Twitter de Dalajlamao en 2019 [Dalajlamao] (fb2) читать постранично
[Настройки текста] [Cбросить фильтры]
- 1
- 2
- 3
- . . .
- последняя (4) »
@DalaiLamaEO
Bonvenon ĉe Twitter-konto en Esperanto de la Oficejo de Lia Sankteco la 14-a Dalajlamao. Tradukoj de @DalaiLama en Esperanto
02/12/2018- 03/05/2019
Ni bezonas amikojn kaj amikeco baziĝas sur fido. Por gajni fidon, mono kaj potenco ne sufiĉas; vi devas montri iom da interesiĝo pri aliaj. Vi ne povas aĉeti fidon en la superbazaro.
Ĉiu aprezas afablecon, sed bedaŭrinde nia moderna edukado-sistemo, pro ĝiaj materialismaj celoj, ne havas multe da spaco por internaj valoroj. Ni bezonas plikonsciigi homojn pri tiaj internaj valoroj surbaze de sciencaj eltrovoj, komuna senso kaj komuna sperto.
„Klimato-ŝanĝo ne estas zorgo de nur unu aŭ du nacioj. Tio estas afero kiu influas la tuton de la homaro kaj ĉiun vivantan estaĵon sur la Tero.” (el mesaĝo de LSDL al delegitoj de la UN-Klimata Konferenco COP24
Por kelkaj homoj la ideo de kompato implicas plenan malatenton aŭ eĉ abnegacion pri la propraj interesoj. Ĉi tio ne estas la kazo. Fakte ni unue devas deziri esti mem feliĉaj – se ni ne tiel amas nin mem, kiel ni povas ami aliajn?
Amo, bonkoreco, kompato kaj toleremo estas komunaj kvalitoj al ĉiuj ĉefaj religioj, kaj ĉu ni sekvas iun specifan religian tradicion aŭ ne, la profitoj de amo kaj bonkoreco estas evidentaj por iu ajn.
Estas bone memori ke aliaj homoj estas kiel ni. Ni naskiĝas sammaniere; ni mortas sammaniere. Dum ni vivas, estas pli bone povi fidi unu la alian kiel amikoj. Ni gajnas fidon de aliaj tiam, kiam ni montras sinceran zorgon pri ilia bonfarto.
Negativaj opinioj kaj emocioj subfosas la kaŭzojn mem de paco kaj feliĉo. Fakte, taŭge pensante, estas tute mallogike serĉi feliĉon se ni faras nenion por kvietigi kolerajn, malicajn kaj malutilajn opiniojn kaj emociojn.
Zorgante pri aliaj, vi montras internan forton malgraŭ kiuj ajn spertoj, kiujn vi alfrontas. Viaj propraj problemoj ŝajnos malpli signifaj kaj ĝenaj por vi. Irante preter viaj propraj problemoj kaj zorgante pri aliaj, vi ricevas konfidon, kuraĝon kaj pli grandan senton de kvieto.
Ĉiuj aĵoj devenas de la menso. Agoj kaj eventoj masive dependas de motivo. Aprezo de la homaro, kompato kaj amo estas ĉefaj punktoj. Se ni kreskigas bonan koron, ĉu nia kampo estas scienco, agrikulturo aŭ politiko, ĉar motivo estas tiel kerna, ili ĉiuj pliboniĝos.
Se amo estas difinita kiel deziro ke aliaj estu feliĉaj, kaj kompato kiel deziro ke ili estu liberaj de sufero, kaj se vi kreskigas amon kaj kompaton ene de vi mem, tio certigos feliĉon, bonan sanon kaj mensan pacon.
Fonto de perturbo estas niaj malkvietaj mensoj. Ni povas kontraŭi tion per kreskado de varma koro. Ni devas
- 1
- 2
- 3
- . . .
- последняя (4) »
Последние комментарии
3 часов 3 минут назад
3 часов 11 минут назад
9 часов 23 минут назад
9 часов 27 минут назад
9 часов 37 минут назад
9 часов 44 минут назад