КулЛиб - Классная библиотека! Скачать книги бесплатно
Всего книг - 711649 томов
Объем библиотеки - 1396 Гб.
Всего авторов - 274199
Пользователей - 125008

Последние комментарии

Новое на форуме

Новое в блогах

Впечатления

Koveshnikov про Nic Saint: Purrfectly Dogged. Purrfectly Dead. Purrfect Saint (Детектив)

...

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
pva2408 про Зайцев: Стратегия одиночки. Книга шестая (Героическое фэнтези)

Добавлены две новые главы

Рейтинг: 0 ( 0 за, 0 против).
medicus про Русич: Стервятники пустоты (Боевая фантастика)

Открываю книгу.

cit: "Мягкие шелковистые волосы щекочут лицо. Сквозь вязкую дрему пробивается ласковый голос:
— Сыночек пора вставать!"

На втором же предложении автор, наверное, решил, что запятую можно спиздить и продать.

Рейтинг: +2 ( 2 за, 0 против).
vovih1 про Багдерина: "Фантастика 2024-76". Компиляция. Книги 1-26 (Боевая фантастика)

Спасибо автору по приведению в читабельный вид авторских текстов

Рейтинг: +3 ( 3 за, 0 против).
medicus про Маш: Охота на Князя Тьмы (Детективная фантастика)

cit anno: "студентка факультета судебной экспертизы"


Хорошая аннотация, экономит время. С четырёх слов понятно, что автор не знает, о чём пишет, примерно нихрена.

Рейтинг: +1 ( 1 за, 0 против).

VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO [Francisco Lorenz] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Poemoj rekte ricevitaj en Esperanto pere de FRANCISCO VALDOMIRO LORENZ (MEDIUMO)

VOĈOJ

D E P O E T O J E L L A S P I R I T A M O N D O

(Pluraj Aŭtoroj)

i)

Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio DEPARTAMENTO EDITORIAL e GRБFICO Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ - BRAZILO

2a eldono

Reeldono kadre de la omaĝoj de FEB al la Centjara Jubileo de Esperanto.

De la 4a ĝis la 5a ekzempler-milo Kovrilo de Joгo Guilherme Andery Tayer 5,9 - AA; 000.2-0; 10/1987 Copyright 1944 by

FEDERAЗГO ESPНRITA BRASILEIRA

(Brazila Spiritisma Federacio)

SGAN 603 - Conjunto F- Av. L2 Norte Brasнlia - DF - Brasil - CEP 70.830-030

Kompostado, fotolitografio kaj ofset-preso de

Presejo de la Eldona Fako de FEB

Rua Souza Valente, 17

20941-040 - Rio de Janeiro - RJ - Brasil

C.G.C. n° 33.644.857/0002-84 IE. n° 81.600.503

Impresso no Brasil PRESITA EN BRASILO

I N D E K S O

Paĝoj

Kristana Amo 9

Antaŭklarigo 11

La Preĝo estas Povo 15

La Misio de Esperanto 19

UNUA PARTO

Antoni Grabowski:

Ho Polujo! 25

Al Batalo! 26

Revoj 27

Kuraĝon 28

Mia Preĝo 29

Poezio 30

Preĝo de Pentantaj Espiritanimoj 31

Infero kaj Ĉielo 32

Elreviĝo 33

Ho Dio, Venu Via Regno! 34

Juĝado de Animo 35

Kio Estas la Naturo? 36

Al la Ateistoj I 37

Al la Ateistoj II 39

Kristnaska Mesaĝo 41

Paska Mesaĝo 42

Kial Vi Plendas? 43

Kial Preĝi? 44

Joгo da Cruz e Souza:

Al la Karaj Fratoj Esperantistaj I 45

Al la Karaj Fratoj Esperantistaj II 47Al la Kara Frato Ismael Gomes Braga 48

Rememoro 49

Animo Libera 50

Pri la Vivo de la Spiritoj 51

Ne Plendu! 52

Migradoj de l' Animo 53

Kion Instruas la Malbono 54

La Trompiĝo de l' Sinmortigintoj 55

Se Vi volas 56

Nia Mesaĝo 57

K:

Kiam Venos Hela Tago? 58

Pacienco 59

Du Gloraj Datoj 60

L. L. Zamenhof:

Al la Samideano Ismael Gomes Braga 61

Al la Esperantistaro 63

Kelkaj Paroloj 65

Venos la Taglumo! 66

Vizio de l' Estonteco 67

Ho Mia Kor'! 68

Leciono de Frateco 69

Respondo al Nejusta Kritikulo 70

Stanislav Schulhof:

Ankaŭ mi Volas Kunlabori 71

Himno al la Laboro 73

Himno al la Vivo 74

Feliĉaj estas la Malriĉaj en Spirito 75

Instruado de la Historio 76

Esperanto 78

Spirita Heroeco 79

Preĝo pri Paco 82

Ĉu devas Esti Tio? 83

Spirita Amo 85

La Beno de l' Silento 86

Sur la Kruco 87

La Releviĝo de la Spirito 88

Ho, Kiam?! 89

La Ĉieliro 90

Vero, Bono kaj Belo 91

Konsiloj 92

La Milito 93

Rememoro kaj Forgeso 94

La Paco de l' Sinjoro 95

14a de Julio 96

Levu Vin al la Sinjoro 97

Kiam la Tero havos Pacon? 98

? 99

Teodoro A Dolejŝ:

Frata Saluto 102

Ne Perdu la Esperon! 104

Similaj kaj Malsimilaj 105

Pri la Ĉiela Urbo 106

"Se " 107

Libera Volo 108

Profitu la Tempon! 109

Post tridek tri Jarcentoj 110

Paroli kaj Silenti 111

Naturo kaj Arto 112

Pri la Amo 113

Al Francisko Kandido Xavier 114

Al la Novjaro 1944 115

La Virino 116

Trosekeco kaj Pluvo 117

Pri l' Gefilaj Devoj al la Gepatroj 118

DUA PARTO

Abнlio Guerra Junqueiro:

Eterna Viktimo 121

Antero do Quental:

Al la Morto 124

Post la Morto I 125

Post la Morto II 126

Post la Morto III 127

Antфnio Nobre:

Al la Mondo 128

Augusto dos Anjos:

La Doloro 129

Homa Voĉo 130

La animo 131

Casimiro Cunha:

Kvarversaĵoj 132

Versoj 134

Ombro kaj Lumo 135

La Trompiĝo 136

Simbolo 137

Casimiro de Abreu:

La Tero 138

Joгo de Deus:

La Leprulo 141

Bonkoreco 142

Raul de Leoni:

Soneto 143

Kristana Amo

SANKTA PAЬLO

(El la Unua Epistolo al la Korin- tanoj: Ĉap. XIII, vers. 1 - 7).

Se, parolante la lingvojn de l' homoj kaj de l' anĝeloj, mi veron atestus, sed sen amsento, mi kvazaŭ metalo estus sonanta nur vane, aŭ estus kvazaŭ sensente tintanta cimbalo;

Se mi posedus kapablon profeti, ĉiujn misterojn, sciencojn konpovus, kaj se mi fidon tielan je Dio havus ke montojn per ĝi mi formovus, tamen sen Amo mi estus nenio.

Mian havaĵon donante, se multajn homojn de mort' per malsato mi savus; se mi, ke brulu ĝi, eĉ ne hezitus doni la korpon, sed Amon ne havus, tio al mi ja neniom profitus.

Amo bonfaras sen serĉi profiton, sin ne ŝveligas, neniam koleras, fari malbonon neniam intencas, ne fanfaronas, sen plendi suferas; ĝi ne envias, nur bonon pripensas.

Amo kondutas laŭ decaj kutimoj, ĉion konfide eltenas, toleras, ĉiam la juston kaj veron obeas, firme ĝi kredas je Di' kaj esperas. Amo kristana neniam pereas.

El la antikva greka lingvo poezie parafrazis.

F. V. LORENZ

ANTAŬKLARIGO

Vi, kiuj sufiĉe scias pri la spiritisma doktrino, ne necesas legi mian antaŭparolon, ĉar al vi ĉio estas klara en tiu ĉi libreto; legu nur la poemojn.

Vi, kiuj ne scias pri Spiritoj, sed akceptas ilin kiel la Muzojn de la poetoj, vi ankaŭ ne bezonas mian kla- rigon; al vi interesas nur la versoj, sed ne iliaj Aŭtoroj, ĉar vi ne estas demandemaj.

Vi, fine, kiuj postulas klarigojn pri la vortoj "me- diumo" kaj "spiritismo", bonvolu pacience legi tiun ĉi antaŭparolon. Mi penos komprenigi al vi la sencon de tiuj du vortoj.

Ni unue malfermu niajn vortarojn. Jen la difinoj en la "Filozofia Vortaro" de D-ro Stan. Kamaryt:

Mediumo. - En spiritismo persono, kiu peras kon- takton inter mortintoj kaj la vivantaj partoprenantoj de la "kunsido", aŭ kiu posedas potencon aperigi la ce- terajn spiritismajn fenomenojn, ekz. ektoplasmon, teleki- nezon k. s.

Spiritismo. - Konvinko, ke homaj animoj konsistas el speciala substanco nemateria (perispirito, astralo) sed tamen posedanta ian pezon, kaj ke tiuj animoj vivas post la morto de la homo ekster la mondo alirebla per sensoj, eble en supozata kvara dimensio de spaco. Tiuj animoj povas pere de homoj posedantaj specialan kapablon por tio (mediumoj) kontakti kun la sensa mondo ĉu kaŭzante diversajn fenomenojn (frapetado de tableto, frapoj en muroj kaj plafonoj, leviĝo de objektoj), ĉu prenante sur sin videblajn formojn de strangaj sta- turoj (materiiĝo de spiritoj). La plej fama inter libroj

kompilintaj teoriojn kaj atestojn pri spiritismaj fenome- noj estas Allan Kardec: La Libro de la Spiritoj ("Le Livre des Esprits") eldonita en la jaro 1857. (>)

Tiuj difinoj estas bonaj, sed ni vidu aliajn pli ko-

natajn kaj popularajn, en la "Plena Vortaro de Espe- ranto", de Profesoro E. Grosjean-Maupin:

Spiritismo. - Doktrino asertanta la eblecon interri- lati kun animoj de la mortintoj.

Mediumo. - Homo, kiu, laŭ la spiritisma doktrino, havas la kapablon servi kiel peranto inter la homoj kaj la spiritoj de la mortintoj.

Tiuj difinoj estas bonaj, sed ne sufiĉaj, ĉar laŭ la spiritisma doktrino, ne nur la Spirito de mortinto povas komunikiĝi per mediumo; ankaŭ la Spirito de vivanto - precipe dum la dormo de la korpo - povas komuni- kiĝi per mediumo. Laŭ mia scio, la plej fama mediumo, kiu ricevadis multajn komunikaĵojn de Spiritoj de vivant- oj, estis nia karmemora samideano William Thomas Stead, naskita en la 5a de julio 1849, en Embleton, kaj mortinta en la 21a de aprilo 1912 en la submariĝo de la ŝipo "Titanic". Li estis la plej konata, sed ne la sola me­diumo, kiu ricevis aŭ ricevas komunikaĵojn de la Spiritoj de vivantoj. Tamen, plej ofte la mediumoj ricevas Spi- ritojn de mortintoj; ĉar la Spiritoj de vivantoj povas sendi al ni sian penson per la poŝto, per telefono, per gazetoj kaj libroj, uzante sian propran korpon; tial, se oni petus mian opinion, mi proponus aldoni al tiuj di-

(*) "La Libro de la Spiritoj" aperis en la 18a de aprilo 1857, sed ne en 1853 kiel estas erare presite en la "Filozofia Vortaro". Ĝia eldono en Esperanto estas en preparado nun kaj aperos baldaŭ.

finoj la jenon: "...peranto inter la homoj kaj la spiritoj (plej ofte de mortintoj, sed ankaŭ de vivantoj)", por igi science pli preciza la difinon.

Laŭ la spiritisma doktrino, la mediumeco estas eter­na, kvankam la vorto estas nova; ĝi unue aperis en 1857a en "La Libro de la Spiritoj". La sama kapablo, nun nomata mediumeco, ekzistis en la profetoj, en la mistikuloj, en la fondintoj de religioj, en sanktuloj, en multaj geniaj homoj, kiuj konscie aŭ nekonscie ricevis inspiron kaj helpon el la spirita mondo. Do, la homaro tre multe ŝuldas al la mediumoj; sed ne nur bonaj Spi­ritoj komunikiĝas kun la homoj pere de mediumoj. Ankaŭ la malbonaj povas komunikiĝi kaj misgvidi la homojn; tial la religioj, ekde la tempo de Moseo, malfavoras la mediumecon. Sekve, la fakto ke iu verko estas medium- eca, ne signifas ke ĝi estas nepre bona; ĝi povas esti eĉ tre malbona, aŭ banala, ĉar ne ĉiuj Spiritoj estas bonaj, kleraj, saĝaj. Oni devas tre severe juĝi la ver- kojn de la Spiritoj, same kiel la verkojn de la homoj, ĉar Spiritoj estas ĉiam homoj, nur homoj, ne dioj. Mal- permesi la mediumecon ne estas eble, ĉar plej ofte la mediumo mem ne konscias pri siaj kapabloj; ili agas, parolas, skribas, sub influo de Spiritoj, sed opinias, ke li agas mem en plena respondeco. Do, eĉ la plej pasia malamiko de la mediumeco, povas esti mediumo nekonscia pri sia kapablo. Eble vi mem, Estimata Leganto, estas mediumo, kvankam vi neniam pensis pri tio. Mi opinias, ke mi neniel estas mediumo, sed eble mi eraras; eble mi ricevas pensojn, sentojn, influojn, - bonajn kaj malbon- ajn - de la Spiritoj.

Laŭ la spiritisma doktrino, ĉiu homo havas almenaŭ latentan mediumecon, kiu iam manifestiĝos. Kompre- neble, la mediumeco ŝuldas al la spiritisma doktrino nur sian nomon, sed ĝi neniel dependas de Spiritismo, aŭ de iu ajn doktrino; ĝi estas natura kapablo, kiel la in- teligento aŭ la energio. Per ekzercado ĝi povas grandiĝi,

sed ankaŭ la ekzercado povas efektiviĝi sen konscio pri tio. Kiam verkisto ekzercas sin en la verkarto, sam- tempe li grandigas sian mediumecon por ricevi verkojn de Spiritoj, eĉ se li neniel kredas je Spiritoj kaj nenion scias pri mediumeco.

Nu, nia respektinda samideano prof. Francisco Val- domiro Lorenz estas mem poeto kaj mediumo por spi- ritaj poetoj. Kiam li mem verkas poezion, li pensas, kalkulas silabojn, elektas rimojn, ŝanĝas verson tie ĉi, elektas sinonimon tie, malfermas kaj refermas vortarojn, en longa kaj pacienca laborado kaj pripensado. En la morgaŭa tago, li retralegas atente la poemon kaj re- poluras ĝin. En la tria tago li enpoŝtigas ĝin; sed post kvar tagoj li hazarde relegas la kopiaĵon de la sendita poemo kaj trovas ion nebona. Li tuj skribas leteron al la eldononto, kaj ordonas novan ŝanĝon.

Sed kiam li skribas kiel mediumo, li ne pensas, lia cerbo ne laboras, li nur aŭskultas kaj aŭdas la versojn, unu post alia, en malrapida diktado, kaj fine li aŭdas la nomon de la poeto. Li nenion kalkulas, nenion me- zuras, nenion elektas nek poluras. Do, li neniam povus konfuzi sian propran verkadon kun la verko de la Spiritoj, mediumece ricevita. Tian klarigon li donis al mi en leteroj kaj li legis tiun ĉi antaŭklarigon kaj ĝin kon- firmis per malgrandaj korektoj.

Li ne estas unika. Tra la tuta mondo estas me- diumoj, kiuj skribas librojn. Inter miaj intimaj amikoj estas alia tre estimata mediumo, kiu jam ricevis pli ol 20 volumojn tre ŝatatajn. El tiuj volumoj, kvar estas en versoj de proksimume 50 Spiritoj de tre konataj poetoj, kaj la ceteraj volumoj, en prozo, estas romanoj, novel- oj, rakontoj, sciencaj verkoj pri diversaj temoj, religiaj komentarioj. Tiu dua mediumo, kies nomo estas Fran­cisco Cвndido Xavier (legu: Fransisku Kбndidu Ŝavjer'), kontraŭe al S-ro Prof. Lorenz, estas tre juna kaj ne klera, sed modesta vilaĝano. Ricevitaj de tiu juna me- diumo estas kelkaj vere rimarkindaj historiaj romanoj, kiujn oni intencas eldoni en Esperanto tre baldaŭ.

Pri la spiritisma doktrino, du gravaj verkoj estas en preparado por baldaŭa apero en Esperanto; tial mi povas nun silenti. Lernemaj samideanoj trovos en tiuj volumoj la klarigojn, kiujn mi ne scias doni tie ĉi.

*

* *

La spiritisma doktrino konsilas ĉiam la preĝadon. Tial ke mi ne scius per propraj vortoj klarigi la preĝon, mi permesas al mi transskribi tie ĉi artikolon de fama moderna sciencisto pri la preĝo. La fama aŭtoro de la artikolo estas D-ro Aleksis Karrel, kaj la tradukon ni ŝuldas al S-ro Konstantino Nikolao Blasĉikov.

Tiu klarigo ŝajnas al mi oportuna, ĉar kelkaj el la ĉi-tieaj poemetoj estas preĝoj.

LA PREĜO ESTAS POVO

De D-ro ALEKSIS KARREL, kuracisto.

La preĝo ne estas nur adorado; ĝi estas ankaŭ nevidebla ekzaltiĝo de l' homa adorema spirito - la plej fortika ener­gia formo, kiun oni povas krei. La preĝa influo sur la homaj menso kaj korpo estas tiel demonstrebla kiel la in­fluo de sekreciantaj glandoj. Oni povas mezuri ĝian rezul- taton per termoj de l' aldonita fizika vigliĝo, per pligran- digita forto, per morala karakteraĵo kaj per la plej klara komprenado pri realecoj, kiuj substrekas ĉiujn homajn ri- latojn.

Se oni alkutimiĝas sincere preĝi, ties vivo tre rimarkinde kaj profunde aliformiĝas. Ĉar la preĝo markas per sia ne- detruebla signo ĉiujn niajn agojn kaj nian konduton. Oni povas vidi, en tiuj kiuj havas siajn internajn vivojn tiama- niere riĉigitaj, elportan trankvilecon, vizaĝan kaj korpan ri- pozon. Interne de ilia konsciencfundo ekbrulas flamego. La homo vidas sin mem. Tiam li eltrovas sian egoismon, sian stultan malhumilecon, siajn timojn, sian avidecon kaj siajn malsaĝaĵojn. Tiam li akiras senton de l' morala devo, intelektan humilecon. Tiamaniere komenciĝas anima vojaĝo al la graca regno.

La preĝo estas forto tiel reala kiel la gravitado de la Tero. Kiel kuracisto, mi vidis homojn liberiĝintajn el mal- sano kaj el melankolio per serena preĝa klopodado, post kiam ĉiuj aliaj rimedoj estis malsukcesintaj. Ĝi estas la sola forto en la mondo, kiu ŝajnas superi la tiel nomitan "naturan leĝon", kaj okazoj, kiam la preĝo faras tion, estas nomataj "mirakloj". Sed la miraklo konstanta, pli kvieta, okazas ĉiuhore ĉe viraj kaj virinaj koroj, kiuj eltrovis ke la preĝo donas al ili ĉiaman fluon de subtenanta forto por ilia ĉiutaga vivo.

Tre multe da homoj konsideras la preĝon kiel rutinan formalaĵon el vortoj, kiel rifuĝon por malfortuloj aŭ kiel infanan peton de objektoj materiaj. Bedaŭrinde ni misŝatas la preĝon konceptante ĝin en tiaj termoj kvazaŭ ni konsi- derus pluvon priskribante ĝin kiel ion, kio simple plenigas niajn ĝardenajn akvujetojn por la birdoj. Kiam bone kom- prenata, la preĝo estas matura kaj necesega aktiveco por la plej plena persona evoluado - la lasta kompletigo de l' homaj grandegaj kapabloj. Nur per la preĝo oni altiras tiun plenan kaj harmonian kunligon de korpo, menso kaj spirito, kiu donas al malforta homa estulo lian neskueblan forton.

La vortoj: "Petu kaj estos al vi donite" estas pruvataj de la homara sperto. Estas vere ke la preĝo povas ne re- vivigi mortintan infanon aŭ ne ĉesigi korpodoloron, sed ĝi, simile al radiumo, estas fonto de luma kaj ekscitanta energio.

Kiamaniere la preĝo nin fortigas per tia grandega dina- misma povo? Por respondi tiun demandon (forlasante la sciencan kampon) mi devas demonstri ke ĉiu preĝo havas ion komunan. Triumfaj hosanoj en grandioza katedralo aŭ modestaj petoj de indiana ĉasisto, petanta bonan ŝancon dum ĉasado, montras la saman veron: ke homaj estuloj serĉas pligrandigi sian limigitan energion direktante sin al la In­finita fonto de ĉiuj energioj.

Kiam ni preĝas, ni kunligiĝas al neelĉerpebla kaj mo- viga forto, kiu regadas la universon. Tiam ni petas ke parto el tiu ĉi forto estu aldonata al niaj necesoj. La peta ago mem plenigas niajn homajn mankojn kaj nin ekstarigas for- tigitaj kaj trankviligitaj.

Sed neniam ni devas alvoki Dion simple por kontentigo de niaj kapricoj. Ni eltiras multege da forto el preĝo kiam ni ĝin uzas ne kiel peton, sed kiel deziregon ke ni povu fariĝi pli similaj al Li. Preĝo devas esti konsiderata kiel la ago estadi ĉe Dio. Maljuna kamparano sidis, sola, sur la lasta benko de vilaĝa preĝejo. "Kion vi atendas?" oni de- mandis lin. Kaj li respondis: "Mi rigardas Dion, kaj Li rigar- das min". Homo preĝas ne nur por ke Dio lin memoru, sed ankaŭ por ke li mem memoru Dion.

Per kia maniero oni povas difini la preĝon? Ĝi estas homa klopodado por atingi Dion, partopreni kun nevidebla Estulo, kreanto de ĉiuj aĵoj, kiu estas superegaj vero, be- leco kaj forto, patro kaj elaĉetinto de ĉiu homo. Tiu ĉi preĝa celo ĉiam restas kaŝita al la inteligenteco, ĉar ambaŭ, parolo kaj penso, ne estas sufiĉaj kiam ni ekprovas pris- kribi Dion.

Tamen, ni scias ke, ĉiufoje kiam ni direktiĝas al Dio en fervora preĝo, ni plibonigas niajn animon kaj korpon. Estas neeble al iu homo preĝi, unu solan momenton, sen akiri ian bonan rezultaton. "Neniu jam preĝis iafoje", di- radis Emersono, "nepovinte eklerni ion ".

Oni povas preĝi ĉie. En la strato, en subtera fervojo, en kontoro, ĉe vendejo, en lernejo, tiel same bone kiel en izoliteco de sia ĉambro aŭ ĉe popolamaso en preĝejo. Ne ekzistas por preĝi ia priskribita tempo, loko aŭ pozicio.

"Pensu pri Dio pli ofte ol vi spiras", diradis Epiktetus, ia stoikisto. Por povi vere formi personecon, la preĝo devas estiĝi kutimo. Estas senvalore preĝi matene kaj vivi kiel barbarulo la reston de la tago. Vera preĝo estas vivma- niero; la plej vera vivo estas, laŭlitere, preĝa vojo.

La plej bonaj preĝoj similas al improvizaĵoj de talentaj geamantoj, ĉiam traktantaj la saman temon, sed neniam di- rantaj la samajn vortojn. Ni certe ne povas esti tiel kreant- aj per la preĝo kiel Sankta Tereza aŭ Bernardo de Clairvaux; ili ambaŭ elfluigis siajn adoradojn per paroloj de mistika beleco. Feliĉe, ni ne bezonas ilian elokventecon; nia plej sensignifa impulso al preĝo estas akceptata de Dio. Eĉ se ni estas netolereble mutaj aŭ se nia lango estas troŝarĝita de vaneco aŭ senutileco, niaj plej nekompletaj laŭdaj silaboj estas akceptataj de Li kaj Li nin kovras per pluvo de fort- ikigantaj manifestacioj de Sia amo.

Hodiaŭe, pli ol iam antaŭe, la preĝo estas necesa ligilo en homaj naciaj vivadoj. La rimarkinda manko de religia sento alkondukis la mondon al bordo de l' detruo. Ni bedaŭ- rinde forlasis neelvolvita nian plej fundan fonton de l' povo kaj perfektigo. La preĝo, baza spirita ekzercado, devas esti aktive praktikata en nia privata vivado. La neglektita homa animo devas estiĝi sufiĉe forta por regi denove. Ĉar, se la preĝa forto liberiĝos kaj estos uzata en la vivo de ĉiu viro kaj virino, se la spirito deklaros klare kaj kuraĝe sian celon, tiam ekzistos ia espero ke niaj preĝoj por plibona mondo estos responditaj.

Memkompreneble la preĝo estas komuna al ĉiuj re- ligioj. Eĉ la pozitivaj filozofoj, de la Skolo de Aŭgusto Comte, preĝas kaj havas libron de belaj preĝoj, kvankam ili ne kredas je Dio kaj la senmorteco de la animo. Do, preĝo ne estas aparta apartenaĵo de la Spiritismo, sed ordinare la spiritistoj estas en konstanta preĝado kaj kredas, ke per senĉesa preĝado ili ĉion bonan atingas.

*

* *

Al vi, esperantista Leganto, certe interesas scii ankaŭ ion alian, nome: kion la spiritisma doktrino instruas pri nia mondlingva ideo. Do vi estu pli pacienca ol la aliaj kaj legu plu.

Spiritismo instruas, ke la loĝantoj de nia planedo estas ĉiam la samaj Spiritoj en longa serio da reenkar- niĝoj. Ĉiu enkarniĝo estas lerneja tago; la Spirito lernas kaj progresas ĉiam en sentoj kaj inteligento, morale kaj intelekte; tial venos tempo, kiam ĉiuj loĝantoj de sur la Tero estos atingintaj la progresan ŝtupon, kiun la nunaj esperantistoj jam atingis. Tiam ĉiuj deziros lingv- on internacian kaj lernos ĝin. Laŭ la spiritisma doktrino, do, la ideo de Esperanto nepre venkos la mondon; sekve, ĉiu klera spiritisto defendas Esperanton. En Bra- zilo, la ĉefa spiritisma Federacio de Asocioj laboras por la disvastigo de Esperanto, same kiel por la diskonigo de Spiritismo.

En januaro de 1940, mi ĉeestis spiritisman kunsidon en la urbeto Pedro Leopoldo, kaj la Gvidanta Spirito skribis fervoran mesaĝon pri nia laborado kaj min frate salutis kiel propagandiston de Esperanto. Jen traduko de tiu mesaĝo:

LA MISIO DE ESPERANTO

Dum la multnombraj aliformiĝoj de la mondo, ne mal- multaj estas la centroj, kiuj sin instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni kons- tatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigante la vojon de l' civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l' estonteco, kvazaŭ konstruantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn. Estas tiuj ja la la­boristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la venontan jarmilon, mi deziras mencii Esperanton, fratece ĉirkaŭprenante nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo al la Dia determinismo de l' taskoj ricevitaj en la lumo de l' spirita mondo.

Jesuo deklaris, ke Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel Spiritismo en sia formo de Kon- solanto ne starigis sin por elpeli la ekzistantajn religiojn. La Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron kaj reenkonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi trura tempo por la mondo, kiam ĉiuj moralaj valoroj de la mondo estas ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de l' perforto, kiuj ebriigis la cerbon de l' nuntempa civili- zacio, kiel maldolĉa veneno pereiganta la energion de mal- juniĝinta korpo. Esperanto ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta tasko de unuigo kaj kunfrat- igo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo estas kon- kordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj sinoferadis por la dia idealo de l' homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.

La Helpa Lingvo estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj sur nia planedo malriĉiĝinta je spi- ritaj valoroj, en la nuna momento de apartigemo, de aŭtark- io, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo. La ekzemplo de l' moderna Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora si- tuacio: Ĉiuj popoloj havas entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj paroladoj pravigas tiun aŭ alian decidon de siaj re- gistaroj. La nacioj estas grandaj tribunoj, kie ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan krimon, se ĝi nur estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Eŭropo, tiu patrina noblega es- taĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, kiu instruis kaj edukis altigante la spiriton de la mondo, tiu havas neniun advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita koro, ĉar la landlimoj apartigis ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiun dezerton malĝojigan por la koroj, kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.

Ja, en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion, ĉar ĝi faciligas la interŝanĝon de la universalaj valoroj.

Ĉu revo? Ĉu propagando nur per parolo? Ĉu nova mo- vaeo por starigi ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de malatentaj spiritoj; sed nur de l' mal- atentaj, kiuj atendas la ĝeneralan aliĝon por poste eldiri sian sanĝenan elekton. Tamen tiuj, kiuj serĉas la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos trovi en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sankt- aj efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo, elstarigante la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca sento, kiu venas el la Dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de l' homa evoluado.

Esperanto estas leciono de l' frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la penson de la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta senco mi diras: "ni lernu ĝin", ĉar ni ankaŭ estas viaj laborkunuloj, kiuj jam akiris la es- primon de l' universala penso, kaj al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke tiamaniere ni organizadu sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.

Dio estas adorata de la homoj tra multnombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj kaj religioj, ĉiuj celantaj la mirindan bonon de l' esenca unueco. Ni kopiu tiun saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo de la esprimo, malgraŭ la diverseco de l' procedoj per kiuj vi esprimas viajn pensojn. Tiu tuta penado apartenas al la justa frateco kaj nun, pe- tegante al Jesuo, ke Li benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante la penadon lian kaj de liaj labor- kunuloj en la sama tasko, kiu estas al ili donita de la spiritaj energioj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉiploj de Kristo, la refortigantan benon de Lia amo.

EMMANUEL.

Laŭ la instruoj de la Spiritoj, D-ro Zamenhof estis sendita de Dio al la Tero, kiel granda Misiisto, por pli- rapidigi la progreson de la homaro; do li estas Spirito multe pli alta ol la ordinaraj loĝantoj de la Tero, kaj la sinceraj helpantoj de D-ro Zamenhof ankaŭ enkarn- iĝis kun la difinita tasko labori por la homaro pere de Esperanto, kvankam tiuj helpantoj ne estas superaj Spi- ritoj, kiel la Majstro. Pri tio aludas Emmanuel, salu- tante nin esperantistojn. En tiu senco, nia laborado por Esperanto estas iel sankta laboro al ni difinita de Dio.

ISMAEL GOMES BRAGA

unua parto

O R I G I N A L A Ĵ O J

Antoni Grabowski, inĝeniero, nas- kiĝis en Nowe Dobre (Pomeranio) en la 11-6-1857 kaj mortis en Var- sovio en 4-7-1921. La plej fama esperantista poeto de sia tempo, li grande influis en la formado de la lingvo kaj literaturo de Esperanto. Liaj verkoj estas klasikaj kaj citataj kiel modelo de stilo en egalrajteco kun Zamenhof.

HO POLUJO!

Polujo, patrolando de Sufero! Ĝis kiam fluos de gefiloj ciaj amaraj larmoj, kaj la malespero tentados cin per kruelaĵoj siaj?!

Ho Dio, kiam via mano benos patrujon mian, redonante pacon?! Ha! kiam de sanig' la tago venos?! Ĉu ne meritas ĝi la bendonacon?!

Martira lando! La sufer' purigu vilaĝojn, urbojn ciajn, el eraroj, l' animojn de l' nacio unuigu kaj ĝin konduku re al gloraj faroj!

7/8/1943

Antoni Grabowski.

AL BATALO!

Eksonis voko de l' Ĉefgeneralo de la spiritsoldatoj:

"Al batalo! Defendu nin kaj tutan la homaron, defendu la plej bonan idearon! Jam proksimiĝas la decida horo de l' venko, proksimiĝas jam la gloro de l' reekbrilo de l' libera mondo kaj de l' ĝojkanto de l' frateca rondo. La nuboj de l' mallumo maldensiĝas, blasfema la perforto malfortiĝas; batalu nelacante, Di-armeo, ĝis malaperos de l' sklavig' l' ideo! Al ĉiuj homaj entoj kaj nacioj libero floru post la tragedioj teruraj de l' milita uragano!"

Kaj la spiritoj, kun la ben' de l' mano de Kristo, ekbatalis laŭ ordono sub la standardo de la ver' kaj bono.

8/8/1943.

Antoni Grabowsi.

REVOJ

Ne nur la surter-loĝantoj revas pri plibona sorto kaj feliĉo, kiu iutage veni devas, aŭ pri amo, arto, scio, riĉo.

Ankaŭ ni en la spirita mondo ofte revas pri estonto tia, kiam via mens' en ama ondo levas sin al alta sfer' vizia.

Kaj ni revas pri la temp' feliĉa, kiam ĉiuj spiritentoj estos puraj, saĝaj kaj kun am' sufiĉa Di-fajreron en si manifestos.

Tiu Di-fajrero estas nia plej valora Dia vivdonaco: ĝi nin unuigas, per magia forto ĉiujn en la vol' kaj paco.

18/8/1943

Antoni Grabowski.

KURAĜON!

Kuraĝe antaŭen, ho fratoj amataj! Ne perdu la fortojn, dubante pri l' vero! La dubo kondukas al la senkompataj furioj perfidaj de l' fi-malespero!

Ne estas ja sonĝo, ne estas ĥimero ĉi tiuj paroloj, al vi direktataj el nia rilate pli alta ĉi sfero: ver-fakt' ili estas, kaj ne mensogataj.

Ĉu l' mondo ricevos ja ilin kun moko, ĉu diros ja multaj ke vi iluzias? Ne timu, kuraĝe aŭskultu, la voko

de l' vero ne trompas, ĝi ne fantazias. Laŭeble daŭrados paroli la mondo spirita al la laborema fratrondo.

3/9/1943

Antoni Grabowski.

MIA PREĜO

Tra la mondo raŭka vento blovas ĉiam pli; plivastiĝas la turmento de l' milit-furi'.

Ke revenu pacaj tagoj, Dion petas mi; ke jam ĉesu tiuj plagoj de l' infer-orgi'.

Preĝas mi, ke l' Idealo alta de l' Mesi' iĝu, homoj, plenrealo baldaŭ, inter vi.

Fratoj, mian vokon aŭdu de sincera pi'; vivu tiel ke vin laŭdu l' anĝeloj de Di'.

15/9/1943

Antoni Grabowski.

POEZIO

Poezi', birdet' ĉiela, sonu via kanto bela pri la pura am' fidela, pri la bono kaj la vero, lumbrilindaj sur la tero, kiel en spirita sfero!

Poezio, de l' animo vi muziko, ritmo, rimo, lingvo de la mond-senlimo, kantu pri l' esper' de l' koroj, pri iliaj ĝoj', doloroj, de l' progreso pri laboroj!

Kantu pri la Di-ordono, pri l' feliĉo de la bono, pri la beno de l' pardono, de l' estonto pri l' vizio, de l' malbon' pri l' iluzio: vivu, vera Poezio!

16/9/1943

PREĜO DE PENTANTAJ SPIRITANIMOJ

Ho Dio, plej bona estulo el ĉiuj spiritoj ajn, kiuj pensadas kaj sentas: Ke Vin ne konadis ni kiel Bon-eston, pardonon ni petas kaj vere ni pentas.

Ho Dio, pardonu, ke false ni kredis, ke Vi propravole nin punas, turmentas, aliajn pro pio ĉielen levante: pardonon ni petas kaj vere ni pentas.

Ke ni multafoje surtere enfalis en pekojn, per kiuj Memamo nin tentas, ke ni egoisme, fiere vivadis, pardonon ni petas kaj vere ni pentas.

Ke la proksimulojn ne ĉiam ni amis, sed sekvis la leĝojn ni, kiujn inventas spirito malama, flatema, venĝema: pardonon ni petas kaj vere ni pentas.

Ke bonon ne faris, malbonon ne baris ni iam, sincere ni nune lamentas, pardonu, ho Dio! Pro l' bono batali, suferi kaj venki volante, ni pentas.

INFERO KAJ ĈIELO

Post longaj jaroj de l' posttomba vivo, dum kiuj mi studadis l' Astralujon kaj pensis pri l' aktivo kaj pasivo de l' agoj jam faritaj, halelujon mi kantas al la Tutmond-Arkitekto pro Lia granda Amo kaj protekto.

Ne lasas Li perei per la morto l' animon, sed okazojn al ĝi donas puriĝi kaj progresi laŭ la forto de l' volo de l' anim', se ĝi pardonas la ŝuldojn, de aliaj terestuloj al ĝi faritajn, eĉ en akumuloj.

La teran mondon l' Astralmond' reflektas, sed ja en pli maldensa materio; surtere kion faris ni, efektas ĉi tie nin per sia emocio; l' animo trovas en si mem l' inferon aŭ ĉielon, aŭ ties esperon.

21/9/1943

ELREVIĜO

Dum la vivo sur la tero ĉiu homo revas, kaj en ĉiam pli levita grado, pri feliĉo ia, sub diversa nomo, kiun ĉirkaŭflugas lia pripensado.

Revas la junul' pri ĉarma junulino kaj kun ŝi pri l' ĝu' de horoj idiliaj; revas pri l' fianĉ' amata la knabino kaj pri la estontaj ĝojoj familiaj.

Multaj viroj revas pri la fam' kaj gloro, pri l' posedo de riĉeco l' avaruloj, laboristo pri la gajno per laboro, pri l' ĉiel' ripozplena la piuloj.

Kiom ofte tamen venas l' elreviĝo! Kiom ofte estas vana la espero, kaj la revo restas sen efektiviĝo, kaj anstataŭ ĝuo venas nur sufero!

Ĉar persona ĝuo estas nur ĥimero, se ĝi ne aliĝas al la bon' homara; nur la revo pri l' justec' kaj vero donas fruktojn, sen la elreviĝ' amara.

HO DIO, VENU VIA REGNO !

Eterna Kreanto, de l' mondoj nutranto, Sinjoro de l' Vivo, plej alta reganto, ni pentas humile, se estas utile, permesu ke ĉie kaj ĉielsimile vastiĝu la kono de amo, pardono, aŭdiĝu la voko de Via admono, fariĝu la preĝoj de l' popoloj, reĝoj reflektoj de Viaj ordonoj kaj leĝoj! Ke ĉiuj komprenu la leĝojn, eltenu la provojn, kaj Via Regad' al ni venu! Ekreĝu surtere, interne, ekstere Frateco kaj Amo, kaj reĝu prospere! Post nokto malhela eklumu la bela, afabla de l' suno vizaĝo fidela! Post tempoj amaraj, post nuboj malklaraj alvenu la regno de l' lumoj homaraj, fratec' de nacioj, la am' de ver-scioj, libero, tolero, la pac' de konscioj!

5/10/1943

Antoni Grabowski.

JUĜADO DE ANIMO

Animo, de l' tero veninta astral-regionon, aperis sentime, jen, antaŭ juĝistoj spiritoj. Demandis ĉi tiuj: "Surtere ĉu faris vi bonon? " Respondo: "Mi vivis laŭ leĝoj de l' land' ordonitaj."

De Dio ordonojn do ĉiujn ĉu vi observadis?

"Sendube; mi kredis, ne pekis; mi pie preĝadis " Ridete respondis la ĉefo de l' just-juĝistaro:

"En via memoro ne brilas ja vera bonfaro, ĉar ĉion faratan faradis vi nur propracele; aliajn personojn neniam vi amis fidele, ne helpis, ne donis konsilon, ne donis konsolon, al homoj malriĉaj, malgajaj ne montris bonvolon; neniam vi sentis kompaton al fremda doloro, kaj kiel moralo vin regis nur ŝajna honoro. Ekpentu, pensante pri ĉiuj okazoj perditaj dum via tervivo, dum horoj ĝojamaj kaj spritaj; el viaj deziroj nun sole homamajn selektu kaj por renaskiĝi surtere, kondiĉojn elektu!" L' animo ekkonis justecon de tiu juĝado kaj pentis, jam preta por nova surtera vivado.

15/10/1943

Antoni Grabowski.

KIO ESTAS LA NATURO?

Kio estas la Natur'? demandas kaj kun rajto nia bona frato. Multaj homoj pri l' Natur' parolas, sed ĝi tamen restas nekonato. Multaj opinias, ke ĝi blinda ago estas de la hazardaj fortoj, kiujn nur regadas la neceso, fora de la bon' kaj de l' komfortoj. Sed Naturo estas laborejo de Spiritoj tre inteligentaj, kie estas ĉiuj elementoj de la viv' por entoj kompetentaj; kie trovas la kreantaj pensoj la necesan kre-materialon por estaĵoj ĉiuj senorganaj kaj organaj, kaj eĉ la vualon materian kaj astralfluidan, kiu vestas la spiriton puran; sed por krei estas ja necese arte regi ĉion ajn naturan.

15/10/1943

Antoni Grabowski.

AL LA ATEISTOJ

I

Vi, fratoj, kiuj diras ke je Dio ne povas kredi vi, ĉar en nenio sur via tero Li sin manifestas, ĉar se Li vere bona, justa estas, en la plej alta kaj perfekta grado: - vi la kontraŭon vidas dum vivado, malbonon, maljustecon kaj malveron venkantajn bonon, semantajn suferon, mokantajn pri l' justeco kaj fidelo, ĝojantajn pri l' milito kaj kruelo! Vi parte pravas, tamen vi eraras pensante ke, se malbonaĵojn faras la homoj, respondecon atribuas fat' al neniu; aŭ, se iuj ĝuas kaj ĝojas, kaj aliaj ĝemas, ploras, ke justa leĝo tion ne memoras! Vi agnoskadas, ke la Universo, en kiu l' astroj estas bela verso de ritmaj movoj, orde kalkulitaj, miriĝas de la pensoj eruditaj; do diru: ĉu hazardo kreis ĉion? ĉu vi ne vidas krean Energion, movantan sin laŭ leĝ' de Forta Penso?

Kaj kiu pensas? La Spirita Menso. Nu, Dio estis ĉiam, kaj nun estas kaj ĉiam estos Tio, kio restas post la senigo de l' malbonaj ecoj en bona verko; Li ne estas pecoj de bono kaj justeco, sed la Tuto. Racio estas Lia atributo plej alta, kaj estaĵo kolektiva Li estas, ĉiam saĝa, ĉiam viva. En Li ni estas, eĉ se senkonscie kaj ĉio ja en Li ekzistas ĉie. La oceano estas granda maro de akvogutoj, kaj en la gutaro la akvo garas de l' gutoj l' ekziston samkiel Di' de l' mondoj la persiston. Li estas ja la Suno de l' spiritoj; radioj Liaj estas la kreitoj. Frat' ateisto, fermu la Biblion kaj legu la Naturon kaj Racion, se vi bibliajn vortojn ne komprenas, en kiuj vin homvortoj prave ĝenas. En vi mem serĉu Dion! Vi Lin trovos, se Ver' kaj Amo vian penson movos.

10/12/1943

Antoni Grabowski.

AL LA ATEISTOJ

II

Ĉu vi Unuon, la abstraktan vidis? Ĝin ne vidante, ĉu vi do decidis ke ĝi ne estas absolute, frato?! Ho ne! ĉar estas ĝi la postulato de ĉiuj nombroj, tutaj kaj frakciaj, samkiel Dio estas de l' raciaj kaj senraciaj ĉi estaĵoj l' esto: ĉu ne konvinkas tiu ĉi atesto? En ĉiuj nombroj vivas la unuo, kaj Di' en l' universa Evoluo. Lernanto faras ja erarojn multajn, sed korektante ilin, la okultajn de la scienco leĝojn li ekkonas: eraro korektita lin admonas ke li pripensu, ĉiam pli progresu kaj l' akiritan scion ne forgesu! En eta semo granda arbo dormas, en bonon la malbonon Leĝ' transformas, per kiu la Justeco disdonadas de l' agoj la rezultojn kaj persvadas l' animon erarintan, ke ĝi pentu, suferu, de l' justec' la pezon sentu, se ne en sama viv', do en alia, ĉar Renaskiĝ' lernejo estas dia, necesa por l' animoj neperfektaj en mondoj materiaj kaj objektaj. Infanoj amas ludi, ne labori;

post tempo lernas legi kaj memori; l' animo progresinta ne bezonas plu lecionojn, kiuj al ĝi donas pasioj kaj suferoj de la tero: ĝi tiam pasas al pli alta sfero. Ĉu ja ne bona estas tia ordo? Ĉu la raci' ne estas en akordo kun tiu ordo, kiu ĉiujn savas kaj fine ĉiujn vivmakulojn lavas? Pripensu, fratoj: la raci' kaj l' astroj instruas pli pri Dio, ol la pastroj.

11/12/1943

Antoni Grabowski.

KRISTNASKA MESAĜO

En la tuta mondo la kristana rondo en preĝej aj festoj kaj per korespondo Kriston rememoras, multaj Lin adoras, kaj la sonoriloj en ĝojkant' sonoras.

Sed malmultaj scias, ke - se l' mond' mencias tiun sanktan Nomon, Lin ĝi ne konscias - Kristo, la Mesio de l' plej bona Dio, venis al la mondo, alta kun misio:

instruadi Veron, de l' spirit' Liberon, al ĉiela vivo similigi Teron. Per naskiĝ' humila, per labor' utila, per la granda amo, per instruo brila

montris Li la vojon por atingi ĝojon veran, kaj forlasi jam la lastan fojon dubojn kaj eraron, de l' malbon' la maron, kaj per sinofero servi la homaron.

Estu la instruo viva de Jesuo klara vojo al la homa evoluo de infano plora al la vir' labora, de la mort-elspiro al Spirito glora!

Antoni Grabowski.

PASKA MESAĜO

Kiam proksimiĝas ree paskaj tagoj, la kristanajn korojn vundas pentosagoj; oni rememoras pekojn kontraŭ Dio kaj la doloregan morton de l' Mesio; sed en ĝojon baldaŭ ŝanĝas sin la pento, ĉar la Krucumito glore venkis Morton kaj al ni promesis la plej bonan sorton en ĉiela regno, homa se l' animo Lin konfesos krede, kun konfid', sen timo. Pentu pro la krimaj pekoj, ho homaro, ĉar de ili plenaj estas ter' kaj maro! De kruel-besteco brulas fajra flamo, ĝemas sur la kruco la Frateca Amo. De la kruc' deprenu ĝin, ho bonaj koroj, ke ĝi reviviĝu post la mort-angoroj. Sen la frata Amo tuta mond' pereas, nur Frateco Pacon sur la tero kreas.

27/3/1944

Antoni Grabowski.

KIAL VI PLENDAS?

Kial vi plendas, se l' Fato sendas al vi suferon, kiam atendas vi ĝojan pacon kiel donacon, sed nur ricevas ploron kaj lacon? Ĉu vi ignoras, kial doloras kion l' esperon, koron traboras? Granda la koro, malgraŭ angoro, se ĝi kontenta post la laboro de sia faro por la homaro sentas mielon eĉ en amaro. Ne decas plendi, faton ofendi kaj siajn ŝuldojn karmajn defendi. Juste la Leĝo, malgraŭ la preĝo, regas pli forte ol ĉiu reĝo. Ĉiu malbono, bono kaj kono de l' malriĉul' , aŭ gloro de l' trono, ĝuo aŭ larmo, estas de l' Karmo debet', kredito, puno aŭ armo. Nek ĝojtrezoron, nek fatfavoron esperu, kaj ne timu doloron! Faru la devon, ŝatu la revon, de l' fat' atendu justan ricevon, laŭ karma konto, eĉ sen volonto, en nuna vivo, aŭ en l' estonto.

29/12/1943

KIAL PREĜI?

"La karma Leĝo, malgraŭ la preĝo regas pli forte ol ĉiu reĝo." Tiel mi diris, kaj vi deziris ke mi ekspliku, ĉu mi disŝiris tiel la pian kaj religian fidon al preĝo, tre tradician? Ne, mia frato; ĉar se la fato, malgraŭ la preĝo, nur postulato estas de l' agoj, ĝiaj justpagoj ankaŭ rilatas al mens-imagoj, al homaj sentoj, al veaj pentoj kaj al la venko super la tentoj. Preĝo influas, sed ne detruas kion la Karmo justa konstruas. Preĝi ne ĉesu, sed ne forgesu ke ne sufiĉas, ke vi promesu puriĝi vere, sed ke sincere tion plenumu, kaj malfiere! Preĝu kaj kredu, al pek' ne cedu, por havi bonon, bone procedu! "Ne decas plendi, faton ofendi kaj siajn ŝuldojn karmajn defendi."

30/12/1943

Antoni Grabowski.

da Cruz ŝtatoficisto, Ŝtato Sankta

Souza, naski- Kata-

e

1862 kaj mortis en

Joгo brazila ĝis en rina en

1898. Ido de sklavoj, negro, li tamen estis genia poeto kaj pensulo ĝis nun tre estimata en Brazilo.

AL LA KARAJ FRATOJ E SPERANTISTAJ

I

El la regno de la ombroj venas mi al vi, ho karaj ide-fratoj, suferantoj kaj persekutatoj, kiujn fat' severa peze ĉenas.

Vi rigardu kiel morte svenas jam la mondo de la renegatoj de Jesuo, kiuj nun sub batoj de l' justeco dia sin malbenas

Kio restas el la falsa gloro

de l' mortanta civilizacio

sen amanta kristancec' de l' koro?

Kion kreas materi-scienco? Ruinaĵojn nur, se ĝi sen Dio konstruadas, kaj sen konscienco.

4/7/1943

Joгo da Cruz e Souza.

II

Sen konscienco vivi sur la tero kaj sin vuali en la egoismon signifas fali certe en abismon malluman de postmorta korsufero.

Ho! vana estas ĉiu sav-espero, se malvarmega kredo faras skismon de la karito kaj la kristanismon kripligas per milita glav' el fero.

Surtera vivo estas ja batalo

de la spirito kontraŭ la fatalo

de l' tentoj de l' malbono kaj malvero;

feliĉa estas kiu, batalante

per am-armiloj kaj sin mem venkante,

triumfe venos al la luma sfero.

AL LA KARA FRATO ISMAEL GOMES BRAGA

dediĉas Joгo da Cruz e Souza

Denove venas mi, jen, kun soneto en la belsona lingvo Esperanto, taŭganta por la verso kaj por kanto, estante bona ilo de l' poeto.

Mi venas kiel spirita frateto por diri al la firma batalanto por ver' kaj kontraŭ iluzia vanto: "Vin ne timigu de l' skeptik' rideto;

"Vin ne timigu de l' dubantoj krio, "nek ajnaj malhelpantaj embarasoj. "Antaŭen, frato! Kun konfid' je Dio!

"Laboru por fratec' de ĉiuj rasoj, "de ĉiuj homaj landoj kaj nacioj; "vin helpos de l' Ĉiel' la simpatioj "

6/7/1943

REMEMORO

En mia lasta vivo sur la tero mi estis negro, fil' de sklav' humila; la vivo estis por mi malfacila, eĉ kiam mi vivadis en libero.

Dum miaj pezaj horoj de sufero revadis mi pri fato malsimila, kaj tiaj revoj igis maltrankvila la koron, proksiman al malespero.

Postmorte venis al mi la ekkono de l' kaŭzo de l' sufero, ĉar la agojn antikvajn vidis mi, kaj la repagojn.

Pagante ŝuldojn, venas la pardono; kaj dolĉa estas ĉiu rememoro de ĝoj' vivita kaj pasinta ploro.

ANIMO LIBERA()

Singulto ĝoje ĉarma de magio trakuras la spiriton en dizerto for de l' katenoj pezaj de l' dezerto de l' mond' de ombroj kaj de agonio.

Libera la anim', kun ĝoj-ebrio forgesas la dolorojn de l' malcerto pasinta kaj mergiĝas en koncerto de novaj, lumaj mondoj de vizio.

L' anim' libera, jam savita, pura, l' aŭroron vidas post la nokt' obskura, per admirinda rigardad' interna;

penetras la mondon de l' senmorteco, ĉe kantoj de lumbril' kaj libereco, tra la pordegoj de l' belec' eterna.

10/7/1943

Joгo da Cruz e Souza.

( ) Tiu ĉi soneto kaj kelkaj aliaj aperis unue en la

portugala lingvo, ricevitaj de la mediumo Francisco Cвndido

Xavier; nun la Spirito mem tradukis ilin kaj diktis en Esperanto al la mediumo F. V. Lorenz.

PRI LA VIVO DE LA SPIRITOJ

Vi, homoj, volas scii kion faras l' animoj, de l' terkorpoj disigitaj? Ĉu ili dormas, aŭ ĉu la benitaj al Dio pie kanti malavaras?

Amikoj, aŭdu kion mi deklaras: En niaj sferoj vane tiaj mitaj ideoj serĉiĝadus, ĉar spiritaj agadoj sur pli bonaj bazoj staras.

L' animoj devas lerni kaj progresi: ni lernas sanktajn diajn leĝojn koni, puriĝi, ami, helpi kaj pardoni,

malbonojn ricevitajn plenforgesi; riproĉoj konsciencaj nin purigas, sincera pent' al Dio nin alligas.

25/7/1943

Joгo da Cruz e Souza.

NE PLENDU!

Ne plendu, ho amiko, ke sufero fariĝis cia ĉiutaga pano; ne plendu ke malvarma uragano velkigas al ci florojn de l' espero.

Sufero estas leĝ' de l' nuna tero por kresko de l' animo de l' kristano, necesa kiel la aer' por sano kaj kiel la laboro por prospero.

Sufer-elteno estas prova ŝtono, pruvanta de l' anim' la puran oron; per pacienco, amo kaj pardono,

sen plendi, plibeligu cian koron kaj ĝin oferu, kun la preĝ' de l' faro, de l' pura Idealo sur l' altaro.

1/8/1943

Joгo da Cruz e Souza.

MIGRADOJ DE L' ANIMO

Ne scias la plimulto de l' homaro ke Vivo estas spir' de l' Dia Kre'; tre multaj mensoj, ĉu pro kulp' aŭ ne, eraras kaj persistas en l' eraro,

pensante ke netrairebla baro ekzistas inter morto kaj ide'; kaj eĉ postmorte iuj dubas tre pri la reveno al la ter-scenaro.

Sed ĉiuj, kies mensoj vidas klare, komprenas ke post nokto tago venas, kaj renaskiĝ' post morto rekatenas,

ĝis levos sin l' anim' al Di' memstare kaj, de la egoismo purigite, eniros lumajn sferojn, memmerite.

1/8/1943

Joгo da Cruz e Souza.

KION INSTRUAS LA MALBONO

"Se mi scius, kie ja loĝadas Dio", diris iu animeto sen plensaĝo, "kurus mi al Li rapide, kun kuraĝo, "kaj mi Lin humile petus pri ĉi-tio:

"Ke forigu la Tutpova Energio "el la mond' malbonon, kaj el ĉiu aĝo, "kaj ke estu anoncata la mesaĝo: "- La malbon' pereis - al la homsocio."

Mi respondis: "Via volo, kara frato, "estas bona, tamen, via dezirato "tre eraras, ĉar racio nin instruas,

"ke malbono ĉiu sin per si detruas, "kaj dum ĝi aperas, ĝi avertas nin "ke ni mem en bonon transformadu ĝin."

2/8/1943

Joгo da Cruz e Souza.

LA TROMPIĜO DE L' SINMORTIGINTOJ

Bedaŭrinda estas tiu homanimo, kiu la fadenon de la terekzisto trancis propravole, ĉu pro malpersisto en sufero, ĉu pro falsa hont' aŭ timo.

Respektinda estas l' intermonda limo, kiun gardas ja la mortanĝel'-pordisto, obeanta la ordonojn nur de Kristo; propravole ĝin transiri estas krimo.

Trompas sin l' animo, kiu malesperas: el la korp' fuĝante, ĝi sin mem liveras al daŭrigo de la suferad' amara,

kiun ĝi elteni sur la ter' ne volis; ĝia ago la fatpezon ne abolis, prokrastiĝis nur la pago sort-ripara.

4/8/1943

Joгo da Cruz e Souza.

SE VI VOLAS...

Se vi volas ke feliĉo de l' etero venu al vi el la mond' nelimigata, estos vi surtere fil' nekomprenata de l' Turmento edziĝinta kun Mizero.

Vivos en domaĉ' malgaja de l' Sufero, de l' Ĝemado, de l' Doloro senkompata; de l' monduma ĝu' vi estos forgesata, vundoplena, dua Ijob sur la Tero.

Kaj vi estos ĉe la homoj fiaborto, de la amarecoj kaj de l' malkomforto, arestita en malliberejaj kradoj;

Sed je iu tag' la pordoj el bril-oro al vi malfermiĝos kaj de l' lum' trezoro de l' eternaj, feliĉegaj Di-benadoj.

4/8/1943

Joгo da Cruz e Souza.

NIA MESAĜO

Mesaĝon ĉi pri l' vivo kaj espero ni el la mondo senmorteca sendas al la homaro, kiu ĝin atendas, lekcion lumigantan pri la vero.

La voĉon el la Promesita Tero aŭskultu, ekzilitoj, kiuj plendas; jen kun ondet' lumanta ni etendas al vi la brakojn el lumplena sfero.

Laboro nia tuta en vi celas firmigi kredon, kiu ne ŝancelas sur via vojo de la prov' dolora.

Ke vi venkadu la ŝanĝeman sorton, amante virtojn, aŭdu nian vorton pri l' releviĝoj de l' animo glora.

4/8/1943

Joгo da Cruz e Souza.

K. Pri tiu ĉi poeto ni nenion po­vas diri nun. En estonta eldono de tiu ĉi libreto, ni mem aŭ niaj pos- teuloj diros ion.

KIAM VENOS HELA TAGO?

Nigra nokto nubinunda. Vintra vento boje blovas, veajn versojn fajfe dormas ronkajn rimojn hundoj hurlas. Nokt' inundas nun naciojn; fi-fier-furioj fulmas, kanonpafoj tondre trafas, tero en detruo dronas. Ĉu ĉi tagoj de turmentoj venis veki el dormado la animon de l' homaro, veki ĝin al vera vivo? Ĉu l' ĉiel' la nigrajn nubojn fordispelos per doloroj, kaj komencos fine fidi homoj al la ben' de l' bono kaj kreiĝos nova mondo kun konkeroj de l' kor-kredo?

PACIENCO

Vokas voĉ' de vivaj vortoj, vibras vok' en vaga vento: Kien kuris firmaj fortoj de koram' kaj sankta sento?

For disflugis fidofloroj, militmonstro mondon mordas, de l' maldolĉaj dubdoloroj la korkordoj ne agordas.

Ĉu l' ĉiela Dio dormas, veon nian ne vidante? Ŝanceliĝas ŝip', ĉar ŝormas, move muĝas mar', ŝaŭmante.

Luktu ni, sen lac' laboru, firme, fajre, fratoj, venki penu, ne veploru, eĉ se pluvas fataj batoj.

Fabelforto fepotenta povas tegi tutan teron: estas lukto pacienca, ne perdanta la esperon.

DU GLORAJ DATOJ

Je l' dekkvara tago de Julio

memorigas nin la Historio

pri du datoj, ambaŭ vere gloraj:

pri l' naskiĝo de l' revolucio

de liberamanta la nacio,

kun eventoj gravaj, sed doloraj;

tiu dat' al Eŭrop-okcidento

nin transportas, en la mens' kaj sento,

kie falis malliberaj muroj,

de l' tiranaj rajtoj kaj torturoj.

Pasis poste preskaŭ jam jarcento,

kiam en Eŭropa Oriento,

ankaŭ je l' dekkvara de Julio

duan daton la Mond-Historio

skribis per idealisma mano

tre modesta de spirit-titano,

alportante al la mond' donacon,

tre kapablan enkonduki pacon

en internaciaj vivrilatoj.

Dank' al Fat' pro ambaŭ tiuj datoj!

K.

Vivu Esperanto, la mondpaciganto!

14/7/1944

Lazaro Ludoviko Zamenhof, nas- kiĝis en Bialystok en la 15a de De- cembro 1859 kaj mortis en la 14a de Aprilo 1917 en Varsovio. Profesie li estis kuracisto, okulisto. Aŭtoro de Esperanto, kies unuan libron li eldonis, kiam li estis 27-jara, li daŭrigis la laboradon por Esperanto, ĝis sia morto. Vere geniaj estas liaj tradukaĵoj de famaj verkoj de la mondliteraturo: La Biblio, Ifigenio en Taŭrido, Hamleto, Rabistoj, Revizoro k. a.

Liaj originalaj poemoj estas simplaj kaj parolas rekte al la koro de la leganto.

AL LA SAMIDEANO ISMAEL GOMES BRAGA

Amiko kara, certe vi tre miras, ke mi ne donis mem al vi mesaĝon; sed ofte, kvankam oni deziras, neeble estas fari, eĉ kuraĝon havante, pri kio oni sopiras.

Por komuniki sin, ĉiu spirito taŭgantan mediumon devas trovi,

fluidoj kies en perispirito bezonas kun la liaj sin kunmovi kaj ligi, laŭ la konvenanta rito.

Nu, ĉar mi la kondiĉojn ne trovadis, ĝis nun ne povis mi min manifesti, kaj kvankam ofte mi pri vi pensadis, la penson mi ne povis klaratesti; kaj mi pro tio ofte suferadis.

Parolojn kelkajn skribi surpapere hodiaŭ estas al mi permesate, kaj diri al vi, ke mi ŝatas vere laborojn viajn, kiujn nevenkate por Esperanto faras vi sincere.

Mi dankas vin por l' diligentaj agoj kaj propagando sur Brazila tero; kaj Dion petas mi, ke la imagoj de via mens' fariĝu, kun prospero, baldaŭa efektivo de l' espero.

6/8/1943

Via

L. L. Zamenhof.

AL LA ESPERANTISTARO

Karaj fratoj, kore salutante vin, venas mi por pruvi la ekziston de l' animo post la korpa morto, se akceptos vi mesaĝon mian, kaj ne dubos pri la identeco.

Koro mia suferadis multe kiam la unua mondmilito pacesperojn ekatakis tiam, kiam niaj fortoj ŝajnis kreski. La malamo inter la popoloj kreis teruregan hekatombon; dum kvar jaroj fluis homa sango kaj detruorgioj furiozaj silentigi tentis nian lingvon.

Venis paco kun esperoj novaj, rekomencis Esperanto flori.

Sed mallonge daŭris la printempo, ne lasante eĉ someron veni, kaj tempesto nova sur la teron detruadon realportis ĉie. Venĝemege staras la popoloj de l' terakva mondo tuta sangsoife en batalaj kampoj, forgesinte la homaranismon. Unuflanke altaj idealoj, duaflanke sklavigist-armeoj.

Kia vid' malĝoja por ni ĉuj: vi, en korpoj densaj sur la tero, ni, spiritoj en la terproksimoj, tremas kaj al Dio pie preĝas, ke Li baldaŭ donu repaciĝon. Ne nur pro l' sufero de la miaj mia kor' doloras amarece, sed al la doloro tiuspeca unuiĝas la malĝoj' profunda, emananta el la pura amo al la tuta homa familio. Sed ne malesperu, karaj fratoj! Baldaŭ venos dezirata paco, kaj la venko de l' falangoj bravaj de la batalantoj pro la sanktaj idealoj remalfermos ĉie de l' printempaj floroj la burĝonojn, kaj ĝojkantoj ĉie reeksonos.

7/81943

L. L. Zamenhof.

KELKAJPAROLOJ

Al mia Amiko tre bona kaj kara, por kiu mi ĉiam dankeme volas la Forton Misteran humile preĝi, ke Ĝi lin benante tra l' vivo surtera konduku al l' efektivigo de l' altaj kaj noblaj de l' luma amokor' idealoj, denove mi skribas, per man' de alia amiko, ĉi tiun mallongan mesaĝon:

"Ne dubu, amata animo, pri l' fakto, ke mi efektive al vi nun parolas. Ne pensu, ke sonĝ' estas kion vi legas, ĉar Vorto fariĝas ĉiame surtere en tempo matura, videbla korpiĝo! La temp' estas plene matura por multaj, kaj, kiu preparis l' orelojn por aŭdi, ekaŭdu do kion parolas l' animoj, el tera lernejo pasintaj al lokoj pli altaj, sed ne jam al plena Nirvana: L' ideo kunigas nin ĉiam fortege kun via ideo, se ĝi simpatie aliĝas, kaj tial la samideanoj en tuta la monduniverso sin trovas, eĉ malgraŭ ke mort' ilin foren disigis."

3/9/1943

VENOS LA TAGLUMO!

Regas denove nokto sen luno kaj subpremadas liberon; ĉiuj popoloj ĝemas, ke l' suno ree lumigu la teron.

Al la potenca Forto Mistera preĝoj leviĝas kun ploro, ke jam finiĝu tiu surtera hombuĉegad' kaj Doloro.

Regas ankoraŭ nokto sen luno, nobla homamo dormadas; tamen leviĝos baldaŭ la suno, ĝi jam tra l' nuboj, jen, vadas!

Tra la mallumo brilas la celo hela de niaj laboroj; ilin protektos l' alta ĉielo, kiel esperas la koroj.

15/9/1943

L. L. Zamenhof.

VIZIO DE L' ESTONTECO

En astrala sfero estas regiono, kie vidas la spirit' l' efektiviĝon de la idealoj, kiujn lia menso nutris dum la viv' ankoraŭ sur la tero.

Iutage tien ankaŭ mi eniris kaj ekvidis homojn el nacioj ĉiuj, kunirintajn kaj kreantajn la projektojn pri leviĝo de l' feliĉo de l' homaro.

Ĉiuj klasoj de laboro kaj de studoj, de komerco kaj de arto paroladis en nur unu lingvo, kun amplenaj vortoj, siavice pri l' konkeroj atingitaj kaj pri la ankoraŭ baldaŭ atingotaj.

Eŭropanoj, Azianoj kaj loĝantoj de Afriko, Ameriko, Aŭstralio interkompreniĝis ĉiuj kaj preparis bonajn leĝojn de frateca kunvivado, harmonia kunlaboro ĉiam-paca, pri la vivrimedoj sur la ter' necesaj. Anĝelĥoro kantis, ilin aprobante, kaj mi preĝis: "Donu Di', ke Idealo tiu ĉi surtere baldaŭ realiĝu! "

HO MIA KOR'!

Ho mia kor', nun batu jam trankvile, jam proksimiĝas la feliĉa hor', en kiu povos spiri mi facile, ho mia hor'!

Ne mortis ĉiuj ĝermoj de l' semado, aperas jam la fruktoj de l' labor'; sufiĉas! trankviliĝu en batado, ho mia kor'!

Revenas en la mondon nova sento, de l' malliber' la birdoj flugas for; ekĝoju pro la grava do evento, ho mia kor'!

27/9/1943

L. L. Zamenhof.

LECIONO DE FRATECO

Bone diris ja spirito estiminda, kiu gvidas la Brazilan kredantaron: "Esperanto estas leciono inda de frateco, kiu savos la homaro."

Sen frateco certe la homar' pereus, ĉar malamo ne konstruas, sed detruas; sen fratec' popoloj nur malamon kreus kaj ruinojn, kiel histori' instruas.

En plej altaj spiritsferoj ja parolas ĉiuj unu solan lingvon, ĉar la pensoj transsendiĝas, kiam la spiritoj volas, el ajn-iu menso al aliaj mensoj.

Sed en malpli altaj sferoj la spiritoj uzas tiujn lingvojn, kiujn sur la tero ili uzis dum la pac' aŭ dum militoj: tie do utilus l' Esperant-afero.

Al Emmanuel' mi dankas tre sincere pro la granda helpo, pro la intereso kaj la kunlaboro, tre utila vere por la frateco de l' popoloj kaj progreso.

RESPONDO AL NE JUSTA KRITIKULO

Ne pensis mi respondi la "kritikon " de l' homo, kiu diras, ke la lingvo farita arte, kun la cel' humana, jam mortis kiel venko de l' naturo; sed kiel diris unu el l' amikoj, respondi oni devas, se utile por bono de l' afero sankta estas. Do mi memorigante la laborojn de la samideanoj faraditajn, demandas: "Ĉu la lingvo Esperanto ne konas la doloron, dramon, ĝojon, esperon, lukton, stilon, belajn verkojn? Ĉu ĝi aspekton havas nenaturan?" Ho, vi amikoj, kiuj bone scias, ke nia lingvo vivas, kreskas, sentas, internan senson kaj ideon havas, decidu mem, ĉu tiu kritikisto la rajton havas tiel nin ofendi? Pardonu lin estonta la homaro: ĉar li ne sciis, ke li tre eraras. Vivadas kaj vivados Esperanto, trezoro ja neelĉerpeble riĉa de sentoj, pensoj, laŭnatura arto!

17/10/1943

Stanislav Schulhof, dentkura- cisto, naskiĝis en Lipka en 1864 kaj mortis en Pardubice en 18-8-1919. Ĉeĥa verkisto kaj fer- vora esperantisto. Li lasis tri volumetojn de poezioj en Espe- ranto kaj komencis grandan epopeon, kiun la morto inter- rompis.

ANKAŬ MI VOLAS KUNLABORI

Dum longa tempo mense enmergite en ondojn de memoro, tre diversajn, je iu tago aŭdis mi subite parolojn klarajn, kaj eĉ frazojn versajn en lingvo, kiun ŝatis mi surtere: En Esperanto, la ligil' benita de la nacioj, kiujn fat' mistere disigis per malam-ide' milita.

Ekĝojis mi, aŭdinte en ĉi sfero paroli tiun lingvon de l' homaro, ĉar renaskiĝis en mi la espero post terurigaj pensoj de amaro. Humile volas ankaŭ mi labori por la proksima venko de la Bono; ne estas tempo nun por plendi, plori, sed por konstrui jam per ŝton' post ŝtono pli altan homan civilizacion, pli puran, kun amcel' , kulturon, kunigi harmonie la racion kaj koron, kaj kun l' arto la naturon.

30/12/1943

Stanislav Schulhof.

HIMNO AL LA LABORO

Post nokta ripozo alvenas l' aŭroro; salutas la tagon de birdoj la ĥoro; vekiĝu, jam venis la hor' de laboro! En tempo antikva ne estis honoro labori; nur sklavoj por sia sinjoro kulturis la kampojn, la minojn de oro; kaj li nur ĝojadis pri sia trezoro, la sklavojn mastradis kun granda rigoro, militon kulturis kun varma fervoro, batalis por venĝo, por rabo kaj "gloro", al Dio dankante pro l' venk' kaj favoro. La tempoj ŝanĝiĝis, kun ili la moro, ĉar pacan laboron preferas la koro de vera kristano; milita teroro nuntempe nur kvazaŭ la morta angoro teruron dissemas kun vea doloro; ne havas plu benon, la dian, pulvoro. Laboro, de l' nova kultur' la faktoro, beniĝu; ĝin kantu la am-trobadoro, kiel li kantadis pri l' dolĉa odoro de l' floroj kaj ĉarmoj de l' bela koloro. Laboro nun estu de l' viv' la dekoro!

4/1/1944

HIMNO AL LA VIVO

Eterne persistas kaj regas la Vivo, senlima en temp' kaj en spac-perspektivo; sensonĝe ĝi dormas en ŝton' kaj oro; sonĝadas agrable en frukto kaj floro; ĝi mem ekvekiĝi en bestoj intencas, kaj sin manifesti en homoj komencas kaj sin etendadas al mondoj anĝelaj, en sferoj sennombraj, tre lumaj kaj belaj. Eterne ekzistis kaj estos la Vivo, de l' Dia Kreado la nobla motivo. La morto nur estas de l' Vivo transformo, simila esence je l' stato de dormo, dum kiu l' animo la teron forgesas, pri l' korpaj objektoj sin ne interesas. Ne perdas estulo la vivon, mortante, kaj ankaŭ ne trovas l' Inferon de Dante; sed kiel la homo malnovan vestaĵon pro nova ekŝanĝas, li faras la paŝon el ĉambro en ĉambron, ŝanĝante la vestojn, sed li konservadas la sentojn kaj gestojn, memoron kaj pensojn de l' vivo surtera kaj sin preparadas por vivo etera.

5/1/1944

FELIĈAJ ESTAS LA MALRIĈAJ EN SPIRITO

(Laŭ la Evangelio, S. Mateo, 5a Ĉapitro)

En la ĉielregno estos tre feliĉaj la animoj, kiuj sentas sin malriĉaj () de la vera Scio, ĝian panon petas kaj la ricevitajn pecojn ne forĵetas, sed pro ili dankas en la nom' de Dio, ne trompate de l' riĉeca iluzio de la materialisma hipotezo, malproksima de la granda ver-sintezo. Se hodiaŭ ili ploras kaj suferas, ili konsoliĝas kaj ne malesperas, komprenante de la Karmo la justecon kaj de ĝia funkciado ĉian specon. La justecon malsatante, soifante, ili kompatadas, homojn pacigante; ĉiam justaj kaj pacemaj, kore puraj, ili Dion en mirakloj, la naturaj vidos, kaj pro siaj agoj karitataj ili estos filoj ja de Di'nomataj.

9/1/1944

Stanislav Schulhof.

() En greka originalo ptoĥoj = almozpetantoj.

INSTRUADO DE LA HISTORIO

Kiam mi ankoraŭ vivis sur la tero, min proksimigante je l' disiga tago, volis mi priskribi, en eposaj versoj, la plej gravajn, lastajn histori-eventojn, Esperanto-lingve, por la posteuloj. Sed efektivigi tion mi ne povis, ĉar Parcoj, laŭ decido de la Fato, tranĉis la fadenon, kiu mian koron kunligadis kun la tervitala forto. En alian vivosferon transirinte, trovis mi aliajn interesindaĵojn kaj ekkonis ja, ke la progres' homara deflankiĝis for l' celo providenca, ĉar anstataŭ agi por la Eterneco, perdas sin la homoj en la egoismaj kaj detruaj ondoj de l' bruanta maro de pasioj blindaj, kiujn ambicio, avideco kaj memamo produktadas. Ĉu la ĉarme bela kanto de Homero pri la detruo de la fama urbo Trojo vekis en la homaj mensoj la komprenon, ke malbonaj agoj nur malbonajn fruktojn alportadas dum la kuro de la tempo? Ĉu l' homaro lernis kaj komprenis ion el la civilizacio Babilona? el la bril' kaj falo de la imperioj Persa, Egiptuja, Roma kaj aliaj? Vane oni diras, ke la Historio

instruisto estas de la homsaĝeco. Vere ĝi instruas, sed malmultaj volas sekvi la konsilojn bonajn en la vivo! Homoj kaj nacioj, lernu la instruon, kiun al vi donis la Spiritoj noblaj: Konfucio, Budho, Jesu-Kristo, sanktaj Misiistoj de l' Saĝec' kaj Amo Diaj! Kion ili faris dum la tera vivo, ne perdiĝis en la ondoj de la tempo, sed daŭradas kaj daŭrados ĝiseterne, ĉar la Vero estas neperea Vivo. Velkas baldaŭ ĉiu famo militista, post la morto estingiĝas ĝia gloro; sed la Vortoj de la Diaj Misiistoj sonas, lumas kaj ĝojigas la animojn, kiujn ili nutras kiel pan' de vivo.

11/1/1944

Stanislav Schulhof.

ESPERANTO

Kiam la terglobo ĉiujn regnopordojn ekmalfermis al komerc' kaj al scienco, kaj ekbrilis sur l' espera firmamento de l' homar' la stelo de la frata amo, naskiĝis l' ideo de komuna lingvo helpa kaj neŭtrala por nacioj ĉiuj. Multaj estis la projektoj, sed nur unu disvastiĝis, sub standardo de l' Espero, kombinante teorion kun praktiko, arton kun naturo, verko vivopova, konstruita firme de aŭtor' modesta: Esperanto, glora verko Zamanhofa. Kio estas vaporŝipoj por la maro, telegraf kaj lum' elektra por la tero, poŝto kaj ĵurnaloj por la informado, Esperanto estas por la kunfratiĝo de l' nacioj, la pacama komprenilo. Ĝi elkreskis ĝustahore el neceso, kulturate de l' plej pura altruismo; ĝi ne velkos, malgraŭ la tempest-furioj, sed vivados por la bono de l' homaro. Dankon, Zamenhof, al vi la mondo ŝuldas.

17/1/1944

SPIRITA HEROECO

Dum miaj promenadoj en la lando spirita de l' krepusko mi renkontis amikon el surtera mia vivo, kaj jenon li pri si al mi rakontis: - Surtere mi vivadis tre malĉaste; la veran amon mi neniam sentis, iĝante nur ludilo de l' pasioj; pro la malbonaj agoj mi ne pentis; minutojn mi por ĝui, ofte verŝis mi en la purajn korojn de knabinoj venenon de l' falseco kaj sufero, mokante pri iliaj halucinoj. La malĉastec' venenis fine ankaŭ de mia korp' la fortojn; venis morto, mi ŝanĝis la loĝejon, sed daŭrigis pensadi ĉiam je l' amora sporto. Mi sentis min resanigita, forta re-altirita al la seksplezuroj; en mia menso la kutim-imago pentradis scenojn de amor-figuroj; la scenoj ŝajnis al mi realaĵoj, mi sekvis ilin blinde kaj enfalis en lagon de malpura, marĉa akvo, en kiu min mallumo ekvualis. Anstataŭ la vizioj de l' feinoj ekvidis mi la ombrojn de la ranoj kaj bufoj kaj kadavroj putriĝantaj, kun membroj disrodataj per malsanoj. Soifo min turmentis, sed la akvo min naŭzis, kaj mi, ĝin trinkinte, vomis; kaj de la konscienco la riproĉoj min mordis, kaj la kulpoj ekfantomis. Mi volis ja eliri el la lago, sed ĉiupaŝe pli profunden falis, ĝis nur la kapo superakve restis, kaj kontraŭ dron' senlace mi batalis. "Ha! tial mi forlasis la tervivon", mi diris, "ke mi mortu duafoje, en ĉi malpura akvo! Dio, helpu!" Kaj mi, tremante, ploris tre malĝoje. Timego min atakis, ke mi dronos, sen helpo, ĉar mi estis tie sola ... Sed jen! aperis milda lumradio, kaj al mi ekparolis voĉ' konsola: "Amata filo! savi vin mi venis, ĉar mia koro aŭdis vian vokon; mi petis Dion, kaj permeson havas malsuprenveni en ĉi tiun lokon "

Patrin' amata! - plore mi respondis,

vi venas certe el ĉiela sfero, eltiri min el ĉi malpura akvo kaj savi min el tiu malespero. Ho, kion devas fari mi, patrino, ke mi eliri povu sur la bordon? "Promesu, filo, ke vi nun, pentante, obeos firme la Diecan Ordon,

kaj tiu Ordo estas vera Amo al ĉiuj homoj kaj al ĉiu Bono; ĝi deziradas ke vi kunlaboru kun ĝi per bonaj agoj kaj pardono "

Patrino, mi promesas, - mi respondis kaj tuj mi sentis ke mi jam eliris

el la malpura akvo sur la bordon; mi dankis Dion, kaj la panjo diris: "Vi jam savita estas; sed aŭskultu! Alia homo ĝemas en la lago;

nun pruvu kion vi promesis vorte, nun pruvu tion per boneca ago! Eniru ree en la saman lagon, alproksimiĝu al la hom' dronanta, etendu al li vian helpan manon, ke li eliru al la bord' savanta." Mi tuj eniris en la saman lagon, mi paŝis al la malfeliĉa homo, mi jam etendis al li mian manon, kaj mi rekonis lin kaj lian nomon: Li estis mia granda malamiko; sed tuj mi rememoris la Ordonon Diecan, kaj mi la dronanton prenis kaj donis al li savon kaj pardonon. Mi portis lin ja sur la lagan bordon kaj ĉerpis akvon el proksima fonto kaj donis al li trinki kaj afable parolis pri feliĉa ĉi renkonto. Patrino mia laŭdis mian agon, dirante: "Nun pardonas al vi Dio tre multajn ŝuldojn, ĉar vi mem pardonis, farante bonon kun abnegacio." Post tiu tago mia panjo ofte vizitis min kaj bone min instruis; sed ofte mi ankoraŭ vojiradas en la krepuska marĉa regiono, serĉante helpi la malfeliĉulojn, kaj miajn ŝuldojn pagas per pardono. - Al tiu ĉi rakonto de l' amiko nur jenajn la parolojn mi aldonas: Hero' spirita al la malamiko helpeme faras bonon kaj pardonas.

PREĜO PRI PACO

Fonto de Amo, eterna Mistero, Patro ĉiela, de l' mondo Reganto: Vidu en kia terura sufero tenas la teron la Marsa giganto!

Ĉiuj popoloj ĝemadas amare, morto kruele orfigas l' infanojn, l' urbojn l' armiloj detruas senŝpare kaj neniigas loĝejojn kaj panojn!

Ŝajnas ke eĉ la raci' de l' homaro baldaŭ pereos en fajro-diluvoj; ŝajnas ke l' teron englutos la maro de la perfortoj, kaj ardaj Vesuvoj.

Patro, haltigu ĉi tiun deliron de l' atakantaj milit-ambicioj! Justan inspiru de Paco deziron al la gvidantoj de ĉiuj nacioj!

Paco-anĝeloj surteren alvenu, amon enblovu en homajn la korojn, la neniigon de l' vivoj detenu,plimalgrandigu l' amarajn dolorojn!

8/3/1944

ĈU DEVAS ESTI TIO?

En tuta mond' teruraj krioj dum jaroj jam ripetas sin; sur disbatitajn urbojn, teron milito verŝas sangon, feron, kaj nevidebla, ĝis nun fin'. De l' tera Nord' al Sud' kaj maro timego, ploro sen komparo, de Pacifik' al Sovetio,

Ĉu devas esti tio?

Ĝisnune nesufiĉe havas nesatigebla tiu drak'! Antaŭ ol pasas du montatoj, denove vicoj da soldatoj alkuras nova al atak'. Milmiloj kie kovras teron, pliigi urĝas la numeron - diskrevu kor', vastiĝu krio

ĉar devas esti tio.

Malnova Kontinent', ĉu scias vi, kia estos via fin'? Ĉu scias vi, unuaranga, ke sort' ekkaptis vin plej sanga kaj vin atendas la ruin'? El frukt' de viaj cerb' kaj sperto fariĝas rubo kaj dezerto, anstataŭ vivo - agonio; ĉu devas esti tio?

Ho, eble tiel esti devas por ke sur alta kamp' kaj hum' el viaj plor' kaj sang' kaj ĝemo elkresku nova bela semo, kiu disiĝis en mallum'. Jen fin' de tragedio via! El mort' elkreskas mond' alia kaj polvo origin' de ĉio, - laŭ leĝ' eterna devas esti tio.

La kaŭzo de la tragedio de l' mondmilito estas nur dezir' de glor', kaj ŝovinismo, kaj ĝi kondukas al abismo, al sinmortigo de l' kultur'. Ne serĉu, popolo, vivspacon en fremda land', se volas pacon vi havi, sen glor-iluzio: morala leĝo atestas ja pri tio.

La tera globo estas granda sufiĉe por la tuthomar' vivanta sur la tersurfaco, kaj eĉ neniam mankos spaco sur ter', aŭ kavo en la mar'. Ke mankon homoj ne suferu, sin kiel fratoj konsideru, laŭ la kristana religio; kaj vivu ja laŭ tio!

La uzurpadojn Di' kondamnas, uzurpo estas ĉiam ŝtel; sed Dian Leĝon ne ofendas popolo, kiu sin defendas en lukto por tre justa cel' . Por justa cel' kiu batalas, hero' estas, eĉ se li falas kiel viktim' por la nacio: morala gloro estas tio.

SPIRITA AMO

Gloro al Amo Spirita, la forto kiu direktas de l' koroj l' inklinon, milde dolĉigas l' amaran destinon, restas fidela en vivo kaj morto,

agas sincere en penso kaj vorto, venkas de l' provoj severan obstinon kaj de la tentoj la sens-halucinon, kaj la tempestojn kaj luktojn de l' sorto.

Tomb' ne signifas de l' Amo la finon, al la ĉielo ĝi estas pasporto, kie renkontas la edzo l' edzinon,

amo se por li ne estis nur sporto; am' unuigas kun fil' la patrinon en la amplena anĝela kohorto.

9/3/1944

Stanislav Schulhof.

LA BENO DE L' SILENTO

Kiam maltrankvila estas via sento kaj disputas akre koro kaj prudento, ol 0kazi povos grava akcidento pacan forton serĉu mensa en silento! Eksilentu ĉiu de l' pasioj vento, eksilentu ĉiu plendo kaj lamento, ĉiu militemo de l' temperamento, la kontraŭa kaj la jesa argumento! Per ekprovo venos al vi l' evidento de ĉi tiu vero, bona kun atento. Se invados vin de duboj elokvento aŭ de malespero krio kaj turmento, pro l' malbona sorto granda malkontento: serĉu rifuĝejon mensa en silento! Se labori volas via kre-talento, via volo, ago kaj inteligento, pens' kvieta estu via instrumento, ĉar ĝi la plej bona estas kompetento. For de l' urba bru' kaj de l' nervoz-torento trovos vi la benon de l' anim-silento.

11/3/1944

Stanislav Schulhof.

SUR LA KRUCO

De la homa maljusteco kondamnite, pendas la Justeco vera sur la kruco; Ĝi etendas siajn brakojn dolorŝvite, sur la teron falas ĝia sangoŝpruco.

La Justul' brakumi volas la homaron, sed la brakoj estas firme alnajlitaj, tial ili neebligas tiun faron; kaj mokridas la juĝistoj hipokritaj.

Kiam la Justul' ekĝemas: "Mi soifas", la soldatoj donas al Li nur vinagron, ne sciante kion tiu ĝem' signifas, ne sentante de kompato eĉ ekflagron.

"Liberigu vin, se venis vi de Dio", krias la popolo maldankema, blinda, netuŝita de la granda tragedio; sed respondas la Justulo adorinda:

"Dio vin pardonu; mi pardonas vin ". Tion diri povas nur la Am' sen fin'.

LA RELEVIĜO DE LA SPIRITO

En la tombo de la korpo materia kuŝas la eterna viv-fajrero dia, kiu estas la Spirito nemortebla, eĉ se karno kaŝas lin per haŭt' putrebla. Tiun tombon la Scienco falsa gardas, en animo kies ambicio ardas. Sed dumnokte el la tombo la Spirito malaperis, malgraŭ la gardista sprito. Al la sent' virina baldaŭ li aperis; la kompreno vira dubi ja preferis, sed agnoskas fine, kiam li eniris tra l' fermita pordo: tion ĉiuj miris. Kiel releviĝis nia Krucumito, post la mort' leviĝas ĉiu homspirito; li ne putras kun la korpo materia, sed daŭrigas vivi en vual' alia. Estas ja diversaj, en Spirita spaco liaj korpo kaj loĝejo, land' de paco por l' animoj justaj, kiuj ĝin meritis, bonon faris kaj malbonon tre evitis.

8/4/1944

Stanislav Schulhof.

HO, KIAM?!

Ho, kiam venos la feliĉa tago en kiu lumos sur la tuta tero la Sun' de l' kono de la Bon' kaj Vero, kaj malaperos ĉiu suferplago?

De ĉiuj ŝuldoj nur post la plenpago, nur kiam ĉiu de l' malic' fajrero estingos sin per am' kaj sinofero en ĉiu homa volo kaj imago.

Samkiel mortis mens' de kanibalo, la nuna mens' de la milit-batalo anstataŭiĝu per frateca Am'!

Ke ĉiuj homanimoj tion faru kaj Pacon fine la homar' deklaru, en sia kor' komencu ĉiu jam!

13/4/1944

Stanislav Schulhof.

LA ĈIELIRO

Suferis sur la Kruco la Martiro kaj per Amo venkis la Turmenton Li, kiu venkis la demonan tenton kaj vivis ĉiam per Ĉiel-inspiro.

"Finite estas", diris la sopiro de Kristo, kaj la buŝo en silento fermiĝis; la Spirit' al Viv-latento reiris post la lasta brust-elspiro.

En la staltrogo ekkomencis Lia mistera, sankta laborad' misia kaj finis per la venka Ĉieliro.

Jesuo, homoj, estu la modelo por vi, ke ankaŭ vi al la ĉielo alvenu post laboroj kaj aspiro.

17/5/1944

Stanislav Schulhof.

VERO, BONO KAJ BELO

Por Vero luktu, kaj kun ĉiuj fibroj de via kor' defendu ĝin lojale; sed luktu ĉiam vere purmorale, per bonekzemploj, vortoj, agoj, libroj.

Nektaron kiel el la flor' kolibroj, el la Naturo ĉerpu ideale la bonon kaj la belon ĉiuskale per bonaj pensoj kaj per belaj vibroj.

Konservu ĉiam en plenekvilibroj la koron kaj la menson, senrivale; iliajn voĉojn ŝatu ja egale.

Disigu orajn grajnojn, per la kribro, de l' sablo, kiam juĝas vi neŭtrale: la Ver' al vi ekbrilos senvuale.

21/5/1944

Stanislav Schulhof.

KONSILOJ

Se vi volas ĝui pacon de la koro, ne liveru vin al pesimismangoro; ne malĝoju tre pro perdo aŭ doloro; pripensadu bone l' agojn kaj parolojn; kulturadu ĉiam helpon kaj konsolojn; ŝatu de l' Naturo fortojn kaj simbolojn. Al la hundoj perlojn vi neniam ĵetu, malpurec-piedoj ilin ke ne tretu aŭ en la kotaĵojn ilin ne enmetu. Ne liveru manĝon al malam', kolero; havu paciencon eĉ en mallibero kaj distingu inter falsa ŝajn' kaj vero. Dum surtera vivo pensu j am pri morto; bonkorecon spiru ĉiu via vorto, kaj vin akompanos ĉiam bona sorto.

9/6/1944

Stanislav Schulhof.

LA MILITO

De la infer' en la malluma sfero forĝiĝis, sub direkto de Satan', pri mond-mastrado kruelega plan'; Atila pensprojektis ĝin kaj Nero.

Akceptis ĝin kun rido de kolero Fernando Alba tuj, kaj Ĝengishan' kaj baldaŭ ĉiu menso de tiran' en la malluma regno de l' infero.

Sed kontraŭ la vandala konfedero leviĝis Harun-al-Raŝid' kun multaj ĉielaj batalantoj pro libero.

Gvidate de la franca Virgulino batalas ili kaj en la tumultaj militaj tagoj venkos je la fino.

17/6/1944

Stanislav Schulhof.

REMEMORO KAJ FORGESO

Ĉu estas ĉiam ben' la rememoro? kaj ĉu forgesoj estas malfeliĉaj? En Astralujo ambaŭ al la koro aperi povas ofte nesufiĉaj.

Memori scenojn de kristana amo al la spirito donas ĉielĝuon; sed pensi ree pri malicekflamo signifas de l' feliĉo la detruon.

Nur kiu kontraŭ tentoj en batalo surtere venkis, benas la memoron; sed al Sizifo ĝi kaj al Tantalo renovas ĉiuhore pundoloron.

Justuloj la suferojn ja forgesas, kaj rikoltadas benon de l' pardono; al Dio ili sur la voj' progresas, ne forgesante pri la ver' kaj bono.

20/6/1944

LA PACO DE L' SINJORO

Ni petu la Sinjoron, ke Li donu al ĉiuj pacamantoj pacon Sian; ke al la homoj Li la lumon dian donacu kaj la pekojn Li pardonu.

Ke ĉiuj benon de la Pac' rekonu kaj ĝian krean forton energian; ke ĉiuj kulturadu preĝon pian kaj la pekantojn kontraŭ pac' admonu.

Regadu ĉiam Pac' en via penso, en viaj vortoj kaj en viaj agoj; regadu trankvilec' en via menso

sen timo eĉ en turmentegaj tagoj; plenumu viajn devojn sen murmuro, kaj Paco estos via mens-plezuro.

22/6//1944

Stanislav Schulhof.

14a DE JULIO

Mi cin salutas, memorinda tago, en kiu granda lum' al ni aperis: libreto de la vir', kiu esperis ke l' mondon feliĉigos lia ago.

Esperis Li, laboris kaj suferis por bono de la Esperanto-flago; de l' posteuloj la Aeropago la gloron donos, kiun Li konkeris.

Beninda tag', dekkvara de Julio, apero-dato de l' libret' unua de l' homa lingvo de korsimpatio!

Ne kiel de l' Bastiljo fal' detrua lumadas cia rememor' senbrua, sed per la bril' de l' homaram-vizio!

14/7/1944

Stanislav Schulhof.

LEVU VIN AL LA SINJORO

Levu vin al la Sinjoro, animo, kiam vi sentas minacon de l' timo; sciu ke Li, kaj nur Li protektadas kiam la timo la koron invadas. Plene konfidu al Lia protekto, levu vin, kuru en rekta direkto al la plej alta turpinto spirita, kiu neniam ja estas venkita, tiu turpinto de l' vera miraklo, sankta de l' amo kaj lum' tabernaklo: Kiam vi sentas malforton de l' koro, petu humile ke vin la Sinjoro per lumradioj de l' kredo fortigu, vian racion kun amo vi ligu kaj aŭskultante la voĉon de Dio, ligu bonagon kun bono-konscio.

7/8/1944

Stanislav Schulhof.

KIAM LA TERO HAVOS PACON?

Ĉu jam baldaŭ la milito plenfiniĝos sur la tero? Kiam venkos la spirito de la pac' en viv-mistero?

Kiam de l' milit' kruela neebliĝos la buĉado? Ĉu l' homaron la ĉiela Fort' fratigos per persvado?

Tiel, fratoj, vi demandas; en vi mem respondon trovos vi, se Vero vin komandas: Pacon nur pacem' alblovos.

Pacon se la mond' deziros en la pensoj kaj en ago, al la ter' ĝi ĝin altiros, kaj ĝin naskos pac-imago.

1/10/1944

?

Strangajn fortojn ekposedas jam homaro,

sen distancoj estas jam planedo nia,

tempojn, rokojn trapenetras homa vido,

ekatakas kosmon, sen la fin' kaj limoj,

la trezoroj de la ter' kaj vastaj maroj

malfermiĝas al homaro avidega;

unu restas nur kaj sola sekretaĵo -

estonteco, kiun trapenetri vane

la homaro ofte ekklopodis.

Ĉu ni povos scii ke post la tempo

plena je doloroj kaj je konvulsioj

sekvos, kien ondoj ĵetas nian ŝipon?

Ĉu el sang' kaj varmaj larmoj disverŝitaj

nova tag' ekbrilos, aŭ ĉu nokt' terura

etendiĝos sur la kampoj, urboj, homoj

senegala en la homa historio?

Pli ol nokt' malluma estas estonteco;

ni ne povas scii, kion tag' venonta

al ni donos, kion al ni ruze prenos,

kaj neeble scii, ĉu okazintaĵoj,

kiuj senegalaj estas, senekzemplaj,

trovos foje iun, kiu ilin vestos

per vort' poezia, simile al tiu

kiu Trojan urbon, la miniaturon

glorifikis por eternaj postaj tempoj.

Se mi forton havus, kaj rilatojn kun la Muzoj,

necesegajn por la task' simile granda,

ho, mi volus sur min preni tiun ŝarĝon, kaj konservi por venontaj posteuloj ĉion kio en la tagoj nunaj, plej pasiaj ŝprucas el la koro de l' homaro, ĉiujn agojn grandajn, preskaŭ superhomajn, sed eĉ zorgojn niajn, nekaŝante ombrojn. Sed se mi eĉ havus tiujn grandajn fortojn, se mi estus amatulo de la Muzoj, ĉu mi havus lingvon, lingvon vortoriĉan kompreneblan al la homoj senescepte, kiu apartenas al la mondo tuta, tute same kiel nunaj grandaj tempoj apartenos poste ne al rasoj, gentoj, sed al mondo tuta, simple: al homaro? Vane estus uzi mian lingvon patran, lingvon kiu sonis ĉe lulilo mia - en patruj' bohema oni min komprenus, sed la verkoj, kiuj foje apartenos al homaro, devas esti prikantitaj per la lingvo, kiu sen la landaj limoj sonos foje ĉie sur la tuta globo. Ĉu ĝi estas eble nobla lingvo franca, ĉu ĝi estas eble lingvo de Ŝekspiro aŭ ĉu ĝi de Kant, aŭ Dante, aŭ Tolstoj, ĉu ĝi eble estas la belega lingvo de antikvaj Grekoj, aŭ de Rom' potenca? Vane mi vin uzus, ĉar vin nur komprenus homoj, eble milionoj, sed mi volus kanti al homaro, ne al multaj homoj, ĉar nur la homaro foje ekkomprenos la suferojn kaj dolorojn de nuneco. Ĉu vi lingvo mia, mia Esperanto, povus al mi prunti sufiĉe da vortoj por esprimi ĝin, per kio nun ektremas ĉiuj fibroj niaj, landoj kaj aero,

ĉion kio en terura uragano en konfuz' disfalos, renaskiĝos?

Grandan pezan ŝarĝon sur min nun prenante,

mi ne preĝos al vi, Muzoj, Olimpanoj,

sed humile mi sur teron falos

kaj al vi mi preĝos, Majstro, vi amata,

al vi Majstro, kiu en moment' ĉi tiu

al mi ekaperas.

Trajtojn viajn mildajn

mi rekonas, kaj mi aŭdas voĉon vian,

kiu sonas tiel dolĉe kiel sonis

foje voĉ' de tiu, kiu mondon savis.

Al vi mi nun preĝas, benon vian petas

por la verko granda, kiun entrepreni

mi kuraĝas. Ĉu vi helpon ne rifuzos?

Ĉu vi ankaŭ donos al mi la permeson

ke en la ĥaoso de l' okazintaĵoj

vin mi ankaŭ nomu, tuŝu vian gloron?

Mond' ne komprenebla estas sen Jesuo,

kaj ne komprenebla estus la eposo,

temp' en kiu estis ankaŭ vi la rado ...

( "La Progreso", Dec. 1920). ([1])

Teodoro Aleksandro Dolejŝ, ĉeĥa pensu- lo, enmigris en Brazilon en sia juneco kaj verkis en la portugala lingvo rimarkind- ajn artikolojn aperintajn en Reformador kaj Jornal Espнrita pri la senmorteco de la animo. Kiel esperantisto li skribis ankaŭ versojn. Li mortis proksimume en 1934.

FRATA SALUTO

Al F. V. Lorenz

Mi ne povas skribi versojn, kiel faris la aliaj ... ĉar malofte sur la tero mi ekprovis krei ilin, tiel vi do ne atendu de mi versojn heksametrajn nek rimaĵojn, nek sonetojn. Nur ritmeton, jen, observas mi en tiu ĉi skribaĵo. Venas mi, ĉar vi memoris pri amikaj la rilatoj, kiujn iam ni ŝatadis. Ambaŭ venis ni Brazilon el la sama lando, junaj, ambaŭ la patrujon novan ni ekamis tre sincere; ambaŭ spiritualismon inter la samideanoj propagandis kun fervoro. Mi jam pasis ĉi "astralen",

vi daŭradas sur la tero la spiriton preparadi kaj aliajn instruadi. Ne por laŭdi vin mi venis, sed nur diri konvinkite, ke laboro via estas tre utila, fruktodona, eĉ se ne tre multaj homoj bonkomprenas viajn vortojn. Ne laciĝu, kara frato, laboradu sur la kampo, por aliaj ĝin plugante, por aliaj en ĝin semojn spiritecajn ĵetadante, ĉar el semoj tiaj ĝermos, ĉu jam baldaŭ, aŭ malbaldaŭ, fruktoj, kiujn Dio benos. Nu, mi nur deziras ke vi ĉiam sentu la korpacon, kiun donas plenumado de la taskoj, destinitaj de l' Gvidantoj de l' Homaro. Fratecame mi brakumas vin kaj kore adiaŭas.

13/8/1943

Teodoro A. Dolejŝ.

NE PERDU LA ESPERON!

Ne perdu, fratoj, la esperon de la alveno de pli bonaj por ĉiuj tempoj kaj progreso de la ideoj fruktodonaj!

La semoj de l' ideoj ĝermas en preparitaj la hommensoj; la pluvo de l' sufero ilin kreskigas sur la kamp' de l' pensoj.

La suno, vento ilin nutras dum la printempo kaj somero; kaj venos tempo de rikolto, kaj fruktojn donos la espero.

Kulturu, do, la idealoj n, se eĉ la tempo ne favoras; venkhoro venos certe, se vi konstante kun esper' laboras.

18/8/1943

SIMILAJ KAJ MALSIMILAJ

Sur la kampo kreskas herboj utilaj kaj malutilaj; sur la tero vivas ofte kune homoj malsimilaj:

Edzo saĝa kun edzino babilema kaj vantema, aŭ edzin' prudenta kun la edz' malsaĝa, kolerema;

studamanto inter homoj, kiuj studojn je ne ŝatas; hom' pacema apud homo, kiu krias kaj debatas.

En l' astrala mondo vivas kune nur simpatiantoj: katolik' kun katolikoj, protestant' kun protestantoj;

artamanto kun artistoj, nekredant' kun skeptikuloj, muzikist' kun muzikistoj, filantrop' kun bonfaruloj.

En inferaj sferoj vivas kaj kuniĝas malamantoj, la krimuloj nepentemaj kaj de bon' persekutantoj.

PRI LA ĈIELA URBO

Mi ne parolas pri la urbo bela, en kiu la animoj tre feliĉaj sin sentas, kie ilin lumo hela ĝojigas, nek pri la koloroj riĉaj aŭ kantoj de sublimaj harmonioj de la ĉiel-anĝelaj sinfonioj, ĉar mankas en ter-lingvo la esprimoj por bone tion per paroloj diri; ekzaktajn vortojn havas nur l' animoj el zon' tre alta, sed en ĝi mi spiri ne povus nun ankoraŭ, kvankam Dio permesis al mi scii jam pri io el tiu sfero, kie l' idealoj plej altaj de l' spirit' efektiviĝis, kaj kien post la venko en bataloj de l' viv' de l' provoj fine transportiĝis, al kiu la Juĝist' la rajton donis ĝuadi, kion Dia Mens' komponis. Mi kial tion do al vi mencias? Por veki en vi veran intereson pri Dio kaj pri virto, ĉar mi scias, ke multaj homoj amas la progreson spiritan; havu ili do l' esperon por venki ĉiam surteran suferon.

27/9/1943

"SE"

Mallonga estas la vorteto "se", signifo ĝia tamen gravas tre. La homoj ofte diras: "Se mi povus", aŭ "se mi tion farus, vidus, trovus"... sed nur malofte ili fari povas, ĉar ili tempon nek serĉas, nek trovas; nek por ekvidi, ili ja rigardas, kaj de trompiĝi ili sin ne gardas. Se oni vere volas veron vidi, al veramantoj oni devas fidi; se oni vere volas veron scii, ĝin serĉu kaj eklernu ĝin konscii; en la spirito propra serĉu ĝin! Al lum' la lumo manifestas sin. Se vi deziras bonon post la morto, kaj esti protektata de la sorto, surtere ĉian eblan bonon faru kaj tiel por feliĉo vin preparu! Ne dubu pri l' eterna vivo, ne! Vi vivos en la mondo de l' Ide'.

28/9/1943

Teodoro A. Dolejŝ.

LIBERA VOLO

Mi diris iam (, ke en l' Astrallando grupiĝas kaj kunvivas la spiritoj laŭ simileco de iliaj amoj, ideoj, opinioj kaj preferoj; kaj tiaj amoj kaj ideoj formas ilian staton, ĉu feliĉan vivon aŭ malfeliĉan, laŭ la justa Leĝo. Sed ĉiu spiritento konservadas liberan volon kaj decidi povas pri sia stat' estonta: ĉu li volas daŭrigi la okupojn elektitajn, aŭ fari ŝanĝojn en kutimoj siaj. Libera estas lia vol-decido, en tiu grado, kiun ja permesas la saĝaj Leĝoj de l' Di-providenco. Spirito ĉiu povas do leviĝi el sfer' malalta al pli alta sfero; ne estas devigata resti ĉiam sur sama grado, sed li povas studi kaj provi la kondiĉojn alisferojn. Eĉ el infera stato li saviĝas, sed nur, se li plenumas la kondiĉojn: ekpenti kaj komenci fari bonon.

2/10/1943

Teodoro A. Dolejŝ.

() En la poemeto Similaj kaj malsimilaj.

PROFITU LA TEMPON!

L' agrikulturisto profitadas la sezonojn por laboroj siaj, li observas staton de l' vetero, ne fidas je planoj utopiaj.

Semas li aŭ plantas post la pluvo, sarkas, se vetero estas varma, kaj rikoltas fruktojn nur maturajn, kiam la rikolto estas ĉarma.

Komercisto vendas kaj aĉetas, kiam la kondiĉ' al li konvenas; dum la labortagoj de l' semajno prudentul' laboras, ne promenas.

Ankaŭ se vi volas por progreso fari verkon bonan, konsideru ĉu la tempo kaj kondiĉoj taŭgas, ke la verk' profitu kaj prosperu.

Venis tempo propra por klarigi la homaron pri l' kondiĉoj veraj de la paco inter la popoloj, pri la idealoj senĥimeraj;

Pri l' frateca sankta harmonio, pri la pura amo senpasia; do profitu, homoj, nun la tempon, kaj vin gvidos la Saĝeco Dia.

POST TRIDEK TRI JARCENTOJ

Post tridek tri jarcentoj egipta eks-princino venis kun siaj vortoj, sentoj al homoj, kiuj ŝin komprenis! Per medium' parolis ŝi lingvon de l' hieroglifoj, kaj pruvon doni volis pri la prononco kaj signifoj. Pri sia viv' rakontis ŝi kaj pri l' glora dinastio, kaj kiel ŝi renkontis la kunulinon de l' misio. Telika, Di' vin benu pro l' nobla pen' kaj idealo! Kaj homoj, vi komprenu de l' viv' eterna la realon! Post tridek tri jarcentoj Telika venis, kun memoro de la antikvaj sentoj kaj vortoj, kaj antikva moro! Ŝi venis pruvi klare, ke vivo daŭras eĉ en morto, kaj povas postmiljare aŭdiĝi ree ĉiu vorto.

14/10/1943

PAROLI KAJ SILENTI

Ĉiuj homoj konas la proverbon: "Parolad' similas je arĝento, sed je or' similas la silento." Tamen mi aldonas mian penson: La silento orvaloron havas tiam nur, se ne-paroli pravas. Ne-paroli estas multafoje peko, aŭ almenaŭ ĝi eraro estas, aŭ malkonsilinda faro; se vi ne respondas al demando serioza, estas ag' nesaĝa, neprudenta, laŭ kutim' sovaĝa. Do respondu al la demandanto, kiam estus la respond' utila, kaj al vi se estos ĝi facila. Sed silentu al demand' malsaĝa, aŭ al la parolo fanfarona: tiam la silento estos bona; kaj parolu, se vi povos doni priklarigon, lumon al animo: pri la ver' instruu ja sen timo "

14/10/1943

Teodoro A. Dolejŝ.

NATURO KAJ ARTO

Multaj homoj diras, ke kulturo estas io mala al naturo; kaj ke nur naturo havas vivon, arto ke nur kreas negativon, kiu al homaro ne utilas, se naturon ĝi ne asimilas. Mi demandas tamen: Kio estas la naturo? Ĉu ĝi ĉiam restas, kio ĝi jam estis? neŝanĝema? La demando estas ja problema. La naturo al prahomo ridis kruelege kaj lin brute gvidis, kiam li militis pro malsato kontraŭ bestoj, kontraŭ homa frato. Kiu venkis la sovaĝajn bestojn? Kiu faris domojn kaj vestojn? Kaj la veturilojn? Ĉu l' naturo? Ne! sed de la arto la susuro. Kamp' natura estas tre malriĉa, sen labor' ĝi estas nesufiĉa por produkti fruktojn, panon kaj por nutri eĉ la vilaĝanon. Ĉiam donas la natur' komencon, kaj la art' riĉecon kaj sciencon.

15/10/1943

PRI LA AMO

Vera amo, la ekflamo de du simpatiaj koroj, estas riĉa de feliĉa ĝojo kaj eĉ de doloroj.

Ĝi ne mortas, se alportas la vivado la suferon, havas ĉiam la esperon, kaj neniam malesperon.

Vera amo, Dia flamo, donas fortojn al la homoj, fortojn eĉ de korpatomoj al herooj sen glornomoj.

Vera amo sin mem donas, la ofendojn ĝi pardonas, volas ĉiam bone servi kaj de l' vivo celon konas.

Vera amo ne pereas, vivas ĉiam, vivon kreas. Kie ĝi en koroj tronas, anĝelkanto dolĉe sonas.

17/10/1943

Teodoro A. Dolejŝ.

Noto. - En tiu mateno la mediumo ricevis la viziton de sia filino Marta Lorenz Hьber, edziniĝinta antaŭ 4 monatoj, kaj petis ke ŝi sidiĝu kaj ĉeestu lian mediuman laboron. En la ĉeesto de la juna sinjorino la Spirito de Dolejŝ, amiko de la familio Lorenz, skribis tiujn belajn versojn.

Do la versoj estas dediĉataj al S-ino Marta, kvankam la poeto tion ne skribis.

AL FRANCISKO KANDIDO XAVIER

F rato kaj amiko mia kara, R evadanta pri la bon' homara: A nĝelpura estas via menso, N etuŝebla al malbona penso; Ĉ iam sin fermante al fiero, J am ĝi estas riĉa je sufero.

rriĉecon ja vi ne avidas

K iam ĉe aliaj vi ĝin vidas. A lta estas via Idealo: N ur deziras vi, ke en l' Astralo D io vin per Sia Lum' instruu,

manenta ver' ke vin influu. D o ni laŭdas vian vivo-vojon,

ferantan al vi veran ĝojon.

X avier', ni ŝatas vian koron A moplenan, kiu la doloron V enkas, konfidante nur al Dio,

mitante Jesuon en tio,

E kzemplegon, kiun ni komprenu! R egu Li en vi, kaj Li vin benu!

Kune kun aliaj spiritoj-samideanoj salutas vin

31/10/1943

AL LA NOVJARO 1944

La jaro mortis; vivu do la nova! La rado de la tempo, ĉiam-mova, antaŭen kuras, kiel volas Dio kaj dum la jar' efektiviĝos ĉio skribita en la saĝa, Dia plano, kaŝita al la vido de l' terano. En tiu plano, homa vol' libera sur vojo, aŭ interna aŭ ekstera por diaj celoj povas kunlabori, aŭ siajn proprajn celojn ja esplori. Ke kun la saĝaj planoj la homaro dezirojn siajn, dum ĉi tiu jaro plenumigu, ankaŭ ni deziras kaj tiusence, fratoj, al vi diras: Feliĉon veran la homar' posedu, kaj de l' Pasint' nur Bonon ĝi heredu!

1/1/1944

Teodoro A. Dolejŝ.

LA VIRINO

Tre ŝatinda estas virgulino, ĉarme ŝin ornamas la pudoro, la plej granda de l' junec' trezoro, de l' feliĉ' virina riĉa mino.

Kun matura aĝo la destino skribas novan leĝon en la koro; plialtiĝas de l' virin' valoro: ŝi edzino iĝas kaj patrino.

Post juneco de la ĉarmaj floroj venas seriozaj vivlaboroj; kaj en ĉiuj penoj la virino

amas kun fidela korinklino, preta ĉiam por suferoj mil pro la bon' de sia kara fil' .

14/2/1944

Teodoro A. Dolejŝ.

Noto. - Ĉeestis S-ino Marta Lorenz Hьber, filino de la mediumo.

TROSEKECO KAJ PLUVO

Ĝemas pro la trosekec' la tero; la plantaĵon la soif torturas; la velkanta foliar' murmuras preĝon al la Reĝo de l' aero,

Ke haltigu Li de l' malespero l' ondon, kiu tra la mondo kuras kaj malsaton kun la mort' aŭguras, se daŭrados plu la sekvetero.

Materialismo estas tia blinda trosekec' de kred' sendia, kiu vivon de l' animoj neas;

sed alvenis kvazaŭ milda pluvo Spiritismo, kaj per ĝi la pruvo ke post mort' l' animoj ne pereas.

15/2/1944

Teodoro A. Dolejŝ.

PRI L' GEFILAJ DEVOJ AL LA GEPATROJ

Fil' , la grandan amon ne forgesu de la nobla koro de l' patrin'; ke vi vivu, ŝi oferis sin al sufer'; do ami ŝin ne ĉesu!

Multan dankon ŝuldas vi, konfesu, al ŝi pro l' anĝela am' sen fin'; ŝi preĝadas, protektante vin, ke vi ĝojon havu kaj progresu.

Amu ankaŭ vian patron bonan; li por vi prizorgas la bezonan panon, veston, liton, edukilon;

Ŝatu lian volon kaj konsilon! la gepatrojn se estimos vi, benos vin l' anima Patro, Di'.

15/2/1944

Teodoro A. Dolejŝ.

dua parto EL "PARNASO DE ALЙM-TЪMULO"

de

FRANCISKO CВNDICO XAVIER Tradukis F.V.Lorenz

Abнlio Guerra Junqueiro, la plej fama portugala poeto post Luiz de Camхes, naski- ĝis en 1850 kaj mortis en 1923. Dum la vivo li verkis diversajn famajn librojn kaj post la morto, per la mediumeco de F-ino Amйrica Delgado, li diktis du novajn volumoj. En la verko Parnaso de Alйm Tъmulo aperas diversaj longaj kaj belaj poemoj ricevitaj de li per la mano de la mediumo Francisco Cвndico Xavier.

ETERNA VIKTIMO

En la silenta pac' de l' vert' de Kalvario ankoraŭ sur la kruco pendas la Mesio.

Jarcentoj dudek da doloro agonia haltadas en l' okul' de l' Filo de Maria.

Suferas, forlasita sur la monto seka, senfinan turmentegon la Viktim' senpeka;

Skurĝita, perfidita, Li en plend' pro l' fato, de l' ter' al la ĉiel' rigardas kun kompato.

Dum du jarmiloj la murdistoj Lin turmentas sen ĉes', kaj kiel tigroj, kompaton ne sentas.

Tre multaj reĝoj, tronsidantaj kaj glorataj per la trumpetaj voĉoj de trupoj soldataj;

Ĉevalrajdantaj famaj herooj de l' tero, skribantaj leĝojn per la fajro kaj per fero;

Ĝentilaj kavaliroj bravaj, kaj nobeloj fieraj, kun blusango, kaj kun ormanteloj,

Lin preskaŭ-nudan, sur la kruc' sangantan vidis kaj pri la stulta kondamnito moke ridis!

Kaj Krist' humile kaj sen plendi pri la fato, la teron rigardadis plue, kun kompato.

Saĝuloj, kiuj sanktajn librojn tre admiris, rigardis Lin kaj tuj senvorte preteriris.

Artistoj, histrionoj, poetar' kun kantoj, virinoj junaj, riĉaj, aroj da ĝuantoj,

Kaj ankaŭ kiuj eĉ en Lia nom' militojn, malsaton dissemadis kaj mallumajn mitojn,

Terurojn, plorojn, fratmortigon sen dueloj, ŝakaloj, lupoj, tigroj sub kristan-manteloj:

Rigardis Kriston krucumitan sur la monto kaj multobliĝis mulitmurdojn sen ekhonto.

La Majstro sen makul', sen plendi pro la fato, la teron rigardadis plue, kun kompato.

La stranga karavano en la nun-epoko haltadas apud tiu kruc', en sama loko.

Sed la antikvaj reĝoj, iam tre fieraj, hodiaŭ estas almozuloj nur mizeraj;

La nobelar' iama, homoj bravaj, riĉaj hodiaŭ estas nur parioj malfeliĉaj.

Nun ili vidas sur la monto Kalvario l' oferon sanktan, doloregan de Mesio,

Kaj "Helpu, Kristo!", ili krias kun furoro, "ke venku ni de nia kruco je l' doloro;

Sorbante de l' sufer' la galon kaj korlacon, ni petas la pardonon kaj soifas pacon."

Kaj la bonkora Majstro, de la virt' anĝelo, pardonon mildan donas, de la Am' modelo;

De sur la kruc', kviete, per okul' de frato, la homojn Li konsolas per Sia kompato.

Abнlio Guerra Junqueiro.

AL LA MORTO

Ci, Morto, estis de mi adorata kvazaŭ la fin' de l' nigra agonio, kvazaŭ en ci la pacon de l' Nenio mi trovus post la kurba vojo fata.

De miaj dolorhoroj en ebrio

al mi ridetis ci, pasi-amata,

kaj la vizaĝ', per ĉerka krep' kovrata,

rigardis min silente en vizio.

Ĉar en mi mortis jam animo mia, mi serĉis cin, perdinte la esperon; freneze frapis mi sur pordo cia,

Antero de Quental, portu- gala poeto naskita en Aco- roj en 1842 kaj mortinta en 1891, per memmortigo. Liaj sonetoj estas vere mo- delaj kaj enhavas profun- dajn pensojn.

kaj malfermiĝis tiu pord' malhela, kaj mi eniris pluan en suferon, sur vojo pli malĝoja, pli kruela.

POST LA MORTO

I

Al mi la mondo montris nur doloron; amara estis ĝi, nekonsolebla, kaj en malĝoj-vual' nepenetrebla ĝi multobligis de l' anim' l' angoron.

Se ĝoj-ridet' vizitis mian koron for de la amareco neŝanĝebla, plezuro tiu estis deĉifrebla nur kiel iluzio sen valoro.

Por mia vid' malgaja kaj senkreda de hom' pensanta kaj tre suferanta ekzistis nur doloro peza, teda.

La ĝuo estis sonĝo de momento, plezuro nur imago min trompanta kaj vojo al pliiĝo de l' turmento.

Antero de Quental.

II

Mi, mizantrop' de la scienc' trompanta portadis en mi la nerezisteblan deziron: Dion, la nedifineblan ekkoni en vizio konsolanta.

Mi Lin serĉadis kun deziro vanta satigi la aspiron nedireblan, kvankam mi povis Lin, la Nekoneblan, sentadi en la vivo kreadanta.

Sed la nekredo kaj fiero mensa ekziston mian gvidis, tre konsternan kaj plenigitan de dolor' intensa.

Mi tiam pensis, en la vanto peka, en morto trovi l' estingon eternan en la malluma pec' de grund' malseka.

Antero de Quental.

III

Kaj post l' ekstravaganc' de teorio

de la scienco, tiom variema,

pri l' grava solvo de l' demand' problema

rilate je l' dubata Bona Dio.

mi mortis kaj ekkonis, kun konscio, ke malgraŭ l' opinio neigema, l' enigmo solvas sin per Morto mema, de l' tero al ĉiel' la liglinio.

Pensinta estis mi, ke en ĉi sfero loĝadas senkonscio kaj mallumo, min ofte blindiginta sur la tero;

sed trovis mi, ĝemante, lumon helan de l' brila ver', kies eterna sumo lumigas ĉiun spacon interstelan.

Antero de Quental.

AL LA MONDO

La ter' abismo estas de la ploro, de l' amarec' la val' , laŭ la Psalmisto; marĉplena lando, koto sen rezisto, naŭzanta per la verma putrodoro.

Sed por la grandaj bonoj, por l' ekzisto de perfektec', kaj por la lum-valoro bezonas ni la karnon, por laboro, kaj la martelon skulptan de l' artisto.

Ho Tero, tre trankvile mi vin benas, ĉar el doloro via mi flugvenas al la loĝejo kun la lum-abundoj;

altigas, savas nin via severo,

sed vi restadas de l' mallum' karcero,

malgaja mondo de pusantaj vundoj.

Antфnio Nobre, portugala poeto, aŭtoro de la li- broj Sola kaj Adiaŭoj, aperintaj en 1902. Li mortis 34- jara en Porto.

Antфnio Nobre.

Augusto dos Anjos, brazila poe­to, profesoro, naskita en 1884 kaj mortinta en 1914. Li lasis nur unu libron - Mi - kies stran- gan tekniko donis al li originalan famon.

 

 

LA DOLORO

El kie venas tiu fort' mistera de la doloro, ĉiam ĝem-malsata kaj, kiel la kartoĉ', en pafo fata, trafanta en batalo neprospera?

Kruda, kruda klabo tre danĝera, de kanibal' en luktoj preferata, vundanta kun certeco senkompata, senĉese nin sondadas ĝi, severa!

Ne el Divolo ĝia origino devenis, nek el fata viv-destino, pro kiu mortas la ĉeloj sentantaj;

ĝin naskis niaj propraj malbonfaroj, en kies ignorataj abismaroj ni vagas tra ekzistoj sinsekvantaj.

HOMA VOĈO

Eksonas voĉ'; du, tri, da voĉoj centoj kaj milionoj. Kosmopolitismoj. Sovaĝbestar' sub jug', en paroksismoj, ululas dum la furioz-momentoj.

La homa voĉ' estas neŭroz-lamentoj, jen en konceptoj de la ateismoj, jen eĉ ligite al la gnostikismoj en la singultaj agoni-turmentoj.

Mi en peteg' eterna tion vidas, ke la dolor ĉiam pli avidas, nesatigebla de l' plezur' per ĝuo.

Sed la dolor', en nia ĝem' ridante, laboras kaj teksadas, tre konstante, la brilon de la kosma evoluo.

Augusto dos Anjos.

LA ANIMO

En karamboloj ciklopaj, titanaj mi sur la ter' serĉadis kun pasio l' animojn, pere de psikologio, kaj inter l' estaĵoj senorganaj.

En larmoj, timo, en ridoj spontanaj, en la perturboj de hipoĥondrio, en difektoj de fizionomio, en la instinktoj vulgaraj, tiranaj:

trovadis mi nur korpojn en ekzisto kaj sangon en senĉesa bol-persisto, kun impulsoj teruraj, neetikaj.

Mi tiam, blindfreneza, vidis fumojn kaj ne de l' astroj ĝi l' ameb' la lumojn de la anim' en sekretoj tragikaj.

Augusto dos Anjos.

Casimiro Cunha, blinda brazila poeto naskita en Vassouras en 14-4-1880 kaj mortinta en 1914. Tre mal- riĉa kaj blinda, li tamen estis feliĉa pro sia religia kredo kiel spiritisto kaj verkis ĉarme simplajn versojn dum la vivo kaj nun per mediuma mano jam verkis tre belan libron.

KVARVERSAĴOJ

Blindul' , nenion vidi en nokto dolorvoja, kaj poste vidi lumon de l' tagaŭroro ĝoja;

En mallumeco plori, mergite en ĝemfluon, kaj post sufero trovi senliman, dolĉan ĝuon;

En plenblindeco sorbi la galon de l' amaroj, kaj poste serĉi amon en lumaj altaĵaroj:

Trezorojn havi estas de paco, lumo, vido, sub la protekto Dia kaj de Jesu' sub gvido.

Casimiro Cunha.

VERSOJ

De l' ombroj en loĝej' mi vivis ekzilita,

en densa nokto de mallumoj enĉerkita.

Mi en mallum-tombejon falis naskiĝante,

kaj fuĝis for el ĝi feliĉe mi, mortante.

Ĉar vivo materia estas la karcero,

en kiu la animo ĝemas en sufero.

Kaj la sirita vivo estas la libero,

kie ricevas ni la lumon de la vero.

Casimiro Cunha.

OMBRO KAJ LUMO

Post la nokto tago venas, post burĝon' naskiĝas flor'; ĝoj' kaj amo se nin benas, la doloro fuĝas for.

Tiel post la amaraĵoj de la vivo sur la ter', al l' anim' en la altaĵoj venas lumo, pac', prosper'.

Casimiro Cunha.

LA TROMPIĜO

Ofte diras la scienco: "Estas trompo iluzia kredi je postmorta vivo ie ajn en mond' alia."

Arogante ĝi asertas: "Kredo stulta! Estas morto dorm' eterna kaj trankvila post la tera luktosorto "

Sed la kred' humila diras: "Ci, scienco, ja pli poste estos de la kred' sozi', ne irados ja sen mi.

Mort' se estos dorm', ni dormos; sed se ne, de iluzi' kiu estos do trompita? Ĉu trompiĝos mi, aŭ ci?"

SIMBOLO

Sur la koto de rubaĉo flor' lilia ridetadis, blanka, bela, delikata, ĝi taglumon parfumadis.

En ĉi floro karesinda inter marĉaj malpuraĵoj vidis mi de l' bon' simbolon inter mondaj malbonaĵoj.

Ĉar bonkoro povas vivi sur malgaja dolorhumo, en aflikton radiante belajn flagrojn de hellumo.

Kaj la koro, kulturanta la kariton kaj la amon, estas freŝa flor' aroma, elspiranta la balzamon.

Ĝi en densa eĉ mallumo de la mondo nekultura, estas brila flor' lilia de kristana amo pura.

Casimiro de Abreu, brazila poeto naskita en 18-10-1850 kaj mortinta en sia 23a jaro de vivo. Liaj lirikaj versoj estas parkere deklamataj de la bra- zilaj gejunuloj.

LA TERO

Estas sur la ter' malhelaj noktoj kun tempest-bruadoj, kaj malĝojoj kaj saŭdadoj, () amarec', malplacoj mil; sed ekzistas ankaŭ tagoj kun sunlumo kaj prospero, melodio, ĝoj', espero, kantoj de eterna bril' .

Estas ja la ter' feliĉa mondo, paradiz' de floroj, plena de ridantaj koroj, en la lum' ĉe l' ĉielpord'.

( ) Saŭdado = soleco, sopiro, dolĉa rememoro, malĝoja dezirego vidi iun aŭ ion amatan forestantan. - I. G. B.

Himno de la fort' kaj vivo pulsas en la mar' kaj fontoj kaj resonas tra la montoj, eĥas ekde Sud' al Nord'.

De l' junec' la lumaj revoj, pompaj festoj de l' naturo, libro de belec', plezuro, paĝoj helaj kaj de glor'; kie historioj estas la trilkantoj de l' birdetoj, kaj pentraĵoj la nestetoj stampitaj en verd-kolor'.

Kie reĝoj ja poetoj, flugilhavaj trobadoroj estas kaj heroaj koroj kun orkanta amdeklar', kaj salutas l' aŭror-nimfon kiam venas ŝi, lumardas kaj fiere sin rigardas en la speguleg' de l' mar'.

Kie la princinoj floroj estas, sin kisante lumas kaj la herbejojn parfumas per la dolĉa amospir', kaj centope burĝonante ĉe la strat' al hom' oferas belon, kian li preferas, kun rideta ĝoj-aspir'.

Tuta tago estas himno de tre dolĉaj belosvarmoj; nokto tre agrablaj ĉarmoj de la lun' en blankvual' . La vesper' la stelojn kisas, l' astroj sunon aperantan, sun' la kampon ridetantan, la ĉielon kamp' kaj val' .

Kiu en Edeno tiu vivas, kun ridet' kaj forto, ne deziras ke la morto de la viv' disigu lin; la feliĉon trovi scias en fortika la ĝardeno; por sufer', batalĉagreno, je esper' plenigas sin.

Estas sur la ter' malhelaj noktoj, plenaj je doloroj, pezaj larmoj kaj angoroj, krudaj ĝemoj, afliktiĝ'; sed ekzistas ankaŭ tagoj oraj de junec' kaj lumoj, ridoj, floroj kaj parfumoj, revoj pri l' estont-feliĉ'.

Casimiro de Abreu.

Joгo de Deus, portugala poeto naskita en 1830 en Sankta Bar- tolomeo de Messines, mortinta en 1896. Ĉarme lirikaj estas liaj poe- moj ĝis nun tre ŝatataj en la tuta portugallingva mondo.

 

 

LA LEPRULO

Diris la leprul' malriĉa: "Di', mi estas sen vivgrundo, tuta jam pusanta vundo en la mondo malfeliĉa!"

Sed l' Anĝelo, Di-servisto lin konsolas: "Fil' , ne plendu; la feliĉon ja atendu kun espero, fid', persisto.

Puso, kot', se korpo via estas meze de l' turmentoj, l' anim' estas lum' radia de l' eternaj firmamentoj."

BONKORECO

Iradas, jen, Mizerulino sur plac' kaj kovras per mantelo de malfeliĉo kaj malhelo l' aflikton pezan de la kor'.

Riĉeco antaŭ ŝi sin kaŝas, fuĝigas ĝuon ŝia palo; ŝi sentas l' amaron de l' galo, de la malĝojo kaj dolor'.

Sed Bonkorec' kun amparolo malfermas pordon de konsolo kaj lumo, kaj invitas ŝin:

"Varmiĝu ĉi en mia domo, satiĝu. Kia mia nomo? Mi estas via kor-fratin' ".

Joгo de Deus.

Raъl de Leoni, brazila jurscien- cisto, naskiĝis en Petrуpolis en 1895 kaj mortis en Itaipava, en 1926, kiam li estis nur 31-jara. Malgraŭ sia tre mallonga vivado, li estis ŝtata deputito kaj Ambasada Sekretario, kaj verkis altŝtatajn poemojn.

SONETO

Ne vivu sur la Ter' en apatio. Kun am' laboru, fide, kun espero; de l' malbonaĵoj venkas ja nenio l' animon puran, bonan kun sincero.

Persiste servu al la bon' kaj vero, sen peti rekompencon ja pro tio. Larĝiĝas per dezir' de bon' la sfero de l' sanktaj lumoj de la Kred' je Dio.

Vivadu en lumturo, la brilanta de la kastelo de la amo sankta kaj de l' purec-odoroj kun provizo:

Vi tiam vivos kun trankvil', sen timo kaj mort' ne estos por via animo terureganta, tragika surprizo.

Raъl de Leoni.


[1]

Tiu poemo estas trovita inter la paperoj de la poeto D-ro Stanislav Schulhof, mortinta en Pardubice (Bohemujo) en 18 Aŭgo 1919. El ĝi oni vidas ke li projektis grandan epopeon, kiun la morto ne permesis al li verki.

I. G. B.