КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 706104 томов
Объем библиотеки - 1347 Гб.
Всего авторов - 272715
Пользователей - 124641

Последние комментарии

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

medicus про Федотов: Ну, привет, медведь! (Попаданцы)

По аннотации сложилось впечатление, что это очередная писанина про аристократа, написанная рукой дегенерата.

cit anno: "...офигевшая в край родня [...] не будь я барон Буровин!".

Барон. "Офигевшая" родня. Не охамевшая, не обнаглевшая, не осмелевшая, не распустившаяся... Они же там, поди, имения, фабрики и миллионы делят, а не полторашку "Жигулёвского" на кухне "хрущёвки". Но хочется, хочется глянуть внутрь, вдруг всё не так плохо.

Итак: главный

  подробнее ...

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
Dima1988 про Турчинов: Казка про Добромола (Юмористическая проза)

А продовження буде ?

Рейтинг: -1 ( 0 за, 1 против).
Colourban про Невзоров: Искусство оскорблять (Публицистика)

Автор просто восхитительная гнида. Даже слушая перлы Валерии Ильиничны Новодворской я такой мерзости и представить не мог. И дело, естественно, не в том, как автор определяет Путина, это личное мнение автора, на которое он, безусловно, имеет право. Дело в том, какие миазмы автор выдаёт о своей родине, то есть стране, где он родился, вырос, получил образование и благополучно прожил всё своё сытое, но, как вдруг выясняется, абсолютно

  подробнее ...

Рейтинг: +2 ( 3 за, 1 против).
DXBCKT про Гончарова: Тень за троном (Альтернативная история)

Обычно я стараюсь никогда не «копировать» одних впечатлений сразу о нескольких томах (ибо мелкие отличия все же не могут «не иметь место»), однако в отношении части четвертой (и пятой) я намерен поступить именно так))

По сути — что четвертая, что пятая часть, это некий «финал пьесы», в котором слелись как многочисленные дворцовые интриги (тайны, заговоры, перевороты и пр), так и вся «геополитика» в целом...

Сразу скажу — я

  подробнее ...

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).
DXBCKT про Гончарова: Азъ есмь Софья. Государыня (Героическая фантастика)

Данная книга была «крайней» (из данного цикла), которую я купил на бумаге... И хотя (как и в прошлые разы) несмотря на наличие «цифрового варианта» я специально заказывал их (и ждал доставки не один день), все же некое «послевкусие» (по итогу чтения) оставило некоторый... осадок))

С одной стороны — о покупке данной части я все же не пожалел (ибо фактически) - это как раз была последняя часть, где «помимо всей пьесы А.И» раскрыта тема именно

  подробнее ...

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).

Gerda malaperis- Romanoj en facila Esperanto [Claude Piron] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Gerda  malaperis!

Verkis: Claude Piron

Eldonado: Chapecó  Fonto 1983

Grandeco: 48 p.

Proksimuma verkojaro: 1983

Claude Piron

Lasu min paroli plu!

Ili kaptis Elzan!

Romano en facila esperanto

Johán Valano

Vere aŭ fantazie

Claude Piron


Dankon, amiko!


Claude Piron

Dio, psiĉjo kaj mi

Claude Piron

Tien de Claude Piron


Gerda  malaperis

Rakonto de Claude Piron .

ĈAPITRO 1 (UNU)

(En universitata restoracio)

Tom :

Saluton, Linda .

Linda :

Saluton, Tom .

Tom :

Diru al mi: kiu estas tiu?

Linda :

Kiu?

Tom :

Tiu alta, blonda, juna viro...

Linda :

Kiu?

Tom :

Tiu, kiu sidas en la angulo.

Linda :

Ho, tiu!

Tom :

Jes, tiu.

Linda :

Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, verŝajne.

Tom :

Li estas tute sola.

Linda :

Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li.

Tom :

Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda .

Linda :

Tom , kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj...

Tom :

Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda ? Nur vi estas vere bela.

Linda :

Nu, nu...

Tom :

Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda . Mi estas sincera. Venu kun mi!

Linda :

Sed...

Tom :

Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda , la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.

Linda :

Kaj jen estas Tom , la plej malserioza knabo en la tuta universitato.

ĈAPITRO 2 (DU)

Linda :

Tom !

Tom :

Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.

Linda :

Tom ! Ne rigardu!

Tom :

Kio okazas?

Linda :

Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento... Ne, ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.

Tom :

Diable! Diru al mi. Kio estas tiu mistero?

Linda :

Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li.

Tom :

Vi pravas. Io stranga okazas. Dum ŝi ne rigardas al li – ŝi nun rigardas al la granda spegulo – lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso...

Linda :

Estas io en lia mano.

Tom :

Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.

Linda :

Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej!

Tom :

Kio okazas?

Linda :

Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.

Tom :

Kaj kio plu? Diru al mi!

Linda :

Nun li parolas al ŝi. Li montras al la pordo.

Tom :

Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.

Linda :

Prave, tute prave. Jen ŝi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ŝi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso. Ej!

Tom :

Kio? Kio okazas?

Linda :

Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.

Tom :

Ĉu estas io en lia mano?

Linda :

Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.

ĈAPITRO 3 (TRI)

Bob :

Diable! Kio okazas? Vi aspektas kiel spionoj. Ĉu mi povas sidi kun vi?

Linda :

Saluton, Bob .

Tom :

Bonan tagon, Bob .

Bob :

Bonan tagon, Linda . Bonan tagon, Tom . Pardonu, ke mi ne salutis vin tuj.

Linda :

Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas vin.

Bob :

Ĉu vi permesas, ke mi sidu ĉe via tablo?

Linda :

Kompreneble, vi sidu kun ni.

Bob :

Mi tamen ne volas esti maldiskreta. Eble Tom  parolas pri amo kaj preferas esti sola kun vi.

Tom :

Mi ne parolis pri amo.

Linda :

Li nur diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.

Bob :

Li pravas. Tio ne estas amdeklaro, tio estas simpla fakto.

Tom :

Prave. Simpla fakto.

Bob :

Nu, certe, Linda  estas tre bela, sed ne tio gravas nun.

Linda :

Ne gravas, ĉu? Ne gravas, ke mi estas bela, ĉu? Jen bela deklaro!

Bob :

Pardonu min. Mi volas diri, ke io estas pli grava.

Tom :

Kio? Pri kio vi parolas? Kio estas pli grava?

Bob :

Vi ne vidis min, dum mi proksimiĝis al vi, sed mi vin rigardis.

Linda :

Mi ne komprenas, pri kio vi parolas.

Bob :

Mi parolas pri via vizaĝo.

Linda :

Kio pri mia vizaĝo? Ĉu ĝi ne estas bela?

Bob :

Ho jes, ĝi estas bela, ĝi estas la plej bela en la mondo. Sed ĝi estis mistera!

Linda :

Mistera? Ĉu mia vizaĝo estis mistera?

Bob :

Jes. Via vizaĝo estis mistera. Fakte, viaj vizaĝoj estis misteraj. Mistera vizaĝo de spionino ĉe mistera vizaĝo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis vin, dum mi proksimiĝis al vi, kaj estis mistera esprimo sur via vizaĝo, Linda , kaj ankaŭ sur via, Tom . Kiel mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj.

ĈAPITRO 4 (KVAR)

Bob :

Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.

Tom :

Ni parolis pri tiu ulo.

Bob :

Kiu ulo?

Tom :

Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro.

Bob :

Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda ?

Linda :

Gerda ! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda ! Vi do konas ŝin!

Bob :

Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero.

Linda :

Kiu do ŝi estas?

Bob :

Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis?

Tom :

Jes. Pri li.

Bob :

Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe.

Linda :

Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda ?

Bob :

Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵoscienco.

Linda :

Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio?

Bob :

Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco? Oni diras ankaŭ “kriptografio”.

Linda :

Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom ?

Tom :

Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo?

Bob :

Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.

Tom :

Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj?

Bob :

Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga , la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.

Linda :

Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas?

Bob :

Jes. Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi.

Linda :

Eble Ronga , la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla?

Tom :

Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela.

Bob :

Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda  estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda  estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas?

Tom :

Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda  ekzistas kiel bela virino.

Bob :

Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda  estas la sola bela virino en la tuta mondo?

Tom :

Jes, por mi, Linda  estas la sola bela virino en la tuta mondo.

Bob :

Diable! Vi verŝajne amas ŝin.

ĈAPITRO 5 (KVIN)

Bob :

Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.

Linda :

Okazis io vere stranga.

Tom :

Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.

Bob :

Kio?

Linda :

Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.

Tom :

Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.

Linda :

Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.

Tom :

Tiam li montris ion al ŝi. Evidente, li deziris forturni ŝian atenton.

Linda :

Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.

Bob :

Ĉu ĝi estis plena antaŭe?

Tom :

Ne plena. Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda , estis plu nenio en ĝi.

Linda :

Certe estas iu mistera substanco.

Tom :

Iu drogo.

Bob :

Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?

Linda :

Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.

Tom :

Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.

Bob :

Eble li havis sukerpecon en la poŝo kaj...

Tom :

Ĉu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via poŝo?

Bob :

Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen...

Linda :

Rigardu! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.

Bob :

Ŝi ŝajnas tute normala. Verŝajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazaĵo.

ĈAPITRO 6 (SES)

Tom :

Ĉu vi aŭdis? Kio estis tio?

Bob :

Jes, mi aŭdis. Mi aŭdis ion.

Linda :

Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ iu falus en la koridoro.

Bob :

Kvazaŭ ŝi  falus.

Tom :

Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaŭ mi pensis tion. Ankaŭ mi pensis: jen Gerda  falas en la koridoro.

Linda :

Ĉu ni iru vidi?

Tom :

Kompreneble. Ni iru tuj.

Bob :

Mi iru kun Tom , sed vi restu ĉi tie, Linda . Observu tiun junulon, kun kiu Gerda  parolis, kaj kiu eble metis drogon en ŝian kafon.

Linda :

Ĉu vi ambaŭ foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.

Bob :

Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom , ni ne perdu tempon.

ĈAPITRO 7 (SEP)

(En la koridoro)

Tom :

Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis la konscion kaj falis.

Bob :

Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?

Tom :

Jes. Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas.

Bob :

Kion ni faru?

Tom :

Kion vi opinias?

Bob :

Ŝajnas, ke ŝi dormas.

Tom :

Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne?

Bob :

Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ unu semajnon.

Tom :

Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo.

Bob :

Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.

Tom :

Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.

ĈAPITRO 8 (OK)

En la universitata memserva restoracio, Linda  sidas kaj pensas. Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli maltrankvilaj.

Ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda .

Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas.

Tom  kaj Bob  estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere okazis io al Gerda ? Sed kio okazis? Ĉu io grava?

Linda  observas la junulon kaj pensas:

“Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros?”

“Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin?”

“Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren? Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne.”

“Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?”

“Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?”

“Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?”

“Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoron al iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne. Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?”

“Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo?”

“Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam nun mi maltrankviliĝas.”

“Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo.”

Linda  ne sukcesas decidi, kion ŝi faru.

Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom  kaj Bob  estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari.

Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras.

Kaj Linda  aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda  sekvas lin. Al kiu mistera destino?

ĈAPITRO 9 (NAŬ)

“Ŝi kuŝas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero urĝas,” diras Tom .

Li rigardas la flegistinon: ŝi estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, ruĝaj haroj, kaj tre ronda vizaĝo. Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed ŝajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas. La vorto “urĝa” ŝajnas ne ekzisti en ŝia vortaro.

“Kuŝas, ĉu? Meze de la koridoro, ĉu vere?” ŝi diras.

Videble, la flegistino apenaŭ povas kredi.

“Kial, diable, ŝi kuŝus meze de la koridoro?” ŝi demandas.

“Mi petas, venu urĝe. Mi ne scias, kial ŝi kuŝas tie. Mi nur diras, kion mi vidis. Ni trovis ŝin tie. Eble ŝi estis malsana. Mi ne scias. Ŝi svenis, ŝi perdis la konscion. Nun certe oni devas urĝe okupiĝi pri ŝi.”

“Stranga afero!”

“Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupiĝi pri malsanaj homoj estas via fako, ĉu ne? Venu tuj. Urĝas!”

“Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, ŝi svenis en la koridoro? Stranga ideo! Oni neniam svenas tie.”

“Ĉu vere? Kie do oni svenas en ĉi tiu universitato? Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaŭ unu semajnon mi estas ĉi tie.”

“Juna viro, en ĉi tiu universitato, oni svenas en la klasĉambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-ĉambroj, oni svenas en la banĉambroj, eble eĉ oni povus sveni en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam aŭdis. Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke.”

“Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino kuŝas en koridoro, kaj neniu zorgas pri ŝi!”

“Nu, nu, ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin.”

Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom  lasis sian amikon kun Gerda .

Sed jen subite Tom  haltas.

“Kio okazas? Kial vi ekhaltis?” demandas la flegistino.

“Ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed...”

“Sed estas iu alia, kaj li  estas senkonscia, ŝajnas al mi. Ĉu vi konas lin?”

“Jes, estas mia amiko Bob . Kio okazis al li?”

La flegistino iras al Bob , kiu falsidas ĉe la koridora muro. Ŝi tuŝas lian kapon.

“Batita! Oni batis la kapon al li!”

“Diable! Bob , Bob ! Respondu! Ĉu vi aŭdas min? Diru ion, mi petas! Kio okazis?”

Sed Bob  ne respondas, kaj Tom  iĝas pli kaj pli maltrankvila.

ĈAPITRO 10 (DEK)

Fakte, Tom  ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? Ĉu vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiun aventuron ekde la unua vorto? Ĉu vi scias, kial Tom  ne emas fidi la flegistinon?

Ne. Certe vi ne scias. Ankaŭ mi ne scias. Sed fakto restas fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin. Kaj la fakto estas, ke Tom  ne emas ŝin kredi.

Tom  estas agema knabo, eĉ iom aventurema, kaj eble tiu tro parolema flegistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aŭ ĉu temas pri io alia?

Tom  ege ŝatas sian amikon Bob . Li ŝategas lin. Li lin amas, fakte. Bob  kaj li amikiĝis antaŭ longe en la urbego, kie ili vivis tiutempe – ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo – sed poste Tom  devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam, antaŭ kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato, ambaŭ ege dankis la destinon.

Ili treege ŝatas la tiean bonegan vivon. Ili ŝategas ĝin. Ambaŭ estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala ŝato al la iom timemaj studentinoj. Eble ĉar timema junulino estas malpli timinda ol ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. Ĉu vi komprenas?

Sed nun Tom  malŝatas la aventuron. Li sin demandas, kial li sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman, grav-aspektan sinjorinon. Tiu ĉi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne trovas ŝin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias ŝin ema fuŝi sian laboron. Li timas, ke ŝi ofte agas fuŝe. Fuŝemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el ili? Ĉu li mispaŝis, kiam li turnis sin al ŝi? Sed al kiu alia li povus sin turni? Ŝi estis la sola flegistino, kiu troviĝis en la universitato. Aŭ ĉu li mispensas?

Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda . Ĉu tiu belega knabino ne troviĝas en danĝero? Li amas ŝin, li eĉ amegas ŝin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke danĝeraj homoj povus fari ion al ŝi, apenaŭ estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj ŝajnas nun, ke la tuta afero iĝas pli kaj pli malŝatinda.

ĈAPITRO 11 (DEK UNU)

Linda  ekhavis ideon. Ŝi aliris la junan blondan viron, dum li proksimiĝis al sia aŭto, kaj alparolis lin:

“Sinjoro, ĉu vi bonvolus helpi al mi?”

Li turnis sin al ŝi kun vizaĝo ŝajne ne tre kontenta, kaj ŝin rigardis dum longa senvorta minuto.

“Kiel mi povus vin helpi?” li fine demandis, kaj li tuj aldonis: “Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas urĝe veturi al la urbo.”

“Ĝuste tiel vi povas min helpi. Mia aŭto paneas. Io estas fuŝita en ĝi. Mi ne sukcesas ĝin irigi...”

“Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, eĉ kun plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Mi ĉiam miras vidi, ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, ĉiam mirigas min, ke tia ŝajne senorda aranĝo de pecoj kaj objektoj igas aŭton iri. Mi...”

“Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, ĉu vi bonvolus akcepti min en via aŭto ĝis la urbo.”

La ideo de Linda  estis jena: sekvi lin estus danĝere, sed se li veturos aŭte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros ŝajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri li.

“Nu, bone,” li fine konsentas. “Konsentite, venu.” Kaj li malfermas la pordon de la aŭto por ŝi.

“Dankon, vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej sincere dankas.”

“Ne dankinde,” li respondas, iom seke. Kaj li ekirigas la motoron.

“Mi ne ŝatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston, mekanikiston,“ ŝi diras. ”Mi tute ne ŝatas aŭtojn, fakte. Mi havas veturilon, ĉar estas tre oportune, sed mi ne ŝatas aŭtojn.”

La alta junulo nur silentas.

“Ne estas facile igi lin diri ion,” pensas Linda , iom zorge, sin demandante, ĉu estis saĝe enmiksi sin en tiun aventuron. Ŝi forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin. Neniam estas facile trovi plene kontentigan manieron agi.

“Ĉu ĝenas vin, se mi parolas?” ŝi demandas, “vi eble estas silentema.”

“Mi havas zorgojn,” li respondas.

“Mi ne volas ĝeni vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi min veturigas. Mi vere sentas grandegan dankemon al vi.”

“Ne dankinde,” li ripetas, kaj silentas plu, pripensema.

ĈAPITRO 12 (DEK DU)

Bob  duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas denove, ilin refermas, ĝemas, kaj finfine malfermas ilin tute larĝe.

“Donu al mi ion por trinki,” li diras.

“Trinki? Kion vi deziras trinki?” demandas Tom .

“Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando.”

“Kiel vi sentas vin?” diras fraŭlino Marta , la flegistino.

“La kapo doloras,” Bob  respondas ĝeme. “Mi petas vin, bonvolu doni al mi ion por trinki.”

“Ĉu vi bonvolas iri,” Tom  petas la flegistinon, “kaj alporti al li glason da brando?”

La flegistino iom hezitas, sed fine kapjesas.

“Ĉu mi ankaŭ voku la policon?” ŝi diras. “Li ja ricevis baton, baton sufiĉe fortan, por ke li iĝu senkonscia. Laŭ mia opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. Ĉu vi ne konsentas?”

“Ankaŭ akvon,” diras Bob , antaŭ ol Tom  trovas la tempon respondi al Marta . “Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj iom grandan glason da brando.”

“Jes. Estus saĝe voki la policon,” Tom  respondas al la flegistino.

“Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem,” diras Bob . “Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros aĉeti brandon. Ĉu oni povas ricevi brandon en la memserva restoracio?”

“Ne, tute ne,” Marta  respondas, “sed mi havas brandon en mia ĉambro. Mi alportos ĝin al vi. Aŭ venu mem, se vi povas. Ĉu vi povas stariĝi?”

“Mi povas,” diras Bob , tre malrapide stariĝante kun la helpo de Tom  kaj de la flegistino, “kvankam dolore.”

Ili iras al ŝia ĉambro.

“Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras, ” ŝi diras. “Kaj poste mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun seĝon, ĝi estas tre komforta, vi vidos.”

Bob  sidiĝas sur la seĝon, iom ĝemas, kaj ricevas grandan glason da akvo kun videble grandega plezuro. “Doloras al mi la kapo,” li diras.

“Diru,” petas Tom , “kio okazis. Ĉu finfine vi klarigos al ni? Ni estas ege scivolaj.”

Bob  pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la kapo kun dolora esprimo survizaĝe, kaj fine respondas:

“Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud Gerda . Mi aŭdis nenion, mi aŭdis neniun bruon. Kaj subite ĉio eksplodis en mia kapo kaj mi mortis.”

ĈAPITRO 13 (DEK TRI)

La vojo ŝajnas longa, kiam oni silentas la tutan tempon. Linda  estas parolema; krome, ŝi deziras ricevi informojn pri sia stranga kunulo; ŝi do tute ne ŝatas tiun longan silentadon. Kial ne provi denove? Ŝi decidas, ke ŝi rekomencos paroli. Se li ne ŝatos, nu, li esprimos sian malŝaton, kaj ili plu veturos senvorte, kaj la vojo plu ŝajnos longega.

“Vi diris...,” ŝi komencas, ne sciante, kiel ŝi finos, sed feliĉe ideo tuj venas: “Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu, ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn al iu.”

“Vi estas scivolema, ĉu ne? Nu, mi ne volas esti malafabla kun tiel bela knabino, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli amikiĝema. Sed miajn zorgojn mi ne povas klarigi.”

“Ĉu vi estas certa? Oni ofte imagas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias, kiel komenci, sed...”

“Ne. Kiom koncernas min, ne estas tiel. Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, ĉar ili koncernas personojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli. Oni devas esti diskreta, ĉu ne? Ĉu vi ŝatus, ke viaj amikoj rakontu ĉion pri vi al nekonato?”

“Kompreneble ne. Mi bone komprenas vin. Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, ĉar mi trovis la silenton peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti.”

“Estas fakto, ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi verŝajne ne estis tre ĝentila, lasante tiun silenton daŭri kaj daŭri pli kaj pli peze por vi. Mi eĉ ne rimarkis, ke silento estiĝas kaj daŭras. Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj zorgoj, kaj ankaŭ de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam oni ŝoforas, ĉu ne? Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi. Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la zorgoj en mia kapo.”

“Ĉe mi okazis la malo. Mi daŭre pensis pri vi. Mi rimarkis, ke vi ne aspektas tre ĝoje. Vi ŝajnis malfeliĉa. Mi min demandis, ĉu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi. Mi sentas min danka. Mi volus redoni al vi similan servon. Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malĝojon, tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe. Eble estas stulte, sed mi ĉiam deziras feliĉigi la homojn.”

“Vere, vi estas tre bonkora. Mi ege bedaŭras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj koncernas aferojn, pri kiuj mi ne rajtas rakonti. Nu, jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin?”

“Kien precize vi iras? Kie vi haltos? Kie vi lasos la aŭton? Vi povus lasi min tie. Estos plej facile por vi.”

“Ĉiam scivola, ĉu ne? Vi ŝatus scii, kien mi iras,” li diras ridante, dum Linda  sentas sin ruĝiĝi, ĉar similan rimarkon ŝi tute ne atendis. Dum momento, ŝi ne scias, kiel respondi. Ŝi sentas sin stulta.

“Tute ne,” ŝi fine diras, malvere. “Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, ĉar tio ŝajnis plej facila. Sed se ĝenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min ie ajn en la centro. Ekzemple ĉe la Internacia Hotelo, aŭ ĉe la Granda Teatro. Ĉiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos mian vojon. Jen. Tie ĉi estas perfekte. Koran dankon, kaj ĝis revido, kara sinjoro.”

“Ĝis revido, kara spionino!”

La aŭto forveturas, kaj Linda  ne povas forturni la okulojn de ĝi. Kara spionino, vere! Kion li volis diri? Ĉu li suspektus? Nia kompatinda Linda  ne scias, kion pensi.

ĈAPITRO 14 (DEK KVAR)

“Kie diable mi troviĝas?” diris al si Gerda , kiam ŝi vekiĝis. Ŝi kuŝis sur lito – sur malkomforta, tro mallarĝa lito – en ĉambro nekonata, en domo nekonata.

Mankis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris; ŝi estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn rokojn kaj ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus marŝinta dum multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ŝi estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj muskoloj de ŝia korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga.

Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron; ŝi sentis sin malĝoja; ŝiaj okuloj malsekiĝis; ŝi ploris.

Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian deziron plu kuŝi. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi la dikajn fenestrokovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de lumo. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da pura aero. Sed ŝi ne sukcesis. Io malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu.

Ŝi iris al la pordo; ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie videblis.

La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. “Enŝlosita mi estas,” ŝi pensis. “Oni enŝlosis min!”

Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti libera. Liberi estis io perfekte natura: ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis rajto evidenta. Kaj nun oni malliberigis ŝin malantaŭ ŝlosita pordo. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti, kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj horoj de la vivo. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo.

Kaj jen subite ŝi reagis: ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis kun plej granda forto; ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis. Ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis.

Vekis ŝin infana voĉo; ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo, tute certe; ĝi diris: “Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi ĉi tie. Se ili scius...” Alia voĉeto respondis: “Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie.”

Gerda  diris: “Infanoj, ĉu vi aŭdas min?” Ŝia koro batis espere.

“Iu parolis,” sonis unu el la infanvoĉoj, sed aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda , nur al sia kunulo. “Ĉu vi aŭdis?”

“Estis kvazaŭ voĉo de virino,” diris la alia.

“Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min,” Gerda  plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuraĝiga.

“Venu!” kriis unu. “Estas fantomo!”

“Vi pravas,” la dua respondis, “oni ĉiam rakontis pri fantomo en ĉi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. Ni rapide forkuru!”

“Mi timas,” ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda , ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola...

ĈAPITRO 15 (DEK KVIN)

“Bonan matenon, ho plej bela, ĉu vi bone dormis?”

“Bonan matenon, Tom . Mi ne dormis tre multe. Kaj vi, ĉu vi dormis kontentige?”

“Perfekte, kara, perfekte. Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufiĉe dormis.”

“Ĉu ne estas klare al vi? Mi tro pensis. Mi pensadis tutnokte pri ĉio, kio okazis hieraŭ.”

“Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post kiam mi eliris kun Bob  por okupiĝi pri Gerda . Ni lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko observi la blondulon. Kiam mi revenis, vi estis for. Kien vi iris? Ĉu vi faros al mi precizan raporton?”

“Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste, ĉu ne? Nu, mi veturis al la urbocentro kun tiu junulo. Mi rakontis al li, ke io fuŝa okazis al mia aŭto, kaj mi petis lin min veturigi. Li hezitis, sed fine decidis jese. Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre banalajn aferojn.”

“Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo?”

“Atendu. Mi rakontos ĉion. Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante, ke mia ideo ne estis tiel bona: mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto en la mezo de la urbo. Fakte, mi sentis min iom stulta. Mi promenis de strato al strato, provante elpensi planon, kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo. Mi estis nekredeble bonŝanca. Imagu! Se mi estus troviĝinta naz-al-naze kun li ĝuste kiam li eliris el la poŝt-oficejo...! Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi.”

“Feliĉe, ke vi vidis lin sufiĉe frue!”

“Kiel mi diris: mi estis bonŝanca, mi vidis lin ĝustatempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis lin sekvi. Ĉu vi konas tiun grandan magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn specojn de pano kaj ĉiaspecajn ĉokoladojn kaj aliajn dolĉaĵojn? Sur la maldekstra flanko de la strato, kiu iras al la Ĉefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude. Nu, ne gravas, ĉu vi konas aŭ ne. Li eniris tiun panejon, aŭ tiun dolĉaĵvendejon, aŭ tiun... nu... tiun pan- kaj dolĉaĵvendejon, kaj eliris post minuto portante paperan sakon, kiu aspektis plenplena. Ŝajnis, ke li aĉetis la tutan magazenon. Mi devas diri, ke ili vendas tre bonajn aĵojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom ŝatas ĉokoladon kaj dolĉaĵojn, ofte irus tien kaj aĉetus multon, se mi ne timus dikiĝi. Nu...e... kion mi rakontis?”

“Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojiĝis de la ĉefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj pri pano kaj ĉokolado. Fakte, ĉu vi deziras iom pli da pano? Kion vi trinkas ĉi-matene? Teon, mi vidas. Ĉu vi ŝatus, ke mi replenigu vian tason?”

“Jes, dankon. Mi plezure trinkos plian tason da teo. Dankon, Tom , kara. Nu, do...”

ĈAPITRO 16 (DEK SES)

“Kie mi estis en mia raporto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el tiu vendejo kun papera sako plena je dolĉaĵoj.”

“Eble estis ĉefe pano.”

“Prave, eble pano. Ĉiaokaze, jen mi ekvidis lian aŭton, kiu staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos aŭte, kaj mi ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la aŭto, ĝin metis en ĝin, reŝlosis la aŭtopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon noti la numeron de lia aŭta numerplato. Mi do eksekvis lin plu. Li paŝis sur la dekstra flanko de la strato, kaj mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko.”

“Ĉu li rimarkis, ke vi lin sekvas?”

“Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis: ĉu ankaŭ mi eniru? Aŭ ĉu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min? Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos min, estis reala, kaj min ĝenis. Dum mi staris tie hezitante, eniris la restoracion grupo da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj, kiuj militservis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la ok aŭ naŭ soldatojn kaj trovis sidlokon ne tre videblan de la loko, kie mia blondulo ĵus eksidis.”

“Li do estas via  blondulo, ĉu?”

“Ne parolu malsaĝe. Vi perfekte scias, kion mi volas diri. Estis turka aŭ pseŭdoturka restoracio, kun stranga muziko kaj strangaj vestaĵoj. La kelneroj estis vestitaj per t.n. (=tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi manĝis bonegan supon, sed poste ion, pri kio mi ankoraŭ nun min demandas, ĉu estis pecoj el hundo aŭ kato. Certe ne estis kokidaĵo, sed krom tio mi havas neniun certecon. Ankaŭ la salato estis tre bona, sed la kuko estis treege dolĉa, tro dolĉa por mi, kaj same la turka kafo; ĝi estis nekredeble plena je sukero, kaj mi manĝis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo.”

“Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri manĝo kaj trinko okupas en via spionraporto. Mi atendis aventurojn, sed venas ĉefe menuoj.”

“Ne ridu pri mi, aŭ mi ne daŭrigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj, ĉar la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriaĉis, la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito komenciĝis inter ili. Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso eĉ flugis ĝis la plafono...”

“Kia ĝojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!”

“Ĉefe, kia bruo! Ŝajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum cent viroj kune kriaĉas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito.”

“Tre bela atmosfero, ĉu ne? Mi gratulas vin. Estis kuraĝe resti tie.”

“Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuraĝa, ĉu vi neniam rimarkis?”

“Mi ne konas vin sufiĉe, sed via kuraĝo ne mirigas min. Bela, kuraĝa, riskema, aventurema, bonkora: vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?”

“Mi rimarkis tre bedaŭrindan aferon, nome, ke la blondulo ne plu troviĝas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom interesiĝis pri la intersoldata milito. Mi vere bedaŭras mian mankon de observemo. Sed kion fari? Bedaŭri ne helpas, Mi fuŝis mian taskon. Mi provos ne fuŝi ĝin alifoje.”

“Nu, prave, estas tre bedaŭrinda afero. Eĉ se nur ĉar ĝi montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaŭ ĝojas pri unu afero: vi fakte ne tiom interesiĝis pri via  blondulo. Do eble vi pravas, eble li ne estas via  blondulo, eble vi tamen preferas vian karan brunharan amikon Tom .”

“Eble, eble. Sed ĉu vi vere scias, kial mi forturnis miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antaŭe decidis plej multe informiĝi pri li?”

“Nu, verŝajne ĉar...”

“Ĉar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!”

ĈAPITRO 17 (DEK SEP)

“Sed kial, kial, kial?” diris la policano preskaŭ krie al sia edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. “Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla plezuro travivi aventuron! Ŝi ne estas riĉa. Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do, ne ĉar ŝi enmiksis sin en iun kriman agadon ili ŝin kaptis. Pro kio do? Por kio?”

“Ŝi instruas, vi diris al mi. Kion do ŝi instruas? Kio estas ŝia fako?”

“Ŝi instruas historion, sed ŝi estas specialisto pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj.”

“Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne trovos la motivon uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Kiel la afero komenciĝis?”

“Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj – Tom  kaj Linda  – rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda . Ili rimarkis pro lia kaŝa, ŝtela maniero agi. Iom poste, Gerda  eliras el la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus. Bob , kiu aliĝis al Tom  kaj Linda  intertempe, eliras kune kun Tom . Ili trovas Gerda n en la koridoro: ŝi kuŝas senkonscia. Tom  foriras serĉe al helpo, dum Bob  gardas la junan profesorinon. Kiam Tom  revenas kun la flegistino, Gerda  malaperis, sed ĉi-foje Bob  estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda . Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen ŝi notas la numeron, markon kaj tipon de la aŭto...”

“Ĉu la aŭto estis lia? Ĉu ne estis ŝtelita veturilo?”

“Ne. Verŝajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam ŝi petis, ke li veturigu ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis, ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin.”

“Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne?”

“Jes, ni kontrolis. Estas la frato de fraŭlino Marta , unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom  venigis.”

“Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj okazaĵoj?”

“La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom . Kaj la blondulon ni ankoraŭ ne pridemandis.”

“Kial?”

“Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola ŝanco retrovi Gerda n. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan. Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis. La aliaj – tiuj, kiuj forkuris kun Gerda , kiam Bob , kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita – certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blondulo, nek lia fratino Marta  povis forporti Gerda n. Se evidentiĝos, ke la tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la trinkaĵon de Gerda , ni lin pridemandos. Ni ĝis nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos.”

ĈAPITRO 18 (DEK OK)

“Via situacio ne plaĉas al vi, ĉu? Vi dezirus ŝanĝi ĝin, ĉu ne? Nu, estas facile ŝanĝi vian situacion.”

“Vi ŝatus manĝi ion, ĉu ne? Pecon da pano vi deziras, tute certe. Aŭ ĉu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj oranĝon por vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia: kuko. Ĉu ne bonega, belega, manĝinda kuko? Ankoraŭ varma, ĵus bakita. Tuŝu, sentu mem, kiel plaĉe varmeta ĝi estas. Vi malsatas nur pro via stulteco. Se vi estus saĝa, vi konsentus fari la etan laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la manĝaĵojn. Mi bedaŭras, ke vi estas tiel obstina. Estas bedaŭrinde, vidi tiel belan knabinon suferi pro malsato. Mi sincere bedaŭras vian obstinecon. Nur eta “jes”, kaj ĉio ĉi estos via.”

Li ŝajnigas sin afabla, sed estas io tre aĉa en lia vizaĝa esprimo. Gerda  sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en ĉi tiu ĉambraĉo, kio ne estas facile elportebla. Krome, ŝi malsatas, kaj la vido de tiu pomo kaj de tiu oranĝo estas vere suferiga. Kaj tamen ŝia devo estas diri “ne”.

“Ĉu vi legis la dokumenton, ĉu vi komprenis ĝin?” li aldonas, kvazaŭ espere.

Kompreneble ŝi legis: ŝi estis scivola. Almenaŭ ŝi bezonis scii, kial oni ŝin kaptis kaj senigis je libereco. Tial ŝi legis. Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom ŝia memoro plene revenis, ŝi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj ŝi sukcesis kompreni ĉion; ŝi havis nenion alian por fari. Dum multaj horoj ŝi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al ŝi. Sed ŝi decidis neniam respondi al ili; ŝi ja antaŭ longe promesis al Profesoro Kosadi , ke pri tio ŝi ĉiam silentos. Neniam ŝi ŝanĝos sian decidon.

“Ĉu vi legis la dokumenton?” sonas duan fojon la aĉa voĉo.

Ŝi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la pano, la pomo, la oranĝo kaj la kuko. Feliĉe, ke almenaŭ ili lasis al ŝi akvon, varmaĉan akvon, jes ja, apenaŭ trinkeblan, certe, preskaŭ ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli malpli elporti, sed soifon ne.

Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ĉu tri horoj? Ĉu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro, kaj ili prenis ŝian brakhorloĝon. La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la ĉambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Ĉu estas frue, ĉu estas malfrue, ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi tie estas samaj. Sunlumo neniam envenas.

Kaj jen la aĉulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema voĉeto aŭdiĝas, kaj ŝiras la koron de Gerda :

“Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras. Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin!”

“Jen la letero,” li kriaĉas, kaj post ridaĉo li aldonas:

“Nu, tio verŝajne sufiĉos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi iĝos saĝa, finfine. Kaj jen. Prenu ĉi tion, ĝi helpos vin pensadi.” Kaj tion dirante, li ĵetas al ŝi belegan pomon. Gerda  sentas sin, kvazaŭ Eva  ĉe l’ serpento.

ĈAPITRO 19 (DEK NAŬ)

Petro:

Eble ni forkuris tro rapide. Ĉu vere fantomoj ekzistas?

Ralf :

Ĉu vi volas raporti pri la voĉo al viaj gepatroj? Se jes, vi ne plu estas mia amiko. Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domaĉo, vi...

Petro:

Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj, ke ni ludis tie. Tio estas nia sekreto. Mi nur v...

Ralf :

Jes. Sekreto kunigas la amikojn. Se vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko. Sed se vi malkaŝos ĝin al granduloj, mi... mi... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon. Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo, kiam vi rompis promeson. Kio? Ĉu tio igas vin ridi?

Petro:

Mi ne ridas, mi nur v...

Ralf :

Ankaŭ mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj danĝeroj, ĉu? Kaj se vi...

Petro:

Sed mi tute ne volas diri ion al la gepatroj. Mi nur...

Ralf :

Kaj se vi rakontos ĝin en la lernejo, ne estos pli bone por vi. Mi plorigos vin tute same. Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios furioze kiam vi revenos hejmen. Mi kuŝigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo. Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute sola kaj perdita, kaj vi ploros. Vi...

Petro:

Vi eĉ ne scias ŝofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur...

Ralf :

Jes, mi scias ŝofori.

Petro:

Vi ne rajtas ŝofori ĉar vi estas tro juna. Kaj vi ne havas aŭton.

Ralf :

Mi ne zorgas pri tio, ĉu mi rajtas aŭ ne. Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus nenion. Mi ŝtelos iun veturilon, jes, mi ŝtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo kaj veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino el la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj...

Petro:

Vi diris “virino”, do vi ne kredas, ke estas fantomo. Vi do konsentas, ke...

Ralf :

Kompreneble mi ne kredas je fantomoj. La virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj gardas tie. Mi planas igi ŝin mia servistino: ŝi faros ĉion, kion mi volos. Kaj se vi parolos pri ŝi... Nu, mi ne volas paroli pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus...

ĈAPITRO 20 (DUDEK)

Paŝoj. Oni paŝas sur la strato. Gerda  aŭskultas atente; ŝi antaŭsentas, ke io grava baldaŭ okazos. Bruo de multaj homoj. Ili venas. Ili ŝajnas multaj, laŭ la bruo: ĉu nun oni venos grupe por ŝin suferigi? Ŝlosiloj. Bruo de ŝlosiloj trans la pordo. Iu enmetas ŝlosilon en la seruron. Ŝi scias, ke ne estas ŝia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la ŝlosilon, ĝin turnas, eniras. Ne ĉi tiu. Li provas unu fojon. Ne sukcesas. Plia bruo de ŝlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da sukceso. Li provas ree kaj ree per diversaj ŝlosiloj. Aŭdeblas, ke li ne konas la seruron. Kiam li enmetis ŝlosilon, li tenas ĝin laŭ diversaj direktoj, kvazaŭ li ludus per ĝi, verŝajne ĉar li esploras nekonatan seruron.

Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras.

“Polico!” li diras, kaj Gerda  devas superi fortan emon salti al li por lin kisi. Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj okuloj, kiu sin tenas tre digne.

Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Ŝi jam vidis tiujn vizaĝojn. Studentoj ili estas. Ilia sinteno estas tute malsama: senstreĉa.

“Tiuj gejunuloj multe helpis min,” la policano klarigas. “Ni ne estas sufiĉe multaj en la polico por ĉion fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena.” Kaj li prezentas ilin: Tom , Bob , Linda . Kiam ŝi aŭdis la paŝojn, Gerda  imagis, ke venas sep, ok, eble naŭ homoj, sed almenaŭ ses; fakte, ili estas nur kvar.

“Mia filino...?” ŝi demandas, kaj ŝi apenaŭ povas eligi la du vortojn, tiom ŝi timas la respondon.

“Savita: ŝi nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj agis fuŝe. La etulino estis ĉe la onklino de tiu f-ino (=fraŭlino) Marta , la universitata flegistino. Ni facile trovis ŝin. Ŝi tre ĝojis revidi la patron, kaj la hejmon, kompreneble.”

“Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro ŝanĝas mian tutan vivon. Sed diru: kiel vi alvenis ĉi tien? Kiel vi malkovris, ke ili tenas min enŝlosita en ĉi tiu domaĉo?”

“Du knaboj rakontis pri voĉo en ĉi tiu malnova, forlasita domo. Dank’ al ili... Sed nun rakontu vi . Kion viaj kaptintoj celas? Kio estas ilia celo? Kial vin teni mallibera?”

“Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili sukcesos. Ili preskaŭ sukcesis. Per malsato, unue, kaj poste per la mesaĝo de mia filino. La malsato ne estis facile elportebla, kredu min, sed la mesaĝo sur-kaseda...! Fakte mi terure malsatas nun. Mi petas, ĉu iu el vi bonvolus iri aĉeti manĝaĵon por mi? Io ajn estos bonvena.”

Linda  foriras por aĉeti manĝaĵojn.

“Vi rakontos al mi, ĉion, senmanke,” ŝi diras al la du knaboj elirante.

Gerda  raportas pri la dokumento; ŝi tenas ĝin enmane kaj tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn necesajn klarigojn.

La policano kapjesas komprene. Gerda  klarigas al li ankoraŭ pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco. Kaj jen la policano havas ideon.

“ Bob , ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito, se iu envenus?”

“Kial?”

“Mi havas planon. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru, krom vi kaj Gerda , kaj ke ŝi diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas diri: sur tiu malnova dokumento. Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke Gerda  suferu. Kiu scias? Kiam ŝi ne plu estos necesa por ili, ili povus... Nu, vi komprenas. Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos paŝojn proksimiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone atentos ĉion, kio okazas. Gerda  diris, ke ĉiam venas nur unu persono, unu viro, maldika ulo, ne tre forta. Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese.”

Bob  konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba esprimo.

ĈAPITRO 21 (DUDEK UNU)

Gerda  sentas sin pli bone. Ŝi ĵus finis manĝi. Foriris Linda , Tom  kaj la policano. Ŝi parolas kun Bob , tre mallaŭte. Ili ja devas atenti, ĉu iu proksimiĝas aŭ ne. Feliĉe, eĉ sen speciale aŭskulti, ŝi ĉiam bone aŭdis, sufiĉe frue, kiam la aĉulo venas. Bob  plaĉas al ŝi. Li estas granda kaj forta, kun esprimo de bonkora, sindonema hundo.

Ili parolas pri siaj vivoj, pri la lastaj okazaĵoj. Kiam ŝi parolas pri sia edzo, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, alprenas iom malĝojan esprimon. Ĉu li enamiĝus al ŝi?

Kaj jen aŭdiĝas paŝoj. Bob  saltas sub la liton, provas rapide trovi ne tro malkomfortan pozicion sub la lito. “Ne brui,” li diras al si, “plej grave, plej necese estas ne brui!”

Envenas la gardanto, la aĉa malgrasulo, kiu, per siaj vortoj pri manĝo, tiom suferigis Gerda n. Sed ĉi-foje ŝi povos kontentigi lin. Kia plezuro!

“Mi konsentas,” krias Gerda , kiam la maldika aĉulo malfermas la pordon. “Mi akceptas vian proponon. Mi ne plu elportas. Mi tradukos vian aĉan paperon. Liberigu mian filinon, kaj donu al mi manĝi, mi petas.”

“Jen,” simple diras la maldikuleto, kaj li elprenas el sako panon, kolbason, kukon, fruktojn, ĉokoladon, kaj eĉ botelon da lakto. Gerda  manĝas silente; ŝi povus manĝi eĉ pli, kvankam ŝi ĵus iom manĝis. Bob , aŭdante la manĝobruon, pli kaj pli malsatas, sed kion li povus fari?

“Nu, bonvolu klarigi al mi, kio estas skribita sur tiu malnova papero,” la vizitanto diras.

Kaj Gerda  klarigas. Ŝi rakontas, ke temas pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. La Lumoserĉantoj estis sekreta societo, kiu naskiĝis en la dekkvina jarcento kaj daŭris, jen forta, jen malforta, laŭ la epokoj, ĝis la mezo de la dekoka jarcento. Ĝi havis membrojn en tre multaj landoj, en popoloj plej malsamaj. Katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, judoj, islamanoj, budhanoj kaj aliaj estis membroj de tiu internacia aŭ supernacia societo. Ilia celo estis sekrete labori por la unuigo de la mondo, de la popoloj, por la harmoniigo de la religioj, kaj por ke la malsamaj tradicioj interkompreniĝu. Ili estis morala kaj filozofia elito. Ili estis elpensintaj sekretan lingvon, kiu ebligis al ili komuniki, el kiu ajn lando aŭ popolo ili estis. La ŝtatoj, kiam ili malkovris la ekziston de la Lumoserĉantoj, ektimis tiujn homojn, miskomprenis iliajn celojn, kaj ilin persekutis. Inter la Lumoserĉantoj, tre riĉaj homoj troviĝis. Tial, laŭ diversaj malnovaj dokumentoj, ilia trezoro estas multvalora.

Tiu ĉi papero estas fotokopio de dokumento, kiu tre precize indikas, kie oni kaŝis la trezoron.

Gerda  klarigas, tradukas, kaj la viro notas ĉiun detalon sur etan notlibron. Kiam ŝi finis, li diras:

“Dankon. Nun ni havas, kion ni deziris. Mi foriras. Mi lasas vin tie ĉi. Ni decidos poste, kion ni faros el vi. Adiaŭ, belulino, adiaŭ.”

Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj la bruo de la paŝoj forsvenis, aŭdiĝas de sub la lito voĉo, kiu diras:

“Ĉu vi lasis al mi iom de tiu kuko?”

ĈAPITRO 22 (DUDEK DU)

Baldaŭ venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda  reiris hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob  rapidis al la flughaveno. Li volis ĉeesti kun Linda  kaj Tom , kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda .

Estis sufiĉe multekosta vojaĝo, sed la familio de Gerda  – riĉa familio – pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian dankemon.

Ĉar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la ŝtelistoj, kie troviĝas la trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaŭ, kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke, kaj volas kune ĉeesti por certiĝi, ke neniu kaŝos por si parton de la trovaĵo.

La loko indikita troviĝis ĉe la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu paŝis jam de jaroj.

“Feliĉe, ke ili ne kaŝis tiun trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per ŝipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo, kiel Gerda  diris, tio estis ebla, ĉu ne?” Tiel parolis Linda .

“Vi pravas,” diris Tom . “Mi tute ne ŝatus vojaĝi ŝipe. La maro ĉiam igas min malsana. Mi ŝatas rigardi la maron, resti ĉe la maro, libertempi apud la maro, sed ne vojaĝi per ŝipo sur ĝi: ŝipoj konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne plaĉas al mi. Feliĉe, ke hodiaŭ oni povas iri preskaŭ ien ajn aviadile. Aviadiloj preskaŭ tute ne dancas. Sed eĉ aviadiloj nur duone plaĉas al mi. Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej plaĉe estas promeni piede sur bona tera vojo. Mi...”

Sed Linda  interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj kondiĉoj, en kiuj ili troviĝis:

“Kiam alvenos la trezor-serĉantoj, laŭ via opinio?” ŝi demandis la policanon.

“Morgaŭ, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaŭ, ĉar ne plu estis aviadilo post la nia, kaj aŭte ili bezonus la tutan nokton. Verŝajne Bob  flugos en la sama aviadilo.”

La temperaturo estis plaĉa, kaj bela la vetero. Ili starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante, ke ĝi ne estu videbla por alvenantoj. La sola maniero, laŭ kiu la trezorserĉantoj povus alveni antaŭ la morgaŭa tago, estus, ke ili flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel multe, ke plej verŝajne ili ne uzos tiun rimedon.

La sekvantan matenon, niaj amikoj vekiĝis frue. Tuj la policano kaj la gestudentoj aranĝis, ke ĉiu el ili, unu post la alia, gardostaros en loko, de kie eblas facile observi la solan vojon – aŭ pli ĝuste vojaĉon – laŭ kiu oni povas proksimiĝi al la kaverno, kaj ke ĉiu havos en la kaverno sian difinitan kaŝejon.

Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda , kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj.

“Aŭto alvenas!” ŝi kriis.

En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni aŭte per tiu tera vojaĉo, se ne la trezorserĉantoj? La tri atendantoj sin kaŝis, ĉiu en sia difinita loko, malantaŭ rokoj, da kiuj oportune troviĝis multe en la kaverno.

ĈAPITRO 23 (DUDEK TRI)

Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob !

“Kie sin kaŝas la Lumserĉantoj?” li kriis, “ĉu en la mallumo?”

La aliaj sin montris.

“Rekaŝu vin, ili tuj alvenos,” li diris.

“Kiel vi faris por antaŭi ilin?”

“Dank’ al Gerda : ŝi telefone aranĝis, ke veturilo atendu min ĉe la flughaveno, kaj ke ŝoforo min veturigu ĉi tien. Mono solvas multajn problemojn, kaj ŝi estas riĉa, kiel vi scias; ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas. Sed niaj trezorserĉantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la ŝoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie oni luas aŭtojn.”

Tom  kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj aŭdis lian signalon.

Envenis la kavernon flegistino Marta , ŝia frato la alta blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda , kiam ŝi estis mallibera, kaj du aliaj viroj.

class="book"> “Profesoro Ronga !” mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: “Kaj Profesoro Fergus !”

La unua instruis lingvistikon, la dua anglan literaturon.

Laŭ la malnova dokumento, la trezoro troviĝis en kofro metita en kavo aranĝita en la rokoj, kaj la ŝtonoj, kiuj ĝin kovris kaj kaŝis, kuŝis laŭ preciza desegno. Fakte, la ĝusta loko estis indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l’ jarcentoj ne povu forpreni ĉiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la ĝusta loko iĝis rapide trovita. La grupo forprenis la kaŝantajn ŝtonojn. Montriĝis, ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj, kies celo verŝajne estis protekti la kofron kontraŭ malsekeco.

La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale bela aŭ valora. Ĝi estis ŝlosita. Per siaj iloj, ili ĝin malfermis.

ĈAPITRO 24 (DUDEK KVAR)

“Nur papero!” kriis Ronga .

“Ankaŭ estas libro!” diris Marta , sed jam Ronga  laŭtlegis: “Tie ĉi kuŝas la Trezoro de la Lumo. Pro la daŭra persekutado, la Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Serĉantoj baldaŭ ĉesos ekzisti. Sed ĝia Spirito plu vivos. Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin apliki. Por ili estas ĉi tie kaŝita la Trezoro de la Lumo.”

“Ĝi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj troviĝos, kiuj ĝin povos kompreni. La Trezoro konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron, la Justecon, la Dignecon, la Respekton al ĉiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia ĝusta loko.”

“Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial ĝia Trezoro estas pure Spirita.”

“Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans multaj aŭ malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj, jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!”

* * *

Ili sidis en komfortaj brakseĝoj en la hejmo de Gerda .

“Kio okazis poste?” ĉi-lasta demandis.

“Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis,” diris la policano. “La loka polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis ilin.”

“Ĉu vi scias, kiel komenciĝis la afero?” scivolis Tom .

“Proksimume. Kiam Marta  estis flegistino en la hospitalo, ŝi ĉeestis kirurgian operacion de historiisto, Prof. (=Profesoro) Kosadi . Kiam ĉi-lasta estis duone dormanta, duone vekiĝanta, li parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. Li diris, ke temas pri malnova societo, elita, tre riĉa, pri kies trezoro li eksciis hazarde legante en la Vatikana Biblioteko.”

“Jes,” daŭrigis Gerda . “Tiun parton de la afero mi konas. Li faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la paĝoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la Lumoserĉantoj. Li antaŭe kelktempe interesiĝis pri tiu sekreta societo internacia, kaj iom komprenis ĝian sekretan lingvon. Li komprenis, ke tiu papero indikas, kie troviĝas la trezoro de la Lumoserĉantoj, sed mem ne povis traduki ĉiujn detalajn indikojn. Li ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni renkontiĝis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, ĉar pli kaj pli multaj personoj interesiĝas pri la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere ĝisfunde studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj serĉantaj la trezoron pro materia intereso.”

“Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?” Linda  demandis.

“Ke ĝi transiru al iu muzeo aŭ ŝtata institucio.”

Tom  intervenis:

“Kiel Marta  ricevis la fotokopion?”

“Tion ŝi mem klarigis al mi,” respondis la policano: “ŝi konstatis, ke la substanco uzita antaŭ la operacio por dormigi la profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata) narkoanalizo. Post la operacio, kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro – li havis privatan ĉambron kaj do estis sola – ŝi injektis al li tiun substancon, kaj pridemandis lin. Sub la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante aŭdas kaj respondas demandojn, ĝenerale dirante la veron. Li do dorme respondis al ŝi. Per tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo, nome Gerda , komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj aferoj.”

ĈAPITRO 25 (DUDEK KVIN)

“Sed vi ne respondis pri la fotokopio!”

“Ho, pardonu. La profesoro havis ĝin en sia paperujo. Li fartis tre malbone post la operacio. Marta  simple prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis; ŝi ja sciis, ke li ne vivos longe. Li fartis malbone. Lia sanstato ne lasis multe da espero. Fakte, li baldaŭ mortis post tio. Neniu do zorgis pri la malaperinta papero.”

“Kiel Ronga  enmiksiĝis en la aranĝon?”

“Li estis la amanto de Marta , kaj ŝi rakontis al li. Li vivas tiamaniere, ke li daŭre bezonas multe da mono. Li organizis la aferon. Estas li kaj kolego Fergus , kiuj forportis Gerda n, post kiam ili batis Bob  senkonscia. La oficejo de Fergus  estas tute proksima. Tien ili portis ŝin, kaj tie ili atendis, ĝis la vojo estis libera kaj ili povis veturigi ŝin al la forlasita domo.”

Gerda  parolis:

“La frato de Marta  plurfoje vizitis min, antaŭ kelkaj monatoj. Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed kiam mi demandis, de kie li ricevis ĝin, li hezitis, iom paliĝis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li ne agis honeste. Mi memoris la vortojn de Prof. Kosadi , kaj malakceptis kunlabori. Sed li revenis unufoje, dufoje, trifoje. Mi ĉiufoje rifuzis. Kiam mi poste ricevis inviton instrui pri malnovaj sekretaj lingvoj en la kadro de kurso de Prof. Ronga , mi tute ne imagis, ke estas rilato inter Ronga  kaj la junulo, kiu tiel ofte venis al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l’ trezoro.”

“Jes,” diris Tom . “Pro via plurfoja rifuzo ili elpensis tiun planon. Kapti vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston.”

“Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!” komentis Gerda . “Kia malsaĝeco! Kia stulteco!”

“Jes. Amatoroj,” diris la policano malestime. “Ili agis amatore ekde la komenco. Pro tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed pri tiu amatoreco vi danku Dion, Gerda . Pro tiu amatoreco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj en simila situacio ne hezitus: vin uzinte, ili vin mortigus.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Vi sciis tro multe. Estus tro danĝere lasi vin vivi. Sincere, vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun aferon.”

Gerda  silentis, pensema.

“Terure!” ŝi fine diris. “Ĉiaokaze, mi plej sincere dankas vin, ĉiun el vi. Vi agis mirinde. Vi savis min kaj mian filinon. Sed, Bob , kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraŭ diris nenion.”

Bob  rigardis ŝin, kun iom stranga esprimo.

“Mi plezure trinkus glason da brando,” li diris. Kaj li restis malĝojeta, dum ĉiuj aliaj ekridis.

NOVA MISTERO!

KARA KAJ ESTIMATA LEGINTO,

Vi legis ĉi tiun aventuron ĝis la fino. Sendube vi estas kontenta, ke ĉio finiĝis bone. Sed ĉu vi rimarkis, ke en la rakonto grava kontraŭdiro troviĝas? Alivorte, en unu loko la aŭtoro diras ion, kaj en alia li diras la kontraŭon. Vi ne rimarkis, ĉu vere? Bedaŭrinde! Nun vi devos relegi la tutan tekston por trovi, pri kio temas. Legu atente, kaj se post unu legado vi ne trovis, relegu duan fojon, trian fojon, ktp. Certe vi fine trovos. Kaj se ne, nu, la vortoj kaj esprimmanieroj de Esperanto pli bone metiĝos en vian kapeton...


Claude Piron

Lasu min paroli plu!

Antaŭparolo

Oni ne vere posedas Esperanton, se oni ne kapablas ekspluati la multajn eblecojn, kiujn jam entenas minimuma vorta kaj gramatika scio. Nur malmultajn radikojn la lernanto ekkonas en ĉiu unuopa ĉapitro de «Gerda malaperis!», sed ilia latenta esprimpovo estas grandega. Helpi lin malkovri tiun riĉecon estas unu el la celoj de ĉi tiu kolekto.

Por tion atingi, la lernanto saĝe agos, se, studinte ĉapitron de «Gerda», li tuj legos la samnumeran tekston en ĉi tiu kolekto. Li jam konos ĉion necesan, vorte kaj gramatike, por kompreni ĝin. Ekzemple, se li lernis la materialon de «Gerda» ĝis, inkluzive, ĉapitro 7, li trovos sub la numero 7 de ĉi tiu kolekto tekston, en kiu nenio nelernita prezentiĝos. Aŭ, pli ĝuste, li renkontos en tiu teksto neniun novan gramatikaĵon kaj neniun novan radikon, sed jes novajn vortojn, kaj la neceso diveni ilian sencon surbaze de la elementoj, kiujn li lernis, iom post iom enkondukos lin en la vortfaran sistemon de Esperanto.

Dua celo de ĉi tiu kolekto estas firmigi la akiritajn sciojn. La tuta lingva materialo de «Gerda malaperis!», estas ĉi tie reuzata, kaj tiuj radikoj, kiuj aperis tro malofte en la romaneto, estas daŭre ripetataj en ĉi tiuj tekstoj, tiel ke ili firme fiksiĝos en la memoro de la lernanto kun peno minimuma. Al la firmiga efiko kontribuos ankaŭ la fakto, ke la koncernaj elementoj troviĝas ĉi tie en tekstoj kun tute alia atmosfero, pritraktantaj tute aliajn temojn.

Ĉi tiu kolekto konsistas plejparte el monologoj. Tio ebligas al la lernanto ekzerci sin sola: legante tekston laŭtvoĉe, li uzos vere parolan lingvon, kaj povos identigi sin al la koncerna rolulo, kiel aktoro faras. Tia identigo estas unu el la konataj psikologiaj rimedoj favori la asimiladon de lingvo.

De numero 13 ĝis numero 24, inkluzive, du malsamaj tekstoj prezentiĝas por ĉiu paralela ĉapitro de «Gerda». La lernanto tiel povos elekti la pecon, kiu unuarigarde pli plaĉas al li, se li ne volos legi ambaŭ.

Se, dank' al ĉi tiuj ekzemploj de parola Esperanto, verkitaj kun malgranda vortprovizo, la lernanto konsciiĝos, kiel multe kaj diverse minimumaj lingvo-elementoj ebligas esprimi sin, la ĉefa celo de ĉi tiu verko estos atingita.

Claude Piron

1. Izabela

Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela.

«La mondo ne estas bela,» diras Izabela al la spegulo. «Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi «saluton» kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras : «Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Venu kun mi. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras : «Vi estas tute sola. Venu kun mi. Kun mi la mondo estas bela kaj granda.»» Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro... Estas tro.»

«Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere la nuna mondo ne estas bela.»

2. Stranga strangulo

Tiu ulo estas stranga. Ĉu vi vidas lin? Tiu granda viro, vere forta, kiu staras proksime al la spegulo, kun io en la mano. Li ne plu estas tre juna, sed li ne estas maljuna. Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin nun?

Turnu vin iomete. Jen. Nun vi certe vidas lin, ĉu ne?

Nu, tiu stranga ulo parolas tute sola. Dum vi rigardas lin, li haltas, sed se vi ne rigardas, li reparolas. Li iras rapide al la pordo, staras proksime al tiu alia ulo, kiu sidas en la angulo kun bela knabino, staras proksime al ŝi, tute proksime al ŝi, fakte. Li rigardas ŝin, sed ne parolas al ŝi. Estas io en lia mano, sed mi ne scias, kio. Poste li revenas al la pordo, staras inter la pordo kaj la alta spegulo, kaj nenio okazas.

Nun li malrapide proksimiĝas al la spegulo, parolas al la spegulo, dum juna virino sidas tute proksime. Sed li ne parolas al ŝi, li parolas al la spegulo! Strange, ĉu ne? Vere stranga ulo!

Nun, jen li malrapide revenas al alia angulo. Io estas tute ne-natura en lia rigardo.

Ĉu vi scias, kiu estas tiu viro? Li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala. Li estas ne-nature pala. Vera strangulo!

Ĉu mi demandu al li, kiu li estas? Diable! Mi ne plu vidas lin. Knabo kaj knabino staras inter li kaj mi. Ĉu vi vidas lin nun? Mi ne. Mi ne plu vidas lin. Ho jes, jen mi lin revidas. Fakte, li nun staras iom malproksime. Rigardu! Jen, nun li iras tre malrapide al la pordo. Vere, li agas plej strange. Mi demandas min...

Kio estas en lia mano? Ĉu vi vidas? Ha, jen li reproksimiĝas. Mi bone vidas nun. Nun mi vidas, kio estas en lia mano. Estas taso. Estas nur taso. Rigardu, li agas vere strange! Li parolas al la taso. Li iras al tiu juna studentino, kiu sidas en la angulo, haltas, staras proksime al ŝi, sed ne parolas al ŝi. Li parolas nur al la taso. Li agas vere strange, vere tre strange, vere tro strange. Nun mi ne plu vidas lin.

Ho jes! Se mi turnas min iomete, mi revidas lin. Stranga ulo. Mi vere demandas al mi, kiu li estas. Li certe ne estas nova studento. Li estas tro maljuna.

3. Amdeklaro

Izabela, pardonu min, sed mia deklaro estas plej grava. Permesu, ke mi parolu al vi. Permesu, ke mi rigardu al vi, al via bela, serioza vizaĝo.

Mi min demandas, ĉu vi povas kompreni min. Eble ne. Eble vi ne povas. Okazas io stranga en mi. Io tute nekomprenebla. Vi estas tro bela. Tio estas la grava fakto, la sola vere grava fakto en la mondo.

Mi rigardis al via tro bela vizaĝo, kaj io nekomprenebla okazis en mi. Io nekomprenebla okazis al mi. Mi ne plu komprenas min. Mi ne plu estas mi. Mi rigardis vin, mi simple rigardis vin, kaj mi ne plu estas la juna malserioza knabo, kiu mi estis.

Mi estis knabo, kaj nun estas viro. Mi estis malforta, kaj mia forto nun estas nekompreneble granda. Mi estas kvazaŭ tute nova. Mi estis sola en la mondo. Nun mi povas esti kun vi. Se vi volas, kompreneble.

Mi volas proksimiĝi al vi. Mi volas esti kun vi. Mi volas paroli al vi pri la belo de la tago, pri la bono de la naturo, pri la grando de la mondo. Mi volas paroli al vi pri viaj belaj manoj, pri via bela vizaĝo.

Mi scias, ke vi estas mistera. Virinoj al mi aspektas mistere. Mi volas ke vi, mistera virino, rigardu min, amu min. Mi volas sidi ĉe via tablo, mi volas paroli kun vi dum la tuta tago, dum multaj kaj multaj tutaj tagoj. Mi scias, ke mi ne esprimas min bone. Pardonu min, mi petas. Mi estas certa, ke vi komprenas min. Sed eble ne. Eble vi ne povas kompreni. Mi volas, ke vi komprenu min, sed eble vi ne povas. Mi petas vin, montru al mi, ke vi komprenas. Montru al mi, ke vi permesas, ke mi parolu plu. Diru al mi, ke vi permesas, ke mi deklaru plu, kiel forte mi amas vin. Certe vi permesas, ĉu ne?

Ho Izabela, permesu, ke mia mano proksimiĝu al via mano, ke mia mano iomete haltu sur via mano. Ĉu ne? Ĉu vi ne volas? Ĉu vi malpermesas? Ĉu mi estas nepardonebla? Ĉu mi agis nepardoneble? Mi agis nur nature.

Mi parolas serioze. Ĉu mi estis malprava? Ĉu vi ne pardonas min? Tamen, Izabela, mi nur amas. Ĉu vi ne volas, ke mi amu vin? Ĉu vi ne povas min ami? Ĉu vi ne volas min ami? Ĉu vi ne volas min?

Permesu tamen, ke mi vin rigardu. Mi parolas plej serioze. Vi ne komprenas, ke mi amas vin, ĉu? Ĉu eble vi ne scias, ke vi estas bela, tre bela, tre tre bela, fakte?

Se vi ne volas, ke mi amu vin tute, se vi preferas, ke mi ne amu vin, eble vi tamen permesas, ke mi amu vin iomete. Nur iomete, Izabela, mi petas. Se vi ne permesas, ke mi amu vin multe, mi petas vin, permesu, ke mi amu vin iomete.

Amo estas la plej alta vero en la mondo. Kio estas pli bela? Kio estas pli granda? Kio estas pli forta? Nenio.

Mi povas plej serioze deklari al vi, ke nenio estas pli bela, nenio estas pli alta, nenio estas pli forta. Mi povas ankaŭ diri: nenio estas pli natura. Tio estas la plej certa vero en la tuta mondo.

Mi amas vin, Izabela. Mi vin amas forte. Mi amas vin pli kaj pli.

Mi petas vin, pardonu al mi, sed se vi povas, ankaŭ vi amu min. Ĉu vi scias, kiel simpla estas amo? Kiel simpla kaj bona? Nenio estas pli simpla. Nenio estas pli bona.

Mi amas vin, Izabela. Pardonu, se mi parolas iom strange. Sed mia amo estas tro forta, tro grava. Ne gravas, se vi ne komprenas. La sola, simpla fakto estas, ke mi amas vin. Kaj ke tio estas bona.

4. Lingvistiko

Mi deziras, ke vi komprenu, ke lingvistiko estas scienco inter multaj aliaj sciencoj. Lingvistiko estas mia fako. Oni do prave povas diri, ke mi estas fakulo pri lingvistiko. Lingvistiko estas mia specialaĵo, se vi volas.

Sed la fakto, ke mi lernis multe pri lingvoj kaj pri lingvistiko, la fakto, ke mi estis studento pri tiu fako, ne permesas al vi diri, ke mi scias multe pri la aliaj sciencoj. Multaj sciencaj aferoj estas por mi misteraj, en fakoj, kiuj ne estas la mia.

Nu, ni ne parolu pri tio. Ni ne parolu pri tiuj aliaj sciencoj. Ni parolu nur pri mia fako, nome lingvistiko. Lingvistiko estas la scienco pri lingvo. Pri lingvoj, se vi preferas. Lingvistiko, t.e. (= tio estas) lingvoscienco... jes, oni povas diri ankaŭ «lingvoscienco»..., estas la scienco pri tio, kiel ni esprimas nin lingve. Mi demandas, kaj vi respondas. Kiel? Ĉu mane? Ne. Ni ne demandas kaj respondas mane. Por demandi kaj respondi, ne niaj manoj agas, ni tute ne agas, fakte, ni parolas.

Eble oni povas diri, ke paroli jam estas agi. Ke parolo estas ago. Sed tamen, se oni povas konsideri, ke paroli estas agi, parolo tamen ne estas mana ago, parolo estas lingva ago.

Kiam do ni demandas kaj respondas, ni parolas, t.e. ni agas lingve. Kiam ni komunikas parole, ni rilatas lingve inter ni. Nia interrilato estas lingva. Niaj komunikoj estas lingvaj. Lingvo ekzistas por komuniki, por ke ni rilatu inter ni, por ke ni povu diri al aliulo, kio okazas, kio okazis, ĉu ni konsentas kun li, ĉu ni ne konsentas, ĉu ni deziras, ke li agu por ni. Lingvo ekzistas por lerni kaj por instrui. Se ideo venas al vi, eble vi deziras ĝin komuniki. Nu, por tio lingvo ekzistas. Por tio multaj lingvoj ekzistas. Por tio ni lernas ilin. Por rilati inter ni, ne nur mane, sed ankaŭ parole.

5. Ĉu vere vi ne volas labori?

Rigardu, la sukerujo estas malplena. Se iu dezirus sukeron, li ne povus havi ĝin. Vi iras promeni kun Izabela, vi parolas kun ŝi dum la tuta tago pri arto kaj scienco, eble, sed eble ankaŭ pri malpli belaj aferoj — la diablo scias, pri kio vi parolas, kiam vi promenas kun ŝi — kaj dume la sukerujoj staras tute malplenaj sur la tabloj.

Vi tute ne atentas vian laboron. Ŝajnas, ke nur Izabela gravas por vi. Mi konsentas, ke ŝi estas tre bela junulino. Sed tamen vi agas malprave. Se subite iu dezirus sukeron, ĉe kiu li ekhavus ĝin?

Nur imagu! Se Profesoro Zuzu venus kaj vidus, ke la sukerujoj estas malplenaj... Mi ne povas imagi — pli bone: mi preferas ne imagi — kio okazus, se li tion vidus. Vi scias, ke havi multe da sukero tre gravas por li. Vere mi ne komprenas vin.

Vi ne estas serioza. Vi ne laboras serioze. Kiam vi ne promenas, vi sidas en angulo kaj atentas nenion, nur Izabelan. Ofte mi demandas min, ĉu vi estas normala. Se via imago malpli laborus, certe pli laborus viaj manoj. Vi povus tamen atenti, ĉu la sukerujoj estas plenaj.

Se mi ne estus kun vi, se mi ne atentus la simplajn aferojn de la labortago, nenio okazus normale. Vi permesas al vi iri promeni, vi iras kaŝi vin en la naturo kun via belulino, kaj vi tute ne konsideras, ke vi estas en la universitato por labori mane, ne por deklari vian amon dum tuta tago, ne por rigardi vin en la spegulo por vidi, ĉu vi ne ŝajnas tro malbela por Izabela, ne por komuniki al ŝi la belajn esprimojn de via juna, drama imago, sed por labori.

Atenti la sukerujojn estas via laboro, ne mia. Se mi permesus al mi agi kiel vi... Ne. Mi tion ne povas imagi. Mi estas serioza, mi ne iras promeni, mi ne iras kaŝe sidi dum la labortago kun bela fortulo.

Mi ne plu estas tiel juna, kiel vi, sed tamen... Se vi nur scius, kiel ofte viroj min petas... La viroj, kiuj konas min, konsideras ke... hehe [1] ... Nu, viroj estas viroj, ĉu ne? Sed mi neniam konsentas. Mi neniam diras «jes». Mi neniam jesas al ili. Ami la virojn ne estas mia specialaĵo. Ne por atenti la virojn la universitato petas min veni, nur por labori. Ne havu strangajn ideojn pri mi. Mi atentas vin, juna viro, nur rilate al via laboro. Ke la sukerujoj estas malplenaj, tio gravas por mi. Sed ke vi parolas bele kaj havas ne malbelan vizaĝon, tio al mi tute ne gravas. Vi povus plibeliĝi de tago al tago, mi ne atentus vian plibeliĝon, mi atentus vian laboron kaj rigardus — inter-alie — ĉu la sukerujoj estas plenaj, ĉu ili estas malplenaj. Kaj se ili ne estas tute plenaj, permesu, ke mi tion diru al vi.

Se mi revidus vin reiri promeni kun Izabela dum la labortago kaj ne atenti vian laboron, mi turnus min [2]  al Profesoro Zuzu kaj dirus la aferon al li. Ne gravas al vi, ĉu vere? Ĉu vere tion vi respondis? Diable! Bela respondo! Nu, bone! Se vi preferas agi neserioze, se vi preferas ne labori, la dramo okazu. Al mi tute ne gravas. Mi diras tion por vi, ne por mi.

Ĉu vi imagas, ke povus gravi por mi, ke vi ne laboras normale, ke vi malkonsentas labori? Tute ne gravas. Mi estas bona kun vi kaj komunikas al vi miajn ideojn. Sed se vi ne volas konsideri ilin serioze, tio estas via afero.

Ĉu laboro pri sukerujoj estas tro malalta por vi? Ĉu vi imagas, ke vi estas en la universitato kiel studento? Kiel profesoro, eble? Ne, ne, kara mia. Vi estas simpla laborulo. Estas tro multe da ideoj en via imago, kaj tro malmulte da laborforto en viaj manoj. Ne. Laborforton vi havas. Mi volis diri: tro malmulte da laborvolo.

Tro ofte mi vidas vin promeni kun la manoj en la poŝoj. Ĉu vi estus tiel malforta, ke vi ne plu povus labori nun? Vi eble ne estas tre granda, sed vi ne ŝajnas malforta. Ĉu vi jam laboris tro multe? Diable! Mi ne povas kompreni vin.

Kiam mi estis juna, mi ne konis knabojn, kiuj laboris tiel malmulte, kiel vi. Knaboj, kiuj ne laboris, ĉe ni ne ekzistis. Mi ne diras, ke vi estas malbona knabo. Mi konsideras nur, ke vi agas absurde. Mi konsentas, ke Izabela kaj vi estas bela paro. Sed... Eble vi konsideras, ke mi parolas tro multe pri aferoj, kiuj ne rilatas al mi. Pardonu, sed tamen permesu, ke mi komuniku al vi miajn ideojn. Rilatoj estas pli bonaj, se tiuj, kiuj laboras kune, estas sinceraj, ĉu ne? Kaj vidi junan viron kiel vi, plenan de forto, promeni tuttage kun knabino, dum li povus multe labori, kaj dum la sukerujoj estas malplenaj, nu, tio estas tro.

6. La ulo, kiu ne plu pensas

Pri kio mi pensas, li demandis. Ĉu vi aŭdis lin? Kiel strangaj tiuj uloj estas! Kvazaŭ mi scius, pri kio mi pensas. Ĉu mi vere pensis ion? Ĉu oni devas pensi dum la tuta tempo? Tio ne ŝajnas al mi prava.

Mi perdis la forton pensi antaŭ multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas «la ulo, kiu ne pensas».

Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankaŭ aliaj viroj kaj virinoj, ankaŭ aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankaŭ multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili ŝajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvazaŭ ili pensus. Nur agas kvazaŭ ; ĉu vi komprenas?

Mi scias. Antaŭ iom da tempo, ankaŭ mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu! Se mi perdus miajn ideojn! Mi verŝajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe — mi neniam rigardas ilin — sed plej verŝajne ideojn mi havas.

Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, ĉu ili ekzistas. Verŝajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.

Ĉu vi aŭdis pri Kartezio [3] ? Li estis granda profesoro antaŭ multe da tempo. Li diris: «Mi pensas, do mi estas». Mi diras malsame: «Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas». Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. «Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas?» vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas: mi aŭdas. Mi aŭdas, do mi estas. Mi aŭdas, do mi ekzistas.

«Ĉu esti, ĉu ne esti, jen la demando», diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi — eble ne por vi! — bela fakto. Antaŭ la demando «ĉu esti, ĉu ne esti», mi tute ne timas. Mi respondas simple «esti», kaj restas tute trankvila.

«Mi aŭdas, do mi ekzistas», mi diris. Jes, mi aŭdas. Mi aŭdas tre bone. Mi havas tre bonan aŭdpovon. Fakte, mi aŭdis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha! Vi pensis, ke mi ne aŭdas, ĉu ne? Sed mi aŭdas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazaŭ vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi aŭdas vin. Mia aŭdo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi aŭdas aferojn, kiujn mi devus ne aŭdi. Jes, mi aŭdas vere tre bone.

Same pri mia vidpovo: mi ankaŭ vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj aŭdo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, ĉu vi komprenas?

Se mi metas mian forton en tiun laboron — pensi estas labori, ĉu ne? — mi perdas ĝin. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone esti forta [4] .

Verdire, ŝajni forta estas ankoraŭ pli bone, en la nuna mondo, ŝajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi ŝajnas forta, oni timas vin, kvazaŭ vi estus forta. Se vi estas forta, sed ŝajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.

Ĉu vi aŭdis min? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi ĝin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel «ĉu esti, ĉu ne esti», «ĉu mi pensas, kaj do ekzistas? ĉu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas?». Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, ĉu vi ekzistas. Diskutu ĝin do, sed ne kun mi.

Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, ĉu vi pensas, ĉu vi ne pensas, ĉu vi pensas prave, ĉu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kaŝi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via poŝo, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon! Ne pensu tro! Kaj la forto restu kun vi!

7. Oni venis el alia mondo

La unua afero estas informi ilin. Jes, mi devos unue informi la aŭtoritatojn. Mi konas min: mi jam nun timas tiun devon, kaj mi timos ĝin multe pli, poste, kiam la tago venos kaj mi devos iri al ili, kaj diri: «Jen kio okazis, jen kio certe okazos».

Ili opinios, ke mi ne diras la veron. Tute certe ili rigardos min malverulo. Ankaŭ kiam mi montros la... la «aĵon» [5] , ili ne konsentos pri la vero de miaj diroj. Ili rigardos ĝin kaj ili ne komprenos. Ili diros, ke temas pri io tre stranga kaj nekomprenebla, sed ili ne opinios, ke mi diras la veron. Aŭ ĉu eble tamen...?

Ili eble vokos fakulojn, specialistojn. Mia koro batos! Mi jam povas imagi tion: kiel rapide mia koro batos, kiam mi staros antaŭ ili kaj devos diri, kio okazis, kiel kaj de kiu (diable!) mi ekhavis tiun neimageblan aĵon.

Kion oni povas fari por superi la timon? Kion faras la aliaj, kiam granda forta timo envenas en ilian koron? Mi scias pri tiuj aŭtoritatoj [6] . Ili deziros tutforte, ke mi malpravu. Ili multe preferus, ke mi malpravu. Ofte la aŭtoritatoj tute ne deziras aŭdi la veron. Ili konsentas kompreni ĝin, nur se la vero estas normala. Kiam la faktoj estas strangaj, kiam okazis io ne normala, io pli malpli supernatura, tiam ili preferas scii nenion.

Ankaŭ mi preferus dormi trankvile kaj vivi trankvilan vivon. Ne mi petis... eee [7] ... «tiujn» veni. Ne mi deziris aŭdi iliajn timofarajn parolojn. Ĉu vi opinias, ke mi amas dramojn? Tute ne.

Kaj tamen, kion fari? Mi faros mian devon. Mi iros. Kaj mi devos iri sola. La afero, kompreneble, estas plej sekreta. Se almenaŭ mi povus paroli pri ĝi kun iu! Sed sekreto estas sekreto. Kaj kun... tiuj... tiuj uloj... eee... tiuj estaĵoj, la risko estus tro granda.

La simpla fakto pensi, ke mi staros tie, antaŭ la aŭtoritatoj, jam faras, ke mi timas. Mi grave antaŭtimas tiun tagon. Ili sin demandos, ĉu mia kapo laboras normale. Ili diros, ke miaj ideoj estas absurdaj. Mi respondos, ke ne temas pri ideoj, sed pri faktoj, simplaj faktoj, pri kiuj mi preferus neniam paroli.

Tiam mi diros: «Estaĵoj alimondaj [8]  venis al mi. Jen. Ili petis min montri al vi jenan aferon, por ke vi certiĝu, ke mi diras la veron kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke mi diru». Kaj mi montros la... la aĵon... kaj ili ne scios, kion pensi. Sed ili certe devos diri unu al la alia, ke tiu... tiu aĵo... ne povus esti niamonda (nenio sama povas ekzisti en nia mondo; oni do ĝin faris alimonde; alimonduloj do ekzistas kaj venis al mi).

Ili demandos kaj demandos. Mi respondos, ke mi scias nenion, ke la afero same misteras al mi, kiel al ili, kaj ke mi preferus ne havi la devon ilin informi. Mi respondos plu, ke estis mia devo veni, tiel ke mi venis, malbonvole, eble, sed tamen venis. Se ili ne volas aŭdi tion, kion mi devas diri, estas ilia afero. Ili iru al la diablo, se ili preferas.

Mi venis por fari mian devon. Tio estas la ĝusta faro, ĉu ne? Kio estas pli ĝusta ol tio? Kio estus pli prava ol informi la superulojn? Ankaŭ mi preferus sidi kun la kapo en imago kaj la piedoj sur la tablo, se vi vidas, kion mi volas diri, sed ne gravas mia prefero, ĉu? Gravas multe pli, ke iu informu la aŭtoritatojn pri tiu grava, stranga, drama afero. Kion fari, se tiu «iu» nur povas esti mi? Sincere, mi preferus, ke iu alia iru.

Unu eble konsentos iomete aŭdi min, sed ne la aliaj, ne la plimulto. Nu, estas ilia afero. Ne, mi diras malveron al mi. Ne estas nur ilia afero. Estas ankaŭ mia afero. Estas mia devo. Kiam mi ekpensas pri tio, kio okazos al la tuta mondo, se oni faros nenion, kiel mi ektimas! Mi preferus resti trankvile ĉi tie ol devi informi ilin.

La vero ofte ŝajnas pli absurda ol imagaĵoj. Estas vere, ke la aŭtoritatoj estos en malkomforta pozicio. Sed ne mi decidis, ke ili havos superan, aŭtoritatan pozicion. Ili decidis mem. Ili mem tion deziris.

Jes, karaj granduloj, vi deziris iĝi superaj aŭtoritatoj. Vi deziris la Povon, la povon super ni simpluloj. Nun, vi havas ĝin. Agu do! Vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu, sed tamen ne tro timu. Ĉu tio estas ebla? Mi timas, ke ne. Mi timas, ke oni ne povas fari, ke la mondo ne timu. Sed kion fari? Ĉu fari nenion, ĝis la dramo okazos? Ne. Neeble. Vi certe faros vian devon. Mi estas kore kun vi.

8. Iru kiel vi volas

Oni nomas tiun restoracion «memserva restoracio», ĉar en ĝi oni servas sin mem. Ne estas ulo, kiu venas al via tablo kun via tomato aŭ kafo. Vi devas servi vin mem.

Ĉu vi ne volas iri al memserva restoracio? Vi preferas, ke oni servu vin. Nu, bone. Kiel vi volas. Ĉiaokaze, mi ne iros kun vi. Vi devos iri sola. Mi devas resti ĉi tie. Mi laboros en mia ĉambro.

Kion? Ĉu vi timas perdiĝi? Ne timu. Miaopinie, vi ne riskas perdiĝi. Estas tre simple iri tien. Nur sekvu tion, kion Tom diris al vi. Tiel vi ne perdiĝos.

Se vi ne volas iri al memserva restoracio, iru do al alia restoracio. Ne gravas al mi. Same pri tio, ĉu vi iru buse, aŭte aŭ piede. Busi eble estas pli bone ol piediri, almenaŭ rilate al la piedoj, sed la buson vi devas atendi. Okazas, ke oni atendas longe. Aŭto estas pli rapida ol buso, kaj vi povas foriri per ĝi, kiam vi volas, sed ĉu vi havas aŭton?

Vi baldaŭ havos aŭton, ĉu? Nu, bone, sed «baldaŭ» ne estas «nun». Se vi deziras iri al la urbo nun, tre gravas, ĉu vi havas aŭton nun. Ke vi havos ĝin baldaŭ, tio estas grava iurilate, mi konsentas, sed tio ne helpas vin nun, eĉ iomete, por iri al la urbo, ĉu? Por aŭti ĝis la urbo, oni devas havi aŭton.

Sed fakte vi povas iri tien promene. Piediri estas bone por la koro. Kaj ankaŭ por la kapo, cetere. Kiam venas nokto, la urbo iĝas tiel bela! Kiam oni subite ekvidas la tutan urbon de malproksime, kaj noktiĝas, oni ekhavas senton pri io mistera, io ekstermonda, eĉ supermonda.

Ne estas tro longe ĝis la urbo. Kompreneble, vi ne estos tie tuj, vi devos tamen promeni iom da tempo. Sed ne estas tro longe. Ne timu, ke viaj kruroj tro laboros kaj perdos sian tutan forton.

Sed mi deziris diskuti kun vi ankaŭ pri io tute alia. Ĉu vi havas informojn pri Ana? Ŝi kuŝis en sia ĉambro kaj ne sentis sin tre bone. Tom iris al ŝi kun sia kuracisto, sed ŝi ne rigardas tiun kuraciston serioza, ŝi preferas sian kuraciston, ŝi vere ne amas lian. Li do forsendis sian kuraciston kaj vokis ŝian. Strange, kiam ŝi vidis lian kuraciston, ŝi sentis sin malbone, sed tuj kiam ŝi vidis sian kuraciston eniri en ŝian ĉambron [9] , ŝi jam sentis sin pli bone.

Oni sin demandas, pri kio vere temas, ĉu ne? Ho, ĉu vi jam foriras? Do, bonan vesperon, kaj ankaŭ bonan nokton! Ĝis revido! Ni revidos nin baldaŭ, verŝajne. Do, ĝis!

9. Zorgi pri zorgado

Kion kredi? Ĉu liajn okulojn? Ĉu liajn vortojn? Liaj vortoj alvokas kompaton. Li montras sin kompatinda. Li diras ion ajn, por ke oni kompatu lin. Sed la okuloj! Oni povas sin demandi, ĉu ili ne estas pli kredindaj ol la vortoj, kiujn li eldiras. Kaj ili ne esprimas la samon. Tiuj pale bluaj okuloj estas strange senesprimaj. Ĉu ne strange, ke ili restas tiel senesprimaj, dum li parolas tiel bele, por ke ni kompatu lin?

«Multo estas dirita, sed nenio farita», li diras. «Multe da parolado, malmulte da agado», li plu diras. Sed, ĝuste, ĉu, kiam li tion diras, li ne parolas pri si? «Rigardu, kiel maldika mi estas», li diras, «jen kiel agas la zorgoj al mia kompatinda korpo. Mia sano iom post iom forsvenas. Vidu: miaj haroj forfalas. Baldaŭ mi estos tute senhara. Aŭ restos nur kelkaj haroj sur mia kapo. De tago al tago mi pli kaj pli senhariĝas. Baldaŭ mi estos tute malsana, ĉar tiu senhalta zorgado agas tre malbone al mia sano, tiel ke mia bela hararo iom post iom malgrandiĝas, iom post iom forperdiĝas.

«La kuracisto diris al mi: «Se vi volas, ke mi kuracu vin, kaj vi resaniĝu, tiu zorgado devas halti. Sen tio, sen via kunlaboro, la plej bona kuracisto ne povas sukcesi. Mi trovas vin helpinda. Mi deziras kuraci vin, mi deziras nenion alian, ol ke vi plene resaniĝu, sed vi devas helpi min. Por min helpi, vi devas labori super [10]  viaj zorgoj. Zorgado nur povas malhelpi mian laboron. Via malsano rilatas nur al via troa zorgado. Ankaŭ via maldikiĝo. Ne temas pri alia grava malsano. Ne temas pri tiu serioza malsano, pri kiu vi pensadas la tutan tempon. Ne. Kelkaj malsanoj estas tre seriozaj. Ne via. Temas nur pri tio, ke vi tro zorgas. Kiam via troa okupiĝado pri tiuj zorgoj haltos, via sano revenos. Sed mi estas senpova rilate al via trozorgado. Nur vi povas helpi vin kaj kuraci vin tiurilate»».

«Jen kion la kuracisto diris al mi. «Vivu senzorge», li diris, «kaj vi resaniĝos». Kaj, kredu min, li estas tre bona kuracisto. Li scias, pri kio li parolas. Do, kiam li petas min ne plu zorgi, mi devas ne plu zorgi, se mi volas retrovi mian sanon, se mi volas, ke la falado de miaj haroj finfine haltu. Sed vivi senzorge ne estas simple. Mi provis ne plu zorgi, mi provis kaj provadis. Sed kion ajn mi faras, mi malsukcesas. Kiel ajn mi provas ne zorgi, zorgoj revenadas. Kaj mi eĉ pli kaj pli zorgas pri mia malsukcesa provado ne zorgi: mi ne sukcesas ne plu zorgi, kaj tiu penso, ke mi tro zorgas, ĉar mi ne povas ne zorgi, tro okupas min. La penso fariĝi senharulo estas timinda, ĉu ne? Kaj tion mi pensas la tutan tagon. Kion fari, diable, kion fari?»

Jen kiel li parolas. Li tute certe deziras, ke ni lin kompatu. Li certe pensas: «Se ili kompatos min, ili faros la aferojn por mi, kaj mi povos trankvile dormi, dum ili faras mian laboron». Tion diras liaj okuloj.

Estas vere, ke, antaŭe, lia korpo estis tiel grasa, ke ĝi estis tute ronda, kaj nun li sengrasiĝis. Ankaŭ estas fakto, ke lia hararo, tiel dika antaŭe, tre maldikiĝis. Sed dum liaj vortoj parolas pri malsano, zorgado, senhariĝo, malgrasiĝo, liaj pale bluaj okuloj ne elvokas [11]  kompatindan vivon. Ili esprimas la ideon «Mi estas pli forta ol vi. Mia korpo eble estas maldika kaj malforta, pli malforta ol la viaj, sed mi pli fortas pense. Mi havis la bonan ideon agi tiel, ke vi kompatu min. Kaj nun vi kredas min malsana, kaj vi faros la tutan laboron por mi. Tiel mi povos senzorge dormi, kaj regrasiĝi trankvile».

10. La fortegulo

Johano estas viro fortega. Tiu altega, dikega fortegulo ŝatas laboregi. Li havas tre grandan forton, forton grandegan, oni povas diri, kaj se li ne faras ion per sia fortego, li ne ŝatas sin mem. Li do laboregas en la urbego. Tagon post tago li iras al sia laborloko, kiun li tre ŝatas, kaj tie seriozege laboregas.

Li ŝatus ŝati la vivon. Multrilate oni povas diri, ke li jam ŝategas ĝin, sed...

La vivo estus belega por li, se li ne havus strangan malsanon. Li malsanas en la kapo, kaj tio estas malbona. Vi vin demandas, pri kio mi parolas, ĉu ne? Nu, jen lia malsano: li timas, li ege timas, li timegas tion, kio estas eta.

Se li promenas en la urbo kaj jen, plej normale, aliras lin vireto por ion demandi, la koro de Johano emas bati rapidege, li paliĝas, li sentas sin malbone, kaj grandega timo ekokupas lin. Li normale ŝatas knabinojn, sed se knabino aspektas tro malgranda, tro malforta, nia grandegulo emas timi ŝin. Ĉu vi imagas? Li neniam iras al urbeto, ĉar li sentas sin bone nur en urbegoj kun multegaj homoj, kiuj rapide iras tien kaj tien ĉi. Kaj se vi servas lin per kafo en malgranda taseto, lia kapo emas turniĝi, li sentas sin malkomforta ĉe la koro, li iĝas palega, kaj devas superi nekredeble fortan emon forrapidi el la loko, kie li troviĝas.

Strange, ĉu ne? Kaj ĉu vi scias, kial? Mi parolis pri tio kun amiko lia. Tiu diris al mi, ke Johano fakte estas tre sentema pri sia troa forto. Li ne havas fidemon al si mem. Li opinias sin nefidinda. Kiam li estis knabeto kaj iris al la lernejo, li jam estis nenormale forta. Li batis la etulojn por senti sin supera. Li ŝatis povi deklari: «Mi estas ege forta. Mi estas la plej forta. Mi estas la plej forta el la lernejo. Mi estas la plej forta el la tuta urbego». Kaj por montri al si kaj al la aliaj, kiel forta li estas, li ekbatis ilin, kaj ilin batadis kaj bategis, ĝis ili falis kaj petegis: «Kompaton!» Tiam li sentis sin grava, granda, multopova.

Iutage, li batis knabeton tiel senkompate, ke estis neeble tiun resanigi: la etulo restos nenormala dum la tuta vivo. Ekde tiu tago Johano timegas sian forton. Ĝi povas mis-agi. Ĝi povas agi fuŝe. Viretoj iĝis por li timindaj. Same kiel la plej etaj aferetoj. Ĉu la vivo ne estas stranga?

11. Malkontentas la mekanikisto

Mi miras, ke li ne dankis min. Estis tamen granda servo, kiun mi faris al li. Mi helpis, ĉu ne? Mi nenion misfaris, mi nenion fuŝis, mi nenion malbonigis. Nur okazis tio, ke mi malsukcesis.

Kion vi volas? Mi ne povas fari mirindaĵojn. Mi estas homo, sinjoro, simpla homo, kiu perlaboras la vivon [12]  laborante per siaj manoj. Kaj per sia kapo. Jes, la kapo, ĉar oni devas kompreni, kio misfunkcias. Nu, mi komprenis. Li tute fuŝis sian motoron. Ne mirige, kun tia maniero ekrapidi, kaj subite ekmalrapidi, kaj ree eĉ pli subite rerapidi. Tiuj motoroj estas malfortaj.

Li do ne diru, ke mi ne helpis, ĉar mi helpis. Aŭ almenaŭ mi provis. Se motoro estas tute fuŝita, ĝi ne estas riparebla tujtuj. Ĉiam la sama afero: ili ne povas atendi. Sed li ne diris eĉ etan, eĉ apenaŭ aŭdeblan «dankon!». Li eĉ ne danketis. Senkora homo! Vere ne helpinda.

Kion ajn oni faras, li ne dankas. Eĉ misparolante, eĉ fuŝe, li povus esprimi sian dankon, eĉ per la mano, eĉ per la kapo. Kiel ajn li volas. Per la piedoj eĉ, se li preferas. Aŭ per la haroj. Kiel ajn li deziras. Nur li danku.

Konsentite, la afero ne estas finita, la servo ne estas finfarita. Sed la mesaĝo estas dirita: «Vi fuŝis vian aŭton, sinjoro, mi faros tion, kio eblas, ne pli, ĉar mi estas nur homo».

Mi ne speciale volas, ke li longe paroladu. Mi ne deziras, ke li dankadu min dum tagoj kaj tagoj, ke li esprimadu siajn dankojn ĉiam kaj ĉiam, ĝis mia vivo estos finita. Nur kelkaj dankvortoj, kaj mi estus kontenta. Tamen ne estas malfacile. Ekzistas homoj, kiuj dankegas vin, ĉar tute malgranda servo estas al ili farita. Eta helpo, kaj jen venas longa danka deklarado. Kvazaŭ dank' al vi [13]  ili vivus plu, eĉ se vi faris nenion, aŭ almenaŭ nenion gravan.

Sed tiu ĉi simple ne dankis. Eĉ ne unu vorto. Mi ne havis la tempon rigardi, kio okazas al li, jam la pordo estis fermita, jam li estis for. Tiel foriri sendanke... ĉu vi imagas? Mi ne ŝatas tian manieron agi. Kvazaŭ la aliaj ne ekzistus, kvazaŭ ni ne indus kelkajn vortojn de danko. Vere, li estas malbonmaniera homo.

Lia motoro estas fuŝita. Kion li faris per tiu aŭto, mi iom povas imagi. Tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fuŝiĝis, se li agis normale. Ofte oni sin demandas, kion la homoj faras per siaj veturiloj. Nu, mi faris, kion mi povis. Mi longe rigardadis la motoron, provis ĉu tion, ĉu tion ĉi, ĉu tion alian, rebonigis kelkajn aferetojn, kiuj misfunkciis, remetis unu novan pecon. La tutan farindan laboron mi faris.

Sed superhomaĵojn mi ne povas fari. Se li fuŝis sian motoron tiel grave, kion mi faru? Ĉiam estas la sama afero. Ili aŭtas kiel malsaĝuloj, kvazaŭ ili tute perdis la kapon [14] , jes kiel senkapaj knabegoj ili irigas sian veturilon, kaj poste ili miras, ke post kelkaj tagoj ĝi ankoraŭ ne estas riparita.

Tiuj motoroj ne estas tre serioze faritaj. Almenaŭ oni estu afabla kun ili. Se ne, ili facile fuŝiĝas.

Nu, se mi devas remeti tutan novan motoron, ne mirinde, ke li kelktage atendu. Mi parolis tute afable al li, ne eldiris eĉ plej etan malbelan vorton, kaj tamen mi povus, se konsideri tian nekredeblan manieron fuŝi belan novan veturileton.

Ne mi faris, ke lia aŭto ne plu funkcias. Sed mi laboris super ĝi, restis longan tempon en la laborejo ĉe tiu fuŝita motoro. Sed ĉar la aŭto ne estas jam plene riparita, tiu sinjoro senigas min de la simpla, unuvorta danko, kiun mi devus aŭdi.

Por tiaj homoj ni laboras! La vivo vere ne estas facila. Kontentigi la homojn niaepoke ne plu eblas. Mi tion diras al vi, sinjoro, ĉar almenaŭ vi ŝajnas komprenema. Tia agmaniero tute senigas min de la emo labori.

12. Jen vi ree trinkas!

Sufiĉas! Nekredeble! Jam denove vi ektrinkas! Ne, amiketo, vi jam trinkis sufiĉe. Tro estas tro. Kial vi ĉiam devas troigi? La kuracisto diris: «Ne permesu, ke li ricevu tiom da glasoj. Unu jam estas multe por li. Aŭ ĉu vi volas, ke li fariĝu tute malsana? Se li plu soifas, akvon li trinku. Akvo estas bonega por la sano.»

Kaj jen vi denove aĉetis brandon! Kion vi diris? Vi soifas, ĉu? Ho jes, vi soifas. Via soifo estas senfina. Via soifo estas ĉiama.

Vere mi ne komprenas vin. Vi ne plu estas knabeto. Vi eĉ ne plu estas knabego. Vi estas viro, alta, forta, granda viro.

Se almenaŭ vi ricevus plezuron el via trinkado! Sed pripensu iomete. Ĉu brando plezurigas vin? Eĉ ne. Fakte, ĝi eĉ ne sensoifigas vin. Vi tion diris al mi, ĉu ne? Laŭ vi mem, ĝi ne forsvenigas vian soifegon. Laŭ viaj diroj, tiel estas: post kiam vi trinkis glason, vi deziras denove trinki, vi tuj resentas la deziregon brandi.

Viaj malsaĝaj diroj dolorigas al mi la koron. Kiam vi diras, ke ĉar vi estas tre grandkorpa, via brandotrinkego ne faras malbonon, kiel mi povus kredi vin? Mi havas okulojn kaj vidas. Kiam vi diras, ke korpa laborado tuj eligas el vi la troon da brando, ke laborante kun plena forto vi tuj elkorpigas la malsanigajn substancojn, permesu al mi esprimi mian plenan malkonsenton.

Jes ja, vi estas granda, eĉ grandega. Jes ja, via korpo estas alta kaj larĝa. Vi estas forta kaj dika. Pli ol sufiĉe dika, verdire. Mi eĉ diru simple: tro dika, multe tro dika, ĉar la brando dikigas vin sen vin serioze fortigi.

Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon — ĉu vi memoras? — mi vin ekamis, ĝuste ĉar vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, larĝa kaj forta. Tiutempe vi ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan vizaĝon, kun amika, plezuriga esprimo, kaj mi enamiĝis tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi fuŝos ĉion ĉi per brandemo, ke vi fuŝos vin mem, ke vi fuŝos nian kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos ĉiama doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud senvolulo, kiu fuŝos mian vivon.

Ho! Mi konas viajn ĉiamajn rediraĵojn! Laŭ via opinio, mi estas senkora. Laŭ via sento, mi estas nekomprenema. Laŭ viaj paroloj, mi estas aŭtoritatema. Mi ŝatas Povon, laŭ vi. Mi deziras esti supera al vi, laŭ via pensmaniero, kaj mi volas ĉiam diradi al vi, kion vi faru. Tiel vi sentas nian rilaton, ĉu ne? Laŭ vi, mia sola deziro en la vivo estas superforti vin.

Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom ŝatis, kiam mi sentis vin supera al mi. Ĝuste tio igis min vin ami: via maniero ĉiam superi la malfacilaĵojn de la vivo. Kio ajn okazis, la ĝusta decido estis klara por vi. Kio ajn okazis, vi ĉiam estis la plej forta, la plej saĝa, la plej supera.

Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn — ĉu vi memoras? — en la unua tempo de nia kunvivado, tamen ĉiam vi sukcesis elturni vin. Kiom ŝatinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga!

Ŝajnis, ke vi havas povon super la okazaĵoj, super la vivo. Povon vi havis, ĉar vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo aliigi la tutan vivon? Kie ĝi postrestis? Kien ĝi forsvenis? Kio okazis al ĝi? Kion vi faris el ĝi? Vi iras aĉeti brandon. Vi sidas apud glaso da brando. Vi rigardas ĝin. Vi rigardadas ĝin. Vi rigardegas ĝin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en vi la volon kapnei [15]  al ĝi. Kial vi fuŝis nian vivon, kara? Kara, kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fuŝis ĉion inter ni?

Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? Ĝi estas nia superulo nun! Decidas ĝi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi ĝian volon. Vi aĉetas ĝin, kaj tiu aĉetaĵo direktas la vivon ĉi tie. Aĉetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona ĉe ni, kia malsaĝa maniero vivi!

Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj malfacilaĵoj ĉe via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare, kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malkaŝe diru la veron. Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fuŝo, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la polico intervenos.

Forsendita! Senoficigita! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati, sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando akceptigis ĝin pli facile al vi, ĉu ne? Aŭ almenaŭ tion vi imagis. Kun kiom da malpravo!

Ĉar kvankam vi aĉetis pli kaj pli da brando, via vivo ne faciliĝis. Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montriĝas brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi ne povis akcepti tion. Ĉiaokaze ne la fakton, ke vi iris ĉiam denove aĉeti brandon, kaj ke nia aĉetpovo pli kaj pli mallarĝiĝis.

Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj dumtage kaj ĉe noktiĝo, kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Kaj evidentiĝis finfine, ke mi pravis, ĉu ne?

Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne sufiĉe komprenis viajn zorgojn de senlaborulo, tamen, ĉu oni povas diri, ke se mi agus alimaniere rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon? Kvankam eble estas iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero ŝajnas al mi neĝusta. Kiom ofte mi pensis: «Jen estas la fina glaso. Post ĉi tiu li ne plu trinkos brandon!» Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava.

Kaj nun, kion fari? Ĉu vi povus tion diri al mi? Kiel eligi vin el tiu diabla emo? Kiel resanigi vin, kaj samokaze rebonigi nian kompatindan, fuŝitan kunekziston?

Se vi scius, kiom mi malamas tiun brandon! Kara, kara, se almenaŭ vi komprenus min! Mi vin amas. Mi vin amegas. Ankoraŭ plu. Eĉ se de tempo al tempo mi diras la malon, mia koro ankoraŭ batas amege por vi.

Sed kiom ĝi doloras! Kiom doloras vidi vin fordoni vian vivon al brando! Karulo! Karulo mia! Ĉu vere vi ne povas forigi el vi tiun diablan emon? Ĉu vi ne povus reekprovi, eĉ se nur kompate al mi?

Ekzistas malsanulejoj, kie oni kuracas brandemon, mi aŭdis. Oni tie akceptus vin. Mi petegas vin, konsentu iri al tia malsanulejo! Mi faros ion ajn, por ke vi akceptu tiun ideon. Mi laboros ankoraŭ pli multe ol nun, se ne estos eble alimaniere.

Aŭ almenaŭ konsentu, ke venu vin kuraci faka kuracisto. Ekzistas kuracistoj, kiuj specialiĝis pri brandotrinkemo, oni diris al mi. Eble se ni rigardos la aferon malsano, eble estos por vi pli facile seniĝi de ĝi. Akceptu. Mi petegas vin, karulo, akceptu almenaŭ diskuti kun fakulo. Vi ne imagas, kian plezuregon tio donus al mi. Kaj kiel kontentega vi mem sentus vin! Vi sentus, ke vi refariĝas viro. Vi sentus reviviĝon, reviriĝon, refortiĝon. Vi refariĝus la fortega bonulo, kiu tiel ame iun belan tagon ekrilatis kun mi.

Vi tion faros, ĉu ne? Jes, mi vidas en viaj okuloj, ke vi pli kaj pli konsentas. Mi vokos la kuracan fakulon. Li venos kaj resanigos vin. Kaj vi refariĝos vera viro. Kaj ni reamos ege ege bele unu la alian.

13. Revenis amo, feliĉu ni!

Mi devas rakonti al vi. Mi estas tiel feliĉa! Mi retrovis ŝin! Mi revidis ŝin! Kiun? Karletan, kompreneble. Evidente mi parolas pri Karleta. Pri kiu mi parolus? Ĉu ekzistas alia virino en la mondo? Jes, mi revidis ŝin.

Ŝi sidis ĉe tablo en trinkejo, sola, antaŭ taso da kafo. Mi soifis, kaj eniris la trinkejon. Mi tuj rimarkis ŝin. Ŝi aspektis kiel persono, kiu atendas iun. Mi min demandis, ĉu mi iru al ŝi, ĉu mi iru sidi ĉe la apuda tablo, aŭ ĉu ĉe pli malproksima. Mi decidis iri iom pli malproksimen. Mi trovis bonan lokon, de kie mi povis facile observi ŝin.

Mi volis komence observi ŝian vizaĝon, provi ekscii, laŭ ŝia esprimo, ĉu ŝi feliĉas aŭ ne. Krome, mi deziris ne aliri ŝin tuj, ĉar ŝajnis al mi, ke estas pli saĝe lasi mian koron trankviliĝi antaŭ ol ekrilati kun ŝi.

Ĉu vi memoras tiun tagon, tiun dolorigan tagon, kiam ŝi forlasis min? Antaŭ longe tio okazis. Ŝi malkontentis pri mi, pri io, kion mi fuŝe faris. Kaj, malsaĝe, mi malkonsentis pardonpeti pri mia fuŝo. Kiel malsaĝa mi estis! Ŝi pravis, kaj mi ne. Se tiuepoke mi sincere dirus: «Jes, mi mispaŝis. Bonvolu pardoni min. Mi estas fuŝulo. Mi riparos la aferon.», ŝi certe plu restus kun mi, ĉar ŝi trovis min plej aminda. Sed mi malsaĝe volis, ke ŝi konsideru min prava.

Ŝi tiam opiniis, ke vivo kun mi ne estos ebla, se mi devas senmanke senti min prava, eĉ kiam mi fuŝe agis kaj estas evidente malprava. Jes, tiam ŝi foriris, lasante min sola, malĝojige sola. Mi sentis min forgesita, forlasita.

Kiom mi bedaŭris mian malsaĝan reagon! Sed mia bedaŭro ne helpis. Simpla bedaŭro neniam helpas, ĉu?

La vivo iĝis seninteresa por mi. Mi laboris laŭkutime. La ekzisto estis daŭro, ne vivo. Mi eĉ min demandis, ĉu estas iu ajn intereso en daŭrigo de tiu vivo. Se vivo estas senĝoja, senplezura, kial daŭrigi ĝin? La ideo min mortigi envenis en mian kapon, kaj restadis en ĝi dum kelka tempo. Mi hezitis: ĉu plu vivi, aŭ ĉu morti tuj? Kio estas preferinda, kiam la vivo perdis ĉian intereson?

Se paroli sincere, mi diru, ke mi timas la morton. Nur ĉar mi ĝin timas, mi forlasis la ideon min mortigi. Mi do daŭrigis mian malfeliĉan ekziston.

Kaj jen Karleta trovis alian viron, kaj enamiĝis al li. Mi konis lin. Li nomiĝas Jozefo. Malseriozulo. Fuŝulo. La ideo, ke ŝi emas kunvivi kun simila ulo, dum mi ekzistas, estis... nu... mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentis. Mi ne povis porti tiun pezon. Mia koro estis peza. Pli kaj pli peza.

Tamen, mia vivo... ne, vivo ne estas ĝusta vorto, tiel vivi ne estas vivi, mi diru: mia ekzistado... tamen, do, mia ekzistado estis seninteresa. Mi provis forgesi ŝin, sed ne povis. Amikoj proponis al mi promenojn, veturadojn, agadojn, teatrovidon, diskutojn, kuntrinkadon. Ili estis tre afablaj. Sed nenio interesis min.

Mi eĉ pensis pri tio, ĉu mi mortigu Jozefon. Mian morton mi timas — mi pensis — ne la morton de aliuloj! Ĉu vi trovas min timige malŝatinda? Pardonu, mi nur sinceras pli ol kutime. Jes, komence mi havis tiun ideon. Meti finon al [16]  mia doloro mortigante mian malamikon.

Mi malamis lin. Kaj en malamo kuŝas nekredebla forto. Ĉu vi jam sentis tion? Eble vi neniam malamis. Videble, vi estas plej bonkora homo.

Mi tamen forlasis la ideon meti finon al la vivo de Jozefo (eble ĉar mi timas la policon!). Mi provis revidi Karletan, sed Jozefo forlasis la urbon, kaj Karleta sekvis lin for. Ŝi trovis alian laboron, ie, kaj mi plu restis same sola.

Komence mi pensis: «Ŝi ne rajtas fari tion al mi. Ŝi ne havas tiun rajton. Ŝi devas vivi kun akceptinda viro, saĝa, bonkora, juna. Unuvorte, kun viro kiel mi. Ne kun fuŝulo kiel Jozefo».

Sed poste mia pensmaniero aliiĝis. Kion similaj pensoj ja povus alporti al mi? Nenion helpan, nur bedaŭron. Fakte, mi ne pensis prave, ĉu? Ŝi ja rajtas fari el sia vivo, kion ŝi volas. Kaj mi ne havas rajton devigi ŝin min ami. Ŝi rajtas forlasi min, se mi agas malsaĝe. Neniam ni kunigis niajn vivojn antaŭ iu urba aŭ alia aŭtoritato. Mi do havis neniun rajton super ŝi. Tiuj kaj similaj konsideroj helpis min forlasi mian ne-sanan pensovojon, kaj aliri vojon pli bonan.

Mi atendis ion ajn, sed ne tiun trinkejan revidon. Kara Karleta! Dum ŝi sidis tie en la angulo, ŝi estis ankoraŭ pli bela, ol kiam mi komence konatiĝis kun ŝi. Sed ŝi aspektis malĝoje.

Okazis io eĉ pli neatendita ol la fakto, ke mi revidis ŝin: subite, ŝi turnis la okulojn al mi, min vidis, kaj ekstaris. Ŝi ekpaŝis en mia direkto, ne tre rapide, tiel ke mi havis sufiĉe da tempo por min demandi, kion ŝi diros.

Min tuŝis timo. Mi kvazaŭ antaŭsentis, ke doloriga bato falos sur min. Mi timis, ke ŝiaj unuaj vortoj estigos eksplodon de doloraj sentoj en mia kompatinda koro.

Sed tute male. Apenaŭ mi povis kredi miajn okulojn: jen ŝi sidis apud mi kaj ekparolis kun larĝa rideto. Ho, tiu rideto! Similan rideton mi neniam vidis. Neniam en mia vivo mi sentis min tiel kortuŝita. Tiu rideto estis mesaĝisto pri baldaŭaj feliĉoj.

«Kara Petro!» ŝi diris. «Kiel mi ĝojas vin revidi! Se vi scius, kiel feliĉa mi estas! Oni diris al mi, ke vi forlasis la urbon, kaj jen mi retrovas vin. Ĉu vi ankoraŭ min malamas?»

Imagu tion! Ŝi opiniis, ke mi malamas ŝin. Eble mi iomete ŝin malamis, kiam ŝi forlasis min, sed tamen... Mi repensis pri miaj mortig-ideoj; ili koncernis min, kaj poste Jozefon, sed ŝin neniam.

«Mi neniam malamis vin», mi respondis, «nur Jozefon».

Kaj tiam ŝi rakontis pri Jozefo. Liaj proponoj tute ne estis seriozaj. Tuj kiam li alvenis en tiun alian urbon, li faris similajn proponojn al alia virino, kaj forlasis Karletan. Estis tre dolore al ŝi, ĉar ŝi imagis, ke li estos la viro en ŝia vivo. Sed iom post iom ŝi retrovis sian kortrankvilon. Pli kaj pli ŝi rememoris nian antaŭan amrilaton kiel vere feliĉigan.

Ŝi do deziris rerilati kun mi. Sed iu malsaĝulo fuŝ-informis ŝin dirante, ke mi foriris, ke mi forlasis mian laboron, kaj trovis alian malproksime. Li intermiksis mian nomon kun tiu de aliulo, ĉar niaj nomoj intersimilas.

Mi klarigis al ŝi la vojon, kiun miaj pensoj kaj sentoj iris dum tiu longa tempo malproksime de ŝi. Krome, mi diris, kiom mi nun konscias mian malsaĝecon. Mi diris, kiom mi bedaŭras, ke mi lasis tro altan opinion pri mi mem fuŝi belegan amon.

Tiumomente ni komencis ridi unu kun la alia. Kiom ni ridis! Ni ne vere scias, kial. Nur, ĉar estis tiel bone retroviĝi kune, kaj rimarki, ke ni tuj povas tiel forte reami unu la alian.

Ni parolis pri ĉio kaj nenio, ĉiam ridante. Ni rakontis niajn vivojn unu al la alia. Ni estis ĝojaj, neimageble ĝojaj. Mi metis mian manon sur ŝian manon, proksimigis mian kapon al ŝia kapo. Niaj koroj batis aŭdeble, aŭ apenaŭ malpli ol aŭdeble. Ni sentis kuniĝon. Ni forlasis la kafejon, promenis en la urbo, ĉiam ride diskutante, ĉiam kun ĝojplenaj vizaĝoj. Ni iris al mia cambro. Ni...

Nu, nu, nu, nu. Ĉu vi scias, kio estas feliĉo? Vere, amiko, se vi povus imagi...

14a. Silentu, enaj voĉoj!

Mi kuŝis en la lito, en mia kara, bone varma lito. La suno jam estis iom alta kaj ĝia lumo bele plenigis la ĉambron. La apenaŭ fermita fenestro enlasis malvarmetan aeron. Mi pensis: nun estas tempo ellitiĝi. Sed mi sentis min tiel bone en la lito! «Ĉu vere», mi diris al mi, «Ĉu vere mi devas ellitiĝi tuj?» Ena voĉo respondis, tute mallaŭte: «Ne. Ĝoju pri la ŝatinda kuŝa pozicio, pri la feliĉiga enlita situacio, restu iom pli longe. Nenio ja urĝas».

Mi tre kontentis pri tiu senvoĉa voĉo, kiu tiel amike parolis al mi, en mi. Sed mi apenaŭ decidis fordoni min al la feliĉo sekvi la amindan proponon de tiu en-kora voĉeto, jen alia ena voĉo ekparolis en mia kapo, silente, kvankam kvazaŭ aŭdeble.

Ĝi diris: «Vi devas ellitiĝi. Vi ne rajtas agi malkuraĝe. Laboro atendas vin. Kaj vi ne povas fari ĝin enlite. Vi devas kuri el via domo al via oficejo. Kuraĝon, amiko, el la lito elmovu vin. Kaj vi sentos la feliĉon de la homo, kiu faris sian devon, kvankam liaj plej malaltaj emoj provis irigi lin al alia direkto, al la malsaĝa direkto de vivo tro facila, al la facila direkto de malkuraĝo».

Estis ĝene aŭdi du voĉojn. Kiam oni aŭdas du malsamajn voĉojn, kiuj diras malsamajn aferojn, eĉ se ne tre laŭte, ĉio intermiksiĝas, kaj ne estas facile sekvi la interparolon, ĉu?

Esperante eligi min el ilia interbatado, mi turnis min en la lito, kaj provis endormiĝi.

Sed la ĝena afero, koncerne provojn endormiĝi, estas, ke ili ne estas facilaj. Mi ne scias, ĉu mi estas normala, sed ĉe mi provado endormiĝi neniam sukcesas. Kiam mi enlitigas, nokte, mi endormiĝas, sed neniam ĉar mi provis. Nur ĉar mi enlitiĝis kaj estis laca, kaj pensis pri nenio plu. Mi devis fari nenion por dormi. Dormo venis mem.

Kiam mi provas kaj provadas, ripetante al mi: «Nun mi provu dormi, nun mi pensu pri nenio, nun mi dormu», mi restas maldorma la tutan tempon, kaj mi pli kaj pli sentas lacecon, sed bedaŭrinde ne dormigan lacecon.

Min do turninte kaj returninte kaj rereturninte en la lito, mi povis nur diri al mi, ke mi ne sukcesas trovi la deziratan dormemon. Kaj jen ena voĉeto denove alparolis min:

«Vi ne deziras dormi», ĝi diris — kaj ĝi sonis, kvazaŭ ĝi min malŝatus — «vi ne deziras dormi. Vi jam dormis sufiĉe. Vi tute ne estas laca. Vi nur deziras malkuraĝe resti en la lito por la plezuro senti, ke vi faras nenion, dum ekstere la plimulto el la homoj laboras kaj laciĝas laborante».

La voĉo pravis. Mi ne deziris dormi. Eble iom dormeti, jes ja, sed sufiĉe maldorme, se vi komprenas min, por senti la plezuron kuŝi en bona varma lito, en ĉambro sunluma, farante nenion, nur lasante la pensojn kaj imagaĵojn sekvi unu la alian, duone konscia, ke tio estas libereco.

«La grandeco de la homo kuŝas en libereco», mia patro kutimis diri.

Nu, mia patro estis bona homo. Lia bonkoreco estis konata kaj priparolata de la tuta urbeto, kie ni vivis dum mia infaneco. Kaj lia ĉiama praveco ne estis malpli konata. Mia patro ŝatis prikanti la bonecon de la homa libereco. Li instruis al ni ami liberecon.

Ĉion ĉi mi respondis al la ena voĉeto, kiu provis ellitigi min. «Dum mi kuŝas en la lito kaj nenion faras», mi diris al ĝi, «mi estas libera, kaj mia patro instruis al mi alt-konsideri liberecon».

Sed — la diablo eble scias kial, mi ne — tiu voĉeto ne estis facile kontentigebla. «Vi vekiĝis antaŭ du horoj», ĝi diris. «La suna lumo, enirante tra la fenestro en la dormoĉambron, vekis vin jam antaŭ du horoj. Jam du horojn vi kuŝas, farante nenion. Senkuraĝulo! Mallaborema knabo! Vi estas viro, sed vi agas infane. Estas priplorinde vidi vin. Vi min senesperigas. Por multegaj homoj, vivo estas laboro, kaj vi emas nur ludi kaj kanti, kaj lasi la aliajn laboradi por via komforto».

Sed feliĉe la alia voĉeto intervenis: «Kial vi lasas tiun elparoli similajn vortojn stultajn, kaj, krome, malĝojigajn?» ĝi rimarkigis al mi. «Silentigu ĝin. Tiu voĉo ne estas aŭdinda. Ĝi malŝatas liberecon, ĝi do malŝatas vian patron, kiu tiom ŝatis liberecon. Ĉu oni ne instruis al vi, ke oni devas ami siajn patron kaj patrinon? Ami ilin, memori pri ili? Pensu pri la tempo, kiam vi estis tute malgranda, eta-eta infaneto, kaj kuŝis en la brakoj de via patrino. Ĉu ŝi vekis vin, se vi dormis? Tute ne. Ŝi agis precize por ke vi ne vekiĝu, sed dormu plu trankvile. Ĉu vi memoras, kiel feliĉe estis, kiam vi libertempis sur la montoj, promenis en la kamparo, ludis kun aliaj infanoj en la montodomo, vivis en tiu pura montara aero, kuris sur la rokoj, kantis tute laŭte...? Ĉu iu kriis al vi, ke tio estas malbona vivo? Ĉu via patro aŭ via patrino aŭ iu alia kriis al vi, ke vi iru labori? Vi vivis libere tiutempe. Kaj libereco estas feliĉiga».

Sed la alia voĉo rebatis: «Kiel malsincere vi parolas! Tio, kion vi diras, okazadis nur dum la libertempo. Vi forgesas, kiel estis, kiam vi iris al la lernejo. Via patrino vekis vin tiam. Kaj, vole nevole, vi ellitiĝis por iri al la lernejo, ofte por kuri al la lernejo, ĉar normale marŝi ne sufiĉis por alveni ĝustatempe, ĉar jam tiuepoke vi estis senkuraĝulo ema resti tro longe en la lito».

Vere, tiuj du voĉoj estis ĝenaj. Ambaŭ voĉoj ĝenis, kvankam, verdire, unu pli ol la alia. Mi ne sciis, kion fari, por silentigi ilin. Ekdormi estus bona maniero eliĝi el la ĝena situacio, sed, kiel mi jam diris, mi ne sukcesis. Mi do fine ellitiĝis. La penso pri taso da bona varma kafo antaŭplezurigis min.

Mi iris al la fenestro, rigardis tra ĝi al la suno, al la kampoj, al la montoj, kiuj staris malproksime, altaj kaj belaj. La naturo montriĝis tiel ŝatinda, ke mi sentis emon laŭte kanti dankokanton pri ĝi, aŭ krii al ĝi mian ĝojon vivi en la kamparo, ne en homplena urbego.

Mi rigardis, kioma horo estas, kun iom da antaŭtimo, ke eble mi ne sufiĉe atentis la horon, dum mi kuŝis enlite kaj lasis la pensojn sendirekte promenadi. Mi subite min demandis, ĉu mi havos la tempon trinki la varman kafon, al kiu mi nun soifis, aŭ ĉu mi devos kuri kiel stultulo por alveni ĝustatempe al la oficejo. Jes, kun antaŭtimo mi ekrigardis la horon kaj vidis, ke — diable! — la tempo forkuris pli rapide ol mi imagis. Mi nun devos ĉion fari kun ega rapideco, forgesi pri la bona varma kafo, kaj tuj kuri el la domo por alveni al la oficejo en tempo plej mallonga.

Sed subite mi ekmemoris. «Kio okazas al mi?» mi laŭte kriis. «Oni ne laboras ĉi-tage! La oficejo estas fermita. Nun estas sabato [17]

14b. Timiga diro

Estis priplorinda travivaĵo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili, mi konsciiĝis, ke mi ne povas. Jen venis la horo iri al iliaj ĉambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi ekploretis. Mia tuta kuraĝo estis for.

Komprenu min. Ĉu eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj diri: «Mi havas novaĵon por vi. Baldaŭ mi foriros. Baldaŭ via patro forlasos ĉi tiun domon por ĉiam...» Kiel oni povas tion diri al infanoj, kiujn oni amas?

Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis ĝin fari. Ne estis alia vojo, ĉu? Mi provis plikuraĝigi min, trovi en mi fortojn novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de timo kaj malespero, por fari mian devon.

Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la dezirata forto envenas en min.

Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Ŝi estis en sia ĉambro, farante iun laboron por la lernejo. Ŝi rigardis min per miroplenaj okuloj. Tute certe ŝi sentis, ke io estas nenormala. Neniam mi havas tian esprimon, kiam mi iras diri ion al ŝi.

La tuta situacio iĝis min plejpleje zorga. Tamen mi ne povis eligi min el ĝi nun. Mi aliris ŝin. «Klara», mi diris, «mi... mi devas informi vin pri io... Malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga».

Ŝia vizaĝo aliiĝis: mira antaŭ unu momento, ĝi nun fariĝis zorga. Mi ne scias, ĉu ŝiatendis ion similan, aŭ ĉu miaj vortoj estis tute neatenditaj por ŝi. Ŝia vizago ekesprimis maltrankvilan atenton.

«Vi scias... Certe vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado ne estas bona. Ni... Kiel diri?... Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona patrino, helpema, bonkora, klarpensa. Iumaniere mi plu amas ŝin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo».

Ŝi rigardis min. Mi sentis min senkorulo seniganta hometon de la plej ŝatata havaĵo.

«Se vi kaj patrino tion decidis...» Ŝi komencis, kaj estis io tre malĝoja en ŝia voĉo. Mi rimarkis, ke ŝi emas plori, sed kun granda malfacilo sukcesas superi la ploremon. Ŝi aldonis nur: «Nu, estas tiel». Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidiĝis, sed nur malfeliĉo, ŝi el sia ĉambro eliris, kaj tuj poste el la domo.

Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo! Mi serĉis Alanon, la knabon. Mi pli antaŭtimis ĉi tiun intervidon, ĉar Alano estas pli juna kaj pli sentema. Ankaŭ pli malkaŝema, pli ema sin esprimi.

Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj aŭtoj. Alano havas specialan ŝaton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn.

Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. «Mi venas sciigi ion tre gravan al vi», mi diris per voĉo plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn bluajn okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P [18] . Patro estas, liapense, plej aminda fortulo: ulo kuraĝega, havanta la povon ĉiam ĉion superforti.

Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min vidi estas pure imaga, ĝi ne estas ĝusta. Mi estas fakte nur simpla homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo imagas. Sed ĉu estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi faru, ke tiu imagata, sed amata fortulo, subite perdu la ekziston? Ĉu li ne estas tro malforta por supervivi tian baton? Ĉu post tiu falo li povos restariĝi? Kaj tamen mi devis paroli.

Ree, mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj, kaj ekparolis: «Alano, mi baldaŭ foriros. Mi ne plu vivos kun vi ĉi tie. Mi ne plu vivos ĉi-dome». La knabo min rigardis kun hezita esprimo.

Kaj li ekridis.

Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze! Por li, patro estas tiel klara, evidenta, neforigebla duono de amata paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Por li, evidente, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du aĵoj, kiujn eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda.

Tamen mi devis komprenigi al li la veron. Baldaŭ mi ne plu estos en la domo. Baldaŭ mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de Klara, de li.

«Alano», mi rekomencis, kaj mi provis igi mian voĉon kiel eble plej senrida. «Alano, mi ne ridas, ĉi tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke vi ne kredis min tuj, ĉar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos ĉi tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi...»

Li sentis nun, ke ĉi tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran veron. Sed li ne povis akcepti ĝin. Li rigardis min. Li subite ege paliĝis. Li iĝis tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi sentis, kvazaŭ la tuta ĉambro turniĝus, kaj mi apenaŭ ne svenis.

«Mi mortigis lin», mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla, restadis dolore en mia kapo. «Mi mortigis lian koron, lian ĝojon, eble lian povon ami kaj feliĉi. Mi estas la mortigisto de mia knabo». En unu minuto, ĉio farigis nekredeble malvarma en mi.

Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante.

Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian pezon de malfeliĉo. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi pensis pri Diana, la virino, kun kiu mi deziris kunvivi. Por Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj ilian patrinon. Sanegajn? Jes, ĝis nun. Sed ĉu ili povos resti same sanaj post tia videble preskaŭ mortiga bato?

Ĉu mi perdis la saĝon, mi demandis al mi. Ĉu Diana povas doni al mi veran feliĉon? Aŭ ĉu por feliĉo nur imagita mi nun malfaras unubate feliĉon malrapide, iom post iom kunmetitan? Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktiĝas mia vivovojo. «Ĉu vere tion mi volas?» mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo.

15a. Mistero en papervendejo

Kiam mi vidis Ivon hieraŭ, li ne nur alportis tre bonajn ĉokoladajn dolĉaĵojn, sed krome li raportis al mi pri la strangaj okazaĵoj en la papervendejo de Ĉefa Strato. Mi tre fidas lian raporton. Li sciis multon, ĉar li laboris kiel vendisto en tiu paperejo kelktempe kaj li plu havas amikajn rilatojn kun la homoj tieaj.

Li diris, ke laŭ la aranĝo de la mebloj en la magazeno, la ideoj de la polico ne povas esti pravaj. Laŭ Ivo, la plano, kiun oni ne plu retrovis jam frue la matenon post la okazaĵoj — tiu gravega papero, kiu tiel nekompreneble perdiĝis — ne kuŝis sur la meblo, kie ĝi estis laŭ la polico, aŭ ĝi ankoraŭ estus tie la sekvantan matenon. Se ĝi ne plu troveblis sur tiu meblo — la meblo maldekstre staranta — frumatene la sekvantan tagon, oni suspektu unu el la vendistoj, ne la personon, kiu venis aĉeti la papersakojn, kaj kiun la polico suspektas.

Laŭ Ivo, tiu persono ne povis iri apud la meblon, kie la plano laŭdire troviĝis. La vendistoj tuj rimarkus lin kaj suspektus ion nenaturan, ĉar tiu meblo, kiu staras flanke, sur la maldekstra flanko, fakte, ne estas alirebla al la homoj, kiuj venas en la magazenon nur por aĉeti ion. La polico do ne volas diri la veron.

Tiu grava plano, kiu, laŭ la polico, kuŝis sur la maldekstraflanka meblo, venis per speciala poŝt-alporto tuj antaŭ la fermhoro. Oni metis ĝin sur la postaĵojn, kiuj alvenis pli frue, kaj tie plu kuŝis. Nu, kompreneble, Ivo konas tiun meblon, kiel la tutan magazenon. Li diris, ke estas vere, ke oni ĉiam metas la alvenintajn postaĵojn sur tiun meblon, ĝis la koncerna persono havas tempon okupiĝi pri ili. Neniam estas facile trovi momenton por la postaĵoj, en tiu magazeno, ĉar la personoj, kiuj tie laboras, ne estas sufiĉe multaj rilate al la laboro, kiu devas esti farata.

La demando, kiun mi starigas al mi, estas: kial diable oni sendis tiel gravan planon per la poŝto? Tiuj, kiuj sendis ĝin, certe sciis, ke spionoj interesiĝos pri ĝi. La spionoj povus havi kunlaboranton en la poŝtejo, en la paperejo aŭ aliloke. Tiuj, kiuj sendis la planon, agis plej malserioze. La afero estas tiom pli nekomprenebla, ĉar oni sciis, ke tiu plano interesas same la dekstrulojn kiel la maldekstrulojn. Tiu papero havis — oni diras al ni — internacian gravecon. Kaj oni sendas ĝin poŝte al papermagazeno! Konsentite, en la papervendejo, nekonate, kaŝe troviĝas unu el la ĉefaj kunlaborantoj de la Sekreta Servo, sed tamen!

Stranga maniero agi, ĉu ne?

Nu, kiel mi diris al vi, Ivo tute malkonsentas kun la policaj ideoj ĉi-rilate. Tiutage, li iris aĉeti panon en la panejo, kiu staras tuj apud la papervendejo, kaj li tie troviĝis, kiam la suspektato envenis, kaj ankaŭ kiam tiu foriris kaj eniris la apudan magazenon por aĉeti siajn papersakojn.

La polico opiniis tre grava la trovon de eta-etaj panpecetoj en la papervendejo, ĉe la maldekstra flanko, apud la meblo, pri kiu oni tiom parolas. Kiam ĝi eltrovis, ke la suspektato iris aĉeti panon tuj antaŭe, ĝi ege kontentis, kvazaŭ tiu malkovro donus respondon al la multaj demandoj, kiujn oni povas starigi al si en tiu stranga afero. Kial tiom da bruo pri tio? La suspektato neniam neis, ke li iris de la panejo al la papermagazeno.

Ivo estis en tiu panvendejo kaj diskutis kun la vendistino. Li diskutadis longe, ĉar li havas al ŝi amkomenceton kaj plezure longigis sian restadon apud ŝi. Tiu kompatinda homo, kiu poste aĉetis la papersakojn, do estis en la panejo, sed lia ĉeesto tie ne sufiĉas por povi diri, ke li faris ion malbonan poste en la apuda magazeno, ĉu? Kiu povas diri, ke unu el la vendistoj ne havis pecon da pano en la paperejo?

Ivo bone rigardis la personon, kiun la polico poste eksuspektis. Iu, kiu volas fari ion suspektindan, ne agas tiamaniere, li diris.

Kion? Ĉu vi ne sciis, ke Ivo ametas la junan panvendistinon? Nu, tio estas fakto. Ili iris kune trinki teon en «La dolĉa vivo». Ĉu vi konas? Estas tiu tetrinkejo, kie ili havas kvardek kvar specojn de teo. Ĝi troviĝas dekstre de la Ĉefa Poŝtoficejo. Li sidis tie kun sia panvendistino, kiam la suspektato envenis la tetrinkejon, portante la papersakojn, kiujn li aĉetis antaŭ kelkaj minutoj. Estis la horo, kiam ĉiuj magazenoj fermiĝas. Kaj oni suspektas tiun viron ĝuste ĉar neniu plu venis en la papervendejon inter lia foriro kaj la momento, kiam oni fermis la magazenon.

Nu, mi ne diras, ke Ivo tute ne povus miskompreni la faktojn. Sed miaopinie li estas plej fidinda homo. Mi kredas lin multe pli ol la policon.

Fakte, la plej stranga afero, en lia raporto al mi, estas, ke, en kiu ajn magazeno aŭ trinkejo li troviĝas, tuj post li envenas la suspektata persono. Kvazaŭ tiu sekvus lin. Mirige, ĉu ne? Tamen, Ivo ne estas aventurulo, kiu enmiksus sin en spionajn agadojn. Mi demandos lin, kion li opinias pri tiu fakto, ke la papersakulo tiom sekvis lin. Mi ne rimarkis la aferon, kiam li raportis al mi tiujn okazaĵojn hieraŭ. Nur rakontante al vi, mi ektrovis tion miriga.

Alian informon mi devos ricevi de li. Mi devos demandi lin, kie li aĉetas tiujn dolĉaĵojn, kiujn li hieraŭ alportis. Estas speco de ĉokoladhava sukeraĵo, tre dolĉa, kion mi ege ŝatas, kaj mi ŝatus scii, kie oni ilin vendas. Mi bedaŭras, ke restas neniu plu. Mi jam finis la tutan saketon, tiom bonaj mi ilin trovis. Jes, bedaŭrinde, nenio postrestas el ili. Se vi provus ilin, vi trovus ilin bonegaj.

Eble ne, fakte, ĉar niaj preferoj tiom malsamas. Estas stranga speco de ĉokolada dolĉaĵo. Ion similan mi neniam ricevis aŭ aĉetis antaŭe. Ne estas tro da ĉokolado, sed certe multe da sukero, tiel ke ĝi estas dolĉega. Jes, bonegaj dolĉaj aĵetoj tiuj sukeraĵoj estas.

Kiel diable Ivo faras por trovi tiajn nekutimajn, sed bonegajn, aferojn? Vere, li estas karulo, eĉ se liaj okuloj rigardas malsamflanken, kaj se lia nazo estas ridinde mallonga. Vi samopinias kun mi, ĉu ne, Johana?

15b. Du raportoj pri vendado

Sinjoroj, mi bedaŭrinde devas diri, ke la raporto pri la vendado de dolĉaĵoj tute ne estas fidinda. La funkciulo, kiu faris ĝin, estis tro memfida. Li konsideris fakte nur unu specon de dolĉaĵoj — tiujn, kiuj enhavas ĉokoladon — kaj li imagis, ke li povas esprimi ĝustajn opiniojn deirante nur de la informoj, kiujn li havigis al si pri tiuj.

Estas vere, ke ĉokolado estas unu el la ĉefaj aĵoj, kiuj eniras en la faradon de dolĉaĵoj. Aŭ almenaŭ, oni povas diri, ke ĉokolado estas grava enmetaĵo — en dolĉaĵojn — se oni konsideras la demandon tutnacie. La afero montriĝas malsama, se oni konsideras nur unu urbon, kelkajn urbojn, la tutan nacion, kelkajn naciojn aŭ la tutan mondon. Inter tiu, tiu ĉi kaj tiu alia urbo, oni povas rimarki seriozajn malsimilecojn en la maniero kunmeti la dolĉaĵojn. Mi do petas vin ne forgesi, ke, en ĉi tiu diskuto, ni restas sur la tutnacia kampo. La situacio tute certe malsamus ankoraŭ pli, se ni rigardus ĝin internacie.

Kvankam do — se ni konsideras la tutan nacion — ni devas konsenti pri la ĉefa loko, kiun okupas la ĉokoladhavaj dolĉaĵoj inter la tuto de la dolĉaĵoj, tamen ni ne povas akcepti raporton, kiu diras eĉ ne unu vorton pri, ekzemple, dolĉaĵoj faritaj el pura sukero kun iu aŭ alia aldonaĵo neĉokolada.

La aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ilin klarigas ĉi tiu raporto, kaj se ni deziras scii, kiel la situacio vere estas, ni devas proponi al iu alia, al iu pli fidinda, la taskon raporti pri la tutnacia dolĉaĵvendado.

Kaj nun, se neniu petas la parolon rilate al ĉi tiu demando... ŝajnas, ke ne... neniu mano altiĝas... se neniu deziras esprimi sian opinion pri la dolĉaĵdemando, mi proponas, ke ni ekdiskutu la duan raporton, tiun pri la vendado de pano.

Ankaŭ sur tiu kampo ne estas tiel facile ricevi la deziratajn informojn. Mi ne parolas pri tia flanka demando kiel la fakto, ke la peto de la panfaraj laboristoj pri mallongigo de la nokta labortempo ricevis jesan respondon. Mi konsideras tiun demandon flanka. Kaj mi ne priparolos ĝin, kvankam ni nun scias, ke estas rilato inter tiu decido kaj la malaltiĝo rimarkita ĉi-urbe en la vendado de la plej kutimaj specoj de pano. Evidentiĝis, ke la horo, ekde kiu la pano estas aĉetebla, frumatene, havas pli grandan gravecon ol oni antaŭe imagis.

Mi do diris, ke mi ne parolos nun pri la kampo de laborrilatoj. Mi volas komence tuŝi nur la monan aspekton de la demando. Kaj ĉi-rilate mi povas diri nur unu aferon, nome, ke la situacio estas plej serioza.

Vi povas fidi min, sinjoroj, ĉar mi konsideris tiun raporton tre atente, kaj tre zorgiga ĝi estas. Vi certe konatiĝis kun la informoj, kiujn enhavas la raporto pri panvendado, kaj vi verŝajne samopinias kiel mi, ĉu ne? Tiu raporto estas ege interesa, sed tute ne trankviliga. Kiu ajn portas en sia koro la interesojn de la nacio sentos la saman zorgemon. Jen estas serioza situacio, pri kiu estas urĝe okupiĝi.

La panistoj plendas, ke ili ne ricevas sufiĉe da mono por la vendata pano, almenaŭ kiom koncernas la plej ofte vendatan specon, sed kion ni povus fari sen endanĝerigi la tutan nacian vivon?

Ni ne trovis manieron kunordigi la malsamajn emojn de la koncernatoj, kaj ni troviĝas en sakstrato [19] , en sen-elira situacio. La etaj panvendistoj petas ion, la ĉiovendejoj [20]  kaj aliaj grandegaj magazenoj volas ion alian, tiuj, kiuj aĉetas la panon havas ankoraŭ alian deziron, kaj kiam la panfaraj laboristoj intervenis dirante, ke neniu el miaj proponoj estas kontentiga por ili, mi troviĝis subite kun tia kapdoloro, ke mi tute simple ne plu povis pensi.

Mi, kiu ĉiam ŝategis panon, jam plurajn tagojn vivas sen tuŝi eĉ unu panpecon. Kaj la nura sono de la vorto «pano» agas al mi malsanige.

Trovi respondon al tiuj demandoj estas pli ol oni povas peti de mi sola. Mi do kunvokis vin al ĉi tiu kunsido, por ke ni diskutu plej serioze la demandon. Mi esperas, ke dank' al via helpo, estos eble surpaperigi proponojn, kiujn la tuta nacio povos akcepti. Nur unu afero estas certa, nome, ke se iuj enpoŝigos pli da mono ol antaŭe, sekve de niaj decidoj, tiuj estos nek vi, nek mi.

Kaj nun, se vi permesas, sinjoroj, mi trinkos iom da akvo.

16a. La vesperfuŝulo

Mi furiozas. Refoje [21] , Dudi fuŝis la tutan atmosferon en la grupo.

Ni estas grupo de bonaj amikoj, kaj ni kune vespermanĝis tute trankvile. Mi eble devas diri, ke la vespermanĝo estas mia preferata manĝo. Nek ĉe matenmanĝo, nek ĉe tagmanĝo mi sentas min tiel bone, kiel ĉe vespermanĝo. Vespere, almenaŭ en amika domo aŭ en bona restoracio, oni sentas specialan atmosferon, kiun mi tre ŝatas. Ĉefe kiam ni troviĝas grupe. Grupo da kunmanĝantaj amikoj estas por mi feliĉiga realaĵo.

Ni retroviĝas en tiu grupo de tempo al tempo. Temas pri grupo de amikoj, kiuj faris kune la militservon. Ni tre ŝatas retrovi unu la alian. Niaj vivoj estas tre malsimilaj, ĉar ni havas tre malsamajn okupojn. Ronaldo estas laboristo [22] , Johano vendisto en meblomagazeno, Tom kuracisto, Andreo policisto, Leo direktas grandan paperfarejon, Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo, kaj Petro de longeta tempo nun estas senlaborulo. Vi do vidas, ke ni havas plezuron diskuti, ĉar niaj travivaĵoj tute ne intersimilas.

Sed la demando ĉiam estas: kiel malhelpi, ke Dudi fuŝu nian vesperon. Dudi estas ĝenema. Li trovas sian plezuron en situacioj, en kiuj liaj kunuloj malplezuras. Kaj li estigas tiajn situaciojn.

Tamen, li estis dekomence unu el nia grupo. Ni ne povas peti lin ne veni. Kion fari?

Ĉi-foje li rekomencis. Komence, ni estis kontentaj, ĉar ni opiniis, ke li ne venos. Li venis malfrue, kaj jam furiozis, ke ni komencis sen atendi lin. Kiam ni diris, ke ni ĉiam komencas ĝustahore, li furiozis. «Mi malfruas, ĉar mi devis labori ĝis malfrue», li diris, «kaj vi eĉ ne povis atendi min duonhoreton!» Fakte, li malfruis preskaŭ plenan horon.

Poste, li plendis pri la menuo. Li ne ĉeestis en la kunveno — antaŭ kelkaj semajnoj — kiam ni interkonsentis pri tio, kion ni manĝos. Mi bedaŭras, sed ni decidis unuvoĉe pri la manĝaĵoj. Ni ĉiam provas, kiel eble plej bone, ne enmeti manĝaĵon, kiun unu el ni ne ŝatas. Sed se, je la momento, kiam ni decidas, unu el la grupo ne aŭdigas sin — ekzemple ĉar li forestas, kiel Dudi tiun fojon — ni tamen ne povas plene forigi la riskon, ke sur la tablon venos manĝaĵo, kiun la koncernato ne ŝatas.

Dudi do plendis pri la menuo. Kutime, li tre ŝatas supon. Sed ĉi-foje, kiam li apenaŭ ekmanĝetis iom da supo, jam li komencis brue esprimi sian malkontenton. «Mi ne nomas tion ĉi supo», li diris tiel laŭte, ke la tuta restoracio aŭdis lin, kvankam nia grupo sidis en alia manĝoĉambro, ne en la restoracio mem. Ĝena situacio, ĉu ne?

Estas muzikistoj en la restoracio, kaj, kompreneble, eĉ en nia speciala manĝoĉambro ni aŭdis ilin, ĉar tamen ne estis dika ŝtona muro inter la ĉefa ejo kaj ni. Nu, la muziko estis tro laŭta kaj tro rapida por s-ro [23]  Dudi. Foje, tuj kiam li aŭdis, ke muzikaĵo ĵus finiĝis, li ekstaris, kun furioza esprimo, iris en la restoracion kun la irmaniero de gravulo aŭtoritatplena, kaj ekkriis per la aĉa voĉo de ulo malbonmaniera: «Gratulon pri la malbela bruo, sinjoroj muzikistoj. Kion vi ĵus aŭdigis, tion mi ne nomas muziko, sed bruo. Bonvolu meti finon al tiu bruado. Mia kapo doloras dank' al vi!»

Li kriis tiel malbele, ke li timigis hundon, kiu troviĝis tie kun maljuna paro, kaj la hundo respondis al li similvoĉe, tiel ke la tuta restoracio ekridis. Kompreneble, tio igis lin eĉ pli furioza. Li revenis al nia manĝoĉambro brufermante la pordon plej malĝentile.

Diable! Kia homo! Li igis la atmosferon pli kaj pli peza.

Poste li plendis al la kelnero, ke lia telero ne estas pura. Tion li imagis. Lia telero estis perfekte pura. Sed ne eblas diskuti kun li. Kiam li decidis, ke jen estas malpura telero, vi povas rigardegi per plej larĝaj okuloj, provante trovi eĉ etan peceton da malpuraĵo, kvankam ĉio estas plej pura, li tamen montros al vi neekzistantajn malpurajn lokojn.

Kaj jen li eligis el sia poŝo pecon de paperaĉo, sur kiu li komencis noti siajn plendojn! Por ke ni diskutu la malbonajn flankojn de tiu vespero dum nia sekvanta kunsido, li diris. Ĉu vi imagas?

Nu, mi ne povas raporti ĉion al vi. Li trovis la salaton nemanĝeble dolĉa, kaj la kukon nemanĝeble maldolĉa, li rompis sian glason faligante ĝin furioze, ĉar, laŭ li, la trinkaĵo estis netrinkebla. Li parolaĉis al tiu kompatinda kelnero tiel malbele, ke nia tuta grupo malkontentis, kaj kelkaj vizaĝoj ruĝiĝis. Sed ni ne sukcesis silentigi lin. Apenaŭ oni ne elirigis lin el la restoracio.

Li multe plendis al ni, tute malsaĝe, pri ĉio, kion li ricevis, kaj, cetere, pri la tuta loko. «Kiam ni estis kune soldatoj», li diris, «ni manĝis pli bone. Kiam ni estis soldatoj, ni ricevadis trinkeblan bieron. Kiam ni estis soldatoj, la teleroj ne estis malpuraj. Kiam ni estis soldatoj, la kukoj estis kontentige dolĉaj. Kiam ni estis soldatoj, la homoj rilatis amike kun ni, dum ĉi tie la kelneroj aliras nin malĝentile. Kiam ni estis soldatoj, ni ne devis aŭdi tian bruaĉan muzikon. Kiam ni estis soldatoj, ni havis dolĉan vivon».

Kompreneble, ĉio, kion li diris pri nia kuna militservo, estis tute nevera. Mi ne scias, ĉu li estis malsincera, aŭ ĉu iu speco de forgesemo misaranĝis liajn memorojn, forigante la malbonajn faktojn kaj troigante la belajn, sed tio, kion li diris, tute ne esprimas la veron. Nia soldata vivo tute ne estis ĝojiga. Estis por multaj el ni vere doloraj momentoj en tiu militservo. La daŭra amikeco inter niaj samgrupuloj devenas verŝajne de la fakto, ke ni kune travivis multajn aĉajn situaciojn, kiuj igis nin pli proksimaj unuj al la aliaj.

Estas plej bedaŭrinde, ke Dudi agis, kiel li faris. Nia bela kuna vespero, pri kiu la tuta grupo nur antaŭĝojis, estis fuŝita. Nu, mi ne troigu. Ni tamen multe ridis, ni kune kantis fine de la vespero, ni rakontis unu al la aliaj ĉiaspecajn aventurojn aŭ travivaĵojn, ni estis kontentaj reparoli pri tiu aŭ tiu aspekto de nia militservo. Mi do ĝojas, ke mi iris. Sed la vespero estus tiom pli bela sen Dudi!

Ni demandas nin, kiamaniere ni povos fari, ke li ne plu venu al niaj kunaj vespermanĝoj. Ni ne plu povas allasi lin. Li vere tro grave ĝenas. Ne estis facile komprenigi al la kelneroj kaj al la muzikistoj, ke la opinioj de tiu knabaĉo estas liaj opinioj, ne niaj, ne tiuj de la tuta grupo.

Estos ĝene reiri al la sama restoracio, kie la kelneroj kaj muzikistoj certe memoros la agmanieron de nia kunulo Dudi. Tre bedaŭrinda afero. Estas mirige, ĉu ne?, kiel unu sola homo povas fuŝi bonan atmosferon por tuta grupo, fuŝi vespermanĝan kunvenon, kiu, sen li, estus perfekte amika kaj feliĉiga. Nu, tiel estas. Plendi tute ne helpas. Ni esperu, ke simila fuŝo ne reokazos, kiam ni refoje aranĝos kunvenon de la grupo.

16b. Ĉu malĝojon memori aŭ imagi feliĉon?

Ho jes, mi memoras la militon. Sed mi preferas ne paroli pri ĝi. Nur tiu, kiu mem travivis militon, scias, pri kio temas. Kaj kredu min, ne temas pri ridigaĵo.

Kiam domoj estas rompataj, kampoj fuŝataj, kaj grupoj da soldatoj iradas en la stratoj, kun, en la okuloj, miksaĵo el timo kaj malamo, la tuta atmosfero de la vivo fariĝas plej aĉa. Krome, oni apenaŭ trovas ion por manĝi. Oni manĝaĉas ion ajn. Mi aŭdis pri homoj, kiuj manĝis kataĵon, manke de io pli bona. Nur por vivi, ĉu vi komprenas?, nur por pluvivi.

Rigardi malplenan teleron, kaj aŭdi la infanojn plore peti nehaveblajn manĝaĵojn, enkorpigi al si supon, kiu estas pli akvo ol io alia, vesti sin per malnovaj vestrestaĵoj, kunmetitaj pli malpli sukcese..., sincere mi ne ŝatis tiun vivon, kaj mi forte esperas, ke miaj infanoj neniam travivos ion similan.

Eĉ la malĝojaj okuloj de nia hundo igis nin plej malfeliĉaj, ĉar kion ni povis fari? Se la homoj ne havis sufiĉe por manĝi, kiel ni povus plenigi la teleron de nia kara, amata, sed kompatinda hundo?

Kia malaminda vivo! Mi neniam komprenos — kiaj ajn la interesoj de la nacio — ke homoj povas decidi ek-estigi militon. Kiom ajn alte ili staras en la direktado de la nacio. kiom ajn klare ili povas vidi la internaciajn rilatojn, aŭ la tutmondan situacion, tamen...

Mi scias, ke la aferoj ne estas tiel simplaj, kiel ili aspektas en interparolo kun kafeja kelnero. Sed tiu decido ŝajnas al mi tiel grava, ke mi ne komprenas, kiel homo kuraĝas fari ĝin. Mi persone ne estus sufiĉe maltima, eĉ se mi havus la devon direktadi de plej alte la aferojn de miaj samnaciuloj.

Decidi, ke oni ekmilitos, kia decidaĉo! Sendi la junulojn al morto jam estas aĉa decido, sed sendi ilin al mortigo — sendi ilin mortigi aliajn junulojn, kaj ankaŭ homojn nejunajn — ŝajnas al mi eĉ pli neakcepteble. Scii, ke oni estigos doloron en miloj kaj miloj da homoj, ke miloj kaj miloj da homoj maldormos dum noktoj kaj noktoj, ĉar ili estos tro malfeliĉaj aŭ tro zorgoplenaj por trovi la trankvilon, sen kiu oni ne povas ekdormi. Vere, mi ne povus.

Sed, se vi permesas, ni parolu pri io alia. Estas multaj ĝojigaj aspektoj en la vivo. Kial ne paroli pri io ridiga, aŭ feliĉveka? Milito estas tiel brunaĉa, senkolora temo. Aŭ eble vi preferus diri: koloraĉa.

Ĉi-foje, mi preferus, ke ni pensu pri la beleco de la kampoj, la plezuro promeni surmonte aŭ la afabla vizaĝo de la kelnerino, kiu servis al ni tiel bonan kukon en la kafejo, kie ni estis posttagmeze. Milito alportas al la homoj nenion, krom doloro kaj malfacilaĵoj. Ĉio fariĝas malsimpla dum milito.

Jes, ni parolu pri io alia. Ni lasu nian imagon ekflugi alten en la aero, estigi mondon de beleco kaj rido, de amo kaj feliĉo. Ĉu gravas, se tiu mondo ne ekzistas? Ne; ĉu? Gravas, ke ni estigu en ni iun atmosferon, por ĝojigi nin kaj forgesigi al ni la malamindaĵojn de l' milito.

Laŭ mia opinio, estas saĝe fojfoje tiel ekflugi image. Lasi la imagon funkcii mem, lasi penson venigi penson, imagaĵon sekvi imagaĵon, nur por la plezuro forgesi la mondon, en kiu ni vivas, kaj ĝiajn dolorajn aspektojn. Ĉu vi trovas, ke tio estas forkuri for de la realeco? Laŭ vi ne estas tre bone, fidi al sia imago kaj prikanti enpense belecojn nerealajn, ĉu? Vi malpravas, laŭ mia sento. Elpensi aliajn mondojn, en kiuj la vivo estus pli feliĉa kaj la homoj pli bonkoraj unuj al la aliaj, tio ne estas la samo, kiel intermiksi en sia pensado tiujn imagitajn mondojn kun la vivo ĉi-ekzista. Eble, se oni farus tion multfoje, tio estus malsaĝa. Sed kelkfoje, kiam venas okazo, kial ne?

Kaj eĉ se tio estas forkuri el la realeco, forflugi en imagitan mondon, ĉar la reala ŝajnas al ni tro aĉa, kial tion ne fari fojfoje? Se tion farante ni retrovas forton kaj kuraĝon, por aliri sentime la verajn demandojn de la realo, kial sin forturni de ĝi?

Evidente, la situacio estus tute malsama, se temus pri kutimo tiel forta, ke oni ne plu povus pensi realece. Sed se ni ne perdas nian bonan rilaton kun la realo, miaopinie, ni povas sendanĝere nin fordoni al tiu ludo.

Homoj ne sufiĉe ludas, niaepoke, laŭ mia maniero rigardi la vivon. Por mi, ludo estas tre grava, ĉu ne por vi? Ludo alportas ĝojon kaj ridon, dum ĉiama seriozeco estigas ian mankon de vivo en la homo.

Mi ne volas diri, ke oni aliru siajn taskojn kaj devojn malserioze, ne zorgante pri tio, ĉu tio, kion oni faras, estos vere kontentiga aŭ ne. Ne diru, ke mi proponas al la homoj iĝi grandaj fuŝemuloj. Tute ne.

Nur tion mi diras, ke aliri la realon iom lude, ride, aŭ almenaŭ ridete, estas pli feliĉige por ni mem kaj por la aliaj ol ĉiam komenci taskon kun plendo kaj ĝememo. Ĉu vi konsentas?

Ne? Kiel strange! Sed, se vi vere malkonsentas, kial do vi ridetas? Vi eĉ ridas! Tamen la demando estas serioza. Kaj se vi malkonsentas, via opinio povas nur esti, ke seriozajn demandojn oni priparolu senride.

17a. Edzokaptaj inoj

Jes, kiam, antaŭ kelkaj jaroj, li diris al mi, ke mi estas la plej bela knabino, kiun li iam ajn vidis, mi preskaŭ enamiĝis. Neniam viro parolis pri mia beleco similvorte. Neniam viro, simple parolante, direktis tiajn kortuŝajn okulojn al mi.

Sed post iom da tempo mi konsciiĝis, ke li ne vere amas min, kaj ke mi neniam povos lin ami, eĉ se nur pro lia mono. Kaj nun ni eksciis, ke li volas edziĝi al Aneta!

Ĉu vi komprenas, kial li volas edziĝi al ŝi? Ŝi havas plaĉan vizaĝon, iamaniere, sed ŝi ne estas bela. Li estas tre riĉa. Verŝajne ŝin interesas lia mono. Nu, se li volas esti malsaĝa, tio estas lia problemo.

Lia fratino edziniĝis al riĉulo, kaj tio estas multe pli sendanĝera. Se la edzo havas tiom da mono, kiom la edzino, almenaŭ ambaŭ havas dekomence certecon, ke la alia ne serĉas en geedziĝo eblecon riĉe vivi.

Multaj knabinoj jam provis edziniĝe ŝteli la monon de Rikardo. Se vi scius, kiom da edzkaptemaj inoj li jam devis forsendi! Sed ĉiam revenas novaj, kaj ĉi tiu sukcesis. Ĉi-foje, li estas kaptita. Finita, la libereco. Li falis en ŝian kaptilon. Antaŭe li estis tre singarda [24] . Li bone gardis sin je ĉiu provo lin faligi en la kaptilon. Sed la lasta ino — kiel do ŝi nomiĝas? mi forgesis... ha jes! Aneta! — Aneta, la lasta el longa aro, perfekte ludis sian rolon. La lastan fojon, li preskaŭ kaptiĝis, kio montras, ke eble li fariĝis malpli singarda.

Tiun lastan fojon, pri kiu mi parolas... eble mi devus diri «la antaŭlastan fojon», se vi konsideras, ke la vera lasta fojo estas ĉi tiu fojo, kun tiu Aneta... nu, negrave... tiun lastan fojon, mi diris, la kaptemulino estis tute senmona. La plej senhava, plej malriĉa knabino el la tuta urbo. Sed ŝi estis bela. Granda, sportema, sentima [25] , sed sentema [25]  — almenaŭ laŭŝajne — ŝi montris sin tiel aminda, ke li preskaŭ ekamis ŝin je la unua rigardo. La afero daŭris pli ol unu jaron. Ho jes, dum pli ol unu jaro ili vidadis unu la alian kvazaŭ sen interrompo.

Ekzistas tia tipo de virino, kiu tre nature plaĉas. Ŝi estas tia. Tamen, ŝi sukcesis plaĉi al li ne nur pro sia natura amindeco, sed, krom tio, ankaŭ pro io alia. Pro volo. Pro decido. Ŝi volis lian monon, ŝi decidis, ke ŝi havos ĝin, kaj do — samokaze — lin. Kaj ŝi agis tute laŭplane, bone pripensante unu paŝon post la alia, por realigi sian deziron. Ŝi neniam mispaŝis.

Ŝi serĉis pri li ĉiaspecajn informojn, kaj ŝi uzis siajn sciojn por plejproksimiĝi al li, kaj al lia koro. Ekzemple, kiam ŝi eksciis, ke li estas tre kantema, kaj eĉ estas ano de iu gea kantogrupo, ŝi tuj decidis aniĝi al tiu grupo. Alian fojon, oni diris al ŝi, ke li ĵus eliĝis el la militservo. Nu, ŝi serĉis la plej etajn informojn pri li, kaj sukcesis aranĝi la aferojn tiamaniere, ke ŝi estu la unua persono, kiu troviĝos sur lia vojo, kiam li alvenos en la urbon.

Kaj ne nur ŝi agis. Ankaŭ ŝiaj gepatroj trovis pseŭdomotivon por esti foje akceptitaj de lia patro. Ŝi kvazaŭ ŝtele eniris en lian mondon por ŝteli lian amon, kaj la tutan riĉon, kiu iras kun ĝi, ĉe tia multmona homo. Ŝi uzis plej plene sian imagon por elpensi plej malsamajn manierojn enŝteliĝi [26]  en lian vivon, kaj plaĉi al li. Sed eble ŝi trouzis ilin. Eble li suspektis ŝian planon kaj la ne plene honestajn motivojn, kiuj kuŝis malantaŭ ŝiaj tro oftaj aperoj ĉe lia flanko.

Subite, liaj amikoj rimarkis, ke li fariĝas pli kaj pli malvarma en siaj rilatoj kun ŝi. Oni sentis, ke la speco de espero kaj amemo, kiu ĵus batigis lian koron, nun iom post iom malaperas, lasante la lokon al iu malŝato... ne, ne vere malŝato, kiel diri? Mi serĉas la ĝustan vorton, sed ne trovas ĝin, kiel ofte okazas al mi... do, ne estis malŝato, sed iu sento proksima al ĝi, iom simila... ha : jen mi trovis la vorton: neŝato. Neplaĉo. Li ne malamis ŝin, kompreneble, ankaŭ ne malŝatis ŝin, sed, tute simple, ŝi ne plu plaĉis al li. La sentoj, kiujn ŝi antaŭe estigis en li, simple malaperis. Mi gratulis lin. Li tiel ĵus eligis sin el serioza risko, el la risko edziĝi al monserĉa aventurulino, kiu ne indis, ke li kunigu sian vivon al la ŝia.

Sed jen novan fojon simila situacio ĵus aperis. Pro tiu Aneta, jen lia koro ĵus rekomencis batadi pli vive, jen reaperis la konata miksaĵo el espero kaj, se ne amo mem, almenaŭ deziro ami, kaj nun, jen ni ekscias, ke li decidis fariĝi sia edzo.

Eble tamen Aneta ne kaptis lin por lia mono. Finfine, mi ne konas la tutan historion. Kio ebligus al mi diri tion? Vi pravas. Se sincere paroli, mi ne rajtas tion diri pri ŝi. Mi preskaŭ ne konas ŝin. Pro kio do mi esprimis al vi tiujn malŝatajn ideojn, kiujn mi havis pri Aneta? Kial mi lasis mian imagon kapti min, koncerne ŝiajn motivojn? Mi ne estas honesta. Sed pro kio do? Ĉu pro deziro haltigi la geedziĝon? Ĉu tion mi deziras? Ĉu mi finfine rigardu la veron vizaĝ-al-vizaĝe? Kaj kiu estas tiu vero, se ne ke iĝi la edzino de Rikardo deziras plej forte mi?

17b. Instruista amo

Ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Ne rigardu min tiel mire, mi diras la veron. Mi volas diri, ke kiam oni estas instruisto, amas junulinon, kaj havas kun si klason de dudek kvin geknaboj, kiuj sekvas sian instruiston, kien ajn li iras, amrilatoj fariĝas malfacilaj.

La domego, kie ni estis, dum tiu sur-monta semajno, estis malnova hotelo, kiun oni rearanĝis por infangrupoj. Estis en ĝi granda manĝejo por la grupaj manĝoj, kaj ankaŭ pli malgranda, pli plaĉa trinkejo, kie oni povis aĉeti kafon, sukon, ĉokoladon, teon kaj aliajn trinkaĵojn.

Tie ŝi laboris. Kiam mi eniris la trinkejon, en la unua tago, kaj mi ekvidis ŝin, mia koro misbatis. Kaj mi samtempe iĝis certa, ke ankaŭ ŝia koro faris unu misbaton. Mi rigardis ŝin, ŝi rigardis min, ni ridetis.

Ne daŭris pli ol unu sekundon tiu unua rigardo, sed mi sentis, kvazaŭ mi aliiĝus al nova homo. Neniam mi vidis iun tiel amindan, tiel feliĉige amvekan.

La infanoj brue envenis post mi. Nu, vi scias, kiaj estas infanoj. Ili movis la seĝojn. Ili kriis. Ili vokis de unu angulo al alia plej laŭte. Unu paŝis sur la piedon de kunulo, kaj ĉi-lasta ekkriis, kvazaŭ oni ĵus provus mortigi lin. Nu, vi konas tian situacion.

«Kiu ŝtelis mian monon?» iu kriis furioze. «Mia monujo malaperis!»

«Ĝi falis el via poŝo», «Tie, ĉe la seĝpiedo», «Serĉu antaŭ ol suspekti!» samtempe kriis plej malsamaj voĉoj, dum sonis pliaj respondoj, al kiuj plene mankis ĝentileco.

Sed mi nenion aŭdis. Mi nur povis rigardi ŝin. Post tiu unua rigardo, kiun mi antaŭe priparolis, mi direktis la okulojn aliloken dum unu sekundo, sed ne pli. Mia rigardo tuj revenis al ŝi kaj ne plu forlasis ŝin. Kvazaŭ iu supernatura forto min devigus ne movi la okulojn.

Ankaŭ ŝi min rigardis plu, kun la sama feliĉplena rideto. Stranga, nekutima, silenta ĝojo ekokupis mian tutan estaĵon. Tute trankvile. Mia koro ne plu misbatis, sed ĝi ne batis kiel antaŭe. Ĝi estis kvazaŭ plena je suno, je bela, varma, plaĉa sed samtempe trankvila sunlumo.

Dume, interinfana milito komenciĝis. «Mi vidis vin, vi provis ŝteli mian monujon», kriis iu knabino.

«Ne gravas, vi jam estas tro riĉa», ride rebatis knabo.

«Ĉi tiu estas mia seĝo, ne sidu sur ĝi», plendis tria infano.

«Kiu faligis mian glason?» furiozis kvara.

Objektoj komencis traflugi la aeron. La bruoj devus tuŝi mian atenton, konsciigi min, ke aŭdeblas vortaĉoj, ke okazas neallasindaj [27]  batoj, ke ploroj kaj plendoj kaj ridoj resonas tro brue de unu muro al alia.

Sed mi kvazaŭ ne ĉeestis. Mia atento estis for. Ĝi ne direktiĝis al la infana milito, nur al tiuj bluaj okuloj, al tiu mirinda nazo, al tiuj brunaj haroj, tiel perfekte aranĝitaj.

Kaj, pro nekomprenebla motivo, ankaŭ ŝiaj okuloj estis turnitaj nur al mi. Al mia tro dika nazo, al miaj senordaj haroj, al mia nespeciale bela vizaĝo.

«Ne sidu ĉi tie», laŭtis knaba voĉo.

«Mi rajtas sidi kie ajn mi volas», respondis alia.

«Se vi sidiĝos sur ĉi tiun seĝon, vi tion bedaŭros», parolis tria, malamike.

«Vi ne rajtas malpermesi al li sidi sur tiu seĝo», knabino kriis.

Mil interkriadoj sonis samtempe. Mil objektoj, sajne, kune bruis en la trinkejo. Sed mi aŭdis nenion. Aŭ, pli ĝuste, mi aŭdetis ian kvazaŭ tre malproksiman bruon, kiu ne sukcesis kapti mian atenton. Mian atenton ja plene okupis la superbela vizago de virino sensimila.

Kaj jen ŝi ekridis.

Mi rigardis ŝin eĉ pli, mire. Sed ŝi tro ridis por povi parole respondi al mia silenta demando.

Ŝia mano montris al la ejo, al la nekredeblaj militspecaj agadoj, kiuj okazis en ĝi, al seĝoj kuŝantaj, al rompita taso, al kruroj, kapoj, brakoj, manoj moviĝantaj ĉiadirekte, dum vortaĉoj kaj militkrioj ĉie [28]  sonadis.

Nur tiam mi ekkonsciis. «Geknaboj!» mi kriis. «Sufiĉas!»

Neniam mi komprenis, kial mi havas aŭtoritaton. Sed aŭtoritaton mi havas. Naturan aŭtoritaton. Ĉu eble pro io en la voĉo? Mi ja ne estas alta fortegulo, kiel kelkaj viroj, kiujn infanoj rigardas kun ia timo, kaj sekve kun forta motivo ne riski malkontentigon. Ne. Mi estas ne pli ol mezalta kaj mezforta, kaj tute ne havas timigan aspekton.

Sed la infanoj, al kiuj mi instruas, neniam faras ion, kion mi malpermesas. Sufiĉas, ke mi diru «atentu!», kaj la bruo haltas, envenas silento, dum la geknaboj nin rigardas atente kaj atende, atendante, fakte, ke mi precizigu miajn dezirojn. Eĉ, ofte, mi diras nenion. Nura rigardo, nura vizaĝesprimo, nura movo de la mano, kaj tuj ili trankviliĝas.

Ĉi-foje, mia natura aŭtoritato ree agis. Apenaŭ mi devis aldoni kelkajn vortojn por precizigi, ke mi volas, ke ili restarigu la falintajn tablon kaj seĝojn, haltigu la batojn, remetu ordon kaj trankvilon en tiu plaĉa trinkejo. Post dek minutoj, ĉio estis ree en ordo, kaj ili interparolis trankvile, kvazaŭ neniu malamikeco iam ajn aperis inter ili.

«Gratulon, sinjoro!» diris la plej bela voĉo, kiun mi iam ajn aŭdis. «Kiam mi ekvidis la malordon, mi imagis, ke ne eblos restarigi bonordon antaŭ ol noktiĝos».

Nenio estis pli dolĉa al mia koro, ol ŝiaj gratulvortoj. Tiel komenciĝis inter ni plej feliĉa amrilato.

Sed, kredu min, ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Mi ne povis forlasi la dormejon nokte, se unu el ili ne dormis. Tiu ja vekis kelkajn aliajn, kaj post dek minutoj la dormejo fariĝis brua ludejo. Iun tagon — estis ŝia libertago — ŝi konsentis veni promeni kun mi. Sed ankaŭ kunmarŝis la dudek kvin karuletoj, kio tamen mallarĝigis la eblecojn de plaĉa para interparolado.

Kiam mi estis libera, kaj mia kunlaboranto [29]  ilin gardis, ŝi laboris en la trinkejo. Se mi tien iris, plej ofte ankaŭ kelkaj el miaj klasanoj venis. Kaj kiam ŝi interrompis la laboron, mi ne estis libera, sed devis okupiĝi pri la dudek-kvino. Mia helpanto [29]  ĉeestis nur dumtage, je precizaj horoj.

Tamen, iom post iom, mi sukcesis trovi solvojn al la problemoj, kaj vidi ŝin ne tro malofte. Mi rakontis ĉion pri mi, pri mia vivo, pri miaj deziroj, pri mia amo, kiu certe daŭros ĝismorte, kaj ŝi same rakontis ĉion pri si. Ŝi estis ridema, kantema, sed ankaŭ laborema kaj plej fidinda homo, kun koro plena je ĝojo, kaj feliĉiga rideto.

Post kiam mi revenis hejmen, certe plaĉis la foresto de la infanoj, sed mia soleco pezis al mi. Feliĉe, la urbo, kie mi instruas, ne estas tro malproksima. Kiel eble plej ofte mi reiris al la montara malnova hotelo, kaj nia amo de fojo al fojo grandiĝis. Nek ŝi nek mi plu havas gepatrojn kaj gefratojn, kaj nia geedziĝo estis plej simpla, kun nur kelkaj geamikoj. Almenaŭ laŭplane. Ĉar kiam eksonis la geedziĝa marŝmuziko kaj ni turnis nin por brak-en-brake eliri, silente, ridete kaj korbate larĝ-okulis al ni dudek-kvino da geamiketoj.

18a. La letersoifa patrino

Ĉiam estas ege malfacile komenci leteron. Tuj kiam mi havas plumon enmane, miaj ideoj malaperas kun nekredebla rapideco, kaj mi trovas min kun plumo en la mano kaj kun kapo malplena.

Kiam mi estis infano, kiom da fojoj mi sentis min «malbona filo», nur pro tio, ke mi neniam skribis leteron al miaj gepatroj, dum mi estis for! Mi ricevadis leterojn plenajn je la dika skribo de mia patrino. La skribo estis dika, ĉar ŝi ĉiam fuŝis siajn plumojn. Mia patrino ja estis forta kampara virino kun fortaj manoj, kiuj rompas ĉion, kion ili tuŝas. Krome, tiuepoke, la plumoj estis aĉe faritaj, kaj fuŝiĝis multe pli rapide ol nun.

Kion mi diris? Ha jes, mi ricevis longajn leterojn de mia patrino kaj preskaŭ ne kuraĝis ilin eklegi, tiom mi timis. Mi timis, ĉar mia patrino parolis pri sia sufero. Kaj rakontis kun granda precizeco, ke ŝi suferas pro mi.

Jen kian patrinon mi havis. Tiu larĝkorpa, dik-mana, fortabraka kampulino, kiu rompaĉis meblon nur tuŝetante ĝin — mi preskaŭ diris: nur rigardante ĝin — tiu virino, fortiĝinta pro jaroj kaj jaroj da kampa laboro, tiu forta virino suferis, laŭ siaj leteroj, pro eta mi.

Mi ne scias kial, ŝi ne elportis mian poŝtan silenton. Ŝi rompis du aŭ tri plumojn, verŝajne ŝiris nevole la paperon, kiun ŝi provis preni el la skribmeblo, sed fine sukcesis skribi dikaplume sian opinion pri mi:

«Kara filo». Neniam ŝi uzis mian nomon, verŝajne pro deziro estigi ian malproksimecon inter ŝi kaj mi, aŭ sentigi sian aŭtoritaton.

«Kara filo», ŝi skribis. «Jam pasis du semajnoj ekde la tago, kiam vi forlasis la hejmon por iri al via monta libertempo, kaj eĉ ne unufoje vi pensis pri via kompatinda patrino, kiu suferas pro manko de letero de vi. Vi ŝiras mian koron. Ĉu vi ne amas vian patrinon, kiu tiom laboras por vi kaj por viaj fratetoj?

«Mi zorgas, zorgas, zorgas. Mi min demandas, ĉu vi malsatas aŭ soifas, ĉu vi manĝas sate fruktojn. Ĉi tie la pomoj komencas apereti. La hejmo estas tiel malplena, kiam vi forestas, ke vi povus almenaŭ skribi letereton al via amanta kaj suferanta patrino. Via patro ne estas apud mi nun, li laboras en la kampoj, sed mi scias, ke li plene konsentas kun mi.

«Li neniam sukcesas legi viajn leterojn, pro tiu via maniero skribaĉi nelegeble, sed mi laŭtlegas al li kaj tio lin feliĉigas. Aŭ pli ĝuste mi voĉlegus al li, se mi havus ion por legi, ian skribaĵon de vi, eĉ mallongan.

«Ĉu vi forgesis vian promeson? Vi promesis skribi, kiam vi foriris. Mi estas certa, ke vi havas sufiĉe da mono. Ĉu la poŝtoficejo estas malproksima? Nu, tamen, granda knabo kiel vi ne lasas tiajn etajn malfacilaĵojn haltigi lin.

«Vi ne forĵetas vian monon en malsaĝajn aĉetojn, ĉu? Vi ne ĵetadas ĝin senpripense al la vendistoj de ĉokolado kaj dolĉaĵoj, espereble. Pensu, kiom multe oni devas labori por ricevi iom da mono. Ne. Certe ne temas pri manko de mono. Eble vi estas laca pro tiuj longaj marŝoj sur etaj malfacilaj montvojoj. Sed ĉu tro laca por skribeti hejmen? Vi ne estas malsana, ĉu? Ne. Se vi malsanus, vi skribus hejmen, eĉ se nur por ke mi faru vian preferatan kukon kaj ĝin sendu al vi.

«Mi timas la veron. La vero estas, ke vi ne sufiĉe amas vian patrinon. Ho! Kiom tiu penso suferigas min! Kiel neelporteble estas konscii pri la neamo de filo!

«Sed verŝajne vi tamen ametas min. La prava klarigo de via malvolo skribi eble estas, ke vi estas mallaborema. Atentu pri tio, filo mia. Gardu vin de mallaboremo. Ĝi estas la komenco de multaj malbonoj en la vivo. Sed ne forgesu, ke mi bezonas leteron de vi, kiom mi bezonas aeron. Se vi ne skribos, mi mortos...»

Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ŝi povis plenigi tiom da papero, kiom troveblis hejme, per sia dika skribo, ripetante la samajn aferojn kun la sama drameco, kiun mi tute ne povis preni serioze.

«Faru tion», «Ne faru tion», «Mi suferas pro vi», tiuj tri ideoj kovris la tuton de ŝia leterfarado.

Kara patrino! Kiel drame ŝi skribis! Mi suspektas, ke tiu suferpatrina rolo ege plaĉis al ŝi, eĉ se ŝi ne plene tion konsciis. Jen ŝi havis okazon paroli pri sia morto, pri sia sufero, pri mia malboneco, kun io drama en la vortoj, kaj en tiuj momentoj ŝi certe sentis sin reale grava.

Kaj tio ĉefmankis al tiu kara persono. Senti sin grava. Ŝi estis bonkora, dolĉa patrino, nekredeble laborema, kun la povo elporti la plej aĉajn aspektojn de la kampara vivo sen perdi sian rideton, sen forĵeti eĉ momente la silentan enan ĝojon, kiu sunradiis sur ŝia vizaĝo.

Sed de tempo al tempo ŝi bezonis plendi. Ŝi bezonis momente forĵeti la rolon de la ĉiam felica laboranta kampulino, de la ĉiam rideta patrino, de la edzino perfekta. Ŝiaj leteroj estis ĝusta okazo por tio. Ili ebligis al ŝi malplenigi sian koron de la multegaj neesprimitaj zorgoj, de la mil faktoj maltrankviligaj en tiu malriĉula vivo, terure sendolĉa. Ŝi ne priskribis tiujn priokupojn. Sed la plendan senton ŝi esprimis, kaj la malfeliĉon, pri kiu ŝi ne havis tempon konscii dumtage. Kaj tio faris bonon al ŝi, tute certe.

Vidu, kiel elturniĝema mi estas. Jen mi sukcesis certigi al mi, ke mi agis saĝe kaj bonfile ne skribante al mia patrino. Se ja mi skribus, ŝi ne havus tiun — por si sanigan — okazon plorletere plendi.

Stranga estas la homa koro, ĉiam ema pravigi sin!

Kaj tamen, kiu diros, ke ne troviĝas iom da pravo en tiu ĵus esprimita ideo? Nu, eble ĝi estas iom prava. Sed pri unu alia afero mi estas certa, nome, ke mia konscia deziro neniam estis agi bonfile, kiam mi lasis la tempon pasi kaj tagojn sekvi tagojn sen unu vorto skribita de mi.

Mi ludis, mi ĝojis, mi kantis, mi promenis, mi marŝis, mi vivis libertempan vivon, kaj mi tute simple forgesis pri la hejmo, kaj pri miaj zorgoplenaj gepatroj. Ne. Rilate al leterskribado, mi ne estis bona filo. Neniam rompis plumon pro troskribo mi.

18b. Mi atendas gravan leteron

Kioma horo estas? Preskaŭ la dua kaj kvin minutoj. Aŭ, se vi preferas — ja uzeblas ambaŭ dirmanieroj — kvin minutoj post la dua. Nu, nu, kiel rapide la tempo pasas!

Mi ne vidis la leterportiston. Ĉu li jam pasis? Preskaŭ ĉiam mi vidas lin. Kutime li pasas tuj post la dua.

Hoho! «Kutime li pasas post la dua», tiu esprimo ne estas tre klara. Oni povus pensi, ke mi volas diri: «tiu ĉi leterportisto pasas tuj post la dua leterportisto». Nu, ĉu vere oni povus miskompreni tiamaniere? Verŝajne ne. Kial estus tri leterportistoj pasantaj samstrate? Por ke nova leterportisto povu pasi post alia leterportisto, kiu mem estus nomata «dua leterportisto», devus pasi tri leterportistoj entute, ĉu ne?

Verŝajne do vi komprenis, ke temas pri la horo. Mi volis diri: «Kutime li pasas tuj post la dua horo».

Nu, mi iru vidi, ĉu li alportis ion al mi. Mi ja atendas gravan leteron, kaj ĝi ankoraŭ ne alvenis. Mi ne ŝatas atendi, atendi, atendadi ion, kio ne okazas. Kaj jam de kelkaj tagoj mi atendas la alvenon de tiu letero.

Ne. Estas nenio. Aŭ li jam pasis, kaj estis nenio por mi, aŭ li ankoraŭ ne pasis. Plej verŝajne li ankoraŭ ne pasis.

Eble li malfruas ĉi-foje. Li preskaŭ neniam malfruas, li kutime pasas ĝustatempe. Tamen malfruo povas fojfoje okazi.

Sed rigardu! Laŭ la murhorloĝo estas nur kvarono [30]  antaŭ la dua. La unua kaj kvardek kvin minutoj. La unua kaj tri kvaronhoroj. Ĉu eble la murhorloĝo funkcias bone, dum mia brakhorloĝo estas fuŝita?

Ne! Mi misvidis. Mi misprenis [31]  la sekundan montrilon por la minuta. Sur mia brakhorloĝo, la sekunda montrilo estas tro dika, ĝi tro similas minutan, kaj mi neniam vere alkutimiĝis al tiu dika montrilo, kiu montras nur la sekundojn. Mi ofte mislegas la horon pro tiu tro dika sekundmontrilo.

Koncerne la murhorloĝon, estas pli simple, ĉar ĝi estas tre malnova kaj ne havas montrilon por la sekundoj. Tiel ne estas risko fuŝlegi la horon.

Kiel kutime, mi parolas senhalte kaj dume la tempo pasas. Nun estas dek minutoj antaŭ la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn. Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze. Dek minutoj antaŭ la dekkvara. Ĉar, se la unua posttagmeze estas la dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara.

Mi neniam kutimiĝis al tiu maniero esprimi la horon. Eĉ dum mia militservo, kvankam mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado, kaj ni devis uzi tiun teruran dudekkvarhoran dirmanieron. Mi neniam sukcesis plene lerni ĝin. Nu, mi povas uzi ĝin, sed ĉiam kun sekundo da hezito. Ĝi neniam iĝis reale natura por mi.

Nu, nu, leterportisto, kion vi faras? Ĉu vi venas aŭ ne? Mi volas legi tiun leteron, scii, ĉu mi povos labori en tiu radiomagazeno. Mi estas fakulo pri radio. Mi eklernis dum la militservo, kaj poste plu interesiĝis pri radio, sekvis instruadon pri radio en vespera lernejo, iĝis radiofakulo.

Amiko Bip diris al mi, ke tiu laboro en la radiomagazeno estus perfekta por mi, kaj mi la ĝusta homo por tiu laboro. Kial la direktisto de la magazeno ne respondis tuj? Kial tiuj uloj, tiuj ĉefoj, neniam respondas tuj? Kial ili ne respondis parole, tuj post la intervido, ĉu ili akceptas min aŭ ne? Kial ili diris: «vi estos informita perletere»? Kial, en tiuj situacioj, ili ĉiam alprenas senmovan vizaĝon?

Verŝajne por ke oni ne sciu, ĉu oni kontentigis ilin aŭ ne. Verŝajne por ke oni daŭre sin demandu, ĉu oni havas ŝancojn aŭ ne ricevi la petitan laboron. Sed kial agi tiamaniere? Ĉu vi komprenas?

Estas strange, ke mi diras «vi», dum mi parolas al neniu. Se iu ĉeestus ĉi tie, li trovus min ridinda. Eble mi estas strangulo. Mi parolas tute sola, mi parolas al la muroj, al la tablo, al la seĝoj, kaj mi uzas la vorton «vi»! Fakte, ne al la muroj, ne al la mebloj mi parolas. Kaj ne estas ĝuste diri, ke mi parolas al neniu. Mi parolas al iu, sed tiu «iu» ne ekzistas. Almenaŭ li ne ekzistas ekster mi. Mi simple parolas al mi mem.

Kaj kial do mi ne rajtus paroli al mi laŭte? Mi estas en mia hejmo. Kaj hejme mi estas la plej supera aŭtoritato. Mi ĝenas neniun. Neniu — bedaŭrinde — kunvivas kun mi en mia hejmo. Mi estas sola.

Kiam oni vivas sola, estas normale plenigi la malplenon per la sono de sia voĉo. Ne estas plaĉe vivi sola. Mi neniam kutimiĝos al tia vivo. Soleco ne estas bona por la homo.

Tial mi tiom atendas la leterportiston. Se oni ricevas leterojn, oni sentas sin malpli sola.

Jam kvin minutoj post la dua nun. La dekkvara kaj kvin. Kion ili faras en la poŝtejo?

Mi forte esperas, ke tiu radiomagazeno akceptos min. Labori tage, nur dumtage, kia ĝojo! Mia nuna nokta laboro ne plaĉas al mi. Kaj mi ricevus iom pli da mono ol nun. Estas plaĉe perlabori sufiĉe da mono por aĉeti ĉiaspecajn aferojn, kiujn oni ne bezonas.

Aĉeti ion bezonatan ne estas plezuro. Oni ja bezonas vivi. Sed aĉeti ion senbezone, nur ĉar oni havas la monon kaj deziras aĉeti la aferon, tio estas la dolĉa vivo.

Mi ne iĝos riĉega, eĉ se ili akceptos min en tiun radiovendejon, sed iom pli riĉa ol nun.

Nun estas kvarono post la dua. Mi rigardas tra tiu fenestro jam tutan duonhoron nun. Kaj tiu leterportisto ankoraŭ ne vidigis eĉ peceton de sia nazo. Kio okazas al li?

Mi ne longe elportos. Mi bezonas tiun leteron. Mi ne volas resti hejme la tutan posttagmezon. Mi bezonas promeni, marŝi, movi min, fari ion. Ne resti hejme malantaŭ fenestro, dum horoj kaj horoj pasas, kaj ne pasas la leterportisto.

Kaj se li pasos kaj ne havos mian leteron? Se la radioriparejo plu atendigas min? Ĉu mi elportos? Diable! Mi ne kutimas elporti tiajn situaciojn, kaj mi ne sentas min tre forta.

Mi petas vin, leterportisto, kara juna bona aminda leterportisto, venu, kaj donu al mi tiun respondon, tiun jesan respondon.

Kaj se la respondo venos, kaj estos nea? Oj, oj, oj! Kia terura vivo! Tion eĉ malpli mi elportos.

Mi tro esperas. Tio estas la malbona flanko de mia nuna situacio. Mi devus igi min esperi malpli. Tiel mi ne riskus defali de tro altaj esperoj. Sed kiel fari por malgrandigi sian esperon? Ĉu vi scias? Ĉu iu scias ĉi tie? Kompreneble ne. Ĉi tie estas ja neniu...

19. Dormu trankvile!

Bonan matenon, kara amiko, ĉiam absorbata en la lernado de la lingvo tutmonda!

Vi demandas, kion ni faros ĉi-foje, ĉu ne? Ĉu vi vere deziras fari ion? Kial do? Ĉu ne plaĉas al vi resti farante nenion dum kelka tempo?

Nu, se vi volas labori, laboru. Se vi volas enkapigi al vi vortojn, enkapigu. Se vi volas relegi jam legitajn rakontojn, relegu. Mi ne malhelpos vin. Mi ne ĝenos vin. Mi ne volas vin senkuraĝigi.

Nur permesu, ke mi dormu trankvile. Mi decidis, ke ĉi tiu tago ne estos labortago por mi. Mi deklaras ĝin libertago.

Ĉu vere vi sentas vin tre malfeliĉa, se unu tago pasas kaj vi ne ricevis vian kutiman legaĵon en la nova lingvo? Kia stranga reago!

Bonvolu do pardoni min, se ĉi tiu legaĵo estas tro mallonga por via leg- kaj lernsoifo [32] . Mi kredas vin trovema, kaj fidas je via trovemo. Se vi volas labori, vi trovos laboron por fari. Kiu serĉas, tiu trovas. Serĉu do. Sed ne serĉu ĉe mi, ĉar mi ne deziras skribi nun. Mi deziras dormi, havigi al mi duan bonan matenmanĝon (mi jam manĝis unu, sed mi ŝategas matenmanĝojn!), iri promeni kun mia hundo tra la kamparo, ludi iom da muziko, fari ion ajn, kio plaĉos al mi, sed ne elpensi por vi malsaĝajn rakontojn, kiujn vi legos kvazaŭ soife pro nekomprenebla lernemo, kiu, ŝajne, allasas al vi eĉ ne unu tagon da nenifaro [33] .

Laboru do kuraĝe, lernu multajn vortojn, legu longajn rakontojn, kaj lasu min pasigi tagon tute senzorgan.

Cetere, se vi volas fari kiel mi, ne hezitu. Mi atendas nenion de vi, ĉi-foje. Vian decidon — kredu min — mi perfekte komprenos.

Mi dankas pro via komprenemo, kaj salutas vin plej sincere.

Ĝis la revido!

20a. La fakulo-instruisto venis de malproksime

Komence, rigardu atente la aparaton. Ion similan vi neniam vidis, ĉu? Uzu do la tutan tempon necesan por bone rigardi ĝin.

Vi vidas, ĉu ne, ke ĝi havas tenilon, nigran tenilon. Vidu, mi prenas la tenilon per la maldekstra mano. Tiel.

Do, bone, mi prenis ĝin. Mi tenas ĝin forte, ĉar la aparato estas peza. Nun, mi forprenas la fermoplaton. Ĉu vi ne scias, kio fermoplato estas? Nu, nomu ĝin «kovrilo», se vi preferas. Se mi bone komprenis, en via lingvo oni uzas ambaŭ vortojn. Ne gravas la vorto; gravas, ke vi malfermu la aparaton, kaj por tio necesas komence forpreni la kovrilon — aŭ fermoplaton — kiu kovras ĝin. Jen.

Nun mi metas la fermoplaton sur la tablon. Vi povas meti ĝin ien ajn. La ĉefa afero estas, ke ĝi troviĝu en loko, kie ĝi ne riskas ĝeni viajn movojn.

Refoje mi petas vin rigardi. Estas pluraj aferoj, kiuj elstaras. Krome estas ĉi tiuj montriloj, iom similaj al horloĝaj montriloj. Ili tre gravas, ĉar ili sciigos al vi, ĉu la streĉo estas sufiĉa aŭ ne. Bone. Ĉu vi rigardis sufiĉe? Atentu mian manon nun.

Nun per la dekstra mano mi faras ĉi tiun movon. Rigardu bone, kion mi faras. Ĉu vi vidis? Rigardu atente la rondan aĵeton, kiu elstaras ĉi tie, sur la dekstra flanko. Mi parolas pri ĉi tiu ruĝa ronda afereto.

Jen. Vi prenas ĝin kaj forte turnas ĝin dekstren, t.e. laŭ la sama direkto kiel horloĝmontriloj. Vi sentos, ke io streciĝas en la aparato. Se vi streĉis sufiĉe, la plej malalta montrilo moviĝas. Ĝi devas halti sub numero 10. Bone. Ne uzu tro da forto, vi ne deziras, ke io ene rompiĝu, ĉu? Turnu tute trankvile, kaj ĉio bone funkcios.

Pardonu, se mi ne klarigas pli bone, sed oni sendis min al ĉi tiu faka lernejo antaŭ ol mi havis la tempon bone lerni vian lingvon. Via lingvo estas tre malfacila por mi, kiu venas de malproksime, de la alia flanko de la mondo. Mi do ne konas la nomojn de tiuj pecoj kaj aĵoj.

Nu, ĉi tie estas io, kio iom similas malgrandan teleron, ĉu ne? Mi celas [34]  ĉi tiun rondan platon. Mi forprenas ĝin. Kutime, vi ne bezonus ĝin forpreni. Mi forprenas ĝin nur, por ke vi rigardu, kiel ĝi estas metita.

Venu apud min. Tenu ĝin. Pasigu ĝin de unu al alia. Ĉu vi rimarkas, kiel peza ĝi estas? Oni ne imagus, ĉu?, ke tia telereto estas tiel peza. Nu, ĝia pezo devenas de tio, ke ĝi estas farita el speciala substanco, tute nekutima.

Ĝuste sur tiun telereton vi metos la verdan pulvoron. Kiam la pulvoro metiĝas sur la telereton, jen ĉi-flanke elsaltas verda afereto. Ĝi estas verda, por ke vi memoru, ke ĝi rilatas al la pulvoro, kiu ankaŭ estas verda, aŭ iom verda, blue verda aŭ verde blua, se vi volas esti pli precizemaj.

Nun vi prenu la verdan aĵeton, kiu ĵus elsaltis kaj nun elstaras. Rigardu, kiel mi faras. Vi devas ĝin movi tiudirekte. Via celo estas, ke ĝi alvenu ĝis ĉi tiu loko, ĝis la fino de sia irejo. Vi sentos, ke ĝi ne estas obeema afero. Ĝi ne obeas vian deziron irigi ĝin tiudirekte, konduki ĝin laŭ la tuta vojo ĝis ĉi tie. Ĉi-foje, vi vere devas uzi vian forton. Vi devas obeigi ĝin. Ne kredu, ke ĝi estas obstina. Ĝi estas iom obstina — ĝi volas resti surloke — sed vi devas esti pli obstina ol ĝi. Se vi metos sufiĉe da forto en vian movon, ĝi konsentos moviĝi. Ne timu; ĝi ne rompiĝos. Sed vi vere devos streĉi vian forton ĉi-cele, aŭ la aĵeto ne moviĝos. Kaj ĝi devas moviĝi kaj alveni ĝis la loko tie, por ke la pulvoro eniru la aparaton.

Jen, ĉu vi vidis? Ĉu unu el vi volas veni ĉi tien kaj refari tute trankvile antaŭ siaj kunuloj la movojn, kiujn mi faris? Ili ne estas malfacilaj. Sed estas bone antaŭeniri nur malrapide. Se vi bone lernis la unuajn movojn, vi neniam misfaros ilin. Ni do haltos iomete por refari ilin. Kiu venos?

Nu, nu, unu kuraĝulon, mi petas! Ne estu timemaj. Se vi volas lerni iun fakon, vi devas agi. Labori. Dankon, Ibrahim. Vi estas kuraĝa. Faru nur la kelkajn movojn, kiujn mi faris. Kaj diru laŭte, kion vi faras.

Tio helpas la memoron. Kaj, krome, tio instruos al mi vian lingvon, ĉar vere mi bedaŭras, ke mi ne konas la fakvortojn, kaj povas paroli nur pri «aĵoj», «aferoj» aŭ «pecoj», dum certe ĉiu el tiuj havas sian ĝustan nomon ankaŭ vialingve.

Nun, Ibrahim, komencu. Mi remetas la fermoplaton — aŭ kovrilon — por ke vi komencu vere de la komenco. Kaj diru laŭte, klare, ĉion, kion vi faras.

20b. Troa scivolo kondukas morten

Aŭskultu, mi tamen ŝatus scii, kion vi celas finfine. Kio estas via celo? Vi staris trans la pordo, kaj vi aŭskultis, ĉu ne? Vi subaŭskultis [35] , kiel oni diras. Mi ne dubas, ke interesas vin scii, kiu estas kun mi, kaj pri kio ni parolas. Sed en ĉi tiu laboro, en kiu vi kun-agas kun mi, via sinteno estas neallasebla. Iom da digno, mi petas.

Oni subdiris [36]  al mi, ke vi transiris al niaj malamikoj. Mi tion ne volis kredi. Kiam vi ĝojsaltis vidante min reveni, mi kredis je vi. Kiam vi kisis min kvazaŭ amoplene, mi kredis je vi. Kaj ĉu vi memoras tiun fojon, kiam vi ploris kaj ploris, ĉar mi ĵus tenis min iom malafable? Mi estis laca kaj ĵus agis malĝentile. Pro laceco oni kelkfoje agas, kiel oni devus ne agi. Aŭ pro troa zorgado. Nu, mi agis malbone kaj mia sinteno ne estis pravigebla. Kaj vi ploris. Jes, tiun tagon, kiam vi ploris, mi kredis je vi.

Sed nun, jam la trian fojon mi trovas vin subaŭskultanta ĉe la pordo de mia oficejo. Mi bezonas koni vian celon. Kion do vi celas? Vi tion neniam faris antaŭe. Ne temas do pri simpla persona scivolemo. Se vi estus nature scivolema, mi estus rimarkinta tion jam delonge. Ne. Ĉiam mi ŝatis vian diskretan sintenon. Kiuj ajn la kondiĉoj, en kiuj mi igis vin labori, vi tenis vin plej diskrete.

Kaj nun, subite, ĝuste en tempo, kiam diversaj raportaĉoj alvenas al mi koncerne vin, kiam oni provas subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon, jen vi komencas subaŭskulti. Vi tamen subskribis [37]  promeson ĉiam gardi la interesojn de ĉi tiu oficejo. Vi scias, ke ni havas malamikojn, kiuj serĉas ĉiaspecajn informojn pri niaj esploroj, kaj kiuj sufiĉe riĉas por havigi multe da mono al tiu, kiu transdonus al ili interesajn sciojn pri ni. Ĉu al ili vi transiris? Ĉu vi forlasis nin, kvankam vi skribe promesis kaj mem subskribis vian promeson? Kvankam vi — laŭ via diro — amas min?

Via onklo Johano foje alvenis senbrue por viziti nin kaj diris al mi, ke li vidis vin rigardi tra la seruro de mia oficejo. Kia sinteno! Alian fojon, kiam mia fratino, pasante tra nia urbo, ankaŭ venis nin viziti, vi eksaltis en la koridoro, kiam ŝi subite ekaperis apud vi. Ŝi ne vidis, kion vi faras, sed ŝi raportis al mi la aferon, ĉar ŝi tre miris pri via reago al ŝia alveno. Ŝi tre precize rimarkis vian salteton. Vi eksaltetis, kiel oni faras, kiam io tute neatendita — kaj malplaĉa, aŭ danĝera — subite prezentiĝas. Mirige, ĉu ne?

En mia raporto al niaj ĉefoj, mi prezentis la tutan situacion. Mi montris, kiel danĝera ĝi estas por ni. Mi proponis diversajn agadojn, kiuj, miaopinie, ebligus savi preskaŭ ĉion. Ni devos streĉi niajn fortojn, sed ni havas multajn ŝancojn sukcesi, se ni agos tuj. Tamen unu kondiĉo gravegas: sekreteco. Sekreteco estas plene necesa ĉi-afere, se ni volas, ke niaj fortostreĉoj ebligu al ni realigi nian celon.

Sed ĉio ŝanĝiĝis pro via subaŭskultado. Mi ne dubas, ke vi eksciis nenion gravan ĉi-foje. Kiom ajn vi streĉis vian aŭskultpovon, vi ne povis plene aŭdi, kaj — ĉefe — vi ne povis kompreni, kio diriĝas trans tiu pordo. Fakte, via celo ne estas realigebla, ĉar mankas al vi tro da informoj.

Mi travivis multajn aventurojn en la vivo. Mi elportis malfacilaĵojn, danĝeron, malfeliĉon, kun ĉiam sekaj okuloj. Sed nun mi emus plori kiel knabeto.

Mi sentas ploremon, ĉar mi fidis al virino, kaj ŝi montris sin ne plu inda je mia fido. Mi sentas ploremon, ĉar la virino, kiun mi fidis, estis mia amatino, kaj ŝia apud-esto min per ĝojo plenigis. Kunlabori kun ŝi estis mia feliĉo. Scii, ke en ĉiu risko, jen ŝi estas apud mi, kaj min subtenas, tio iom post iom iĝis la devenejo de mia forto.

Kaj nun, iom post iom, mi komprenetis, ke ŝi ne estas fidinda, ke ŝi transiris al la malamika flanko, kaj ke mi devas gardi min.

Jes, mi apenaŭ povas min deteni de plorado, ĉar mi ankoraŭ amas ŝin. Mi ankoraŭ amas vin, Klara, sed eble ne por longe. Via malveremo tuŝas min tro suferige. Ĝi alsaltas min, kaj mi sentas, ke danĝera furiozeco min pli kaj pli kaptas. Ne. Ne moviĝu! Restu ĉi tie. Apud mi.

Vi ĉiam deziris apud-esti, ĉu ne? Via sola celo, kiam vi ekvidis min unuafoje, estis tutvive proksimi al mi. Tiel vi vin esprimis. Tutvive!

Ĉu vi sciis jam dekomence, ke iun tagon vi vendos miajn sekretojn? Aŭ ĉu ili sukcesis kapti vin en siajn dubajn agadojn nur poste? Ĉu vi estis sincera komence, kaj transiris al ili? Aŭ ĉu neniam okazis transiro, ĉar jam de la unua tago vi konis vian celon: enŝteliĝi ĉi tien kiel oficistino, labori perfekte, iom post iom havigi al vi la plenan fidon de la ĉefo, laŭcele agi por ke li enamiĝu, ŝajnigi amon al li, kaj uzi tiun belegan situacion por transdonadi informojn? Kiel serpento vi envenis nian esplorcentron, kiel serpento deziranta mortigi, sed atenta, ke oni ne vidu ĝin...

Antaŭe mi diris, ke komence vi sen ia dubo amis min. Nun mi pli kaj pli dubas tiun opinion. Nun pli kaj pli la tuta afero prezentiĝas klare al miaj okuloj. En mian koron vi eniĝis kiel ŝtelisto en domon, por kapti...

Kaj mi lasis vin agi! Mi enlasis vin en mian hejmon, en mian oficejon, en miajn brakojn, en mian koron! Kaj vi ŝajnigis vin feliĉa! Vi perfekte ludis vian rolaĉon, ho jes! Vi ne agis amatore. Vi ne reale feliĉis — oni ne povas serioze feliĉi, kiam oni vivas en malvero — sed vi ŝajnigis feliĉon, vi ludis la rolon de feliĉulino plensukcese, por ke en la kaptilon mi falu.

Nun stariĝas la demando: kio okazu al vi? Vi scias tro multe, ĉu ne? Estus danĝere lasi vin vivi. Kaj ĉiaokaze, vi tiom suferigis min, ke vi ne plu indas vivi. Haha! Vi timas, ĉu ne? Vi timegas, videble. Nu, vi ricevas nur la naturajn sekvojn de viaj decidoj. Ĉu vi ne antaŭvidis mian sintenon? Ĉu vi ne opiniis, ke mi tamen pli fortas ol vi? Ĉu vi pensis, ke ĉar mi amas vin, mi ellasos vin plezure, eĉ se mi malkovros vian rolaĉon? Vi ludis, kaj perdis la ludon. Bedaŭru, se helpas vin bedaŭri. Vi certe bedaŭros malpli ol mi. Vi bedaŭros nur, ke vi ne plene realigis vian celon. Mi bedaŭros amon perditan, fuŝitan de malverema ulino.

Kaj ĉu vi scias, kio aldonas kroman suferon? Ke vi agis tiel infanece. Subaŭskulti ĉe pordo! Ĉu viaj ĉefoj ne instruis al vi pli nuntagajn manierojn ricevi informojn? Oni nuntempe faras tiel perfektajn aparatojn, tute tute malgrandajn, por senfine subaŭskulti, multe pli bone ol tra pordoj. Tro memfida vi estis. Vi ne imagis, ke mi povus suspekti. Kaj vi iĝis nesingarda. Bedaŭrinde por vi. Nun via bela kara vivo alvenas al sia fino. Kaj ne kredu — eĉ se mi ridaĉas — ke tio ĝojigas min. Mi ne ŝatas ridaĉi. Mi ŝatus havi koron plenan je amo, kaj larĝan rideton survizaĝe. Sed vi devigas min. Vi komprenas la ludon, ĉu ne? Vi sufiĉe longe ludis ĝin.

Nu, bone, sufiĉas. Nun mi tuj komunikos la novaĵon al miaj kunlaborantoj. Vi ne mortos tuj. Ni unue devos eligi el vi ĉiujn viajn sciojn. Estas milito, ĉu ne?, suba milito, milito, kiu okazas sub la videblaĵoj, sed tamen milito, terura milito.

Kial, diable, vi eniris tiun militon? Ĉu vi ne povis simple honeste labori, kiel ĉiu alia? Ĉu la destino tiel malamas min, ke ĝi alportis en mian vivon kiel malamikon la solan virinon, kiun mi sincere amis? Sufiĉe! Ne ploru! Agi mi devas. Mi agu tuj.

Kaj vi... Provu kunstreĉi ĉiujn viajn fortojn, por almenaŭ morti digne.

21a. Ho bela naskiĝurbo!

Rigardu! Ĉi tie mi naskiĝis. Ĉu ne bela loko? Mi dubas, ĉu ekzistas io simila aliloke en la mondo. Ĉu la montoj ne estas nekredeble belaj? Ĉu vi konas pli mirindan vidaĵon? Rigardu la urbeton, kun ĝiaj malnovaj domoj kaj ĝiaj mallarĝaj stratoj, kiuj turniĝas serpente, ĉu vi ie ajn vidis ion similan? Rigardu tiujn malnovajn ŝtonmurojn. Ne ofte oni ankoraŭ vidas tiel perfektan urbomuregon. La tuta urbo estas plena je trezoroj multjarcentaj. Mi dubas, ĉu ilia valoro estas konata. Sed certe ĝi estas tre alta.

La urbodomo [38]  estas mirinda artaĵo. Vi certe jam vidis fotojn de ĝi,ĉu ne? Multaj venas al ĉi tiu urbeto nur por rigardi la urbodomon kaj foti ĝin. Se vi havas bonan fotoaparaton, ni iros tien, kaj mi indikos al vi, de kiu angulo ĝi aspektas plej bele.

Fakte, multaj el tiuj mallarĝaj stratoj ne estas tre puraj, sed tio ne ĝenos vin, ĉu?

Mia frato volas fari libron pri nia naskiĝurbo. Li ankoraŭ vivas ĉi tie. Mi foriris antaŭ longe, tuj post kiam niaj gepatroj mortis kaj oni vendis la magazenon. Sed mia frato restis plu.

Ĉu vi sentas la harmonion de ĉi tiu loko? Bedaŭrinde, la suno ankoraŭ ne montriĝis, ĉar la lumo nun ne estas tute kontentiga por foti.

Via fratino foje venis ĉi tien, ĉu ne? Ŝi venis kun iu muzika societo, se mi bone memoras. Mi tre ŝatas vian fratinon, vian plej junan fratinon, almenaŭ. La alian mi ne konas. Sed via plej juna fratino estas tre kara al mi. Ŝi estas tiel dolĉa! Dolĉa, harmonia vizaĝo, kaj belega voĉo. Ne mirige, ke ŝi ludas muzikon. Estas bedaŭrinde, ke ŝi estas tiel... kiel diri?... ne timema, sed... ne-sinmontrema. Ŝi parolas tiel mallaŭte, ke oni sentas, kvazaŭ ŝi timus, ke oni rimarkos ŝian ĉeeston. Kial bela knabino kiel ŝi timas, se oni rigardas ŝin?

Via fratino lernis muzikon eksterlande, ĉu ne? Mi ne memoras, en kiu lando. Kaj ŝi iris al multaj diversaj landoj dank' al sia muziko. Devas esti plaĉe, kaj interese, iri de lando al lando kun muzikistaro. Sed eble tiu ĉiama translokiĝo estas laciga.

Nun, se vi havas ankoraŭ tempon, mi kondukos vin al la alia flanko de la urbo. Multaj malnovaj domoj estas vidindaj tiuflanke. Ĉi-flanke estas bone por havi plenan ideon pri la urbo, ĉar ni troviĝas sufiĉe alte por havi bonan rigardon al la tuto. Sed estas malpli da vidindaĵoj ĉi-flanke. La plej vidindaj aferoj troviĝas trans tiu larĝa strato, kiun vi vidas dekstre. Tie ja komenciĝas la malnova urbo.

Ĉu vi scias, ke oni daŭre esploras serĉe al malnovaĵoj ĉi-urbe? Sub la monteto, sur kiu ni staras, oni trovis multajn valorajn objektojn.

La historiistoj ne interkonsentas inter si pri diversaj aspektoj de la urba historio. Sed oni malkovris postrestaĵojn el muroj kaj domoj ĉi tie ene de la monteto. Oni eĉ trovis meblojn, laborilojn kaj diversajn objektojn, ekzemple pecojn de boteloj, tie ĉi, precize sub la loko, kie ni nun staras.

Oni kredas, ke dum persekutoj, homoj venis vivi ĉi tie sube. Antaŭ kelkaj jarcentoj, la ŝtato persekutis multajn pro ilia religio. Se la afero interesas vin, mi donos al vi libron pri tiu persekutado. Teruraj aferoj okazis. Homa vivo ne plu havis valoron por la tiuepokaj aŭtoritatoj. Ili mortigis kaj suferigis homojn sen eĉ plej eta kortuŝo. La popolo terure suferis.

Nu, tiel estas la vivo, ĉu ne? Ekzistas personoj, kiuj bedaŭras la malnovan tempon, la pasintajn epokojn. Mi ne. La vivo estas pli bona nun, almenaŭ por ni ĉi tie, ĉar ni scias, ke en la resto de la mondo homa persono ne ĉiam estas konsiderata kiel la valora estaĵo, kiu ĝi estas, aŭ devus esti, laŭ mia opinio.

Ĉu vi sufiĉe rigardis la vidaĵon? Bone. Ni do povas iri al la alia flanko, kie ni povos vidi de proksime tiujn malnovajn domojn. Venu. Mi kondukos vin. Mi estas certa, ke tiu malnova urbo ege plaĉos al vi.

21b. Adiaŭ lando amata!

Adiaŭ, lando de mia naskiĝo! Mi forveturas. Mi ne plu manĝos viajn sensimilajn kolbasojn. Ne plu okazos, ke mi forgesos la zorgojn, perdante iom post iom la konscion pro via tro forta brando, kaj pro viaj troaj trinkotradicioj.

Mi ne plu legos viajn librojn multvalorajn. Mi ne plu baniĝos en via kolora sed harmonia atmosfero. Mi ne plu sentos la dolĉecon de via religia vivo, ĉeestanta en ĉiu urbo, en ĉiu kampo, en ĉiu domo, en ĉiu plej malgrava, forperdita anguleto de la lando. Mi ne plu aŭdos la kriojn de viaj vendistoj, la plendojn de la aĉetantoj, la diskutojn pri la vera valoro de tio kaj tio ĉi. Mi ne plu vizitos la kunvenojn de la kantosocieto, kaj via muziko ne plu aŭdeblos, kiam mi promenos de strato al strato en la granda novmonda urbego, kien mi nun veturos kaj kie mi sentos min perdita, plia senvalora numero en mondo de senvaloraj numeroj.

Adiaŭ, lando de mia juneco! Ĉi tie mi naskiĝis, ĉi tie mi vivis infanecon, ĉi tie mi ekkonis mian unuan amon, ĉi tie mi suferis.

Ĉu mi suferas nun? Strange, mi ne povas respondi. Mi scias, ke mi forflugas al nehoma mondo, al lando timiga, kie mono valoras pli ol sentoj, scioj pli ol amo, kaj laboro pli ol ludo. Ili tie altvalorigas pensadon, ne kantadon, amiko diris al mi, kaj li sciis, ĉar li tie estis studento. Mi scias, kion mi forlasas. Mi ne scias, kio atendas min, tie transe.

Lastfoje mi rigardas vin, mia popolo! Homoj surstrataj, miaj samlandanoj, mi rigardas vin nun per novaj okuloj. Kiel kolore vi estas vestitaj, kiel ĝoje vi alparolas unu la alian, kiel vive vi ĉiuj aspektas! En tiu lando de laktotrinkantoj, kie mi baldaŭ ekvivos, ĉio estas senkolora, kaj la bruoj pli esprimas furiozon ol feliĉon, laŭ tio, kion mi aŭdis.

Ŝtelistoj multas ĉi tie, sed ankaŭ tie, ĉu ne?, kvankam laŭdire ili ne agas same. Tie estas instruitaj ŝtelistoj, kiuj vizitadas la lernejojn dum longaj jaroj kaj scias funkciigi sian kapon. Ĉe ni, ŝtelisto agas ŝance, per rapida faro tute simpla, ĝenerale sukcesas, fojfoje kaptiĝas, nu, ĉiuj ridas, neniam estas dramo. Nur momento en la vivo. Kaj ĉiuj komprenas malriĉecon. Tie ŝtelistoj havas planojn. Ili planas siajn agadojn. Ili eĉ grupiĝas multhome kaj kunordigas la laboron. Imagu al vi! Tie transe, ŝtelistoj nomas sian okupon «laboro»! Kia stranga maniero aranĝi sian vivon! Se ŝteli estas labori, kial ne simple honeste labori?

Adiaŭ, ŝtelistoj mialandaj! Kaj adiaŭ ankaŭ al vi, ŝtelema ŝtato! Vi tro malsatas je la mono de l' landanoj. Oni diris, ke tie almenaŭ la ŝtato estas honesta, aŭ preskaŭ honesta. Ni diru: «sufiĉe honesta». Almenaŭ, laŭ miaj informoj, ŝajnas, ke la ĉefa celo de la ŝtatfunkciuloj tie estas io alia ol plenigi siajn poŝojn per la ŝtatana mono. Ne ĉe ni. Adiaŭ ŝtatoficistoj diverstipaj, altaj kaj malaltaj, junaj kaj maljunaj! Mi lasas vin al via tutlanda ŝtelplanado kaj al via subtabla enmanigo de tiom kaj tiom da riĉo, kiu devus servi al la feliĉo de l' popolo, ne al tio, ke vi pligrasiĝu.

Adiaŭ, patrolanda kamparo! Mi naskiĝis ĉe vi, ho kampoj maldolĉaj, kaj mi scias, pro kio vi maldolĉas. Min naskis vi, kamparanoj, kaj mi vidis vian suferon, vian nelacigeblan laboradon, sed ankaŭ vian nemortigeblan povon estigi ridon kaj kantadi ĉe plej aĉaj vivkondiĉoj.

Adiaŭ, fantomoj, kiujn la montoj naskas ĉi-lande! Oni ne kredas je vi tie, kien mi iras. Oni kredas je scienco kaj je «esploroj plene dokumentitaj». Kaj vi, fantomoj, ridas super la sciencaj esploroj, kiuj neniam kaptas vin. Kaj pro vi, «ili» ne komprenas nin. Kiel tiuj homoj povus kompreni popolon, kiu meze de scienca laboro, sentas, ke fantomo ĉeestas, kaj rimarkas ridete, ke li kredas pli je l' fantomo ol je l' laboro farata? Jes, mi adiaŭas vin, fantomoj, kiuj teruris mian infanecon, kaj tro emis min sekvi ien ajn. Mi forfuĝas al senfantoma lando, kaj vivos fine vivon liberan je via ĝena ĉiama enmiksiĝo.

Adiaŭ, naskiĝlando mia! Neniu iam ajn, ie ajn, sukcesis kopii viajn artojn, viajn tradiciojn, vian atmosferon. Nenie troveblas same pura aero, same manĝindaj fruktoj, same veraj amikoj. Vi estas sensimila lando, la plej ŝatinda lando en la mondo, la lando de mia naskiĝo.

Kaj tamen mi feliĉe forveturas.

Min persekutis via polico. Min ĝenis via ĉiama bezono kontroli, kion mi faras, kion mi diras, kiu min vizitas, kiun mi vizitas, kaj tiom da aliaj detaloj pri mia vivo. Vi tro zorgas pri viaj ŝtatanoj. Vi tro okupiĝas pri la landanaro. Kaj via celo, ho ŝtato, ne estas, ke ni vivu feliĉe, sed ke vi direktadu ĉiun kaj ĉion ĉi-lande.

Kiel liber-ama homo povus elporti tian situacion? Kiel oni povas havi dignecon en tiaj kondiĉoj? Ĉu vi ne komprenis, kiom digneco valoras por homo, kiom ĝi necesas, kiom ni bezonas ĝin?

Adiaŭ, naskiĝlanda polico, scivolema, kontrolema, komfort-ama polico! Mi forflugas por ĉiam. Multo mankos al mi. Mankos la koloroj, la muziko, la kantoj. Mankos mialingvaj libroj, kiujn mi ne povos tie fore ricevi. Mankos la vizaĝoj, la voĉoj, la ridoj.

Sed al mi almenaŭ, ho ŝtata polico, certe ne mankos vi.

22a. Ek al fora insulo!

Mi saltas pro ĝojo, mi dancas pro ĝojo, mi eksplodas per rido pro ĝojo. Estas aranĝite: mi forvojaĝos. Hieraŭ jam mi ricevis antaŭan sciigon, ke verŝajne mia espero realiĝos. La ĉefoj bezonis iun, sed mi timis, ke ili preferos Petron. Petro estas pli ŝatata, ĝenerale, en la oficejo. Li estas pli laborema ol mi, tio estas fakto. Sed ili bezonis lin por alia tasko, pli malfacila ol ĉi tiu.

Mia tasko estos sufice simpla. Nur mi estu tre firma en la diskutoj, ili diris. Esti firma ne prezentas problemon al mi, feliĉe. Mia firmeco estas konata de la tuta oficistaro kaj de niaj aŭtoritatoj. Kiam mi decidis diri «ne», mi diras «ne», kiom ajn oni provas ŝanĝi mian pozicion. Mi firme tenas mian pozicion. Tial ili fidas min ĉi-okaze. Ili scias, ke mi agos laŭ iliaj interesoj. Oni fojfoje plendas pri mia obstineco. Nu, ĉi-foje ĝi servos al bona celo. Oni ne sukcesos min movi. Kaj tian homon ili deziris sendi, homon, kiun oni ne movos de la pozicio, kiun li promesis teni.

Mi do forvojaĝos. Unue aviadile. Poste ŝipe. Mi antaŭĝojas ŝipi. Al aviadiloj mi ne havas specialan ŝaton. Mi ne malŝatas flugi aviadile; mi tre ŝatas vojaĝi, do kial mi plendus, se miaj ĉefoj sendas min malproksimen aviadile? Sed ŝipon mi antaŭĝojas. Mi neniam ŝipis sur vera granda maro. Oni diris al mi, ke tio estas tre malstreĉa. Kaj oni povas movi sin. Ĝuste tio min ĝenas en aviadiloj. Estas tre malmulte da ebleco por moviĝi. Kaj verdire mi estas tre moviĝema. Se mi ne povas movi miajn krurojn, iom promeni, iri de loko al loko, mi perdas la kapon. Mi, pri kiu oni tiel ofte diras, ke «mi havas la kapon sur la ĝusta loko»! Prave, se almenaŭ oni permesas al mi moviĝi.

Do ne gravas, ke mi devos uzi aviadilon dum parto de la vojaĝo. Sed mi iras al insulo, kien oni ne povas flugi, tial ili pagas al mi, ne nur la aviadilan vojaĝon, sed ankaŭ la ŝipan. Blua maro senfina! La plaĉa dancado de la ŝipo! Afablaj kunuloj, kiuj ridetas la tutan tempon, ĉar ili sentas sin feliĉaj, ke ili vojaĝas de insulo al insulo. Ha, la sento de senfina libereco!

Kaj la penso, ke tiuj aliaj vojaĝantoj certe pagis multe da mono por ŝipi en la insularon, dum mi iras por mia laboro, por eĉ ne malfacila laboro, nur ĉar bonŝance mi scias la bezonatan lingvon, kaj ĉar mi estas konata kiel firma persono, tiu penso — ke la aliaj pagas mem, kaj mi ne — estas plej plezuriga.

Hodiaŭ mi ricevis la biletojn. Aviadila bileto estas tute banala. Mi jam havis kelkajn en mia vivo. Sed ŝipbileton mi neniam tenis en miaj manoj, kaj la tuŝo de ĝi naskas en mi plej plaĉan plezuron.

Kompreneble, la amikoj tuj rimarkis mian ĝojon, kaj ne hezitis ĝin alsalti. «Vi prikantas la bele bluan maron kaj la riĉajn kunŝipulojn», ili diris, «kaj kiam vi troviĝos surloke, la maro estos brune verdaĉa, aŭ nigraĉa, la moviĝo de la ŝipo igos vin malsana, kaj la riĉaj vojaĝantoj estos nur bando da aventuruloj, kiuj konstante ĝenos vin».

Mi multe ridis aŭskultante ilin. Ili ne povis agi alimaniere. Ĉiu el ili ŝatus okupi mian lokon, kaj per siaj senkuraĝigaj vortoj ili esprimis tiun senton, ke tro bonŝanca estas mi. Sed ili ankaŭ ŝatas min, ili estas bonaj amikoj, kaj ili amike ridis pri mia troa imagado. «La realo estos alia», ili ripetis. Nu, bone, eĉ se ĝi estos alia, mi akceptos ĝin. Mi ne timas ŝipmalsanon aŭ verdaĉan multemovan maron. Mi eĉ ne timas aventuremajn kunvojaĝantojn.

Mi deziris iri al tiu insulo, mi subkomprenigis al miaj ĉefoj, ke mi estas la ĝusta persono tiurilate, mi agis laŭcele, uzante la ĝustajn rimedojn, mi trovis solvon al ĉiuj problemoj — aŭ pseŭdoproblemoj — kaj respondon al ĉiu demando, mi agis laŭ mia obstina, firma maniero, kiel kutime, kaj mi sukcesis venigi ilin al la dezirata decido.

Granda vojaĝo baldaŭ komenciĝos. Morgaŭ mi devos vizitadi la ĉefajn magazenojn de la urbo, ĉar multon ankoraŭ necesas aĉeti. Ĉiam mankas aferoj, kiam oni preparas grandan vojaĝon al malproksima loko.

Ne estas facile decidi pri la vestoj. Kelkfoje la vetero estas malvarma tie, sed ĝenerale ĝi estas bela kaj plaĉa. Ĉu preni serioze la opiniojn, ke necesas antaŭvidi malvarman veteron kaj kunpreni vestojn laŭ tiu ebleco? Aŭ ĉu ili sennecese aldonos pezon al la jam sufiĉa pezo de la aferoj, kiujn mi kunportos?

Oni diris, ke kelkaj kavernoj estas vizitindaj, ĉar la naturo en ili alprenis plej strangan aspekton, vere vidindan. Ne ekzistas io simila aliloke. Eble do estus saĝe kunpreni varmajn vestojn. Kavernoj ĉiam estas malsekaj kaj malvarmaj. Se krome la vetero ne montriĝos plej bela...

Jes, la preparado de vojaĝo ne estas ĉiurilate facila, sed tamen ĝi estas interesa. Ĉar oni jam antaŭvojaĝas en-image.

Multekostajn aferojn mi ne kunprenos. Oni devas konsideri la riskon de ŝtelo aŭ perdo. Mi ne ŝatas multekostajn aferojn. Kaj eble mi povos aĉeti tie, surloke. Mi devos informiĝi pri la vivkostoj tieaj. Eble varmaj vestoj ne kostas multe kaj facile aĉeteblas. Se jes, tio solvus la problemon.

Estas ankaŭ montoj, kiujn oni vizitu. Supre de monto, ĝenerale, la temperaturo estas malalta. Sed ĉu mi iros supren? Ĉu valoros la laciĝon? Oni facile laciĝas marŝante supren en montaro. Eble oni povas veturi ĝis la supro de la plej belaj montoj. Sed eĉ veture, oni malvarmiĝas. Nu, mi vidos. Se estas tro multekoste por aĉeti varmajn vestojn, mi ne aĉetos ilin.

La Oficejo pagas al mi la vojaĝon, ĝi pagas la restadon en tre bona hotelo, ĝi pagas kelkajn aliajn hotelajn tranoktadojn en tiu aŭ alia lando survoje, mi tamen ne povus atendi, ke ĝi krome pagos miajn vestojn! Se mi bezonos varmajn vestojn por iri al la montosuproj, kaj trovos ilin tro multekostaj, mi decidos pri io alia. Mi ne iros al la montosuproj kaj trovos aliajn vidindaĵojn. Ili ne mankas, oni diris al mi.

Mi skribos al mia familio. Ankaŭ pri tio mi antaŭĝojas. Mi ŝategas skribi por rakonti miajn aventurojn. Tiam mi sentas min en tre proksima rilato kun ĉiuj familianoj. Estas feliĉo havi grandan familion. Multaj ne samopinias, sed al mi tio plaĉas. Mi skribos al miaj gepatroj, al la gefratoj, kompreneble, sed ankaŭ al onkloj kaj onklinoj, kaj al iliaj gefiloj, kaj, krom ili, al la amikoj. Mi pasigos multajn noktojn leterskribante. Mi scias, ke ĉiu tre ĝojos ricevi novaĵojn de mi.

Multaj personoj trovus stranga mian deziron pasigi la vesperojn kaj noktojn en hotelĉambro, skribante leteron post letero al tuta aro da familianoj, kaj al la tuta amikaro, dum mi povus viziti la dancejojn, ludejojn, teatrojn aŭ aliajn lokojn. La diablo eble scias, kiom da ejoj ekzistas nur por kapti la monon de la eksterlandanoj. Vojaĝantoj ofte estas monperdemaj. Eble ili estas riĉaj kaj vojaĝas per sia mono. Sed mi vojaĝos en tute aliaj kondiĉoj, ĉar nur per la mono de la Oficejo. Do mi ne iros danci kun nekonataj lokanoj, aŭ rigardi solece teatraĵon. Mi restos enhotele kaj skribos al miaj cent familianoj.

Kia vivo! Kia feliĉo! Kia plezuro! Mi apenaŭ eltenas la streĉon atendi ĝis venos la Tago de la Granda Forveturo. Oni diris, ke estas kelkaj malsanoj tie, pri kiuj oni devas sin gardi. Nu, mi informiĝos. Mia familia kuracisto certe povos diri al mi, ĉu iu aŭ alia faro estas deviga, aŭ eĉ simple farinda, kiel rimedo antaŭgardi la sanon. Mi forte deziras ne malsaniĝi tie. Mi ne ŝatus restadi longe en malsanulejo fore de la tuta familio kaj amikaro. Mi kompreneble amikiĝus kun lokanoj, se mi devus longe resti tie, sed se tio ne estas necesa, mi preferas ne.

Diable! Kiel rapide la tempo pasas! Jam estas preskaŭ la kvina kaj duono. Tereza baldaŭ alvenos, kaj mi ankoraŭ nenion preparis. Kaj mi promesis al ŝi pomkukon kaj mian specialan fruktosukan trinkaĵon. Ek, al la laboro! Mi povas pensi pri mia vojaĝo ankaŭ preparante la manĝon.

22b. Skribas malliberulo

Kara Amikino,

Mi ne konas vin, sed vi permesos, ĉu ne?, ke mi nomu vin amikino. Mi ne scias, kiel danki vin. Via letero estas por mi tiel neatendita belaĵo, ke mi ne trovas vortojn por esprimi, kion mi sentas. Ĝi estis korvarmiga. Kaj mi starigas al mi multajn demandojn: Kiel vi eksciis pri mi? Kiu pri mi parolis al vi? Kiel eblas, ke vi havis tiun ideon ekrilati kun mi letere? Kiu ajn intervenis por rilatigi vin kun mi, mi tiun plej sincere dankas.

Jes, kiel vi diras en via letero — kaj mi gratulas vin pro via realeca imagpovo — vivo en malliberejo ne estas facila. Tiuj, kiuj estas plene liberaj, ne konas la valoron de libereco. Libereco similas al sano. Oni ekkonscias ĝian havindecon nur post kiam oni perdis ĝin. Ĉu vi konas la komencon de «Sinjoro Tadeo» de Mickiewicz [39] ?

Litvo [40] ! Patrujo [41]  mia, simila al sano,

Vian grandan valoron ekkonas litvano

Vin perdinte...

Nu, tion saman mi povas diri pri libereco.

Pri manĝoj kaj similaj aferoj mi ne tro povus plendi. Ni ne estas en granda, riĉula hotelo, kompreneble, sed tiuj aspektoj de nia vivo estas akcepteblaj. Kio apenaŭ estas eltenebla [42] , tio estas la manko de libereco. Ne povi eliri. Ne povi viziti magazenojn. Neniam povi decidi pri siaj movoj. Ne promeni en naturo. Ne vidi domojn, urbon, kampojn. Scii, ke antaŭ longe ne estos libertempo, ne estos ebleco vojaĝi al maro aŭ montoj. Tio estas... kiel mi povus diri? Ne ekzistas vorto por klarigi tion... tio estas subiga. Subfaliga. Ĉu vi komprenas?

La alia terura afero, por viroj, en la malliberejoj de ĉi tiu lando, estas la manko de virinoj. Vi ne imagas, kiom mankas virinoj al ni. Ne nur por para amo aŭ por plezuro korpa. Sed nur vidi virinon, aŭdi inan voĉon, rigardi la belecon kaj dolĉecon de ina persono! Tiu neebleco estas terura manko por ni.

Estas ĉi tie kelkaj junuloj kun bela vizago kaj korpo maldika. Se vi scius, kiel oni rigardas ilin! Kaj ne temas nur pri rigardoj, kompreneble. Ĉu vi trovas min aĉa, ĉar mi priparolas tiajn aferojn? Pardonu min. Ili estas parto de nia realo ĉi tie, kaj la afero estas perfekte komprenebla en mondo, kie virinoj tute forestas.

La fakto, ke la propono interŝanĝi leterojn kun kompatinda malliberulo venis de virino, igis la aferon eĉ pli kor-altiga al mi. Ĉu vi komprenas mian esprimon? «Kor-altiga»: per tio, mi volas diri, ke mi sentas, kvazaŭ mia koro estus pli bela, pli granda, pli sana, nu, pli alta, tio estas, en pli bona pozicio.

Jes, la ideo, ke iu nekonata virino pensas pri mi, deziras skribi al mi, eĉ sciante, ke mi malbonagis, tio estas plaĉe varmiga al mia koro. Se vi scius, kiel sola mi estas!

Amikojn oni trovas mem, ĉu ne?, kaj ili estas grava parto de la vivo. Oni decidas mem, ke kun tiu aŭ alia persono oni ekrilatos amike. Sed ĉi tie estas neniu amiko, neniu persono estas kun ni, ĉar ni decidis esti kune. Tio estas terura. Eĉ la anoj de la bando, kiuj estis arestitaj kun mi, tute ne estas amikoj. Nur kunlaborantoj. Aĉaj kunkrimuloj, fakte.

Ĉu eble ni iĝos geamikoj? Mi tion esperas. Sed eble tio estas troa. Mi ne rajtas esperi tion. Kiel vi amikus al mi, kiu mem metis min ekster la normalan vivon?

Pardonu min, se mi diras al vi aferojn, kiuj ne plaĉas. Mi sentas min ĝenata. Mi ne scias, kion skribi, kaj mi estas tiel kontenta skribi, pensi pri vi, imagi vin. Ĉu vi bonvolos sendi al mi foton de vi? Vi igas min malpli sola. Vi venas aldoni al la ĉi-tiea nenormala, soldateca atmosfero ion virinecan, kion ĝi vere bezonas.

Nun mi devas halti. Mi tre streĉe atendas vian respondon.

Via sincera amiko malliberulo,

Paŭlo

23a. Sekreta servo

Kial diable mi entiriĝis [43]  en tiun aferon? Mi ne estis sufiĉe singarda. Oni neniam gardas sin sufiĉe kontraŭ tiuj danĝeraj decidoj. Fakte, mi eĉ ne rimarkis, ke mi ion decidas. Tiuepoke, mi estis simpla soldato. Ĉar miaj gepatroj multege vojaĝis kaj konstante translokiĝis de unu lando al alia, mi lernis diversajn lingvojn. Tute senkonscie, fakte. Knabeto lernas rapide, eĉ se nur ludante kun aliaj infanoj, kiam li vivas portempe [44]  en lando, kies lingvon li neniam lernis antaŭe. Li eĉ ne bezonas iradi al la lernejo por kutimiĝi al tute nova maniero esprimi sin. Se li allernejas, estas pli bone, sed lerneja instruado ne vere necesas por lerni lingvon. Se oni estas ankoraŭ tre juna kaj vivas en la koncerna lando. Konstante oni devas uzi la lingvon, ree kaj ree aperas novaj okazoj ĝin uzi, en novaj kondiĉoj, tiel ke ĉiuj vortoj kaj ĉio alia enkapiĝas eĉ sen plej eta fortostreĉo.

Tial mi vere bone scipovis kelkajn lingvojn. Ankaŭ lingvojn ne tre konatajn nialande. Kaj kiam miaj diablaj ĉefoj tion eksciis — oni neniam estas tro diskreta; se mi estus imaginta la sekvojn, mi estus silentinta pri miaj lingvoscioj — jes, kiam miaj ĉefoj tion eksciis, ili proponis al mi oficejan laboron: traduki dokumentojn, aŭ almenaŭ tiujn legi, kaj mallonge klarigi al ili, pri kio temas en tiuj paperoj.

Nu, mi ne speciale ŝatis la soldatan vivon, «la dolĉan vivon», kiel ni tiutempe kromnomis [45]  ĝin. Porti pezan sakon marŝante tuttage sur sunvarmega vojo, aŭ kuŝi sur akveca tero ludante militon, ne estas por mi la plej tipa tipo de vivo feliĉa. Kaj mi aŭdis, ke la bonŝanculoj, kiuj militservas oficeje, ricevas multe pli bonajn manĝojn ol tiuj, kiuj fortigas sian korpon kaj lernas la arton ne pensi en ĉiutagaj kampaj soldatludoj.

Mi ŝatas bone manĝi. Tio estas unu el miaj multaj malfortaĵoj. Krome, miaj muskoloj pli rapide laciĝas ol mia kapo, kaj mi estis tiel lacega fine de tiuj liber-aeraj soldattagoj, ke mi sentis, kvazaŭ mi apenaŭ vivus plu. Eĉ signi per okulo estis tro lacige por mi en tiuj vesperoj.

Mi rakontas ĉion ĉi por klarigi al vi, kial mi tiel facile entiriĝis en la Centron kun granda C. Mi kompreneble petas vian protekton, ĉar... Ne. Pri tio pli poste. Min altiris tien la scio, ke mi ne plu lacigos mian korpon ĝismorte rolante kiel serpento aŭ hundo, aŭ kiel pezeg-portanto, en lokoj maldolĉaj. Miaj kruroj kaj piedoj ne estas speciale belaj — ili eĉ estas vere malbelaj, se paroli sincere — sed mi ŝatas ilin, ĉar ili ĉiam servis min amike, kaj la «dolĉa vivo» de simpla soldato pli kaj pli eluzis [46]  ilin, tiel ke mi sentis min iĝanta iom pli malalta ĉiutage.

Cetere, mia tuta korpo eluziĝis. Mi jam ne havis multe da graso antaŭ ol komenci, sed tiu malmulto perdiĝis en la unuaj semajnoj. Oni provis kredigi al mi, ke per tia konstanta funkciado je sia plej alta povo mia korpo fariĝos ĉiurilate fortega, sanega kaj multopova — «Vi estas Davidoj, mi faros Goljatoj el vi», diris unu el niaj suferigistoj, forgesante, kun la tipa senkapa funkciado de la militistaro, ke el tiuj du karuloj, Goljato montriĝis la perdinto — sed mi havis fortajn dubojn pri miaj ŝancoj sukcesi. Laŭ ilia agmaniero, eĉ se ilia celo sincere estis nin fortigi, ŝajnis al mi, ke la ŝancoj perdi la vivon kaj la malmultan saĝon, kiun ni junuloj havis, estis multe pli grandaj ol la ŝancoj realigi ilian celon: fari supervirojn el ni.

Kompare kun tiu Goljatigo, sidi en komforta oficejo tradukante paperon post papero ŝajnis al mi celo plej dezirinda. Kiam oni faris al mi tiucelan proponon, mi ne forĵetis ĝin. Kiel mi ĵus diris, mi ne estas superhomo, kaj en similaj kondiĉoj por nee respondi necesus superhoman forton.

Mi neniam estis speciale sindonema. Mi ĉiam celis pli protekti mian sanon kaj kontentigi mian emon bone vivi ol doni min al la Patrolando. Tute ne estis certe, cetere, ke mi estos malpli patrolandama en oficejo ol en la kampoj kaj montoj.

Mi do alvenis en la Centron. Mi tute ne sciis, pri kio temas. Oni igis min promesi, ke mi plene gardos la sekretojn pri ĉio, kion mi vidos, aŭdos, tuŝos aŭ iamaniere sentos tie, kaj ĉar tiuj realistoj ne kredas je simpla promesado, tuj kiam mi promesis, ili klarigis al mi, kiel rapide mi malaperus [47]  el ĉi tiu vivo — tiel diskrete, ke eĉ la polico ne starigos al si demandojn — se ŝance mi ion dirus pri la Centro kaj tio, kion ĝi faras.

Traduki per si mem ne estas tia agado, kia portas vin al plejsupro de feliĉo, sed almenaŭ la dokumentoj estis interesaj. Mi ĉiam multe interesiĝis pri ĉio, kio okazas sur la Tero, kaj tiuj raportoj aŭ aliaj skribaĵoj min interesis. Ni tradukis plej strangajn paperojn, fojfoje eĉ leterojn senditajn de soldatfamilio el «malamika» lando al militservanto, do plenaj je informoj pri la vivo en la devenloko, kaj kaptitaj la-diablo-scias-kiel.

Sed poste... Ne. Mi ne povas rakonti. Mi bezonas protekton, pli bonan protekton kontraŭ ili. Ili estas tiel danĝeraj. Aŭ ĉu tion mi imagas? Ne. Ili estas grandpovaj. Ili estas kvazaŭ ŝtato en la ŝtato. La malnova timo plu kuŝas malsupre en mia koro. Kaj tamen mi devus rakonti. Se ne por via plezuro, almenaŭ por la sano de mia kapo kaj de mia korpo, laca plu porti ĉion ĉi neniam parolante pri ĝi. Ĉu gardi sekretojn tutvive estas eble al ne-superhomo? Ĉiam gardi multe da gravegaj sekretoj estas konstanta streĉo, kaj tiu streĉo estas malpli kaj malpli elportebla. Eĉ kiam la sekretoj estas ridindaj.

Kaj mult-aspekte, la vivo en la Centro estis ridiga. Aŭ ridinda. Tiuj homoj prenis sin tiel serioze! La ideo partopreni en kaŝa, subtera, subsupraĵa milito tutmonda naskis en ili senton pri graveco, kiu fojfoje perdigis al ili la kapon.

Krome, ni tie vivis en konstanta streĉiĝo. Kaj ridi montriĝis bona rimedo por gardi nin kontraŭ la danĝeraj sekvoj de tiu ĉiam streĉa atmosfero.

Foje... Se vi scius... Vi ridegos, kiam vi ekscios. Foje, unu el tiuj spion-ĉefoj — li nomiĝis Alb...

Ho! Kio okazas al mi? Tra la fenestro, iu ekĵetis... mi svenas, mi svenas... Kapo turniĝas. Rigardu: en la koron ĝi eniĝis, ĝi teniĝas tute firme... tiu afereto... Mortiga substanco... Kial vi malfermis la fenestron? Kial vi igis min stari apud ĝi? Ĉu vi...? Haaaaa!

23b. Ameriko, jen mi venas!

- Kiam vi forveturos?

- Venontan [48]  semajnon.

- Aviadile, ĉu ne?

- Jes, aviadile. Neniu plu vojaĝas al Usono [49]  ŝipe en nia epoko. Flugi estas tiel pli rapide!

- Ĉu vi devas prepari ankoraŭ multon?

- Ne, ĉio jam estas preparita. Mi havas ĉiujn dokumentojn. Mi devas ankoraŭ solvi la demandon pri mono, tio restas mia sola problemo nun.

- Kial estas problemo?

- Mi agis stulte. Mi ne okupiĝis pri tiu afero sufiĉe frue kaj nun la dolaro [50]  altiĝas de tago al tago.

- Vi do devus rapidi aĉeti viajn dolarojn.

- Jes, sed mi aŭdis, ke nun la dolaro estas tro forta, kaj ke la usonaj aŭtoritatoj volas ĝin malaltigi.

- Kial? Ili estis malkontentaj, kiam la dolaro estis malforta, kvazaŭ tio volus diri, ke la valoro de la tuta lando, de la tuta popolo, malaltiĝis. Ĉu vere nun ili estas malĝojaj pri tio, ke la dolaro fariĝis plivalora?

- Jes, ĉar ili ne povas vendi tiel facile siajn produktojn [51]  eksterlande.

- Prave. La valoro de la produktoj, kiuj venas de Usono, nun iĝis pli alta por homoj, kiuj ne perlaboras dolarojn.

- Ĝuste. Ĉio usona nun fariĝis pli multekosta por eksterlandanoj, kaj pro tio Usono vendas malpli, kaj sekve suferas. Estis jam sufiĉe grava senlaboreco tie. Nun, se ili vendos malpli al aliaj landoj, eble la senlaboruloj iĝos eĉ pli multaj, kaj tion ili timas.

- Sincere, mi dubas pri tio. Vendi eksterlande ne tiom gravas al tiel granda lando. La landanaro jam aĉetas preskaŭ ĉion, kion oni produktas tie. La eksteraj vendoj prezentas per si nur malgrandan parton de la tuto.

- Ĉu tiel estas? Se jes, mi devus ne konsideri tiun eblan malaltiĝon de la dolaro.

- Mi ne volas interveni en vian decidon. Estas iu risko en ambaŭ eblecoj. Ĉu vi jam estis en Usono antaŭe?

- Ne. Ĉu vi?

- Jes, mi estis tie. Fakte, mi laboris tie, kiam mi estis juna, kaj mi tien reveturis antaŭ du jaroj. Ĉiuj tie plendis pri la situacio, kaj mi facile kredas, ke por malriĉulo, ekzemple por homo senlabora, la vivo devas esti tre zorgiga tie. Sed tamen, dum mi travojaĝis la landon, mia konstanta sento estis, ke tio estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo.

- Ĉu vere?

- Jes. Ekzemple, vi ne povus imagi, kiom oni donas al vi por manĝi en restoracioj. Tiom pli ol en Eŭropo, por simila kosto.

- Sed ĉu la manĝaĵoj estas same plaĉaj, kiel ĉe ni?

- Ne. Estas pli bone ĉe ni tiurilate. Ĉefe, en nia lando, la manĝoj estas pli malsamaj. Vi povas facile ricevi ĉiutage ion malsaman en restoracioj. Sed eble mi ne rajtas tiel paroli pri Usono. Mia kono de tiu grandega lando estas tiel supraĵa!

- Tamen, tio, kion vi diras, estas tre interesa. Mi antaŭĝojas viziti tiun landon, pri kiu oni aŭdas tiom da malsamaj opinioj.

- Nu, mi esperas, ke vi solvos vian dolarproblemon kontentige. Ĝis revido, kaj bonan vojaĝon!

24a. Literaturo amindas, sed tamen...

La terura afero, koncerne Eduardon, estas, ke nur literaturo interesas lin. Ĉu vi tion konstatis? Nur pri literaturo li okupiĝas ĝisfunde. Mi konstatis tion ankoraŭ hieraŭ, kaj mi ne dubas, ke mi rekonstatos ĝin morgaŭ.

Kiam mi renkontis lin hieraŭ, lia edzino ĵus rakontis al mi pri tiu grava problemo koncerne la koston de la domo, kiun ili farigas en la apudurba kamparo. Ŝi ĵus parolis al mi tre precize pri la monaj malfacilaĵoj, kiujn ili renkontis. Multaspekta afero, kiun mi plejparte forgesis. Vi certe jam konstatis, ke mi neniam sentas min hejme, kiam oni prezentas al mi pri-monajn konsiderojn, speciale se parolas la edzino de Eduardo, ĉar ŝi emas miksi la faktojn. Ne estis facile sekvi ŝiajn klarigojn.

Tamen, unu aferon mi perfekte komprenis, nome, ke por ili la situacio fariĝas de tago al tago pli serioza. La ŝtata institucio, kiu promesis al ili monon — kontraŭ repago nur post jaroj, je tre kontentigaj kondiĉoj — pro mi-ne-scias-kio subite ekdecidis pri novaj kondiĉoj, tiel streĉaj, ke ili ne plu povos akcepti. Krome, la onklino, kiu antaŭ longe promesis, ke kiam ŝi mortos, ŝia tuta riĉo — grandega, laŭdire — estos por ili, lastminute preferis tute malsaman aranĝon kaj decidis doni preskaŭ ĉion al hospitaloj, muzeoj, bibliotekoj kaj similaj institucioj, tiel ke nun, kiam ŝi mortis, ŝia riĉego transiras al nefamilianoj, kaj Eduardo retroviĝas senigita ankaŭ je tiu espero solvi la monproblemon.

Sed vi konstatos, se vi renkontos lin, ke tio ne ŝajnas tuŝi lin. Ĉiu alia persono, en similaj kondiĉoj, havus gravajn zorgojn. Ne li. Li paroladis al mi dum proksimume du horoj pri nova libro, kiu ĵus aperis, kaj pri nova plano prezenti en proksimume dumilpaĝa libro la tutan leteraron de iu literatura grandulo, al mi perfekte nekonata.

Ĉu vi komprenas tian sintenon? Rimarku, ke tiu sinteno ebligas al li forkuri de la malplaĉa realo, protekti sin kontraŭ doloraj zorgoj, ne studi la fundon de l' problemo. Li tuŝos la fundon de malriĉeco antaŭ ol konstati, ke mon-problemo stariĝas. Oni ĉesas maltrankviliĝi, kiam oni forflugas en nerealecajn konsiderojn pri nerealaĵoj. Kia metodo! Bona por li, verŝajne, sed ne por la edzino. Ŝi portas la tutan pezon de la materiaj zorgoj, de kiuj forkuras la literaturama edzo. Ĉu vi trovas tion ĵusta? Mi ne.

Aliflanke, tia li estas de naskiĝo, tia li certe restos ĝismorte. Mi dubas, ĉu li povus fariĝi iom pli praktika, post tiom da jaroj da flugado en la alta spirita aero.

«Mi respektas viajn ideojn», li foje diris al mi, «mi respektas viajn sintenojn kaj preferojn, respektu do miajn. Vi estas materi-ama, mi amas studadon kaj esploradon kaj literaturajn ĝojigaĵojn. Vi ĉesis interesiĝi pri libroj tuj, kiam vi eliris el la lernejo. Mi ĉesis okupiĝi pri sporto tiuepoke. Vi estas fortmuskola kaj korpe bonfunkcianta, sed kun malplena kapo. Mi fariĝis sengrasa maldikulo, mi tuj laciĝas, kiam mi faras ian braklaboron, kaj, kvankam mi estas malpeza, mi eĉ ne havas la rapidmovecon de tia ulo, kiel vi, sed mia kapo plenas je belaĵoj, kaj ili donas sunan koloron al mia vivo, eĉ en tempoj de malfacileco».

Nu, bone. Li bele parolas. Eduardo ĉiam estis senĉesa parolanto. Li jam montriĝis la plej belvorta el niaj samklasanoj, kiam ni kune lernejis. Sed mi ne ĉesas pensi pri lia kompatinda edzino, kies koron manĝetadas zorgoj pri l' morgaŭo.

«Kie ni trovos monon?» ŝi ripete demandas al si. «De kie diable mono venos? La muroj de nia domo jam komencas malrapide altiĝi, sed ni neniam sukcesos pagi ĝin. Kaj mi tiom antaŭĝojis je la ideo vivi en nia familia domo! Havi hejmon en sia domo, kia bela celo! Sed ni ne realigos ĝin. Oni forprenos la domon de ni kaj ĝin vendos, ĉar ni ne povos pagi. Aŭ polico venos, arestos nin, kaj oni ĵetos nin en malliberejon!»

Ŝi troigas, evidente. Sed tamen! Imagu al vi! Ŝi timas retroviĝi en malliberejo, kaj li, dume, revas nur pri literaturo kaj dumilpaĝaj libroj! Ĉu ilia para vivo sukcesos supervivi tian streĉiĝon, tian kontraŭecon en la manieroj pensi? Vere, ilia situacio min maltrankviligas.

Mi konstatis, ke ŝi multe maldikiĝis, kaj ke ŝia vizaĝo alprenis aĉan koloron, nesanan. Tiel ŝatinda virineto! Mia koro ŝiriĝis, kiam mi vidis ŝin tiel senhelpa.

24b. La ĝojoj de petveturado

Ĉu estas vi, Johana? Kio okazis? Kial vi ne revenis hejmen? Kial vi telefonas tiel malfrue?

...

Kion? Kiun vi renkontis? Mi ne komprenas. Parolu pli klare, kara, bonvolu. Kio okazis al via voĉo? Mi apenaŭ rekonas ĝin.

...

En la hospitalo, ĉu? Vi estas en hospitalo! Mi timas. Diru al mi, kio okazis. Kion vi faras en hospitalo?

...

Kion vi ĵus diris pri aŭto? Mi fakte tre malbone aŭdas vin. La aŭto estas fuŝita? Kies aŭto? Ĉu mia aŭto? Johana! Kion vi faris?

...

Malfeliĉa hazardo, malfeliĉa hazardo! Kiajn vortojn vi uzas! Ŝajnas al mi, ke vi ne ŝoforis tre atente.

...

Kion? Ne vi ŝoforis! Sed mi ĉiam diris al vi, ke mi akceptas, ke vi uzu mian aŭton, sed ne ke iu alia ol vi ŝoforu!

...

Vi mem ne povis! Bela rimarko! Kaj kial diable vi ne povis ŝofori, dum vi lernis direkti aŭton jam antaŭ pluraj jaroj? Ne, Johana. Vere, mi ne komprenas vin.

...

Brando! Vi trinkis tiom da brando, ke vi ne plu klare vidis! Ĉu tion vi ĵus diris al mi? Kial do vi trinkis tiom da brando? Ili trinkigis vin, ĉu? Sed kiuj estas tiuj «ili»?

...

Vi ne scias! Vi ne konas ilin! Pli kaj pli bele! Vi renkontis ulojn, kaj trinkis kun ili tiom da brando, ke vi ne plu povis direkti mian aŭton, kaj vi nun telefonas el hospitalo. Vere, mi ne scias, kion pensi. Kion vi ĵus diris? Mortis, ĉu? Kiu mortis?

...

Li ankoraŭ ne tute mortis, sed estas nun mortanta? Ĉio ĉi estas neimageble serioza. Kiu troviĝis tie, kaj mortis, aŭ mortas?

...

La aŭto surveturis lin! Johana! Mi perdas la kapon! Vi parolas tiel trankvile! Kion? Ha jes, ili donis trankviligan substancon al vi. Jes, mi scias, kuracistoj estas tiaj. Tuj, kiam okazis io drama, nuntempe, ili havigas al oni trankviligilon. Tial vi parolas tiel strange. Sed kia terura okazaĵo! Vere, mia kapo turniĝas. Rediru al mi — ĉar mi nenion komprenas — kiu ŝoforis, kiam la aŭto surveturis tiun kompatindan sinjoron?

...

Kion vi diris? La ĉefo de la polico direktis mian aŭtomobilon?

...

Ne li? La ĉefo de la polico ne estis la homo en la aŭto, sed la homo, sur kiu la veturilo pasis? Kion? Ĉu la mortanto estas la policĉefo? Ho, Johana, ne estas vere, ĉu? Ne, ne! Filino mia, kion diable vi faris?

...

Ne vi faris! Sed kiu, kiu do? Kiu ŝoforis? Provu paroli pli klare, mi malbone aŭdas.

...

Nekonato! Sed kiel vi renkontis tiun nekonaton? Kion? Li petveturis? Ha jes, kompreneble, li petveturis! Mi tion imagas perfekte. Li staris apud la vojo signante al pasantaj aŭtoj, ke li deziras veturon. Kaj vi, simplulino, akceptis lin kaj ...

...

Bela! Li estis tre bela! Jen belega respondo! Johana, ĉu vere vi estas sesjara knabino? Tion oni kredus, aŭdante vin. Bela! Mi parolos al vi pri beleco kiam vi hejmenvenos! Vi aŭdos min, tion mi promesas al vi.

...

Kaj poste vi haltis por enaŭtigi alian. Kaj tiu havis botelon da... kion vi diras? Biero, ne brando, biero, ĉu? Ha jes! Komence biero. Kaj poste vi trovis brandon! Kie? La sama, ĉu? Tiu dua petveturanto diris, ke li havas ankaŭ brandon, kaj vi... nekredeble! Ĉu vi trinkis en la aŭto?

...

Ha, feliĉe vi havis la ideon halti por trinki. Kion vi...? Tion mi povas imagi, ke la naturo estis tre bela tiuloke. Ho jes, mi facile prezentas al mi enkape la vidaĵon: vi en bela naturo kun du beluloj, kaj... Kion vi diris?

...

Nur unu estis bela! Jes, kompreneble. La alia estis nur la homo-kun-biero-kaj-brando. Sed poste, kio okazis?

...

Kompreneble, vi sentis vin necerta pri vi! Kiel povus esti alie, post tiom da trinkado? Kaj do vi petis tiun alian ŝofori. Sed verŝajne ankaŭ tiu trinkis tro multe, kaj... Terure! Rakontu do precize, kio okazis, dum li direktis la aŭton.

...

Jes. En kiun urbeton vi eniris? Mi ne komprenis la nomon.

...

Ha jes, mi vidas, jes, tie. Kaj tuj post la unuaj domoj estas tiu vojo dekstre, kaj...

...

Kion? Li veturis en la nazon de alia aŭto, kiu alvenis, kaj li sukcesis samtempe surveturi piediranton! Kaj tiu estis la policĉefo! Johana, Johana, mia filino, kiel eblas!

...

Kion? Ĉu vi diris, ke viaj du petveturantoj sukcesis forkuri, antaŭ ol la polico alvenis? Kaj ĉu vere neniu ilin haltigis? Ĉu oni ne kaptis ilin? Neniu rimarkis! Sed ili estis krimuloj! Almenaŭ tiu, kiu ŝoforis!

...

Sed vi mem, kial vi nenion diris al la homoj tie? Jes, kompreneble, vi estis kelkmomente nekonscia, kaj dum tiu momento ili perdigis sin. Sed... sed... se tiuj du malaperis, tiam la polico neniam kredos, ke ili entute ekzistas! Ĉu iu ilin vidis?

...

Ne, kompreneble. Neniu vidis ion ajn. Ĉio okazis tro rapide. Tiuj du junulaĉoj malaperis for, kaj restis sur la strato vi, plena je brando, mortanta policĉefo, kaj du rompaĉitaj, pecigitaj aŭtoj. Kaj sur la aŭto, el kiu oni vidis vin eliri, kiam vi rekonsciiĝis, troviĝas mia numerplato!

...

Se almenaŭ vi ne estus mia filino, mi povus diri, ke oni ŝtelis mian aŭton, sed kun vi en ĝi...

...

Silentu, mi petas, Johana. Nenion diru plu. Kaj agu tuj. Jen mia koro reagas strange. Mi sentas doloron. Mi petas vin, telefonu al kuracisto, ke li venu tujtuj al mi. Mi... Mi timas, ke nevole, jes ja, tute certe nevole, sed tamen... mi timas, ke vi mortigis du homojn! Ne plu estas aero ĉi... ĉi tie. M... mi ne p... ne plu po... povas paro...

25. La tri plendoj de s-ro Kursano

Sinjoro policano, mi havas plendon. Tri plendojn, fakte. Ĉu vi bonvolas noti?

Mi esperas, ke vi povos fari ion, ĉar mia digno malbonfartas, kaj mi esperas, ke dank' al via interveno, ĝi refartos bone. Pri kio mi plendas? Pri multo, sinjoro policano, mi plendas pri multo. Multrilate oni malbonagis kontraŭ mi.

Unue mi plendas pri provo ŝteli de mi monon. Due pri persekutado. Kaj trie... atendu... lasu min pripensi momenteton, estis ankaŭ io alia, sed ŝajnas, ke mi forgesis. Ha jes, kompreneble! Pri malvera promeso. Malhonesta promeso, se vi preferas.

Oni diris al mi, ke, se mi pagos la kurson, mi finfine scios esprimi min en tiu lingvo, kaj mi konstatas, ke mi ne scias. Tio estas malhonesta, ĉu ne? Oni invitis min elpoŝigi mian monon, kaj kion mi ricevis? Ian komencan kaj malprecizan ideon pri la lingvo. Oni agis nejuste al mi. Mi ne ricevis ion samvaloran kiel la mono, kiun mi pagis. Tial mi petas vin skribi mian plendon, mian unuan: provo ŝteli monon de mi.

Dua plendo: oni min persekutis. Kiel oni persekutis min, vi volas scii? Ĉefe la instruanto min persekutis, sed fojfoje ankaŭ la kunlernantoj. Imagu tion: esti persekutata de siaj samklasanoj! Nekredeble, ĉu? Tamen tio okazis. Mi diras la veron. Mi estas homo sincera, kaj tial ne elportas malhonestaĵojn, kaj malhonestaĵojn mi konstante travivis dum la daŭro de tiu kurso. Ili persekutis min dirante, ke mia maniero min esprimi en la tutmonda lingvo ne estas ĝusta. Konstante mankis iu N, ili diris; mi uzis la vortfinaĵon A kiam devus esti E, ili diris, ktp ktp ( = kaj tiel plu). Ĉiufoje mi aŭdis similajn rimarkojn, malestimajn. Ĉu mi povus allasi, ke oni min malrespektu tiamaniere? Ne, sinjoro policano. Mi povas akcepti multon malplaĉan, sed malrespekton mi firme rifuzas.

Kiam homo ne rajtas paroli tute simple sen ricevi de ĉiuj flankoj rimarkojn pri tio, ke li sin esprimas fuŝe, kiel nomi tion, se ne persekutado? Konstante oni alsaltis min, ĉar mi diris IGI kaj ne IĜI, aŭ DE kaj ne DA. Estis organizita milito kontraŭ mia sento pri memdigno, kontraŭ mia memvaloro. Oni konstante provadis malaltigi min kaj estigi en mi sentojn de malplivaloro. Ĉu ni ne vivas en libera lando, kie, laŭtradicie, la digneco de homa persono estas respektata? Mi kuraĝe rifuzis lasi ilin subigi min, sed ili insistis. Plurfoje mi konstatis, ke ili trovas plezuron en la fakto diri al mi, ke mi fuŝlernis. Estas faka vorto, kiu difinas tiun sintenon, sed mi momente forgesis ĝin. Mia memoro ne fartas tre bone post tiu laciga lingvokurso.

Kaj, trie, mi prezentas plendon pri malvera promeso. Oni promesis al mi, ke mi lernos facilan lingvon en plaĉa atmosfero. Fakte la lingvo estas tre malfacila, kaj la atmosfero... nu, plej bone eĉ ne paroli pri ĝi. Mi opiniis, ke oni uzos seriozan lernolibron, kie ĉio estas bonorde prezentita kaj klare difinita. Fakte, oni uzis neinteresan rakonton, pri kiu mi nenion komprenis, verŝajne ĉar nenio estis kompreninda. Ili eĉ ne sukcesis uzi ĉiufoje tekston kun sama longeco. Kelkfoje, la teksto, kiun ni legis kaj studis, havis malpli ol unu paĝon, alifoje ĝi estis dupaĝa. Estis suferige, por mia digneco de mezjuna viro, devi sekvi la knabecajn rakontojn. kiujn tiu kurso proponis al ni. Jam antaŭ longe mi forlasis la infanetan lernejon kaj nur persono, kies kapo fuŝe funkcias, povis imagi, ke tia rakontaĉo kontentigos normalan kursanaron.

Cetere, kiom koncernas la normalecon de miaj samkursanoj... nu, ankaŭ ĉi-rilate estas preferinde silenti. Jen, sinjoro policano. Ĉu vi notis ĉion? Ĉi tio estas mia plendo. Mi insistas, por ke vi transsendu ĝin al la superaj aŭtoritatoj. Mi deziras, ke oni rejustigu la situacion, ke oni repagu al mi mian monon, kaj ke oni informu ĉiujn personojn, ke la lernado estos tute malsama ol ili atendas.

Saluton, sinjoro policano. Fartu bone. Estas tempo, ke mi foriru. Kaj bonvole ne plendu, se mi brufermas la pordon. Mia furiozo devas esprimiĝi iamaniere, ĉu kun, ĉu sen N ĉe la vortofino. Ĝis la revido! Aŭ, pli bone eĉ, adiaŭ!

Notoj

1

Hehe: pli malpli kiel ho! (Se vi ne komprenas «hehe», tute ne gravas).

( обратно )

2

Mi turnus min al: mi irus paroli al.

( обратно )

3

Kartezio = Descartes.

( обратно )

4

En Esperanto, oni diras: estas —e —i, —i estas —e, estas —e, ke ... Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature.

( обратно )

5

Aĵo: afero.

( обратно )

6

Mi scias pri tiuj aŭtoritatoj: mi scias, kiel agas tiuj aŭtoritatoj; mi scias, kiel ili reagas al okazaĵoj; mi konas tiujn aŭtoritatojn.

( обратно )

7

La viro, kiu parolas, ne scias, kiel esprimi la penson; li do diras 'eee'; en aliaj lingvoj oni diras 'hm', 'aaa', 'er', 'euh', 'nu', 'oh' ...

( обратно )

8

Alimondaj (= alia-mond-aj)

( обратно )

9

 Ŝi vidis sian kuraciston: kiu vidis? — ŝi. La kuraciston de kiu? — de ŝi (de tiu, kiu vidis).

Eniri en ŝian cambron: kiu eniris? — ne ŝi, sed la kuracisto. En la cambron de kiu? — ne de la kuracisto (ne de tiu, kiu eniris), sed de ŝi. Se vi dirus: «Ŝi vidis la kuraciston eniri en sian ĉambron», tio volus diri, ke ŝi vidis la kuraciston eniri en la ĉambron de la kuracisto.

( обратно )

10

Labori super io: labori pri io.

( обратно )

11

Elvoki: fari, ke pensoj venas pri...

( обратно )

12

Perlabori la vivon: ekhavi, per sia laboro, tion, kion oni devas havi por vivi.

( обратно )

13

Dank' al vi, danke al vi : pro via dankinda helpo.

( обратно )

14

Perdi la kapon: ekmispensi, ekpensi fuŝe, perdi la povon ĝuste pensi.

( обратно )

15

Kapnei (kap-ne-i): diri «ne» per la kapo; montri per la kapo, ke oni malkonsentas.

( обратно )

16

Meti finon al x: fari, ke x finiĝu; igi, ke x ne plu ekzistu.

( обратно )

17

Sabato: la tagoj de la semajno estas: lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato kaj dimanĉo. Dimanĉo estas kutime senlabora tago. Krome, en multaj lokoj, oficistoj ne laboras sabate.

( обратно )

18

diru : «po».

( обратно )

19

Sakstrato: strato sen elirejo (kiel sako, el kiu io povas eliri nur tra la loko, tra kiu ĝi eniris).

( обратно )

20

Ĉiovendejo : vendejo, en kiu oni vendas multajn malsamspecajn aferojn (ekzemple : manĝaĵon, vestaĵojn, librojn, televidilojn...)

( обратно )

21

Refoje: plian fojon, novan fojon, rean fojon.

( обратно )

22

Laboristo: homo perlaboranta sian vivon per laboro ĉefe mana, korpa, aŭ mekanika, kiun li faras ne por si mem, sed por la labordonanto, de kiu li pro tio ricevas monon.

( обратно )

23

s-ro: sinjoro.

( обратно )

24

Singarda: atentema kaj pripensema, por ne ricevi malbonaĵon aŭ malfeliĉon, aŭ por ne meti sin en realan aŭ imagitan danĝeron; malema agi subite kaj senpense; neriskema.

( обратно )

25

Sen-tim-a, sent-em-a.

( обратно )

26

Enŝteliĝi: eniri ŝtele, t.e. zorgante resti nerimarkita, kvazaŭ por ŝteli.

( обратно )

27

Al-lasi: lasi alveni, lasi enveni, kaj do permesi, lasi okazi, akcepti.

( обратно )

28

Ĉie: en la tuta loko.

( обратно )

29

-anto: persono, kiu ...-as, -anta homo.

( обратно )

30

Kvarono: 1/4

( обратно )

31

Preni X por Y, mispreni X por Y: pensi, ke estas Y, dum fakte estas X.

( обратно )

32

Leg- kaj lernsoifo : necesas kompreni «legsoifo kaj lernsoifo», t.e. granda deziro legi kaj lerni.

( обратно )

33

Nenifaro : = neni(o)-faro, faro de nenio.

( обратно )

34

Mi celas: mi volas diri..., mi parolas pri...

( обратно )

35

Subaŭskulti: kaŝe aŭskulti; aŭskulti ion, kion oni devus ne aŭskulti.

( обратно )

36

Subdiri: komprenigi aŭ sciigi ion al iu, ne dirante ĝin tute klare.

( обратно )

37

Subskribi: skribi sian nomon fine de letero aŭ dokumento.

( обратно )

38

Urbodomo: domo, kie troviĝas la ĉefaj urb-administraj oficejoj.

( обратно )

39

Fama verkisto. Prononcu : Mickjeviĉ.

( обратно )

40

Litvo: unu el la du ĉefaj partoj de malnova Pollando.

( обратно )

41

Patrujo: patrolando.

( обратно )

42

Elteni: elporti.

( обратно )

43

En-tir-iĝ-i.

( обратно )

44

Portempe: por iu tempo, dum iu tempo, dum iu daŭro.

( обратно )

45

Krom-nomi: doni kroman, anstataŭan nomon.

( обратно )

46

Eluzi: malbonigi aŭ malgrandigi per longa uzado.

( обратно )

47

En la originalo : malaperos (preseraro). Ne temas pri futuro en pasinteco, sed pri vera kondicionalo (vidu la postan "se mi dirus").

( обратно )

48

Venonta: kiu venos, kiu sekvos, kiu okazos post la nuna tempo (venanta = kiu venas; veninta = kiu venis).

( обратно )

49

Usono: la lando inter Kanado kaj Meksikio (kun Alasko kaj Havajo); la nomo devenas de United States of North America.

( обратно )

50

Dolaro: mon-unuo en Usono, Aŭstralio, Kanado kaj kelkaj aliaj landoj.

( обратно )

51

Produkti: fari aŭ estigi aĵojn (produktojn), ĉefe kun la celo ilin vendi aŭ havigi al iu, kiu ilin uzos.

Ili kaptis Elzan!

Romano en facila esperanto

Johán Valano

© Kopirajto ĉe aŭtoro kaj eldoninto

HTML-eldono kreita laŭ la libroformaj eldonoj:

Chapecó: Fonto, 1985.

Chapecó: Fonto, 2000.

Kembriĝo: Edmundo, 2013-09-16.


Al Piĝi,


kun humila danko,


J. V.

Ĉapitro 1

“La polico kaptis Paŭlon kaj Sofian,” la viro diris en la telefonon.

“Kion?” sonis responde la malproksima voĉo, nekredeme.

“La polico kaptis Paŭlon kaj Sofian,” la viro ripetis. “La kunveno antaŭvidita por morgaŭ vespere ne povos okazi. Sciigu al Karlo, li scios, al kiu transdoni la informon.”

“Diable! Mi tion faros tuj. Kion pli?”

“Nenion. Atendu, ĝis mi rekontaktos vin. Ĝis!”

“Ĝis!”

La viro eliris el la trinkejo, kie li telefonis, kaj malaperis en la nokton. Alta fortulo, kies vestoj aŭ agmaniero neniel konigis liajn policajn funkciojn, diskrete ekpaŝis malantaŭ li. Li ridetis. Li sentis, ke vere komenciĝas la fino de tiu Movado por Vera Eŭropo, kiu respondecis pri tiom da mortoj, ekde la unua bombo en la flughaveno ĝis la hieraŭa ĉe la sinagogo de strato Kaloĉaja.

Bedaŭrinde nur, ke li ne povis scii, al kiu la sekvata viro ĵus telefonis.

Ĉapitro 2

“La problemo pri vi, Adriano, estas, ke vi neniam edziĝis.”

Adriano Pipelbom malkontentis. Ekde kiam lia fratino Galina elparolis tiujn vortojn la antaŭan vesperon, ili turniĝis kaj turniĝis en lia kapo, kvazaŭ decidinte ne lasi al li minuteton da paco.

Kial do la diroj de lia fratino tiel forte efikis al li? Li estis 50-jara nun, li estis riĉa, li alte taksis la potencon, kiun mono havigas. Kial do li, Adriano Pipelbom, unu el la plej sukcesaj industriistoj en la lando, lasis sian 58-jaran fratinon paroli al li, kvazaŭ al knabeto? De kie venis la nekredebla aŭtoritato, kiun Galina havis super li?

Malbonhumore li veturis nun direkte al la hospitalo, kaj la silento de lia ŝoforo ne helpis lin gajigi.

“La problemo pri vi, Adriano, estas, ke vi neniam edziĝis.”

Li eligis profundan elspiron.

Povus ŝajni strange, ke la fama Pipelbom, mastro de granda industrio, unu el la plej riĉaj kaj potencaj homoj en la mondo, ĝenerale sentis sin antaŭ virinoj kiel infaneto, almenaŭ se temis pri io pli intima ol diskutoj rilataj al la ekonomia aŭ politika situacio. Sed tiel estis.

Personaj rilatoj kun virino estis por li timigaj. Li ĉiam diris al si, ke li estas unu el tiuj homoj, kiuj spertas nur unufoje en la vivo veran paran amon. Tian amon li spertis, kiam li estis dekkvinjara. Sed la knabino, kiu estis la trezora objekto de liaj amaj sentoj, forlasis lin, edziniĝis, kaj malaperis el lia vivo. Eble li neniam resaniĝis de la sufero, kiun ŝi tiel kaŭzis. Eble pro tio li neniam plu intimiĝis kun virino.

Kaj nun, lia fratino Galina revekis en li malnovajn dezirojn, kiujn li imagis mortintaj. Ĉu ne estas stulte malhavi dum la tuta vivo la dolĉan proksimecon de amema belulino? Ĉu eblus, ke dum tiuj longaj jaroj da soleco, li fakte – sed senkonscie – deziris ion alian?

“Ludoviko, ĉu viaopinie mi devus edziĝi?” li demandis la ŝoforon.

Ĉe aliaveturigisto tia demando eble estigus salteton de ekmiro, sed ne ĉe Ludoviko. La ŝoforo de s-ro Pipelbom sekvis sian vivvojon simile al la Rolls-Royce, kiun li nun irigis: trankvile, facile, digne, kvazaŭ malhelpoj kaj ĝenoj ne povus ekzisti.

Kun eta-eta rideto li respondis:

“Estus ekster mia rolo doni al vi konsilojn, sinjoro.”

“Jes, jes. Kompreneble. Mi devus scii, ke vi trovos belan vortigon por digne elturni vin el la demando. Sed diru al mi, kion vi opinius, se mi informus vin, ke jen mi baldaŭ edziĝos?”

“Se vi permesas al mi respondi sincere, sinjoro, mi dirus, ke mia reago dependus de la sinjorino, kiu havus la feliĉon kunigi sian vivon al la via.”

Dum longa minuto, Pipelbom restis silenta.

“Mia fratino Galina ŝatus, ke mi edziĝu,” li diris.

Ludoviko plu ŝoforis senvorte.

“Ĉu vi aŭdis min? Kion vi opinias pri la ideo de Galina?”

“Ne estas mia rolo priparoli la anojn de via familio, sinjoro, sed tamen, ĉar vi esprimis la deziron koni mian penson, mi vortigos ĝin jene: la vivo montris, ke s-ino Galina ĝenerale estas prava en siaj decidoj. Ŝi estas nepre fidinda persono.”

“Ĝuste. Ŝi ĉiam estas prava. Tial mi ne mirus, se ankaŭ ĉi-foje ŝi pravus. Mi pli kaj pli sentas, ke mi devos alkutimiĝi al la ideo, ke edzino mankas al mi. Mi devos fari la necesajn aranĝojn por ripari tiun mankon. Vi havas edzinon, ĉu ne, Ludoviko?”

“Jes, sinjoro.”

“Ĉu ŝi igis vin feliĉa?”

“Mi feliĉas, sinjoro, sed mi ne dirus, ke ŝi igis min feliĉa. Estus pli ĝuste diri, ke mi igis min feliĉa kun ŝi, kaj ŝi igis sin feliĉa kun mi. Ni estas tre bonŝancaj.”

“Vi igis vin feliĉa kun ŝi kaj ŝi kun vi! Diable! Malsimpla diraĵo, sed pensiga. Mi ŝatas ĝin. Mi estas homo, kiu faras ĉion mem – memfarita homo, kiel oni diras – kaj ne plaĉis al mi la ideo, ke mia feliĉo dependu de iu alia, sed se tiel estas... Nu, nu, nu, Ludoviko, via filozofio agas problem-solve. Estas decidite: mi edziĝos.”

* * *

Al Adriano Pipelbom hospitaloj tre malplaĉis. Estis tro da koridoroj, tro da pordoj, tro da iroj kaj venoj kun vestoj tro blankaj. Kaj lia nazo preferus senti ion alian ol tiun kuracilan odoron.

Li do ege bedaŭris sian nunan situacion: li bezonis informojn, kiujn nur Johano, lia sekretario, povis doni; li bezonis ilin tuj, tiel ke poŝto ne uzeblus: kaj ili estis tiel sekretaj, ke uzi telefonon estus preni sur sin konsiderindan riskon.

Kompatinda Pipelbom! Li aĉigis sian humoron vizite al hospitalo, por ke la informiĝo ĉe juna Johano restu plene sekreta, sed kiom ajn li provis mallaŭti, ĉiuj iliaj vortoj aŭdeblis en la apuda ĉambro, kiu servis kiel ejo por kuraciloj. Tiun kuracilejon oni faris antaŭ kelkaj monatoj uzante por ĝi parton de la ĉambro, en kiu Johano nun kuŝis, kaj la muro estis aparte maldika. Kaj ĉar, hazarde, Johano estis nun sola en tiu tri-lita ĉambro, la industriisto opiniis, ke li eĉ ne bezonas flustri.

Lucia, la flegistino, kiu troviĝis en la kuracilejo, tute ne aŭskultis la industriajn sekretojn de s-ro Pipelbom, por ŝi sen-interesajn. Sed kelkaj vortoj de la riĉulo igis ŝin subite streĉi la atenton.

“Jes, Belpar,” li diris, “Belpar estas la plej bona.”

Sekvis kelkaj vortoj de la sekretario, kiujn Lucia ne sukcesis kompreni.

“Mi ne dubas,” daŭrigis la industriisto, “ke vi plenumos tiun taskon plej kontentige, kiel kutime. Sed, mi petas vin, estu plej-plej diskreta. Mi ne povas allasi, ke oni sciu, ke la fama Adriano Pipelbom deziras edziĝi, kaj uzas tiucele la servojn de la fama edziĝ-agentejo Belpar.”

Lucian la ama vivo de famuloj ĉiam interesis. Kiam ŝi, tuj poste, faris injekton al Nikolao Barinjo, la juna kemiisto en ĉambro 364, por kiu ŝia koro pli kaj pli ame batis, ŝi ne povis subpremi la emon ĉion rakonti al li:

“Imagu! S-ro Pipelbom, la fama riĉulo, deziras edziĝi! Li venis viziti sian sekretarion, kaj mi, tute nevole, hazarde aŭdis ilin interparoli. Li donis al sia sekretario la taskon prezenti lian edziĝdeziron al agentejo Belpar!”

“Pipelbom, ĉu vere? Mi konas tiun ulon. Parte dank' al mi li riĉiĝis. Mi ne agis saĝe, kaj perdis pro li belegan okazon riĉiĝi mem. Nu, nu, tiel iras la vivo. Interese, ke tia homo, kiu sukcesis sur ĉiuj kampoj, ne kapablas trovi mem edzinon, kaj devas tion fari pere de agentejo!”

“Ne al vi tio okazus, ĉu?” Lucia diris kun rideto.

“Ne,” li simple respondis, kun tono tro serioza.

Ŝi rigardis lin, atendante ion plian, sed Nikolao fermis la okulojn.

“Mi sentas min laca,” li diris.

Ŝi direktis al li amoplenajn okulojn kaj diskrete paŝis for. En la koridoro ŝi renkontis sesdekjarecan virinon, kiu sendube venis hospitalen por viziti konaton. Ke estis Galina, la fratino de la fama Pipelbom, ŝi tute ne povis scii. Nek kion ŝi tie faris.

Ĉapitro 3

Je dek kvin kilometroj for de la hospitalo, kie disvolviĝis la okazaĵoj ĵus priskribitaj, elstaras belega, malnova kastelo. Ĝi sidas sur altaĵo, kun admirinda vido al la rivero, kaj ĝiaj dikaj ŝtonmuroj aspektas kapablaj sukcese kontraŭstari ĉiujn alsaltojn de la tempo kaj de homoj militemaj. Al la vojaĝantoj, kiuj rigardas ĝin de la vojo laŭrivera, same kiel al la lokaj familioj, kiuj konas ĝin de jarcentoj, ĝi elvokas nur forton kaj riĉecon: ĝi staras tie kiel deklaro de firmeco.

Ve! La vero estas tute alia, kaj precize tion ĵus klarigis grafino Montokalva al sia «ĉefservisto», kiel ŝi nomas la viron, kiu servas ŝin, kvankam li ĉefas super neniu, se escepti, eble, la propran edzinon.

“Jes, Cipriano,” ŝi diris malĝoje, “tiel statas la aferoj. Mi ne kaŝis al vi la veron, kiel ajn malĝojiga ĝi estas. Mi ne povos resti ĉi tie. Mi devos forlasi ĉi tiun belegan domon, ĉi tiun lokon plaĉoplenan, kaj trovi ion ie, kie mia nun malmulta mono ebligos al mi plu vivi. Kredu, ke mi bedaŭros ĝin, kaj vin, Cipriano, kaj ankaŭ vian karan familion...”

“Forlasi!” flustris Cipriano, kaj lia esprimo montris, ke sub tiu sola vorto kaŝiĝis la perditeco de homo, kies vivo ĵus tute disrompiĝis.

Per granda volstreĉo li sukcesis peti precizigon:

“Se via grafina moŝto permesos, ĉu mi povas demandi, kiom da tempo – laŭ tio, kion eblas antaŭvidi – la grafinaj monrimedoj eltenos? Kiom da tempo, laŭ via opinio, sinjorino grafino, mia edzino kaj mi povos resti ĉi tie, je via servo?”

“Nu, ni eltenos tute certe, ĝis venos la papo, ĉu ne? Mi jam petis monhelpon de la aŭtoritatoj tiurilate. Se ili volas, ke la papo, dum sia vojaĝo nialanda, vizitu ĉi tiun lokon kaj povu propramane tuŝi la zonon de Sankta Gaspardeto, kiun antaŭ jarcentoj ricevis la prapatroj de mia karmemora edzo, ili certe konsentos havigi al mi monhelpon, por ke la kastelo iĝu dign-aspekta. Sed post tio..., post tio, mia kara Cipriano, mi dubas, ĉu ni plu eltenos pli ol tri monatojn.”

Cipriano estis alta viro, kaj lia korpa aspekto, kun la elstara ventro kaj la ĉiam paca vizaĝo, ĝenerale naskis en rigardanto nur la specon de respekto, kiun oni kutime sentas al fortaj trankviluloj. Cipriano iel estis kiel la kastelo, kie li servis: nemovebla, nerompebla, ricevinta de la naturo la havindan povon superforti ĉiujn kaj ĉion. Almenaŭ ŝajne.

Rigardante lin nun, grafino Montokalva, unuafoje en sia vivo, vidis en li homon kompatindan, kiu subite maljuniĝis kaj perdis la povon rebati al novaĵo, kiu unubate disfaligis lin.

“Se estas nenio plu je via servo, via grafina moŝto, mi...”

“Nenio plu, Cipriano, vi povas foriri. Mi...” Ŝi interrompis sin, rigardante lin rekte en la okulojn.

“Mi petas vian pardonon,” ŝi fine diris, mallaŭte.

“Via grafina moŝto!”

“Ne! Mi petas, ne kontraŭdiru. Prizorgi vin estis mia devo, ĉu ne? Mi bedaŭras, ke mi ne sukcesis. Tiaj estas la tempoj, Cipriano. Ni povas nur akcepti ilin tiaj, kiaj ili estas. Ni provu trovi en ni kuraĝon, ni ĝin bezonos. Espereble ni havas da ĝi sufiĉe, ankoraŭ, je nia aĝo.”

“Jes, via grafina moŝto. Bonan vesperon, via grafina moŝto.”

Kaj, provante elmontri kiel eble malplej sian batitecon, Cipriano eliris kun movoj iom necertaj, jes ja, sed tamen digne.

* * *

Ĉe la enirejo de la grafina bieno, tute proksime al la kastelo, staras samaĝa ŝtona domo. En ĝi estis aranĝita plaĉa apartamento, kie loĝis Cipriano, lia edzino Elvira kaj – de tempo al tempo, jen longe, jen mallonge – ilia filino Elza.

En la sidĉambro kun malnovaj, brile puraj mebloj, kie la servista paro nun troviĝis, la atmosfero estis peza.

“La vivo estis agrabla ĉi tie,” Elvira diris.

“Agrabla,” eĥis Cipriano.

“La grafino estas iom stranga, kelkfoje, sed al ŝiaj strangaĵoj ni kutimiĝis,” ŝi daŭrigis.

“Ni kutimiĝis,” sonis eĥe la edza voĉo.

“La kastelo estas granda, sed ŝi vivas nur en eta parto de ĝi, kaj ne zorgas, ĉu la resto estas pura aŭ ne.”

“Ne zorgas.”

“Mi ne adaptiĝos al alia mastrino. Aŭ mastro.”

“Ne. Ni ne adaptiĝos.”

Elvira prenis paperan poŝtukon, brue nazpurigis en ĝin, kaj ploris. Ŝi estis same dika kiel la edzo, sed pli malalta; vidiĝis, ke ŝia ronda, ruĝeca vizaĝo pli kutimas ridi ol esprimi malfeliĉon.

Malfermiĝis la pordo, kaj knabino eble 21-jara envenis ridetante.

“Bonan...! Ej! Kio okazas al vi? Vi aspektas, kvazaŭ la tero ĵus rompiĝis sub viaj piedoj...”

“Ĝi rompiĝis,” eĥis Cipriano, kvazaŭ ne plu kapabla pensi. Ŝajnis, ke li eĉ ne rekonas la propran filinon.

Lia edzino klarigis la teruran situacion. Je ilia aĝo, en la nuna ekonomia situacio, retrovi laboron ne estos facile. Sed eĉ se ili retrovus, la simpla fakto devi forlasi ĉi tiun lokon, al kiu ilin ligis tiom da jaroj da ĉeesto, da laboro, da travivaĵoj, rompis al ili la koron ĝis apenaŭ elportebla sufero.

Ankaŭ la juna vizaĝo de Elza mallumiĝis. Ŝi laboris en la urbo, tute sendepende, kiel kudristino, kaj ŝi sukcesis aranĝi sian vivon tre kontentige, kun sufiĉe da libereco. Ŝi tute ne bezonis monan helpon de la gepatroj, sed ŝi amis ilin, tre ŝatis ilin viziti neatendite, kiel hodiaŭ, kaj, cetere, same subite foriri. Ilia malfeliĉo efikis al ŝi korŝire.

“Kaj mi venis ĉi tien por rakonti ion ridigan...” ŝi diris, eligante profundan ĝemspiron.

“Rakontu do,” ameme diris la patrino. “Eble tio helpos nin pensi pri io alia.”

“Temas pri io, kion mi trovis interesa, rakontinda al vi. Mi ĵus vizitis Nikolaon en la hospitalo, kaj li diris al mi, ke, laŭ interparolo nevole aŭdita de flegistino, s-ro Pipelbom serĉas edzinon pere de agentejo Belpar!”

“Serĉas edzinon, ĉu?” Ŝajnis, ke subite Cipriano vekiĝis el sia senpensa stato. “Eble tie kuŝas nia solvo.”

“Solvo?”, “Kion vi volas diri?” samtempe parolis la du virinoj.

“Eble mi ne estas realisma. Mi pensis, ke se ni sukcesus aranĝi – per tiu agentejo – ke Elza edziniĝu al li, ni ne plu havus problemojn. Li estas tiel riĉa, ke li eĉ ne scias, en kiom da bankoj kuŝas lia mono, kaj...”

“Ĉiaokaze, eĉ se li petos min, mi ne edziniĝos al tiu maljunulo,” la filino interrompis, decideme.

“Li ne estas maljuna. Mi dubas, ĉu li aĝas pli ol 50 jarojn,” rebatis la patro.

“Eĉ se li aĝus nur dudek kaj estus pli bela ol... ol... ol..., nu, tre bela, mi malkonsentus. Mi amas Nikolaon, kaj kunvivos kun neniu alia.”

“Via kemiisto estas bona knabo, sed ne temas pri amo nun, nur pri maniero helpi al la kompatindaj gepatroj.”

“Ĉu vi perdis la saĝon, Cipriano?” la edzino intervenis. “Pripensu momenteton. Vi neniam elportus, ke via filino malfeliĉas la tutan vivon nur por nia komforto. Ŝajnas, ke la grafina informo batis al vi la kapon kaj vin stultigis.”

Ĉiuj tri restis dum longa minuto silentaj.

“Kaj tamen eble estas solvo,” diris Elza tre malrapide, apartigante ĉiun vorton. La gepatroj rigardis ŝin. Ŝia vizaĝo estis luma denove, kiel kutime ĉe tiu ĝenerale gaja knabino.

“Solvo, ĉu vere?”

“Jes. Se li edziĝus al la grafino...”

Ŝi fermis la okulojn. Kvazaŭ reve ŝi memoris la interparolon, kiun ŝi havis kun Galina, la fratino de Adriano Pipelbom, kiam ili renkontiĝis en la hospitalo. El la malmultaj paroloj, kiujn ili tiuokaze interŝanĝis, naskiĝis bela revo. Sed ĉu ĝi povos realiĝi? La gepatroj silente, sindemande, plu rigardis ŝin.

* * *

«Bela», pensis Cipriano rigardante la junulinon, kiu staris trans la skribotablo, «sed laŭ tute alia maniero ol mia Elza».

Li pravis. Elza havis iom angulecan vizaĝon, tre nigrajn harojn, kaj haŭton bruniĝeman, dum ĉi tiu estis blonda kun ronda, roza vizaĝo. Elza havis longajn krurojn, kaj longan nazon. Ĉi tiu estis ne pli ol mez-alta, kaj ŝia nazeto direktiĝis ĉielen.

Cipriano hezitis. Ĉu estis saĝe peti tiel junan personon preni sur sin la delikatan taskon, por kiu li venis?

“Kiel mi povas servi vin?” ŝi diris per muzika voĉo.

Lia dubemo tiel klare legiĝis sur lia vizaĝo, ke ŝi ekridis.

“Vi ne fidas min, ĉu? Vi trovas min tro juna por direkti edziĝ-agentejon, tute certe. Permesu, ke mi prezentu min. Mi nomiĝas Diana Belpar. Foje amiko diris al mi: «Via familia nomo sonas kiel nomo de edziĝ-agentejo». Mi pensis: ĉu tio ne estus signo de l' destino? Mi provu. Nu, mi provis kaj sukcesis. Belpar estas nun la edziĝ-agentejo plej bonfama en la urbo, ĉu ne? Eble ĝuste ĉar mi estas juna, mi aliris la demandon laŭ nova vojo, kun modernaj principoj. Nu, diru al mi, sinjoro, kiel vi nomiĝas, kaj kia estus por vi la ideala vivkunulino.”

“Ne mi deziras edziĝi, s-ino Belpar. Mi persone jam havas edzinon, ne idealan, sed tute bonan por viro, kiu ne povus esti ideala edzo. Ne. Mi ne venas por mi. Kaj ĝuste tial mia tasko estas tre delikata.”

“Pri kio do temas?”

“La afero devas resti absolute sekreta. Se iu ajn ekscius... Estus katastrofo.”

“Kompreneble, kompreneble. Sed vi povas fidi min. Mia agentejo estas bonfama ankaŭ pro tio, ke nenio ĉi tie dirita diskoniĝas ekstere.”

“Nu, mi ne scias, sed tamen, mi prenos sur min la riskon. Mia mastrino, kiu deziras edziniĝi, estas grafino Montokalva.”

Se Diana Belpar sentis miron, ŝi ĝin bonege kaŝis. Moviĝis eĉ ne muskoleto de ŝia vizaĝo. Kun la sinteno de bona oficistino, ŝi simple notis la nomon.

“Ŝia grafina moŝto estas treege riĉa,” malhonestis Cipriano, “kaj ŝi nature timas, ke neseriozuloj provos edziĝe kapti ŝian monon. Tial speciale gravas sekreteco. Kaj tial ŝi konsideros nur proponojn de viroj vere riĉaj, ĉar nur tio garantios, ke ne la mono ilin altiras al ŝi.”

“Evidente. Kiom aĝa estas la grafino?”

“Kvardeknaŭjara. Ŝi havas la kastelon, kiun vi certe konas, en belega loko, kaj unu el ŝiaj kondiĉoj estas, ke la edzo konsentu vivi tie kun ŝi.”

“Ĉu ŝi jam edziniĝis antaŭe?”

“Jes, dufoje. La unua edzo forlasis ŝin, la dua mortis.”

“Kian viron ŝi preferus renkonti?”

“Kiel mi diris, la unua kondiĉo estas, ke li estu riĉa. Sed ŝi deziras krome viron laboreman, kuraĝan, pli malpli samaĝan, viron, kiu sukcesis en sia profesio kaj tiel fakte elmontris sian valoron. Industriiston, ekzemple...”

“Jes, mi vidas.”

“Sed estas aspekto tre delikata en ŝia decido, kaj sekve en mia tasko. Mi ne dubas, ke vi komprenos ŝian deziron: la alia persono devas ne scii, ke ŝi turnis sin al edziĝ-agentejo. Se diri la veron, ŝi tute ne ŝatas la ideon uzi viajn servojn. Ŝi tion akceptis nur, ĉar ŝi ne kredas je la eblo solvi sian problemon alimaniere, sed la ideo tre malplaĉas al ŝi. Ŝi hontas.”

“Nu, jes, mi povas tion kompreni, sed... Kion mi povas fari? Mia rolo estas konigi unu al la alia personojn, kiuj aperas kapablaj ekami sin reciproke. Se mi ne povas sciigi al ŝi la nomon de eblaj vivkunuloj, kion mi povos fari?”

“Ĉu vi ne povus komuniki ilian nomon al mi? Ŝia grafina moŝto petis min peri plej diskrete. Mi konas ŝin tre bone, kaj ŝi havas plenan fidon al mi. Mi povus viziti la koncernajn personojn, vidi mem, ĉu ili taŭgos... Ne estas ia ajn risko por vi: geedziĝo ne okazas, se unu el la koncernatoj ne diras «jes», kaj je sia aĝo, ŝia grafina moŝto scias, kion ŝi faras.”

Diana rigardis Ciprianon tre longe. Sed la ideo, ke li parolas malvere, kaj ke la grafino nenion scias pri la afero, ne venis en ŝian kapon.

“Bone,” ŝi fine diris. “Se iu prezentiĝos, kiu respondas al la deziroj de via grafino, mi ekrilatos kun vi.”

Ĉapitro 4

La ĉielo bluis, la birdoj kantis, la aero varmetis agrable: ŝajnis, ke la tuta naturo decidis montri sin plej gaja por bonvenigi Johanon, la sekretarion de s-ro Pipelbom, kiam, la sekvantan matenon, li eliris el la hospitalo. Ankoraŭ iom pala, li ĝojis senti sin denove sana.

Li konis sian mastron, li sciis, ke kiam tiu ion decidis, li ne ŝanĝas sian ideon, sed efektivigas ĉion necesan por trafi la celon, kiun li difinis al si.

Tamen, ĉi-foje, Johano duone atendis, ke s-ro Pipelbom ne restos firma ĉe sia decido serĉi edzinon pere de agentejo. Verdire, li ne estis tute certa, ke la vizito de lia mastro okazis reale. Ĉu ne lia malsaneca stato lin igis imagi ĝin? Mire do li aŭdis la riĉulon tuj informiĝi, ĉu li jam faris la necesajn aranĝojn.

“Sinjoro, mi ĵus eliris el la hospitalo, kaj al la oficejo tuj venis. Mi ne havis tempon. Ĉu vere vi deziras, ke...?”

“Kompreneble. Vi aŭdis min, ĉu ne?, kiam mi vizitis vin en tiu terura loko. Vi jam perdis tempon venante oficejen. Iru tuj!”

Johano rapidis for, sed – ĉar li estis singarda – antaŭe petis s-ron Pipelbom subskribi paperon, en kiu estis dirite, ke Johano reprezentas la konatan industriiston en ties edzin-serĉado. Ne taŭgus, ke la homoj en la agentejo malfidu lin. Plena je memfido, kaj scivolema, li eniris en ties oficejon.

“Ĉu tiaj estaĵoj envere ekzistas?” demandis al si Diana Belpar, admirante la belulon, kiu ĵus envenis.

Johano ja estis alta junulo, brunhara, blu-okula, kun kortuŝa vizaĝo kaj rideto kapabla igi iun ajn knabinon sekvi lin ĝis la mezo de Saharo. Krome, io tre simpla en lia sinteno tuj sentigis, ke li ne rigardas sin supera al la homoj, kiuj ne havas la feliĉon esti same bele kunmetitaj. Kaj tiu simpleco igis lin eĉ pli altira.

“Ĉu tiaj estaĵoj ekzistas envere?” li pensis sammomente. Li antaŭe opiniis, ke tia beleco ekzistas nur en filmoj. Lia koro batis forte. Li sentis, ke jam li komencas enamiĝi al ŝi.

“Mi ne venas propranome,” li ekparolis, apenaŭ elportante la kortuŝan povon de tiuj mirindaj okuloj. (Li sentis timete, ke li preskaŭ povus ruĝiĝi, maloftega okazaĵo ĉe li).

“Je kies nomo vi do venas?” muzikvoĉis la kisinda buŝo.

“Jen,” Johano respondis, kaj li transdonis la rajtigilon subskribitan de s-ro Pipelbom. Diana Belpar ĝin legis atente.

“Mi estas la sekretario de s-ro Pipelbom,” la junulo diris, tuj kiam ŝi finis la legadon, “kaj li petis min veni ĉi tien por prezenti lian deziron. Ĉar li estas tre vaste konata homo, mi opiniis, ke estus saĝe peti de li ion skribitan. Sen ĝi, vi eble imagus, ke temas pri ŝerco!”

“Efektive,” Diana respondis.

Tiu dokumento senpezigis ŝin. Male al Cipriano, kiu disradiis seriozecon per la tuta sinteno, ĉi tiu agrabla junulo povus esti, ekzemple, studento fi-ŝercema.

“Kio precize estas lia deziro?” ŝi demandis.

“Li estas kvindekjara, tre riĉa. Li tiris neimageblan riĉon el diversaj produktoj, el kiuj unu el la plej novaj estas tabako sentabaka, pri kiu vi certe aŭdis, ĉu ne?”

“Jes. Tiu produkto ebligas al homoj fumi kun la sama plezuro, kvazaŭ estus tabako, sed sen ties malbonaj efikoj al la sano.”

“Ĝuste. Nu, li estas tre riĉa, kaj nun volas edziĝi. Sed li ne deziras junulinon, kiu akceptus lin por la mono. Li esperas trovi pli malpli kvindekjaran virinon, sufiĉe monhavan, kapablan paroli interese pri plej malsamaj temoj, bonfartan, ŝatantan bone manĝi kaj trinki, kaj ankaŭ vojaĝi. Vi vidas. Li tute ne zorgas pri tio, ĉu ŝi estas bela aŭ ne. Li bezonas kunulinon, kun kiu li povu vojaĝi kaj diskuti pri ĉio.”

“Dankon, sinjoro. Vi donas al mi sufiĉe precizan bildon pri tio, kion via mastro deziras. Mi tre ĝojas: tio faciligos mian taskon. Ĉu mi kontaktu lin, aŭ vin, kiam mi povos sciigi la nomojn de interesaj eblulinoj?”

“Min, kompreneble. Li havas tre multe por fari kaj ne havas tempon por prizorgi mem la aferon. Li havas plenan fidon al mi, kaj scias, ke konante lin tre bone, mi prezentos al li nur personojn, kiuj vere respondas al lia deziro.”

Dum la senvorta momento, kiu sekvis, Johano direktis al Diana sentoplenan rigardon.

“Mi... mi... mi ne dubas, ke vi sukcese aranĝos la aferon. Eeee...”

Ŝi estis notanta ion, sed lia subita sin-interrompo igis ŝin levi la okulojn al li.

“Ĉu s-ino, aŭ f-ino Belpar?” li demandis, iom sinĝene.

“Mi ne ŝatas tiujn vortojn, sed se vi volas scii, ĉu mi estas edzino, la respondo estas: ne. Mi eĉ ne havas vivkunulon. Mi estas libera, kaj tre alte taksas mian liberecon.”

“Se vi estas libera, ĉu mi povas inviti vin al vespermanĝo hodiaŭ?”

Ŝi ridetis.

“Mi ne estas tiel absolute libera. Ne. Por ĉi tiu vespero mi planis ion alian, sed mi estos libera morgaŭ, kaj tute konsentos uzi tiun liberan tempon kun vi, se taŭgos ankaŭ morgaŭ.”

“Taŭgos. Kaj estos por mi granda ĝojo. Ĉu mi venu ĉi tien?”

“Ne. Mi iros al mia apartamento por igi min bela. Mi tie atendos vin je la... ĉu la oka? Jen mia adreso. Ej! Ne foriru,” ŝi krietis, vidante lin ekstari kaj turni sin al la pordo. “La servoj de tiu ĉi agentejo ne estas senpagaj. Mi devas klarigi la monan aspekton de nia aranĝo, kaj la interkonsenton vi devos subskribi.”

Ĉapitro 5

En sia oficejo, plej moderne meblita, s-ro Pipelbom sidis en brakseĝo kaj pensis. Li rondrigardis sian oficejon. Li ŝatis ĝin. Ĝi estis vasta, riĉomontra kaj komforta: ĝi signis potencon.

Li pensis pri sia domo. Jes, li ŝatis ankaŭ sian domon, pro la samaj motivoj, kaj la tutan bienon ĉirkaŭ ĝi. Sed nun... Ekkolero kaptis lin. Tiuj diablaj socialistoj... Estas hontinde, fari tion al li. Forpreni eron el lia bieno, kaj do el lia potenco! Kiel eblas? Kaj tamen...! Li sciis, ke ili estos pli fortaj. Eĉ lia tuta mono ne povos ŝanĝi ilian nekredeblan decidon, en la nuna politika situacio. Edziĝo, siaflanke...

Dum, videble, li profunde pensadis, Johano lin rigardis, respekte atendanta. Li konis sian mastron. Li vidis, ke decido formiĝas en lia menso. Ne necesos multa tempo, por ke li konu ĝin.

“La respondo estas jesa,” la mastro fine deklaris kun la solena voĉo de prezidanto leganta al la kunsidantoj la rezulton de voĉdono. “Mi edziĝos al grafino Montokalva.” Kaj li silentis.

Li pensis al ŝi. Li neniam ŝin renkontis, sed pri ŝi li sciis multon: malbela, sed supere inteligenta virino, konata kiel ridema ĝojulino, ĉiam ema ŝerci kaj aliri la vivon el plej pozitiva angulo; kvankam fojfoje impresa, ŝi estis, laŭdire, fakte simpla persono, kun simpla rigardo al la mondo.

Nelonge, tamen, lia penso restis ĉe ŝi. Lia revo rapide transiris al ŝia kastelo. Vivi tie estus dono de la dioj. Hodiaŭ, kiam la nova plimulto en la urba konsilantaro – tiuj aĉaj socialistoj – decidis fari publikan promenejon laŭlonge de la rivero kaj tiel forŝteli parton de lia tiea bieno, li sentis pli kaj pli la emon iri vivi aliloke. Ĉu la kastelo de Montokalva ne estus plej mirinda vivloko? Ĉu ĝi ne estus eĉ pli bela signo de potenco ol lia nuna riĉula domo ĉe-rivera? Jes, ju pli li pensis pri ĝi, des pli la ideo plaĉis.

“Ĉu vi scias ion plian pri la afero?” li demandis sian sekretarion.

“Jes,” tiu respondis, “ion, kio ne simpligas la situacion, bedaŭrinde. La grafino volas, ke oni absolute ne sciu, ke ŝi deziras edziniĝi pere de agentejo. Vi do devos aranĝi renkontiĝon tiamaniere, ke ĝi aspektu kiel eble plej natura, neplanita.”

“Nu, tio estas via tasko, knabo. Vi aranĝu ion, por ke ni renkontiĝu. Restu al mi nur aliri ŝin kaj diri: «Grafino, mi deziras edziĝi al vi. Bonvolu subskribi la interkonsenton.»”

“Ne, ne, ne, ne, sinjoro. Ne eblus. Tiel vi fuŝus ĉion. Sed, se vi permesas la demandon, ĉu vi estas tute certa, ke vi volas edziĝi al ŝi? Ĉu vi ne deziras konsideri aliajn eblojn?”

“Ne. Mi decidis. Vi donis al mi ĉiujn informojn pri ŝi: ili konfirmas, kion mi aŭdis diversflanke. Ŝi estos mia edzino. La celo estas decidita. Nur restas difini la rimedojn.”

Rapidvola s-ro Pipelbom ĉiam estis, kaj al tiu eco Johano delonge kutimiĝis, sed ke, ne konante virinon, lia mastro firme decidis ligi sian vivon al ŝi, nur post kelkminuta konsiderado, tio estis malfacile kredebla. Tamen, estis fakto: la tuta sinteno de s-ro Pipelbom, kaj lia vizaĝa esprimo, ne lasis pri tio eĉ plej malgrandan dubon.

“Mi diskutis la aferon kun la ĉefservisto de sinjorino la grafino,” Johano plu parolis. “Li diris al mi, ke plej bone estus agi tiamaniere, ke ŝi renkontu vin en cirkonstancoj, en kiuj vi aperu kiel eble plej admirinda, t.e. en cirkonstancoj, kiuj veku amon de ŝi al vi.”

“Ĉu la simpla fakto, ke la fama Adriano Pipelbom proponas al ŝi geedziĝi, ne sufiĉus, por ke ŝi jesu?”

“Ne. Virina menso ne reagas, kiel tiu de aĉetanto. Vi devas estigi amon en ŝi, aŭ vi malfeliĉos dum la tuta posta vivo.”

“Verŝajne vi pravas. Sendube vi pravas. Jes, mi komprenas. Mi devas prezenti min al ŝi tiamaniere, ke ŝi ekamu min. Sed kiel fari? Kiel oni vekas amon en virino? Ĉu vi scias? Ĉu vi havas ideojn?”

Johano hezitis. Li preskaŭ komencis paroli, fakte jam malfermis la buŝon, sed tuj refermis ĝin.

“Mi vidas, ke vi havas ideon. Kial vi ne diras ĝin tuj?”

“Pardonu min, sinjoro. Mi konsideras, ĉu ĝi taŭgos aŭ ne. Nu, mi submetu ĝin al vi. Mi pensis jene: se oni savas homon el danĝero aŭ malagrabla situacio, la savito emas ami la savinton, ĉu ne?”

“Prave! Tute brila ideo! Ni provu estigi situacion, en kiu mi povos aperi kiel iu, kiu savis ŝin el terura danĝero. Tio certe efikos.”

“Se ni tr...”

Pipelbom interrompis.

“Jen mi havas ideon: vi faligos ŝin en la riveron, kaj mi staros apude, kaj ĵetos min en la akvon, kaj ŝin savos.”

“Ĝuste pri simila situacio mi pensis, sed via propono enhavas malfacilaĵon: ĉu vi vere kapablus savi ŝin?”

Pipelbom enpensiĝis dum minuto.

“Mi timas, ke ne,” li fine diris. “Mi malbone naĝas. Kaj savi... nu, tio eble ne estas facila. Ni trovu ion alian.”

Ambaŭ viroj profundiĝis en longa silenta pensado.

Fruktodone.

* * *

“Diana!”

“Jes, Johano.”

Ili sidis en agrabla restoracio, en angulo trankvila, kie oni forgesis la ĉeeston de aliaj manĝantoj. Li metis sian manon sur ŝian.

“Antaŭ kelkaj tagoj mi estis en hospitalo. Prizorgis min tie tre bela flegistino, Lucia. Mi opiniis, ke mi amas ŝin, sed...”

“Sed...”

“Sed nun ne plu. Estas evidente, ke mi povas ami nur vin.”

“Estas evidente, ke la suno turniĝas ĉirkaŭ la tero, ĉu ne? Tion vi certe vidis mem, konstatis propraokule. Ĝi ekaperas el unu flanko kaj malaperas ĉe la alia flanko, ĉu ne?” ŝi rebatis, kun rido en la okuloj, sed buŝo serioza.

“Kion vi volas diri?”

“Ke kelkaj ideoj estas evidentaj, sed neĝustaj.”

“Diana!”

“Nu, mi ne scias. Eble vi povas ami nur min. Kompatindulo!”

“Kial mi estus kompatinda?”

“Ĉar mi trompos vian atendon.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Mi decidis resti sola dum la tuta vivo. Aŭ almenaŭ senvira.”

“Tiu ideo estis bona antaŭ ol vi renkontis min. Sed nun ne plu. Evidente mi estas la viro por vi.”

“Ne, ne, amiketo. Mi estas la Liber-ama Virino.”

“Vi komedias. Vi ludas rolon. Sed profunde en vi, vi certe sentas, ke iutage vi decidos vivi kun viro: mi.”

“Mi ne komedias. Mi vidis tro da malfeliĉaj paroj, kaj mi diris al vi la veron. Kaj tamen, se mi komedius, mi komedius tiel bone, ke vi tion tute ne rimarkus.”

“Kial?”

“Plej simple: ĉar mi estas ano de amatora teatra grupo. Ĉu mi neniam tion diris al vi? Kompreneble ne, ni apenaŭ konatiĝis.”

“Sed vi havas la impreson, ke ni konas unu la alian jam de longe, kaj ke mi scias ĉion pri vi. Tio estas signo. Signo, ke vi amos min. Vidu, vi perfidis vin mem. Vi ne estas tiel kapabla ludi teatre, kiel vi imagas.”

“Ho jes, mi estas kapabla. Tio estas kontrolebla fakto, publike konata. Mi lernis ludi ĉiajn rolojn plej versimile.”

La menso de Johano rapide laboris. Teatra grupo amatora! Tio helpus por realigi la... Kaj tio estus bona motivo por revidi ŝin kaj vidigi al ŝi, kiel malsaĝa ŝi estas en sia sinteno pri viroj, aŭ almenaŭ pri La-Viro-Por-Ŝi.

“Teatra grupo, ĉu?” li diris. “Interese. Aŭskultu. Ĉu vi opinias, ke viaj samgrupanoj akceptus partopreni en iu ludo kun mi?”

Kaj per plej mallaŭta voĉo li klarigis la planon.

Ĉapitro 6

Oftege, kiam ŝi estis infano, Elza revis, ke ŝi estas la grafino. Strange, se konsideri, ke ŝi havis la freŝecon de l' junaĝo, dum grafino Montokalva estis fama pro sia malbeleco: misturnita nazo, tro vasta buŝo en vizaĝo tro longa kaj haroj rifuzantaj ordiĝi kunformis kapon senharmonian («ĉevalecan», kelkaj diris) kaj la vireca korpo kun la tro fortaj ŝultroj ne helpis forpreni ĉe vidanto la penson, ke kiam Naturo faris ŝin, ĝi fuŝis sian laboron.

Sed por Elza la grafino estis iu tute speciala. Ŝi havis kastelon, dignecon, potencon, kaj la tono, kiun uzis la patro por paroli pri ŝi – «grafina moŝto»! – ĉiam pensigis pri mistera, kvazaŭ pra-devena supereco. Krome, ŝi havis ĉevalon.

Ĉiumatene je la sepa, la grafino surmetis specialajn rajdajn vestojn kaj surĉevalis promene, ĉiam sur la samaj vojoj. Sur sia ĉevalo, kiel bela, kiel potenca ŝi aperis!

Ekde la infaneco, Elza, kiu pli malpli scipovis rajdi, revis pri la belaj rajdovestoj de l' grafino, kaj pri ties supereca sinteno dum la ĉeval-promenado matena. Se foje, eĉ nur unufoje, ŝi povus ludi ŝian rolon...

Kaj jen la mirinda okazo prezentiĝis.

Kiam Nikolao, ŝia amata kemiisto, sinĝene petis ŝiajn ideojn pri la eblo provi en reala situacio la substancon, super kiu li laboris jam de longe, kun la espero ĝin vendi al la ŝtata spiona servo, kiu – laŭ la konfidencoj de amiko – tre deziris havi ion similan, ŝi tuj sciis, al kia praktika celo ĝi povos aplikiĝi. Temis ja pri substanco, kiu, en malgranda kvanto, igis bonhumora, sed samtempe malhelpis la menson efike funkcii, kaj kiu, en difinita, pli granda kvanto, estis dormigilo kun apartaj karakterizoj.

Nun, estis kelkaj minutoj antaŭ la sepa matene. Elza staris en la dormĉambro de la grafino kaj rigardis kun forte batanta koro ties profundegan dormon. La substanco de Nikolao belege efikis. Tute trankvile, Elza iris al la granda ŝranko, kie multaj rajdovestoj pendis. Ŝi elektis malrapide, sin vestis kaj admiris sin en la alta spegulo. Diri, ke tiuj vestoj perfekte taŭgis, estus paroli malvere, sed ne tiu detaleto fuŝis ŝian plezuron.

La plezuro iĝis eĉ pli granda, kiam ŝi rimarkis la nazumon de la grafino kaj unu el ties perukoj, kiu tie troviĝis sur sia subtenilo. Subpremi la deziron ilin uzi postulus superhoman volforton, kaj Elza ne estis superhoma. Kun silenta gajeco ŝi surmetis tiujn plibeligilojn. Bedaŭrinde, la peruko ne bone teniĝis. Sed en la ŝranko estis almenaŭ kvin aliaj! Tujtuj! Ek! Okazu kompleta grafiniĝo! Unu el tiuj perukoj montriĝis perfekta.

Kiam Elza rigardis sian bildon en la spegulo, ŝi malfacile sin detenis de brua rid-eksplodo. Ŝi sentis sin tute grafina.

Kun larĝa rideto ŝi eliris el la ĉambro kaj paŝis ĉevalejen.

La tuta naturo reciproke ridetis. Neniam la ĉielo tiel bluis, neniam tiel arte kantis la birdoj, neniam la arboj tiel amike signis bonvenigon.

Elza ridis al si tutkore. Endormigi la grafinon per la nikolaa drogo estis infanlude facile, tio montriĝis nur simpla, ĝojiga ŝerco. Kaj realigi je la aĝo de 21 jaroj la deziron plej forte sentatan dum la tuta infaneco! Kio pli ol tio povus doni senton de perfekta, plaĉa rev-plenumiĝo? Ŝi rajdis, rajdis, rajdis plu, feliĉega. Ŝi, finfine, estis la grafino.

“Halt!”

Ili agis tiel rapide, ke Elza apenaŭ konsciis, kio okazas. Kvin maskitaj viroj, kelkaj kun pistoloj, ĉirkaŭis ŝin, ektenis la ĉevalon kaj ŝin kondukis for. Mallibera.

* * *

Jam la kvinan fojon en kvin minutoj Adriano Pipelbom rigardis la horloĝon. Li stariĝis de sur sia seĝo kaj komencis paŝi sencele en la ĉambro. Li ekbruligis unu el la pipelbomaj sentabakaj cigaroj, sed eĉ tio ne redonis pacon al li. Fine, kvankam estis iom tro frue, li eliris. La atendo ja iĝis neelportebla.

Bela estis la nokto. La luno brilis kaj miloj da steloj okulumis al tiuj el la teranoj, kiuj, kortuŝitaj de la paca somernokto, direktis la rigardon ĉielen, kvazaŭ danke.

Adriano Pipelbom ne estis unu el ili. Li ne interesiĝis pri la steloj, kaj la sentoj, kiuj movis lian koron, neniel rilatis al danko. Li timis.

Ĉiam estas io malplaĉa en la fakto stari atendante iun, kiu ne venas. Se, krome, la atendo okazas nokte en arbareto, kiun trakuras kaj traflugas ĉiaspecaj bestetoj, kiujn ne eblas vidi, sed kies ĉeesto senteblas pro mil bruetoj, ĉiu pli malplaĉa ol la alia, tiam oni havas la impreson, ke oni baldaŭ perdos la saĝon por-ĉiame. Eĉ se oni nomiĝas Adriano Pipelbom.

La tempo pasis ege malrapide. Nenio okazis. Eĉ la bruetoj similis unu la alian de minuto al minuto, de kvaronhoro al kvaronhoro, alportante neniun diversecon al la unutona etoso de tiu en-arbara gardostaro.

En Adriano Pipelbom la timo pli kaj pli emis transformiĝi en koleron. Kion ili faras? Li alvenis ĉi tien kvaronhoron tro frue, sed ili nun malfruas duonhoron rilate al la firme difinita horo. Ĉu li povos ludi sian rolon taŭge, se ili plu atendigos lin? Kia malserioza generacio! La nunajn junulojn oni vere ne povas fidi.

Tamen, eble okazis io fuŝa, eble io misfunkciis, pri kio ili ne respondecas, ĉu? Li lasos al ili plian duonhoron.

Okazis nenio. La tuta plano malsukcesis. Ne ĉi-nokte Adriano Pipelbom povos savi la grafinon el danĝero, kaj ŝian koron tiel kapti. Li reiris hejmen, brulanta je kolero.

* * *

Adriano Pipelbom ne estis homo, kies koleroj forsvenas per si mem. Nur kiam ili trovis eksteran objekton, ili iom post iom komencas forbruli. Ĉi-foje li decidis direkti la furiozon al sia sekretario. Li paŝis telefonen.

“Mi ne komprenas, sinjoro,” respondis la trankvila voĉo de Johano. “Ĉio estis en ordo ĉi-matene. Ili atendis grafinon Montokalvan je la antaŭvidita loko, laŭ la indikoj, kiujn mi antaŭe ricevis de la servisto Cipriano pri ŝiaj rajdaj kutimoj. Ili sukcese haltigis la ĉevalon kaj kaptis ŝin. Kiam mi telefonis al ili tagmeze, ili certigis, ke ili transirigos ŝin ĉi-nokte el la urbo al tiu kampara dometo, pri kiu ni interkonsentis, kaj kien oni povas alveni nur piede tra la arbareto. Ili konfirmis, ke ili pasos je la 22:25 sur tiu arbara vojeto, kie vi troviĝos. Ili rediris al mi, ke ili konas senmanke sian rolon kaj ne dubas, ke ili sukcesos lasi vin superforti ilin tute bone. Ili estas anoj de teatra grupo kaj eĉ provludis inter si, kiamaniere ili helpos vin faligi la tri, unu post la alia...”

“Vi ne bezonas rediri al mi nian tutan planon. Ankaŭ mi konis mian rolon perfekte. Sed kiel mi povus ludi ĝin, se la aliaj ne venas? Kio okazis al tiu kompatinda grafino? Vi...”

Johano sentis, ke jen venos la kolera kriado. Kiel jam dirite, li konis perfekte sian mastron, li sciis, kiamaniere paroli al li en similaj cirkonstancoj. Per voĉo samtempe seka, trankvila, kaj tamen plena je respekto li diris:

“Ne havu zorgojn, sinjoro, mi informiĝos kaj tuj sciigos al vi.”

* * *

Kiam la telefono reaŭdigis sin, Pipelbom ne dubis, ke jen lin vokas Johano, por sciigi la situacion. Li sekve tre miris, kiam alparolis lin iom naza voĉo, al li tute nekonata.

“S-ro Pipelbom?”

“Estas mi. Kiu vi estas? Kion vi volas?”

“Mi parolas nome de la teatraj amatoroj, kiuj aranĝis por vi la kapton de ...”

“Ŝŝŝŝ! Ne diru nomojn ĉe la telefono. Oni neniam scias, ĉu iu ne subaŭskultas nin,” interrompis la riĉulo.

Kial, kelkajn minutojn antaŭe, li lasis sian sekretarion telefone raporti plej detale pri ilia plano, kaj nun subite pensis pri la risko de subaŭskultado, neniu povus klarigi. Oni povas esti sukcesa memfarita homo, kaj agi nekonsekvence.

“Nu, vi proponis al ni pagon por tiu laboro, ĉu ne? Verŝajne estus malsaĝe diri telefone, precize kiom, laŭ via propono, ni devus ricevi.”

“Jes, jes, diskretu, mi petegas vin, diskretu. Sed nun,” li varmiĝis, “mi postulas klarigojn pri tio, kial vi lasis min atendi dum tuta nokto en loko plej malplaĉa, dum vi devis plenumi taskon precizan kaj facilan.”

“Ne koleru, s-ro Pipelbom, ne koleru. La afero estas simpla. Unu el ni subite konsciiĝis, ke grafino valoras multe pli ol vi proponis. Nun, kiam ni tenas ŝin kaptita, kial ni redonus ŝin kontraŭ difinita sumo, se ni povas postuli de vi la dekoblon?”

“Kion? Vi... Vi postulas la dekoblon?”

“Jes. Bonvolu pripensi iomete. Ni havas la grafinon. Ni povas fari ion ajn el ŝi. Kial ni ne uzus tiun okazon por tiri el vi sumon, kiu por ni estos granda kaj grava, dum vi eĉ ne sentos ĝian mankon?”

“Nu... Sed... Vi estas aĉuloj! Mi tuj informos la policon, kaj...”

“Ne, sinjoro, vi ne informos la policon. Vi perfekte scias, ke se vi tion farus, ni devus suferigi la grafinon, eble eĉ mortigi ŝin. Vi ne akceptus respondeci pri tia fi-ago, ĉu?”

“Sed...”

“Aŭskultu, sinjoro. Mi sufiĉe parolis. Mi lasos vin pripensi la aferon. Nun estas malfrue. Mi revokos morgaŭ por aranĝi detale la pagon kaj la redonon de la grafino, eble ankaŭ kun vi en la rolo de savanto.”

“Klik,” faris la telefono, antaŭ ol Pipelbom havis la tempon malfermi la buŝon.

Li ekstaris, kaj iris preni glason, kune kun botelo da brando. Refortigilon li nepre bezonis.

* * *

Johano iĝis ege pala.

“La aĉuloj!” li kolervoĉis.

“Kion ni faru?” demandis lia mastro, kun la tono de homo tute senhelpa.

Ambaŭ enpensiĝis.

“Ĉu la polico?” demandis Pipelbom.

“Ne. Tro danĝere. La sola solvo estas pagi. Finfine, via celo estas aperi al la grafino kiel savanto. Ni ne plu bezonas la enarbaran teatraĵon. Se la grafino ekscios, ke kiam ŝi estis kaptita, vi estas tiu, kiu proponis pagi por ŝia liberigo, vi estos efektive tiu, kiu savis ŝin. Ŝi estos kortuŝita, kaj tute certe same dankema, kiel en nia unua plano. Eble eĉ pli, ĉar ĉi-foje la afero aperos pli reala.”

“Eble vi pravas. Tamen, mi ne ŝatas la ideon jesi al tia ĉantaĝo. Mi proponas, ke ni ne decidu hodiaŭ. Dormi ĝenerale helpas trovi solvon al problemo. Ni reparolos pri tio morgaŭ matene. Sed mi postulas, Johano, ke vi havu ideojn!”

Ĉapitro 7

La grupo ridegis.

“Kion ni faros morgaŭ, se li konsentos pagi?” junulo demandis.

Ĉiuj rigardoj turniĝis al la ĉefo.

“Ni akceptos la monon,” tiu diris post silento, “kaj tuj redonos ĝin al li. Ni ne estas malhonestuloj. Ni ŝercis, kaj tion ni diros al li. Li verŝajne koleros, krios, ke nia humuro al li ne plaĉas. Mi respondos, ke niaj humursentoj malsamas, kaj ke mi persone trovis la ŝercon plej ĝojiga. Estas fakto, ke nia komedieto tre plezurigis min. Vi havis bonegan ideon, Ĝeraldo. Estas agrable senti sian potencon super fama potenculo.”

“Sed ĉu li ne riskas fari al ni malagrablaĵojn?” demandis knabo, kiu ŝajnis ne pli ol 16-jara.

“Kian malagrablaĵon? Li povus fari nenion kontraŭ ni sen igi la aferon publika. Kaj tion li ne faros, ĉar li aspektus ridinda. Imagu! Se la ĵurnalistoj ekscius pri tiel bela aventuro, kiel bele ili priskribus ĝin! Aperus en ĉiuj ĵurnaloj raportoj pri la longa atendonokto de la fama Pipelbom. Ili humure rakontus, kiel li timete atendis la momenton roli kiel savanto al grafino, kaptita, laŭ lia peto, de pseŭdo-fiuloj, kaj insistus pri la fakto, ke la tuta pseŭdo-savo estis aranĝita por havigi al li okazon tuŝi la koron de tiu virino, al kiu li enamiĝis.”

“Vi pravas,” diris knabino, “li estas inteligenta. Li ne elportus tian ridigan baton al la pipelboma nomo.”

“Tial ni havas povon superan al li,” diris barbulo, kiu estis agema en sindikataj rondoj, “kaj tio donas al mi ideon. Kiam li savos la grafinon el nia aĉa bando, ni nepre devos foti lin. Vi scias, ke la lastan peton de nia sindikato pri la labor-kondiĉoj li forĵetis malestime. Ni povus postuli, ke li akceptu ĝin, dirante: se vi ne konsentos, ni publikigos la tutan aferon, kaj nia dokumentaro enhavas fotojn, sur kiuj oni bone rekonas vin.”

“Tio estus aĉa ĉantaĝo, ĉu ne?”

“Kompreneble. Ankaŭ striko estas ĉantaĝo; se vi ne kontentigos nin, ni ne laboros. Ankaŭ la sinteno de mastro ofte estas ĉantaĝa: se vi ne akceptos tiun aŭ tiun ĉi laborkondiĉon, aŭ salajron, mi forĵetos vin el mia laboristaro. En la homa vivo, ĉant...”

Interrompis lin junulo, kiu alvenis el alia ĉambro, kaj parolis kolerete:

“Ej, Barbo, ĉu vi forgesis la horon? Jam de dek minutoj mi devus partopreni en via kunĝojado. Estas via vico gardi ŝin.” La barbulo ekstaris, demandante:

“Kion rakontas nia kara grafino?”

“Ĉiam la samajn aferojn: ŝi diras, ke ŝi ne estas grafino Montokalva, kaj ke ŝi dezirus dormi, sed ne povas, ĉar, laŭ ŝi, ni faras tro da bruo. Memkompreneble ŝi diras, ke ŝi ne estas la grafino. Se mi estus en ŝia loko, ankaŭ mi dirus la samon, ĉu ne?”

“Klare. Ŝi ne povus diri ion alian. Ne gravas. Sidiĝu, Ĵoĵo, kaj prenu glason. Ni esperu, ke Barbo estos same bona gardisto kiel vi, kaj ne tro suferigos nian belan kaptaĵon per longaj paroladoj pri la sociala stato de la lando.”

“Ne parolu pri li malbone. Eble li estas la sola, kiu sukcesos dormigi ŝin. Ŝi nur lasu lin klarigi pri la vivo ekonomia kaj sociala. Post kvaronhoro ŝi dormos nevekeble.”

* * *

Barbo estis for, Ĵoĵo estis for, ĉiuj aliaj estis for. Restis nur Ĝeraldo, tiu, kiu akceptis gardi ŝin tutnokte. Sin refoje certiginte, ke la «grafino» dormas, kaj ke li estas sola, li aliris la telefonon.

“Janpaŭlo!”

“Jes.”

“Aŭskultu. Mi havas ideon. Eble tre gravan por nia Movado. Ĉi tie troviĝas sub mia gardo grafino Montokalva... Kion?... Mi klarigos poste. Sed diru: ĉu ne estus saĝe...?”

Ankaŭ li ja havis sian planon.

Ĉapitro 8

La sekvantan matenon, Adriano Pipelbom matenmanĝis en la riĉa domo, kie li loĝis, proksime al la rivero, kaj li rigardis kun miksaĵo el malĝojo kaj kolero la tuj apudan ter-zonon, kiun la socialistaj urb-aŭtoritatoj baldaŭ forprenos de li, por tie farigi laŭriveran publikan promenejon.

“Kiel maljusta estas la vivo!” li pensis, ame rigardante tiun admirindan lokon, kiu estis lia, sed kie post nelonge bandoj da stultuloj kaj fiuloj – eble eĉ kriemaj infanaĉoj, aŭ, brueme, malbelaj junuloj – ne hezitos paŝi, senigante la lokon je ĝia paca, purnatura etoso, kaj ridante pri li kun aĉa sento de supereco. (La alia vidpunkto – laŭ kiu estis maljuste, ke unu sola homo proprigu al si longan zonon de tero en la plej rigardinda parto de la regiono ĉirkaŭ-urba – tute ne trafis lian menson).

“Jes, la vivo estas maljusta,” li laŭte ripetis, portante al sia buŝo la tason da kafo, kiu troviĝis antaŭ li. Kaj por forgesi pri siaj zorgoj, li direktis sian atenton al la radio, kiu funkciis, kiel ĉiumatene, kiam li matenmanĝis.

Li preskaŭ faligis la tason, tiom la novaĵo lin skuis. Ĝi tekstis jene:

“Anoj de la Movado por Vera Eŭropo alsaltis kaj kaptis grafinon Montokalva hieraŭ, dum ŝi faris sian ĉiutagan rajdan promenon. En telefon-alvoko ĵus direktita al la Tutlanda Inform-Agentejo, ili deklaris, ke ili mortigos ŝin, se oni ne liberigos tri sambandanojn, kiujn nun tenas la polico. Temas pri Paŭlo Kravata, Sofia Melinor kaj Jano Superŝuto, kiuj estis arestitaj antaŭ unu semajno...”

“Johano! Ĉu Johano estas ĉi tie? Kie sin kaŝas mia fisekretario?” li kriegis furioze.

La junulo, kiu devis esti ĉiumatene je la servo de sia mastro, liahejme, tuj alvenis, trankvila.

“Ha! Jen vi estas! Vi scias, ĉu ne?, kion vi faris!”

“Mi scias, kio okazis al la grafino,” reĝustigis la junulo. “Mi ĵus aŭdis la radion.”

“Jen al kia katastrofo kondukis nin via stulta plano! Kiel vi sukcesis, ke ŝi transdoniĝu al teroristoj? Ĉu vi bonvolos klarigi? Ĉu ankaŭ vi volas ĉantaĝi min? Kiun ludon vi ludas? Diru! Diru do! Ĉu vi estas kun mi aŭ kontraŭ mi?”

“Mi estas via plej sincera servanto, sinjoro,” Johano respondis tiel pace, ke Pipelbom jam komencis retrovi iom da trankvilo.

“La situacio estas tre delikata,” li daŭrigis, “sed certe ni trovos solvon. Vi rimarkis, ke la radio ne parolis pri via rolo en la afero. La teroristoj do verŝajne ne scias, ke la unua kapto de la grafino rilatas al via edziĝdeziro. Tiu penso estas trankviliga, ĉu ne?”

Laŭ sia vizaĝo, Adriano Pipelbom havis aliajn ideojn ol la sekretario koncerne trankviligajn pensojn.

“Elpensu solvon,” li diris postulvoĉe. “Ke ni troviĝas en la nuna situacio, tion kaŭzis vi, kaj via imagriĉa plano. Se vi ne solvos la aferon rapide kaj sen malbonaĵo por mi, vi povos serĉi alian oficon. Iru! Mi ne bezonos vin hodiaŭ. Mi bezonas esti sola.”

Pala, Johano eliris kun premata koro. Li sin demandis, kiel, diable, li povos elturni sin.

Ĉapitro 9

“Sed kio okazis? Kiel eblas?” Barbo insiste demandis.

“Mi ne scias,” la telefona voĉo respondis. “Neniu scias. Pluraj el ni provis telefoni, sed neniu respondas. Verŝajne, tiuj teroristoj rimarkis, ke ni havas la grafinon kun ni, kaj deziris profiti la okazon. Ni estis malsaĝaj lasi ŝin sub la gardo de Ĝeraldo sola, des pli, ĉar li estas tiel malforta knabo. Certe ili alsaltis lin kaj forportis la grafinon, la diablo scias, kien.”

* * *

Dum s-ro Pipelbom komencis matenmanĝi, je kelkaj kilometroj for, la telefono vekis la ĵus priparolitan Ĝeraldon, la maldikan knabon, kiu gardis Elzan, misprenitan por la grafino.

“Ej! Kion vi faras? Mi bezonis duonhoron por venigi vin al la telefono,” sonis voĉo malkontenta. La ĉefo.

“Mi... mi... mi dormis,” respondis Ĝeraldo, provante superi ankoraŭ fortan emon fermi la okulojn kaj lasi sian menson flugi sonĝolanden.

“Mi diris al vi hieraŭ, ke por unu nokto ni povas lasi ŝin tie, sed ke ni nepre devos transloki ŝin hodiaŭ. La afero fariĝis urĝa, ĉar Karlo miskomprenis min kaj transdonis la novaĵon tro frue al la Tutlanda Inform-Agentejo. Iru tuj konduki ŝin al Punkto 3. Margarita enirigos vin.”

“Bone. Mi iros tuj.”

Ĝeraldo paŝis al la ĉambro, kie dormis Elza. Li ŝin rigardis. Ŝi estis tre bela. Ŝi dormis tiel pace, ke ŝia vizaĝo estis tute malstreĉita, kaj tio eĉ pli beligis ŝin.

Rigardante ŝin, li sentis pli precize, kaj dolore, sian malsuperecon. Li estis maldika, malforta, malsaneca, «apenaŭ duonviro», foje diris al li laborkunulo. Eble ĝuste tiu sento pri nesufiĉeco igis lin aliĝi al la Movado por Vera Eŭropo: kunagi kun tiu politika movado estis trovi fratecon ĉe homoj fortaj, kiuj agis «fortule» – sen kulposentoj – por anstataŭigi la «malfortan» demokration per ŝtato pli vireca, pli militema; kunlabori kun ili estis trovi en la grupo virecon, kiun li nur malsukcese serĉis en si mem.

Kaj nun li devis veki la kaptitan virineton kaj konduki ŝin for. Sed kion li faros, se ŝi kontraŭstaros lin? Pli ol iam ajn li sentis kun malgajo sian senmuskolecon. Li ne estis impresa. Male, ŝia beleco, ŝia evidente perfekta sano impresis lin. Li devos trovi en si kiel eble plej multe da volforto, kaj ĝin esprimi per plej firma parolmaniero – subdirante, ke ŝi riskos multegon, se ŝi ne obeos – por ke ŝi akceptu sekvi lin.

Li iom skuis ŝin, por ŝin veki. Ŝi restis trankvile dormanta. Li skuis ŝin pli forte. Ne efikis.

Elza estas unu el tiuj personoj, kiuj fojfoje malfacile endormiĝas, sed kies dormo, kiam ĝi fine ilin prenis, tenas ilin kun grandega forto. Ĉi-foje, tuta tago da aventuroj kaj duonnokto da konstanta laŭta bruado, parolado, ridado fare de ŝiaj kaptintoj, sekvata de pluraj horoj da soleca zorgado en loko nekonata, eĉ pli ol kutime malhelpis fruan endormiĝon. La mankon ŝi nun kompensis per aparte profunda dormo.

Memorante, ke disponebla aŭto, kies ŝlosilojn li havas, staras tuj antaŭ la domo, Ĝeraldo decidis porti ŝin en ĝin. Ke ŝi profunde dormis, tio estis des pli bona, ĉar tiel li ne devos timi ŝian kontraŭstaron. Sed ve! Kiom ajn li streĉis la fortojn, ŝia pezo ilin superis. Li tute ne sukcesis ŝin levi.

Malkontenta pri si, li timeme decidis telefoni al la ĉefo.

“Kompreneble vi ne povus ŝin levi,” tiu diris malestime. “Veku ŝin. Uzu malvarman akvon, frapetu ŝin, kriu en orelon aŭ faligu planken bru-farajn objektojn apud ŝi. Trovu ion ajn, sed, je la nomo de l' diablo, veku ŝin, veturigu ŝin kiel eble plej frue al Punkto 3. Kaj telefonu al mi, tuj kiam vi alvenos.”

Ĝeraldo ne trovis la situacion ĝojinda. Li pli kaj pli sin demandis, ĉu li agis saĝe proponante uzi la kapton de la grafino por la celoj de la Movado. Sed la fakto, ke la respondo estis nea, tute ne helpis lin.

Kun ĝemspiro, li iris preni malvarman akvon.

La reago de Elza estis tuja kaj rekta. Ŝi ne plene vekiĝis. Duondormante, ŝi sentis, ke iu ĝenanto intervenas en ŝian plaĉan sonĝon, kaj ke tio postulas forigon de la ĝeno. Ŝi ne bezonis unu sekundon por, per unu bato tute preciza al lia orelo, boksi Ĝeraldon for. Dum li falis, la kapo de la knabo trafis la muron tiel forte, ke li svenis. Ne plu ĝenata. Elza retrovis plezure sian sonĝon.

* * *

La loko nomata «Punkto 3» en la sekreta lingvaĵo de la bando ne estis tre malproksima. Ne ricevinte informojn post pli ol duonhoro, la ĉefo komencis zorgi. Li mem ne povis forlasi sian laboron, sed li povis telefoni. Li do alvokis Adamon, anon de la bando, iri al la apartamento, kie la kaptita virino kaj Ĝeraldo troviĝis, vidi, kio tie okazas, kaj helpi laŭeble.

Kiam Adamo sonorigis ĉe la pordo, la sono vekis Ĝeraldon, sed tiu ne estis tre firma sur siaj kruroj, kiam li ekstaris. Li malŝlosis la pordon.

“Kio okazis? La ĉefo furiozas!” Adamo diris.

Ĝeraldo rigardis lin kun stranga esprimo. Li sentis sin nebone, kaj emis fali dekstren, verŝajne pro la bato al lia orelo.

“Ĉu ŝi batis vin?” Adamo daŭrigis, rigardante la vizaĝon de Ĝeraldo, kaj konstatante, ke tiu kvazaŭ perdis la povon paroli. “Ĉu ŝi forkuris?”

“Batis? Jes. Forkuris? Nu, mi ne scias. Ŝajnas, ke... Eble...”

Adamo trakuris la apartamenton, brufermante ĉiujn pordojn, kolere maltrankvila.

“Jen ŝi estas,” li kriis. “Ŝi dormas. Ni veku ŝin.”

Frapante ŝian vizaĝon kun forto, li estigis en Ĝeraldo senton de admiro. Tiu ja ne kuraĝus uzi similan forton ĉe tiel bela vizaĝo. El la vidpunkto de efikeco, la metodo estis ĝusta: Elza duone vekiĝis.

Duone dormante, ne bone sciante, kie ŝi estas, kaj kio okazas al ŝi – sed impresita de la aŭtoritata sinteno de Adamo – ŝi revestis sin, kaj eliris kun ili. Por ke ŝi ne risku liberiĝi, Ĝeraldo tenis tre forte ŝian brakon, kaj la tuŝo al ŝia korpo estigis en li sentojn, kiuj lin maltrankviligis. Ŝajnis, ke ŝi estas pli amebla kaj aminda ol grafino devus esti. Ĉu al Adamo tio evidentiĝis? Eble, ĉar li maldolĉe diraĉis al sia kunulo: “Lasu min ŝin teni, vi ne estas fidinda.”

Ĉapitro 10

La enketo pri la grupo terorista “Movado por Vera Eŭropo” rapide antaŭeniris. La policano, kiun ni ekkonis en la komenco de ĉi tiu rakonto, estis sekvinta la telefoninton samloke priparolitan – temis ĝuste pri tiu Superŝuto, kiun nomis la radia mesaĝo – ĝis domo, kies uzon fare de la fi-fama movado la polico jam suspektis.

Iom poste, la polico kaptis Janon Superŝuton, dum li laboris super eksplodaĵoj. Ĝi samtempe trovis tie dokumentojn kun informoj, bedaŭrinde nur partaj, pri la diversaj ejoj, kiujn la grupo uzis por sia fi-cela agado. En la tago, kiam disvolviĝis la ĵus raportitaj okazaĵoj, ĝi decidis aranĝi kaptilon ĉe la punktoj 2 kaj 3. Ĝi do submetis la du koncernajn domojn al konstanta gardado. Oni povas bedaŭri, ke ĝi tiucele uzis virojn tuj rekoneblajn kiel policanojn, sed kion fari? Ĝi ne disponis aliajn por tia tasko.

Ĉapitro 11

Tiun saman matenon, Cipriano kaj Elvira trankvile fordonis sin al sia tagkomenca manĝo, kiu simple konsistis el pano kaj kafo. Ili estis trankvilaj, ĉar ili sukcesis kuraĝigi kaj esperigi sin reciproke. Ekde kiam ili havis la ideon edzinigi la grafinon al Pipelbom, ili konstante transiris de unu mensa stato al alia: sinsekve venis espero, paco, dubemo, dubo, timo, malespero, reespero, ktp senfine. Nun ili troviĝis en trankvila momento.

Ke, la antaŭan matenon, ilia filino Elza, misprenita por la grafino, estis kaptita de bando da teatraj amatoroj, kaj poste, dumnokte, de la Movado por Vera Eŭropo, ili tute ne suspektis. Elza ja estis tre sendependa persono, kaj ŝi vivis memstaran vivon. Ŝi laboris hejme, en la unuĉambra apartamento, kie ŝi loĝis en la urbo, kaj se ŝi ofte vizitis la gepatrojn, ŝi ĝenerale ne diskutis siajn planojn kun ili. Ili kutimis vidi ŝin alveni por pasigi kun ili la vesperon, kaj foriri tre frue la sekvantan matenon sen ilin veki por diri «ĝis revido». Tiu agmaniero ne vere plaĉis al ŝia patrino, sed tiu iom post iom kutimiĝis al ĝi. Elza ja estis, alirilate, plej agrabla filino.

Kiam, la hieraŭan matenon, Cipriano rimarkis, ke la ĉevalo promenas sola sur proksima herbejo, li ne speciale miris. Plurfoje jam okazis antaŭe, ke la pordo de ĝia ejo mem malfermiĝis: la ŝlosa sistemo estis malmoderna kaj ne bone funkciis, kaj ne al ĝia riparo oni dediĉos monon en la nunaj cirkonstancoj.

Ili sciis, ke la grafino estis iom malsana tiun hieraŭan matenon, kaj ke ŝi pro tio ne povis fari sian kutiman promenon surĉevale, sed ĉar ili ne aŭskultis la radion, ili sciis nenion pri la forkapto de l' «grafino». Cetere, ankaŭ s-ino Montokalva nenion sciis: ŝi travivis unu el siaj zorgotempoj, kiam ŝi forŝlosis sin for de la ekstera mondo, sen ia ajn emo interesiĝi pri la tagnovaĵoj, egale ĉu skribaj aŭ parolaj. La alveno de policano do ege mirigis Ciprianon kaj Elviran.

Policano Petro Molnja estis suspektema. En tia afero, oni emas suspekti la servistojn: ja estas facile, al fiulo, ilin subaĉeti. Kaj nun, tiuj du diris, ke ili scias nenion pri la fakto, ke la Movado por Vera Eŭropo alsaltis kaj perforte forkondukis grafinon Montokalva. Ĉu tio estis verŝajna?

Al la policano la afero estis tiel plene konata, ke li eĉ ne rimarkis la miskomprenon: dum li parolis pri la antaŭa tago, Cipriano kaj Elvira fuŝkomprenis kaj parolis pri la hodiaŭa. Iliajn respondojn li trovis pli kaj pli nekredindaj.

“Konduku min al la dormĉambro de la grafino,” li fine diris.

Pezpaŝe, Cipriano, montrante la vojon, tien kuniris kun li. La ĉambro estis senhoma, kiel ĉiumatene tiuhore.

Ili ne estis de tre longe en ĝi, kiam aŭdiĝis la voĉo de Elvira:

“Cipriano! Telefono!”

La ĉefservisto pardonpetis kaj foriris. Petro Molnja ne sentis sin tre bone. La interparolo kun Cipriano kaj ties edzino rezultigis nenion utilan. Ankaŭ la ideo viziti la dormĉambron de la grafino ne aperis tre fruktodona. Kaj li krome malbonhumoris pro tio, ke, vekiĝinte tro malfrue, li ne havis la tempon matenmanĝi.

Sur tableto troviĝis karafo enhavanta ruĝecan trinkaĵon. Li proksimigis la nazon al ĝi. «Vino kun fruktosuko, aŭ io simila», li pensis. Kiel homo malbonhumora pri sia laboro, soifa pro nematenmanĝo, povus subpremi la deziron provi trinkaĵon laŭvide ŝatindan? Li trinkis iom da ĝi. Ĝi estis bona. Rifuzi al si duan glason estus nehome. Li decidis home agi.

Stranga gajeco lin envenis. Komforta brakseĝo invitis lin al si. Estis saĝe sidi por pripensi diversajn aspektojn de la mistera malapero, pri kiu li enketis. Li eksidis, kaj lasis la pensojn disflugi diversdirekte. Li sentis fortan emon ridi, kiun li tute ne komprenis. Estas agrable senti, ke bona humoro revenas. Li servis sin je tria glaso.

Cipriano apenaŭ finis sian telefonadon, kiam nova vizitanto prezentiĝis: ĵurnalisto, kiun la novaĵo pri la forkonduko de la grafino venigis kastelen.

“Mi ne scias, ĉu mi rajtas respondi al viaj demandoj,” deklaris Cipriano. “Policano estas ĉi tie, serĉas postsignojn, esploras. Li ne diris al mi, ĉu mi rajtas doni informojn al ĵurnalisto. Mi iros demandi lin.”

“Mi iras kun vi,” diris la ĵurnalisto, kaj, post kiam Cipriano sciigis, ke la policano troviĝas supre, en la dormĉambro de la grafino, li preparis sian fotoaparaton. Oni neniam tro fotas en similaj cirkonstancoj.

Kiam li eniris la ĉambron, li tiel miris, ke li ne fotis tuj. En brakseĝo falsidis viro, kiu videble dormis, kaj kies dormon, ne malpli videble, ĝojigis sonĝo evidente plaĉa. Dormante, la viro ja ridis kelksekundan ridon, kiu subite haltis kaj post momento rekomenciĝis, kaj tiel ripete, kun plej miriga aspekto.

“Ĉu tiu...?”

“... estas la policano, jes, sinjoro,” respondis Cipriano. “Mi tute ne komprenas, kio okazis al li.”

La ĵurnalisto fotis.

“Kion vi scias pri la malapero de la grafino?” li demandis.

“Nenion, sinjoro. Ŝi foriris kiel kutime sur sia ĉevalo. Mi scias nenion pli.”

“Ĉu via edzino ion scias?”

“Tute certe ne.”

“Kiel vi reagis al la informo, ke la Movado por Vera Eŭropo planas mortigi la grafinon, se oni ne liberigos kelkajn membrojn de tiu bando, kiujn la polico arestis?”

“Mi tute ne scias pri tio, sinjoro. Pardonu min, sed mi ne aŭskultis la radion ĉi-matene.”

“Nu, bone, mi vidas, ke el vi mi tiros nenion sciindan. Mi tion raportos en mia papero, kiel ĉiujn aliajn detalojn, kiujn mi ĉi tie notis. Ne valorus la tempoperdon, ke mi restu plu ĉi tie. Mi rapidas for, kun tiu mirinda foto pri la maniero, laŭ kiu nia polico laboras. Ĝi certe alportos ĝojon kaj gajecon al multaj familioj. Ĝis revido, amiko mia, ĝis revido, kaj dankon pro viaj informplenaj respondoj!”

Post apenaŭ minuto li jam sidis en sia aŭto kaj veturis for. Tra la fenestro de la grafina dormĉambro, Cipriano, skuante nekomprene la kapon, rigardis lin foriri.

* * *

“Cipriano! Kion vi faras en mia dormĉambro ĉi-hore?”

La grafino ĵus eniris.

“Ho! Sed... sed... kiu estas tiu rolulo?”

“Policano, via grafina moŝto. Mi estis ĉi tie, ĉar li petis min konduki lin al via dormĉambro.”

“Policano, ĉu? Kial policano volas viziti mian dormĉambron?”

“Mi ne scias precize, via grafina moŝto. Li enketas.”

“Li enketas, ĉu vere? Pri kio do?”

“Pri via malapero, via grafina moŝto.”

“Mia malapero! Cipriano, ĉu vi perdis la kapon? Kiel vi povas paroli pri mia malapero, dum mi staras antaŭ vi?”

La dormantan policanon ekskuis kelksekunda rido. Apenaŭ Cipriano malfermis la buŝon por respondi al sia mastrino, jam ŝi interrompis lin:

“Li ridas dormante, via enketisto. Li ridas dormante. Strange! Antaŭ-hieraŭ vespere, mi endormiĝis tre rapide kaj dum la tuta nokto havis tre ridigajn sonĝojn. Krome, mi ankoraŭ dormis la sekvantan matenon, kiam mi devus rajdi. Rigardu, Cipriano, rigardu la karafon!”

“Jes, via grafina moŝto, kion pri la karafo?”

“Ĝi estis multe pli plena. Tiu ulo trinkis el ĝi. Ĉu vi scias, kial mi eĉ ne buŝtuŝis vian trinkan specialaĵon hieraŭ vespere, kontraŭe al mia ege longa kutimo, kaj malgraŭ ĝia superboneco?”

“Ne, via grafina moŝto.”

“Ĉar mi suspektis, ke pro ĝi mi havis tiun strangan ridoplenan dormon, kiu faris, ke hieraŭ matene mi ne rajdis surĉevale. Cipriano, strangaj aferoj okazas en mia kastelo. Mi... Nu, kio estas tiu bruo?”

Ambaŭ iris al la fenestro por rigardi eksteren. Pluraj aŭtoj alvenis sinsekve, kun brua rapidego.

“Strange! Plu strangaĵoj! Rigardu ilin! Kion diable ili venas serĉi ĉi tie? Nu, vi konas vian devon, Cipriano, iru demandi, kion ili deziras.”

“Jes, via grafina moŝto.”

Peze, malrapide, kiel ĉiam, la ĉefservisto direktis siajn paŝojn al la nov-alvenintoj.

Post kelkaj minutoj, li frapis al la dormĉambra pordo, kaj, aŭdinte la jeson de l' mastrino, respekte eniris.

“Estas ĵurnalistoj, via grafina moŝto.”

“Ĵurnalistoj, ĉu? Kion ili deziras?”

“Ili petas informojn pri via malapero.”

“Ankaŭ ili! Kio estas tiu ŝerco? Ĉu vi scias?”

“Nenion, via grafina moŝto. Ĉu vi akceptos ilin?”

“Jes. Mi tuj iros. Ili deziras informiĝi, ĉu ne? Nun informiĝos mi. Atendigu ilin en la sidĉambro kun la blua murpapero. Dume, mi forprenos ĉi tiujn rajdovestojn kaj surmetos ion taŭgan.”

* * *

Kiam la grafino eniris en la sidĉambron, da ĵurnalistoj estis almenaŭ dudek.

“Silenton, gesinjoroj, mi petas,” laŭtis Cipriano. “Ŝia moŝto grafino Montokalva konsentas alparoli vin.”

Anstataŭ silento venis dekoj da demandoj:

“Ĉu vi sukcesis liberigi vin mem?”

“Ĉu la polico...”

“Kiel ili vin suferigis?”

“Gesinjoroj, gesinjoroj, bonvolu silenti,” ripetis Cipriano.

“Mi...” komencis la grafino, sed ŝi ne povis daŭrigi pro la bruo.

Tamen, post momento, sentante, ke la grafino ne restos, se ili ne sin tenas pli ĝentile, la ĵurnalistoj eksilentis.

“Gesinjoroj,” reparolis la grafino. Ŝi uzis por ili la tonon, per kiu ŝi siatempe komunikis kun ĉevalo aparte malobeema. “Bonvolu diri al mi, kio okazis. Vi estas ĵurnalistoj, vi do estas la fakuloj pri informado, la homoj, kiuj scias ĉion pri ĉio. Mi bezonas scii. De kie venas la granda ŝerco, ke mi malaperis? Kiam diable mi malaperis, ne sciante tion mem?”

Dek voĉoj samtempe aŭdigis sin, sed nelonge.

“Silenton!” kriis la grafino, kun tono tiel obeiga, ke la multvoĉa, miksparola aro submetiĝis: post unu sekundo, aŭdiĝis nur la falo de notlibro, kaj ĉiuj sentis, kvazaŭ eĉ tiu pardonpetus.

“Nur unu respondu al unu demando,” ŝi aldonis, pli mallaŭte. “Vi, sinjoro, diru al mi: de kie venis la ideo, ke mi malaperis?” Kvazaŭ pistolo, ŝia montrofingro direktiĝis al senhara longnazulo, kiu sidis en la unua vico.

“Nu, sinjorino... eee... sinjorino grafino... eee... sinjorino la grafino, mi... mi eksciis per komunikaĵo el la Tutlanda Inform-Agentejo, kiel verŝajne ĉiuj, kiuj ĉi tie sidas.”

“Dankon. Ĉu vi eksciis sammaniere?” ŝi ĉi-foje demandis brunharan virineton.

“Jes, sinjorino.”

“Kion enhavis tiu komunikaĵo?” ŝi demandis tre junan viron, kiu aspektis kiel studento.

Lia voĉo estis neatendite malalta.

“Ke la Movado por Vera Eŭropo – t.e. unu el tiuj terorist-grupoj, ĉu vi konas? – kaptis vin kaj liberigos vin nur, se oni ellasos el polica gardo tri anojn de la movado, kiuj estis antaŭ nelonge arestitaj.”

Dum trafis la ĉambron silento tiel «dika», ke oni preskaŭ povis tuŝi ĝin, la grafino ĉirkaŭrigardis la grupon per okuloj plenaj je malvarma fajro.

“Kaj neniu havis la ideon telefoni ĉi tien por kontroli, ĉu tiu informo estas ĝusta!” ŝi koleris. “Nek la inform-agentejo, nek la polico, nek la ĵurnalistoj mem!”

Ĉiuj ĵurnalistoj kaj fotistoj mallevis la kapon. Ili konsciis, tro malfrue, ke ĉiu mesaĝo venanta el la Movado por Vera Eŭropo tiom impresas – ĉar ĉiuj ĝis nun estis plej timinde seriozaj – ke la ideo, ke io ĉi-foje fuŝiĝis, fakte trafis neniun, antaŭ ol la grafino parolis.

“Nu, gesinjoroj, ĉi tio sufiĉos. Vi povas raporti, ke mi estas same libera hodiaŭ, kiel mi hieraŭ estis, ke neniu min alsaltis aŭ kaptis, kaj ke mi konsilas al la informaj rondoj, same kiel al la polico, alifoje interesiĝi pri la ĝusteco de ricevataj mesaĝoj. Vi povas foriri, gesinjoroj.”

Eklumis dekoj da fulmoj. Ili signis, kiom gravas al ĉiu reveni al la ĵurnal-oficejo kun foto de tiu malbela, sed efike aŭtoritata persono. Tiu-momente, ŝia digneco, ŝia volo esti obeata imprese elstaris. Ŝi estis admirinda, kaj la fotoj tion montros al la admirema publiko.

Obeeme, raportistoj kaj fotistoj eliris el la kastelo, kaj disveturis for.

* * *

“Nu, Cipriano, kion mi povus fari koncerne tiun trinkaĵon? Iu drogo troviĝas en ĝi, ĉu ne?”

“Mi havas ideon, via grafina moŝto, se vi permesos. Mia filino Elza, kiel vi eble scias, havas amikon, tre proksiman amikon, kiu estas kemiisto. Eble mi povus peti lin analizi la trinkaĵon kaj komuniki siajn trovaĵojn al vi.”

“Tre bona ideo, Cipriano. Mi plene konsentas. Kaj nun, bonvolu peti Elviran veni ĉi tien. Ŝi helpu vin porti ĉi tiun policanon al alia ĉambro, mi diru: al la roza. Kiam mi ŝanĝis miajn vestojn antaŭ ol iri malsupren al tiu stranga ĵurnalista kunsido, ĉi ties ĉeesto min ĝenis. Mi sentos min pli bone, se la dormĉambro denove estos nur mia.”

Ĉapitro 12

Kio malfaciligas la taskon de rakontisto, tio estas la fakto, ke tiom da okazaĵoj disvolviĝas samtempe. Pardonpete, via raportisto, kara leganto, invitas vin nun reveni pli fruen, al tiu momento, kiam la grafino, nescia pri la strangaj informoj, kiuj rondiris pri ŝi, plezure rajdis en la bon-odora naturo matena, aŭ – se vi preferas – al tiu tempo, kiam policano Petro Molnja mirigis Ciprianon kaj Elviran per siaj neatenditaj deklaroj. Kaj ni vidu, kion faras tiumomente la sekretario de s-ro Pipelbom. Certe vi ne dubas, ke tiu ide-riĉa junulo ne restis sen-aga. Vi pravas. Lia menso laboris, fakte, kun ega rapideco. Lia penso-irado disvolviĝis proksimume jene:

«La grafino estis kaptita de amatora teatra grupo, al kiu mi mem proponis tiun taskon, post diskuto kun Diana Belpar, el la edziĝ-agentejo. Se el tiu grupo ŝi transiris al la teroristoj de la Movado por Vera Eŭropo, tio indikas, ke unu el la membroj de tiu movado troviĝas ankaŭ en la grupo teatra.

«Kiu tiu povas esti? Nur tiu, sub kies gardo la grafino restis dumnokte. Kaj nur unu persono povas helpi min trovi, kiu li estas: Diana Belpar.»

Tiel okazis, ke Johano refoje vizitisDianan. Je la dua vizito, ŝi aperis al li eĉ pli bela.

“Jes,” ŝi diris, post kiam li raportis pri sia pripensado. “Vi pravas. Estas simple. Ni lasis ŝin ĉe Ĝeraldo, kiu ekde la unuaj planoj proponis al ni sian apartamenton, aŭ, pli ĝuste, la tre grandan apartamenton, kiun li portempe disponas, neniu komprenis, pro kiaj cirkonstancoj. Ĝeraldo estas tiu negranda malfortulo, kun aspekto ne tre sana, kiun vi vidis, kiam vi renkontis kelkajn el la grupo por klarigi niajn rolojn, ĉu vi memoras? Li havas strangajn ideojn pri politiko kaj socio. Nun, aŭdinte viajn klarigojn, mi ne dubas, ke povas esti nur li.”

Johano do, bedaŭre sed necese, forlasis Dianan, kaj aŭtis al la ĝeralda adreso. Li havis radion en sia aŭto kaj la senmira voĉo de la parolisto subite ĵetis al liaj oreloj plej saltigan informon: la grafino estas tute libera kaj bonfarta, kaj ŝajnas, ke la teroristoj mispaŝis, kaj erare kaptis iun alian. Kvankam la afero ankoraŭ ne estas tute certa, la rondoj ĝenerale bone informataj emas opinii, ke la persono, kaptita pro fuŝo, estas iu Elza Najtingál, filino de ges-roj Cipriano kaj Elvira Najtingál, servistoj ĉe grafino Montokalva.

“Nu, nu, nu, nu,” Johano laŭte diris al si, kun tiu admirinda mensa potenco, kiun li elmontris en ĉiaj cirkonstancoj, eĉ plej streĉaj, “nu, nu, nu, nu.”

Alveninte antaŭ la pordo de la apartamento, kies adreson Diana donis al li, li sonorigis, kun koro forte batanta. Ĉar neniu responde venis, li – ĉiam praktikema – simple provis, ĉu la pordo estas ŝlosita. Mire, li konstatis, ke ne.

Kompreneble, li miris. Kiel li povus scii, ke, elirante el la apartamento, Ĝeraldo, dolore tuŝita de la malestimaj vortoj de Adamo, kaj ankaŭ sub la efiko de la bato, kiun li ricevis, paŝis duonsvene, kaj tute forgesis ŝlosi la elirpordon?

Johano do eniris, vizitis la apartamenton, sed trovis nenion, kio ebligus scii ion ajn pri la mistero. Li serĉis kaj serĉis senrezulte.

Senkuraĝigita, li staris ĉe la fenestro, rigardante eksteren, kaj sin demandis, kion fari plue, kiam aŭto alvenis kaj lokis sin ĉe libera loko ĉe-trotuara ne malproksime de la domo, sed ĉe la kontraŭa flanko de la strato.

Li rigardis ĝin senpense dum sekundo, sed baldaŭ lia atento streĉiĝis. Du junaj viroj eliris el la aŭto kaj ilia sinteno estis observinda. Dum la unua ŝlosis la antaŭan pordon maldekstran, la dua tiris el la veturilo junulinon, al kiu, videble, tiu perforto ne plaĉis. La unua knabo baldaŭ alvenis apud sian kunulon, kaj per io, kio, kvankam kaŝita, certe estis pistolo, devigis la junan virinon eliri. Kun streĉita intereso, Johano rekonis unu el la du viroj: estis tiu Ĝeraldo, pri kiu li ĵus parolis kun Diana Belpar, kaj kiun li renkontis, kiam li klarigis al la teatra grupo la planitan grafin-kapton.

Lia intereso iĝis eĉ pli granda, kiam la knabino hazarde levis la vizaĝon. Li tuj rekonis ĝin: ŝian foton li vidis ĉe Cipriano Najtingál, kiam li tiun vizitis, por scii kiel eble plej multe pri la grafino kaj aranĝi la ludotan savon fare de s-ro Pipelbom. Sen ia dubo, ŝi estis tiu Elza, pri kiu la radio ĵus informis.

Ĉapitro 13

En tiu sama minuto, Elvira, la patrino de Elza, aŭskultis la radion, dum ŝi riparis vestojn por la grafino. Terurate ŝi aŭdis ĝin diri:

“La ĉefo de la Movado por Vera Eŭropo ĵus telefonis al la Tutlanda Inform-Agentejo novan komunikaĵon, el kiu rezultas, ke la fakto, ke ne grafinon tiu grupo kaptis, sed simplan laborulinon, neniel ŝanĝas la decidojn pli frue alprenitajn. Por tiu movado, la vivo de simpla knabino ne valoras malpli ol la vivo de grafino. Se la polico rifuzos liberigi Paŭlon Kravatan, Sofian Molinor kaj Janon Superŝuton, Elza Najtingál mortos, kaj pri tio respondecos la aŭtoritatoj de la lando.”

Unu el la karakterizoj de la Movado por Vera Eŭropo – bona aŭ malbona laŭ la vidpunkto – estis ĝia kapablo agi tre rapide. Apenaŭ la informo pri la eraro rilate la kaptitan virinon diskoniĝis, jam la Movado faris decidon, kaj sciigis ĝin al la tuta publik-opinio.

Por Elvira, la bato estis preskaŭ mortiga. Ŝi neniam imagis antaŭe, ke simila aventuro povus okazi en simpla vivo, kiel la ŝia. Ne mankis multo, ĝis ŝi svenus.

Ĉapitro 14

Dume, en la urbo, Johano trafenestre plu rigardis la du junulojn. Perforte kondukante Elzan kun si, ili direktis siajn paŝojn al la domo, en kiu li troviĝis. Li sin demandis, kial ili revenas kun ŝi al tiu apartamento.

La kialo, kiun kompreneble li ne povis koni, estis plej simpla. La policaj esploroj koncerne la Movadon por Vera Eŭropo pli kaj pli fruktis. Al la dokumentoj trovitaj en la hejmo de Jano Superŝuto aldoniĝis la tro-parolemo de Sofia Molinor, kaj tiel koniĝis pluraj el la kaŝejoj kaj kunvenejoj de la bando. Kiam Adamo kaj Ĝeraldo alvenis al la t.n. Punkto 3, kie ili devis kaŝi kaj gardi Elzan, ili vidis policanon stari sur la trotuaro kaj prave konkludis, ke la sekreto pri tiu loko estas malkovrita.

Ili tiam veturis al Punkto 2, sed refoje konstatis, ke la domon gardas viro suspektinde polic-aspekta. Demandate per telefono, la ĉefo respondis, ke ili reiru portempe al la apartamento de Ĝeraldo, ĝis li aranĝos pli bonan solvon al la problemo. Kvankam tiu apartamento estis rigardata plej riska – ĉar konata de la teatra grupo, kiun la polico certe pridemandos – ĝi estis nun pli bona ol nenio. Estis ja dube, ĉu la polico baldaŭ scios pri la rolo de la teatranoj: eĉ teatra, la kapto tamen estis neleĝa, kaj, plej certe, nek Pipelbom, nek lia sekretario, nek la anoj de la teatra grupo emos rapidi al la polico por rakonti pri si tiurilate. Krome, la ĉefo opiniis, ke post unu horo jam li povos telefoni al la du gardantoj, kien ili konduku Elzan, por ŝin teni plej sekrete.

Pri ĉio ĉi Johano evidente nenion sciis, sed tio ne ĝenis lian pensadon. La urĝa afero nun estis, ne starigi al si nerespondeblajn demandojn, sed agi kaj profiti la kelkajn sekundojn, dum la aliaj atendas trans la strato, ĝis okazos interrompo en la sinsekvo de aŭtoj, kaj ili povos trairi ĉi-flanken.

Ricevinte de la naturo rimarkindan kapablon problem-solvi, kiun li konstante pligrandigis uzadante ĝin ekde la infanaj jaroj, Johano tuj ekhavis agplanon en la menso. Li eliris el la apartamento, venigis al si la lifton, iris al la tuj supra etaĝo en tiu suprenportilo, kaj lasis ties pordon tute malfermita, tiel ke ĝi – la lifto – ne plu povis funkcii. Li tiam malsupreniris sur la ŝtuparo ĝis loko, de kie li povis rigardi la pordon de la apartamento kun minimuma risko esti vidata.

Li aŭdis la tri alveni ŝtupare, esprimante sian malkontentecon pri la liftopaneo.

Dum Ĝeraldo tiris el sia poŝo ringon kun ŝlosiloj, prenis la ĝustan kaj metis ĝin en la seruron, Adamo tenis Elzan firme ĉe la brako. La pistolo, kiun Johano antaŭe observis de la apartamenta fenestro, ne plu videblis. Verŝajne la bandanoj opiniis tro danĝera teni videblan armilon en normala apartamenta domo, kie iu ajn, irante al unu el la najbaraj loĝejoj, povus pasi kun des pli da tempo por rigardi, ĉar la lifto paneis kaj laŭŝtupara iro ĝenerale ne estas fulmrapida.

Preskaŭ kure, Johano desupris ĝis la interŝtuparo, kie la tri staris, kvazaŭ li ĵus eliris el la supra loĝejo.

“Elza! Vi ĉi tie! Kia bonŝanco!” li kriis. Kaj, sammomente, profitante la ekmiron de la aliaj, li hakbatis kun grandegaj forto kaj rapideco la manradikon de Adamo, kiu nur povis ellasi la brakon de Elza.

Ĝeraldo staris kun malfermita buŝo, kvazaŭ stultigita. Per du fulmrapidaj batoj, Johano igis ambaŭ junulojn perdi sian egalpezon.

“Venu, ni kuru,” li flustris al la knabino, kaptante ties manon kaj tirante ŝin al la ŝtuparo. Ambaŭ kuris malsupren.

La du aliaj ekrapidis post ili, sed la kelkaj sekundoj, kiujn ili perdis, estis decidaj. Jam Johano kaj Elza troviĝis sur la trotuaro, kaj la multaj homoj, kiuj pasis tie, malhelpus al la du bandanoj agaĉi.

Johano kaj Elza eniris kafejon tiel plenan je homoj, ke la loko estis tute sendanĝera. Ŝi ja bezonis tuj refortigilon.

Bedaŭrinde, Johano eraris pri unu punkto. Li estis certa, ke liaj du malamikoj ne povis vidi, kien Elza kaj li iris. Li opiniis ilin tro malproksimaj. Fakte, Ĝeraldo sukcesis rapidi pli ol Johano imagis, kaj li observis, kiun trinkejon la paro eniras. Tiu interesa scio estis por li nepre uzinda. Li taksis pli saĝa ne komuniki ĝin al sia kunulo, kiu troviĝis post li, kaj vidis nenion.

* * *

“Mi ne scias, kiel danki vin. Mi vere timis! Ili absolute ne volis kredi, ke mi ne estas la grafino, almenaŭ komence.”

“Tamen, via aĝo...”

“Ili ne sciis pri la aĝo de la grafino. Ili sciis, ke ŝi pasos surĉevale en iu tre preciza loko, kie ili ŝin atendis, je tre preciza horo, ĉar la grafino havas tre firmajn kutimojn tiurilate. Ili sciis pli malpli, kiel ŝi estos vestita. Kaj tio sufiĉis. Kiam ili vidis, ke mi estas tre juna, ili okulumis unu al la alia kaj ridis inter si, kvazaŭ la afero estus eĉ pli komprenebla. Sed ili rifuzis diri al mi, pri kio temas.”

Johano nenion diris, sed komprenis. La teatraj amatoroj, kiuj konsentis ludi la rolon de teroristoj, sciante, ke la celo estas doni al s-ro Pipelbom okazon aperi kiel savanto, opiniis tute verŝajna, ke la industriisto enamiĝis al tre juna kaj tre bela knabino.

“Sed kiel vi konis mian nomon? Kiel okazis, ke vi ĉeestis tiel ĝustatempe?” ŝi plu demandis.

“Nu, mi rekonis vin laŭ foto, kiun mi vidis ĉe viaj gepatroj, kiam mi informiĝis pri la kutimoj de s-ino Montokalva, por aranĝi la kapton.”

“La kapton! Ĉu vi respondecas pri la afero?”

Miroplenaj okuloj rigardis lin, samtempe time kaj netime. Tuj Johano trankviligis ŝin. Li klarigis pri la edziĝ-plano, pri la fakto, ke la grafino volas, ke oni ne sciu, ke ŝi turnis sin al edziĝ-agentejo, kaj pri la neceso aranĝi savan intervenon fare de s-ro Pipelbom. Ial, li opiniis, ke ŝia patro raportis nenion al ŝi pri la ideo edzigi la industriiston al grafino Montokalva.

Kiam Elza ekridegis, estis lia vico rigardi ŝin mire. Kaj kiam ŝi ekparolis, li miris eĉ pli.

“Hahahaha! Ŝi neniam turnis sin al edziĝ-agentejo. Haha! Ŝi eĉ ne suspektas, ke ŝi – hahahahaha! – ke ŝi «deziras» edziniĝi! Tio estas mia plano, mia ideo!”

“Via, ĉu vere? Kiel eblas? Kiel vi partoprenis en ĉi tiuj aranĝoj?”

Siavice, nun, rakontis ŝi. Ŝi klarigis, kiel ŝi sugestis al sia patro agi por konduki la grafinon al edzineco.

Tiel agrable babilante, ili plenigis la mankojn en sia respektiva kompreno pri la aventuro. Ju pli ili parolis, des pli Johano sentis sin kortuŝita. Kiel erare li opiniis, ke Diana Belpar estas bela. Kompare kun Elza, ŝi apenaŭ vivetas. Eble la fakto, ke li tuŝis ŝian manon ekde la unua renkonto, ke li savis ŝin, ke ili travivis kune veran aventuron, al kiu ne mankis risko, eble ĉio ĉi efikis por rapidigi la movojn de lia koro.

Ĉiaokaze, ju pli li rigardis ŝin, ju pli li lasis la muzikon de ŝia voĉo trafi lian menson, des pli lin tenis sento nemiskomprenebla: se ĉi tio ne estas amo, amo simple ne ekzistas.

Strange: al Elza okazis io simila. Liaj longaj kruroj, kiujn ŝi apenaŭ povis sekvi dum la ĵusa forkuro, lia inteligenta vizaĝo, liaj fortulaj ŝultroj kaj la pli profundaj ecoj, kiujn malkaŝis la efektivigo de ŝajne facila, sed nekredeble efika savplano, estigis en ŝi tiun admiran amon, kiu plej kontentigas la nekonsciajn dezirojn de koro virina. Nikolao la kemiisto estis ŝiamense nun nur pala, senrealeca fantomo, pri kiu ŝi emis forgesi.

* * *

La Kafejo de la Nova Epoko, kie ili sidis, troviĝas ĉe stratangulo. Pro tio ĝi havas plurajn enirejojn, el kiuj unu troviĝas en mallarĝa flanka strato. Tiun Ĝeraldo bone konis. Li sciis, ke pasante tra ĝi, li povos diskrete ĉirkaŭrigardi antaŭ ol fari decidon.

Efektive, enirante tra la flankstrata pasejo, li tuj vidis, kie sidas la paro. Bedaŭrinde, estis tiom da homoj en la kafejo, ke li ne povis alproksimiĝi sufiĉe, por aŭdi, kion tiuj du diras. Li sidis ĉe iom fora tablo, kaj petis kafon. Trinkante, li observis ilin. Kun granda intereso li rimarkis, ke ambaŭ gejunuloj pli kaj pli atentas unu la alian, kaj elmontras ĉiujn signojn de tiu malsano – amo – kiun li ege malestimis. Li ridetis al si.

Kial li venis ĉi tien? Nu, en la antaŭaj horoj, li fuŝis multajn aferojn: li lasis la «grafinon» bati lin svenige; en sia miskonscia stato, li forgesis ŝlosi la apartamenton; li lasis miron superi la reagon de vera militanto kaj tiel ebligis la liberigon de la kaptita knabino.

Post ĉiuj ĉi fuŝoj, li serĉis rimedon kompensi la fian impreson, kiun li faros al la ĉefo, kiam tiu ekscios. Kaj por trovi ideojn tiucele, certe estos utile spioni, kaj ekkapti kiel eble plej multe el la planoj de la «grafino».

Kompreneble, eniri la kafejon estis iom riske. Se unu el la du rekonus lin, eble ili vokus la policon. Sed, se li estos tre singarda, li certe sukcesos agi nevidate. Kaj nun, la ama sinteno de la du igis tiun opinion pli kaj pli certa.

En la Kafejo de la Nova Epoko, verdaĵoj estas taŭge lokitaj por dispartigi la ejon al pli plaĉaj, pli intimaj ejetoj. Sed la impreso de intimeco estas misa. Persono, kiu troviĝas sola kaj senbrua sur la ĝusta sidloko, kaj havas bonan aŭdon, povas plene kompreni, kio estas dirata je la alia flanko de la verdaĵa apartiga aranĝo.

Ĝoje Ĝeraldo konstatis, ke la maljuna sinjoro, kiu sidis tuj ĉi-flanke de la verdaĵoj, trans kiuj diskutas Johano kaj Elza, ekstaras kaj foriras. Senhezite li rapidis al ties loko, zorgante, ke la du gejunuloj ne rimarku lin. Li eksidis kaj turnis al la paro streĉitan orelon (fakte tiun, kiu ne suferis la boksadon fare de Elza). La interparolo estis eĉ pli interesa, ol li antaŭvidis.

* * *

“Mi ĝojas konstati, ke viaj interesoj estas la samaj, kiel la miaj,” Elza estis diranta, kiam Ĝeraldo komencis subaŭskulti. “Ankaŭ por miaj gepatroj – kaj sekve por mi – realigi vian ideon gravegas.”

“Jes, pri la ideo, pri la celo, ni plene konsentas. Restas nur aranĝi la rimedojn. La unua plano misfalis, sed ni certe povos elpensi duan, kiu sukcesos. Ĉu, ekzemple, ŝi ne havus ion tre valoran, juvelojn, aŭ ion similan, kion ni povus ŝteli, aranĝante la cirkonstancojn tiamaniere, ke mia...”

“Jes,” ŝi interrompis, kun streĉita voĉo, “jes, jes, jes, jes. Bonega ideo. Perfekte, perfekte, perfekte. La zono! La sankta zono! La zono de Sankta Gaspardeto! Ĝi perfekte taŭgus.”

“Kiel? Kio estas la zono de Sankta Gaspardeto?”

“Estas tre larĝa zono el mi-ne-scias-kiu teksaĵo, kiun laŭdire tiu sanktulo ricevis post ia speciala bonfaro komence de la mezepoko. Ĝin ĉiam konservis la familio Montokalva. Sur ĝi estas speco de surskribo, kiu estis tro malpreciza por povi prezenti ian ajn intereson, ĝis antaŭ nelonge, dank' al novaj fotaj metodoj, historiisto sukcesis igi ĝin tute legebla. Evidentiĝis, ke ĝi estas plej-plej grava por la historio de la religio en la frua mezepoko.”

La vizaĝo de Johano esprimis dubemon.

“Mi min demandas, ĉu tio taŭgus. Ĝi ŝajnas al mi iom tro stranga por niaj celoj. Ĝi ne interesus la publik-opinion same kiel la kapto de la grafino. Ŝi do havos tute alian reagon ol...”

“Tute ne. Eble estus tiel, antaŭe. Sed nun ne plu. Pro la vizito papa.”

“Kial vi enmiksas la papon en ĉi tiun aferon?”

“Atendu, vi tuj komprenos. Kiel vi scias, la papo decidis viziti nian landon. Nu, estas aranĝite, ke li venos al la kastelo de Montokalva por admiri la zonon de Sankta Gaspardeto.”

“Ĉu vere? Kial?”

“Mi suspektas, ke la grafino aranĝis tion, por ricevi monhelpon de la ŝtato kun la celo rebeligi la disfalantan kastelon. Ŝi legis ie, ke la papo, kiam li estis juna, faris esplorojn kaj verkis studon pri Sankta Gaspardeto. Ŝi havas rilatojn kun iu en Vatikano – malnova konato de ŝia forpasinta edzo, miaopinie – kaj ŝi informis tiun pri la fakto, ke la plej grava memoraĵo pri tiu sanktulo troviĝas en la kastelo de Montokalva. La vatikanulo agis tre efike, kaj oni enskribis tiun viziton en la vojaĝplanon de la papo. Se la zono de Sankta Gaspardeto nun malaperus, estus mortiga katastrofo por ŝi.”

“Bonege, perfekte, admirinde. Ĝuste tiun zonon ni devas ŝteli. Ĉu ĝi estas facile prenebla?”

“Por iu ekstera ĝi estas absolute neprenebla. Sed miaj gepatroj laboras en tiu kastelo ekde antaŭ ol mi naskiĝis. Mi vivis preskaŭ mian tutan vivon tie. Tiu kastelo ne havas sekretojn por mi. Kaj mi konas la ĝustan metodon, por kapti la zonon sen iu ajn risko, se nur mi sukcesos dormigi la grafinon sufiĉe profunde.”

“Belege, belege. Aŭskultu, kara, necesas nun, ke mi rapidu al la oficejo. Mi kompreneble devas proponi la planon al vi-scias-kiu kaj diskuti pri kelkaj detaloj kun li. Mi... Ej!”

“Kio okazas?”

“Mi ĵus pensis. Ni tamen devus iri raporti vian savon al la polico! Tiu certe rompas al si la kapon por trovi rimedon scii, kie vi troviĝas, kaj kiamaniere savi vin!”

Ambaŭ eksplodis per rido.

“Vi pravas. Mi ne emas raporti alies misfarojn al la polico, ĉefe se temas pri junuloj, kiuj agas politike, sed ĉi tiuj estas danĝeraj. Dum ili haltis ie, veturigante min de unu loko al alia, la plej aĝa el ili iris telefoni al sia ĉefo kaj tiel eksciis, ke estas nun konate, ke mi ne estas la grafino. Sed ili tamen decidis uzi min kiel altvaloran garantiaĵon, kiun ili redonos nur, se kompense liberiĝos iliaj arestitaj amikoj. Ili ne hezitis paroli pri tio, ke ili mortigos min, se la aŭtoritatoj ne akceptos. Ĉu vi imagas, kiel terure estis aŭdi ilin paroli trankvile pri mia baldaŭa morto, kvazaŭ mi ne ekzistus?”

“Kompatinda!” Johano estis videble plej kortuŝita. “Sed ne nur tio. Tiuj uloj respondecas pri multaj mortoj de homoj tute senkulpaj. Estas tiu movado, kiu eksplodigis bombon ĉe la sinagogo de Strato Kaloĉaja, kaj tiel mortigis multajn. Ni nepre devas raporti pri ili. Venu, ni iru policejen. Diable! Kie estas la kelnero? Tiuj ĉiam forestas, kiam oni deziras pagi kaj rapidi for. Dume, eble ni rapide decidu, kiel mi konigos al vi la lastajn aranĝojn pri la ŝtelo.”

“Kial vi ne simple telefonus al mi?”

“Ni ne uzu telefonon. Estas suspektate, ke tiu movado havas anojn en la ĉefaj telefonaj oficejoj. Ni ne povas allasi, ke nia plano iĝu konata. Ili jam sufiĉe fuŝis la unuan kaptante de ni nian kaptitan grafineton.”

“Kion do vi proponas? Kiam vi povos komuniki al mi la akcepton fare de via ulo, kaj la aliajn detalojn?”

“Postmorgaŭ tagmeze. Ĉu vi konas la restoracion, kiu staras apud la prahistoria muzeo? La Prapatroj, ĝi nomiĝas.”

“Jes, mi scias, pri kiu vi parolas. Mi tie neniam estis, sed...”

“Nu, mi invitas vin tagmanĝi tie kun mi. Je la dekdua. Tiuhore, ne estas multaj personoj, kaj ni povas trovi agrablan lokon. Ĉu taŭgos?”

“Tute bone.”

Kiam la kelnero fine montriĝis kaj malrapide proksimiĝis al ilia tablo, Ĝeraldo diskrete forpaŝis. Li sciis pli ol sufiĉe, por taŭge agi, tiel ke la ĉefo rehavu estimon al li.

Ĉapitro 15

“Ho, Elza! Estas vi!” la juna kemiisto krietis. Ia ĝeno legiĝis sur lia vizaĝo.

“Jes. Bonan tagon, Nikolao. Estas mi,” ŝi diris per nesekura voĉeto. Ankaŭ ŝi sentis embarason.

“Eniru, eniru do, mi petas,” li diris kun la tono de persono, kiu esperas, ke la petato rifuzos la proponon.

“Jes.”

Subite ŝi komprenis, kial ŝin ektenis sento iom stranga. Kompare kun Johano, Nikolao refariĝis nur amiko, bona amiko, eble, sed nenio pli. Ne estis dubo en ŝi, ke la amata estas Johano, kaj nur Johano. Ŝin ĝenis la penso, ke ŝi venas peti servon de viro, al kiu ŝi ne povos rilati honeste.

Enirante, ŝia rigardo senvole trafis ŝuojn. Plej neatendite, tie, sur la planko de la apartamenta enirejo, paro da ŝuoj kuŝis. Ŝuoj virinaj.

“Mi... mi...” provis paroli Nikolao.

“Vi ne estas sola, ĉu?” ŝi diris, scivoleme malfermante la sekvantan pordon.

Li aspektis, kvazaŭ ŝtelisto kaptita ĉe la freŝa faro.

“La ŝuoj...” li komencis sinĝene, preskaŭ ĝeme.

“Doloris al mi la piedoj, kaj la ŝuojn mi demetis envenante,” sonis agrabla ina voĉo.

“Vi!” Elza kriis.

Ja ridetis al ŝi Lucia, flegistino, kiun ŝi plurfoje renkontis, kiam Nikolao estis en la hospitalo, kaj ŝi vizitis lin.

“Mi ne imagis, ke vi venos. Sed eble estas pli bone. Nikolao kaj mi decidis paroli kun vi. Mi flegis lin dum unu monato kaj duono, kiam la aĉa kemiaĵo, pri kiu vi scias, malsanigis lian haŭton. Mi enamiĝis al li, kaj li al mi. Pardonu, se mi sovaĝe, maldelikate agas, vin suferigante tiel subite, senprepare, sed... sed... Mi ne kuraĝus atendi pli, kaj... Sed kial diable vi ridas?”

“Ho, Lucia!” ŝi ekkriis, kaj kisis ŝin. “Kia feliĉo!”

“Kio okazas? Mi ne komprenas. Mi perfidas vin, kaj vi nomas tion feliĉo?” Nikolao demandis.

“Mi ne sciis, kiel diri la aferon. Mi... Ho Nikolao, mi tiom ĝojas, permesu, ke mi kisu ankaŭ vin.” Ŝi lin kisis. Fratine.

“Ankaŭ mi miras,” Lucia interrompis. “Ĉu vi bonvolus klarigi?”

“Vi scias, ke mi ĵus travivis teruran aventuron. Min savis junulo, la sekretario de s-ro Pipelbom, Johano. Li savis min. Mi... Kiel diri? Mi lin amas. Mi lin arnas tre forte. Kaj mi sentis min tiel kulpa rilate al vi, Nikolao!”

“Johano, la sekretario de s-ro Pipelbom, ĉu? Mi bone konas lin,” Lucia voĉis. “Li havis strangan haŭtan reagon al kuracilo, kiun iu fuŝdoktoro donis al li, kaj mi flegis lin dum tuta semajno. Ŝajnis, ke li ekamis min.”

“Iomete, eble, sed tio ne estis tre serioza,” Elza respondis, kvazaŭ sindefende.

“Vi ne povus imagi, kiom viaj klarigoj min senpezigas,” Nikolao diris.

“Ho jes,” Elza respondis. “Ho jes, mi povas imagi. Mi sentas la samon. Mi tre ĝojas pri ĉio ĉi. Sed fakte, se diri la veron, Nikolao, mi venis submeti al vi fakan problemon.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Mi bezonus iom pli da tiu substanco, kiun vi havigis al mi, kaj kies efikon mi provis, tute sukcese, metante ĝin en la ŝatatan trinkaĵon de la grafino.”

“Kial vi bezonas ĝin?”

“Ĉar mi bezonas refoje dormigi la grafinon.”

Nikolao elmontris malĝojan vizaĝon.

“Finite,” li simple diris.

“Finite, ĉu? Kion vi volas diri?”

“Ke estas finite. La afero ne plu funkcios. La grafino scias.”

“Scias kion?”

“Ke ŝia trinkaĵo estis... kiel mi diru?... prizorgita.”

“Kion! Kiel ŝi povus...?”

“Jes. Ŝi petis min analizi eltiraĵon de tiu trinkaĵo, kaj kompreneble...”

“Vi retrovis en ĝi vian specialan dormigilon!”

“Jes, tiun, kiu samtempe dormigas kaj ridigas.”

“Kiel ŝi suspektis?”

“Mi ne scias. Via patro venis al mi, kaj diris, ke la grafino petas min analizi la trinkaĵon. Li diris, ke ĝis ŝi estos ricevinta la konkludojn de la analizo, ŝi ne plu trinkos ion similan.”

“Kion vi diros pri viaj rezultoj?”

“Nu, mi rimarkis, ke estas ananasa suko en tiu trinkaĵo. Mi diros, ke tiu preciza ananaso ne estis pura, ne estis saneca, enhavis ian drog-efikan substancon, kiu agas dormige. Kion mi diru? Vi tamen ne volus, ke mi diru la veron, ĉu?”

“Ne, certe ne. Ĉu vi opinias, ke ŝi de nun rifuzos tion trinki?”

“Kiel scii? Verŝajne jes. Ŝi estis tre suspektema. Se ŝi tre ŝatas tiun fruktovinaĵon, eble ŝi rekomencos trinki ĝin, sed ne tuj, nur post kiam ŝia nuna impreso estos forsveninta.”

“Vi pravas. Kaj tio devigas min ŝanĝi miajn planojn.”

“Pri kio temas?”

Elza plene fidis Nikolaon. Eĉ se iliaj rilatoj aliiĝis, kaj li transiris de la loko de plej-amato al tiu de amiko, tamen tio nenion ŝanĝis koncerne lian homan valoron.

Ankaŭ Lucian ŝi fidis. Ŝi sentis ŝin bonkora, aminda, homo, kiu prenas serioze siajn respondecojn kaj amikecojn, homo, kun kiu estas facile rilati. Ŝi ne dubis pri ties profunda sincereco, kaj honesteco.

Sekve, ŝi decidis rakonti la tutan aferon pri la espero edzigi Adrianon Pipelbom al la grafino kaj la planoj ellaboritaj tiucele. Kiom tio dezirindus por ŝiaj gepatroj, ankaŭ pri tio ŝi insistis.

“Sed kial vi volas dormigi la grafinon?” Nikolao demandis.

“Ĉar estas absolute necese por ŝteli la zonon de Sankta Gaspardeto.”

“Kial?”

“Ĉar tiu zono troviĝas en ĉambro tuj apud tiu, kie ŝi dormas.”

“Ĉu ĝi estas facile prenebla?”

“Jes kaj ne. La grafino tute ne fidas je t.n. sekursistemoj, sed ŝi estas tre inteligenta. La zono de Sankta Gaspardeto pendas sur muro; ĉiu, kiu tien eniras, tuj staras rekte antaŭ ĝi, sed ĝin ne rimarkas, ĉar la tuta aranĝo de la ĉambro estas tia, ke ĝi aperas kiel nur unu el multaj ornamaj teksaĵoj.”

“Certe ĝi ne prezentiĝos tiel, kiam la papo venos ĝin admiri, ĉu?” diris Lucia, iom stulte.

“Kompreneble ne. Tiam ŝi certe aranĝos taŭgan elmontron. Sed nun ĝi troviĝas sur tiu muro. Eble mi estas la sola persono, kiu konas tiun sekreton.”

“Kiel tio eblas?”

“Kiam la historiisto venis, kiu faris la fotojn kaj tiel igis la surskribon legebla, mi troviĝis en la apuda ĉambro, nevidata. Mi kaŝe vidis la grafinon ĝin depreni. Mi neniam suspektis antaŭe, ke tiu peco de teksaĵo estas io speciala.”

“Mi tamen ne komprenas, kial vi bezonas dormigi la grafinon,” Nikolao diris.

“Estas nature, ke vi ne komprenas: mi ne klarigis ĉion. Se ni ŝtelus ĝin dumtage, aŭ vespere, aŭ dum la grafino forestas – ekzemple kiam ŝi rajdas matene – ni ne sukcesus aranĝi la savon fare de s-ro Pipelbom en plej efikaj kondiĉoj. Ni devas agi nokte. Johano opinias tion necesa, kaj mi taksas lin prava.”

“Ankaŭ mi tion pensas,” Nikolao jesis. “La ŝtelo devas okazi tiamaniere, ke ŝi, repensante al ĝi poste, ricevu impreson de danĝero, forte sentu, ke ŝtelisto, verŝajne armita kaj preta mortigi, ĉeestis tuj apud ŝi, dum ŝi dormis.”

“Prave. Tio povas okazi nur nokte. Kaj dumnokte ŝi dormas en la apuda ĉambro sian malprofundan dormon.”

“Malprofundan?”

“Jes. Plej mallaŭta bruo ŝin vekas. Kaj ĝuste la afero estas aranĝita tiamaniere, ke se oni provos movi la sanktulan zonon, tio tuj estigos bruon, kiun ŝi aŭdos. Ŝi klarigis tion al la historiisto, dum mi aŭskultis. Ŝi konfirmis al li, ke ŝi havas tre malprofundan dormon, kaj tuj vekiĝus, se iu provus forŝteli la artaĵon.”

“Jes. Mi komprenas. Vi bezonas, ke ŝi dormu profunde. Nu, vi venis al la ĝusta persono. Mi povos helpi vin.”

“Nikolao! Mi sciis! Vi estas la plej bona kemiisto el la tuta mondo.” Ŝi kisis lin.

“Atendu momenteton.” Li forlasis la ĉambron.

“Jen,” li diris revenante. “Ĉu vi opinias, ke vi povos enŝteliĝi en la ĉambron de la grafino du horojn antaŭ ol ŝi enlitiĝos?”

“Facile. Ŝi havas tre regulajn kutimojn. Estos neniu problemo.”

“Bone. Simple metu ĉi tion ien sub ŝia lito. Vi devos trui la supran parton tuj antaŭ ol meti ĝin. Tiel, iom post iom, ellasiĝos senodora gaso, kiu igos ŝin dormi tiel profunde, ke ŝi aŭdos neniun bruon. Eble de tempo al tempo ŝi ridos, ĉar estas substanco simila al la unua, kiun ni provis ĉe ŝi.”

“Nikolao, vi estas karulo! Mi ne scias, kiel danki vin.”

“Vi povas danki tre simple. Klarigu al mi la tutan planon. Kiel vi aranĝos la savon fare de Pipelbom?”

Elza klarigis, sed Nikolao tuj rimarkis punkton danĝeran:

“Jes, mi komprenas, ke vi bezonas policanon por kapti la «ŝteliston», ĉar se neniu arestus lin, la grafino suspektus, ke la tuta afero estas nur komedio. Sed ĉu vi povas fidi tiujn amatorojn, kiuj elturniĝis tiel admirinde, ke vi riskis vian vivon? Tio maltrankviligas min.”

“Nu, bone, jes, mi komprenas vian vidpunkton, sed kion alian ni povus fari? Ĉu vi havas ideon?”

“Oni povas uzi la servojn de alia persono por la rolo de policano.”

“Kiu?”

“Mi, ekzemple.”

“Nikolao! Ĉu vi tion farus? Kvankam mi...” Kiom ajn kontentige la rompo de ilia amrilato efektiviĝis, ŝi tamen sentis sin kulpa.

“Kaj kvankam ankaŭ mi... Kompreneble mi tion farus. Plezure. Mi ŝatas viajn gepatrojn kaj taksas ilian situacion ege malkomforta. Devi ŝanĝi la tutan vivmanieron tiuaĝe! Ne. Mi farus ion ajn por ilin helpi. Kaj ankaŭ mi siatempe ludis en amatora teatra grupo. Mi scias, kie lui la necesajn vestojn. Mi ludos tiun rolon kun plej granda ĝojo.”

“Kaj ĉar policanoj ĝenerale agas duope, vi bezonos helpanton. Mi estos tiu helpanto,” proponis Lucia.

“Sed... ĉu virino?”

“Kial ne? Nun estas virinoj en la polico kaj ili faras la saman laboron, kiel la viroj. Ne estus nenormale, se unu el la du estus ina.”

“Aŭskultu. Ne mi estas tiu, kiu direktas la realigon de la plano. Tion faras Johano. Mi transdonos viajn ideojn al li. Verŝajne li akceptos.”

Ĉapitro 16

Li akceptis. Ankaŭ s-ro Pipelbom (al kiu Johano opiniis pli saĝa ne paroli pri la fina ĉeesto de policano en la plano) estis akceptinta la ideon savi la zonon de Sankta Gaspardeto. Tiu ideo, konsidere al la papa vizito, aperis al li aparte gratulinda. El lia kolero kontraŭ Johano neniom plu restis.

Ĉion ĉi, kaj la lastajn detalojn de la plano, Johano senzorge klarigis al Elza, dum ili kune tagmanĝis ĉe «La Prapatroj».

Ankaŭ Ĝeraldo sidis proksime, streĉante la orelojn. Ne ĉion li aŭdis, sed la grandan plimulton. Li ne dubis, ke lia ĉefo treege kontentos.

* * *

Johano apenaŭ revenis de la manĝo kun Elza, kiam Nikolao vizitis lin. Ili havis longan kunparoladon, mallaŭtan, pezan je sekretoj.

Ĉapitro 17

S-ro Pipelbom estis alta, dika, peza kaj larĝaŝultra. Tio sendube donis al li havindan korpoforton, kaj lia grandula aspekto ludis ne etan rolon en la fakto, ke la plimulto el la homoj emis, se ne lin timi, certe lin respekti, kaj almenaŭ hezitis antaŭ ol riski malkontentigi lin.

Sed tio, kio estas ofte utila dumtage, prezentas per si malplaĉan ĝenon dumnokte en loko arboplena. Ĉefe kiam oni devojiĝis kaj ekstervoje iraĉas en nehoma sovaĝejo.

La dika, peza, alta, larĝa korpo ne sukcesis pasi senbrue inter la arbetoj; krome, tuŝi la naturaĵojn, ĝenerale malsekajn, meze de kiuj li malfacile paŝis, estis travivaĵo ne malofte doloriga, kaj konstante malagrabla. Ju pli li antaŭeniris en la vivo – kaj ju pli li antaŭeniris en la ĉe-kastela arbaro – des pli Adriano Pipelbom malŝatis la noktan naturon.

Viro, kies okuloj kapablis bone vidi en la mallumo, rigardis la malfacilan iron de nia industriisto. Li ridetis.

Apud tiu viro, vestita kiel policano, staris alia persono, simile vestita. Ĉi-lasta estis virino.

“Ni iru,” la viro flustris en la orelon de sia kunulino. “Nun estas la ĝusta momento.”

Ambaŭ ekmarŝis direkte al la alta, larĝa, peza, dika paŝanto. Ili zorgis fari kiel eble plej malmulte da bruo. Junaj, facilmovaj, ili preskaŭ plene sukcesis.

En ĉi tiu aĉa etoso, kie arboj sovaĝe ĵetis siajn malsekajn branĉojn rekte en la vizaĝon de honesta industriisto, kie multpiedaj bestetoj prenis liajn krurojn por promenejo, kie naturo frapigis lian piedon al perfide metita ŝtonego, plej dolorige, aŭ ĝin faligis, sen antaŭpreparo, en kavon plenan je akvo aĉ-odora, Adriano Pipelbom rapide alvenis al la konkludo, ke oni devas ĉi tie esti preta por iu ajn malplaĉa renkonto. Ion ajn li efektive atendis, krom homa voĉo. Kiam do voĉo aŭdiĝis tuj proksime, li faris, ekmire, belan surlokan salton, kiu skuis lian koron, ŝajne, supren ĝis la buŝo.

“Kio?” li diris, provante sensukcese rekapti iom da trankvilo.

Sed la lumo de poŝlampo, direktita rekte al liaj okuloj, malhelpis mensan repaciĝon. Krome, ŝajnis al li, ke la homformo tenanta la lampon surhavas vestojn policajn.

“Kion vi faras ĉi tie?” sonis la aŭtoritata voĉo.

“Mi... mi... nuuuuu... eee...” fuŝparolis Pipelbom.

“Bonvolu paroli iom pli klare,” la alia diris eĉ pli gravtone.

“Mi... mi... mi promenas.”

“Haha! Vi promenas en la bieno de grafino Montokalva, meze de la nokto. Ĉu la grafino vin invitis? Ĉu ŝi scias pri via ĉeesto ĉi tie?”

“N... nu... N... ne. Mi...”

“Mi do devas peti vin min sekvi.” Kaj li klarigis, ke ekde la fuŝa provo kapti la grafinon, fare de teroristoj, la polico kontrolas atente, kio okazas en la najbaraĵo de la kastelo.

Al la industriisto ŝajnis, ke lia koro, reveninta malalten, ĉi-foje falis ĝis liaj piedoj. Li sciis, ke nur malfacile li povos trovi akcepteblan klarigon pri sia ĉeesto, kaj la ideo, ke la grafino ĉion scios, perdigis al li la malmulton da espero, kiu restis post la unuaj vortoj de la policano.

Ĉapitro 18

La unua afero, kiun Albertina Montokalva ĉiam faris, kiam ŝi eniris sian dormoĉambron por enlitiĝi, estis malfermi la fenestron. Ĉe fermita fenestro ŝi tute ne povis dormi.

La dua afero estis trinki la ciprianan specialaĵon el vino kaj fruktosukoj. Sed, de kelkaj tagoj, ŝi hezitis sekvi tiun malnovan kutimon. Ree, ĉi-foje, ŝi malhavis ĝin.

La tria afero estis demeti siajn vestojn kaj ilin tre zorgeme aranĝi sur seĝon.

La kvara, kaj plej plaĉa, estis kuŝiĝi tute nuda en la larĝan, komfortan liton, kun plezuriga malstreĉo de ĉiuj muskoloj.

Kvankam zorgoj ŝin maltrankviligis – laŭ la ĵus ricevitaj informoj, la riparoj ĉe la maldekstra flanko de la kastelo kostos eĉ pli multe ol oni komence diris – ŝi baldaŭ sentis strangan bonhumoron, eĉ nekompreneblan emon ridi senkaŭze. Kaj ŝi rapide endormiĝis.

Bruo vekis ŝin. Bruo en la apuda ĉambro. Ne iu ajn bruo. Bruo tute difinita. La speciala bruo, kiun oni faras, kiam oni forprenas de sur ĝia muro la zonon de Sankta Gaspardeto.

Ne tuj ŝi ellitiĝis. Ŝi ne sentis veran dormemon, sed ŝi ankaŭ ne estis plene vekita. Nur kiam ŝi aŭdis, ke la ulo en la apuda ĉambro foriras kaj diskrete fermas la pordon post si, nur tiam ŝi trovis la forton ellitiĝi. Ŝi surmetis negliĝon kaj eliris el sia dormĉambro. Necesis vidi, kio okazas.

Homo eĉ inteligenta kelkfoje fuŝas siajn planojn pro troa memcentreco. Nikolao ĉiam dormas kun fermita fenestro, kaj la ideo ne venis al li, ke aliaj homoj vivas alimaniere. Tial li ne demandis al Elza, ĉu la grafino enlasas tutnokte freŝan aeron en sian dormĉambron, kaj li forgesis diri, ke lia gasa dormigilo funkcias plene nur ĉe fermitaj fenestroj. Ĉe nia aerŝata grafino, la dormiga efiko estis nur parta. Pro tio la bruoj vekis ŝin.

Ne necesas diri, ke ŝia unua ago, kiam ŝi troviĝis en la apuda ĉambro, estis fari lumon por kontroli, ĉu la timata ŝtelo okazis. La respondo estis bedaŭrinde jesa: sur la muro mankis la zono de Sankta Gaspardeto. Ŝi preskaŭ ekploris.

Sed nia grafino estas agema homo, kaj kuraĝa. Ŝi malsupreniris al la ter-etaĝo, rigardis eksteren, kaj vidis ombron paŝantan; ne al la apuda elirejo, de kie oni plej rapide trafas la vojon al la urbo, sed al la herbejo, trans kiu komenciĝas la arbareto, kie ŝi rajdas ĉiumatene. Rapidege ŝi surmetis mantelon kaj botojn, prenis poŝlampon, kaj la ombran formon eksekvis.

Ĉapitro 19

Adriano Pipelbom time pensis pri la horo. Li ne povis informi siajn kunplanintojn, kaj sekve li verŝajne ne ĉeestos je la ĝusta momento, kiam li devos interveni por savi la altvaloraĵon, kaj tiel havigi al si la admiron de la grafino.

Liaj gekaptintoj – Nikolao kaj Lucia – kondukis lin al malnova kabano, kiu staris ne malproksime. Komence, Nikolao pridemandis la industriiston plej serioze, provante imagi, kion dirus vera policano en similaj cirkonstancoj.

Sed kiam s-ro Pipelbom komencis rigardi pli kaj pli ofte sian brakhorloĝon kaj petegis siajn kaptintojn liberigi lin tuj, proponante altan monsumon garantie, Nikolao ŝanĝis sian tonon, kaj ankaŭ la enhavon de la interparolo.

“S-ro Pipelbom,” li diris solene, kaj malvere, “mi fariĝis policano, ĉar tio estis la sola eblo, kiu prezentiĝis al mi, kompatinda senlaborulo. Sed mi fakte estas kemiisto, kaj vi konas min.” Unuafoje li montris sian vizaĝon sub plena lumo.

“Ĉu vere?” respondis la alia. Jes, li rekonis la junulon.

“Vi fariĝis tre riĉa, sinjoro, dank' al multaj bonegaj ideoj, kiujn vi havis, tute certe. Sed dum la lastaj kvin jaroj, kio plej riĉigis vin, tio estas la nun tutmonde vendata tabako sen tabako, kiu vin famigis.”

“Ĝuste.”

“Vi rekonas min, ĉu ne? Mi estas la kemiisto, kiu eltrovis tiun substancon. Mi estis tre juna, ne sciis, kiel protekti miajn interesojn, kaj ĉar mi nepre bezonis monon, mi malsaĝe vendis al vi mian formulon por sumo ridinda.”

“Mi faris nenion neleĝan.”

“Prave. Sed vi riĉiĝis per mia eltrovo, kaj mi restis sensukcesa kaj malriĉa.”

“Mi ne respondecas pri via malsaĝo. Oni ĉiam devas porti la sekvojn de siaj decidoj en la vivo, ankaŭ se ili estas fuŝaj.”

“Jes. Vi perfekte pravas. Kaj mi proponas al vi elporti la sekvojn de via decido veni ĉi tien ĉi-nokte en plej suspektindaj cirkonstancoj. Mia polica menso sciigas al mi, ke post dudek minutoj, vi devus stari en difinita loko, kie via ĉeesto estas nepre necesa por la sukceso de viaj planoj, kaj kie vi ne troviĝos, se mi ne ellasos vin.”

“Kiel diable vi tion scias?”

Nikolao ridetis superece.

“Mi havas miajn metodojn. Modernajn policajn metodojn.”

Lucia rigardis sian amaton admire. Neniam ŝi vidis homon malveri kun tiom da ŝajna sincereco. Pipelbom estis plej impresita.

“Kion vi volas? Kiom?” li demandis, kaj lia tono esprimis teruran lacecon.

“Neniom. Mi nur havas proponon al vi.”

“Kiun?”

“Kiel mi ĵus diris, mi preferus labori kiel kemiisto ol en la polico. Sed la nuna ekonomia situacio, kiel vi scias, estas tre malbona por kemiistoj. Ne estas facile trovi laboron. Mi vin ellasos, kaj eĉ helpos vin efektivigi vian planon, se vi akceptos havigi al mi duonan parton en la rajto super la patento rilata al mia eltrovo de tabako sentabaka. Tiel ni ambaŭ rejustigos maljustaĵon.”

Pipelbom diris nenion. Videble okazis en li terura enmensa batalo: disaj emoj ŝiris lin.

“Sed mi proponas al vi ion ankoraŭ pli belan. Mi nun laboras super vino senvina kaj...”

“Kion?” Pipelbom saltetis, kvazaŭ bombo ĵus eltiris lin el sonĝo. “Ĉu vi parolis pri vino senvina? Mia revo! Mia lastatempa ideo!” Li ekkriis kun streĉa esprimo survizaĝe.

“Nu,” daŭrigis Nikolao, “mi preskaŭ sukcesis. La ideo estas la sama, kiel pri la tabako sentabaka. Ni eltrovu trinkaĵon, kiu havu ĉiujn karakterizojn de vino, krom la enhavo alkohola, kvankam al trinkanto ĝi sentiĝu kvazaŭ alkoholhava. Tiel homoj, kiuj ŝatas vinon, sed ne ĝiajn efikojn sur la sano aŭ sur la mensa klareco, povos trankvile sensoifiĝi plezure, sen timi la sekvojn de troa trinkado. Nun aĉeteblas fruktosukoj, kiuj provas realigi tiun ideon, sed sensukcese. Ĉiuj ekzistantaj produktoj estas tro dolĉaj, ne redonas la impreson de alkoholo, kaj tial ne taŭgas por la homoj, kiujn ni celas.”

“Jes, jes, ne necesas, ke vi disvolvu plu la ideon. Mi konas jam perfekte ĉiujn manierojn defendi ĝin. Sed kion pri ĝia realigo?”

“Ĝuste, sinjoro. Se vi akceptos min je via servo – kontraŭ akceptebla salajro, kompreneble – mi povos finaranĝi la aferon. Mi jam preskaŭ sukcesis, kaj mia sukceso pri sentabaka tabako indikas al vi, ke mi ne estas revulo. Por konduki miajn esplorojn al plene sukcesa fino, mi bezonas laborkondiĉojn, kiajn nur vi povus havigi al mi. Sed la tempo pasas rapide. Estus bedaŭrinde perdi multvalorajn minutojn. Se vi bonvolos subskribi ĉi tiun dokumenton, la afero estos interkonsentita, kaj mi tuj lasos vin kuri al via tasko, samtempe urĝa kaj grava.”

Adriano Pipelbom ne estis unu el tiuj homoj, kiuj subskribas dokumenton sen legi ĝin. Li legis atente. Ĉar la dokumento estis preparita de Johano, laŭ peto de Nikolao, ĉiuj necesaj punktoj estis antaŭviditaj kun granda precizeco. Ĉi-foje, Nikolao ne riskis, ke la industriisto profitu de lia manko de sperto.

“Tiu, kiu preparis ĉi tiun dokumenton, ne lasas multon al hazardo, kaj scias, kie miskomprenoj povus okazi. Ŝajnas al mi, ke vi multe serioziĝis, amiko, ekde kiam vi unue rilatis kun mi. Nu, bone, mi subskribos. Realisto scias, kiam oni superfortas lin. Kaj eble mi tamen profitos de la aranĝo. Senvina vino estis unu el miaj karaj ideoj...”

Tiel s-ro Pipelbom fine eliris el sia ĝena situacio. Kaj ankaŭ Nikolao. Kiu situacio ja estas pli ĝena ol tiu de senlaborulo?

Ĉapitro 20

Ĝeraldo sciis precize, kie pasos la ŝtelinto irante al la aŭto, kie la kunplaninto lin atendas. Pri la resto de la aranĝo multo estis al li neklara, ĉar Johano kaj Elza, en la restoracio, kie li ilin subaŭskultis, parolis pri tiuj punktoj subkomprenante multon jam konatan al ambaŭ. Feliĉe por Ĝeraldo, pri la ĝustaj tempo kaj loko de la transdono ili ne povis paroli alimaniere ol tute precize, ĉar neniu el tiuj detaloj estis antaŭe planitaj.

Irante tien, li estis singarda, aŭ pli ĝuste, li volis esti singarda, kaj li opiniis, ke singarda li estas. Li ja ne povis allasi al si plian fuŝon. Esplorante la ĉirkaŭaĵon, li ĝoje konstatis, ke neniu troviĝas tie. Li iom timis la ĉeeston de policanoj, kiu estus verŝajna, se konsideri, unuflanke, ke oni antaŭ nelonge alsaltis personon ĉi tie, kaj, aliflanke, ke en tiu kastelo troviĝas multvalora objekto, kiun la papo deziras propraokule vidi.

Sed ne sufiĉas imagi, ke oni estas singarda, por sin gardi efike. Homo fuŝema restas fuŝema, eĉ kiam li zorgas atente, ĉar la mensaj kaŭzoj, kiuj igas fuŝema, ne malaperas pro simpla kunstreĉo de la volo sukcesi.

La enkabanaj okazaĵoj, kiujn ni ĵus priskribis, okazis, dum Ĝeraldo faris tiun kontrolon, sed ĉar – fuŝemule – li ne iris ĝis tiu punkto, li kontente deklaris al si, ke lia ĉeesto estas senriska. Kaj li komencis atendi.

Ĉapitro 21

La grafino estis impresita. Ŝi ne komprenis, kiel la viro, kiu paŝas antaŭ ŝi, sciis ĝuste, kie troviĝas la zono de Sankta Gaspardeto, kaj kiamaniere rapide depreni ĝin.

Ŝi estis ankaŭ scivolema. Kial li ekiris, strange, en tiu direkto, dum la normala elirejo estis tute proksima kaj estus saĝe havi tie kunkulpulon, kiu atendus lin kun aŭto kaj ebligus al li rapidi for sendanĝere?

Fine, ŝi estis timoplena. Ŝi ne vidis bone la ulon, kiun ŝi sekvis, sed ŝi duonvidis sufiĉe por rimarki, ke li estas alta kun fortula korpo, kaj kun la facilmoveco de homo ankoraŭ juna. Se ŝi sin montrus kaj li decidus ŝin bati, ŝi havus neniun ŝancon elsavi sin.

Bedaŭrinde, ŝi ne povis iri al Cipriano, ĉu por ricevi lian helpon, ĉu por peti lin telefoni al la polico, sen forlasi el sia vido la junan ŝteliston. Kion fari do, se ne sekvi ĉi-lastan kiel eble plej diskrete? Feliĉe, ŝi konis la lokon perfekte, kaj la luno, kiu ĵus montriĝis, estis plej bonvena: ŝi ne bezonos la poŝlampon, kiu tro riskus perfidi ŝin.

Li eniris la arbareton. Kaj ŝi post li.

* * *

Enirante la arbareton, la sekretario de s-ro Pipelbom tute ne imagis, ke iu tie atendas lin: Ĝeraldo. Ĉi-lasta aŭdis Johanon, antaŭ ol vidi lin, sed ju pli ties ombra, malpreciza formo iĝis videbla, des pli li sin demandis, ĉu li ne agis malsaĝe venante sola. Lia decido agi memstare havis plurajn motivojn: Adamo parolis al li malestime; li timis similan reagon de ĉiuj aliaj en la bando; li volis agi sen informi la ĉefon, por ke la sukceso estu nur lia, tiel ke nur al li iru ĝenerala admiro; gratulado fare de ĉiuj, sed speciale de la ĉefo, estis necesa por forgesigi la multajn antaŭajn fuŝojn.

Sed nun, vidante la impresan korpoaspekton de Johano, li pli kaj pli dubis pri si. Laŭ lia kompreno, Elza estis tiu, kiu devis ŝteli la zonon, kaj ŝi devis pasi sur ĉi tiu vojeto por ĝin transdoni al Johano, kiu troviĝos en aŭto trans-arbare.

Certa, ke li rilatos nur kun Elza, li opiniis, ke elmontri pistolon sufiĉos, por ke ŝi time obeu. Lia plano estis jena: li pruntos de amiko-ŝtelisto veturilon; iros per ĝi al la ĉe-kastela arbaro kaj lasos sian aŭton en alia loko ol tiu, kie Johano lasis sian; kiam la knabino alvenos, li devigos ŝin, per la pistolo, doni al li la ŝtelaĵon kaj iri kun li al lia veturilo; li igos ŝin ŝofori ĝis soleca loko kampara, tie igos ŝin elaŭtiĝi kaj li mem revenos hejmen kun la multvalora objekto. Ŝi povus nenion fari; ŝtelisto ne povas informi la policon, ke iu alia siavice forprenis perforte la ŝtelaĵon.

Sed nun montriĝis, ke li miskomprenis, aŭ ke la du lastminute ŝanĝis sian planon. Ĉu Johano lasos Ĝeraldon direkti liajn movojn tiel facile? Memorante la manieron, laŭ kiu tiu fortulo hakbatis la manon de Adamo, kiam li liberigis Elzan, Ĝeraldo ne emis rideti.

Sed jen li alvenas. Kion fari? Se li ne intervenos tuj, ili estos du kontraŭ li. Kunstreĉante sian tutan kuraĝon, li ekagis.

“Halt!” li kriis. “Ne faru unu plian paŝon. Ni celas vin per niaj pistoloj. La manojn alten!”

Johano haltis, levis la manojn. En unu el ili li tenis la zonon de Sankta Gaspardeto. Lia menso funkciis fulmrapide. Kiel eblis? Kiu estus povinta perfidi ĉi tiun parton de la plano, kiun nur li, Elza kaj Pipelbom konis? Tiu, kiu ĵus parolis, ja ne estis lia mastro, kvankam ili troviĝis proksime al la loko, kie ĉi-lasta devis ekaperi.

“Ĵetu teren la ŝtelaĵon!” Ĝeraldo kriis. “Kaj paŝu kvin paŝojn malantaŭen!” li aldonis per ankoraŭ pli forta voĉo. Eble li kriis por redoni al si kuraĝon.

Johano obeis.

Nur tiumomente, Ĝeraldo eliris de malantaŭ arbo sur la piedvojeton, kun pistolo direktita al Johano, kiun li konstante rigardis. Li paŝis al la ĵetita zono.

“Kial vi ridetas? Ne imagu, ke vi povas aranĝi ion por vin savi. Mi tenas vin sub mia konstanta kontrolo,” li diris laŭte kaj kolere, ne komprenante, kiel eblas, ke homo en la situacio de Johano kapablas elmontri gajecon. Tiu rideto de Johano ne agis sanige al liaj sentoj de malplivaloro. Pli ol iam ajn li havis la impreson, ke grandulo ridas pri lia senforteco.

Ke Johano ridetis, tion fakte kaŭzis la rekono de difinita bruo: aŭdeble, ie, ne malproksime, antaŭeniris alta, dika, peza, larĝa estaĵo. Kaj gajiga aperis al Johano la penso, ke Pipelbom devos savi pli efektive, ol savi li deziris.

Alia penso agis senpezige. La sinteno de Ĝeraldo montris, ke tiu, se li mistere eksciis nekoneblajn detalojn de ilia plano, tamen ne sciis ĉion; alie, li ne okazigus la ŝtelon de la ŝtelaĵo tiel proksime al la loko, kie Pipelbom devos interveni.

La industriisto, siaflanke, aŭdis la tro laŭtajn parolojn de Ĝeraldo. Li konis la planon de sia sekretario kaj sciis, ke haltigo fare de pistolhava ŝtelisto ne estis antaŭvidita. Proksimiĝante, li konstatis, kia eta senmuskolulo havis la strangan ideon provi timigi virecan knabon, kiel Johano. Li aŭdis la vortojn pri kunagantoj (“ni celas vin per niaj pistoloj”), sed opiniis, ke se tiuj kunuloj ekzistus envere, ili montrus sin, kio multe pli impresus ol la sola ĉeesto de tiu ĉi pistoltena korpeto.

Se diri la veron, ni devas aldoni, ke alia ideo traflugis lian menson: ke tiu ĉi haltigo tamen eble estis aranĝita de Johano, por ke la savo estu eĉ pli impresa kaj realisma. Sed por ke vi bone komprenu tiun penson lian, necesas ĉi tie klarigi, kio estis, precize, la plano, kaj kion Pipelbom devis rakonti al la grafino post la savo de la zono sanktula. Johano kaj li interkonsentis pri jena – raportota – sinsekvo de la okazaĵoj:

Pipelbom promene alvenas al loko, kie la vojo laŭiras la ĉe-kastelan arbareton. Tie li rimarkas aŭton ĵus haltintan, el kiu eliras du homoj, kiuj interŝanĝas kelkajn vortojn kun kaŝa, ŝtela sinteno. Unu el ili poste residiĝas en la aŭto, dum la alia iras en la arbaron. Trovante ilian agmanieron des pli suspektinda, ĉar la kastelo ne staras malproksime, Pipelbom decidas sekvi tiun, kiu malaperis inter la arbojn. Pro la mallumo, li iumomente ĉesas vidi la ulon, kiun li sekvas, kaj li devojiĝas, perdas multan tempon serĉante la vojon kaj rondirante en la arbaro, kaj, post kiam li fine retrovis la ĝustan piedvojeton, li vidas la ulon reveni tenante objekton, kiun tiu verŝajne ŝtelis el la kastelo. Tiam li intervenas kaj savas la faman zonon de Sankta Gaspardeto.

Tiel prezentiĝis la plano. Pipelbom ne konis la parton pri la «gepolicanoj» Nikolao kaj Lucia, en kies manojn li falis, dum, malsaĝe decidinte realismi ankaŭ pri la parto de la plano, laŭ kiu li devis perdi la vojon, li troviĝis batalanta ekstervoje kun naturo ne speciale ema bonvenigi altajn, pezajn, larĝajn, dikajn industriistojn.

Kaj nun, li sin demandis, ĉu la sekretario ne elpensis, sen informi lin, la haltigon fare de knabeca malfortulo, kun la celo igi la savon de la zono eĉ pli realeca.

Li do tute ne timis, kiam, proksimiĝante de malantaŭe, li premis siajn pezajn manojn sur la senmuskolajn ŝultrojn de la duonvireto.

La mispensinta Pipelbom tute ne antaŭvidis, ke Ĝeraldo tuj, reage, ekpremos la ellasilon de la pistolo, per kiu li konstante celis al Johano.

Ĉapitro 22

Li premis, sed ĉar nenio okazis, li mire ekrigardis la pistolon. Tiu movo estis troa. Johano vidis ĝin, komprenis, ke io fuŝiĝis, alsaltis Ĝeraldon, kaj hakbate al la manradiko, laŭ la metodo jam uzita, kiam li liberigis Elzan, faligis la armilon.

Ke Ĝeraldo ne sukcesis pafi, tion kaŭzis tute simple la fakto, ke, fuŝema kiel kutime, li forgesis formeti la sekurbutonon.

* * *

Dum tiuj okazaĵoj disvolviĝis, la grafino silente, senbrue, proksimiĝis pli kaj pli. Ŝi vidis ĉion, kvankam malprecize, ĉar ne estis sufiĉe da lumo en tiu arbareto, kien Johano ŝin senscie kondukis, por ke ŝi povu ĉion klare observi.

Ŝi subite konstatis, kun ega plezuro, ke post tiu forta, alta, dika, larĝa sinjoro, kiu ĵus admirinde superfortis la haltiginton de la ŝtelisto, aperas du policanoj. Verŝajne la polico eksciis pri la plano forŝteli la zonon de Sankta Gaspardeto fare de du malamikaj bandoj ŝtelistaj, kaj sekvis la malfortan vireton.

Sentante sin helpata de la polico, ŝi ne hezitis interveni. Ŝi direktis la lumon de sia poŝlampo al la fuŝulo, kriante:

“Kion vi imagas? Kio okazas ĉi tie? Ĉu vi opinias, ke senriske oni povas ŝteli miajn trezoraĵojn?”

Tuj Nikolao metis al Ĝeraldo la mankatenojn, kiujn li alportis por Johano, kun la ideo igi ties areston kiel eble plej realisma por la grafino. Li flustris ion al Lucia, kiu firme ektenis la knabon.

“Sed ankaŭ ĉi tiu estas ŝtelisto,” la grafino kriis.

Ŝi volis prilumi per la poŝlampo la vizaĝon de Johano, sed ŝi ne sciis precize, kie li troviĝas – li ĵus diskrete movis sin al aparte malluma loko – kaj antaŭ ol ŝi sukcesis, la lumo trafis, rekte en la vizaĝon, nian karan Pipelbom, kiu nun staris inter Ĝeraldo kaj Johano.

“Ne havu zorgojn, sinjorino, mi tenas lin,” diris Nikolao, kiu ĵus alvenis apud la sekretarion.

Sed la grafino nenion plu aŭdis. Ŝi eligis miran ekkrion:

“Adriano! Vi! Estas vi, ĉu ne? Vi ne ŝanĝiĝis dum tiuj longaj jaroj. Apenaŭ dikiĝis. Adriano! Kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi estas polica funkciulo aŭ io?”

Li mire rigardis ŝin.

“Mi... sinjorino... mi ne...”

Ŝi komprenis, ke pro la mallumo li ne vidas ŝin, kaj ŝi turnis la poŝlampon al si, tiel ke ŝia vizaĝo iĝu klare videbla.

“Ĉu... ĉu... ĉu...”

Li hezitis. Li ne kuraĝis kredi sin prava. Post tiom da jaroj. Tamen. Ŝi estis ne-plu-juna, sed tiu misturnita nazo, tiu larĝa buŝo, tiu ĉevala vizaĝo...

“Albertina! Vi estas Albertina, ĉu ne?”

“Adriano, karulo mia!”

Ŝi kuris al li.

“Albertina, mia birdeto!” li diris, kaj premis ŝin al sia koro.

* * *

La tuta grupo direktis siajn paŝojn kastelen. Elza, kiu venis malantaŭ Nikolao kaj Lucia – estis ja planite, ke ŝi restos en la ĉirkaŭaĵo, por helpi se necese – aliĝis al ili kaj, post kiam ili alvenis, preparis trinkaĵojn por ĉiuj.

Bonkora, ŝi trinkigis Ĝeraldon, kies manoj restis kaptitaj en la mankatenoj. Li rigardis ŝin nekomprene. Tiu estis virino, kiun liaj amikoj estus mortigontaj, se oni ne respondus jese al iliaj postuloj, kaj tion ŝi perfekte sciis; tamen, ŝi agis bonkore al li.

La voĉo, en li, kiu kriis, ke bonkoreco ĉiam estas forĵetinda signo de malforteco, pli kaj pli devis silenti kaj lasi la lokon al tiu, kiu kantis, ke bonkoreco estas die agrabla por tiu, kiu ricevas ĝin. Liaj sentoj estis tiel miksitaj, ke li emis plori. Feliĉe – ĉar lia memestimo, kiom malmulte da ĝi li havis, tian baton ne elportus – li sukcesis mastri sin.

Sed la rapidajn ŝanĝojn de esprimo, kiujn montris la vizaĝo de Ĝeraldo, neniu rimarkis. Ne tio ja interesis la grupon. Ĝi provis kompreni ion el la paroloj, kiujn Pipelbom kaj la grafino interŝanĝis inter si. Nikolao estis tiu, kiu decidis ilin interrompi, ne tre ĝentile eble, sed pro troa scivolemo.

“Pardonu, se mi estas maldiskreta, sed ŝajnas, ke s-ro Pipelbom kaj vi, grafina moŝto, konis unu la alian antaŭe. Ĉu ni povus scii iomete pri tio?”

Nek ŝi nek li sentis la demandon maldiskreta. Kiam oni feliĉas, oni dezirus, ke la tuta mondo partoprenu en la feliĉo kaj parolu pri ĝi. Plej bonhumore do ŝi respondis:

“Kompreneble, sinjoro policano, kompreneble.”

“Ni vizitadis la saman lernejon,” klarigis Pipelbom, kun okuloj reveme turnitaj al delonge pasinta tempo.

“Jes. Ni amis unu la alian tre forte, kiam ni estis dekkvin- aŭ dekses-jaraj,” ŝi aldonis.

“Ambaŭ estis malriĉaj tiutempe, el malriĉaj familioj. Ĉu vi memoras, Albertina, la straton, kie ni vivis? Ĉu vi memoras Pontostraton?”

“Kompreneble mi memoras, Adriano. Kia terura bando ni estis! Kiajn terurajn ludojn ni tie ludis! Kiom ni ridis!”

“Vi tiam ne estis grafino. Mi neniam suspektis, ke grafino Montokalva estas vi.”

“Kompreneble. Kiel vi povus scii?”

“Mi neniam edziĝis, ĉar mi neniam trovis virinon kompareblan al mia kara, kara, kara Albertina.”

“Sed mi edziniĝis. Dufoje. Lastfoje al grafo Montokalva. Kompreneble vi ne povis scii, ke tiu grafino estas mi. Kiam al mi edziĝis tiu karmemora Paŭlo-Alano, la grafo, ni decidis ne diskonigi la fakton. Ni volis vivi intiman vivon, kaj nur kelkaj tre proksimaj familianoj kaj amikoj eksciis pri nia geedziĝo. Li estis bonulo, kaj mi ŝatis lin. Ŝatis, ne amis. Mi krome havis multajn amantojn. Ilin ŝatis aŭ duonŝatis, sed neniam amis per amo. Neniam viro plaĉis al mi same forte, kiel vi, Adriano, kiam ni estis junaj.”

“Kompatinda Albertina! Estis suferige, ĉu ne?, vivi kun viroj apenaŭ amataj.”

“Nu, nu...”

“Kial vi ne provis reveni al mi, eĉ se nur kiel malnova amikino, por babili pri la tempoj pasintaj?”

“Mi ne scias. Mi aŭdis, ke vi fariĝis riĉa industriisto. Mi havis neniun rilaton kun la mondo industria, ekonomia, ktp. Mia edzo malestimis ĝin, kaj mi timas, ke ankaŭ mi. Pri tio mi nun hontas. Ĉu vi pardonos min?”

“Albertina!”

“Krome mi ne dubis pri tio, ke vi havas belan edzinon kaj aron da infanoj. Kiel mi povus enmiksiĝi en geedzan vivon, eĉ de malnova amiko! Ĉu ne ĉiuj potencaj industriistoj havas edzinon kaj gefilojn? Oni ne imagas riĉan industriiston senfamilia.”

“Jes. Mi komprenas. Ĉiaokaze, kiel diable ni estus povintaj renkonti unu la alian? Ni vivis en du apartaj mondoj, ĉu ne?”

“Prave. Ni vivis en du apartaj mondoj.”

Ambaŭ samsekunde eligis profundan, sentoplenan elspiron.

Adriano Pipelbom direktis al la grafino rigardon rektan kaj decideman.

“Albertina, ĉu vi konsentos edziniĝi al mi?”

“Adriano! Kiel mirinde! Mia revo realiĝas! Kompreneble mi konsentas.”

Sekvis silenta momento.

“Eĉ se vi ne estus savinta la zonon de Sankta Gaspardeto, mi konsentus. Mi ĉiam amis nur vin, Adriano.”

“Ĉu vere?” li demandis, pensante, ke nenecese li lasis tiom da bestetoj laŭkuri liajn krurojn, tiom da akvoplena herbo malsekigi liajn piedojn, tiom da neutila, maltrankvila atendado senigi lian koron je paco.

“Sed tamen, ege plaĉas al mi, ke vi savis tiun mian trezoron,” ŝi aldonis. “Montru ĝin al mi, ĉu vi bonvolas? Ke mi ĵetu al ĝi amoplenan, admiran rigardon. De nun, ĉiam ĝi pensigos min pri vi.”

Nikolao transdonis la objekton.

La grafino rigardis ĝin, komence ame, sed kun pli kaj pli forta kunstreĉo de la atento.

“Sed... sed... sed ĉi tio ne estas la sankta zono! Kio okazis? Kie ĝi estas?”

Ŝi rondrigardis la grupon. Ĉiuj aspektis kvazaŭ trafite de fulmo.

Ĉapitro 23

“Hm!”

Tiu, kiu ĵus eligis ĉi-lastan brueton, plej diskretan, staris malantaŭ la grupo, apud pordo. Neniu estis aŭdinta, kiam li envenis.

“Cipriano! Ĉu ni vekis vin?” la grafino demandis. “Kion vi faras ĉi tie je tiel malfrua horo, meze de la nokto?”

“Mi aŭdis, ke envenas pluraj personoj, via grafina moŝto, kaj mi sentas kiel mian respondecon ne enlasi homojn, kiuj ne rajtus veni ĉi tien. Mi nevole aŭdis la lastajn vortojn, kiujn vi elparolis. Kun via permeso, mi klarigos, ke, se tiu ne estas la vera sankta zono, pri tio respondecas mi.”

“Vi, ĉu vere? Kiel, diable, vi permesis al vi...”

“Pardonu min, via grafina moŝto, eĉ se mi faris ion nepardoneblan. Tio estis nur por via bono kaj la bono de la kastelo. Kiam mi aŭdis, ke lia papa moŝto venos ĉi tien por admiri la trezoraĵon, mi pensis, ke eble ĝia nuna lokiĝo ne estas ideala. Sed, kvankam mi maltrankvilis, mi faris nenion, ĝis oni kaptis mian filinon, misprenante ŝin por via grafina moŝto. Tiam mi opiniis, ke la vivo ĉi tie entenas riskojn kaj ke estus saĝe trovi por ĝi alian, pli sekuran lokon. Mi kaŝis ĝin en mia apartamento kaj metis alian similan teksaĵon anstataŭ ĝi. La okazaĵoj de ĉi tiu nokto, se mi bone komprenis ilin, montras, ke mi ne estis malprava.”

“Vi pravis, Cipriano, vi tute pravis, kaj mi gratulas vin. Nu, Cipriano, ĉu vi aŭdis, ke mi plej hazarde renkontis, en neforgesebla momento, la unuan amon de mia vivo? Jen s-ro Pipelbom, sub kiu vi servos post nelonge, kiam li estos mia edzo.”

“Permesu, ke mi prezentu al vi miajn plej varmajn gratulojn, via grafina moŝto, kaj ankaŭ al vi, estimata sinjoro.”

Li silentis momenton, sed estis tiel videble, ke li deziris reparoli, ke ĉiuj rigardoj restis turnitaj al li.

“Hm!”

“Jes, Cipriano?”

“Ĉu ĉampanon, via grafina moŝto?”

“Kompreneble, Cipriano. La plej bonan.”

Kaj kun la ĉiamaj solenaj, pezaj paŝoj, li malrapide eliris.

Ĉapitro 24

Nikolao kaj Lucia geedziĝis.

Johano kaj Elza geedziĝis.

Diana – la knabino en la edziĝ-agentejo, ĉu vi memoras? – ne edziniĝis. Eksciante pri la enamiĝo de Johano al Elza, ŝi sentis grandan senpeziĝon. “Feliĉe, ke li ekamis iun alian,” ŝi diris al amikino. “Mi estis preskaŭ kaptita.” Se Diana povis edziniĝi, tio povis esti nur al Libereco.

La grafino kaj Adriano Pipelbom geedziĝis. Sed ŝi – je lia grandega ĝojo – decidis konservi la nomon «grafino Montokalva».

Estis aranĝite, ke la paro loĝos en la kastelo, kiun s-ro Pipelbom, kompreneble, taŭge riparigos. Kiam tiu punkto findecidiĝis, la grafino eligis la plej profundan elspiron de senpeziĝo el sia mult-aventura vivo.

La postan tagon ŝi ekbruligis dek kandelojn antaŭ la statuo de Sankta Gaspardeto en preĝejo najbara.

Danke.

Ĉapitro 25

Feliĉaj kiel gejunuloj, Adriano kaj ŝi foriris por longa geedziĝa vojaĝo. Amo inter nejunaj homoj fojfoje aperas ridinda. Pri tio ili ne zorgis. Ili sciis, profunde en sia koro, ke multaj gejunuloj fakte dezirus sperti reviviĝon same feliĉigan. Kaj sian bonŝancon ili plej alte taksis.

La tagon post ilia reveno, la grafino telefonis al amikino sia:

“Galina, ĉu?”

“Jes, estas mi. Ĉu vi, Albertina?”

“Jes.”

Kiam ŝia edzo mortis antaŭ kvin jaroj, Galina, la fratino de Adriano Pipelbom, ege malfeliĉis, sentante sin senhelpa, senkonsila, sencela. Por plenigi la mankon, ŝi aliĝis, laŭ konsilo de amikoj, al kultura movado por virinoj ne tute junaj, kiu nomiĝas «La Ponto».

Tie ŝi renkontis grafinon Montokalvan, sed nur antaŭ ne tre longe ŝi eksciis, ke tiu impresa – se malbela – kastelulino pasigis sian infanecon ĉe la sama Pontostrato kiel ŝi, en tute malriĉa urboparto. Kaj kun simila miro Albertina eksciis, ke tiu kara, nun preskaŭ sesdekjara, Galina estas la fratino de la knabo, por kiu ŝia koro unuafoje amkantis, antaŭ multaj, multaj jaroj.

“Nu,” diris Galina, “kia estas mia frateto? Ĉu bona edzo?”

“Admirinda, Galina. Pli serveman, helpeman, ameman viron oni ne povus trovi. Kaj li kompreneble akceptis pagi ĉiujn necesajn riparojn. Kaj ni loĝos ĉi tie en la kastelo. Mi vere sentas nekredeblan dankemon al vi. Kiel mi povus esprimi al vi, kiom alte mi taksas vian... eee.... vian partoprenon, Galina. Ĉu vi deziras ion, kion mi...”

“Ne, ne. Estis pura amikaĵo fare de mi. Se vi donus ion al mi, mi sentus, kvazaŭ vi pagus la servon. Tio estus terura.”

“Vere, mi ne scias, kiel danki vin, Galina. Sed mi ankaŭ pli miras pri tio, kiel vi aranĝis la aferon. Kiel vi faras, por igi lin obei al vi tiel bele? Vi staras super ĉia imageblo, Galina.”

“Vi eraras, kara, mi havas nenion specialan. Mi ne obeigas lin. Tute ne. Tio simple ne eblus. Adriano estas memfarita homo, kaj plu faras mem sian vivon, sendepende, memstare, je ĉiu minuto. Miaj intervenoj devas esti treege delikataj. Mi neniam povas sukcese proponi ion al li. Mi devas trovi la vortojn, kiuj impresas lin, kaj kondukas lin al ago, kvazaŭ la ideon li mem elpensis.”

“Ĉiaokaze vi agis tre efike. Mi sentas, ke ni kune estos ege feliĉaj. Vi scias, li vere bezonis edzinon. Kaj necesis, ke tiu edzino estu mi.”

“Kompreneble. Tial mi sugestis la aferon al Elza.”

“Al Elza? Ĉu vere? Ĉu ŝi rolis en via aranĝo?”

“Ho, jes, iomete, sed estus tro malsimple ĉion rakonti al vi. Mi renkontis ŝin en la hospitalo, kie mi troviĝis vizite al tiu kara Johano, la sekretario de mia frateto... Mi ne vere multe parolis. Ŝi estas tre inteligenta knabino. Ŝi tuj komprenis, ke geedziĝo inter mia frateto kaj vi estus la plej taŭga solvo por ŝiaj gepatroj. Kaj ŝia patro Cipriano havas tiom da imago, kaj tiel ŝatas ludi la rolon de kaŝita destin-direktisto! Ŝi sciis, ke ŝi povas fidi je liaj kapabloj.”

“Mi ĝojas, ke mi faris al vi miajn konfidencojn, Galina. Sen vi, mi devus forlasi la kastelon kaj vivi malfeliĉan vivon laborante en terura oficejo aŭ simile. Vi ne povas imagi, kiel timige estas konstati, ke onia mono iom post iom malaperas. Krome, mi vere ĉiam konservis profundan amon al Adriano, eĉ se mi perfidis ĝin dum jardekoj. Mi neniam ripetos ĝin sufiĉe: dankon, dankon, dankon, dankon, dankon, dankon, dankon kaj dankon, Galina.”

“Ne danku, danku, danku, danku, danku, danku, danku kaj danku min. Mi faris plezure mian devon. Nu, mi devas vin forlasi. Ŝajnas, ke mi aŭdas vizitanton. Estis tre agrable babili kun vi telefone. Ĝis la kunveno de «La Ponto», Albertina! Vi venos, ĉu ne?”

“Kompreneble mi venos. Ĝis baldaŭ!”

Galina turnis sin al la ĵus-enirinto.

Ĉapitro 26

“Ha, Adriano! Jen vi venas saluti la fratinon kaj rakonti al ŝi pri via tute freŝa geedza vivo! Ĉu vi feliĉas?”

“Feliĉas? Kiel malfortajn vortojn vi kelkfoje uzas, Galina! Feliĉas! Se vi nur povus imagi! Mi... mi... mi... Mi ne trovas la vorton, sed, diable, aŭ pli ĝuste, die!, mi... eee... mi feliĉas. Mi sentas min... Nu, ĉu vi ne rimarkis, kiom pli bela la mondo estas jam de kelkaj semajnoj? Mi flugas en la ĉielo. Min portas aero malpeza. Naturo min levas ambrake. Mi estas birdeto, kiun bela mateno kantigas. Ĉu vi ne vidas, kiel granda mia koro estas? Ne, ne. Ne timu. Mi ne malsanas. Nur tio, ke ĝi plenplenas je kantoj kaj ridoj kaj dancoj kaj muziko kaj... kaj... kaj tiel plu,” li finis, iom bedaŭre sentante, ke lia vortoimago lin perfidas, kaj tro falas de alte surteren.

Kun vizaĝo radianta de ĝojo, li dancpaŝis al meblo, el kiu li prenis du glasojn, kiujn li plenigis per dolĉa vino antaŭmanĝa. Li transdonis unu al sia fratino. Ŝi rigardis lin mire. Lia korpo estis same alta, peza, dika kiel antaŭe, sed li paŝis malpeze kvazaŭ nova Niĵinskij.

“Galina, Galina, mia fratino, mi volas danki vin. Se vi scius, de kiom longe mi rigardas admire kaj dezire al tiu kastelo, ĉiufoje, kiam mi tie pasas! Se vi scius! Nur pensi, ke nun ĝi estas mia... Dankon, Galina, dankegon al vi!”

“Ne danku min, frateto. Mi nur faris mian devon, bonfratine.”

“Tamen, Galina, tamen...”

Kaj ili tintigis la glasojn.


Publika rajtigilo

Vi rajtas kopii kaj redistribui la neŝanĝitan tekston de Ili kaptis Elzan! , komplete aŭ parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistraĵoj, sub la sekvaj kondiĉoj: (1) Vi liveru ĉi tiun rajtigilon kun ĉiu kopio. (2) La originala teksto estu klare distingita de ĉia aldonaĵo, komento aŭ klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.

Vere aŭ fantazie

Claude Piron

ANTAŬPAROLO

Kara leganto,

Vi komencis lerni esperanton. Kaj nun vi volas iri plu antaŭen. Vi deziras plibonigi (pli-bon-igi) vian scion de la lingvo. Ĉi tiu libro estas por vi. Por povi uzi la lingvon pli bone, kaj por ĝin pli bone kompreni, vi bezonas lerni novajn vortojn. La libro, kiun vi nun tenas per la mano, povos servi al vi tiucele: ĝi iom post iom venigos vin al la kompreno de la mil vortoj aŭ vorto-partoj, kiujn oni plej multe uzas en Esperanto, kaj per kiuj oni povas fari multajn milojn da aliaj vortoj, kiuj, fakte, ebligas paroli kaj skribi pri ĉio.

***

Dum mia vivo, mi havis la grandan feliĉon multe vojaĝi tra la mondo kaj labori en landoj plej diversaj. Ĉie mi parolis kun la lokanoj kaj provis kompreni iliajn vivojn, iliajn zorgojn, iliajn feliĉojn. Kaj ĉie mi aŭdis rakontojn; ili raportis kelkfoje pri veraj okazaĵoj, alifoje estis rakontoj, kiujn homoj elpensis*, kaj, ofte, kiujn gepatroj transdonas al siaj gefiloj, jam de multaj jarcentoj. Kiam mi havis la ideon havigi lego-libron al personoj, kiuj antaŭ nelonge komencis lerni la lingvon, mi pensis: ”Mi uzos kelkajn el tiuj rakontoj.” Tion mi faris. Al tiuj mi aldonis aliajn, kiujn mi elpensis mem kaj ankaŭ aferojn, kiuj okazis al mi, aŭ pri kiuj iu informis min. Kiam mi rakontis ion veran, mi kompreneble enmetis la ŝanĝojn necesajn, por ke neniu rekonu la personojn, pri kiuj mi parolas. Tiel naskiĝis ĉi tiu rakontaro.

***

Mia granda zorgo estis rakonti per vortoj, kiujn vi povos plejparte kompreni, kaj vi certe pardonos min, se mi nun prenos iom de via tempo por klarigi, kiel mi faris. Ni rigardu, ekzemple, la vorton “malbona”. Ĝi havas tri partojn: mal, bon, a. Same, “nekompreneble” havas kvar partojn: ne, kompren, eble, e. Ni povas nomi tiajn partojn subvortoj. Vi verŝajne konas, pli malpli, 400 subvortojn, ĉar ilin instruas preskaŭ ĉiu lernolibro. Fakte, persono, kiu lernis per la Zagreba Metodo, lernis 620 subvortojn; iu, kiu uzis la libreton Gerda Malaperis!, lernis 744; kaj leganto, kiu povas kompreni la plej facilan parton de la revuo Kontakto, konas 520. Nur 405 subvortoj aperas en ĉiuj tri vortaretoj, tio estas: en la vortareto de Kontakto kaj en la du ĉi-supre nomitaj lernolibroj. Mi prenis tiujn 405 kiel komencan vort-havaĵon. Mi deiris de la ideo, ke tiujn vi sufiĉe facile komprenos, kaj ke vi do ne bezonos serĉi ilin en vortaro. Ĉi tiu antaŭparolo uzas nur subvortojn, kiuj troviĝas inter tiuj 405. Ĉu vi ĝin komprenas? Se jes, mi invitas vin daŭrigi la legadon de la tuta libro. Fakte, se vi legos ĉiun rakonton unu post la alia, vi lernos ĉiufoje dudekon aŭ dudekkvinon da novaj subvortoj. Ĉar ili troviĝas kun multaj, kiujn vi konas, vi jam scios ĉion necesan por povi kompreni 97 aŭ 98 elcentojn de ĉiu rakonto. Post ĉiu rakonto mi skribis tiujn novajn subvortojn, kiujn vi bezonos por kompreni ĝin tute. Tiel vi povos serĉi ilin en vortaro aŭ demandi pri ili amikon aŭ instruiston, ĉu antaŭ ol legi la rakonton, ĉu – miaopinie, ĉi tio estas pli bona – post unua legado, dum kiu vi provis kompreni sen zorgi pri tiu aŭ alia vorto, kiun vi ankoraŭ ne konas. Tiuj novaj subvortoj reaperas kaj reaperadas multfoje en la libro. Ili do enskribiĝos en via memoro sen devigi vin multe labori por ilin lerni. La lastaj rakontoj preskaŭ ne enhavas novajn vortojn; ilia celo estas nur doni al vi eblecon revidi ree kaj ree vortojn, kiujn vi antaŭe ne sufiĉe ofte renkontis. Kiam vi alvenos al la fino de la lasta rakonto, vi tiel konos iom pli ol mil subvortojn, per kiuj vi povos paroli pri ĉiu afero de la ĉiutaga vivo.

***

Kelkaj el la rakontoj, kiujn vi legos, jam aperis en Kontakto aŭ en Franca Esperantisto, sed mi faris en ili ŝanĝojn, por ke vi povu, per ĉiu el ili, lerni ion novan lingve.

***

Mi fine diru ankaŭ ion alian, kio por mi gravas: mi provis rakonti bele, iom arte. Tio ne ĉiam estas facila, kiam oni rajtas uzi nur malmultajn subvortojn, sed tamen mi opiniis, ke estas mia devo tion provi. Ĉu mi sukcesis? Ne mi povus diri. Sed mi esperas, ke mia rakontaro estos ne nur instrua al vi, sed ankaŭ plaĉa.

Claude Piron

*elpensi: fari, ne el io vera aŭ fakta, sed el siaj pensoj.

 

Enhavo:

1. BONA RESTORACIO, SED MULTEKOSTA

2. LA MIRIGA SKATOLO

1. BONA RESTORACIO, SED MULTEKOSTA

Ĉu vi jam aŭdis pri Afanti? Afanti estis ano de la ujgura popolo, kiu vivis kaj vivas en Centra Azio. Oni multe rakontas pri li, ĉar li havis tre specialan, tute personan, manieron eliri el malfacilaj situacioj.

Foje, malriĉa amiko venis al li.

“Afanti, kara amiko,” li diris, “mi venis peti vian helpon. Hieraŭ mi staris apud la enirejo de restoracio por riĉuloj, sur la ĉefa strato… Ĉu vi scias, pri kiu restoracio mi parolas? Ĝi havas ne-ordinaran nomon: La Brila Suno aŭ La Brila Ĉielo, aŭ ion similan. Vi loĝis en la apuda domo antaŭ kelkaj jaroj, ĉu ne?”

“Jes,” respondis Afanti, “mi konas tiun lokon. La Brila Ĉielo estas ĝia nomo.”

“Ĝuste. Mi staris tie tute trankvila. Mi faris nenion specialan. Estis muzikistoj ene, kaj mi tie staris por trankvile aŭskulti la muzikon kaj rigardi la homojn, kiuj iris kaj venis sur la strato.”

“Kio okazis?”

“Io ne-kredebla. Jen elvenas la restoraciisto, rigardas min, kiel oni rigardus malamikan beston aŭ unu el tiuj kreskaĵoj, kiuj kaŭzas malsanojn, kaj li demandas, kion mi faras tie. Nenion, mi respondas. Jes, jes, vi faras ion, li diras, kaj por tio vi devas pagi…”

“Kion? Li volis, ke vi pagu, ĉu? Ke vi pagu kion?”

“Ĝuste tion mi demandis. Kaj ĉu vi scias, kion li respondis?”

“Kiel mi povus?”

“Li respondis: vi staras ĉi tie por senti la bonan odoron de miaj manĝoj; tiun odoron kaŭzas mi; tiu odoro ne ekzistus sen mia laboro; tiun odoron vi do devas pagi al mi.”

“Kion vi faris?”

“Mi malkonsentis. Sed tiam li iĝis ege malkontenta. Li pli kaj pli volis, ke mi pagu. Mi plu respondadis: ne. Tiam li decidis iri al la juĝisto. Kaj nun la juĝisto volas, ke mi iru al li! Ĉu vi bonvolos veni kun mi? Mi timas, ke, sola, mi ne sukcesos fari, ke tiu afero finiĝu bone por mi.”

Afanti dum minuteto pripensis, nenion dirante. “Estis bona ideo veni peti mian helpon,” li fine elparolis. “Tiu afero ne estas ordinara. Ĝi tre interesas min. Venu, ni iru kune al la juĝejo.”

Ĉiuj en la urbo konis Afantin. Vidante lin iri al la juĝejo, multaj homoj decidis sekvi. Ili sciis, ke Afanti ĝenerale havas specialan manieron respondi al riĉuloj kaj grand-povuloj, kaj ili volis ne perdi bonan okazon ridi.

Kiam Afanti, lia malriĉa amiko kaj la multaj urbanoj eniris, la juĝisto estis parolanta plej amike kun la restoraciisto. Estis klare, ke tiuj du estas amikoj. Tion tuj montris la unuaj paroloj de la juĝisto:

“Mi aŭdis, ke vi malkonsentas pagi al ĉi tiu restoraciisto la prezon de la odoro, kiun vi enigis en vin ĉe lia restoracio. Tio ne estas akceptebla…”

“Minuteton, sinjoro juĝisto, bonvolu atendi minuteton,” Afanti inter-rompis. “Ĉi tiu homo estas mia frato, kaj mi pagos por li.”

Afanti havis kun si saketon plenan je mono. Nun li prenis ĝin, iris apud la restoraciiston kaj rapide movadis tien kaj reen la saketon antaŭ lia vizaĝo, tiel ke la mono bele aŭdeble sonis.

“Ĉi tiu saketo estas plena je mono. Ĉu vi aŭdas ĝin? Bone aŭskultu. Ĉu vi aŭdas la monon?” li demandis al la restoraciisto.

“Kompreneble mi aŭdas la monon. Mia aŭd-povo estas tre bona. Kaj eĉ se ĝi ne estus bona, je tia proksimeco, mi ne povus ne aŭdi ĝin. Certe estas multe da mono en via sako. Mi aŭdis pli ol sufiĉe. Mi bezonas, ne aŭdi la monon, sed ricevi ĝin. Donu ĝin al mi. Kion vi atendas?”

“Mi atendas nenion. Mia frato kaptis la odoron de viaj manĝoj. Nun vi kaptis la sonon de mia mono. Vi ricevis pagon similan al tio, kion vi vendis.” Afanti turnis sin al la ĉe-estantoj . “Ĉu ne ĝuste?”

“Tute ĝuste!” ĉiuj sam-tempe respondis.

La juĝisto ne plu povis helpi al sia amiko. La popolo videble estis kun Afanti kaj kun la malriĉulo, kontraŭ li kaj lia restoracia kunulo. Ĉiuj eliris el la juĝejo ridante. Sed ne ridis la restoraciisto. Nek la juĝisto.

NOVAJ VORTOJ:

Azio, besto, brili, centro, ĉielo, interesi, juĝi, kaŭzi, kreski, loĝi, muziko, nek, odori, ordinara, prezo, restoracio, rompi, sako, speciala, trankvila, turni, ujguro, vizaĝo.

NOVAJ KUNMETOJ:

e-esti, inter-rompi, kresk-aĵo.

2. LA MIRIGA SKATOLO

Dum mi laboris en Afriko por Tutmonda San-Organizo, mi ĉeestis multajn mirigajn okazaĵojn, kiujn eĉ post longa pripensado mi ne sukcesas kompreni. Jen unu.

Foje mi estis en vilaĝo kaj unu el la junuloj tie ek-malsan-iĝis. Li ne plu povis stari. Se oni starigis lin, li falis. Kaj li preskaŭ ne plu povis movi sin. Nur malfacile li parolis. Ne temis pri ŝajnigo, ekzemple pro deziro ne labori, aŭ io simila. La eŭropa doktoro, kiu tie troviĝis kun mi, faris ĉiujn provojn necesajn en tia okazo por certiĝi pri la vero. Estus neeble kaŝi al li la veron, ĉar li konis ĉiujn eblecojn kaj sciis, kiamaniere agi por ricevi certecon. La eŭropa doktoro faris multajn demandojn al la juna malsanulo kaj longe, stude, rigardis ĉion en li el ĉiuj flankoj, sed li povis nur diri:

“Mi ne komprenas. Ĉio devus funkcii bone. Vi ŝajne estas en bonega sano. Vi devus povi stari kaj moviĝi, sed vi ne povas, kaj mi ne komprenas, kial.”

Iu amiko de la junulo decidis viziti tiun-kiu-havas-povon-pri-nevid-eblaĵoj — la fakulon pri super-naturaj aferoj: la sorĉiston — kaj li akceptis, ke ni iru kun li.

“Nun ni vidos ion interesan,” la doktoro diris al mi. Mi jesis. Mi min demandis, kian metodon la sorĉisto uzos por provi re-sanigi la junulon.

La sorĉisto estis maljuna viro, kiu bonvenigis nin plej amike. Tio iom mirigis min, ĉar mia antaŭa sperto estis, ke vilaĝaj sorĉistoj ne ŝatas eŭropajn doktorojn. Nia kunulo rakontis pri la malsano. Dum longa tempo la sorĉisto diris kaj faris nenion.

Fine li ekstaris por iri preni brilan aĵon, kiu troviĝis ie en lia hejmo. Mi diras “aĵon”, ĉar mi vere ne povus priskribi ĝin. Estis eta afero kun multaj brilaj flankoj, kiuj donis al ĝi malsimplan formon. Kiam oni vidis tiun aĵon, oni tute ne povis bildigi al si, kio povas esti ĝia uzo.

Tiun aĵon li metis sur tableton kaj rigardis tre forte, sen-move. Neniam li turnis sin al ni aŭ al la vilaĝano. Li nur rigardis la aferon. Post du aŭ tri minutoj, li komencis eligi tre malaltajn sonojn, pli malpli kantajn. Ĉu estis kanto, ĉu estis poemo, ĉu estis simple rediraĵo, kiun li ree kaj ree ripetis, mi ne povas sciigi al vi, ĉar ni ne komprenis la vortojn. Eĉ la vilaĝano ne komprenis. La sono, fakte, estis tre malforta, preskaŭ ne aŭdebla. Eble eĉ ne estis vortoj, nur sonoj sen lingva signifo.

Dum li tiel elkantis siajn ekster-ordinarajn sonojn, li malrapide movis sin. Li restis sida, kompreneble, sed la supra duono de li moviĝis dekstren kaj maldekstren, tien kaj reen, fojfoje ankaŭ antaŭen kaj malantaŭen. La movoj kuniris kun la kanto.

Dum li tiel faris, li ĉiam rigardis same forte la brilan formon antaŭ si. La supra parto de li moviĝis, sed lia rigardo restis sam-direkta: ĉiam ĝin tenis la brilaĵo.

Kiom da tempo ni restis tie, senmove, senparole, mi ne povus diri. Estis tag-meze ekstere, kaj en la ĉielo brilis varmega suno, sed en la sen-fenestra hejmo, kie ni sidis, oni povus pensi, ke nun estas nokto, ĉar preskaŭ nenio videblis: nur tiu brila dudek-flanka afero, kaj, iomete, la sorĉisto, kiu movis sin malrapide per movoj, kiuj kunfunkciis kun la muziko de lia nekomprenebla kanto.

Kaj jen li finis sian mirigan agadon. Dum minuto li restis senmova. Nenio aŭdiĝis. Iom post iom li aperis kiel homo, kiu malrapide eliras el dormo. Li ekrigardis nin, kaj ŝajnis, ke li ne estas tute certa, kie li troviĝas kaj kiuj sidas apud li. Li diris kelkajn vortojn en la loka lingvo. Nia kunulo tradukis:

“La malsanon kaŭzis lia fratino,” li diris, “la fratino de la junulo.”

“Kiel?”, “Kial?” ni du diris samtempe.

“Kial? Ĉar, ŝia-opinie, li agis malbone, kaj ŝi sentis fortan malamon al li. Ŝi ne akceptas, ke li amas la knabinon, kun kiu li pli kaj pli ofte pasigas la tempon.”

“Kion ŝi faris por malsanigi sian fraton?” “Ŝi kaptis lian volon, metis ĝin en ujon, kaj kaŝis ĝin ie en la naturo.”

“Lian volon, ĉu?” Ni ne komprenis, sed venis neniu respondo.

“Kion ni faru?” demandis la doktoro. La sorĉisto ekstaris.

“Ni iru viziti la fratinon, kaj paroligu ŝin.” Kiam ni eliris el lia nokto-plena hejmo, la suno igis nin unu-minute senvidaj, tiel brila ĝi estis. Ni eksekvis la sorĉiston al dometo. Tie la fratino loĝis.

La sorĉisto alprenis plej timigan sin-tenon, gravulan. Oni sentis, ke li estas ulo grand-pova, kiun oni ne kontraŭ-staru, se oni deziras plu vivi bonan vivon.

“Mi scias, kion vi faris al via frato,” li diris. Videble, ŝi ege ektimis.

“Mi devus scii, ke vi venos, kaj ke utilos al nenio fari mian faron,” ŝi respondis. Ŝia sinteno montris, ke ŝi unu-flanke sub-metas sin, dum ali-flanke ŝi plej forte deziras malakcepti la inter-venon de “la ulo kun la povoj”. Sed kion ŝi povus fari? Al sorĉisto oni ne povas kontraŭ-stari. “Diru, kien vi metis ĝin!”

Ŝi ne demandis, pri kio li parolas. Ŝi ne miris pri lia diro. Ŝi eligis tre simplajn vortojn: “Venu kun mi!”

Ni forlasis la vilaĝon. Post longa irado, komence sur mallarĝa vojeto, poste inter altaj kreskaĵoj, kie neniu vojo plu troviĝis, ni alvenis apud rivereton. Ŝi montris ter-levaĵon, malgrandan monteton, kiun iuj bestetoj faris el tero kaj pecoj de malnovaj kreskaĵoj.

“Mi ĝin kaŝis en tio,” ŝi diris.

Ni ĉiuj staris flanke, dum la sorĉisto malkonstruis la altaĵeton. El ĝi li fine eligis la ujon: tre etan skatolon, kiu ne povus enhavi pli ol ion ege malgrandan.

Mi esperis, ke li tuj malfermos ĝin, sed tion li ne faris. Nia grupeto samvoje revenis vilaĝen. Tuj ni iris al la loĝejo de la malsana viro. Li kuŝis sur la tero ĉe sia pordo, duone ene, duone ekstere. La sorĉisto alparolis lin:

“Vian volon forprenis via fratino, kaj ĝin kaŝis, sed ni devigis ŝin redoni ĝin al ni. Tamen, antaŭ ol vi rajtos ĝin ricevi, mi devas unue scii, kion vi volas, ke okazu al via fratino.”

La frato restis senparola. Li movis sin eĉ ne iomete. Malrapide li turnis la rigardon al la fratino. En ĝi estis nek miro nek malamo.

“Nenio speciala okazu al ŝi,” li fine diris, ege malrapide. Ŝajnis, ke li ne havas forton sufiĉan por fari la etajn movojn necesajn por paroli. Kaj li aldonis: “Ŝi komprenos. Eble jam nun ŝi komprenis. Tio sufiĉas.”

La sorĉisto transdonis la skatolon. La malsanulo ĝin malfermis. Mi staris tute proksime kaj tre bone povis vidi: en ĝi estis nenio.

Dum la junulo rigardegis plu kaj plu tiun nenion, lia maniero sin teni ŝanĝiĝis. Lia senbrila rigardo refariĝis brila; li, antaŭe senmova, komencis moviĝi; vivo revenis en homon tri-kvarone en-dorman. Fine, li facil-move ekstaris kaj larĝe ridetis al ni. Li dankis nin kaj komencis paroli tute rapide. El la timiga malsano restis nenio plu.

Longe la eŭropa doktoro kaj mi priparolis tiun okazaĵon, sed ni ne trovis respondon al niaj sin-demandoj. Miriga okazaĵo, kiu aldoniĝis al aliaj mirigaĵoj, kiujn ni tra-vivis en Afriko. Eĉ hodiaŭ mi ne scias, kion opinii pri ĝi. Kaj vi, amiko leganto, ĉu vi spertis similajn aferojn aŭ aŭdis pri ili de ver-ama persono, kiun vi bone konas kaj al kiu vi povas kredi? Kion vi opinias?

NOVAJ VORTOJ:

Afriko, Eŭropo, fako, formo, konstrui, lingvo, levi, metodo, pasi, poemo, ripeti, rivero, signifi, skatolo, sorĉi, sperti, temo, traduki, utila, vilaĝo.

NOVAJ KUNMETOJ:

bon-ven-igi, pri-skribi, sin-teno, sub-meti.

3. LA RIĈULO, KIU VOLIS DONI

Tan Fu estis tre riĉa, tiel riĉa, fakte, ke li ne konis la ĝustan valoron de sia mono. Sed mono kontentigas nur la bezonon havi, ĝi ne liberigas el la deziro esti. Kaj Tan Fu sentis tiu-rilate mankon, kiu forprenis multon el lia viv-plezuro. Mankis al li universala famo. Li opiniis, ke oni ne sufiĉe konsideras lin. Li forte deziris, ke ĉiuj ordinaraj homoj trovu lin ekster-ordinara. Li volis, ke la tuta urbo rigardu lin grava kaj bona, ke la tuta regiono pri-kantu lin kiel altan mult-povulon. Li bezonis senti, per la diroj de la sam-urbanoj, ke li estas rimarkinda homo.

Proksime al li vivis malriĉa Ĝjaŭ. Ĉi-lasta lin konis bone, sed neniam vizitis sian riĉan proksimulon. Pro tio Tan Fu ege malkontentis. Li vidis en tio superecan sintenon de Ĝjaŭ al li.

‘Se li venus’, li pensis, ‘mi donus al li monon, grandule, kaj li certe rakontus pri mia bona koro en la tuta regiono. Oni ĉie pri-kantus mian altan valoron. Li bel-parolus al mi pri mi, kun la espero ricevi pli, kaj tiel sentigus al mi mian grandegan povon. Estus plaĉe ricevi lian dankan rigardon. Kaj ne nur rigarde li dankus, sed ankaŭ bel-vorte. Li amus min kaj li raportus al la tuta loĝantaro, kiel bon-kora mi estas. La homoj salutus min estime kiel bon-faranton. Kaj tut-lande mia famo fine brilus kiel suno.’

Sed Ĝjaŭ neniam venis.

Tamen foje, nevole, ili renkontiĝis.

“Kial vi neniam vizitas min?” Tan Fu demandis. “Mi estas riĉa. Mi ŝatas doni, kaj vi bezonas monon. Se vi nur venus kaj petus… Estas granda feliĉo en la fakto senti sin dankinda. Se tiun plezuron vi havigus al mi, vi ricevus multe. Multe pli ol vi antaŭ-vidus. Mi ja sci-povas larĝe doni. Mi havas grandan koron.”

“Certe, certe,” Gjaŭ respondis. “Vi havas multe da mono. Sed el viaj paroloj klaras, ke vi ne volas doni senpage. Vi pretas, ne doni, sed inter-ŝanĝi vian monon kontraŭ plezuro: la plezuro ricevi dankojn kaj senti vin bona. Se mi poste rakontus, ke vi ŝatas doni pro simpla amo doni, pro pura ŝato igi homon feliĉa — kaj nur tio estas homa boneco, ĉu ne? — tiam mi dirus malveron. Ĉu dono, kiun la ricevanto devas pagi, eĉ se nur per vortoj, ankoraŭ estas dono?”

‘Li ne komprenas mian bon-korecon’, Tan Fu pensis. ‘Por lin devigi ekkoni ĝin, mi prezentos al li ideon tiel mirigan, ke li ĵetos sin al miaj piedoj por elmontri danko-plenan miron’.

“Mi pretas doni al vi,” li diris, “tutan kvinonon de miaj riĉaĵoj. Vi tiam ne povos nei, ke mi estas granda bonulo. Vi iros rakonti ĉie la feliĉon, kiun mi kaŭzis al vi. Oni diras, ke vi brile poemas. Certe vi verkos pri mi poemon, kiun la tuta lando ripetos al si.”

Sed Gjaŭ ne konsentis:

“Mi timas, sinjoro mult-monulo, ke vi ne havas ĝustan komprenon pri la situacio. Kiel eblus fari, kion vi deziras? Ni tute ne estos egalaj. Ni eĉ estos tro malegalaj. Vi havos kvar kvinonojn, mi havos nur unu. Mi sentos tiel forte mian subecon! Mia situacio aperos al mi malplaĉa rilate al la via. Mi ne povos ne pensi multe pri tiuj kvar kvinonoj, kiujn vi havos. Pripensu do: vi estos kvaroble pli riĉa ol mi! Kiel mi povus tion ŝati? Mi malamos vin pro tio, ke la pli grandan parton de via riĉo vi tenis por vi. Ne. Mi ne povus poeme prezenti vin bonulo.”

“Kaj se mi donos al vi la duonon de mia tuta havaĵo?”

“La duonon, ĉu vere? Tio kompreneble estas io alia. Ekde tiam, niaj situacioj estos samaj. Pri tio mi estos vere feliĉa. Mi plezure sentos min riĉa. Mi ĝojos. Sed ve! Mi ne povos grand-paroli pri via ekster-ordinara graveco, kiel vi deziras, ĉar ĝi ne plu estos io speciala. Mi estos same riĉa, same ekster-ordinara, ĉar mi iĝos riĉa en unu minuto, dum vi longe laboris komerce por riĉigi vin. Mi povos daŭre pensi kaj pensadi, mi ne trovos en vi superecon, kiun mi povus prikanti.”

“Bone, bone,” Tan Fu diris, pli kaj pli malkontenta. “Mi donos al vi ĉion, kion mi havas.”

“La tuton, ĉu vere?”

“La tuton.”

“La tutan tuton, ĉu?”

“La tutan tuton, ĉion.”

“Ĉion, ĉion, ĉion?”

“Ĉion, ĉion, ĉion.”

Ĝjaŭ larĝe ridetis.

“Bone. Bonege. Mi estos ege riĉa. Tio estas bonega ideo. Mia koro estos en paco, ĉar mi ne plu havos zorgojn pri mono. Kaj eble ankaŭ via koro estos paca, ĉar vi ne plu havos zorgojn pri famo. La tuta lando ja certe parolos pri vi, ĉu ne?”

“Tute certe, jes. Mi fin-fine ricevos la famon, kiun mi indas ricevi.”

“Jes, vi ege ĝojos. Ankaŭ mi ĝojos. Kiam mi montriĝos publike, la tuta ĉeestantaro salutos min kun granda estimo. Homoj ja ĝenerale alte konsideras riĉulojn. Mi ĝojos pri tiu ĝenerala konsiderado, kiun dank’ al vi mi ricevos, same kiel mi ĝojas nun pri la propra mem-estimo, pri mia bona sano kaj pri mia propra rid-plena maniero konsideri la vivon. Mi nur povos senti min vere danka al vi, ĉu ne?”

Tan Fu ridetis, kvankam li sentis sin iom malĝoja kaj ne sciis, kiel reagi al la paroloj de Ĝjaŭ.

“Jes, certe,” li respondis. “Danka al mi.”

“Tio ĝojigos vin, kiu tiom ŝatas dankojn. Donu do al mi vian tutan riĉon, mi plezure akceptos. Vi havos plu nenion. Kaj mi, tiel supera al vi en la rigardo de la socio, ne bezonos bel-vorti pri vi. Kial mi tion farus? Vi ja estos nur senhava malriĉulo. Mi plezure poemos pri la propra feliĉo. Sed kiu venos por prikanti la grandecon de la alia, kun forta espero tiel ricevi iom da mono? Kiu venos eldiri sian grandan estimon kaj altan konsideradon? Venos vi, ĉu ne? Ĉu ne mirige, ke kun aŭ sen mono, mi ĉiam kontentas pli?”

NOVAJ VORTOJ:

egala, estimi, famo, ĝoji, ja, komerco, konsideri, koro, kvankam, paco, plezuro, preta, propra, publiko, regiono, socio, universala, ve, verki.

NOVAJ KUNMETOJ:

re-koni, sci-povi.

4. SERĈAS LETERAN AMIKON

Atentu, amiko leganto! Ĉi tiu rakonto estas longa. Se vi trovos ĝin tro longa, legu hodiaŭ nur la unuan duonon. Se vi sukcesas legi ĝin ĝisfine en unu fojo, tio signifas, ke vi jam havas bonan komprenon de esperanto.

Kial Anjo opiniis, ke ŝi estas malbela, neniu povus diri, sed tio estis fakto. Jes ja, ŝi ne estis superbelega, kaj oni eble ne akceptus ŝin sen plia pripenso por ludi junan belulinon en filmo, sed ŝi estis plaĉa, kaj nenie, kiam ŝi aperis, viroj forturnis la rigardon. Male. Kiam ŝi eniris en publikan lokon, la knaboj unu-move direktis la rigardon al ŝi. Kaj kion ili vidis, tio plaĉis, ĉiu-foje. Rigardi Anjon ĉiam estis plezuro.

Sed Anjo tion ne kredis, kaj nun, dum ŝi tria-foje legis la leteron, kiun ŝi antaŭ nelonge ricevis el trans-mara lando, ŝi sentis sin senhelpa. La junulo, kiu skribis al ŝi, ja diris: “Bonvolu sendi foton de vi”.

Tiu letero estis respondo al peto, kiun ŝi presigis en revuo kun la celo interŝanĝi leterojn en la nova lingvo, kiun ŝi komencis lerni. Ŝi deziris plibonigi sian scion de la lingvo; ĉu devi legi kaj respondi leterojn ne estus bona metodo tiu-cele? La knabo, kiu skribis al ŝi, montriĝis mult-rilate inda fariĝi amiko. Sed lia peto pri foto – eĉ se plej natura kaj komprenebla – metis ŝin en malplaĉan situacion. Ŝi ne sciis, kion fari.

“Ne gravas,” ŝi fine decidis; “li loĝas tiel malproksime, ke neniam ni renkontiĝos. Mi povas sendi al li foton de iu alia. Li neniam scios la veron.” Kaj, kontenta pri tiu ideo, ŝi enmetis kun sia responda letero belan foton de sia belega amikino Lenjo, tiu, kiu deziris fari el filmiĝo sian tut-vivan okupon, aŭ, se tion ŝi ne sukcesos, ĉiu-tage montriĝi televide. Antaŭ ol fermi la leteron, Anjo aldonis jenajn vortojn: “Mi ĉi-kune sendas al vi mian foton, kaj komprenas, ke vi deziras scii, kia mi aperas, sed kial vi ne havigis al mi vian? Mi forte esperas, ke en la letero, kiun vi certe baldaŭ adresos al mi, mi trovos vian foton.”

* * *

Ivo multrilate feliĉis pri la letero de Anjo. Ŝi skribis simple, sed ŝiaj vortoj estigis en li ian senton de varma kontenteco, kiun li ne povis bone klarigi, sed kiu ege plaĉis al li. Longe li rigardis ŝian foton. Ŝi estis nekredeble bela. Ne tute natura, eble, sed… foto estas nur foto. Sed nun li devis sendi sian bildon. Pri tio li malkontentis. Kiam li skribis al ŝi, lia sci-volo estis pli forta ol ĉio. Li duone sentis, ke ne estas ĝuste peti foton sen sendi propran, sed tiun penson li forĵetis malproksimen de si, kaj li ne provis bildigi al si, kio okazos, kiam venos ŝia respondo. Kaj nun, li ne povis elturni sin el la neceso kontentigi ŝin: sendi foton al ŝia adreso li devis. Sendi foton, jes ja, sed ĉu necese sian? “Mi havas ideon,” li pensis, “mi sendos foton de Alberto.”

Eble vi opinias, ke Ivo havis problemon similan al Anjo. Tute ne. Kontraŭe, eĉ. Ivo sciis, ke li estas bela, tre bela. Tion lia patrino multfoje diris al li. Kaj ofte li rimarkis, ke, kiam iu lin unuafoje ekvidas, tiu eksentas… kiel diri?… frapon. Ivo sentis, ke li disradias ian sun-brilon, ian ĉielan plaĉon, tiel bela li montriĝas. Li ne estis homo, li estis vida poemo pri beleco. Kiam Naturo naskis lin, ĝi certe faris ĉef-verkon.

Se vi kredas, ke estas facile akcepti, ke oni estas mirindaĵo de la naturo, vi malĝuste opinias. Kun sia beleco Ivo ne povis repaciĝi. Ĉie, kien li iris, li sentis la rigardojn. Lin rigardis mez-junaj sinjorinoj, kaj li rimarkis, ke lia vido ekturnas iliajn sentojn ĉiu-direkte. Lin rigardis knabinoj, kiuj miris kaj tuj pretis ami. Lin rigardis viroj, pli diverse: kelkaj, tute certe, sentis deziron amikiĝi, sed al multaj Ivo ne malpli certe vidiĝis kiel io troa, kion necesus forigi, ĉar lia ĉeesto nur povos ŝanĝi la situacion rilate al knabinoj. Ĉe kelkaj viroj li eĉ preskaŭ sentis, ke ili dezirus kapti lian belecon kaj ĝin proprigi al si. Ĝis malamo tio kelkfoje iris. Tial al Ivo ne plaĉis la propra neordinara beleco.

Nun mankus nur — por malsimpligi lian vivon – ke Anjo, pro foto, enamiĝu al li, aŭ eĉ nur rigardu lin kiel iu eksterordinara. Tion li ne povus akcepti. Li ne deziris amon, eble eĉ ankaŭ ne veran amikiĝon. Li deziris informojn. Li deziris scii pri ŝia lando, pri la situacio tie, pri la tiea popolo kaj ĝia pens-maniero. Li studis en universitato, kaj la leter-aferon li aliris kun universitata sinteno: studi kaj informiĝi estis liaj celoj.

Pri Alberto vi demandas, ĉu? Ene, kaj en-vere, Alberto estis bona knabo, ĉiam preta doni kaj helpi, kun forta sento pri respondecoj kaj kun povo ĝuste agi en malfacilaj situacioj, eĉ se, ofte, lia unua reago estis timo. Sed ekstere, en apero, li montriĝis sen-forma dikulo, ŝajne ne tute homa, bestego plej malplaĉa al rigardo. Li estis tiel malbela, fakte, ke lia foto nur povos forigi la eblecon, ke Anjo eksentu amon al sia leter-kunulo. Skribante la adreson, Ivo ridis al si: li sukcesis trovi kontentigan eliron el sia problemo.

* * *

Letero sekvis leteron, el ĉi tiu lando al tiu alia, el tiu alia al tiu ĉi. Kun ĉiu letero plifortiĝis la intereso de Anjo al Ivo, de Ivo pri Anjo. Jes, vi bone legis. Ivo, nia universitatulo, kiu deziris nur informiĝi, trovis pli kaj pli da plezuro en la leteroj de Anjo. Iom post iom io ŝanĝiĝis en li. Iom post iom sentoj okupis kampon, kie antaŭe vivis nur pensado.

La lingvon ili uzis pli kaj pli bone. Venis la tago, kiam, same en tiu lando kiel en ĉi tiu, Anjo kaj Ivo akceptis respondecojn en siaj prilingvaj junularaj organizoj.

Kaj kiam la gravuloj de la internacia asocio decidis, ke tut-monda junul-kongreso okazos en la urbo de Anjo, ĉiuj en la lando de Ivo opiniis, ke li estos ilia plej bona homo por paroli tie nome de la landa organizo. “Ni pagos al vi la vojaĝon kaj ĉiujn loĝ- kaj manĝo-kostojn”, ili diris. Ĉu eblus al tio diri: ne? Ivo kompreneble jesis.

* * *

“Anjo!”

La nomo, kiun li elparolis kun forto, resonis plu en la granda salonego. Sed ŝi eĉ ne turnis sin al li. Li rapidis post ŝi.

“Anjo! Pardonu, ke mi alparolas vin tiel… tiel… kiel proksimulo, kiel amiko aŭ familiano, dum al vi ŝajnas, ke vi ne konas min, sed mi vin konas. Ni fakte konas unu la alian. Mi klarigos ĉion. Estas granda plezuro por mi renkonti vin.”

“Se vi konus min, sinjoro, vi scius, ke mi nomiĝas Lenjo, ne Anjo. Mi konas iun Anjon, sed ŝi tute ne similas al mi, kaj vi ne povus vere preni min por ŝi. Via maniero aliri knabinojn povas plaĉi al kelkaj, sed ne al mi. Lasu min, mi petas. Mi havas multegon por fari en ĉi tiu mil-homa kongreso.”

Ŝi parolis tiel malvarme, superule, forĵete, ke Ivo sentis sin kiel eta infano, al kiu la patrino timige eldiras sian nekontentecon. Ne ĉiufoje, ŝajnas, lia beleco igis virinojn ami lin.

* * *

Antaŭ ol la kongreso malfermiĝis, Anjo multe pensis kaj pensadis pri la situacio, en kiun ŝin lokis la ideo fote malveri al Ivo. Ŝi fine decidis ne tuj diri la veron, sed serĉi lin, igi lin amika al ŝi kaj iom post iom venigi lin al kompreno pri ŝia vera esto.

Nun montriĝis bona okazo. La malbela juna solulo, kiu sidis ĉe tablo antaŭ preskaŭ malplena glaso, tiel similis la foton, ke Anjo estis plej-plej certa. Ŝi aliris lin.

“Mi scias, el kiu lando vi venis”, ŝi diris al li tuj post sia saluto.

Li volis ekparoli, sed antaŭ ol li povis, jam ŝi interrompis lin: ŝi nomis la landon.

“Kiel vi scias?” li demandis.

“Tion mi eksciis per unu rigardo al via tuta persono, sed ĝenerale mi bezonas studi manon por ĉion scii pri homo. Donu al mi vian maldekstran”, ŝi diris, kaj ĝin prenis mem.

“Haha! Mi vidas! Mi vidas multon!” diris ŝi, kaj ŝi metis en sian parol-manieron ian gravecon, kiu igis Alberton miri preskaŭ time.

‘Kia eksterordinara knabino!’ li pensis, sed jam ŝi daŭrigis:

“Via mano informas min pri multego. Mi scias, kie vi loĝas, kie vi naskiĝis, kion vi faras en la vivo, mi volas diri: kian okupon vi havas. Mi scias, kiel nomiĝas viaj frato kaj fratino. Mi scias, ke vi havis fraton, kiu mortis antaŭ du jaroj, kaj mi povas eĉ diri al vi, kiel”. Kaj ŝi diris al li ĉion. Ne estis malfacile, ĉar Ivo multe rakontis pri sia persona kaj familia vivo en siaj leteroj, kaj ŝi ĉion bone memoris.

Ŝi rimarkis, ke la malbela junulo aperas pli kaj pli tima kaj senkomprena, sed tio venis, ŝia-opinie, de la ĝusteco de ŝiaj in-formoj. Sed post kiam ŝi finis, li rigardegis sian manon kun tia tim- kaj mir-plena malcerteco, preskaŭ malamike, ke ankaŭ ŝi iĝis necerta pri si. Tamen kun ŝajna mem-certeco ŝi ekdiris:

“Ĉu io malplaĉas al vi? Ĉu vin timigas la fakto, ke mi scias tiom pri vi?” Ŝi komencis ridi. “Ne timu, estas nur ludo, mi tuj klarigos!” Kaj ŝi ridis plŭ.

Sed li ne, kaj lia senrideco malhelpis ŝin daŭrigi. Nur post senvorta minuto li ekparolis, per malfortaj, malaltaj sonoj, kiuj ŝajnis direktiĝi pli al li mem ol al ŝi. Aŭdeblis, ke li malfacile sukcesas akcepti la propran penson:

“Ŝajnas, ke tiu ĉi mano estas ne mia, sed tiu de mia samklubano Ivo.”

Nun mirege lin rigardis ŝi.

* * *

“Ĉu vi do ne estas Ivo?” ŝi demandis.

“Rigardu min,” li respondis, ne tre kontente. “Ĉu vi iam vidis pli malbelan viron? Mi scias, kia mi aperas, kaj tio ĝenerale faras nenion al mi. Sed Ivo estas alta fortulo, bela vir-besto, kiu certe nur povas dolĉi al virinaj rigardoj. Vi montris, ke al vi mankas neniu informo pri tiu knabo. Kiel vi povus ne-scii, al kio li similas? Sed mi ne komprenas vian ludon. Kion vi celas? Kial rakonti al mi lian tutan vivon, kaj ŝajnigi, ke ĝi estas mia? Via ag-maniero troviĝas trans mia komprenpovo.”

Dum longa minuto ŝi restis senparola. Kiel ŝi povus klarigi la aferon?

“Kompreneble, se vi ne estas Ivo, mia far-maniero ŝajnas al vi plej miriga…” ŝi komencis. Sed tuj ŝi interrompis sin, ĉar ŝi ne sciis, kiel daŭrigi. Tamen post kelka tempo ŝia pensado ekfunkciis pli klare kaj ŝi provis ĉion rakonti. Dum ŝi parolis, ŝi pli kaj pli sentis, ke ŝiaj klarigoj ne estas tre verŝajnaj. Interalie, ŝi ne povis klarigi, kial Ivo sendus kiel sian la foton de Alberto. Kiu kaŭzo povus igi belan knabon ŝajnigi sin malbela? Sed kion fari? Kiam, post sia longa malsimpla vortigado, ŝi fine diris “ĝis revido”, ŝi sentis, ke li ne kredas ŝin.

* * *

Ĉar ŝi laboris por la kongreso, Anjo facile povis trovi, kie loĝas ĉiu membro, kiu parto-prenas en ĝi. Malfeliĉa pri sia renkonto kun Alberto, ŝi decidis telefoni al Ivo. Post kelkaj sensukcesaj provoj — li ne estis en sia ĉambro — ŝi fine decidis atendi ĝis la morgaŭa tago. Sed ĝuste tiam ŝia telefono eksonis. Estis li.

“Anjo, mi ege bezonas paroli kun vi, aŭ mi ne sukcesos dormi ĉi-nokte. Dum la tuta nokto mi provos trovi respondon al miaj demandoj. Kial vi estis tiel malvarma? Kial vi tiel maldolĉe parolis al via letera amiko? Vere mi ne komprenas. Kaj tiu ne-kompreno malhelpas min vivi.”

Rapidaj, neklaraj, sed fortaj sentoj turniĝis en Anjo. Komence, ŝi ne sciis, kion pensi. Sed baldaŭ ŝin kaptis deziro ridi. Ŝi pretiĝis paroli, kiam liaj vortoj eĉ pli rapide ekflugis, sento-plene:

“Anjo, kial vi restas senparola? Kio okazis? Jes ja, mi malbone agis pri la foto. Bonvolu pardoni min. Tio estis malbona ideo. Kiam vi vidis min, vi ne povis kompreni. Sed klarigo ekzistas, kaj mi volas doni ĝin al vi. Tamen, mi petegas vin, unue diru, ke vi min ne malamas.”

“Atendu, Ivo, atendu, mi certiĝu, ke mi aŭdis vin bone. Vi vidis min, ĉu ne tion vi diris?”

“Certe mi vidis vin, ĝuste pro tio…”

Ŝi interrompis:

“Se vidi min metis vin en tian sento-movan situacion, ke pro ĝi vi ne povos dormi ĉi-nokte, mi… mi… mi unue bezonas kompreni. Rakontu do, kion mi diris, kia mi estis.”

“Al mi ne plaĉas memori pri tio. Kial vi ludas per miaj sentoj? Letere ni amikiĝis. Kial ŝanĝi tiun rilaton? Tion mi pensis, kiam vi respondis al mi, ke vi ne konas min kaj ke mia metodo por aliri knabinojn ne sukcesos kun vi. Mi nur volis klarigi, kiu mi estas, kaj kial mi ne similas al la foto, kiun mi sendis.”

“Ivo kara, mi povus lasi vin paroli plu, tio eble igus min ridi, kaj okazon ridi oni neniam perdu, ĉu? Sed mi ne volas esti malbon-kora. Vi rajtas scii la veron. Mi neniam malvarme kaj malkontente reagis al vi pro plej simpla kaŭzo: ni neniam renkontiĝis. La persono, kiun vi prenis por mi, certe estas Lenjo, amikino mia. Kiam vi petis foton, mi adresis al vi ŝian, ĉar mi estas tre malbela. Mi pensis: nia rilato estos nur letera, kaj ni vivas tiel malproksime unu de la alia! Kial ne kredigi min pli bela ol mi estas? Sed ne estas plaĉe paroli pri ĉio ĉi telefone, kial ni ne renkontiĝus? Mi ja ankaŭ devas raporti al vi mian sperton kun tiu malbela sed aminda Alberto. Ĉu vi povus troviĝi en la kongresa trinkejo post duon-horo?”

“Jes, jes, kun granda plezuro, sed kiel ni rekonos unu la alian, se vi ne estas la knabino sur mia foto?”

“Mi certe tuj rekonos vin. El la vortoj de Alberto mi komprenis, ke vi estas rimarkinde bela viro, da kiaj estas tre malmulte, ĉu ne vere?”

“Je-e-es.”

“Mi certe alvenos antaŭ ol vi, ĉar mi loĝas tuj apude. Mi do atendos vin. Mi legos numeron de “Kontakto”, tiel vi tuj scios, kiu mi estas. Sed eĉ sen tio vi scius: nur elektu la plej malbelan knabinon.”

* * *

Kiam Ivo eniris la trinkejon, li sentis – kiel ĝenerale – ke ĉiuj rigardoj direktiĝas al li. Dum ĉe la plimulto el la ĉeestantoj la rigardado daŭris kelk-tempe, bela knabino, sola ĉe tablo, nur ĵetis al li etan rapidan rigardon, kiu tuj revenis al ŝia legado. Li ĉirkaŭ-rigardis. Kontakto montriĝis kvar-loke, ĉe apartaj tabloj. Kvar knabinoj ja, du solaj, du kun gekunuloj, sidis kun numero de tiu revuo, ĉu en la mano, ĉu apud si surtable. Unu el la solulinoj estis ege malbela kaj rigardis lin sen kaŝi sian intereson. Ŝi ridetis al li, espere. Li decidis ŝin aliri.

“Anjo, mi ĝojas…” li komencis, sed la junulino tuj inter-rompis:

“Mi ne estas Anjo,” ŝi diris, kaj io ete malfeliĉa bildiĝis tie, kie antaŭ nelonge brilis espero. “Ne, mi ne estas Anjo, sed mi scias, ke la knabino tie havas tiun nomon. Eble ŝin vi serĉas.” Ŝi montris la alian solulinon. Ivo pardon-petis kaj turnis sin tien. Li rigardis la knabinon, nekomprene. Estis tiu, kiu ĵetis al li tiun rapidan rigardon, kiam li eniris.

Kiel ŝi povus esti Anjo? Ĉi tiu estis bela. Fakte, li trovis ŝin pli bela, multe pli bela ol Lenjo, ĉar kun beleco pli natura. Lenjo havis la belecon de filmulino. Estis io grand-urbana en ŝi, kio tute ne respondis al la Iva kompreno pri beleco. Anjo sia-flanke estis plezuro por la vido: ŝi belis pli simple, pli hejmece, pli vilaĝe. Sed tiu natura est-maniero ne malpliigis ŝian plaĉ-povon. Tute male.

“Ĉu vi estas Anjo?” li necerte demandis.

“Jes, sinjoro, tio estas mia nomo. Kiel mi povas utili al vi?”

“Ĉu vi ne komprenas, kiu mi estas? Ivo, kun kiu vi telefonis antaŭ duon-horo!”

“Ivo! Vi! Ĉu vere?” Ŝi longe rigardis lin. “Sed vi estas tute ordinara persono!”

Tiujn vortojn Ivo vere ne atendis, sed ĝuste ili kaŭzis en li senton, kiun li sen-scie atendis jam de longe. Io tre paca, plaĉa, dolĉa trairis lian tutan estaĵon. Ĝojo, kian li neniam spertis antaŭe. Ŝi plu parolis, sed li ne aŭskultis ŝin. Li ekkomprenis, ke dum sia tuta vivo li atendis ĉi tiun minuton: esti ordinara, esti kiel la aliaj. Kia ĉiela dono! Kia ĝojo sensimila!

“Ĉu vi ne aŭskultis min?”

Li rerigardis ŝin, plej amike, kaj dolĉa-sone respondis:

“Ne, pardonu, mi ne aŭskultis. Mi pripensis. Mi provis kompreni. Kial vi diris malveron? Vi estas ege bela. Multe pli bela ol tiu malvarma altulino, kiu rigardis min de supre kiel malutilan, malsan-portan, mortigindan besteton. Anjo! Kiel eblas koni sin tiel malĝuste? Vi bildigas vin al vi mem tute alia ol vi fakte estas…”

“Kaj ankaŭ vi vin, se vi trovas vin belega!” ŝi tuj diris.

Ili ekridis samtempe.

Tiel komenciĝis persona interrilato ankoraŭ pli plaĉa ol la jam plaĉa letera.

* * *

En Eŭropo, malnovaj rakontoj ĝenerale finiĝas per la vortoj: ili geedziĝis, estis feliĉaj, kaj havis multajn infanojn. Ĉu tiel fini ĉi tiun? Ne. Ĉar tio estus diri malveraĵon.

Ili ne geedziĝis. Post kiam la kongreso finiĝis kaj Ivo revenis hejmen, ili dum iom pli ol unu jaro daŭrigis sian leteran kontakton. Poste ili iom post iom forgesis unu la alian.

Sed antaŭ ol disiĝi, fine de la kongreso, ili renkontiĝis kun Alberto kaj Lenjo, al kiuj ili rido-plene rakontis la aferon. Pasis ok jaroj.

Nun Alberto kaj Lenjo ege feliĉas. Kune kun siaj sep infanoj.

NOVAJ VORTOJ:

adreso, aparta, asocio, ĉirkaŭ, elekti, filmo, frapi, ha, klubo, kongreso, kontakto, membro, okupi, presi, radio, revuo, salono, studi, telefono, televido.

NOVAJ KUNMETOJ:

ĉef-verko, el-paroli, el-turni sin, preni por, re-agi, re-pac-iĝi, re-koni, respond-eco, sen-helpa.

5. AL MONDO TRANSA

Jam de longe la Tero ne plu videblis. Ili forlasis ĝin antaŭ tiom da tempo, ke la surtera vivo ŝajnis ne plu ekzisti. Ĝi estis nur memoro. La vera vivo estis en ĉi tiu vojaĝilo, kiu traflugis la senfinon kun nepensebla rapideco. Baldaŭ ili alvenos. Kaj refoje ili kune sin demandis, kia estos tiu mondo, al kiu ili nun proksimiĝas.

“Mi timas,” diris Joĉjo. “Ni estas frenezaj. Ni iras tien kiel la unuaj eŭropanoj al Afriko, sed la situacio estas tute malsama. Kontraŭ la bestegoj, kiujn ni renkontos, kion ni povos fari? Eble du minutojn post nia alveno ni jam ne plu vivos. Ĉi tio estas ne vojaĝo, nur sinmortigo, freneza sinmortigo.”

“Kial bestegoj?” Sjaoli demandis. “Kial ne ĉefe estaĵoj, kiuj pensas?”

“Se ili pensas, ili plej verŝajne akceptos nin malamike. Kaj ili estos en la propra lando, en lokoj, kiujn ili konas senmanke, kun aĵoj, bestoj, kiujn ili povos utiligi kontraŭ ni, dum ni restos senhelpaj. Ili plej facile kaptos nin, antaŭ ol ni havos la tempon rimarki, kio okazas. Sed eĉ se nenio vivas tie, kiel scii, kontraŭ kio ni devas esti pretaj? Kiel ni povos agi lerte ĉe plej simpla problemo? Mi min demandas, kial mi konsentis veni. Tiuj, kiuj nin sendis, ne havas senton pri respondeco. Aŭ ili estas same frenezaj, kiel ni.”

“Mi komprenas vin,” diris Rajmondo, “sed mi vidas la aferon tute malsame.”

“Mi scias, mi scias, kaj mi ne povas kompreni vian mankon de timo. Pardonu, se mi diros ion malplaĉan, sed miaopinie io malbone funkcias en vi: via manko de timo estas manko de pri-penso.”

“Mi ne konsentas. Miaj ideoj aperas al mi plej verŝajnaj. Rigardu ĉi tiun regionon, ĉi tiun ĉielon, en kiun ni envenas. La sunoj ĉi tie estas sufiĉe proksimaj unu al la aliaj, dum la nia estas flanka suno, soleca. Kaj preskaŭ ĉiu el tiuj multaj sunoj havas siajn terojn, enloĝeblajn. Kial ne estus ĝuste opinii, ke iliaj loĝantoj, dank’ al tiu proksimeco, havas longan historion de inter-rilatoj? Kaj tio necese ege antaŭenigis ilian komprenon pri la mondo, pri ĉio. Krome, niaj sciencistoj diras, ke ili ekzistas de pli longe ol ni. Ili do havis pli da tempo por fariĝi lertaj kaj spertaj pri ĉio, por plibonigi sin, siajn metodojn, sian sciencon kaj sian socion.”

Joĉjo videble ne samopiniis, sed li diris nenion.

“Certe,” Rajmondo daŭrigis, “ĉe ili ekzistas ĉiu-kampe maŝinoj kun funkciado supera al ĉio, kion ni konas. Eble maŝino ne estas ĝusta vorto. Maŝino estas tro malsimpla. Verŝajne ili uzas malgrandajn iletojn, preskaŭ ne videblajn, sed kun grandega povo. Mi ne mirus, se ili povus transsendi sian penson sen eldiri aŭ skribi ĝin. Malĝojiga fakto estas, ke ili certe havas formon tre malsimilan al ni, tiel ke ili aperos al ni malbelaj. Tiun senton ni espereble iom post iom sukcesos superi. Sed pri ilia scienca supereco mi estas tute certa.”

Tiel ili parolis, plu kaj plu, ĝis venis la horo ĉion pretigi por la alveno. Antaŭe, ili estis lacaj pro la longa neni-faro. Nun ĉio ŝanĝiĝis. Ili plenis je nova energio. Ili sentis sin gravaj antaŭ tiu historie signif-plena minuto: baldaŭ ja okazos la unua ekrilato de homoj kun mondo ali-ĉiela.

* * *

Montriĝis, ke Joĉjo, kun sia timo al bestegoj kaj al malamika akcepto, faris al si tre malĝustan ideon pri la nova mondo, kien ili venis. Sed ne malpli Rajmondo, kun sia bril-kolora, scienc-bilda pensado.

“Rigardu!” Sjaoli mire ekdiris. “Ĉu ne urbo?”

“Urbeto!” Joĉjo pliĝustigis.

Ili igis la vojaĝilon alpreni la irmanieron de malrapida flug-maŝino kaj direktis ĝin al la flanko de la malgranda urbo. Bela loko prezentiĝis por facila alteriĝo. Ili aliris ĝin senprobleme. Time kaj sci-vole, ili finfine eliĝis. La urbo ne estis malproksima, kaj ili decidis pied-iri al ĝi. Grandeco kaj pluraj aliaj ecoj igis ĉi tiun mondon tre simila al la fora Tero, de kie ili venis. Tial oni elektis ĝin kiel unuan trans-sunan celon. Kaj tial ili nun povis movi sin facile, senlace, preskaŭ kiel hejme.

Ili iris ne multe pli ol kvin minutojn, kiam ili ekvidis la unuan lokanon. Estis viro. Homo kiel vi kaj mi. Li rigardis ilin kun timo kaj miro, kaj unue ŝajnis, ke li deziras ilin alparoli, sed li ŝanĝis sian decidon kaj turnis sin kiel por ŝajnigi, ke la alvenantoj ne interesas lin.

Ili eniris en la urbon. La loĝantoj, pli kaj pli multaj, rigardis ilin sen kaŝi sian miron. Viroj, virinoj, knaboj, knabinoj, sam-grandaj kiel ni, direktis al ili rigardojn, en kiuj legiĝis jen timo, jen deziro ekrilati, jen gravaj sindemandoj, kiuj samtempe invitis kaj malhelpis al kontakto.

La tiumonda suno brilis kaj la ĉielo estis plej pura. Sur la stratoj malrapidis veturiloj, kiujn bestoj tiris. La tri alvenis al larĝa, plaĉa loko, kie floroj multkoloris en tre bela kunmeto. Inter la floroj kaj aliaj kreskaĵoj, dolĉaj al la vido, seĝoj kaj tabloj staris. Ĉe multaj sidis lokanoj. Videble tio estis publika trinkejo. La teranoj rigardis mire. Ĉe unu tablo, kvar kvindek-jaruloj kart-ludis.

Certe ne estis kartoj tute-tute similaj al la niaj, sed la movoj de la viroj, la esprimo de la vizaĝoj, la maniero teni la dik-paperaĵojn enmane, ride paroli unu al la alia kaj ĵeti sur la tablon finan karton por ĉion lerte kolekti kun la brila rigardo de tiu, kiu super-fortis la kunludantojn en plej paca militeto, ĉio ĉi estis tiel nature terana, ke niaj amikoj preskaŭ ne povis kredi, ke estas vera vidaĵo.

Iu amike alparolis ilin. Ne necesas diri, ke la lingvon ili ne komprenis. Sed la movo de la mano, la rideto, la rigardo estis sufiĉe klaraj. Li invitis ilin al sia tablo.

Kiam oni volas komprenigi sin pri simplaj aferoj, oni ofte sukcesas. Manoj, movoj, sonoj, rigardoj povas kune agi por esprimi multegon. Tiel okazis inter la teranoj kaj la invitanto. Post kelk-vorta parolo de ĉi-lasta, servisto alportis plaĉan trinkaĵon kun eta ujo plena je manĝaĵetoj. La teranoj komencis lerni la lingvon: montri, demandi, aŭskulti, ripeti, kune ridi pri malĝustaĵoj, kio estas pli facila? Iom post iom, la ĉirkaŭa paco envenis ilin, kaj pli-kaj-pli okupis ilian tutan estaĵon. Fakte, ili lasis sin eniĝi en amindan senzorgecon, kiam ne-atendeble…

Malantaŭ ili eksonis fortaj paroloj, malplaĉaj, malamikaj. Ektimo rekaptis la tri teranojn. Ili estis tiel feliĉaj, kaj jen! Dekono de minuto sufiĉis, por ke la paca sento malaperu for. Kio okazos? Zorgo-plene, pretaj kontraŭi al ĉia perforta ago, ili turnis sin al la direkto de la sonoj.

Fakte, estis nur malpaco en grupeto de trinkantoj. Iu aŭdeble ege malkontentis pri la samtabluloj. Tiu ekstaris, rigardis la kunulojn kun malamo, kaj ekfrapis la tablon kun tia forto, ke glaso falis teren, rompiĝe. Dum ĉiuj rigardoj turniĝis al li, li forlasis la ejon. Lia maniero foriri plej sukcese esprimis lian egan malkontenton.

La tri teranoj rigardis unu la aliajn. Sen vere scii tute klare, kial, ili kune ekridis, ridegis, ridadis dum pluraj longaj, ĝojaj minutoj.

Kompreneble. La vojaĝo estis tiel longa, la atendo tiel problem-plena, la sentoj tiel fortaj kaj neordinaraj! Tro longe necesis pli forti ol la scio pri sia eteco, ol la timo troviĝi senpova en novaj situacioj. Ne facilis estri sin, igi sin kiel eble plej paca, serĉi en si la povon elporti la senrespondajn demandojn, de kiuj vivo dependos. Kaj nun ĉio montriĝis tiel plaĉa kaj natura! Ilia rido verŝajne estis reago al la nefacile eltenebla malcerto, kiu ilin tiel longe okupis kaj kiu deprenis de ili pli da forto, ol ili konsentis klar-diri al si.

Ili ĉirkaŭrigardis. Ili estigis, videble, ĝeneralan intereson. Ilia samtablulo ridetis. Neniu montris malamikan sintenon.

“Mi atendis ĉion, krom tio: senti min hejme,” diris Joĉjo. Dum li parolis, li faris unu el tiuj movoj, kiajn ni faras sencele kaj eĉ sen ilin rimarki: li metis la maldekstran manon malantaŭ sin. Kaj jen li tie sentis ion, kontakton preskaŭ nesenteblan. Ree ek-timo lin prenis. Kio denove? Zorga, preta reagi kiel necesos, li turnis sin.

Estis knabineto. Ŝi prezentis tri florojn al li.

Dum la lasta horo, tro da sentoj sekvis unu la alian kun tro rapidaj ŝanĝoj: timo, espero, sentimiĝo, zorgo, ekĝojo… Tro estas tro. Li ne povis elteni plu.

“Dankon,” li diris. Kaj ekploris.

NOVAJ VORTOJ:

energio, esprimi, estro, floro, freneza, karto, kolekti, laca, lerta, maŝino, pendi, plori, pluraj, tiri.

NOVAJ KUNMETOJ:

de-pendi, el-porti, el-teni, per-forto.

6. LA VOJO LIBERECEN

Ĉu estas vi, sinjoro, kiu kolektas rakontojn pri faktoj veraj, sed eksterordinaraj? Jes, ĉu? Kion mi travivis, tio do interesos vin. Mi donos al vi ĉiujn necesajn informojn, por ke vi povu certiĝi, ke mi diras la veron. Sed estas plej verŝajne, ke vi ne kredos min.

Mi estas tio, kion oni nomas “kredanto”, tio estas: mi kredas je iu ekstertempa, nevidebla Senfinulo, kiu estas pli alta, pli bona, pli multpova ol ĉiu kaj ĉio sur nia Tero, kaj kiun oni ĝenerale nomas Dio. Mi facile akceptas, ke aliaj homoj malsamopinias, sed, tiel longe, kiel mi kaŭzas malbonon al neniu, mi devus havi la rajton kredi, kion mi kredas, kaj vivi, kiel mi elektis vivi, ĉu ne?

Malfeliĉe, mi vivis en lando, kie tio ne eblas. La ŝtato tie havas sian idearon, kaj ne akceptas la mian. Eĉ se ĝi ofte diras la malon al la ekstera mondo, ĝi fakte volus, ke la tuta popolo akceptu ĝiajn teoriojn. Tiu politiko estis ege malfacila por mi. Ĉu mi vere elektis kredi je Dio? Mi ne povus diri. Sed mi kredas kaj ne povas forĵeti mian kredon. Ĝi havigas al mi enan pacon kaj feliĉon, kaj mi rigardas ĝin altvalora.

Sed ĝi ankaŭ kunportas devojn en la ĉiutaga vivo, kaj ne eblis sin teni je tiuj devoj, ĉar la leĝoj de nia ŝtato tion multrilate malhelpas. Resti tie kaj devi vivi en maniero kontraŭa al la devoj de mia kredo, tio fariĝis pli kaj pli neeltenebla. Sed nia ŝtato ne permesas al ŝtatanoj forlasi sian landon por iri vivi aliloke. Refoje kaj refoje mi petis permeson foriri. Neniam mi ricevis ĝin.

Finfine, post longa pripensado, mi decidis foriri senpermese. Miaj samkreduloj diras: “Gravas la volo de Dio, ne la diroj de la homoj”. Mi havas familion, kaj ĉiuj akceptis la ideon foriri: edzino, gefiloj, frato, lia edzino, ni entute estis sep. Ni sciis, ke ne estos facile, ĉar la ŝtato organizis ĉion plej bone por malhelpi ellandiĝon. Sed ni ne plu povis resti tie kaj ni opiniis, ke estas preferinde morti aŭ retroviĝi en malliberejo ol vivi kontraŭe al tio, kio por ni estas kredo kun devoj. Krome, mia frato iam laboris en regiono, kie, laŭ lia opinio, devus esti eble translimiĝi. Ni decidis iri tien.

La vintra aero estis nekredeble malvarma, kiam, post longa vojaĝo envagone, ni alvenis al la monta regiono, kie ni intencis ellandiĝi. Mi ne rakontos la tre multajn okazaĵojn, pro kiuj nia irado estis plej malplezura sinsekvo de timoj kaj zorgado. Kiom da fojoj ni devis kaŝi nin, ĉar kelkloke konstante alvenis anoj de la polico, kiu kontrolas la regionon por ne ellasi ŝtatanojn el la lando senpermese! Kiom ofte en la montaro kelkaj el ni ektimis sur la mallarĝaj vojetoj, kaj tamen necesis plu iri kaj ne fari iun sonon, por ke neniu sciu, ke ni tie senpermese iradas! Eĉ neintence faligi plej etan ŝtonon estis neakcepteble. Kaj mi ne parolos pri tiuj fortegaj, malamikaj bestoj, kiujn ni jen kaj jen renkontis, kaj kiuj rigardis nin tiel timige, ke ni estis certaj – verŝajne malĝuste – pri ilia deziro nin manĝi.

Dum multaj longaj tagoj ni piediris en la senfina naturo, sur altaj montoj, en konstante malvarma vento.

Kaj jen finfine, post semajnoj, dum kiuj ni nin ripete demandis, ĉu ni havos sufiĉajn fortojn por alveni al nia celo, jen finfine ni staris tute proksime al ĝi. Estis froste, sed la aero estis pura, la suno brila, kaj plej bela la vidaĵo. Ni staris iom alte kaj rigardis malsupren.

“Tie estas la limo,” mia frato diris.

Li konis la lokon. Kiam li loĝis en ĉi tiu regiono pro sia laboro, li jam deziris foriri eksterlanden, kaj interesiĝis pri la eblecoj tion organizi.

“Mi povus,” li diris tiutempe, “sed mi ne volus tion fari sen la edzino, kaj ŝia ĉeesto malsimpligas la problemon,”

Ĉi-foje, li kaj mi preparis ĉion kiel eble plej kontentige por sukcesi ankaŭ kun la familio. Ni prenis en konsideron ĉion, kion ni sciis pri similaj faroj, kaj la bona kono, kiun mia frato havis pri la regiono, estis plej utila. Sed kvankam, niaopinie, ni ĉion konsideris, kaj kvankam ni provis plani plej bone, tamen restis demandoj, al kiuj ni povos trovi respondon nur surloke. Kaj surloke ni nun preskaŭ estis.

“Rigardu,” li plu diris. “Tiu rivero markas la limon inter la du landoj.”

“Kiom da tempo ni bezonos por alveni malsupren, laŭ via opinio?”

“Ne pli ol du horojn. Sed tiam ni devos trairi la riveron, kaj tio min zorgigas. Mi sciis, kie ni povus trovi ĉion necesan tiucele, sed tio estis antaŭ pluraj jaroj, kaj ĉio eble ŝanĝiĝis.”

Ni decidis resti supre dum tuta tago kaj atendi la nokton. Ni estis senfortaj pro la longa surmonta piedirado, kaj niajn fortojn ni certe plej plene bezonos. La virinoj decidis pasigi la tutan tagon en preĝo. Fakte, ankaŭ ni, la mezjunaj viroj, preĝis. Kaj same la gejunuloj.

Kiam venis la nokto, ni malsupreniris ĝis la rivero. Ĉiujn malhelpilojn, kiujn la ŝtato metis, ni sukcesis trairi. Ĉiu en nia grupeto ja plenis je ideoj kaj povis fari preskaŭ ĉion per siaj manoj. Krome ni kunprenis multajn utilajn ilojn. Tiuj ebligis, ekzemple, forpreni la teron de sub unu ege larĝa kaj longa vojfermilo por povi transiri sub ĝi: malrapida laboro, ne facila ankaŭ pro la neceso agi kaŝe, sed ni ĝin faris ĝisfine. Mi ne rakontos ĉion, kion ni devis prizorgi. Gravas nur, ke ni sukcesis.

Sed la lasta malhelpo estis natura. Ne estis unu el tiuj riveretoj, kun malmulte da akvo, kiujn eblas trairi piede. Krome, ĝi estis tiel rapida kaj frosta, ke naĝi ne estus eble, kun la portaĵoj. Malfeliĉe, la ejo, en kiu mia frato opiniis, ke li trovos ŝipeton por transporti nin transen, ne plu ekzistis. Ni serĉis ĉie, sed nenie trovis ion, kio povus helpi.

Tiel proksime al la landlimo, la ŝtata interesiĝo pri eblaj senpermesaj el- kaj en-landiĝoj estis aparte viva: anoj de la landlima polico iradis kaj venadis, tiel ke ni ree kaj ree devis nin kaŝi. Ke ili ne vidu nin, ni tute bone sukcesis, sed nenion alian. Ĉiuj niaj provoj trovi metodon por transiri montriĝis senutilaj. Ni uzis ĉion uzeblan por fari al ni transirilon, ni ege laboris, sed ni ne sukcesis konstrui ion sufiĉe fortan, por ke ni certe alvenu al la alia flanko.

Ni faris ĉion por ne perdi la esperon, sed ĝi tamen iom post iom malaperis. Ni trovis bonan kaŝejon, en kiu ni povis tranokti, certaj, ke neniu nin vidos, sed ni ege zorgis pri la morgaŭo. Kiel mi diris, ni estas homoj kun tre viva kredo al Dio. Sen ĝi, ni ne povus ekfari vojaĝon plenan je tiom da necerteco. Ni decidis lasi al Dio la zorgon trovi metodon por nin irigi transen. “Pro Vi ni volas vivi alilande,” ni infanece diris. “Manieron nin alvenigi tien bonvolu trovi Vi.” Ni kune longe preĝis.

Mi scias, ke vi ne kredos min. Sed kion mi povas fari, se ne diri la veron? La postan matenon, ni trovis nin en la apuda lando. Neniu el ni komprenis, kiel ni tien transportiĝis. Ni kuŝiĝis nia-lande, ekdormis, kaj kiam ni eldormiĝis, ni estis sur la transa flanko de la rivero. La afero ŝajnas nekredebla al vi, ĉu? Sed kiom pli al ni, kiuj ĝin travivis! Tamen, fakto restas fakto, eĉ se ne klarigebla.

La homoj tie estis ege bonkoraj al ni. Ili donis manĝi kaj trinki, kaj poste la vilaĝestro veturis kun ni al la plej proksima urbo. Tie oni havigis al ni lokon por tranokti kaj atendi la sekvon. Dum pluraj tagoj, grava policestro venigis mian fraton kaj min multfoje al sia oficejo por pridemandi nin. Li volis scii, kiamaniere ni transvenis. Ni povis diri nur: “Ni ne scias. Ni preĝis, ni endormiĝis, kaj la morgaŭon jen ni estis via-lande.” Sed li ne povis kredi.

Post kelkaj tagoj, li montris al ni fotojn, kiujn liaj subuloj faris. Sur la fotoj tre bone videblas la markoj faritaj de niaj piedoj: la tero enhavis iom da akvo, kaj niaj piedoj klare markiĝis en ĝi sur la du flankoj de la rivero, sur la nia-landa kaj sur la alia.

“Ŝajnas, ke vi flugis,” la policestro diris al ni. “Se vi uzus ion, kio iras sur la akvo, vi alvenus al iom pli malalta loko; vi ne povus alveni ĝuste vid-al-vide de la deirloko, kiel montras la piedmarkoj. Kaj kompreneble ne eblas piediri en la rivero. Sen paroli pri ĝia neelportebla malvarmeco. Vi ankaŭ ne naĝis. Pri tio ni havas certecon, ĉar ni bonege studis la lokon kaj viajn irmarkojn. Vi do flugis. Kian flugmaŝinon vi uzis? Kiu funkciigis ĝin?”

Feliĉe, la fakto, ke ni ne povis respondi kontentige, ne ŝanĝis lian sintenon rilate al ni. Li plu akceptis nin kiel homojn kun bona volo kaj kun puraj kialoj por ellandiĝi. Li fine komprenis, ke utilos al nenio nin pridemandi plu. Post tio, ĉio iris plej bone por ni. Nun ni atendas forflugon al Kanado, kie ni komencos novan vivon.

Dankon, ke vi aŭskultis min. Mi vidas, ke vi min ne kredas. Sciu, ke eĉ mi preskaŭ ne povas kredi min. Sed mi estas ĉi tie, kaj tio sufiĉas al mi. La vivo enhavas pli da nekompreneblaj okazoj ol homoj povas elpensi. Se la afero vin interesas, jen la nomo kaj adreso de tiu policestro. Li montros al vi la fotojn, kaj certe raportos, al kio alvenis finfine ilia serĉado kaj ilia ĉia-metoda provado kompreni. Mi ne mirus, se li sukcesis eltrovi respondon akcepteblan por ordinara homa pensado. Se tiel, la respondo estas malvera. Nenion pli mi povus aldoni. Forto supera al ĉi-mondo nin translokis. Al Tiu iras nia plej ama, plej pura, plej sentoplena danko.

NOVAJ VORTOJ:

dio, frosto, intenci, -it-, konstanta, kontroli, laŭ, leĝo, limo, marko, naĝi, ofico, plano, polico, politiko, preĝi, prepari, ŝtato, ŝtono, teorio, vagono, vento, vintro

NOVAJ KUNMETOJ:

tiel longe, kiel; vid-al-vide

7. PLEJ MULTAJ FELIĈU

Antaŭ jarcento tie estis vilaĝo, antaŭ kvindek jaroj urbeto, nun urbego staras kaj grandiĝas pli kaj pli.

Eŭropanoj ja venis, kun siaj scienco kaj iloj. Kaj ene de la tero ili trovis grandegan riĉon: metalon. Ili vidis, ke elterigi ĝin oni povos dum jarcentoj. Helpe de multa laboro, jes ja, sed tio ne estis problemo: ne mankis laborforto surloke. La metalon oni do komencis elpreni. Tiel, antaŭ kvindek jaroj, aperis la unuaj domoj eŭropecaj. Hodiaŭ videblas pli kaj pli da altaj domegoj. Al ĉi tiu loko afrika, ŝajnas, Ameriko venis.

Kun la transmaranoj venis laboro kaj mono, kaj kun mono ĉio ŝanĝiĝis. En tiu urb-komenca tempo, la kamparanoj, kiuj foje venis, malfacile povis kredi la propran vidadon, tiel mirinda ĉio estis. Aperis belaj magazenoj, kie oni trovis ĉion, eĉ aĵojn, pri kiuj antaŭe neniu povus pensi. Ĉiu magazeno plena je mirindaĵoj havis montro-fenestron, kiu lumis nokte. Kaj en kelkaj eĉ pli mirigaj ejoj, oni povis sidi en mallumo sur plaĉa seĝo kaj rigardi brilan rakonton, en kiu ŝajnis, ke ĉiu kaj ĉio vivas kaj ekzistas en-vere. Filmo oni tion nomis.

Ĝis malproksimaj vilaĝoj alvenis la famo, ke tie en la urbo mirindaĵoj ĉie videblas, kaj ke tie oni povas labori, ricevi monon, kaj per la mono aĉeti la mirindaĵojn. Tial la iama urbeto kreskis, kreskis kaj plu kreskas.

Nun, bicikloj, aŭtobusoj, aŭtoj veturas kiel eble plej rapide sur ĝiaj stratoj bru- kaj mov-plenaj. Kaj la homoj forlasas siajn kampojn. Kial daŭrigi fortoprenan laboron, malpurigan al la manoj, por malriĉe vivi en seninteresa loko, dum tie ĉio belas kaj brilas? Kial militadi al malamika naturo, dum ekzistas aŭtoj kaj televido, maŝinoj por purigi, maŝinoj por kuiri, maŝinoj por tio kaj tio ĉi, mirindaĵo apud mirindaĵo? Ne ĉiu sukcesas trovi laboron, tute certe, sed iamaniere oni elturniĝas. Vilaĝe, ĉion decidas maljunuloj, kaj libereco tute mankas. Kaj en vilaĝo, verdire, preskaŭ ne vidiĝas mono.

Mono! Pri ĝi multege pensis Mbagema, malkontente. Jam de pluraj jaroj li petis, ke lia terpeco, en bona loko ĉe-urba, ricevu la urbajn akvon kaj elektron. Pro la ne-ago de la urbaj oficistoj pri tio respondecaj, lia terpeco ne havis la valoron, kiun ĝi indus havi. Jam ofte, de pluraj flankoj, oni petis lin vendi ĝin, por tie konstrui magazenojn, riĉulan hotelon aŭ domegon multloĝejan. Kaj ĉiufoje oni pretis pagi tiom da mono, ke simple ne eblas bildigi al si, kion ĝi fakte signifus en la vivo.

Sed ree kaj ree la esperoj ekfalis ĉe la sama demando: “Ĝi havas urbajn akvon kaj elektron, ĉu ne?”, al kiu, ree kaj ree, Mbagema nur povis respondi: “Ne”.

Ĉi-foje ne plu eblis atendi. La lasta persono, kiu deziris aĉeti, pretis doni tiel altan pagon, ke tio aperis donaĵo de la dioj. Ĉu al la dioj oni malamik-vortu? Refoje respondi “ne” estus direkti al la dioj la plej malbelan parolon eblan en la lingvo. Mbagema decidis viziti la sorĉiston.

“Montru al mi la terpecon,” petis ĉi-lasta. Surloke, li longe rigardis, kaj restis same longe senvorta.

“Revenu viziti min, kiam la luno rekomencos kreski,” li fine diris.

Ĉe tiu dua vizito li havis respondon.

“Mi rilatis kun la supernaturaj estaĵoj, kiuj amikas al mi, kaj ili informis min,” li diris tre malrapide, kiel parolas gravulo. “Mi nun scias, ke tiun terpecon havis via patro. Post lia morto vi prenis ĝin por vi sola. Sed vi havas du fratojn kaj tri fratinojn.”

“Kiam mortis mia patro,” Mbagema respondis, “li treege malkontentis pri miaj gefratoj, ĉar ili malbon-agis al li. Tial li decidis, ke tiu terpeco estos nur mia. Tion ili scias, eĉ se ili diras la malon.”

“Eble tiel estas. Sed viaj fratoj kaj fratinoj malamas vin pro tio, kaj ili metis sorĉaĵon en vian teron, kaj dum tiu sorĉaĵo tie restos, nenio utila al vi eblos pri via terpeco.”

“Kio estas tiu sorĉaĵo?”

“Pli bone, ke vi ne sciu. Sed ĉu estas tre grave por vi, ke oni alligu vian terpecon al la urbaj akv- kaj elektro-servoj?”

“Kompreneble, estas treege grave. Mi tion deziregas.”

“Mi povas forpreni la sorĉaĵon, sed tio kostos al mi multe, ĉar la supernaturaj estaĵoj tre amas sian povon tie, kaj mi devos aĉeti multegon al ili por igi ilin konsenti pri forlaso de tiu povo.”

Sekvis longa interparolado pri mono. Mbagema ne sciis, kion fari. Se li akceptos pagi, li ricevos el la vendo de la terpeco ege multe malpli, ol pagos tiu, kiu deziras aĉeti. Sed ĉu ne preferindas iom ol nenio? Mbagema fine jesis.

Post nur unu semajno la oficejo, kiu zorgis pri tiuj aferoj, informis lin, ke jam la morgaŭan matenon komenciĝos la laboroj por havigi al lia terpeco urbajn akvon kaj elektron. Post nelonge la vendo okazis.

Mbagema plej feliĉis. Li ricevis tiom da mono, ke eĉ ne estis vere malagrable transdoni grandan parton de ĝi al la “faranto de miraĵoj”.

Ankaŭ feliĉis la sorĉisto, al kiu Mbagema pagis tiel bele. Sed ne nur tiuj du feliĉis. Feliĉis krome la greko, per kiu la vendo okazis. Li ja transdonis al Mbagema nur la dekonon de la mono, kiun li ricevis de la araba aĉetanto. Feliĉis la arabo, certa pri bona uzo de tiu mono, kiu jar-post-jare havigos al li plian kaj plian riĉon. Feliĉis multaj lokanoj, ĉar, oni-dire, la novaj riĉulaj hotelo kaj magazenoj ebligos al ili trovi agrablan laboron. Feliĉis la urbestro kaj aliaj urbaj gravuloj: ili ricevis belajn mon-donojn de la araba aĉetanto kaj de lia greka peranto, ĉar tiuj du tre deziris certigi al si bonajn rilatojn por la posta tempo. Feliĉis la loka UN-funkciulo, kiu povis verki plian raporton pri sia utila agado surloke, kiun ekzempligis tiu nova riĉigo de la urbo, tiu nova labordona konstruado.

Kiuj aliaj feliĉis, viaopinie? Ĉu la gefratoj? Ne. Bona urba sorĉisto scias kapti la necesajn informojn sen konigi sian celon. La gefratoj de Mbagema eĉ ne sciis, ke ilia malamo havas monan valoron kaj ke ĝin uzas “faranto de miraĵoj”.

Sed feliĉis la urbaj oficistoj respondecaj pri akvo kaj elektro. La sorĉisto ja alte pagis ilin por ilia kunlaboro, same utila por ilia mona situacio, kiel por viv-teni la gravecon de la sorĉista funkcio, tiu alta kultura valoraĵo. Se finfine ĉion konsideri, ĉu ne li, la sorĉisto, dank’ al sia povo super homoj, estas la granda urbofeliĉiganto? Kaj kio estas pli bela ol feliĉigi la homfratojn? Tiel pensis nia sorĉisto, kaj tiu penso igis lin eĉ pli feliĉa pri si. Estas agrable senti sin bona, ĉu ne?

NOVAJ VORTOJ:

agrabla, Ameriko, arabo, aŭtobuso, biciklo, brui, elektro, greko, hotelo, kuiri, kulturo, ligi, lumi, luno, magazeno, metalo, preferi, UN

NOVAJ KUNMETOJ:

peri, per-anto

8. AĈETU MIAN KAFEJON!

Ekstere estis ege malvarme. Kiel longe daŭris la vintro! Ŝajnis, ke ĝi neniam finiĝos. Kaj anstataŭ iom post iom ŝanĝiĝi al printempo, kiel ĝi devus en ĉi tiu tempo de la jaro, ŝajnis, ke ĉiu mateno alportas pli vintran vintron ol ekzistis en la antaŭa vespero.

En la kafejo estis plaĉe varme. Sed ne por la koro de Paŭlo. Paŭlo sentis, ke li povus baldaŭ plori. Kial havi kafejon, se neniu vizitas ĝin?

Li ĉirkaŭrigardis. Ne estis necese: li sciis tute bone, kion li vidos. Sed tamen li ĉirkaŭrigardis. La kafejo — lia kafejo, kiun li tiom amis — estis tute senhoma. Kiel hieraŭ. Kiel antaŭhieraŭ.

Kiel ĉiutage, ekde kiam… Estis malesperige. Eĉ nun, en ĉi tiu horo, kiam en ĉiuj aliaj trinkejoj de la ĉefurbo estis preskaŭ neeble trovi sid-lokon, ĝi estis plorige malplena.

Se diri la veron, tiu kafejo neniam estis plena antaŭe, eĉ tiu-hore, sed ĝi sufiĉe ofte estis duon-plena, kaj tiu duonpleneco almenaŭ havigis sufiĉe da mono por pagi la kostojn kaj vivi. Paŭlo deziris nur vivi simple, sen-probleme. Riĉula vivo ne interesis lin. Nek Monikan.

La penso pri Monika igis lin ege malĝoja. Ree, li preskaŭ ekploris. Pro ŝia foresto la kafejo nun estas senhoma. Kial ŝi foriris? Kial? Kial?

Li neniam komprenos. Li neniam trovos la respondon al tiu timiga demando, kiu forprenis de li lian enan pacon. Li amis ŝin. Estis klare, ke li ne malplaĉis al ŝi. Kaj tute certe, ŝi amis la kafejon. Ŝi ŝatis la trinkantojn. Ŝi sciis diri la ĝustajn vortojn, kiuj igis ĉiun senti sin bone. Ŝi vivigis la lokon. Pro ŝi, nur pro ŝi, ĝi estis plaĉa, kvankam ĝi ne estis speciale bela kaj kvankam la strato, kie ĝi staris, troviĝis en ne tre vizitinda parto de la urbo.

Sed pensi pri Monika utilis al nenio. Ŝi lin forlasis, kaj malĝojaj pensoj ne revenigos ŝin. Ŝi ne estas unu el tiuj virinoj, kiuj faras decidon, kaj tuj poste ŝanĝas ĝin, neniam certaj, ĉu ili decidis ĝuste aŭ malĝuste. Li ne pensu pri ŝi, li pensu pri la vendo. Tio ja estas la grava afero nuntempe.

La ŝancoj havi eblecon vendi la kafejon preskaŭ ne ekzistis antaŭ unu semajno. Tio estis la plej malesperiga aspekto de lia situacio. Sed hieraŭ, Fredo informis lin, aĉetanto prezentiĝis. Gravas ne lasi tiun for. Necesas, necesegas, ke li aĉetu la kafejon. Se la situacio daŭras kiel nun, sen vendo de eĉ kafeto dum tuta tago, Paŭlo perdus tiom da mono, nur pro la daŭraj kostoj, ke li baldaŭ ne plu povus vivi. Eĉ pli: li ne plu povus pagi la monon, kiun li ankoraŭ devas pagi, kaj tiam… Ne. Pri tio, kio tiam okazus, li preferis ne pensi.

Sed tiu persono, kiu havas la strangan ideon aĉeti kafejon en ĉi tiu malplaĉa urbo-parto, certe perdos ĉian deziron tion fari, kiam li vizitos la ejon kaj trovos ĝin nekaŝeble senhoma. Neniu aĉetas vendejon, en kiu nenio vendiĝas! Sed kiel plenigi kafejon, kiu ne plu plaĉas al la iamaj trinkantoj? Sen-elira situacio!

Feliĉe, tiu ulo estas for, Fredo diris. Li nun vojaĝas eksterlande. Ĝis li revenos, ĉu ne eblus organizi ion? Inviti amikojn, eble, ĉu? Ankaŭ tiu penso estis malĝojiga. Post kiam Monika foriris, kiam la kafejo komencis perdi sian vivon kaj la homoj ĉesis veni pasigi la tempon en ĝi, ankaŭ la amikoj malaperis. Kio montras, ke ili ne estis amikoj.

La sola amiko, kiu nun restas, estas Fredo, kara, bona, aminda Fredo. Sed Fredo ne povas, sola, plenigi tutan kafejon! Tiu penso estis tiel ploriga, ke Paŭlo dum kelka tempo simple ĉesis pensi.

Strangas la funkciado de homo. Antaŭ kelkaj minutoj, Paŭlo preskaŭ ploris. Poste venis tiu senpensa daŭro. Kaj nun li sentis, ke li baldaŭ ridos. Ideo ja naskiĝis en li.

“Jes, tio estas bonega ideo,” Fredo diris. “Mi helpos vin. Vi estas bon-ŝanca: la homo, kiu volas aĉeti, nun decidis pri la vizito. Li telefonis al mi. Li venos la 15-an de marto vespere, je la 21-a, por rigardi, kia aperas la trinkejo. Tio lasas al ni sufiĉe da tempo por ĉion organizi laŭ via ideo.”

“Ĉu vi ne trovas stranga, ke homo, kiu volas aĉeti kafejon en ĉi tia seninteresa urboparto, vojaĝas eksterlande? Vojaĝi, tio kostas monon!”

“Stranga, ne stranga, mi ne scias. Verŝajne li bezonas kafejon por siaj propraj celoj, kiuj eble tre interesus la policon, se tiu ilin ekscius. Sed tio ne estas nia afero. Nia problemo estas plenigi la kafejon. Ni organizu la laboron inter ni.”

* * *

Ili skribis multajn leterojn, jen sen subskribo, jen kun la nomo de iu alia, laŭ la enhavo. Ili telefonis al la polico, sen nomi sin, kaj diris nur kelkajn frazojn, fermante la telefonon, antaŭ ol la policano havis la tempon ion demandi. Ili telefonis al diversaj ŝtataj servoj, sammaniere. Ili presigis plurajn anoncojn kaj skribis leterojn responde al la respondoj. Unuvorte, ili multe laboris.

“Bele! Ĝi estas plenplena!” diris la ulo, kiu volis aĉeti.

“Jes, jes,” Paŭlo diris plej simple. Laŭ lia voĉo ŝajnis, ke tio estas plej ordinara okazaĵo.

“Estas kelkaj tabloj kun du personoj, sed preskaŭ ĉiu sidas sola ĉe propra tablo, strange,” la ulo miris.

“Ne strange por mi,” Paŭlo respondis. “Tio estas tute ordinara ĉi tie. Estas kafejo, kiu plaĉas al soluloj.”

“Tute ne gravas. Tio ne interesas min. Ne pro tio mi ŝanĝos la prezon, kiun mi diris al vi eĉ antaŭ ol vidi, kiel ĉio aspektas ene de via kafejo. Se vi akceptos mian prezon, mi aĉetos. Se ne, vendu al iu alia. Ne povus esti pli simple kun mi.”

La prezo estis sufiĉe alta kaj Paŭlo ne opiniis ebla ricevi pli. Kion li timis, tio estis, ke vidante malplenan kafejon, la aĉetanto ĉesos interesiĝi pri ĝi. Sed nun, videble, tio ne plu povus okazi.

“Ne estas problemo, tiu prezo taŭgas al mi,” li respondis per plej kontenta voĉo.

“Ni do interkonsentas. Bone. Necesos subskribi la interkonsenton kaj prizorgi la paperojn, kiuj necesas laŭ la leĝo. Ĉu morgaŭ matene ni povus renkontiĝi en mia oficejo…?”

Nun, kiam la aĉetanto estis for, post momento de grandega ĝojo, Paŭlo rigardis la sidantojn kaj eksentis timon. “Ĉu povus okazi io?” “Kial? Kio?” Fredo responde demandis. “Nu, neniu el ili sukcesos havi tion, kion li venis trovi ĉi tie!”

“Tiuj, ĉu?” Kaj per larĝa man-movo Fredo montris al la tuta sidantaro. “Ne zorgu pri ili. Mi konas la homojn. Kelkaj eble malkontentos enkore, sed ili diros nenion.”

Ne tre juna vireto, malgranda, malforta,proksimiĝis al ili. “Ĉu vi ne vidis,” li demandis, kaj ia timo aŭdiĝis en lia voĉo, “junulinon ne tre altan, kun verdaj okuloj kaj brunaj haroj, kiu…”

“Ne. Mi rigardas la koloron de ĉiuj okuloj,” Fredo diris, rimarkante, ke Paŭlo aperis ne tre certa pri si. “Neniu kun verdaj okuloj venis ĉi-vespere. Sed bonvolu atendi plu. Ne zorgu. Virinoj ofte malfruas, ĉu ne? Ĉu eble gazeto helpus vin pasigi la tempon? Jen…” Kaj li iris preni por la vireto la gazeton de tiu vespero. Paŭlo ne sciis, kiel danki sian amikon.

“Feliĉe, ke vi venis! Mi neniam povus respondi al ili tiel bele, kiel vi. Tio estis unu, al kiu ni sendis respondon al lia anonco pri edziĝ-deziro, ĉu ne?” Li ekridis. “Ha jes! Mi memoras, kiel belan virinan skribmanieron vi uzis en la letero, per kiu vi petis lin veni ĉi tien por renkonti… vin! Se li scius, ke lia Aminda estas vi, kaj vi lia Aminda!”

Li turnis la rigardon al alia loko.

“Kaj viaopinie, kiuj estas tiuj tri ĉe la sama tablo tie? Estas strange, ke tri venis kune, kiuj konas unu la alian.”

“Tiuj estas homoj el la polico. Kiam ni sennome telefonis, ke ĉi tie venos Rikardo-la-Kantisto kaj du el liaj kunlaborantoj, kiujn la polico serĉadas sensukcese jam de pluraj monatoj, ekde kiam ili perforte forprenis la tutan monon el la hotelo, kie la doktoroj kongresis, la polico certe decidis, ke ĝi bezonos almenaŭ tri virojn por sekvi ilin, se ili disiros post la renkontiĝo ĉi tie…”

“Kaj kion vi opinias pri tiu virino, tute sola?”

“Ĉu vi ne rekonas ŝin laŭ ŝia foto? Estas unu, kiu respondis al anonco nia kaj al kiu ni skribis, ke ŝi venu ĉi tien por renkonti la sinjoron, kiu povos havigi al ŝi oficon kun alta pago kaj ne-multe da laboro, sed kun iom specialaj devoj…”

“Ŝi videble malkontentas. Mi demandas min, ĉu…”

“Lasu ŝin malkontenti. Kion ŝi povas fari? Se ŝi deziras iom specialan oficon, kun multe da mono kaj malmulte da laboro, ŝi prenu sur sin la respondecon de siaj decidoj. Sed tiu alia, kiu ankaŭ sendis al ni sian foton laŭ nia peto, fariĝos eble tro malkontenta. Necesus agi. Aŭskultu, iru apuden kaj telefonu ĉi tien. Diru, kion vi volos; ne gravas, kion. Gravas nur, ke ŝi aŭdu la telefonon. Rapidu!”

Paŭlo eliris, nekomprene, kaj iris telefoni al la propra kafejo. Ĝuste kiam li revenis, la sinjorino malfermis la pordon de la kafejo, elirante.

“Kio okazis?” li demandis Fredon.

“Kiam la telefono eksonis, vi aŭdis, ĉu ne?, ke mi respon-das: jes, jes, bone, mi tuj diros al ŝi. Mi tuj iris al ŝia tablo, kaj demandis, ĉu ŝi estas s-ino Delfonto. Ŝi diris: jes. Tiam mi informis ŝin, ke s-ro Igor ĵus telefonis, ke li havas problemon kaj ne povos veni, kaj ke li petis min diri al ŝi, ke li rekontaktos ŝin poste. Ŝi foriris tute kontenta.”

“Feliĉe, ke ni notis ĉiun nomon kaj ĉiufoje la kialon de la venigo ĉi tien, kaj petis fotojn kiel eble plej ofte,” Paŭlo diris. Sed videble, la timo ne plene forlasis lin.

Tamen, kiam li rigardis du ge-kvardek-jarulojn, kiuj interparolis kun videbla plezuro, iom da paco revenis en lin.

“Pri tiuj du mi miris,” diris Fredo, kiu sekvis lian rigardon, “ĉar ŝajnis tute normala renkontiĝo. Ĉu ili estas homoj, al kiuj ni skribis?”

“Jes. Tion faris mi,” Paŭlo klarigis. “Tiuj du respondis al niaj edziĝ-anoncoj kaj el iliaj leteroj estis klare, ke ili sufiĉe bone taŭgas unu al la alia. Mi do skribis al la viro uzante la nomon de la virino. Do, ŝajnigante, ke mi estas ŝi, mi petis lin veni ĉi tien hodiaŭ vespere, kaj mi aldonis: por ke mi tuj komprenu, al kiu tablo mi iru, bonvolu aĉeti florojn en la florvendejo de Odeon kaj meti ilin sur vian tablon, tiel ke ili estu bone videblaj. Kaj al ŝi mi skribis, kompreneble kun la nomo de la viro: por ke vi tuj sciu, kie mi sidas atendante vin, mi havos sur mia tablo florojn en travidebla papero kun la nomo ‘Florvendejo de Odeon’. Kiam ŝi eniris, ŝi tuj vidis la florojn, iris iom time al li, kaj ili interkoniĝis.”

“Bonega ideo. Vi vidas, ke estas senutile timi. Ĉio finiĝos plej bone. Rigardu, jam unu foriras. Estas certe unu el tiuj, al kiuj mi skribis: se mi ne kontaktis vin antaŭ tiu aŭ tiu alia horo, mi ne venos, mi rekontaktos vin pli poste.”

lom post iom, ili foriris.

La lastaj, kiuj eliris, estis ne tre juna geo.

“Mi ĝojas, ke vi venis, kaj mi trovas vin vere aminda,” la viro diris al la virino. “Sed vere, mi ne komprenas, kial vi petis min veni al ĉi tiu stranga trinkejo, en ĉi tiun malplaĉan urboparton…” Parolante, ili iris plu, ekstere. Lia voĉo perdiĝis en la nokto.

Paŭlo fermis la pordon, feliĉa. La respondon li preferis ne aŭdi.

NOVAJ VORTOJ:

almenaŭ, anonci, anstataŭ, aspekto, bruna, ĉesi, ĉia, frazo, gazeto, haro, kafo, normala, noto, okulo, printempo, stranga, ŝanco, taŭgi, verda, vetero, voĉo.

9. TIMO HAVIGAS FLUGILOJN

Ĉu vi scias, kiel oni nomas la fakton movi sin rapidege antaŭen per la propraj fortoj, piede? Tion oni nomas kuri.

Peĉjo povis kuri ege rapide. Li estis naŭ-jara. En la tuta lernejo ne ekzistis unu knabo, nek unu knabino, kiu kapablis kuri same rapide kiel li. Kial li havis tiun kapablon? Eble ĉar li ne estis tre forta, kompare kun la aliaj knaboj. Sekve, se okazis batalo, li ne povis superforti ilin. Li nur povis forkuri. Tial li iom post iom plibonigis sian kur-kapablon. Nun, neniu el la fortuloj de lia lernejo povis ĝiskuri lin. Sufiĉis, ke li ekkuru: neniu tuŝos lin.

Tiaj batal-situacioj prezentiĝis sufiĉe ofte — knaboj ja estas knaboj, ĉu ne? — kaj ĉiufoje Peĉjo kuris pli bone. Sekve, lia koro fortiĝis, li havis pli kaj pli bonan spiron, kaj la forton, kiu mankis al liaj manoj, liaj piedoj kaj kruroj ricevis.

Ĝenerale, kiu postkuris Peĉjon, tiu post nelonge devis forlasi la iradon, ĉar li baldaŭ ne plu povis spiri, tiel rapide Peĉjo devigis lin iri. Peĉjo tiam rigardis post sin kaj plezure rimarkis, ke la postkuranto, spirante pli kaj pli malfacile, komencas perdi la rapidecon. Dume, la knabo mem daŭre spiris senprobleme kaj pli kaj pli malproksimiĝis.

Tiel estis, ordinare. Sed ne ĉi-foje. Ĉi-foje la viro, kiu postkuris Peĉjon, estis ne nur alta, forta kaj timiga. Li estis ankaŭ rapida.

Peĉjo timis. Okazis miskompreno. La afero komenciĝis, kiam Peĉjo, ridante kun kelkaj kunuloj, eliris el la lernejo. Li nevole ektuŝegis viron, kiu ĝuste tiumomente troviĝis tie, kiam Peĉjo estis diranta ion al sam-klasano uzante vortojn, verdire, kiujn oni devus neniam uzi. La viro miskomprenis, ke la ne tre belaj — sed vivplenaj! — paroloj de Peĉjo direktiĝas al li. Li ege malkontentis. Li estis eĉ multe pli ol malkontenta: kolera. Kiam li turnis sin al Peĉjo kaj ekdiris per malamika voĉo ion, kion la knabeto tute ne komprenis, ĉi-lasta jam eksentis teruran timon. Sed kiam la grandulo, verŝajne ĉar Peĉjo, ne komprenante, ne reagis kiel li volis, eklevis la manon por frapi lin, la lernejano ekrapidis for kun la tuta rapideco de siaj junaj kruroj.

Kaj jen ĝi okazis. Kio okazis, vi demandas? La nekredeblaĵo. Sed antaŭ ol diri al vi, pri kio temas, mi devas priskribi la lokon, ĉar tio estas grava.

Peĉjo, kurante, turnis sin al mallonga kaj mallarĝa strateto, en kiu estas neniu pordo, neniu fenestro, same sur la dekstra flanko, kiel sur la maldekstra. Estas nur longaj muroj. Unuflanke ja tie staras malliberejo kaj aliflanke iu industria laborloko.

En tiu mallonga strateto la nekredeblaĵo okazis: Peĉjo flugis.

Mi komprenas, ke vi ne estas certa, ĉu vi bone legis, ĉar la afero estas eksterordinara. Sed tamen vi legis ĝuste. La knabo ekflugis. Kiel birdo flugas. Ne, ne tute kiel birdo, multe pli rekte, multe pli laŭ-cele.

Lia celo ja estis klara: forkuri for de la terura sekvanto, kiu, laŭ neniam okazinta sperto, kuris same rapide, se ne pli rapide ol li. Peĉjo estis diranta al si: “Se mi nur povus jam esti ĉe la fino de ĉi tiu strateto, antaŭ ol tiu ulo sin turnos en ĝin, li ne scius, ĉu mi iris dekstren aŭ maldekstren.” Liaj kruroj ne povus porti lin tien sufiĉe rapide, por ke la postkuranto ne vidu lin. Sed li tiom deziris jam troviĝi tie, tiom streĉis ĉiujn fortojn, tiom kunigis siajn tutajn volon kaj povon, ke… Nu, li ne scias, kion li faris. Li deziris, li volis. Kaj jen li rimarkis, ke li flugas.

Post momento, antaŭ ol la kolera fortegulo alvenis al tiu strateto, Peĉjo jam troviĝis ĉe ĝia angulo. Post la angulo, sufiĉos trairi vojon, kaj li estos en parko. En la parko, ĉio fariĝos facila, ĉar tie estas tiom da vojetoj, kiuj turne iras ĉiudirekte, ke ne plu eblos lin trovi. En tiu parto de la parko, plej proksima al la angulo de la strateto, kie la ekflugo okazis, neniam estas multaj personoj. Hodiaŭ estis neniu. Neniu por helpi, eble, sed ankaŭ neniu por malhelpi. Kiu povas scii? Plenkreskuloj ofte agas tiel strange kun infanoj!

Ne rigardante post sin, Peĉjo volis kuri plu en la parko. Kaj jen ree li flugis. Ne alte. Pro tio ne estus ĝuste kompari lin al birdo. Eĉ ne tutan metron super la vojeto. Sed liaj piedoj ne tuŝis la teron dum eble dek kvin metroj. Kiam, de malproksime, li ekvidis iun, kiu enparke promenis, li re-alteriĝis (re-al-ter-iĝis).

“Mi nun ne plu bezonas kuri,” li pensis. “Li ne plu trovos min.”

Peĉjo decidis atendi kelkan tempon en la parko, antaŭ ol reveni hejmen, por lasi al la kolerulo la tempon perdi sian koleron kaj reiri al siaj aferoj. Promenante en la parko, li miris pri tio, kio okazis al li. “Mi kapablas flugi!” li ripetis al si, ĝoje. Li sin demandis, ĉu tio envere okazis. “Estas nur unu maniero certiĝi,” li diris al si, “mi reprovu”. Li ne volis tion fari antaŭ homoj kaj decidis trovi lokon, kie promenas neniu. Tian trovinte, li ekkuris, rapidiĝis kaj ek! Jen li flugis dum kelkaj metroj.

Vi kaj mi pri tio tiel miras, ke ni simple ne kredus lin, eĉ se ni lin vidus. Sed por infano ĉio estas pli simpla. Peĉjo facile akceptis la fakton. La ideo, ke li verŝajne estas la sola homo sur Tero, kiu kapablas flugi, ŝanĝis nenion en li. Li eĉ pensis, ke se tio okazis al li, simila sperto verŝajne prezentiĝas al multaj aliaj infanoj.

Reveninte hejmen, li ne sciis, ĉu paroli pri tio aŭ ne. Unuflanke, li tre deziris, ke la aliaj sciu kaj rekonu lian neordinaran kapablon. Aliflanke, li estis certa, ke oni ne kredos lin. Li devos montri. Sed montri en la domo ne estos eble. Li do devos venigi la tutan familion eksteren al taŭga loko. Kaj se tiam la afero ne plu funkcios? Kiu scias? Li sentis tiun povon kiel ne plene certan, ne necese daŭran. Eble ĝi estis nur momenta helpo de la dioj, kiu ne ripetiĝos.

Post la manĝo, li rakontis la aferon al sia frato. Tiu kompreneble ne volis kredi. “Venu, mi montros al vi,” Peĉjo diris, kaj li kondukis lin al la industria kaj mallibereja strateto, en kiu, ĉar ne estis fenestroj, certe neniu lin vidos.

Li ekkuris, kunstreĉis la fortojn kaj… falis teren eĉ antaŭ ol forlasi la vojon. Li provis refoje. Nova malsukceso. Post la tria kaj lasta provo li sentis sin ridinda kaj malfacile sukcesis ne plori. Sed plori antaŭ la frato ne estus akcepteble.

Post kiam ili revenis hejmen, li ne povis resti tie kun sia malĝojo. Li bezonis pli certiĝi. Li decidis reiri, sola, al la strateto. Li ekkuris eĉ antaŭ ol alveni al ĝi. Tuj post la angulo li rapidiĝis, kaj ek! Li senprobleme flugis ĝis la alia angulo.

Li sentis sin multe pli bone kaj iris al la parko. En ĝia senhoma parto li ree ekflugis plej facile. Sed, anstataŭ plaĉe al-teriĝi, kiel antaŭe, li falis teren. Kial? Ĉar virino alvenis kaj komencis turni la okulojn al li. Kiam la rigardo de tiu sinjorino tuŝis lin, li jam estis falinta. Tiam li komprenis: “Mi kapablas flugi, sed nur kiam neniu rigardas min”. Kaj la terura sekvo de tiu rimarko tuj venis: “Neniam oni kredos min.”

Kiam Peĉjo revenis hejmen, li sentis sin sola, terure sola. Li sciis, ke li neniam havos amikojn, al kiuj li povos diri ĉion, vere ĉion, kune kun ĉi tiu plej miriga parto de lia personeco. Li estis ĝoja, ke li kapablas flugi. Sed li estis malĝoja, ke tiun veron li devos porti en si kiel kaŝaĵon ĝis la fino de sia vivo.

Kaj eĉ mi, la instruisto, kiun li tiom amis, ke finfine, post longaj jaroj de kaŝa vivo, li sentis, ke jen homo, al kiu li povas raporti la faktojn, eĉ tiu amika kaj por li aminda viro, mi, ne sukcesis kredi lin.

NOVAJ VORTOJ:

angulo, batali, birdo, -int-, industrio, kapabla, klaso, koleri, konduki, kompari, kruro, kuri, metro, momento, muro, nu, parko, promeni, rekta, spiri, streĉi, teruro, tuŝi

NOVAJ KUNMETOJ:

flug-ilo, plen-kresk-ulo

10. ĈU DIRI LA VERON?

La ĉina verkisto Lusin foje rakontis, ke, kiam li estis lernejano, li iam diris al la instruisto, ke li ŝatus verki. Li petis lian helpon. “Kiel oni verkas?” li demandis. “Malfacile,” la instruisto respondis, “jen mi rakontos al vi ion por klarigi.”

lam (la instruisto rakontis) estis familio, en kiu infano naskiĝis. Vira infaneto. Ĉiuj familianoj, amikoj, samstratanoj venis por rigardi la etulon kaj gratuli la gepatrojn. Ĉiuj estis tre ĝojaj. Ĉiuj ankaŭ serĉis vortojn plej plaĉajn por kontentigi la gepatrojn.

“Rigardante lin,” unu diris, “mi vidas, ke li estos feliĉa. Li riĉiĝos. Li havos multe da mono. Kaj dank’ al tiu riĉeco, li povos havigi al siaj gepatroj plej feliĉan maljunecon. Jes, vi estas bonŝancaj: tiu estos vera riĉulo.”

La gepatroj havis larĝan, brilan rideton, kiam ili dankis la parolinton pro tiuj belaj vortoj, kiuj ilin ĝojigis. Alia vizitanto proksimiĝis al la liteto.

“Ho jes, vi estas bonŝancaj,” li diris. “Nur rigardu tiun vizaĝon! Kia inteligenteco! Kia volforto! Tiu certe fariĝos iu grava en la ŝtata oficistaro. Li iros alten, alten. Estas klare pri li, ke li atingos tre altan lokon en la ŝtato, proksime al la ŝtatestro mem. Eble mi troigas pri ĉi-lasta punkto, sed pro tiu inteligenta vizaĝo oni povas antaŭvidi, sen povi erari, ke li atingos plej bonan situacion, kiu ajn la vojo, sur kiun la vivo lin irigos.”

“Espereble, espereble,” diris la patro. “Mi dankas vin pro tiuj belaj pensoj kaj vortoj.”

“Mi nur diras la veron, kiun mi legas sur ĉi tiu vizaĝo,” la viro respondis.

“Vi estas vera amiko,” la patrino belvoĉis. “Viaj paroloj tuŝis rekte mian koron, mi sentas min tute dankoplena.”

Ambaŭ gepatroj ridetis. Iliaj vizaĝoj elmontris plej profundan ĝojon.

Venis la vico de tria persono. Estis juna viro. Longe li rigardis la infaneton.

“Vi diras nenion, ĉu?” la patro diris.

“Ĉu vi aŭdis, kiel bele parolis pri li niaj amikoj, kiuj ĵus esprimis siajn pensojn?” demandis la patrino. Sed la juna viro plu rigardis senvorte.

“Nu, nu, ne estu timema,” la patro diris. “Certe ankaŭ vi havas ideojn pri tio, kio okazos al ĉi tiu nia karuleto. Rigardu lin bone. Certe vi ekscios ion pri li.”

Post refoje silenta momento, la viro rigardis al la gepatroj rekte en la okulojn.

“Jes. Mi estas tute-tute certa pri io, kio koncernas lin. Pri tio mi scias, ke ĝi estas la plej senmanka vero.”

La patro ridete reparolis:

“Diru do, diru do. Se vi scias kun plena certeco, tio ege interesos nin.”

“Mi scias, ke li mortos,” diris la juna viro.

Peza silento ekokupis la ĉambron. La homoj ne plu kapablis paroli, tiel ili miris, tiel nepermesebla ili trovis la sintenon de la junulo.

Kaj post tiu silenta minuto, ili ĉiuj ekparolis kune, forte, tre forte, kelkaj eĉ vere kriis.

“Ne eblas!”, “Kia sinteno!”, “Mi neniam imagus…”, “Plej netaŭga diro!”, “Nekredeble!” oni aŭdis, kun multaj aliaj krioj kaj paroloj, kiuj superis unu la alian, tiel ke nenio klare kompreniĝis.

La gepatroj rigardis la viron pli malame ol malĝoje, kvazaŭ li estus rompinta ilian mondon kaj pro tio indus morti. La plimulto el la vizitantoj simple ne povis elteni la situacion. Ili komencis frapi la junulon, kaj forkurigis lin, sekvante lin eksteren kun krioj plenaj je malamo.

“Ĉu ne interese,” la instruisto daŭrigis, “ke tiuj, kiuj diris malveraĵojn ĝojigis la gepatrojn kaj la tutan ĉeestantaron, kvankam ĉiuj sciis, ke ili parolas pri aferoj, kiujn ili ne povas scii? Kaj la sola, kiu kuraĝis diri la solan aferon, kiu estis tute-tute certa, tiun oni frapis kaj kurigis for! Vi volas verki, vi diris. Ĉu vi volas priskribi la veron? Aŭ diri malveraĵojn, por ke oni danku kaj gratulu vin?”

“Mi volas diri nenion malveran,” Lusin decide respondis.

“Sed,” li aldonis post pripensa momento, “mi ankaŭ ne ŝatus, ke oni frapu min, kriu al mi, kaj min perforte elkurigu. Kion mi povus fari en simila situacio?”

“Se vi volas ne diri malveron, kaj tamen agi tiamaniere, ke certe oni ne frapos vin, restas al vi nur unu eblo: rigardu la infaneton, ridetu, kaj diru: Ha, tiu knabeto! Ho, kia infaneto! Ha-ha! Ho-ho!”

NOVAJ VORTOJ:

ambaŭ, ajn, atingi, ema, erari, gratuli, ho, imagi, inteligenta, ĵus, koncerni, krii, kuraĝa, kvazaŭ, lito, pezi, profunda, punkto, silenti, vico

11. DUA RAKONTO PRI AFANTI

(Por ke vi ne tro lacigu vian kapon provante kompreni malfacilajn verketojn, ni prezentos al vi de tempo al tempo rakonteton pri la kara Afanti, kiun vi ekkonis komence de ĉi tiu libro. Tiuj rakontoj enhavos nur du aŭ tri novajn vortojn.)

La reĝo foje demandis al Afanti:

“Afanti, se oni diras al vi: vi povas ricevi unu el du aferoj, monon aŭ justan koron, kion vi elektus?”

Afanti eĉ ne prenis la tempon pripensi.

“Monon,” li tuj respondis.

La reĝo ege miris.

“Ĉu vere tion vi farus?” li diris. “Mi ne komprenas vin. Mi tute certe elektus justecon. Mono, mono, tio estas plej ordinara. Sed justeco estas io alia. Vi povas travojaĝi la mondon: vi rimarkos, ke justajn korojn oni ne trovas facile.”

“Ho granda reĝo!” sonis la voĉo de Afanti. “Homo ĉiam deziras havi tion, kio mankas al li, ĉu ne? Kion vi elektus, tio povas esti nur, kio al vi mankas…”

NOVAJ VORTOJ:

justa, reĝo

NOVAJ KUNMETOJ:

de tempo al tempo; preni la tempon

12. LA VIRO POR ŜI

“Li estas tre malfeliĉa, vi scias.”

“Ho jes, mi scias. Mi tro scias. Sed tio ŝanĝas nenion. Mi ne plu povis resti kun li.”

“Kial?”

Ŝi rigardis sian amikinon. Ŝi ĉiam alte estimis ŝiajn opiniojn kaj ne bone komprenis, kial, ĉi-foje, ŝi ne estis certa, ĉu ŝi volas aŭ ne volas daŭrigi la interparolon.

“Mi malestimas lin. Oni ne povas vivi kun iu, kiun oni malestimas, ĉu?”

“Verŝajne ne. Sed mi ne komprenas, kiel povis okazi, ke vi ĉesis lin estimi. Li…”

“Li ne estas viro,” ŝi interrompis. “Kaj mi bezonas viron. Veran viron.”

“Ne viro, li, ĉu? Tia sportulo!”

“Ĝuste. Ĉiuj eraras pri li pro lia sportula aspekto. Kiam li sportas, li ŝajnas forta kaj kuraĝa, klare, sed fakte…”

“Mi ne kapablas imagi, ke li montriĝas alia en la ĉiutaga vivo. Mi ĉiam trovis lin plej kara.”

“Ĝuste. Vi uzas ĝustan vorton. Li estas kara. Li estas aminda. Li estas bonkora. Li estas ĝoja kaj feliĉa. Li ĉiam estas prava. Tio kolerigas min!”

“Mi ne komprenas. Ĉu ne estas agrable esti kun aminda, bonkora kaj ĝenerale prava junulo?”

“Estas plej malagrable. Oni sentas, kvazaŭ oni estus, ne kun viro, sed kun servisto. Kion ajn mi petas, li faras tuj. Li neniam kontraŭstaras. Li neniam decidas. Ĉiam estas mi, mi, mi. ‘Kiel vi volas, mia kara, kiel vi volas’ (ŝi diris tion per moka, knabineca voĉo). Tio igas min kolera. Ŝajnas, ke li ne havas propan personecon. Li ne vivas, li obeas.”

La amikino ŝin rigardis per brilaj okuloj.

“Nu, al mi tio certe plaĉus,” ŝi diris. Kaj enpense ŝi ĝojis pri la fakto, ke li nun iĝis libera.

“Eble vi…” ŝia kunulino komencis diri, kaj malestima esprimo bildiĝis sur ŝia vizaĝo. “Sed tian personecon mi ne elportas. Li estas tro mola. Viro, kiu estas mola, ne estas viro, ĉu? Se li ne kapablas kontraŭstari min, kiel li povus defendi min en la vivo? Viro devas esti forta, kaj forto estas io alia ol kapablo porti kaj levi pezajn objektojn. Forto estas kapablo kontraŭstari al premo. Mi ne povas diri, ke mi premis lin forte, sed neniam li faras ion alian ol akcepti mian vidpunkton.”

En la kafejo, ili sidis ĉe sia kutima tablo. Ili ne rimarkis, ke Ivano, la viro, kiu servis la trinko-dezirantojn, staris kiel kutime malantaŭ ili kaj subaŭskultis. Ĉiusemajne la du amikinoj renkontiĝis tiuloke. Kaj ĉiusemajne ili interesis, kaj, ofte, amuzis lin. Ili ja ĉiam venis je horo, kiam li havis malmulton por fari. Ili estis trankvilaj en sia kutima kafeja angulo. Kaj li ĝojis, ke ili ĉiam tiel interese plenigas tiun por li malplenan duonhoron.

Samkafeje, samtable, samhore, ses monatojn poste.

“Mi aŭdis, ke vi disiĝis.”

“Jes. Mi ne povis resti kun li. La vivo ne eblas kun tia ulo.”

“Kial? Vi ĉiam diris, ke vi volas virojn tre virajn. Ĉu li ne estas tia?”

“Se vi nur scius! Ne estis eble igi lin agi laŭ miaj deziroj. Li volas ĉiam ordoni. Li volas esti la estro. Mi bezonas liberecon, mi bezonas kontentiĝon. Sed se io ne plaĉis al li, ĉu vi opinias, ke li venis al mi kun propono fari laŭ mia bontrovo? Tute ne. Li volis, ke mi faru laŭ lia deziro.”

“Ĉu li neniam konsideris vin, viajn dezirojn, viajn gustojn?”

“Jes, jes, se tio taŭgis por li. Sed ne ĉiam. Se ni havis la saman ideon, ne estis problemo. Sed kiam mi deziris ion, kaj li ion alian, li ne akceptis aliĝi al mia deziro. Li trovis, ke li estas la estro en la paro, kaj ke kiam niaj voloj batalas, li devas superforti min.”

“Almenaŭ tiu ne estas mola!”

“Li imagas, ke ordoni kaj estri, tio estas agi virece. Sed mi ŝatas viron, kiu havas konstantan konsideradon al la virino, kun kiu li estas. Tiu virisma sinteno estas plej malagrabla. Konstante ŝajnis al mi, ke mi troviĝas antaŭ muro. Muro senporda. Oni ne povas movi lin pli ol muron, oni povas fari nenion, nur sekvi. Li ĉiam antaŭiras, ĉiam proponas, ĉiam decidas, ĉiam organizas. Li igis min senti min infano.”

Kiel kutime, Ivano troviĝis malantaŭ ŝi kaj aŭskultis kun intereso, sed nek ŝi nek ŝia amikino rimarkis lin.

“Li ĉiam postulas tion aŭ tion ĉi,” ŝi daŭrigis. “Ĉu vi povus vivi kun postulema viro?”

“Tio dependus de lia personeco, de lia maniero postuli. Kelkfoje postulemo devigas onin pliboniĝi.”

“Viaj pensoj estas strangaj, fojfoje,” ŝi diris kun miro, kun kiu miksiĝis iom da malestimo. “Por mi, tio estas neakceptebla; fino; fina punkto. Jen vi nun scias la kaŭzon, pro kiu ni disiĝis. Ne estis eble daŭrigi.”

Kiam ili revenis la postan semajnon okazis io stranga al Ivano. Kiel kutime, li troviĝis je sia loko, de kie li superrigardis la kafejon, atendante la mendojn. Sed ĉi-foje, la du junulinoj ne povis havi la kutiman tablon, ĉar iu jam sidis tie. Kaj anstataŭ vidi ilin de malantaŭe, kiel kutime, Ivano vidis ilin rekte antaŭ si. Neniam antaŭe li vere rimarkis, kiel bela ŝi estas.

Dum li rigardis ŝin, lia koro batis pli kaj pli rapide. Sentoj turniĝis en li, strangaj sentoj, kiajn li antaŭe neniam spertis. Li deziris esti kun ŝi. Li deziris teni ŝin en siaj brakoj, premi ŝin forte al si, tuŝi ŝin per amoplenaj manoj. Amplenaj, ĉu? Jes, li ekkomprenis, preskaŭ terure: li amas.

Kaj jen li ekridetis al si. Li aŭdis ŝin tiel ofte! Li sciis tre ĝuste, kian viron ŝi deziras. Li estos tia viro. Estos facile, konante tiel bone ŝiajn gustojn. Li skribis kelkajn vortojn sur papero, kiun li transdonis al ŝi. Tia agmaniero kaŭzos en ŝi miron, kiu certe tuŝos ŝian koron. Estis invito vespermanĝi kun li.

“Ivano ne plu laboras ĉi tie, ĉu?”

“Ne. Kiam mi forsendis lin, dirante, ke li ne estas viro taŭga por mi, li sciis, ke ne plu estus eble vidi min ĉi tie ĉiusemajne. Mi komprenigis al li, ke mi ne ŝanĝos mian kutimon kaftrinki ĉi-loke kun vi, nur pro tio, ke li kaj mi dum kelka tempo estis kune. Li do serĉis ion alian. Li nun laboras en la stacidoma trinkejo.”

“Jen plia knabo, kiu ne sukcesis kontentigi vin!”

“Kiel Ivano povus? Kelkfoje li provis ludi la estron. Li alprenis ordonajn sintenojn, volis ĉion direkti. Li aspektis forta en tiaj okazoj, sed kun forteco malagrabla por mi, ĉar li sentigis al mi ian superecon. Sed tion li rimarkis, kaj tiam li iĝis mola kiel printempa floro en vespero somera. Li faris ĉion, kion mi volis, li montriĝis tiel ema plaĉi al mi, ke nenio plu restis el lia bela vira supereco. Tiu knabo estas tro ŝanĝiĝema. Mi bezonas iun, kiu konstante restas si mem. Mi neniam povus kutimi vivi kun tia ulo.”

“Kaj jen vi retroviĝas sola, ĉu ne terure?”

“Terure jes. Mi ne elportas solecon. Tiom pli terure estas, ĉar ĉiuj miaj amikinoj havas knabon, kun kiu ili sentas sin bone. Kial tiu feliĉo neniam okazas al mi? Vere mi ne komprenas. Kial mi devas ĉiam retroviĝi sola, sola, sola, dum mi tiom bezonas iun?”

La alia nenion diris. Ŝi konis sian amikinon sufiĉe bone por scii, ke tiu ne estis preta akcepti la veron pri si.

‘Ŝi ne akceptas la Teron’, ŝi pensis, ‘ŝi ne akceptas la vivon sur ĉi tiu nia Tero, en ĉi tiu nia mondo. Ŝi ne akceptas la regulojn de la vivo. Oni povas kontentiĝi nur, se oni deziras ion, kio estas ebla. Kaj ĉio, kio estas ebla, sur ĉi tiu Tero, estas mankohava.

Kiel ŝi povas tion ne vidi? Ĉu eble la vivo estis tro facila por ŝi? Aŭ tro malfacila? Sed ŝi neniam sentas sin bone, ĉiam dezirante, kion ŝi ne elportas, kaj ne elportante, kion ŝi deziras. Ĉu sian kontraŭdiron ŝi iutage vidos? Ĉu tio igos ŝin ŝanĝi sian sintenon?’

La rigardo, kiun ŝi direktis al sia samtablulino, estis plena je amikeco. Sed en la kunulinaj okuloj legiĝis responde nur malestimo, pliafoje.

Senvorte ŝi ekstaris, kaj iris for.

NOVAJ VORTOJ:

amuzi, bati, brako, defendi, gusto, kutimi, mendi, miksi, moki, mola, obei, objekto, ordoni, paro, postuli, prava, premi, proponi, regulo, somero, sporto, stacio

NOVAJ KUNMETOJ:

kontraŭ-diri, kontraŭ-stari, vid-punkto

13. LA RESANIGO

La urbeto estis belega sub la suno. Malproksime, la suproj de la alta montaro brilis, blankaj pro neĝo. Sed kie ni sidis, la verdaĵoj montriĝis plej printempaj, kaj la penso, ke tie supre povas esti malvarme, eĉ ne prezentiĝis al ni. Jes, de sur tiu altaĵo, kie ni sidis, ni havis larĝan vidon al la malnovaj domoj, al la mallarĝaj stratoj, al la tuta dormema urbeto, kaj tiun vidon mi ĝuis. Beleco ĉiam forte tuŝas mian koron.

La sono, kiun subite eligis mia kunulo, estis kvazaŭ dolora, kaj mi streĉe ekrigardis lin. Li estis mezjuna indiano, ne tre parolema, kiel multaj el tiuj indianoj en la Ameriko, kiun ni nomas latina, kvankam ĉi-lande la latineco ne estis tre videbla, se ĝi entute ekzistis. Inter la moviĝemaj, rapidvortaj, ridemaj italoj, kiujn mi konis – kaj al kiuj min pensigis, eble malprave, la vorto “latina” — kaj ĉi tiu malrapida, silenta, serioza popolo mi ne vidis multon komunan.

“Ĉu vi sentas vin bone?” mi demandis. “Ĉu io doloras al vi?”

Lia vizaĝo esprimis teruran doloron, doloron tiel fortan – mi pensis – ke li eĉ ne povis aŭdi miajn vortojn.

“La indianoj povas travivi terurajn dolorojn sen esprimi ion ajn,” antaŭe diris al mi blanka loĝanto de la ĉefurbo. “Ili restas senmovaj, senesprimaj, eĉ kiam ili ege suferas.” Eble. Mi ne rajtus tion priparoli, kun tiom malmulte da sperto ĉi-lande. Sed jam plurfoje mi rimarkis, ke inter tio, kion diras la homoj en la ĉefurbo, kaj la vera vivo vilaĝa ekzistas konsiderinda diferenco.

“Kio okazas al vi?” mi plu demandis. “Vi aspektas, kvazaŭ vi ege suferus.”

Li rigardis min kun tia dolora esprimo, ke mi eksentis profundan kompaton al li. Sed kompato neniam helpas, ĝi eĉ ofte estas iom supereca sento, kaj mi bedaŭris tiun mian naturan reagon. Neniakoste mi akceptus, ke li sentu sin malsupera.

Liaj okuloj tenis la miajn en tiel prema rigardo, ili tiel forte petegis pri helpo, ke mi sentis egan malkomforton. Iu, tre profunde en li, vokis min kvazaŭ per forta kria voĉo, sed tiu voĉo estis silenta, kaj la voko esprimiĝis nur per la rekta rigardo de la nigraj okuloj, per la nehome dolora vizaĝo.

Mi prenis lian manon, tenis ĝin en mia, metante en miajn movetojn kiel eble plej multe da amikeco. Ŝajnis, ke la doloro iomete malpliiĝas.

“Ĉu vi povas diri ion nun? Ĉu vi povas klarigi?”

“Dankon,” li nur diris komence. Sed lia stato pliboniĝis, ĉar rideto — mallarĝa, certe, sed tamen vera — subite formiĝis.

“Vi timas, ĉu ne?” li diris. “Vi volus helpi, kaj ne scias, kion fari. Vi sentas kompaton. Kaj via senhelpeco ĝenas vin.”

Mi miris, kiel ĝuste li komprenis miajn sentojn.

“Vi tute pravas,” mi respondis. “Mi volus helpi, sed ne scias kiel, kaj tio ĝenas min.”

“Vi blankuloj ĉiam volas fari ion. Agi. Batali. Superi. Vi neniam lasas la aferojn fariĝi mem. Vi ne scias meti vin en la manojn de Dio. Kaj pro tio vi multege suferas.”

Mi ne sciis, kion respondi, kaj restis silenta.

“Ne zorgu,” li post momento diris. “Mi scias. Estas ĉiufoje simile. Jen nun ĝi malaperas.”

“Kio?”

“La malbono.”

“Kion vi volas diri?”

“Vi venis ĉi tien por studi la indianan arton sanigi, ĉu ne? Nu, vi ĉeestis sanigadon.” Li profunde spiris plurfoje, tre malrapide, kaj plu diris:

“Jes, jes, mi venigis ĝin al mi, kaj nun mi ĝin eligas, iom post iom. Ni atendu ankoraŭ iomete, ĉar mi estas tro malforta por iri tien tuj.”

Mi ne komprenis multon el liaj paroloj. “Iri kien?” mi demandis.

“Al Panĉo. Vi vidis lin, ĉu ne?”

Ho jes, mi vidis Panĉon. Homo plej kompatinda. Mi ne priskribos al vi lian malsanon, ĉar vi ne konas la fakajn vortojn, kaj estus tro malsimple. Mi nur diru, ke li havis tre gravan malsanon, malfacile kuraceblan, sed ege dolorigan. Rezulte de tiu malsano, li perdis la etan laboron, kiun li havis, kaj pro la manko de mono, lia familio danĝere ekiris la vojon, kiu iras de terura malriĉeco al eĉ pli terura neni-havo.

Ni restis duonhoron silentaj. Mi rigardis la montojn kun la blankaj suproj, tie fore, kaj mi trovis stranga la ekziston de videbla neĝo ĉe tiu varmo. Por mi, kiu venis el Centra Eŭropo, simila varmo ne povis kunekzisti kun neĝo. Mi ĝuis la purecon de la aero, la bluan ĉielon, la belecon de tiu urbeto, aŭ vilaĝego, kompatinde malriĉa, sed bela, dum mi konis tiom da riĉaj urboj, kiuj ege malbelis.

Estas malfacile priskribi, kion mi sentis. La vorto “alteco” tion eble elvokas. Mi sentis min en ia alteco. Ne ĉi-monda, ne ĉi-tera, kiel diri? Preĝa. La ĝua rigardo al belaĵoj, la plena silento, la kunsento kun la eksterordinara sperto de mia kunulo, la ideo, ke mi nenion komprenas, sed multon sentas pri li, ĉio ĉi estis iurilate kvazaŭ kontakto kun iu supernatura ekzistejo. Kaj ĉu ne tion oni nomas preĝo? Jen kiel eble pli bone mi povus traduki tiun travivaĵon: mi sentis, pli forte ol iam ajn antaŭe, la ĉeeston de bono ĉirkaŭ mi. Tiu indiano disradiis plej altan kaj profundan bonon, kaj ankaŭ la tuta ĉirkaŭaĵo iel diskantis pri boneco al mi.

Li ekstaris. “Mi estas sufiĉe forta nun, ni povas iri.”

Kiam ni atingis la dometon de Panĉo, tiu staris ĉe-porde, atendante lin. Panĉo, kiu kuŝis dum pluraj semajnoj, nin akceptis kun ĝojplena vizaĝo.

“Mi estas ankoraŭ malforta,” li klarigis, “sed ĝi estas for, mi sentas, ke ĝi estas for.”

“Ne reiru labori tuj,” la sanigisto diris. “Povus esti nur la penso: vi povus malveri al vi pro troaj espero kaj deziro. Ni atendu certiĝi. Mi revenos.”

Post du tagoj, kiam ni revenis, estis klare, ke Panĉo resaniĝis. Li estis preta reiri labori.

“Jen, por vi,” li diris al mia kunulo. Kaj li enmanigis al li ion. Estis poto, poto el tero, belega, kun eksterordinaraj koloroj. Videble ĝi estis la plej bela havaĵo, kiu restis al li.

La sanigisto ĝin redonis. “Ne,” li diris. “La tagon, kiam mi akceptos pagon por mia sanigado, la povo forlasos min. La kapablo resanigi estas dono, kiun mi ricevis, kaj mi ne rajtas ricevi pagon por ĝi, sub iu ajn formo. Mia pago estas la feliĉo, kiun mi legas el viaj okuloj.”

Ni foriris.

Survoje mi demandis lin, kvankam mi estis preskaŭ certa, ke li ne volos respondi:

“Kiel vi faras? Kio estas via metodo?”

“Mi ne rajtas diri. Sed eĉ se mi dirus, vi ne komprenus, vi ne kredus. Vi ja ne kredas je la ekzisto de tiuj fortoj, kiujn mi alvokas. Mi povas diri nur ĉi tion: kiam mi de malproksime resanigas iun, mi devas dum iu daŭro suferi tre forte la doloron de la malsanulo. Kiam la malsano forlasas lin, ĝi devas pasi tra mi. Tio estas terura horo, ĉar mi sentas en sufiĉe nelonga tempo la tuton de la sufero de la alia.”

“Kaj vi neniam akceptas pagon, ĉu?”

“Mi ne povus. Mi perdus la povon.”

“Eĉ ne donon de objekto?”

“Eĉ ne aĵojn.”

“Vi estas bona homo,” mi diris.

Kaj li respondis kun kortuŝa simpleco:

“Mi ne scias.”

NOVAJ VORTOJ:

bedaŭri, blanka, blua, danĝero, diferenco, dolori, ĝeni, ĝui, indiano, italo, kazo, komforto, kompati, komuna, kuraci, latina, neĝo, nigra, poto, rezulti, serioza, stato, subita, suferi, voki

NOVAJ KUNMETOJ:

el-voki

14. LEONA SUKCESO

Ne malproksime de vilaĝo, sed ankaŭ ne proksime al ĝi, samloke vivis homo kaj besto. La homo estis virino, la besto leonino.

Videblis, ke la virino baldaŭ naskos infanon, kaj same ankaŭ la leonino havis en si idon, kiu certe naskiĝos post ne tre longe.

Fakte, ambaŭ inoj naskis samtempe, tiel ke la knabeto kaj la leonido komencis sian vivon unu apud la alia. Ĉiumatene la virino kaj la leonino foriris por serĉi manĝaĵon, kaj la infano restis kun la leonido. Ambaŭ ludis kune kaj bone amuziĝis. Ambaŭ lernis la multegajn aferojn, kiujn vivo instruas al tiuj, kiuj ĉiutage interrilatas kun naturo.

Tiel la ido de homo kaj la ido de leono kune kreskis. Ili diris unu al la alia, ke, kio ajn okazu, neniam ili disiĝos. La leonido sciis, ke ĝi estas la pli forta, kaj ĝi promesis al la hometo, ke ĝi defendos lin kontraŭ ĉiaj danĝeroj, kontraŭ ĉiaj malamikoj.

Sed venis terura tago. Foje, ja, la leonino ne sukcesis trovi beston, kiun ĝi povis mortigi por alporti al la ido, tiel ke ambaŭ povu sate manĝi ties viandon. La du malsatis, kaj malsato kaŭzas suferon. Ĉi-foje ĝi krome kaŭzis koleron: la leonino koleris pri sia malsukceso trovi viandon, kaj ankaŭ pro la timo perdi sian famon de bona viando-donanto por sia ido. La kolero perdigis al ĝi la kapon. La leonino saltis sur la virinon, kaj ŝin mortigis. Ĝi alportis la korpon al sia leonido, por ke tiu satiĝu manĝante el ĝi.

Sed la leonido siavice ekkoleris kaj malkonsentis manĝi. Ĝia amiko, al kiu ĝi sin ligis per por-tut-viva promeso, ploris kaj ploregis. Kaj tio igis la leonidon tiel malfeliĉa, ke ĝi decidis mortigi la propran patrinon. Jes, ĝis tio ĝin venigis la promeso resti por ĉiam korligita al sia amiko. Alsaltita de la ido, la leonino baldaŭ mortis.

Vi certe komprenos, ke la du amikoj ne plu povis vidi la lokon, kie okazis tiuj teruraĵoj, kvankam estis la loko, kie ili kune travivis sian infanecon kun multe da ludoj, ridoj kaj plezuro. Ili do decidis foriri.

Tiel okazis, ke la du junuloj, la homa kaj la leona, iutage alvenis ĉe alia vilaĝo, kaj nek proksime al ĝi, nek malproksime, ili konstruis sian loĝejon. Tie ili plu grandiĝis kune kaj iĝis pli kaj pli spertaj en la arto plej bone vivi en plena, senhoma naturo.

Foje la knabo, nun plenkreska, iris preni akvon ĉe fonto, kaj tie troviĝis, kiam alvenis knabino neimageble bela. Li salutis ŝin, kaj ŝi respondis per tre malforta voĉo, timeme mallevante la kapon.

Sed post momento ŝi relevis ĝin kaj ekrigardis lin rekte en la okulojn. Ankaŭ ŝi trovis lin ŝatinda. Lia natura aspekto, lia videbla forto kaj io tre bonkora, kio legiĝis el lia esprimo, ege plaĉis al ŝi. Ili ridetis unu al la alia. Ili ekridis. Ili kune parolis, pli longe ol ŝi devus laŭ la ordono de la patro. Sed ili ne disiĝis antaŭ ol decidi, ke ili revidos unu la alian.

Ekde tiu tago, ili regule renkontiĝis. La leono foje venis kun sia amiko kaj komprenis la amon, kiu disvolviĝis inter la du gejunuloj. Kaj ĉar li kapablis ĝuste juĝi la homojn, kaj ŝatis belecon, li plene konsentis kun la ideoj de sia amiko.

“Ĉu vi konsentus iĝi mia edzino?” la junulo foje kuraĝis demandi.

“Vi scias, ke mi trovas vin agrabla. Mi scias, ke vi amas min kaj ke vi estus bona edzo. Sed la afero certe ne eblas, ĉar vi ne estas riĉa. Kiel vi povus pagi mian patron?” ŝi diris, ege malĝoja.

“Mi ne estas riĉa je aĵoj, sed mi scias multegon pri la naturo, kaj ĉiuj bestoj amikas al mi. Ĉu tio ne estas riĉeco? Kaj se vi scius pri la kantoj en mia koro, la pensoj en mia kapo, la dancoj en mia tuta korpo, vi trovus tie riĉecon, kiun vi ne trovus eĉ… eĉ en… eĉ en… nu, kiun vi trovus nenie.”

“Sed mia patro…”

“Ne temas pri via patro,” li diris. “Temas pri vi kaj mi. Ĉu vi povus vivi kun mi en naturo, aŭ ĉu vi bezonas la komforton de vilaĝo?”

“Mi pretus vivi kun vi en naturo. Ĉia-okaze, vi ne loĝas malproksime de la vilaĝo kaj mi facile konigus miajn amikinojn al vi. Sed vi ne komprenas la problemon. Mi estas la filino de la vilaĝestro. Li ne ellasos min senpage.”

Kaj ŝi subite ekploris.

“Mi trovos solvon al la problemo,” li diris. “Mi promesas al vi. Vi vivos kun mi kaj estos feliĉa. Ne ploru, ne malĝoju. La vivo estos bela por ni. Mi trovos solvon en mia ena riĉo aŭ en la riĉo de miaj amikoj la bestoj.”

Reveninte hejmen, li rakontis la aferon al la leono. Ambaŭ longe pripensis. Solvon ili efektive trovis.

Post kelkaj tagoj, la filino de la vilaĝestro promenis kune kun aliaj knabinoj el la vilaĝo. La leono paŝis malantaŭ ŝi, kaŝante sin malantaŭ la arboj aŭ aliaj kreskaĵoj, por ke ŝi ne vidu lin. Ĝi tion faris bone. Ŝi tute ne supozis, ke iu interesiĝas pri ŝi.

Kiam ili alvenis ĉe la rivero, tie, kie la virinoj, kun multaj gajaj interparoloj kaj ridoj, purigas la vestojn, ĝi decidis agi. Ek! ĝi saltis sur ŝin. La aliaj virinoj, kun krioj de teruro, diskuris for. La leono zorgis kaŭzi al la belulino neniun doloron, sed ĝi tenis ŝin tre forte, tiel forte, ke ŝi ne povis liberigi sin. Ŝi ege timis, ne komprenante, kio okazas. Tamen, mire, ŝi rimarkis, ke tiu leona teno tute ne dolorigas ŝin.

La virinoj iris raporti al la vilaĝestro, kio ĵus okazis. Li sendis la plej fortajn virojn al la rivera lavejo, sed neniu sukcesis superforti la leonon. Tiu eligis tiel terurajn sonojn, kaj montris sin ĉiurilate tiel timiga, ke ĝi senkuraĝigis eĉ la plej sentimajn el la vilaĝa viraro.

Ĉiuj viroj formis rondon por diskuti pri la afero, ne tro proksime al la leono, sed tamen en loko, kie tiu estis bone videbla.

Kaj jen alvenis nia amiko, aŭ pli ĝuste la amiko de la leono. Li salutis la vilaĝestron kaj diris:

“Se vi volas, mi povas liberigi vian filinon.”

“Ĉu vere?” la ĉefo diris. Li ne sciis, kian sintenon alpreni. Unu-flanke, li malestimis tiun strangulon, kiu vivis sola ekster la vilaĝo. Sed aliflanke, tiu knabo, vivanta tiel proksime al naturo, eble pravis, kiam li parolis pri sia kapablo deleonigi lian filinon.

“Se vi tion povas fari, fara. Mi profunde dankos vin.”

“Mi faros tion nur je unu kondiĉo,” la junulo respondis. “Ke vi akceptu min kiel edzon de via filino.”

“Kion? Vi volas edziĝi al mia filino, ĉu? Vi, ĉu vere?”

Tio estis tro. La vilaĝestro koleregis. Kiel tiu juna knabo, kiu venas de oni-ne-scias-kie, sen patro, sen patrino, vivanta kiel besto, senscia pri homaj kutimoj kaj pri la devo montri per sia sinteno malsuperecon al la ĉefo, kiel tia ulo kuraĝas peti fordonon al li de vilaĝestra filino, tio estis nekomprenebla, neimagebla, tio estis bato al la tuta socia vivo vilaĝa.

“Kion vi respondas? Ĉu jes? Ĉu ne?” la junulo diris.

“Unue iru lerni, ke oni ne parolas tiamaniere al vilaĝa ĉefo,” vizaĝfrapis la respondo.

Multaj koleraj vortoj interbatiĝis en la kapo de la junulo, sed li silentigis ilin. Ne estus bone respondi en maniero, kiu igos la patron malamika al li.

“Se vi preferas, ke ŝin liberigu viaj militistoj, mi konsentas. Mi tute ne volis devigi vin uzi miajn servojn,” li diris per afabla voĉo, sentima kaj senkolera. “Estis nur propono.”

Kaj li foriris.

La vilaĝanoj provis fari ion, sed ili timis, ke se ili tro malkontentigas la leonon, ĉi-lasta mortigos la knabinon. Tia rezulto estus pli malbona ol ŝia nuna mallibereco.

La vilaĝestro longe enpensiĝis. Sed kiel ajn li tumis la problemon en sia kapo, ne troviĝis alia solvo ol voki la junulon. Almenaŭ tiu provu. Eble, se oni devigos lin fari ion, li montriĝos ne pli kuraĝa, ne pli kapabla ol la vilaĝanoj. Li sendis iun voki lin.

Kiam la junulo revenis, ĉiuj vilaĝanoj sekvis lin, ne tute proksimen, sed sufiĉe por vidi, kio okazos. Li paŝis rekte al la leono, venis tute proksimen al ĝi, rigardis ĝin en la okulojn. Kiam li metis la manon sur ĝian kapon, el la ĉeestantaro aŭdiĝis sono de estima ekmiro.

“Amiko leono,” li diris per voĉo samtempe forta kaj tute trankvila, “bonvolu ellasi ŝin. La vilaĝestro diris, ke ŝi estos mia edzino.”

La leono tiam, laŭ la antaŭa aranĝo kun sia amiko, ellasis ŝin. Kiam ŝi ekkuris en liajn brakojn, la tuta vilaĝo miris pliafoje. Ili pensis, ke ŝi unue iros al sia patro. Sed la senpeziĝo de la koroj estis tiel granda, ke ĉiuj forgesis pri la streĉiĝo inter la estro kaj la ekstervilaĝa junulo.

Longe oni dancis tiunokte. Ĝis kapo-perdo.

NOVAJ VORTOJ:

afabla, aranĝi, arbo, danci, diskuti, efektiva, fonto, gaja, ido, kapo, kondiĉo, korpo, lavi, leono, paŝi, promesi, rondo, salti, sata, socio, solvi, supozi, ties, vesto, viando, volvi

NOVAJ KUNMETOJ:

dis-volvi; perdi la kapon; plen-kreska

15. INSTRUISTO DUNGGŬO RENKONTAS LUPON

La okazaĵoj, kiujn mi rakontos al vi hodiaŭ disvolviĝis antaŭ multaj jarcentoj, en tempo, kiam la lando, kiun oni nun nomas Ĉinio, konsistis el pluraj ŝtatoj, kiuj militis inter si.

Ekster la muroj de la ĉefurbo de unu el tiuj — Pu-lando — staris fama lernejo, kies instruisto estis la ne malpli fama Dunggŭo. Junuloj, kiuj deziris fariĝi oficistoj, komercistoj, ŝtat-funkciuloj, venis el la tuta lando por lerni ĉe li.

Instruisto Dunggŭo estis ege bonkora homo, kaj lia instruado ne estis nur konkreta kaj praktika. Ĝi krome celis komprenigi al la lernantoj, kial valoras la penon agi bone kaj provi vivi kiel “vera homo”, kiel oni tiutempe diris en Ĉinio.

Foje, instruisto Dunggŭo ekfaris longan vojaĝon. Li piede iris, unue en la kamparo, kaj tuj poste en la senhomejo. En tiu regiono, forlasinte la urbon, oni unue pasis tra vilaĝoj kaj kampoj, sed ne necesis iri tre longe antaŭ ol atingi landoparton, kie neniu homo vivis. S-ro Dunggŭo paŝis trankvile apud sia azeno, sur kiu troviĝis sako plena je libroj.

La tago estis bela, agrable malvarmeta, kaj s-ro Dunggŭo tre ĝuis tiun piedan vojaĝon. Kvankam en la senhomejo vivis lupoj kaj aliaj danĝeraj bestoj, li ne timis. Iel li opiniis, ke, ĉar li ŝatas ĉiujn bestojn kaj ĉiam malkonsentis mortigi eĉ plej malgrandan, la bestoj tion sentos kaj ne endanĝerigos lin.

Kaj jen subite alkuris lupo. Tuj estis klare, ke la lupo tute ne deziras ataki instruiston Dunggŭon. Kontraŭe. Ĝi montris sin malforta kaj petema. La vojaĝanto tuj sentis, ke tiu bezonas helpon, kaj li pretis helpi ĝin.

“Sinjoro, rapide, rapide, savu min,” la lupo diris. “Mi sentas, ke vi estas bonkora homo. Nur vi povas helpi min ne perdi la vivon.”

“Kio okazas? Kio estas tiu bruo?” demandis la instruisto. Oni aŭdis malproksiman bruon, malfortan, ne vere tre aŭdeblan, sed sufiĉan por iel elvoki danĝeron.

“Tio estas ĉevaloj. Oni postkuras min surĉevale.”

“Oni, ĉu? Kiuj?”

“Soldatoj. Estas granda grupo da soldatoj. Ili aperas tre koleraj. Anstataŭ ataki la homajn malamikojn, ili volas mortigi nin lupojn. Sed vi estas tro parolema. En momento de danĝero, oni agu, ne parolu. Se vi bonvolos permesi, ke mi kaŝu min…”

“Tamen lasu min pripensi, kie mi povus kaŝi vin.”

“Ni ne havas la tempon pripensi. Ĉu vi ne aŭdas la bruon de la ĉevaloj, kiel ili proksimiĝas? Rapidu. En la sakon mi iru. Sur via azeno ili ne serĉos min.”

S-ro Dunggŭo forprenis el la sako la librojn, provis meti la lupon en ĝin, sed estis neeble, la besto estis tro granda.

“Ne eblas,” li diris.

“Jes, eblos,” la lupo rebatis, kaj ĝi streĉis antaŭen la kvar piedojn. “Ligu miajn piedojn per ŝnuro, tiel mi facile eniĝos.”

Tion faris instruisto Dunggŭo. Li ligis la krurojn de la lupo, bone streĉis la ŝnuron, kaj metis la beston en la sakon. Poste, por pli bone kaŝi ĝin, li almetis sur ĝin kelkajn librojn.

Tiumomente alvenis surĉevale soldatoj.

“Ĉu vi ne vidis lupon?” la estro demandis.

“Ne.”

“Mi ne komprenas. Ĝi venis ĉi tien.”

“Rigardu, ĉu vi vidas tiun arbaron tie? Mi bone konas la lokon. Mi scias, ke en ĝi estas multaj etaj vojetoj. Ĝi verŝajne forkuris arbaren. Kio estus pli normala? Sed se jes, ne estos facile por vi, ĉar vi ne scios, kiun vojeton ĝi elektis. Ĝis ĉi tiu loko ĝi ne alvenis.”

“Bone, dankon. Ni traserĉos la arbaron.”

Kaj li ordonis al la soldataro sekvi lin tien.

Kiam la bruo de la ĉevaloj sciigis, ke ili estas sufiĉe malproksime, s-ro Dunggŭo eligis la lupon el la sako. La lupo rigardis ĉiudirekten, ĉu restas soldatoj aŭ aliaj homoj, certiĝis, ke estas neniu, kaj ekdiris kun aĉa rideto:

“Mi estas ege malsata. Mi dankas, ke vi savis min. Sed kiam oni savas iun, oni devas tiun savi ĝisfine, alie la savo nenion valoras. Permesu do, ke mi manĝu vin.”

Kaj tion dirinte, ĝi eksaltis al s-ro Dunggŭo.

Feliĉe, ĉi-lasta sukcesis flanken salti kaj iris kaŝi sin mal-antaŭ la azeno. La lupo ree kaj ree provis salti sur la instruiston, sed ĉiufoje malsukcesis. Tamen, kompatinda Dunggŭo sentis, ke li pli kaj pli malfacile spiras. Li ankoraŭ ne estis maljuna, sed li ne pli estis juna viro, kaj tute ne kutimis sporti. La konstanta tro rapida movado pli kaj pli forprenis liajn fortojn, ĝis li sentis, ke ne plu longe li eltenos.

Li ege bedaŭris sian kompaton. Li koleris same al si kiel al la lupo. Sed bedaŭro neniam praktike helpas en danĝera situacio, kaj li komencis malesperi, kiam alvenis maljuna kamparano, trankvile paŝanta sur la vojo.

“Sinjoro maljunulo, sinjoro maljunulo!” li vokis. “Helpu min, savu min!”

“Kio okazas?” la maljunulo demandis.

“Tiu lupo, tiu malbona bestaĉo… Mi savis ĝin de la soldatoj, kiuj volis ĝin mortigi, kaj ĝi volas manĝi min.”

“Nevere! Nevere! Kiel vi kuraĝas tion diri, vi malaminda malverulo!” la lupo kriis. “Li ligis miajn krurojn per ŝnuro, li metis min en sakon, li aldonis librojn sur min: klare, li volis min mortigi. Necesas liberigi la mondon je tia danĝera homaĉo. Tion mi volis fari manĝante lin.”

“Aĉulo! Vi aĉa bestaĉo! Eĉ ne unu vorto via esprimas plej simplan veron. Mi…”

“Silentu,” la maljunulo diris. “Mi estos la juĝisto. Mi kredas nek vin, nek vin,” li diris plu, turnante sin jen al s-ro Dung-gŭo, jen al la lupo.

“Sed…” la lupo komencis.

“Silentu, mi diris!” La maljunulo ne lasis ĝin paroli. En lia voĉo estis tiom da personeca forto, ke la lupo ne provis daŭrigi.

Ĝi fakte elmontris timon.

“Mi kredas neniun el vi,” la kamparano ripetis. “Kaj la kaŭzo de mia nekredo estas, ke ne eblus meti tian grandan lupon en tian malgrandan sakon.”

“Ho jes, estas eble, tio okazis,” la lupo diris, kolera, ke oni ne kredas ĝuste tiun parton de lia rakonto, kiu estas vera.

“Ne. Tion mi ne povas kredi. Mi bezonus vidi propraokule.”

“Se vi volas…” la lupo diris. Kaj li ekkuŝis sur la tero, prezentis la krurojn al s-ro Dunggŭo, lasis tiun ligi ilin kaj ilin forte premi per la ŝnuro, kaj poste enigi ĝin en la sakon.

Tiam la maljuna kamparano sin turnis al la instruisto:

“Jen. Nun, ĝi ne plu povas fari malbonon al ni. Ni batu ĝin ĝis-morte.”

Tion ili faris.

“Mi rekonis vin,” la maljunulo klarigis. “Vi estas instruisto Dunggŭo, la homo plej bonkora al ĉiuj bestoj. Bonkori estas plaĉe al la koro, ĉu ne? Oni sentas sin granda kaj valora kaj pura. Kaj tio ofte estas bonega sinteno. Sed kredu min, bonkori al malbonulo, tio estas kuraĝigi lin malboni eĉ pli. Espereble la instruon vi memoros, instruisto!”

Kaj li paŝis for eĉ ne atendante dankon.

NOVAJ VORTOJ:

-aĉ-, aĉa, ataki, azeno, ĉevalo, Ĉinio, konkreta, konsisti, lupo, peni, praktiko, savi, soldato, ŝnuro

NOVAJ KUNMETOJ:

arb-aro, re-bati

16. TRIA RAKONTO PRI AFANTI

Afanti sidis hejme ĝuante la ĉirkaŭan pacon. Antaŭ kelkaj tagoj, li havis teruran dento-doloron, sed finfine la malsana dento falis kaj li nun sentis sin tute bone. El la dento-doloro restis nur memoro, kaj la memoro de tiu maldolĉa sperto igis la plezuron senti sin bone, eĉ pli plaĉa.

Ve! La paco ne daŭris longe. Alvenis vizitanto. Afanti rekonis lin eĉ antaŭ ol li atingis lian domon. Estis vendisto de spicoj.

“Ho Afanti, vi ĉiam estas plej bonkora, ĉu ne?” la spicisto komencis post plej ĝentila saluto.

Afanti pensis: tiu tuj vortigos peton; homoj konstante ĝenas min per petoj; ĉu ili ne kapablas mem fari siajn aferojn?

“Ĉu mi estas bonkora, vi demandas. Nu, tia estas mia famo,” Afanti respondis. “Sed ĉu ĝi estas vera, ĉu ĝi estas malvera, kiel eblus scii?”

“Ho Afanti, ne ŝajnigu vin pli senscia, ol vi estas. Mi scias, ke vi estas bonkora. Kaj tion certe scias ankaŭ vi.”

“Se vi antaŭe sciis, kial vi demandis? Kial ne diri tuj, kion vi deziras?”

“Estimata Afanti, ne estas facile peti ion de homo, speciale de famulo. Tial ĝenerale oni aliras la aferon nerekte. Mi aŭdis, ke vi scias skribi, ĉu tio estas vera?”

“Jes. Mi scias skribi. Nun via peto fariĝas iom pli klara: vi deziras, ke mi skribu ion por vi, ĉu ne?”

“Jes, ho estimato! Mia frato loĝas en la urbego, norde, kaj mi bezonas informi lin pri io. Temas pri malsimpla afero rilata al spicoj. Li havas okazon aĉeti spicojn je plej interesa prezo, kaj li proponas tion fari por mi. Estus grave por mia spic-komerco. Sed mi devas klarigi al li la aranĝojn, kiujn mi proponas por la transporto el la norda regiono ĉi tien. Ĉu vi bonvolos skribi por mi la leteron?”

“Mi plezure tion farus, se mi havus tempon. Sed mi ne havos la tempon iri norden al la urbo.”

“Vi miskomprenis min. Mi ne petas vin iri tien. Mi ne volus ĝeni vin, petante vin viziti mian fraton. La aranĝon oni povas proponi skribe, ĉu ne? Mi petis nur, ke vi skribu leteron al li.”

“Mi perfekte komprenis vin jam la unuan fojon,” Afanti klarigis. “Sed neniu, krom mi, sukcesas kompreni mian skribon. Se mi ne ĉeestos por legi mian leteron al li, via frato ne povos ĝin kompreni. Pro tio mi diris, ke mi devus iri norden ĝis la urbo.”

NOVAJ VORTOJ:

dento, nordo, spico

17. KOMERCA ALIRO

— Kredu min, estas granda plezuro revidi vin kaj paroli kun vi pri la pasinta tempo.

— Ĉu vere? Vi mirigas min. Vi estas tiel malsama! Mi restis tio, kio mi estis, kiam ni ambaŭ estis knabinoj en la sama lernejo, sed vi fariĝis riĉulino. Vi vivas en socia rondo, kiun mi eĉ ne povas imagi. Vi konas famulojn. Mi miras pri via nekredebla socia antaŭeniro. Ofte, aŭdante pri vi, mi min demandis: kiel eblas? Kiel ŝi sukcesis plibonigi sian vivon tiel eksterordinare, ŝi, kiu sidis apud mi en la klaso?

— Estas tre simple. Nur necesas aliri la aferon komerciste.

— La aferon? Kiun aferon? Aferoj ne taŭgas al mi. Mi tute ne povus sukcesi en komercaj aferoj.

— Mi ne parolas pri komercaj aferoj. Mi parolas pri komercista maniero aliri edzinecon.

— Edzinecon, ĉu? Mi malpli kaj malpli komprenas.

— Jes. La plej malfacila parto de la supreniro estas la unua. Vi devas trovi viron kun sufiĉe da mono kaj tiri lin al vi. Por tio vi uzu la rimedojn de via imago. Necesas tiri rezulton el ĉio, kion vi havas: el beleco, el la maniero paroli, el la inteligenteco, kiun vi povas enmeti en la komprenon de la celo.

— La celo? Ŝajnas al mi, kvazaŭ vi parolus alian lingvon. Mi nenion komprenas. Pri kiu celo vi parolas?

— Mi devus diri: la celato. Jes, la celato, tio estas pli ĝusta. La viro, kiun oni celas. La viro kun iom da mono.

— Kaj per sia beleco, inteligenteco, komprenemo kaj maniero paroli oni trafas la celon! Kion tio signifas? Ke li elektas vin kiel edzinon, ĉu?

— Jes. Li proponas, kaj vi akceptas. Vi scias, ke la geedza vivo ne sukcesos, ĉar vi elektis lin nur pro la mono kaj per laŭ-celaj rimedoj, kiuj neniel rilatas al amo kaj al tiuj aferoj, sur kiuj, laŭdire, oni normale bazas paran vivon. Ĉar la para vivo ne estas kontentiga, li elportas ĝin malpli kaj malpli bone. Sed vi devas esti bona virino, ne tro bona, sed sufiĉe bona, por ke li povu diri nenion malbonan pri vi. Vi devas krei senton, ke li faris eraron petante vin edziniĝi al li.

— Kial? Tio devas esti malfacile akceptebla. Oni certe sentas sin malfeliĉa, ĉu ne?

— Ne. Oni sentus sin malfeliĉa, se oni dezirus ami kaj feliĉi edzine. Sed tio ne estas via celo.

— Jes, estas mia celo.

— Mi volas diri, tio ne estas onia celo. Mi klarigas al vi mian metodon. Mi ne diras “vi” pri vi persone. Mi parolas ĝenerale. Ni do ne serĉas feliĉon. Ni planas. Ni havas longdaŭran planon por altiĝi socie, por atingi la plej suprajn ŝtupojn de la socio. Kaj ni efektivigas nian planon, paŝon post paŝo. Por tio necesas scii, kion oni faras, kaj kial.

— Ĝuste, vi ne respondis, kial oni kreas en la edzo la senton, ke li eraris.

— Por ke li serĉu alian virinon.

— Alian virinon, ĉu vere? Mi ne komprenas.

— Kaj mi ne komprenas, ke eblas ne kompreni. Niaj kapoj funkcias vere tute malsame, Irina. Necesas, ke li serĉu alian virinon, trovu ŝin, kaj enamiĝu al ŝi. Oni eĉ povas faciligi la trovon, se li estas iom stulta pri tio, kiel ofte viroj. Tiuokaze, estas tre simple, oni serĉas mem taŭgan virinon, amikiĝas al ŝi, kaj invitas ŝin hejmen. Mi fojfoje pensis, ke oni eĉ povus antaŭe aranĝi la aferon kun ŝi, sed ĝis tio mi neniam kuraĝis iri. Nu, ĉar la vivo kun vi fariĝis ĉiam sama, egale nekontentiga de tago al tago, li rimarkas tiun virinon, kiun vi invitis. Kompare kun vi, ŝi estas multe pli agrabla. Ambaŭ havas komunajn gustojn. Tion vi devis esplori antaŭ ol venigi ŝin via-hejmen: vi devas serĉi virinon, kiu havas ĝuste tiun guston komune kun li, kiun vi ne havas.

— Kiel planema vi estas! Mi neniam povus.

— Ĝuste ĉar mi kapablas plani mi sukcesis. Sed kelkfoje ne necesas aranĝi tian renkontiĝon. Kelkfoje ili trovas mem. Nu, kiam li trovis, vi bezonas aranĝi la aferojn tiamaniere, ke vi povu igi eĉ la plej stultan juĝiston tute certa, ke, krom gustoj, ankaŭ lito iĝis komuna inter ili. Estas manieroj faciligi tian disvolviĝon.

— Ho jes, oni legas pri tio. Al mi tio ege malplaĉas.

— Nu, al mi ne. Tio estas ludo, kiu min ege amuzas. Do, kiam ne povas esti dubo pri la aĉa agado de tiu kompatinda viro, vi petas eksedziĝon (eks-edz-iĝon).

— Mi komencas kompreni. Sed kiel vi povas tiel malvarme ludi per la sentoj…

— Oni sciu, kion oni volas en la vivo. Vi do petas eksedziĝon. Kaj ĉar vi ĉion bone planis kaj aranĝis, vi sukcesas ricevi rajton je multe da mono, kiun devos pagi li, la aĉulo, kiu havis tiel karan, belan, amindan edzinon, kaj kiu iris samliti kun alia.

— Terure!

— Tre agrable. Estas tre plaĉe ricevi monon ĉiumonate sen labori, sen fari ion ajn. Sed vi devas atenti pri la mono. Vi ne elspezu ĝin tro rapide. Tio estus grava eraro. Kiam oni havas longdaŭran planon, oni devas atenti multajn detalojn. Do, se vi agas saĝe, kaj ne malsaĝe elspezas vian monon, ĝi iom post iom grandiĝas. Ĉiumonate vi atentas elspezi kiel eble plej malgrandan parton de la ricevata mono, tiel ke ĝi amasiĝas.

— Kaj kion vi faras per la amaso da mono?

— Kiam vi amasigis sufiĉe, vi uzas ĝin por perfektiĝi mult-flanke. Tri kampoj tre gravas: la aspekto de la hejmo, la vestoj kaj la kulturo.

— Kial?

— Irina, vere, vi intence montras vin pli stulta ol vi estas. Plej simple ĉar per bela hejmo, taŭgaj vestoj kaj brila kulturo vi povas kapti viron, kiu vivas je pli alta nivelo.

— Kiel vi altigis vian kulturan nivelon?

— En vespera lernejo. Ekzistas vesper-kursoj pri tio, kion ili nomas ĝenerala kulturo. Tio ege helpis min, kvankam tiutempe mi ne vere disvolvis min tiom, kiom mi povis.

— Sed tio sufiĉis, ĉu ne?, por kapti duan viron.

— Ha ha, Irina. Via kapo finfine ne fŭnkcias tiel malsame. Vi rapide lernas. Jes, mi sukcesis iĝi la edzino de nova viro, pli aĝa, pli riĉa, socie pli altnivela. Sen la kursoj pri kulturo, sen la belaj vestoj, kiujn la unua havigis, mi tion neniam sukcesus.

— Kaj vi faris al li vivon ne tre agrablan dum la unuaj monatoj, ĉu ne?

— Jes, tiel ke li necese devis trovi alian virinon. Mi trovis ŝin per anonco.

— Kial? Ĉu vi ne povis trovi per pli simplaj rimedoj?

— Ne. Li amas tre specialan malnovan muzikon, kiun mi vere malŝatas. Kaj tiukampe mi sciis nenion. Mi ne rakontos la detalojn. Sed per anonco mi kaptis ŝin. Mi aranĝis miskomprenon, por ke ambaŭ retroviĝu foje, dum mi “erare” ne ĉeestis. Ne daŭris longe ĝis la eksedziĝo povis okazi, kun vere belaj pri-monaj aranĝoj tute respondaj al miaj interesoj. Kaj ne diru, ke mi ne konsideris liajn sentojn. Li estas tre feliĉa nun jam de multaj jaroj kun sia muzikama edzino. Sen mi li neniam trovus ŝin.

— Pri tio mi ne dubas. Nu, mi supozas, ke tiun monon vi saĝe enmetis en pli belajn vestojn, pli belan loĝejon kaj en edukiĝon, ĉu ne?

— Jes, vi prave supozas. Ĉi-foje mi pagis al mi instruiston pri la arto paroli. Vi scias, el kiu urboparto mi venas: ĝi estas la sama, kiel la via. En niaj laboristaj hejmoj, ni ne lernis elparoli bele, nek bone nin esprimi. Ni estis malriĉaj ne nur mone, sed ankaŭ vorte. Dank’ al tiu mono, mi lernis paroli kiel la homoj sur Monstrato. Oni kelkfoje eĉ imagas, ke mi iradis al universitato.

— Kial vi ne iris?

— Tio timigas ilin. Oni devas paroli bele, sed fojfoje iom stulte. Tiel ili sentas sin superaj. Tuj kiam ili demandas, ĉu mi studis universitate, mi rapidas trankviligi ilin. Ne. Danĝeron ili ne timas pri mi tiuflanke. Estas amuze vidi, kiel ili spiras pli trankvile tuj post tia diro.

— Kaj kiom da viroj vi kaptis entute, agante laŭ via plano?

— Mi nun eluzas la sesan.

— Sed kion vi celas finfine? Vi ne plu povas altiĝi pli supren, ĉu?

— Vi pravas. Mi ne scias, kio estas nun mia celo. Mi atingis…

— Ĉu vi estas feliĉa?

— Rigardu min, aŭskultu min. Vi konis min bone, kiam ni estis junaj. Kion vi opinias?

— Jes. Kontraŭe al ĉiuj miaj ideoj, vi aperas tute feliĉa. Mi eĉ kredas, ke vi estas feliĉa. Kaj mi min demandas, kiel estas eble kun tia maniero vivi.

(Longa silento: ambaŭ profunde enpensiĝas).

— Vi trovas en tio amuzon.

— Jes. Trafe. Miaopinie vi pravas. Mi scias nun, kial mi fakte feliĉas. Tio fariĝis sporto. Ĉu vi memoras, kiam ni estis en la lernejo, kiel mi ĉiam deziris esti la unua, antaŭeniri? Mi ne malamis tiujn, kiuj superis min, se mi ne estis la unua, sed la unua-econ mi ege deziris. Estas same nun. Mi malamas neniun. Estas egale al mi, se aliaj inoj sukcesas alveni pli alten. Sed mi tamen aliras la aferon ne komerciste, kiel mi unue diris, sed sportule. Mi kolektas sukcesojn. Kaj la tuta afero estas kvazaŭ ludo, kiu min ege amuzas. Ĉu vi trovas tion stranga?

— Mi ne povus tion fari mem, sed stranga, nestranga, kion tio signifas? Mi iom kompatas la virojn, ĉar vi uzas ilin kiel objektojn. Sed se ili estus iom saĝaj, ili vidus vin, kia vi estas. Ili do ne estas vere kompatindaj. Ili ricevis repagon por tio, kion ili mem elektis. Estas interese, vi sukcesis. Kaj ankaŭ mi kun mia laborista edzo sukcesis. Eble vi ne povus tion kompreni. Sed ni amas unu la alian. Vere. Profunde. Kaj kiom da ĝojo tio donas! Se vi nur scius! Jes, mi feliĉas en geedza vivo. Kaj kelkfoje mi diras al mi, ke niatempe, tio estas rimarkinda sukceso.

NOVAJ VORTOJ:

aĝo, amaso, -at-, atenti, bazo, detalo, dubi, eduki, eks-, esplori, krei, kurso, nivelo, perfekta, rimedo, saĝa, spezi, stulta, ŝtupo, tiri, trafi

NOVAJ KUNMETOJ:

el-spezi, el-uzi, en-tute, foj-foje, (socia) rondo

18. KOMPRENU MIN, SINJORO POLICISTO

— Ĉu vi ne hontas, vi, persono, kies okupo estas plentempe religia?

— Nu, sinjoro policisto…

— Vi devus esti ekzemplo por ĉiuj. Vi estas kiel patro. Pastro, patro, estas preskaŭ la sama vorto, ĉu ne?

— Jes, sinjoro policisto…

— Vi diros al mi: estas novjaro. Kaj novjaron oni festas. Sed ĉu vi ne havas senton pri respondecoj? Oni festu, jes ja, sed kial festi danĝere?

— Nu, sinjoro policisto…

— Kiam via aŭto trafis tiun muron… Imagu, sinjoro pastro, se tie troviĝus iu, vi tiun mortigus. Pastro mortiganto! Terure! Ĉu vi ne pensis pri tio, kion la popolo disdirus pri vi? Kaj vi scias, kiel facile la popolo ĝeneraligas: ili parolaĉus ofende pri la tuta religiularo. Pro vi, nur pro vi.

— Jes, sinjoro policisto, sed…

— Vi ĉiam diras sed kaj se. Tamen, via agmaniero estas plejplej hontinda. Mi apenaŭ sukcesas subpremi mian koleron. Kiam mi pensas, ke miaj infanoj iradas al preĝejo — pro mia edzino, kredu min, ne pro mi! — kaj aŭskultas homojn, kiel vi…

— Vi pravas, sinjoro policisto, vi pravas, kaj mi hontas, sed…

— Sed kio? Ĉu vi parolos fine? Se vi havas klarigon, diru ĝin. Kvankam verdire mi ne povas imagi, kiel vi lavos vin el tiu kulpo. Vi estas kulpa, klare kulpa. Vi trinkis tiom, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Uzi aŭton en tiaj kondiĉoj estas ne nur malsaĝe, estas mortige.

— Mi scias, ke mi devus ne fari ion similan. Tamen…

— Tamen kio? Diru, diru do. Kial vi ne parolas? Je la nomo de Dio!

— Bonvolu ne envoki Dion en tiun ĉi malfeliĉan aferon, sinjoro policisto. Mi plezure klarigus, sed vi ne lasas…

— Mi ne lasas vin, ĉu? Kaj vi iros ripeti al la kredantoj, ke polico vin traktis terure. Tro facile. Mi lasas al vi ĉiun eblecon sciigi la faktojn al mi. Jen. Parolu.

— Jes, sinjoro policisto. Dankon, sinjoro policisto. Mi ne diris, ĉu?, ke mi laboras en malsanulejo.

— Laboras? Kian laboron vi faras tie? Vi okupiĝas pri la animoj, ĉu ne? Mi ne nomus tion laboro.

— Kiel plaĉas al vi, sinjoro policisto. Vorto estas, kia oni difinas ĝin. Vi difinas laboron unumaniere, mi ĝin alimaniere difinas. Sed, ĉu mi laboras aŭ ne, tio ne gravas. Fakto estas, ke mi estas la animzorganto de la urba malsanulejo. Ĉu vi scias, kiel disvolviĝas la novjara nokto en malsanulejo?

— Kiel mi scius? Mi scias, kiel ĝi disvolviĝas en policejo. Ne agrable. Pro stultuloj kiel vi, kun korpo plena je vino, kaj okuloj, kiuj vidas duoble, tiel ke ili mortigas homojn.

— Mi mortigis neniun. Nu, mi estis en la malsanulejo kaj… kiel klarigi? En malsanulejo estas multaj apartaj servoj, kiel oni diras. Servo por kor-malsanuloj, servo por haŭt-malsanuloj, servo por rompitaj ostoj, servo por malsanaj infanoj, ktp ktp (= kaj tiel plu, kaj tiel plu).

— Vi ne bezonas priskribi al mi malsanulejon. Mi konas.

— Nu, mia funkcio estas rondiri al ĉiuj servoj por viziti la malsanulojn, ĉeesti tiun aŭ tiun alian, kiu baldaŭ mortos aŭ eble eĉ estas jam mortanta. Se vi imagas, ke mi faras nenion, iru foje morti en malsanulejo, kaj vi vidos, ĉu tiuhore vi ne bezonas iun apud vi, iun, kiu kapablas aŭskulti, kompreni, teni vian manon. Sed… Pardonu, mi ne deziras ofendi vin. Nu, mi ĉiam volas esti ĝentila. En novjara nokto, ĝentileco postulas, ke la animzorganto iru al ĉiuj servoj por prezenti siajn novjarajn bondezirojn. Tion mi do faris. En ĉiu servo oni festis novjaron. “Venu, Patro, venu, sinjoro animzorganto”, oni kriis al mi, tuj kiam oni vidis min alveni. “Venu festi kun ni. Vi ne malakceptos glaseton da ĉampano, ĉu? Tio estus ofende al ni.”

— Kaj vi, kvankam pastro, akceptis!

— Kompreneble mi akceptis. Ĉu vi ne povas bildigi al vi la situacion? Diri “ne” estus agi tre malĝentile kaj ofende. Mi ne povas permesi al mi havi malbonajn rilatojn. Kiel pastro povus ofendi homojn je novjara festo? Mi do jesis la unuan fojon.

— Kaj certe ankaŭ la duan, ĉu ne? Kaj la trian.

— Kompreneble. Kaj tiam, mi jam komencis malpli bone estri min. Bedaŭrinde, mi nenion manĝis antaŭe, kaj vino kun ne-manĝo povas esti tre… tre efika.

— Tiel ke je la kvara servo…

— …mi ne plu havis sufiĉe da volforto por diri “ne”.

— Kiom da servoj estas en via malsanulejo?

— Ĝi estas tiom via, kiom mia: ĝi apartenas al la urbo. En nia malsanulejo estas dudek servoj.

— Vi do trinkis dudek glasojn da ĉampano?

— Jes. Tio estis mia unuafoja novjara nokto en malsanulejo. Mi ne sciis, ke ĉiuj servoj estas tiel unuanimaj en sia gusto pri ĉampano. Sed tiel estas. Ĉampanon mi ĉiufoje trinkis.

— Nekredeble!

— Kaj kiam mi alvenis al la elirejo, la du pordistoj min vokis. “Venu trinki, Patro”, ili diris. Mi sentis min malforta ĉe la kruroj. “Ĉu vi povus doni al mi kafon, fortan kafon?” mi demandis. Ili estas italoj kaj faras bonegan kafon. “Jes,” ili respondis, tute ĝoje, “venu trinki bonan varman kafon, antaŭ ol iri en la malvarmon eksteren”.

— Almenaŭ vi faris ion saĝan en tiu nokto.

— Jes. Ili preparis tason da kafo por mi. Kaj lastmomente, ĝuste kiam mi volis preni ĝin, la pli aĝa pordisto elmetis larĝan rideton kaj diris: “Hodiaŭ estas novjaro, oni ne trinkas kafon nur tiel”, kaj li faligis en mian kafon belan kvanton da frukt-alkoholaĵo.

NOVAJ VORTOJ:

alkoholo, animo, aparteni, apenaŭ, ĉampano, difini, efiki, festi, frukto, ĝentila, haŭto, honti, kulpa, kvanto, ofendi, osto, pastro, religio, taso, trakti, vino

NOVAJ KUNMETOJ:

bon-deziro, Patro, rond-iri, (ofica) servo, unu-anima

19. ĜUSTECO EN JUSTECO

Sekvu min al Irano hodiaŭ, ĉu vi konsentas? Ni flugu tien kune. Imago estas tielrapida vojaĝilo! Rigardu: ĉi tiu urbo estas bela, ĉu ne? Ni malsuprenflugu ĝis la nivelo de la tero kaj de la homoj, kaj trankvile paŝu sur la stratoj. Jen. Ni promenu. Sed en kiu tempo ni estas? Mi ne scias, sed certe ne plu estas la dudeka jarcento. Ho, kial tiom da infanoj ariĝis ĉi tie? Ha jes, rigardu! Maljuna viro eldiras rakonton. Eĉ plenkreskuloj staras en la rondo, plej atentaj. Ankaŭ ni aŭskultu.

Kaj nun (la maljunulo diras) mi rakontos al vi pri la malriĉulo en la juĝejo.

Temas pri malriĉulo, kiu atingis tian profundecon de senhavo, ke ne estis alia solvo al la problemo manĝi ol stari sur vojoj kaj stratoj kaj petadi monon de la homoj, kiuj pasis.

La tago estis malbela, kun ĉielo griza pro la multaj nuboj. Rigardante la ĉielon kun tiuj nuboj, kiuj amasiĝis, kaj pli kaj pli transiĝis de grizo al nigro, oni povis nur certiĝi, ke baldaŭ pluvos. Malvarma, rapida vento blovis senkompate tra la rektaj stratoj de la urbo.

La malriĉulo tute ne ŝatis pluvan veteron, nek tiun fortan venton, malvarman, pli ol malvarman, fakte, frostan, tiel frostan, ke ŝajnis, ke ĝi frostigos la korpon ĝis-oste. Kiam la unuaj pluveroj falis, li kuris en la unuan magazenon, kiu prezentiĝis. Estis fruktovendejo. Multaj personoj tie staris. Komence, la malriĉulo tre kontentis, ke neniu atentas lin. Estis bone stari ene kaj vidi, kiel terure pluvas ekstere kaj senti sin trans la atingo de tiu frosta vento.

Sed tre rapide la vento flugigis la nubojn for, kaj baldaŭ la ĉielo rebluiĝis, kaj aperis varma, plaĉa, brila suno. Vidi tiujn fruktojn, aŭdi tiom da homoj aĉeti jen tion, jen tion ĉi, tio igis la malriĉulon konscia pri malsato. La antaŭan tagon, li manĝis ovon, sed de tiam nenion pli. Krome, li ne trinkis de longe kaj sentis malagrablan soifon.

Li ne havis multe da mono, sed tamen iom, kiun li ricevis tuj antaŭ ol ekfalis la unuaj pluvaj akveroj. Li pensis: frukto estas bona por satigi malsatan personon kaj sensoifigi homon, kiu soifas. Ju pli li pensis pri tio, ju pli li rigardis, des pli la fruktoj ŝajnis manĝindaj, des pli lia deziro al ili kreskis kaj kreskadis.

La mastro de la magazeno estis tre okupita pri aliaj aferoj. Multaj aĉetantoj staris tie kaj postulis, ke oni atentu ilin. La malriĉulo atendis kaj atendis, kaj sentis sin pli kaj pli malbone, ĉar oni neniam okupiĝis pri li. ‘Riĉuloj ne bezonas, ke oni rapide prizorgu ilin. Sed en mi malsato kaj soifo krias tre laŭte, eĉ se neniu povas aŭdi tiujn kriojn. Mi nepre bezonas manĝi kaj trinki. Ĉu tiu fruktisto ne vidas, ke necesas okupiĝi pri mi?’ Jen kiaj pensoj disvolviĝis en lia kapo. Sed la mastro tute ne atentis lin.

Finfine, ne plu eltenante, la malriĉulo kriis:

“Prizorgu min. Mi atendas ĉi tie jam longe, kaj vi okupiĝas pri personoj, kiuj alvenis post mi. Tio ne estas justa.”

Sed la malriĉulo estis malbone vestita, li aspektis ne tre pure, kaj el lia korpo malplaĉa odoro disflugis. Pro tio la mastro de la magazeno ne emis aliri lin. Li preferis vendi al la belvestuloj, kiuj konstante envenadis.

Kaj jen alvenis la momento, kiam la malriĉulo tiel koleris, ke li ekĵetis plej aĉajn vortaĉojn al la fruktisto. Ofendita, ĉi-lasta respondis same malĝentile. La aliaj personoj en la fruktovendejo amuziĝis. Ĉu vi rimarkis, ke ofte homoj trovas amuzon, kiam diskuto ŝanĝiĝas al vorta batalo? Sed al la malriĉulo ege dolorigis la malĝentilaj parolaĉoj de la fruktovendisto. Li forprenis de sia piedo ŝuon kaj frapis la mastran kapon per ĝi.

“Tio estas tro,” kriis la frapito, tenante la kapon per siaj du manoj. “Vi ne povas ataki min senpune. Ŝuon al mia kapo! Ŝuon odoraĉan de odoraĉa vi! Mi iras tuj plendi al la juĝisto.”

Al la juĝisto li rakontis la tutan aferon. La juĝisto kompreneble pridemandis la ŝu-uzinton:

“Kial vi batis lin per via ŝuo?”

“Ĉar li parolaĉis al mi. Li traktis min kiel hundon. Hundaĉo mi ne estas. Li ne rajtas ĵeti al mi tiajn nomaĉojn. Mi estas homo. Kiel diras nia saĝo-libro Piv sur paĝo 1126-a, “ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne havas?” Kontraŭ liaj ofendoj mi devis reagi. Ĉu vi ne trovas, ke lecionon li bezonis?”

“Sed li estas tiel malpura kaj malbonodora, ke la homoj ne plu venis en mian magazenon,” la fruktisto stulte respondis. Stulte, ĉar se li, en la magazeno, okupiĝus pri la malriĉulo, tiu pli frue forirus.

“Tio ne estas vera,” ĉi-lasta tuj rebatis. “Lia magazeno plenis je riĉaj aĉetantoj.”

“Silentu!” la juĝisto interrompis. “Ke vi estas malriĉa, tio ne pravigas malpravan agon. Vi tre malbone agis frapante la mastron per via ŝuo kaj vi meritas punon. Vi volas doni lecionojn al la aliaj, ĉu? Ankaŭ vi ricevu lecionon. Tamen, ĉar vi estas tre malriĉa, mi kompatos vin kaj estos bonkora. Donu duonon de ki-rano al ĉi tiu fruktisto kaj foriru.” (kirano estas la nomo de tiu-tempa irana monero).

“Kostas duonon de kirano, ĉu?” la malriĉulo demandis, kaj lia voĉo estis tiel stranga, ke neniu komprenis, kion li vere celas.

“Vi aŭdis min,” diris la juĝisto. “Duonon de kirano vi pagu!”

“Jen mi havas tutan kiranon,” la senhavulo diris, eltirante moneron el sia poŝo. “Prenu ĝin tute,” li aldonis direktante siajn vortojn al la juĝisto. Kaj, antaŭ ol iu ajn povis kompreni, kion li faras, li tiris de sia piedo ŝuon, frapis al la juĝisto la kapon per ĝi, kaj diris:

“Se tio estas justeco, tenu duonon de kirano por vi, kaj donu la alian duonon al tiu fruktisto.”

NOVAJ VORTOJ:

blovi, des, -er- (ero), griza, hundo, ju, konscii, laŭta, leciono, mastro, meriti, nepre, nubo, ovo, plendi, pluvi, poŝo, puni, soifi, ŝuo, kirano

NOVAJ KUNMETOJ:

ar-iĝi

20. KOMUNECA SPIRITO

Ali kaj Aŭdu kune revenis de komitata kunsido. Ili estis tre parolemaj junuloj, kaj ankaŭ ĉiuj iliaj amikoj ŝatis paroli. Tial la kunvenoj ĉiufoje daŭris longe. Ne estis facile interkonsenti pri la programo, tamen finfine ili sukcesis. La fakulo, kiu venis por ilin helpi fari la decidojn, ŝajnis al ili iom freneza, sed, nu, ĝenerale tiel estas. Tiuj homoj studis longe en universitatoj, multe legis en bibliotekoj, ili iras de lando al lando por prelegi, sed ĉu ili vere komprenas la regionajn kondiĉojn? Multon pri la loka vivo ĉi tie ili ne vere scias.

Tamen estis interese aŭdi, kiel li proponas organizi la vendon de freŝaj fruktoj kaj legomoj al kelkaj landoj, kiuj ilin ege deziras, havas monon por ilin pagi, sed ne povas ilin produkti mem. Tio estas plej konkreta propono. Se ĝi bone sukcesos, eble okazos sufiĉa evoluo de la regiono, por ke ĝi iom post iom tiri sin el sia ankoraŭ tro malalta vivnivelo.

Krome, estis agrable ekscii, ke internacia organizaĵo povus preni sur sin la kostojn de reklamado, almenaŭ komence. Sen reklami, oni ne povas vendi nuntempe, Kaj vendi je kiel eble plej altaj prezoj la lokajn produktojn nun estas la ĉefa afero, kiun necesos fari por evoluigi la regionon.

“Estis amuze, kiel tiu eksterlandano volis meti ordon en nia diskuto, ĉu ne?” Ali diris.

“Jes. Li ne komprenas, kiel ni ŝatas paroli ĉi tie. Ni alvenus al sama rezulto, sed post pli da tempo, kaj alimaniere.”

“Estis ridinde, kiel li volis gvidi la diskuton al jam preparita celo. Li ne akceptis niajn ideojn. Tamen, se dank’ al tiu frenezulo nia regiono evoluos al pli bonaj vivkondiĉoj, ni ne tro moku lin.”

“Li ne estas freneza, fakte, li nur aspektas freneze. Tio estas alia afero. Ekzemple lia ideo, ke necesas disvolvi komunecan pensmanieron, kaj labori en komuneca spirito, estas plej saĝa.”

“Jes, sed diri tion estas maltrafe ĉi tie, ĉar en nia regiono komuneca spirito jam ekzistas de jarcentoj. Ni ne bezonas fakulojn pri ekonomio aŭ sociaj aferoj por tion lernigi al ni.”

“Prave. Tiurilate li estis iom freneza. Ĉe ni komuneca aliro al la problemoj ĉiam estis tute tradicia.”

Tiel diskutis Aŭdu kaj Ali revenante el la urbeto vilaĝen.

“Ho, kio estas tio?” Ali diris, vidante ion, kio kuŝis, kvazaŭ kaŝite, flanke de la vojo, sur kiu ili paŝis. Li prenlevis ĝin. Estis sako, kaj ĝi estis peza. Li ĝin malfermis kaj nekredeme vidis, ke ĝi enhavas multajn monerojn el oro.

“Dio estu dankata! Kiel bonŝancaj ni estas!” Aŭdu ĝojkriis.

“Ni, ĉu? Kial ni? Mi vidis tiun sakon, mi prenis ĝin. Mi estis bonŝanca. Pri vi, mi ne scias.”

Aŭdu ekhaltis kaj penseme rigardis sian kunulon.

“Tiel vi disvolvas nian komunecan spiriton, ĉu? Bone, kiel vi volas. Se vi kredas, ke Dio ĝin donis al vi kaj nur al vi, konservu ĝin. Mi povas vivi sen oro.”

Post kelka tempo, ili atingis la lokon, kie la vojo pasas tra arbaro. Ili plu marŝis silente. Fakte, ili ĉesis diskuti tuj post la vortoj ĉi-supre raportitaj. La silento estis peza. Ambaŭ malkontentis pri la ŝanĝo en iliaj rilatoj. Ali unuflanke sin ĝenis, sed aliflanke ne volis perdi eĉ nur parton de sia trovaĵo. Kaj kiom koncernas Aŭdun, ĉi tiu provis forigi de si la deziron bati sian amikon, por restarigi justecon kaj veran komunecan spiriton inter ili, kvankam profunde en sia koro li ne sciis, kiel li estus aginta, se li estus la trovinto de la orplena sako.

Ili estis tiel profunde perditaj en siaj pensoj, ke, kiam ŝtelistoj saltis de sur la arboj, ili tute ne estis preparitaj al tuja reago. Tamen, junaj, facilmovaj, ili sukcesis ekkuri antaŭ ol la ŝtelistoj ilin kaptis.

“La best-homoj,” diris Aŭdu, apenaŭ aŭdeble. Tiu grupo, kiu faris multajn ŝtelojn en la regiono, estis bone konata.

La du junuloj forkuris kiel eble plej rapide. Sed al Ali, pro la peza sako, estis ege malfacile rapidi sufiĉe por vere elsavi sin.

“Jes, la best-homoj,” li diris al si kurante. “Mi aŭdis pri ili. Ili estas kruelaj, famaj pro sia granda krueleco. Se mi falos en iliajn manojn…”

Aŭdu nun estis longe antaŭ li. Ali sentis, ke la ŝtelistoj lin baldaŭ atingos. Li decidis forlasi la sakon. Ne estis alia maniero savi sin. Li sentis, kvazaŭ io ŝiriĝus en li, dum li faligis ĝin teren.

La ridoj kaj laŭtaj ĝojaj esprimoj de la ŝtelistaro, kiu haltis, vidante, ke Ali teren ĵetas ion, eĉ pli ol la sakfalo ŝiris lian animon.

“Atendu!” li vokis sian kunulon. “Ili ne plu sekvas nin.”

Aŭdu turnis sin, rigardis, vidis, ke Ali diras la veron, kaj atendis, stare sur la vojo.

“Mi… mi… mi devis…” Ali provis diri, sed spiro al li mankis. “Mi devis lasi al ili la sakon, ĝi estis tro peza, mi ne povis kuri kun ĝi.”

“Mi trovis tre stranga tiun orplenan sakon lasitan apud la vojo,” Aŭdu voĉis. “Nun mi komprenas. Certe iu riĉulo, kiu ĵus traktis plej sukcese gravan komercan aferon, vidis de malproksime la ŝtelistojn kaj, pro ilia famo pri krueleco, preferis lasi sian oron tie ol submetiĝi al ilia doloriga traktado. Li verŝajne pensis, ke, se li revenos iom poste, certiĝinte, ke ne plu…”

Sed Ali ne aŭskultis lin.

“Dio mia! Dio mia!” li vokis, eĉ ne konscia, ke li interrompas sian amikon. “Ĉio iris tiel bone, kaj jen! Jen ni devis pasi sur vojo, kiu gvidis nin rekte al tiuj ŝtelistoj. Kiel malbonŝancaj ni estas!”

“Ni? Ĉu vere vi diris: ni?” Aŭdu rebatis. “Mi perdis nenion. Preĝu Dion, ke li instruu al vi, amiko, kiel malbonŝanca estas vi!”

NOVAJ VORTOJ:

apenaŭ, biblioteko, ekonomio, evolui, freŝa, gvidi, halti, komitato, konservi, kruela, legomo, marŝi, oro, ordo, prelegi, produkti, programo, reklamo, spirito, ŝiri, ŝteli, tradicio

NOVAJ KUNMETOJ:

ĝeni sin, kun-sido, kun-veno, ŝiri (koron, animon), trakti (aferon, demandon; homon)

21. KVARA RAKONTO PRI AFANTI

Foje ŝtelisto enrompis en la domon de Afanti. Afanti ektimis kaj iris meti sin en larĝan keston por sin kaŝi.

La ŝtelisto iris kaj venis en la domo, sed trovis nenion valoran, nenion forprenindan. Afanti ja estis malriĉa.

Finfine la ŝtelisto proksimiĝis al la kesto. Kaptita de plej terura timo, Afanti aŭdis lin stari tie apude. Dum longa, neelportebla minuto, nenio okazis. Afanti aŭdis la ŝteliston spiri. Li ne sciis, kion tiu faras.

‘Ŝtelistoj ofte estas kruelaj,’ li pensis, ‘kaj ĝenerale ili havas kun si tranĉilon, ĉar ili ĝin bezonas por sia hontinda laboro. Ĉu eble li volos tranĉi al mi la kolon? Ĉu li mortigos min?’

Afanti, tre malriĉa, kiel ĵus dirite, havis nenion hejme. Li do timis, ke, kolera pro la malsukceso de siaj penoj, la ŝtelisto havos kontraŭ li plej malbonajn, eble eĉ mortigajn, intencojn. Li sin demandis, kiel reagi plej bone.

Fine la ŝtelisto malfermis la keston kaj vidis Afantin. Lia mano tuj iris al lia tranĉilo: li atendis eksalton, kaj pretis defendi sin. Sed Afanti ne moviĝis.

“Kion vi faras en kesto?” la ŝtelisto mire demandis.

“Nu, nu, estiminda sinjoro…” respondis la eks-kaŝito, pensante, ke antaŭ ĉio necesas trankviligi la ŝteliston per plejaj ĝentileco kaj afableco, “komprenu min. Mi hontis, ke en mia domo troviĝas nenio, kio respondus al viaj estimindaj gustoj. Mi hontis prezentiĝi antaŭ vi kun tiel malplena, malbela, senorda domo. Jen vi vizitas min, kaj mi povas proponi al vi nenion. Hontinde, ĉu ne? Tial mi min kaŝis.”

Neniam la ŝtelisto vidis tiel ĝentilan priŝtelaton. Li plej afable salutis, kaj iris for.

NOVAJ VORTOJ:

kesto, kolo, tranĉi

NOVAJ KOMBINOJ:

en-rompi, pri-ŝteli

22. LA SANKTA FIŜO

Mi hontas, sed tamen estas vere: mia avo kaŭzis la morton de homo. Eble nevole, eble nerekte. Liajn intencojn mi ne volas juĝi. Sed fakto estas fakto, kaj la fakton mi konfesas: mia avo estas, iusence, mortiginto, kvankam tion li mem neniam akceptus vidi. Mi tuj rakontos al vi.

Ĉe la flanko de la vojo, kiu foriras oriente de nia regiona centro, direkte al la montoj, staras altega arbo, maljuna, dika, forta. Kiel kelkfoje okazas ĉe tiaj grandegaj arboj, ĝi havas en si larĝan truon. Tiu truo, preskaŭ ebena kaj rimarkinde profunda, troviĝas ĉe loko, kie tri dikaj branĉoj disiĝas.

La vetero estis malbela dum la periodo, pri kiu mi parolas. Pluvis, pluvis, pluvadis senĉese. Ĝis jen, iun tagon, la pluvo finfine ĉesis. Dum tiu unua bela tago, fiŝvendisto laŭiris la orientan vojon ĵus priparolitan. Tenante korbon plenan je ĵus kaptitaj fiŝoj, kiuj ankoraŭ vivis, li plezure marŝis, kontenta pri la freŝa bela vetero, kaj gaje kantetis al si kanton.

Li pasis preter la arbo, kiam brila lumo dum momento trafis liajn okulojn. Li miris. Estis fakte nur sunradio, kiu, falante sur la akvon en la arbotruo kiel sur spegulon, resendis sian lumon al la preterpasanto. Ĉiam interesata pri strangaĵoj, la fiŝvendisto proksimiĝis al la arbo, kaj mire rimarkis la grandan, larĝan, profundan truon, nun plenan je pluva akvo.

Lia gajeco donis al li amuzan ideon. Li ŝerce prenis fiŝon el sia korbo kaj ĝin metis en la akvon de la arbotruo. La fiŝo tuj naĝis kontente. Plu kantante, la fiŝvendisto daŭrigis sian vojon.

Li estis jam for de longe, kiam alvenis ŝafisto, gvidanta grandan ŝafaron. Unu el la ŝafoj apartiĝis de la aro, kaj por iri revenigi ĝin, li pasis preter la arbo. Ankaŭ al li lumo trafis neatendite en la okulon. Proksimiĝinte, li mire rimarkis, ke en la centro de arbotruo fiŝo, videble vivanta, tute trankvile naĝas. Tiu fiŝo apartenis al neniu speco de li konata. Kaj, antaŭ minuto, ĝi konigis sian ĉeeston per eksendo de lumo!

‘Miraĵo!’ li pensis. ‘Dia spirito ĉi tie intervenis. Ĉi tiu arbo estas sankta’. Li komence klinis la kapon, kaj baldaŭ troviĝis en preĝa sinteno kun la kapo tuŝanta la teron.

Kiam li revenis hejmen, li rakontis pri la mirindaĵo. Pluraj anoj de lia familio iris kontroli lian diron. Estis vere. Fiŝo vivis en arbotruo, malproksime de ĉiaj lago, maro aŭ rivero.

Baldaŭ el la proksima urbeto venis homoj pli kaj pli multe. Ili kliniĝis antaŭ la arbo, bruligis bonodoraĵon, kaj preĝkantis.

Ĉiutage venis novaj homoj por rigardi la miraĵon kaj preĝi ĉe la sankta arbo. Pli kaj pli la homoj venis amase. Mia avo iradis tien ĉiutage.

“Multpova spirito sidas en tiu arbo,” li diris. “Mi sentas lin. Estas bonvolema spirito. Li helpas min en la malfacilaĵoj de la vivo. Tion mi sentas tre klare. Tiu miraĵo okazis por nia tuta regiono, por ke ĝi sciu, ke la altuloj el la nevidebla mondo amikas al ni.”

Jes, mia avo prenis aparte serioze ĉi tion, kion li rigardis plej certe dia interveno. Ĉar li estis tre maljuna, kaj saĝa multrilate (bedaŭrinde ne ĉiel!), la homamaso sekvis liajn ideojn, lin tre amis kaj altkonsideris. Foje, li tie staris kun granda homamaso kaj gvidis preĝkantojn, kiam la fiŝvendisto preterpasis.

“Kio okazas ĉi tie?” tiu demandis staranton.

Oni klarigis al li, ke okazis mirindaĵo, ke en tiu loko malproksima je ĉiaj rivero, maro aŭ lago, bela fiŝo vivas kaj naĝas en arbotruo. La fiŝvendisto ekridis.

“Lasu min rigardi ĝin,” li diris. “Estas mi, kiu ĝin tien metis! Ĉu ĝi vere plu vivas kaj bonsanas? Amuze!”

Li volis antaŭeniri inter la starantaj homoj ĝis la arbo.

“Mi volas rigardi ĝin; estas mi, kiu ĝin metis tien, mi estas fiŝvendisto,” li ripetis. Sed la homoj nur respondis: “Atentu! Ne faru ion ajn. Tiu ĉi loko estas sankta!”

Kiam finfine li sufiĉe proksimis, li kriis ridante: “Mi metis tiun fiŝon tien, la unuan belan tagon post la longa pluvado. Lasu min repreni ĝin. Ĝi estas mia.” Tiam mia avo ekkoleris:

“Forpreni la sanktan fiŝon? Kiu estas tiu ŝtelisto de sanktaĵoj? Ne lasu lin!”

Li parolis ege efike, tiel efike, ke la homamaso eĉ ne havis dubon dum minuto, ke tiu fiŝdeziranto estas malaminda ŝtelisto, kiu volas proprigi al si, por si sola, donaĵon de la dia spirito, kiu decidis marki per miraĵo la sanktecon de ĉi tiu loko.

“Ne lasu lin proksimiĝi,” mia avo laŭtvoĉis. “Zorgu, ke li ne venu ĝin ŝteli. Li altirus sur nin ĉiajn malfeliĉojn. Tiu sankta arbo kaj dia fiŝo nin defendas kontraŭ ĉiuj danĝeroj. Ne lasu lin forpreni ĝin. Li povas veni nur de la Plej-Malbonulo!”

“Sed, sed,” la fiŝvendisto trankvile respondis, “mi certigas al vi. Post la granda pluvo mi preterpasis ĉi tie kaj vidante la truon en la arbo, mi trovis amuza la ideon vidi…”

Li neniam havis la tempon fini sian frazon. La homamaso koleris kaj lin atakis. Okazis granda malordo. Oni frapis lin, batis lin ĉiamaniere, kun plej kolera forto, kaj kiam li volis forkuri, la homamaso ĵetis ŝtonojn al li. Pluraj ŝtonoj trafis lin al la kapo tiel forte, ke li falis. Post nelonge li perdis la vivon.

Mia avo certe respondecas pri lia morto. Se li ne uzus sian personecan forton kaj la altan konsideron, kiun la amaso havis por li, tiamaniere, ke li direktis la popolan koleron kontraŭ tiu fiŝvendisto, tiu certe plu vivus. Sed de kelkaj tagoj jam li enamiĝis al la sankteco de tiu loko. Li ne povis elporti, ke ĝi refariĝu io normala.

Ne estas agrable por mi konfesi la veron, nek akcepti la ideon, ke mi estas filo de la filo de tia ulo, sed tio estas la fakto. Mi esperas, ke Dio, se li aŭ ŝi aŭ ĝi ekzistas, bonvolos pardoni al mia avo kaj ebligi al li el la postmortejo, kie li vivas, se oni plu vivas ie postmorte, repagi al la fiŝvendisto kaj al ties familio la malbonon, kiun tiu senkulpe kaj senkaŭze suferis.

NOVAJ VORTOJ.

avo, branĉo, bruli, ĉiel, ebena, fiŝo, klini, konfesi, korbo, lago, neniel, oriento, periodo, preter, sankta, senco, speco, spegulo, ŝafo, ŝerci, ŝtono, ties, truo.

NOVAJ KUNMETOJ:

en-am-iĝi, inter-veni

23. NEATENDITA RENKONTIĜO

La vivo estas vere stranga. Mi ne ŝatus esti verkisto, ĉar, kio okazas en mia vivo, tio estas tiel nekredebla, ke neniu leganto akceptus tion trovi en romano, kaj se ne paroli pri la vera vivo, kial entute verki?

Foje mi partoprenis en tutmonda kongreso kun mia bofrato, en Londono. Ni decidis partopreni en unu el la ekskursoj aranĝitaj por la kongresanoj. Tio estis profesia kongreso, sed tiuj similas kelkrilate al la esperantistaj. Ankaŭ en ĉi tiu, kiel en esperanto-kongreso, organiziĝis meze de la semajno serio da ekskursoj por konigi kelkajn aspektojn de la regiono al la diverslandanoj. Ni volis iri al Cambridge kaj Oxford, sed okazis ia fuŝo pri la aŭtobusoj, kaj ni retroviĝis en veturilo, kiu iris aliloken, nome, al Stonehenge kaj Bath. Ni decidis pri la ekskurso lastminute, kaj al ni estis egale, ĉu ni vizitu tiun landoparton aŭ tiun alian. Ni kutimas kongresi, kaj scias, kiel malfacile estas plene eviti fuŝojn, kiam oni aranĝas similajn aferojn. Ni ambaŭ rigardas fuŝojn neevitebla aspekto de la vivo, kaj scias, ke ili okazas precipe, kiam neprofesiuloj provas organizi ion por centoj da homoj el la tuta mondo.

Fakte, mi tre ĝojis pri la fuŝo, ĉar Stonehenge kun siaj altaj ŝtonegoj starigitaj antaŭ jarmiloj per metodo, kiun oni ĝis nun ankoraŭ ne komprenis, interesis min pli ol la du universitataj urboj. Mi konfesas, ke, stulte, antaŭ ol decidi, mi eĉ ne rimarkis, ke la organizantoj proponas ekskurson al Stonehenge. Kiom koncernas min, la fuŝo do ne estis vera fuŝo.

Mi trovis Stonehenge eksterordinara. Mi jam ofte vidis fotojn de ĝi antaŭe, sed la realo estas multe pli impresa ol ĉiaj priskribo aŭ fotoj. Bedaŭrinde, estis amaso da turistoj, kaj ni ne restis sufiĉe longe por ricevi ĝustan impreson pri la loko. La gvidisto rakontis al ni multon pri la diversaj teorioj rilate al tiuj strangaj konstruaĵoj, al ilia celo kaj al la metodoj ilin starigi, sed li parolis en rapida angla lingvo, kiun mi malbone komprenis.

Post Stonehenge ni iris al Bath, kaj tie ni manĝis. La manĝo estis mirige bongusta (mirige por Anglio, anglaj legantoj pardonu min) kaj mi des pli ŝatis tiujn ege plaĉe kuiritajn viandon kaj legomojn, ĉar estis tradicia angla kuirarto, kaj ne kelkaj el tiuj manĝaĵoj, nomataj “internaciaj”, kiujn oni tiel ofte ricevas en hoteloj kaj restoracioj, kaj al kiuj tute mankas lokaj odoro kaj gusto.

Tie okazis la neeblaĵo.

Mi sidis kun mia bofrato. Ni diskutis pri la kuirmaniero de la diversaj landoj kaj pri la tradicia angla, malmulte konata, kiam viro alvenis kaj eksidis ĉe eta tablo vid-al-vide de ni.

Li mendis botelon da biero kaj ĉirkaŭrigardis. Mi rimarkis, ke liaj okuloj haltas je la vido de mia bofrato. Li rigardis lin fikse, sindemande. Tiu fiksa rigardo estis iom ĝena por mia bofrato, kiu sentis ĝin antaŭ ol vere rerigardi al ĝi. Sed kiam li turnis la vizaĝon rekte al la rigardanto, ankaŭ li fiksis la okulojn al tiu, kun similaj intereso kaj malcerteco. Finfine, la ĵus-alveninto ekstaris kaj venis al li.

“Senkulpigu min,” li diris angle. “Ĉu via nomo ne estas …?” kaj li diris la nomon de mia bofrato.

Ĉi-lasta respondis en lingvo nekonata de mi, tiel ke eĉ ne unu vorton mi komprenis. Finfine, li turnis sin al mi por prezenti tiun viron: estis lia frato.

Mi eĉ ne sciis, ke mia bofrato havas fraton. Mi malprecize memoris, ke antaŭ multaj jaroj li forlasis sian landon, ĉar la politika situacio tie estis neeltenebla por li, kaj ke li faris al si novan vivon niaregione. Li nun klarigis, ke kiam li eliris el sia lando, la tiea situacio estis plej malsimpla kaj senorda. Lia tuta familio disiĝis. Pluraj familianoj decidis foriri lastminute, kaj ĉio disvolviĝis tiamaniere, ke dum dudek jaroj li ne plu havis informojn pri sia frato. Kaj jen nun, pro neimagebla ŝanco, ambaŭ retroviĝis samloke.

Kiam mi rakontis tiun okazaĵon al amikoj, kelkaj miris, ke la du fratoj ne tuj estis certaj rekoni unu la alian. Mi miris pri ilia miro: dudek jaroj, kun longa tempo da suferado, ja ŝanĝas la vizaĝon de homo.

Sed eble ĉefe malhelpis tujan kontakton la ideo, ke tia retrovo ne povas esti reala. Oni opinias: “Mi eraras. Miaj okuloj rakontas malveraĵojn al mi. Ne estas eble.”

Ke tia ŝanca renkontiĝo estas preskaŭ neebla, tion vi komprenos eĉ pli bone, kiam mi diros, ke la koncerna frato fakte loĝas en Aŭstralio. Dum mia bofrato forkuris al Okcidenta Eŭropo, lia frato travojaĝis Azion, laborante jen tie, jen aliloke, sed neniam trovante lokon, en kiu li sentis sin sufiĉe hejme por rekomenci taŭgan vivon. Finfine li iris al Aŭstralio, kie li facile trovis laboron, iom post iom plibonigis sian situacion, edziĝis kun fraŭlino el sama deveno, kaj komencis agrablan familian vivon, en kiu li tenis vivaj la tradiciojn de la patrolando. Li provis kontakti membrojn de la familio, sed nemulte sukcesis. Pri mia bofrato li tute ne povis atingi rezulton, ĉar tiu neniam akceptis partopreni en asocio de samlandanoj. Sian antaŭan vivon en la gepatra lando li nepre volis forgesi. Kaj lia frato provis nur serĉi pere de tiaj asocioj.

Kiel mi diris komence, romanisto, kiu metus tian okazaĵon en verkon sian, estus rigardata kiel uzanta tro facilajn solvojn al siaj verkproblemoj. Kaj tamen la renkonto envere okazis.

Ĝi estas eĉ pli neverŝajna, se konsideri, ke la frato venis de Aŭstralio al Britio tute eksterordinare. Ne li devis veni, sed alia persono, kiu laboris en la sama komerca domo. Tiu malsaniĝis, sed ĉar oni nepre bezonis sendi al Londono iun kapablan fari la necesajn traktadojn, oni lastminute proponis tiun komision al la frato de mia bofrato (t.e. al mia alia bofrato). Estante en Londono kaj disponante libertagon, la frato decidis viziti Stonehenge kaj Bath, sed en ĝenerala turista organizo, ne en la nia, kiu estis nur por la kongresanoj.

Se aldoni, ke ni devus iri, ne tien, sed al Oxford kaj Cambridge, vi komprenos, kiom da ŝancoj necesis por efektivigi la renkonton. Jam estis eksterordinare retroviĝi en Bath samhore, sed estis neniu kaŭzo, ke ni elektu la saman restoracion, ĉar ambaŭflanke la organizantoj lasis la partoprenantojn liberaj tagmanĝi, kie ili deziris.

Krome, ni troviĝis en la supra parto de la restoracio, kiun oni atingis nur suprenirante sur kelkaj ŝtupoj: tiun parton oni ne povis vidi el la enirejo. Kaj nur ŝanco faris, ke la frato decidis rigardi, kiel la manĝoĉambro prezentiĝas supre. Li ricevis tie la lastan liberan sidlokon, kio signifas, ke, se li venus kvin minutojn pli malfrue, oni certe dirus al li: “Ne iru supren, ĉio jam estas okupita.”

Kio estas ŝanco? Stranga afero, ĉu ne? Se oni restudas ĉi tiun okazaĵon detalon post detalo, ĉio aperas, kvazaŭ la afero estus planita. Ĉu altaj nevideblaj spiritoj direktas la vivon de homo, almenaŭ en kelkaj momentoj de lia vivo? Ĉu temas nur pri plej ŝanca ŝanco, t.e. pri unu el mirigaj okazaĵoj, kiuj necese prezentiĝas, ĉar la serio de ebloj estas tiel senfina, ke ne povus ne okazi de tempo al tempo io tute neverŝajna? Ĉu la kaŭzo kuŝas en speco de penso-transsendo? Kial ne? Kial inter membroj de sama familio ne ekzistus okazoj, kiam la penso de unu transsendiĝas al la alia, kiel radioprogramoj nevideble traflugas la aeron por fariĝi aŭdeblaj je miloj da kilometroj? Neniu el la du fratoj havis la impreson, ke li ricevas informon transdonitan de malproksime, sed ĉu tiaj aferoj ne povus funkcii senkonscie?

Al ĉiuj ĉi demandoj mi ne havas respondon. Mi nur rakontis la faktojn al vi. Ili estas veraj, eĉ se vi ilin ne kredas. Kaj ili ne ĉesis mirigi min.

NOVAJ VORTOJ:

angla, Aŭstralio, biero, bo-, botelo, Britio, disponi, ekskurso, eviti, fiksi, fraŭlo, fuŝi, impresi, kilometro, komisii, Londono, okcidento, precipe, preciza, profesio, reala, romano, serio, turisto

NOVAJ KUNMETOJ:

parto-preni, patro-lando, sen-kulp-igi, t.e. (= tio estas), radio (radio-programo; sun-radio)

24. LA VERON, MI PETAS!

Al Pablo tute ne plaĉis lia situacio. Tiuj multegaj homoj, tiu terura varmo kun la sennube blua ĉielo kaj la suno senkompate brila-brula, tiu muziko… Estas ĝene senti sin la centro de ĉies atento, la objekto de ĉies rigardoj.

Li provis rekoni amikojn aŭ almenaŭ konatojn en la homamaso. Li ne sukcesis. Ne estis vizaĝoj, ne estis personoj, estis nur milkapa besto, el kiu nenio individua elstaris.

La muziko ĉesis. Ĉe signo de la prezidanto, la ulo, kiun Pablo malamis, serioz-vizaĝe marŝis ĝis la loko preparita por la paroladoj. Kiam li komencis vorti, la laŭtparoliloj resonigis lian voĉon inter la domoj, por la knabo plej malplaĉe.

“Ne ofte oni donas al strato la nomon de homo vivanta, sed ĉi tiu knabo tiel meritas la dankemon de la tuta popolo, ke ni decidis signi per tia eksterordinara okazo la memoron pri lia grandfaro. Kuraĝo…”

La vortoj resonis tiel forte, ke al Pablo la kapo komencis dolori. Li ne sciis, kion pensi, li ne sciis kiel sin teni. Li estis ege malfeliĉa.

“Tre gravan komunikaĵon li akceptis porti al niaj samcelanoj, kiuj trovis lokon transmontare por prepari la venkan atakon. Sed por ilin atingi. necesis pasi tra la linioj de niaj malamikoj. Danĝera tasko, kiun li sindone, inteligente kaj kuraĝe plenumis…”

Akceptis porti, ĉu? Kiel eblas nomi tion akcepto? Li estis dekunujara, kiam la afero okazis. La landon ŝiris terura interna milito. Homoj malamis homojn, frato mortigis fraton. Soldatoj venis kaj foriris. Veraj soldatoj de la ŝtato, kaj ne-soldataj batalantoj, kiuj leviĝis kontraŭ la ŝtato, sed tamen estis organizitaj kiel soldatoj. Vilaĝo apartenis jen al tiuj, jen al tiuj ĉi.

Ofte viroj venis kun plej timiga aspekto sendolĉe pridemandi la vilaĝanojn por scii, kiuj transiris al la kontraŭ-ŝtataj unuoj. Aŭ, se la kontraŭ-ŝtatuloj ĉi-foje okupis la vilaĝon, kiuj transiris al la defendantoj de la ŝtato. Ambaŭ flankoj laŭdire defendis liberecon kaj vivon vere homan. Iujn oni nomis bluaj, aliajn ruĝaj. Pablo komprenis nenion el ĉio ĉi.

Iutage, kiam la situacio estis speciale streĉa, alvenis José, lia kuzo. Pablo malŝategis tiun kuzon. Li estis kiel besto. Forta kaj timiga, nekapabla kompreni, kiel infano sentas kaj reagas. Plaĉis al li ofendi Pablon, aŭ almenaŭ lin ĝeni. Li aĝis ok jarojn pli kaj jam kiam li estis deksesjara kaj Pablo okjara, jam tiam li tiris plezuron el suferigo al sia eta kuzo. Kaj jen tiufoje dikbrusta, fortbraka José alpremis Pablon al muro, en loko, el kie forkuri ne eblis, kaj li diris:

“Vi konas min. Vi scias, ke mi povas suferigi vin. Tutvive, se necesos. Mi havas ordonon por vi, komision. Se vi ne obeos, mi mortigos vin. Sed ne dolĉe, kredu min. Mi pagigos al vi vian malakcepton per teruraj doloroj. Mi do konsilas al vi agi kiel mi diros, plej lerte. Se vi malsukcesos, la malamikoj vin mortigos. Se vi ne iros, mi mortigos vin. La situacio ne povus esti pli kara, ĉu?”

Kion Pablo povis fari? La kuzo ordonis al li foriri trans la montojn, evitante esti rimarkata de la malamiko, kiu okupis vastan regionon ĉi-flanke de la montaro, por porti gravegan komunikaĵon al iaj samgrupanoj, kiuj kampadis tie transe.

Kaj hodiaŭ…

“… juna kuraĝulo… senkonsidere pri la danĝero, al kiu li elmetis sian junan vivon… kun nekredebla lerteco, kaj kun la tuta energio, kiun li tiris el sia certeco pri la justeco de nia Afero, pri la graveco senigi la landon de tiuj, kiuj agas kontraŭ ties bono…”

Kuraĝa, certa pri la Afero! Pablo volis ne morti, ne suferi, li ege timis la kuzon. Al tio sumiĝas la kaŭzoj de lia agado. Ĉu li akceptis? Ne. Oni perforte devigis lin. Se li estus libera, li certe ne irus. Li ne kredis je tio aŭ tio ĉi. Li aŭdis tro kontraŭdirajn parolojn, kaj nenion komprenis pri la kaŭzoj de la milito. Se oni demandus lin, ĉu li estas por la ruĝuloj aŭ por la bluuloj, li dirus, ke li ne scias, ke li dezirus nur vivi pace, sen milito.

Lerta, ĉu? Fakte, li estis kaptita. Nur pro ŝanco, kiu faris, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga, nur pro tiu ŝanco li sukcesis forkuri libere. Kaj la reveno ne estis pli facila. Sed denove bonŝanco ridetis al li.

Poste la ĉefo de la transmontanoj rakontis, kiel mire li foje vidis knabon alveni kaj transdoni komunikaĵon. Tiu komunikaĵo estis tiel grava, ke la evoluo de la tuta milito dank’ al ĝi ŝanĝiĝis, donante la venkon al la koncerna politika partio.

Pablo petis, ke oni ne disrakontu pri li. Li timis, ke se la alia partio poste revenos al la supro de la povo, ĝi mortigos lin. Sed, kion ajn li deziru, lia famo disvastiĝis. Kaj nun oni nomas straton laŭ lia nomo kaj faras grandan feston kun prezidanto, parolantoj, muziko, kaj grandega homamaso, kiu rigardas lin. Kiu scias, ĉu en ĝi ne troviĝas iu, kiu nun decidas foje ĉesigi lian vivon?

‘Krii’, li pensis, ‘Mi sentas teruran emon krii. Krii: haltu, ĉesu tiel belvorte paroli, tio ne estas la vero. Mi ne scias, kion volis la uloj, por kiuj mi plenumis tiun taskon. Kaj ne estis bonvola servo. Mi ĝin faris, ĉar ne eblis eltiri min. Mi koleras kontraŭ mia kuzo José, kiu refoje uzis sian korpan superecon por devigi min plenumi ion, kion mi tutanime nur deziris eviti. Ĉu vi ne komprenas? Mi ne estas via estiminda kuraĝulo. Mi ne volas vidi mian nomon sur domo, por signi straton. Mi volas iri ludi. Mi volas, ke vi lasu min en paco kaj trankvilo. Ĉio ĉi estas malvera, malvera, malvera. Kaj José estas bestaĉo, kiu meritas morton. Kial vi prezentas lin kiel savanton de la popolo?…’

Li atingis tiun punkton en sia pensado, kiam li subite rimarkis, ke la parolado ĉesis, kaj ke ĉiuj gravuloj rigardas lin, kvazaŭ ili atendus, ke li faru ion. Sed li ne atentis iliajn vortojn kaj tute ne sciis, kion oni atendas de li. Li malprecize memoris, ke, kiam oni aranĝis la detalojn de la festo, oni diris, ke je difinita momento, li devos ion fari. Sed li forgesis. Kiom ajn li provis serĉi en sia memoro, neniu ideo pri la planita faro retroviĝis.

Liaj sentoj estis tiel fortaj, neklaraj kaj doloraj, ke li ne povis elteni. Ĉiuj bariloj, konstruitaj en li de eduko por malhelpi lin fari agojn, kiujn gepatroj kaj instruistoj nomis nekonvenaj, subite dissaltis sub la premo de la sentoj turniĝantaj en li, en kiuj miksiĝis timo, deziro, malakcepto, honto, malamo kaj kolero. Gajnis kolero. Li ekkriis:

“Vi malvere parolas. Vi nenion komprenis. Mi ne agis pro kuraĝo aŭ por havigi la venkon al vi. Mi ne scias, ĉu la popolo pli feliĉos kun vi aŭ pli feliĉus kun tiuj, kiuj malvenkis. Kiel mi povus, je mia aĝo? Vi ne…”

La gravuloj estis tiel mirigitaj, ke ili restis senmovaj dum la kvaron-minuto, kiu necesis por eldiri tiujn vortojn. Du aferoj okazis samtempe. La muzikestro ekkomprenis sian devon kaj soldata marŝmuziko eksonis, kovranta la knaban voĉon. Dume, la policestro atingis Pablon, metis la manon sur lian buŝon, fermante ĝin, kaj kun kunulo perforte kondukis for la knabon, kies kruroj kaj piedoj kolere moviĝis ek kaj ek, senutile batante la aeron.

La prezidanto reparolis:

“Bonvolu pardoni ĉi tiun interrompon,” li diris. “Tro premata de fortaj sentoj, tuŝata plej profunde de teruraj memoroj, nia juna kuraĝulo momente perdetis la kapon. Jen plia ekzemplo de la malbono, kiun kaŭzis la surmarŝindaj uloj, kiuj…”

Lerta, tre lerta li estis. Li sciis, ke malfacile la popolo akceptos lian klarigon, sed li same bone sciis, ke ĝi estas laca militi kaj akceptos pacon je iu ajn prezo. Fakte, dum unu minuto, la tuta politika egalpezo de la lastaj monatoj preskaŭ disrompiĝis. Venkis la laceco. Ĉiuj pensis, ke pli saĝe estas ŝajnigi, ke nenio okazis. Pri la afero oni longe diskutos en la hejmoj kaj trinkejoj, sed agi… tio estus tro danĝera.

En la oficejo de la politika polico, Pablo estis longe pridemandata. Li diris la veron. Finfine li povis tion fari kaj li tre ĝuis la eblecon rakonti pri la perforto, pri la premo farita de José per la promesoj suferigi, se la knabo ne akceptus, pri sia timego dum li marŝis transmonten, pri la fojo, kiam li iĝis kaptita de la kontraŭuloj, kaj kiel bonŝanco savis lin. Li diris, ke li ne elportas havi sian nomon sur la unuaj kaj lastaj domoj de strato pro famo, kiun li ne meritas, kaj kiu tute ne respondas al la vero.

Kiam li aldonis, ke li verŝajne ne povos ne diskonigi la realon, la politika polico sciis, kion fari. Pablo mortis jam dum tiu nokto.

Hodiaŭ, lernante legi, ĉiuj lernejanoj de la lando interese konatiĝas kun tiu dekunujarulo, kies kuraĝo kaj netimo morti por justa Afero iam savis la landon.

NOVAJ VORTOJ:

bari, brusto, buŝo, ĉies, favora, gajni, individuo, interna, komuniki, konsili, konveni, kovri, kuzo, linio, partio, prezidi, ruĝa, signo, sumo, tasko, -um-, vasta

NOVAJ KUNMETOJ:

denove, el-meti, el-stari, kamp-adi, sin-done, plen-umi, unuo

25. KIU TIMU KIUN?

“Mi tuj alportos teon,” ŝi diris, kaj malaperis en la kuirejon. Mi sentis min malvarma kaj alproksimiĝis al la fajro. Fajroj ĉiam altiris min. Mi rigardis ĝin. Ĝiaj ruĝaj kaj flavaj lumoj dancis en miaj okuloj. La fakto, ke iom da fumo eliĝis el la fajro kaj plenigis la ĉambron per sia karakteriza odoro, tute ne ĝenis min.

La teo estis varma kaj bongusta, ne tro forta, feliĉe, ĉar mi ne ŝatas tro fortan teon, male al kafo, kiu plaĉas al mi nur, se ĝi estas forta, densa, nigra.

“Mi ne komprenas, kial vi biciklas en tia vetero,” ŝi diris. “Ne estas pro devo, ĉu? Estas nur sporto, mi supozas.”

“Jes,” mi respondis, “estas nur sporto. Mi ŝatas vojaĝi bicikle. Nun estas la ferioj. Kiam mi foriris ĉi-matene, la vetero estis bela. Kiu povis supozi, ke ekfalos tia frosta pluvo? La radio nenion similan anoncis. Kaj mi ne povis antaŭvidi, ke mia rado estos fuŝita.”

“Vi estas bonŝanca, ke vi venis ĉi tien. La vilaĝo estas malproksima. Tuj post ĉi tiu domo, la arbaro komenciĝas, kaj dum dudek kilometroj estas plu neniu.”

“Ĉu vi vivas sola ĉi tie?”

“Normale ne. Mia filo loĝas kun mi. Li havis edzinon, sed ŝi forlasis lin. Nun li eksedziĝis. Sed de tempo al tempo li devas vojaĝi por sia komerco.”

Nun ne plu pluvo falis, sed neĝo. Dikaj, densaj neĝeroj. Mi min demandis, kiel mi daŭrigos mian vojaĝon morgaŭ, se dum la tuta nokto plu neĝos tiel dense. Plus tiu fuŝita rado, kiun mi iel devos prizorgi. Eble finfine la gepatroj pravis. Eble ne estis tre saĝe fari biciklan vojaĝon tute sola en iom monta regiono en aprilo. Speciale sur tiu malnova biciklo, ne plej bone funkcianta. Sed plendi utilus al nenio. La hejmo estis malproksima. Neniu povus min helpi. Jam mi estis ege bonŝanca, ke ĉi tiu soleca domo ekzistas, kaj ke en ĝi loĝas afabla maljunulino.

“Ni dividos mian simplan vespermanĝon,” ŝi proponis. Ŝi preparis legomojn. Kun pano kaj butero, plus unu frukto, estis ĉio. Mi malsatis kaj plezure enbuŝigus ion pli satigan, kiel estus viando aŭ almenaŭ ovoj, sed tion ŝi ne havis aŭ ne proponis. Mi ne kuraĝis peti ion alian. Kaj kiam mi konstatis, ke ŝi ne metis salon en la legomojn, mi ĝenis min demandi, ĉu salo ie troviĝas. Eble la kuracisto malkonsilis al ŝi sali siajn manĝojn, sed tio ne koncernis min. Kiam mi petis salon, ŝi tuj montris al mi, kie ĝi estas, sed mi ne komprenis, kial estis al mi tiel malfacile eldiri tiel simplan peton.

Ekde kiam ni komencis manĝi, ŝi parolis pli kaj pli libere. Ŝi rakontis pri sia vivo, sia infaneco. Ŝia avo, ŝia patro, ŝia edzo, ĉiuj laboris en la arbaro. Arbaristoj ili estis. Tial ŝi vivis en tiu ĉe-arbara domo.

Aŭskultante ŝin, mi tamen plu pripensis pri mia propra sinteno, pri kiu mi miris: kial mi tuj forlasis la ideon peti ion pli satigan por manĝi? Certe, ŝi ion tian havis. Kaj kial mi apenaŭ kuraĝis peti salon? Mi kutime ne tiel agas.

Finfine mi komprenis: pro timo. Mi alvenis ĉi tien kiel ĝenanto, ne invitita. Sed kiel eblis, ke mi, dekokjara, ne speciale malforta knabo, timis tiun preskaŭ nur-ostan sepdekjarulinon? Ŝi aperis sana, kvankam ŝia haŭto estis iom tro flava laŭ mia gusto, sed ŝi povus fari nenion ĝenan al mi.

Dum ŝi rakontis ion pri sia filo, kio tute ne interesis min, tiel ke mi aŭskultis, kiel oni diras, nur unu-orele, mi komprenis mian timon: mi timis, ke ŝi timos min. Mi subite vidis min kiel dikan grandegulon — kio mi tute ne estas — kiu unubate povus ŝin mortigi kaj tion ial dezirus. Ŝi estis senhelpa, sendefenda. Mi povus fari ion ajn al ŝi. Tiu sento pri mia povo subite min terure ĝenis.

“Mi ĝojas, ke venis gasto al mi,” ŝi diris. “Mi kutimas je soleco, sed havi iun junan en la domo estas agrable. Vi dormos en la gastĉambro. Mi devos iom ordigi ĝin, kaj ĝi estas malvarma, sed mi preferus ne devi ŝanĝi la littukojn de mia filo. Cetere, ankaŭ tiu estas malvarma. La ĉambro, mi volis diri, ne mia filo, ha-ha. Ĉiuj dormĉambroj ĉi tie estas malvarmaj, mi bedaŭras.”

Kaj tiam mi elparolis la bedaŭrindajn vortojn:

“Ĉu vi ne timas?”

Ŝi rigardis min komence mire, poste kun stranga, ne klare difinebla, esprimo.

“Ne. Mi ne timas,” ŝi diris. Sed ne estis dubo, ke mi ĵus mispaŝis.

La teo, kiun ŝi proponis al mi tuj antaŭ ol ni iris enlitiĝi, havis maldolĉan guston, kiun mi bedaŭrinde rimarkis nur post unu enbuŝigo, kiam mi povis fari nenion, krom lasi ĝin plu sekvi sian vojon en mi.

Mi plurfoje eldormiĝis kaj reendormiĝis en tiu nokto. Ĉiu-foje, mi sentis egan malkomforton, kiun mi ne bone komprenis, ĉar mi duon-dormis tamen la tutan tempon. Mi ja estis tre laca pro la longa biciklado, kiun sekvis la longa marŝado, dum kiu mi puŝis la biciklon. Kaj la neĝo, kiu daŭre falis tutnokte, helpis al profunda dormo.

Tamen, kiam mi eldormiĝis matene, pli frue ol tagiĝo, tiel ke ankoraŭ ne estis lumo, mi komprenis la kialon de mia malkomforto: mi estis ligita en la lito. Forta ŝnuro min tenis ne tute streĉe, sed sufiĉe bone, por ke mi ne povu movi la brakojn, nek malligi min per la fingroj.

Mi koleris, sed kion mi povis fari? Krii kaj tiri ŝin el la dormo estus tro malĝentile. Kial vi ĝentilu al persono, kiu ligile malliberigis vin, vi eble demandos. Nu, mi ne havas respondon. Ne estis konvene. Mi komprenis ŝin: ŝi ektimis kaj decidis min ŝnurligi; ŝi liberigos min, kiam tagiĝos. Maljunaj personoj ĝenerale ellitiĝas frue, mi diris al mi por rehavi kuraĝon.

Sed kiam la matena lumo fine envenis la ĉambron, mi rimarkis, ke sur la seĝo apudlita estis fiksita skribaĵo:

“Kara Sinjoro!

“Pardonu, ke mi ligis vin, sed vi min timigis. Mi ofte akceptis neatenditajn kaj nekonatajn gastojn ĉi tie, kaj neniam timis. Sed gazetoj pli kaj pli rakontas pri junuloj, kiuj atakas senfortajn personojn. Kaj eble mi parolis al vi pri la kaŝejo kun miaj ormoneroj. Mi ne memoras bone. Mia memoro ne plu estas, kia ĝi estis. Nuntempe mi emas tuj forgesi, kion mi ĵus diris aŭ faris.

“Mi metis dormigilon en vian tason ĉi-vespere, sed vi trinkis nur malmulte, kaj eble vi ne dormos profunde pli ol unu aŭ du horojn. Mi uzas tiujn por meti vin en staton sendanĝeran por mi. Mi malligos vin nur, kiam estos viro en la domo.

“Eble vi estas bona homo kaj mi petas vian pardonon. Sed via demando, ĉu mi timas, naskis timon en mi.”

Ĉu vi scias, kio estis plej zorgiga al mi en tiu momento? Kio, cetere, montras, kiel stulte la homa persono estas aranĝita. Estis la fakto, ke mi nepre bezonis iri al necesejo. Mi trinkis multe da teo post mia alveno, mi trinkis multe da akvo dum la vespermanĝo, kaj legomoj, onidire, estas precipe akvo. Krome, estis malmulte da salo, kaj salo fiksas akvon en la korpo, mi aŭdis. Nu, kiaj ajn la kaŭzoj, mi terure bezonis, kaj la ideo malpurigi la littukojn estis neelportebla.

Kaj jen io subite okazis, kio preskaŭ igis min perdi mian povon super mi tiurilate.

Ekstere la vento blovis. Nenio bone funkciis en tiu malnova domo, kaj ventobato faris, ke la pordo de mia ĉambro iom malfermiĝis. Mi rimarkis nenion tuj. Sed post momento, rigardante al granda spegulo, mi povis vidi parton de tio, kio troviĝis trans la pordo. Aŭ, pli ĝuste: tiun, kiu. Ĉar tuj ekster mia ĉambro kuŝis ŝi, senmova.

Mi krie vokis, sed ŝi ne faris eĉ plej etan movon. Iel, mi sciis, ke ŝi estas morta. Estis terure. Ŝi, tie, senviva. Kaj mi tie ĉi, eĉ ne povanta helpi, se mi supozis malĝuste kaj finfine montriĝus, ke ŝi ankoraŭ vivas.

Mi sentis, ke mi freneziĝos. Neniam mi imagis tian situacion ebla. La tempo pasis ege malrapide, kaj nenio okazis. Mi malsatis kaj soifis, sed ne pri tio mi vere pensis, Okupis mian penson, senkompate, la nekontentigebla bezono iri necesejen, kaj la timo, ke neniu dum pluraj tagoj venos al ĉi tiu soleca domo.

Jes ja, mia gastigantino diris, ke ŝi liberigos min nur ĉe la ĉeesto de viro, kio ŝajnis signifi, ke iu devas veni. Tiu penso redonis esperon. Sed alifoje mi diris al mi: ne; ŝi intencis iri mem al la vilaĝo peti iun veni ĉi tien kaj okupiĝi pri mi. Se mi bone vidis, ŝi ne havis telefonon.

Mi kompreneble provis malligi min. En romanoj kaj filmoj, kaptito ofte sukcesas tion fari. Estis neĝojige devi konfesi al mi, ke, kvankam la ŝnuron ligis maljuna senforta avino, mi ne kapablis malfari ŝian laboron. Sed tiel estis.

Kaj jen finfine mi aŭdis iun ekstere. Tiu frapis la pordon kaj vokis plurfoje: “Sinjorino Ada! Sinjorino Ada!” Mi krie respondis: “Help! Venu supren!”

Estis vilaĝano, kiu alportis al ŝi panon, lakton, ovojn kaj diversajn aliajn manĝaĵojn, kiujn ŝi certe antaŭe mendis.

“Liberigu min,” mi petis. “Mi tuj klarigos al vi.”

“Kiu vi estas?” li demandis. Sed li ekvidis la kuŝantan korpon, kaj, ne atendante respondon, tuj klinis sin al ĝi.

“Ŝi mortis,” li diris post atenta tuŝado. “Ne povas esti dubo.”

Nur tiam li envenis en la ĉambron.

“Liberigu, vi diris, ĉu ne?”

Li vidis, ke mi estas ligita. Sed tuj poste li rimarkis la paperon kun ŝia skribaĵo.

“Mi vin petegas, liberigu min, mi nepre devas iri al la necesejo.”

Li rigardis min sindemande.

“Kiel mi povas scii, ĉu vi estas danĝera aŭ ne? Mi havas pli bonan ideon.”

Li iris al alia ĉambro. Tute klare, li bonege konis la domon. Post nelonge li revenis kun unu el tiuj ujoj, kiujn oni uzas en malsanulejoj por la homoj, kiuj ne kapablas moviĝi kaj do ne povas senigi sin je bezonpremo en taŭga loko.

“Vi devos helpi min,” mi diris, “ĉar mi ne povas fari eĉ plej etan movon per la brakoj.”

Mi sentis min honta kaj malfeliĉa, sed li akceptis, kaj mi malplenigis min en la ujon. La senpeziĝo estis nekredeble bonvena.

“Mi devas venigi doktoron, por ke li pretigu la necesajn paperojn pri tiu morto,” li diris. “Kaj ankaŭ informi la policon.”

“Bonvolu forpreni miajn ligilojn,” mi petis. Sed liaj duboj pri mi estis tro gravaj.

“Ne. Mi unue rigardu, ĉu ŝia oro plu troviĝas sialoke.”

Li baldaŭ revenis kun serioza, neamika esprimo survizaĝe. Mi komence miris, ke li konas la lokon, sed poste mi pensis, ke en tia eta vilaĝo, ĉiuj certe konas ĉion pri ŝi. Se juĝi laŭ la antaŭa vespero, ŝi estis parolema kaj facile forgesis, kion ŝi aŭ oni ĵus diris. Tia homo verŝajne ne povas longe teni ion ne-diskonata.

“Ĝi malaperis. Plej verŝajne vi ĝin prenis kaj ie kaŝis, dum ŝi rimarkis nenion.”

“Kaj kiel mi ligis min mem?”

“Vi havas kunulon, eble. Aŭ vi trovis manieron igi ŝin tion fari. Eble dirante al ŝi, ke tiel ŝi ne timos.”

“Sed ĉi tiun komunikaĵon fiksitan al la seĝo ŝi skribis propramane. Certe tion vi rekonas.”

“Nu, mi ne scias. Ne estas mia tasko kompreni pri tiaj aferoj. Mi informos la policon.”

La doktoro venis. Li diris, ke ŝia koro estis malforta kaj verŝajne ne eltenis la timon plus la forto-streĉon necesan por bone ligi min.

Venis policano. Li diris, ke mi devos resti surloke, ĝis la esplorado pri la stranga situacio, kun mi ligita en lito kaj ŝi morta eksterĉambre, estos finfarita. Sed ĉar li ne volis lasi min sola tie, time, ke mi forkuros, kaj ĉar li opiniis, ke neniu en la vilaĝo konsentos gastigi eblan mortiginton, plus konsidere al la malmulta mono, kiun mi disponis kaj igis hotelon neebla solvo, li proponis, ke mi loĝu en la policejo, kiu troviĝis ne tre proksime, en malgranda kampara urbeto.

Tie mi restis plurajn tagojn. Pluraj vilaĝanoj memoris tre bone, kie la maljuna avino kaŝis sian oron. Ŝi ne timis la konatojn kaj jen parolis pri ĝi, jen eĉ montris ĝin. Tiu kaŝejo nun estis malplena.

La fakto, ke oni trovis reston de dormigilo en te-taso ankoraŭ ne purigita, ne faciligis la solvon de la problemo. Ĉu mi ne metis ĝin por ŝin mortigi? Kiel scii, kiom estis metita kaj kiom ŝi trinkis? Eble mi perforte devigis ŝin skribi la leteron kaj poste ligi min, sciante, ke la dormigilo ne efikos antaŭ ol duonhoro.

“Kial mi farus ion tiel malsimplan?” mi diris. “Se mi prenus ŝian oron, mi tuj forirus kun ĝi!”

“Eble tion vi intencis fari komence, sed ne povis pro la neĝo.”

“Se mi ŝtelis la oron, kien mi metis ĝin?”

“Jes. Tion vi devus sciigi al ni…”

La esplorjuĝisto, ne kontenta, ne tre certa pri si, decidis ne ellasi min.

La filo de la maljuna sinjorino vere estis plej afabla. Post kiam li klarigis al la polico, ke ĉi-foje, antaŭ ol vojaĝi for por kelka tempo, li akceptigis al sia patrino, ke ŝi lasu lin meti ŝiajn ormonerojn en sendanĝeran lokon en sia oficejo, en la urbo, kie li laboras, oni liberigis min. Li vere ne estis memcentra homo. Li tre malĝojis pri la forpaso de la patrino, sed ne preteratentis pro tio mian strangan situacion.

Li sentis sin kulpa pro la maniero, laŭ kiu lia patrino min traktis, kiom ajn komprenebla ĝi estis.

“Mi ne estas malriĉa,” li diris. “Mi havas bonan oficon, mi ne havas gefilojn kaj mia patrino preskaŭ nenion elspezis. Permesu, ke mi faru ion, por ke vi pardonu ŝin.”

Kaj li aĉetis por mi tute novan biciklon.

NOVAJ VORTOJ:

aprilo, butero, cetera, densa, dividi, fajro, ferio, fingro, flava, fumo, gasto, ial, iel, karakterizi, konstati, orelo, plus, puŝi, rado, salo, teo, tuko

NOVAJ KUNMETOJ:

esplor-juĝ-isto, forto-streĉo, mem-centra, neces-ejo, preter-atenti

26. KIAM DORSO DOLORAS

“Bela mateno, ĉu ne?”

Ĉiufoje, kiam Tejho renkontas Maevan, lia koro elsaltas el sia kutima regula, paca irado.

“Ho, Tejho, vi! Saluton. Jes, la mateno estas vere bela.”

Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas Tejhon, ŝia koro rapidiĝas, kaj io neklarigebla, plaĉe varma, plenigas ĝin. Io poema.

“Ĉu vi fartas bone?”

“Tre bone, dankon, kaj vi?”

La vortoj glitas facile el ŝia buŝo. Nenio vidigas, ke ŝi devas streĉi la fortojn por ne tuj proksimigi la kapon al lia brusto. Kaj ĝin kisi.

“Ankaŭ mi plej bone fartas.”

Ili ekridegas.

Ŝajnas, en tiu trankvila loko, ke responde ridas ankaŭ la naturo. Birdo ekflugas gajkante. La lumo sur la maro dolĉas al la okuloj. Estas unu el tiuj tagoj, kiam la vivo vastadone disradias ĝojon.

Kiam oni estas juna, bonfarta, kun tiu beleco, kiun juneco ofte havigas al homoj viglaj kaj sanaj — eble ĉar naturo pretigas ilin por amo — oni facile sin ĝenas antaŭ persono de la alia sekso, sed tiun sinĝenon oni volas ne elmontri. Ĉu plej bona metodo por kaŝi ĝin ne estas eligi laŭtan ridon?

“Fakte, mi ne diris al vi la veron,” voĉas Tejho, post kiam la ridoj trankviliĝis, “parolante pri bonfarto. Mia dorso doloras.”

“Ĉu vere? Ĉu vi estas malsana?”

“Ne malsana. Ĉu vi scias, kie mi laboris lastsemajne?”

“Ie ĉe la haveno, ĉu ne? Ĉu vi helpis el- kaj en-ŝipigi varojn?”

“Ne, tute ne. Sed vi pravas pri la loko. Mi laboris apud la haveno, ĉe tiu ĉino, kiu vendas malnovajn objektojn el fero. Li dungis min por kelka tempo. Li bezonis iun por ordigi la amason da plej diversaj varoj el plej diversaj materialoj, kiujn li havas. Teorie, li okupiĝas pri malnovaj objektoj el metalo, ĉefe fero, sed fakte li havas multon ankaŭ el aliaj materialoj, ekzemple el ligno. Ankaŭ lignajn meblojn li vendas, ĉu vi scias? Tiu homo kapablas aĉeti kaj revendi ion ajn. Maŝinojn, aparatojn, strangajn artaĵojn, ĉion oni trovas ĉe li.”

“Ĉu vere? Sed kiel tio rilatas al via dorso? Kio okazis?”

“Nu, eble mi ne estas sufiĉe forta por tio, kion mi devis fari.”

Ne sufiĉe forta, ĉu? Ridinde! Maeva rigardas lin. Sur ĉi tiu insulo, nur la ĉinaj komercistoj, la malmultaj eŭropanoj kaj usonanoj, kaj la homoj, kiuj laboras en oficejo, en hotela akceptejo aŭ similloke, surhavas ĉemizon. Tejho neniam surmetas ion alian ol pantalonon. Ĉiufoje, kiam Maeva rigardas lin, lia aspekto tuŝas ŝian koron. Ŝi sentas ion en si, ion ne tre esprimeblan, emon tuŝi, eble, deziron, ke haŭto sentu la kontakton de haŭto. Li estas nek dika, nek speciale alta. Tiu iom bruna haŭto, tiu vizaĝo regule trankvila, tiu korpo, senvesta krom la mallonga pantalono, estas simple belaj. Ili ĉiam movas sentojn en ŝi. Ne sufiĉe forta, ĉu? Tiuj brakoj, tiu brusto, tiu dorso aperas kapablaj levi kaj porti ion ajn.

“Vi ne imagas, kiel pezaj kelkaj el tiuj varoj estas. Mi devis levi iun malnovan aparaton, kies uzon mi eĉ ne provus imagi. Li volis ekspozicii ĝin en centra loko… Ĉu vi jam vizitis muzeon?”

“Ne.”

“Mi jes, foje, en la granda insulo. Estas domo kun ĉiaspecaj objektoj. Ĉio, sed ne modernaj aĵoj. Mebloj, maŝinoj, aparatoj, manĝiloj, iloj el metalo, ŝtono, ligno, moneroj…”

“Vi ne bezonas diri. Mi neniam vidis muzeon, sed mi sidadis sufiĉe longe en lernejo por scii, kio ĝi estas. Kial vi parolas pri muzeo?”

“Ĉar unu el la konstruaĵoj, kie mi laboris por tiu ĉino, estas kvazaŭ muzeo, tiom da nekredeblaj aferoj ĝi enhavas. La tutan tagon mi devis preni aĵojn el unu loko kaj ilin porti al alia.”

“Sed kiel vi dolorigis al vi la dorson? Vi tamen ne levas objektojn kiel okcidentanoj, kiuj tenas la krurojn rektaj por preni ion de sur planko, kaj klinas nur la korpo-supron, tiel ke la dorso elportas la tutan penon, ĝis ĝi malboniĝas.” Dum ŝi parolas, ŝi klinas la dorson kaj mallevas la brakojn, tenante la krurojn rektaj. Ŝi ŝajnigas, ke ŝi prenlevas ion de sur la tero laŭ la maniero de la okcidentanoj. Ambaŭ ridegas.

“Ne, tute ne. Sed tiu stranga aparato ne estis fakte, kia ĝi aperis. Ĝi estis multe pli peza en unu flanko ol en la alia, kaj, kiam mi levis ĝin, mi sentis, ke jen ĝi glitas el miaj manoj. Nu, mi ne povis allasi, ke ĝi falu teren kaj rompiĝu, time ke la ĉino koleros kaj devigos min pagi. Kiel mi povus pagi? De kie mi prenus la monon por tia sendube multekosta aparato? Mi provis teni min egalpeze, mi sukcesis, ke la aparato ne falu, sed mi tiucele faris movon neĝustan kaj ekde tiam mia dorso iom doloras.”

“Kompatinda!” ŝi diras dolĉavoĉe, kaj sammomente trakuras ŝian tutan korpon neatendita sento, plaĉa, iom ĝua. Nur pro ĝi ŝi ekrimarkas, ke ŝi nun tuŝas lian brakon.

“Ne zorgu,” li respondas, same dolĉe. “Doloras nur iomete.”

“Tamen, tamen,” ŝi rebatas. “Ĉu ĉi tie?” ŝi demandas, promenigante sian manon sur lia dorso, laŭ la rando de la pantalono.

“Jes, tie.” Ne eblus scii, ĉu lia voĉo esprimas sufereton aŭ ĝuon. Ĉu ambaŭ? Ĉiaokaze, ĝi sonas bele, altire. “Via mano estas vere kuraca. Jes. ĝuste tie, sed ankaŭ ĉirkaŭe. Jes, tiel, plu, plu, mi petas. Viaj fingroj havas resanigan efikon. Kaj krome ili… kiel diri?… ili plej agrable poemas. Jes, jes, ne ridu. Via tuŝo havas la dolĉecon de poemo.”

Ŝia kontakto rapidigas lian koron, dum io fajra varmas ene kaj estigas plaĉajn sentaĵojn. Tiam…

Knabo, knabino. Blua maro, ĉielo sennuba, suno. Neniu bruo de maŝino, neniu veturilo, neniu homa voĉo, krom iliaj. Nur birdoj krias unu al la aliaj super la maro, nebele, nekante, kvazaŭ milite. Ili batalas pri fiŝoj.

Tejho, Maeva ne atentas ilin.

Ne estus ĝentile plu rigardi tiujn du. Ni havu konsideron pri ilia rajto soli, aŭ, pli ĝuste, ge-soli. Ni pro ĝentileco almenaŭ fermu la okulojn. Kaj se la tiela mallumo vigligas vian imagon, nu, tio estas via afero, ĉu ne?

NOVAJ VORTOJ:

aparato, ĉemizo, ĉina, dorso, dungi, ekspozicio, farti, fero, gliti, haveno, insulo, kisi, ligno, materialo, meblo, moderna, muzeo, pantalono, planko, rando, sekso, Usono, varo, vigla

27. KVINA RAKONTO PRI AFANTI

Komercisto, kiu estis amiko de Afanti, devis foriri por longa vojaĝo. Antaŭ ol ekiri for, li venis viziti sian amikon, por diri al li varman, plej amikan ĝisrevidon.

Li apenaŭ eksidis kaj komencis paroli pri sia baldaŭa vojaĝo, kiam li rimarkis, ke Afanti havas belan oran ringon ĉe la ringofingro.

“Mi tre bedaŭras, ke mi devas foriri, ĉar mi tre ŝatas nian rilatadon,” li diris. “Vi estas mia plej bona amiko, Afanti, ĉu vi tion kredas?”

“Mi certe kredas vin, kara,” Afanti respondis. “Tial mi havas por vi simplan, sed bonan, konsilon: ne foriru.”

La alia eligis profundan spiron, zorgvizaĝe.

“Mi devas, Afanti, mi devas. Miaj komercaj aferoj ne ebligas al mi ne foriri. Mi bezonas monon por vivi, ĉu ne? Por ricevi monon, mi bezonas komerci. Kaj por mia komerco mi devas vojaĝi for.”

Afanti nenion respondis.

“Sed la ideo resti tiel longatempe sen vidi vin igas min ege malĝoja. Ĝi ŝiras mian koron. Kiel mi elportos? Ne estos facile.”

Afanti plu restis silenta.

“Jen mi havas ideon,” la amiko diris kun ekbrilo en la okuloj. “Lasu min havi vian ringon. Mi metos ĝin al mia fingro, kaj konstante vidos ĝin. Ĉiufoje, kiam mi ĝin rigardos, mi sentos, kvazaŭ mi vidus vin envere. Ĝi estos mia animpacigilo.”

Afanti rigardis sian ringon. Ĝi estis bela. Ĝi estis valora.

Estis eĉ la sola valoraĵo, kiun li iam ajn havis. Per serioza voĉo li ekparolis:

“Min tuŝas la sentoj, kiujn vi esprimas. Kio estas pli valora ol amikeco? Kaj ĝuste mia amikeco al vi kaŭzas al mi problemon. Ĉar ankaŭ mi ne povos havi pacon enkore, dum vi estos for. Ankaŭ mi bezonus vidi vin.”

Same kiel lia kunulo antaŭ minuto, Afanti eligis profundan spiregon, bruan, malĝoj-espriman. Dum momento silento okupis la ĉambron. La komercisto sin demandis, pri kio pensas Afanti. Ĉi-lasta aperis profunde enpensiĝinta, kvazaŭ serĉante solvon al suferiga problemo. Sed la esprimo de Afanti subite ŝanĝiĝis: larĝa rideto formiĝis sur liaj lipoj.

“Jen! Ankaŭ mi finfine ekhavis ideon, bonan, solvan ideon. Certe vi bonvolos agi kompate al mi: lasu min konservi la ringon. Ĉiufoje, kiam mi rigardos ĝin, mi memoros, kiel mia plej bona amiko deziris ĝin havi pro varmaj amikaj sentoj al mi. Tio varmigos mian koron. Mi memoros, kiel vi petis ĝin, kiel gravis por vi havi ion, kio tenu viva en vi mian memoron, kaj kiel vi tamen plej grandanime akceptis, ke mi ĝin konservu. Tiel mi ne povos ne pensi pri vi konstante. Vi pravas. Amikeco estas io ege valora, kaj ĉi tiu ringo estos por mi porĉiama signo de nia porĉiama amikeco.”

NOVAJ VORTOJ:

ligo, ringo

NOVAJ KUNMETOJ:

en-pens-iĝi, ĝis revido, ringo-fingro

28. MI PERDIS KELKAJN BOVINOJN

— Kultura Centro Esperantista? Ĉu tio estas en la Alpoj?

— Ne. Tute ne. Estas en la plej okcidenta parto de Svislando, en la ĵurasa montaro. Ne estas tiel akraj montoj kiel la Alpoj, sed ili estas tre agrablaj por promeni. Kaj la Kultura Centro troviĝas je iom pli ol mil metroj super la marnivelo, tute proksime al naturo, rande de la plej alta urbo de Eŭropo. Mi diras “urbo”, ĉar ekzistas pli altaj vilaĝoj, sed La Chaux-de-Fonds (elparolu: La Ŝodfon’) estas vera urbo, centro de horloĝa industrio, tamen je mil metroj de alteco.

— Interese.

— Ĉu vi konas la svisan Ĵurason?

— Jes. Mi tie perdis bovinojn siatempe.

— Perdis bovinojn, ĉu vere? Kiel eblas?

— Tio okazis dum la dua mondmilito. Mi estas judo, kiel vi eble scias. Pariza judo. Mi estis dekokjara, studis pri literaturo. Por mi, kamparo estis stranga medio, nekonata, ekster mia vivo. Medio tute fremda al mi. Regionoj, kien oni iras ferii aŭ pasigi dimanĉon. Sed mi havis neniun veran kontakton kun la kampara vivo.

— Ĉu vi estis en Parizo, kiam la germanoj okupis Francion?

— Jes. Mia familio ne prenis serioze ĉion, kion oni diris pri la malamindaj idealoj de tiu frenezulo Hitler kaj pri liaj klaraj intencoj. Verŝajne ili prenis siajn dezirojn por realo. Kiam la germanoj alvenis, oni trovis por mi kaŝejon en religia lernejo, katolika. Sed tio ne povis daŭri, ĉar, almenaŭ tiuregione, la germanoj komencis kontroli tiujn lernejojn, serĉante judojn por ilin sendi al morto.

— Kiel vi elturniĝis?

— Ni havis amikojn, bonajn amikojn, kiuj ĉion aranĝis. Ili savis mian vivon. Neniam estos limo al la dankemo, kiun mi sentas al ili. Ili organizis eliron al Svislando. Mi vojaĝis ĝis la landlima regiono, kaj tie estis akceptita de franca kamparano, kiel planite. Tiu transirigis homojn de Francio al Svislando kaŝe, por mono. Estis danĝere, ĉar oftis germanaj kontroloj.

— Kiu pagis?

— La estro de tiu katolika lernejo pagis parton, tiuj amikoj alian parton. Juda organizo repagis ilin post la milito. Miaj gepatroj devis pagi antaŭ ol foriri al Svislando, kie ni devis rekuniĝi, sed iu franco raportis pri ilia kaŝejo al la germanoj, kaj ili estis kaptitaj: Mi neniam revidis ilin.

— Terure!

— Jes. Kiu ne travivis ion similan, tiu ne povas imagi.

— Almenaŭ vi saviĝis.

— Jes.

— Kia homo estis tiu translima pasiganto?

— Mi memoras nur, ke mi ne povis ekscii tiutempe, ĉu li havas homajn sentojn aŭ ne. Mi legis sur lia vizaĝo neniun kompaton, neniun komprenon pri tio, kion mi travivis. Por li, transkonduki homojn trans la landlimon, estis ia kutima laboro. Li certe ne estis idealisto, kaj mi ofte min demandis, kion kaŝas lia senvarma vizaĝo. Mi volis rakonti al li pri miaj timoj kaj esperoj, sed li silentigis min per kelkaj akraj vortoj.

— Eble vi estis por li nur mongajnilo.

— Eble jes. Mi restis kun li nur malmultajn horojn. Mi min demandis, ĉu li rigardas min speco de bovo, kiun oni iras vendi ie. Sed mi fakte opinias, ke tio estis nur lia ekstera aspekto, kaj ke sub tiu kvazaŭ senkora ŝajno kaŝiĝis homa kunsento.

— Nu, tion ni neniam scios. Sed kion pri la bovinoj, kiujn vi perdis?

— Atendu, atendu. Mi tranoktis ĉe tiu kamparano. Ege frue matene, antaŭ ol tagiĝis, li vekis min. Mi prenis la sakon, en kiu mi portis miajn kelkajn havaĵojn, kaj sekvis lin. Ni piediris unue tra kampoj, sed baldaŭ tra arbaro. Ni supreniris pli kaj pli, sufiĉe alten sur la monto.

— Ĉu ne troviĝis germanoj, kiam vi foriris?

— Tute ne. Sed ni sciis, ke ili troviĝas en la regiono. Kaj mi kolerigis mian kunulon foje, ĉar… Nu, mi devas unue diri, ke post la unua arbaro ni alvenis super la limon de la arba nivelo. Tie estis nur herbo kaj ŝtonoj. Estis la komenco de vasta herbejo, kie bovinoj pace herbmanĝis rigardante nin pasi.

— Ĉu estis bela vetero? En kiu sezono vi translimiĝis?

— Somere. Tial la bovinoj estis ekstere. Jes, la vetero estis bela. La tagoj estis sekaj tiuperiode, sed tie supre, je tiu horo, estis malvarmete kaj kelkloke renkontiĝis nebulo, fojfoje eĉ tre densa nebulo.

— Pardonu, ke mi interrompis vin per mia demando pri vetero. Vi komencis rakonti, kial vi kolerigis vian kamparanon.

— Plej simple. Ĉar mi krietis. Estis apenaŭ aŭdebla krieto, sed mi ne povis subpremi ĝin. Ni estis en nebulo kaj la ĉielo ankoraŭ estis malhela. Mi pikis min vere dolorige. Oni ne vidis bone. La limo inter tiuj herbejoj estis markita per dratoj. Pikdratoj.

— Ne estas limoj. Nur estas bariloj, por ke bovinoj ne transiru al alia loko, sed restu tie, kie ili devas.

— Ĉu vere? Kiel stulta mi estas! Kompreneble, vi pravas. Vi ne imagas, kiel ĉefurbano povas stulti pri neurbaj aferoj. Nu, mi provis pasi sub tia drata barilo. Mi faris stultan movon, iom glitis, mia nazo trafis ion lignan, mi saltetis kaj pikilo de la pikdrato eniĝis en la dorson de mia mano. Mia krieto estis vere mallaŭta, eĉ ne estis krieto, nur eligo de malakra dolorsono, sed mia gvidanto koleris.

— Kiel li povis koleri senkrie?

— Li sukcesis. Nun, kiam mi revidas lin enpense, mi trovas la situacion amuza. Sed ĝi ne amuzis min tiutempe. Li esprimis sian koleron tute silente. Nur per vizaĝaj esprimoj kaj movoj de la brakoj, de la korpo, de la kapo, de la manoj. Liaj lipoj moviĝis kvazaŭ por montri, ke li krias, sed neniu sono venis. Li imitis kriojn sen krii. Finfine, li retrovis sian trankvilon kaj ni daŭrigis nian iradon. Ni revenis al arbara regiono. Ie, meze de tre densa arbaro, li haltis, kaj signis, ke mi haltu.

— Ĉu li aŭdis germanojn?

— Mi ne sciis. Bedaŭrinde, li nenion volis aŭ povis diri al mi. Li metis fingron sur la lipojn por signi, ke mi faru neniun bruon. Se vi scius, kiel mia koro batis!

— Mi povas imagi.

— Eble. Mi pli kaj pli perdis mian trankvilon, ĉar mi ne komprenis, kio okazas. Ni tie staris silente, senmove, dum pasis minutoj, longegaj minutoj. Lia sinteno povis signifi nur, por mi, ĉeeston de danĝero, kaj mi, urbano, tute ne kutimis al danĝero. Mi ankaŭ, verdire, ne kutimis al malkomforto. Miaj piedoj estis malsekaj pro la longa marŝado en herbejo je la horo, kiam malsekeco formiĝas tie surmonte (aŭ ĉu la malsekeco formiĝas dum la tuta nokto? Kiel nescia mi estas pri naturo!). Mi estis pensanta pri miaj malvarmaj, malsekaj piedoj, kiam insekto min pikis. Kia plaĉa medio! Tio igis min eĉ pli streĉita.

— Sed kial vi longe staris tie senmove? Kio estis la danĝero?

— Fakte ne estis danĝero. Mi jam rimarkis antaŭe, ke mia kunulo havas nekredeble akrajn okulojn, kapablajn vidi tra plej malhela nokto, ĉu germanoj ie marŝis. Nu, ni estis en densnebula loko kaj li provis rigardi. Krome, per siaj same akraj oreloj li tre streĉe aŭskultis, ĉu germanoj ie proksime pasas. Ni ja troviĝis tute proksime al la landlimo. Post iu longa, lasta kontrolado senmova – plej streĉa, kredu min – li proksimigis la lipojn al mia orelo kaj elparolis la unuajn vortojn, ekde kiam ni forlasis lian domon: “Rigardu tiun vojeton” (mi apenaŭ vidis ion, sed ege mallarĝa piedvojeto trairis inter la arboj) “sekvu ĝin. Post kvin minutoj, vi estos en Svislando.”

— Ĉu estis tiel simple?

— Tiel simple estis. Simple, sed ege streĉe. La sola problemo estis ne perdi la vojeton. Feliĉe, mi baldaŭ eliris el la nebulo. Mi tiam jam estis en Svislando, sed tion ne sciis. Mi eksciis nur, kiam la vojeto finfine atingis vilaĝon.

— Sed ĝis nun en via rakonto vi nur preterpasis bovinojn, neniam ilin perdis. Kion vi diris komence? Ĉu mi misaŭdis?

— Tio estas tute alia afero. Ĝi okazis poste. La svisoj estis bonkoraj kun mi (ne ĉiam kaj ĉie tiel estis; mi estis bonŝanca). Post iom da tempo, ili sendis min al kamparano. Mi devis resti tie kaj labori kun li por pagi mian restadon en la lando. Mi do iris tien kaj la kamparano estis plej afabla. Li vere varme bonvenigis min. Li invitis min promeni en la ĉirkaŭaĵo, “por montri ĉion”, li diris. Survoje ni renkontis bovinarojn kaj li salutis la bovinojn per ilia nomo. Estis gajaj sonoj, tie, ĉar ĉiu bovino havis sonorilon ĉe la kolo, jen pezan, jen malpezan, jen kun akra sono, jen kun malakra.

— Kaj la paca muziko de tiuj sonoriloj estis tiel plaĉa al viaj oreloj de juna ĵus-foririnto el mortodanĝero, ke vi atentis ĝin pli ol la bovinojn mem!

— Ĝuste. Tute prave. Kion mi miskomprenis kiel promenon, tio estis precizigoj por la laboro. Sed, vere, li ne estis klara pri tio. Vespere, li diris al mi: “Iru al tiu kaj tiu kaj tiu lokoj, kiujn mi montris al vi posttagmeze kaj revenigu la bovinojn hejmen.”

— Kompatinda!

— Mi ne kuraĝis diri, ke mi eĉ ne estis certa, ĉu mi trovos la vojon. La loknomoj, kiujn li diris dum la posttagmeza promeno, kaj ripetis en sia ordono, kompreneble signifis nenion por mi. Mi tamen foriris. Mi feliĉe grandparte memoris, tra kie ni pasis antaŭe. Mi sukcesis atingi la bovinojn, kiujn mi opiniis liaj. Ili eĉ memvole grupiĝis, kaj mi miris, ke ili tiel facile akceptas sekvi min. Sed mi ne sciis, kiom ili devas esti. Kiam mi revidis ilian mastron, mia bovinaro estis mankhava.

— Kion li faris?

— Li diris, ke li tuj vidis, ke mi estas urba senkapulo, al kiu oni povos nenion ordoni kun certeco, ke li plenumos la taskon. Mi aŭskultis senresponde. Kion mi povis diri? Sed io ege mirigis min. Por mi, ĉiu bovino estas nur bovino, simila al ĉiu alia bovino. Sed li tuj diris, ke mankas tiu, kaj tiu ĉi, kaj tiu alia. Laŭ la nomoj lipriparolis ilin. Li devigis min iri kun li. Li trovis ĉiun laŭ la sono de ĝia sonorilo. Li ne nur konis ĉiun vizaĝon bovinan (eble ne la vizaĝon, mi ne scias, kiel li ilin rekonis), sed li ankaŭ konis ĉiujn sonorilajn sonojn. Ĉu ne mirinde?

— Tiel vi konatiĝis kun svisa Ĵuraso! Ĉu poste vi lernis voki ĉiun bovinon laŭnome?

— Ne. Mi ne havis tempon. La sekvantan tagon, mi jam estis for. La kamparano plendis pri mi. Oni sendis min al la horloĝa industrio, kaj tie mi estis brila knabo, kiu ricevis nur gratulojn. Ĉu vi sciis, kiel la israela verkisto David Ŝahar difinas la malbonon?

— Ne.

— Li diras, ke malbono estas io, kio ne troviĝas ĝustaloke. Kafo en taso, li diras, estas io bona. Kafo sur pantalono estas io malbona. Estis erare postuli, ke juna parizano okupiĝu pri bovinoj!

NOVAJ VORTOJ:

akra, Alpoj, bovo, dimanĉo, drato, franca, fremda, germana, hela, herbo, horloĝo, idealo, imiti, insekto, israela, juda, Ĵuraso, katolika, kvalito, literaturo, medio, nazo, nebulo, Parizo, piki, seka, sezono, sonori, svisa, veki

NOVAJ KUNMETOJ:

el-turn-iĝi, sia-tempe, tra-nokti

29. AMINDA FAMULO

Li estis tiel fama. Lia nomo, en grandaj literoj, legiĝis ĉie en la urbo. Li certe estis la plej populara kantisto. La stelo, kiu brilis en la nokto. La plej aminda kantisto niatempa.

Liaj muzikoj estis frenezaj, oni diris. Li kantis rapide, vigle, ĝue. Kaj liaj vigleco kaj ĝuemo iel transdoniĝis al la publiko.

Sed estis io poezia en la vortoj, kiujn li kantis. Kaj li estis kuraĝa. Malŝatantoj diris, ke li krias. Ne, li ne kriis. Li vokis. Li devis voki, ĉar li volis veki. Li alvokis nin kontraŭstari maljustecon. Li volis veki la homojn el la dormo, en kiun la moderna vivo ilin tenis. Por ke ili fariĝu aktivaj. Por ke ili agu kontraŭ ĉio malbona en nia socio. Por ke ili igu la socion progresi al pli bona vivo, al mondo pli justa.

Kiun ŝancon mi havis, mi, eta sekretariino, ke li rimarku min? Miaj ideoj estis malsaĝaj. Sed mi volis ian kontakton kun li. Mi sciis, ke nenio serioza eblas inter li kaj mi. Sed scii ne sufiĉas por forigi ideon, ĉu? Mi volis, ke li amu min.

Kiam li aperis antaŭ ĉies okuloj, en la plenplena ejo, lia kostumo brilis. Ŝajnis, ke miloj da steletoj estas kudritaj sur ĝi. Ili respegulis la lumon, kiu estis direktita de la plafono al li, en konstante ŝanĝiĝanta danco.

Dum li kantis, lia tuta korpo dancis. Li ne kantis nur per la buŝo, la lipoj, la lango. Li kantis tutkorpe. Kaj pro tio la aŭskultantoj dancis sian sidan danceton, laŭ la muziko, sur siaj seĝoj. Mi ĉiam trovis tre belaj, sur la fotoj, liajn harojn tiel plaĉ-aranĝe kombitajn. Sed dum li dance kantis tie, ankaŭ liaj haroj dancis, kaj el la bonorda kombado restis plu nenio. Strange, mi trovis lin eĉ pli aminda tiel.

Kiam li finis, mi iris atendi lin. Mi havis tri diskojn kun mi. Mi intencis peti lin subskribi sian nomon sur ili. Mi sciis, ke li eĉ ne rigardos min. Estos nur momenta renkontiĝo, interŝanĝo de kelkaj vortoj, manmovo, kiun li faris milionfoje eble, por irigi la plumon sur la centra ronda papero meze de plasta disko. Jes, mi sciis tion. Mi ne atendis ion alian. Kaj tamen mi esperis.

“Via nomo estas Vera, ĉu ne?” li demandis, rigardante min fikse, rekte en la okulojn.

“Kiel vi povas scii? Jes,” mi respondis nekomprene.

Estis nekompreneble. Kiel eblas rekoni personon, kiun oni neniam vidis?

“Mi tuj rekonis vin,” li plu diris. “Li estas bonega.”

Pli kaj pli strange!

“Kiu estas bonega?”

“Sergjo,” li respondis.

“Sergjo?” Mi konis neniun tiunoman, kaj mi aldonis: “Kiel li estas bonega? Pri kio?”

Homamaso premis min tiel forte, ke fariĝis pli kaj pli malfacile spiri. Ĉiuj deziris, ke la famulo skribu sian nomon sur iliaj diskoj, aŭ sur papero. Ili malkontentis pri tio, ke mi malrapidigis la aferon. Li rigardis ilin.

“Aŭskultu,” li amikvoĉis, “ĉu vi akceptus vespermanĝi kun mi morgaŭ?” Li enmanigis al mi karton. “Jen la adreso de la restoracio. Ekde la oka mi atendos vin. Ni ne povus paroli trankvile ĉi tie. Sed morgaŭ mi havos libertagon. Ripozigos min vespermanĝi kun vi.”

Mi jesis, dankis, foriris, apenaŭ konscia pri la multaj rigardoj, kiuj provis ekkompreni, kial la dio elektis min prefere ol iun ajn alian.

Dormi mi ne povis. Mi pasigis la nokton demandante min, kio okazis. Ĉu entute la invito estis reala? Ĝi estis apenaŭ kredebla. Post kiam mi dormetis kelkan tempon, mi post nelonge vekiĝis, kaj la pensoj plu kaj plu turniĝis en mia kapo, sen prezenti respondon al la multaj demandoj, kiuj kaptis min. Plurfoje, certa, ke la afero estis nur imagita, mi ellitiĝis por rigardi la restoracian karton. Ĝi estis reala.

Matene, mi sentis min tiel malbone post tiu preskaŭ sendorma nokto, ke mi telefonis al la oficejo, ke mi malsanas, kaj ne iros labori. Tiam okazis kvaronhora batalo inter miaj principoj kaj mia deziro. Unu el miaj principoj estas, ke dormo devas veni nature: dormigilon mi neniam uzas. Mi havas kelkajn hejme, ĉar kiam mia patrino vizitas min, ŝi ĉiam lasas iom da ili. Sed ĉi-foje miaj principoj malvenkis: mi enbuŝigis dormigilon kaj finfine glitis dormen. Mi ja bezonis esti bela, kaj sendorma nokto ne favoras beliĝon.

Kiam mi forlasis mian loĝejon tiuvespere, mi timis, ke iu el la oficejo vidos min kaj faros al si ĝustajn ideojn pri mia “malsano”. Sed mi povis nenion fari tiurilate. Mi estis preskaŭ certa, ke li ne estos tie. Kial li estus? Tiaj famuloj ne estas tre seriozaj, onidire. Dio scias, kial li havis tiun ideon pri mi.

Mi tre bedaŭrus, se li ne tenus sian promeson. Mankus al mi, ne nur la plezuro dividi manĝon kun viro, kiun mi de malproksime ege ŝatis, eble eĉ amis, sed mankus ankaŭ la respondo al la mirigaj demandoj: Kiel li povas scii mian nomon? Kiu estas Sergjo?

Fakte, kontraŭ mia atendo, sed laŭ mia espero, li tie sidis en la trinkeja parto de la restoracio, tuj ĉe la enirejo. Li direktis al mi larĝan rideton, kiam li ekvidis min.

“Venu,” li diris. “Ni havas tablon en aparta ĉambro, tiel neniu ĝenos nin. Ne estas agrable esti fama. Oni malfacile defendas sin kontraŭ scivolemuloj kaj kolektantoj de subskriboj.”

Li kondukis min al eta aparta manĝoĉambro.

“Kiel vi fartas?” li afable demandis, post kiam li mendis la manĝon.

“Mi kuŝis sendorme dum la tuta nokto. Pro vi.”

“Ĉu mi estas tiel terura?”

“Tion mi ne povas diri, ne konante vin. Oni konas homon nur post kiam oni manĝis tutan kilogramon da salo kun li aŭ ŝi. Kaj je ĉiu manĝo, kiom da salo ni enprenas? Ne vi estas terura, sed viaj nekompreneblaj sintenoj. Kiel vi povas koni mian nomon?”

“Mi diris al vi: pro Sergjo.”

“Sed mi konas neniun Sergjon.”

“Ĉu vere? Kion pri la desegn-instruisto?”

“Ha, tiu! Mi eĉ forgesis lian nomon. Jes, li estis mia instruisto en la meza lernejo. Foje li petis la permeson desegni min.”

“Ĝuste. Li estas ŝanca konato de mia frato, kaj foje mi vizitis lin. Mi vidis tiun belan desegnaĵon en lia sidĉambro. Kaj mi enamiĝis al la belega knabino sur ĝi. Kompare kun la realo, tamen, tiu desegnaĵo estas nenio.”

“Kaj dume mi enamiĝis al vi pro viaj kantoj!”

* * *

Mi estis plej malsaĝa. Pro li mi forlasis mian sekretarian laboron. Mi forlasis mian urbon. Mi sekvis lin de loko al loko, kie li kantis. Li estis freneza pri mi, mi pri li. Ĝis venis la tago, kiam ni malpacis, kiam ĉio inter ni ŝajnis subite neelporteble supraĵa, kiam ambaŭ komprenis, ke tio estas kvazaŭ ludo, aŭ pli ĝuste interludo inter la seriozaj okazaĵoj de la vivo.

Mi revenis hejmen, laca, eĉ ne konscia, ke mi almenaŭ riĉiĝis per speciala, instrua sperto…

Sed mia vivo ĉiam plenas je strangaj ŝancaj okazaĵoj. En la vagono, kie mi sidis revenante, mi ne sukcesis subpremi la plorojn. Mi provis interesiĝi pri tio, kio vidiĝas tra la fenestro, sed ne vere sukcesis. Mi sukcesis atenti nenion, ankaŭ ne la viron, kiu eksidis vid-al-vide de mi. Nur kiam li amike metis la manon sur mian brakon kaj demandis:

“Vera, ĉu vi malĝojas?”, nur tiam mi mirsaltetis: estis Sergjo!

Sergjo kaj mi vivas kune nun jam la okan jaron. Kaj ĉiutage ni feliĉas pli kaj pli. Li ofte aŭskultas diskojn aŭ kasedojn de mia iama amanto, ĉar li tre ŝatas lian manieron kanti. Ankaŭ mi. Sed mi scias, ke la vespera kantisto estas iu, kaj la viro matena, tagmeza, nokta, feria, iu tute alia.

Ankaŭ nia kantisto tion scias. Li foje diris al mi: “Kiam mi staras antaŭ publiko, kiam la lumoj en la salonego mallumiĝas, kaj nur forta, densa lumo elektra direktiĝas al mi, kaj mi ekkantas, tiam, ŝajnas, ke la ordinara “mi” iras flanken, kaj lin anstataŭas alia persono, multe pli brila, pli bona, pli sentema, pli alt-anima ol mi”.

La kantisto kaj la ĉiutagulo: du viroj loĝas en la sama korpo, kaj unu dormas, dum la alia okupas la direktejon. La unuan mi plu amas, ege forte, kaj la dua… la dua ne estas malbona knabo, sed ankaŭ ne tia viro, kun kia mi deziras vivi. Mi eĉ ne bedaŭras, ke la unua ne vivas nur por mi. Kompare kun Sergjo, li apenaŭ ekzistas.

NOVAJ VORTOJ.

aktiva, ĉies, desegni, disko, kasedo, kilogramo, kombi, kostumo, kudri, lango, litero, miliono, plafono, plasta, plumo, poezio, populara, principo, progresi, ripozi, sekretario, stelo

NOVAJ KUNMETOJ:

inter-ludo, sci-vol-ema, sub-skribi, vid-al-vide

30. MISTRAFO

“Maljusta, tio estas maljusta,” Ijabo ripetis al si, dum ŝi de malproksime rigardis Olun ordigi la aĵojn, kiujn li intencis kunporti vojaĝe al la ĉefurbo. Ŝi estis en la ĝardeno, kolektanta legomojn por la vespermanĝo. Ŝi proksimiĝis al la domo. Nun ŝi vidis lin bone, kaj lin eĉ pli malamis pro lia maniero bonorde aranĝi siajn aĵojn antaŭ ol ilin paki. Tiel ĉiam agis Olu — ordeme — kaj tial, sendube, li konstante pri ĉio sukcesis. Neniam Sule agis tiamaniere. Kaj Sule neniam sukcesis. Pensante pri sia malamo al Olu, ŝi ekpensis pri la same aĉa sento, kiun ŝi havis rilate al Jetunde, lia patrino. Tiumomente, se vi venus al ŝi kaj dirus, ke antaŭ dek jaroj la du edzinoj de Adejemi — Jetunde kaj ŝi — rilatis vere amike, ŝi ne konsentus kredi vin. Tiujn feliĉajn tagojn ŝi sukcesis plene forigi el sia memoro.

Adejemi estis sufiĉe riĉa por pagi al si du edzinojn, sed li tre ŝatis pacon en la hejmo, kaj sekve, kiam li decidis realigi sian deziron pri dua edzino, antaŭ multaj jaroj nun, li longe priparolis la aferon kun sia unua edzino, Ijabo. Ijabo plene jesis al lia elekto, kaj Jetunde fariĝis ŝia plej bona amikino.

Tiu amikeco eĉ pli fortiĝis, kiam ambaŭ samperiode naskis infanon, ĉar ambaŭkaze estis knabo. La knaboj ege amis unu la alian kaj konstante kune ludis, sen iam ajn malpaci. Havante la saman aĝon, ili interesiĝis samtempe pri la samaj ludoj, kaj nek Sule nek Olu estis pli forta ol la alia.

Adejemi estis tre religia kaj ĉiutage, farante la laŭdevajn preĝojn, dankis Dion pri la granda beno, kiun li ricevis: amoplena familio kun du bonaj edzinoj kaj du bonaj filoj, unuvorte: feliĉo.

Ĉu per sia profunda dankemo al Dio li kolerigis la diablon? Tio estas la klarigo, kiun mi aŭdis de loka saĝulo, konata de ĉiuj kiel homo plej sankta. Sed pri tio mi ne povus juĝi.

Se la diablo agis, li agis pere de la onklo de Sule. Olu timis altecon. Kiam li troviĝis ie alte, li havis la impreson, ke io tiros lin malsupren, kaj ke li falos. Tiu timo vekis kapturniĝon. Sekve, li neniam iris sur altan lokon, se ne troviĝis ĉe ties rando barilo aŭ io simila malhelpanta fali.

Iutage, Sule estis kun sia onklo sur la tegmento de domo, kiun ili kovris per materialoj por ĝin plifortigi konsidere al la baldaŭa pluvsezono. La onklo proponis al la du knaboj, ke ili helpu lin, sed li sciis, ke Olu certe ne jesos. Kaj tie supre, dum Sule samtempe amuziĝis kaj laboris, la diablo tra-onkla parolis al li:

“Mi aŭdis, ke Olu sukcesas tre bone en la lernejo.”

Sule jesis.

“Tiu knabo malakceptis veni helpi min sur la tegmento. Kia timulo!”

“Estas vere, ke li timas multajn aferojn, kiuj al mi aperas tute sendanĝeraj,” Sule respondis.

“Vidu, tia estas la vivo: ĉar li pli timas, li malpli laboras en la arboj, en la kampoj, en la domo, kaj tial li estas malpli forta ol vi. Forton oni ricevas uzante sian korpon. Jes, li estas multe malpli forta ol vi. Malpli vira.”

Sule ege kontentis. Lin iom ĝenis, ke la duonfrato ĉiam iom pli bone sukcesas en la lernejaj taskoj, kaj pro tio li sentis sin iom malsupera al li. La vortoj de la onklo redonis superecon.

“Mi konas multajn tiajn ulojn,” la onklo diable plu diris, “kiuj pli bone man-uzas krajonon ol laborilon. Ili fariĝas malfortaj kaj malkuraĝaj, kiel virinetoj.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Ĉu vi aŭdis pri Odjo? Vi ne konis lin, ĉar li estis tiel timema, ke foje li ne sciis defendi sin, kaj li mortis. Li estis kiel Olu. Ĉiam li okupis la unuan rangon en la klaso. Per plumo, krajono kaj papero li superis ĉiujn, sed kiam ekpluvis fortege kaj la ĉielon traflugis fulmo, li iris kaŝi sin en la jupo patrina. Kiom utilas havi belajn kajerojn plenajn je bela skribo, se eĉ muŝo vin timigas?”

“Nu, Olu estas mia frato, kaj mi amas lin. Estos domaĝe por li, se li fariĝos malkuraĝa. Eble mi povus helpi lin, ĉu ne? Ofte li helpas min kompreni la aferojn en la lernejo. Kial mi ne…”

“Li eble estas via frato, sed li ne estas mia nevo,” la onklo interrompis. “Nur vi estas mia nevo, ĉar mi havas nur unu fratinon, kaj ŝi estas via patrino. Vi kaj mi havas la saman sangon, li ne. Vere, mi ne povas ne malestimi lin. Timo ne estas akceptebla ĉe viro.”

“Parolante pri sango,” Sule diris, ĉar la diabla agado iom komencis efiki en li, “estas fakto, ke Olu timas sangon. Eĉ la propran sangon. Kiam li estis eta, foje li falis, li ŝiris al si iom da haŭto, kaj sango fluis. Li ekploris kiel knabineto.”

“Nu, vi vidas! Malestiminda ulo. Ĉu vi plorus, ĉar vi sangas?”

“Ne. Vi pravas. Mi ne timas sangon.”

“Ne estas bone pasigi la vivon inter libroj kaj kajeroj, aŭ kovri multajn paĝojn per krajona aŭ pluma skribo. Kial kelkaj knaboj tion faras? Ĉu vi scias? Pro timo. Ili timas ricevi malpli da poentoj ol la kunuloj. Ili timas malsukcesi ĉe ekzameno. Ili timas, ke la gepatroj malkontentos. Sed knabo, kiu ne timas pri siaj poentoj, pri la ekzamenoj aŭ pri malkontentaj gepatroj, ne perdas la energion pri tiuj senutilaj aferoj, kaj li lernas labori pri realaĵoj, kiel vi nun faras ĉi tie sur tegmento kun mi. Labori sur tegmento, sen timo fali, tio estas maniero fariĝi vera viro.”

Ekde tiu tago, Sule pli kaj pli vizitis sian onklon kaj laboris kun li. Ili pasigis longajn horojn kune en la arbaro, aŭ ĉe la bordo de rivero. Sule sentis sin pli kaj pli supera al Olu. Kaj liaj poentoj en la lernejo pli kaj pli falis — sed Sule, kiel dirite, ne timis falon — dum lia duonfrato plu sin tenis sur rimarkinde bona nivelo lerneje.

Kaj nun, multaj jaroj jam pasis. Sule ne sukcesis la ekzamenon por eniri la mezlernejon, kaj restis en la vilaĝo, dum Olu iris studi plu. Kaj Olu pli kaj pli brile sukcesis. La du fratoj disiĝis, ĉesis amike rilati. Strange, ambaŭ sentis sin supera kaj malsupera. Sule sentis kulturan malsuperecon rilate al sia frato, kaj ne tre ŝatis aŭdi, kiel tiu bele parolas, uzante brilajn vortojn, kiuj neniam venus al li en la kapon, eĉ se li ilin konas, kaj kiel Olu povis diskuti pri io ajn, ĉar ŝajne liaj scioj kovris ĉiujn eblajn temojn en la mondo.

Olu, siaflanke, trovis Sulen pli forta, kaj eĉ pli inteligenta. Ĉar por uzi laborilon, rebonigi ion fuŝitan aŭ fari objektojn, li estis tiom pli kapabla! La onklo ne tute malpravis: Olu rigardis sian duonfraton pli vira, ol li sentis sin mem.

Ijabo, la patrino de Sule, povus kontenti pri la juna viro, kiu estis ŝia filo: bela, kuraĝa, forta, kapabla. Sed ŝi delonge komprenis, ke Olu gajnos pli da mono kaj atingos pli altan nivelon en la socio, pli altan povon. Se li fariĝos ŝtatfunkciulo, li havos povon multe superan al Sule, kiaj ajn ties korpa forto kaj realaj kapabloj.

Ĉi-vespere ŝi ne plu eltenis. Morgaŭ Olu foriros al la ĉefurbo, ĉar la ŝtato pagas al li studojn tie, tiel brila li estis en la lastaj ekzamenoj. Dum ŝia filo restos en la vilaĝo kaj vivos malriĉan vivon pene laborante ĉiutage, la filo de la kunedzino ĝuos nenifaron en bela urba oficejo, kaj per tiu senutila funkcio ricevos pli da mono ĉiumonate ol ŝi iam ajn vidis en la tuta vivo.

“Maljusta,” ŝi diris al si. “La vivo estas maljusta.”

Kaj jen, subite, ŝi sciis, kion fari. Olu tre ŝatis ŝian specialan manieron kuiri rizon kun legomoj. Kio estus pli natura ol prepari iom da ĝi por li sola, kiel signon de bondeziro antaŭvojaĝa? Ŝi do preparis la rizon. Kaj dum la akvo bolis, ŝi metis en ĝin la mortigan herbaĉon, pri kiu ŝia frato foje instruis ŝin.

Kiam la rizo estis preta, ŝi lasis ĝin en la domo kaj reiris al la ĝardeno, de kie ŝi povos bone vidi, kiu momento plej taŭgas por iri ĝin proponi al Olu. Ĉi-lasta nun estis ekster la domo. Preferindus atendi ankoraŭ iom da tempo.

Ŝi tiom atentis la movojn de Olu, ke ŝi ne rimarkis, ke ŝia filo revenas kaj eniras la domon. Kiam Ijabo reeniris la hejmon por preni la rizon kaj ĝin porti al Olu, ŝi vidis la poton malplena kaj sian filon kuŝanta kun dolorstreĉita vizaĝo. Ŝi eligis krion, teruran krion, pri kiu la tuta vilaĝo ekmiris. Tiu sengusta, senodora herbaĉo efikas tre rapide kaj la ŝanĝoj, kiujn ĝi kaŭzas en la korpo, estas nekuraceblaj. Kiam, antaŭ ne tre longe, Sule revenis hejmen kaj vidis la poton, li tuj sciis, por kiu tiu rizo estis preparita. Por ke tiu ne ĝuu ĝin, li manĝis ĉion.

Oni diris al mi, ke tuj post la krio de Ijabo aŭdiĝis lauta, sango-frostiga ridaĉo. De la diablo, oni diris al mi.

NOVAJ VORTOJ:

beni, boli, bordo, diablo, domaĝe, ekzameni, flui, fulmo, ĝardeno, jupo, kajero, kazo, kovri, krajono, muŝo, nevo, onklo, paĝo, paki, poento, rango, rizo, sango, tegmento

NOVAJ KUNMETOJ:

du-on-frato

31. PRINCIPOJ

— La homoj ĉe ni faras al si vestojn, ĉar tiuj, kiujn oni povas aĉeti, ne plaĉas al ili. Pro tio la loĝantaro de nia regiono bezonas grandan kvanton da kudriloj, tondiloj, butonoj, ktp.

— Eble, jes, sed nia plano…

— Lasu la planon ripozi en paco kaj rigardu la realon. Povas esti froste ĉi tie vintre, ĉu ne? Tiel froste, ke eĉ la rivero glaciiĝas. Kaj ĉu vi vidis, kiaj montriĝas la tute pretaj manteloj, kiujn eblas trovi magazene? Kaj krome, por tiuj aĉaj, hontigaj varoj, kiom longe oni devas atendi en vico! La homoj iel trovas la ŝtofon por tondi kaj kudri mem. Tial ili deziras tiel altan nombron da tondiloj kaj kudriloj, al kio necesas aldoni la butonojn, la fadenon, kaj kompreneble la ŝtofon.

— Jes, mi scias, ke la homoj tion bezonas. Sed ne estas mia kulpo, se tiujn oni nuntempe ne trovas en la magazenoj.

— Kompreneble ne estas via kulpo. Estas nenies kulpo. Estas la kulpo de la Plano, verŝajne. La demando ne estas, ĉu iu kulpas, kaj kiu. Sed estas multe da mono gajnebla ĉi-kampe. Gajnebla, gajninda, ĉu ne?

— Mi ne konsentas. Ni ne povas kontentigi tiujn dezirojn. Fadeno, ŝtofo, butonoj kaj similaj varoj tute ne rilatas al nia produktado.

— Mi ne parolis pri tio. Mi scias, ke pri tiaj varoj vi povas nenion fari. Sed vi produktas kulerojn, ĉu ne?

— Jes. Kuleroj, kuleregoj, tranĉiloj, forkoj troviĝas inter niaj produktaĵoj. Kune kun ĉiaspecaj kuiriloj, kiel ekzemple potoj kaj tiuj ujoj, en kiuj oni donas formon al kukoj. Se io estas farata el malpeza metalo kaj rilatas al manĝoj aŭ al kuirado, ni fabrikas ĝin. Sed butonoj…

— Ne temas pri butonoj, sed ĉefe pri tondiloj. Se vi fabrikas tranĉilojn, kial vi ne entreprenus tondil-produktadon?

— Vi perfekte scias kial. Pro la Plano. Kaj ŝanĝi nian planon ne estas simple. Vi ne imagas…

— Sed kiu parolas pri planŝanĝado? La sistemo, kiu plej gajnigas monon, ne povas esti leĝa. La projekto, kiun oni proponas al vi, estas uzi parton de viaj maŝinoj dum parto de la tempo por propra eksterleĝa kaj eksterplana produktado.

— Tion mi ne faros.

— Ĉu vi timas?

— Jes, mi timas. La kontroloj pli kaj pli oftiĝas, ekde kiam ni havas tiun novan estron ĉe la regiona partia komitato. Sed ne temas nur pri timo. Via projekto tute simple ne konvenas. Ĝi disrompus la tutan organizon de la ekonomio. Se ĉiuj tiel farus…

— Sed, precize, tiel ĉiuj faras. Ne ŝajnigu, ke vi ne scias.

— Mi ŝajnigas nenion. Mi nenion scias, kaj mi volas scii nenion. Mi akceptis principojn, kiam mi estis infano, kaj eĉ nun, kiam mi havas gravajn respondecojn en fabriko, mi kredas je tiuj principoj kaj volas ilin defendi.

— Kaj pro homoj kiel vi, la tuta popolo frostas sen taŭgaj vestoj. Multaj havas la necesan kapablon por fari al si belaĵojn por kovri sin, kaj nur pro vi kaj viaj principoj mankas al ili la bazaj iloj kiel tondiloj kaj fingringoj.

— Se la homoj ne estas kontentaj, ili povas plendi. Skribi al gazetoj. Tio estas efika. Kiam gazeto presis artikolon pri tia plendo, ofte la situacio ŝanĝiĝas.

— Mi ne komprenas vin. Kelkaj laboristoj, kiuj ĉiaokaze nenion faras, farus ion por ni. Mi scias, ke en via fabriko, laboristoj ne estas tiom okupitaj, kiom ili devus. Ili ne laboras plentempe. Se vi permesus al ili fabriki la objektojn antaŭviditajn en nia projekto, ili tre ĝojus, ĉar tio signifus krompagon. La laboristoj kontentus, ni ambaŭ kontentus, la popolo kontentus.

— Kaj kiel vi vendos la neleĝajn varojn?

— Tio ne estas via problemo. Via problemo estas produkti, via fabriko ja havas la maŝinojn kaj la laborforton. Pri la vendado miaj amikoj okupiĝas. Tio estas bone pritraktita en la projekto. Mi devos havigi al vi tiun tekston. Necesas, ke vi legu ĝin. Mi havas ankoraŭ du kopiojn. Kiam vi legos tiun projekto-tekston, vi tuj vidos, ke temas pri plej serioza organizo. Ĝin preparis homoj, kiuj scias entrepreni. Ili kune formis asocion, sen iu ajn leĝa bazo, sed ege efikan, kaj plej saĝe organizitan el ekonomia vidpunkto. Ĝia ĝenerala sekretario estas inteligenta, aktiva, plej entreprenema virino.

— Eĉ se ŝi estas, ne nur aktiva kaj entreprenema, sed ankaŭ bela kiel rozo, mi ne favoras la proponon krimi kontraŭ la ŝtato. Kaj mi eĉ ne ŝatas la ideon tiel proksime interesiĝi al via projekto. Mi klopodas plenumi mian taskon en la kadro de la leĝo, kaj tio jam ne estas facila.

— Kompreneble, ne estas facile. La leĝoj estas neplenumeblaj. La Plano estas neplenumebla. Ne diru al mi, ke vi ricevas laŭleĝe ĉiujn materialojn, kiujn bezonas via fabriko por sia produktado; mi ne kredos vin.

— Nu, ni devas elturniĝi kiel eble plej lerte, ĉar ni ne ĉiam ricevas ĉion je la ĝusta tempo, kaj la tempolimoj estas gravaj, sed ĝenerale mi sufiĉe bone sukcesas. Tamen, bonvolu ne kompari tion, kion ni faras por plenumi la planon, kun projekto entrepreni tute novan produktadon.

— Ŝajnas, ke mi ne sukcesos konvinki vin. Vi preferas la lecionojn de la ŝtato al la lecionoj de la vivo.

— Mi ne estas facile konvinkebla pri neleĝaj aferoj. Multaj eble trovas min stulta, sed pri ilia opinio mi ne zorgas. Ĝi ne koncernas min. Mi havas principojn. Unu el ili estas: neniam enmiksi min en kriman agadon.

— Mi devos klopodi ĉe alia fabriko. Sed ne estos facile. Vi havas ĉion necesan ĉi tie. Ĉu… ĉu vi raportos pri mi?

— …

— …?

— Ĉu vi deziras cigaredon? Mi fumos unu.

— Dankon. Cigaredo ĉiam ricevindas. Kvankam eble estas la cigaredo por tiu, kiun oni baldaŭ juĝos kaj punos per morto, ĉu ne? La tradicia lasta cigaredo.

— Kial mi sendus vin al morto, aŭ, pli verŝajne, al ia alia puno?

— Kiu scias? Vi havas principojn. Vi apartenas al la partio. Vi havas oficialajn funkciojn. Vi estas imitinda ekzemplo por ĉiuj, oficiale. Diri en iu partia kunsido, ke vi suspektas min, aŭ mian “mantelfaran klubon”, povus fortigi vian situacion, ebligi al vi altiĝi en la partiaj aŭ ŝtataj kadroj. Sed eĉ sen konsideri vian propran intereson, se vi estas konvinkita, ke mi malutilas al la ŝtato kaj al ĝia sankta-sankta Plano, eble viaj principoj volos, ke vi diru al la ŝtato, kion mi faras. Homoj kun principoj povas esti danĝeraj en nia socio.

— Vi havas strangajn ideojn. Ĉu vi ne rimarkis, ke tiuj, kiuj raportas pri tiaj projektoj, kiel la via, malutile al la koncernatoj, estas ĝuste tiuj, kiuj ne havas principojn? Homoj, kiuj serĉas nur la propran intereson?

— Vi estas grandanima. Ne voli malutili al la ŝtato. Ne voli malutili ankaŭ al la amikoj, eĉ se ili estas malamikoj de la ŝtato. La malamikoj de viaj amikoj do tamen estas viaj amikoj! Interese. Mi gratulas kaj dankas. Kaj mi ne dubas, ke vi parolas la veron. Nu, bone, dankon, ke vi min aŭskultis. Forgesu ĉion, kion mi diris al vi.

* * *

— Kion li diris?

— Li malakceptas. Mi ne sukcesis konvinki lin.

— Domaĝe. Kial?

— Mi bedaŭras tiom, kiom vi. Pro principoj, li diris.

— Pro principoj, li, ĉu? Viro, kiu havas mirindan edzinon, sed ne hontas sinsekve “uzi” kvin sekretariinojn! Tia viro havas principojn, ĉu? Kia mondo!

— Nu, mi estas certa pri lia sincereco. Malobei la leĝon, la Planon, estus por li tiel kontraŭprincipe, ke tio igus lin reale malsana. Ne utilos klopodi plu ĉe li.

— Ĉu li havas ideeton pri tio, ke ni jam produktas tiujn varojn en lia fabriko?

— Tute ne. Se li tion suspektus, li ne povus respondi al mi, kiel li faris.

— Tio estas la bona aspekto de tiuj grandegaj fabrikoj. La estro ne povas scii, kio okazas en ili. Mi ĝojas, ke li ne suspektas, kiel mon-produkte lia maŝinaro laboras por ni. Ni do daŭrigos trankvile. Tamen estas domaĝe, ke li ne jesis. Estus malpli danĝere, se la granda ĉefo amike kovrus nian eksterleĝan entreprenon. Kia fuŝa ŝanco, ke ni troviĝas ĝuste sub la regado de homo kun principoj! Kion diras lia edzino?

— Ŝi estis certa, ke ni ne sukcesos konvinki lin. Ŝi konas lin bone kaj amas lin tian, kia li estas, eĉ kun lia bezono ĝui rilatojn kun aliaj inoj. Ŝi ne kredis je nia sukceso, sed ŝi tamen esperis ĝin.

— Kompreneble.

— Ŝi troviĝas en stranga situacio. Ŝi ne scias, kion fari el la multa mono, kiun ŝi gajnas. Ĉu vi scias, ke la tondiloj, kiujn ni kaŝe fabrikas en la laborejoj de ŝia edzo, nun bonege vendiĝas en la tuta lando? Ŝi pagas nin bonege, sed tiu entreprenema virino tiom enspezas, ke ŝi povas pagi sin ankoraŭ pli bone. Sed por ŝi estas multe pli malfacile ol por ni. Ŝi timas elspezi sian tutan monon, ĉar la edzo tion rimarkus. La monon ŝi tial enmetis en novan aferon: produktadon de manteloj. Tion ŝi faras en alia fabriko, kiel vi scias. Kaj mendoj kaŝe alfluas el ĉiuj regionoj de la lando.

— Jes, sed se mi bone komprenis, tio ne solvas ŝian problemon. Ŝi trovis iun, kiu havigas al ŝi la necesajn ŝtofojn kaj fadenon, same kiel la butonojn kaj aliajn necesajn aĵojn, kaj ŝi komencis produkti mantelojn tiel grandakvante, ke ŝi gajnas novajn milionojn, el kiuj ŝi ne scias, kion fari.

— Ŝiaj manteloj estas bonegaj kaj belegaj, tial ŝi sukcesas.

— Se ŝi havus, krom la edzo, ankaŭ amanton, li scius, kiel elspezi la monon. Mi nepre devus klopodi ŝin tiri al mi. Ni estas samaĝaj, dum ŝia edzo estas pli maljuna. Mi do eble havas ŝancojn. Ŝi ne estas bela, sed tiel vigla kaj inteligenta!

— Vi ne sukcesos. Ankaŭ mi opiniis: mi nepre devos klopodi kapti ŝin. Kaj mi konas multajn, kiuj simile provis. Ĉiuj malsukcesis. Vi ne venigos ŝin en viajn brakojn, kredu min.

— Kial vi estas tiel certa?

— Mi scias. Ŝi havas principojn.

NOVAJ VORTOJ:

artikolo, butono, cigaredo, entrepreno, fabriko, fadeno, forko, glacio, ingo, kadro, klopodi, konvinki, kopii, kuko, kulero, mantelo, nombro, projekto, regi, sincera, sistemo, suspekti, ŝtofo, teksto, tondi

NOVAJ KUNMETOJ:

en-spezi, krom-pago

32. LA ŜLOSITA ŜRANKO

Tiel longe, kiel li povis memori pri si, Pol scivolis pri la granda ŝranko en la ĉambro de la patrino. Li sciis, ke en ĝi estas nur vestoj: jupoj, roboj, eble eĉ — kiu scias? — kelkaj malnovaj ĉapeloj, kiajn la avinoj surmetis. Tamen, se estas nur vestoj, kial ŝi ĉiufoje ŝlosas ĝin? Kaj kial ŝi ĉiufoje prenas la ŝlosilon, kien ajn ŝi iras?

Sed hodiaŭ oni vokis ŝin al io lastminute kaj ŝi ege rapidis iri en la ĉambron por surmeti taŭgan robon por respondi al tiu… tiu kio? Pri kio temis? Kial la ega rapideco? Ŝi nenion diris. Pol malprecize rimarkis, ke ŝi havas iom strangan esprimon sur la vizaĝo, sed li ne starigis al ŝi demandojn. Lin interesis nur, ke ŝi havis la ŝlosilon enmane, kiam ŝi revenis vestita per serioz-aspekta robo, kaj ke ŝi ĝin metis sur mebleton, dum ŝi kontrolis kelkajn paperojn, antaŭ ol eliri. Kaj la afero fariĝis precipe interesa, kiam li rimarkis, ke ŝi forgesas repreni ĝin.

“Ĉu vi estos for longe?” la knabo demandis.

“Mi verŝajne revenos nur posttagmeze. Vi devos tagmanĝi sola. Vi povus revarmigi la rizon de hieraŭ. Metu iom da oleo, kaj kiam ĝi estos varma… nu, vi scias, kiel mi faras kutime rizon revarmigitan. Vi mem jam faris, ĉu ne? Sed ne metu tiom da oleo, kiom lastfoje. Ne estas bone, se ĝi estas tro grasa. Restas ankoraŭ iom da legomoj, kiujn vi povos enmeti. Sed pardonu min nun, mi devas vere forkuri.”

Ŝi parolis multe pli rapide ol kutime. Ne ofte ŝi tiel faris multajn rekomendojn. Pol estis sufiĉe memstara kaj ne bezonis , tian parolfluon por scii, kiel varmigi rizon jam kuiritan. Sed ne pri ĉio ĉi li pensis. Ja estos libertago, sen la patrino, sed kun la ŝranko-ŝlosilo.

Li decidis atendi dek minutojn post ŝia foriro, por certiĝi, ke ŝi ne revenos. Kial dek minutoj ŝajnis al li daŭro sufiĉe certiga, ne demandu min. Tiel funkcias la menso de knabo dekkvarjara.

Longaj ŝajnis tiuj dek minutoj, kaj kiam li prenis la ŝlosilon kaj direktis sin al la ĉambro, lia koro preskaŭ brue batis.

Li malŝlosis la ŝrankon. En ĝi, kiel antaŭvidite, pendis ĉefe roboj, jupoj, kaj aliaj vestoj. Kaj videblis ankaŭ kelkaj malnovaj ĉapeloj, vere ridindaj.

Sur la ŝranka planko li rimarkis grandan kvadratan skatolon, malnov-aspektan. Li malfermis ĝin.

Eta ora kruco, kaj insigno de iu internacia klubo aŭ societo, kuŝis sur serio da kovertoj kaj malnovaj paperoj, flaviĝintaj. La enhavo de la kovertoj ne estis interesa: fakturoj, malnova monbileto kun bela bildo de reĝo el lando, kiu delonge ne plu estis reĝlando. Alia bileto de cent francaj frankoj, kiu de eĉ pli longe ne plu estis valida, kaj diversaj aliaj paperoj, pri kiuj li nenion komprenis. Kial ŝi konservis ĉion ĉi?

En la lasta koverto troviĝis leteroj videble skribitaj de infano, jen krajone, jen plume, sur stranga malmoderna papero, ĉe kies supro estis presita rozo. Kaj kio sub la kovertoj? Tie kuŝis folioj, ĉiu kun la sama bela maldika skribo. Leteroj plejparte, sed ankaŭ aliaj tekstoj: notoj pri tio aŭ tio ĉi, vortoj de kantoj, kantoj kun muziknotoj, poemoj, kiel tiu ĉi:

Kiam mi revenis

al vilaĝo mia

ne plu estis poploj

sur la riverbordo

kie ili staris.

Kiam mi revenis

la ŝtonkruco flava

ĉe la voja rando

estis renversita

kaj la pecoj kuŝis.

Mi ne plu retrovis

kiam mi revenis

la knabinon brunan

kiu ludis kun mi:

ŝin la morto prenis.

Kaj la rozĝardeno

estas nun senflora

sur ĝi kreskas sole

la sovaĝaj herboj.

La subskribo estis “Lucien Thevenin”, kaj poste venis la vortoj: “El La vana kanto”.

Poemo kopiita el libro, ŝajnis. Kial?

La skribo estis tiu de lia patro, kiel li komprenis rigardante la subskribon de leteroj. La patro! Jen unuafoje en la vivo Pol vidis, kia aspektis la skribo de lia patro, tiu homo, kiu estis por li nur fota aŭ rakonta estaĵo. Li ja mortis, kiam Pol estis tiel juna, ke restis pri li neniu memoro, eĉ nebula. Cetere, liaj fotoj estis malmultaj, kaj lia patrino preskaŭ neniam rakontis pri li.

Nun li legis liajn leterojn. Ili estis jen amplenaj, jen ege praktikaj, ofte kun desegnaĵoj, poezio, kantoj. Longa korespondado de viro al virino, kiujn la laboro ofte apartigis. Kiel li amis ŝin! Kiel bele li esprimis siajn sentojn! Tiu legado kondukis la knabon tra la tempo al amhistorio, kiun li antaŭe ne imagis. Li ĉeestis la naskiĝon kaj disvolvon de amo. Kaj ankaŭ, verdire, multajn aliajn aferojn. Problemojn pri loĝejo. Problemojn pri laboro. Problemojn pri mono. Li trovis ege aminda la patran ŝaton al kulturo, lian elekton de poemoj, lian intereson pri ĉio bela kaj bona. Tra tiuj leteroj li ekkonis altkvalitan viron, kun videblaj mankoj, kompreneble, sed tamen tiel indan je varma, fila amo!

Kaj jen li ekkoleris. Kial ŝi tenis ĉion ĉi enŝlosita? Tiu viro estis ŝia edzo, jes ja, kaj lia morto ege suferigis ŝin. Sed li estis la patro de Pol. Neniam ŝi konsentis paroli pri li. Kial? Kial? Kial? Kiam li scivolis, kaj faris demandon, ŝi respondis lacavoĉe: “Mi petas vin, Pol…” kvazaŭ estus memkompreneble, kial similaj demandoj ne konvenas.

Komencon de respondo, eble, li trovis tuj poste. Sub la leteroj li ja trovis plian koverton, kiun li antaŭe ne rimarkis. Ĝi plenis je gazetaj eltondaĵoj. Sur ili li vidis la foton de sia patro. Teruran foton. La foton de lacega, malfeliĉega homo. Kvankam, dank’ al Dio, io tamen briletis en la rigardo. Ne estis homo sanaspekta, estis iu tenata de malfacile superebla doloro.

La grandaj literoj, kiuj ĉapelis la artikolojn, frapis la knabon rekte en la koron, tiel neatendite, ke li preskaŭ perdis la konscion. Lia patro estis krimulo. El kie Pol prenas la kuraĝon eklegi, li ne sciis. Sed li streĉis siajn fortojn, subpremis la kriojn, kiuj formiĝis en li, kaj legis, kvazaŭ estus devo. Jes, la patro mortigis homon. En plej aĉa, por-mona krimo. Pol sukcesis legi ĝis la fino, ĝis tiu momento, kiam la juĝisto elparolis la terurajn vortojn: malliberejo ĝismorta. Pol sciis, kiam lia patro mortis. Tio estis nelonge post tiu juĝdecido.

Li ekploris. Fluis liaj ploroj, daŭre, daŭre, kvazaŭ el fonto senlima, nehaltigeble, ĉe malpreciza ideo, ke lia mondo nun estas tute renversita. Sufero, kolero, honto, ĉio miksiĝis en li. Ŝajnis, kvazaŭ tiuj sentoj estus grupo da atakantoj, kiuj batus lin de ĉiu flanko, ĵetante lin de unu al la alia, de tiu alia al tiu ĉi, ĉiuj frapemaj, ĝuantaj krueli al senkulpa kaj sendefenda knabo. Io estis nun ŝirita en lia animo, io sangis, kaj io pro kolerfajro bolis.

Li tiel perdis la senton pri tempo. Li plu sidis sur la planko, tie apud la ŝranko, kiam ŝi envenis, du aŭ tri horojn pli frue ol antaŭvidite.

“Kio…?” ŝi diris. Sed ŝi ne povis fini la eldiron. La vido de la filo ploranta apud la enhavo de la kvadrata skatolo ŝiris ŝian koron. Sed en plej nekomprenebla maniero ŝi komencis jen plori, jen ridi, jen fari ambaŭ samtempe, kiel fojfoje okazas al infanoj. Ŝi ne povis paroli pro la tro forta sento-elfluo.

Finfine tamen ŝi retrovis sufiĉe da trankvilo por eligi tri vortojn eĉ pli strangajn ol ĉio antaŭa:

“Hodiaŭ, ĝuste hodiaŭ!” Kaj jen ŝi rekomencis duonplori, duonridi.

Fine, eble pro laceco, aŭ ĉar ili atingis la limon de la plor-fonto, ambaŭ ĉesigis sian por ili ĝenan, kontraŭkutiman, elmontron de sentoj.

“Nun vi scias,” ŝi diris, sed kun rideto!

Li sentis emon frapi ŝin, pro tiu nekomprenebla gaja esprimo.

“Kiel vi povas rideti?”

“Pol,” ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis plej dolĉe serioza ol iam ajn antaŭe, “Pol, mia knabo. La honto estas finita. Hodiaŭ mi spiras vere libere unuafoje en dek tri jaroj. La tiama decido de la juĝisto ĵus estis oficiale renversita. Via patro estas lavita el terura malvero. Li ne plu estas krimulo. Ho, Pol!”

Kaj la plorfonto pliafoje malfermiĝis. Ankaŭ la knabo emis samtempe ridi kaj plori. Li silente atendis, ĝis ŝi trovos la kapablon reparoli.

“La vera krimulo,” ŝi fine klarigis, “ĵus mortis. Sed antaŭ ol mem forpasi, li venigis policanon, kaj antaŭ du personoj konfesis, ke la mortigon kaŭzis li. Li eĉ donis al la polico precizigojn, konkretajn detalojn, kiujn ĝi kontrolis, kaj dank’ al kiuj neniu dubo plu restas. Li klarigis, kiel li ĉion aranĝis, por ke oni surmetu la kulpon sur vian patron. Pol, ho, Pol!”

Kaj ree ŝi ekploris.

La okuloj de la knabo malsekiĝis, dum lia buŝo formiĝis al rideto.

“Restu trankvila ĉi tie,” li diris. “Refaru vin bela, ĉar plorado ne taŭgas al vi. Mi iras prepari la rizon.”

NOVAJ VORTOJ:

bileto, ĉapelo fakturo, folio, grasa, insigno, korespondi, koverto, krimo, kruco, kvadrato, kvalito, menso, oficiala, oleo, poplo, rekomendi, renversi, robo, rozo, sovaĝa, ŝlosi, ŝranko, valida, vana

NOVAJ KUNMETOJ:

antaŭ-vidi, el-tond-aĵo, en-ŝlosi, mem-stara, muzik-noto, reĝ-lando, sub-premi

33. ĈU PRUNTO AŬ DONACO?

La gongo sonis. Juĝisto Liang surmetis la oficialan robon kaj direktis siajn paŝojn al la juĝejo: nova kazo prezentiĝis.

“Pri kio temas?” li demandis la plendanton post la unuaj formalaĵoj.

“Altestiminda sinjoro juĝisto,” tiu ekparolis, “ĉi-homo — tio estis la formala maniero diri “mi” al ĉina oficialulo en la tempo, kiam disvolviĝis la afero ĉi tie raportata, tio estas dum Gao Tzong, el la Tang-imperifamilio, estis imperiestro — ĉi-homo, kiu nomiĝas Jen Guosjang, siatempe pruntedonis belegan altvaloran pentraĵon al s-ro Gao Ŝoŭfang, laŭ peto de ĉi-lasta, kiu deziris pendi ĝin sur muro de salono, en kiun li invitis multajn gastojn por grandega festa akcepto. Nun, tiu malkonsentas redoni la pentraĵon al mi.”

Juĝisto Liang turnis sin al Gao.

“Kion vi diras?”

“Altestiminda sinjoro juĝisto! Kontraŭe al s-ro Jen Guosjang, kiu ĵus parolis, ĉi-homo estas rektakora. Io donita restas donita. Mi ne rehavigos la pentraĵon al s-ro Jen, ĉar ĝi estas donaco. Li donacis ĝin al mi.”

Juĝisto Liang invitis Jen esprimi sin pri tio.

“Ne estas vere, altestiminda sinjoro juĝisto. Gao petis ĝin por la tempo, dum kiu li gastigos la gravajn personojn, kiujn li invitis. Mankis ja al li io, kio taŭge plibeligus lian salonon. Neniam mi diris, ke mi donacas tian altvaloraĵon al li. Io prunteprenita estas akceptita nur prunte.”

“Ĉu iu ĉeestis, kiam vi pritraktis la aferon inter vi?” la juĝisto demandis.

Du voĉoj neis samtempe.

“Kial s-ro Jen donus al vi tian multvaloran rulaĵon?” sonis la juĝista voĉo, direktita al Gao. (Kiel vi scias, tradicia ĉina pentraĵo estas farata sur rulebla, aŭ, pli ĝuste, volvebla papero, kiun oni malvolvas por fiksi ĝin al muro; tial la juĝisto nomis la pentraĵon “rulaĵo”).

“Ĉar mi faris al li grandan servon kaj li volis danki min,” Gao respondis.

Juĝisto Liang turnis la kapon al Jen.

“Ĉu vere?”

“Estas vere, ke li faris al ĉi-homo grandan servon. Ne estas vere, ke ĉi-homo donacis al li la pentraĵon.”

“Kiel vi dankis lin?”

“Poeme. Li diris al mi, ke li malakceptas, ke mi faru donacon al li. Li diris, ke servon oni ne pagu, aŭ ne plu estas servo. Mi do nenion donis, por ne ofendi lin.”

La juĝisto ĉi-foje parolis al ambaŭ:

“Eble estis miskompreno. Eble vi, s-ro Gao, komprenis, ke vi ricevas donacon, dum fakte s-ro Jen akceptis nur portempe seniĝi je la rulaĵo. Ĉu vi, s-ro Jen, akceptus lasi al s-ro Gao la pentraĵon?”

“Plej estiminda sinjoro juĝisto, mi scias, ke vi estas justa kaj mezuras ĉiun egale per egala mezuro, sed kiel mi povus? Ĝi apartenas de longe al mia familio. Ĝi estas originala pentraĵo kun multmona valoro. Mi neniam intencis donaci ĝin kaj ne donacis ĝin. Se mi farus donacon al s-ro Gao danke pri la servo, per kiu li ĝojigis min, mi donacus ion alian. Mi trovus ion belan, kies valoro rilatus al la servo, sed ne donus ĉi tiun pentraĵon, kiu estas ege ŝatata familia memoraĵo, kun historia graveco, sen simila signifo por s-ro Gao.”

“Kaj ĉu vi, s-ro Gao, pretus redoni al s-ro Jen tiun pentraĵon? Se ĝi estas donaco, ĝi apartenas al vi, kaj vi povas fari el ĝi, kion vi volas. Ĉu ne pravigus tiun donon la fakto revenigi pacon inter du alte estimataj samurbanoj, kiaj vi ambaŭ estas?”

“Plej estiminda sinjoro juĝisto, tio estus lasi malbonfaron senpuna, kaj tio estus danĝera ekzemplo. Kio estis donita, tio estis donita. Oni ne reprenu ĝin. La pentraĵo estas mia kaj mi ne donacos ĝin al s-ro Jen.”

La juĝisto restis momente silenta.

“Bone,” li poste ekdiris. “Restu ĉi tie kaj silentu, dum mi iras enprofundiĝi en Dao. Mi revenos post nelonge.” (Dao estas la principo, kiu regas la mondon laŭ la malnova ĉina pensado).

Juĝisto Liang eniris sian ĉambron, bruligis iom da bonodoraĵo antaŭ bildo de dia estaĵo, klinis sin, malplenigis sian menson je ĉia penso aŭ movo, kaj tiel restis silenta dum kelkaj minutoj.

Relevinte la kapon, li prenis paperfolion kaj rapide skribis kelkajn vortojn sur ĝin, post kio li venigis sian ĉefan kunlaboranton, Kong. Kong siatempe estis ŝtelisto, sed juĝisto Liang foje revenigis lin al rekteco. Ege dankema al la juĝisto, kiu, kaptinte lin, lin ne punis, li metis je ties servo siajn multajn kapablojn, inter kiuj rimarkindis lia korpa forto kaj scipovo batali. La juĝisto ne bezonis klarigi la kazon, ĉar Kong ĉion jam aŭdis. Li diris nur:

“Prenu ĉi tiun rajtigilon, iru al la domo de Gao kaj forprenu la rulaĵon. Sur la papero mi notis, ke se la servisto, kiu donos la pentraĵon al vi, ion diros pri ĉi tio al iu ajn, fortranĉo de kapo lin atendos. Rediru tion al li. Li rekonos la markon de la juĝejo kaj faros ĉion, kion vi ordonos. Kiam lia mastro revenos, li diru, ke li ne scias, kio okazis, ke eble spirito venis kaj forprenis la pen-traĵon.”

Liang revenis en la juĝejon. Por lasi al sia kunlaboranto la tempon iri preni la volvaĵon, li faris longan paroladon al la du kontraŭuloj. Finfine, li ellasis ilin, dirante, ke ili ne forlasu la urbon, sed atendu lian juĝon, kiu venos post kelkaj tagoj.

Al Gao li diris:

“Iru preni la pentraĵon kaj alportu ĝin ĉi tien. Ĝis la afero estos decidita, la pentraĵo restos en la juĝejo.”

Kiam ili estis for, li venigis sian amikon Tzu, kiu estis pentristo kaj fakulo pri arto.

“Ĉu vi konas la pentraĵon, kiu antaŭe pendis ĉe s-ro Jen?” li demandis.

“Li havas plurajn.”

“Temas pri malnova originalo, altvalora, kiun li ricevis de la avoj de siaj avoj.”

“Jes. Pri tiu mi scias. Mirinda artaĵo. Li foje lasis ĝin ĉe mi por iometa rebonigo de parteto, kie la papero komencis fuŝiĝi.”

“Estas do vere, ke ĝi valoras multon, ĉu ne?”

“Multegon.”

“Ĉu estas verŝajne, ke Jen donacus ĝin?”

“Se temus pri iu ajn alia, mi dirus: estus neeble. Sed Jen estas neordinara homo, kelkafoje strange donema. Mi ne povus respondi certe al via demando.”

“Ĉu eblus, ke mi ricevu sufiĉan, sed ne tro bonan, kopion de tiu originalo?”

“Jes, senprobleme. Tuj, se vi volas. Mi havas hejme tian kopion. Mi faris ĝin mem, kun la permeso de s-ro Jen, kiam li lasis la rulaĵon ĉe mi. Fakte, mi eĉ havas du kopiojn, ĉar unu el miaj lernantoj kopiis mian kopion por ekzerci sin.”

Tiumomente Kong revenis kun la pentraĵo. La tri rigardis ĝin. Ĝi estis spirhaltige bela.

La gongo eksonis.

“Certe, tio estas Gao,” juĝisto Liang pensis, kaj, kiel ofte, li estis prava.

“Estiminda sinjoro juĝisto,” diris la alkurinto, kaj tuj haltis. Per tuketo li viŝis al si la kapon kaj kolon, malsekajn pro la kuro. Li sentis malkomforton, ĉar li ne kutimis tiel rapidi piede, sed la novaĵo, kiun li volis komuniki al la juĝisto, estis tiel grava, ke li forgesis pri la neceso aspekti konvene.

“Estiminda sinjoro juĝisto,” li rekomencis. “Okazis io terura.” Kaj refoje mankis al li la spiro por paroli.

“Unue, bonvolu provi malstreĉi vin kaj trankviliĝi, mi petas,” sonis la juĝista voĉo, mem ege senstreĉa. “Ekzercu vin pri trankvilo. Videble, vi tion bezonas. Jam antaŭe en la juĝejo vi parolis tro rapide, kaj tio ne estas bona. Kaj nun vi kuris, kio ne estas tre konvena al viro kun via rango en la socio. Ekzercu vin al malrapido kaj pripensado. Mi konsilas al vi spiri profunde. Jen. Bone. Kaj nun bonvolu raporti trankvile kaj malrapide. Kio okazis?”

“Ĉi-homo petas vian pardonon, se li ne obeis la regulojn de konveneco. Sed tio, kio okazis, estas tiel neatendita! La pentraĵo malaperis, alte konsiderinda sinjoro juĝisto. Mia servisto diras, ke neniu envenis la domon. Sed kiel tio eblus? Plej verŝajne li ŝtelis ĝin. Sed antaŭ ol lin puni, mi rapidis ĉi tien por komuniki al vi la informon.”

“Ne punu vian serviston,” juĝisto Liang diris. “Ĉi tiu afero estas stranga, kaj ni ne scias, kiuj transmondaj aŭ supermondaj fortoj okupiĝas pri ĝi. Se malbona ago kreis aĉan etoson ĉirkaŭ tiu pentraĵo, ni devos tre atenti ne aldoni maljustaĵon al jama maljustaĵo. Vi bezonas malstreĉi vin. Iru vin bani, se vi bonvolos sekvi mian patran konsilon. Tio remetos ordon kaj pacon en via tro streĉita menso. Kaj post la bano ripozu. Sed ne foriru el la urbo. Mi venigos vin, kiam mi havos informojn. Cetere, se okazos io nova, ĉu al vi, ĉu al s-ro Jen, mi ne dubas, ke vi tuj venos sonigi la juĝejan gongon. Iru nun. La kunsido estas finita.”

* * *

La gongo sonis jen por tio, jen por tio alia: tia estis la vivo de juĝisto en la imperio. Sed tri tagoj pasis antaŭ ol ĝi sonis refoje pro la pentraĵa kazo.

Juĝisto Liang, certa, ke li nun vidos s-ron Gao, ridetis al si survoje al la impresa salonego, kie li oficis. Sed kiam li eniris ĝin, lia vizaĝo estis tute serioza. Tie efektive, kun estima sinteno, lin atendis Gao.

“Altestiminda sinjoro juĝisto,” tiu diris, “ĉi-homo ricevis bileton pri la pentraĵo kaj venis informi vin.”

“Diru!”

“Sur tiu paperfolio estas skribite, ke la volvaĵo estis ŝtelita kaj ke ĝin havas la reĝo de la ŝtelistoj. Li redonos ĝin kontraŭ mono. Se mi proponos sufiĉan sumon, li rehavigos la pentraĵon al mi. Se ne, li ĝin ŝiros, kaj ĝi estos perdita por ĉiam.”

En plej multaj ĉinaj urboj, tiutempe, ekzistis organizitaj ŝtelistoj, kies ĉefon oni nomis ‘reĝo de la ŝtelistoj’. Ĉi-lasta, laŭŝajne, subskribis la koncernan komunikaĵon.

“Transdonu al mi tiun bileton, ni devos esplori pri ĝi,” la juĝisto ordonis.

Gao pasigis la folion, kaj la juĝisto rapide legis ĝin. Li ŝate lasis siajn okulojn laŭkuri la liniojn skribitajn de Kong. Lia kunlaboranto perfekte imitis la skribmanieron de la loka reĝo de ŝtelistoj. Sed la juĝista vizaĝo restis senesprima.

“Kion vi intencas fari?”

“Mi ne scias. Ĉi-homo volis nur informi vin alte estimindan. Ĉi-homo baldaŭ decidos, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj postulas baldaŭan reagon.”

La raportado de Gao okazis matene. Posttagmeze, la gongo refoje sonis. Venis ĉi-foje Jen. Li diris, ke li ricevis bileton de la reĝo ŝtelista, kun enhavo simila al tiu de Gao. Juĝisto Liang same demandis:

“Kion vi intencas fari?”

“Timigas ĉi-homon la afero, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj havas sian ejon, laŭ ĉi tiu bileto, trans la dua mallarĝa ponto, sude de la urbo. Kaj tiu aĉfama urboparto, kie la stratetoj malbonodoras, estas plena je sovaĝuloj. Tien li petas min iri por porti la monon kaj repreni la rulaĵon. Nu, almenaŭ li rekonas min kiel tiun, al kiu la pentraĵo rajte apartenas, kvankam li forŝtelis ĝin el ĉe Gao. Jes, mi provos superi mian timon kaj iros tien. Mi proponos al li 120 arĝentajn monerojn.”

“Estas multe.”

“Multe estas, jes. Sed estas tiel grave, ke la volvaĵo restu en bona stato! Li diras, ke, se la mono ne sufiĉos, li ŝiros ĝin! Tion mi ne povus elporti.”

Nokte alproksimiĝi al la suda malbonfama urboparto ne estis tre plaĉe. Feliĉe la luno brilis, kaj ankaŭ multaj steloj, tiel ke ne estis tute mallume. Tamen, sub la mallarĝa ponto, la unua rivero nigris kiel karbo. Kaj io alia same nigris en la profundo de la koro de Jen: timo. Li premis al si la saketon, en kiu la arĝentaj moneroj troviĝis. Alia rivero renkontiĝos poste, kiun li devos transiri, kaj post tiu dua ponto la irado vere iĝos danĝera. Li ne hontis pri sia timo. Li ripetis al si, ke kuraĝon oni bezonas en la vivo, ke al kuraĝo oni sin ekzercu, kaj ke kuraĝo finfine estas ne foresto de timo, sed la kapablo iri plu antaŭen, kvankam oni timas.

Kiam io movis sin per rapida salteto malantaŭ li, glacia sentaĵo laŭfluis lian dorson. Li turnis sin. Estis nur kato, kies okuloj lumis per impresa verda lumo. Sed tiel turniĝante li rimarkis tri aŭ kvar malhelajn homformojn, kiuj vekis en li zorgon. Ili estis en la mallumo, ne tute proksime, sed ne sufiĉe malproksime, por ke li sentu sin sendanĝera. Li daŭrigis sian vojon, kaŝe rigardante de tempo al tempo. La homaj formoj plu sekvis lin, ĉiam restante en la plej malluma flanko de la stratetoj. Li elpoŝigis la tranĉilon, kiun li kunprenis, sciante, ke li iras al danĝera loko. Li estis preta kuraĝe defendi sin, sed kion li povus fari, se ili formus cirklon ĉirkaŭ li?

Kiam li alvenis apud la dua mallarĝa ponto, tiuj uloj proksimiĝis al li. Pri iliaj intencoj ne povis esti dubo, sed troviĝi ĉe l’ bordo de l’ rivero donis ideon al Jen. Li saltis en la akvon, pensante, ke bani sin en la malvarma fluo estos malkomforto, kiun priŝteli homon eble ne tre riĉan tute ne valoros.

Li pensis ĝuste, kaj neniu sekvis lin en la akvon. Li naĝis ĝis la alia flanko, kaj, kaŝe elirante el la rivero, en loko, kiun la luna lumo ne heligis, decidis atendi sur la bordo, ĝis la policaj rondirantoj alvenos. La ŝtelistoj ja povus ne deziri malsekiĝon, sed ne forlasi pro tio la ideon lin senigi je mono. Al ili sufiĉis atendi, ĝis li elakviĝos kaj revenos supren al la strato.

Li ege malvarmis, sed havis nenion por viŝi sin seka. Kiam la polica grupeto alvenis, li iris apud ĝin kaj petis ĝin kuniri ĝis la lasta strateto, en kiu troviĝis la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj laŭ la bileto lin atendis.

* * *

“Mi venigis vin,” juĝisto Liang seriozvoĉis, “por komuniki al vi la finan decidon de ĉi tiu juĝejo.

“Vi, sinjoro Gao, montris per via agmaniero, ke vi ne alte estimas la pentraĵon, kiu troviĝas centre de ĉi tiu kazo. Anstataŭ travivi danĝerojn por iri ĝin repreni, vi sendis serviston, kaj por tiu rulaĵo vi proponis nur 40 arĝentajn monerojn, dum vi perfekte scias, ke ĝi valoras multe pli. Kiam la reĝo de la ŝtelistoj diris, ke tio ne sufiĉas, via servisto respondis, laŭ via ordono, ke vi ne donos pli. La danĝeron, ke la rulaĵo estus ŝirita, vi ne serioze konsideris.

“Male, s-ro Jen iris mem. Li kuraĝe trapasis la timindajn pasejojn, li eĉ ĵetis sin en akvon, por ke la mono, kiun li portis, ne estu ŝtelita. Kaj kiam li troviĝis en la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj lin atendis, li donis al tiu altan prezon por la pentraĵo, nome 120 arĝentajn monerojn.

“Neniu povos certiĝi, ĉu temis pri pruntedono aŭ donaco. Sed havo portas kun si respondecon. Kiam kultura valoraĵo, kiu venas de la avoj de niaj avoj, troviĝas en danĝero iĝi rompita, aŭ, ĉi-kaze, ŝirita, estas la devo de homo ĉion fari por ĝin savi, eĉ je kosto de konsiderinda perdo. El la sinteno de unu kaj de la alia montriĝas, ke nur unu meritas havi la originalan pentraĵon, kaj tiu pagis la plenan prezon por ĝi.”

“Sed, alte estiminda sinjoro juĝisto,” ekparolis Gao, “la reĝo de la ŝtelistoj fine akceptis mian proponon kaj donis la pentraĵon al mia servisto! Ĉu vi do volas, ke ĉi-homo redonu ĝin al s-ro Jen? Mi ne komprenas, kion vi ĵus diris pri li.”

Juĝisto Liang ridetis.

“Ĉar ne estas ebleco scii, kiu pravas, rilate al dono aŭ prunto, vi ricevis kopion, kiu valoras la monon, kiun vi pretis pagi. La originalon s-ro Jen ricevis. Sed ĉar li montris sin inda je tiu havaĵo, ĉi tiu juĝejo redonas la 120 arĝentajn monerojn al li. Venu, sinjoro Jen, ĉi tiu mono estas via. Jen. Mi gratulas vin pri la kuraĝo, kiun vi elmontris hieraŭ. Kaj nun, la traktado de ĉi tiu kazo estas finita.”

La multaj scivolemuloj kiuj ĉeestis, ekstaris kaj komencis eliri el la juĝejo. Kune kun la publiko eliris ankaŭ Kong. Li ridetis. Li tre ŝatis juĝiston Liang. Kaj certe li neniam forgesos, kiel bone li sentis sin, ludante la reĝon de la ŝtelistoj.

NOVAJ VORTOJ:

arĝento, bani, cirklo, donaci, ekzerci, etoso, folio, formala, gongo, imperio, karbo, kato, korto, mezuri, originala, pentri, ponto, prunti, ruli, sovaĝa, sudo, viŝi

NOVAJ KUNMETOJ:

por-tempe, pri-trakti, prunte-doni, prunte-preni, sci-povi, sia-tempe, sur-meti

34. MALBENITA LISTO

— Sinjoro eldonisto, mi sukcesis verki 33 el la promesitaj rakontoj. Eble ili estas bonaj, eble ili estas tuj ĵetindaj en fajron, mi ne scias. Eĉ se verkisto relegas dekfoje sian verkon, paĝon post paĝo, li mem ne povas juĝi ĝin. Sed pluen iri mi ne povas. Vi devos, ĉu akcepti neplenumitan taskon, ĉu aldoni unu aŭ du jarojn al la dato notita sur via kalendaro por la ricevo de miaj rakontoj.

— Kial vi ne povas daŭrigi? Ĉu vi ne promesis? Ĉu vi ne prenis sur vin sindevigon rilate al mi?

— Promesis, promesis, sindevigo… Belaj grandaj vortoj ili estas tute certe, sed homo estas nur homo, kaj kiam ne eblas, ne eblas. Ĉe neebleco, promesoj kaj sindevigoj forfalas, ĉu ne?

— Kial tasko, kiun vi komence plenumis tute bone, ŝajnas, subite fariĝis malfacile efektivigebla? Vi estas mallaborema, jen ĉio.

— Ne, ne. Mi ŝatas verki. Vi scias, ke mi neniam provas eviti malfacilaĵojn. Mi tre dezirus efektivigi vian planon, sed mi ne povas. Rigardu al la listo.

— Kiu listo?

— La malbenita listo de la vortoj, kiuj restas. La listo de la vortoj, kiujn mi devas enmeti en miajn romanojn.

— Romanojn? Ĉu vi verkas romanojn nun? Ni interkonsentis, ke vi verkos difinitan nombron da rakontoj, ĉiufoje kun inter 20 kaj 25 novaj vortoj, por ke la lernanto transiru de scio de 400 signifhavaj vortopartoj al mil aŭ iom pli. Ni volas, ke la lernanto transiru senpene de baza nivelo al meza. Sed ni parolis pri rakontoj, eĉ rakontetoj, neniam pri romano.

— Pardonu min, estis eraro. Intenca eraro. “Romano” estas unu el la vortoj sur la listo.

— Sed vi jam uzis ĝin. Mi memoras, ke ĝi troviĝas en la rakonto pri la du fratoj, kiuj retroviĝas ie sur la Britaj Insuloj.

— Kian memoron vi havas! Jes, jes, mi uzis ĝin, sed ne sufiĉe. Mi devas reenmeti la vortojn post kelka tempo, por ke la leganto fiksu ilin en sia memoro sen devi speciale peni. Mi diras “sen peni” pro la sama kaŭzo, ĉar la vorton “peni” mi ne sufiĉe uzis.

— Sed tion vi faras dekomence. Kial aperas nova problemo?

— La problemo estas, ke restas pluraj vortoj, kiujn mi ne sukcesas enrakontigi, ĉar ili havas neniun rilaton inter si, kaj mi ne kapablas trovi temon komunan por ili.

— Ne perdu la kapon pro tia eta problemo. Diru al mi, kiuj estas tiuj vortoj, kaj ni ekzamenos la aferon tute trankvile. Mi devus povi helpi vin, kvankam kun mia nuna dent-doloro…

— Dent-doloro! Ĉu vere viaj dentoj doloras? Kompatinda eldonisto! Vi suferas ĉe la dentoj, kaj jen mi venas ĝeni vin pri miaj verkproblemetoj!

— Estas mia kulpo. Mi neniam brosas la dentojn sufiĉe. Jam kiam mi estis etulo, mia patrino konstante diradis al mi: “Uzu la dentbroson. Uzu ĝin dum almenaŭ tri minutoj ĉiutage. Se ne, kiam vi estos granda, viaj dentoj doloros, ili rompiĝos, ili moliĝos, kaj vi perdos ilin. Memoru mian konsilon: sendenta viro ne estas bela.”

— Tri minutojn! Diable, tio estas multa, ŝajnas al mi, kvankam verdire, mi neniam atentas pri la daŭro, kiam mi brosas al mi la dentojn.

— Certe tio estas multa. Mia patrino eĉ foje provis kontroli. Ŝi kalkulis la tempon, dum mi brosis al mi la dentojn, kaj se mi brosis triminute, ŝi tion signis sur la kalendaro. Ŝi krajone metis etan linion, iom kiel minussigno, tiel ke mi povu konstati, ĉu en la plimulto el la tagoj mi brosis miajn dentojn sufiĉe longe.

— Terure. Ĉu ŝi longtempe tion faris?

— Ne. Ŝi baldaŭ perdis la kuraĝon. Tio postulis tro da mensa energio. Post kelkaj fojoj ŝi trovis stulta la devon kontroli mian dentviŝadon. Sed ĉiaokaze, la dentisto diris al mi, ke miaj dentoj estas tre malbonaj, ĉar mi manĝas tro da sukero. Mi amas dolĉaĵojn. Mi amas dolĉecon. En unu tason da kafo mi metas tri pecojn da sukero, aŭ tri kuleretojn, laŭ la loko. Ankaŭ en teon mi enmetas saman kvanton.

— Mi ne elportus tiom sukeritan kafon.

— Mi scias, ke tio ne estas bona por la sano. Miaj dentoj ne tre bone fartas pro tiu kutimo. Sed tia mi estas: mi ŝategas sukeron, kaj ne tre ŝatas spicojn. Eble ĉar mia patrino ĉiam ege spicis la manĝaĵojn. Ŝi eĉ spicis sian teon. Mi supozas, ke ŝi metis multe da spico ĉien, por ke oni ne tro sentu la veran guston de tio, kion ŝi preparis.

— Nu, mi ne volas resti ĉi tie kaj ĝeni vin per miaj konsideroj pri verkado, dum via tuta kapo doloras pro fuŝa, malbonfarta dento. Mi…

— Ne, ne. Restu. Mi prenis kuracilon, kaj ŝajnas, ke ĝi komencas efiki. Eventuale, se la doloro revenos tre forte, mi petos vin lasi min sola kun ĝi. Sed mi ne tre kredas je tiu eventualeco. Nun, de momento al momento, mi sentas, ke la doloro pli kaj pli malaperas. Kompreneble, tio estas nur sento. La fuŝa dento plu fartas malbone kaj… Sed mi reparolu pri via problemo. Memorigu al mi: kion vi diris pri la premioj?

— Pri la premioj? Mi neniam parolis al vi pri premioj! Kiuj premioj?

— Ĉu ni ne decidis, ke la abonanto, kiu plej bele, ĝuste kaj plene sukcesis resumi la plej longan el viaj rakontoj sur duona folio, t.e. en ne pli ol dudek linioj, ricevos premion?

— Abonanto, vi diris, ĉu? Sed miajn rakontojn vi ne presos en revuo. Ne temas pri abonoj, sed pri legantoj de libro, lernantoj, eventuale eĉ ŝatantoj de literaturo.

— Ha jes, mi eraras! Mi miksas kun io alia. Tio estis ideo de mia edzino, Mi eventuale uzos ĝin foje pri aliaj tekstoj. Aŭ eĉ eventuale pri viaj, se vi konsentos, ke ili aperu en tiu revuo.

— Kiu revuo?

— LA PILKO.

— Stranga nomo por revuo. Pri kio ĝi temas?

— Pri sportoj. Pri piedpilko, korbopilko, manpilko…

— Atentu! Oni diras, ne ‘piedpilko’, sed ‘futbalo’.

— Ne, ne, ne. ‘Futbalo’ estas fuŝa misangla vorto, kiu ne impresas min. Por mi tio estas piedpilko kaj ĝi restos piedpilko.

— Laŭ via plaĉo. Mi ŝatas vian principon pri formado de vortoj, sed ne ni kreas la lingvon. Ni devas obei ĝiajn regulojn, kaj la ekzistantan vortliston, aŭ pli ĝuste, la oficialan vortaron.

— Mi ne konsentas. Vi estas verkisto, ĉu ne? La verkistoj estas tiuj, kiuj vere kreas lingvon. La verkistoj kaj la popolo. Se la ideoj de la verkistoj estas bonaj, la popolo ilin akceptas kaj ili eniras en la lingvon. Se ne, ĝi ilin malakceptas kaj la lingvo ne enhavos ilin. Kaj same, se la ideoj de la popolo estas bonaj, oni povas certi, ke verkistoj ilin alprenos. Vi neniam riskas ion proponante novan formon, ĉefe se vi havas taŭgan lingvosenton.

— Eble. Tamen mi ne komprenas, kial vi volas, ke miaj rakontoj aperu en sporta revuo. Ili tute ne rilatas al pilkoj. Mi eĉ ne sukcesis enmeti la vorton ‘pilko’ en iun ajn, kvankam ĝi kuŝas sur tiu malbenita listo. En kiu rubriko miaj rakontoj presiĝus? Nek en la piedpilka (aŭ futbala), nek en la korbopilka, nek en la piedkurada, nek en la saltada…

— Oni povus krei lingvan rubrikon. Kial sportemuloj ne interesiĝus pri lingvo? Ili interesiĝas pri ĉio, kio rilatas al movado de la korpo. Se ili movos la langon por paroli novan lingvon, ĉu tio ne estus iaspeca sporto? Oni povus premii tiujn, kiuj movas la langon plej rapide, plej forte, plej bele, plej sporte…

— Tiuj, kiuj parolos plej spice! Ha-ha!

— Ha-ha! Mi ne scias, kial mi ridas, ĉar tio ne estas tre amuza. Nu, por forgesi mian denton, plej verŝajne. Kiam mi fondis tiun revuon, mia ideo estis… Ho, diable!

— Kio okazas? Kial vi movas la piedon? Ĉu ankaŭ la piedo doloras al vi?

— Tute ne. Sed mi ĵus rimarkis, ke estas truo en mia ŝtrumpeto. Antaŭe, viraj ŝtrumpetoj estis bonegaj, nerompeblaj, netrueblaj. Kiam vi palpis ilin, vi tuj sentis, ke ili estas faritaj per bonkvalita materialo. Sed nun eĉ simpla palpo kaŭzas truon. Ili fariĝis, kiel la virinaj ŝtrumpoj. Laudire, tuj post la dua mondmilito, virinaj ŝtrumpoj estis porĉiamaj. Ili ne truiĝis. Sed la ŝtrumpa industrio ektimis, ke, se la ŝtrumpoj daŭros kaj daŭros sentrue, okazos teruraj ekonomiaj malfacilaĵoj por ĝi. Tial la grandaj ŝtrump-fabrikistoj en Norda Ameriko kaj Okcidenta Eŭropo, kaj verŝajne ankaŭ en Japanio kaj similaj landoj, ŝanĝis la materialon. Ili nun uzas ion, kio rapide truiĝas. Tiel ili vendas multege pli da ŝtrumpoj kaj ŝtrumpetoj. Nu, pri kio ni parolis antaŭe? Ne por diskuti pri ŝtrumpoj vi venis al mi, ĉu?

— Ni parolis pri tiu malbeninda vortlisto. Mi sentas min, kvazaŭ senmovigita, kvazaŭ mian vojon subite barus muro, murego. Aŭ eĉ pli bone: kvazaŭ mi estus falinta en fosaĵon, el kiu mi ne kapablas eltiri min.

— Kia stranga komparo! Mi ĉiam miras pri la bildoj, kiuj venas al homoj en la kapon, kiam ili volas belfrazi bilde anstataŭ ol uzi la kutimajn vortojn. En kian fosaĵon vi falis? Kiuj fosis ĝin?

— Ĉirkaŭ tiu malnova urbo staras muroj, sed antaŭ la muroj, laŭlonge de la tuta muraro, oni fosis longan fosaĵon, por ke la malamikoj falu en ĝin, kiam ili volas ataki la urbon kaj meti sur ĝiajn murojn la flagon de sia lando, kiel signon de sia venko. Nu, mi volas ataki tiun liston, venki ĝin. Sed mi-ne-scias-kiu fosis grandan fosaĵon por bari mian vojon. Mi falis en ĝin kaj ne kapablas eliĝi. Mi estas kaptita, kaj mia nekapablo uzi en kelkaj rakontoj vortojn, kiuj tute ne rilatas unu al la alia — uzi ilin nur pro tio, ke ili kuŝas sur via malbenita listo — tiu nekapablo suferigas min.

— Estas amuze vidi, kiel via menso funkcias. Viaj ideoj pri fosaĵo, urbo kun ĉirkaŭa muraro, malamikoj, kiuj volas planti siajn flagojn sur ĝi, dum ĉiuj hundoj de la urbo rapide movetadas sian voston tien kaj reen por signi, ke ili estas kontentaj, vere, mi neniam imagus tiajn aferojn en serioza interparolado, kiel la nia.

— Mi neniam parolis pri vostoj de hundoj. Tion vi prenis el via propra imago kaj tiu penso vere mirigas min. Kiam mi klopodas trovi komparon, por klarigi per konkretaj bildoj ion malkonkretan, mi trovas pli facile ekzemplojn en plantoj ol en bestoj. Hundoj kaj katoj ne tre interesas min, verŝajne, dum mi ŝatas arbojn, arbojn kun ĉiamaj verdaj folioj, arbojn kun folioj, kiuj flaviĝas ĉiujare kaj falas, jes mi ŝatas arbojn, arbarojn, sed ankaŭ fruktojn kaj legomojn. Ĉiujn plantojn mi ŝatas, dum bestoj ne tre interesas min.

— Domaĝe. Tamen estas tre interese. Ĉu vi scias, kial hundoj kaj katoj tiel ofte malamikas?

— Ne.

— Estas problemo de komunikado: ili miskomprenas unu la alian. Kiam hundo levas la voston por esprimi sian feliĉon, kato komprenas tion kiel danĝersignon.

— Interese. Mi eventuale enmetos tion en unu rakonton.

— Vi vidas, ke bestoj estas tre interesaj. Sed kial vi konstante uzas la vorton eventuale?

— Mi ne scias. Verŝajne, por ke la leganto lernu ĝin. Kaj por ke la anglalingvanoj komprenu, ke ĝi ne signifas la samon, kiel eventually en ilia lingvo, kio signifas ‘finfine’.

— Strange. Sed kial vi parolas pri leganto? Kial legantoj scius, kion ni diras?

— Ĉar mi intencas uzi ĉi tiun interparolon kiel tekston por mia rakontaro (kvankam ĝi tute ne estas rakonto). Tial mi ekfunkciigis mian kased-aparaton. Ĉu vi ne rimarkis?

— Ne. Ne tre ĝentile. Vi almenaŭ povus peti mian permeson. Vi lasis min paroli stulte pri miaj dentoj kaj ŝtrumpoj, se diri nenion pri la rilatoj inter kato kaj hundo. Ne diru, ke ĉio ĉi estas sur kasedo, kaj ke vi intencas transskribi niajn parolojn kaj ilin publikigi?!

— Tamen, jes, ja, tio estas mia intenco.

— Sed kial diable la legantoj interesiĝus pri nia interparolo?

— Pro la vortoj, kiujn ni uzis: broso, dento, eventuale, flago, fondi, fosi, kalendaro, listo, minus, nordo, palpi, planti, premii, romano, rubriko, spico, sukero, ŝtrumpo, vosto. Tiuj konsistigas preskaŭ 70 elcentoj el la vortoj, kiujn mi ankoraŭ devis uzi por fini la liston, aŭ por sufiĉe ripeti vortojn, nur unufoje viditajn.

— Vi do preskaŭ sukcesis, ĉu ne?

— Verki taŭgan rakonton, tute ne. Sed enmeti serion da stultaj vortoj en stultan tekston, por ke la leganto ricevu sian ĉiu-tagan aŭ ĉiusemajnan aŭ ĉiumonatan kvanton da novaj vortoj el la fama listo, tion mi nun sukcesis.

— Pri kio do vi plendas? Vi vidas, ke tio efektiviĝas facile. Iom da energio, homo, iom da energio, kaj via entrepreno atingos sian sukcesan finon. Kiel mi diris komence: vi nur estas mallaborema.

NOVAJ VORTOJ:

aboni, broso, dato, eventuala, flago, fondi, fosi, futbalo, Japanio, kalendaro, kalkuli, listo, literaturo, minus, palpi, pilko, planti, premio, resumi, risko, rubriko, sukero, suspekti, ŝtrumpo, vosto

NOVAJ KUNMETOJ:

el-doni, far-iĝi, sin-dev-igo

35. PO KIOM?

— Vi denove ludas per via komputilo! – Kial ne? Ĉu tio ĝenas vin?

— Min? Tute ne. Ludu, kiom vi volas. Kion vi faras?

— Mi uzas la informbankon pri Sovetio. La ĉefo volas, ke mi verku artikolon pri la ekonomia situacio tie, kaj mi bezonas bazajn donitaĵojn. Mi ne tre ŝatas devi verki tiun artikolon. Tio ne estas mia fako.

— Kaj kion aparte presindan vi eksciis dank’ al via komputilo, aŭ pli ĝuste dank’ al ties informfonto?

— Nenion, kio estus, kiel vi diras, presinda. Nur nombroj, nombroj, nombroj montriĝas al mi. Sovetio vendas tiom da gaso, ĝi aĉetas tiom da greno. Ĝi vendis eksterlanden tiom da ligno, el kiu tiom sub formo de tabuloj, ktp ktp.

— Verŝajne ne pri tiaj informoj soifas la publiko. Krom eble kelkaj uloj, kiuj faras sciencan esploradon.

— Vi eraras. La ĝenerala publiko ne tre interesiĝas pri tia informa materialo, sed gravuloj kun respondecoj en diversaj ekonomiaj entreprenoj, homoj, kiuj okupiĝas pri fontoj de energio, industriistoj; kiuj volas efektivigi tiun aŭ alian projekton, ĉiuj tiuj legas nian ekonomian rubrikon, eble ne kiel soifa infaneto en-buŝigas la patrinan lakton, sed almenaŭ kun intereso. Ni redaktas altkvalitan ekonomian paĝon, kiun multaj favore legas.

— Diable! Vi defendas vian gazeton kun bela energio. Nu, pardonu, mi tute ne intencis ataki vian publikigaĵon. Ĉu mi povas rigardi vian komputilon? Kio estas tio nun? Ha jes, turismo! Ŝajnas, ke la turisma sezono alportis konsiderindan gajnon. Vidu, ne nur en somero, sed eĉ en aŭtuno la hoteloj estis tiel plenaj, ke la turisma organizaĵo ne sciis, kien loĝigi la alvenantojn. Interese!

— Interese, ĉu? Ne por mi. Tiuj nombroj min frenezigas. Temas konstante pri milionoj. Milionoj da tio, milionoj da tio ĉi. Sed por mi tio signifas nenion. La intereso por mi estas nul.

— Ha-ha! Ni faru statistikon pri via intereso. Kiom da intereso por ĉiu informo? Koncerne vin, po nul!

— Ha ne! Ne rekomencu, mi petas vin. Mi vin konas. Mi vidas, kion vi celas. Vi volas refoje rekomenci vian ludon kun tiu vorteto “po”. Gi min lacigas. Fakte, mi neniam vere komprenis la uzon detiu “po”.

— Ĝuste tial mi volas lude instrui vin. Ne estas malfacile. Se mi diros al vi, ke ni ambaŭ sovaĝe rompis po du vitrojn, kiom da vitroj estis rompitaj?

— Ni estas du. Kaj ni rompis po du vitrojn. Ni do, sovaĝuloj, rompis kvar vitrojn: vi rompis du kaj ankaŭ mi du. Ĉu bone?

— Ne estas bone rompi vitrojn, speciale se sovaĝe, sed via kompreno estas ĝusta kaj la kalkulo senerara. Vi vidas, ke estas simple. Vi apenaŭ bezonis pripensi por trovi ĝustan kaj precizan solvon al la problemo. Kaj nun mi diru: la dekses turistoj trinkis po glason da biero. Kiom da glasoj da biero ili trinkis entute?

— Dekses.

— Ĉu iu ne trinkis?

— Ne. Ĉiu trinkis.

— Ĝuste tion precizigas “po”. Se mi dirus: “La 16 turistoj trinkis 16 glasojn da biero”, oni scius, ke la grupo malplenigis 16 glasojn, sed oni ne scius, ĉu eble unu soifulo ne trinkis kvar, dum kvar aliaj trinkis nul. Kiam oni diras: “La 16 sovaĝuloj trinkis po glason”, tio signifas, ke ĉiu sovaĝulo el la 16 trinkis unu glason. Mi supozas, ke vi perfekte komprenis nun.

— Perfekte, mi ne dirus. Mi komprenetas. Tamen, mi ĉiam sukcesas esprimi, kion mi volas, sen uzi tiun vorton. Mi trovas ĝin malfacila. Mi rekomendas ĝin al neniu, kaj mi ne reklamos pri ĝi en mia gazeto.

— Strange, ke vi tiel reagas. Mi trovas, ke tiu vorteto meritas iĝi multe pli populara ol ĝi nun estas. Aŭskultu. “Ĉiuj mem-broj de la asocio ricevis po etan floron el la ĝardeno de la prezidanto”. Ha-ha!

— Ha-ha, ĉu? Mi konfesas, ke mi ne komprenas. Mi ne estas tre inteligenta, vi scias. Kial tiu laŭta rido?

— Po etan floron, poetan floron, floron de poeto!

— Ne tre amuze.

— Ĉu vere? Sed kion vi dirus, se mi informus vin, ke “ĉiuj polinoj amas po polon”?

— Kiun popolon?

NOVAJ VORTOJ:

aŭtuno, banko, gaso, greno, komputi, nul, po, poeto, polo, redakti, Sovetio,

statistiko, tabulo, turismo, vitro

NOVAJ KUNMETOJ:

don-it-aĵo

36. PERFEKTA BAKADO

Dum pluraj monatoj mi laboris en ne tre gaja havenurbo, kie oftege pluvis. La ĉielo estis konstante malhela, preskaŭ nigra pro la nuboj. Kaj kiam ĝi heliĝis, ĝi iĝis nur hele griza, neniam ĝi bluis.

Ĉu mi estas plendema homo, ne facile kontentigebla? Eble. Sed, sincere, tiu neniam suna vetero efikis preme al mia nerva sistemo.

“Kial vi fuŝas vian vivĝojon pro tiu vetero?” amiko diris al mi. “La koloro de la ĉielo ne dependas de vi. Kontraŭ aferoj neeviteblaj estas sensence batali. Ne la veteraĉo, sed via sinteno al ĝi, trafas suferige viajn nervojn.”

Mi ĝenerale ŝatas tiun samoficulon, sed fojfoje li imagas, ke li apartenas al speco de saĝuloj, komisiitaj de la dioj doni konsilojn al la tuta homaro, kaj tiuj liaj kursoj pri saĝeco ne estas ĉiam bonvenaj. Des pli, ĉar li plej ofte pravas.

Mi rigardis tra la fenestro. Dikaj ŝipoj malrapide moviĝis sur la maro, sub la griza plafono, kiun oni tamen ĉi tie nomis ĉielo. Jam la kvaran monaton nun mi laboris en ĉi tiu oficejo, ĉe fenestro, kiu rigardis al la maro, kaj tiuj ŝipoj min impresis kiel en la unua tago.

Kion ili transportis? Ĉu ŝafan viandon el Nov-Zelando? Horloĝojn el Svislando, aŭ, plej verŝajne, Japanio? Ĉu komputilojn el Usono, skribmaŝinojn el Italio, sciencajn aparatojn el Germanio, grenon el Kanado, bovan viandon el Argentino, aŭtojn el ie ajn? Mi devenis de kampara regiono, interne de la lando, kaj sidi ĉe tiu apudhavena fenestro estis kvazaŭ teatraĵo, pri kiu mi neniam laciĝis. Se nur tiu malbenita vetero…

“Se vi rigardas la dancon de la ŝipoj anstataŭ progresi en via tasko, mi konas iun, kiu ne benos vin…” mia konsilema amiko diris, afable, sed ne pro tio agrable.

Mia brusto dikiĝis pro profunda spiro, kiun mi tuj malrapide kaj brue eligis. Li pravis kiel ĉiam.

Mi pene rekomencis redakti la raporton, kiun la ĉefo postulis. Sed en mia menso kvazaŭ filmo ruliĝis, kun ŝipoj, blua maro, verdfoliaj arboj, suno, insuloj… Kiel mi estus povinta supozi, ke pli ol imagado, ĝi estis ia antaŭscio?

“La ĉefo vokas vin!” Subite min vekis el pensado preskaŭ dorma la voĉo de sekretariino.

Mi suspektis, ke li esprimos sian malkontentecon pri mia tro malrapida laboro. Dum momentero min trakuris eĉ la penso, ke eble li anoncos, ke li volas maldungi min. Tio estus por mi malfacile elportebla novaĵo. La ekonomia situacio ne estis ideala, multe mankis ĝis tio, kaj dungiĝon oni ne povis esperi facile trovi. La ideo iĝi senlabora kaj longe serĉadi entreprenon, kiu dungos min, ne kondukis al rideto, dum mi paŝis al lia oficejo. Nek helpis la fakto, ke liaj unuaj vortoj estis dubsencaj:

“La etoso ĉi tie ne taŭgas al vi, ĉu?” li diris.

“La etoso? Jes ja, mi tre ŝatas la etoson en nia oficejo. Neniu estas malafabla, ĉiuj laboras precize kaj helpas unu la alian. Fakte, estas vere amika etoso. Krome, mi ŝatas la etoson de havenurbo. La ĉeesto de ŝipoj, la etaj mallarĝaj stratoj de la ĉehavena urboparto, tiuj plej diverslandaj restoracioj kaj trinkejoj, ĉio ĉi ege plaĉas al mi.”

“Mi uzis malĝustan vorton, pardonu. Mi volis diri: la vetero,” la estro diris, ridete.

“Nu, nu, jes, tiurilate vi pravas. Mi ŝatas ĉion ĉi tie, sed ne la veteron. Tiu malalta griza plafono el nuboj kvazaŭ pezas sur mi preskaŭ dolorige.”

“Nu, mi bezonas sendi iun al pacifika insulo. Temas pri traktado ĝuste en la kampo, kiun vi plej bone konas. Mi pensis pri vi. Ĉi tie baldaŭ estos aŭtuno, pluvos eĉ pli ol ĝis nun. Tie printempos. Ĉu tia eta ekskurso plaĉus al vi?”

Eta ekskurso! Kiajn vortojn li uzis! Se li ne sentas la diferencon inter transmara vojaĝo kaj aŭtobusa aŭ vagonara ekskurso, li vere estas stranga, aŭ nekredeble riĉa, aŭ…

Kaj jen mi estis tie sude. Blua ebeno de trankvila maro, invita al agrabla, malstreĉa, ripoziga bano. Maro; blua ĉielo; varma vetero, sed vento, kiu refreŝigis. En senhoma apudmara naturo mi sidis, ĝuante la ĉirkaŭan pacon. Mi demetis mian ĉemizon, por plej plaĉe baniĝi en la sunradioj.

“Gardu vin! Oni neniam estas tro singarda pri la suno ĉi-insule,” afable alparolis min brunhaŭta junulo, videble lokano, vestita nur per eksblua usondevena pantalono.

Mia haŭto, blanka kiel la luna disko, igis min senti min fremda, diferenca de ĉiuj ĉi-insule. Mi opiniis, ke mi trovis taŭgan solecan lokon, por progrese brunigi ĝin, sed konstateble tio estis eraro.

“Eble vi devus konservi la ĉemizon sur vi,” li plu diris. “La suno povas bruligi vian haŭton, tiu iĝos tute ruĝa, kaj doloros al vi.”

“Ĉu vere?”

“Mi ne scias. Blankuloj tro diferencas unu de la alia tiurilate. Kelkaj rapide fariĝas bele brunaj, ĉe aliaj la haŭto fariĝas plej amuze ruĝa. Amuze por la rigardantoj, ne por la koncerna ruĝhaŭtulo. Estas tre ridige, ĉefe, se la suno atakis la nazon. Tiuj grandaj, dikaj elstaraj nazoj, sune ruĝigitaj, estas plej ĝojiga vido.”

Mi iom ĝenis min, ne sciis, kion respondi.

“Kelkaj inaj turistoj havas tutan sistemon por defendi sian nazon kontraŭ la fajro de la suno,” li plu prelegis. “Ankaŭ tio estas ridiga: ilia nazo estas tute blanka, kiel la viando de tro kuirita kokido, dum la resto de la vizaĝo ruĝas kiel… nu… kiel ruĝa floro.”

“Aŭ fajro,” li aldonis post silenta, mensesplora momento. Dum longa senparola minuto li rigardegis min, kiel bestoscienculo beston.

“Ŝajnas al mi, ke vi apartenas al la ruĝula speco, ne al la brunula,” li diris, kun ia moka rebrilo en la okuloj. “Se vi ne volas revesti vin, almenaŭ iru en ombron. Kvankam ĉi tie…”

Mi rondrigardis. Nenie estis ombro.

Mi min demandis, ĉu remeti la ĉemizon. Eble estus pli saĝe. Sed aliflanke, mi sentis tion malvenko antaŭ tiu mokemulo, kaj ĉu mi ne riskus, ke malvenko havus kiel precipan efikon, ke lia mokemo plifortiĝus? Sed ĉu li vere volis moki min, aŭ ĉu mi misprenis por moko ion, kio estis nur speciala maniero interrilati kun fremdulo?

“Antaŭ kvindek jaroj, onidire, eŭropanoj ĉiam surhavis ĉapelon, ĉar la suno trafis al blankulo la menson tra la kapaj ostoj,” li diris, refoje kvazaŭ prelege, kaj mi refoje ne povis scii, ĉu li mokas min, aŭ nur estas animsimpla knabo, kiu ne havas la samajn regulojn pri ĝentileco kaj konveneco, kiel ni. Ofte mi aŭdis prelegi pri “interkultura komunikado”. Ĉu mi nun trafis unu el ties problemoj?

“Mi min demandas, kial ili ne plu bezonas ĉapelojn,” li serioze laŭtvoĉe pripensis. “Mi supozas, ke iliaj kapostoj fariĝis pli malmolaj. Kion vi opinias, estimata fremdulo?”

“Mi samopinias kiel vi,” mi respondis. “La blankulaj kapoj perdis sian molecon. Tial ni ne plu bezonas ombron, ni povas elporti la sudmaran sunon senĉapele. Nun ni havas ĉe la kapo malmolajn ostojn, kiuj efektive baras la efikon de viaj terure bruligaj sunradioj.”

Li ridis. Mi komencis suspekti, ke temas nek pri moko, nek pri animsimpleco, sed pri ia ŝercemo, tro diferenca de la mia, por ke mi tuj sentu ĝin. Aŭ eble mia timo esti mokata fuŝis mian naturan senton pri ŝercemo. Kiel ajn estu, per mia respondo, mi retroviĝis sur la sama ŝercnivelo kiel li.

“Ĉu vi scias, kial mi estas bele brana?” li demandis, larĝigante sian bruston per eksteren-tiro de la braksuproj, kvazaŭ por elmontri, kiel fortule konstruita li estas. Sed la brilo de liaj okuloj estis por mi tute klara nun: ne estis moko, sed la natura ŝercemo de feliĉa knabo.

“Ne,” mi respondis kun travidebla ŝerca seriozeco.

“Kiam Dio kreis la unuajn homojn, la avojn de la avoj de niaj avoj, li faris ĉiaspecajn klopodojn. Li provis jen per tiu materialo, jen per tiu alia, ĝis fine li trovis ion vere kontentigan. Per tiu materialo li unue devis fari du provojn antaŭ ol sukcesi. Li faris belan kukon kun la formo de homo kaj metis ĝin en la bakujon, sed li ne havis sufiĉe da ligno por longa fajro kaj ne lasis la kukon sufiĉe longe. Sekve, kiam li eltiris ĝin, la homkuko ne estis bone bakita. Ĝi estis ankoraŭ multe tro hela. Tiel naskiĝis la blankuloj.

“Poste li pensis: nun mi ne plu simile eraros. Li kolektis multege da ligno por fari longedaŭran fajron kaj metis duan hom-kukon en la bakujon. Sed li lasis ĝin tro longe. Tro kuirita, tro longe bakita, ĝi eliĝis tute malhela. Tiel naskiĝis la nigruloj.

“Nur post tiu dua eraro li sciis, kiel ĝuste kalkuli la daŭron de l’ bakado kaj la forton de l’ fajro. Kaj kiam li eltiris el la bakujo la trian homkukon, ĝi estis perfekte kuirita, perfekte bakita, nek tro blanka, nek brule nigra, perfekte flavbruna kiel mi. Tiel naskiĝis mia popolo.”

Li ridis longan, laŭtan, gajan ridon, kiun mi neniam forgesos.

NOVAJ VORTOJ:

Argentino, baki, gardi, Kanado, koko, nervo, Nov-Zelando, ombro, Pacifiko

NOVAJ KUNMETOJ:

de-meti, de-veni de, gardi sin, kiel ajn estu, 1′, multe mankas ĝis tio,

re-brilo, sen-labora, sin-garda, tra-vid-ebla

37. SESA RAKONTO PRI AFANTI

Estis belega aŭtuna vespero. Baldaŭ la suno subiros. La lumo estis dolĉa, la etoso plej paca. Aŭdiĝis neniu bruo, krom kelkaj birdokantoj. Afanti sidis apud sia edzino, ekstere, en la ombro. Kortuŝa sento de plaĉa geedza ama kunuleco plenigis ambaŭ. Malriĉaj ili eble estis, sed feliĉaj. Feliĉaj pro tiu granda, simpla amo.

lom post iom Afanti konsciis, ke delonge li ne manĝis. Lin kaptis malsato.

“Ĉu vi ne preparis kukojn?” li demandis, memorante pri bona odoro, kiun li sentis revenante hejmen.

“Ĉu vi ne povus kontentigi vin nur sidi ĉi tie, ĝui la naturon, kaj ame rigardi la vizaĝon de via belega edzino?” ŝi ridete respondis. Miksi amon kun ŝerco estis unu el ŝiaj favorataj amuziloj, kiun li ege ŝatis.

“Jes ja, mi povus kontentiĝi per tio,” venis la rebato, “sed, se mi manĝos bonajn kuketojn, dum mi rigardos vian luman vizaĝon, estos eĉ pli kontentige. Mi antaŭsentas, ke okazos miraĵo: via vizaĝo tiam fariĝos ankoraŭ pli bela.”

Ŝi rigardis lin kiel patrino infanon, kun io danka en la okuloj, kaj ekstaris por iri domen. Al ŝi plaĉis, kiom li ŝatas ŝian kuirarton. Afanti dume ridis silente.

‘Edzinoj estas kvazaŭ patrinoj’, li pensis, ‘por ami, ili bezonas nutri’.

Kaj dum ŝi revenis alportante la kuketojn, ŝi ridetis al si.

‘Edzoj estas kiel infanoj’, ŝi pensis, ‘por ami, ili bezonas manĝi’.

NOVAJ VORTOJ:

nutri

NOVAJ KUNMETOJ:

sub-iri

38. NE STARU TIE!

Vi demandas, kiom mi aĝis, kiam mi unuafoje flugis al Usono? Apenaŭ 25 jarojn. Ne alta aĝo. Junulo sensperta mi estis. Min timigis la propra funkcio. UN ĵus dungis min kiel tradukiston, kaj UN tiutempe estis tre alte konsiderata organizo. Mi sentis min timige malgranda rilate al la altaj taskoj, kiujn mi devos plenumi. Nek aĝe, nek laborkapable mi sentis min taŭga. Mi min demandis, ĉu mi saĝe agis akceptante tiun funkcion, des pli, ĉar mi neniam profesie tradukis eĉ unu paĝon antaŭe.

Fakte, skribe traduki ne estas tre ĝojiga laboro. Kiam vi finis transigi tekston el la originala lingvo en la gepatran, jen oni redonas al vi alian originalan tekston, kiun vi traduku. Kaj tiel plu senfine.

Tre ofte la tekstoj estas neklare redaktitaj (ĉar ilin verkis fremdaj fakuloj en lingvo, kiujn ili ne bone regas), kaj oni komprenas malbone ilian sencon. Krome — ĉu vi scias, ke la vorto ‘originala’ havas du tute malsamajn sencojn? — tiuj originalaj tekstoj plej ofte ne estis originalaj: ili estis en iu devenlingvo (tial oni nomis ilin originaloj), sed ili ĉiam temis pri la samaj aferoj sammaniere, sen ŝerco, sen vigleco, sen vivo: al ili plene mankis originaleco. Se aldoni, ke multaj estis fakaj kaj koncernis fakojn, pri kiuj mi tute ne estas fakulo, tiam vi komprenos, ke la laboro ne estis unu el la plej feliĉigaj.

Sed tamen ĉio ĉi estus akceptebla kun ĝojo kaj gajeco, se la laborkondiĉoj estus taŭgaj. Sed la laborĉambroj estis bruaj kaj neplaĉaj. Ni ofte devis labori nokte. Kaj la homa medio ne favoris la kreiĝon de plezuro. La etoso estis tre streĉa, ne tre homa — ni sentis nin objektoj, maŝinoj – plene manka je reciproka ĝentileco. Akraj malpacoj ofte estiĝis. La reciprokrajn rilatojn markis malestimo. Tiel estis almenaŭ ĉe la francaj tradukistoj, ankaŭ ĉe la rusaj. Ĉe la anglaj kaj hispanaj la etoso estis multe pli bona.

Sed ne pri mia traduka laboro mi volas rakonti. Ankaŭ tio ne estus tre originala, kaj vi meritas legi ion pli interesan. Mi rakontu pri mia unua mateno en Novjorko. Mi sidis en hotelo, ĉe tablo apudfenestra, kaj, dum mi manĝis miajn ovojn kaj panon kaj grasaĵojn trinkante kafon, kiun mi trovis aĉa, mi rigardis eksteren.

Ne estis gajige. Antaŭ ol alveni ĉi tien, mi havis mensan bildon pri Usono, kaj nur nun mi konstatis, ke ĝi neniel rilatas al realo. (Longe poste, mi komprenis, ke tiuj ideoj pri Usono venis de la filmoj, kiujn mi vidis, kaj tiuj filmoj fakte plej ofte montris Kalifornion, kiu ege diferencas de la orienta marbordo, sur kiu mi nun troviĝis).

Por mi — pro la filmoj — Usono estis lando moderna, pura, vigla, kun modernaj altegaj konstruaĵoj kaj kun tre belaj domoj. Novjorko plenis je altaj domegoj, jes ja, sed ili estis nek modernaj, nek belaj. Ŝajnis, ke la urbo estis konstruita sen ia ajn konsidero pri beleco. La stratoj estis planitaj orde, laŭ ordo tiel senkompate kvadrata, ke ĝi povus frenezigi iun ajn kun iom poezia animo. Sed la domoj mem ŝajnis konstruitaj senorde. Dikaj kaj maldikaj konstruaĵoj, altaj kaj malaltaj, strangaformaj muroj el forpuŝe malhelruĝa brikaro. Kvazaŭ ne tre lerta infaneto estus lude metinta ŝtonon sur ŝtonon, brikon sur brikon, blokon sur blokon, sen iam ajn pensi pri la formo, kiu el tia farmaniero rezultos.

Krome, multaj domoj aperis nekredeble 19a-jarcentaj. Eĉ la literoj sur la magazenaj montrofenestroj aŭ sur la netravideblaj vitroj, kiujn havis multaj oficejaj pordoj, estis tute ne modernaj, kompare kun Okcidenta Eŭropo. Kaj la strata malpureco superis ĉian kapablon de mia tamen sufiĉe kapabla imago.

Blovis glacia norda vento, vere vintra, kvankam ne estis vintro, kaj ĝi puŝis malpuraĵojn kaj gazetfoliojn, kiuj jen flugis rapide de unu stratflanko al alia, jen turniĝis surloke, formante plej malbelan vidaĵon.

Aŭ ĉu nur mia mensostato faris, ke ĉion mi vidis malbela? Eble mi devas precizigi, ke en tiu lando, kiu en mia antaŭa imago estis la lando de suno kaj pureco, mia mateno komenciĝis per renkonto kun dikaj, forpuŝaj insektoj, kiuj pace promenis sur la planko de mia nekredeble malvasta kaj malmoderna hotelĉambro.

Fininte miajn ovojn (bonajn) kaj mian kafon (forkurigan), mi ekiris al la strato. Mi provis informiĝi pri la vojo, sed la homoj tro rapidis por aŭskulti min. Anstataŭ respondi al mi, ili puŝis min por preterpasi. Ŝajnis, ke ĉiu malfruas por sia laboro, kaj ne havas tempon okupiĝi pri tiu perdita fremdulo, kiu devus kapabli trovi sian vojon mem. (Kiam 25 jarojn poste mi vizitos Kalifornion, mi faros precize malan sperton: tie la homoj ĉiam ege plej afablis kaj amike helpis min).

La homoj puŝis min, interpuŝiĝis, ne pardonpetis, aspektis atakeme. En kian medion mi enmiksis min, mi pensis. Mi paŝis sencele, sensence, perdita en la fluo de rapidega homamaso, kiu kvazaŭkuris preter… malrapidegaj veturiloj.

Estis nekredeble multe da aŭtoj kaj aŭtobusoj, tiel multaj ili estis en stratoj kaj strategoj, kiuj interkruciĝis, ke ili baris la vojon al si reciproke, kaj ne, aŭ apenaŭ, povis progresi pluen. Mi mire konstatis, ke en Novjorko oni iras pli rapide piede ol aŭte.

Marŝante kiel mi diris, provante sensukcese orientiĝi en tiu freneza urbego plena je malĝentilaj puŝemuloj, mi de tempo al tempo pasis preter strangaj specoj de restoracioj, kie sidis unu apud la alia, vice, sed ne komunikante unu kun la alia, homoj, kiuj pli malpli bovece movis la buŝon manĝante tranĉojn de pano, certe iom buterita, meze de kiuj troviĝis ĉu viando, ĉu legomoj, ĉu mi-ne-scias-kio. Min impresis, ke ĉiu rigardis rekte antaŭ sin per okuloj, kiuj ŝajnis vidi nenion, krom, eble, malĝojaj bovaj pensoj. Neniu komuneco, neniu amikeco, neniu homrilato tie ŝajnis ekzisti. Ĉiu sidis sur sia seĝo, tute proksime al alia, kaj ĉiu rigardis al iu nulo, nevidebla, nekomprenebla por mi eta eŭropano, kaj ĉiu ŝajnis malesperige sola. (Tio okazis en 1956. Nun simila etoso — apartula, senrilatula — kreiĝis en multaj eŭropaj lokoj. Kiel ofte Ameriko nur antaŭis.)

Finfine mi tamen trovis afablan usonanon ĵus alvenintan el ie sude. Li iom konis Novjorkon kaj klarigis al mi, kiun aŭtobuson mi uzu, kaj kie troviĝas la koncerna aŭtobushaltejo. Mi sentis grandan senpeziĝon. Finfine montriĝis, ke mi ne devos pasigi la tutan vivon en ĉi tiu frenezulejo, serĉante elirejon, kiu porĉiame malaperis.

Ve! La senpeziĝo ne daŭris longe. La aŭtobushaltejo estis tute proksima, jes ja, kaj mi facile trovis ĝin. Mi pretiĝis stari tie atende, kiam miaj okuloj trafis la nekredeblan surskribon. Per belaj klaraj literoj ja okulumis al mi la terura diraĵo: No standing.

Mia sango glaciiĝis en mia tuta korpo. Mi ĵus estis dungita de UN kiel profesia tradukisto. Mi, supozeble, sciis la anglan, verŝajne eĉ la usonan. Kaj laŭ mia lingvoscio, No standing ne estis dubsenca esprimo. La senco estis plej klara. No standing signifas nur: “Ne staru”, aŭ, se vi preferas, “Estas malpermesite stari” aŭ “Neniu staro allasita” (vi vidas, kiel bele ni tradukistoj kapablas ŝanĝi la vortigojn por esprimi saman ideon).

Diable!, mi pensis. Se mi ne rajtas stari por atendi aŭtobuson, kion mi faru? Sidi surtrotuare ne estis tre plaĉe, tiel malpura ĉio estis. Ne pli invita montriĝis la same malpuraj ŝtupoj de la apuda domo (multaj novjorkaj domoj havas kelkajn ŝtupojn ekstere, kondukantajn al la pordo). Kuŝi estus ankoraŭ pli strange kaj pli malagrablus. Kion fari? Mi ne komprenis. Neniu sidis aŭ kuŝis aŭ pendis tie apude, atendante aŭtobuson. Mi do povis imiti neniun. Ĉu aŭtobusojn en Novjorko oni ne atendas? Mi sentis, ke mi pli kaj pli freneziĝas.

Mi decidis ronde paŝi en la ĉirkaŭaĵo, trovante tre maltaŭgaj la kondiĉojn por kontroli, ĉu la aŭtobuso alvenas, Mi ja ofte turnis la dorson al la senco, laŭ kiu ĝi devis alveni. (Mi parolis antaŭe pri la du sencoj de la vorto ‘originala’; ĉu vi rimarkis, ke ankaŭ ‘senco’ havas du sencojn? La senco, kiu estas la direkto, laŭ kiu oni ien iras aŭ venas, kaj la senco, kiu signifas signifon).

Nur pli malfrue en la tago, kiam mi finfine atinis la ĉefsidejon de UN kaj komencis konatiĝi kun homoj helpemaj al fremduloj, nur tiam oni diris al mi, ke en la usona lingvouzo No standing signifas, ke aŭtoj ne rajtas halti tiuloke, alivorte, ke aliaj veturiloj devas lasi la lokon libera por la aŭtobusoj.

Sed la novjorkan menson mi neniam komprenos. Se tiu diro direktiĝas al aŭtoj, kaj nur al ili, kial tion ne diri klare, kial, anstataŭ simple skribi “Aŭtoj ne haltu”, oni diras “Ne staru” ĝuste ĉe loko, kie normalulo emos atende stari? Ĝuste ĉe aŭtobus-haltejo!

Mi vizitis multajn landojn en mia vivo, plurajn kun lingvoj, kiujn mi tute ne komprenis aŭ eĉ ne povis legi. Sed neniam mi sentis min tiel perdita kiel en tiu malbenita anglalingva urbego, kien mi iris por labori… tradukiste!

NOVAJ VORTOJ:

bloko, briko, Kalifomio, Novjorko, reciproke, trotuaro

NOVAJ KUNMETOJ:

al-lasi, la angla, de tempo al tempo, for-puŝa, frenez-ul-ejo, inter-kruc-iĝi, okul-umi, orient-iĝi, sen-pez-iĝo, sid-ejo

39. NE FACILAS REGI PUPOJN FADENE

La ĉi-suba teksto nur celas pli bone konigi al vi vortojn, kiujn vi ne sufiĉe ofte renkontis. Ne esperu trovi en ĝi interes-kaptajn okazaĵojn aŭ belecon literaturan. Se vi jam konas la du sencojn de ‘plumo’ kaj de ‘folio’, kaj komprenas la “novajn vortojn” listigitajn tuj post la teksto, vi povas preterlasi ĝin.

— Kio estas respondkupono?

— Estas kupono, kiun vi povas aĉeti en poŝt-oficejo, kaj kiun vi enmetas en leteron irontan eksterlanden. Tie, via korespondanto povas transdoni ĝin al sia poŝtisto kaj ricevi interŝanĝe de tiu respondkupono poŝtmarkon, kiu validas por normala letero sendota eksterlanden. Kial vi demandas?

— Pro simpla scivolemo. En nia klubo, la prezidanto diris, ke li disponas multajn respondkuponojn, kiujn li ricevis per interŝanĝo de kasedoj, kaj ankaŭ de literaturaj verkoj, kaj ke li pretas ilin dividi inter la membroj, kiuj dezirus ilin ricevi. Sed ĉar mi neniam aŭdis pri respondkuponoj antaŭe, eble mi miskopiprenis. Eble ili ne rilatas al tiu interŝanĝo de kasedoj kaj literaturaĵoj. Li diris, ke li konservis ilin dum longa periodo, kaj komence volis vendi ilin al ni je favora prezo, sed forlasis tiun ideon kaj decidis ilin simple dividi inter ni.

— Ĉu vi scias, pri kiaj kasedoj temas?

— Estis kasedoj kun muziko, sed ankaŭ kasedoj kun teatraĵoj. Li diris, ke bona rimedo lerni lingvon estas aŭskulti kaj reaŭskulti kasedon en tiu lingvo. Li havas ankaŭ tutan serion da kasedoj kun prelegoj, sed mi suspektas, ke tiuj ne estas tre rekomendindaj al neseriozaj personoj, kiel mi. Prelegojn oni rekomendu nur al seriozuloj, ĉu ne?

— Egale ĉu temas pri seriozaj aŭ neseriozaj lernantoj, estas fakto, ke oni ofte rekomendas la uzon de kasedo kiel rimedon lerni lingvon. Mi neniam provis mem, sed mi aŭdis, ke oni progresas rapide tiurimede, precipe se oni havas “bonan orelon”, t.e., se oni havas memoron, kiu funkcias pli bone aŭde ol vide.

— Mia memoro estas nek vida nek aŭda.

— Ĉu vere? Kion oni devas rekomendi al vi? Ĉu odorojn? Lerni lingvon per odora ekzercado devas esti malfacile!

— Por lerni lingvon, mi havas bonegan sistemon, kiu ideale efikas al mi. Mia memoro estas mana, mova, fingrouza. Ankaŭ buŝouza. Por memori lingvon, mi devas agi, funkciigi mian langon, miajn lipojn, miajn dentojn, miajn fingrojn, mian tutan korpon eble. Tial ideale por mi estas uzi pupteatron. Mi havas puprolulojn, kiujn mi regas per fadenoj, kaj mi ludigas al ili ĉiajn rolojn. Tiel mi memoras la frazojn kaj vortojn de la lingvo lernata.

— Sed ĉu vi povas tion fari pri ĉiaspecaj temoj?

— Ne. Domaĝe. Eble profesiulo sukcesus, sed mi ankoraŭ ne estas sufiĉe lerta. Multe mankas ĝis tio. Fari, ke pupa rolulo trinku el botelo jam ne estas facile, se oni devas regi ĉiujn movojn per fadenoj, sed botelo estas nenio kompare kun forko kaj tranĉilo, ĉe rolanto, kiu devas manĝi de sur telero. Kaj tamen, se mi volas lerni la tutan lingvon, mi devas ankaŭ paroli pri kuleroj, forkoj, tranĉiloj, teleroj, ktp, ĉu ne?

— Mi imagas, kiel malfacile tio estas. Oni devas esti tre lertfingra, kaj havi multege da praktiko.

— Jes. Mi trovis lingvoinstruan libron, kiu konsistas el serio da interparoloj, kiujn mi provis ludi pupteatre, konsidere al mia memoro, kiu funkcias plej bone per mana aktiveco, sed tio montriĝis nefarebla. Foje temis pri iu, kiu kombas sin, jen tiel, jen alimaniere. Amuza rakonto. La haroj neniam restas aranĝitaj, kiel li volas. La kombilo ne havas rektajn dentojn kaj kelkaj dentoj mankas, kio kaŭzas ĉiajn fuŝojn en la kombado, en la har-aranĝa-do. Eble ne estas tre inteligenta teatraĵeto, sed interesa el vidpunkto lingva. Bedaŭrinde, mi ne kapablis ludi ĝin pupteatre. Fari, ke miaj pup-roluloj bone kombu sin, tion mi ne sukcesis.

— Ŝajnas, ke alprenante tiun lingvinstruan libron, vi elektis ion netaŭgan por via metodo!

— Jes. En alia interparolo de tiu sama serio, la roluloj devis fumi cigaredojn. Iu virino eĉ devis uzi tiucele cigaredingon. Feliĉe, ke ne estis kudristino, kiu metas fingringon sur sian dikfingron. Aŭ ĉu sur la montrofingron oni metas fingringon, kiam oni volas kudri? Mia patrino estis kudristino, sed pri kudraj aferoj mi scias nenion.

— Ĉu en tiu serio ne estas teatraĵeto, en kiu la rolulo skribas per unu el tiuj malnovaj plumingoj? Ĉu vi memoras, kiel ili estis, antaŭ jardekoj? Kun feraj plumoj. Teni per fadenoj pup-rolulon, kiu almetas plumon al plumingo, tio certe necesigus perfektan regadon de la sistemo.

— Kaj perfektan regadon de si mem. Ne nur de la fadensistemo, sed ankaŭ de la propra nerva sistemo. Tian perfektan regadon mi ne havas. Inter tiuj rakontoj, kiujn — teorie, sed praktike tute ne — eblus ludi teatre, estis unu pri infanoj ludantaj en iu korto, kaj pri birdo, kiu faligas sur la dek infanojn po unu plumon. Veran birdplumon. Ne feran aŭ alimetalan plumon por skribi. Plumo el birda flugilo. Ĉu vi imagas? Kiel la verkinto povis pensi, ke tiaj aferoj estas teatre ludeblaj? Mi ne parolas nun pri pupteatro, sed pri simpla, normala teatro. Kiel oni povas enkonduki birdon en teatraĵon, birdon kun difinita rolo?

— Eble birdo el plasta materialo kaj sistemo kun multaj nevideblaj fadenoj…

— Sed tiu birdo devis flugi al arbobranĉo kaj tie sidi, kaj folioj devis fali de la arbo. Verdaj folioj, ne flavaj. Freneze! Kompreneble temas pri arbfolioj, ne pri paperfolioj. Ĉu vi rimarkis, ke la vortoj ‘plumo’ kaj ‘folio’ ambaŭ havas du sencojn? Unu sencon pri naturo, alian sencon pri skribado.

— Pri plumoj, la kaŭzo estas konata. Estis tempo, kiam en sufiĉe granda parto de la mondo, oni skribis per birdplumoj. Sed ni revenu al via serio de teatraĵoj. Vi diris, ke temas pri lingvo-lernado. Ofte la lernantoj memoras pli bone, se ili gaje amuziĝas, kaj se la rakontoj estas tute neverŝajnaj.

— Jes, sed tiam, oni ne diru, ke tiuj interparoloj estas ludeblaj teatre. En tiu kun la birdo sur la branĉo devis esti ankaŭ fulmo. Mi ne memoras ĉion, sed estis insektoj, kiuj ektimis pro la fulmo, arbo, kiu perdis la foliojn, kaj birdo siajn plumojn. La roluloj ege aktivis, mi certigas al vi. Neniu ripozis longe. Konstante okazis io. Sed mi eĉ dubas, ĉu la vortoj tiel lernataj estas vere utilaj praktike. Tiuj verkistoj de lernolibroj, eĉ.por progresantoj – kiel ĉi tiu Vere aŭ Fantazie, ĉu vi konas? – ofte fŭnkcias nur teorie. Ili ne konscias, ne atentas la praktikajn problemojn.

— Ĉu nenion el tiu libro, tiu kun la serio de teatrecaj interparoloj, vi povis prezenti per via pupteatro?

— Tamen jes. Estis bonaj facilaj partoj. Ekzemple unu, en kiu homoj de ambaŭ seksoj multe kisas unu la alian. Tion mi facile povas aranĝi regante la movojn per miaj fadenoj. Prezenti gejunulojn, kiuj kisas sin reciproke, aŭ teatraĵon, en kiu la roluloj de la vira sekso donacas rozojn al tiuj de la ina sekso, kaj formiĝas feliĉaj paroj, tio estas simpla eĉ per mia ne tre disvolvita sistemo.

— Kio alia estis facila?

— Estis unu, iom malfacila, sed tamen realigebla, pri la vorto ‘tuko’. En ĝi oni uzas littukojn, naztukon…

— Naztukon, ĉu? Mi opiniis, ke oni devas diri ‘poŝtuko’.

— Naztuko, poŝtuko, estas egale. Ambaŭ vortoj signifas la samon. Krome estas rolulo, kiu viŝas sian buŝon per buŝtuko, alia, kiu purigas meblojn per viŝtuko, tria, kiu preparas tablon por manĝo, kaj komence metas sur ĝin tablotukon. Pri tablotuko, ne estas vera problemo, ĉar ĝi havas sufiĉan grandecon. Sed pri la aliaj estas pli malfacile, ĉar miaj pupoj estas etaj. Mi solvis la problemon uzante grandajn tukojn ĉiufoje. Tio montriĝis efika: tio ridigas la publikon.

— Ĉu vi ludas antaŭ publiko?

— Jes. Mi provas trovi publikon por la plej belaj pecoj. Se mi sukcesas kunmeti bonan programon kun belaj kostumoj kaj altkvalitaj lumaj aranĝoj, tio devigas min bone scii la tekston, kaj tiel la lingvo enkapiĝas en mi. Ankaŭ miaj lango kaj lipoj ekzercas sin. Sed vi ne imagus, kiom da tempo postulas la preparado de tia programo.

— Ĉu vi faras tion sola?

— Komence mi estis sola. Sed nun feliĉe mi sukcesis trovi du kunlaborantojn. Ju pli ni regas nian arton, des pli ni amuziĝas. Unu el la du belege imitas plej diversajn voĉojn kaj lokajn parolmanierojn. Tio estas ideala por tia laboro. Fakte ni amuziĝas multe pli dum niaj ekzercoj ol la publiko, kiam ni prezentas la programon.

— Kiam vi prezentos tian programon? Ĉu baldaŭ?

— Mi ne povas diri. Ni havas tre belan, ridvekan tekston, kiu taŭgus ideale, se insektoj ne ludus en ĝi gravan rolon. Kaj, kredu min, pupteatre prezenti historion de batalo inter homoj kaj insektoj starigas kelkajn ne facile solveblajn problemojn. Des pli, ke la afero disvolviĝas nokte. Estas bela brila plenluno, jes ja, kaj ankaŭ multaj steloj, sed ne tiuj sufiĉas por vidigi insektojn sur la pupteatro!

— Ĉu vi planas foje veturi al Zagrebo?

— Al Zagrebo? Kial?

— Ĉar en Zagrebo (Jugoslavio) okazas ĉiusomere internacia pupteatra festivalo, kies lingvo estas esperanto. Pupteatristoj el multaj landoj venas, kaj la publiko estas ege multenombra. Dekoj da miloj venas rigardi kaj aŭskulti. Vi devus iri tien. Viaj insektoj certigas al vi brilan sukceson!

— Ludi antaŭ dekmiloj! Ne, ne. Mi ne estas freneza. Kaj tamen… Eble, foje. Interesa ideo. Mi komunikos ĝin al miaj kunlaborantoj.

NOVAJ VORTOJ:

festivalo, Jugoslavio, kupono, -ont-, -ot-, pupo, rolo, telero, Zagrebo

NOVAJ KUNMETOJ:

al-preni, dik-fingro, egale ĉu, inter-ŝanĝi, montro-fingro, mult-nombra, peco (muziko, teatra, poezia), poŝt-marko, star-igi (problemon)

40. KARA SUGA!

Kiel ofte okazas en “evolu-landoj” (kia stranga esprimo!), nur unu individuo estis grasa en nia vilaĝo. Al li apartenis la plej granda parto de la vilaĝa tero. Sed precipe, se li povis meti bute-ron kaj oleon en siajn manĝojn sen mezuri ilin, en kvanto, kiu impresis nin ĉiujn, tio estis, ĉar li pruntedonis monon.

Ĉiu vilaĝano ŝuldis ion al li, kaj la sumo de tiuj ŝuldoj certe atingis nivelon trans la kapablo de nia imago. Fojfoje pluvoj ne venis en la ĝusta sezono, kaj la grenkolekto de la jaro estis perdita: ĉiuj familioj depruntis de li por povi vivi plu kaj fariĝis liaj ŝuldantoj. Alifoje venis registara fakulo pri “evoluigo de la postrestintaj kamparoj”, kiel oni diris, kaj la fakulo rekomendis planti fruktarbojn. La monon por tio ni ricevis de la ŝtato, sed, kiam la arboj kreskis sufiĉe por produkti, necesis mono por paki la fruktojn kaj ilin sendi al la urbo, kaj tiam la registaro ne plu havis monon por ni, kaj ni depruntis de la dika grasulo, tiel ke la ŝuldoj grandiĝis.

Aŭ okazis geedziĝo. Se vi sumigos ĉiujn kostojn: la festmanĝon, la monon por la bofamilio, la pastron, la ŝtofon por la festaj vestoj, ktp, vi alvenos al bela sumo. Kion fari, se ne viziti la grasulon… kaj vidi la ŝuldon salti alten, alten.

Stranga vilaĝo (ĉu stranga aŭ normala? fakte, mi timas, ke sufiĉe normala): ĉiuj viroj estis tiel malgrasaj, ke videblis ĉiuj ostoj ĉe la brusto kaj flankoj; sed unu estis tiel grasa, ke lia haŭto brilis, kvazaŭ sur ĝi fluus oleo. Li konstante viŝis al si la vizaĝon per poŝtuko, kaj tiu tuko grasis, kvazaŭ ĝi fakte uziĝus por paki buteron.

Li estis ĉiam plej afabla kun mi, kaj mi ŝatis lin. Li ja permesis, ke mi gardu liajn bestojn. Estis ĉefe bovinoj, sed ankaŭ azenon li havis. Nia regiono estas monta, kaj ofte mi iris kun unu el liaj bestoprizorgantoj gardi la bovinojn en la supraj herbejoj. La azeno plaĉis al mi, ĉar ĝiaj longaj oreloj iel kortuŝis min, kaj min amuzis ĝia maniero eligi strangan maŝinan sonon, kiam ĝi koleris, ĉar mi tiris ĝian voston. Sed ĝi ĉiam restis malsupre ĉe la grasulo. La bovinojn ni kondukis ofte al tre vasta ebena loko, da kiaj ekzistas malmulte en nia malebena landoparto. Laŭ la diro de la bestprizorganto, la herbo sur tiu ebenaĵo estis aparte bonkvalita. Ĝi efektive havis pli belan verdon ol la herbo malsupre. Kaj tiu ebenaĵo estis tiel vasta, ke la bovinoj povis tie plenigi sin per herbo senmezure, kiom ili volis. Estis pli da muŝoj ol en pli altaj lokoj, sed tio ne vere ĝenis nin, kaj la bovinoj uzis sian voston por ilin flugigi for.

Vintre, sed ankaŭ kelkfoje en aŭtuno, povis okazi, ke blovis norda vento tre rapida kaj malvarma. Tiam estis neeble iri al tiu vasta ebenaĵo, ĉar nenio baris la vojon al la glacia vento. Tiam ni iris al aliaj lokoj, kiuj troviĝis interne de eta montaro, kiujn la kruela vento ne povis atingi.

Fojfoje la grasulo komisiis min konduki sola la bovinojn supren, ĉar la respondeca bovingardisto malsanis, aŭ havis alian komision por plenumi. Tiu respondeco al mi ege plaĉis.

Ne estis lernejo en nia vilaĝo. Poste, kiam mi vivis en la urbo, mi konstatis, ke vizitadi lernejan klason ne sufiĉas por ricevi bonan edukon. La geknaboj ĉe ni estis pli bone edukitaj ol multaj homoj, kiuj kapablas skribi kaj legi. Ni parolas ĝentile kaj afable, ni konsideras la sentojn de la aliuloj, ni ne blovas cigaredfumon en la vizaĝon de nia apudulo, ni estas helpemaj, ni lavas nin, por esti konstante puraj. Oni devus mezuri edukitecon, ne per la daŭro de la lernejvizitado, sed per la kvalitoj de la koro, ĉu ne? Tiujn patrinoj transdonadis, ĉe ni.

Kvankam ni ofte manĝis nur kelkajn legomojn freŝe kolektitajn el la propra ĝardeno, ĉar nenio grena plu disponeblis, kaj ni ne havis monon por aĉeti panon aŭ alian manĝaĵon — ni do ofte malsatis — tamen ni estis feliĉaj. La legomoj estis freŝaj, ĉar ni iris kolekti ilin en la ĝardeno tuj antaŭ ol manĝi. Nun en ĉi tiu malbenita urbego, kiom mi dezirus manĝi simile freŝajn legomojn kaj fruktojn! En nia regiono kreskas bonegaj pomarboj. Simile bonajn pomojn mi neniam trovis aliloke. Kaj mi ne parolis pri la lakto. La grasulo almenaŭ permesis, ke mi reportu hejmen bovinan lakton, kaj tio ege helpis. Se ni, la infanoj, ne trinkis ĉion, mia onklino faris el ĝi buteron. Ŝi eĉ kelkfoje buteron metis en sian teon, kion mi trovis stranga, ĉar ĉe ni neniu tiel faras. Tio estas tibeta kutimo, ne nia.

Konstante, ĉe ni akvo bolis, por la teo. Ni estis bonŝancaj vivi en la montaro, sufiĉe norde, ĉar tie akvo neniam mankis. Ni ne manĝis viandon, eĉ kokidan, dum en aliaj partoj de nia lando, multaj ne manĝas “ruĝajn viandojn”, kiel ili nomas bovaĵon aŭ ŝafaĵon, sed akceptas “blankajn”: kokidaĵon kaj fiŝojn. Neniu en la vilaĝo trinkis alkoholaĵon, vinon, aŭ bieron. Tiuj estis simple nekonataj ĉe ni.

Poste, en la urbo, mi mire konstatis, ke ekzistas homoj, kiuj trinkas tiom da vino aŭ da grenalkoholaĵo, ke ili ne plu konscias, kion ili faras, kaj al senkulpuloj diras atakeme vortaĉojn, kiuj povas nur dolorigi. Kiel stulta estas tia malbona edukiteco! Kiel ili povas ne kompreni, ke la vivo estas multe pli agrabla por ĉiuj, se ĉiuj ĝentile sin tenas, kiel estis ĉe ni en la vilaĝo? Nur post longaj jaroj da vivado enurba mi komprenis, ke mi ne rajtas kompari. En nia montara vilaĝo, ĉio estis komuneca; en la urbego, konstantas ĉe multaj soleco. Soleco emigas trinki forgesige, kaj oni ĉesas konsideri la aliulojn.

Unu el la bovinoj estis al mi tre kara. Mi ĉiam havis specialajn favorojn por ŝi. (Ĉu mi devus diri ĝi? Ŝi estis mia amikino, ne neŭtralseksa amiko). Mi nomis ŝin Suga. Ŝia lakto estis la plej bona. Kiam mi iris sidi sur ŝia kolo, ŝi aperis tute kontenta. Kiam mi palpis ŝiajn flankojn aŭ ŝian kolon, aŭ metis la manon al ŝia nazo aŭ buŝo, ŝi direktis al mi belajn okulojn kun saĝula, profunda rigardo. Se iufoje mi ricevis de unu el la servistoj de la grasulo iom da pano, mi dividis mian panon kun ŝi. Ŝi ĉiam paŝis apud mi, ĉu en la unua rango de la vico, ĉu en la lasta rango. Kiam mi parolis al ŝi, ŝi tuj komprenis. Mi neniam devis eĉ frapeti, por komprenigi al ŝi, kien ni iru. Mi nur dolĉe elparolis la vortojn, kaj ŝi obeis.

Se muŝoj ariĝis ĉe ŝiaj okuloj, mi ilin foririgis kaj ŝi rigardis al mi danke. Ŝi perfekte sciis, ke niaj rilatoj estas diferencaj de la rilatoj kun la aliaj en la bovinaro. Kiam ŝia lango malsekigis mian manon, kvazaŭ kise, mia koro iom pli rapide batis. Mi estis feliĉa. Profunde interne de mia koro mi sentis, ke mi vere amas ŝin.

Kaj jen, kiam mi aĝis dekunu jarojn, la terura novaĵo trafulmis mian vivon:

“Ni ne plu restos ĉi tie,” mia patro diris. “Ni ŝuldas tro multe da mono al nia ole-vizaĝa samlokano. Li scias, ke ni ne povos repagi per mono aŭ objektoj. Li postulas repage nian etan terpecon kaj la domon. Kaj li ne povus preni min inter siajn kamplaboristojn, ĉar da ili li jam havas sufiĉe. Ne estas alia rimedo solvi la problemon, ol foriri urben.” ,

Estis terure. Ni pakis niajn kelkajn havaĵojn en ŝtofajn sakojn. Ni foriris nokte longe antaŭ ol kriis la unua koko, kaj marŝis ĝis la sunleviĝo, irante malsupren laŭ rivero de sur la montoj, kie nia vilaĝo staris. Fine ni atingis lokon kun vagonara stacio.

Neniam mi vidis ion similan. Estis multkoloraj reklamoj pri aferoj, kiujn mi ne konis. Sur unu vidiĝis grandega botelo. Sur alia paketo kun blankaj rulaĵetoj. Sur tria monto neĝe blanka. Tiel oni reklamas pri biero, pri cigaredoj, pri glaciaĵoj, iu informis min, sed mi eĉ ne sciis, kio tiuj estas. Mi neniam vizitis kurson de legado kaj do ne komprenis la strangajn signojn — literoj oni ilin nomis — kiuj rigardis min de sur tiuj reklamoj.

Homoj sidis, aliaj staris. Familioj, paroj, unuopuloj. De plafono pendis ronda objekto kun strangaj signoj kaj montriloj, kaj mi demandis de iu, kiu sidis tie apude, kio ĝi estas. Li respondis:

“Horloĝo. De kie vi venas, ke vi ne scias, kio estas horloĝo? Ĉu la tempon ĉe vi oni ne mezuras?”

Mi ne povis imagi, ke tempo estas mezurebla, kaj tute ne komprenis lian diron. Li ne estis malamika. Sed en lia supereco mi sentis ion, kion mi neniam sentis vilaĝe. Eĉ la grasulo ne alparolis nin tiel. Ni sentis, ke li estas riĉa kaj multpova. Verŝajne li havis pli bonan sintenon en antaŭa vivo, tiel ke li naskiĝis bonŝancule en ĉi tiu, sed lia maniero superi ne similis tiun: ni ĉiam sentis, ke li havas konsideron al ni, eĉ se li devis forpreni nian tutan monon pro la ŝuldoj.

Ĉe tiu stacio estis strangaj floroj kaj verdaj plantoj, kiajn mi neniam vidis. Estis varme. Mi rigardis la du ŝajne senfinajn metalajn liniojn, kiuj trapasis la stacion. Sur tiuj pasas vagonaroj, klarigis mia patro, tion oni nomas fervojo.

Estis uloj, kiuj aktivis kurante kaj kriante de unu flanko al la alia, portante pezajn ujojn aŭ skatolojn aŭ mi-ne-scias-kion. Venis virinoj kun korboj, plenaj je nevideblaĵoj. La plej multaj homoj havis pakojn apud si. Patrino lavis infaneton ĉe fonteto. Maljunulo atendis la vagonaron kun ŝafino, kies kolon lia mano konstante palpadis. Pluraj junaj viroj trinkis strangajn trinkaĵojn el brunaj boteletoj aŭ eĉ el ruĝaj metalaj skatoloj, longaj ujoj, rondaj ĉirkaŭe kaj ebenaj ĉe la du flankoj. Kokino paŝis, rigardate de neniu.

Kaj jen sonorilo eksonoris. Malrapide alvenis fumanta maŝino, kiu ruliĝis sur radoj, kaj tiris post si longan vicon da veturiloj. Tiujn, mi tiam eksciis, oni nomas vagonoj. Kun okuloj vaste malfermitaj pro miro, mi rigardis tiun vagonaron, kaj precipe la radojn, kiuj ruliĝis sur la vojo fera. Ili estis tiel perfekte oleitaj, ke ŝajnis, ke ili nur glitas. Sed kiam la vagonaro ekmalrapidis, tiuj radoj faris akran braon, kiu dolorigis al mi la orelojn.

Dum ĉirkaŭe sonis ĉiaspecaj bruoj kaj krioj, ni envagoniĝis. Post iom longa tempo, la vagonaro ekiris for.

Ju pli ni restis en ĝi, des pli estis varme. Kompreneble. Ni foriris matene el norda monta regiono, kaj ju pli ni antaŭen veturis, des pli ni iris suden, kaj des pli proksimiĝis tagmezo. Sur la vagonplafono estis fiksita ventumilo, sed ĝi apenaŭ efikis. Ĝi nur movis la varmegan aeron.

Ne estis sidlokoj por ni. Interne de la vagono, sur la sidlokoj, troviĝis du virinoj kun longaj koloraj jupoj, kaj ankaŭ, inter aliaj personoj, tre malgrasa individuo kun stranga insigno sur siaj vestoj, kiu legis gazeton. Li trafoliumis la gazeton, legis artikolon sur unu paĝo, transiris al alia paĝo por legi alian artikolon, kaj tiel plu dum horoj. La tutan tempon li movis la lipojn silente (“tio estas legi”, mi pensis), kaj li konstante viŝis al si la kolon per malpura eksblanka poŝtuko.

Mi ne vizitadis lernejon, sed mi tamen sciis multon pri la ekstera mondo. Mi sciis pri bibliotekoj, magazenoj, filmoj, bankoj. Mi eĉ sciis pri karbo. Karbo estas nigra materialo, kiu brulas, kaj kiun oni uzas en malvarmaj lokoj por varmigi domojn, por boligi akvon aŭ por kuiri rizon kaj legomojn. Kiam ni ankoraŭ loĝis en la vilaĝo, foje venis al ni iu, kiu parolis pri la urbo. Li montris al mi libron kaj klarigis, ke en urbo estas grandaj domoj kun multegaj libroj, kiujn oni povas legi tie aŭ eĉ prunte preni hejmen. Bibliotekoj, oni tiujn nomas. Kaj estas aliaj domoj, kien oni iras, kaj subskribas paperon, kaj ricevas monon, se oni rajtas (ni ne rajtus). Ilin oni nomas bankoj. Tiu persono demandis, kiel mi nomiĝas, kaj skribis por mi mian nomon sur papero, kiun mi ĉiam konservis. Eĉ ĉi tie mi havis ĝin kun mi en la vagono.

‘Domaĝe, ke mi ne scias legi’, mi pensis. ‘Mi ŝatus vizitadi klason kaj sekvi kurson de legado kaj skribado. Ĉu povus esti, ke en la urbo tio eblos?’

Tiaj pensoj, kaj la ebleco rigardi al tiom da novaj aferoj tra la fenestro helpis min elteni la suferon forlasi la lokojn, kiujn mi plej amis en la mondo. Mi rigardis trafenestre kaj vidis, kiel ĉie homoj aktivas en kampoj, kiel mia patro. Kiam ni pasis sur ponto super rivero, la radoj faris resonan bruon, kiu plaĉis al mi.

Foje la vagonaro haltis en stacio, kie regis apenaŭ elportebla odoraĉo.

“Kial tiel aĉe odoras?” mi demandis mian patron, sed la respondon li ne sciis. Iu maljuna sinjoro, kiu staris apud mi, diris:

“Tiu karakteriza odoro venas de la fabriko de plastaĵoj. Oni fabrikas ĉi tie plastan materialon, kaj el la plasta materialo oni fabrikas ĉiajn objektojn. Tio riĉigis ĉi tiun urbeton, alportis laboron al multaj, sed kun laboro ankaŭ tiun karakterizan, plej malplaĉan odoron. Kaj la viroj ĉi tie eĉ komencis trinki alkoholaĵojn.”

“Mia nepo laboris ĉi tie,” li reparolis post momenteto. “Li estis bona knabo, kiam li estis malriĉa, sed nun… Ne sufiĉis al li havi loĝejon plenan je plastaj objektoj, kiujn li… Eĉ plastajn me blojn li havas, almenaŭ plastajn seĝojn mi vidis ĉe li. Mi ne komprenas. Urbo kelkfoje tiel efikas al bonedukitaj homoj, ĉar mi certigas al vi, ke li estis bone edukita. Ni edukis lin ne fumi, ne trinki alkoholaĵon, ne manĝi viandon, sed rezulte…” (mi miris, ke tiu individuo neniam finis siajn frazojn). “Li estas tre aktiva kaj inteligenta. Li iradis al bona lernejo, ĉiam ricevadis la unuan rangon en la ekzamenoj en sia klaso, ĉe ĉiuj kursoj. Li eĉ studis literaturon kaj anglan lingvon. Post kiam ĉi tiu plastaĵa fabriko lin dungis, li rapide progresis kaj iom post iom… Ne sufiĉis al li perlabori bonan monon, ĉar li bezonis… Li havis televidon, li povis rigardi filmon ĉiuvespere. Ne sufiĉis al li. Li volis ankaŭ la inojn, kiujn li rigardis televide. Sed tiajn televidulinojn oni ne povas havigi al si tiel facile, eĉ kun bona laboro en plastaĵa fabriko… Tiu televido… Tiu televido ŝanĝis lian manieron pensi, liajn gustojn, liajn sentojn. Li komencis vizitadi virinaĉojn. Ĉiesulinojn. Ili trinkis vinon, kaj la diablo scias… Kaj nun, nun… Estas priplorinde havi tian nepon, kiu eĉ… Jes, estas priplorinde esti la avo de tia nepo, ĉar…”

Li ne precizigis, kio okazis, kaj mi ne kuraĝis demandi.

“Imagu, nepo mia, filo de mia filino…! Havi propran nepon en malliberejo, kia honto!”

Mi ne kuraĝis demandi, kial la nepo estas en malliberejo. Estis strange, ke, se li hontas, li rakontas la aferon. Eble li bezonis rakonti al knabo, ĉar li ne povis paroli pri ĝi kun plenkreskuloj.

Tiel pasis la tempo. Mi rigardis, pensadis, aŭskultis.

Finfine ni atingis la urbon, la urbegon, en kiu, laŭdire, eblos trovi laboron kaj do ricevi monon por vivi.

Mi sentis, ke mia patro timas. La vojaĝo estis akceptebla, ĉar tiam la urbo estis nur bildo en niaj mensoj. Sed la realo trafis nin, kiam la tuta familio elvagoniĝis. Ne plu estis pensoj nun, sed komenco de nova vivo. Mi ne trovis ĝin bela. Ne plu estis unu el tiuj etaj stacioj kun plantoj apude, kiajn ni vidis grandnombre laŭ la vojo, sed vera vastega stacidomo, verdire en ne tre bona stato, sed impresa per sia grandeco, kun tre alta tegmento, kontraŭ kiu ĉiuj bruoj plej forte resonis.

Estis tiom da aktivado ĉiuflanke, ke interne de mia kapo, ŝajnis, ke ĉio turniĝas kaj ruliĝas. Homoj kun korboj kaj sakoj, ŝtofaj plejparte, sed jen kaj jen plastaj, kaj ĉiaspecaj, ĉiaformaj, ĉiamaterialaj pakaĵoj rapidis ĉiuflanken. Konatoj retroviĝis kaj brakumis unu la alian. Homoj kisis sin reciproke, fojfoje kvazaŭ iom malproksime, fojfoje kun forta palpa kuneco. Iu religiemulo, sidanta ĉe muro, laŭte preĝkantis tute sola, ŝajne tute nekonscia pri la ĉirkaŭa ega aktiveca. Oni aŭdis vokojn. Homoj en divers-regionaj kostumoj paŝis tien kaj reen. Ĉiaj lingvoj sonis, sed malofte mi aŭdis frazon en la kara lingvo el la nordo. Nepoj retrovis geavojn, amikoj amikojn, nevojn onkloj, kaj soluloj iris unuope, senfamilie, senĝoje, kun rigardo de perditoj.

Mia patro lasis nin en angulo, ĉe la rando de gazet- kaj cigared-vendejo, kaj diris:

“Mi iras informiĝi. Atendu min ĉi tie.”

Li malaperis sur larĝega ŝtuparo, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi antaŭsentis, ke neniam plu mi revidos lin. Mi malpravis. Post longa tempo (ĉu vere longa? mi ne povus diri, ĉu duonhoro, ĉu pli, ĉu malpli: tiuperiode, tempo ne estis por mi io mezurebla), li revenis.

“Ne estas eble tranokti en la stacidomo,” li diris, “ni iru eksteren. Sur la strato, sur trotuaro, ni faros al ni lokon.”

Se la stacidomo estis impresa, kiom pli la strato! Estis milionoj da homoj, kiuj surtrotuare preterpasis, aŭ sidis, aŭ kuŝis, aŭ staris kaj interparolis, aŭ rigardis montrofenestron aŭ reklamon. Estis miloj da bruoj, homaj, maŝinaj, bestaj. Pasis bovinoj, pasis azenoj, pasis aŭtoj, aŭtobusoj, portveturiloj ĉiaspecaj. Estis grandegaj reklamoj kun grandega virina vizaĝo, aŭ kun flugmaŝino, aŭ kun objektoj, kiujn mi neniam vidis. Kaj ĉie surskriboj, surskriboj, surskriboj, per divers-aspektaj literoj, tiel diversaj kelkfoje, ke ili ŝajnis deveni de malsamaj mondoj, kaj ili rigardis min, sed diris al mi nenion.

Ni devis serĉi longe antaŭ ol trovi lokon, sed ni estis bonŝancaj. Ni ne dormis sur trotuaro, kiel multaj, sed trovis aĉ-odoran, parte malkonstruitan domon, kie multaj familioj jam loĝis, kaj en kies korto ni trovis angulon por ni.

Mi estis ege laca, kaj, kiam mi kuŝiĝis sur la malmola ŝtona planko, mi opiniis, ke mi tuj endormiĝos. Sed dormo ne venis. Venis nur la bildo de kara, plej kara bovino, kies lakto estis senkompara. Venis ankaŭ ploroj, kiuj glitis malsupren ĝis miaj lipoj kun karakteriza sala gusto.

“Suga!” mi apenaŭ aŭdeble ekplendis. Mi provis plori kiel eble plej silente, por ne maltrankviligi mian patrinon, kiu jam havis sufiĉe da zorgoj sen mi.

Nur tiam mi vere ekkonsciis, ke mian amikinon bovinon mi neniam plu revidos.

Tiel mi dekunujara kampara montarano ekkomencis la vivon en urbego.

NOVAJ VORTOJ:

nepo, neŭtrala, -op-, pomo, ŝuldi, Tibeto

NOVAJ KUNMETOJ:

brak-umi, foli-umi, vent-umi, vent-um-ilo, ĉies-ul-ino, de-prunti, evolu-igi, evolu-lando, fer-vojo, glaci-aĵo, montr-ilo, per-labori, post-resti, reg-ist-aro, re-soni, sen-kompara, sum-igi, sun-lev-iĝo, sur-skribo, unu-op-ulo

41. MI TRO TIMAS

En tiu ebena regiono, ĉe la suda rando de Saharo, kie vivas la Zafiaŭoj, la gepatroj de knabino ĝenerale postulas, por fordoni sian filinon al edziĝ-deziranto, monsumon tiel altan, ke ĝi superas la eblojn de normala juna viro.

Kiel neriĉa knabo povus realigi la projekton fondi familion en tiaj kondiĉoj? Estas ja simple neeble al junulo enspezi sufiĉe da mono por pagi la prezon de bona vivkunulino. Tial estas tradicie, ke juna viro, deziranta edziĝi, iras en alian vilaĝon por kapti junulinon kaj de tie forkondukas ŝin al sia hejmo. Efektive, por lerta junulo, tio estas la plej efika sistemo eviti senĉesajn diskutojn kun la estonta bofamilio. Plej ofte, la kapto estas aranĝata interkonsente kun la knabino.

Tian kapton decidis efektivigi Jajo, kiam li atingis la aĝon de 18 jaroj. Jajo estis ege kuraĝa. Entreprenema, plena je energio, timanta nenion kaj neniun, li restis egalanima antaŭ ĉiuj danĝeroj, kaj eĉ la plej sovaĝaj bestoj ne sukcesis impresi lin.

Jajo havis bonan, sinceran amikon, samaĝan, kies nomo estis Adum. Tiuj du knaboj ne povus pli diferenci. Adum ja tiom timis, kiom kuraĝis Jajo. La vido de sango, ekzemple, tuj kreis en Adum egan malkomforton, nura penso pri sovaĝaj bestoj igis liajn harojn ekstari, kaj ĉio nova efikis kvazaŭ preme al lia koro.

Domaĝe, ke tiu timo baris al Adum tiom da ebloj, ĉar, cetere, li estis plej kapabla knabo. Foje, iu fremda scienculo, kiu faris esploron tiulande, petis ĉiujn junulojn de la vilaĝo provplenumi malfacilan taskon, ĉar li bezonis helpanton kun specialaj kapabloj manaj, kun aparte bona vido kaj kun inteligenteco supera al tiu de la meznombro. El la tuta vilaĝo, nur Adum sukcesis. Li havis eksterordinare akrajn okulojn, pli lertis fingre ol la ceteraj lokaj knaboj kaj lia menso funkciis aparte klare kaj vigle. Kontenta finfine trovi iun vere kapablan lin helpi, la scienculo proponis al Adum trimonatan dungiĝon ĉe li.

Sed kvankam tiu dungo estis plej interesa, kun tre bona pago kompare kun ĉio, kion eblas ricevi tiuregione, Adum malakceptis. Dungiĝo ja devigus lin iri al alia, sufiĉe malproksima loko, kaj li nepre volis eviti kontakton kun fremduloj. La tuta vilaĝo rekomendis al li jesi, sed li kapneis energie, kun la lipoj forte premataj kaj ĉiuj linioj de la vizaĝo streĉataj al esprimo malkontenta. Kiam oni demandis lin, kial li ne akceptas tiun eksterordinare favoran dungproponon, li ne respondis. Li perfekte konis la kaŭzon de sia malkonsento, sed timis ĝin diri, ĉar oni mokus lin. Lin teruris ne nur la ideo gasti plurmonate ĉe fremduloj, sed precipe la fakto, ke tien li devus veturi aŭte. Neniam li sidis en aŭto, kaj li intencis neniam fari tion. Por ni plej ordinara veturila bruo estis por li malkomforte timiga.

Timema estis Adum, sed ankaŭ lerta, inteligenta, bonkora kaj bone edukita. Krome, la amikeco inter Jajo kaj li estis plej profunda kaj sincera. Tial venis la propono:

“Mi bezonas vian helpon,” Jajo diris al li. “Mi intencas edziĝi. Mi rimarkis knabinon en la brun-fonta vilaĝo. Mi konatiĝis kun ŝi. Ŝi plaĉas al mi, mi al ŝi. Mi iros kapti ŝin, sed tion mi ne povus fari sola. Mi bezonos helpanton.”

Adum ege antaŭtimis tian danĝeran entreprenon, sed li ankaŭ timis perdi la estimon de Jajo. Ĉi-lasta timo estis pli forta: li jesis.

La du amikoj surkamele ekiris, unu trankvila, la alia kun koro batanta pro timo. La kapto okazis senprobleme. Gajis la etoso en la triopo, kiam ĝi ekiris revene. La knabino estis ridema, kaj Adum ŝin tuj ŝatis.

Sur la revena vojo, kiam alvenis la horo ripozi kaj sensoifiĝi, Jajo petis de Adum:

“Iru preni akvon, bonvolu.”

En tiu regiono, riveroj ne estas riveroj kiel en la cetero de la mondo. Videblas, jes ja, du bordoj, kiuj laŭiras specon de fosaĵo, natura fosaĵo. Efektiva rivero tie fluas somere dum du monatoj, post la pluva sezono, sed dum la ceteraj monatoj de la jaro, oni ne vidas akvon inter tiuj riverbordoj, nur grandegajn arbojn, kiuj sukcesas tiri por si akvon el la subtera profundo.

Tra truoj, ofte fortigitaj per tabulaj muroj, kiuj malhelpas disfalon, ankaŭ la homoj povas atingi la subteran akvon kaj ĝin preni por siaj ĉiutagaj bezonoj. Tion Jajo petis, ke Adum faru.

“Mi timas,” Adum respondis, “mi konas tiun akvoprenejon: ĝi estas fama pro la leonoj, kiuj ĝin vizitadas.”

Tiu reago amuzis Jajon, kaj kiam li apartigis la lipojn ridete, liaj dentoj tiel radie blankis ĉe la nigra vizaĝo, ke la knabino sentis sian koron moliĝi: kia bonŝanco esti elektita de tiel aminda junulo!

“Nu, bone,” Jajo respondis, “ŝajnas, ke vi kaj mi kaŭzas ĉe leonoj malsamajn reagojn. Eĉ plej sovaĝa leono ĝenerale evitas min. Tuj kiam mi montriĝas, tiuj bestoj forkuras kaŝi sin en iu senhoma angulo. Ili tuj konscias mian superecon, ŝajnas. Restu do ĉe mia amatino; al akvo iros mi.”

Sed ankaŭ resti sola ĉe la knabino timigis kompatindan Adum, kaj tion li vigle esprimis.

“Kial vi ne ambaŭ irus?” demandis la junulino. “Mi povas resti sola. Mi ne timas. Mi gardos la kamelojn kaj la pakaĵojn.”

La du amikoj kune do malproksimiĝis.

Kiam ili atingis la riverbordon, Jajo proponis al Adum, ke ĉi-lasta malsupreniru ĝis la truo, por preni akvon.

“Kial mi?” Adum respondis. “Eble vi volas uzi tiun tempon, dum mi pene iras malsupren, por rapidi al via ino kaj forkameli kun ŝi, lasante min sola. Nun vi havas amatinon kun vi, vi ne plu solas, vi ne plu bezonas min. Mi ege timas. Krome, ne estus juste. La penan laboron, kial faru nur mi?”

“Adum, kio al vi okazas? Ĉu vi ne estas mia amiko? Ĉu mi ne ĉiam estis justa al vi? Por montri, ke mi tute ne volas lasi al vi sola la penajn taskojn, mi iros mem.”

“Sed tiam mi restos sola ĉi tie supre!” preskaŭ plore plendis Adum. “Kio okazos al mi, se leonoj venos? Ili estas akradentaj, kaj mi ilin timas!”

“Adum, Adum mia kara, vi ne estas kunulo, kun kiu vivo facilas. Feliĉe, ke vi estas mia bona amiko, kaj ke mia patrino edukis min agi helpeme. Ni iru kune, kaj kune revenu supren.”

Efektive, la malsupreniro estis pena, kaj eĉ pli pena la reveno al la bordosupro, kun la akvo, kiu pezis, kaj kiun plej singarde necesis porti. Sed ĉio disvolviĝis plej bone, kaj vigle diskutante pri leonoj, ili revenis al la loko, kie la junulino sidis.

“Jam estas vespero,” Jajo diris. “Ni tranoktu ĉi tie. Morgaŭ ni daŭrigos la vojaĝon.”

Ili manĝis kaj trinkis, manĝigis kaj trinkigis la kamelojn, elprenis la kovrilojn kaj aranĝis la pakaĵojn por komforte pasigi la nokton.

“Ni bone doimos ĉi tie,” Jajo diris, kontente rigardante la lokon. “Ni kuŝu, mi ĉi-flanke, vi tiuflanke, kaj ŝi inter ni.”

“Ho Jajo, kiel vi povas tion proponi?” Adum zorgvizaĝe demandis. “Se mi kuŝos ekstere, leono venos sensoifiĝi per mia sango, satiĝi per mia viando.”

Jajo kaj lia amatino interŝanĝis signifplenan rigardon.

“Ne gravas al mi,” la knabino diris. “Adum, kuŝu meze, inter ni.”

Tiel estis aranĝite, kaj la tri baldaŭ endormiĝis.

Sed meze de la nokto, Jajo kaj la junulino vekiĝis, dum Adum plu dormis profunde. La geknaboj ridetis al si, ĝojaj konstati, ke ambaŭ vekiĝis samtempe. En tiu fakto ili vidis, ke io ligas ilin, iu ligilo jam forta, eĉ se ilia amo ankoraŭ estas tre freŝdata.

Jajo puŝis for sian kovrilon, ekstaris, kaj signis al la amatino, ke ŝi venu al li. Ankaŭ ŝi forpuŝis la kovrilon kaj alproksimiĝis al la knabo.

“Mi havas ideon,” Jajo diris tiel mallaŭte, ke ŝi apenaŭ povis aŭdi. “Ni faru ŝercon al Adum. Kiam mi iris preni akvon, mi konstatis, ke sur la riverbordo troviĝas sekaj arboj, kiuj falis foje, verŝajne trafite de fulmo. Inter ili estas kelkaj samgrandaj kiel vi kaj mi. Ĉu vi bonvolos veni kun mi ĝis tiu bordo kolekti du? Ni kuŝigos ilin ambaŭflanke de Adum kaj metos sur ilin niajn kovrilojn. Tiel li imagos, ke estas vi kaj mi. Ni tuj foriros surkamele. Kiam tagiĝos kaj la sunradioj vekos nian timulon, tio estos leciono por li. Li konstatos, ke li dormis tute sola, kaj ke neniu leono lin manĝis!”

Ŝi ridis silente.

“Ŝercema vi estas, Jajo, ŝercema! Al mi tio plaĉas!”

Tion ili faris evitante fari bruon aŭ movojn, kiuj povus veki Adum, ĝojaj pri la sento de komuneco, de agrabla kunlaboro en ŝerco. Kaj, meze de la bela stelplena nokto, ili surkamelis for.

Kiam Adum vekiĝis, li terure konstatis, ke liaj gekunuloj foriris kaj ke… leono staras tuj apud li. La leciono pri nedanĝero leona vere estis fuŝita!

Lin kaptis tia timego, ke, ne plene konscia, kion li faras — eble li ankoraŭ duondormis — li saltis sur la dorson de l’ leono kaj ekkaptis ties du orelojn. Sentante iun sur si, ne sciante, kion fari, la leono ekkuris tra la senhomejo.

Tenante ĝiajn orelojn, Adum rimarkis, ke li kapablas direkti ĝin. Li ĝin turnis jen al tiu direkto, jen al tiu alia, ĝis li kondukis ĝin al sia vilaĝo.

Kiam li alvenis en la vilaĝon, Jajo kaj la knabino ankoraŭ ne estis revenintaj. Ili ĝuis sian kuneston for de ĉiuj ceteraj homoj, kaj tute ne deziris rapidi hejmen. Vidante Adum eniri fulmrapide la vilaĝon, side sur kuranta leono, la vilaĝanoj apenaŭ povis kredi al la propraj okuloj. Krioj sonis:

“Estas Adum! Kia kuraĝulo! Kiu diris, ke li estas timema? Rigardu! Kia neordinara kuraĝo! Li sidas sur leono kaj direktas ĝin!”

“Li indas fariĝi nia ĉefo!” iu proponis. La antaŭa vilaĝestro antaŭ nelonge mortis, kaj oni ankoraŭ ne estrigis iun, kiu anstataŭu lin.

“Jes! Adum nia ĉefo! Adum estu nia ĉefo!” ĉiaj voĉoj laŭtis. Ili ne konsciis, ke Adum estas preskaŭ morta pro timo. Sed ĉi-lasta bezonis helpon.

“Amikoj! Mortigu ĉi tiun leonon,” li kriis per voĉo, kiun markis timo. Sed oni ĉiam aŭdas laŭ tio, kion oni imagas, kaj anstataŭ timon aŭdi, la vilaĝanoj aŭdis venkosenton. Kiel, se ne venke, povus reagi viro kapabla vojaĝi sur leono? Jam ili sentis lin superulo kaj deziris lin obei. Ili do mortigis la leonon. Nur tiam Adum sukcesis deiĝi de sur la sovaĝa, plej timiga besto. Tiel li fariĝis vilaĝestro.

Kiam Jajo kaj lia amatino alvenis, la vilaĝanoj anoncis al ili, ke nova estro ĵus estis elektita: Adum.

“Adum, ĉu vere? Ĉu vi ŝercas? Kia nekredebla anonco!” Jajo ekmiris.

Oni klarigis, ke tute ne temas pri ŝerco, sed pri la efektiva, de ĉiuj konstatita, kuraĝo de Adum, alveninta side sur leono. Pri tiu antaŭe ne imagebla evoluo, la du geamantoj ne sciis, kion pensi. Sed ĉar temis pri bonkora kaj certe plej sincera amiko, ili plezure akceptis lin kiel ĉefon.

Ĉiuj ekaktivis por prepari grandan feston kaj prikanti la novan ĉefon kaj lian historian grandfaron. Oni kuiris bonajn viandojn, trinkis, laŭ la tradicio, multe da tre sukerita teo, kaj lasis gliti tra la lipoj, ĝue, tiun grenbieron, kiun, laŭ la religio, oni devus ne trinki, sed… nu, Islamo alvenis ĉi tien ne antaŭ tiel longe, kaj ĝi ne sukcesis plene forpuŝi la antaŭajn kutimojn.

Ekde tiu tago, Adum neniam plu timis. Ĉiuj rigardis lin kuraĝulo. Kion li povis fari, krom agi kuraĝe? Tion farante, li rimarkis, ke ne estas tiel terure, ke li efektive povas: kuraĝo iom post iom fiksiĝis en li. Kaj ĉar li estis lerta, inteligenta, kunsentema, li montriĝis bonega vilaĝestro.

Nur kiam li mem iris ŝteli edzinon, li diris al ŝi (ĉar ambaŭ amis unu la alian sincere, kaj li ne volis kaŝi for de ŝi la veron):

“Ĉu vi scias, kial mi alvenis ĝis la vilaĝo surleone?”

“Ne,” ŝi scivole respondis.

Eĉ al amata edzino ne estis facile klarigi.

“Ĉar mi… nu, pro timo mi… mi… mia korpo eligis ĉion superfluan, ĉu vi komprenas? Mi malsekiĝis. Nu… ĉio, kion mi antaŭe manĝis kaj trinkis, elfluis kaj elglitis tra la malsupraj korpo-truoj. Pro la suno kaj la varmo, la forĵetaĵoj duone resekiĝis kaj formis kvazaŭ gluaĵon, tiel ke mi restis glue fiksita al la dorso de tiu leono. Pro tio ĝis la vilaĝo mi restis sur ĝi!”

NOVA/ VORTOJ:

glui, Islamo, kamelo, Saharo, zafiaŭo

NOVAJ KUNMETOJ:

egal-anima, est-onta, freŝ-data, kovr-ilo, mez-nombro, speco de, super-flua

42. LA FAKTURO DE FRAŬLINO GUDULA

Kompare kun multaj aliaj, tiu vintro de 1720 ne estis speciale terura. Sed dum juna Janĉjo laŭiris la neĝkovritajn stratojn de Namuro, li ne ĉesis vortaĉi al si plende. Vintron li malamegis.

Li atingis parkon, kaj pasis en ĝin. Li sin demandis, ĉu iri dekstren aŭ maldekstren, sed ambaŭ ebloj estis egale senesperigaj. Li iris maldekstren parolante al si preskaŭ sensone.

“Dio mia, Dio mia!” li alvokis la Plej-Altulon. Ĉu li ŝercis, ĉu li seriozis, li mem verŝajne ne povus diri. Se estis preĝo, ĝi estis iom stranga.

“Laŭ nia pastro,” plu parolis la apenaŭ aŭdebla voĉo, “vi kreis la mondon, kun multo bela en ĝi, kaj ankaŭ, verdire, multo malbela. Vi kreis montojn kaj ebenaĵojn, riverojn kaj teron, arbojn kaj florojn, pomojn kaj terpomojn. Nu, bone, konsentite. Mi komprenas, ke vi kreis printempon, someron kaj aŭtunon; Iom da vetera diferenco agrablas al ni ĉiuj. Sed kreante vintron, vi troigis. La diferenco kun la aliaj sezonoj estas tro akra. Rlgardu! Jen refoje neĝpezaj nuboj kovras la ĉielon.”

Li ĉesis dum momento paroli. Odoro de freŝe bakita pano trafis lian nazon. Li nun paŝis sur parka vojo, kiu troviĝis ĉe la rando de strato, sur kies alia flanko fama panbakejo staris. Sed li havis enpoŝe eĉ ne unu moneron. La penson pri bona buterita pantranĉo li forĵetis malproksimen de si. Li rekomencis alparoli Dion:

“Rigardu, kiel malsekaj miaj ŝuoj estas! Tiu neĝo eniĝas en ilin, kaj miaj ŝtrumpoj, kvankam dikaj kaj ame faritaj propramane de mia patrino, nun impresas, kvazaŭ ili estus tuttage restintaj en fonto. Mi eĉ min demandas, ĉu unu el miaj bonaj ŝtrumpoj ne komencas havi truon. Tiu glacia akvo tenas miajn karajn piedetojn en konstanta frosto. Kompatindaj miaj piedoj, kiuj tiom ŝatas komforton, jen ili glaciiĝas ĝis-oste.”

En la parko troviĝis neniu. Post kelkminuta silenta marŝado, la knabo rekomencis frazigi sian memkompaton, ĝis la sinsekvo de pensoj kondukis lin al jena diro:

“Tion mi ne meritas, ĉu? Kion mi faris por… meriti… tian… punon?”

Ke la vortofluo en la menso de la 16-jarulo subite malrapidiĝis, tiel ke la sonoj kvazaŭ ne plu povis klare formiĝi, tio havis precizan kaŭzon: lasante siajn pensojn flui tiamaniere, Janĉjo plej akre resentis la memoron pri ĵusa puninda misfaro. Li iĝis klare konscia, ke li efektive meritus la koleron de la Ĉielaj Superuloj.

Kial, vi cetere demandas, la knabo trapromenis la urbon kaj ĝiajn parkojn de unu rando al alia malsekigante al si la ŝuojn, kaj sekve la piedojn, malplaĉe marŝante sub tiu grizplafona ĉielo? Ĉar li ne kuraĝis reveni hejmen. Kaj kial li malvolis hejmeniĝi? Ĉar… Sed por tion klarigi, ni devas reiri iom pli fruen en la tempo.

Mastro Pikar, la patro de Janĉjo, estis lignaĵisto kaj meblisto. Bona laborulo, ĉiam ema al plej perfekta kvalito, kaj kun menso kreema, li pli kaj pli sukcesis en sia profesio.

En la momento, kiam ni ekrigardas lin, li paŝas tre kontente, tute ne rimarkante la neĝon, la grizajn nubojn nek la frostan veteraĉon. Li ĵus estis en eta, sed bonfama hotelo, kie li plezure pritraktis gravan mendon: la hotelestro deziras modernigi sian meblaron kaj mendis ĉe Mastro Pikar tutan serion da litoj kaj ŝrankoj, kaj ankaŭ tablojn kaj seĝojn por la restoracio, kiu dependas de la hotelo. Tiu homo estas riĉa. Li bone pagos. Kaj la beleco de la mebloj certe estos por Mastro Pikar reklamo, kiu alportos al li aliajn aĉetontojn. La venontaj monatoj prezentiĝis plej bone: multe da laboro, multe da enspezo. Jes ja, necesos tempo por pretigi ĉiujn varojn, sed pri tio ili priparolis realisme kaj la mendinto akceptas trankvile atendi. En Namuro, cetere, oni neniam rapidas.

Rulante en sia menso plaĉajn pensojn pri la dikaj enspezoj, kiujn tiu grava mendo alportos al li, Mastro Pikar do estis plej gaja kaj kontenta. Li mallaŭte kantetis al si kanton revenante hejmen. Sed la kanteto frostiĝis sur liaj lipoj, kiam li eniris sian laborejon. Oj oj oj oj oj! Kiel eblas fari tiajn fuŝajn lignajn kadrojn! Li preskaŭ ploris vidante, kiel terure lia filo Janĉjo fuŝis sian laboron.

Janĉjo ja helpis sian patron prilabori lignaĵojn, sed nun montriĝis, ke li fuŝis la serion da fenestrokadroj, kiujn li devis prepari por la nova librovendejo sur Ferstrato.

“Janĉjo! Janĉjo! Janĉjo! Kie sin kaŝas tiu fuŝulo?” li ekkriis kolere.

La knabo provis forkuri el la domo, sed la patro vidis lin, lin kaptis, kaj, preskaŭ perdante la kapon pro kolero, prenis longan lignopecon kaj ek! Punaj batoj pluvis sur la junan fuŝulon.

“Ĉu mi ne instruis al vi?” la patro diris batante. “Ĉu vi ne povas aŭskulti, kion mi klarigas al vi, rigardi, kion mi montras? Vi ne atentas la laboron! Jen mi fariĝas pli kaj pli bonfama pro la alta kvalito de mia laboro, sed vi faraĉas ion ajn, iel ajn. Ĉu vi neniam lernos esti preciza, kalkuli ĝuste, zorge rekomenci ion miskomencitan, ĝis la rezulto estas perfekta, vendinda? Ligno estas valora materialo, kiun oni estimu. Oni ne traktu ĝin iel ajn. Ĉi tiu domo produktas altkvalitajn varojn, ĉu vi komprenas?, altkvalitajn. Oni mezuru, kontrolu, kalkulu, refaru…”

Dum li tiel parolis, li plu batis kaj batis, ĝis liaj ostoj komencis dolori same suferige, kiel la tuta korpo doloris al la filo.

Ne estas facile eduki filon. Anstataŭ konduki Janĉjon al deziro pli bone labori por estontece eviti similajn punojn, la batado kreis en la knabo nur deziron mem puni la patron pro tiu troa puno, kiu preskaŭ odoris je malamo.

La ideo, kiun lia kreema menso baldaŭ proponis al li, tuj forgesigis la doloron.

Mastro Pikar ne sciis skribi kaj legi. Li apenaŭ kapablis skribi sian nomon, per malrapida manmovo, ege mallerta. Janĉjo, siaflanke, antaŭe vizitadis lernejon kaj sciis skribi, legi kaj kalkuli. Estis li, kiu tenis la enspez- kaj elspez-librojn de la patro, notis ĉion notindan, faris la necesajn monkalkulojn (pri kiuj, male al la patro, li pli lertis ol pri la lignomezuraj) kaj pretigis la fakturojn. Kaj ĝuste nun li devis skribi fakturon por fraŭlino Gudula.

Riĉa, f-ino (= fraŭlino) Gudula antaŭ ne longe mendis ĉe Mastro Pikar kelkajn meblojn, kiujn ŝi donacis al nevo okaze de ties edziĝo. Janĉjo sciis, ke lia patro mem portos la fakturon al f-ino Gudula por tuj ricevi la monon, aŭ almenaŭ parton de la kalkulita sumo.

Malfacile alprenante plej seriozan esprimon — ĉar lia patrino troviĝis en tiu sama ĉambro, kie staris lia skribtablo, kaj li ne povis permesi al si, ke ŝi ion suspektu — pene subpremante fortan emon ridi, la junulo skribis fakturon vere originalan. Kaj ĝin fininte, li iris al la laborejo, kie lia patro finfaris seĝon.

“Mi petas vian pardonon pri la fuŝitaj fenestrokadroj,” li diris per voĉo de senvalora subulo.

“Mi punis vin, mi vin batis, la afero nun estas finita, ni ne plu parolu pri ĝi,” diris Mastro Pikar, iom honta pri la tro forta kolero, kiu antaŭ nelonge igis lin bati la filon pli kruele, ol tiu efektive meritis.

“Dankon pri via bona koro, patro. Mi venis peti vin subskribi la fakturon al f-ino Gudula.”

“Ha jes, dankon, ke vi ĝin preparis. Mi iros transdoni ĝin al ŝi tuj, post kiam mi estos fininta ĉi tiun seĝon.”

La faktoj ĉi-supre raportitaj okazis en la mateno. Kaj nun, posttagmeze, Janĉjo promenas sencele, ĉar li timas revidi la patron. Tiu ja certe iris al f-ino Gudula kaj la diablo scias, kiel ŝi reagis al lia fakturo. Sed ne nur la diablo tion sciu. Ankaŭ vi, kara leganto, rajtas esti informita.

Kun sia tro longa verda jupo, siaj tro malgrandaj okulvitroj kaj sia tro alta hararanĝo, f-ino Gudula aspektis iom strange, sed la lignaĵisto elmontris nenion el sia sento pri ŝia ridindeco. Plej ĝentile li salutis ŝin. Ŝi reciproke salutis plejafable.

“Ho, Mastro Pikar! Ĉu vi fartas bone? Envenu, mi petas. Vi certe alportas al mi la etan fakturon.”

Ŝi kondukis lin al sidĉambro.

“Bonvolu sidiĝi. Tiu seĝo ne estas tiel komforta, kiel viaj, sed ĝi taŭgos.”

Apenaŭ Mastro Pikar havis la tempon eksidi, jam ŝi direktiĝis al meblo, el kiu ŝi prenis metalan skatolon.

“Mia mono estas en ĉi tiu skatolo, mi tuj pagos vin, tiel mia ŝuldo estos nuligita, kaj mi ne ŝatas ŝuldi monon. Tiu serio da mebloj, kiun vi faris por mia nevo, estas belega. Hieraŭ ankoraŭ mi rekomendis vin al amiko, kiu bezonas farigi mi-ne-memoras-kian lignaĵan laboron.”

Mastro Pikar ridetis. Li ŝatis homojn pretajn tuj pagi, kaj plaĉis al li gratuloj kaj buŝ-al-orela reklamado.

Dum li interŝanĝis kelkajn vortojn pri la vintro, ŝi metis la fingrojn al sia brusto. Eta ŝlosilo tie pendis, fiksita al fadeno aŭ ŝnureto, kiu rondiris ŝian kolon. Ŝi tiris la ŝnureton, prenis la ŝlosileton, malŝlosis la metalan skatolon kaj rigardis Mastron Pikar demande. Li transdonis la fakturon al ŝi.

“Mi scias, ke vi estas serioza homo, kaj ne riskas prezenti fuŝan kalkulon, sed permesu, ke ne nur la sumon mi rigardu, sed kontrolu ĉiun eron. Mi ne dubas pri vi, sed eĉ plej bonintencaj homoj fojfoje faras erarojn en kalkulado, ĉu ne? Ĉu vi scias, kial mi estas iom riĉeta? Ĉar mi ĉiam plej precize kalkulas.”

“Sendube, sendube,” trankvile respondis la lignaĵisto.

Sed tuj kiam ŝi komencis legi, ŝiaj lipoj premiĝis kaj ŝia vizaĝo koloriĝis sange.

“Kiel eblas?” ŝi diris kaj ekrigardis lin nekomprene. La ruĝa koloro sur ŝia vizaĝo fariĝis pli malhela.

“De kie vi prenis la fikuraĝon enmanigi al mi tiun… tiun… nu, mi ne povas kompreni,” ŝi plu diris, kaj ŝiaj okuloj disĵetis fulmojn.

“Nu, kio okazas, estimata fraŭlino? Mi estas certa, ke ĉio estas en ordo, kaj ke ĉiu prezo estis plej ĝuste kalkulita.”

“Hontinde, hontinde!” ŝi elparolis tra lipoj preskaŭ fermitaj.

“Neniam mi legis ion simile malkonvenan.”

“Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi ne komprenas. Se enestas eraro, bonvolu precizigi al mi, pri kio temas.”

“Neniam oni traktis min tiel fie. Kia fiaĵo! Tio igas min… Nun, jen subite mi ne plu bone fartas. Mi timas, sinjoro… Mi ti-mas, ke necesos voki doktoron. Mi apenaŭ povas spiri.”

“Se vi fartas malbone, mi plezure servos vin irante voki kuraciston, sed via subita malbonfarto ne povas rilati al mia fakturo. Eble, antaŭ ol venigi doktoron, mi donu al vi glaseton da vino aŭ alkoholaĵo. Tio efikos refortige.”

Dum tiu fraz-interŝanĝo ŝi staris. Nun ŝi preskaŭ falis sur seĝon.

“Foriru, foriru,” ŝi ordonis akravoĉe. “Neniam plu mi mendos ion ĉe vi. Mi…”

Dume, Mastro Pikar trovis botelon da fruktalkoholaĵo kaj plenigis glaseton por ŝi.

“Trinku, estimata fraŭlino, trinku, tio helpos vin retrankviliĝi.”

Ŝi ne sciis, ĉu akcepti aŭ ne la proponon de tiu fiulo, sed fine ŝi tamen konsentis malsekigi siajn lipojn per la trinkaĵo.

Ŝi rigardis Mastron Pikar. Kiam ŝi vidis lian obeulan, zorg-plenan, seriozan vizaĝon, iĝis klare al ŝi, ke li ne povas esti kulpa. Li sentis tiun ŝanĝon en ŝi, kaj demandis dolĉavoĉe:

“Klarigu al mi. Kial mia fakturo efikis malsanige? Mi certigas al vi, ke mi vere ne komprenas.”

“Legu mem,” ŝi diris. “Aŭ ĉu vi ne scias, kion vi skribis?”

“Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi estas simpla laboristo, kiu neniam iris al lernejo, krom por alporti tablojn kaj tabulojn, rebonigi fuŝitajn fenestrokadrojn, aŭ loki ŝrankon. Mi ne scias skribi, nek legi. La fakturojn ĉiam preparas mia filo Janĉjo kaj…”

“Via filo! Do estas li! Kia hontindulo! Vi ne scipovas legi, vi diris. Nu, bone, mi legos por vi. lomete. Car ĝis la fino mi verŝajne ne povos.”

“Bonvolu.”

“Jen. ‘Gudula estas stultulino: 25 guldenoj’ (‘Guldeno’ estis la nomo de la mono uzata en Belgio tiuperiode).

Ŝi parolis tre mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la sonojn, kiujn ŝia buŝo ellasos.

“25 guldenoj, tio estas por la eta vestoŝranko.”

“Vi ne aŭdis min, Mastro Pikar.” Ŝi laŭtigis sian voĉon. “Estas skribite: ‘Gudula estas stultulino: 25 guldenoj’.”

“Ĉu vere?” Li ankoraŭ ne kredis al siaj oreloj.

En f-ino Gudula, la fakto laŭtlegi frazon, kiun ĝis tiam ŝi aŭdis nur enmense, kreis miksaĵon el honto kaj kolero, kiu ekrapidigis la sangofluon. Sed dum ŝia vizaĝo rekoloriĝis ruĝe, tiu de Mastro Pikar iĝis morte blanka.

“Atendu la sekvon. Mi plu legas: ‘lito por ŝia amanto: 25 guldenoj’.”

“Kion?”

” ‘Seĝeto por ripozigi ŝiajn malbelajn piedojn: 10 guldenoj; ‘Skatolo por pri-seksaj revuoj: 5 guldenoj; ‘Libroŝranko por malkonvenaj romanoj: 25 guldenoj; ‘Kadro por bildoj pri nokta vivo enparka: 2 guldenoj’.”

“Nekredeble, nekredeble! Kompatinda fraŭlino! Kiel mi povos pardonigi min?”

Kaj Mastro Pikar, konata en la tuta urbo kiel egalanima gajulo, ekploris unuafoje ekde la aĝo de ok jaroj.

F-ino Gudula rigardis lin. Dum la longa, peza silento, kiu sekvis, ŝiaj sentoj pli kaj pli evoluis al kompata. Ŝi ekstaris, prenis glaseton kaj ĝin plenigis per la sama frukta alkoholaĵo.

“Trinku, kara sinjoro, bonvolu trinki. Ĝi estas iom forta, ĝuste tian alkoholaĵon vi bezonas.”

Li trinkis senpense.

“Mi ne scias, kion diri. Mi hontas. Mi terure hontas. Kiel eblas tiel malbone eduki sian filon?” Kaj jen la plorfonto ree malfermiĝis.

“Ĉu vi akceptus pecon el kuko tute freŝe bakita?” ŝi demandis, kaj levis sin denove. El la apuda kuirejo ŝi revenis kun granda ronda pomkuko, kaj tranĉis ĝin. Ŝi donis al li pecon kaj prenis unu por si mem.

Li viŝis al si la okulojn kaj manĝetis la kukpecon. Li trinkis iom pli el la alkoholaĵo. Liaj fortoj iom post iom revenis.

“Fi-romanoj! Nekonvenaj revuaĉoj! De kie li prenis tiajn ideojn? Je lia aĝo! Li povas prepari sin al plej terara puno. Jes, mi promesas al vi, fraŭlino. Lia krimo ne restos senpuna, bonvolu kredi min.”

Nun estis la vico de f-ino Gudula pardonpeti. Ŝi diris, ke ŝi devus scii, kia homo li estas, kaj ke li ne povus kulpi pri tia stulta ŝerco, se ŝerco oni povas tion nomi. Ŝi promesis, ke ŝi plu turnos sin al li, se ŝi bezonos servojn de lignaĵisto, kaj eĉ — ĉar la vido de tiu patra sufero pli kaj pli ŝire tuŝis ŝian koron — ke ŝi klopodos havigi al li mendojn de personoj, kiujn ŝi konas. Ili disiĝis bonamike.

Janĉjo ne dubis, ke lia patro gardostaras ĉe la hejma pordo kaj pretas lin bati eĉ pli kruele ol en la mateno. Sed nun jam estis nokto, kaj li sin demandis, kiamaniere reveni hejmen evitante la patran koleron.

Kiam oni marŝas sencele dum tuta duontago kun truitaj ŝuoj kaj pli kaj pli traataj ŝtrumpoj sur trotuaroj kovritaj de neĝo, memoroj pri la ĝuo malstreĉi sin en komforta varma lito facile okupas la tutan menson. La piedoj de Janĉjo estis tiel malsekaj, ke li antaŭsentis la unuajn signojn de malsano. Eviti malvarmumon en tiaj kondiĉoj estus neeble. Se li nur povus trovi rimedon senriske reeniri hejmen…

Dum li sensukcese esploris sian menson serĉe al solvo al tiu malbenita problemo, jen kure alproksimiĝis junulo, kies paŝoj montriĝis necertaj. Videble, tiu trinkis bieron aŭ vinon, aŭ eĉ ion pli fortan, pli ol li devus, kaj li ne plu estis en plene konscia stato.

“Helpu min!” li alvokis Janĉjon. “Policanoj postkuras min.” Li parolis malfacile, kvazaŭ lia lango estus peza kaj liaj lipoj ne respondus al la ordonoj de la menso (se entute lia menso plu funkciis).

El liaj neklaraj frazoj, Janĉjo tamen sukcesis kompreni, ke tiu junulo, kun menso nebula pro troa vinĝuo, havis, antaŭ kelkaj minutoj, la amuzan ideon voli tondi la harojn de sia hartondisto, kiu ŝance ankaŭ troviĝis en la sama gastejo. La hartondisto ne konsentis, ke tiu fŭsmova vinplenulo uzu akran tondilon ĉe lia kapo, kaj, por senigi sin je li, finfine vokis la policon. La homoj en la gastejo provis bari al li la vojon, sed li estis tre forta kaj sukcesis trapasi tiun homan baraĵon. Tamen, laŭ tiu junulo, tuta grupo da policanoj nun serĉas lin.

Ke lin ne haltigis homa baraĵo, sufiĉis lin rigardi por tion tuj kompreni. Li ja estis mirinde alta kaj forta. Krome, oni povis suspekti, ke ankaŭ la barantaj homoj sufiĉe vinis aŭ bieris. Ju pli li rigardis lin, des pli Janĉjo komprenis la eblan utilon de tiaj grandeco kaj forto.

“Venu kun mi,” li proponis, kaj kure li kondukis sian novan kunulon al la muro, kiu ĉirkaŭas la ĝardeneton de la familia hejmo.

“Vi estas granda kaj forta,” li diris. “Ĉu vi povus teni min tiel, ke mi atingu la supron de la muro? Mi scias, kie ŝtupetaro troviĝas aliflanke. Se vi levos min tien, mi tuj alportos ĝin al vi. Vi tiam facile povos ŝtupeti al la mursupro, kaj de tie en la ĝardenon. La polico ne komprenos, kien vi malaperis. Ili pasos preter la domo rimarkante nenion.”

Kvankam la egalpezo de la vinplenulo estis neideala — multe mankis ĝis tio – tamen li sukcesis altigi Janĉjon ĝis la supro de la muro. Post kelkaj momentoj, la juna Pikarido malsupren saltis aliflanke. Fakte, li ne bezonis serĉi la ŝtupetaron. La bruo de policaj paŝoj, pli kaj pli proksimaj, igis la junulon tutforte provi savi sin. Altkreska li estis, kaj unusalte li sukcesis teni sin ĉe la mursupro. Fortabraka, li facile tiris sin supren, kaj baldaŭ saltis apud Jan-ĉjon en la pikara ĝardeno.

“Venu,” simple diris la knabo, “vi estas savita.”

Senbrue enirante, li konstatis, ke lia patro ne gardostaras. Mastro Pikar certe gardis la pordon dum parto de la nokto, sed li verŝajne laciĝis kaj fine decidis iri dormi. Janĉjo kondukis sian kunulon al sia ĉambro, kaj la vinplena fortulo senpeziĝe, plezure, ekkuŝis sur lian liton. Janĉjo, kiu konis sian patron, opiniis pli saĝa kuŝi sub la lito.

Samtempe honta kaj kolerega, Mastro Pikar malprofunde doimis.

“Mi ĵus aŭdis bruon,” li diris al la edzino. “Certe estas tiu krimulo Janĉjo.”

Li ellitiĝis, prenis sian lignan batilon, kaj rapidis al la ĉambro de l’ filo. La fenestrokovriloj estis fermitaj kaj nenio videblis en tiu densa nokto, en kiu, cetere, nuboj kaŝis la lunon, sed li ne bezonis lumon. Li perfekte sciis, kie la lito troviĝas.

Ne necesis do pli ol kelkaj momentoj, por ke li staru ĉe la lito kaj komencu bati, kriante vortaĉojn al la kuŝanto. Sed – ho miraĵo! — apenaŭ post du batoj jen sin levis el la lito vasta, grandega homformo, tute ne simila al la 16-jara, maldika kaj mallarĝa Janĉjo.

“Eeeeeeej,” sonis el tiu moviĝanta formo voĉo apenaŭ (aŭ tute ne) homa, malakre, neklare.

“Kiu vi estas?” Mastro Pikar demandis. Sed tro da nekutimaj aferoj okazis ĉi-tage, li ne ripozis sufiĉe por havi klaran menson, kaj li ne plu estis certa, ĉu li vekiĝis aŭ dorme bildigas al si teruraĵojn.

“La dia-a-a-a-a-a-blo,” diris la fortulo, kaj, prenante ion el sia poŝo, daŭrigis: “Jen mi havas tondilon. Se vi plu atakos min, mi tondos viajn harojn. Plej neregule. Plej fuŝe. Vi estos tiel malbela, ke vi ne plu kuraĝos eliri al la strato.” Li palpis sian pantalonon. “Cetere, ankaŭ tranĉilon mi havas, tio povos helpi…”

Mastro Pikar ne atendis la finon de la frazo. Li forkuris al sia ĉambro kaj ŝlosis ties pordon.

“La diablo estas en la ĉambro de Janĉjo,” li diris al la edzino, spiregante. “Li volas tondi kaj tranĉi. Dio mia, Dio mia!” Kaj, kiel bona katoliko, li faris sur si krucosignon.

“Venu dormi, anstataŭ diri stultaĵojn,” respondis la edzina voĉo, dormepeza. Time, Mastro Pikar, streĉante la orelojn por provi aŭde kompreni, kio plu okazas, repaŝis al la gea lito.

En la fila ĉambro, Janĉjo plej mallaŭte gratulis sian kunulon:

“Vi agis belege. Ĉu vi ofte teatras? Vi ludis vian rolon perfekte. Mi des pli gratulas, ĉar ni ne havis la tempon interkonsenti pri tio, kiel vi rolu. Kiel freŝbakita diablo, vi estis rimarkinda. Nu, vi estas libera nun. La polico certe ĉesis serĉi vin. Mi rekondukos vin eksteren. Sed atentu, gardu vin fari eĉ plej etan bruon, aŭ vi riskos, ke tiu frenezulo, kiu vekis vin batile, rekomencos frapi. Normale, la duan fojon, li estas pli danĝera. Mi rekomendas al vi eliri tuj.”

Senbrue ili paŝis ĝis la stratpordo, kaj, farinte mokan soldatan saluton, la juna fortulo malaperis en la formiĝanta nebulo.

La sekvantan matenon, kiam la patrino de Janĉjo vekis sian filon, ŝi demandis:

“Ĉu vi scias, kio okazis hieraŭ? Via patro estis en terura stato, sed li volas klarigi nenion al mi. Kaj eĉ dumnokte ŝajnas al mi, ke li iom freneziĝis. Mi aŭdis ion, mi, kiu ĉiam dormas tiel profunde. Jes, mi aŭdis, kvazaŭ okazus frapoj kaj krioj.”

“Mi scias nenion, patrineto,” malveris Janĉjo kun vizaĝo de obeema, plej sincera infano. “Mi dormis en mia lito trankvile la tutan nokton.”

Tiumomente, la patro eniris la dormĉambron de sia filo.

“Ĉu vi ne hontas?! Fari tian krimon kontraŭ via patro! Mi ĉi-foje batos vin ĝismorte!” li ekkriis.

Sed la knabo restis tute trankvila.

“Kiun krimon, patro?” li demandis kun plej senkulpa esprimo.

“La fakturo de f-ino Gudula… Kiam mi transdonis ĝin al ŝi… ho, kia honto! Kiel vi havis la ideon…” Li tro koleris por kapabli bonorde vortigi siajn pensojn. Janĉjo interrompis:

“Vi certe ne transdonis la fakturon de f-ino Gudula al ŝi. Tiu fakturo ankoraŭ kuŝas sur mia skribotablo. Mi vidis ĝin hieraŭ, kiam mi revenis hejmen.”

“Kion? Sur via skribotablo, sed… Ni iru kontroli.”

“Jen, rigardu,” Janĉjo diris enirinte la skribĉambron. “Vi eĉ ne subskribis ĝin.”

La antaŭan tagon, antaŭ ol verki la specialan fakturon, li preparis la veran kaj intence ĝin lasis sur la skribotablo. Ĉar lia patro ne sciis legi, li riskis nenion.

“Maria!” Mastro Pikar vokis sian edzinon. “Vi, kiu kelkfoje diras, ke vi iomete konas la literojn. Ĉu vi kapablus legi eĉ nur unu vorton de ĉi tiu malbenita skribaĵo?”

Ŝi prenis la paperfolion.

“Mi povas legi la nomon. Estas skribite: ‘F-ino Gudula’, kaj unu alian vorton mi rekonas: ‘seĝo’. Pri la aliaj mi eble povus, sed estus tro lacige.”

La patro nenion plu komprenis.

“Kio estas la papero, kiun vi donis al mi hieraŭ?”

“Mi donis al vi neniun paperon, patreto,” la knabo respondis, plu konservante la saman senkulpan, bonknaban esprimon.

“Vi batis min, ĉar mi fuŝis la fenestrokadrojn, kiujn ni devis prepari por la nova librovendejo. Kaj tiam, ŝajnas al mi, vi perdis la kapon. Vi tiom batis min, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Mia impreso estis, ke diablo ekokupis vian menson.”

“La diablo!” kriis la patro.

Li refoje krucosignis.

“Pardonu min, filo,” li diris. “Mi kuras al la preĝejo. Ŝajnas, ke efektive diablo venis ĉi tien. Mi eĉ renkontis lin dumnokte. Dum la tago, certe, li baris normalan disvolvon de la laboro. Li metis malordon en la rilatojn. Li lokis min en hontovekan situacion. Li fuŝis mian tutan tagon.”

Kure li foriris.

“Kompatindulo!” Janĉjo diris al la patrino.

Kaj nur kiam ŝi estis for, li ellasis el si la senkompatan, sed gajan, tro longe subpremitan ridon.

NOVAJ VORTOJ:

Belgio, fi, guldeno, -ism-, Namuro, oj

NOVAJ KUNMETOJ:

alt-kreska, la diablo scias, est-ont-eco, fenestro-kovrilo, fin- (fin-fari), freŝ-bak-ita, gardo-stari, gast-ejo, konsent-ite, kruco-signo, mal-varm-umi, okul-vitroj, real-ismo, sia-flanke, ŝtup-et-aro, ter-pomo, tro-igi, turni sin al iu, ven-onta

43. KOKINO, MI, ĈU VERE?

Koko vekis min. Estis ankoraŭ nokto, sed rapida rigardo al mia brakhorloĝo montris, ke la koko ne eraras: baldaŭ tagiĝos. Kiel tiuj birdoj povas tiel ĝuste scii pri baldaŭa sunleviĝo, mi neniam komprenos.

Preskaŭ ĉiuj aliaj vojaĝantoj plu dormis. Ni troviĝis sub vasta branĉa tegmento, kiun subtenis senbranĉigitaj eks-arboj, kaj kies normalan uzon mi ne povis imagi. Ĉu ĝi estis aŭtobusa stacio? Tiuloke, meze de sovaĝa naturo, tio ne estis verŝajna. Eble ĝi iam utilis kiel vendejo de azenoj aŭ ĉevaloj. Aŭ ĉu oni uzis ĝin kiel teatron? Se jes, kial tiel malproksime de la vilaĝo, kiu troviĝis plurajn kilometrojn for?

Je kelkaj centoj da metroj, sur la tera vojo, videblis nia fuŝita aŭtobuso. Hieraŭ vespere, kiam ĝi subite ĉesis funkcii, tiel ke ni devis halti en ĉi tiu ne antaŭvidita loko, neniu el la vojaĝantoj miris, neniu plendis. Male. Ĉiuj fakte ĝojis, ke la kutima fuŝo okazis ĉi-foje proksime al tiu stranga senmura konstruaĵo. Ne ĉar ni bezonus tegmenton kontraŭ pluvo; ĝi ne venos ĉi-somere. Sed ĉar la senherba tero, sur kiu eblis kuŝi, verŝajne estis pli senriska, rilate al insektoj kaj aliaj malplaĉaj bestetoj, ol medio plene natura. Por eviti tiujn ĝenantojn, la sola solvo estus tranokti en la aŭtobuso, sed dormi sur seĝo plaĉas al neniu.

La taga lumo alvenis tre rapide, kaj iom post iom la vojaĝantoj vekiĝis. Ili salutis unu la alian ridete, kelkfoje eĉ ride. Por ili, ŝajnis, la aŭtobusa nekapablo plu iri estis pli ŝerco ol malfeliĉo. Ĉi tie, verdire, tempo havas tute alian valoron ol en mia horloĝ-fabrika lando, kaj, ĉar komforto estas maloftaĵo, la fakto devi pasigi nokton sur malmola tero ne aperis eksterordinara.

Mi ĉirkaŭrigardis. Estis kvazaŭ pentraĵo pri la vivo, aŭ, pli ĝuste, vivteatro, en kiu plej diversaj roloj ludiĝis. Viro ekbruligis cigaredon. Knabineto premis al sia brusto pupon, kaj ne estis klare, kiu gardas kiun kontraŭ kiu danĝero. Alia individuo tiris el unu el siaj pakaĵoj boteleton, kiun li tuj portis al sia buŝo. Ĉu tiel frumatene li jam komencis trinki alkoholaĵon? Mi memoris lin: en la aŭtobuso, li dormis la tutan tempon, kun sia flava sunĉapelo kovranta la vizaĝon ĝis la nazo kaj la ĉemizo malfermita, vidiganta dikan, graspezan bruston. Virino, metinte speguleton sur aron da pakaĵoj, kiujn ŝnuro helpis teni fermitaj, zorge kombis sin. Soldato preme kisis la amatinon. Juna virino senvestigis sian bruston por nutri infaneton patrinlakte.

Ĉie staris korboj, plastaj kaj ŝtofaj sakoj, ujoj plej diversaj. Inter ili ruliĝis pilko, kiun du knabetoj postkuris. Unu el ili kun-puŝiĝis kun virino, kiu, se mi bone vidis, pretigis sin por kudri butonon al la ne tre pura ĉemizo de sia apudulo. Ŝi pikis sian fingron, la viro provis kapti la kulpulon, sed, ne sukcesinte, ĵetis al li aron da plej malbelaj vortaĉoj, dum la virino, etigante siajn okulojn, penis pasigi la fadenon tra la kudrila trueto. La du knabojn la kolerulo ne impresis, kaj ili kuris plu, interpuŝiĝis, kaj renversis aron da pakaĵoj, metitaj unu sur la alia en verdire facile rompebla egalpezo, kaj, vidante, ke ili tiel kreas eĉ pli da malpaco, fine opiniis pli saĝa malaperi eksteren.

Ie aŭdiĝis muziko. Iu ŝajne kunportis etan radio-aparaton aŭ simplan kased-aŭdigilon. Knabeto, tute ne ĝenata de la ĉirkaŭaj bruoj aŭ movoj, tenis en la mano maldikan longan feraĵon kaj uzis ĝin skribile por desegni sur la griza tero. Ĉiaspecaj bazaj homaj agadoj prezentiĝis sub ĉi tiu branĉa plafono: oni amis, laboris, manĝis, trinkis, ludis, arte kreis, ĝuis muzikon, palpis pakaĵojn kaj vestojn, interrilatis jen malafable, jen kun dolĉaj, kortuŝaj vizaĝesprimoj…

Apudulino mia, ege maljuna virino, direktis al mi sendentan, sed ne pro tio malpli radian, rideton. Ŝi proponis al mi frukton, kiun ŝi ĵus tiris el sako. Mi akceptis, reciproke ridetante kun plej dankaj okuloj. Miavice, mi malfermis mian feran skatolon plenan je sekaj kuketoj kaj proponis ilin al ŝi. Ŝi trovis tion plej amuza, ŝajne, sed plezure prenis unu.

Post nelonge, mi decidis iri paŝi ekstere. La nokto en tiu nekomforta ejo ja tute ne estis ripoziga, kaj mi sentis bezonon refreŝigi min en la malvarmeta matena aero. Mi marŝis sencele dum kelkaj minutoj, ĝis, vidinte, iom pli altan ol la vojo, ŝtonan formaĵon, de kie oni certe havos belan vidon al la ĉirkaŭaĵo, mi direktis miajn paŝojn al ĝi. La loko estis plaĉa, la vidaĵo efektive bela, kaj mi tie sidis, ĝuante la ankoraŭ ne tro varman sunon.

Du viroj — kunvojaĝantoj miaj — alvenis sur la vojo. Ili sidiĝis sur falintan arbon, kiu kuŝis vojrande, kaj, kvankam ili troviĝis tre proksime, ili ne vidis min, ĉar inter ni staris sufiĉe densa aro da kreskaĵoj. Se mi ne vidus ilin alveni, mi ne povus scii, ke ili sidas tie, sed miaj okuloj senpene ilin sekvis, kaj nun, tra la folioj kaj branĉoj, mi duonvidis ilin. Kaj bone aŭdis.

Mi atendis ion ajn, sed ne tion, kio prezentiĝis: ili parolis… pri mi! Unue mi ne kredis je miaj oreloj kaj dum momento estis konvinkita, ke min kaptis ia memcentreco, kiu misformis la aŭdatajn sonojn. Ilian lingvon mi ne flue parolis, kaj kvankam mi komprenis ĝin sufiĉe bone, tamen misaŭskulto povus facile okazi. Sed iom post iom la afero fariĝis tute klara. Kelkaj precizaj detaloj, kiujn ili elvokis, ne lasis lokon al dubo. Mi estis la momenta temo de ilia interparolo. Kaj ne nur ili parolis pri mi, sed unu eĉ ĵus nomis min “kokino”!

Tion mi trovis plej stranga. Komparon kun koko mi even-tuale komprenus — ĉar, mi forgesis tion al vi diri, mi apartenas al la vira sekso — sed kokino! Kia stranga ideo! Mi spertis etan senpeziĝon, kiam mi konstatis, ke ne nur al mi la komparo estis malklara:

“Kial vi nomas lin kokino?” la pli juna demandis.

“Ĉiuj tiuj uloj estas kokinoj, ĉu mi neniam klarigis al vi?”

Mi streĉis la orelojn, kaj provis sidi iom pli komforte, penante ne fari bruon.

“Ni ĉi tie en la sudo estas fiŝoj, vi jam aŭdis tiun rakonton, ĉu ne? Oni moke diras pri mi, ke ĝi estas mia plej ŝatata prelego!”

“Jes, tiun komparon mi konas. Ĝi rapide disvastiĝis en ĉiuj lokaj grupoj de aktivuloj. Tiuj el la nordo, la blankuloj, kiuj diras, ke ili volas helpi nin, estas birdoj. Ili faras belajn planojn, ili ekzamenas ĉion de alte. Tie supre, ili ekhavas ideojn, ili imagas solvojn al ĉiu problemo. Ili elpensas proponojn kaj projektojn. Ili havas, kiel alta birdo, universalan rigardon al la situacio. Por ili ĉio estas facila, ĉar ili estas malpezaj kaj ne renkontas kontraŭstaron de la medio, tute male: eĉ la aero ilin portas. Ili rapidege transflugas de loko al loko, kaj diras al ni: ‘Jen kiel vi faru. Ni studis, ni trovis solvon, faru kiel ni’. Ili forgesas nur unu punkton, nome…”

“… ke ni estas fiŝoj. Ni ne povas vojaĝi tiel malproksimen en tiel malmulta tempo. Ni ne povas vidi ĉion de alte. Ni iras pene, marapide, en akvo plena je danĝeroj kaj kontraŭstaroj. Akvo ne tre pura, ĝenerale. Kaj anstataŭ kompreni nin, ili nin malestimas, ĉar ni progresas tro malrapide. Ili volas evoluigi nin al siaj ideoj. Ili volas, ke ni imitu ilin, kvazaŭ fiŝo povus imiti birdon!”

“Jes, mi tre ŝatas tiun komparon. La tuta problemo pri tio, kion ili nomas evolulando bele esprimiĝas en ĝi. Kaj ankaŭ la problemo de la streĉiĝoj inter urbo kaj kamparo. La homoj en la registaroj loĝas en urbo, kaj tial ili vidas la problemojn birde, sed ni naĝas en tiuj kiel fiŝoj. Nu, bone, la komparo estas bela, sed al ĝi sumiĝas tio, kion mi aŭdis. Neniam oni parolis al mi pri kokinoj en tiu kunteksto.”

“La kokinoj estas kiel tiu ulo kun la UN-pasporto, kiu vojaĝas en nia aŭtobuso kaj pri kiu ni parolis antaŭe.” (Oj, mi pensis, kion ili nun diros pri mi? Sed jam li daŭrigis). “Ili estas birdoj, sed ili eĉ ne kapablas flugi! Al la birdoj, pri kiuj ni parolis antaŭe, tute mankas realismo, ĉar ili rigardas ĉion de tro alte por vidi la konkretajn detalojn, kaj ili estas tiel facilmovaj, ke por ili ĉio simplas. Sed almenaŭ ili havas vastan, universalan rigardon al la mondo, kaj ili provas fari ion. Male, tiuj etaj funkciuloj… Ili estas kokinoj, ili kredas sin superaj al la fiŝoj, ĉar birdoj ili estas. Sed fakte ili eĉ ne vidas nin fiŝojn. Kaj, kvankam birdoj, ili ne kapablas flugi kaj kompreni la problemojn el alta, vast-rigarda vidpunkto. Ĉu vi jam aŭdis la bruon de granda kokinejo? Kluk-kluk-kluk klulĉ-kluk-kluk kluk-kluk-kluk. La tutan tagon tiel. Kluk-kluk-kluk-kluk-kluk. Ili nur kapablas vorti.”

Mi faris mallertan movon, kiu faligis ŝtonon. Ili rigardis supren.

“Ĉu estas iu tie?”

Sed mi restis nevidebla pro la foliplenaj branĉoj.

“Kaj vorti sensignife,” li finis.

NOVAJ VORTOJ:

kluki, pasporto

NOVAJ KUNMETOJ:

mem-centr-eco, kun-teksto

44. FINA LETERO

Nun mi povas konfesi al vi, ke mi celis altan celon. Verkante ĉi tiun rakontaron, mi iel deziris, ke ĝi estu kvazaŭ eta-eta esperanto-biblioteko, komenco de biblioteko. Se ĉi tiu estas via unua libro en esperanto, la vorto “biblioteko” ne taŭgas, ĉar, kiel vi scias, biblioteko estas iom vasta libraro. Sed imagu, ke anstataŭ aĉeti ĉi tiun rakontaron sub formo de unu libro, vi povus aĉeti ĉiun rakonton aparte. Imagu ankaŭ, ke ĉiu estus presita sur tre dika papero per grandegaj literoj. Tiam vi havus bibliotekon kun 43 libroj!

(Ĉu vi opinias, ke mi diras sensencaĵojn? Vi certe rimarkis, ke tio estas ĉe mi malnova kutimo, ho ve! Sed, bonvolu pardoni, mia tasko ankoraŭ ne estas tute plenumita, kaj mi devas iom daŭrigi.)

Alia karakterizo de biblioteko estas, ke en tia libraro la pritraktitaj temoj estas tre diversaj. Tiun principon, ke regu diverseco, mi provis obei en ĉi tiu rakontaro. Mia deziro estis, ke la tekstoj de ĉi tiu libro spegulu plej diferencajn aspektojn de la vivo. Mi provis elekti temojn sufiĉe universalajn, por ke la legantoj komprenu ilin kaj interesiĝu pri ili, kiaj ajn iliaj deveno, medio kaj kulturo, sed ankaŭ sufiĉe lokaj, por ke ili havu ian realan, konkretan, bongustan etoson.

Mia tasko, se paroli sincere, ne estis facila. Mi devis prizorgi, ke de rakonto al rakonto vi konstante progresu en la kompreno de la vortoj. Tiucele mi konstante devis kontroli, ĉu tiu aŭ alia vorto jam estis enkondukita, kiom da fojoj mi uzis ĝin, kaj okupiĝi pri aliaj redaktaj punktoj, kiujn oni ne atentas en normala verkado.

Se, ekzemple, mi nun demandos vin, ĉu, viaopinie, mia rakontaro estas sufiĉe bona spegulo de la diverseco de homaj travivaĵoj aŭ ĉu vi ne trovas neakcepteble stulta la komparon de ĉi tiu verketo kun tuta biblioteko, vi suspektos, ĉu ne?, ke tiujn vortojn mi ne uzis nur pro tio, ke mia imago ŝance prezentis ilin al mi. Kaj vi pravos. Kiel vi prave suspektis, mi uzis ilin laŭplane. La vortoj ‘biblioteko’ kaj ‘spegulo’ ankoraŭ ne aperis sufiĉe ofte por bone fiksiĝi en via memoro — mi pensas precipe pri neeŭropanoj, al kiuj longa vorto kiel ‘biblioteko’ povas aperi tro fremd-aspekta por facile memoriĝi — kaj mi ne sciis, en kiun rakonton ilin meti. Do jen ili estas, en ĉi tiu fina letero al vi.

Mi esperas, ke tiu devo uzi difinitajn vortojn kaj aperigi ilin laŭ difinita nombro da fojoj ne igis miajn rakontojn tro malnaturaj. Sed, sincere, mi dubas, ĉu eblis sukcesi. Mi timas, ke mi celis tro altan celon. Eble vi vin demandas, kial vi aĉetis ĉi tiun libron, anstataŭ iri regule al klaso, sidi antaŭ nigra tabulo (aŭ, se via klaso estas tre moderna, antaŭ verda aŭ blanka tabulo), kaj krajone noti ĉiufoje en via kajero aŭ notlibro la novajn vortojn, kiujn la kursgvidanto notas sur la tabulo.

Eble ankaŭ vi opinias, ke vi progresus pli rapide kaj pli agrable en la lingvo, se vi simple abonus esperanto-revuon kaj ĝin legus regule, ĝis via abono estos finita. (La ĉi-suprajn konsiderojn mi prezentis nur, ĉar mi ne sukcesis pli frue enmeti sufiĉe ofte la vortojn ‘tabulo’ kaj ‘aboni’).

Mi ne listigos ĉi tie ĉiujn eblajn metodojn progresi en lingvoscio. Se vi klopodos, vi trovos multajn, kaj povos elekti tiun, kiu plej plaĉas al vi.

Se do ĉion konsideri, estas verŝajne, ke vi ne estas tre kontenta pri ĉi tiu varo, kiun vi aĉetis ĉe via esperanta libroservo. Eble via ekonomia situacio pro tiu aĉeto malboniĝetis. Vi deziris amuziĝi legante, ne havigi al vi bazan vorthavaĵon.

Ĉu valoris la penon ĉi-sistema vortlernado, vi vin demandas. Kaj mi reciproke min demandas, ĉu entute valoris la penon verki. Sincere, mi multe preferas paroli. Mi ŝatus gastigi vin en restoracio, eble en unu el tiuj landoj, kie la homoj plu surhavas lokajn aŭ naciajn kostumojn. Uzante forkon kaj tranĉilon ĉe bongusta manĝaĵo, ni plezure pritraktus ĉiaspecajn aferojn, kaj tio vastigus vian vortoscion. Aŭ, se vi preferas manĝi sen telero, sen forko, sen tranĉilo, aŭ kun telero sed nur per la manoj, kiel oni faras en multaj afrikaj kaj aziaj regionoj, al mi estus egale. Ni trafus la saman rezulton. Kune manĝi kreas aŭ favoras amikecon, kaj kune paroli ekzercas la parolantojn esprimi sin flue.

Sed eble tuta manĝo, kun viando, legomoj, terpomoj, ne estas necesa. Pli simple ni povus sidi ĉe kafo aŭ teo en trinkeja angulo kaj longe diskuti pri tio aŭ tio ĉi. Tiel vi lernus multajn vortojn. Alia sistemo estus, ke mi feriu kun vi. Jes, longa vojaĝo dum la someraj ferioj, aŭ eble en aŭtuno — jes, pli bone en aŭtuno, ĉar estas malpli da turistoj tiuperiode — estus bonega okazo instrui al vi multajn novajn utilajn vortojn. Per simpla ĉiutaga praktikado de la lingvo, ne nur en vagonaro aŭ ŝipo, sed ankaŭ en stacidomoj, se vagonare ni vojaĝus, aŭ en havenoj, se ŝipe, ni povus longe interŝanĝi ideojn kaj memorojn pri kutimoj kaj tradicioj, pri kuirarto, pri travivaĵoj, pri zorgoj kaj ĝojado, pri muziko kaj kantoj, pri muzeoj kaj kampoj, pri literaturo, politiko, amo ktp ktp. Eĉ pri ekonomiaj aspektoj de ŝipa transportado, ekzemple, se tio interesas vin, aŭ pri la manieroj trovi plej bonan kaj malmultekostan restoracion, se al tiaj praktikaj temoj vin portas viaj gustoj. Aŭ — kial ne? — pri la organizo de stacidomoj aŭ la teatra utiligo de naciaj kostumoj. Jes, en iu ajn ombra loko ni agrable sidus kaj parolus.

Egale, al kiu kampo direktus nin nia lingvo- kaj lango-uzo, ni praktikus esperanton, kaj tiumaniere via mastrado de la lingvo ĉiutage progresus. Ĉu necesas legi paĝon post paĝo de ne tre serioza rakontaro por iĝi ĝisosta esperantisto? Ĉu pravigas la ekziston de tiom da tekstaĉoj la celo enkapigi vortojn sendolore? Laŭ miaj principoj, celo neniam pravigas rimedon. Uzi malbonan rimedon por bona celo ne estas ĝuste (se vi havas alian teorion, aŭ starpunkton, mi respektas ĝin; mi nur esprimis mian, eble ne tre modernan). Sed, krome, eble mi miskalkulis. Eble miaj klopodoj ne havos la efikon, kiun mi esperas kaj supozas. Terure! Sed tia estas la vivo: entrepreni ion ĉiam estas riski.

Kaj nun mi devas pardonpeti. Mi petas la pardonon de tiuj multaj legantoj, kiuj ne trovis ĉi-libre rakonton el sia popolo. Mi klopodis trovi kiel eble plej diversajn, sed miaj fontoj estis kompreneble tre limigitaj, kaj mi ne sukcesis fari pli bone ol mi faris. La sola alia solvo al tiu grava problemo konsistus en pluraj jaroj da esplorado. La tempon por tio necesan mi bedaŭrinde ne disponas. Verki libron konsistantan el kvardeko da esperantlingvaj rakontoj per zorge studita vortolisto ne estas mia profesio, kaj mi devas perlabori mian vivon alimaniere. Domaĝe, sed tiel estas.

Al la anoj de la popoloj, kiuj trovis ĉi tie rakonton de ili konatan, mi same petas pardonon. Estas tre verŝajne, ke mi miskomprenis kaj misprezentis ilian kulturon, eble eĉ mi ofendis aŭ tuŝis malagrable iliajn sentojn. Se tio okazis, sciu, ke mi tion ne faris intence. Sed belaj intencoj ne sufiĉas por igi kulpulon senkulpa. Mi do povas nur kalkuli je via komprenemo kaj amikeco. Ne estas facile kompreni de interne la pens- aŭ sent-manieron de tute alia popolo. Miajn fuŝojn, espereble, vi grandanime pardonos al mi.

Nun…

Permesu, ke mi ĵetu rigardeton al mia vortlisto. La vortojn ‘kato’ kaj ‘drato’ — kiel en ‘pikdrato’, ĉu vi memoras? — mi devus uzi ankoraŭ unufoje, la vorton ‘ŝtono’ dufoje, kaj ankaŭ…

Ho ne, ne! Sufiĉas! Mi ne suferigu vin plu. Ni haltu. Mi sentas min, kvazaŭ mi ne plu povus antaŭeniri, kvazaŭ ŝtonmuro aŭ pikdrata barilo barus al mi la vojon, formante baraĵon tiel densan, tiel fermitan, ke eĉ kato ne povus gliti sub ĝi. Jes, ni haltu ĉi tie. Tiu vorto ‘kato’ dormu en angulo de via memoro. Se katoj interesas vin, vi certe memoros la vorton; se ne, ne. Ne gravas.

Io alia multe pli gravas. Jeno. Se vi legis de la unua paĝo ĝis ĉi tiu punkto, vi renkontis iom pli ol mil malsamajn “subvortojn”, se repreni la esprimon, kiun mi uzis en la antaŭparolo (la faka vorto, kiun uzas lingvistoj, estas morfemo). El tiu tuta nombro, 92 elcentoj aperis almenaŭ kvinfoje, 80 elcentoj almenaŭ sepfoje, kaj 72 elcentoj almenaŭ dekfoje. Por memori freŝdate viditan vorton, oni devas rerenkonti ĝin post kelka tempo en alia kunteksto. Tiun principon mi sekvis, kaj, ĉar memoro funkcias grandparte per ripetado, oni povas supozi, ke vi nun vere proprigis al vi tiujn vortojn aŭ subvortojn kun iliaj diversaj sencoj.

Mi gratulas vin. Vi havas nun bonan bazon por plu disvolvi vian scion de esperanto. Per tiu bazo vi ja povas pritrakti multegajn demandojn, kiel montras al vi la diverseco de la temoj en la rakontaro, kiu konsistigas la enhavon de ĉi tiu libro.

Sed ĉiaokaze, se vi vere atingis ĉi tiun punkton en via legado, vi estas gratulinda. Vi ne senkuraĝiĝis. Vi penis ĝisfine. Via esplorema menso volis scii pri ĉiu okazaĵo ĉi tie raportita. Eble vi plurfoje dum la legado malbenis la verkinton, eble eĉ via sango bolis kolere pro liaj stultaĵoj, sed vi ne forĵetis la libron, kvankam vi konsciis ĝiajn multajn notindajn mankojn. Tial permesu, ke mi amike salutu vin kaj restu dankeme kaj gratuleme via,

Claude Piron

NOVAJ VORTOJ:

morfemo

NOVAJ KUNMETOJ:

ĝis-osta, kalkuli je, lim-igi, sen-senc-aĵo, star-punkto, (nigra) tabulo

45. POSTPAROLO

Mi havas grandegan dankoŝuldon, kiun mi ne scias, kiel repagi. Multaj personoj konigis al mi tradiciajn rakontojn el sia kulturo, aŭ raportis pri interesaj travivaĵoj, propraj aŭ aliulaj, kiuj havigis al mi bazon por mia verkado. Al ĉiuj mi plej profunde dankas.

Ofte, rakonto, sama en la ĉefa plano, sed kun detaloj pli malpli malsimilaj, venis al mi diversvoje. Bona ekzemplo tiurilate estas la rakontoj pri Afanti. Ilin konigis al mi antaŭ pli ol tridek jaroj ĉina amiko kaj lingvo-instruisto. Sed mi longe poste retrovis plurajn el ili en la dulingva (ĉina-angla) parto de The Straits Times, la konata singapura gazeto, en Sovetskij Uzbekistan kaj en la libro de Zhong Qin Meiri Hanyu(Pekino: Xin Shijie, 1985).

Alia ekzemplo estas la rakonto pri Ali kaj Aŭdu, kiun mi prezentis sub la ĉapelo Komuneca Spirito. La parton pri la komitata kunsido kaj la evoluigo mi aldonis por enkonduki vortojn el mia “malbenita listo”, sed por la resto de la rakonto mi sekvis tion, kion rakontis al mi foje ano el la haŭsa popolo, kun kiu mi rilatis en Brazzaville, dum mi tie laboris por Tutmonda San-Organizo. Tiu rakonto troviĝas, iom malsimila, ankaŭ en Ka Kara Karatu (Zaria: Gaskiya Corporation, 1967) kaj en Abraham, R. C. Hausa Literature and the Hausa Sound System (London: Uni-versity of London Press, 1959).

La rakonto pri Janĉjo kaj F-ino Gudula apartenas al la folkloro de Namuro (Belgio). La ĉefrolulo, kiun mi nomis Janĉjo, fakte estas Jean Biétrumé Picar (oni elparolas proksimume: ĵan bjetrime’ pikar’). Liaj amuzaj fi-faroj, post longtempa parola transdoniĝado, estis publikigitaj de la gazeta verkisto Victor Petitjean en 1843 (reeldono aperis antaŭ iom pli ol jardeko: Petitjean, V., Jean Biétrumé Picar, Gembloux: Duculot, 1974).

Kompreneble, la neceso konstante atenti la rilaton inter konataj kaj nekonataj vortoj, kaj enkonduki iom post iom vortojn el difinita listo — la milmorfema listo, kiu konsistigas la “mezan nivelon” en Kontakto — devigis min larĝmezure ŝanĝi la originalajn rakontojn aŭ la faktojn raportitajn. Mia imago, ofte, tiom helpis min, ke la originala raportaĵo fariĝis nerekonebla.

Granda parto el la baza materialo, kiun mi uzis, estis transdonita al mi okaze de ŝancaj renkontoj, antaŭ longe, en tempo, kiam mi tute ne pensis, ke iutage mi verkos per ĝi lern- aŭ leg-libron. Rezulte, mi ne povas laŭnome danki multajn el miaj informintoj. Ili sciu, ke iliaj vizaĝoj restas vivaj en mia memoro, kaj ke mi konscias, kiom mi ŝuldas al ili.

Kelkaj personoj, de kiuj mi petis permeson prezenti ĉi-libre okazaĵojn, kiujn ili raportis al mi, konsentis, sed nur kondiĉe, ke mi ne diru ilian nomon. Ankaŭ tiuj memvolaj sennomuloj akceptu mian amikan dankadon.

Fine, ĉar kelkajn nomojn mi tamen povas diri, permesu, ke mi ĉi tie publike danku al Ching Liben, Mahmud Idris, karmemora Goh Kah-bin, Tusiama Mabinda kaj Aleksandr Ŝtejnman. Mi esperas, ke ili bonvole pardonos la transformojn, kiujn mi faris en iliaj rakontoj aŭ raportaĵoj.

C. P.

NOVAJ VORTOJ:

haŭsa

NOVAJ KUNMETOJ:

materialo: verk-materialo, bazo uzata por verki

kar-memora: oni uzas tiun vorton por esprimi, ke la persono for-pasis (= mortis) kaj ke oni konservas karan memoron pri li aŭ ŝi

trans-formi: ŝanĝi (la formon de)


Dankon, amiko!


Claude Piron

El papera eldono:

Pro Esperanto – Vieno

Hungara Esperanto-Asocio – Budapeŝto, 1990

Kovrilo de Tamás Bakos

ISBN 963 571 110 7

© Claude Piron

Respondeca eldonanto: Oszkár Princz

Respondeca redaktoro: Vilmos Benczik

Reteldono de Torixoŕeu Libroj

Unua reteldono, 2003/12

1

«Mia mono! Mia tuta mono malaperis!»

Juna Rikardo preskaŭ ploris ĉe tiu terura konstato. Li rondrigardis. En la dormejo, li estis sola. Videble, ne nur lia mono malaperis, sed ankaŭ Janĉjo. Timiga penso lin trafis: ĉu tiu prenis ĝin? Estis apenaŭ kredeble. Janĉjo, tiu plaĉa, helpema amiko…

Ne tuj li rimarkis la paperon, sur kiu lia nomo estis skribita. Kiam li ekvidis ĝin, lia koro ekbatis kun iom da espero: letero de Janĉjo, kiu, sendube, ĉion kontentige klarigos.

Ne longe vivis la espero. La skribaĵo rapide ĝin disbatis morta:

«Kara Rikardo,

«Normale mi devus forkuri kun via mono kaj veturbileto sen diri al vi ion ajn. Sed miaj amikaj sentoj tion malhelpas, kaj mi volas skribi adiaŭon al vi. Mi sentas devon instrui vin pri la vivo. Se je la aĝo de 21 jaroj vi ankoraŭ ne komprenis la riskojn, al kiuj vi vin elmetas, iu devas vin lernigi. Ni hazarde renkontiĝis nur antaŭ tri tagoj. Vi sciis nenion pri mi. Tamen vian tutan vivon vi rakontis kaj… montris al mi vian tutan monon.

«Sciu, ke ne sufiĉas aspekti fidinde por esti fidinda. Oni ne fidu nekonaton, kaj oni ne konas homon post nur tri tagoj. Dum mi skribas ĉi tion, vi dormas pace, eĉ kun rideto sur via kara, honesta vizaĝo. Sed la okazo estas tro bela. Mi iras for. Dankon pro la mono. Ankaŭ la bileto utilos, dankon. Espereble vi memoros mian instruon. Adiaŭ!»

Iu alia verŝajne kolerus. Sed ne Rikardo. Li nur ploris. Ne gravis, ke oni rigardas lin viro, ĉar li estas 21-jara, kaj ke, laŭdire, viro devas povi elporti malfacilaĵojn sen plori. Rikardo ne sentis sin hejme en sia 21-jareco. Li sentis sin tiel eta! Feliĉe, ke troviĝis neniu en la dormejo de la junulgastejo. Se ĉeestus aliuloj, li ne allasus sin plori. Sed sola li estis, kaj povis esti si mem.

«La aĉulo!» li fine diris mallaŭte, sed en tiu esprirno estis pli da kompato al si ol da kolero al Janĉjo. Li estis kiel homo, kiu ricevis baton sur la kapon kaj dum kelka tempo ne plu povas pensi. La ideo turni sin al la polico venis al li nur malrapide.

2

«Vi do eĉ ne konas lian familian nomon?»

«Ne. Mi nur scias, ke li nomiĝas Janĉjo.»

«Nigra hararo iom longa, brunaj okuloj. Kompreneble. Se vi scius, kiom da tiaj estas…! Alta, vi diris. Kiom?»

Precizeco neniam troviĝis inter la ĉefaj ecoj, per kiuj eblas priskribi la rikardan personecon. Li hezitis. Por kontentigi la policanon, li diris ion ajn:

«185 ccntimetrojn.»

«Kaj kiom li pezas, viaopinie? Vi diris, ke li estas maldika.»

«Jes, li estas tre maldika, sed mi havas neniun ideon pri la pezo. Kiel mi povus scii?»

La malafabla rigardo policana ne estis facile elportebla. Refoje la knabo diris ion ajn:

«Eble 70 kilogramojn.»

«Nu, bone. Estas plej dubinde, ke ni trovos lin, sed… kiu scias?» la policano diris. Kaj kvazaŭ tio ne estus per si mem jam sufiĉe senesperiga, li aldonis: «Ĉiaokaze, kun la baldaŭa renkontiĝo de ŝtatestroj en nia urbo, ni povos fari nenion antaŭ kelkaj tagoj.»

Al Rikardo la situacio tute ne plaĉis. Li venis por ricevi helpon, kaj oni rilatis al li preskaŭ malafable. Dum li bezonis kompaton, tiu policano estis kvazaŭ senkora. La knabo sentis sin iu speciala, sed por lia vid-al-vid-ulo li estis nur unu inter miloj da similuloj. La ŝtatestra renkontiĝo ne helpis. Pro ĝi ĉiuj nervoj estis streĉitaj en la polico.

«Kion mi nun faru?» li demandis. «Mi ne havas monon por reveturi hejmen, aŭ eĉ por telefoni.»

«Nu, knabeto, ne estas mia problemo. Mi ne scias. Iru al via konsulejo, eble.»

3

Eble kelkaj konsulejoj helpas al la junuloj, kiujn trafis bato de la sorto, sed ne tiulanda.

«Ne estas nia tasko solvi la problemojn de malsaĝaj samland-anoj,» la konsula funkciulo seke respondis al la klarigoj de Rikardo. «Nia lando ne estas tiel riĉa, ke ĝi disdonu monon al ĉiuj petantoj. Se ni tion konsentus, la informo baldaŭ disvastiĝus, kaj la sekvo estus, ke oftiĝus malzorgemo. « Kial atenti pri niaj aferoj ,» la vojaĝantoj pensus, « se ni ion perdos, la konsulejo repagos al ni ». Ne, ne. Tio ne estus allasebla.»

Rikardo sentis sin pli kaj pli senespera. Kia senelireja situacio! Li naskiĝis en sufiĉe riĉa familio, sed tio nun neniom helpas. Eĉ se li povus telefoni hejmen… Tion li povus, fakte, eĉ sen mono, dank’al tiu aranĝo, ke la alvokito pagas… Sed tio ne utilus: liaj gepatroj nun vojaĝas ie en la mondo, kaj li tute ne scius, kiel malkovri ilian nunan troviĝejon.

Li komencis malsati. En normalaj kondiĉoj, li facile povus malhavi manĝon multhore. Juna sana korpo povas elporti multajn mankojn. Sed la simpla penso, ke li povas havigi al si nek manĝon nek liton, igis lian deziron manĝi speciale viva kaj dolora.

Ne povante elteni plu, li decidis peti helpon de la preterpasantoj. Li prezentadis al ili malfermitan manon kaj kvazaŭ plorpete provadis tuŝi ilian koron, klarigante per malmultaj vortoj sian bedaŭrindan situacion. Sed neniu prenis lin serioze. Eble li aperis tro sana, tro bonfarta. Aŭ li ne sciis, kiamaniere uzi sian voĉon por veki la kompaton, kiu tradukiĝus per dono. Kia ajn la kialo, li ne sukcesis.

« La sola solvo estas ŝteli », li ekpensis. Estis somero. La vetero plej belis. Paŝante sen preciza celo, li alvenis al vasta vendejo ekstera, kie kamparanoj unu apud la alia proponis dezirvekajn manĝaĵojn al malrapide irantaj promenantoj. Ŝtelo de unu frukto tie, de alia tie ĉi, montriĝis pli facila ol li komence imagis.

Rikardo estis ĝenerale plej honesta, kaj normale, ĉe tia neakceptinda faraĉo, voĉo leviĝus el la korfundo por aŭtoritate esprimi sian malkontenton al li. Sed ĉi-foje ĝi silentis. La malsincereco de Janĉjo, la malvarmeco de la policano, la konsuleja nehelpemo kaj la ŝtonaj koroj de l’surstrataj petitoj kvazaŭ pravigis ŝtelon.

Tiuj unuaj sukcesoj kuraĝigis lin plu iri samvoje: se li kaptos sufiĉe da mono, li povos reveturi al la malproksima, ege dezirata hejmlando. La stacidoma monŝanĝejo por tio montriĝos perfekta. Tien multaj gejunuloj el ĉiuj landoj alvenas lacege, iom dormante, kaj ne atentas siajn havaĵojn.

Pensite, farite. Post nelonge, Rikardo staris en la homplena stacidomo, apud la monŝanĝejo, kie longa aro da junaj homoj bonorde atendis unu malantaŭ la alia.

Rikardo atente observis. Kiam prezentiĝis bonega okazo — knabino metis sian videble plenan monujon en plej taŭgan lokon, kaj ĉesis atenti ĝin por turni la vizaĝon al siaj kunuloj brue ridantaj — li etendis la brakon por ĝin kapti kaj… …kaptis lin ĉe la ŝultro peza, forta mano, aŭtoritata.

4

«Ne prenu ĝin!» diris voĉo.

Malrapide, Rikardo turnis la kapon al la parolinto. Estis alta junulo, forta, larĝaŝultra. Rikardo, kiu ne dubis, ke li vidos policiston, nekredeme rigardis tiun grandan knabon, kies okuloj ridetis al li.

«Kial vi faris tion?» li demandis.

La grandulo levis la ŝultrojn.

«Mi observis vin dum kelka tempo. Laŭ via maniero rigardi, laŭ via vizaĝo, estis klare, kion vi celas. Sed mi dubas, ĉu vi vere sukcesus. Mi decidis protekti vin kontraŭ vi mem. Nu, venu kun mi. Ni iru trinki kafon en malpli brua loko, kie vi povos klarigi al mi, kial vi, videble neniam ŝtelinta, havis la strangan ideon same videble ekmalhonesti.»

Ili eliris el la stacidomo kaj post kelkminuta promenado trovis trankvilan trinkejon, en kiu ili eksidis.

Rakontante la tutan aferon, Rikardo nur malfacile povis superi sian emon plori, tiel kompatinda li sentis sin. Sekvis longa silento, dum kiu la grandulo zorge pripensis.

«Nu, mi ne estas sufiĉe riĉa por pagi al vi reveturan bileton,» li fine diris. «Sed mi povas portempe havigi al vi dormĉambron. Mi loĝas ĉe maljuna sinjorino, kiu forestas dum la tuta somero. Ŝi do ne kontraŭstaros, se mi lasos vin uzi la etan ĉambron, kiun ŝi dum la lernejjaro luas al studento. Mi fidas, ke vi tenos ĝin pura.»

«Vi savas min! Kiel mi povos esprimi mian dankon?»

«Tion ni vidos poste. Nun necesas, ke vi manĝu, ĉar vi diris, ke vi ege malsatas. Sed ni ankoraŭ ne prezentis nin reciproke. Mi nomiĝas Milan. Kio estas via nomo?»

5

«Ej, bonkora hundo! Kion vi faras en ĉi tiu urboparto je tia frua horo? Vi aspektas zorgplena!»

«Sandro! Kia plezuro vin renkonti! Jes, mi havas zorgojn kaj ne scias, kiel elturni min el malfacila situacio…»

« …en kiun refoje metis vin via tro bona koro, ĉu ne?»

Milan silente kapjesis.

«Prave la amikoj kromnomas vin bonkora hundo. Kiam do vi komprenos, ke ne estas via respondeco savi la tutan homaron? Lasu la homojn solvi mem siajn problemojn…»

«Aŭskultu, ĉi-foje, vere ne eblis. Jen pri kio temas.» Kaj li rakontis pri Rikardo.

«Nu, diru al li, ke nun sufiĉas,» Sandro proponis post la detala raporto. «Diru, ke tri tagoj viakoste estas la plejo, kiun vi povas akcepti. Vi loĝigis lin, vi manĝigis lin, vi estas nur studento kaj ne el riĉa familio, kiel li. Kion li faras en la vivo?»

«Ankaŭ li estas studento. Pri filozofio.»

«Kompreneble! Tiuj filozofoj havas kapon plenan je plej strangaj pensoj, sed agi praktike ili tute ne scipovas.»

«Vi pravas, almenaŭ pri tiu Rikardo. Li ne agas por solvi siajn problemojn. Li nur sidas tie, preskaŭ ploranta, kvazaŭ solvo venos el la ĉielo, se li nur montros sin sufiĉe kompatinda.»

«Vi ne faras al li bonan servon prizorgante lin. Sendu lin for. Li lernu vivi!»

«Mi devas diri, ke mi iom koleras kontraŭ mi mem. Li atendas, ke mi decidu, kion manĝi, kion fari. Li konstante sekvas min, kien ajn mi iras. Tio komencas pezi. Ĉi-matene, mi sukcesis seniĝi je li, nur ĉar estis tre frue kaj li ankoraŭ dormis, kiam mi eliris el la loĝejo.»

«Vi estas stranga. Vi ĵus diris, ke vi koleras kontraŭ vi mem. Ŝajnas al mi, ke vi devus koleri kontraŭ li. Kriaĉu al li, ke sufiĉas nun, ke li trouzas vian bonkorecon, ke vi ne plu elportas lin!»

«Tion mi ne povus. Eble estas strange, sed mi ne koleras kontraŭ li. Mi kompatas lin. Li estas tiel sendefenda en la vivo…»

«Jen vi refoje lasas vian kompatemon direkti vin kaj konduki vin al malsaĝaj decidoj!»

«Sed, se mi forĵetos lin, li… li… nu, mi ne scias, kion li faros, sed povus esti io tre danĝera. Eble la afero finiĝos per sinmortigo.»

«Nu, se tiel, estos lia decido, ne via. Vi ne respondecas pri ĝi. Vi faris vian devon, eĉ pli. Se li ne kapablas vivi sola, kial li vojaĝis al malproksima lando? Kial li ne atentis sian monon? Vi jam helpis lin pli ol necesis. Sendu lin for!»

«Kiel malvarmkora vi estas! Ne. Neniam mi povus.»

«Se tiel, akceptu lin tutkore. Fakte, nun, vi ne akceptas lin, vi trovas lin neelporteble ĝena. Sed samtempe vi lin ne malakceptas. Vi havas rilate al li du sin-kontraŭdirajn sintenojn. Tial vi suferas.»

«Vi pravas, sed viaj diroj, eĉ se plej ĝustaj, tute ne helpas min. Mi ne povas min ŝanĝi. Mi ne povus diri al li, ke mi rifuzas plu havi lin ĉe mi. Aliflanke mi amegas mian liberecon, kaj la konstanta ĉeesto de tiu ploremulo kondukas miajn nervojn al… al… kiel diri?… al koler-eksplodo.»

«Ĝuste tion mi diris al vi: koleru, kaj li forkuros!»

«Sed tiam mi ege malfeliĉos. Mi ne kuraĝos rigardi mian vizaĝon spegule. Mi diros al mi: vi estas aĉulo, kiu devis helpi malfeliĉulon, kaj, prefere ol fari vian devon, vi irigis lin for.»

«Kompatinda! Vi preskaŭ igas min kompati vin! Sed mi ne estas bonkora hundo kaj lasos vin solvi mem vian problemon. Saluton, Milan, mi esperas, ke vi tamen trovos vojon al saĝeco.»

6

Kiam Rikardo konstatis, ke li estas sola en la loĝejo, lin kaptis sento de timo. Lia unua penso estis tute stulta — «Li foriris! Ĉu ankaŭ li ŝtelis mian monon?» — sed ĝi ne povis daŭri longe: kion oni ne havas, tion neniu povas preni.

Sonis la porda sonorileto. Rikardo hezitis. Ĉu li kapablos respondi al tio, kion la persono demandos? Oni sonorigis duafoje. Ne tre memcerta, li tamen iris malfermi.

Staris antaŭ li junulino kun vizaĝo ridetanta.

«Oni diris al mi, ke ĉambro haveblas ĉi tie. Kontraŭ pago, kompreneble,» ŝi muzik-voĉis.

Rikardo ruĝiĝis. Li ne komprenis, kial. Eble, ĉar ŝi estis bela.

«Nu, nu…» li komencis, sed li vere ne sciis, kion respondi.

Ŝi antaŭeniris tri paŝojn, tiel enirante, kun apenaŭ aŭdebla «Permesu».

«Belan loĝejon vi havas!» Ŝi rondrigardis. «Ĉambro ĉi tie perfekte taŭgus por mi.»

Ŝi turnis la rigardon al Rikardo.

«Ĉu kostas multe?»

La junulo iom retrovis la kapablon paroli.

«Verdire, mi ne scias. Mi…»

«Ĉu vi loĝas ĉi tie senpage?» ŝi interrompis. «Tio estus eĉ pli bela!»

Ŝi ekridis, kaj la knabo opiniis, ke neniam li aŭdis ridon tiel belsonan. Lia koro batis rapidege. Li malfermis la buŝon, sed neniu sono elvenis. Ŝi rigardis lin plu. Li sentis sin ĝenata, kaj plena je nekonataj sentoj, samtempe timigaj kaj plaĉaj. Teruro kaj ĝojo lin okupis kune. Lia vizaĝo transiĝis de ruĝo al palo, de palo al ruĝo, kaj dum ĝi elmontris esprimon de pleja maltrankvilo, ĝi iel tamen sukcesis lumiĝi per ia rideto.

«Nu, nu, kio okazas al vi? Ĉu estas io ne en ordo?»

Ŝia voĉo ĉi-foje estis patrina. Rikardo sentis fortan deziron, ke ŝi kisu lin, ke ŝi tenu lin en siaj brakoj.

«Kompatindulo!» ŝi diris, kaj tiu vorto sonis feliĉige al liaj oreloj.

« Ŝi kompatas min, ŝi havas bonan koron! » li pensis, « eble eĉ si komencas ami min? »

Verdire, io simila al komenco de amo legiĝis en ŝiaj okuloj, kiam, enirante la kuirejon, ŝi eĉ pli patrinece proponis:

«Venu sidi ĉe la tablo. Mi preparos kafon. Kaj vi rakontos al mi.»

Ŝi rapide trovis mem, kie estas la kafo, la tasoj, la sukero. Eĉ kuketojn ŝi el ie prenis kaj metis sur la tablon. La junulo rigardis ŝin, mire kaj admire. Ĉiu ŝia movo disradiis plej altan kapablecon problemsolvi. Ŝi estis viva ekzemplo de agado praktika, trafa, laŭcela. Krome, la tutan tempon ŝi ridetis tiun mirindan, kortuŝan rideton, neforgeseble.

Kaj ŝia kafo! Kiel ŝi sukcesis fari ion tiel diecan? Ŝi ja uzis la samajn aferojn, kiel Milan. Jes ja, li trovis la kafon de Milan plaĉa, sed nur ĝis ĉi-momente, nur dum li ankoraŭ ne havis okazon provi tiun ĉi…

«Nu, finu vian kuketon, trinku iom pli da kafo, kaj rakontu al mi, ĉu konsentite?» ŝi diris, kvazaŭ al infano.

Kvarafoje Rikardo raportis la fi-agadon de Janĉjo. Li ankoraŭ ne alvenis al la momento, kiam li troviĝis ĉe la stacidoma monŝanĝejo, kiam la loĝeja pordo malfermiĝis.

«Nu, kio okazas ĉi tie? Kiu vi estas?» Milan elparolis, kaj aŭdiĝis, ke liaj nervoj ankoraŭ ne retrovis plenan trankvilecon.

La knabino respondis per sia muzika rido.

«Mi nomiĝas Katarina», ŝi klarigis. «Oni diris al mi, ke la sinjorino, kiu loĝas ĉi tie, luas ĉambrojn al studentoj dum la lernejjaro, kaj ankaŭ somere al vojaĝantoj, kaj mi venis informiĝi.»

«Ne estas ĉambro libera nun…» komencis Milan, kaj tuj li sin demandis, ĉu li parolas saĝe. Ju pli li rigardis Katarinan, des pli ŝi aperis bela. Estus stulte lasi Rikardon ĉi tie kaj rifuzi loĝejon al tiu rimarkinda belulino, des pli, ĉar ŝi evidente havas personecon eman al ĝojo, dum kun filozofo Rikardo la ridoj ne tro oftis. Sed ŝi reparolis, antaŭ ol li havis la tempon bonorde aranĝi siajn pensojn:

«Pri la ĉambro ni reparolos poste, se vi permesos. Mi nun ŝatus aŭskulti ĝisfine la aventurojn de nia Rikardeto.»

Rikardo kaj Milan estis ĉiurilate plej malsamaj. Sed en tiu momento iliaj sentoj eksimilis. Ambaŭ ekvidis en la alia iun danĝeran ulon, kapablan forŝteli al si amon, kiu, plej evidente, ne al tiu estis destinita.

Ĉe Rikardo, tiu sento kondukis al nenio praktika, sed en Milan iĝis klare, ke li devas seniĝi je sia kunloĝanto. Por tio necesas sendi lin…

«…Labori,» ekdiris Katarina, nekonscia, ke ŝi ĝuste vortigas la ideon, al kiu Milan estis alvenanta.

«Labori vi devas. Tio estas la plej simpla solvo. Kion vi kapablas fari?»

Rikardo restis momenton kun buŝo malfermita, kvazaŭ nekomprene, antaŭ ol li sukcesis respondi:

«Nenion.»

«Nu, tio simpligas la problemon. Vi do povas fari ion ajn!» ŝi diris ridante.

«Ĉu vi neniam perlaboris monon?» Milan demandis. «Eĉ dum la ferioj?»

«Ne. Miaj gepatroj estas sufiĉe riĉaj, kaj mi kapablas fari nenion.»

Katarina intervenis:

«Nu, Milan, vi certe jam laboris, ĉu ne? Diru al m, kiu estis la plej bone pagata okupo, kiun vi havis?»

«Mi estis gardisto.»

«Gardisto? Kia?»

«Nu, ekzistas ĉi-lande firmao, nomata Sekuriks, kiu uzas gardistojn; ili rondiradas en la urbo por kontroli ĉiaspecajn aferojn ĉe diversaj laborlokoj, ĉefe magazenoj. La gardisto ricevas uniformon, kiu iom similas polican. Li devas kontroli, ĉu la pordoj estas ŝlositaj, kaj raporti, se io aspektas nenormala. Li krome devas enskribi sian pason je tiu, tiu kaj aliaj lokoj per speciala en-mure lokita aparato, kiu mem notas la daton kaj horon. Tiel eblas scii, ke la gardisto pasis je la ĝusta horo kaj vere estis tie, kie li devis. Tio uzigas ĉefe por kontrolo kontraŭ fajro.»

Milan replenigis sian tason per kafo.

«Laboro kiel Sekuriks-gardisto havas multajn bonajn flankojn,» li daŭrigis. « Ĝi estas bone pagata, ĉar la uloj en tiu firmao neniam trovas tiom da homoj, kiom ili bezonas; mi ne scias, kial; eble ĉar multaj imagas, ke estas danĝere. Antaŭ kvar tagoj ili telefonis al mi por demandi, ĉu mi akceptus relabori por ili. Eble tio rilatas al la kunveno de la ŝtatestroj. Estu kiel ajn, mi respondis nee. Nun mi ferias, kaj miaj nervoj bezonas tempon senlaboran. Do, Rikardo, verŝajne vi ricevos la laboron, se vi iros prezenti vin, ĉefe se mi aldonos prezent-leteron dirantan, ke mi konas vin, kaj ke vi estas tute fidinda. Vi vidos, tiu laboro enhavas neniun problemon. Dank’al la uniformo la homoj lasas vin trankvila. Ili ĝenerale opinias, ke vi estas policano.»

7

«Sed mi estas alilandano kaj ne havas laborpermeson,» kriis Rikardo, forte tenanta sin je la lasta motivo, kiu pravigus lian rifuzon labori.

«Tio ne estas problemo,» trankvile respondis la ĉiam praktika Katarina, kaj ŝi malfermis sian sakon.

«Jen,» ŝi diris, eltirante ofic-aspektajn paperojn. «Ni bezonas nur vian foton. La ceteron mi mem aranĝos. Certe troviĝas skribmaŝino ĉi tie, ĉu ne?»

«Sed… Kiel eblas?» Rikardo miris.

«Nu, ankaŭ mi estas eksterlandanino. Jam pasintjare mi venis ĉi tien somere, kaj mi demandis en la koncerna oficejo, ĉu eblas portempe labori. Mi ricevis trimonatan laborpermeson. Dum mi estis tie, la funkciulon oni vokis aliloken. Mi utiligis lian du-minutan foreston por al-mi-igi kelkajn el tiuj dokumentoj. Ili ĉiam povas utili, ĉu ne? Kiu scias, kiam similaĵoj povas helpi? Kapti tiajn okazojn, kiam la sorto ilin prezentas, jen mia principo. Fakte, mi pravis. Ĉi-jare, la ŝtato decidis ne plu havigi portempan laborpermeson al eksterlandaj studentoj, pro la enlanda senlaboreco.»

«Sed la stampo kaj la…»

«Lasu min fari. Mi konas la necesajn metodojn. Stampon mi facile transigos de unu dokumento al alia per rimedo mia, ege simpla, kiu mirigos vin, kiam vi vidos min fari. Estos facile; ĉio, kion mi bezonas jam troviĝas en ĉi tiu kuirejo. Mi tion konstatis traserĉante por pretigi la kafon. Kaj la subskribojn mi refaros perfekte. Mi estas fakulino pri malveraj dokumentoj. Ĉu vi havas foton?»

«Ne.»

«Do, iru tuj.»

«Sed se vi diras, ke oni decidis ne havigi laborpermeson al eksterlandaj junuloj, via dokumento, eĉ se perfekta, valoros nenion!»

«Vi ne bone atentis min! Mi parolis nur pri studentoj. Vi ne estos studento. Vi estos juna eksterlandano, kiu vivas ĉi-lande jam de jaroj kun siaj gepatroj, kaj volas ŝanĝi la laboron, ĉar li ek de la infanaĝo deziras fariĝi gardisto. La fakto, ke vi perfekte parolas la lingvon, helpos ilin kredi ĉion ĉi. Rapide sciigu al mi viajn naskiĝ-daton kaj lokon, kaj… nu, ni vidu, kiujn informojn ili volas. Post tio, vi tuj iru fotigi vin.»

8

Estis la unua nokte. En sia gardista uniformo, Rikardo sentis sin stranga, kvazaŭ li teatrus, kaj kvazaŭ, pro nekomprenebla kialo, li akceptis rolon, kiu tute ne taŭgas al li.

Verdire, kiam li decidis proponi sin al Sekuriks — ĉar li ne plu eltenis la kunan insiston de Milan kaj Katarina — li estis certa, ke tiu firmao malakceptos lin. Lia tro juna aĝo, lia timema aspekto, lia videbla manko de praktikaj kapabloj ebligos tuj konstati — li opiniis — ke li ne taŭgas por tia alt-respondeca okupo.

Sed tiel ne estis. La oficisto apenaŭ rigardis lin. Sekuriks bezonis gardistojn, gardisto prezentiĝis, homo juna, sana, sufiĉe alta, normale forta, kion pli vi dezirus? Krome, letero de eksgardisto, kiu ĉiam laboris plej kontentige, varme priskribis la bonajn ecojn de ĉi tiu novulo. Ni proponas tian pagon, vi faros tion kaj tion ĉi, ĉu vi povas komenci jam ĉi-nokte? Nu bone, perfekte, mankis al ni unu gardisto kaj necesus devigi aliajn longigi siajn laborhorojn, kion ili ne ŝatas, nek ni, cetere, ĉar ni tiam devas pagi pli… La afero estis rapide aranĝita. Antaŭ ol li havis la tempon konsciiĝi, kio okazas, Rikardo retrovis sin kun uniformo kaj precizaj indikaĵoj pri tio, kion li faru ĉi-nokte.

Fakte, la laboro ne estis vere malplaĉa. Malŝlosi pordojn, reŝlosi ilin, promeni sur stratoj senhomaj sub la amika rigardo de patrineca luno, reeniri domon, signi sian pason ĉe la tiucela surmura aparato, nenio el ĉio ĉi estis terura. Eble Katarina kaj Milan pravis. Eble tiu laboro estis la plej bona maniero pagi al si reveturon hejmen, aŭ eĉ — kiu scias? — pluan ferian restadon en alia ankoraŭ nekonata lando, kien Katarina akceptus sekvi lin. Rikardo komends konsideri la vivon kun pli trankvila filozofio.

Li rigardis la paperon, kiu enhavis la sinsekvon de liaj taskoj. «Nun al Plinov.» li legis. Plinov estis ĉiovendejo, grandega milfaka magazeno, kie eblas aĉeti ion ajn. Rikardo devis pasi laŭ difinita vojiro sur ĉiu etaĝo kaj en diversaj lokoj marki sian ĉeeston per la horskriba aparato.

Estis precizigite al li, ke la kontrolon li devas fari en mallumo, kun nur poŝlampo, por tuj povi vidi fajron komenciĝantan. Estis strange trapasi tiujn vastajn etaĝojn nokte, en mallumo, sen renkonti iun ajn, dum tage homoj ĉi tie multegas.

 

Alvenante sur la kvinan etaĝon, la junulo aŭdis bruon, kiu ne aperis tute normala. Li mallumigis sian poŝlampon kaj staris senmova, provante kompreni, pri kio temas. Jes, li ne misaŭdis, ne estis ludo de lia imago, sed reala bruo, kaj super la loko, el kie la sono venis, videblis malforta lumo: tie iu uzis poŝlampon.

Rikardo sentis sian koron bati kun nekutima forto. Plej silente li proksimiĝis, singarde, malrapide, por ne riski konigi sian venon per fuŝa ektuŝo al io nevidebla. Li vidis la ombron de homo, kiu faris lon en plej kaŝa, ŝtela maniero. Li ektimis.

Same senbrue, kiel li venis, li paŝis reen kaj iris al la suba etaĝo, kie li povis neĝenate telefoni. Li ja sciis, ke Milan kaj Katarina troviĝas en proksima restoracio-dancejo. Por kuraĝigi lin, antaŭ lia timplena foriro al la nokta laboro, ili diris al li, ke ili estos tie, meze de la urboparto, kiun li devas prizorgi, kaj tie restos malfrue post noktomezo.

«Milan? Dank’al Dio vi ankoraŭ ĉeestas!»

«Kio okazas? Vi sonas, kvazaŭ vi ĵus ekvidis la diablon.»

«Aŭskultu, Milan, vi devas helpi min. Mi timas. Mi estas en Plinov. Kiam mi alvenis al la kvina etaĝo, mi aŭdis nenormalan bruon. Poste, mi proksimiĝis kaj vidis… Mi vidis nur ombron, sed ne povas esti dubo. Estas homo tie, kiu kaŝe faras ion. Eble li ŝtelas, eble… Kiel mi povus scii? Helpu min, Milan, kion mi faru?»

«Arestu lin. Certe, se li laboras en senhoma magazeno ĉe tia lumo, li faras ion, kion li ne rajtas fari. Se li estus tie rajte, Sekuriks antaŭinformus vin. Iru lin aresti!»

«Aresti! Mi, aresti homon! Kiel oni faras? Mi neniam kapablus.»

«Rikardo, ne infanu, vi estas viro aŭ kio? Estas plej simple. Paŝu, unue senbrue, ĝis plej proksime al li, kaj poste rapide antaŭen kun la lumo de via poŝlampo al li direktita tiamaniere, ke ĝi igu lin senvida. Tiam vi diru per aŭtoritata voĉo: Kion vi faras ĉi tie? Mi arestas vin.»

«Sed se li havas armilon, eble li mortigos min!»

«Ĉu Sekuriks ne donis al vi precizigojn, kiel agi en tia okazo?»

«Jes, sed tiu ulo parolis tiel rapide kaj vortigis al mi tiom da detaloj pri tiom da aferoj samtempe, ke mi ne kapablas memori. Fakte, mi ne vere aŭskultis. Min timigis la fakto, ke, kontraŭ mia atendo, ili akceptas min.»

«Ĉu vi mem ne havas armilon?»

«Jes, ili donis al mi. Sed mi ne scias, kiel uzi ĝin, kaj, se mi bone memoras, mi praktike ne rajtas ĝin utiligi. Eble eĉ estas nenio en ĝi, mi ne rigardis. Tiuj aferoj timigas min.»

«Nu, elprenu vian armilon. Tenu ĝin dekstramane. Alproksimiĝu kiel mi diris. Kaj kiam vi estos tute proksime, direktu la poŝlampan lumon al liaj okuloj dirante: mi estas armita, vi ne povas elsavi vin, miaj kunuloj vin observas…»

«Kunuloj! Ĉu vi akceptas veni min helpi?»

«Ne, ne, tio ne estas necesa. Diru tion nur por timigi lin. Li ne povas scii, ĉu vi diras la veron aŭ ne, sed eĉ se li iom dubos, li ne riskos sian vivon pro ebla mis-ideo. Kuraĝon, Rikardo, mi estas certa, ke vian devon vi bonege faros.»

« Klik » aŭdigis la telefona aparato: Milan ne lasis al Rikardo la tempon respondi.

Reirante supren, la juna gardisto esperis, ke la kaŝ-aganto estos for. Fakte, tiu estis foriranta: poŝlampo ete lumigis vojon, kiun ombro sekvis singarde. Li celis la lokon, kie staris Rikardo, por malsupreniri laŭ tiu sama ŝtuparo, kiun la knabo ĵus uzis. Malvarma pro timo, la knabo kapablis fari neniun movon. Li nur staris tie, kun buŝo malfermita, koro batanta, kaj pensoj disflugantaj en nearanĝebla malordo.

Tamen finfine unu ideo sukcesis eltiri sin klara super la pensa senordo: «Mi devas lumigi la poŝlampon kaj direkti ĝin al liaj okuloj.»

Ve! Antaŭ ol Rikardo faris la necesan moveton, lin trafis la lumo de la alia poŝlampulo, kiu tuj diris per voĉo plena je danĝera aŭtoritato:

«Kiu vi estas? Kion vi faras ĉi tie?»

Nur tiam Rikardo lumigis sian lampon. La alia surhavis la saman uniformon kiel li! Sekuriks-ulo!

«Mi arestas vin!» tiu diris. Li estis iom malpli alta ol Rikardo kaj korpe ne pli forta, sed li havis tian naturan aŭtoritaton, ke nia amiko tute certe ne povus superforti lin. La ideo lin albati, aŭ simple diri ion, eĉ ne trapasis la kapon rikardan.

«Levu la manojn!» la alia diris. Kaj dum Rikardo, kiel fileto faranta, kion la patro diris, eĉ ne pridubante ties pravecon, altigis sian man-paron, la ulo rapidmove prenis la armilon de la knabo.

«Malsupren!» Li plu diris, signante per la armilo, ke ĉia rifuzo havus danĝerajn sekvojn.

Ŝafide, Rikardo lasis la uniformulon konduki lin al la subtera parto de la konstruaĵo.

«Nun mi vokos la policon,» la ulo diris kun stranga, supereca rideto. «Ilin interesos ekscii, kion vi, kiel malvera gardisto, planis fari ĉi tie.»

La ulo eliris kaj ŝlosis la pordon. Sola, la knabo sentis fortan emon plori, sed apenaŭ malsekiĝis liaj okuloj. Ial, neniu ploro venis.

9

Dum Rikardo tiel bele rolis kiel arestanto, dis-opinioj ne tre amike esprimiĝis en la tuj apuda dancejo.

«Restu ĉi tie, se vi volas, sed mi ne lasos lin sola kontraŭ ŝtelisto eble danĝera,» Katarina diris decidplene.

Milan ne tuj respondis. Li ne ĝuste komprenis kial, sed tiu ideo ne plaĉis al li. Fine, li eligis kelkajn vortojn, kiujn li kvazaŭ prenis el la buŝo de Sandro, la amiko matene renkontita:

«Se ni konstante kuros helpi lin ĉe la plej simpla problemo, li neniam fariĝos vera viro, li restos plorema infaneto, eĉ se li estas korpe pli forta ol multaj, perfekte kapabla sin defendi.»

Sed Katarina nur levis la ŝultrojn.

«Mi iras,» ŝi diris. «Faru laŭ via plaĉo.»

Milan nur povis iri kun ŝi.

«Estas la tuj apuda konstruaĵo,» ŝi pluparolis. «Ne povus esti pli proksime.»

Post kelkaj momentoj ili laŭiris la muron de Plinov.

«Help!» sonis voĉo de ie sube, kaj aŭdiĝis bruo, kvazaŭ iu batus ion.

«Estas Rikardo!» Katarina diris. «Kiel ni povas…?»

«Venu,» Milan respondis ekkurante, «mi memoras, kiun pordon uzas la Sekuriks-gardistoj. Ankaŭ mi iam sekuriksis ĉi tie. Certe ĝi estos malŝlosita. Jen, ni alvenas.»

Sed iom antaŭ ol li ektuŝis la pordon, ĉi-lasta malfermiĝis mem, Milan mire konstatis, ke elpaŝas ulo vestita per Sekuriks-uniformo, kaj ke tiu ulo havas vizaĝon, kiun, fote, la polico vaste diskonigis: teroristo, kiu respondecas pri la morto de pluraj dekoj da homoj pro eksplodo, kiun li okazigis tagmeze, antaŭ kelkaj semajnoj, en loko plena je preterpasantoj.

Li provis kapti lin, sed la alia sendis al li baton tiel fortan, ke Milan falis sur la trotuaron. La junulo tamen ne perdis tempon. Kelkaj momentetoj sufiĉis, por ke li restarigu sin kaj ekkuru post la teroristo.

10

Katarina, dume, pasis en la ĉiovendejon. Ŝi sukcesis fari lumon kaj direktis sin laŭ la sonoj al la malsupra loko, kie Rikardo estis enŝlosita. Feliĉe, la ŝlosilo estis en la pordo. Tiun ŝi do facile malfermis.

«Katarina!»

Li ĵetis sin al ŝi, ektenis ŝin en siaj brakoj. Ĝis kiso li ne kuraĝis iri, kvankam li forte emis.

«Rakontu! Kio okazis?»

Ambaŭ informis la alian pri la ĵusaj okazaĵoj.

«Sed li estas Sekuriks-gardisto!»

«Tute ne! Veragardisto tiel ne agus. Kiam li faligis Milan, estis klare, ke li volas plej rapide forkuri. Honestulo ne farus simile. Li sukcesis havigi al si uniformon, ĝuste ĉar li antaŭvidis la riskon renkonti iun kiel vin. Li sciis, ke tio estigos hezitmomenton, kiun li povos sukcese uzi. Sed ni ne perdu tempon. Tiu ulo estas danĝera. Ŝajnas al mi, ke mi jam vidis lian vizaĝon. Ial ĝi elvokas ion mortigan. Kie li estis? Kion li faris? Ni iru tuj kontroli.»

Rikardo bone memoris la lokon, kie troviĝis la ombro, kiam li malkovris la ulon. Ili tien iris.

«Rigardu, tio… tiu afero, kiun li fiksis sub la montrotablo tie ĉi. .. Ĉu tio ne estas… Mi memoras, kial lia vizaĝo ŝajnis konata! Estas unu el tiuj teroristoj, kiujn la polico serĉas. Fotoj de li aperis ĉie en la lando. Ĉu vi ne vidis? En la stacidomo ili estas sur ĉiu muro, kun indiko, ke se iu povas doni al la polico informon, kondukantan al trovo, li ricevos mi-ne-memoras-kiom da mono. Ni tuj telefonu al la polico.»

«Katarina, mi petegas vin, tion ne faru!»

La sono de la rikarda voĉo mirigis la knabinon, tiel timplena ĝi estis.

«Sed… ni ne povas lasi ĉi tion… kial ne telefoni?»

«Mia laborpermeso! Ĝi estas malvera! Se la polico esploros, pridemandos min, ĝi certe kontrolos kaj…»

«Ili tion ne rimarkos, aŭ ne konsideros.»

«Mi timas. Mi prezentis min al la polico, kiam Janĉjo ŝtelis mian monon kaj mian veturbileton.

Ili do jam scias pri mi.»

«Tio estas tute alia afero. Ili ne…»

«Je la nomo de Dio, mi petegas vin, Katarina, lasu min ekster tiu afero.»

«Nu, mi provos ne enmiksi vin, sed ni havas respondecon antaŭ la multaj personoj, kiujn tiu aĵo povas mortigi. Ĉiaokaze, vi devas tuj informi la centran oficejon de Sekuriks. Vi ne povas ŝajnigi, ke okazis nenio.»

Rikardo tremis tutkorpe. Li kapablis diri nur:

«Terure, terure!»

Kaj post momenteto:

«Ĉu mi devos diri la veron? Ke mi ne defendis min? Ke mi lin lasis enŝlosi min ie subtere? Mi tuj perdos mian laboron!»

«Nu, la veron ni povas aranĝi. Ni povas diri, ke vi provis kapti lin, sed ke li sukcesis sin kaŝi en la magazeno, kaj poste forkuri, sed ke, vidante la lokon, kie li kaŝfaris ion, vi iris kontroli kaj trovis ĉi tiun aĵon.»

«Vi pravas. Mi estas morte tima, sed mi komprenas, ke nenion alian mi povas fari. Mi iros telefoni. Ĉu vi bonvolas veni kun mi? Via apudstaro estas ege necesa.»

11

Milan apenaŭ komencis postkuri la teroriston, jam oni atakis lin de malantaŭe. La postkurato ja ne laboris sola. Du kunuloj atendis lin ekstere. Ilia tasko estis kontroli la diversajn pordojn de la ĉiovendejo, por la okazo, se iu el ties gravuloj venus kaj per ŝlosilo enirus tra unu el ili.

Ĉar la magazeno estis grandega kaj havis enirejojn ĉe kvar stratoj, ili devis konstante rondpaŝi ĝin. Ili konis la horojn de la Sekuriksvojiro kaj laŭ ilia plano la ĉefo devis eniri la konstruaĵon post paso de la gardisto. Ili kompreneble ne povis scii, ke ĉi-nokte la gardisto estas komencanto, homo ne tre praktika, kiu ne povis ne malfrui en sia rondirado. Kiam Rikardo eniris, ambaŭ kunuloj troviĝis ĉe la alia flanko de la granda magazeno, tiel ke ili ne povis vidi lin, sed ili trankvilpaŝe alvenis al la flanko, kie ilia ĉefo eniris, ĝustatempe por mire konstati, ke tiu kure foriras kaj ke iu eksekvas lin.

Ilia interveno estis rapida kaj trafa. Post kelkaj momentoj, Milan kuŝis sur la trotuaro, senkonscia kaj kun videblaj batmarkoj.

12

«Mi havas ideon,» Katarina diris. «Eble ĝi ebligos al vi rilati pli malfrue kun la polico. Aŭ eble eĉ tute ne.» Ĉi-lastan parton ŝi ne kredis, sed, laŭ ŝia opinio, ne gravis malveri, se tio povis remeti iom da trankvilo en la koron de la tremanta knabo.

«Ideon, ĉu? Kiun?!»

«Vi iru daŭrigi vian gardistan kontrol-iron. Mi telefonos al Sekuriks, ke vi eliris por postkuri teroriston, sed vi komprenis, ke vi ne havas ŝancon lin trafi. Tiam vi vidis min, kiun vi konas kaj fidas, kaj petis min telefoni al Sekuriks kaj al la polico, restante ĉi tie por montri, kie troviĝas tiu suspektinda afero. Dume vi daŭrigas vian noktan gardo-iron, pri kiu vi nun kontraŭvole malfruis. Tiel ili rilatos nur kun mi, kaj plej alte estimos vin: post tia aventuro, via unua penso ja estis nur via respondeco de Sekuriks-gardisto.»

«Daŭrigi, mi, nun, post ĉio ĉi, ĉu? Sed mi apenaŭ kapablas pensi!»

«Des pli bone! Ne pensu. Nur reprenu vian paperon kun la indiko de la sinsekvaj taskoj, iru al la domo, kie vi devas iri post Plinov, kaj daŭrigu plu.»

«Almenaŭ tiel mi ne devos mem telefoni al Sekuriks aŭ al la polico! Dankon, Katarina, ŝajnas al mi, ke via ideo estas bona. Ĉu vi tiel ĉiam pravas?»

«Eble ne tute ĉiam, sed ofte, kara, plej ofte.»

Dum Rikardo paŝis for, senpezigita pro la eblo ne telefoni mem al tiuj timigaj oficejoj, la vorto « kara » plaĉe resonis en liaj oreloj.

13

Sola en la vastega magazeno, Katarina decidis ne telefoni tuj. Tiuj teroristoj tute certe volas, ke la eksplodo okazu iam dumtage, kiam estos multegaj homoj en la proksimaĵo. Tion ili faris jam dufoje, tion ili certe ree faras. Sekve, ne estas urĝe informi la policon aŭ la Sekuriksan centran oficejon. Ju pli malfrue ili ekscios pri la afero, des pli longe ili lasos Rikardon trankvila. Kaj la komforton de tiu aminda ŝafido oni plej serioze atentu.

Samtempe, disaj sentoj interbatiĝis en la koro de Rikardo, dum li paŝis de konstruaĵo al konstruaĵo laŭ la papero, sur kiu priskribiĝis la sinsekvo de liaj noktaj taskoj. « Espereble ŝi atendas antaŭ ol voki la policon », li pensis, timante la momenton troviĝi vid-al-vide de policano, kiun eble interesos lia laborpermeso. Sed la kontraŭa penso lin okupis same: « Nun, tiu aminda kuraĝulino troviĝas tute sola en tiu danĝera loko, kie eksplodo riskas okazi de minuto al minuto. Espereble ŝi vokos la policon tuj, por ke ili rapide liberigu ŝin de tiu plej timinda danĝero. »

Ankaŭ sur alia kampo la knabo havis sentojn reciproke kontraŭdirajn. « Kial mi faras ĉi tiun rondiradon? Kial mi ne malaperas tuj? Mi povus reiri hejmen petveture. Tiel la polico ne 27 scius pri mia nevera laborpermeso. Kompreneble mi ne ricevus la monon de Sekuriks, sed kiom valoras mono, se oni ekscios, ke ĝi estis ricevita per nehonesta rimedo? Jes, sed petveturi estas riska afero. Oni povas atendi dum horoj, kaj neniu aŭto haltas. Kaj cetere mi malŝatas peti, mi neniam petveturis, mi ne estas tia homo, kiu sukcesas en similaj aferoj. Kaj krome la pago de Sekuriks estas grava. Valoras atendi ĝin. Ne, ne. Mi ne foriru. Mi faru mian laboron plej zorgeme. Cetere, se mi malaperus, mi perdus Katarinan. »

La penso pri Katarina redonis al li kuraĝon. La laborpermesa problemo iĝis eta, eta. Kaj eĉ se la polico malkovros lian fi-agon, eĉ se oni enŝlosos lin en malliberejo, Katarina venos viziti lin, alporti al li oranĝojn…

Kaj post tiu penso, kiu igis lin rideti, teruro ree kaptis lin. Sed kion fari? Kiam oni sentas sin senpova, oni turnas sin al Dio. «Dio, Dio mia,» li mallaŭtis, «mi petegas vin, faru, ke Katarina tuj voku la policon, ke tiu eksplodaĵo ne ekfunkciu, dum ŝi troviĝas tie sendefende.»

Tiel plu iris Rikardo, kaptata jen de timo, jen de espero, jen ree time tremanta, jen repensanta pri sia amo… Dancis la sentoj en li dancon plej ofte ne plaĉan. Kaj li paŝis plu kaj plu sub la luno.

14

Sur la stratoj senhomaj je tiu nokta horo, taksio, revenanta de malproksima veturado, subite haltis. Sur la trotuaro ja kuŝis juna viro, ŝajne malbonfarta. La ŝoforo elaŭtiĝis, iris al la kuŝanta homo.

«Batita! Videble tiu estis atakita kaj batita! Li estas senkonscia, sed li vivas.»

La ŝoforo rondrigardis, esperante vidi iun, kiu povus helpi. Malplaĉis al li lasi la junulon sola surtrotuare, dum li iras telefoni al la polico. Sed la strato estis plu senhoma.

Feliĉe, telefono troviĝis ne tre malproksime. Post nelonge, la polico estis informita. Plu pasis kelkaj minutoj kaj jen polica aŭto, kun turniĝanta lumo sur ĝi, rapidege alvenis al la loko, kie la taksiŝoforo atendis.

Milan estis eliĝanta el sia nekonscia stato. Li sukcesis sidigi sin.

«Nenio serioza,» diris unu el la du ĵus alvenintaj policistoj, post rapida kontrolo. «Nenio ŝajnas rompita. Ili trafis vin nur supraĵe.»

«Supraĵe, ĉu vere?» Milan respondis. «La doloro, kiun mi sentas, ne ŝajnas al mi supraĵa. Ŝajnas, kvazaŭ mia kapo baldaŭ eksplodos.»

«Ĉu vi sentas vin kapabla rakonti, kio okazis?»

«Nu, mi provis haltigi tiun teroriston, li ĵetis min teren, mi tamen tuj restariĝis, kuris post li, sed tiam aliaj atakis min de malantaŭe, mi ne vidis ilin, eĉ ne scias, kiom da ili estis. Tre rapide ili havigis al mi baton, ege dolorigan — eĉ se laŭ kelkaj nur supraĵan — kiu faligis min senkonscien.»

«Teroristo, ĉu? Kiu?»

«Nu, mi ne scias la nomon, sed lia foto troviĝas ĉie en la urbo, en la tuta lando, fakte. Polico serĉas lin.»

«Ĉu vi estas certa? Kie vi provis haltigi lin?»

«Mi eble ne estus certa, se mi nur vidus lin pasi kure, kiam li eliris el la magazeno, sed post la batoj, kiujn mi ricevis, ne plu estas dubo. Se aliaj fiuloj havus similan vizaĝon, estus vere plej mirige.»

«Li eliris el magazeno, vi diris. El kiu?»

«Plinov. Mi estis tie kun knabino. Kiam ni alvenis ĉe pordo, li eliris, preskaŭ kure. Mi tuj rekonis lin. Mi provis lin haltigi, sed ne sukcesis, kaj…»

«Kun knabino? Kie estas nun tiu knabino?»

«Mi ne scias. Si eble eniris la ĉiovendejon. Ni iris helpi Sekuriks-gardiston, kiu, ŝajne, estis enŝlosita tie.»

«Enŝlosita? Sekuriks-gardisto? Kion vi rakontas?»

La dua policisto tre mallaŭte komunikis sian opinion en orelon de la unua:

«La bato, kiu lin trafis, verŝajne malbonigis lian kapon…»

«Nu,» reparolis la unua, «ĉu vi kapablas stari? Jes? Bone! Ni iru al Plinov por vidi, ĉu eblas igi la aferon pli klara, kaj eble eĉ ankaŭ trovi vian kunulinon. Venu kun ni.»

15

Feliĉa troviĝi sola en tiu vastega magazeno, Katarina promenis en ĝi, observante, interesiĝante pri tio kaj tio ĉi, fojfoje eĉ dancante en la pasejoj, kiuj tage ĉiam plenplenis je moviĝantoj, sed kiuj aspektis nekredeble larĝaj ĉi-nokte pro la senhomeco.

Sed jen ŝi aŭdis, kvazaŭ pluraj homoj envenus.

« Milan! Mi forgesis pri Milan! » ŝi ekpensis. « Certe li kaptis tiun teroriston kaj ĉion rakontis al la polico. Ili do venas por vidi la eksplodaĵon. Kaj mi eĉ ne telefonis al Sekuriks! Tio aperos suspekta. Mi devas telefoni tuj. »

Feliĉe, ŝi rapide trovis telefonon, kaj post kelkaj provoj sukcesis ricevi komunikiĝon kun la ekstero.

«Sekuriks,» diris dormema voĉo, post kiam la longa sonorado finfine ĉesis.

«Mi estas en Plinov,» Katarina diris, «mi telefonas nome de via gardisto. Li trafis teroriston, kiun la polico serĉas, kaj…» Ŝi rakontis la tutan aferon, kun la ŝanĝoj, kiujn ŝi trovis metindaj.

«Bone, mi tuj informos la policon. Restu tie. Vi certe tuj ricevos ties viziton,» la sekuriks-ulo finis.

Laŭ la bruoj, Katarina komprenis, ke oni serĉas ŝin. Ŝi decidis plej diskrete reiri al la loko, kie la eksplodaĵo troviĝis, kaj tie malkaŝi sin. Ŝi nun estis sur la sepa etaĝo, kaj la homoj, kiuj envenis la ĉiovendejon, aŭdeble traserĉis etaĝon post etaĝo, komencante de malsupre. Ŝi rapide ŝtuparis ĝis la kvina, kie la teroristo faris sian kaŝan laboron, kaj tie bonvenigis la policanojn, sekvatajn de Milan, kies vizaĝo montris batsignojn.

«Kion vi faras ĉi tie, nokte, en ŝlosita magazeno?» suspekteme demandis unu el la policanoj.

«Mi atendas vin.»

«Kiel vi povas atendi nin? Ni eĉ ne estis informitaj pri via ĉeesto!»

Precize je tiu momento ekvivis la portebla radio-aparato, elsenda kaj riceva, kiun la alia policano surhavis. La interparolo ne estis tre aŭdebla por la aliaj ĉeestantoj, sed tuj li klarigis:

«Oni petas nin veni al la kvina etaĝo de Plinov. Tie atendas nin knabino, kiu havas ion gravan por diri.»

«Strange, ke nur nun ni iĝis informitaj,» diris la alia.

«Ho, vi scias,» Katarina respondis ridete, «tiu Sekuriks-ulo ŝajnis tiel dormema, li diris, ke li sciigos al la polico, sed mi min demandis, ĉu estas saĝe fidi lin. Tamen li tiom ripetis «estas nia tasko kontakti la policon, ne faru al vi zorgojn», ke mi ne kuraĝis mem voki vian oficejon.»

«Ha! Sekuriks! Kompreneble!» la policanoj pli malpli samtempe diris. «Tiuj kredas sin pli fortaj ol la vera polico kaj ĉiam volas solvi la problemojn mem, eĉ kiam ili ne kapablas… Sed diru do al ni, kial vi telefonis al Sekuriks kaj kion vi faras ĉi tie.»

Refoje, la raporto de Katarina ne plene prezentis la veron, sed ĝi estis kredebla, kaj ĝusta pri la detaloj, kiuj riskus enhavi gravegajn sekvojn. Kiam ŝi montris la aĵon, kiun la teroristo fiksis sub montrotablo, la policaj vizaĝoj alprenis plej seriozan esprimon. Tuj la policestro estis informita, kaj post neimageble mallonga daŭreto alvenis fakulo pri eksplodaĵoj kaj suspektindaj objektoj.

16

«Ĉi tiu estos facila,» diris al si Rikardo, enirante ne tre grandan magazenon, porsemajne fermitan «pro subita forpaso de la estro», laŭ skribaĵo fiksita sur la pordo.

Sed apenaŭ li estas en ĝi, jam lin ekkaptas nova timo. Ŝajnas, ke io bruas, kaj tiuj bruoj strange similas tiujn, kiujn li mem faris, kiam li estis enŝlosita. Ne ekzistas tiom da malsamaj manieroj alvoki helpon!

Ŝranko. Muroŝranko, fakte. Jes, el ĝi la batbruoj venas. Ŝlosilo troviĝas en la ŝrankopordo. Kun koro batanta, Rikardo malŝlosas, malfermas kaj vidas viron, kies korpo ne povas moviĝi pro tre serioze farita ligado: la manoj estas fiksitaj unu al la alia ĉe la dorso, kaj ankaŭ la malsupran parton de la kruroj oni ligis. Tuko sur la buŝo malebligas parolon, kaj, mirige, mankas al la viro pantalono.

La aero, kiu trafas la nazon de la knabo, tiel aĉe malpuras, ke lia unua movo estas forturni sin. Nur per tre malfacila kunpreno de la tutaj troveblaj kuraĝo kaj volforto li sukcesas reveni al la viro kaj liberigi lin.

Kiam tiu ekparolas, lia voĉo plenas je kolero:

«Pli ol dudek kvar horojn! Ĉu vi povas imagi? Pli ol dudek kvar horojn mi restis en tiu lokaĉo. Sen manĝi, sen trinki, sen povi iri necesejen. Fi! Mi fermu la pordon. Pri la purigo ni aranĝos poste. Iru al la fenestreto tien, bonvolu, kaj envenigu iom da pura aero. Elteni tian malpurecon mi ne plu povas. Kaj nun trinki,» li aldonas, kaj li iras preni por si grandan glason da biero.

Rikardo estis tiel trafita de la neatendita trovo, ke li nur rigardegas plu, senvorte, kun la malfermita buŝo, kiun li kutime elmontras, kiam timo aŭ nekompreno forprenas de li ĉian kapablon funkcii.

«Ki… ki… kio o… okazis al vi?» li fine sukcesas elparoli.

«La teroristo atakis min. Tiu, kies foto malbeligas ĉiun straton de ĉi tiu urbaĉo. Mi apenaŭ vidis lin, sed tamen sufiĉe por lin rekoni. Sed tuj mi estis senkonsciigita. Mi vekiĝis ligite kaj enŝlosite, sen pantalono.»

«Tion mi komprenas eĉ malpli ol la ceteron. Kial diable igi vin senpantalona?»

«Uniformon li volis. Li prenis ankaŭ la jakon. Li ial bezonis mian uniformon de Sekuriks-gardisto.»

«Ĉu ankaŭ vi estas Sekuriks-ano? Nekredeble!»

«Kion vi trovas nekredebla? Mi ne estas malpli taŭga por tiu belaĉa funkcio ol vi, knabeto! Aŭ ĉu vi trovas min fi-garda, ĉar mi lasis ilin superforti min?»

«Ne, ne, mi…» komencis Rikardo, time, ĉar tiu viro estis alta, larĝa kaj dika fortegulo, kiun kolero igis eĉ pli danĝera. Sed li ne havis la tempon fini, jam la alia interrompe parolis:

«Ne kredu min pli fuŝa ol vin. Via nuna sinteno ne vidigas vin alte kapabla gardisto. Vi staras tie kiel ulo, kies pensilo ĉesis funkcii.»

«Mi trovas en vi nenion malbonan. Kaj mi ne dubas, ke mi estas ĉiurilate malpli kapabla ol vi. Ne. Vi min miskomprenis. Kiam mi uzis la vorton nekredebla, mi simple volis diri, ke mi ne facile komprenas, kial nia firmao lasis vin en tiu ŝranko sen zorgi pri vi dum pli ol dudek kvar horoj.»

«Videblas, ke vi estas novulo. Min tio ne mirigas. Sekuriks estas en tre malfacila situado. Mankas viroj, kiuj akceptas fari tiun laboron. Domŝtelistoj, fajrofarantoj kaj teroristoj pli kaj pli multas, kaj fariĝas pli kaj pli sentimaj…»

«Sed,» Rikardo interrompis, «se vi ne faris vian tutan rondiradon, la centra oficejo tion eksciis jam frumatene. Ili sciis, kiun vojiron vi devis sekvi. Kial ili ne serĉis vin?»

«Ili ne havas sufiĉe da homoj por fari la tutan laboron, kaj serĉi min ne alportas al ili monon, do estas por ili malpli grava tasko ol kontentigi la protekto-petantojn. Eble ili opiniis, ke mi ien forveturis kun mono ŝtelita dum mia rondirado. Kiu scias?»

«Tamen, se ili ne havas sufiĉan personaron por serĉi malaperintan gardiston, ili povas transdoni la aferon al la polico!»

«Polico! Knabo, sciu, ke mi siatempe anis al la polico. Mi konas tiun mondon. Kiam ili eksciis, ke mi ekspolicano malaperis, miaj ekskunuloj tute certe reagis per ĝojega ridado. Kiam ili scios, ke mi estis ligita en ŝranko dum dudek kvar horoj, senpantalone, ilia ridego altiĝos ĝis neniam trafitaj suproj, ĝis ili preskaŭ mortos pro rido. Tian humuron ili havas.»

«Tamen…»

«Cetere, ankaŭ al la polico mankas homoj. Ili ne sukcesas plenumi ĉiujn gravajn taskojn. kiujn ili devus. Kaj vi scias pri tiu renkontiĝo de ŝtatestroj, kiu okazos morgaŭ. Pro ĝi la polico petis la helpon de Sekuriks, ĉar ĝi ne havas — multe mankas ĝis tio — tiom da homoj, kiom ĝi bezonus, kiuj kapablas plenumi gardfunkciojn en tia riskoplena situacio. La polico komencos serĉi min, post kiam la ŝtatestroj reflugis sialanden. Ĝi ne povas ĉion fari, do ĝi komencas per la tasko, kiun ĝi opinias plej grava. Por mi, mi gravas pli ol ŝtatestro, sed mi dubas, ĉu multaj samopinias kun mi.»

«Kaj Sekuriks pensis, ke, se vi ne malaperis ien kun mono aŭ kun bela riĉa virino, mi certe trovos vin, ĉar mi faras la saman rondiradon.»

«Prave. Vi komencas kompreni, kiel ilia kapo funkcias. Ili pensis, ke, kio ajn okazis al mi, mi verŝajne povos elteni unu tagnokton. Tamen ni ne estu tro aĉ-opiniaj pri ili. Kion ili povas fari, sen pli da gardistoj, se la polico ne povas helpi tuj?»

«Nu, jes, finfine, la nekredeblaĵo fariĝas pli kredebla. Sed ne pro tio pli plaĉa. Mi dekomence ne estis tre ema akcepti tiun ĉi laboron, kaj mi ne povas diri, ke la ĉi-noktaj okazaĵoj grandigas mian amon al ĝi. Tamen, kion mi faru nun? Mi treege malfruas en mia vojiro.»

«Rapidu for, kaj finu ĝin. Mi tuj raportos mem pri mi, kaj pri la fakto, ke vi min liberigis. Diru al mi, knabo: kiel vi nomiĝas?»

17

En la terorista loĝejo, tri viroj ĵetis al si reciproke vortaĉojn.

«Sufiĉas!» aŭtoritatis la Unua. «Mi plu surhavos la uniformon.»

«Vi jam devus esti for de longe,» la Dua malkontentis. «Mi ne komprenas viajn strangajn ideojn. Normale vestita, en veturilo, vi jam estus ekster ĉia danĝero, ke polico kaptus vin…»

«Kun gardista uniformo, vi estos tuj rekonebla,» aldonis la Tria, same aĉ-voĉe.

«Ĝuste ne. Uniformulon sur biciklo ĉiuj vidas, sed memoras neniu. Nu, mi estas la ĉefo, kaj sufiĉas kun tiu ĉi diskuto.

Montriĝas, ke vi ne povas kompreni, sed tio nenion ŝanĝas. Mi ne akceptas pluan diskutadon.»

« Uniformo! Ili ne povas kompreni », li plu pensis, dum streĉa silento ekpezis en la ĉambro. Li ĉiam havis fortan amon al uniformoj. Jam kiam li estis nur dekjara, kaj lia dudekjara frato revenis hejmen soldate vestita, li sentis egan admiron, kiun ne vere ĝenis la fakto, ke tiu frato konstante parolis pri li plej malestime. Kaj kiam tiu fariĝis policisto, kiel bela li aspektis en sia uniformo! Li plu alparolis la frateton de alte, kvazaŭ ĉi-lasta estis io fuŝita de la naturo, kaj tio kolerigis la knabon, sed en la koleron kiom da admiro enmiksiĝis! Kaj kun la admiro venis dezirego foje montri al la frato sian valoron. La pliaĝulo trovadis plezuron en la arto, kiun li pli kaj pli perfektigis, ridindigi la frateton, sed tio nur fortigis en la knabo la volon sekvi la vojon de la frato, por iutage povi diri: «Rigardu. Mi ne estas neniulo. Ankaŭ mi havas uniformon. Kaj oni trovas min pli bona ol vin.»

Sed pro iu fuŝo, kiun kapdoktoro priskribis malhoneste, la pli juna frato ne restis longe soldato. La polico malakceptis lin, ĉar li estis iom tro malalta. En la ekzameno por fariĝi fervoja kontrolisto li malsukcesis. La dogana servo rifuzis lin nejuste, ricevinte raporton pri lia sinteno dum la tempo soldata. Kaj tiam lian fraton policiston mortigis iu aĉulo… Nun, kiam li havas belan uniformon, kaj plenumas konstante grandfarojn, kiuj igas la mondon paroli pri li, kaj lin senti sin grava, oni ne forprenu de li la plezuron trabicikli la regionon uniforme!

Estas mirinde, kiom oni povas esprimi senparole. Dum la Unua perdiĝis en siaj memoroj kaj konsideroj pri uniformoj, la Dua kaj Tria rigardis sin reciproke kaj interŝanĝis per la okuloj, fojfoje helpataj de diskreta manmovo, ideojn plej interesajn.

Kiam la ĉefo videble eliĝis el sia dolĉa-maldolĉa baniĝo en silenta pensado, la Dua ekparolis:

«Mi pripensadis, dum vi restis longe senparola, kaj finfine mi ŝanĝis mian opinion. Aperas nun al mi, ke vi pravas. Sur biciklo, kun gardista uniformo, vi estos malpli rimarkebla.»

«Jes,» aldonis la Tria, «ankaŭ mi nun samopinias. Krome, la fakto, ke ne tuj vi forkuris, helpos. Eĉ polico serĉanta vin ne zorgos pri gardisto malrapide biciklanta tiel malfrue post la okazaĵoj. Nun, kiam via vizaĝo estas tute senhara, vi ne plu similas viajn fotojn. Kaj ĉar neniu povas suspekti, ke vi havas uniformon…»

«Vi estas certaj, ke vi mortigis tiun ulon, kiu provis min haltigi ĉe la eliro el Plinov?»

«Jes, tute certaj. Ne havu zorgojn pri tiu.»

«Bone. Nu, ĉio nun estas en ordo. Mi tuj forbiciklos. Vi konas viajn devojn pri la sekvo. Agu precize laŭ ili. Mi fidas vin. Ĝis!»

Li ne estis for de tre longe, kiam la Dua ektelefonis:

«Polico, ĉu? Mi vidis la teroriston, kies foto troviĝas ĉie en la lando. Li surhavas gardistan uniformon kaj trankvile biciklas. Direkte al la maro, ŝajnas al mi. Antaŭ kelkaj minutoj li pasis preter la Centra Teatro. Atentu, li ne plu havas eĉ unu haron sur sia vizaĝo, sed eĉ tiel li estas plene rekonebla.»

«Bone,» diris la Tria. «Nun ni rapide transiru al la kaŝejo, kiun li ne konas. Finfine ni estos senigitaj de tiu ulo, kiu fariĝis pli kaj pli danĝera kun siaj uniform-insisto kaj nekapablo konsideri la realon.»

Dume, en la policejo, la juna viro, kiu ĵus refermis la telefonon, deklaris sin senkomprena:

«Imagu! Se lia informo estas ĝusta, li rajtas ricevi multegon da mono, kaj li eĉ ne diris sian nomon, aŭ de kie li telefonas. Homoj fariĝas strangaj, kiam ili rilatas kun la polico.»

18

Rikardo turnis sin. Iu kuris post li, kaj li forte sentis la neceson esti plej singarda. Sed li tuj malstreĉiĝis. Estis la fortulo, kiun li liberigis el la ŝranko.

«Tie ĉi vi jam estas! Diable! Vi rapidas!» tiu diris.

«Vi rapidas ne malpli,» Rikardo rebatis. «Kio okazas? Kial vi ne iris dormi tuj?»

«Se vi scius, kiom mi tion deziras! Sed ili ne lasis min. Post kiam vi foriris, mi kompreneble tuj telefonis al Sekuriks. Ili opiniis, ke vi ankoraŭ ĉeestas, kaj volis urĝe paroli kun vi. Mi diris, ke mi tuj iros transdoni ilian komunikon, kio ajn ĝi estu, sed ke mi unue devas raporti, kio okazis al mi. Estas grave, ke ili sciu, al kiaj danĝeroj ni elmetas nin. Tio donos al ili pli sanajn ideojn pri la monvaloro de nia laboro.»

«Kaj kio estas tiu informo, kiun vi devas transdoni al mi tiel urĝe?»

«Mi ne scias, al kio ĝi rilatas. Estas simple, ke tuj post via rondirado vi iru al la ĉefpolicejo, kie oni atendas vin.»

La junulo ektremis. Malplaĉaj pensoj pri lia laborpermeso envenis lin neforĵeteble.

19

Fakte, la etoso en la ĉefpolicejo estis tute alia, ol li atendis. Troviĝis tie multaj homoj. Ĉiu gazeto ŝajne havis tie raportiston kaj fotiston. Se konsideri la voĉojn kaj la aspekton de la vizaĝoj, ĉiuj ĉeestantoj jam trinkis pli — kaj ne akvon — ol oni normale imagus ebla en tia loko.

«Berto! Alportu plian botelon!» iu kriis, dum apudulo lia diris, direktante al Rikardo okulojn iom mis-celajn: «Je via sano, knabo, je via sano!»

Iu sentis sin devigita prezenti al Rikardo la ĉefrolulojn:

«S-ro Ipsil´on, ĉefĉefo de Sekuriks. S-ro Ikso, estrestro de la polico. Sinjoro Zo, ĉefestro de Plinov, la konata magazenego.»

Nur tiam Rikardo rimarkis, ke ankaŭ Katarina kaj Milan ĉeestas. Li aliris ilin.

«Kio okazas? Ĉu ili perdis la kapon?»

«Tute ne. Ili feliĉas, kaj esprimas sian feliĉon en iom nedigna maniero, sed ne pro tio malpli valora. Atentu. Iu ŝajnas deziri alparoli la ĉeestantaron.»

Ruĝvizaĝulo staris, kun glaso en la mano, kaj per malprecizaj mansignoj provis estigi iom da silento.

«Iom da atento, mi petas, geamikoj,» li diris, kaj malrapide la bruo etiĝis.

«Mi trinkas je la sano de tri gejunuloj, dank’al kiuj ni sukcesis kapti la plej danĝeran ulon el bando de teroristoj, kiujn ni longe serĉadis. Tiu bando, kiel vi scias, respondecas pri la morto de multaj homoj, kiuj faris nenion malbonan, sed nur malbonŝance troviĝis surloke, kiam eksplodo destinita teruri la popolon neatendeble okazis en strato multhoma.»

«Vivu, vivu!» iu kriis.

«Kiel vi ankaŭ scias, mono estis proponita por tiuj, kies precizaj informoj ebligos al la polico kapti unu el tiuj mortigistoj. Nu, nome de la ŝtato, kaj en mia funkcio de polica parolperanto, mi havas la grandegan plezuron transdoni al niaj tri kuraĝuloj ĉekon, kiu signas la dankemon de nia tuta loĝantaro pri ilia grandfaro. Dank’al ili ni kaptis la aĉulon, kaj certe ni baldaŭ kaptos la aliajn en la bando. Krome, dank’al tiuj gejunuloj ni sukcesis malebligi, ke okazu terura eksplodo en Plinov, kun neimageblaj, sed certe suferplenaj sekvoj por la personoj, kiuj troviĝos ĉi-posttagmeze je la kvara en tiu ĉiovendejo. Kaj, kompreneble, por iliaj familioj. Alproksimiĝu, geamikoj, ĉu vi deziras unu ĉekon por la tri, aŭ tri samvalorajn ĉekojn?»

«Al mi…» komencis Rikardo.

«… tute ne gravas,» diris Katarina.

«Nu, nu,» dubemis Milan.

«Dankon, geamikoj,» la policano elparolis pli mallaŭte, «sed pardonu, ne estas sufiĉe da loko por skribi tri nomojn, kaj tio eble estigus malfacilaĵojn ĉe la banko. Mi do faros tri ĉekojn.» Lia voĉo relaŭtiĝis por diri: «Mi gratulas vin. Ni ĉiuj trinku je ilia sano.»

La glasoj malpleniĝis, dum manoj batis manojn por brue esprimi ĉies ĝojon kaj estimon al la tri gejunuloj.

Alta maldikulo ekstaris.

«Mi estras Plinov,» li diris. «Kaj mi volas montri mian dankemon al la Sekuriks-gardisto, kies kuraĝo ebligis, ke ne okazu la terura mortigado preparita por ĉi tiu posttagmezo. Venu ĉi tien, junulo. Jen ĉeko por vi.»

«Sed…,» komencis Rikardo, al kiu ĉies okuloj estis turnitaj, dum li pensis pri sia ne speciale kuraĝa restado en la enŝlositejo.

Feliĉe, Katarina tuj vidis, kion li pensas. «Iru kaj prenu, ni partigos poste,» ŝi diris apenaŭ aŭdeble en lian orelon. Rikardo, ĉiam obeema, iris kaj prenis.

Kaj jen ekparolis la direktoro de Sekuriks:

«Mi estas ĝoja kaj feliĉa, ke vi estas ano de la granda Sekuriks-familio,» li solene elparolis. «Dank’al vi oni ĉie en la lando parolos plej estime pri nia firmao. Ankaŭ mi forte deziras signi per plej realeca dono la dankemon de Sekuriks al unu el ĝiaj multaj kuraĝuloj. Venu morgaŭ al mia oficejo, knabo, kaj vi ricevos ion, kion vi neniam forgesos. Dume, mi proponas, ke ni ĉiuj trinku pli je via sano.»

Pliafoje, trinkobruoj sonis tra la ĉambro.

«Nu, gesinjoroj,» la policestro alparolis la ĉeestantaron, «ŝajnas al mi, ke ni multe laboris. Estas nun ege malfrue, kaj mi ne dubas, ke vi ĉiuj konsentos, se mi proponos, ke ni iru dormi. Gratulon al niaj savintoj, dankon al vi sinjoroj gravuloj, kaj bonan nokton al ĉiuj, kiom da nokto restas.»

Ĉiuj brue disiĝis.

20

«Kion li donis al vi?» Katarina demandis sci-soife. «Aŭ pli ĝuste, kiom?»

«Neniom,» Rikardo respondis. «Li estis plej realisma. Li diris: mi ne povis aspekti nedonema antaŭ la aliaj, sed nia firmao ne estas sufiĉe riĉa por grandsinjori al vi kiel la ŝtato aŭ Plinov; mi preparis por vi paperon, kiu povos helpi al vi en la vivo.»

«Paperon! Nur paperon! Kio estas sur ĝi?»

«Estas skribite, ke mi estis speciale altvalora kunlaboranto de Sekuriks, ke en la kadro de miaj funkcioj mi antaŭsavis la vivon de multegaj personoj dank’al miaj kuraĝo kaj rapida penskapablo, kaj tiel plu kaj tiel plu. Kiel studanto pri filozofio, tio ege helpos min. Estas granda helpo por kompreni, kiel malproksime la vort-esprimoj kuŝas rilate al la vero. Imagu! Li eĉ parolas tiuletere pri mia celtrafa, praktika aliro al la problemoj kaj pri mia sentima sinteno ĉe danĝero!»

«Nu, ne gravas. La mono, kiun vi ricevis, pagos vian reveturon hejmen, kaj restos al vi ankoraŭ multo. Kiel al mi kaj al Milan, cetere. Kia nekredebla bonŝanco!»

«La monon, kiun mi ricevis de Plinov, ni devas tripartigi. Estus nejuste, ke nur mi ricevu ĝin, pro tio, ke mi estis la gardisto, dum Milan kaj vi montriĝis multe pli kuraĝaj…»

«Bele! Vi estas plej aminda. Dankon, Rikardo kara. Diru, kion vi volas fari nun? Ĉu vi tuj reiros hejmen?»

«Mi ne scias, mi ankoraŭ ne decidis. Mi ankoraŭ ne kapablas akcepti la realecon de tio, kion mi travivis. Konsciiĝi, ke mi nun estas riĉeta, dum antaŭhieraŭ mi havis precize nenion, ne estas facile.»

«Nu, mi ĉiam havas praktikan kapon. Kion vi opinias pri la ideo, ke ni kune faru longan vojaĝon tra Eŭropo kaj Ameriko? Aŭ ĉu vi preferas agi saĝe kaj ne tuŝi tiun monon, krom por la vojaĝo vialanden, kaj teni ĝin en iu sendanĝera loko kiel banko por la okazo, se oni ree priŝtelus vin?»

«Ne, ne. Tia seriozulo mi ne estas. Mi multe preferas la vojaĝon kun vi. Sed ĉu… ĉu… ĉu Milan kunveturos?»

Ŝi ekridis.

«Ankaŭ vi reagas kiel bonkora hundo! Vi scias, ĉu ne?, ke tiel oni kromnomas amikon Milan. Vi tute ne deziras, ke li venu, sed vi sentas vin devigita lin inviti, ĉar li ricevis kelkajn batojn sur la kapon, dum vi trankvile sidis en sendanĝera loko funde de konstruaĵo. Ne. Milan estas bona knabo, kaj saĝa. Li provis kredigi al mi, ke mi estas la virino en lia vivo, sed mi komprenigis al li, kiom li mispensas. Mi amas vin, kaj volas esti kun vi. Al Milan mi sentas ŝaton, estimon, amikecon, sed tio estas io tute alia. La fakto, ke li ne volis iri helpi vin, dum vi troviĝis sola kun tiu terura ulo en Plinov, montras, ke li ne povus esti taŭga viro por mi. Tion mi klarigis, kaj li estas sufiĉe saĝa por konsenti, ke estas pli bone forgesi min tuj, antaŭ ol esti forte korligita, ol post multaj kunaj travivaĵoj. Li estas plej bona knabo, sed ne tiajn mi povas vere ami, dum vi… vi bezonas praktikan kunulinon, decideman, kapablan ĉion fari sukcese, unuvorte, vi bezonas min.»

«Kaj vi bezonas min, ĉu ne? Milan estas multe tro memstara por vi. Vi bezonas doni, helpi, servi… kaj ankaŭ direkti. Jes, jes. Mi komprenas nun. Vi estas bonkora hundino.»

«Rikardo!»

Sed Rikardo nur ridetis. Ame.

POSTPAROLO

Kara Rikardo!

Eble vi rekonas mian skribon, kaj miras ricevi leteron de mi. Nu, mi skribas por montri, ke mi konscias, ke mia instruo vere agis instrue.

Mi legis pri vi, kaj eĉ vidis vian foton en gazeto. Vi iĝis tutmonde konata. Sendube la fakto, ke mankis al vi scioj pri la arto gardi sin, igis vin akcepti la rolon de gardisto.

Mi ĝojas pri via belega komenco en tiu okupo. Savi la landon el terorismo en sia unua labortago, tio estas vere rimarkinda grandfaro. Konante vin, kaj alportinte mian malgrandan helpon al tiu sukceso, mi ne povis resti silenta. Mi devis skribi al vi por esprimi mian kunsenton, kaj ankaŭ mian grandan ĝojon, ke vi ne nur nenion perdis pro mi, sed eĉ multon pli ricevis. Vi estas ege pli riĉa nun, ol kiam vi ekkonis min, ĉu ne? Gratulon! Kaj espereble vi sentas iom da dankemo al mi.

Se vi foje pasos en la proksimeco de ĉi tiu mia loĝloko, bonvolu viziti min. Mi ne diras, ke mi redonos al vi tion, kion mi prenis. Tio ne estus justa, ĉar ĉiu serioza instruo, kiu kondukas al reala sukceso, valoras pagon, kaj ĉi-okaze vi pagis malmulte rilate al tio, kion vi ricevis. Sed mi plezurus revidi vin, kaj aŭdi de vi la rakonton de viaj tiunoktaj aventuroj.

Eble mia espero revidi vin estas nerealisma. Se jes, mi tion bedaŭros. Eble eĉ, nun kiam vi havas miajn familian nomon kaj adreson, vi tuj iros porti ĉi tiun leteron al la polico, al kiu vi certe raportis pri la ŝtelo. Mi prenas tiun riskon sur min, ĉar mi sentas al vi fortan amikiĝemon.

Mi esperas, ke vi fartas bone, kaj deziras al vi ĉion bonan,

via,

Janĉjo

Dio, psiĉjo kaj mi

Claude Piron

HTML-eldono kreita laŭ la libroforma eldono:

•  Vieno: IEM, 2007. ISBN 978-3-01-000036-9.

Kembriĝo: Edmundo, 2013-10-29.



Antaŭparolo

Vojaĝante en malproksima lando, viro iĝis nevole implikita en streĉa komplika aventuro, kiun, pro respekto al lia privateco, ni ne rakontos ĉi tie. Ĝi inkluzivis longan nejustan kaptitecon. Post lia reveno hejmlanden, readaptiĝo al la normala vivo montriĝis malfacila, ĉar lin profunde traŭmatis la ege impresaj travivaĵoj kaj la tro longa periodo de malsekureco, tra kiuj li pasis tie fore. Lian dormon, ekzemple, invadis premsonĝoj neelteneble angorigaj. Kuracisto konsilis entrepreni psikoterapion. La terapio tre bone sukcesis. Ĝi liberigis la pacienton je tiuj angorsonĝoj kaj aliaj perturbaj sekvoj de la traŭmato. Sed dum la terapio okazis ankaŭ io nekredebla, mistera, speco de mistika translokiĝo, kiu ŝoke-skue efikis al la terapiisto kaj vekis en li fortegan scivolemon. Post kiam ambaŭ konsentis, ke plua terapio ne plu estas bezonata, la psikfakulo petis la pacienton, aŭ pli ĝuste, nun, ekspacienton, tamen plu veni al ĉiusemajna renkonto por pli detale rakonti pri tiu eksterordinara sperto. La paciento akceptis. Ĉi tiu libro prezentas la dialogon inter la paciento kaj la psikoterapiisto, kiun la unua familiare, amike nomas Psiĉjo.

Unua kunsido: Stranga vojaĝo

– Vi faras al mi vere grandan komplezon akceptante diskuti kun mi pri viaj travivaĵoj. Kiel mi diris, ili fascinas min. Sed ĉio estu plene klara inter ni. Ne plu temas pri terapio. Nia profesia rilato finiĝis. Ni transiras al io tute malsama: scienca esploro. Vi faras al mi, dankinde, la grandan servon kontentigi mian fakulan scivolemon.

– Ĉu senpage?

– Certe estos al vi psikologie utile detale priparoli tiun sperton, sed ĉar ne plu estas terapio, estus absurde, ke mi postulu pagon de vi. Kaj ne estus honeste rilate al la san-asekuro.

– Psiĉjo, psiĉjo, vi miskomprenis min. Mi celis: ĉu mi faru tiun servon al vi senpage, aŭ ĉu vi pagu min?

– Ho! … Verdire, pri tio mi tute ne pensis … Mi opiniis, ke, ĉar vi ŝatas paroli pri vi …

– Nu, nu, bone, mi estos sindonema. Mi malfermas al vi mian animon sen atendi monan kompenson. Ĉu mi kuŝu sur via sofo?

– Ne. Gravas, ke ni vidu unu la alian, ni sidu vizaĝ-al-vizaĝe.

– Domaĝe! La sursofa fazo de la terapio estis vere malstreĉa. Plaĉis al mi, kiam mia monologo vin dormigis, kaj mi aŭdis vin ronki malantaŭ mi … Per kio mi komencu?

– Momenteton, mi kontrolu la magnetofonon. Bone, funkcias. Vi plu konsentas, ke mi surbendigu, supozeble, ĉu ne?

– Se mi dirus al vi, ke tio min ravas, mi mensogus. Aliflanke, estas vere, ke tio flatas min. Pri unu afero mi tamen ĝojas: la mikrofono ne videblas. Mi esperas, ke baldaŭ mi forgesos pri ĝi.

– Dankon. Vi sciu, via kontribuo certe konsistigos la ĉefan parton de mia studo pri religia deliro kun kuraca efiko.

– Kiam vi publikigos ĝin, vi ne aperigos mian nomon, ĉu?

– Kompreneble ne! Tiaj konfidencoj ĉiam estas sennomaj.

– Bone. Mi fidas vin. Kiamaniere ni eku?

– Plej bone estus, ke vi rediru, kiamaniere vi ekvidis tiun luman estulon, kaj malkovris ĉiujn eksterordinarajn aferojn, pri kiuj vi rakontis al mi. Mi konas la aferon proksimume, sed mi bezonas detalan rakonton.

– Se tion vi deziras, bone … Ĉio komenciĝis, kiam mi suferis sendormecon. Ĉu vi memoras?

– Jes, sed faru, kvazaŭ mi ĉion forgesis. Vian sendormecon kaŭzis ventrodoloro, ĉu ne?

– Jes, mi ĉiunokte vekiĝis ĉirkaŭ la kvara, kaj ege doloris al mi la ventro, kio malhelpis min redormi. La doloro grandparte malaperis post la ellitiĝo, sed la manko de dormo, kiu adiciiĝis de nokto al nokto, igis miajn tagojn pli kaj pli aĉaj. Mi sentis min elĉerpita. Mi ne plu eltenis. Mi iris konsulti fakulon, specialiston pri stomako kaj intestoj, kiu faris ĉiaspecajn ekzamenojn kaj kontrolojn, li eĉ enŝovis en mian … nu … en min … mini-televidkameron por vidi, kiel statas la aferoj tie ene. Li konkludis, ke ĉio statas bone, ke logike ne devus dolori, kaj ke se tamen doloras, nenio fareblas, mi nur kutimiĝu vivi kun tio. Facila diro! Mi provis trovi sistemojn por igi la aferon pli facile elportebla. Amiko direktis min al kurso pri malstreĉteknikoj. Mi do trejnis min ĉiunokte, kiam mi vekiĝis ĉirkaŭ la kvara, senstreĉigi mian korpon (“dislasi la muskolojn” diris la sinjorino, kiu gvidis la kurson), kaj estas vere, ke tio helpis. Iom. En la nokto, pri kiu vi petas min rakonti, mi estis tute senstreĉa, kun ĉiuj muskoloj molaj kaj ostaro peza kiel plumbo, sed tamen al mi kruelege doloris. Io estis komplete blokita en mia ventro, kaj mi kredas, ke mi estis mortanta. Terurate, perdante la kapon pro angoro, mi dissendis sav-alvokon.

– Kiel?

– Fakte, mi rememoris pri maljuna ĵurasano, kiu resanigis homojn alvokante difinitan sanktulon laŭ preciza formulo. Tio donis al mi la ideon. Mi kriis enmense: “Ej vi, la sanktulo, kiu kapablas resanigi el ventrodoloro, kuracu min, tro doloras!” Apenaŭ mi finis mense prononci tiujn vortojn, jen mi kvazaŭ renversiĝis en alian mondon, kiun priskribi ne eblas. Estis kvazaŭ sonĝo, sed mi sciis, ke mi ne dormas, ke mi ne sonĝas. Mi estis tro akre konscia, kaj ĉio estis stabila, nenio modifiĝis de sekundo al sekundo, kiel en sonĝoj.

– Kiel aspektis?

– Vakue. Ne troviĝis kadro, scenejo, dekoracio. Estis simpla kaj absoluta malpleno. Sed jen alvenis knabineto, belega, kvin- aŭ sesjara, je la aĝo, kiam oni aliras ĉion lude kaj saltetas anstataŭ paŝi. Mi vidis ŝin same, kiel oni vidas personon en sonĝo, sed mi sciis, ke mi ne sonĝas. Ŝi gestis, kun sunradia rideto, ke mi sekvu ŝin. Ŝin mi do sekvis. Mi tiel alvenis al loko, kie mi devis elekti. Kiel diable mi tion rakontos al vi?

– Materie, kiel aspektis la scenejo?

– Tion ne eblas diri. Estis samtempe materie kaj nematerie. Ne temis pri demando, penso, vortoj, estis perfekte konkrete, kiel objekto estas konkreta. Tuŝebla, videbla aĵo. Sed estis … mi ne scias, kiel diri … antikva pesilo, kun du teleroj, kaj sur unu mi devis premi, sed samtempe estis vojforko en arbaro, kaj mi devis elekti ĉu la dekstran vojeton, ĉu la maldekstran, kaj samtempe estis komputila menuo, kie eblas alklaki al “jes” aŭ “ne”. Estis ĉio ĉi samtempe, kaj nenio el tio. Aŭ eble estis ĉiuj ĉi bildoj sinsekve.

– Kaj vi devis elekti inter kio kaj kio?

– Tio estis absolute klara. Inter DI  kaj MI.

– Di, ĉu? Kion vi …?

– Estas ĝene ne disponi taŭgan pronomon. Mi ne povas diri ĝi, ĉar ne temas pri io, sed pri iu. Sed tiu, pri kiu mi nun parolas, estas senlima. Se mi dirus li, mi forprenus de li ĉion inan, kaj se mi dirus ŝi, mankus al ŝi ĉio vira. Certe tiu manko de transseksa pronomo komplikos miajn klarigojn, sed kion fari?

– Estas homoj, kiuj proponas uzi ri aŭ ŝli aŭ liŝi tiakaze …

– Temas pri alia kazo. Tiuj rilatas al estaĵoj, kiuj havas sekson, ĝi nur estas nedifinita. La luma estulo, pri kiu vi petas min rakonti, situas trans seksa distingo. Eble mi provos uzi la vorton tiu, sed di ŝajnas al mi akceptebla. Espereble vi kutimiĝos al ĝi.

– Pri kiu do temis, kiam vi devis elekti? Kia estulo? Senlima, vi ĵus diris, sed krome?

– Mi ne scias. Refoje mi ne povas respondi. Din, aŭ tiun se vi preferas, mi ne vidis, kaj samtempe iel vidis. Ĉiaokaze, mi sciis, ke temas pri iu senfine bonkora, afabla, amika, amanta. Kaj ke kun tiu mi rifuzis rilati.

– Kio? Tion vi ne diris, kiam vi rakontis al mi vian aventuron unuafoje!

– Ŝajnas al mi neeble, ke tion mi prisilentis. Temas ja pri la plej tragika momento en mia vivo! La plej intensa. Pinta momento, ĉefmomento. Min invadis uragana malamsento. Neniam antaŭe kaj neniam poste mi spertis senton tiel ampleksan, tiel fortan, tiel tutprenan. Emon mortigi, detrui, piedpremi, suferigi, humiligi.

– Kiun do?

– Tiun, kompreneble.

– Kial? Kion ĝi faris al vi, por ke vi reagu per tia perfortemo? (Pardonu min, sed mi ne sukcesus diri di, mi uzos ĝi, aŭ li, laŭ tio, kio spontane venos al mia buŝo). Kion do vi riproĉis al tiu estulo?

– Nenion. Estis la plej aminda estulo imagebla. Mi ne scias, de kie venis tiu malamo, sed ĝi estis terura. Mi ne komprenis ĝin. Estis mirige, ke mi sentas tian eksplodon de malamo, mi, kiu estas kutime pacama, afabla, ne pli malica ol iu ajn. Ĉu la malamo fontis el tio, ke mi nepre devis elekti, kaj mi volis elekti MIN? Kiel elekti MIN sen unue elimini DIN? Kaj kiel trovi la energion por tiun detrui, se ne en malamo? Same teruris kiel nekompreneblis, sed mi memoras perfekte. Mi eĉ povas diri, ke rakontante mi resentas la turmenton. Estas mi – la “mi”, kiu nun sidas antaŭ vi – kiu mortige malamis.

Tio daŭris jarmilojn, almenaŭ tiel mi sentis la aferon. Jarmilojn da timiga deziro mortigi, torturi, piede dispremi. Por mia korpo senstreĉa sur la lito, daŭris verŝajne nur kelkajn minutojn. Sed mi troviĝis en alia spaco-tempo. Plej ĝene estis la fakto vidi, ke mi estas stultulo, ĉar tiu rilatis al mi plej bonkore, proponis al mi sian amikecon. Kaj ke klare di estis plej potenca. Havi amikon en la altaj sferoj de potenco povas esti ege utile, ĉu ne? Sed kvankam mi vidis ĉion ĉi plej klare, la emo estis pli forta ol mi. Kvazaŭ mi estus iu alia. Kvazaŭ la tuta malamo de la homaro, ek de Lucy kaj Cro-Magnon, koncentriĝis en mi por instigi min ĉesigi tiun ulon, kiu ridetis al mi ameme kaj proponis al mi kunagadon.

Neniu iam ajn scios, kiom kostis al mi diri “ne” al mia malamo kaj fine elekti DIN. Estis superhoma penego. Simila al tiu, kiun vi devas fari, kiam vi grimpas sur roko kaj vi sentas, ke vi tuj falos: la muskoloj estas maksimume streĉitaj, vi sentas, ke vi ellasos la tenon, kaj tamen vi trovas en vi la energion por lasta fortostreĉo, por altigi vin kaj loki vian piedon sur etan, mallarĝan starejon. La fortostreĉo similis al tio, mi sentis, kvazaŭ miaj “psikaj muskoloj” tuj definitive ŝiriĝos. Sed tuj post kiam mi ĝin faris, tuj post kiam – mi ne scias, kial – mi ekgenuis frunt-al-tere kiel preĝanta islamano (ne estis grundo, ne estis frunto, sed …), ĉio ree ŝanĝiĝis. Ĉio fariĝis mirinda. Ŝvebis miliardoj da estaĵoj flugilhavaj, muzikantaj, da infanoj, da ege simpatiaj homoj, plus papilioj, birdoj, floroj, kune kun eksterordinaraj muzikoj, meze de koloroj, kiuj ne ekzistas sur nia planedo. Kaj jen ridetis tiu, plej simpla, plej bona, bonvenigema. Di montris sin feliĉa, ke mi akceptis la proponitan amikecon. Ŝajnas, ke mi restis tie plian jarmilon …

– Kaj poste, kio?

– Poste? Poste revenis la knabineto por demandi, ĉu mi deziras reiri Teren, aŭ resti tie. Mi okule skanis ĉiujn universojn, ĉiujn galaksiojn. Mi fokusis al mia naskiĝa planedo, mi vidis, kio okazas sur ĝi, kaj min trafis la penso, ke eble mi povus fari ieton por plibonigi la situacion. Jes ja, mi sciis, ke mia kontribuo povos esti nur eta-eta, minimuma, kompare kun la bezonoj, sed ĝi estos pli ol nulo, kaj mi konkludis, ke indos. Se pro mi kelkaj personoj sentos sin pli bone, pli feliĉos, pli kontribuos al la bono aŭ plezuro de aliaj, ĉu tio ne kompensos la malĝojon forlasi la paradizan lokon, en kiu mi troviĝis? Mi do respondis, ke mi volas reiri Teren. Ŝi diris, ke se mi volos portempe reveni al tiu alia mondo, estos plej simple. Sufiĉos, ke mi elvoku ŝin, memoru ŝian vizaĝon, kaj ŝi revenigos min.

Vi sciu, kiam mi estis dekdujara, mia patrino naskis etan fratinon, kiu ne longe vivis. Mi ne scias, kial, sed mia impreso estas, ke la knabino estas ŝi. Sed mi neniam pensas, ke mi povus demandi ŝin. Tion mi nepre foje faru. Estu kiel ajn, ĝuste tiel ĉio okazis. Mi reiras tien preskaŭ ĉiufoje, kiam mi tion deziras. Nu, ne estas aŭtomata afero, dependas de mia laceco, de mia mensostato, fojfoje de la vetero. Se ŝtormas, ne prosperas al mi. Sed, ĝenerale, mi povas tien iri, kiam mi volas. Kaj ili klarigas al mi multon.

– Ili? Kiuj?

– Fakte, ĉiam estas tiu, singulare. Sed estas ankaŭ ili, plurale. Tiu ja parolas al mi per la buŝo de multaj aliaj, di montras al mi per aliulaj gestoj. La knabineto estas la knabineto, sed ĉio, kion ŝi faras, ĉio, kion ŝi diras, estas tio, kion tiu sufloras al ŝi. Kaj ĉar tiun ŝi amas, ŝi agas eĉ ne pensante, ke ŝi povus fari ion alian, ŝajnas al mi. Tamen ŝi povus rifuzi. Ŝi estas libera. Vi aspektas penseme!

– Kaj la aliaj, kiuj ili estas?

– Ne eblus diri, tiel malsamaj ili estas. Povas esti maljuna barbulo, ora kaj travidebla lumo kun homa konturo, maturaĝa sinjorino, besto parolanta kiel en infana fabelo. Fojfoje estas kvazaŭ voĉo en groto, aŭ la muĝo de ŝtorma oceano. Alifoje estas ĥoro de rusaj monaĥoj, kiuj kantas mirinde anim-altigajn kantojn, kaj per tio mi ricevas mesaĝon, kiun mi komprenas, kvankam mi tute ne scias, kiel. Povas esti objekto aŭ rakonto, fabelo, kiu estas rakontata al mi, sed kiu, iel, estas reala. Iom kiel filmo aŭ desegnofilmo. Ne eblas klarigi. Vortoj ne ekzistas por priskribi ĉion ĉi. Ofte ŝajnas al mi, ke mi nevole nur “vestas” nevideblajn estulojn per konkreta korpo, tute simple por faciligi la dialogon.

– Projekcio de via nekonscio, ĉu?

– Eble. Mi havas neniun certecon krom pri la fakto, ke por mi, tio estas tute reala. Eble ne laŭ la ekstera aspekto, laŭ tio, kion mi vidas kaj aŭdas, sed laŭ esto, kiu situas trans la sensoj.

– Strange, strange! Oni certe rajtas nomi tion deliro, kun halucinoj … Mi tamen miras pri tiuj ripetataj halucinoj en iu, kiu, en la cetera vivo, elmontras neniun signon de psikozo. Fascina afero!

Dua kunsido: Kato kaj telero

– Via vizaĝo aspektas streĉite, kaj bluringe viaj okuloj … Ĉu vi malbone dormis, kara psiĉjo mia? Mi esperas, ke ne miaj ĉielaj aventuroj kaŭzas al vi sendormecon, ĵetante semojn de dubo en vian belan sciencan certaron!

– Ne, ne. Ne rilatas al tio. Sed mia semajno plenis je malfacilaĵoj. Kazoj urĝaj, kazoj premaj … Angorigaj decidoj kun nekalkulebla risko, kiam oni ne scias, kie situas la prava elekto … La homoj ne imagas, kiel solaj ni sentas nin kun nia respondeco.

– Se vi estus same bonŝanca kiel mi, vi ne estus sola, ĉar vi havus miliardojn da aliancanoj kaj helpantoj tie transe, ofte miloble pli kompetentaj ol vi.

– Mi ne povus trovi tiun helpon sen mensogi al mi. Mi ja ne kredas je la ekzisto de tiu transa mondo. Sed sufiĉe pri mi! Ni reprenu vian rakonton. Fakte, kvankam ĉio, kion vi spertas en via halucinata mondo, ege interesas min, mi ŝatus, ke ni ĉefe koncentru nin sur … sur … tiu, kiun vi finfine elektis. Ĉu vi legis unu aŭ du tekstojn pri Dio, kiel mi konsilis al vi ĉirkaŭ la fino de la terapio?

– Ne, mi nenion legis. Tamen mi prenis duonserioze vian konsilon. Mi iris al biblioteko kaj foliumis kelkajn librojn pri tiu, kiun oni nomas Dio. Mi tuj vidis, ke ĉi-lasta ne havas multon komunan kun mia amiko el tie transe. Tiuj tekstoj plenplenas per grandliteroj: Li, Vi, Lia, Sia, Vin, ktp. Mi nun konas din sufiĉe bone por scii, ke tiujn majusklojn di ne elportus. Di estas simpleco mem, kaj tiel proksima! Tiuj grandliteroj kreas distancon. Distancon kun iu alia di ne ŝatas. Ĝuste ĉar di estas tute proksima la homoj ne rimarkas din. Vi ne rimarkas vian sangon, ĉu? Tamen ĝuste via sango igas vin vivi. Sed vi ne vidas ĝin, ĉar ĝi estas en vi, ĉar ĝi estas vi kaj ĝi ne estas vi. Kiel mia luma amiko la eternulo.

– Vi diris milfoje, ke ĉio estas tre simpla tie supre, sed tio, kion vi nun diras, estas komplika. Se samtempe estas mi kaj ne mi …

– Nur ni, la teranoj, estas komplikaj, ne ili, ne tiu. Kiam tiun oni vidas, oni vidas iun tute simplan. Sed poste, se oni provas klarigi … Tiu ne volas majusklojn, ĉar ili apartigas din. Kiam via sango apartiĝas, tio nomiĝas “sangi”. Al via sango tio ne plaĉas. Ĝi ŝatas flui sialoke. Kaj ankaŭ al vi tio ne plaĉas, ĉar vi sentas, kiam tio okazas, ke io estas nenormala. Via sango devas resti en vi, ne flui eksteren. Ĝi devas nutri vin kaj kolekti ĉiujn malpuraĵojn por bruligi ilin en la pulmoj. Kiam ĝi videblas, kiam ĝi fluas eksteren, estas io ne en ordo.

Nu, pri tiu estas same. Estas vere, ke kiam mi vidas din, mi vidas din ekstere, ĉar tiel estas pli facile, sed se mi volas, mi povas vidi din ene, aŭ pli ĝuste senti din, din aŭdi interne. Kiel tion fari, montris al mi la knabineto. Fojfoje mi vidas mian korpon tute plenan je kvieto kaj lumo, kaj mi scias, ke la kvieto kaj lumo estas tiu. Sed por interparoli estas pli facile, ke di estu vidalvide de mi, kaj ofte, mi ne scias kial, mi metas din pli alten. Kiam mi faras tion, jen kaj jen okazas, ke di malaperas, kaj mi subite rimarkas, ke di troviĝas malsupre. Di ofte agas kiel petola ŝercema etulo, plaĉas al di ludi kaŝludon, aŭ surprizi. Di diris, ke ne plaĉas al di stari pli alte ol mi, ĉar tio riskus fuŝi la rilaton. Di estas super mi, ĉirkaŭ mi, sed ankaŭ en mi, por nutri min kaj doni al mi vivon. Ankaŭ en vi. Se vi imagas din malproksima, kaj falsvestas din per majuskloj, vi eraras.

– Nu, en la vivo, oni konstante eraras.

– Kompreneble! Sed tiu preferas esti renkontata en ĝusta situo, ĉar tiam ne estas barilo inter di kaj ni, kaj di ne ŝatas barojn. Kio plej plaĉas al di, tio estas, kiam di koincidas kun sia kreaĵo, kiel kun la knabineto. Vi komprenu, plaĉas al di ami. Di estas kiel sango, kaj sango estas kiel patrino. Kion faras juna patrino, kiu ĵus naskis bebon? Ŝi nutras kaj purigas ĝin, por ke ĝi sentu sin bone kaj kresku. Kiel la sango viakorpe. Tion faras tiu en la universo. Di zorgas pri la vivo. Di amas ami. Kaj kiam oni amas, oni deziras esti tute apuda.

– Se tiel, kial ĝi ne montras sin?

– Mi ne scias. Kial di montris sin al mi? Kial di altiris min al si? Pri tio mi havas eĉ ne plej etan ideon. Sed mi starigas al mi demandon. Ĉu tiu ne montras sin, aŭ ĉu vi din ne vidas? Blindotruoj ekzistas en la cerbo. Vi foje klarigis tion al mi dum la terapio. Homoj rezistas al vido de io malagrabla kaj nekonscie aŭ duonkonscie trovas rimedon, por tion ne vidi fronte.

– Jes, mi memoras, ke mi uzis la ekzemplon de firmaestro, kiu vivas en konstanta nerva streĉiĝo, komencas percepti maltrankviligajn sensaĵojn en la regiono de la maldekstra brako kaj pinĉojn en la brusto, sed ne kuraĝas konfesi al si, ke li devus konsulti kuraciston, ĉar eble lia koro grumblas kontraŭ lia vivmaniero kaj li rapidas direkte al infarkto. Tiu preteratentas la signojn de kardia risko. Vi do kredas, ke via ulo montras sin, sed mi elturnas min por ĝin ne vidi?

– Pri tio mi havas neniun ideon, sed estas vere, ke ofte vi donis al mi la impreson, ke la ideo rigardi din fronte estas por vi angoriga. Sed eble la afero rilatas ne al viaj angoroj, sed multe pli al ties ŝato diskreti. Tiu amas, sekve kondutas diskrete. Kiam oni amas, oni respektas. Neniam di faros ion al vi sen via rajtigo. Tiu nepre ne volas interveni, aŭ invadi. Fari ion al iu sen ties permeso, tio estas surpaŝi sur ties teritorion. Tion di neniam faros. Di ĉiam respektas la sentojn, vian timon di sekve respektas.

– Timon, ĉu? Timon pri kio?

– Pri di, timon vidi din.

– Kie diable vi ĉerpas la ideon, ke mi timus vian ulon? Mi certigas al vi, ke ĝi tute ne timigas min. Kial ĝi kaŭzus en mi timon?

– Ĉu vi jam vidis bubon, kiu unuafoje vidas, ke li sangas? Kio estas lia unua reago? Paniko! Li ne sciis, ke tio ekzistis en li kaj havis tiun aspekton. Li trovas tion terura, ĉar tiu ruĝa likvo, kiu elfluas elkorpe, estas vivo, estis en li, kaj pri ĝi li sciis nenion. Kaj li timas, ke la elfluo ne ĉesos, kaj ke li perdos la tuton. Nu, kvankam tiu ulo, pri kiu ni parolas, estas en vi kiel via sango, vi ne scias, kiel di aspektas, vi ne scias, kiel efikas vidi din, vi ne scias, ke vi vidas vin tute alimaniere, tuj kiam vi tiun vidas. Kaj vian belan vidon pri vi mem, eksteran, supraĵan, vi ne volas perdi, ĉu? Ĝi gravas por vi. Vi estas la mense sana, kaj mi la frenezulo, ĉu ne? Vi estas la scienculo kaj mi la homo kun halucinoj. Sincere, ĉu vi pretas interŝanĝi la rolojn? Estu honesta: vi antaŭsentas, ke se vi vidus tiun, ĉio ŝanĝiĝus. Verŝajne vi timas, ĉar nekonateco timigas vin.

Ankaŭ mi post la unua vojaĝo en tiun strangan mondon konstatis, ke mi timas. Mi tre deziris reiri tien kaj mi plene fidis la knabineton, sed mi ne kuraĝis, mi hezitis, mi timis. Estis io funde nekonata. Eble mi timis retrovi min antaŭ angoriga elekto aŭ antaŭ nova ŝpruco de malamo. Eble mi timis elreviĝon, ne retrovi tiun mirindan mondon, tiel malsaman je la nia. Mi tre deziris iri, kaj samtempe sentis fortan malvolon. Ankaŭ vi deziras, kaj samtempe malfidas.

– Kaj tamen vi reiris!

– Jes, iunokte la emo superfortis min. La memoro pri tiu unua sperto tro allogis por ke mi plu rezistu. Mi alvokis la knabineton.

– Kaj ŝi venis, ĉu ne?

– Jes, fidela al sia promeso. Ŝi gvidis min en speco de turisma vizito de tiu stranga mondo. Poste mi konsciiĝis, ke ŝi montris al mi nur minimuman parton, tiom vastega kaj diversega tiu mondo estas. Mi sentis, ke la sekvantan fojon ne plu estos en mi eĉ plej eta malinklino refari la vojaĝon. Okazis inter ni kvazaŭ traktado. Ŝi diris, ke ŝi konsentas akcepti min tie tiel ofte, kiel mi deziros, kondiĉe, ke mi promesu ĉiam akcepti reveni Teren, ĝis la momento antaŭfiksita por mia morto. Mi promesis. Ek de tiam, mi vizitas tiun mondon kiel eble plej ofte.

– Kaj kion vi tie faras?

– Kion oni faras ferie? Oni rigardas, oni renkontas homojn, oni diskutas, oni esploras, oni havigas al si plezuron … Tiajn aferojn mi faras. Mi replenigas min per nerva energio. Regas en tiu mondo trankvilo eksterordinare densa, dika, kiu nekredeble bonfartigas. Krome estas muzikoj, silento, ebloj elekti tion aŭ tion ĉi, libereco, amikeco, ĝenerala solidareco, sento ani, rajto kundividi milojn da komunaj bonaĵoj … Kaj ĉio estas tiel bela! La lumo estas mirinda. Floroj, arboj, montoj, riveroj, dezertoj, lagoj … Se vi scius! La gusto de la fruktoj, la parfumoj de la naturo …

– Ĉio, kion vi priskribas, estas materia. Kiam vi unuafoje raportis pri via travivaĵo, dum la terapio, mi komprenis, ke temas pri io spirita.

– Mi sentas min senpova priskribi. Mi ne povas klarigi, ĉar estas ambaŭ samtempe. Mi vidas, mi tuŝas, mi flaras, mi aŭdas, ĉio estas plej konkreta, materia, se tiel diri, sed ĉiuj sensaĵoj nur esprimas ion spiritan. Cetere estas pli ol simplaj sensaĵoj: mi vibras, mi amas, mi sentas plaĉajn tremetojn, emociojn, entuziasmojn, aŭ ion similan al granda trankvila ĝuo, estas do ankaŭ aspekto psikologia. Eble plej ekzakte estus diri: “Temas pri io spirita, sed tio, kio estas spirita, eble ne estas tiel senkarna, kiel homoj imagas en nia socio.”

– Kaj la homoj …? Vi diris, ke vi renkontas homojn, kiuj ili estas?

– Ili estas nekredeble diversaj. Kelkaj vivis sur nia planedo, kelkaj vivis en aliaj universoj, sur aliaj astroj. Kelkaj estas absolute senmateriaj, kiel anĝeloj. Estas ankaŭ bestoj, kun kiuj mi povas paroli. Mi tie renkontis grandetan nombron de miaj praavoj.

– Kaj vi parolas kun ili, ĉu?

– Kompreneble! Eble tio faras al mi la plej grandan bonon. Ili estas tre malsamaj, sed ili havas ion komunan: afablecon, bonkorecon, korvarmon, kies similaĵon mi neniam renkontis surtere. Kun ili oni ĉiam sentas sin respektata. Ili neniam juĝas. Ili estas helpemaj. Ili kapablas ridegi kiel etaj infanoj. Mi ilin pridemandas. Mia scivolemo estas senlima. Sed ofte ili ne sukcesas respondi. Ne ĉar ili ne volus. Nur pro tio, ke mi ne havas la bazojn necesajn por kompreni. Ĉiu havas, iugrade – kaj ĉiu laŭ malsama aspekto – la karakterizojn de mia tiea amiko, de tiu, kiun mi emus nomi mia eterna vivdonanto, la unua, kiun mi vidis, tiu, kiu devigis min elekti, kiam min skuis la ŝtormo de malamo.

– Aŭdi ĉion, kion vi diras, igas min tre deziri vidi vian “eternulon”! Estas vere, ke mi estas la fakulo pri psiko kaj ke vi estas la objekto de mia esplorado. Sed estas same vere, ke vi impresas min. Oj! Ŝajnas, laŭ via esprimo, ke vi tuj diros al mi, ke mia deziro vidi lin estas pure imaga.

– Momenteton, psiĉjo, ne ekscitiĝu! Kiam mi diris, ke eble vi elturniĝis por tiun ne vidi, mi devus precizigi: vi ne havigas al di la plenan, kompletan, senrezervan rajtigon, kiun di atendas por montri sin. Kiam mi diris, ke vi timas, mi devus diri: premas vin sufiĉe da timo por ke vi ne sukcesu malfermi al di la pordon tute larĝe, tiel ke tuta di povu enpasi. Kaj kiam vi diras: “Mi deziras vidi din”, mi respondas: Jes, estas vere, vi deziras din vidi, sed via deziro ne estas simpla. Ekzistas en vi samtempe timo pri la renkonto. Vi similas al kato, kiu rondiras ĉirkaŭ telero, en kiun oni metis manĝaĵon, kiun ĝi ne konas. Ĝi proksimiĝas, flaras, retropaŝas, reproksimiĝas, hezitas. Allogas ĝin la aĵo, sed samtempe ĝi timas ĝin. Estas natura, normala, sana reago. Mia transmorta amiko … Kian vizaĝon vi subite montras! Ĉu ŝokas vin, ke mi nomas din transmorta? Sed tio estas la impreso, kiun mi havas, dum miaj vojaĝoj tieaj: ke tiu mondo situas trans la limo inter vivo kaj morto, kia ni konas ĝin sur nia vivnivelo. Tiumonde morto ne ekzistas, mia tiea amiko do estas transmorta. Aŭ ĉu ŝokis vin, ke mi nomis din mia amiko? Tion tamen di montris kaj diris al mi, eĉ se di estas grandegega kaj mi eteteta, eĉ se di estas senmanke bona kaj mi … nu … vi komprenas, kion mi volas diri, ĉu ne? Tiu neniam sin trudas, di nur proponas sin. Kaj ni malfidas, ni rondpaŝas ĉirkaŭ la telero, ĉirkaŭ la poto, dirus la francoj, ne vidante, ke tiu estas la jackpot, la ĉefpremio.

– Vi ne sonas tre respekte!

– Vi ŝatus, ke mi metu grandliteron, ĉu ne? Estas malfacile al vi akcepti, ke kiom ajn eterna, nemateria kaj senfina di estas, tiu havas humursenton. Vi volas loki din aparte, sur tronon, ĉu ne? Vi preferas imagi din supre ol ene. Ne plaĉas al vi vidi din tute apude, centre de la ludo, kiel la ludmono, kiun gajnos la gajninto.

– Ludmono! Fi al vi! Ĉu vi ne kredas, ke vi ofendas ĝin uzante tiajn vortojn?

– Vi sciu: tia, kia mi vidis din, di estas humila kaj alte taksas sian humilecon. Kiam mi parolas pri ludmono, ne estas tute ĝuste, ĉar la ludan monstakon kreas la ludantoj, sed kelkrilate ne estas tute malprave. Iel di esperas, ke oni kreos, komponos, inventos din.

– Ke ĝin … lin … din. (Kiel diable nomi tian ulon?) oni halucinos!

– Kial ne? Ĉu vi jam vidis fotopaperon en la ĥemia bano, en kiu oni lasas ĝin por aperigi la foton? Komence videblas nenio, nur ian sablokoloran kartonon kun nenio sur ĝi, kaj jen iom post iom aperas io tre malpreciza, kiel griza ombro, la desegno iĝas pli kaj pli neta kaj finfine la foto aperas tute klara. Oni diras, ke ĝi iĝis “rivelita”. Tia mi vidas mian tiean amikon. Ĉiufoje, kiam estas iom pli da belo, da bono, da justeco, da kuraĝo, da raviĝo, da amo en la mondo, di estas iom pli rivelita. Sed kio plaĉas al mi en la komparo kun la ludmono, tio estas, ke ĝenerale, almenaŭ en societoj, la grupo elmetas ĝin kun preciza celo: grupa vojaĝo, komuna restoracia manĝo, kunaj ferioj. Ĝi estas farita, por ke oni ridu, gaju, sentu sin bone kune. Ankaŭ tiu manifestiĝas feriece, ride, festene. Sed temas pri ludmono konstante renovigata.

– Ba!

Tria kunsido: Ĉu ĉio ĉu nenio

– Kia abomena vetero! Mi ne memoras jaron, en kiu okazis tiom da fulmotondroj. Ĉu vi bone dormis, psiĉjo? Aŭ ĉu vi kuntiriĝis terurate sub via lanugaĵo dum tondro ĉiuflanke klakis?

– Estas vere, ke kiam mi estis etulo, mi terure timis tondron. Kaj fulmojn. Nun mi pli bone elportas ilin. Vi sciu, eĉ se oni trejniĝis psikologe, oni restas homo, kaj vira homo estas nenio alia ol knabo, kiu kreskis. Kiam oni troviĝas meze de fulmotondro, oni estas impresata, eĉ miaaĝe. Ĉu la ideo pri Dio ne fontus, ĉe primitivuloj, el travivaĵo pri ŝtormo?

– Eble ĝi radikas en travivaĵoj kiel la mia. Sed eble via timo al la transa mondo, pri kiu vi petas min rakonti, fontas el paniko infanaĝe sentata, kiam fulmis kaj tondris.

– Eble vi pravas: apud la deziro vidi vian transan mondon kaj ties ĉefrolulon, ekzistas en mi timo ilin renkonti. Sed miaopinie tio ne rilatas al timo pri fulmotondro. Nur al tio, kion oni diris al mi pri Dio.

– Tion mi facile komprenas. Oni prezentis Dion al vi kiel estron, kiu juĝas kaj kondamnas, ĉu ne? Kaj, krome, kiu kondamnas laŭ plene arbitraj leĝoj, kontraŭ kiuj ribelas nia sana prudento. Honeste, tian ulon indas timi. Ulo, kiu kondamnas pro simpla deziro, eĉ kiam oni eĉ ne komencetis agon, kia abomenindo! Fundfunde ni estas bestoj, kun io kroma, konsentite, kio igas nin homaj, sed kio nenion forprenas el nia naturo fundamente besta …

– Vi pravas. Eĉ anatomie tio estas vera. Kio faras nin homoj, tio estas nia tre evoluinta cerba kortekso. Nur superaj bestoj kiel hundoj aŭ simioj havas tian kortekson, sed la nia estas ege pli disvolvita. Sub ĝi nia cerbo estas preskaŭ la sama kiel serpenta.

– Vi konfirmas, kion mi opiniis. Sed, pensu! Se ĉiufoje, kiam oni havas normalan biologian reagon, kiel seksan deziron, oni eliras el la sfero de tio, kio estas permesita, kiel eblus vivi? Aĥ, penso trafulmis mian menson, sed ĝi pasis tiel rapide, ke mi ne sukcesis kapti ĝin. Ŝajnas al mi, ke ĝi iel rilatis al la pensmaniero de infanoj. Io, pri kio vi parolis al mi dum la terapio.

– Ni provu retrovi ĝin. Diru, sen pripensi, kiu estas la unua bildo, kiu venas al vi en la menson?

– Nekredeble! Vilaĝa stacidomo! Surskribo: “Estas malpermesite trapasi sur la trakoj”.

– Jes, mi vidas. Kune alvokis la bildon almenaŭ du ideoj. Unu estas nia temo: malpermeso, malpermeso trapasi limon. Kaj la dua rilatas efektive al la infana pensmaniero. La penso, kiun vi ne sukcesis teni, verŝajne estas memoro pri tio, kion mi klarigis pri la du-termina mondpercepto de eta infano. Eble mi snobece uzis la vorton “binara” por karakterizi ĝin.

– Nu, kia rilato kun stacidomo?

– En nia plurlingva lando, ĉiufoje, kiam vi staras sur kajo atendante trajnon, viaj okuloj legas, eĉ se vi ne konscias tion: “Vietato attraversare i binari”, “Estas malpermesite transpaŝi sur la trakoj”. La trakoj nomiĝas “binari” en la itala, ĉar la reloj ĉiam paralelas duope. Same kiel duece funkcias la menso de eta infano.

– Duece!? Vi ne estas klara! Kion vi celas?

– Kiam eta infano (ĝis proksimume aĝo de kvin jaroj) provas rezoni, pripensi, ĝi povas samtempe teni en la kapo nur du terminojn, kiuj estas kontraŭaj, ekstremaj kaj simetriaj. Ĉio / nenio. Unua / lasta. Bona / malbona. Bela / malbela. Forta / malforta. Granda / eta. Inteligenta / stulta. Kaj en tiu serio, ĉiuj unuaj terminoj asimileblas inter si. La sento estas, ke la duaj terminoj estas nepre evitindaj, kvazaŭ ili surhavus ŝildon kun la vorto “Danĝero!”. Esti akceptebla, tio estas esti forta, granda, bela, saĝa, la unua. Necesas ĉion fari por ne esti malbela, malforta, malgranda, stulta, lasta. Funde de sia koro, infano ofte kredas, ke ĝi estas pli kulpa, ol ĝi fakte estas, ĉar eĉ plej eta kulpo klasas ĝin en la kategorion de la forĵetinduloj, la duan serion, la aĉajn kvalitojn. Por ĝi plenkreskulo estas ĉio (kapablas ĉion, scias ĉion, havas ĉiujn povojn) kaj infano estas nulo (nenion scias, nenion povas, nenion valoras). Dio, estante la Super-Grandulo, necese troviĝas en la kategorio de la juĝistoj, kiuj konstatas la nulecon de la infano kaj riproĉas ĝin, ĉar grandulo estas ne nur ĉiopova, sed ankaŭ ĉiopostula. Devas esti en nia fundfundo ideĉeno simila al “Mi devus esti tute bona, kaj mi estas tute aĉa.”

– Ha jes! Kiom mi suferis, kiam mi estis etulo, ĉar oni diris al mi, ke Dio vidas ĉion, scias ĉion! Mi abomenis havi neniun kaŝejon, neniun rifuĝejon por ŝirmi min kontraŭ tiu akuza rigardego! Iu, kiu vidas ĉion, estas terura, ĉar tiu perfekte vidas, ke mi ne estas, kio mi devus esti. Kaj kio mi estas, tio ne estas akceptebla. Kiel diable mi povus esti io alia ol mi estas? Preferindas ne pensi pri Dio, aŭ ĉesi kredi je ĝi, ol elporti tiun hororon.

– Vi plene pravas. Nenio estas pli maljusta ol postuli de homoj, ke ili estu aliaj ol ili estas. Estas fie!

– Tiu akuzisto-prokuroro-kondamnisto estas la malo de mia feliĉdonanto, kiun vi petas min priskribi. Tiu postulas nenion, tiu nur amas, kreas, nenion pli. Incitas min la kutima maniero paroli pri Dio. Ĝi elvokas iun aĉan, maljustan, je kiu kredi oni devigas la infanojn. Kiel feliĉa mi estas, ke mi renkontis la knabinon, kiu kondukis min en la mirindejon! Sen mia deliro, miaj halucinoj, kiel vi diras, mi plu imagus, ke la universon kreis kaj regas la sadisto, kiun miaj edukistoj prezentis kiel la grandan mastron de ĉio. Kian savon mi dankas al tiu sperto!

– Nu, tio, pri kio mi indignas, estas, ke via dio, kiu teorie estas justa kaj ĉiopova, akceptas tiajn fuŝdirojn, ĉar tiu maniero prezenti lin faras katastrofojn, psikologie, tion mi ĉiutage konstatas.

– Mia dio, mia dio … Vi ne rajtas diri, ke mia dio akceptas tiujn misprezentojn. Fakte, sed tion vi ne povas scii, mia amiko, la lumradia ĝojdonanto, malpermesas ilin. Di tute ne ŝatas la erarojn disvastigatajn pri di. Pro ili di suferas, di esperas, ke oni korektos ilin. Nur: di ne malhelpas, ke ni homoj ilin disvastigu, ĉar tio estus senigi nin je nia libereco. Di ne estas intervenema. Ke ni estu vere liberaj, liberaj elekti eĉ ion fuŝan, tio havas por di valoron, kiun vi ne povus imagi, kiun mi ne imagis, antaŭ ol di montris ĝin al mi. Sed, psiĉjo mia, ĉu vi ne opinias, ke vi troigas? Vi atakas mian dion, kaj ŝajne atendas, ke tiun mi defendu. Mi ne kapablus. La sola afero, kiun mi provas fari, estas tio, pri kio vi petis min: rakonti al vi, kion mi travivis.

Kompreneble, se via kranio plenplenas je bildoj de etmensa, ĝenema, sadisma dio, kiu konstante ŝovas fuŝojn en nian vivon por la simpla plezuro senti sin supera al ni, vi neniam sukcesos vidi din. Via misbildo baros ĝustan percepton. Ĉu vi ne diris al mi foje, ke la vorto “diablo” origine egalis al “ekrano”, “intermetaĵo”,“barilo”, tio, kio malhelpas, ke oni trapasu?

– Jes, greke dia-bolos, tio estas “kion oni ĵetas” (bolos) interen (dia). La diablo estas tiu, kiu ĵetas sin inter nin kaj nian celon, mezen de nia vojo, por ke ni ne sukcesu pasi.

– Ne fanfaronu per via klasika kulturo, ne estas publiko ĉi tie, al kiu vi povus imponi. La grava afero estas, ke ekzistas io aŭ iu, kiu intermetas sin inter nin kaj tion, al kio ni sopiras pli ol al io ajn, kvankam ĝenerale nescie: feliĉo, alivorte mia amiko de tie transe. Vi vidas, kiel estiĝas la trompo: oni atribuas al Dio karakterizojn de naŭza aĉulo, malnobla, maljusta, malestiminda, karakterizojn de homoj kun plej abomenaj trajtoj, la mensogo, aŭ, se indulgemi, la eraro disvastiĝas, kaj la publiko imagas, ke tia estas Dio. Kiel ili povus imagi, ke ekzistas alia? Bonkora, simpatia, kiu lasas liberaj? Ĉu mi jam parolis al vi pri mia amiko Raĝendra?

– Hindua amiko el Barato, ĉu ne?

– Jes. Ofte mi ne samopinias kun li, sed li havas apartan talenton por diri frazojn, kiuj surprizas min kaj fiksiĝas en mia menso. Ekzemple: “Oni povas vidi en la ekstera mondo nur tion, kion oni jam antaŭe vidis en la enmensa mondo.” Se via menso ne kapablas imagi spiritan estulon, kiu estas, je la plej alta nivelo, boneco, donemo, indulgemo, beleco kaj ĉio alia, per kio mi tedas vin parolante pri la alia mondo, vi tiun ne vidos eĉ se di staros tuj antaŭ via nazo. La bonulo, pri kiu mi raportas al vi, similas nian sangon, kiu forportas morton kaj enportas vivon al la tuta korpo, afable kaj humile, sen brui. Kaj tion farante tiu ebligas al ni liberi kaj krei.

– Krei kion?

– Ĉion ajn. Tiu ŝatas la plezuron krei, tial di donas ĝin al siaj kreaĵoj: di kreas kreantojn. Kaj ĉar di tre alte taksas liberecon, di kreas kreantojn liberajn, t.e., kiuj povas elekti, kion ili kreos. Kion di plej ŝatas, tio estas, kiam oni kreas ion, kio disradios bonon ĉirkaŭen, belaĵojn, tenerecon, amgestojn, novajn manierojn vivi, konduti, rilati, en kiuj oni feliĉigas unu la alian, en kiuj oni zorgas kun diskreteco kaj respekto pri la bonfarto de aliuloj, aŭ pri ilia kreskado laŭ la propra naturo, politikon kun homa vizaĝo, firmaojn kun homa vizaĝo, familiojn kun homa vizaĝo, artaĵojn kun homa vizaĝo. Vi komprenas, ĉu ne?, kion mi celas per “kun homa vizaĝo”: tio signifas “taŭga por ke homoj sentu sin bone, respektate, valorhave …” Strange, kiam oni uzas la vorton “homa”, ĉiam estas por signi ion, kio, en homo, plej similas al tio, kion mi vidis tie kaj kion mia tiea amiko esperas, ke ni kreos. Eble estas maniero koni din, kiu povas helpi superi la timon.

– Interese. Mi antaŭe neniam rimarkis, ke kiam oni aplikas la vorton “homa” en pozitiva senco, tio ofte rilatas al io, kio, en la konkretaj homoj, estas multe malpli disvastigita ol oni dezirus …

Kvara kunsido: Sav-alvoko surmare

– Ha! Hodiaŭ vi mienas freŝe kaj sane. Estas ĝojige vidi vin tia. Vi reakiris homan vizaĝon. Kaj via kabineto montras ordon, kian mi neniam vidis. Kio okazis?

– Mi hieraŭ devis partopreni en komisiona kunsido, kie oni devis diskuti pri tre komplikaj, delikataj aferoj, kaj mi preparis min al teda tago, plej enuiga. Plentago da diskutoj fojfoje ĝene akraj. Sed la kunveno estis nuligita. Kia malpeziĝo! Mi atendis tagon da incitiĝo, mi ricevis tagon ferian. Mi iris promeni en arbaro, kaj tio havis sur min plej bonan efikon.

– Bonege! Ĉu vi konscias, ke vi tro laboras? Tio ne estas bona por nerva higieno. Vi devus konsulti psikoterapiiston, kiu instruus al vi, kiel diri “ne”.

– Kara, kara, via zorgemo pri mia sano kortuŝas min. Sed ni revenu al tio, kion vi diris fine de nia lasta renkonto. Vi diris, ke testo por scii, ĉu temas pri Dio, en tiu aŭ alia okazo, povus esti demandi sin, ĉu la vorto “homa” tiuokaze aplikeblas.

– Ĝuste. Pensu pri ĉiuj okazoj, en kiuj vi uzus la vorton “homa” en pozitiva senco. Tio donos al vi ideon pri tio, kio mia luma amiko estas. Kaj ĉefe pensu pri tiuj okazoj, en kiuj vi dirus: “tio estas nehoma”, tio montros al vi, kio di ne estas. Se vi meditas deirante de tiuj vortoj, eble vi iom post iom komencos akcepti, ke vere estas en di nenio timiga. Tiam vi havigos la permeson, kiun di atendas por montri sin.

– Sed jen, nun, mi permesas. Kial ĝi ne …?

– Vi diras, ke vi permesas, ke di montru sin al vi, sed ĉu vi donas tiun permeson vere tutkore? Eble vi ne estas sufiĉe sincera, kiam vi tion diras, kaj devus strebi al pli plenkora akcepto. Por tion fari, plej bone estus turni vin al di. Tion fari kiel eble plej ofte, iam ajn dum la tago, aŭ, se vi preferas, je fiksa horo, ekzemple ĉiumatene aŭ ĉiuvespere. Dissendi specon de radioalvoko, kiel oni faras, kiam ŝipo estas sinkanta post ŝtormo kaj ĝia radio ne funkcias plene: ĝi elsendas, sed ne ricevas. La radioprizorganto lanĉas vokon, sed respondon ne atendas.

– Kial ne atendi respondon? Kial ĝi ne respondas, via ulo?

– Eble di respondas, sed vi ne aŭskultas din. Aŭ povis okazi, ke en via paniko vi malkonektis la ricevilon, tion eĉ ne konsciante.

– Tion ni provizore akceptu. Kion mi dissendu alvoke en mia ena mikrofono?

– Kiom da demandoj vi ĵetas al mi! Kvazaŭ mi estus via gvidisto! Ni decidis, ke mi rakontos ĉion, kion mi povas, koncerne mian tie-transan amikon. Sed vi ne lasas min rakonti. Kiam vi ne kontraŭstaras, kion mi diras, vi volas ricevi konsilojn. La alvoko, kiun vi dissendu, estu tio, kion vi decidu; provu nur, ke ĝi estu kiel eble plej sincera. Kion mi povus diri al vi? Povus esti io kiel: “Ej vi tie supre! Helpu forigi mian timon kaj faru, ke mi deziru senti min via kamarado kaj vin kamarado mia …”

– Kion?!

– Ĉu ŝokas vin la vorto “kamarado”?

– Iom, ĝi havas ian sovetan, komunistan etoson, kiu forprenas de ĝi ĉion amindan.

– Uzu do alian vorton en via alvoko. Sed por mi kamarado estas tre pozitiva vorto. Kun kamarado oni solidaras, por kamarado oni povas oferi sian vivon. Iel, kamarado estas pli proksima, pli grava ol amiko. Eble mi reuzos tiun vorton parolante pri di, ĉar riĉa je tiuj kvalitoj mi perceptas din. Sed pri kio do ni parolis, antaŭ ol devojiĝi pro la vorto kamarado?

– Pri la alvoko, kiun mi sendu.

– Ha jes! Kion vi volas, tio estas renkonti la eternulon, konatiĝi kun di. Vi estas kiel sovaĝa aŭ vundita besto, kiu timas kontakton. Vi devas komence diri, ke vi bezonas esti malsovaĝigita, sed ke vi tute ne estas certa, ke tion vi vere deziras. Tio estas via reala stato, ĉu ne?

– Vi legas mian psikon kvazaŭ ĝi estus libro. Mi min demandas, kiu el ni estas la observato kaj kiu la psikfakulo.

– Vi do diras ĉion ĉi en via menso … Di aŭdos, se vi nur direktos vian penson al di.

– Direkti sian penson, ĉu? Kiel oni faras tion?

– Vi vortigas la aferon komence de la elsendo, en via kapo: “Ej, vi! La ulo, kun kiu rilatas mia ekspaciento, al vi mi turnas min.”

– Sed kio, se je tiu mi ne kredas? Mi ne deliras, mi ne estas halucinata! Kiel mi povus diri ion al iu, kiu, miaopinie, ne ekzistas?

– Kiel komplikaj vi estas, vi psikistoj! Vi diras: “Se vi ekzistas, al vi mi turnas min” aŭ “Al ĉiuj, kiuj povas min aŭdi kaj helpi” aŭ ion similan. Estas multaj personoj, trans la vualo, multaj personoj ege bonkoraj, kiuj pretas faciligi al vi la vojon al la senlima feliĉo, al la spirita plenumiĝo. Sed, kial ne turni vin rekte al di? Diru do: “Vi, kiu eble ne ekzistas, faru, ke mi perdu la deziron forkuri de vi aŭ vin forpuŝi, same kiel la impreson, ke vi forpuŝas min aŭ ke mi ne estas sufiĉe bona por vi. Faru, ke mi deziru renkonti vin kiel mia halucinata ekspaciento, ke mia timo transformiĝu al fido, al pacienca atendo de via veno, kaj faru, ke ĉi tiu peto, kiun mi direktas al vi, iĝu pli kaj pli sincera.”

– Kial tiu lasta diro?

– Psiĉjo, psiĉjo! Kelkfoje mi demandas min, kion vi lernis dum via faka trejniĝo. Vi ja scias, ke homo malofte estas cent-elcente sincera, ke homon manipulas disaj inklinoj, ke homo povas samtempe deziri kaj malvoli. Dum la terapio vi nomis tion … kiel do? Ha jes! Ambivalenco. Kiam vi elsendas vian unuan mesaĝon, estas probable, ke ie en vi, vi pensas la malon de tio, kion vi vortigas.

– Mi koncedu. Se mi diras tion, mi ricevos mian respondon, ĉu? Jes, mi vidas la sistemon, ju pli mi ripetos, des pli mi igos min kredi, tio iĝos ekzerco memsugestia, tiel ke ankaŭ mi finfine haluciniĝos.

– Oj, psiĉjo! Vi vere talentas por inciti homon kolerige. Vi samtempe volas kaj malvolas. Vi volas, ke mi raportu pri tiu, sed ĉiufoje, kiam mi elbobenas miajn memorojn, vi interrompas per nerespondebla demando. Vi asertas, ke vi volas tiun renkonti, kaj vi volus, ke vin konduku mi, sed ĉiufoje, kiam mi proponas al vi rimedon, superante mian kompetentecon, ĉar estas nenio komuna inter mi kaj gvidisto oficiale rajtigita konduki turistojn al la paradiza belo, vi ironias pri la proponata rimedo. Se vi timas memsugestii vin, haltigu vian komedion kaj lasu min trankvila! Ni forlasos unu la alian bonamike. Alie, provu, kaj juĝu la arbon laŭ la fruktoj. Vi foje diris al mi, ke fakte mi ne estas frenezulo, ĉar mi iĝis tute malsama, laŭ tute pozitiva senco, ek de kiam komenciĝis miaj “halucinoj”. Vi konstatis, ke mi estas pli kreema, ke mia emocia etoso estas pli stabila, ke la rilatoj kun miaj familianoj kaj proksimuloj estas harmoniaj, ke mi havas pli da profesia konscienco kaj pli bonan senton pri miaj respondecoj. Ĉu vi memoras? Sekve, kiam vi komencos haluciniĝi kiel mi, se ĉio en via vivo pliboniĝos, se vi iĝos pli donema, pli kuraĝa, pli forta fronte al sortobatoj, se vi sentos vin pli bone en via korpo kaj en via personeco, se vi fariĝos pli ĝoja, pli solidara kun la ceteraj homoj, tio signos, ke tiu frenezeco, eĉ se plej freneza, estas pli valora ol viaj dubvaloraj terapioj.

– Bone, bone, ne koleru! Mi konfesas, ke mi ne estas certa scii, kion mi fakte deziras. Via maniero paroli sugestas, ke estas io interesa en viaj travivaĵoj, kaj mi ŝatus sperti ion similan, sed mia tuta psikologia trejnado igas min diri, ke tio estas fuŝa mistikismo, imagaĵoj, kiuj povas esti danĝeraj, se oni lasas sin fali en tiun tipon de kirloondo. Oni ĉiam “racion gardu”, diris … eee … Francisko la Unua, se mi ĝuste memoras. Mi koncedu pro scienca aliro vian hipotezon, ke ne temus pri memsugestio. Ĉu mi ricevos mian respondon?

– Kiel mi povus scii? Al mi tio okazis, ĉio komenciĝis per simila alvoko.

– Ĉu vi kredas, ke se mi dissendos sav-alvokon kiel vi, mi faros similan sperton?

– Ne eblas scii. Eble jes. Tamen mi suspektas, ke se vin puŝas nur scivolemo, verŝajne ne funkcios. Sed eĉ se ne estas vera SOS dissendita, ĉar vi troviĝas en gravega senhelpa situacio, se estas sincera peto, vi havas ŝancojn, ke efikos, sed probable en maniero tre diferenca de la mia. Se juĝi laŭ tio, kia tiu sin montris al mi, di donos al vi, kion vi petas, tre laŭgrade, nur iom post iom. Tiu ĉiam agas plej delikate. Unubate anstataŭigi vian timon per plena fido, tio povus rompi ion en vi. Mi vin konas ne malbone. Se mi imagas vin abrupte metita fronte al tiu mondo … Oj oj oj! Mi vidas vin plene konfuzita, simile al iu, kiu ĵus travivis cerban vaskulrompon, kaj tiel perdis ĉiujn kutimajn gvidomarkojn, aŭ al iu, kiu perdis la memoron, kaj eĉ ne plu scias, kiu li aŭ ŝi estas. Ĉiuj viaj psikologiaj teorioj, viaj studaĵoj, viaj kutimaj pensovojoj, ĉio ĉi estas parto de vi, ĉu ne? Sur tio vi bazas vian sekurecon, ĉu ne vere? Forpreni ĉion ĉi subite estus terure detrue. Pro tio vi kate rondiras ĉirkaŭ la telero, vi rifuzas plene malstabiligi vin, kaj vi pravas. Sed samtempe vi sentas, ke mi disponas riĉaĵon, kiun vi envias, kaj vi konstatas, ke ĝi ne perdigis al mi mian stabilecon, tute male, vi do troviĝas puŝita en sakstraton, el kie eliri ne eblas.

– Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas kolegon.

Kvina kunsido: Malkuraĝaj kaj nekonsciaj …

– Belega pentraĵo! Jen bonega ideo! Estas rimarkinde, kiel ĝi ŝanĝas la etoson de via kabineto! Estas nokta vidaĵo, kaj tamen ĝi lumigas la tutan ĉambron. Strange, mi ne povas ne vidi en ĝi kvazaŭ aludon al la mondoj, kie mi promenas dum miaj eksterteraj noktoj. Tiuj domoj, lumigataj de interne, nokte, tiuj nuancoj de koloroj viola, malva, blua, tiuj steloj, tiu plenluno … Negranda aĵo, kiom ĝi mezuras? 35 x 45 centimetrojn? Sed kia beleco, en tiu simpla pejzaĝo! Kie vi trovis ĝin?

– En la hospitalo, imagu! Vi scias, ke artistoj tie povas ekspozicii siajn verkojn. Mi vidis tiun ĉi, kaj mi tuj enamiĝis al ĝi. Mi hazarde estis tie kun mia filo. Kiam li vidis mian entuziasmon, li aĉetis ĝin por mi. Tiu donaco de li min profunde kortuŝis.

– Vi povas transdoni al li mian dankon. Dank’ al ĝi via kabineto, kiu estis ted-aspekta, finfine akiris ion fantazian. Bone, ĉu ni daŭrigu? Pri kio ni parolis lastfoje?

– Vi diris al mi, ke via tie-transa amiko ĉiam agas kun maksimuma delikateco, ke ĝi neniam abruptas, kiam ĝi intervenas en la vivon de la homoj.

– Ha jes! Mi ekmemoras! Efektive, unu afero estas certa: tiu havas tiom da respekto al vi, ke di ne subite trudos sian ĉeeston. Kelkfoje okazas, ke di agas abrupte, kiam temas pri personecoj aparte fortikaj, kapablaj kontraŭstari al neatendita, renversa batego. Sed – pardonu min, psiĉjo, ni decidis sinceri – mi ne vidas vin tia fortulo. Ĝenerale di agas tre laŭgrade. Di adaptiĝas al ni. Vi sciu, oni mem sentas, ke oni ne povas malfermi sin en unu sekundo, kaj di respektas onian reziston. Di absolute volas ne kaŭzi al ni malbonon.

– Kion vi nomas rezisto?

– Mi ne povus uzi alian vorton. Ni ja rezistas al tiu. Se juĝi laŭ tio, kion mi vidis, ŝajnas, ke ekzistas en la plimulto el la homoj bezono lukti kun di. Ĉu ne troviĝas io en la Biblio, kio nomiĝas la lukto de Jakobo? Ĝi povus aludi al tio. Vi komprenu, di amas dignecon. Kiu estas mola, tiu malfacile dignos. Mia amiko do ŝatas, ke oni batalu kun di. Ke oni kontraŭstaru. Se, ĉiufoje, oni tuj diras “jes”, povas esti, ĉar oni estas tre akceptema, malferma, sed ĉu plej ofte ne estas pro manko de kuraĝo? Certe, tiu komprenas la homojn, kiuj estas malkuraĝaj, ne konscias pri si aŭ havas tiel akran senton pri la propraj interesoj, ke ili tuj aliĝas al la plej forta. Di indulgemas kaj amas ilin, kiel di amas ĉiujn estaĵojn, inkluzive de la moluloj. Sed se estas mole, ne estas vera rajtigo, libere donita, estas intereskalkulo. Oni ne amas pro intereso …

– Jes ja, la etuloj, la infanetoj …

– Prave! Dankon, ke vi korektas miajn misojn. Ĉiam indas meti nuancojn. Kion vi diris, tio estas ĝusta: la etuloj amas nur pro propra intereso. Kaj ni tamen amas ilin, eĉ se ni scias, ke ilia amo estas egoisma, memcentra. Tiu kondutas simile kun la moluloj, tiuj, kiuj, pro singardemo, aliĝas al la venkonto. Di scias, ke tio estas bebeca amo. Sed ĉu ĉiuj amoj ne estas komence bebecaj? Mia ĉiela amiko atendas. Di havas la tutan eternecon, ĝis diaj celoj estos atingitaj. Sed di amas, ke oni amu, kiel amas di. Senrepage, senkompense, sen reciprokeco. Ne pro devo, ne kun celo, ne kalkulinte. Simple, ĉar ami estas bone. Se la permeson enveni oni donas al di alfronteme kaj plene konscie, tio pli plaĉas al di, se juĝi laŭ tio, kion mi komprenis. Mi supozas, ke tio rilatas al dia amo pri libereco. Se oni batalas kun di, tio pruvas, ke oni deziras senti sin libera. Se oni tuj klinas sin obee, ĉu oni estas iu digna kaj libera, aŭ malkuraĝulo, kiu komprenis, kiu superfortas? Ĉiaokaze, di certe preferas, ke oni malfermu la pordon al di en tiu spirito. Kaj …

– Kial vi ekhezitas?

– Mi ekkonscias, ke mia maniero paroli eble donis la impreson, ke ekzistas du specoj de estuloj. Unuflanke la malbravuloj, nekonsciuloj, egoistoj. Aliflanke la homoj kuraĝaj, konsciaj kaj sindonemaj. Sed laŭ tio, kion mi vidis, ne tiel la aferoj prezentiĝas. Ĉiu estulo staras je malsama stadio en sia progreso. Estas tiuj, kiuj ankoraŭ estas je la stadio de memcentreco kaj de timo, la malbravuloj kaj nekonsciuloj, kiel mi ĵus ilin nomis kun manko de indulgemo, kiun di certe bedaŭris (“Kial vi malestimas ilin? Ĉu vi konas la fundon de ilia koro?”) Kaj estas tiuj, kiuj eliris el tiu stadio kaj sukcesis bonvenigi en si la sincerecon, la kuraĝon, la profundecon, la fidon necesan por aliri din sen moleco, kun plena digno.

– Vi parolas, kvazaŭ ĉiuj atingus tiun fazon de forto kaj digneco, sed ĉu la plimulto ne mortas antaŭ ol ĝin trafi, se eĉ ili entute progresas tiuvoje?

– Kial morto haltigus evoluon? Vi scias, ke mi laboris en Azio kaj Afriko. Tio instruis al mi multon. En multaj lokoj tie, ĉe multaj homoj, morti estas nur senigi sin je vesto, sed perdante la korpon, oni ne perdas la vivon, oni perdas nun unu aspekton, la materian, la supraĵan tavolon de nia vivo. Kion katolikoj nomas purgatorio, hinduoj reenkarniĝo kaj aliaj, certe, nomas alimaniere, tio povus esti malsamaj bildigoj de sama realeco, nome, ke evoluo plu daŭras, ke la irado al plena feliĉbrilo konstante plu progresas, almenaŭ ĉe tiuj, kiuj elektis progresi al ĝi. Kion mi vidas en miaj noktaj vojaĝoj, tio ne ĉiam estas tre neta, sed ekzistas io simila, tion mi vidis. Mia luma kamarado – allasu, ke mi tiel nomu din – ĉiam respektas la elekton, kiun oni faras. Se iu rifuzas din kaj preferas plu rondiri surloke, di ne devigos la koncernaton ŝanĝi sian preferon. Sed ĉar di amas kaj esperas, ke ni fine atingos liberecon kaj feliĉon, di faros ĉion eblan, por ke ni ekkonsciu niajn realajn interesojn, ofte pere de aliaj kreaĵoj – anĝeloj, spiritoj, homoj, okazaĵoj … – ankaŭ ĉi-rilate lasante la perantojn liberi. Di lasas solidarecon konkretiĝi, dum jarmiloj se necese, ĝis ĉiu superos sian timon kaj kuraĝos fronti al di.

– Kial vi parolas pri timo kaj ne pri malbono? En la religio, kia oni instruis ĝin al mi, dum mi estis infano, la kaŭzo, pro kiu oni maltrafas paradizon postmorte, estas, ke oni malbonagis kaj estas punata.

– Mia amiko ne punas. Tio estas certa. Kial di punus? Ĉu vi jam pripensis, pro kio oni punas? Oni punas, kiam oni volas trudi ion, kaj la altrudato kontraŭas. Aŭ kiam oni sentas sin senkonsila kaj ne scias, kion fari, ĉar oni havas aŭtoritaton, kiun la aliaj respektu, sed ili ne obeas. Sed mia luma amiko neniam estas senhelpa, neniam volas trudi. Kaj … eble mi eraras, sed mia impreso estas, ke morala malbono radikas en timo. En la timo perdi. Funde, kio estas malbono? Estas kiam oni perfortas la teritorion aŭ liberecon de iu alia. Kiam oni ne havigas al homoj aŭ aliaj estaĵoj ion, kion ili rajtus ricevi, aŭ kiam oni prenas de ili ion, kion ili juste posedas. Kiam oni ilin trompas aŭ humiligas tiel, ke ili ne povas trovi sian dignon kaj sian valoron. Kiam oni trudas al ili situacion, kiu igas ilin malĝojaj aŭ brutece stultigitaj, dum ili povus esti ĝojaj, viglaj, kreemaj, plenaj je vivo. Sed kial oni faras tiajn aferojn?

– Ĉar oni volas por si ion, kio estas destinita al iu alia. Aŭ por senti la plezuron suferigi.

– Sed el kio fontas la plezuro suferigi? Kaj kial oni havas la ideon preni por si ion, kion devus havi iu alia?

– Mi ne scias. Por venĝi sin, eble, en iuj okazoj. Aŭ por senti sin supera.

– Sed kial oni volas venĝi sin? Aŭ senti sin supera? Ĉu ne ĉiufoje temas pri la strebo al tuteco, al plio? Ĉu ne temas pri la timo perdi, la timo, ke io mankos?

– Ŝajnas al mi normale strebi al tuteco, al plio.

– Certe. Ja estas tio, kion mia luma kamarado volas por ni. Tio signifas strebi al di. Tio estas bonega, sed je unu kondiĉo: ke tio ne kaŭzu malbonon al iu alia. Kaj oni kaŭzas malbonon al iu alia, kiam oni timas, kaj oni timas, ĉar oni ne komprenis. Kaj, kiel vi ofte diradis, oni ne komprenis, ĉar oni plu rezonas, aŭ pli ĝuste sentas, kiel eta infano.

– Por vi, malbono konsistas en infaneca kondutemo?

– Memoru, kiom ofte vi klarigis al mi la mensan funkciadon infanecan limigitan je du terminoj! La kvinjarulo ne sukcesas pensi samtempe plurnivele. Eble tiuj, kiuj ne kapablas kunordigi la propran bonon kun bono aliula, restis, almenaŭ en tiu kampo, ĉe tiu stadio de la mensa disvolviĝo. Ĉe la stadio, kiam oni reduktas ĉion al nur du terminoj: ĉio / nenio. Ilia impreso estas, ke se ili ne havas ĉion, kion ili deziras, aŭ se ili ne havas ĉion, kion la aliaj havas, ili havas nenion, mankas al ili tio, kio estus esenca.

– Estas vere. Por eta infano, la neo de ĉio estas nenio, dum por plenkreskula menso, la neo de ĉio estas io.

– Estu kiel ajn, tion mi sentis en mi, grandparte dank’ al vi. Kion mi ne havis, tion mi volis ŝteli de la aliaj. Mi ne diras, ke oni ĉiam agas tiumaniere, sed malbono estas en ni. Ekzemple, oni ne sentas sin amata, kaj oni provas ricevi amon ĉantaĝe. Estas malbone, ĉar oni devigas, trudas kaj trompas, sed tio, kion oni ricevas, ne estas amo, estas ia pseŭdoamo.

– Mi devas agnoski, ke, se konsideri, ke vi deliras, vi tamen rezonas tute mature. Mi admiras la efikecon de mia terapio!

– Vi ridas, kaj mi kun vi, sed mi neniam sufiĉe dankos vin. Vi ege-ege helpis min. Ni konsistigis rimarkindan skipon, vi kaj mi, por eltiri min el psika mizero. Ĉiaokaze, ŝajnas al mi, ke mi povus babili pri tiaj aferoj senhalte dum jarcentoj konstante trovante novajn ekzemplojn. Kiom da homoj obsedas la penso, ke ili maljuniĝas, la konstato, ke ilia forto malpliiĝas, ke ilia beleco senbriliĝas, ke iliaj muskoloj perdas sian tonion aŭ iliaj haroj sian brilon! Estas la timo perdi. La timo morti apartenas al la sama sfero, ĉu ne? Sed ankaŭ la timo malriĉi, la timo esti malbone konsiderata. Ek de kiam mi malkovris tiun alian mondon, tiujn timojn mi konstatas ĉiupaŝe, ĉe multegaj homoj.

– Vi pravas. La timo perdi okupas enorman spacon en la afekcia vivo de multegaj homoj. Kaj ankaŭ la timo esti perdita, forlasita. Iuj eĉ klarigas religion kaj mistikajn spertojn per tiuj perdoj. Time, ke oni vidos sian fundan solecon fronte, oni imagas por si spiritajn kunulojn el alia mondo. Oni konstruas por si image tutan paralelan universon, kiu plenigas la vakuon, la mankon de signifo kaj de kunuloj. Estas defendmeĥanismo kontraŭ angoro.

– Kaj vi, mia kompatinda eta psiĉjo, por superi vian angoron, imagas vin supera estulo, vi rigardas min de alte konsolante vin el via ena malpleno per la ideo, ke vi estas tro inteligenta por esti trompata per tiuj mitoj, ke vi havas la kuraĝon alfronti vian solecon, kaj ke vi disponas ampleksan moralan forton, kiu ebligas akcepti la absurdecon de la vivo … Sanon al vi! Sed mi preferas mian lokon al la via!

Sesa kunsido: La Fonto

– Oj! Kio okazis? Kial tiu aĉa apogseĝo? La antaŭa pli plaĉis al mi, ĝi estis ege komforta.

– Necesas, ke mi aĉetu novan, sed minuton mi ne disponas: la multaj personoj, kiuj venas rakonti al mi siajn turmentojn, ne lasas al mi liberan momenton.

– Kial vi ŝanĝis? Ĉu okazis io al la alia? Ĝi tamen ŝajnis fortika.

– Konsultis min nova paciento, viro pezanta 180 kilogramojn. Li estis tre ekscitita, maltrankvila. Li ne ĉesis turni sin, returni sin, tien, reen, ekstare, reside, konstante farante larĝajn gestojn … La apogseĝo ne eltenis. En ĉi tiu profesio, ni havas gravajn respondecojn: mi eĉ ne allasis al mi la rajton ekridi, kiam ĝi frakasiĝis. Tamen estis vere komike.

– Kompatinda psiĉjo! Kiom da malagrablaĵoj vi devas elporti! Vi sciu, ankaŭ min zorgigas la ideo, ke eble mi riskas kaŭzi al vi skuon, kiel tiu ulo al via seĝo. Vi ŝajnigas vin forta, la homo kun scienca menso, kiu trovas respondon al iu ajn demando, sed mi vidas, ke kelkaj punktoj el mia rakontado ŝancelas vin. Estus bedaŭrinde, se via mondpercepto kaj via bildo pri vi mem disfalus kiel tiu sidilo.

– Ne zorgu pri mi. Mi eble pli fortikas ol vi opinias. Kion vi ĵus diris, tio estas iom ofenda. Kiel mi povus praktiki mian profesion, se mi ne kapablus kontraŭstari la agresojn de miaj pacientoj.

– Pardonu min, psiĉjo. Vi pravas. Ĉiutage reagante al stranguloj, vi certe faris al vi belan psikan kirason. Tamen ĝi ne havigas plenan protekton. Vi aspektas tiel defendema, kiam mi parolas al vi pri la alia dimensio. Lastfoje ni parolis pri la timo perdi. Mi antaŭsentas ion similan en vi ĉiufoje, kiam ni eliras el la kampo bele katastrita de nia planedo.

– Kion vi nomas mia timo al Dio, tio estus aspekto de la timo perdi?

– Jes. Kiam oni vidas din, oni perdas la ideon, ke oni ekzistas per si mem. Oni perceptas sin imagata. Oni konscias, ke oni estas malpleno, vakuo, truo. Estas neelporteble.

– Truo, ĉu?

– Tion mi foje vidis. En tio, kion vi nomas miaj halucinoj, nemateriaj aferoj riveliĝas sub materia formo. Mi ne scias, kiavorte eblas tion priskribi. Kiel en mia unua vojaĝo, kiam mi vidis la pesilon kun la du teleroj aŭ la vojforkon kun la du vojetoj. Nu, iunokte, mi vidis min … Aj! Vi diros, ke tio estas skizofrenia, aŭ psikoza, aŭ io simila … Mi vidis min fonto en fabelo.

– Fonto, ĉu vere? Vi estis aĵo?

– Mi estis fonto en fabelo. Ĉu vi volas, ke la fabelon mi rakontu?

– Kompreneble. Vi scias, ke viaj imagaĵoj fascinas min.

– Nu, bone, jen. Sur montoflanko troviĝis tre bela fonto, meze de rokoj, ĉe kiu filikoj, muskoj kaj aliaj belaĵoj kreskis. Ĝi donis akvon malvarman, plej plaĉan al la buŝo, tute sekure trinkeblan, kaj promenantoj ofte haltis apud ĝi. Dum sia longa vivo de fonto, ĝi perceptis sin, kun malmodesteco facile komprenebla, kiel belan, ĉar pentristoj venis por ĝin pentri kaj la promenantoj parolis pri ĝi admire. Aŭ kiel bonan, ĉar ĝi sensoifigis tiujn, kiuj alvenis lacaj pro la kruta supreniro, kaj ili pri tio esprimis sin danke. Ĝis la tago, kiam …

– Kial vi subite haltas?

– Por eksciti vian scivolemon. Ĝis la tago, kiam ĝi starigis al si demandojn pri si mem. Ĝi demandis al si: Kiu mi estas? Kio mi estas?

– Hm! Estis fonto kun menso metafizika.

– Vi uzas longajn vortojn, sed ĉiu normala estulo starigas al si tiujn demandojn iufoje en sia vivo. Komence ĝi diris al si: mi estas tiu belega kunmeto de rokoj, tero, musko kaj filikoj. Sed rapide venis reago: ne, tio ne veras, tiuj estas la monto, ili ne estas mi. Tiam ĝi ekpensis: nu, mi estas tiu akvo, ĉiam freŝa, kiu sensoifigas disdonante ĝojon. Sed ĝi devis konfesi, ke ĝi ne sciis, de kie venas tiu akvo, nek kien ĝi iras, kiam ĝi fariĝis rivereto. Ne, ĝi ne povis konfuzi sin kun la akvo. Tiam la kompatinda fonto ekkonsciis, kio ĝi estas reale: truo. Nenio.

– Tio ŝancelis ĝin, ĉu ne?

– Kompreneble. Per tiu skua malkovro, ĝi perdis ĉion. La tuta bildo, kiun ĝi formis pri si, komplete disrompiĝis. Ĝi estis nek bela nek bona, nur nulo. Estis neelporteble.

– Deprima, via rakonto!

– Ne. Ĝi havas feliĉan finon. Dank’ al mia luma, eterna amiko. La fonton tiu amis. Di sendis anĝelon subdiri al iu familio, ke ĝi iru tien por pikniki. La etan grupon ravis la belega loko, kun tiu akvo muzike elrokiĝanta. Ne ĝenis ĝin, ke la fluo elrokiĝis kun skuaj, spasmaj plorsingultoj, tiel malfeliĉa ĝi estis (sed neniu imagis, ke fonto povas malĝoji, kaj eĉ la propraj larmoj ne apartenis al ĝi: la akvo, kiu tiel hakate elverŝiĝis, originis en fora nekonata loko, kaj tio igis ĝin des pli plorema).

Tiam infano el tiu familio demandis: “Kial estas fonto tie?” La patro respondis, iom incitite: “Mi ne scias, ĉar estas truo.” Kaj la knabeto diris: “Kial estas truo?” La fonto ne bezonis atendi respondon, ĝi komprenis. Se ne estus truo, ne estus fonto. Ĝi certe estis nenio, malpleno, ne-estaĵo, sed pro tiu nenio estaĵo povis pasi: akvo. Kaj dank’ al tiu akvo, kiu povis pasi nur pro tio, ke la fonto estis nulo da esto, la ŝtonoj alprenis tiun brilan belecon, musko venis tiel pentrinde ilin vesti, kaj filikoj prosperis. La tuta beleco kaj boneco, kiun ĝi manifestis, eblis nur pro tio, ke ĝi estis nenio, vakuo, aperturo. Tiam ĝi komprenis, ke ĝia digno ne konsistis el tio, ke ĝi havas tion aŭ tion ĉi, aŭ eĉ el la fakto esti tio aŭ ĉi tio, sed el la kapablo servi kiel pasejo, prezenti neobstaklon, esti la malo de malhelpo.

Ĝi kredis, ke ĝi perdas ĉion, ĝi fakte ĉion gajnis. Ĝi pli feliĉis ol antaŭe, ĉar ĝi rezignis la iluzion beli aŭ boni per si mem, sed ĝi malkovris, ke ĝi amas tiujn rokojn, tiun muskon, tiujn filikojn kaj tiun akvon, ke plaĉas al ĝi esti la neniejo, pro kiu ĉio ĉi povas ekzisti kaj esti bona kaj bela. Tiumomente ĝi sentis sin solidara kun la tuta universo. Aliaj havigis al ĝi tion, pro kio ĝi estis bela kaj bona. Sed sen ĝia nuleco ili tion ne povus fari. Tiam ĝi ekamis ilin eĉ pli forte, kaj ĝi sentis, ke ankaŭ ili amegas ĝin.

– Nu, laŭ mi, via fabelo mistrafas. Vi diris antaŭ nelonge, ke ĉiuj malfeliĉoj de homo radikas en tio, ke ĝi rezonas infanece, per nur du terminoj, ĉio / nenio. Ĝuste tion faras via fonto. Komence ĝi kredas, ke ĝi estas ĉio, kaj poste ĝi konstatas, ke ĝi estas nenio. Ĝi ne eliris el la primitiva pensmaniero.

– Jes ja, ĝi liberiĝis el ĝi! Ĝi eliris el tiu fuŝa pensado precize, kiam ĝi komprenis, ke kvankam ĝi estas nenio materia, ĝi tamen estas io. Kaj ke ĝi ne bezonas esti io alia ol si mem, esti io ne sia, por esti fonto. Komence ĝi timis perdi, kaj sekve tenis sin en vanteco kaj iluzio. Je la unua konsciiĝo, ĝi spertis panikon kaj renversiĝis al la mala impreso: ĉar trudiĝis la konstato, ke ĝi devas rezigni la ideon esti ĉio, ĝi kredis, ke ĝi estas nenio. Ĝia angoro venis de tio, ke ĝi plu rezonis infanece. Ĝi retrovis sian dignon kaj sian valorsenton, kiam ĝi komprenis, ke kvankam pasejo ne havas substancon, konsiston, tamen sencon ĝi havas, sencon, kiu modifas ĉion ĉirkaŭe kaj kiu bonfaras al multegaj homoj. Miaopinie, tiumomente, ĝi komprenis, ke ĝi estas ne nur io, sed iu.

Sepa kunsido: Indas lerni naĝi

– Vi neniam divenus, kio okazis al mi! Mi sonĝis pri via fonto! Nu, ne estis ekzakte fonto, estis belega fontano aŭ pli ĝuste tuta serio da fontanoj. Estas fakto, ke, kiam mi vekiĝis, kun la impreso pri la sonĝo ankoraŭ tre forta miamense, mi tuj pensis pri via fabelo. Komprenu, mi estis la Reĝo de Francio …

– Estas interese havi ekrigardon al sonĝo de psikfakulo! Haha! Vi do havigas al vi plezurojn reĝajn dumdorme! Mirinde!

– Ke mi diras ĝin al vi tiel simple, tio montras, kiom mi fidas vin. Estas vere, mi estis la reĝo, kaj mi estis devigita rezigni la reĝecon. Mi perdis ĉion, inkluzive de mia palaco kaj ĝiaj fontanoj. Mi furiozis, sed miaj malamikoj estis ege pli fortaj ol mi. Mi povis fari nenion por konservi miajn titolon kaj havaĵojn. Ĉar via rakonto temis pri la timo perdi, mi tuj vidis rilaton kun ĝi. Kia malplaĉa sento! La impreso pri manko, pri malpleno, fine de la sonĝo, estis terura.

– Ĝuste ĉar estas malfacile sperti tion, ni homoj faras ĉion eblan por kaŝi al ni nian fundan malplenon. Ĉu vi ne trovas impresa la sumon da energio, kiun homoj investas en akiron de objektoj, mono, statuso, plezuro, forto, beleco, potenco? Ĉio ĉi tre similas senesperan strebadon por meti plenon tien, kie oni timas malkovri vakuon. La tuta vivo de tiuj homoj estas krio: “Mi ekzistas!”, “Mi estas!”, “Mi estas iu!”, kun ĉiuj variantoj: “Mi estas viro!”, “Mi estas belulino!”, “Mi estas potenca!”, “Mi estas supera!”, “Mi estas malfeliĉa!”.

– Nu, tio ne aplikiĝas al la sennombraj individuoj, kiuj havigas al si malvastan vivon rutinan provante travivi kiel eble malplej da nekutimaj aferoj, kaj igi sin nerimarkataj.

– Miaopinie, estas la samo, kvankam estas la malo. Mi volas diri: estas la kontraŭa flanko de la sama afero. La superregantoj timas malkovri, ke ilia potenco estas pure iluzia. Strebante al povo, mono, titoloj ili provas sekurigi sin kontraŭ la malpleno, kiu ili estas, fundfunde. En la regatoj, la malpleno, kiu angorigas, estas ĉio nekonata, nesekura, la ebla ŝanĝo, kiu perdigos la komforton senti sin en perfekte konata medio, kaj sekve la trankvilecon. Ili kontentiĝas per malpli fortaj ĝuoj kaj vivas sen ambicio por gardi sian vivon protektita kontraŭ ĉia danĝero, kontraŭ la risko perdi siajn etajn sekurigajn havaĵojn, aŭ siajn ideojn.

– Ne ĉiuj homoj estas tiaj!

– Mi esperas, ke tia estas neniu. La timo perdi, la timo ekvidi la eternan lumulon, kiun mi renkontas tie transe, kaj pro tiu lumo vidi sin nula, nula/nuda, estas nur unu aspekto. Mi supozas, ke ĉiu homo iom malfermas la pordon, iom akceptas la propran malgrandecon, la propran neniomon, aŭ la fakton, ke li aŭ ŝi apogas sin sur iu alia. Estas unu el la aferoj, kiuj okulfrapis min dum miaj “vojaĝoj”. Mi vidis, ke ĉiu homo estas multe pli bona ol li/ŝi opinias aŭ – koncerne tiujn, kiuj kredas sin perfektaj – ol oni opinias pri ili. Ne estas la kulpo de nia samplanedanoj, se ili rezonas kiel etaj infanoj. Tio ja estis ilia deirpunkto en la vivo. Oni ĉiam estas stampita de sia origino. Krome, tio, kion ili vidas ĉirkaŭ si, ne helpas ilin superi la timon perdi.

– Vi kredas, ke oni povas superi ĝin, ĉu vere?

– Jes ja. Kiam oni komprenas, ke oni povas ellasi la iluziaĵojn tamen restante stabila. Vi scias pri tio, psiĉjo. Pri tio min atentigis vi. Ĉu vi memoras? Vi diris al mi, ke terapio estas sinsekvo de rezignoj je falsaĵoj, por pli kaj pli proksimiĝi al la realo. Vi klarigis al mi, ke tio postulas kuraĝon, ĉar oni devas senigi sin je sekurigaj iluzioj, komfortaj, agrablaj, por akcepti realaĵojn unuavide frustrajn. Vi emfazis, ke ĉiu kresko neprigas perdon. Se ranido ne perdas sian voston, ĝi ne fariĝas rano; se floro ne perdas siajn petalojn, ĝi ne fariĝas frukto; se bubo ne perdas sian knaban voĉon, ĝi ne fariĝas viro. Estas io malĝoja en ĉiuj ĉi perdoj, sed eviti ilin ne eblas, kaj kiam oni transpaŝis kaj retroviĝas sur la alia flanko, oni sentas sin pli bone, ĉar tia estis nia nekonscia celo: kreski.

– Vi pravas, mi diris al vi tion ree kaj ree, kun pli da detaloj. Mi memoras, ke mi prenis kiel ekzemplon la fakton lerni naĝi. Sed oni povus diri la samon pri paŝado aŭ biciklado. Tamen miaopinie la ekzemplo pri naĝado estas aparte bona. La piedoj ja tuŝas la fundon, kaj necesas ordoni al ili ĝin forlasi por apogi sin sur io, al kio plene mankas solideco, stabileco, fortikeco. Oni devas fidi la akvon, spite al ties aspekto, spite al tio, ke, kiam oni apogas la manon sur ĝi, ĝi tiun ne subtenas. Necesas koncentri sian kuraĝon por fari la eksperimenton kaj malkovri, ke, se oni ekkuŝas sur tiu molaĵo, kiu aspektas plej cedeme, kaj se oni faras kelkajn movojn, oni flosas. Oni imagas, ke oni perdos stabilecon, sekurecon; fakte oni ricevas novan: oni aldonas al stabileco surtera stabilecon surakvan; oni plivastigis sian agadkampon, kaj do sian liberecan zonon. Sed oni sukcesas nur, se oni delasas, se oni rezignas teni la piedojn sur firma tero, tiel sekuriga. Tion faris la fonto en via fabelo. Ĝi ellasis la iluziojn pri si, sed por apogi sin sur aliaj elementoj.

– Ekzakte. Akceptante ne esti per si mem, ĝi povis ami. Ami la akvon, kiu pasas tra ĝi, ami la muskon kaj ŝtonojn, ami la homojn, kiujn ĝi sensoifigas. Ĉu vi konas la esprimon “ago de fido”?

– Kompreneble, mi estas kulturita homo!

– Pardonu, sed tiel multaj el tiuj konceptoj estas fremdaj al vi! Kiam vi ĉesas teni vin sur la piedoj por apogi vian korpon sur akvo, aŭ kiam vi unuafoje ekmoviĝas sur biciklo tute sola, vi forlasas viajn sekurigilojn, ĉar vi fidas, eĉ se vi ne scias precize, kion vi fidas: estas veto pri venko de la bono. Tion oni nomas ago de fido: investo en fidon. Sen ĝi oni ne atingas la paradizajn zonojn, pri kiuj vi volas, ke mi raportu. Estas venko super timo.

– Min amuzas vidi, kiel vi revortigas per religiaj terminoj ĉiajn aferojn, kiuj kuŝas baze de mia profesia praktiko. Sed ni parolas pri ili malsamvorte. Mi neniam uzis la esprimon “ago de fido”, sed kion vi ĵus diris, tion mi ne ĉesas instrui al miaj pacientoj.

– Hoho! Se psikisto kaj halucinulo vidas la aferojn same, ilia vido devas esti ĝusta.

Oka kunsido: Ĉiam pli, ĉiam pli, ĉiam pli

– Saluton, psiĉjo. Vi mienas bonfarte hodiaŭ, plaĉas al mi vidi vin tia: serena, senstreĉa, kun surfrunte simpla stampo de pripensado.

– Vi pravas. Mi estis pripensanta, atendante vin. Ni foje parolis pri la serĉo al tuteco, al plio … Ĉu vi povus reveni al tiu temo? Ĝi aparte interesas min.

– Ŝajnas al mi, ke tio estas la strebo de ĉiu homo ĉiumomente, eĉ se li aŭ ŝi tion ne konscias. Kaj, feliĉe, homo estas eterna.

– Eterna? Kiel vi povas tion diri? Iutage ni mortos! Estas eĉ la sola afero, pri kiu ni estas absolute certaj.

– Se vi dubas, ke vi vivos eterne, tio estas via problemo, tio havas neniun rilaton kun la realo. Sed ni respektu la regulojn de nia ludo, mi petas. Vi deziras, ke mi rakontu, kio prezentiĝis al mi en la alia dimensio. Nu, mi raportas al vi, kion mi travivis. Vi estas libera kredi aŭ ne kredi. Kiel mi jam diris, laŭ mi, mortas nur nia korpo, ne ni. La mondo, en kiu mi promenis tiun eksterordinaran nokton, kiam mi spertis la kulminon de malamo, ne estis nia Tero, estis aliloke, ekster nia tempo. Kaj tamen ĝi estis pli reala, kaj plu estas pli reala, ol via kabineto ĉi tie. Tie ĉi, kiam mi ĉirkaŭrigardas, mi povas diri al mi, ke eble mi sonĝas, ĉefe kiam mi rigardas tiun mirindan pentraĵon kun la plenluno kaj la domoj tiel bele lumantaj de interne. Sed dum tiu travivaĵo, la certeco, ke mi estas meze de plej reala realo, superis ĉiujn certecojn de mia vivo. Mi estas certa, ke en tia mondo ni vekiĝas postmorte. Mi ne dubas pri tio, ĉar mi tie renkontis personojn, kiujn mi konis surtere, sed kiuj jam delonge mortis. Kaj mi ne dubas, ke tiu mondo estas eterna. Tio estas granda feliĉo, ĉar ni bezonas eternecon por fari tion, kion ni volas fari.

– Kion do ni volas fari, kio postulas tiom da tempo?

– Imagu, ke vi volas skribi la plej longan nomon, kiun eblas imagi. Eĉ kun via limigita intelekto – vidu, mi estas ĝentila, mi ne diras “malvasta” – vi povas facile kompreni, ke tio postulas eternecon, ĉar al ĉiu litero de tiu gigantega nomo vi ĉiam povas aldoni unu literon: estas tasko senfina. Same se vi starigas demandon kiel: kiom da kalkuloj ekzistas, kies rezulto estas 72. Vi trovos senliman nombron da tiaj: 8 x 9; 70 + 2; 84 – 12; 222.222.222.222 – 222.222.222.150, ktp.

– Mi ne vidas la rilaton inter tiuj cerbumaĵoj kaj tio, kion, laŭ vi, ni volas fari.

– Kion ni serĉas, senscie, tio estas rilato, kiu nin pli kaj pli, plu kaj plu kontentigu. Vi foje enamiĝis, ĉu ne? Se jes, vi spertis la komencon de la afero. Se okazis al vi, kiel al mi, je la unua renkonto vi havis ĝeneralan impreson, ke la persono estas ege simpatia, ke ŝi vere plaĉas al vi. Je la dua renkonto, vi malkovris iun kvaliton, iun kroman belecon, kiun vi unuafoje ne perceptis. Kaj tiel plu de renkonto al renkonto: ne nur ŝi estas tia kaj tia ĉi, ne nur ŝi havas tion kaj ĉi tion, sed krome ŝi kapablas fari tion, kaj tion kaj tion alian …

– Sed sentiĝas ankaŭ: “Ŝi havas tiun manion” aŭ “Kiel eblas, ke ŝi ne kapablas fari tion kaj tion?” …

– Sed se vi vere estis kaptita de amo, tion vi rimarkas nur komence, kaj la impreso ne daŭras, vi ĉesas atribui gravecon al tiuj detaloj, vi eĉ fine trovas en ili ĉarmon. Kion mi vidis tie transe, tio estas, ke eterneco konsistas en tiu sinsekvo de malkovroj en la rilato kun di, kaj tute forestas malplaĉaj detaloj. Mi provu klarigi, kiel la afero disvolviĝis miakaze. Iutage mi malkovris, ke male al tre disvastigita opinio, la eternulo estas bona: bonkora, bonintenca, bonfara. Estis granda donaco al mi, ĉar la plimulto el la homoj tion malkovras nur sur la alia bordo.

– La alia bordo, de kio?

– La alia bordo de la rivero inter vivo kaj morto, se mi rajtas tiel metafori. Alivorte trans la morto. Mi rimarkis, ke di havas al mi plenplenon da respekto, da admiro, da konsidero, da indulgo, da kapablo kunvibri kaj ĝisfunde kompreni. Ne ĉar mi estas iu speciala, simple ĉar mi estas homo, ĉar mi estas animo. Kiam di montras sin tia, oni sentas sin bonvenigita, akceptita, amata, rekonata kun sia tuta valoro (kiun homoj ne vidas, kiun ni mem ne vidas). Ek de la momento, kiam tio okazis, estas multaj ŝancoj, por ke la procezo plu daŭru senfine. Kompreneble, komence mi ofte, eĉ tre ofte, trapasis periodojn de dubo, de kontaktoperdo, de impreso, ke mi eraris, ke ĉio ĉi estis nur iluzio …

– Halucino.

– … sed tio ne tre longe daŭris, tiu sento laŭgrade malpliiĝis, kaj laŭ ofteco kaj laŭ forteco. Des pli ĉar mi devis alkutimiĝi al la fizika ŝanĝo, kiu okazis dum mia unua vojaĝo al la lummondo, al la fakto, ke miaj ventrodoloroj komplete malaperis. Post tiu unua travivaĵo, post tiuj jarmiloj da malamo, sekvataj de jarmiloj da paradizo, kaj poste de stranga reveno en mian korpon kuŝantan sur la lito, mi estis elĉerpita, lacega je grado, kiun imagi vi neniam sukcesos. Tian lacecon mi neniam spertis, nek antaŭe nek poste. Sed la ventro ne plu doloris. La doloro estis tute for.

– Ĝi neniam revenis, ĉu?

– Neniam. Eble mi eraras, sed mia impreso estas, ke tiu doloro ne plu necesis: ĝi estis finludinta sian rolon, kiu estis konduki min tiumonden. Estu kiel ajn, se mi bone komprenis, kion mi tie supre perceptis, tiu laŭgrada malkovro de la boneco de mia amiko estas eko de tio, kio plu kontinuas dum la tuta eterneco, alivorte senfine.

– Sed ĉu eterneco ne estas ekster tempo? Kiel io povas daŭri plu, kaj situi ekster tempo?

– Ĉu vi volas scii, kial vi eble neniam komprenos ion ajn el tio, kion mi spertis, kvankam, se kredi vin, mia sperto vin interesas, pli: fascinas? Ĉar vi estas tro logika. Mi ne povas respondi komplikajn demandojn tiaspecajn. Mia sento estas, ke vi konfuzas “ekster la tera tempo” kun “en senmova momento”, “en fiksa kiamo”, en kiu la fluo de l’ tempo frostiĝis, kaj nenio plu okazas. “Foresto de tera tempo” ne signifas “foresto de daŭro”. Se juĝi laŭ tio, kion mi vidis tie transe, eterneco estas vivo, kaj vivo estas moviĝo, ŝanĝiĝo, rilatoj evoluantaj, varieco, progresado. Estas ege komplike klarigi, kion mi tie spertas. Multajn aferojn mi vidas tute klare, mi perfekte memoras, sed mi ne trovas la vortojn por priskribi ilin. Mi timas, ke la vortoj simple ne ekzistas. Eble via scienca esploro pri mi estas destinita al fiasko pro tiu manko. Mi diru, ke eterneco, estas kvazaŭ je ĉiu ĉenero de senfina ĉeno vi malkovrus, ke di estas ankoraŭ pli … ol vi antaŭe kredis.

– Pli kia?

– Ĝuste post tiun vorton “pli” vi povas meti iujn ajn kvalitojn, kiujn vi povas koncepti, kondiĉe, ke ili esprimu agmanierojn, kiuj bonefikas al aliuloj: tiu estas eĉ pli bonkora, eĉ pli komprenema, eĉ pli amuza, eĉ pli korinklinita al vi kaj al ĉiuj, eĉ pli bela, eĉ pli forta, eĉ pli ema neniam perforti, eĉ pli ĝoja, eĉ pli renoviganta, eĉ pli artisto, eĉ pli respektema … Eterneco estas konstanta raviĝo, ĉar vi malkovras, ke di estas ĉiam pli mirinda kaj admirinda, ĉiurilate, ol vi vidis din je la antaŭa minuto. Kaj kio veras pri tiu, tio veras ankaŭ pri la aliaj estaĵoj en la kreaĵaro, pri diaj verkoj aŭ faroj, pri la personoj, kiuj loĝas en ĉiuj mondoj, eĉ se ĉiu el tiuj estuloj prezentas unikan formulon de mankoj, kiuj faras ties ĉarmon kaj individuecon, eĉ se, dum limigita daŭro, praktike nulo rilate al eterno – dum la daŭro de vivo sur planedo – tiuj mankoj estis kaŭzo de suferoj kaj abomenaĵoj.

– Limigita daŭro! Facilas tiel paroli, sed ŝokas! Se temas pri jaroj kaj jaroj da terura, neelportebla suferado …

– Mi komprenas vian reagon, sed bonvolu alĝustigi vian rigardon al la realo. Kiam vi estis etulo, iutage, tute certe, vi falis, vi skrapvundis vian haŭton kaj tio doloris al vi. Tuj vi hurlis, via tuta atento estis koncentrita al via doloro, vi estis nur doloro, eble ankaŭ angoro, ĉar vi vidis la ŝiritan haŭton kaj la sangon fluantan, kaj vi timis, ke post momento, da sango restos plu neniom. Vi trovis tion stranga, vi ne konis vian genuon kun tia aspekto, vi subite alfrontis ion nekonatan kaj timigan. Estis terura sufero. Sed hodiaŭ tiun momenton vi eĉ ne plu memoras. Rilate al la tuto de via vivo, tiuj malmultaj minutoj, kiam via estaĵo estis cent-elcente en abomenaj doloro kaj angoro, plu apenaŭ, aŭ tute ne, ekzistas. Vi scias …

– Kial vi interrompas vin?

– Ĉar mi hontas, ĉar mi timas, ke vi mokos min, tiel infaneca aperos al vi tio, kion mi tuj diros. Sed mi promesis, ke mi estos kiel eble plej honesta, mi do ekdiru. Ofte la aferoj estas montrataj al mi sub formo de bildoj, kvazaŭ sonĝaj bildoj, kaj kelkfoje tiuj bildoj estas simplegaj. Cetere, la vorto “bildo” ne estas ĝusta. Estas samtempe bildoj kaj nebildoj, kiel estis pri la pesilo, la vojforko, la fonto. Imagu parfumfabrikon, kiu posedas milojn da hektaroj da rozĝardenoj. Ĉiuj rozoj estas perfektaj. Nur unu estas iomete difektita. Tiun damaĝitan rozon meze de milionoj da floroj senmankaj vi certe ne rimarkos. Nu, eterneco estas miliardoble kaj miliardoble kaj miliardoble pli ol eta vivo de 70 aŭ 100 jaroj. La sufermomentoj, eĉ plej naŭzaj, eĉ plej forpuŝaj de ĉi tiu vivo, kompare kun tiu senfineco, estas treege malpli ol la ununura difektita rozo en la vastega kampo de la parfumisto.

– Mi konfesu, ke viaj halucinoj povas esti belaj.

– Mian luman eternan kamaradon ni do laŭgrade malkovras. Mirinde estas, ke ĉiu malkovro aldonas nuancojn, absolute senfine. Se, je ĉiu momento, vi malkovrus, ke di estas pli potenca, kaj eĉ pli potenca, kaj ankoraŭ pli potenca, di finfine fariĝus terura. Sed kion vi malkovras, tio estas, ke di estas efektive multe pli potenca ol vi imagis, sed ankaŭ multe pli respektema. Strange impresas, kiam vi vidas potencon integritan kun respekto al aliula libereco! Ĝi tiam preskaŭ similas malpotencon. Ĉi-planede, homoj imagas Dion kiel superpotencan, kaj, rezulte, maljustan, sadisman, aŭ malesperige malfortan, fakte neekzistantan. Sed en miaj ĉielaj promenoj – mi ne scias kiel tion klarigi al vi – mi samtempe vidas la du aspektojn. Similas al la impreso, kiun oni ricevas kontemplante ĉielarkon. Oni samtempe vidas la mildon de la verdo, la brilon de la flavo, la forton de la ruĝo, la trankvilon de la bluo: la koloroj ne kontraŭdiras unu la alian, ili kompletigas sin reciproke, ili harmonias inter si.

Kiel diable mi povus transdoni al vi, kion mi vidis? Ĉiam regas ekvilibro, kunordiĝo, io, kio faras, ke kontrastoj restas si mem, do kontrastaj, ĉiam malaj, treege diferencaj, tamen sukcesante ne kontraŭstari unu al la alia. Mildeco, amo, respekto, plena kaj definitiva rezigno je perforto plektiĝas kun potenco kaj faras el tiu ion simpatian, kion oni mallerte povus esprimi per frazoj kiel: “Di amas, kaj dia amo estas pli forta ol io ajn” aŭ “Di fortas, sed dia forto estas amplena”. Se estus forto sen mildeco, la impreso estus pri iu terura. Se estus mildeco sen forto, ĉiam pli kaj pli da mildeco, ĝi finfine iĝus senspina, siropeca. Feliĉe di rivelas tiujn kvalitojn en grado ĉiumomente pli alta ol tio, kion oni atendis. Tial ke, krome, tiuj ecoj manifestiĝas per senfino da kreadoj kaj kreaĵoj, inter kiuj rolas vi, kaj ankaŭ mi, kaj same ĉiuj aliaj, ni vere bezonas eternecon por ĉion malkovri. Se diri nenion pri alia fakto, kiun mi vidis, nome, ke eblas havi intertempojn da ripozo, por asimili, kion oni malkovris, aŭ ĝui la plezuron nenion fari dum unu aŭ du jarcentoj. Sed … kia zorgiga mieno! Kio okazas al vi? Ĉu vi sentas vin ne bone?

– Nu, mi sentas min kiel boksisto surtapiŝe, stuporigita. Ŝajnas, ke mia menso ne sukcesas asimili, kion vi ĵus diris. Je tio mi tute ne kredas, sed nur por mense sekvi vin, por imagi … tiujn miliardojn kaj miliardojn da universoj, da kreadoj, da kreaĵaroj, tiujn jarmilojn, tiujn miliardojn kaj miliardojn da daŭradoj, kiuj, kiom ajn enormaj, tamen ĉiam estas neniom kompare kun eterneco, estas tro multe por mia eta kapo, mi ne elportas, mi estas saturita. Feliĉe, ke ni decidis, ke niaj renkontoj estos mallongaj!

Naŭa kunsido: De manifestacio al manifestiĝo

– Bonvolu senkulpigi min pri la malfruo. La trafiko estis komplete blokita. Mi tute forgesis pri la manifestacio organizita de la sindikatoj. Se mi memorus pri ĝi, mi elektus alian vojon. Mi stulte enŝovis min en stratoŝtopon, kiel multaj aliaj aŭtoj. Mi simpatias al tiuj laboristoj, komprenas iliajn postulojn, sed mi konfesas, ke mia humoro fariĝis aĉa, kaj mi ne ĉesis grumbli, dum la tempo pasis kaj mia aŭto staris tie, senmovigita. Tiuj manifestac…

– Manifesti!

– Pardonu, mi ne komprenas, kion vi …?

– Senkulpigu, ke mi interrompis vin. Jam tri tagojn mi turmentas mian cerbon por retrovi tiun vorton. Estas la temo, pri kiu mi deziris, ke vi parolu. Antaŭ kelkaj tagoj vi diris, ke la kreaĵaro, aŭ la homoj, mi ne plu scias, manifestas la eternulon vian amikon. Tiu vorto trafis ion en mia menso, tiel ke ĝi elstaris, kvankam mi ne komprenas, kial. Mi promesis al mi, ke mi petos vin pritrakti tiun temon, kaj poste mi forgesis ĝin. Min agacis ne plu retrovi ĝin. Feliĉe via malfruo pro manifestacio ĝin relumigis. Hazardo fojfoje utile agas.

– Ĉu estas hazardo? Laŭ mia mondkoncepto povus esti anĝelo, kiu uzis tiun rimedon por retrovigi al vi, kion vi deziris demandi.

– Atentu! Odoras je paranojo la emo ĉion klarigi per ies volo, sed ni ne diskutu pri tio nun. Ĉu vi bonvolos diri, kion vi vidis en tiu alia mondo koncerne aferojn aŭ homojn kiel manifestaĵojn de la Supera Potenco?

– Momenton! Mi neniam parolis pri Supera Potenco, ĉefe kun la grandliteroj aŭdeblaj en via tono. Tiu esprimo plene mistrafas. Al mia amiko ne plaĉas, ke oni vidu din potenca, eĉ se tia di tamen estas. Di havas ian pudoron pri sia potenco. Kaj sian povegon di apenaŭ uzas. Pri potenco interesiĝas homoj, ili nomas mian kamaradon ĉiopova, verŝajne por kompensi la propran senton pri terura senpoveco.

– Estas normala psikologia meĥanismo. Kiam oni ne povas rekte ĝui ion deziratan, oni provas ĝin kontakti pere de peraĵo. Eta malforta senriĉa sinjorino, kiu neniam estos princino, legas magazinojn, en kiuj ŝi legas pri la princo de Monako, pri la sultano de Brunejo aŭ pri tiu aŭ alia membro de la brita kortego. Kontemplante iliajn fotojn, ŝi sentas, kvazaŭ ŝi iel partoprenus en ilia vivo. Verŝajne iuj homoj direktas siajn pensojn al iu ĉiopova dio por nutri en si la senton, ke ili partoprenas en ties potenco, kio kompensas ilian teruran mankon de povo, tiel malfacile akcepteblan. Sed ni devojiĝis. Mi petis vin tuŝi la temon de nia mondo kiel manifestiĝo.

– Mi volonte provos, sed ne estas facile. Tamen mi tion vidis, kaj la afero aspektis plej simple. Mi diru jenon: se neniu el ni estus fermita al la eternulo, ni ĉiuj plene manifestus din …

– Ni ĉiuj estus belaj kaj lumaj, ĉu tiel?

– Ne nepre, almenaŭ laŭ la homaj kriterioj pri beleco. Ekzistaj estuloj tre bonaj, tre puraj, tre profunde homaj, kiuj ne havas regulajn trajtojn, nek glorbrilan korpon, kiuj eĉ povas esti malbelaj, sed kies rigardo, vizaĝo, sinteno elradias kvazaŭ lumon. Tiaj estas ekzemple kelkaj maljunuloj kun dense sulkita vizaĝo. Ili estas homoj, kiuj manifestas la eternulon. Sed ankaŭ spirhaltige bela junulino manifestas din. Mia paradiza amiko havas senfinon da aspektoj, kiuj estas manifestataj de aŭ per la kreaĵoj. Ankaŭ bela sunsubiro manifestas din.

– Sunsubiro ne ekzistas kiel io objektiva. Estas ŝanca kunmeto de fizikaj fenomenoj …

– … kiun ni perceptas kiel belan. Mi agnoskas, ke la beleco kuŝas ne en la aĵo, nur en nia kapo, aŭ en nia koro. Sed tamen ĝi ekzistas tiunivele. Tiu organizas en harmonian vidaĵon aferojn, kiuj, en la realo, estas sendependaj unu de la alia, kaj kiuj, cetere, rigardate el alia angulo povas havi neniun belecon. Matterhorn vidata el Zermatt elstaras kiel unike belega. Sed vidate el Chandolin, la sama monto aspektas plej banale, oni eĉ ne rekonas ĝin. Antaŭ mirinda panoramo, kiam nin kaptas sento de raviĝo, la kaŭzo estas, ke la pejzaĝo manifestas din. Foje mi havis impulson legi el la Biblio. Ne longe mi legis, sed je la komenco estas io, kio frapis mian atenton. Ĉiufoje kiam io ĵus estis kreita, la teksto diras: “Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona”. Jen kio okazas, kiam nin ravas pejzaĝo. Ni vibras kun di, ni kuniĝas kun di, kiu, ie funde de nia animo, estas diranta al si: “Kiel bele!”. Tie radikas la sento iĝi pli, ampleksiĝi, ke la brusto iel vastiĝas. Kaj kiam oni vidas tiajn belojn, oni sentas emon kundividi la admiron kun la apudaj personoj, precipe se oni amas ilin. Ĉu vi ne kredas, ke en tiu emo plurpersone partopreni en komuna entuziasmo, same kiel en la vidaĵo mem, troviĝas di?

– Ba! Kaj la sadistoj, kaj la krimuloj, kaj Hitler, ĉu ili manifestas vian adoraton?

– Eble. Negative, kave. Ili manifestas, kio okazas, kiam dia manifestado estas blokita. Ili estas la ekrano. Vi memoras, kion ni foje diris: Satano, la malamiko, la trompisto-akuzisto, estas Diablo, t.e. bloko, ŝtopo, obstaklo al paso.

– Kaj kio pri mi? Ĉu mi manifestas lin?

– Ĉiam memcentra, ĉu ne, psiĉjo? Se mi bone vidis, kiel ĉiu homo, kaj laŭ unika proporcio, vi manifestas din kaj malhelpas ties manifestiĝon. Via korvarmo, via bonvolemo, via fajna intelekto, via saĝeco, via respketo al ĉiuj, ĉio ĉi, kio vin karakterizas, manifestas din. Ankaŭ via skeptikeco: ĝi manifestas la fakton, ke di ne trudas sin, evidenti ne estus respekte, tial di ne estas evidenta. Kiel aero. Sen aero ni ne povus vivi, sed ĝi ne estas videbla, evidenta. Via skeptikeco manifestas, ke di respektas vian liberecon. Sed kiam vi agas en maniero, en kiu mankas konsidero al paciento, al via edzino, al mi, al iu ajn – alivorte, kiam vi diras ion, kio kaŭzas malbonon, senutile vundas, aŭ havas detruajn sekvojn – vi malhelpas, ke di pasu.

– Eĉ se tion mi faras neintence, ĉu?

– Eĉ se tion vi faras neintence.

– Tiam mi ne respondecas!

– Pri tio mi ne scias. Eble vi ne estas kulpa, sed respondecas. Okazas, ke oni faras ion morale neriproĉindan, sed tamen devas respondi pri la sekvoj de la ago. Se vi ekhavis teruran kramfon, kiu igis vin fari fuŝmovon en aŭto, tiel ke vi difektis la veturilon de iu alia, ne estis en vi volo malutili, ne estis morala malbono, sed tamen devos pagi vi.

– Sed kial via Dio, se li estas tiel bona, permesas, ke mi faru malbonon neintence? Aŭ intence? Se vi pensas pri la militoj, la sociaj maljustecoj, la naturaj katastrofoj, la infanoj, kiuj naskiĝas kun doloriga kaj nekuracebla malsano aŭ kun handikapo, kiu devigos ilin vivi nenormalan vivon … kiel eblas ĉio ĉi, se Dio estas bona?

– Vi scias, kio okazas tie transe, tio ne estas facile regebla. Mi renkontas … refoje mankas al mi la vortoj … estulojn, fojfoje tre precizajn, kiel la knabineton, ofte nebulecajn, kiel travideblajn formojn, kiel vibron de aero, kiu havus homan formon, kaj jen kaj jen estulojn absolute senkonturajn. Rilate al ili mi sentas min kiel handikapulo, kiu perceptas la bonkorecon, la sindediĉon, la paciencon, la korvarmon de tiuj, kiuj prizorgas lin. Ili faras gigantajn fortostreĉojn por instrui al li tion aŭ tion ĉi, sed la handikapo estas tia, ke la mesaĝoj ne transdoniĝas, aŭ ke transdoniĝas nur eta-eta ero, tute malklara. Krome estas la multnivela … kiel diri? … enujeco … ĉu vi komprenas? … ne estas facile tion esprimi. Kiel rusaj pupoj: unu eta en pli granda, mem en pli granda, mem en pli granda, ktp. Rezulte, mi neniam scias ekzakte, kun kiu mi rilatas. Ekzemple mi babilas kun ege simpatia junulo, kaj jen subite mi perceptas din, la eternulon, kvazaŭ kaŝitan en tiu junulo, kvazaŭ ludantan la rolon de tiu junulo, kvazaŭ komunikantan kun mi per la buŝo de tiu junulo. Kaj samtempe mi sentas, ke tiu knabo estas tute reala, li estas iu, iu kun difinita personeco, iu kun historio, kiu estas lia kaj de neniu alia. Kaj kiu estas libera. Sed je la stadio, kiun li atingis, li estas ankaŭ mia amiko la eternulo, aŭ ĉi-lasta estas la junulo. Elĉerpas min provi klarigi ĉion ĉi. Kiam mi estas tie, ĉio estas ege simpla, sed se mi devas priskribi, kia peno!

– Mi iom vidas, kion vi provas diri. Sed ni revenu al mia demando. Kiel eblas ĉiuj abomenaĵoj, kiuj okazas niaplanede, se li estas bona, kiu ajn li estas? Kial li permesas al homoj, aŭ al naturo, malbonfari?

– Sed kie vi prenis, ke di tion permesas? Di tion ne permesas, tute male, di malpermesas fari tiaĵojn. Mortigi, ŝteli, mensogi, blasfemi, ekspluati, perforti, seks-avidi kunulon aŭ kunulinon de iu alia, ĉio ĉi estas malpermesita. Ne diru al mi, ke vi neniam aŭdis pri la listo de agoj komunikita al Moseo, kaj kiu difinas, kio staras ekster la limo de la permesitaĵoj. Se Dio verkis tiun liston, tio pruvas, ke la fi-faroj estas malpermesitaj. Di malpermesas, sed di ne malebligas, ĉar libereco – la povo fari, kion oni volas – tro gravas por di. Almenaŭ jen kion mi komprenis, eble fuŝe. Fakte mi scias nenion tiuteme. Ĉu vi konscias, kion vi petas de mi? Ke mi komprenu Dion! Vi volus, ke mi, eta ulo, kiu eĉ ne komprenas elektron aŭ radioondojn, aŭ kial Luno estas pli granda kaj ruĝa, kiam ĝi apudas horizonton, klarigu ĉion pri di! Ĉu vi postulus de kateto, ke ĝi klarigu, kiel funkcias komputilo? Kvinjara infano ne povas kompreni, ke, se oni disrompas platon da ĉokolado al etaj kvadratoj, tamen restas la sama kvanto da ĉokolado. Tion al mi klarigis vi. Sed rilate al mia tiea – fakte ĉiea – amiko, mi estas ege malpli ol infaneto kompare al plenkreskulo. Miaopinie, ne eblas respondi al via demando, ĉar estas mistero. Ni disponos eternecon por esplori tiun misteron. Sed dume mi ne povas respondi, krom dirante, ke mi scias, ke di amas, ke di estas bona, ke di ne volas, ke malbono ekzistu.

– Se tiel, li ne estas ĉiopova.

– Kial di devus esti ĉiopova? Ĉu tiu ĉiopoveco ne estas kvalito, kiun homoj projekcias sur din por kompensi sian senton pri senpoveco, kiel mi diris antaŭe? Cetere, laŭ tio, kion mi rimarkis pri di, di povus havi tiun ĉiopovecon, sed libere rezigni uzi ĝin, pro amo, ĉiufoje, kiam libereco aperas.

– Vi ŝajnigas, ke mia demandado ne plaĉas al vi, ke vi volus nur raporti pri viaj travivaĵoj, kaj ne diskuti, sed ĉiufoje, kiam, por tikli vin, mi starigas demandon, vi sukcesas trovi respondojn. El kie vi ĉerpas ilin?

– Tion vi scias pli bone ol mi: el la nekonscio de deliranta psikozulo.

Deka kunsido: Libereco, amata libereco!

– Vi parolis pri libereco, fine de nia lasta renkonto, kaj mi ŝatus …

– … ataki min. Tio videblas sur via vizaĝo. La mentono elstaras antaŭen, makzelo aspektas agreseme, ŝultroj estas streĉitaj. Mi divenas, ke anstataŭ lasi min rakonti trankvile pri mia ĉiela travivado, vi provos ree treni min en vortan duelon …

– Tute ne, mi garantias al vi. Mi nur deziras kompreni vin, nenion pli. Ŝajnas al mi, ke vortoj kiel “libera”, “libereco” funkcias en vi kiel ruzaj iloj por eviti vidi la nekonsekvencaĵojn en via deliro. Estas nekredeble, kiel ofte vi uzas ilin! Ĉu ne obsedus vin tiu koncepto? Finfine, estus normale en iu kiel vi, kiu travivis proprakarne senigon de libereco.

– Estas vere, ke mi certe pli sentemas ol iu alia pri tiu koncepto. Sed komprenu! Mia ĝojdonanto eterna ŝatas krei. Tio signifas, ke plaĉas al di estigi estulojn, kiuj plene ekzistas. Ju pli libera vi estas, des pli vi ekzistas. Ju pli libera vi estas, des pli vi estas vi mem, kompare kun iu, kiu faras nur tion, kion trudaj fortoj devigas lin aŭ ŝin fari. Kredu min, se tagon post tago vi povas enbuŝigi nur la aĉajn fi-manĝojn, kiujn oni trudas al vi, sen iam ajn povi elekti, konstante restante malsata, vi sentas, kvazaŭ vi ne ekzistus. Kontraste, sidi en surtrotuara restoracio kun en la mano menuo kun dekoj da elektoj, tio estas vivi, ekzisti, esti. Se la homoj tion konscius, ili verŝajne sentus, ke tio estas esti amata. Vi sciu: kion vi nomas malbono kaj kio efektive estas malbono, tio eble havas funkcion: malkovrigi bonon. Mia sperto pri kaptiteco kaj mallibereco ebligas al mi tre alte taksi etajn liberecojn multe pli ol naŭ dekonoj el la loĝantaro. Por mi, tiu, al kiu oni ne lasas elekton, ne ekzistas per si mem, ekzistas nur depende de tiuj, kiuj havas la povon trudi laŭplaĉe. Tiuj jes ja ekzistas, kaj povas fari el homo aĵon. Kiam oni mem uzas sin mem, oni havas pli grandan eston, pli grandan densecon, mi ne scias, kiel diri, sed mi trovas, ke oni ekzistas pli. Kaj mi kredas, ke mia transborda amiko volas pli ol ion ajn, ke tion ni havu.

– Mi koncedu.

– Ŝajnas al mi … sed mi eble ekpaŝas sur terenon, kiun mi vidis per tro ĝenerala vido, tro malpreciza, eble mi ne rajtas tiel paroli … ne gravas, mi tamen ekdiru … ŝajnas al mi, ke ekzistas pli da libereco en la mondo ol ni imagas. Eble herbo, floro, besto havas pli da ebloj elekti, ol aperas al niaj homaj okuloj.

– Strange, mi havas la malan impreson. Homoj imagas sin liberaj, sed ili estas kondiĉitaj, manipulataj per ĉiaspecaj aferoj: reklamado, aŭtoritatoj, edukado, instinktoj, individua historio, genetiko, miloj kaj miloj da subtilaj influoj … La impreso liberi ĝenerale estas nur iluzio.

– Sed la latenta libereco estas giganta, kaj je tio vi kredas. Kial vi praktikas vian profesion, se ne por liberigi homojn? Vi liberigas ilin el iliaj kompleksoj, el iliaj kondiĉadoj, el ilia kontraŭraciaj impulsoj. Vi liberigis min el terura traŭmato, kiu malhelpis min normale pensi, elekti, reagi, esti mi mem, do esti libera. Min igis psike libera vi. Libereco eĉ pli gravas por vi ol por la plimulto el la homoj, alie vi farus ion alian.

– Hm!

– Kiel ajn estu, se iu estas libera, tio signifas, ke tiu povas elekti malbonon. Tiaj homoj povas krii “merdon!” al la granda estro, kiu estas nur bono. Ĉu vi ne trovas, ke estas io grandioza en iu, kiu ribelas kontraŭ Dio, kriaĉas al di “merdon!”? En la ideo detrui ĉion belan, vandali, ruinigi, dolorigi? Kiam, je mia unua vojaĝo transen, mi trapasis tra la malam-erupcio, mi sentis, ke ĝi estas mirinda. Estis terure, sed grandioze.

– Grandioze, eble. Bone, ne.

– Ha! Se vi sentus la prezon de libereco, kiel mi tiam ĝin sentis, vi havus senliman admiron al tiu ulo, kiu akceptas, ke portempe oni venku din, ke oni fariĝu egala, supera al di, ke oni sabotu la kreaĵojn, ke oni difektu ĉion, kion di faris. Kia humileco! Kia grandanimeco! Jes ja, se la situacio restus fiksita en la venko de la vandaloj, estus abomene, sed tiel ne estas: di renversas ĝin, korektas, riparas, revenigas la viktimojn al bonstato. Certe vi scias, ke ekzistas mafiuloj, kiuj iras al Ukrainio aŭ Brazilo kapti junajn knabinojn por enmeti ilin en siajn prostituajn retojn. Sed estas ankaŭ homoj, kiuj dediĉas sian tempon kaj energion al la savo de tiuj inoj, homoj, kiuj kun admirinda delikateco remetas ilin sur normalan vivvojon, liberigitajn de ĉia ekspluato, kaj ebligas al ili retrovi sian dignecon, eĉ ne petante unu groŝon. Tiaj homoj estas unu el diaj manifestaĵoj niamonde. Da similaj sindediĉoj ekzistas miloj kaj miloj. Amaskomunikiloj ilin ne mencias, ĉar estas en tio nenio sensacia. Sed la mondo tre diferencas de tio, kion amaskomunikiloj prezentas. La milojn da bonkoraj agoj, kiuj plenumiĝas, ili ne pritraktas, la publiko tiujn ne konas, ĉar estas en la naturo de boneco esti diskreta. Ĉiaokaze, di neniam forlasas, neniam rezignas, di estas fidela, fidinda. Sed di estas same senlima en sia respekto al la libera elekto de la kreaĵoj kiel en sia obstino savi tiujn, kiuj suferas, ĉiufoje, kiam libera ago servas al malbono.

– Laŭ mia sento, estas io tragika en tiu allasemo fronte al abomenaĵoj.

– Mi komprenas vin. Mi samopiniis, antaŭe. Sed kiam oni havis okazon direkti la okulojn al la alia bordo, al la “postmorto”, oni diras al si, ke tiu kreaĵaro, kun la fuŝe uzata libereco kaj la neobservataj malpermesoj, sed ankaŭ kun eksterordinaraj agoj de solidareco, estas pli admirinda ol universo el etaj ŝafidoj sen personeco, sen iniciatemo, kiuj nur obeus al diktatoro senprofundeca. La tragika dimensio estas terura, sed ĝi igas la mondon pli valora. Mi vidis …

– Vi aspektas kvazaŭ vi subite vin ĝenus.

– Jes, mi min ĝenas antaŭ vi, ĉar kion mi vidis, tion ne eblas racie klarigi, kaj mi timas vian reagon. Aĉ aĉ aĉ! Ne facilas la kontrakto kun vi! Se vere mi devas diri ĉion, kion mi vidis, ĉion, kion mi sentis … Kie mi ĉerpu la kuraĝon …? Mi tremas antaŭpensante, kion vi diros! Ĉu mi tamen plonĝu en la konfeson? … Nu, jes, ek! Jen: mi vidis, ke neperfekta universo estas pli perfekta ol perfekta universo.

– Aj! Ĉi-foje vi falas en mallogikon, plej neakcepteblan!

– Mi sciis, ke vi ne komprenos min. Tial ofte mi hezitas. Vi volas, ke mi raportu pri ĉio, sed se vi imagas, ke estas agrable diri, kion oni vidis, kaj tuj poste aŭdi, ke oni stultas nesaveble …

– Pardonu. Tion mi devus ne diri. Mi devus antaŭe lasi vin klarigi.

– Kiel mi povus klarigi? Ĉu vi ne trovas, ke estas io neelportebla en perfekteco? Aŭskultu, mi ne pretendas, ke mi komprenis. Mi montras al vi, kion mi vidis, ĉar tion vi petas. Kaj kion mi vidis, tio estas, ke neperfekteco estas pli perfekta ol perfekteco. Se tio ne havas sencon, ne estas mia kulpo. Aŭ eble jes, en la senco, ke mi faras, kion mi povas: mi estas aĉa tradukanto de la originalo, kiun oni prezentis al mi. Mi tie trafas unu el miaj limoj, sed estas la plej bona maniero vortigi, kion mi perceptis. Neperfekta universo estas pli diversa, pli riĉa, malpli rigida, pli elasta, ol universo perfekta; jen kion mi povas diri. Mia luma amiko estas perfekta, tial di estas neelportebla. Verŝajne pro tio la homoj tiom ŝatas insulti kaj malrespekti din, din kritiki, saboti dian verkaron. Pri tio mi kompetentas. Mi tion detale sentis, kiam min sturmis malamo. Kaj la bezonon malaltigi din ankaŭ vi konas; ĝi subkuŝas multajn el viaj rimarkoj. La du-termina pensado infaneca … Eble falintaj anĝeloj kaj aliaj malicaj spiritoj plu funkcias tiusisteme: “Se dio estas potenca, ni estas malpotencaj”. Tiam, por pruvi al si sian potencon, kaj ĉar ili ne povas detrui din, ili atakas din en ties kreaĵoj. Simile al junulo, kiu ne povas efike ataki la riĉulon, kiun li envias kaj malamas, kaj iras ŝprucfarbi enorman malbelegan desegnaĵon sur la muro de lia vilao.

– Estas vere, ke multaj popoloj havas ion similan en sia tradicia konceptado pri la origino de la mondoj. Ili opinias, ke Dio kreis anĝelojn aŭ ke Granda Dio kreis aŭ naskis subdiojn …

– Jes, kaj, por ke ili ekzistu kiel realaj estuloj, tiu granda dio havigis al ili liberan volon. Se ili ne estus liberaj fari ion ajn, inkluzive damaĝi, difekti, ruinigi, malici, ili estus robotoj, ne vivantoj.

– Kaj inter tiuj anĝeloj aŭ subdioj, kelkaj elektas detrui la harmonion, kiun Dio volas estigi, ĉu tiel?

– Kial ne? En la terapio, kiun mi faris kun vi, estis periodo, dum kiu ni laboris super la plezuro saboti, dispecigi, malbonfari. Ĉu vi memoras? Tiu deziro malbonfari ekzistas en mi, mi tuŝis ĝin kvazaŭ fingre, mi sentis ĝin. Mia sperto pri malamo al di, estis tio. Kaj el tio mi ne liberiĝis cent-elcente, estas tuta zono de mi, kiu postrestas. Cetere, vi diris, ke tio estas normala, ke oni trovas tion en ĉiuj homoj, eĉ se la plimulto timas iri rigardi, kiaj ili estas tiunivele. Ĉu vi memoras? Vi eĉ diris, ke tiu timo malkovri en si la plezuron fuŝi kondukas multajn homojn al tio, ke ili turnas kontraŭ si mem la emon detrui, tiel ke ili malpermesas al si feliĉi, ili emas senti sin kulpaj pro banalaĵeto, ili ne kuraĝas aserti siajn gustojn aŭ tion, kion ili vere deziras fari je difinita momento, tiagrade, ke ili diras “jes” kiam ili preferus diri “ne”, eĉ se neo ne havus eĉ plej etan negativan sekvon.

– Estas vere. Tion mi diris, kaj mi konfirmas. Mi alfrontas tiun homan inklinon ĉiutage.

– Bone. Se tio ekzistas en mi kaj en ĉiuj viaj pacientoj, kial tio ne ekzistus en anĝelo aŭ dio? Kaj kiu scias, kio estas la respondeco de anĝeloj aŭ dioj en la vivo de niaj planedoj aŭ en genetiko? Pri tio ni scias nenion. Ni eĉ ne scias, ĉu tiaj estuloj ekzistas. (T.e., mi scias, ĉar mi vidis, sed mi parolas el la vidpunkto de homoj viaspecaj). Ni ĉi tie troviĝas en plena mistero.

– Mistero! Estas tro facile. Pri tio ni devas reparoli.

Dekunua kunsido: Mistero

– Io ĝenas min. Pli kaj pli mi mire rimarkas, ke mi pensas multe pli ol mi devus pri viaj diraĵoj. Se mi konstatus, ke tio evoluas direkte al obsedo, mi devus meti finon al niaj interparoloj kaj konsulti kolegon.

– Tamen, tiu, kiu petis min raporti pri miaj spertoj, estas vi, nur vi.

– Jes. Vi kulpas pri nenio. Kio kaŭzis la problemon, tio estas mia intereso pri via mensa funkciado. Sed mi ne troigu. Mi ne estas obsedata. Simple, okazas, ke la ideoj, kiujn ni interŝanĝis, plu rondiras en mia kapo dum la sekvantaj tagoj. Kaj ofte nokte.

– Kio staris centre de viaj priokupoj post la lasta renkonto? Ĉu io, kion mi diris?

– Jes. La kunsido konkludiĝis per vorto, kiu ĉiam incitis min: “mistero”. Ni parolis pri la plezuro detrui, saboti, malbonfari, kaj vi lastminute – kvazaŭ por ĝui la finan venkon super mi – enmetis la vorton “mistero”. Ni fakte estis pritraktantaj la problemon, kiun kaŭzas la ekzisto de malbono sur nia tero, nia mis-tero, oni povus diri pro ĝi. Sed kredantoj je religio ĉie samas. Kiam ilia Dio montriĝas plena je kontraŭdiroj, ili nomas tion “mistero” kaj fermas laokulojn al la problemo. Ankaŭ vi tion faris. Estas vere tro facile! Ĉu vi timas alfronti la demandon?

– Kiel altan ideon vi havas pri vi! Se vi ne akceptas, ke misteroj ekzistas en la mondo, vi agas kiel simio, kiu furiozus, ĉar ĝi ne kapablas senerare tajpi. Niaj cerbaj kapabloj estas limigitaj. Kiam mi diras “mistero”, mi celas nenion alian ol tiujn limojn: la afero situas trans la limoj de mia menso, kiu ne sukcesas kapti kaj kunordigi ĉion. Kion mi povus diri pli? Vi elektas laŭ via bontrovo, mi elektas laŭ mia. Persone mi preferas havi radian, ravan, ĝojŝveligan rilaton kun la amiko, kiun mi “halucinas”, sen kompreni, kial malbono ekzistas (sed estante certa, ke di ĝin ne ŝatas, ĉar di estas pura tenereco), ol rompi la rilaton pro tio, ke di estus maliculo. Mi ja vidas, ke di havas multegajn aspektojn, sed suferigemo ne estas inter ili.

– Multaj el niaj samtempuloj, inkluzive de mi, elektas malsame ol vi. Sed por tiuj la demando pri rompo de rilato ne prezentiĝas, ĉar tia rilato neniam estiĝis.

– Estas via vivo, vi decidas pri ĝi laŭplaĉe. Tamen agnosku, ke estas maljuste kondamni antaŭ ol malfermi la dosieron. Estas maljuste rifuzi misteron, dum ekzistas multegaj aferoj, kiujn vi ne kapablas klarigi. Estas maljuste akuzi din, ke di estas aĉulo, pretekste, ke malbono ekzistas, dum eĉ mia rolo, mia respondeco en la malbonaĵoj, kiuj ekzistas, ne estas klaraj al mi, ĉar mi ne komprenas min ĝisfunde. Ni ne scias. Ni frontas al mistero. Tiel longe, kiel iuj punktoj ne estas klarigitaj, dum kaŭza ligo inter la akuzito kaj la krimo ne estas firme konfirmita, oni ne rajtas kondamni. Mi ne vidas, kiupretekste oni povus ne apliki al Dio la demokratian regulon, ke iu ajn estu traktata kiel senkulpulo tiel longe, kiel kulpeco ne estis pruvita. Ĉiaokaze, por mi estas klare. Di ne nur estas konsiderenda senkulpa. Di estas senkulpeco. Plena senkulpeco. Pura senkulpeco.

– Vi estas nekredeble bonŝanca.

– Jes. Tion mi ne komprenas. Mi ne sentas min digna por tio. Ĝuste tial mi ŝatus komuniki, kion mi travivis, por ke aliaj profitu. Sed estas neeble kaj tre frustre. La homoj rezistas. Ili timas elreviĝi. Ili estis tiel longe trompataj, kaj pri tiom da aferoj! Ili timas, ke mia atesto estos nova maniero delogi ilin per allogaj mensogoj. Tio memkompreneblas, sed suferigas min ne povi vere kundividi mian feliĉon kaj ĝian faktan bazon. Rea ekzemplo de malbono, vi vidas! Plia sufero, kiun mi prenu sur min, da kiaj prezentiĝas multe sur nia tero.

– Kial, kial, kial tiom da sufero?

– Mi ne povas respondi pri la aliaj, sed kiom koncernas min, la suferoj, tra kiuj mi pasis kaj plu pasas, estas okazoj malkovri min malfortika, vundebla, kun la rezulto, ke mi pli facile akceptas mian malaltan kaj flankan lokon en universo, en kiu ia infana sopiro volus, ke mi staru centre kaj supre. Kiom koncernas la suferojn de aliuloj, ili estas okazoj malkovri la bonon, kiun mi povas fari al ili. La bono estas di. Ili do estas okazo malkovri din. Esti kiel la fonto en mia fabelo: nulo, dank’ al kies nuleco povas pasi la akvo, kiu sensoifigas kaj reduktas la suferon, kaj ebligas lavi la vundojn. Mi …

– Jen vi ree ekhaltas. Ĉu venis al via menso io, kion vi ne kuraĝas diri, time pri mia reago? Ne hezitu. Mi promesas, ke mi ne malestime respondos.

– Ĉu vi scias pri la purgatorio? Mi jam ektuŝetis la temon alifoje.

– Malprecize. “Purgatorio” fakte signifas “purigejo”. Estas katolika teorio, eble ankaŭ ortodoksa, ke ekzistas ia portempa infero, ĉu ne? Postmorte la animo purigas sin per suferado por povi iĝi sufiĉe pura por eniri paradizon. Io simila, ŝajnas al mi.

– Jes, tiel estas proksimume. Ili montris ĝin al mi.

– Kiuj?

– Ili, di, di pere de ili, tiuj, kiujn mi renkontas tie supre … malsupre … fore … nu, transe. La purgatorio, kiun mi vidis … atentu, ke nur mi nomas ĝin tiel, eble erarante pri la nomo, neniu tie uzis tiun vorton … nu, tiu loko, aŭ pli ĝuste vivnivelo, evolustadio, havas nenion komunan kun la flamoj kaj monstroj en la pentraĵoj de Bosch. Ĝi nur konsistas el tio, ke dum oni havas en si la sekvojn de la malbono, kiun oni faris, oni ne estas preta eniri en la glorbrilon. Vi do ricevas okazon fari staĝon, provperiodon, dum kiu vi riparas, vi faras bonon, vi helpas al suferantoj, vi partoprenas en iliaj suferoj, transirante de supereca kompato al plena samnivela kunsento, kaj vi provas elsuferigi ilin, vi havigas al la surteruloj inspirojn, faciligojn, kiuj igas ilin progresi, kvankam ili ne perceptas vian kontribuon – ili misinterpretas viajn intervenojn kiel hazardojn, aŭ ideojn, kiuj spontane aperis en iliaj mensoj ili ne scias, de kie – unuvorte, vi trejnas vin vivi ame, kaj tio entenas iun dozon da sufero, ĉar vi plu havas vian memcentrecon, kiu rezistas al tiu maniero vivi, kaj ĉiaokaze sindonemo ĉiam devas alfronti la malicaĵojn de tiuj, kiuj misuzas sian liberecon. Kelkfoje mi min demandas, ĉu iuj ne travivas la “purigejon” ĉi tie, surtere, sur nia ekzistonivelo.

– Purgatorio ne estus poste, kiel kredas katolikoj, sed ni jam estus en ĝi, ĉi tie kaj nun, ĉu? Tio estas la hindua kaj budhana teorio. La malbono, kiu trafas nin ĉi-vive, estus la sekvo de tio, kion ni faris en aliaj vivoj, antaŭ ol naskiĝi ĉi-foje. Ia puriga procezo, en kiu, je ĉiu sinsekva vivo, oni progresas per kelkaj paŝoj ĝis la plenpleno de feliĉo. Ĉu je tio vi kredas?

– Ne. Mi ne kredas je tio, sed je tio mi ankaŭ ne malkredas. Mi ne scias. Mi havas neniun ideon. Mi jes vidis staĝ-aranĝojn, sed estis tro nebule. Mi scias nur, ke mia luma amiko volas, ke ne estu sufero, ke tamen sufero ekzistas, kaj mi ne povas deteni min de la ludo hipotezi.

Min tre impresis akcidento, kiu okazis al deksepjara knabo. Li veturis sur sia zumbiciklo … Ĉu vi vidas, kion mi celas? “Mopedo” oni kelkfoje diras, biciklo kun motoro, tamen ne vera motorciklo. Oni avertis lin milfoje, kiom danĝere estas malobservi la trafikregulojn, sed li neniam prenis tiujn avertojn serioze. Foje li pasis ĉe “halt”-signalo sen halti, plu rapidante sur la alian vojon. Sed li ne havis tempon ĝin atingi. De maldekstre alvenis aŭto, kiu koliziis kun li kaj lin ĵetis for en la aeron. Hodiaŭ li ne nur estas mense debila, kun menso de trijarulo, sed li perdis eĉ la memoron de la vivo, kiun li vivis antaŭe. Lia ago estis komprenebla, natura. Kiam oni estas juna, oni ne havas senton pri riskoj. Sed li elektis, li uzis sian liberan volon, neniu trudis al li preteratenti la signalon. Li sciis, ke tiuj signaloj estas elpensitaj por preciza celo: protekti. Tiurilate, la trafikreguloj estas kiel la moseaj reguloj: ili malpermesas, sed ne malebligas. La junulo preferis ludi kun ŝanco. Li estas libera: li povis tion fari. Ke li definitive perdis la memoron kaj multajn aliajn kapablojn, tion kaŭzis li, nur li, ne la juristoj kaj spertuloj, kiuj ellaboris la trafikregulojn, nek la politikistoj, kiuj voĉdonis por ili, nek la ŝoforo de la aŭto, kiu trafis lin, nek la lumulo, kiun mi renkontas en miaj noktaj ekskursoj. Nur la junulo mem kreis suferon por si, por sia familio, por sia amatino, ĉar li elektis ne fari tion, kio estis prudenta, kvankam li estis avertita.

– Mi ne vidas, kiel tio rilatas al la temo.

– Kial io simila ne estus okazinta en la spirita sfero? Eble la biblia rakonto pri la prapeko – vi scias, ĉu ne? Adamo, Eva, la pomo – estas la mita prezento de simila akcidento. Eble la homoj antaŭe estis anĝeloj aŭ spiritoj, kiuj elektis faron poste kondukantan al nia nuna stato. Eble la agon faris eĉ aliaj estuloj, kaj nia speco estas simple viktima. Se tiel, povas esti, ke ni havas neniun memoron pri la origina fuŝago, kiel la junulo, kiu, revenigite pro la akcidento al la stato de trijarulo, komprenas nenion pri sia situacio, perdis la memoron pri tempo, kiam lia menso funkciis normale … Eble ni konsentis pri io, kio kondukis al la nuna malbono. Eble ni estas viktimoj de aliaj, kiuj pri tio konsentis. Same kiel la aŭtostirantoj, kiuj malobeas la trafikregularon, antaŭakceptas la riskon de akcidento por si, sed ankaŭ por aliaj, kiuj neniel respondecas pri la afero, sed bedaŭrinde troviĝas tie kaj suferas la sekvojn.

– Ĉu vere ili akceptas tiun riskon? Verŝajne, tute simple, ili ne pensas pri ĝi.

– Sed kial ili pri ĝi ne pensas? Aŭtoakcidentoj ne estas kaŭzataj nur de neinteligentaj aŭ egoismaj personoj. Ĉiaspecaj homoj tre inteligentaj kaj simpatiaj, ĉiaaĝaj, faras krimajn stultaĵojn ŝoforante. Ilia inteligenteco devus igi ilin kredi je la risko kaj ĝin taksi, preni sian respondecon en konsideron. Sed ofte ili tion ne faras. Ili ne hezitas trinki pli da alkoholaĵo ol estus saĝe antaŭ ol ekstiri. Mi povas pri tio paroli, tio okazis ankaŭ al mi. La ŝanco favoris min, tute simple, sed tio, kion mi faris, estis malmorala. Ĉiufoje, kiam mi tiel agis, mi malbone uzis mian liberan volon. Neniu devigis min. Mi tion faris, ĉar mi tion akceptis. Kaj mi povus kaŭzi katastrofon teruran por iu familio.

Aŭ pensu pri la sinjorino, kiu mortigis du personojn, ĉar ŝi tajpis mesaĝon sur sia poŝtelefono, dum ŝi stiris sian aŭton, kaj ne rimarkis, ke ŝi veturas je 170 kilometroj hore sur mallarĝa vojo.

Kiam oni agas tiamaniere, oni kredas sin ĉiopova. Oni jes ie legis aŭ aŭdis ĉe radio, ke, eĉ se oni sentas sin tute normala, oni ne plu havas la samajn refleksojn trans iu limo, kiun difinas la proporcio de alkoholo en la sango, aŭ ke la manko de atento, kiam oni telefonas stirante, povas esti danĝera. Sed oni vole, libere, faras la mensan geston flanken meti tiun scion. Funde de la psiko, oni diras al si: “Al mi tio ne okazos. Akcidentoj estas por aliuloj …” La plia glaso allogas, kaj la grupo instigas al trinko kaj minimumigas la riskon. Aŭ la poŝtelefono sonoras, kaj oni deziras tuj respondi. Tiam oni silentigas la enan voĉeton, kiu flustras: “Vi devus diri: ne” Kaj unu fojon el x, tio disrompas vivojn, jen kaj jen por pluraj generacioj, se, ekzemple, oni kaŭzas la morton de patro, aŭ de patrino, je decida momento.

– Vi plene pravas. Kaj mi devas konfesi, ke ankaŭ al mi okazas, ke mi fojfoje ekstiras mian aŭton, dum mi havas tro multe da alkoholo ensange, kvankam post mia trejniĝo mi pli bone ol multaj scias pri la riskoj. Estas vere, ke oni povas detrui vivon, eventuale la propran, pro tiu eta diferenco. Estas vere, ke, se, subjektive, ni sentas nenion specialan, eĉ ne plej etan diferencon rilate al nia normala stato, ni tamen havas, objektive, pli malrapidajn refleksojn kaj malpli bonajn perceptojn. La samo validas, cetere, pri diversaj medikamentoj. Homo uzas sian racion, ho ve!, nur kiam ĝi akordas kun ĝiaj deziroj.

– Eble tial vi malinklinas uzi ĝin, tuj kiam temas pri la alia dimensio …

Dekdua kunsido: Mallibere en kelo

– Bonan tagon, psiĉjo. Ŝajnas, ke vi disradias bonhumoron! Ĉu vi rimarkis, kiel belas la lumo?

– Efektive, ĝi estas mirinda! Mi tre ŝatas la lumon post fulmotondro, ĝi prezentas ian specialan viglecon, se havas sencon diri, ke lumo estas vigla. Sed verdire mi ne rimarkus ĝin, se vi ne atentigus min pri ĝi.

– Kompatinda psiĉjo! Vi neniam feliĉos, se vi ne vidas la mirindaĵojn, kiuj ĉirkaŭas vin!

– Tio distrus min. Atendante vin, mi repensis pri nia lasta renkonto, pri la katastrofo, kiun vi hipotezis. Tio ne instigis min rigardi la lumon, nur rigardi enen al miaj pripensoj. Se mi bone komprenis, kion vi diris lastfoje, vi kredas, ke katastrofo trafis en alia ekzistado la homojn, kiuj nun vivas ĉi-tere, kaj ke ili suferas la konsekvencojn?

– Ne. Estus mensogi diri, ke je tio mi kredas. Mi ne scias. Mi diras nur, ke tio situas en la sfero de la ebloj. Estas impreso, kiun mi havas en miaj rilatoj kun la alia flanko. Mi sentas la aferon jene. Ni estas kaptitaj en speco de kelo. Okazis bombado aŭ tertremo. Ni antaŭe rifuĝis en kelon, sed ĉio disfalis sur nian ejon, kaj ne plu eblas eliri. Mankas laboriloj por senigi la ŝtuparojn je la rok- aŭ betonpecoj, kiuj ilin nun ŝtopas. Alivorte, ni estas malliberaj sub tunoj da rubo.

– Ĉi-foje, via imago ne funkcias ĝojige. Kia terura situacio! La kompatinduloj certe reagas panike kaj kverelas inter si.

– Prave. La plimulto sentas angoron, kelkaj provas fanfaroni kaj montri sin fortaj, sed ĉiuj fakte estas senhelpaj, senkonsilaj kaj senkonsolaj. Kelkaj kuraĝe penas trabati vojon por eliri. Aliaj diras al si: “Ĉio estas perdita ĉiaokaze, ni provu profiti kiel eble plej bone, eĉ se pro tio suferos tiu aŭ tiu alia”. Aliaj zorgas kaŭzi neniun suferon, malpliigi la doloron, kiun ili konstatas, sed funde ili estas senesperaj. Aliaj perdis la kapon kaj agaĉas dise-mise. Ĉiaj reagoj prezentiĝas.

– Kaj tiuj, kiuj vivas “trans la vualo”?

– Ili estas la savantoj, kiuj ekstere strebas por nin liberigi. Ili havas relative ampleksan vidon al nia situacio. Ili provas komuniki kun ni, sed ni, enŝlosite en la ruino, aŭdas ilin malbone, aŭ tute ne. Kiam iuj diras, ke ili aŭdis homojn venantajn de ekstere, ili vekas plej diversajn reagojn. Unuj diras, ke ili misprenas siajn dezirojn por realo, aŭ ke ili halucinas, kaj ili tiel neniigas la esperon de tiuj, kiuj komencis esperi. Aliaj elpensas tutajn fantaziaĵojn surbaze de tiuj vokoj aŭ bruoj, kiuj venas de la savantoj, nekompreneblaj por la enterigitoj. Eble tiel naskiĝas kelkaj religioj: percepto komence aŭtenta, sed miksita kun tuta ĥaoso da psikologiaj projekcioj aŭ imagaj produktadoj, kiajn povas elpensi homoj kaptitaj en angoro. Ĝenas la fakto, ke la homoj enŝlositaj en la rubo tiom bruas diskutante inter si pri la realeco de la vokoj, ke estas tre malfacile aŭdi tiujn. Sed tiuj, kiuj perceptis precizan frazon, scias, ke ili perceptis ĝin, kaj ne plu dubas, ke la savo estis organizita, eĉ ke la savantoj troviĝas relative proksime. Bedaŭrinde, ili ne povas transdoni al la aliaj tion, kion ili aŭdis. Aŭ pli ĝuste jes, ili tion trandonas, sed tiuj panikemaj, angorplenaj, skeptikaj kunkaptitoj timas esti trompataj kaj fermas sin, rifuzas kredi. Atestantoj povas atesti, sed ne esti kredataj, eĉ se ili diras nur plej rigoran veron. Tio estas la situacio, en kiu mi sentas min.

– Kaj la fakto, ke ni nenion komprenas, rezultus el la katastrofo, ĉu?

– Kial ne? Memoru pri la junulo, pri kiu mi parolis, tiu, kiun aŭto kolizie ĵetis aeren, ĉar li ne haltis ĉe “halt”-signalo. Tiu perdis la memoron kaj grandan parton de sia intelekto. Li ne plu scipovas kalkuli, li ne plu scipovas legi, li ne plu scias, en kiu stato li troviĝas. Li ne plu scias, ke li mem, kaj neniu alia, respondecas pri tiu stato. Li eĉ ne scias, ke tio estas nenormala stato, li estas handikapita, limigita, sed komprenas nenion pri si kaj pri la evento. La homaro povus esti en simila situacio. Sed pri tio mi scias nenion. Kion mi ĵus diris, tio estas unu fantaziita scenaro, kiu povas havi neniun rilaton kun la realo. Mi ne kredas ĝin pli ol ion ajn alian. Mi scias, ke mi ne scias. Certe ekzistas miloj da aliaj validaj hipotezoj. Mi estas certa, ke iutage, en nedifinebla stato, post ĉi tiu vivo, ni komprenos.

– Kio igas vin tiel certa?

– Mi vidis, aŭ, se vi preferas, halucinis la senfinan bonkorecon de mia luma amiko. Mi scias, ke di estas bonulo, nenio malica troveblas en di. Mi scias ankaŭ, ke di vokas kaj atendas nin, nin altiras kiel magneto. Alivorte, la senco de nia vivo estas iri al di, forigi kiel eble plej multe la ekranojn kaj rubojn, kiuj kovras nin, kaj kiuj faras, ke ni renkontas din nur parte, malprecize, kvazaŭ tra nebulo. Mi perfekte scias, ke se mi plu paŝas diadirekte, kiaj ajn la devojiĝoj, kiuj perdigos al mi tempon, mi fine trafos dian hejmon por definitiva restado. Tiam komenciĝos la longa esplorado de la misteroj, kaj la senfina raviĝo. Ankaŭ vi tie troviĝos, kaj vi komunikos al mi, kion vi vidis, kaj ĉiuj aliaj same faros, kaj ni transiros de raviĝo al raviĝo, de danko al danko, kaj nia amo al di kaj unuj al la aliaj paralele kreskos. Mi intuicias, ke tiam ni perceptos, ke ĉiuj abomenaĵoj, kiuj misformas nian planedon, estis nur deirpunkto. Finfine, nenio aspektas pli ĥaose ol konstruejo. Vidiĝas ĉarumoj, radsulkoj en koto, palisaroj, betonmaŝinoj, dratrulaĵoj, homoj, kiuj kolizias inter si kaj kriaĉas. Estas ege malbele. Sed estas la deirpunkto. Oni ne misprenu la konstruejon por la finita konstruaĵo.

– Estas terure tio, kion vi rakontas, pri tiu homaro, kiu igis sin handikapita per la propraj agoj, sed mi devas konfesi, ke ne estas komplete kontraŭracie. Ne estas tre probable, sed el logika vidpunkto, estas neriproĉeble. Tion dirinte, mi admiras vian certecon, ke ĉio bone finiĝos. Mi tute ne samopinias. Laŭ mia vidpunkto, vivo estas absurda, ĉar ĝi fontas el hazardo, kaj hazardo rezultigas ion ajn. Al mi plaĉas la starpunkto de Sartre, ke ĉio jes ja estas absurda, sed ke ni povas en tion meti sencon, pli malpli sukcese, kiu konsistus en tio, ke ni strebu por igi vivon kiel eble plej agrabla por kiel eble plej multaj homoj. Mi eĉ opinias, ke ni havas tiun respondecon. Se konsideri, ke ne ekzistas Dio, kaj ke neniam ekzistis paradizo, estas nia tasko krei kondiĉojn sociajn, sanecajn, humanecajn, psikologiajn tiamaniere aranĝitajn, ke ni pli kaj pli proksimiĝu al tiu idealo. Jen. Mi diris al vi, kion mi kredas. Estas tre diference de tio, kion kredas vi, sed mia vidmaniero ŝajnas al mi pli probabla.

– Vi kredas, kion vi kredas, mi kredas, kion kredas mi. Nenio povas helpi scii, kiu el ni pravas, ĉefe ne scienco, ĉar tiu temo staras ekster ĝia studkampo. Sed, sincere, mi preferas mian pozicion al la via. Des pli ĉar la mia baziĝas sur travivita sperto konstante retravivata.

– Ĉu sperto, ĉu deliro kun halucinoj? Aŭ fabelo, kiun via nekonscia psiko proponas al vi, por ke vi povu elteni en mondo, en kiu vivo estas malmilda, se oni kuraĝas fronti al la fakto, ke ĝi ne havas sencon.

– Ne havas sencon, ĉu? Vivo sensenca? Nenio permesas al vi diri tion. Vi ŝvelas pro malmodesteco! Por vi “Mi ne komprenas” egalas al “Tio ne povas ekzisti”. Gravega mislogiko: vi atribuas al via intelekto kapablon senliman. Kelkaj el viaj kolegoj havas alian rigardon al la mondo, ekzemple karmemora esperantista psikoterapiisto Charles Baudouin, kiu foje diris: “La signifo de la vivo estas rideto de infano.”

Dektria kunsido: Nuancoj

– Vi ekposedis min, fine de nia lasta renkonto, kun via citaĵo pri infana rideto. Ĝi neniel ŝanĝas mian rigardon al la mondo, tute certe, sed estas vere, ke, ek de kiam mi estas avo, vivo havas por mi pli riĉan signifon, ĉar mi povas babili kun miaj nepoj, ludi kun ili, instrui al ili ĉiajn aferojn. Kaj kiam ili ridetas, fandiĝas mia koro tenere. Mi sentas ian eksterordinaran varmon en la brusto, mi vibras, tio faras al mi bonon. Mi supozas, ke tio estas manifestiĝo de la vivinstinkto. Kiam aperas nova generacio, varmas nia koro, ĝoja, ke la speco plu daŭros. Nia speco, kiel ĉiu besta speco, volas plu vivi. Tio jam okulfrapis al mi, kiam miaj gefiloj naskiĝis. Mi reagis per sento de fiereco, kiel ĉiuj junaj patroj. Tamen, sincere, se oni pensas pri tio, kion viro devas fari, por ke homido naskiĝu, tio ne estas aparte heroa ago. Ne estas kialo fieri. Ĉu ne stranga tiu fiero? Kion vi opinias?

– Ĝi ŝajnas al mi normala. Vivo estas manifestaĵo de mia amiko la eternulo. Ĝi estas konstanta renoviĝo, muariĝo, kiel rebriloj de suno sur akvo fluanta, ree kaj ree ŝanĝiĝantaj. Ĝi estas konstante si mem kaj konstante malsama, kiel maro aŭ fajro. La alveno de plia estulo, unika, al kiu, de la komenco de la universo – do dum dek kvin miliardoj da jaroj – plene similis neniu, manifestas la fekundecon de la kreanto. Kaj la fakton, ke di estas senfina, ĉar la genkombinoj estas same senfinaj kiel la liter- aŭ ciferkombinoj, kiujn mi citis, kiam ni pritraktis eternecon. La fiereca sento radikas en tio, ke vi servis kiel kanalo por tiu fekundeco. Iom kiel en la rakonto pri la fonto. Ankaŭ la fonto rajtis fieri, kvankam ĝi sciis, ke ĝi estas nenio, nur truo.

– Laŭ via opinio diverseco estas bonaĵo, nur pro tio, ke ĝi ekzistas, ĉu?

– Kompreneble, kaj ankaŭ laŭ via, se vi nur pripensos du sekundojn. Vi ne elportus mondon, kie ekzistus nur unu besto, nur unu frukto, nur unu speco de vino, nur unu manĝaĵo, nur unu korpa tipo, nur ebenaĵo sen eĉ plej eta monteto, sen valo eĉ mallonga. La diversecon de naturo, kiel la diversecon vivstilan, kulturan, vestan, muzikan kaj dancan, lingvan, arkitekturan, kuir-receptan, ktp, ĉiuj taksas riĉaĵo, ĉar fakte estas riĉaĵo. Estas la respondo de vivo al postulo pri senfineco, kiu vivas en ĉiu el ni. Kaj tiu respondo kontentigas ion en ni, eĉ se ni scias, ke neniam ni sukcesos tute-tute koni ĉiujn diversaĵojn, almenaŭ ĉi-vive. Mi kredas, ke mia tie-transa ĝojdonanto same alte taksas diversecon kiel liberecon. Verŝajne, cetere, ambaŭ estas du flankoj de unu sama monero. Mondo, en kiu A diesa ne tute egalas al B bemola, kaj en kiu ekzistas dekoj da nuancoj de ruĝo aŭ bluo estas pli agrable aminda ol mondo, kie ekzistus nur unu speco de ruĝo aŭ bluo, aŭ nur unu noto A. Ĉu vi ne samopinias?

– Jes, certe. “Nuancoj”. Mi ne scias, kial, tiu vorto tuŝas min. Mi forgesis la penson, kiu trafulmis tra mia menso, kiam vi menciis ĝin alifoje. Ĉu vi memoras, en kiu ĉirkaŭteksto?

– Verŝajne, mallerte provante priskribi al vi mian paradizan amikon, mi diris al vi, ke mi konstante vidas din “en nuancoj”. Mi konscias, ke tion diri ne estas tre klare, sed la afero ne estas facile esprimebla. Mi diru, ke di ne estas giganta bloko, maso, ŝtona koloso. Di estas konstante ŝanĝiĝantaj rebriloj. Rivereton vi ne povas kapti. Ankaŭ fajron ne. Se vi fotos fajron je iu difinita momento, vi havos unikan bildon. Ek de la bigbango … mi ne scias, ĉu la vorto ekzistas, mi celas: la eksploda komenco de la universo … neniu fajro havis ekzakte tiun formon. Tamen dum la tuta daŭro de la fajro, estas la sama fajro, kaj la rivero estas la sama rivero, eĉ se ne estas du sekundoj, dum kiuj la akvo estas ekzakte sur la sama loko, kun la sama aspekto, la sama koloro. Mia luma amiko similas al ili: ŝanĝiĝanta, viva, ondeca, kaj tamen ĉiam si mem, ĉiam fidela al si kaj al ni, ĉiam absolute fidinda. Tial nia inteligenteco ne kapablas kapti din. Di ne estas nur substantivo, di estas ankaŭ verbo: ami, krei. Mi volas diri, ke kiam vi amas, vi dias, vi diumas, se vi preferas: di estas tie, estas en vi, pasas tra vi. Same kiam vi kreas, escepte se vi kreas por suferigi aŭ ekspluatante iun. La nuanco estas la eta diferenco. Simila al spico, al eta guto, al eta herbo, sen kiuj la manĝo ne estus same frandinda. Por priparoli din ĝuste, ofte necesas uzi du terminojn kun malsama intenseco: forta, sed ne disprema, milda sed ne mola, rekta sed ne rigida, fleksebla sed ne senspina, simpla sed ne simpligita ĝis kompleta plateco …

– Dio ne estas malsupre, ĝi estas supre. Pri tio vi ne povas kontraŭmeti viajn adjektivojn.

– Kian strangan ideon! Vi asertas, ke vi volas koni la enhavon de mia “deliro”, sed kiam mi ĝin tute simple priskribas, vi ĵetas kontraŭargumentojn al mia vizaĝo. Ĉu vi ne sentas vin komforte en niaj konversacioj? Ne estas supro kaj malsupro rilate al mia amiko. Kiam mi uzis vortojn kiel “supre” aŭ “ĉiele”, tio estis, ĉar mi ne scias, kiel esprimi tiujn senspacajn realaĵojn. Oni povas metafore diri, ke di situas supre, sed di situas ankaŭ en la profundo. Ju pli vi supreniras al la kulmino, des pli vi progresas malsupren al la profundo. Tio povas soni stranga, sed tia estas mia sperto. Supozeble la spiritaj leĝoj diferencas de la fizikaj. Certe, di neniam troviĝas en tio, kio estas morale malalta. “Malalta” kaj “profunda” estas tre malsamaj aferoj en la spirita mondo. Estas vere, ke di tamen ĉeestas en la kanajlaj, malnoblaj tavoloj de la socio, por solidari. En la drogaĉulo, kiu hurlas al li “merdon!” kaj kiu, intence, delogas kunulon por tiun treni en sian fian dekadencan kirlofumon, sciante, ke nur mizeron li kaŭzos al li, di ĉeestas. Ne en la volo detrui kaj malbonfari, sed en la solidareco kun la sufero, kiu kondukis al tio, en la kompreno, ankaŭ en la deziro liberi. La drogulo volas liberi rilate al la socio aŭ al morala mizero aŭ al aliaj aferoj, kaj la deziro liberi, en ni, ĉiam estas la ĉeesto de mia luma kamarado. Evidente, en la kazo de la drogulo, tiu deziro estas perversigita, sed ĝi tamen estas aŭtenta aspekto de tiu, kiun mi rakontas al vi. Mia amiko la eternulo, mi jam diris al vi, similas al nia sango. Sango nutras ne nur cerbon, ĝi iras ankaŭ en la intestoj kaj plandoj.

– Via ulo – Dio – havas sentojn: ĝi amas, ĝi preferas, ĝi volas savi. Kaj ĝi agas: ĝi organizas savon. Mi ne scias kial, sed tio ĝenas min. Se mi kredus je Dio, mi komprenus ĝin kiel abstraktan principon, kiu regas la universon.

– Vi rondiras en senelirejo. Vi eĉ ne volas supozi dum sekundo, ke temas pri io alia ol halucinoj, ekzemple pri realo ekstera al via eta fermita mondo de universitata intelektulo, kaj vi ne akceptas, ke mi scias preskaŭ nenion pri la naturo de la estulo, kiun mi renkontas nokte dum miaj … mi diru … spiritaj … aŭ ĉu mistikaj? … vojaĝoj. Sed mia vidmaniero estas kohera. Di estas la plej perfekta el la ekzistaĵoj. Ĉu vi ne opinias, ke estulo, kiu amas, vibras, vivas, estas pli perfekta ol abstrakta principo? Eĉ se kelkrilate vi blindas pro ŝtopitaj menskanaloj – vi sentas, ĉu ne?, ke kiam mi tiel parolas, estas nur luda amika moketado, kiu forprenas nenion el mia respekto al vi – eĉ, do, se kelkajn aferojn vi ne vidas klare, vi tamen ege utilas al la homoj per via stranga profesio. Vi savas, vi eltiras pacientojn el ĉiaspecaj suferoj, vi igas homojn pli feliĉaj senigante ilin je inhiboj aŭ kompleksoj, kiuj fuŝis ilian vivon, ĉu ne vere? Ĉu tio ne havigas al vi valoron superan al tiu de astronomiaj leĝoj, kiuj ŝanĝos eĉ ne reguleton, ĉar io al infano doloras, aŭ ĉar alia tipo de verdo igus pentraĵon pli kontentiga? Via “Dio-abstrakta-principo-reganta-la-universon” ege similas astronomiajn leĝojn. Blindaj, senkompataj, necedemaj, neflekseblaj. Sed kiel savi aŭ krei belaĵojn, se oni ne estas iu, kiu sentas, kiu vidas, kiu agas? Ĉu iu ne estas pli ol io? Se mia luma amiko estas io, vi estas supera al di. Eble ĝuste tio plaĉas al vi en via teorio: ĝi metas vin super ĉiuj!

– Vi eraras. Mi senprobleme akceptas, ke ekzistas estaĵoj superaj al mi. Sur aliaj planedoj, ekzemple, aŭ en la estonta tempo. Kio ĝenas min, tio estas, ke Dio, laŭdifine, estas senlimulo. Nu, persono distingiĝas de alia persono, do havas konturon, havas limojn. Personojn limigas tio, kion ili havas, sed aliaj ne havas, kaj tio, kion ili ne havas, sed havas aliaj.

– Vi pravas. Kion vi diras, tio bele esprimas, kion mi vidis. Miaopinie nin ĝenas refoje la lingvaj kaptiloj. Vortoj. Vortoj kiel “persona” kaj “nepersona” estas kaptiloj, trompiloj. “Persona” povas elvoki ideojn kiel “iu, kiu faras stultaĵojn sekvante sian fantazion sen konsideri la aliajn” aŭ “kiu volas diferencigi sin de ĉiuj”. Klare, tio ne povas aplikiĝi al mia lumulo, kiu ne estas persona en la senco, ke Ulo Ikso havas tiun kaj tiun karakterizojn, kiuj mankas al Ulo Ipsilono. Mia tiea amiko ne havas rivalojn, samulojn, similulojn. Estante ege supera al ĉiuj niveloj, di estas, iumaniere, nepersona: super kaj trans ĉiu persona diferenco.

Sed se mi diros “nepersona”, oni miskomprenos min. Tiu vorto elvokas konceptojn kiel “sen animo”, “sen koro”, “anonima”, “abstrakta” aŭ “universala”, en la senco “konsideranta nur la amasojn, ne la individuojn” aŭ en la senco de io tiel vasta, oceaneca, ke eta guto aŭ eta fiŝo por ĝi ne ekzistas. Tiu, kiun mi renkontadas, plej kontrastas al tiuj. Ĉu estus pli klare, se mi dirus “transpersona” aŭ “superpersona”? Ĉiaokaze, mia amiko el la alia dimensio estas ne io, sed iu.

– Se tiel, estas klare, ke tiu, kiun vi nomas via amiko, estas la Dio de okcidentaj religioj. Por ili estas tre grave koncepti Dion kiel iun, eĉ iun, kun kiu eblas rilati, kun kiu rilati eĉ estas normale. Tio estas punkto, je kiu mi ne povas kredi.

– Vi estas libera elekti vian starpunkton. Sed via elekto estas laŭ mi bedaŭrinda. Se vi nur scius, kiom da bonaĵoj pro ĝi vi mistrafas!

Dekkvara kunsido: Ne senkorpa

– Refoje vi cerbumis pri miaj diraĵoj, kaj vi deziras diskuti. Tio vidiĝas el via vizaĝo. Ni ofte staras malproksime de la komenca projekto: ke mi simple raportu miajn travivaĵojn en la transo.

– Mi konfesas, ke vi pravas. Vi igas min cerbumi, tio estas fakto. Kio interesas min, tio estas vin kompreni, kompreni la mensajn meĥanismojn, per kiuj naskiĝas viaj strangaj noktaj eksterteraj vojaĝoj. Kaj kiel mi povus esti certa, ke mi bone komprenas vin, se mi ne demandas?

– Konsentite. Nu, bone. Elpafu!

– Vi klarigis al mi pasintfoje, ke via luma amiko la eternulo estas nek persona nek nepersona. Kaj mi kontraŭdiris, ke ĝi havas sentojn, ĉar ĝi sendas savistaron al tiuj, kiuj estas enŝlositaj sub la ruboj de ruinigita konstruaĵo. Sed, eĉ se superpersona, kiel principo povus ami? Ĉar por mi, senkorpa estaĵo nepre estas io abstrakta.

– Jen tipa okazo, kiam reliefiĝas la nekredebla distanco inter vi kaj mi. Se laŭ vi temas pri principo, ĝi havas nenion komunan kun la estulo, kiun vi petis min rakonti. Principo estas io, ne iu. Krome, mia amiko havas korpon. Kiel mi jam diris, di estas kiel sango en vi. Di estas la vivo en vi. Vi estas ties korpo. Kaj ankaŭ mi. Sed di lasas vin libera – kaj di lasis liberaj la socion, viajn gepatrojn, ĉiujn, kiuj iel influis vin – tiel, ke via korpo povas fari agojn, kiujn “di-en-vi” per si mem ne farus. Certe estas okazoj, kiam vi sentas, ke vi faras aferon, kiun funde de vi vi ne aprobas, ke vi estas kvazaŭ enŝlosita en konduto, kiun vi ne vere elektis plene libere. Tiuj estas okazoj, kiam vi estas viktimo ĉu de via pasinteco (stulta decido, kiun vi foje plenumis kaj kies konsekvencoj plu daŭras), ĉu de aliaj estuloj – gepatroj, amikoj, instruistoj, pastroj, filmkreantoj, libroverkintoj, reklamistoj, ĉiaspecaj uloj – kiuj kondiĉis vin fari aferojn, kiuj, funde, malplaĉas al vi, sed el kiuj vi ne scias, kiel malligi vin. Eble estus troigo diri, ke ni vivas en mondo, en kiu ĉiuj konstante provas influi ĉiujn, sed ĉu vi ne kredas, ke estas iom da vero en tiu ideo? Kaj kiam la influemuloj uzas tre potencajn premrimedojn, ekzemple: “Se vi tion faros, vi eterne suferos en infero” aŭ “Se vi ne surhavas veston aŭ ŝuon de marko Ikso, kio vi estas? Nulo!”, ni estas tiel malfortaj, ke la premanto gajnas. Ŝajnas al mi, ke la plimulto el la homoj ne kapablas defendi sian liberecon, ili konstante serĉas, sen tion konscii, iun, kiu diros al ili, kion fari aŭ kion pensi.

– Jes, mi vidas, kion vi celas. Tia estas ekzemple cigaredfumanto, kiu volus ĉesi fumi, sed kiu ne sukcesas, kaj kiu komencis, ĉar, kiam li adoleskis, lin tedis ĉiam rifuzi la proponitan cigaredon kaj aŭdi la kunulojn diri “Vi ne kuraĝas fumi, ĉu? Vi ne estas viro!” Ili ne respektis lian liberecon, ili premis, por ke li faru kiel ili, la reklamoj aldonis al ilia influo siajn manipuladojn de la nekonscia psiko, kaj nun li bedaŭras, sed li ne trovas, kiamaniere eliri el tiu sakstrato.

– Jes. Ekzakte al tiaj sintenoj mi aludis. Ni povas uzi nian persvadforton aŭ nian prestiĝon por konduki aliajn al kondutoj, kiuj funde ne plaĉas al ili. Aŭ instrui al ili ami aferojn – drogon, malhonestaĵojn, seksumajn praktikojn ne respektajn al la partnero – kiujn, komence, ili sentis plej kontraŭaj al tio, kio radias plej profunde en ili. Temas pri perversigo de gusto aŭ inklino.

– Vi priskribas per terminoj … kiel diri? … ĉu metafizikaj? … realaĵojn, kiujn mi ĉiutage renkontas en mia profesia praktiko. Sed en nia ĵargono ni nomas tiujn “kompleksoj”, “nekonsciaj meĥanismoj”, “duobla ligo”, ktp

– Egale, kiel tiuj nomiĝas, kiam la funkciado de liberecoj estigas diferencon inter tio, kion via korpo faras, kaj tio, kion via animo esperas en siaj plej profundaj tavoloj, aperas streĉiĝo, konflikto, inter la fundo kaj la pli supraĵaj niveloj. Mi tion bone perceptis pri mi. Kion oni sentas, kiam oni sentas sin malbonhumora, fuŝa, aĉa, sentaŭgulo, aŭ sentas la mondon fuŝa, aĉa, maltaŭga, tio estas la konflikto inter “di-en-ni” kaj “ni-en-ni”. Tiu foje montris al mi, ke nia korpo enhavas pli multajn agantojn ol ni imagas.

– Aj aj aj! Per tia diro, amiko mia, vi montras vin preskaŭ psikoza. Ekzistas fakterminoj por tiatipa deliro …

– Sed eble la frenezuloj estas tiuj, kiuj kredas, ke ili komprenas ĉion, kaj kiuj elpensas tiajn terminojn por rigardi de supre homojn, kies travivaĵoj superas la komprenpovon de ilia malvasta cerbo. Krome, kiel vi scias, mi ne pretendas ne esti freneza. Mi ne scias. Mi ne eldiras juĝon. Mi rakontas miajn travivaĵojn. Dia korpo estas ne nur la via, estas ankaŭ arbo, herbejo, lago, floro, domo, kiujn homoj konstruis kun koro plena je amo …

– … aŭ kun multe da egoismo kaj aĉa kompreno pri belo.

– Jes. Se tiel, homoj vestis din per vesto, kiu din misprezentas. Di tion ne ŝatas, sed di lasas ilin fari, ĉar por di homoj estas infanoj, kiuj ne scias, kion ili faras, kiuj tion lernas ege malrapide, ege laŭgrade, de jarmilo al jarmilo. Di similas patron, kiu lasas sian fileton ludi tajloron kaj surmeti sur la korpon patran vestaĵojn, kiuj naŭzus lin, se tion farus plenkreskulo. Aŭ katon, kiu konsentas, ke infano kaŭzu al ĝi doloron, ĉar ĝi scias, ke estas infano. Mia luma amiko lasas la homojn kaj aliajn estulojn fari, kion ili volas, ĉar di disponas eternecon. Di scias, ke la allogo de dia belo / bono estas tiel forta, ke homoj kaj aliuloj finfine vestos la universojn laŭ maniero, kiu taŭgas al di. Por di jarcento estas multe malpli ol sekundo por ni.

– Unu el la fascinaj trajtoj de via mensa stato estas via tempa skalo. Vi rigardas laŭ vidpunkto tre malsama ol la mia. Vi parolas pri jarcentoj kaj jarmiloj en kazoj, kiam mi uzus skalon nur horan aŭ tagan.

– Tiaj la aferoj aperas al mi, kiam mi iras al mia rendevuo trans la bordo. Sed mi revenu al tio, kion mi diris: mia tiea amiko ne estas principo. Estas iu, kiu amas, vibras, vivas. Di estas amo, vibrado, vivo. Kaj di transdonas amon, vibradon, vivon. Di traktas ĉiun ekzistanton kiel unikan. Estas la malo de administrejo. Por la impostoj, kiu vi estas, tio tute ne gravas. Kio gravas, tio estas eksteraj aferoj: via salajro, viaj enspezoj, via familia situacio. Sed kio okazas en via imago, viaj revoj, sonĝoj, deziroj, timo, suferado, aspiroj, psika aŭ spirita vivovojo, tio ne estas konsiderata. Di agas male. Kio din interesas, tio estas via esto. Vi kiel persono, ne kiel n-ro Tiom aŭ Tiom ĉi.

– Ĝi havas malsaman sintenon rilate al ĉiu kreito?

– Jes. Di estas plene adaptita al ĉiu kreato, di ja …

– Pardonu la interrompon, kial vi diras “kreato”, ne “kreito”?

– Ĉar di ne ĉesas krei ĉion, kio ekzistas. Di nun kreas vin, kaj min. Je ĉiu sekundo de nia tempo di subtenas tiujn, kiujn di kreas. Di estas kiel mano en infanteatra pupo. Sen la mano ĝi estus mola kaj inerta. Sed mia komparo riskas kaŭzi miskomprenon, ĉar vera teatra pupo ne vivas sendepende. Kontraste, homo liberas: estas pupo, kiu faras, kion ĝi volas, kiu decidas, kion la subtenanta mano faros. (La realo estas pli komplika: oni aldonu, ke la teatra pupo samtempe estas viktimo – kaj profitanto – de la influo de aliaj estuloj, kiuj antaŭe intervenis en ĝia vivo: ĝi faras movojn, kiuj jen estas tiuj, kiujn ĝi mem volas, jen estas movoj, kiujn aliaj kondiĉis ĝin fari, sed ambaŭkaze la mano lasas la pupon regi siajn movojn.)

– Se tiel, la mano utilas al nenio! Kial supozi, ke ekzistas mano? Ne estas mano!

– Estas unu mano, ĉar estas ankaŭ alia mano, kiu estas parto de la sama korpo. Ankaŭ tie estas pupo vibranta. Di lasas ilin ludi. Ili povas frapi unu la alian, batali, insulti sin reciproke: estas stadio en ilia ludo. Di scias, ke finfine ili komprenos, ke estas preferinde harmonii inter si ol malestimi, ol kriaĉi humilige aŭ ol militi. Pro respekto, di volas, ke ili mem atingu tiun komprenon, ne ĉar iu perforte trudis la bonan sintenon al ili. Sed mia komparo, kiel ĉiuj komparoj, tre malproksimas de la realo, kia mi vidis ĝin. Eĉ se nur ĉar mi devus atribui al di senfinan nombron da manoj.

– Kiam vi diris, ke la pupo regas la manon, tio pensigis min pri dancado.

– Jen belega bildo! Vi plene pravas. Ĉiu estulo dancas kun di. Iuj sentas, ke di pli bone gvidas ol ili, kaj ili petas din gvidi. Tion di faras, kvankam kelkfoje di diras: “Tamen, iom da digno! Ne pasivu! Akceptu iniciatemi! Nun estu via vico konduki min.” Aliaj volas fari, kvazaŭ ili estus solaj, sen partnero. Di respektas ilin, lasas ilin konduki din tien, kien ili iras. Di plu havigas al ili vivon, moviĝon. Di provas revenigi ilin al ilia propra ritmo, al la vera ritmo de la paro, di flustras al ili, ke tiu zono estas danĝera, aŭ tiu maniero danci nekontentiga, sed di nur flustras. Di neniam perfortas, ĉar por di, kio valoras pli ol ĉio, tio estas libereco. Di scias, ke oni sukcesas pli bone, se oni malkovris mem. Kaj di scias ankaŭ, ke se la partnero faligos ilin en abismon, di kapablos eltiri lin aŭ ŝin el tie.

– Se ĉiu dancas kun ulo, kiu estas la sama laŭ miliono da ekzempleroj, devas esti ege monotone!

– Sed ĝuste tiel ne estas. Kaj mi imagis, ke vi komprenis! Memoru, kion mi diris pri dia amo al diverseco. Di similas manon en teatra pupo. Se estas infana pupo, di similas infanan manon, se estas gorila pupo, gorilan manon. Di estas la animo de ĉiu korpo. Di ne estas la sama ulo. Jes, jes, mi eraras. Kiel malfacile estas klarigi ĉi-tere aferojn tiel simplajn tie! Di ĉiam estas si, la unikulo, la sola, kiu estas super ĉio, origine de ĉio, baze de ĉio kaj fine de ĉio, samkiel centre de ĉio, sed di havas miliardojn da vizaĝoj. Ĉar di estas vivo konstante renovigata. Mi nomis din ondemaj, ŝanĝiĝantaj rebriloj, ĉu vi memoras? Di povus esti io ajn, krom monotona.

– Adaptita al ĉiu, amanta ĉiun, ĉu?

– Jes. Estas dio proksima. Tiel proksima al vi kiel viaj karno kaj sango. Sed samtempe universala: ena al ĉio, subtenanta ĉion ekzistantan, amantan ĉion, kio estas.

– Ĉu ankaŭ viruson, kiu kaŭzas inferecajn suferojn?

– Aŭskultu, tion mi ne vidis. Sed se juĝi laŭ tio, kion mi efektive konstatis, mi diros, ke plej probable okazas jeno: di amas la viruson, sed di ne amas tion, kion la viruso faras al la malsanulo, aŭ di ne amas ĉi ties mankon de rezistopovo, kiu ebligas al la viruso agi detrue. Kiel estaĵo, la viruso estas amata. Sed io certe estis perversigita en la rilato inter homo kaj viruso, ĉu la homo iĝis sendefenda kontraŭ io, kio havis alian funkcion ol malbonfari, ĉu la viruso estis enpuŝita en alian agadon ol tiu, por kiu ĝi kreiĝis. Kiam vi diras al via edzino vundan parolon, se tio okazas al vi, di amas vin, eĉ en tiu momento. Di amas vian personon, vian eston, vin. Sed kion vi faras, tio ne plaĉas al di. Ĉar di amas ankaŭ la personon de via edzino kaj por di ĉiu ekzistanto rajtas esti respektata. Miaopinie, por di ekzistas granda diferenco inter estulo kaj ago … Ej! Mi atentu! Estas io fia en niaj interparoloj!

– Kio?

– Pli kaj pli vi alparolas min, kvazaŭ mi estus fakulo pri Dio. Kaj mi ludas la ludon, kiun vi ekirigas. Ĉu ne ĝuste tion moralistoj nomas “orgojlo”? Eĉ se vi ne kredas, kion mi rakontas, via maniero paroli flatas min. Mi preteratentas, ke mi scias pri di praktike nenion. Mi ŝajnigas min tiu, kiu scias. Mi donas al vi belajn respondojn, kvazaŭ mi kompetentus. Estas trompe. La demando, kiun vi ĵus vortigis, tre alte superas mian “halucinan” sperton. Nenion mi eksciis pri virusoj. Kial mi tamen provis respondi?

– Estas home, laŭ mi. Unuflanke, mia parolmaniero subkomprenigas, ke vi havas tiun kompetentecon, kaj estas normale ludi rolon, kiun la alia atribuas al ni kiel evidentan. Aliflanke, estas home, kiam oni havas partan sperton en unu kampo, provi diveni, surbaze de tiu sperto, kio okazas tuj trans la limo de la konataĵoj. Estas tie nenio riproĉinda. Des pli se, kiel vi, oni kapablas ekkonscii, kio okazas, kaj konstati, ke oni eliras el la konata sfero. Se ne, oni misprenas probablan opinion por vero, kaj oni falas en antaŭjuĝon.

– Vi estas indulgema. Dankon pri viaj toleremo kaj kompreno.

– Ĉu vi scias, kiel la verkisto David Ŝahar konceptas malbonon?

– Ne.

– Li diras, ke ĝi konsistas en tio, ke afero ne situas ĝustaloke, tiel ke ĝi akiras alian identecon. Kafo en mia taso estas bono, bona. Kafo sur mia pantalono estas malbono, malbona. Ĝi eĉ ne plu estas kafo, ĝi estas makulo. Eble la viruso estas en simila situacio …

Dekkvina kunsido: Ĉu toksomanie?

– Okazis io. Vi aspektas kiel iu, kiu estis … mi ne dirus traŭmatita … tio estus tro forta, sed … skuita.

– Psiĉjo, vi mirinde legas el vizaĝo, tio estas unu el viaj ŝatataj talentoj. Jes, okazis al mi io, kio … ankaŭ mi ne trovas la vorton … ŝancelis min, kaŭzis en mian animon kvazaŭ tertremon.

– Sed estas klare, ke vi retrovis vian ekvilibron, tio ne lasis vin surgrundigita, aŭ deprimita.

– Ne, tute male. Mi ŝvebas en dankemo, kaj tio estas plej agrabla. Fakte, temas pri sonĝo.

– Ĉu vera sonĝo, aŭ io, kio okazis al vi dum ekskurso en la mondo de senfina lumo? Por vi, tiuj estas tre malsamaj aferoj, ĉu ne?

– Jes. Mi sonĝas ĉiunokte, kiel ĉiu homo, kaj tio havas nenion komunan kun la alia sperto, kiu ĉiam estas tute stabila, en kadro, kiu ne varias dum la restado tie, aŭ varias nur en kohera maniero, kiel surtere. Kaj krome estas ĉiufoje io, kio bonefikas al mi, travivaĵo, dum kiu mi renkontas nur bonulojn, estulojn simpatiajn, komprenemajn, kapablajn kunvibri kun mi aŭ kundividi miajn zorgojn. En la sonĝoj okazas io ajn. Mi povas timi. Ofte mi forgesis ion, aŭ mi ne retrovas miajn ŝlosilojn. Aŭ mi sidas en la lernejo kaj mi ekkonscias, ke mi ne faris la farendan taskon. Aŭ mi estas tute nuda inter homoj vestitaj. Aŭ min persekutas banditoj. Aŭ mi transiras en unu sekundo de ĉevalo al biciklo al kamiono. Vi scias, kiajn sonĝojn mi vidas, ni sufiĉe parolis pri ili dum la terapio. Ili ne ŝanĝiĝis ek de kiam mi vizitadas la brilmondon, krom per tio, ke mi pli malofte havas sonĝojn, en kiuj mi timas aŭ sentas min malsupera.

– Vi diras, ke tiuj noktaj vojaĝoj estas stabilaj. Kiam vi forflugas al tiu brilmondo, ĉu vi ĉiufoje trafas la saman ejon?

– Ne. Tute ne. Estas preskaŭ ĉiam malsame. Mi vidas la knabineton. Ŝi ridetas al mi petole, kaj poste … Estas kvazaŭ mi ĵetus ĵetkubon, kiu difinus, en kiun ĉelon de la ludo mi metos mian ludmarkon por komenci. Fakte, mi havas ian povon super la komenca kadro. Se mi deziras alveni en loko kun difinitaj karakterizoj, senprobleme prosperas al mi. Sed tion mi ne faras, ĉar fascinas min vidi la variecon de la scenejoj, kaj tio pliigas mian liberec-senton, kiu pliigas la senton proksimi al mia tiea amiko. Ofte mi sentas din, mi sentas dian ĉeeston, eĉ se mi din ne vidas, eĉ se mi ne parolas kun di. Mi sentas, ke mi estas en mondo, kiu aparte bele manifestas din. Estas tre malfacile esprimi, kion mi vivas, per teraj vortoj. Kiam di ne percepteblas, mi tamen sentas din, kaj kiam ni ne parolas, tamen ni parolas. Kompatinda psiĉjo! Kun via kartezia logiko, vi neniam povos penetri la mondon de la glorbrilo.

– Aĉ al mi! Tamen, mi ne malbone vivas eĉ sen koni vian fantazian mondon. Des pli, ĉar mi ekkonas ĝin per vi …

– Ha jes! Tion vi foje nomis “vivi per peranto”. Mi ĝojas, ke mi povas fari al vi tiun servon.

– Ni transiru al io pli serioza. Kiel aspektas tiuj neatenditaj kadroj, en kiuj vi subite troviĝas.

– Ili konigas al mi la diversecon de mia tie-transa lumkamarado, diversecon, kiu estas senfina, ĉar di estas senfina. Alivorte, povas esti ege simple, normale aŭ tute surprize. Verda pejzaĝo kiel nialanda kamparo. Granda urbo kiel Parizo, sed sen poluo, sen malbelaj magazenoj, sen homamasoj, kies vizaĝoj estas streĉitaj, zorgaj aŭ atakemaj, kaj kun pli vastaj kaj plaĉaj verdaj spacoj. Neĝa pejzaĝo. Ŝipo meze de vasta maro, jen kvieta, jen kun gigantaj ondoj. Biblioteko, kie homoj toge vestitaj malvolvas antikvajn tekstojn kovritajn per stranga skribo, ridetante unu al la alia. Vidaĵo de sur alta montaro, vi scias, kiel aperas, se oni staras pli alte ol la limo de la arboj, kaj oni troviĝas en rokdezerto. Tre paca klostro, kun kvadrata ĝardeneto kaj puto meze. Ĉambro simila al nenio konata, en domo eksterordinara, kiel verŝajne ekzistas sur aliaj planedoj. Praarbaro simila al la amazonia. Ĉina ĝardeno mirinde aranĝita, kiajn mi vidis, dum mi laboris en orienta Azio. Vastega herbejo kun enormaj aroj da bizonoj …

– Estas do bestoj, ĉu ne?

– Certe! Ĉu pri tio mi neniam parolis? Nekredeble vasta gamo de plej diversaj bestoj, floroj, kreskaĵoj.

– Kaj vi ne elektas, ĉu?

– Ne konscie. Estas pli malpli, kvazaŭ mi pagus abonon al restoracio, kies ĉefkuiristo ĉiutage preparas malsaman menuon. Mi fidas lin. Se io ne plaĉus, mi petus ion alian kaj tion ricevus. Sed neniam okazis, ke ne plaĉas al mi. Eĉ kiam mi retroviĝis rajdanta flugantan ĉevalon, kiu rapidis supren direkte al brulanta stelo. Aŭ kiam mi staris funde de oceano, kaj paŝis sen devi naĝi kaj sen spirproblemo. Iuaspekte, estas mondo sonĝa aŭ luda, kiel la mondoj, kiujn elpensas infanoj aŭ bildostri-desegnistoj. Sed ĉiam estas io, pro kio estas ege pli ol tiuj: la konversacioj, la faktoj, kiujn oni instruas al mi, la fakto esti amata, estimata, alte taksata. La ĝojo. Ĉiam estas fona etoso de ĝojo. Kaj ĉiam estas tre trankvile, krom se mi decidas la malon por preciza celo. Aŭ pli ĝuste, ĉiam regas granda trankvilo funde de mia koro, eĉ se je la nivelo de gestoj kaj agoj povas ekzisti ia ekscitiĝo.

Foje la ekskurso komenciĝis meze de tre skuata maro. Mi estis en eta-eta boato, vera nuksoŝelo. Mi estis sola, kaj ne sciis, kie mi troviĝas. Zigzagis fulmoj, tondris. Sed sentiĝis nevidebla ĉeesto, pro kiu mi estis plene trankvila, sen eĉ plej eta zorgo. En sonĝo simila sceno terure angorigus, ĝi striktigus la gorĝon, anheligus. Ankaŭ en realeco, cetere. Tie, ĝi pli similis al plezuro. Tial mi ne timas morti. Mi scias, ke trans morto nin bonvenigas homoj ege simpatiaj, kaj ni neniam enuos, tiom da fascinaj aventuroj ni vivos. Preterpase mi diru, ke vi, kiu ŝatas legi, trovos tie transe librarojn, apud kiuj ĉiuj teraj kune estas kvazaŭ ludmagazeno por sesjaruloj.

– Ha jes! Ĉu vi vidis bibliotekojn?

– Jes. Kaj vidbendejoj kaj diskejoj.

– Ĉu oni dancas en tiu universo?

– Kompreneble. Festo estas tie grava ero de la vivo. Sed ankaŭ silento, kian povas elekti iu portempe enmemiĝinta en soleco, plej ripozige. Oni tie trovas ĉiujn elementojn de surtera kaj ekstertera vivo, escepte de la malbonaj. Apud bibliotekoj ekzistas rimedoj por transdoni informojn, kiaj ne ekzistas niamonde, specoj de ĉioampleksa vido, kiuj komunikas en unu sekundo la enhavon de dudekvoluma enciklopedio (ho ve, en mia sperto, restas el tio nenio, kiam mi revenas sur nian planedon). Oni elektas laŭ la gusto kaj ritmo. Oni povas pasigi la eternecon en lernado, distrado, kontentigo de sia scivolemo.

– Ĉio, kion vi ĵus diris, tiuj pejzaĝoj, la ĉevalo, kiu ekflugas, la eta boato en la alt-onda maro, pensigas min pri LSD. Mi min demandas, ĉu, neintence, vi ne hazarde trovis sistemon, kiu igas vian cerbon sekrecii halucinigan substancon. Ĉu viaj promenoj en tiuj ĉielaj lokoj ne estus kvazaŭ toksomania kutimo?

– Je tio vi ne kredas, espereble! Aŭ ĉu pliafoje estas rimedo defendi vin kontraŭ vero, kiu vin timigas? Kiel vi povas diri ion similan? Kun via profesio, vi certe rilatas kun veraj toksimaniuloj. Ĉu vi vidis eĉ unu, kiun drogo kondukis al anima paco, al trankvilo, al ekvilibro, al pli bona sano, al kuraĝo? Vi sekvis mian progresadon. Vi konas mian evoluon. Vi perfekte scias, ke mi ŝanĝiĝis ek de la unua vojaĝo tien laŭ plene pozitiva maniero. Vi eĉ scias, ke mi estis psikologie kaj spirite devigita ŝanĝi mian okupon, ĉar mi ne plu elportis nur relative facile perlabori monon, kaj io profunda en mi postulis, ke mi prizorgu suferantojn, agu en la kampo de homa mizero, pro kio mi transiris al sociala aktiveco, kvankam mia salajro nun havigas al mi kvaroble malpli da mono ol mi ricevis en mia antaŭa profesio. Vi scias, ke mia edzino trovas la vivon kun mi tre pli facila kaj plaĉa, ek de kiam mi oftumas en tiu paradizo. Se vi konas drogon, kiu havas tian efikon, mi tre dankus, se vi indikus al mi, kiu. Kaj vi havas la moralan devon konigi ĝin al niaj aŭtoritatoj, al la medicinaj, sociaj kaj ekonomiaj rondoj, al internaciaj instancoj. Ĝi rapide solvus ĉiujn problemojn de la homaro.

– Bonvolu senkulpigi min. Vi pravas. Neniu drogo havas sur la psikon la efikon, kiun klare havas sur vin viaj malkovroj en tiu transa mondo. Toksa drogo enŝlosas individuon en si mem. Viaj noktaj ekskursoj malfermis vin al aliuloj. Ili liberigis fontojn de sindediĉo kaj sindonemo, kiujn mi nur povas agnoski. Mi scias pri viaj aktivecoj serve al senesperuloj kaj homoj senhejmaj, ili estas publike konataj. Kaj estas vere, ke vi tute ne estis tia antaŭe. Pardonu min. Asimili viajn travivaĵojn al drog-efiko estis nepermeseble.

– Uf! Mi ektimis. Mi ĝojas, ke vi ekkonsciis la signifon de via diro. Alie nia rilato estus fuŝita. Mi ne plu fidus vin. Sed … mi bone komprenas, ke la ideo venis en vin. Estas spontana reago tute normala. Hipotezo, kiun vi devis fari.

– Dankon pri via kompreno. Sed nun mi ŝatus, ke ni revenu al tiu sonĝo, kiu tiom skuis vin, kaj kiu estis vera dorma sonĝo. Ĉu vi rakontu ĝin?

– Estis mallonge, sed plej intense. Mi marŝis en sablodezerto. Mi estis elĉerpita. Mi soifis mortiĝe. Mi malsatis. La suno estis senkompata. Mi ne sciis, kie mi estas. Mi marŝis, marŝis, marŝis plu, ĝis mi falis, perdinte la forton teni min sur miaj kruroj. Mi ne dubis, ke mi mortas, ke ĉi-foje estas vere la fino. Mi perdis la konscion. Post longega daŭro mi vekiĝis en groto. Kaŭris apud mi maljunulo kun turbano surkape, kiu psalmis ritmajn frazojn. Komence estis tute konfuze, sed iom post iom mi komprenis, kion li ĉantas kaj mi sentis, ke tion mi ripetu. Estis kvazaŭ magia formulo, kiu min resanigos: “Dissolviĝu la timoj / Regu lumo / Bono disvastiĝu kaj venku” Mi ankoraŭ estis grandparte nekonscia, kiam mi komencis ripeti tiujn vortojn. Kaj subite mi retroviĝis en oazo kun beleco senkompara. Staris palmoj, mozaikaj fontanoj, marmorpalacoj puntece prilaboritaj. Ek de tiu fazo de la sonĝo, la etoso tre similis tiun de miaj paradizaj ekskursoj. Tamen estis malsame. Jen. Estas nenio pli ol tio. Mi ne sukcesas komuniki, kial mi sentis ĝin tiel eksterordinara. Eble la dankosento al la turbana maljunulo. La impreso, ke oni tiris min elmorte, el morto aparte abomena, en angoro kaj plena sekiĝo.

– Dankon, ke vi rakontis al mi tiun belan sonĝon.

– Mi rakontis la sonĝon, sed ne tion, kio okazis al mi tuj, post kiam mi vekiĝis. Mi ne povas diri tion. Mi ne kuraĝas. Vi rigardus min definitive freneza. Eble foje, post multe da tempo, mi tion rakontos al vi.

– Feliĉe mia profesio trejnis min elporti frustron.

Deksesa kunsido: Preferi, prefero, prefera, prefere

– Hoho! Hodiaŭ vi aspektas bataleme. Vi sentas emon diri al mi ion, kio saltigos min plafonen!

– Ĝuste divenite, psiĉjo mia kara. Mi efektive deziras diri al vi ion nekompreneblan, nelogikan, kio restos en via gorĝo negluteble. Sed diri mi devas, ĉar mi vidis.

– Ĉesu rondvagi ĉirkaŭ la temo! Pri kio temas?

– Pri vero, kiun vi ne sukcesos digesti, tiel ke vi trovos esprimojn, pro kiuj mi sentos min idiota aŭ nekomprenata, kio estas plej malagrabla. Jen: Dio preferas ĉiun.

– Efektive, tio ne havas sencon.

– Ĉu vi havas gefilojn, psiĉjo? Jes, certe. Vi ja estas avo. Kaj vi aperas al mi kiel bonulo, malgraŭ kelkaj misfunkciantaj cirkvitoj viacerbe. Mi do supozas, ke vi amas viajn infanojn kaj ke ankaŭ ili estas homoj ne malbone bakitaj. Se tiel estas, certe okazas, kiam via familio kunestas ĉe vi, ke vi rigardas viajn idojn unu post la alia. En la momento, kiam vi rigardas unu, vi sentas vin plena je tenereco, vi fandiĝas pro amo, kaj vi diras al vi: “Ne estas dubo, tiun mi preferas.” Vi vere sentas la preferon. Sed post sekundeto viaj okuloj turniĝas al alia, kaj enmense vi diras: “Kia bela knabino, kaj kiel dolĉa! Certe ŝin mi preferas.” Kaj vi sentas korinklinon miksitan kun fiero, kiu portas vin al kulmino de feliĉo. Kaj tiel plu kun ĉiu. Mia amiko la eterna vivdonanto sentas same por ĉiu el ni. Sed, kiel mi foje diris pri la ĉielarko, di havas la kapablon ĉion vidi samtempe. Tiu preferas ĉiun el ni al ĉiu el ni je la sama momento.

– Tro paradokse! Tio estas sensencaĵo.

– Mi sciis, ke tiel vi reagos. Nu, egale ĉu paradoksan aŭ ne, tiun preferon al ĉiuj mi konstatis, kaj pri ĝi diskutis kun diversaj renkontitoj tie-transe. Mia impreso do estis ĝusta, sed mi ne scias, kiel ĝin komuniki. Vi iam klarigis al mi, ke ĉiu homo deziras esti iu speciala por iu, esti rekonata, amata nur pro tio, kio li aŭ ŝi estas. Tiu deziro estas plenumita rilate al mia tie-transa amiko. Vi estas speciala, vin di rekonas aparte, vi elstaras por di el la homamaso, vi estas la preferato. Sed ankaŭ ĉiuj aliaj.

– Via rakonto estas simpatia, sed mankas al ĝi kohero.

– Eble por di “simpatia” pli gravas ol “kohera”, tenero pli ol rigoro. Sed imagu jenan situacion. Okazis ŝippereo, kaj la sinsavintoj, sur senhoma insulo, sukcesis komuniki per radio kun homoj sur la firma tero, tiel ke la estro de sav-organizo delegas al ili junan virinon por alporti nutraĵojn, medikamentojn, ktp, kaj aranĝi la revenon. Plenumante sian taskon, ŝi enamiĝas al junulo el la grupo. Ŝi klare preferas lin. Ŝi agas juste rilate al la aliaj, ŝi ne favoras lin, sed en ŝia koro ne estas dubo: lin ŝi preferas. Ĉu vi sekvas min?

– Kompreneble! Ĉi-foje, estas nenio kompleksa en la afero, estas eĉ simplege.

– Bone. Nun imagu, ke la estro sendas tiom da delegitinoj, kiom da rifuĝintoj estas sur la insulo, kaj ke pro eksterordinara hazardo ĉiu enamiĝas al malsama grupano. Aperas reala prefero, tamen neniu estas maljusta. Nu, mia tie-supra amiko estas tia: di delegas sin al ĉiu vivanto, kaj ĉiufoje di enamiĝas al tiu, di tiun preferas. La fakto, ke di preferas vin, ke por di vi estas iu elstaranta el la amaso, ke vi estas iu speciala en dia koro, ne malhelpas, ke di sentas la samon pri mi.

– Tiam ĝi estas plura!

– Vi foje klarigis al mi, ke ĉiu homo estas plur-esta, ke en difinita momento min tenas kontraŭaj deziroj: fordoni min al la ĝuado, al kiu miaj instinktoj min puŝas, kontentigi postulemajn moralajn ordonojn, kiujn mi akceptis por mi, prizorgi la bildon, kiun mi prezentas al la ekstera mondo, konsideri, kio plej utilos al mia estonta bonstato, ktp. En ĉiu el tiuj inklinoj mi tamen estas mi. Mi estas unu sola estulo, unu sola korpo, unu sola psiko. Kiam mi parolas al mia patrino, mi ne estas ekzakte la sama kiel se mi parolas al kamaradoj aŭ al mia direktoro. Mi uzas iom alian lingvaĵon, mi diras malsamajn aferojn. Mi iel estas iu alia. Mi povas tion fari ne mensogante, plene restante mi mem. Kial mia amiko ĉiela ne estus tia kun la senfina nombro de la kreaĵoj, tamen restante si? Kun la diferenco, ke en di ne ekzistas la streĉiĝoj kaj disstreboj, kiujn vi citis, kiam vi klarigis al mi tiun homan plur-estecon.

– Kiamaniere vi reagis, kiam vi … halucinis …, ke ĝi preferas vin?

– Mia tuja emo estis fandi min en di. Mi diris: “Mi volus esti en vi, miksita kun vi”. Iom kiel kiam oni karne amas kaj oni sentas deziron enplekti sian korpon en la korpon de la alia.

– Kaj ĉu vi kunfandiĝis kun ĝi?

– Ne. Di diris: “Mi volas, ke vi estu vi, ne mi. Al mi plaĉas diverseco, tial mi volas, ke vi estu malsama, unika. Mi volas, ke vi estu distingebla de mi. Mi volas, ke vi estu.”

– Ĝi forĵetis vin!

– Tute ne. Di min kreis. Di diris: “Vi volas miksi vin kun mi, ĉar vi amas min. Sed se vi fariĝus mi, mi ne plu povus ami vin. Imagante, ke mi vin amas, mi amus nur min, mi falus en mem-erotecon. Mi estus la Egoisto. Ne. Faru al mi la plezuron esti, por ke mi povu ami vin.”

– Kaj kion vi respondis?

– Ke ju pli mi vizitadis din, des pli mi trovis din mirinda, des pli mi amis din, des pli mi sentis emon din plezurigi. Mi diris: “Mi volas fari, kion vi volas. Nur tion, kion vi deziras. Estu ĉio laŭ via volo!”

– Vi vere suferas pro obseda pasio. Tiagrade, ke vi submetas vin. Vi rampas kiel kompatinda larvo ĉe la piedoj de via diktatoro el la mistikaj regionoj. Via idealo estas iĝi ĝia sklavo, ĝia roboto.

– Ĉi-foje, psiĉjo, vi troigas. Vi ne plu respektas nian interkonsenton. Vi diris, ke neniam vi insultos min. Mi ne estas kompatinda larvo, nek sklavo, nek roboto. Vi nenion komprenis pri tio, kiom al di gravas, ke ĉiuj ĝuu dignon. Prave di atribuas grandegan gravecon al tiu digno. Se ni submetas nin, io en ni grumblas: “Vi lasas tiun ekposedi vin, vi povus agi sola, memstare, vi ne estas vera homo.” Tiu montris al mi, kiom di amas tiun parton de nia personeco, la parton, kiu postulas liberecon. Certe, di ankaŭ vidigis, ke ofte tiu parto eraras, tiusence, ke pro ĝi ni ne metas nin sur nian lokon de ono de granda tuto, aŭ de etulo fronte al iu grandega, sed eĉ kun tiu fuŝo mia vivkrea kamarado ege amas ĝin. Kaj realisma vido al la mondo postulas, ke ni perceptu nin subaj al di. El di ni ja eliras, ne inverse. Di naskas nin, ne ni din.

– Ĉu vere? Se, kiel mi kredas, ĝi ne ekzistas kaj vi nur imagas ĝin, Dio eliras el via cerbo, ĝin naskas vi, via deliro.

– Vi havas talenton, psiĉjo, por trovi ruzajn elturniĝojn, sed, kiel ajn inteligenta vi estas, ne vi fabrikis la universon, nek vian propran korpon, nek eĉ la psikologiajn leĝojn, kiujn vi aplikas en viaj terapioj. Naturo ekzistis antaŭ ol vi naskiĝis, ĝi havas leĝojn, kiuj jam ekzistis antaŭ ĉio, kion vi povas imagi, antaŭ ĉio, kion vi povas decidi, pretekste, ke vi rifuzas esti submetita sklavo. Ej! Vi ĵus reagis kiel infano!

– Kiel do?

– Estas amuze, vi aspektas ofendite! Vi ĉagrenis min kun via akuzo pri sklaviĝemo, kaj, sen tion konscii, mi nomis vin infano por miavice vundi vin. Estu kiel ajn, estas vi, kiu foje klarigis, ke infanoj ĉiam puŝas koncepton ĝis ekstremo, ĉu ne? Redukti al nur du terminoj la multajn eblajn sintenojn fronte al mia kamarado, kvazaŭ eblus esti nur ĉu “nobla ribelulo”, ĉu “submetita sklavo”, estas infaneca du-termina rezono, ĉu ne?

– Trafite! Vi pravas.

– Homo ne estas sklavo. Ĝi estas libera fari, kion ĝi volas. Mia amiko eterna volas, ke la kreitoj / kreatoj liberu. Ĝuste ĉar por di tiom gravas libereco, di ne malhelpas, ke ili kaŭzu katastrofojn, sciante, ke di sukcesos restarigi la situacion poste. Sed rekonu, ke homo estas parto de Naturo, ke ĝi ne superregas ĝin laŭ absoluta mezuro. Ĝi povas administri ĝin, mastrumi ĝin, sed se ĝi ne respektas ĝiajn leĝojn, ĝi povos fari plej penajn fortostreĉojn, ĝi atingos nenion. Pripensu: kiel homoj iris sur Lunon?

– En raketo komence, poste en eta spacveturilo nomata … kiel do? … ĉu “modulo”?

– Ankaŭ mi ne memoras, sed tio ne gravas. Kion mi celas, tio estas: por liberigi sin el la fortoj tenantaj ilin kaptitaj sur Tero, kaj ekĵeti sin en spacon, la homoj ne diris: “Ni rifuzas submeti nin al la leĝoj de Naturo, ni rifuzas esti sklavoj aŭ subuloj, ni estas estuloj liberaj, ni estas Ribeluloj kun granda R.” Ne. Ili humile esploris por malkovri, kiuj estas la faktoroj, kiuj ligas ilin al Tero. Ili pene laboris por havigi al si detalan ekkonon de ĉiu leĝo astronomia, fizika, ĥemia, matematika, ktp, sciante, ke tiuj leĝoj estas pli fortaj ol ili, kaj ili akceptis, ke tiuj estu pli fortaj ol ili. Tiel ili povis kontraŭmeti unu malliberigan leĝon al alia leĝo lasanta same neniom da libereco: difinita karakterizo de difinita ĥemiaĵo, se metite en difinitajn fizikajn kondiĉojn, estas pli forta ol la senkompata leĝo de universala gravito kaj ebligas, ke la raketo eskapu el la tera altiro, el pezeco. Poste oni utiligas la saman senesceptan leĝon de universala gravito, kiam ĝi fariĝas altiro al Luno. Humile oni submetas sin al la leĝoj. Sed ju pli oni konas ilin, des pli kontraŭeblaj ili fariĝas, des pli inteligenteco povas meti en ilin flekseblecon. Homo ne estas la Plej Supra Ribelulo, kiu estus Kontraŭdio, neanto de la leĝoj de la kreita mondo. Tiu rompus sian korpon, kiel Ikaro, ĉar li lokus sin mem en iluzion. Ni homoj estas la mastrumantoj, plene liberaj (ĉar la mastro lasas nin agi laŭvole), de bieno, kiu ne apartenas al ni, sed kiu estis al ni konfidita. Ni povas helpi Naturon produkti pli multe aŭ pli bone, sed nur se ni respektas ĝiajn leĝojn.

– Mi konfesas mian eraron. Vi ne estas submetita sklavo, kaj estas vere, ke viaj konsideroj estas pli maturaj ol mia unua reago. Sed pri kio ni parolis? Ha jes! Pri tio, kion via halucinata Dio respondis, kiam vi diris: “Estu farate laŭ via volo”

– Vi neniam divenus, kion di respondis.

– Mi eĉ ne provos!

– Di respondis: “Faru laŭ via volo!” Stranga interŝanĝo! Di ripetadis: “Mi volas, ke vi estu libera, ke vi havu vian propran volon kaj plenumu ĝin. Mi petas vin, faru, kion vi volas.” Kaj mi respondadis: “Ne, ne. Kion volas vi. Mi amas vin. Plej gravas via plezuro.”

– Kaj ĝi respondadis: “Mi vin amas. Plej gravas via plezuro.”

– Ekzakte. Ni estis kiel du uloj, kiuj ĝentile kapklinas unu al la alia tiel profunde, ke la kranioj preskaŭ kolizias. Sed ĉe ni estis, ne etiketa rito, nur absolute aŭtenta deziro. Ŝajnas al mi, ke ami estas tio: kiam ambaŭ sincere deziras, ke la alia estu … ekzistu … estu si mem.

– Vi do kreis Dion laŭ via bildo kaj vi imagas, ke ĝi reciproke kreis vin laŭ sia!

– Facilas ironii, kaj rediri delonge gurdatajn ŝercojn. Amuzu vin per tiuj ludoj, se ili helpas vin elporti ion neelporteblan, nome, ke mia alimonda amiko ekzistas, ke di vivas en vi, kaŝite, diskrete, modeste, kaj ke di amas vin per prefer-amo. Tiufoje, mi sentis min kiel planedo orbitanta ĉirkaŭ suno. Mi sentis min altirata al ĝi, al ĝia maso enorma kaj brula. Mia neperceptebla maso de eta-eta planedeto neniom pezis kompare kun tiu altirforto, mi falis sur ĝin el la ekstremaĵo de l’ kosmo. Sed la suno diris al la planedo: “Ne venu tro proksimen, vi brulus. Kaj mi ĉesus vidi vin. Mi amas vian vizaĝon. Eble vi ne trovas ĝin bela, sed mi amas ĝin, kia ĝi estas. Mi vidas en ĝi belecon, kiun la plimulto el la homoj ne povas vidi. Tiun belecon mi volas kontempli. Mi volas vidi vin. Elpensu vian irvojon ĉirkaŭ mia akso: vi amos min, kaj mi vin amos. Se vi fandiĝus en mi, vi ĉesus esti.”

Deksepa kunsido: Patro, patrino, Dio: la granda elreviĝo

– Vi aperas bonhumora. Via vizaĝo kvazaŭ disradias lumon. Ĉu okazis io aparte ĝojiga?

– Tiel bagatela okazaĵo, ke mi normale ne mencius ĝin, nur pro via demando mi ĝin diros. Mi preterpasis sur la trotuaro, kiam iu sinjorino eliris el sia veturilo, kiun ŝi ĵus lasis tie. Viro pretiĝis enŝovi sin en la propran aŭton. La sinjorino ridetis. Kaj la sinjoro diris al ŝi: “Kiel plezure komenci la tagon ricevante tiel luman rideton!” Estas fakto, ke la rideto de la virino estis aparte radia. Ŝi tuj ridetis eĉ pli, kompreneble, aŭdante tiujn vortojn. Klare, ili ne konis unu la alian. Jen. Nenio pli. Mi nur observis tiun scenon, kiu ne daŭris pli ol tridek sekundojn. Sed ĝi havis efikon. Ĝi vekis en mi grandan ĝojon. Tiu rideto ja estis libera je ĉia atendo, je ĉia reciprokaĵo, fontanta el pura kora inklino, kvazaŭ troabundis la plezuro vivi en mondo kun aliaj vivantoj. Mi havis la saman impreson kiel la sinjoro, ke mia tago bele komenciĝis kaj nun estos pli luma.

– Kaj, se juĝi laŭ tio, kion mi scias pri vi, vi vidis en tio manifestiĝon de via ulo alimonda, ĉu ne?

– Jes. Kvazaŭ la sinjorino ekkonsciis la belecon de la tago. La blua ĉielo, la birdoj trilantaj, la floroj sur vidalvida balkono. Ŝi ne povis teni ĉion ĉi nur en si. Ŝi devis kundividi. Verŝajne ankaŭ la sinjoron kortuŝis tiu belega tago. Li akceptis ŝian proponon kundividi. Kaj ankaŭ mi, kiu staris tie flanke, kaj kiun ili eĉ ne rimarkis, profitis de la interŝanĝo. Ĉio ĉi – la ĝojo pri beleco, la plezuro komuniki (eĉ se senvorte, kiel la virino), la simpleco de la situacio – elvokas tion, kion mi travivas dum miaj noktaj ekskursoj. Mi perceptas en la tri homoj, kiuj partoprenis en la sceno, la amon de mia amiko, amon, kiu superrandiĝas, kaj kreas bonon.

– Iu alia cinikus kaj reagus dirante: “Por tiel rideti, ŝi devas esti bonŝanca. Kial ŝi kaj ne mi? Estas nejuste. Ĉiaokaze, ne ŝia rideto havigos al mi la monon necesan por fini la monaton.”

– Kompreneble. Ĉiu elektas sian aliron al la vivo kaj ĝin flegas en si. Mi ne diras, ke la hipoteza cinikulino kulpas pri sia reago, ni ne scias, kion ŝi travivis, kaj ni ne havas la rajton juĝi ŝin. La sola punkto, pri kiu mi parolas, estas, ke reagi kiel tiu sinjoro estas ege pli agrable. Sed estas homoj, kiuj ne elportas, ke oni amu ilin. Kaj en la rideto de la sinjorino, kiel en la respondo de la viro, estis io simila al “Estas plaĉe esti ĉi tie, estas plaĉe komuniki, eĉ se nur per rigardo …” Jen kio estas ami.

– Vi ĵus parolis pri la homoj, kiuj ne toleras amon fare de aliaj. Foje vi eĉ diris, ke mi ne elportus, ke via ĉiela amiko amu min, se mi ĝin renkontus. El kie vi ĉerpis tiun strangan ideon?

– Kiel respondi? Ek de kiam mi regule vizitas tiun alian mondon, mi ofte vidas klare tra la maskoj, kiujn homoj surhavas eĉ nescie, kaj …

– Laŭ psikologia terminologio: ek de kiam vi deliras kaj halucinas, vi projekcias sur aliulojn viajn frenezajn ideojn.

– Se vi volas. Ĉiu el ni respektu la regulojn de la ludo, la travivaĵojn de la alia. Mia impreso estas, ke vi timas senti, ke di amas vin, ĉar tio kondukus vin al reciproka amo al di. Kiam la sinjorino ridetis, certe multaj homoj blokus sian spontanan reagon, dirus al si: “Ne indas respondi”, eble eĉ “Ne decas respondi”. La sinjoro sentis, ke tie aperis amo, kaj respondis per amo. Miaopinie ĝuste tion vi malfacile farus, se vi akceptus renkonti mian amikon. Respondi al amo, iel estas devigi sin. Devigi sin al io estonta timigas, ĉar tio metas limojn ĉirkaŭ peco de onta tempo … ĉu tio, kion mi diras, estas komprenebla? … mi ne scias, kiel esprimi min … Mi volas diri: se vi devigas vin al io, vi akceptas, ke vi ne plu povos fari ion ajn, vi libere limigas vian liberecon, ĝi ne plu estos absoluta. Kaj vi ne scias, kiaj estos la cirkonstancoj, vi do ne scias, ĉu vi saĝe decidis, difinante tiujn limojn. Ili reduktas vian liberecon rilate al io nekonata. Io nekonata timigas.

– Tion mi jam aŭdis. Mi admiras vian arton rediri la konsiderojn, kiujn mi vortigis dum la terapio. Sed diru plu, vi interesas min.

– Timigas pro la memoro de la elreviĝoj. Vi amis, vi investis vian tutan amon, vi atendis ion mirindan, kaj ĉio disfalis. Kio aperis al vi samtempe nemalhavebla kaj certa, evidenta, tio ne okazis. Vi falis de la alto de ŝatinda revo, aŭ iluzio. La imagata persono, kiu respondus al la ridetulino dirante al si: “Ne tio solvos miajn problemojn” verŝajne travivis similan seniluziiĝon.

– Sed kiom koncernas min …

– Ree memcentra, psiĉjo kara!

– … pri kio temus?

– Mi ne scias, sed kun via profesio, vi certe scias, ke grandega nombro da homoj, eble eĉ ĉiuj, foje elreviĝis, jen el amo, jen el amikeco, jen el fido al iu. Ĉu vi ne opinias, ke plej probable temis pri viaj gepatroj?

– Tiuj, ĉu? Ili estis bonuloj. Kion ili venas fari en ĉi tiun aferon? Aŭ pli ĝuste en vian deliron?

– Ŝajnas al mi, ke vi iĝas pli kaj pli sindefenda. Aŭ agresema. Vi timas ion, ĉu ne? Rigardu bone en vin, psiĉjo, vi konas la simptomojn pli bone ol mi. Kion mi volas diri, tio estas, ke bebo konas nur din, la eternulon, la kreanton. Estas ja ĝia plej freŝa memoro, de antaŭ ol ĝi koncipiĝis. Venante de tiu, ĝi atendas trovi din ĉie, en ĉiuj ĉirkaŭantoj. Kaj komence ĝi trovas din: la patrino kontentigas ĉiujn ĝiajn dezirojn, la patro abundas je amo, en eble iom stulta maniero, sed tio neniam ĝenis bebon. Beboj ne zorgas pri tio, ĉu iu montriĝas ridinda aŭ ne. Memorigu al mi foje, ke mi repriparolu pri la vorto “ridinda”. Estas vorto, kiu mortigas ĉion sanan en homa animo.

– Tiurilate mi sekvos vin senprobleme. Mi tion ĉiutage konstatas.

– Nu, se paroli vian faklingvon, bebo “projekcias” mian amikon sur siajn gepatrojn. Ĝi atendas, kiel ion normalan, ke ili estu ĉiopovaj kaj amplenaj. Perfektaj. Se jukas, necesus, ke la patrino-Dio forigu la jukon tuj, kvazaŭ per magia parolo. Se ĝi malsatas, ĝi volus esti tuj nutrata. Ĝi estas ĉiopova diktatoro, kiun devus servi dioj ĉiopovaj. Bedaŭrinde la efektivaj gepatroj ne estas dioj. Iutage okazas io, kio pruvas la gepatrojn ne-dioj: ili ne sukcesas solvi iun ĝenan problemon. La bebo do devas rezigni la revon. Post iom da tempo, ĝi diras al si: “Ne ekzistas dioj, min trompis tiuj, kiuj metis en min la ideon pri ilia dieco. Ek de nun mi malfidos, se iu ŝajnos bonulo”. Eble vi decidis ion similan – ne plu fidi – kiam vi estis, mi diru, kvarmonata. Eble ĉiuj defendoj, kiujn vi organizas, kiam mi parolas pri di, devenas de tio.

– Vi estas vera psikanalizisto. Kaj eble vi pravas. Io, en tio, kion vi ĵus diris, eĥas en mi. Brave, halucinato!

– Mi ne scias, ĉu temas pri beba elreviĝo, aŭ seniluziiĝo, kiu aperis pli poste, ekzemple instruistino, kiun vi amis, kaj kiu forlasis vin aŭ mokis vin antaŭ la tuta klaso, aŭ aliaj okazoj, kiam vi forte atendis ion kun intensa antaŭĝojo, kaj la afero neniam realiĝis. Aŭ eble okazistuta serio da elreviĝoj, en kiu ĉiu revibrigis la antaŭan kaj plifortigis la decidon ĉiam malfidi. Estas via privata vivo, tio ne koncernas min.

– Ekzakte.

– Sed kiam mi komparas mian amikon alimondan kun la Dio, pri kiu oni konstante parolas, ŝajnas al mi, ke la konfuzo kun la gepatroj estas tre ofta. Ĉefe kristanoj parolas pri Dio kiel pri patro, eble forgesante, ke la rilatado kun la karna patro ne estis tiel simpla. Eble pro tio estas pli da virinoj, kiuj kredas je Dio kaj praktikas religion: la etulino siatempe enamiĝis al paĉjo …

– Kial vi subite haltas? Kial via mieno fariĝas tiel komika?

– Mi repripensis pri diro de unu el miaj nevinoj, kiun ŝi diris, kiam ŝi estis proksimume sesjara. Ŝi diris: “Mi neniam edziniĝos, ĉar la viron, kiun mi amis, panjo jam kaptis por si.”

– Knabino, kiu, de la alto de siaj ses jaroj, parolas pri la viro, kiun ŝi amis, estas vere kortuŝa! Sed tio rivelas, ke ŝi enamiĝis al sia patro.

– Multaj inoj pasas tra tia stadio. Poste ili enamiĝas al Dio. Ĉar oni ne prezentas Dion kiel patrinon, la viroj estas malpli allogataj. Kiel ajn estu, uzi la vorton “patro” parolante pri Dio estas revigligi ĉiaspecajn memorojn pri la propra patro, povas esti riproĉoj, sentoj pri maljusteco, dankemo, unuvorte io ajn, kio okazis inter la patro kaj ni, kun la rezulto, ke vidi Dion tia, kia di estas, fariĝas neeble. Ne. Mi malbone esprimas min. Vidi din, kia di estas en si mem, tio estas superhoma, neebla, di tro superas nin. Mi prefere diru: fariĝas neeble imagi aŭ duonsenti din sen aldoni trajtojn de paĉjo aŭ panjo, kiuj havas nenion komunan kun dia realeco.

– Koheras tio, kion vi diras. Sed mi perceptas ion similan en via maniero priskribi la ulon, kiun vi nokte vizitas. Ĝi amas, ĝi preferas … tio ĝenas min. Ĝi tro similas idealigitan patron. Ami, preferi estas sentoj. Kiel superpersona estulo povas havi sentojn? Ĉu ni ne atribuas al Dio, ĉar ni fabrikas ĝin laŭ nia bildo, tute homajn reagojn?

– Eble ne ni atribuas al di niajn karakterizojn, sed inverse.

– Kion?!

– Laŭ vi, ni alskribus al Dio homajn trajtojn, ĉi-kaze sentojn. Sed ĉu sento ne estas unu el la ĉefaj diaj karakterizoj? Unu el diaj manieroj vivi? Se ili troviĝas en homo, ĉu la kaŭzo ne estus, ke di komunikas ilin al ni, ĉar dia celo estas nin diigi?

– Kion vi elcerbumas!?

– Mi min demandas, ĉu vi ne lasas vortojn trompi vin. Oni diras “havi senton”, kvazaŭ temus pri “aĵo”, kiun eblus “posedi”. Sed kiam mi amas, mia amo ne estas io, ĝi estas mi travivanta ion specialan. Estas speciala modulado, speciala vibromaniero de mia animo, de mi. Miarigarde, ĉiuj sentoj funkcias same. Diri “havi fidon”, “vidi kun estimo”, “senti admiron” estas manieroj esprimi la rilaton: tia mi estas rilate al la alia. Aŭ tiel mi vivas. Mi emus diri: tiel mi vibras. Kiam mi ekvidas mian tie-transan amikon, mi sentas kvazaŭ tremeton. Ion similan al batanta koro, aŭ al la apenaŭa tiklo, kiun sentas nia haŭto, kiam ni deziras karesi. Mia impreso estas, ke niaj pozitivaj sentoj estas karakterizoj de mia amiko alimonda, tradukitaj en perceptojn niaplanedajn. Ĝojo, ekzemple, estas unu el diaj manieroj vibri. Malespero, malamo, malfido, malĝojo, timo, sento pri neni-valoro kaj la aliaj negativaj sentoj estas tio, kio tenas nin kaptitaj, ĉi-planede, kiam la dia vivo, la dia vibrado, provanta pasi en nin, renkontas ŝtopon pro iu aŭ alia kaŭzo.

– Mi ne estas certa, ĉu mi ĝuste komprenas.

– Kio estas, por vi, malamo? Por mi, kiu spertis ĝin en ĉiuj ĉeloj de mia korpo kun infera intenseco, malami estas senti: “Mi volas, ke ŝi mortu, ke ŝi ĉesu ekzisti.” Aŭ: “Mi volas, ke ili suferu mil turnmentojn.” Aŭ: “Mi volas, ke li estu humiligita fronte al ĉiuj.” Aŭ: “Mi volas, ke li estu mallibera, kaj povu fari nenion el tio, kion li deziras.” Nu, ĉio ĉi estas la malo de tiu, kiu montriĝis al mi. Tiu volas, ke la aliaj estu, ke ili feliĉu, ke ili estu rekonataj, dignaj, liberaj. Mi povus diri la samon pri indiferenteco. Esti indiferenta, tio estas pensi (aŭ trovi elturniĝon por eĉ ne devi pensi): “Li aŭ ŝi ne ekzistas por mi”. Por di, kia mi din perceptas, ĉiu kreaĵo ekzistas, meritas atenton, kaj ricevas atenton.

– Ĉu vi ne vidas ĝin tre tipe homa, kiel idealigitan patron, se vi imagas, ke la Granda Mastro de la Universo interesiĝas pri la etaj priokupoj de via eta individua vivo?

– Vi malebligas al vi vidi din, kia di estas, metante grandliterojn, ĉu ne? Ĉiam sindefenda, kara psiĉjo! Vi ne sukcesas kompreni – kaj tio estas normala, estas praktike nekompreneble – kio estas io, aŭ iu, senfina, senlima. Tiun nenio limigas. Di estas la senfinulo. Dia amo ne havas finon, ne havas limojn, ampleksas ĉiun eron de ekzistaĵo, kiel ajn modesta ĝi estas por ni. Libelon, kiu vivas ne pli ol kvin horojn sur eta malproksima planedo en galaksio, kiun homoj neniam malkovros, di konas, di estas en ĝi, di donas al ĝi vivon. Di estas la sango, la suko de ĉiu estaĵo en ĉiuj mondoj.

– Bone. Tiel vi halucinas ĝin, kaj mi tion komprenas: estas kontentige. Plezurigas vin, kredi, ke la grandan mondestron interesas viaj bagatelaĵoj. Sed je tio mi ne kredas. La scienca termino por signi, kion vi kredas, estas “antropomorfismo”: atribui homajn trajtojn al io, kio apartenas al tute alia kategorio.

– Tion pensu, se plaĉas al vi. Sed laŭ mi via maniero vidi Dion ne estas malpli antropomorfa. Ankaŭ homan bildon vi ŝovas sur din, kiam vi rigardas din la granda mondestro, kiun ne kortuŝas libelo aŭ la larmoj de tera infano niatempa. Anstataŭ projekcii sur lin la bildon de bona patro, vi projekcias la portreton de Ludoviko la Dekkvara, kiu nur fajfis pri tio, ĉu servistinon iu gravedigis en plej fora parto de Navaro. Aŭ la ĉinan imperiestron, kiu ĝuas samlitulinojn en Pekino kaj dediĉas eĉ ne penseton al la dorsa doloro de Si-Ĉuana kamparano. Sed, kiel mi jam diris, via konfuzo de tiuj kun di estas tute normala. Je amo tiel delikata, tiel tuta, kiel dia amo, ne estas facile kredi. Estas normale projekcii. Ĉar ni konstatas, ke nenio simila ekzistas en ni, ni kredas, ke io tia ne povas ekzisti. Antropomorfismo. Aŭ, pli bedaŭrinde, memcentreco: mispreni la propran kazon kiel modelon de la tuta realo. Ĉu vi neniam renkontis personojn, kiuj havis enkore pli da amo ol vi povus havi mem?

– Jes ja. Ekzemple, la patrinon de juna paciento mia. La kvalito kaj amplekso de la amo de tiu virino min profunde kortuŝis.

– Kial ne ekzistus iu kun en si eĉ pli da amo ol tiu patrino? Kaj iu alia kun ankoraŭ pli da amo ol tiu dua persono? Kaj tiel plu? Se ekzistas estuloj, kiujn bremsas nek materio, nek la limigiteco de homa cerbo, nek la diversaj faktoroj, kiuj ĝenas plenan disvolviĝon de senlima potencialo, kial ili ne povus ami eĉ pli? Pli bone kvalite, pli intense kvante. Kaj je la supro de la piramido, aŭ je la plej profundo de la senfundaĵo, estulo, kies amo estas senlima kvalite kaj kvante. Estulo, kiu estas pura amo. Tiun estulon la knabineto igis min renkonti, kvankam mi ne komprenas, al kio mi danku tiun honoron. Eble simple pro tio, ke iu devis atesti, kaj ke bona atestanto estus mi, ĉar mi havas la feliĉon povi apogi min sur altnivela psikisto, kiu min helpas ordigi miajn memorojn, miajn emociojn, miajn provojn kompreni, do sur iu vere kompetenta. Ĉiaokaze, nenio dirata de mi estas originala. Ĉio jam estas gurdata, ek de kiam kredantoj vivas sur nia Tero.

– Kio estas ĝia amo, en tio, kion vi vidis? Aŭ pli ĝuste, kion vi sentis, ĉar viaj halucinoj ne estas nur vidaj kaj aŭdaj. Estas ankaŭ sentoj, ĉu ne?

– Jes, mia sperto ne estas nur sensa. Mi sentas. Sed klarigi dian amon! Vi elĉerpas min, psiĉjo. Vi devigas min resuprentiri senton aŭ perceptaĵon el la fundo de mia animo, analizi ĝin. Estas plej laciga peno, ĉar temas pri spertoj neesprimeblaj. Ĉiuj vortoj aperas misaj, tro mallarĝaj, neadekvataj. Nu, mi pliafoje provu. Vere komuniki al vi mi ne povus, nur eblas elvoki, meti vin sur la vojon, kiu kondukas ĝustadirekte, eĉ se kompreno kuŝas trans la atingebla horizonto. Pli mi ne povas fari. Mi diru jenon: ami, por di, estas samtempe voli, ke la alia estu kun di, en rilato kun di, kaj samtempe libera, si mem, malsama. Esti kune – jen proksimaj, jen je ekstrema distanco, sed ĉiam en kontakto – sen kunfandiĝi, en kadro, en kiu ĉiu restas si mem. Ami kaj krei estas pli malpli la samo, en di. Di kreas estulojn liberajn kaj diversajn, kaj deziras, ke ili mem kreu kaj plene feliĉu.

Dekoka kunsido: Ĉu vi diris: devigo?

– Ĉu vi vidis la filmon “La dek ordonoj”? Imagu, ke mi sonĝis pri ĝi! Ne vere pri la filmo, sed pri Moseo malsupren venanta de la supro de Sinajo portante la Leĝtabelojn.

– Plaĉas al mi, psiĉjo, kiam vi parolas pri viaj sonĝoj. Mi tiom tedis vin rakontante miajn angorsonĝojn dum la terapio, ke estas nur juste, ke vi uzu min kiel rubujon por elŝuti viajn. La Leĝtabeloj! Certe estis premsonĝo, ĉu ne? Sed permesu, ke mi ludu psik-analiziston: kiujn bildojn kaj ideojn venas al vi en la kapon, se vi pensas pri tiu sonĝo?

– Kion vi diris fine de nia lasta renkonto. Vi diris, ke via amiko la eternulo “kreas estulojn liberajn”. Kiel vi povas diri tion pri ulo, kiu distrumpetas siajn Dek Ordonojn? Kiam oni ordonas, oni ne lasas la alian libera!

– Vi nepre volas konvinki min, ke la lumulo, kiun mi vidas dum miaj ekskursoj ekster niaj tempo kaj spaco, estas la Dio biblia (kio estas bele amuza, se konsideri, ke je tiu vi ne kredas). Mi rifuzas tion aprobi: mi scias, ke mi ne scias. Eble do temas pri iu alia. Estu kiel ajn, foje mi babilis pri tiuj aferoj kun juda kolego kaj li emfazis ion, kio interesis min. La famaj “Dek Ordonoj” ne estas ordonoj. La hebrea vorto, dibrot, simple signifas “paroloj”. Mia amiko la eterna kreanto volas, ke ni estu feliĉaj kaj liberaj. Sed la universon regas amaso da leĝoj, kiuj superas nin, simple ĉar ĝi estas kompleksa, riĉa, senfine diversa, enhavanta tiom da malsamaj estaĵoj, ke konstante okazus katastrofoj, se ne estus reguloj por meti ordon en mondon, kiu povus iĝi ĥaosa. Mi tion iom pritraktis kun vi, kiam ni parolis pri la vojaĝo Lunen. Estas kaŭzoj kaj efikoj.

Ekzemple, se vi mortigos iun, vi ne plu estos libera. Via ago havos efikojn. Vi estos interveninta en la vivon de alia estulo, de familio, de grupo. Vi semos semojn de venĝo en la familio aŭ grupo, al kiu apartenis la viktimo, aŭ eĉ en la tuta socio. Al neniu plaĉas, ke oni mortigu sen limigo, proprainiciate, simple ĉar tio aperas al ni utila. Tiu reago de la aliaj malpliigas vian povon manovri, do vian liberecon. La Eternulo, diris Joel, mia kolego – kaj en lia buŝo klare sonis la granda E – ne povus samtempe voli, ke vi estu libera kaj feliĉa, kaj ne atentigi vin pri la eraroj, kiujn vi evitu por povi feliĉi kaj liberi. Ŝtelo, mensogo, adulto kaj la aliaj agoj signitaj kiel evitindaj, estas agoj, kiuj povas limigi feliĉon kaj liberecon. Kion pluan diris Joel? Ha jes! Ke kiam oni faras unu el tiuj fuŝagoj, oni anstataŭigas aŭtentan liberecon per iluzia libereco: kredi, ke oni povas fari ion ajn, kion oni deziras, kaj ke tio ne havos konsekvencojn. Tio estas nei, ke kaŭzoj havas efikojn proprajn al la kaŭzo, ne dependajn de ni.

Nia universo ampleksas miliardojn da estuloj malsamaj, kaj se oni volas eviti, ke ili malutilu unu al la alia, necesas reguloj. Se ekzistus nur unu aŭto, ne gravus, ĉu ĝi veturos dekstre aŭ maldekstre, sed kiam estas multegaj … Se vi eniras aŭtoŝoseon laŭ inversa senco, rilate al la tuta trafiko, vi kaŭzos katastrofon, aŭ vi sukcesos tiun eviti nur streĉe atentante kaj devigante ĉiujn aliajn same streĉe atenti. Ne eblas fari ion ajn. Ĉar ni estas multegaj kaj plej diversaj, necesas precizaj reguloj, por ke nenio fuŝiĝu. Ĉu vi deziras mondon diversan, do neprigantan regulojn, aŭ ĉi vi preferas esti sola, ĉar tiam vi povos fari, kion vi volas? Persone mi voĉdonas por mondo kun diverseco kaj multeco, ĝi estas miloble pli bela kaj interesa ol dezerto kun nur unu arbo kaj nur unu loĝanto, kiu enuas tuttage, eĉ se tiu povas fari ion ajn sen devi obei regulojn. Viaj famaj t.n. “ordonoj” estas nenio alia ol la Ariadna fadeno, kiu ebligas orientiĝi en la labirinto de la kondutoj alireblaj al estuloj multnombraj kaj diversaj, kiuj interpuŝiĝas sur la sama planedo.

– Kaj kio pri la devo ripozi unu tagon el sep?

– Psiĉjo, psiĉjo! Min demandas tion vi? Vi tamen foje diris, ke vi devas kuraci multajn deprimiĝojn, kiujn kaŭzas trolaborado. Se oni ne respektas la leĝon de nia funkciado, laŭ kiu alternu tempo por aktiveco kaj tempo por ripozo, la nerva sistemo ekgalopas neregeble, ĝi tiel ekscitiĝas, ke oni ne plu dormas, perdas energion sen povi rekolekti ĝin, komencas misfunkcii: oni ĉesas esti libera. Tion al mi klarigis vi.

– Kaj la devo kulti al Dio?

– Jam duan fojon vi uzas la vorton “devo”. Sed neniu devigas vin. Certe ne mia paradiza amiko. Milionoj da homoj ne honoras Dion per kulto, kaj ĉu vi povus citi unu el ili, kiu estis pro tio punita? Absolute ne. Ne temas do pri devigo. Estas indiko por trovi la vojon, kiu kondukas al maksimumo da libereco kun maksimumo da feliĉo. Sed mi ne scias, kiel respondi, krom per atesto pri mi. Mi konfesu al vi ion. Ek de iom da tempo, ne nur mi din vizitas preskaŭ ĉiunokte, sed mi kultas din. Fakte, mi parolas al di preskaŭ tuttempe, tuttage, kiam mi ne estas koncentrita al io alia, kaj eĉ kiam mi faras laboron, kiun mi streĉe atentas, ŝajnas, ke mia babilado kun di plu daŭras silente, en la nekonscio, vi eble dirus.

– Pli ĝuste en la antaŭkonscio.

– Por mi tio estas sengraveca distingo. La grava afero estas, ke ek de kiam mi esprimas mian ligitecon per kulto, ĉio funkcias pli bone en mia vivo. Eble ĉar tio metas ĉion ĝustaloken. Tiu amiko estas por mi grava realaĵo. Klini min antaŭ di, lumigi kandelon pensante pri di, paroli al di eĉ en la momentoj, kiam mi ne povas din vidi, estas preni en konsideron tiun gravan realaĵon. Mi faru al vi duan konfeson. Ne nur mi kultas al di, sed mi aliĝis al komunumo, kiu same faras. Kaj tie mi konstatis, ke ligoj nodiĝis, ligoj de amikeco, respekto, solidareco. Fakte, kulti estas dediĉi tempon al rilatado. Se oni havas amikon, al kiu oni ŝuldas ĉion, kaj al kiu oni havas la plezuron doni multon, ĉar oni amas lin, estas normale antaŭvidi tempon por li en sia vivprogramo, ĉu ne vere? Oni estas pli libera kaj pli feliĉa, ĉar oni nutras en si, kaj en la alia, senton, kiu bonfaras al ambaŭ.

– Dirante tion, vi min surprizsaltigis.

– Kiel do?

– Konfesante, ke vi aliĝis al komunumo, kiu kultas. Tio ne plu estas simpla deliro aŭ halucinoj, tio estas elplenumado.

– Kion vi volas diri? Mi ne komprenas “elplenumado”.

– Mi ne scias, kiel tion esprimi nialingve. Estas faka vorto, angle acting out, france passage à l’acte. Oni uzas tiun vorton por signi, ke iu nekonscia aŭ pli malpli konscia inklino eliras el la sfero de nur bildoj aŭ sentoj, kaj fariĝas ago konkreta, plenumiĝas ekster la mensa vivo, en la reala, ekstera mondo. Sed kiel ajn vi nomu tion, via deliro efektive per tiu decido esprimiĝis en la realeco. Mi antaŭe ne kredus tion pri vi …

Deknaŭa kunsido: Donacoj al amiko

– Vi aperas serena hodiaŭ. Vi do ne plu havis angorigan sonĝon, ĉu?

– Premsonĝojn mi malofte havas. Sed indus reparoli pri tio, kion vi diris pasintfoje. Vi provis kaŝi la veron, sed ek de la komenco mi suspektis ĝin. Vi neniam parolis pri aneco al religio, sed nun vi konfesis, ke vi kultas al Dio en difinita komunumo.

– Mi evitas la vorton “Dio”, ĉar ĝi ĝenerale elvokas iun, kiu havas nenion komunan kun la amiko, pri kiu ni diskutas. Juĝiston, grumblemulon, etmensan spiriton, kiu ŝatas ĝeni, kulpigi kaj redukti liberecon … Aŭ iun aŭtoritatan, laŭ kiu ĉio, kio ne estas eksplicite permesita, estas malpermesita, kun minaco pri puno per eterna suferado. La malo de libereco kaj amo. Tion dirinte, mi efektive povas konfirmi, ke mia tiea amiko estas Dio, sed dio alia ol la ordinare imagata. Estulo, kiu estas senfina fonto de tenereco, de bonkoreco, de saĝo. Eksterordinara amiko. Se tion la vorto “Dio” elvokas al vi, nu bone, sed dum mia infanaĝo, kaj eĉ pli poste, la vorto signifis iun tiel malsaman, ke min ĝenas uzi ĝin, eĉ en mia kapo, eĉ en la momento, kiam mi turnas min al di, preĝe aŭ kulte.

– Momenteton! Ĉu mi bone aŭdis? Ĝi estas via amiko, via kamarado, vi uzis tiujn vortojn milfoje. Alifoje vi nomas ĝin eternulo aŭ kreanto. Kiel vi povas, vi eta terano, nomi amiko eternan kreanton, pri kiu vi ofte diris, ke ĝi estas senfina? Jam se vi dirus, ke vi estas amiko de la Respublika Prezidento, aŭ de la Ĝenerala Sekretario de UN, mi trovus tion neverŝajna, tiam, imagu, amiko de la eternulo! Krome, vi diras, ke plezurigas vin multon doni al ĝi! Kiel eblas doni al Dio? Ĉu ĝi ne havas jam ĉion dekomence?

– Se respondi vian unuan demandon, jes, tiu estas mia amiko. Mi kelkfoje plu havas la antropomorfan reflekson projekcii sur din iun malproksiman kaj potencan, ian Imperiestron, kiun mi hezitus nomi mia amiko, kvazaŭ tia familiareco estus pretendema, sed tiu reflekso estas nesana. Ankaŭ mi estas sindefenda, kiel vi, ankaŭ mi ne kuraĝas plene kredi, kion mi vidas trans la bordo. Tamen estas klare: estas mia amiko, kiel di estas via amiko, latente: di atendas, ĝis vi libere respondos al dia propono interamikiĝi. Sed mi perdis la fadenon de nia babilado, senkulpigu min. Ŝajnas al mi, ke vi starigis dek demandojn samtempe.

– Estis nur unu alia demando: kiel eblas doni al Dio?

– Pripensu momenton. Kiam oni respektas, oni lasas spacon al la alia. Oni retiriĝas. Ankaŭ tiu respektas la kreaĵojn. Di retiras sin, lasas al ili spacon. Joel tion klarigis al mi laŭ la juda tradicio. Hebree tiu movo havas amuzan nomon: cimcum. Tio signas, ke ĉe malalta tajdo la maro retiriĝas kaj lasas la sablon aperi. Tion faras Dio. Di retiras sin, kaj kreo aperas. Alivorte, kvankam di povus havi ĉion kaj esti ĉio, di rezignas parton de sia havaĵo, por ke la kreataj kreantoj povu libere inventi. Tio ebligas al di ricevi. Di estas la universa harmonio. Sur la “paradiza” nivelo – mi ne scias, kiun alian esprimon uzi – tiu harmonio ekzistas, perfekta, vivanta, konstante ŝanĝiĝanta kiel lumaj rebriloj sur ondetoj en maro, ade renoviĝanta sen iam ajn forsveni. Sed sur la nivelo, kie vivas ni, sur difinita planedo, en difinita tempo, en difinita loko en la spaco de difinita universo, tiu harmonio ne estas donita: estas celo proponita al liberaj estuloj. Sur la nivelo “Tero”, ĉiufoje kiam iu faras ion, kio pligrandigas la harmonion (amon, respekton, fidon, belecon, raviĝon, bonfarton, ĝojon, liberecon, senton pri digno, ktp) mia amiko ricevas tion kiel donacon, di iĝas pli, di havas pli.

– Ĉu tio signifus, ke Dio konas mankon?

– Psiĉjo, psiĉjo, vi komplikulo! Vi traktas min jen kiel kompatindan delirantan frenezulon, jen kiel filozofian profesoron, kiu konus la respondon al nesolveblaj demandoj, super kiuj la plej altnivelaj intelektoj senrezulte cerbumas jam milojn da jaroj. Vi asertis, ke vi volas pli bone kompreni mian deliron, sed fakte vi fordonas vin al intelekta diskuto. Mi ne scias. Mi ne pretendas kapabli kompreni tiujn aferojn. Sed ŝajnas al mi, ke di havas plurajn aspektojn. Ununivele, sur la nivelo “paradizo”, nenio mankas al di. Sed alinivele, sur la nivelo “Tero”, eble di spertas mankon kaj suferas. Dia tenereco …

– Pardonu la interrompon, sed vi kontraŭdiras vin.

– Ĉu vere? Kiel?

– Tiu ulo, kiu troviĝas samtempe sur nivelo paradiza kaj sur nivelo tera, tio ŝokas mian logikon. Ĝi estas tie aŭ ĝi estas tie ĉi. Ĝi ne povas esti samtempe en du malsamaj lokoj.

– Kaj kio pri la tera atmosfero? Ĉu ĝi ne estas samtempe ĉe la ekvatoro kaj ĉe la norda poluso? Pli kaj pli ŝajnas al mi, ke tio, kion vi nomas via scienca logiko, estas simpla nekapablo kunmeti samtempajn realaĵojn, kiuj, unuavide, ŝajnas kontraŭaj, sed tiaj fakte tute ne estas. Povas okazi, ke vi rompis al vi kruron kaj aŭskultas muzikon, kiu plenigas vin per ĝojo, aŭ spektas filmon, kiu igas vin rid-eksplodi. Vi sentas la doloron en la kruro, kaj la ĝojon en la koro. Ambaŭ samtempe. Eble mia amiko estas tia: plene feliĉa en sia “de eterne naskita, realigita” aspekto, suferanta kaj solidara en sia “realigota, naskota” aspekto. Sed vi igas min elbobeni vortajn makaroniaĵojn. Mi vidis nenion, kio ebligus al mi respondi. Di estas esence mistero. La sola afero, kiun mi povas diri, estas, ke di amas, komprenas, sentas kaj estas feliĉa ricevi, kiam oni donas al di donacon.

– Kiel ĝi povas esti senfina, kaj tamen “feliĉa kiam”?

– Min agacas viaj demandoj! Kiel mi povus scii? Kion mi vidis, tio estas, ke di estas vivo, viva, vivi. Vivi signifas moviĝi, ŝanĝiĝi, senĉese renoviĝi. Oceano konstante ŝanĝiĝas, kaj konstante restas si mem. Same, kiel di. Kial ne estus momentoj kun pli granda kontentiĝo? Eble di povus decidi esti rigida, senmova, sensenta, solidigita en neniomo da vivo. Eble eĉ sur iu nivelo di estas tia. Sed pro tio, ke dia povo estas senlima, ĉiuj eblaj elektoj prezentiĝas al di. Di amas diversecon, tion mi vidis, tion di diris al mi. Kial do ne plaĉus al di esti mem diversa? Di eble decidis ekzisti plurnivele, di povas havigi al si senfinon da niveloj, inter kiuj nivelon, kie di ĉesas esti senmova kaj senŝanĝa, kaj kie ĝi fordonas sin al la ĝojo doni kaj ricevi. Sed kio okazas al vi, psiĉjo? Vi subite aspektas ŝancelite!

– Nenio speciala. Ho jes! Kial diable mi komence respondis nee? Pardonu! Io. Io plej efemera. Ĵus trazigzagis en mi mensa bildo.

– Ĉu vi komencus viavice halucini?

– Jen la ideo, kiu ĵus estis inspirita al mi …

– Inspirita, ĉu? Stranga vorto el via buŝo!

– Mi diris “inspirita”, ĉar ĝuste tia mi sentis ĝin: ne kiel produkto de mia cerbo, sed kiel mesaĝo venanta el aliloke. Unuvorte, kio sin trudis en min, tio estis la bildo de infano, kiu donacas desegnaĵon al plenkreskulo, aŭ etan objekton, kiun ĝi ĵus fabrikis. Tia donaco kontentigas neniun mankon en ni, sed ĝin ricevi feliĉigas nin. Ĉar la infano metis en ĝin sian tutan amon. Kaj eĉ se ni jam havis plenplene da amo, tio estas pluso da amo, kiu pliigas nian bonsenton. Io en ni sentas sin ravita. La infano faris ion neatenditan, kio signifas “Mi amas vin”, aŭ “Mi amas la vivon”, aŭ “Mi amas krei”. Invadas nin dankemo, amo, ĝojo, kaj ni mire admiras aŭ admire primiras aĵon en si mem ne speciale mirindan.

– Verŝajne tian donacon mia amiko la eternulo esperis ricevi, kiam di eklanĉis sian kreon. Ĉu vi memoras la frazon, kiun mi foje citis, kaj kiun oni legas komence de la Biblio, kaj kiu aperas unuavide naiva? Post ĉiu krea ago, Dio rigardas sian verkon, kaj la teksto diras: “Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona”. Kvazaŭ di estus tute surprizita kaj ravita vidi, kion di produktis. Tio estas naiva nur, se ni deiras de la ideo, ke di ne kreis estulojn vere liberajn. Se, ekzemple, li unue kreis anĝelojn, kaj lasis ilin liberaj, vere liberaj, krei mondojn laŭ sia bontrovo, dirante: “Mi akceptas, ke aperu truoj en mia ĉioscio: mi lasas vin fari, kaj mi ne scias, kion vi faros”, di povis esti aŭtente mirigita.

– Kaj ankaŭ elrevigita!

– Kiu scias? Dia mistero estas nesondebla, kvankam tre ofte vi parolas, kvazaŭ mi devus scii ĉion pri di. Kion mi vidis el tiu, tio estas miliardono el miliardono el miliardono … kaj vi povas aldoni onojn dum miliardoj da horoj … el tio, kio di estas. Sed tiu eta kvazaŭnenio, kiun mi vidis, efikas kiel sunradio, kiu lumigas malluman kelon, igas ĝin transiri de etoso prema kaj aĉ-aŭgura al brustoŝveliga beleco. Mi estas kiel formiko, kiun oni fingrofrapetis for. Komence senkonscia, konfuzita, ĝi poste konstatas kun intensa ĝojo, ke oni transsaltigis ĝin el aĉ-odora ejo al ĝardeno kun natura plej agrabla parfumo.

Dudeka kunsido: Psikologia kontaĝo

– Kio okazas, eta psiĉjo mia? Vi aspektas kvazaŭ vi sentus vin nehejme en via haŭto, kvazaŭ io vin perturbus!

– Vi sciu: mensaj malsanoj povas transdoniĝi kontaĝe. Teorie, mi estas vakcinita kontraŭ tiu risko dank’ al longa psikanalizo, kiu laŭdire purigis mian nekonscian psikon eĉ en ties plej forperditaj anguloj. Kaj mia profunda trejniĝo, mia plena kono de ĉiuj psikaj patologioj devus ebligi al mi tuj rimarki viajn neŭrozajn aŭ psikozajn diraĵojn, viajn halucinojn, viajn projekciojn, la misformadojn, kiujn viaj kompleksoj enmetas en vian rilaton kun la realo, ktp, kio, teorie, devus protekti min kontraŭ la risko, ke via malsano transdoniĝos al mi, sed …

– Sed …

– Mi sentas al vi troan simpation. Ne estas bone. Mi devus esti pli distanca, instali min en strikta afekcia neŭtraleco, por eviti, ke vi tiros min en la kirlon de via patologio, sed …

– Sed …

– Vi imponas al mi. Mia longa profesia sperto instruis al mi distingi la delirantojn, la ruzulojn, la mensogulojn, la ekzaltitojn disde tiuj, kiuj sobre diras la veron. Nu, ĉio en vi donas la impreson, ke vi diras la veron, efektive.

– Eble la kaŭzo estas simple, ke mi sinceras. Ni allasu, ke miaj dumnoktaj vojaĝoj al la lando de mia luma kamarado estas halucinoj aŭ deliro. Por mi, ili estas la realo. Ĉu ne ĉiam estas tiel, kiam iu halucinas? Se la malsanulo ne konsideras la aferon solida realaĵo, ne estas halucino, estas nur imago aŭ sonĝa bildo. Kiam mi raportas pri miaj travivaĵoj, mia sincereco do estas absoluta, eĉ se mi parolas pri aferoj, kiuj tute ne ekzistas objektive. Ĉar mi tion priskribas al vi kun eĉ ne plej eta emeto trompi vin, mia sincera tono kaptas vin. Ŝajnas al mi, ke mi iam legis, ke cent-elcenta sincereco povas trompi eĉ la aparaton, kiu rivelas mensogadon.

– Jes, tiel estas. Tiu aparato, faktermine poligrafo, signas mensogon, ĉar se oni mensogas, oni havas emocian reagon, kiu ofte estas tiel malforta, ke la mensoganto mem ne konscias ĝin, sed kiu fizike esprimiĝas per muskolaj mini-movetoj aŭ minimumaj fiziologiaj variaĵoj (modifiĝas la elektra kondukteco de haŭto, akceliĝas la pulso, ktp). Sed tiuj efikoj aperas nur, se la parolanto scias, ke tio, kion li aŭ ŝi diras, ne esprimas la veron.

– Vi vidas, vi povas ĉesi zorgi. Vin ne trafis kontaĝo. Simple, mi estas vera halucinulo kun absoluta sincereco. Vera mensmalsanulo.

– Vi pravas, mi devus fajfi pri tio … sed … Vi sciu: vera mensmalsanulo ne estus same bone adaptita al la reala mondo kiel vi. Rigardante vin vivi, neniu imagus, ke vi havas tiajn halucinojn.

– Tio signifas nenion. Vi foje diris al mi, ke ĉiu homo havas sian zonon … mi ne memoras la ĝustan terminon … en mia ena lingvaĵo, tio fariĝis “zono de fuŝpensado”. Mia esploro de la transa mondo povus situi en mia zono de fuŝpensado. Tute patologia, sed tiel bone izolita de la ceteraj zonoj de mia menso, ke ĝi havas neniun efikon sur mian manieron vivi.

– Tio ne konvinkas min. Estas vere, ke povas ekzisti psikaj zonoj izolitaj de la cetero, sed en vi tiu travivado ne estas apartigita de la tuto. Viaj deliraj spertoj koloras vian humoron, vian etikon, vian manieron regi vian vivon. Ne. Ne estas zono de fuŝpensado, nek psikoza kerno, kiel ni diras faklingve. Kaj ĝuste tio agacas min. Vi ne eniĝas en konatan kategorion. Vi sciu: kiam mi laboris en psikiatria hospitalo, mi vidis multajn delirantojn, mi aŭdis ĉiajn delirojn, inkluzive de religiaj, ili ne estas maloftaj en tia institucio. Sed ĉiam estas io nenormala, kion oni tuj rimarkas: tro multajn kontraŭdirojn, tro multajn variaĵojn de tago al tago, por ke oni risku konfuzi tiujn rakontojn kun ekzakta raportado pri io efektiva. En vi aperas neniu el tiuj signoj. Mi ne parolas nur pri via kohero. Ankaŭ paranojuloj perfekte kohere rezonas. Ili tamen estas mensmalsanuloj, kaj oni post nelonge rimarkas, ke iliaj rezonoj havas neniun bazon en la realo.

– Se tiel, mi povas trankviligi vin. Kion mi diras – atentu, estas ne rezonoj, nur mallertaj provoj priskribi – tio havas nenion komunan kun la realo, kia vi komprenas ĝin, t.e. kun materiaj mezureblaj aĵoj, kies ekziston sur nia planedo oni povas kontroli.

– Konsentite … tamen … io tre simpla en via maniero paroli … Vi sciu: ĉe mensmalsanuloj, ĉiufoje aperas io, kion profesiulo ne pretervidas: malmodesteco, ideoj pri persekutiĝo, emo sin akuzi mem, impulso malbonfari al iu aŭ iuj, aŭ fari ion detruan al si, nenormala konduto, tute nepravigita eŭforio, enorma suferado, foje kaŝita, tamen vere reala. En vi videblas nenio el tiuj. Mi sentas min embarasita. Se nur estus unu afero, unu eta detalo, kiu sonus mise … Sed estas nenio. Nek troŝvelo de la egoo, nek fantaziaj strangaĵoj ĉerpitaj el malproksimaj kulturoj por imponi al filistro, nek malico, nek vizaĝ-esprimoj atestantaj pri enaj streĉiĝoj aŭ pri nekonscia volo tute malakorda kun la konscia volo, nek bizaraj ideoj, kiajn oni nun facile renkontas en nia “Amfora Erao”. Nenio el ĉio ĉi. Vi estas senesperige normala. Pli grave: vi estas feliĉa. La problemoj, pro kiuj vi konsultis min kaj komencis terapion, estas solvitaj, la kuracado bonege funkciis. Via maniero vivi estas pli sana ol tiu de la plimulto. Vi estas memstara, prudenta, hejme en via haŭto, kun bonaj sentorilatoj, vi sukcesas profesie, vi havas bonan humursenton, se vin trafas serioza, eĉ tragika problemo, vi ne lasas ĝin vin dispremi, vi kuraĝe ĝin alfrontas, vi estas bone adaptita al nia socio, sed ne lasas ĝiajn iluziojn kaj modojn kapti vin … Kelkfoje … mi konfesu al vi ion …

– Vi impresas min. Vi aspektas tiel serioze! Kaj humile. Mi ne konis vin tia. Kion vi konfesu?

– … mi min demandas, ĉu tiu kulmino de mensa kaj korpa sano, kiun vi ĝuas, ne rezultas el viaj noktaj ekskursoj en la mondo de glorbrilo.

Dudekunua kunsido: Ridinde!

– Saluton, psiĉjo, kiel vi fartas? Hoho! Ŝajnas al mi, ke io vin zorgigas. Ĉu plu ĝenas mia kontaĝa efiko? Via vizaĝo ne esprimas la serenan liberecon, kiun ĝi kutime montras.

– Estas vere, ke tiuj interparoloj kun vi perturbas min. Mi komence imagis, ke mi ekfaros pure sciencan esploradon pri viaj mensaj meĥanismoj, sed vi pli kaj pli imponas al mi. Turmentas min la demando pri la rilato inter via … mi diru “mistika” … vivo kaj via rimarkinda psika ekvilibro. Vi estas mense sana. Jes ja, grandparte estas pro la helpo, kiun mi havigis al vi: sen mi aŭ sen alia kolego vi certe ne facile retrovus vian ekvilibron post la periodo terure traŭmata, tra kiu vi pasis. Sed kiel eblas, ke mi, kiu vin konas tiel ĝisfunde, ne sukcesas vidi, kio fuŝa en vi igas vin deliri? Kial mi ne estas imuna?

– Eble mi estas tro kontaĝa.

– Strange, kelkfoje ŝajnas, ke mi komprenas ion, je kio mi ne povas kredi. Mi faru plian konfeson. Kiam vi rakontis viajn ventrodolorojn, vian vekiĝon je la kvara nokte, vian unuan vojaĝon en alispecan spacon-tempon kaj ĉefe – tio aparte impresis min – vian malam-eksplodon, mia profesia, racia ero flustris al mi tri rimarkojn.

– Ĉu vere? Pri tio vi neniam parolis!

– Ĝuste, jam en tio mi ne rekonas min. Mi ne povis tion diri, ĉar mi sentis, ke estus mistrafe kaj detrue. Kaj, unuflanke, mi provas neniam diri ion mistrafan, kaj aliflanke mi rifuzas detrui ion, kio estas viva kaj sana.

– Pri kio temis?

– Kiam vi priskribis vian ekflugon en tiun alian mondon, mi diris al mi: jen tipa spontana memhipnotigo. Vi eble scias, ke, se oni konas la metodon, oni povas senpene hipnoti tute sola. Tion oni povas fari vole, sed ankaŭ nevole kaj nekonscie. Ĝuste konstatante tian fenomenon Chastenet de Puységur priskribis la unuan kazon de hipnota tranco  atestita en Okcidento. Mi do diris al mi: “Li metas sin en hipnotan staton, kaj li lasas sian imagon gvidi lin.” Evidente, tio klarigis nenion; la plimulto el la homoj, kiuj sukcesas hipnotigi sin mem, ne travivas tiel eksterordinarajn aventurojn. Kaj poste, kiam vi rakontis pri la elŝpruco de malamo, mi pensis: “Jen li revivas, kiel tridekjarulo, adoleskan krizon, kiu ne komplete plenumiĝis je la ĝusta aĝo. Li amasigis agresemon kontraŭ la gepatroj, la instruistoj, la aŭtoritatoj, kiel ofte okazas adoleske, kaj jen li resentas ĉion ĉi tre intense en tiu imaga mondo, kien li trafis memhipnotige.” Kaj kiam vi rakontis, kiel vi staris antaŭ elekto inter VI kaj TIU, mi diris al mi: “Tipa ekzemplo pri du-termina pensado. Li ree trapasas la etapon de personeca disvolviĝo, kiu antaŭas la stadion de ‘konkretaj operacioj’ laŭ la terminologio de Piaget”.

– Kial vi ne menciis tiujn opiniojn?

– Ĉar, kvankam estus la racia interpreto de la faktoj, kiun la plimulto el miaj kolegoj alprenus, mi tamen sentis, ke ne tie kuŝas la vera klarigo. Estus redukte. Estus friponaĵo, kvazaŭ mi ĉiakoste volus trovi kaŭzojn, ĉar mi timus agnoski, ke estas en viaj spertoj io, kio superas min. Rimarku, ke sendube ne estas erare diri, ke vi ĉiunokte metas vin en hipnotan staton por fari tiujn eksterordinarajn renkontojn. Kaj ne estas erare diri, ke vi retravivis amasiĝintajn sentojn agresajn kontraŭ aŭtoritato datiĝantajn de via adolesko, aŭ eĉ de via infanaĝo, same kiel eliron el la du-termina pensmaniero infaneca. Sed eĉ se tio estas vera, ne estas la tuta klarigo. Viaj travivaĵoj ne reduktiĝas al tio. Estas tio, jes ja, sed ankaŭ io plia. Kaj ĉar mi sentis tiun alian elementon, eĉ se mi ne povis precizigi, pri kio temas, mi malpermesis al mi fari tiujn komentojn. Tio ja difektus aŭ vundus ion en vi, sen kompense alporti pozitivan efikon. Tio detruus la fidon al mi, ĉar vi sentus vin nekomprenata, revenigita al nivelo tute alia ol tiu de la travivaĵoj. Via sperto transirus de “Estas mirinde!” al “Estis nur tio!” Unuvorte, aperis al mi, kiel evidentaĵo, ke mi ne rajtas damaĝi vian trezoron.

– Estas bonintence, mi dankas, sed vi imagis min malpli fortika ol mi estas. Aŭ vi sentis vin pli forta ol vi estas fakte. Ĉu vere vi opinias, ke sufiĉas trovi racian klarigon, por ke mi ĉesu kredi je la aŭtenteco de miaj tieaj spertoj? Vi ne imagas, kiagrade tio impresas reale, nekredeble reale, ege pli solide ol tio, kio okazas en ĉi tiu mondo! Neniu racia interpreto, aŭ prezentita de la plej fama specialisto, povas rivali kun tiu sensado de realeco. Mi tuj estus certa, ke vi devas elpensi tiajn fantaziaĵojn por trankviligi vin, ĉar mankas al vi la kuraĝo eliri el la sfero de viaj antaŭjuĝoj kaj alfronti la realaĵojn de la mondo transa. Ne. Vi detruus nenion, kara psiĉjo mia. Sed tamen, dankon, ke vi havis tiun delikatecon. Vi ne vundus min, sed vi kaŭzus suferon. Mi dirus al mi: “Vere estas neeble komuniki miajn spertojn”, kaj mi sentus min tre-tre sola; kontraste, via aŭskultado, eĉ kun viaj kontraŭargumentoj kaj agacaj demandoj, igas min vidi, ke, fundfunde, vi prenas min serioze.

– Vi komprenu, estas tre ĝene. Oftege mi sentas min tentata kredi je tiuj vojaĝoj alimonden. Sed ĉu vi konscias, kion tio signifas? Se miaj kolegoj imagus, ke mi sentas ion similan, mi perdus la vizaĝon, mi iĝus ridinda.

– Ha jes, “ridinda”! Terura vorto! Ĝi efike malhelpas, ke disvastiĝu la vivo de la transa lumulo en la homaj socioj.

– Kiel do?

– Estas vorto blokanta. Ĝi malhelpas la homojn koni sin, koni siajn naturajn reagojn, koni, kion mia amiko eterna flustras el la plejprofundo en ili. Ili ne kuraĝas paroli en grupo, time, ke oni taksos ilin ridindaj. Ili ne kuraĝas trovi sian veran opinion pri io, time, ke ĝi diferencos de ĉies opinio, aŭ de la elita, kaj ili aperos ridindaj. Ili ne kuraĝas plenumi tiun aŭ tiun agon: eble oni trovos ilin ridindaj. Tiu vorto estas la armilo, per kiu grupo teroras al unu el siaj anoj. Multaj patroj kaj patrinoj uzas ĝin kontraŭ siaj gefiloj, instruistoj kontraŭ lernantoj, samklasanoj kontraŭ samklasanoj. Mi trovas tion terura. Kiom da inhiboj, da fuŝoj, da viktimoj tiu vorto kaŭzas!

– Vi pravas. Ankaŭ kuraci ilin el ĝi estas aspekto de mia ĉiutaga laboro.

– Doloras al mi. Mi ege amas mian amikon ĉielan, vere. Di estas tia disradianto de bono! Kaj por di, ĉiu el ni estas subjekto, libera, memstara, kiu mem decidas pri siaj agoj, kiu havas rajtojn kaj devojn, kaj al kiu oni havu konsideron, respekton. Ĉiuj, kiuj akceptas esti kanaloj, tra kiuj pasu la vivo de tiu paradizulo – dia lumo, dia energio, diaj sugestoj, mi ne scias, kiel nomi ĉion – havas la saman sintenon de konsidero al la aliaj. Taksi iun ridinda, tio estas rigardi tiun objekto. Oni elstarigas ulon el la grupo, kaj oni faras el li objekton, kiun oni submetas al ĉies rigardoj dirante: “Rigardu tiun! Ĉu li aŭ ŝi ne meritas, ke pri ŝi aŭ li ni ridu? Vidu, kia stultulo tiu estas!”

– Kaj ĉiuj ridas, kontentaj kuni kun tiuj, kiuj montras, kaj distanci de la mokata montrato.

– Ekzakte, sed ne estas bonkora rido, rido de egaluloj. Tiu, kiu montras la personon “ridindan”, vekas ridon superecan. La aliaj kuniĝas al li por formi grupon, kiu tiel konfirmas sian superecon. Ĉar neniu ŝatas esti traktata kiel objekto, la plimulto el la homoj faras ĉion ajn por eviti, ke oni taksu ilin ridindaj. Ili do aliĝas al la grupo de tiuj, kiuj rigardas de alte, altanaze, kiel oni diras en Sanktavalo. Ili tiel perdas la ĝojon de rilatado simpla kaj vera, ili pagas gigantan prezon por sia sekureco, por tiu iluzia supereco, sed tion ili eĉ ne konscias.

– Tio estas perfekte komprenebla, oni ne malbone juĝu ilin.

– Kompreneble. Ili malbonfaras al tiu, kiun ili nomas ridinda, sed ili estas viktimoj, ne kulpuloj. La puno estas tiel suferiga: esti apartigita de la grupo, tiranta ĉies rigardojn al si, transformata al objekto de mokado. Preferindas esti en la tendaro de la plej forta. Kio estas malĝojiga, tio estas, ke multaj oferas al tiu iluzia kaj amara supereco la kontakton kun la luma estulo, kiu vivas fundfunde de ili, kun tio, kio igas bona, ĝoja, kreema, sincera, simpla … Pro tio, homaj rilatoj estas ege malpli plaĉaj ol ili estus sen tiu koncepto. Neniu ridindas laŭ la vidmaniero de mia kamarado. Interese: vidu, kiom di diferencas de la kutima “Dio”! Ĉi-lasta, laŭ la ĝenerala kompreno, estas juĝisto. La amiko, kiun mi vizitadas, eble estas, en la miliardoj kaj miliardoj da universoj, la sola konscia estulo, kiu neniam arogas al si la rajton juĝi. Tiu akceptas, bonvenigas, esperas. Ne juĝas. Por di, juĝi estas agresi. Kaj, en ĉiuj universoj, di estas tiu, kiu plej sincere kaj definitive rezignis perforton.

– Se ĝi malpermesas al si agresi kaj juĝi, ĝi iĝus bona psikoterapiisto.

Dudekdua kunsido: Sanktaj skriboj

– Okazis stranga koincido. Mi havas pacientinon, kiu tuttage dronas en la Biblio. Ŝi asertas, ke, kiam oni starigas al si demandon, sufiĉas malfermi Biblion sen pripensi, kaj la paĝo, kiun oni ŝance trafos, enhavos tekston, kiu donos la respondon. Post kiam ŝi foriris lastfoje, mi cerbumis pri la komentoj, kiujn vi faris fine de nia lasta kunsido, kaj mi diris al mi: “Ej, jen mi ekprovos la sistemon de S-ino Ŝi”. Ĉu vi memoras? Antaŭ ol ĝis-revidi, vi diris, ke Dio estas tiu, kiu plej sincere kaj definitive rezignis perforton. Mi do prenis Biblion, fermis la okulojn kaj ĝin malfermis. Ŝanco faris, ke ĝi malfermiĝis ĉe teksto raportanta la alvenon de la hebreoj en Kanaanon. Kredu min, mian respondon mi ekhavis! Kia elreviĝo! La minimumo, kiun eblas diri, estas, ke la Dio de la hebreoj ne instruis al ili, almenaŭ sukcese, esti respektemaj al tiuj, kiuj tie troviĝis antaŭ ili, nek gustumi la ĝuon de senperforteco. Oj oj oj! Kia buĉado!

– Ĝuste tial mi ne komprenas, kial, ek de la komenco, vi konfuzas kun la biblia Dio la kamaradon, kiun mi vizitas sur la alia bordo. Tiu firme rifuzas perforton kaj celas, ke respekto disvastiĝu. Di havas tiom da respekto, ke iunokte … ĉi tio similas tion, kion ni diris pri la koncepto “ridinda” … mi ĵus ekkonsciis pri io aĉa, kion mi faris, kaj, priparolante kun di la aferon, mi diris, ke mi trovas min naŭze priplorinda. Di intense reagis. Di sidis sur speco de seĝo kaj havis kvazaŭhoman lumformon, kiam mi babilis kun di tiufoje, kaj kiam mi diris tion, di eksaltis kvin centimetrojn alten, kun indigna esprimo survizaĝe. Per tono tre firma miksanta grandegan tenerecon al senmanka aŭtoritato, di krietis: “Neniam uzu tiajn esprimojn. Tiuj estas vortoj, kiujn oni uzas, kiam oni volas montri sin supera al iu alia (inkluzive de alia parto de si mem, kiel en via kazo). Sciu, ke, por mi, neniu estas naŭza aŭ priplorinda aŭ ridinda aŭ inda esti rigardata de alte”. Kaj di aldonis: “Mi postulas nenion de vi, mi amas vin, kia vi estas. Mi vidas viajn malfortojn, kaj ili kortuŝas min, ili vibrigas miajn patrinajn fibrojn; mi vidas viajn fortojn kaj mi admiras ilin, ili fierigas mian flankon patran. Kaj mi havas la saman sintenon al ĉiu kreaĵo. Tion neniam forgesu.” Alifoje di simile reagis, kiam mi parolis pri virino nomante ŝin kompatinda. Di diris: “La vorto estas ĝusta, ŝi meritas, ke vi kompatu ŝin, sed estis io supera en via tono, kiam vi prononcis ĝin, kaj tion vi prefere forigu el via pensmaniero. Kompati neniam devus esti rigardi de alte, sed bedaŭrinde tio oftege okazas. Gardu vin kontraŭ tiu emo. Eble forigu tiun vorton el via persona vortaro, kaj serĉu alian, kormildeco, ekzemple, aŭ kunsufero, kunsento, kunvibro. La budhanoj havas specialan vorton por la ĝusta sinteno, demandu ilin, kio ĝi estas.”

– Kiam mi aŭdas vin paroli tiamaniere, mi fieras, ke mi tiel bone sukcesis la terapion, kiun vi faris ĉe mi. Mi konstatas, ke la dion, kiun vi mense fabrikas, vi faras ege sana, el psikologia vidpunkto. Se, post kiam ni komencis labori kune al via psika resanigo, mi ne sukcesus remeti vin stara, mi volas diri, liberigita je la neŭrozaj fuŝoj, kiuj malhelpis vin bone funkcii, vi elpensus dion ege malpli simpatian, kun, ekzemple, sadismaj trajtoj, kiel oni ofte trovas en la bildo pri Dio disvastigata de la predikistoj.

– Jes, tio estas la bildo, kiun oni transdonis al mi, kiam mi estis infano. Nur sadisto povas imagi iun potencegan, kiu suferigos vivantojn dum senfina eterneco, ĉar ili cedis al seksa tento aŭ ne sukcesis kredi la rakontojn, per kiuj oni superŝutis ilin.

– Efektive, mi havis pacientojn, kies vivo estis fuŝita de la ideo, ke ili ne povos eviti inferon, kiam ili mortos, ĉar ili ne sukcesis kredi, kion oni volis enkapigi al ili pri Kristo, kvankam tio estis, por iu normala, malfacile kredebla. Tion oni nomas “duobla ligo” en psikopatologio. La viktimoj estas kvazaŭ katenitaj. Se ili ne kredas je Jesuo-Kristo, ili estas destinitaj al eterno da teruraj doloroj, simbolataj per fajro, kiu neniam estingiĝos sed ankaŭ neniam metos finon al la vivo. Sed se ili perforte, per penado, provas igi sin kredi, por eviti tiun teruran sorton, ili sentas sin kulpaj, ĉar ili perfekte scias, fundfunde, ke fakte ili trudas al si tiun kredon, ke ili mensogas al si, ke ververe ili malkredas. La sadismo de tiuj, kiuj kondiĉas infanojn tiamaniere pensi, indignigas min. Sed ankaŭ mi estas katenita per duobla ligo. Se mi ne diras publike, ke tiaj ideoj damaĝas psikojn, ofte drame, kaj ekkaŭzas tutan ĉenon de psikaj fuŝoj, kiuj kontaĝe transiras de generacio al generacio, kaj igas la vivon de multaj terure pli malfeliĉa, ol ĝi estus sen ili, mia konscienco riproĉas, ke mi ne faras mian devon el la vidpunkto de publika sano. Sed se mi publike denuncas ilin kiel malsanigajn, oni atakos min – eble oni procesos kontraŭ mi – pro tio, ke mi malrespektis tiun aŭ tiun religian grupon.

– Laŭ vi, el kie fontas tiuj ideoj, kiuj faras tiom da psikaj damaĝoj? Vi vidas la psikologian malbonon. Sed mi krome vidas spiritan malbonon, kiu estas pli grava: tiuj ideoj ŝtopas la vojon al mia luma amiko la eternulo. Ili dividas la socion en du grupojn: tiujn, kiuj restas enŝlositaj en la kondiĉado, kun timo al damno kaj bildo de dio terura, kaj tiujn, kiuj sentas tiujn ideojn neakcepteblaj, do forĵetas ilin, sed ne imagas, ke anstataŭe povas esti io alia, ĉar ili definitive konkludis, ke la diraĵoj pri post-tera mondo aŭ pri spirita vivo estas nur teksaĵo el mensogoj. Ili do neniam renkontas la eksterordinarajn estulojn, kun kiuj mi konatiĝis transborde. Kompreneble, la realo estas pli nuanca ol mi ĵus diris, multaj kreas por si pli kontentigan bildon, mezan inter la terura dio kaj la dio indulgema, tamen restas multaj, por kiuj la elekto estas limigita al tiuj du ebloj. Eble ĉar ili ne sufiĉe maturas, restis fiksitaj je la stadio de du-termina penso, ĉu?

– Verŝajne, sed ili estas viktimoj, ne kulpuloj. Kie radikas tiuj ideoj, vi demandis. Miaopinie ili rezultas el la socia organizo, kiu regis dum jarcentoj grandan parton de nia planedo: iu maljunulo, patriarko, havis ĉiujn povojn, kaj devis esti ĉiurilate obeata. Nenion kritikan pri li oni rajtis diri aŭ eĉ pensi. Eĉ hodiaŭ tiu mensa kaj socia strukturo plu ekzistas. Mi konas terkulturiston, ĉi tie, en nia laŭdire civilizita lando, homon kvindekjaran, kiu obeas kiel knabeto la stultajn ordonojn de patro okdekjara, eĉ se ili kondukas la bienon al ruino. Li tremas antaŭ sia patro, tiel aŭtoritata tiu estas! La Dio de multaj similas la maljunan mastron, kiu ne toleras, ke pli junaj homoj rivalu kun li. Ion similan oni trovas en alia raktonto, kiun vi, kiel esperantisto, eble foje legis en la Biblio: la Turo Babela. Ankaŭ en ĝi Dio aperas kiel grumblema maljunulo, kiu timas, ke oni sukcesos atingi la altan lokon, kie li rifuĝis, kaj de tie lin forpelos por kapti lian regadon. Mi faris en la Biblion nur etajn disajn vizitojn, sed tio, kion mi ŝance trafis, konfirmis la pravecon de mia starpunkto pri Dio kaj religioj.

– …

– Kio okazas? Kian strangan mienon vi elmontras! Ĉu vi ne konsentas? Sed antaŭ du minutoj ni ambaŭ kune denuncis la sadisman dion de la sanktaj skriboj!

– Prave. Sed mi aŭdas mian konsciencon grumbli.

– Kio malplaĉas al ĝi?

– Ĝi ne ŝatas antaŭjuĝojn, maljustajn taksojn, ĝi havas ian statistikan manieron pensi, pro kiu ĝi diras, ke oni ne rajtas juĝi grandegan tutaĵon surbaze de minimuma mini-specimeno, kaj mi timas, ke ĝuste tion ni ĵus faris. Ĉu vi legis la Altan Kanton de Salomono, la Kanton el la Kantoj?

– Ne.

– Vi devus. Mi konfesu, ke ankaŭ mi ĝin ne legis! Sed laŭ Joel, pretervidi ĝin estas maltrafi ion gravan. Li asertas, ke oni povas diri nenion ĝustan pri la Biblio, se oni ne legis ĝin kaj ankaŭ ne la Psalmojn, kvankam pri tiuj … Nu, li diris, troviĝas inter ili poemoj kun monstra agresemo. Sed multaj el ili prezentas ankaŭ bildon pri dio, kiu estas nur amo kaj pardono, dio, kiu ŝajne similas tiun, kiun mi havas la feliĉon koni, kvankam mi neniam legis pri di eĉ unu linion. Ankaŭ mi fakte preskaŭ nenion legis el la Biblio. Ni do ne rajtas juĝi ĝin deirante de la etaj gustumetoj, kiujn ni havigis al ni pri ĝi. Ĉu mi iam parolis al vi pri mia amiko Hasan?

– Ne. Kiu li estas?

– Islamano. Viro kun alta homa valoro, viro kun vera digno, tuj videbla en la sinteno. Foje mi diskutis kun li pri la Korano parolante pri ĉiuj abomenaĵoj, kiuj, laŭdire, kuŝas en tiu libro. Li aŭskultis min kun sia kutima pacienco, kaj kun eta enigma rideto. La rideto venis de tio, ke li preparis sian respondon, konsidere al la ofteco, kun kiu li ricevas similajn rimarkojn de homoj absolute sensciaj pri la temo. Li agnoskis, ke tiuj teruraj pecoj ekzistas. Sed li montris al mi dokumenton, kiun li preparis, kaj sur kiu li notis aferojn admirindajn kaj aferojn hororajn ĉerpitajn el la sanktaj libroj de la diversaj religioj: la hebrea Biblio, la Nova Testamento, ktp. El la Biblio li prenis citaĵojn el la profetoj, el la psalmoj, el tiu aŭ alia libro, en kiuj Dio aperas kiel senfino da tenereco por siaj kreaĵoj, kaj citaĵojn, en kiuj Dio estas ia terura tribestro, kies brako senhezite frapegas tiujn, kiuj kontraŭas lian momentan strategion (mi diras “li”, ĉar tiu biblia dio estas vira, almenaŭ en tiaj agadoj). Same pri la Nova Testamento. Se tiu prezentas simpatian dion en iuj tekstoj, troviĝas aliaj – Hasan montris ilin al mi – en kiuj tiu “Patro” havas plej tremigan emon senkompate kaj kvazaŭ ĝue surtreti tiujn, kiuj malplaĉis al li, aŭ forpeli ilin al plej terura sorto. En la Korano estas same, ambaŭ aspektoj aperas. Tio memorigas al mi la unuan tagon, kiam mi venis ĉi tien. Antaŭ ol firme decidi, ĉu vi akceptos min en terapion, vi submetis min al testo, en kiu vi montris kartonojn kun grandaj simetriaj inkmakuloj, kaj mi devis diri, kion mi vidas en ili. Iom kiel, rigardante nubojn, oni ludas vidi en ili signifajn formojn. Vi klarigis, ke ĉiu vidas en tiuj makuloj malsamajn aferojn laŭ sia personeco.

– Jes, estis la Rorschach-testo.

– Nu, ĉu la sanktaj libroj ne estus io simila? Ŝajnas, ke ĉiuj enhavas jen plejbonon, jen plejmalbonon, kaj multon mezan. Ĉiu, kiu aliras ilin, trovas ion por si, depende de tio, kio li aŭ ŝi estas, aŭ depende de la momenta mensostato, aŭ de la kondiĉado, per kiu oni muldis ŝin aŭ lin en la unuaj vivjaroj, ekspluatante la sendefendecon kaj flekseblecon de etulo.

– Efektive. Ĝuste pro tio mi miloble pli ŝatas tion, kion vi rakontas pri via eterna amiko, ol kion oni ĝenerale diras pri Dio.

– Plezurigas min aŭdi tion. Pli: flatas min. Sed jen ree mia konscienco grumblas.

– Ĉu vere? Kion do ĝi volas ĉi-foje?

– Ĝi admonas, ke mi ne stimulu tiun pensovojon en vi, ĉar ĝi kondukas al antaŭjuĝo. Ĝi rimarkigas, ke tiu, kiun mi nomas mia amiko, estas priskribata jam jarcentojn per frazoj, kiuj perfekte tradukas, kion mi vidis, kion mi vidas aŭ komprenas je ĉiu ekskurso tien.

– ???

– Kiel malfacilas honesti!

– Kial vi diras tion?

– Ek de la komenco mi diradas al vi, ke la amiko, kiun mi tie vizitas, havas nenion komunan kun la Dio de la kredantoj, kiuj praktikas religion. Mi kvazaŭ furiozas, kiam oni asimilas la biblian dion al la luma estulo, kiun mi renkontas alimonde. Nu, mi ne estas honesta. Fakte, ĉefe ek de kiam mi aliĝis al la religia komunumo, al kiu mi aludis, mi konas abundon da personoj, kiuj havas pri Dio la saman bildon kiel mi, kvankam mi neniam kuraĝis priparoli kun ili miajn noktajn ekskursojn. Sed eĉ antaŭ ol aliĝi al tiu komunumo, mi konis similajn personojn, eĉ en mia propra familio. Mi havas kuzinon tre inklinan religiumi, kiu legas verkojn pri spiritaj aferoj kaj similaĵoj. Mi scias, ke ŝia Dio estas Dio kun koro, kiu komprenas, helpas, respektas, agas diskrete, lasas liberaj kaj neniam sentas rankoron al iu ajn kreito … Kial do mi metas ĉiujn religiemajn homojn en saman ujon, provante distanci min de ili, aŭ eble pli ĝuste, provante nete distingi mian amikon de ilia Dio? Tion mi faras de la komenco kun vi! Fakte tiu maniero koncepti Dion, komuna al miaj travivaĵoj kaj al tiuj homoj, estas disvastigita en iuj medioj jam multegajn jarcentojn, verŝajne eĉ jarmilojn. Mi supozas, ke laŭ ŝanco oni naskiĝas aŭ ne en familio, kiu transdonas bildon pri dio terura aŭ pri dio, el kiu elfluas senfinaj kvantoj da amemo, da amego, kaj kiu tro respektas la homojn por kondamni ilin pro bagateloj.

– Interese. Se mi havas antaŭjuĝon, la kaŭzo povus esti profesia misformiĝo. La homoj, kiuj pasigis sian infanecon en familio, kie la maniero koncepti Dion estis psikologie sana, havas pli multajn ŝancojn eviti kompleksojn, kulposentojn, inhibojn kaj psikosomatajn malsanojn, pro kiuj oni petas mian helpon. Mia klientaro do ne estas statistike reprezenta pri la tuta loĝantaro. Tiu faktoro igas ĝin netipa. La kredantaro en ĝi enhavas troigitan proporcion da homoj, kiuj havas pri Dio malsanan komprenon. Ekzemple mi nun traktas viron, pri kiu mi sentas min tute senhelpa, ĉar lia baza problemo estas ligita al religia edukado, kaj por tiun efike tuŝi mi estas senrimeda. Ej! Nia interparolo donas al mi ideon. Ĉu vi konsentus, ke mi jam nun transskribu kelkajn partojn el niaj dialogoj, por ke li legu ilin?

– Se vi ne citas mian nomon, vi povas fari el ili, kion vi volas, escepte aŭdigi ilin ĉe radio, aŭ alikadre, ĉar oni povus rekoni mian voĉon.

– Helpus min montri al li, ke eblas alia maniero koncepti Dion, kaj ke ankaŭ tiu estas plene kohera. Tiu viro ne sukcesas eviti masturbi sin, kaj tion li sentas kiel plej teruran dramon, ĉar enkraniiĝis al li, ke temas pri abomena peko, inferen-senda, kaj ke li brulos eterne, se li ne rezignos tiun kutimon. Sed tio estas al li fizike neebla. Estas des pli bedaŭrinde, ke li estas bonulo, pli honesta, pli sindonema, pli bonkora ol la plimulto. Lia masturbado havas neniun negativan efikon, des pli, ĉar li ne estas iu, kiu bezonas pornajn bildojn por eksciti sin. Tia spektado havus la kritikindan efikon, ke ĝi kontribuus al la sukceso de fia ekspluato kaj malnobligo de homaj estuloj, tio apartenus al la kategorio de atencoj al la digno de korpo. Sed kion ajn mi diras al li, ĉio restas senefika, ĉar li scias, ke mi estas ateisto; rezulte miaj opinioj pri religiaj aferoj laŭ li tute ne indas konsideron. Estas io tiel simpla kaj tiel sincera en via maniero paroli pri via luma amiko, ke eble tio helpus. Via eternulo ĉion pardonas, ĉu ne?

– Jes. Tiu neniam juĝas, neniam kondamnas. Di allogas (simple pro sia naturo, ĉio bona kaj bela estas alloga). Kaj di atendas. Di atendas, ĝis oni komprenos kaj iros al di. Kio malhelpas antaŭeniron al di, tio estas la agoj, kiuj kaŭzas malbonon al aliaj homoj, aŭ al la kreaĵaro ĝenerale. Sed se via paciento sin masturbas, ĉar la kutimo tro enradikiĝis en li ek de la adoleskaj jaroj, mi estas certa, ke mia amiko rigardas tion sufero, turmento, seniĝo de libereco, kio din ĉiam kortuŝas, kaj ne fi-ago el vidpunkto morala.

– Se mi povus konvinki lin pri tio, kia senpeziĝo tio estus! Por li, sed ankaŭ por mi!

– Por vi, ĉu?

– Se vi scius, kiel saturita mi estas de lia ĉiama sinkondamno. Estas plej tede reaŭdi je ĉiu renkonto, ke li estas monstro, perversulo, krimulo, ĉar, pliafoje, li ne sukcesis regi sin …

Dudektria kunsido: Ĉu halucino, ĉu atesto?

– Mi avertu vin tuj, hodiaŭ mi estas malbonhumora.

– Kio okazas al vi?

– Nenio speciala, nenio persona ĉiaokaze. Sed tiu pluvo, kiu ne haltas … Kaj tiu tutmonda politiko, kiu ŝajnas tiel freneza! “Frenezas la Romanoj”, diris Obeliks. Kial redukti tiun juĝon al nur unu popolo? Frenezas la homoj!

– Vi pravas. Nia socio vivas ekster la sfero de psikologia sano.

– Estas suferige por mi vivi en du mondoj. En ĉi tiu, kun la konstanta maljusteco, la multaj suferoj, kaj maniero konduti samtempe malsaĝa, ekscita kaj malbonkora, kaj en tiu transa, kiun mi vizitas preskaŭ ĉiunokte. La kontrasto estas grandega, kaj mi spertas ĝin kiel disŝiron. Mi vidas, kio povus ekzisti, kio fakte ekzistas en alia dimensio, kaj mi vidas, ke ĉi tie sur nia planedo en ĉi tiu tempo oni faras nenion por atingi la samon, kvankam eblus.

– Ĉu vi vere kredas, ke eblus?

– Mi eĉ ne dubas, ke oni tion atingos. Mi eĉ povas diri, ke tion mi vidis. Aŭ halucinis, se vi preferas. Nuntempe ni troviĝas je stadio plej primitiva. Jarmiloj necesas, por ke ni tiru la lecionojn el niaj eraroj. Al mi estas vere strange. Kiam mi troviĝas ĉi tie, mi travivas momentojn de senpacienco, kiel mi ĵus spertis. Kaj kiam mi estas tie transe, mi vidas, ke nia planedo progresas direkte al plena, luma, disradianta feliĉo, sed, tute simple, je helika rapideco. Ritmo de heliko, fakte, kiu ne antaŭeniras rekte, kaj kiu jen kaj jen revenas malantaŭen, antaŭ ol reiri la ĝustan vojon, sed tamen, sumsume, progresas al sia celo.

– Eble. Kiam vi ekparolas pri jarmiloj samtone kaj samfacile, kiel mi parolus pri horoj kaj tagoj, vi ĉiam imponas al mi. Via temposkalo estas io, kio plifortigas en mi la senton – kiu timigas min – aŭskulti iun, kiu efektive vidis alian mondon realan. Mia tuta trejniĝo, mia tuta sperto, mia tuta vivo, fakte, ribelas kontraŭ tiu ideo. Sed ĝi estas en mi. Estas terure! Se tion oni scius … Same, kiam vi klarigas, ke por via amiko la eternulo neniu estas ridinda, mokinda, eĉ de supre kompatinda. La homoj, kun kiuj mi konstante rilatas – kolegoj, parencoj, amikoj – oftege taksas homojn ridindaj, mokindaj aŭ kompatindaj. Kun perceptebla supereca sento. Kaj se mi scius, ke ili opinias ion similan pri mi … Ĉiaokaze, vi sukcesis ion, kio ŝajnis al mi neebla.

– Kion do?

– Vi sukcesis akceptigi al mi kiel eblan, kelkfoje eĉ preskaŭ probablan, la hipotezon, ke vera dio reale ekzistas. Mi emfazas: vera. Dio tute ne simila al tiu, pri kiu oni parolis al mi, dum mi estis infano, kaj kiun mi forĵetis, kiel ankaŭ vi, kun intensega sento pri liberiĝo. Mi rifuzis ĝin, ĉar ĝi estis maljusta, ĉar ĝi estis neverŝajna, ĉar estis evidente, ke la homoj elpensis ĝin por sekurigi sin, eltiri sin el sia timo, havigi al si konsolon aŭ esperon, kiam ĉio iras fuŝe. Sed la via …

– Vi certe rimarkis, ke mi malofte diras “Dio”, eĉ se pronome mi nomas din “di”. Mi preferas nomi din mia amiko la eternulo, mia kamarado de tie transe, aŭ io simila, ĝuste, ĉar la vorto “Dio” tro ofte elvokas iun tre diferencan de tiu, kun kiu mi amikiĝis en la alia mondo.

– Sed vi kultas al ĝi. Tion vi mem diris.

– Sed mi ne diris al vi, al kiu komunumo mi aliĝis. Vi ne scias, kiu di estas. Eble estas Alaho (Allah, se vi preferas). Aŭ Ganeŝo, la hindua dio, kiun oni bildigas kun kapo elefanta.

– Nu, kiel ajn vi ĝin nomas, temas pri iu dio. Ĝi havas ĉiujn karakterizojn de la dio de teologoj. La diferenco estas, ke, kiam oni legas tekston teologian, oni diras al si: “Estus bele, se tia estulo ekzistus, sed ne estas konvinke, estas nur revo. Teologoj esprimas sin kiel infanetoj, kiuj misprenas siajn dezirojn por realo aŭ kiuj projekcias sur ĉielon la idealigitan bildon de sia patro.” Agacas min, ke pri vi mi ne sukcesas diri la samon! Mi ne komprenas, kial. Estas humilige.

– Pardonu min, mi bedaŭras, sed, sincere, mi faris nenion tiucele.

– Klare! Mi ne kritikas vin. Mi konstatas nur, ke pro vi la ekzisto de via dio aperas al mi probabla. Tio ŝancelas min.

– Kial? Kion tio ŝanĝas?

– Se ĝi ekzistas, ĉio estas malsama. Vivo havus sencon. Eĉ bonan sencon. Sencon kunmetitan el amo, paco, harmonio, simpleco, justeco …

– Plus humuro, fantazio, kreemo, ĝojo. Plus senfina diverseco, kio estas riĉo. Plus vivigaj streĉiĝoj, kaj konfliktoj, kiuj stimulas progresadon.

– Kiam vi parolas pri senfina diverseco, kaj pri konfliktoj, vi pensigas min pri demando, kiun jam de longe mi volus starigi al vi, sed okazo neniam prezentiĝis. En tiu senfina diverseco, kiu, se mi bone komprenis, manifestas vian Dion … Ne. Mi revortigu mian demandon: en tiu alia mondo, kien vi tiel facile iras, ĉu ekzistas spiritoj fundamente malicaj?

– Prave vi diras, ke la senfina diverseco manifestas Dion. Tiel mi sentas ĝin, kiam, decidinte ekflugi tien supren, aŭ plonĝi tien profunden, mi trovas min kvazaŭ en filmo ĉiufoje malsama. Kia ajn la kadro – alta montaro, vicoj de vinberplantoj terase aranĝitaj sur deklivo desupranta ĝis blua lago dum bela tago aŭtuna, oceano, ŝtonponto kun aparte harmonia kurbo, ekzotaj vilaĝanoj feste kostumitaj, kiuj dancas ronde – mia sento estas, ke mi vizitas la bienon de kreanto, kies imagpovo estas laŭvorte senlima, ke mi malkovras ĉiufoje novan aspekton de Dio, kiun mia cerbo tradukas en aron da sensaĵoj, da bildoj, kiuj ne estas ekzakte di, sed kiuj din esprimas.

– Jes, mi opinias, ke mi komprenas, kion vi volas diri. Via Dio ne estas eksplicite tia, sed ĉiu el tiuj bildoj esprimas unu el ĝiaj aspektoj, kiu estus per si mem neesprimebla. Vi uzas elementojn bone konatajn al vi por traduki ion netradukeblan. Kaj Dio estas la sumo de ĉio ĉi.

– Vi iom komprenas, sed ne tute. Dio ja estas multe pli ol la sumo de tio, kion mi povas vidi, di estas pli multobligo ol adicio. Sed krome tre ofte mi vidas aferojn, kiuj tute ne estas bone konataj al mi. Antaŭ ol mi gustumis unuafoje mangon, mi ne sciis, kiel ĝi gustas. Nu, tie mi gustumis centojn da fruktoj, al kiuj nenio similas surtere. Kaj mi aŭdis kanti en lingvoj aliplanedaj.

– Sed ĉu en tiu senlima diverseco, kiu konkretigas la senfinan riĉecon de via dio, troviĝas estaĵoj, kiuj volas suferigi, kiuj volas malbonfari, unuvorte malicaj?

– Mi ne scias, kiel respondi. Ŝajnas al mi, ke la aĉuloj estas tiuj, kiuj ŝtopas la pason de la dia vivo. La plimulto el ni tion parte faras, tiel ke parto de la malbono pasas tra ni. La proporcio certe estas tre malsama de persono al persono (aŭ eble de besto aŭ anĝelo al alia). Kaj mi havas neniun ideon pri tio, kiom da respondeco la koncernatoj havas en la amplekso de tiu ŝtopado. Sed via demando havas sencon. Ekzistas danĝeraj estaĵoj en tiu alia mondo. Kaj kvankam mi neniam renkontis eĉ unu, mi povas diri, ke pri ilia fakta ekzisto mi efektive scias. Komence ja – estas strange, ke mi neniam tion rakontis al vi – la knabino diris, ke se mi volos reveni al ŝia mondo, mi devos protekti min por ne fari malbonajn, danĝerajn renkontojn.

– Kaj kiel oni protektas sin?

– Ŝi diris, ke antaŭ ol mi ekvojaĝos, estos saĝe diri “preĝon el tradicia religio”. Tiuj estas ŝiaj propraj vortoj. Ŝi aldonis, ke tute ne gravas, se la vortoj aperas primitivaj, naivaj aŭ strangaj, la ĉefa afero estas diri la preĝon, enmense aŭ laŭte, ĉar tion farante, mi unuigos min kun la miloj da homoj, kiuj diris la saman preĝon laŭlonge de la historio, orientante sian animon direkte al la plejalto. Al la bono. (La preĝo, ŝi plu diris, ne enhavu ion ajn, kio celu altiri malbonon al iu alia; ekzemple preĝoj por venko super malamikoj, aŭ por faligi sur iun la koleron de Dio, ne havus la ŝirman efikon). Ŝi diris al mi: “Se vi turnos vin al la bono, t.e. se via preĝo celas, ke viaj ĉielaj aliancanoj helpu vin progresi sur la vojo al bonkoreco, donemo, humileco, vero, justeco, ktp, vi riskos nenion, tio kreos ĉirkaŭ vi tavolon protektan, vi estos kvazaŭ en spirita skafandro, en nemateria kosmonaŭta kombineo, tra kiu neniu pafo de malbona influo sukcesos atingi vin.” Mi do tion faras ĉiufoje. Mi repensas al ĉiuj aspektoj de la bono kaj mi diras preĝon, kiun oni diras en mia komunumo. Mi ne pensas pri la frazoj, kiujn mi prononcas, mi zorgas nur pri tio, ke mia animo estu turnita al la bono, ke tiu decido preĝi estu maniero aserti: “Mi elektas la bonon”, “Mi elektas la vivon”, “Mi voĉdonas por amo”, sed estas klare, ke ne temas pri mia persona bono, sed pri la ĝenerala bono, ene de kiu la mia estas inkluzivita. Tiu orientado de la animo estas gravega. Necesas celi al bono, kvankam ni scias, ke ni ne atingos ĝin perfekte en ĉi tiu vivo, nek nur per niaj propraj rimedoj. Ŝajnas, ke la ŝirman efikon efektivigas la orientado de la animo kaj la fido al la alimondaj helpantoj.

– Sed kontraŭ kio vi devas protekti vin?

– Tiurilate mi neniam sukcesis ricevi kompreneblan respondon. Ĉio disvolviĝas, kvazaŭ ekzistus estuloj, kiuj volas perversigi aliajn, forlogi ilin for de la vojo bonen … Sed la knabino diris nenion pri ili, aŭ pli ĝuste, nenion, kion mia cerbo kapablis kompreni.

– Ege bedaŭrinde! Supozeble, mia profesia agado ĉefe rilatas al la efikoj, kiujn havis sur miajn pacientojn tiaj estuloj pli malpli perversaj, verŝajne tra la generacioj kaj tra la influaj uloj en la socio. Ej! Kio okazas al mi? Jen mi parolas, kvazaŭ viajn cerbumaĵojn mi prenus serioze!

– Antaŭ unu minuto vi diris, ke vi komencas akcepti, ke miaj ĉielaj aŭ halucinaj spertoj povus signifi, ke vivo havas sencon. Se vi tion akceptas, kial ne la aliajn aferojn, pri kiuj mi raportas? Kaj tio, kion vi citis – amo, paco, harmonio, simpleco, justeco, diverseco – estas nur eta-eta parto de tiu senco. Mi povus plu aldoni multajn aferojn, ekzemple la senton esti, esti si mem, rajti esti tiu, kiu oni estas, eĉ se oni estas ege malperfekta. Ĉiuj ĉi aferoj, tiu indulgema kaj harmonia mondo, regata de reciproka amo kaj de kreemo, estas paradizo.

– Ĉu vi legis la romanon de Johán Valano “Tien”?

– Ne. Mi ne konas ĝin. Pri kio temas?

– La demando enkapiĝis al mi. Temas pri aventuro en alia mondo; “paralela mondo” ĝin nomas la aŭtoro. La etoso tie, se ĉion konsideri, multrilate similas tiun, pri kiu vi raportas al mi. Almenaŭ kiom koncernas la harmoniajn rilatojn inter la homoj, la ĝeneralan respekton kaj bonkorecon, kaj similajn alte taksindajn kvalitojn. Mi demandis al mi, ĉu ne kuŝus en tiu fikcia mondo la mensa bildo, kiu havigis la kadron de viaj halucinoj. Interesus min scii, kion vi dirus pri tiu romano, se vi legus ĝin. Ĝi priskribas vivon grandparte paradizan.

– Certe al tia vivo funde sopiras la homoj, vi kiel la aliaj. Sed la fundo de homo, tio estas via fako, psiĉjo, vi certe konas tion pli bone ol mi.

– Jes, mi konas tiujn dezirojn al mondo paradiza. Mi sentas ilin en mi, mi perceptas ilin en ĉiuj pacientoj. Sed mi ĉiam rigardis ilin infanecaj deziroj, iluziaj, sen responda realaĵo.

– Eble deziro estas signo. Kion ni deziras en la vivo, se ne aferojn, kiuj ekzistas? Vi deziras belan aŭton, belaj aŭtoj ekzistas. Vi deziras manĝi bongustaĵojn kaj trinki ion plaĉan, frandindaĵoj ekzistas. Vi havas seksajn dezirojn, abundas eblaj partneroj. Vi deziras tiun aŭ tiun diplomon, studoj estas organizitaj por la celantoj al la koncerna titolo. Ĉio dezirata havas respondaĵon en la realo. La deziraĵo ne nepre estas atingebla al ĉiu el ni je difinita momento, aŭ ĉar ni ne posedas la rimedojn por ĝin aliri, sed ĝi ekzistas, eĉ se ekster nia atingpovo. Neniam temas pri nenio, pri nulaĵo. Se ni deziras pacon, amon, scion, saĝon, ĝojon, ridon, amikecon, tenerecon, belecon, eble le kaŭzo estas, ke tio ie ekzistas.

– Alia afero zorgigas min. Mi diris al vi, ke mensa malsano estas kontaĝa. La mensaj procezoj de unu persono povas reeĥi en la cerbo de alia, kun kiu tiu rilatas, kaj eniĝi en ĝin. Se ili estas malsanaj, transdoniĝas la malsano, sed la inverso povas okazi. Iom da tio prezentiĝas en ĉiu sukcesa psikoterapio: komunikiĝas sana mensa funkciado. La demando, kiun mi starigas, estas la jena. Kial mi ne estas kontaĝa al vi? Mi havas la necesan prestiĝon, ĉar mi savis vin, kiam vi estis plene perturbita pro la terura traŭmata periodo, el kiu vi ĵus eliris. Post tiu longa maljusta mallibereco en fora lando, nepris, ke vi ricevu psikologian helpon por retrovi vian ekvilibron. Vi venis al mi kaj ni frukte kunlaboris, tiel ke vi sentas dankemon al mi. Cetere, vi konas miajn titolojn kaj respektas ilin, vi ne estas unu el tiuj uloj, kiuj klasas ĉiujn psikfakulojn en la saman kategorion de ĉarlatanoj. Vi faris sur min tion, kion en psikanalizo oni nomas pozitiva transŝovo. Logike mi do devus influi vin. Mia racio, mia kapablo malimpliki viajn sensencajn klarigojn devus agi. Sed mi klare estas pli influata de vi ol vi de mi. Tiam …

– Ĝenas min ne povi helpi al vi, psiĉjo mia, ĉar mi vin treege ŝatas, kiel vi scias, mi havas al vi senton de grandega dankoŝuldo. Kaj kvankam vi ofte incitas min, ĉar vi provas glitigi mian atestadon al intelekta diskuto, aliflanke, vi estas la sola persono, krom mia edzino, kun kiu mi povas paroli pri miaj travivaĵoj. Kaj tio estas ege, ege grava. Ek de kiam mi komencis promeni en la alia mondo, mi sentas min plej sola. Vivo estas tre malsama por mi ol por la aliaj. Sed tion mi povas diri al neniu. Ĉiufoje kiam mi provis, bumerangis al mi. Kvankam mi scias, ke por di neniu estas ridinda, mokinda aŭ de supre rigardinda, ne estas amuze senti, ke tia oni estas por homoj, eĉ se oni scias ilin malpravaj. Ankaŭ en mia religia komunumo mi ne kuraĝas rakonti, kion mi travivas. Kiam mi faris etajn paŝojn tiudirekte, mi tuj vidis, ke ne prosperos. La homoj ne deziras scii la veron. Strange, ĉu ne? Ĝi estus tiel bon-efika al ili!

– Tio donas al mi ideon. Kial ni ne publikigus nian dialogon? Ĉio ja estas surbendigita.

– Sed se ni publikigos niajn interparolojn, la legantoj ne prenos min pli serioze ol vi!

– Tion vi ne povas diri. Vi ne scias. Homoj estas tre diversaj. Via amiko ŝatas diversecon, kaj, se mi parolu vian lingvaĵon, ĝi aranĝas la aferojn tiamaniere, ke ĉiu homo estas unika, senfine unika. Eble do iu nombro da legantoj prenos vin serioze. Aŭ almenaŭ al ili vi malfermos pripenso-vojojn, aŭ komunikos sentojn, kiuj influos sanige.

– Vi pravas. Finfine, al mi estas egale, ĉu mi aperos mokinda aŭ ĉu oni ne kredos min. Gravas, ke ili povu konatiĝi kun mia rakonto. El ĝi ili faros, kion ili volos. Ili estos liberaj fronte al ĝi, kiel mi liberis fronte al di, kiam ŝprucis la malamo dum mia unua vojaĝo tien. Eble mia atesto malŝlosos pordojn en kelkaj animoj.

– Jes, ni faru tion, ni publikigu. Sed ne kun mia vera nomo. Ne taŭgus, ke miaj kolegoj trovu en nia dialogo pretekston por moki min. La studo, kiun mi publikigos pri la religiaj deliroj kun kuraca efiko, estos pure priskriba, kaj aperos kun mia nomo. Tie mi esprimos min tiamaniere, ke oni ne divenos, ke mi iom emas kredi viajn spertojn aŭtentaj.

– Kompatinda psiĉjo! Kiel facile ŝancelebla vi estas! Kaj tamen, kiam mi venis al vi komence, mi diris al mi: “Feliĉe mi trovis fortulon. Mi povos plene apogi min sur li.” Sed ne … Pardonu … Mi malpravas. Vi estas ŝancelebla nur koncerne la alian dimension. Por via laboro sur ĉi tiu Tero, vi estas fortika, nefaligebla, kompetenta. Jes, jes, ju pli mi pensas pri ĝi, des pli mi trovas vian ideon bona. Ĉu ni do lanĉu nian libron, kiel ŝippereulo ĵetas maren botelon kun mesaĝo? Kiu scias, kiujn ĝi trafos? Eble eĉ troviĝos homoj, kiuj rekonos sin en mia aventuro. Mi celas: por kiuj tio ne estos io fremda, sed ĉe kiuj miaj diroj elvokos ion tute aŭ parte similan, de ili travivitan. Estus neverŝajne, ke nur mi malkovris tiun mondon kaj tiun eksterordinaran amikon. Se ni publikigos, la libro probable bonfaros jen kaj jen. Dankon pri via ideo, dankon, psiĉjo.

– Ĉefe, dankon al vi. Viefikis al mi ŝanĝe. Mi estas malpli fermita ol antaŭe, ŝajnas al mi. Eble iom malpli memcerta, sed tio estas progreso. Ĉu vi scias, pri kio mi subite revas?

– Ne. Kiel mi povus?

– Ke nia libro iĝu deviga en ĉia psikfaka trejniĝo.

Dudekkvara … ĉapitro

Kara Psiĉjo mia,

Vi certe memoras la fojon, kiam mi rakontis al vi mian sonĝon pri la dezerto. Ĝin rakontinte, mi aldonis, ke mi ne kuraĝas diri, kio okazis tuj poste, ĉar vi certe definitive rigardus min nekuracebla frenezulo.

Efektive, diri mi ne kuraĝus – via rigardo embarasus min – sed skribi ne starigas problemon, mi do decidis tion fari. Vi ja esprimis scivolemon, kaj ŝajnas al mi, ke vi rajtas scii, pri kio temas.

Ne estas facile, sed, nu, hm! … ek! Mi ĵetu min en la faron.

Mi vekiĝis el tiu sonĝo kun la impreso, ke iu savis min, ke mi estis savita el plej dolora morto pro soifo kaj elĉerpiteco, sub senkompata varmego, fare de maljuna turbanulo, kiu portis min al groto, kaj poste al oazo mirinde bela. Se ne estus sonĝo, mi demandus min, el kie tiu skeleta grandaĝulo ĉerpis la forton porti min, ĉar li aperis vere senmuskola.

Kaj je tiu punkto, tuj post la vekiĝo, la afero fariĝas freneza, des pli, ĉar tio, kio okazis, gravas por neniu.

Ia ena voĉo, insista, igis min preni paperfolion kaj skribilon. Kaj surprizite mi ekskribis, kvazaŭ ĉe diktado, sen vere regi miajn gestojn. Ĉu ne temas pri fenomeno konata en psikiatrio sub la nomo “aŭtomata skribo”?

La teksto, kiun mia mano produktis, sen kontrolo de mia cerbo estas la jena:

Kiam mi trastumblis la dezerton,

kiam mi vagadis tute sola,

kiam min brulvundis la soifo

murda,

kiam sub la suno mi ne povis

spiri, kaj la sablo min sufokis,

kaj la tuta kosmo sin prezentis

surda,

kiam estis plu neniu nordo,

kiam oriento estis sonĝa

bildo sen ekzisto sen troveblo

ie,

kiam sekomorto ĉirkaŭrampis,

kiam dissolviĝis la miraĝoj,

kiam mi sterniĝis elĉerpite

tie,

kial do ekkreskis tiuj palmoj?

kial milpetale floroj buntis?

kial novafonte ŝprucis akvo

rave?

Kies himnon kantis tiuj birdoj?

kies ombro donis al mi pacon?

kiu min relevis el la stumblo

save?

Sonas mia danko nekomprene,

morta mi estadis kaj nun vivas,

vere mi ne indis la donacon

de vi,

sed eĉ se neniu min aŭskultos,

eĉ se oni taksos min freneza,

mia tuta vivo estos laŭdo

al Di’.

Kiam, elirinte el kvazaŭ hipnota stato, mi relegis laŭte, kion mi, aŭ pli ĝuste mia mano, ĵus skribis, orelfrapis la ritmo:

–vvv/–vvv/–v//–vvv/–vvv/–v

tatititi / tatititi / tati // tatititi / tatititi / tati

Kiom da demandoj tiu poemo ŝprucigas!

Kiu estas la aŭtoro? Ĉu iu el la alia mondo, por kiu mi funkciis kiel nekonscia kaj nevola mediumo? Se jes, kiu? Kial?

Ĉu produktis la tekston iu nukleo kuŝanta en la nekonscia parto de mia psiko? Ekzistus en mi ekster mia scio nervoĉelaj konektoj, senrilataj kun mia konscia intelekto, kapablaj verki en du minutoj tutan poemon, sen ritma aŭ gramatika fuŝo? Parto de mia cerbo izolita de la cetero, kiel komputprogramo funkcianta per si mem?

Tiu travivaĵo starigas fundamentajn demandojn. Kiu mi estas? Kio mi estas? Kiuj ni estas? Kio ni estas, ni homoj vivantaj surtere? Kio estas la alia mondo, la alia dimensio? Kio estas la nekonscio? Kio la nerva sistemo?

Mi ne kuraĝis pritrakti tiun nekompreneblan sperton kun vi vizaĝ-al-vizaĝe, vi konas min sufiĉe por tion akcepti, kaj senkulpigi min.

Supozeble vi estos same perpleksa kiel mi.

Sed mi povas plezure emfazi, ke la kapŝancela apero de tiu teksto en mia vivo havis neniun malfavoran efikon sur min. Mi ne komprenas, pri kio temas, nur ke ĝi bonege tradukas la etoson de la sonĝo. La sola efiko estis kreskigi mian miron rilate al ĉio, kio okazas al mi.

Cetere mi fartas tute bone, kaj ankaŭ mia familio. Mi esperas, ke estas same ĉe vi.

Plej amike salutas

via deliranta halucinato

Aldonaĵo : Konfeso de la surbendiginto

Tiu ĉi libro prezentas la transskribon de surbendigita serio da interparoloj, kiuj disvolviĝis inter mi, psikoterapiisto, kaj unu el miaj pacientoj, dum kvinmonata periodo. Apartan rolon en ties rakontoj ludas iu, kiu havas multon komunan kun la estulo … aŭ la imagato … kiun oni en Esperanto nomas “Dio”.

Kompreneble, ne eblas paroli pri tiu sen uzi pronomon. “Kial tion mencii?”, vi eble pensas, “ne estas problemo, la regulo estas diri li; ofte oni skribas Li”. La demando tamen stariĝis, ĉar la paciento ne akceptis tion fari. Li ĉiam uzis alian pronomon, de li elpensitan, kiun mi senprobleme akceptis – homon kun psikaj problemoj oni ne kontraŭdiru pri negrava detalo – sed kiu povus aperi tro stranga en eldonita verko. Mi do decidis iom perfidi la aŭtentecon de la surbendaĵo, kaj uzi li anstataŭ la stranga vorto, kiun la parolanto uzadis. Sed kiam mi volis tajpi li, aŭ Li, mi ne povis. Miaj fingroj simple rifuzis. Paralizo tenis ilin senmovaj. Nekredeble, ĉu? Nu, pensante, ke la ideo, ke Dio havas sekson, povus esti la kaŭzo de tiu miriga fenomeno, mi decidis tajpi ĝi. Ve! Sama rifuzo de miaj movnervoj: kiom ajn mi penis, la fingro ne sukcesis trafi la ĝustan klavon.

Tiam revenis al mia memoro la anekdoto pri la pastro, kiu, psike ege skuita, tremante diras al kolego: “Imagu! Mi ĵus vidis Dion!” – “Ha jes, ĉu vere?” diras la kolego, “kiel li aspektas?” Kaj la respondo falas, peza kiel plumbo: “Ŝi estas nigra!”

Mi do provis tajpi ŝi. Ne pli prosperis al mi. La movnervoj ree strikis. Konsternite, mi longe meditis pri tiu stranga okazaĵo. Solvoj kiel ŝli, liŝi, li/ŝi aŭ ri, kiujn kelkaj proponis kiel pronomon ampleksantan ambaŭ seksojn, ne plaĉis al mi, ĉar ne tiel parolis la paciento, kies aventurojn en “alia dimensio” mi surbendigis. Mi tamen eksperimente provis ilin, sed same vane: la paralizeto tuj rekaptis miajn fingrojn.

Restis nur unu solvo: uzi la saman strangan pronomon, kiun la paciento konstante uzis dum sia raportado. Kiam mi tion provis, la fingroj – kia senpeziĝo! – funkciis kun ŝatata retrovita normaleco. Sed nur tiam. Ĉar gravis por mi, ke ĉi tiu verko aperu, mi do decidis alpreni la pronomom uzatan de la viro, kiu asertas, ke li regule rendevuas kun la eternulo: la pronomon di.

“Sed kio pri la adjektiva formo?” vi verŝajne demandas. Prave. La vorto dia jam ekzistas, kun la senco ‘rilata al Dio’, ‘de Dio’. Ĉu eblas uzi ĝin posed-adjektive? Nu, en la rakontoj de la paciento, tio neniam kaŭzis problemon. Efektive, se oni diras, ekzemple, dia volo en la senco ‘ties volo’ temas ja pri la sama afero, ĉar tiukaze ties signifus simple ‘de tiu, pri kiu oni ĵus parolis’, t.e. ‘de Dio’, alivorte dia.

Mi esperas, ke la leganto bonvole indulgos tiun devojiĝon de la klasika, tradicia Esperanto, kiun mi ege ŝatas, kaj kiun mi preferus uzi. Mi ne povis elekti. Aŭ mi uzis la pronomon di, aŭ la transskribado de la bendoj ne povis okazi. Mi elektis la unuan eblon. Komence kun kulpa, malkomforta sento. Poste pli libere. Mi ja repensis pri mia ĉina Biblio. En ĝi, ĉiufoje, kiam temas pri Dio, la pronomo ta (‘li’ aŭ ‘ŝi’ en la ĉina) estas skribita per speciala ideogramo, kiu estas la sama kiel la normala pronomo, krom per la fakto, ke en ĝi la maldekstra parto – la t.n. klasifikilo – anstataŭ esti la signo por “homo” estas la signo por “spirito”. Alivorte, ekzistas almenaŭ unu lingvo, kiu havas apartan pronomon por Dio. Kial do ne Esperanto?

Ĉar mi volis prezenti al la publiko tute aŭtentan dokumenton, mi konservis en la partoj, kie mi parolas, la pronomon de mi uzatan: ĝi. Mi ne povis sekvi la strangan sistemon de mia paciento, kaj uzi senseksan pronomon ŝajnis al mi preferinde. Kiam mi transskribis ion de mi diritan, forestis la stranga fingra paralizo, kiun ajn pronomon mi uzis.

Mi esperas, kara leganto, ke vi alkutimiĝis al tiu stranga nova pronomo same rapide kiel mi, dum mi aŭskultis mian pacienton-amikon.



DI : Ĉi tiun pronomon, ĝis nun ne apartenantan al la lingvo Esperanto, la paciento uzis ĉiufoje, kiam li referencis al Dio. Kiam la surbendigaĵoj estis tajpataj, io tre stranga okazis al la tajpanto, kiu provis korekti lin uzante, anstataŭ tiu stranga pronomo, pronomon lingve kutiman. Pri tiu mistera okazaĵo vidu “ Aldonaĵon: Konfeso de la surbendiginto ”.

tranco : La difino de tiu vorto en PIV estas tro redukta kaj ne aplikiĝas ĉi tie. En medicino kaj psikologio, la vorto tranco estas uzata por signi la apartan konscistaton, kiu karakterizas hipnoton, kaj ĝi neniel aludas al okupado de la korpo fare de alipersona senkorpigita animo, kiel en spiritismo.

Aldonaĵo : Ĉi tiu “aldonajo” ne retroviĝas en la franca eldono de la verko, simple ĉar en la franca ĝi lingve ne eblus. Esperanto tiurilate estas pli kontentiga lingvo.

Tien

1

– Kiel ni povus akcepti ŝin? Estas klare, ke ŝia menso misfunkcias. Mi ne komprenas, kial vi bezonas tiom heziti, – la prezidanto diris.

Mi rigardis la aliajn membrojn de la komisiono. Estis malfacile diveni, kion ili pensas, krom ke la situacio estas ĝena, kaj ke preferindus ne respondeci pri la alprenota decido. Estas grava respondeco. La ŝtato ja fidas nin por taksi, ĉu iu sendanĝere povas memstare praktiki psikoterapion, kaj ankaŭ la popolo, eĉ sen scii precize pri la regularoj, tamen fidas, ke iu instanco protektas ĝin kontraŭ praktikado de tiel delikata profesio fare de fuŝuloj.

– Ne estas tiel simple, – diris Roberto Sativa.

– Ne simple!

Prof. Javorski, la prezidanto, rigardis la parolinton kun miro tiel evidenta, ke ĉiu el ni sentis embarason. La suspekto, ke la tuta komisiono konsistas el frenezuloj, klare legiĝis sur lia vizaĝo. «Ju pli li maljuniĝas, des malpli li kapablas rezoni nuance,» mi pensis, sed jam li reparolis, same memcerte:

– Ne simple! Kiel vi povas tion diri? Tiu Lorena Margun ne kapablas distingi inter realo kaj fantaziaĵo, ŝi montriĝas tiel facile influata, ke ŝi kredas pacienton, kiu evidente deliras, kaj vi pretus doni al ŝi oficialan rajtigon sendepende praktiki?

Per subita, preskaŭ timiga movo, li turnis sian indignan rigardon al mi.

– Pro vi, Klaŭdjo, ni perdas nian tempon. Ŝi laboras sub via kontrolo. Vi konas la tutan historion de la rilato inter tiu paciento kaj ŝi. Vi devis tuj vidi, kiel li impresas ŝin, perdigas al ŝi la kapablon ĝuste rezoni. Mi ne komprenas, ke vi lasis tiun aferon putri ĝis la nuna stato …

Li hezitis, lia emocio estis tiel forta, ke li ne sukcesis trovi la vortojn. Li ĉiam estimis min ĝis nun, kaj tiu estimo ŝajne koliziis kun lia emo klasi min inter la fuŝmensulojn.

– Se vi kredas ŝin mense sana, tio pruvas, ke ŝi transdonis sian malsanon al vi.

Necesis, ke mi defendu min.

– Ni atingis la finon de la kontrolperiodo, – mi rebatis. – Ĉion, kion ŝi faris ek de la komenco, mi sekvis plej atente. Mi trovis ŝin inteligenta, saĝa, prudenta, kuraĝa, kun bona psika ekvilibro, altnivela pri teorio, kaj en praktiko trafe intuicia. Ŝi pruvis sin kapabla vidi la proprajn erarojn kaj lerni el ili. Unuvorte, ŝi montriĝis kompetenta. Kompare kun multaj kandidatoj, ŝi riveliĝis aparte talenta. Mi ne povas kredi, ke tiel stabila personeco povis sen videbla laŭgrada evoluo subite fali en deliron.

– Ĉu vi do kredas ŝian rakonton?

– Mi nek kredas nek nekredas. Mi rezervas mian juĝon, ĝis post kiam mi mem iris tien kaj proprokule vidis.

– Vi vidos nenion, ĉar estas neeble, ke estu io por vidi.

– Kun plej granda respekto, sinjoro prezidanto, tio estas antaŭjuĝo.

Ree lia vizaĝo esprimis la jaman konflikton: estis malfacile por li kunordigi sian estimon kun la malĝojiga penso, ke mi freneziĝis. Sed li trovis solvon:

– Mi supozas, ke vi enamiĝis al ŝi, kaj ke tio falsas vian juĝon, – li fine diris kun longa, profunda elspiro.

2

Roberto kaj mi sidis en trinkejo por nia kutima «potkunveno». (Komence ni nomis ĝin postkunveno, sed la nova vorto iutage trudiĝis, alude al la «poto» da biero, kiun ni kune trinkis komentante la ĵusan komisionan kunsidon).

– Longa Naz’ aspektis, kvazaŭ li pretus ekskludi vin el la komisiono, – komencis Roberto.

– Mi komprenas lin. Fakte mi simpatias kun li. Estas tre malfacila afero. Eble efektive Lorena suferas halucinojn, kaj se tiel …

– Kial vi parolas pri halucinoj? Ĉu ne temas nur pri la fakto, ke ŝi kredis homon delirantan anstataŭ kredi lin deliranta?

– Estas multe pli ol tio. Sed kiel …? Ha jes, vi ne ĉeestis …

– Verŝajne vi priparolis la halucinojn, post kiam mi estis vokita telefonen, tiel ke mi maltrafis gravan parton de via raporto.

– Jes, mi memoras nun. Vi estis for, dum mi rakontis, ke ŝi iris tien por kontroli.

– Kaj kio rezultis el ŝia kontrolo?

– Ŝi travivis ion similan al li. Almenaŭ tion ŝi diras. Per voĉo de iu plene sincera. Estas malfacile ne kredi ŝin.

– Sincera tono signifas nenion. Halucinito ĝenerale sonas sincera, ĉar li estas konvinkita pri la realeco de tio, kion li vidis.

– Sed se vi komparas kun la halucinoj, kiujn ni pritraktis dum nia trejniĝo en psikiatria hospitalo, ĉi tiuj aperas tute malsamaj. Ili montriĝas multe pli realismaj, ĉiurilate, kaj, precipe, ili havas plej pozitivan, sanigan efikon sur la personecon, ili montriĝas kontraŭpatologiaj. Ĉu vi iam vidis ion similan ĉe skizofreniulo?

– Sur kio vi bazas vian juĝon?

– Nu, mi vidis ilin, ambaŭ, la pacienton kaj Lorenan, kaj mi povas ĵuri, ke … Ne forgesu, ke li unue konsultis min. Estas mi, kiu direktis lin al Lorena, ĉar mia horaro estis plenŝtopita. Mi klarigis, ke ŝi laboros sub mia kontrolo, ke mi atente sekvos lian progreson, kaj ke do, se li fidas min, li povas fidi ankaŭ tiun aranĝon. Mi eĉ demandis, ĉu ĝenos lin, se, helpe al la kontrolo, ŝi surbendigos. Li senhezite akceptis. Estas aparte malfacila kazo, la plej malfacila, kiun Lorena havis. Kaj kiam la … la afero okazis, li estis en plej profunda deprimiĝo. Kiel li trovis la energion forveturi, estas nekompreneble, en tia stato, sed li ĝin trovis kaj iris tien. Kaj kiam li revenis …

– Jes, se kredi vin, li estis transformita. Min impresis tio, kion vi raportis. Mi ja atendis ion, kiel ekscitiĝon, ekzaltiĝon. Sed ne. Vi klarigis, ke li revenis, ne nur resanigita, sed ankaŭ tute kvieta.

– Efektive, okulfrapis, kiam mi vidis lin post tiu travivaĵo, lia mirinda sereneco. Li diris: «Mia animo similas vastan trankvilan lagon». Ĉu vi iam aŭdis pri iu, kiu, en unu tago, transiris el plej profunda deprimiĝo en perfektan serenecon kun plena malapero de ĉiuj psikaj simptomoj?

– Estas apenaŭ kredeble, kaj mi ne miras, ke Longa Naz’ rifuzas kredi. Permesu, ke mi estu honesta: ankaŭ mi emas ne kredi vin. Mi bezonus pruvon.

– Mi hejme havas ion, kio ne estas pruvo, sed eble helpus vin kompreni mian sintenon: la kasedon, sur kiu li rakontas … Ĉu vi venus aŭskulti ĝin?

– Jes, jes, jes. Tio estus ege interesa kaj helpus min difini mian starpunkton.

Li rigardis sian brakhorloĝon.

– Ne estas tro malfrue. Ĉu ni povus iri tuj? Sed kio pri la profesia sekreto?

– Lorena petis de li permeson publikigi lian travivaĵon en faka revuo, tiel impresita ŝi estis. Li konsentis, kun la kutima kondiĉo: ke oni ne rivelu lian nomon, nek aliajn detalojn, kiuj ebligus identigi lin. Li eĉ diris: «Tiu malkovro tiom ŝanĝis mian vivon, ke, eĉ se vi proponus disaŭdigi ĝin per radio, mi ne kontraŭstarus; ĝi povas fari nur bonon.»

3

Reaŭdante la kasedon kun Roberto, mi repensis pri tiuj vortoj. Ĝi certe interesus multajn radioaŭskultantojn. Eble plej emociis io rekta en la voĉo, io sentroa, senornama. Sed parolis homo tre klera, granda amanto de literaturo. Al la konvinkopovo eble kontribuis la precizeco de lia vort-elekto. «Jen homo,» mi pensis, «kiu scias rakonti». Ĉu lia arto iel trompis nin? Kiel ajn estu, la atenton de Roberto, kiel la mian, plene kaptis la iom obtuza voĉo, kiu diris al Lorena:

Mi estis deprimita. Vi memoras, ĉu ne?, en kia stato mi troviĝis pasintan vendredon. Nu, sabaton estis ankoraŭ pli terure. Mi tuŝis la fundon de l’ mizero. Mia vivo havis eĉ malpli da senco ol antaŭe, kaj vi scias, kiom absurda mi jam trovis ĝin. Ne eblas priskribi tiun nigraĉan animstaton, senesperan, tiun senton pri senvaloreco. Mi konstatis min senenergia, kapabla pri nenio, fuŝa, neamebla kaj neamata, senigita je saĝo kaj kuraĝo, kaj kun certeco, ke neniam, neniam mia forto revenos, neniam eblos trovi ĝojlumon en la vivo. Mi kaŭris funde de truo, kvazaŭ mia vivo estus tro peza, por ke mi povu ĝin plu porti, tro amara, por ke mi havu motivon daŭrigi ĝin. Sed por la sava memmortigo mi ne havis la kuraĝon. Kaj pro mia malkuraĝo mi malestimis min eĉ pli.

Dimanĉon matene, kiam mi vekiĝis, mi sentis min iom pli forta. Ne. Tio ne estas vera. Estus pli ĝuste diri: malpli senforta. Ĉar mi sentis en mi iom pli da energio, sed ne vidis mian ekziston pli tolerebla, mi decidis meti finon al mia vivo. Sed min kaptis stranga ideo, nome, ke antaŭ ol morti mi lastfoje volas vidi Safirlagon. Vi memoras, ĉu ne?, mi jam diris al vi, ke, kiam mi estis … normala …, mi multe kaj plezure praktikis montgrimpadon? Tiu Safirlago troviĝas en la montaro, proksime al Sovaĝkapra Monto. Ĉu vi aŭdis pri tiu? Estas malfacile atingebla loko, kien preskaŭ neniu iam ajn iras. Nur stranguloj kiel mi, kiuj amas solecon …

Mi devis kunstreĉi miajn lastajn fortojn por eliri el la lito, vesti min, surmeti miajn marŝoŝuojn, eldomiĝi kaj ŝofori montaren. Post la fino de la veturvojo, atendis min trihora marŝado sur mallarĝa vojeto apenaŭ videbla inter la rokoj. Mi ne komprenas, ke, senenergia, mi entreprenis ĝin. Sed iu forto puŝis min antaŭen. Vidi Safirlagon estis kiel la lasta cigaredo de mortkondamnito. Mi marŝis, marŝis, marŝis. La vetero estis rava, kaj la beleco de la lago, kiam mi fine atingis ĝin, superis ĉion memoratan. Mi eksidis sur roko por ĝin kontempli.

Ondo de malĝojo invadis min. Meze de tiu sovaĝa naturo, la lago estas juvelo instiga al poezio. La suno brilis. La ĉielo havis ĝuste sufiĉe da nuboj por emfazi ĝian ĉarmon. Sed ju pli mi rimarkis la ĉirkaŭan belecon, des pli mi sentis min premata en inferon de malgajo.

Kaj subite mi eksentis soifon kaj malsaton. Mi sidis sur tiu roko je multaj kilometroj for de la plej proksima loĝejo. Mi estis ege laca. Stulte, kiam mi eliris el la hejmo, mi forgesis pri tiuj elementaj bezonoj. Mi volis morti, sed nek soife nek malsate!

Ne malproksime torento elrokiĝis kun tinta muziko, kies gajeco akcentis mian malfeliĉon. Sed mi dubis, ĉu ĝia akvo estis trinkotaŭga. La ideo riski ventrodoloron forturnis min de tiu akvo, dum mia soifo min puŝis al ĝi. Mi konsciis pli klare ol iam ajn la turmenton de deprimiĝo. Mankis la kuraĝo elteni la soifon, mankis la kuraĝo akcepti la riskon de doloro, kaj mankis la kuraĝo alfronti la streĉon inter ambaŭ. Pro tio oni malesperas. Ne troviĝas elirejo, krom morto. Sed mankas la kuraĝo morti. Kuraĝo postulas energion, kaj funde de deprimiĝo energio obstine forestas. Eble mian lastan rezervon mi elĉerpis marŝante.

Mi tie sidis longe, plorema sed nekapabla plori, rekonanta la belecon de la ĉirkaŭaĵo sen povi ĝui ĝin.

Kaj tiam mi memoris pri la framboj. Foje, kiam mi venis ĉi tien, mi pasis tra valeto, kie kreskis framboj ege bongustaj. Estis konsiderinde pli malalte ol la loko, kie mi troviĝis, kaj je iom granda distanco, sed la kombino de malsato kaj soifo ŝajne sukcesis malkovri funde de mi pliajn kaŝitajn stokojn de forto, ĉar mi ekstaris kaj ekiris tiudirekte. Mia mensa stato min tiom stultigis, ke mi eĉ ne starigis al mi la demandon, ĉu nunsezone framboj maturas. Mi estis elĉerpita, morale kaj fizike, pli kaj pli nebulis en mia kapo, mi paŝis aŭtomate, iom post iom certiĝante, ke neniam mi havos sufiĉe da forto por atingi la frambojn, kaj ke ĉiaokaze ili ne sufiĉus por satigi kaj sensoifigi min. Sed estis la plej proksima havebla manĝaĵo, kaj, kvazaŭ pelata de besta viv-instinkto, mi plu stumble antaŭeniris al ĝi.

Post kelka tempo, dum la vojeto laŭiris serion da rokoj, kiujn naturo aranĝis linie, iom kiel muron, mi sentis, ke mi tuj svenos. Mi volis apogi min al unu el la rokoj, kiuj tie staris, sed … ĝi fortiriĝis, cede al la premo de mia mano, kaj malfermiĝis kvazaŭ ĝi estus – aŭ ĉar ĝi estis – pordo, enroke kaŝita. Sed ĉe la pordo troviĝis nek sojlo nek planko, nur abismo, en kiun mi falis, trapasate de stranga tikla vibrado.


*

Kiom da tempo daŭris la falo, mi ne povus diri, sed ĝi ŝajnis tre longa. Mia menso estis tro nebula por povi pensi, kaj tamen mi sentis en mi, tre klare, du kontraŭajn movojn. Unu parto de mi pensis: «Nun mi mortos, bone, finfine venas fino al turmento». Kaj alia parto samtempe kriis: «Mi ne volas morti, mi ne volas morti, mi volas vivi!» Konvinkite, ke mi tuj trafos rokan fundon, mi prepariĝis al frakaso, sed kontraŭ ĉia atendo mi alteriĝis sur ion molan, sorban al la skuo, kies naturon mi ne povis diveni. Ĝi estis iom kiel lanuga aŭ pluma dikaĵo kovranta materialon similan al pajlo, sed sen ties tipa odoro. Dum kelkaj minutoj mi kuŝis tie en mallumo, ne tre certa, ĉu mi vivas aŭ mortis.


*

Mi ekstaris. Mi movis miajn membrojn, palpis min ĉie. Neniu osto estis rompita. Iom post iom miaj okuloj kutimiĝis al la senlumeco. Mi tiam konstatis, ke la mallumo ne estas absoluta. Spaceto iomete pli hela ol la cetero ie fore distingiĝis. Natura koridoro iris tiudirekte. Se mi restus surloke, mi suferus la teruran morton pro soifo. Kion fari, se ne sekvi tiun invitan vojon?

Post eble kvaronhora marŝado, la koridoro iĝis pli kaj pli malvasta, tiel ke mi fine devis rampi kiel serpento por plu iri antaŭen, sed tio ne daŭris longe. Dume mi sentis vibron similan al tiu, kiu min trapasis dumfale, kvazaŭ mi glitus tra nevidebla, sed fizika ekrano … kiel diri? … iom kiel sinusoida vertikala vento, se vi povas tion imagi.

Mi angilis el tiu pasejo en groton, kiun brila suno malavare prilumis. Mi iris ĝis la rando. Estis nekredeble! Antaŭ mi etendiĝis valo pli kaj pli vasta, tiel longa, ke mi ne vidis ĝian ekstremaĵon. Mi ade staris tie, senmova, kun malfermita buŝo, tro mirfrapite por povi pensi. Sed baldaŭ pensoj tumulte envenis min kaj koliziis inter si: «Ne eblas» – «Tamen mi vidas» – «Sed ne eblas, mi konas ĉi tiun regionon ege bone. Kiom ofte mi esploris ĝin ekskurse aŭ montgrimpe! Ĉi tiu valo ne ekzistas» – «Eble mi frakasis mian kapon sur la rokojn, kiam mi falis, kaj nun febre sonĝas» – «Sed mi sentas neniun doloron» – «Ĝi estas ege bela» – «Tamen mi multfoje konsultis mapon de la regiono: mi scias, ke tia valo ne povas ekzisti. Kaj je ĉi tiu alteco ĝi ne povus esti tiel verda.»

Sed kiom ajn akre mia racio kritikis, fakto restis, ke vastega valo sterniĝis sub miaj okuloj. Kaj ĝi estis admirveka. Vilaĝoj, kampoj, ĝardenoj, herbejoj, urbeto, lagoj, arbaroj, rivero … Ne eblus priskribi. Sed tuj okulfrapis, ke nenio moderna tie videblas: neniu maŝino, nek aŭtoŝoseo, nek lineo elektra.

Necesis iom da tempo, por ke la kirliĝo de miro kaj aliaj emocioj komencu trankviliĝi kaj cedi lokon al pli praktika penso: tie mi povos trinki. Piedvojeto tuj apud la groto invitis iri malsupren. Mi ekpaŝis sur ĝi. Mi sentis min tre strange. Mia deprimiĝo plu ĉeestis, kiel funebra fonmuziko; sed, kontraste kun antaŭe, ne plu sole ĝi okupis la terenon de mia psiko.

Je ĉiu paŝo sur tiu vojeto trafis mian nazon flor-, arb- kaj herbparfumo, kiu ĝermigis en mi ian obtuzan feliĉon, strange kunekzistantan kun la melankolio. Kiam birdoj kaj papilioj ekflugis pretere, mi sentis ian naivan plezuron, infanecan, kiu brile kaj ĝojdone ŝvebis super la ombraĉa truo, funde de kiu mia animo kaŭris, senespere kaptita. Bonvolu pardoni, se mi uzas nekoherajn bildojn; mi ne scias, kiel komprenigi min alimaniere.

Desuprante pli kaj pli, mi atingis nelarĝan ebenaĵon, kie staris benko. Mi decidis sidi tie por rigardi pli detale, kie mi povos trovi lokon por korekti mian trink- kaj manĝomankon. Fascinate de la mirinda pejzaĝo, mi restis tie, kontemple, kiam mi divenis, flanke, ies rigardon. Kapturno rivelis knabinon, eble kvinjaran, kiu proksimiĝis. Kiam ŝi troviĝis je du aŭ tri metroj, ŝi haltis. Ŝi rigardis min, kaj mi ŝin. Estis io eksterordinara en ŝiaj okuloj. Rigardo profunda, kvazaŭ de iu multe pli matura ol ŝi povis esti. Rigardo, en kiu kunsento kaj nekompreno kunfandiĝis. Ŝiaj unuaj paroloj estis plej mirigaj:

– Ha! Vi venas el la sufermondo!?

Ne estis demando, sed ankaŭ ne estis aserto, kvazaŭ ŝi pensus: «Tio ne estas ebla, kaj tamen tio estas». Mi sentis en ŝi la saman miron pri mi, kiel en mi pri ĉi tiu stranga mondo, ne ebla, kaj tamen konkrete plej palpeble fakta.

Kiam ŝi aldonis: «Ĉi tie neniu suferigas», mi sentis la baldaŭan alvenon de larmoj, sed ŝi ne havis la tempon ilin vidi. Kun rideto ŝi turnis sin, kaj salte-dance iris for. Mia rigardo ŝin sekvis kaj mi vidis ŝin halti ĉe paro, verŝajne la gepatroj. Ŝi parolis, kun montrofingro direktita al mi, kaj la du plenkreskuloj ekpaŝis al mia benko.

Ĉifoje mi ne povis, kaj ne volis, subpremi la larmojn. Mi ploris, ploris, ploris. La geviroj sidiĝis sur la benkon ambaŭflanke de mi. La virino prenis mian manon en la sian, kaj kviete karesis ĝin, dum la viro lasis sian manon sur mia ŝultro, amike, konsole. Mi plu ploris. Mi tute ne imagis, ke povas kuŝi en mi tia larma potencialo. Miaj sentoj estis ege konfuzaj, sed tra ilia kirlo mi perceptis la du manojn, unu ĉe miaj manplato kaj fingroj, la alian sur mia ŝultro. Ili komunikis amon. Jes, jes, tio estas nekredebla, sed estas la vero. Unuafoje en mia vivo mi sentis, ke iu amas min. Mi ne scias, kion signifas tiu vorto «ami». Mi scias nur, ke tiuj du esprimis amon al mi. Ili postulis nenion, atendis nenion, esperis nenion. Nenion ili deziris. Ili lasis min plene libera. Ili ne demandis, kial mi ploras. (Kion mi povus respondi?). Ili ne faris supozojn pri mi, nek taksis min tia aŭ tia. Ridinda, aŭ kompatinda, aŭ eĉ inda je helpo. Ili komunikis nur, ke ili kunvibras kun mia doloro, ke ili akceptas ĝin, eble strangamaniere parte prenas ĝin sur sin, tiel ke iom post iom ĝi malaperos.

La ŝajne senfina larmfonto finfine elĉerpiĝis. Mi aŭdis min murmuri: «Pardonu» kaj «Dankon». Ĉu mi vere aŭdis la virinon diri: «Vi venas el la sufermondo» aŭ ĉu mi tion poste imagis, mi ne povas diri. Iom post iom revenis mia penskapablo kaj mi demandis: «Bonvolu diri: kie mi povus trinki kaj manĝi?» Nur tiam mi rimarkis la sakon, kiun la viro portis korpoflanke. El ĝi li tiris trinkaĵujon plenan je akvo, kiun mi sorbis avide kaj danke, post kio mi ricevis pomon, kies bongusteco ŝajnis senrivala.

Nur manĝinte ĝin mi vere ilin rigardis. Mi ricevis pri ili la saman impreson, kiel pri la knabino, nome: «Ili ne estas speciale belaj, kaj tamen ili estas pli belaj ol iu ajn homo iam ajn vidita en mia vivo.» Ili estis proksimume 30-jaraj kaj vestitaj tute alimaniere ol en nia mondo. Mi ne scias, kiel klarigi. Mi hezitas inter «mezepoke», «kamparane» kaj «folklore», sed tiuj vortoj povus elvoki ion preman, dum iliaj vestoj aperis komforte liberlasaj. Ili estis simplaj kaj gajkoloraj, kun delikataj ornamaĵoj, tamen tiel diskrete enplektitaj, ke ne tuj mi ilin rimarkis. Kio okulfrapis, tio estis, ne la vestoj, sed la vizaĝaj esprimoj. Ili disradiis bonkorecon, kian oni malofte vidas ĉe ni. Mi preskaŭ dirus: ili eligis lumon. Sed tio ne estus ĝusta. Fizike tia lumo ne vidiĝis. Kaj tamen estis io luma en ili. Mi emus diri: ilia animo estis bela, brila, kaj tion mi vidis tra la konkrete tute ordinara aspekto. Ekzemple mi rimarkis, ke la dentoj de la viro tute ne estas egalaj, nek la korpo de la virino perfekte proporcia, kiel estus ĉe modaj modeloj. Kaj tamen la vorto «bela» trudis sin al mi, same pri ili, kiel pri la knabino. Kaj pri la pejzaĝo.

Eble ne estis tre ĝentile detale rigardi ilin, kiel mi faris, sed tio ilin tute ne embarasis. Kiam ili sentis, ke mi finis mian inspekton, la viro diris:

– Venu vilaĝen, vi bezonas korvarmon.

Tiuj vortoj, samtempe strangaj kaj nestrangaj, gravuriĝis en mia memoro, pro la voĉa tono. Mi bedaŭras, ke mankas al mi la vortoj por priskribi ĉion, kion mi tie travivis. Voĉo amikeca, homfrata, solidara, samtempe emociplena kaj markita per retenemo.

Ni ekstaris kaj malsupreniris ĝis la plej proksima domaro …

4

Estis tagmeze. Elirante el la domo, kie mi havas mian terapian kabineton, mi hazarde renkontis kolegon Sativan.

– Klaŭdjo! Saluton!

– Ha! Roberto! Kion vi faras en ĉi tiu kvartalo?

– Mi iras al Oazo por tagmanĝi. Mi subite sopiris al ilia fiŝa specialaĵo, kaj ne rezistis la tenton. Ĉu vi akompanos min?

– Volonte.

Nur post kiam ni mendis, mi vortigis la demandon. Mi scivolemis pri lia impreso, kaj, se diri la veron, iom timis ĝin.

– Ĉu vi aŭskultis la kasedon ĝisfine?

– Jes, mi furiozis, kiam ni estis interrompitaj viahejme. Sed, nu, urĝaĵo estas urĝaĵo. Dankon, ke vi prunte donis ĝin. Fakte, mi atendis la morgaŭon, ĉar estis pli saĝe dormi, se mi volis taŭge disponebli por la pacientoj. Sed la sekvantan tagon, reveninte hejmen post la laboro, mi tuj reaŭskultis ĝin ĝis la fino. Estas eksterordinare. Kiam li rakontas pri la kuraciĝo … La «rebonigisto», kiu venigas en lian menson tiun kvazaŭfilmon de la vivo, en kiu li vidas la kaŭzojn kaj rezultojn kiel en vasta flagranta panoramo … Fascina rakonto! Kiel la deprimiĝa etoso plene forsvenas, ŝanĝata al profunda animpaco. Kaj eĉ detaloj pri la afableco de la homoj, ilia feliĉo, ilia kompreno pri sufero … Se diri nenion pri la beleco de la pejzaĝo, de la muziko … Estas kvazaŭ fe-fabelo, kaj samtempe li sukcesas kredigi, ke tute ne temas pri fabelo, kvankam estas malfacile diri, kial. Aŭskultante, oni sentas sin ravata. Sed poste oni repripensas la aferon, kaj preskaŭ koleras pri tio, ke tiu aventuro ne estas ebla, kaj ke do, iel, oni lasis la kortuŝan voĉon agi trompe.

– Kaj poste oni ree pripensas, kaj konkludas, ke ne povis esti trompo. Tamen oni ne sukcesas kredi.

– Precize tio okazis al mi. Mi komprenas, ke nia kara Lorena ne sciis, kion fari.

– Ŝi bezonis nenion fari, ĉar la paciento komplete resaniĝis. Ŝi saĝe decidis tamen plu vidi lin unufoje semajne, por kontroli, ĉu la resaniĝo vere stabilas. Kiel vi eble scias, eĉ antaŭ ol deprimiĝi, li havis tipan neŭrozan simptomaron kun angoro, inhiboj, obsedemo, k.s. Nu, tiu nun estas for. La sekvantaj renkontiĝoj kun ŝi nur alportis aron da novaj detaloj pri lia vojaĝo tien.

– Sed kial li revenis, se la loko estas tiel mirinda?

– Li hezitis, ĉu reveni aŭ ne. Li diskutis la aferon kun siaj novaj amikoj. Parenteze tiuj diris, ke ili mem ne povas veni al nia mondo, kvankam li ne bone komprenis, pro kio. Sed nenio malhelpis, ke revenu li. Li decidis reveni, ĉar li lernis tie, li diris, du gravajn aferojn, kiujn li nun volas instrui al la homfratoj: esperon kaj dankemon.

– Pri espero mi iom komprenas, sed dankemo …

– Li diris, ke la homoj tie estas ege feliĉaj grandparte pro tio, ke ili vivas en stato de konstanta dankemo. Ili konscias tuttempe (ne en pensa maniero, sed en senta), kiom antaŭsupozas ĉio, kion ili ĝuas. Rigardu nin, ekzemple. Jen ni sidas en plej agrabla restoracio, plezurante pri bonega manĝo, sed ĉu ni sentas dankon pri la grandega kvanto da laboro, peno, sufero, kiun ĝi postulis? Prepare al nia manĝo, fiŝistoj penis; ĉu vi kredas, ke ili amuziĝis kaptante nian frandaĵon en oceano, sub la-diablo-scias-kia vetero? Kaj tiuj, kiuj kolektis la rizon? Ĉu vi nun sentas dankon al tiuj, kiuj faris la penigan laboron de rizproduktado? Kaj kio pri la homoj, kiuj fridkamione transportis la fiŝon? Kaj tiuj, kiuj faris la aŭtoŝoseojn, sur kiuj ili veturis, kaj tiuj, kiuj flegas ilin? Ĉu vi imagas, kion signifas fari modernan vojon, sub bruliga suno, sub pluvo, por salajro ne princa, veninte el fora lando, eble, por vivigi familion per luo de la korpa forto? Kaj tiuj, kiuj desegnis la kamionon, fabrikis la pecojn, muntis ĝin? Kaj la pakistanaj aŭ koreaj laboristoj, kiuj en Kuvajto aŭ Abu Dhabi donis sian penon kaj suferon por ĉerpi nafton kaj ĝin transformi al benzino? Kaj tiuj, kiuj kreskigis, kolektis, prizorgis la legomojn? Kaj la komplikaj komercaj retoj, kiuj ebligas ĉion venigi ĝustatempe? Kaj tiuj, kiuj ĵus laboris en la kuirejo? Nian bongustan manĝon ni ne povus ĝui sen la kontribuo de miloj da homoj, kiuj laboris pri tiu aŭ alia aspekto de la agoj konverĝaj al ĝia fina pretigo. Sed ni manĝas sen senti dankon al ili. Tie ili dankon sentas. Ne demandu min, kiel ili sukcesas tion senti, kaj samtempe diskuti pri aliaj aferoj, mi ne scias, sed laŭ la informoj de Lorena kaj de ŝia paciento, tiel estas, kaj por atentigi nin pri tio, inter-alie, li decidis reveni.

– Ŝajnas al mi, ke vi troigas. Ni scias pri ĉio ĉi.

– Ni scias teorie, sed ni ne konscias, ne altetaksas. Antaŭ minuto vi diris, kiel bona vi trovas ĉi tiun vinon. Ĉu vere en vi troviĝas dankemo, al la multego da laboro, kiun enhavas via glaso, plej diskrete, nevidate? Lorena klarigis al mi pri tio, kion ili tie nomas dankonutro. Ne temas nur pri nia tempo. Ili iel sentas sin konstante dankaj pri la jarcentoj da plibonigo, progreso, provado ĝis oni kapablis produkti tiom da bonaj aferoj. Malantaŭ ĉiu minuto de nia vivo kaŝiĝas miloj kaj miloj da horoj da laboro, jen ĝoja, jen malĝoja, jen en justeco, jen en maljusteco, kaj ni rigardas tion normala. Ni ilin ignoras. Tie, oni iel sentas ilin, kaj vidas en ĉio donacon, de la ceteraj homoj, de la praavoj, de la naturo, tiel ke la animoj konstante baniĝas en etoso de dankado.

– Ĉe ni, se la homoj tion konscius, iuj reagus per kulposento («ne pensigu min pri tiom da sufero kaj peno, mi sentos min kulpa»), aliaj per rajtosento («nu, estas normale, oni pagis ilin; ĝuante ĉion ĉi ni ne prenas ion ajn de iu ajn»).

– Tie, Lorena diris, ili sentas ion eksterordinaran en la fakto tiom ricevi. Ili konceptas la homaron kiel reton, en kiu ĉiu alportas sian kontribuon, kaj sentas tion mirinda, dum ni ofte ne pensas pri ĝi, kaj, se jes, trovas tion ne speciale inda je admiro. Tie, ĉiu konscias, ke ĉiu ĝuas la kontribuon de milionoj da aliaj, ankaŭ en la regnoj besta kaj planta, ĉu nun vivantaj, ĉu vivintaj en la antaŭa tempo. Lorena bone klarigis al mi tion. Ekzemple, kiam viro amas virinon, li sentas dankemon al la gepatroj, kiuj enmondigis ŝin, sed kiuj ankaŭ havigis al ŝi ŝiajn agrablajn karakteron, personecon, kapablojn.

– Tio ne eblus ĉi tie, ĉar multaj ne havas agrablan karakteron!

– Sed tie la gepatroj nutras la personecon per bonaj sentoj, kaj, laŭ Lorena, ili tiel kompetentas en tiu arto, multjarcente perfektigita, ke malplaĉaj karakteroj tute simple ne ekzistas. Agrablan personecon ili ne atribuas al bonŝanco aŭ naturo, aŭ al heredo, nur al la agmaniero de la gepatroj. Tial ili sentas sin dankaj.

– Ĉu ili ne scias pri genetiko, neas heredecon?

– Ne, tute ne. Ili konsideras ĝin. Sed por ili oni genetike heredas nur la muzikilon, ne la muzikon. Ĉi-lasta dependas de gepatra instruo, de propra ekzercado, de la diversaj modeloj, kiujn prezentas la ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ de hazardaj eltrovoj. Kaj de inspiro, kio, por ili, estas rilato kun estuloj alisferaj. Laŭ ili, eblas fari belan vivon per tre modesta genetika heredaĵo, kaj, male, ricevi de la praavoj riĉajn kapablojn en plej sana korpo, kun bone funkciantaj cerbo kaj nervaro, kaj tamen la vivon plej komplete fuŝi. Ili estas tre saĝaj, ĉu ne?

– Ili estus, se ili ekzistus. Rekonu, ke la ekzisto de tiu bela mondo malfacile kredeblas!

– Konsentite, se rakontus ekzaltitoj, aŭ troigemaj, idealigemaj personoj. Eble la paciento estas tia, sed Lorena tute certe ne. Laŭ ambaŭ, la homoj tie vivas en konstanta etoso de dankemo. Ĉiu sentas sin centro, al kiu konverĝas milionoj da agoj, kiuj igas la personan vivon ebla kaj ĝojiga, sekve dankindaj, sed ĉiu el tiuj centroj estas ligita al ĉiu alia, ĉar ĉiu kontribuas al la vivo, tiel ke ili sentas sin eroj de reto de feliĉigo, kaj kiam frapas malfeliĉo ilia solidareco tuj agas save kaj pliigas la ĝeneralan dankosenton. Tio, laŭ ili, estas unu el la kaŭzoj de la komunaj feliĉo kaj kontenteco, kiuj siavice kaŭzas, ke «tie neniu suferigas». Iu kontenta ne bezonas suferigi.

– Estas paradiza mondo.

– Jes. Tial mi konsentas kun vi: estas malfacile kredi, ke ĝi havas realecon. Tamen mi vidis tiun sinjoron, kiam li estis psike suferanta, kaj suferiga por la ĉirkaŭuloj. Li estis plena je obsedoj kaj angoroj, lin turmentis sendormeco kaj dekoj da aliaj malplaĉoj. Post kiam Lorena lin transprenis, mi ne plu vidis lin, ĝis tiu nekredebla ekskurso, sed mi aŭdis lian voĉon kasede dum la kontrolkunsidoj kaj mi povas garantii, ke li estis vere deprimita tuj antaŭ ĝi. Post lia reveno, mi deziris vidi lin kaj li volonte akceptis. Liaj simptomoj malaperis, li diris al mi. Mi submetis lin al serio da testoj. Liaj reagoj montris lin tute liberigita je la trajtoj, kiuj kondukis al la origina diagnozo. Mi ne scias, ĉu io tie okazis aŭ ne, mi eĉ ne scias, ĉu tie entute ekzistas, sed, ke li estis ia antaŭe, kaj alia poste, kun neta dividlinio, tio estas fakto, antaŭ kiu mi nur povas klini min. Lia konduto fariĝis tiu de homo psike sana, pli sana ol la plimulto. Li estas serena, trankvila, matura. Mi ne ripetas onidirojn, nur esprimas la fakan juĝon de profesiulo, kiu vidis mem.

– La tuta afero min incitas. Estus tiom pli facile, se mi ne konus Lorenan! Sed mi ne povas nei, ke ŝi estas racia, inteligenta, realisma, tute fidinda ĉiurilate. Mi sentas min tiel distirita inter kredo kaj nekredo, ke estas preskaŭ fizike dolore.

– La afero estis malfacila ankaŭ por ŝi. Ŝia koro tuj sentis la veremon de la paciento, sed ŝia kapo ne povis akcepti lian rakonton. Li tiom insistis, ke ne povas esti sonĝo aŭ halucino! Ŝia intuo diris, ke li pravas, sed kiel akordigi tion kun longa universitata trejniĝo pri kritika analizo? Fine ŝi diris al li: «Estas malfacile kredi vin, sed nia kunlaboro ne plu bone funkcios, se inter ni staros tiu dubo. Mi nepre devas iri tien por kontroli.» Kaj, kiel vi scias, ŝi iris.

5

La komisiono, ne sciante, kiel trakti la kazon, fine instrukciis tri el siaj membroj aparte pridemandi Lorenan kun la celo provi difini, kiel fidinda ŝi estas. Ĝi tiel povis prokrasti sian decidon ĝis ricevo de iliaj raportoj. Roberto ege kontentis esti unu el la tri. Li akceptis ŝin kun larĝa rideto.

– Kara kolegino, mi ĝojas pri ĉi tiu persona renkontiĝo.

– Ankaŭ mi ĝojas, d‑ro Sativa, eĉ se mi timas samtempe.

– Nu, kiel vi scias, la praktik-rajtiga komisiono estas ege embarasita pro via maniero pritrakti kazon, kiu kondukis vin al plej nekredebla rakonto. Mia amiko kaj kolego, sub kies kontrolo vi laboras, aŭdigis al mi la kasedon de via paciento. Mi estis ege impresita, konsentite. Tamen, nun mi devas aŭskulti vin. Kiel vi scias, mi estas unu el la tri komisiitoj taksi, ĉu vi … pardonu, se mi parolos krude, sed, se vi praktikas nian profesion, vi tion kapablas sorbi, ĉu ne? … ĉu vi suferas je halucinoj, aŭ ĉu vi diras ion faktan.

– Mi bone komprenas viajn dubojn. Se mi anus en via komisiono, kaj devus decidi pri kazo tiel stranga, ankaŭ mi sentus embarason.

– Dankon, ke vi akceptas la situacion tiel komprene. Tio faciligos nian rilaton. Vi do iris tien, kaj tie restis. Kiom longe?

– Tri tagojn.

– Ĉu vi iris sola?

– Ne. Kiam mi diris al mia paciento, ke mi ŝatus tien iri, li ege ĝojis kaj proponis gvidi min dirante, prave, ke mi neniam povus trovi la «pordon» per mi mem. Ni do ambaŭ iris.

– Tio ne estas tre konforma al la reguloj pri psikoterapia rilato. Se Prof. Javorski tion eksciis, mi komprenas, ke li ne emas akcepti vin.

– La afero estis tro stranga! Etike, mi devis kontroli.

– Ĉu vi informis vian kontrolanton?

– Li bedaŭrinde tiutempe forestis, kaj mi ne povis atendi lian revenon, pro la sezono. Se mi vidu la lokon, devis esti dum periodo, kiam tiu alta montaro estas alirebla. Mi scias, ke eble mi profesie mispaŝis. Sed mi prenis sur min la riskon. Se ne, mi ne povis plu trakti tiun viron, kvankam mi sukcesis krei kun li aparte bonan rilaton, kaj vi scias, kiom tio gravas en severaj neŭrozaj kazoj, kiel tiu. Li do kondukis min tien. Li diris al mi antaŭe: «Vi sciu, la falo estas longa kaj ege timiga, ĝi postulas agon de fido, ĉu vi sentas vin sufiĉe forta por ĝi?» Mi respondis jese kaj tiam li aldonis: «Kiam la roko pordiĝas kaj oni ekfalas, okazas tre stranga sensaĵo, kvazaŭ ĉiuj molekuloj de la korpo ekvibrus, kvazaŭ ilin trapasus ia elektra ondo. Ne estas agrable. Ĉu ankaŭ tion vi pretas elporti?» Mi jesis, kompreneble.

– Vi aperas sportema. Por vi do ne estis obstaklo devi longe marŝi surmonte, ĉu?

– Ne. Mi estas en tre bona fizika stato. Kaj plaĉas al mi surmonte ekskursi. Mi tion ofte faras. Sed tiuregione mi neniam estis.

– Ĉu li facile trovis la lokon? Se mi bone komprenis, temas pri speco de rokdezerto, en kiu ĉiu ŝtono similas ĉiun alian.

– Li senprobleme trovis. Li premis la rokon, kiu estas tre rekonebla pro diversaj karakterizoj. Ĝi ŝanceliĝis, sinkis malfermiĝe. Ni stumblis, falis, trapasis la vibron, trafis la molaĵon, kiu formas la fundon de la ŝajna abismo, fakte natura kamentubo. Kia emocio! Kvankam mi emis kredi lin sincera, estis terura bato por mi malkovri, ke li diris la veron. Kiam mi reale trapasis tiun vibron kaj falis, mi apenaŭ povis repaciĝi kun la fakto, ke tio vere okazas. Sed tio okazis. Ni kune iris la tutan koridoron, ĝis ni alvenis – refoje strangavibre – al la groto kaj al la alvilaĝa vojeto. Li montris al mi la lokon, kie li sidis kaj ploris.

– Kiel vi tiam sentis vin?

– Kortuŝite. Li videble resentis emocion, kiun li iel silente transdonis al mi. Mi min demandis, ĉu la sama knabino ĉeestos. Sed venis neniu. Rigardante tiun belegan panoramon, mi palpis ĉion ĉirkaŭ mi: la benkon, la grundon, ŝtoneton, arbeton, kiu tie kreskis, eĉ mian korpon, min demandante, ĉu mi perceptus ĉion tiel konkrete, se mi sonĝus. Mi ripetis al mi: «En sonĝo la aferoj ne estas tiel stabilaj; post kelkaj minutoj, ĉio jam estus alia, aŭ mi povus per volo ŝanĝi la pejzaĝon». Sed kiom ajn mi provis, ĝi ne ŝanĝiĝis. Ĝi rezistis. «Kio rezistas, tio ekzistas,» mi diris al mi, memorante citaĵon de Charles Baudouin, kiun Prof. Tolja ŝatas ripetadi en siaj seminarioj. Kaj tamen ĉi tio estis nia lando, nia montaro. En tempo, kiam oni tiom penas por venigi la turistojn, kiel eblus, ke tia okulkaresa valo neniam menciiĝis? Mi ne sukcesis kongruigi tion, kion mi vidis, kun ĉio, kion mi scias cetere. Ni malsupreniris al la unua vilaĝo, nin demandante, ĉu ni provos viziti la paron, ĉe kiu li unue gastis, aŭ faros ion alian. Sed apenaŭ ni pasis sur la ŝtona ponto, kiu markas la eniron en la vilaĝon, jen maljunulo, kiu laboris en sia ĝardeno, salutis nin bonvenige kaj diris, plej surprize por mi, se ne por Eriko (mia paciento kaj kunulo): «Vi venas el la sufermondo?!» Li invitis nin al sia domo tiel afable, ke ni ne povis rifuzi.

– Kia estis lia domo?

– Ŝtona, senpretenda, tamen sufiĉe komforta. La suno estis tre forta ekstere, kaj la interna malvarmeto tute bonvena. Li proponis al ni bongustan trinkaĵon, kies bazo estis fruktosuko, sed en kiu certe troviĝis ankaŭ iom da vino kaj diversaj spicoj. Venis knabeto, kiun li sendis for kun la komisio «informi la jumon, ke venis du el la sufermondo». Li karese pasigis la manon sur la haroj de la knabo dirante: «Estas mia nepo, la plej bona iru-diri-ulo en la tuta vilaĝo.» Telefono tie ne ekzistas, kaj la knaboj agas mesaĝiste.

– Kiajn vestojn ili surhavis?

– Ambaŭ havis kolorajn pantalonon kaj ĉemizon. Sur la ĉemizo estis rubando kun tre fajnaj desegnoj: floroj por la avo, fiŝoj por la nepo. Mi ne povis identigi la materialon, mi dirus, ke ĝi similis al lino. Ĉiaokaze, ĝi ne aspektis moderna. Nelonge post la malapero de la knabo alvenis virino, kiun la maljunulo prezentis kiel sian bofilinon. Ankaŭ ŝi surhavis pantalonon, sed poste en la vilaĝo mi rimarkis, ke tio tute ne estas la sola vestmaniero. Aliaj virinoj havis robon aŭ jupon, kaj ne ĉiuj viroj estis same vestitaj: kelkaj surhavis pantalonon, sed aliaj robon, kelkfoje tre koloran kaj bele ornamitan, iom kiel ĉe viroj el okcidenta Afriko.


*

– Nu, supozeble, tiu bofilino estis ĉarma kaj lumradianta, kiel ĉiuj en tiu mondo.

– Ĉu vere vi devas ironii, d‑ro Sativa? Pensu, kion vi volas, restas fakto, ke la plimulto el la homoj tie disradias ian … ne estas vorto por tio … ion, kio igas homon senti sin ege bone. Ion en la rideto, en la okuloj, kio signifas: «Vi havas valoron por mi». Sed ŝi efektive estas bela virino, la plej bela, kiun mi vidis dum tiu stranga vojaĝo.

– Kaj ĉu ŝiaj paroloj same belis, kiel ŝia aspekto?

– Ŝi parolis afable, kiel ĉiuj. Ŝi unue diris la saman frazon kiel nia gastiganto, kun tiu sama duon-aserta, duondemanda tono: «Vi venas el la sufermondo!?», al kio mi respondis: «Jes. Ni miras pri ĉi tiu mondo. Ni ne sciis pri ĝia ekzisto.» Ŝi respondis: «Estas granda diferenco inter tio, kion ni scias, kaj tio, kio ekzistas.»

– Tion jam Ŝekspiro emfazis siatempe.

– Tuj poste mi demandis: «Kiuj vi estas?» Ŝi rigardis min nekomprene. «Ni estas homoj,» ŝi diris. – «Jes, jes, tion mi vidas,» mi respondis, «sed de kiu popolo?» Ŝia respondo estis plej neatendita: «Kion signifas tiu vorto: popolo?» Mi provis la vortojn gento, etno, nacio, sed tiuj por ŝi nenion signifis. Kaj nur tiam mi rimarkis, ke ni parolas samlingve. Antaŭe tio ne mirigis min, ni ja estis en nia lando, sed konsiderante la diferencon de vestaĵoj, rasa aspekto, domoj, homaj sintenoj, de ĉio, fakte, estis strange, ke ni tiel facile komunikas. Sed kiam mi diris: «Tamen ni havas la saman lingvon,» ŝi diris: «Ĉu vere?» kun tia enigma rideto, ke mi restis gapanta, ne povanta demandi, kion ŝi volis diri. Ĝuste tiam alvenis la jumo.

– Kio estas tiu?

– Ŝajnas, ke, kiam iu alvenas el ekstere, el la sufermondo, kiel ili diras, oni venigas lin. Estas li, kiu resanigis Erikon. Fakte, kiam li eniris kaj vidis tiun, li ege surpriziĝis. «Vi revenis!?», li diris, kaj subkompreniĝis, ke tio ne estas ordinara. Li ege varme ĉirkaŭbrakis Erikon, kvazaŭ tiu estus plej kara amiko. Eriko demandis: «Kial vi miras pri mia reveno? Ĉu ne estus normale konigi vin al homoj en nia sufermondo?» Li respondis: «Jes, sed ĝenerale ne eblas, la pasejo al nia mondo estas blokita por homoj, kiuj venis unufoje. Se vi sukcesis reveni, tio havas sencon, eble vi devis konigi nin al via kunulino.» Dirante tion, li direktis al mi rideton luman kiel suno.

Longe li rigardis min silente. Poste li diris: «Vi havas tre bonan koron. Sendube tial vi povis veni. Vi venis por lerni ion. Kio estas via okupo?» Kiam mi uzis la vorton psikoterapio, li ne komprenis. Kaj denove mi miris pri nia komunikado. Ni parolis la saman lingvon, sed … Ne eblas priskribi mian impreson. Eble ni rilatis multe pli telepatie ol mi unue suspektis. Sed antaŭ ol mi komencis klarigi, pri kio temas, li mem diris, kvazaŭ ricevinte el sia observo la informon: «Ha jes, vi okupiĝas pri homoj, kiuj suferas. Estas vi, kiu prizorgis Erikon, ĉu ne?» – «Estas mi,» mi respondis, «kaj mi hontas, ke miaj rimedoj estas tiel malrapidaj, kompare kun la viaj. Mi ne povus resanigi homon en unu tago, kiel vi.» – «Ne hontu,» li rebatis. «Honto estas malbona sento, kiun oni ĉiam evitu. Niaj praavoj fuĝis el via mondo ĝuste pro tio, ke ĉe vi homoj konstante uzas malbonajn sentojn kontraŭ la aliaj, eĉ, ŝajnas, kontraŭ la propraj gefiloj: hontigon, kulpigon, humiligon, timigon, malfidigon per trompo, malestimon, maladmiron, maldankon, malamon al tiu aŭ alia kategorio de estaĵoj, eĉ malamon al si, malindulgon, malrespekton, malkonsideron, ktp, sentojn, kiuj detruas, anstataŭ helpi vivi feliĉe.»

«Tian mondon ni nomas infero,» diris la bofilino.

«Mondo sufera, mondo infera,» la avo sentencis.

Tiu konstanta apliko de la vorto «sufero» al nia vivo, kontraste kun ilia, pli kaj pli incitis min. Mi min demandis, ĉu mi trafis socion, kiu ne kuraĝas rigardi suferon fronte, kaj do neas ĝin. «Ĉu ĉe vi do ne ekzistas sufero?» mi iom indigne demandis. Ĉiuj tri silentis. Mi rigardis ilin unu post la alia. Ĉies vizaĝo havis esprimon de kortuŝiteco pli intensa ol mi iam ajn vidis. Rebatis la jumo:

«Ho jes, sufero ekzistas ĉe ni. Ne eblas esti homo kaj ne suferi. Okazas akcidentoj, malsanoj, fuŝoj ĉe uzo de ilo, kun teruraj rezultoj, aŭ erara takso kondukanta al dolora elreviĝo. Kio ne ekzistas ĉe ni, tio estas suferigo. Laŭ niaj historiaj libroj, niaj praavoj forlasis mondon, en kiu suferigo de homo al homo estas ĉiutaga. Tie, ili rakontas, iuj suferigas por ĝui la plezuron dolorigi iun alian, aliaj por senti sian potencon, aliaj por senti sin superaj kaj tiel kompensi senton de malplivaloro, kiu mem radikas en suferigo fare de iu antaŭa. Viroj suferigas por pruvi al si, ke ili estas viroj, sen kio, strange, ili ne povus estimi sin mem. Virinoj suferigas, ĉar ili sentas sin en suba pozicio kaj volas venĝi sin. Multaj el ambaŭ seksoj suferigas, ĉar oni suferigis ilin kaj tio kaŭzis rankoron aŭ repagbezonon, kiu siavice tradukiĝas per emo suferiga. Iu pli malforta ol la aliaj ofte viktimas, kaj poste ne scias, kion fari el la malbonaj sentoj, kiujn tiu stato estigis en li: li trovas eliron nur en plia suferigo, eventuale al si mem. Ĉar homoj tiom suferigas homojn, regas konstanta etoso de nesekureco, kiu kreas angoron, el kiu estas malfacile eliri, se ne per plua suferigo, jen al iu alia, jen al si. Kiam oni suferigas, oni ja sentas sin pli forta. Tiu mondo, laŭ niaj libroj, estas kaptita en infera spiralo de suferigo, ofte nekonscia, kiu komenciĝas jam ĉe eta infano. Tio vivtenadas tiom da malbonaj sentoj, ke neniu imagas, ke eblas vivi alimaniere. Mi ne scias, ĉu via mondo efektive similas al tiu bildo, sed tia ĝin prezentas niaj antikvaj libroj. Ili ankaŭ rakontas, ke anĝelo gvidis niajn praavojn al ĉi tiu transa mondo por vivi vivon, en kiu sufero venas nur de naturo, de la aĵoj, ne de homo. Sed eĉ ĉe ni rozoj havas dornojn.» Tiel klarigis la jumo.


*

– Nu, kara kolegino, mi ĉiam trovis vin simpatia. Tamen vi komencas agaci min. Mi pli kaj pli komprenas la malkontenton de Prof. Javorski. La mondo, kiun vi priskribas, estas idealigita. Vi devus scii, ke idealigo estas tipa psika meĥanismo, kiu aperas, kiam oni timas alfronti la veron. Ĝi estas danĝera al mensa sano, kaj neakceptebla ĉe terapiisto.

– Mi bedaŭras pri via reago, sed kion mi povas fari, krom rakonti, kion mi spertis, kaj rediri, kiel eble plej fidele, kion oni diris al mi?

– Tamen, nun, de post kiam vi revenis, vi havis la tempon pripensi pri via travivaĵo. Ĉu vi vere kredas, ke ĝi okazis? Vi diris, ke sonĝo estas nestabila. Certe. Sed iuj hipnotaj statoj povas krei specon de tute kohera filmo.

– Jes ja, sed ĉu vi vere kredas, ke oni povus hipnotigi min, kaj mi ne rimarkus la t.n. enkondukfazon? Ne forgesu, ke mi lernis pri hipnoto! Je la risko aperi freneza, permesu, ke mi diru mian impreson: por mi tiu mondo estas pli reala ol ĉi tiu. Mi konscias, ke tio estas pure subjektiva. Sed se mi dirus, ke nia nuna interparolo ŝajnas al mi pli reala ol mia diskuto kun la jumo, mi mensogus. Mi volas esti honesta kun vi. Mi do ne mensogas. Ĉu mi estas freneza aŭ ne, estas via tasko juĝi, ne mia.

– Nu, mia tasko ne estas facila. Eble vi povos respondi al demando, kiu min tiklas. Se tiuj homoj, mirindaj kaj bonkoraj, vere ekzistus, ĉu ili ne venus savi nin? Ili scias pri ni, pri nia sufero, kaj, mi konsentas, suferigado. Sed ĉu vi ne trovas terure egoisma ilian obstinon sin teni aparte de la suferantoj?

– Pri tio mi parolis kun ili. Ili simple ne povas veni al nia mondo. La groto, tra kiu ni atingas ilin, estas por ili fermita. Ili povas eniri ĝin, sed se ili tuŝas la fundan rokaĵon, ĝi neniam prezentas la aperturon, tra kiu ni pasis. Kvankam …

– Pardonu, se mi interrompas vin, sed vi ĵus pensigis min pri io. Se vi iris tien falante, kiel vi revenis? Ĉu vi flugis supren, kiam vi atingis la niaflankan finon de la koridoro?

– Tute ne. Efektive, la demando zorgigis min, post kiam ni falis. Sed Eriko klarigis. Kiam li revenis unuafoje, li simple reiris al la groto, serĉis la pasejon en ĝia fundo, trovis la zigzagan tunelon, kie necesas rampi, kaj vidis iom da lumo funde de la koridoro. Montriĝis, ke estas alia koridoro, kiu, anstataŭ esti tute ebena, kiel tiu, laŭ kiu oni alvenas, iras laŭ deklivo supren. Plurfoje eĉ estas kelkaj ŝtupoj. Tiu vojo serpentas altiĝante. Ĝi estas multe pli longa ol la alvena, kaj ĝi ne kondukas al la enira roko, sed al alia, tamen tute proksime.

– Dankon. Tiu klarigo necesis por prijuĝi la verŝajnecon de la afero. Sed kion vi volis diri, kiam mi interrompis?

– Nu … Pri kio …? Ha jes! Mi volis diri, ke la tieuloj emas kredi, sen esti tute certaj, ke kiam iu venas el nia mondo, tion planis la … estas ilia termino … la Granda Mistero. Ili kredas, ke, se niaj du mondoj nun subite renkontiĝus, ĉio, kion ili sukcesis krei, perdiĝus, ĉar estas pli facile detrui ol konstrui, kaj la fortorilato nun favoras la detruemulojn. Ili bezonis jarcentojn por trejni sin kaj unu la alian al nutrado de bonaj sentoj kaj forvelkigo de malbonaj. Sed ili kredas, ke iom post iom homoj venos el nia mondo al ilia, observos la realismon de ilia sentonutra vivmaniero, kaj venos ĝin rakonti al ni. Ili ja opinias, ke detrui estas pli facile ol konstrui, sed ankaŭ ke io bona tamen finfine venkas. «Disfalas io fuŝe farita, sed bone farita daŭras», estas unu el iliaj diraĵoj. Tamen, ili konscias, ke eĉ tre bone konstruita domo povas disfali en kelkaj minutoj, ekzemple se okazas tertremo. Male al via impreso, ili ne havas idealan vidon pri la mondo. Sed, se okazos tertremo, la bone konstruitaj domoj pli eltenos ol la fuŝe konstruitaj. Simile, homo, kiu nutris bonajn sentojn en si, ne disfalos, kiam okazos io ŝancela, dum iu, kies ena etoso plenas je malbonaj sentoj, ne sukcesos elteni: tiu suferigos iun alian, aŭ fizike malsaniĝos, aŭ deprimiĝos, aŭ perdos la racion, aŭ falos en neŭrozan simptomaron, aŭ mortos, aŭ simile.

– Hm!

– Ĉu miaj respondoj kontentigas vin?

– Mi ne povas diri. Kaj ke mi ne povas diri, tio agacas min. Neniam ĝenis min diskuti la halucinojn de paciento en psikoza kazo, sed kun vi la tuta atmosfero estas alia, kaj mi ne scias, kion pensi. Vi embarasas min, kiel vi embarasis Profesoron Javorski kaj la tutan komisionon. Mi min demandas, kion diros la du aliaj kolegoj, kiuj sondos vin.

– Eble ne mi embarasas vin, sed realo, kiu ĝenas, ĉar ĝi troviĝas ekster la kutimaj kadroj. Se tio povas vin konsoli, ankaŭ min ĝi treege ĝenas.

– Dankon pri via preteco konsoli! Ho, pardonu, tiu diro estis sarkasma, kio devus foresti de nia rilatado. Ĝi ne estis ĝentila, kaj nur montras, kiom incitita mi sentas min. Min plu tiklas la idealigo. Kion ajn vi diras, mi tamen ĉie flaras ĝin. Se ili sukcesas vivi sen negativaj sentoj, ĉu tio signifas, ke malĝojo, malfeliĉeco, senkuraĝiĝo, elreviĝo, malfiereco kaj similaj sentoj tie neniam aperas?

– Vi miskomprenis. Kiel la tieuloj povus eviti similaĵojn? Ili estas homoj! Sed ili zorgas, kiom eble, neniam ilin estigi en iu alia. Vi nomis tiujn sentojn negativaj, sed ili rigardas ilin bonaj, ĉar sen sperti ilin ne eblus solidari kun ĉiu suferanto. Ili havas por tiuj apartan kategorion, tiun de «nedaŭraj maturigaj sentoj». Nedaŭraj, ĉar tiuj sentoj plenumas sian funkcion nur, se oni trapasas ilin sufiĉe rapide, gardante sin kontraŭ la tento longe teni ilin en si, lasi ilin kreski, aŭ loki ilin en la kernon de sia psiko.

– Kaj kio pri veraj negativaj sentoj, kiel malamo?

– Nu, tia sento estas rigardata kiel normala, sed super ĝi necesas labori, por ĝin velkigi for, ĉar, se ĝi restas, ĝi malhelpas feliĉi.

– Tiuj uloj (se akcepti la duban hipotezon, ke ili ekzistas) atribuas grandan valoron al feliĉo, ĉu ne?

– Jes. Iusence, ili estas ege egoismaj. Por ili tre gravas, kiel eble plej altkvalite feliĉi. Kaj tio igas ilin eliri el egoismo, ĉar ili rimarkis, ke por altkvalite feliĉi necesas vivi laŭ la postuloj de la homa naturo, kaj estas en la naturo de homo, laŭ ili, agrable rilati kun la samspeculoj. Por tio necesas kompreni, solidari, bonkori. Ilia egoismo do, puŝata ekstremen, kondukas ilin al malegoismo.

– Sed konkrete, kion faras iu, kiu rimarkas, ke li malamas homon?

– Li akceptas, ke malami povas esti la unua reago kontraŭ iu, kiu faris ion malbonan al li, aŭ pri kiu li tion imagis.

– Ili do tamen malbonfaras unu al la alia. Bone! Jen ili fariĝas homaj, finfine.

– Jes, povas okazi, ke iu malbonfaras. Kvankam, laŭ mia impreso, multege malpli ofte ol niamonde. Kiam iu rimarkis la malaman senton (kio okazas facile, ĉar ili konstante tre atentas pri siaj sentoj), li tuj reagas pensante: «Tio riskas malfeliĉigi min». Li do deziras seniĝi je sia malamo, ĉar li konsideras, ke ĝi venenas lin. Sed li scias, ke senton oni ne povas ŝanĝi laŭvole. Li do uzos diversajn teknikojn, por forsvenigi la malamon. Ekzemple, li petos la helpon de amiko, al kiu li parolos pri sia malamo, pri ties kaŭzo, kiel eble plej sincere kaj detale. Ili parolis al mi pri «ĉiutagaj ekzercoj de sincereco», sed mi ne komprenis, el kio tiuj konsistas. Sincere priparoli la malamon, tiomfoje kiom necese, estas por ili rimedo eligi ĝin el si. Ili nomas tion: lavi sian animon. Alia tekniko, praktikata apud la amikhelpo, estas speco de preĝo. Ĉiutage, la homo kun malamo turnos sin al la Granda Mistero aŭ al la anĝeloj (ankaŭ pri ĉio ĉi mi ne klare komprenis), ripetante ĉante, aŭ simple parole: «Mi bezonas helpon por seniĝi je malamo. Venigu en min bonajn sentojn rilate al X. Igu, mi petas, ke la bonaj sentoj superu, kaj la malamo mortu for», aŭ ion similan.

– Kaj ĉu ili konas timon?

– Kompreneble. Ili rigardas ĝin, same kiel malamon aŭ koleron, io tute normala. Sed tiuj devas ne daŭri. Se ili ne daŭras, ili helpas maturiĝi. Sed se timo daŭras, ili diris al mi, ĝi transformiĝas al angoro, kaj tio estas ege malkomforta, tio malhelpas feliĉi. Pri timo mi memoras specon de … mi ne scias, kiel nomi similajn formulojn … Nu, kiam ili sentas sin kaptitaj de timo, ili ripetas plurfoje ĉiumatene, etendante la brakojn kaj fiksante la rigardon orienten, direkte al la leviĝanta suno:

«Dissolviĝu la timoj

La lumo regu

Superu la bono».

Tion unu el ili ripetigis al mi, ĝis mi sciis la formulon parkere, ĉar mi konfesis, ke mia sperto timigas min, i.a. rilate al mia deziro je profesia rajtigo. Ilia principo pri malbonaj sentoj estas: ni homoj havas naturan tendencon ilin nutri; kontraŭ tio oni nepre gardu sin; oni nutru nur bonajn sentojn.

– Se ekzistas tia natura inklino, ili do ne vivas nur laŭ la postuloj de homa naturo, kiel vi antaŭe diris!

– Eble ili ne estas konsekvencaj. Vi riproĉis, ke mi idealigas ilin, sed ĉu ne vi volas vidi ilin idealaj? Vi venigis min por esplori, kiel mia menso funkcias, ĉu ne? Permesu diri, ke vi agacas min. Mi estis tie tri tagojn, kaj vi demandadas min, kvazaŭ mi estus antropologia studento, kiu vivis kun tribo dum kvin jaroj kaj verkis pri ĝi doktoriĝan tezon! Sed mi eĉ ne skribis unu noton tie!

– Admirinde! Via kontrolanto diris, ke vi estas sincera kaj kuraĝa. Tion mi povos konfirmi. Ne multaj personoj tiel honestus kun iu, de kies opinio dependas ilia onta profesia vivo.

– Nu, ŝajnas do, ke mi ne ofendis vin. Sed, se jes, apliku la metodon, kiun ili priskribis al mi: kiam psika vundo estas freŝa, estas normale pensi: «Kia aĉulo! Mi volus, ke li malsaniĝu, ke trafu lin akcidento, ke li suferu tiel kaj tiel!» Laŭ ili estas nature kaj bone tion senti, tio necesas al la besto-en-ni, kies bezonojn oni atentu. Sed tion oni allasu nur dum la unuaj tagoj, por «eligi el si la brulon, (aŭ la froston, aŭ la skuon)», kiel ili diras. Poste ili tre zorgas eviti ripetadi en si tiajn ideojn, ĉar per tiuj ili nutrus la malamon, kaj tenus ties venenon en si.

– Kiom da saĝo en iliaj ideoj! Sed ĉu vere estas iliaj? Aŭ ĉu vi mem tre bone lernis pri la homa psiko kaj projekcias viajn sciojn sur imagata mondo, aŭ halucinita? Kiel ĝene ne scii, kara kolegino, kiel ĝene ne scii! Mi vere min demandas, kion la kolegoj diros.

6

– Saluton, Klaŭdjo!

– Bonan, Roberto! Roberto, permesu, ke mi prezentu al vi mian bokuzon Viljamon. Li estas helikoptera piloto, kiu laboras por la Monta Helpa Centro, sed ankaŭ fojfoje por la landa mapa servo. Mi klarigis al li nian misteron. Viljamo, bonvolu diri al Roberto, kion vi opinias.

– Ke estas pura fantaziaĵo. Ne povas esti io alia. La valo, pri kiu vi parolis, ne ekzistas. En nia tempo, kiam mapoj estas farataj surbaze de aviadilaj fotoj, ĝi ne povus ekzisti nerimarkite. Klaŭdjo konigis al mi tiun Erikon, kaj, ĉar mi trovis lin tute simpatia, mi proponis al li veni kun mi helikoptere kaj flugi super tiu regiono. Li akceptis. Li surprizis min per sia funda kono de tiu montaro, kaj sia facileco rekoni detalojn de la tereno. Oni tuj vidas, ke li ofte estis tie. Se lia valo ekzistus, ni flugus super ĝi. Io tiel vasta ne povas esti kaŝita.

– Kiel li reagis al via esplorflugo?

– Li diris: «Mi suspektis, ke ne eblos vidi ĝin de supre. Kaj tamen mi tie estis. Kaj ĝi ne povas esti subtera, ĉar mi vidis la ĉielon, la sunon. Kaj la kamparo tie ne povus subgrunde ekzisti.» Li estis plej perpleksa.

– Kion vi opinias, Klaŭdjo?

– Mi iros. Bonŝance, ni havas nenormale varman aŭtunon, tiel ke la regiono ankoraŭ estas alirebla. Sed mia esploro ne solvos la problemon. Se la roko ne malfermiĝos, kaj mi revenos konvinkita, ke temas nur pri halucino, ili diros, ke ne ĉiu sukcesas eniri, ke mia animo ne estas sufiĉe pura, ke la vizitontojn elektas la Granda Mistero, aŭ ion ajn similan. Mi pli kaj pli trovas la tutan aferon freneza kaj min demandas, kiel ili sukcesis momente konvinki min pri ĝia realeco. Tamen, mi promesis al Lorena, ke mi iros kontroli. Mi do iros kontroli.

– Ĉu vi iros sola?

– Ne. Mi iros kun Eriko. Sen li mi ne trovus la ĝustan lokon. Lorena estis kun li, kiam ili laŭdire pasis tra la roka pordo. Mi ne volas, ke poste ŝi diru al mi: vi ne povis eniri, ĉar vi ne tenis la manon de Eriko, kiu havas ion specialan ebligantan al li pasi.

– Kaj vi, Viljamo, ĉu vi ne volas akompani la edzon de via kuzino?

– Ne. Mi estas simpla piloto. Mi ne kompetentas pri halucinoj. Li ne trovos tie reale ekzistantan valon, paradizan aŭ ne, sed li eble revenos kun specimenoj de ia halucina drogo, kiun la rokoj tie disradias …

7

– Klaŭdjo! Ĉu vi aŭdis la lastan?

– Lastan kion?

– Novaĵon, stultulo! Pri nia kara prezidanto Javorski, alinome Longa Naz’.

– Kio okazis?

– Ĉu vi imagis, ke, je sia aĝo kaj kun sia sperto, li povas sveni pro emocio kiel junulino?

– Ne. Ĉu vere li svenis? Kie? Kial?

– Nu, kiel junulo, li estis fanatike aviadema. Li eĉ faris akrobatan pilotadon. Kaj li estas honora prezidanto de la flugoklubo. Imagu! Ili havis bankedon honore al la 50-a datreveno de la fondiĝo, kaj Longa Naz’ kompreneble ĉeestis. Ankaŭ via parenco Viljamo estis tie. Dum la aperitivo, tiu troviĝis apud Longa Naz’ kaj diris al li: «Sinjoro Profesoro, mi eble sendos al vi kolegon, kiu bezonus psikiatran helpon.» Kaj li klarigis, ke tiu kolego, flugante super la safirlaga regiono, pasis tra nebula zono, kaj subite la nebulo dissolviĝis, kaj li vidis sub si verdan valon kun tuta serio da vilaĝoj kaj urbetoj, tiel malsimilan ol la roka dezerto, kiu devus troviĝi tie, ke li panike revenis sen plenumi sian komision. Aŭdante tion, Longa Naz’ ekfalis svene. Oni timis, ke estas cerba aŭ kora fuŝo, sed tute ne. Li fartas bonege. Nur la emocio igis lin momente perdi la konscion …


*

– Haloo!

– Viljamo, ĉu?

– Jes! Kiu …? Ha, ĉu estas vi, Klaŭdjo? Saluton! Kion vi deziras?

– Diru, kio estas tiu stranga rakonto, kiu, laŭdire, svenigis Profesoron Javorski?

– Ha! Ĉu vi jam aŭdis pri ĝi? Kiel rapide la famoj diskuras! Mi diris nur la veron, nome, ke mia kolego Darjo Ospedzi vidis la valon, kiun priskribis via Eriko. Mi demandis lin, ĉu li konas Erikon aŭ hazarde renkontis lin, sed ne. Mi ankaŭ scivolis, ĉu li havas kontakton kun iu psikoterapiisto, vira aŭ ina, li ree respondis: ne. Li neniam antaŭe aŭdis ion ajn pri tiu strangaĵo. Interese, ĉu ne vere? La valo tute certe ne ekzistas. Sed indus esplori la halucinkreajn ecojn de tiu rokaro. Ĉu ne strange, ke ili ĉiufoje kreas similan halucinon?

8

Mi komencis trovi la marŝadon longa kaj laciga.

– Post dek minutoj ni alvenos – diris Eriko.

La pejzaĝo estis grandioza, almenaŭ por iu, kiu ŝatas la sovaĝecon de rokoj je nivelo pli alta ol la lasta herbejo. Neĝkovritaj montosuproj, majestaj, en nin alvokis humilecon, kaj la multaj brile blankaj nuboj akcentis la bluon de la ĉielo. La rokoj, preter kiuj ni paŝis, elmontris tutan gamon da grizoj, brunoj, flavoj, malhelruĝoj apud, jen kaj jen, la purblankaj vejnoj de marmoro. Sed ĉefe kontribuis al la sovaĝa etoso la kompleta manko de verdo. Neniu vivo povis ekzisti ĉi tie.

Kaj ĝuste kiam mi mense vortigis al mi tiun penson, jen ni aŭdis la siblan vokon de marmoto. Kion ĝi faris je ĉi tia alteco, kie troviĝis nenio por ĝin nutri? Trafulmis mian cerbon la penso, ke ironia dio venigis ĝin ĉi tien nur por konsciigi min, ke miaj deduktpovoj ne estas fidindaj: realoĉiam pli vastas ol tio, kion homo povas racie konkludi. La direkto, kiun alprenis tiu pensofluo, ne plaĉis al mi. «Mi submetiĝas al ilia influo,» mi diris mense, «du frenezuloj sukcesis persvadi min entrepreni ĉi tiun frenezan ekspedicion, kaj nun mi lasas ilin kontaĝi sian frenezon al mi. Mi reagu kontraŭ tio. Eble la sovaĝeco de la rokdezerto agas sur la cerbon. Aŭ eble la laco.» Jam pli ol tri horojn ni marŝis. Kelkajn tagojn antaŭe, kiam ni organizis nian ekskurson, mi proponis al Eriko uzi montobiciklojn, sed li diris, ke estus eĉ pli lacige ol piede. Nun, vidante la terenon, mi aprobis lin. Ne eblis atingi nian celon alimaniere, krom per helikoptero, kiun ni ne povus disponi. Mi petis Viljamon, sed ial li ne povis helpi.

– Estas tiu ruĝbruna roko kun triangula supro – Eriko anoncis.

Kaptis min korakcelo. Io ŝancelis mian menson, kvazaŭ balance. Post konfuzmomento, mi komencis distingi la konfliktajn emociojn. Timon, ke la valo montriĝos reala, kaj samtempe timon, ke nenio okazos. Deziron, ĉu infanecan?, pri fabela mondo. Furiozon, ke mi, plenkreska, lasis knabecajn revojn de du stranguloj tiagrade impresi min. Kritikon de la ĵusa penso, jene: «Stranguloj vi nomas ilin! Kiel vi fi-pensas! Vi perfekte scias, ke ili estas plej normalaj, mense tute sanaj homoj. Jes ja, vi ekkonis Erikon, kiam li estis neŭroza, sed li resaniĝis, kiel neniu el viaj pacientoj iam ajn resaniĝis. Sinceru!»

Dum sentoj kaj pensoj resaltis de unu mensa angulo al alia, ni faris la lastajn paŝojn ĝis la koncerna roko. Ruĝeca, kun sia triangula ĉapo sur korpo apenaŭ pli larĝa kaj alta ol tiu de dumetra atleto, ĝi elstaris kolore kaj forme inter la aliaj.

– La du fojojn, kiam mi faris la grandan salton, – Eriko diris, – mi sentis, ke mi tuj mortos. Lorena sentis la samon. Pretigu vin al simila impreso; ĝi estas ege malagrabla. Kaj tenu mian manon. Vi sentus vin ridinda, se mi malaperus en la rokon, kaj vi restus tute sola ĉi tie.

Mi tenis lian manon, li premis la rokon, kaj dum eta sekundo mi rimarkis ĉi tiun moviĝi, ne kiel malfermata pordo, laŭ la neĝusta rakonto de miaj du antaŭuloj, sed kiel plato, kiu estus fiksita supre, simile al tuko pinĉmetita al ŝnuro por sekiĝi, kaj kiu svingiĝus, ebligante pasi tra la malsupra spaco. Tra tiu mi falis, kvazaŭ tra senmateria vibrokurteno, en abismon de mallumo. La falo estis pli longa ol mi atendis, kaj ĝia akcelo fortigis la certecon, ke mi karambolos kun la suba roko, forlasante nian sufermondon en alia maniero ol la dezirata.

Sed okazis neniu frakaso. Ni trafis ion molan, kio sorbis la kolizian efikon, tiel ke absolute nenio doloris.

«Nekredeble!» mi konfesis al mi. «Ili rakontis la veron!»

– Ĉi tie komenciĝas la koridoro, – Eriko diris. Ne rolulo en sonĝo, ne fantomo, sed la vera Eriko, kies manon mi ĵus tenis plej senseble. Tuŝado rivelis la koridoron roka, malvarma, iom malseka. Mi ne povis dubi, ke ĝi estas reala. Kaj tamen … Ke ili efektive pravis, estis ege perturbe.

Eriko montris neniun signon de perturbo. Estis por li nur la tria fojo, sed li kondutis kiel tute sperta profesia gvidisto.

– Sekvu min, – li diris, sekurige, kaj mi paŝis malantaŭ li.

Post kelkaj sekundoj, mi ektremis, ĉar mi aŭdis brueton dekstraflanke kaj per okulrando duonvidis moviĝantan estaĵon. Ĝuste tiumomente – ĉu li vidis la samon? – Eriko reparolis:

– Povas okazi, ke vi imagos la ĉeeston de timigaj bestoj sur la flankoj de la tunelo, bestoj el specoj krokodila, serpenta, monstr-insekta, bestoj kun veneno … Mi ne scias, ĉu ili ekzistas efektive aŭ estas efiko de la imago. Sed mi konstatis, ke plej bone estas nur plu paŝi antaŭen ne zorgante pri ili kaj evitante rigardi flanken.

Estis sobrige pensi, ke, laŭ Longa Naz’, Eriko estas mensmalsanulo, kaj mi normala. Fakte, li estis multe pli bone adaptita al ĉi tiu medio ol mi, kiun invadis ĉiaspecaj timoj, kaj kiu sentis min kapabla plej fuŝe reagi al eventuala subita danĝero.

La apenaŭ perceptebla lumo, al kiu ni direktis nin ek de post la falo, fariĝis pli kaj pli neta. Ni atingis la lokon, kie la flankoj de la tunelo proksimiĝas unu al la alia kaj apenaŭ lasas sufiĉe da spaco, por rampe progresi.

– Mi trapasas la vibron, – Eriko diris kun la ĉiama trankvilo, kiu nun karakterizis lin.

Ankaŭ ĉe mi ekvibris ĉiuj ĉeloj de la korpo. Impresis, kvazaŭ mi estus malkunmetita kaj rekunmetita en ne pli ol du sekundoj. Post tiu nevortigebla sensaĵo, ni staris en groto, kun, antaŭ ni, vasta lumplena spaco. Mi iris ĝis la rando. Mi ne plu povis stari. Mi eksidis. Kaj ploris.

Kial, vi demandas. Nu, mi ne scias. Postefiko de troaj emocioj, verŝajne. La simpla beleco de tiu pejzaĝo, kiu etendiĝis multe pli malproksimen ol mi imagis laŭ la priskriboj de Eriko kaj Lorena. Fakte la lando ŝajnis senfina, kaj ĝi estis valo nur proksime al ni. Poste ĝi vastiĝis al kontinenta grando.

Kun delikateco, kiun mi ne atendis, Eriko metis la manon sur mian ŝultron, kaj tiu simpla gesto varmigis al mi la koron.

– Estas imprese, ĉu ne? – li diris.

Mi preskaŭ ĉesis plori, sed rea rigardo al tiu plejplejo de okulplaĉa vasto refluigis miajn larmojn. Estis tro. Miradmiri oni povas ĝis iu sojlo, trans kiu la nerva sistemo ne plu eltenas. Ŝajnis al mi, ke dum mia tuta vivo mi atendis renkonti ĉi tiun belecon, sed neniam ĝi prezentiĝis. Venis interesaj aferoj, jes ja, venis ĝuo pri bela naturo, artaj ĉefverkoj, anim-altiga muziko, profundaj amikaj renkontiĝoj, amosento, intensa fizika plezuro, ktp, sed ilin iel fuŝis la fona ĉeesto de zorgoj, turmentoj, suferado, kaj kiam travivaĵo superis mian atendon, tiam estis laŭ normala mezuro. Ĉi tiu vidaĵo tiun superis tiagrade, ke mi sentis, kvazaŭ mi baldaŭ devus eksplodi. Ankaŭ pro la subita forsveno de zorgofono mi sentis, ke mi eksplodos. Fulme trapasis min la penso: «Homo ne estas adaptita al manko de negativeco, mi ne eltenos, tiom da belo kaj bono malhelpas spiri.» Dum kelkaj sekundoj mi havis la impreson, ke mi sufokiĝos ĝismorte. Tamen la sento de troeco iom post iom malpliiĝis. Min invadis ondo de feliĉo, kiun mi ne imagis ebla, kaj en kiu kvieto okupis pli kaj pli vastan spacon. Tiun mikson el feliĉo kaj trankvilo mi rekonis: mi ja konstatis ĝin, de ekstere, ĉe Lorena kaj Eriko.

– Venu, – diris ĉi-lasta. – Ni iru al la jumo.

Ni iris la vojon malsupren. Estis mirige. Ŝajnis, ke je ĉiu spiro mi ŝanĝiĝas, kvazaŭ la aero ĉi-loke enhavus ion, kio bonigus la homon. Je ĉiu paŝo pli akriĝis mia konscio pri tiuj sentoŝanĝoj.

Mi komence ekkonsciis pri la trankvilo. Mi trafis profundecon de psika kvieto, pri kies eblo mi antaŭe ne sciis. Poste venis admira miro kaj danko. Dankovibra raviĝo, formiĝanta al kvazaŭpreĝo: «Dankon, ke ĉio ĉi efektive ekzistas!». Poste amo: mi konsciis, kiom mi amas ĉi tiun pejzaĝon, ĉi tiun lokon, la mirindan lumon, kiu banis ĉion ĉirkaŭe. Dume, la rilato, duone duba, duone profesia, kiu ligis min al Eriko, fariĝis je ĉiu sekundo pli amika. Poste venis memvaloro. Mi sentis, ke mi havas valoron. Tio tute bone akordis kun la sento, ke mi neniel estas iu speciala. Mi estas homo, nur eta homo, kun la propra kombino de flankoj bonaj kaj malbonaj, de fortoj kaj malfortoj, jes, mi neniel estas speciala, sed simple, ĉar mi estas homo, mi havas valoron. Grandegan valoron. Kiel ĉiu alia homo, eĉ tiuj, kiuj ne povas tion senti pri si. Poste kuraĝo. Kompreneble, mi ne scias, kiel mi tiumomente reagus, se prezentiĝus danĝero, sed, iel, mi sentis en mi kuraĝon, kiun mi antaŭe ne konis. Mi scias, ke tio sonas fanfarona. Sed, se pro iu devo al modesteco mi dirus la malon, mi trompus vin. Mi sentis en mi tiun forton alfronti, eble koste de propra granda peno, kiun oni nomas kuraĝo.

Estus tede priskribi la tutan transformiĝon. Plej miriga estis la kvazaŭfizika impreso de ŝanĝo. La fakto, ke ĉiu paŝo alportas ion novan, kaj fortigas la ĵus akiritajn ecojn. Ŝajnis, ke la tuta gurdado pri bonaj sentoj havas realecan bazon. Kiel ĝi eblas, mi ne povis kompreni. Ĉu io en la fizika medio influis la homojn? Ĉu simple okazis ia memsugestia fenomeno pro la multaj diraĵoj de Eriko kaj Lorena pri ĉi tiu mondo? Mi tute ne scias. Mi nur konstatis tiun agrabliĝon de la ena etoso sen kompreni ĝin, sed, kun obtuza, fona ĝojo, kiu ne ĉesis kreski.

Enirante la vilaĝon, mi ĉirkaŭrigardis kun la sama admira miro, kiun mi spertis ĉe la grotobuŝo. Domoj estis tiel belaj, en sia kampara simpleco! Kaj ankaŭ la aranĝo de ĝardenoj, placetoj, stratoj, kun jen kaj jen fontano, ĝuinde estetikis.

Knabeto staris flanke de vojo.

– Ho, jen unu iru-diri-ulo, – Eriko klarigis, kaj li petis la knabon informi la jumon, ke li ne bezonos veni, se li aŭdos pri nia ĉeesto, ĉar ni iras al li.

La knabo kuris kvazaŭ fluge.

Ni vidis plurajn personojn, kiuj rigardis nin kun miro, sed ilin Eriko nur salutis, kaj, kvankam ilia unua emo estis alparoli nin, ili komprenis el lia sinteno, ke nun ne estas la momento por tio, kaj ili respektis nian nedeziron tuj ekrilati. Ridetoj, mienoj de kompreno kaj diskreteco, amikaj kapklinoj sufiĉis.

Aŭdante patrinon krii ion sufiĉe laŭte al sia filineto, mi esprimis mian miron al Eriko:

– Ne nian lingvon ili parolas! Tamen Lorena diris …

– Ŝi eraris, – li respondis. – Jam la unuan fojon mi rimarkis, ke, kvankam mi aŭdas ilin nialingve, iliaj lipoj faras aliajn movojn, kiel ĉe filmo kun alilingva sonstrio ol la originala. Sed mi devas diri, favore al Lorena, ke tio rimarkiĝas pli ĉe kelkaj personoj ol ĉe aliaj. En la familio, ĉe kiu ni unue estis, nur tre atenta observo tion rivelis. Tio estas nur unu el la mil aferoj, kiujn mi ne komprenas pri ĉi tie.

Nu, la lingvodiferenco certigis, ke temas pri alia gento ol tiu de la regiono, nialanda, kie ni eniris ĉi tiun mondon. Alia detalo, ne menciita de la du antaŭuloj, okulfrapis konfirme. Ilia haŭto tute ne similis, kolore, tiun de eŭropanoj. Ĝi estis bruna kiel ĉe sudamerikaj indianoj aŭ homoj el Polinezio. Sed la haroj ne estis nepre nigraj, kiel ĉe tiuj. Mi ne vidis blondulojn, sed kelkaj havis relative helbrunan hararon, fojfoje eĉ kun kuproruĝaj rebriloj. La vizaĝoj esprimis ion, kion mi ne povus difini. Vortoj kiel paco, feliĉo, amikeco, bonvenigo, mildeco rondiras ĉirkaŭ la vera koncepto sen sukcese trafi ĝin. Sed tiu silenta, simple okula rilatado iel kortuŝis min tiel forte, ke mi preskaŭ ekploris refoje.

9

La jumo atendis nin ĉe ligna enirkadro, ornamita per subtilaj desegnoj en la materialo kaj delikata flora kaj verdaĵa rampaĵo ĉirkaŭ ĝi. Pasante sub ties horizontala stango ni penetris en ĝardenon, post kiu vidiĝis konstruaĵo pli impona ol la ceteraj domoj. La jumo, alta eble 175 centimetrojn, senbarba, kiel ĉiuj tie, svelta je la talio, iom misproporcie larĝaŝultra, tenis sin tre digne. Liaj okuloj kantis pri humuro, lia rideto signis mildakorecon. Li havis longan blankecan, sed ne pure blankan, robon kun, sur ĉiu ŝultro, larĝa rubando kun fajnaj oraj desegnaĵoj ĉe malhelblua fono. Estis malfacile diveni lian aĝon, sed li certe estis pli ol kvindekjara, kiel atestis la griza hararo, formanta vepron el mallongaj bukloj. Mi havis la impreson, ke lumo elradiis el li, kaj samtempe mi sciis, ke tio ne estas vera. Sed io forta, dolĉe aŭtoritata en lia sinteno vere imponis.

Roberto kaj mi, kiam ni diskutis la rakontojn de Lorena kaj Eriko, nomis lin, iom sarkasme, la «moŝto», grandparte tial, ke ni ne konis ekzakte liajn funkciojn. Ĉu li estas kuracisto, pastro, komunuma estro, estis kaj restas por ni senresponda demando. Nu, tiu moŝto sukcesis kune majesti kaj humili.

Eriko prezentis min kaj ni interŝanĝis kelkajn salutvortojn. Lia rigardo ŝajnis penetri tiel profunde en mian koron, ke tio min ŝancelis, tiagrade, ke mi nenion rimarkis pri la ĝardeno kaj la konstruaĵo, en kiun li gvidis nin. Mi iom memoras la konversacion, kiun li havis kun Eriko, pli malpli laŭ la temo: «Trian fojon vi revenis. Tio estas tute neordinara. Ĉu la tempo maturiĝus, por ke la sufermondo eklernu pri la arto bele vivi?»

Fine li kondukis nin en plaĉan ĉambron, kie nia triopo eksidis en apogseĝoj. Ĉar li kuracis Erikon en maniero, kiu, por ni, estis vere mirakla, mi intencis diskuti kun li fakul-al-fakule. Sed tiu projekto komplete forsvenis. Mira pri la propra diro, mi aŭdis min peti: «Ĉu vi bonvolus resanigi min?» Mia peto estis des pli stranga, ĉar mi ne konsideris min nesana, kaj konsciis neniun specialan problemon. Mi do ne tuj komprenis min mem. Sed post kelkaj sekundoj la klarigo formiĝis: ek de kiam mi revidis Erikon post lia unua vojaĝo ĉi tien, mi enviis lin. Mi sentis en li kvieton, saĝon, animpacon, kiuj mankis al mi.

La moŝto tre afable konsentis:

– Se vi akceptas, ni faros tion tuj, – li diris.


*

Li iris preni alian seĝon, en kiu mi povis resti pli klinite, kun la kapo agrable ripozanta sur kap-apogilo. Sur larĝan breton je nivelo iom pli alta ol miaj okuloj li metis vitroglobon, kaj malantaŭ ĝin kandelon, kiun li lumigis. De la loko, kie mi sidkuŝis, la flamo videblis kiel tre brila punkto meze de la vitra sfero.

– Ha! Hipnoto! – mi ekkrietis.

Mi trejniĝis pri hipnotterapio, kaj ĝin ofte praktikas, kiam la stato de la paciento indikas tiun metodon pli oportuna ol aliformaj terapioj. Al la aliaj emocioj aldoniĝis nun profesia intereso. Ekzistas mil manieroj hipnotigi iun kaj uzi la hipnotan staton kurace, kaj mi min demandis, kiel li procedos.

Li ridetis al mi.

– Vi konas! Des pli bone! Ni pli facile atingos la deziratan staton. Bonvolu fikse rigardi la lumpunkton en la vitro kaj, ĉar vi jam konas la vojon, lasu vin transiri al stato de plena senstreĉo.

Senstreĉiĝo ne havas sekreton por mi, kaj la simpla fakto fikse rigardi la punkton igis, ke mi rapide «dislasis» mian korpon, igante ĉiun muskolon fali laŭ la propra movo, neregate de mi. Dum kelkaj sekundoj iom da streĉiĝo revenis, ĉar mi pensis: «Mi estas komplete freneza. Mi liveras min tute sub la regon de tiu ulo, pri kiu mi scias nenion». Sed tuj la memoro pri Eriko kaj Lorena resekurigis min. Ambaŭ revenis el tiu sperto pli bonfartaj, pli maturaj, pli profunde homaj, kion do mi timu?

Post nelonge miaj okuloj spontane fermiĝis. Per ritma, lula parolmaniero simila al tiu, kiun mi uzas hipnotigante, la jumo venigis min al plaĉa ripoza stato, sed poste, mi ne scias kiel, li igis min travivi ion neniam spertitan, kaj pri kio, verdire, mi neniam legis …

10

Mi vidas kaj sentas (sed ne laŭ la ordinara maniero, estas alia formo de percepto) kompletan, kompleksan kaj kunplektan panoramon de mia senta vivo. Giganta pulsanta vizio prezentiĝas al miaj mensaj okuloj, kaj kun akra precizeco mi sentas, en la cerbo, koro, ventro, ĉiun eron el ĝi.

Konsciiĝas al mi vasta retaro formita el interligitaj retoj, kies materialo, vibranta per diverstipaj, diverspotencaj energioj, apartenas al la sferoj ama, dezira, tima, admira, fida, ktp. Miaj entuziasmoj, miaj indignoj, miaj allogiĝoj kaj forpuŝoj, miaj atakemoj kaj inklinoj pacigi, tuta gamo da rankoroj, kvietiĝoj, senkuraĝiĝoj kaj rekuraĝiĝoj, apud kulposentoj, hontoj, kaj fieroj, diversaj kvalitoj de ĝojo kaj malĝojo, angoro kaj sereno, emoj ridi kaj plori, ĝui kaj frandi, elteni kaj ellasi, batale venki aŭ forkuri el konflikto, ĉio ĉi kakofonias en mi kiel orkestro mis kaj dis muzikanta, aŭ tumultas kiel oceano, en kiu ĉiu ŝvelo kaj malŝvelo estas klare, aparte, difinite perceptata.

Profundaj stabilaj sentoj, kiel plej lojala amo, najbaras al krudaj momentaj emocioj: timo aŭ kolero ekzemple. Mi estas ampleksa homamaso, kies unuopaj individuoj promenas, kuras, laboras, ripozas, helpas kaj malhelpas sin reciproke, en giganta kvazaŭordo kunmetita el miliardoj da eroj jen bone strukturitaj, jen batiĝantaj en ĥaoso. Sed la plej nekredebla vero estas, ke samsekunde mi sentas kun akuta precizeco kaj ĉiun unuopan elementon, kaj ties subsumojn kaj sumon. Kaj, por ĉiu ero, por ĉiu nodo el eroj, mi vidas kaj sentas la kaŭzojn kaj efikojn, tiel ke mia tuta vivo en unusola rigardo riveliĝas al mi. Neniam mi imagis, ke mia senta vivo estas tiel abunda. Mi rimarkas, kiel amo diferencas en ĉiu amrilato, mi vidas la mikson de amo kaj malamo, fido kaj malfido, benemo kaj malbenemo, kiuj viglas en mi por tiu, por tiu ĉi, por tiu alia, por ĉiu, verdire, kun kiu mi rilatas.

Plej miriga estas la samtempeco. Ĉion mi perceptas detale, kiel muzikamanto, sekvante melodion, kapablas aŭskulti samtempe kaj distinge ĉiun agordon, ĉiun noton en la agordo kaj ĉiun apartan instrumenton, tamen sen perdi la percepton de la tuto. Impresas, kvazaŭ miaj cerbokapabloj milionobliĝis, sed, Dio mia, kia skuo!

Mi vidas tiel klare la aĉan efikon de miaj malbonaj sentoj, ke mi agas tuj por ilin elimini, iom kiel, se vi rimarkas, ke vin pikis dorno, vi reflekse forprenas ĝin por liberiĝi de l’ doloro. Mi vidas la efikojn de miaj timoj, de miaj antipatioj, de netoleremo, de troa bezono sekuri, de ĉiu negativa animmovo, fakte, kaj ili estas tiel malutilaj, ke mi rezignas tiujn sentojn, des pli facile, ĉar klara percepto de la kaŭzoj montras, ke nur pro mistakso mi lasis ilin ĝermi kaj kreski.


*

Kaj jen miaj haŭtharoj elstaras. Mi ekgapas, paralizita, frapate de troa hororo. Staras antaŭ mi … mankas vortoj por esprimi … mia ĝemelo, mia samulo, ulo, kiu estas dua mi. Ĉu tiu estas mi, ĉu ne estas mi, mi ne povas diri, sed mi scias, ke ĝi vivas en mi. Mi vidas ĝin ekstere, vid-al-vide, sed mi konscias, ke tio estas artefaritaĵo de la konsciiga procezo, tra kiu mi pasas: fakte ĝi loĝas en mia teritorio, ie ene de la limoj de mia korpo, aŭ pli ĝuste de mia animo. Konscie mi diras «ĝi», dum ĝi-li estas klare virseksa. Ĝi havas mian formon, miajn trajtojn, la saman manieron teni sin. Ĝi estas mia spegulbildo. Sed ĝia vizaĝesprimo! Ĉu vere mi foje montriĝas tia? Sarkasma, ironia, venĝema, ĉe mortige senluma fono.

Ĝi aperas al mi kiel unu el tiuj nigraj truoj, pri kiuj astronomoj parolas. Ĝi estas pli ol simple malluma: ĝi estas kontraŭluma, lumvoranto. Ne nigra! Tute diferenca de la belaspektaj nigrahaŭtuloj, kiujn mi kalkulas inter miaj amikoj: ties afrikdevena haŭto nigre rebrilas plaĉe, kaj ilia rido lumigas la koron. Tiu, kiu staras antaŭ mi, defie, tute ne similas ilin. Ĝi estas lumsuĉa. Kiel akvokirlo altiras naĝanton por lin sorbi en sin, tiel ĝi ŝajne ensuĉas la lumon.

Kaj ĝi volas ensuĉi min.

– Kiu vi estas? – mi demandas, provante igi mian voĉon sentrema.

Sed ĝi nur ridaĉas, kun survizaĝe la memcerto de venkonto.

Kaj jen mi trasentas ĝin. Mi sentas, kio ĝin animas: detruemo. «Ĉi tiu ĝuas detrui», mi legas el liaj lumsorbaj okuloj, el lia malame tordita buŝo. «Ĉi ties plezuro estas neniigi». Kaj turmentas min pensi, ke ĝi, iel, estas mi, miksita kun mi, loĝanta en mi.

Mi ĝin plu rigardas, kun la sama horora sento. Min teruras, ke ĝi estas klare pli forta ol mi, kaj kun videble malicaj intencoj. Ĝia supereco amuzas ĝin. Ĝi rigardas min malestime. Ĝi eldiras eĉ ne unu vorton. Ĝi nur ridaĉas superece. Sed mi kvazaŭ-aŭdas ĝin: «Mi estas la sabotanto. Estas mi, kiu malhelpas vin feliĉi, kaj ankaŭ la aliajn. Mia plezuro estas montri, ke bono malvenkas, ke amo ne ekzistas, ke feliĉo estas trompo. Mi estas la ĝojblokanto, la disfaliganto de ĉio esperata».

Mi rimarkas ĝian amarecon. Ne eblas amari kaj senti sin bone. Efektive, mi sentas, ke ĉio doloras al ĝi.

– Ĉu vi do ŝatas suferi? – mi demandas, kaj mire konstatas, ke mi sentas por ĝi – por tiu aspekto de mi – ian kompaton.

Laŭ ĝia stranga maniero respondi per nura ridaĉo, kies signifon mi iel «aŭdas» enkape, mi perceptas ĝian penson: «Mi ne ŝatas suferi, sed mi suferas. Estas la prezo, kiun mi akceptas pagi por altiga, grandiga volupto: esti la plej forta. Pli forta ol la Estanto.»

– La Estanto, ĉu? Kiu estas tiu? Kion vi volas diri?

Nun ĝi ridas, ridas, ridas, kvazaŭ estus la plej bona ŝerco en la tuta universa historio. Sed estas malplaĉa rido, triumfa, jes, tamen ankaŭ dolora. Kaj mi komprenas, ke la Estanto estas ĝia malamiko, ĉar ĝi, ĉi tiu, mia lumsuĉa memfrato, ne havas eston. Pardonu, se mi estas neklara. Mi provas honeste raporti, sed kiel priskribi ion senteblan, videblan, sed kion ne eblas diri?

– Vi estas nenio! – mi ekkrias mire. – Kiel eblas, ke mi vidas vin?

Kaj ĝia aĉa mieno nun diras: «Mi estas nenio, prave, tamen mi estas io, ĉar mi estas Iluz. Iluz-io!». Moke, li etendas la manon al mi: «Iluz, Princo de la Mallumo! Mi ĝojaĉas konatiĝi kun vi.» Kaj plu ĝi ridas sian triumfan-amaran ridaĉon. Nun ĝi faras paŝon al mi. Ridanta, certa pri sia baldaŭa venko, ĝi aspektas tiel minace, ke mia terursento atingas neniam spertitan profundon. Mi komprenas, ke post kelkaj sekundoj ĝi suĉos min en sian neniecon, kaj mi estos nenio.

– Help! – mi krias, ne sciante, al kiu mi direktas la vokon.

Iu certe aŭdis ĝin, ĉar jen mi ricevas en la manon lumradion, kiun mi turnas al ĝi. Kaj mi vidas. Mi vidas tra ĝi. Ĝi efektive estas nenio. Sed nenio, kio sukcesas kredigi sin estanta, ĉerpante el mi sian vivon. «Mi ne estas, sed mi ekzistas», ĝi diras. «Mi ekzistas, ĉar mi rezistas». Kaj mi komprenas, ke iluzio estas sensubstanca, sen-esta, kaj tamen rezistas, ĉar ni nutras ĝin per nia substanco. Iluzion oni ne povas laŭvole forviŝi. Kaj tamen ĝi ne havas esencon.

La vizio iĝas pli vasta, kaj mi vidas nun, ke estas du niveloj de trompo. La unua trompo konsistas el tio, ke ia nenio estas transformata en pseŭdo-eston: tiu tordaĵo el nenio sukcesas kredigi, ke ĝi estas io efektiva. Tiel Iluz naskiĝas el nenio, formante sin el nia mensa materialo. Kaj la dua trompnivelo estas, ke Iluz kaŝas sin ie profunde en ombra tavolo de ni, kaj kredigas, ke ĝi ne ekzistas, kio ebligas al ĝi detrui senpune, kaj ĉerpi el siaj neniigaj faroj la volupton de plejpotenculeco. Neniu vidas ĝin, ĝi kaŝas sin funde de ombra truo, kiel araneo centre de sia reto, kaj de tie ĝi direktas la sabotadon, por la plezuro fuŝi, fuŝi, fuŝi, kaj senti sin supera. Mi vidas ĝin rigardi la fortojn de lumo, kiuj celas krei belon, bonon, ĝojon, amon kaj la multajn animvibrojn, kiujn la ĉitie-uloj nomas «bonaj sentoj», defii ilin per sia senskrupuleco, kaj ricevi egan plezuron, kvankam amaran pro sufero, el la povo tiujn detrui. «Mi fuŝas, mi sabotas, mi subfosas», ĝi bombastas al mi senvorte, «kaj tiel mi sentas min pli granda ol ĉiu el vi».

Sed mi vidas, ke ĝia fi-grandiozo neniam kontentigos ĝin. Ĝi estas fuŝita ĉe l’ kerno per la scio (neata), ke ĝi estas, fundfunde, nenio.

Mi kompatas ĝin.

Ĝi sentas mian kompaton, furiozas pri ĝi, mokas ĝin. Kaj rekomencas sian minacan iron miadirekte.

Ial mi malpli timas. Mi direktas al li la lumradion, kiun mi plu disponas. Kaj mi prononcas, apartigante la silabojn:

– Kaj tamen vi estas nenio!

Mi diras tion milde, kun ege trankvila tono. Kaj ĝi haltas. Ĝi rigardas min, kvazaŭ mi estus pafinta mortigan sagon. Sed mi nur rigardis ĝin, kaj nomis ĝin nenio.

Dum kelkaj sekundoj ĝi mienas kiel dronanto, ĝi ŝanceliĝas, ĝi preskaŭ petas helpon. Mia kompato pli kaj pli kreskas.

Nun ĝi komencas dissolviĝi. Ĝi disiĝas en milionon da travideblaj eretoj, kiuj flugas al mi, eniras min, refariĝas mi. Kiam tiuj eliĝas el ĝia ŝrumpanta formo, ili estas mallumegaj, sed ie survoje ili koloriĝas, oriĝas, kaj kiam ili eniĝas en min, ili estas eroj de lumo.

Mi sentas min iĝi pli granda, kaj samtempe pli eta. Bonvolu pardoni la kontraŭdiron, sed la sperto estas paradoksa. Kiel eblus ĝin priskribi? Kio estis mallumo, tio nun fariĝas la belo de milionstela nokto. Nigra, malhela, sed radianta. Kaj tio fariĝas plia riĉaĵo en mi.


*

Refoje la travivaĵo evoluas. Mi eklernas ludi per la sentoj kaj emocioj kiel orgenisto per orgeno. Mi lernas per provo kaj eraro, sed post nelonge mi rimarkas, ke mi povas laŭvole intensigi tiun senton, malfortigi tiun ĉi, laŭŝtupe transformi tiun alian al ĝia kontraŭo … Kia malkovro! Ke tia talento eblas, mi tute ne imagis.

Mi tiam eltrovas, ke mi povas vojaĝi en la filmo de mia vivo. Mi malŝlosas ŝrankojn, mi penetras ĉambrojn, kies eniro estis blokita, mi levas for obstaklojn barajn al tiu aŭ alia vojo, mi promenas tra keloj kaj subtegmentejoj plenaj foje je arĥivoj, foje je ĥaoso el forgesitaj objektoj, en kiu io por ĉiam fuŝita apudas trezoron ege valoran. Mi sentas min reĝo revokita hejmen post ekzilo, kaj ekkomprenanta, ke pri la riĉoj, mizeroj kaj eventoj de sia reĝlando li fakte nenion scias.

Tiu vojaĝo en mia historio komprenigas al mi multon. Mi vidas, kiel tiu aŭ tiu okazaĵo difinis postan evoluon. Mi naĝas en mia pasinteco pli kaj pli profunde. Kaj tiel atingas la ĉefan eron, la lokon, kie situas la dividlinio.

Antaŭe, kaj poste: tute malsamaj.

Temas pri io terura, kiun mi perceptas kun ĉiuj detaloj, kvazaŭ ĝi nun okazus, sed ĉifoje mi travivas ĝin kun komprena povo, kiu tiam mankis, kaj dank’ al tio ĉio nun elporteblas. Pli ol io ajn alia, tiu okazaĵo influis mian karakteron, mian personecon, la disvolviĝon de mia vivo. Dum jaroj da psikanalizo kaj alia faka trejniĝo mi alproksimiĝis al ĝi, sed neniam mia memoro liveris ĝin: netrapasebla bloko baris la vojon. Feliĉe, kvankam mi resentas la tutajn tiamajn angoron kaj konfuzon, mi ilin trapasas kun nova profundega trankvilo. Tiu kerna evento prezentiĝas jene.

11

Mi estas sesjara. Estas posttagmeze. Dekokjara kuzo, Roĝero, vartas min, dum mia patrino estas for kun miaj du fratoj. Li rigardas min kun esprimo, kiu kreas en mi, kvankam mi ne komprenas kial, strangan kor-akcelon. Li ridetas, sed estas io nekutima en lia rideto. Mi sentas lin kiel salivantan hundon. Kaj jen li diras, ke li instruos al mi novan ludon, kiu estas multe pli interesa ol ĉiuj ludoj, kiujn mi antaŭe ludis.

Disvolviĝas jena dialogo:

– Ĉu vi aŭdis pri indianoj?

– Jes.

– Ĉu vi ŝatus esti indiana heroo?

– Ho jes!

– Por tio necesas, ke mi inicu vin. Ĉu vi scias, kion signifas «inici»?

– Ne.

– Ne gravas. Vi vidos. Mi faros el vi indianan heroon. Sed ĉu vi promesas, ke vi diros nenion al iu ajn? Inicado ĉiam estas sekreta. Ĉu vi promesas?

– Jes.

– Levu la manon kaj diru: «Mi ĵuras, ke mi diros nenion pri ĉi tio, ke mi parolos pri la inicado al neniu».

– Mi ĵuras, ke mi diros nenion pri ĉi tio, ke mi parolos pri la …

– Inicado.

– ini… inicado al neniu.

– Bone. Nun mi povos inici vin. Kaj vi iĝos granda, forta indiana heroo. Doloros al vi, sed ĝuste parto de la inico estas lerni suferi sian doloron. La indianoj diras: «Suferi por superi, superi post suferi». Ĉu vi scias, ke indianoj povas elporti terurajn dolorojn sen tremi, sen plori, restante neŝanceleblaj? Ĉu vi scias?

– Jes, mi komprenis tion el filmoj kaj bildostrioj.

– Do, eĉ se doloros al vi, vi eltenos, kiel indiano, ĉu ne?

– Jes. Mi restos senŝanceliĝa. Eĉ ne unu trajto de mia vizaĝo moviĝos.

(Tiun frazon mi citas parkere el rakonto, ĝi ege impresis min).

– Bonege. Mi sentas, ke vi havas ĉion, por iĝi vere heroo laŭ la indiana maniero. Nu, indianoj vivas nudaj, ni do devas malvesti nin.

Li forprenas sian ĉemizon, sian pantalonon, eĉ sian kalsonon. Mi rigardas kun korpinĉa observemo. Neniam mia patro montriĝas nuda, mi neniam vidis senvestan plenkreskan viron. Kion mi vidas, tio impresas impone kaj timige.

– Rigardu, kiel forta mi estas, – li diras.

Kaj li ŝveligas siajn brakajn bicepsojn tiel streĉe, ke ili aspektas kiel duonpilketoj. Li plenigas siajn pulmojn per aero kaj ŝveligas la bruston, kiu fariĝas dika, dikega, kaj la brustaj muskoloj elstaras, same kiel muskoloj ĉe la dorsoflanko, kies ekziston mi eĉ ne suspektis. Li aspektas vaste larĝa. Mi ne sciis, ke homo povas tiel laŭvole, ŝajne, grandigi sin. Mi admiras lin. Mi trovas lin tre bela, kvankam lia forto impresas min pli kaj pli timige. Mi estas eta, eta, eta, fronte al tiu 18-jarulo, kiu flegas sian korpon atletiĝe.

– Ke mi estas tiel forta, tio venas de la fakto, ke mi estis inicita kiel indiana bravulo. Mi amas vin. Tial mi konsentas inici ankaŭ vin, kvankam estas tute sekreta afero. Neniam vi aŭdis iun ajn paroli pri tio, ĉu? Tio pruvas, ke inico estas plej sekreta.

Mi sentas timon, kiun mi ne povas esprimi, eĉ al mi mem, kaj samtempe mi estas mirplena kaj scivola. Mi timas, sed kun ekscitiĝo. Mi ankaŭ deziras tion, kio okazos, ĉar mi konfuze sentas, ke mi ekkonos sekreton de plenkreskuloj. Sed ankaŭ tio min teruras: estas malpermesite rigardi la sekretan mondon grandulan. Al la angoro aldoniĝas stranga telepatia sento, kiel ĉe eta besto manĝota de pli granda.

Roĝero konas nian hejmon. Li ofte venas, ĉar li loĝas ĉe la apuda strato. Miaj gepatroj parolas pri li ege laŭde. «Kia helpema knabo!», ili diras. «Ĉiam preta fari servon, ĉiam bonhumora. Kaj li fariĝis bela junulo, ĉu ne? Feliĉa la knabino, al kiu li ligiĝos!» Tiel parolas miaj gepatroj pri sia nevo Roĝero. Senpene do, ĉar la lokon li konas, li trovas ŝnuron.

– Ĉu vi scias, ke indiana inico postulas, ke oni ligu la inicaton al fosto? – li demandas.

– Jes, – mi respondas. – Mi ne vere scias pri i… ici…

– Inico.

– … pri inico, sed mi vidis ion similan en Tinĉjo.

Ni iras al la ĉambro, kiun mi kundividas kun frato Petro. Ni havas supermetitajn litojn. Li ligas min al la ŝtupetaro, kiu ebligas atingi la superan liton.

– Tio estas la torturfosto, – li diras, kaj mi sentas samtempe esperplenan ekscitiĝon, kaj timon plej akran.

Kaj jen venas la minuto, kiam ĉio ŝanĝiĝas por mia tuta vivo. La kontinenta dividlinio. Nun revivante ĝin, mi vidas la kaŭzojn, la efikojn, la sentojn. Mi komprenas, kion mi ne povis kompreni je aĝo de ses jaroj, kiam ĝi okazis, ĉar tiuaĝe oni pensas per bildoj kaj impresoj pli ol fraze, kaj nur vortoj ebligas kapti nuance la realon, kiel nur fingroj ebligas kapti kun precizeco ion fajnan kaj delikatan. Tiu evento, kiu ŝanĝos ĉion, estas nur rigardo. Aŭ pli ĝuste rigardado. Longa, daŭra, senfina. Kun rideto, kiu iĝas ridetaĉo.

Li silente rigardas min, mian tutan nudan korpon, kaj mi sentas, ke mi ne plu estas ludkunulo, sed predo. Mi estas kiel ŝafideto, naskita antaŭ kelkaj tagoj, kiu devojiĝis, kaj troviĝas premata en senelira angulo, ĝu-sopirate de malsata tigro. Mi legas malsaton el lia vizaĝo. Mi sentas, ke mi estas vorota. Kaj mi disduiĝas.

Duono de mi estas ekscitita, pikata de scivolemo, tiklata per la ideo travivi sekretan aventuron, kiu egaligos min al juna ĉefo indiana aŭ penetrigos min en la kaŝitan mondon de l’ granduloj. Tiu duono antaŭfieras pri la inicado, kaj imagas, ke atleta korpo, kiel tiu de Roĝero, estos mirakle mia post ĉi tiu posttagmezo. Mi estos tiel forta, ke miaj gepatroj devos obei min, kaj ankaŭ miaj fratoj, ambaŭ pli aĝaj, kaj miaj kunlernejanoj, kaj eĉ la instruistino. Kaj oni admiros min. «Tiel juna knabo, kaj tiel herkule forta!», «Indiana heroo li estas!» la homoj murmuros pri mi. Mi rigardas Roĝeron admire, kaj tra li mi vidas min: mi estos granda, forta, bela kiel tiu juna dio. Indas suferi iom da indiana turmento. Mi estos kuraĝa. Mi ne ĝemos, mi ne ploros, mi restos neŝancelebla. Eĉ ne unu trajto de mia vizaĝo moviĝos. Tiel pensas unu duono de mi.

Sed samtempe alia duono travivas angoron neniam spertitan eĉ en plej teruraj premsonĝoj. Mi vere estas la vorota ŝafido, la muso antaŭ la kato, kiu ludos per ĝi, mi antaŭsentas la dentojn, kiuj ŝiros, la teruran konscion esti por ĉiam perdita, nerekunmetebla, suĉita inferen …

Strange! Anstataŭ dente ŝiri, li karesas mian bruston. Eĉ lekas kaj kisas. Tio kreas sensaĵon iom tiklan, elektronervan, pri kiu mi ne scias, ĉu ĝi estas plezuro aŭ doloro. Kaj nun lia mano malrapide, malrapide desupras, supren revenas, vagas jen al tiu flanko, jen al la alia, foje ŝvebtuŝas, foje premas kaj prenas, pinĉe aŭ knede, kaj rekomencas karese desupri, ĝis ĝi fine atingas mian pisileton. Jam de pluraj minutoj mi rimarkis, ke lia, kiu tute ne estas ileto, cetere, alprenas strangan aspekton, iom kiel ruĝa boteleto, sed senfine pli timiga ol botelo povas esti, pli timiga ol bastono en manoj kruelaj, timiga kiel fajra serpento. Kvankam mi ne tre precize scias, pri kio temas, mi aŭdis pri la diablo. Kaj tiu afero por mi iĝas la diablo, fascina kaj terura.

Kaj tiam vere komenciĝas la inico. Kiom da agoj nekompreneblaj li devigas min fari! Mi malkovras aferojn tiel malsamajn ol mia kutima vivo, eĉ sonĝa aŭ fantazia, ke mi ne scias, kien meti ilin en miaj kapo kaj koro. Kia besto estas tiu, kiun mi opiniis Roĝero, mia kuzo? Kial li trudas al mi fari tion kaj tion, ĝis li ripetas per nekonata voĉo, obtuza kaj raŭka, preskaŭ ĝema, verdire: «Plu, plu, plu, jes, jes, tiel, plu, plu …»? Kaj la diabla serpento kraĉas konvulsie. Kaj li kaptas mane mian afereton, knedas, frotas, masaĝas ĝis ankaŭ mi … nu, ĝi ne iĝas dika rampulo, tamen ĝi rigidiĝas kaj ruĝiĝas kaj sentiĝas varma; ĝi kraĉas nenion … sed mi spasmas nekompreneble, spertante ion tro intensan por ne esti dolora, kvankam ĝi samtempe estas plezuro, kaj tio vibrigas mian tutan etan korpon, de la kapo ĝis la piedoj, en plej skua ŝtormo, kiu lasas min en teruro kaj konfuzo. Ĉu tio estas la inico?

Sed li ne kontentiĝas per ĉio, kion ni ĝis nun faris. Lia rigardo fariĝis nehoma. Klare, ne plu Roĝero loĝas en tiu korpo, sed ia brutaĉo, kiun mi rifuzas asimili al la amataj indianoj. Li trompis min. Mia korpo plu estas la eta korpo de antaŭe. Miaj revoj pri senpera herkuliĝo estis nur revoj. Sed eĉ kiam li malligas min, «ĉar ni transiras al alia fazo de la inico», li estas tiom pli forta ol mi. Kiam li volas, ke mi kuŝu sur la planko, mi provas rifuzi. Nun mi ne plu kredas lin. Kuŝi laŭordone senigus min je digno. Sed per du brakmovoj li sternas min tie, kaj ekkuŝas sur mi, kaj mi sentas lian diablon, kaj mi min demandas, ĉu mi estos tutvive venenita, kiam la diablo ree kraĉos.

Li spiregas anhele. Mia angoro atingas kulminon. Kaj doloras al mi, ege, ege. Mi komencas ĝemi. Sed li vangofrapas min.

– Inico efikas nur, se oni elportas la doloron silente, kiel brava indiano, – li diras. Sed mi rebatas:

– Mi ne kredas je via inico, vi trompis min, vi ne estas indiano kaj mi neniam estos.

Venas al mi la ideo krii por venigi helpon de la najbaroj. Sed apenaŭ mi komencis, jam li metas la manojn sur mian kolon kaj premas. Pli kaj pli sufoke. Li nun rezignas je ŝajnigo ludi. Mi ne vidas lian vizaĝon, sed mi sentas lin pli kruela ol iam ajn.

– Mi povas fari el vi, kion mi volas, mi estas tiom pli forta! – li diras, kaj mi scias lin prava. – Se vi provos krii, mi mortigos vin.

Mi kredas lin. Mi vidas, ke li parolas serioze.

Kaj kvazaŭ por forgesigi mian ribelon, li ŝanĝas la pozicion. Li eksidas, sidigas min sur lia femuro, kaj la mia tuŝas lian staran diablon, brulantan, ŝajne, kaj li rekomencas karesi. Li flustras dolĉajn «mi amas vin». Lia vizaĝo alprenas mildan esprimon, li refariĝas homa … kaj liaj fingroj revenas al la loko inter miaj kruroj por manflati, stimuli, masaĝi, tiel ke li rekondukas min al la skua ŝtormo, terura, ĉar pli intensa ol la unua, kaj impresas, kvazaŭ mi atingis la sojlon de morto, en kulmino de hakataj ĝuo kaj doloro.


*

Kiom da misteroj solviĝas, dum mi revivas tiun por mi epokfaran eventon. La gusto, ekzemple. La stranga impreso en la buŝo. Mi finfine komprenas, ke la stranga buŝa sensaĵo, kiun mi ofte sentas dum sonĝo, aŭ, sen kompreni, kio elvokas ĝin, jen kaj jen en maldorma vivo, estas la lipa kaj langa memoro de lia balano, kiun li devigis min suĉi. Mi komprenas, ke la sento de forĵetindeco, la sento esti aĉa rubaĵo, kiu igis min psike tiel mizera dum mia posta infaneco kaj juneco, ĝis mi petis psikiatrian helpon, radikas en la impreso de malpuriĝo, kiun li kaŭzis. Kaj kiom el miaj kulposentoj fontas el la certeco, ke mi partoprenis en krimo, certeco, kiun li transdonis al mi per la tuta etoso de tiu tago, pro sia propra neelportebla kulpeco!

Jes, mi revidas, revivas, resentas ĉion, ĝis la plej terura momento, kiam, alprenante voĉon tremige minacan li admonas:

– Neniam diru al iu ajn, kion ni faris! Al neniu! Neniam! Se vi rakontos, mi mortigos vin. Kie ajn vi estos, mi vin trovos kaj mortigos. Mi sufokos vin per ĉi tiuj du manoj.

Mi sentas la fingrojn ĉe mia kolo. Mi memoras, ke li jam preskaŭ mortigis min, kiam mi volis krii. Mi scias, ke li diras la veron. Kaj vortigante sian minacon, li rigardas min rekte en la okulojn kun tiom da malico, ke la subpremo estos senmanka. Mi forgesos ĉion, ĉar memori estus riski diri, kaj diri estus morti. Ne mirige, ke eĉ dum psikanalizo la memoraĵo ne revenis.

12

Sed post kiam mi traspertis ĉion ĉi, pli kaj pli komprene, okazas io eĉ pli supriza. Per mi-ne-scias-kiu miraklo regata de la jumo, jen mi vidas la sentojn de Roĝero! Mi vidas, kiom lin tenas terura seksbezono, el kiu li ne scias, kiel sin elturni, ĉar nenio en lia vivo tion permesas. Mi vidas la teruran inferiĝon, kiun li sentas, kiam li rimarkas, ke al li knabinoj faras neniun efikon, dum bela knabo kaŭzas konkretan, organan ekscitiĝon, kiu neniel obeas al la ordonoj de lia volo aŭ de lia deziro senti sin normala, simila al la kamaradoj. Kun mikso el honto kaj abomeno li malkovras sin samseksema, kaj konstatas, ke li povas fari nenion pri tio. Li ne elektis, tio simple trudiĝis. Kiel li sukcesos vivi? Kiu sadisma sorto kondamnis lin al tiu ekzisto, kun la devo elporti la mokajn anekdotojn, la ĝeneralan forĵeton, la bezonon sin kaŝi?

Mi vidas liajn kulposentojn pri tio, kion li faris kun mi. Kiom li volus malfari tion! Kiom li donus, por ke tio estu neniam okazinta! Sed ne eblas. Mi vidas lin en la momentoj antaŭ la komenco, kiam la tento fariĝas pli kaj pli forta, tro forta por lia malfeliĉa, turmentata koro. La konscio, ke dum longaj horoj li estos sola kun eta knabo, kiun li tiel facile povas superforti. La ĝuo senti sian potencon unufoje en vivo, en kiu li estas ĉies subulo. Plus la volupto seksa. Jes, en tiuj unuaj minutoj la logo estis nerezistebla. Li eĉ diris al si: «Mi faros nenion malbonan, mi konigos al la knabo ion, kion ĉiu infano devus scii, kaj scius, se ni ne vivus en fermita socio.» Sed post la faro, nun, li ŝanceliĝas. Li sentas sin krimulo. Li konstatas, ke li difektis min, profunde, profundege. Kaj li hontas.

Ĝuste tiumomente mia patrino revenas kun la fratoj. Ili ridas kaj klaŭnas. Ankaŭ mia patrino aspektas tute gaja. Ŝi demandas:

– Ĉu ĉio iris glate?

Li respondas:

– Neniu problemo! — kaj senkulpigas sin pri tio, ke li jam devas foriri, sed li ne povas resti unu minuton plu. Nur mi komprenas lian bezonon forkuri.

Tiam aperas momento, kiu povus ĉion ŝanĝi, eble eĉ savi min el la onta psika infero. Mia patrino diras:

– Kio okazis al vi, Klaŭĉjo? Vi mienas iom strange!

Ŝi rigardas min, mi rigardas ŝin. Mi sentas fortegan emon rakonti. Mi sentas, ke, se mi rakontos la veron, mi liberigos min: iu amata kundividos kun mi la travivaĵon, min subtenos, helpos al mi digesti ĝin. Sed mi min hardas. Ne eblas diri. La mortminaco! Kaj krome, perfidi ne eblus. Knabeta menso ne povas taksi la fortorilaton. Pri premoj kaj trudo ĝi komprenas nenion. Fakto estas, ke mi konsentis pri la inico, ke mi deziris ĝin. Mi kulpas. Iel mi estas ligita al Roĝero. La sekreto estas ambaŭa. Ĝi devas resti sekreto. Mi diras:

– Nenio speciala okazis.

Kaj mi sukcesos komplete forgesi tiun posttagmezon. Nun mi vidas, ke se mi tiam rakontus al la patrino, aŭ eble al alia komprenema plenkreskulo, mi eligus el mi la tutan malpuraĵon, la tutan angoron, la tutan perturbon, kiu poste kaŭzos tiom da psikaj fuŝoj. La eblo daŭris kelkajn sekundojn. Mi ĝin ne kaptis. Kaj nun mi vidas alian kaŭzon de mia ne-diro. La penson: «Ŝi ne kredos min, ŝi havas tiel altan opinion pri Roĝero!»

Mi vidas ĉi-lastan en lia ĉambro. Li tenas la kapon ambaŭflanke per la manoj, kaj singultas silente. La fortulo ploras! Se mi scius tion tiutempe! Eble ni tiam povus priparoli la aferon, transformi ĝin al io klarigebla. Sed ĝi ne estas pli asimilebla por li, ol por mi. Mi vidas liajn pensojn: li vivos tutvive kun la sento, ke li estas monstro. Fari tion al sesjara infano! Kiel li povis? Li estas krimulo. Li hontas, ke li uzis min kiel aĵon. Nun, sola, ploranta side sur sia lito, li vidas, ke li amas min alimaniere, sensekse, kiel kuzo, parence, kaj li fuŝis tiun amon, ĉar li dum kelkaj sekundoj perdis la povon sane pensi, kaj poste ĉio sekvis aŭtomate. Kial li ne sukcesis regi sin? Kial li ne vidis, ke li povos nur kondamni sin poste? Memriproĉoj sufokas lin. Mi vidas la pensojn, kiuj ekobsedas: «Se mia patrino scius!» La patro de Roĝero, homo severa, rigide morala, mortis antaŭ pluraj jaroj, tial li ne mencias lin tuj, sed terura ideo nun ekvenas: «Kelkaj asertas, ke mortintoj vidas nin. Se mia patro vidis …» Tiu penso superas ĉion elporteblan. Io tuj rompiĝos en lia kapo, en lia koro, mortige. Sed ne. Li pluvivas. Kaj sekvas alia terura eblo: «Ĉu Klaŭĉjo tamen rakontos?» Infero. Roĝero metis sin en inferon. Mi vidas lian angoron, lian senton esti tenata en kaptilo, el kiu eliri ne eblas. Kompatinda Roĝero! Mi vidas lin tiel malfeliĉa!

Tiel malfeliĉa, ke mi pardonas.

Mia vidado pliakriĝas, iras pli profunden en la historio. Mi vidas, kiom liaj problemoj ligiĝas al la sinteno de liaj gepatroj, al la morto de la patro, al la senkonsileco de patrino devanta lin eduki sola. Mi vidas la edukfuŝojn de la gepatroj, sed ankaŭ, ke tiuj faris sian plejbonon, laŭ tio, kion ili povis scii en la socio, en kiu ili vivis, kaj laŭ la modeloj de la propraj gepatroj, kiuj mem ricevis siajn modelojn de generacioj kaj generacioj … Kiom da timoj, superstiĉoj, nekonsciaj trompoj, nescio de elementaj leĝoj de homa rilatado amasiĝis konverĝe al la roĝera faro! Kaj, konsekvence, al tio, kion mi suferis.

13

Mi ne scias, ĉu la jumo tion iel regas, aŭ ĉu la sperto disvolviĝas mem, aŭtomate, post kiam ĝi estis lanĉita, sed la vido de tiuj retoj de kaŭzoj kaj efikoj vastiĝas, vertikale kaj horizontale, al generacioj kaj al popoloj, ĝis ŝajnas al mi, ke mi perceptas la tutan psikan mizeron homan.

Ho miaj fratoj, miaj fratinoj! Se vi scius, kiom pezegas la homa mizero. Socia mizero, familia mizero, para mizero, infana mizero. Kiom da malsekureco! Kiom da perforto! Kiom da delogoj! Kiom da trompo! Kiom da soleco! Kiom da stultaj taktikoj, suferigaj, ĉar oni mem tro suferas, kaj ne kuraĝas vidi fronte, ke oni suferas. Kiom da fuŝaj momentaj elektoj, kiuj metas en kaptilon! Jam jarojn mi profesie traktadas la psikan mizeron, sed ĝis ĉi tiu momento, mi neniam konsciis pri ĝia amplekso, ĝia akreco, ĝia konstanta milpinta turmentado.

Ho miaj fratinoj, miaj fratoj! Se vi scius, kiom ĉiu el ni suferas! Kaj ĉar nia sufero estas neelportebla, kiel lerte ni trejnas nin ĝin ignori kaj nei, gvidante nian menson al psika anestezo! Kiom da bezono esti rekonata kaj ame rigardata, ĉar nur ama rigardo igas nin ekzisti, kaj kiom da ne-veno de tiu rigardo, arde sed silente sopirata! Kiom ni suferigas aliajn pro nia sufero, ĉar ni ne konas alian manieron liberiĝi el ĝia premo, kaj plej ofte ni eĉ ne rimarkas, ke ni kaŭzas suferon! Kiom da rezonoj por pruvi al ni, ke la humiliga frazo ne kaŭzas malbonon, estas nur humuro! Kiom da «Estas por lia, por ŝia bono»! Kiom da «Se mi estis iom bruta, estas ĉar ŝi, aŭ li, incitis min»! Kiom da malkuraĝaj elturniĝoj, per mensogo aŭ forlaso! Sed ankaŭ kiom mankas instruo pri tio, kiel kuraĝi kaj honesti! Kiom da forlasiteco, da sinĝeno, da nepovo diri! Kiom da honto, da timo, da koroj ŝiritaj! Ĉu miri, ke tiom da kantoj estas dolorkrioj, ĉiugente?

Ne eblus ĉion listigi, sed ĉion mi vidas, tute klare, kaj sentas en la propra karno, tiel dolore, ke aperas dubo, ĉu mi sukcesos transvivi tiun pasaĵon. Sed mi povas, ĉar la perceptado disvolviĝas ĉe fono de baza kvieto, kiu ebligas al mi trankvile registri ĉion sen esti detruata. Kaj tamen la kunsento, la solidareco, vibrigas min treme.

La vizio atingas novan stadion. Kaj mi eĉ pli miras.

Ho gefratoj miaj! Se vi scius, kia feliĉpotencialo ekzistas en la homo! Kia povo feliĉigi! Kiom da subpremita bonkoreco ĉe krueluloj! Kiom da malavara donemo ĉe ŝajnaj indiferentuloj, mem senpovaj imagi la propran bonecon, kiun ili de longe forpuŝis en la ombrajn zonojn de si! Kiom pli bonaj homoj estas, ol ili kredas kaj sukcesas eksterigi! Kaj tamen efektiviĝo okazas multe pli, ol pensas cinikuloj. Kiom da bonkoreco konkretiĝas ĉiutage! Kiom da sindediĉo, da kuraĝo, da senrezerva amo! Kiom da savo! Televidaj informoj montras la teruraĵojn. Ili vidigas soldatojn batalantajn, viktimojn de eksplodo, ĉiajn katastrofojn. Sed ili ne montras la milionojn da bonkoraj agoj, kiuj okazas malantaŭ la scenejo, vidate de neniu. Kiom da respondeca sento, da sindono, da efikaj helpoj!

Kaj kio kaŭzas tiujn savajn agojn, kiuj redonas forton al senkuraĝigito, esperon al senesperulo, al fidperdinto fidon? La bonaj sentoj. Tion mi vidas tute klare. Kaj mi vidas, kiel eblas nutri en si bonajn sentojn kaj seniĝi je malbonaj.

Ju pli la sperto disvolviĝas, des pli mi sentas min relokita al ĝusta, malalta loko, plaĉe liberige. Mi komprenas, ke, kia ajn mia profesia trejniĝo, mi antaŭe sciis nenion pri la homo.


*

Kaj refoje la vizio ŝanĝiĝas. Mi vidas, ke okazas kosma alĥemio. Jes ja, mi vidis la nemezureblan amason da mizero, kiun la tuta homaro travivas, kaj ankaŭ ĉiu individuo. Mi vidis la kruelan sorton de multaj infanaĝe, kiam semiĝas en la senbaran psikon venenoj el timigo, trompo, ekspluato, kiam oni kredigas al etulo, ke ĝi valoras nenion aŭ estas ĝisfunde malpura, kiam oni senpense diras aĵojn, kiuj igos ĝin psike kripla dum la tuta vivo. Sed nun mi vidas, ke tiu mizero estas grundo. Jes, grundo! Nigraĉa, ruĝaĉa, brunaĉa, formita grandparte el putrintaj folioj, tombejo de la gentoj musa, talpa, birda kaj simila, enloĝata de vermoj kaj diversaj insektoj ne speciale allogaj, simbolo de malpureco – kiam infano ludis en koto kaj revenas hejmen, ĉu oni ne tuj vidas lin malpura? – la grundo povus nin naŭzi. Sed el ĝi arbo ĉerpas sian energion, en ĝi ĝi trovas fundamenton, al kiu ĝi sin apogas sekuriĝe, tra ĝi ĝi suĉas la malsekon, kiun ĝi transformos al suko, ĝin ĝi transsubstancigos al sia esto mem, tiel ke, celante la ĉielon, ĝi kreskos kaj vastiĝos, kaj donos fruktojn.

Tia aperas al mi homo: estaĵo destinita transformi grundon el sufero kaj propra fuŝemo al fruktoj frandindaj. Multaj tion ne sukcesas ĉi-vive, sed, en tiu vizio, mi vidas la vivon daŭri transmorte kaj la homojn tie plu plenumi la alĥemian procezon, ĝis riveliĝas ilia orbrila beleco.

Kaj dum mia rigardo koncentriĝas sur ties lumo, la beleco kaj boneco iĝas tiel altgradaj kaj milionfacetaj en sia flagranta eterna viglado, la etoso de feliĉo tiel intensa, ke montriĝas inde trapasi la kotan bazan vivogrundon. Je tiu alta, luma nivelo regas nur bonaj sentoj. Feliĉo, amo, mira admiro, dankemo, fido, respekto, estimo, ĝojo kaj aliaj formas la nevideblan reton, laŭ kies linioj dancas la miliardoj kaj miliardoj da partneroj, kiuj estas la estaĵoj iam vivintaj surtere, kaj aliplanede, rafinitaj per la alĥemia procezo. Ili similas al diamantoj, kiujn oni ne trovis tuj brilaj, sed kaŝitaj en koto kaj malpuraĵoj, antaŭ ol, rafinite, ili disradias ĉien la flaman lumon de sia glorfajrado. Dio estas feliĉo, kaj homo di-amanto.

Dum mi kontemplas tiun korŝveligan panoramon, sento de paco pli kaj pli plenigas min, kaj mi komencas ĝui la silenton. Verdire, estas speciala silento, ĉar ĝi havas la belecon de muziko plej plaĉa. Ne estas silento el vakuo, sed el plena pleneco. Ankaŭ mia cerbo komencas silenti. Kaj la fona silento renkontas mian silenton en unike intima, respektoplena, amika-ama etoso, en kiu ĉiuj esperaj revoj de mia tuta vivo estas kontentigataj. Mi estas unu kun la Unu, kaj tamen malsama, kaj mi estas unu ankaŭ kun ĉiuj unuopaj estaĵoj de ĉiu unuopa universo. Ĉiu estas si mem, ne konfuzebla kun la aliaj, sed ĉiu rilatas kun ĉiu per rilato formita en la bona sentaro. Lumfluo pasas inter ni kiel lumradioj tra la facetoj de kristala glaso: ĉiu faceto estas malsama, sed neniu el ili baras la pason de la lumo.


*

Post tio venis paca nokto: la ripoziga kvalito de mallumo. En silento kaj mallumo mi ripozis. Mi bezonis longe ripozi. Mi travivis tro intensajn, multajn kaj diversajn spertojn. Mi bezonis ilin digesti. Mi ne scias, ĉu la jumo estigis tiun ripozon, aŭ ĉu ĝi aperis mem, sed mi longe ripozis, tiel ke ĉiu aparta travivaĵo trovis sian lokon en mi kaj kunordiĝis kun la aliaj por formi grandiozan brilan trezoron el mirindaj spertojuveloj. Grandiozan, kaj tamen tiel ete, tiel bele simplan!


*

Finfine mi malfermis la okulojn. La moŝto sidis antaŭ mi, ridetante. Mi sciis, ke en hipnota stato la tempo estas tute elasta: kelkfoje oni travivas en kvin minutoj tiom, kiom en tuta tago, alifoje longega daŭro sentiĝas, ĉe reveno normalstaten, kiel tre rapide pasinta.

– Vi iris profunden, – li diris, kaj neniam mi vidis tiom da bonkoreco en homa rigardo.

– Jes, – mi respondis.

Ĉi tiu estis tre stranga sperto. Kiam mi lernis hipnotterapion, mi faris vere interesajn mensajn «vojaĝojn», sed neniu proksimiĝis al ĉi tiu. Kaj neniu el la pacientoj, kun kiuj mi uzis hipnoton, rakontis al mi ion kompareblan.

– Kiel vi sentas vin?

– Ŝanĝita, – mi respondis. – Estas la sama «mi», sed estas iu pli freŝa, renovigita, liberigita. Ne eblas priskribi. Mi estas plena je dankemo. Al vi, kompreneble, sed ankaŭ …

– Al la Granda Mistero, – li diris.

– Jes, al la Granda Mistero.

14

Malgraŭ mia impreso de kompleta resaniĝo, la nokto, en la domo de la jumo, ne estis ripoziga. Mi ofte vekiĝis. Inter la dormofazoj, plenaj je stranga sonĝado, min invadis malnovaj rememoroj aŭ mi pense repasis tra la tuta ĉitiea sperto, frontante al multaj demandoj, kiujn mi ne povis respondi. Mi repensis pri la epizodo kun Roĝero, malkovrante sekvojn, kiujn mi ne vidis dum la kuraciĝo (ekzemple, timon pri soleco, kiu antaŭe tute ne ekzistis). Mi ankaŭ lasis la menson vagi ĉe similaj infanaĝaj spertoj de tiu aŭ alia paciento, konstatante, ke mi malvolis kredi ilin, preferante nei la eblon de tiaj kazoj. Ŝajnas al mi, ke entute mi ne dormis pli ol tri horojn.

Tamen, mi ne sentis min malbone, kiam mi ellitiĝis. Estas strange esti si kaj samtempe esti malsama. Sed estis agrable, ĉar la nova «mi» ĝuis liberecon, kiun la malnova ne imagis ebla. Post la matenmanĝo, la jumo senkulpigis sin for: li devis lasi min sola, ĉar liaj respondecoj postulis lian ĉeeston aliloke. Ne ĝenis min esti senkunula, tute male, mi sentis bezonon resti en silento, por lasi la emociojn de la antaŭa tago naturritme trovi sian ĝustan lokon en miaj menso kaj koro, kaj tiel fariĝi eroj de pli matura, sperte pli riĉa «mi».

Ĉar mi klarigis al la jumo mian silentbezonon, li proponis, forirante, konduki min al la plej proksima «meditejo», ĉe kies pordo li lasis min, paŝante al siaj aferoj. Mi eniris. Estis ejo ne tre granda, kun alte metitaj fenestretoj enlasantaj nemulte da lumo. La planko estis kovrita de kusenoj, diverskoloraj. Kiam oni eniris, la rigardo estis tuj altirita al juvela cirklo, kiu pendis fronte, apenaŭ svingiĝanta, de la alta plafono, kaj kiu disradiis la lumon de kandeloj starantaj je kelka distanco de ĝi. Por tiel bele dissendi tiun lumon, ĝi devis havi milionojn da facetoj, kaj ŝajnis al mi, ke ĝi konsistas el diamantoj, kvankam pri tio mi ne ĵurus. Diversloke vidiĝis ankaŭ floroj, pri kiuj mi min demandis, kiel ili povas elteni tiel malmulte da sunlumo. Mi kaŭris sur kuseno kaj nur rigardis la lumcirklon. Mi eksentis ion malfacile esprimeblan: ion, kiel la ĉeeston de amo. Granda paco envenis min. La silento estis ĝuinda, kaj agis balzame. Mi pensis pri nenio. Mi eble eĉ duondormis. La moŝto pravis. Kiel li klarigis al mi antaŭe, oni tie sentas sin sola kaj nesola, kun la avantaĝoj de ambaŭ. Estis ripozige, ĉar ne necesis aŭskulti iun, respondi, paroli: la menso vagis laŭ plej spontana movo. Sed estis sekurige, ĉar, ial, oni sentis kvazaŭ iun ĉeeston, nevideblan, nedifineblan, sed diveneble ŝvebantan en la ejo, respekte kaj protekte.

Post eble duonhoro tie, mi eliris, refreŝigita, kaj decidis iri promeni. Mi plu bezonis solecon, kaj do evitis la vilaĝon mem. Estis facile, ĉar la meditejo staris je ĝia limo, apud rivero, trans kiu arbaro etendiĝis. Tien mi direktis miajn paŝojn.

La vetero estis bela, kaj la parfumo de la floroj, de diversaj arboj, kaj de ŝtonoj kovritaj de musko, pliprofundigis la senton de paco, en kiu mia animo baniĝis. Trafis min la penso, ke la hieraŭa sperto estis kvazaŭ kirurga operacio, sed ke la vera resaniĝo efektiviĝas nur nun. Longe mi tie promenis. Mi foje observis cervidon, kiu, vidinte min, haltis sur deklivo je ne pli ol dek metroj, kaj min rigardis sentime, trankvile maĉante vegetaĵon. Min konstante akompanis papilioj, ege diversaj kaj multkoloraj, kies abundeco estis miriga, kompare kun la nuna situacio en nia hejmomondo. Ankaŭ sciuroj, jen nigraj, jen helbrunaj, saltis de branĉo al branĉo, de arbo al arbo, en korteneriga baleto. Sed la plej supriza vidaĵo atendis min en eta interarba herbejo, ĉe kies rando mi mire haltis: paŝtiĝis tie, reĝece, blanka rinocero. Eble pro la ventodirekto, ĝi ne rimarkis min. Post longa kontemplado, mi turnis al ĝi la dorson kaj iris la vojon revenan.

Reenirinte la vilaĝon, mi min demandis, kion fari, kiam miaj vagantaj paŝoj kondukis min al parka lageto, ĉe kies bordo saliko staris, kaj sub ties branĉaro benko. Mi ege sentis la lacon, kaj de la et-dorma nokto, kaj de la longa promenado arbara. Varmis la suno (multe pli ol eblus hejmlande en ĉi tiu sezono), kaj, eksidinte, mi forprenis mian zipjakon, kiun mi metis sur la benkon apud mi. La delikata balanciĝo de la salikbranĉoj lulis min, kaj mi endormiĝis.


*

Kiam mi vekiĝis, mia jako kuŝis sur la grundo. Probable mi dormante faris geston, kiu faligis ĝin. Sed reprenante ĝin mi konstatis, ke la zipo de la dekstraflanka poŝo estas malfermita. Mi miris, ĉar mi memoris, ke, kiam mi senjakigis min, mi sentis miajn ŝlosilojn en ĝi tra la teksaĵo, kaj ĝi certe estis fermita. Mi metis la manon en la poŝon. La ŝlosiloj estis for.

Min demandante, ĉu mia memoro normale funkcias, aŭ ĉu la lastaj eventoj ĝin skuis fuŝige, mi serĉis ĉirkaŭ la benko. La ŝlosiloj nenie videblis.

– Korpo de porko! – sakris iu parto de mi, vokanta sur mian mensan ekranon malplaĉajn bildojn pri reveno kun Eriko ĝis veturilo, kiun ni ne sukcesos malŝlosi, tiel ke al la trihora marŝado aldoniĝos longa plua piedirado ĝis la plej proksima telefono. Kiom longa? Mi provis diveni, sed mankis sciigiloj. Kiam mi veturis tien, mi neniam atentis tiajn detalojn. Mi memoris nur longegan zigzagan vojon apenaŭ sufiĉe larĝan por la aŭto.

Mi ĵus uzis la esprimon «parto de mi». Mi konscias, ke ĝi sonas strange, sed stranga estis ankaŭ la subjektiva sento. La plej granda parto de mi estis tute paca kaj kvieta. Senzorga. Kvazaŭ ĝi pensus: «Kial ombrigi sunan tagon per tia priokupo? La problemo iel solviĝos. Kaj se ni devos marŝi longe, nu, ni longe marŝos, tio ne estas katastrofo.» Tio estis pli ol fono, estis la kvazaŭtuto de mi. Sed, kiel petolema knabo, iu ero de mi blasfemis kaj koleris pri la eblaj konsekvencoj de la ŝlosilperdo. Por ĝi, retrovo vere necesis.

Por esplori pli serioze ĉe kaprifolio, kiu preskaŭ tuŝis la benkon, kaj kie mi antaŭe nur supraĵe rigardis, mi kvarpiedulis, kiam alparolis min pasanta viro:

– Ŝajnas, ke vi perdis ion!

«Jen helpo!», mi di-danke pensis, relevante min kaj frontante al fortulo, kiu direktis al mi plej larĝan rideton. Li aspektis kiel forĝisto, dikmuskola, fortik-osta, kun, survizaĝe, la suverena mieno de iu, por kiu problemoj ne ekzistas.

Estis malfacile komprenigi al li, kiel malgrandaj kaj plataj miaj ŝlosiloj estas. La ringon, al kiu ili estas kroĉitaj, li tuj bildigis al si, sed kiam mi fingre imitis la mallongecon de la ŝlosiloj, li skuis la kapon, kvazaŭ li pensus, ke mi nur povas ŝerci.

Li iom rigardis ĉirkaŭe, sed rapide certiĝis, ke mia ŝlosilringo tie ne kaŝiĝas.

– Kie vi estis antaŭe? – li demandis.

Mi priskribis la arbaran vojiron.

– Ni unue serĉu tie, – li diris, kaj antaŭ ol mi havis la tempon demandi, kian ŝancon nia duopo havus trovi la perditaĵon, li metis la manojn kiel parentezojn ĉirkaŭ la buŝon kaj eligis ian jodlan sonon, tiel laŭtan, ke ĝi saltskuis min. Li replenigis siajn pulmojn, brustobarelige, kaj rejodlis la samon. Post kio li ree larĝridetis al mi, kvazaŭ la problemo nun estus magie solvita.

Fakte, apenaŭ kvar minutoj pasis, kaj jen alvenis knabo.

– Iru diri, ke necesas serĉ-ekspedicio, – li diris.

La knabo ekkuris kun la kutima rapideco de iru-diri-ulo.

– Venu! – la herkulo invitis. – Ni bezonos, ke vi priskribu.

Dum ni paŝis el la parko, mi aŭdis trumpetadon, kiu klare ne estis muzika, sed voka. Post nelonge ni atingis placon, kie du junuloj tutkore dissendis la kuprovibran vokon. Rapide de ĉie alvenis infanoj kaj adoleskantoj. La plej eta eble estis sepjara, la plej aĝa havis dek jarojn pli. La forĝisto, kiu survoje sciigis al mi, ke li efektive praktikas tiun metion (mi infanece fieris pri mia divenpovo!), ekstaris sur podio, kaj klarigis al la starantaro, ke mia ŝlosilringo falis el mia poŝo. Li rediris, kie mi promenis, kaj tiam venigis min apud lin sur la podio, por ke mi priskribu la perditan objekton. Mi ne sukcesis paroli per voĉo same laŭta kiel li, kaj li rediris miajn frazojn tuj post mi. Mi tiam rimarkis ion eksterordinaran: mi laŭvole povis, per mensa decido, aŭdi lin en nia lingvo aŭ en ilia!

Mi opiniis, ke la knaboj iros tuj al la arbaro por serĉi, sed tio montriĝis erara. Ili diskuris en la vilaĝo, kaj revenis kun formitaj serĉogrupoj, el kiuj ĉiu konsistis el deko da personoj, infanoj kaj plenkreskuloj kune. Iu, kiu videble ĝuis grandan aŭtoritaton, iris al la podio por organizi la serĉon. Grupo kun nur infanoj kaj junaj geviroj foriris kure. La forĝisto klarigis, ke tiuj celas la herbejon, la plej malproksiman punkton, kiun mi atingis. La aliaj iros al diversaj segmentoj de la vojo. Klare, tia serĉ-ekspedicio neniel estis improvizita. Ĉiu videble sciis, kion li devas fari. Nur la vojsegmentojn necesis precize difini. La forĝisto kaj mi aliĝis al unu el la grupoj. Ni ĉiuj serĉis ege detale.

Kiam ni rekunvenis sur la placo, la rezulto montriĝis negativa. Miaj ŝlosiloj ne estis retrovitaj.

Tiam iu kriis:

– Ĉu pigo?

La ĉefo – tiu, kiu organizis la serĉadon – revenis al la podio:

– Reiru al viaj laboroj ĉiuj, krom la pigokonantoj! – li ordonis.

Restis sufiĉe ampleksa amaseto da geknaboj kaj gejunuloj, kun jen kaj jen iu pli aĝa.

– Nu, vi scias, kion fari, – li diris, kaj ili disiris.

Mi alparolis la ĉefon:

– Kiel eblas …?

– Ili scias, kie la nestoj troviĝas. Niaj pigoj ne estas tre originalaj, kaj neniam flugas en vasta teritorio. Kaj ĉiu serĉanto kapablas grimpi ĝisneste. Nur kelkaj maljunuloj, kiuj scias pri tiu aŭ alia nesto, mem ne grimpos. Iros kun ili knaboj.

Li fermis la okulojn dum sekundo, kvazaŭ li rapide kontrolus ion en si (mi vidis la jumon fari same, ĉiufoje, kiam li bezonis scii la horon) kaj aldonis:

– Ĉu vi farus al mi la plezuron tagmanĝi miahejme?

Mi sciis, ke la jumo ne estos libera tagmeze, kaj mi intencis retrovi Erikon por manĝi kun li, sed tiu invito senigis min je la zorgo lin serĉi. Mi tuj jesis.


*

Dum la manĝo mi paroligis la ĉefon pri ilia socia organizo. Mi iris de miro al miro. Ekzemple, tie ne estas lernejoj. La infanoj lernas legi, skribi, kalkuli per instruo fare de aliaj, pli aĝaj infanoj, kiuj mem jam lernis. Ili lernas teorie pri naturaj sciencoj, la homa korpo, bazaj scioj flegistaj, astronomio ktp en simila maniero: junaj homoj instruas adoleskantojn, kaj adoleskantoj infanojn. Neniam estas kontrolo pri la scioj. Tio ne necesas, ĉar ĉiuj estas tiom trasorbitaj de la mesaĝo, ke plej gravas feliĉi, kaj ke por vere feliĉi necesas unuflanke kapabli orientiĝi en la vivo, kaj aliflanke helpi la aliajn, ke neniu instruus ion malveran. Almenaŭ tion diris la ĉefo. Kiom da fuŝoj tiel enkondukiĝas en la sciojn, mi ne povis diveni. Sed laŭdire la sistemo funkcias tre bone en la praktika vivo.

Cetere, ĉe ni, kiom da sci-fuŝoj enmensiĝas tra la instrusistemo? Kiam mi estis en la elementa lernejo, oni asertis al mi, ke la Tercentro konsistas el fajro. Sed jarojn poste, en universitato, oni instruis, ke ĝi estas formita el nikelo kaj fero, kaj ke la fajro-teorio estas arkaikaĵo science ne valida. Nu, neniam mi demandis al instruisto, kio troviĝas centre de nia Tero. Kial oni poluis mian menson per io malĝusta, pri kio mi nenion demandis? Ĉu ne preferindas scii, ke oni ne scias, ol pseŭdoscii ion neveran? Eble do la tiea sistemo ne estas pli malbona.

Tie, ĉiuj infanoj laboras, laŭ la kapablo de la aĝo, kaj laŭ la propra intereso. La instruado fare de aliaj geknaboj okazas nur dum parto de la tempo. Eble tial la infanoj aspektas multe pli dignaj kaj memcertaj ol niamonde. Ili havas respondecojn, ne ludajn, sed seriozajn, kaj do sentas sin enplektitaj en la vera vivo, dum en Okcidento la lerneja vivo ofte apartigas la geknabojn disde la reala.

La infanoj komencas labori en la metio, por kiu praktiktestado rivelas ilin plej lertaj. Se la okupo, en kiu ili estas aparte talentaj, ne koincidas kun tiu, kiun ili plej deziras havi, oni provinstruas al ili ambaŭ. Nur se la infano montriĝas fuŝulo en la metio, kiun li ŝategas, oni direktos ĝin al alia, sed tio malofte okazas, kaj preskaŭ neniam necesas trudi. Infanoj ja, kiel ĉiuj, konstante observas siajn sentojn kaj uzas ilin kompase. Se iu sentas sin bone en agado, la sento estas pozitiva, stimula. Se li konstante fiaskas, li perceptas en si malagrablan senton, pro kiu li ne emas daŭrigi. Tiel infano, kiu ege deziris fari ion, por kio li ne estas talenta, mem forlasas la unuan inklinon. Eblas ankaŭ per ludo, sporto, agado, kiu simbole reprezentas la perditan deziraĵon, helpi lin eliĝi el la elreviĝo, se tiu estas vere intensa. Ankaŭ kompreno, ke «oni feliĉas per solidareco», kontribuas al solvo, ĉar la geknaboj trovas grava, ke ili havigu al la komunumo la plejbonon, kiun ili povas doni. Envio kaj ĵaluzo ne aperas, ĉar la infanoj konas ilin kiel venenojn barajn al feliĉo, kaj lernas ilin forsvenigi. Tial la interinfana etoso estas bona, markita per reciproka respekto. Konkurado, krom pure luda, inter infanoj ne ekzistas; neniu provas senti sin supera al la kamaradoj. Ili ja frue komprenis, ke feliĉo estas io tro subtila, por ke potenco aŭ posedaĵoj povu ĝin havigi. Se hazarde infano montriĝus ema humiligi la aliajn, oni tion tuj rimarkus, kaj per speciala pli malpli longdaŭra kunlaboro inkluzivanta paroligon, dancon, marionetludon aŭ aliajn metodojn por pasigi al pli bona sento, jumo rekondukus la etulon al la vojo feliĉen.

– Ĉu senti sin supera en konkurado ne kreas pozitivan senton? – mi demandis.

– Jes ja, sed nur se la sento ne enhavas venĝtriumfan ingrediencon. Supereca sento povas inkluzivi ion amaran, ion, kio ĉerpas plezuron el la fakto vidi la alian sub si, kaj tiuj aspektoj malhelpas la naskon de feliĉo. Pri tiuj mi parolis, ne pri la kazoj, kiam oni ĵus venkis en ludo, kaj pro tio simple fiere kontentas.

– Jes, – mi komentis. – Estas tre diversaj manieroj senti sin supera. Ekzistas multaj nuancoj inter fiereco, supereca sento, orgojlo, ktp, kiujn ĉe ni oni ofte pretervidas. Sed, se vi permesos, ni reparolu pri la profesio. Ĉu ĉe vi oni praktikas la saman tutvive?

– Ne. Tute ne. Post kiam oni lernis metion, por kiu oni estas naturdotita, oni devas ekzerci sin en la fako, en kiu oni plej malsukcesis dum la testoj. Tio okazas ĉe mastro, kiu scias pri la nekapablo, kaj provas iom post iom redoni fidon al la junulo tiukampe, kvankam tiu instruo ne kondukos al okupo, nur celas kiel eble plej bone korekti mankon. Krome, post dudeko da jaroj en unu profesio, multaj iras lerni novan, kiun ili praktikos, ĝis ili volos pliafoje ŝanĝi. La instruado ĉiam estas de mastro al lernanto, kun malmultaj kolektivaj kursoj.

– Kaj kie oni instruas la tutan teorion kaj praktikon pri sentoj, kiu tiom gravas ĉe vi?

– En la familio, kaj ankaŭ, se oni volas (kaj multaj volas) en regulaj kunvenoj.

– Ĉu estas vere, ke ĉe vi infanoj ofte iras portempe vivi en alia familio?

– Kompreneble. Ĉu ne ĉe vi? Ĉiuj familioj estas akceptemaj. Ni konsideras bono povi sperti vivon en diversaj familiaj etosoj. Tio relativigas la vivmanierojn, kaj malhelpas, ke familiestro misuzu sian aŭtoritaton.

– Interese. Interesis min ankaŭ scii pri via sistemo de profesi-elekto. Tamen, demando restas ĉe mi, ĉar certe iuj laboroj necesas por la socio, kiujn neniu deziras fari. Kiel vi solvas tiun problemon?

– Tian laboron faras la homoj en la hardotempo.

– Hardotempo? Kio estas tio?

– Estas dumtempa vivinstruado deviga por ĉiuj, egale ĉu viraj aŭ inaj. Vidu, ni ĉiuj estas tiel amikiĝemaj ĉi tie, ke infanoj ne altetaksus la bonaĵojn, ne enkondukiĝus en la dankan etoson, se ili proprasperte ne suferus, fojfoje, pro ilia manko. Niaj praavoj do saĝe decidis, ke ĉiu devas vivi tre malfacilan periodon, en kiu oni traktas lin aŭ ŝin seke, severe, rigore, kaj en kiu oni lasas al ŝi aŭ li malmulte da libereco. Hardatoj (tiel ni nomas ilin) devas manĝi kaj trinki malmulte, lerni elporti lacecon, fari pezajn, malagrablajn laborojn, ktp.

– Ĉu regas krueleco al ili?

– Mi ne estas certa, kion signifas la vorto «krueleco», sed mi kredas, ke ne. La homoj, kies okupo estas prizorgi tiun vivofazon, estas tiuj, kiuj, ĉe la testoj, montriĝis kun bezono grumbli, ordoni, krii, ktp. Ili komprenas, ke por esti feliĉaj, ili devas agi tute juste kun la subuloj, sed ke ili rajtas esti postulemaj kaj nemildaj. Tiel ili povas feliĉi, ĉar iliaj hardaj respondecoj provizas ilin per elirejo por iliaj psikaj bezonoj senti sin nekompatemaj kaj malmolaj, tamen alportante utilan kontribuon: estas grave en la vivo esti hardita, lerni elporti frustron, scii, ke ĉio ĝuata estas dankinda. Kaj ke facileco ne venis mem, sed estas frukto de longa sintrejno, aŭ de longa provado fare de praavoj.

– Kiaaĝe okazas tiu hardotempo?

– Almenaŭ trifoje dum la vivo, kiam oni atingas aĝon, kiu estas oblo de sep. La unua harda periodo devas okazi je aĝo de 14 jaroj; por la dua preskaŭ ĉiu elektas la aĝon de 21 jaroj, sed kelkaj preferas 28. La precizan tempon la koncernato libere elektas. Oni povas ankaŭ havi pli ol tri. Fojfoje okazas, ke iu diras: «Mankas al mi io. Ĉio estas tro agrabla en mia vivo. Mi ŝatas mian okupon, mi havas enviindan familian vivon, mi moliĝas. Iom da hardiĝo plifeliĉigus min.»

– Interese.

– Tiuj hardotempoj estas tre utilaj por eltrovi la estrontojn. Ili ja enhavas agadojn, en kiuj tre bone vidiĝas, kiu scias komandi kaj organizi, kaj kiu ne. Tiel formiĝas la decidrespondeculoj de la komunumo. La partoprenintoj elektas siajn ĉefojn surbaze de la sperto havita kun ili, kaj poste estos same surbaze de la praktika vivo. Sed kompreneble, por atingi postenon kun granda decidpovo kaj respondeco, necesas, ke astrologia kontrolo kongruu kun la opinio de la homoj. La fakuloj pri astrologia juĝo ekzamenas la aferon ĉe la naskiĝo, kaj enmetas siajn konkludojn pri la kapablo komandi en sigelitan koverton, kiun oni malfermas nur post la elektoj aranĝitaj fine de la dua hardoperiodo.

– Ĉu la astrologaj konkludoj ofte konformas kun la surterenaj juĝoj de la partoprenintaro?

– Preskaŭ ĉiam. Aŭ ĉiam. Mi ne memoras fojon, kiam tio ne okazis.

– Ĉu vere …?

Mi ne vortigis mian demandon ĝisfine, ĉar li fermis la okulojn kaj aperis sur lia vizaĝo la esprimo, kiun mi konstatis ĉiufoje, kiam lakoncernato, ĉe ni, rigardus horloĝon. Ŝajnas, ke tiuj homoj havas en la cerbo ion, kio ebligas scii, kioma horo estas.

– Pardonu, ke mi interrompas, – li diris, – sed estus tempo reiri placen por ricevi la raportojn de la piguloj.


*

Li ekstaris, kaj ni iris al la placo, sur kies flankoj troviĝis pluraj trinkejoj kaj restoracioj, kun tabloj ekstere. Ni eksidis ĉe unu el tiuj. Dum kelnerino servis nin per aromigita fruktotrinkaĵo, jen Eriko alvenis. Post kelkaj minutoj, ni estis dekopo: du maljunuloj, unu paro, unu junulino kaj du knaboj sinsekve venis; kun signifplena respekta-rideta sinteno ili silente petis permeson aliĝi al nia grupeto, kaj silente-ridete la ĉefo donis ĝin.

Tiu elprenis el poŝo notlibreton kaj skribilon. Mi baldaŭ komprenis, kial. Ĉiufoje, kiam knabo venis por raporti pri la serĉrezulto, li faris markon ĉe ties nomo. Li havis kompletan liston de ĉiuj piguloj. Kiam la lasta alportis sian negativan respondon, li turnis sin al mi:

– Se pigo ŝtelis vian ŝlosilaron, estas iu, kiun ni ne konas, aŭ kiu nestas tre malproksime. Sed plej probable ne pigo forprenis ĝin. Mi timas, ke vi devos reiri sen ĝi.

Eriko min surprizis per sia reago: li ridis, antaŭ ol demandi:

– Ni foriros morgaŭ vespere, ĉu ne?

Mi jese respondis.

– Nu, ni devos tutnokte marŝi por atingi la plej proksiman telefonon. Mi memoras, ke vi ŝlosis la aŭton. Ni devos lasi ĝin tie kaj piede iri malsupren. Al nia trihora marŝado sur la roka vojeto do aldoniĝos trihora marŝado sur la veturvojo.

– Ĉu vere tiom?

– Mi ne scias, sed la vojo estas longa. Ekzistas piedvojetoj, sed ili estas tre krutaj, kaj nokte mi ne fidus ilin. Ni riskus misvoji kaj perdi tempon.

– Kio estas aŭto? – Kio estas telefono? – samtempe demandis la knaboj.

Eriko klarigis, kiel eble plej bone. Surprizis min la reago de la junulino:

– Ĉu tiuj igas vin feliĉaj?

Eriko kaj mi rigardis unu la alian, dubeme.

– Ili igas la vivon pli facila, – li diris.

– Pli komforta, – mi aldonis.

Sed ŝi insistis:

– Ĉu pli feliĉa?

Ni ne sciis, kion respondi. Ŝi rigardis nin mire.

– Estas strange, – ŝi diris, – ke vi enmetas en vian vivon novajn aferojn sen elprovi, ĉu vi feliĉas pli aŭ malpli per ili.

La mezaĝa viro, kiu venis kun la edzino, komentis:

– Ne aĵo igas feliĉa aŭ ne, sed la sentoj de la homo, kiu uzas ĝin.

Li turnis sin al mi:

– Eble estus saĝe ne tuj entrepreni la longan marŝon, sed unue tranokti ie ĉe la Pordo. Se vi volas, mi donos al vi kovrilojn. Plus akvimunan tukon, kiun vi povus aranĝi al tendo, se la vetero estos pluva.

Ni varme dankis lin. Ni ja suspektis, ke la vetero ne similis ambaŭflanke de la pordoroko. Ĉi tie ĝi estis multe pli varma ol en nia mondo ĉi-sezone.

– Ni mense preparu nin al tuttaga marŝado, – mi avertis Erikon.

Tio ŝajne inspiris la plej maljunan ĉetablulon:

– Marŝi tuttage estas por mi granda plezuro, – li diris, – kaj tamen mi estas dekulo!

– Dekulo? Kion vi volas diri?

La ĉefo klarigis:

– Laŭ ni homa vivo evoluas serpente, zigzage, kaj ĉiun sepan jaron la direkto ŝanĝiĝas. Dekulo estas homo, kiu pasis la dekan turniĝon: sepdekjara.

Tiam disvolviĝis sceno, kiun oni kredus prenita el teatro. La du maljunuloj alterne deklamis kun grandega, infaneca amuziĝo:

– Unuul’ sep jarojn vivis, de nun pensos laŭ racio.

– Duulo, kun dek kvar jaroj, ekkomprenas pri la vivo.

– Triulo, kun dudek unu, iĝas vera plenkreskulo.

– Kvarulo saĝe elkreskas el junula troriskemo.

– Kvinulo staras surpinte, kaj malsupren glitos nun.

– Sesulo, fizike forta, devas celi novan saĝon.

– Sepulo kvardeknaŭjara scias, ke li ne plu junas.

– Ok-ulo malhaste faras, sed plezuras rafinite.

Je ĉi tiu diro, ambaŭ eksplodis per giganta ridego, kiu certigis min, ke temas pri seksa aludo.

– Naŭulo multe laboris, rajtas vivi pli ripoze.

– Dekulo malsaĝi povas kaj kun sama gajo saĝi.

Denove ambaŭ ekridis plej laŭte sian nekredeble gajan ridon, en kiu sentiĝis ĝojego malofte vidata niamonde ĉe sepdekjaruloj. «Tiuj homoj scias feliĉi», mi pensis, kaj ondo de kompato plenigis min por niaj samsortuloj sur la alia flanko. Samtempe ankaŭ mi ridis pro la komika esprimo de la du avoj.

Eriko estis ankoraŭ sekiganta siajn ridlarmojn, kiam graseta virino, eble kvardekjara, alpaŝis al nia tablo. Ŝi tenis en la mano ion, kion ŝi tintigis antaŭ nia grupo: mian ŝlosilringon.

– Ĉi tio certe estas la serĉata objekto!? – ŝi diris, kun tiu tono samtempe aserta kaj demanda, kiu ŝajne estis unu el la trajtoj de ĉi tiu gento.

– Jes! – mi ekkrietis. – Mi plej profunde dankas vin. Kia senpeziĝo! La retrovo ege faciligos mian vivon.

– Kie ĝi estis? – demandis Eriko.

– Infano prenis ĝin.

Ŝi turnis sin al mi por klarigi:

– Se mi bone komprenis, vi estis sur benko kaj dormis, kun via … tio … (Ŝi montris mian zipjakon) … via survestaĵo … apud vi, ĉu ne?

– Jes.

– La knabeto preterpasis vin kun pli aĝa frato, kiu ĝuste tiam renkontis amikon. Vi certe estis tre laca, se vi dormis tiel profunde, ke ili ne vekis vin, ĉar mi supozas, ke knaboj tiaaĝaj ege bruis. Sed eble ne. Eble ili vidis vin kaj flustre parolis por respekti vian dormon. Nu, dum diskutis la du, la etulo enuis. Li vidis ion brilan sur via vestoflanko, kaj tio lin fascinis. Estas ĉi tio, tute certe, – ŝi diris, kaj prenante mian jakon, kiun, pro la varmo, mi ree metis sur seĝon apud mi, ŝi montris al la grupo la poŝan zipon, kiun ŝi, kun videbla infaneca plezuro, malfermis kaj fermis plurfoje. – El tie li prenis la ringon, sen kompreni, al kio ĝi utilas, ĉar ĉe ni ŝlosiloj estas dikaj, longaj kaj plej ofte nigraj.

– Dankon, dankon! – mi ripetis.

– Ĉu tion faris via Mako? – petole demandis la plej juna el la knaboj, kiuj sidis kun ni.

– Ŝŝŝŝŝ! – samtempe diris la ĉefo kaj la paro, riproĉe.

La grasetulino skuis la kapon.

– La farinto ne apartenas al mia familio, kaj vi devus scii, ke mi neniam rivelos, kiu li estas, des pli facile, ĉar mi ne scias mem. Nur lia patrino scias, kaj mi eĉ ne scias, kiu estas ŝi. Pluraj transpasigis la aĵon kaj la klarigon. Ilian sekreton ni respektu. La knabo komprenas nun, ke li misfaris. Ni lasu lin trankvila.

– Fino bona, ĉio bona! – diris unu el la sepdekjaruloj. Kaj ambaŭ ree eksplodis per rida gajego, kiun mi ne komprenis, sed kiu, tamen, ŝveligis mian koron.

Nia grupo disiris.

15

Eriko kaj mi apenaŭ faris kelkajn paŝojn, jen aliris nin junulo ne multe pli ol dudekjara. Mi rekonis lin tuj. Li sidis ĉe apuda tablo dum la tuta ĵusa konversacio kaj aŭskultis nin kun rimarkeble streĉita atento.

– Ĉu mi povas paroli kun vi dum momento? – li demandis.

Mi admiris lian voĉon, agrable basan, plaĉe akordan kun lia staturo de bele disvolvita altulo. Sed io en lia rigardo ĝenis min. Li distingiĝis de ĉiuj homoj ĝis nun renkontitaj tie per trajtoj elvokantaj kontraŭemon, per io pretendema en la maniero sin teni. Lia esprimo ege kontrastis kun la ĝenerale paca-kontenta aspekto de la lokanoj.

– Kompreneble! – mi diris.

Eriko kapjesis aprobe, kaj tuj demandis:

– Kiu vi estas?

– Mi nomiĝas Kamakomo. Mi dezirus iri kun vi.

Mi ne tuj komprenis.

– Iri kun ni … kien?

– En vian mondon, en tion, kion ili ĉi tie nomas sufermondo.

– Kial vi esprimas vin tiamaniere? Ĉu vi ne kredas ilin?

– Mi ne scias. Mi scivolas. Mi scias, ke tiu mondo ekzistas. Vi venis el ĝi. Pluraj venis el ĝi. Mi eĉ konis iun, kiu venis kaj restis.

– Ĉu vere? Kial neniu menciis lin? Estus interese lin renkonti.

– Li mortis, bedaŭrinde, sed mi amikiĝis kun li dum lia vivo. Eble pro tiu amikeco mi tiom scivolas. Nu, kiel mi diris, mi scias, ke tiu mondo ekzistas. Mi aŭdis pri aŭtoj, telefono, televido, domoj, kiuj tuŝas la nubojn. Mi sentas min enŝlosita. La maniero, laŭ kiu oni ĉi tie parolas pri via mondo, impresas, kvazaŭ oni volus malhelpi nin iri tien. Oni volas timigi nin. Mi ŝatus proprasperte vidi, ĉu vere la vivo tie estas infera, kiel oni diras.

– Sed vi ne povas transiri al nia mondo. Io malebligas.

– Ĉu tio estas vera, aŭ nur mito por malinstigi nin? La maljunulo, kiu venis el via mondo, kaj mortis, parolis foje kun mi pri landoj tie, kie diktatoro ŝlosas la landlimojn, kaj la landanoj ne povas eliri. Kiu diras, ke ni ne loĝas en simila lando, kun bonega … Kiel li diris? Mi ne memoras la vorton. Falsaĵoj por influi.

– Propagando, ĉu?

– Jes, propagando.

– Ĉu vi neniam provis iri al la groto?

– Neniu kapablis precize diri al mi, kiu groto estas la ĝusta. Mi suspektas, ke ni povus iri, sed la estroj faras ĉion, por ke ni tion ne deziru, kaj ne kredu ebla.

– Ĉiu tie ĉi ŝajnas al mi sincera kaj fidinda. Mi malfacile povas preni vian suspekton serioze.

– Tio montras nur, ke ili sukcesis kun vi, kiel kun la tuta popolo. Sed eĉ se la pasejo fermiĝas por ni, se mi tuŝus vin, ĉirkaŭbrakus vian talion dum vi rampas, mi certe pasus. Ĉu vi serioze kredas, ke mistika fulmo trafus nin, aŭ ke viaj kruroj restus ĉi-monde, dum via torso plu rampus Porden?

– Ni scias nenion pri la transiro de unu mondo al alia. Kiu povas pasi, kiu ne povas, kiel prezentiĝas la nepovigo, neniu el ni tion komprenas. Eble estus tre danĝere.

Eriko intervenis:

– Eĉ se vi sukcesus pasi, vi ne povus vivi en nia mondo.

– Kial?

– Vi ne imagas, kiel komplika la vivo estas ĉe ni, kompare kun la via. Kie vi loĝus? Kie vi trovus laboron? Kiel vi sukcesus elturni vin el la plej simpla problemo, ne povante skribi kaj legi laŭ nia maniero.

Mi vidis la aferon el pli psikfakula vidpunkto:

– Krome, – mi diris, esperante, ke mia subteno al Eriko agos konvinke, – estas tre dube, ĉu via nerva sistemo eltenus la kontraston.

– Ankaŭ vi ambaŭ travivis egan kontraston, kaj tamen vi fartas tute bone.

– Sed, – Eriko diris, – ni devis adaptiĝi al mondo senfine pli bona ol la nia. Ĉe vi estus inverse.

– Mi kredas min kapabla vivi ie ajn, adapti min al iu ajn situacio.

– Eble vi malbone taksas viajn kapablojn, – mi diris.

Li paŭtis arogante.

– Diri tion ne estas tre respekta maniero trakti min.

– Estas realisme, – mi rebatis. – Kaj vidu, se vi tiel malbone akceptas simplan amikan diraĵon, fontantan nur el deziro helpi vin, kiel vi sukcesos akcepti la sintenojn de tiom el niamondanoj, kiuj tute ne zorgas pri la sentoj de la aliaj?

– Mi estis hardita, mi trapasis la du unuajn hardotempojn.

Eriko komentis:

– Eble tiuj sufiĉas por hardi vin rilate al tio, kio povas okazi ĉi tie. Sed trans la rokopordo necesas tute alia hardo. Vi ne imagas, kiel vi tie malfeliĉos!

– Ĝuste ĉar mi ne imagas, mi volas travivi mem. Estas la sola maniero koni, ĉu ne?

Mi turnis min al Eriko:

– Mi ne akceptas lin. Se li venus kun ni, li estus sub nia respondeco tie transe. Mi ne pretas preni sur min la multajn riskojn kaj komplikaĵojn, kiujn lia ĉeesto kaŭzus. Kion pri vi, Eriko?

Mi sentis lin pli hezitema ol mi.

– Ankaŭ mi ne akceptos, – li fine diris. – Mi ne povus havigi al vi manĝojn, loĝon, helpon por ne morti jam en la unuaj horoj. Estus tro. Morale, mi povas nur rifuzi vin.

– Stranga moralo! Vi estas senkoraj! – amaris la junulo.

Li restis momente absorbita en pensoj.

– Nu, vi ne povas malhelpi, ke mi sekvos vin. Mi atentos tre precize, pri kiu groto temas. Mi iros mem. Kaj se mi ne sukcesos pasi, mi provos kun iu alia, kiu venos el tie transe. Certe venos iu. Oni rimarkis, ke la venoj tendencas multiĝi.

Abrupte li turnis sin kaj foriris, eĉ ne dirinte «Ĝis revido».

– Kia ulo! – Eriko diris.

– Jes. Mi timas, ke li komplikos al ni la vivon. Imagu! Se li pravas kaj ne ekzistas vera obstaklo, nur tabuo malinstiga … Kion ni faros, se, elirinte tra la revena rokpordo, ni vidos lin kelkajn metrojn post ni?

– Mi dubas, ke li venos. Li montris sin obstina, sed tamen … Certe li komprenis el niaj sintenoj, ke ne temas pri ŝerco, ke la danĝero estas ega kaj efektiva.

Mi ne kundividis la optimismon de Eriko. Kaj la demando tiklis min el morala vidpunkto: ĉu ni vere rajtas kaŝi al bravulo tiun parton de la realo, en kiu nia vivo disvolviĝas?


*

Ĉifoje mi bonege dormis. Tamen, dum tiu dua nokto tie, mi faris strangan sonĝon, kiu tute ne similis al sonĝo, tiel normala, preciza, konsekvenca ĉio aperis. Mi min demandis, ĉu la speco de filmo, kiu prezentiĝis al mia menso, ne estis ekstersensa maniero percepti ion realan. La scenaro disvolviĝis jene.


*

Kamakomo sukcesas iri tra la grotofunda vibro en la zigzagan trairejon, tra kiu, rampe, atingiĝas la intermonda pasejo. Li eliras en la rokdezerton ĉe la vojeto Safirlagen, sur kiu li sekvas nin ĝis la veturilo. Li paŝas tiel singarde kaj senbrue, ke ni ne rimarkas lin. Nur ĉe la aŭto li komprenas, ke lia intereso estas montri sin. Vidi lin min furiozigas.

– Reiru! – mi kriaĉas.

Ni ne plu estas en tiu paradiza mondo, kaj miaj emocioj refariĝas krudaj. Hieraŭ, kiam ni kune parolis, mi sentis por li komprenon, iom da kompato. Mi sentis min nur ĝenata de lia peto, ne kolera kiel nun.

– Mi diris, ke mi ne akceptas respondecon pri vi. Mi ne ŝanĝis mian opinion. Kiom koncernas min, vi povas resti ĉi tie kaj morti en la rokdezerto: vi prenu sur vin la sekvojn de via stulta decido.

Eriko rigardas min mire. Ĉu li apartenus al tiu kategorio de homoj, kiuj opinias, ke psikoterapiistoj ĉiam restas kvietaj, rezistantaj ĉian movon primitivan? Tiuj, kiuj ne rigardas nin ĉarlatanoj, emas idealigi nin.

– Ni ne povas lasi lin ĉi tie, – li mildavoĉas. – Rigardu, li jam tremas pro malvarmo. Lasi lin estus kontraŭi la devon helpi al iu en danĝera situacio. Mi ne kunkulpos tiun krimon kun vi.

– Li povas ne resti ĉi tie. Reiri al sia lando.

– Tri horojn da malvarma marŝo! Kaj kiel li rekonos la rokon? Li neniam vidis ĝin de ekstere, kaj certe ne scias precize, kie ĝi staras. Li faris la vojon ĝis ĉi tie. Li povas malsupren veturi kun ni.

Dum longa minuto nia triopo silentas.

Fine, Eriko ekridetas, tute malstreĉite.

– Mi montros al li iom de nia mondo, sufiĉe por naŭzi lin. Poste mi revenos kun li, montros al li la pordon. Eble tiel mi sukcesos kvarafoje reiri tien. La jumo miros eĉ pli ol antaŭe, kaj trovos, ke certe la Granda Mistero volis, ke Kamakomo rakontu pri siaj spertoj ĉe ni.

Mi tro lacas por plu diskuti. Kaj eble Eriko konvinketis min. Ne estus tre bone por mia membildo tutvive pensi, ke mi lasis homon morti surmonte per rifuzo helpi lin.

Eriko trovas la venkan argumenton:

– La aŭto estas via. Se vi ne volas lin, reiru sola. Mi restos kun li kaj nun, kiam li venis ĝis ĉi tie, estus stulte ne montri al li, kiel vivas la sufermondanoj. Ni piede desupros.

Tio estas sensenca. Mi gestas al la junulo, ke li enaŭtiĝu.

– Supozeble li loĝos kun vi, – mi diras al Eriko.

– Kompreneble! – li simple respondas.


*

Sekvis multaj aliaj scenoj.


*

Kamakomo ĉe Eriko. Ĉi-lasta loĝas ĉe strato tre brua pro la konstanta trafiko. Krome, ne tre malproksime troviĝas fervojo, kaj trajnoj faras bruon por li teruran. Ne eblas eskapi el la bruo. Lia kapo doloras.

Li prenas magazinon, kiu troviĝis sur tablo. Kun faltoplena frunto li foliumas. Li rigardas fotojn sen kompreni, kiel tiuj bildoj estiĝis. Lin ŝokas la reklamoj kun junaj virinoj apenaŭ vestitaj kaj (liaopinie) ege malbelaj. Li esploras la tutan loĝejon kun kreskanta miro. Li tuŝas plastan ujon kaj mire palpas ĝin. Li karesas nekomprene kafmaŝinon. Li preskaŭ brulvundas sin fluigante akvon, pri kies varmegeco li ne suspektis.

Kiam Eriko ekfunkciigas la televidon, kaj hazarde aperas bildo de rajdanto kun larĝranda ĉapelo kaj esprimo imprese malica, li eligas laŭtan, akutan krion kaj forkuras en dormĉambron, kie li ĵetas sin sur liton kaj kaŝas sian kapon sub kuseno.

Sed apud la lito staras tableto kaj sur tableto stranga aparato, kiu ektintas kaj komencas vomi paperon. Ree akra krio. Kiel li povus scii, kio estas fakso? Sed Eriko komencas sin demandi, kiom longe daŭros antaŭ ol la najbaroj venos postuli klarigojn pri la krioj, eventuale eĉ vokos la policon …


*

Kamakomo surtrotuare, kun la saturita vizaĝo de iu, kiu ne povas akcepti, kion li vidas. Li metas la manojn sur la orelojn, provante protekti sin de la bruo. Aŭtoj pasas ĉiudirekte. Li rigardas la trafiklumojn, kiuj transiras de flavo al ruĝo al verdo, kaj tiel jen haltigas, jen irigas la veturilojn. Li preskaŭ mirmortas, kiam tramo alvenas kaj elektraj fajreroj dissaltas sur la supera drato. Li rigardas la montrofenestrojn kaj ĉiu objekto lin fascinas. Konstante li petas de Eriko klarigojn, kiuj ne kontentigas lin. Kiel ili povus? Eriko petis lin subpremi sian emon krii, kaj li plurfoje sukcesas, malgraŭ la teruro, sed jen alvenas veturilo ŝajne miloble pli rapida ol la jam viditaj, ĉiuj svenige rapidaj, kaj ĝi havas surkape strangan bluan lumon turniĝantan, kaj ĝi ululas kiel besto vundita kaj furioza, kuranta al la-diablo-scias-kia venĝo, kaj ĝin persekutas granda ruĝa veturilo, kun simila terura okulo, kiu disĵetas siajn radiojn kun alternoj de forto kaj malforto. Ne eblas vidi klare, ne eblas kompreni. Nur eblas krii, krii, krii. La preterpasantoj, kies atento ĵus estis kaptita de la polica kaj fajrobrigada veturiloj, nun alpafas lin per siaj minacaj, dolorigaj, senrespektaj rigardoj …


*

Kamakomo kun Eriko. Komencas noktiĝi. Kaj jen, logita de montrofenestro, la junulo iom apartiĝas de sia gvidanto en strato nekredeble homplena, kaj Eriko tion ne tuj rimarkas. Stranga miela muziko logas la fremdulon en komercan centron, kie ĝi plu aŭdiĝas, ĉie ŝvebanta, kvankam nenie videblas muzikistoj. Ĉiaspecaj butikoj najbaras unu la alian kaj Kamakomo eniras en ĉiovendejon, tiel plenan je mirigaj varoj, ke li ne scias, al kiu vidotento cedi. Estas multe da ĉio tie. Eĉ vastega sekcio plena je manĝaĵoj, kiujn homoj (ĉefe virinoj) prenas jen kaj jen, kaj metas en dratan korbegon ekipitan per radoj, kiujn ili rulpuŝas antaŭ si ĝis eĉ pli mistera ruliĝanta tapiŝo el ege malbela materialo. Hipnote li rigardas junulinon preni ĉiun aĵon unu post la alia, pasigi super ĝi nigran objekton, kiu bleketas ĉiufoje, kaj ĉiufoje skribaĵo lume aperas skribite de neniu, kaj okazas nekompreneblaj interŝanĝoj de mano al mano …

Dume Eriko, kiu ne pensis pri la komerca centro, serĉas en sinsekvaj stratoj kaj malproksimiĝas pli kaj pli, dubante, ĉu estus danĝere informi la policon pri la perdo de l’ kunulo.

Li komencas demandi preterpasantojn. La aspekto de Kamakomo estas tiel tipa, ke li facile retrovas lian spuron ĝis la komerca centro kaj la ĉiovendejo. Li petas, ke oni laŭtparolile voku lin, pensante, ke, se li plu vagas tie, li certe komprenos sian nomon.

– Kamakomo, ĉu vere? – suspektemas la respondeculino, kaj ŝia komence afabla vizaĝo fariĝas severa. – Ne estas ŝerco, ĉu?

Rigardo al Eriko konvinkas ŝin, ke ne temas pri ludo. Ĉiuj liaj trajtoj kunkrias: «Urĝe!» Per sia sekseloga voĉo, samtempe melodia kaj oficialtona, ŝi anoncas:

– Sinjoro Kamakomo estas petata urĝe veni al la Klientoservo. Sinjoro Kamakomo estas petata urĝe veni al la Klientoservo. Sinjoro Kamakomo …

Kamakomo estas ie en la vendejo. Li aŭdas sian nomon, prononcatan de, certe, diablino. Kiu alia povus koni lian nomon? Kiu alia povus paroli tiamaniere, ke oni ĉie aŭdu ŝin? Per nekredebla regostreĉo li sukcesas subpremi la krion, kiu ekformiĝis, kaj li forkuras, eliras el tiu tro luma loko, serĉas ombron, mallumon. Nur lokoj senlumaj helpos lin savi sin el la persekuto. Sed feliĉe nun estas nokte.

Li trovas stratetojn pli kaj pli mallumajn. Tiel li atingas kvartalon, kiu lin timigas. De tro da bruo kaj lumo li transiris al malhelo tro silenta. Estas io en la etoso ĉi tie, kio ne helpas sekuri. Eble la sinkaŝema sinteno de la homoj. Junulo proksimiĝas al li, demandas ion strangan, pri tio, ĉu li estas unu el la bolivianoj (kio estas tio?), kian kvaliton li havas, kaj je kiu prezo. Kaj antaŭ ol Kamakomo povas demandi precizigon, por respondi kiel eble plej bone laŭ sia povo, jen la knabo rigardas preter lin, sin turnas, kaj rapidas for.

Alkuras du viroj tute same vestitaj, kiuj, ŝajnas, sekvis la junulon. Unu kuras post tiu. La alia haltas.

– Dokumentojn! – li bojas per tiel severa voĉo, ke Kamakomo agnoskas veron antaŭe pridubitan: ne false oni diris, ke malbonaj sentoj regas ĉi-monde. Jam la ĵusa junulo sin esprimis ne respekte.

– Pri kio vi parolas? – li demandas tute ĝentile, eĉ kun rideto.

– Ne ŝajnigu vin stulta. Vian pasporton! Restadpermeson!

– Kio estas pasporto?

Alvenas alia samvestito. Ambaŭ krudaĉe premas liajn brakojn. Li estas forta, iel sukcesas liberiĝi, ekkuras. Sed fronte al li alvenas tria samvestulo, kiu baras la vojon. La aliaj tuj reatingas lin, superfortas lin, kaj jen li sentas ĉe la manoj ion glacie malmolan, kio metale bruas, kaj liaj manradikoj estas kaptitaj en ilo malliberiga, kiun nur infera mondo povis elpensi.

Nun li sidas en oficejo, ne tre pura, kie homoj jen vestitaj kiel la unuaj, jen pli normale, iras kaj venas. Antaŭe oni nudigis lin, iu eĉ metis la fingron en lian anuson, serĉe al io. Li vidis ilin malplenigi liajn poŝojn, submeti liajn vestojn al longa palpado. Li sidas unuflanke de tablo, kaj aliflanke sidas dikulo, sur kies vizaĝo legiĝas, ŝajne, la kompleta katalogo de la malbonaj sentoj, kiujn li infanaĝe lernis forsvenigi: malrespekto, malamo, naŭzo, aroganteco, tediĝo, malinklino kompreni, malĝojo … Kaj la voĉo de la ulo sonas tiom lace kiom kolere.

– Oni priserĉis vin. Vi havas neniun dokumenton, neniun monon. Nenion, fakte. Kie estas viaj posedaĵoj?

– Mi ne havas aĵojn.

– Ili estas, kie vi loĝas, tute certe. Kie vi loĝas?

– Mi ne scias.

– Vi ne scias, kie vi loĝas, ĉu vere? Kien vi irus, se mi liberigus vin?

– Mi ne scias. Mi estis kun Eriko. Mi perdiĝis.

– Eriko kiu?

– Mi ne scias. Mi konas nur la nomon Eriko.

– Ne eblas. Vi aspektas tute inteligenta. Vi certe scias, ke ĉi-urbe ekzistas centoj, eble miloj da Erikoj. Se vi iris al lia domo, vi nepre havis adreson.

– Mi bedaŭras, mi ne havas. Li kondukis min.

– De kie? De kie vi venis?

– Mi ne scias, kiel diri al vi. De mia mondo.

– Karulo, mia pacienco ne plu longe daŭros. Mi ne havas tempon por ludi je viaj ludoj. De kiu lando vi venas?

– Kio estas lando?

Nur la neatendita alveno de ĵurnalisto, konata de la demandanto, savas Kamakomon de la pugnobato, kiu komencis direktiĝi al li. Oni neniam batas, kiam ĉeestas ĵurnalisto.

– Ĉu Bolivio, eble, Ekvadoro, Peruo?

– Tio signifas nenion por mi.

Alvenas uniformulo, kun papero enmane. Li montras ĝin al la demandanto, kiu aperas incitita.

– Poste! – li blekas, malkontente.

Tute trankvila, la ĵus-alveninto plu staras apud li, rigardas Kamakomon ironie, eĉ kun klara ĝueto pri ties malkomforto.

– Kion mi diris? – reparolas la demandanto. – Ha jes, ĉu el Bolivio aŭ Ekvadoro vi venis?

Kamakomo ŝatus kontentigi lin, sed li nenion komprenas.

– Mi ne scias, kion vi volas diri, – li ripetas, kaj li penas hardi sin kiel eble plej forte por subpremi disfalon en emon plori aŭ akute krii, kio, li sentas, kaŭzus nur pliajn aĉojn.

– Sed diable, vi ja venas de ie! Aviadile, certe. Kie estas via bileto?

– Mi ne scias, kion signifas «aviadile», nek pri kia bileto vi parolas. Nek, cetere, kial vi parolis pri diablo.

La demandanto turnas sin al la uniformulo, kiu staras apud li.

– Kaj ĉion ĉi li diras parolante nian lingvon eĉ sen plej eta spuro de fremda prononco. Kiel denaske nia!

Kun ŝultrolevo li redirektas la rigardon al Kamakomo. Li demandas iom pli milde:

– Kiel vi nomiĝas?

– Kamakomo.

– Ĉu japano?

– Kio estas tio? Mi ne scias.

– Kamakomo kio?

– …?

– Kamakomo estas la familia nomo, supozeble. Kio estas la individua?

– Mi estas nur Kamakomo, filo de Ugaha kaj Neri.

La demandanto skuas la kapon, rezignacie.

– Nu, rakontu ĉion de la komenco.

Kamakomo klarigas, ke de longe li sopiris vidi «tiun ĉi mondon», ke venis iu, kiun li povis sekvi, ktp ktp. Kiam li momente interrompas sin, regas neatendita silento. Ambaŭ rigardas lin gape.

– Ĉu vi rimarkis, ĉefo? – diras la staranto.

– La lipoj!

– Ni aŭdas lin en perfekta nia lingvo, sed la lipoj ne moviĝas laŭ la sonoj.

La demandinto ekstaras. Teruro legiĝas en liaj okuloj.

– Foriru! Foriru! Iru, kien vi volas, sed ne restu ĉi tie! Vi ne ekzistas. Mi neniam vidis vin. Ankaŭ vi neniam vidis lin, ĉu, Frank? La vivo jam estas tro malfacila por ni. Se krome ni zorgu pri eksterteranoj …

Kaj li eksidas, kaj metas la manojn sur la okulojn, por ke la subuloj ne vidu, ke li ploras, nerve elĉerpite.


*

Kamakomo vagas tra la urbo, duonstultigita de la troo da strangaĵoj, kiuj lin ĉirkaŭas ĉiuflanke. Plurtage li eltenas preskaŭ sen manĝi: li estis antaŭ nelonge hardita. Feliĉe staras fontanoj, ĉe kiuj li povas trinki. Fojfoje li sukcesas ŝteli iom da manĝaĵo tie aŭ tie ĉi.

Finfine li atingas la straton de Eriko, rekonas la domon, ne scias, kiel oni malŝlosas la pordon: pri elektraj butonoj li havas neniun ideon. Li falsidas ĉe la enirejo, endormiĝas.

Alvenas virino bonkora.

– Kio okazis al vi? Kiu vi estas?

Li movetas sin, vekiĝas, palpebrumas, atendas la baton aŭ insulton. Sed li vidas mildan koron. Tiaj tamen ekzistas ĉi-monde!

– Ĉu mi ne vidis vin kun mia najbaro Eriko?

– Eriko! Jes, Eriko! – li balbutas. Lumas espero elinferiĝi.

– Mi tuj vokos lin. Se li ne estos hejme, vi venos al mia loĝejo, kaj mi preparos por vi bonan varman teon.

Sed Eriko estas hejme. Kamakomo estas savita.


*

Safirlago. La vojeto al Forklo Saguca. La ruĝbruna roko meze de la grizaj. La unika triangula supro. Falo. Marŝo. Strangaj bestoj ambaŭflanke, feliĉe ne vere videblaj. Groto.

Ankaŭ Kamakomo ekploras, ploras, ploradas.

Finfine li atingas la vilaĝon.

– Plia homo el la sufermondo! – sonas virina voĉo. Ŝi proksimiĝas.

Ŝi rekonas lin.

– Sed …! Vi … ĉu …? Vi estas Kamakomo, ĉu ne?

– Jes. Ĉu vi ne estas certa?

Tiuregione, oni ne havas la saman koncepton pri ĝentileco, kiel trans la Pordo. Ŝi tuj diras la veron:

– Vi estas apenaŭ rekonebla. Viaj haroj estas tute blankaj. Via vizaĝo estas plena je sulkoj, kvazaŭ vi estus dekduulo. Kiel vi povis maljuniĝi tiagrade? Vi do iris tien, ĉu?

– Mi iris. Estas miraklo, ke mi transvivis sufiĉe por povi reveni. Vi ne imagas, kia estas la vivo tie! Se vi scius …

Ŝi pensas, ke ŝi tuj informos la jumon. Utilos, ke li rakontu al la tuta popolo. Kelkaj homoj kelkfoje pridubas la dirojn de la praavoj. La jumo certe organizos renkontiĝojn de etaj grupoj, kie li povos detale raporti. Ĉar li estas bone konata, neniu povos dubi plu. Estas li, kaj li aspektas mizere. Eble la homoj ĉi tie pli alte taksos sian bonŝancon. Eĉ frenezaĵo povas doni bonajn fruktojn …


*

Tiel mi sonĝis en tiu dua nokto tie. Sed ĉu vere estis nur sonĝo? Neniu sonĝo de mi iam ajn farita havis tian realismon. La sola punkto, kiu ne estis klara, estis la personeco de la helpanto. Mi nomis lin Eriko. Povus esti iu alia. Same, mia sonĝo komence enscenigis min. Sed ĉu estis vere mi? Aŭ ĉu mi miksis elementojn de mia nuna vivo kun io … io okazonta? Aŭ eble okazunta? Kiuj eldiras certaĵojn pri sonĝoj, tiuj malbone konas la kompleksecon de la homa psiko.

16

Kaj jen alvenis la tria tago. Kamakomon mi ne revidis, kaj iom post iom li forfalis el miaj priokupoj. Mi pasigis la tagon kun la moŝto, vizitante la urbeton, renkontante amikojn, konstante diskutante. Ni longe promenis en la parko ĉirkaŭ la konstruaĵo, kie mi spertis la kuracan vizion. Estis agrable kunparoli, dum papilioj kaj birdoj akompanis nin lude. Jen ni paŝis; jen ni sidis sur benko apud lageto, kie cignoj kaj anasoj pace okupis sin per la ŝajne feriaj okupoj de cignoj kaj anasoj, dum kanoj, trankvile karesante unu la alian pro balancema vento, diskrete flustris sian dancan, delikatan muzikon; jen ni iris al ĝardena frandejo, kie mia kunulo regalis min per simpla, sed agrabla manĝo.

Kiel plaĉe ni babilis! Tamen, iom malĝoje ni konsciis, ke ni bezonus jarojn por pritrakti la temojn, kiuj interesas nin ambaŭ. Ni ĝuis mirindan spiritkomunecon. Vere, ni amikumis. Sed la animvastiga kuno ne povis daŭri longe.

– Nun vi devos reiri, – li diris.

– Jes. Al la sufermondo.

– Eriko atendas vin ĉe siaj amikoj, la paro, kiun li renkontis unuafoje. Ĉu vi scias, kie estas ties domo?

– Jes, li montris al mi venante.

– Ĉu vi malĝojas, ke vi devas forlasi ĉi tiun mondon por la nuna via?

– Jes. Sed mi povas alĥemii la malĝojon. Vidu, ĝi fariĝas eta. Mi ĉerpas el la fonto de kuraĝo, kiun vi malkovrigis al mi, inter tiom da donacoj. Jes, de sekundo al sekundo kreskas la kuraĝo realfronti la sufermondon, mi perceptas ĝin pli kaj pli. Se mi povus esprimi, kiel dankema al vi mi min sentas …

– Ne mi donacis. Mi nur ebligis, ke vi iru mem preni. Donas nur la Granda Mistero. Sed necesas tien iri.

– Tien? Kien?

– Kien vi iris.

– Kial la Granda Mistero ne donas rekte?

– Se ni scius, kial tio kaj tio alia, ne estus Mistero, ĉu? Tamen, mi supozas, ke ĝi lasas nin trovi mem, pro respekto al ni, kaj por nia digno. Eble ankaŭ por vibrigi la tutan reton de amo. Se ĝi donus rekte, ne necesus, ke amo pasu tra ni homoj, kaj ankaŭ tra la aliaj estaĵoj, kiuj kunlaboras en aliaj dimensioj. Se ĝi donus rekte, vi ne bezonus min. Kaj mi perdus la ĝojon esti relajso en tiu vasta mil-universa amtransdonado. Esti tia relajso, eĉ se nur unu inter la milionoj de la reto, estas grava faktoro en la feliĉiĝo. Ankaŭ vi estas unu, vianivele, por aliaj. Ĉu tio ne helpas vin feliĉi?

Ni restis plurminute en silento, kiun fine li rompis:

– Mi opinias, ke mi komprenis, kial Eriko venis trifoje.

– …?

– Jes. Eble mi eraras, sed mi kredas, ke tio estas unika en nia historio. Ni rimarkis, ke, kiam venas homo el la sufermondo, li aŭ ŝi, ĉu restas ne pli ol tri tagojn, ĉu restas definitive. Sed ĉi-lasta eblo preskaŭ neniam realiĝas, ĉar ĉe ni ili ricevas fortan percepton pri siaj respondecoj. Ili do ne povas lasi la konatojn en la sufermondo sen alporti al ili la mesaĝon de espero, kiun ili ricevis ĉi tie. Nur personoj sen infanoj, sen amikoj, sen rilatoj, fakte, decidas resti kun ni. Tio kelkfoje okazas. Sed kiam iu venis, restis maksimume tri tagojn kaj reiris viamonden, li neniam plu revenas. La trifoja veno de Eriko estis vere stranga. Mi min demandis, kial li venis, unuafoje sola, duafoje kun juna trejniĝanta animhelpistino, kaj triafoje kun vi. Sed kiam li diris al mi, ke vi verkas, mi havis la impreson – eble tute eraran – ke tio povus klarigi vian venon. Pluraj signoj ŝajnas indiki, ke la rilatoj ŝanĝiĝas inter la mondoj nuntempe. Eble via mondo atingis stadion, kiam la malkovroj de niaj prauloj povas akceptiĝi ĉe vi.

– Ĉu vere? Kial ne antaŭe? Multaj homoj niamonde opinias, ke la homoj estis pli bonaj antaŭe, ke nia socio plene dekadencas.

– Ĉu vi samopinias? Fermu momente la okulojn, repensu al la stato, en kiu vi estis dum via psika vojaĝo, kaj lasu veni la bildojn.

– …

– Kion vi vidas?

– Mi …

– Ne! Lasu la okulojn fermitaj! Kion vi …?

– Mi vidas, ke antaŭ jarmiloj regis terura krueleco. Ho jes! Kiel kruela la vivo longe estis! Inoj kaj idoj estis aĵoj, laŭplaĉe turmenteblaj. Mi vidas, ke antaŭ dumil jaroj, granda parto de la loĝantaro estis posedaĵo de malgranda parto, kiu havis neniun konsideron pri la sentoj, ekzemple oni ofte vendis edzon sen zorgi pri la edzino, por ĉiam apartigita. Oni krucumis tiujn, kiuj volis liberiĝi aŭ liberigi. Mi vidas, ke antaŭ kvincent jaroj oni bruligis tiujn, kiuj malsamopiniis ol la regantoj, kaj nekredebla socia mizero regis ĉe la plimulto, al kies mensoj oni malhelpis vastiĝi. Kaj kiom da terura doloro tiam plagis! Kiom da blinduloj, kripluloj, lepruloj, kiujn, anstataŭ ami, oni mokis kaj ekspluatis aŭ forĵetis. Mi vidas, ke antaŭ apenaŭ jarcento en Ĉinio al kuiristo, kiu fuŝis vespermanĝon, riĉa familiestro povis fortranĉi la kapon, kaj en Okcidento burĝfamilian servistinon, kiun la filo perforte gravedigis, oni forĵetis straten sen kompato, rigardante la viktimon kulpa, kaj malhelpante ŝin retrovi sian dignon. Mi vidas …

– Kaj hodiaŭ, kion?

– Hodiaŭ estas ankoraŭ multege da maljusteco kaj mizero, sed mi vidas progreson. Ekzemple en la generacio de miaj gepatroj, iu hontema, sinĝenema, malaplomba povis nur resti tia dum la tuta vivo. Nun, dank’ al psikoterapio, oni el tio povas liberiĝi. Kompreneble, nur malmultaj tion povas, kompare kun la mondskalaj bezonoj, sed almenaŭ estas komenco, kiu en la lastaj jardekoj multe larĝiĝis, dum antaŭe eblis absolute nenio. En multaj landoj, oni traktas la infanojn multe pli bone en la lernejoj. La mondo multe suferas, kaj multo estas nestabila, sed mi vidas, ke la konfuzo de multaj ŝuldiĝas al la rapida ŝanĝo bonen. Ankaŭ al la rezisto, kiun ĝi kaŭzas, ĉar boniĝo estas ŝanĝo, kaj ŝanĝi estas iri en ion nekonatan, kio timigas. Estas multege da antaŭjuĝoj – ofte kondukantaj al mortiga konfliktado – sed samtempe ekzistas multaj homoj, kiuj rigardas aliajn rason, popolon, sekson, sen malplivalorigo. Antaŭ apenaŭ unu jarcento, estis preskaŭ nur antaŭjuĝoj. Televido, aŭtoj, senkompata komerca konkurado fuŝis la simplan, naturan homan rilatadon, sed tion avangardo komencas kompreni: la situacio ŝanĝiĝos. Evidentas teruraj streĉiĝoj en la politika mondo, en la socia, en la eklezia, en ĉiaspecaj komunumoj, sed tiuj streĉiĝoj radikas en la fundamenta transformiĝo. La bonaj sentoj ne venkis, multege mankas ĝis tio, sed ili okupas pli vastan terenon ol iam ajn. Multego restas lernenda, sed la homaro iom lernis …

– Vi pravas. La homaro ĉiam lernas. Sed ĝi devas lerni plu kaj pli. Eble tial la Granda Mistero venigis vin. Necesis, ke Eriko venu, por malkovri nin, ĉar neniam Lorena venus proprainiciate en la regionon de la Pordo. Kaj necesis, ke ŝi venu, por ke venu vi. Sen ŝia rakonto, vi certe ne venus mem. Eble vi venis ĉi tien por reiri kaj atesti, kaj atestante atentigi kelkajn pliajn homojn pri la rolo de bonaj sentoj. Vi atestos, ĉar vi kapablas verki. Tio estas via respondeco.

– Ĉu vere vi kredas tion?

– Mi scias, ke mi povas komplete mispensi, ĉar neniu konas la fundan esencon de la okazaĵoj. Sed kial ne imagi, ke iu devis veni por verki? Kompreneble, tio ne signifas, ke vi estas bona verkisto, aŭ ke vi havas unikan rolon. Vi estas nur unu inter multaj, kiuj povas alporti interesajn pensojn, kaj sendube via interveno koncernos, ne la homaron, sed limigitan homgrupon. Verŝajne ekzistas multaj, kiuj verkus multe pli bele kaj efike ol vi, sed ili ne havas la kontaktojn, kiuj ebligas publikigon. Mi aŭdis, ke viamonde estas tre malfacile trovi eldoniston …

– En nia mondo, oni trovus vian manieron pritrakti mian eble ne speciale brilan talenton kiel mankon de ĝentileco. Iu kun tia opinio sian penson ne vortigus. Sed mi preferas vian sintenon. Kaj via hipotezo estas interesa. Kvankam tion vi ne povis scii, mi intuas ion faktan en ĝi. Mi verkas en lingvo kun tiel marĝena statuso, ke estas malmulta konkurenco, do la ŝancoj iĝi eldonita estas multe pli grandaj, ol se mi verkus nacilingve. Aliflanke, kvankam marĝena, tiu lingvo estas disvastigita sur la tuta terglobo. Eble ĝi estas do aparte taŭga por atingi la homojn, kiujn celas la Granda Mistero, se mi akceptu vian vidpunkton.

– Povas esti. Diru al mi: kiel tiu marĝena sociero rilatas al la bonaj sentoj?

– Ĝi ne konscias pri tio, sed ĝi lernis tiun lingvon pro sento: kelkfoje sento, ke la monda komunikado ne estas bone organizita, ofte sentoj iom pli altnivelaj, kiel deziro translime trovi amikojn, scivolemo pri alilokaj pensmanieroj, intereso al eksteraj kulturoj, sed ofte ankaŭ vere altaj sentoj: toleremo, pacamo, deziro rilati unuece, tamen kun respekto al ĉies identeco, intuo, ke intima komunikado intergente gravas, sopiro al mondo pli justa, ktp. Psikologia enketo rivelis ankaŭ, ke la anoj distingiĝas de la ĝenerala publiko, ĉar la sento «espero» estas pli forta en ili.

– Oni neniam kredu, ke oni komprenis la manieron, laŭ kiu disvolviĝas la (niaskale) malrapida, laŭgrada lumigo de la universoj fare de la Granda Mistero, sed eble mia ideo ne estas tute stulta. Eble Eriko venis trifoje pro kaŭzo el dimensio, kiu superas nin, kaj eble vi verkos ankaŭ pro tio. Mi esperas, ke vi sukcesos verki konscience, kaj ke via atesto disvastiĝos. Kaj nun, mia amiko, permesu, ke mi akompanu vin sur parto de la vojo. Estas tempo, ke vi reiru …

17

El Tribuno de la 10-a de oktobro:


Oficiale anonciĝis hieraŭ la malapero de Prof. Danielo Javorski, kiu estris la psikiatrian departamenton de la universitato de 1967 ĝis sia emeritiĝo en 1987. Li estis 77-jara. La cirkonstancoj de tiu malapero lasas la aŭtoritatojn perpleksaj. Antaŭ tri semajnoj, Prof. Javorski luis la servojn de helikoptera piloto, Viljamo Klarluna, por iri ekskursi en la regiono de Safirlago, piede de Sovaĝkapra Monto. Klarluna jene priskribis la okazaĵojn al nia raportisto:

«La luon de la helikoptero kaj de miaj servoj Prof. Javorski antaŭe pagis por tuta tago. Estis la 10:45, kiam ni atingis nian celon. Ne facilis trovi taŭgan lokon por restigi la helikopteron, ĉar tie etendiĝas vera ĥaosa rokmaro. Post kiam mi sukcesis, kaj dum ni ambaŭ staris ekster la flugmaŝino, Prof. Javorski petis min atendi tiuloke ĝis la 12-a, aldonante, ke, se li ne ree estos apud mi je tiu horo, tio signifas, ke li ne revenos kaj ke mi povos forflugi. Pro tiu stranga instrukcio, mi timis, ke li intencas plenumi memmortigon, kaj mi sekvis lian iron binokle. La loko, kie ni troviĝis, flankas la apenaŭ videblan vojeton, kiu iras de Safirlago al Forklo Saguca. Li ekpaŝis sur tiu vojeto direktante sin al difinita loko, jen kaj jen haltante por konsulti notojn, eble mapon. Li tiel atingis rokon facile rekoneblan, ĉar ĝi elstaras ruĝbrune meze de griza rokaro. Krome, tiu ŝtonbloko, alta eble du metrojn kaj duono, havas facile memoreblan triangulan supron.

«Prof. Javorski tie staris kelkminute senmova. Subite, ŝajnis al mi, ke la roko glitas kaj ke mia kliento stumblas malantaŭ ĝin. Mi tuj iris tien por lin helpi, kaze ke li estus falinta kaj rompinta al si oston. Sed mi ne sukcesis trovi lin. Estas des pli incite, ĉar tie troviĝas neniu kavo, neniu deklivo povanta glitigi falinton ĝis kaŝita loko. Mi revenis helikopteren kaj per radio kontaktis miajn kolegojn de la Monta Helpa Centro. Estis decidite, interkonsente kun la polico, ke serĉgrupo esploros la regionon tuj, kiam eblos. Mi kompreneble partoprenis en la serĉado, sed ni trovis neniun spuron. Tio ege mirigas min, ĉar li surhavis buntan torsotrikaĵon kun ruĝaj, bluaj kaj flavaj desegnoj, kiuj okulfrape kontrastis kun la roka kolorfono.»

Prof. Javorski estis vidvo kaj neniam havis gefilojn. Li ne plu praktikis psikiatrion kaj ne havis alian respondecon ol prezidi la komisionon pri rajtigo al psikoterapia praktikado, de kiu, cetere, li intencis eksiĝi. Li estis vigla, rimarkinde bonfarta por sia aĝo, kaj amanta la vivon. Tial liaj konatoj ne kredas je la memmortiga hipotezo. Prof. Javorski tre ŝatis aviadile flugi kaj estis mem kompetenta piloto, sed li neniam lernis gvidi helikopteron. Aliflanke, li neniam ekskursis en la montaro, kaj liaj konatoj ne komprenas lian subitan deziron promeni en roka dezerto je pli ol 2000 metroj de alteco super la marnivelo.

18

– Kion vi opinias, Klaŭdjo? Ke Longa Naz’ finfine kredis Lorenan kaj vin, kaj decidis fini sian vivon paradize?

– Estas vere strange. Li ŝajnis tiel malamika al Eriko kaj Lorena, kaj tiel elreviĝinta pri mi. Aliflanke, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, li estis mense ege pli malfermita ol multaj, eĉ se lastatempe li iom rigidiĝis. Memoru, kiel li luktis, por ke ne nur medicinistoj, sed ankaŭ psikologoj, se taŭge trejnitaj, rajtu praktiki. Li sukcesis krei inter ambaŭ profesiaj grupoj harmonion, kiu multloke ne ekzistas.

– Tamen, li ne povis akcepti ion transnormalan.

– Prave. Sed li estis tre honesta. Tial verŝajne li ne povis daŭre rifuzi la konverĝon de la atestoj de Eriko, Lorena kaj mi. La momenta vidado fare de piloto estis plia bato al lia malvolo kredi. Eble lia komenca kontraŭstaro estis nur unua reago favorata de la aĝa rigideco, antaŭ ol lia intelekta honesteco devigis lin pli serioze konsideri niajn dirojn. Fakte, ni neniam scios, almenaŭ ĉi-vive.

– Se li iris tien, ĉu li revenos?

– Ne. Iu el nia mondo povas resti tie ne pli ol tri tagojn. Li do jam longe estus inter ni. Miaopinie, li ne havis kialon reveni. Homo forlasanta tiun mondon por la nia faras tion pro sento pri respondecoj. Sed li ne havis familion. Ĉu li havis amikojn? Ne sufiĉe intimajn, probable, por pravigi revenon. Lia sola restanta respondeco estis la komisiono, sed li sciis, ke li ne necesas por ĝia bona funkciado. Ĉu reveni por atesti? Li estis sufiĉe realisma por kompreni, ke, je lia aĝo, oni ne prenos lin serioze: oni atribuus lian rakonton al grandaĝa cerba degenero.

– Jes. Via rezonado samvojas kun la mia.

– Nu, ni esperu, ke li tie feliĉas. Li estas altkvalita homo.

19

Viljamo, senkomplika viro ĝenerale bone adaptita al ĉiuj situacioj, ĉi-foje aspektis ĝenata.

– Mi dankas, Klaŭdjo, ke vi konsentis akcepti min. Mia kuzino, al kiu mi ĉiam sentas tre teneran korligon (bone mi komprenas, ke vi edziĝis al ŝi!) ofte diradas, ke vi estas tre okupata, kaj ke malfacile oni ricevas rendevuon kun vi …

– Jes, Viljamo. Tio estas fakto, kiun mi ofte bedaŭras. Sed ĉi-semajne mi estas iom pli libera. Estas la oktobraj ferioj por la lernejo, kaj multaj pacientoj estas for kun la infanoj. Mi do iom pli larĝe spiras, kaj mi ĝojas povi helpi vin. Kion mi povas fari por vi?

– Mi bezonas helpon. Mi ne scias, ĉu psikiatrian, ĉu psikologian … Ĉiaokaze mi neniam komprenis la diferencojn inter tiuj multaj «psi»-vortoj. Nu, mi bezonas helpon. Io misfunkcias en mia kapo, io perturbas min. Sed oni diris al mi, ke parenco ne povas psikfake okupiĝi pri parenco. Ĉu tio estas vera? Kaj ĉu ni estas parencoj? Aŭ nur bouloj?

– Mi diru pli simple, ke ne temas pri familia ligo, nur pri tio, ke se oni konas la pacienton en alia kadro ol la terapia, tio komplikas la situacion. Oni riskas havi antaŭjuĝojn, aŭ timi la konsekvencojn de terapiaj decidoj sur membrojn de la familio, kun kiuj oni rilatas. Tial entute estas multe pli bone, se iu, kiu bezonas psikhelpon, iras konsulti personon tute nekonatan. Tio favoras objektivecon, kaj forigas multajn eblajn komplikaĵojn.

– Alivorte, ne vi povos profesie trakti min?

– Prave. Mi ne konsentus, malgraŭ, aŭ pro, mia granda simpatio al vi. Sed mi povas aŭskulti vin, se vi deziras prezenti al mi vian problemon. Tiam mi pli facile povos rekomendi kolegon. Pri kio temas?

– Mi timas diri. Mi timas, ke vi trovos min mokinda.

– Neniu estas mokinda. Nur personoj, kiuj bezonas senti sin superaj al aliaj, trovas ilin mokindaj.

– Nu …

– Se ĝenas vin paroli al konato, mi povas tuj doni la adreson de persono, kiun mi rekomendas.

– Ne. Mi ŝatus unue diri al vi. Sed ne estas facile. Vi konas min. Mi estas tre praktika ulo, hejma en materio kaj konkretaĵoj, kaj kun natura malfido al ĉio reva, ideeca, abstrakta. «Fantazia» eble estus pli bona vorto por klarigi, kion mi celas. Jes. Mi sentas min pli hejme en io fakta, palpebla, ol en fantazio. Kaj tamen …

– Tamen?

– Mi sentas min tiel stranga devi diri tion … Tamen ĝi okazis ankaŭ al mi!

– Ĝi? Pri kio vi parolas?

– La halucino. Mi vidis ĝin.

– Kion?

– La valon. La verdan valon, kiu ekzistas sur neniu mapo. La verdan valon, je alteco, kie nenio povas verdi. La verdan valon, kiu situas, kie estas nur rokdezerto, kaj kiu samtempe ne situas tie. Mia kapo rompiĝas. Mi ne povas elteni. Mi vidis ĝin. Sed mi scias, ke ĝi ne ekzistas. Kial ankaŭ al mi? Ĉu ne terure?

– Rakontu trankvile, kio okazis.

– Trankvile, trankvile! Kiajn vortojn vi uzas! Mi ne povas trankvili, tio estas mia problemo. Mi flugis super tiu regiono. Iu stulta turisto, kiu ne imagis, ke montoj estas danĝeraj, iris perdiĝi en la apudeco de la Moac-Kabano, kaj sukcesis tie fali kaj rompi al si humeron unuflanke, tibion aliflanke. La Centro sendis min helikoptere por lin transporti hospitalen. Estis densa nebulo norde kaj okcidente. Mi do decidis flugi ne laŭ la plej rekta vojo, sed super Forklo Saguca kaj tiu regiono. Eble mi duonkonscie pensis, ke mi povus bonŝanci kaj vidi la buntan trikaĵon de Prof. Javorski. Mi neniam vere akceptis la ideon, ke ni ne trovis lian korpon, ĉar certe ĝi kuŝas morta ie tiuzone. Nu, la trikaĵon mi ne vidis, sed …

– Sed …? Kial vi subite palas?

– Mi vidis la valon. Mi flugis sufiĉe alte. Mi vidis Safirlagon, kaj nevole miaj okuloj sekvis la vojeton, kiu pasas preter la ruĝbruna roko. Io kaptis mian atenton tie, io malfacile difinebla, vibro, kiel ĉe forta varmo, kiam la aero ŝajnas tremi. Mi proksimiĝis. Kaj anstataŭ vidi la kutiman rokpejzaĝon, jen etendiĝis vastega verdejo, kun vilaĝoj, lagoj, riveroj, eĉ almenaŭ unu relative granda urbo. Mi rigardis fikse dum eble unu minuto. Kaj ree ĉio perdis sian netecon, iĝis tremetanta kaj nebuleca, kiel filmo fuŝe farita, aŭ kvazaŭ oni vidus tra fluanta akvo, kaj poste sub mi videblis nur la kutima roka pejzaĝo. Mi estis tiel surprizita, ke mi nur gapis silente. La medicina helpisto, kiu sidis apud mi, tiumomente kontrolis ion en sia medikamentujo, tute absorbite, kaj kiam li fine levis la okulojn, la vizio jam estis for. Mi furiozas kontraŭ mi mem, ke mi ne tuj kriis, ke li rigardu. Ni havus unikan okazon scii, ĉu nur mi haluciniĝas. Sed bedaŭrinde mi lasis ĝin perdiĝi!

– Mi komprenas, ke tia sperto estis bato, malfacile sorbebla!

– Jes. Antaŭe, mi unufoje tie estis kun Eriko, mi aŭdis la rakonton de kolego Darjo Ospedzi, mi tie perdis Profesoron Javorski … Sed mi ne povas akcepti la fakton, ke io ekzistas kaj ne ekzistas! Mi iĝas freneza. Mi ne plu povas dormi. Mi sentas miajn nervojn, kvazaŭ iliaj ekstremaĵoj bukle volviĝus, treme kaj dolorige. Mi ne sukcesas racie pensi. Mia tuta vivo estas kvazaŭ dispecigita. Se ni ne plu povas kredi, kio estas firma, kiel eblas vivi? Mi nepre bezonas helpon por la menso. Klaŭdjo, mi petas, helpu min …

20

– Viljamo Klarluna konsultis min. Li diris, ke vi donis al li mian nomon.

– Jes, Roberto. Kia kompatinda viro! Estas tre bona knabo, simpla, senpretenda, mense tute sana. La problemo kuŝas en tio, ke li estis iom tro materi-centra, se vi vidas, kion mi volas diri. Kiam tiaj homoj faras sperton, kiu ne akordas kun ilia fakteca kadro, estas por ili ege malfacile ĝin integri. Mi ne envias vin.

– Ankaŭ mi ne envias min, ke mi lin akceptis! Ĉar ankaŭ por mi estas malfacile kunmeti tiun strangaĵon kun mia kara, firma, racia mondo. Mi pli kaj pli sentas la bezonon trakti tiun kazon sub kontrolo. Kontroli min vi kompreneble ne povus, sed mi petos la helpon de alia kolego, Alĉjo, eble. Sola, mi sentus min ege nesekura.

– Estas strange, ke dufoje helikopteruloj vidis la valon. Ek de kiam flugmaŝinoj ekzistas, tio neniam okazis. Ĉu io fundamente estus ŝanĝiĝanta en la rilato inter la du mondoj?

– Eble simple nia socio freneziĝas. Sed se vi pravas, ĉu la fakto, ke tio okazis al Viljamo, signus, ke, se li irus al la roko, tiu pordiĝus kaj li travivus la tutan sperton, kiel Eriko, Lorena kaj vi?

– Tiakaze, via problemo havos facilan solvon: li iru tien. La moŝto lin facile eltiros el lia dilemo.

– Kiu scias? Eble lia rezisto estos tro forta. Tri personoj tuŝis tiun rokon, kaj okazis al ili similaj strangaĵoj. Sed pri ties naturo ni scias nenion. Ni ne idealigu plu. Se la kuracado supozigas, ke Viljamo asimilu la ideon pri paralela mondo, eble li ne povos, certe li ege rezistos, li jam tre rezistas nun. Trudi tiun sperton al li estus krei tro gravan konflikton en lia menso. Sekve, io povus rompiĝi en li. Mi ne prenos la riskon submeti lin al tia danĝero. Des pli, ĉar ankaŭ mi ne kredas je via jumo.

– Kion do vi faros?

– Mi ne scias. Mi subtenos lin. Mi lin paroligos. Mi atendos, ke la maturigaj fortoj agu solve. Eble li iom post iom pensos, ke estis nur sonĝo, aŭ momenta, sensignifa mispercepto. Mi ne scias ekzakte. Ĉefe mi sekvos mian intuon.


*

– Sed ni parolu pri io alia, Klaŭdjo. Kiel statas via projekto? Ĉu vi publikigos vian sperton en faka revuo?

– Iom da seriozo, Roberto! Nomu al mi fakan revuon, inter la bonreputaciaj, kiu akceptus ĝin!

– Sed, se okazis io alia ol sonĝo, vi promesis al la moŝto …

– Okazis io alia ol sonĝo, kaj mi povas tion pruvi.

– Kiel?

– Antaŭ ol iri tien kun Eriko, mi aĉetis etan … la vendisto nomis ĝin «spionilo» … magnetofoneton, kiun eblas havi enpoŝe, dum nevidebla mikrofoneto fiksita sur vesto kaptas ĉion diratan ĉirkaŭe. Mi surbendigis longan konversacion kun la jumo.

– Kia bona ideo! Kial vi ne menciis tion pli frue? Ĉu vi povus aŭdigi la kasedon al mi?

– Mi volonte aŭdigos, sed ne helpos vin multe. Mia parto de la interparolo estas senprobleme aŭdebla, sed la respondoj de la moŝto registriĝis lialingve. Nenio kompreneblas.

– Oj aĉ! Domaĝege! … Nu, ni havas la bonŝancon, ke en nia urbo loĝas unu el la plej famaj specialistoj pri kompara lingvologio. La homo, kiu rapide povas identigi preskaŭ iun ajn lingvon. Kiel li nomiĝas? Vaksali, ĉu? Vi devus aŭskultigi al li vian kasedon.

– Vaksali, efektive. Mi vizitis lin. Li aŭskultis tre atente, plurfoje ripetante la saman parton, farante notojn pri fonetikaj kaj aliaj trajtoj. Li diris al mi, ke tio estas lingvo, pri kiu li povas diri nenion. Li eĉ ne havas ideon, al kiu familio ĝi apartenas. Estis tre ĝene, kiam li demandis, kiel povis okazi tia dulingva interŝanĝo.

– Kion vi respondis?

– Mi diris, ke mi ne povas klarigi, ĉar tio koncernas pacienton protektatan per la profesia sekreto. Li ne estis tre kontenta. Li diris, ke li rekonas mian voĉon. Li petis renkonti la personon, kiu surbende parolas kun mi, aŭ ke almenaŭ mi diru, de kie li devenas. Mi diris, ke tio estas nun neebla. Li emfazis, ke se mi havigus pliajn detalojn, li certe povus pli rapide trovi respondon al mia demando. Finfine, post longa pripensado kun grumbla mieno li diris: «Certe temas pri studento, kiu ŝerce parolas fantazian pseŭdodialekton, kaj defias min identigi la lingvon. Mi ne perdos tempon pri tia stultaĵo.»

– Kiel bedaŭrinde! Eĉ via pruvo konvinkos neniun. Kaj certe ne la redaktistaron de faka revuo. Kaj tamen vi promesis atesti.

– Mi promesis verki por marĝena publiko, kiun mi rigardas avangardo, kaj kiu estas disvastigita sur la tuta terglobo. Tion mi jam faris: la teksto estas preta. En la transnacia lingvo. Nun mi esperas, ke ĝi eldoniĝos.

– Mi bedaŭras, ke vi ne verkis nialingve. Interesus min legi.

– Uzu la tekston por lerni la lingvon. Ĝi estas facila. Por vi, kiu lege komprenas kvar lingvojn, estos infanludo.

– Ne. Mi havas aliajn prioritatojn. Ĉu iu jam legis vian tekston?

– Jes, du personoj.

– Kion ili opinias pri ĝi?

– Unu volas, ke mi forprenu la rakonton pri mia «kuraciĝo», ĉar por ŝi ĝi konsistas precipe el pornografio.

– Kaj kion diris la alia?

– Ke la rakonto certe bone vendiĝos, eĉ vendiĝus nacilingve, ĉar tiu pornografia parto garantias sukceson.

– Oj ja! Ĉu vi estas certa, ke la homoj, kiuj lernis vian lingvon, estas avangardo?

– Eble mi malbone elektis miajn provlegantojn. Estu kiel ajn, ilia komento estis doloriga. Jen la kerna ŝiro de mia vivo, kaj ili reduktas ĝin al pornaĵo! Mi falis de alte.

– Vi sentis, kvazaŭ ili forĵetus vian personon mem, ĉu ne?

– Jes, vi estas komprenema, Roberto. Feliĉe, mi tie lernis ŝanĝi tian senton de forfalo al io feliĉiga, riĉiga. Kiam vi kapablas ludi per la sentoj, vi riĉiĝas en ĉiu sekundo de via vivo, ĉar ĉiusekunde okazas io, el kio vi povas lerni.

– Kion vi lernis el tiuj komentoj pri via verko?

– Ke elrevigo povas veni de tute neatendita flanko. Ke estas malfacile komuniki. Ke transdoni emocion, kiun oni ŝatus kundividi kun iu rigardata kiel amiko, povas ne ebli. Ke homoj estas tiel malsamaj, ke tio, kio por unu estas la kerno de la vivo, io kvazaŭ sankta, estas por alia nur supraĵa afero, ĉu facile forĵetebla, ĉu ekspluatebla sendigne por profito. Ke …

– Sed ĉion ĉi vi jam delonge sciis, ĉu ne? Estas scia bazo de nia profesio.

– Certe, sed mi lernis ĝin iom pli profunde. Krome mi lernis taktikon.

– Taktikon?

– Jes. Mi decidis meti tiujn komentojn en la tekston mem. Tio estas taktiko por antaŭgardi min kontraŭ la recenzontoj. Ne gravas, se vi taksos tion infaneca defendmekanismo de la egoo, sed se mi mem parolas pri porna aspekto, eble ili sentos sin devigitaj uzi alian vorton, pli respektan al mia koro. Ja temas, ne pri io elpensita por eksciti, sed pri realeca provo priskribi la travivaĵojn de infano. Vi konas la statistikojn, ĉu ne? Laŭ la lastaj esploroj, almenaŭ en Okcidento …

– … unu knabino el tri, unu knabo el sep estis senkomprene kaj perforte enmiksita en seksan faron, ĝenerale kun parenco aŭ intima amiko de la familio.

– Mia sperto do ne staras ekster ordinareco. Povas utili priskribi ĝin. Ĉefe priskribi la sentojn, ĉar nur pro la tiea travivaĵo mi ilin retrovis tiel klare. Infano ne povas diri, kion ĝi sentas tiaokaze. Kaj kiam oni atingis aĝon plenkreskan, oni ne plu memoras la sentojn. Tiuj de infano estas tiel malsamaj ol tiuj de homo, kiu pli scias pri la vivo, kaj kapablas distingi, kio estas verŝajna kaj kio ne. Infano kredas je magiaj transformoj. Mi reale kredis, ke post kelkaj horoj, mi havos korpon de indiana fortulo. Aŭ, se preni alian ekzemplon, neniam plenkreskulo, niasocie, imagus, ke oni manĝos lin. Sed tio estis mia unua sento, kiam Roĝero rigardis min komence kun la stranga rideto de ĝuonto. Ĉiu infano povas tion kredi. Kiam oni iĝis plenkreska, oni ne plu memoras, kiagrade tiaj spertoj estis teruraj, ĉar oni eliris el la drama psika etoso de infanaĝo. Per ia besteca telepatia timo mi efektive sentis lian «malsaton», mi nur miskomprenis ĝin. Eble legante tion, homoj komprenos pli bone.


*

– Ĉu eblas kompreni tiajn aferojn alimaniere ol per propra sperto? Nu, ni tamen esperu, ke via teksto utilos. Eble ĝi utilos al junaj psikologoj …

– Mi ĝojus, se mi helpus al tio, ke, krome, oni pli bone komprenu la kompatindan situacion de iu, kiel Roĝero. Mi estas treege danka al la moŝto, ĉar li ebligis al mi koni ankaŭ, kiom tumultis ties koro. Nuntempe, oni komencis multe paroli pri seksaj atencoj al etuloj, sed ĉiam kun forĵeta, kondamna sinteno al la farinto. Jes ja, estas kondamninde, kaj mi komprenas la indignon, eĉ se nur pro propra sperto: Roĝero fuŝis mian vivon multrilate. Sed oni ankaŭ komprenu, kiel mallarĝa estas la libermarĝeno de l’ kulpulo.

– Tion ni, profesiuloj, povas kompreni, sed mi dubas, ĉu la ĝenerala publiko …

– Tamen! Viro povas esti forta, bonvolema, kuraĝa, klarvida; se lin atakas bando de dek harditaj ŝtelistoj, kiuj, malgraŭ lia tutforta defendo, lin faligas grunden kaj tie tenas por rabi lian monon, ĉu vi akuzos la viktimon, ke li ne kapablis mastri la atakantojn? Ĝuste tia Roĝero aperis al mi dum la vizio. Li estis boncela, bonkora, kuraĝa junulo. Sed la seksa soifo, kiu atakis lin, estis dekoble pli forta ol li. Kiam mi vidis lin plori en sia hejmo, kiam mi vidis lin diri al si: «Mi estas monstro», kaj povi fari nenion por malfari la faron, mi sentis egan kompaton. Evidentis al mi, ke, restante sincera, mi neniam povus diri: «Je lia loko, mi ne farus kiel li».

– Sed li faris nenion por korekti la malbonon. Se kelkajn tagojn post la perforto li parolus kun vi, tio povus ripari multon.

– Ĉu vere? Kion li povus diri?

– Ekzemple: «Kion mi faris kun vi, tio estis malbona. Mi ne rajtis. Mi petas vian pardonon. Ne estas vere, ke mi mortigos vin, se vi rakontos. Tamen, mi ege preferus, ke vi ne parolu pri tio al viaj gepatroj aŭ al via onklino, estus terure por mi. Mi ne scias, kio okazis al mi. Mi momente perdis la kapon. Sed eĉ se vi raportos, mi komprenos vin, kaj prenos sur min la respondecon …»

– Ĉu vere vi kredas, ke tion diri estus psikologie eble? Kaj ke sesjarulo povus kompreni, pardoni, eĉ konsenti esti refoje sola kun la monstro, por aŭskulti lin? Estu realisma! Ne forgesu, kiom profunde perturbata Roĝero estis. Nur antaŭ tri aŭ kvar jaroj li malkovris sin samseksama, kio tuj igis lin vidi sin nenormala. Li estis en grava konfuza stato rilate al sekso. En aĝo, kiam ties naturaj postuloj fariĝas diktatoraj, li vivis en familio, kie la koncepto «sekso» praktike ne ekzistis. Neniu iam ajn parolis honeste pri ĝi. Neniu disponeblis, ĉe kiu li malfermu sian koron, priparolu siajn problemojn, sentu sin subtenata. Vi ne povas kompreni, ĉar mi diris nur malmulton pri lia tiama angoriga vivo.

– Kion alian mi sciu?

– Ekzemple, li havis fraton multe pli brilan, kaj la patrino konstante emfazis ties superecon, kio igis lin senti sin senvalora. Li ne facile rilatis al nekonatoj, ĉar kiam lia patro vivis, tiu kritikis lin senĉese; kion ajn li faris, neniam estis kontentige por la patro. El tio fontis lia helpemo: por li, plaĉi estis la sola maniero rilati. Li neniam povus montri sian veran eston, kiun li taksis neakceptebla, pro almenaŭ du kaŭzoj: la gepatra kritikado unuflanke, kaj, aliflanke, la obsedo kaŭzata de seksa energio, kiun li ne sciis, kiel elspezi, kaj kiun li rigardis aĉa. Li abunde masturbis sin, sed pri tio hontis. Tamen, estis la sola elirejo por la sekspremo, kiu, kiel vi scias, havas uraganan forton ĉe knabo tiaaĝe. Li ne kuraĝus aliri putinon, aŭ ne havus sufiĉe da mono, kaj ĉiaokaze inoj ne interesis lin. Manko de memestimo blokis la eblon trovi knabon akcepteman. Kion li faru per la seksa impulso, kiu, kun la potenco de Ĝingis-Ĥana armeo, venis invadi lin neinvitite? Li sentis sin sovaĝa, forpuŝa, monstra besto. Pro tio li montriĝis ekstere tiel afabla. Li devis surhavi maskon de ĝentilo por kovri la fian aĉulon, kiun li sentis vivaĉi en li, kaj por vivteni la iluzion, ke li tamen amindas.

– Kiel vigle vi lin defendas! Pensi, ke vi estis lia viktimo … Vi diris, ke li fuŝis vian vivon dum … dum kiom da jaroj?

– Dudek, dudek du. Mi estis sesjara. Mi vivis en turmento, kun multegaj psikologiaj problemoj, ĝis la dua jaro de mia psikanalizo, kiam mi estis 28-jara. Nur tiam mi komencis eliri el la tunelo, komencis vivi normale. Sed mi estis nekredeble bonŝanca povi ricevi sukcesan psikologian helpon. Multaj portas ĝismorte la vundojn de tia malpuriĝo, kaj vivas en konstanta streĉo aŭ timo, ne sciante, kial, ĉar ili forgesis (subpremis, fakte), kio okazis al ili en etula infaneco. Ili ne imagas, ke ili povus vivi larĝe kaj feliĉe. Pro tio mi elektis la nunan profesion. Mi ne povas helpi ĉiujn, mi helpu almenaŭ tiujn, kiuj povas kaj volas veni al mi.

– Kaj tamen mi miras pri via energia defendo de ulo, kiu vin difektis por tiel longe!

– Vi pravas, li respondecas pri multe da sufero en mi, sed … Ĉu la iro tien igis min freneza? Mi vidas lin pli kiel viktimon ol kulpulon. Eble mi tre klare vidis, ke malbonaj sentoj neniam helpas. Kaj neŭtrali ne eblus. Se mi ne rilatus kun li (aŭ kun lia memoro) bonasente, t.e. komprene kaj pardone, mi devus nutri en mi sentojn de rankoro, kolero, venĝemo, viktimeco, kiuj estas negativaj. Ili ŝanĝus nenion pri li, nek pri mia pasinteco, sed malhelpus min feliĉi.

– Tamen! Estas normale tiajn havi, eble eĉ danĝere ilin rifuzi, ili povas amasiĝi venene en nekonscia anguleto.

– Jes, estas normale, eĉ bone, ilin trapasi, sed ne resti ĉe ili. Same danĝere, kiel ilin rifuzi, estas nutri ilin.

– Ĉu vi mencios ĉion ĉi en via verko? Ankaŭ tio povus esti danĝera. Multaj povus bazi sin sur via komprenemo al Roĝero por pravigi kondamnindan konduton, aĉrezultan por infanoj.

– Eble vi pravas. Ĉu estus pli bone tion ne mencii?

– Memoru pri tiu ulo, kiu publikigis jarlibron kun la adresoj de lokoj, kie oni povas seksumi kun infanoj. Vi scias, kiel homa menso talentas por ŝajnpravigi ion nepravigeblan. Multaj interpretas deziron kiel bezonon, kaj bezonon kiel rajton. Sed neniu bezonas seksi kun infano, kaj neniu rajtas tion fari. Roĝero nek bezonis, nek rajtis submeti vin al sia seksa kaprico. Se vi mencios lian turmenton en via verko, almenaŭ aldonu, ke kompreni ne estas aprobi, kaj ke pardoni ne signifas: «Vi povas rekomenci» aŭ «Ne estis grave». Pardoni signifas, ke vi turnas la koncernan paĝon en via vivolibro, ne ke malbono ĉesis esti malbono. Kaj, se vi priparolos ĉion ĉi, akcentu, kiel grave estas lerni elporti frustron, vivi kun ĝi, kaj neniam, neniam preni infanon kiel objekton por sia ĝuo.

– Prave. Se tiam Roĝero kapablus elporti sian frustron, mi neniam spertus tiun teruraĵon. Sed en nia socio … Ĉu mi diris al vi, ke lerni elporti la nekontentiĝon de deziro, eĉ de bezono, estas unu el la artoj, kiujn ili lernas tie? Precipe dum la hardotempoj. Konscii la malplaĉan senton, kiam oni frustriĝas, ne ŝajnigi, ke ĝi estas agrabla, aŭ ke ĝi ne ekzistas, sed laŭgrade transformi ĝin al akcepto, anstataŭ viktimigi aliulon. Anstataŭigi la malplaĉan senton per plaĉaj, kiel sentoj pri forto, pri memestimo, pri konsidero al la aliuloj, sentoj, kiuj iom post iom kunkonstruas feliĉon. Tie mi vidis ankaŭ, ke por elporti frustron sen suferigi, oni devas senti sin komprenata, respektata, amata. La utilo de tiu sinteno vidiĝis detale dum mia kuraciĝo. Sed kiel instrui ĝin ĉi-monde, kiam reklamado kaj viv-organizo gurdas la mesaĝon, ke nur facila kaj senfrustra vivo estas vere kontentiga?

– Mi ne scias. Ofte estas pli grave starigi demandon ol trovi respondon al ĝi. La respondo venos mem, siatempe. Fidu la Grandan Misteron! Sed, se vi permesas, ke ni revenu al via travivaĵo kun Roĝero, ĉu io simila povus okazi tie?

– Kiel mi povus respondi? Mi estis tie nur tri tagojn! Tamen mi estas preskaŭ certa, ke, se ĝi okazus, la infano tuj rakontus pro la ĝenerala fida atmosfero, kaj ricevus helpon. Kaj al la farinto oni rilatus komprene, ankaŭ fortigante lian kapablon elteni ĉe frustro, por eviti, ke li ree cedu al posta tento. Laŭ miaj konversacioj kun la jumo, ili tie bone komprenas la sovaĝan parton de homo. Ili ne neas ĝian ekziston en ĉiuj, kiel ni emas fari. Kaj ili ne rigardas ĝin malbona, ili vidas en ĝi nur esprimon de la impresa forto de naturo. Sed kompreneble ili konsideras ĝin sufiĉe blinda por necesigi la enmeton de taŭgaj psikaj bariloj kaj energi-transformiloj. Ili lernas ami ĝin, sed kun firma aŭtoritato.

– Ĉu ne estas same ĉe ni?

– Teorie, eble. Praktike tute ne. Ni preferas subpremon al kompreno. Kaj nia socio uzas vertikalan dividon: ili (la aĉuloj) kaj ni (la bonuloj). Tie oni dividas horizontale: en ĉiu homo tavolo bonsenta, kunsentema, respekta, ama, kaj sub ĝi tavolo instinkta, nature memcentra, nekapabla konsideri aliulan bonon. La besta parto estas ege potenca, ĉar ĝin animas la viv-instinkto. Estas do tre grave ĝin eduki, kaj malhelpi, ke ĝi vundu blinde sekvante siajn impulsojn. Sed por sukcese eduki necesas kompreno kaj amo, neniam forĵeti, malrespekti, ignori. Ami tiun parton ne signifas, ke oni lasas ĝin fari, kion ĝi volas, kiam ĝi volas. Se vi havas hundon kaj amas ĝin, vi ne lasos ĝin ataki ĉiun preterpasanton. Sed vi konsideros ĝiajn bezonojn, kaj, ekzemple, promenos kun ĝi ĉiutage. Interesis min observi, ke tie forestas alia vertikala elemento, kiu eble estas la plej grava ĉe multaj el niamondanoj: masko. Ili ne bezonas ĝin, ĉar ĉiu sentas sin respektata kaj amata, kia ajn li aŭ ŝi estas, do ekzistas neniu kialo ŝajnigi sin pli bela ol oniestas.

– Ilia koncepto pri la homo tre similas tiun de nia profesia grupo, ĉu ne?

– Jes. Se ili aŭdus vin, ili dirus, ke certe ne hazarde tien iris unu el ni, du el ni, fakte, ĉar ankaŭ Lorena komprenas pri ĉio ĉi. Eriko resaniĝis, sed li probable ne komprenus detale la agantajn faktorojn same bone kiel vi, Lorena aŭ iu ajn el niaj kolegoj.

– Do iri tien devus eble ankaŭ mi …

21

Estis tiu paca horo, post la labortago, kiam mia edzino kaj mi retroviĝis kune, en la plaĉa hejma etoso, kontentaj povi ripozi. Sunradioj oblikve penetris la loĝejon kaj metis sur helan muron aludon de rozkoloro, kiu igis min rigardi trafenestre. La okcidenta ĉielo impresis feaĵe: plektejo de ruĝoj, grizoj, violbluoj, kun centoj da nuancoj, kiujn nur magia pentristo kapablus produkti. «Kiel rave!» mi prononcis, sed mia edzino ne aŭdis min. Ŝi estis koncentrita sur leteron, kiun ŝi skribis.

Rigardante ŝin, admire, kiel kutime, mia penso tuŝis la sensolvan problemon de bono kaj malbono. Estis klare por mi, ke mian parfeliĉon mi ŝuldas grandparte al la psikanalizo, al kiu mi submetiĝis kiel junulo. Mi antaŭe estis vere neŭroza …

Verdire, mi ne ŝatas tiun vorton, ĉar ĝi elvokas nervojn kaj medicinon por signi suferon, kiu plej ofte ekzistas sen korpa doloro kaj estiĝis sen kaŭzo apartenanta al fizika patologio, sed, nu, kiu alia vorto haveblas? Ne povi rekte alfronti la realon. Vivi en angoro kun teruroj senkialaj. Esti tiel centrita al la propra memo, ke ĉiuj rilatoj fuŝiĝas, kun gravaj sekvoj en la profesia vivo, same kiel en la seksa kaj senta. Mensogi tiom al si, kiom al la aliaj. Timi. Komplike taktiki. Forkuri honte aŭ, male, lanĉi sin antaŭen sen prudento. Ne scii, kiel reagi en plej facilaj cirkonstancoj. Havi fuŝajn gestojn kaj respondojn, tiel ke oni sentas sin stulta. Ruĝiĝi neregeble, kaj honti, aŭ igi la trajtojn rigidaj kiel ŝtala masko, time, ke la aliaj perceptos nian enan konfuzon. Senti la vivon, kaj la aliajn, nur konstanta premo … Kia malĝoja sorto! Vivo senlibera, malvasta, kvazaŭ planita por fiaski, aŭ por sukcesi nur koste de terura streĉo. Plenvivo da tabuoj, kaj inhiboj tiel multaj, ke ŝajnus, kvazaŭ oni havus la brakojn ligitaj al la trunko kaj krome, kiel iamaj kondamnitoj al punejo, trenus ĉien ŝtalglobon katene ligitan al la maleolo.

Ankaŭ tio estis dividlinio: antaŭ la psikanalizo, post la psikanalizo. Du homoj malsamaj. Mi spertis, ŝajne, kvar reenkarniĝojn en unu sola vivo. Mi mortas ĉe dividlinio, kaj post ĝi revivas, aliigita. Antaŭ la roĝera turmento, post ĝi. Antaŭ la psikanalizo, post ĝi. Antaŭ la renkonto kun Kolnjo, post ĝi. Antaŭ la iro tien, post ĝi.

Jes, estis klare al mi, ke la geedza feliĉo grandparte dankiĝas al la psikanalizo. Sed kial mi akceptis tiun longan kaj ofte doloran traktadon? Ĉar mi psike tiom suferis. Kaj kial mi tiom suferis, se ne pro Roĝero? Ĉu ne strangas la rilato inter bono kaj malbono? Ĉu mi danku Roĝeron, ĉar sen lia monstra perforto mi ne ĝuus la nunan paradizan gean feliĉan?

– Vi meditas pezajn pensojn!

Ŝia voĉo saltetigis min.

– …?

– Viaj vizaĝaj esprimoj estis filmindaj, tiom da malsamaj emocioj ili montris!

– Nu, mi pensis pri miaj ĉi-vivaj reenkarniĝoj.

– Kio? Pri kio vi parolas?

Mi klarigis al ŝi. Kaj la etoso inter ni estis tiel stimula al fido, ke mi ne povis ne konfesi:

– Oni neniam plene saniĝas. Mi konstatis, ke mi pliafoje friponis kun la vero. Mi ne mensogis, sed estis io, kion mi volis diri al neniu, eĉ ne al vi. Sed nun mi sentas, ke estos pli bone tion diri.

Ŝi respondis nenion, nur atendis akcepteme.

– Mi rakontis al vi la tutan sperton de mia «kuraciĝo» tie. Tamen, ion mi ne diris.

– Pri kio temas?

– Pri io, kio eble estis plia dividlinio en mia vivo.

– Kiam tio okazis?

– Mi ne memoras bone. Mi dirus: tri jarojn post la roĝera inico.

– Vi do estis naŭjara.

– Naŭ-, ok-, dek- … Mi neniam scios, kaj tute ne gravas. Estis nokto. Mi sentis min ege malfeliĉa. Tiel malfeliĉa, ke mi enlite ploris, silente, ĉar mi volis veki neniun. Mi hontus, se familiano aŭdus. Petro estis for tiutempe. Mi do havis la ĉambron por mi sola. Miaj senbruaj larmoj fluis, kaj mi sentis min la infano plej malfeliĉa en la mondo, kiam aperis lumo en la ĉambro, lumo tute ne ordinara, mi perfekte memoras ĝin nun, ĉar mi revidis la scenon tie, kaj mia menso de nun ne plu ellasos ĝin. Sed mi ne povas priskribi, ĉar vortoj por tio ne ekzistas. La lumo iom post iom netiĝis, iĝis homo.

– Homo, ĉu?

– Nu, ne homo. Iu homforma.

– Kiel li aspektis?

– Viro, mi dirus, 27-, 28-jara. Tute ordinara. Svelta, malgrasa, alta, sed ne aparte rimarkinda. Junulo, da kiuj oni vidas dekojn surtrotuare, kiam oni promenas en urbo. Li surhavis flavan, orkoloran ĉemizon, kaj pantalonon ruĝbrunan … … … …

– Kial vi haltas subite?

– Ĵus frapis min, ke tio estas ekzakte la koloro de la porda roko. Nu, ne grave. Li elradiis lumon, veran videblan lumon, ne kiel la homoj, kiujn mi trovis lumanimaj tie.

– Ĉu li parolis al vi?

– Jes. Li proksimiĝis. Mi sentis strangan mikson de timo kaj fido. Li diris: «Vi ploras. Mi venis por konsoli vin.» Mi demandis: «Kiu vi estas?» Li diris: «Anĝelo. Lasu min doni konsolon.»

– Kaj ĉu li konsolis vin?

– Jes.

– Kiel?

– Li parolis tre tenere. Lia voĉo estis … kiel diri? … intima, konfidenca, amikecvibra. Li parolis pri la roĝera epizodo, esprimante, kion mi tiam sentis, multe pli ekzakte ol mi mem povus, eĉ iĝinte plenkreskulo. Li donis vortan esprimon al miaj sentoj, kiel nur poeto povas fari. Tial mi sentis min komprenata, kiel neniam antaŭe aŭ poste. Li ankaŭ tuŝis min, kore, kare, transdonante la senvortan mesaĝon, ke mi estas amata. Li diris: «Ne estas vere, ke la afero malpurigis vin, ke vi konsentis al io krima, aŭ ke vi iel kulpas.» Li parolis konvinke, mi sciis, ke li estas sincera, kaj ke li pravas. Mi sentis, ke li estigas laŭgradan liberiĝon. Poste, kiam mi estis jam sufiĉe konsolita, li rakontis al mi amuzajn aferojn, kaj finfine ni kune ridegis. Dio mia! Kiom ni ridis! Estis mia unua senbrida ridado post la roĝera aĉo.

– Ĉu tiu konsolo ne resanigis vin el la neŭrozo?

– Jes, por kelkaj horoj. Sed poste, mi faris ion stultan. Erare. Pro troa entuziasmo.

– Kion vi faris?

– Mi havis en la lernejo bonegan amikon, aŭ pli ĝuste kamaradon, kiun mi opiniis amiko. Mi rakontis al li. Kaj li reagis tiel moke kaj senvalorige, ke li difektis ĉion, kion la anĝelo rekonstruis. Li diris al mi, ke anĝeloj ne ekzistas, ke tio estas nur sonĝo, ke sonĝojn oni ne kredu, ke, se mi tion kredas, mi estas stulta kiel kvarjarulo kaj li, inteligenta knabo, ne plu volos diskuti kun mi.

– Kia stultulo!

– Eble tion mi elportus, kvankam estis terura bato. Sed li diris al aliaj, ke mi kredas, ke venis al mi anĝelo, kaj ĉiuj mokis min. Ek de tiam, ili moknomis min «Anĝelo» tiel ironie, ke tiu vorto fariĝis por mi neaŭdebla. Foje, la instruisto demandis, kial tiu moknomo, kaj mi provis klarigi al li. Li ne diris, ke anĝeloj ne ekzistas, sed lia rigardo parolis pli ol vortoj. Li kompatis min. Li videble pensis: «Mi opiniis lin normala, sed li havas la menson de etulo, kiu kredas je feinoj.»

– Kompatinda! Kia ĝojfrakaso! Sed kial do la anĝelo ne revenis, por korekti ĉion ĉi?

– La kialon mi komprenis nur tie, kiam la anĝelo aperis al mi dum la kuracado. Li klarigis, ke li ofte revenis, sed mia nekredo, en etoso de malbonaj sentoj (furiozo pri la elreviĝo, humiliĝo, ktp), igis, ke mi ne povis percepti lin. Kvankam mi tion ne konsciis, influate de la samklasanoj, mi ne plu volis vidi anĝelon, ĉar mi volis ne esti mokebla. Sed la anĝelo diris, ke li tamen plu helpis min, nevidate. Vi ne imagus … Ekzemple …

– Ekzemple kio?

– Mi rakontis al vi, kiel malfeliĉa mi estis dum miaj unuaj monatoj en Novjorko. Nu, iutage, kiam mi estis aparte senespera, estas li, kiu inspiris al mia sola tiama amikino, Tanja, proponi al mi promeni kun ŝi en la Centra Parko, kaj estas li, kiu sugestis al mi paroli pri psikanalizo, tiel ke ŝi donis al mi la adreson de tiu rimarkinda viro, al kiu mi ŝuldas mian savon. Novjorko, kiel multaj urboj, estas ĝangalo, rilate al la psikprofesioj. Estas tiom da ĉarlatanoj, da nekompetentuloj, da homoj pensantaj pli pri la propra profito, aŭ la propra teorio, ol pri tio, kiel bonfartigi la pacienton! Kiam la anĝelo, dum la tiea mirindaĵo, tion rakontis al mi, mi sentis, ke li diras la veron. Multo el la bonaĵoj, kiujn homoj diras al homgefratoj, fakte venas de la anĝeloj, li klarigis al mi. Li eĉ diris: «Se vi scius, kiom ofte mi, aŭ kolego, helpas vin en via profesio!»

– Ĉu vi mencios ĉi tion en via verko?

– Kion vi opinias? Ĉu tio ne igos min mokinda?

– Revenas via iama komplekso, laŭ kiu paroli pri anĝelo estas submeti sin al aliula rido. Klare, vi ne estas tute resaniĝinta.

– Kompreneble ne. Restas multaj spuroj el la pasinta tempo. Sed kion vi farus rilate al la verko. Ĉu enmeti la anĝelon aŭ ne?

– Mi enmetus. Kiu imagus, ke la faktoj, kiujn vi priskribas en via teksto, efektive okazis? Vi prezentas ilin romanforme, kaj vi pravas: kiel vera raporto ĝi aperus tro eksterordinara por kredebli, kaj do neniu legus ĝin. Ne gravas, ĉu oni prenos la aferon serioze aŭ ne, gravas nur, ke io luma el via iro tien transdoniĝu. Por la publiko ĉio raportita estos fikcia. La parto pri la anĝelo do estos nur plia fantaziaĵo.

– Sed ĉu ne unu troa?

– Kial vi ne demandus la anĝelon?

22

Viljamo sentis sin senstreĉa fizike, sed mense streĉita. «Mi tro trinkis,» li pensis. «Kiam estas tiel ete da lumo, oni ne konscias la efikon, kaj oni troas. Krome mi ne kutimas al viskio.»

Ĝuste tiumomente, d‑ro Martin kriis per sia forta, ĉiam tro laŭta voĉo:

– Harold! Du pliajn skotajn! Ni havis teruran tagon. Ni bezonas seriozan gluton por revivi.

Jes, la tago estis terura. Kiam Viljamo devis reflugi por venigi monten d‑ron Martin, li tremis tuttempe. La vento furiozis kaj minacis venki la helikopteron, kiu luktis kontraŭ ĝi. Kaj necesis lukti ankaŭ kontraŭ la mensa bildo, ne pensi pri la rokbloko, kiun tiu ŝtorma vento faligis. Kaj kiam ili sukcesis atingi la junan paŝtiston, kaj d‑ro Martin devis … La mensa bildo estis tiel abomena, ke Viljamo, rememorante, fermis la okulojn … devis surloke fortranĉi la kruron, ĉar la roko pezis tunojn kaj ne eblis alimaniere savi lin … estis terura tago, ververe.

Kelnero Harold alportis la du glasojn. Reflekse, Viljamo tuj ektrinkis. «Mi ne kutimas al viskio, mi devus ĉesi,» li ripetis al si, sed lia mano samtempe, kvazaŭ memvole, reprenis la glason kaj kondukis ĝin lipen. «Kiam mi tro trinkas, mi parolas tro, kaj poste mi tion bedaŭras. Kial mi rakontis al li pri mia mensa problemo? Se mi estus sobra, mi certe tion ne farus. Kvankam, kompreneble, mi devis paroli pri io, io ajn, por forgesi la knabon tie supre …» Li konsciiĝis, ke d‑ro Martin parolas.

– Tiun Sativan mi ne konas, – diris ĉi-lasta. – Mi aŭdis la nomon, nenion pli. Sed mi havas principon pri tiaj aferoj: neniam konsultu psiktuŝiston. Ĉiu el ili estas pli freneza ol ĉiuj aliaj.

– Nu, kuzino mia havas edzon, kiu …

– Ĉiuj samaj! Ĉiuj frenezaj! – interrompis la kunulo, kun sendubeco tute firma, kiu kontrastis kun la malnetiĝo de la voĉo, pli kaj pli markata alkohole. – Ne oftumu kun ili, jen mia konsilo. Mi scias, kio okazis al vi. Ili influis vin per siaj sensencaj rakontoj. Kaj kiam vi perdis Javorskin, vi sentis vin respondeca, kaj vi ne eltenis la respondecon, ke vi iel rolis en la perdiĝo de loka famulo. Kiu scias? Eble vi estis iom febra tiutage. Sufiĉas kelkfoje malvarmumo. Kaj dum kelkaj sekundoj, vi febresonĝis tiun pejzaĝon: estis maniero savi vin el la respondeco: «Se tiu valo ekzistas, Javorski estas tie, do mi ne kulpas pri lia malapero.» Sed vi ne kulpas, amiko, vi tute ne kulpas. Vi faris ĉion, kion vi povis fari. Kiam vi faris ĉion, kion vi povis, vi faris ĉion, kion vi devis.

– Eble vi pravas.

Malplezure Viljamo aŭdis sian voĉon. Li ŝatus ĝin pli neta kaj firma.

– Kompreneble mi pravas. Mi konstante alfrontas verajn realojn, ne frenezaĵojn kiel tiuj. Mi povus kuraci vin en eta tempo … en malpli ol tiom.

Li gestis fingroklake por signi neniomon.

– Nu, nu, tio estus bonega! – raŭkis Viljamo.

– Vi transportos min tien. Kaj ni ambaŭ tutforte puŝos tiun rokon. Vi rekonos ĝin, ĉu ne?

– Ho jes! Mi tre bone identigis ĝin, kiam Prof Jasko … kiam li malaperis. Ĝi elstaras inter la grizaj.

D‑ro Martin vaste oscedis, kvazaŭ preta ekdormi.

– Kaj vi konŝtatoŝ, ke okaĵaŝ nenio … kaj el via problemo reŝtoŝ … pfu … tiel.

Al Viljamo la konturo de la kunulo pli kaj pli malprecizis.

– Ŝe ne eŝtuŝ nokto, mi borbo.. brobonuŝ al vi iri tuj – la kuracisto aldiris.

– Ne, ne. Kompatu! – La ideo residi en helikoptero estis abomena. – Mi iras hejmen, mi bezonas dormi nun. Dankon pro la viskio. Ĝi estis ege bona.

D‑ro Martin ne respondis. Liaj okuloj estis fermitaj, kaj ronka sono eliĝis el ia profundo naza-palata.


*

Kelkajn tagojn poste.

Puŝo, stumblo, faaaaaaaaaaaaaaaaaalo. Mola alfundiĝo.

– Viljamo! Ĉu ankaŭ vi? Kie vi estas, se entute vi estas …?

– Ĉi tie, d‑ro Martin. Atendu. Ne zorgu. Niaj okuloj certe alkutimiĝos al la senlumeco.

– Ha! Jen vi estas. Mi estas kontenta tuŝi vin.

– Ankaŭ mi ĝojas pri via apudeco. Sed ĉu mi resaniĝas, aŭ iĝas pli kaj pli freneza?

D‑ro Martin ne estis embarasita. Lia ĉefa trajto – jen utila, jen maltrafa – estis certeco.

– Vi ne estas freneza. La roko, kontraŭ ĉia atendo, iel glitis kaj ni ambaŭ falis, ĉu ne? Tio estas fakto. Se vi estus freneza, ankaŭ mi frenezus. Kaj tio ne eblas.

Viljamo ne demandis, kial. Tia firmeco estis sekuriga. Sed kiel ofte (tro ofte, laŭ la konatoj), d‑ro Martin sentis la bezonon klarigi plu:

– Ĉar mi ne frenezas kaj spertis tute normalan falon en speco de natura vertikala tubo, kaj vi spertis la samon, ankaŭ vi ne frenezas. Diru, ĉu vi vidas min?

– Apenaŭ, tamen iomete. Mi pli divenas ol vidas. Sed estas iom da lumo tie fore.

– Ekzakte! Konfirmo, ke ni ne frenezas. Se estus halucino, ni ne vidus la samon, kaj tiun lumon mi vidis, kaj ne priparolis. Pruvo, ke mi ne influis vin. Ni iru al ĝi. Nenio alia eblas.

Ili ekmarŝis silente.

Post dekkvino da minutoj d‑ro Martin reparolis:

– Mi esperas, ke eblos plu. Ĉi tie la pasejo preskaŭ ne lasas spacon. Mi eniĝas en ĝin kiel farĉo en malplenan kolbason. Vi facile pasos, ĉar vi ne estas grasa, sed mi … Oj!

– Kio okazas?

– Vibro! Ĉu vi sentis strangan vibron, kiam ni falis?

– Jes.

– Nu, estas simile, kvazaŭ la haŭton pikus miliono da pingloj kaj la tuta interno de la korpo skuetiĝus. Ĉu vi estas religia, Viljamo?

La pensturniĝoj de d‑ro Martin ne ĉiam estis facile sekveblaj. Sed agrablis lia ĉefa trajto: li ĉiam estis gaja.

– Ne, mi ne interesiĝas pri religio, kial?

– Estas psalmo, en kiu diriĝas: «Mi estas vermo, kaj ne homo». Nu, tia mi devas iĝi por sukcesi pasi. La grasulo devas vermiĝi. Ne facila tasko. Mi esperas, ke mi ne restos fiksita ĉi tie. Estus malplaĉa morto. Kaj se la vojon mi blokos, kiel vi iros voki helpon? Ne eblas resupreniri laŭ la falejo.

La humuro de d‑ro Martin ne ĉiam igis optimisma.

Anhele, spirege, sible, blove sonis lia antaŭenrampo, sed li finfine puŝis sin el la striktejo.

– Uf! – li diris, kaj post longa rapidspira paŭzo: – Tamen, mi pasis! Mi gratulas min! Por vi estis facile, vi ne estas pli dika ol vermo.

Sed Viljamo ne atentis lin. Li kuretis al la grotobuŝo.

– Rigardu!

Blove-spire la doktoro malrapidis ĝis li. Lia unua reago post ekvido de la pejzaĝo ne estis esprimo de entuziasmo aŭ raviteco, sed demando tute neatendita:

– Tie maldekstre ĉu vi vidas ion vastan?

– Jes. Arbaregon.

– Kaj tie meze, ĝuste fronte al ni?

– Riveron.

– Kion pli?

– Ponton super la rivero, kaj poste vilaĝon, kaj tie dekstre flavan kampon. Kial vi demandas?

– Por scii, ĉu vi vidas la samon, kiel mi. Vi vidas la samon. Vi estas resanigita. Ne temas pri halucino. Ne eblus, ke ni vidus la samon, se ni haluciniĝus.

– Tamen! Ĉi tio ne ekzistas. Mi konas la regionon. Kaj ni falis tute vertikale, kiel ĉiam ĉe falo en malplena spaco. Mi do povas dedukti, kien ni alvenis. Ĉi tiu pejzaĝo ne povas ekzisti.

– Ankaŭ mi tion opiniis, kiam vi rakontis sub influo de viskio. Sed ni ambaŭ vidas ĝin, do ĝi ekzistas. Mi supozas, ke temas pri tio, kion romanistoj nomas paralela universo. Venu! Nun, kiam ni alvenis ĉi tien, estus stulte foriri sen iom turismi en tiel bela loko!

Ili iris la vojeton malsupren.

Kiam la vilaĝo estis bone videbla trans ponto, sed tamen ankoraŭ je iu distanco, ili vidis silueton, maljunulon, ŝajne. Tiu kolektis florojn kaj tenis en unu mano bukedon jam iom ampleksan. Ili proksimiĝis. La grandaĝulo turnis sin.

– Viljamo!

– Profesoro Javorski!

– Djego Martin! Kara kolego kaj korpoturmentisto! Mi atendus iun ajn ĉi tie, sed certe ne vin! Kiel okazis, ke vi venis?

– Mi volis protekti ĉi tiun simpatian piloton kontraŭ la psikfuŝuloj, al kiuj li malsaĝe turnis sin. Mi resanigis lin per realismo. Li imagis, ke li suferas pro halucinoj.

– Jes, jes! Vi saĝe faris. Rigardu ĉi tiun floron. Ĉu vi iam vidis ion same belan? Kaj flaru! Ĉu ne mirinde? Se vi deziras ĝui pro la naturo, vi trafis la ĝustan lokon. Nu, bonvenon al ambaŭ! Sekvu min. Mi kondukos vin al manĝo pli frandinda, ol ĉio, kion vi povus imagi. Sed, kio okazas al vi, Viljamo, vi aspektas tute pala!

– Prof. Javorski, bonvolu respondi sincere. Ĉu ni mortis? Ĉu ĉi tio estas «la alia flanko»?

– Mi ne scias, ĉu mi mortis, sed mi scias, ke mi vivas, kaj ke la vivo ĉi tie estas miloble pli plaĉa ol en mia eksmondo. Kaj se ĉi tio estas transmorta, oni tamen povas reveni antaŭmorten, se vi komprenas min. Pluraj personoj tion faris, kiujn vi konas.

– Ne aŭskultu lin, Viljamo! – amike konsilis d‑ro Martin. – Iam psikiatro, ĉiam frenezulo. Estas klare, ke nek li, nek vi, nek mi mortis. Tial la propono manĝi havas mian favoron. Kelkfoje eĉ psikiatroj diras ĝustaĵojn. Ni iru viziti, kaj ni decidos, ĉu ni restos ĉi tie, aŭ reiros hejmen, laŭ, eble, nia devo. Se entute troviĝas vojo revena, kiel asertas ĉi tiu kap-sabotulo …

23

– Klaŭdjo! Permesu, ke mi transdonu al vi la korajn salutojn de Prof. Javorski.

– Minuton, minuton, Viljamo. Lasu min momenton spiri. Kion vi ĵus diris? Ĉu vi vidis lin? Kie?

– Tie, kompreneble.

– Kie tie?

– En la transfala mondo. En kiu alia loko li povus esti?

– Sed ĉu … ĉu vi iris tien?

– Jes. Okazis jene.

Kaj Viljamo rakontis la tutan aventuron kun d‑ro Martin.

– Ankaŭ iu alia petis min transdoni saluton. Iu maljunulo, kiun vi renkontis tie. Li nomiĝas … Aĉ! Mi forgesis! … Mokomoka, Makamoko, io simila.

– Kamakomo, ĉu vere? Sed li aĝas apenaŭ dudek jarojn!

– Do estas iu alia. Li laboras kun Javorski. Ili iras paroli al grupoj pri la sufermondo, por konsciigi pri diversaj aferoj. Mi nenion komprenis el ilia psikfaka ĵargono. Sed Prof. Javorski ege feliĉas ankaŭ pro tio, ke li profesie laboras tie, kun tiu komiknoma helpanto. Estas la sola ulo el ilia gento, kiu sukcesis pasi niaflanken de la vibrobarilo, kaj, ŝajnas, estis por li terura sperto. Li rakontas pri ĝi. Li estas tre populara. Bona rakontisto. Aperas, ke aŭskulti lin estas por tiuj homoj, kvazaŭ spekti hororfilmon ĉe ni. Ili samtempe timas kaj ĝuas.

– Kamakomo! Io do envere okazis! Vi scias, Viljamo, la mondo estas pli stranga ol la plej fantaziaj verkistoj imagas.

– Kiu mondo, Klaŭdjo?

24

Ni tagmanĝis triope, mia edzino, Roberto Sativa kaj mi.

– Kaj kio pri Lorena? Ĉu vi finfine akceptis ŝin? – mia edzino demandis.

Roberto ridetis.

– Jes. La tri anoj komisiitaj esplori, ĉu ŝi estas mense sana, konkludis jese. La komisiono ankoraŭ ne formale akceptis ŝin, sed ni nun scias, ke ĉiuj voĉdonos favore al ŝi.

– Tio signifas, ke vi akceptas la realan ekziston de la tiea mondo!

– Ne. Ni ne scias. Sed, kiel diras kolego Alĉjo, ĉiu homo, inkluzive de ĉiu psikfakulo, havas en si sfereton de frenezeco. Ŝia estas eble iom pli stranga ol ĉe multaj, sed la grava afero ne estas, ĉu ĝi ekzistas aŭ ne, sed ĉu ĝi riskas endanĝerigi ŝian praktikadon. La unuanima respondo estas: ne. Evidentiĝis, ke ŝi nun havas pli mensesanan aliron al la mondo, al la homoj, al si mem, ol antaŭe. Ŝia sperto plibonigis ŝin. Ni ne bezonas scii ekzakte, kio ĝi estas, esence. Ni testis ŝin, sondis ŝin, observis la rezultojn de ŝia travivaĵo, kaj ni ne havas dubojn pri ŝia kapablo fari bonan laboron kun la pacientoj. Por Lorena la afero do estas finita. Sed por mi ne. Plu tiklas min ne povi decidi, ĉu halucine, ĉu reale ŝi tion travivis. Kaj se halucine, kial en tiu stranga maniero, tiel simila al la spertoj de Eriko kaj Klaŭdjo?

Efektive, jam de kelka tempo mi rimarkis, ke Roberto montriĝas pli kaj pli embarasata, kaj pri la tiea mondo, kaj pri la lingvo, en kiu li eksciis, ke mi verkas. Amuzis min observi, ke pri ambaŭ aferoj li manifestas egalfortajn tiron kaj puŝon: aliri ilin li deziris, sed samtempe timis. Mi pli kaj pli atendis la momenton, kiam li min petos gvidi lin al la porda ruĝbruna roko, sed neniam li vortigis tiun deziron. Ĉu eble mi imagis ĝin? Tamen, kiam li aŭdis la kasedon, kiun mi reportis de tie, lia skeptikeco suferis tre seriozan baton. Plia bato, eĉ pli grava, prepariĝis.

– Ĉu mia kuzo Viljamo plu iradas al vi? – demandis mia edzino. Sed tuj ŝi portis la manon al la buŝo, kiel ŝi kutime faras ekkonsciante pri ĵusa mispaŝo, kaj ŝi diris: – Eble mi ne rajtas demandi.

– Efektive, principe mi devus respondi: «Tio ne koncernas vin», sed ĉi-kaze … Via kuzo ĉesis veni. Li lasis sur mia telefona registrilo mesaĝon, ke li nuligas la venontan rendevuon, kaj ne plu daŭrigos la terapion, ĉar li komplete resaniĝis. Honeste, mi ne komprenas.

Mia edzino kaj mi interŝanĝis signifplenan rigardon. Evidente, Roberto ankoraŭ ne sciis pri la vojaĝo de Viljamo tien. Sed mi konis mian bokuzon sufiĉe bone por scii, ke li foje volos informi sian terapiiston. Viljamo estas amuze ŝercema. Mi bildigis al mi lian venontan telefonadon al Roberto:

– D‑ro Sativa, mi ne plu bezonas terapion, ĉar mi scias nun, ke mi neniam suferis pri halucino. Mi scias, ĉar mi iris tien. Ĉu interesus vin aŭdi pri tiu sperto? Se jes, mi volonte venos al vi, sed tiun rendevuon mi ne pagos, ĉar ĝi ne plu estos parto de la terapio. Eble eĉ mi devus postuli pagon de vi. Estos ja kontribuo al via plua profesia trejniĝo …

Kiel reagos Roberto post tiu nova atesto? Ĉu ĝi sukcesos venki lian malvolon kredi? Mi ŝatas kaj estimas lin, sed mi ĉiam trovis lin ege hezitema.

Ankaŭ pri la lingvo de mia verko li elmontris la ĉiaman heziton. Li kondutis kiel kato ĉe manĝo nekonata. Li alproksimiĝis, reforiris, revenis, turniĝis ĉirkaŭ ĝi, neniam starigante verajn demandojn pri la lingvo mem, aŭ la homoj, kiuj ĝin uzas. Li ŝajne hezitis inter moko kaj respekto. Nu, mi lasu lin barakti kun siaj disaj sentoj. Fakte, ĝuste kiam mia silenta cerbumado atingis tiun konkludon, li vortigis penson neatenditan:

– Ion mi min demandas, – li ekdiris. – Se tien irus ano de via lingva avangardo, ĉu li aŭ ŝi pli bone komprenus la tieajn ideojn ol iu hazarde prenita el la ĝenerala publiko?

– Kia demando! Mi ne scias. Tamen …

Surprize, io skuiĝis en mi. Dum longeta momento, ambaŭ kunmanĝantoj rigardis min mire.

– Kio okazas? – ŝi demandis, kaj li pludiris:

– Vi … Via subita esprimŝanĝo estis miriga. Pardonu la ironion, sed via vizaĝo subite aperis kiel fulmtrafita de inspira lumo! Mi kutime vidas vin pli sobra.

Mi tuj klarigis la ekpenson, pro kiu mia koro misbatis:

– Nur ĵus frapis min konstato. La homo, kiu staras je la origino de la lingva komunumo, por kiu mi verkas, estis animata de plej bonaj sentoj. Tio vidiĝas en ĉio, kion li diris, faris, skribis. Tio evidentiĝos al vi, ekzemple, se vi legos liajn leterojn, precipe kiam li respondas al atakema skribinto. Kaj baze de la specifa kulturo de la eta socio, kiu formiĝis per tiu lingvo, troviĝas poemo, kiu fariĝis kanto, kaj kies unuaj vortoj estas: «En la mondon venis nova sento».

– Interese, ege interese! – Roberto ekkriis. – Mi suspektas, ke via Granda Mistero agas pli en tiu afero, ol la koncernatoj mem imagas. Kondiĉe, kompreneble, ke en ĉio ĉi kuŝas io alia ol pura imagaĵo kaj magnetofonaj friponaĵoj de du uloj, kiuj deliras.

Amuzis min refoje lia bezono tuj korekti sian spontanan esprimon. Ĉiufoje, kiam li parolis, kvazaŭ la realeco de niaj spertoj estus nedubebla, li nepre devis aldoni ion, kio kvazaŭ forviŝis la ĵusan diron. Nu, estis lia problemo, ne mia. Mi daŭrigis:

– La jumo klarigis al mi, ke la plej bona sento estas tiu, kiu unuigas kun plena respekto al la unuigatoj, tiel ke ĉiu restas si mem, kaj tamen ĉiuj estas unu. Li diris: «Vi ne havas vorton por tiu sento, bedaŭrinde. Estas la sento, kiu igas transiri de du al unu sen konfuzo, sen kunfando, ankaŭ sen apartigo. Fakte, la du iĝas tri, kaj tamen unu: staras unu, staras la alia, kiu restas si mem, tute malsama, kaj ili estigas trian: tiu tria estas la sentorilato inter ambaŭ, kiu ebligas, ke la du iĝu unu …»

– Komplika afero. Mistika, tro mistika por mi. Mi nenion komprenas, – diris Roberto.

– Al mi tio elvokas la Triunuon de la kristanoj, – komentis mia edzino.

– Jes, – mi reparolis, – sed por la jumo ne temis pri dio, nur pri ni homoj. Nu, li plu parolis pri tiu sento. Li diris: «Poste, ne nur la du, sed la multaj iĝas unu. Tiun senton vi fojfoje nomas amo, sed tiu vorto kovras tro malsamajn realaĵojn aŭ iluziojn por helpi al kompreno. Kaj sub tiu sento troviĝas alia, pli paradiza, kiu aperas, kiam la unuiĝo montriĝis reala kaj certa: dankemo. Oni sentas sin danka al tiuj, kiuj akceptis la unuiĝon, ne trudante sin, kaj oni sentas sin danka al la Granda Mistero, kiu igis nin konverĝi unuiĝe.»

– Mirigas min, kiom ofte vi uzas la vorton «konverĝi», de post via laŭdira travivaĵo tie. Ĉu vi scias, kial?

– Ĉu vere? Mi tion ne rimarkis. Eble bono rezultas el konverĝo. Ni deiras de tre malsamaj punktoj, sed ni konverĝas al renkontiĝejo. La multaj konverĝas al la unu, kiu tamen konsistos el multaj. Krome, ĉiu el ni estas konverĝpunkto de tiom da agoj, kiel mi vidis dum la vizio! Neniu el ni estus tia, kia li aŭ ŝi estas, se ne konverĝus al ŝi aŭ li la tuta historio de la tuta universo. Neniu el ni ekzistus, se la sunon ne subtenus ĉiuj aliaj steloj, konverĝe. Kaj nia personeco estus tute alia, se ne konverĝus al ĝi milionoj da influoj, agantaj ek de la pratempoj, ĉar ĉiu unuopa personeco, kiu influis nin, ne influus nin specife tiel, se ĝi ne ricevus tiujn kaj tiujn antaŭajn influojn. Estas menskirle tion pensi, ĉu ne? Sed tio estas la vero. Mi tie klare vidis ĝin. Ankaŭ la dankemo, kiun ili tie nutras en si, rezultas el konscio pri konverĝo: milionoj da agoj necesis por ĉiu plezuro, por ĉiu ĝuata sekundo, por ĉiu savo.

– Milionoj ankaŭ por ĉiu sufero! – ironiis Roberto.

– Jes.

Mia respondo estis refleksa. Sed ĝi ne kontentigis min. Ne mi, tamen, sed mia edzino komprenigis, kial.

– Jes kaj ne, – ŝi diris. – Multaj faroj necesas por estigi suferon, konverĝe, sed ege malpli ol por io bona. Via rimarko subkomprenigas simetrion, kiu ne ekzistas. Kiel vi mem foje emfazis, detrui estas multe pli rapide kaj facile ol konstrui. Same kiel manko estas pli facila ol havo. Kaj ŝajnas al mi, ke sufero rezultas el detruo aŭ manko.

La vizaĝo de Roberto esprimis dubemon.

– Ĉu vere manko estas pli facila ol havo?

«Tiu demando, ŝajne elementa, tamen estas fundamenta», mi pensis, konsciante, ke mi neniam antaŭe starigis ĝin al mi. «Mi bezonus tempon por alveni al respondo». Reparolis mia edzino:

– Nur pensu! Kiom da peno necesas por havi manĝon, dum necesas nenio por esti sen ĝi! Kaj por havi monon. Por havi scion kaj aliajn mensajn kapablojn. Por havi sanon. Se vian sanon vi ne flegas, ĝi disfalas. Se vi anstataŭos la havon de atento per manko de atento, akcidento baldaŭ trafos vin. Ni scias tion, kaj tamen atento estas pli malfacila ol ĝia manko: ĝi postulas penon, streĉon de la menso. Io necesas por ĝi, dum por preteratento necesas nenio.

– Por tiu, kiu heredis riĉegon, havo estas facila.

– Sed por ke tiu riĉego disponeblu, necesis fari ion, peni.

– Kelkaj ne penas, nur ŝtelas kaj rabas pli malpli subtile …

– Eĉ por kapti havaĵon necesas iel peni. Ne ŝteli estas pli facile. Estas pli facile ne fari ol fari.

– Dependas de la persono. Por ŝtelemulo povas esti pli facile cedi al la tento ol rezigni ĝin.

– Nur se li flegis sian ŝtelemon. En nia socio la unua konscia ŝtelo postulas, ke vi transpasu ian baron en vi. Mi ne nomus ĝin facila. Kaj por tiu, kiun oni prirabis, la manko estas pli facila. Estas pli facile lasi iun ŝteli ion vian, ol defendi vian havaĵon.

Tiuj du tre ŝatas diskuti laŭ simila vojo. Iliaj ideinterŝanĝoj, similaj al tiuj de adoleskaĝo, ĉiam amuzas min. Eble pro tiu plezuro intelekte lukti ili konservas freŝan, junan menson, enviinde …

Interrompis mian pensovagon la voĉo edzina. Mi ekkonsciis, ke mi perdis parton de la diskuto.

– Kion vi ĵus diris? – mi demandis ŝin.

– Vi foje rakontis ion pri la tiea koncepto de … mi ne memoras … ha jes! Neniiĝemo. Esti nenio pli facilas ol esti io. Ni do konstante inklinas al nenio. Vivo estas tio, kio, en ĉiu vivanto, luktas kontraŭ tiu emo.

– Vi bele filozofas, – reparolis Roberto, – sed vi ne estas logika. Se manko pli facilas ol havo, manko de bonkoreco estas pli facila ol bonkoreco, ĉu ne? Sed ankaŭ, haha!, manko de malbonkoreco pli facilas ol malbonkoreco.

– Grrr! – ŝi respondis.

– Tiu estis bela, – mi komencis, ridante. – Gratulon, Roberto. Estos interese vidi, kiel ŝi elturnas sin.

– Silentu, flankulo! La frazo de Roberto estas nur vorta ludado. Se vi pensos iom pli profunde, vi konstatos, ke la vorto «malbonkoreco» simple signifas «manko de bonkoreco». Lia «manko de malbonkoreco» do estas nur foresto de manko, alivorte havo.

– Kaj kio pri dono? Doni estas pli malfacile ol konservi por si, ĉu ne? Tamen, doni estas krei mankon en si, kompare kun la antaŭa situacio de havo.

– Sed doni estas fari ion! Kiel vi ĵus diris, doni ne estas manki, sed krei mankon. Postuliĝas ia ago, ia peno, ia decido. Doni estas ellasi, kaj ellasi ofte estas malfacile. Por ellasi ion, kion ni trovas havinda, ni devas konverĝigi al la ago multajn el niaj disaj psikaj fortoj. Mi ne scias pri vi, sed, persone, kiam mi decidas fari ion, kion mi preferus ne fari, mi preskaŭ fizike sentas tiun konverĝigon de la fortoj al la necesa vola ago. Kvazaŭ mi devus pliigi la kvanton de energio metatan sur la koncernan pesiltason, por ke tiu malaltiĝu. Nu, eble mi komence misklarigis mian penson.

– Miaopinie, – mi helpe intervenis, – vi sentas ion ĝustan, sed ne trovis la bonan manieron vortigi vian intuon. La vorto «manko» ne estas tute ĝusta. Vi devos pripensi plu por trovi esprimon similan, sed pli taŭgan.

– Eble. Nu, se reveni al nia antaŭa temo, vi certe rekonos, ke kompare kun elsuferigo, suferigi postulas malmulton. Sufiĉas iom da plasta eksplodaĵo. Sufiĉas du-tri donacoj da heroino. Sufiĉas kalumnio. Sufiĉas ekfunkciigi latentan fanatikismon, kio ne postulas grandan penon: estas multe pli facile krude pensi, ol nuance. Vi malpravas, Roberto. Por krei suferon ne necesas tiel delikata konverĝo. Pensu nur pri tio, kiom da penhoroj konverĝis por kunmeti konstruaĵon, aŭ aŭton, kaj kiom por la bombo, kiu ilin neniigas …

Ekŝvebis silento.

Verdire, ilia matĉo pli kaj pli agacis min. Mi estis parolanta, kiam Roberto interrompis, kaj min incitis, ke mi ne sukcesis findiri mian diron. Mi decidis profiti de l’ silento:

– Nu, se vi permesas, ke mi plu rakontu, kion mi komencis diri, kiam Roberto devojigis nin pri la konverĝkoncepto …

– Estis interesa devojiĝo, ĉu ne? – li komentis. – Mi neniam pensis pri ĉio ĉi antaŭe. Sed se vi nepre volas fini vian paroladon, ni pacience aŭskultos, kiel kutime.

Mi ignoris la sarkasmon.

– Mi parolis pri la sento, kiu unuigas, – mi diris. – En la momento, kiam la jumo parolis pri ĝi, mi sentis min superplenigita de tia «amo» al li, miksita kun intensa dankemo. Mi esprimis tion. Kaj vi ne imagus, kion li respondis!

– …?

– Ke ankaŭ li sentas dankemon al mi. «Kial vi danku min?» mi miris. – «Mi trovis novan amikon,» li respondis, «kaj li donas al mi esperon». – «Esperon pri kio?» mi demandis. – «Pri io, kion nek vi nek mi spertos en ĉi tiu vivo, ĉar tio okazos en fora onta tempo. Sed ĝi okazos.» – «Kio estas?» mi scivolis, kaj li respondis: «La unuiĝo de la mondoj, kun plena respekto de ĉiu al tiu. Tiam sentiĝos la harmoniigo de la diferencoj.» Tiel parolis la jumo, kaj mi sentis lin kredinda.

Evidente, mia edzino akceptis senprobleme la aferon, kaj kunsentis kun mi. Sed Roberto estis skeptika:

– Nu, tio estas tre bela, sed … ĉu ne tro bela?

– Antaŭ ol iri tien, mi reagus kiel vi. Sed nun … Estas strange!

– Jen reaperas tiu en-okula lumo, kvazaŭ vi ĵus malkovris novan Amerikon. Kial do?

– Pro la vorto, kiun la jumo uzis. La vorto «harmonio». Ankaŭ ĝi troviĝas en la poemo, pri kiu mi antaŭe parolis, la poemo pri la nova sento, kaj kun adjektivo, kiu, mi ne scias kial, nun igas min tremeti per impresa, stranga ĝojo, la sama, kiun mi sentis, kiam la anĝelo montriĝis. Ĉu mi tute frenezas? Mi min demandas, ĉu la lingvolanĉinto …

– … ne vizitis viajn amikojn tie? Ne necese. Povus esti simpla inspiro. Kio estas tiu verso?

Respondis mia edzino, kun simpleco senemfaza, kaj tamen iel solena, kiu impresis nin:

– Al la mond’ eterne militanta

ĝi promesas  sanktan harmonion.