ŝi ne volis, ke aliaj homoj povu ilin suspekti kaj malpli ankoraŭ ilin partopreni.

Do, influite de tiu ideo, ŝi diris al Petro:

– Mi telegrafis al sinjorino Herbeno, mia kuzino, kaj al malnova amiko de mia familio, sinjoro Maziero. Mi ilin atendas post unu momento. Sed ili ne devos vin vidi. Via simileco kun ŝia edzo tro dolore impresus Beatricon. La sciigo pri la morto de mia onklino jam kaŭzis al ŝi grandan ĉagrenon; mi estas certa pri tio. Estas neutile pligrandigi ankoraŭ ŝian malĝojecon, rememorante al ŝi dolorajn okazintaĵojn. Jen estas do tio, kion laŭ mia opinio, estas konvene, ke vi faru. Lasu tiun hotelon, kaj loĝu en la Grimsel ’a gastejo. Kiam ni estos donintaj al la bedaŭrita mortintino la lastajn honorojn, ni revenos Parizon. Mi vin sciigos pri tio. Vi nin akompanos, sed de malproksime, per la sekvanta vagonaro. Tial ke estus malkonvene, ke mi restu sola en nia Sèvres ’a kampodomo, mi petos rifuĝejon de sinjoro Maziero. Estos li tiu, kiu anstataŭos mian patron, kaj kiu min kondukos al la altaro. Estos lia hejmo la loko, en kiu okazos niaj intervidiĝoj.

– Ha! mia kara, mia amata Reĝino, por tio same kiel por la cetero, vi tre scias, ke via deziro ĉiam estos la mia.

– Se mi agas tiamaniere, mi tion faras nur por prepari miajn familianojn al tiu simileco, kiu, mi rediras, estas tute neverŝajna.

Post du horoj sinjorino Herbeno kaj la bankiero alvenis al la hotelo de la Rhon a glaciejo.

Kiam, kondukinte al ŝia lasta loĝejo la korpon de fraŭlino Delanjo, Reĝino, Beatrico kaj Maziero troviĝis solaj en la ĉambro iam loĝita de fraŭlino Rozino, la maljunulo diris al fraŭlino Kolardo:

– Mia kara infanino, vi estas plenaĝa, sekve tute libera agi tiel, kiel plaĉas al vi. Tamen ĉu mi povas peti de vi, kiaj estas viaj intencoj? Ĉu vi havas projektojn pri estonteco? Se mi faras tiujn demandojn, mi agas, ne instigite de scivolo, kredu min, sed de intereso al vi, por vin helpi, se tion fari mi povas.

– Mi estas tiel certa pri via amemo, ke mi ne ŝanceliĝas vin utiligi, por efektivigi projekton, de kies plenumo dependos mia feliĉeco.

– Kion vi volas diri?

– Kredeble mi baldaŭ edziniĝos.

Maziero kaj Beatrico faris ekmovon pro miro. Antaŭ kiam ŝi eliros el Parizo, pri nenio simila oni parolis. Depost la alveno en Svisujo, nenio en la leteroj de fraŭlino Rozino povis antaŭvidigi tian fariĝon.

Tiam Reĝino per kelkaj vortoj rakontis la okazintaĵon de l’ glaciejo, kaj finis dirante:

– Tiu junulo kaŭzis en mia koro impreson, kiun neniam mi sentis por alia viro. Mia bedaŭrita onklino, al kiu li estis tre simpatia, permesis, ke li nin vizitu. Mi estas certa, ke tio, kio plej forte nin ambaŭ allogis, estas granda simileco kun nia malfeliĉa Fernando.

Pro tiuj vortoj Beatrico eligis ĝemon, kaj sin turnis subite por kaŝi siajn larmojn.

La interparolado daŭris. Pri ĉiuj punktoj Maziero opiniis kiel la junulino. Oni ne povis agi laŭ pli prudenta maniero.

– Tamen, li diris finante, la sciigoj, kiujn vi kolektis pri tiu junulo, ŝajnas al mi iom malprecizaj. Antaŭ kiam vi plenumos agon tiel gravan kiel edziniĝon, ĉu vi volos permesi, ke mi ilin pliplenigu?

– Mi ĵus estis petonta tion de vi.

Nenio detenis en Svisujo la tri vojaĝantojn. Estis decidite, ke la morgaŭon ili revenos Parizon.

Post du horoj Fradeko konis tiun decidon, kaj siavice veturis per la sekvanta vagonaro tiel, kiel al li tion konsilis fraŭlino Kolardo.

ĈAPITRO SEPA

En la saloneto de l’ hotelo, loĝita de Maziero, avenuon de Bois-de-Boulogne , kvin homoj atendis. Ili estis la bankiero, Klozelo, Juliino, Beatrico kaj Reĝino.

Tiun ĉi vesperon, la junulino devis prezenti al tiuj, kiuj anstataŭis ŝian familion, Petron Fradekon, sian fianĉon. Antaŭvidante tion, kio okazos, ŝi petis de Maziero, ke li invitu neniun fremdulon, preferante, ke la unua intervidiĝo fariĝu sen atestantoj.

Subite la pordo maldelikate malfermiĝis, kaj Baptisto, la ĉambristo de Maziero, maljuna servisto, kiu partoprenis la servistaron de l’ bankiero depost kvardek jaroj, eniris rapide kun mireganta mieno.

– Sinjoro, li diris, sinjoro Herbeno ĵus alvenas. Mi vidis lin malsupre en la korto. Li supreniras la ŝtuparon: mi lin aŭdas.

Maziero estis ekrapidonta al la vizitanto, kiun li ekvidis en la antaŭĉambro donantan al lakeo sian surtuton, kiam la pedelo anoncis:

– Sinjoro Petro Fradeko.

– Sed li estas Fernando, ekkriis la bankiero, rekonante sian baptofilon.

Revidante sian edzon, Beatrico svenis pro kortuŝego. Surgenuante apud ŝi, Juliino debutonumis la korsaĵon de la juna virino kaj al ŝi flarigis salaĵon.

Klozelo staris senmova. Tia maltimego lin ŝtonigis. Pri Fradeko, li rondedirektis al ĉiuj ĉeestantoj longan miran rigardon, kiu iris el unu al la alia, kaj ne ŝajnis kompreni la kaŭzon de tia akcepto.

Feliĉe fraŭlino Kolardo alkuris por lin helpi.

– Tamen, ŝi diris, mi antaŭsciigis vin ĉiujn, ke ekzistas inter mia fianĉo kaj Fernando eksterordinara simileco. Vi sciis, ke li venos; vi lin atendis. Post tio, kion mi diris, tia mirego ne havas plu ian motivon por esti.

Dume ĉiuj ĉeestantoj iom post iom forlasis sian miregan sintenadon.

– Mia kara Reĝino, diris Klozelo, vi efektive parolis pri simileco. Sed antaŭ ni troviĝas pli ol simileco; ĝi estas vera identeco.

Dume la junulino, altirinte Petron al angulo de l’ salono diris mallaŭte:

– Post tio, kio okazis, mi esperas, ke mia stranga konduto en la glacia groto estas por vi sufiĉe bone klarigita. Poste, prenante per la mano la junulon, ŝi lin kondukis ĝis mezo de la ĉambro, dirante:

– Mi prezentas al vi sinjoron Petro Fradeko, mian fianĉon.

Dirante tiujn vortojn, Reĝino direktis al Beatrico rigardon, en kiu tiel nediskuteble legiĝis triumfo kaj satita malamo, ke la juna virino sentis subite kun certeco, ke ŝin ekokupas neevitebla malfeliĉo.

Tiu rigardo volis diri:

– Li estas Li, Fernando, cia edzo. En la pasinta tempo ci lin ŝtelis de mi. Miavice nun mi reprenas mian posedaĵon.

Beatrico nenion komprenis pri tio, kio okazas. Por ŝi estis vere Fernando la viro, kiu staras antaŭ ŝi; estis vere ŝia edzo tiu, kiu baldaŭ edziĝos kun fraŭlino Kolardo. Ombro de dubo ne ŝin tuŝetis eĉ iomete.

La silento fariĝis ĝeniga; Maziero komprenis, ke estas necese krei alidirekton.

– Ni estas profunde humiligitaj, li diris al Petro, pro la malmulte ĝentila akcepto, kiun vi estas ekricevinta. Sed kiam vi eniris en tiun salonon, kvankam ni estis sciigitaj de Reĝino, tamen ni ĉiuj kredis vidi aperanta malfeliĉan forkuranton, kiun senĉese ni ploras.

– Fraŭlino Kolardo, respondis la junulo, al mi parolis efektive pri tiu simileco. Sed neniam mi estus kredinta, ke ĝi estas tiel plena.

Ju pli Fradeko parolis, des pli ĉiuj gastoj de l’ bankiero sin reciproke rigardis kun miro. Estis la voĉo de Fernando la voĉo, kiu frapis iliajn orelojn; estis Fernando mem tiu, kiun ili aŭdis.

– Li estas Li, murmuris Eduardo en orelon de sia edzino. Tiel perfekta simileco ne estas akceptebla.

– Ĉu vi komprenas nun, diris Reĝino al sia fianĉo, kial en Svisujo mi tiel forte deziris, ke neniu vin vidu, antaŭ kiam mi estos sufiĉe preparinta mian familion. Malgraŭ miaj antaŭzorgoj, vi vidas, ke mi sukcesis nur duone.

Tiam ĉiuj ĉeestantoj sidiĝis. La bankiero estis malluma, kaj ŝajnis okupita de korpremanta penso, kiun li vane penis forpeli.

Klozelo, apud kiu li troviĝis, aŭdis eĉ, ke li murmuras:

– Devige li estas vivanta; devige Variaso eraris. Tie kuŝas la sola ebla klarigo.

Maziero multe deziris fari al Petro aron da demandoj. Sed komprenante, ke tia demandaro ŝajnus maldiskretega al la fianĉo de Reĝino, li haltigis sian kompreneblan malpaciencon.

La vespero, kiu komencis tiel malkorekte, finis kontraŭe kiel eble plej ĝentile.

Oni petis de Fradeko rakonton pri lia falo en la glaciejo; kaj ĉiuj ĉeestantoj tremetis, aŭdante tiun veran kvankam ne verŝajnan aventuron. Poste la junulo konigis siajn vojaĝojn, parolis malmulte, tre malmulte, pri la estintaj fariĝoj de sia vivo, kaj finis, pentrante la feliĉecon, kiun li sentas, trovinte fine sinceran amemon, kiun soifas lia koro, kaj familion, kiu profite por li anstataŭos tiun, kiu konstante lin malŝatis.

La vespero estis tre nokta, kiam oni disiĝis. Fradeko ricevis de Maziero la permeson veni ĉiutage en lian hejmon por amindumi fraŭlinon Kolardo, kaj adiaŭis siajn novajn amikojn.

Sola Beatrico, pretekstante malsaneton, estis elirinta tuj post la komenco de l’ kunveno, rekondukite de Baptisto. La malfeliĉa virino suferis turmenton, kiun povas esprimi neniu superlativo. Ne nur ŝia edzo, ŝia Fernando estas edziĝonta kun Reĝino, sed plie li ne ŝajnis rekoni sian edzinon: kaj la rigardo, kiun li direktis al ŝi, estis rigardo de fremdulo kaj de indiferentulo.

En la kaleŝo, kiu ilin rekondukis hejmen, Klozelo diris al Juliino:

– Kion ci pensas pri tio?

– Nenion; tio min bestigis. Kaj ci?

– Tia animforteco estas ŝtoniga. Neniam mi estus kredinta, ke Herbeno aŭ kia ajn homo povas montri tian maltimegon.

– Tiam ci persistas kredi, ke li estas Fernando.

– Ĉu povas esti alie? Neniam oni vidis, ke Naturo sin ripetas laŭ tia precizeco.

– Tiu Fradeko estas eble malrajta frato de Herbeno.

– Estas neeble. La similecoj inter fratoj estas ofte tre grandaj, sed neniam tiel absolutaj.

– Tamen oni vidas, ke tiu fenomeno okazas ĉe ĝemeloj.

– Ci estas prava; kaj la klarigo estus trovita, se la ĝemela frato de Fernando estus vivinta. Sed li mortis en la tago mem de sia naskiĝo, bruligite en sia lulilo.

Dum la juna advokato revenis hejmen kun sia edzino, fraŭlino Kolardo resupreniris al la apartamento, kiun Maziero al ŝi ĝentile donis, en la dua etaĝo de sia hotelo, por la tuta daŭrado de la gefianĉiĝado.

La junulino ne povis sin decidi al la enlitiĝo. Tiu unua oficiala intervidiĝo malliberigis ŝian tutan estontan vivon. Hieraŭ ŝia sorto dependis ankoraŭ nur de ŝia sola volo; hodiaŭ, se okaze ŝi pentus pri sia decido, ŝi estos devigata, por rompi tiun edziniĝon, liveri motivojn, kiuj eble estos kontraŭbatalitaj de ŝiaj ĉirkaŭantoj, se ili ne ŝajnas sufiĉe pravigitaj. Kaj Reĝino sentis, ke ŝia koro kuntiriĝas, pripensante al la stranga aventuro, en kiun ŝin enŝipigis ŝia imago tro avida de nekonataĵoj. Ŝi baldaŭ edziniĝos, metos sian estontecon en manojn de viro, al kiu la leĝo donos absolutajn rajtojn sur ŝia persono: kaj pri tiu viro, pri tiu mastro, kiu post kelkaj tagoj povos altrudi al ŝi sian volon, kaj ŝin kurbigi laŭ la fantazieco de siaj kapricoj, ne nur ŝi nenion konas, sed plie ŝi tute nescias, kiu li estas reale.

La horoj pasis. Duonkuŝante sur apogseĝo, la junulino ĉiam revis, kiam ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas bruon malsupre de si, en la apartamento loĝita de Maziero.

Tiu bruo similis ĝemadojn miksitajn kun plendadoj. Momente ili ĉesis, kaj poste pli forte rekomencis.

Subite fraŭlino Kolardo aŭdis tre malkonfuze bruon de sufokaj ploregoj, dum peteganta voĉo (ŝi rekonis, ke ĝi estas la voĉo de l’ bankiero) intertempe laŭtiĝis, kvazaŭ ĝi petus helpadon.

Reĝino estis kuraĝhava. Ŝi sin levis, intencante voki Baptiston, kaj lin averti pri tio, kio okazas. Eble ŝia bonfarinto estas malsana, nekapabla sonorigi aŭ voki al helpado. Por ke viro tiel fortike organizita kiel Maziero tiamaniere plendu, necese estis, ke la sufero lin supermezure doloru.

En momento kiam ŝi malfermis la pordon, plendadoj kaj ĝemadoj plifortiĝis. La servistoj loĝitaj en la lasta etaĝo de la domo, kaj senkonsciigitaj de unua dormado, povis nenion aŭdi.

Estis necese rapidi. Supreniri unu etaĝon, veki Baptiston, al li konigi tion, kio okazas, lasi al li tempon necesan por surmeti sian veston, tio perdigus altvalorajn minutojn, en kiuj neriparebla katastrofo povus okazi. La junulino ne ŝanceliĝis. Ŝi rapide malsupreniris la ŝtuparon; kaj trovinte duonmalfermita la pordon de la Maziera laborĉambro, ŝi en ĝin sentime eniris. Tio, kion ŝi vidis, ŝin najlis sur la pargeto pro miro, kaj malhelpis, ke ŝi faru antaŭen unu paŝon plie.

Elektra lustro pendanta el plafono lumigis al la vasta ĉambro per kruda lumo.

Kontraŭ ŝi, sur ĉiu flanko de la fenestro, du grandaj portretoj, pentritaj laŭ natura amplekso, tiuj de Leopoldo kaj de Klotildo, faritaj post ilia morto laŭ fotografaĵoj, kovris dekstre kaj maldekstre la tutan muron kontraŭe starantan.

En mezo de la ĉambro la maljunulo, kiu same ne ankoraŭ sin senvestigis, aliris kaj eliris kun ŝajno de frenezulo, kun okuloj konfuzitaj, vidante neniun el objektoj lin ĉirkaŭantaj, ŝajnante rigardi en la senfineco de sonĝo iun fantazian kaj terurantan aperaĵon.

Fraŭlino Kolardo komprenis, ke Mazieron okupas speco da hipnota dormo: ĉar kvankam li paŝis apud ŝi kaj preskaŭ ŝin tuŝis, li tamen ne ŝajnis rimarki ŝian ĉeeston.

Subite la bankiero kunplektis la manojn. Du dikaj larmoj ŝprucis el liaj okuloj, fluis malrapide laŭlonge de liaj velkitaj vangoj, kaj perdiĝis en lia blanka barbo.

– Pardonu, Leopoldo, pardonu, ĝemis la malfeliĉulo. Ne fikse direktu al mi tiun koleran rigardon. Mi estas kulpa; estas vere: mi volis min venĝi je duobla perfido. Sed depost tiu tempo, mi tiel suferis, mi tiel elpagis. Ho! deturnu cian senkompatan vizaĝon; ne min premegu.

Mian malkuraĝan agon mi riparis kiel eble plej plene. Mi edukis cian filon, mi lin amis, mi lin direktis en la vivo, kvazaŭ li estus mia propra infano. Jes, mi certigas, ke pri tiu punkto mia konscienco ne povas min riproĉi. Ci ne estus pli bone farinta, mi estas certa pri tio; ĉar tio estas neebla. Granda malfeliĉaĵo lin premegis; estas vere: sed ĉu mi estas kulpa? ĉu estas juste, ke ci igu min responda pri tio, kio okazis? Subite Maziero haltis kun orelo streĉita, kvazaŭ li aŭskultus voĉon, kiu venas el la senfineco.

– Kaj la alia infano? ci diras. Sed ne estas li tiu, kiu troviĝis en la lulilo; ĝi estis anatomia temulo. Tion tamen ci scias tre bone. Ha! mia krimo estas sufiĉe abomena, ci ne bezonas ĝin ankoraŭ pligrandigi. Bruligi vivantan infanon! Sed tio estas kruelego, kiun mi estis nekapabla plenumi. Mi ĝin anstataŭigis per malviva novnaskito. Tial ke ci tion scias, kial ci persekutas min? La maljunulo haltis. Liaj fortoj ŝajnis eluzitaj.

Reĝino aŭskultis terurite, volante eliri el tiu ĉambro, hontante, ĉar ŝi surprizas tiun teruran sekreton, kiun neniam ŝi estis eĉ suspektinta: sed, malgraŭ ŝi, ŝi ĉiam restis, fiksite de forto pli supera ol ŝia volo, sur la loko, sur kiu ŝi troviĝis.

La ĝemadoj plifortiĝis.

– Li mortis en la hospitalo por Trovitaj Infanoj: li ne vivis pli ol dudek-kvar horojn. Tion al mi certigis Variaso. Variaso estis cia amiko same kiel la mia: li ne estas viro kapabla min trompi. Ci do vidas, ke ci estas malprava, min turmentante, kiel ci faras. Tiu infano estis malfortika; li ne povis vivi. Se mi ne estus ŝtelinta lin, ci tamen estus lin perdinta. Ĉu estas grave por ci, ke li mortis en hospitalo anstataŭ morti en cia hejmo? Ho! tiun rigardon, tiun malaman rigardon, kiu kulpigas kaj kiu kondamnas, mi do ĉiam vidos; neniam mi do povos ĝin eviti. Ho! tiun agonian rigardon! depost tridek jaroj ĝi min persekutas, depost tridek jaroj ĝi restas fiksita al mia persono! Kaj dum la malfeliĉa halucinulo parolis, li metis siajn ambaŭ manojn sur siajn okulojn, kvazaŭ li volus forigi for de li terurantan vidataĵon.

Subite li lasis fali siajn brakojn, sin direktis per aŭtomata paŝo al la du portretoj alkroĉitaj sur la muro, kaj antaŭ tiuj du figuroj, kiuj ŝajnis lin fikse rigardadi per siaj senmovaj okuloj, li ekkriis, kunplektante la manojn: – Ho Klotildo, vi min amis iam. Memoru, ke por savi vian vivon, mi donis ĝis mia sango. Mi vin preĝas: propetu por mi apud Leopoldo. Tial ke li vin amas, li vin obeos. Diru, ke li fermu siajn okulojn de malvivulo; diru, ke li ne min persekutu, ne min atakadu, kiel li faris ĝis tiu tago. Diru tion, mi vin petas kun kunplektitaj manoj; mi vin petegas. Klotildo, Leopoldo, kompatu, kompatu!

La maljunulo sin lasis fali sur genuoj. Jen li prezentis la brakojn al pentritaj figuroj, skuate de konvulsiaj ploregoj: jen li sin kurbigis ĝis tero, frapante la pargeton per sia frunto, balaante la tapiŝon per siaj blankaj haroj.

Fraŭlino Kolardo ne povis vidi plion. La rigideco, kiu ŝin okupis, kiam ŝi vidis tiun neatenditan kaj terurantan vidaĵon, iom post iom malaperis. Ŝi sin direktis al Maziero, kaj malforte lin tuŝis sur la ŝultro.

Pro tiu kontakto la bankiero tremetis, sin rektigis, ŝajnis vekiĝi, ĵetis ĉirkaŭ si malviglan rigardon, kaj fine ekvidis la junulinon.

– Ĉu ĝi estas vi? infanino mia, li diris per malforta voĉo. Kion vi volas? Kio okazis?

– Nenio eksterordinara, respondis Reĝino, apogante sur elektra butono.

– Sed fine kial vi troviĝas ĉi tie? Fraŭlino Kolardo estis tiel profunde kortuŝita, ke ŝi apenaŭ povis elparoli unu vorton. Sed la bankiero, kiu ne ankoraŭ plene rekonsciiĝis, ne tion rimarkis.

– Vi sonĝis laŭte, ŝi diris. Timante, ke vi bezonos ion, mi alkuris al vi.

– Kion mi diris?

– Malprecizajn, sensencajn parolojn. Mi neniel ilin komprenis.

– Ha! mi preferas tion.

– Nun, sinjoro Maziero, necese estas, ke vi estu prudenta kaj enlitiĝu tuje.

Prenante la bankieron per la mano, ŝi lin kondukis al lia ĉambro. Obeema kaj ne batalema, la malfeliĉulo ŝin sekvis kiel infano.

En tiu momento Baptisto alkuris duonvestite, havante okulojn ankoraŭ plenajn je dormado.

– Baptisto, diris Reĝino, via mastro sin sentas iom malsaneta. Vi ne devos lin delasi dum la tuta nokto.

Poste la junulino eliris el la dormoĉambro de Maziero kaj resupreniris al sia apartamento.

La morgaŭon, kvankam Maziero sentis sin ankoraŭ iom rompita, li tamen estis tute resanigita el sia terura inkubsonĝo.

Li diris al sia meĥanikisto, ke li preparu la aŭtomobilon.

– Al hospitalo Necker , li ordonis. Kiam la bankiero estis elkaleŝiĝinta:

– Ĉu la sinjoro Direktoro estas videbla? li petis de la pordisto. Donu al li mian vizitkarton, mi petas.

Post kvin minutoj, Maziero eniris en la privatan apartamenton de sinjoro Variaso.

– Kiel? Ĉu estas ci, mia kara Maziero, ekkriis la Direktoro, premante la manon de l’ bankiero: necese estas, ke ci havu tre gravan motivon por min viziti en tiel matena horo. Kio estas en ci? Ci ŝajnas kortuŝita.

– Variaso, mia malnova amiko, mi venas revivigi en cia cerbo memorojn, kiuj en ĝi kuŝas depost preskaŭ tridek jaroj. Mi dezirus havi sciigojn pri fariĝoj, kiuj okazis en epoko, en kiu ci estis nur malalta oficisto en la hospitalo por Trovitaj Infanoj, straton Denfert-Rochereau .

– Diablo! Tio estas iom maljuna. Feliĉe mi konservis ĉiujn miajn notojn metode kaj laŭjare klasigitajn.

– Mi scias. Ci ĉiam havis manion al kolektado de skribaĵoj. Ofte eĉ mi cin moketis pri tio, kiam ni estis en liceo, ne divenante, ke tiun frenezeton mi devos iam utiligi.

– Pri kio ci volas paroli?

– Je 1874, mi interesiĝis pri infano, kiun oni alportis al hospitalo, la 10 an  de Decembro, je la sepa kaj duono vespere. Ĉu ci memoras pri tio?

– Atendu unu minuton.

Variaso eliris momente kaj revenis kun kartonskatolo plena je skribaĵoj. Sur tiu ujo legiĝis, skribita per dikaj literoj, la cifero de la jaro: 1874.

Li rediris:

– Efektive mi memoras, ke ci venis peti sciigojn pri tiu infano.

Kaj dum la Direktoro parolis, li serĉis en la aro da skribaĵoj kun tiu rapidmoveco, kiun nur granda kutimo povas doni.

– Ha! jen estas, li diris: mi trovis. En tiu dokumento oni parolas pri kamparano, en kies brakojn oni estis metinta antaŭ momento novnaskitan knabon, petante de li, ke li bonvolu lin porti al la hospitalo por Trovitaj Infanoj.

– Tre bone; tio estas tute ĝusta. Ĉu tiu kamparano havis bluan kitelon?

– Li havis bluan kitelon, respondis Variaso, daŭrigante sian legadon.

– Nun, kio fariĝis la infano?

– Li estis malfortika etulo, kiu multe suferis en la akuŝlaborado. Li ne vivis pli ol dudek-kvar horojn.

– Ĉu ci estas tre certa, ke ci ne eraras? Ĉu vere li mortis?

– Tute, tute certa. Legu mem: tiu detalo estas tutlitere skribita.

– Kaj pri la aliaj infanoj, kiujn oni alportis ĉi tiun vesperon, ĉu ci havas sciigojn?

– Atendu iom! ĝuste mi deĵoris. Do ĉiuj fariĝoj okazintaj en tiu tago estas certe enskribitaj.

Variaso demandis sian dokumentaron.

– Ha! jen estas, li diris. Patrinknabino, kiu regule alportis al ni ĉiujare novnaskiton, venis je la sesa kaj duono. Unu horon poste mi akceptis la kamparanon, pri kiu mi parolis antaŭ momento. Neniu alia venis antaŭ la deka. Post la deka mi revenis hejmen, kaj ne scias plu, ĉu alia alporto okazis pli malfrue en la nokto.

– Tio sufiĉas. Mi cin dankas. Kiam li estis reveninta en sian aŭtomobilon, Maziero pensis:

– Nun mi estas certa, ke Fradeko ne povas esti la ĝemela frato de Fernando, kiel mi tion konjektis hieraŭ; ĉar tiu infano reale mortis antaŭ dudek-ok jaroj, la morgaŭon mem de sia naskiĝo. La precizaj detaloj, enskribitaj de Variaso en liaj notoj, tion pruvas laŭ tute nediskutebla maniero.

Antaŭ kiam li revenos hejmen, la bankiero eniris en la domon de sinjorino Herbeno, por peti de ŝi novaĵon pri ŝia farto.

Li trovis la junan virinon enabismiĝantan en larmoj, premegitan de profunda malespero kaj de maldorma nokto.

– Li estas Li, ŝi ĝemis; li estas Fernando; li estas mia edzo. Li amas Reĝinon, kaj li min forlasas.

– Nu, mia kara Beatrico, vi tute malsaĝiĝas. Estas simileco; mi tion konfesas. Sed tiu Fradeko ne povas esti via edzo. Li estas nur nekonatulo, kiu renkontis vian kuzinon. Ŝi estas sufiĉe bela por inspiri pasion. Li amis ŝin, sciis sin amigi de ŝi, kaj kun ŝi edziĝas. La afero. kiel vi vidas, estas tute simpla.

Sed la juna virino, instigite de fiksa ideo, rediris, tordante siajn brakojn.

– Li estas Li: mi estas certa, ke li estas Fernando, kiu sin kaŝas malantaŭ malpropra nomo.

Vidante, ke Beatrico troviĝas en stato de ekscitego, kiu igis ĉiun rezonon tute neebla, la bankiero jam sin levis por eliri, kiam li petis de sinjorino Herbeno, ĉu ŝi ĉeestos ĉe la vesperfesto, kiun li intencas doni al siaj amikoj, por honori la gefianĉojn.

– Ne esperu, ke mi ĉeestos, respondis la malfeliĉa ĉagreniĝantino. Vidi ilin ambaŭ min tro dolore suferigus. Mi tre sentas, ke ĉia ajn kontraŭbatalo estas neebla. Por repreni mian edzon, necese estus, ke mi perfidu lian inkogniton. La malbonulo tre scias, ke mi estas nekapabla fari tian malnoblaĵon. Jen estas kial li senŝancele min fajrete mortigas. Esti kaŭzo de lia morto min tuje frenezigus. Mi preferas ankoraŭ vidi lin edziĝantan kun Reĝino. Sed tio min mortigos.

La bankiero delasis la malfeliĉan virinon, predikante kvietiĝon kaj certigante, ke ŝi certe eraras, kaj sekve okazigas al ŝi tute neutilajn suferojn. Sed lia elokventeco havis neniun sukceson.

Se Maziero ne povis inokuli konvinkon en la animon de Beatrico, la kaŭzo estas jena: tial ke li mem ne sentis tiun konvinkon tute plenan, li ne povis meti en siajn parolojn tiun tonon de sincereco, kio impresas kaj kiu decidigas.

Kiam li eniris en sian hejmon, li trovis Klozelon, kiu lin atendis.

– Hieraŭ vespere, diris la juna advokato, mia edzino faris antaŭ mi pripenson, kiu min ŝancelis. Tial ke vi intime konis la patron de Fernando, diru do, ĉu Fradeko ne povas esti lia malrajta aŭ adulta frato?

– Neeble. Antaŭ kiam Leopoldo edziĝos, li estis en Alĝerio, en Insalah , en plena dezerto. En tiu loko troviĝas neniu Eŭropeano, malpli ankoraŭ Eŭropeanino. Post kiam li estis edziĝinta, li tiel amegis sian edzinon, ke hipotezo pri malfideleco estas tute ne akceptebla.

– Tiam, kiamaniere vi klarigas ...

– Mi ne klarigas, mi nur konstatas.

– Ha! se la frato de Herbeno ne estus mortigita de brulado!

– Li estu mortinta en brulado aŭ en alia loko, la sola punkto, kiu povas nin interesi, estas jena: tiu infano ne vivis. Cetere ĉiuj hipotezoj, kiujn ni povus fari, estos sen valoraj, tiel longe kiam ni ne havos pri la familio de tiu junulo precizajn sciigojn. Li diras, ke li havas ankoraŭ sian patron. Mi intencas iri al Dinan . Mi vidos tiun viron; mi parolos kun li: kaj se la fianĉo de Reĝino estas vere lia filo laŭ la sango, ni estos devigataj vidi en tiu simileco nur naturan strangaĵon, eble unikan, depost kiam ekzistas la homaro.

– Sed nun mi estas devigata vin forlasi. Necese estas, ke mi iru al la banka firmo. Depost kiam mia malfeliĉa Fernando ne ĉeestas plu por min helpi, la tuta pezo de aferoj refalas sur min. Ĉu vi min akompanas?

– Mi dankas vin. Sed mi mem bezonas iri al la juĝejo.

– Ĉu oni vidos vin tiuvespere?

– Se nenio malhelpas, vi povos kalkuli Juliinon kaj min inter viaj invititoj.

La vesperon, Fradeko eniris en laMazieran salonon, antaŭirita de vastega blanka bukedo.

Post la unuaj ĝentilaĵoj:

– Mi ne vidas sinjorinon Herbeno, li demandis. Ĉu mi ne havos la feliĉon prezenti al ŝi miajn afablaĵojn? Aŭdante, ke ŝia fianĉo elparolas tiun frazon inspiritan de nur komuna ĝentileco, fraŭlino Kolardo sulkis siajn brovojn.

– Beatrico sin sentas iom malsaneta, kaj petas de vi senkulpigon, respondis la mastro. Depost la eliro de sia edzo, la malfeliĉa virino estas enprofundigita en doloron, kiu ne kvietiĝas, kaj kiun hieraŭ via ĉeesto ankoraŭ pligravigis.

– Dio mia, ĝemis Petro, kiel tediga por ĉiuj homoj estas do tiu simileco. Ĝi kaŭzis al mi, tiun posttagmezon tute malagrablan okazintaĵon. Kaj min preskaŭ feliĉigas la foresto de sinjorino Herbeno; ĉar ĝuste mi volas paroli pri temo, kiun mi ne estus kuraĝinta trakti en ŝia ĉeesto.

– Kio do okazis?

– Post mia tagmanĝo mi ricevis la viziton de policano, kiu, kredante, ke mi estas via baptofilo, petis de mi ĉiujn miajn familiaktojn. Feliĉe mi posedas tiel plenan aron da oficialaj dokumentoj, ke ĝi sufiĉas por konvinki la plej skeptikan policanon: sen ili, li estus deviginta min fari ĉiuspecajn tre tedigajn klopodojn. Mi eĉ ne scias kiamaniere tiu tuta afero estus finiĝinta. Dank’ al kelkaj vortoj, kiujn preterlasis tiu viro, mi eĉ kredis kompreni, ke mi estas observita. Depost mia reveno Francujon, apenaŭ mi estis transirinta la landlimon, la polico min persekutis.

En tiu momento, Klozelo direktis al Petro longan demandantan rigardon. Sed li povis malkovri sur la vizaĝo de l’ junulo nur esprimon de tedo kaj de malkontento.

Fradeko daŭrigis:

– Fraŭlino Reĝino al mi rakontis, ke ŝia bokuzo estis viktimo de juĝa eraro: kaj mi estas plene konvinkita pri tio. Sufiĉas eniri en vian intimecon, por vidi, ke tiu junulo lasis en la koro de ĉiuj siaj familianoj multajn simpatiajn bedaŭrojn, kaj sekve por fariĝi certa, ke li ne povas esti kulpa. Sed fine tiu familio, kiu lin ploras, baldaŭ fariĝos la mia: kaj mi konfesas, ke mi estus tre scivola koni laŭ ĝiaj detaloj rakonton pri tiu dolora aventuro.

– Tiu scivolo estas tro komprenebla, por ke oni ne ĝin kontentigu. Sinjoro Klozelo, kiu defendis, kiel advokato, mian malfeliĉan baptofilon, tuj al vi donos ĉiujn klarigojn, al kies postulo vi estas rajtigita.

– Dirante, ke mia malfeliĉa amiko estis viktimo de juĝa eraro, diris la juna advokato, eble Reĝino ne uzis vorton tute ĝustan: estas prefere diri: viktimo de Fatalo. Pro financaj konsiloj, kiujn la kompatinda Herbeno donis al ia Sedilo, malbonaj konsiloj, kiuj okazigis la malriĉigon de tiu homo, li altiris al si la malamon de sia kliento. La du viroj renkontis unu la alian en vagono, ĉe la Bellevue ’a stacidomo. Kio okazis inter ili? Tion oni ne scias; ĉar ĉiam Fernando konservis pri tiu aventuro silenton, kiu okazigis lian pereon. Fine en vespero nia malfeliĉa amiko revenis al sia hejmo malfrue, kun stranga mieno, kun sangokovritaj manoj, en momento kiam la korpo de Sedilo estis trovita piede de la Meudon ’a pontego, kun kuglo en ŝultro.

– Laŭ via opinio, kia estas la kaŭzo de tiu silento?

– Tial ke Beatrico ne ĉeestas, ni povas paroli. Herbeno havis certe amantinon en la Parizaj ĉirkaŭaĵoj. Kiam li mortigis Sedilon, li revenis, vizitinte tiun virinon. Sed por ne perfidi la sekreton de siaj amkunenoj, li preferis nei ĉion kaj lasi kondamni sin kiel mortiganton, dum, ni ĉiuj estas certegaj pri tio, li estas kulpa nur de nevolmortigo pro memdefendo.

– Kiel? Tiu virino lasis sian amanton aliri al la punlaborejo, kaj ŝi faris nenion por lin savi? Tio estas neverŝajna.

– Tamen tio estas vera.

– Kia abomeninda kreitaĵo! ekkriis la junulo kun tono plena je naŭzo.

Fraŭlino Kolardo preskaŭ svenis pro kortuŝegeco. Ŝi deziris, ke la pargeto enabismiĝu sub ŝiaj piedoj, por ke ŝi estu kaŝita for de ĉiuj rigardoj. Ĉu la viro, kiu tiel kolere parolas, estas vere Herbeno? Ĉu li petis de ŝi ŝian manon nur por ŝin havi en sia potenco kaj pli bone sin venĝi pro ŝia iama malnoblaĵo? Fradeko, kiu parolante rigardis sian fianĉinon (cetere li tion faris senĉese depost la komenco de l’ vespero), ŝin vidis tiel palan, tiel ŝanĝitan, ke li ne povis ne diri:

– Kio do estas en vi, Reĝino? Vi ŝajnas malsaneta.

– Tio ne estas grava, respondis la junulino, farante grandan penadon por altiri rideton al siaj malkolorigitaj lipoj. Sed mi ne povas aŭdi pri tiu funebra fariĝo kaj samtempe ne esti kortuŝita ĝis malsaniĝo.

– Tio estas la plej bona pruvo, kiun vi povas doni pri la supereco de via koro, respondis ĝentile Petro, kiu prenis la manon de la junulino kaj metis sur ĝin respektoplenan kisadon.

Poste, sin turnante al Maziero:

– Ĉu sinjoro la baptofilo neniam montris signojn de cerba malsano? li demandis.

– Neniam. Kial tiu demando?

– Pro tio. En Dinan  mi tre bone konis junulon dolĉan, humanan, nekapablan fari malbonon al iu ajn. Subite ian tagon, sen ia klarigebla motivo, li eliras el sia hejmo kun tranĉilo en mano, rapidas al promenanto, kiun neniel li konis, kaj lin mortigas. La fariĝo okazis plentage antaŭ dudek atestantoj. Oni arestas la mortiganton kaj preparas lian proceson. Sed, mirinde! ne nur la kulpigito obstine neas malgraŭ la atestado de tuta urbo, sed plie li certigas, ke li tute ne scias, pri kiu mortigo oni lin riproĉas. Kompetenta kuracisto, elektita de la juĝantaro, deklaraciis, ke tiu malfeliĉulo plenumis sian krimon en krizo de maskita epilepsio. Hodiaŭ li estas flegita en resanigejo. Nu, se oni konsideras la karakteron la edukitecon, unuvorte la tutan estintecon de sinjoro Herbeno, eble oni povas sin demandi, ĉu lin same ne atakis krizo de subita frenezeco. Ĉu vi pensis al tia ebleco? Maziero kaj Klozelo sin rigardis reciproke ĉagrenegaj. Nek unu nek alia pripensis pri la ebleco de freneza atako subite okazanta. Eble tamen ĉi tie kuŝis la vero, eble la savo.

– Efektive, diris la bankiero, se ni akceptas la hipotezon de cerba epilepsiforma konfuzaĵo, la mortigo de Sedilo kaj la reveno al Parizo estas fariĝoj, kiuj okazis kvazaŭ en sonĝo, kaj pri kiuj la malfeliĉa knabo neniel memoris, kiam li vekiĝis. Tiu perdo de memoreco klarigus laŭ maniero tute kontentiga (tia estas mia opinio), kial Fernando tiel energie neadis antaŭ la atestantoj, kiuj certigas, ke ili lin rekonis.

– Eble vi estas prava, respondis la juna advokato, kiu restis revanta. – Bedaŭrinde, li pensis, nun estas tro malfrue; sed en momento de l’ enketo tiuj montroj estis altvaloraj. Mi certe estus ekzameninta ilin kun la tuta atento, kiun ili meritas. Sed nun Fernando estas kondamnita kaj ĉenrompinta. Ni troviĝas antaŭ la juĝita afero. Sed por denove refari proceson, oni bezonas novan fakton ; kaj ne per malprecizaj konjektoj, per malrajtigitaj suspektoj oni povas rekomenci juĝan agon.

En tiu momento Eduardon tuje vekis en lia revado lia edzino, kiu diris, metante sian manon sur lian ŝultron:

– Nu, amiko mia, ci estas vere tro fervora magistrato. Estas por ĉio tempo taŭga. Lasu do trankvilaj ciajn advokataĵojn, kaj ne malhelpu, ke nia nova amiko sin turnu al sia fianĉino, al kiu depost unu horo li ne sufiĉe afabliĝis, dank’ al ciaj senĉesaj pripensadoj.

Ĉiuj ĉeestantoj ridetis; kaj la interparolado daŭris laŭ pli monduma maniero.

– Mi esperas, diris la bankiero al Petro, ke via edziĝo estos kaŭzo de reciproka alproksimiĝo inter sinjoro via patro kaj vi, kaj ke ni havos plezuron konatiĝi kun li.

– Mi ne kredas, sinjoro, respondis Fradeko malgaje. Mia patro al mi certigis, ke lia nerevokebla volego estas havi kun mi neniun rilaton, kia ajn estu la preteksto. Kaj tial ke mi ĝuste parolis pri la ebleco de edziĝo, por kies plenumo mi bezonos lian konsenton, li respondis:

– Mi sendos skribe ĉion, kion ci bezonos. Poste mi volas nescii ĉion, kio cin koncernas, ĉion, eĉ cian ekziston.

– Eble tiun frazon elparolitan en kolera ekmovo li poste bedaŭris. Ĉu vi permesas, ke mi prezentu min al li, kiel perulon necesan por repacigo?

– Mi ne povas vin malpermesi: sed mi avertas vin, ke vi neutile klopodos.

– Tion mi vidos, respondis Maziero ridetante. Sed ĉiujn ĉeestantojn mirigis la ombro de granda malkontento, kiu mallumigis la vizaĝon de l’ junulo, kiam li aŭdis la proponon de l’ bankiero.

La morgaŭon, Maziero veturis al Dinan .

– Fine mi havos la ŝlosilon de l’ mistero, li diris. Hieraŭ Fradeko ŝajnis tre malkontenta, kiam li aŭdis miajn intencojn. Pro ĝentileco li ne volis sisteme kontraŭstari mian projekton: sed ne mankis la deziro. Kredeble lia naskiĝo enhavas unu el tiuj makuloj, kiujn oni kaŝas zorgege. Eble li estas malrajta aŭ adulta filo, eble filiga infano. En tiu okazo la hipotezo de Eduardo povus esti ĝusta. Okaze mi parolos pri Leopoldo. Mi vidos, ĉu tiu nomo subite elparolita impresos aŭ ne la patron de Petro.

Alveninte Dinan ’on, Maziero petis de pasanto, ke li montru la loĝejon de l’ maljunulo.

Kiam li troviĝis en ĉeesto de tiu viro:

– Mi venas vin viziti, sinjoro, li komencis, instigite de via filo Petro.

Pro tiu nomo aŭdita, la okuloj de l’ patro Fradeko kolere fajreroĵetis.

– Li estas krimulo, li ekkriis. Mi volas aŭdi nenion pri li.

– Kion do li faris, por tiel grave meriti vian patran malamon?

– Kion li faris? Nu, necese estas, ke mi diru al vi la tutan veron. Ĉar, tial ke li baldaŭ edziĝos, estas prefere, ke vi estu plene sciigita pri lia konduto. Ĉar mi estas certa, ke vi venas pro lia edziĝo, kvankam vi ne ankoraŭ parolis pri tio. Ĉu mi eraras?

– Vi ĝuste divenis.

– Unue necese estas, ke vi konu unu detalon. Mi havis maljunan onklon, idiotan kaj manihavan, pli malhumilan pri lia nomo Fradeko, ol estus fiera pri sia nobeltitolo Prelongo aŭ Blasano. Havis unu solan fantazion tiu malspritulo: li ne volis, ke lia nomo estingiĝu. Tial ke li estis fraŭlo, mi troviĝis lia sola heredonto. Li ofte diris: “Malo, amiko mia (Malo estas mia baptonomo), se ci volas ricevi mian heredaĵon, havu filon: sen tio, mi testamente donos mian tutan havaĵon al la Publika Helpantaro. Tio nomiĝos: Fradeka testamentaĵo, kaj estos maniero tre taŭga por savi nian nomon el la forgeso.” Fine la aferoj troviĝis en tiu stato, kiam Petro naskiĝis.

– Je kiu epoko? demandis fervore Maziero.

La maljunulo rigardis sian interrompanton per suspektanta rigardo, kaj respondis:

– La dekan de Decembro 1874.

– La dekan de Decembro! pensis la bankiero, la saman tagon, kiel Fernando! Malo daŭrigis:

– Vi komprenas, kiel multe mi estis ĝoja. Tial ke mi havis filon, la heredaĵo de mia onklo ne povis plu foriri for de mi. Ha! mizere! mi ne kalkulis Petron, tiun viperon, kiu karesis la maljunulon, lin kisis, lin akompanis en liaj promenadoj, faris al li ĉiuspecajn ammontrojn, fine neniam lin delasis eĉ unu minuton. Vi komprenas, ke mi agis kun mia onklo same kiel kun maljuna idiotulo, ĉar li vere estis tia; kaj mi ne min ĝenis por diri, ke li estis vivinta dum sufiĉe longa tempo, kaj ke lia morto estos malfeliĉaĵo por neniu homo. Li ne estis ĉiam kontenta pro miaj rimarkoj: sed tio min indiferentigis. Dank’ al mia knabo, mi lin tenis; mi estis certa, ke lia havaĵo ne estos englutita de la Publika Helpantaro: nur tiu rezultato min interesis. Nu, neniam vi divenos la friponaĵon, kiun al mi perfide ludis tiu porko. Li faris testamenton. Ha! sinjoro, li min malheredis ĝis la plej eta monero, kaj Petron, tiun kanajlon, li elektis kiel universalan heredanton! Maziero, kiu ne povis aŭdi tiun cinikan rakonton, kaj samtempe ne grimaci pro naŭzo, havis nevolan rideton, aŭdante tiun konkludon.

– Tio vin ridigas, sinjoro, respondis acidtone la maljuna kamparano, sed min ne. Tamen mi uzis ĉiuspecajn antaŭzorgojn. Tial ke mi timis tion, kio okazis, mi zorgis enŝipigi mian filon al lando perdita, tre malproksima, apud Ĥinujo. Mi esperis, ke, ne lin vidante, mia onklo lin forgesos. Sed ĉu tio utilis al mi? Ne. Ili inter si korespondadis. Mi eĉ kredas, ke tiu ekzilo havis nur kiel rezultaton plirapidigi la katastrofon. Petro rakontis al la maljunulaĉo aron da fantaziaĵoj, kiuj malordigis lian cerbon. Tia estas la uzado, kiun tiu malgranda monstro sciis fari je la instruado, kiun mi donis al li. Fine la konsekvenco de tiu afero estis jena: por ke mia filo faru tiun vojaĝon, mi elspezis nekredindan monsumon: jen estas ĉio, kion ĝi al mi gajnigis. Pro tio, kiam li revenis el sia sovaĝula lando, por enkasigi la multnombrajn ormonerojn, kiujn li ŝtelis de mi, mi diris al tiu serpento, kiun mi estis varmiginta sur mia brusto: “Foriru; neniam mi cin revidu!” En mia loko, kiamaniere vi estus aginta?

– Ne sammaniere, mi vin certigas.

Sed la bankiero ne insistis. Li pripensis:

– Ĉu estas eble, ke la fianĉo de Reĝino, kiu havas superan naturon, estas laŭ sango la filo de tiu malnobla kamparanaĉo! Li daŭrigis:

– Mi komprenas ĝis ia grado, ke vin malkontentigis la severa konduto, kiun uzis al vi via onklo, kvankam tian konduton eble justigas via manko de respekto al li; sed fine, la heredanto estu vi aŭ via infano, fakte la afero havas malmulte da graveco, tial ke, ĉar Petro estas via unika filo, via tuta posedaĵo devos reveni al li en estonteco. Reale tio estas nur antaŭheredaĵo.

– Ta, ta, ta, ta, vi havas strangan rezonmanieron. Do ne sufiĉis la nekalkuleblaj monsumoj, kiujn tiu malgranda krimulo al mi jam kostis, li devis plie min senigi je riĉaĵoj, kiuj al mi rajte apartenas. Ĉar vere se mia edzino kaj mi havis tiun infanon, ni faris tion nur por ne perdi la heredaĵon de l’ onklo. Sen tio ni tre facile estus senigintaj nin je tiu peza ŝarĝo: infano tro multe kostas. Tial ke Maziero faris malprecizan geston:

– Ĉu vi havis infanojn? demandis Fradeko.

– Neniam mi edziĝis, respondis la bankiero, kiu opiniis, ke estas neutile fari al tia viro konfidenciojn.

– Ha! tiam vi nescias, kiom multe tio kostas. Unue estas la monatpagoj al la nutristino, poste la lernejo, poste la kolegio. Ha! la kolegio! Kiam mi pensas, ke estas tiu fripona onklo tiu, kiu postulis, ke mi instruigu Petron kaj al li farigu plenajn studadojn. Mi ne kuraĝis lin kolerigi, malobeante. Sed, se mi estus povinta diveni ... Poste, la nutraĵon, kiun infano englutas! la vestojn, kiujn li eluzas! Necesege estas, ke oni estu trairinta tra tiuj malriĉigoj, por esti sciigita pri ili. Nu, por min danki pro ĉio, kion mi faris por li, tiu maldankulo, tiu senkorulo klopodas per siaj tutaj fortoj por min ruinigi, por min meti sur pajlon.

– Sinjoro Fradeko, diris Maziero severtone, vi faris nur vian devon. Naski infanon estas ago, kiu devigas, ke la farinto satigu ĉiujn materiajn bezonojn de tiu infano, tiel longe kiam li estas juna, kaj poste, kiam li pli maljuniĝis, ke li donu al la junulo pere de instruado ĉiujn elementojn, kiujn li bezonos, se li volas inde okupi en la mondo la lokon, al kiu li estas rajtigita.

– Vi parolas pri tio, kiel fraŭlo kiu neniam havis infanon. Eble tio, kion vi diras, estas vera por aliuloj.

– Kial tio ne estus vera por vi?

– Kial? Kial? Tio ne vin koncernas. Fine depost duono da horo ni babiladas, kaj vi ne ankoraŭ konigis la motivon de via vizito.

– Mi venis, por peti de vi, ke vi paciĝu kun via filo kaj ĉeestu ĉe lia edziĝo.

– Neniam!

– Ĉu tiu vorto estas via lasta?

– Mi diris: neniam! Li igu sin pendigi, kien li volos. Tio min indiferentigas.

Maziero sin levis kaj sin direktis, ĉiam parolante, al la sojlo de la domo. Kiam li estis ĝin transirinta, la patro Fradeko brute fermis la pordon malantaŭ lia dorso.

– Nu, pensis la bankiero, tiu malfeliĉa Petro estis prava. Lia patro estas urso malbone lekita, kiun li ne povas multe bedaŭri. Sen malfacileco li sin sentos pli feliĉa en nia familio ol en la sia.

Kaj en la vagonaro, kiu lin rekondukis Parizon, Maziero diris mallaŭte:

– Kvankam mi ricevis tre malĝentilan akcepton, mi tamen estas vere kontenta pri la konsekvencoj de mia vojaĝo. La ĝemela frato de Fernando mortis en la hospitalo por Trovitaj Infanoj. Tial ke Petro naskiĝis la saman tagon, kiel mia baptofilo, oni povas certigi, ke Leopoldo ne estas lia natura patro. Aliparte supozi, kiel opinias Beatrico, ke Fradeko kaj Herbeno faras unu solan kaj saman homon, estas neakceptebla hipotezo, ĉar la sintenado de tiu junulo estas tro natura por esti malsincera. Do tiu bona Petro estas vere la laŭleĝa kaj la laŭnatura filo de tiu malŝatinda kamparano, kiun mi vizitis. Pri tio mi akiris absolutan certecon.

ĈAPITRO OKA

Tiu certeco kaŭzis al Maziero kaj precipe al Klozelo grandan ĝojon. Malgraŭ la sintenado de Fradeko, sintenado kiu ne perfidiĝis eĉ unu minuton, funde de sia animo la du viroj dubis ankoraŭ. Kun tiu kaŝita penso, ĉu ili povis permesi, ke la viro, kiu eble estas ilia baptofilo kaj ilia amiko, plenumu neripareble tiun socialan krimon nomitan bigamio.

Sed nun, ĉar estis nediskuteble pruvite, ke Petro estas vere la filo de la malnaturigita estaĵo, kiun la bankiero ĵus vidis en Dinan , ili havis por fari nur unu aferon: lasi la geedziĝon laŭiri laŭ regula fluado, kaj iom post iom kutimi al tiu nekredinda kaj ĝis nun neklarigebla simileco.

Fraŭlino Kolardo, al kiu Maziero konigis sian klopodon kaj siajn suspektojn, levetis la ŝultrojn.

– Tiu simileco, ŝi respondis, ekzistas nur ŝajne, nur tial ke tiuj junuloj ne apudestas. Se oni vidus ilin unu apud la alia, la konfuzo estus neebla.

La bankieron ŝajnis mirigi la ĝusteco de tiu rezono.

– Certe vi estas prava, infanino mia, li respondis.

Tial ke nenio detenis la geinteresitojn, la preparadoj de la geedziĝo estis ageme rapidigitaj.

Maziero skribis al sinjoro Morno, por havi pri la konduto de Petro certajn sciigojn.

La respondo ne prokrastiĝis: ĝi estis tiel laŭdplena, kiel povas postuli la plej postulema bopatro.

– Fradeko estas junhomo serioza, laborema kaj ŝparema, diris la malnova mastro de l’ junulo. Mi trovis lin eble malparolema: sed tio facile klariĝas, kiam oni konas la manieron pli ol severan, per kiu li estis edukita. Sed mi ne povas doni al vi pli altan montron de la estimo, kiun mi sentas al li, ol dirante: se pro ia ajn motivo Fradeko revenas al Hongkong , kaj deziras deĵori denove en mia firmo, ĝi ĉiam estos malfermata por li, kiam eĉ mia tuta oficistaro estus plena.

Mazieron multe feliĉigis tiu respondo, kiu ne nur forportis ĉiujn liajn dubojn, sed plie al li montris, ke la nevino de lia malnova amikino ne povas fari pli bonan elekton.

Kiam la fianĉo de Reĝino estis kolektinta la oficialajn skribaĵojn, kiujn li bezonis por la ceremonio, li ilin montris al la bankiero. Sed kiam ĉi tiu legis la naskiĝan akton de l’ junulo, li ne povis deteni ekkrion pro miro.

– Kiel? li diris. Vi do naskiĝis en Parizo? Mi kredis, ke viaj gepatroj neniam estis forlasintaj Dinan ’on.

– Efektive: sed pro motivo, kiun mi neniam konis, miaj gepatroj bezonis veni en la ĉefurbon. Mia patrino troviĝis en la lasta monato de sia gravedo. Kredeble la motivo, kiu ŝin instigis, estis tre deviga, ĉar malgraŭ la admonadoj de siaj najbaroj kaj de siaj amikoj, kiuj montris, ke estas riskoplena por ŝia situacio vojaĝo tiel laciga precipe en vintro, ŝi veturis tamen, volinte aŭskulti neniun. Kompreneble tio, kio estis antaŭvidita, efektiviĝis. Mia patrino min naskis en hotela ĉambro.

– Ĉu neniam vi sentis scivolon por koni la motivon de tiu mistera vojaĝo, kaj por scii, kie staris la domo, en kiu vi eniris en mondon?

– Senkulpigu min. Sed kiam mi, bedaŭrinde por mi, demandis mian patron pri tiu temo, li respondis per survango, redirante tiun ĉiam saman respondon: “Cin okupu nur per tio, kio cin koncernas.”

– Strange. Ĉar la deziro, kiun vi montris, estis neniel ofenda por li.

– Nur unu fojon (en tiu epoko mi estis deksesjara), mia patro diris: “Se iam ci veturos Parizon, estos por ci neutile serĉi la hotelon, en kiu ci naskiĝis. Antaŭ kelkaj tagoj oni ĝin detruis, por lasi lokon al la nova strato de Louvre , nun konstruata.”

La geedziĝanoncoj estis publikigitaj kaj afiŝitaj sur la muroj de la du urbodomoj, kiam Klozelo ricevis letereton de la Polica Prefekto, kiu petis de la juna advokato, ke li bonvolu doni kelkajn minutojn por interparolado. – Senkulpigu min, ĉar mi vin malhelpas en viaj okupadoj, diris al Eduardo tiu altranga oficisto; sed mi volus ricevi de vi kelkajn pliplenigajn sciigojn, kiujn mi bezonas.

Klozelo sin klinis kaj atendis. Kiam la policestro estis demandinta kelkajn notojn dissemitajn sur lia skribotablo, li daŭrigis:

– Vi scias, ke Fernando Herbeno, kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo por mortigo al Sedilo, forkuris for de Noumea , kaj ke ĝis nun estis neeble retrovi liajn postsignojn.

– Mi scias.

– Momenton, ni kredis, ke ni marŝas sur la bona vojo. Iu, nomita Fradeko, kies priskribo akurate respondas kun tiu de Herbeno, estis malkovrita, dum li vojaĝis en Svisujo. Depost tiu epoko, tiu viro estis senĉese observita. Sed ĉiuj liaj familiaktoj estas tre regulaj, kaj lia konduto tute ne riproĉinda. Ni plenigis niajn informojn, irante al Dinan , kie loĝas lia patro. En tiu urbo, la respondoj de loĝantoj demanditaj nepre akordiĝis kun niaj unuaj sciigoj. Sed tiu Fradeko baldaŭ edziĝos kun junulino, kiun vi konas. Mi supozas, ke se vi lasas plenumiĝi tiun geedziĝon, ke se eĉ vi ĝin malkaŝe aprobas kaj helpas, tio pruvas, ke vi havas certajn pruvojn, ke povas ekzisti inter la fianĉo de via amikino kaj la forkurinto el la punlaborejo neniu ebla komuneco.

– Vi estas prava. Neniam mi estus konsentinta fariĝi kunkulpanto en bigamio. Mi ne posedas materiajn pruvojn pli pruvantajn, ol tiujn, pri kiuj vi parolis; cetere ili ŝajnas al mi sufiĉaj. Sed precipe sur la moralajn pruvojn mi apogas mian konvinkon. Por homo, kiu rilatis kun Herbeno kaj kun Fradeko, la konfuzo estas tute neebla. Ekzistas inter tiuj du viroj simileco nur fiziologia; kaj oni ne povas kulpigi ĉi tiun lastan pro tiu strangaĵo.

– Mi dankas vin. Jen estas ĉio, kion mi volis koni. Maziero, demandita laŭ sama senco, respondis siavice laŭ identa maniero.

Por la Polica Prefekto, la hipotezon de identeco inter Fradeko kaj Herbeno jam forte ŝancelis la montroj antaŭe liveritaj. La duobla deklaracio de tiuj du viroj, pri kies honoreco li ne povis dubi, ĝin plene nuligis.

– De nun, li diris, estas neutile daŭrigi observadon, kiu ne havas plu ian motivon por esti.

Fradeko povis do aliri kaj eliri en lokoj, en kiujn al li plaĉis iri: kaj li ne estis plu devigita, kiel antaŭe, toleri ĉiumomente la demandojn de l’ ĝendarmo aŭ de l’ policano, kiun li renkontis sur sia vojo.

Samnatura sceno okazis en Sorbono, en la ĉambro, en kiu la Pariza Esperanta grupo havas siajn kunvenojn.

Kompreneble tuj kiam Fradeko estis alveninta en la ĉefurbon, tial ke li estas fervora Esperantisto, li deziris ĉeesti ĉe tiuj kunvenoj.

Do li sin turnis al ĝia simpatia sekretario, kaj petis de li, ke li bonvolu lin enskribi kiel ageman anon. Sed, vidante Petron, ĉi tiu lasta estis frapita de mirego tia, ke li lasis fali la stilografon, kiun li konstante tenas en sia mano.

Li havis antaŭ siaj okuloj Herbenon, sian malnovan amikon, unu el fondintoj de l’ grupo, Herbenon, kiun oni kredis malviva aŭ forkuranta: kaj tiu Herbeno, kiu sin prezentis al li sub la nomo de Fradeko, ne ŝajnis lin rekoni, kaj petis de li sian enskribon per tiel natura voĉtono, ke la malfeliĉa sekretario frotis siajn palpebrojn, sin demandante, ĉu li ne estas atakita de okulaj konfuzaĵoj.

Li do respondis per malprecizaj frazoj, ke li povas nenion fari, antaŭ kiam li ne estos demandinta la estraron. La opinioj ne venis al sama konsento. Kvankam ĉiuj kungrupanoj estis konvinkitaj pri la senkulpeco de Herbeno, kies altajn kvalitojn de spirito kaj de koro ili povis ŝati en la pasinta tempo, tamen unuj ŝanceliĝis akcepti en sia intimeco viron, kiu eble estas kondamnita kaj ĉenrompinta: aliaj kontraŭe certigis, ke en tiu afero troviĝas simpla simileco, al kiu oni ne devas doni ian gravecon.

Sed kiam estis konitaj la edziĝo de Petro kaj la decido de l’ Polica Prefekto, la prezidanto kun sia kutima sagaceco finis la disputon per tiuj vortoj:

– Ĉu nia nova amiko estas Herbeno aŭ Fradeko? Tion mi ne scias; sed tion ni ne bezonas scii. La sola afero, kiun neniam ni devas forgesi, estas jena: la fundamento mem de Esperantismo estas neŭtraleco; kaj ni ne devas nin montri pli policemaj ol la Polica Prefekto.

Ĉiuj aplaŭdis tiujn saĝajn parolojn; kaj la akcepto de Fradeko estis unuvoĉe proklamita.

La tago de l’ geedziĝo alvenis. Kiel Reĝino jam anoncis al sia estonta edzo, estis Maziero tiu, kiu anstataŭis ŝian patron, kaj ŝin kondukis al la altaro.

La beleco de la juna edziniĝanto ĉarmegis ĉiujn okulojn.

Ŝia blanka vualo plivalorigis la dikajn tordaĵojn de ŝia nigra hararo. Sin apogante sur la brakon de l’ malnova amiko de sia familio, ŝi aliris majesta kaj fiera, simila al juna princino, portante kiel diademon la kronon el oranĝaj floroj, kiu aŭreolis ŝian frunton.

Pensante, ke tiu bela kreitaĵo baldaŭ fariĝos lia edzino, Petro senlace ŝin kaŝe rigardadis, kaj ŝajnis okupita de malatentaĵoj, kiujn rimarkis ĉiuj ĉeestantoj.

Post la parado en la preĝejoficejo, sinjorino Fradeko prenis la brakon de sia edzo; kaj por sin direkti al sia kaleŝo, ŝi trairis la navon laŭ ĝia tuta longo.

Faleginte sur sia preĝoseĝo, kaŝante sian kapon inter siaj manoj kiel por preĝado, sed reale por malvidigi siajn larmojn, sinjorino Herbeno tie ĉeestis, miksita kun la popolamaso.

Kiam ŝia kuzino paŝis apud ŝi, la malfeliĉulino relevis la kapon.

La du konkurantinoj sin fikse rigardadis reciproke. Sur la fizionomio de Beatrico vidiĝis markoj de profunda malespero; dum la vizaĝo de Reĝino malhumila kaj triumfanta radiis, havante tiun satanan rideton, kiun la pentristoj de la XVI a  jarcento metis sur la lipojn de la defalinta ĉefanĝelo.

Kiam la junaj geedzoj estis suprenirintaj en kaleŝon, sinjorino Klozelo alproksimiĝis al Beatrico.

– Venu kun mi, ŝi diris. Ni faros en la manĝejo rapidan aperon; ĉar nia foresto estus tro rimarkita. Poste mi vin kondukos en mian hejmon, kaj mi ne vin lasos plu. Nu, mia malfeliĉa amikino, havu kuraĝon.

Sinjorino Herbeno sin rigidigis, ĉar ŝi ne volis doni al tiuj indiferentuloj, kiuj ĉi tie ĉeestis, la spektaklon de sia doloro. Ŝi uzis la saman kaleŝon kiel Juliino, rondeiris ĉirkaŭ la salonoj, lasis fali dekstre kaj maldekstre kelkajn komunajn ĝentilaĵojn, kaj revenis rapide sin ŝirmi, kiel malfeliĉa vundita birdino, en la koketan kaj vatumitan neston, kiun la amanta Eduardo estis doninta al sia edzino.

Apenaŭ Beatrico estis sidanta, tuj ŝi ekploregis.

– Tio troiĝas, ŝi ĝemis, tio troiĝas. Neniam mi povos toleri tian turmenton. Pro monduma konveneco, mi estos devigata ilin viziti, kaj vidi ilian feliĉecon. En mia ĉeesto ili amos unu la alian, al si ridetos, eble sin kisos reciproke: en familio tio ĉiutage okazas. Mi tre sentas, ke mi ne havos sufiĉan forton por tion vidi. Mi preferas min mortigi tuje.

– Mia kompatinda amikino, ĉu vi volas, ke mi konigu mian tutan penson? Vi estas tute simple ridinda. Se Petro estus via edzo, vi tamen devus kompreni, ke nek Eduardo nek sinjoro Maziero permesus la plenumiĝon de tia geedziĝo. Post ĉiuj amasigitaj pruvoj, dubi ankoraŭ estas ne sagaceco sed nur obstineco.

Havante sian vizaĝon en sia poŝtuko, Beatrico ne ŝajnis aŭdi.

– Vi ne volis ĉeesti ĉe tiu ceremonio, daŭrigis Juliino; sed sinjoro Maziero vin devigis tion fari. Li estis prava. Ĉar, tial ke Fradeko estas nur fremdulo por vi, via foresto estus ne nur ne klarigebla, sed plie ofenda por Reĝino.

Aŭdante tiun nomon, Beatrico relevis la kapon.

– Vi do ne vidis ŝian demonan rideton? ŝi ekkriis, tordante siajn brakojn.

– Jen estas via malsana imago, kiu ankoraŭ laboras. Reĝino edziniĝas kun viro, kiun ŝi amas; ŝi estas feliĉa, kaj ŝi ridetas: tio ŝajnas al mi tute natura. Ĉu vi volis, ke ŝi alpaŝu al altaro, kiel viktimo buĉota de l’ oferanto? Sed tiuj saĝaj paroloj ne sukcesis kvietigi Beatricon, kiu daŭrigis:

– Li estas Li; li estas Fernando; pri tio mi ne dubas. Tiu krimulino lin rekonis kaj ensorĉis. Ha! mi tre scias, ke ŝi estas bela, pli bela ol mi. Kvankam mi ŝin malamas per ĉiuj miaj fortoj, mi tamen estas tro justa por ne tion konsenti. Kaj nun ŝi min premegas per sia triumfo, ŝi traboras mian koron per tiu akra rideto, kiu tiel klare signifas: “Li apartenas al mi nun. Venu lin preni, se ci povas.” Tiam Juliino komprenis, ke estas neutile provi diskutadon kun tiu malfeliĉulino, kiun frenezigis la ĵaluzeco: do ŝi ŝanĝis sian taktikon.

– Necesege estas, ŝi pensis, ke mi alidirektu la fluadon de ŝiaj ideoj. Sen tio, post la hodiaŭa ekscitego postvenos certe nigra melankolio, kiu ŝin malrapide konsumos, kaj iom post iom ŝin ĉiutage mortigos.

Do, pripensinte unu momenton:

– Mi ŝajnu partopreni ŝian frenezecon. Tio estas la plej bona rimedo por ĝin kontraŭbatali.

– Aŭskultu min, Beatrico, komencis sinjorino Klozelo per grava voĉtono, mi havas la intiman konvinkon, ke Fradeko kaj Herbeno estas du homoj tute malsamaj. Tamen por vin plezurigi, mi akceptas momente, ke Petro estas vere via edzo. Nu, eĉ en tiu cirkonstanco, anstataŭ vin turmenti, kiel vi faras, vi devus kontraŭe vin senti tre feliĉa pro tio, kio okazas.

– Mi vin petas, Juliino, min kompatu. Mia sufero estas tro profunda, ĝia kaŭzo tro nobla, por fariĝi temo por ŝercaĵoj, kies spriteco estas almenaŭ duba.

– Mi certigas, ke neniam mi estis pli serioza. Se ni akceptas vian hipotezon, Fernando troviĝas en situacio tiel eksterordinara kaj tiel nenormala, ke oni ne devas uzi, por juĝi liajn agojn, la samajn moralajn elementojn, kiel por aliaj homoj.

– Pri tiu punkto vi eble estas prava.

– Do jen estas Herbeno forkuranta, persekutita de ĝendarmoj, forpelita for de la socio, mortkondamnita kaj ekzekutota, se li estas rekaptita, sekve devigita ŝanĝi sian personecon kaj sin ŝirmi malantaŭ malpropran nomon. Kia devas esti lia unua, lia plej konstanta priokupado? Ĝi estas: obstine konservi sian inkogniton, zorgege eviti ĉion, kio povus naski eĉ ombron de dubo pri la realeco de lia nova aliformiĝo.

– Certe. Sed tamen li devas nin koni sufiĉe bone por scii, ke ni ĉiuj lin amas, kaj ke kun ni li riskas neniun danĝeron.

– Ĉu vi volas koni tion, kion pensis Eduardo en epoko, en kiu li dubis ankoraŭ?

– Jes; ĉar la opinio de homo tiel serioza kiel via edzo meritas, ke oni ĝin ŝatu.

– Tial ke mi ĝuste faris al li la pripenson, kiun vi diris antaŭ ne longe, li respondis: “La pli bona rimedo, por gardi tiel danĝeroplenan sekreton, estas ĝin konservi en si mem kaj preni neniun kiel konfidenciulon, eĉ la plej intiman amikon, eĉ la plej amatan virinon. Jam estas tiel malfacile ne sin perfidi mem, ke multigi konfesojn estas samtempe multigi la eblecojn de perfido.” Interesita de la pripensoj de Juliino, Beatrico levis la kapon. Ŝiaj larmoj ne fluis plu.

Sinjorino Klozelo daŭrigis;

– Kiam Fernando estas libera, kaj posedas neatakeblan civilan etaton, kion li devas fari? Du farmanieroj prezentiĝas al li. Se li estas timema, li sin kaŝos tre zorge en iu punkto de la terglobo, ne donante signojn de sia vivo. Se kontraŭe li havas kuraĝon, li maltime revenos en sian patran landon. Tial ke li ĉiam amas la homojn kaj precipe la hominojn, kun kiuj li estis edukita, li sin prezentos en sia familio, kiel farus nekonatulo, sed havante la malprecizan esperon, ke liaj amikoj estos sufiĉe inteligentaj por kompreni la malfacilaĵojn de lia situacio, ne lin turmentos per maldiskretaj aŭ embarasantaj demandoj, ŝajne vidos en li la homon, kiun li volas ŝajnigi, unuvorte faros nenion, diros nenion, kiu povus okazigi lian pereon.

– Certe tiu rezono estas nerifutebla. Sed ĉu li bezonis edziĝi kun Reĝino? Ĉu mi ne troviĝas apud li? Ĉu mi ne estas lia edzino?

– Vi forgesas, ke, laŭ socia vidpunkto, Herbeno aŭ prefere Fradeko ne estas plu via edzo. Sed vi ne estas vidvino; do li ne povas reedziĝi kun vi. Tamen necese estas, ke li edziĝu; por li edziĝo fariĝas necesega: tio estas faro nekredinde maltima, kiu lin pereigos, se ĝi ne sukcesas, sed kiu, se ĝi sukcesas, forigos por ĉiam for de li ĉiuspecan danĝeron.

– Kial? Kio malhelpis, ke li restu fraŭlo?

– Nenio certe. Sed se li edziĝas, ĉu li povas trovi pli superan rimedon por pruvi, ke lia nova personeco ne estas komedio? Tamen por edziĝi li bezonas virinon, kaj se eble virinon, kiun li amas, kaj de kiu li estas amata. En sia junaĝo Fernando estis edukita kun du junulinoj, kiujn li amis ambaŭ sed neegale. Tamen la preferita virino, tiu, al kiu li donis sian nomon, estas ĝuste, inter ĉiuj virinoj estantaj en mondo, la sola, al kiu li ne povas sin turni, la sola precipe, kiun li ŝajne ne devas ami, ne devas eĉ koni. En Svisujo la hazardo lin renkontigas kun Reĝino. Edziĝi kun ŝi estas la sola rimedo ebliganta, ke li retrovu sian iaman ekzistadon, meze de siaj familianoj. Se li prenas fremdulinon, tiu revo ne estos efektivigebla. Beatrico aŭskultis Juliinon, kaj faris nenion por ŝin interrompi. Tiu nerefutebla logiko, en kiu sentiĝis la influo de l’ advokato, nevole ŝin impresis. Ŝi trovis neniun argumenton kapablan rebati la rezonojn de ŝia amikino; ĉar ŝi sentis, kiel malfortaj estus la motivoj, kiujn ŝi povus prezenti, motivoj diktitaj de la sola sento kaj precipe de la ĵaluzeco. Unu vorto sufiĉus por ilin neniigi.

– Plie, daŭrigis sinjorino Klozelo, kvankam Reĝino, estante plenaĝa kaj orfino, bezonas neniun leĝan konsenton, tamen la morala apogo, kiun ŝi trovas ĉe la personoj ŝin ĉirkaŭantaj, estas grandega pezo, kiu altrenas la konvinkon de leĝistoj. Prenante Herbenon kiel edzon, via kuzino edziniĝus kun bigamiulo. Tian agon povas lasi plenumiĝi nek Eduardo nek sinjoro Maziero. Tamen ili sin intermetas; kaj ili tion faras nur por helpi al la plenumiĝo de tiu geedziĝo. Tiu sola fakto fariĝas por la magistratoj, por mi, kaj devus fariĝi por vi ankaŭ, se vi estus saĝa, la pruvo, ke Petro kaj Fernando estas du homoj tute malsamaj.

Aŭdante tiun kvazaŭ matematikan rezonadon, Beatrico sentis, ke ŝia kredo iom ŝanceliĝas. Pro tio ŝia ĉagreno troviĝis iom pli malfortigita.

– Pro tio, daŭrigis Juliino, tuj kiam la geedziĝanoncoj estis publikigitaj, la kaŝita observado, kiu persekutis Fradekon depost lia eliro el Svisujo, subite ĉesis. En la sama momento kaj pro la sama kaŭzo, li estis permesita partopreni la Parizan Esperantan grupon. Kaj eĉ en tiu okazo Eduardo diris: “Kvankam tio estas tute neverŝajna, se tamen sinjoro Maziero kaj mi estus ambaŭ trompitaj de Fernando, mi estas devigita konfesi, ke mia malnova amiko montriĝus diable forta. Ĉar li trovus rimedon por igi nin liaj nevolaj kunkulpantoj kaj tiamaniere sin liberigi por ĉiam el ĉiuspecaj persekutadoj.” Beatrico ĉiam daŭrigis aŭskulti sian amikinon, kaj konservis silenton, ne havante plu ion por diri.

– Mi resumas mian penson, fine diris sinjorino Klozelo. Aŭ, kaj tio estas certa, nerefutebla, ne eĉ povas esti diskutebla, Petro estas por vi nur fremdulo: en tiaj kondiĉoj via ĵaluzeco ne havas motivon por esti, kaj vi ne povas riproĉi Reĝinon, tial ke ŝi serĉas sian feliĉecon en edziniĝo, kiu plaĉas al ŝi: aŭ, kaj tio estas neverŝajna, malsaĝa, freneza, Fradeko estas vere via edzo. Nu, eĉ en tiu okazo, ĉio plej bone aranĝiĝus. Necese estis, ke li edziĝu; kaj por agi lerte, li povis preni nur sian infanecan amikinon, nur la solan Reĝinon. En tiu hipotezo, tial ke, amante Fernandon, vi deziras nur lian feliĉecon kaj ne la satigon de egoisma amo, ĉu ne estas por vi pli konsolinde senti, ke li troviĝas apud vi, vidi lin ĉiutage, esti certa pri lia feliĉeco eĉ pere de alia virino, prefere ol scii, ke li estas ekzilita, persekutita de ĝendarmoj, vivanta en senĉesaj teruroj, havanta nenion por manĝi, ne scianta en kiu loko li dormos, mizera, forgesita. Ha! Beatrico, kredeble estas sole vera la dua supozo, sed ĉu vi ne opinias, ke por li kaj eĉ por vi, preferinde estus, ke ĝi estu la unua! Juliino silentiĝis.

Tiam sinjorino Herbeno sin levis, kaj per senpripensa ekmovo ŝi alsaltis al la kolo de sia amikino.

– Danke, ŝi diris, plorante larmojn, kiuj tiufoje estis larmoj de ĝojo, danke por viaj bonaj paroloj, por la penado, kiun vi faris, provante min konsoli. Mi ne diras, ke vi min konvinkis; sed tamen mi sentas min iom ŝancelita, kaj certe pli kvieta ol antaŭ momento. De nun mia konduto estas tute klare montrita. Mi penos enfermi mian ĵaluzecon en la plej profundan kaŝejon de mia animo; mi neniamaniere lasos ĝin aperi; kaj mi vidos ne paliĝante la montrojn de lia amo. Samtempe, per mia diskreta sed tamen amoplena sintenado, mi provos komprenigi al Fernando, ke ĉiam mi amas lin, ke mi pardonas malfidelecon, kiun la solaj circonstancoj igis neevitebla, sed ke mi ĉiam konsideras min kiel lian solan kaj veran edzinon, kaj ke, se prezentiĝos okazoj, li povos fidi al mia sindono.

Preninte tiun saĝan decidon, Beatrico denove kisis sinjorinon Klozelo, kaj revenis hejmen.

En la unuaj semajnoj, kiuj postiris la geedziĝon, ŝi ne havis motivojn por inciti sian ĵaluzecon kaj sin suferigi; ĉar la junaj geedzoj estis veturintaj en geedziĝa vojaĝo, kiu devis daŭri unu monaton.

Tial ke sinjorino Herbeno ne ilin havis antaŭ siaj okuloj, ŝian ameman animon ne povis disŝiri la eksteraj montroj de sentoj, kiuj estis al ŝi ŝulditaj, sed kiujn Petro malŝparis al alia virino.

Tio estis feliĉa por ŝi. Ĉar se Fradeko kaj lia edzino estus restintaj en Parizo, la scenoj, kiujn Beatrico estus vidinta, estus farintaj en ŝia koro profundajn vundojn, el kiuj estus forkurinta ŝia tuta viveco.

Tiu longa forestado ŝin savis. Efektive tiu unua monato de geedziĝo estis por Reĝino kaj por ŝia edzo neinterrompita ebrieco de koro kaj de sentoj, vera malŝparo de ŝmacadoj kaj de promenadoj en luna heleco.

La tagon mem de ŝia edziniĝo, kiam la juna virino sin vidis sola kun sia edzo, ŝajnis al ŝi, ke ŝi sin retrovas, kiel ŝi estis du jarojn antaŭe, en epoko kiam Fernando ŝin amis por la unua fojo. Pro tio, realligante estintecon al estanteco, enpenetrite de la pasio, kiu elfluis el ŝia koro, avida de karesoj donitaj kaj ricevitaj, ŝi ne povis atendi la proponojn de sia edzo, kaj sin oferis subite: kaj, post longaj horoj pasigitaj en plena ĉielo, ŝi fine endormiĝis sur la brusto de Fradeko.

Sed, kiam tiu krizo de furiozeco estis pasinta, Reĝino rekonsciiĝis.

Tiam, kiam ŝi povis pripensi, ŝi rekonis, ke ŝia sintenado estis tre malprudenta. Ĝenerale nova edziniĝinto ne estas tiel sperta en amaj aferoj: ŝi agis kiel edzino, ne kiel fianĉino.

Tamen ŝia edzo ne ŝajnis rimarki la strangecon de tiu farmaniero; kaj nenio en lia sintenado povis divenigi, ke li havas eĉ la plej malgrandan suspekton.

– Ĉu, pensis Reĝino, por kompetente juĝi tian okazon, al li mankas specialaj konoj? aŭ prefere, ĉu, tial ke li estas la sola homo, kiu konas la veron pri tiu punkto, li ne povas min riproĉi pri situacio, kies aŭtoro li estas? En komenco la junulo sin montris inda je lia bela amantino. Fortika kaj sana, amegante Reĝinon, malkovrante ĉiutage novan perfektaĵon en la mirinda vivanta statuo, kiu tremetis inter liaj brakoj, li sentis, ke lin manĝegas flamo tiel ardanta, kiel tiu, kiu bruligis la junan virinon. Ambaŭ vivis en revo, mirante, ke ilia malforta homeco povas toleri ne rompiĝante tiel akran feliĉecon kaj per egala flugado ili altiĝis ĝis tiu ideala empireo, en kiu la senfina amo ne havas ŝanceliĝojn.

Sed iom post iom, en tiu senripoza kurado, Fradeko estis preteririta. Vane, por resti sur la sama vico kiel lia kunulino, li provis superhomajn penadojn; li ne sukcesis. Al maldiskretaj kaj senĉesaj demandoj, kiujn al li faris Reĝino, li povis redoni nur malprecizajn respondojn. La malfeliĉa junulo suferis pro tio. Sed ĉu li povis agi alimaniere? Li estis devigata obei al la unika sento, kiu fine lin tutan okupadis: ĝi estis, grandega bezono de ripozo.

La juna virino unue miris, poste ĉagreniĝetis; kaj kun la amo, kiun ŝi sentis al sia edzo, miksiĝis sento de kompato, kiu malbone kaŝis iom da malŝato.

En tiu spiritstato ili revenis Parizon.

La vesperon mem, ili faris viziton al Maziero, kaj en la salono renkontis Beatricon.

Dank’ al sia neerariga flaro de amanta virino, Beatrico sen malfacileco rekonis, ke nesentebla sed reala barilo jam staris inter la novaj geedzoj. Tiu malkovro al ŝi kaŭzis grandegan ĝojon. Redonante al ŝi ŝian tutan spiritliberecon, ĝi ebligis, ke ŝi fidele plenumu la programon, kiun ŝi altrudis al si en la tago mem de la geedziĝo, post sia longa parolado kun Juliino.

Ŝi montriĝis afabla, sprita, eĉ iom koketa, petis de Fradeko detalojn pri la landoj de li trairitaj, interesiĝis pri la rakontoj, kiujn li faris; kaj la junulo ŝajnis mirigita de ŝiaj inteligentaj demandoj kaj de ŝiaj spertaj respondoj. Pro tio, li diris al Klozelo:

– Mi ĝoje toleras la ameman ĉarmon de tiu gracia kaj instruita virino, kiu nun fariĝis mia bokuzino. Mi min demandas ne sen miro, ĉu vere Herbeno estis tiel blinda, ke li ŝin trompis kun malĉastulino, kaj mi sentas min feliĉa, pensante, ke, dank’ al la parencaj ligiloj, kiuj nin kunigas, mi povos ŝin oftege vizitadi en intimeco de familio.

Kiam sinjorino Herbeno troviĝis sola, ŝia vizaĝo radiis. Por la unua fojo depost multaj monatoj, ŝi sentis, ke iom da ĝojo revenas al ŝia koro.

– Juliino estis prava, ŝi pensis. Li edziĝis kun Reĝino por igi sian ripozon sendanĝera. Sed mi estas ĉiam la virino, kiun li amas.

Dum Beatrico faris al si mem tiun konsoligan pripenson, sceno tute malsimila okazis inter sinjorino Fradeko kaj ŝia edzo.

Reĝino ne povis vidi sen profunda sento de kolerego la koketaĵojn faritajn de ŝia kuzino por altiri Petron, koketaĵojn, kiujn la junulo toleris kun esprimo de neniel maskita plezuro. Pro tio, tuj kiam la juna virino revenis hejmen, ŝi faris al Fradeko teruran scenon de ĵaluzeco, kiu kompreneble havis nur tiun rezultaton: plilarĝigi la fosaĵon, kiu jam ilin malkunigis.

Kun flamantaj okuloj, kun tordita buŝo, Reĝino aliris kaj eliris tra la ĉambro, similante furiozan leoninon.

Fradeko tre kvieta kontraŭe daŭrigis trankvile sian senvestigon.

– Kial do ci tiamaniere vagadas? li diris. Kial ci ne enlitiĝas?

– Lasu min trankvila.

– Ha! ha! la sinjorino estas nervincitita. Trinku iom da oranĝflora miksaĵo: tio cin kvietigos. Mi mortas pro dormbezono. Bonan nokton.

– Kaj ci kredas, ke la aferoj tiamaniere okazos, ke mi ne scios defendi mian posedaĵon? Nun ci al mi apartenas; mi ne volas, ke ŝi cin reprenu.

– Kion ci volas diri? Mi ne komprenas.

– Ne ŝajnigu la nescianton. Se ci kredas, ke tiuvespere mi ne vidis viajn hiprokritaĵojn, ci eraras: mi havas bonajn okulojn.

– Kiajn hipokritaĵojn? Pri kiu ci parolas? Fine ci min incitas per ciaj enigmoj.

– De nun mi malpermesas, ke ci ŝin vizitadu. Aŭdante tiun vorton, Fradeko stariĝis palega pro kolero.

– Unue, li diris, per voĉo, kiun li penadis igi kvieta, mi neniam akceptas ordonojn venantajn de iu ajn, de ci malpli ankoraŭ ol de alia homo. Poste se pri sinjorino Herbeno ci intencas paroli, mi cin avertas, ke ci diras vantaĵon. Beatrico estas delikata kaj bonedukita virino. Dank’ al mia edziĝo, ŝi fariĝis mia bokuzino. Mi estas tre feliĉa, ĉar mi ŝin konas kaj povas rilati kun ŝi. Se ci ne volas min akompani en vizitoj, kiujn mi intencas fari al ŝi, ci estas libera: mi iros sola.

Aŭdante la decidoplenan kaj malvarme elparolitan respondon de sia edzo, Reĝino sentis, ke ŝi marŝas sur malvera vojo. Pro tio, ŝi subite ŝanĝis sian taktikon. Ŝi sin senvestigis per unu sola ekmovo, rompante laĉojn kaj ŝnuretojn por iri pli rapide, kaj ensaltegis kiel tigrino en la liton, en kiu ŝia edzo jam dormetis.

– Pardonu, karulo, ŝi ekkriis kun larmoplenaj okuloj; pardonu, se mi cin ĉagrenis. Sed mi amas cin: kaj kiam mi vidas, ke alia virino alpaŝas al ci kaj cin amindumas, ha! mi ne scias, kio okazas en mi, sed mi min sentas instigita al la plenumo de krimo.

– Tiaj ideoj estas absurdaj kaj danĝeroplenaj: mi konsilas, ke ci ilin forĵetu, respondis Petro ankoraŭ kolereta pro la ordona voĉtono de Reĝino, feliĉa tamen pro tiu ĵaluzeco kaj pro la pento tiel propramove montrita: ĉar tiuj ambaŭ fariĝoj pruvis la grandecon de ŝia amo.

Do li respondis afable al amaj demandoj, kiujn al li malŝparis lia edzino. Sed ho ve! estis forkurintaj por ĉiam la varmaj brakpremoj kaj la superhomaj ŝmacadoj. Fradeko povis liveri nur komunan konsolon.

Depost unu monato, Reĝino verŝis ebriecon ĝis rando en la plezuran pokalon: nun, ĉar Petro ĝin elĉerpis tutan, li povis trovi en fundo nur unu aferon, la satigon.

Tio, kio incitegis la junan virinon pli ankoraŭ ol la malvarmeco de ŝia edzo, estis lia diskreteco.

Kiam ŝi konsentis edziniĝi kun li, ŝi nutris la malprecizan esperon, ke Fradeko kaj Herbeno faras unu solan viron. Ŝi kredis, ke la intimeco de la geedza vivo malligos la langon de Petro kaj naskos konfeson. Sed spite ŝiaj diplomataĵoj ŝi ne sukcesis.

Jen per indiferenta mieno ŝi faris al sia edzo pri lia estinta vivo tre malkaŝan kaj tre klaran demandon, al kiu li respondis sen embaraso, redirante la Fradekan historion, kiun ŝi sciis parkere; jen ŝi faris kelkan delikatan kaj diskretan aludon al iu juneca fariĝo, konita nur de ŝi kaj de Fernando. En tiuj okazoj neniam Petro ŝajnis kompreni; neniam li sin perfidis.

Kaj la juna virino interne koleris, pripensante, ke, de post kiam ŝi edziniĝis, ŝi estas ankoraŭ sur la sama loko, kiel en la epoko de gefianĉiĝo, kaj ke ŝi eĉ ne scias laŭ certa maniero, kia estas la viro, kies edzino ŝi fariĝis.

Pro tio, ĉar ŝin instigis la kolerego pro malsukceso kaj la espero al sukceso, ŝi metis malpli kaj malpli da singardo en siajn aludojn al la pasintaj fariĝoj.

Unue ŝi prenis kiel ĝeneralan temon nur la malmulte kompromitantajn memorojn pri ŝia plej maljuna infanaĝo. Sed iom post iom ŝi lasis diveni, ke la simileco de ŝia edzo kun Fernando multege pezis sur ŝia determino. De tio estis facile konkludi, ke la sento, kiun ŝi havis por Herbeno en la pasinta tempo estis certe pli fervora ol tiu, kiun oni havas ĝenerale por simpla bokuzo.

Petro memoru la ardon, kiun ŝi montris, kiam ŝi alsaltis al lia kolo en la glacia groto, li aldonu al tiu montro la dubojn, kiujn li certe sentis pri ŝia virgineco en la unua nokto de ilia geedziĝo, kaj certe la malfeliĉa junulo devos sin demandi, ĉu li ne estas por sia edzino nur la daŭriganto de malnova amkuniĝo.

Kredeble tiaj estis liaj suspektoj, ĉar li volis lumigi al tiu areo kaj peti klarigojn. Sed Reĝino, sentante, ke konfeso estus tro danĝeroplena tiel longe, kiam ŝi ne estos certa pri la personeco de sia edzo, sin ŝirmis malantaŭ malprecizajn frazojn, kaj fine lin frenezigis de varmegaj karesoj; ĉar tiu rimedo kelkafoje ankoraŭ sukcesis.

Tamen ĉiutage nova signo montris al ŝi, ke absoluta estas la identeco inter ŝia nuna edzo kaj ŝia iama amanto.

Kiel Fernando, Petro ŝategis aŭtomobilismon. Kiel Fernando, li estis unu el plej fervoraj anoj de la Esperanta Pariza grupo.

Kiel Fernando, li interesiĝis al ĉiuj sciencaj aŭ industriaj progresoj, al aerveturado, al senfadena telegrafo, al radioj X , al radiumo.

Kiel Fernando fine, li estis pasiplena al vojaĝoj; kaj li ne povis kaŝi sian ĝojon, retrovante la Herbenan bibliotekon plenan je libroj, landkartaroj, albumoj, fotografaĵoj, fine je ĉiuspecaj geografiaj dokumentoj, kiujn Beatrico senŝancele portigis en lian hejmon, kvazaŭ ŝi nur redonas tion, kio al li apartenas jam de longa tempo.

La sama identeco retroviĝis en la plej propraj, la plej intimaj ecoj de lia naturo. Ne nur la intelektaj kaj superaj bezonoj de Fradeko estis la samaj kiel tiuj de Herbeno, sed eĉ la pli malsuperaj gustoj de la junulo senĉese rememorigis al Reĝino la viron, kiun ŝi amis en la pasinta tempo, kaj kiun ŝi kredis ami ankoraŭ, amante sian edzon. Se ŝi deziris al li plezurigi, prezentante sur la manĝotablon nutraĵon de li ŝatitan, ŝi bezonis nur memori pri la gustoj de Fernando, kaj ordonis, ke la servistino preparu la kuiraĵon preferitan de ŝia iama amanto. Ŝi estis certa, ke Petro montros sian kontenton, ŝin gratulos pro ŝia afablaĵo, kaj komplimentos la kuiristinon pro ŝia sperteco.

Fine ne nur li havis la samajn emojn, la samajn inklinojn, la samajn gustojn kiel Fernando, sed plie la saman temperamenton kaj la saman farton: kaj fariĝo okazis, kiu estis por sinjorino Fradeko luma montro, kaj al ŝi liveris la preskaŭ certigon, ke Petro kaj Fernando estas unu sola viro.

Ian tagon, ŝia edzo ŝajnis priokupata pro procentedono de monsumoj, kiam subite li prenis sian maldekstran polekson inter la granda kaj montra fingroj de la dekstra mano, kaj ĝin faldis kaj malfaldis kun ardo, kiun nenio ĝustigis.

– La tiko de Fernando! ŝi ekkriis. Ha! tiun fojon, ci ne povas nei cian veran identecon! Pro tiuj vortoj, Fradeko ruĝiĝis, kvazaŭ li estus malkovrita kaj juste kulpigita de mensogo, kaj respondis balbutante:

– Depost mia infanaĝo, mi havas tikon tiel forte enradikigitan, ke ĉiuj miaj penadoj por ĝin malaperigi estis senfruktaj. Vane mi min observas kiel eble plej zorge, estas momentoj, en kiuj ĝi revenas malgraŭ mia volo. Mi deziris ĝin kaŝi al ci, ĉar mi scias, ke ĝi igas min ridinda. Jen estas kial ci vidis min konfuzita, kiam mi rimarkis, ke ci ĝin malkovras.

Reĝino havis geston de malkontento. Kiel ĉiam ŝia edzo lerte glitis for de ŝiaj manoj, kaj al ŝi donis klarigon sendube akcepteblan.

Tamen Petro ŝajnis kutimi al la konsekvencoj, kiujn neeviteble devis naski lia simileco kun lia bokuzo.

En la unuaj tagoj, ĉiufoje kiam la nomo Herbeno estis elparolita antaŭ la junulo, li sulkis la brovojn, dirante al ĉiuj, kiuj ĉeestis:

– La ideo, ke oni povas vidi en mi viron alian ol min mem, estas por mi netolerebla.

Sed iom post iom tiu sento ŝajne malplifortiĝis, kaj eĉ, post la decido, kiun li prenis en tiu epoko, tute malaperis.

Ian tagon Maziero plendis en lia ĉeesto pri la lacigoj, kiujn al li okazigas lia banka firmo, depost kiam lia baptofilo ne ĉeestas plu por lin helpi en liaj laboroj. En momento kiam alvenas la maljuneco, kiam li plej forte bezonas havi fidindan anstataŭanton, kiu estus kvazaŭ lia samulo, en tiu momento mem la Fatalo lin senigas je Herbeno.

– Sinjoro Maziero, ĉu vi volas fari al mi grandan plezuron? demandis Petro.

– Se tion mi povas, ĝi estas konsentita.

– Dum mia tuta vivado, mi havis ageman ekzistadon tute dediĉitan al laborado. Post la morto de mia praonklo, dank’ al la riĉeco, kiun al mi donis lia heredaĵo, mi pasigis preskaŭ du jarojn en traveturadoj tra Eŭropo. Poste mi edziĝis. Kiam mi revenis el mia geedziĝa vojaĝo, mi utiligis mian libertempon, vizitante kaj ekzamenante kiel eble plej detale la muzeojn kaj la diversajn monumentojn de Parizo. Sed nun la senlaboreco pezas sur mi: mi faras nenion, kaj mi enuas. Sed dum dek jaroj mi zorge studis la bankajn aferojn. Laŭ mia opinio, mi ilin konas sufiĉe bone por anstataŭi vian baptofilon, kaj ne lin tro malsuperi. Cetere, direktite de vi, mi rapide lernos tion, kion mi povas ankoraŭ nekoni. Kion vi diras pri mia propono?

– Mi ĝin akceptas sen ia ŝanceliĝo; ĉar ĝi min tute kontentigas. Morgaŭ, se vi volas, mi vin prezentos al la oficistaro. Tuj kiam vi tion deziros, vi komencos vian oficon.

La morgaŭon mem Petro sin lokis en la oficejon iam okupitan de Fernando.

Sed depost tiu momento lia personeco komencis droni.

Efektive oficistoj kaj klientoj, precipe klientoj, rekonante la junulon, kun kiu en la pasinta tempo ili rilatis pro financaj aferoj, diris al li, pasante:

– Bonan tagon, sinjoro Herbeno.

En komenco, Fradeko volis kontraŭstari.

– Vi eraras, li respondis. Mi ne estas Herbeno; mi nomiĝas Fradeko.

– Jes, jes, mi scias: oni al mi rakontis vian historion. Estas vere strangega tia simileco. Sed por mi ĝi ne valoras, kaj vi ĉiam estos sinjoro Herbeno.

Kaj tuj kiam Petro turnis sian dorson, li ĉiumomente aŭdis tiun dialogon:

– Ĉu vi kredas al tiu fantazia aventuro?

– Malfacile; kaj vi?

– Estus malspritulo tiu, kiu ĝin akceptus. Pro tio, mi ne ŝanceliĝis, kaj al li komprenigis, ke li ne min erarigas. Vere li estas tre forta knabego.

Tial ke tiu sceno rekomenciĝis dekfoje dum la tago, Fradeko laciĝis; kaj komprenante, ke oni ne povas kontraŭbatali la supermezuran premadon de la publika opinio, li fine akceptis tiun situacion, kaj ne ŝajnis tro suferi pro ĝia strangeco.

Kaj eĉ kiam nova kliento petis de oficisto:

– Ĉu sinjoro Herbeno ĉeestas? se okaze Petro tie troviĝas, li tuj alpaŝis al la vizitanto, dirante:

– Kion vi deziras peti de li?

La sama afero okazis ĉiujn vendredojn vespere, en Sorbono, ĉe la kunvenoj de la Esperanta Pariza grupo, aŭ en ĉiuj aliaj lokoj, en kiuj renkontiĝas la adeptoj de la nova lingvo. Krom eble la prezidanto kaj la anoj de l’ estraro, kiuj pro sento de alta konveneco daŭrigis doni al Petro la nomon, per kiu li volis, ke oni lin nomu, la simplaj anoj, kiuj ne havis la samajn motivojn kiel la altranguloj, retrovinte antaŭ siaj okuloj la malnovan fondinton de la Pariza grupo, ne povis ne ekkrii, kiam ili prezentis al li la manon:

– Bonan vesperon, sinjoro Herbeno; kiel vi fartas? Kaj same kiel en la banko same kiel en la aliaj lokoj, en kiuj Fradeko vizitadis, post kiam li estis protestinta en la unuaj tagoj, li fine silentiĝis, kaj respondis simple:

– Tre bone; kaj vi?

Fine okazis afero same neevitebla, kiu elfinis la laboron de similigo, kaj kiu devigis, ke Petro prenu en la familio la lokon, kiun la foriro de l’ malfeliĉa Fernando lasis neokupata.

Ĉiuj homoj sciis, ke Maziero estas la baptofilo de sia filiga filo. Pro tio, la formuloj, kiujn oni uzis por Herbeno estis fatale reportitaj al Fradeko. De mateno ĝis vespero interparoladoj inter la junulo kaj la kliento tiel komenciĝis.

– Sinjoro Herbeno, diris la vizitanto, via baptopatro konsilas, ke mi akceptu tiujn kambiojn.

Kaj Petro, ne nur ne protestis, sed kontraŭe respondis simple:

– Li ne povis doni pli saĝan konsilon.

Jen estas kial ian tagon Fradeko, kiu estis priokupata, diris, sin turnante al Maziero:

– Baptopatro, mi ricevis ĉekojn, kiuj ...

Sed rekoninte sian malatentaĵon:

– Ho! sinjoro Maziero, li ekkriis, mi petas de vi pardonon.

Aŭdante tiun vorton, kiu ne sonis plu en liaj oreloj depost tempo jam longa, la maljunulo sin sentis profunde kortuŝita. La sola Fernando ĝin uzis. Kaj denove tiu nomo estis elparolita per voĉo kaj per buŝo, kiuj estis la samaj, kiel la voĉo kaj la buŝo de lia baptofilo.

Dum unu minuto, la bankiero restis senmova, rigardante fikse Petron, sin demandante, ĉu vere ne estas lia filiga filo la viro, kiu staras antaŭ liaj okuloj.

Sed fine li pasigis sian manon sur sia frunto, kvazaŭ li volus forpeli trudeman ideon, kaj respondis dolĉe:

– Vi neniel min ofendis, uzante tiun filan esprimon. Ho ve! estas kredeble, ke la sola homo, kiu havis rajton ĝin uzi, pereis en sia danĝeroplena entrepreno. Sen tio, per unu aŭ per alia maniero li estus trovinta rimedon por nin sciigi pri lia sorto. Vi lin tiel perfekte memorigas, ke en iuj momentoj mi kredas, ke estas li mem vi, kiam vi staras antaŭ mi. Aliparte el du junulinoj, kiujn mi edukis, li edziĝis kun unu; vi unuiĝis kun la alia. Via edziĝo vin metas sur la saman rangon kiel lin; vi lin anstataŭas en liaj financaj laboroj; fine vi vin samigas al li laŭ tute identa maniero. Pro tio, dank’ al tiu vorto, kiun antaŭ momento vi preterlasis, la iluzio estis absoluta. Ŝajnis al mi, ke Fernando mem parolas. Jen estas kial vi vidis min konfuzita.

Depost tiu tago la individueco de Fradeko malaperis, vaporiĝis kaj estis anstataŭita de tiu de Herbeno.

La tempo pasis, plifortigante tiun anstataŭigon, ĝin igante ĉiutage pli plena. Maziero, Klozelo, Juliino toleris tiun influon laŭ nesentebla sed neinterrompita maniero.

Certe la socia kaj civila personeco de Petro neniel estis vundita de tiu influo. Oni daŭrigis doni al la junulo lian veran nomon; sed tiu nomo almetiĝis malpli al la vojaĝanto renkontita en Svisujo ol al la malfeliĉa knabo, kiun oni konis depost lia junaĝo, kaj kiun subita katastrofo estis formetinta for de la amikeco de liaj familianoj. Kredeble li estis malviva: tamen speco de revivigo lin revenigis en la familian hejmon.

Evidente neniu estis trompita de tiu kaŝita laboro de anstataŭigo, en kiu la racio neniel partoprenis. Tamen spite pruvoj, faktoj, rezonoj, tiu laboro tute farita de la sola sento senhalte plenumiĝis. Fradeko restis ĉiam Fradeko, neatakebla kaj neatakita; sed Fradeke li restis nekonita kaj indiferentiga. Tiu, kiu partoprenis la familion, kiun oni estimis, kiun oni amis, ne estis Petro sed Fernando.

Pro tio, per logika konsekvenco, oni ne parolis plu aŭ preskaŭ plu pri la malfeliĉa ekzilito.

Jam neniu tago pasis, en kiu unu aŭ alia ne faris unu el tiuj demandoj:

– Kie li estas? Kion li faras? Ĉu li vivas ankoraŭ? Hodiaŭ, kvankam la amemo, kiun oni sentis al li, estis tiel arda kiel en la pasinta tempo, tamen nekonscie oni juĝis neutile reaperigi memoron, kiu ne havis plu motivon por esti. La impreso produktita de la senĉesa ĉeestado de Fradeko fine malakrigis preskaŭ plene tiun senton pri alia forkuranta Herbeno, kiu eble ne renkontis en la mondo unu solan angulon, en kiu li povos ripozigi sian kapon.

La edzo de Reĝino tiel bone komprenis tion, kio okazas, ke ian tagon li diris al Klozelo:

– Ho! tiun personecon de Herbeno! Ĝi min enpenetras, ĝi min dronigas kiel altiĝanta tajdo. Vane mi kontraŭbatalas, vane mi krias tre laŭte: “Ne, ne; vi eraras; mi estas mi, ne alia; Petro, ne Fernando!” Neniu volas min kredi. Iom post iom oni malplenigas mian estaĵon; ĉiutage oni elĉerpas mian animon, guton post guto. Mian kompatindan mion ĉiuj homoj volas fortiregi for de mi: mi staras sola por ĝin defendi.

La junulo estis parolinta kolere: tamen la advokato ŝajnis nur duone konvinkita. Ĉar, direktinte al Petro suspektoplenan rigardon, li lin lasis, murmurante:

– Ĉu li estas sincera?

Se tiu fenomeno estis ebla por tiuj, kiuj ne kredis al la identeco de du viroj, kiel forte ĝi devis sentiĝi por Reĝino, kiu estis necerta, kaj precipe por Beatrico, kiu neniam dubis eĉ unu minuton.

La apudestado preskaŭ ĉiutaga de ŝia bokuzo, kiun ŝi kredis esti ŝia edzo, iom post iom malakrigis ŝian unuan doloron. Tial ke Fernando vivas apud ŝi, tial ke ŝi estas retrovinta lin parte, estas neeble, ke en venonta tago, ŝi ne lin reakiros tute.

Kie kaj kiamaniere? Tion ŝi ne povis scii, eĉ ŝi ne serĉis diveni; sed tio ŝajnis al ŝi neevitebla. Tiu espero sufiĉis por doni al ŝi necesan paciencon, kaj ebligi, ke ŝi atendu sen tro da kortuŝaĵoj la horon, en kiu ŝia revo fariĝos fine realaĵo.

Subtenite de tiu ideo, Beatrico refariĝis preskaŭ gaja, des pli ke, dank’ al la intimeco de la familia vivo, ŝi ju pli sentis, ke de tago al tago pligrandiĝas la simpatio, kiun Petro sentas al ŝi.

Certe Reĝino ĉiam troviĝis inter li kaj ŝi. Estis neeble, ke preskaŭ ĉiutage ne ofendas ŝiajn okulojn la vidaĵo de ilia geedza senĝeneco. Tamen ŝi suferis multe malpli ol ŝi tion timis en la pasinta tempo. Konvinkite, ke Fernando ĉiam amas ŝin kaj ludas apud sia rajta edzino nur rolon por erarigi la apudestantojn, sinjorino Herbeno havis iluzion, ke ŝi estas edzino de grandtalenta aktoro, kiu faras al aktorino antaŭ entuziasmigita publiko la plej pasiajn amkonfesojn. En tiaj kondiĉoj ĉiu sento de ĵaluzeco fariĝas ridinda, tial ke ĝi havas neniun motivon por esti.

Estas ĝuste tiu sintenado tio, kio kolerigis Reĝinon. Se Beatrico estus montriĝinta malĝoja, ĉagrena, ĉiam en larmoj, sinjorinon Fradeko ne estus maltrankviligintaj tiuj montroj de malespero. Sed kontraŭe ŝi vidis sian kuzinon afabla, sprita, vidanta sen kortuŝeco la montrojn de amemo, kiujn en ŝia ĉeesto ŝi afekte malŝparis al sia edzo. Beatrico ŝajnis tiel certa, ke ŝi potencas, tiel kovinkata, ke ŝi venkos, ke kruelega ĵaluzeco ekkaptis Reĝinon, kaj ŝin skuadis tutan. Cetere Petro faris ĉion, kio estas ebla, por pliakrigi tiun malbonan senton. Ĝentila kaj afabla apud Beatrico, li zorge utiligis ĉiujn okazojn, kiuj prezentiĝis al li, por montri al sia bokuzino, kiel grande li ŝatas ŝin, kaj kiel feliĉa li estas, ke la hazardoj de l’ vivo ŝin metis sur lian vojon.

Vidante tiun ĉiam kreskantan intimecon, kiun nek unu nek alia penadis kaŝi, sinjorino Fradeko sin demandis kortuŝe, ĝis kia grado iris la aferoj.

Iam Fernando sen ŝanceliĝo trompis sia rajtan edzinon, kaj igis Reĝinon sia amantino: kial hodiaŭ Petro ne interŝanĝus la rolojn por alveni al sama rezultato? Klozelo, kiu observis silentiĝante tiun duelon inter virinaj koketaĵoj, nevole memoris tiun pripenson, kiun Herbeno faris en la pasinta tempo, kiam li ne povis sin decidi al elekto: “Mi volus,” li diris, “ke estu al mi eble edziĝi kun ambaŭ.”

– Ĉu vere li estas Li? sin demandis la juna advokato ŝancelita. Ĉu lia neefektivigebla revo tamen efektiviĝis? Tiu streĉita situacio daŭris ankoraŭ dum kelkaj semajnoj, ĝis kiam Reĝino koleriĝanta, riskante, ke ŝi sin pereigos por ĉiam, se okaze ŝia nuna edzo havas nenion komunan kun ŝia iama amanto, diris iam al Petro:

– Aŭskultu min; mi ne akceptas partigon. Jam en la pasinta tempo mi cin avertis pri tio. Ci ne volis min aŭdi. En tiu epoko mi povis fari nenion; do mi estis devigata toleri cian kapricon. Sed nun, tial ke mi havas rajtajn privilegiojn, mi scios ilin valorigi kaj uzi.

– Kion signifas tiu patoso? Ci diras, ke en la pasinta tempo ci avertis Herbenon, ke ci ne akceptas partigon. Sed tiam ... Krimulino! ekkriis Fradeko, rapidante al Reĝino terurita, kun pugnoj streĉitaj, kun kongestita vizaĝo, timeginda pro kolerego; krimulino! ci estis lia amantino! Ha! mi tre bone rimarkis, ke ci ne estis plu virga, la vesperon de cia edziniĝo!

Sed la juna virino, kiu ne kredis, ke tiu kolero estas sincera, rapide rekonsciiĝis kaj respondis ironie:

– Kredeble ci tion sciis tiel bone kiel mi. Ĉu ci ne estas la sola homo, kiu ne povas min riproĉi pri tio? Aŭdante tiujn vortojn, Petro sentis, ke lia kolerego subite kvietiĝas.

Li metis sian manon sur siajn okulojn, rapide eliris, kaj kuris al sia laborĉambro, en kiu li sin enfermis.

Du horojn li restis en ĝi, enprofundiĝante en siaj pensadoj. Kiam li sin levis el la apogseĝo, en kiu li duonkuŝis kun kapo en manoj, li sin direktis per neŝanceliĝanta paŝo al la ĉambro de Reĝino. Estis videble, ke li prenis energian kaj nerevokeblan decidon.

Sinjorino Fradeko troviĝis ankoraŭ en la loko, en kiu ŝin lasis ŝia edzo. Ŝi same longe pripensadis. Por scii la veron, ŝi ludis sian lastan atuton. Kio devenos de tiu eble iom tro bravega provo?

– Reĝino, diris Petro sen kolero, respondu al mi sincere.

– Mi malamegas la mensogon, respondis la juna virino vivege, escepte tamen kiam ĝi estas trudita de situacio tiel danĝeroplena kiel la cia, ŝi aldonis, por korekti per tiu afablaĵo tion, kion ŝia senpripensa respondo povus enhavi da ofendeco por ŝia edzo.

– Nu, rediris Petro, se viro alia ol mi estus petinta de ci cian manon, ĉu ci estus konfesinta al li cian estintecon?

– Virino tia, kia mi estas, respondis fiere Reĝino, ne sin donas dufoje. Se tamen cirkonstancoj pli fortaj ol mia volo min estus devigintaj edziniĝi kun viro alia ol ci, mi ne estus lin trompinta. Ha! mi min konas tre bone. Mi estas amanta kaj ĵaluza ĝis frenezeco. Eble la pasio povos min instigi al krimo. Sed mi havas tro da malhumileco por min malaltigi por profito ĝis malkuraĝaĵo.

Fradeko fikse rigardadis sian edzinon. Li legis en okuloj de Reĝino esprimon de tia sincereco, ke li sin sentis konvinkita. Tiam li respondis:

– En tiaj kondiĉoj, ci estis prava antaŭ ne longe: mi ne povas cin riproĉi pri tio, kio okazis. Ne kun mi ci edziniĝis, sed kun Herbeno. Tial ke ci estis cia amantino, ci por li sola taŭgis. Ci volis ripari cian kulpon, kaj estas mi tiu, kiu toleras la konsekvencojn de tiu riparo. Tial ke ci ne kredas, ke ci min trompis, ci ne estas kulpa kontraŭ mi. La juna virino aŭskultis, muta pro miro.

Petro daŭrigis:

– Kion mi diros? Ĉiam tiun eternan frazon jam mil foje eldiritan: “Mi ne estas Herbeno.” Parolante, Fradeko rigardis floron de l’ tapiŝo.

Reĝino lasis flirti sur siaj lipoj rideton de nekredemo.

– Ci respondos kiel ĉiam, daŭrigis la junulo, per rideto ... Nu! kion mi diris? ekkriis Petro, kiu, relevante la kapon surprizis tiun rideton, kiun Reĝino ne havis tempon malaperigi.

– Sed, amiko mia, kial ci obstine volas cin aliformigi en alian homon. Ci tion faru por la publiko, por la administracio, la afero estas akceptebla; sed por ni, por mi precipe, kiu cin konis tiel intime, tia provo ne povas sukcesi. Kiam oni deziras ŝajni alia persono, ol oni estas reale, la unua kondiĉo estas ne havi tikon, kiu perfidas. Dum Reĝino parolis, ŝi eltiris el albumo fotografaĵon de Fernando; poste prenante sur la kameno en velura kadro fotografaĵon de Petro, ŝi prezentis la du portretojn al sia edzo dirante:

– Rigardu kaj komparu. Fradeko prenis la du objektojn, kaj ilin atentege ekzamenis, dum lia edzino daŭrigis:

– Ci vidas. Se la pozoj kaj la vestoj ne estus malsamaj, mi estus tre embarasita por scii, kiun el tiuj du fotografaĵoj mi devas remeti en albumon; kaj kiun, en ĝian kadron. Kiam oni volas ludi konvene sian rolon, oni devas unue ŝanĝi la ŝajnon de sia vizaĝo. Sperta aktoro aliformigas sian kapon, por ke ĝi similu la kapon de persono, kiun li devas reprezenti. Ne zorgante pri tiu grava punkto, ci estis malprava. Tio pruvas, karulo, ke oni ne povas pripensi pri ĉio.

Fradeko respondis nenion, kaj daŭrigis kompari la du fotografaĵojn.

– Estas vere, li diris post momento; ĝis nun mi ne studis tiujn du portretojn kun la atento, kiun ili meritas: kaj la absoluta simileco de tiuj du figuroj montras al mi, ke estas neutile pli longatempe protesti. Ĉar ni supozu momente, ke mi estas vere Herbeno ĉenrompinta, mortkondamnita kaj ekzekutota se bedaŭrinde mi estas rekaptita, kia devas esti mia sintenado en tia danĝero? Ĝi estas: certigi al ĉiuj homoj, eĉ al miaj amikoj, eĉ al mia edzino, precipe al mia edzino, ke mi estas Fradeko; diri la samajn vortojn, havi la saman sintenadon, kiujn dirus kaj havus la viro, kies nomon mi prenis; kaj koleregi, kiam oni nomas min Herbeno; unuvorte fari ĝuste tion, kion mi faras. En tiaj kondiĉoj, estas neeble, ke la vero montriĝu. Ĉu mi estas Petro? ĉu Fernando? Tion neniu scias krom mi. Sed ci kaj ciaj amikoj havas neniun fundamenton, sur kiun vi povas apogi vian konvinkon, ĉar tio, kio konvenas al unu, konvenas al alia kun tiom da verŝajneco.

– Fine ekkriis Reĝino, ci do konfesas, ke ci estas Fernando! Petro havis skeptikan rideton.

– Se mi estas Fradeko, li respondis, mi ne povas konfesi, ke mi estas Herbeno, tial ke tio ne estas vera: kaj se mi estas Herbeno, mi ne povas ankaŭ ĝin konfesi, tial ke mia vivo estas minacita. Pro tio, mi forlasas kontraŭstaron, kiun mi rekonas neutila. Laca pro batalo, dezirante havi pacon, mi konsentas fariĝi la viro, kiu plej plaĉos al ci: Petron aŭ Fernandon elektu.

– Jen estas, laŭ mia opinio la sola afero farebla de ci: ĉar ci devas kompreni, ke tia komedio ne povas senfine daŭri.

– Nun mi petas de ci unu solan komplezon; promesu, ke ci min plezurigos pri tiu punkto. Neniam parolu pri estinteco, neniam veku memorojn, neniam aludu al fariĝoj, kiuj povus esti nur dolorigaj por mi.

Komprenante, ke ŝia edzo volas paroli pri tiu terura sceno de amrompo, kiu kaŭzis tiom da malfeliĉaĵoj, Reĝino respondis kun rideto plena je mistereco:

– Cian deziron mi kontentigos. Mi certigas, ke neniam ci havos motivojn por plendi pri mi.

La interparolado estis finiĝinta. Petro rigardis horon en horloĝo.

– Sed malfruiĝas, li diris, kaj ci ne estas ankoraŭ preta: ci tamen scias, ke tiun vesperon estas festo ĉe sinjoro Maziero.

– Post kvin minutoj ni povos eliri, respondis Reĝino, enirante en sian tualetejon.

Sed ŝi havis multe da malfacileco por butonumi siajn ŝuojn kaj alligi sianĉapelon, tiel forte tremis ŝiaj manoj pro miro kaj kontento.

Fine ŝia edzo konfesis, ke li estas Fernando. Antaŭ momento, vidante tiun teruran koleron, kiu ekkaptis la junulon, ŝi sentis, ke dubo naskiĝas en ŝia cerbo; sed ĝi poste mortis tre rapide. Nun ĉio estas tute finita.

Dank’ al maltimega provo, kiu povis kosti al ŝi tre kare, Reĝino fine sukcesis elirigi Petron el lia muteco, kaj eltiregi el li lian sekreton. Ŝi sentis ke Fradeko ŝin malpardonas pro ŝia venko. Tamen la juna virino ne supermezure ĉagreniĝis pro tiu nova sintenado. Ŝi esperis, ke, dank’ al tempo kaj dank’ al multaj afablaĵoj, ŝi malaperigos el lia koro tiun bedaŭrindan impreson.

Nun, tial ke ŝi konas la veron, ŝi decidis, ke ŝi estos obeema al sia edzo, ne lin turmentos plu, ne lin embarasos per maldiskretaj demandoj, neniam aludos al la estinteco, kiu povas esti por li nur doloriga, fine fariĝos lia kunkulpantino pri la nova personeco, kiun vestis Fernando.

Tio estis necesega por lia trankvileco kaj lia sendanĝereco.

Pro tio, kiam ŝi eniris en la ĉambron, en kiu Petro surmetis sian frakon, ŝi diris per karesa kaj submetita voĉtono, kiu kontrastigis kun ŝiaj koleroj de lastaj tagoj:

– Timu nenion, karulo mia. Tial ke ci fidis al mi, cian sekreton zorge mi konservos en mia animo kaj neniu ĝin divenos.

Petro levetis siajn ŝultrojn, kaj, ne respondante, apogis sur elektran butonon.

– Venigu kaleŝon, li diris al la servistino. Post kvin minutoj, la geedzoj veturis al la avenuo de Bois-de-Boulogne , kaj eniris en la grandan salonon de l’ hotelo, en kiu Maziero ilin atendis.

ĈAPITRO NAŬA

La festo brilis per ĝia tuta heleco. Coquelin  estis deklaminta monologon, kaj fraŭlino Delna  kantis sian faman arion de “la Kantinistino” , kiam Baptisto alpaŝis al la bankiero, kaj al li diris mallaŭte:

– Sinjoro, la edzino de via Sèvres ’a ĝardenisto atendas en antaŭĉambro. Ŝi volas paroli al vi, kaj certigas, ke tio, kion ŝi havas por diri, estas tre grava kaj ne prokrastebla.

– Tre bone, mi iras al ŝi.

– Kio okazas? mia bona Gertrudo, demandis amike Maziero, vidante la malĝojegan mienon de tiu virino, kiun li multe ŝatis.

– Ha! sinjoro; kia malfeliĉo! Mi venas pro Filipo. Li suprengrimpis sur pomarbon por ekkapti neston. Vi scias, ke tute mallerta estas tiu kompatinda knabo: tio ne povas mirigi, tial ke li estas tiel kripla. Tiam li falis. Depost tiu momento, li ne moviĝas pli. Ne estas eble, ke okazis danĝera akcidento, ĉar la arbo ne estas tre alta.

– Ĉu vi venigis kuraciston?

– Jes, sinjoro, tuje. Sed vi scias, ke mi fidas nur al vi. Pro tio mi uzis vagonaron, kaj venis vin averti.

– Vi estis prava. Mi eliras kun vi.

La bankiero revenis al la salono.

– Senkulpigu min, li diris al siaj invititoj, kiujn li rapide informis pri la okazintaĵo. Mi uzos mian kvardekĉevalan aŭtomobilon; kaj post duono da horo mi estos reveninta.

Kiam la dommastro ne ĉeestis pli por altiri ĉirkaŭ si rondon da aŭskultantoj, ĉiuj invititoj grupiĝis laŭ siaj specialaj simpatioj; kaj privataj interparoladoj okazis ĉe la kvar anguloj de l’ salono.

Beatrico, kiu rimarkis la malgajan kaj priokupatan ŝajnon de Fradeko, venis al la junulo, kaj sidiĝis apud li.

– Vi estas malĝoja, ŝi diris, ameme premante liajn manojn. Vi scias, ke en mi vi havas fidindan amikinon, kiu vin amas. Konfidu al mi viajn ĉagrenojn.

La voĉo de la juna virino tremis. Ŝia interparolato estis kortuŝita.

– Ha! Beatrico, li ĝemis, kiom estas bedaŭrinde, ke mi ne konis vin pli frue ol Reĝinon.

– En tiu okazo, kion vi estus farinta?

– Nenion, ho ve! ĉar vi ne estas vidvino.

– Sed, se mi estus vidvino ...?

– Tiam kun vi mi estus edziĝinta.

Kvankam sinjorino Herbeno penadis potenci la elmontrojn de siaj sentoj, ŝi tamen ne povis kaŝi la grandegan ĝojon, kiu radiigis ŝian vizaĝon.

Fernando sin estis perfidinta. Ŝi malfermis la buŝon por respondi, kiam ŝi aŭdis malantaŭ si bruon de rompiĝanta porcelano.

Subite ŝi sin turnis. Malantaŭ la kanapo, sur kiu Beatrico kaj Petro sidis unu apud la alia, troviĝis malgranda tablo ornamita de florvazo.

Vidante de malproksime, ke ŝia edzo kaj ŝia kuzino estas okupitaj de privata interparolado, kiu ŝajnis al ŝi tro intima, Reĝino sentis, ke ŝia ĵaluzeco vekiĝas kaj kruele ŝin mordas en koro.

Farante neniun bruon, ne altirante la atenton de iu ajn el ĉeestantoj, ŝi sin ŝovis ĝis la tableto. Kaj dum ŝi ŝajnis ordigi la florojn, por doni al si sintenadon, ŝi perdis neniun vorton de l’ interbabilado.

Aŭdante la konfeson, kiun preterlasis Fradeko, ŝi ne povis deteni nevolan ekmovon, kiu ĵetis teren la florpoton.

Tiam ŝi sin turnis samtempe kiel sinjorino Herbeno, kaj rigardis sian konkurantinon en la blankaĵo de okuloj.

La du virinoj estis palaj, la unua pro kortuŝeco, la dua pro kolerego.

En la malama rigardo, kiun pafis sinjorino Fradeko, Beatrico legis mortigan minacon, kaj tremis.

– Mi timas, ŝi diris.

Petro estis respondonta, kiam malfermiĝis la pordo de l’ salono. La eniranto estis Maziero, kiu revenis, farinte en Sèvres  sian viziton.

La fizionomio de l’ doktoro estis malgaja.

– Nu, petis ĉiuj, ĉu via malsanulo estis grave vundita?

– La malfeliĉulo falis sur la kapo kaj rompis sian spinon en la regiono de kolaj vertebroj. La morto estis subita.

– Kompatinda Filipo, ĝemis sinjorino Klozelo; li estis tiel bona kiel malbela. Li, kiu tiel ĝojis, ironte baldaŭ al Vaucresson , mortis, ne efektiviginte sian revon.

Juliino aludis al fariĝoj, kiuj okazis kelkajn tagojn antaŭe. Post la morto de fraŭlino Delanjo, Maziero sin okupis pri la detaloj de la heredo. Tial ke la maljuna fraŭlino lasis du heredantinojn, Beatricon kaj Reĝinon, la Sèvres ’a kampodomo estis vendita, kaj la produkto de la vendo dividita inter la du kuzinoj.

Sed la domoj de la bankiero kaj de lia malnova amikino okupis kune kvadraton limigitan de kvar stratoj.

Sinjoro Ĵakemaro, lia malnova najbaro, sin prezentis kiel aĉetanto, kaj diris al Maziero.

– Tiuj du kampodomoj, malkunigitaj nur de simpla muro, faras reale unu solan bienon. Se vi volas vendi al mi la tuton, mi ĝin aĉetos por la prezo, kiun vi petos.

– Sed mi ne intencas vendi mian domon.

– Pripensu pri mia propono. Akceptante, vi faros profitan por vi aferon.

Maziero pripensis kaj fine opiniis same kiel sinjoro Ĵakemaro.

Nun, ĉar la kampodomo, kiu apudiĝas la lian, estos loĝita de nekonitaj homoj, li memoris pri la tedoj, kiujn al li okazigis la komuneco de l’ muro. Estas vere, ke unuan fojon tiuj tedoj havis por la financisto feliĉegajn konsekvencojn, donante al li novan familion; sed li ne devis esperi, ke la hazardo dufoje montriĝos tiel inteligenta.

La du kontraktantoj rapide venis al konsento. La monon, devenantan de la vendo de lia bieno, la bankiero utiligis por aĉeti alian kampodomon en Vaucresson , apud Saint-Cloud . Tiu nova aranĝo lin alproksimigis al lia banka firmo, ĉar la Montparnasse ’a stacidomo estas malproksima el la centro de Parizo. Certe la bankiero havis siajn du aŭtomobilojn; sed ofte okazis, ke ambaŭ estas riparataj: kaj Maziero preferis kampodomon, al kiu li povos veturi per la Saint-Lazare ’a stacidomo, kiu sidas meze de Parizo.

La translokigo de mebloj devis okazi post kelkaj tagoj. La malfeliĉa Filipo ĝojis pri tiu ŝanĝo: unuparte la bieno estis pli bela; aliparte, pro la pli granda facileco de komunikrimedoj, li esperis, ke li pli ofte revidos Reĝinon, por kiu ne malpligrandiĝis lia fanatismo. Depost sia reveno el Svisujo, la juna virino, okupita de sia edziniĝo, revenis Sèvres ’on unu solan fojon, por preni objektojn, kiujn ŝi bezonis: kaj ŝia humila adoranto opiniis, ke for de ŝia ĉeesto la tempo pasas vere tro malrapide. Ho ve! kiel diris sinjorino Klozelo, li mortis subite, ne vidinte la efektivigon de sia revo.

Dume Beatrico kaj Reĝino, ankoraŭ impresite de l’ bato, kiun la konfeso de Petro estis frapinta sur ilin, donis al la rakonto de Maziero nur malatentan orelon.

En ĉiu alia momento la terura morto de tiu kompatinda knabo, kiun ili ambaŭ amis, certe estus emociinta ilin pli dolore. Sed iliajn korojn agitis tro tumultigaj sentoj, por ke ilin povu skui malpli fortaj impresoj. Ili estis ĉe Beatrico superhoma feliĉeco, miksita kun teruro; ĉe Reĝino, profunda malespero, kun soifo al tuja venĝo.

Prenante aparte sian edzon, ŝi diris sektone:

– Ni reeniru.

– Jam! Sed la vespero ne estas ankoraŭ finita.

– Ni reeniru; mi tion volas.

Sentante, ke li estas kulpa, Petro mallevis la kapon, kaj ne ŝajnis rimarki la ordonan voĉtonon, kiun uzis lia edzino, al li parolante. Li eĉ respondis kun multe da dolĉeco:

– Tial ke ci tion deziras, min multe plezurigas esti al ci agrabla.

– Kiel? Ĉu vi jam eliras? demandis Maziero mirante.

– Reĝino sin sentas iom malsaneta.

– Ha! ha! rimarkigis la bankiero kun afabla rideto; mi kredas, ke ne estas malfacile diveni la kaŭzon de tiu malsaneto.

– Vi eraras, sinjoro Maziero, respondis malvarme la juna virino: ĝi ne estas tio, kion vi supozas.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte, kvazaŭ ŝi parolus al si mem:

– Bedaŭrinde.

Kiam gesinjoroj Fradeko estis elirintaj:

– Ĉu vi scias, kio okazis al Reĝino? demandis al Klozelo la bankiero. Antaŭ ne longe ŝi montris funebran vizaĝon.

La advokato havis malprecizan geston, kaj respondis, montrante per klino de okulo Beatricon, kiu ŝajnis profunde kortuŝita:

– Virinaj aferoj. Reĝino estas ĵaluza: kaj mi kredas, ke ŝi ne estas tute malprava.

Dum tiu tempo, Petro kaj lia edzino revenis hejmen. Sur la trotuaro, apud la pordo de la Maziera hotelo, kiam Fradeko diris, ke li venigos kaleŝon, Reĝino respondis per malafabla kaj raŭka voĉtono:

– Neutile! Kaj ŝi komencis febre marŝadi. Kun grincantaj dentoj, kun vizaĝo kuntirita de kolero, ŝi iris per skua paŝo, ne preninte la brakon de sia edzo, lin antaŭirante. Por ke Petro ne estu preteririta, li estis preskaŭ devigita kuradi.

Kiam la geedzoj sin trovis en sia ĉambro, la junulo rigardis sian edzinon kaj malantaŭenpaŝis terurite; ĉar kun siaj brovoj sulkitaj, kun sia malama mieno, kun la malluma fajro, kiu brilis en ŝiaj nigraj okuloj, Reĝino ŝajnis timeginda.

Ŝi iris, revenis, ne povis resti senmova.

– Necese estas, ke ci estu freneza, ŝi kriis, por min ataki tiel maltime. Tamen ci scias per ciaj malfeliĉaĵoj mem, ke mi estas malpardonema virino, kaj ke mi ne ŝanceliĝas frapi senkompate, kiam mi bezonas min venĝi pro ofendego.

– Tiam tiu malnoblega kreitaĵo, kiu lasis kondamni Herbenon, estas ci: tiun leteron, skribitan per ĵurnalaj literoj, estas same ci, tiu, kiu ĝin sendis?

– Certe. Ha! kia granda malfeliĉo okazis, tial ke ci vidis en ĝi kaptilon. Sen tiu malkompreno mi cin savis. Ni estus forkurintaj kune. En malproksima kaj fremda lando, malapude de tiu virino, kiun mi malamas, kiun mi malamegas, ni estus amintaj unu la alian kaj ĝuintaj reciprokan feliĉecon. Ha! kiel mi estis naiva! Tial ke mi fariĝis cia edzino, mi imagis, ke mi estis fiksinta por ĉiam cian amon. La unuan fojon mi estis venkita, ĉar kun mia kuzino ci edziĝis: tamen spite tiu barilo mi cin reprenis.

Subite en plena feliĉeco ci volas rompi niajn amrilatojn, pretekstante, ke ordonas la devo, la socio, la moralo, ke estas necese por ci havi rajtan infanon, kaj aldonante mil aliajn aferojn, kiujn mi forgesis. Estante nur cia amantino, mi ne povis doni al ci tiujn dezirindaĵojn. Sola Beatrico havis por si la leĝon; mi havis nur mian amon. Volante reveni al cia edzino, eble ci estis prava. Mi tion sentis tre klare: jen estas kial mi fariĝis tiel malesperanta, kaj kial mi sendis al ci tiun leteron, kiun ci ne komprenis. Mi konsentas, ke ci kolere min riproĉis, vidante, ke mi silentiĝas. Sed mi cin amis; mi estis ĵaluza. La ideon, ke ci apartenos al alia virino, mi ne povis toleri. Fine mi malbone agis; mi tion bedaŭras kaj petas de ci pardonon. Sed ĉiuj tiuj abomenaj fariĝoj estas pasintaj: kial do ili min maltrankviligus, tial ke ci min pardonis.

Petro faris malprecizan geston.

– Jes, ci min pardonis, ŝi rediris kun ekscitego. Sen tiu senkulpigo, en Svisujo ci estus cin deturninta el mi, ci estus min forkurinta, unuvorte ci ne estus edziĝinta kun mi. Hodiaŭ la roloj estas ŝanĝitaj. Estas mi cia rajta edzino; kaj mi povas fari por ci tion, kio estis al mi malpermesata en la pasinta tempo. Kaj ci volas min forlasi, reveni al Beatrico, kiu nun povas esti por ci nur fremdulino, nur amantino: tion mi scios malhelpi. Antaŭ momento, mi ŝajnis bedaŭri tion, kion mi faris: mi mensogis. Se mi estus rekomenconta, mi agus sammaniere: ĉar tio ebligis, ke mi cin reprenu, kaj havu la protekton de la leĝo por cin konservi.

– Ha! ekkriis Fradeko, duonsvenigite de tiu fluado de paroloj, sed kia monstrino ci estas do? Min teruras tiuj malkaŝoj, kies cinikismon ci ne ŝajnas konjekti. Kiam mi pensas, ke mi estas alligita al ci por la tuta vivado, mi sentas min okupita de tia naŭzo, ke min ekkaptas la dezirego forkuri tre malproksimen, por esti liberigita ĉiame je cia malaminda ĉeesto.

– Pardonu, pardonu, ekĝemis la malfeliĉulino, falegante antaŭ la piedojn de sia edzo kaj brakpremante liajn genuojn, pardonu; mi estas kulpa, mi tion scias. Sed tion, kion mi suferis, neniu povos diveni. Momenton eĉ ĉiuj miaj amikoj kredis, ke mi fariĝis freneza. Nur pro tio ili konsilis al mia onklino, ke ŝi min distru, min vojaĝigu: kaj ni iris en Svisujon, kie mi cin renkontis. Mi kredis, ke ci ĉion forgesis; mi eraris. Ci edziĝis kun mi nur por min havi en cia povo, nur por pli bone plenumi cian venĝon: ci estis prava; cian malamon mi meritas. Altrudu al mi la plej severan punon, kiun ci povos elpensi: venante de ci, ĉio al mi ŝajnos tolerebla. Sed kiam mi estos multe suferinta kaj multe elpaginta, lasu al mi la esperon, ke ci revenos, ke ci ŝovos la spongon sur tiu abomena pasintaĵo, ke ci redonos al mi cian amon, tiel sinceran kiel iame, tiel ardan kiel antaŭe.

– Reĝino, respondis Fradeko kun severa voĉo, la sola viro, kiun ci perfidis, havas rajton por malbeni, aŭ povon por pardoni ... Mokplena ekridego estis la sola respondo de la juna virino.

– Kara, ŝi diris, sin relevante, ĉu ci permesas, ke mi diru mian pensmanieron? Nu, tio fariĝas idiota tute simple. Eble tiun matenon mi tre tre malfacile estus kredinta cin; sed post la konfeso, kiun ci faris hodiaŭ post tagmeze, rekomenci ankoraŭ la saman ŝercon estas petolaĵo, kiu preteriras la sumon de ridindeco, kiun oni povas permesi al sprita homo.

– Sed mi faris neniun konfeson.

– Neniun plenan konfeson, certe; ĉar en la situacio, en kiu ci troviĝas, tio estas al ci tute malpermesata. Sed ciaj neesprimitaĵoj, cia silentiĝo, cia sintenado, cia grandanimeco mem, kio tio estas, se ne konfeso? Nu, mi al ci rakontas, ke, antaŭ kiam mi edziniĝis, mi amis alian viron: kaj post malsincera kolero, kiun cetere ci devis montri por konvene ludi cian rolon, subite ci kvietiĝas; eĉ ci preskaŭ petas de mi pardonon. Sed mi, se mi estus viro, mi min ĵetus sur tiel maltimeman, tiel senhontan virinon; mi ŝin premegus, ŝin rompus, ŝin pistus. Ci faris nenion, kompreneble; ĉar ci sentis, ke en ĉio troviĝas limoj, kaj ke estas necesege ĉesigi komedion, kiam la naturo de fariĝoj nin devigas ĝin aliformigi en dramon.

– Reĝino, daŭrigis Fradeko, kvazaŭ li ne estus rimarkinta la interrompon, antaŭ momento ci diris, ke ci havas rajtojn sur mi: tio estas vera. Sed mi same havas rajtojn sur ci tial ke mi estas cia edzo. Ci ŝuldas al mi obeon: sekve ci faros ĉion, kion plaĉos al mi ordoni.

– Ci estas prava; parolu: mi cin aŭskultas.

– Morgaŭ ci iros al magistratoj, kaj al ili rakontos plendetale ĉion, kio okazis inter ci kaj Herbeno dum la tago, en kiu Sedilo estis mortigita.

– Nu, ĉu ci fariĝas freneza?

– Tute ne. Kial tiu demando?

– Ci do ne komprenas, ke hodiaŭ konfeso devenanta de mi povus esti por ci nur neutila aŭ eĉ malutila; neutila, se ci konservas cian Fradekan personecon; malutila, se okaze ci volus repreni cian iaman individuecon, ĉar tiam ci falus sub la kulpigon pro bigamio.

– Kiam eĉ mi estus reale Herbeno, la afero havus en si mem neniun gravecon. Leĝe mi restus Fradeko; kaj, tial ke Fradeko neniam edziĝis kun Beatrico, mi ne povus esti kulpigita pro bigamio. Do nenio povas rompi nian geedziĝon, nenio krom la eksedziĝo aŭ la morto de unu el ni ambaŭ. Se mi agas tiamaniere, se mi volas, ke ci rakontu la veron al magistratoj, mi tion faras nur, tial ke la devo tion postulas, kaj al ci ordonas rebonigi kiel eble plej plene la abomenan agon, kiun ci faris en la pasinta tempo. Per cia silentiĝo ci kunlaboris por kondamnigi senkulpulon; hodiaŭ ci devas per cia konfeso kunlabori por lin rehonorigi.

– Mi diris: ne; tio restos: ne; kaj ci ne bezonas insisti pli longe. Nu, ĉu ci kredas, ke mi partoprenos tiun malspritan petolaĵon, kiu havus kiel solan rezultaton min malestimigi kaj cin ridindigi de ĉiuj homoj, kiuj nin konas? Kredante, ke la diskuto estas finita, sinjorino Fradeko komencis sin senvestigi por sin enlitigi, kiam ŝia edzo alpaŝis al ŝi. Ŝi levis al li siajn okulojn, kaj ŝi legis en la trajtoj de lia vizaĝo tiel neŝanceleblan kaj tiel senkompatan decidon, ke ŝi tremis.

– Reĝino, li demandis per malsonora voĉo, ĉu tiu vorto estas la lasta?

– Jes.

– Tiam ci volas nenion fari, por ke la senkulpeco de Herbeno estu proklamita?

– Ne.

– Tre bone: mi agos sola.

– Kion ci faros? ĝemis la malfeliĉulino korpremata.

– Ci ĝin vidos: tio estas mia sekreto, respondis Petro malvarme. Adiaŭ.

– Kien ci iras? Ci do ne enlitiĝas?

– De hodiaŭ ĝis kiam mi estos preninta decidon, ni vivos en tiu domo kvazaŭ ni estus fremdaj unu al la alia.

Kaj la junulo, malferminte la pordon, sin direktis al sia laborĉambro, en kiu li pasigis la nokton.

Unu semajno fluis. En la hejmo de Petro la malkuniĝo estis plena, kaj la geedza vivado eligita laŭ tute absoluta maniero.

Fradeko elhejmiĝis matene, aliris al sia oficejo, tagmanĝis en restoracio, vizitis tagmeze en Borso la aliajn financistojn, kaj vespermanĝis en sia hejmo, nur kiam li havis kunmanĝantojn.

Por konservi intimecon inter la diversaj anoj de tiu nenatura familio, kiujn kunigis la sola amikeco, kutimo estis starigita. Ĝi estis: vespermanĝi jen ĉe unu jen ĉe alia, almenaŭ unufojon ĉiusemajne.

Tial ke Petro opiniis neutile konfidencii Mazieron kaj Klozelon pri tio, kio okazis, li do devis troviĝi en sia hejmo, se li ne volas perfidi la sekreton pri la malpaco ekzistanta inter lia edzino kaj li.

Pri la vesperoj, ĉiufoje kiam Fradeko povis fari tion, ne danĝerigante la bonfamon de sia bokuzino, li ilin pasigis en la intimeco de Beatrico, kiu sola havis sufiĉe da potenco por verŝi iom da konsoliga balzamo en lian kontuzitan koron.

Nokte li dormis en sia laborĉambro sur kaĝolito, kiun oni refaldis tage.

Dum tiu unua semajno Reĝino, konvinkita, ke instigis Petron al tia konduto nur negrava koleretado, sin sentis vundita pli en sia malhumileco ol en sia amo. Ŝia edzo revenos al ŝi baldaŭ: pri tio ŝi ne povis dubi.

Kiam ŝi rigardis sin en sia spegulo, ekzamenante la trajtojn de sia vizaĝo kaj la ondoliniojn de sia talio, ŝi pensis:

– Mi estas tro bela, por ke oni min forlasu tiamaniere. La amo, kiun mi inspiras, ne estas sento, kiun oni povas forgesi.

Kaj la malfeliĉa virino atendis. Ĉiujn noktojn, tuj kiam ŝi aŭdis en la apartamento la plej malfortan brueton, ŝi imagis, ke ĝi estas Petro, kiu eniras en ŝian ĉambron kun malfermitaj brakoj kun pardono sur lipoj, ĉion forgesinte.

Sed ho ve! ŝi ĉiam eraris. Unu dua semajno fluis ankoraŭ. Reĝino sentis, ke ŝia kuraĝo ŝanceliĝas. Tial ke ŝi estis malpotenca por kontraŭstari la danĝeron, por ĝin kontraŭbatali kontraŭe, ŝi devas momente ŝanĝi sian taktikon, sin igi humila kaj submetita, fine ĉirkaŭrondiri ĉirkaŭ la fortikaĵo, kiun ĝi ne povas atake ekkapti kaj venki surprize.

Ian vesperon ŝi spionadis sian edzon, kaj aŭdis, ke li revenas. En momento kiam la junulo sin direktis al sia laborĉambro, ŝi sin starigis antaŭ li, plektante la manojn, simila al aperaĵo. Vidiĝis en ŝiaj okuloj tiom da preĝoj, tiom da petegoj, ke Fradeko haltis, dum ŝi balbutis per voĉo, kiun raŭkigis ploregoj:

– Mi cin amas; mi cin amas: ĉu ci ne kompatos? Petro faris ekmovon malantaŭen; sed lia ŝanceliĝo ne longatempe daŭris. Per lia mano li flankenmetis la junan virinon, pasis kaj refermis la pordon, ne elparolinte unu vorton.

Tamen Reĝino estis rimarkinta tiun ŝanceliĝon. Kiam ŝi estis reveninta en sian ĉambron:

– Li min amas ankoraŭ, ŝi pensis. Per iom da maltimo eble ĉio povas esti savita. Mi provu. Se mi malsukcesos, ĉiam tro frue alvenos la momento, en kiu mi konfesos, ke mi estas venkita.

Sinjorino Fradeko atendis: poste, sen lumigilo, palpetante, ŝi sin direktis al la pordo de la laborĉambro, en kiu kuŝis Petro.

La koro de la malfeliĉulino grandfrape batiĝis. Ŝi haltigis sian spiron, aŭskultis, kaj aŭdinte neniun bruon, ŝi delikate malfermis la pordon.

Sur la kaĝolito sterniĝanta meze de la ĉambro ŝia edzo kredeble dormis, ĉar li faris neniun movon.

Ŝi iris al la fenestro kaj interspacigis la kurtenojn. Fluo de luna helo eniris en la ĉambron, arĝentumante la objektojn per diskreta lumo.

Tamen tiu lumo, kvankam malforta, frapante la okulojn de l’ dormanto, lin vekis.

– Kiu estas tie ĉi? li demandis. Per rapida movo Reĝino lasis fali ĝis siaj piedoj la solan veston, kiu ŝin kovris.

– Ĝi estas mi, ŝi diris, simila al Venuso eliranta el ondoj, adorinda, nevenkebla.

La tento estis tro forta. Por ne esti venkita de ĝi, Petro fermis siajn okulojn; sed malgraŭvole per siaj krispiĝantaj fingroj li ŝiris sian litkovrilon.

– Eliru, eliru, li stertoris. Vidante, ke ŝia edzo estas tiel profunde emociita, Reĝino ekpuŝis ĝojan krion. Nun ŝi havas la certecon, ke ŝi triumfos. Ĉu estas akcepteble, ke kontraŭ beleco tiel vibranta de pasio, kiel estas la ŝia, viro povas kontraŭbatali.

Ŝi rapidis al Petro, murmurante mallaŭte en lia orelo per voĉo, kiun interrompis ŝmacadoj:

– Mi cin amas. Mi estas cia edzino. Ni amu nin unu la alian. Ni forgesu la estintecon: neniam ni parolu pri ĝi. Valoras en vivo nur la nuna horo.

Sed Petro sukcesis sin eligi el tiu brakpremo, kiu lin senenergiigis, kaj rediris per malsonora voĉo.

– Mi ne volas. Eliru. Eliru. Mi ne volas.

Reĝino ne ŝajnis aŭdi, kaj daŭrigis:

– Mi estis tro malhumila: mi pentas pri tio. Tial ke mi estas cia edzino, mi volis cin konservi por mi sola. Ha! Depost ok tagoj, mi estas tre ŝanĝita. Mian fierecon ci multe malfierigis. Jes, mi pripensis: mi konsentas partigon kun Beatrico. Tio pruvas, kiel forte mi amas cin, por min humiligi tiamaniere. Jes, mi konsentas havi konkurantinon eĉ preferitan, se ci bonvolas fari al mi almozon de rideto, de kiseto, de iom da amo; se ci konservas por mi malgrandan lokon en cia koro; se ci ne min forpelas for de ci ĉiame kaj neespereble.

Tamen post perforta batalado kontraŭ si mem, Petro fine sin estis venkinta.

– Reĝino, li diris gravtone, cia ĵaluzeco havas neniun motivon por esti. La emo, kiun mi sentas al sinjorino Herbeno, ne povas akordiĝi kun la hontaj kompromisoj, kiujn ci proponas. Cetere Beatrico estas tro ĉasta, tro fidela al la memoro de sia edzo, tro inda je respekto, por ke oni ŝin miksu kun ĉiuj tiuj malĉastaĵoj. Nur elparolante ŝian nomon en tiaj cirkonstancoj, oni faras al ŝi insulton, kiun ŝi ne meritas. Se ci volas fariĝi inda je mia pardono, ci havas nur unu aferon por fari: ĉion rakonti al la juĝisto.

– Ho! tion? neniam! Ci min mortigos, se ci volas: sed mi ne parolos.

– Kiel ci volos. Mi faris ĉion, kion mi povis. Se mi ne sukcesas, mia konscienco povos neniel min riproĉi pri tio. Nun mi volas resti sola. Eliru.

En ŝia maltima entrepreno Reĝino estis plene malsukcesinta. Ŝi, kiu estis tiel certa, ke ŝi venkos, revenis al sia ĉambro, venkite.

Ŝi lasis sin fali sur kanapon, kaj ekkriis ploregante:

– Estas finite! Li ne min amas plu: al mi restas nur morto. Jam unuan fojon en Sèvres , kiam lia pasio estis satigita, li volis min forlasi. Pro ĵaluzeco, por ke li ne apartenu al alia virino, mi eble kunlaboris per mia silentiĝo por lin kondamnigi. Certe mi komprenas, ke li min riproĉegis pro tio, kaj ke li volis sin venĝi: li estis rajtigita al tio. Sed ho ve! per kia lerteco, per kia krueleco, li preparis sian venĝon. En Svisujo mi kredis, ke li min pardonis. Tio min multe mirigis; sed li ŝajnis tiel sincera. Do li ludis la komedion de l’ amo kaj de l’ edziĝo nur por min devigi al la senvualigo de mia sekreto. Ha! li ne sin perfidis! Kun pacienco de araneo li atendis, tre sciante, ke la necerteco, en kiu mi estis, naskos en mi incitegon, kiu min instigos min perfidi mem.

Reĝino sentis, ke ŝia gorĝo estas seka, kaj ŝia lango algluita al ŝia palato. Ŝi prenis akvoplenan karafon, plenigis glason, kaj ĝin englutis senpaŭze.

– Sed fine, ŝi rediris, kial li tiel forte deziras, ke mi igu publika mian estintan konduton? Se mi parolas, se, dank’ al mia konfeso, li povas pruvi sian senkulpecon, repreni sian veran personecon, unuvorte refariĝi Herbeno, li samtempe fariĝas bigamiulo. Kian profiton li povas eltiri el tiu malkaŝo? Subite la malfeliĉulino frapis sian frunton.

– Jen estas la klarigo, ŝi ekkriis, ridante per maldolĉa rido. Kiel malsprita mi estas, ne tion diveninte pli frue! Mia edzo ne intencas, neniam intencis refariĝi Fernando. La personeco de Petro estas nun algluita al lia haŭto, kvazaŭ ĝi estus Nessa tuniko: li ne povas ĝin tiregi kaj samtempe ne ŝiregi sian karnon. Kiel li diris antaŭ du semajnoj: “Kiam eĉ mi estus reale Herbeno, leĝe mi estas Fradeko.” Sed kiam mi estos pruvinta, ke eble juĝa eraro estas farita, Eduardo petos, ke oni rekomencu la proceson. Tial ke necese estas, ke la kulpigito sin prezentu mem, oni presigos en ĵurnaloj noton, sciigantan al la ekzilito, kiu forkuris el Noumea , ke la kondamno, kiu lin frapas, estas momente haltigita, kaj ke li povas reveni, havante nenion por timi. Kompreneble Fernando ne sin prezentos, tial ke li estas Petro. Post pli-malpli longa prokrasto oni estos devigita konkludi, ke li estas malviva. Oni redaktos lian mortakton. Tiam Beatrico, fariĝinte vidvino, povos denove edziniĝi.

Aliparte mia edzo, sin apogante sur miajn konfesojn mem, kiuj montros, ke li edziĝis kun malnobla virino, petos la eksedziĝon kaj ĝin ricevos sen malfacileco.

Kaj kiam li estos libera, nenio malhelpos, ke por la dua fojo li denove edziĝu kun sia unua edzino.

Ĉar li ĉiam amas ŝin; li ŝin amegas pli ankoraŭ ol en la pasinta tempo. Kun kia respektoplena amemo li parolis pri ŝi antaŭ momento.

Kiam mi min malaltigis ĝis la propono de partigo, de tiu partigo, kies nur ideo min frenezigas pro ĵaluzeco, li mem ne ĝin akceptis. En la pasinta tempo li sen ia skrupulo min faris sia amatino. Kun virino tia, kia mi estas, ĉu oni bezonas sin ĝeni? Sed kun Beatrico la afero estas tute malsama. Li ne kuraĝus fari al ŝi tian proponon: ĉar, kvankam ŝin amante, li volas tamen ŝin estimi, kaj la sola edziniĝo povas kontentigi tiun duoblan deziron.

Mi lin ĝenas; kaj li min eligas. Dum kelke da tempo la juna virino revis silente, direktante fikse sian rigardon al kandelabro, kiun ŝi eĉ ne vidis.

– Certe, ŝi daŭrigis, tiu kombino estas majstre elpensita. Sed, krimulo, ci ne min kalkulis en la plenumado de cia projekto. Se ci imagas, ke mi lasos min treni al ĝemonioj, ke mi lasos enterigi min vivan kiel Roman Vestalon, ci eraras. Mi mortos; tio estas neevitebla: sed mi ne mortos sola. Ha! Fernando, la sango de Beatrico refalu sur cian kapon; ĉar kiam ci min repuŝis antaŭ ne longe, ŝian mortsentencon ci mem samtempe subskribis! Reĝino sin lasis fali sur sian liton. Dum la tuta nokto ŝi ploregis, malsonorigante en sia kapkuseno la raŭkajn kriadojn, kiuj eliĝis el ŝia gorĝo.

Matene, post kiam sinjorino Fradeko estis lavetinta per malvarma akvo sian vizaĝon ŝveligitan de larmoj, ŝi sin vestis kaj veturis al Sèvres .

Kiam ŝi alvenis al la kampodomo, ĝin obstrukcis la embarasoj de duobla translokiĝo: ĉar la morgaŭon sinjoro Ĵakemaro devos okupi sian novan bienon.

Ĉiuj mebloj apartenantaj al Maziero estis transportotaj al Vaucresson .

Tiuj, kiuj devenis de la heredaĵo de fraŭlino Delanjo estis dividitaj laŭ du egalvaloraj partoj, kaj lotitaj. En la lotaĵo destinita por Reĝino troviĝis la fama entomologia kolekto, al kies kreo partoprenis, en sia infanaĝo, Eduardo, Juliino, Beatrico, Fernando, kaj fine ŝi mem.

– Ha! ŝi ĝemis, rigardante la vitrohavajn skatolojn, en kiuj metode liniiĝis papilioj kaj skaraboj, en tiu epoko mi amis, mi esperis, mi estis feliĉa. Hodiaŭ mia vivo estas rompita; restas al mi nur la morto.

Ĉar nun ŝia decido estis prenita nerevokeble. Ĉu tiun sekreton, kiu hodiaŭ faras ŝian tutan forton, ŝi povos senfine konservi en la plej intimaj faldoj de sia konscienco? Tio estas malmulte ebla. Pli-malpli frue, per ia aŭ per alia rimedo, Petro ŝin devigos sin perfidi mem. La amo, kiun ŝia edzo iam sentis al ŝi, neripareble forflugis. Esperi, ke en la venonta tempo ĝi revenos, estas malsaĝaĵo. Sen tiu amo, kiam ŝi vidos Beatricon amitan kaj feliĉan, ŝia vivado fariĝos nur malrapida agonio. Ĉar la morto estas neevitebla, ĉu ne pli taŭgas tuj fini la vivon? Almenaŭ memmortigo povos satigi ŝian venĝon, ebligante, ke ŝi altiros kun si en la tombon sian malamegitan konkurantinon.

Tamen kiam ŝi pripensis al tio, restaĵo de instinkto ribelis en ŝi: kaj ŝi ekkriis, prezentante sian pugnon al la nevidebleco:

– Ha! sin mortigi, kiam oni estas dudekdujara, kiam oni amas vivon, estas abomene, estas abomene! Sed tiu momento de malfortiĝo malmulte daŭris. Ŝi viŝis siajn okulojn, sin rigidigis kontraŭ la sufero, kaj marŝis per neŝanceliĝanta paŝo al la dometo loĝita de l’ ĝardenisto.

En tiu loko, same kiel en aliaj, ĉio estis en malordo.

– Ha! sinjorino, ekkriis Ĝertrudo, rekonante sian junan mastrinon, vi vidas, ke ni estas enkasigantaj niajn meblojn por iri al Vaucresson . Kiel estas bedaŭrinde, ke mia kompatinda Filipo ne tie ĉi ankoraŭ ĉeestas.

Per angulo de sia antaŭtuko la malfeliĉa patrino viŝis larmon.

– Ĝuste por al vi paroli pri via filo mi estas veninta, respondis Reĝino. Antaŭ kiam mi veturos Svisujon, mi al li donis por gardi paperujeton, kiu enhavis diversajn paperojn, kiujn mi timis perdi. Mi tre dezirus scii, kio ĝi fariĝis.

– Nenio estas pli facila, sinjorino. Ĉion, kio apartenis al mia plendinda infano, mi metis en grandan keston. Vi povos ĝin malfermi; kaj tre certe vi trovos en ĝi tion, kion vi serĉas. Ĝi troviĝas en la unua etaĝo. Ĉu vi volas, ke mi vin helpu?

– Danke. Vi estas sufiĉe okupata. Mi tre scios fari mem tiun malgrandan laboron.

Reĝino supreniris, malplenigis tute la keston, eltirante ĉiun objekton unu post la alia: sed ŝi vidis nenion.

– Kredeble li ĝin kaŝis en loko konita nur de li, murmuris la juna virino, Tial ke li mortis, ne konigante al iu ajn sian sekreton, ne estas danĝero, ke tiu dokumento estos iam malkovrita.

Ŝi malsuprenirante kruciĝis denove kun Ĝertrudo.

– Nu, sinjorino, ĉu vi trovis? demandis la ĝardenistino.

– Jes, tre bone, respondis sinjorino Fradeko.

Poste, per indiferenta voĉo:

– Ĉu ĉio, kio apartenis al Filipo, troviĝis en tiu kesto? Ĉu vi ne metis ion alian en alian lokon?

– Ne. Mi ĉion kolektis en tiu skatolo por esti certa, ke mi nenion perdos. Ĉiuj tiuj objektoj estas por mi tiom da relikvoj. Mi deziregas ne ilin forlasi.

Kaj dum Ĝertrudo parolis, ŝi ekzamenis Reĝinon.

– Kiel pala vi estas, ŝi rimarkigis. Ĉu vi estas malsana?

– Ne; certe mi sentas min iom malsaneta; sed tio havas neniun gravecon.

– Eble tio devenas de bubeto, kiu volus eniri en mondon?

– Mi ne kredas, mia bona Ĝertrudo.

– Ho ve! pensis sinjorino Fradeko, kiam ŝi estis sola, Fernando volis infanon. Se mi estus povinta ĝin doni al li, pro amo al la filo, li estus devigata konservi la patrinon.

Antaŭ kiam ŝi forlasos la vivon, Reĝino volis revidi unu fojon ankoraŭ ĉiujn lokojn, en kiuj fluis ŝia infanaĝo. Ŝi refaris malrapide, paŝon post paŝo, la malĝojan pilgrimon, irante el la legoma al la plezura ĝardeno, trairante, retrairante la pordeton, kiu komunikigis la du bienojn, tiun pordeton, tra kiu Fernando kaŝe penetris, kiam li eniris en ŝian hejmon.

Poste ŝi supreniris al sia fraŭlina ĉambro. Sed ĝi, same kiel la tuta cetero de la domo, estis obstrukcita de dispecigitaj mebloj, de pakoj, de kestoj senorde ĵetitaj sur la plankon, kiu same malaperis sub amaso da malpura pajlo kaj da ŝiritaj paperoj.

En la loko, en kiu troviĝis ŝia lito, tiu lito, kie Fernando kaj ŝi sin estis amintaj unu la alian, translokigisto kun nigraj manoj, kapvestite de grasplena ĉapo, atendis, sidante sur korbo, ke lia kamarado resupreniru. Li estis tirinta el sia poŝo mallongan pipon gutetantan pro la nikoteno ĝin sorbanta; kaj dum li elspiris larĝajn plenbuŝojn de malbonodora fumo, li kraĉis sur la pargeton.

Reĝino sentis, ke ŝia koro naŭziĝas. Ĉio finiĝis, ĉio forflugis, eĉ la revo, eĉ la pasinta idealo.

Kaj ŝi restis en tiu loko, kun rigardo fikse direktiĝanta al tiu naŭziga kraĉaĵo, kiu ŝprucis sur ŝiajn sentojn kaj malpurigis ŝiajn memorojn.

En tiu momento la translokigisto alpaŝis al ŝi, kaj montrante tra la fenestro veturilon plenan de la mebloj, el kiuj konsistis ŝia lotaĵo:

– Ĉu mi devas konduki tion al Vaucresson ? li demandis.

– Ne tion faru. Kontraŭe portu tiun meblaron en la hejmon de sinjoro Fradeko.

– Tre bone, sinjorino. Reĝino ne havis plu ion por fari en Sèvres . Ŝi do denove envagoniĝis, kaj revenis Parizon.

En la hejmo de sinjorino Fradeko vespermanĝis tiuvespere la tuta familio.

Ĉiuj mebloj devenantaj de la heredaĵo de ŝia onklino estis amase metitaj en preskaŭ malplenan ĉambron, aliformigitan pro la cirkonstanco en meblokonservejon. Sur tablo la kartonskatoloj de la insektaro koloniĝis. Reĝino intencis tion ordigi post kelke da tagoj.

Je la sepa, Maziero alvenis sola.

– Ĉu Petro ne vin akompanas? ŝi demandis.

– Li estis detenita de grava laboro por likvidado, kiu ne povas toleri prokraston. Li petas de vi ĉiuj, ke vi lin senkulpigu, ĉar ni estos devigitaj vespermanĝi sen li.

Oni altabliĝis. Post la vespermanĝo:

– Se vi bonvolas iri al la salono, diris Reĝino, mi en ĝi prezentigos la kafon. Senkulpigu min, ĉar mi vin delasas; sed mi bezonas doni kelkajn ordonojn. Post unu minuto mi revenos.

Kiam la kvar kunmanĝantoj estis solaj:

– Ĉu vi rimarkis la strangan sintenadon de Reĝino, demandis Eduardo, sin turnante al la bankiero, kaj lin altirante al angulo de l’ ĉambro. Vere se ni ne estus tiel intime amikligitaj al ŝi, nin prave povus ofendi la preskaŭ malĝentila maniero, per kiu ŝi nin akceptis.

– Mi ĵus estis ekfaronta la saman pripenson, respondis la bankiero. Dum la vespermanĝo, mi ŝin observis: ŝi ne ellasis tri parolojn; ŝia vizaĝo ŝajnis kuntirita; kiam ŝi rigardis Beatricon, ŝiaj okuloj pafis flavajn fajrerojn. Kun karaktero tia, kia estas la ŝia, pasia, malmodera, kaj puŝanta ĉion ĝis ekstremo, mi konfesas, ke mi ne estas trankvila.

– Ĉu la foresto de ŝia edzo ne ŝin ĉagrenis?

– Tio estas neebla. La motivo, kiu malhelpis, ke Petro ĉeestu ĉe la manĝo, ne estas unu el tiuj kaŭzoj, kiuj povas kolerigi virinon. Ne: ekzistas alia afero. Vi estis prava antaŭ kelkaj tagoj. Eble Fradeko sin montras iom tro afabla al sinjorino Herbeno; kaj Reĝino malsaniĝas pro ĵaluzeco.

La du interparolantoj silentiĝis, ĉar la dommastrino revenis, akompanante la servistinon, kiu portis larĝan pleton plenan de fumiĝantaj kaftasoj.

Tuj kiam sinjorino Fradeko sin estis levinta el la manĝotablo, ŝi rapide sin direktis al la ĉambro, en kiu troviĝis la entomologia kolekto.

– Petro forestas, murmuris la malfeliĉulino; des pli bone. Lia ĉeesto min ĝenus. Pro tio, mi utiligos tiun foreston. Tiuvespere Beatrico kaj mi ni mortos ambaŭ.

Poste per rapida rigardo ekzameninte la skatolojn unu post la alia, ŝi malfermis la trian. Anstataŭ enteni koleopterojn, ĉi tiu enhavis tutan ilaron de kolektisto, pinglojn, prenilojn, kartonojn, korkolignaĵojn kaj ĉiuspecajn pulvorojn.

Post unu minuto da serĉadoj, ŝi malkovris malgrandan paketon, sur kiu estis skribitaj tiuj vortoj:

Arsenoza acido.

Reĝino utiligis tiun treege toksan salon, por ĝin surŝuteti sur siajn kolektojn, kaj tiamaniere detrui la parazitojn, kiuj povus ilin difekti.

Ŝi prenis la paketon kaj revenis en la manĝoĉambron.

– Alportu ĉi tien la kafon, ŝi diris al la servistino. Mi plenigos la tasojn kaj ilin sukeros mem; ĉar mi sola konas la gustojn de miaj kunmanĝantoj.

Tuj kiam la servistino estis elirinta, sinjorino Fradeko ŝutis unu duonon de la blanka pulvoro en unu el tasoj, kaj la alian duonon en alian tason, rimarkante tre atente la lokon, kiun tiuj du tasoj okupas sur la pleto. Poste ŝi rapide metis sukeron en ĉiujn tasojn, por ke, kiam la servistino revenos, alportante la kafujon, ŝi ne povu ion rimarki.

– Donu, ŝi diris al tiu knabino. Ŝi plenigis mem duone unu el tasoj preparitaj de ŝi, la alian trikvarone, kaj la ceterajn, tiujn, kiuj enhavis nur sukeron, ĝis la rando, kun elverŝo en la subtaso.

– Tiamaniere, ŝi pensis, mi sen malfacileco povos ilin rekoni. Mi scias, ke ĝenerale Beatrico trinkas vespere nur duonon da taso. La alia, tiu, kiu estas trikvarone plena, estos por mi.

Sinjorino Fradeko plenumis sian mortigan agon malvarme, ne tremante. Ŝiaj korpremoj, ŝiaj senkuraĝecoj, ŝiaj instigoj al sovaĝa malamo, ĉio ŝajnis malaperinta. Alveninte al la periodo de la plenumado, ŝi retrovis spiritliberecon, pri kiu ŝi unua estis mirigita.

La grandegeco de l’ malespero enhavas tiajn kvietecojn.

Kiam la servistino, metinte la pleton sur tableton, estis elirinta:

– Mi vin servos, sinjoro Maziero, ŝi diris. Kaj ŝi prezentis al la bankiero unu el plenaj tasoj.

– Mi dankas vin, diris la maljunulo; sed en ĝi troviĝas multe tro da kafo. Depost kelkaj monatoj, min ĉiunokte maltrankviligas inkubsonĝoj, kiuj min lacigas. Mi ne bezonas trinki ekscitaĵojn.

Aŭdante tiujn vortojn, Reĝino fikse rigardis sian interparolanton. Ŝi memoris la teruran scenon, ĉe kiu ŝi ĉeestis antaŭ sia edziniĝo. Ĉu ĉiujn vesperojn ŝia malnova amiko estas turmentita de tiel perfortaj krizoj de pentego? Sed ŝi ne havis tempon por longatempe pripensi, ĉar Maziero diris, montrante la duonplenan tason:

– Mi prenos ĉi tiun.

– Ne, ne, ekkriis sinjorino Fradeko kun akcento de teruro, kiun ne pravigis la sensignifa pripenso de l’ bankiero; ne prenu ĉi tiun: ĝi estas destinita por Beatrico, kiu vespere trinkas ĝenerale tre malmulte da kafo.

En ĉiu alia cirkonstanco, la bankiero ne estus insistinta. Sed memorante la frenezan mienon de Reĝino dum la vespermanĝo, konstatante la teruron, de kiu ŝi ŝajnis okupita, li prenis mem la maldikan tason el porcelano, dirante:

– Se Beatrico havas tro da kafo en plena taso, ŝi ne estas devigata ĝin malplenigi ĝis fundo.

Elparolante tiujn vortojn, Maziero portis la sian al siaj lipoj.

Reĝino rapidis al li, kaj volis ĝin eltiregi, kriegante:

– Ne trinku, sinjoro Maziero, ne trinku! La bankiero haltis, direktis al la juna virino ankoraŭ pala pro kortuŝeco longan demandantan rigardon, kaj respondis per voĉo, kiun li penis igi kvieta, sed kiu tamen malforte tremis:

– Trankviliĝu, Reĝino; mi ne trinkos. Tiam alpaŝinte al tableto, sur kiu elmetiĝis la trinkvitraĵoj de likvorskatolo, li prenis karafeton de brando, ĝin malplenigis en florvazon, kaj post kiam li estis senfluidaĵiginta ĝin tre zorge, li en ĝin verŝis la kafon, kiu troviĝis en lia taso.

Ĉiuj ĉeestantoj rigardis lin agantan. Peza silento regis. Eduardo, Juliino kaj Beatrico ne kuraĝis komuniki unu al la alia la malprecizajn pensojn, kiuj ilin okupis.

Unua Reĝino ekparolis.

– Kial vi verŝas tiun kafon en tiun karafeton? ŝi diris.

– Por povi ĝin porti al mia laboratorio. Morgaŭ mi ĝin analizos.

– Kion do vi suspektas? demandis la juna virino per fiera voĉtono.

– Nenion, Reĝino. Mi kutimas kulpigi kaj eĉ suspekti iun, nur kiam mi ricevis certajn pruvojn. Sed fakto min mirigis. En via penso, tiu kafo estis destinata por Beatrico; kaj vi ŝajne volis min protekti kontraŭ tiu honesta trinkaĵo, kvazaŭ mi riskus la plej gravan danĝeron. Nur morgaŭ mi povos respondi al via demando.

Reĝino komprenis, ke ŝi estas pereonta. Efektive morgaŭ la bankiero, kiu estas tre sperta ĥemiisto, malkovros la ĉeeston de l’ arseniko. Tiam ŝin minacos la asizjuĝantaro kaj la ĝismorta malliberejo. La juna virino ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon.

– Nu, ŝi pensis, mi estas ankoraŭ venkita de l’ fatalo. Tre bone: mi mortos sola.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte:

– Sed almenaŭ la sekretoj pri la pasintaj fariĝoj malsupreniros kun mi en mian tombon. Neniam Fernando povos edziĝi kun Beatrico. Tio estos mia venĝo kaj mia konsolo.

Tiam tre laŭte:

– Vi estas malprava, donante tiom da graveco al infanaĵo, ŝi diris, sin turnante al Maziero. Ĉiu el vi trinku sian kafon sen ia timo: ĉar tie ĉi vi ne estas ĉe venenigistino. Rigardu: se vi timas, mi predikos per ekzemplo. Tiam elektante, inter ĉiuj tasoj, tiun, kiu estis plena nur trikvarone, ŝi agitis la fluidaĵon per sia kulereto, por ke la sukero povu plene solviĝi. Poste, lasante flirteti sur siaj lipoj enigman rideton, ŝi portis la kafon al sia buŝo, kaj ĝin englutis senpaŭze.

– Vi vidas, ŝi diris, remetante sur la tablon la tason tute malplenan, ke vi povas agi same kiel mi.

Sed neniu ŝin imitis. Atmosfero de teruro ŝajnis envolvi la kunmanĝantojn de Reĝino. La plenaj tasoj, tiuj, kiuj enhavis nur sukeron, restis sur la tablo, ne trinkite.

– Nun, diris la juna virino, sidiĝu kaj aŭskultu min; ĉar mi havas tre gravajn malkaŝojn por diri al vi. Mi eĉ estas feliĉa, ke mia edzo forestas; ĉar en lia ĉeesto estus neeble, ke mi parolu.

Impresite de la solena tono, kiun uzis Reĝino, la aŭskultantoj surprizitaj atendis. Eĉ la fariĝo, okazinta antaŭ momento, estis jam preskaŭ forgesita.

Subite la juna virino sentis, ke ŝia buŝo pleniĝas de akvo. Tio devenis de la veneno, kiu komencis sian agon. Rapide ŝi prenis sian poŝtukon kaj ĝin portis al siaj lipoj. Poste ŝi daŭrigis:

– Mia edzo ne nomiĝas Petro Fradeko; lia vera nomo estas Fernando Herbeno.

– Mi estis certa! ĝemis Beatrico.

– Tio estas neebla! ekkriis Juliino.

– Ĉu vi havas pruvojn? petis Maziero.

– Ĉu li konfesis? demandis Eduardo.

Tiuj kvar ekkrioj estis samtempe pafitaj. Kiam la silento iom reiĝis, sinjorino Fradeko daŭrigis:

– La vereco min devigas diri, ke li ne faris plenan konfeson. Sed, en la intimeco de la geedza vivado ... Dirante tre malrapide tiujn vortojn, Reĝino rigardis ridetante Beatricon, kiu paliĝis.

– Mi do diris, ŝi daŭrigis, ke, en la intimeco de la geedza vivado, estis neeble, ke li ne sin perfidu ĉiumomente. Ekzemple; ne nur Petro havas la samajn emojn, la samajn inklinojn, la samajn gustojn, la saman karakteron kiel Fernando, sed plie li havas la saman farton kaj eĉ la saman tikon.

– La tikon de Leopoldo! ekkriis la bankiero, tiun kriplaĵeton, kiun mia baptofilo heredis de sia patro: ĉu vi estas certa pri tio?

– Mi konas tiun tikon depost sufiĉe longa tempo, por esti certa, ke mi ne eraras.

– Sed tiam, infanino mia, mi preskaŭ kredas, ke vi povus esti prava. Ĉar tiu nevola kaj nur nerva ekmovo havas por mi tiel grandan gravecon, ke ĝi nuligas la plej obstinoplenajn neadojn, kiujn povus fari via edzo, kaj eĉ la plej bone starigitajn ŝajnojn. Efektive ni povas ordoni al niaj gestoj, al niaj paroloj, eĉ al niaj rigardoj, tial ke ĉiuj tiuj agoj pli-malpli obeas al nia volo; sed ni ne povas ordoni al la patologiaj ekmovoj, kiuj havas malsanan kaj nur refleksan karakteron, ĉar ili ne estas komanditaj de nia voleco.

– Plie, daŭrigis sinjorino Fradeko, kiam Maziero estis fininta sian rimarkon, se mia edzo ne faris plenan konfeson, li preterlasis frazojn, kiuj laŭ mia opinio, havas preskaŭ la saman valoron ol plena konfeso. Ne pli longatempe ol antaŭ dekkvin tagoj, ĉu li ne diris: “Ni supozu, ke mi estas Herbeno, tion mi ne povas konfesi, tial ke mia vivo estas minacita de tiu konfeso.” Aŭdinte tiujn vortojn, ĉiuj ĉeestantoj tremetis, kaj rigardis silente unu la alian.

Reĝino daŭrigis:

– Do kvankam, se mi esceptas la tikon, pri kiu mi parolis antaŭ ne longe, mi ne povas alporti al vi materian kaj neprotesteblan pruvon, tamen mi ne ŝanceliĝas certigi; mi volus, ke vi partoprenu tiun konvinkon, nome: Petro Fradeko kaj Fernando Herbeno faras unu solan personon.

– Sed, rimarkigis la bankiero, impresita de la akcento de sincereco, per kiu tiu frazo estis elparolita, se via supozo estas ĝusta, kiamaniere ni povos akordigi tiun novan sciigon kun la aliaj informoj, kiujn ni jam ricevis. Memoru, ke via edzo havas ankoraŭ sian patron: mi mem vizitis tiun viron; kaj la rakonto farita de la patro konformiĝas laŭ tute identa maniero kun la rakonto prezentita de la filo. Plie mi skribis al lia iama firmomastro, sinjoro Morno, bankiero en Hongkong : kaj la respondo, kiun mi ricevis de mia angla kolego, plene certigis la klarigojn de Petro.

Reĝino volis daŭrigi; sed ŝia varmega lango ne povis elparoli unu vorton. Nesatigebla soifo ŝin konsumis.

– Juliino, ŝi petis, estu sufiĉe afabla por doni al mi akvoplenan glason.

– Kio estas en vi? Ĉu vi estas malsana?

– Tio havas neniun gravecon, ŝi diris, kiam ŝi estis trinkinta. Nun ĝi tute pasis.

– Fernando, ŝi diris, estas eble la plej eksterordinara viro, kiun portas la tero: ĉar li trovis rimedon por trompi la juĝistaron, la magistrataron, la publikon kaj nin mem: kaj neniu vidis klare ion en liaj ruzaĵoj.

– Krom mi, kiu neniam dubis, ĝemis Beatrico.

– Post kiam Herbeno forlasis Noumea ’on, daŭrigis sinjorino Fradeko, li trovas rimedon por reveni Eŭropon. Kiamaniere? Mi tion nescias. Sed fakte li revenas en ĝin: tio estas la sola punkto, kiu nin interesas. Li sin nomigas Alberto Gustavio, kaj elektas du nomojn, kiuj, kiel vi vidas, ne povas perfidi lian veran naciecon. Vojirante, li renkontas Petron Fradekon, kiu estas forpelita el la patra domo, kaj kiu trairas Eŭropon turiste. La du vojaĝantoj, kiuj havas samajn priskribojn (tiun detalon al mi certigis sinjoro Ĵakemaro mem), la du vojaĝantoj do sin amikalligas. Fradeko, estante ankoraŭ freŝe kortuŝita de komprenebla emocio, rakontas al sia kunulo la historion de sia vivo. Li bezonas havi konfidenciulon: kaj ni ĉiuj scias, kiel lerte Fernando sukcesis sin igi simpatia, kiam li volis ricevi la amikecon de sia interparolanto.

La rakontantino parolis rapide, kiel virino, kiu timas, ke ŝi ne havos tempon sufiĉan por fini. De tempo al tempo ŝi viŝis per sia poŝtuko sian ŝvitkovritan frunton, aŭ trinkis unu post la alia akvoplenajn glasojn. La karafo estis jam duone malplena.

La aŭskultantoj spiregantaj, kiuj komencis kompreni, estis tiel korpremitaj de la strangeco de tiu rakonto, ke ili ne rimarkis la palecon kaj la suferan mienon de Reĝino.

La juna virino daŭrigis:

– Ili alvenas en Svisujon, faras ekskurson sur la Rhon a glaciejo, falas en fendegon. Unu sola el ekskursistoj revenas al lumo kaj al vivo: li estas Fernando, aŭ, por paroli pli ĝuste, Alberto Gustavio. Sed kiam oni petas de li, kiu li estas, li certigas, ke li nomiĝas Petro Fradeko; kiam oni postulas liajn paperojn, li montras la paperojn de Petro Fradeko; al la urbestro, kiu lin demandas pri la nacieco, la familio, la profesio de l’ malvivulo, la postvivanto respondas, ke li ne lin konas. “Li renkontis lin hazarde,” li diras. Ili interbabiladis nur per Esperanto (per lingvo, kiun Fernando flue parolas); sekve li ne konas la naciecon de sia kunulo, kaj povas liveri pri li neniun sciigon. Vi bezonas liajn paperojn; nu, ili restis enprofundigitaj sub tricent metroj da glacio. Iru ilin serĉi! En tiu momento Reĝino perforte portis sian manon al sia korsaĵo. Kruelega sento de brulvundo mordetis ŝian bruston. Malgraŭ ŝia energio, kvankam ŝi volis montri neniun signon de siaj suferoj, tamen ŝi ne povis deteni ekkrion tuj haltigitan.

– Sed vi ŝajnas serioze malsana, rimarkigis Maziero.

– Depost kelkaj tagoj, respondis la juna virino por alidirekti la suspektojn, mi ne min sentas tre bonfartanta. Mi kredas, ŝi aldonis, sin turnante al Beatrico kun kruela rideto sur siaj lipoj, ke tio estas komenciĝanta gravedo.

Tiu klarigo ŝajnis akceptebla de ĉiuj aŭskultantoj.

Ŝi daŭrigis, farante superhomajn penadojn, ĉar ŝi sufokiĝis:

– Kio okazis en la interno de l’ glaciejo? Neniu ĝin sciis. Sed estas kredeble, estas eĉ certe, ke Fernando, vidante, ke lia amiko estas malviva, prenis lian paperujeton, en kiu troviĝis liaj renttitoloj kaj liaj familiaktoj. Pli poste, ŝi diris, sin turnante al la bankiero, la patro Fradeko kaj sinjoro Morno, nesciante ambaŭ, la unua, ke lia filo, la dua, ke lia oficisto mortis, al vi donis sciigojn pri la kadavro restinta en la fendego, sciigojn, kiuj ĉiupunkte kaj akurate koincidis kun la informoj liveritaj de Herbeno, tial ke mia edzo sin anstataŭigis al sia kunulo. Ĉu vi komprenas nun?

– Tio estas mirinde simplega kaj plenega de verŝajneco, ekkriis la bankiero kun admiro.

– Sed tiam li estas bigamiulo, rimarkigis Eduardo.

– Ne, respondis Reĝino. Fernando, sin nomiginte Gustavio, mortis enabismigita en la profundegaĵoj de l’ glaciejo; kaj kiel diris mia edzo mem antaŭ kelkaj tagoj: “Leĝe mi estas Fradeko; kaj tial ke Fradeko neniam edziĝis kun Beatrico, mi ne povas esti kulpigita pro bigamio.”

– Tia rezonmaniero ŝajnas al mi iom subtila.

– Kredeble ĝi estas ĝusta, ĉar ĝi kontentigis la publikan estraron.

Subite sinjorino Fradeko lasis fali sian kapon malantaŭen; kaj samtempe raŭka sono eliĝis el ŝia gorĝo. Dum kelkaj sekundoj ŝi batis aeron per siaj brakoj, kaj malstariĝis senmova. Ŝi estis svenanta.

Ĉiuj ĉeestantoj sin levis kaj klopodis al ŝi.

– Necese estas, ke oni venigu Petron, diris sinjorino Klozelo.

Sed la malsanulino rekonsciiĝis: aŭdinte la pripenson de Juliino, ŝi faris per mano malkonsentan geston, kaj kiam ŝi povis paroli:

– Ne, ŝi diris, post momento.

– Vi devus vin enlitigi, konsilis Maziero.

– Mi konsentas, ŝi ĝemis. Sed vi ĉiuj venos en mian ĉambron, ĉar mi ne estas ankoraŭ fininta.

– Ĉu tio havas gravecon? respondis Eduardo. Tial ke vi estas malsaneta, ripozu: vi finos morgaŭ.

– Ho! morgaŭ, murmuris la mortantino tiel mallaŭte, ke neniu povis ŝin aŭdi: morgaŭ estos tro malfrue. Kie mi troviĝos morgaŭ? Klozelo kaj la bankiero portis Reĝinon en ŝian ĉambron kaj ŝin lasis en la manoj de Juliino kaj de Beatrico, kiuj ŝin helpis por la senvestigo.

Kiam la juna virino kuŝis en sia lito, sinjorino Klozelo duonmalfermis la pordon.

– Vi povas eniri, ŝi diris al la du viroj, kiuj atendis en apuda ĉambro.

Sinjorino Fradeko sin turnis al ili, havante la kubuton sur sia kapkuseno kaj la kapon en sia mano.

– Mi estas alveninta al la plej peniga parto de mia konfeso, ŝi daŭrigis: sed necese estas, ke vi sciu ĉion. Estas mi tiu, kiu malkovris Fernandon senkonscian, kaj kiu lin flegis. Mi sentis, ke li estas feliĉa, sin retrovante meze de siaj familianoj. Li ĉiam sentis al mi, se ne amon, almenaŭ fervoran fratan amikecon. Aliparte li ne povis reveni al sia edzino, ĉar, se Beatrico estas la edzino de Herbeno, Fradeko povis esti por ŝi nur fremdulo. Li amis min kaj kun mi edziĝis.

Depost longa, depost ĉiama tempo, mi lin amegas sekrete. Neniu scios tion, kion mi suferis, kiam li edziĝis kun mia kuzino. Kiam mi estis edziniĝinta kun li, mi kredis naive, ke li amos min eksklusive, ke la memoroj al estinteco estos forgesitaj. Mi eraris. Revidinte sian unuan edzinon, li sentis, ke la koro de la iama viro ĉiam batiĝas en la brusto de la nova. Mi estis ĵaluza. Okazis inter ni teruraj disputoj, kiuj lin tute forigis for de mi.

En tiu momento la mortantino estis skuita de per fortegaj vomaj bezonoj. Maziero havis nur tempon prezenti al ŝi pelveton, kiu estis tuj plenigita de dubenigra materio.

– La malfeliĉulino! ekkriis la bankiero; ŝi sin venenigis.

– Jes, muĝis Reĝino per siblanta apenaŭ distingebla voĉo. Mi perdis la amon de la sola estaĵo, kiun mi amis; mi preferis morton. Sed mi ne volis forlasi la mondon sola. Sinjoro Maziero, vi ne bezonos analizi la kafon, kiun vi verŝis en la karafeton, tiun, kiun mi destinis por mia konkurantino: ĝi estas venenita per arseniko.

Aŭdante tiujn vortojn, la bankiero, Eduardo, Juliino sin levis, palegaj pro teruro, kaj ne vidis, ke Beatrico sveninta falegas sur la tapiŝon.

Post kelkaj minutoj sinjorino Herbeno rekonsciiĝis, kaj ankoraŭ ŝanceliĝanta revenis en la salonon, subtenite de Juliino.

– Ŝin forkonduku, diris la advokato al sia edzino; ne estas necese, ke vi ĉeestu tie ĉi pli longatempe.

Dume Maziero iris, revenis, klopodante; kaj dum li atendis la vomilon, kiun li senprokraste prenigis ĉe la farmaciisto, li penadis englutigi de la mortantino ovoblankaĵojn batmiksitajn kun varma akvo.

– Kie vi vin provizis je arseniko? li petis de Reĝino.

– Mi prenis tiun, kiu troviĝis en la entomologia kolekto.

– Kien vi metis tiun kolekton?

– En la apudan ĉambron.

– En kio estis pakita la veneno?

– En saketo el blanka papero.

– Kion vi faris je ĝi?

– Mi ĝin ĉifis kaj ĵetis. Post tiu rapida interparoladeto, la bankiero malfermis la komunikan pordon, kaj revenis post kelkaj minutoj, tenante en mano buleton, kiun li tre zorge malĉifis. Poste, sterninte sur tablon la paperfolion tiamaniere ricevitan, li ĝin tre atente ekzamenis. Estis facile vidi, ke de post multaj jaroj tiu papero estis faldita; ĉar dubegrizaj linioj, montrante la lokon de malnovaj faldoj, desegniĝis perpendikle sur la supraĵo iam blanka, sed hodiaŭ flavigita de l’ tempo. Plie pulvoreroj el arsenoza acido ankoraŭ algluitaj pruvis, ke tiu toksa salo estis plimalpli difektita de la malsekeco.

Maziero refaldis la paperon laŭ ĝiaj iamaj faldoj, kaj refaris la saketon, intencante kalkuli okule la kvanton da pulvoro, kiun ĝi povis enhavi. Tiam li diris mallaŭte al Klozelo:

– Estas preskaŭ feliĉe, ke tiu malesperintino intencis venenigi Beatricon. Tiu saketo entenis proksimume unu gramon da pulvoro. Tial ke ŝi ŝutis duonon da ĝia enhavo en ĉiun el ambaŭ tasoj, ŝi do povis engluti nur kvindek centigramojn da jam dudekjara veneno, kiu, estante duone malkomponita de la malsekeco, kredeble perdis iom da sia iama tokseco.

En tiu momento, la servistino revenis, alportante la kuracilojn petitajn de Maziero.

Tuje la doktoro trinkigis de sinjorino Fradeko potencan vomilon, kiu post kelkaj minutoj produktis sian efikon, plenigante la ĉambron de forta ajla odoro.

– Tre bone, diris Maziero: tio pruvas, ke mi liberigis la stomakon el la tuta veneno, kiun ĝi enhavis. Jen estas kvanto, kiun ni ne povos plu timi.

– Mi dankas vin pro viaj flegoj, diris Reĝino kun tiu enigma rideto, kiu ne ŝin forlasis depost la komenco de l’ vespero; sed mi esperas, ke ili neutiliĝos. Estas neeble diveni la penegon de volo, kiun mi devis fari, por kaŝi la turmentegojn, kiujn mi toleris depost unu horo. Mi timis, ke oni min helpos, antaŭ kiam la veneno estos aginta. Nun tio min indiferentigas; ĉar estas tro malfrue.

– Ne, Reĝino, ne: ne estas tro malfrue, respondis Maziero: ni vin savos; mi havas pri tio tre rajtigitan esperon. Kaj dum la malsanulino, senproteste obeante la ordonojn de l’ doktoro, englutis solvaĵon el fera peroksido, ŝi murmuris:

– Kian malbonan servon vi faras al mi! Vi estus pli humana, lasante min morti. Ho ve! estas la pasio, ti’, kio min vivigis; estas la pasio, ti’, kio min igis krima; estas la pasio, ti’, kio min mortigas.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte:

– Kaj tio estas justa.

En tiu momento, oni aŭdis ŝlosilon, kiu grincis en seruro. Ĝi estis Petro, kiu revenis, rapide avertite de l’ pordisto.

Kiam li troviĝis en la ĉeesto de tiu nerekonebla virino, kies korpo sur diversaj partoj kovriĝis de larĝaj nigraj makuloj, memorante, ke la lastan nokton li vidis ŝin tiel brilegan per juneco, beleco kaj amo, kaj ke li ŝin senkompate forpuŝis, li fariĝis laŭlitere idiota.

Neniu larmo ŝprucis el liaj okuloj. Eĉ sur lia vizaĝo pentriĝis neniu miro. Li nur sidiĝis sur seĝon, redirante senpaŭze kvindek fojojn sinsekve tiun simplan vorton:

– Neeble! neeble! neeble!

– Fradeko min mirigas, diris Klozelo al la bankiero. Li ne ŝajnas senti tre grandan ĉagrenon.

– Vi eraras, respondis Maziero. Tiu stato de bestigo estas kontraŭe la montro de la plej perforta malespero, kiun oni povas imagi. Pro tio mi opinias, ke en tiu momento estas prefere kaŝi al li la veron, kaj kredigi, ke lia edzino estas atakita de malsano certe tre grava, sed havanta nur naturan karakteron.

– Vi estas prava. Mi parolos al Juliino laŭ tiu senco: kaj mi estas preskaŭ certa, ke Beatrico opinios kiel vi.

Kvankam Maziero havis la titolon de doktoro, tamen, tial ke li ne kutime kuracis, por la mondumo li ne povis ŝajni serioza kuracisto. Pro tio li ne volis preni sur sin la respondecon de okazantaĵo, kiu eble estos mortiga, kaj li venigis la praktikiston, al kiu kutime sin turnis sinjorino Fradeko, kiam ŝi sentis kelkan negravan malsaneton.

Kiam ĉi tiu medicinisto estis alveninta kaj ekzameninta la malsanulinon:

– Ho! ho! mia kara kolego, li diris aparte al Maziero, ŝajnas al mi, ke ni troviĝas antaŭ kazo de ĥolero.

– Tia estas mia opinio, respondis la bankiero, kiun feliĉigis tiu eraro de diagnozo: ĉar dank’ al ĝi li povos pli facile kaŝi al la publiko kaj eĉ al Fradeko la misteran kaŭzon de tiu intima dramo.

– La simptomoj estas neerarigaj, daŭrigis la kuracisto. Oni povus ilin konfuzi nur kun tiuj, kiuj akompanas la venenigon per arsenoza acido. Sed mi kredas, ke en la cirkonstanco, kiu nin okupas, oni devas tute eligi tiun hipotezon.

– Absolute, mia kara kolego. Sinjorino Fradeko parto prenas vian klientaron; vi do konas ŝin: kaj vi scias, ke tiu juna virino, kiu edziniĝis antaŭ kelkaj monatoj kun viro, kiun ŝi amas, estas plene feliĉa kaj ne havas malamikon.

– Mi scias, mi scias: kaj se mi parolis pri tiu ebleco de venenigo, mi faris tion, nur instigite de profesia devo.

Poste li eliris, konsiliĝinte kun Maziero pri la plenumota kuracado.

Dum dekkvin tagoj sinjorino Fradeko restis balancita inter la vivo kaj la morto: sed iom post iom la krizoj malplifortiĝis kaj fine ĉesis. Ŝiaj fortoj revenis: kaj alvenis momento, en kiu ŝiaj kruroj, kiuj ĝis nun restis ŝvelintaj kaj doloraj, fine povis moviĝi kaj ebligi, ke ŝi stariĝu.

Fine post unu monato restis el tiu ne sukcesinta provo de memmortigo nur grandega laceco kaj senfunda malespero.

Kion ŝi faros nun? Kio ŝi fariĝos? Ĝis nun Beatrico, Klozelo, Juliino skrupule obeis la rekomendon faritan de Maziero; kaj ili ne malkovris al ŝia edzo la krimecon de ŝia konduto: sed ĉu ili ĉiam konservos saman sintenadon? Se Petro ekscias, ke ŝi minacis la vivon de Beatrico, li estas kapabla ŝin liveri al la juĝistaro, aŭ eĉ ŝin sufoki mem en krizo de kolerego.

– Certe mi ne timas la morton, ŝi diris; mi eĉ ĝin deziras: mi ĝin provis, sed ho ve! ne sukcesis: tamen mi ne volus perei de lia mano.

Kiam eĉ tiuj, kiuj ŝin ĉirkaŭas, estus sufiĉe grandanimaj por konservi interne de si tiun teruran sekreton, kiam eĉ ŝia edzo ne ŝin minacus de ia punego, ĉu ŝi povos kiel antaŭe daŭrigi sian vivadon meze de siaj familianoj? ĉu ŝi povos ĉiutage toleri la malestimajn rigardojn, per kiuj ŝi estos senĉese superŝutita?

– Ne, ŝi diris; tian turmentegon senhalte suferitan ne povus toleri miaj fortoj.

Pro tio, post kelkaj tagoj de pripensado, ŝi prenis nerevokeblan decidon.

– Tial ke mi ne povis malaperi en la morto, ŝi diris, mi malaperos en la vivo. Mi forkuros malproksimen; mi iros min kaŝi en lokon, kiun ili ne konos, en kiu min ne turmentos la vidaĵo de amo, kiu al mi apartenas, sed kiun oni ŝtelas de mi, por ĝin malŝpare doni al alia virino. Kaj ĉu oni povas scii? Eble post multe da tempo mi fine ĝin forgesos. Sed almenaŭ, ŝi aldonis (kaj dum ŝi parolis, en ŝiaj okuloj brilis sovaĝa malamo), mi kunportos kun mi la pruvojn, kiuj povus utili por rehonorigi Fernandon; kaj neniam li edziĝos kun Beatrico.

Tiam ŝi altabliĝis kaj skribis al sia edzo:

– Tial ke ci ne min amas plu, adiaŭ. Neniam ci min revidos.

REĜINO.

Kiam sinjorino Fradeko estis metinta en koverton tiun lakonan bileton, ŝi plenigis valizon per ĉiuj objektoj, kiujn ŝi povos bezoni: kaj ŝi metis en paperujeton la renttitolojn devenantajn de la heredaĵo de ŝia onklino. Tiuj monpaperoj, kiuj estis ŝia tuta posedaĵo, ebligis, ke ŝi havu modestajn certe sed fine garantiitajn vivrimedojn. Poste, ĵetinte malesperan rigardon al la apartamento, en kiu Petro kaj ŝi estis amintaj unu la alian, ŝi elhejmiĝis, kaj sin direktis al la Orléans ’a stacidomo.

Antaŭ kiam ŝi envagoniĝos, ŝi ĵetis en poŝtskatolon la letereton destinitan por ŝia edzo.

Kaj la lokomotivo fajfinte ŝin forportis al la nekonato.

ĈAPITRO DEKA

Depost longa tempo la horo por vespermanĝi jam estis sonorinta; kaj sinjorino Fradeko ne revenis. Petro febre alpaŝis laŭlonge kaj laŭlarĝe de la manĝoĉambro.

– Mi esperas, ke okazis al ŝi neniu akcidento, li murmuris. Ŝi estas ankoraŭ tiel malforta. Tial ke hodiaŭ ŝi promenas ekstere por la unua fojo post sia resaniĝo, estus estinta singarde, se iu akompanus ŝin.

Kaj li daŭrigis sian interrompitan paŝadon.

Subite bruo de sonorilo aŭdiĝis.

– Ĝi estas ŝi! li ekkriis. Ĝi estis la poŝtisto, kiu al li alportis la leteron de Reĝino.

Rekonante sur la koverto la skribmanieron de sia edzino, Petro paliĝis kaj konfuziĝis, sentante, ke lin ekokupas antaŭsento de malfeliĉo. Li ĝin malfermis, kaj tralegis per unu rigardo la unikan linion, kiun ĝi entenis.

Freneza pro malespero, ne prenante eĉ tempon sufiĉan por surmeti sian ĉapelon, li malsupreniris al la strato, laŭtvokis fiakron kaj sin kondukigis al la domo de Maziero.

Ho ve! la malfeliĉulo amis ankoraŭ la virinon, kiu en lia malĝoja ekzistado malfermis por li pordon al feliĉeco: kaj li sin kulpigis, ke li kaŭzis al Reĝino neutilan suferon, ŝin senkompate forĵetante for de si la antaŭtagon de la tago, en kiu ŝi devis esti atakita de tiel timinda malsano.

Ĉar Fradeko ne ankoraŭ konis la veron pri la naturo de l’ akcidento okazinta al lia edzino. Same kiel la cetero de l’ publiko, li kredis, ke ŝi estis havinta simplan atakon de ĥolero.

La bankiero, reenirinte hejmen nur depost unu momento, ekaltabliĝis:

– Kio okazas? amiko mia, li diris, vidante la palegan vizaĝon de Petro.

– Legu, respondis ĉi tiu, montrante al li la leteron.

– Malfeliĉulo! diris Maziero kun ŝajno de profunda kompato, ĉu vi havas kuraĝon?

– Certe mi estas kuraĝa. Kial tiu demando? Ĉu vi havas, por anonci al mi, novan malfeliĉon, min ankoraŭ frapontan?

– Ho ve! jes. Kiel ĉiuj homoj, vi kredis, ke via edzino estis grave atakita de natura malsano, kiu preskaŭ ŝin mortigis?

– Certe. Tiam kio ĝi estis?

– Tiel longe kiam ŝia vivo estis en danĝero, vi sentis tiel profundan ĉagrenon, ke oni ne kuraĝis vin seniluziigi. Tamen necese estas, ke vi konu la malgajan veron.

– Sed parolu do.

– Reĝino sin venenigis per arseniko. Aŭdante tiun vorton, Fradeko falegis sur seĝon, kvazaŭ li estus frapita de bastonego.

– Kompatinda virino! li ĝemis. Mi estas la kaŭzo de tiu provo de memmortigo. Ŝi ne volis min obei. Por ŝin devigi al cedo, mi uzis ĉiujn rimedojn permesitajn de mia konscienco. Timante, ke ŝi ne povos pli longatempe kontraŭbatali, ŝi preferis sin mortigi.

– Ho ve! respondis la bankiero, vi divenas nur parton de tio, kio okazis. Instigite de sovaĝa ĵaluzeco, Reĝino ĉion preparis por samtempe mortigi Beatricon. Tial ke ŝia provo malsukcesis, tuj kiam ŝia farto estis restarigita, sinjorino Fradeko preferis malaperi; ĉar kredeble ŝi timis la asizjuĝistaron kaj la malliberejon.

Aŭdante tiun malkaŝon, Petro sin tuje starigis kun vizaĝo subite ŝanĝita. Post la antaŭmomenta malespero postvenis sen intertempo esprimo de teruro kaj de malamo.

– La krimulino! li ekkriis. Ŝi estas prava, sin eltirinte el mia justa kolerego. Sen tio, ŝi estus pereinta nur de mia propra mano.

– Nun, demandis la bankiero, kion vi intencas fari?

– Mia konduto ŝajnas tre klare montrita de cirkonstancoj. Mi petos de la juĝistaro la eksedziniĝon, tial ke ŝi forlasis la edzan loĝejon.

– Efektive, mi kredas, ke, en la situacio, en kiu vi troviĝas, jen estas la sola decido, al kiu vi povas vin turni. Reĝino ne al vi konigis la lokon, en kiun ŝi intencas rifuĝi. Estas evidente, ke ŝi volas rompi kun vi ĉiun ajn rilaton: kaj kun karaktero simila al la sia, ŝi ne estas virino, kiu pentos, kaj kiu en la venonta tempo revenos petegi de vi pardonon. Ŝi volis morti: mi ŝin savis malgraŭ ŝia konsento. Do ŝi penas anstataŭigi la korpan memmortigon per la socia: reale ne estas vi, tiu, kiu eksedziĝas, sed ŝi, kiu eksedziniĝas.

– Min kontentiĝas vidi, ke pri tiu temo vi opinias same kiel mi, respondis Petro.

Kaj preninte tiun decidon, li lasis la bankieron, kaj aliris al Klozelo, por lin sciigi pri la malapero de Reĝino, kaj samtempe por peti de li, ke li bonvolu sin okupi pri ĉiuj leĝaj detaloj postulitaj de la eksedziĝo, kiun li intencis sentencigi.

Same kiel Maziero la advokato opiniis, ke tia estas la sola ebla solvo; kaj li promesis, ke li klopodos, por fini kiel eble plej rapide tiun bedaŭrindan okazantaĵon.

Kiam post kelkaj monatoj la tribunalo estis koniginta sian sentencon kaj estis proklaminta la geeksedziĝon, la atestantoj de tiu nova katastrofo kunvenis en la hejmo de l’ bankiero, Petro, kiun tiuj korpremantaj emocioj iom malsanetigis, eliris pli frue olla aliaj: kaj restis apud Maziero nur Beatrico kaj la geedzoj Klozelo.

Ili sidis kvarope sin rigardante, ne kuraĝante komuniki unu al la alia la pensojn kiuj agitiĝis en iliaj koroj.

– Kiel vi fartas, sinjoro Maziero? diris fine Beatrico por ĉesigi la silentadon. Ĉu tiuj inkubsonĝoj, kiuj tiel dolore vin suferigis, vin fine delasis?

– Ne, bedaŭrinde. Ili venas ankoraŭ ĉiunokte min viziti, respondis la bankiero kun malluma ŝajno. Tamen mi estas feliĉa, ke min turmentis tiuj sendormadoj; ĉar dank’ al ili vi povis eviti la venenon, kiun al vi verŝis tiu krimulino.

– Estu indulgema, sinjoro Maziero, respondis Beatrico per dolĉa voĉo. Certe la konduto de Reĝino estis tre krima: sed, por ke tiu malfeliĉulino alvenu al tiel ekstrema rimedo, necese estis, ke ŝi suferu teruregan turmentegon. Ha! tiun malsukcesintan provon ŝi kruelege elpagis. Kredu min, amikoj miaj, la solaj sentoj, kiujn hodiaŭ ni devas montri, estas pardono kaj forgeso. Antaŭ tia malfeliĉeco ni ne havas plu rajton por kulpigi.

Mirigite pro tia grandanimeco, la interparolantoj de Beatrico levis al la juna virino siajn rigardojn; kaj ilin surprizis la ĝoja esprimo, kiu brilis en ŝiaj okuloj.

Tial ke la mortigaj projektoj de sinjorino Fradeko estis mirakle malprosperintaj, Beatrico mallaŭte dankis sian kuzinon, ke ŝi ilin elpensis. Ĉar sen ili Reĝino estus farinta neniun malkaŝon, kaj sinjorino Herbeno nescius ankoraŭ, ke Petro ne estas viro alia ol Fernando, kaj ke Fernando ĉiam amas la virinon, kun kiu li edziĝis en la belaj tagoj de sia junaĝo.

Tiu malkovro, kiu preskaŭ mortigis Reĝinon, revivigis kontraŭe Beatricon. Ne nur ŝia edzo estas retrovita, sed pripensante, ke la eksedziĝo sentencita de l’ tribunalo, redonante al Herbeno lian liberecon, ŝin samtempe liberigas por ĉiam el ŝia konkurantino, la juna virino opiniis, ke ne estas tro kare aĉetitaj per la danĝero riskita de ŝi la rezultatoj, kiujn la konfesoj de la malaperintino fatale naskos: kaj funde de ŝia animo ŝi sentis grandegan ĝojon, pri kiu ŝi sin riproĉis, sed kiu ŝin igis grandanima. La konfeso de Reĝino estis kaŭzinta en la koro de ĉiuj profundan miregon. Ne nur ĝi plicertigis la kredon de Beatrico, sed plie ĝi profunde ŝancelis la iaman konvinkon de Maziero, de Juliino kaj de ŝia edzo.

– Tamen kio al ni pruvas, rimarkigis sinjorino Klozelo, ke Reĝino ne mensogis? Ŝi penis sin mortigi meze de tiel misteraj cirkonstancoj, ke oni estas rajtigita, sin demandante, ĝis kia grado estas veraj la aferoj, kiujn ŝi al ni rakontis.

Tiu rimarko mirigis ĉiujn ĉeestantojn.

– Via pripenso estas ĝusta, diris la bankiero; sed feliĉe restas al ni kontrolrimedo. Dinan  estas la sola punkto de la terglobo, en kiu la vero povas plenlume aperi. Se nia amiko estas vere Fradeko, li povas veturi al sia patrolando, sin montri al sia patro kaj al siaj iamaj amikoj, ne timante, ke oni lin rekonos. Tia vojaĝo estas kontraŭe absolute malpermesita al Herbeno, tial ke ĝi nepre lin perfidus kaj renversus la tutan trabaĵon de liaj kombinaĵoj. Tie kuŝas la provilo. Post tia provo, laŭ la rezultatoj, kiujn ni ricevos, ni povos opinii, ke ni estas sufiĉe bone sciigitaj. Tia estas mia sincera kredo.

Ĉiuj gastoj de l’ bankiero respondis, ke li estas prava, kaj lin lasis por reveni al sia hejmo.

Poste la tagoj postvenis post la tagoj; kaj la vivirado rekomencis same kiel en la pasinta tempo.

Post la malapero de sinjorino Fradeko, la Herbena afero, entombigita depost longa tempo, estis elterigita pro la cirkonstancoj: kaj tiuj, kiuj scias legi inter la linioj, povis kompreni, ke la edzo de la forkurintino ne estas alia viro ol la iama mortiginto de Sedilo: li estis reveninta Francujon, kaj sin ŝirmis malantaŭ civilan etaton, kiu igis lin neatakebla.

Aliaj ĵurnaloj kontraŭe argumentis la malan tezon. Ekzistas neniu komparo ebla inter Fradeko kaj Herbeno. Kaj por pruvi, ke ilia opinio estas la sola ĝusta, ili rimarkigis, ke la polico lasas Petron tute trankvila, kaj ke li estas libera agi tiel, kiel plaĉas al li: kompreneble tion ĝi ne povus toleri, se ĝi sentus pri tiu punkto la plej malgrandan dubon.

La diskutoj tiel ardiĝis, ke ili fariĝis pretekstoj por grandmonsumaj vetoj. La Pariza socio dividiĝis laŭ du tendaroj: unuflanke Fradekanoj, aliflanke Herbenanoj sin ĵetis reciproke al sia kapo la plej nediskuteble pruvantajn argumentojn. Malnovaj amikoj malpaciĝis pro tio: malkonsentoj eniris ĝis interno mem de familioj; kaj kiam dommastrino invitis siajn amikojn por vespermanĝi, ŝi zorgis skribi malsupre de sia invitkarto tiun neprotesteblan kondiĉon: Estos malpermesate paroli pri la Afero.

Dum la semajno, kiu postiris post la sentenco de l’ tribunalo, la malfeliĉa Fradeko, kiun la malsano najlis en lia lito, ne malfermis ĵurnalon, kaj sekve ne povis diveni la rakontojn, kiuj rondediriĝis ĉirkaŭ lia nomo.

Sed kiam, estinte resaniĝinta, li konis la babiladojn, de kiuj li estas temo, li sentis tedegon tian, ke li diris al Beatrico:

– Mi multe amas vin ĉiujn; kredu min. Tamen estas momentoj, en kiuj min ekkaptas dezirego: ĝi estas forkuri tre malproksimen kaj rifuĝi en landon, en kiu la nomo Herbeno ne vundos plu miajn orelojn.

La juna virino rigardis sian interparolanton en la blankaĵo de okuloj; kaj preminte ameme liajn manojn, ŝi respondis kun rideto plena de mistereco:

– Tion mi komprenas. Sed se vi deziras, ke via revo estu plene efektivigita, laŭ mia opinio vi havas unu solan aferon por fari: ĝi estas resti kontraŭe meze de ni, kiel ĝis nun vi faris, kaj daŭrigi vian iaman vivmanieron.

– Sed ŝajnas al mi ...

– Al vi ŝajnas tre malprave. Ne min forkuru; mi vin petegas. Mi profunde vin amas; mi esperas, ke vi ne dubas pri tio: kaj via forkuro kaŭzus al mi tro grandan ĉagrenon.

Kaj sinjorino Herbeno aldonis:

– Nun precipe, tial ke vi estas libera. Dirante tiujn vortojn, ŝi levis al la junulo siajn belajn larmoplenajn okulojn, en kiuj Fradeko povis legi tiel ardantan petegon, ke li sin sentis kortuŝita, kaj promesis, ke li restos.

– Nu, li respondis, kvankam tiu peto ne sin turnas al mi, tamen vi tiel plene min ensorĉis, ke mi sentas min nekapabla vin kontraŭbatali.

– Tiu peto sin turnas al tiu, por kiu ĝi estas destinita, respondis la juna virino per enigma tono.

Ĉar tial ke Beatrico estis nun certa pri la identeco de Herbeno, ŝi intencis repreni sian edzon kaj rekomenci kun li sian iaman ekzistadon. La devo kaj la amo kuniĝis en ŝia koro por ŝin puŝi sur tiun vojon.

Pro tio ŝi sentis neniun honton por fari al Juliino konfidenciojn pri siaj intencoj.

– Sed, mia malfeliĉa amikino, respondis sinjorino Klozelo, tio, kion vi revas, estas neefektivigebla. Certe hodiaŭ mi demandas min, ĉu Petro ne estas via edzo: tamen tiu dubo ekzistas, kaj por la utilo mem de Fernando ĝi povas ekzisti, nur por ni solaj. Por la mondumo, vi devas vidi en Fradeko nur fremdulon; kaj vi ne povas edziniĝi kun li, tial ke vi ne havas la mortakton de Herbeno.

– Sed mi intencas intermeti en niaj rilatoj neniun publikan akton. Mi estas la edzino de mia edzo; ĉu vere? Post longa forestado kaj kruelaj sortovicoj, ni retrovas unu la alian kaj reprenas nian iaman geedzan vivadon. La afero estas tamen tute simpla, kaj ne bezonas la intermeton de la leĝaro por esti plenumita.

– Mi opinias kontraŭe, ke nenio estas pli malsimpla. Se vi efektivigas vian projekton, la mondumo kredos, ke vi forlasis ĉian hontemon kaj ĉian indecon. Vi estos malestimata, malŝategata. Kiam vi pasos sur la strato, ĉiuj homoj havos rajton diri:

– Jen estas la amantino de Fradeko.

Aŭdante tiun severegan pripenson, sinjorino Herbeno eksaltis. Ĉiuj sentoj de honoro kaj de fiereco, kiuj en ŝi troviĝis, ribelis pro tiu vorto.

– Kaj vi, ŝi diris per konfuzita voĉo, kion vi pensas? Ĉu vi min kulpigos, kiel la aliaj?

– Por mi ne estos sama la afero. En la dubo, en kiu mi troviĝas, konante la noblecon de la motivo, kiu vin instigas, mi ne havos rajton vin riproĉi pro via konduto. Mi diras plion: mi sentos al vi nur estimon kaj admiron. Sed tio, kio kaŭzos al mi profundan ĉagrenon, estos la neebleco, en kiu mi troviĝos, vin defendi. Mi aŭdos, ke oni vin kalumnias; kaj mi devos ŝajne opinii, ke la kalumniantoj estas pravaj.

– Respondu, Juliino. Se Eduardo troviĝus en la sama situacio kiel Fernando, ĉu vi rifuzus prezenti al li vian manon, lin ami, esti lia edzino, pretekstante, ke li sin ŝirmas malantaŭ nomon, al kies porto li ne estas rajtigita? Sinjorino Klozelo ŝanceliĝis; sed ŝi nenion respondis Beatrico daŭrigis kun grava tono:

– Mi longatempe pripensadis: mia decido ne estis prenita malserioze.

Kiam mi edziniĝis, mi promesis al Fernando, ke ĉiam mi amos lin, ke kun li mi partoprenos la bonan aŭ la malbonan fortunon, unuvorte, ke mi estos la kunulino de lia vivo en ĉiuj ajn cirkonstancoj. Tiun promeson elparolis ne nur la buŝo, sed ankaŭ la koro. Tial ke neantaŭvidita katastrofo konfuzegis nian vivon, tio ne estas motivo, por ke mi konsideru min kiel malliberigitan el tiu ĵuro elparolita piede de l’ altaro. Pro devo, mi eĉ dirus pro religio, mi ne ŝanceliĝos kaj oferos al la vera honoro ĉion, eĉ mian bonfamon, eĉ la hipokritajn ŝajnojn de la malvera honoro. Ĝuste tial ke mi estas honesta virino kaj edzino fidela, mi konsentos ŝajni por la mondumo malĉasta virino kaj edzino adulta. Mi amas mian edzon: jen estas la plej granda pruvo de amo, kiun mi povas doni. Vidante tian larĝecon de ideoj, Juliino fariĝis konfuzita. Tio, kion ŝi sentis al sia amikino, estis miksaĵo de respektego kaj de entuziasmo, kiu al ŝi komprenigis, ke estas tre malfortaj kaj tre malbone pruvantaj la kritikoj, kiujn ŝi ankoraŭ intencis esprimi.

Tamen, volante provi lastan ekpenon, ŝi ekkriis:

– Kaj se vi eraras; se vere Fradeko ne estas via edzo? Beatrico havis rideton de kompato, kaj respondis simple:

– Mi ĉion antaŭvidis. Tial ke mi ne konas Britujon, mi intencas montri subite grandan deziron viziti tiun regionon. Mi aranĝos mian vojiran planon laŭ maniero tia, ke mi estos devigata trairi Dinan ’on. Mi petos de Petro, ke li bonvolu min akompani en tiu urbo. Se li konsentas, se li ne timas sin montri en tiu lando, en kiu li estis edukita, en kiu li estos neeviteble rekonita, mi estos devigata vidi en li nur mian bokuzon. Tiam mi iros min enfermi en solecejon kun la memoro de mia malfeliĉa Fernando, atendante, ke la hazardoj de l’ vivo bonvolu lin rekonduki en miajn brakojn. Se kontraŭe malgraŭ miaj petegoj, miaj preĝoj, eĉ miaj larmoj, Petro rifuzas veni kun mi, tio pruvos, ke li estas vere mia edzo. Ĉar li amegas min: mi tion sentas; mi estas certa pri tio. Do por ke li tiel malafable min malplezurigu; por ke li ne ŝanceliĝu min tiel grave ofendi, estos necese, ke li havu potencegajn motivojn, kiujn, kiel diris antaŭ ne longe sinjoro Maziero, ne estas malfacile diveni. En tiaj cirkonstancoj mi reprenos mian posedaĵon, kiun mi kredis, perdita por ĉiam. Kiam ni revenos, ni estos denove geedziĝintaj. Tiu vojaĝo fariĝos nia geedziĝa vojaĝo.

Juliino malfermis la buŝon, intencante diri ankoraŭ kelkajn vortojn; sed ŝi ĝin refermis, ne parolinte. La konduto de Beatrico ŝajnis al ŝi nesingardemega laŭ egoisma punkto, sed superega vidpunkte de alta moraleco.

Post kelkaj tagoj sinjorino Herbeno, rimarkante, ke Fradeko ŝajnas pli malgaja ankoraŭ ol kutime, lin demandis:

– Vi do ĉiam bedaŭras Reĝinon?

– Certe ŝia forlaso kaŭzis al mi profundan ĉagrenon, ĉar mi amis ŝin sincere.

Aŭdante tiujn vortojn, Beatrico paliĝis, kaj murmuris per malforta voĉo:

– Jen estas sento, kiu vin honoras.

– Tamen, respondis Petro, mi estis apenaŭ edziĝinta depost nur ses semajnoj, kaj mi jam bedaŭris la fatalan jeson, de mi elparolitan antaŭ la urbestro.

Sinjorino Herbeno fikse rigardis sian interparolanton, trinkante liajn parolojn.

Fradeko daŭrigis:

– Mi estis allogita, ensorĉita eĉ de la ebriiga beleco de via kuzino. Sed ho ve! post tre mallonga tempo, mi tre facile ekvidis, ke mia edzino havis neniun el tiuj kvalitoj, kiuj igas edzon feliĉa.

Beatrico daŭrigis sian fiksan rigardadon al Petro, penante legi en liaj okuloj la veran sencon de lia penso.

– Kaj la sentenco de l’ tribunalo, daŭrigis la junulo, nur igis definitiva eksedziĝon, kiu depost dekkvin tagoj jam ekzistis en nia hejmo, kaj kiu ŝajnis esti daŭronta dum longa ankoraŭ, eble dum ĉiama tempo.

Sinjorino Herbeno iris el mirigoj al mirigoj.

– Kion do faris Reĝino, ŝi diris, kio estis tiel kulpiginda?

– La malfeliĉa virino ne tie ĉi ĉeestas plu por sin defendi. Permesu, ke mi ne ŝin kulpigu; kaj lasu min diri kun la fablisto: “Dio bone faras tion, kion li faras.”

– Vi estas prava, Petro, respondis Beatrico, levante al la ĉielo siajn okulojn: la projektoj de Dio estas ne antaŭvideblaj.

Post silento:

– Sed tamen vi ne diris al mi, kial vi estas malĝoja.

– Tial ke mi amas vin.

– Nu, ne kuŝas en tiu sento motivo, por ke vi estu ĉagrena. Vi tre scias, ke tiu amemo estas reciproka.

– Mi ne dubas; sed ...

– Ha! ekkriis la juna virino ridetante, mi tutkore donus mian tutan posedaĵon al tiu, kiu al mi alportus la mortakton de mia edzo! Fradeko eksaltegis malantaŭen. La ĝoja voĉtono, kiun prenis sinjorino Herbeno por paroli pri tiel funebra temo, ŝajnis kaŭzi al la junulo doloran impreson.

– Mi malbone aŭdis kredeble, li murmuris.

– Tute ne: vi kontraŭe min tre bone komprenis. Fernando estas malviva; mi havas nun pri tio absolutan certecon. Mi estas vidvino: bedaŭrinde tion mi ne povas pruvi. Sen tio, mi petus de vi, ke vi edziĝu kun mi tuje. Tia agmaniero ĉion simpligus.

– Sed mi kredis, ke vi amis Herbenon.

– Mi lin amegis en la pasinta tempo. Hodiaŭ la tuta amo, kiun mi sentis al li, refalas sur vin, tial ke vi estas tiu, kiu lin anstataŭas.

Petro ŝajnis miregita de tia konfeso.

– Tiel longe kiam Reĝino estis via edzino, mi ne kuraĝis ion diri; ĉar vi ne estis libera. Hodiaŭ la situacio ne estas plu simila: mi povas paroli.

– Ĉu mia libereco al mi utilas, murmuris malĝoje la junulo, tial ke tiel longe kiam la morto de Fernando ne estos oficiale proklamita, ni estos devigitaj atendi por nin unuigi, ke la leĝaj limtempoj estos finiĝintaj.

– Ho! en tiaj kondiĉoj ni estus ambaŭ tiel maljunaj, ke tia geedziĝo tro similus arĝentan edziĝfeston.

Beatrico elparolis tiujn vortojn kun tiu iom mokplena ŝajno, kiun ŝi ne delasis depost la komenco de l’ interparolado.

– Vi ne parolas serioze, rediris Fradeko kun iom ĉagreneta mieno. Tamen mi al vi ĵuras, ke mi estas sincera kaj profundkore ĉagrena.

– Amiko mia, respondis sinjorino Herbeno, kiu fariĝis subite malridema, estu konvinkita, ke neniam mi estis pli serioza ol hodiaŭ.

Ŝi eltiris sian ventumilon por doni al si sintenadon, kaj daŭrigis:

– Tial ke vi estas malgaja, vi devus vin distri, vojaĝi. Ĝuste mi deziregas fari ekskurson en Britujo. Vi estus tre afabla, se vi min akompanus.

– Neniu propono povis esti por mi pli agrabla.

– Tial ke tiun regionon vi tre konas, ĉar ĝi estas via patrolando, estus neeble, ke mi havu pli bone sciigitan kondukanton.

– Vi eraras. Mi tute ne konas Britujon; ĉar ĝis la morto de mia patrino mi ne lasis Dinan ’on. Poste mi senpere enŝipiĝis al Ekstrema Oriento.

– Nu, mi intencas halti en Dinan . Oni rakontas, ke tiu urbo, kiu estas la patrurbo de Duguesclin , enhavas multe da kuriozaĵoj. Ĝi posedas ankoraŭ, se la gvidlibroj ne mensogas, siajn antikvajn fortikaĵojn datumantajn de Mezepoko kaj perfekte konservitajn.

Ju pli Beatrico parolis (kaj parolante ŝi ne ĉesis atente rigardadi Petron), des pli ŝi sentis, ke en ŝia brusto ŝia koro saltegas pro ĝojo; ĉar ŝi konstatis, ke pli kaj pli mallumiĝas la fizionomio de Fradeko.

– Kio do estas en vi? ŝi demandis. Mia propono ŝajnas vin malplaĉi.

– Ha! Beatrico, mi faros ĉion, kion vi volos! kun vi mi iros al iu ajn loko, al kiu al vi plaĉos iri: ni rondiros ĉirkaŭ la mondo, se tio povas vin plezurigi. Sed mi vin petegas, ne postulu de mi, ke mi vin akompanu en Dinan . Tio estas pli forta al mia volo. Malgraŭ la amo, kiun mi sentas al vi, mi estus devigata vin malobei kaj toleri vian malkontentiĝon. Dinan  estas eble la sola urbo, en kiun mi ne povas iri. Mi ne bezonas diri la motivon de mia malakcepto; vi ĝin konas tiel bone kiel mi.

– Mi konfesas, ke tiu motivo ŝajnas al mi neniel pravigita. Atendante, mi esperas, ke vi ne rifuzos fariĝi mia kunulo por la cetero de l’ vojaĝo.

– Tio estas por mi tiel granda feliĉo, ke mi havas neniu meriton, ĝin akceptante.

Kiam sinjorino Herbeno rakontis al sia amikino la interparoladon, kiu okazis inter ŝi kaj Petro:

– Vi faros malsaĝaĵon; mi tion timas, diris Juliino. Se Fradeko estas via edzo, kaj se, malgraŭ tio, li, cedante al viaj petoj, konsentas vin akompani en Dinan , li riskos perfidi sian inkogniton. Volante puŝi vian enketon tro malproksimen, volante akiri tro grandan certecon, vi eble lin pereigos por ĉiam. Atentegu.

– Timu nenion. Mi havas ideon, dank’ al kiu mi estos plene sciigita, sen danĝero por li.

Post kelkaj tagoj la du geturistoj komencis sian vojaĝon kaj envagoniĝis en la Orléans ’a stacidomo.

Post kiam ili estis vizitintaj la bordojn de la rivero Loire , Carnac ’on, la rodeton des Trépassés  (de Mortintoj), kaj la marbordon de la departemento Finistère , ili revenis al Morlaix  kaj haltis en Rennes .

– Tamen ni ne povas pasi tiel proksime de Dinan , kaj ne doni al tiu urbo kelkajn tagojn, rimarkigis Beatrico. Nu, mia kara Petro, por min plezurigi venu kun mi. Mi vin petegas, faru por mi tiun oferon. La malagrablaĵon, kiun mi al vi okazigos, mi kalkulos por via profito. Estu certa, ke, farinte al mi tiun negravan cedon, vi ne pentos pri tio.

Fradeko ŝanceliĝis. Lia kunulino povis legi sur lia frunto la esprimon de granda ĉagrenaĵo.

– Se mi akceptas, li diris fine, ĉu vi min devigos viziti mian patron?

– Ne.

– Nek alian personon?

– Nek alian personon.

– Ĉu ni nin kontentigos, trapasante tra la urbo, kaj vizitante nur monumentojn, same kiel farus du simplaj turistoj?

– Jes.

– Ĉu vi tion promesas?

– Mi tion ĵuras.

– En tiaj kondiĉoj mi konsentas vin obei. Sinjorino Herbeno ĝojegis. Verdire malgraŭ ŝiaj kaj malgraŭ la Mazieraj antaŭvidoj, ŝia amiko akceptis la proponon de ŝi faritan, sed montrante tedon tian, ke estis facile vidi, kiel multege kostas al li tia akcepto.

Plie li metis en sian konsenton tiom da limigoj, tiom da bariloj, ke tia agmaniero havis por la juna virino saman valoron kiel veran malkonsenton.

Kun lerteco de profunda diplomatiisto lia kunulo trovis rimedon por akordigi kune tiujn du neakordigeblajn decidojn, nome: plaĉi al la virino, kiun li ĉiam amas, kaj prizorgi samtempe pri sia propra sendanĝereco.

Efektive se Fernando konis Dinan ’on, tial ke, en la pasinta tempo, li jam ĝin vizitis turiste, tamen li konatiĝis en tiu urbo kun neniu loĝanto. Oni ne lin devigu troviĝi en la ĉeesto de tiuj, kiuj intime konis la veran Petron, li povos iri sur la stratoj, ne timante, ke oni lin rimarkos, sekve ke li sin perfidos.

La malo devis okazi por Fradeko. Ĉar ĉu estis konjekteble, ke la junulo povos sin montri en sia patrurbo, kaj ke li samtempe ne estos rekonita de unu aŭ de alia inter siaj sampatrurbanoj.

Fine Beatrico scios la veron pri tiu punkto, kiu ŝin tiel profunde kortuŝas.

Flanke de sia kunulo sinjorino Herbeno paŝadis sur la Dinan ’aj stratoj, rigardante dekstre kaj maldekstre, ĉion observante.

La promenantoj, kiujn ili renkontis, pasis indiferentaj aŭ kelkafoje haltis momente, kvazaŭ ili estus frapitaj de malpreciza kaj malproksima memoro; sed poste ili skuis sian kapon kaj daŭrigis sian iradon.

Fradeko marŝis, alte tenante la kapon, kun vaganta rigardo, rekonante neniun inter la homoj, kun kiuj li kruciĝis.

Li kaj lia kunulino eniris en butikojn por aĉeti diversajn memoraĵojn, kiujn ili deziris alporti al siaj amikoj, altabliĝis en kafejoj por sin sensoifigi, tag- kaj vespermanĝis en restoracioj, loĝis en hotelo, kaj post kelkaj tagoj, kiujn ili utiligis por viziti la preĝejojn, la remparojn, la pontegon, kiu kunigas du montetojn, tre alte pasante super la valo de la rivero Rance , kaj fine ĉiujn aliajn kuriozaĵojn, kiujn enhavas tiu urbo, ian matenon ambaŭ sin direktis al la stacidomo por reveni Parizon.

– Estas strange, diris Petro; sed mi ne rekonas plu iun homon. Tiu vojaĝo, kiun mi tiel forte timis, reale okazis multe pli kontentige ol mi imagis. Mi ĉiam vidis Dinan ’on tia, kia ĝi estis antaŭ dekdu jaroj, kiam mi ĝin lasis por veturi al Hongkong ; kaj mi rezonis, kvazaŭ dum tiuj dekdu jaroj la aferoj kaj precipe la homoj senmoviĝis. Sed unuj mortis; aliaj vendis sian firmon kaj nun loĝas ĉu en sia bieno, ĉu en alia urbo. La oficistaro kaj la militistaro tute ŝanĝitaj montras nur nekonitajn vizaĝojn. Post longa forestado, tiu, kiu revenas en sian patrolandon, estas nur fremdulo. Tiu impreso estis por mi tiele forta, ke mi min sentis en Dinan  tiel izolita kiel en la aliaj urboj, kiujn ni vizitis en la unua parto de nia vojaĝo.

– Sed mi kredis, rimarkigis Beatrico, ke vi revenis ĉi tien post la morto de via praonklo, por aranĝi la heredajn aferojn. Laŭ via rakonto, en tiu momento, via patro al vi konigis, ke lia neŝancelebla volo estas ne havi plu kun vi ian rilaton.

– Estas vere. Sed mi forgesis diri, ke mia patro ne loĝas en la urbo mem. Li havas en ekstremaĵo de unu el posturbaj kvartaloj, preskaŭ en plena kamparo, dometon, en kiu li vivas kiel urso, ne vizitante iun ajn homon. Kiam mi elvagoniĝis, mi iris rekte al lia hejmo. Tiam okazis tiu terura disputo, pri kiu mi tiel ofte parolis. Kiam mi lin delasis, mi rapide alkuris al la notario por doni al tiu viro ĉiujn subskribojn, kiujn li povus bezoni. Poste mi revenis al la stacidomo, renkontinte kaj revidinte neniun. Mi sentis ĉagrenon tian, ke mi ĵuris, ke neniam mi revenos ĉi tien. Nur via deziro speciale esprimita havis sufiĉe da potenco, por min devigi al la malplenumo de mia promeso.

– Tiam vi havis malmulte da amikoj?

– Miaj gepatroj estis tro malsociemaj por sin amikalligi kun iu ajn. Kiel amikojn, mi ĉiam havis nur oficejajn aŭ regimentajn kamaradojn, aŭ ankoraŭ tiujn nekonitajn kunulojn, kiujn en vojaĝo la hazardo prezentas al veturantoj. Jen estas kiamaniere mi konis tiun malfeliĉan Gustavion, kiu restis enabismiĝinta en la Rhon a glaciejo.

Tiu interparolado okazis en la atendejo de la stacidomo.

Subite kontraŭ ili, viro, kiu rigardadis Petron depost unu momento, sin levis, kaj alirante al li:

– Pardonu min, sinjoro, li diris ĝentile; sed via fizionomio ne estas al mi nekonita. Ŝajnas al mi, ke mi vidis vin ie.

– La afero estas ebla, respondis Fradeko, ne montrante ian embarason: tamen mi ne sendos al vi la reciprokecon: ĉar mi ne memoras, ke mi iam vin renkontis.

– Ĉu vi ne estas sinjoro Herbeno, bankiero en Parizo?

– Ne, sinjoro, vi eraras. Mi nomiĝas Fradeko.

– Senkulpigu min, rediris tiu homo, kiu ŝajnis esti komerca vojaĝisto: mi estis erarigita de simileco.

Fervoja oficisto malfermis la pordojn de l’ atendejo. Beatrico ekkaptis rapide la brakon de Petro. Ŝi tre bone rekonis la vojaĝiston, kiun en la pasinta tempo ŝi kelkafoje renkontis en la domo de Maziero.

– La vagonaro baldaŭ ruliĝos, ŝi diris. Ni envagoniĝu. Kaj la juna virino ekkuris, volante komprenigi al tiu trudemulo, ke ŝi neniel intencas vojaĝi kun li en la sama kupeo.

Sinjorino Herbeno memoris la rekomendojn de Juliino.

– Estu singardema, diris sinjorino Klozelo. Necese estas, ke en Dinan  la nomo de Fernando ne estu elparolita.

Dum la vagonaro ruliĝis, veturigante al Parizo la gevojaĝantojn, Beatrico profunde pripensis. La koro de la juna virino batiĝis pro feliĉeco. La eksperimento, kiun ŝi provis, estis sukcesinta pli bone ol ŝi tion esperis. Tiufoje la dubo ne estis plu ebla.

Certe por resti en sia rolo, ŝia kunulo al ŝi donis klarigon, kiu unuavide ŝajnis taŭga. Sed al tiu, kiu serioze pripensis, ne estis malfacile diveni, pro kiu motivo Fernando diris tiujn parolojn.

Antaŭvidante la miron, kiun la juna virino ne povos ne montri, kiam ŝi konstatos la plenan indiferentecon de Dinan -loĝantoj por unu el iliaj samurbanoj, Herbeno penadis por antaŭrespondi la demandon, kiun devige al li faros Beatrico. Kaj kiel ĉiam li ĉirkaŭiris ĉirkaŭ la malfacileco kun lerteco tia, ke estis neeble trovi en la klarigo elpensita de li la plej malgrandan kritikindan punkton.

Tiu lasta provo estis pruvanta. Venante post ĉiuj aliaj atestaĵoj, ĝi ilin plenigis kaj tute certigis.

Do ne nur la viro, kiun ŝi amas, obstine rifuzis viziti la patron Fradeko kaj la aliajn personojn, kiuj en la pasinta tempo povis koni la veran Petron (kaj tio nediskuteble pruvis, ke per tiuj kontraŭstarigoj li riskus la plej gravajn danĝerojn); ne nur en sia patrurbo li estis rekonita de neniu urboloĝanto; sed kontraŭe la sola homo, kiu alpaŝis al li, lin salutis per lia vera nomo: Herbeno.

Pro tio la decido de Beatrico estis definitive prenita. La vesperon mem, ŝi intencis rekomenci kun sia edzo la geedzan ekzistadon depost jam du jaroj interrompitan.

Maziero, antaŭsciigite per depeŝo, atendis la gevojaĝantojn en la Saint-Lazare ’a stacidomo.

– Por festi vian feliĉan revenon, li diris, mi petas de vi ambaŭ, ke vi bonvolu vespermanĝi tiuvespere en mia hejmo. Vi en ĝi trovos gesinjorojn Klozelo, kiujn mi same invitis.

Kaj dum Petro zorgis pri la pakaĵoj, Maziero blovis en la orelon de Beatrico tiujn vortojn:

– Venu en mian domon, tuj kiam vi estos ŝanĝinta vian tualeton. Mi havas por diri al vi tre gravajn komunikaĵojn; kaj mi ne povas paroli en la ĉeesto de Petro.

Sed tial ke en tiu momento Fradeko revenis:

– Ne forgesu ambaŭ, li aldonis, ke mi atendas vin je la sepa.

Estis la kvina. Petro rekondukis sinjorinon Herbeno ĝis ŝia hejmo: kaj post kiam li estis salutinta sian vojaĝan kunulinon:

– Mi vin lasas, li diris, sed feliĉe ne por longa tempo; ĉar post du horoj ni retrovos unu la alian en la domo de sinjoro Maziero.

Post unu duono da horo, Beatrico sonoris ĉe la pordo de la Maziera hotelo.

Klozelo kaj lia edzino, same venigitaj de l’ bankiero, jam estis alvenintaj kaj ŝin atendis.

– Amikoj miaj, diris la maljunulo per grava voĉo, la rakonto, kiun faris Reĝino, estis nur hipotezo, certe tre verŝajna, sed fine hipotezo. La detaloj, kiujn vi konigis en viaj leteroj pri via vojaĝo al Dinan , li aldonis, sin turnante al Beatrico, igis tiun hipotezon ankoraŭ pli verŝajna; sed same ili ne liveris plenan certecon. Sed nun la aferoj tute malsamiĝis; kaj tiun plenan certecon ...

– Tiun plenan certecon ...? murmuris Beatrico sufokiĝante.

– Tiun plenan certecon mi alportas, ekkriis la bankiero per triumfa voĉo. Petro kaj Fernando estas unu kaj sama persono.

– Parolu, parolu, ekkriis samtempe Juliino kaj ŝia edzo, dum Beatrico apogis sian manon sur sian bruston, por kunpremi sian koron, kiu perforte batiĝis pro miro kaj pro feliĉo.

– Tiumatene mi ricevis leteron de sinjoro Morno, bankiero en Hongkong , en kies firmo Fradeko pasigis dek jarojn de sia vivado: kaj jen estas tio, kion skribas mia angla samprofesiano:

Estimata kolego,

Antaŭ kelkaj monatoj vi petis de mi sciigojn pri unu el miaj iamaj oficistoj, sinjoro Petro Fradeko; kaj tiujn sciigojn mi liveris bonegaj, ĉar tiu junulo ilin meritas. Pro tiu motivo kaj pro la intereso, kiun li ŝajnas inspiri al vi, mi kredas, ke vi estos kontenta, sciante, kio li fariĝis. Mirakle savita el terura katastrofo, en kiu bedaŭrinde li perdis siajn renttitolojn kaj siajn familiaktojn, li estis premita dum kelke da tempo de la plej kruela mizereco. Feliĉe por li unu el miaj oficistoj, Johano Grelo, al kiu mi komisiis konfidan mision, kaj kiu vojaĝis por la bezonoj de mia firmo, lin malkovris, en momento kiam, por gajni sian panon, tiu malfeliĉulo plenumis la plej humilajn kaj la plej lacigajn laborojn. Kortuŝite de kompato, Johano lin instigis reveni al Hongkong , kaj eĉ proponis antaŭpagi por li la prezon pri lia marveturado, certigante, ke mi tutkore lin akceptos. Grelo ne eraris; kaj mi estis tre kontenta, revidante mian iaman oficiston; ĉar li lasis en mia memoro la plej bonan impreson. Depost tiu momento, li reprenis en mia firmo sian iaman oficon; kaj li vivas nun apud mi, estante se ne feliĉa, almenaŭ trankvila.

– Volu akcepti, estimata kolego, la certigon de mia plej alta konsidero.

– MORNO.

– Do, ekkriis samtempe Eduardo kaj ŝia edzino, Reĝino estis prava. La Fradeko, kiun ni konas, estas la sama homo kiel Fernando.

– Evidente, respondis Maziero. Tial ke la vera Petro estas nun en Hongkong , povas esti en Parizo nur malvera Petro: kaj la simileco de tiu malvera Petro kun Herbeno estas tro plena, por ke ni povu ŝanceliĝi eĉ unu minuton.

– Do, same kiel Fernando, Fradeko trovis rimedon por sin savi, kaj por eliri el la interno de l’ glaciejo?

– Tio ne estas supermezure mirinda, rimarkigis la bankiero. Ambaŭ falis en saman fendegon, kiu trairis la glacian amason laŭ ĝia tuta dikeco, kaj atingis ĝian plej malaltan parton. En tiaj kondiĉoj, tio, kio okazis al unu, povis same okazi al la alia; kaj ni ne devas tro miri pro tio. Sed kredeblela perforto de la frapo momente svenigis Fradekon: kaj tial ke Fernando kredis, ke lia kamarado estas malviva, pro tio li ŝtelis de li lian paperujeton.

– Ofte Reĝino al mi rakontis, diris sinjorino Klozelo, ke se Herbeno estus restinta en la interno de l’ glaciejo kelkajn horojn pli longatempe, li povis eliri, ne helpite de iu. Ĉar post tre mallonga tempo la nivelo de l’ rivero malaltiĝis sufiĉe, por ke inter ĝia supraĵo kaj la plafono de la galerio fariĝu aerplena spaco sufiĉe larĝa, ebliganta, ke homo povu spiri. Se Fradeko estis savita, li tion ŝuldis al sia svenado. Kiam li aliris eksteren, li kredeble marŝis tre rapide por sekigi siajn vestojn, kaj precipe por sin revarmigi; kaj tial ke li portis sur si en sia turistsako sian tutan posedaĵon, li opiniis neutile reveni al la hotelo.

– Vere, diris Klozelo, neniam mi estus kredinta, ke tia anstataŭigo estas ebla. Tamen ni devas akcepti la evidentecon, tial ke antaŭ ni staras fakto.

– Ĝi ŝajnas des pli akceptebla, respondis Maziero, ke tiu anstataŭigo de personoj estis reale tre facile farebla. Mi agis same, kiel faris Reĝino; mi miavice demandis sinjoron Ĵakemaro, tial ke li estas la sola homo, kiu havis okazon vidi la veran Petron. La priskribo, kiun li donis pri la kunulo de Fernando, same povus taŭgi por Fernando mem. “Tamen,” diris mia iama najbaro, “malgraŭ tiu simileco de priskriboj, tiuj du junuloj havis inter si neniun veran similecon; sed la diferencoj kuŝis en iaj tute malgravaj detaloj, kiujn estas neeble priskribi.”

– Eble kiam Fernando albordiĝis Eŭropon, li zorge serĉis viron, kies priskribo estas simila al la lia, kaj kamaradiĝis kun li, por profiti la okazintaĵojn, kiuj povas rezulti de aventurplena vivmaniero.

– Sed tiam, se via hipotezo estas ĝusta, rimarkigis Klozelo, oni estus pravigita, sin demandante, ĉu la akcidento en la glaciejo estas vere kaŭzita de la sola hazardo.

– Vi iras tro malproksimen, respondis Maziero. Mia baptofilo povis ekkapti la paperojn de Fradeko, nur kiam ĉi tiu estus malviva aŭ kredita malviva. Sed estas evidente, ke la du turistoj falis ambaŭ en la fendegon, kaj ke ambaŭ devis la vivon al vera miraklo. Kia ajn estu lia inteligenteco, homo ne povas intervenigi en siajn projektojn al estonteco tiel nekredindan hazardon. Ne: Herbenon favoris cirkonstancoj, kiujn li tre lerte sciis utiligi. Sed ni ne devas vidi en tiu katastrofo planon maĥiavele elpensitan.

– Tio, kio min plej mirigas, ne estas tiu anstataŭigo de civila etato, ĉar verdire ĝi estas tre klarigebla, sed la maniero vere supera, per kiu nia amiko sciis eniri en la haŭton de sia nova personeco. Oni ne povas nei, ke en tiu premeganta rolo Herbeno neniam montris iun ŝanceliĝon.

– Kiam oni tre atente pripensas al tio, ĝi facile klariĝas. Fernando ricevis la konfidenciojn de Fradeko, kaj konis laŭ ĝiaj plej etaj detaloj ekzistadon malmulte plenan de okazintaĵoj. La elstarantaj fariĝoj estas la heredo de la praonklo kaj la malamo de l’ patro Fradeko: jen estas la solaj aferoj, kiujn ni povas kontroli. Pri la cetero, ĝi havas neniun gravecon. Tial ke iu el ni neniam konis, ĉu la veran Petron, ĉu iun el liaj amikoj (ĉar Fradeko pasigis en Azio la plej gravan parton de sia vivado), Fernando povis rakonti pri tiu temo tion, kio venis en lia kapo, ne timante, ke oni lin kulpigos pro mensogo. Kaj ni ĉiuj scias, ke imago estas unu el liaj ĉefaj ecoj.

– Sed tiuj vojaĝoj, kiujn li rakontas detale, kiel homo, kiu vere vidis tion, pri kio li parolas.

– Vi forgesas, diris Beatrico, ke mia edzo estas spertega en geografio. Mi memoras ankoraŭ la tagon, en kiu li mirigis vojaĝanton, kiu estis trairinta la Pamiran montegaron, parolante pri tiu regiono same kiel farus vera esploristo.

– En tia aliformigo, la plej granda malfacileco troviĝas certe en la komenca periodo. Post kelke da tempo, la masko, kiun oni almetas al sia vizaĝo, estas tiel plene algluita al ĝi, ke ĝi anstataŭas la vizaĝon mem. La trompanto fariĝas tiam sia propra trompito, kaj similas tiun Marseille ’anon, kiu fine kredis mem la mensogojn de li elpensitajn.

– Vi estas prava, respondis Maziero. Tamen mi rimarkis, ke depost kelke da tempo, Fernando iom post iom fariĝas pli kaj pli nesingardema. En komenco, li furioziĝis, kiam oni nomis lin Herbeno: nun li silentiĝas. La aludoj al lia estinteco, kiuj en la pasinta tempo lin kolerigis, nun lasas lin indiferenta: li ne respondas, ne ŝajnas kompreni, kaj afekte montras inercian sintenadon. Oni sentas, ke lia rolo lin lacegigas. Antaŭ kelkaj semajnoj li tiel plene ĝin forgesis, ke li vokis min: baptopatro.

– Tio estas neebla! ekkriis Juliino.

– Mi tion certigas.

– Sed tiu preterlasita vorto estis vera konfeso.

– Tia estis mia penso, respondis Maziero. Tio pruvas, ke la vera vizaĝo krevigas la maskon kaj tra ĝi aperas.

– Ha! rimarkigis Eduardo, kiel prava mi estis, kiam mi diris: “Tian sekreton oni devas konfidi al neniu, eĉ al la plej intima amiko, eĉ al la virino la plej fervore amegata.” Se Herbeno ne estus elirinta el sia iama diskreteco, neniam Reĝino estus povinta lin duone perfidi tiel, kiel ŝi faris. Pro tio estu certaj, ke nun estas neutile demandi nian amikon pri tiu temo. Li sin butonumos en sia Fradeka personeco, kaj alligos sur sia vizaĝo sian maskon laŭ pli mallarĝa maniero, ol li faris ĝis hodiaŭ.

– Tamen rimarkigis Beatrico, necese estos, ke li plene eligu tiun maskon, kiam li konos la leteron de sinjoro Morno.

– Mi esperas, respondis Klozelo, ke neniu el ni estos tiel nesingardema, ke li faros tian malprudentaĵon. La situacio de nia kompatinda amiko estas jam tiel terura, ke ni estus riproĉegindaj, se ni ĝin ankoraŭ pligravigus per nia malseriozeco. Ĉar li sin trovus ĉirkaŭprenita en tiel nemalplektebla reto, ke eble la malespero ekkaptus lian animon kaj lin instigus al memmortigo.

– Kial? demandis Beatrico timigita.

– Tial ke la paperujeto, kiun Fernando prenis en la poŝo de lia kunulo ŝajne malviva, enhavis ne nur liajn familiaktojn sed plie liajn renttitolojn. En la tute speciala situacio, en kiu troviĝis Herbeno, tiun ŝtelon faritan al kadavro oni povas senkulpigi, tial ke, se Fernando ne estus preninta tiujn monpaperojn, ili restus enabismigitaj por ĉiam en la profundegaĵoj de l’ glaciejo. Sed nun, tial ke la vera posedanto estas viva kaj premita de mizereco, la aspekto de la demando tute ŝanĝiĝas. Se ni montras al nia amiko la leteron de sinjoro Morno, ne nur ni lin devigos konfesi, ke li estas vere Fernando, sed samtempe ni lin devigos redoni al ĝia vera posedanto la enhavon de l’ paperujeto, t. e. la renttitolojn kaj la identecajn paperojn, kiuj estas nune lia sola protektilo. Ni ĉiuj scias, ke Fernando estas tro profunde honesta por lasi en mizereco homon, kiun li estus rabinta: tia ŝtelo ŝajnus al nia amiko tiel malnoblega, ke li estus nekapabla ĝin plenumi. Do vi vidas, ke konigi al li la veron, estus lin ĵeti en la brakojn de l’ ekzekutisto.

Aŭdante tiujn vortojn elparolitajn per vibranta voĉo, ĉiuj ĉeestantoj tremetis.

– Sed, rimarkigis Beatrico, se ni ne parolas, tial ke ni scias la veron pri tiu punkto, estas ni tiuj, kiuj per nia silentiĝo fariĝas kulpaj je tiu malnobla ŝtelo, al kiu Eduardo aludas.

– Vi estas prava, respondis la bankiero. Sed ni tre bone povas redoni al Fradeko lian rajtan posedaĵon, ne farante al Fernando la plej malgrandan konfidencion.

Kaj sidiĝinte antaŭ sia skribotablo, li verkis kelkajn linion.

– Jen estas, li diris, mia respondo al sinjoro Morno:

Estimata kolego,

La sciigoj, kiujn vi donas pri via oficisto Petro Fradeko, havas grandegan valoron, kiel vi povos ĝin vidi en la venontaj linioj de tiu letero; kaj mi tre sincere vin dankas pro tiu konigo. Persono, kiu deziras konservi anonimecon, vin komisias, per mia pero, por ke vi donu al tiu junulo la monsumon da du cent mil frankoj, kiujn li perdis en la katastrofo. Por ke sinjoro Fradeko povu havi neniun divenigaĵon pri la deveno de tiu monsumo, jen estas tio, kion mia kliento petas de via bonvolo. Pro ia ajn motivo, donu al via oficisto obligacion: kaj kiam estos alveninta la epoko de la unua loto, anoncu al li triumfe, ke lia numero eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon. Tiamaniere sinjoro Fradeko ne bezonos lacigi sian kapon por scii, de kiu loko al li venas tiu neatendita feliĉaĵo.

Mi aldonas al tiu letero ĉekon da du cent mil kvin cent frankoj (200 500 fr.) por pagi la monsumon kaj la obligacion.

Volu akcepti, estimata kolego, la certigon de mia plej alta konsidero.

– MAZIERO.

– Tiamaniere, daŭrigis la bankiero, nia konscienco estas trankvila. Ni povos lasi Fernandon ĝui pace la havaĵon de Fradeko, ĉar tiun havaĵon mi redonas al ĝia vera posedanto. Sed vi ĉiuj komprenas, li aldonis, aŭdante en antaŭĉambro la voĉon de Fradeko eniranta, vi komprenas, ke la letero de sinjoro Morno devas esti konita nur de ni solaj, kaj ke neniu homo, Fernando eĉ malpli ol ĉiu ajn alia, devas esti informita pri ĝia ekzisto.

La esperoj de l’ bankiero efektiviĝis, kaj post kelkaj semajnoj, li ricevis de Hongkong  la jenan telegramon:

– Mi plenumis viajn ordonojn. Fradeko naĝas en vera ravo, kaj povante danki neniun, benas Providencon.

– MORNO.

Dum Maziero faris al siaj amikoj la gravan rekomendon pli supre diritan, Petro eniris en la salonon; kaj kiam li estis preminta la manojn de Eduardo kaj de lia edzino, oni sin direktis al la manĝoĉambro.

La vespermanĝo estis tre gaja. Oni faris neniun aludon al la mireganta letero ĵus ricevita: kaj dum la tuta vespero, la interparolado temiĝis nur pri la naturaj aŭ arĥeologiaj kuriozaĵoj, vizititaj de geturistoj, dum ilia ekskurso.

Je la deka, Beatrico sin levis por eliri.

– Ĉu vi deziras, ke Baptisto vin akompanu? demandis la bankiero.

– Mi dankas vin, sinjoro Maziero. Sed mi intencas peti de Petro, ke li bonvolu daŭrigi, tiun vesperon ankoraŭ, sian taskon de protektanto, taskon, kiun li tiel afable plenumis dum la tuta daŭrado de l’ vojaĝo.

– Dubi pri tio estus min malkoni, respondis Fradeko kun fervoro.

La tri viroj vidis en tiu interŝanĝo de afablaj frazoj nur komunan ĝentilaĵon. Sola Juliino komprenis.

Do pretekstante, ke ŝi helpos al sia amikino, ŝi akompanis Beatricon ĝis antaŭĉambro.

– Ĉu via decido estas nerevokebla? ŝi demandis.

– Pli nerevokebla ankoraŭ ol en la pasinta tempo. Mi jam estis determininta min, antaŭ kiam mi ricevos la leteron de sinjoro Morno, tio estas, kiam mi havis nur kredon. Vi devas kompreni, ke la absoluta certeco, kiun liveras al mi tiu letero, povas nur min plifortigi en mia decido.

– Ĉu vi ne timas la konsekvencojn?

– Mi faras mian devon. Alvenu tio, kio povos!

– Kaj, aldonis Juliino, kies voĉo malforte tremis, ĉu tio okazos tiuvespere?

– Tio okazos tiuvespere, respondis Beatrico ne ruĝiĝante, ridetante kontraŭe, kaj malkaŝe plantante siajn helajn rigardojn en la okulojn de sia amikino.

– Unu demandon ankoraŭ. Ĉu mi devas konservi sekreton kaj nenion diri al Eduardo?

– Neutile. Post ok tagoj nia geedza kunvivo estos konita de ĉiuj homoj. Estas pli bone, ke via edzo kaj sinjoro Maziero sciu tuje la veron pri tiu punkto, kaj ne ĝin konu per la famo. Sekve ne nur mi permesas, sed plie mi estus tre danka, se vi bonvolus konigi mian determinon.

– Mi faros tion, kion vi deziras.

En tiu momento Fradeko alvenis.

– Nu, Petro, prezentu al mi vian brakon, diris gaje Beatrico.

Kaj la geamindumantoj malsupreniris malrapide la grandan ŝtuparon de l’ hotelo.

– Nun, tial ke mi konas la veron, diris Maziero, revenante al la salono, mi demandas min, kiamaniere mi povis dubi eĉ unu momenton, kaj lasi mian baptofilon edziĝi kun Reĝino. Antaŭ unu minuto, kiam mi rigardis Beatricon, dum ŝi malsupreniris la ŝtuparon, tenante la brakon de sia edzo, mi havis kvazaŭ senton, ke neniu katastrofo okazis. Ŝajnis al mi, ke la estinteco kunligiĝas kun la estanteco laŭ neinterrompita maniero.

– Mi tre timas, diris tiam Eduardo, ke sinjorino Herbeno havos la saman impreson. Beatrico ĉiam sentis al sia edzo fervoran amon, kiun Fernando redonis al ŝi procentege. Lia malvera edziĝo kun Reĝino, la konsekvencoj, kiuj ĝin sekvis, la konfesoj mem de la malaperintino, montras, ke la amego de Herbeno al lia unua edzino estis tiele profunda, ke ĝin ne povis malaperigi la pasio, kiun al li malŝparis la dua. Mi multe timas, ke Beatrico faros gravan nesingardon. Jam la vojaĝo, en kiu ŝi veturis sola kun Petro, estis severe juĝita. Ĉu ambaŭ povos ĉiam memori, ke ili ne estas plu geedzoj? Ĉu ili daŭrigos vivi unu apud la alia laŭ la reguloj, kiujn al ili altrudas ilia nova reciproka situacio?

– Ne, respondis Juliino, ne ŝanceliĝante. Eĉ mi estas komisiita de Beatrico mem, por anonci, ke ŝi intencas rekomenci kun sia edzo, tiun vesperon mem, sian geedzan vivadon.

Aŭdante tiun sciigon, Eduardo kaj Maziero sin sentis korpremitaj.

Per kelkaj vortoj sinjorino Klozelo konigis la neŝanceleblan decidon de Beatrico.

– Post la letero de sinjoro Morno, rimarkigis la advokato, tia finiĝo estis neevitebla.

– Kaj eĉ ĝis ia grado, respondis la bankiero, mi opinias, ke Beatrico estas prava. La malfeliĉulino troviĝas antaŭ du devoj, ambaŭ nekontraŭstareblaj, sed kontraŭaj kaj malkunigeblaj: ili estas socia devo kaj natura devo. Tial ke ŝi estas devigata elekti, ĉu unu, ĉu la alian, ŝi sin turnas al tiu, al kiu ŝin puŝas ŝia koro. Mi ne povas ŝin kulpigi.

– Mi same. Sed la mondumo ne rezonos kiel ni. Kaj eĉ se ni volas ne perfidi la inkogniton de Fernando, ni ŝajne devos juĝi la konduton de sinjorino Herbeno tute severege.

Kiam Beatrico alvenis al la pordo de sia domo, Petro volis ŝin forlasi.

– Supreniru do momenton, diris la juna virino, mi havas ion por rakonti al vi.

Pikite de scivoleco, Fradeko obeis. Kiam sinjorino Herbeno penetris en sian apartamenton, ŝi forsendis Viktorinon, kaj enirigis Petron en sian dormoĉambron.

– Sidiĝu, ŝi diris, aŭskultu min, kaj precipe respondu nenion. Tial ke mi jam konas ĉion, kion vi povus diri, mi vin avertas, ke ĉiuj viaj protestoj havos por mi la saman valoron ol bruo de vento blovanta en kameno.

Dum Beatrico parolis, ŝi komencis sian senvestigon, kvazaŭ Petro ne ĉeestus.

La junulo rigardis ŝin agantan; kaj tiu rigardo, kiu estis demandanta, ŝajnis postuli tujan respondon.

Sinjorino Herbeno daŭrigis:

– Mi dankas vin, ĉar vi bonvolis min akompani al Dinan . Vi komprenis, ke tiu deziro ne estis vana kaprico de amata virino, sed neevitebla provo, kiu cetere estis decidiga. Vi viaflanke bonvolos esti justa al mi, kaj konsenti, ke mi sciis akordigi la necesecojn de l’ enketo, kiun mi bezonis fari, kun la postuloj de via propra sendanĝereco.

– Tiuj paroloj estas iomete mallumaj, respondis Petro. Mi estus tre danka, se vi ilin pliprecizigus.

Beatrico lin rigardis mokridetante, sed nenion respondis.

Ŝi malagrafumis sian robon, kaj, ĝin eliginte, ŝi ĝin sternis sur kanapon, ne rapidante, zorgante, ke ĝi ne estu ĉifita.

Poste, havante siajn ŝultrojn kovritajn de simpla koltuko, ŝi sidiĝis sur la genuojn de Petro, kaj lin plenbrake ekkaptinte, lin plenlipe ŝmacadis, balbutante:

– Amegata Fernando mia, mi fine cin retrovas! Fradeko provis sin eligi, sed malenergie.

En la pasinta tempo, li sentis al Reĝino nedeteneman sed rapide satigitan deziron: sed la kormovo, kiu lin instigis al Beatrico, similis veran adoradon. Pro tio la karesoj de la juna virino lin tute senfortigis.

– Mi al vi certigas, li timeme komencis, ke mi ne estas ...

– Silentiĝu, respondis sinjorino Herbeno, metante sur lian buŝon sian beletan parfumitan manon. Mi ne petas de ci cian sekreton; neniam mi ĝin postulos. Ci volas, ke oni nomu cin Petro; mi cin nomos Petro. Por ĉiuj homoj, eĉ por mi, ci ĉiam estos Fradeko. Neniam mi faros al la estinteco la plej etan aludon.

Beatrico sin levis. Parolante ŝi malligis la kordonojn de siaj jupoj, kiuj falis ronde ĉirkaŭ ŝi.

La juna virino rapidmove transsaltis la amason da teksaĵoj, sin mallevis, ĝin prenis kaj ĝin ĵetis sur apogseĝon.

Vestite de sola korseto, sinjorino Herbeno paŝis tra la ĉambro kun tiu ĉasta malĉasteco de la honesta edzino, kiu vidas en edziniĝo nur rimedon por patriniĝo.

Duonkuŝante sur apogseĝo, Petro rigardis, ne elparolante unu vorton.

– Ŝajnas al mi, ke mi sonĝas, li diris fine.

Post silento, Beatrico daŭrigis:

– Ci vidas, ke de nun mi respektas mian promeson; ĉar mi ne cin riproĉas pri cia edziĝo kun Reĝino. Tiu edziĝo estis necesega por cia savo: iam Juliino klarigis tion al mi. Mi supermezure suferis; sed mi komprenis, kaj ĝin akceptis rezignacie. Hodiaŭ ci estas libera: mi cin reprenas.

Sinjorino Herbeno malagrafumis sian korseton, kaj, sin malforte flankenklininte, malalligis siajn ŝtrumpoŝelkojn.

– Dio mia, ŝi rediris, se mi povus montri mortakton je la nomo de Fernando, tio estus preferinda: mi tion tre facile rekonas. Tiam dua geedziĝo fariĝus ebla, kaj por la mondumo tio estus pli regula. Jen estas kial antaŭ kelkaj tagoj mi tiel forte cin skandalis, kiam mi parolis pri la morto de mia edzo laŭ tiel malfunebra maniero. Ci kredis, ke mi estas senkora. Ci do ne komprenis, ke tiun misteron, per kiu ci volas cin envolvi, mi tute divenis. Se mi silentiĝis, mi tion faris nur, ĉar mi timis Reĝinon: mi timis, ke ŝi cin pereigos por sin venĝi.

Denove Beatrico venis sidiĝi sur la genuojn de Petro. Per rapida movo ŝi formetis siajn ŝtrumpojn, kaj ilin ĵetis malproksimen, en angulon de la ĉambro.

– Timu nenion, karulo mia, ŝi diris, sin lasante fali en la brakojn de la junulo; timu nenion; mi ne cin perfidos. Tiel longe kiam la leĝaj limtempoj ne estos alvenintaj, mi konsentos kredigi, ke mi estas cia amantino. La mondumo ĵetos al mi ŝtonon; tio estas neevitebla: sed por min subteni mi havos mian konsciencon kaj mian amon. Kaj kiam mi povos min regeedzigi, kiam fine estos al mi permesate porti tiun nomon Fradeko, kiu nun estas la cia, kiel mi diris la lastan monaton, mian arĝentan geedziĝon mi tiam festos.

Ensorĉite, frenezigite de tiu freŝa buŝo, kiu serĉis la lian, de tiuj subtilaj parfumoj de la idoladorata virino, de tiu fleksebla, ondmoviĝanta korpo, kies kontakto ŝajnis al li ĉiela kareso, Petro fermis siajn okulojn.

En tiu momento, la juna virino diris konklude:

– Sed se mi devus atendi ĝis tiu epoko, kiom da tempo perdita por amo kaj por feliĉo! Subite Beatrico sin starigis, eliĝis el amoplenaj brakoj, kiuj penis ŝin restigi, kaj sin ŝovis en sian liton.

Kun rigardo ŝarĝita de ama radieco, kun rideto plena de promesoj, ŝi diris al la junulo tiun simplan vorton:

– Venu do. Petro ŝanceliĝis, sed ne moviĝis. Subite tiu vorto, duonlaŭte elparolita, memorigis al sinjorino Herbeno, en kiu cirkonstanco ili ambaŭ troviĝis, la lastan fojon, kiam ŝi ĝin prononcis. Tio okazis antaŭ du jaroj, la tagon mem, en kiu Sedilo estis mortigita, post tagmanĝo, post kiam Maziero, al ŝi certiginte, ke ŝi estas plene resanigita, lasis antaŭvidi la esperon de ebla patriniĝo.

Kiom da doloraj fariĝoj ilin premegis depost tiu epoko. Sed nun tio fariĝis nur sonĝo. La estinteco, kiun ŝi kredis malviva, renaskiĝis el siaj cindroj, montrante la perspektivon de senfina feliĉeco.

– Venu do, ŝi rediris. Dum momento, Petro ŝanceliĝis ankoraŭ; sed lia sendecideco ne longatempe daŭris: ĉar subite, frapante sian frunton:

– Nu, li ekkriis, por ĝui tian amon, mi ĉion konsentas. Mi estos la viro, kiun al ci plaĉos, ke mi estu; mi respondos al la nomo, per kiu al ci plezurigos min nomi. Sed mi amas cin; min amu; ni amu nin unu la alian, mia amegatino!

ĈAPITRO DEKUNUA

La morgaŭon matene Maziero alkuris al la hejmo de Beatrico. Kiam li eniris, la unua vizaĝo, kiun li renkontis, estis tiu de Fradeko. La junulo ne estis ankoraŭ elirinta.

Lacigite de varma amnokto, la pseŭdogeedzoj vekiĝis malfrue, ĉar la dormo ilin senmovigis nur frumatene en brakoj unu de alia.

Ili komencis ellitiĝi, kiam alvenis Maziero.

– Ha! ekkriis la bankiero, sin turnante al Petro, mi konstatas, ke hieraŭ sinjorino Klozelo diris la veron. Ci reprenis cian edzinon, kaj kun ŝi rekomencis la geedzan kunvivadon.

Pro tiu cidiro Fradeko tremetis, kaj rigardadis la maljunulon per tiel mireganta ŝajno, ke ĉi tiu, rekonante sian mallertecon, tuje respondis:

– Pardonu, mia kara Fernando: mi komprenas la mutan riproĉon, kiun enhavas cia rigardo. Nun, tial ke mi scias ĉion, ci timas, ke forgeso venanta de mi malvualigos cian sekreton, tiun sekreton, kiun ĝis nun ci konservis por ci sola tiel lerte kaj tiel persiste.

Fradeko nenion respondis.

Tiam Maziero daŭrigis, farante videblan ekpenon:

– Ne timu, Petro: eĉ en intimeco, eĉ en ambaŭesto mi ĉiam daŭrigos agi kun vi same kiel kun fremdulo: neniam mi al vi cidiros. Mi tro timus, se mi prenus tiun kutimon, min perfidi, kiam ĉeestos aliaj homoj. Al mi sufiĉos, por esti feliĉa, scii, ke mi vin retrovis, senti, ke estas vere vi mia baptofilo, la infano, kiun mi edukis, la filo de mia malnova amiko Leopoldo.

– Sinjoro Maziero, respondis Fradeko, mi amegas Beatricon: eliri for de ŝi nun estus al mi tute neeble. Hodiaŭ, tial ke ŝi fariĝis mia edzino, por ŝin konservi ĉiam apud mi, mi konsentas fari ĉiujn cedojn kaj ĉiujn oferojn. Estas necesege, ke por ŝi, por vi, por Klozelo, por Juliino, mi estu Fernando Herbeno, ŝia edzo kaj via baptofilo. Tion mi komprenas; de tio dependas mia feliĉeco. Mi eĉ opinias, ke por tia prezo ĝi ne estas tro kare aĉetita. Sed pripensu, ke mi vestas teruran respondecon, min kovrante per individueco, kontraŭ kiu ĝis nun mi tiel obstine protestis. Estas minacitaj mia libereco kaj eble mia vivo. Mi vin petegas: ne min pentigu pro mia ekspersoneciĝo.

En tiu momento, Beatrico eniris rapide en la salonon, havante siajn okulojn ankoraŭ ŝvelantojn pro amo kaj pro dormado.

Ekvidinte la bankieron, ŝi sin ĵetis al lia kolo, kaj lin kisis, ekkriante:

– Ha! sinjoro Maziero, neniam vi scios, kiel plene mi estas feliĉa! Poste sidiĝinte apud Petron:

– Vi vidas tiun malbonulon, tiun kaŝemulon, ŝi daŭrigis. Li ne volis akcepti mian amon: mi estis devigita altrudi al li la feliĉecon, malgraŭ lia konsento.

Kaj dum ŝi parolis, sinjorino Herbeno premis siajn lipojn sur la frunto de l’ junulo, kiu ŝajnis en ekstazo.

Vidante tiun amoplenan scenon, la maljunulo sin sentis kortuŝita.

Li venis, intencante multe riproĉi la geamantojn, kaj pruvi al ili la nesingardon de ilia konduto; sed tiu radiado de feliĉeco kaj de juneco lin blindigis kaj lin paralizis.

Tamen post iom da tempo li daŭrigis:

– Nu, geinfanoj, vi amas vin reciproke; kaj vi estas pravaj, estante rajtigitaj al tio. Do mi ne venas ĉi tien por diri moralaĵojn, kiuj ne havus motivon por esti. Fernando diris antaŭ momento, ke li delasas en niajn manojn sian Fradekan personecon, kaj konsentas refariĝi la homo, kiu li estas reale, tio estas mia baptofilo kaj la edzo de Beatrico. Sed tiun cedon li faras al ni solaj. Ni estus kulpigindaj, se ni trompus la konfidon, kiun li montras. Jen estas do tio, kion mi havas por proponi. Publike estos necesege, ke ni vidu en li nur Petron: eĉ ni devos afekte montri pri lia Fradekeco certecon pli grandan ol tiun, kiun ni vidigis, kiam ni dubis ankoraŭ. La konsekvenco de tio, kion mi ĵus diris, estas jena: ĉiu ajn kunloĝado devas esti severe malpermesita. Vi havos ambaŭ vian specialan apartamenton: mi toleras, ke tiujn apartajn loĝejojn vi komunikigu per kaŝita pordo; sed ĉiuj homoj, eĉ viaj servistoj, devos nekoni ĝian ekziston. Mi tre scias, ke malgraŭ tiuj antaŭzorgoj neniu estos trompita. La malbonaj langoj agitiĝos. Dank’ al la nescieco, en kiu oni estos pri via vera situacio, neniu potenco povos malhelpi, ke la klaĉemuloj gustumos kiel frandaĵon la elementojn de kalumnio, kiujn vi al ili prezentos. Tamen mi esperas, ke la mondumo estos flatita pro via diskreteco, kaj vin dankos, tial ke por montri al ĝi vian ŝaton, vi prizorgos respekti la eksteraĵon.

Ju pli la bankiero parolis, des pli Petro kaj Beatrico, sin tenante reciproke per la mano, kapjesis signe de aprobo.

– Ĝuste, rimarkigis la juna virino, la apartamento, kiu troviĝas sur la sama ŝtuparplaceto kiel la mia, estos vakanta por la venonta lutempo. Vi povos tion kontroli, Petro; kaj se ĝi ne estas ankoraŭ luita, vi ĝin rezervigos.

Tio, kio estis dirita, estis farita. Fradeko lasis la loĝejon, en kiu li vivis kun Reĝino, kaj venis sin loki en la apartamenton, kiu apudiĝas tiun de Beatrico. Li profitis foreston de Viktorino, kiu iris pasigi unu monaton en sia familio, por bori tra la muro malfermaĵon malgrandan sed sufiĉe larĝan, por ke maldika homo povu ĝin transiri. Poste li ĝin kaŝis per du grandaj ŝrankoj, kies fundon li formetis, kaj kiujn li fiksis sur la muro. La ŝlosilojn de tiuj du mebloj li ĉiam havis en sia poŝo: kaj ĉiuvespere, tuj kiam Viktorino kaj lia servisto estis ambaŭ suprenirintaj al siaj ĉambroj, li venis retrovi la junan virinon en ŝia apartamento.

Sed dum la tago, la ekzistado de Beatrico estis tute apartigita el tiu de Fradeko. Sinjorino Herbeno akceptis siajn amikinojn kaj ilin vizitis, ĉiam sola kiel antaŭe. Siaflanke Petro iris al sia oficejo, helpis Mazieron en la direktado de la bankofirmo, kaj vespermanĝis en restoracio, escepte kiam ĉiuj kunvenis ĉu ĉe unu, ĉu ĉe alia el anoj de tiu nenatura familio.

Dum kelke da tempo nenio diveniĝis. Certe la bonaj amikinoj de sinjorino Herbeno estis iom mirigitaj, eksciante, ke Fradeko venas loĝi en la sama domo, kiel sia bokuzino. Ili suspektis amintrigon, kiun la simileco de Petro kun Fernando preskaŭ pravigis. Por esti plene sciigitaj pri tiu punkto, ili penadis trovi pretekstojn, kiuj al ili igus eblaj vizitojn al sinjorino Herbeno en ĉiuj momentoj de l’ tago kaj eĉ de l’ vespero. Inter ili kelkaj puŝis la scivolon ĝis maldiskreteco, kaj obstine faris al ŝi societon ĝis horo tre nokta. Sed ili ne sukcesis en siaj entreprenoj. Ĉar Petro, kiu estis lerta en meĥanikaĵoj, elpensis plenan sistemon de elektraj sonoriloj provizitaj je interrompiloj: kaj li penetris en la dormoĉambron de la juna virino, nur kiam ĉi tiu lin avertis, ke la loko estas libera.

En komenco, tiu ludo por geamantoj ilin ambaŭ amuzis: sed post kelke da tempo ilin lacigis tiu ĝeno, kiun ili vole altrudis al si; kaj ili metis iom malpli da singardo en siaj amrilatoj.

Sed se la videblaj montroj mankis, se la evidenteco ne estis konstatebla, kompreneble la moralaj pruvoj tiel klare aperis, ke oni ne bezonis esti tre sagaca observanto, por penetri ĝis fundo la dolĉan sekreton, kiun ambaŭ kredis tiel perfekte kaŝita.

La indiferentuloj tre rapide rimarkis, ke, depost la foriro de Reĝino, kaj precipe depost la nova lokiĝo de Petro, la fizionomion de Beatrico, iam stampitan de nekuracebla malĝojeco, ŝajnis kontraŭe nun lumigi la radieco de interna feliĉeco. Plie la geamantojn ĉiutage perfidis la sintenado, kiun ili afekte montris unu al la alia, en la ĉeesto de fremduloj. Estis neeble al ili resti naturaj tiel, kiel ili faris, antaŭ kiam ili kuniĝis: pro tio timante, ke ili senvualigos la sentojn, kiuj agitis iliajn korojn, ili trograndigis sian detenemon, kaj afekte montris malvarmecon, kiun nenio pravigis.

Fine okazis fariĝo, kiu igis tute neutilaj ĉiujn iliajn antaŭzorgojn.

Beatrico gravediĝis. Alvenis do tiu bubo, tiel dezirita de Maziero kaj de sinjorino Herbeno, sed ho ve! en kiaj malĝojaj kondiĉoj! Kvankam por sia patrino ĝi estas legitima, tamen ĝia patro estos devigata ĝin deklaracii al oficisto de la civila etato kiel naskitan de nekonitaj gepatroj.

Beatrico kaj Petro trovis rimedon por refari sian ekzistadon: ambaŭ vivis en plena ĉielo, feliĉaj kaj forgesitaj: kaj sur tiun malfeliĉan senkulpulon refalos la pezo de la malfeliĉo, kiu preskaŭ rompis ĝiajn gepatrojn.

Kiam sinjorino Herbeno decidis, ke ŝi reedziniĝos kun sia iama edzo, ŝi zorge ekzamenis ĉiujn eblajn konsekvencojn de tia ago. Kompreneble sur la unua vico staris tiu okazantaĵo, kiu cetere al ŝi ŝajnis neevitebla. Tiu perspektivo ne ŝin haltigis sur la vojo, kiu estis por ŝi la vojo al devo. Ŝi havis neniun bedaŭron pro la ago de ŝi farita, sentante, ke ŝi agus ankoraŭ sammaniere, se tia eventualeco povus prezentiĝi por la dua fojo.

Tamen ne sen maltrankvileco ŝi antaŭrigardis la epokon en kiu, kiam ŝia gravedo fariĝos videbla, ŝi ne povos plu ĝin kaŝi. Antaŭtempe ŝi vidis, ke ĉiuj homoj kaj precipe ĉiuj hominoj, kiuj ŝin konas, al ŝi turnos sian dorson kun ŝajnoj de timigita hontemo, ŝin konsiderante kiel virinaĉon, kaj al ŝi divenigante aŭ eĉ malkonfuze sciigante, ke ĉia ajn mondumrilato fariĝis neebla kun virino, kies moroj estas tiel malĉastegaj.

Efektive kiam la novaĵo iom post iom vastiĝis, ĝi naskis ĝeneralan miregon. Certe ĉiuj homoj estis konvinkitaj, ke ekzistas inter Beatrico kaj ŝia bokuzo sento pli amema ol simpla amikeco. Sed oni kredis, ke ĝis nun ĉiuj iliaj amaĵoj ne preterlasis la limojn de negrava amindumeto: kaj subite tiu amindumo aliformiĝis en ĉiu tagajn geedzajn kuniĝojn, kiujn pruvis la apudeco de du apartamentoj; kaj plie ĝi havis kiel konsekvencon tiun situacion, kiun la solaj virinoj, leĝe unuigitaj kun viro per geedzecaj ligiloj, havas rajton montri kun fiereco.

Dum la unuaj semajnoj, la efiko, kiun timis Beatrico, efektiviĝis en la preskaŭ tuto de ŝiaj mondumaj rilatoj. En unu momento la juna virino vidis, ke ŝin forlasas ĉiuj homoj, kiuj en la pasinta tempo montris al ŝi la plej grandan simpation. Se kontraŭ tiu ĝenerala malestimo sinjorino Herbeno ne estus havinta por ŝin subteni la grandecon de sia amo kaj la senkulpigon de sia konscienco, ŝi estus sentinta sin terure malfeliĉa.

Sed iom post iom fariĝis returneniro. Ŝia kazo ŝajnis speciala, eksterordinara, neniel similanta ĉiujn aliajn kompareblajn kazojn. Oni memoris pri iaj ĵurnalaj artikoloj, kiuj estis publikigitaj, kiam okazis la eksedziniĝo de Reĝino, kaj kiuj certigis, ke Fradeko kaj Herbeno estas unu sama persono sub du malsamaj nomoj. Tiujn artikolojn oni komentariis: kaj la konversacioj, pri kiuj Beatrico estis temo, preskaŭ ĉiam finiĝis per tiu frazo:

– Se tamen li estas ŝia edzo, ŝi estas rajtigita. Tio, kio kunlaboris por akceli la movadon de la publika opinio, kaj ĝin instigis fariĝi favora al sinjorino Herbeno, estis jena: Fradeko faris nenion por konservi la nomon montritan sur lia naskiĝa akto. Oni lin nomu Fernando aŭ Petro, Herbeno aŭ Fradeko, li indiferente respondis al ĉiuj tiuj vortoj, ne ŝajnante preferi pli unu ol la alian.

Vane Maziero komandtone ordonis al ĉiuj siaj oficistoj, ilin minacante de tuja forpermeso, se ili malobeos, ke neniam ili nomu la junulon per tiu vorto Herbeno, al kies porto neniel lin rajtigis lia civila etato, la bankiero havis neniun povon por altrudi sian volon al siaj klientoj. Pro tio iom post iom la nomo Fradeko preskaŭ malaperis.

Tiu malapero donis grandegan antaŭenpuŝon al la laboro de rehonorigo, kiu de tago al tago pli kaj pli fortiĝis por Beatrico.

Ekzistas virinoj, kies vizaĝo estas stampita de tiel ĉasteca sigelo, kiuj havas en siaj okuloj ŝajnon de tiel virga senkulpeco, ke la ideo de kulpo malbone akordiĝas kun la impreso, kiun ili sentigas. Tia estis la kazo de Beatrico. Kiam oni ŝin rigardis, oni ne povis kredi, ke ŝi estas kapabla de malvirteco kaj de malĉasteco; kaj oni preferis vidi en ŝia situacio la konsekvencon de misteraj kaj nekonitaj kaŭzoj, prefere ol la vivegecon de l’ organismo kaj la deliron de sentoj.

Pro tio la pli maltimemaj rekomencis alproksimiĝi al ŝi, poste aliaj, poste aliaj ankoraŭ, kiuj fine altiris la pli timemajn.

Post kelkaj monatoj, la neregula situacio, en kiu troviĝis Fradeko. kaj sinjorino Herbeno, estis akceptita sen komentarioj, kaj eĉ fariĝis, se oni povas tiel paroli, preskaŭ reguligita, dank’ al la senapelacia sentenco de la publika opinio.

La sola viktimo oferita estis la nomo Fradeko, kiu tiufoje dronis sen espero de revivigo.

Nun, tial ke ilia amkuniĝo estis konita de ĉiuj, Petro kaj Beatrico ne faris plu pri ĝi ian misteron. En ĉiuj lokoj oni ilin renkontis unu apud la alia. En hejmojn, en kiuj ili estis ambaŭ invititaj, anstataŭ alveni aparte, kiel ili faris en la iama tempo, kontraŭe ili maltime sin prezentis kune, kiel farus legitimaj geedzoj.

Tiam neevitebla fenomeno okazis. Male de tio, kio kutime vidiĝas, Beatrico donis sian nomon al la patro de sia infano: kaj la lakeo anoncis, ne ŝanceliĝante:

– Gesinjoroj Herbeno!

Fradeko aŭdis kaj silentiĝis.

Pro kia motivo, al li diris ian tagon sinjoro Ĵakemaro, vi toleras tiun anstataŭigon, kiu povas nur vin malpligrandigi! En via loko, mi protestus.

– Kion vi volas, ke mi faru? Mi longatempe senhalte protestis: sed neniu min kredis; kaj mi komprenas, ke neniu povis min kredi. Mi kontraŭbatalis per miaj tutaj fortoj: mi falis venkita. Hodiaŭ mi estas lacigita de tiu senĉesa penado, kiun mi devus ĉiutage rekomenci sen ia rezultato. Tiu nomo Herbeno estas vera Sizifa ŝtonego. Anstataŭ lasi ĝin peze refali sur miajn ŝultrojn, mi preferas ĝin porti kuraĝe. Jen estas ankoraŭ la plej bona rimedo, por ke ĝi ne min premegu.

Sinjoro Ĵakemaro skuis la kapon, sin demandante ĝis kia grado estas kredinda tia klarigo.

– Plie, daŭrigis Petro, la feliĉeco igas malkuraĝa. Mi ne estis dorlotita de l’ vivo. Depost mia naskiĝo ĝis la tago, en kiu mi renkontis Reĝinon, mi ĉiam estis malfeliĉa. Neniu homo amis min, kiu sentas en koro tian bezonon de amemo. Subite kaj sinsekve la hazardo min metas en ĉeesto de du virinoj, kiuj tuje, pro simileco, al mi malŝparas trezorojn de amo ... destinita por alia viro; mi tion konfesas. Sed ĉu tio valoras? La saĝulo estas tiu, kiu scias profiti la bonaĵojn, kiam ili alvenas, ne serĉante esplori tro detale.

Fradeko estis prava. En la dolĉa varmeto de lia geedza nesto, mole vatumita de Beatrico, la junulo sin lasis vivi, interniĝante en feliĉigan kvietecon, kiu formetis for de li ne nur ĉian deziron al ribelo, sed eĉ ĉian eblecon al kritikado.

En tiu epoko, Beatrico, kuracita de Maziero, naskis knabon, kiun oni nomis Maŭrico.

Kiel la bankiero jam promesis al la juna virino, tri jarojn antaŭe, li volis fari por la filo tion, kion li estis farinta por la patro: kaj li tenis la novnaskiton super la baptujo.

Antaŭ tiu etulo, kiu alligis Beatricon kun Petro per ligilo pli nerompebla ol la formulaĵoj de la geedzeco, la estinteco plene malaperis, kaj ekzistis la sola estanteco. Depost sia kuniĝo Fradeko kaj sinjorino Herbeno akordiĝis per neesprimita konsento por neniam fari ian aludon al fariĝoj, kiuj antaŭiris ilian unuiĝon: kaj ambaŭ kutimis al tiu diskreteco pli facile, ol ili kredis komence. Efektive en la unutoneco de saĝe ordigita vivado, oni malmulte pripensas pri fariĝoj okazintaj kelkajn jarojn antaŭe. La ĉiutagaj fariĝoj ĝenerale sufiĉas por okupi la penson kaj fariĝi temo por konversacioj. Specialaj kaj sekve maloftaj cirkonstancoj estas necesaj, por ke geedzoj estu instigitaj kontraŭeniri la fluon de siaj memoroj: kaj se unu aŭ alia havas gravajn motivojn por neniam skui la cindrojn de doloriga estinteco, tiu estinteco povas trankvile dormi en silento kaj en forgeso, ĉar neniam oni bezonas ĝin revivigi.

Precipe kiam naskiĝas infano, tiu spirita fenomeno plej intense okazas. Tiu etulo absorbas por sia profito ĉiujn momentojn kaj ĉiujn pensojn; ĝi fariĝas la celo, la unika priokupado de la vivo. Kiam, dum sia dormado, ĝi lasas al siaj gepatroj kelkajn horojn de ripozo, ĉi tiuj, kiuj pensas nur al ĝi, kiuj parolas nur pri ĝi, ne havas plu libertempon por sin okupi pri la pasintaj aferoj. Estinteco ekzistas nur por maljunuloj; sed por infanoj havas valoron nur estanteco kaj precipe estonteco.

Pro tio la amo, kiun Petro dediĉis al sia filo, vestis tuj karakteron de perforteco, kiu similis frenezecon.

– Ha! li rediris ĉiumomente al tiuj, kiuj bonvolis lin aŭskulti, ĉu mi estas Herbeno? ĉu mi estas Fradeko? Fakte tiu detaleto havas nun neniun gravecon, tial ke bedaŭrinde neniam Maŭrico povos porti unu aŭ alian el tiuj nomoj. Eble en la pasinta tempo Beatrico amis sian infanecan amikon, eble eĉ ŝi edziniĝis kun li; tion mi ne volas scii: sed por mi unu afero estas nediskutebla; hodiaŭ malgraŭ memoroj, malgraŭ similecoj, kiam ŝi amas la patron de sia filo, min ŝi amas, min solan kaj ne alian. Petro rezonis ĝuste. Transporto de sentoj, tute favora al li, efektiviĝis en la koro de Beatrico; kaj tion ne eĉ rimarkis la juna virino.

Kiam Fradeko revenis el Svisujo, dum lia mallonga geedzado kun Reĝino, en epoko, en kiu okazis la vojaĝo en Dinan , kaj eĉ dum la komencoj de ŝia reedziniĝo, la sento, kiu instigis sinjorinon Herbeno kaj ŝin devigis, se oni povas tiel paroli, sin ĵeti en liajn brakojn, estis farita nur de la impresoj ankoraŭ novaj, kiujn estis lasinta en ŝia koro ŝia amo al Fernando. Sed depost tiu epoko, kiom da ĉiutagaj fariĝoj venis sterniĝi unu sur la alian, forigante iom post iom per siaj sensacioj ĉiutage renovigitaj la impreson nun maljunigitan de malnovaj memoroj.

Reale antaŭ kiam Herbeno eliros el Francujo por veturi al Noumea , Beatrico ĉiam malsana tute aŭ preskaŭ tute nekonis la edziniĝon. La geedza vivo kun siaj ĝojoj vere komencis por ŝi nur en la tago, en kiu la patro de Maŭrico estis retrovita kaj reenigita en la familian hejmon.

Do sinjorino Herbeno estis dankema al Fradeko pro la aliformigo, kiun la kisadoj de l’ junulo efikis en ŝi; kaj la nuna amo, kiun ŝi sentis al li, estis plene sincera. Post kiam ŝi estis ameginta Petron tra la memoroj de l’ estinteco, Beatrico nun amis lin por li mem, sen limigo, sen kaŝpenso.

Certe la naskiĝo de Maŭrico multe influis tiun sentimentalan evolucion, sed ĝi ne ĝin produktis. Post tempo la sama fenomeno estus sammaniere fatale okazinta. La alveno de infano havis nur kiel rezultaton, ĝin akceli.

Post la akuŝo de sinjorino Herbeno, estus ridinde daŭrigi pli longatempe antaŭzorgojn, kiuj nun ne povis plu erarigi iun homon.

Plenumante serioze siajn patrajn devojn, Petro ne lasis plu la junan virinon, kunmanĝis kun ŝi, unuvorte vivis kun Beatrico samekiel farus vera edzo.

Tamen li konservis sian privatan apartamenton, por ke sinjorino Herbeno povu libere akcepti en sia propra hejmo la skrupulemajn homojn, kiujn la preskaŭ senĉesa ĉeestado de Fradeko ĉe Beatrico eble skandalus. Sed la du ŝrankojn oni formetis, ĉar ili obstrukcis la ĉambrojn; kaj oni almetis pordon al la malfermaĵo de l’ muro. La elektraj piloj de sonoriloj, ne estante plu observitaj, difektiĝis kaj ne funkciis plu. La servistoj libere iris el unu apartamento al la alia, ĉar nun tiuj du ĉambraroj faris unu solan kaj saman loĝejon, Tamen Petro konservis kutimon: en sian hejmon li ĉiam eniris unue, kaj li penetris en la loĝejon de sia edzino, nur kiam li estis petinta de Viktorino, ĉu neniu troviĝas en la salono.

Sed momento alvenis, en kiu tiuj eble tro grandigitaj skrupuloj ne eĉ havis plu motivon por esti. Tiam la plej severaj moralistoj estis devigitaj konfesi, ke, kuniĝante kun Fradeko, ne nur Beatrico havis por si rajton, sed plie ke, revenante al sia nediskutebla edzo, ŝi faris nur sian devon.

Du jaroj estis pasintaj depost la naskiĝo de Maŭrico. Ian tagon Maziero venis viziti sinjorinon Herbeno; kaj la infano, laŭ sia kutimo, komencis grimpi sur la genuojn de l’ bankiero kaj enesplori per siaj malgrandaj manetoj la poŝon de sia granda amiko, por preni la bonbonan saketon, kiun li estis certa, ke li trovos en ĝi.

En tiu momento la vizaĝo de la knabeto troviĝis plene lumigita de l’ suno; kaj Maziero, kiu lin ekzamenis ridetante, ekkriis:

– Li estas la viva portreto de sia avo!

– Kion vi volas diri, baptopatro? interrompis Fradeko. Tial ke Beatrico ĉiam aŭdis tiun vorton en la buŝo de Maŭrico, ŝi faris kiel sia filo; kaj Petro ŝin imitis. La maljunulo sentis pro tio grandegan ĝojon. Fine li retrovis sian filigan infanon, sian unuan baptofilon tia, kia li estis en la pasinta tempo. En la komenco, tiu nomado estus estinta por Fernando tro danĝeroplena: Maziero tion komprenis kaj ne insistis. Sed nun, tial ke la jaroj pasis, tial ke precipe Maŭrico kaj lia patrino ĝin uzis dudekfoje dum la tago, ĝi ne povis plu mirigi iun kaj sekve danĝerigi Fradekon.

– Kion vi volas diri, baptopatro? ripetis Petro.

– Mi volas diri, ke mi retrovas en la fizionomio de Maŭrico ĉiujn trajtojn de Leopoldo.

– Tio estas neebla.

– Kial? Ĉiutage oni vidas atavismajn fenomenojn multe pli strangajn. Tiu infano similas al sia avo, same kiel vi rememorigas Klotildon.

– Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras? Ĉar tia certigo ŝajnas tiel neverŝajna.

– Tiu certigo estas ne nur tute verŝajna sed plie nediskutebla. Tiu, kiu, koninte Klotildon, vin ekvidus por la unua fojo, ne ŝanceliĝis por diri, ke vi estas ŝia filo.

Aŭdante tiun opinion, konigitan laŭ tiel neplotestebla maniero, Fradeko nenion respondis kaj eliris.

Post kelkaj tagoj, sinjorino Herbeno kondukis Maŭricon al Maziero, kiel ŝi kutimis fari tre ofte, por ke la infano povu kisi sian baptopatron.

– Venu do kun mi, diris la bankiero al la juna virino; mi havas ion por montri al vi.

Kaj li ŝin enirigis en sian laborĉambron. Ĝi estis loko, en kiu la maljunulo sin enfermis kun siaj memoraĵoj. Plena de ĉiuspecaj objektoj, relikvoj de l’ pasinta tempo, ĝi estis por li vera sanktejo, en kiun eniris neniu krom Baptisto. Sola Reĝino transiris ĝian sojlon, dum la vespero, en kiu ŝi surprizis, ne ĝin komprenante, la teruran sekreton, kiu mordetis kiel ulcero la ekzistadon de l’ malfeliĉulo.

Sur la kontraŭa muro, malkunigitaj de la fenestro, la portretoj de Leopoldo kaj de Klotildo, pentritaj laŭ natura amplekso, eterne ridetis en siaj orumitaj kadroj.

– Rigardu kaj komparu, diris Maziero al Beatrico, montrante per unu mano sian malgrandan baptofilon kaj per la alia la du portretojn. Ĉia diskuto ŝajnis neutila. Fradeko similis al Klotildo tiel, kiel viro povas simili al virino: kaj ne estis malfacile diveni, ke kiam Leopoldo estis dujara, li devis havi fizionomion similan al tiu, kiun Maŭrico hodiaŭ prezentas.

– Tiu simileco estas eksterordinara, murmuris sinjorino Herbeno; sed kiam oni iomete pripensas, ĝi tre facile klariĝas.

Kaj ŝi restis longatempe kontraŭ la du portretoj, ilin rigardadante, komparante la trajtojn de Leopoldo kun tiuj de Maŭrico, dum Maziero diris:

– Depost la letero de sinjoro Morno ni konas la veron. Sed kiam eĉ ni estus dubintaj ĝis hodiaŭ, mi kredas, ke tiu atavisma fenomeno estas pli altvalora pruvo ol ĉiuj aliaj kunigitaj fariĝoj. Jam estis malfacile akcepti, ke la naturo sin ripetis laŭ tiel identa maniero; sed supozi, ke la sama kazo povas rekomenci por la dua fojo en du malsamaj familioj, supozi ekzemple, ke la filo de Petro povas simili al la patro de Fernando per simpla efiko de hazardo, tio preteriras la limojn de la plej malracia fantazio.

Tiu simileco mirigis ĉiujn homojn, kiuj en la pasinta tempo konis la kapitanon Herbeno. Inter ili kelkaj konservis en sia albumo la fotografaĵon de la juna oficiro, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ infano. Oni komparis: kaj estis evidente por ĉiuj, ke la filo de Fradeko estas la nepo de Leopoldo. Do Petro, kiu jam similis al Klotildo, povis esti nur la baptofilo de Maziero kaj la edzo de Beatrico. Rekomencante kun li la geedzan kuniĝon, la juna virino estis do ne nur ne riproĉinda sed kontraŭe tute laŭdinda, ĉar ŝi donis grandan kaj tre imitindan ekzemplon de edzina fideleco.

Tio sufiĉe famiĝis, por ke la juĝistaro estu devigita atenti al ĝi. La Prokuroro de Respubliko parolis pri tio al la Ĝenerala Prokuroro, kiu siavice parolis al la Gardisto de Sigeloj.

– Je Dio! respondis la ministro, estas kredeble, estas eĉ certe, ke Fradeko kaj la ĉenrompinta Herbeno faras unu solan viron; sed fakte la leĝaj pruvoj tute mankas. Malgraŭ sia kondamno, tiu knabego trovis rimedon por konservi la estimon de ĉiuj homoj: neniu kredis al lia kulpeco. Aliparte lia civila etato estas neprotestebla; mi same parolos pri liaj aliaj aktopaperoj, kiuj ŝajnas tute laŭregulaj; fine oni estas devigata konfesi, ke absolute neriproĉinda montriĝas lia publika konduto. Pri lia privata mi diros nenion; ĉar ĝi ne nin koncernas. Do tial ke tiu afero estas jam tre malnova; tial ke ni povus erari; tial ke eraro nin igus mokindaj, laŭ mia opinio, se Fradeko daŭrigas esti singardema, se li ne tro altiras la famon al sia persono, estas preferinde scii nenion kaj lasi dormi la aferojn.

Klozelo, kiu havis multe da kamaradoj en ĉiuj fakoj de la magistrataro, aŭdis pri tiu respondo. Li rapide ĝin konigis al siaj amikoj.

Ĉiuj ĝojis eĉ Petro; ĉar depost kiam li konstatis mem la eksterordinaran similecon, kiu ekzistas inter lia filo kaj la patro de Fernando, li ne protestis plu. Certe li konfesis al neniu, ke li estas Herbeno; sed lia silentiĝo mem ŝajnis por ĉiuj vera konfeso.

– Nun, tial ke li ne povas plu nei, diris iam Maziero al Eduardo, kial do li obstinas en sia muteco?

– Laŭ mia opinio, li estas tute prava, respondis la advokato. Memoru la parolojn de l’ ministro: “Se Fradeko daŭrigas esti singardema, se li ne tro altiras la famon al sia persono.” Vera konfeso lin pereigus, ĉar tiam la juĝistaro estus devigita sin intermeti. Tiel longe kiam Petro ne parolos, oni havos eble dubojn, sed neniun certecon. Absoluta silento, jen estas lia unika savilo.

– Sed dum tiu tempo la jaroj fluas. Beatrico kaj li estos kondamnitaj pasigi sian tutan ekzistadon en stato de ŝajne neleĝa kunvivado; neniam Maŭrico povos esti legitimigita.

– Estas vere. Sed ĉu ekzistas rimedo por tion malhelpi? Fakte tio havas gravecon nur flankan, tial ke ĉiuj homoj scias nun, kion ili devas opinii, kaj konas pri tiu punkto la tutan veron. Reale sinjorino Herbeno kaj ŝia edzo estas plene feliĉaj, ĉar la nereguleco de ilia situacio estas nur ŝajna, kaj ili ĉiam daŭrigas ĝui la ŝaton kaj la estimon, kiujn ambaŭ ĉiam meritis.

Kaj la vivado daŭrigis laŭ fluo egala, vintre en Parizo kaj somere en Vaucresson .

Tial ke la pseŭdogeedzoj ne havis sufiĉe da mono por pagi al si la lukson de du loĝejoj, unu en urbo kaj la alian en kamparo, la bankiero, kies medicinaj opinioj ne ŝanĝiĝis, kaj kiu volis, ke la malgranda Maŭrico vivu kiel eble plej plene en kamparo, ĝentile proponis al Petro kaj al Beatrico plenan apartamenton en sia Vaucresson ’a kampodomo.

En ĝi la maljunulo akceptis multe da vizitantoj. Inter ili ofte vidiĝis sinjoro Ĵakemaro, lia malnova Sèvres ’a amiko, kiu aĉetis al li kaj al la du heredantinoj de fraŭlino Delanjo la duoblan kampodomon, kiu laŭ lia opinio faras unu solan bienon.

Unue li intencis detrui la du domojn kaj konstrui en ilia loko mezepokastilan kasteleton, kies ideo lin travagis depost lia junaĝo. Sed tial ke la mono mankis por ebligi la realigon de lia revo, li ĝin prokrastis ĝis pli feliĉaj tagoj, kaj atendante li ludonis aparte la du bienojn.

Sed fine li eksciis la morton de maljuna naŭdekjara praonklo, kies heredaĵon li esperis depost pli ol dekkvin jaroj. Nun li do povos efektivigi tiun deziron, kiu lin karesis dum lia tuta vivado.

Depost ok tagoj sinjoro Ĵakemaro estis metinta la laboristojn en sian Sèvres ’an bienon, kiam ian vesperon li alvenis al Vaucresson , kaj petis de Maziero, ĉu li bonvolas lin akcepti private.

– Kio do okazas tiel mistere? demandis la bankiero. Sinjoro Ĵakemaro eltiris el sia poŝo skatoleton el ferlado.

– Jen estas, li diris, tio, kion la detruistoj trovis en la muro de la dometo, kiun vi iam konstruis por via ĝardenisto. Unu el brikoj estis tre lerte formetita kaj anstataŭita de tiu skatolo. Kiam la tapetpapero estis regluita sur ĝi, oni ne povis ion rimarki. Se la dometo ne estus detruata, tiu objekto povis resti en tiu loko dum multe da jaroj: neniu estus diveninta ĝian ekziston.

– Ĉu vi rigardis, kio en ĝi troviĝas?

– Tio estus maldiskreta. Mi alportis la aferon, ne ĝin malferminte.

Ĝi estis malnova skatolo por sardeloj. La kovrilon iam deŝiritan oni maldelikate rekunlutis. Tiu, kiu plenumis tiun laboron, ne kutimis fari tian taskon: tio estis videbla per unu ekrigardo.

Maziero prenigis en la kuirejo la ilon, per kiu oni malfermas la peklaĵujojn, detranĉis la folion el ferlado, kiu fermis la skatolon, kaj, ĝin relevinte, rigardis en interno.

– Letero! li diris. Tio fariĝas miriga. Li prenis la koverton. Ĝi estis poŝtmarkita, por ke oni povu ĝin tuje ĵeti en poŝtskatolon, kaj portis la surskribon:

Por doni al sinjoro Klozelo, advokato en Parizo.

– Sed mi rekonas la skribmanieron de Reĝino! ekkriis la bankiero.

La letero estis sigelita de kvin vaksaj sigeloj, sur kiuj reliefiĝis la du literoj R. K.

– Reĝino Kolardo! Mi ne eraris. Cetere mi rekonas la sigelilon de tiu malfeliĉulino. Sinjoro. Ĵekemaro, aldonis Maziero, sin turnante al sia iama najbaro, ĉu vi povas doni al mi du horojn?

– La tutan vesperon, se vi volas.

– Venu kun mi Parizon. Mi rapidas porti tiun leteron al Eduardo, tial ke li sola havas rajton ĝin sensigeligi. Samtempe vi rakontos al li en kiaj cirkonstancoj ĝi alvenis en viajn manojn.

Dum la vojiro, la bankiero diris al sia kunulo:

– Ĉiam mi suspektis Reĝinon, ke ŝi estas tiu mistera virino, kiun mia kompatinda Fernando neniam volis perfidi. Mi estas certa, ke tiu letero enhavas klarigon pri la enigmo, kiu kondamnigis tiun malfeliĉan infanon. Ŝajnas al mi, ke la aŭtomobilo marŝas tiel malrapide kiel testudo, tiel forte mi deziras scii. – Iru do pli rapide, li diris al la meĥanikisto.

– Neeble, sinjoro; mi havus protokolon pro troo da rapideco.

Kiam la advokato, sciigita per kelkaj mallongaj frazoj, prenis la koverton al li adresitan, lia manoj tremis pro kortuŝeco.

Apenaŭ li estis ĵetinta ekrigardon sur la manskribitajn foliojn:

– Vi estis prava, li diris al Maziero. Reĝino estis la amantino de Fernando.

Post momento:

– Dum la tago, en kiu Sedilo mortis, li diris, daŭrigante sian tralegadon, Herbeno pasigis sian tutan posttagmezon en ŝia ĉambro. Bedaŭrinde li lasis ŝin unu horon pli frue ol la horo, en kiu okazis la mortigo: do lia vizito al tiu virino ne povas liveri al li alibi ’on. Tamen, aldonis Eduardo, se, en momento kiam okazis la proceso, mi estus havinta tiun dokumenton, ĝi estus liverinta por mia pledado potencan elementon de defendo. Ĉiuj homoj estis favoraj al Herbeno: lia estinta vivo porparolis por li. Malgraŭ premegantaj kulpopruvoj, mi havas konvinkon, ke neniu inter la juĝantoj estus kredinta al lia kulpeco: sola lia kulpiganta silentiĝo lin pereigis.

– Nun, kion ni faros?

Eduardo respondis laŭ malpreciza maniero. Li ne volis paroli en la ĉeesto de sinjoro Ĵakemaro.

Ĉi tiu, kiu estis delikatedukita homo, komprenis, ke lia ĉeesto ĝenas.

– Se vi ne bezonas plu min, li diris, tial ke malfruiĝas, mi preferus ... Maziero ekkaptis fervore la stangon al li prezentitan.

– Senkulpigu min pro la malhelpo, kiun mi okazigis al vi, li diris, premante la manon de lia malnova amiko, kaj lasu min vin danki tre sincere. Nune, tial ke vi rakontis al sinjoro Klozelo ĉion, kion vi scias, mi sentus veran skrupulon, vin detenante.

Kiam sinjoro Ĵakemaro estis elirinta:

– Antaŭ kiam ni faros ion ajn, diris la advokato, unue ni devos demandi Petron. En tiu afero li estas la precipa interesito. Tial ke tiu letero estas konfidencia, mi povas ĝin montri al neniu, kaj tamen ne malrespekti pro tio mian devon. Sola Fradeko povos montri nian planon de konduto. Ĉu li estas en Vaucresson ?

– Mi kredas.

– Mi eliras kun vi. Kiam la du viroj estis revenintaj en la kampodomo, ili rapide montris al Petro la leteron malkovritan de sinjoro Ĵakemaro.

Dum la junulo ĝin tralegis, ili penis diveni, laŭ la movadoj de lia fizionomio, la impresojn, kiuj devis agiti lian animon; kaj ili provis antaŭkoni lian respondon.

Kiam Fradeko estis fininta, li malvarme redonis la manuskripton al la advokato, dirante:

– Mi ne konis la ekziston de tiu dokumento, sed mi konis ĝian enhavon. Mi ne bezonis multe pripensadi, por diveni la abomenan konduton de Reĝino en tiu tuta afero. Jam mi estis postulinta de ŝi, ke ŝi sciigu pri tio la juĝistaron: kaj ŝia rifuzo okazigis en nia hejmo terurajn disputojn, kelkajn tagojn antaŭ kiam ŝi provis sin memmortigi.

– Eble tiuj disputoj estis unu el kaŭzoj de ŝia pereiga determino, rimarkigis Maziero.

– Tio estas kredebla, respondis Petro.

– Sed, diris Klozelo, kiu ne forgesis, pro kia motivo li venis al Vaucresson , vi ne diras, kiaj estas viaj intencoj pri tiu letero.

– Sed mi ne bezonas doni mian opinion pri ĝi.

– Ŝajnas tamen, ke estas vi tiu, kiun ĝi koncernas.

– Ha jes, vi estas prava, respondis Petro ridetante, mi tion forgesis. Nu, antaŭ kiam mi konigos mian respondon, permesu, ke mi faru demandon.

– Parolu; mi vin aŭskultas.

– Ĉu la konfesoj de Reĝino sufiĉas por pruvi la senkulpecon de Herbeno?

– Ne, tial ke ili ne liveras alibi ’on. Sed dank’ al ili, estos facile pruvi, ke la tuta vero ne estis konita, kiam la sentenco estis proklamita. Tiu letero entenas novan fakton. Sekve oni povas peti la revizion de l’ proceso.

– Tiam kio okazos?

– Neniu povas ĝin diveni: tio dependos de la nova juĝesploro. Nun, tial ke la kulpigato ne povos plu konservi la sekreton pri siaj amrilatoj kun Reĝino, sendube li faros malkaŝojn, kiuj eble ŝanĝos la aspekton de l’ afero: tiam kredeble ĝi finiĝos per sentenco pro senkulpigo.

– Se mi bone komprenis vian rezonadon, verdire tiu senkulpigo sin apogas sur neniun certan fundamenton.

– Mi diris jam: ĉio dependos de la nova procesinformo.

– Sed vi diras, ke Fernando faros malkaŝojn. Pro tio necese estas, ke li sin prezentu al la tribunalo. Sed tion li ne povas fari, ĉar li estas ĉenrompinto.

– Tial ke necese estas, ke la kulpigato sin prezentu mem, se ni ricevas la revizion de l’ proceso, lia puno estos interrompita. Tiam li povos repreni sian veran nomon, kaj aŭdi la proklamon de sia senkulpigo, se li estas senkulpa.

– Aŭ de sia malliberigado, se li ne estas tia. Kaj vi kredas, ke homo, tiel inteligenta kiel estas Herbeno, riskos tian eventualecon. Mi scias, ke, se mi estus en lia situacio, mi ne akceptus, kaj restus trankvile en la loko, en kiu mi estas, ne donante signon de vivo.

– Tiam ĝis via morto vi intencas resti obstine enfermita en via Fradeka personeco. Vi faros neniun provon, vi riskos eĉ neniun danĝeron, por reakiri vian unuan kaj realan individuecon? Petro ridetis.

– Mi ne perdos mian tempon por diskuti kun vi, li respondis. Vi deziras, ke mi konigu mian decidon; mi konsentas. Sed tiu decido estas nerevokebla. Fradeko mi estas; Fradeko mi restos. Oni povos nomi min Herbeno; mi miavice povos ne protesti, respondi eĉ al tiu nomo: sed neniam mi ĝin akceptos; neniam mi ĝin subskribos.

– Mi ne klopodus por influi vian determinon, se ĝi ne posttrenus gravajn konsekvencojn por tiuj, kiujn vi amas, por via edzino kaj por via filo. Ĉu via konscienco ne vin riproĉas, ke vi lasas tiujn du estaĵojn for de la leĝo. Dank’ al via obstino, vi devigos Beatricon esti ĉiame nur via neleĝa kunkuŝantino, kaj Maŭricon, nur adulta infano.

La advokato elparolis tiujn vortojn per severa voĉo, per tono, kiun li estus uzinta, sin turnante al kulpulo.

Petro tremetis kaj sin starigis, havante en okuloj flamon de kolero. Sed li havis sufiĉe da potenco por sin kvietigi mem, kaj respondis trankvile:

– Vi estas prava. Mi devas fari ĉion, kion mi povas, por redoni al mia edzino kaj al mia filo laŭregulan kaj laŭleĝan ekzistadon. Jen estas do tio kion mi havas por proponi: kaj mi kredas, ke mi partoprenas viajn ideojn. Petu la revizion de l’ proceso. Poste tuj kiam vi estos ricevinta la interrompon de l’ puno, enpresigu en ĉiujn Francajn kaj alilandajn ĵurnalojn kaj precipe en Esperantajn gazetojn noton, en kiu vi konigos al Herbeno, ke se li konsentas akcepti novan juĝon, li povas sin prezenti, ne timante ion.

– Tia estis efektive mia unua intenco. Sed ĉu tiuj klopodoj povos havi rezultaton, se vi rifuzas vin montri sub via vera nomo.

– Sekvu mian argumenton. Du aferoj estas eblaj: aŭ Herbeno estas malviva, aŭ li estas viva. Se li estas malviva, ni ne bezonas plu nin okupi pri li. Se li estas viva, kredeble li prenis malveran nomon. Eble eĉ, ŝirmite de tiu malvera nomo, li fondis novan familion pli-malpli laŭregulan, mi tion konfesas; sed tie ne kuŝas la demando.

– Tio estas pli ol verŝajna, diris Maziero, rigardante fikse Fradekon; tio estas certa.

Petro ne palpebrumis.

– En la unua hipotezo, li daŭrigis, kompreneble Fernando ne sin prezentos. En la dua, li ne malsprite forlasos la certan trankvilecon, kiun li ĝuas, por riski la hazardojn de duba rehonorigo. Do li same ne sin prezentos.

– Evidente. Sed tiam, al kio povas utili ...?

– Atendu. La logika konsekvenco de tio, kion mi diris, estas jena: Herbeno estu mortinta ĉu pro natura, ĉu pro socia morto, li estas plene perdita por siaj familianoj. Neniam li revenos mezen de ili.

– Sed mi ne vidas, kian utilon vi povas eltiri el ...

– Grandegan utilon! La silentiĝo de Fernando estos gravega prisupozo pri lia morto. Ĝis nun Herbeno ne estu doninta signon de vivo, tio nature klariĝas. Sed li daŭrigu ne sin montri, li ne klopodu. por sin eligi el la kondamno, kiu pezas sur li, tio estas afero pli malfacile akceptebla. Dubo povas naskiĝi; kaj tiun dubon oni devas lerte ekspluati. Ŝajnas al mi, ke se oni sin turnus al personoj, kiuj havas potencan influon, ne estus neeble redaktigi mortakton je l’ nomo de Fernando. Tiam Beatrico estus libera: mi povus edziĝi kun ŝi kaj legitimigi mian filon.

Petro elparolis tiujn lastajn vortojn kun tono de vera ekscitego. Oni sentis, ke en tiun esperon li metis sian tutan vivon.

Post tiuj vortoj la advokato eliris. Kondukante Eduardon ĝis la stacidomo, la bankiero diris:

– Nun, kia estos via konduto?

– Mi faros tion, kion deziras Fradeko. Li timas, ke, kiam eĉ li estus senkulpigita pri la mortigo de Sedilo, oni lin kulpigos pri bigamio, pro lia edziĝo kun Reĝino. En tiaj kondiĉoj li preferas konservi sian Fradekan personecon, ĉar ĝi sola lin povas protekti kontraŭ tiu dua danĝero. Reale li estas tute prava. Ha! tiu knabego estas diable forta!

Post du monatoj, kiam oni estis ricevinta de la tribunalo la revizion de l’ proceso, Maziero tradukigis en ĉiuj lingvojn kaj enpresigis en ĉiujn Parizajn, provincajn, alidandajn ĵurnalojn kaj fine en la kvindek Esperantajn gazetojn dissemitajn sur la supraĵo de la terglobo noton, kiu devis ĉiutage eldoniĝi dum ses monatoj.

Tiu ago devis kosti al li grandegan monsumon. Sed por redoni al tiuj, kiujn li amas, ripozon kaj honoron, la bankiero ne ŝanceliĝis, kaj oferis gaje parton de sia posedaĵo.

Tiu noto diris:

“Fernando Herbeno, kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo, kaj nun ĉenrompinta, estas sciigita, ke ĵus oni malkovris dokumenton, kiu liveras por li novan fakton , tio estas se ne pruvon, almenaŭ prisupozon pri lia senkulpeco.

Tiu dokumento estas letero de Reĝino Kolardo.

Antaŭ kiam tiu virino malaperos, ŝi tuŝita de konsciencriproĉoj, konigis laŭ ĝiaj plej etaj detaloj ĉion, kio okazis inter ŝi kaj ŝia amanto, en la tago, en kiu Sedilo estis mortigita Sekve, tial ke la revizio de l’ proceso estas principe ricevita, la puno, kiu frapas Fernandon Herbenon, estas momente interrompita.

Se li konsentas sin prezenti denove antaŭ la tribunalo kaj toleri la provojn de dua juĝo, li povas reveni en Francujon sub sia vera nomo, ne havante ion por timi.”

ĈAPITRO DEKDUA

Depost kvin monatoj, tiu artikolo montriĝis ĉiutage en ĉiuj tutmondaj ĵurnaloj. La publiko, ĝin trovante konstante sub siaj okuloj, estis tedita de tiu senĉesa legado kaj ĝin konis parkere.

– Evidente tiu Herbeno estas malviva depost longa tempo, ĉiuj ĉiuflanke certigis. Li mortis, penante forkuri for de Noumea , kiel liaj kunuloj, pri kiuj oni havas same neniun sciigon.

– Vi eraras, respondis la aliaj: estas malviva nur la nomo Herbeno; ĉar tiu, kiu ĝin portis, nomiĝas hodiaŭ Fradeko.

Maziero, konvinkite, ke lia baptofilo ne povas reaperi, tial ke li estas la sama viro kiel Petro, atendis senpacience, ke la monatoj estos fluintaj.

Li senripoze klopodis apud ĉiuj potenculoj por redaktigi mortakton je l’ nomo de Fernando.

Dum tiu tempo, la Ministro de Justeco forlasis sian oficon pro politikaj malkonsentoj. La nova Gardisto de Sigeloj, kiu pro financaj aferoj havis privatajn motivojn por esti danka al la bankiero, afekte montris en tiu afero, same kiel en ĉiuj aliaj, opinion diametre kontraŭan al tiu, kiun havis lia antaŭulo.

– Depost longa tempo la morto de Herbeno estas por mi certa, li diris ian tagon al Maziero. Ili forkuris triope: oni retrovis la postsignojn de neniu. Estas neeble, ke tri forkurantoj povu kaŝi sian ekzistadon tiel longatempe, kaj ke pli-malpli frue ili ne estu rekonitaj: la polico havas tro da sperteco, por ke oni akceptu tian supozon. Aliparte se tiu knabego estus ankoraŭ vivanta, ne estas konjekteble, ke dank’ al la vastega publikado, kiun vi uzas, ĉu ian ĉu alian tagon la artikolo, en kiu oni parolas pri li, ne altirus lian atenton. Do, se post ses monatoj Herbeno ne revenis, mi kredas, ke oni povos tre facile fari tion, kion vi deziras.

Pro tio Petro kaj Beatrico atendis kun febra kortuŝeco, ke tiu lasta monato estu fluinta. Fine la juna virino estos vidvino, tio estas libera, kaj povos doni al sia amo duan rajtigon.

Certe ŝi estos devigata atendi ankoraŭ dek monatojn. Sed ĉu tiu mallonga prokrasto havas valoron por ŝi, kiu en la pasinta tempo estis konvinkita, ke ŝi povos fariĝi sinjorino Fradeko nur en sia maljunaĝo.

Pro tio, la amemo, kiun tiuj negeedziĝintaj geedzoj sentis unu al la alia, pli kaj pli grandiĝis.

– Se mi devus cin perdi, diris ofte Petro, mi sentas, ke mi ne postvivus post tia malfeliĉaĵo.

Ian mardon vespere, tagon, en kiu Beatrico kutimis akcepti ĉe sia manĝotablo ĉiujn siajn amikojn, iu forte sonorigis ĉe ŝia pordo.

Estis apenaŭ la kvina.

– Iru malfermi, diris sinjorino Herbeno al Viktorino. Kiu povas veni en tiu horo? murmuris la juna virino. Ĝi povas esti nek Eduardo nek sinjoro Maziero; ĉar estas tro frue.

– Sinjorino, diris la servistino, ĝi estas lia mastra Moŝto. Mi ne scias tion, kio estas en li; sed li ŝajnas tute stranga. Li ne min rigardis, kaj eniris rekte en la salonon, dirante: “Avertu ŝian mastrinan Moŝton, ke mi estas sinjoro Herbeno.” Beatrico fariĝis revema.

Tiu fojo estis la unua, je kiu Fradeko eniris en ŝian hejmon senpere, ne pasinte antaŭe tra sia privata apartamento. Ĝi same estis la unua, je kiu li uzis sian veran nomon por sin anoncigi.

– Li forgesis kredeble siajn ŝlosilojn, ŝi pensis. Pro diskreteco, li ne kuraĝas penetri ĉi tien, ne min avertiginte antaŭe. Ĝuste tiun posttagmezon, li devis iri al sia tajloro por provi vestojn. Sendube li konservis siajn novajn vestaĵojn kaj lasis la aliajn, kiuj eble bezonis flikojn; kaj li forgesis siajn ŝlosilojn en la poŝo de sia malnova pantalono.

Dum sinjorino Herbeno monologis, ŝi malfermis la pordon de l’ salono.

Per unu ekrigardo ŝi vidis, ke ŝia konjekto estas ĝusta: ŝia edzo portis jakon, kiu ne partoprenis lian kutiman vestaron.

Ekvidante Beatricon, la junulo rapidis al ŝi, ŝin prenis en siaj brakoj; kaj ŝin sublevante el tero, kvazaŭ ŝi estus infanino, li ŝin kunportis ĝis kanapo, sur kiun li sidiĝis, havante sian edzinon sur siaj genuoj.

– Mi, mi, estas mi, karulino mia, li murmuris: estas mi, cia edzo Fernando, kiu reprenas sian veran nomon, kaj kiu revenas al ci kredeble por ĉiam.

Timigite de tiu eksplodo de sentoj, kiun ŝi ne atendis Beatrico estis samtempe ĝojega kaj maltrankvila pro la determino, kiun ŝia edzo subite ekprenis, determino, kiu klarigis kaj ĝustigis la staton de ekscitego, en kiu troviĝis la junulo.

Ŝi lasis sin luli en la brakoj de sia amato, redonante liajn karesojn, redirante inter du ŝmacoj:

– Ha! karulo mia, mia amata edzo, jen estas ci; fine mi cin retrovas. Tiun nomon Fernando, kiun estis por mia lipo tiel dolĉe elparoli en la pasinta tempo, estas do permesate rediri ĝis satego. Nun neniu barilo stariĝos inter ni; kaj nia reciproka amo pli ankoraŭ grandiĝos: tamen mi kredis, ke tio estas neebla.

Kiam la unua ebrieco estis iom kvietigita:

– Eble ci ludas tre danĝeran ludon, ŝi diris. Sed mi sentas min tro feliĉa por cin riproĉi. Neniam esti si mem estas netolereble.

– Al kiu ci diras tion? Ha! tiu nomo Petro Fradeko, sub kiu mi vivis dum ses jaroj, pezas sur mi, min premegas. Mi deziregas min senigi je tiu ĉifonaĵo, reeniri en min mem, ne senti pli longatempe sur miaj ŝultroj tiun alivestaĵon.

Beatrico naĝis en ravo. Ŝi forgesis la danĝeron, kiun riskas Fernando, kaj ĝuis nur la ĝojon, kiun ŝi sentis, vidante, ke ŝia edzo, ŝia infaneca amiko, estas tiel plene reakirita. Fine ŝi povos rememorigi la fariĝojn de l’ estinteco; kaj ŝin ne plu haltigos tiuj silentoj aŭ tiuj neadoj, al kiuj ŝi certe kutimis, sed kiuj tamen ŝin ofte lacigis.

Dank’ al la sintenado de Petro, la sumo de ŝiaj vivitaj jaroj estis tranĉita laŭ du partoj, nome: antaŭ la proceso kaj post la kondamno. Depost kiam Beatrico estis retrovinta sian edzon sub la Fradeka nomo, komencis por ŝi nova ekzistado tute malsimila kun la unua, ne havanta kun la antaŭa ian rilaton: kaj la juna virino ĝojis, pensante, ke nun ŝi povos diri:

– Tiu netransirebla muro, kiu fermis mian vivon, kaj por mi neebligis ĉian aliron al la pasinta ekzistado, estas do por ĉiam detruita.

Dume Herbeno daŭrigis, kvazaŭ li pensus laŭte:

– Ha! mi longatempe ŝanceliĝis. Kiam mi eksciis, ke oni estis malkovrinta prisupozojn pri mia senkulpeco, sed nur prisupozojn kaj ne certajn pruvojn, mi ne kaŝis al mi mem, ke eble mi farus malspritaĵon, min liverante. Sub tiu Fradeka nomo mi estis plene protektita, kaj tre certa, ke neniam iu homo povos malkovri la veran personon, kiu sin ŝirmas malantaŭ ĝin. Se mi estus fraŭlo, mi kredas, ke mi estus entombiginta min por ĉiam en tiun malveran individuecon, kvankam tio min forte tedis. Sed ci ekzistis, mia amatino. Mi ne volis, ke ci estu devigata resti dum cia tuta vivado en tiu netolerebla situacio, estante nek edzino nek vidvino. Ŝanco al rehonorigo prezentiĝis: mi devis ĝin ekkapti. Jen estas kial mi decidiĝis.

Nun Beatrico estis supermezure mirigita: ŝi eĉ komencis senti iom da timo. Hieraŭ ankoraŭ ŝia edzo parolis laŭ diametre mala maniero: eĉ li estis metinta en siajn frazojn energion tian, ke oni povis havi neniun dubon pri liaj veraj intencoj. Tiun tujan ŝanĝon nenio klarigis.

– Ĉu liaj cerbaj ecoj malaltiĝis? ŝi pensis kun teruro. Kredeble la rolo, kiun li ludas depost tiom da jaroj, lin premegas. Li sentas, ke ĉiuj liaj fortoj estas eluzitaj.

Ŝin interrompis en ŝiaj pripensoj bruo de sonorilo.

– Atendu min unu minuton, ŝi diris al Fernando, metante du ŝmacojn sur ĉiun el liaj vangoj. Necese estas, ke mi vidu, kiu alvenas. Kredeble ĝi estas mia kudristino.

Sinjorino Herbeno mensogis. Ŝi kontraŭe supozis, ke la vizitanto devas esti Maziero: sed ŝi volis lin antaŭsciigi pri tio, kio okazas.

Beatrico ne eraris.

– Ha! sinjoro Maziero, ŝi diris rapide al la maljunulo, mia edzo troviĝas en stato de ekscitego, kiu min teruras. Li forĵetas la Fradekan nomon, volas repreni la Herbenan, kaj sin prezenti al la juĝistaro.

– Strange, murmuris la bankiero pensema. Antaŭ kelkaj tagoj li esprimis tute malan opinion.

Akompanite de la juna virino, li eniris en la salonon.

– Mi eraris, diris Beatrico, sin turnante al Fernando: ĝi ne estis mia kudristino, sed cia baptopatro, al kiu mi konigis cian decidon.

– Mia baptopatro! ekkriis la junulo, saltegante en la brakojn de la maljunulo. Ha! lasu min vin kisi.

– Infano mia, balbutis Maziero, pli kortuŝita de tiu senbrida ammontro ol li volis ĝin ŝajnigi, mia kara infano, estas tre nesingardema tio, kion ci faras. Tamen mi estas feliĉa, sentante, ke fine ci tute revenis al ni. Nun mi esperas, ke ci kontentigos nian ameman scivolon, kaj ke ci konigos detale ĉiujn fariĝojn, kiuj okazis depost cia forkuro for de Noumea  ĝis cia alveno mezen de ni.

– Atendu, ke Eduardo ĉeestu, diris Beatrico.

– Klozelo devas do veni tiuvespere? demandis Herbeno.

– Ci forgesas, ke hodiaŭ estas mardo. Fernando ekridetis. Poste respondante al sia propra penso:

– Kiel estas agrable, li diris, kiam oni revenas mezen de siaj familianoj, retrovi enradikigitajn kutimojn. Ŝajnas, ke la tempo fluinta okupas en mia vivo neniun lokon. Mi kredas, ke mi estas aktoro, kiu, tuj kiam li ludis sian komedion, rapide reeniras en sian loĝion, por skrapi la falsan koloron almetitan al lia vizaĝo.

En tiu momento Juliino kaj ŝia edzo siavice eniris. Per du vortoj Maziero ilin sciigis pri la okazantaĵo. La advokato skuis la kapon kaj redonis al Herbeno lian varman manpremon. Sed dum Fernando kisis sinjorinon Klozelo kun nekompreneblaj ĝojelmontroj, kvazaŭ li ne ŝin vidis depost multaj jaroj, Eduardo murmuris mallaŭte:

– Tio ŝajnas vere stranga. Alpaŝante al la bankiero, kaj per okulklino montrante Herbenon, li tuŝis sian frunton per sia montra fingro kun tiu demanda rigardo, kiu signifas:

– Ĉu li ne havas sian cerbon malordigita?

Kaj Maziero respondis, kuntirante siajn brovojn kaj malrapide movante la mentonon antaŭen: kaj tio klare volis diri:

– Mi tion timas. En tiu momento Maŭrico, kiu revenis kun sia guvernistino, farinte sian promenon, brue eniris en la salonon.

– Bonan vesperon, paĉjo, li kriis, kurante al Herbeno kun etenditaj brakoj. Mi estis tre saĝa.

– Sed, bubeto mia, respondis Fernando, sidigante la infanon sur siajn genuojn, mi ne estas cia paĉjo.

– Ĉu al vi apartenas tiu ĉarma knabeto? daŭrigis la junulo, sin turnante al sinjorino Klozelo.

Aŭdante tiujn vortojn, ĉiuj gastoj de Beatrico sin rigardis unu la alian kun mirego, dum Maŭrico daŭrigis, malice ridetante, kredante, ke tio estas ŝercaĵo:

– Jes, jes, ci estas mia paĉjo; tion mi scias tre bone, mi.

– Vi ne respondis, Juliino, rimarkigis Herbeno.

– Nu, amiko mia, diris Beatrico kun malkontenta mi eno, estas frazoj, kiujn honesta virino neniam ŝatas aŭdi, eĉ kiam la parolanto petolas, precipe en la situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas.

– Sed mi tute ne ŝercas, tute ne.

– Sufiĉas, ekkriis sinjorino Herbeno, kiun ekkaptis kolero. Ci tre scias, ke tiu infano apartenas al ni.

– Al ni! blekegis Fernando: ci volas diri: al ci. Ha! krimulino!

Kaj rapidante al Beatrico, kiun ŝtonigis mirego, li ekkaptis la junan virinon per ŝiaj ŝultroj, ŝin sovaĝe skuadis kaj perforte ĵetis sur la pargeton.

Eduardo kaj Maziero sin levis, helponte sinjorinon Herbeno.

– Lasu min; ne min tuŝu, kriegis Fernando per tondra voĉo. Ĉiuj vi estas malkuraĝuloj. Kiam mi revenas mezen de miaj familianoj, mi trovas adulton lokitan en la edza hejmo: kaj vi ne havas sufiĉe da hontemo por min antaŭsciigi, sufiĉe da kompato por min erarigi. Anstataŭ forĵeti for de vi la malĉastan, la ĵurrompintan virinon, vi fariĝas kontraŭe la kunhelpantoj de ŝia perfido, la kunkulpantoj de ŝia honto. Tial ke, laŭ la leĝo, en geedzeco bastardoj ne povas ekzisti, vi diras: “Ci estas la edzo; do tiu infano al ci apartenas”, kredante, ke mi estos sufiĉe malsprita, por akcepti ne protestante tian patrecon! Dum Fernando parolis, Maziero lin fikse rigardis. Esprimo de doloro kaj de kompato pentriĝis sur la vizaĝo de l’ maljunulo.

– Diskuti kontraŭ li lin neutile kolerigus, li diris al la advokato. Ni ne respondu.

Dume Beatrico sin levis kaj alpaŝis al sia edzo, kun larmoplenaj okuloj, kun manoj plektitaj.

– Nu, Fernando, mia amegato, ŝi preĝis, rekonsciiĝu; mi cin petegas. Estas abomena tia kulpigo. Tamen ci tre scias, ke mi estas fidela edzino, ke eĉ mi puŝis la fidelecon ĝis la plej absoluta sindono, ĝis la memofero. Feliĉe mi havas pruvon de mia senkulpeco. Ha! mi ne povis diveni, ke iam al mi estos rezervita tia doloro: ĝi estas, ne plu havi cian konfidon, esti devigata min malaltigi ĝis la montro de materiaj pruvoj. Maŭrico similas cian patron: ĉu ci povas postuli plion?

– Kiel? Ci kuraĝas diri, ke tiu infano similas mian patron? maĉadis Fernando kun malestima rideto. Tia maltimo superas ĉion, kion oni povas imagi.

– Sed komparu mem, respondis la juna virino, eltirante el albumo Leopoldan fotografaĵon, faritan kiam li estis infano, kaj ĝin prezentante al Herbeno.

La junulo ĝin prenis, ekkaptis per brako la knabeton, kiun la teruro inerciigis, lin trenis ĝis lampo, por meti lian vizaĝon en plenan lumon, kaj atente rigardadis Maŭricon kaj la portreton, komparante.

Subite li lasis la bubon kaj la fotografaĵon, falis sur apogseĝon kun kapo inter manoj, ekkriante meze de ploregoj:

– Estas vere! Ŝi estas prava. Dio mia! ĉu mi freneziĝas?

– Tion mi timas, respondis Maziero mallaŭte. Ni lasu lin plori. La larmoj malstreĉigos liajn nervojn kaj lin kvietigos.

Fernando daŭrigis brue ploregi, havante sian korpon skuatan de spasmoj.

En tiu momento la pordo malfermiĝis: kaj Viktorino anoncis:

– Ŝia mastrina Moŝto estas servita! Beatrico ĵetis rigardon al sia edzo. Vidante, ke Herbeno ĉiam enprofundiĝas en la saman senmovecon:

– Post momento, ŝi respondis. Mi sonorigos, kiam ni estos pretaj.

Kaj la juna virino revenis sidiĝi apud Fernandon, lin prenante en siaj brakoj, lin lulante kiel infanon, viŝante per siaj ŝmacoj la plorojn, kiuj perliĝis ankoraŭ sur la rando de liaj palpebroj, murmurante mallaŭte:

– Mi cin amas, mia karulo. Mi neniam amis, neniam amos alian viron. Pri tiu punkto ombro de dubo ne devas eĉ cin tuŝeti. Kial do antaŭ momento ci estis tiel kruela? kial ci faris al mi ĉagrenon? Kaj ŝi daŭrigis, malŝparante ĉiujn trezorojn de sia amemo, dum la malfeliĉulo balbutis mallaŭte:

– Ŝi ĉiam amas min; mi tion sentas. Mia kulpigo ne ŝajnis ŝin tuŝi, ĉar ŝi ne provis la plej malgrandan defendon. Oni eĉ dirus, ke ŝi ne ĝin komprenis. Agis sammaniere Eduardo kaj mia baptopatro. Ambaŭ min ekzamenis per tiu stranga rigardo, kiun oni uzas, kiam oni observas frenezulon. Mi ne povas dubi pri ilia lojaleco kaj ilia sincereco. Sed tiam, kial tiu infano estas nur trijara, kaj, tial ke li estas nur trijara, kial li similas mian patron?

Maziero altiris Klozelon kaj Juliinon al la plej malproksima angulo de l’ salono.

– Por morala malsano, li diris, taŭgas morala kuracado. La karesoj de lia edzino estas certe la plej bona el ĉiuj terapiaj rimedoj. Ni ne ŝajnu atenti al ili.

– Ĉu vi kredas, ke li estas grave tuŝita?

– Mi tion timas. Volante sin anstataŭigi al alia homo, Fernando entreprenis laboron, kiu superas la homajn fortojn. Kiel li diris mem, antaŭ momento, li similas aktoron, kiu depost ses jaroj estus sur la scenejo tage kaj nokte, kun spirito ĉiam maldormanta, ne havanta unu minuton da ripozo. En tiaj kondiĉoj, lia cerbo estis tiel lacigita, ke ĝi troviĝas nun tute forteluzita kaj estas en plena difektiĝo. La malfeliĉa frenezulo subite forgesas, ke li estas patro. Mi vidas en tiu strangaĵo spiritstaton tre konitan de medicinistoj, kiuj ĝin nomas amnezio. Fine lia ekscitego depost la komenco de l’ vespero, la tuja determino, kiun li prenis, postiranta sen intertempo post la intencoj tute malsimilaj, kiujn hieraŭ ankoraŭ li esprimis kun konvinka tono, kiu ŝajnis tute neŝancelebla, ĉio tio pruvas, ke la cerbo de tiu malfeliĉa infano estas nun loko de profunda premego.

– Certe vi diras la veron, rimarkigis Eduardo: eĉ mi devas al vi konigi observadon, kiu tute akordiĝas kun via diagnozo. Antaŭ momento, dum Herbeno parolis, mi lin ekzamenis kaŝe; kaj min mirigis la ŝanĝoj alvenintaj en lia fizionomio. Lia vizaĝo estas laca; liaj trajtoj, kuntiritaj: li ŝajnas plimaljunigita. Plie lian nigran hararon sulkigas de loko al loko kelkaj blankaj fadenoj. Unuvorte li montras kunecon da ŝanĝoj tian, ke mi miras, ĉar mi ne ilin konstatis pli frue. Kredeble tion okazigas efiko de speciala kaj ne ankoraŭ vidita lumigo.

– Tio estis neevitebla. Kiam la nervaj centroj estas tro lacegaj, la tuta cetero de l’ organismo fatale estas frapita.

– Vidante tiun subitan perdon de memoreco, mi demandas min, ĉu la hipotezo, kiun iam li mem proponis por klarigi la morton de Sedilo, ne estas tiu, kiu plej akurate rilatas kun la realeco. Viro, kiu estas kapabla forgesi, ke li havas filon, certe povas frapi homon, en kiu lia malsana cerbo montras malamikon, kaj poste ne plu konservi memoron pri la ago plenumita.

– Tio estas tre ofta en kazoj de maskita epilepsio.

– Pro tio, tial ke oni estos devigita rekomenci la procesesploron de tiu afero, mi kredas, ke estos saĝe ĝin konduki laŭ tiu direkto.

La du viroj sin levis kaj alproksimiĝis al Beatrico, kiu daŭrigis malŝpare doni al Fernando la certigojn de la plej pasiplena amo.

Subite sinjorino Herbeno tremetis. Ŝi ekaŭdis en la vestiblo la voĉon de sia edzo.

Fernando troviĝis apud ŝi, duonkuŝante en ŝiaj brakoj; kaj tamen tiu voĉo, kiu parolis en antaŭĉambro, vere apartenis al Herbeno: kaj oni ĝin aŭdis dirantan tre malkonfuze:

– Kial oni ne ankoraŭ altabliĝis? Tamen mi multfoje rekomendis, ke, kiam mi malfruiĝas, oni ne min atendu. Aŭdante tiujn parolojn, Eduardo, Juliino, Maziero sin levis kune, havante siajn rigardojn direktitajn al la pordo.

Tiu pordo malrapide malfermiĝis: en la kadro aperis homo.

Tiu homo estis ... Petro Fradeko.

La ekstermanta anĝelo, aperante subite antaŭ la gastoj de Beatrico kaj tenante en mano sian flamantan glavon, estus kaŭzinta malpli da terurego ol la honesta vizaĝo de Fradeko ridetanta.

Ĉiuj kvinope, kun okuloj elirantaj el okulejoj, kun korpo kliniĝanta antaŭen, kun brakoj streĉitaj, kvazaŭ ili volus repuŝi monstran aperaĵon, ŝajnis ŝtonigitaj, kaj similis statuojn de Stuporo.

– Nu, kial do vi ĉiuj min rigardas tiel strange? demandis Petro.

Sed subite li ekvidis Fernandon.

– Ha! li ekkriis, jen estas Li!

Nubo pasis sur liaj okuloj; kaj por ne fali li estis devigita sin alkroĉi sur la enkadraĵo de la pordo.

Tamen kiam la unua mirego estis pasinta, ĉiuj rekomencis fari kelkajn movetojn: sed ili ne parolis ankoraŭ. Iliaj rigardoj senĉese iris de Fradeko al Herbeno kaj de Herbeno al Fradeko.

Kiam fotografisto prezentas du pozitivajn provojn de sama negativa kliŝaĵo, unuavide tiuj du portretoj ŝajnas identaj. Tamen, se oni ekzamenas ilin ambaŭ tre atentege, baldaŭ oni rimarkas kelkajn preskaŭ nevideblajn diferencojn. Unu estas pli malpala; la alia, pli pala. La randoj estas neegale malhelaj. La supraĵo de l’ papero montras ĉe la unua malglataĵojn, kiuj ne ekzistas ĉe la dua. Sed tiuj detaloj povas esti sentitaj nur per komparo. Izolite tiuj du fotografaĵoj estas absolute similaj. Oni anstataŭigu unu per la alia, estos neeble, ke la posedanto rimarku tiun ŝanĝon.

Estis same por Herbeno kaj por Fradeko: sama kresko, sama vizaĝo, sama voĉsono, sama okulo kaj sama rigardo, sama kaŝtankolora hararo, sama flavruĝa, maldensa kaj friziĝanta barbo. Solaj apenaŭ rimarkeblaj nuancoj, kiujn tamen rimarkis Eduardo kelkajn minutojn antaŭe, ebligis, ke observanto tiel sagaca kiel la advokato povas diferencigi tiujn du virojn unu el la alia. Petro kaj Fernando havis ambaŭ kelkajn blankajn harojn; sed ĉe Herbeno ili estis iom pli multaj. La vizaĝo de Petro ŝajnis pli grasa, pli rozkolora; tiu de Fernando pli malgrasa kaj pli malhela.

Petro laca, jen estas Fernando. Fernando ripozinta, jen estas Petro. Sed tiuj malsimilaĵoj ekzistis nur kompare: ili estis senteblaj nur kiam la du junuloj montriĝis unu apud la alia. Kiam ili estis solaj, ekzemple sur la strato, la konfuzo estis neevitebla. Sola la malsimileco de iliaj vestoj ebligis, ke oni ilin diferencigu.

Tiaj estis la pripensoj de Maziero kaj de liaj amikoj antaŭ tiu duobligo de sama homa modelo.

Neniu kuraĝis rompi la premegantan silenton, kiu regis en la ĉambro.

Subite akreta kaj kantanta voĉo ĝin ŝiris. Ĝi estis la voĉo de Maŭrico.

Mirante pro tiu simileco, tedite pro tiu senmoveco, la infano iris el Fradeko al Herbeno, dirante:

– Ĉu estas ci, aŭ ci, tiu, kiu estas mia paĉjo?

Ĉiuj tremetis.

Per nekonscia fingro la filo de Beatrico eksublevis la timindan demandon.

Nun la mistero estas klarigita. Kio alvenos?

– Sinjoro, diris Fradeko, alpaŝante al Fernando, vi estas la legitima edzo de sinjorino Herbeno. Neniam eĉ unu minuton mi intencis nei viajn rajtojn. Aliparte en tiu loĝejo mi troviĝas en via hejmo. Mi tro komprenas, kiom en tiu salono estas nekonvena mia ĉeesto. Se vi bonvolas min sekvi en mian privatan apartamenton, mi donos al vi ĉiujn klarigojn, kiujn vi estas rajtigita postuli. Sed antaŭ kiam mi parolos, mi deziregas rimarkigi ion. Ĉiam mi estis lojala; neniam mi intencis trompi iun ajn. Tiun nomon, tiun Herbenan personecon, kiun oni al mi altrudis malgraŭ mia volo, senĉese mi forĵetis: senĉese mi protestis kontraŭ la amema perforto, kiun oni faris al mi. Se fine mi estis devigita forlasi la batalon, tio okazis, tial ke al ĉiuj miaj neadoj oni respondis per rideto de nekredemo. Ĉu tio estas vera?

– Tio estas vera, respondis unuvoĉe ĉiuj ĉeestantoj.

– Sed vi mem, sinjoro, kiu vi estas? demandis Herbeno.

– Mi nomiĝas Petro Fradeko.

– Ha! ekkriis Fernando, tion mi divenis. Vi estas prava, sinjoro, klarigo fariĝis necesega. Sed antaŭe vi devos koni ĉiujn aventurojn, kiuj al mi okazis depost mia forkuro for de Noumea .

Do sidiĝu kaj aŭskultu min. Sur la ŝipo, kiu veturigis al la Nouvelle-Calédonie  la grupon de punlaboruloj, kiun mi partoprenis, troviĝis du homoj, kiuj certe estis kulpaj, sed kiujn igis tiaj pli la cirkonstancoj ol reala malvirto.

Unu el ili, Josefo Lerokso, sin lasis altiri al ludejo, kiu malgraŭ luksaj ŝajnoj estis nur vera ŝtelejo. Senmonigite de Grekoj, ŝuldante honorpromese dudek mil frankojn, je kiuj li ne posedis eĉ unu moneron, li perdis la saĝon kaj prenis tiun monsumon en la kaso de sia mastro, intencante ĝin remeti, kiam la ŝanco lin favoros: sed ho ve! li perdis ne nur sian monon sed plie sian honoron.

La alia, Henriko Durando, kiun allogis la iom maljunaj ĉarmoj de danĝera koketulino, estis tentita de ŝi, kaj alkondukita al provo de delogo, kiun ŝi patose nomis malvirgigo, esperante, ke ŝi faros al si reklamon per fama proceso.

Ambaŭ, kondamnitaj kiel mi al punlaboroj, havis unu solan deziron; ĝi estis, forkuri kiel eble plej rapide tiun miksaĉon kun la aliaj punlaboruloj: ĉar ĝi estas eble pli malnobliga ol la krimoj, kiujn ili plenumis; kaj ili decidis, ke en sia provo por forkuro ili riskos ĉion eĉ la vivon.

Mi ĉiam certigis tre laŭte kaj ankoraŭ certigas, ke mi estas senkulpa. Ili komprenis, ke mi ne ilin perfidos, kaj eĉ ke mi povos partopreni ilian entreprenon: do ili klarigis al mi sian projekton.

Estis decidite, ke, tuj kiam ni estos elŝipigitaj, ni provos la aventuron.

Pli poste mi povos rakonti detale ĉiujn ruzojn, kiujn ni estis devigitaj uzi por trafi nian celon. Nun sufiĉos diri, ke post kelkaj semajnoj, dum senluna nokto, ni sukcesis forkuri.

– Ni estis rimarkintaj en malgranda rodeto malnovan kaj tute difektitan kanakan pirogon, kiun marfluoj alportis mezen de rifoj. Ni metis sur maron tiun barkaĉon, en kiun akvo penetris per multaj truoj. Ni devis ĝin utiligi ne kiel boaton, sed prefere kiel naĝbarelon: ĝi devis nin subteni, por ke, nin apogante sur ĝin, ni povu resti sur la supraĵo de l’ ondo. Pro ĝia difekteco mem, la administracio ne timis lasi tiun flosaĉon sub la mano de punlaboruloj; ĉar en la cerbo de neniu povis naskiĝi tiu ideo, ke tri homoj estos sufiĉe malsaĝaj por meti en tiun rompitaĵon esperon al forkuro.

– Sed tiuj, kiuj ne ŝanceliĝas oferi sian vivon por sukcesi, estas vere fortaj. La eksperimento pruvis, kiele vera estas, almenaŭ por mi, tiu aforismo.

– Tamen en lasta momento, kiam ni nin ŝovis inter la rifoj, ni estis ekviditaj de gardisto, kiu komencis nin persekuti. Ni komprenis, ke ni estas pereontaj. Jam li estis ekkrionta, ekfaronta signalon, ekavertonta pri nia forkuro, kiam li malaperis subite. Kio li fariĝis? Ni atendis tremantaj, kaŝitaj meze de madreporaj rifoj, kiuj ĉirkaŭas la bordon; sed fine, aŭdante neniun maltrankviligan bruon, ni decidis, ke ni daŭrigos nian interrompitan forkuron.

– Pli poste mi eksciis, ke tiu viro, glitinte sur tufo el malsekaj algoj, estis rapidigita kun kapo malsupre sur akran rifon, sur kiu li rompis sian kranion. La malfeliĉulo tuj mortis, estante viktimo de sia devo. Al tiu maljusteco de la fatalo mi ŝuldis mian savon.

– Ni naĝis triope al la maralto, puŝante antaŭ ni tiun ŝelaĵon, sur kiun ni nin apogis, kiam ni sentis nin tro lacegaj. Kiam mateniĝis la tero ne estis plu videbla.

– Certe se en tiu momento oni estus persekutinta nin, ni estis facile reatingeblaj. Sed ni antaŭzorgis liveri malverajn montrojn, kiuj inside kredigis, ke ni forkuris al interno de la lando. Pro tiuj falsaj informoj la persekutado al ni estis prokrastita ĝis post kelkaj horoj pli malfrue. Tiu prokrasto sufiĉis por nin savi.

– Depost la antaŭtago ni estis trinkintaj kaj manĝintaj nenion. Ni devis forlasi niaj vestojn, kiuj igis tro pezaj niajn movadojn. Se neniu ŝipo pasos apud ni, post tre mallonga tempo la morto alvenos. Tion ni sciis: neniu el ni bedaŭris la decidon prenitan.

Dum la tuta tago kaj la tuta nokto ni restis alkroĉitaj sur la pirogo.

La morgaŭon Durando malaperis. Kio li fariĝis? Ĉu li sin lasis dronigi? Ĉu li estis englutita de skvalo? Tion mi sciis neniam.

– Nia malforteco estis tia, ke ni havis multe da malfacileco por supreniri en la akvoplenan boaton, kaj nin kuŝigi en ĝia fundo, tute nudaj, kvazaŭ ni baniĝus en banujo.

– Depost tiu momento; mi restis en la loko, en kiu mi troviĝis, ne farante eĉ moveton, ne konsciante pri mia situacio, sekigite de ardanta soifo, turmentegite de la malsato.

Denove noktiĝis; denove tagiĝis. Oceano estis ĉiam senŝipa.

Ni tiel plene pli kaj pli malfortiĝis, ke ni ne sentis plus la suferon, nek malsaton, nek soifon, nek malvarmon.

Poste min okupadis kvazaŭletargia senmovigo. Ĉio konfuziĝis en mia cerbo. Depost tiu momento, mi ne scias, kio okazis.

Ŝipo min kolektis. Mi diras: min, ĉar Lerokso estis malviva.

Pli poste, kiam mi sciis, en kiu punkto de Oceano oni nin trovis, mi estis mirigita pro la marspaco, kiun ventoj kaj fluoj transirigis al la nin portanta pirogo. Tiu interveno de naturaj fortoj estis mia plej potenca savilo. Ĉar estis malfacile akcepti, ke homo sen nutraĵoj kaj sen vestoj povis foriri for de Noumea  ĝis tia distanco, kaj esti ankoraŭ vivanta.

La marveturilo, kiu donis al mi rifuĝejon, estis granda Amerika velŝipo, kiu portis al Sydney  plenan kargon da greno. La ŝipestro, kiu estis bonkora viro, bonvolis akcepti la historion de ŝippereo, kiun mi al li rakontis.

Tial ke unu el liaj ŝipanoj estis mortigita la antaŭtagon, falante el supro de masto, li petis de mi ĉu mi konsentus lin anstataŭi. Mi ĝoje akceptis lian proponon.

Post tri tagoj, dank’ al nutraĵo kaj dank’ al dormado, ĉiuj miaj fortoj revenis. Kvankam mi estis tute nesperta en mia nova metio, mi tamen ĝin plenumis kiel eble plej kontentige: kaj mi povis fari al tiuj honestaj viroj sufiĉe da servoj por pagi mian nutraĵon kaj la vestojn, kiujn ili bonvolis doni al mi. Pli poste, kaŝite sub anonima nomo, mi sendis monsumon sufiĉan, por liveri al ĉiu el ili larĝan kompensaĵon.

Kiam mi estis alveninta al Sydney , mi demandis min, kion mi faros por vivi. Tial ke mi posedis neniun leĝan paperon, mi povis min proponi al neniu. Mi faris ĉiujn taskojn, kiuj prezentiĝis al mi. Sed precipe, ĉe la haveno, por helpi al la en kargado aŭ al la elkargado de ŝipoj, mi trovis la pli konstantan laboron.

Tiam okazis fariĝo, kiu donis al mia vivo neespereblan direkton.

Depost mia forkuro for de Noumea , mi tiel multe suferis, ke min vizitadis ĉiumomente la deziro al memmortigo. Kiel vi vidos, mi bone agis, ne lasante min venki per tiu tento.

Ian posttagmezon, mi en ŝipon ŝarĝis plenan kargon da ŝafaj feloj, kiam mi rimarkis, ke viro, sidanta antaŭ mi sur komercpakego, min fikse rigardadis. Tial ke mi estis ĉenrompinta, mi ne sentis min tre trankvila, min demandante, ĉu tiu maldiskretulo ne estas burĝvestita policano. Mi estis ekforlasonta la lokon, kiam tiu nekonatulo alpaŝis al mi, kaj senceremonie frapetante mian ŝultron, diris kun ĝoja tono:

Nu, mia kompatinda Fradeko, ĉu estas vi tiu, kiun mi retrovas en tiel ploriginda stato? Vi do jam englutis la heredaĵon de via praonklo? Mi estis ekrespondonta, ke li eraras, ke mi ne estas la viro, kiun li kredas, ke mi nomiĝas Herbeno, kiam lumeto de singardo ĝustatempe eniris en mian cerbon.

Mia nomo ne devas esti elparolita, mi pensis. Se mi volas vivi, mi povas tion fari nur kondiĉe, ke mi estas malviva por ĉiuj homoj.

Mia interparolanto ŝajnis babilema. Mi decidis, ke mi lin lasos paroli, kaj min inspiros per la pripensoj, kiujn li elmetos antaŭ mi.

Mi devas simili al tiu Fradeko laŭ tute eksterordinara maniero, mi diris, tial ke spite la ĉifonaĵoj, kiuj min kovras, oni kredas, ke mi estas li.

Eble en tiu hazardo troviĝis io provebla. Mi lasis kredi al mia interbabilanto, ke li divenis ĝuste, sed ke por motivoj de mi sola konitaj, por nemerititaj malfeliĉaĵoj, mi deziris konservi mian inkogniton.

Tre fiera pro sia sagaceco, mia nova kunulo al mi sinsekve rakontis multajn historiojn, kiujn mi ne ĉiam tre bone komprenis. Fine mi kredis, ke mi povas eltiri el tiu patoso la jenajn konkludojn:

Petro Fradeko deĵoris dum dek jaroj ĉe la Morna bankofirmo en Hongkong . Li ĝin lasis por enkasigi en Dinan  la heredaĵon de sia praonklo. Tiu Fradeko estis tre laborema kaj tre bonkora, sed iom malparolema. Lia patro ne lin amis, kaj li suferis pro tio.

Nun mi estis sufiĉe sciigita por taŭge respondi al tiu, kiu al mi liveris tiujn informojn.

“Vi estas prava,” mi diris, “mi estas Fradeko. Sed diru tion al neniu.”

“Kial?”

“Mia tuta posedaĵo dronis samtempe kun la ŝipo, kiu min veturigis. Mi ŝuldis la vivon al vera miraklo. Hodiaŭ mi suferas la plej plenan mizerecon; kaj mi hontus, reaperante antaŭ tiuj, kiuj min konis, kiam mi estis riĉa.”

“Vi estas malprava; kaj, pardonu min, via malhumileco ŝajnas al mi tute malsprita. En via loko, anstataŭ malŝarĝi ŝipojn, anstataŭ fari laboron, kiu vin lacegigas, kaj por kiu vi ne taŭgas, mi denove reprenus mian oficon en la firmo, kiun mi lasis.”

“Sed ĉu vi kredas, ke sinjoro Morno konsentos min reakcepti?”

“Mi estas certa. Li diris ankoraŭ, antaŭ kvin tagoj: ‘Fradeko estis mia plej bona oficisto: mi lin bedaŭros dum mia tuta vivado.’”

“Sed longa estas la vojo el Sydney  al Hongkong ; kaj mi ne havas sufiĉe da mono por pagi la marveturadon.”

“Tio ne estas grava. Mi povas pruntedoni tiun monsumon. Vi ĝin repagos per via unua salajro.”

“Sed mi ne scias, ĉu mi devas akcepti,” mi respondis, vere kortuŝita pro la malavareco de tiu propono.

“Nu, Fradeko, amiko mia,” diris ameme tiu bonkora knabo, kiu nomiĝis Johano Grelo, “vi min ĉagrenus ne akceptante. Mi min riproĉus, ke mi ne sufiĉe insistis, kaj ke pro tio mi lasis en kotaĵo viron tiel lojalan kiel vin. Ha! mi estas tre trankvila; ĉar vi ne estas kapabla malkonfesi ŝuldon.”

Instigite de grandega ĝojo, mi deziregis alsalti al la kolo de tiu savanto, kiu ŝajnis fali el ĉielo. Fine mi do povos vivi se ne feliĉa, almenaŭ trankvila.

Grelo daŭrigis: “Se mi estas en Sydney , vi devas kompreni, ke mi ne faris tiun vojaĝon por promeni. La Morna banko min sendis ĉi tien por observi la enpakigon de oreroj, kiujn ĝi aĉetis de mina kompanio. Tuj kiam tiu komercago estos farita, mi revenos al Hongkong , kaj mi vin kunportos kun mi. Tion atendante,” li aldonis, prezentante banknoton, “prenu tiun monon por aĉeti vestaĵojn, kaj venu min retrovi en la hotelon, en kiu mi loĝas.”

Kiam mi alvenis al Hongkong , mi konfesas, ke mi ne estis tre trankvila. Ĉu sinjoro Morno estos tiel trompita de tiu simileco, kiel estis mia amiko Johano? Tio ŝajnis malmulte kredinda. En tiu okazo mi estos konsiderita kiel aventurulo kaj liverita al la polico, kiu facile rekonos en mi la ĉenrompintan Herbenon. Sed mi riskis mian solan atuton. Se mi malsukcesos, mi ĉiam havos la morton kiel lastan rimedon.

Kiam mi eniris en la laborĉambron de l’ bankiero, ĉiuj miaj membroj tremis. Sed simpla rigardo al mi montris, ke mia timo estas vana. Dank’ al la bonegaj memoroj, kiujn vi lasis, sinjoro, aldonis Herbeno, sin turnante al Fradeko, sinjoro Morno min akceptis laŭ la plej ĝentila maniero. Li faris kelkajn demandojn, iom ĝenantajn laŭ mia opinio: sed mi sentis, ke ilin inspiris ne la scivolo sed nur la simpatio. Timante, ke mi min perfidos mem, mi apenaŭ respondis per unusilaboj. Kredeble mia nova mastro timis skui tro dolorajn memorojn, ĉar li ne insistis.

“Se mi bone komprenis tion, kion diris Grelo,” li aldonis finante, “vi ĉion perdis en ŝippereo, eĉ viajn familiaktojn. Vi venos morgaŭ kun Johano kaj kun mi al la urbestro: ni ambaŭ estos viaj atestantoj; kaj tiu magistrato donos al vi skribitan certigon pri via identeco.” La honoreco kaj la kredindeco de sinjoro Morno estis tiel nediskuteblaj, ke lia sola certigo sufiĉis: kaj la urbestro bonvole donis tiun necesegan paperon, kiu al mi liveris neatakeblan civilan etaton.

Depost tiu momento mia materia vivo estis garantiita; kaj mia sendanĝereco, absoluta. Tial ke sinjoro Fradeko estis konita kiel malbabilemulo, neniun mirigis mia silentado. Oni komprenis, ke estas en mia vivo granda kaŝita doloro; kaj oni respektis mian sekreton.

Tamen post kelkaj monatoj mi havis neesperitan ŝancon, kiu pruvis, ke kredeble la sorto laciĝas min persekutadi, kaj al mi vidigis la estontecon sub malpli malhelaj koloroj. Por min rekompensi pri Borsa operacio lerte kondukita kaj feliĉe sukcesinta, sinjoro Morno al mi donacis obligacion: kaj post dekkvin tagoj, li al mi konigis, ke la numero de tiu obligacio eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon.

Aŭdante tiujn vortojn, Maziero, Klozelo, Juliino kaj eĉ Beatrico sin rigardis reciproke, kaj ne povis deteni rapidan rideton.

Kiam Fernando alvenis al tiu punkto de sia rakonto, li haltis por iom spiri. Li estis parolinta senripoze, kaj li sentis sin iom laca.

Liaj aŭskultantoj, havante siajn okulojn direktitajn al li, kvazaŭ ili volus rigardi liajn parolojn elirantajn el lia buŝo, ĉiam atendis.

Tamen ĉu li havis ankoraŭ por diri ion, kio povas ilin interesi? Ĉu la rakonto de Herbeno ne estis plene finita? Do la katastrofo, al kiu sinjoro Morno aludis en sia letero, katastrofo, en kiu lia oficisto Fradeko estus perdinta siajn renttitolojn kaj siajn familiaktojn, estis tiu supozita ŝippereo, malantaŭ kiun Herbeno sin ŝirmis por klarigi sian mizerecon.

Sed por Maziero kaj por liaj amikoj tiu katastrofo povis esti nur la aventuro de l’ glaciejo. Ili ne povis diveni, ke ekzistas du Fradekoj absolute identaj, unu malvera Fradeko en Hongkong , sub kiun kaŝiĝis Fernando, kaj unu vera Fradeko en Parizo: do por la bankiero la Pariza Fradeko, pro lia simileco kun Fernando, povis esti nur lia baptofilo. En tiu hipotezo, la Fradeko retrovita de Grelo kaj rekondukita al Hongkong , povis esti nur la vojaĝa kunulo de tiu, kiun Reĝino retrovis en Svisujo, nur tiu Alberto Gustavio, kiu reale restis enabismigita en la glacia masego, sed kiun li devis kredi mirakle savita, same kiel lia kamarado, el la katastrofo de l’ glaciejo.

Dum en Parizo, Fradeko malgraŭ liaj energiaj protestoj estis devigata preni la lokon de Herbeno, en Hongkong , kontraŭe Herbeno prenis vole la lokon de Fradeko, kaj sin ŝirmis malantaŭ tiun interŝanĝitan personecon por konservi sian liberecon.

Dank’ al Herbeno, Fradeko renkontis feliĉon kaj amon.

Dank’ al Fradeko, Herbeno trovis sendanĝerecon kaj ripozon.

Ĉiuj ĉeestantoj sufokiĝantaj pensis al tiu aferoj, kiam Fernando sin levis, kaj sin turnante al Petro:

– Nun, sinjoro, li diris, tial ke vi konas miajn aventurojn, kaj scias la grandegan kaj bonfaran rolon, kiun vi ludis en mia vivo, kvankam vi tion tute ne suspektis, mi estas preta aŭdi vian rakonton kaj koni miavice la rolon, kiun vi ludis en la mia. Se vi bonvolas montri al mi la vojon, mi vin sekvos.

La du konkurantoj lasis la salonon, dum Maziero kaj Juliino flegis Beatricon, kiu baraktis sur la tapiŝo, tordite de nerva atako.

En koridoro ili renkontis Viktorinon. Ilin vidante, la kompatinda knabino ekpuŝis teruran krion kaj kuris sin enfermi en sian kuirejon, lasante fali la supplenan supujon, kiun ŝi tenis en mano.

La interparolado inter la du viroj daŭris du horojn. Kiam post tiu tempo ili revenis al la salono, ambaŭ estis palaj. Oni sentis, ke ili estas ekprenintaj nerevokeblan decidon.

Kuŝante sur kanapo, Beatrico sufokiĝis ankoraŭ; sed la krizo estis finita. La juna virino obstine rifuzis enlitiĝi. Ŝia sorto kaj la sorto de ŝia filo decidiĝis en tiu momento; kaj ŝi volis ĝin koni. Maziero, kaj la geedzoj Klozelo restis senmovaj, silentiĝante, atendante. Krom Maŭrico, kiun lia guvernistino estis veninta preni, neniu vespermanĝis, ĉar neniu sentis malsaton.

Herbeno komencis:

– Beatrico, li diris per serioza voĉo, vi ne estas kulpa; neniu estas kulpa.

Mi estas via infaneca amiko kaj via laŭleĝa edzo; sinjoro Fradeko estas la patro de via infano kaj via edzo laŭnatura.

Mi havas por mi la memorojn de l’ estinteco kaj la leĝan rajton; sinjoro Fradeko havas por si longan kunvivadon kaj la rajton naturan.

Laŭ nia konscienco, ni opinias, ke niaj rajtoj estas egalaj. Sinjoro Fradeko kaj mi venis ambaŭ al sama konsento pri tiu punkto. Sed unu el ni estas troa; necese estas, ke unu el ni malaperu.

Momente ni pensis, ke eble ĝismorta duelo povus solvi tiun demandon. Sed ni ne havas reciprokan malamon; kontraŭe se vi ne troviĝus inter ni, ni sentas, ke ni estus koraltiritaj unu al la alia. Plie la blinda hazardo eble frapus tiun, kiun vi preferas.

Beatrico, ni ambaŭ vin amas profunde; ni ambaŭ volas, ke vi estu feliĉa. Pro tio, ni diras: elektu inter ni.

Atendante vian decidon, por ke nek unu nek alia povu ĝin influi, ni ambaŭ lasos tiun apartamenton. Mi petos de mia baptopatro ĉambron en lia domo; sinjoro Fradeko luprenos loĝejon en hotelo.

Tiel longe kiam via sentenco ne estos proklamita, ni ambaŭ promesas, sinjoro Fradeko kaj mi, kaj tiun ĵuron ni apogas sur nian honoron, ke ni ne klopodos por vin revidi.

Aŭdante tiujn noblajn parolojn, elparolitajn sen ŝanceliĝo, sed per malsonora kaj tremanta voĉo, Beatrico sin starigis.

– Mortigu min tuje, ŝi diris; tio pli taŭgus: jen estas eĉ la sola akceptebla solvo. Vi tre scias, ke tia elekto ne povas efektiviĝi. Ĉiam mi amis unu solan viron. Li estas mia infaneca amiko, kun li mi edziniĝis, al li mi ĵuris fidelecon, lin mi retrovis sub alia nomo, kun li mi kunvivis geedzan vivadon, kaj li estas la patro de mia infano. Mi ankoraŭ amas unu solan viron. Ho ve! kial li estas du? Aŭdante tiujn vortojn, Maziero relevis la kapon, iluminite de subita ideo.

– Jes, li ekkriis, kial li estas du, dum li devus esti nur unu. Beatrico proponis demandon, al kiu ĝis nun Scienco ne ankoraŭ kontentige respondis. Ĉar por klarigi tiun eksterordinaran similecon, kiu nin miregigas, ni devas kontraŭeniri ĝis ĝia devena punkto kaj akcepti komunecon en la embria kunvivado. Jen estas la sola hipotezo science logika.

– Tiam ekkriis Herbeno, sinjoro Fradeko estus ...?

– Cia ĝemela frato, jes, mia infano. Sinjoroj, premu reciproke viajn manojn. Antaŭ momento vi ne povis akcepti la eventualecon de ĝismorta duelo, dirante, ke vi ne havas reciprokan malamon, kaj eĉ ke vi sentas vin koraltiritaj unu al la alia. Tio estis la voĉo de l’ sango, kiu parolis en viaj koroj, kaj vin avertis, ke tia finmaniero estus fratmortigo.

– Sed mi kredis, ke tiu infano mortis bruligita, diris Eduardo.

– Ĉiuj homoj tion kredis; ĉiuj estis trompitaj. Aŭskultu min, daŭrigis la bankiero kun penado. Estas en mia vivo sekreto, kiu min sufokas: ĝis nun mi ĝin konfidis al neniu. La jaroj fluis: mi kredis, ke la estinteco estas malaperinta por ĉiam; sed mi eraris. Ĝi subite antaŭ mi stariĝas por min ankoraŭ kulpigi. Tamen ŝajnis al mi, ke mia tuta ekzistado oferita devis ĝin elpagi: mi vidas, ke ĝi ne sufiĉis.

Miaj amikoj, donu al mi atentan orelon, ĉar la horo por la konfeso sonoris. Se mi estas devigata ruĝiĝi antaŭ vi kaj humiligi miajn blankajn harojn, mi esperas, ke tiu nova elpago estos kalkulita, aldonita al la ceteraj, kaj ke ĝi malhelpos aliajn malfeliĉaĵojn eble pli ankoraŭ terurajn ol tiujn, kiuj jam falegis sur nin.

Vi scias, ke mi estis ekedziĝonta kun la patrino de Fernando, kiam mia amiko Leopoldo inspiris nesciante en la koro de mia fianĉino unu el tiuj fulmosimilaj pasioj, kiuj, kiel torento, ĉion forportas en sia fluego, hontemon, indecon, senton al devo. Tiu pasio estis partoprenita. Mi havis unu solan aferon por fari: ĝi estis, min eligi. Tion mi plenumis.

Sed mi amegis Klotildon. Tion, kion mi suferis en tiu momento, sciis la sola Dio, kiu sondas renojn kaj korojn. Tio estis terurega. Tamen la turmento okazigita de la forlaso de la virino, kiu estis mia sola amo, ŝajnus negravaĵo, se oni ĝin komparas kun tiu, kiun mi sentis post kelkaj monatoj, kiam mi eksciis, ke baldaŭ ŝi fariĝos patrino.

Tiuj, kiuj edziĝis kun la amata virino, estas nekapablaj diveni, kio povas esti malfeliĉa pasio; kaj neniam ili komprenos ĝis kia stato de malsana kolerego min incitis tiu malkovro. Kiel oni diras vulgare, mi vidis ruĝe. Mia sano kaj precipe mia saĝo estis difektitaj de tiu ekscitego; miajn kamaradojn, eĉ miajn profesorojn ĝi maltrankviligis. Per superhoma penado de mia volo mi ŝajne kontraŭagis, sed ho ve! nur ŝajne. Funde la malsaniga laboro daŭris, min profunde konsumante, min manĝante, kiel farus ulcero, kavigante en mia koro larĝan vundon, el kiu elfluis mia iama honesteco.

En tiu epoko, mi finis mian tezon pri la Atrofio de la umbilika ŝnureto. Por miaj studadoj mi bezonis disekci multajn novnaskitojn.

Kiam Klotildo akuŝis, ŝi naskis du ĝemelojn. Post la naskiĝo de la unua, Leopoldo tuj sendis al mi depeŝon, en momento kiam li nesciis ankoraŭ la ĉeeston de la dua.

Subite mi iras al la Anatomia Lernejo, mi prenas la novnaskiton, sur kiu mi estis laboranta, mi ĝin kaŝas sub mian mantelon kaj kuras senhalte al la apartamento de mia amiko. La pordisto, okupita en la precipa ŝtuparo, ne vidas min enirantan. Mi supreniras per la servoŝtuparo. Leopoldo loĝis sur la tria etaĝo. Mi grimpas ĝis la kvara; kaj tie, min klinante sur la ŝtuparbalustrado, mi atendas spionante. La kuiristino eliras por fari komision, lasante la pordon duonmalfermata. Mi malsupreniras unu etaĝon kaj eniras en la apartamenton. Meze de ĉambro apudiĝanta la kuirejon mi trovas infanon dormantan en lulilo: mi ĝin prenas, kaj ĝin anstataŭigas per mia anatomia novnaskito. Poste, por ke oni ne povu rimarki mian trompaĵon, mi ekbruligas la muslinajn kurtenojn, kaj poste forkuras.

La krimo plenumiĝis laŭ facileco tia, ke ĝi min multe mirigis. Tiu malsaĝa entrepreno, elpensita en febro, sen plano, sen metodo, devis dudekfoje malsukcesi. Sed speco de malbonfarema genio ŝajnis prizorgi pri miaj agoj, kaj formeti for de mia vojo ĉiujn, kiuj povis kontraŭstari la efektiviĝon de mia krimo. Nobla entrepreno estus malprosperinta. Ĝi estis mortiga ago: ĝi sukcesis.

Ĉiuj sufokiĝante aŭskultis, ne perdante unu vorton, tiun teruran konfeson.

– Sed tiam, ekkriis Juliino, tiu infano estas Fradeko.

– Kredeble. Mi volis puni la malfidelan virinon, malhelpante, ke ŝi ĝuu la ĝojojn de patrineco, kies aŭtoro mi ne estis; sed mi ne ankoraŭ sufiĉe krimiĝis por pereigi senkulpulon.

Mi do uzas kaleŝon kaj ĝin lasas apud la Astronomia Observejo. Poste mi min direktas piede al la hospitalo por Trovitaj Infanoj.

Depost kiam mia venĝo estis satita, la ekscitego, kiu min subtenis, pli kaj pli malfortiĝis. Mi vidis la aferojn laŭ pli reala maniero; mi povis rezoni. Mi eĉ komencis senti malprecize la unuajn atakojn de tiu konsciencriproĉado, kiu devis mordeti mian tutan vivadon.

Mia krimo estis ankoraŭ riparebla. Mi povis reveni al Klotildo, al ŝi redoni ŝian filon, fari plenan konfeson, kaj poste min mortigi. Malsprita honto min haltigis.

Sed en tiu spiritstato, la perspektivo, ke mi devos eniri en hospitalon, ke mi en ĝi renkontos mian amikon Variaso, ke mi estos devigata doni al li klarigojn, pezis sur mi kiel suferiga ŝarĝo. Ju pli mi alproksimiĝis, des pli mi alpaŝis malrapide, serĉante solvon. Mi jam estis alveninta al la pordo, ne estinte ankoraŭ trovinta praktikan rimedon, kiam kamparano, vestita de blua kitelo, eniris samtempe kiel mi.

Instigite de subita ideo, mi prezentas al li la novnaskiton. Mirante, tiu viro ĝin prenas per senkonscia gesto, kaj min rigarde demandas, atendante klarigon. Tiu fariĝo okazis la dekan de Decembro 1814, je la sepa, kaj duono vespere, en malluma angulo.

“Sinjoro,” mi diris al la nekonatulo, “jen estas infano forlasita, kiun mi trovis en angulo de pordo. Urĝaj aferoj min atendas aliloke. Tial ke vi bezonas eniri en tiun infanejon,estu sufiĉe afabla por min anstataŭi.”

Kaj mi foriras, kurante kiel eble plej rapide. Fiakro pasis: mi saltas en ĝin kaj donas al la veturigisto mian adreson. Mi revenas en mian hejmon, en momento kiam la pordisto de Leopoldo alportis malesperan bileton de mia amiko, kiu anoncis, ke Klotildo estas agonianta.

Post tri tagoj, la virino, kiun mi amegis, pereis en miaj brakoj, mortigita de mi: post ok tagoj, Leopoldo siavice ŝin sekvis en la tombon.

Alveninte sur tiun punkton de sia rakonto, la maljunulo ne povis daŭrigi.

Ĝis nun li parolis senpaŭze, ne reprenante sian spiron, kiel homo, kiu rapidas por fini pli frue. Sed memorante tiujn du estaĵojn, kiujn li tiel profunde amis, kaj kiujn li mortigis, pensante al tiu neinterrompita sinsekvo de malfeliĉoj, kies unua kaŭzo estis lia malnoblega ago, li sentis, ke larmoj supreniras al lia gorĝo kaj lin devigas halti. Kaŝante en siajn manojn sian belan blankhararan kapon, Maziero sterniĝis en apogseĝo, kun korpo duonklinita antaŭen, skuita de konvulsiaj ploregoj.

Antaŭ tiu granda kulpulo, kiu estis samtempe ilia bonfaranto, kaj kiun ili kutimis respektegi, la ĉeestantoj restis konfuzataj, balanciĝante el unu ekstremo al la alia, ne sciante, ĉu ili devas malbeni aŭ konsoli, komprenante la senutilecon de vulgaraj frazoj kontraŭ tiu juneca krimo, kiun tuta vivado de elpagoj kaj de sindonoj ne povis purigi.

Sola Fradeko, kiu ne havis la samajn motivojn por sin montri danka, pafis al la maljunulo kolerajn rigardojn. Tamen animo, provizita je tiel nevenkebla energio, kiel tiu de Maziero, ne povis sin lasi pli longatempe renversi, ne peninte sin relevi. La bankiero sin rektigis; kaj viŝinte siajn okulojn, li daŭrigis:

– Ĝis tiu vespero mi estis konvinkita, ke tiu infano mortis dudek-kvar horojn post sia naskiĝo. Mia amiko Variaso tion absolute certigis. Sed ĉiuj kuniĝantaj fariĝoj montras nun, ke eraro estis certe farita.

Laŭ mia opinio, diris la maljunulo, sin turnante pli speciale al Fradeko kaj al Herbeno, la plej evidenta signo, ke vi estas fratoj, kuŝas malpli en Via reciproka simileco, kiu povus eble esti nur ludo de l’ naturo, ol en la simileco, kiu ekzistas inter Maŭrico kaj Leopoldo. Via filo, Petro, estas certe la nepo de mia iama amiko. Dubo pri tio ne povas esti eĉ prezentita. Se mi ne havas socian pruvon pri tio, kion mi certigas, mi havas fiziologian. Tio estas, tial ke tio ne povas ne esti.

– Cetere morgaŭ mi veturos al Dinan . Mi volas esti plene sciigita pri tiu mistero. Mi vizitos la patron Fradeko, kaj mi lin devigos paroli. Min ĉiam mirigis kiom malmulte ĉu fizike ĉu morale vi al li similas. Lia malnobla sintenado pri vi, la strangaj respondoj, kiujn li faris al miaj demandoj, la plena manko de amemo, kiun li ĉiam montris al vi, estas aro da pruvoj, kiuj plifortigas miajn antaŭajn certigojn. Tiu viro ne estas via patro. Vi estas la filo de Klotildo kaj la frato de Fernando.

– Tio devas esti efektive, respondis samtempe Herbeno kaj Fradeko, kiuj sin ĵetis propramove en la brakojn unu de alia.

Sed en tiu momento iliaj rigardoj falis sur Beatricon. Venkita de la emocio, kiun tiu neatendita malkovro produktis en ŝi, la malfeliĉa virino denove svenis sur la kusenoj de l’ apogseĝo.

– Mia frato, diris Fradeko al Herbeno, ambaŭ ni ŝin amegas, kaj ambaŭ ni ŝin mortigas. Mi kredas, ke estus preferinde eliri.

Ne atendinte respondon, Petro lasis la salonon: Fernando lin sekvis.

– Ha! ekkriis Herbeno, kial mi ne mortis meze de Oceano?

– Kaj mi en la profundaĵoj de l’ glaciejo? respondis Fradeko.

Sur la trotuaro la du konkurantaj fratoj disiĝis.

ĈAPITRO DEKTRIA

Dum la du edzoj de Beatrico malsupreniris la ŝtuparon, sinjorino Klozelo diris al sia edzo:

– Revenu sola al la hejmo: mi restas ĉi tie.

– Ne, mia kara Juliino, mi ne volas, respondis sinjorino Herbeno. Nun mi sentas min forta kaj tute resanigita. Akcepti vian komplezon estus ĝin trouzi.

– Post tia sceno, vi ne povas resti sola. Mi faros al vi societon: kredeble ni ne multe dormos. Ni babilados, kaj mi vin konsolos.

Kaj tial ke Beatrico ekfaris geston por protesti:

– Mia edzino estas prava, diris Klozelo: mi ŝin plene aprobas. Estas neutile penadi por ŝin konvinki, mia kompatinda amikino: ŝi ne vin obeos.

Tiam, salutinte, Eduardo kaj Maziero siavice eliris.

– Se tio ne vin tro tedas, diris la maljunulo, ni revenos piede. Mi sentas min tiel emociegita, ke mi bezonas aeron kaj movadon.

– Mi estis propononta al vi la samon, respondis la advokato.

Dum kelka tempo la du homoj marŝis silente unu apud alia. La pensoj, kiuj ilin okupis, estis tiel konfuzaj kaj malprecizaj, ke el tiu ĥaoso povis eliri neniu klara ideo esprimebla de parolo.

Fine Eduardo diris:

– Du infanoj similiĝu, tiun aferon oni povas akcepti. La trajtoj de l’ vizaĝo ne estas ankoraŭ formitaj; la vivo ne havis ankoraŭ tempon necesan por marki sur ili sian stampon: plie, se oni pripensas, ke infano havas limigitajn bezonojn, ke lin indiferentigas multaj aferoj, kies posedo aŭ manko estas gravega por matura homo, oni povas diri, ke por ĉiuj etuloj, kiuj ĝuas bonan farton, la medio, en kiu ili vivas, estas konsiderinda kiel identaĵo, kia ajn estu la socia situacio de gepatroj. Sed ekzistu inter du plenkreskuloj, inter du tridekdujaraj viroj, kiuj vivis kaj kiuj suferis, la sama simileco kiel inter du ekzempleroj de sama gravuraĵo, jen estas afero, kiu konfuzas la saĝon, kaj kiu dubigas pri la atesto de sentoj.

A priori  vi estas prava. Tamen en la speciala kazo, pri kiu ni parolas, mi ne partoprenas vian miron; ĉar tiu fenomeno, kvankam ĝi ŝajnas eksterordinara, tamen klariĝas science. Ĝenerale en la laboro de l’ embriiĝo aperas sur la supraĵo de l’ oveto unika ĝerma centro: kaj tiu unika ĝermaĵo aliformiĝas en unikan embrion, kiu estas farita laŭ unika modelo. Sed kelkafoje aperas duobla ĝerma centro. Kiam tio okazas, la sama oveto produktas duoblan embrion. Sed tiuj du embrioj ne povas prezenti du malsamajn tipojn; ĉar, estante nur duobla ekzemplero de la sama embriiĝo, ili kompreneble estas faritaj laŭ la sama modelo. Do tiu simileco estas multe pli profunda ol vi ĝin supozas: ĝi ekzistas ne nur pro la formo de l’ korpo kaj la trajtoj de l’ vizaĝo, sed plie ĝi sin daŭrigas ĝis en la intimeco mem de centraj organoj. Unuvorte ne nur Petro kaj Fernando havas saman nazon kaj saman orelon, t. e. detalon, kiun ni povas kontroli, sed ili havas samtempe saman cerbon. Se tiu dua punkto de la demando ne estas konstatebla per la senpera observado, tamen ni povas certigi ĝian ekziston, dank’ al la rezultatoj de ĝi produktitaj. Ne nur Herbeno kaj Fradeko havas samajn emojn, samajn inklinojn, samajn gustojn, saman karakteron, sed plie ili havas saman temperamenton kaj saman farton: la tikon de Leopoldo, kiun heredis Fernando, same heredis lia frato. Estas ĝuste tiu detalo, tio, kio tiel longatempe nin erarigis. Kvankam tiuj du junuloj faras ŝajne du apartajn personojn, tamen reale ili estas unu sola duobligita personeco. La senteco de tiuj du viroj, ilia inteligenteco, ilia voleco havas saman naturon: kaj se ili troviĝas en medioj se ne identaj almenaŭ kompareblaj, ili reagos ambaŭ laŭ sama maniero. Tiam, kiel vi diris antaŭ momento, vane la vivo markos sur ili sian stampon, vane la plimaljuniĝo ilin aliformigos, tial ke similaj efikoj postiros. Post similaj kaŭzoj, dank’ al daŭra paralelismo la stampo estos identa kaj la simileco konservita.

– Teorie via rezono estas nerefutebla; sed en praktikado ...

– En praktikado? Ni ekzamenu la fariĝojn. La obstinemo kaj la spiritĉeesto, kiujn montris Herbeno dum sia forkuro, estas kompareblaj nur kun tiuj, kiujn montris Fradeko, kiam li estis entombigita en la glaciejo, kaj penadis por forkuri. Ambaŭ volis sammaniere; nek unu nek alia malesperis; ambaŭ estis savitaj. Jen por la voleco.

Antaŭ momento ili havis longan interparoladon. La situacio ŝajnas nesolvebla; kaj kontraŭaj estas iliaj profitoj. Tamen ili sendiskute venas al sama konsento. Kial? Tial ke ili sentas, ili amas sammaniere. La sento esprimita de unu tuj vekas la saman senton en la koro de la alia. Jen por la senteco.

Estas same por inteligenteco. Ambaŭ avidaj al la ne konataĵoj vivas tamen hejman ekzistadon, ĉiam sin klinante super ciferoj. Eble vi diros, ke la hazardo donis al ili saman profesion. Ĉu ĝi estas vere hazardo? Kaj en tiu fakto, kiu ŝajnas al ni simpla koincido, ĉu kontraŭe ni ne devas vidi kaŭzon komunan al ambaŭ, misteran kaj nesondeblan kaŭzon, kiu daŭrigas la jam montritan paralelismon, kaj kiu ĝin pliplenigas?

La advokato atentege aŭskultis la klarigojn liveritajn de Maziero. Ju pli la sciencisto antaŭeniris en la elmontron de sia tezo, des pli malgrandiĝis lia antaŭa miro. Li fine opiniis, ke estas simpla kaj logika tiu fenomeno, kiu unue ŝajnis tute ne akordigebla kun ĉiuj fiziologiaj kaj naturaj leĝoj.

La doktoro daŭrigis:

– Depost sia naskiĝo ĝis la katastrofo, kiu okazigis nian malfeliĉon, Fernando estas dorlotita de la Fatalo kaj amegita de du virinoj. Subite ĉio elfalegas. Post ĝoja kaj facila vivo postiras ekzistado de malfeliĉegulo. La infaneco de Fradeko kontraŭe estas malĝoja kaj senama. Subite li retrovas la amon de du samaj virinoj en la medio mem, kiun Herbeno estas eklasinta: kaj tio okazas en momento, kiam Fernando reprenas en la mondo la lokon lasitan de Petro. Ĉi tie la paralelismo estas anstataŭita de speco de balancado, kiu restarigas ekvilibron. Evidente tiun balancadon kaŭzas nur efiko produktita de la simileco: sed tiu efiko siavice fariĝas kaŭzo. Kvankam la du ekzistadoj de tiuj du viroj ne estis similaj, tamen la sumo de ricevitaj impresoj kaj de konsekvencaj reagoj estis egalvalora, kaj igis adekvataj tiujn du vivojn. Sekve la stampo produktita de la frapo de fariĝoj troviĝis similnatura kaj egalintensa: kaj, tial ke la modifoj markiĝis laŭ la sama senco, ili kompreneble konservis la saman identecon.

En tiu momento la du interparolantoj troviĝis antaŭ la pordo de la Maziera hotelo. Eduardo premis la manon de sia kunulo kaj rapide revenis al sia hejmo por pripensi.

La morgaŭon matene, la bankiero veturis al Dinan . Kiam li troviĝis en la ĉeesto de l’ maljuna kamparano:

– Jen estas mi ankoraŭ, sinjoro Fradeko, li diris.

– Je Dio; mi tion vidas, respondis Malo. Kion vi volas denove?

– Vi ne vin montras afabla. Tamen ni estas, mi ne diros du malnovaj amikoj, ho ne! sed almenaŭ du malnovaj reciprokaj konitoj.

– Kion vi volas diri? Vi tre scias, ke, antaŭ kiam tiu vipera Petro edziĝos, mi neniam vin vidis.

– Ĉu vi estas vere certa? Mi kredas, ke vi eraras; eĉ mi havas konvinkon, ke nia unua intervidiĝo okazis en multe pli antaŭa epoko.

– Se por min moki vi venis ĉi tien, vi povas foriri. Mi ne vin detenos.

La bankiero ridetis kaj ne ŝajnis aŭdi. Poste malrapide parolante kaj direktante al sia interparolato ironian rigardon, li daŭrigis:

– La afero okazis, se mi bone memoras, la dekan de Decembro 1874, je la sepa kaj duono vespere, sur la trotuaro de la strato Denfert-Rochereau , ĉe la pordo de la hospitalo por Trovitaj Infanoj, en malluma angulo.

Ju pli Maziero parolis, des pli la patro Fradeko lin fikse rigardis per malvigla okulo, dum ĉiuj liaj membroj tremetis.

– Tio estas malvera, li balbutis. Li ne estis mi! Tiu energia neado por respondi al frazo, kiu enhavis en si mem nenion kulpigan, pruvis al Maziero, ke estas ĝusta lia hipotezo, kaj vera la vojo, sur kiun li sin enigas. Li tuj komprenis, ke, se li volas ricevi veran konfeson kaj se eble pli plenigajn informojn, li devos ŝajni multe pli sciigita, ol li estas reale.

– Sed sinjoro Fradeko, li rimarkigis, oni kredus, ke vi vin senkulpigas. Tamen mi ne vin kulpigas, aŭ prefere, por paroli pli akurate, mi ne vin ankoraŭ kulpigis.

La maljunulo ne respondis.

– Mi daŭrigas, diris la bankiero. Mi do renkontas en tiu loko kamparanon, en kies brakojn mi metas novnaskitan infanon. Tial ke li bezonis eniri en la infanejon, ĉe kies pordo ni staris ambaŭ, mi petas de li, ke li bonvolu min anstataŭi, kaj deklaracii mem pri tiu etulo.

Sed tiu homo estis vi. Nun por kia motivo vi venis en tiun infanhospitalon? Kial, anstataŭ plenumi la taskon, kiun mi al vi komisiis, vi kontraŭe ekkaptas tiun knabeton kaj lin forportas, ne parolinte pri tio al iu ajn homo? Je Dio! la afero estas facile klarigebla. La onklo Fradeko devis lasi sian heredaĵon al sia nevo, nur se li naskus virseksan infanon. Kredeble sinjorino Fradeko estis atakata de unu el tiuj malsanoj, kiuj ne ebligas esperon al patriniĝo. Tion vi sciis; kaj vi ne povis pensi sen kolerego, ke tiu tre ŝatinda posedaĵo baldaŭ fatale estos forfluginta for de vi. Tiam vi prenas malesperan decidon. Via edzino ŝajnigas gravedon. En la limtempo trudita de l’ naturo, kvankam vintriĝas, vi kaj ŝi faras al Parizo tiun vojaĝon, kiu mirigis ĉiujn homojn, kaj kiu neniam estis klarigita. Vi loĝas en hotelo hodiaŭ detruita, kaj vin direktas al Hospitalo por Trovitaj Infanoj, intencante vin provizi je unu novnaskito. Tamen vi sentas vin tre tedita; ĉar la onklo Fradeko postulas, ke tiu knabeto estu naskita de via sango: li ne konsentus, ke apartenas al lia familio infano, kiu en ĝin enirus per la vojo de filigo. Tion same vi sciis: sed ĝuste la Publika Helpantaro postulas ĉiuspecajn formulaĵojn, kiuj nepre vin perfidos. Certe vi multe pripensis al ĉiuj tiuj malfacilaĵoj. Eble ili estas la motivoj, kiuj klarigas, kial vi tiel longatempe atendis, antaŭ kiam vi decidiĝos. Se vi akceptis tiun ne taŭgan rimedon, vi tion faris nur, tial ke vi ne trovis alian pli akcepteblan solvon.

En momento, kiam vi transiras la sojlon de l’ Hospitalo, havante la kapon plenan de tiuj pensoj, mi aperas kaj metas en viajn manojn la tiel deziritan objekton. Vi estas kamparano, sekve ruzema; kaj vi tuj komprenas la profiton, kiun vi povas eltiri el tiu okazintaĵo. Neniu atestanto ĉeestis; neniu do povos vin perfidi: kaj dank’ al mi vin ne povos plu ĝeni la trudema skribaĵaro de administraciaj oficejoj.

Vi rapide revenas al via edzino, kaj al ŝi rakontas tion, kio okazis. La morgaŭon, en unu el Parizaj urbodomoj vi deklaracias, ke tiu etulo estas naskita de via geedziĝo. Post ok tagoj, vi revenas al Ninan : kaj la petolaĵo estas plenumita.

De nun ĝis sia morto tiu nekonita novnaskito nomiĝos Petro Fradeko.

Sed trompi pri la vera naskdeveno de infano estas krimo: tion vi same tre scias. Pro tio vi zorgas, ke tiu sekreto ne estu konigita al iu ajn homo. Sed depost tiu momento vi fariĝas malsociema, kaj sentas nur malamon al tiu ido, kiun la leĝo vin devigas akcepti, kvazaŭ li estus via filo, kaj al kiu vi ne povas senti patran amon. Pli poste, kiam vi vidas, ke vi estas malheredita por la profito de tiu fremdulo, de tiu uzurpulo, via kolerego eksplodas; kaj vi forpelas vian malveran filon, malpermesante, ke iam li revenu en via ĉeesto.

Ne nur via krimo ne al vi profitis, ne nur tiu heredaĵo, por kies ricevo tiu krimo estis farita, forflugas for de viaj manoj; sed plie via malbona ago estis por vi multekosta: ĉar kvankam via avareco, mi diros eĉ via avaregeco estas supermezura, tamen vi estis devigita elspezi multajn monsumojn por eduki Petron, por lin nutri, lin vesti kaj lin instrui.

De tio devenas tiuj maljustaj kulpigoj, tiuj ridindaj riproĉoj, kiuj tiel forte min ŝokis, kiam mi vin vizitis en la pasinta tempo. En tiu epoko, mi nesciis ĉiujn detalojn, kiujn mi al vi rakontas hodiaŭ. Nun, tial ke mi konas la veron, mi opinias, ke via sintenado estis, se ne nekulpiginda, almenaŭ klarigebla. Mi vidis en vi malnaturigitan patron: sed vi ne estis eĉ patro, sed nur spekulaciisto ŝtelita en siaj esperoj.

Ju pli la bankiero daŭrigis sian rakonton, des pli li atente ekzamenis la impreson, faritan de liaj paroloj sur la viro, kiun ĝis nun ĉiuj homoj kredis esti la patro de Petro.

Maziero havis motivojn por sin senti kontenta. La patro Fradeko restis sidanta sur sia seĝo, tiel premegite, tiel palegiĝante, ke li inspiris kompaton.

La bankiero daŭrigis:

– Alvenas ĉiam momento, en klu malkovriĝas ĉiuj sekretoj, eĉ tiuj, kiujn oni kredis plej plene kaŝitaj. Vi vidas, ke mi estas supere sciigita. Se mi volus, unu sola vorto elparolita de mi sufiĉus, por ke oni uzu por vi la 345 an  artikolon de la Puna Leĝaro: kaj tiun artikolon, mi estas certa, ke vi konas tiel bone kiel mi.

– Pardonu, pardonu, ĝemis la malfeliĉulo, plektante la manojn.

– Mi konsentas silentadi; sed mi metas kondiĉon.

– Mi akceptas ĉiujn viajn postulojn; sed ne liveru min.

– Ĉu vi respondos senartifike al ĉiuj miaj demandoj?

– Jes.

– Se vi mensogos, mi tion tre facile rimarkos: kaj vi putriĝos en malliberejo ĝis la fino de via vivo.

La kelkaj dentoj, kiuj restis ankoraŭ en la buŝo de l’ maljuna kamparano brue krakadis.

– Mi ne mensogos, li balbutis; tion mi certigas.

– Ĉu la rakonto, kiun mi faris, estas akurata?

– Tiel akurata, ke mi demandas min, kiu povis liveri al vi tiajn sciigojn, tial ke, krom mia edzino, kiu estas malviva, kaj mi, neniu konis la veron pri tiu afero.

– Tiam Petro estas vere la infano, kiun mi metis en viajn brakojn?

– Li estas tiu infano.

– Ĉu ekzistas alia fariĝo, kiun mi forgesis?

– Neniu. Se mi devus rakonti mem la okazintaĵon, mi ne povus diri plion. Mi preskaŭ kredas, ke vi estas la diablo, kaj ke vi troviĝis ne nur apud mi, sed plie en mia penso.

– Nur tion mi deziris koni. Adiaŭ, sinjoro Fradeko. Sed la maljunulo estis tiel inerciigita, ke li ne ŝajnis rimarki la eliron de Maziero.

Dum la nokto la bankiero revenis Parizon.

La morgaŭon, li konigis al Klozelo la rezultaton de sia vojaĝo al Dinan .

– Sed tiam, rimarkigis la advokato, kial via amiko al vi certigis, ke tiu infano mortis?

– Variaso ne povis paroli pri Petro, tial ke en la oficejoj de la Publika Helpantaro neniu vidis la fraton de Fernando. Mia amiko aludis ian alian novnaskiton alportitan proksimume je la sama horo. Mi scias, ke la patro Fradeko havis bluan kitelon, kaj ke la homo vidita de Variaso portis same similan veston. Sed en la momento, en kiu mi parolas, troviĝas en Francujo pluaj miloj da homoj kovritaj de sama vestaĵo. Tio estas tro malpreciza montro, por ke ĝi povu fariĝi neprotestebla fundamento de propra priskribo. Tial ke estis neeble, ke mi divenu tion, kio okazis, tiel longe kiam tiu pruvo ne estis kontraŭbatalita de iu alia pli forta, ĝi sufiĉis por min konvinki. Ĝi lasis min vivi en eraro, kiu daŭris tridek du jarojn, kaj kiu daŭrus ankoraŭ, se aliaj pli pruvigaj fariĝoj ne estus okazintaj. Kvankam la certigo de Variaso restas ĉiam vera, tamen ĝi perdis por ni ĉiun ajn valoron, kaj ne povas plu havi ian gravecon.

Dume la juna advokato ne forgesis la veran kaŭzon de ĉiuj tiuj fariĝoj.

Se Fernando revenis Francujon, li tion faris nur por peti la revizion de sia proceso.

Nun ĝi aperis al Eduardo sub aspekto tute alia. Por li evidente la afero baldaŭ eniros en novan fazon, kaj fatale finiĝos per la senkulpigo de Herbeno. La dua juĝo devis esti simpla formulaĵo.

Sed se Fernando deziras konservi sian liberecon kaj eviti ĉian ajn arestitecon, estis necese, ke li sin liveru mem al la juĝistaro, kaj ne atendu la alvenon de ĝendarmoj komisiitaj por lin ekkapti. Lia ĉeesto en Parizo estis certe jam signalita. Oni ne devis perdi eĉ unu minuton.

Sekve dum la bankiero estis en Ninan , Eduardo iris al la Maziera hotelo.

En ĝi li trovis Fernandon, kiu, havante siajn okulojn ruĝaj, kaj siajn trajtojn lacigitaj de sendorma nokto, bedaŭris sian revenon el Hongkong , kaj malesperis pri la estonteco.

– Ha! amiko, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Klozelo: mi estus estinta pli prava, restante en Oriento.

– Ne; ĉar cian nomon malpurigis maljusta kondamno. Cia reveno ebligos, ke ci lavu tiun makulon.

– Tion mi tre forte esperas.

– Ĉu, krom la konfesoj de Reĝino, ci havas novajn sciigojn por konigi? Ĉu ci malkovros ian specialan detalon ĝis nun nekonitan?

– Ne. Nun, tial ke oni konas la motivon de mia vojaĝo al Sèvres , mi ne havas ion por aldoni al la demandaro, kiun al mi altrudis Taburio. Tamen mi havas en manoj prisupozon pri senkulpeco, kiu preskaŭ valoras certan pruvon.

– Kio ĝi estas?

– Ci devas kompreni, ke, se mi revenis, se mi konsentis lasi Hongkong ’on, en kiu sub la Fradeka nomo mi ĝuis absolutan sendanĝerecon, mi tion faris nur, tial ke mi malkovris rimedon, kiun mi kredas certa, por pruvi mian senkulpecon.

– Parolu; mi deziregas ĝin koni.

– Tiun rimedon mi ne divenis tuj. Min tiel konfuzis tiu absurda kulpigo, ke dum la tuta daŭrado de l’ proceso mi restis kvazaŭ bestigita. Mi kredis, ke mi vivas en inkubsonĝo, komprenante nenion en tio, kio okazis, ne havante la eblecon pripensi kaj sekve min defendi. Mi sciis trovi nur neadojn, kiujn neniu kredis: kaj mi aŭdis mian kondamnan sentencon, ne suspektante, ke mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon. Nun, tial ke Reĝino faris malkovrojn, eble estas feliĉe por mia bonfamo de ĝentila kaj honora homo, ke la aferoj tiamaniere okazis: ĉar, tion mi konfesas, mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da kuraĝo por lasi konduki min al Noumea , ne protestante, sufiĉe da grandanimeco por ne perfidi niajn amkunvenojn, se tiu perfido estus povinta min savi. Sed mi estis konvinkita, ke konfeso estus senefika malkuraĝaĵo, kiu min malhonorus kaj neutile frapus en koro Beatricon, kiun mi ĉiam amis, eĉ en momento mem en kiu mi amis ŝian kuzinon. Pro tio mi timis, ke Reĝino parolos; kaj kiam mi vidis, ke ŝi silentiĝas, mi profundkore ŝin dankis pro ŝia diskreteco. Jen estas, kial mi obstine persistis en mia mutiĝo. Ha! se mi estus sciinta!

– Tamen tiu konfeso neniel povis cin helpi, tial ke ĝi ne liveris alibi ’on.

– Ne senperan alibi ’on; ci estas prava. Sed se ci estus koninta la tutan veron, ci estis armita de argumento tia, ke, mi kredas, ĝi estus havinta la saman valoron ol pruvita alibi ’o.

– Klarigu cian penson.

– Aŭskultu min tre atente, kaj sekvu akurate mian rezonadon.

En Bellevue , la Kompanio ne liveras biletojn por la vagonaroj venantaj de Chartres  kaj direktiĝantaj al Parizo. Do se en tiu stacidomo mi estus uzinta la vagonaron, en kiun eniris Sedilo, mi povis tion fari, nur uzante mian abonkarton.

– Tio estas vera.

– Sed la vojaĝanto, kiun oni konfuzis kun mi, prezentis bileton.

– Tiu punkto de l’ proceso estas pruvita.

– Do li venis de malproksima stacidomo.

– Tia estas la konsekvenco, kiun Taburio kaj mi konkludis.

– Sed tial ke je la kvina mi troviĝis ankoraŭ en Sèvres  apud Reĝino, mi ne havis tempon sufiĉan por atingi, ĉu pli malproksime ol Versailles , ĉu per la pero de la grandzona fervojo, la Chartres ’an vagonaron, kiu haltas en Bellevue  je la kvina kaj duono. Do ĉiuj homoj estis erarigitaj, kaj trompitaj de simileco. Do la mortiginto de Sedilo ne povas esti mi.

– Ci estis prava antaŭ momento: tiu pruvo ŝajnas nerefutebla.

– Kiam tiu ideo venis al mi, estis tro malfrue. Mi troviĝis kondamnita kaj ĉenrompinta. Perfidi Reĝinon havis por mi nenian utilon. Oni ne estus kredinta miajn certigojn, kaj mi estus eltirinta el tia malkuraĝaĵo nenian profiton. Aliparte la malnoblegeco de tia perfido, refalinte sur min, min estus premeginta de sia tuta maso. Por ke tia konfeso povu produkti sian plenan efikon, necesege estis, ke ĝi devenu de l’ interesitino mem, sed ne de mi. Mi tion komprenis, kaj daŭrigis ŝajnigi la malvivecon: kaj tion mi faris des pli facile, ke ju pli mi trovis rimedon por refari al mi materian ekzistadon tute trankvilan. Kompreneble mi ne intencis riski la certan kvietecon, kiun mi ĝuis, por provi procesan revizion, kies konsekvenco aperis duba. Pro tio, ci komprenos mian ĝojon, kiam mi legis en la Revuo  kaj en Lingvo Internacia  la noton publikigitan de ci kaj de mia baptopatro. Tamen dum kvin monatoj mi ŝanceliĝis: ĉar se mi havas fortan espereblecon, reale la absoluta certeco mankas ankoraŭ. Se mi ne estus edzo, mi kredas, ke neniam mi estus reveninta Eŭropon. Ho ve! mi estus pli bone inspirita, ne revenante!

– Ne, mi rediras; ci estis prava: ĉar tiun certecon, kiu mankas, mi al ci alportas. Mi same nun havas pruvon, kiu plicertigas la cian, kaj kiu estas tiele konvinkiga, ke ĝi sola nuligas la valoron de ĉiuj aliaj.

– Miavice mi petas, kia ĝi estas?

– Ci ne mortigis Sedilon; tio estas pruvita. Tamen la bonfido de ĉiuj atestantoj, kiuj cin rekonis kaj kulpigis, ne estas suspektebla. Ci mem neniam dubis pri ilia sincereco.

– Estas vere.

– Do necesege ilin ĉiujn erarigis eksterordinara simileco. Sed la viro, kiun oni tiel unuanime konfuzis kun ci, ne povas esti alia homo ol Fradeko.

– Li? Li do troviĝis en la vagonaro, pri kiu ni parolis?

– Kredeble; mi eĉ diros devige. En la tuta mondo cia frato estas la sola persono, kiun oni povas maldistingi je ci laŭ tiel plena maniero. Jen estas la punkto, kiun mi devos klarigi. Sed mi kredas, ke ne estos malfacile lumigi al tiu afero ĝis nun tiel malluma, tial ke ni havas sub nia mano la homon, kiu cin kondamnigis, tiel nevole.

Akompanite de Fernando, Eduardo faris viziton al la Prokuroro de Respubliko.

En lia ĉeesto Herbeno anoncis, ke li sin metas en la disponon de la juĝistaro, kaj per kelkaj rapidaj vortoj konigis al tiu magistrato la novajn elementojn de senkulpigo, kiujn al li liveris la fariĝoj.

Tial ke la junulo sin prezentis ne devigite, tia agmaniero estis forta prisupozo pri lia senkulpeco; ĉar estante kulpa Fernando ne estus kuraĝinta riski tian danĝeron. Do sen malfacileco la juĝisto konsentis lasi la kulpigaton en provizora libereco.

Se li revenis, li certe ne tion faris por forkuri denove. Nun, tial ke li havas nediskuteblajn pruvojn pri lia senkulpeco, li ne ilin plimalvalorigos per ago, kiu havus, kiel solan konsekvencon, lin igi suspekta en la spirito de magistratoj.

Aranĝinte tiun unuan detalon, Klozelo iris al sia hejmo, en ĝi prenis la aktaron pri la Herbena afero, kaj poste sin direktis al la hotelo, en kiu loĝis Fradeko.

Li trovis Petron en stato de senkuraĝeco komparebla kun tiu, en kiu estis Fernando. Sed la juna advokato, okupite nur de la ideo, kies plenumadon li daŭrigis, diris subite al la patro de Maŭrico:

– Aŭskultu min atente, mia kara Petro. Necesege estas, ke vi helpu min por pruvi la senkulpecon de Fernando. Sed vi sola estas kapabla tion fari.

– Certe mi tutkore estas preta. Sed kiamaniere mi povas vin utili?

– Ĉu en la pasinta tempo vi ne rakontis ke, dum via unua vojaĝo al Parizo, vin en vagono atakis frenezulo, kaj ke vi ŝuldis vian savon nur al via spiritĉeesto kaj al via rapidmoveco?

– Efektive.

– Ĉu vi povus rediri tiun rakonton, al kiu bedaŭrinde mi ne donis la tutan gravecon, kiun ĝi meritas?

– Nenio estas pli facila. La unuan fojon, kiam mi venis Parizon, en momento kiam la vagonaro alproksimiĝis al tiu urbo, frenezulo rapidis al mi kun revolvero en mano. Mi havis nur tempon sufiĉan por malfermi la vagonpordon kaj forkuri per la ŝtupo.

– Ĉu vi estis vundita?

– Ne; feliĉe por mi: ĉar la plej eta pikvundeto estus neebliginta la danĝeran gimnastikon, al kiu mi ŝuldis mian savon.

– Sed ĉu tiu maniulo uzis sian armilon?

– Mi toleris unuan pafon; kaj mi kredas, ke mi aŭdis duan. Tamen pro la bruego, kiun faris la vagonaro rapidege ruliĝanta, mi tion ne kuraĝus certigi.

Aŭdinte tiun lastan frazon, la advokato tremetis. Ĝuste en la revolvero trovita apud Sedilo mankis du kartoĉoj.

– Nun, rediris Eduardo, ĉu vi memoras akurate la daton de l’ tago, en kiu okazis tiu aventuro?

– Ne, respondis Petro, iom pripensante, tute ne. Kiam mi eliris el Dinan , kaj lasis la viron, kiun mi kredis esti mia patro, forpelite de li, mi decidis, ke mi realigos deziron, kiu min karesis jam depost longa tempo: ĝi estis, vojaĝi, trairi tra Eŭropo kaj poste min fiksi en Parizo. Mi do uzis la vojon de lernantoj, irante el urbo al urbo, studante la monumentojn, precipe la katedralojn, kiujn mi ĉiam pasie ŝatis, Rouen ’on, Amiens ’on, Beauvais ’on, Chartres ’on. Nur kiam mi estis vizitinta ĉiujn kuriozaĵojn, kiujn enhavas Nordo de Francujo, mi decidis, ke mi veturos al Italujo. Vi komprenas, ke, kun vivmaniero tia, kia estis la mia, havante neniun materian okupadon, estante atendita de neniu homo, mi ne povis multe atenti al la ĉiutaga dato.

– En kiu loko okazis tiu akcidento?

– Estas neeble, ke mi respondu, tial ke por la unua fojo mi venis Parizon.

– Estas ĝuste. Per kiu stacidomo vi eniris en tiun urbon?

– Bedaŭrinde pri tiu punkto, same kiel pri la aliaj, mi ne povas kontentigi vian scivolon. Mi veturis sur la Okcidenta fervojo: sed tiu kompanio havas en Parizo tri stacidomojn; kaj mi ne scias en kiu haltis mia vagonaro. Ĉar tuj kiam mi estis alveninta, mi uzis fiakron, kiu min kondukis al la Lyon ’a stacidomo. Mi havis tempon nur sufiĉan: ĉar mi ne volis preterlasi la rapidan vagonaron al Nice.

– Vi do opiniis, ke Parizo ne meritas vian viziton? Ĉu tio estas ebla.

– Senkulpigu min. Tial ke kontraŭe mi intencis ĝin loĝi pli poste, mi pensis, ke estas neutile perdi mian tempon por vizitadi urbon, kiun dum mia tuta vivado mi povos ekzameni plendetale.

– Unu lastan vorton! Ĉu la dramo, en kiu vi preskaŭ mortis, okazis sur pontego?

– Noktiĝis, kaj nigriĝis kiel en bakejo. Mi konfesas, ke min tiel okupis mia propra defendo, ke mi ne havis ideon ekzameni la pejzaĝon. Tamen ... atendu! Kiam, ferminte la vagonpordon, mi rigardis, ĉu mia persekutanto troviĝas ankoraŭ sur la ŝtupo, la luno ekaltiĝis: kaj mi tre precize memoras, ke la vagonaro kontraŭe ruliĝis en profunda vojtranĉitaĵo.

Eduardo havis geston de malkontento.

– Tamen, li diris, mi ne povas erari: vin solan la atestantoj povis tiel obstine konfuzi kun Herbeno. Veku viajn memorojn: sed atendante volu ekzameni tiun tutan aferon.

Klozelo prezentis al Petro la densan aktaron, helpante Fradekon en liaj serĉadoj, montrante per fingro la detalojn, sur kiujn li volis pli speciale haltigi lian atenton.

La junulo tralegis, ĉiam tralegis, dum Eduardo rediris:

– La homo, kiun oni konfuzis kun Herbeno povas esti nur vi. Mi estas konvinkita pri tio, kion mi certigas. Ĉu vi ne opinias, ke mi estas prava?

– Estas kredeble, eĉ kredinde. Sed mi povas nenion certigi; ĉar la akcidento de Sedilo okazis sur la Montparnasse ’a fervojo, kiun mi ne konas.

– Vi devas erari. Kiam vi veturis al Britujo kun Beatrico ...

– Ni eliris per la Orléans ’a stacidomo kaj revenis per la Saint-Lazare ’a. Depost tiu tempo, mi lasis Parizon nur por iri al Vaucresson .

– Por klarigi miajn dubojn, diris la advokato, venu kun mi.

La du viroj supreniris la straton de Rennes , kaj prenis bileton al Sèvres .

Kiam Petro alvenis en la halo, en kiu la vagonaroj atendas la vojaĝantojn, li puŝis ekkrion:

– Mi rekonas tiun lokon, li diris. Tre certe mi venis ĉi tien, almenaŭ unu fojon.

– Tre bone, tre bone, diris Klozelo. Memoru. La alira vojaĝo ne liveris iun rimarkindan fariĝon; sed ne estis same por la revena. Ĉar en Bellevue  Fradeko kredis, ke vualo subleviĝas kaj malkovras aferojn tiel plene enprofundiĝintajn en lia memoro, ke la junulo ne eĉ supozis ilian ekziston.

– Mi rekonas tiun enkavaĵigitan stacion, li diris. En tiu loko mia atakanto saltis kontraŭvoje el sia vagonaro, por eniri en la mian.

– Memoru, memoru, diris ĉiam Eduardo. Kun kapo en la vagonfenestro, la du vojaĝantoj observis la plej malgrandajn detalojn.

En Meudon  Fradeko same rekonis la stacidomon.

– En momento kiam la vagonaro pasis antaŭ ĝi, li diris, mi faris tiujn malesperajn alvokojn, kiujn bedaŭrinde neniu aŭdis.

Sed la pontego memorigis al Petro neniun impreson: tamen en ĝi troviĝis la plej grava punkto.

– Tio ne devas nin mirigi, li diris. Tial ke en tiu momento mi pasis inter la du vagonoj, estis neeble, ke mi rimarku la detalojn de la vojo.

Sed kiam oni troviĝis en la profunda vojtranĉitaĵo, Fradeko ekkriis:

– Mi rekonas la lokon. Jen estas la deklivo kaj la bordapogilo de detruita ponto, kiujn mi trovis antaŭ mi, kiam estinte reveninta en mian fakon, mi okule serĉis, ĉu mia atakinto ĉiam staras sur la ŝtupo.

Sed depost tiu punkto ĝis Ouest-Ceinture , Petro povis nenion rekoni. La stacioj de Clamart  kaj de Vanves-Malakoff  vekis en lia cerbo neniun memoron.

– Tio estas tre komprenebla, li diris. Mi estis tiel senmovigita de emocio pro la danĝero riskita, ke mi min kuŝigis sur la kanapon. La kontraŭo estus neklarigebla. En Ouest-Ceinture  Fradeko ŝanceliĝis.

– Mi povas certigi nenion, li diris. La vagonaro haltis nur unu minuton. La du vojaĝantoj, kiuj supreniris en mian vagonon, malhelpis, ke mi vidu.

En Montparnasse , kiam Klozelo estis elvagoniĝinta, li kondukis sian kunulon ĝis la pakaĵejo.

Tiun ĉambregon denove rekonis Fradeko.

– Jen estas, li diris, la loko, en kiu mi dungis fiakron por min veturigi al la Lyon ’a stacidomo. Mi memoras ankaŭ tiun rapidan deklivan vojon.

Kaj dum Petro parolis, li direktis sian manon al la punktoj, kiujn li montris.

La eksperimento sukcesis pli perfekte ol esperis Eduardo. La advokato sin kulpigis, ke li ne ĝin provi pli frue. Kiom da malfeliĉaĵoj oni estus evitinta.

– Sed, li diris, ĉu mi povis diveni, ke Fernando havas ĝemelan fraton ankoraŭ vivantan? La silentiĝo de Herbeno, lia konfuzo, liaj sangoplenaj manoj la vesperon mem de la tago, en kiu okazis la akcidento, ĉu tio ne devis naski en mi konvinkon, ke li estis, se ne la aŭtoro, almenaŭ atestanto en la morto de Sedilo? Pli poste la hipotezo de subita frenezeco, en kiu Fernando estus frapinta, ne nur ne tion rimarkante, sed eĉ memorante nenion, ne povis min instigi al ideo pri kontraŭenketo.

Fine pli poste ankoraŭ, kiam mi estis konvinkita, ke Fradeko kaj Herbeno estas unu sola viro, tiu kontraŭenketo ne havis plu ian motivon por esti.

Dum la juna advokato revadis, li malsupreniris la ŝtuparon de la stacidomo samtempe kiel Petro. La du vojaĝantoj troviĝis sur la placo de Rennes , apud la stacio por tramveturiloj.

– Nia tasko ne estas finita, diris Eduardo. Nun necese estas, ke ni retrovu la precizan daton de l’ tago, en kiu okazis la akcidento, kiu estas propra al vi, por ke ni ĝin komparu kun la dato de l’ tago, en kiu mortis Sedilo.

Fradeko kavigis sian cerbon, pripensante.

– Atendu, li diris; nun mi memoras. Mi revenis el Chartres . Eble mi konservis la kalkulon de l’ hotelo. Sed ĝi restis kun ĉiuj miaj skribaĵoj en mia apartamento, straton de de l’Université . Venu kun mi, por ke vi min utiligu kiel atestanto. Mi treege deziras, ke mia frato konu la motivon, kiu min devigas reveni al mia iama loĝejo, kaj ne povu min kulpigi, ke mi ne respektas mian parolon.

Kiam li estis serĉinta longatempe, kaj esplorinta multajn tirkestojn:

– Jen estas ĝi! diris Petro, montrante la fakturon. Post kiam mi estis paginta tiun kalkulon, mi supreniris en vagonon.

La advokato prenis la paperfolion, kaj legis: 14 a  de Decembro 1900.

Ĝuste la vesperon mem de tiu tago, la korpo de Sedilo estis retrovita piede de l’ pontego.

– Nun, diris Klozelo, mi kredas, ke oni povas rekomenci la procesesploron.

Al Taburio oni komisiis la plenumon de tiu tasko. Frigulo, la geedzoj Ragelo kaj Blankardo, kontraŭstarigitaj kontraŭ Fradeko, certigis, ke ili rekonas sen ia ebla dubo la viron, kiu staras antaŭ ili.

– Li estas sinjoro Herbeno, ili diris ne ŝanceliĝante. Taburio estis tiel certa, ke li aŭdos tiun respondon, ke li montris neniun signon de miro.

– Evidente, li diris al Petro, estas vi la viro, kiu troviĝis en la vagono, en kiun eniris Sedilo, kredante, ke vi estas Herbeno. Rakontu tion, kion vi scias; kaj kaŝu al mi nenion.

Fradeko klarigis la dramon laŭ ĝiaj plej etaj detaloj, kaj finis dirante:

– Jen estas certe kiamaniere la aferoj okazis, se tamen mia memoro estas fidinda. Mi kredis, ke mia atakanto freneziĝas: do mi ne aŭskultis liajn parolojn tre atente. Tamen mi kredas, ke efektive li parolis pri Direkteblaj Aerostatoj, min riproĉante, ke mi estas ŝtelisto. Tial ke mi eksaltegis pro tiu insulto, kaj direktis mian manon al lia vizaĝo por lin survangi, li ekkaptis revolveron kaj min minacis per tiu armilo. Tiam mi saltis sur la ŝtupon. Dume li sin alkroĉis al miaj vestoj, kaj pafis al mi kuglon, kiu ne min tuŝis. Fine mi lin devigis min lasi; kaj kiam mi estis eltirinta min el liaj manoj, mi pasis inter la du vagonoj. Kiam mi revenis per la kontraŭa vagonpordo, mi ne lin trovis plu.

– La konkludo, kiun oni povas eltiri el la ekzameno de faktoj, estas jena: tial ke vi neniam konis Sedilon, vi povis senti al li nenian malamon. Do estas li la homo, kiu atakis. Pro tio, kiam eĉ vi estus frapinta vian atakanton, vi povas tion konfesi, ne timante ion; ĉar vi estis en kazo de rajta defendo.

– Tion mi scias. Pro tio, se tia estus la vero, mi havus nenian motivon por ĝin kaŝi. Sed ĝis nun mi ĉiam nesciis, ke tiu viro estas malviva. Jen estas, laŭ mia opinio, tio, kio kredeble okazis. Tiun ĉi tagon frostis tre akre. Dum tagmezo la suno fluidigis la prujnon, kiu kovris la tegmenton de vagonoj; kaj la akvo fluinta for de defluiloj malsekigis la ekstremon de vagonŝtupoj kaj denove glaciiĝis. Tiuj ekstremaĵoj estis do kovritaj de tre glitiga pluvglacio. Se mi ne estus havinta miajn du manojn liberaj, por min alkroĉi sur la fostoj de veturiloj, mi certe estus falinta. Sed Sedilo havis nur unu manon utiligebla, tial ke per la alia li tenis sian revolveron. Kredeble tiu viro glitiĝis; kaj falante li faris al si mem en ŝultro tiun vundon, pro kiu oni kulpigis la malfeliĉan Herbenon. Efektive mi kredas, ke mi aŭdis duan pafon; sed tion mi ne povus certigi.

– Tial ke estas por vi nenia profito en mensogo, mi konfesas, ke tiu klarigo ŝajnas logika kaj akceptebla: ĉar en tiu bedaŭrinda afero la vera vero ĉiam estos nekonita. Do ne nur ne ekzistis volmortigo, sed plie la hipotezo pri nevolmortigo per ne singardo, aŭ eĉ pri mortigo por memdefendo, estis foriginda. La juĝisto troviĝis antaŭ simpla akcidento, kaj havis neniun motivon por sin intermeti.

– Mi tuj subskribos sentencon por senkulpeco, diris sinjoro Taburio.

Kiam la respektinda magistrato estis fininta, li aldonis:

– Neniam, kiam en pasinta tempo mi liveris aliajn nekulpigajn konkludojn, mi sentis en mi tiom da kontento. Pri Herbeno, la procesformo ne estis tiel simpla. Tial ke la junulo estis kondamnita laŭ regula juĝo, nur dua juĝo povis lin malkondamni. Sed la aferoj troviĝis en stato tia, ke, kvankam tiu proceso estis neevitebla, ĝi tamen povis havi nur teorian gravecon. Efektive la Publika Kulpiganto prenis la lokon de la Defendanto, kaj konkludis al la malkondamno.

Fernando estis libera kaj rehonorita.

Kiam Herbeno eliris el tribunalo, lia unua ekmovo estis alkuri al Beatrico, por ke li estu la unua homo, kiu al ŝi anoncos la bonan novaĵon: sed li ĝustatempe memoris pri la ĵuro, kiu ligas lian volon. Li promesis al sia frato, prenante ateste sian honoron, ke li ne penados por revidi la junan virinon, tiel longe kiam ŝi ne estos koniginta sian decidon. Li devis atendi la respondon de sinjorino Herbeno.

Certe Fernando havis por si la rajton: li povis paroli mastre.

Se Beatrico estus kulpa, da solvoj prezentiĝus al li: aŭ altfrunte li reenirus en la edzan hejmon, forpelinte antaŭe la amanton kaj lian idon; aŭ li forlasus la malestimindan edzinon, sin disigus el ŝi per eksedziĝo, kaj rekomencus la vivon kun alia amo.

Sed Beatrico estis senkulpa. Kiam ŝi amis Petron, sian edzon ŝi daŭrigis ami en li; por la juna virino la patro de Maŭrico estis ŝia edzo.

– Ne, pensis Fernando, se mi agus kun tiom da bruteco, mia konduto estus vere abomena. Kiam eĉ la edzino kaj la amantino al mi pardonus, la patrino ne povus forgesi. Se ŝi min reprenas bonvole, se la memeroj por la pasinta tempo markis en ŝia koro impreson sufiĉe potencan, por ke ŝi min preferu al Petro, tion mi profitos. Tiam mi povos reveni al ŝi, ne timante ion, ĉar tiam ŝi havos nenion por min riproĉi. Beatrico sola povas decidi. Herbeno malsupreniris la ŝtuparon de la Juĝejo, priokupite pri tiuj pripensoj, kiam Fradeko stariĝis antaŭ li.

– Mi dankas vin, mia frato, diris Fernando; ĉar dank’ al via intermeto mi estis senkulpigita.

– Ho ve! respondis Petro, mi faris tre mallarĝe mian devon pri via rehonorigo; ĉar kaŭze de mi vi estis kondamnita. Estas mi prefere tiu, kiu devus peti pardonon pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiujn mi al vi suferigis nesciante.

– Mi ne povas igi vin responda pro tio, kion vi ne konis; dum mi ŝuldas dankon kontraŭe pro tio, kion vi vole plenumis.

– Ha! Fernando, ekkriis Fradeko entuziasme, vi estas bonkora kaj grandanima. Neniam vi scios, kiom mi suferas pro la nemalplektebla situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas. Se ĝi ne ekzistus, min tre feliĉigus vin premi sur mia koro, por montri la fratan amemon, kiun mi sentas al vi.

– Al mi same, Petro, respondis Herbeno kortuŝita, al mi same estus dolĉe, vin retrovinte, vidi en vi nur mian fraton, kaj ne senti, ke alia penso venas veneni mian ĝojon. Ho ve! vi estas prava. Fataleco pezas sur ni.

– Mi ne volas vin deteni pli longatempe; ĉar kredeble vi deziregas iri al Beatrico, por al ŝi konigi la feliĉan novaĵon pri via liberigo.

– Vi tre scias, ke ni ambaŭ estas ligitaj de reciproka honora ĵuro. Eduardo rakontis al mi, kun kia skrupula delikateco vi respektis la vian. Kiam, por utili mian rehonorigon, vi estis devigita reveni al via iama hejmo, vi postulis, ke Klozelo vin akompanu. Kvankam unu sola pordo vin apartigis el via filo kaj el lia patrino, tiun pordon tamen vi ne malfermis. Ne timu, mia frato: same kvankam tia agmaniero min multe doloras, tamen mi scios vin imiti kaj min altigi ĝis tia alteco.

– Ĉu vi permesos, ke mi faru proponon?

– Mi vin aŭskultas.

– Iru viziti Beatricon, mia frato; mi tion permesas. Interŝanĝe mi petos de vi similan permeson: mi vin akompanos por kisi Maŭricon. Dank’ al tiu reciproka cedo, ni ŝuldos unu al la alia neniun dankon, kaj aliparte ni povos neniel nin reciproke riproĉi: tiamaniere la honoro estos savita.

Kia terura situacio! Tiuj du viroj amis, estimis unu la alian; kaj ili estis konkurantoj. Iliajn korojn agitis nur noblaj sentoj; kaj la amo, kiu ilin malkunigis, estis incesta amo. Volonte ĉiu el ili estus riskinta sian vivon por savi la vivon de sia frato, se ĝin danĝero minacus; kaj nur la morto de unu aŭ de alia povis alkonduki kontentigan solvon.

Ilin vidante, sinjorino Herbeno unue ekpuŝis ĝojan ekkrion; sed poste ŝi ektremetis. Kiam ŝi estis montrinta al Fernando la grandan feliĉon, kiun ŝi sentas, eksciante lian senkulpigon, ŝi diris al siaj du edzoj, kiuj por ŝi estis nur unu:

– Mi vin petegas, foriru ambaŭ; ĉar via duoblaĉeesto estas por mi netolerebla. Kiam mi troviĝas sola, mi povas pensi al la edzo, kiun mi amas. Kiam li nomiĝas Fernando, mi kontraŭeniras la fluon de mia vivado; mi revivas kun li memore la jarojn de mia infanaĝo kaj la unuajn monatojn de nia geedziĝo. Sed se Maŭrico venas per siaj infanaj kriadoj interrompi mian revon, tiam mia edzo nomiĝas Petro. Post terurega katastrofo mia vivo rekomencas kaj daŭras sen intermankoj, sen interrompoj, pasante per nesenteblaj transiroj el la ĝojoj de la juneco al la feliĉoj de la patrineco. Vi petis de mi, ke mi faru elekton, ke mi voĉdonu por unu el vi ambaŭ: tion ne esperu. Por tion efektivigi, mi devus tranĉi mian animon en du partoj: tian disŝiron mi ne povas fari. – Cetere, aldonis la malfeliĉulino kun malgajega rideto, havu iom da pacienco. Tian situacion ne povas longatempe toleri fortoj nur homaj. Mi ĉiutage konsumiĝas: kaj mi sentas, ke restas al mi por vivi tre malmulte da tagoj. Post kelkaj semajnoj eble mi ne estos plu barilo inter vi. Tiam ambaŭ povos peti de alia virino tiun feliĉecon, kiun estas al mi malpermesate doni, kaj kiun vi ambaŭ meritas.

Konstatinte la ŝanĝojn alvenintajn ĉe la virino, kiun ĉiu amegis per samforta sento, ambaŭ fratoj estis teruritaj. Depost la fatala vespero, en kiu ili sin trovis unu antaŭ la alia, ĝis la tago, en kiu Fernando aŭdis la sentencon, kiu lin malkondamnas, fluis apenaŭ tri monatoj. Sed tiuj tri monatoj sufiĉis, por ke Beatrico tiel juna, tiel freŝa, tiel adorinda, fariĝu vera flava, malgrasa, senforta skeleto, kiu ne delasis plu sian kanapon. Sinjorino Herbeno estis prava. La morto sin kaŝis en angulo de ŝia ĉambro, atendante pacience sian akiron: kaj ho ve! post kelkaj tagoj ĝi estos efektiviginta sian pereigan agon.

En la unuaj momentoj Beatrico volis kontraŭstari, pripensi pri sia nenormala situacio, kiu havis neniun alian kompareblan ekzemplon en la tuta historio de l’ homaro, kaj fine preni determinon.

– Elektu inter ni ambaŭ, diris unu el ili, ĉu Fernando, ĉu Petro, ŝi ne sciis kiu.

Unue tia elekto ne ŝajnis al ŝi dubebla. Ŝi eĉ miris, ke tia demando estu proponita. Ĉu ŝi ne estas honesta virino? Ĉu ŝi ne devas reveni al la edzo, al kiu ŝi sin donis libere, al tiu, kiu havas sur ŝi legitimajn rajtojn, unuvorte al Fernando. Tiel longe kiam ekzistis konfuzo, la mondumo povis ŝin senkulpigi, ĉar ĝi estis konvinkita, ke, prenante Fradekon, ŝi reprenis nur sian edzon sin ŝirmantan sub alian nomon. Sed nun, tial ke Herbeno revenis, Petro povas esti por ŝi nur amanto; kaj la socio montriĝos des pli severa, ĝi des malpli al ŝi pardonos, ke ju pli ĝi estos trompita. Sed tiu vorto “amanto” laŭte elparolita naskis en Beatrico impreson de ĝeno; kaj ŝi miris, ke tia vorto troviĝas en ŝia buŝo. Efektive ĝi havis por la malfeliĉulino neniun precizan sencon. Neniam sinjorino Herbeno estis havinta amanton; kaj tiu vorto, kiu ŝin naŭzis, ne taŭgis por ŝi.

Sed se ŝi revenos al Fernando, kio fariĝos Maŭrico? Petro lin prenos kun si. Jam sufiĉas, ke la kompatinda edzo estos senigita je sia edzino; lin senigi je lia infano ŝi certe ne intencis, eĉ unu minuton. Sed tiam, se tio okazas, estos ŝi la oferitino, kiun por ĉiam oni malkunigos el ŝia filo. Kiam ŝi pripensis pri tio, ĉiuj ŝiaj patrinaj sentoj ribelis kaj plialtiĝis, superante de alte, de tre alte, la amon de l’ edzino, ĝin eligante, ĝin nuligante.

– Ne, ne, ŝi ekkriis: oni diros pri mi, oni faros al mi ĉion, kion oni volos. Tiel longe kiam oni ne min disigos el Maŭrico, mi ne plendos. Mi toleros ĉiujn turmentojn, mi akceptos ĉiujn humilaĵojn. Sed ne plu vidi mian infanon, esti senigita je liaj karesoj, ne povi malŝpari al li la miajn, lin perdi dum mia tuta vivado, neniam! neniam! Mi preferas morton!

Se ŝi estus kulpa, ŝi eble akceptus tiun oferon kiel elpagon; sed ŝi estis senkulpa. Ŝia infano estis frukto nek de krimo nek de adulto; li al ŝi rememorigis neniun honton. Lin ŝi embriigis en plena feliĉeco, kaŭzita de ŝia retrovita edzo; kaj kiam ŝi lin naskis, ŝi ĉerpis la kuraĝon, kiun ŝi bezonis por toleri la fizikajn suferojn, nur en la kvieteco kaj en la sereneco de sia senkulpa edzina konscienco.

Esti punita kiel ĵurrompinta virino, tial ke ŝi puŝis la fidelecon al ĵuro, al devo, al amo, ĝis la forgeso de sia bonfamo, estis perspektivo, kiu ŝin konfuzis kaj ŝin neniigis.

Dume la tagoj fluis. Sinjorino Herbeno rondiris en netransirebla cirklo, senĉese revenante al sia elirpunkto, reelirante denove por sin retrovi post momento sur la sama loko, sen fino, sen espero, sen ebleco de eliro.

Baldaŭ ŝia farto estis tuŝita de tiuj internaj bataloj. Beatrico perdis la dormbezonon; la nutraĵoj al ŝi inspiris nur naŭzon; kaj la malfeliĉulino pli kaj pli malfortiĝis, malvigliĝante, malgrasiĝante, iom post iom sin klinante al la tombo.

Ŝi estis prava, dirante, ke post kelkaj semajnoj ŝi ne estos plu barilo. Ŝi estis unu, ŝia edzo estis du; kaj ŝi mortis pro tio.

Ian tagon, en unu el tiuj vojaĝolibroj, kiuj plenigis la bibliotekon de Fernando, ŝi legis, ke en Tibeto virino havas rajton havi pli ol unu edzon, same kiel en Oriento viro estas rajtigita al la posedo de multaj edzinoj.

La verko falis el ŝiaj manoj.

– Kiel malfeliĉa mi estas, ŝi pensis unue, tial ke en mia lando tia kutimo tute ne povas akordiĝi kun la moralo! Sed, post kelkaj minutoj da pripensado, ŝi skuis sian malgrasiĝintan beletan kapon:

– Kiam eĉ, ŝi aldonis, tia monstreco estus permesita, ĉu tio povus min utili? Ne du edzojn mi amas, sed nur unu.

Kiam la du konkurantaj sed tamen amikaj fratoj sin retrovis kune sur la strato, ili sin reciproke silente rigardadis. Dikaj larmoj ruliĝis sub iliaj palpebroj. Ambaŭ penis por ilin kaŝi; sed ili ne povis sukcesi. Beatrico la adoratino havis nur ankoraŭ kelkajn tagojn por vivi.

– Mia frato, diris Petro, neniam ŝi decidiĝos. Tamen ni ne povas lasi ŝin morti, kaj igi ŝin viktimo de nia konkureco. Nia amo ŝin mortigas: nia amo devas ŝin savi. Mi opinias, ke rekonante al mi rajtojn egalajn al la viaj, vi vin montris multe tro grandanima. Vi estas ŝia rajta edzo; ŝi al vi apartenas; ŝin reprenu. Pri mi, mi iros entombigi min en lokon, en kiu mi ne povos vin maltrankviligi kaj inciti vian ĵaluzecon.

– Kaj sian infanon ĉu vi lasos al ŝi? Petro mallevis la kapon kaj ŝanceliĝis por respondi.

– Tiu infano reaperigus nur malĝojajn memorojn. Laŭ mia opinio, ĉu ne estus pli taŭga ...?

– Ĉu vi parolas sincere, Petro? demandis Fernando, fikse rigardante sian interparolanton.

Fradeko ruĝiĝis. Herbeno daŭrigis:

– Vi ne kuraĝas esprimi vian tutan penson; mi ne vin kulpigas pro tio. Sed tial ke vi ne povas vin eligi el via filo, ĉu estas eble, ke mi eligu Beatricon el ŝia infano, kaj ke samtempe mi ne altiru sur min ŝian tutan malamon. Maŭrico kreas inter vi ambaŭ ligilon pli potencan ol ĉiuj homaj kontraktoj. La infano estas la celo de la geedziĝo; kaj kiam ĝi antaŭiris la leĝan unuiĝon, ĝi fariĝas deviga motivo, por ke tiu unuiĝo plenumiĝu. Estas mi kontraŭe tiu, kiu devas eliri kaj peti eksedziĝon, kiu, redonante al tiu malfeliĉulino ŝian liberecon, ebligos, ke ŝi vivu feliĉa kun vi.

– Eksedziĝo estas neebla, tial ke vi povus apogi vian peton nur sur kulpigon pro adulto: certe laŭleĝe ĝi estas tre facile pruvebla; sed en via konscienco vi tre scias, ke ĝi estus nur malnobla kalumnio.

Siavice Herbeno mallevis la kapon.

– Kion fari? kion fari? li ekkriis: Ni diskutas kaj ŝi mortas.

– Unu sola afero ŝajnas al mi ebla: ŝin devigi al determino. Sorto decidu.

– Venkos la venkito. La tuta amo de Beatrico tuj sin turnos al la oferito: kaj tio estos justa.

– Eble.

– Adiaŭ, mia frato, ekkriis Petro forkurante rapide kaj lasante Fernandon miranta kaj sola sur la trotuaro.

– Kion li ekfaros? murmuris Herbeno. Kian pereigan projekton li meditas? Tute pensema la junulo sin direktis piede al la Maziera hotelo, por konigi al la bankiero la maltrankvilaĵojn, kiuj naskis en lia spirito la rapida eliro de Petro.

Dume Fradeko, haltiginte liberan taksimetron, kiu pasis, diris al la kondukisto:

– Al la Maziera hotelo; kaj rapidu.

ĈAPITRO DEKKVARA

Depost la tago, en kiu Petro aŭdis en la buŝo mem de l’ bankiero la konfeson pri la abomena krimo, je kiu ĉi tiu lasta sin igis kulpa dum sia junaĝo, la frato de Herbeno sentis, ke senkompata malamo ĝermas en lia koro kontraŭ tiu viro; ĉar li lin prave kulpigis, ke li estas la aŭtoro de ĉiuj liaj malfeliĉaĵoj.

Nun vidante, ke Beatricon baldaŭ mortontan pereigas la fataleco de fariĝoj, kiuj estis la neevitebla konsekvenco de tiu unua krimo, li sentis, ke sovaĝa decido enpenetras lian animon: ĝi estas, fariĝi justito, tial ke li ne povas ludi en la vivo alian rolon, kaj venĝi per la morto de l’ krimulo la ĉiujn mizerajn senkulpulojn, kiujn malfeliĉigis Maziero.

Pasante antaŭ armilvendisto, Fradeko haltigis sian veturilon, aĉetis revolveron kaj kartoĉojn, kaj daŭrigis sian iradon.

Alveninte en la hejmon de l’ bankiero, li petis de lakeo, ĉu la maljunulo estas vizitebla; kaj ricevinte jesan respondon, li eniris kaj refermis la pordon malantaŭ si.

– Kio estas en vi? infano mia, demandis ameme la vizitato, kiu rimarkis la konfuzitan ŝajnon de l’ vizitanto.

Anstataŭ respondi, Petro eltiris sian revolveron.

– Se estas por vi io ankoraŭ sankta, li diris per malsonora voĉo, se vi kredas ankoraŭ al io, mi donas al vi kvin minutojn por fari vian preĝon: ĉar mi venas por vin mortigi.

Maziero havis palan rideton, kaj ne faris eĉ ekmoveton, por sin protekti kontraŭ la armilo, kiun Fradeko direktis al lia brusto.

– Bedaŭrinde, li respondis per malgaja tono, tion vi ne faros. Ĉu mi ne estas kondamnita al vivo? Petro mirante mallevis sian armilon. Antaŭ li sidis la bankiero, iom pala eble sed ĉiam ridetanta. Kun sia blanka barbo kaj sia respektinda kapo, li imponis al la junulo, kiu nevole sentis sin timigita. Lia malamo, lia kolero eĉ kvietiĝis, en la ĉeesto de tiu granda kulpulo, kiu estis samtempe granda pentanto.

Li sentis, ke li bezonas vipi sian sangon, sin ebriigi per fluo da paroloj; kaj li komencis:

– Vi estas krimulo. Fernando ne kuraĝus vin tuŝi, tio ne min mirigas. Se vi mortigis liajn gepatrojn, vi ilin anstataŭis. La sindono, kiun vi montris al li, profite kontraŭbatalas en lia koro kontraŭ la kulto, kiun li ŝuldas al la memoro de patro kaj de patrino, kiujn neniam li konis. Li forgesas la mortiginton por memori nur la bonfarinton. Ĉe li dankemo sufokas malamon. Tion mi komprenas.

Sed mi? Depost mia naskiĝo la malfeliĉo sin ĵetis sur min kaj neniam min lasis. Estante infano, mi estis malamita de gehomoj, je kiuj mi kredis min filo, tial ke mi estis en iliaj manoj nur multekosta spekulaciaĵo. La socio ĉiam agis kun mi same kiel kun leprulo. Se pli poste mi ĝuis kelkajn momentojn de feliĉeco, mi ilin ŝuldis nur al eraro, al anstataŭigo. Ĝi estas ŝtelo, kiun mi faris por la malprofito de la viro, al kiu estis destinita tiu feliĉeco. Neniam mi estis mi mem, ĉiam alia homo, nek filo de miaj gepatroj, nek edzo de mia edzino. Kompense mi estis la edzo de edzino, kiu ne estas mia; kaj hodiaŭ la leĝo malhelpas, ke mi estu la patro de mia infano.

Nun tial ke la lumo estas farita, tial ke mi refariĝas la homo, kiu mi estas reale, mi havas nur unu aferon por fari; ĝi estas forlasi vivon, en kiu mia persono estas senvaloraĵo, en kiu mia individueco ne havas motivon por esti, en kiu mia loko ne ekzistas.

Per mia ĉeesto mi okazigas la malfeliĉon de ĉiuj, kiujn mi amas. La unuan fojon, en kiu mi renkontiĝas kun mia frato, mi sendas al punlaborejo lin kondamnitan pro krimo, kiu estas farita de neniu. Per mia edziĝo kun Reĝino mi flugpendigas super lia kapo suspekton pri bigamio. Lia edzino, lia ĉasta Beatrico, min devigas akcepti incestan amon: kaj kiam Fernando revenas post ses jaroj de ekzilo, li trovas rajtan adultulon lokitan en sia loko kaj tiel plene anstataŭintan la veran edzon, ke estas neeble al ĉi tiu lasta valorigi siajn neprotesteblajn rajtojn.

– Ĉiuj homoj kredis, ke mia frato estas supera viro, kiu trovis rimedon por sin enŝovi en la Fradekan personecon kaj sin restigi en ĝi; neniuj, kontraŭe komprenis, ke mi estas nur bona kaj lojala homo, kiu penis sin defendi kontraŭ la Herbena personeco, kaj kiu, spite siaj klopodoj, subfalis sufokite de ĝi. Tiu eraro, kontraŭ kiu mi ĉiam energie protestis, kaŭzis la malfeliĉon de Reĝino; tiu sama eraro nun mortigas Beatricon.

Jen estas via ago, sinjoro: ĉu vi opinias, ke ĝi estas sufiĉe plena? Nu, aŭskultu nun tion, kio restas ankoraŭ por esti dirita. Tial ke tiu malfeliĉa virino povas nek decidiĝi nek fari elekton, tiun elekton mi volas altrudi al si. Por tion plenumi, necese estas, ke mi malaperu; kaj mi jam faris la oferon de mia vivo. Mi ne havas la pretendon kredigi, ke mi estas pli altkora homo ol mi estas reale. Mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da grandanimeco por min mortigi, havante kiel unikan celon nur tiun deziron: lasi mian lokon al alia viro. Sed hodiaŭ mi komprenas la rolon, al kiu mi estas destinita. Antaŭ momento mi diris, ke mi ne havas motivon por esti: mi eraris. Se mi postvivis dank’ al mirakla hazardo, tio okazis, por ke ian tagon, en momento kiam vi ne pensus plu al tiuj pasintaj aferoj, mi stariĝu antaŭ vi kiel venĝisto, kiel justisto, kaj por ke, kriinte tre laŭte ĉiujn viajn malnoblegaĵojn, mi diru al vi: “Surgenue, krimulo, vi estas mortonta!” Kaj la malfeliĉulo, rapidante al Maziero, volis almeti sian manon al lia kolumo.

Sed la bankiero havis ankoraŭ junulan fortikecon. Sen kolero li haltigis la manon de Petro, dirante per tiu sama malĝoja voĉo, kiun li uzis depost la komenco de l’ interparolado:

– Haltu, infano mia. Ne vin malhonoru per perforto malinda je via karaktero; ĉar se vi ĝin plenumus, vi poste pentus pri tio.

Vi vidas, ke mi lasis vin paroli, ne vin interrompante. Tamen ĉu vi povas diri ion, kion mi ne konas tiel plene kiel vi? Ĉu vi kredas, ke viaj riproĉoj egalos severece tiujn, kiujn mi faras al mi mem? Ĉu vi imagas, ke viaj insultegoj povas min turmentegi pli ol miaj konsciencriproĉoj? Ha! mia kara Petro, se mi estus koninta nur vian venĝan kulpigon, eble mi penus min senkulpigi, pledi antaŭ vi, kiu estas juna kaj amema, la proceson de la pasio, pruvi, ke ĉiuj tiuj bedaŭrindaj konsekvencoj de malnova krimo ne povis esti antaŭviditaj, kaj fine montri, ke en tiu dramo, kiu komencis antaŭ pli ol tridek jaroj, la fatalo ludis gravegan rolon, en kiu la unua krimego estis nur okaziga kaŭzo. Mi estas certa, ke mi vin konvinkus sen malfacileco. Tamen mi ne penos tion fari, kaj mi nur diros: “Se vi estas soifanta al venĝo, estu feliĉa; mi vin kontentigos. Ĉar tio, kion mi baldaŭ rakontos, montros venĝon pli grandegan, pli teruran, ol ĉion, kion vi povus revi.”

Kiam via patro mortis, li suspektis, ke la brulado de la lulilo, en kiu mi vin prenis por vin anstataŭigi per malviva novnaskito, li do suspektis, ke tiu brulado estis farita de krima mano. Sed li ne povis diveni la precizan veron, kaj li forlasis la mondon, kredante, ke vi reale pereis. Li al mi komisiis la plenumadon de sia venĝo: kaj rekonante, dank’ al mia konfuzo, ke kredeble mi estis multe pli sciigita pri la kaŭzo de tiu katastrofo ol mi volis tion ŝajnigi, li divenis la veron, sed veron multe pli teruran ol ĝi estis reale; kaj li mortis min malbenante kaj fiksante al mi kulpigan rigardon, kiun la morto senmovigis en lia palpebro.

Depost tiu tempo tiu rigardo restis fiksata sur mi tage kaj nokte: neniam ĝi min lasas. En mia laborĉambro, en vojaĝo, ĉe manĝotablo, en teatro, en la paĝoj de la libro, kiun mi legas, mi estu sola, mi troviĝu en societo, mi ĉiam ĝin ekvidas senkompatan kaj fiksan, plantitan en mia memoro kiel najlo, kiun neniu tirilo povas eltiregi. Nu, en momento mem, en kiu mi parolas, ĝi estas antaŭ mi; mi ĝin vidas vivantan laŭ supernatura viveco funde de pupilo malviva. En tago, tiu turmento estas ankoraŭ tolerebla; sed, en nokto! Ha! nokte, ne nur la sola rigardo, sed la fantomo tuta de via patro min persekutas, min senripoze atakas, sin lokas apud mian liton, min kulpigas ne nur pro la krimo farita, sed plie pro tiu, pri kiu mi estas senkulpa. Vane mi min defendas, vane mi certigas, ke li eraras, mi ĉiam revidas tiun severegan kaj ironian okulon, kiu ŝajnas diri: “Mi ne cin kredas.” Kaj tio revenas ĉiunokte sen halto, sen ripozo, sen ĉeso depost tridekdu jaroj. Se vi volas koni la teruran sumon, prenu krajonon kaj kalkulu.

Fradeko aŭskultis. Nun lia venĝa projekto ŝajnis al li tiele malaltvalora, ke li ĝin tute malŝatis.

– Petro, rediris Maziero, respondu sincere: se vi estus en mia loko, kion vi farus? La junulo montris per fingro la revolveron, kiu kuŝis sur la tablo.

La maljunulo ridetis kaj daŭriĝis:

– Kiam via patro estis malsuprenirinta en tombon, restis al mi granda tasko por plenumi: anstataŭi apud Fernando la viron, kies morton mi nevole okaziĝis. Mi suferis kaj vivis.

Pli poste Herbeno edziĝis. Lia edzino malsaniĝis kaj bezonis miajn flegojn. Mi vivis por Beatrico.

Kiam via frato estis kulpigita kaj kondamnita, sinjorino Herbeno troviĝis sola; ĉar ŝia onklino ĉiam malsana ne povis esti fidinda protektantino; aliparte Reĝinon mi timis, prave vidante en ŝi malamikinon. Tial ke la malfeliĉa virino bezonis helpanton, mi vivis.

Mi ĉiam konservis esperon, ke tiu mistero iam klariĝos. Mi atendis kaj vivis.

Kaj ĝis hodiaŭ, tial ke mi estis utila, tial ke forlasi mian postenon estus malkuraĝaĵo, mi vivis.

Tamen mi ne kaŝos, ke ofte min tentis deziro; ĝi estis, fini tiun senĉesan turmentadon. Min okupis grandega laceco. Kiom da fojoj mi sopiris pri la fina kaj eterna ripozo.

La maljunulo sin levis, malfermis ŝrankon, el ĝi eltiris malgrandan boteleton duonplenan je kristala pulvoro.

– Vi vidas tiun alkaloidon, li diris: ĝi estas cinĥonamino, la plej agema veneno, kiun ĝis nun malkovris ĥemio, pli fulmofrapanta eĉ ol cianacido. Ofte kiam mi eliris el tiuj doloregaj inkubsonĝoj, kiuj min rompis, mi estis tentita preni maseton el tiu pulvoro kaj ĝin meti sur mian langon. Post tri sekundoj mi ne estus plu suferinta. La liberigo troviĝis en tiu boteleto; mi ĝin tenis en mia mano. Tamen mi ĉiam kontraŭstaris; kaj mi vivis.

Ĉar mi estis ligita de promeso. Mortante, via patro komisiis al mi la plenumon de sia venĝo. Mi ĵuris, ke li estos kontenta: kaj vi vidas, ke mi ne perfidis mian donitan parolon.

Ĉu vi komprenas nun, kial antaŭ momento mi ne repuŝis la revolveron, per kiu vi min minacis? Ha! junulo, vi prezentis al mi la morton kiel elpagon! Kiaj ajn estu viaj ĉagrenoj, opiniu vin feliĉa: tial ke vi ne konas la konsciencajn riproĉadojn, vi ne konas la veran suferon.

Tamen nun, tial ke Fernando estas reveninta kaj malkondamnita, eble mia ekzisto estas malpli necesega. Mi ne kuraĝas preni sur min la respondecon de ago, kiun mi konsideras kiel krimon. Sed se vi persistas ĉiam en via unua intenco, infano mia, kontentigu vian deziron. Antaŭ kiam mi elspiros mian lastan blovon, mi vin benos.

Mirigite de tiu malkaŝo, premegite de la grandeco de tiu puno, Fradeko silentis, sin sentante tute malgranda antaŭ tiu viro supera al la homeco, antaŭ tiu suferanto, kiu ne kredis al la posttomba vivado, kiu eĉ estis certa, ke li trovos en morto forgeson kaj ripozon, kaj kiu tamen sin kondamnis al vivo pro devo kaj pro elpago.

Pro tio, sin levante per unu eksaltego, la junulo eliris rapide, lasante fali tiujn vortojn:

– Adiaŭ, sinjoro. Por lasi al vi konsciencriproĉojn, mi lasas vivadon: sed tiu vivo al mi apartenas. Mi malpermesos, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.

La bankiero restis en la sama loko, klinante sian kapon al sia brusto, pensante dolore al tiu sinsekvo de katastrofoj, kies responda kvankam nevola aŭtoro li estis, kiam bruo de malfermiĝanta pordo denove lin rektigis.

Fernando staris antaŭ li.

Maziero kredis, ke li estas Petro, kiu revenas.

– Kion vi deziras ankoraŭ, amiko mia? li demandis afable.

– Vi eraras, sinjoro, respondis la junulo. Mi estas Fernando.

Depost kiam Herbeno konis la veron, la kormovoj, kiujn li sentis al lia baptopatro, kompreneble aliformiĝis. Li ne povis plu havi por la bankiero la amemon kaj la respekton sentitajn en la pasinta tempo. Tamen estis neeble, ke li forgesu tiun amikemon, kiun lia adoptinta patro ĉiam montris, tiujn vartojn, per kiuj li vindis lian infanaĝon, tiun ĉiam maldormantan zorgemon, kiu neniam laciĝis eĉ unu minuton. La maljunulo estis samtempe lia bonfarinto kaj lia turmentinto, la sola kaŭzo de liaj pasintaj feliĉaĵoj, la sola ilo de lia nuna mizereco. Fradeko estu subite sentinta al Maziero neesprimeblan malamon kaj sovaĝan bezonon al venĝo, tia sento klariĝas mem. Certe depost la ses jaroj, kiujn Petro partoprenis la familion, la sintenado de la bankiero al li ĉiam estis ĝentila kaj simpatia. Sed tiu moneraro de komuna ĝentileco, kiu ĉiutage interŝanĝiĝas inter bone edukitaj homoj, ne povis kompensi en la animo de Fradeko la malpardonemon, kiun la malnova krimo devige en ĝin enmetis.

Ne estis same por Fernando. Herbeno ŝuldis al Maziero veran dankemon por servoj faritaj sen ia ŝanceligo dum dudekses jaroj. Al sia baptofilo la maljunulo dediĉis sian tutan vivadon: tiajn sindonojn oni ne povas forgesi. Tamen se la malfeliĉa junulo estis sendita al la punlaborejo, se, kiam li revenis, li trovis sian lokon okupita, kaj sian edzinon, senkulpan je nekonscia adulto, inter la brakoj de alia viro, kiun li ne povis malami, tial ke li estis lia frato, lian baptopatron Fernando devis igi responda pri tia malkompreniĝo, kiu rompis kvar ekzistadojn.

De tio devenis la malsimila sintenado de du junuloj. Fradeko malamoplena koleris kaj minacis.

Herbeno sendecida, balancita inter du kontraŭaj sentoj, neniel riproĉis la bankieron, sed sin enfermis en glacian silenton. Kvankam Fernando sin montris ĉiam ĝentila al la bankiero, tamen li nun agis kun li, kvazaŭ lia baptopatro estus nur fremdulo.

La malfeliĉa maljunulo, kiu toleris ne premegite la kruelajn insultegojn de Petro, kurbigis sian kapon sub la muta riproĉo, kiun al li sendis Fernando, lia filo, la infano, kiun li edukis, la sola estaĵo, kiun li amas profunde.

– Li estas prava, li ĝemis; mi tion meritas. Ha! la elpago estas pli kruela kaj pli plena ankoraŭ, ol mi estus kuraĝinta ĝin konjekti.

Dume Herbeno korekta kaj malvarma ĉiam staris antaŭ li.

– Kio estas? mia kara infano, demandis Maziero.

– Por ke mi vin malhelpu en viaj okupadoj, estas necese, ke min instigu tute devigaj motivoj; tion vi devas kompreni. Mi lasis mian fraton antaŭ momento. Li ŝajnis esti en ekscitego tia, ke mi ne estas trankvila: mi timas, ke li faru ian malsaĝaĵon. Mi venas por peti de vi konsilon.

– Petro ĵus eliras el tiu ĉambro.

– Kion li venis fari en via hejmo?

– Min mortigi, por sin venĝi pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kies kaŭzo mi estas.

Tiu respondo estis elparolita per voĉo tiel dolĉa kaj samtempe tiel profunde malĝoja, ke la junulo tremetis. Li ekvidis en kian senfundan malesperon estis enabismiĝinta la animo de tiu malfeliĉulo, kiun li tiel plene respektegis en la pasinta tempo. Tial ke li estis bonkora, li dum unu minuto forgesis siajn proprajn ĉagrenojn, kaj lasis sian koron duonmalfermiĝi al la kompato.

– Kien Fradeko aliris, elirante el tiu loko? li demandis. Ĉu li koniĝis siajn intencojn?

– Ne.

Subite Maziero frapis sian frunton.

– Atendu, li diris. Min lasante, li ekkriis: “Mi lasas al vi la vivon; sed mi malpermesas, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.” Mi estis tiel premegita, ke mi ne komprenis tuj la sencon de tiu frazo. La malfeliĉa junulo malesperas kaj volas fini sian vivon.

– Ni kuru kaj lin savu, se ne estas tro malfrue! En tiu momento, la rigardo de l’ bankiero falis sur la revolveron, kiun elirante Petro forgesis repreni.

– Mi ne kredas, li diris, ke Fradeko plenumos tuje sian pereigan projekton; sen tio li estus preninta tiun armilon. Li ne estas tre klera pri la uzado de venenoj. Aliparte ne estas ĉiam tre facile sin provizi je fulmosimila toksaĵo. La sola, kiun oni povas facile aĉeti estas arseniko; kaj la malsukcesinta memmortigo de Reĝino al li montris, kiajn terurajn turmentojn oni devas suferi, antaŭ kiam oni alvenos al la fina paralizo. Pro ĉiuj tiuj motivoj, mi kredas, ke ni havas iom da tempo por pripensi. Jen estas do tio, kion mi proponas al ci. Estas neutile, ke mi faru la plej malgrandan provon; ĉar mi estas certa, ke mi malsukcesus. Pro aliaj motivoj, mi kredas, ke ci troviĝas en la sama situacio kiel mi. Se cia devo estas insisti, li estos konvinkita,ke la lia estas rifuzi. Mi vidas en la tuta mondo nur unu personon, kiu estas kapabla havi sufiĉe da potenco, ne nur por ŝanĝi lian nunan decidon, sed plie por eltiregi el li sinceran promeson, ke li forlasos en la estonteco ĉian samspecan alian projekton.

Fernando ŝanceliĝis momente, ĉar en li interbatalis du kontraŭaj sentoj, intense egalaj.

– Ĉu Beatrico? li murmuris tre mallaŭte.

– Jes, infano mia; ci min divenis. Ĉu ci havos sufiĉe da kuraĝo, da grandanimeco, por ĵeti mem la virinon, kiun ci amas, en la brakojn de cia konkuranto, kaj riski, ke ci klinigos al lia profito la ĝis nun ŝanceliĝantan pesilon?

– Mi kredas, ĝemis la malfeliĉulo; mi tion esperas: cetere tio estas necesega. Mi ne volas min riproĉi pri la morto de mia frato: tio estus tiel pezega ŝarĝo, ke mia konscienco ne povus ĝin toleri.

– Ha! li ekkriis post momento, se Beatrico estus sin decidinta favore por mi, se Fradeko malesperanta pli ŝatus morton ol vivon, estante disigita el la virino, kiun li amus, mi ne kredus, ke mi havas rajton min intermeti en lia destino. Sed Beatrico ne parolis ankoraŭ. Mi agus malkuraĝe, se mi pezus per mia silento sur ŝia determino, kaj se mi igus min kunkulpanto en la sindono de mia frato, por poste ĝin profiti.

– Tre bone. Tiam venu kun mi.

La aŭtomobilo de l’ bankiero atendis en la korto, Maziero sin veturigis al sinjorino Herbeno.

Por prepari la malfeliĉulinon al la bato, kiu ŝin frapos ankoraŭ tiel kruele, la bankiero unue komencis neinteresan babiladon, kiam la pordo malfermiĝis.

Baptisto eniris rapide, tenante en mano koverton.

– Apenaŭ vi estis elirinta, li diris al Herbeno, kiam komisiisto alportis tiun leteron. Mi aŭdis la adreson, kiun vi diris al la meĥanikisto. Do mi sciis en kiu loko mi vin trovos. Supozante, ke eble tiu letero estas urĝa, mi uzis kaleŝon kaj rapide alportis ĉi tie tiun senditaĵon.

– Vi estis prava, respondis Maziero. Dume Fernando rompis la sigelon; kaj ju pli li legis, des pli li paliĝis.

– Ni rapidu, ni rapidu, li diris; kaj ni esperu, ke ni ne alvenos tro malfrue.

– Kio do okazas? demandis Beatrico per malforta voĉo.

– Legu, respondis Fernando, donante al Maziero la bileton.

Subskribite: PETRO FRADEKO, ĝi estis jene redaktita:

Mia frato,

Kiam vi legos tiujn vortojn, mi ne ekzistos plu. Ne estas permesate, ke mi vivu kun Beatrico kaj kun mia infano; sed tial ke mi ne povas vivi sen ili, mi preferas morton.

Kiam vi revenis el ekzilo, vi povis rajte forpeli nin ambaŭ, mian filon kaj min. Tamen pro via estimo al sinjorino Herbeno, kiu ne estis kulpa, vi tion ne faris. Eĉ puŝante la grandanimecon ĝis la plej plena memforgeso, vi opiniis, ke miaj rajtoj egalas la viajn. Je l’ nomo de Maŭrico kaj je la mia, lasu min vin danki. Sed tiu sindono kreis por Beatrico situacion sen elirejo. La malfeliĉulino mortas pro tio. Estas mi tiu, kiu venis konfuzi ŝian feliĉecon kaj la vian; estas mi tiu, kiu devas eliri.

Se sinjorino Herbeno estas senkulpa, tial ke ŝi kredis, ke mi estas vi, oni ne povas paroli sammaniere pri mi, kiu konis la veron pri tiu punkto. Tamen antaŭ kiam mi malsupreniros en tombon, mi deziras min senkulpigi. Mi ne volas, ke vi min malbenu.

Mi nesciis, ke mi havas fraton, kaj ke tiu frato estas vi. Plie post la silentiĝado, kiun vi daŭriĝis dum ses jaroj, mi, kiel ĉiuj aliaj homoj, esti rajtigita kredi, ke vi estas malviva. Se mi estus povinta supozi, ke vi vivas ankoraŭ, mi estus forkurinta; kaj neniu min estus revidinta. Tion mi ĵuras sur la kapo de mia filo. Dio, antaŭ kiun mi baldaŭ min prezentos, tre scias, ke mi ne faras falsan ĵuron. En mia penso, tiun neregulan kunigon devis anstataŭi legitima geedziĝo, tuj kiam la leĝo estus iginta ĝin ebla. Eĉ por plirapidigi la fariĝojn, mi konsilis al Eduardo kaj al sinjoro Maziero, ke ili publikigu en ĵurnaloj tiun noton, kiu vin revenigis. Tiel longe kiam via proceso ne estis finita, tial ke vi bezonis min, mi restis. Hodiaŭ, tial ke vi estas malkondamnita kaj libera, mi malaperas. Adiaŭ, Fernando, mi al vi donas mian filon. Mi konas sufiĉe vian grandkorecon, por esti certa, ke ne nur vi ne igos tiun malfeliĉan infanon responda pri la pasintaj okazintaĵoj, sed plie, ke vi amos lin, kvazaŭ li estus via, pro la amo, kiun vi sentas al lia patrino, kaj memore de mi.

– PETRO FRADEKO.

Maziero havis multe da malfacileco por legi ĝis la fino.

– Necese estas, ke vi venu kun ni, Beatrico, diris Fernando. Se ni estas sufiĉe feliĉaj por savi Petron, vi sola havas sur lia koro potencon sufiĉan, por malhelpi, ke li rekomencu.

Antaŭ kvin minutoj sinjorino Herbeno povis apenaŭ sin treni el sia kanapo al sia lito. Elektrizite de la teruro, ŝi subite retrovis fortojn, kiujn ŝi neniam estus diveninta en si.

– Ni eliru, ŝi diris. Ni rapidu. Vidante tiun pruvon de amo al lia konkuranto, Herbeno sentis, ke lia koro kuntiriĝas. Tamen Beatrico lin dankis per rigardo, en kiu la junulo vidis admiron tian, ke li ne havis motivojn por bedaŭri sian oferon. Li komprenis, ke, se okaze li estus montrinta alian sintenadon, la tuta amemo, kiun la juna virino sentis al li, estus droninta en malestimon.

Maziero ordonis al sia meĥanikisto, ke li veturu kiel eble plej rapide, kiam eĉ li devus riski protokolon pro troo da rapideco.

Post kvin minutoj sinjorino Herbeno kaj ŝiaj du kunuloj elkaleŝiĝis antaŭ la hotelo, en kiu loĝis Petro.

– Ĉu sinjoro Fradeko estas en sia ĉambro? petis Fernando de oficistino.

– Li revenis antaŭ du horoj proksimume; kaj depost tiu tempo mi ne vidis lin malsuprenirantan.

Kiam Maziero alvenis antaŭ la pordo de la ĉambro, kiun loĝis la patro de Maŭrico, li rimarkis, ke iom da fumo ŝajnas eliri el ĝi inter la pordo kaj la pordfosto. Li frapis: neniu respondis.

– Li estas asfiksianta sin per karbo. Rapidu, li diris al kelnero; avertu la polican komisaron kaj venigu seruriston. Atendante, ni penados por puŝegi la pordon. En tiaj cirkonstancoj minutoj valoras horojn.

Herbeno kaj la bankiero sin kontraŭarkiĝis kaj pezis per sia tuta pezo. Tial ke la seruro jam multe utilis, ĝi estis iom eluzita. Post momento la ŝraŭboj cedis, kaj la pordo larĝe malfermiĝis. Akra kaj malbonodora fumo subite plenigis la koridoron de l’ hotelo.

Haltiginte sian spiron, Maziero eniris maltime en la ĉambron kaj plene malfermis la fenestron. Post unu minuto la atmosfero refariĝis spirebla.

Meze de la ĉambro staris forno plena de duone estingitaj karbaĵoj. Fernando ordonis, ke oni ĝin forportu.

Sur la lito, Petro kun brakoj levitaj super lia kapo, kun tute rozkolora vizaĝo, ŝajnis dormanta.

Maziero estis malkontenta, vidante tiun sintenadon kaj precipe tiun kolorecon. Li sciis, ke la karbonoksido enigita en sangon per la spirado, donas al la vizaĝo de asfiksiiĝintoj ŝajnon de viveco pli intensan ol la viveco mem.

La bankiero-kuracisto apogis sian orelon sur la bruston de la memmortiganto kaj lin aŭskultadis.

– Li vivas ankoraŭ, li diris. Ni lin savos. Tial ke la aero de la ĉambro estis ankoraŭ malpura, Maziero ordonis, ke oni portu Petron en apudan ĉambron.

Vidante tiun belan maljunulon, kiu kuracis la mortanton kun tiom da zorgemo, estis neeble diveni, ke kelkajn horojn antaŭe la junulo lin minacis je mortigo.

Tial ke la envenenado ne estis ankoraŭ tute plena, post multaj horoj da masaĝo Fradeko revenis al la vivo, kaj malfermis siajn okulojn.

La unua rigardo, kiun li renkontis, estis tiu de Beatrico.

La juna virino puŝis ekkrion de ĝojo, kaj rapidis al Petro, lin prenante en kolo, lin plenlipe ŝmacadante, ĝojegante, senĉese redirante:

– Malbonulo, malbonulo! Kial ci memmortigas pro mi, kiam ci scias, ke mi amas cin. Ci tre malvirte agis, farinte tiel riproĉindan agon. Tamen mi sufiĉe dolore suferas; ci ne bezonas pligrandigi miajn ĉagrenojn per cia memmortigo. Ci tuj faros solenan promeson. Mi lasos cin trankvila nur kiam ci estos ĵurinta sur la kapo de nia infano, ke neniam ci rekomencos.

– Mia malfeliĉa amikino, tio multe pli taŭgus, kaj kontentige aranĝus ĉiujn malfacilaĵojn.

– Ĵuru, ke ci ne renovigos tiun abomenan provon.

– Tamen ...

– Ĵuru; sed ĵuru do, rediris la juna virino, senpacience piedfrapante la plankon.

Por plezurigi al la virino amita, Petro promesis, ke li ne atencos plu kontraŭ sia vivo.

En tiu momento li ekvidis Mazieron.

– Ha! li ekkriis, estas vi tiu, kiu min savis. Mi ŝuldas al vi dankemon.

Kaj kun videbla penado Fradeko prezentis al la bankiero sian manon. Sed ĉi tiu ne ĝin prenis.

– Mi faris nur mian devon, li respondis simple.

– Eble vi estus aginta pli humane, ne vin intermetante.

– Kiam oni havas infanon, oni devas vivi por li, respondis gravtone Maziero.

– Ha! vi estas vere prava, ekkriis sinjorino Herbeno. Poste sin turnante al la malsanulo:

– Ci do ne pensis al cia filo? murmuris la juna patrino kun larmoplenaj okuloj.

– Malfeliĉa Maŭrico, kompatinda etulo, se cia patro mortus, kiu do cin vartus, kiam mi ne ekzistos plu? Subite, tial ke Petro ne estis plu minacita de danĝero, la falsa energio, kiu subtenis Beatricon, tuje elfalis; kaj la juna virino svenis en la brakoj de Maziero, kiu havis nur tempon sufiĉan por ŝin klinigi sur kanapon.

Dume Fernando estis elirinta el la ĉambro. Vidante, ke lia frato renaskiĝas al la vivo, li sentis, ke neesprimebla kortuŝegeco premegas lian bruston. Certe Herbeno havis por la karaktero de Fradeko realan simpation; sed Beatrico staris inter ambaŭ. La junulo faris sian devon ĝis la fino, ne ŝanceliĝante: tamen se, malgraŭ lia zorgo kaj lia sindono, liaj penadoj kaj la klopodoj de Maziero fariĝus senfruktaj, lia konscienco ne povus lin riproĉi: kaj li mallaŭte konfesis, ke la morto de Petro multe simpligus la situacion. Beatrico ne povus lin kulpigi; kaj tion pruvis nediskuteble la admiroplena rigardo, kiun ŝi al li pafis antaŭ momento.

Fernando estis okupita de tiuj pripensoj; li sin kulpigis, ke li tro komplezeme aŭskultas la egoisman voĉon, kiu parolas funde de li, kiam subite Beatrico sin ĵetis sur Fradekon, kaj al li malŝparis ĉiujn montrojn de senfina amo.

La junulo manĝegita de ĵaluzeco ne povis vidi plion. Li eliris unue el la ĉambro, poste el la hotelo, ĝemante:

– Estas finite! Ĉu nun estas ebla por mi la batalo? En la pleneco de sia konscio la malfeliĉa virino ne povis sin decidi al elekto; sed tiu asfiksio fariĝas la sablero, kiu klinigas la pesilon. Mi tion diris al mia frato: “Ŝia tuta amo sin turnos al la oferito.”

– Ha! li ekkriis kun maldolĉa ekrido, vere Petro estas lertega homo. Se mi estus pli bone inspirita, mi same estus ekbruliginta fornon, tre zorginte sendi antaŭe leteron, por ke oni venu al mia helpo.

Same kiel tiuj, kiuj suferas, Fernando estis maljusta. Fradeko ne povis diveni, ke lia frato vizitos la bankieron en la momento mem, en kiu li eliris el la Maziera hotelo. Se Herbeno estus realirinta al sia hejmo nur dum la vespero, kiel li kutimis fari, depost kiam li estis reveninta el Azio, vane li estus kurinta al Petro kiel eble plej rapide; li estus trovinta nur kadavron. Do Fradeko ne ludis komedion, kaj ŝuldis la vivon al vera hazardo.

Pri Beatrico ankaŭ Fernando malprave rezonis. Ŝi sentis al ambaŭ junuloj egalan amon, tial ke por ŝi ili faris unu solan viron, kiu estas ŝia edzo: do ŝia nuna amemo devis kompreneble sin turni tuta al tiu el ambaŭ, kiu suferas kaj estas mortanta, kaj ne prizorgi pri tiu, kiu bone fartas kaj ne bezonas helpon. Reale ĉi tiun lastan ne povis ofendi tia sintenado.

Sed tio ne estis pruvo, ke la elekto de la juna virino estas definitive farita, kiel pensis Herbeno. Por tion certigi, estis necese atendi, ke Fradeko plene savita estu reakirinta sian tutan antaŭan bonfarton, kaj povu sin prezenti antaŭ la elektontino, armite de samaj armiloj kiel lia konkuranto.

Ĝuste se Fernando povus vidi tion, kio agitiĝas en la koro de Beatrico, li havus motivojn por esti kontenta. Certe la juna virino sin sentis profunde kortuŝita, vidante, ke Petro sanŝancele oferas al ŝi sian vivon, por ke ŝi estu feliĉa. Tia sindono ŝajnis tiel superega, ke ŝi povis ĝin kompari nur kun la sindono de Herbeno oferanta sian amon por savi sian konkuranton. Unu fojon plie tiuj du kavaliraj agoj igis la du junulojn egalaj antaŭ ŝiaj okuloj: kaj ŝia sendecideco persistis.

Sed la ĵaluzeco detruas la rektecon de l’ juĝeco. Post kiam Fernando estis farinta longan vojiron sur la stratoj, por kvietigi per laciga marŝado siajn ekscititajn nervojn, li revenis profunde ĉagrena al la Maziera hotelo.

En ĝi li trovis leteron de sia baptopatro.

– Venu tuj al la hejmo de Beatrico, diris tiu lakona bileto. Mi timas por ŝia vivo.

Post la terura ekskuo, kiu ŝin ĵetis nekonscian en la brakojn de l’ bankiero, sinjorino Herbeno restis senmovigita de mortsimila svenado.

Ĉiuj donitaj flegoj restis neutilaj. Maziero estis devigita venigi ambulancan veturilon, kiu veturigis al ŝia hejmo la malfeliĉan virinon ĉiam senmovan.

Intensa febro ekbruliĝis. La doktoro kredis rekoni la simptomojn de cerba brulumo. En la stato de grandega malforteco, en kiu troviĝis Beatrico, estis dubeble, ke ŝi povos sin savi el tiu terura malsano.

Fernando pasigis la nokton apud ŝia lito. La svenado ĉesis, sed estis anstataŭita de deliro. Sinjorino Herbeno rekonis neniun. En la paroloj, kiujn ŝi diris, paroloj malsinsekvaj kaj ofte nekompreneblaj, tiuj, kiuj, kiel ŝia infaneca amiko, konis ĉiujn detalojn de ŝia pasinta vivo, kredis diveni, ke ŝi precipe aludas al fariĝoj okazintaj dum ŝia junaĝo.

La morgaŭon, Fradeko tute resaniĝinta venis siavice sidiĝi apud la lito de la juna virino.

– Tiel longe kiam ŝi estos malsana, mi vin helpos por ŝin flegi, diris Fernando. Kiam ŝi estos denove bonfartanta, tial ke nun ŝia elekto estas farita, tial ke vi estas la viro, kiun ŝi amas (tio, kio okazis hieraŭ, tion pruvas nediskuteble), mi penos ricevi la eksedziĝon per ia ajn rimedo, por ke vi povu edziĝi kun ŝi.

Herbeno parolis kolere: Fradeko tion rimarkis.

– Vi eraras, mia frato, li respondis, se vi opinias, ke estas prefero, montroj de amemo, kiujn Beatrico estus al vi doninta sammaniere, se vi estus troviĝinta en sama situacio kiel mi.

Dume de tago al tago la malsano pli kaj pli graviĝis. Vane ambaŭ fratoj sin multigis, ĉerpante en sia amo la energion necesan, por venki la premegantan lacigon, sub kiun ili submetiĝis, ne murmurante: vane Maziero, helpite de specialaj kolegoj, konsumis unu post la alia la ĉiujn provizojn de la terapio, tiom da kuniĝantaj penadoj liveris neniun kontentigan rezultaton. Ne estis plu ebla ia iluzio; kaj la stato de sinjorino Herbeno montriĝis tiele danĝerega, ke ĉiun esperon al resaniĝo oni devis forlasi.

Beatrico estis mortanta.

– Kredeble la katastrofo okazos tiun nokton, diris la maljunulo.

Sed la nokto pasis. La morgaŭon, la agoniantino vivis ankoraŭ. Certe la situacio ne pliboniĝis; sed aliparte ĝi ne pligraviĝis.

– Estas strange, murmuris Maziero.

– Ĉu ekzistas ankoraŭ ero da espero? demandis la ĝemeloj maltrankvilegaj.

– Mi ne povas respondi. Sed eble estus pli bone por la kompatinda malsanulino, se ŝi ne revenus al vivo. Certe ŝia cerbo estas loko de profundaj lezaĵoj. Se la malfeliĉulino resaniĝos, mi tre timas, ke ŝi ne retrovos la plenecon de siaj mensaj ecoj.

– Tiam ŝi fariĝis freneza? ekkriis Fernando kun malespero.

– Se tio estas okazonta, mi preferus, ke ŝi mortu, respondis Petro kun raŭka voĉo.

Tamen la tago fluis, poste la nokto, kaj poste la sekvanta tago. La pliboniĝo akceliĝis. Nun Maziero povis prezenti certan prognozon: Beatrico resaniĝos. La resaniĝado estos longa, tre longa, daŭros kelkajn monatojn: sed de nun la scienco povas liveri tiun certigan konkludon: sinjorino Herbeno estas savita.

Sed tiam okazis fenomeno, kiu miriĝis ĉiujn ĉeestantojn. Beatrico ne povis elparoli unu vorton: tamen ŝia inteligenteco ne estis malvigla. La okuloj de la reviviĝantino brilis kontraŭe laŭ heleco, kiu havis nenian febran karakteron. Sed la juna virino daŭre sin enfermis en absolutan mutecon, kaj povis komprenigi sian penson nur per signoj akompanitaj de malprecize elparolitaj ekkrietoj.

Tial ke la kuracistoj certigis, ke pura aero pliakcelos la resaniĝon, Maziero decidis, ke li kondukos sinjorinon Herbeno al Vaucresson .

Post multe da tempo la uzado de vortoj revenis, sed iom post iom. Beatrico similis infaninon, kiu komencas paroli. Ŝi ŝajnis relerni sian lingvon.

Fine nur post ses monatoj ŝi povis paroladi proksimume libere kaj kun sufiĉe da facileco.

Ian tagon, la juna virino troviĝis en la ĝardeno, sola kun Petro.

– Aŭskultu min, Fernando, ŝi komencis ...

– Vi eraras, amikino mia ...

– Ha! Fernando, ŝi ekkriis kun ŝajno de kortuŝegeco, kial ci vidiras al mi? Ĉu ci estas kolera kontraŭ mi?

– Ne, mia kara, mi sentas al ci nenian riproĉemon; estu certa pri tio. Mi simple volis diri, ke mi ne estas Fernando, sed Petro.

– Petro? ŝi rediris, serĉante memori. Kiu estas Petro? Fradekon tiel emociegis la strangeco de tiu demando, ke li trovis nenion por respondi.

Sed la juna virino sin turnis al alia temo.

– Kaj mia onklino? ŝi demandis. Ĉu ŝi ankoraŭ suferis novan sufokon? Tiufoje sento de teruro ekokupis la animon de la junulo. Maziero estis prava: la malfeliĉulino tute freneziĝis. Estus estinta prefere, eĉ por ŝia profito, ke ŝi mortu.

Tamen Beatrico daŭriĝis sian ideon.

– Kial oni ŝanĝis la ĝardenon? ŝi demandis. Mi ne ĝin rekonas plu.

– Mi ĉiam vidis ĝin tia, kia ĝi estas.

– Tio ne estas vera. Kial ci diras tion? Se ci tion faras por min inciti, por min ĉagreni, ci estas malbonkorulo. En tiu momento papilio haltis apud la juna virino sur flordensejo.

– Ho! kia bela maĥaono, ŝi ekkriis manplaŭdante. Aŭskultu min, Fernaĉjo mia, ci estus tre afabla, se ci dirus al Filipo, ke li alportu mian reton.

– Filipo? murmuris Petro malesperante.

– Jes, Filipo. Estas li tiu, kiu ordigas ĉiujn niajn ilojn. Tamen ci tion tre scias. Mi estas certa, ke Reĝino ĝin ankoraŭ kaptis. Jen estas kial ci ne volas iri mem ĝin serĉi: ci tro timus ŝin tedi.

Subite Maŭrico, kiu ludis per pilkego sur flanka aleo, alkuris tute ruĝiĝante, tute sufokiĝante, kaj sin ĵetis en la brakojn de sia patrino.

– Ho! kia adorinda bubo! rimarkiĝis kviete sinjorino Herbeno. Nu, amiketo mia, ĉu vi bonvolas, ke mi vin kisu? Fradeko sentis, ke larmoj supreniras al liaj okuloj. Estis necese, ke la cerbo de la malfeliĉa Beatrico estu profunde malsana, por ke la patrino ne rekonu plu sian infanon.

– Sed, mia amata karulino, li diris dolĉe, ci do ne rimarkis, ke li estas Maŭrico, nia filo.

– Nia filo! ekkriis la juna virino, eligante freŝan kaj sonoran ridadon. Nu, Fernando, kredeble ci opinias, ke mi estas knabineto. Certe nun, tial ke mi plene resaniĝis, mi esperas, ke mi povos havi infanon: tion al mi serioze promesis sinjoro Maziero. Sed antaŭ kiam li estos tiel altkreska kiel ĉi tiu, necese estos, ke mi lin nasku: kaj ni ne estas ankoraŭ alvenintaj al tia rezultato.

Petro ne povis toleri plion. Li forkuris kaj aliris al Maziero, por lin sciigi pri la nekompreneblaj paroloj, kiujn li ĵus estis aŭdinta.

La doktoron miriĝis la strangeco de fariĝoj, kiujn al li rakontis la junulo. Post kiam li estis profunde pripensinta dum kelkaj minutoj:

– Donu al mi ankoraŭ dekkvin tagojn por pli plene observadi, li respondis. Pri cerbaj malsanoj oni ne devas senpripense diagnozi. Se tio, kion mi konjektas, estas vera, ni devos ĝoji; ĉar nenio pli bona povus okazi.

La morgaŭon, tial ke Petro kaj Fernando sin prezentis kune antaŭ Beatrico, la juna virino, ilin vidinte, puŝis ekkrion de teruro, kaj kuris sin enfermi en la apudan ĉambron. La doktoro ŝin sekvis.

– Kio estas en vi? mia kara infanino, li demandis. Kio okazis? Sinjorino Herbeno sufokiĝante iom post iom kvietiĝis.

– Mi ĵus havis senteraron, ŝi diris. Tio estas ridinda, kaj mi la unua min mem mokas. Sed mi kredis, ke Fernando estas duobla.

– Tio ne estas grava, trankviligu vin, respondis Maziero, serĉante klarigon, kiu povas kvietigi la junan virinon:

– Tio nomiĝas okuleraro, kaj povas okazi ĉe ĉiuj ajn homoj.

Sed li rapide revenis al ambaŭ fratoj.

– Necesege estas kaj gravege, li diris, ke neniam Beatrico vin vidu kune. Ŝia cerbo estas ankoraŭ tro malforta. Se tia ekskuo rekomenciĝus, ĝi povus okazigi pereigajn akcidentojn.

Depost tiu tago Herbeno kaj Fradeko sin anstataŭis reciproke, ĉu en la bankofirmo, ĉu en Vaucresson .

Tiu duobligo estis netolerebla por la oficistoj, kiuj, neniam sciante al kiu el ambaŭ junuloj ili sin turnas, konstante eraris, aljuĝante al unu la fariĝojn kaj la parolojn de la alia, kaj reciproke.

Sed en Vaucresson  la aferoj okazis laŭ tute mala maniero.

La junulo estu Herbeno aŭ Fradeko, por Beatrico li estis ĉiam Fernando. Neniam la nomon de Petro ŝi elparolis.

La interparoladoj de la juna virino ĉiam havis kiel temon nur la fariĝojn okazintajn dum ŝia infanaĝo aŭ sia junaĝo. Ŝi plezurege memoris sian edziniĝon kun Herbeno, kaj la kelkajn monatojn, kiuj ĝin postiris.

Pri la pli novaj fariĝoj neniam ŝi parolis; neniam ŝi faris ian ajn aludon al sia filo, kaj ne ŝajnis suspekti, ke ŝi estas patrino.

Kiam Beatrico troviĝis kun Fernando, okazis inter ili senĉesa reciproka babilado, Herbeno, kiun la elvoko de tiuj memoroj ĝojiĝis, al ŝi respondis plezure, kaj eĉ penis revivigi malgrandajn detalojn, kiujn unu aŭ alia kredis forgesitaj.

– Ĉu ci memoras? ili diris ĉiumomente. Tial ke Beatrico ŝajnis doni neniun gravecon al la fariĝoj plenumitaj depost la tago, en kiu mortis Sedilo, la legitima edzo afektis similan diskretecon, kaj ĝojis pro tio.

Ne estis same por Petro. Tuj kiam la junulo klopodis por memorigi al sinjorino Herbeno malgrandan fariĝon rilatantan kun ilia geedza kunvivado, Beatrico larĝe malfermis siajn okulojn, rigardis tre kontraŭen sian interparolanton, kaj ne ŝajnis kompreni. Poste ŝi remetis la konversacion sur alian temon.

Tiam Fradeko faris nur malprecizajn kaj unusilabajn respondojn; ĉar li ne povis interesiĝi pri fariĝoj, en kiuj li neniel partoprenis.

Fine Beatrico tedita diris ian tagon:

– Aŭskultu min, Fernando, mi opinias, ke, depost kelka tempo, cia karaktero strange ŝanĝiĝis. Estas tagoj, en kiuj ci estas ameginda edzeto; estos tagoj kontraŭe, en kiuj ci montriĝas netolerebla, kaj faranta ĉion, kion ci povas, por min ĉagreni.

Fradeko eligis ĝemadon, nenion respondis, kaj tuj kiam li estis trovinta ĝentilan pretekston, li rapide eliris.

La momento, en kiu Maziero devos konigi sian opinion, estis alveninta.

– Ni ĝoju, li diris al ĝemeloj. Depost du semajnoj mi observas Beatricon kun detalema atento. Mi notis la faktojn ŝajne plej sensignifajn, ŝiajn plej malgrandajn gestojn, ŝiajn plej senvalorajn parolojn, kaj mi kredas, ke mi povas certigi la jenon: sinjorinon Herbeno neniel vundas en ŝia cerbo ia ajn formo de frenezeco. Kun nedifektita racio, firma voleco, plena senteco, memkonscia inteligenteco kaj ĝusta juĝeco, la malfeliĉa virino estas tiel perfekte ekvilibrata, kiel se neniam ŝi estus malsaniĝinta. Nur ŝi estas premegata de amnezio.

Tial ke ambaŭ fratoj rigardis la doktoron per demandanta okulo, ĉi tiu daŭriĝis:

– Tiu teĥnika vorto signifas: perdo de memoreco. Kiam komencis la resaniĝo, la amnezio unue estis tuta. Revenante al vivo, Beatrico memoris nenion, absolute nenion. Ŝi troviĝis en la situacio de novnaskito; kiel ĝi, ŝi estis devigita ĉion relerni eĉ sian lingvon. Poste iom post iom la memoreco estis reakirita sed ne plene: ĝi almetiĝas nur al fariĝoj, kiuj okazis dum ŝia junaĝo, sed ĝi haltas en la tago, en kiu la malfeliĉo por ŝi komenciĝis.

– Ĉu estas espereble, ke tiu plibonigo daŭros? demandis Fradeko. Ĉu en la venonta tempo alvenos tago, en kiu Beatrico retrovos sian plenan memorecon.

– Certe tio estas ne neebla, sed malmulte kredebla; ĉar la tuta restariga laboro, kiu povis produktiĝi en ŝia cerbo, ŝajnas nun tute finita. Rigardu sinjorinon Herbeno. Ŝi estas hodiaŭ tiel sana kaj tiel beleta, kiel en la pasinta tempo. Mi eĉ ne memoras, ke iam mi vidis ŝin tiel gaja kaj tiel ridema. Ŝi ŝajnas plijunigita; kaj reale ŝi estas plijunigita je ses jaroj. Ŝian kompatindan cerbon tiel konstante martelumis premegantaj impresoj sin seninterrompe sekvantaj, ke la cerbaj ĉeloj, kiuj dum tiu epoko de sia ekzistado pli speciale direktis ŝian sentan kaj intelektan vivadon, estis, ni tion timas, mortfrapitaj. Eble ili estas nur sensentigitaj? Eble subita kaj neatendita impreso povus ilin resentigi. Mi rediras, ke tio ne estas neebla: sed estus vere tro malserioze apogi sian konfidon sur tiel rompeblan fundamenton; kaj estas malmulte espereble, ke tiuj ĉeloj rekonsciiĝos en la venonta tempo.

Neniu el fariĝoj okazintaj dum tiuj ses jaroj nun ekzistas por sinjorino Herbeno. Aresto kaj kondamno de Fernando, morto de fraŭlino Delanjo, alveno de Fradeko mezen de ni, lia edziĝo kun Reĝino, morto de Filipo, malapero de sinjorino Fradeko, vendo de la Sèvres ’a kampodomo kaj lokiĝo en Vaucresson , ŝiaj geedzaj amrilatoj kun Petro, naskiĝo de Maŭrico, fine reveno kaj malkondamno de ŝia edzo, ĉiuj tiuj okazintaĵoj ne okazis por sinjorino Herbeno. Kaj mi citas nur la ĉefajn fariĝojn, la superstarantajn faktojn; sed mi povus sammaniere paroli pri ĉiuj aliaj eĉ plej malgravaj ĉiutagaj detaloj. En ŝia cerbo, tiu sesjara periodo estas anstataŭita de granda nigra truo, en kies fundon la radio de l’ memoro ne penetras plu. La rezultato ricevita ne estus alia, se dum tiu tempo ŝi estus dorminta, kaj eĉ dormadinta sensonĝan dormadon. Nur depost ses semajnoj Beatrico vekiĝis: kaj hodiaŭ ŝi penadas por rekunigi kune la iamajn fariĝojn kun la nunaj, ne suspektante, ke ekzistas inter ili granda manko, kiu ilin malkunigas.

Ambaŭ fratoj aŭskultis, terurite de tiu malkovro, kaj neniel intencante interrompi la maljunulon.

– Nun, tial ke vi estas sciigitaj pri la cerba stato de sinjorino Herbeno, daŭriĝis Maziero, ŝiaj agmanieroj ne vin mirigos plu. Kie vi vidis signojn de frenezeco, ekzistis nur foresto de vivitaj impresoj. Ĝuste tial ke Beatrico ĝuas sian plenan racion, ĝuste tial ke ŝi estas perfekte logikema, ŝi ne povas intervenigi en siajn juĝojn elementojn, kiuj por ŝi neniam ekzistis. *  Fradeko eliris kun morto en animo.

*  Aŭtentika. Vidu en Dictionnaire Encyclopédique des Sciences médicales  (Enciklopedia Vortaro de Medicinaj Sciencoj, centvoluma verko, firmo Masson ), la vorton: Amnésie , en kiu oni parolas pri virino, kiu ne memoris, ke ŝi naskis infanojn; pri pastro, kiu forgesis la ĉiujn aferojn okazintajn dum la kvar plej ĵusaj jaroj, k. t. p.

Depost kiam sinjorino Herbeno retrovis la sanon, pli ol unu fojon mirigis kaj malĝojigis Petron la sintenado, kiun montris al li la juna virino. Sed tial ke li ne povis diveni la kaŭzon de tiu sintenado, li atendis, ke ŝi konigu sian decidon, havante en koro la malgajan certecon pli kaj pli kreskantan, ke la preferoj de Beatrico sin turnos al Fernando.

Nun ĉia espero estas forlasinda. Kvankam Petro dediĉis mortigan malamon al la viro, kiun li prave konsideris kiel la malbonan genion de la familio, tamen li havis senliman konfidon al la alta inteligenteco kaj al la vasta scienco de Maziero. Pro tio, li ne dubis eĉ unu minuton pri la diagnoza kaj precipe prognoza praveco de l’ doktoro.

Kredeble la cerba stato de sinjorino Herbeno estas definitiva kaj ne kuracebla. Neniam la juna virino memoros pri la jaroj pasigitaj kun Fradeko. Ŝia patrineco kaj tiu longa kunvivado, kiuj ĝis nun faris la forton, la estmotivon de l’ junulo, estis hodiaŭ por Beatrico nur vortoj malplenaj de senco. Por ŝi Petro kaj Maŭrico ne ekzistis plu; ili eĉ neniam estis ekzistintaj. Ŝi ne sin decidis favore por Fernando; ŝi ne forĵetis for de si la patron kaj lian infanon, kiu samtempe estis la ŝia, ne certe; sed ŝi aŭ prefere la malsano faris multe pli nerevokeblan disigon. Dum la juna virino renaskiĝis por ŝia rajta edzo, kaj por li refariĝis pli viva kaj pli amema ol antaŭe, la malfeliĉa Fradeko sentis, ke lia amatino estas por li pli plene malviva, ol se ŝi estus reale kuŝanta en tombo.

Unu sola afero restis por esti farita: li eliros kun sia filo, li forlasos tiun familion, kiu estas la lia, sed en kiun li penetris uzurpule, semante ruinojn sub siaj paŝoj, ŝtelante al sia frato lian feliĉecon, ŝtelante al sia bofratino pecon de ŝia vivo, pecon tiel plene perditan, ke la kompatinda virino estas nun preskaŭ certa, ke neniam ŝi ĝin retrovos.

La morgaŭon, Fradeko konigis al Fernando sian determinon.

– Ha! mia frato, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Petro, se tiu malbonkompreniĝo, kiu kaŭzis ĉiujn niajn malfeliĉojn, ne ekzistus, kiom feliĉa mi estus, se mi povus pasigi apud vi la ceteron de miaj tagoj.

– Mi same, Fernando, ĉar pli ol ĉiu ajn homo, mi havis okazojn por ŝati viajn realajn kvalitojn.

– Kien vi intencas iri, elirante el tiu domo?

– Al Parizo. Mi ne volas forlasi tiun urbon; ĉar se resaniĝo okazus, kvankam tia fariĝo ŝajnas tute ne esperebla, tamen mi dezirus ne loĝi tro malproksime, por ke vi povu min tuje averti, se vi bezonus ĉu min, ĉu Maŭricon.

En tiu momento Maziero alvenis. Tial ke en la ĉambro, en kiu okazis tiu dialogo, troviĝis aliaj vizitantoj, Fradeko sin direktis al li. Kvankam tia ago lin multe tedis, tamen li prezentis sian manon al la bankiero.

– Adiaŭ, sinjoro, li diris. Mi deziras al vi multajn jarojn de ekzistado.

Elirante el alia buŝo, dirite al alia homo, tiu frazo povis esti konsiderita ĉu kiel komuna ĝentilaĵo, ĉu kiel sincera deziro, kaŭzita de vera amemo.

Sed la maljunulo ne estis trompita de tiu afabla ŝajno: li komprenis, ke tiuj vortoj signifas:

– Mi esperas, ke daŭros dum longa tempo ankoraŭ viaj suferoj kaj la elpago de via krimo.

Cetere Fradeko havis sur sia vizaĝo esprimon de tia malamo, ke la bankiero malantaŭenpaŝis kaj respondis kun laca kaj malvigla mieno:

– Kredu min; mia plej sincera deziro estas, ke via espero ne efektiviĝu.

Post du tagoj, Fradeko, tenante per mano sian filon, lasis Vaucresson ’on, ne eĉ adiaŭinte kun Beatrico.

Efektive ĉu tia ĝentilaĵo povis havi ian signifon? Tial ke Fernando restas, sinjorino Herbeno povus vidi en tiuj malĝojaj elmontroj de malespero nur malspritan ŝercaĵon; kaj ŝi neniel komprenus la disŝirojn de disigo, kiu por ŝi ne ekzistas.

Ĉar ambaŭ fratoj evitis, ke ili troviĝu kune en ŝia ĉeesto, la juna virino ne rimarkis do la foriron de Petro, kiu eliris, same kiel li estis alirinta, nekonite.

ĈAPITRO DEKKVINA

Kelkajn tagojn poste, sinjorino Herbeno promenis en aŭtomobilo, sola kun Fernando. La junulo mem kondukis la veturilon, kiu ruliĝis laŭ sufiĉe rapida irado (ĉirkaŭe po kvardek kilometroj hore): kaj lia kunulino, sidanta sur la antaŭa sidejo, flanke de la direktanto, ĝuis tiun akran senton de rapideco, kiu ekkaptas ĉiujn aŭtomobilistojn, kiam la aero vipas iliajn vizaĝojn, kiam la arboj de la vojo ŝajnas rapide forkuri flanke de la kaleŝo. Subite ŝi aŭdis korŝirantan krion eligitan de virina voĉo:

– Maŭrico, Maŭrico, ne iru eksteren; restu ĉi tie; restu! Tiam en la sama momento kvar- aŭ kvinjara knabeto, elirante el perpendikla vojeto, alkuris sur la vojon, en momento mem, kiam la aŭtomobilo fulmorapide alvenis ĝuste sur la saman lokon.

Riskante, ke li elvojiĝos, Fernando plene elpremis sian bremson; sed la veturilo, forportite de sia irado mem, daŭriĝis sin ŝovi sur la makadamo: kaj la knabeto, frapite de unu el antaŭaj radoj, estis perforte alĵetita ĝis ses metroj da interspaco, kaj rulita en fosaĵon.

La junulo kaj lia kunulino rapidis, intencante doni al la vundito siajn flegojn, dum lia patrino, fortika kamparanino, kiu laboris proksime, alkuris kun brakoj levitaj al ĉielo, kaj kriis per voĉo, kiu ne havis plu homan karakteron:

– Maŭrico, Maŭriceto mia, ĉu estas eble, ke ci mortis? La bona Dio cin punis pro cia malobeo. Se ci estus aŭskultinta min, ci ne kuŝus nun funde de fosaĵo.

Kaj dum la malfeliĉa patrino aŭdigis siajn plendadojn, Fernando, helpite de Beatrico, penadis por rekonsciigi la kompatindan knabon, kies vizaĝo estis tiel blanka kiel tiu de kadavro, kaj kiu ŝajnis prezenti neniun signon de vivo.

– Ĉu mia baptopatro estas ankoraŭ en Vaucresson ! demandis Herbeno.

– Dum tagmanĝo, respondis Beatrico, li diris, ke li sentas sin iom laca, kaj ke kredeble li ne iros al la banko hodiaŭ.

– Ni havas nur unu aferon por fari: ĝi estas, porti al li tiun infanon, por ke li montru tion, kio estas ankoraŭ provebla, se tamen ne estas tro malfrue. – Eniru en la kaleŝon, mia bonulino, li diris al la patrino, mi vin alkondukos al fama kuracisto, kiu estas unu el miaj amikoj, kaj kiu uzos, por savi vian infanon, ĉion, kion la scienco estas kapabla fari.

Kaj funkciiginte la motoron, la junulo plioftigis la elektrajn fajrerojn por plirapidigi la eksplodojn. Tiam la veturilo ruliĝis kun rapideco de vagonaro, kaj post dek minutoj eniris en la korton de la kampodomo loĝita de l’ bankiero.

Ekzameninte la malgrandan vunditon, Maziero konstatis, ke la sveno estis kaŭzita de cerba enfrapo. Dum la infano estis perforte antaŭenĵetita, lia kapo frapiĝis sur ŝtono: tion pruvis larĝa sangoplena eĥimozo, kiu troviĝis sur la bazo mem de l’ okcipitosto.

– Tio ne pligraviĝos, li diris. Kredeble la svenado daŭros dum kelke da tempo ankoraŭ; sed mi konstatas nenian lezaĵon; sekve nenia akcidento estas timinda.

Efektive post unu kvarono da horo, la malsanuleto iom post iom rekonsciiĝis, dum lia patrino, ebria pro ĝojo, lin premis sur sia koro, kaj lin plenbuŝe ŝmacadis, dirante:

– Maŭrico, mia eta Maŭrico, ci estas savita, ci ne mortis. Mi esperas, ke nun ci ne estos plu neobeema. Ha, sinjoro, ŝi aldonis, sin turnante al Maziero, oni devas konfesi, ke vi estas spertega kuracisto.

– Mi vin rekondukos al via hejmo, mia bona virino, diris Fernando.

– Mi cin akompanos, aldonis Beatrico: tiu infano min profunde kortuŝis; kaj mi volas lin lasi, nur kiam mi estos certa, ke li plene sendanĝeriĝas.

Tiam ŝi sin lokis en la aŭtomobilo, sed tiufoje sur la kanapon funde kuŝantan, volis, ke la kamparanino sidiĝu apud ŝin, kaj prenis la infanon sur siaj genuoj.

La bubo kontentega, ĉar li vojaĝis en tiu luksega veturilo, senpaŭze rigardadis tiun belan sinjorinon, kiu ŝajnis montri al li tiom da intereso; kaj per senĉesa babilado li al ŝi rakontis aron da aferoj, kiujn Beatrico ne ĉiam komprenis tre bone, sed kiuj tamen ŝajnis ŝin multege interesi.

– Finu do, Maŭrico, ci tedas la sinjorinon, diris la kamparanino.

– Lasu lin paroli, sinjorino, mi vin petegas, respondis la juna virino, kaj precipe ne lin riproĉu, ĉar li estas vere tute aminda.

Reale Beatrico estis enpenetrita de neesprimebla impreso: ŝi ne memoris, ke ŝi jam sentis tian senton, kaj tamen tiu sento ne estis por ŝi tute nekonita.

Kiam sinjorino Herbeno alvenis al la farmodomo, ŝi donis al la patrino de la malgranda vundito monsumon sufiĉan por pagi la flegojn, kiujn li povus bezoni: kaj ŝi lasis sian junan protektiton, nur kiam ŝi estis tute certa, ke ĉia timo al danĝero plene malaperis.

Dum la reveno, Fernandon mirigis la priokupata ŝajno, kiun montris lia kunulino. Al diversaj demandoj, kiujn li al ŝi faris, ŝi ne respondis: sed ŝiaj lipoj aŭtomate murmuris tiun solan nomon.

– Maŭrico, Maŭrico, Maŭrico.

– Estas strange, ŝi diris post longa silentado; sed tiu nomo min profunde emocias, kvankam mi ne povas diveni la kaŭzon de tia kortuŝeco. Mi neniam konis iun, ĉu plenkreskulon, ĉu precipe infanon, kiu tiel nomiĝis. Kion tio signifas? Tio similas la malprecizan kaj malproksiman memoron de ia afero, kiun mi estus forgesinta.

Fernando sentis sin samtempe feliĉa kaj terurita, aŭdante tiun pripenson. Ĉu la memoreco pri la ĵus okazintaj aferoj baldaŭ revenos? Lia baptopatro diris, ke tia fenomeno, kvankam malmulte esperebla, tamen ne estas tute neebla, se perforta emocio subite vekus el ilia sensenteco la cerbajn celojn, kiujn la bankiero kredis malvivaj, sed kiuj eble estis nur senkonsciigitaj de dormego.

Ĉu la teruro sentita de Beatrico, kiam ŝi vidis la danĝeron riskitan de infano, kiu nomiĝas Maŭrico, kiel la ŝia, ne estus kapabla naski tiun perfortan emocion, pri kiu Maziero parolis.

Sed tiam se la memoreco revenos, la unua zorgo de Beatrico estos postuli sian filon: kun li reaperos Petro, kaj samtempe kun Petro tiu senelireja situacio, en kiu ili troviĝis antaŭ la malsano de sinjorino Herbeno, situacio, kiu eĉ estis la unika kaŭzo de ŝia cerba brulumo, kaj kiun povis ĉesigi la sola amnezio de la juna virino.

Tiu situacio estis por ĉiuj tiel dolora, ke, kvankam Fernando amas profundkore Beatricon, tamen por la trankvileco ne nur de ĉiuj anoj de la familio, sed eĉ de sia amikino mem, li alvenis al tiu deziro, ke ŝi neniam resaniĝu.

Pro tio, tuj kiam li estis reveninta, li rapidis konigi al sia baptopatro ĉiujn fariĝojn, kiujn kaŭzis la akcidento okazinta al la infano.

– Tiuj faktoj enhavas grandegan gravecon, diris la doktoro: ĉar se reale la cerbaj ĉeloj vivas ankoraŭ, sufiĉas, ke kelkaj el ili vekiĝu, por ke de unu al la apuda la ŝancelo komunikiĝu al ĉiuj aliaj. Beatrico povas memori pri ĉiuj, eĉ pri la plej neinteresaj fariĝoj, kiujn ŝi nun forgesis.

La morgaŭon sinjorino Herbeno diris al Maziero:

– Je Dio! kiel ridindaj estas la sonĝoj, kiujn oni faras en dormado. Dum la tuta nokto, la akcidento alveninta al tiu malgranda Maŭrico pasis kaj repasis tra mia cerbo. Sed en mia sonĝo lia patrino estis ne la kamparanino sed mi; kaj (afero pli mirinda!) la malgranda Maŭrico neniel similis al la kompatinda infano, kiun la aŭtomobilo preskaŭ premegis, sed, mi ne scias kial, li memorigis la portreton de la kapitano Herbeno, tiun pentraĵon, kiun antaŭ ok tagoj mi vidis en via laborĉambro.

– Infanino mia, respondis Maziero, vi scias, ke vi estis malsanega, kaj ke miaj kolegoj kaj mi nin demandas ankoraŭ, kiamaniere vi povis saviĝi. Sed tiu malsano lasis en via organismo profundajn postsignojn, je kiuj vi ne konjektas eĉ ekziston. Ekzemple, vi tute perdis la memoron de fariĝoj, kiuj okazis dum tiuj lastaj jaroj. Eble tio, kion vi kredas esti sonĝo, estas kontraŭe nur rememoro pri fariĝo reale okazinta.

– Vi ne intencas al mi kredigi, ŝi respondis ridante, almenaŭ mi tion supozas, ke mi povis havi infanon samaĝan, kiel tiu, kiu estis vundita hieraŭ; ke tiu infano nomigas Maŭrico; kaj ke mi konservis pri tiu okazintaĵo neniun memoron. Kia ajn grava estu estinta mia malsano, mi opinias, ke tia konjekto enhavas vere tro da fantazieco.

– Mia kara infanino, mi ne intencas kredigi ion ajn. Mi nur diras: ekpenu; kaj eble vi memoros.

Sinjorino Herbeno eliris profunde konfuzita. Se la doktoro ne montris sin pli certiga, li tion faris, ĉar li timis, ke, senvualigante senpere la veron, li ŝancelos la cerbon ankoraŭ malfortan de la resaniĝantino, kaj tiamaniere naskos krizon, kiun la delikata nerva sistemo de la juna virino estus nekapabla toleri.

Li pli ŝatis gradigi la dozojn kaj nur veki sian sciemon, ne intervenante tro peze. Se vere la nervaj elementoj ne estas malvivaj, estas prefere lasi ilin iom post iom rekonsciiĝi. Tiam nesenteble la memoro de okazintaj fariĝoj estos la neevitebla konsekvenco de tiu reveno al vivo.

Tio, kion Maziero antaŭvidis, kompreneble realiĝis. Tuj kiam Beatrico resupreniris al sia ĉambro, ŝi rapide malfermis fotografaĵoplenan albumon, kiun ŝi ofte foliumis, depost kiam ŝi estis retrovinta la sanon, sed en kiu nur kelkaj portretoj ekscitis ŝian interesiĝon; ĉar la plejmulto el ĉiuj, kiuj troviĝis en ĝi, montris al ŝi nur nekonitajn vizaĝojn.

Kaj jen estas tiuj samaj portretoj, kiuj prezentigas al ŝi kun eco de aĵo jam vidita, ŝi sciis nek kie, nek kiel, nek kiam; sed certe la personoj, kies fotografaĵojn ŝi ekzamenis, ne estis al ŝi absolute fremdaj.

Subite ŝi sentis, ke ŝia koro eksaltas en ŝia brusto, vidante la bildon de juna kvarjara knabeto, kiu kun buklhavaj haroj, kun fripona rigardo, ŝajnis rideti al ŝi.

Ĝuste li estis la figuro, kiun ŝi revidis en sia sonĝo, kaj kiu similis la kapitanon Herbeno.

Beatrico rapide eltiris el albumo la fotografaĵon, kaj revenis al Maziero.

– Kiel nomiĝas tiu infano? ŝi demandis sufokiĝante. Kiu estas li?

– Li nomigas Maŭrico Fradeko, respondis la doktoro, studante sur la fizionomio de la juno virino la efikon, kiun produktis tiu nomo.

– Maŭrico! Fradeko! Fradeko! Maŭrico! ŝi rediris, pasigante sian manon sur sia frunto, kvazaŭ ŝi volus forigi la vualojn, kiuj intermetiĝis inter la estintaĵoj kaj sia kompreneco; certe mi jam aŭdis tiujn du nomojn kunigintaj; sed kiam? sed kie? Mi ne scias.

Kaj ŝi ekploregis.

– Tio sufiĉas hodiaŭ, pensis Maziero. Pli forta cerba ekmovo estus danĝera.

– Kial vi ploras, infanino mia? li diris al la juna virino kun tono plena de kortuŝanta dolĉeco.

– Mi sentas, kvazaŭ ekzistus mallumaĵo en mia kapo, ŝi gemis, kvazaŭ truo en mia penso. Hieraŭ mi ne suspektis, ke mi havas eble cerbon malsanan; sed hodiaŭ mi tion rimarkas: kaj tio min suferigas.

– Trankviligu vin kontraŭe kaj ĝoju pro tio. Tiu sento de sufero montras, ke alproksimiĝas la resaniĝo. Sed se vi volas retrovi ĉiujn viajn intelektajn iom ŝancelitajn ecojn, necese estas, ke vi vin flegu; kaj por tion fari vi devos min akurate obei. Vi tuj reeniros en vian apartamenton, vin enlitiĝos kaj englutos la pocion, kiun post momento mi sendos al vi.

– Estu trankvila, sinjoro Maziero; mi sendiskute plenumos vian konsilon.

La doktoro skribaĉis recepton, kaj sendis serviston, por ke farmaciisto preparu la kuracilon.

Post unu horo, sinjorinon Herbeno, kvietigitan de potenca dormigilo, senmovigis sensonĝa dormado.

Kiam Fernando, kiu pasigis la tutan tagon en la bankofirmo, revenis por vespermanĝi, lia baptopatro al li konigis la novajn fariĝojn okazintajn dum la posttagmezo.

– La memoreco reaperas, li diris: certe ĝi estas ankoraŭ tre malforta, sed nun, tial ke la laboro de rekonscio komenciĝis, ĝi ne haltos plu. Mi skribos al Fradeko, por ke li venu kun sia filo; ĉar en tago pli-malpli malproksima necese estos, ke mi metu la infanon en la ĉeesto de lia patrino.

Fernando estis terurita de tiu malkaŝo. Kio alvenos?

– Kia ajn estu la rimedo, kiun oni uzos, li diris, sola estos bona tiu, kiu ebligos, ke oni eliru el tiu senelirejo.

La morgaŭon, Fradeko kaj lia filo sin prezentis al la bankofirmo.

– Mia frato, diris Fernando, kredeble post kelkaj tagoj Beatrico retrovos la memoron pri la pasintaj fariĝoj: sed se en tiu tempo la projekto, kiun mi havas en kapo, fariĝis efektivigebla, vi konstatos, ke vi estis prava, ne malesperante.

Dum Herbeno parolis, li rigardis Petron; kaj lin mirigis la ŝanĝoj alvenintaj en la fizionomio de lia frato. La malfeliĉulo, konsumite de ĉagreno, vidante, ke lia amatino rekonas plu nek lin nek sian infanon, kaj ke ŝi tute perdis la memoron de ilia longa kunvivado, ne povis ne esti premegita de tiu kruela vidaĵo. La kvanto de liaj blankaj haroj plimultiĝis, liaj trajtoj kuntiriĝis, kaj la rozkolorecon de liaj vangoj anstataŭis senbrila paleco, simila al tiu, kiun oni vidis sur la vizaĝo de Fernando.

Kiam Herbeno revenis de Hongkong , estis ankoraŭ eble por observanto tiel observema kiel Klozelo rimarki kelkajn apenaŭ senteblajn nuancojn, kiuj ebligis diferencigon inter ambaŭ fratoj: ĉar en tiu epoko Fradeko estis feliĉa kaj amata, dum Fernando estis malfeliĉa kaj ekzilata: kaj la diferencoj inter tiuj du malsimilaj vivmanieroj markis en iliaj fizionomioj kelkajn preskaŭ nerimarkeblajn apartigaĵojn, kiuj ilin malsimiligis. Sed nun, tial ke Fradeko siavice suferis, tiuj infinitezimaj diversaĵoj tute malaperis: kaj la simileco estis tiel plene absoluta, ke la du fratoj, kiuj por babiladi sidis apud la kameno, kaj vidis en la spegulo unu el siaj vizaĝoj, ne povis diveni al kiu el ambaŭ apartenas la reflektita bildo.

– Vi suferas, mia frato, diris Fernando; vi eĉ suferegas; sed esperu, ĉar baldaŭ ĉio plej taŭge aranĝigos por nin ĉiujn ĝojigi kaj feliĉigi.

Petro havis palan rideton de nekredemo.

– Se mi estus sola en la vivo, li diris, jam depost longa tempo mi ne suferus plu: sed apud mi ĉeestas Maŭrico; kaj li malhelpas, ke mi forkuru al la eterna ripozejo. Kaj tio, kio pligrandigas mian doloron, estas aŭdi, ke tiu malfeliĉa infano senĉese postulas sian patrinon, kaj rediras dudekfoje dum la tago: “Mi volas vidi panjon. Kie ŝi estas? Kial ŝi ne vivas meze de ni? Kial ni ne iras ŝin retrovi?”

Dum Fradeko elparolis tiujn lastajn vortojn, la pordo de l’ oficejo, en kiu li troviĝis kun sia frato, malrapide malfermiĝis; kaj Maziero aperis sur la sojlo.

Li aliris al ambaŭ fratoj kun etenditaj manoj. Fradeko prenis unu el ili pro ĝentileco, sed samtempe pafis al la bankiero malamoplenan rigardon, kiun ĉi tiu ne ŝajnis rimarki.

– Petro, li diris, se mi petis de vi, ke vi venu al la bankofirmo, mi tion faris, ĉar mi esperas, ke la deziro de Maŭrico baldaŭ realiĝos. Kredeble post kelkaj tagoj mi petos de vi vian filon por lin konduki al lia patrino. Sed mi kredas, ke en tiu momento via ĉeesto en Vaucresson  estus danĝera por Beatrico. Ŝia cerbo ne ŝajnas ankoraŭ sufiĉe fortika por toleri senriske du tiajn kaj samtempajn ekskuojn.

– Vi do kredas, ke ŝi povos plene resaniĝi?

– Mi ne kredas, mi estas certa; sed kondiĉe, ke ni agos kun treega singardo.

Kiam dum la vespero la bankiero revenis Vaucresson ’o, la unua homo, kiun li renkontis, estis Beatrico, kiu atendis lian revenon kun febra senpacienco. Ŝi tenis en mano la fotografaĵon de Maŭrico, kiun ŝi ne delasis dum la tuta tago.

– Ĉu tiu infano, ŝi demandis, kies portreton mi trovis en albumo, kaj kiun mi revidis en sonĝo, ĉiam vivas?

– Ĉiam, respondis Maziero kun afektita indiferenteco. Ĉu vi deziras lin vidi?

– Ho jes! ekkriis la juna virino kun tono, en kiun ŝi metis sian tutan animon.

– La afero estas tre facila. Morgaŭ mi lin alkondukos al vi.

La morgaŭon, la aŭtomobilo de l’ bankiero veturigis Vaucresson ’on Fradekon kaj lian filon, akompanitajn de Maziero kaj de Fernando. Sed la meĥanikisto, kiu ricevis specialajn ordonojn, anstataŭ eniri en la korton de la kampodomo, sin direktis al arbareto, en kies internon li kaŝis sian veturilon.

La bankiero, Herbeno kaj Maŭrico solaj elkaleŝiĝis.

– Iru, mia kara infano, diris Petro al sia filo kun larmoplenaj okuloj; iru retrovi cian panjon.

– Sed kial ci ne venas kun ni? demandis la infano.

– Mi cin realiros post unu momento. Estu tre saĝa. Obeu cian baptopatron kaj cian onklon. Iru, mia filo, li aldonis per voĉo solena; iru, kaj Dio cin akompanu.

Impresite de l’ tono, per kiu estis dirita tiu lasta frazo, la knabeto nenion respondis kaj sekvis siajn kunulojn.

Dum la doktoro alpaŝis, li sentis sin malkvieta. Kio elvenos el tiu decidiga provo? Ĉu la cerbo de Beatrico estas sufiĉe vekita, por ebligi, ke ŝi rekonu sian infanon? aŭ kontraŭe, ĉu la produktita ekskuo ne estos tro forta? ĉu ĝi ne abismigos neripareble la junan virinon en nokton pli nepenetreblan kaj pli nekuraceblan ol antaŭe?

Sinjorino Herbeno sidis en salono, havante ĉiam siajn rigardojn fikse direktitajn al la portreto de sia filo, kvazaŭ ŝi estus senmovigita de religia ekstazo.

Subite la pordo malfermiĝis, kaj juna voĉo ekkriis:

– Bonan tagon, patrineto, jen estas mi! Aŭdinte tiujn vortojn, la juna patrino relevis sian kapon; kaj vidante tiun infanon, kiu alkuris al ŝi tiel rapide, kiel povis tion ebligi liaj mallongaj kruroj, ŝi paliĝis, rapidis al li, lin sublevis el tero kun energio, kiun ŝia malforta ŝajno ne lasis supozi, kaj lin premante sur sia koro, ŝi ekkriis en muĝado, kiu pli similis la blekadon de sovaĝa besto ol homan voĉon:

– Maŭrico! mia infano! mi memoras!

Kaj dum ŝi lin ŝmacadis kun frenezaj ekscitegoj, Fernando kaj Maziero eniris siavice en la salonon.

– Ha! sinjoro Maziero, ekkriis la juna virino, mi memoras! mi memoras! Kiom mi estas feliĉa! Sed subite, ekvidante Fernandon, ŝi ektremetis.

– Sed tiam, ŝi diris, tial ke ni estas geedzoj nur depost ses monatoj, ĉu estas eble, ke ...

– Ni eliru, ne respondinte, blovis la doktoro en la orelon de sia baptofilo, kaj ni lasu ŝin sola kun sia filo. La infanaj respondoj, kiujn li faros al ŝiaj demandoj, pli taŭgos por ŝia malfortiĝinta cerbo ol niaj tro raciaj kaj tro sciencoplenaj klarigoj.

Kaj la du viroj eliris, por sciigi Fradekon pri la fariĝoj, kiuj okazis.

La resanigo de Beatrico pli kaj pli rapide progresis. La senĉesa babilado de l’ infano iom post iom revekis sentojn kaŝitajn en la profundejoj de ŝia cerbo; kaj kvankam ŝi ne ĉiam tre akurate komprenis la fariĝojn, al kiuj aludis ŝia filo, tamen la simpla fizika impreso produktita de la sono de lia voĉo agis pli intense, ol estus farintaj la plej detaloplenaj klarigoj: ĉar ili estus ŝajnintaj tiel ne verŝajnaj, ke la juna virino, pro la foresto de ŝiaj memoroj, ne estus povinta ilin akcepti. Efektive homo, kiu estus peninta pruvi al ŝi, ke dum kvin jaroj ŝi kunvivis kun Petro en geedza kunloĝado, estus ricevinta nur rideton de nekredemo, tial ke ŝi ne memoris plu tiun kunvivadon. Sed kiam Maŭrico diris, ke lia paĉjo Petro estas tre malgaja; kiam li demandis, kial sinjoro Maziero ne volas, ke lia paĉjo Petro venu al Vaucresson , k. t. p., tial ke la juna virino ne povis kompreni la sencon de tiuj demandoj, ĉar la memoro de tiuj fariĝoj al ŝi mankis, kompreneble ŝi ne povis respondi. Sed aliparte, tial ke estis neeble, ke ŝi kulpigu je artifiko la infanajn pripensojn de Maŭrico, ŝi sentis sin konfuzita, faris ekpenon, kaj iom post iom memoris. Certe tio ne estus okazinta, se Maziero nesingarde estus serioze rakontinta al ŝi la fariĝojn tiel, kiel ili okazis: ĉar tiam ŝi estus ekrideginta antaŭ lia nazo, dirante: “Ĉu vi mokas min?” kaj neniu laboro por rememori estus fariĝinta en ŝia cerbo.

Tial ke la patrino memoris pri sia patrineco, neeviteble la cetero devis postiri sen malfacileco: kaj reale tio tiel okazis.

Ian tagon Beatrico diris, ke nun ŝi memoras pri Petro, kaj ke ŝi deziras lin revidi.

– Venu, mia frato, al li skribis Herbeno, venu sen ŝanceliĝo; venu redoni la sanon al tiu malfeliĉulino, kiu tiel dolore maljuste suferis; venu kisi la patrinon de via filo, kaj ne timu, ke vi incitos mian ĵaluzecon. Ĉar kiam mi estos reveninta el mallonga vojaĝo, kiun mi plenumos post kelke da tagoj, mi intencas fari al vi proponon, kiu, mi tion esperas, vin multe ĝojigos.

Post ok tagoj Fradeko kaj Beatrico ricevis ambaŭ de Fernando leteron jene verkitan:

En la letero, adresita al Petro, oni legis:

– Troviĝu, venontan lundon je la dua, en via iama apartamento, straton de de l’Université : mi deziras interparoli kun vi.

Kaj en la letero al Beatrico:

– Troviĝu, venontan lundon je la dua, en la iama apartamento de Petro, straton de de l’Université ; mi deziras interparoli kun vi.

Kiam ili estis kuniĝintaj triope:

– Mankas ankoraŭ, diris Fernando, kvara persono, sen kiu ĉio, kion mi havas por diri, estus senvalora. Atendu min unu minuton: mi iras por ĝin venigi.

Li malfermis la pordon, kiu komunikigis la ĉambraron de Fradeko kun la apartamento de sinjorino Herbeno, eniris en sian iaman loĝejon kaj baldaŭ revenis akompanate de juna virino funebre vestita. Vidante ŝin enirantan, Petro kaj Beatrico sin eklevis per unu eksalto, kvazaŭ serpento ilin pikus:

– Reĝino! ili samtempe ekkriis.

Kiam Fernando revenis el Azio por peti la revizion de sia proceso, li trovis sian lokon okupitan de Fradeko, kaj infanon, kiu ne estis lia, lokitan en la edza hejmo. Certe ne eĉ dum unu sola minuto li intencis kulpigi Beatricon, kiu estis nur la senkulpa viktimo de absoluta simileco, kaj kies sola krimo estis plialtigi la devon kaj la edzinan amon ĝis la forgeso al sia bonfamo. Sed tamen ekzistis neneigebla kaj materia fakto: Beatrico estis patrino de filo, kiu ne estis lia. Inter lia edzino kaj li troviĝis nun tiu etulo, kiun li estis tro justa por malami, sed kiun li ne povis ami tiel forte, kiel li estus aginta por sia propra infano. Pro tio la senĉesa ĉeestado de la Fradeka filo iom post iom mortigis en la koro de l’ junulo la amon, kiun li iam sentis al Beatrico, kaj ĝin anstataŭiĝis per sento de simpla amikeco, de amemo ĉiam profunda sed nur frata.

Tiam pro fenomeno de neevitebla reago li tuj komencis pripensi pri Reĝino.

Dum lia tuta vivado, la koro de Fernando estis vera pendolo, balanciĝanta el unu junulino al la alia kaj ne povanta fiksiĝi. Lia sendecideco estis tiel granda, ke, kiam lia baptopatro postulis, ke li faru elekton, tial ke li ne povis decidiĝi, li estis devigita demandi la sorton, kiu montris Beatricon. Momente li povis kredi, ke liaj ŝanceliĝoj ĉesis, kaj ke la nova edzino estis definitive venkinta sian konkurantinon. Sed la malsano okazinta al la juna virino post tri monatoj da geedziĝo, denove ĵetis Fernandon en la brakojn de Reĝino: kaj se post la resaniĝo de sinjorino Herbeno, la junulo volis rompi kun sia amatino ĉiujn amrilatojn, li tion faris, ne tial ke li ne ŝin amis plu, sed tial ke li komprenis, ke la situacio, en kiu ili ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo, kaj ke li ne havas rajton preni ŝian vivon, ne povante interŝanĝe doni al ŝi la sian.

Tiam alvenis la fatala juĝa eraro, kiu lin sendis al la punlaborejo. Sentante, ke li estas envolvita en reto de ŝajnaj pruvoj, kiujn li estas nekapabla rompi, antaŭvidante la neeviteblan kondamnon, li volis almenaŭ, antaŭ kiam li veturos al Noumea , kunporti la amemon kaj la estimon de siaj familianoj; kaj li komprenis, ke tio estas malfacila, eĉ tute neebla, se liaj amrilatoj kun Reĝino estas konataj. Tial ke sian viziton li faris al la junulino dum la posttagmezo; tial ke la akcidento de la pontego okazis dum la vespero, ekzistis inter tiuj du fariĝoj neniu ebla rilato: kaj li sin enfermis en sovaĝan silentiĝon, ĉar konfeso ne povis liveri la alibi ’on, kiun li bezonis. Pro tio, ne nur li ne riproĉis Reĝinon pro ŝia sintenado kaj ŝia muteco, sed kontraŭe li ŝin gratulis funde de sia koro pro ŝia diskreteco: en tiu epoko, konfeso devenanta de ŝi estus ŝajninta al li vera perfido. Certe pli poste, kiam li povis sin kvietigi, kiam la trankvileco, kiun li ĝuis ĉe sinjoro Morno, ebligis, ke li pripensu, li komprenis, ke li eraris, kaj ke tia konfeso estus havinta kontraŭe ĉefan gravecon, ebligante iom malsimplan kaj iom subtilan kalkulon, kiu laŭ ia grado povis egalvalori pruvitan alibi ’on. Tamen li ne povis kulpigi la junulinon, ke ŝi ne pensis al tiu kalkulo, dum li mem, kiu estis la precipa interesito, ne suspektis ĝian gravecon. Sed kontraŭe li devis sin danki, tial ke, antaŭ kiam ŝi malaperos, ŝi skribis en letero la detalitan historion de plenumitaj fariĝoj; ĉar estis la malkovro de tiu dokumento tio, kio ŝin reveniĝis. Tamen li mallaŭte al si konfesis, ke li ludas danĝeroplenan ludon; se li povas prezenti kiel pruvon de sia senkulpeco nur tiujn iom abstraktajn konsiderojn, tial ke la rezultato dependos de la maniero, per kiu la juĝisto bonvolos ilin interpreti, li sentis, ke nenio estas pli necerta ol lia malkondamno. Jen estas, kial li ŝanceliĝis dum ses monatoj. Reale li ŝuldis sian delinitivan liberiĝon nur al la ĉeesto de sia frato, kiu, rakontante sian draman intervidiĝon kun Sedilo, metis la aferon sur ĝian veran lokon. Sed al kiu li ŝuldis tiun ĉeeston de Petro? Al Reĝino. Ĉu ne estas ŝi tiu, kiu eksciante, ke troviĝas en Svisujo la viro, kiun ŝi kredis esti ŝia amato, alkuris por lin savi? Se ŝi ne estus sin intermetinta, Fradeko estus mortinta en la Rhon a glaciejo: kaj la mistero, kiu envolvis la kondamnon de Fernando, neniam estus klarigita. Do se la juĝo, kiu lin frapis, estis momente haltigita, li tion ŝuldis al la letero de Reĝino; se Petro retrovita lin definitive malkondamnigis, li tion ankaŭ ŝuldis al la intermeto de Reĝino: reale al Reĝino, kaj al Reĝino sola li ŝuldis sian rehonorigon.

Tiam li petis de Klozelo, ke li bonvolu doni al li tiun grandampleksan leteron, kiu, dank’ al la nova fakto, kiun ĝi konigis, estis la kaŭzo de lia reveno mezen de liaj familianoj. La tralegado de tiu dokumento estis por li vera malkaŝo, kaj ĵetis novan lumon sur fariĝojn, kiuj restis ĝis nun mallumaj, kaj por kies klarigo li sciis trovi nur erarajn interpretojn. Do tiu letero farita per ĵurnalaj literoj, tiu letero, kiun li kredis ruzo de Eduardo, estis vere verko de Reĝino. Ĝis nun li opiniis, ke solaj la timo al skandalo kaj la zorgo pri ŝia bonfamo fermis la buŝon de la junulino; kaj subite li ekvidas, ke la roloj estas interŝanĝindaj. Ne nur lia infaneca amikino ne timis skandalon, ne nur ŝi metis antaŭ la piedojn de la amata viro sian hontemon, sian honoron kaj sian bonfamon, sed plie ŝi altiĝis la memoferon ĝis heroeco de mensogo, kaj al li liveris tiun alibi ’on, kiu mankis, proponante certigi, ke en la preciza minuto, en kiu okazis la katastrofo sur la Meudon ’a pontego, ŝia amato troviĝas inter ŝiaj brakoj. Esti li tiu, kiu ne komprenis, tial ke li ne sciis sin altigi ĝis tia alteco de sentemo; tial ke li ne kredis, ke tia sindono estas ebla. Lin pereigis ne la silentiĝo de Reĝino, sed la lia; ĉar li estu respondinta: jes; kaj tiu simpla vorto sufiĉis, por ke li estu savita. Certe por fari tiel heroan mensogon, ŝi metis kondiĉon. Sed ĉu oni povis postuli, ke ŝi elparolu falsan ĵuron, nur por fari la feliĉecon de sia konkurantino? Nun Herbeno komprenis, kiel grandega fariĝis la malespero, kiu ekkaptis la junulinon, kiam ŝi kredis, ke la amegita viro ŝin tiel forte malestimas, ke li preferas al ŝia amo la punlaborejon kaj eble la eŝafodon. Tiam subite, sen transiro, ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon; sed tia malamo estis ankaŭ amo. Kaj ju pli la junulo antaŭeniris en sia legado, des pli la sovaĝa grandeco de tiu pasio, kiu tiel malmulte akordiĝis kun la universala malkuraĝeco de nia epoko, lin instigis al miro kaj al admiro. La artisto kaj la literaturisto, kiuj loĝis en li, ne povis ne sin senti impresitaj, legante tiujn paĝojn, ĉe kiuj kantiĝis, en frazoj, kies lirismo montriĝis des pli intensa, ke ĝi estis ju pli nekonscia, la dia poemo de l’ amo absoluta: kaj iom post iom Reĝino grandiĝis ĝis la gigantaj kaj tragediaj proporcioj de heroino en antikvaj epokoj. Antaŭ tiu neinterrompita ama kriado, li ne povis ne senti sin flatita, pensante, ke li estis la objekto de tiu flamiĝanta korsento. Eble li samtempe estis ĝia viktimo; sed en tiu afero, same kiel en la aliaj, la vera kulpigoto estis Fatalo. Tiam li nevole murmuris mallaŭte:

– Kompatinda Reĝino, kiel pasie ŝi min amis! Mi ne scias, ĉu ŝi estis krima; sed se ŝi faris kulpojn, oni devas konfesi, ke la malfeliĉulino ilin kruele elpagis.

Nun, tial ke Beatrico ne povis plu esti kontraŭpezilo, lia tuta amo por la kunulino de liaj junaj jaroj revenis en lian koron, kaj en ĝin sin lokis pli despote ol en la pasinta tempo: pro tio, kiam li resupreniris la deklivon de siaj memoroj, kiam li memoris siajn pasintajn ŝanceliĝojn, li ne povis ne ekkrii:

– Ha! se mi estus sciinta, mi estus edziĝinta kun Reĝino, kaj neniu el la malfeliĉaĵoj, kiuj nin premegis, estus okazinta! La amnezio de Beatrico, formetinte provizore Petron kaj lian filon, ebligante la ĵusajn fariĝojn, kaj devigante, ke la tempo realiru malantaŭen ĝis la unuaj tagoj de lia edziĝo, al li redonis momente lian iaman situacion. Tamen lia feliĉeco estis tute neplena: li suferis, vidante, ke lia infaneca amikino estas senigita je unu parto el siaj intelektaj ecoj, vidante, ke lia frato estas konsumita de ĉagreno, kaj trenas kiel kuglegon ekzistadon de nun sencelan.

Ĉar (kaj tia sento unue ŝajnos stranga kaj nekomprenebla) tiun fraton, kiun li konis nur depost kelkaj monatoj, tiun fraton, kiun li devus malami, tial ke li estas la nevola kaŭzo de ĉiuj liaj malfeliĉaĵoj, tiun fraton kontraŭe li amis, oni povas diri, kiel alian sion mem; kaj li havis por li amemon, kiun neniam li sentis tiele ardan por iu el siaj ĉu iamaj ĉu nunaj amikoj.

Pro tio, kvankam Fernando estis laŭ leĝa vidpunkto la neprotestebla kaj neprotestita edzo de Beatrico, tamen li ne povis sin decidi al la repreno de la geedza vivmaniero, malgraŭ la postuloj de la juna virino, kiun tia sin tenado mirigis kaj malgajigis. Certe, por klarigi sian malardon, li liveris kiel pretekston la ankoraŭ ŝanceliĝantan kaj ne sufiĉe restarigitan bonfarton de sinjorino Herbeno; sed la vera motivo de lia konduto estis tute alia. Reale Beatrico ne sin decidis favore por li; la sola malsano estis sufiĉe potenca por forpeli Petron for de ŝia memoro, sed ne for de ŝia koro: kaj Herbeno sin demandis ne malprave, ĉu ne estus malkuraĝaĵo profiti la cerbajn konfuzaĵojn de malfeliĉa virino, por okupi en ŝia koro lokon, kiu, li tion sentis, reale apartenas al alia viro. Ĉar por li la vera edzo de Beatrico ne estis li, sed lia frato, tio estas la patro de ŝia infano; kaj uzante la rajtojn, kiujn al li donis la leĝo, li sin demandis, ĉu li ne plenumus veran incestan adulton.

Dum la ses jaroj de la unutona kaj preskaŭ vegetaĵa ekzistado, kiun Fernando pasigis en Hongkong  li vivis nur per siaj memoroj; kaj en tiuj memoroj Reĝino okupis lokon multe pli vastan ol Beatrico. Efektive la kelkaj semajnoj de geedza kunvivado, kiujn li vivis apud sia legitima edzino, ne povis esti komparitaj kun la ses monatoj de arda pasio, kiujn al li havigis Reĝino.

Do kiam la bankiero al li certigis, ke, dank’ al la ekskuo sentita pro la aŭtomobila akcidento, estis kredeble, estis eĉ certe, ke la definitiva resaniĝo estos nur afero de tempo; kiam, konsekvence de tiu resaniĝo la junulo antaŭvidis la revenon de la terura situacio, en kiu ili triope troviĝis antaŭ la malsano de Beatrico, tiam li decidis, ke li efektivigos projekton, kiu okupadis lian cerbon depost jam kelke da tempo, sed kiu ne ankoraŭ en ĝin fiksiĝis laŭ daŭra maniero.

Reĝino estis malaperinta, lasinte neniun postsignon, kiu ebligas sin retrovi. Ĉu ŝi estis vivanta, aŭ ne? Kaj se ŝi ekzistas ankoraŭ, en kiu loko ŝi sin kaŝas? Fernando sin turnis al agentejo por informoj: pli ol unu fojon li estis havinta okazon multe ŝati la vere eksterordinaran sagacecon de la direktanto de tiu firmo. Li do diris, montrante fotografaĵon de la juna virino:

– La persono, kies portreton vi vidas, konas nur sian patran lingvon: do estas malmulte konjekteble, ke ŝi rifuĝis en eksteran landon. Sed ekzistas en Francujo tridekses mil komunumoj. Kopiigu tiun portreton laŭ tridekses mil ekzempleroj; sendu provaĵon al ĉiuj urbestroj; promesu bonan rekompenson al tiu, kiu liveros precizan informon: kaj estus strange, se per tia rimedo vi ne sukcesus ŝin retrovi.

Fernando rezonis ĝuste; ĉar post unu monato li ricevis de la agentejo la jenan leteron:

– La persono, kiun vi serĉas, sin nomigas sinjorino Gustavio, kaj loĝas en Tarbes , straton des Grands-Fosses  (de grandaj fosaĵoj).

Kiam Reĝino forkuris sen espero al reveno, ŝi volis meti inter si kaj tiuj, kiujn ŝi forlasis, kiel eble plej grandan interspacon; kaj ŝi haltis nur, kiam haltis la vagonaro, kiu ŝin veturigis; tio estas, kiam ĝi ne povis ruliĝi pli malproksimen, tial ke mankis la fera vojo. Tiu loko nomiĝis Tarbes ; kaj ŝi restis en Tarbes : ĉar por malrapide agonii, ĉu la loko elektita havis gravecon? Tiam ŝi sin nomigis sinjorino Gustavio, memore de la nomo, kiun laŭ ŝia hipotezo Fernando elektis, kiam li forkuris for de Noumea .

Kiam Herbeno sonoris ĉe ŝia pordo, Reĝino malfermis mem; ĉar pro la malgrandeco de sia posedaĵo ŝi havis nur mastrumulinon, kiu venis matene por fari la tro lacigajn laborojn. Rekonante sian edzon, kredante unue, ke li venas por sin venĝi kaj por ŝin puni pro ŝia provo de venenado, ŝi fortege paliĝis, kaj falante sur genuoj kun etenditaj manoj, kvazaŭ ŝi volus forpuŝi la danĝeron, kiun ŝi sentis minacanta, ŝi ekkriis:

– Kompatu, kompatu, mi cin petegas; min pardonu.

– Relevu cin, diris Fernando per afabla tono, kaj timu nenion: mi ne venas kiel malamiko, kontraŭe. Kredeble ci legis en ĵurnaloj ...

– Depost kiam ci min forpelis for de ci, mi estas malviva por la mondo. Nenio min interesas plu; kaj neniam mi malfermas ĵurnalon.

– Sed kion do ci faras por pasigi ciajn tagojn?

– Mi vivas kun la estintaĵoj: mi legas kaj relegas ĉiujn ciajn leterojn, depost la longaj skribaĵoj, kiujn ci sendis, kiam ci estis liceano, ĝis la plej etaj biletoj, kiujn ci portigis al mi, kiam okaze urĝa laboro cin devigis resti en la banka firmo.

Fernando komprenis, ke Reĝino aludas al fariĝoj, kiuj okazis dum ŝia edziniĝo kun Petro. La malkompreniĝo daŭris por ŝi, same kiel ĝi estis daŭrinta por Beatrico. Sur la kameno en kadroj vidiĝis fotografaĵoj, kiuj lin montris, kiam li estis infano, knabo, junulo, kaj aliaj portretoj, en kiuj li sin vidis kun pozoj, kiujn neniam li estis havinta, kun vestoj, kiujn neniam li estis portinta. Tiuj bildoj estis figuraĵoj de Petro. Fine meze de la tabulo staris la hotelo de Gletsch , la Rhon a glaciejo, kaj la vojo al la Furka .

Fernando sin sentis kortuŝita ĝis larmoj, vidante la pruvojn de tia amo, kiu altiĝis ĝis vera kulto; kaj li ne pli intencis riproĉi Reĝinon pro ŝia edziniĝo kun Petro, ol li pensis kulpigi Beatricon pro ŝiaj amrilatoj kun Fradeko. Ĉu ne estis li, kaj ĉiam li, la viro, kiun la du kuzinoj estis amintaj, amante lian fraton? Fernando altiris la junan virinon al kanapo, sidiĝis apud ŝin, kaj rakontis la ĉiujn okazintajn fariĝojn. Reĝino larĝe malfermis siajn okulojn, sin demandante kelkafoje, ĉu lia interparolanto parolas serioze, kaj ĉu li ĝuas la plenecon de siaj cerbaj ecoj? Kiam li estis fininta:

– Tiam, ŝi diris, estas ci la vera Fernando?

– Li estas mi.

– Kaj la alia, tiu, kun kiu mi edziĝis?

– Li estas mia frato.

Kaj irante al la kameno, li apartigis la fotografaĵojn laŭ du partoj, metis la unuan dekstren, la duan maldekstren, dirante:

– Ĉi tiuj portretoj estas la miaj; kaj tiuj, la fotografaĵoj de Petro.

Kiam la unua mirego estis pasinta, kaj kiam Fernando estis respondinta kiel eble plej kontentige al la senĉesaj demandoj de Reĝino, li daŭrigis:

– Terura malkompreniĝo kaŭzis multajn malfeliĉaĵojn: ni devos ilin ripari. Pro tio estas necesege, ke ni ŝovu la spongon sur la estinteco por ĝin forgesigi, kaj ke ni elradikigu el niaj animoj ĉian ajn senton al malpardono kaj al ĵaluzeco; ĉar hodiaŭ tiuj malbonaj kormovoj ne havas plu motivon por esti. Mi estas plena de indulgo por la kulpoj, kiujn kaŭzis sincera amo; mi malamas nur hipokritecon. Pro tio mi pardonas al ci sen kaŝita penso la tutan malbonon, kiun eble ci faris al mi en la pasinta tempo; kaj mi ne volas koni la motivojn, al kiuj ci obeis, kiam ci silentiĝis. Sed mi devas cin danki, ĉar ci penis min savi per superega mensogo, kiun mi ne sciis diveni. Troviĝas en tia ago heroa memofero, kiun grandkora homo ne povas malkonfesi sen maldankemo. Pri la aliaj kulpoj, kiujn ci plenumis, mi volas paroli pri cia duobla provo de venenado kaj de memmortigo, ne nur ci estis terure punita pro tiuj du krimoj, sed plie ci sola toleris ilian tutan pezon. Do la devizo, kiu taŭgas por ni estas enhavita en tiuj du vortoj: Amo kaj Pardono. Reciproke ni amu nin kvarope, ni pardonu nin kvarope: kaj ni povos ankoraŭ esti feliĉaj.

Reĝino ravita sentis, ke feliĉegeco batigas sian koron. Ŝi lasis paroli Fernandon, kaj ne intencis lin interrompi. Tamen ŝi eksaltis, kiam ŝi aŭdis, ke li diras:

– Ci revenos kun mi Parizon.

– Ho ne! Tion neniam mi faros.

– Tio estas necesa, eĉ necesega, por la plenumo de l’ entrepreno, kiun mi revis.

– Ĉu mi povos min retrovi antaŭ Beatrico, kiun mi volis mortigi?

– Ŝi cin pardonos.

– Antaŭ Petro, kiun mi forlasis?

– Li cin pardonos.

– Tio estas neebla.

– Tio estos realaĵo. Mi diras plion: ambaŭ cin amos, same kiel mi mem cin amas, malgraŭ la abomena estintaĵo. Obeu min, Reĝino; mi ĵuras, ke ci ne pentos pri tio, kaj ke pli poste ci min benos, tial ke mi insistis.

La juna virino, venkita de la afabla sed samtempe ordona voĉtono de la viro, kiun ŝi ĉiam amegis, konsentis plenumi ĉion, kion li deziris; kaj ŝi revenis kun li Parizon.

Dume, ekvidante Reĝinon, Petro kaj Beatrico jam malfermis la buŝon por protesti: en iliaj okuloj brilis flamoj de kolero kaj de malamo: oni sentis, ke neripareblaj vortoj estos baldaŭ elparolitaj. Fernando komprenis la danĝeron, kaj prenante la parolon, li diris per tono solene grava:

– Ĉiuj sidiĝu kaj aŭskultu atentege tion, kion mi deziras proponi. Mia frato, li diris, sin turnante al Petro, mi eniris en vivon du horojn pli frue ol vi: jen estas eĉ la sola diferenco, kiu nin malsimiligas. Mi do estas via antaŭnaskito, ho! tre malmulte, li aldonis ridetante. Tamen permesu, ke mi fanfaronu pri tiu malforta rajto de antaŭnaskiteco, por direkti la interparoladon, kiun ni havos post momento, kaj por prezidi la diskutadon.

Kiam por la unua fojo ni troviĝis unu kontraŭ la alia en tiu sama ĉambro, en kiu ni sidas hodiaŭ, ni ambaŭ konkludis, kaj ni venis al sama konsento pri tiu punkto, nome: niaj rajtoj al Beatrico estas egalaj. Tiam ni diris al ŝi: “Elektu inter ni ambaŭ.”

– Nenion timu, amikino mia, li aldonis, vidante, ke la juna virino paliĝas: nenion timu. Ni tro vidis, kiajn fatalajn konsekvencojn tia frazo posttiris post si: kaj, depost tiu tago, mi longe tre longe pripensadis, kaj alvenis al tiu mala konkludo, nome: niaj rajtoj ne estas egalaj; vi sola, mia frato, estas la vera edzo de Beatrico, ĉar vi sola estas la patro de ŝia infano. Ŝi ne bezonas elekti inter ni; ŝi havas por fari nur unu aferon: ĝi estas, vin preni, en la plena paco de sia konscienco, kaj vin konservi.

Tial ke Petro kaj Beatrico faris ekgeston de protesto, li daŭrigis:

– Kiel mi diris iam: la infano estas la celo de la geedziĝo; kaj kiam ĝi antaŭiris la leĝan unuiĝon, ĝi fariĝas deviga motivo, por ke tiu unuiĝo plenumiĝu. Al sia filo Beatrico ŝuldas sian resaniĝon; kaj neniu havus la kruelecon lin eltiregi el ŝiaj brakoj. Sed ĉu vi kredas, mia frato, ke mi povus esti sufiĉe barbara por min apogi sur nur leĝan tekston, kaj por malpermesi, kun tiu leĝaro en mano, ke vi kisu vian filon? Ne, kvankam bedaŭrinde mi konas vin nur depost malmulte da tempo, tamen mi havas por vi sinceran amemon. Oni rakontas, ke la amikeco, kiun ĝemeloj reciproke sentas unu al la alia, estas des pli forta, ke ju pli granda montriĝas ilia simileco; juĝu do se la mia devas esti profunda.

Aŭdinte tiujn vortojn, Petro ne povis sin deteni: li sin levis, kaj premante la manon de Fernando:

– Ha! mia frato, li ekkriis, estas via la buŝo, kiu parolis; sed ĝi nur tradukis tion, kion mi sentas en mia koro.

– Sed tiam, daŭrigis Herbeno, se estas por mi neeble malkunigi la patrinon el la filo, kaj la filon el la patro, kio mi fariĝas meze de vi? Inter vi mia loko ne ekzistas. Mi do havas por fari nur unu aferon: ĝi estas, min eligi. Kaj tion mi faras.

– Ho ve! Fernando, via propono estas tiel grandanima kiel neefektivigebla. Tiel longe kiam vi estis en Hongkong , la mondumo povis kredi, ke mi estas vi mem, kiu sin ŝirmas sub malveran nomon. Sed nun, tial ke vi revenis, estas vi la legitima edzo de Beatrico; kaj mi povas esti nur ŝia amanto.

– Estas nia simileco la kaŭzo de ĉiuj niaj malfeliĉaĵoj: ĝi devas esti la rimedo, kiu ilin riparos. Jen estas do tio, kion mi intencas proponi. Prenu mian lokon en la vivo; kaj samtempe mi en ĝi prenos la vian. Tiun nomon Herbeno, kiu estis la nomo de nia patro, kaj kiu devus aparteni al vi, se krima mano ne estus vin eltireginta el la familia hejmo la tagon mem de via naskiĝo; tiun nomon, kiun la mondumo vin devigis porti dum ses jaroj, malgraŭ viaj energiaj neadoj; nu! tiun nomon akceptu maltime hodiaŭ kaj sen kaŝita penso. Estas vi la homo, kiu estis la infaneca amikino de Beatrico, kiu edziĝis kun ŝi, kiu estis kondamnita kaj rehonorita, kiu revenante trovis Maŭricon lokitan en la edzan hejmon, kaj kiu havus rajton fari proceson al via edzino pro malvereco de patreco. Sed kompreneble vi ne ĝin faros: tiam nur silentiĝante vi fariĝos la laŭlega patro de Maŭrico, same kiel vi estas jam lia patro laŭnatura.

Miaflanke mi konservos tiun nomon Fradeko, kiun mi vole portis dum ses jaroj, kaj kiun mi benas, ĉar ĝi estis por mi protektilo kaj savilo. Estas mi la homo, kiu estis kondukita al hospitalo por Trovitaj Infanoj kaj edukita en Dinan , kiu falis en la Rhon an glaciejon, kiu edziĝis kun Reĝino kaj kiu petis eksedziĝon pro forlaso de la edza loĝejo. Sed tial ke mi havas rajton pardoni kaj rompigi la sentencon, mi min turnas al la virino, kiun mi neniam ĉesis ami, kaj petas de ŝi, ĉu ŝi bonvolas repreni kun mi la geedzan kunvivadon momente interrompitan? Pro tiuj paroloj, Reĝino ekpuŝis blekegon de ĝojo, kaj sin ĵetis freneze sur la bruston de Fernando.

Tamen aŭdinte tiun strangan proponon, Petro kaj Beatrico ŝajnis kvazaŭ ŝtonigitaj. Ili sentis, ke iliaj koroj saltegas en iliaj brustoj; kaj ili ne kuraĝis sin rigardi reciproke, tial ke ili tro forte timis akcepti. Ĉar Fernando estis prava. Beatrico tiel malmulte edziniĝadis kun li, ke laŭ la naturo ŝia vera edzo estas Petro, tio estas la viro, kiu al ŝi konigis la edzinajn ĝojojn, kaj kiu ŝin patrinigis. Reale Fernando estis nur ŝia infaneca amiko: kaj se ŝi tiel longatempe ŝanceliĝis, se tiu ŝanceliĝo ŝin tiel malsanigis, ke ŝi preskaŭ mortis pro tio, nur sociaj kaj nenaturaj konsideroj estis kaŭzoj de tiu sendecideco.

Fernando, kiu legis en iliaj koroj kiel en malfermita libro, decidis, ke li frapos grandan baton.

– Aŭskultu, Beatrico, li diris, mi devas fari konfeson por mi penigan sed necesan. En la pasinta tempo mi profunde vin amis (mi volas, ke vi estu konvinkita pri tiu punkto); sed mi amis Reĝinon tiel arde kiel vin; kaj mia neefektivigebla deziro estus estinta edziĝi kun vi ambaŭ. Tial ke niaj leĝoj tion malhelpas, mi estis devigita fari elekton, kaj mi demandis la sorton por scii, al kiu el vi ambaŭ ĝi favore klinigos la pesilon. La sorto vin montris. Eble ĝi estus malpli blinda, aginte alimaniere; ĉar multaj malfeliĉoj estus evititaj. Apenaŭ mi estis edziĝinta, kiam, ne trovante en la edziĝo pro via malbona farto la ĝojojn, kiujn mi revis, mi vin trompis kun Reĝino: kaj tiu krimo kaŭzis la katastrofon, kiu nin ĉiujn premegis. Do, kiel vi vidas, mi ne meritas, ke vi oferu al mi vian feliĉon kaj la feliĉon de tiu, kiun vi amas. Ĉar tiu, kiun vere elektis via koro, estas Petro. En la pasinta tempo, vi min amis, lin amante; sed nun, lin amante, lin mem vi amas.

Tiam sin direktante al Fradeko kaj al Beatrico, kiuj daŭrigis konservi senmovecon de statuo, li prenis iliajn manojn, kaj ilin kunplektis, dirante:

– Nu, mia frato, kisu la patrinon de via filo; kaj vi, Beatrico, kisu la patron de via infano.

Post tiuj vortoj, tiuj du kompatindaj geamantoj, kiuj antaŭ unu horo kredis ankoraŭ, ke ili estas por ĉiam disigitaj per netransirebla barilo, ne povis kontraŭbatali la amemon, kiu ilin ekokupis: kaj ili sin ĵetis ploregante en la brakojn unu de alia.

– Mi ne finis ankoraŭ, diris Fernando. Mi promesis al Reĝino, ke oni malaperigos ĉiujn restaĵojn de l’ estinteco, kaj ke oni balaos en forgeson ĉiujn ĵaluzaĵojn, ĉiujn malpardonojn kaj ĉiujn malamojn, por lasi lokon en niaj koroj nur al amo kaj nur al pardono. Mi intencas, tial ke mi estas Fradeko, loĝi kun Reĝino en la apartamento, en kiu ni troviĝas nun, en tiu ĉambraro, kiu estis la via, mia frato, ĝis tiu tago. Vi viaflanke vin lokos kun Beatrico en la loĝejon, kiu estis la mia en la pasinta tempo, sed kiu hodiaŭ al vi apartenas, tial ke vi estas Herbeno. Mi deziras eĉ, ke la komunika pordo restu en la stato, en kiu ĝi nun troviĝas, por ke ni povu facile najbare kunrilatiĝi, ne estante devigitaj trairi tra la ŝtuparo. Sed en tiaj kondiĉoj, necese estas, ke niaj edzinoj amu unu la alian sammaniere, kiel ni amas nin mem reciproke, tio estas ne nur fratine, sed ĝemeline.

Aŭdinte tiujn vortojn, Beatrico kaj Reĝino ambaŭ sublevite de sama entuziasma instigo, sin brakpremis kun multaj montroj de reciproka amemo, ekkriante:

– Li estas prava: ni amu unu la alian.

– Sed, rimarkigis Petro, kion diros pri tio Klozelo, sinjoro Maziero kaj fine la famo.

– Ili diros nenion, respondis Fernando, tial ke ili scios nenion: ĉar, se vi partoprenas mian opinion, ni parolos al neniu pri aranĝo, kiu nin solajn koncernas, kaj kiun neniu povos diveni, dank’ al nia simileco. Klozelo farus mil pli-malpli leĝajn kontraŭdirojn, kaj volus uzi la artikolojn de leĝaro, kiu ne por ni taŭgas; ĉar se ĉiuj homoj havus sian similulon, kredeble la leĝoj estus redaktitaj alimaniere. Ekzemple: mi estas certa, ke Eduardo konsilus la jenon: mi postulu eksedziĝon pro adulto, kiun sufiĉe pruvus la ĉeesto mem de Maŭrico. En tiuj kondiĉoj, Petro, estante jam eksedziĝinta el sia unua edzino, povus oficiale edziĝi kun Beatrico, kaj mi miavice povus ne malpli oficiale edziĝi kun Reĝino. Sed, por tion fari, mi devus kulpigi mian unuan edzinon pri kulpo, kiun ŝi plenumis nur ŝajne: kaj mi ne povus min decidi al tiu kulpigo, ĉar ĝi estus por mi nur abomena kaj hipokrita kalumnio. Tial ke, dank’ al nia simileco, ni povas alveni al sama rezultato, ne kaŭzinte ian skandalon, mi kredas, ke pli taŭgas ne konfidencii la publikon pri niaj koraj aferoj. Mi tre scias, ke mondumo estos mirigita: unuj nin admiros, aliaj nin mokos, vidante, ke unu el ni akceptas tiel gaje patrecon simple leĝan, vidante, ke la alia pardonas tiel facile tiel nepardoneblan ofendegon. Por unuj, ni estos herooj; por aliaj, naiveguloj. Ni lasos ilin paroli, mokante la mokantojn: kaj por ni sufiĉos esti feliĉaj. Ni troviĝas antaŭ du moraloj, la vera kaj la malvera, la natura kaj la nenatura. Nu, mi ne ŝanceligas; mi elektas la laŭnaturan moralon, kaj tre malproksimen forĵetas la moralon nur arte faritan, Ĉiuj aplaŭdis tiujn saĝajn parolojn: kaj oni decidis, ke la projekto de Fernando estos efektivigita, tuj kiam la leĝaj formulaĵoj por la nuligo de l’ eksedziĝo inter Petro kaj Reĝino estos plenumitaj.

Kiam Fernando, kiu nun nomiĝas Fradeko, venis sin loki kun sia nova edzino en la apartamenton iam loĝitan de Petro, li estis mirigita, trovante en la virino, kiun li igis kunulino de sia vivo, karakteron kaj temperamenton tute malsimilajn al tiuj, kiujn li kredis renkonti.

Efektive ekzistas nun inter la hieraŭa kaj la hodiaŭa Reĝino nenia ebla komparo. La pasiajn ekscitegojn, kiuj ŝin tutan skuadis en la pasinta tempo, anstataŭas hodiaŭ dolĉa kaj ĉiam egala humoro: kaj la amo, kiun ŝi ne ĉesis senti al sia infaneca amiko, aliformiĝis en kvietan kaj dorloteman amemon, kiu igas ŝiajn karesojn malpli akraj sed pli penetremaj. Ŝia edzo sin demandis, ĉu la konsciencriproĉoj pri la krimoj iame faritaj; ĉu ŝia provo de memmortigo, ĉu fine la jaroj pasigitaj en Tarbes  en absoluta soleco ne ekzercis sur ŝi kvietigan influon, kiu ŝin plimalardigis. Certe tiuj diversaj agantoj faris profundan impreson sur la vivega temperamento de la juna virino; sed ili venis nur sur dua vico, kaj la vera motivo de tiu pli ŝajna al reala ŝanĝo estas tute alia. Verdire neniu estis koninta la veran karakteron de Reĝino; ĉar ĝis nun ĉiam la cirkonstancoj malhelpis, ke ĝi montrigu laŭ sia reala aspekto. Depost sia infanaĝo, pro la ĉeesto de Fernando apud la du kuzinoj, naskiĝis inter tiuj du junulinoj konkureco, kiun la elekto de Herbeno kaj la okazintaj fariĝoj pli kaj pli gravigis. Sed nun, tial ke tiu konkureco ne estas plu timinda, tial ke ŝi sentas, ke ŝia amato revenis al ŝi por ĉiam kaj sen kaŝita penso, la kvieta amemo postiras post la malnova ekscitego, kaj ebligas, ke la realaj kvalitoj, kiuj estas la fundamento mem de ŝia naturo, tio estas ŝia inteligenteco, ŝia lojaleco, ŝia rekteco de karaktero pli kaj pli kresku libere; ĉar nun ne povas plu ilin sufoki la pezega premado de kontraŭaj pasioj. Tial ke ŝi ne povas plu timi Beatricon kaj ŝiajn provojn de delogo al la koro de Fernando; aliparte tial ke ŝi komprenis, ke ŝi bezonas pardonigi al si la abomenecon de sia pasinta konduto, ŝi amas nun sian kuzinon per ardo egala al la malamo, kiun ŝi iame sentis kontraŭ ŝi. Siavice Beatrico, kies kompatema animo estas nekapabla enhavi malamon, sed kiu samtempe sentas malprecizan konsciencriproĉon ŝin enpenetrantan, kiam ŝi pensas, ke iam per siaj incitaĵoj kaj siaj koketaĵoj ŝi deturnis por sia propra profito kaj sekve por la malprofito de Reĝino la koron de Petro, redonas al sia kuzino procentege la karesojn, kiujn ĉi tiu lasta al ŝi malŝparas. Kiel deziris Fernando nun ambaŭ bofratinoj sin amas reciproke ne kiel fratinoj sed kiel ĝemelinoj: kaj la perfekta feliĉeco regas en la hejmo de tiuj duoblaj geedzoj, kiuj faras unu kaj solan familion.

La radiado de tiu amemo estis tiel intensa, ke fine ĝi eliris el la muroj de la domo, en kiu tiuj du paroj da geamantoj lokis siajn nestojn, por varmigi en lia luksa hotelo la koron de la granda pentanto, kiu ĝin loĝas, kaj kiu en ĝi atendis, ke la morto bonvolu lin liberigi el liaj suferoj.

Kiam oni sin sentas feliĉa, facile oni estas grandanima. Ian tagon, Fernando diris al sia frato:

– Mi konfesas, mia kara Petro, ke mi suferas, pensante, ke la homo, kiun mi tiel plezure nomis iam baptopatro, estas apartigita el nia kunvivado, kaj ne povas havi sian parton en la feliĉeco, kiu nin envolvas. Sed tial ke klopodo provita nur de mi cin metus en falsan situacion, tial ke aliparte sinjoro Maziero havas tro da delikateco por akcepti inviton, en kiu ci ne partoprenus, mi opinias, ke ni devus fari kune tiun klopodon, se tamen tio ne cin ĉagrenas.

– Ĉu ni ne balais la tutan estintecon? respondis simple Petro. Ci estas prava, Fernando. Restas ankoraŭ en angulo de nia koro makulo de malpardono. Ni sentos nin ankoraŭ pli feliĉaj, kiam ni estos tute malaperigintaj tiun difektaĵon. Kiam ni eliros?

– Tuj, se ci volas.

Vojirante Fernando diris al Petro:

– Tial ke cia estinteco ne estas sama kiel la mia; sekve tial ke ci estos devigita paroli alimaniere kiel mi, mi opinias, ke momente kaj por tiu sola cirkonstanco taŭgus, se ni ambaŭ reprenus nian iaman personecon.

– Nenio estas pli facila, respondis Petro: por tion plenumi sufiĉas, ke ni interŝanĝe metu niajn stelojn sur la kontraŭan flankon.

Bezone estas, ke tiu frazo estu klarigita. La simileco inter ambaŭ fratoj estis tiel absoluta, ke ne nur la fremduloj, sed eĉ iliaj edzinoj ne povis ilin diferencigi. Por malhelpi la bedaŭrindajn konsekvencojn, kiujn povus okazigi tia konfuzo, ili elektis eksteran signon, kiu ebligis ilian malsimiliĝon. Tial ke ambaŭ estis fervoraj Esperantistoj, ili kompreneble portis en sia butontruo la verdan stelon de l’ Espero, la insignon de la nova lingvo. Sed dum Fernando ĝin portis dekstre, Petro ĝin alkroĉis maldekstre: kaj tio sufiĉis, por ke ĉia ajn necerteco estu neebla. Sed se, por ia ajn motivo, la du fratoj opiniis, ke por ili estas utile sin anstataŭi reciproke, ili interŝanĝe metis siajn stelojn sur la kontraŭan flankon: kaj la anstataŭigo de personoj tuje fariĝis.

Maziero ilin akceptis en sia laborĉambro, en tiu ĉambro, en kiu vidiĝis la du Leopolda kaj Klotilda portretoj pentritaj laŭ natura amplekso.

– Kion vi deziras, infanoj miaj? li demandis.

– Baptopatro, respondis Fernando, Petro kaj mi nin sentas tiel feliĉaj, ke ni volas, ke ĉiuj, kiuj nin ĉirkaŭas, partoprenu tiu feliĉecon; kaj ni venas, petonte de vi, se vi bonvolas fari kiel ni: tio estas, forgesi la estintecon, kaj rekomenci, sur nova fundamento, la iaman vivmanieron.

Aŭdante tiun neatenditan proponon, la bankiero paliĝis pro kortuŝeco; kaj kaŝante sian kapon en siajn manojn, li tuj ekploregis.

– Kio estas en vi, baptopatro? diris siavice Petro. Ĉu estas eble, ke nia propono okazigas al vi tiom da ĉagreno?

– Ha! infanoj miaj, ekkriis Maziero meze de ploregoj, ne doloron sed kontraŭe ĝojegon mi sentas. Sed ĝi falis sur min en momento, kiam mi estis tiel malmulte preparita por ĝin ricevi, ke ĝi agas kiel farus bato de bastonego: ĝi min premegas. Antaŭ momento mi komprenis, ke oni povas morti de feliĉeco. Sed ne timu; mi rekonsciiĝas.

– Ho! ne, li aldonis mallaŭte, nun kontraŭe mi volus vivi kiel eble plej longatempe.

Kaj li altiris al sia brusto la du junulojn, kiuj siaflanke same radiis pro intensa ĝojo.

– Nun, diris la maljunulo, permesu, ke mi miavice faru proponon, al kiu mi pensas depost jam longa tempo, depost kiam la du filoj de Leopoldo kaj de Klotildo retrovis unu la alian, sin amas reciproke kaj faras unu solan familion. Sed ĝis nun tiu projekto ŝajnis al mi revo neefektivigebla: kaj eĉ mi estus timinta vin ofendi, ĝin konigante; ĉar mi estis konvinkita, ke neniam vi ĝin akceptos. Tamen via amoplena klopodo donas al mi la kuraĝon necesan por paroli: kaj nu! mi min riskas, ĉar vi ĉiam povos ĝin malakcepti.

Vi estas fratoj, kaj tamen vi portas du malsimilajn nomojn; vi estas samsanguloj, kaj tamen, laŭ socia vidpunkto, vi staras unu kontraŭ la alia, kvazaŭ vi estus fremduloj. Nu, lasu min vin adopti laŭleĝe; portu mian nomon; estu miaj filoj. Per tiu rimedo, vi estos fratoj laŭ leĝo, same kiel vi jam estas fratoj laŭ naturo. Kion vi opinias pri mia propono?

– Ni ĝin akceptas tutkore, respondis ambaŭ fratoj per unuanimeco tia, ke iliaj du voĉoj ŝajnis nur unu.

Tiam la bankiero alpaŝis al la du portretoj:

– Klotildo, Leopoldo, li diris, rigardante la pentritajn figurojn, mi dediĉis al unu el viaj filoj mian tutan ekzistadon: hodiaŭ, tial ke mi retrovis la duan, mi adoptas ilin ambaŭ: ili portas mian nomon; post mia morto, mia tuta posedaĵo al ili apartenos: fine al ili mi ĉion donis. Estas neeble, ke mi faru plion.

Kompreneble Klozelon oni komisiis por ĉiuj leĝaj klopodoj: kaj post kelke da tempo, supre de la pordo de la banka firmo oni povis legi sur tabulo tiun societan surskribon: MAZIERO KAJ FILOJ.

Depost tiu momento subita ŝanĝo okazis en la karaktero kaj en la sintenadoj de l’ bankiero. Same kiel iame la maljunulo estis malĝoja kaj severa, same tiel hodiaŭ li montriĝis ĝoja, afabla, sprita, ŝercema, serĉante ĉiujn okazojn por montri sian gajecon, kaj por ĝin dispasi ĉirkaŭ si. Lin plezurigis rediri: Kiam, kiel mi, oni estas patro kaj avo; kaj kiam li invitis por tagmanĝi unu el siaj klientoj, li ne forgesis aldoni: Ni havos kiel kunmanĝantojn miajn filojn, miajn bofilinojn kaj mian nepon.

En unu el tiuj ĉiusemajnaj vespermanĝoj, kiuj rememorigis la estintecon, sed nur laŭ ĝiaj bonaj ecoj, Reĝino diris:

– Sed, paĉjo, vi plijuniĝas de tago al tago. Baldaŭ, se tia malantaŭeniro daŭros ankoraŭ iom da tempo, vi estos la plej juna el ni ĉiuj.

– Ha! mia kara filino, respondis la maljunulo, mi nun sentas min tiele feliĉa, ke mi timas la morton tiel forte, kiel mi ĝin deziris iame. Kredeble vi ne forgesis tiujn halucinajn krizojn, kiuj min ĉiunokte turmentis, kaj kiuj min iom post iom konsumis.

– Ho! jes, mi tion memoras, respondis la juna virino tremetante ankoraŭ, ĉar ŝi pensis al tiu terura sceno, ĉe kiu ŝi ĉeestis en la pasinta tempo.

– Nu, ili tute malaperis. En unuaj tagoj mi dubis, ĉiam timante, ke ili revenos: sed depost ses monatoj ili ne ree montriĝis: kaj nun mi esperas, ke la resaniĝo estas tute plena kaj definitiva.

Kaj dum la doktoro serĉis sciencan klarigon, kiu povus kontentigi liajn aŭskultantojn, Juliino lin interrompis:

– Lasu do vian sciencon trankvila, sinjoro Maziero, ŝi diris; kaj kredu kun ni, ke la avo de Maŭrico estis tuŝita de via pento, ke la malvivulo fine fermis sian kulpigantan palpebron, ke la fantomo pardonis.

FINO.

NOTO DE L’ AŬTORO

Kiam mi estis dudekkvinjara, mi troviĝis iam en la festĉambrego de Trocadero , por aŭskulti koncerton. Sur la tria vico de apogseĝoj liniiĝantaj antaŭ mi, sidis rava junulino. Sed inter mi kaj tiu junulino staris vasta sinjorino superita de larĝranda ĉapelo; kaj por vidi la aktorojn mi estis devigata min klini ĉu dekstren ĉu maldekstren. Tiam, (stranga afero!) kiam mi min klinis dekstren, la ĉapelo de mia junulino estis ruĝa, sed kiam mi min klinis maldekstren, tiu ĉapelo, kvankam konservante la saman formon, fariĝis blua. Mirigite de tiu nekomprenebla por mi ŝanĝiĝo de koloreco, tuj kiam la spektaklo estis finita, mi rapidis al la loko, en kiu troviĝis mia junulino; kaj mi estis sufokita de mirego, vidante du junulinojn kapvestitajn, la unua de ruĝa kaj la dua de blua samforma ĉapelo. Tiuj junulinoj sammaniere vestitaj ŝajnis tiel similaj, ke estis neeble ilin diferencigi unu el la alia; kaj nur la malsameco en la koloro de iliaj ĉapeloj ebligis tiun diferencigon. Por la unua fojo mi vidis du ĝemelinojn.

Post kvin jaroj, unu el miaj kuzoj edziĝis, kaj petis de mi, ke mi fariĝu lia honora fraŭlo. Kompreneble oni min prezentis al honora fraŭlino. Kiam la ceremonio en la preĝejo estis finita, ni revenis al la hotelo, en kiu festiĝis la geedziĝo; kaj, atendante la festenon, ĉiuj invititoj vagadis en la salono. Kiam alvenis la momento por aliri al la manĝoĉambro, mi ekprezentis mian brakon al mia honora fraŭlino por ŝin konduki al la tablo; sed tiu junulino diris mokridetante:

– Vi eraras, sinjoro: ne mi sed mia fratino estas via honora fraŭlino. Nu, ŝi aldonis, jen estas ŝi, kiu staras tie. Kaj parolante ŝi montris angulon de la salono.

Petinte pardonon pro mia eraro, mi rapidis, kaj trovis en la loko montrita duan ekzempleron de la sama modelo.

Post tagmanĝo, oni decidis, ke oni promenados en Bois de Boulogne . Dum ĉiuj ĉeestantoj sin turnis al la sinjorinoj por prezenti siajn brakojn, mi min direktis al loko, en kiu ambaŭ fratinoj sidis unu apud la alia; sed post tre atenta ekzameno, mi estis devigata diri:

– Senkulpigu min, fraŭlinoj; sed estas por mi tute neeble diveni, kiu el vi ambaŭ estas mia honora fraŭlino. Unu el tiuj junulinoj sin levis ridetante, akceptis mian brakon; kaj, dum ni nin direktis al kaleŝoj, ŝi al mi rimarkigis, ke ŝi portas bluan banton, dum la sama tualetdetalo estas ruĝa sur ŝia fratino.

Dum la promenado, mi, tre interesita de tiu strangeco, multe parolis kun la gepatroj de tiuj ĝemelinoj. Ĉi tiuj gesinjoroj diris, ke la simileco estas tiel absoluta, ke ili mem ne povas diferencigi siajn filinojn: ili aldonis, ke estas samaj ne nur la ekstera ŝajno, sed plie la gustoj, emoj, karakteroj kaj eĉ fartoj; kaj ili finis, dirante, ke tiuj junulinoj sin tiel amas reciproke, ke neniam oni vidis tian fratinan amemon ĉe la aliaj familioj.

Kelkajn jarojn poste, oni min venigis por kuraci junulon, kiu, falinte el bicikleto, grave vundis sian genuon. La vundo resaniĝis, sed lasis en sia loko larĝan kaj profundan cikatron. Post kelkaj monatoj, oni denove min vokis en la sama familio; kaj mi rekonis mian iaman vunditon, kiu nun suferis pro interna malsano. Dum mi lin ekzamenis, mi petis de li, ĉu lia malnova vundo lin kelkafoje doloras ankoraŭ. Li respondis ridante:

– Sed mi estas plene resanigita; vidu mem. Kaj li montris tute nedifektitan genuon, sur kiu vidiĝis nenia marko de cikatro. Mi havis antaŭ okuloj veran miraklon. Sed mi tre malfacile akceptas la miraklojn: kaj vidante, dank’ al mokema rideto, kiu flugetis sur liaj lipoj, ke, kiel oni diras en Francujo, mia juna kliento pagis al si mian kapon, mi diris subite:

– Certe vi devas havi ĝemelan fraton: kaj estas via frato, tiu, kiu estis vundita.

Iom mirigite, li konfesis, ke mia diagnozo estis ĝusta. Dum multaj jaroj mi restis la kuracisto de tiu familio: kaj kiam mi estis petita apud unu el fratoj, mia unua demando estis:

– Ĉu vi estas la bicikletulo, aŭ ne? Ĉar nur la cikatro de l’ genuo ebligis, ke mi ilin diferencigu.

Cetere la gepatroj demanditaj faris la samajn respondojn, kiel la gepatroj de la du junulinoj antaŭe cititaj. Ĉe iliaj filoj montriĝis samaj emoj, karakteroj, fartoj, kaj fine frata amemo pli supera ol tiu, kiu ĝenerale ekzistas inter la aliaj fratoj.

Dum mia vivado jam longa, mi havis kelkafoje okazon renkonti sur la strato aŭ en vagonoj ĝemelojn aŭ ĝemelinojn, sed pli ofte ĝemelinojn.

Tio kompreniĝas. La junuloj estas pli sendependaj, povas promenadi solaj, kaj oni ne devas ilin akompani, kiel, dank’ al niaj francaj moroj, oni faras por la junulinoj. Pro tio la fratoj ne estas ĉiam kune, kiel tio okazas por la fratinoj.

Sed pri tiuj hazardaj renkontoj mi ne havas sciigojn; sekve mi ne povas pri ili paroli science.

Ĝis nun mi estis konstatinta la ĝemelecon nur ĉe junaj homoj; kaj mi min demandis, ĉu tiu strangeco daŭras dum la tuta vivado, aŭ kontraŭe ĉu kiam la ĝemeloj maljuniĝas, ilia reciproka simileco ne malaperas iom post iom.

Konstato, kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj, min plene sciigis pri tiu punkto.

Ian tagon, oni alvokis min en familio, kiu ne partoprenis mian klientaron. La familianoj de la malsanulo estis maltrankvilaj, ĉar depost du horoj ilia parenco restis senmova, ne respondante al iliaj senĉesaj petegoj; kaj ili kortuŝe sin demandis, ĉu li estas malviva aŭ en letargio. Pro tio, ĉar la ordinara kuracisto de tiu familio ne estis en sia hejmo, oni petis de mi, ke mi alkuru kiel eble plej rapide. Mi venis tuj, kaj trovis, kuŝanta sur sia lito, sesdekjaran viron, kiu estis mortinta depost tri horoj ĉirkaŭe. Dum mi lin aŭskultadis tre atente, por esti certa, ke ĉiu ero de vivo estis neripareble forfluginta, mi aŭdis post mia dorso viran voĉon dirantan:

– Doktoro, ĉu ĉian esperon oni devas forlasi? Mi min turnis al la nove alveninto, kaj, lin vidinte, mi estis frapita, kiel per bastonego, de la plej granda mirego, kiun mi sentis en mia tuta vivado. Antaŭ miaj okuloj mi vidis, reviviginta, la saman viron, kiu malantaŭ mia dorso kuŝis malviva sur sia lito. Certe la vivulo estis rozkolora kiel ... vivulo, dum la malvivulo estis pala kiel ... malvivulo; kaj tio sufiĉis por plene ilin diferencigi: sed malgraŭ tiu diferencigo, aŭ prefere pro tiu diferencigo mem, la simileco ŝajnis ankoraŭ pli nekredinda; ĉar mi vidis la saman viron samtempe vivan kaj samtempe malvivan.

– Kredeble vi estas ĝemeloj? mi demandis.

– Jes; kaj ni havis samajn emojn, karakterojn, fartojn. Ni ĉiam kunvivis kune, ĉar ni multege amis nin reciproke. Vi komprenas, doktoro, kiel forte tiu morto min doloras: ĉar kredeble mi ne longatempe postvivos mian fraton.

Aŭdidinte tiun melankolian pripenson, mi eliris. Ĉar mi ne estis la kuracisto de tiu familio, mi ne scias, ĉu la timoj de l’ postvivinto efektiviĝis.

Jen estas miaj propraj observadoj pri ĝemeleco. Al tiuj ekzemploj mi povas aldoni tiujn, kiujn al mi konigis, ĉu la rakontoj de fidindaj observintoj, ĉu miaj legadoj.

El la unua fonto mi ĉerpos nur tri observadojn, kiuj devenas: la unua, de mia patrino; la dua, de mia filino; kaj la tria, de mia filo.

Mia patrino ofte al mi rakontis, ke, kiam ŝi estis junaĝa, ŝi kunuliniĝis en sia lernejo kun du ĝemelinoj, kiuj havis samajn emojn, karakterojn, fartojn, kaj kiujn neniu, eĉ iliaj gepatroj, povis diferencigi. Nur tualeta detalo igis ebla tiun diferencigon.

Aliparte, en la momento mem, en kiu mi skribas tiujn liniojn (1908), mia filino konas en sia lernejo du okjarajn ĝemelinojn; ne nur ili tiel perfekte similiĝas, ke iliaj profesorinoj kaj iliaj kunulinoj ne povas ilin diferencigi, sed plie, kiam oni rekompensas aŭ punas unu el ambaŭ, tuj oni estas devigata fari la samon por la alia; ĉar tuj la alia agas sammaniere kiel sia fratino, kiam eĉ ŝi ne konas tion, kion faris ĉi tiu lasta. Estus do tute malĝuste diri, ke unu volis imiti la alian. Cetere se oni povas riproĉi du junulinojn, ke ili profitas sian similecon por sin amuzi, erarigante la ĉeestantojn, oni ne povas kulpigi pri tio du okjarajn knabinetojn; ĉar ili estas tro junaj por meti en siajn petolaĵojn tiom da diplomateco: do nur sama instinkto instigas ilin al sama agado.

Fine, antaŭ kelkaj tagoj, mia filo promenante vidis sur la strato du junulojn, kiuj tiel plene similis unu la alian, ke li ne dubis, ke ili estas ĝemeloj. Sed, kurioza detalo! ambaŭ suferis ĉe la maldekstra piedo tiun naskiĝan kriplaĵon nomitan France pied bot , Germane klumpfuss , Angle club-foot , Itale piede torto , Hispane pie trumado , kaj kiun oni povus nomi Esperante tordpiedo . Sciante, ke tiu observado min multe interesos, mia filo ilin sekvis kaj ekzamenis kaŝe, por povi raporti al mi pri tio. Kompreneble tiuj ĝemeloj ambaŭ lamis, kaj kiam ili sin apogis sur la maldekstran piedon, iliaj ambaŭ korpoj kliniĝis maldekstren, dum, kiam ili uzis la dekstran piedon, tiuj du korpoj samtempe rektiĝis. Sed ili lamis laŭ tiel identa maniero, ke, tial ke ili pasis unu apud la alia, iliaj du korpoj, malgraŭ siaj ritmaj balanciĝadoj, konservis tamen paralelecon matematike akuratan. Tia paraleleco pruvis nediskuteble, ke la du kriplaĵoj estas idente similaj: sen tio unu el tiuj junuloj estus laminta pli aŭ alimaniere ol sia frato; kaj en tiaj kondiĉoj la paraleleco de tiuj du balanciĝantaj korpoj ne estus konservita.

El la dua fonto mi ĉerpos nur du ekzemplojn, la plej antikvan kaj la plej nunan.

En la kanto deka de Eneido (vers. 390 ĝis 392), Virgilio skribis tiujn versojn:

Vos etiam gemini Rutulis cecidistis in arvis,

Daucia, Laride Thymberque, simillima proles,

Indiscreta suis, gratusque parentibus error.

tiel laŭverse tradukitajn:

Same vi falis en kampoj Rutulaj, Larido kaj Timbro,

Vi dunaskitoj de Daŭko, kaj tiel similaj, ke ne vin

Malsimiligis gepatroj (tialo de dolĉaj eraroj!).

Fine en la franca Revuo titolita Lectures pour tous   (Oka jaro. Aprilo 1905. No 7. Paĝo 586) , kaj publikigita de la firmo Hachette , trovigas artikolo, en kiu enkadriĝas kvin fotografaĵoj.

Mi ĝin tradukas:

“Antaŭ ne longe estis festita edziĝa ceremonio, kiu, kvankam ĝi estis duobla, tamen estas unika en la memortabeloj de l’ kuriozeco. La invititoj, kiuj ĉe ĝi ĉeestis, vidante aŭ kredante vidi la saman personon en pluraj diversaj lokoj, devis sin demandi, ĉu ili ne estas erarigitaj de optika iluzio aŭ suferantaj strangan senteraron.

La fratoj Chanteau  naskiĝis en Nantes  je 1874, kaj estis edukitaj kune. Iliaj nutristinoj havis grandan malfacilecon por ne ilin konfuzi. Gabriel  riskis fariĝi Alphonse , kaj Alphonse  riskis fariĝi Gabriel .

Kiam ili plimaljuniĝis, ilia simileco pli kaj pli grandiĝis. En kolegio la du fratoj faris pro tiu simileco la malesperon de siaj majstroj. Ambaŭ vestitaj laŭ sama maniero, kiu el ili estis Alphonse , kiu Gabriel ? Oni punis unu, kaj la alia faris la punon, ĉiufoje kiam la du fratoj opiniis utila la anstataŭigon. En la ludtempo, kiam oni ludis al kaŝludo, la kamaradoj estis frenezigitaj, kaj perdis la malmulton da latinlingvo, kiun ili estis lernintaj.

Jen estas ili en la Pariza Lernejo de Belaj Artoj: tie la du fratoj lernas la pentrarton, en la pentrlaborejo de Luc Olivier Merson , kiu malkovras ĉe ili saman talenton kaj komunajn instigojn. Vi juĝas, se la simileco de du fratoj estas ekspluatita por mistifiki la ‘novulojn’.

Simile vestitaj el nigra veluro, kun kravato La Valliere , la du fratoj evitas sin montri kune. Subite, dum Alphonse  parolas kun unu el nove alvenintoj, Gabriel  sin montras neatendite ĉe la alia flanko de la lernantejo, kaj ekkrias:

‘Kiam do ci estos fininta rakonti al mi ciajn historiojn?’ Mirego de la lernanto, kiu tenas sian interparolaton per la butono de lia jako, kaj vidas lin samtempe aperantan dek metrojn pli malproksime.

Alia samspeca ŝercaĵo. Dum unu el Chanteau ’o laboras antaŭ sia pentrostablo, la massier  (observisto) ordonas al la novulo, ke li iru vidi, ĉu Chanteau  ne troviĝas ĉe la pordisto.

‘Sed li estas tie ĉi, ekkrias la junulo; mi lin vidas.’ Kaj la tuta lernantaro respondas:

‘Ci havas okuleraron. Li estas ĉe la pordisto.’ La novulo fine konsentas eliri. Ĉe la pordisto, li trovas Chanteau ’o, kiu diras al li:

‘Mi? Mi ne estas tie ĉi; mi estas en la lernantejo. Revenu tien; ci min vidos en ĝi.’ Efektive li revenas al la lernantejo, revidas Chanteau ’o antaŭ lia pentrostablo, kaj terurite sin demandas, ĉu li ne fariĝas freneza.

La mistero daŭras ĝis, kiam antaŭ ĝenerala punco oni malkaŝas al la novulo la ekziston de ĝemeloj.

Alvenas la dudeka jaro kaj samtempe la rekrutiĝo. La du fratoj lotas: Gabriel  eltiras la numeron 87, Alphonse  la numeron 88. Sed por la unua fojo la loto ebligas ilin diferencigi, ŝanĝante iliajn kostumojn: Gabriel  sola estas prenita por la militservo. Oni lin sendas en la 135 an  infanterian regimenton en Angers . Lia frato, kiu ne volas resti sola en Parizo, venas loĝi en tiu urbo.

Tiam ludigas en la realeco la ridegigaj scenoj de l’ fama opereto: Champignolle malgré lui  (kontraŭvola Ŝampignol ).

Ian tagon Gabriel  estas vokita en la laborĉambron de l’ ĉefsergento.

– Nu, Chanteau , ekkrias la kapitano, vi ne multe ĝenas vin, mia knabego: mi vin ekvidis, sub civilaj vestoj, hieraŭ, sur la stratoj de l’ urbo.

– Vi eraras, kapitano. Li estas mia frato.

– Ĉu vi mokas min? ... Tre bone ... Vi havos kvar tagojn (da malliberejo).

Post kelke da tempo, Alphonse Chanteau , promenante en la urbo, estas renkontita de l’ kapitano, kiu tiufoje serioze koleras, kaj al li ordonas, ke li iru tuje al la soldatejo. Alphonse  iris al ĝi des pli volonte, ke komparo kun lia similulo Gabriel  estis la sola rimedo por plene montri la veron.

Post kiam Gabriel  estis farinta sian militservan tempon, la regimenta quiproquo  daŭris. Konstante Alphonse  la civilulo estis sur la strato haltigita de nekonitaj junuloj, kiuj prezentis al li sian manon, dirante:

– Kiel ci fartas? maljunulo mia. Ĉu ci memoras pri la leŭtenanto X. , aŭ pri la kapitano Z.? Ili estis iamaj kamaradoj de Gabriel  la militisto. Kompreneble Alphonse  neniel memoris pri la homoj aŭ la aferoj, pri kiuj ili parolis: kaj la kamaradoj eliris malkontentaj kaj riproĉantaj.

Dume la du fratoj estis reprenintaj siajn penikojn, kaj kunlaboris en la samaj pentraĵoj. En 1903, la Ekspozicio de la Nacia Societo prezentis kun ilia subskribo du verkojn: Adige en Verona  kaj Atendado , kiuj haltiĝis la atenton.

La Nova Mondo invitis la Malnovan al la Ekspozicio de Saint-Louis . La fratoj Chanteau  eliris. Apenaŭ ili estis elŝipiĝintaj, kiam ĵonglisto, atentigite de profitoj, kiujn enhavus ilia simileco por publika elmontro, al ili proponis dungokontrakton por la beleta monsumo da 5 000 dolaroj ĉiumonate. Oni komprenas per kia facileco li estus malaperiginta kaj reaperiginta tiajn ulojn. Sed tiuj ekzercoj, taŭgaj por la tempo en kiu la fratoj Chanteau  estis studentoj, ne taŭgis plu por ilia aĝo kaj ilia situacio. La fratoj Chanteau  rifuzis. Ili preferis eniri en la ĵurnalon New-York Herald , en kiu ili havis kiel taskon rakonti ĉiusemajne tion, kion ili vidis en Ameriko, kaj ĉiam sin reprezenti desegne en scenoj, per kiuj ili ilustris sian kronikon. Oni ilin nomis: French Twins , Francaj ĝemeloj. Ili akiris rapidan famon; la mendoj alfluis; la gazetinformistoj sieĝis ilian pordon. La ĵurnaloj dediĉis al ili pli ol okcent artikolojn, kiuj estis pli laŭdplenaj unuj ol la aliaj: en unu el ili la ĵurnalisto imagis tiun esprimon por difini ilian saman talenton:

‘La fratoj Chanteau  pentras kiel unu sola homo.’ Kiam ili enŝipiĝis en la ŝipon Gascogne , por reveni Francujon, densa anaro ilin akompanis, kaj salutis ilian eliron per multaj aplaŭdoj.

Dum la fratoj tiel promenigis sian duoblan kaj tamen unikan personecon, estis en Parizo du estaĵoj, kies ekzistado estis, se oni povas tiel paroli, paralela kun la ilia. Ili estis du ĝemelinoj. Fraŭlinoj Geneviève  kaj Suzanne Renaud  same blondaj, same rozkoloraj, same beletaj, similis unu al la alia tiel, kiel la fratoj Chanteau  reciproke similiĝis. Ili estis edukitaj kune; kaj ĉiu el ambaŭ, ne volante forlasi sian fratinon, jam estis rifuzinta pluajn proponojn por edziniĝo.

Komuna amiko, kiu estis muzikisto, opiniis, ke ilia vivo estas difinita por unuiĝi kun la vivo de fratoj Chanteau .

En Ault , kie en kampodomo pasigis la someron la familio Renaud , la du pentristoj estis invititaj, por ke ili faru la portreton de du junulinoj.

La unua intervidiĝo estis tute kurioza. La du fratinoj sin demandis, kiamaniere ili diferencigos la du fratojn; kaj ĉi tiuj al si faris la saman demandon.

Sed tion, kion ne vidas okuloj, la koro divenas: ambaŭ gejunuloj ekvidis inter si diferencigojn nevideblajn de plej bone sciigitaj rigardoj.

La geedziĝo de ambaŭ gefianĉoj estis festita unue en la urbodomo de la deksepa kvartalo, kaj poste en la preĝejo Sainte-Marie-des-Batignolles .

Neverŝajna cirkonstanco! La du honoraj fraŭloj, Maurice  kaj Gustave Freunzer , kuzoj de la edziniĝantoj, estis same ĝemeloj, kaj erarige similiĝis.

Ĉiuj ĉeestantoj kredis, ke ili estas okupitaj de okulaj konfuzaĵoj.

Straton Jouffroy , en sia pentrlaborejo, en kiu ili finas la desegnaĵon, kiu ornamos la menuon por la festeno donota al la Londona County Council , la fratoj Chanteau  nin akceptas, kaj nin prezentas al siaj edzinoj.

Tiuj sinjorinoj aperas ambaŭ rave similaj en siaj helgrizaj roboj.

‘Estas tre oportuna tiu simileco,’ diras sinjorino Suzanne Chanteau : ‘tial ke mia fratino kaj mi estas akurate samaj kaj havas la samajn korpmezurojn, unu sola el ni iras en magazenoj, aĉetas por ambaŭ kaj provas la robojn ĉe la kudristino.’ Sinjorino Geneviève  konfesas, ke ian tagon ŝi estis erarigita mem de sia simileco kun sia fratino. Ŝi pasis antaŭ spegulo, dum ŝia fratino troviĝis en la sama ĉambro. Subite ŝi diris:

‘Suzanne, rektigu do cian ĉapelon; ĝi estas malrekta.’ Sinjorino Suzanne , kiu ne estis ankoraŭ kapvestita, ekridegis. Sinjorino Geneviève  revenis kontroli la spegulon, kaj komprenis, ke ŝi eraris: estis ŝia propra vizaĝo tio, kion reflektis la spegulo.

Ĉu oni povas ne envii la feliĉecon de tiuj du paroj da geĝemeloj, kies ekzistado malvolviĝas en duobla harmonio, dank’ al la simileco de iliaj gustoj, kaj kiuj havas tiun profiton, ke ili vivas kvarope, kvazaŭ ili vivus nur duope.”

Tiuj diversaj ekzemploj de tiel stranga natura kuriozaĵo ŝajnis al mi interesplenaj; kaj ideo naskiĝis en mia cerbo: ĝi estas, ilin utiligi kiel temon de romano; ĉar mi kredas, ke la kono de tiuj veraj kvankam neverŝajnaj fenomenoj estas kapabla amuzi kaj eĉ instrui la leganton.

Dro VALLIENNE .

Junio 1908.